§5 
 
Patr'o kaj frat'o. 
Leon'o est'as best'o. 
Roz'o est'as flor'o kaj kolomb'o est'as bird'o. 
La roz'o aparten'as al Teodor'o. 
La sun'o bril'as. 
La patr'o est'as san'a. 
La patr'o est'as tajlor'o. 
 
 
§6 
 
Infan'o ne est'as matur'a hom'o. 
La infan'o jam ne plor'as. 
La ĉiel'o est'as blu'a. 
Kie est'as la libr'o kaj la krajon'o? 
La libr'o est'as sur la tabl'o, kaj la krajon'o kuŝ'as sur la fenestr'o. 
Sur la fenestr'o kuŝ'as krajon'o kaj plum'o. 
Jen est'as pom'o. 
Jen est'as la pom'o, kiu'n mi trov'is. 
Sur la ter'o kuŝ'as ŝton'o. 
 
 
§7 
 
Leon'o est'as fort'a. 
La dent'o'j de leon'o est'as akr'a'j. 
Al leon'o ne don'u la man'o'n. 
Mi vid'as leon'o'n. 
Rest'i kun leon'o est'as danĝer'e. 
Kiu kuraĝ'as rajd'i sur leon'o? 
Mi parol'as pri leon'o. 
 
 
§8 
 
La patr'o est'as bon'a. 
Jen kuŝ'as la ĉapel'o de la patr'o. 
Dir'u al la patr'o, ke mi est'as diligent'a. 
Mi am'as la patr'o'n. 
Ven'u kun'e kun la patr'o. 
La fil'o star'as apud la patr'o. 
La man'o de Johano est'as pur'a. 
Mi kon'as Johanon. 
Ludovik'o, don'u al mi pan'o'n. 
Mi manĝ'as per la buŝ'o kaj flar'as per la naz'o. 
Antaŭ la dom'o star'as arb'o. 
La patr'o est'as en la ĉambr'o. 
 
 
§9 
 
La bird'o'j flug'as. 
La kant'o de la bird'o'j est'as agrabl'a. 
Don'u al la bird'o'j akv'o'n, ĉar ili vol'as trink'i. 
La knab'o for'pel'is la bird'o'j'n. 
Ni vid'as per la okul'o'j kaj aŭd'as per la orel'o'j. 
Bon'a'j infan'o'j lern'as diligent'e. 
Aleksandro ne vol'as lern'i, kaj tial mi bat'as Aleksandron. 
De la patr'o mi ricev'is libr'o'n, kaj de la frat'o mi ricev'is plum'o'n. 
Mi ven'as de la av'o, kaj mi ir'as nun al la onkl'o. 
Mi leg'as libr'o'n. 
La patr'o ne leg'as libr'o'n, sed li skrib'as leter'o'n. 
 
 
§10 
 
Paper'o est'as blank'a. 
Blank'a paper'o kuŝ'as sur la tabl'o. 
La blank'a paper'o jam ne kuŝ'as sur la tabl'o. 
Jen est'as la kajer'o de la jun'a fraŭl'in'o. 
La patr'o don'is al mi dolĉ'a'n pom'o'n. 
Rakont'u al mi'a jun'a amik'o bel'a'n histori'o'n. 
Mi ne am'as obstin'a'j'n hom'o'j'n. 
Mi dezir'as al vi bon'a'n tag'o'n, sinjor'o! 
Bon'a'n maten'o'n! 
Ĝoj'a'n fest'o'n! (mi dezir'as al vi). 
Kia ĝoj'a fest'o! (est'as hodiaŭ). 
Sur la ĉiel'o star'as la bel'a sun'o. 
En la tag'o ni vid'as la hel'a'n sun'o'n, kaj en la nokt'o ni vid'as la pal'a'n lun'o'n kaj la bel'a'j'n stel'o'j'n. 
La paper'o est'as tre blank'a, sed la neĝ'o est'as pli blank'a. 
Lakt'o est'as pli nutr'a, ol vin'o. 
Mi hav'as pli freŝ'a'n pan'o'n, ol vi. 
Ne, vi erar'as, sinjor'o: vi'a pan'o est'as mal'pli freŝ'a, ol mi'a. 
El ĉiu'j mi'a'j infan'o'j Ernest'o est'as la plej jun'a. 
Mi est'as tiel fort'a, kiel vi. 
El ĉiu'j si'a'j frat'o'j Anton'o est'as la mal'plej saĝ'a. 
 
 
§11 
La fe'in'o. 
 
Unu vidv'in'o hav'is du fil'in'o'j'n. 
La pli mal'jun'a est'is tiel simil'a al la patr'in'o per si'a karakter'o kaj vizaĝ'o, ke ĉiu, kiu ŝi'n vid'is, pov'is pens'i, ke li vid'as la patr'in'o'n; 
ili ambaŭ est'is tiel mal'agrabl'a'j kaj tiel fier'a'j, ke oni ne pov'is viv'i kun ili. 
La pli jun'a fil'in'o, kiu est'is la plen'a portret'o de si'a patr'o laŭ si'a bon'ec'o kaj honest'ec'o, est'is krom tio unu el la plej bel'a'j knab'in'o'j, kiu'j'n oni pov'is trov'i. 
 
 
 
§12 
 
Du hom'o'j pov'as pli mult'e far'i ol unu. 
Mi hav'as nur unu buŝ'o'n, sed mi hav'as du orel'o'j'n. 
Li promen'as kun tri hund'o'j. 
Li far'is ĉio'n per la dek fingr'o'j de si'a'j man'o'j. 
El ŝi'a'j mult'a'j infan'o'j unu'j est'as bon'a'j kaj ali'a'j est'as mal'bon'a'j. 
Kvin kaj sep far'as dek du. 
Dek kaj dek far'as du'dek. 
Kvar kaj dek ok far'as du'dek du. 
Tri'dek kaj kvar'dek kvin far'as sep'dek kvin. 
Mil ok'cent naŭ'dek tri. 
Li hav'as dek unu infan'o'j'n. 
Ses'dek minut'o'j far'as unu hor'o'n, kaj unu minut'o konsist'as el ses'dek sekund'o'j. 
Januar'o est'as la unu'a monat'o de la jar'o, April'o est'as la kvar'a, Novembr'o est'as la dek-unu'a, Decembr'o est'as la dek-du'a. 
La du'dek'a (tag'o) de Februar'o est'as la kvin'dek-unu'a tag'o de la jar'o. 
La sep'a'n tag'o'n de la semajn'o Di'o elekt'is, ke ĝi est'u pli sankt'a, ol la ses unu'a'j tag'o'j. 
Kio'n Di'o kre'is en la ses'a tag'o? 
Kiu'n dat'o'n ni hav'as hodiaŭ? 
Hodiaŭ est'as la du'dek sep'a (tag'o) de Mart'o. 
Georg'o Vaŝington est'is nask'it'a la du'dek du'a'n de Februar'o de la jar'o mil sep'cent tri'dek du'a. 
 
 
§13 
La fe'in'o (Daŭr'ig'o). 
 
Ĉar ĉiu am'as ordinar'e person'o'n, kiu est'as simil'a al li, tial tiu ĉi patr'in'o varm'eg'e am'is si'a'n pli mal'jun'a'n fil'in'o'n, kaj en tiu sam'a temp'o ŝi hav'is terur'a'n mal'am'o'n kontraŭ la pli jun'a. 
Ŝi dev'ig'is ŝi'n manĝ'i en la kuir'ej'o kaj labor'ad'i sen'ĉes'e. 
Inter ali'a'j afer'o'j tiu ĉi mal'feliĉ'a infan'o dev'is du foj'o'j'n en ĉiu tag'o ir'i ĉerp'i akv'o'n en tre mal'proksim'a lok'o kaj al'port'i dom'e'n plen'a'n grand'a'n kruĉ'o'n. 
 
 
§14 
 
Mi hav'as cent pom'o'j'n. 
Mi hav'as cent'o'n da pom'o'j. 
Tiu ĉi urb'o hav'as milion'o'n da loĝ'ant'o'j. 
Mi aĉet'is dek'du'o'n (aŭ dek-du'o'n) da kuler'o'j kaj du dek'du'o'j'n da fork'o'j. 
Mil jar'o'j (aŭ mil'o da jar'o'j) far'as mil'jar'o'n. 
Unu'e mi re'don'as al vi la mon'o'n, kiu'n vi prunt'is al mi;  
du'e mi dank'as vi'n por la prunt'o;  
tri'e mi pet'as vi'n ankaŭ post'e prunt'i al mi, kiam mi bezon'os mon'o'n. 
Por ĉiu tag'o mi ricev'as kvin frank'o'j'n, sed por la hodiaŭ'a tag'o mi ricev'is du'obl'a'n pag'o'n, t. e. (= tio est'as) dek frank'o'j'n. 
Kvin'obl'e sep est'as tri'dek kvin. 
Tri est'as du'on'o de ses. 
Ok est'as kvar kvin'on'o'j de dek. 
Kvar metr'o'j da tiu ĉi ŝtof'o kost'as naŭ frank'o'j'n;  
tial du metr'o'j kost'as kvar kaj du'on'o'n frank'o'j'n (aŭ da frank'o'j). 
Unu tag'o est'as tri'cent-ses'dek-kvin'on'o aŭ tri'cent-ses'dek-ses'on'o de jar'o. 
Tiu'j ĉi du amik'o'j promen'as ĉiam du'op'e. 
Kvin'op'e ili si'n ĵet'is sur mi'n, sed mi venk'is ĉiu'j'n kvin atak'ant'o'j'n. 
Por mi'a'j kvar infan'o'j mi aĉet'is dek du pom'o'j'n, kaj al ĉiu el la infan'o'j mi don'is po tri pom'o'j. 
Tiu ĉi libr'o hav'as ses'dek paĝ'o'j'n; tial, se mi leg'os en ĉiu tag'o po dek kvin paĝ'o'j, mi fin'os la tut'a'n libr'o'n en kvar tag'o'j. 
 
 
§15 
La fe'in'o (Daŭr'ig'o). 
 
En unu tag'o, kiam ŝi est'is apud tiu font'o, ven'is al ŝi mal'riĉ'a vir'in'o, kiu pet'is ŝi'n, ke ŝi don'u al ŝi trink'i. 
“Tre volont'e, mi'a bon'a,”; dir'is la bel'a knab'in'o. 
Kaj ŝi tuj lav'is si'a'n kruĉ'o'n kaj ĉerp'is akv'o'n en la plej pur'a lok'o de la font'o kaj al'port'is al la vir'in'o, ĉiam sub'ten'ant'e la kruĉ'o'n, por ke la vir'in'o pov'u trink'i pli oportun'e. 
Kiam la bon'a vir'in'o trankvil'ig'is si'a'n soif'o'n, ŝi dir'is al la knab'in'o:  
“Vi est'as tiel bel'a, tiel bon'a kaj tiel honest'a, ke mi dev'as far'i al vi donac'o'n” (ĉar tio ĉi est'is fe'in'o, kiu pren'is sur si'n la form'o'n de mal'riĉ'a vilaĝ'a vir'in'o, por vid'i, kiel grand'a est'os la ĝentil'ec'o de tiu ĉi jun'a knab'in'o). 
“Mi far'as al vi donac'o'n,” daŭr'ig'is la fe'in'o, “ke ĉe ĉiu vort'o, kiu'n vi dir'os, el vi'a buŝ'o el'ir'os aŭ flor'o aŭ mult'e'kost'a ŝton'o.” 
 
 
§16 
 
Mi leg'as. 
Ci skrib'as (anstataŭ „ci” oni uz'as ordinar'e „vi”). 
Li est'as knab'o, kaj ŝi est'as knab'in'o. 
La tranĉ'il'o tranĉ'as bon'e, ĉar ĝi est'as akr'a. 
Ni est'as hom'o'j. 
Vi est'as infan'o'j. 
Ili est'as rus'o'j. 
Kie est'as la knab'o'j? 
Ili est'as en la ĝarden'o. 
Kie est'as la knab'in'o'j? 
Ili ankaŭ est'as en la ĝarden'o. 
Kie est'as la tranĉ'il'o'j? 
Ili kuŝ'as sur la tabl'o. 
Mi vok'as la knab'o'n, kaj li ven'as. 
Mi vok'as la knab'in'o'n, kaj ŝi ven'as. 
La infan'o plor'as, ĉar ĝi vol'as manĝ'i. 
La infan'o'j plor'as, ĉar ili vol'as manĝ'i. 
Knab'o, vi est'as ne'ĝentil'a. 
Sinjor'o, vi est'as ne'ĝentil'a. 
Sinjor'o'j, vi est'as ne'ĝentil'a'j. 
Mi'a hund'o, vi est'as tre fidel'a. 
Oni dir'as, ke la ver'o ĉiam venk'as. 
En la vintr'o oni hejt'as la forn'o'j'n. 
Kiam oni est'as riĉ'a (aŭ riĉ'a'j), oni hav'as mult'a'j'n amik'o'j'n. 
 
 
§17 
La fe'in'o (Daŭr'ig'o). 
 
Kiam tiu ĉi bel'a knab'in'o ven'is dom'e'n, ŝi'a patr'in'o insult'is ŝi'n, kial ŝi re'ven'is tiel mal'fru'e de la font'o. 
“Pardon'u al mi, patr'in'o,” dir'is la mal'feliĉ'a knab'in'o, “ke mi rest'is tiel long'e”. 
Kaj kiam ŝi parol'is tiu'j'n ĉi vort'o'j'n, el'salt'is el ŝi'a buŝ'o tri roz'o'j, tri perl'o'j kaj tri grand'a'j diamant'o'j. 
“Kio'n mi vid'as!” dir'is ŝi'a patr'in'o kun grand'eg'a mir'o. 
“Ŝajn'as al mi, ke el ŝi'a buŝ'o el'salt'as perl'o'j kaj diamant'o'j!  
De kio tio ĉi ven'as, mi'a fil'in'o?”  
(Tio ĉi est'is la unu'a foj'o, ke ŝi nom'is ŝi'n si'a fil'in'o). 
La mal'feliĉ'a infan'o rakont'is al ŝi naiv'e ĉio'n, kio okaz'is al ŝi, kaj, dum ŝi parol'is, el'fal'is el ŝi'a buŝ'o mult'eg'o da diamant'o'j. 
“Se est'as tiel,” dir'is la patr'in'o, “mi dev'as tie'n send'i mi'a'n fil'in'o'n. 
Marinjo, rigard'u, kio el'ir'as el la buŝ'o de vi'a frat'in'o, kiam ŝi parol'as;  
ĉu ne est'us al vi agrabl'e hav'i tia'n sam'a'n kapabl'o'n?  
Vi dev'as nur ir'i al la font'o ĉerp'i akv'o'n;  
kaj kiam mal'riĉ'a vir'in'o pet'os de vi trink'i, vi don'os ĝi'n al ŝi ĝentil'e.” 
 
 
§18 
 
Li am'as mi'n, sed mi li'n ne am'as. 
Mi vol'is li'n bat'i, sed li for'kur'is de mi. 
Dir'u al mi vi'a'n nom'o'n. 
Ne skrib'u al mi tia'j'n long'a'j'n leter'o'j'n. 
Ven'u al mi hodiaŭ vesper'e. 
Mi rakont'os al vi histori'o'n. 
Ĉu vi dir'os al mi la ver'o'n? 
La dom'o aparten'as al li. 
Li est'as mi'a onkl'o, ĉar mi'a patr'o est'as li'a frat'o. 
Sinjor'o Petro kaj li'a edz'in'o tre am'as mi'a'j'n infan'o'j'n;  
mi ankaŭ tre am'as ili'a'j'n (infan'o'j'n). 
Montr'u al ili vi'a'n nov'a'n vest'o'n. 
Mi am'as mi'n mem, vi am'as vi'n mem, li am'as si'n mem, kaj ĉiu hom'o am'as si'n mem. 
Mi'a frat'o dir'is al Stefano, ke li am'as li'n pli, ol si'n mem. 
Mi zorg'as pri ŝi tiel, kiel mi zorg'as pri mi mem;  
sed ŝi mem tut'e ne zorg'as pri si kaj tut'e si'n ne gard'as. 
Mi'a'j frat'o'j hav'is hodiaŭ gast'o'j'n;  
post la vesper'manĝ'o ni'a'j frat'o'j el'ir'is kun la gast'o'j el si'a dom'o kaj akompan'is ili'n ĝis ili'a dom'o. 
Mi jam hav'as mi'a'n ĉapel'o'n; nun serĉ'u vi vi'a'n. 
Mi lav'is mi'n en mi'a ĉambr'o, kaj ŝi lav'is si'n en si'a ĉambr'o. 
La infan'o serĉ'is si'a'n pup'o'n;  
mi montr'is al la infan'o, kie kuŝ'as ĝi'a pup'o. 
Oni ne forges'as facil'e si'a'n unu'a'n am'o'n. 
 
 
§19 
La fe'in'o (Daŭr'ig'o). 
 
“Est'us tre bel'e,” respond'is la fil'in'o mal'ĝentil'e, “ke mi ir'u al la font'o!” 
 
“Mi vol'as ke vi tie'n ir'u,” dir'is la patr'in'o, “kaj ir'u tuj!”  
La fil'in'o ir'is, sed ĉiam murmur'ant'e. 
Ŝi pren'is la plej bel'a'n arĝent'a'n vaz'o'n, kiu est'is en la loĝ'ej'o. 
Apenaŭ ŝi ven'is al la font'o, ŝi vid'is unu sinjor'in'o'n, tre riĉ'e vest'it'a'n, kiu el'ir'is el la arb'ar'o kaj pet'is de ŝi trink'i (tio ĉi est'is tiu sam'a fe'in'o, kiu pren'is sur si'n la form'o'n kaj la vest'o'j'n de princ'in'o, por vid'i, kiel grand'a est'os la mal'bon'ec'o de tiu ĉi knab'in'o). 
“Ĉu mi ven'is tie'n ĉi,” dir'is al ŝi la mal'ĝentil'a kaj fier'a knab'in'o, “por don'i al vi trink'i?  
Cert'e, mi al'port'is arĝent'a'n vaz'o'n special'e por tio, por don'i trink'i al tiu ĉi sinjor'in'o!  
Mi'a opini'o est'as: pren'u mem akv'o'n, se vi vol'as trink'i.” 
“Vi tut'e ne est'as ĝentil'a,” dir'is la fe'in'o sen koler'o. 
“Bon'e, ĉar vi est'as tiel serv'em'a, mi far'as al vi donac'o'n, ke ĉe ĉiu vort'o, kiu'n vi parol'os, el'ir'os el vi'a buŝ'o aŭ serpent'o aŭ ran'o.” 
 
 
§20 
 
Nun mi leg'as, vi leg'as kaj li leg'as; ni ĉiu'j leg'as. 
Vi skrib'as, kaj la infan'o'j skrib'as; ili ĉiu'j sid'as silent'e kaj skrib'as. 
Hieraŭ mi renkont'is vi'a'n fil'o'n, kaj li ĝentil'e salut'is mi'n. 
Hodiaŭ est'as sabat'o, kaj morgaŭ est'os dimanĉ'o. 
Hieraŭ est'is vendred'o, kaj post'morgaŭ est'os lund'o. 
Antaŭ tri tag'o'j mi vizit'is vi'a'n kuz'o'n kaj mi'a vizit'o far'is al li plezur'o'n. 
Ĉu vi jam trov'is vi'a'n horloĝ'o'n? 
Mi ĝi'n ankoraŭ ne serĉ'is;  
kiam mi fin'os mi'a'n labor'o'n, mi serĉ'os mi'a'n horloĝ'o'n, sed mi tim'as, ke mi ĝi'n jam ne trov'os. 
Kiam mi ven'is al li, li dorm'is; sed mi li'n vek'is. 
Se mi est'us san'a, mi est'us feliĉ'a. 
Se li sci'us, ke mi est'as tie ĉi, li tuj ven'us al mi. 
Se la lern'ant'o sci'us bon'e si'a'n lecion'o'n, la instru'ant'o li'n ne pun'us. 
Kial vi ne respond'as al mi? 
Ĉu vi est'as surd'a aŭ mut'a? 
Ir'u for!1nu, kaj mi pardon'os al li.  
Ordon'u al li, ke li ne babil'u. 
Pet'u ŝi'n, ke ŝi send'u al mi kandel'o'n. 
Ni est'u gaj'a'j, ni uz'u bon'e la viv'o'n, ĉar la viv'o ne est'as long'a. 
Ŝi vol'as danc'i. 
Mort'i pro la patr'uj'o est'as agrabl'e. 
La infan'o ne ĉes'as petol'i. 
 
 
§21 
La fe'in'o (Daŭr'ig'o). 
 
Apenaŭ ŝi'a patr'in'o ŝi'n rimark'is, ŝi kri'is al ŝi: “Nu, mi'a fil'in'o?” 
 
“Jes, patr'in'o”, respond'is al ŝi la mal'ĝentil'ul'in'o, el'ĵet'ant'e unu serpent'o'n kaj unu ran'o'n. 
“Ho, ĉiel'o!” ek'kri'is la patr'in'o, “kio'n mi vid'as?  
Ŝi'a frat'in'o en ĉio est'as kulp'a; mi pag'os al ŝi por tio ĉi!”  
Kaj ŝi tuj kur'is bat'i ŝi'n. 
La mal'feliĉ'a infan'o for'kur'is kaj kaŝ'is si'n en la plej proksim'a arb'ar'o. 
La fil'o de la reĝ'o, kiu re'ven'is de ĉas'o, ŝi'n renkont'is;  
kaj, vid'ant'e, ke ŝi est'as tiel bel'a, li demand'is ŝi'n, kio'n ŝi far'as tie ĉi tut'e sol'a kaj pro kio ŝi plor'as. 
“Ho ve, sinjor'o, mi'a patr'in'o for'pel'is mi'n el la dom'o”. 
 
 
§22 
 
Flu'ant'a akv'o est'as pli pur'a, ol akv'o star'ant'a sen'mov'e. 
Promen'ant'e sur la strat'o, mi fal'is. 
Kiam Nikodemo bat'as Jozefon, tiam Nikodemo est'as la bat'ant'o kaj Jozefo est'as la batat'o. 
Al hom'o, pek'int'a sen'intenc'e, Di'o facil'e pardon'as. 
Trov'int'e pom'o'n, mi ĝi'n manĝ'is. 
La fal'int'a hom'o ne pov'is si'n lev'i.  
Ne riproĉ'u vi'a'n amik'o'n, ĉar vi mem pli'mult'e merit'as riproĉ'o'n;  
li est'as nur unu'foj'a mensog'int'o dum vi est'as ankoraŭ nun ĉiam mensog'ant'o. 
La temp'o pas'int'a jam neniam re'ven'os;  
la temp'o'n ven'ont'a'n neni'u ankoraŭ kon'as. 
Ven'u, ni atend'as vi'n, Sav'ont'o de la mond'o. 
En la lingv'o "Esperant'o" ni vid'as la est'ont'a'n lingv'o'n de la tut'a mond'o. 
Aŭgust'o est'as mi'a plej am'at'a fil'o. 
Mon'o hav'at'a est'as pli grav'a ol hav'it'a. 
Paser'o kapt'it'a est'as pli bon'a, ol agl'o kapt'ot'a. 
La soldat'o'j konduk'is la arest'it'o'j'n tra la strat'o'j. 
Li ven'is al mi tut'e ne atend'it'e. 
Hom'o, kiu'n oni dev'as juĝ'i, est'as juĝ'ot'o. 
 
 
§23 
La fe'in'o (Fin'o) 
 
La reĝ'id'o, kiu vid'is, ke el ŝi'a buŝ'o el'ir'is kelk'e da perl'o'j kaj kelk'e da diamant'o'j, pet'is ŝi'n, ke ŝi dir'u al li, de kie tio ĉi ven'as. 
Ŝi rakont'is al li si'a'n tut'a'n aventur'o'n. 
La reĝ'id'o konsider'is, ke tia kapabl'o hav'as pli grand'a'n ind'o'n, ol ĉio, kio'n oni pov'us don'i dot'e al ali'a fraŭl'in'o, for'konduk'is ŝi'n al la palac'o de si'a patr'o, la reĝ'o, kie li edz'iĝ'is je ŝi. 
Sed pri ŝi'a frat'in'o ni pov'as dir'i, ke ŝi far'iĝ'is tiel mal'am'ind'a, ke ŝi'a propr'a patr'in'o ŝi'n for'pel'is de si;  
kaj la mal'feliĉ'a knab'in'o, mult'e kur'int'e kaj trov'int'e neniu'n, kiu vol'us ŝi'n akcept'i, baldaŭ mort'is en angul'o de arb'ar'o. 
 
 
§24 
 
Nun li dir'as al mi la ver'o'n. 
Hieraŭ li dir'is al mi la ver'o'n. 
Li ĉiam dir'ad'is al mi la ver'o'n. 
Kiam vi vid'is ni'n en la salon'o, li jam antaŭ'e dir'is al mi la ver'o'n (aŭ li est'is dir'int'a al mi la ver'o'n). 
Li dir'os al mi la ver'o'n. 
Kiam vi ven'os al mi, li jam antaŭ'e dir'os al mi la ver'o'n (aŭ li est'os dir'int'a al mi la ver'o'n; aŭ antaŭ ol vi ven'os al mi, li dir'os al mi la ver'o'n). 
Se mi pet'us li'n, li dir'us al mi la ver'o'n. 
Mi ne far'us la erar'o'n, se li antaŭ'e dir'us al mi la ver'o'n (aŭ se li est'us dir'int'a al mi la ver'o'n). 
Kiam mi ven'os, dir'u al mi la ver'o'n. 
Kiam mi'a patr'o ven'os, dir'u al mi antaŭ'e la ver'o'n (aŭ est'u dir'int'a al mi la ver'o'n). 
Mi vol'as dir'i al vi la ver'o'n. 
Mi vol'as, ke tio, kio'n mi dir'is, est'u ver'a (aŭ mi vol'as est'i dir'int'a la ver'o'n). 
 
 
§25 
 
Mi est'as am'at'a. 
Mi est'is am'at'a. 
Mi est'os am'at'a. 
Mi est'us am'at'a. 
Est'u am'at'a. 
Est'i am'at'a. 
Vi est'as lav'it'a. 
Vi est'is lav'it'a. 
Vi est'os lav'it'a. 
Vi est'us lav'it'a. 
Est'u lav'it'a. 
Est'i lav'it'a. 
Li est'as invit'ot'a. 
Li est'is invit'ot'a. 
Li est'os invit'ot'a. 
Li est'us invit'ot'a. 
Est'u invit'ot'a. 
Est'i invit'ot'a. 
Tiu ĉi komerc'aĵ'o est'as ĉiam volont'e aĉet'at'a de mi. 
La surtut'o est'as aĉet'it'a de mi, sekv'e ĝi aparten'as al mi. 
Kiam vi'a dom'o est'is konstru'at'a, mi'a dom'o est'is jam long'e konstru'it'a. 
Mi sci'ig'as, ke de nun la ŝuld'o'j de mi'a fil'o ne est'os pag'at'a'j de mi. 
Est'u trankvil'a, mi'a tut'a ŝuld'o est'os pag'it'a al vi baldaŭ. 
Mi'a or'a ring'o ne est'us nun tiel long'e serĉ'at'a, se ĝi ne est'us tiel lert'e kaŝ'it'a de vi. 
Laŭ la projekt'o de la inĝenier'o'j tiu ĉi fer'voj'o est'as konstru'ot'a en la daŭr'o de du jar'o'j; sed mi pens'as, ke ĝi est'os konstru'at'a pli ol tri jar'o'j'n. 
Honest'a hom'o ag'as honest'e. 
La pastr'o, kiu mort'is antaŭ ne'long'e (aŭ antaŭ ne'long'a temp'o), loĝ'is long'e en ni'a urb'o. 
Ĉu hodiaŭ est'as varm'e aŭ mal'varm'e? 
Sur la kamen'o inter du pot'o'j star'as fer'a kaldron'o;  
el la kaldron'o, en kiu si'n trov'as bol'ant'a akv'o, el'ir'as vapor'o;  
tra la fenestr'o, kiu si'n trov'as apud la pord'o, la vapor'o ir'as sur la kort'o'n. 
 
 
§26 
 
Kie vi est'as? 
Mi est'as en la ĝarden'o. 
Kie'n vi ir'as? 
Mi ir'as en la ĝarden'o'n. 
La bird'o flug'as en la ĉambr'o (= ĝi est'as en la ĉambr'o kaj flug'as en ĝi). 
La bird'o flug'as en la ĉambr'o'n (= ĝi est'as ekster la ĉambr'o kaj flug'as nun en ĝi'n). 
Mi vojaĝ'as en Hispan'uj'o. 
Mi vojaĝ'as en Hispan'uj'o'n. 
Mi sid'as sur seĝ'o kaj ten'as la pied'o'j'n sur benk'et'o. 
Mi met'is la man'o'n sur la tabl'o'n. 
El sub la kanap'o la mus'o kur'is sub la lit'o'n, kaj nun ĝi kur'as sub la lit'o. 
Super la ter'o si'n trov'as aer'o. 
Anstataŭ kaf'o li don'is al mi te'o'n kun suker'o, sed sen krem'o. 
Mi star'as ekster la dom'o, kaj li est'as intern'e. 
En la salon'o est'is neni'u krom li kaj li'a fianĉ'in'o. 
La hirund'o flug'is trans la river'o'n, ĉar trans la river'o si'n trov'is ali'a'j hirund'o'j. 
Mi rest'as tie ĉi laŭ la ordon'o de mi'a estr'o. 
Kiam li est'is ĉe mi, li star'is tut'a'n hor'o'n apud la fenestr'o. 
Li dir'as, ke mi est'as atent'a. 
Li pet'as, ke mi est'u atent'a. 
Kvankam vi est'as riĉ'a, mi dub'as, ĉu vi est'as feliĉ'a. 
Se vi sci'us, kiu li est'as, vi li'n pli estim'us. 
Se li jam ven'is, pet'u li'n al mi. 
Ho, Di'o! kio'n vi far'as! 
Ha, kiel bel'e! 
For de tie ĉi! 
Fi, kiel abomen'e! 
Nu, ir'u pli rapid'e! 
 
 
§27 
 
La artikol'o „la” est'as uz'at'a tiam, kiam ni parol'as pri person'o'j aŭ objekt'o'j kon'at'a'j. 
Ĝi'a uz'ad'o est'as tia sam'a kiel en la ali'a'j lingv'o'j. 
La person'o'j, kiu'j ne kompren'as la uz'ad'o'n de la artikol'o (ekzempl'e rus'o'j aŭ pol'o'j, kiu'j ne sci'as ali'a'n lingv'o'n krom si'a propr'a), pov'as en la unu'a temp'o tut'e ne uz'i la artikol'o'n, ĉar ĝi est'as oportun'a sed ne neces'a. 
Anstataŭ „la” oni pov'as ankaŭ dir'i „l’” (sed nur post prepozici'o, kiu fin'iĝ'as per vokal'o). 
Vort'o'j kun'met'it'a'j est'as kre'at'a'j per simpl'a kun'lig'ad'o de vort'o'j;  
oni pren'as ordinar'e la pur'a'j'n radik'o'j'n, sed, se la bon'son'ec'o aŭ la klar'ec'o postul'as, oni pov'as ankaŭ pren'i la tut'a'n vort'o'n, t.e. la radik'o'n kun'e kun ĝi'a gramatik'a fin'iĝ'o. 
Ekzempl'o'j: skrib'tabl'o aŭ skrib'o'tabl'o (= tabl'o, sur kiu oni skrib'as); inter'naci'a (= kiu est'as inter divers'a'j naci'o'j); tut'mond'a (= de la tut'a mond'o); unu'tag'a (= kiu daŭr'as unu tag'o'n); unu'a'tag'a (= kiu est'as en la unu'a tag'o); vapor'ŝip'o (= ŝip'o, kiu si'n mov'as per vapor'o); maten'manĝ'i, tag'manĝ'i, vesper'manĝ'i; abon'pag'o (= pag'o por la abon'o). 
 
 
§28 
 
Ĉiu'j prepozici'o'j per si mem postul'as ĉiam nur la nominativ'o'n. 
Se ni iam post prepozici'o uz'as la akuzativ'o'n, la akuzativ'o tie de'pend'as ne de la prepozici'o, sed de ali'a'j kaŭz'o'j. 
Ekzempl'e: por esprim'i direkt'o'n, ni al'don'as al la vort'o la fin'o'n „n”; sekv'e: tie (= en tiu lok'o), tie'n (= al tiu lok'o);  
tiel sam'e ni ankaŭ dir'as: “la bird'o flug'is en la ĝarden'o'n, sur la tabl'o'n”, kaj la vort'o'j „ĝarden'o'n”, „tabl'o'n” star'as tie ĉi en akuzativ'o ne ĉar la prepozici'o'j „en” kaj „sur” tio'n ĉi postul'as, sed nur ĉar ni vol'is esprim'i direkt'o'n, t.e. montr'i, ke la bird'o si'n ne trov'is antaŭ'e en la ĝarden'o aŭ sur la tabl'o kaj tie flug'is, sed ke ĝi de ali'a lok'o flug'is al la ĝarden'o, al la tabl'o (ni vol'as montr'i, ke la ĝarden'o kaj tabl'o ne est'is la lok'o de la flug'ad'o, sed nur la cel'o de la flug'ad'o); en tia'j okaz'o'j ni uz'us la fin'iĝ'o'n „n” tut'e egal'e ĉu ia prepozici'o star'us aŭ ne. 
Morgaŭ mi vetur'os Parizon (aŭ en Parizon). 
Mi rest'os hodiaŭ dom'e. 
Jam est'as temp'o ir'i dom'e'n. 
Ni dis'iĝ'is kaj ir'is en divers'a'j'n flank'o'j'n: mi ir'is dekstr'e'n, kaj li ir'is mal'dekstr'e'n. 
Flank'e'n, sinjor'o! 
Mi kon'as neniu'n en tiu ĉi urb'o. 
Mi neniel pov'as kompren'i, kio'n vi parol'as. 
Mi renkont'is nek li'n, nek li'a'n frat'o'n (aŭ mi ne renkont'is li'n, nek li'a'n frat'o'n). 
 
 
§29 
 
Se ni bezon'as uz'i prepozici'o'n kaj la senc'o ne montr'as al ni, kia'n prepozici'o'n uz'i, tiam ni pov'as uz'i la komun'a'n prepozici'o'n „je”. 
Sed est'as bon'e uz'ad'i la vort'o'n „je” kiel ebl'e pli mal'oft'e. 
Anstataŭ la vort'o „je” ni pov'as ankaŭ uz'i akuzativ'o'n sen prepozici'o. 
Mi rid'as je li'a naiv'ec'o (aŭ mi rid'as pro li'a naiv'ec'o, aŭ: mi rid'as li'a'n naiv'ec'o'n). 
Je la last'a foj'o mi vid'as li'n ĉe vi (aŭ: la last'a'n foj'o'n). 
Mi vetur'is du tag'o'j'n kaj unu nokt'o'n. 
Mi sopir'as je mi'a perd'it'a feliĉ'o (aŭ: mi'a'n perd'it'a'n feliĉ'o'n). 
El la dir'it'a regul'o sekv'as, ke se ni pri ia verb'o ne sci'as, ĉu ĝi postul'as post si la akuzativ'o'n (t. e. ĉu ĝi est'as aktiv'a) aŭ ne, ni pov'as ĉiam uz'i la akuzativ'o'n.  
Ekzempl'e, ni pov'as dir'i “obe'i al la patr'o” kaj “obe'i la patr'o'n” (anstataŭ “obe'i je la patr'o”). 
Sed ni ne uz'as la akuzativ'o'n tiam, kiam la klar'ec'o de la senc'o tio'n ĉi mal'permes'as;  
ekzempl'e: ni pov'as dir'i “pardon'i al la mal'amik'o” kaj “pardon'i la mal'amik'o'n”, sed ni dev'as dir'i ĉiam “pardon'i al la mal'amik'o li'a'n kulp'o'n”. 
 
 
§30 
 
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. 
La montr'it'a'j'n naŭ vort'o'j'n ni konsil'as bon'e el'lern'i, ĉar el ili ĉiu pov'as jam far'i al si grand'a'n seri'o'n da ali'a'j pronom'o'j kaj adverb'o'j. 
Se ni al'don'as al ili la liter'o'n „k”, ni ricev'as vort'o'j'n demand'a'j'n aŭ rilat'a'j'n: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. 
Se ni al'don'as la liter'o'n „t”, ni ricev'as vort'o'j'n montr'a'j'n: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. 
Al'don'ant'e la liter'o'n „ĉ”, ni ricev'as vort'o'j'n komun'a'j'n: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. 
Al'don'ant'e la prefiks'o'n „n'e'n”, ni ricev'as vort'o'j'n ne'a'j'n: neni'a, nenial, neniam, neni'e, neniel, nenies, neni'o, neniom, neni'u. 
Al'don'ant'e al la vort'o'j montr'a'j la vort'o'n „ĉi”, ni ricev'as montr'o'n pli proksim'a'n;  
ekzempl'e: tiu (pli mal'proksim'a), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksim'a); tie (mal'proksim'e), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksim'e). 
Al'don'ant'e al la vort'o'j demand'a'j la vort'o'n „ajn”, ni ricev'as vort'o'j'n sen'diferenc'a'j'n: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. 
Ekster tio el la dir'it'a'j vort'o'j ni pov'as ankoraŭ far'i ali'a'j'n vort'o'j'n, per help'o de gramatik'a'j fin'iĝ'o'j kaj ali'a'j vort'o'j (sufiks'o'j); ekzempl'e: tiam'a, ĉiam'a, kiom'a, tie'a, ĉi-tie'a, tie'ul'o, tiam'ul'o k.t.p. (= kaj tiel plu). 
 
 
§31 
 
Li'a koler'o long'e daŭr'is. 
Li est'as hodiaŭ en koler'a humor'o. 
Li koler'as kaj insult'as. 
Li ferm'is koler'e la pord'o'n. 
Li'a fil'o mort'is kaj est'as nun mal'viv'a. 
La korp'o est'as mort'a, la anim'o est'as sen'mort'a. 
Li est'as mort'e mal'san'a, li ne viv'os pli, ol unu tag'o'n. 
Li parol'as, kaj li'a parol'o flu'as dolĉ'e kaj agrabl'e. 
Ni far'is la kontrakt'o'n ne skrib'e, sed parol'e. 
Li est'as bon'a parol'ant'o. 
Star'ant'e ekster'e, li pov'is vid'i nur la ekster'a'n flank'o'n de ni'a dom'o. 
Li loĝ'as ekster la urb'o. 
La ekster'o de tiu ĉi hom'o est'as pli bon'a, ol li'a intern'o. 
Li tuj far'is, kio'n mi vol'is, kaj mi dank'is li'n por la tuj'a plen'um'o de mi'a dezir'o. 
Kia grand'a brul'o! kio brul'as? 
Lign'o est'as bon'a brul'a material'o. 
La fer'a baston'o, kiu kuŝ'is en la forn'o, est'as nun brul'e varm'eg'a. 
Ĉu li don'is al vi jes'a'n respond'o'n aŭ ne'a'n?  
Li el'ir'is el la dorm'o'ĉambr'o kaj en'ir'is en la manĝ'o'ĉambr'o'n. 
La bird'o ne for'flug'is: ĝi nur de'flug'is de la arb'o, al'flug'is al la dom'o kaj sur'flug'is sur la tegment'o'n. 
Por ĉiu aĉet'it'a funt'o da te'o tiu ĉi komerc'ist'o al'don'as sen'pag'e funt'o'n da suker'o. 
Lern'o'libr'o'n oni dev'as ne tra'leg'i, sed tra'lern'i. 
Li port'as roz'o'kolor'a'n super'vest'o'n kaj teler'o'form'a'n ĉapel'o'n. 
En mi'a skrib'o'tabl'o si'n trov'as kvar tir'kest'o'j. 
Li'a'j lip'har'o'j est'as pli griz'a'j, ol li'a'j vang'har'o'j. 
 
 
§32 
 
Teatr'am'ant'o oft'e vizit'as la teatr'o'n kaj ricev'as baldaŭ teatr'a'j'n manier'o'j'n. 
Kiu okup'as si'n je meĥanik'o, est'as meĥanik'ist'o, kaj kiu okup'as si'n je ĥemi'o, est'as ĥemi'ist'o. 
Diplomati'ist'o'n oni pov'as ankaŭ nom'i diplomat'o, sed fizik'ist'o'n oni ne pov'as nom'i fizik'o, ĉar fizik'o est'as la nom'o de la scienc'o mem. 
La fotograf'ist'o fotograf'is mi'n, kaj mi send'is mi'a'n fotograf'aĵ'o'n al mi'a patr'o. 
Glas'o de vin'o est'as glas'o, en kiu antaŭ'e si'n trov'is vin'o, aŭ kiu'n oni uz'as por vin'o; glas'o da vin'o est'as glas'o plen'a je vin'o. 
Al'port'u al mi metr'o'n da nigr'a drap'o (Metr'o de drap'o signif'us metr'o'n, kiu kuŝ'is sur drap'o, aŭ kiu est'as uz'at'a por drap'o). 
Mi aĉet'is dek'o'n da ov'o'j. 
Tiu ĉi river'o hav'as du'cent kilo'metr'o'j'n da long'o. 
Sur la bord'o de la mar'o star'is amas'o da hom'o'j. 
Mult'a'j bird'o'j flug'as en la aŭtun'o en pli varm'a'j'n land'o'j'n. 
Sur la arb'o si'n trov'is mult'e (aŭ mult'o) da bird'o'j. 
Kelk'a'j hom'o'j sent'as si'n la plej feliĉ'a'j, kiam ili vid'as la sufer'o'j'n de si'a'j najbar'o'j. 
En la ĉambr'o sid'is nur kelk'e da hom'o'j. 
„Da” post ia vort'o montr'as, ke tiu ĉi vort'o hav'as signif'o'n de mezur'o. 
 
 
§33 
 
Mi'a frat'o ne est'as grand'a, sed li ne est'as ankaŭ mal'grand'a: li est'as de mez'a kresk'o. 
Li est'as tiel dik'a, ke li ne pov'as tra'ir'i tra ni'a mal'larĝ'a pord'o. 
Har'o est'as tre mal'dik'a. 
La nokt'o est'is tiel mal'lum'a, ke ni neni'o'n pov'is vid'i eĉ antaŭ ni'a naz'o. 
Tiu ĉi mal'freŝ'a pan'o est'as mal'mol'a, kiel ŝton'o. 
Mal'bon'a'j infan'o'j am'as turment'i best'o'j'n. 
Li sent'is si'n tiel mal'feliĉ'a, ke li mal'ben'is la tag'o'n, en kiu li est'is nask'it'a. 
Ni fort'e mal'estim'as tiu'n ĉi mal'nobl'a'n hom'o'n. 
La fenestr'o long'e est'is ne'ferm'it'a; mi ĝi'n ferm'is, sed mi'a frat'o tuj ĝi'n de'nov'e mal'ferm'is. 
Rekt'a voj'o est'as pli mal'long'a, ol kurb'a. 
La tabl'o star'as mal'rekt'e kaj kred'ebl'e baldaŭ renvers'iĝ'os. 
Li star'as supr'e sur la mont'o kaj rigard'as mal'supr'e'n sur la kamp'o'n. 
Mal'amik'o ven'is en ni'a'n land'o'n. 
Oni tiel mal'help'is al mi, ke mi mal'bon'ig'is mi'a'n tut'a'n labor'o'n. 
La edz'in'o de mi'a patr'o est'as mi'a patr'in'o kaj la av'in'o de mi'a'j infan'o'j. 
Sur la kort'o star'as kok'o kun tri kok'in'o'j. 
Mi'a frat'in'o est'as tre bel'a knab'in'o. 
Mi'a onkl'in'o est'as bon'a vir'in'o. 
Mi vid'is vi'a'n av'in'o'n kun ŝi'a'j kvar nep'in'o'j kaj kun mi'a nev'in'o. 
Li'a du'on'patr'in'o est'as mi'a bo'frat'in'o. 
Mi hav'as bov'o'n kaj bov'in'o'n. 
La jun'a vidv'in'o far'iĝ'is de'nov'e fianĉ'in'o. 
 
 
§34 
 
La tranĉ'il'o est'is tiel mal'akr'a, ke mi ne pov'is tranĉ'i per ĝi la viand'o'n kaj mi dev'is uz'i mi'a'n poŝ'a'n tranĉ'il'o'n. 
Ĉu vi hav'as kork'tir'il'o'n, por mal'ŝtop'i la botel'o'n? 
Mi vol'is ŝlos'i la pord'o'n, sed mi perd'is la ŝlos'il'o'n. 
Ŝi komb'as al si la har'o'j'n per arĝent'a komb'il'o. 
En somer'o ni vetur'as per divers'a'j vetur'il'o'j, kaj en vintr'o ni vetur'as per glit'vetur'il'o. 
Hodiaŭ est'as bel'a frost'a veter'o, tial mi pren'os mi'a'j'n glit'il'o'j'n kaj ir'os glit'i. 
Per hak'il'o ni hak'as, per seg'il'o ni seg'as, per fos'il'o ni fos'as, per kudr'il'o ni kudr'as, per tond'il'o ni tond'as, per sonor'il'o ni sonor'as, per fajf'il'o ni fajf'as. 
Mi'a skrib'il'ar'o konsist'as el ink'uj'o, sabl'uj'o, kelk'e da plum'o'j, krajon'o kaj ink'sorb'il'o. 
Oni met'is antaŭ mi manĝ'il'ar'o'n, kiu konsist'is el teler'o, kuler'o, tranĉ'il'o, fork'o, glas'et'o por brand'o, glas'o por vin'o kaj teler'tuk'et'o. 
En varm'eg'a tag'o mi am'as promen'i en arb'ar'o. 
Ni'a land'o venk'os, ĉar ni'a milit'ist'ar'o est'as grand'a kaj brav'a. 
Sur krut'a ŝtup'ar'o li lev'is si'n al la tegment'o de la dom'o. 
Mi ne sci'as la lingv'o'n hispan'a'n, sed per help'o de vort'ar'o hispan'a-german'a mi tamen kompren'is iom vi'a'n leter'o'n. 
Sur tiu'j ĉi vast'a'j kaj herb'o'riĉ'a'j kamp'o'j paŝt'as si'n grand'a'j brut'ar'o'j, precip'e ar'o'j da bel'lan'a'j ŝaf'o'j. 
 
 
§35 
 
Vi parol'as sen'senc'aĵ'o'n, mi'a amik'o. 
Mi trink'is te'o'n kun kuk'o kaj konfit'aĵ'o. 
Akv'o est'as fluid'aĵ'o. 
Mi ne vol'is trink'i la vin'o'n, ĉar ĝi en'hav'is en si i'a'n suspekt'a'n mal'klar'aĵ'o'n. 
Sur la tabl'o star'is divers'a'j suker'aĵ'o'j. 
En tiu'j ĉi botel'et'o'j si'n trov'as divers'a'j acid'o'j: vinagr'o, sulfur'acid'o, azot'acid'o kaj ali'a'j. 
Vi'a vin'o est'as nur ia abomen'a acid'aĵ'o. 
La acid'ec'o de tiu ĉi vinagr'o est'as tre mal'fort'a. 
Mi manĝ'is bon'gust'a'n ov'aĵ'o'n. 
Tiu ĉi grand'a alt'aĵ'o ne est'as natur'a mont'o. 
La alt'ec'o de tiu mont'o ne est'as tre grand'a. 
Kiam mi i'e'n vetur'as, mi neniam pren'as kun mi mult'o'n da pak'aĵ'o. 
Ĉemiz'o'j'n, kol'um'o'j'n, man'um'o'j'n kaj ceter'a'j'n simil'a'j'n objekt'o'j'n ni nom'as tol'aĵ'o, kvankam ili ne ĉiam est'as far'it'a'j el tol'o. 
Glaci'aĵ'o est'as dolĉ'a glaci'ig'it'a frand'aĵ'o. 
La riĉ'ec'o de tiu ĉi hom'o est'as grand'a, sed li'a mal'saĝ'ec'o est'as ankoraŭ pli grand'a. 
Li am'as tiu'n ĉi knab'in'o'n pro ŝi'a bel'ec'o kaj bon'ec'o. 
Li'a hero'ec'o tre plaĉ'is al mi. 
La tut'a supr'aĵ'o de la lag'o est'is kovr'it'a per naĝ'ant'a'j foli'o'j kaj divers'a'j ali'a'j kresk'aĵ'o'j. 
Mi viv'as kun li en grand'a amik'ec'o. 
 
 
§36 
 
Patr'o kaj patr'in'o kun'e est'as nom'at'a'j ge'patr'o'j. 
Petro, Anno kaj Elizabeto est'as mi'a'j ge'frat'o'j. 
Ge'sinjor'o'j N. hodiaŭ vesper'e ven'os al ni. 
Mi gratul'is telegraf'e la jun'a'j'n ge'edz'o'j'n. 
La ge'fianĉ'o'j star'is apud la altar'o. 
La patr'o de mi'a edz'in'o est'as mi'a bo'patr'o, mi est'as li'a bo'fil'o, kaj mi'a patr'o est'as la bo'patr'o de mi'a edz'in'o. 
Ĉiu'j parenc'o'j de mi'a edz'in'o est'as mi'a'j bo'parenc'o'j, sekv'e ŝi'a frat'o est'as mi'a bo'frat'o, ŝi'a frat'in'o est'as mi'a bo'frat'in'o;  
mi'a frat'o kaj frat'in'o (ge'frat'o'j) est'as la bo'ge'frat'o'j de mi'a edz'in'o. 
La edz'in'o de mi'a nev'o kaj la nev'in'o de mi'a edz'in'o est'as mi'a'j bo'nev'in'o'j. 
Vir'in'o, kiu kurac'as, est'as kurac'ist'in'o; edz'in'o de kurac'ist'o est'as kurac'ist'edz'in'o. 
La doktor'edz'in'o A. vizit'is hodiaŭ la ge'doktor'o'j'n P. 
Li ne est'as lav'ist'o, li est'as lav'ist'in'edz'o. 
La fil'o'j, nep'o'j kaj pra'nep'o'j de reĝ'o est'as reĝ'id'o'j. 
La hebre'o'j est'as Izrael'id'o'j, ĉar ili de'ven'as de Izraelo. 
Ĉeval'id'o est'as ne'matur'a ĉeval'o,  
kok'id'o ne'matur'a kok'o,  
bov'id'o ne'matur'a bov'o,  
bird'id'o ne'matur'a bird'o. 
 
 
§37 
 
La ŝip'an'o'j dev'as obe'i la ŝip'estr'o'n. 
Ĉiu'j loĝ'ant'o'j de regn'o est'as regn'an'o'j. 
Urb'an'o'j est'as ordinar'e pli ruz'a'j, ol vilaĝ'an'o'j. 
La regn'estr'o de ni'a land'o est'as bon'a kaj saĝ'a reĝ'o. 
La Pariz'an'o'j est'as gaj'a'j hom'o'j. 
Ni'a provinc'estr'o est'as sever'a, sed just'a. 
Ni'a urb'o hav'as bon'a'j'n polic'an'o'j'n, sed ne sufiĉ'e energi'a'n polic'estr'o'n. 
Luter'an'o'j kaj Kalvin'an'o'j est'as krist'an'o'j. 
German'o'j kaj franc'o'j, kiu'j loĝ'as en Rus'uj'o, est'as Rus'uj'an'o'j, kvankam ili ne est'as rus'o'j. 
Li est'as ne'lert'a kaj naiv'a provinc'an'o. 
La loĝ'ant'o'j de unu regn'o est'as sam'regn'an'o'j, la loĝ'ant'o'j de unu urb'o est'as sam'urb'an'o'j, la konfes'ant'o'j de unu religi'o est'as sam'religi'an'o'j. 
Ni'a regiment'estr'o est'as por si'a'j soldat'o'j kiel bon'a patr'o. 
La bot'ist'o far'as bot'o'j'n kaj ŝu'o'j'n. 
La lign'ist'o vend'as lign'o'n, kaj la lign'aĵ'ist'o far'as tabl'o'j'n, seĝ'o'j'n kaj ali'a'j'n lign'a'j'n objekt'o'j'n.  
Ŝtel'ist'o'n neni'u las'as en si'a'n dom'o'n. 
La kuraĝ'a mar'ist'o dron'is en la mar'o. 
Verk'ist'o verk'as libr'o'j'n, kaj skrib'ist'o simpl'e trans'skrib'as paper'o'j'n. 
Ni hav'as divers'a'j'n serv'ant'o'j'n: kuir'ist'o'n, ĉambr'ist'in'o'n, infan'ist'in'o'n kaj vetur'ig'ist'o'n. 
La riĉ'ul'o hav'as mult'e da mon'o. 
Mal'saĝ'ul'o'n ĉiu bat'as. 
Tim'ul'o tim'as eĉ si'a'n propr'a'n ombr'o'n. 
Li est'as mensog'ist'o kaj mal'nobl'ul'o. 
Preĝ'u al la Sankt'a Virg'ul'in'o. 
 
 
§38 
 
Mi aĉet'is por la infan'o'j tabl'et'o'n kaj kelk'e da seĝ'et'o'j. 
En ni'a land'o si'n ne trov'as mont'o'j, sed nur mont'et'o'j. 
Tuj post la hejt'o la forn'o est'is varm'eg'a, post unu hor'o ĝi est'is jam nur varm'a, post du hor'o'j ĝi est'is nur iom varm'et'a, kaj post tri hor'o'j ĝi est'is jam tut'e mal'varm'a. 
En somer'o ni trov'as mal'varm'et'o'n en dens'a'j arb'ar'o'j. 
Li sid'as apud la tabl'o kaj dorm'et'as. 
Mal'larĝ'a voj'et'o konduk'as tra tiu ĉi kamp'o al ni'a dom'o. 
Sur li'a vizaĝ'o mi vid'is ĝoj'a'n rid'et'o'n. 
Kun bru'o oni mal'ferm'is la pord'eg'o'n, kaj la kaleŝ'o en'vetur'is en la kort'o'n.  
Tio ĉi est'is jam ne simpl'a pluv'o, sed pluv'eg'o. 
Grand'eg'a hund'o met'is sur mi'n si'a'n antaŭ'a'n pied'eg'o'n, kaj mi de terur'o ne sci'is, kio'n far'i. 
Antaŭ ni'a milit'ist'ar'o star'is grand'a seri'o da paf'il'eg'o'j. 
Johanon, Nikolaon, Ernest'o'n, Vilhelm'o'n, Marion, Klar'o'n kaj Sofion ili'a'j ge'patr'o'j nom'as Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ NikoĉjoNikĉjoNiĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ VilheĉjoVilĉjoViĉjo), Manj'o (aŭ Marinjo), Klanj'o kaj Sonjo (aŭ Sofinjo). 
 
 
§39 
 
En la kot'a veter'o mi'a vest'o fort'e mal'pur'iĝ'is; tial mi pren'is bros'o'n kaj pur'ig'is la vest'o'n. 
Li pal'iĝ'is de tim'o kaj post'e li ruĝ'iĝ'is de hont'o. 
Li fianĉ'iĝ'is kun fraŭl'in'o Bert'o;  
post tri monat'o'j est'os la edz'iĝ'o;  
la edz'iĝ'a solen'o est'os en la nov'a preĝ'ej'o, kaj la edz'iĝ'a fest'o est'os en la dom'o de li'a'j est'ont'a'j bo'ge'patr'o'j. 
Tiu ĉi mal'jun'ul'o tut'e mal'saĝ'iĝ'is kaj infan'iĝ'is. 
Post infekt'a mal'san'o oni oft'e brul'ig'as la vest'o'j'n de la mal'san'ul'o. 
For'ig'u vi'a'n frat'o'n, ĉar li mal'help'as al ni. 
Ŝi edz'in'iĝ'is kun si'a kuz'o, kvankam ŝi'a'j ge'patr'o'j vol'is ŝi'n edz'in'ig'i kun ali'a person'o. 
En la printemp'o la glaci'o kaj la neĝ'o fluid'iĝ'as. 
Ven'ig'u la kurac'ist'o'n, ĉar mi est'as mal'san'a. 
Li ven'ig'is al si el Berlino mult'a'j'n libr'o'j'n. 
Mi'a onkl'o ne mort'is per natur'a mort'o, sed li tamen ne mort'ig'is si'n mem kaj ankaŭ est'is mort'ig'it'a de neni'u;  
unu tag'o'n, promen'ant'e apud la rel'o'j de fer'voj'o, li fal'is sub la rad'o'j'n de vetur'ant'a vagon'ar'o kaj mort'iĝ'is. 
Mi ne pend'ig'is mi'a'n ĉap'o'n sur tiu ĉi arb'et'o;  
sed la vent'o for'blov'is de mi'a kap'o la ĉap'o'n, kaj ĝi, flug'ant'e, pend'iĝ'is sur la branĉ'o'j de la arb'et'o. 
Sid'ig'u vi'n (aŭ sid'iĝ'u), sinjor'o! 
La jun'ul'o al'iĝ'is al ni'a milit'ist'ar'o kaj kuraĝ'e batal'is kun'e kun ni kontraŭ ni'a'j mal'amik'o'j. 
 
 
§40 
 
En la daŭr'o de kelk'e da minut'o'j mi aŭd'is du paf'o'j'n. 
La paf'ad'o daŭr'is tre long'e. 
Mi ek'salt'is de surpriz'o. 
Mi salt'as tre lert'e. 
Mi salt'ad'is la tut'a'n tag'o'n de lok'o al lok'o. 
Li'a hieraŭ'a parol'o est'is tre bel'a, sed la tro mult'a parol'ad'o lac'ig'as li'n. 
Kiam vi ek'parol'is, ni atend'is aŭd'i i'o'n nov'a'n, sed baldaŭ ni vid'is, ke ni tromp'iĝ'is, 
Li kant'as tre bel'a'n kant'o'n. 
La kant'ad'o est'as agrabl'a okup'o. 
La diamant'o hav'as bel'a'n bril'o'n. 
Du ek'bril'o'j de fulm'o tra'kur'is tra la mal'lum'a ĉiel'o. 
La dom'o, en kiu oni lern'as, est'as lern'ej'o, kaj la dom'o, en kiu oni preĝ'as, est'as preĝ'ej'o. 
La kuir'ist'o sid'as en la kuir'ej'o. 
La kurac'ist'o konsil'is al mi ir'i en ŝvit'ban'ej'o'n. 
Magazen'o, en kiu oni vend'as cigar'o'j'n, aŭ ĉambr'o, en kiu oni ten'as cigar'o'j'n, est'as cigar'ej'o;  
skatol'et'o aŭ ali'a objekt'o, en kiu oni ten'as cigar'o'j'n, est'as cigar'uj'o;  
tub'et'o, en kiu'n oni met'as cigar'o'n, kiam oni ĝi'n fum'as, est'as cigar'ing'o. 
Skatol'o, en kiu oni ten'as plum'o'j'n, est'as plum'uj'o, kaj baston'et'o, sur kiu oni ten'as plum'o'n por skrib'ad'o, est'as plum'ing'o. 
En la kandel'ing'o sid'is brul'ant'a kandel'o. 
En la poŝ'o de mi'a pantalon'o mi port'as mon'uj'o'n, kaj en la poŝ'o de mi'a surtut'o mi port'as paper'uj'o'n;  
pli grand'a'n paper'uj'o'n mi port'as sub la brak'o. 
La rus'o'j loĝ'as en Rus'uj'o kaj la german'o'j en German'uj'o. 
 
 
§41 
 
Ŝtal'o est'as fleks'ebl'a, sed fer'o ne est'as fleks'ebl'a. 
Vitr'o est'as romp'ebl'a kaj tra'vid'ebl'a. 
Ne ĉiu kresk'aĵ'o est'as manĝ'ebl'a. 
Vi'a parol'o est'as tut'e ne'kompren'ebl'a kaj vi'a'j leter'o'j est'as ĉiam skrib'it'a'j tut'e ne'leg'ebl'e. 
Rakont'u al mi vi'a'n mal'feliĉ'o'n, ĉar ebl'e mi pov'os help'i al vi. 
Li rakont'is al mi histori'o'n tut'e ne'kred'ebl'a'n. 
Ĉu vi am'as vi'a'n patr'o'n?  
Kia demand'o! kompren'ebl'e, ke mi li'n am'as. 
Mi kred'ebl'e ne pov'os ven'i al vi hodiaŭ, ĉar mi pens'as, ke mi mem hav'os hodiaŭ gast'o'j'n. 
Li est'as hom'o ne kred'ind'a. 
Vi'a ag'o est'as tre laŭd'ind'a. 
Tiu ĉi grav'a tag'o rest'os por mi ĉiam memor'ind'a. 
Li'a edz'in'o est'as tre labor'em'a kaj ŝpar'em'a, sed ŝi est'as ankaŭ tre babil'em'a kaj kri'em'a. Li est'as tre ek'koler'em'a kaj ekscit'iĝ'as oft'e ĉe la plej mal'grand'a bagatel'o;  
tamen li est'as tre pardon'em'a, li ne port'as long'e la koler'o'n kaj li tut'e ne est'as venĝ'em'a. 
Li est'as tre kred'em'a: eĉ la plej ne'kred'ebl'a'j'n afer'o'j'n, kiu'j'n rakont'as al li la plej ne'kred'ind'a'j hom'o'j, li tuj kred'as. 
Centim'o, pfenig'o kaj kopek'o est'as mon'er'o'j. 
Sabl'er'o en'fal'is en mi'a'n okul'o'n. 
Li est'as tre pur'em'a, kaj eĉ unu polv'er'o'n vi ne trov'os sur li'a vest'o. 
Unu fajr'er'o est'as sufiĉ'a, por eksplod'ig'i pulv'o'n. 
 
 
§42 
 
Ni ĉiu'j kun'ven'is, por pri'parol'i tre grav'a'n afer'o'n;  
sed ni ne pov'is ating'i i'a'n rezultat'o'n, kaj ni dis'ir'is. 
Mal'feliĉ'o oft'e kun'ig'as la hom'o'j'n, kaj feliĉ'o oft'e dis'ig'as ili'n. 
Mi dis'ŝir'is la leter'o'n kaj dis'ĵet'is ĝi'a'j'n pec'et'o'j'n en ĉiu'j'n angul'o'j'n de la ĉambr'o. 
Li don'is al mi mon'o'n, sed mi ĝi'n tuj re'don'is al li. 
Mi for'ir'as, sed atend'u mi'n, ĉar mi baldaŭ re'ven'os. 
La sun'o re'bril'as en la klar'a akv'o de la river'o. 
Mi dir'is al la reĝ'o: vi'a reĝ'a moŝt'o, pardon'u mi'n! 
El la tri leter'o'j unu est'is adres'it'a: al Li'a Episkop'a Moŝt'o, Sinjor'o N.; la du'a: al Li'a Graf'a Moŝt'o, Sinjor'o P.; la tri'a: al Li'a Moŝt'o, Sinjor'o D. 
La sufiks'o «um» ne hav'as difin'it'a'n signif'o'n, kaj tial la (tre mal'mult'a'j'n) vort'o'j'n kun «um» oni dev'as lern'i, kiel simpl'a'j'n vort'o'j'n.  
Ekzempl'e: plen'um'i, kol'um'o, man'um'o. 
Mi volont'e plen'um'is li'a'n dezir'o'n. 
En mal'bon'a veter'o oni pov'as facil'e mal'varm'um'i. 
San'o, san'a, san'e, san'i, san'u, san'ig'a, san'ec'o, san'il'o, san'ig'i, san'iĝ'i, san'ej'o, san'ist'o, san'ul'o, mal'san'o, mal'san'a, mal'san'e, mal'san'i, mal'san'ul'o, mal'san'ig'a, mal'san'iĝ'i, mal'san'et'a, mal'san'em'a, mal'san'ul'ej'o, mal'san'ul'ist'o, mal'san'er'o, mal'san'erar'o, san'ig'ebl'a, san'ig'ist'o, san'ig'il'o, re'san'ig'i, re'san'iĝ'ant'o, san'ig'il'ej'o, san'ig'ej'o, mal'san'em'ul'o, san'il'ar'o, mal'san'ar'o, mal'san'ul'id'o, ne'san'a, mal'san'ad'o, san'ul'aĵ'o, mal'san'ec'o, mal'san'em'ec'o, san'ig'ind'a, san'il'uj'o, san'ig'il'uj'o, re'mal'san'o, re'mal'san'iĝ'o, mal'san'ul'in'o, san'ig'ist'a, san'ig'il'ist'a, san'il'ist'a, mal'san'ul'ist'a k. t. p.