Brulanta sekreto - Verkis Stefan Zweig


Brulanta sekreto
Stefan Zweig
Tradukis el la germana Kathe R. kaj Paul E. Schwerin
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-120-8
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
SEPTEMBRO 2001

LA KUNLUDANTO

La lokomotivo ekkriis raŭke: la stacio Semmering estis atingita. Dum unu minuto la nigraj vagonoj ripozis en la arĝenta lumo de la montaro, elĵetis kelkajn homojn kolorvestitajn, englutis aliajn; voĉoj pasis indigne tien kaj reen; nun la raŭka maŝino ĉefronte ekkriis denove kaj fortiregis rulbrue la nigran ĉenon malsupren en la kavernon de la tunelo. Senmakule etendita, kun klaraj fundoj purbalaitaj de la malseka vento, kuŝis refoje la vasta pejzaĝo.

Unu el la alvenintoj, junulo simpatie notinda pro bonaj vestoj kaj naturelasta paŝado, luis — rapide antaŭ la aliaj — fiakron al la hotelo. Sen troa rapideco la ĉevaloj laŭtrotis la vojon supren. Kuŝis printempo en la aero. Sur la ĉielo flirtis tiuj blankaj, malkvietaj nuboj, kiuj vidiĝas nur en majo kaj junio, tiuj blankaj uloj, mem ankoraŭ junaj kaj ŝanĝiĝemaj, kiuj lude transkuras la bluan arkaĵon, por kaŝi sin subite malantaŭ altaj montoj, kiuj ĉirkaŭbrakas sin kaj forrapidas, jen ĉifiĝas kiel poŝtukoj, jen disfibriĝas en strioj, kaj fine petole surmetas blankajn ĉapojn al la montoj. Malkvieto estis ankaŭ supre en la vento; ĝi skuis la malfortajn arbojn ankoraŭ malsekajn de la pluvo tiel senbride, ke ili kraketis en la artikoj kaj forĵetis de si mil gutojn kvazaŭ fajrerojn. Kelkfoje ŝajnis ankaŭ, ke aromo de neĝo transvenis malvarmete el la montoj; tiam oni spire sentis ion, kio estis dolĉa kaj akra samtempe.

Ĉio, enaere kaj surtere, estis movo kaj ribela malpacienco.

Iom spiregante, la ĉevaloj laŭkuris nun vojon la malsupren; la sonoriletoj tintis longe antaŭen de ili.

En la hotelo la junulo antaŭ ĉio tralegis flugrigarde la liston de la ĉeestantaj gastoj kaj baldaŭ seniluziiĝis. ”Por kio do mi estas ĉi tie”, li malkviete demandis sin. ”Troviĝi sola ĉi tie sur la monto, sen societo, estas pli malbone ol resti en la oficejo. Evidente mi venis tro frue aŭ tro malfrue. Mi neniam estis feliĉa rilate miajn feriojn. Eĉ ne unu konatan nomon mi trovas inter ĉiuj tiuj homoj. Se almenaŭ kelkaj virinoj ĉeestus, ... iu eta, eventuale eĉ naiva flirtado, por pasigi tiun semajnon ne tro mizere.” La juna viro, barono el malaltranga aŭstra oficist-nobelaro, deĵoranta en perfektejo, estis petinta tiun mallongan forpermeson sen iu bezono; verdire nur, ĉar ĉiuj liaj kolegoj sukcesis akiri unu semajnon printempan, kaj li ne volis donaci la sian al la registaro. Kvankam ne sen internaj talentoj, li estis de tute societa naturo, ŝatata kaj bonvena en ĉiuj rondoj kaj plene konscia pri sia malkapablo esti soleca.

Li neniel inklinis esti sola, kaj laŭeble evitis tion, ĉar li tute ne deziris pli intiman konatecon kun si mem. Li sciis, ke li bezonas la frot-ebenon de homoj por ekflamigi siajn talentojn, la varmecon kaj entuziasmon de sia koro; li sciis, ke sola li estas senfajra kaj senutila al si mem, samkiel alumeto en skatolo.

Malbonhumore li iris en la malplena halo tien kaj reen, jen sendecide foliumante en gazetoj, jen eksonigante sur la piano en la muzikĉambro valson, kies ĝustan ritmon tamen liaj fingroj ne trovis. Fine li eksidis malgaje, rigardis eksteren, kie la mallumo iom post iom falis kaj nebulo grizvapore eliĝis el la pinarboj. Unu horon li foruzis tiamaniere, senutile kaj nervoze. Poste li fuĝis en la manĝo-salonon.

Tie nur malmultaj tabloj estis okupitaj; rapide li flugrigardis ĉiujn. Vane! Neniuj konatoj; nur tie — li resalutis nevigle — ĉevaldresisto, tie alia vizaĝo el la Ring-strato; alie nenio.

Neniu virino; nenio, kio promesus eĉ nur efemeran aventuron. Lia malbonhumoro fariĝis malpacienco. Li estis unu el tiuj junuloj, kiuj dankas multajn sukcesojn al sia bela vizaĝo kaj en kiuj nun daŭre ĉio estas vigla por nova renkonto, por nova travivaĵo; junuloj, kiuj estas ĉiam pretaj forrapidi en nekonatajn aventurojn, kiujn nenio surprizas, ĉar ili ĉion inside prikalkulis; kiuj malobservas nenion erotikan, ĉar jam ilia unua rigardo ekpalpas la seksan de ĉiu virino, taksante kaj sen diferenco, ĉu ŝi estas la edzino de amiko aŭ la ĉambristino, kiu malfermas ŝian pordon. Kun ia frivola malŝato oni nomas tiajn homojn virin-ĉasistoj; oni faras tion nesciante, kiom da observa vero ŝtoniĝis en tiu vorto; ĉar fakte ĉiuj pasiaj instinktoj de la ĉasado, la eltrovado, la ekscitiĝo kaj la anima krueleco, flagras en la senripoza vigleco de tiaj homoj. Ili estas konstante en embusko, ĉiam pretaj kaj deciditaj sekvi la postsignon de aventuro ĝis proksimege al la abismo. Ili estas ĉiam ŝargitaj per pasio, ne pasio de amanto, sed tiu de ludisto, per pasio malvarma, kalkulanta kaj danĝera. Ekzistas inter ili persistuloj, al kiuj — ĝis longe post la juneco — la tuta vivo fariĝas ĉiama aventuro per ĉi tiu atendo; al kiuj la unuopa tago dispeciĝas en cent etajn seksajn travivaĵojn — rigardo dum preterpaso, forglitanta rideto, genuo tuŝita en kontraŭsidado — kaj la jaro same en cent tagojn tiajn; al kiuj la erotika travivaĵo estas la daŭre fluanta, nutra kaj stimula fonto da la vivo.

Ĉi tie estis neniuj kunludantoj, tion la serĉanto tuj ekkonis.

Kaj neniu incito estas pli ĉagrena ol tiu de ludanto, kiu kun kartoj enmane, konscia pri sia supereco, sidas ĉe la verda tablo kaj vane atendas la kunludanton. La barono vokis por gazeto. Malbonhumore li rigardis la liniojn, sed liaj pensoj lamis kaj kvazaŭ ebriaj falete sekvis la vortojn.

Jen li aŭdis malantaŭ si veston susuri kaj voĉon diri iom ĉagrene kaj kun afekta akcento: ”Mais tais toi donc, Edgar!”

Ĉe lia tablo susuris preterpaŝe silka vesto, alta kaj belforma preterombris figuro kaj post ĝi, en nigra velurvesto, malgranda pala knabo, kiu scivoleme rigardtuŝetis lin. La du sidiĝis vid-al-vide ĉe rezervita tablo; la infano evidente klopodis esti korekta, kio ŝajne kontraŭis al la malkvieto en liaj malhelaj okuloj. La sinjorino — kaj nur ŝin la barono priatentis — estis tre kulturita kaj vestita kun okulfrapa eleganteco; cetere ŝi estis tipo, kiun li tre amis, unu el tiuj ete plenformaj judinoj, laŭ aĝo ĝuste antaŭ la tromaturiĝo, evidente ankaŭ pasia, sed sperta kaj kaŝanta sian temperamenton malantaŭ nobla melankolio. Unue li ne povis rigardi en ŝiajn okulojn kaj admiris nur la belkurban linion de la brovoj; ili pure rondiĝis super delikata nazo, kiu ja vidigis ŝian rason, sed per nobla formo faris la profilon markita kaj interesa. La haroj estis de okulfrapa abundo, samkiel ĉio ina de tiu plenforma korpo; ŝia beleco ŝajne jam fariĝis sata kaj vanta kaj certa pro multaj admirantoj. Ŝi mendis per tre mallaŭta voĉo, korektis la bubon, kiu lude tintigis la forkon; ĉion tion ŝi faris en ŝajna indiferenteco kontraŭ la singarde alrampanta rigardo de la barono; ŝajne ŝi ne rimarkis lin, dum fakte ja nur lia vigla atento devigis ŝin al tiu retena zorgemo.

La ombro en la vizaĝo de la barono subite heliĝis, subhaŭte viviĝis la nervoj, ili glatigis la sulkojn, ŝveligis la muskolojn, tiel ke lia figuro rektiĝis kaj lumoj ekbrilis en liaj okuloj. Li mem ne estis malsimila al virinoj, kiuj ja bezonas la ĉeeston de viro, por efektivigi sian tutan potencon. La ĉasisto en li flarsentis ĉi tie rabaĵon. Provoke lia okulo provis renkonti ŝian rigardon, kiu kelkfoje tuŝetis lin en brila necerteco de pretervidado, sed neniam malkaŝe ofertis klaran respondon. Li imagis ankaŭ ekkoni, ke ĉirkaŭ ŝia buŝo vidiĝis kelkfoje fluado de komenca rideto, sed ĉio tio estis necerta kaj ĝuste tiu necerteco ekscitis lin. Nur tiu konstanta pretervidado ŝajnis promesa al li, ĉar ĝi estis rezisto kaj embaraso samtempe, kaj krome la strange zorga maniero de la konversacio kun la infano, evidente adaptita al rigardanto. Ĝuste la altruda preteksto de trankvileco signifis, tion li sentis, unuan kaŝan maltrankvilon.

Ankaŭ li ekscitiĝis: la ludo estis komencita. Li malakcelis sian manĝadon, rigarde firmtenis tiun virinon preskaŭ seninterrompe dum duonhoro, ĝis kiam li estis mense kopiinta ĉiun linion de ŝia vizaĝo, tuŝinta nevideble ĉiun parton de ŝia plenforma korpo. Ekstere falis peza mallumo, la arbaroj ĝemis en infana timo, kiam nun la grandaj pluvonuboj etendis grizajn manojn al ili. Pli kaj pli mallume la ombroj enpenetris la ĉambron, pli kaj pli la homoj ĉi tie ŝajnis esti kunpremitaj de la silento. Sub la minaco de tiu ĉi silento, la konversacio de la patrino kun la infano fariĝis pli kaj pli afekta kaj baldaŭ — tion li sentis — ĝi finiĝos. Nun li decidis fari provon. Kiel unua li ekstaris, pretervidante ŝin per longa rigardo al la pejzaĝo, kaj iris malrapide al la pordo. Tie li subite turnis la kapon, kvazaŭ li estus forgesinta ion. Kaj surprizis ŝin, kiu lin vigle postrigardis.

Tio incitis lin. Li atendis en la halo. Baldaŭ ŝi sekvis, la bubon ĉemane, foliumis preterpase en la ĵurnaloj, montris al la infano iujn bildojn. Sed kiam la barono kvazaŭ hazarde alpaŝis la tablon, por ŝajne ankaŭ serĉi ĵurnalon, sed fakte por pli profunde penetri en la malseketan trembrilon de ŝiaj okuloj, eble eĉ por komenci konversacion, tiam ŝi turnis sin for, frapetis la filon sur la ŝultron: ”Viens, Edgar! Au lit!” kaj indiferente pretersusuris lin.

Iom seniluziita, la barono postrigardis ŝin. Verdire li estis kalkulinta je interkonatiĝo ankoraŭ tiun vesperon, kaj tiu abrupta maniero elrevigis lin. Sed fine, tiu rezisto enhavis instigon, kaj ĝuste la necerteco ekflamigis lian avidon. Nu: li havis sian kunludanton, kaj la ludo povis komenciĝi.

RAPIDA AMIKIĜO

Kiam la barono la sekvantan matenon eniris la halon, li vidis la infanon de la nekonata belulino tie en vigla konversacio kun du liftbuboj, al kiuj li montris bildojn en iu libro.

Lia patrino ne ĉeestis, evidente ankoraŭ okupita pri la tualeto.

Nur nun la barono atente rigardis la knabon. Li estis timema, neevoluinta, nervoza junulo de eble dek du jaroj, kun mallertaj movoj kaj malhel-vagantaj okuloj. Same kiel multaj infanoj en tiu aĝo, li faris timigitan impreson, kvazaŭ oni ĵus tiris lin el dormo kaj starigis lin en fremdan ĉirkaŭaĵon. Lia vizaĝo ne estis malbela, sed ankoraŭ tute nefiksita; la batalo inter la vireca kaj la infaneca ŝajne nur nun ekestis, ankoraŭ ĉio en ĝi estis nur kvazaŭ knedita kaj ne jam formita; nenio estis klarlinie esprimita, ĉio nur pale kaj malcerte miksita. Krome, li estis ĝuste en tiu malfavora aĝo, en kiu infanoj neniam adaptiĝas al siaj vestoj, manikoj kaj pantalonoj faldpendas nestreĉe ĉirkaŭ la maldikaj artikoj, kaj ankoraŭ neniu interna vanteco admonas ilin priatenti sian eksteraĵon.

La knabo sendecide vaganta faris ĉi tie iom kompatindan impreson. Verdire li malhelpis ĉiujn. Jen flankenŝovis lin la pordisto, kiun li videble ĝenis per ĉiuspecaj demandoj, jen li malhelpis ĉe la enirpordo; evidente mankis al li amikaj rilatoj. Tial li provis en sia infana babilemo alproksimiĝi al la servistoj de la hotelo; kiam ili ĵus havis tempon, ili respondis, sed tuj maldaŭrigis la konversacion, kiam plenkreskuloj vidiĝis aŭ iu vera laboro estis farota. Ridete kaj kun intereso la barono observis la malfeliĉan knabon, kiu rigardis ĉion scivole kaj kiun ĉiu malafable evitis. Unufoje li firmkaptis unu el tiuj scivolemaj rigardoj; sed la nigraj okuloj tuj time retiriĝis, kiam li ektrovis ilin dum la serĉado, kaj ekkaŭris post mallevitaj palpebroj. Tio amuzis la baronon. La knabo ekinteresis lin; li demandis sin, ĉu tiu infano — kiu evidente izoliĝis nur pro timo — ne povus servi al li kiel plej rapida peranto de alproksimiĝo. Certe li volis provi ĝin. Nerimarkite li sekvis la knabon, kiu ĵus ree elpendolis tra la pordo. En sia infana dorlotemo li karesis la rozkolorajn naztruojn de blankĉevalo, ĝis kiam — li vere ne havis feliĉon — ankaŭ tie la veturigisto iom malĝentile foririgis lin. En aflikto kaj enuo li nun denove staradis tie, kun sia malplena kaj iom malgaja rigardo. Jen la barono alparolis lin. ”Nu, junulo, kiel plaĉas al vi ĉi loke?” li diris subite, klopodante fari la alparolon kiel eble plej bonhumora.

La infano fariĝis fajroruĝa kaj time rigardis supren. Li altiris iel la manon en timo kaj turnis sin tien kaj reen pro embaraso. Okazis al li unuafoje, ke fremda sinjoro komencis konversacion kun li.

”Mi dankas, bone,” li povis ankoraŭ balbuti. La lasta vorto estis jam pli flustrita ol parolita.

”Tio mirigas min,” diris la barono ridete, ”la loko estas ja fakte malamuza, precipe por junulo kiel vi. Kion vi do faras dum la tuta tago?”

La knabo estis ankoraŭ tro embarasita por respondi rapide.

Ĉu vere estis eble, ke ĉi tiu fremda eleganta sinjoro serĉis konversacion kun li, kiun alifoje neniu priatentis? Tiu penso faris lin timema kaj fiera samtempe. Nur pene li koncentriĝis.

”Mi legas, kaj krome ni multe promenas. Kelkfoje ni ankaŭ veturas en kaleŝo, la patrino kaj mi. Mi devas ĉi tie refreŝiĝi, mi estis malsana. Tial mi ankaŭ sidu multe en la suno, la kuracisto konsilis tion.”

La lastajn vortojn li diris jam iom firme. Infanoj ĉiam fieras pri malsano, ĉar ili scias, ke danĝero faras ilin duoble gravaj al iliaj parencoj.

”Jes, la suno estas ja bona por junaj sinjoroj kiel vi, ĝi certe brunigos vin. Tamen vi ne devus dum la tuta tago nur sidadi. Junulo kiel vi devus ĉirkaŭkuri, petoli kaj ankaŭ iom friponeti. Ŝajnas al mi, ke vi estas tro ĝentila, vi ja ankaŭ aspektas kiel enĉambrulo kun via dika libro subbrake. Se mi pensas, kia friponeto mi estis en via aĝo! Ĉiun vesperon mi venis hejmen kun disŝirita pantalono. Do, ne estu tro bonkonduta!”

Senvole la infano devis rideti, kaj tio forprenis de li la timon. Li ŝatus respondi ion, sed ĉio ŝajnis al li tro malrespekta, tro aroga antaŭ tiu kara fremda sinjoro, kiu tiel afable parolis kun li. Li neniam estis interbabilema kaj ĉiam ete senkonsila, kaj tial li nun tute konfuziĝis pro feliĉo kaj honto. Li tiel ŝatus daŭrigi la konversacion, sed neniu ideo ekvenis. Bonŝance, la granda flava sanktbernarda hundo de la hotelo ĝuste nun pretervenis, flaresploris ilin ambaŭ kaj volonte lasis karesi sin.

”Ĉu vi ŝatas hundojn?” demandis la barono.

”Ho tre, mia avino havas hundon en sia vilao en Baden, kaj kiam ni loĝas tie, ĝi estas ĉiam dum la tuta tago kun mi. Sed tio estas nur en somero, kiam ni estas tie vizite.”

”Ni havas hejme en nia bieno, mi pensas, du dekduojn. Se vi estas brava ĉi tie, mi donacos unu al vi. Brunan kun blankaj oreloj, tute junan. Ĉu vi volas?”

La infano ruĝiĝis pro plezuro.

”Ho jes.”

Tio eliĝis el lia buŝo arde kaj avide. Sed tuj poste sekvis falete tima skrupulo.

”Sed panjo ne permesos ĝin. Ŝi diras, ke ŝi ne toleros hundon en la domo. Ili kaŭzas tro multe da ĝeno.”

La barono ridetis. Fine la konversacio haltis ĉe la patrino.

”Ĉu la patrino estas tiel severa?”

La infano meditis dum sekundo, suprenrigardis al li kvazaŭ demande, ĉu oni jam povus fidi al tiu fremda sinjoro. La respondo restis singarda.

”Ne, severa la patrino ne estas. Nun, ĉar mi estis malsana, ŝi permesas al mi ĉion. Eble ŝi permesos eĉ hundon.”

”Ĉu mi petu ŝin pri tio?”

”Jes, bonvolu fari tion,” ĝojegis la knabo. ”Tiukaze la patrino certe permesos ĝin. Kaj kiel ĝi aspektas? Blankajn orelojn ĝi havas, ĉu ne? Ĉu ĝi povas alporti perditajn objektojn?”

”Jes, ĝi povas ĉion.” La barono devis rideti pri la ardaj fajreroj, kiujn li aperigis tiel facile en la okuloj de la infano. Subite la komenca sinĝeno estis venkita kaj la pasio, antaŭe retenita de timo, superŝprucis. En fulmrapida ŝanĝo, la timema malkuraĝa infano de antaŭe fariĝis petola knabo. Se la patrino nur estus sama, la barono pensis nevole, same arda malantaŭ sia timo! Sed jam la knabo suprensaltis al li kun dudek demandoj: ”Kiel nomiĝas la hundo?”

”Karo.”

”Karo,” ĝojkriis la infano. Li devis iel ridi kaj triumfi pri ĉiu vorto, tute ebria pro la neatendita okazaĵo, ke iu tiel afable interesiĝas pri li. La barono mem miris pri sia rapida sukceso kaj decidis forĝi la varmegan fajron. Li invitis la knabon iomete promeni kun li, kaj la bedaŭrinda infano — soifinta de post semajnoj al societa kunesto — estis ravita de tiu propono. Malprudente li elbabilis ĉion, kion lia nova amiko volis ellogi el li per etaj, ŝajne hazardaj demandoj. Baldaŭ la barono sciis ĉion pri la familio, precipe ke Edgar estas la sola filo de Viena advokato, evidente el la monhava juda burĝaro. Kaj per lerta esploro li rapide eksciis, ke la patrino tute ne estis entuziasma pri la restado sur Semmering kaj jam plendis pro manko de simpatia societo. Ja li eĉ konjektis — el la evita maniero laŭ kiu Edgar respondis la demandon, ĉu la patrino tre amas la patron — ke tiurilate verŝajne ne ĉio estas en tro bona ordo. Preskaŭ li hontis, kiel facile estis al li ellogi el la naiva knabo ĉiujn tiujn etajn famili-sekretojn; ĉar Edgar — tute fiera, ke plenkreskulon interesas io el tio, kion li povas rakonti — ja vere altrudis sian fidon al la nova amiko. Lia infana koro batis pro fiero — la barono dum la promenado metis sian brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn — esti vidata publike en tia intimeco kun plenkreskulo, kaj iom post iom li forgesis sian propran infanaĝon, babiladis libere kaj senĝene kvazaŭ al samaĝulo. Edgar estis, tion pruvis lia parolo, tre inteligenta, iom frumatura kiel la plejmulto de malsanemaj infanoj, kiuj multe kunestas kun plenkreskuloj; kaj li estis de strange troiganta pasio koncerne simpation kaj malamikecon. Ŝajne li havis al nenio normalan rilaton; pri ĉiu homo aŭ afero li parolis aŭ en ekstazo aŭ kun malamo tiel severa, ke ĝi malagrable distordis lian vizaĝon kaj faris ĝin preskaŭ malica kaj malbela. Io sovaĝa kaj impulsa, eble kaŭzita de la ĵus suferita malsano, havigis al liaj paroladoj fanatikan fajron, kaj eble lia mallerteco estis nur pene retenita timo antaŭ la propra pasio.

La barono akiris facile lian konfidon. Post nur duonhoro tiu varmega kaj maltrankvila koro dependis de li. Estas ja tiel facile trompi infanojn, tiujn fidemulojn, pri kies amo oni tiel malofte varbas. Necesis nur, ke li mem forgesu sin en la pasintecon, kaj infana konversacio fariĝis al li tiel natura kaj senartifika, ke ankaŭ la knabo prenis lin tute por samulo kaj post kelkaj minutoj perdis ĉiun senton de distanco. Li estis feliĉega pro la bonŝanco, ke li trovis en ĉi tiu soleca loko amikon, kaj kian amikon! Forgesitaj estis ili ĉiuj en Vieno, tiuj etaj knaboj kun siaj malfortaj voĉoj kaj sia sensperta babilado; kvazaŭ forportitaj estis iliaj bildoj per tiu unu nova horo! Lia tuta romantika pasio apartenis nun al tiu nova granda amiko lia, kaj lia koro ŝvelis pro fiero, kiam tiu adiaŭante denove invitis lin reveni morgaŭ antaŭtagmeze, kaj kiam la nova amiko nun signis al li de malproksime tute kiel frato. Tiu minuto eble estis la plej bela en lia vivo. Estas tiel facile trompi infanojn.

La barono postridetis la forkuranton. La peranto estis akirita. La bubo, tion li sciis, nun turmentos sian patrinon per rakontadoj ĝis laciĝo kaj ripetos ĉiun unuopan vorton; kaj li rememoris kun plezuro, kiel li estis lerte enplektinta kelkajn komplimentojn al ŝia adreso, kiel ili ĉiam parolis nur pri la ”bela patrino” lia. Estis tutcerta afero, ke la komunikema knabo ne ripozos, antaŭ ol li povos kunestigi sian patrinon kaj lin. Li mem nun eĉ ne bezonos movi fingron por malgrandigi la distancon inter si kaj la bela nekonatino; nun li povos trankvile revi kaj alrigardi la pejzaĝon, ĉar li sciis: du varmegaj infanmanoj konstruos por li la ponton al ŝia koro.

TERCETO

La plano estis, kiel post unu horo pruviĝis, bonega kaj sukcesis ĝis la lastaj detaloj. Kiam la juna barono, intence iom malfrue, eniris la manĝosalonon, Edgar ekmoviĝis de la seĝo, salutis fervore kun feliĉa rideto kaj signis al li. Samtempe li tiretis sian patrinon ĉe la maniko, parolis tro rapide kaj ekscitite al ŝi, per okulfrapaj gestoj montrante al la barono.

Ĝenite kaj ruĝiĝante ŝi mallaŭdis lian tro viglan konduton, tamen ne povis ne transrigardi unufoje, por plenumi la deziron de la bubo; tion la barono tuj utiligis, por fari respektplenan riverencon. La interkonatiĝo estis farita. Ŝi devis danki, sed de nun klinis la vizaĝon pli malalten sur la teleron kaj dum la tuta vespermanĝo zorge evitis refoje transrigardi. Malsame Edgar, kiu senĉese rigardis tien, unufoje eĉ provis paroli transen; tiun maldecaĵon la patrino tuj energie malpermesis al li.

Post la manĝo ŝi informis lin, ke li devus enlitiĝi, kaj intensa flustrado inter li kaj lia patrino komenciĝis; ties finrezulto estis, ke pro siaj ardaj petoj li ricevis permeson transiri al la alia tablo kaj adiaŭi sian amikon. La barono diris al li kelkajn korajn vortojn, kiuj ree flagrigis la okulojn de la infano, babilis kun li dum kelkaj minutoj. Sed subite ekstarante, li turnis sin kun lerta movo transen al la alia tablo, gratulis la iom embarasitan najbarinon pro ŝia inteligenta, vigla filo; li laŭdis la antaŭtagmezon, kiun li tiel bonege pasigis kun li — Edgar staris apude ruĝa pro ĝojo kaj fiero — kaj fine esplordemandis pri ties sanstato tiel detale kaj per tiom de demandoj, ke la patrino estis devigata respondadi. Kaj tiamaniere ili glitis nerezisteble en longan konversacion, al kiu la knabo feliĉe kaj respekte aŭskultis. La barono prezentis sin kaj kredis rimarki, ke lia belsona nomo faris certan impreson al la vantulino.

Certe, ŝi estis de eksterordinara ĝentileco al li, kvankam ŝi gardis sian dignon kaj eĉ frue adiaŭis, pro la bubo, kiel ŝi senkulpige aldiris.

Tiu akre protestis, ke li ne estas laca kaj volonte preta maldormi la tutan nokton. Sed jam lia patrino ofertis sian manon al la barono, kiu respektplene kisis ĝin.

Edgar dormis malbone en ĉi tiu nokto. Estis en li malklara miksaĵo de feliĉo kaj infana malespero. Ĉar hodiaŭ io nova estis okazinta en lia vivo. Unuafoje li enmiksis sin en la sortojn de plenkreskuloj. Li forgesis, jam duonsonĝe, sian propran infanaĝon kaj pensis sin tute plenkreska. Solece edukita kaj ofte malsaneta, li ĝis nun havis malmultajn amikojn.

Por lia granda dorlotbezono neniu ekzistis krom la gepatroj, kiuj malmulte zorgis pri li, kaj la servistaro. Kaj la forto de iu amo estas ĉiam malĝuste mezurita, se oni taksas ĝin nur laŭ ĝia kaŭzo kaj ne laŭ la antaŭira streĉo, tiu malplena malhela spaco de seniluziiĝo kaj soleco, kiu troviĝas antaŭ ĉiuj grandaj okazaĵoj de la koro. Iu tropeza, ne eluzita sento estis tie atendinta kaj faligis sin nun kun etenditaj brakoj renkonten al la unua, kiu ŝajne meritis ĝin. Edgar kuŝis en la mallumo, feliĉe kaj embarasite, li volis ridi kaj li devis plori. Ĉar li amis ĉi tiun homon, kiel li neniam estis aminta amikon, nek patron kaj patrinon, kaj eĉ ne Dion. La tuta nematura pasio de liaj antaŭaj jaroj alkroĉis sin al la bildo de ĉi tiu homo, kies nomon li eĉ ne konis antaŭ du horoj.

Tamen li estis sufiĉe inteligenta por ne esti premita de tiu neatendita kaj stranga nova amikeco. Kio tiom embarasis lin, estis la sento pri lia propra nevaloro, lia propra nenieco. ”Ĉu mi do taŭgas por li, mi malgranda bubo de dek du jaroj, kiu havas ankoraŭ la lernejon antaŭ si, kiu vespere estas sendita enliten antaŭ ĉiuj aliaj?” li torture cerbumis. ”Kio mi povas esti al li, kion mi povas oferti?” Ĝuste tiu turmente sentita malkapablo iel vidigi sian senton faris lin malfeliĉa. Alitempe, kiam li estis ekaminta kamaradon, lia unua ago estis dividi kun li la malmultajn valoraĵojn de sia pupitro, poŝtmarkojn kaj ŝtonojn, la naivan havaĵon de la infaneco; sed ĉiuj tiuj objektoj, kiuj ankoraŭ hieraŭ estis al li de alta signifo kaj stranga ĉarmo, ekŝajnis nun senvaloraj, infanaj kaj malestimindaj. Ĉar kiel li povus proponi ion tian al la nova amiko?

Kie ekzistis iu vojo, iu ebleco malkaŝi siajn sentojn? Ĉiam pli kaj pli afliktis lin la ideo, ke li estas malgranda, estas io duona, nematura, infano de dek du jaroj; kaj neniam antaŭe li tiel arde malbenis la infanecon, neniam antaŭe li tiel kore sopiris, ke li vekiĝu alia, samkiel li reve vidis sin: granda kaj forta, viro, plenkreskulo kiel la aliaj.

En ĉi tiujn maltrankvilajn pensojn enplektiĝis rapide la unuaj kolorplenaj revoj pri tiu nova mondo de virestado. Kun rideto Edgar fine ekdormis; tamen la memoro pri la morgaŭa rendevuo malprofundigis lian dormon. Jam je la sepa horo li vekiĝis timante malfrui. Rapidege li vestis sin, salutis en ŝia ĉambro la mirigitan patrinon, kiu kutime nur pene sukcesis ellitigi lin, kaj kuregis malsupren, antaŭ ol ŝi povis fari pluajn demandojn. Ĝis la naŭa li ĉirkaŭvagadis senpacience, forgesis, ke li devus matenmanĝi, zorgante nur, ke la amiko ne atendu longe por la promenado.

Je duono post la naŭa la barono fine alvagis sencele. Kompreneble li estis forgesinta la rendevuon jam delonge; sed nun, kiam la knabo avide alrapidis lin, li devis rideti pri tiom da pasio kaj montris sin preta plenumi sian promeson. Ree li prenis la knabon ĉebrake, iris kun la brilĝoja infano tien kaj reen; aliflanke li rifuzis, milde sed insiste, jam nun komenci la komunan promenadon. Li ŝajnis atendi ion, almenaŭ sugestis tion lia rigardo, kiu nerve palpis la pordojn. Subite li rektigis sin. La patrino de Edgar ĵus eniris kaj resalutante venis afable al ili. Ŝi ridetis aprobe, kiam ŝi aŭdis pri la intencita promenado, kiun Edgar antaŭe prisilentis al ŝi kiel ion tro valoran; kaj laŭ invito de la barono ŝi rapide konsentis akompani ilin.

Edgar tuj estiĝis grumbla kaj mordis la lipojn. Kiel ĉagrene, ke ŝi ĝuste nun preteriris! Tiu promenado ja apartenu al li sola; kaj se li prezentis sian amikon al la patrino, tio ja estis nur pro afableco lia, sed li tute ne volis dividi lin. Jam ekestis en li io kiel ĵaluzo, kiam li rimarkis la ĝentilecon de la barono al la patrino.

Ili promenadis nun triope, kaj la danĝera sento de lia graveco kaj subita valoro nutriĝis ankoraŭ pli en la infano pro la okulfrapa intereso, kiun ambaŭ dediĉis al li. Edgar estis preskaŭ ekskluzive la objekto de la konversacio; la patrino paroladis kun iom hipokrita zorgo pri lia paleco kaj nerveco, dum aliflanke la barono ridete refutis tion kaj detale laŭdis la ĉarman manieron de sia ”amiko”, kiel li nomis lin. Estis la plej bela horo de Edgar. Li havis rajtojn, kiujn oni neniam cedis al li dum lia infaneco. Li estis permesita kunparoli, sen tuja ordono al silentado, eĉ esprimi iajn nemodestajn dezirojn, kiuj ĝis nun estus malbone akceptitaj. Kaj ne estis mirinde, ke en li grandiĝis superkreske la trompa sento, ke li estas plenkreskulo. En liaj helaj revoj la infanaĝo jam kuŝis malantaŭ li kiel ne-plukonforma kaj forĵetita vesto. Dum la tagmanĝo la barono sidis ĉe ilia tablo, sekvinte inviton de la pli kaj pli afabla patrino de Edgar. El la ”vid-al-vide” fariĝis apud-esto, el konateco estiĝis amikeco. La terceto ekzistis, kaj la tri voĉoj de virino, viro kaj infano harmonie akordiĝis.

ATAKO

Ŝajnis al la senpacienca ĉasisto nun la ĝusta momento por kaŝe aliri la ĉasaĵon. La familieco, la trison-akordo en tiu afero malplaĉis al li. Estis ja bonete babili tiel triope, sed fine: li ne intencis babili. Kaj li sciis, ke societeco kun sia maskoludo de avidemo ĉiam malakcelas la erotikan inter viro kaj virino, forprenas de la vortoj la ardecon, de la atako la fajron.

Neniam ŝi forgesu pro la konversacio lian veran intencon, kiun ŝi — pri tio li estis certa — jam estis kompreninta.

Ke liaj klopodoj ne estos vanaj ĉe tiu virino, estis tre verŝajne. Ŝi estis en tiuj decidaj jaroj, kiam virino komencas penti, ke ŝi restis fidela al edzo vere neniam amata, kaj kiam la purpura sunsubiro de ŝia beleco permesas al ŝi ankoraŭ unu lastan urĝan elekton inter patrineco kaj virineco. La vivo, kiu ŝajnis jam delonge respondita, en ĉi tiu momento ree fariĝas demando; lastfoje oscilas la magneta nadlo de la volo inter espero al erotika travivaĵo kaj definitiva rezignacio. Virino nun devas fari la danĝeran decidon, vivi aŭ sian propran vivon aŭ tiun de siaj infanoj, esti virino aŭ patrino. Kaj la barono, akrevida en tiaj aferoj, opiniis rimarki en ŝi ĝuste tiun danĝeran ŝanceliĝon inter vivopasio kaj sinofero. Konstante ŝi forgesis en la konversacio mencii sian edzon, kiu evidente kontentigis nur ŝiajn eksterajn bezonojn, sed ne ŝian snobismon instigitan de eleganta vivmaniero; kaj interne ŝi sciis vere tre malmulte pri sia infano. Ombro de enuo, vualita kiel melankolio en la malhelaj okuloj, kuŝis super ŝia vivo kaj mallumigis ŝian erotikan ardecon.

La barono decidis agi senprokraste, sed samtempe eviti ĉiun ŝajnon de rapideco. Kontraŭe, li volis — samkiel fiŝkaptisto alloge retiras la hokon — siaflanke renkonti tiun novan amikecon kun ekstera malintereso; li volis allasi, ke oni varbu pri li, dum fakte li ja estis la varbanto. Li intencis troigi certan fierecon, rigore vidigi la diferencon inter iliaj sociaj klasoj; kaj lin ekscitis la ideo, ke li kapablos per nura akcentado de sia fiero, per iu eksteraĵo, per belsona aristokrata nomo kaj malvarmaj manieroj, gajni ĉi tiun plenforman, belan korpon.

La arda ludo jam komencis eksciti lin, kaj tial li devigis sin al singardo. La posttagmezon li restis en sia ĉambro kun la agrabla konscio, ke li estas serĉata kaj netrovata. Tamen, tiu malĉeesto ne estis tre rimarkita de ŝi, al kiu ĝi vere estis direktita, sed ĝi fariĝis torturo al la bedaŭrinda bubo. Dum la tuta posttagmezo Edgar sentis sin treege senpova kaj perdita; kun la fideleco, tipa por knaboj, li senĉese atendis sian amikon dum longaj, longaj horoj. Ŝajnis al li kvazaŭ krimo kontraŭ la amikeco foriri aŭ fari ion sola. Senutile li vagadis en la koridoroj, kaj ju pli malfrue estiĝis, des pli lia koro pleniĝis de malfeliĉo. En la malkvieto de sia fantazio li jam revis pri akcidento aŭ pri senkonscie farita ofendo kaj li jam preskaŭ ekploris pro senpacienco kaj timo.

Kiam la barono nun vespere venis al la tablo, li estis brile akceptita. Edgar saltis, sen priatento pri la admona voko de sia patrino kaj la ekmiro de la aliaj homoj, renkonten al li, ĉirkaŭprenis pasie lian bruston per siaj maldikaj braketoj. ”Kie vi estis? Kie vi troviĝis?” li vokis rapidege. ”Ni serĉis vin ĉie.”

La patrino ruĝiĝis pro tiu nebonvena inkluzivo kaj diris iom akre: ”Sois sage, Edgar! Assieds-toi! ”(Ŝi nome ĉiam parolis france kun li, kvankam tiu lingvo vere ne estis memkomprenebla al ŝi kaj ŝi ofte fiaskis en pli longaj frazoj). Edgar obeis, sed ne ĉesis esplordemandi la baronon. ”Sed ne forgesu do, ke la sinjoro povas fari, kion li volas. Eble nia ĉeesto enuigas lin.” Ĉi tiun fojon ŝi mem inkluzivigis sin, kaj la barono ĝoje sentis, kiel tiu riproĉo varbis je komplimento.

La ĉasisto en li vekiĝis. Li estis ebria, ekscitita, ke li trovis tiel rapide la ĝustan alirvojon kaj nun sentis la ĉasaĵon rekte antaŭ la pafilo. Liaj okuloj brilis, la sango malpeze trafluis liajn vejnojn, la parolo perlondis de liaj lipoj, li mem ne sciis kiel. Samkiel ĉiu erotika homo li estis duoble bona, duoble li mem, sciante ke li plaĉas al virinoj; same kiel kelkaj aktoroj estiĝas fajrecaj nur, kiam ili sentas ensorĉitaj la aŭskultantojn, la spirantan amason antaŭ si. Li jam ĉiam estis bona rakontisto, dotita per plastikaj bildoj, sed hodiaŭ — li dume trinkis kelkajn glasojn da ĉampano, kiun li ordonis honore de la nova amikeco — li superis sin mem. Li rakontis pri ĉasadoj en Hindujo, kiujn li ĉeestis kiel gasto de altranga, aristokrata brita amiko. Prudente li elektis tiun temon, ĉar ĝi estis indiferenta kaj aliflanke li sentis, kiel ĉio ekzotika kaj al ŝi neatingebla ekscitis ĉi tiun virinon. Sed li ensorĉis per ĝi precipe la knabon, kies okuloj flamis pro entuziasmo. Li forgesis manĝi kaj trinki, kaj fiksrigardis la vortojn for de la lipoj de la rakontanto. Neniam li esperis, vere vidi homon, kiu travivis tiajn neordinarajn aferojn, pri kiuj li estis leginta en siaj libroj: la tigro-ĉasadojn, la brunajn homojn, la hinduojn kaj la ”dŝagernat”, la teruran radegon, kiu enterigas mil homojn sub siaj radradioj. Ĝis nun li neniam pensis, ke tiaj homoj vere ekzistas, same malmulte, kiel li kredis je la landoj de fabeloj, kaj ĉi tiu sekundo unuafoje liberigis en li erupcie grandan senton.

Li ne povis turni la rigardon for de sia nova amiko, kun retenita spiro li fiksrigardis la manojn tie proksimege antaŭ si, kiuj estis mortigintaj tigron. Apenaŭ li kuraĝis ion demandi, kaj tiam lia voĉo sonis febre ekscitita. Lia rapida fantazio sorĉvidigis al li ĉiam la bildojn por la rakontoj; li vidis sian amikon alte sur elefanto kun purpura ĉabrako, brunajn virojn dekstre kaj maldekstre kun multvaloraj turbanoj ... kaj jen subite la tigron, kiu montrante siajn dentojn saltis el la ĝangalo kaj enbatis sian piedon en la rostron de la elefanto. Nun la barono rakontis eĉ ion pli interesan, kiel ruze oni kaptas elefantojn, allogante en la kaĝojn la junajn, sovaĝajn kaj petolajn helpe de maljunaj, malsovaĝaj bestoj: la okuloj de la infano ekbriletis fajre. Jen — estis al li, kvazaŭ tranĉilo fulmbrile falis malsupren antaŭ li — subite la patrino diris kun rigardo al la horloĝo: ”Neuf heures! Au lit!”

Edgar paliĝis pro teruro. Por ĉiuj infanoj estas la ”esti-sendita-enliten” terura vorto, ĉar ĝi estas por ili la plej evidenta humiligo antaŭ plenkreskuloj, la konfeso, la malhonorsigno de la infaneco, de la malgrandeco de la infana dormbezono.

Sed kiel terura estis tia honto en ĉi tiu plej interesa momento, ĉar ĝi malhelpis lin aŭdi tiajn eksterordinarajn aferojn.

”Nur ankoraŭ ĉi tion solan, panjo, tion pri la elefantoj, nur tion lasu min aŭdi!”

Li volis ekpetegi, sed tuj pensis pri sia nova digno kiel plenkreskulo. Unu solan provon li riskis. Sed lia patrino estis hodiaŭ strange strikta. ”Ne, estas jam malfrue. Iru do supren!

Sois sage, Edgar. Mi ja rerakontos al vi akurate ĉiujn tiujn historiojn de la barona moŝto.”

Edgar hezitis. Kutime lia patrino ĉiam akompanis lin al la lito. Sed li ne volis almozpeti antaŭ la amiko. Lia infana fiero volis savi almenaŭ ŝajnon de libervoleco por tiu mizera foriro.

”Sed vere, panjo, vi rakontos al mi ĉion, ĉion! Tion pri la elefantoj kaj ĉion alian!”

”Jes, mia infano.”

”Kaj tuj! Ankoraŭ hodiaŭ!”

”Jes, jes, sed nun iru do enliten. Iru!”

Edgar admiris sin mem, ke li sukcesis doni la manon al la barono kaj al sia patrino sen ruĝiĝo, kvankam la plorĝemo jam sidis tute alte en lia gorĝo. La barono frapetis amikece lian hararon; tio devigis ankoraŭ rideton sur lian streĉitan vizaĝon. Sed poste li devis rapidegi al la pordo, alie ili estus vidintaj, kiel la dikaj larmoj transkuras liajn vangojn.

LA ELEFANTOJ

La patrino restis ankoraŭ dum iom da tempo kun la barono ĉe la tablo, sed ili parolis ne plu pri elefantaj ĉasadoj.

Sufoketa, rapide ekesta embaraso glitis en ilian konversacion, depost kiam la bubo estis forlasinta ilin. Fine ili transiris en la halon kaj sidiĝis en angulo. La barono estis pli rava ol iam, ŝi mem iom ardigita per kelkaj glasoj da ĉampano, kaj tiamaniere la konversacio baldaŭ akceptis danĝeran karakteron.

Verdire oni ne povis nomi la baronon beleta, li nur estis juna kaj rigardis tre virece el sia malhelbruna, energia bubovizaĝo; li ravis ŝin per siaj freŝaj, preskaŭ malrespektaj movoj. Nun ŝi ŝatis vidi lin de proksime, kaj ŝi ankaŭ ne plu timis lian rigardon. Sed iom post iom enŝteliĝis en liajn parolojn io aŭdaca, kio ete embarasis ŝin; io, kio estis kvazaŭ ektuŝo de ŝia korpo, palpado kaj rea lasado, io mistere avida, kio pelis la sangon en ŝiajn vangojn. Sed poste li denove ridis delikate, senĝene, knabece, kaj tio havigis al ĉiuj etaj avidaĵoj liaj la neseriozan ŝajnon de infanaj ŝercoj. Kelkfoje estis al ŝi, kvazaŭ ŝi devus abrupte forrifuzi unu vorton, sed — koketa laŭnature — ŝi estis per tiuj etaj voluptaĵoj nur instigita atendi pliajn. Kaj fortirita de la riska ludo ŝi fine eĉ provis imiti lin.

Subtilajn, flirtajn promesojn ŝi ĵetis transen sur siaj rigardoj, jam donis sin en vortoj kaj movoj, eĉ toleris lian alproksimiĝon, la najbarecon de lia voĉo, kies spiron ŝi kelkfoje sentis vibranta kaj varma sur siaj ŝultroj. Kiel ĉiuj ludantoj ili forgesis la tempon kaj perdis sin tiel komplete en la arda konversacio, ke ili elreviĝis nur, kiam noktomeze la halo estis malheligita.

Ŝi tuj eksaltis, cedante al la unua ektimo, kaj subite sentis, kiel trokuraĝe kaj riske ŝi moviĝis antaŭen. La ludo kun la fajro ja ne estis malkonata al ŝi, sed nun ŝia stimulita instinkto sentis, kiel tiu ludo jam preskaŭ fariĝis serioza. Kun terurtremo ŝi trovis, ke ŝi ne plu sentis sin tute certa, ke io en ŝi ekglitis kaj timige forrapidis al turniĝo. En la kapo ĉio ondumis en kirlego de timo, vino kaj ardaj paroloj; stulta, sensenca timo atakis ŝin, tiu timo, kiun ŝi estis koninta jam kelkfoje en sia vivo dum tiaj danĝeraj sekundoj, sed neniam tiel kapturniga kaj perforta. ”Bonan nokton, bonan nokton. Ĝis morgaŭ matene,” ŝi diris rapide kaj volis forkuri. Forkuri ne tiom de li, kiom de la danĝero de ĉi tiu minuto kaj de tiu stranga malcerteco en si mem. Sed la barono firmtenis ŝian adiaŭan manon kun milda forto, kisis ĝin, ne nur formale unu fojon, sed kvar- aŭ kvinfoje, per lipoj tremantaj, de la delikataj fingropintoj ĝis supren al la manartiko, dum kio ŝi sentis, kun subtila tremo, liajn hirtajn lipharojn tikli trans sian mandorson.

Iu varma kaj prema sento flugis de tie kun la sango tra la tuta korpo, timo varmege suprensaltis, martelis minace al la tempioj; ŝia kapo ardis, la timo, la sensenca timo treme trakuris nun ŝian tutan korpon, kaj rapide ŝi fortiris de li sian manon.

”Restu do ankoraŭ,” flustris la barono. Sed jam ŝi forrapidis kun mallerta trorapideco, kiu evidentigis ŝiajn timon kaj embarason. En ŝi nun estis la ekscitiĝo, kiun la alia intencis; ŝi sentis, kiel ĉio en ŝi estas konfuza. Ĉasis ŝin la kruele flagra timo, ke la viro malantaŭ ŝi eble sekvos kaj ekprenos ŝin, sed samtempe — ankoraŭ dum la eskapo — ŝi jam sentis bedaŭron, ke li ne faris tion. En tiu horo povis okazi tio, kion ŝi senkonscie sopiratendis de post jaroj, la aventuro, kies proksiman spireton ŝi volupte amis, por — ĉiam ĝis nun — lastmomente eviti ĝin, la granda kaj danĝera aventuro, ne nur la pasema ekscita flirto. Sed la barono estis tro fiera por postkuri favoran sekundon. Li estis tro certa pri sia venko, por preni ĉi tiun virinon rabiste en malforta, vinebria minuto; kontraŭe, la veran ludiston ekscitis nur la lukto kaj sindono plenkonscia. Eskapi de li ŝi ne povis. La arda veneno jam pulsis en ŝiaj vejnoj, tion li vidis.

Supre sur la ŝtuparo ŝi haltis, premante la manon al la penspira koro. Ŝi devis ripozi unu sekundon. Ŝiaj nervoj malfunkciis. Sopiro eliĝis el la brusto, duone trankviliĝo, ke ŝi estis fuĝinta el danĝero, duone bedaŭro; sed ĉio tio estis konfuza kaj daŭre erarvagis en la sango nur kiel delikata kapturno.

Kun duonfermitaj okuloj, kiel ebriulino, ŝi palpe paŝis pluen al sia pordo kaj libere ekspiris, kiam ŝi nun prenis la malvarmetan anson. Nur nun ŝi sentis sin en sekureco!

Mallaŭte ŝi rondirigis la pordon en la ĉambron. Kaj resaltis jam en la sekvanta sekundo. Io moviĝis en la ĉambro, tute malantaŭe en la mallumo. Ŝiaj ekscititaj nervoj akre konvulsiis, jam ŝi volis krii por helpo, jen venis mallaŭte de interne tute dormebria voĉo: ”Ĉu estas vi, panjo?”

”Dio mia, kion vi faras tie?” Ŝi rapidegis al la divano, kie Edgar kuŝis kun vestaro ĉifita kaj ĵus liberiĝis de la dormo. Ŝia unua penso estis, ke la infano certe estas malsana aŭ bezonas helpon.

Sed Edgar diris, ankoraŭ tute dormema kaj kun eta riproĉo: ”Mi atendis vin tiel longe kaj poste mi ekdormis.”

”Kial do?”

”Pro la elefantoj”

”Kiuj elefantoj?”

Nur nun ŝi komprenis. Ŝi ja estis promesinta al la infano rakonti ĉion ankoraŭ hodiaŭ pri la ĉasado kaj la aventuroj.

Kaj nun tiu bubo kaŝiris en ŝian ĉambron, tiu naiva infaneca bubo, kaj atendis en certa fido, ĝis ŝi venos, kaj dume endormiĝis. La ekstravaganco indignigis ŝin. Aŭ verdire, ŝi sentis koleron kontraŭ si mem, mallaŭtan flustron de kulpo kaj honto, kiun ŝi volis superkrii. ”Tuj enlitiĝu, vi malobeema infanaĉo,” ŝi alkriis lin. Edgar mire rigardis ŝin. Kial ŝi koleris tiel pri li, li ja faris nenion. Sed tiu miro ankoraŭ pli incitis la jam ekscititan virinon. ”Iru tuj en vian ĉambron,” ŝi ekkriis furioze, ĉar ŝi sentis, ke ŝi agis maljuste kontraŭ li. Edgar iris sen vorto. Vere li estis terure laca kaj sentis nur malklare tra la prema nebulo de dormo, ke lia patrino estis ne plenuminta promeson, kaj ke oni iel traktis lin malbone. Sed li ne ribelis.

En li ĉio estis apatia pro dormemo; kaj krome, li tre ĉagreniĝis, ke li estis endorminta ĉi tie, anstataŭ maldorme atendi. ”Tute kiel malgranda infano,” li diris indigne al si mem, antaŭ ol li denove ekdormis.

Ĉar de hieraŭ li malamis sian propran infanecon.

ANTAŬBATALETO

La barono estis dorminta malbone. Estas ĉiam danĝere enlitiĝi post interrompita aventuro: malkvieta nokto, minacita de voluptaj sonĝoj, baldaŭ igis lin penti, ke li ne firme ekkaptis la minuton. Kiam li matene, ankoraŭ malklara pro dormo kaj malbonhumoro, venis malsupren, la knabo el kaŝejo saltis renkonten al li, ĉirkaŭbrakis lin ekstaze kaj komencis torturi lin per mil demandoj. Li estis feliĉa, ke li havas sian grandan amikon denove dum unu minuto por si mem kaj ne devas dividi lin kun la patrino. Li petegis la amikon rakonti nur al li, ne plu al panjo; ĉar malgraŭ sia promeso, ŝi ne rediris al li ion de tiuj mirindaj rakontoj. Li superŝutis la malagrable tuŝitan baronon, kiu preskaŭ ne kaŝis sian malbonhumoron, per cent infanaj tedaĵoj. En tiujn demandojn li krome miksis pasiajn atestaĵojn de sia amo, feliĉega, ke li denove estas sola kun la longe serĉita kaj de frumatene atendita amiko.

La barono respondis malafable. Tiu senĉesa spionado de la knabo, la infanaj demandoj kaj la nedezirata pasio entute, komencis enuigi lin. Tedis lin, tagon post tago promenadi kun dekdujara bubo kaj babili sensencaĵojn kun li. Nun valoris por la barono nur kapti la patrinon sola, kio ĝuste per la nedezirata ĉeesto de la infano fariĝis problemo. Unua malagrabla sento pro tiu senpripense vekita karesemo ekposedis lin, ĉar provizore li ne vidis iun eblecon forigi la tro fidelan amikon.

Cetere: tio dependis de provo. Ĝis la deka, kiun horon li estis fiksinta por la promenado kun la patrino, li lasis senatente plaŭdeti la fervoran paroladon de la knabo, kelkfoje li enĵetis malmultajn vortojn, por ne ofendi lin, sed samtempe li trafoliis gazeton. Fine, kiam la montrilo staris preskaŭ vertikale, li — kvazaŭ subite rememorante — petis Edgar transiri nur momenton por li al la alia hotelo kaj demandi tie, ĉu grafo Grundheim, lia kuzo, jam alvenis.

La naiva infano, feliĉa ke li fine povus esti utila al sia amiko, fiera pro sia digno kiel sendito, tuj forsaltis kaj rapidegis tiel freneze laŭ la vojo, ke la homoj mire postrigardis lin. Sed gravis al li pruvi kiel rapida li estas, se oni alfidas al li sciigojn.

Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.

Sed en la halo la barono ne plu estis trovebla. Do li frapis je lia ĉambropordo — vane! Maltrankvile li trakuris ĉiujn ejojn, la muziksalonon kaj la kafejon, rapidegis ekscitite al sia patrino, por informiĝi: ankaŭ ŝi estis for. La pordisto, al kiu li fine turnis sin tute malespere, diris je lia konsterno, ke ili ambaŭ foriris kune antaŭ kelkaj minutoj.

Edgar atendis pacience. Lia naiveco ne supozis ion malbonan. Ili ja povus forresti nur mallongan tempon, pri tio li estis certa, ĉar la barono ja bezonis lian sciigon. Sed la tempo vaste etendis siajn horojn, maltrankvilo alŝteliĝis al li. Cetere de la tago, kiam tiu fremda altira homo enmiksis sin en lian etan naivan vivon, la infano estis dum la tuta tago nervstreĉita, ĉasita kaj embarasita. En subtilan organismon kiel tiun de infano ĉiu pasio premas siajn postsignojn, kvazaŭ en molan vakson. La nervoza tremado de la palpebroj vidiĝis ree, jam li aspektis pli pala. Edgar atendis kaj atendis, unue pacienca, poste arde ekscitita kaj fine jam preskaŭ ploranta. Sed suspektema li ankoraŭ ne estis. Lia blinda fido al tiu mirinda amiko supozis miskomprenon kaj sekreta timo turmentis lin, ke li eble malĝuste interpretis la komision.

Sed kiel strange estis, ke ili nun — fine revenintaj — daŭrigis gaje babili kaj vidigis absolute neniun surprizon. Lia malĉeesto ŝajne tute ne gravis al ili. ”Ni iris eksteren al vi esperante renkonti vin survoje, Eĉjo,” diris la barono sen iu demando pri la komisio. Kaj kiam la infano — iom terurita, ke ili eble serĉis lin vane — ekasertis, ke li kuris nur rektvoje sur la ŝoseo, kaj volis scii, kiun direkton ili elektis, tiam la patrino abrupte finis la konversacion: ”Bone, sufiĉas! Infanoj ne parolu tiel multe!”

Edgar ruĝiĝis pro ĉagreno. Tio estis nun jam la dua ruza provo, humiligi lin antaŭ lia amiko. Kial ŝi agis tiamaniere, kial ŝi provis ĉiam prezenti lin kiel infanon, kio li tute ne plu estis laŭ sia konvinko. Evidente ŝi enviis lin pro la amiko kaj planis fortiri tiun al si. Jes, kaj certe ankaŭ estis ŝi, kiu intence gvidis la baronon sur la malĝustan vojon. Sed li ne lasos sin malbone trakti de ŝi, tion ŝi vidos. Li ja spitos ŝin. Kaj Edgar decidis, hodiaŭ ĉetable paroli neniun vorton kun ŝi, nur sole kun la amiko.

Sed tio fariĝis al li malfacila. Kion li malpleje atendis, tio okazis: oni ne rimarkis lian spiton. Ja, eĉ lin mem ili ŝajne ne vidis, lin, kiu ankoraŭ hieraŭ estis la centro de ilia kunesto. Ili ambaŭ parolis trans lin, ŝercis kaj ridis kvazaŭ li estus falinta sub la tablon. La sango altiĝis en liaj vangoj, en la gorĝo estis bulo, kiu forprenis de li la spiron. Treme li ekkonsciis pri sia terura senpotenco. Ĉu li do sidu ĉi tie trankvila kaj toleru, ke la patrino forprenas de li la amikon, la solan homon, kiun li amas, ĉu li ne povus defendi sin alie ol per silentado? Estis al li, kvazaŭ li devus ekstari kaj ekbati per ambaŭ siaj pugnoj sur la tablon. Nur por ke ili rimarku lin. Sed li retenis sin, nur demetis forkon kaj tranĉilon kaj ne plu tuŝis iun manĝon. Sed ankaŭ tiun obstinan fastadon ili longe ne atentis, nur ĉe la lasta manĝaĵo la patrino notis ĝin kaj demandis, ĉu li sentas sin malsana. Naŭze, li meditis, ĉiam ŝi pensas nur pri tio sama, ĉu mi estas malsana; ĉio alia malgravas al ŝi. Li respondis lakone, ke li ne emas manĝi, kaj je tio ŝi kontentiĝis. Nenio, absolute nenio devigis al li priatenton. La barono ŝajne estis forgesinta lin, almenaŭ li ne alparolis lin eĉ unufoje. Pli kaj pli arde malsekiĝis liaj okuloj; li devis uzi la infanan ruzon kaj rapide levi la buŝtukon, antaŭ ol iu povus vidi, ke larmoj transsaltis liajn vangojn kaj sale malsekigis liajn lipojn. Li replenspiris, kiam la manĝo finiĝis.

Dum la tagmanĝo lia patrino estis proponinta komunan veturil-ekskurson al Maria-Ŝuc. Edgar estis aŭdinta tion mordante la lipojn. Do, eĉ ne unu minuton ŝi volis plu lasi lin sola kun la amiko. Sed lia malamo ekflagris pli, kiam nun ekstarante ŝi diris: ”Edgar, vi ja forgesos ĉion por la lernejo, vere unufoje vi devus resti hejme por iomete postlerni!” Denove li pugnigis la malgrandan infanmanon. Ĉiam ŝi volis lin humiligi antaŭ lia amiko, ĉiam publike memorigi, ke li estas ankoraŭ infano, ke li devas iri en lernejon kaj inter plenkreskuloj nur estas tolerita. Sed tiufoje la intenco estis tro travidebla al li. Li tute ne respondis, sed abrupte turnis sin for.

”Ho, ree ofendita,” ŝi diris ridete kaj poste al la barono: ”Ĉu vere estus tiel malbone, se li iufoje laborus unu horon?”

Kaj jen — en la koro de la infano io fariĝis malvarma kaj rigida — diris la barono, li, kiu nomis sin lia amiko, li, kiu primokis lin kiel enĉambrulon: ”Nu, unu horo aŭ du vere ne malutilus.”

Ĉu tio estis interkonsento? Ĉu la du vere unuigis kontraŭ li? En la rigardo de la infano ekflamis kolero. ”Mia patro malpermesis, ke mi lernu ĉi tie, patro volas, ke mi ĉi tie refreŝiĝu,”

li elĵetis kun la tuta fiero pri sia malsano, malespere alkroĉante sin al la vorto, al la aŭtoritato de sia patro. Kvazaŭ minacon li elkriis tion. Kaj strangege: la vorto fakte ŝajnis veki malagrablecon en ambaŭ. La patrino rigardis for kaj nur fingrotamburis nervoze sur la tablo. Malagrabla silento faŭkis inter ili. ”Laŭ via volo, Eĉjo,” fine diris la barono kun nenatura rideto. ”Mi ja ne devas trapasi ekzamenojn, mi jam delonge malsukcesis en ĉiuj.”

Sed Edgar ne ridetis pri la ŝerco, li nur alvidis lin per taksa, sopire enpenetra rigardo, kvazaŭ li volus esplori lian animon. Kio tie okazis? Io estis ŝanĝita inter ili, kaj la infano ne sciis la kaŭzon. Malkviete li igis la okulojn migradi. En lia koro martelis eta, trorapida martelo: la unua suspekto.

BRULANTA SEKRETO

Kio ŝanĝis ilin tiel?” meditis la infano, kiu sidis kontraŭe de ili en la ruliĝanta veturilo. ”Kial ili ne traktas min samkiel antaŭe? Kial panjo ĉiam evitas miajn okulojn, kiam mi alrigardas ŝin? Kial li ĉiam provas fari ŝercojn antaŭ mi kaj ludi arlekenon? Ambaŭ ne plu parolas al mi kiel hieraŭ kaj antaŭhieraŭ; preskaŭ estas al mi, kvazaŭ ili ekhavis aliajn vizaĝojn. Panjo havas hodiaŭ tiel ruĝajn lipojn, certe ŝi kolorigis ilin. Tion mi neniam vidis de ŝi. Kaj li ĉiam sulkigas la frunton, kvazaŭ li estus ofendita. Mi ja nenion faris al ili, ne diris unu vorton, kiu povus ĉagreni ilin. Ne, mi ne povas esti la kialo, ĉar sin reciproke ili traktas malsame ol antaŭe. Ili kondutas, kvazaŭ ili faris ion, pri kio paroli ili ne kuraĝas. Ili ne plu babilas kiel hieraŭ, ili ankaŭ ne ridas, ili estas ĝenitaj, ili kaŝas ion. Ili havas komunan sekreton, kiun ili ne volas malkaŝi al mi, sekreton, kiun mi nepre devas eltrovi. Mi jam konas ĝin; ĝi devas esti la sama, pro kiu ili ĉiam ŝlosas la pordon antaŭ mi, pri kio temas en la libroj kaj en la operoj, kiam viroj kaj virinoj kun etenditaj brakoj alkantas, ĉirkaŭprenas kaj forpuŝas sin. Devas iel esti la sama, kiel tiu de mia franca instruistino, kiu tiel malbone akordis kun mia patro kaj poste estis forsendita. Ĉiuj tiuj aferoj iel interrilatas, tion mi sentas, sed mi nur ne scias kiel. Ho, scii ĝin, fine scii ĝin, tiun sekreton, kapti ĝin, tiun ŝlosilon, kiu malfermas ĉiujn pordojn; ne plu esti infano, antaŭ kiu oni ĉion kaŝas kaj maldiras, ne plu lasi sin atendigi kaj trompi. Nun aŭ neniam! Mi volas fortiregi ĝin de ili, tiun teruran sekreton.” Sulko ekiĝis en lia frunto; preskaŭ maljuna aspektis tiu maldika dekdujarulo, kiam li tiel serioze cerbumis. Eĉ ne unu solan rigardon li direktis al la pejzaĝo, kiu en brilaj koloroj vidiĝis ĉirkaŭe: la montoj en la purigita verdo de siaj pinarbaroj, la valoj en la ankoraŭ subtila brilo de la malfruiĝinta printempo. Li ĉiam alrigardis nur tiujn du sur la malantaŭa benko de la veturilo, kvazaŭ li povus per tiuj ardaj rigardoj — kiel per fiŝkaptilo — eltiregi la sekreton el la brilaj profundoj de iliaj okuloj. Nenio pli akrigas la intelekton ol pasia suspekto, nenio pli evoluigas ĉiujn eblecojn de nematura menso ol postsignoj, kiuj forperdiĝas en mallumo. Kelkfoje estas ja nur unu sola maldika pordo, kiu apartigas infanojn de la mondo, kiun ni nomas la vera, kaj hazarda venteto ĝin blove malfermas al ili.

Edgar subite sentis sin tiel palpe proksima al la mistero, al la granda sekreto, kiel neniam antaŭe; li sentis ĝin tuj antaŭ si, kvankam ankoraŭ kaŝita kaj enigma, tamen proksima, tute proksima. Tio ekscitis lin kaj havigis al li tiun subitan, festenan seriozecon. Ĉar nekonscie li scietis, ke li staras ĉe la rando de sia infaneco.

La du aliaj sentis iun obtuzan reziston nerimarkante, ke ĝi eliras de la knabo. Ili sentis sin premitaj kaj malhelpitaj triope en la veturilo. La du okuloj kontraŭe kun sia malhel-flagra ardeco ĝenis ilin. Ili apenaŭ kuraĝis paroli, apenaŭ rigardi. La vojon al sia antaŭa supraĵa societa konversacio ili nun ne plu retrovis; ili estis jam tro implikitaj en la tono de ardaj intimecoj, de tiuj danĝeraj vortoj, en kiuj tremas la flata maldececo de sekreta palpado. Ilia interparolo ĉiam denove estiĝis malkontinua kaj hezita. Ĝi haltis, volis pluen, sed ĉiam denove faletis pro la obstina silentado de la infano.

Precipe al la patrino lia persista silentado estis pezo. Singarde ŝi alrigardis lin de la flanko kaj ektimis, kiam ŝi subite — en la maniero, laŭ kiu la infano kunpremis la lipojn — unuafoje ekkonis similecon al sia edzo, kiam tiu estas ekscitita aŭ ĉagrenita. Malagrabla estis al ŝi la ideo esti memorigita pri la edzo ĝuste nun, kiam ŝi volis kaŝludi kun aventuro. La infano ŝajnis al ŝi kvazaŭ fantomo, kvazaŭ gardisto de la konscienco, duoble netolerebla ĉi tie en la mallarĝo de la veturilo, kontraŭvizaĝe en distanco de dek coloj, kun siaj mallumaj senripozaj okuloj kaj la insidado malantaŭ la pala frunto. Subite Edgar suprenrigardis por unu sekundo. Ambaŭ tuj mallevis la okulojn: ili sentis, ke ili spionobservis unu la alian unuafoje en la vivo. Ĝis tiam ili estis blinde fidintaj sin reciproke, sed nun subite io ŝanĝiĝis inter patrino kaj infano, inter ŝi kaj li. Unuafoje en la vivo ili komencis observi unu la alian, apartigi siajn du sortojn; ambaŭ jam kun kaŝa malamo reciproka, kiu ankoraŭ estis tro nova, por ke ili kuraĝu konfesi ĝin.

Ĉiuj tri replenspiris, kiam la ĉevaloj denove haltis antaŭ la hotelo. Estis malsukcesa ekskurso, ĉiuj sentis tion kaj neniu riskis diri ĝin. Edgar desaltis kiel unua. Lia patrino senkulpigis sin pro kapdoloroj kaj rapide iris supren. Ŝi estis laca kaj volis esti sola. Edgar kaj la barono postrestis. La barono pagis al la veturigisto, rigardis al la horloĝo kaj iris en la halon; la knabon li ne priatentis. Li preteriris, kun sia gracia svelta dorso, kun tiu ritme elasta balancpaŝo, kiu tiel ensorĉis la infanon, ke li hieraŭ jam provis imiti ĝin. Li preterpasis, simple preterpasis. Evidente li estis forgesinta pri la knabo kaj lasis lin stari apud la veturigisto, apud la ĉevaloj, kvazaŭ la infano ne rilatus al li.

En Edgar io disŝiriĝis, kiam li vidis lin preterpasi, kiun li malgraŭ ĉio ankoraŭ amis kvazaŭ idolon. Malespero eliĝis el lia koro, kiam la viro tiel preteriris, ne tuŝis lin per la mantelo, ne diris vorton al li, kiu ja konsciis pri neniu propra kulpo. Lia pene konservita trankvilo foriĝis, la nenature pliigita ŝarĝo de digneco forglitis de liaj tro mallarĝaj ŝultroj; li iĝis ree infano, malgranda kaj humila kiel hieraŭ kaj antaŭe. Li estis fortrenita pluen kontraŭvole. Kun rapidtremaj paŝoj li postiris la baronon, kiu tiumomente volis supreniri la ŝtuparon, baris al li la vojon kaj diris preme, kun pene retenitaj larmoj: ”Kion mi faris al vi, ke vi ne plu atentas min? Kial vi nun ĉiam traktas min tiamaniere? Kaj la patrino same! Kial vi ĉiam volas forsendi min? Ĉu mi tedas vin, aŭ ĉu mi faris ion?”

La barono ektimis. En la voĉo estis io, kio embarasis kaj mildigis lin. Kompato al la naiva bubo ekregis lin. ”Eĉjo, vi estas stultulo! Mi nur estis malbonhumora hodiaŭ. Kaj vi estas kara bubo, kiun mi vere ŝatas.” Dum tio li skuis lin vigle je la haroj tien kaj reen, sed tamen flankenturnis duone la vizaĝon, por ke li ne vidu tiujn grandajn, malseketajn petegajn infanokulojn. La komedio, kiun li ludis, komencis ĝeni lin. Li vere jam hontis, ke li estis ludinta tiel frivole kun la amo de la infano, kaj tiu malforta voĉo, skuita de suba plorĝemo, dolorigis lin. ”Iru nun supren, Eĉjo, hodiaŭ vespere ni repaciĝos, vi jam vidos,” li diris konsole.

”Sed vi ne toleros, ke panjo tuj sendos min supren, ĉu?”

”Ne, ne, Eĉjo, mi ne toleros tion,” ridetis la barono. ”Iru do supren nun, mi devas vesti min por la vespermanĝo.”

Edgar iris, feliĉa por momento. Sed baldaŭ la martelo en la koro denove ekmoviĝis. De hieraŭ li iĝis jarojn pli aĝa; fremda gasto, la malfido, nun sidis jam firme en lia infana brusto.

Li atendis. Temis ja pri la decida provo. Ili sidis kune ĉe la tablo. Estiĝis la naŭa horo, sed la patrino ne sendis lin enliten. Jam li malkvietiĝis. Kial ŝi ĝuste hodiaŭ lasis lin tie tiel longe, ŝi, kiu alitage estis tiel akurata? Ĉu la barono eble al ŝi perfidis lian deziron kaj la konversacion? Arda pento subite ekregis la knabon, ke li hodiaŭ estis postkurinta lin kun sia plena fidema koro. Je la deka la patrino subite ekstaris kaj adiaŭis al la barono. Kaj strange, ankaŭ tiu ŝajne neniel miris pri la frua foriro; li ankaŭ ne provis kiel kutime, reteni ŝin.

Pli kaj pli intense batis la martelo en la brusto de la infano.

Nun necesis rigora provo. Ankaŭ li ŝajnigis suspekti nenion, kaj sen kontraŭdiro sekvis la patrinon al la pordo. Sed tie li subite levis la okulojn. Kaj fakte, li kaptis en tiu sekundo ridetan rigardon, kiu iris trans lian kapon rekte de ŝi al la barono, rigardon de interkonsento, de iu sekreto. Do la barono estis perfidinta lin. Pro tio do la frua disiro: oni volis inspiri al li certecon hodiaŭ, por ke li ne plu malhelpu ilin morgaŭ.

”Fripono,” li murmuris.

”Kion vi diris?” demandis la patrino.

”Nenion,” li elpuŝis inter la dentoj. Ankaŭ li nun havis sian sekreton. Ĝi nomiĝis malamo, senlima malamo kontraŭ ambaŭ.

SILENTO

Nun Edgar ne plu estis malkvieta. Fine li ĝuis puran, klaran senton: malamon kaj nekaŝan malamikecon. Nun, kiam li estis certa ĝeni ilin, la kunesto fariĝis al li kruele komplika volupto. Li ĝojis pensante, ke li malhelpas ilin, ke li nun fine povos kontraŭi ilin kun la tuta kompakta forto de sia malamikeco. Unue li montris la dentojn al la barono. Kiam tiu venis malsupren en la mateno kaj preterpasante kore salutis lin ”Hola, Eĉjo,” tiam Edgar restis sidanta en la apogseĝo, ne alrigardis lin kaj grumblis nur malĝentilan ”Matenon.” ”Ĉu la patrino jam estas malsupre?” Edgar enrigardis la gazeton: ”Mi ne scias.” La barono ekmiris. Kion signifas tio? ”Malbone dorminta, Edgar, ĉu?” Kiel ĉiam, ŝerco devus savi la situacion. Sed Edgar nur ree ĵetis al li malestiman ”Ne” kaj denove enprofundiĝis en la gazeto. ”Stulta bubo,” murmuris la barono, skuetis la ŝultrojn kaj iris pluen. La malamikeco estis deklarita.

Kontraŭ sia patrino Edgar estis same indiferenta kaj ĝentila. Mallertan provon sendi lin al la tenisludejo li rifuzis trankvile. Lia rideto, apenaŭ videbla ĉe la lipoj kaj iomete krispa pro amariĝo, pruvis, ke li ne plu estas trompebla. ”Mi prefere promenas kun vi, panjo,” li diris en hipokrita afableco kaj rigardis en ŝiajn okulojn. La respondo evidente estis malagrabla al ŝi. Ŝi hezitis kaj ŝajne serĉis ion. ”Atendu min ĉi tie,”

ŝi decidis fine kaj iris al la matenmanĝo.

Edgar atendis. Sed lia malfido estis vigla. Malkvieta instinkto ellaboris nun sekretan intencon malamikan el ĉiuj iliaj vortoj. La suspektemo nun kelkfoje havigis al li strangan klarvidon de decidoj. Kaj anstataŭ, laŭ ordono, atendi en la halo, Edgar preferis ekposteni en la strato, kie li povis prigardi ne nur la ĉefpordon sed ĉiujn enirejojn. Io en li suspektis trompon. Sed ili ne plu forkuru de li! En la strato li premis sin — kiel li estis leginta en siaj indianolibroj — malantaŭ ŝtiparon.

Kaj li nur ridetis kontente, kiam fakte post duonhoro li vidis sian patrinon eliri el la flanka pordo, kun bukedo de belegaj rozoj en la mano kaj sekvata de la barono, la perfidulo.

Ambaŭ ŝajne estis tre petolaj. Ĉu ili jam liberspiris, ĉar ili sukcesis fuĝi de li kaj esti solaj por sia sekreto? Ili ridis dum la konversacio kaj volis ekiri malsupren laŭ la arbarvojo.

Jen la ĝusta momento! Kvazaŭ hazardo alvenigis lin, Edgar vagis sencele de malantaŭ la ŝtiparo. Tre tre kviete li alpaŝis ilin, ne rapidis, tute ne rapidis, por intense ĝui ilian surprizon.

La du konsterniĝis kaj frapite interŝanĝis rigardojn. Malrapide, kun ludita natureco, la infano alvenis kaj ne forturnis de ili sian mokan rigardon. ”Ho, jen vi estas, Eĉjo, ni jam serĉis vin interne,” fine diris la patrino. Kiel senhonte ŝi mensogas, pensis la infano. Sed la lipoj restis malmolaj. Ili tenis la sekreton de malamo post la dentoj.

Sendecide ĉiuj tri staris. Unu subrigardis al la alia. ”Ni iru do,” diris rezigne la ĉagrenita virino kaj taŭzis unu el la belaj rozoj. Ree tiu subtila tremo ĉirkaŭ la nazaloj, kiu je ŝi malkaŝis koleron. Edgar restis staranta, kvazaŭ tio ne koncernas lin, rigardis en la nenion, atendis ĝis kiam ili iris, kaj poste eksekvis ilin. La barono faris ankoraŭ unu lastan provon: ”Hodiaŭ estas tenis-turniro, ĉu vi jam iam vidis tian?” Edgar nur alrigardis lin malestime. Li ne plu respondis al li, nur kurbigis la lipojn, kvazaŭ li volus fajfi. Tio estis lia respondo. Lia malamo malkaŝe montris la dentojn.

Kiel inkubo pezis nun lia maldezirata ĉeesto sur la du aliaj.

Tiamaniere malliberuloj iras post la gardisto, kun kaŝe pugnigitaj manoj. Verdire la infano faris nenion kaj tamen en ĉiu minuto estiĝis pli netolerebla al ili pro siaj subatendaj rigardoj, kiuj estis malseketaj de retenitaj larmoj, pro sia incitita malbonhumoro, kiu forgrumblis ĉiajn alproksimi ̧-provojn.

”Iru antaŭe,” la patrino diris furioze, tedita de lia daŭra subaŭskultado. ”Ne dancu ĉiam malantaŭ miaj piedoj, ĝi nervozigas min!” Edgar obeis, sed ĉiam post kelkaj paŝoj li turnis sin, haltis atende, kiam ili postrestis, rondiris ĉirkaŭ ili per sia rigardo mefistofele kiel nigra pudelo kaj enteksis ilin en fajran reton de malamo, en kiu ili sentis sin neeviteble kaptitaj.

Lia malica silentado ruinigis kiel acido ilian bonan humoron, lia rigardo amarigis al ili la konversacion. La barono ne plu riskis eĉ unu varban vorton; kolere li sentis, ke tiu virino ree forglitis de li, ke ŝia pene instigita pasieco nun malvarmetiĝis pro timo antaŭ tiu ĝena antipatia infano. Ree kaj ree ili provis paroli, ree kaj ree ilia konversacio abrupte finiĝis.

Fine ĉiuj tri iris silente sur la vojo, aŭdis nur la arbojn, kiuj flustre frapis unuj kontraŭ la aliaj, kaj sian propran malgajan paŝon. La infano estis strangolinta ilian interparolon.

Nun en ĉiuj tri estis tiu incitita malamikeco. Volupte sentis la perfidita infano, kiel ilia furiozo vane amasiĝis kontraŭ lia malestimata ekzistado. Per moke palpebra rigardo li tuŝetis jen kaj jen la streĉan vizaĝon de la barono. Li vidis, kiel tiu grince formis insultvortojn inter la dentoj kaj devis reteni sin por ne elkraĉi ilin kontraŭ li; samtempe li ekkonis en diabla ĝojo la ekan koleron de sia patrino, kaj ke ambaŭ nur sopirdeziris kaŭzon, por ĵeti sin sur lin, forŝovi lin aŭ fari lin malĝena. Sed li ne ofertis iun ŝancon; lia malamo estis antaŭkakulita en longaj horoj kaj ne montris iujn malfortajn flankojn.

”Ni iru reen,” diris subite la patrino. Ŝi sentis, ke ŝi ne povas pli longe reteni sin, ke ŝi devus fari ion, almenaŭ ekkrii sub tiu torturo. ”Kiel domaĝe,” diris Edgar trankvile, ”estas tiel bele.”

Ambaŭ sentis, ke la infano mokas ilin. Sed ili ne riskis ion diri; en du tagoj tiu tirano ja mirige lernis regi sin. Neniu moveto en la vizaĝo malkaŝis la tranĉan ironion. Senvorte ili reiris la longan vojon hejmen. En ŝi la ekscitiĝo ankoraŭ postflagris, kiam ili ambaŭ nun estis solaj en la ĉambro. Kolere ŝi forĵetis la sunombrelon kaj siajn gantojn. Edgar tuj eksciis, ke ŝiaj nervoj estis ekscititaj kaj postulis malŝargon, sed li celis eksplodon kaj intence restis en la ĉambro, por inciti ŝin. Ŝi iris tien kaj reen, denove eksidis, ŝiaj fingroj tamburis sur la tablo, poste ŝi ree suprensaltis. ”Kiel taŭzita vi estas, kiel malpura vi aspektas! Estas skandalo antaŭ la homoj. Ĉu vi ne hontas en via aĝo?” Sen vorto de kontraŭparolo la infano iris kaj kombis sin. Tiu silentado, kun la tremo de moko sur la lipoj, furiozigis ŝin. Prefere ŝi estus bateginta lin. ”Iru en vian ĉambron,” ŝi alkriis lin. Ŝi ne plu povis toleri lian ĉeeston. Edgar ridetis kaj eliris.

Kiel ili ambaŭ nun tremis pro li; kiel ili, la barono kaj ŝi, timis ĉiun horon de kunesto, timis la senkompate rigoran firmtenon de liaj okuloj! Ju pli malagrablaj ili sentis sin, en des pli sata bonfarto brilis lia rigardo, des pli aroga fariĝis lia ĝojo.

Edgar torturis nun la sendefendajn kun la tuta preskaŭ besta krueleco de infanoj. La barono kapablis ankoraŭ regi sian koleron, ĉar — pensante nur pri sia celo — li ĉiam esperis iel superruzi la bubon. Sed la patrino ĉiam denove perdis la memregon. Por ŝi estis malŝarĝo, kiam ŝi povis alkrii lin. ”Ne ludu per la forko!” ŝi bruske mallaŭdis lin ĉetable. ”Vi estas maledukita junulaĉo; vi ankoraŭ ne meritas, sidi inter plenkreskuloj.” Edgar ĉiam nur ridetis, ridetis, tenante la kapon iom flanken. Li sciis, ke tiu kriado estis malespero, kaj sentis fieron, ke ili tiel malkaŝis sin. Li havis nun tute trankvilan rigardon, kvazaŭ kuracistan. Antaŭe li eble estis malica, por ĉagreni ŝin, sed en malamo oni lernas multon kaj rapide. Nun li nur silentis, silentadis, ĝis kiam ili komencis krii sub la premo de lia silentado.

Lia patrino ne plu povis toleri tion. Kiam ili nun ekstaris post la manĝo kaj Edgar denove volis sekvi ilin kun tiu natura fideleco, ŝi forgesis ĉian indulgon. En subita erupcio ŝi elkraĉis la veron. Torturita de lia daŭra ĉeesto, ŝi ribelis kiel ĉevalo turmentita de muŝoj. ”Kial vi ĉiam postkuras min kiel trijara infano? Mi ne volas havi vin ĉiam proksime! Infanoj ne estu kun plenkreskuloj! Notu tion! Do okupu vin iel pri vi mem dum unu horo! Legu ion aŭ faru, kion vi volas. Lasu min trankvila! Vi faras min nervoza per via ŝtelirado, via naŭza malgajeco.”

Fine li estis eltirinta ĝin de ŝi, la konfeson! Edgar ridetis, dum la barono kaj ŝi nun ŝajnis esti embarasitaj. Ŝi turnis sin kaj volis foriri, furioza pri si mem, ke ŝi konfesis sian malplaĉon al la infano. Sed Edgar nur diris senpasie: ”Patro ne volas, ke mi iru ĉi tie sola. Patro igis min promesi, ke mi ne estos malsingarda kaj ke mi restos kun vi.”

Li emfazis la vorton ”Patro,” ĉar li jam antaŭe rimarkis, ke ĝi kaŭzis certan paralizan efikon al ili. Ankaŭ lia patro do estis envolvita en tiu arda sekreto. Patro certe havis iun sekretan potencon super la du, kiun li ne konis, ĉar iam la mencio de lia nomo evidente havigis al ili timon kaj malagrablon. Ankaŭ ĉi foje ili respondis nenion. Ili demetis la armilojn. La patrino iris antaŭen, la barono kun ŝi. Malantaŭ ili venis Edgar, ne humila kiel servisto, sed severa kaj senkompata kiel gardisto.

Nevideble li tintetis per la ĉeno, kiun ili ekskuis kaj kiu ne estis frakasebla. La malamo estis hardinta lian infanan forton; li, la nescianto, estis pli forta ol ili ambaŭ, al kiuj la sekreto ligis la manojn.

LA MENSOGULOJ

Sed la tempo urĝis. Al la barono restis nur malmultaj tagoj, kaj li devis uzi ilin. Rezisto kontraŭ la persistemo de la ekscitita infano estus vana, tion ili sentis, kaj tial ili elektis la lastan, la plej malgloran rimedon: la fuĝon; nur por eviti lian tiranadon por unu-du horoj.

”Portu ĉi tiujn registrotajn leterojn al la poŝtoficejo,” diris la patrino al Edgar. Ili ambaŭ staris en la halo, la barono parolis ekstere kun fiakro-veturigisto.

Malfideme Edgar transprenis la du leterojn. Li estis rimarkinta, ke antaŭe servisto transdonis iun sciigon al lia patrino.

Ĉu ili eble komune preparis ion kontraŭ li?

Li hezitis. ”Kie vi atendos min?”

”Ĉi tie.”

”Ĉu certe?”

”Jes.”

”Sed ne foriru! Vi do atendos min ĉi tie en la halo, ĝis kiam mi revenos?”

Sentante sian superecon, li jam parolis ordone al sia patrino. De post antaŭhieraŭ multo ŝanĝiĝis.

Poste li iris kun la leteroj. Ĉe la pordo li kunpuŝiĝis kun la barono. Li alparolis lin, unuafoje de post du tagoj. ”Mi nur alpoŝtigos tiujn du leterojn. Mia patrino atendos min, ĝis mi revenos. Bonvolu ne foriri antaŭ tio.”

La barono preterŝovis sin rapide. ”Jes, jes, ni ja atendos.”

Edgar rapidegis al la poŝtejo. Li devis atendi. Sinjoro antaŭ li havis dekduon da enuigaj demandoj. Fine li povis plenumi sian komision kaj tuj reen kuris kun la kvitancoj. Kaj alvenis ĝuste por vidi, kiel lia patrino kaj la barono forveturis en fiakro.

Li rigidiĝis pro furiozo. Preskaŭ li volis kliniĝi kaj postĵeti ŝtonon. O, ili tamen fuĝis de li, sed per kia aĉa, kia fripona mensogo! Ke lia patrino mensogis, li sciis de hieraŭ. Sed ke ŝi povus esti tiel senhonta kaj rompi klaran promeson, tio disŝiris en li la lastan fidemon. La tutan vivon li ne plu komprenis, vidinte ke vortoj, malantaŭ kiuj li supozis verecon, estis nur koloraj vezikoj, kiuj ekbloviĝis kaj krevis en nenion. Sed kia terura sekreto povus peli plenaĝajn homojn mensogi al li, infano, kaj forŝteliĝi kiel krimuloj? En la libroj, kiujn li estis leginta, la homoj murdis kaj trompis por gajni monon aŭ potencon aŭ reĝolandojn. Sed kio estis la kaŭzo ĉi tie, kion intencis tiuj du, kial ili kaŝis sin antaŭ li, kion ili provis vuali per cent mensogoj. Li torturis sian cerbon. Malklare li sentis: tiu sekreto estas la riglilo de la infaneco; konkeri ĝin signifus esti plenkreskinta, fine esti viro. Ho, kapti ĝin! Sed ne plu li povis klare pensi. La kolero, ke ili foriĝis de li, konfuzis kaj vualis al li la klaran vidon.

Li forkuris en la arbaron; li apenaŭ povis savi sin en la mallumon, kie neniu vidis lin, kaj jen eliĝis fluego da ardaj larmoj.

”Mensoguloj, hundoj, trompistoj, friponoj!” — li devis krii laŭte tiujn vortojn, alie li estus sufokiĝinta. La furiozo, la malpacienco, la ĉagreno, la scivolemo, la senhelpeco kaj la perfido de la lastaj tagoj, retenitaj en infana kramfo, en la iluzio de plenkreskeco, nun krevigis lian bruston kaj fariĝis larmoj.

Estis la lasta plorado de lia infaneco, la lasta plej sovaĝa plorado; lastfoje li fordonis sin virinece al la volupto de larmoj.

En ĉi tiu horo de konsterna furiozo li elploris de si ĉion: fidon, amon, kredemon, respekton — sian tutan infanecon.

La knabo, kiu poste reiris al la hotelo, estis iu alia. Li estis neemocia kaj agis pripense. Unue li iris al sia ĉambro, lavis zorge la vizaĝon kaj la okulojn por ne doni al la du la triumfon vidi la postsignojn de liaj larmoj. Poste li preparis la finan venĝon kaj atendis pacience, sen iu malkvieto.

La halo estis bone vizitata, kiam la veturilo kun la du rifuĝintoj ree haltis ekstere. Kelkaj sinjoroj ludis ŝakon, aliaj legis gazetojn, la sinjorinoj babilis. Inter ili sidis la infano, senmova, iom pala, kun tremaj rigardoj. Kiam nun lia patrino kaj la barono envenis tra la pordo, iom ĝenite vidis lin tiel subite kaj jam volis balbuti la preparitan elturniĝon, li kontraŭdiris ilin rekte kaj kviete kaj diris: ”Sinjoro barono, mi volas diri ion al vi.”

La barono havis malagrablan senton. Iel li opiniis sin kaptita. ”Jes, jes, poste, baldaŭ!”

Sed Edgar altigis la voĉon, diris hele kaj akre, por ke ĉiuj ĉirkaŭe povu aŭdi tion: ”Sed mi volas paroli kun vi nun. Vi kondutis fripone. Vi mensogis al mi. Vi sciis, ke mia patrino atendas min, kaj tamen ...”

”Edgar!” kriis la patrino, kiu vidis ĉiujn rigardojn direktitajn al ŝi, kaj ĵetis sin kontraŭ li.

Sed nun la infano akre ekkriaĉis, rimarkante, ke ŝi volas superkrii liajn vortojn: ”Mi diras ĝin refoje antaŭ ĉiuj homoj. Vi mensogis abomene, kaj tio estas fia, tio estas fripona.”

La barono estis pala; la homoj ekrigardis, iuj ridetis.

La patrino ekkaptis la infanon tremantan de ekscitiĝo: ”Venu tuj al via ĉambro, aŭ mi batos vin ĉi tie antaŭ ĉiuj homoj,”

ŝi balbutis raŭke.

Sed Edgar jam ree estis kvieta. Li bedaŭris, ke li antaŭe estis tiel pasia. Li estis malkontenta pri si mem, ĉar vere li ja volis senemocie provoki la baronon, sed la kolerego estis pli forta ol lia volo. Nun kviete, sen troa rapideco, li turnis sin al la ŝtuparo.

”Senkulpigu lian maldececon, sinjoro barono. Vi ja scias, ke li estas nervoza infano,” ŝi balbute aldonis, embarasita de la iom malicaj rigardoj de la ĉeestantoj ĉirkaŭe, kiuj fiksrigardis ŝin. Nenio en la mondo estis pli terura al ŝi ol skandalo, kaj ŝi sciis, ke ŝi devas nun regi sin. Anstataŭ tuj retiriĝi, ŝi unue iris al la pordisto, demandis pri leteroj kaj aliaj negravaĵoj, kaj poste susuris supren, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Sed post ŝi aŭdiĝis mallaŭta flueto de sibla flustrado kaj retenita ridetado.

Survoje ŝia paŝo malrapidiĝis. Ŝi ĉiam estis senpova en seriozaj situacioj kaj verdire timis tiun disputon. Ŝi ne povis nei, ke ŝi estis kulpa, kaj krome: ŝi timis la rigardon de la infano, tiun novan fremdan strangan rigardon, kiu ŝin paralizis kaj hezitigis. Pro timo ŝi decidis provuzi mildecon. Ĉar ŝi sciis, ke nun en batalo la ekscitita infano estus la pli forta.

Mallaŭte ŝi premis la anson, malfermis la pordon. La knabo sidis trankvile kaj senemocie. La okuloj, kiujn li levis al ŝi, estis tute sen timo, eĉ ne malkaŝis scivolon. Li ŝajne estis tre certa.

”Edgar,” ŝi komencis kiel eble plej patrinece, ”kio estis al vi? Mi hontis pro vi. Kiel oni povas esti tiel malĝentila, kaj precipe kiel infano kontraŭ plenkreskulo! Vi poste tuj senkulpigos vin ĉe la barono.”

Edgar elrigardis tra la fenestro. La ”Ne” li kvazaŭ diris transen al la arboj.

Lia certeco komencis mirigi ŝin.

”Edgar, kio fakte okazas en vi? Vi ja tute ŝanĝiĝis! Mi neniel plu rekonas vin. Vi ĉiam estis prudenta, obeema infano, kun kiu oni povis paroli. Kaj subite vi kondutas, kvazaŭ la diablo eniris vin. Kion vi do havas kontraŭ la barono? Vi ja tre ŝatis lin. Li ĉiam estis tiel afabla al vi.”

”Jes, ĉar li volis konatiĝi kun vi.”

Ŝi eksentis ĝenon. ”Sensencaĵo! Kion vi pensas! Kiel vi povas imagi ion tian?”

Sed nun la infano ekflamis.

”Mensogulo li estas, malsincera homo. Kion ajn li faras, ĉio estas nur efikon-cela kaj malnobla. Li volis konatiĝi kun vi, tial li estis afabla kaj promesis hundon al mi. Mi ne scias, kion li promesis al vi kaj kial li estas afabla al vi, sed ankaŭ de vi li volas ion, panjo, tutcerte. Alie li ne estus tiel ĝentila kaj afabla. Li estas malbona homo. Li mensogas. Observu lin nur ĝuste, kiel hipokrite li ĉiam rigardas. Ho, mi malamas lin, tiun mizeran mensogulon, tiun friponon”

”Sed Edgar, kiel oni povas diri ion tian.” Ŝi estis embarasita kaj ne sciis respondi. En ŝi ekmoviĝis sento, ke la infano pravas.

”Jes, li estas fripono, oni ne povas forpreni tiun konvinkon de mi. Tion vi mem devas vidi. Kial do li timas min? Kial li kaŝas sin de mi? Ĉar li scias, ke mi taksas lin ĝuste, ke mi konas lin, tiun friponon!”

”Kiel oni povas diri ion tian, kiel oni povas diri ion tian.”

Ŝia cerbo malfunkciis, nur la sensangaj lipoj balbutis ĉiam denove la du frazojn. Nun ŝi subite eksentis teruran timon kaj vere ne sciis, ĉu antaŭ la barono aŭ antaŭ la infano.

Edgar vidis, ke lia admono impresis. Kaj logis lin la ideo, transtiri ŝin al si, havi kunulon en la malamo, en la malamikeco kontraŭ li. Milde li alpaŝis sian patrinon, ĉirkaŭbrakis ŝin, kaj lia voĉo fariĝis flata pro ekscito. ”Panjo,” li diris, ”vi certe mem rimarkis, ke li ne volas ion bonan. Li faris vin tute alia. Vi ŝanĝiĝis, ne mi. Li incitegis vin kontraŭ mi, nur por havi vin sola. Certe li volas trompi vin. Mi ne scias, kion li promesis al vi. Mi nur scias, ke li ne plenumos ĝin. Vi devas esti singarda kontraŭ li. Kiu mensogas al unu, tiu mensogas ankaŭ al alia. Li estas malbona homo, al kiu oni ne fidu.”

Tiu voĉo, milda kaj preskaŭ en larmoj, sonis kiel el ŝia propra koro. De hieraŭ vekiĝis en ŝi malplaĉo, kiu diris al ŝi la samon: pli kaj pli insiste. Sed ŝi hontis deklari prava la propran infanon. Kaj ŝi savis sin, samkiel multaj, el la embaraso de profunda sento en la raŭkecon de la esprimo. Ŝi rektiĝis.

”Infanoj ne komprenas ion tian. Vi ne parolu pri tiaj aferoj. Vi devas konduti dece. Jen ĉio.”

La vizaĝo de Edgar denove glaciiĝis. ”Kiel vi volas,” li diris malmole, ”mi avertis vin.”

”Do vi ne volas senkulpigi vin?”

”Ne.”

Malamike ili kontraŭstaris unu la alian. Ŝi sentis, ke temas pri ŝia aŭtoritato.

”Tiukaze vi manĝos ĉi supre. Sola. Kaj ne venos pli frue al nia tablo, ĝis vi senkulpigis vin. Mi ja igos vin lerni bonan konduton. Vi ne moviĝos el la ĉambro, ĝis mi permesos tion.

Ĉu vi komprenis?”

Edgar ridetis. Tiu perfida rideto ŝajne jam alkreskis al liaj lipoj. Interne li koleris kontraŭ si mem. Kiel stulte, ke li ree lasis forkuri sian koron kaj eĉ volis averti ŝin, la mensogulinon.

La patrino susuris eksteren, ne rigardante lin denove. Ŝi timis tiujn tranĉajn okulojn. La infano estiĝis malagrabla al ŝi, de post kiam ŝi sentis, ke li havas siajn okulojn malfermaj kaj diras al ŝi ĝuste tion, kion ŝi volis nek scii nek aŭdi. Terure estis al ŝi vidi, ke interna voĉo, ŝia konscienco, disigita for de ŝi mem, ĉirkaŭiras maskovestita kiel infano, kiel ŝia propra infano, ĉirkaŭiras kaj avertas ŝin kaj primokas ŝin. Ĝis nun tiu infano ĉiam estis flanke de ŝia vivo, ornamaĵo, ludilo, io kara kaj bonkonata, kelkfoje eble ŝarĝo, sed ĉiam io, kio troviĝis en la sama fluo, en la sama takto de ŝia vivo. Unuafoje hodiaŭ ĝi ribelis kaj spitis ŝian volon. Io kiel malamo nun ĉiam enmiksiĝis en la memoron pri ŝia infano.

Sed tamen: nun, kiam ŝi iom lace malsupreniris la ŝtuparon, sonis la infana voĉo el ŝia propra brusto: ”Vi devus esti singarda kontraŭ li.” — La admono ne lasis sin silentigi. Jen, dum preterpaso, spegulo kontraŭbrilis al ŝi; demande ŝi enrigardis, profunde kaj pli profunde, ĝis la lipoj tie disiĝis en subtila rideto kaj rondiĝis kvazaŭ al danĝera vorto. Ankoraŭ senĉese de interne sonis la voĉo; sed ŝi eklevis la ŝultrojn, kvazaŭ forĵetante ĉiujn tiujn nevideblajn skrupulojn de si, donis klaran rigardon al la spegulo, levis la jupon kaj iris malsupren kun la decida gesto de ludanto, kiu rulĵetas sian lastan ormoneron trans la tablon.

POSTSIGNOJ EN LUNLUMO

La kelnero, kiu estis alportinta al Edgar la manĝon en lian ĉambro-areston, fermis la pordon. Post li kraketis la seruro. Furioze la infano eksaltis: evidente okazis laŭ ordono de lia patrino, ke oni enŝlosis lin samkiel danĝeran beston. Malklare sentiĝis en li: Kio okazas nun tie malsupre, dum mi estas enŝlosita ĉi tie?

Kion tiuj du nun priparolas? Ĉu eble nun tie okazas la sekretaĵo kaj mi devas malĉeesti? Ho, tiu sekreto, kiun mi sentas ĉiam kaj ĉie, kiam mi estas inter plenkreskuloj, antaŭ kiu ili ŝlosas la pordon en la nokto, kiun ili mergas en mallaŭtan konversacion, kiam mi eniras nesupozite; tiu granda sekreto, kiu nun jam de tagoj estas proksime al mi, densege ĉe la manoj, kaj kiun mi tamen ankoraŭ ne povas ekpreni! Kion mi ne jam faris, por kapti ĝin! Iam mi ŝtelis de paĉjo librojn el la skribotablo kaj legis ilin, kaj ĉiuj tiuj strangaj aferoj estis en ili, mi nur ne komprenis ilin. Ŝajne ekzistas ia sigelo, kiun oni devas antaŭe forigi, por trovi la sekreton. Mi demandis la servistinon, petis ŝin klarigi al mi la frazojn en la libroj, sed ŝi priridis min. Terure esti infano, plena de scivolo kaj nepermesata demandi iun, ĉiam esti ridinda antaŭ tiuj granduloj, kvazaŭ oni estus io stulta aŭ senutila. Sed mi ekscios ĝin, mi sentas, ke mi nun baldaŭ scios ĝin. Parto jam estas en miaj manoj, kaj mi ne volas malpersisti, antaŭ ol mi posedos la tuton!”

Li aŭskultis, ĉu iu venas. Ekstere eta vento flugis tra la arboj kaj rompis la rigidan spegulon de la lunlumo inter la branĉaro en cent vibrajn vitrosplitojn.

”Ne povas esti io bona, kion la du intencas; alie ili ne serĉus tiel mizerajn mensogojn por forigi min. Certe ili nun ridas pri mi, la malbenitaj, ĉar ili fine liberiĝis de mi, sed mi ridos la lasta. Kiel stulte de mi, ke mi nun lasis min enŝlosi ĉi tie, ke mi donis al ili sekundon da libereco, anstataŭ gluiĝi al ili kaj kaŝe priatenti ĉiujn iliajn movojn. Mi ja scias, ke la granduloj ĉiam estas malsingardaj, kaj ankaŭ la du malkaŝos sin. Ili ĉiam kredas, ke ni estas ankoraŭ tute malgrandaj kaj ĉiam dormas vespere; ili forgesas, ke oni povas ankaŭ nur ŝajnigi sin dormanta kaj subaŭskulti, ke oni povas ŝajnigi sin stulta kaj envere esti tre prudenta. Pasintjare, kiam mia onklino ekhavis infanon, ili sciis tion antaŭe; nur antaŭ mi ili ŝajnigis sin mirigitaj, kvazaŭ ili estus surprizitaj. Sed ankaŭ mi sciis tion, ĉar mi aŭdis ilin paroli unuvespere antaŭ semajnoj, kiam ili kredis min dormanta. Kaj same ankaŭ ĉifoje mi surprizos ilin, tiujn abomenulojn. Ho, se mi povus spioni tra la pordo, kaŝe observi ilin nun, kiam ili kredas sin sekuraj. Ĉu mi eble nun sonorigu? Tiam venus la servistino, malŝlosus la pordon kaj demandus, kion mi deziras. Aŭ mi povus bruegi, rompi vazaron, tiukaze oni same malŝlosus. Kaj en tiu sekundo mi povus elgliti kaj subaŭskulti ilin. Sed ne, tion mi ne volas. Neniu vidu, kiel abomeninde ili traktas min. Mi estas tro fiera por tio. Morgaŭ mi ja repagos al ili ĉion.”

Malsupre ridis virina voĉo. Edgar ektimis: tio povus esti lia patrino. Tiu ja havas kaŭzon ridi, primoki lin, la etulon, senhelpulon, malantaŭ kiu oni turnis la ŝlosilon, kiam li estis ĝena, kiun oni ĵetis en angulon kvazaŭ faskon de malsekaj vestoj. Singarde li kliniĝis eksteren el la fenestro. Ne, ne estis ŝi, sed fremdaj petolaj knabinoj, kiuj ŝercmokis junulon.

Jen, en ĉi tiu minuto li rimarkis, kiel malalte lia fenestro leviĝis super la tero. Kaj jam — apenaŭ ke li notis ĝin — la ideo ekestis: elsalti nun, kiam ili kredis sin tute sekuraj, subaŭskulti ilin. Li febris pro ĝojo pri sia decido. Estis al li, kvazaŭ li tenus per tio en siaj manoj la grandan, la brilan sekreton de la infan-aĝo. ”Eksteren, eksteren,” ĉio tremis en li.

Danĝero ne ekzistis. Homoj ne preterpasis, kaj jam li saltis.

Ekestis eta bruo de grincaj ŝtonetoj, kiun neniu aŭdis.

En tiuj du tagoj la subaŭskultado, la embuskado estis fariĝinta la ĝojo de lia vivo. Kaj li nun sentis volupton miksitan kun tremeto de timo, kiam li tute senbrue ŝteliris ĉirkaŭ la hotelo, zorge evitante la helradian rebrilon de la lumoj. Unue li rigardis, premante la vangon singarde al la fenestrovitro, en la manĝosalonon. Ilia kutima sidloko estis neokupata. Nun li kaŝrigardis pluen, de fenestro al fenestro. Iri en la hotelon mem li ne kuraĝis, timante, ke li povus senvole renkonti ilin en la koridoroj. Nenie ili estis troveblaj. Jam li preskaŭ malesperis; jen li vidis du ombrojn antaŭenfali el la pordo kaj — li retiriĝis kaj kaŭriĝis en la malhelon — sian patrinon elpaŝi kun sia nun jam neevitebla kunulo. Do li estis veninta ĝustatempe. Kion ili parolis? Li ne povis kompreni tion. Ili parolis mallaŭte, kaj la vento bruis tro malkviete en la arboj. Sed nun rido klare pretersonis, la voĉo de lia patrino. Estis rido, kiun li tute ne konis je ŝi, strange akra ridado, kvazaŭ tiklita, ekscitita, nervoza, kiu ŝajnis al li fremda kaj timigis lin. Ŝi ridis.

Do ne povas esti io danĝera, ne io grandega kaj grandioza, kion oni kaŝis antaŭ li. Edgar estis iomete seniluziigita.

Sed kial ili forlasis la hotelon? Kien ili iris nun solaj en la nokto? Altsupre, ventoj ŝajnis ŝvebi per gigantaj flugiloj, ĉar la ĉielo — ĵus antaŭe ankoraŭ pura kaj lunhela — nun fariĝis malluma. Nigraj tukoj, ĵetitaj de nevideblaj manoj, iam kaj iam envolvis la lunon, kaj la nokto tiam fariĝis tiel malpenetrebla, ke oni apenaŭ povis vidi la vojon; sed baldaŭ ĝi denove brile heliĝis, kiam la luno liberigis sin. Arĝento malvarmete transfluis la pejzaĝon. Mistera estis tiu ludo inter lumo kaj ombro, kaj ekscita kiel la ludo de virino, kiu jen nudigas jen vualas sin. Ĝuste nun la pejzaĝo ree senvestigis sian brilan korpon. Oblikve trans la vojo Edgar vidis la nigrajn siluetojn, aŭ pli vere nur unu, ĉar ili iris tiel interpreme, kvazaŭ interna timo kunpuŝas ilin. Sed kien ili iras nun, la du? La pinarboj ĝemis, estis demona agemo en la arbaro, kvazaŭ iu sovaĝa ĉasado furiozus tie. ”Mi sekvos ilin,” pensis Edgar, ”ili ne povos aŭdi miajn paŝojn en tiu tumulto de vento kaj arbaro.”

Kaj dum la du malsupre iris sur la larĝa hela strato, li saltis supre en la mallumo pluen de arbo al arbo, de ombro al ombro.

Li sekvis ilin obstine kaj persiste, benis la venton, kiu faris liajn paŝojn neaŭdeblaj, kaj malbenis ĝin, ĉar ĝi ĉiam forportis de li la vortojn de transe. Se eĉ nur unufoje li povus aŭdi ilian konversacion, li certe tenus la sekreton.

La du malsupre iris sensuspekte. Ili sentis sin feliĉege solaj en tiu vasta embarasa nokto kaj perdiĝis en sia kreskanta ekscitiĝo. Neniu antaŭsento avertis ilin, ke supre en la multbranĉa mallumo iu sekvas ĉiun ilian paŝon kaj ke du okuloj ungege ĉirkaŭprenadas ilin kun la tuta forto de malamo kaj scivolo.

Subite ili haltis. Ankaŭ Edgar tuj paŭzis kaj premis sin proksime al arbo. Forta timo ekkaptis lin. Se ili nun returnus kaj atingus la hotelon antaŭ li, se li ne povus savi sin en sian ĉambron kaj la patrino trovus ĝin malplena? Tiukaze ĉio estus perdita, tiam ili scius, ke li kaŝe observas ilin, kaj li ne plu povus esperi iam ellogi de ili la sekreton. Sed la du hezitis, evidente pro iu malkonsento. Bonŝance la luno lumis kaj li povis ĉion klare vidi. La barono montris al malhela mallarĝa flankvojeto, kiu kondukis malsupren en la valon; tie la lunlumo ne plaŭdis kvazaŭ larĝa plena riverego samkiel sur la ŝoseo, sed ĝi trafluetis la densaĵon nur en gutoj kaj groteskaj radioj. ”Kial li volas tien malsupren?” ekpensis Edgar. Lia patrino ŝajne diris ”ne”, sed li, la alia, provis persvadi ŝin. El la maniero de liaj gestoj Edgar povis ekkoni, kiel insiste li parolas. Angoro atakis la infanon. Kion volis tiu homo de lia patrino? Kial provis li, tiu fripono, treni ŝin en la malhelon? El liaj libroj, kiuj por li estis la mondo, subite venis vivaj memoroj pri murdo kaj forrabo, pri teruraj krimoj. Certe li intencas murdi ŝin, kaj pro tio li estis antaŭe foriginta lin, pro tio li logis ŝin soleca ĉi tien. Ĉu li voku pro helpo? Murdisto! La ekkrio jam estis tute alte en lia gorĝo, sed la lipoj estis sekaj kaj eligis eĉ ne unu sonon. Liaj nervoj streĉiĝis pro ekscito, apenaŭ li povis teni sin rekte; en terura timo li ekprene serĉis iun apogon — jen krakis branĉeto sub liaj manoj.

Timigite la du turnis sin kaj fiksrigardis en la mallumon.

Edgar restis mute apoganta sin al la arbo, kun alpremitaj brakoj, kaj kaŭrigis la etan korpon profunden en la ombron. Regis tomba silento. Tamen ili ŝajnis terurigitaj. ”Ni reiru,” li aŭdis diri sian patrinon. Time sonis tio de ŝiaj lipoj. La barono, evidente mem maltrankvila, konsentis. La du reiris malrapide, karese alpremiĝintaj. Ilia interna embaraso estis bonŝanco por Edgar. Kvarpiede li rampis tute malsupre en la arbustaĵo, sangvundante la manojn, ĝis la fino de la arbaro; de tie li kuris plenrapide, tiel ke lia spiro perdiĝis, ĝis la hotelo kaj tie per kelkaj saltoj supren. La ŝlosilo, kiu antaŭe enkarcerigis lin, feliĉe enestis de ekstere; li turnis ĝin, rapidegis en la ĉambron kaj tuj sur la liton. Kelkajn minutojn li devis ripozi, ĉar la koro batis furioze kontraŭ la brusto, kiel svingilo kontraŭ sona sonorilvando.

Poste li riskis ekstari, apogis sin apud la fenestro, kaj atendis ĝis ili venis. Daŭris longtempe. Certe ili estis irintaj tre tre malrapide. Singarde li spionis el la ombrita kadro. Nun ili alvenis malrapide, kun lunlumo sur la vestoj. Fantome ili aspektis en tiu verda lumo; kaj denove atakis lin dolĉa timotremo, ĉu tiu vere estas murdisto kaj kian teruran okazaĵon li mem estis malhelpinta per sia ĉeesto. Klare li vidis la kretohelajn vizaĝojn. En tiu de la patrino estis esprimo de ekstazo, kiun li ne konis je ŝi, dum la barono ŝajne estis severa kaj ĉagrenita; evidente, ĉar lia intenco malsukcesis.

Tute proksime ili jam estis. Nur mallonge antaŭ la hotelo iliaj figuroj disiĝis. Ĉu ili rigardos supren? Ne, neniu faris tion.

”Ili forgesis min,” pensis la knabo kun arda kolero, kun sekreta triumfo, ”sed mi ne vin! Vi eble imagas, ke mi dormas aŭ ne estas en la mondo, sed vi vidos vian eraron. Ĉiujn viajn paŝojn mi kontrolos, ĝis mi eltiros la sekreton de li, la fripono, la teruran sekreton, kiu maldormigas min. Mi ja disŝiros vian interligon. Mi ne dormas.”

Malrapide la du eniris la pordon. Kaj kiam ili nun unu post la alia eniris, la falantaj siluetoj ree ĉirkaŭbrakis sin por unu sekundo; kiel unusola nigra strio malaperis ilia ombro en la heligitan portalon. Poste la placo denove kuŝis brila en la lunlumo antaŭ la domo, samkiel vasta herbejo de neĝo.

LA SURPRIZ-ATAKO

Plenspire Edgar repaŝis de la fenestro; terurtremo skuis lin. Neniam antaŭe en sia vivo li estis tiel proksima al io simile mistera. Laŭ lia percepto, la mondo de ekscitoj, de streĉaj aventuroj, tiu mondo de murdo kaj trompo, ĉiam situis samloke kiel la fabeloj, tuj malantaŭ la sonĝoj, en sfero nereala kaj neatingebla. Nun subite li ŝajne troviĝis rekte en ĝi, en tiu terura mondo, kaj lia tuta estaĵo estis febre skuita de tia neatendita renkonto. Kiu estas tiu mistera homo, kiu subite venis en ilian trankvilan vivon? Ĉu li vere estas murdisto, ke li ĉiam serĉas la solecon kaj volas fortreni lian patrinon tien, kie estas mallume? Io terura ŝajne minacis. Li ne sciis, kion fari. Morgaŭ, tio estis certa, li skribos al la patro aŭ telegrafos. Sed ĉu tio ne povus okazi jam nun, ĉi-nokte? Ankoraŭ ja lia patrino ne estis en sia ĉambro, ankoraŭ ŝi estis kun tiu abomena, malamata fremda homo. Inter la interna pordo kaj la ekstera facile movebla tapetopordo estis mallarĝa interspaco, ne pli granda ol la interno de vestoŝranko. Tien, en tiun manlarĝon da mallumo, li enpremis sin, por subaŭskulti ŝiajn paŝojn en la koridoro. Ĉar li decidis, ke eĉ unu momenton li ne volas lasi ŝin sola. La koridoro estis nun, noktmeze, malplena kaj nur malbrile heligita de unu soleca flamo.

Fine — la minutoj longiĝis terure por li — li aŭdis singardajn paŝojn suprenveni. Streĉe li aŭskultis. Ne estis iu rapida paŝado, kvazaŭ iu volas rekte en sian ĉambron, sed trenaj, hezitaj, tre malrapidigitaj paŝoj kvazaŭ suprenirantaj senfine malfacilan kaj krutan vojon. Intertempe ĉiam denove flustrado kaj haltado. Edgar tremis pro ekscitiĝo. Ĉu eble estis ambaŭ, ĉu li ankoraŭ restis kun ŝi? La flustrado estis tro malproksima. Sed la paŝoj, kvankam ankoraŭ hezitaj, pli kaj pli alproksimiĝis. Kaj nun subite li aŭdis la malamatan voĉon de la barono diri ion mallaŭte kaj raŭke, kion li ne komprenis, kaj tuj poste tiun de sia patrino en rapida sindefendo: ”Ne, ne hodiaŭ! Ne.”

Edgar tremis, ili proksimiĝis kaj li devis aŭdi ĉion. Ĉiu paŝo, kiom mallaŭta ĝi estis, dolorigis lin en la brusto. Kaj la voĉo, kiel malbela ĝi ŝajnis al li, tiu avide varbanta, naŭza voĉo de la malamato! ”Ne estu kruela. Vi estis tiel bela ĉi tiun vesperon.” Kaj ree la alia: ”Ne, mi ne estas permesata, mi ne povas, lasu min.”

Estis tiom da timo en la voĉo de lia patrino, ke la infano teruriĝis. Kion alian li ankoraŭ volis de ŝi? Kial ŝi sentis timon? Pli kaj pli ili alproksimiĝis kaj certe jam estis nun antaŭ lia pordo. Densege malantaŭ ili staris li, tremanta kaj nevidebla, en distanco de nur unu manlarĝo, ŝirmita nur per la maldika tavolo de tapeto. La voĉoj estis nun proksimegaj.

”Venu do, Matilde, venu!” Ree li aŭdas sian patrinon ĝemi, pli malforte nun, en laciĝanta rezisto.

Sed kio estis tio? Ili iris ja pluen en la mallumo. Lia patrino ne eniris sian ĉambron, sed preterpasis ĝin! Kien li trenas ŝin? Kial ŝi ne plu parolas? Ĉu li premegis ŝtopilon en ŝian buŝon? Ĉu li strangole fermas al ŝi la gorĝon?

Tiuj pensoj furiozigas lin. Per trema mano li puŝe malfermas la pordon iomete. Nun li vidas la du en la malhela koridoro. La barono brake ĉirkaŭplektas la kokson de lia patrino kaj mallaŭte forkondukas ŝin, kiu ŝajne jam cedas. Nun li haltas antaŭ sia ĉambro. ”Li volas fortreni ŝin,” ektimas la infano, ”nun li volas fari la teruran.”

Sovaĝa ekpuŝo, li brufermas la pordon kaj elrapidas sekvante la du. Lia patrino ekkrias, kiam nun el la mallumo subite io saltas kontraŭe al ili, ŝajne ŝi svenas, nur pene tenata de la barono. Sed tiu sammomente sentas en sia vizaĝo etan, malfortan pugnon, kiu rigore frapas liajn lipojn kontraŭ la dentoj, sentas ion, kio katsimile alkroĉiĝas al lia korpo. Li lasas la timigitan virinon, kiu rapide eskapas, kaj blinde rebatas per la pugno, antaŭ ol li scias, kontraŭ kiu li defendas sin.

La knabo scias, ke li estas la malpli forta, sed li ne cedas. Fine, fine ja venis la momento longe prisopirita, por pasie elŝarĝi la tutan perfiditan amon, la amasigitan malamon. Blinde li marteladas per siaj etaj pugnoj, mordante la lipojn en febra, sensenca ekscitiĝo. La barono nun ankaŭ ekkonis lin, ankaŭ li estas plena de malamo kontraŭ tiu kaŝa spiono, kiu amarigis al li la lastajn tagojn kaj fuŝis la ludon; energie li rebatas, kien ajn li trafas. Edgar ekĝemas, sed ne ĉesas kaj ne vokas pro helpo. Dum unu minuto ili luktas mute kaj persiste en la noktomeza koridoro. Iom post iom la barono konsciiĝas pri la ridindeco de sia batalo kun malmatura bubo, li firme ekkaptas lin, por lin forĵetegi. Sed la infano nun sentas siajn muskolojn malfortiĝi kaj scias, ke en la venonta sekundo li estos venkita, batita; en senbrida furiozo li ekmordas tiun fortan, firman manon, kiu volas kapti lin en la nuko. Kontraŭvole la mordito eligas obtuzan krion kaj maltenas por sekundo, kiun la infano profitas, por eskapi en la ĉambron kaj antaŭŝovi la riglilon.

Nur unu minuton daŭris tiu noktomeza batalo. Neniu dekstre kaj maldekstre aŭdis ĝin. Ĉio estas kvieta, ĉio ŝajnas droninta en dormo. La barono viŝas la sangan manon per poŝtuko, rigardas malkviete en la mallumon.

Neniu subaŭskultis. Nur supre briletas — al li ŝajnas: moke — unu lasta maltrankvila lumo.

FULMOTONDRO

Ĉu tio estis sonĝo, malagrabla danĝera sonĝo?” demandis sin Edgar la sekvantan matenon, kiam li vekiĝis kun hirtaj haroj el labirinto de timo. La kapon torturis obtuza bruado, la artikojn rigida ligneca sento, kaj nun, kiam li rigardis malsupren al si mem, li rimarkis terurigite, ke li ankoraŭ surhavas la vestojn. Li ekstaris, ŝanceliĝis al la spegulo kaj skuiĝis malantaŭen pro sia propra pala, grimaca vizaĝo, kiu super la frunto ŝvelis en ruĝeta batvundo. Pene li ordigis siajn pensojn kaj time memoris pri ĉio, pri la nokta batalo ekstere en la koridoro, pri sia eskapo en la ĉambron, kaj ke li poste, tremante en febro, vestita kaj fuĝpreta ĵetis sin surliten. Tie li ŝajne estis ekdorminta, faleginta en tiun obtuzan dormon, en kies sonĝoj ankoraŭfoje ĉio revenis, nur alie kaj pli terure, kun la malseketa odoro de freŝa fluanta sango.

Malsupre paŝoj grince iris trans la rulŝtonetoj, voĉoj flugis supren kiel nevideblaj birdoj, kaj la suno profunden enpenetris la ĉambron. Certe jam estis malfrue en la antaŭtagmezo, sed la horloĝo, kiun li time konsultis, anoncis noktomezon; en sia ekscitiĝo li forgesis hieraŭ tiri ĝin. Kaj tiu malcerteco, pendi ie malfirme en la tempo, maltrankviligis lin, pliigite per la sento de nescio, kio fakte estis okazinta. Li rapide koncentriĝis kaj iris malsupren, kun maltrankvilo en la koro kaj subtila sento de kulpo.

En la matenmanĝa ĉambro lia patrino sidis sola ĉe la kutima tablo. Edgar ekspiris, ke lia malamiko ne ĉeestas, ke li ne devus vidi ties malamatan vizaĝon, en kiun li hieraŭ frapis per sia pugno. Kaj tamen, nun alirante la tablon, li sentis sin malfirma.

”Bonan matenon,” li salutis.

Lia patrino ne respondis. Ŝi eĉ ne rigardis lin, sed rigardis per strange fiksaj pupiloj al la malproksima pejzaĝo. Ŝi aspektis tre pala, havis blue kadritajn okulojn kaj ĉirkaŭ la nazaloj tiun nervozan tremadon, kiu malkaŝis ŝian ekscitiĝon. Edgar mordis la lipojn. Tiu silentado embarasis lin. Li vere ne sciis, ĉu li grave vundis la baronon hieraŭ kaj ĉu ŝi iel povas scii pri tiu nokta renkonto. Kaj la malcerteco turmentis lin. Sed ŝia vizaĝo restis tiel rigida, ke li tute ne provis suprenrigardi al ŝi, timante, ke la nun mallevitaj okuloj povos subite eksalti de malantaŭ la vualitaj palpebroj kaj kapti lin. Li fariĝis tute silenta, eĉ ne kuraĝis fari brueton; tre singarde li levis la tason kaj restarigis ĝin, kaŝe rigardante la fingrojn de sia patrino, kiuj ludis tre nervoze per la kulero kaj ŝajne malkaŝis per sia kurbeco sekretan koleron. Kvaronhoron li sidis tie en la obtuza sento de atendo por io, kio ne venis. Neniu vorto, eĉ ne unu, liberigis lin. Kaj nun, kiam lia patrino ekstaris, ĉiam ankoraŭ ignorante lian ĉeeston, li ne sciis, kion li faru: resti sidanta sole ĉi tie ĉe la tablo aŭ sekvi. Fine li tamen leviĝis, humile postiris ŝin, kiu intence ne vidis lin, kaj dume ĉiam sentis, kiel ridinda lia postirado estas. Pli kaj pli li malgrandigis siajn paŝojn, pli kaj pli li postrestis malantaŭ ŝi, kiu iris en sian ĉambron, ne atentante lin. Kiam Edgar fine postvenis, li staris antaŭ decide fermita pordo.

Kio estis okazinta? Li ne plu komprenis ion ajn. La firma konscio de hieraŭ estis forlasinta lin. Ĉu li eble hieraŭ malpravis en tiu surprizatako? Kaj ĉu ili preparis kontraŭ li punon aŭ novan humiligon? Io certe okazos, tion li sentis, io terura certe okazos tre baldaŭ. Inter ili estis la sufokeco de proksimiĝanta fulmotondro, la elektra tensio de du ŝargitaj polusoj, kiu devus liberiĝi en fulmo. Kaj tiun ŝarĝon de antaŭsento li pene portis kun si tra kvar solecaj horoj, de ĉambro al ĉambro, ĝis lia mallarĝa infannuko kolapsis pro la nevidebla ŝarĝo kaj li tagmeze, nun jam tute humila, aliris ŝian tablon.

”Bonan tagon,” li diris ree. Li devis disŝiri tiun silenton, tiun treege minacantan silenton, kiu pendis super li kiel nigra nubo.

Ree la patrino ne respondis, ree ŝi preterrigardis lin. Kaj en nova teruro Edgar sentis sin nun kontraŭe de intenca, amasigita kolero, kian li ĝis nun en sia vivo ne spertis. Ĝis nun ŝiaj disputoj ĉiam estis nur furiozaj eksplodoj, pli de la nervoj ol de la sento, rapide finitaj per kvietiga rideto. Sed tiufoje, tion li klare ekkonis, li estis eliginta sovaĝan senton el la plej profunda grundo de ŝia naturo, kaj li ektimis pro tiu potenco malsingarde provokita. Li apenaŭ kapablis manĝi. En lia gorĝo io seka ŝvelis, kio minacis sufoki lin. Lia patrino ŝajne ne rimarkis ion ajn de ĉio tio. Nur nun, ekstarante, ŝi kvazaŭ okaze returnis sin kaj diris: ”Venu poste supren, Edgar, mi devas paroli kun vi.”

Tio ne sonis minace, sed tamen tiel glacie, ke Edgar frostotreme sentis la vortojn, kvazaŭ oni estus subite metinta feran ĉenon ĉirkaŭ lian kolon. Lia spito estis disfrapita. Silente, kiel bategita hundo, li sekvis ŝin supren al la ĉambro.

Ŝi longigis lian torturon per silentado de kelkaj minutoj; minutoj, en kiuj li aŭdis la horloĝon soni kaj infanon ridi ekstere kaj en si mem la koron marteli kontraŭ la brusto. Sed evidente ankaŭ en ŝi estis ega malcerteco, ĉar parolante nun ŝi ne alrigardis lin, sed turnis al li la dorson.

”Mi ne volas plu paroli pri via hieraŭa konduto. Ĝi estis senekzempla, kaj mi hontas ankoraŭ nun, kiam mi pensas pri ĝi. Vi devas danki vin mem pro la sekvoj. Nun mi volas diri al vi nur: tio estis la lasta fojo, ke vi havis permeson esti sola inter plenaĝuloj. Mi ĵus skribis al via patro, ke vi ricevu guverniston aŭ estu sendita en internulejon por lerni bonan konduton. Mi ne plu ĉagreniĝos pri vi.”

Edgar staris kun klinita kapo. Li sentis, ke tio estis nur enkonduko, minaco, kaj li atendis maltrankvile la ĉefaĵon.

”Vi nun tuj senkulpigos vin ĉe la barono.”

Edgar ekmoviĝis, sed ŝi ne permesis iun interrompon.

”La barono forvojaĝis hodiaŭ, kaj vi skribos al li leteron, kiun mi diktos al vi.”

Edgar denove moviĝis, sed lia patrino estis firma.

”Neniu kontraŭdiro! Jen inko kaj papero, sidiĝu!”

Edgar rigardis supren. Ŝiaj okuloj estis harditaj de neskuebla decido. Li neniam estis koninta ŝin tia, tiel severa kaj senemocia. Timo ekregis lin. Li sidiĝis, prenis la plumon, sed klinis la vizaĝon malalten sur la tablon.

” Supre la daton. Ĉu skribita? Antaŭ la superskribo lasu libera unu linion. Nu! Tre estimata sinjoro barono! Krisigno.

Ree preterlasu unu linion. Mi ĵus sciiĝas je mia bedaŭro — ĉu vi skribis? — je mia bedaŭro, ke vi jam forlasis Semmering — Semmering kun du m — kaj tial mi devas skribe fari, kion mi intencis fari persone, nome — iom pli rapide, ne necesas kaligrafii — peti vian pardonon pro mia hieraŭa konduto. Kiel mia patrino certe diris al vi, mi ankoraŭ estas resaniĝanto post grava malsano kaj tre ekscitebla. Mi tial ofte vidas aferojn troigitaj, pro kio mi pentas tuj poste.”

La kurbita dorso super la tablo ekrektiĝis. Edgar turnis sin: lia spito revigliĝis.

”Tion mi ne skribas, tio ne estas vera!”

”Edgar!”

Ŝi minacis per la voĉo.

”Ĝi ne estas vera. Mi faris nenion, kion mi devas penti. Mi faris nenion malbonan, pro kio mi devus pardonpeti. Mi nur venis al via helpo, kiam vi vokis!”

Ŝiaj lipoj fariĝis sensangaj, la nazaloj streĉiĝis.

”Mi vokis pro helpo? Vi estas freneza!”

Edgar fariĝis kolera, unumove li eksaltis.

”Jes, vi vokis pro helpo, tie ekstere en la koridoro, hieraŭ nokte, kiam li ekprenis vin. ’Lasu min, lasu min,’ vi kriis. Tiel laŭte, ke mi aŭdis ĝin ĝis interne en la ĉambro.”

”Vi mensogas, mi neniam estis kun la barono en la koridoro ĉi tie. Li akompanis min nur ĝis la ŝtuparo.”

En Edgar la koro ĉesis bati pro tiu riska mensogo. Lia voĉo ne funkciis, li fiksrigardis ŝin per vitrecaj okuloj.

”Vi ... ne ... estis ... en la koridoro? Kaj ... li ... li ne tenis vin?

Ne perforte ĉirkaŭbrakis vin?”

Ŝi ridis. Malvarma, seka rido.

”Vi sonĝis.”

Tio estis tro multe por la infano. Li ja nun jam sciis, ke plenkreskuloj mensogas, ke ili havas etajn riskajn elturniĝojn, mensogojn, kiuj glitas tra densaj maŝoj, kaj ruzajn dusencaĵojn. Sed tiu impertinenta, frivola neado frunt-al-frunte furiozigis lin.

”Kaj jen, ĉu tiujn batvundojn mi ankaŭ sonĝis?”

”Kiu scias, kun kiu vi interbatalis. Sed mi ja ne devas diskuti kun vi; via afero estas obei, kaj fino! Sidiĝu kaj skribu!”

Ŝi estis tre pala kaj provis per lasta forto, konservi sian sintenon.

Sed iamaniere nun io en Edgar neniiĝis, iu lasta flamo de kredemo. Ke oni tiel simple povus piedpreme estingi la veron kvazaŭ brulantan alumeton, tion li ne komprenis. Interne li glaciiĝis; ĉio, kion li diris, fariĝis akra, malica, emocia: ”Vere, ĉu tion mi sonĝis? Tion en la koridoro kaj la batsignon tie? Kaj ke vi ambaŭ tie promenis hieraŭ en la lunlumo? Kaj ke li volis konduki vin malsupren sur la vojon, eble ankaŭ tion? Ĉu vi kredas, ke mi lasas min enŝlosi en ĉambron kiel eta infano? Ne, mi ne estas tiel stulta, kiel vi pensas. Mi scias, kion mi scias.”

Impertinente li fiksrigardis en ŝian vizaĝon, kaj tio rompis ŝian forton: vidi la vizaĝon de sia propra infano proksimega antaŭ si kaj disformita de malamo. Senbride ŝia kolero eksplodis: ”Ek! Vi tuj skribos! Aŭ ...”

”Aŭ kio ...?” Provoke aroganta nun fariĝis lia voĉo.

”Aŭ mi batos vin kiel etan infanon.”

Edgar alproksimiĝis je unu paŝo, moke, kaj nur ridis. Jen ŝia mano jam frapis en lian vizaĝon. Edgar ekkriis.

Kaj kiel dronanto, kiu ĉirkaŭbatas permane, nur kun obtuza susurado en la oreloj, kun ruĝa flirtado antaŭ la okuloj, li rebatis blinde per la pugnoj. Li sentis, ke li frapis en ion molan, nun kontraŭ la vizaĝon, aŭdis krion. ..

Tiu krio rekonsciigis lin. Subite li vidis sin mem, kaj en lian konscion eniĝis la terura vero: ke li batis sian patrinon. Timo ekregis lin, honto kaj paniko, la urĝega deziro nun esti for, malaperi en la grundon, esti for, for, nur ne plu sub tiuj rigardoj. Li kuregis al la pordo, kaj rapide malsupren sur la ŝtuparo, tra la domo en la straton, for, nur for, kvazaŭ furioza hundaro persekutus lin.

UNUA EKKONO

Pli malsupre sur la vojo li fine haltis. Li devis firmteni sin ĉe arbo, tiel liaj membroj tremis en timo kaj ekscito, tiel stertore eliĝis lia spiro el la trostreĉita brusto. Malantaŭ li estis kurinta la teruro pro la propra ago, nun ĝi kaptis lian gorĝon kaj kiel en febro skuis lin tien kaj reen. Kion li faru?

Kien fuĝi? Ĉar jam ĉi tie, meze en la proksima arbaro, nur kvaronhoron de la domo, kie li loĝis, kaptis lin la sento de soleco. Ĉio aspektis alie, pli malamike, pli malame, de post kiam li estis sola kaj sen helpo. La arboj, kiuj ankoraŭ hieraŭ fratece ĉirkaŭmurmuris lin, subite amasiĝis mallume kiel minaco. Sed kiom pli fremda kaj nekonata devus esti ĉio, kio ankoraŭ estis antaŭ li? Tiu izoleco en la granda nekonata mondo kapturnigis la infanon. Ne, li ankoraŭ ne povis elporti ĝin, ankoraŭ ne elporti ĝin sola. Sed al kiu li fuĝu? Sian patron li timis; li estis facile ekscitebla, nealirebla kaj tuj resendus lin.

Sed returnen li ne volis, prefere ja en la danĝeran fremdecon de la nekonato; ŝajnis al li, ke li neniam plu povos vidi la vizaĝon de sia patrino sen memoro, ke li frapis ĝin per la pugno.

Jen li ekmemoris pri sia avino, tiu maljuna, bona, afabla virino, kiu dorlotis lin de lia infaneco, ĉiam ŝirmis lin, kiam hejme minacis iu punado, iu maljusteco. Ĉe ŝi en Baden li volis kaŝi sin, ĝis la unua kolero pasos, tie li volis skribi leteron al la gepatroj kaj senkulpigi sin. En tiu kvaronhoro li jam tiel humiliĝis — pro la nura penso, ke li staras sola en la mondo kun siaj malspertaj manoj — ke li malbenis sian fieron, tiun stultan fieron, kiun fremdulo pelis en lian sangon per mensogo. Li ja volis esti nenio alia ol la infano de antaŭe, obeema, pacienca, sen la arogeco, kies ridindan troigon li nun sentis.

Sed kiel veni al Baden? Kiel transflugi la plurhoran landan interspacon? Rapide li rigardis en sian malgrandan ledan monujon, kiun li ĉiam portis kun si. Dank’al Dio, jen ĝi brilis ankoraŭ, la nova ora dudekkrona monero, kiun oni donacis al li je lia naskiĝtago. Neniam li povis decidiĝi elspezi ĝin. Sed preskaŭ ĉiutage li kontrolis, ĉu ĝi ankoraŭ estas tie, ĝuis ĝian aspekton, sentis sin riĉa pro ĝi, kaj poste frotbriligis la moneron per sia poŝtuko en danka karesemo, ĝis kiam ĝi lumis kiel eta suno. Sed nun timigis lin la ideo, ĉu tio sufiĉos. Li jam tiom ofte en sia vivo veturis fervoje, sen iel pripensi, ke oni devas pagi por ĝi aŭ eĉ kiom tio povus kosti, ĉu unu kronon aŭ cent. Unuafoje li sentis, ke ekzistas faktoj de la vivo, pri kiuj li neniam estis pensinta; ke ĉiuj tiuj multaj aĵoj, kiuj ĉirkaŭis lin, kiujn li tenis en la fingroj kaj per kiuj li ludis, iel estis plenaj de propra valoro, de iu speciala graveco. Li, kiu antaŭ unu horo ankoraŭ imagis sin ĉioscia, estis — tion li sentis nun — preteririnta senatente mil sekretojn kaj demandojn, kaj hontis, ke lia mizera saĝeco jam faletis pro la unua ŝtupo en la vivon. Pli kaj pli li senkuraĝiĝis, pli kaj pli malgrandaj estiĝis liaj malfirmaj paŝoj ĝis malsupre en la stacidomo. Kiom ofte li estis revinta pri ĉi tiu eskapo, kiom ofte li estis pensinta forrapidi en la vivon, fariĝi imperiestro aŭ reĝo, soldato aŭ poeto, kaj nun li alrigardis time la malgrandan helan domon kaj nur pensis, ĉu la dudek kronoj sufiĉos por venigi lin ĝis la avino. La reloj brilis malproksime en la lando, la stacidomo estis malplena kaj soleca. Time Edgar ŝteliris al la biletejo kaj flustris, por ke neniu alia aŭdu lin, kiom bileto al Baden kostus. Mirigita vizaĝo elrigardis de post la malhela giĉeto, du okuloj ridetis malantaŭ okulvitroj al la senkuraĝa infano: ”Ĉu bileto por plenkreskulo?”

”Jes,” balbutis Edgar. Sed tute sen fiero, pli vere en timo, ke ĝi povus kosti tro multe.

”Ses kronojn!”

”Jen.”

Malŝarĝite, li transŝovis la brilan multamatan moneron; mono tintis reen, kaj Edgar subite resentis sin senlime riĉa, kiam li havis en la mano la brunan pecon de kartono, kiu garantiis al li la liberecon, kaj krome en lia poŝo sonis la obtuza muziko de arĝento.

Laŭ la hortabelo la vagonaro alvenos post dudek minutoj.

Edgar premis sin en angulon. Kelkaj homoj staris sur la kajo, neokupitaj kaj senpense. Sed al la malkvietulo ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj alrigardus nur lin, kvazaŭ ĉiuj mirus, ke tia infano jam veturas sola, kvazaŭ la fuĝo kaj krimo estus skribitaj sur lia frunto. Li liberspiris, kiam fine de malproksime la trajno unuafoje hurlis kaj poste albruis. La trajno, kiu portos lin en la mondon. Nur enirante li rimarkis, ke lia bileto validas por la tria klaso. Ĝis nun li ĉiam estis veturinta en la unua klaso; kaj ree li sentis, ke nun io estis ŝanĝita, ke ekzistas diversecoj, kiujn li ne estis rimarkinta. Aliajn homojn li havis kiel najbarojn ol ĝis nun. Kelkaj italaj laboristoj kun malmolaj manoj kaj raŭkaj voĉoj, kun fosiloj kaj ŝoveliloj en la manoj, sidis vid-al-vide kaj rigardis per nebrilaj malesperaj okuloj antaŭ sin. Evidente ili estis pene laborintaj sur la ŝoseo, ĉar iuj el ili dormis en la bruega trajno, apogante sin al la malmola malpura ligno, kun buŝoj malfermitaj. Ili estis laborintoj, por gajni monon, pensis Edgar, sed li ne povis imagi, kiom tio estis.

Tamen li sentis ree, ke mono estas objekto, kiun oni ne ĉiam havas, sed kiu devas esti iel akirita. Unuafoje li konsciiĝis, ke al li estis kutima kaj memkomprenebla iu atmosfero de komforto, sed ke dekstre-maldekstre de lia vivo fendiĝas abismoj profunden en mallumon, kiujn lia rigardo neniam estis tuŝinta. Nun li rimarkis, ke ekzistas profesioj kaj sortoj, ke ĉie ĉirkaŭ lia vivo ariĝas sekretoj, palpeble proksimaj kaj tamen neniam priatentitaj. Edgar lernis multon en tiu unu horo, de kiam li staris sola; li komencis vidi multon de ĉi tiu mallarĝa kupeo kun la fenestroj al la libereco. Kaj io komenciĝis subtile ekflori en lia kaŝa timo, io, kio ankoraŭ ne estis feliĉo, sed tamen jam miro pri la multvarieco de la vivo. Li estis fuĝinta pro timo kaj malkuraĝo, tion li eksentis en ĉiu sekundo, tamen unuafoje li agis memstare, travivis ion de la realo, kiun li estis preteririnta antaŭe. Unuafoje eble li mem fariĝis sekreto al la gepatroj, samkiel antaŭe la mondo al li. Per aliaj rigardoj li vidis tra la fenestro. Kaj estis al li, kvazaŭ li unuafoje vidus ĉion veran, kvazaŭ vualo estus defalinta de la aĵoj kaj ili nun montrus al li ĉion, la internon de sia intenco, la kaŝitan nervon de sia aktiveco. Domoj preterflugis kiel deŝiritaj de la vento, kaj li devis pensi pri la homoj, kiuj loĝas interne, ĉu ili estas riĉaj aŭ malriĉaj, feliĉaj aŭ malfeliĉaj, ĉu ankaŭ ili same kiel li sopiras scii ĉion, kaj ĉu eble tie estas infanoj, kiuj ankaŭ ĝis nun nur ludis per la aĵoj kiel li mem. La relgardistoj, kiuj staris kun flirtantaj flagoj ĉevoje, ŝajnis unuafoje al li ne nuraj pupoj kaj malviva ludilaro kiel ĝis nun, kvazaŭ objektoj starigitaj de simpla hazardo, sed li komprenis, ke tio estas ilia sorto, ilia batalo kontraŭ la vivo. Pli kaj pli rapide ruliĝis la radoj, nun la zigzagaj kurbiĝoj malsuprenigis la trajnon al la valo, pli kaj pli malkrutaj fariĝis la montoj, pli kaj pli malproksimaj; jam la ebeno estis atingita. Ankoraŭ unu fojon li rigardis returne, tiam ili jam estis bluaj kaj ombrecaj, malproksimaj kaj neatingeblaj; kaj estis al li, kvazaŭ tie, kie ili malrapide solviĝis en nebula ĉielo, kuŝus lia propra infaneco.

EMBARASA MALLUMO

Sed poste en Baden, kiam la vagonaro haltis kaj Edgar troviĝis sola sur la kajo, kie la lampoj jam estis lumigitaj kaj la signaloj brilis verdaj kaj ruĝaj en la malproksimo, jen ligiĝis kun tiu multkolora aspekto iu subita timeto antaŭ la venonta nokto. Dumtage li sentis sin ankoraŭ sekura, ĉar ĉirkaŭe ja estis homoj, oni povis ripozi, sidiĝi sur benko aŭ rigardi en la butikfenestrojn. Sed kiel li povos toleri tion, kiam la homoj perdiĝos en la domojn, ĉiu havos liton, konversacion kaj poste kvietan nokton, dum li — sentante sian kulpon — devos ĉirkaŭvagi forlasita en fremda soleco. Ho, nur baldaŭ havi tegmenton super si, ne unu minuton pli stari sub fremda libera ĉielo; tio estis lia sola klara sento.

Rapide li laŭiris la bone konatan vojon, nerigardante dekstren aŭ maldekstren, ĝis kiam li fine alvenis antaŭ la vilaon, en kiu lia avino loĝis. Ĝi situis bele ĉe larĝa strato; ne libere prezentita al la rigardoj, sed malantaŭ grimpantaj plantoj kaj hedero de bone flegita ĝardeno, brila malantaŭ nubo de verdaĵo, blanka, prapatre ĉarma domo. Edgar kaŝrigardis tra la krado kiel fremdulo. Interne nenio moviĝis; la fenestroj estis fermitaj, evidente ĉiuj estis kun gastoj malantaŭe en la ĝardeno. Jam li tuŝis la malvarmetan anson, kiam io stranga okazis: subite ŝajnis al li neebla tio, kion li de du horoj opiniis tiel facila, tiel memkomprenebla. Kiamaniere li eniru, kiel li salutu ilin, kiel li povos toleri tiujn demandojn kaj kiel ilin respondi? Kiel elteni tiun unuan rigardon, kiam li devos raporti, ke li kaŝe fuĝis de sia patrino? Kaj kiel eĉ klarigi sian teruran agon, kiun li mem jam ne komprenis! Interne nun moviĝis pordo. Subite, stulta timo kaptis lin, ke eble iu venos, kaj li kuris for, nesciante kien.

Antaŭ la ĝardeno de la kazino li haltis, ĉar tie li vidis mallumon kaj ne supozis homojn. Tie li eble povus sidiĝi kaj finfine mediti en kvieto, ripozi kaj klariĝi pri sia sorto. Time li eniris. En la antaŭa parto kelkaj lanternoj lumis kaj donis al la ankoraŭ junaj folioj fantoman akvobrilon de travidebla verdeco; sed pli malantaŭe, kie li devis malsupreniri la monteton, ĉio kuŝis kiel unu sola, obtuza, nigra, fermenta amaso en la embarasa mallumo de trofrua printempa nokto. Edgar timete ŝteliris preter la malmultaj homoj, kiuj ĉi tie sidis babilante kaj legante sub la lumocirklo de la lanternoj: li volis esti sola. Sed ankaŭ supre en la ombra malhelo de la mallumigitaj irejoj estis neniu trankvilo. Ĉio tie estis plenigita da mallaŭta, lumevita murmurado kaj flustrado, kiu estis multvarie miksita kun la spiro de la vento inter la flekseblaj folioj, la frotbruo de foraj paŝoj, la flustrado de retenitaj voĉoj, kun iu volupta, time ĝemplenda sonado, kiu povus samtempe deveni de homoj kaj bestoj kaj la malpace dormanta naturo. Estis danĝera malkvieto, kaŭra, kaŝa kaj timige mistera, kiu tie spiris, iu subtera agado en la arbaro, kiu eble rezultis nur el la printempo, tamen strange timigis la senkonsilan infanon.

Li premis sin tute malgranda sur benkon en tiu abisma mallumo kaj provis nun pripensi, kion li hejme rakontu. Sed la pensoj glite eskapis de li, antaŭ ol li povis kapti ilin; kontraŭvole li devis ĉiam nur aŭskulti kaj aŭskulti al la duonlaŭta sonado, al la misteraj voĉoj de la mallumo. Kiel terura tiu mallumo estis, kiel embarasa kaj tamen kiel mistere bela! Ĉu estis bestoj aŭ homoj aŭ nur la fantoma mano de la vento, kiu kunteksis ĉiun tiun susuradon kaj kraketadon, tiun zumadon kaj logadon? Li aŭskultis. Estis la vento, kiu malkviete ŝteliĝis tra la arboj, sed — nun li vidis tion klare — ankaŭ homoj, enbrakiĝintaj paroj, kiuj altenvenis de malsupre, de la hela urbo, kaj vivigis la mallumon per sia enigma ĉeesto. Kion ili volis?

Li ne povis kompreni tion. Ili ne konversaciis; ĉar li ne aŭdis iujn voĉojn, nur la paŝoj grincis malkviete sur la ŝtonetoj; kaj tie kaj tie, en senarbejo, li vidis iliajn figurojn preterŝvebi paseme kiel ombroj, sed ĉiam same interplektitaj, kiel li tiam vidis sian patrinon kun la barono. Tiu sekreto, la granda, brila kaj fatala, ĝi do estis ankaŭ ĉi tie. Pli kaj pli proksimen li aŭdis nun veni paŝojn kaj jam ankaŭ retenitan ridadon. Ekkaptis lin timo, ke la alproksimiĝantoj povus trovi lin ĉi tie, kaj li premis sin ankoraŭ pli profunden en la mallumon. Sed la du, kiuj nun tra la nepenetrebla mallumo palpe supreniris la vojon, ne vidis lin. Interplektitaj ili preteriris, jam Edgar ekspiris libere, kiam subite iliaj paŝoj haltis, proksimege antaŭ lia benko.

Ili kunpremis la vizaĝojn, Edgar ne povis vidi ion klare, li aŭdis nur, ke ĝemado eliĝis el la buŝo de la virino, ke la viro balbutis ardajn, frenezajn vortojn, kaj ia sufoka antaŭsento trapenetris lian timon en volupta ektremo. Unu minuton ili restis tiel, poste la ŝtonetoj ree grincis sub iliaj foriraj paŝoj, kiuj baldaŭ perdiĝis en la mallumo.

Edgar ektremetis. La sango ree fluegis en liajn vejnojn, pli varmege kaj arde ol antaŭe. Kaj subite li sentis sin netolereble soleca en tiu embarasa mallumo; potencege ekkaptis lin la bezono je iu amikeca voĉo, je ĉirkaŭbrako, je hela ĉambro, je homoj, kiujn li amis. Estis al li, kvazaŭ la tuta senkonsiliga malheleco de tiu embarasa nokto nun estus enfluinta en lin kaj krevigus lian bruston.

Li eksaltis. Nur hejmen, hejmen, nur esti dome ie en varma, en hela ĉambro, en iu kontakto kun homoj. Kio do povus okazi al li? Oni batu aŭ insultu lin, li ne plu timis ion ajn, de kiam li estis sentinta tiun mallumon kaj la timon antaŭ la soleco.

Senkonscie li estis pelita antaŭen, kaj subite li ree staris antaŭ la vilao, kun la mano denove sur la malvarmeta anso.

Li vidis, kiel nun la heligitaj fenestroj lumetis tra la verdaĵo, image vidis malantaŭ ĉiu hela vitraĵo la konatan ĉambron kun ĝiaj homoj interne. Jam tiu najbareco feliĉigis lin, jam tiu unua kvietiga sento, esti proksima al homoj, de kiuj li sciis sin amata. Kaj se li ankoraŭ hezitis, tio estis nur, por pli intense ĝui tiun antaŭsenton.

Jen kriis malantaŭ li voĉo en laŭta ektimo: ”Edgar, tie li ja estas!”

La servistino de lia avino estis vidinta lin, rapidegis al li kaj kaptis lin ĉe la mano. Interne la pordo estis brue malfermita, hundo boje suprensaltis lin, el la domo oni venis kun kandeloj, li aŭdis voĉojn voki en ĝojego kaj teruro: gaja tumulto de krioj kaj paŝoj alproksimiĝantaj, figuroj, kiujn li nun ekkonis. Unue lia avino kun etenditaj brakoj kaj malantaŭ ŝi — li pensis sonĝi — lia patrino. Kun ploraj okuloj, treme kaj timigite, li mem staris meze de tiu arda eksplodo de troemociaj sentoj, nedecida, kion li faru, kaj eĉ necerta, kion li sentas: timon aŭ feliĉon.

LA LASTA SONĜO

Tio estis okazinta jene: oni jam delonge serĉis kaj atendis lin ĉi tie. Lia patrino, malgraŭ sia kolero, terurigita de la furioza forrapido de la ekscitita infano, igis lin serĉi sur la Semmering-monto. Jam ĉiu estis en pleja ekscito kaj plena de dangeraj antaŭsentoj, kiam sinjoro venis kun la sciigo, ke li vidis la infanon ĉirkaŭ la tria horo ĉe la fervoja giĉeto. Tie oni rapide konstatis, ke Edgar prenis bileton al Baden, kaj senhezite ŝi tuj postveturis lin. Telegramoj al Baden kaj al lia patro en Vieno antaŭkuris ŝin, disvastigante eksciton, kaj de du horoj ĉio estis en movado post la fuĝinto.

Nun ili firmtenis lin, sed sen perforto. En retenita triumfo li estis kondukita en la ĉambron; sed strange, li ne sentis ĉiujn tiujn severajn riproĉojn, kiujn ili diris al li, ĉar li tamen vidis en iliaj okuloj ĝojon kaj amon. Kaj eĉ tiu ŝajnigo, tiu afektita ĉagreno, daŭris nur unu momenton. Poste la avino ree ĉirkaŭbrakis lin kun larmoj, neniu plu parolis pri lia kulpo, kaj li sentis sin ĉirkaŭita de mirinda prizorgo. Jen la servistino deprenis de li la jakon kaj alportis pli varman, jen la avino demandis lin, ĉu li estas malsata aŭ volas ion ajn; ili demandis kaj torturis lin en dorlota zorgemo, kaj kiam ili vidis lian ĝenon, ili ĉesis demandi. Volupte li ree ĝuis la senton, la tiel malestimitan kaj tamen prisopiritan senton esti nur infano; kaj honto ekregis lin pro la arogeco de la lastaj tagoj, kiam li volis malhavi ĉion tion, interŝanĝi ĝin por la trompa plezuro de propra soleco.

Apude sonoris la telefono. Li aŭdis la voĉon de sia patrino, aŭdis unuopajn vortojn: ”Edgar ... returnis ... venis ĉi tien...

lasta trajno,” kaj miris, ke ŝi antaŭe ne bruske alkriis lin, nur ĉirkaŭprenis lin per tia strange retena rigardo. Pli kaj pli arda estiĝis en li la pento, kaj plej ŝate li estus eltordinta sin el tiu prizorgo de avino kaj onklinoj, kaj estus enirinta, por pardonpeti ŝin, por tute humile diri al ŝi, al ŝi tute sola, ke li denove volus esti infano kaj obei. Sed kiam li nun mallaŭte ekstaris, la avino diris en eta teruro: ”Kien vi volas?”

Tiam li staris konfuzite. Ili jam timis pro li, kiam li moviĝis.

Li estis teruriginta ilin ĉiujn, nun ili timis, ke li volas denove forkuri. Kiel ili povus kompreni, ke neniu pli pentis pro tiu fuĝo ol li mem!

La tablo estis pretigita, kaj oni alportis por li improvizitan vespermanĝon. La avino sidis apud li kaj ne deturnis la rigardon. Ŝi kaj la onklino kaj la servistino enfermis lin en silentan cirklon, kaj li sentis sin mire kvietigita de tiu varmeco.

Embarasis lin nur, ke lia patrino ne eniris la ĉambron. Se ŝi povus senti, kiel humila li estas, ŝi certe venus!

Jen bruis ekstere veturilo kaj haltis antaŭ la domo. La aliaj tiel ektimis, ke ankaŭ Edgar malkvietiĝis. La avino iris eksteren, voĉoj laŭte flugis tien kaj reen tra la mallumo, kaj subite li sciis, ke lia patro estis veninta. Time Edgar rimarkis, ke li nun ree staras sola en la ĉambro, kaj eĉ tiu maldaŭra soleco konfuzis lin. Lia patro estis severa, estis la sola, kiun li vere timis. Edgar aŭskultis eksteren, lia patro ŝajne estis ekscitita, li parolis laŭte kaj kolere. Dume sonis kvietige la voĉoj de lia avino kaj patrino; evidente ili volis mildigi lin. Sed lia voĉo restis firma, samkiel la paŝoj, kiuj nun venis pli kaj pli proksimen, jam estis en la apuda ĉambro, tuj antaŭ la pordo, kiu nun estis brue malfermita.

Lia patro estis tre granda. Kaj Edgar sentis sin nedireble malgranda antaŭ li, kiam li nun envenis, nervoza kaj ŝajne vere kolera.

”Kio igis vin forkuri, friponeto? Kiel vi povis tiel terurigi vian patrinon?”

Lia voĉo estis kolera kaj en la manoj sovaĝa movado. Malantaŭ li, la patrino nun estis enirinta per mallaŭta paŝo. Ŝia vizaĝo estis en ombro.

Edgar ne respondis. Li havis la senton, ke li devus defendi sin; sed kiel li rakontu, ke oni trompis kaj batis lin? Ĉu la patro komprenus tion?

”Nu, ĉu vi ne povas paroli? Kio okazis? Vi povas trankvile diri tion! Ĉu io ne plaĉis al vi? Oni ja devas havi kaŭzon, kiam oni forkuras! Ĉu iu afliktis vin?” Edgar hezitis. La rememoro ree faris lin kolera, jam li volis akuzi. Jen li vidis — kaj lia koro ĉesis bati je tio — kiel lia patrino faris strangan movon malantaŭ la dorso de la patro. Movon, kiun li unue ne komprenis. Sed nun ŝi alrigardis lin, en ŝiaj okuloj estis urĝa peto. Kaj mallaŭte, tute mallaŭte, ŝi levis la fingron al la buŝo en signo de silentado.

Jen ekmoviĝis — la infano sentis tion — iu varma, iu grandege arda raviteco tra lia tuta korpo. Li komprenis, ke ŝi donas la sekreton en lian gardon, ke de liaj etaj infanlipoj dependas ies sorto. Kaj sovaĝa, ĝojega fiero plenigis lin, ke ŝi fidis al li; rapidege ekregis lin sinoferemo, la volo, ankoraŭ pligrandigi sian propran kulpon, por montri, kiom li jam estas viro. Li rektiĝis: ”Ne, ne ... ne estis iu ajn kialo. Panjo estis tre bona al mi, sed mi estis malobeema, mi kondutis malbone ... kaj tiam ...

tiam mi forkuris, ĉar mi timis.”

Lia patro alrigardis lin konsternite. Li estis atendinta ĉion alian, nur ne tian konfeson. La kolero estis malarmita.

”Nu, se vi bedaŭras ĝin, jam sufiĉas. Tiukaze mi ne volas plu priparoli ĝin hodiaŭ. Mi kredas, ke alian fojon vi do pripensos ĝin! Tio ne okazu ree!”

Li haltis kaj alrigardis lin. Lia voĉo nun mildiĝis: ”Kiel pala vi aspektas. Sed ŝajnas al mi, ke vi jam denove fariĝis pli granda. Mi esperas, ke vi ne plu agos tiel infane; vi ja vere ne plu estas knabo kaj povus jam esti saĝa!”

Dum la tuta tempo Edgar rigardis nur al sia patrino. Estis al li, kvazaŭ io brilegis en ŝiaj okuloj. Aŭ ĉu estis nur la rebrilo de la flamo? Ne, brilis io tie, malsekete kaj hele, kaj ĉirkaŭ ŝia buŝo estis rideto, kiu dankis al li. Oni nun sendis lin enliten; sed li ne malgajis pro tio, ke ili lasis lin sola. Li ja devis pripensi tiel multon, tiel multon koloran kaj riĉan. La tuta doloro de la lastaj tagoj nuliĝis en la potenca sento de la unua travivaĵo; li sentis sin feliĉa en mistera antaŭsento de estontaj okazaĵoj. Ekstere la arboj murmuris en la malluma nokto, sed li ne plu konis ian timeton. Li estis perdinta ĉian malpaciencon pri la vivo, de kiam li sciis, kiel riĉa ĝi estas. Ŝajnis al li, kvazaŭ hodiaŭ li vidis ĝin unuafoje nuda, ne plu kaŝita per mil mensogoj de la infaneco, sed en ĝia tuta volupta, danĝera beleco. Li neniam estis pensinta, ke tagoj povas esti tiel dense plenaj je multvariaj nuancoj de doloro kaj ĝojo; kaj feliĉigis lin la penso, ke atendos lin ankoraŭ multaj tiaj tagoj, tuta vivo, por senvualigi al li sian sekreton. Unua scieto pri la multvarieco de la vivo ekregis lin, unuafoje li kredis, ke li komprenas la esencon de la homoj, ke ili bezonas unu la alian, eĉ kiam ili ŝajnas esti malamikaj, kaj ke estas tre dolĉe esti amata de ili. Li ne kapablis pensi pri iu ajn aŭ pri io ajn malame, li pentis pri nenio, kaj eĉ por la barono, la deloginto, sia plej grava malamiko, li trovis novan senton de dankemo, ke li malfermis por li la pordon al tiu mondo de la unuaj emocioj.

Estis tre dolĉe kaj flate nun pripensi ĉion tion en la mallumo, iomete jam miksita kun bildoj el sonĝoj, kaj preskaŭ ĝi jam estis dormo. Jen estis al li, kvazaŭ la pordo subite moviĝas kaj mallaŭte io venas. Li ne estis tute certa, ankaŭ jam estis tro dormema por malfermi la okulojn. Li sentis super si, spirantan vizaĝon malvarme kaj milde tuŝeti la lian, kaj sciis, ke tio estas lia patrino, kiu nun kisas lin kaj permane karesas liajn harojn. Li sentis la kisojn kaj sentis la larmojn, milde reciprokis la kareson, kaj komprenis ĝin nur kiel repaciĝon, kiel dankemon pro sia silentado. Nur pli poste, multajn jarojn poste, li ekkonis en tiuj mutaj larmoj ĵurpromeson de la maljuniĝinta virino, ke ŝi de nun volos aparteni nur al li, al sia infano, rezignon pro aventuroj, adiaŭon al ĉiuj propraj avidoj.

Li ne sciis, ke ŝi estas dankema al li ankaŭ, ĉar li savis ŝin de sensenca aventuro, kaj ke nun per ĉi tiu ĉirkaŭbrako ŝi transdonis al li — kiel heredaĵon por lia estonta vivo — la amardolĉan pezon de la amo. Ĉion tion la infano tiam ne komprenis; sed li sentis, ke estas tre feliĉige esti amata tiel, kaj ke per tiu amo li jam estis implikita en la granda sekreto de la mondo.

Kiam ŝi poste deprenis de li la manon, la lipoj deiĝis de liaj kaj la silenta figuro susuris eksteren, restis ankoraŭ io varma, iu spireto super liaj lipoj. Kaj flate alflugis lin la sopiro, ankoraŭ ofte senti tiajn molajn lipojn kaj esti ĉirkaŭbrakita tiel karese; sed tiu antaŭsento de sekreto tiel prisopirita estis jam vualita de dorma ombro. Ankoraŭfoje ĉiuj bildoj de la lastaj horoj kalejdoskope preterpasis, ankoraŭfoje la libro de lia juneco alloge disfoliiĝis. Poste la infano ekdormis kaj komenciĝis la pli profunda sonĝo de lia vivo.

www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-120-8 84