Justa Chess - Verkis Vlád’a Zíka


Justa Chess
Vlád’a Zíka
Romaneto por knaboj
El la ĉeĥa tradukis Petr Tomaôovskë
Aranĝis: Franko Luin
© Traduko: Tomaôovskë 1990
© Retajpo: Petr Tomaôovskë 2002
© Retuŝo de la titola paĝo: Pavel Tomaôovskë 2002
ISBN 91-7303-185-2
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko


Enhavo


UNUA PARTO

I. - DIO MIA, KION NI FARIS AL VI?!

John, ni haltos! Ni certe ne trovos pli konvenan lokon por bivakado. Ĉi tie estas fonto kaj sufiĉe da akvo.”

Viro proksimume kvardekjara, altastatura kaj kun sunbrunigita vizaĝo, surkreskita de densa barbo, parolis tiel al junulo dudekjara, svelta kaj forta, kies muskolaj brakoj stringis gvidrimenojn de jungaĵo. Du ĉevaloj tiris egan veturilon, kovritan de griza tuko sur ringego, evidente pezan kaj plene ŝarĝitan.

”Kiel vi ordonas, patro,” konsentis la junulo. ”La loko estas vere konvena kaj ni esperu, ke nenie en la ĉirkaŭaĵo vagadas indianoj.”

”Mi pensas, ke ne, almenaŭ survoje ni ne trovis eĉ spurojn de ili.”

La veturilo haltis sur freŝe verda herbejo, kiun limigis de du flankoj amasigitaj ŝtonegoj, inter kiuj gaje ŝprucis malvarmiga fonto. Sur aliaj du flankoj la herbejo unuiĝis iompostiome kun la dezerto, nur maldense surkreskita de malmola, flaviĝinta herbo, bruligita de la suno. La dezerto treniĝis vide neatingeble al oriento, ĉie same sekega, malamika kaj murdanta. Regis jam plena somero, antaŭ longe sekiĝis la malsekeco de la printempaj pluvoj kaj ve al tiu, kiu kuraĝus iri en la dezerton nehavante sufiĉajn provizojn da akvo.

La karavano de Joe Dickson — tiel nomiĝis la pli aĝa viro — ĵus trairis tra ĝi kaj pro feliĉa hazardo sen morala makulo. La karavano renkontiĝis nek kun rabemaj indianoj nek kun la ankoraŭ pli malbonaj blankaj malutilantoj de dezerto, trafis ĝin nek malsano nek perdo de bestoj. Ili staris nun ĉe la montpiedo de Sierra Nevada, la grandega montaro kreanta malfacile supervenkeblan malhelpaĵon en la plua vojo, kiu celis al okcidento ĝis Kalifornio.

Joe Dicksonon, kiel milojn da aliaj, ellogis el trankvila farmo en Kentucky informoj pri grandegaj trovaĵoj de oro en Kalifornio. Neniel helpis la avertoj de prudentaj amikoj, eĉ ne helpis la petoj de la edzino. Dickson vendis la tutan posedaĵon, li aĉetis provizojn de nutraĵo, armiloj, orserĉistaj ilaroj kaj ekvojaĝis. Dume ne plenumiĝis la antaŭdiroj pri pereo, sed la plej malbona parto de la vojaĝo ankoraŭ atendis.

Tuj kiam la veturilo haltis, elsaltis el ĝi knabo proksimume dekdujara, laŭ sia aĝo tre altastatura, kun karakteriza vizaĝo kaj kun saĝaj, kuraĝaj okuloj. Li estis vestita same kiel la patro kaj la pli aĝa frato en leda vesto, la pantalontuboj transfalis la botojn kaj ĉirkaŭ la flankoj li havis ligita buntan ŝultrotukon. Larĝa ĉapelo nur necerte sidis sur la abundaj malhelaj bukloj, post la zono brilis ingo de larĝa tranĉilo kaj en la mano la knabo tenis leĝeran pafilon. Post li aperis sub la tuko eble kvardekjara virino iom dika, kun bonula, zorgoplena aspekto. Ŝi turnis sin al la veturilo kaj helpis de tie al knabineto okjara — al Magie — la plej juna familiano.

”Panjo, mi soifas kaj malsatas,” aŭdiĝis la malgranda blondharulino.

”Tuj vi ricevos trinkaĵon kaj manĝaĵon, nur iomete havu paciencon,” trankviligis la etulinon la panjo, kaj kun helpo de la pli aĝa filo ŝi eltiris el la profundaĵo de la veturilo keston kun kuiristbezonaĵoj. La patro maljungis la ĉevalojn, senigis ilin de la jungilaro kaj lasis ilin, por ke ili iru paŝti sin kun ambaŭ rajdĉevaloj, malsate jam paŝtantaj freŝan herbon.

”Dick,” li ordonis al la pli juna filo, ”preparu por la patrino brulmaterialon, ni starigos kun John tendon.”

Senvorte ĉiuj eklaboris kaj post momento flagris sub kaldroneto fajro. La patrino ĵetis en la akvon pecon de sekigita viando kaj dum ĝi kuiriĝis, ŝi disdonis al ĉiuj tranĉaĵojn de malmoliĝinta malfreŝa pano. La viroj finis la konstruadon de la tendo kaj la tuta familio sidiĝis ĉirkaŭ la fajro. Ili sentis sin bone, la abunda trinkado de malvarma akvo forpelis duonon de la laceco.

”Ĉu ni veturos ankoraŭ longe?” demandis la patrino.

”Ne tiom, kiom ni veturis, sed la montaro estos malfacila problemo.”

”Ĉu ĝis supre ni devas iri?” demandis mire la knabineto.

”Ĝis supre!”

”Mi timas, ni revenu prefere hejmen,” ŝi ekpetis.

”Nenio okazos, ni feliĉe finveturos!”

”Nur ke tio estu vera!” rimarkis senĝoje la patrino.

La vespermanĝo estis preta, ĉiuj kun apetito ekmanĝis la malmolan viandon. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis.

”Ĉu mi povas, patro, iom rigardi en la ĉirkaŭaĵo de la kampadejo?” ekpetis Dick.

”Prefere ripozu.”

”Eble mi sukcesos pafmortigi marmoton, permesu al mi, paĉjo.”

”Nu bone, sed ne malproksimiĝu tro. Tuj kiam vesperiĝos, revenu al ni.”

Dick, kies okuloj ekĝojis, kaptis la pafilon kaj malaperis inter la ŝtonegoj.

”Vi ne devus esti lasinta lin foriri,” riproĉis la patrino.

”Ne timu, Dick scias zorgi pri si mem kaj se li havas pafilon en la mano, li povas starigi sin eĉ kontraŭ urso.

Li pafas same bone kiel mi.”

La patrino eksilentis kaj ĉirkaŭ la fajro ekregis silento. Ĉiu interesiĝis pri propraj pensoj kaj eta Magie — laca, estis malrapide ekdormanta. Stamfado de ĉevalo distris ĉiujn el la trankvilo. Dickson kaj John kaptis la pafilojn — singardemo en dezerto estas neniam sufiĉa — kaj observis koncentrite rajdiston proksimiĝanta sur grizmakula ĉevalo. La polvokovrita rajdanto ŝajne apenaŭ sidis pro laciĝo sur selo kaj alrajdinte al la kampadejo li deseliĝis malrapide teren.

”Akvon,” li flustris, ”akvon!”

La singardemo tuj malaperis kaj Dickson donis ujon al la buŝo de la deprimita viro. Li trinkis eble kun troa gluteco kaj silente li diris: ”Mi dankas.” La malvarma trinkaĵo videble utilis al li, li rekonsciiĝis rapide. La nigrajn (al la patrino Dickson ŝajnis, ke iom pikemajn) okulojn li fiksis al la ĉeestantoj, rigardis ilin sinsekve (denove al la patrino ŝajnis, ke en la rigardo estas kaŝita malsincereco kaj senkompateco, sed ŝi forpelis tuj suspekton) kaj poste li ekparolis: ”Mi dankas al vi, geamikoj, kaj mi dankas al la hazardo, kiu permesis al mi atingi fonton. Mia sako kun akvo krevis en la dezerto kaj morto proksimiĝis al mi tre proksime. Mi estas Jack Steward, ŝtata mesaĝisto kaj mi portas gravan gravan informon ĝis la reduto de Griza Urso. Tial mi nur ripozos kaj tuj mi denove forgalopos.

Ĉu vi permesos, ke mi restu en via kompanio?”

”Certe, fremdulo, ĉi tie estas sufiĉe da akvo kaj herbo por vi kaj ankaŭ por via ĉevalo,” serioze proklamis la maljuna Dickson.

”Kien celas vi?” demandis la fremdulo post momento.

”Kalifornion.”

”Ĉu por oro?”

”Jes, ni volas riĉiĝi.”

”Ĉu vi pensas, ke vi sukcesos?” demandis ridante Steward.

”Ni scias labori.”

”Mi kredas al vi, sed kiam oni minas oron, validas plej multe la proverbo, ke mono monon naskas. La komenco kostas multe da mono kaj kiu ne havas ĝin, tiu malsukcesos.” La fremdulo parolis trankvile kaj indiferente, neniu eĉ pensis, ke li intencas certan celon. Tial Dickson, tute forgesante singardemon, ekparolis.

”Dank’al dio, ni havas sufiĉe da mono por la komenco, mi bone vendis farmon, ni ne bezonas timi malsukceson.”

”Ĉu la monon vi kunveturigas?” demandis Steward denove sen videbla intereso.

”Jes, ĝi estas kaŝita en kesto sur la fundo de la veturilo,” bonule rakontis la eksfarmisto neantaŭsentante, ke li subskribas sian mortverdikton.

”Do mi vere ne dubas pri la sukceso de via karavano.

Nur atentu la ruĝajn hundojn, la indianojn, kiuj sopiras je blankaj skalpoj kiel diabloj. Nu, mi ripozis, mi denove rajdos, la devo vokas. Multe da feliĉo kaj riĉan ortrovejon.” Li adiaŭis premante al ĉiu la manon. Ili akompanis lin ĝis la ĉevalo, konfidantaj kaj sen armiloj. Nur la patrino kun Magie restis ĉe la fajro.

La fremdulo enseliĝis kaj klinis sin, por ke li ŝajne alĝustigu la longecon de la piedingo. Dume li eltiris ripetpafilon kaj antaŭ ol iu konsciiĝis, tondrobruis tra la aero du ekpafoj.

”Mia Jesuo,” kriis Dickson falante kun trapafita kapo.

”Paĉ-,” ne finis John, pafita same precize.

”Dio mia, kion ni faris al vi?!” malespere ekkriis la patrino kaj ŝia ekkrio resonis per terura eĥo de la ŝtonozaj muregoj. Magie dolore ekplorsingultis, sed la kanajlo estis neniel kortuŝita.

”Nenion, sed vi havas monon,” li respondis cinike kaj vidinte, ke ŝi klopodas manatingi pafilon, li pafis la trian fojon.

”Dio punos vin!” ŝi ekĝemis falante senkonscie teren.

Magie falegis al ŝi kaj vokis ŝin per la plej dolĉaj nomoj; vane, la patrino ne aŭdiĝis. La rabisto kaj murdisto ne zorgis pri la knabineto, ŝi ne estis danĝera por li, tial li ankaŭ ne murdis ŝin. ”Ŝi mortos certe meze de la dezerto.” Malrapide, kun rido memoriganta ridon de diablo, li venis al la veturilo kaj elĵetis ĝian enhavon. Daŭris momenton antaŭ ol li penetris ĝis la kesto kun la mono kaj malsate li kaptis ĝin. Fajfante li repaŝis al la ĉevalo sen rigardi la kadavrojn de la kompatindaj viktimoj kaj la plorantan knabineton. Li elŝutis la enhavon de la kesteto en sakon, fiksita al la selo, kaj tute kontenta kun la hodiaŭa rabo li ekrajdis en la dezerton, kien jam antaŭe diskuris la ĉevaloj de la murditoj, teruritaj pro la pafoj.

Post momento li malaperis en densiĝanta krepusko. Li forkuris kun la rabaĵo konvinkita, ke neniu iam punos lian aĉan krimon, en trompa konjekto, ke eblas tute eskapi al puno.

Magie soliĝis konstante plorante. Timo atakis ŝin de ĉiuj flankoj. Ŝi ektremis pro teruro kaj vokante malespere ”panjo, panjo” ŝi karese premiĝis al la senmova korpo de la panjo.

”Kie estas Dick?” ŝi ekpensis. ”Se ĉi tie estus Dick!

Dick, Dick!” ŝi komencis malespere voki en la mallumon. Ŝi atendis; neniu aŭdiĝis, ŝi vokis do denove ankoraŭ pli malespere. ”Dick, Diiick!” Fine aŭdiĝis mallaŭta respondo.

”Mi jam iras, Magie, mi jam iras!”

Duono de la malĝojo kaj timo forkuris el la animo de la knabino, ŝi ja ne plu estis sola. Dick protektos ŝin, Dick ploros kun ŝi.

La knabo tre malproksimiĝis de la kampadejo, sondante pri ia predo por la malpacienca pafilo. Li forgesis tute pri tempo kaj reveno. Li volis reveni kun ĉasakiraĵo, tial li atente observis la regionon forgesante ĉion ceteran. La bruego de la ekpafoj murdantaj liajn karajn revenigis lin en realecon. Kio okazis en la bivako, ke aŭdiĝas pafado? Nek paĉjo nek John pafis, tio ne estis sono de iliaj pafiloj. Indianoj! li ekpensis kaj galope li estis revenanta al la bivako. Sed rapidante li perdis la direkton, kaj ĉar jam vesperiĝis, vane li klopodis trovi la vojon kaj fine li vokis. Neniu respondis. Finfine li iom aŭdis la voĉeton de Magie. Li tute ekĝojis kaj respondante li kuris al la voĉo. Li enkuregis la bivakon, sed la bildo, kiu montriĝis al li en la brilo de la estingiĝanta fajro haltigis lin kaj ŝanĝis lin por momento en glacian ŝtonon.

”Kio okazis?” li elbuŝigis post momento, dum varmegaj larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj.

”Alveturis malbona homo, tre malbona, li parolis kun paĉjo kaj kun panjo, poste li mortigis ĉiujn kaj prenis ion el la veturilo. Li forveturis tien, kaj Dick, ĉu li ne revenos plu? Mi tiel timas!”

Dick por kelkaj momentoj malesperiĝis. Li sinkis same kiel antaŭe Magie, li vokis paĉjon kaj panjon, li ploris ĉe la korpo de frato. Sed malĝojo cedis malrapide al alia sento. Dick ne sciis, ke ĉiumomente li maljuniĝas, ke venĝovokado ŝanĝas knabon en viron. Naskiĝis en li la konscio, ke li devas trovi la murdiston, ke li devas kapti lin kaj venĝi sin, centoble venĝi la patron, la patrinon kaj la fraton.

”Dick, kio okazos kun ni, ni estas solaj!” distris lin la fratino.

”Ne timu,” li trankviligis ŝin, ”mi estas kun vi, nenio okazos al ni. Ni enterigos niajn karajn,” la voĉo de la knabo rompiĝis, ”kaj poste ni solaj iros pluen. Ni serĉos la murdiston, kiu prenis ĉiom de ni, ni devas trovi lin.”

”Ĉu li revenos?” denove terurite demandis la knabino.

”Ho, se li revenus, mi montrus al li! Sed ne timu, li ne revenos, ni trovos lin. Kiel li aspektis?” li demandis subite.

”Mi eĉ ne scias, sciu, mi ĉion forgesis.”

”Vi devas rememori.”

”Atendu, li estis alta kiel nia kompatinda paĉjo, li havis nigrajn harojn kaj okulojn.”

”Ĉu nenio aparta estis sur li?” li insistis.

”Ne, sed ja. Sur la supra lipo li havis profundan cikatron,” rememoris la knabineto.

”Ĉu nenion alian?” sopirege li demandis.

”Nenion plian.”

”Domaĝe. Kian ĉevalon li havis?”

”Grizblankan, grizmakulan. Kaj mi ankaŭ rememoras; sur la pafilo li havis arĝentan garnaĵon.”

La knabo iom silentis, kvazaŭ li volus profunde encerbigi la rakonton de la fratino. Magie dume denove dolore ekploris.

”Ne ploru plu, ni helpos per tio nek paĉjon nek panjon nek fraton. Mi devas pripensi pri maniero, kiel plej bone atingi la murdiston. Sed mi ne povas persekuti lin kun vi. Kiel ni faros tion? Ne gravas, kiam mi atingos lin, sed mi atingos lin, kaj poste, poste . . .” la okuloj de la knabo ekbrulis pro justa kolero. ”Dormu nun, fratinjo, mi gardos vin kaj la mortintojn.”

”Mi ne dormos,” defendis sin Magie, sed laciĝo venkas eĉ doloron. La okuletoj fermiĝis kaj la knabineto ekdormis. Dick restis sola en la mezo de la nokto, klare brulanta per miloj da steloj super la scenejo de la tragedio. Li ne sentis timon, nur duobliĝis lia doloro, kiun li mildigis nevolante pligrandigi la doloron de la fratino.

Kiel multo ŝanĝiĝis dum kelkaj horoj! Ankoraŭ matene ĉiuj vojaĝis plenaj de forto, kredo al sukceso, al riĉeco, al feliĉa vivo kaj vespere restis nur li kun Magie, forlasitaj, turmentitaj pro la perdo de siaj karaj, starante solaj kontraŭ la malbona vivo.

Ie inter la ŝtonegoj aŭdiĝis hurlado de kojoto. Alia respondis al ĝi malproksime. Dick kunpremis pli forte la pafilon kaj koncentrite aŭskultis en la mallumo. Duobla respondeco kuŝis sur liaj malfortaj ŝultroj: defendi la malgrandan Magion kaj atingi la murdiston. ”Mi povos tion!” li refutis la dubojn, ĝermantaj en animo. ”Mi povos aŭ falos!”

La disko de la suno, eliranta super la horizonto, atingis Dickon jam plene laboranta. Li fosis grandan tombon por la viktimoj de la murdisto. Tio estis malfacila laboro en la malmola tero, sed la knabo ne sentis laciĝon, li ja preparis la lastan liton al la plej karaj. Preskaŭ tagmeze, en plena sunbrilo, li finis la malĝojan laboron, dum kiu Magie ne ĉesis plori. Pene li kuŝigis la korpojn en la tombon kaj surgenuinte kun la knabino sur ĝia rando li preĝis varmegan preĝon.

”Dormu trankvile, paĉjo kaj panjo kaj frato. Mi promesas al vi, ke mi zorgos pri Magie kaj ke mi trovos vian murdiston. Li ne savos sin, eĉ se mi devus persekuti lin la tutan vivon. Adiaŭ!”

Superregante ploron li surŝutis la tombon kaj dum momento li staris ĉe ĝi, ĉirkaŭbrakumante la kapeton de la fratino. Ĉevalhenado kaŭzis, ke li turnis sin rapide kaptante pafilon, kiu konstante kuŝis ĉemane. Unu el la rajdĉevaloj, fuĝinta nokte en la dezerton, revenis. La ceteraj restis en la dezerto, ili eble iĝis viktimoj de la noktaj kojotoj. Dick tuj sentis sin pli bone. Li ne devos vojaĝi kun Magie piede al la plej proksima homa loĝejo, la vojaĝo ne daŭros tiel longe. Kiam li trovos bonajn homojn, kiuj zorgos pri la fratino, li revenos, por ke li serĉu la murdiston.

Li metis sur la ĉevalon provizojn el la veturilo, li plenigis felsakon per akvo, li surŝultrigis la pafilon, malantaŭ la zonon li enŝovis du pistolojn, kiuj estis por li tro pezaj, kaj fine li haltis ĉe la freŝa tombo kovrita de amaso da ŝtonoj.

”Ankoraŭ unufoje, dormu trankvile! Ni ne forgesos vin!” li vokis kaj jam ekrajdis al la montaro. Nia Dick estis certe kuraĝa knabo, se li ne perdis la kuraĝon en la mezo de la senlima dezerto, minacanta per krutaĵoj de ŝtonegoj kaj per sunbrilego, per tomahaŭko de insida indiano, per verdaj okuloj de montara leono kaj per centspeca alia danĝero. Li simple ne pensis pri la danĝero, sed nur pri la devo defendi la malgrandan fratinon. Sur la mallarĝa montara vojo la ĉevalo supreniris gvidata atente de la knabo. La suno neelteneble brilegis lacigante ĉian movadon de vivo. La dezerto malamike silentis, indignita pro la kuraĝo de la homaj vermetoj penetrantaj en ĝian sinon. Ankaŭ ambaŭ infanoj silentis kaj la ĉevalo eĉ ne henis, tute okupita de la penegado sur la abrupta deklivo.

Eble du horojn ili ascendis, kiam fonteto haltigis ilin.

Ĉiuj tri trinkis glutege kaj Dick volis ĵus depreni la jungilaron, kiam tra la aero eksonis siblado kaj plumigita indiana sago trafis en la ŝtonegon super la kapo de Dick.

Nehezitante li ekkaptis la ĉevalon je la brido kaj ŝovis ĝin post randon de la roko, superanta la fonton. Li rapide puŝis tien ankaŭ Magion kaj poste kaptinte pafilon li rigardis atente en la direkton, de kie alflugis la sago.

Inter la ŝtonegoj ekvibris plumoj de bunta indiana diademo kaj neperdante tempon per celado Dick ekpafis. Aŭdiĝis ekkrio, korpo de ruĝa batalanto ĵetiĝis aeren, por ke ĝi tuj peze falu teren.

”Mi trafis lin,” diris la knabo kontente, sed la kaŝejon li ne forlasis, ĉar li ne sciis, ĉu la indiano estas sola. Nur post momento li metis ĉapelon sur la paftubon de la pafilo kaj elŝovis ĝin super la ŝtonego. Nova sago ne alflugis, en la proksimeco ne estis malamikoj.

”Ni povas rajdi pluen kaj ni devas rapidi. Kie estas unu indiano, tie estas certe pli multaj, kaj ju pli malproksime ni estos de ili, des pli bone.”

Ili ascendis nun pli rapide, sed baldaŭ la pado tiel krutiĝis, ke ne eblis rajdi aliel ol paŝante. Dick senĉese zorgeme rerigardis, esplorserĉante eblan malamikon kaj ĉe unu rerigardo li paliĝis. Li ekvidis bandon de proksimume tridek ruĝuloj, rajdantaj en ilia spuro. Li paliĝis, sed ne perdis la prudenton. Li rigardis supren kaj vidis, ke li ne povas savi sin. Sed tuj li pensis, ke la pado ne permesos amasan atakon de la indianoj, kiuj povas rajdi nur sinsekve.

”Magie, indianoj rajdas post ni kaj ili estas eble sur milita vojo. Ni venkos, vi ekvidos! Ĉu vi timas?”

”Ne, mi ne timas, kiam mi estas kun vi,” la knabineto provis esti heroa, sed ŝia voĉo tre tremis.

”Jen estos konvena loko por defendo,” decidiĝis la malgranda heroo, ekvidinte en la padkurbiĝo kelkajn amasigitajn ŝtonegojn kreantajn naturan fortikaĵon.

Ili kaŝis sin tie ankaŭ kun la ĉevalo kaj Dick preparis sin al batalo. Li havis sufiĉe da pafaĵo kaj li kredis firme, ke li haltigos la indianojn. Kaj se li ne haltigos ilin, poste li mortos kun Magie kiel heroo.

La indianoj rapide proksimiĝis.

II. - MI ESTAS NUR KNABO, SED MI VENKOS VIN ĈIUJN! — CHESS RYEN PREZENTAS SIN

Ili apartenis al tribo de rabemaj sioŭksoj, ĉiam malamike kondutantaj al blankuloj, ĉiam avidaj je rabaĵoj kaj novaj skalpoj. De matene ili postsekvis la postsignon de la ĉevalo de Dick kaj soliĝinta rajdanto ŝajnis por ili facila predo. Tro facila, tial ili elsendis post li nur unu solan spionon, kiu finis per pafo de la pafilo de Dick. La ceteraj rajdis malrapide post li kaj ili fariĝis furiozaj trovinte la malvarmiĝintan kadavron de la spiono. Ili rapidigis la rajdadon kaj baldaŭ per akrevidaj okuloj ili vidis, ke ilia rivalo estas nur knabo. Ili ekĝojis certaj pro sukceso kaj kun malŝato ili kondamnis la batalinton, kiu lasis mortigi sin de blanka hundido. La proksima estonteco konvinkis ilin, ke la hundido havas jam bone elkreskitajn dentojn.

Dick estis konvinkita, ke la indianoj ne intencas al li amikecon, la sago ja, elpafita de la spiono, parolis per klara lingvo. Tial, tuj kiam la indianoj venis al pafdistanco, ekparolis la pafilo de la knabo kaj la indiano rajdanta frunte, disĵetinte la manojn, falis de la selo. Ankaŭ la dua ekpafo ne maltrafis la celon kaj du mortintaj aŭ grave vunditaj batalantoj sufiĉis, por ke la ceteraj tre rapide foriru de pafdistanco de la neerarema pafisto, al kiu dume ili povis neniel malutili.

Dick observis ĝoje la retiriĝon kaj lia koro bategis pro febro de la provizora venko. La ruĝuloj interkonsiliĝis, grupiĝinte ĉirkaŭ la batalanto kun la plej bunta pluma ornamaĵo, ĉirkaŭ la estro, kiu apogis sin al antikva fusilo, la sola en la tuta aro. Li estis ekscitita pro la malsukceso kaj forgesante indianan prudenton kaj trankvilon, svingis sovaĝe per la libera mano.

”Ĉu miaj ruĝaj fratoj estas fetoraj skunkoj, ke ili retiriĝas antaŭ infano sen nomo? Ĉu iliaj koroj sinkis ĝis ĉevalhufoj? Ek! Ni kaptos la gratatan hundidon kaj preparos al ĝi torturojn, pri kiuj ankoraŭ neniu sonĝis.”

”Estro Longa Tranĉilo havas kuraĝan koron,” aŭdiĝis unu el pli aĝaj batalantoj, ”sed ĉiu, kiu provos rajdi sur la pado, estos trafita de kuglo de la knabo, kiun Granda Spirito puŝfaligu per fulmo!”

”Ĉu ni do forkuru antaŭ li, Blanka Urso? Ĉu tridek batalantoj antaŭ unu infano?”

”Ne, ni intertraktos kun li.”

”Intertrakti kun blanka infano, mi hontas,” eksiblis la estro.

”Nur ŝajne, artifiko estas foje pli bona ol blinda kuraĝo. Parto de la batalantoj proksimiĝos dume piede al la ŝtonegoj ĝis li kaj —”

”Mi konsentas!” ridetis la estro diable kaj jam unu el la ruĝuloj svingante per peco de malpura ŝtofo proksimiĝis al la fortikaĵo de Dick. La knabo ne ekpafis, sed ne dediĉis al la sendito atentemon. Li antaŭsentis insidon, ne povante kompreni, ke la ruĝuloj vere volus intertrakti kun unu sola rivalo, kaj maltrankvilo obsedis lin. Se la ruĝuloj venos sur la ŝtonegojn . . . poste Dick kun bedaŭro rigardis Magion, kiu terurita premis sin al ŝtonego. ”Ni mortos ambaŭ kiel herooj,” decidiĝis Dick, ”ni ne makuligos memoron de la gepatroj per poltroneco.”

Tuj kiam la sendito proksimiĝis ĝis pafdistanco, Dick vokis laŭte: ”Haltu!”

”Juna blanka frato ne pafi,” certigis sekurecon por si la indiano per la terura angla lingvo. ”Ni venas kiel amikoj.”

”Tial vi volis murdi min inside, malpura mensogulo.”

”Ni scias pri nenio! Male, ni volas savi vin, ĉar en la montaro vi certe mortos. Ni kondukos vin ĝis nia vilaĝo.”

”Silentu kaj ne mensogu. Vi timas, poltronuloj, aro da hundoj, unu knabon kaj vi volas kapti lin per artifiko.

Tuj revenu aŭ mi komencos pafi!” Dick mem miris pri la bruskeco de sia voĉo.

”Se vi ne obeos, vi mortos en terura maniero!” minacis la sendito.

”Ne minacu, mi ne timas ululantajn kojotojn. Mi estas nur knabo, sed mi venkos vin ĉiujn,” vokis Dick kaj samtempe li komencis pafi trans la kapo de la sendito en grupeton de indianoj, kiuj malzorgeme alproksimiĝis al pafdistanco. Kelkaj kun ekkrioj falis, la ceteraj retiriĝis, sed Dickon la venko ne ĝojigis. Li rimarkis, ke nur malplimulto da sioŭksoj restis sur la pado, la ceteraj jam certe kaŝrampas inter la ŝtonegoj, ili ŝteliras tiel kaŝe kaj singarde, ke li ne povas trafi ilin per pafado kaj se la indianoj venos ĝis ili, li ne povos spiti al superforto. Li ne savos sin, sed li batalos. Zorgeme li reŝargis la pafilojn kaj preparis ankaŭ ambaŭ pistolojn, tio estas apogis ilin al ŝtono, por ke li povu pafi kun apogo, ĉar li ne povis regi la pistolojn per la malfortaj manoj.

”Ne timu, Magie,” li kvietigis la fratineton, ”ili nenion faros al ni, ili mem timas nin.”

”Mi ne timas,” ŝi provis rideti, ”kaj se ili venkus nin, ni venus en ĉielon al paĉjo kaj panjo, ĉu ne?”

”Certe,” li pravigis mallaŭte kaj rapide li returnis sin, por ke la etulino ne vidu la larmojn en liaj okuloj.

Por Dick komenciĝis momentoj de maksimuma streĉo. Ĉirkaŭe regis la plena varmego de la arda somera tago sed frosto kuris sur lia dorso. Li ne vidis la malamikon, li ne aŭdis ĝin, kvankam ĉiun atentemon de nervoj li enmetis en la orelojn, nur li antaŭsentis ĝin. Li desegnis por si en la animo figurojn de la ruĝuloj glitantaj inter la ŝtonegoj, alproksimiĝantaj ja malrapide, sed kun nehaltigebla reguleco, li atendis, ke jam elsaltos la tuta bando kun sovaĝa kriado. Li sciis, ke tio estos la fino de ĉiuj finoj kaj li tamen preskaŭ deziris, ke ili jam venu, ĉar atendado estis same terura kiel morto mem.

Subite li ekaŭdis grincadon de ŝtoneto, samtempe la ĉevalo ekhenis, ĵus aŭdiĝis milita krio kaj proksimume dek kvin ruĝuloj elsaltis senpere antaŭ la kaŝejo de Dick.

Necelante li komencis pafi, du aŭ tri falis, sed la ceteraj jam troviĝis sur la supro de la ŝtonegoj, servantaj al la geknaboj kiel kaŝejo. Li haltigis ilin ankoraŭ por momento per ekpafoj de la pistoloj, kiuj ne havis efikon, ĉar li ne povis regi la pezajn armilojn kaj poste kaptinte la pafilon je paftubo li starigis sin antaŭ Magie, por ke li protektu ŝin per la propra korpo ĝis la lasta spiro.

”Fino, fino,” flugis tra lia kapo, ”mi venĝos nek la gepatrojn nek la fraton, mi mortos kun Magie.” Li observis, kiel unu el la ruĝuloj, ulo de ega staturo, prepariĝas por ĵeti al li tomahaŭkon kaj senvole senscie Dick fermis la okulojn. ”Dio estu al mi favorplena,” li flustris.

La ruĝulo plezurĝuante la torturojn de la knabo atendis kun la mortiganta bato. Ĉiam li levis kaj denove mallevis la militan hakilon, kiam li fine eksvingis, sed ne ĵetis.

De ie el la altaĵo ekbruis pafo, la ruĝulo falis kvazaŭ subhakita kaj antaŭ ol la ceteraj rekonsciiĝis, novaj kugloj semis inter ili pereon. Unu sola el ili ĵetis sin al la geknaboj, dum la ceteraj klopodis fuĝi, vokante sovaĝe, ke antaŭ ol li foriros en la eternajn ĉasejojn, li frakasos iliajn kraniojn. Li provis trafi Dickon per la hakilo. La knabo, al kiu la pafado redonis esperon kaj vivon, defendis sin per la turnigita pafilo, sed li estus malvenkinta, se tra la aero ne estus aperinta hele bruna, preskaŭ blanka korpo de ega hundo, kiu per forto kaj pezo faligis la indianon kaj ĝi enmordis furioze grumblante en lian gorĝon.

La ekkrio de la sioŭkso sufokiĝis en elŝprucinta sango.

La hundo indiferente lasis la senfortan korpon kaj ĝi ĵetis sin al la ceteraj. Sed ĝi ne plu trovis laboron, la pafilo de la nevidebla pafinto purigis la ŝtonegon perfekte.

Dick rigardis kvazaŭ prisorĉita. Kelkfoje li fermis kaj denove malfermis la okulojn, volante konvinkiĝi, ke li ne sonĝas, ke li estas vere savita. Sed la korpoj de la indianoj kuŝantaj jen tie jen tie, Magie baraktanta en spasma ploro pro tia revivita teruro, ĉio ĉi pruvis, ke li mem estas vere viva kaj en sekureco.

”Nekonata savinto, mi dankas al vi!” li vokis profunde el la koro esplorserĉante la ĉirkaŭaĵon en espero, ke nekonato iĝos konato. Daŭris momenton, antaŭ ol la espero plenumiĝis. Ĉevalhufferoj ekklakis en la ŝtonaro kaj aperis nigra belega ĉevalo kun hararo brila kvazaŭ silko. Ĉiu muskolo en ĝia korpo nur ludis. La ĉevalo tiel katenis la atentemon de Dick, ke li tute ne rimarkis la rajdanton firme sidanta en selo kaj certe tenanta en la mano multpafan ripetpafilon. Tio estis juna, proksimume tridekjara viro, kies elasta staturo estis vestita en longaj ledaj pantalonoj kaj en griza ĉemizo, kies manikoj finis en ledaj manumoj. La veston kompletigis larĝa ĉapelo kovranta nigrajn harojn preskaŭ same densajn kaj buklajn kiel tiujn de Dick. La ventvipita kaj sunbrunigita vizaĝo de la viro esprimis kuraĝon kaj energion, la bluaj okuloj rigardis nun ankoraŭ dure pro rebrilo de la ĵusa batalo. Sed tuj kiam la rajdanto ekvidis la knabon, ŝanĝiĝis la tuta mieno de la vizaĝo, la buŝo kaj la okuloj ekridis kaj afabla boneco alternis la batalan durecon.

”Ho, juna heroo, vi tre varmigis la ruĝulojn,” li vokis saltante de la ĉevalo. Dick, distrita de la observado de la nigra ĉevalo, fiksis la okulojn al la savinto. Tuj li eksentis favoron al la fremdulo, kiu plaĉis al li ankoraŭ pli ol la ĉevalo.

”Mi varmigis,” li komencis senhonte, ”sed se ne venus vi, estus fino jam post momento. Mi dankas al vi por mi kaj ankaŭ por mia fratino, vi venis kiel miraklo en la lasta momento. Mi ne scias multe paroli, sed se vi iam bezonos ies kapon, jen estas la mia, sinjoro!”

”Vi parolas tro. La plej grandan laboron vi faris mem.

Kaj kiu dirus al mi sinjoro. Mia nomo estas Ryen kaj por miaj geamikoj Chess. Kiel vi venis ĉi tien sola, sen plenkreskuloj?”

La knabo ne tuj respondis. La nomo de la nekonato impresis kiel sorĉa parolo. Chess Ryen kaj rajdas sur nigra ĉevalo kaj havas blankan hundon! La knabo ne dubis, ke la hundo tiel furioze ŝirinta la indianojn apartenas al la kuraĝa savinto. Sed poste savis lin — Por ke li estu certa, li demandis: ”Ĉu via ĉevalo nomiĝas Tarzan?”

”Jes,” respondis la fremdulo ridetante.

”Kaj la hundo Fulmo?”

Nova konsento.

”Vi do estas Chess Ryen, nomata Justulo, la glora heroo de la Okcidento, persekutanto de ĉiu malbono, la plej granda batalanto kontraŭ indianoj!” vokis entuziasme la knabo.

”Oni vere nomas min tiel, sed kun gloro tio ne estas tiel malbona,” ridetis Ryen.

”Jes, vi ne scias kiel malbona. En ĉiuj vilaĝoj, fostodomoj kaj tendaroj oni prononcas vian nomon kun sankta respekto, ĉiuj parolas pri vi preskaŭ kiel pri dio. Kaj vi savis nin, vi estas tiel bona kaj mi kredas, ke vi helpos min ankoraŭ unufoje, vi certe helpos.”

”Rigardu, knabo, vi faris hodiaŭ grandan laboron, vi pruvis, ke vi havas heroan koron. Tial konsideru min kiel kunulo kaj voku min per la nomo. Mi helpos vin, kvankam mi pensas, ke en la vivo vi ne bezonos ofte fremdan helpon. Vi rakontos al mi vian okazintaĵon, sed plej baldaŭ ni devas ekrajdi de ĉi tie. Ni ne scias, ĉu kaŝas sin ie alia bando de ruĝaj kanajloj. Survoje vi respondos al mi la demandon, kiun mi jam faris, do kiel vi troviĝas ĉi tie sola kaj sen helpo. Ĉu tio estas via fratinjo?”

”Jes, ŝi nomiĝas Magie kaj mi Dick Dickson. Ni estas solaj, ĉar —” la kuraĝo de la knabo subite malaperis kaj li ekploris.

”Nu, nu, heroo, trankviliĝu, rigardu la fratinjon, kiel ŝi interamikiĝis kun la hundeto.” Vere la knabineto karesis la hundon, ŝanĝiĝinta el sangosoifa diablo en malsovaĝan ŝafeton, kiu trankvile igis dorloti sin de la etaj manoj.

”Obeema hundeto,” babiletis la knabino. ”Vi mortigis la malbonajn indianojn.”

Dick trankviliĝis kaj ili ekrajdis. La vojo ascendis kaj Chess rajdis sur ĝi kun certeco malkaŝanta perfektan konon de la regiono. Li aŭskultis Dickon, kiu priskribis la malĝojajn okazintaĵojn de la hieraŭa tago. Kelkfoje Ryen grincis pro kolero pro la fiaĵo de la kanajlo, kaj kiam la knabo finis, Chess proklamis karesante la harojn de Magie, sidanta antaŭ li sur la selo: ”Vi ne bezonas peti helpon, kunulo, mi helpos vin, via kverelo estas mia kverelo. Ni serĉos la murdiston, ĝis kiam ni trovos lin kaj poste li komencos bedaŭri la momenton, kiam li naskiĝis. Ni povus reveni kaj postsekvi liajn spurojn,” diris Chess kaj rigardis zorgeme la firmamenton, ”sed proksimiĝas ŝtormo. Ni ĝojos, se ni atingos kaŝejon. Pluvego kunigita kun ŝtormo forlavos certe la spurojn, tio ne gravas. Malbono neniam fuĝos al puno kaj ni helpos la justecon.”

La knabo ne konsentis tro kun la opinio de la arbarano, li prefere tuj estus reveninta al la spuroj de la murdisto, sed kontraŭi li ne kuraĝis. Fakte la firmamento vere rapide nubiĝis per malhelaj, terurigaj nuboj, la sufoka vetero ankoraŭ duobliĝis, la silento iĝis pli terura.

Magie terurite ekkriis, kiam malproksime sovaĝe ektondris kaj ankaŭ la ĉevaloj kaj la hundo maltrankviliĝis.

”Ni rapidu, aŭ la ŝtormo faros, kio ne sukcesis al la indianoj,” zorgeme ordonis Chess, instigante afable Tarzanon al pli rapida paŝo. Tondris konstante pli ofte, leviĝis ventego, sur la montojn falis preskaŭ mallumo. Magie ploris pro timo kaj ankaŭ Dick apenaŭ superis tremadon.

”Nu, knabinjo, ni iam estos hejme, ne ploru, la ŝtormo ne englutos nin,” Chess kvietigis la infanon. Ankoraŭ eble dek minutojn ili rajdis, kiam Ryen devojiĝis kaj deseliĝinte kondukis la ĉevalon trans ŝtonegojn. Ĝuste en la momento, kiam la ŝtormo ekfuriozis per la tuta forto, aperis antaŭ ili breĉo, kaŝita al la rigardoj de ĉiuj sciaviduloj. Kaprico de la naturo elŝprucigis meze de la ŝtonegoj fonton, la vento ĉi tien alportis teron, la akvo forlavis ĝin ĉi tien kaj tiel estiĝis malgranda verda insuleto meze de la ŝtona dezerto. Malantaŭe mallumis la aperturo de grandspaca kaverno. Chess Ryen trovis foje dum siaj vagadoj la gastigeman angulon kaj faris el ĝi intermitan rifuĝejon.

Precipe hodiaŭ li dankis al la iama hazardo, ja la ŝtormo, kiu furiozis en la montaro akompanata de sovaĝtorenta pluvo kaj uragano de nemezurebla forto, certe estus alportinta pereon al li kaj ankaŭ al la infanoj. La kaverno situis alte super fundo de breĉo, la torento de akvo ne povis eniĝi ĉi tien, eĉ ne la vento povis malutili. Sento de sekureco plenigis ĉiujn kaj Magie baldaŭ trankviliĝis. Chess lokigis la ĉevalojn malantaŭe en la kaverno, ordonis al la infanoj, ke ili senvestigu la pluvmalsekigitajn vestojn kaj post momento flagris gaje fajro, nutrita de provizo de ligno, kaŝita en la kaverno. Ĉiuj konsciiĝis, ke ili malsatas kaj la nutraĵoj ricevis merititan honoron.

Dum la manĝado Magie subite ekploris. ”Panjo,” ŝi plorsuspiris, ”mia ora panjo!” Ankaŭ Dickon denove superregis malĝojo kaj Chess, plena de kompato, vane serĉis konvenajn vortojn por trankviligi la infanojn.

”Kompaniulo, ne estas tempo de plorĝemado, ni povas neniun helpi, se ni ploras. Memoru, Dick, ke vi devas esti forta, se vi volas venĝi vin. Ja al multaj infanoj okazis la sama sorto kiel al vi, multaj gepatroj foriris nekonate kien kaj la infanoj ne povis senesperiĝi. Ja ankaŭ mi perdis la patron en simila maniero kiel vi kaj ĝis hodiaŭ mi serĉas kanajlon, kiu kaŭzis lian morton. Sed mi trovos lin, kiel vi trovos lin, Dick.”

”Rakontu al mi pri tio, se —” Dick embarasiĝis.

”— mi ne malĝojos. Ne, oni bezonas iam babili pri siaj malĝojoj.”

La fajro krakis, la fulmotondro super la montaro furiozis kaj Chess rakontis. Nur al Dick, ĉar Magie, laca pro la impresoj, ekdormis.

III. - LA EKESTO DE JUSTA CHESS RYEN

Antaŭ dek du jaroj la orfosista tendaro Malbenita Spirito en Nevada estis en plena prospero. Pli ol kvincent viroj loĝis tie en lignodomoj kaj en la ŝtonplenaj kampopartoj malfacile batalis kontraŭ la tero por la brilo de oro, kiun ili poste multe pli facile elspezis en la salonoj de Longa Bill, de ruza kanajlo, elsuĉanta la oran polvon laŭleĝe per vendado de malbonaj kaj multekostaj alkoholaĵoj, malpli laŭleĝe per falsa kartludo kaj tute kontraŭleĝe per alianco kun eble ĉiuj desperuloj, da kiuj la regiono plenplenigita kun orfosistoj nur svarmis kaj kiuj faris la profiton de la orfosistoj ankoraŭ pli malcerta. Oni flustris, ke kion lasos al la naivaj kartludemuloj Longa Bill, tion ie en dezerto forprenos al ili iu el liaj amikoj. Oni nur flustris, pruvoj ne estis, Longa Bill priregis perfekte la ludon kaj tiel okazis, ke neniu iĝis celtabulo de pezaj pistoloj aŭ objekto de amuzo, ĉe kiu la ĉefaj konsistaĵoj estis longa lazo, sufiĉe alta branĉo kaj homa kolo. Li vivis bonstate, li ridetis necerte kaj li ĉiam volonte servis al ĉiu gasto sopiranta je brando aŭ je ludkartpartio.

Malpli granda, malproporcie malpli granda parto de la profito de la tendaro malaperis en la kabano de la patro de Chess, de Bob Ryen, serioza, iom malserenmiena viro, kiu estis ankaŭ ŝirata de la ora febro. Li ĉirkaŭbaris sian kampoparton, sed vidante, ke riĉaĵo estas venanta tre malrapide kaj plej ofte ĝi tute ne alvenas, el pli granda parto da mono li aĉetis nutraĵojn, ĉefe konservitajn, diversajn vivbezonaĵojn kaj ŝanĝis konvene la plilarĝigitan lignodomon en venddeponejon. Li ne ĉesis serĉfosi en la kampoparto, sed la serĉfosado estis por li pli amuzo ol okupo, ĉar la komerco baldaŭ alportis dekoble pli ol la kampoparto. Li povis dediĉi sin al ambaŭ, ĉar la familio, nome la edzino kaj la dekokjara filo Chess, estis kun li en la tendaro. Li fartis multe pli bone ol plimulto da ceteraj, propre ol ĉiuj, krom Longa Bill, kun kiu li ne povis kompari sin, kiel neniu, kiu akiris laborenspezon honeste.

La maljuna Ryen estis vere honestulo en ĉiu spiro, li ne sopiris pri malpropra, li fine sopiris eĉ ne pri granda riĉeco, sufiĉis al li, ke li estas ankaŭ kun la familio, kreanta por li la tutan mondon, kontente kaj trankvile viva.

La sopiron pri trankvila vivo apogis sufiĉe paro da pezaj pistoloj, kiujn li kapablis manipuli tiel perfekte precize kaj rapide, ke ĉiu provo rompi perforte lian trankvilon finiĝis per katastrofo por la rompinto, kiu restis kuŝanta en fumo. Tiaj provoj okazis nur en la komenco de la restado de Ryen en la tendaro, pli poste neniu kuraĝis peli konflikton ĝis pafado kaj Ryen havis trankvilon. Li estis maltrankviligata eĉ ne de la atakantoj de la dezerto, ĉar la unuaj du provoj de atako kontraŭ lia veturilo, alveturiganta pluajn varojn en la tendaron, finiĝis per absoluta fiasko por la rabistoj, kiuj havis nek tempon nek ŝancon ekpafi. Kiam li poste konvinkis la ruĝajn batalantojn, laborantaj en aro, ke per ripetpafilo li pafas same bone kiel per pistoloj, li havis perfektan trankvilon kaj li vivis nerimarkante la mondon kaj ĝiajn konfliktojn.

Ĉiun liberan tempon li dediĉis al eduko de la plenkreskanta filo Chess, kiu perfekte similis la patron. Li estis same komprenema kaj kapabla lerninto en pafado kiel en rajdado, en ambaŭ kapabloj li baldaŭ superis la majstron. Sed li interesiĝis ankaŭ pri aliaj fakoj de la homa sciado, li rajdis en malproksiman urbon, por tie serĉi librojn kaj gazetojn, kiujn li preskaŭ legegis, kaj tiel li kreskis en junan ĝentlemanon, tre favore diferenciĝanta de la ceteraj junaj viroj en la tendaro. Li pasie tenis sin al la patro, kiu signifis por li modelon en ĉio, kaj tenere al la patrino prezentanta al li la tutan belecon en la mondo.

La maljuna Ryen ne sopiris pri riĉeco, nur por amuzo li laboris en la kampoparto per pioĉo kaj tamen ĝuste al li sukcesis grandega trovo. Li trafis riĉan vejnon, tiel riĉan, ke ĝi promesis milionan profiton. La vejno ne forkuris en profundaĵon, la oro estis nur tre malmulte malpurigita de fremdaj materialoj, simple trovo, kiu sukcesas unufoje en kvindek jaroj. Bob Ryen konservis la trankvilon, kvankam ĝojo brulis en li per ĝoja flamo, li inicis la edzinon kaj ankaŭ la filon pri la trovo, ordonante samtempe severe, ke ili ne kuraĝu diri pri ĝi al iu ajn. Li laboris en la kampoparto same kiel alifoje, atente observante ĉiujn preterirantojn kaj klopodante kovri la trovejon per fosado en tute aliaj lokoj de la kampoparto.

Li timis scivolemajn okulojn, sciante, ke en la tendaro minimume duono de la viroj estas pretaj sen konsciencriproĉoj tranĉi la kolon de posedanto de riĉa serĉfosejo. Li agis tre atente, sed tamen li ne eskapis la atentemon de la embuskaj okuloj de Longa Bill. Hazardo helpis tiun al malkovro. Li foje revenis el mistera promeno en la montaro kaj li ekvidis lumon likiĝanta tra ne tute kalfatra ŝutro de la lignodomo de Ryen. Kiel kato li ŝtelalproksimiĝis al la fenestro kaj tra fendo li rigardis en la ĉambron. Mankis malmulte, ke li ekkriu. La familio de Ryen ĉetabliĝinta okupiĝis per plenigado de saketoj per oro. Kaj per kia oro! Ne per polvo, sed per pecetoj, per tute kontentigaj pecetoj. Rapide li pritaksis valoron de la oro sur la tablo kaj en la saketoj al cent mil dolaroj kaj tute ekscitita li malproksimiĝis de la lignodomo. Ryen do faris trovaĵon kaj kian trovaĵon! La avaraj okuloj de la kanajlo brulis per malbona fajro. Li febre pripensis, kiel proprigi la riĉaĵon de Ryen. ”Mi igos morti lin,” li ekpensis flegme. Estis karakterize, ke li ne volis ĉeesti mem ĉe la mortigo, nur profiton li volis havi.

”Sanders helpos min!” li decidiĝis kaj anstataŭ hejmen li ascendis reen en la montojn. Li forlasis padon uzata de homoj kaj paŝis tra ŝtonaro ĝis granda surmuskita ŝtonego. Li haltis kaj trifoje ululis similigante perfekte la voĉon de strigo. Post momento aŭdiĝis respondo kaj ankoraŭ post momento elflugis el la mallumo flustrado.

”Ĉu tio estas vi, Bill?”

”Jes.”

”Kion vi volas? Kial vi revenis?” jam laŭte parolis la nekonato restante senĉese en mallumo.

”Mi havas por vi laboron.”

”Lasu min trankvila. Miaj dentoj ankoraŭ jukas pro la prirabo de poŝto en Mala City. Mi volas ripozi kaj neniel mi sopiras incitegi kontraŭ mi la loĝantojn de tiu ĉi regiono.”

”Ne timu, tiu laboro estas tute sendanĝera kaj temas pri minimume centmil en oro kaj poste pri la tuta serĉfosejo.” Bill inicis la nekonaton, nomata Sanders, pri sia malkovro kaj promesis al li duonon de la tuta rabaĵo.

Domaĝe, ke li ne vidis, kiel en la mallumo lumas la okuloj de la nevideblulo, ankoraŭ pli malbone ol liaj propraj.

”Ĉu vi do konsentas?”

”Mi konsentas. Kiam li veturos ĝis Arosa kun oro en la bankon, mi pafmortigos lin embuske kaj la monon ni dividos inter ni. Poste vi konkeros la serĉfosejon kaj duono de la profito estos mia. Sed kiel mi ekscios, kiam li veturos?”

”Vi vidas de ĉi tie la tendaron. Malantaŭ la salono estas masto por flago, do tiutage, kiam Ryen veturos en la urbon, mi hisos sur ĝi ian ĉifonon.”

”Ĉu tio ne estos okulfrapa?”

”Ne estos, maksimume oni diros, ke mi freneziĝis.”

Pritraktinte hontindan kontrakton la kanajloj disiris pripensante jam nun, kiel unu trompos la alian. Longa Bill de tiu nokto konstante rigardis la lignodomon de Bob Ryen. Li atendis senpacience kaj li ĝisatendis. La maljuna orfosisto, pelante antaŭ si mulon, ŝarĝita de volumenaj sakoj, ekrajdis sur griza ĉevaleto direkte al la urbeto. Vane la juna Chess proponis al li akompanon, atentigante pri la eksterordinara prezo de la ŝarĝo; la maljuna Ryen ne igis sin persvadi kaj fidante al ambaŭ pistoloj, la ripetpafilo kaj hodiaŭ ankaŭ al plumber-fusilo de respektindaj dimensioj, li trankvile ekrajdis. Kun strangaj sentoj Chess rigardis la patron kaj malbela antaŭsento premis lian koron. Kiam la patro malaperis, Chess turnis sin kaj ekvidis, ke Longa Bill hisas sur masto pecon da tolaĵo, nesimila al iu ajn flago.

”Bill freneziĝis,” aŭdiĝis apud Chess la voĉo de Bud Brown, unu el la plej aĝaj loĝantoj de la tendaro.

”Li ne aspektas laŭ tio, onklo,” ĉiuj nomis Brownon onklo, ”mi volus scii, kial li faras tion.”

”Mi ankaŭ, sed mi opinias, ke frenezeco povas aperi subite.” Chess kapjesis kaj foriris al la patrino en la lignodomon. Maltrankvilo kaj timo pri la vivo de la edzo ekscitis ankaŭ ŝin.

”Mi ne devus esti obeinta kaj lasi la patron forrajdi sola,” pensis Chess kaj subite flugis tra lia kapo, ĉu la hisado de la stranga flago koneksas iel kun la vojaĝo de la patro, ĉu ĝi ne estas por iu signalo.

”Mi frenezas,” li riproĉis al si mem, ”mi vidas fantomojn tie, kie ili ne estas.” Sed trankvilon li ne akiris.

Nokte, kiam li ne dormis same kiel la patrino, la timoj konfirmiĝis en terura maniero. Estis post noktomezo, kiam antaŭ la lignodomo ekhenis ĉevalo. Chess salte ellitiĝis kaj flugis al fenestro. Liaj haroj hirtiĝis pro teruro, kiam li ekkonis la ĉevalon de la patro revenanta — sen rajdanto.

”Malfeliĉo okazis al paĉjo!” li vokis kaj la patrino staranta jam apud li, ekkriis same terurite. La junulo, neperdante eĉ momenton per vana lamentado, vestis sin en kelkaj sekundoj, pendigis ĉirkaŭ la koksoj zonon kun pistoloj, prenis pafilon kaj jam staris ĉe la ĉevalo.

”Kie vi havas la mastron?” li demandis. La ĉevaleto malĝoje ekhenis. ”Vi portos min al li!” daŭrigis Chess.

”Sed rapide, ĉevaleto, rapide.” Li salte surseliĝis kaj ekflugis sur flugiloj de angoro. Proksimume kvar kilometrojn sub la tendaro, direkte al la urbeto, la ĉevalo haltis tremante pro teruro en la tuta korpo. Chess desaltis kaj malespere plorĝemante li staris ĉe la kadavro de la patro. Li kliniĝis, superregante neniel ploron, super la malvarmiĝinta korpo, kuŝanta transverse sur vojo kaj tenanta en la malvarmegaj manoj pistolojn.

”Paĉjo, kiu faris tion al vi?” demandis la malespera Chess, sed la demandito jam antaŭ longe perdis la eblecon respondi.

Amplene Chess levis la karan kapon kaj ekkonis, ke ĝuste ĝin trafis mortiga kuglo. Estis nedubinde, ke la kuglo estis pafita embuske.

”Murdita de insida, malkuraĝa murdisto kaj antaŭ tiel longa tempo, ke ne havas signifon iri en mallumon post la fuĝinta kanajlo, malgraŭ tio, ke li kunpelas mulon kun oro. Sed li ne forkuros, kiel estas dio super mi, li ne forkuros, li pentofaros la teruran punon, mi promesas tion al vi, paĉjo.” Ankoraŭ momenton li staris larmante ĉe la kadavro antaŭ ol li ligis ĝin sur la dorson de la kalcitranta ĉevalo kaj komencis la malĝojan revojaĝon. Mallaŭte li enrajdis en la tendaron kaj baraktis pro surprizo, kiam rajdante preter la trinkejo de Bill, li ekaŭdis lian falsan voĉon.

”Kio okazis, ke vi iras tiel malfrue?”

Malbeleco plenigis la junan viron, senvole senscie li etendis la manon al pistolo, sed la prudento venkis. Li havis neniajn pruvojn por konjekti, ke Bill estas kunigita kun la murdo, ne estis do bezonate veki lian suspekton.

”Oni murdis la patron!” li diris ŝajne trankvile.

”Maljuna Ryen mortinta!” kun troa surprizo vokis Bill.

”La bona, maljuna Bob, kiel mi bedaŭras vin, knabo.”

”Mi dankas,” respondis Chess malvarme kaj ĝojis, kiam li estis for de la trinkejo. Li forgesis tuj pri la renkontiĝo, ja atendis lin la plej malfacila momento, kiam la patrino ekscios pri la morto de la patro. Li timis prave, la malfeliĉa patrino fariĝis malespera, do la knabo timis pri ŝia prudento. Superregante la propran doloron li klopodis trankviligi ŝin, sed longe antaŭ ol la tago alternis la nokton, malespero cedis al silenta, senespera ploro.

La pordo malfermiĝis kun bruego kaj Bud Brown laŭte eniris.

”Ĉu tio estas vero?” li demandis suspirplene.

”Bedaŭrinde jes!” jesis Chess.

”Fulmo renkontu tiun kanajlon, kiu mortigis la maljunan bonulon,” eksakris Bud.

La patrino denove pli laŭte plorsuspiris.

”Nu, ne ploru, li posthavas tion,” bonule konsolis Bud. ”Sed ĉu vi scias, knabo, kio okazas? Longa Bill kun eble dudek viroj de la sama kalibro kiel li mem estas, iras al via kampoparto kaj proklamas, ke post la morto de la posedanto ĝi apartenas al tiu, kiu konkeros ĝin.”

”Kio?” Chess saltis kiel ĉevalo pikita de sprono. ”Mi montros al li,” li vokis kaj enmaniĝante pafilon li ekiris.

”Atendu, koleremulo,” vokis Bud vane klopodante haltigi lin. ”Mi kuros trovi knabojn, ĉar tie supre certe okazos ĥaoso, kaj ne volonte mi vidus tiun junan frenezulon sola kontraŭ bando da kanajloj.”

Post momento eble tridek honestaj tendaranoj armitaj ĝisdente ekiris sekvi Chesson, pelanta kiel ŝtormo al la kampoparto de la patro. Jam de malproksime li rimarkis, kiel svarmas en ĝi homoj, inter kiuj superis la altega figuro de Longa Bill.

”Kion vi volas ĉi tie?” li ekkriis sovaĝe kurinte ĝis ili.

”Ni estas prenantaj kampoparton sen posedanto!”

moke respondis Bill.

”Ĝi estas mia, ĉu vi komprenas, rabistoj, kaj se vi ne foriros de ĉi tie antaŭ ol mi kalkulos ĝis tri, mi komencos pafi,” malvarme ordonis la juna heroo kaj lia pafilo ekcelis en mezon de la bando. Bill, provante rideti, sentis tamen frostadon en la dorso.

”Ne pafu, hundido, aŭ ci ne plu vidos la herbon kreski!” li kriegis maldelikate. ”La kampoparto estis skribita al cia patro kaj ne al neplenkreska knabo. Ni okupos ĝin kaj ci malaperu!”

Chess febre pripensis. Se komenciĝos pafado, li ja trafos kelkajn, sed li ne havos esperon, ke li mem eskapos al la kugloj. Sed cedi li ne rajtas, li devas honori la memoron de la patro, se li forirus kiel malkuraĝulo. Kaj Billon, kiu certe estas implikita en la murdo de la patro, li tamen nur kaptos.

”Vi konvinkiĝos, ke knabo sufiĉas por malkuraĝa, insida murdisto, kiu hisas sur masto pecon da ĉifono, por ke li preparu morton al la plej bona viro.”

”Silentu kaj malaperu aŭ —” subite Bill embarasiĝis, ĉar li ekvidis la plumber-pafilon de Bud celanta tre malagrable en la bukon de lia zono. Li vidis ankaŭ proksimume dudek pafilojn de la ceteraj, celantaj en aron de liaj puraj kunuloj. Bud kun la ceteraj tendaranoj venis ĵus ĝustatempe kaj nun ili regis la batallokon. Kontraŭ la pistoloj la kanajloj kuraĝus defendi sin, sed plumberpafiloj signifis absolutan pereon ĉe la unua movo.

”Nu, Longa, vi povas oratorante daŭrigi,” aŭdiĝis la moka voĉo de Bud, ”sed levu la manojn afable super la kapon, tre alten, aŭ mi faros el vi kribrilon. Kaj la ceteraj ankaŭ bonvolu manatingi la stelojn.”

Ili obeis senhezite, restis nenio alia.

”Mi dankas, onklo,” Chess rompis la estiĝintan silenton. ”Sed Billon transdonu al mi, nur la ceterajn tenu en ŝako.”

”Knabo, vi agas tro ĝentilule, Bill ne kutimas tiel ĉi trakti kaj li brulas de sopiro trabori vin.”

”Mi ne timas. Mizerulo,” li alparolis Billon, ”mallevu la manojn kaj aŭskultu. Mi estas konvinkita, ke vi preparis la mortinsidon de mia patro. Mi estas konvinkita, ke via ĉifono sendis signalon al la damaĝinto. Mi estas konvinkita, sed mi ne havas pruvon. Tial mi ne povas igi pendigi vin. La pistoloj decidu. Defendu vin, mi pafos,”

Bill morte paliĝis. Li havis kiel ĉiu kanajlo tre malkuraĝan koron kaj plej volonte li forkurus. Sed unu sola rigardo al la amasiĝintaj viroj konvinkis lin, ke li ne havas esperon.

”Kio okazos, se mi pafmortigos tiun skunkon,” li demandis Bill Brownon.

”Mi proklamos, ke tio okazis en honesta batalo, kvankam mia koro sangos pro tia eldiraĵo,” serioze diris Bud.

”Ne parolu kaj komencu!” kriis Chess.

Bill rapidege etendis la manon al pistolo, ŝajnis, ke je ono de sekundo antaŭ Chess, sed la pafoj ekkrakis samtempe, kaj kiam la fumo malaperis, Bill kuŝis sur la tero kun trapafita kapo, dum Chess trankvile eningigis la pistolon.

”Bonege, knabo!” Bud ne malfruis kun laŭdo, kiun la ceteraj asertis per konsenta grumblado. ”iu forordigu tiun makulon de la homa kompanio kaj vi, Chess, ekposedu la kampoparton. Se iu havas ian kontraŭdiron, tiu diru ĝin tuj, sed mi atentigas, ke mia plumber-pafilo ekfunkciiĝas malagrable facile.”

Neniu el la homoj de Bill entute ekparolis. Ili malaperis forportante la kadavron de Bill.

”Mi dankas al vi, onklo, kaj mi petas, ke vi administru la kampoparton, ĝis kiam mi revenos,” Chess alparolis Budon.

”Kien vi iros?”

”Serĉi la murdiston de la patro.”

”Ĉu vi pensas, ke vi trovos lin?”

”Mi estas konvinkita pri tio kaj dum mi serĉos lin, mi persekutos aliajn murdistojn, mizerulojn kaj kanajlojn, simple batalos en la nomo de rajto kontraŭ maljusteco.”

Bud profunde enpensiĝis. Poste li premis la manon de la junulo kaj diris: ”Iru kaj la maljuna bona dio helpu vin!”

Chess ne forrajdis tuj. La patrino grave malsaniĝis pro doloro pro la perdo de la amata edzo kaj post longa sufero ŝi mortis. Chess restis sola. Li priploris la patrinon same kiel la patron kaj ĉar li ne volis reveni en malĝojajn lokojn, li vendis la riĉan kampoparton al Bud. La monon li enmetis en Arosa kaj rajdis sur la vojo de justa venĝo.

Dek du jarojn li jam rajdis, milojn da maljustaĵoj li ordigis, multnombrajn krimojn li malhelpis, centojn da krimuloj li punis, se la murdiston de la patro li ankoraŭ ne trovis. Per ĉiu heroa faro kreskis lia gloro, en la rakontoj de arbaranoj li ŝanĝiĝis en bonegan, preskaŭ superhoman staturon, li ricevis la honoran kromnomon ”Justulo”. Same fama fariĝis lia nigra virĉevalo Tarzan, donaco de farmisto, kiun li savis antaŭ atako de komanĉoj, kaj ankaŭ la granda blanka skota hundo Fulmo, heredo de amiko, kiun li ne povis savi antaŭ insido de kanajla murdisto, kiu, pretere dirite, finis poste en la dentoj de Fulmo.

Li fariĝis bona gardisto de la tuta Okcidento, admirata de ĉiuj justuloj kaj malbenata de ĉiuj kanajloj.

Ĉion ĉi rakontis Chess Ryen, sed kun certa porcio da modesteco al malgranda Dick Dickson, sopirege aŭskultanta ĉiun vorton. Magie, malobservante la bruegon de la fulmotondro, senĉese dormis.

”Do vi vidas, kunulo, ke niaj sortoj similas kiel du ovoj kaj ke ni ne povas plu disiĝi. Ni trovos fine ambaŭ murdistojn, ĉu?”

”Ni trovos ilin kaj mi provos, ke mi almenaŭ iom similu al mia pli aĝa frato,” firme diris Dick.

”Vi estos pli bona ol mi,” ridetis Chess.

Ekstere la fulmotondro finis sian tondradon.

IV. - SURVOJE — SPUROJ EN HERBEJO — ATAKITA FARMO

Du tagoj pasis de la nokto pasigita sub la plafono de la kaverno en la sovaĝa fulmotondro. Du tagojn nia malgranda kompanio penis transirante grandegan montodorson de Sierra Nevada; nenio grava okazis al ili.

Kvankam la vidsento, la aŭdsento kaj ankaŭ la flarsento de Chess laboris perfekte, li trovis spurojn nek de blankuloj nek de indianoj. Ili vidis neniujn vivulojn krom montaraj ŝafinoj kaj rabobirdoj, ŝvebantaj majeste super la montarmasivo. Unu el la ŝafinoj trafita per pafo de la manpafilo de Chess, fariĝis konvena aldono al la manĝokarto, kiun ĉiuj, jam trosatiĝintaj de sekigita viando, bonvenigis kun ĝojo.

En la fino de la posta tago finiĝis ilia supreniro kaj la plej malfacila parto de la vojo estis venkita. Sed malsupreniro sur netraireblaj padoj ankaŭ ne apartenas al agrablaĵoj, sed ĝi ja promesis, ke baldaŭ ili malsuprenrajdos ĝis la kaliforniaj valoj kaj ebenaĵoj, kie ili seniĝos de la unuformeco kaj forlasiteco de la montaro. Ĉefe ili povos deziri ripozon al eta Magie, kiu jam preskaŭ malrezistis al elĉerpiĝo pro la laciga vojaĝo.

Nokte ili kampadis sur ĉarma montara herbejo kaj matene ili jam rajdis ĝis la montopiedo sur freŝa herbo preter bordo de vasta lago, provizata de montrojoj. Ili kampadis tie du tagojn, por ke ili kaj ankaŭ la ĉevaloj meritite ripozu. La trian tagon ili nerapidante rajdis al la bordo, kie ili esperis trovi gastamecon en iu el la multnombraj hispanaj farmoj. Ili rajdis tra herboriĉa kaj, ĝis kie ili povis rigardi, tute forlasita ebenejo. Malaltaj ondumantaj montetoj treniĝis sur la ebenejo kaj malhelpis al longa panoramo.

”Haltu!” vokis subite Chess kaj li mem deglitis de la ĉevalo. ”Venu ĉi tien!” li vokis Dickon klinante sin kun serioza vizaĝo super trunketoj de herbo, kiuj tretitaj klare parolis, ke antaŭ ioma tempo ĉi tie iu rajdis. ”Kion vi vidas?”

Dick post mallonga pripensado heziteme diris: ”Iu rajdis antaŭ ni.”

”Kiu?”

”Mi ne scias.”

”Indianoj, knabo, la ĉevaloj ne estis hufferitaj. Ili havas antaŭ ni avantaĝon de unutaga marŝo.”

”Kiel vi scias tion, Chess?”

”La herbo jam preskaŭ rekonsciiĝis post la tretado kaj nur la rompitaj trunketoj estas ankoraŭ premitaj al tero.

Kion vi pensas, kiom da indianoj rajdis?”

La knabo denove rerigardis en la herbon, sed li klopodu kiel ajn, li vidis nur unu solan spuron. ”Mi ne scias,”

li flustris.

”Almenaŭ kvindek, tuta militkaravano.”

”Kaj de kie vi scias tion?” ankoraŭ malfideme demandis Dick.

”Ili tretis komplete la herbon rajdinte per ansermarŝo.

Kun malpli granda nombro de ruĝuloj la trunketoj jam tute rekonsciiĝus, sed ĝuste granda nombro de rajdintoj kaŭzis, ke tio daŭras tiel longe.”

”Kion ni faros?” sopirege diris Dick.

”Mi ne scias, dume ni duobligos la atentemon kaj malrapidigos la rajdon. Estas centoble pli bone havi cent ru ̧haŭtulojn antaŭ ni ol unu solan malantaŭ ni. Transrajdinte la montojn ni devas serĉi la plej malaltajn lokojn, por ke ni ne endanĝeriĝu sencele. La nokton ni pasigos sen fajro.”

”Sed —” kontraŭis la knabo.

”Kio?”

”Se la indianoj rajdas por iun ataki, ni devas preterrajdi ilin kaj averti la atakotojn.”

”Bonege, amiko, vi havas kuraĝan koron! Sed mi ne scias, kiel ni sukcesus ĉe la ĉitieaj fieraj hispanoj, kiuj rigardas usonanon — gringon — kiel malpli valoran kreitaĵon kaj estas konvinkitaj pri sia dioegaleco. Eble ili primokus nin.”

”Eble, sed ni ja ne povas permesi —” bolis la knabo.

”Ni ankaŭ ne permesos, proksime de la farmoj ni duobligos la rapidecon. Ni alrajdos ankoraŭ ĝustatempe, por ke ni malhelpu indianan aĉaĵon. Fidu al mi.”

Ili rajdante daŭrigis. Fulmo kuretis malproksime antaŭe, por ke ĝi per neerarema flarsento avertu la mastron antaŭ ebla insido. Ĝi kuretis tien kaj reen malobservante neniel la vokadon de eta Magie, ke ĝi iru ludi kun ŝi. Chess observis ĝin kaj malantaŭe rajdis Dick, ekscitita kaj streĉita kiel kordo. Ili rajdis la tutan tagon postsekvante la spurojn de la indianoj kaj vespere ili kampadis en malgranda valkaldrono, protektita de ĉiuj flankoj de montetoj, en kies mezo brilis fiŝlageto kiel granda fiŝa okulo. Ankaŭ nokte nenio okazis kaj ili do rajdis matene pluen refreŝiĝintaj de trankvila dormo.

”Ni estas jam proksime de homaj loĝejoj,” rimarkigis Chess.

Vere, paŝtejoj treniĝantaj malproksimen, parolis pri homĉeesto. Nun ili ja estis forlasitaj, sed sennombraj postsignoj de brutaro, parto de detruita barilo kaj restaĵoj de rustita dratplektaĵo malkaŝis, ke la pilgrimuloj proksimiĝas al unu el la solecaj farmoj. Chess zorgeme observis la spurojn de la indiana karavano. La karavano subite devojiĝis flanken al nordo, al grupo de montetoj, surkreskitaj de folihava arbaro.

”Tie ili volas verŝajne atendi la nokton,” li opiniis.

”Ni rajdos post ili!” proponis fervore Dick.

”Ni ne rajdos, almenaŭ nun ne. Ni endanĝeriĝus, se ili antaŭtempe ekvidus nin.”

”Sed,” Dick provis kontraŭi, ĉar la kuraĝa koro ne povis ĝisatendi batalon. Li ne finis, Fulmo sovaĝe ekbojis kaj ambaŭ, la viro kaj la knabo, subite turnis sin preparinte la pafilojn al pafado. Sed ne proksimiĝis indianoj.

Sur belega blanka ĉevalo, kies selo brilis de arĝenta garnaĵo, alrajdis rajdisto de grandaĝa staturo, sudhispana tipo, jam iom grizhara, sed tre bataleme aspektanta.

Li estis vestita en vesto el blanka cervoŝamo, troplenigita de brilantaj ornamaĵoj kaj lia pafilo preskaŭ pli similis ornaman ludilon ol veran armilon. Akompanis lin du vakeroj — meksikanaj mestizoj — ĉiuj tri rigardis kun nekaŝita malamikeco niajn heroojn.

”Kion vi faras ĉi tie, usonaj vagabondoj?” fiere alparolis ilin la belega rajdisto.

”Bonan tagon,” salutis trankvile Chess malobservante la neĝentilan alparolon.

”Mi ignoras viajn salutojn, mi volas scii, kial vi vagadas sur la terpecoj de la farmo San Miguel, vi ŝtelistoj de bovinoj kaj ĉevaloj.”

Dick paliĝis, sed Chess mansignis al li, ke li konservu trankvilon.

”Mi salutis dece kaj mi petas la saman respondon,”

parolis malvarme la arbarano kaj se la orgojla hispano estus koninta Chesson, li certe estus ŝanĝinta tuj la manieron de sia konduto.

”Kaj mi ripetas, ke mi ignoras saluton de gringo. Malaperu aŭ mi salutos vin per vipo, vulturoj!” Dirinte tion li levis la vipon super la kapon preparante sin al bato.

Unu el la pistoloj de Chess aperis kvazaŭ miraklo en la firma mano, samtempe kun la ekapero krakis pafo kaj la vipo flugis tra la aero, forpafita tuj ĉe la mano de la hispano.

”Je diablo!” ekkriegis la lukse vestita sinjoro kaj etendis la manon al pistolo. ”mi mortigos vin kiel —”

”Antaŭ ol vi malfermos la ingon, rimarku, ke unu el miaj pistoloj estas celanta precize en vian ventron, la alia en la ventron de unu el viaj gardistoj, dume mia kunulo estas celanta en la alian. Mi rekonis kiel mia devo atentigi vin pri ĉi tiu cirkonstanco kaj nun ni povas daŭrigi en la ludo,” rakontis preskaŭ kun rideto Chess.

Sed daŭrigo ne okazis, la batalemo de la orgojla viro kaj lia akompanantaro tre rapide malvarmiĝis, ĉiuj sentis, ke iliaj visceroj tute malagrable turniĝas.

”Nu, mi tralasos vin do,” cedis la paliĝinta hispano, ”sed tuj malaperu de miaj terpecoj, ĉu vi aŭdas, tuj! Perdiĝis jam sufiĉe da niaj bovinoj, por ke ni —”

”Silentu!” Chess tranĉis pluan parolon. ”Vi ne plu nomos nin ŝtelistoj, hispana sinjoro! Mi aŭdis fabelojn pri hispana gastameco, sed tio estis vere nuraj fabeloj. Nepre pravis tiuj, kiuj rakontis pri kruduloj, kies koroj plenbloviĝas kiel sapa aerveziko pro fiero, sed ili krevos jam de la unua ventoblovo. Ni forrajdos tuj, sed kavalire ni atentigos vin, ke vi havos verŝajne pli nombran viziton.

Proksimume kvindek ruĝulojn, kiuj eble ekrajdis ekskursi kaj eble fari ion alian.”

La farmisto ekridis. ”Ĉu indianojn?! Ne frenezu, homo! De kie ili troviĝus ĉi tie? Vi volas timigi min, sed sinjoro Carlos d’Almedi malrespektas vin kaj viajn indianojn. Malaperu! Vi ne ĉiam sukcesos antaŭi min kun la pistolo kaj se mi renkontos vin ĉi tie morgaŭ —”

”Mi pafmortigos vin embuske,” aldiris Chess. ”Kun frenezuloj kaj infanoj estas malfacile paroli. Ni dankas por la gastigo kaj tuj kiam vi forrajdos de pafdistanco de niaj pafiloj, ni forlasos plenĝoje viajn paŝtejojn.”

Malbenante la farmisto forrajdis kun la vakeroj observataj de rigardoj kaj pafiloj de ambaŭ usonanoj. Magie, kiu dum interparolo tremis per infana timo, aplaŭdis nun per la manetoj kaj vokis: ”Onklo Chess, vi montris al ili!”

”Nu, knabo,” Chess turnis sin al Dick, ”ĉu ankoraŭ vi sopiras defendi la farmistojn kontraŭ indiana atako kaj endanĝerigi vian propran vivon?”

”Ankoraŭ, Chess,” Dick respondis senhezite. ”Tiu fanfaronulo havas eble familion, kiu ne kulpas pri lia malbona karaktero kaj li estas ja nur homo. Eble li ne estas tiel malbona kiel stulta.”

”Eble vi pravas, kunulo, kaj estu certa, ke mi entute ne intencas permesi al la ruĝuloj senpune rabi blankulajn loĝejojn. Tuj kiam tiuj tri malaperos, ni kaŝrajdos post ili al la farmo, ni kaŝos nin ie kaj poste ni vidos.”

Ili rajdis singardeme proksimume du horojn, antaŭ ol ili ekvidis grandareajn konstruaĵojn de la farmo. Kovris ilin arboj kaj surkreskis vinberoj, ŝanĝante grupon de konstruaĵoj en belegan bildeton. Chess, ĉirkaŭrigardinte kaj observinte nealtajn rokojn, kvazaŭ mirakle elkreskintaj en la mezo de la ebenaĵo, malproksima de la homaj loĝejoj al certa pafdistanco de pafilo, decidis, ke ili kaŝos sin tie. Ili proksimiĝis al la rokoj arkmaniere kaŝiĝante antaŭ observado el la farmo kaj de la verdaj montetoj de nordo, en kiuj Chess antaŭsentis la ruĝulojn. Ili kaŝis sin inter la rokoj, Dick ligis la ĉevalon al arbusto, dume Chess Tarzanon nur afable admonis, ke ĝi ne moviĝu el la loko kaj ili atendis. Chess eltiris lornon de honorindaj dimensioj kaj komencis fikse observi la montetojn. Longe li observis senrezulte, kiam fine paso de koloraj ornamoj sur kapo de indiana gardostaranto certigis lin. Li alcelis poste la lornon al la farmo kaj vidis kelkajn virojn laborantajn en gregejo. Antaŭ la enirejo de la loĝkonstruaĵo staris la hodiaŭa malafabla konato kaj li parolis kun maljuna virino de agrabla vizaĝo, svingante sovaĝe per la manoj. Knabineto eble okjara ludis apud ili kun blanka katido. La tuta farmo montris bildon de profunda paco, kvankam proksime embuskis morta danĝero.

”La indianoj estas tie,” montris la arbarano al Dick, ”kaj ili atendas, ke malheliĝu. La hispano vere ne kredis al ni kaj do se ni ne estus ĉi tie, la hodiaŭa tago estus la lasta por ĉiuj loĝantoj en la mastrumaĵo. Rigardu!” li donis al Dick la lornon.

”Ĉu ankaŭ tiu knabineto mortus?” vokis la knabo post momento. ”Sed ni ja ne permesos.”

”Onklo Chess ne permesos, ke la knabineto estu vundita!” respondis Magie anstataŭ Ryen.

”Nu, vi scias, ke mi ne permesos,” li ridetis, ”kaj tial ni sendos Fulmon gardi. Hunĉjo, iru bele tra la herbo kaj kiam vi venos tien, ĉu vi vidas, inter la montetojn kaj la domojn, kaŝu vin! Tuj kiam vi sentos la proksimiĝantajn indianojn, vi realkuros, ĉu, hunĉjo?”

Fulmo dampite ekbojis, kvazaŭ ĝi volus esprimi komprenon kaj simila al ombro ĝi malaperis en la herbo. La tago malrapide pasis, ambaŭ kunuloj alternis en observado kaj Magie, se ŝi ne dormis, parolis kun Tarzan, kiu per serioza kapsvingado respondis ŝiajn sennombrajn demandojn.

Rapide krepuskiĝis kaj antaŭ ol ekbrilis la unuaj steloj, aperis senbrue la ekscitita Fulmo. Ĝi haltis kiel statuo kaj rigardis la mastron.

”La indianoj iras. Estas tempo,” trankvile diris Chess.

”Magie, vi restos ĉi tie, ĉu vi komprenas? Ĉu vi ne timos, Magie?”

”Kun Fulmo ne.”

Dick kaj Chess glitis en la herbon kaj rapide kaj singarde ili kaŝrampis al la farmo. Malantaŭ trunko de grandega arbo ili haltis. Ĉie estis ankoraŭ silento, nur el la konstruaĵoj aŭdiĝis kantado de agrabla virina voĉo.

Ambaŭ herooj rigardis fikse en krepuskon. Fine ondumiĝis malproksime antaŭ ili herbo kaj aperis ĉeno de malhelaj figuroj.

”Ili iras!” flustris Chess. ”Ĉu vi estas kolera?”

”Ne.”

”Ne pafu, antaŭ ol mi pafos.”

La ruĝuloj proksimiĝis, jam nur eble cent kvindek paŝoj dividis ilin de la konstruaĵoj. Prepariĝante al atako ili stariĝis en la herbo. En la sama momento la ripetpafilo de Chess ekparolis kaj unu sekundon pli poste ekbojis ankaŭ la manpafilo de Dick. Kelkaj indianoj falis, du aŭ tri baraktis pro doloroj hurlante sovaĝe kaj la ceteraj komencis furioze kriegi. La atakplano estis malebligita. Ili estis tiel implikitaj, ke ili ne tuj falis en la herbon kaj la rapida pafado de Dick kaj Chess kaŭzis al ili pluajn perdojn.

La farmo reviviĝis, fenestroj eklumiĝis, el la paŝtistdomoj elkuris vakeroj kun pafiloj en la manoj kaj ili komencis pafi ĉiuflanken kiel furiozaj. Ilia pafado estis senefika, nur inter la indianoj ĝi kaŭzis ankoraŭ pli grandan ĥaoson. Ili ekfuĝis. Chess kun Dick dekumis ilin perfekte. El la farmo elrajdis bando da rajdistoj por persekuti la restintajn indianojn. ”Ni estas pretaj,” proklamis Chess, ”ni reiru al Magie.”

Ŝi estis iom terurita pro la pafado kaj tial ŝi bonvenigis la fraton kaj la amikon kun ĝojo.

”Vi estas herooj!” ŝi vokis.

”Eble, etulino,” ridis Chess, ”sed lacaj herooj. Nun ni sekure dormos kaj Fulmo kun Tarzan gardos nin.”

Ili ekdormis vere post momento. Sed en la farmo la loĝantoj ne dormis. En la paŝtistdomo, kien revenis la paŝtistoj pereigintaj la fuĝantajn indianojn, la kolerigitaj viroj parolis pri atako kaj ĉiuj samopiniis, ke ili dankas pro la savo nur al nekonatoj, kiuj haltigis la indianojn per pafado. Kaj ankaŭ en la loĝdomo oni emocie parolis pri la ruĝuloj. La edzino de sinjoro Carlos d’Almedi, premante en brakumo la filinon Josefinon, ploris pro emociiĝo, dum ŝia edzo preteriradis per longaj paŝoj.

”Miraklo savis nin!” plorsuspiris la sinjorino. ”La bona spirito mem intervenis, por ke mia kara kokido ne iĝu viktimo de la sovaĝuloj aŭ —” ŝi embarasiĝis subite, ”savis nin tiuj, kiujn vi hodiaŭ matene traktis tiel krude.”

La farmisto mallevis la kapon. Ankaŭ li estis konvinkita, ke li konas la savintojn. Regis lin ondo de honto kaj la tuta fiero malaperis kvazaŭ fumo.

”Vi pravas.”

”Kiel ili estas bonaj, kiam post tiaj ofendoj ili batalis anstataŭ ni. Ili forrajdis tra la nokto, ni eĉ ne povos danki al ili.”

”Mi trovos ilin por ĉiu prezo,” li proklamis energie.

”Mi rekompencos al ili la maljustaĵon kaj rekompencos ilin tiel, kiel scias rekompenci nur sinjoro Carlos.”

”Plej baldaŭ pardonpetu ilin pro la orgojla traktado,”

ŝi serioze diris.

Tuj matene ĉiuj viraj loĝantoj de la farmo ekrajdis ĉiuflanken por serĉi Chesson Ryenon kaj liajn kompaniulojn. Hazarde trovis ilin la posedanto mem. Chess nome, kuirante matenmanĝon, bruligis fajron, ĉar ne estis motivo kaŝi sian ĉeeston, kaj la fumo katenis la atenton de la hispano. Dick ĵus verŝis kafon en tasojn, kiam dampita bojado de Fulmo anoncis ies alvenon. Aŭdiĝis stamfado de hufoj kaj la knabo kaj la viro gvidataj de singardemo ekkaptis la pafilojn. Post momento Chess rigardis trankvile en la vizaĝon de la farmisto, ruĝiĝinta pro honto kaj embarasoj.

”Ĉu vi alvenas por forpeli nin de viaj terpecoj?” li demandis malvarme.

”Ne!” eksplodis la hispano. ”Mi alvenas por pardonpeti kaj voki la dankojn de firmamento al viaj kapoj.

Staru ĉe vi ĉiuj anĝeloj dum la tuta vivovojo, ne estu ŝtonaro sub la hufoj de viaj ĉevaloj.”

Ankoraŭ longe sinjoro Carlos parolis florsimile kaj fiere, do Chess apenaŭ defendis sin de rido.

”Mia domo fariĝos via domo, mia posedaĵo via posedaĵo, miaj ĝojoj viaj ĝojoj, viaj malamikoj miaj malamikoj,” parolis la hispano.

Chess dum momento pripensis, sed poste li akceptis la proponantan gastigon. Magie tre bezonis ripozi en vera lito.

”Ni ne plu parolu pri la pasinteco,” respondis Chess afable, ”ĉiu eraras.”

Ili surmetis la posedaĵojn sur la ĉevalojn kaj akompanataj de la farmisto entuziasmiĝinta pro la laŭdo ili rajdis al lia loĝejo. La edzino de sinjoro Carlos bonvenigis ilin malpli noble, sed pli kore. Malgranda Josefino ĵetis sin ĉirkaŭ la kolon de Magie kaj forkondukis ŝin tuj en la infanĉambron al pupoj kaj ludiloj.

Ili ĉetabliĝis, kiam unu el la paŝtistoj eniris en la ĉambron kun informo, ke inter la mortigitaj ruĝuloj kuŝas ankaŭ kadavro de blanka viro.

”Mizera perfidulo!” vokis la farmisto.

”Mi iros rigardi lin,” proklamis Chess kaj akompanata de Dick li rapidis post la paŝtisto.

Vere, en la herbo inter la indianoj kuŝis blankulo, kies vizaĝo estis eĉ mortinte abomena. Li rikanis per la lasta rikano kaj rememorigis rabobirdon, frap-faligitan dumsalte post senkulpa ofero.

”Tiu mizerulo venigis la indianojn!” morne diris Chess kaj per pinto de ŝuo li turnigis la kadavron. El poŝo de leda jako elfalis peco da papero. Dick metis ĝin al Chess kaj tiu legis: ”Sukcesis al mi rabo, elmigrinta familio kunhavis dek mil dolarojn, mi murdis ilin. Mi rapidas al Sovaĝa rivero por certigi al mi kampoparton en nova trovejo. Venu al mi. S.”

Chess serioze enpensiĝis. ”Ĉu vi scias, kiu skribis la leteron?” li demandis Dickon. ”La murdisto de viaj gepatroj.”

La knabo ekkriis sopirege kaptante la paperon.

”Kie estas Sovaĝa rivero?”

”Sude de ĉi tie.”

”Ni rajdos tien tuj!” decidiĝis Dick.

”Jes, tuj post kiam ni ripozis. Sed Magion ni lasos ĉi tie, ŝi malhelpus nin.”

Daŭris longe antaŭ ol ili persvadis la knabineton, ke ŝi restu sub la tegmento de la farmo, kie ŝi dividis kun malgranda Josefino la amon de ĉiuj. Finfine ŝi konsentis, starante kun la ceteraj antaŭ la farmo, kiam Chess kaj Dick estis forrajdantaj al la sudo.

”Rajdu kun dio,” ŝi vokis post ili, ”kaj revenu baldaŭ!”

”Dio iru kun vi,” mansvingis la farmisto, kies edzino ploris kaj la filino svingis per kaptuko.

La rajdantoj malproksimiĝis, kiam ili malaperis post la horizonto.

Aventuroj atendis.

V. - SOVAĜA RIVERO — TRINKEJO ĈE LA RIVERO — ORO

Sovaĝa rivero ne povus ricevi pli konvenan nomon.

Abrupte ĝi falas de la montoj al la maro kaj ĉar ĝi estas ofte premita inter montetoj, ĝi rapidas muĝante kolerigite kaj ĵetante sin malsupren malsupren en sennombraj kaskadoj kaj akvofaloj. Aliloke ĝia riverregiono malfermiĝas en larĝajn valojn inter arbaritaj deklivoj aŭ en sablozaj kampoj inunditaj ĉiujare dum la tempo de la printempa degelo per torento da akvo. Precipe en tiuj lokoj estis antaŭ ne longe faritaj riĉaj trovoj de oro kaj famoj pri ili allogis centoj da aventuristoj kaj honestaj homoj maniaj pro ora febro. Neprudente, sen konvena ekipaĵo ili ĵetis sin en sovaĝejon kaj pli ol duono de ili anstataŭ riĉeco — terure kaj dolore mortis en ĝi.

Chess kaj Dick, rapidantaj al Sovaĝa rivero por tute alia celo ol minado de oro, zorgeme rigardis ĉiujn, kiujn ili preterrajdis. Ili vidis interesajn, foje eĉ suspektajn vizaĝojn, sed neniu el ili similis al la vizaĝo priskribita de eta Magie. Ĉar la ĉevaloj de la herooj ne portis troan ŝarĝon, kaj ĉar ili estis sufiĉe satmanĝintaj, ili preterrajdis baldaŭ la ĉefan fluon de elmigrintoj, kaj baldaŭ ili postlasis ankaŭ unuopulojn, kiuj rapidis klopodante ĉiujn antaŭkuri. Ĉe travadejo, ebliganta travadi Sovaĝan riveron, entreprenema homo konstruis trinkejon kaj atendis, sidante sur malglata benko antaŭ la enirejo kun ega bubala fusilo inter la genuoj, kiam la preterirantoj haltos proponante bonan monon por malbona brando kaj ankoraŭ pli malbonaj nutraĵoj.

”Ĉu multaj homoj rajdas post vi?” li demandis rigardinte zorgeme ambaŭ vojaĝantojn.

”Centoble cent kaj ankaŭ pli!” ridis Chess.

”Ĉu soifantaj?”

”Eble.”

”Kion mi verŝu al vi?” demandis ne tro ĝentile la trinkejestro, dikega grandegulo, kies nazo konfirmis per koloro proverbon, ke tio, kion oni faras, tio ankaŭ mankas al oni.

”Nenion, en la rivero estas sufiĉe da akvo.”

”Brr! Finfine mi povas kredi, ke vi estas verŝajne edukisto de tiu nazpurigulo,” mokis la gastejestro montrante al Dick kaj levante la alian glason kun brando de suspekta koloro al la buŝo. Ekkrakis pafo kaj la trinkejestro, povante pro surprizo eĉ ne moviĝi, stulte rigardis la malplenan manon, el kiu kuglo el la pistolo de Dick forpafis lian glason.

”Stultaj ŝercoj! Kiu kuraĝis?” kriis la gastejestro nekonekse.

”La nazpurigulo,” ridis Dick, ”li volas pruvi, ke li jam havas ian-tian edukon.”

”Fulmo trafu vin, knabo, pardonu,” li korektis sin vidante, ke la mano de Dick denove proksimiĝas al la pistolingo. (Chess interŝanĝis la pezajn revolverojn de Dick kun paro da leĝeraj ripetpafilojn.) ”Ĝentilulo, apenaŭ li dekreskis de suĉilo kaj jam li pafas kiel pistolisto. Ne, tio ne estas ofendo, lasu la pistolojn en la ingoj, oni pafis hieraŭ ĉi tie sufiĉe.”

”Ĉu iu varmega kompanio?” demandis rapide Chess.

”Tiel varmega, ke fumiĝis el ĝi. Ili havis apetiton je mia kaso, sed antaŭ kuglet-pafilo ĉiuj tri kompaniuloj iel prudentiĝis kaj ili iregis pluen kontraŭ la riverfluo. Eble ili ne iris malproksimen kaj atendas taŭgan okazon,”

prudente klarigis la trinkejestro.

”Adiaŭ, ni rigardos post ili!” decidis Chess kaj irigis la ĉevalon.

”Knabo,” vokis la trinkejestro al Dick, ”se vi volus, mi faros vin kunulo kaj vi riĉiĝos pli rapide ol en la plej glora ortrovejo.

”Dankon, sed mi ne toleras la haladzojn de venenoj,”

respondis Dick sekvante Chesson. Ili travadis klopodeme la abruptan riverfluon kaj trovis apenaŭ rimarkeblan padon ĉe la bordo. Dick, nesperta ankoraŭ en sovaĝejo, vidis sur ĝi nenion apartan, sed Ryen, observante zorgeme la rompaĵojn de ŝtonetoj sur la vojo, proklamis post momento, ke ĉi tie rajdis antaŭ ili antaŭ nelonge rajdistoj sur hufferitaj ĉevaloj. ”Certe konatoj de nia trinkejestro,” li aldiris.

Ili daŭrigis silentante en la vojaĝo, streĉante ambaŭ atentemon.

”Ĉu vi vidas, jen baŭmis la ĉevalo de unu el ili kaj ĝi profundigis la malantaŭajn krurojn profunde en la teron,” montris Chess proksimume post cent metroj de vojaĝado. Sur alia loko rompita branĉo donis al ili pluan signalon. Fulmo, kuranta antaŭe, montris konstante ascendantan maltrankvilon kaj laŭ tio Chess opiniis, ke la postsigno estas pli freŝa kaj ke ili proksimiĝas al la nekonataj rajdintoj. Ili malrapidigis la rajdadon, preparinte la armilojn.

Kiam la tago estis finanta, Chess subite haltis kaj montris per la mano, ke Dick faru la samon.

”Fulmo, silente, venu ĉi tien!” Chess vokis la hundon, kies hararo hirtiĝis pro kolero. Post riverkurbiĝo proksimume unu kilometro antaŭe ascendis al la ĉielo fumo de tendarfajro.

”Certe ili,” flustris Chess.

”Ĉu ni rajdos al ili?” demandis Dick.

”Ne, vi restos kun la bestoj ĉi tie, vi kaŝos vin en la densejo kaj atendos min. Mi iros sola por esplori.”

”Sed —”

”Nenia sed. Via tasko estas same grava, vi protektos mian dorson. Vi ne havas sufiĉe da spertoj en kaŝrampado kaj vi povus ĉion malhelpi.”

Dick, rekoninte la veron de la opinio de Chess, ne plu kontraŭis. ”Revenu baldaŭ, frato,” li adiaŭis al Chess, kiu senbrue malaperis en la arbaro kreskanta sur la deklivo.

Li paŝis singardeme, observante zorgeme teron, antaŭ ol li surpaŝis. Eĉ ne ŝtoneto knaris sub lia piedo, li eĉ ne movis branĉon. Longe daŭris lia kaŝrampado tra la arbaro kaj nur la arbarana arto de Chess ebligis, ke li ne eraris la direkton de la vojo. Jam tute krepuskiĝis, kiam la spursekvanto aperis ĉe la arbarrando. Kuŝante sur la tero li observis la sablejon ĉe la riverbordo, kie ĉirkaŭ fajro kampadis tri viroj de sovaĝa aspekto, du kreskkovritaj de nezorgitaj barboj, la tria kun harega nerazita stoplejo sur la vizaĝo. Ili interparolis komune fervore, kredante eble, kaj ili ne estis solaj. Ĉe la fajro kuŝis ankaŭ kvara viro kaj Chess baldaŭ rimarkis, ke tio estas juna indiano, laŭ ornamoj komanĉo. Li estis ligita kaj klopodis rigardi indiferente en mallumon.

Chess streĉis la aŭdsenton, kiam unu el la viroj alparolis la indianon.

”Ruĝa hundo, ni scias certe, ke ci konas grandan ortrovejon. Ci konas ĝin kiel ĉiu ano de cia malbenita tribo. Diru, kie ĝi estas kaj ni lasos cin, alie —” en la vortoj sonis kruda minaco.

”Mi ne konas kaj se mi konus, palaj vizaĝoj ne havas forton, ke ili devigu min al ĝia malkaŝo,” respondis la ruĝulo dure.

”Ni vidos!” ekridegis alia el la blankuloj, ”se ci ne malmoliĝos, kojoto, kiam ni malrapide rostos cin super la fajro.”

La indiano eĉ ne moviĝis.

”Plej baldaŭ ni provos, ĉu brulvundado per ardigita fero havos la saman efikon.”

”Rapida Fajro ne timas torturojn!” trankvile diris la indiano.

”Silentu, hundo!” kriegis la viro, kies vangojn kreskkovris barbo, ”ni tuj konvinkiĝos.”

Li enpuŝis en la fajron longan tranĉilon kaj okulumante atendis, ke ĝi ardiĝu ĝis ruĝa koloro. Chess sen malplej granda bruo preparis la pafilon al ekpafo. Post momento la kanajlo eltiris la tranĉilon el la flamoj kaj tenante ĝin super la kapo, proksimiĝis al la ruĝulo. La pafilo de Chess ekbojis kaj la tranĉilo, forpafita el la mano de la krudulo, enflugis la riveron.

”Ĉiuj tri la manojn supren!” tondris tra la mallumo la voĉo de la nevidebla Chess. ”Rapidu, mi kalkulos ĝis tri — unu —” ne estis bezone plu kalkuli, la manoj montris al la firmamento. ”Ne moviĝu de la fajro,” kriis Chess ekrimarkinte provon de unu el ili pri salto en la mallumon. Kuglo, akompananta la vortojn, forpafis pinton de la orelo de la bandito.

”Ĉu mia ruĝa frato povas moviĝi?” Chess alparolis la ruĝulon.

”Jes,” sonis la respondo.

”Nu, li forrampu al mi, li certe trovos la direkton laŭ mia voĉo.”

La indiano rampis pene en la sablo kaj tra herbo, dum Chess ne ĉesis observi la triopon de humiligitaj perfortuloj. Kiam la ruĝulo alrampis ĝis li, Chess rapide kliniĝis kaj per unu sola movo de tranĉilo transtranĉis liajn ŝnurojn.

”Nun, la ruĝa frato reiru al la blankaj lupoj kaj forprenu iliajn armilojn,” ordonis Chess. La indiano ĝoje obeis.

”Mi donos al vi, malbenito, kvinonon de la rabaĵo, se vi kuniĝos kun ni!” vokis unu el la kanajloj al Chess.

”Silentu kaj ne moviĝu!” kririproĉis lin Ryen.

La ruĝulo dume, protektita de la pafilo de Chess, senarmigis la rabistojn. Li faris sian laboron tiel zorgeme, ke li eĉ ne lasis al ili pinglon.

”Ĉu la ruĝa frato estas preta?” demandis Chess.

”Jes.”

”Nun malaperu, hontoj de la blanka raso! Malaperu kaj ne kuraĝu reveni aŭ alian fojon mi pafos sen averto kaj mi ne lasos raviĝi de nebezonata mizerikordo.”

”Ni pereos en la dezerto sen armiloj,” petis unu.

”Eble, ne estos domaĝo pro vi. Sufiĉe da paroloj, iru marŝe malsupren preter la rivero,” ordonis Justulo.

”Kaj ĉu vi ne volus almenaŭ diri al ni, pri kiu ni demandu, se ni serĉus foje vin?”

”Pri Chess Ryen oni diros al vi ĉie!” laŭte proklamis Chess.

”Damne!” ekkriis unu el la rabistoj kaj samtempe ĉiuj tri ekkuregis kaj malaperis en la arbaro.

Chess rigardis post ili pripensante, kial la eldiro de lia nomo impresis en unu el ili tiel eksterordinare.

”Ĉu mia blanka frato estas la granda Chess Ryen — Justulo?” aŭdiĝis estimplene la indiano.

”Jes.”

”Granda Manitou kondukis ĉi tien viajn paŝojn. Mia vivo apartenas al vi kaj mi kondukos vin al granda trovejo, kie kuŝas sur unu loko pli da oro ol en la tuta cetera lando.”

”Plej baldaŭ ni kunprenos la armilojn kaj poste ni revenos al mia kunulo.”

”Via kunulo estas ankaŭ mia kunulo!” firme proklamis la komanĉo.

Post duonhoro bonvenigis ilin la gaja jelpado de Fulmo kaj la voĉo de Dick.

”Haltu, mi estas celanta en vin!”

”Ĉu vi eble volas min pafmortigi, kunulo?” ridetis Chess, fiera, ke lia lernanto ne forgesas singardemon.

”Mi havis feliĉon, mi kondukas indianon portanta kelkajn ferajn ludilojn.”

Ili sidiĝis en mallumo nevolante per bruligita fajro allogi la atentemon de iu el la valo de la rivero. La indiano rakontis flustre, kiel li estis hieraŭ kaptita de triopo de desperuloj, kiel ili devigis lin, ke li malkaŝu la sekreton de riĉa trovejo, kiel li ne volis paroli estante konvinkita, ke oro en la manoj de malbonaj homoj naskus denove nur malbonon. Chesson kaj lian kunulon li volis tuj konduki al la trovejo, ĉar ĉe Chess oro iĝos ilo de bono.

Neniu dormis la tutan nokton kaj dum la unua mateniĝo de la nova tago aŭdiĝis ekkrio de Dick.

”Tiu pafilo!”

”Kio estas kun ĝi?” demandis Chess.

”Ĝi havas arĝentan garnaĵon kiel la pafilo de la kanajlo, kiu murdis miajn karajn.”

”Malbenita domaĝo!” koleriĝis Chess. ”Mi havis la kanajlon preskaŭ en la manoj kaj mi lasis lin senpune foriri. Ni devas lin trovi.”

”Ni devas! Por la ora trovejo estas sufiĉe da tempo,”

konsentis Dick.

Dum tutaj tri tagoj ili esplorserĉis en la valo de la rivero, kiu jam komencis pleniĝi de homoj, sed ili ne sukcesis. La banditoj eble tute malaperis.

”Ni ja trovos lin, samkiel ni trovos tiun alian,” kvietigis Chess Dickon. Li mem ne povis defendi sin de la penso, eble naiva, ke ili trovos ambaŭ murdistojn en la sama momento. La penso senĉese revenis de la momento, kiam unu el la rabistoj ekkriis dum elparolo de nomo de Chess.

Fine ili rezignis la vanan serĉadon kaj ili sekvis Rapidan Fajron al la granda trovitaĵo. Ili rajdis tutan semajnon kontraŭ la fluo, grimpante jen sur ŝtonegoj super la rivero kaj jen vadante tra la akvo. Ĉiuj vivsignoj restis jam for malantaŭ ili, kiam la indiano devojiĝis en mallarĝan valon de rojo, sovaĝe ĵetiĝanta en Sovaĝan riveron. Duonkilometron ili ascendis ankoraŭ sur preskaŭ neirebla pado, kiam akvofalo tute baris ilian vojon.

Dekstre de ĝi superis granda roko, kiu apogis sin al deklivo, lasante inter ĝi kaj si aperturon granda kiel bona pordego, fermita tute per ŝtonaro.

”Tra kio nun?” demandis Chess.

La indiano ne respondis, sed tuj komencis forigi la ŝtonojn inter la roko kaj la deklivo. Li alsaltis por helpi lin kaj post duonhoro ili liberigis enirejon. Ĝi estis sufiĉe granda, por ke ankaŭ la ĉevaloj povu iri tra ĝi.

”Mi baris la vojon,” ekparolis nur nun la indiano, ”por ke neniu invitita povu veni al la trovejo.”

Denove ili ascendis laŭlonge de la rojo farante kun la bestoj akrobataĵojn inter la ŝtonoj, ĝis la indiano malaperis en vasta kaverno. Desaltinte de la ĉevaloj ili iris post li kaj ambaŭ gapis pro mirego. La kaverno rememorigis rakontojn de malnovaj fabeloj pri belegaj trezoroj.

Ĝi estis fakte el oro kaj ĝi komenciĝis en koridoro, kies muroj estis trateksitaj ree per oro. Kuŝis ĉi tie nemezurebla riĉaĵo kaj ĝi atendis sian mastron.

”Mia blanka frato savis mian vivon,” ekparolis serioze Rapida Fajro, ”nu do, li prenu oron kiel esprimo de mia dankemo.”

Chess ĉirkaŭrigardis serioze kaj malĝoje li ridetis. Li ne sopiris pri oro, li malŝatis ĝin, ĝi kaŭzis jam en la mondo tro da malbono. Sed rifuzi donacon de Rapida fajro li ne povis, li estus vundinta la indianon tre profunde. Se parto estos de li, ĝi restos almenaŭ kaŝita kaj ĝi ne iĝos objekto da bataloj de avidaj kaj sangsoifaj homoj.

”Mi akceptas la donacon de la ruĝa frato kaj dankas al li,” li proklamis fine. ”Mi akceptas ĝin kune kun mia malpli aĝa kunulo. Sed multekostan metalon mi ne minos, ni havas antaŭ ni ankoraŭ grandan taskon.”

Ili forlasis la kavernon kaj forigis ĉe la akvofalo ĉiujn postsignojn de sia ĉeesto. Eĉ ankaŭ de la ĉirkaŭaj deklivoj ili surrulis ŝtonegojn, por ke ili malebligu trapenetradon al la kaverno. Sur la bordo de Sovaĝa rivero ili pasigis poste la nokton kaj Dick kaj ankaŭ la juna indiano aŭskultis la rakontadon de Chess pri siaj aventuroj.

”Nun estos du persekutistoj de justeco. Dick iros kun mi.”

”Tri,” aŭdiĝis la indiano, ”se akceptos min la granda blanka frato en kompanion.”

”Vi estas akceptita!”

Tiel Chess ricevis du helpantojn kaj tre bravajn helpantojn. Ili rajdis tra la tuta usona Okcidento, kunportante helpon al malfortuloj kaj teruron al kanajloj. Iom post iom ĉiuj tri kunvenis en la farmo de sinjoro Carlos, kie estis kreskanta eta Magie kune kun Josefino, karesataj ambaŭ same de la zorgo de ĉiuj loĝantoj de la farmo.

Tie ili ripozis post malfacilaj bataloj kontraŭ malbono, tie ili planis pluajn planojn.

Kaj tie Chess kaj ankaŭ Dick ofte silentis, desegnante en pensoj la momenton, kiam ili sukcesos trovi kaj puni la murdistojn de la gepatroj.

Antaŭ la tuta mondo ili sekretigis zorgeme sian decidon kaj ili sekretigis ankaŭ sian aliancon. Tiel okazis, ke en la tuta Okcidento Chess Ryen kreskis en eminentan personon. En urbetoj, en lignodomoj, en solecaj farmoj kaj ankaŭ ĉe tendarfajroj sub la vasta ĉielo oni rakontis aŭ iam nur kun teruro oni flustris, ke Justa Chess estas ĉie ĉeestanta, ke li aperas ĉi tie kaj tie, ekzemple en tri lokoj samtempe kaj ve al proskribito, kiu troviĝos en liaj manoj, ve al blanka aŭ ruĝa atakanto, kiun li kaptos dum krimo.

Banditoj kunigis sin al bataloj kontraŭ li, ili trarajdis forlasitajn regionojn, sed neniam ili trovis lin nepreparita. Li aperis post iliaj dorsoj kaj li deprimis iliajn vicojn.

La tempo pasis en etaj bataloj kaj neniu antaŭsentis, ke maturiĝas grandaj aferoj.

FINO DE LA UNUA PARTO

FLUSTRANTAJ OMBROJ - DUA PARTO

VI. - SINJORO SMITH PREZENTAS SIN — NOKTE ESTAS ĈIUJ KATOJ NIGRAJ — MALEBLIGITA ATAKO

Dum du jaroj multo ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis multo ankaŭ en la Okcidento. Civilizado kun ĉiuj ombroj kaj ankaŭ lumoj priregis Kalifornion. Sed ne tute, nur en kelkaj partoj. Sur la bordoj kreskis havenoj kaj urboj, en la enlando, proksime de ortrovejoj, urbetoj. Indianoj cedis al blankaj vizaĝoj kaj ankaŭ malnovaj posedantoj de farmoj — komfortemaj, maldiligentaj hispanoj — kapitulacis al la tumulto de krudaj, profitemaj kaj senrespektaj anglosaksoj.

Ankaŭ San Juan, ankoraŭ malgranda, sed konstante kreskanta urbeto, ekestis el baza orserĉista kolonio. Proksime de malnova hispana kampara terposedaĵo iu Smith trovis riĉan trovejon kaj li bedaŭris nur, ke li ne trovis ĝin sola, sed en kompanio de aventurulo simila al si, same nekonata al ĉiu ĉirkaŭaĵo, kiu nomiĝis Jackson. Li ne rigardis tro afable la kunulon kaj tiu, havante akrevidajn okulojn, ne kuraĝis ekdormi, tenante eĉ en la dormo en la mano pistolon.

Tio estis en la komenco, pli poste, kiam la fosejo montriĝis tre profitodona, malaperis la streĉo kaj la amase venanta riĉaĵo igis forgesi pri multaj aferoj el la pasinteco. Finfine ankaŭ la cirkonstanco, ke ili ne plu estis en la regiono solaj, devigis la kunulojn al kunlaboro. Ne eblis sekretigi la famon pri la trovejo kaj tiel estiĝis ĉirkaŭ ilia serĉejo alia serĉejo, ankaŭ profitodona, kvankam neniu egalis al ilia Ora Geheno. Rapide estiĝis fosista urbeto kaj ĉar Smith kaj lia kunulo estis plej riĉaj el ĉiuj, ili urbestriĝis senbalote kaj fariĝis ankaŭ parolistoj de publika opinio. La influon de riĉeco helpis honorinda armilaro malantaŭ la zono, kiun ambaŭ kunuloj kapablis manipuli kun surpriza rapideco kaj certeco.

Kun la paso de la tempo tute malaperis la nekonata pasinteco de ambaŭ ĉefuloj kaj oni konsideris memkompreneble, ke ili fariĝis reprezentantoj ne nur de San Juan, sed de la tuta regiono. La regiona ŝerifo Strenton, viro grandstatura kaj grandvorta, sed malkuraĝa, propre iĝis praktikanto de iliaj ordonoj kaj la distrikta juĝisto Judson estis daŭra gasto en ilia fiera domo. Dum aliaj okazoj tio eble vekus atenton, sed la loĝantoj de San Juan estis kontentaj kun siaj estroj. Iliaj pistoloj kapablis protekti la trankvilon de la urbeto kaj eble dekduo da kuraĝuloj kun tro maltrankvilaj manoj ripozis sendolore sub kelkaj futoj de orporta tero.

Estis varmega somera tago, kiam ambaŭ kunuloj konversaciis sub verando de la komuna domo.

”Ĉu la ŝarĝo estas preparita?” demandis Smith sorbante el granda glaso alkoholaĵon.

”Jes, morgaŭ Tom veturos ĝis San Francisko.”

”Da tio estas proksimume por cent dudek mil.”

”Proksimume tiom, se ni ricevos dek ok por unco,”

kontente kapjesis Jackson.

”Bela mono. Ĉu Tom estas fidinda?” demandis Smith zorgeme.

”Kiel lia pistolo kaj Georgo ne elmaniĝos kuglet-pafilon.”

”Hm. Ili forveturos tuj frumatene.”

”Dum mateniĝo. Kien vi iras?” demandis Jackson vidante, ke la kunulo estas stariĝanta de la tablo, kvankam la botelo ne estis ankoraŭ malplenigita.

”Satano lamas, mi rigardos lin.”

Li foriris vere en la stalon kaj staris momenton ĉe fajra, strange, preskaŭ ruĝkolora ĉevalo. Li trarigardis ĝiajn hufferojn, alĵetis en la manĝujon kelkajn manprenojn da aveno kaj rigardante ien for li revenis la dometon. Jackson ne sidis plu sola, ŝerifo Strenton, prilekante sin feliĉege, ĵus enverŝis al si grandan porcion da viskio.

”Malagrablaj informoj!” diris Strenton.

”Nu?” demandis Smith maldiligente.

”Hieraŭ iu atakis la poŝton al San Francisko kaj ŝtelis por cent mil da ora polvo,” grave rakontis la ŝerifo.

”Dio mia, mi pensis, ke la regiono estas purigita! Ĉu ili kaptis la farinton?”

”Li ankoraŭ ne balanciĝas,” balbutis la ŝerifo.

”Kaj ĉu vi sidas ĉi tie?” moke rimarkis Smith.

”Mi venis por interkonsiliĝi,” defendis sin la atakito.

”Plej bona interkonsiliĝo estas aro da rajdistoj, bone celita patrolo kaj konvena peco de ŝnuro. Ĉu iu rajdis post la rabisto?”

”Ankoraŭ ne, nome mi ordonis al la anstataŭanto, ke li serĉu homojn kaj —”

”Elrajdu tuj kaj tenu vin oriente al Sierra Nevada.”

”Kial? Ja —” kontraŭis Strenton.

”La krimulo certe fuĝas en la montojn, vi kava kranio, kaj ne en San Franciskon!”

”Vi pravas kiel ĉiam.”

”Mi dankas por la rekono, sed kiam mi vidos vin sur ĉevalo, mi pli ĝojos,” mordeme finis Smith la dialogon.

La ŝerifo adiaŭis ĵetante malesperajn rigardojn al la botelo de viskio, kaj post momento klapklakis la hufferoj de lia grizmakula ĉevalo al la urbeto.

”Kaj ni estas sen zorgoj,” ridetis Smith.

”Mi ĝoje scius kial? Ni sendas tiom da oro kaj en la regiono aperos por ĉio decidiĝinta proskribito!” ekgrumblis Jackson malbonhumore.

”Li estis en la regiono kaj li ne plu estas ĉi tie. Neniu ja restados kun centmila rabaĵo sur loko, kie minacas al li lina koliero, tial al nia oro ne minacas danĝero,” ridis Smith.

”Vi pravas, sed por ĉiuj okazoj mi donos al Tom tre severan ordonon.”

Vesperiĝinte alflugis de la montoj ventego. La firmamento escepte por tiu jarsezono kovriĝis de nigraj nuboj kaj la nokto, kiu venis, estis tiel malhela, ke okuloj iĝis preskaŭ senbezonaĵo. San Juan subiĝis en la mallumon, eĉ ne la salono de Benjamin Cooper estis tiel vizitita kiel alitempe. Neniu emis iri el la dometoj kaj kabanoj en la veteraĉon, la ventego faligis preskaŭ teren.

Ankaŭ la regiono ĉirkaŭ la urbeto estis silenta kaj forlasita. Sed ne tute. Stamfado de paro da ĉevaloj aŭdiĝis sur pado kondukanta tra montetoj al la sudo de la urbeto. La siluetoj de la rajdantoj ne estis distingeblaj en la mallumo kaj nur klapklakado de hufferoj malkaŝis, ke tio estas blankuloj. Ili rajdis silente, parolado en la ventego estis nepre malagrabla.

”Atendu, iu rajdas,” flustris unu el ili.

”Ĉu nun? Ĉu en la ŝtormo kaj de San Juan?” miris la alia.

”Deseliĝu kaj konduku la ĉevalojn flanken, ie tie maldekstre estas grupo da ŝtonegoj.”

Ambaŭ malaperis senbrue de la vojo kaj dum momentoj muĝis ĉirkaŭe nur la vento. Nur orelo tiel atentema kiel orelo de la nekonata rajdanto povis ekrimarki stamfadon de proksimiĝanta ĉevalo. Ĝi proksimiĝis malrapide, la kontraŭvento blovis tre forte. Finfine la nekonato alrajdis ĝis la loko, kie antaŭe ambaŭ devojiĝis.

Li haltigis la ĉevalon kaj ekmuĝis.

”Mi esperas, ke li atendas min.”

Li aŭskultis kelkajn momentojn en la mallumo kaj kiam nenio moviĝis, li ekululis trifoje kiel strigo. La ululado unuiĝis kun la ventego, sed alia, kaŝita viro ja aŭdis ĝin. Grincis kelkaj ŝtonetoj kaj post momento aŭdiĝis kruda vira voĉo.

”Ĉu tio estas vi, Smith?”

”Jes.”

”Vi atendigis vin. Malbenita veteraĉo.”

”Mi ne povis pli frue kaj silentu,” minaco kaŝita en la voĉo kaŭzis, ke la viro senkulpigis sin.

”Mi ja nenion —”

”Bone, aŭskultu. Morgaŭ mia kunulo sendos ŝarĝon de oro ĝis San Francisko. Ĉe Diablaj ŝtonoj vi pafmortigos ambaŭ akompanontojn, prenos la oron kaj kaŝos ĝin ĉe Tri piceoj. Poste vi revenos trankvile hejmen. Dek procentoj estas viaj, ĉu vi komprenas?”

”Jes, ĉefo, sed mi aŭdis, ke la ŝerifo —”

”La ŝerifo persekutas iun ĉirkaŭ Sierra Nevada, malkuraĝulo! Morgaŭ nokte ni denove renkontiĝos. Kaj se vi faros stultaĵon, eĉ ne geheno helpos vin. Malaperu, adiaŭ!”

Ili perdiĝis en la mallumoj kaj denove estis aŭdebla stamfado de ĉevaloj malproksimiĝantaj en diversaj direktoj. Nur kiam ĝi silentis, la nekonataj fremduloj revenis el la kaŝejo sur la vojo.

”Ĉu vi aŭdis?” demandis la pli alta kaj pli brava el ili.

”Mi aŭdis.”

”Kaj ĉu vi rekonis lin?”

”Jes, Smith el San Juan.”

”Kion vi opinias pri ulo, kiu preparas sin por prirabi la kunulon?”

”Estas domaĝo de ŝnuro. Ni rajdos en San Juanon, ni malkaŝos ĉion —”

”Kaj —” interrompis lin la kunulo, ”aŭ ili proklamos nin frenezaj aŭ rekte ili pendigos nin. Kunulo, vi eble ne konas bone la pozicion de Smith en San Juan, li estas tie tuj post dio kaj eble ankaŭ antaŭ li. Ne, ni faros ion alian.”

”Kion?”

”Ni kaptos la sinjoron dungitan rabiston kaj iom ni balancigos lin sur branĉo. Per tio ni ruinigos lian patronon.”

”Bone, sed Smith mem! Li ja ne povas eskapi al justeco.”

”Li ne eskapos, precipe kiam — atendu — precipe ĉar mi jam ie aŭdis lian voĉon kaj ĝi altiras min per abomena sorĉo. Sed antaŭ ol ni volos puni lin, ni devos havi pruvojn, kaj poste la puno!” serioze kvazaŭ en enpensiĝo parolis la pli altastatura viro.

”Tio daŭros longe! Se ni simple kaptus lin kaj pendigus lin, ne estus farotaj multajn venontajn krimojn.”

”Sed ni aspektus en la okuloj de la plimulto kiel murdistoj de honora civitano. Ni kreos alian planon. Malantaŭ la ŝtonegoj la vento ne tiel blovas, tie ni povas paroli.”

Nezorgante la ŝtormon, interkonsiliĝis la nevidebluloj tre longe, tiel longe, ke fininte la interkonsiliĝon ili devis pelegi la ĉevalojn por alrajdi ĝustatempe al Diablaj ŝtonoj.

Akneta Bob, tiel nomiĝis la ilo de Smith en la malpura faro, jam dum la nokto ekkampis ĉe la fonto elŝprucanta el Diablaj ŝtonoj. Li ligis ĉevalon al arbo kaj bruliginte cigaredon li sidiĝis komforteme al trunko de alta piceo.

Estis ankoraŭ sufiĉe da tempo por la embusk-preparo kaj Bob do sopire revis, pripensante, kion li faros kun sia parto de la hodiaŭa rabaĵo. Kelkfoje venis la ideo, ke li fuĝu kun la tuta rabaĵo, sed rememoro pri la ĉefo tuj forpelis la emon, kaŭzante malagrablan frostosenton sur la dorso.

En la oriento mateniĝis, kiam Bob decidis, ke li trovos por si konvenan kaŝejon, de kie li povos pafmortigi ambaŭ akompanontojn de oro. Li ekstaris, sed li faris plu nenion. Akresona voĉo tratranĉis la silenton kaj Bob hezitis eĉ ne momenton por levi la manojn al la ĉielo, se ordono estas dirita en tia maniero.

”Ne turniĝu,” ordonis denove la voĉo, kiam la krimulo ekmovis sin, kaj li rigidiĝis. Li sentis, kiel iu dezonigas lian zonon kun pistoloj, levas de la tero lian ripetpafilon kaj por certeco kontrolas lian korpon per la mano.

”Singardemo estas necesa, se oni traktas kun krotalo,”

parolis moke la nekonato kaj el kaŝejo sub la rabista akselo li eltiris ankaŭ malgrandan revolveron.

”Nu, nun vi povas mallevi la manojn kaj turniĝi.”

Li faris tiel kaj rigardis konfuzita, terurita kaj tremante du virojn, kies vizaĝojn kovris nigraj kaptukoj kaj kies pistoloj aspektis tre malagrable.

”Kion vi volas, vi respondecos pri ĉi tio,” li kapablis esti eksploda, ”ataki honestan civitanon —”

” — kiu preparas sin por rabi ŝarĝon de oro kaj kiu —”

la viro eksilentis rigardante atenteme la krimulon. ”Ni havas feliĉon,” li diris poste, ”ni ja kaptis Aknetan Bobon.”

”Vere tio estas kanajlo, kiu murdis indianan virinon kun infano kaj estis liberigita nur tial, ke li subaĉetis la ĵurion per saketo da ora polvo.”

Bob paliĝis ankoraŭ pli, li sentis, ke io malvarma tuŝas lian kolon. ”Mi mortigis neniun,” li kriegis, ”mi estas trankvila vojaĝanto kaj vi estas, la ŝerifo kun vi —”

”Cia ŝerifo persekutas iun ĉirkaŭ Sierra Nevada,” unu el la viroj interrompis la kriegon. La teruro de Bob ankoraŭ pliintensiĝis, nur nun li konsciis, ke ambaŭ fremduloj konas perfekte la enhavon de lia nokta interparolo kun Smith. Sed tiam estas ĉio perdita! Li observis kun teruro, kiel la pli granda el la viroj estas devolvanta de la selo lazon, rigardante samtempe grave la arbojn en la ĉirkaŭaĵo.

”Vi ja ne povas min — mi nenion —” Bob komencis kriegi.

”Ci mortigis la sendefendan ruĝulinon kaj ankaŭ la pli sendefendan infanon, la leĝo liberigis cin, nia leĝo eraras neniam. Post momento ci estus mortiginta du senkulpajn virojn, morgaŭ eble aliajn. Kun krotalo ni ne dorlotas.”

”Pardonon, pardonon, mi —” kriis Bob kaj forgesante la pistolojn, li provis fuĝi. La lazo eksiblis tra la aero kaj ĝi faligis lin teren.

”Se ci deziras, ekpreĝu,” alvokis lin la fremdulo ligante liajn manojn.

”Mi malbenas vin, mi malbenas Smithon, mi malbenas la vivon,” kriegis la krimulo, dum li estis sidigata sur la propran ĉevalon. Li kriegis ankoraŭ, kiam ili fiksis la lazon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĵetis ĝin trans fortan branĉon de alta piceo. La alian finon de la lazo la pli forta fremdulo fiksis al selpiro de sia ĉevalo kaj galopigis ĝin. Bob altenflugis kaj ekkriis la lastan fojon. Ambaŭ persekutistoj de justeco estis kelkaj momentoj tute silentaj.

”Malbela laboro!” diris poste silente la pli svelta el ili.

”Sed necesa. Ĉiu forigita krimulo sekurigas la trankvilon al almenaŭ dudek honestaj civitanoj. Pretere, pli malbela laboro atendas nin.”

”Kial? Ni markos lin nur per avertsigno kiel ĉiam.”

”Hodiaŭ ne. Ni preparos al sinjoro Smith neatenditan surprizon. Ni veturigos la kadavron al Tri piceoj, kie certe troviĝas la kaŝejo de Smith kaj de lia bando.”

”Ĉu vi scias, kie tio estas?” demandis la pli juna konsentante kun la propono.

”Eble, almenaŭ mi konjektas. Sed ni faru rapide, post momento veturos tra ĉi tie la oro de Smith.”

Silentante ili deprenis la kadavron de la arbo, ili fiksis ĝin al la ĉevalo kaj rapidgalope ili malaperis en kreskkovriĝintaj montetoj. Kiam post proksimume unu horo preterveturis la veturilo kun la ŝarĝo de oro, nek Tom nek Georgo rimarkis eĉ unu solan spuron post la farita justeco.

Ambaŭ ĝiaj farintoj penetris dume profunden en la montetojn. Ĉirkaŭe perdiĝis la vivo, ĉie estis nur kalvaj ŝtonegoj, en kiuj rave luktis sola arbo.

”Jen,” montris la pli aĝa rajdisto grupon de tri piceoj leviĝantaj super la horizonto. Ili galopigis la ĉevalojn kaj preparis la armilojn, singardemo estis necesa. Hodiaŭ ĝi estis senbezona, la loko ĉirkaŭ piceoj estis tute forlasita.

”Ni serĉu,” ordonis la pli aĝa koncize. Ili serĉis longe antaŭ ol ili trovis la enirejon en grandspacan kavernon, majstre kaŝita antaŭ okuloj de kiu ajn. Enirinte ili ekmiregis. Aperis provizo de ĉiuspecaj armiloj, vestaro kaj nutraĵoj kaj en kestego surnajlita de fero almenaŭ por cent mil de ora polvo.

”Rabaĵo de la hieraŭa rabo,” diris kun certeco la pli aĝa. ”Granda kanajlo estas tiu sinjoro Smith.”

”Perfekta kaj malfacile ni pruvos tion.”

”Sed ni pruvos tion.”

”Iam jes! Dume ni prenos la oron, kiun ni en ia maniero enmanigos al la vera posedanto kaj en la kestegon ni metos la korpon de Bob. Ĉu tio ne estos por Smith agrabla malkovro?”

Rapide ili finis la laboron kaj forlasis la kavernon. Ili rajdis al nordo al San Juan por plenumi pluan intertraktitan planon.

”Ĉu vi estas cerbumanta, frato?” zorgeme demandis la malpli aĝa.

”Ne, mi cerbumas nur pri lia voĉo, mi devas memori, kie mi jam aŭdis ĝin.”

La vojo ĝis San Juan estis ankoraŭ longa, kiam ili adiaŭis.

”Ne forgesu vian rolon!”

”Mi ne forgesos!”

Sinjoro Smith ne antaŭsentis, ke lia suno jam transpaŝis la supron.

VII. - SINJORO SMITH PLANAS — PLI POSTE LI TREMAS — MI POVAS BEZONI VIN!

En la sama mateno, kiam Bob mortis, sinjoro Smith havis gravan interparolon. Nebela mestizo de insida rigardo staris antaŭ li, rulĉifante en la buŝo cigaredon, kaj atente li rigardis la vizaĝon de la ĉefo, serĉante, kian profiton alportos al li kelkaj orbuletoj, trovitaj en rojo fluanta rekte tra la terpecoj de familio d’Almedi.

”Ĉu sufiĉis preni ilin el la sablo?” demandis sopirege Smith.

”La tuta fundo estas plenplena de ili. Se mi havus monon, mi mem fosus.”

”Kaj kie vi faris la trovaĵon?”

”En rojo,” trankvile kaj indiferente respondis la mestizo.

”Je ĉiuj diabloj, en kiu rojo?”

”La trovaĵo estas riĉa, mi bezonas monon, antaŭ ol mi markos la lokon, mi volas scii, kiom mi ricevos.”

”Kvin mil dolarojn, se konfirmiĝos via rakonto,” proponis Smith.

”La trovejo estos eble tre riĉa kaj mi pensas, ke —”

”Dek mil, prenu aŭ malaperu kaj ne forgesu, ke mi havas sufiĉe da rimedoj por paroligi vian langon, Sebastiano.”

La mestizo rapide pripensis. Se li ne prenos dek mil, li ricevos nenion kaj eble li estos kaptita ie en la dezerto kaj pertorture devigita malkaŝi la sekreton. Li neniel eraris pri la perfortema karaktero de Smith.

”Sed —”

”Kia sed?” ekkriegis Smith.

”La loko de la trovejo estas en la terpecoj de la farmo de sinjoro Carlos d’Almedi.”

Smith kelkaj momentoj pripensis, la informo ne sonis plej agrable. Sed la embaraso daŭris nur momenton.

”Ĉu en la farmo estras virino?” li demandis.

”Jes, vidvino post sinjoro Carlos. Ŝi vivas tie kun du filinoj, la filo foriris ien orienten.”

”Ni aĉetos la farmon!”

”Ili ne vendos.”

”Ili vendos, se mi volos. Ĉiu kontentigas min, se mi volas.”

Sebastiano silentis imagante en la spirito la ĉefulon de la farmo, Big Sherman, kiu eble apenaŭ estos favora al la persvadoj de Smith.

”Morgaŭ ni vizitos la lokon de la trovejo, vi ricevos dek mil kaj poste, nu ni ekvidos — Kion oni ne povas fari en bona maniero, tio eblos alimaniere. Malaperu.”

Smith frotis la manojn. La nova trovejo kaj lia trovejo! Kun neniu li dividiĝos tie je neta profito. Finfine ankaŭ la farmo taŭgos. Ĉirkaŭe vagadas multege da brutaro kaj la knaboj havos almenaŭ laboron. La knaboj estis anoj de la bando de Smith. En agrablaj pensoj li rememoris Aknetan Bobon. Li rigardis samtempe la manhorloĝon.

”Li jam faris la laboron kaj rajdas al Tri piceoj. Kontentiga sumo plinombriĝos al la centmiloj, kiujn tie kaŝis Jim. Vespere mi rigardos tien,” li grumblis por si.

La tago forpasis sen okazintaĵoj. Li tagmanĝis kun la kunulo kaj priridis la timojn de Jackson pri la ŝarĝo de oro. Li ne timis, estante konvinkita, ke li scias, kio okazis al ĝi.

Posttagmeze li ekrajdis. Grandega dogo, sen kiu li nenien iris, akompanis lin. Lia forrajdo estis al neniu okulfrapa, li malaperis ofte el la videblo, ŝajnigante ĉasadsopiron. En malrapida troto li rajdis al la montetoj kaj nur kiam li malaperis al ĉiuj homaj okuloj, li devojiĝis en la dezerton. Li ne plu trotis, sed galopigis la ĉevalon, krude pelante ĝin per vipo kaj sprono. Vesperiĝis, antaŭ ol li alrajdis al Tri piceoj. La dogo sovaĝe ekbojis kaj la indiferenteco de Smith tuj perdiĝis. La pikemaj okuloj penetris tra la mallumo kaj la oreloj klopodis kapti eĉ la plej malfortan susuron. Vane li penis, ĉirkaŭe estis la sama silento kiel alifoje.

”Kio okazis kun vi, Drako? Kial vi ekscitiĝas, sovaĝulo?” li alparolis la hundon tremanta pro maltrankviliĝo.

Smith denove aŭskultis kaj nur post momento li ascendis al la kaverno. La hundo estis senĉese pli maltrankvila kaj malame ĝi grumblis. Ĉe la ŝtonoj kovrantaj la enirejon Smith haltis.

”Malbenita Bob!” li flustris. ”Li kovris la enirejon malbone!”

Foriginte la ŝtonojn li englitis enen. La hundo enkuris post li kaj kuretis en la kaverno kiel furioza. Ĝia furioza grumblado ankoraŭ pliintensiĝis.

”Kuŝu, Drako, neniu estas ĉi tie,” kririproĉis ĝin Smith, alirante al la garnaĵkovrita kestego. Li malfermis la fermoplaton kaj tra la kaverno aŭdiĝis raŭka, terurplena ekkrio. Anstataŭ saketoj da oro rigardis la kanajlon la vizaĝo de Bob, rikaniĝinta pro horora mortmasko. Daŭris momenton, antaŭ ol Smith rekonsciiĝis almenaŭ tiom, ke li povis pensi.

”Kio okazis? Kiu mortigis Bobon kaj veturigis ĉi tien lian kadavron? Kiu forportis la kaŝitan oron. Kio okazis kun la hodiaŭa ŝarĝo?” Penso postsekvis penson kaj ĉiumomente kreskis malvarma teruro. Iu malkovris la kavernon, iu eble konas la sekreton de la vivo de Smith. Aŭ kanajlo pli granda ol li krucigas liajn vojojn. Aŭ — venĝanto.

La haroj de la kanajlo hirtiĝis, ŝajnis al li, ke tra mallumo antaŭ la kaverno kaŝiradas vicoj da ombroj. Li elingigis pistolojn el la ingoj kaj la malvarmo de la metalo redonis al li iom da kuraĝo.

Neniu venĝanto! Rabisto, dezerta vulturo venis en mian vojon kaj malhelpis mian ludon. Dume li venkis, sed ne estas ĉio finita. Morgaŭ li igos trarigardi regionon kaj miaj knaboj jam instruos al ĉiu fremdulo manierojn.

Sed la oro estas for, tiom da oro, lia oro, lia sola amo.

Estos nova oro, li memoris kaj enmense reviviĝis lia matena interparolado kun la mestizo. La trankvilo estis revenanta. Kio estas perdita, tio estas perdita, kvankam li faros ĉion, por ke li rericevu tion, sed restis ankoraŭ sufiĉe al li kaj nova riĉeco atendas. Plej multe li bedaŭris la kavernon ĉe Tri piceoj, kiu pro la malkovro iĝis senbezona.

Atente li elrajdis reen en la malluman, silentan nokton. Nenio rompis la trankvilon kaj ankaŭ la hundo trankviliĝis. Se la vojoj permesis, Smith revenis galope ĝis San Juan kaj kvankam senĉese li diris al si, ke li estas tute trankvila, tamen por la unua fojo dum la noktaj rajdadoj li eksentis necertecon kaj preskaŭ timon. Li ĝojis, kiam li alkondukis la ĉevalon en la stalon kaj akompanata de la dogo li fermis post si la pordon de la dormoĉambro. Li estis laca ĝis elĉerpiĝo, sed tamen li ne ekdormis. Altrudemaj pensoj ne permesis al li ekdormi.

La venontaj tagoj nur plimultigis lian konfuzon. La konjekto, ke la murdisto de Bob kaj la ŝtelisto de la oro estas krimulo sama kiel li mem, mortis pro la reveno de Tom kaj Georgo el San Francisko. En la tria tago ili staris vivaj kaj sanaj en la kancelario antaŭ ambaŭ kunuloj.

Smith paliĝis, eĉ ne memoris, ke li renkontiĝos kun ili ankoraŭ.

”Ĉu ĉio estas en ordo?” Jackson demandis.

”Ĉio, jen estas la atesto de la banko, ni ricevis precize dek ok por unco.”

”Ĉu neniu okazintaĵo estis survoje?” demandis Smith kaj lia voĉo ne sonis same certa kiel alifoje.

”Nenio, ni ne bezonis la pistolojn.”

Jackson pagis al ĉiu el la viroj eksterordinaran rekompencon kaj lasis ilin. Ĉe la pordo Tom haltis kaj frapis sin per la mano en la frunton.

”Preskaŭ mi forgesus. La oro ŝtelita el la poŝto estis redonita al la banko.”

”Kio?” ekkriis Smith forgesante singardemon.

”Matene oni trovis ĝin en la oficejo de la kasisto kun skribaĵo, ke ĝi estu redonita al posedinto.”

”Kiu metis ĝin tien?” spionis Smith perforte superregante emociiĝon.

”Neniu scias, simple ĝi estis tie,” ŝultrumis Tom iom mirante pri la intereso de la estro.

”Bone, iru, surprizis min tio kaj mi ne sentas min bone hodiaŭ,” Smith klarigis sian strangan konduton. Li ne restis longe en la kancelario de la minejo kaj adiaŭinte kun Jackson, li rapidis en la loĝdomon, kie li fermis sin en ĉambro. Peze li sidiĝis sur seĝon, la vangoj perdis la tutan koloron. Ŝajnis al li, ke rulegas al li nevidebla ŝtonego, kontraŭ kiu li ne povas defendi sin. Iu iris en liaj spuroj, iu neniigis liajn planojn kaj tiu iu ne iris por rabaĵo kaj por oro. Rabiston li povus facile trovi kie ajn en la dezerto, sed tiu eble vivis ie en lia ĉirkaŭaĵo, tio povis esti kiu ajn en la urbeto, tio povis esti same Jackson kiel iu alia. Smith restis ĉe tiu ebleco. Kion li propre sciis pri Jackson? Nenion. Li kunvenis kun Jackson foje ĉe kadavro de riĉa farmisto kaj ne demandis lin pri la pasinteco. Tio povis esti li, se la oro ne estus redonita, ĉar neprofitemo ne estis eco de Jackson.

Pugnobatado en la pordo interrompis pluajn pensojn.

”Kio estas?” li ekgrumblis malbonhumore.

”Jam ili havas lin!” aŭdiĝis Tom.

”Kiun?” li eksplodis.

”La rabiston de la poŝto, la ŝerifo jam arestis lin, morgaŭ estos asizo.”

Smith sentis, ke lia sango solidiĝas en la vejnoj. Rufa Pedro en la manoj de la ŝerifo! Se Pedro ekparolos morgaŭ, kio okazos? La tuta urbeto ĵetos sin al li kvazaŭ unu viro, krom kelkaj pagitaj kanajloj.

”Kiel li estis kaptita?” li demandis raŭke.

”Iu indiano alkondukis la ŝerifon ĝis lia kaŝejo en Sierra Nevada. Li ne havis tempon por tuŝi pistolon.”

”Bone, lasu min trankvila,” kriis Smith kaj Tom ne komprenis, kial hodiaŭ la ĉefo estas tiel incitema.

Io devis okazi, se ne estis okazonta la fino. Smith ne dubis, ke en la ombro de pendumilo Rufa Pedro diros ĉion. Kaj poste iĝos geheno po li. Neniuokaze li rajtas permesi tion, Pedro devas silenti. Kiel fari tion? La vizaĝo de la krimulo ekrikanis en teruran mokon. Li aliris al tablo kaj elprenis el la tirkesto malgrandan boteleton plena de verdeta fluidaĵo. Vendis ĝin al li foje maljuna indiano, laŭdante la neeraremon kaj fidindecon de la rapidefika veneno, fermita en ĝi.

Poste Smith malfermis botelon da vino kaj plenigis platan botelon. La enhavon de la boteleto li zorgeme tramiksis kun vino. Sen ekscitiĝo li prepariĝis al nova murdo kaj senpacience li atendis vesperan mallumon.

Rufa Pedro iretis tra la ĉelo de la arestejo de la ŝerifo kvazaŭ kaptita rabobesto. Li malbenis la vivon kaj ankaŭ la homojn, li malbenis la nekonatan indianon, kiu malkaŝis lin kaj li malbenis ankaŭ Smithon. Li ne parolis pri Smith ankoraŭ, li vidis en li la lastan ŝancon por fuĝi de pendumilo. Li atendis, ke Smith venos al li tuj, ke li savos lin, ke Smith venos kun la tuta bando por ataki la urbeton. Nun malantaŭ la fenestro de la arestejo estis jam nigra nokto kaj helpo ne venis! La furiozeco de Pedro kreskis proporcie kun la timo kaj malagrabla jukado ĉirkaŭ la kolo. Tre silenta ekfrapo sur la fenestron tuj forpelis la furiozan malesperon. Alirinte mallaŭte al la krado li ekvidis en la mallumo la vizaĝon de Smith. Li elspiris; malfrue, sed tamen venis helpo. Smith metis la fingron sur la buŝon kaj poste rapide li komencis eltranĉi la vitron. Post momento li deprenis la tabuleton kaj senbrue li metis ĝin teren.

”Silentu, por klarigoj ne estas tempo!” li admonis Pedron flustre. ”Jen estas fajlilo, laboru rapide. Mi estas ĉi tie kun ĉevalo.”

”Mi jam pensis —” flustris Pedro plenĝoje.

”Ne pensu kaj laboru! Ĉu vi malsatas?” li demandis kun ŝajna intereso.

”Ne, mi soifas!”

Pedro ne rimarkis, kiel la kvazaŭa savanto diable ekridetis. Tial li ĝoje prenis la proponantan boteleton kaj eltrinkis gluteme ĝian enhavon. Lian gorĝon kuntiris ega brulo, fajro traveturis tra la visceroj, Pedro malfermegis la vitrajn okulojn kaj vane klopodis ekkrii. La venendozo estis tre rapidefika kaj ĝi efikis tuj. La korpo kelkfoje baraktis pro doloro kaj Pedro sinkis teren. Smith ne atendis, tiris al si la boteleton, kiu estis zorgeme fiksita al longa ŝnureto, ekrigardis la kadavron kaj rapide li estis foriranta tra la mallumo, aŭskultante atente ĉiun susuron.

Li ekkriis preskaŭ pro teruro, kiam el la mallumo malgluiĝis ombro kaj aŭdiĝis dampita voĉo.

”Bonan vesperon, patrono!”

La manoj de la alparolito glitis fulmorapide al la zono, sed estis jam malfrue. Ankaŭ en mallumo li ekvidis brilantan ajuton de pistolo.

”Ne koleru, patrono, kaj lasu la feron trankvila. Mi estas nek rabisto nek vicŝefifo, mi serĉas simple laboron,” flegme klarigis la viro en la mallumo.

”Vi havas strangajn manierojn, kiel alparoli homon!”

Smith kapablis esti kuraĝa.

”Ĉiu havas sian individuecon. Vi ekzemple iras nokte promeni sub fenestroj de arestejo.”

”Mi —”

”Tio ne gravas, mi diras tion nur kiel ekzemplon. Kaj mi nokte serĉas laboron,” same indiferente parolis la nekonato.

”Mi havas nenian kaj se vi volas labori en minejoj, venu morgaŭ en la kancelarion. Kaj se vi diros al iu, ke vi vidis min, poste —”

”Mi ne estas babilema ulino, sed mi konas perfekte la sociajn regulojn de la Okcidento. Ankaŭ mi ne volas laboron en la minejoj, sed ’laboron’.” La lastan vorton li elparolis tiel strange, ke Smith atenteme rigardis lin.

”Mi ne komprenas vin.”

”Vi bezonas, ekzemple, nokte viziti arestejon kaj igi al arestito trinki fortan vinon. Dum tio vi endanĝeriĝas. Aŭ iu el viaj amikoj surpaŝos vian piedkalon kaj vi devas mem pafi. Tiajn laborojn vi povus tute bone lasi min fari. Ĉe mia eksĉefo mi faris tiajn laboretojn, eble dudek.”

La intereso de Smith pligrandiĝis. Io logis lin al la nekonato, kiun li samtempe morte timis. Li sciis ĉion pri la morto de Pedro, sed li povis esti ankaŭ protekto.

”Kiu estis via ĉefo?”

”Eble vi aŭdis pri Sanga Jack. Mi deĵoris al li fidele ĝis la momento, kiam —”

”Kiam —” interrompis lian parolon Smith, kies nomon de timiganto de Nova Meksikio li konis perfekte.

”Kiam li estis pendigita. Mi ne estis tie, aliokaze li ne pendus. Nu, kaj ĉar mi ne estas minculo, mi serĉas laboron por ia bando.”

”Kaj ĉu vi komprenas la laboron?” demandis Smith sonde.

”Mi pafas deflanke, kontentige mi ĵetas per tranĉilo kaj konsciencon mi neniam havis, ĉu tio sufiĉas?”

”Kial vi volas laboron ĝuste de mi?” suspekteme demandis Smith.

”Mi aŭdis ĉion ajn, la dezerto flustras kaj kiam ni komprenas ĝin, ĝi diros al ni ĉion.”

”Kaj se mi akceptos vin?”

”Parton de rabaĵo, liberan manon kaj konfidon.” La voĉo de la fremdulo sonis kiel vipklakado. ”Por tio mia pistolo estas via pistolo.”

Smith estis kiel magnetizita. Samtempe kreskis la teruro al la nekonato kaj ankaŭ la konfido al li. Kiel multe li sciis kaj kiel li eksciis pri tio? La malsukcesoj de la lastaj tagoj kaj bezono de fidinda sikario kaŭzis, ke la konfido venkis.

”Mi akceptos vin prove. Se vi pruvos viajn kapablojn, mi priŝutos vin per oro. Se ne, mi scias senigi min de perfidaj kojotoj.”

”Bone. Sed ne estos bezonate seniĝi de mi. Kiaj estas miaj devoj?”

”Senĉese vi estos kun mi, ŝajne vi fariĝos administranto de mia parto. Morgaŭ vi anoncu vin en la kancelario, mi estos tie.”

”Bone, ĝis revido.”

La viro malaperis en la mallumo same mallaŭte, kiel li aperis el ĝi. Eĉ ne susuro perfidis la direkton de lia foriro.

Smith, ege konsternita, denove ne dormis ĝis mateno, kiel ofte dum la antaŭajn noktoj kaj nepre li ne sentis sin bone.

VIII. - MALTRANKVILIGA LETERO — SMITH TRAKTAS KAJ LI ESTAS BATATA

Sinjorino Estrella, vidvino post la farmisto sinjoro Carlos d’Almedi, legis serioze longan leteron. Ekstere estis tre varmege, sed en la loĝoĉambro regis agrabla malvarmeto kaj ombro. Sed la sinjorino perceptis nek malvarmon nek varmegon, ŝi tute forgesis la ĉirkaŭaĵon, koncentriĝinte tute al la letero. Nuboj de zorgoj aperis sur ŝia frunto kaj kiam ŝi finlegis, ŝi eksuspiris profunde.

”Aventurema knabo, li preparas por si certe nur malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Sed ni devas kontentigi lin, kvankam —” ŝi ne finis vicon da pensoj, ĉar malfermiĝis kun bruo la pordo kaj du knabinoj, unu eble dekjara kaj la alia dekunujara, enflugis sovaĝe enen.

”Panjo, Belulino havas ĉevalidon,” vokis la pli granda el ili.

”Tial ne estas bezonate tiel krii, Josefino,” ridis la patrino. ”Magie ne krias kie vi.”

”Mi kriis ekstere kaj mi krios denove, ĉar la ĉevalido estas aminda kaj tio estas bela virĉevaleto,” aplaŭdis per la manoj Magie.

”Ĝi estos nia, panjo, ĉu?” interkonsentis Josefino.

”Ĝi estos, sed —” la okuloj falis al la letero kuŝanta sur la tablo. ”Mi devas interparoli kun vi ambaŭ. Sidiĝu kaj aŭskultu.”

Mirigitaj pro la nekutima seriozeco de la patrino ambaŭ knabinoj aŭskultis la legadon de la letero kaj ankaŭ la longan komentarion. Ili aŭskultis mirigitaj, poste seriozaj kaj la venontaj tagoj aperis en iliaj pensoj kiel tagoj de granda lukto.

”Ĉu vi komprenis, infanoj?” demandis la patrino.

”Jes,” aŭdiĝis Josefino. ”Frato Alvarez revenos el la lernejoj el la Oriento kaj transprenos la estradon de la farmo. Li estas ankoraŭ tre juna, sed altstatura kaj kuraĝa. Big Shermon instruos lin labori en la farmo, ĉar Alvarez scias tute nenion pri la vivo en la Okcidento. Ĉu mi pravas, patrino?”

”Jes, vi pravas. Memoru, ke unu sola senpripense dirita vorto povas neniigi ĉiujn esperojn kaj alporti grandajn danĝerojn.”

”Estu sen zorgoj, panjo!” certigis ŝin Magie.

”Kaj nun iru ludi.” Ili iris, sed ili ne plu emis ludi.

En la sama tago sinjoro Smith rajdis al la farmo de sinjoro Carlos. La nokta tremo estis jam iom venkita, la timo ne aŭdiĝis tiel forte, kaj la kanajlo diris al si, ke tio estas nur provizora malsukceso, ke estas neniu venĝanto aŭ almenaŭ iu, kiu volus daŭre sekvi liajn spurojn. Neniu konas lin, neniu scias pri lia pasinteco, la atestintoj de liaj krimoj estas ĉiuj enterigitaj en la dezerto aŭ en la montaroj kaj liaj hodiaŭaj knaboj estas fidelaj, ĉar ili ne havas alian solvon. Li estas la plej grava persono en la regiono, la publika opinio direktiĝas per liaj instrukcioj, ne, nepre li ne havas kaŭzojn por maltrankviliĝi.

Li ekrikanis malbele imagante la teruritan ŝerifon, alportanta hodiaŭ matene la informon, ke la arestito nokte en la arestejo mortis. Sed la rikano tuj malaperis, kiam li imagis la fremdulon, kiu en tiel stranga maniero eniris la ludon kaj kiu sciis tro multe pri lia vivo. Kiu li estas, de kie li venis? Li estis pistolisto, pri tio Smith ne dubis, sed en liaj okuloj montriĝis tia mieno, ke la rigardo estis frostigita. La kanajlo vane defendis sin de la penso, ke la nova kunulo, kiun li hodiaŭ matene kvazaŭ nomigis administranto de serĉejo, propre timigas lin.

Mallaŭta ekfajfo interrompis lin el la pensoj. Li ekfajfis same kaj el grupo de arbustoj aperis la figuro de la mestizo Sebastiano.

”Mi atendis longe, sinjoro!” li aŭdiĝis riproĉe.

”Mi ne havis pli frue tempon,” rifuzis Smith krude la riproĉon. ”Konduku min!”

”Ĉu vi kunhavas la monon, sinjoro?”

”Ne ofendu min per malkonfido, jen ĝi estas en la zono,” ekkriis Smith.

”Plej baldaŭ duonon kaj poste ni rajdos,” obstine proklamis la mestizo.

”Sentaŭgulo,” ekkriegis Smith, sed ne volante malfruiĝi pro interkonsento, li malplenigis en la manojn de Sebastiano duonon de la enhavo de la zono. La mestizo avide ĵetis sin sur la orajn monerojn kaj ne rimarkis la malbonsignan brilon de la okuloj de Smith. Certe lia ĝojo estus perdinta, se li estus kaptinta ĝin. ”Kaj nun rajdu!” koncize ordonis la posedanto de la minejo.

La mestizo obeis senvorte, ekfajfis al eta, malgrasa ĉevaleto kaj post momento li trotis antaŭ Smith tra la forlasita ebenejo surkreskita de velkinta herbo, sur kiu jen kaj jen paŝtis sin grupetoj de brutoj. Post eble du horoj ili alrajdis al la rojo kaj pluan horon ili rajdis laŭlonge de ĝia bordo.

”Jen!” diris subite la mestizo saltante de la ĉevaleto.

Smith postsekvis lin kaj kliniĝis super la silikoza sablo borderanta la rojbordojn. Li prenis plenmanon da sablo kaj malrapide transŝutis ĝin en la manoj. Liaj okuloj ekbrulis pro emociiĝo. En la sablo brilis eroj da oro en tia kvanto, ke, se la fundo de la rojo estis ĉie sama, ĝi promesis fabelan profiton. Nur pro miraklo ankoraŭ neniu stumblis super la amasiĝinta riĉeco.

”Ĉu mi kondukis bone?” demandis la mestizo.

”Bone, jen estas la dua duono de la rekompenco.”

Smith ĵetis al Sebastiano la zonon, sed iom for de li. La mestizo, kies okuloj lumis pro monavideco, rapide turniĝis kaj samtempe aperis en la mano de Smith revolvero. Eksonis pafo kaj Sebastiano estis mortinta antaŭ ol li konsciis, ke li estas trafita. La murdisto krude ekridis, reprenis la zonon, turnigis per la piedo la kadavron, reprenis la monon, reenzonigis ĝin kaj nerigardinte plu la viron, kiun li tiel perfide murdis, li daŭrigis la rajdadon al la farmo.

Ĉe la rojo ekregis morta silento. La vitraj okuloj de Sebastiano rigardis senmove al la suno. Kelkaj rabobirdoj aperis en la aero, allogataj de neerarema instinkto al preparita festeno. Ili ne komencis vori, nova ĉevalstamfado interrompis la silenton, aperis juna indiano, trotanta sur belega makulkolora virĉevalo.

Li haltis ĉe la kadavro kaj liaj okuloj ekbrulis pro indigno. ”Murdo,” li ekgrumblis, kiam li rigardis la kadavron kaj trovis malantaŭe en kranio aperturon, tra kiu eniĝis kuglo de revolvero. El la spuroj en la sablo li tralegis la tutan okazintaĵon. Jen falis io en la sablon, la murdito kliniĝis por tio kaj li estis pafmortigita. La murdisto prenis la ĵetitan aĵon kaj forrajdis. La spuro parolis klare kaj la juna indiano senhezite rajdis laŭ ĝi. Ĝi kondukis rekte al la farmo kaj de modera altaĵo la indiano vidis la rajdanton proksimiĝanta al la loĝkonstruaĵoj.

”Smith,” li ekmurmuris, ”do nenio por mi, li apartenas al la blankaj fratoj, ne al mia manpafilo. Mi nur sciigos la grandan fraton pri la nova krimo. Sed kial li mortigis Sebastianon, kiu ja —” enpensiĝinte li turnis la ĉevalon kaj revenis al la kadavro. La sablo sur la bordo katenis lian atenton kaj post momento li malkovris la motivon de la murdo — oro.

”Malbenita oro!” li ekgrumblis. Li fortiris la kadavron pluen de la rojo kaj amasigis sur la kadavron amason da ŝtonoj. Poste li ekrajdis al la montetoj, kie malgranda trabkabano, kaŝita en densejo, faris al li provizoran loĝlokon. Li lasis la ĉevalon kaj sidiĝinte en herbejon li atendis.

Smith, fajfante gajan kanton, alrajdis barilojn sur la herbejo. Kelkaj vakeroj sidis sur la barilo kaj kun intereso observis la proksimiĝantan rajdanton. Longa ĉefulo Big Shermon sulkigis brovon rekonante lin. ”Kiu diablo portas ĉi tien tiun kanajlon!” li ekmuĝis.

”Se mi vidas, portas lin Rufulo, kiu certe hontas pro tiu hontinda ŝarĝo,” mokincite rimarkis Bud Buckson rektigante la zonon kun pistoloj.

”Saluton, knaboj,” salutis Smith tro kore.

Respondis al li nekoneksa grumblado kaj la vizitanto ne povis erari pri la pensoj de la sunbruniĝintaj rajdistoj.

Li iom paliĝis, sed ankoraŭ priregis la koleregon.

”Ĉu sinjorino Estrella estas hejme?” li demandis.

Big Shermon maldiligente montris per la kruro al la domo. La kolerego de Smith nur pligrandiĝis. Senvorte li paŝis al la pordo de la domo. Kaj li priregis koleregon eĉ tiam, kiam li aŭdis malantaŭ la dorso la voĉon de Bud: ”Hank, iru fermigi la kokinojn kaj vi, Pete, atentu la ĉevalojn.”

”Mi kirligos vin, uloj,” eksiblis Smith enirante en la domon.

Sinjorino Estrella vidis la alrajdantan rajdiston tra la fenestro kaj paliĝis iom, kiam ŝi ekkonis lin. Sed tuj ŝi trankviliĝis kaj serioze iris renkonte al la malbonvena gasto. Sur la sojlo ŝi akceptis kun malvarma ĝentileco lian komplimenton.

”Vi estas bonvena!” ŝi diris, sed la akcento parolis pri la malo.

Senhonte li eniris kaj sidiĝis kontraŭ la dommastrino rigardante ŝin fikse. Li estis konvinkita, ke la traktado estos tute facila, li estis decidita proponi sufiĉan sumon, sumon, kiu certe surprizegos la nespertan virinon.

”Al kio mi povas danki pro via vizito?” sinjorino Estrella komencis mem malvolonte paroli.

”Plaĉas al mi via farmo,” li diris rekte.

”Mi dankas por la komplimento.”

”Tio ne estas komplimento, sed esprimo de komerca intereso. Ĝi plaĉas al mi kaj mi bezonas ĝin.” Ŝi rigardis lin mirigite kaj nerimarkeble ŝi ektremis. Ŝi konis Smithon el la rakontoj de la rajdistoj kaj ŝi sciis, ke se li sopiras je io, li ne abomenas iajn ajn rimedojn por atingi tion.

La timo daŭris eĉ ne unu tutan sekundon, la malnova hispana sango tuj eksusuris per kuraĝo.

”Mi ne komprenas vin.”

”Mi volas fariĝi farmisto kaj ĉar administrado de farmo estas por virino tro penplena, mi volas senigi vin de la zorgoj kaj aĉeti vian posedaĵon.”

Dum momento ŝi rigardis lin silente, sed poste ŝi respondis firme: ”Mi ne vendos!”

”Vi vendos,” li ekridetis kurbe, ”se mi proponos al vi kontentigan prezon, ni diru kvindek mil dolarojn.”

”Eĉ se vi proponus kvindek milionojn, mi ne vendos!”

La vortoj de la sinjorino sonis kiel siblado de glacia vento. ”D’Almedi-anoj estis inter la unuaj en tiu ĉi lando, ili estas ebla nobelaro kaj la farmo estas ilia duklando. Mi perfidus la honoron de generacioj kaj priŝtelus miajn infanojn, se mi vendus.”

Surprizegis lin la rezisto, moviĝis en li io kiel miro al la kuraĝa virino, sed tuj plenigis lin diabla kolero.

”Ĉu vi scias, kiu mi estas?” li demandis akresone.

”Smith el San Juan, posedanto de oraj minejoj kaj publika opinio. Sed tio ŝanĝas nenion en mia decido, ke mi vendos eĉ ne peceton de la familia grundo.”

”Vi vendos, ĉar mi volas! Kaj vi ĝojos, se mi persistos en mia propono, ĉar se vi ne vendos hodiaŭ, poste —”

en krudaj vortoj sonis klare minaco.

”Ni travivis ĉi tie indianajn atakojn, atakojn de vulturoj de la dezerto, ni travivos ankaŭ viajn minacojn! Ne estas bezonate trakti plu.” La sinjorino parolis fiere kaj firme.

”Ni vidos!” li ekkriis kolere. Sed tuj li trankviliĝis, nur la malbona rebrilo en liaj okuloj duobliĝis. ”Mi prenos al vi la akvon!”

”Vi havas por tio nek povon nek rajton.”

”Ĝuste, ke mi havas ambaŭ. La rojo fontas en miaj terpecoj, mi konstruigos digon —”

”Kaj miaj knaboj trankvile detruos ĝin.”

”Poste estos batalo kaj ankoraŭ ĉiam mi venkis,” li eksiblis.

”Unuafoje vi malvenkos.”

”Vi, vi,” li kriegis, ”vi estas —”

”Nu, kio estas, patrino?” aŭdiĝis de la pordo agrabla voĉo. Smith kaj ankaŭ la virino mirigitaj rigardis. Apogita je pordokadro staris tie junulo eble dekkvarjara, altastatura, svelta, nigrohara, vestita en pitoreska vesto de la hispanaj koloniistoj. Li estis bonstatura, pli granda ol kutimis por liaj jaroj, la striktaj manikoj de la jako permesis eminenti al feraj muskoloj. En la dekstra mano li ludis kun ruĝa ledo kaj ridetis. Smith bedaŭrinde ne rimarkis, ke la rideto estas iom malserena kaj tre malbonsigna.

”Nu, finu, sinjoro kun granda buŝaĉo,” la junulo alparolis Smithon denove.

”Ankaŭ mi finos. Vi estas, vi estas kanajlo hispana —”

”Sufiĉe,” la vorto elflugis kiel ekpafo el pistolo kaj la junulo iris al Smith, ”se vi ne volas, ke mi vipigu vin kiel hundon!”

”Alvarez!” kriis Estrella timeme.

”Ci vipigos min, ci hundido? Mi traboros cin kiel kribrilon antaŭ ol ci ekmovos cin,” Smith kriegis tute forgesante la rolon de honesta riĉulo. Fulmorapide aperis en lia dekstra mano pistolo, sed ankoraŭ pli rapide la junulo jam ekpafis kaj trafis precize la ĉanon de lia pistolo. Smith eksiblis pro doloro kaj la pistolo flugis laŭarke en angulon.

”Ci kanajla hispana dando!” ekkriis Smith kaj forgesante la doloron, li ĵetis sin per ambaŭ manoj al Alvarez.

Li frapis per ega forto, sed nur en la aeron. La junulo forkliniĝis kiel kato kaj antaŭ ol Smith reakiris la ekvilibron, li sentis unu el la manoj de la junulo sur la mentono kaj la alian sur la nazo. Trafis lin doloro kaj ankaŭ surprizo, li ne sciis kompreni, kie la junulo prenis tiom da forto.

Denove li komencis furioze ataki, sed la rezulto ne ŝanĝiĝis. Smith frapis en la aeron kaj ricevis novajn precizajn frapojn, kiuj reĵetis lin foren. Kaj li ne plu havis tempon por ataki. La kontraŭulo kirlis ĉirkaŭ li kiel ciklono, li batis lin de ĉiuj flankoj, mem vigle kliniĝante al batoj, kaj unu el la batoj, trafinta kolan arterion, dormigis Smithon pli perfekte ol la plej bona dormigilo.

”Knabo, mi tute tremas, sed —” elspiris sinjorino Estrella.

”Kia sed, panjo?” li demandis ridetante kaj rigardante siajn prifrapitajn artikojn.

”Sed mi ĝojas!” ŝi respondis fiere.

Li kisis estimplene ŝian manon. ”Mi devas forigi nian vizitanton,” li ridis gaje kaj kaptinte la senkonscian Smithon je la piedoj eltrenis lin antaŭ la domon. Grupeto da vakeroj ĝojkriegis, la ĉapeloj suprenflugis aeren.

”Do ŝajnas al mi, knaboj, ke la vizitanto estis bonvenigita tre kore,” Bud vokis rikanante gaje.

”Kaj li estis riĉe dotita,” aldiris Hank.

Big Shermon ne parolis, sed liaj okuloj brulis pro kontentiĝo. Kun ĝojo kaj miro li rigardis la junulon. Brava junulo! Li bezonos kuraĝon kaj forton, se ne eraris la maljuna ĉefulo.

”Knaboj!” ekparolis Alvarez, ”rekonsciigu la skunkon kaj montru al ĝi la vojon. Kiam vi forigos lin, venu ĉiuj en la ĉambron por interkonsiliĝi.” Li turnis sin kaj foriris, eĉ ne rigardinte la senkonsciigiton. Tuj kiam li eniris la domon, li estis kaptita de du paroj da knabinaj manoj, ambaŭ fratinoj ĵetiĝis al li kiel ŝtormo de ĝojo.

”Kara!”

”Kara!” ili vokis ambaŭ.

”Heroo! Panjo jam diris al ni.”

”Ne ĉifigu min, ranoj, prefere donu al mi manĝaĵon, mi malsatas.”

Post momento la tuta familio sidis ĉe manĝpreparita tablo kaj Alvarez montris apetiton.

”Kial, patrino, vi rigardas tiel serioze?”

”Mi timas pri vi. Smith venĝos sin.”

La junulo serioziĝis kaj kapjesis.

”Li venĝos sin, sed tio devigas al singardemo, ne al timo. Ni venkos lin, ni venĝos ĉiujn,” li finis kaj liaj okuloj ekbrilis tiel, ke la patrino ektremis.

Dume ekstere la rajdistoj verŝis sitelojn da akvo sur la kapon de Smith.

”Li dormegas,” rimarkis Pete, malgranda meksikano, eminenta rajdisto.

”Ĉu vi miras, tia injekto? Li estos tre longe blua sur la tuta vizaĝo.”

Finfine la batito rekonsciiĝis el la sveno. Momenton li mirigite rigardis, sed kiel la konscio estis revenanta, tiel plenplenigis lin ondo de senlima kolerego.

”Kie estas tiu?” li ĝemdiris.

”En la domo, ĉu mi voku lin?” demandis senkulpe Bud.

”Mi renkontos lin ankoraŭ kaj poste —”

”— vi estos batita kiel hodiaŭ,” ridegis Hank.

”Poste li ekvidos, kiel estas, ofendi la unuan viron en la regiono.”

”Vi volas diri la unuan kanajlon, knabeto,” ekparolis nun ankaŭ Shermon. ”La tempo de ceremonia vizito pasis, la ĉevalo atendas, ekrajdu! Viajn pistolojn ni lasos ĉi tie por memoro kaj kiam vi rajdos ĉi tien venontfoje, kunprenu doktoron, knabo!”

Humiligita, senarmigita kaj kolerega Smith trenis sin al la ĉevalo kaj penege surseliĝis. Li vidis ruĝe kaj jam nun li formulis en la kapo planon por granda murdado.

La vojaĝo ĝis San Juan estis plena de malbenoj kaj suspiroj.

”Knaboj,” diris Alvarez al la rajdistoj kunvenintaj en la ĉambro. ”Atendas nin batalo, tre akra batalo. Ni devas venki ĝin, ĉar ne temas nur pri nia farmo, sed pri la tuta regiono. Mi kredas, ke ni venkos, ĉar mi konas vin.”

Aŭdiĝis laŭd-murmurado, la manoj senvole senscie glitis al la zonoj kaj Pete eltiris longan, mallarĝan tranĉilon.

”Ni volas venki sen perdoj kaj tial ni ne ŝanĝos heroecon kun nesingardemeco. La brutaron ni venigos al la ĉirkaŭaĵo de la farmo, senĉese ni alternos en gardado kaj neniu rajdos tra la prerio sola, ĉar kontraŭ embuska kuglo kuraĝo ne validas. Ĉu vi komprenis?”

”Jes.”

”Nu, geheno povas komenciĝi.”

La junulo ne sciis mem kiel baldaŭ ĝi komenciĝos kaj kiel varmega ĝi estos.

IX. - GEHENO KOMENCIĜAS — PAFADO EN LA NOKTO — DIO MIA, KIE ESTAS JOSEFINO?

La nova administranto — li nomiĝis Jack Crawford — staris trankvile antaŭ la okupiganto, kies vizaĝo ludis en aminda kolekto de ĉiuj nuancoj de blua koloro. La okuloj preskaŭ perdiĝis en la ŝvelaĵoj, sed ilia fajro tial ne estis pli malgranda. Ili flamis kiel geheno mem.

”Ĉu vi falis de la ĉevalo, patrono?” demandis la pistolisto trankvile kaj Smith eĉ ne rimarkis aludon al ironio en lia voĉo.

”Jes!” li eksiblis. ”Mi kunpuŝiĝis kun tre regavida ĉevalo, kiun mi devas ĉiuokaze humiligi. Ĝi rampos antaŭ mi surgenue, surgenue!” La lastaj vortoj rompiĝis en kolerega grumblado.

”Kolerego ne estas sana,” same glacie diris Jack. ”La laboro sukcesas, nur kiam ni faras ĝin trankvile. Kial vi entute vokis min?”

”Mi bezonas vin kaj se vi estas tia, kia vi ŝajnigas, atendas vin bona laboro.”

”Mi estas tia, kia mi estas, parolu koncize!”

”Mi volas akiri en kia ajn maniero la farmon de familio d’Almedi. En kia ajn maniero, kiu ne malutilos la reputacion de honesta viro,” li ekridis malbele. ”Mi volas devigi la posedantinon vendi ĝin kaj ankaŭ mi devigos.

La posedantino havas du filinojn, ni diru, ke unu perdiĝus.”

”Se mi scias, estas en tiu ĉi regiono lina pendomaŝo fiksa rekompenco pro forrabo de infano,” sobre aldiris Jack.

”Se vi timas,” rikanis Smith.

”Mi ne timas, sed mi konsideras, ke eble dudek mil dolaroj estas kontentiga valorkompenso pro la danĝero.”

”Bone, dudek mil dolarojn, sed la knabino hodiaŭ malaperos. Ĉu tio validas?”

”Validas, kun duona antaŭpago pagota tuj.”

”Bone,” senhezite konsentis Smith kaj pagis la postulatan parton el la kaso. ”Hodiaŭ nokte la knaboj atakos la farmgregojn, vi utiligos la ĥaoson kaj morgaŭ diros al mi rezulton!”

”Jes,” kapjesis Jack kaj retropaŝis al la pordo.

”Kial vi iras tiel ĉi?” demandis Smith mirigite.

”Sebastiano nur unufoje turniĝis kaj jam voras lin vulturoj,” sen maltrankviliĝo klarigis Jack kaj malaperis malantaŭ la pordo.

Smith rigardis post li surprizita pro teruro. Kiu estis tiu homo, kiu sciis ĉion? Ĉu li estis pli malbona ol diablo? Ja neniu alia ol diablo povis scii pri la morto de Sebastiano.

”Li estas danĝera,” li konfesis al si, kiam li trankviliĝis, ”sed nun mi bezonas danĝeran homon. Poste — hm, embuskan kuglon oni povas ĉiam elpafi.” Li ne pensis plu pri la afero, li ne havis tempon, la grupestro de la rabistoj, kiu estis destinita al la vespera atako, atendis en la montetoj por ordonoj.

Kiam Jack forlasis la batitan ordonanton, li haltis por momento en koridoro. Li elpoŝigis pecon da papero kun krajono kaj skribis kelkaj vortoj. Fajfante senzorge li poste eliris el la domo kaj balanciĝante en la koksoj li paŝis tra la polvokovrita sanjuana strato. En angulo, apogante sin al barilo, staris inerte indiano kaj rigardis ien malproksimen. Ĝuste ĉe li Jack elpoŝigis tabakujon kaj dum tio elfalis el lia poŝo la skribita papereto. La pistolisto jam denove daŭrigis la iradon, kiam la indiano maldiligente klinis sin, levis la papereton kaj per unu sola rigardo tralegis ĝian enhavon.

”Blanka viro perdis ion,” li vokis al Jack. La alparolito sen intereso turnis sin, akceptis el la mano de la indiano la paperon, nekompreneble ekmurmuris eble vortojn de dankoj kaj denove surpaŝis la polvon sur la vojo.

La indiano reapogis sin al barilo kaj enrigardis ien malantaŭ la horizonto. Nur post dudek minutoj li leĝere ekfajfis kaj selita ĉevalo, paŝtanta ĝis nun la maldensan herbon apud la barilo, alkuris al li, ĉevalblekante amike.

La ruĝulo vigle sursaltis la ĉevalon kaj forrajdis en malrapida troto. Nur malproksime de la urbeto li galopigis la ĉevalon.

La juna sinjoro Alvarez d’Almedi rajdis tra la paŝtejoj.

Li mem ne plenumis la ordonojn, ke rajdantoj ne rajtas rajdi solaj. Portis lin belega blanka ĉevalo, unuiĝanta kun la rajdanto en ĉarman bildeton. Alvarez rajdis ŝajnigante tute senzorgemon kaj nur tre atentema observanto ekkonus, ke ĉiuj sensoj de la juna viro laboras plenplene. Li ĉirkaŭrajdis ĉiun grupeton de arbustoj per granda arko, neniam turniĝante al ĝi per la dorso, eĉ ne unu sola spuro en la herbejo eskapis lian atentemon. Ĝis nun li konstatis nenion suspektan.

Li proksimiĝis singardeme al malgranda arbareto de nanaj, kurbiĝintaj pinoj, kiam tra la aero eksiblis io. Tuj Alvarez kuŝis sur la tero tenante en la manoj ripetpafilon kaj kaŝita de la ĉevalo kontraŭ la arbareto. De tie aŭdiĝis ululado de kojoto kaj trifoje ĝi estis ripetata. La streĉo de Alvarez tuj malaperis, li ekstaris kaj zorgeme trarigardis la teron ĉirkaŭ si. Farinte kelkaj paŝoj li levis plumigitan sagon, kies pinto estis ĉirkaŭvolvita de peco da papero. Li elspiris kontente, kiam li tralegis ĝian enhavon kaj saltinte sur la blankan ĉevalon li ekflugis al la hejmo.

En la gregejoj li renkontiĝis kun Big, kiu ĵus lubrikis la ĉanon de sia longa pafilo.

”Big, trovu la knabojn, ni havos viziton.”

La ĉefulo tuj komprenis la esprimon de vizito.

”Ni bonvenigos ĝin, kiel decas,” li proklamis decidiĝinte kaj post momento kunvenis dudek rajdistoj de ĉiuj flankoj.

”Knaboj, hodiaŭ nokte iu volas prepari dancon al ni.

Ni zorgos, ke la muziko estu unuklasa. Ĉu la gregoj estas kunvenintaj, Big?”

”Jes. Bud kaj Hank ĉirkaŭrajdas ilin.”

”Bone, ni rajdos tien ĉiuj, kiam vesperiĝos, ĉar la atako estos celita al la gregoj. Hejme ne minacas danĝero, sed por certeco ĉi tie restos Pete.”

”Kial ĝuste mi ne vidu la spektaklon?” defendis sin malgranda Pete.

”Ĉar mi volas tion kaj iu kuraĝa devas resti ĉi tie!” tuj malintensigis Alvarez la kontraŭdirojn.

Post momento la farmo similis al tendaro antaŭ batalo. Pafilojn kaj ankaŭ pistolojn ĉiuj flegis kvazaŭ ili estus beboj, la okuloj de la rajdistoj brulis pro sopiro pri batalo kaj ankaŭ Big Shermon, alifoje serioza, diboĉis hodiaŭ ŝercante.

”Ili envias eble al la ĉefo la batadon, ili volas esti ankaŭ batitaj, nu, ni ĝoje servos!” li vokis.

”Mi ne estas malamiko de surprizoj,” ŝercis alia, ”sed tian surprizon, kian ni preparos al ili, mi dezirus eĉ ne de sankta Nikolao.”

Tuj kiam vesperiĝis, bando da rajdistoj rajdis al la gregoj. Ili pasis tra la mallumo kiel ombroj kaj ilia nura montriĝo timigis.

”Haltu!” aŭdiĝis la voĉo de Bud samtempe kun klakado de ĉanoj.

”Ne frenezu, Bud,” mallaŭte ekparolis Big, ”vi devas ekkoni nin eĉ en mallumo.”

”Mi ne estas kato kaj vi rajdas kiel karavano de spiritoj.”

En kelkaj minutoj ambaŭ paŝtistoj, gardantaj la gregojn, estis inicitaj en la situacion kaj ĉiu okupis konvenan lokon. Kun Alvarez ili estis dudek tri, el ili dek tri malaperis ĉirkaŭ la gregoj patrolonte, la restantaj embuske prepariĝis por ekagi laŭbezone. Sur la stepo regis silento interrompata nur de la intermitaj movoj de la ripozanta brutaro. La minutoj pasis laŭ opinio de ĉiuj senfine malrapide.

Estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam aŭdiĝis el la mallumo kojoto. Alvarez atenteme aŭskultis kaj kiam la kojoto aŭdiĝis ankoraŭ duan fojon, li flustris al la knaboj kuŝantaj apud li.

”Ili rajdas de tie,” li mansvingis al oriento. ”Rampu post mi!”

Senbrue ili rampis al la rando de la rondo, kiu estis kreita de la patroloj, nome tien, de kie Alvarez atendis la danĝeron. Ili disvolviĝis en la mallumo en ĉenon de pafistoj kaj atendis. Aŭdiĝis stamfado de multaj ĉevaloj, la rabistoj estis tiel certaj pri la sukceso, ke ili eĉ ne pensis pri singardemo.

”Rajdu en la gregon kaj dispelu la brutaron ĉiuflanken,” ordonis kruda voĉo.

”Haltu!” kriis klare kaj ordonmaniere Alvarez.

”Damne!” sakris iu, eble la gvidanto de la banditoj.

”Pafu, viroj, ni ja ne retiriĝos antaŭ unu aŭ du paŝtistoj!”

Li mem komencis furioze kaj sencele pafi el pistolo.

Ankaŭ la ceteraj kaptis pafilojn, sed el la herbejo ankaŭ aŭdiĝis krakado de ekpafoj. La rajdistoj de Alvarez povis bone celi en la rabistojn sidantaj sur la ĉevaloj kaj la unua salvo falĉigis kvin aŭ ses rabistojn.

”Ni estas perfiditaj!” kriegis la gvidanto de la atakantoj, ”ĉi tie estas almenaŭ dudek da ili!”

Samtempe la plimulto da rabistoj turnis la ĉevalojn en furiozan fuĝon. Post momento fuĝis ĉiuj, sed kvar pluaj falis fuĝante. Kvazaŭ konfuzitaj ili rajdegis al la arbareto, de kie ankaŭ aŭdiĝis voĉoj de pafiloj. Pluaj du falis en la herbejon kaj la ceteraj disrajdis en la prerio.

”Facile ni venkis,” ridetis Alvarez ŝargante denove la pafilon, ”tiuj ne plu revenos.”

”Ili haltos nur sur la luno,” rimarkis Bud, kiun ĉagrenis, ke la batalo ne daŭris pli longe.

”Ĉu iu estas vundita?” demandis Big.

Unu sola ”ne” respondis al li.

”Dek el vi restos ĉi tie pro certeco,” ordonis Alvarez, ”la ceteraj revenos kun mi.”

Gaje ŝercante ili venis al la gregejo, kie mallaŭta ĝemado haltigis tuj ĉiujn ŝercojn.

”Atentu,” ordonis Alvarez irante kiel unua al la sono.

Ili trovis Pete-on ligita per propra lazo kaj kun buŝoŝtopilo en la buŝo, de kiu li vane klopodis liberiĝi. Tuj kiam ili liberigis lin, komencis la malgranda rajdisto ege blasfemi.

”Pafmortigu min iu, sed rapide! Tiel ĉi mi lasis kapti min! Kiam mi tiun ulon kaptos, poste mi rostos lin super tute malgranda fajreto, mi estas malhonestigita, mi estas —”

”Ĉesu, Pete!” interrompis lin Alvarez. ”Rakontu konekse, kio entute okazis.”

”Li kaptis min kiel kuniklon, kiel katidon,” plendis Pete sin mem.

”Kiu?”

”Mi ne scias. Mi ĉirkaŭiradis la farmon, atentegis kaj ĝuste kiam mi ĝisiris ĝis ĉi tie, saltis iu el mallumo. Mi ricevis baton en la kapon, antaŭ ol mi ekmoviĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi estis ligita kiel, kiel — mi diras, pafmortigu min tuj!”

Nezorgante jam pri liaj lamentoj ĉiuj rapidis al la domo. De tie aŭdiĝis lamentoj de sinjorino Estrella kaj ankaŭ de eta Magie.

”Kio okazis?” elbuŝigis Alvarez senspire.

”Josefino — Josefino — estas for — forrabita de rabisto en masko,” lamentis la dommastrino.

”Mil tondroj,” kriis Big, ”ni persekutu lin!”

”Atendu!” la paliĝinta Alvarez konsolis la ekscitiĝon.

”Kiel tio okazis?”

”Li eniĝis ĉi tien, li endanĝerigis nin per pistolo kaj li malaperis kun Josefino kiel vento. Vane ni vokis, Pete ne aŭdiĝis. Mia Josefino, mia knabineto!”

Alvarez pugnigis la manojn rigardante tra la ĉambro.

Hazarde li fiksis la rigardon sur pordokadron kaj ekvidis blankan rondeton pentrita tie per kreto. Li atentiĝis, liaj okuloj strange ekludis kaj li kriis: ”Knaboj, mi mem persekutos lin, tio estas mia afero!”

Aŭdiĝis grumblado de rezisto, sed la juna viro estis necedema.

”En mallumo aro estas nur ĝeno. Li estas sola kaj portas knabinon! Aŭ mi mem atingos lin aŭ li estas ne atingebla. Dume gardu, ni ne scias, kion la nokto ankoraŭ preparos al ni.”

Li malaperis en la mallumo kaj galope li flugis tra la dezerto.

Dume en la montetoj proksime de San Juan Smith atendis senpacience informon pri la rezulto de la atako.

Jackon li atendis nur matene, li devis ja veturigi la knabinon en kaŝejon en la montaro. Finfine li aŭdetis sonon de ĉevaltroto kaj post momento John Maldekstrulo, gvidanto de lia bando, staris antaŭ li. Per unu sola rigardo Smith rimarkis, ke lia maldekstra mano pendas senforte laŭ lia korpo kaj ke li mienas treege furioze.

”Nu?” li demandis sopirege.

”Ni estis batitaj, ege batitaj! Dek kvar knaboj kuŝas senmovaj en herbejo kaj kvar estas vunditaj, mi mem ankaŭ. Ili atendis nin kaj pripafis nin kiel leporojn. Iu perfidis nin, jam mi volas fini kun tio. Ni volas la monon kaj tuj!” kolerege parolis John. Smith paliĝis.

Perfiditaj, sed de kiu? La figuro de Jack Crawford pasis en liaj pensoj, sed tuj li rifuzis la suspekton. Ĝis vespero la pistolisto ne elrajdis el San Juan, li do ne povis averti la farmiston. Sed kiu alia? Neniu tamen sciis pri la plano!

”Ni volas la monon!” persistis en sia postulo Maldekstrulo.

”Jen ĝi estas,” Smith ĵetis al li saketon. ”Estu preparitaj, ni ne povas lasi malvenkon sen venĝo. Morgaŭ ni komencos konstrui digon, kaj dum tio ni trovos okazon al reprezalio. Sed se —” li ne finis, la imago, ke li eble jam havas la filinon de la posedantino de la farmo en siaj manoj, treege plaĉis al li.

Sed kiam li revenis ĝis San Juan, li ja ne sentis sin bone. Iu kontraŭstaris lin kaj li ne sciis, kiu. Nekonata danĝero estas la plej malbona. Ĉu tio ja estis eble Crawford? Smith decidiĝis, ke li restos konstante observata de la plej kapablaj viroj de la bando, kaj se mi konvinkiĝos pri lia nefidindeco, poste! La gesto estis tre elokventa.

Li dormis tre maltrankvile kaj en liaj sonĝoj alternis timo kun sopiro je venĝo pro suferitaj malsukcesoj.

Jack vekis lin dum mateniĝo. Trankvile kiel ĉiam li staris ĉe lia lito kaj dure rigardis la duone vekiĝintan ordonanton.

”Ĉu preta?” demandis Smith rapide.

”Preta!” sonis dure la respondo.

”Kie ŝi estas?”

”En la montaro.”

”Sed kie?”

”Tio estas mia afero!” arogante respondis Jack.

”Mi bezonas tion scii!” ekkriegis Smith.

”Estas sufiĉe, ke ŝi estas en niaj manoj. Mi ne volas esti pafmortigita embuske, tial mi lasas en la manoj atuton. Kaj poste mi bezonas ofte monon,” ridetis cinike la pistolisto.

”Ci kanajlo!” ekkriis Smith, sed Jack nur ridis.

”Tuj kiam vi intertraktos la aĉeton de la farmo, la knabino iĝos mia havaĵo. Mi povas tamen iom ĉantaĝi ankaŭ mem.”

”Diablo,” ekmuĝis Smith furioze, sed li devis repaciĝi kun la faktoj. Li eĉ pagis al Jack pluajn dek milojn kaj lasis lin foriri, grincigante la dentojn. Fine la plej grava afero estis farita, la knabino forrabita kaj li povas devigi la farmistinon al vendo de la farmo.

Ankoraŭ antaŭtagmeze li rajdis denove al la farmo.

X. - ALVAREZ NE CEDOS — ONI KONSTRUAS DIGON

La juna sinjoro Alvarez revenis el la persekutado nur matene kaj li revenis sola. La forrabinto malaperis kun Josefino kiel ombro en la noktaj mallumoj, restis post li eĉ ne postsigno, almenaŭ tia postsigno, kiun povus rimarki la okuloj de Alvarez. Lasinte la ĉevalon en gregejo kaj malobservante la rigardojn de la vakeroj, riproĉantaj, ke li ne kunprenis ilin por persekuti kaj per tio li kulpigis malsukceson, li paŝis rekte en la domon.

”Li ne aspektas plej malespere,” rimarkis Hank.

”Kaj laciĝo ankaŭ ne estas videbla,” rikanis Bud.

Eble ankoraŭ iu alia volis ion diri, sed Big Shermon ekrigardis ĉiujn tiel severe, ke ĉiuj ĉesis paroli. Ili konis la ĉefulon, kiu permesis neniam diri eĉ ne unu solan malbonan vorton pri la posedantoj de la farmo.

Alvarez longe interparolis kun la patrino, kiu ofte lamentis kaj ploris, sed finfine li sukcesis konsoli ŝin. Li mem jam trankvila eliris poste al la rajdistoj kaj ordonis, ke ĉiuj, krom kvin, forrajdu al la gregoj kaj alpelu ilin ankoraŭ pli proksimen al la farmo.

”Ni scias nek tagon nek horon, kiam la malamiko denove atakos. Tial ni devas esti atentemaj,” li aldiris. ”Ne serĉu konfliktojn, sed ankaŭ ne evitu ilin, retiriĝu eĉ ne unu paŝon kaj toleru neniun fremdulon en la paŝtejoj.”

Ili ekgrumblis konsentante, sed ankoraŭ antaŭ ilia forrajdo aperis neatendita kaj nebonvena vizitanto.

”Mi havas la impreson, ke lastfoje li estis malmulte batita kaj hodiaŭ li volas batadon pli grandan,” dentiĝis Bud ekkoninte Smithon el San Juan.

”Aŭ eble li rajdas por serĉi la perditajn dentojn.”

Ĉiuj ridis krom la juna farmisto, kiu streĉe observis la proksimiĝantan rajdiston. Li preskaŭ admiris la arogantecon, kun kiu li ripetis la viziton post la antaŭa nebona elĵeto. Alvarez pripensis intensive, kial la perfortulo tiel subite eksopiris je lia farmo, ke li timas neniujn rimedojn por akiri ĝin.

”Bonan tagon, knaboj,” salutis Smith ligante la ĉevalon.

Malvarma silento estis la sola respondo kaj Smith vidis malamikan mokon en ĉiuj okuloj. Li baraktis kontraŭ kolerego, sed li klopodis ne montri ĝin.

”Bonan tagon, sinjoro Alvarez,” li ekparolis ruze, proksimiĝante kun etendita mano al la junulo. Li paliĝis iom, kiam Alvarez enpoŝigis la manojn kaj li paliĝis ankoraŭ pli, kiam iu malantaŭ lia dorso diris.

”Oj, nia junulo zorgas esti pura.”

”Vi miras, ke mi venas, post — nu, ni ne parolu jam pri tio, mi scias pardoni junulan senprudenton.”

”Estas nenio por pardoni,” trankvile diris Alvarez, ”sed vi pravas, mi miras.”

”Vi ne havas bonan humoron, mi komprenas tion, okazis onidire al vi malfeliĉo. Ĉu ni ne iru en la domon?”

”Ne, ni povas paroli ĉi tie. Kaj vi, knaboj, rajdu al la gregoj, por ke iu ne forŝtelu ilin, kvankam tio ne estas verŝajna, kiam jena sinjoro estas ĉi tie.”

Smith englutis la ofendon kaj daŭrigis en la sama tono kiel antaŭe.

”Mi scias, ke oni nokte atakis vin kaj mi scias, ke ĉi tie okazis malfeliĉo.”

”Kiel vi scias tion?” demandis Alvarez. ”Neniu el ni ankoraŭ estis en la urbo kaj neniu el la urbo ĉe ni.”

Smith por momento embarasiĝis ekkonante, ke li faris eraron, sed tuj li konsciiĝis.

”Ne estas grave, kiel mi scias tion, sed mi venas al vi por proponi helpon.”

”Ni ne bezonas helpon!”

”Eble tamen. Mi estas influa en la regiono. Kaj mi povus kontribui al esplorserĉado de la forrabita knabino.”

”Vi estas tro afabla kaj mi ne dubas, ke vi povus revenigi la fratinon, se vi volus. Sed ni mem trovos ŝin.”

”Vi ne trovos! Faru afablecon al mi kaj mi helpos vin.”

”Kian afablecon?” demandis le junulo seninterese.

”Vendu al mi la farmon, hodiaŭ ĝia prezo estas dudek mil dolarojn.”

”Lastfoje kvindek.”

”Hodiaŭ nur dudek kaj morgaŭ eĉ ne tiom.”

”Mi diris al vi jam unufoje tre emfaze, ke mi vendos nek malmultekoste nek multekoste. Se vi volas, mi diros tion al vi ankoraŭ pli emfaze.”

Alvarez ridetis tiel strange, ke Smith eksentis frostadon en la dorso.

”Kaj kio okazos, se vi trovos iam matene kadavron de la knabino en la gregejoj. Mi aŭdis, ke forrabintoj faras tion tiel.”

”Poste mi kolektos la knabojn, ni rajdos en San Juanon kaj faros tie tian gehenon, ke ankoraŭ neniam iu el vi sonĝis pri ĝi.”

”Kial al mi, mi ja —” defendis sin Smith.

”Ĉar ci estas kanajlo de ĉiuj kanajloj, kanajlo kun brilanta masko, ĉu ci komprenas?”

”Tion vi respondecos, junulo!” kapablis Smith esti trankvila.

”Venigu vian ŝerifon kaj vian juĝiston, vi — Sed dume forlasu la terpecojn de la farmo kaj memoru, ke, se vi estos ankoraŭ unufoje vidita ĉi tie, trovos vin kuglo!”

La junulo kreskis ŝajne antaŭ la okuloj, li ŝanĝiĝis en ŝtormon de kolero.

Smith flaviĝis kaj retiriĝis al la ĉevalo. ”Ni ekvidos nin!” li kriis furioze saltinte sur la ĉevalon kaj pikante ĝin furioze.

”Ankoraŭ io!” kriis post li Alvarez. ”Mi transdonu al vi sciigon!”

”Ĝi ne interesas min.”

”Eble tamen. Hodiaŭ nokte, kiam mi persekutis la kanajlon, kiun sendis ankoraŭ pli granda kanajlo, mi parolis kun rajdisto, kiun mi ne vidis kaj tiu sendis sciigon al vi pri la jeno: Smith, Justa Chess sekvas vian spuron.”

Smith kapablis rideti, sed estis videble, ke li ekŝanceliĝis sur la ĉevalo. Li rajdigis ĝin dolore per spronoj ĉirkaŭrigardante timeme kiel stepa leporo. La nomo de la fama arbarano efikis terure. Ĉu estis eble li, kiu malsukcesigis en la pasintaj tagoj liajn farojn, ĉu estis li, kiu baris lian vojon? Poste, poste! — La haroj de la kanajlo hirtiĝis dum la pensoj pri lukto kontraŭ la senkompata rolulo de justeco. Neniu el la bando povus kontraŭstari lin nur — kaj Smith rememoris Jackon Crawfordon. Nur tiu povos malebligi al la freneza ulo pluan vojon.

Jam — jam Smith pensis, ke li malaperu el la regiono kaj rezignu pri ĉio, sed ega avareco montris antaŭ liaj okuloj la rojon kun la fabela kvanto da oro kaj ĝi supervenkis ankaŭ la malkuraĝon. Ja Alvarez d’Almedi eble nur timigis lin kaj poste mi havas en la manoj grandan atuton — la forrabitan Josefinon.

Per la pelegita ĉevalo li rajdis ĝis San Juan kaj nur per mansvingo li rifuzis la informon de Jackson pri la etendoj en la minejo.

”Mi havas tute aliajn zorgojn!” li arogante respondis.

”Vi havas senĉese aliajn zorgojn, pri la funkciado zorgas mi mem,” moroze rimarkis Jackson.

”Ĝoju, ke mi fidas al vi,” ridis Smith kaj jam li vokis malgrandan meksikanon, por ke tiu venigu al li Jackon Crawfordon.

La vokito venis post momento kaj indiferente kiel alifoje li sidiĝis kontraŭ la patrono.

”Ĉu vi konas Justan Chesson?” demandis Smith sopirege.

”Mi aŭdis pri li, sed mi ne havis ĝis nun la honoron konatiĝi kun li, ĉar —”

”Ĉar?”

”Se mi estus renkontinta lin, Justulo ne plu estus.” La pistolisto grave ekridis. Smith eksentis malpeziĝon, la ĝusta viro staris antaŭ li. En li malsukcesos ankaŭ Justulo.

”Ekde la hodiaŭa tago vi faros for de mi eĉ ne unu paŝon!” li ordonis.

”Kial?”

”Ĉar eble vi havos la okazon renkontiĝi kun la fantomo de justeco.”

”Mi ĝojas,” mokridis la rajdisto mistere.

Tuj post lia foriro Smith komencis fari pluan planon.

Li prefere estus fininta aferon kun la farmo per simpla masakro de la tuta familio, sed la malsukceso de la lasta nokto kostis al la bando tro multaj homoj kaj poste li ne volis senbezone endanĝeriĝi pro malkaŝiĝo. Tiu knabo sciis jam tro multe, eble mankis al li pruvoj. Kaj tiujn li ne rajtas akiri. Tial estis bezonate devigi la familion de la farmisto vendi la farmon per rimedoj almenaŭ ŝajne laŭleĝaj.

De la minejo estis vokita bando da viroj, por ke ili ekkonstruu digon sur rojo, rapidanta el la terpeco de ambaŭ kunuloj al la terpecoj de la farmo, kaj dekonduku la fluon en la alian parton de la montetoj. Per tio la valoro de la farmo iĝos entute malgranda, la brutaro komencos morti pro soifo kaj ĝia valoro ankoraŭ pli malgrandiĝos.

Ke iu povus trovi oron en la sekiĝinta rojfluejo, Smith ne kredis, ĉiuj en la farmo estos alimaniere okupitaj.

Modera altaĵo, sur kies deklivo la rojo malsuprenfluis, ŝanĝiĝis en formikejon de laborantoj, fosantaj novan rojfluejon kaj konstruantaj la digon.

En la urbeto Smith motivis sian agadon per bezono de trinkakvo por la orfosista kolonio kaj neniu ion kontraŭis, precipe kiam tio koncernis neniun.

La loĝantoj de la farmo eksciis pri la preparita insido en stranga maniero. Ili sidis vespere kunvenintaj ĉe vespermanĝo (la rajdistoj manĝis ĉiam kune kun la familio), kiam vitro en fenestro ektintegis kaj tra frakasita tabuleto enflugis ŝtono ĉirkaŭvolvita per papero. Ĉiuj tuj iris eksteren, sed en la mallumo nenio plu moviĝis. Ili ne povis rimarki la ruĝulon, rampanta rapide kaj mallaŭte en herbejo.

Alvarez ne elkuris, li levis la ŝtonon, malligis trunketon de pajlo kaj tralegis la enhavon de la papero. Li malsereniĝis kaj kolere kuntiris la lipojn.

”Li volas preni al ni la akvon, knaboj,” li anoncis al la rajdistoj revenintaj en la ĉambron.

”Kiu?”

”Smith. Li konstruigas digon kaj dekondukas la rojon en la alian parton de la monteto!”

”Ni iru al li, ni pendigos lin iom aŭ ni rostetos lin en fajreto,” vokis la vakeroj.

”Trankvile, knaboj,” Alvarez mildigis la ekscititajn pasiojn. ”Ne forgesu, ke preskaŭ la tuta regiono staras malantaŭ Smith, ke same servas por li la regiona juĝisto kaj ankaŭ la marŝalo, samkiel la regiona ŝerifo. Ni devas plej baldaŭ provi laŭjuran manieron.”

Aŭdiĝis ekkrioj de kontraŭstaro.

”Smith kaj juro,” vokis indignite Big Shermon, kiu tute perdis la kutiman prudenton, ”ni pli frue mortos pro soifo ol ni ricevos rajton.”

”Jam mi diris! Mi rajdos ĝis San Juan kaj plendos. Se mi ne sukcesos, ni reprenos la akvon mem, ĉu vi komprenas?”

Kontraŭstaro alternis la ĝojokriojn.

”Jam miaj manplatoj jukas min,” proklamis nurne Bud.

”Ŝanĝo estas bonega refreŝiĝo,” konsentis Hank.

”Mi nur ĝoje scius, kiu sendis al ni la averton,” rimarkis Big.

Alvarez ridetis. ”Estu kiu ajn, tiu estis amiko, ni ne plu serĉos lin.”

Big enpensiĝinte rigardis la junan ĉefon kaj li ne seniĝis de enpensiĝo dum la tuta vespero. Kiam li enlitiĝis en la vakerĉambro, li ridetis iel ruzule.

La postan tagon la regiona juĝisto en San Juan estis distrita de subita frapado sur la pordo de la oficejo el la antaŭtagmeza oficado, kiu konsistis en dormetado ĉe botelo da viskio. Li findiris ankoraŭ nek, ”kiun tiu diablo portas,” kaj Alvarez d’Almedi staris antaŭ li.

”Kiaj manieroj estas tio?” komencis paroli la estimindulo.

”Mi frapis trifoje kaj ĉar neniu aŭdiĝis, mi eniris.”

”Mi ne oficas hodiaŭ!” murmuris la juĝisto malbonhumore.

”Por mi jes, mia afero estas urĝa. Mi plendas kontraŭ la agado de sinjoro Smith, kiu konstruigas digon, por ke li senigu de akvo mian farmon. Mi postulas, ke la konstruado estu ĉesigita, sed tuj.” La junulo parolis tiel energie, ke la juĝisto nur palpebrumis.

”Vi ne havas rajton kontraŭstari, junulo,” li respondis seke, ”la akvo estas de Smith.”

”La akvo estas same mia kiel lia, mi havas rajton al ĝi enskribita en la terpec-libroj. Aŭ vi plenumos mian postulon aŭ —”

”Aŭ —” provis la juĝisto rezisti.

”Mi estos konvinkita, ke la justeco en San Juan estas pagata per la oro de Smith.”

”Junulĉjo, vi ofendas juĝejon, mi igos vin —”

”Nenion vi igos kaj vi scias bone, ke vi ne igos. Ĉu vi malpermesos la konstruadon?”

”Ne.”

”Do enskribu en vian malpuran dosieron, ke ni reprenos la akvon mem. La sekvoj falos sur vian kapon kaj la juĝejoj en San Francisko ne estas — aĉetitaj.” La voĉo de la junulo tondris kaj la juĝisto preskaŭ kaŭriĝis. La juĝisto sciis, ke li agas kontraŭleĝe, sed li ne povis decidi kontraŭ Smith, ĉar, nu, estis multaj kaŭzoj por lia ĉar.

”Tuj kiam io okazos kun la digo, mi sendos al vi patrolon,” li vokis kovrante timon per kolero.

”Tiel ĉi mi timas vian patrolon,” fingroklakis la junulo kaj turniĝinte sur kalkanumo li forlasis la kancelarion, frapfermante la pordon. La juĝisto viŝis de sia frunto la ŝviton kaj verŝis por si grandan porcion da viskio, ĉar li bezonis fortigon.

Alvarez intertempe rapidis al la kancelarioj de la minejo. Li eĉ ne rigardis Jackon Crawfordon, apoganta sin je la pordokadro, kaj kiel ŝtormo li eniris rekte en la kancelarion de Smith. La posedanto de la minejo paliĝis kaj superregante perforte tremadon, li provis bonvenigi.

”Raraj gastoj,” li diris.

”Ŝparu dolĉecojn, Smith. Vi scias, kial mi estas venanta. Vi prenas al mi la akvon kaj mi ne volas tion. Ĉesigu tuj la laborojn sur la digo!”

Smith sukcesĝoje ekridis.

”Nu, vi vidas, kiel la farmo estas perdanta la valoron.

Sed mi ne kredas, ke mi ĉesigos la laborojn.”

”La farmo estas perdanta nenion, sed via vivo pendas sur fadeno. Mi reprenos la akvon kaj malhelpos vian ludon, ĉu vi komprenis?”

”Tiuokaze vi estos arestita,” rikanis Smith.

”Nur kiam vi kaptos min, mi ne timas ĉiujn viajn gorĝtranĉistojn kune. Aŭ vi tuj ĉesigos la laborojn aŭ —” Alvarez kuris el la ĉambro kaj antaŭ ol Smith, paliĝinta pro kolero, alvokis Jackon, li forrajdis el la urbeto.

Alvarez ne sentis sin facile. Li sciis, ke li havos konfliktojn kun la leĝo valida en San Juan, kun leĝo ja malbona kaj malbone komprenata, sed tamen leĝo.

Li haltigis la ĉevalon ekvidinte rajdanton proksimiĝanta en granda rapideco. Tio estis indiano, sed Alvarez ne kaptis armilon. Male, amike li mansvingis al la indiano, longe babilis kun li kaj kiam ili estis disirantaj, li ne havis plu zorgojn. Male, li ridetis.

XI. - SMITH FARAS DISPOZICIOJN — MAGIE EKKOMPRENAS — KNABOJ, NI RAJDOS POR TRINKI!

Ŝerifo Strenton ege ŝvitis sidante kontraŭ Smith en la laborejo de la minejkonstruaĵo. Li entute ne ĝojis pro la tasko, kiun ordonis al li la reganto de la publika opinio.

”Mi ripetas,” seke, sed energie parolis Smith, ”tiu junulo minacis al mi, ke la konstruita digo estos ruinigita, kaj per tio okazigita al la minejo kaj ankaŭ al la urbeto, bone memoru, ankaŭ al la urbeto, granda domaĝo. Tial vi devos konatigi al Alvarez d’Almedi la sekvojn de lia konduto kaj se io okazos, tuj aresti lin. Ĉu vi komprenis?”

”Jes,” gratis sin la ŝerifo malantaŭ la orelo. ”Sed, kiel mi dirus tion, ĉu vi havas, mi volas diri, ĉu ni havas por la akvo ekskluzivan rajton? Ĉar alie, iel —”

Smith malsereniĝis. Kio okazis, ke ankaŭ tiu ĉi skunko, konservita en ŝerifa posteno nur pro lia kompato, kuraĝas pridubi liajn planojn? Ĉu dekadencas lia influo, ĉu iu scias pri liaj malsukcesoj, ĉu li fariĝis necerta? Ne, Smith ekridis en la spirito, la ŝerifo simple timas publikajn konfliktojn kaj bezonas ioman kuraĝigon.

”Al ĉiuj diabloj,” eksplodis Smith kolerege, ”parolu nenion pri leĝo, ĝuste vi ne, Strenton! Ne forgesu, kiel vi aĉetis brutaron por ŝtata komisaro kaj ne forgesu ankaŭ aliajn aferojn. Fine ankaŭ la leĝo estas kun ni kaj se ĝi ne estus, temas pri la prospero ne mia — mi havas sufiĉe da akvo — sed pri la prospero de la urbeto!”

La mencio pri aĉetado de brutaro silentigis tute la kontraŭdirojn de la ŝerifo.

Nur ĝi, ĉar pri la laboro de Smith por la prospero de San Juan Strenton havis jam de longe certan opinion, kiun li sekretigis ĝis la fundo de la spirito.

”Se la aferoj estas tiaj,” fervore li proklamis, ”mi faros ĉion eblan, por ke mi malsovaĝigu la piedbatantan mulon. Tuj hodiaŭ la anstataŭanto portos al li averton kaj se io okazos, Alvarez ekvidos, kiel longa estas la mano de Strenton.”

Smith rigardis la forirantan ŝerifon kun ridinda malrespekto. Li sciis, ke pro timo Strenton faros ĉion kaj arestos Alvarezon, se tiu kuraĝos ion ajn fari. Sed tio ne sufiĉis por la ruzega kanajlo. Li antaŭsentis, li eĉ estis konvinkita, ke la rajdistoj el la farmo publike atakos la digon kaj tial li volis prepari al ili surprizon en formo de kugloj, elpafitaj el pafiloj de la rabista bando. Tial Smith tuj post la foriro de la ŝerifo sendis nigran serviston por Longa Ship, unu el la gvidantoj de dungitaj banditoj, kaj ordonis al li, ke trovinte la bandon, li tuj okupu la digon.

Tio estis facila trovado, ĉar ĉiuj vulturoj de la dezerto, kies ĉefa okupo estis murdado kaj rabado, havis kromokupon en la minejoj de Smith.

Fine Smith vokis Jackon Crawfordon, kiu mallaboris kiel kutime apud la domo, kaj denove emfaze ordonis al li, ke li estu senĉese en lia proksimeco. En la profundo de la animo rodis lin timo antaŭ la nekonata venĝanto, kaj ankoraŭ pli granda timo antaŭ Justa Chess. La sciigo, transdonita de la juna farmisto, efikis komplete. Sed ĝi malhelpis neniel en preparoj de novaj kanajlaĵoj. Jack akceptis la ordonojn kun la kutima nerimarkebla rideto, sed poste li eksplodis kolere.

”Mi volas laboron, mi ne kutimas mallabori kaj se vi ne aranĝos por mi ion grandan, mi mem trovos tion.”

Smith ektremis dum la kolero de la pistolisto, li timis lin ja, sed samtempe venis en lian cerbon ideo, ke li tiel povus facile seniĝi de la nekomforta juna farmisto.

”Ĉu vi konas Alvarezon d’Almedi?” li demandis.

”Nur iom.”

”Kaj se mi bezonus, ke li malaperu?”

”Li malaperos,” la vorto elflugis kiel ekpafo el pistolo.

”Atentu!” atentigis lin ankoraŭ Smith kaj kun rido de malbona kontentiĝo li lasis la pafiston.

”Ĉio bone finiĝos kaj nova oro fluos en miajn poŝojn,”

li flustris por si brilante avare per la okuloj.

Post la malapero de Josefino Magie malgajiĝis. Ŝajnis, ke pli ol la patrino mem. Ŝi sidadis sola kaj enpensiĝinte rigardis en malproksimojn. Enpensiĝo koneksis ne nur la forrabon de Josefino, sed ankaŭ la vizitojn de Smith.

Kiam la knabino unuafoje vidis lin, io kiel tre malbela rememoro pasis en ŝia animo. Ŝi ne povis tiri de li la okulojn, ŝi rigardis lin kvazaŭ ŝi estus raviĝinta kaj silenta voĉo en la interno flustris al ŝi, ke ŝi jam foje vidis lin, ke ŝi renkotiĝis kun li en tre malbelaj cirkonstancoj.

Dum la dua vizito de Smith ŝia impreso estis ankoraŭ pli forta, la ekkono kreskis, sed senĉese ankoraŭ mankis certeco, Magie timis paroli, por ke ŝi ne faru sencelan alarmon kaj ne kaŭzu ankoraŭ pli grandan gehenon ol kia jam ĉirkaŭe furiozis. Ho, se ŝi estus certa, ŝi mem gvidus la rajdistojn kaj rajdus ĝis San Juan, sed tiel ĉi ŝi prefere silentis kaj nur la revplenaj okuloj kaj maltrankvilo en la vizaĝo rakontis pri interna batalo. Ŝi sidis sur la barilo de la gregejo, fiksante la okulojn denove ien al la bluaĵoj, kiam aŭdiĝis malantaŭ ŝia dorso la tenera voĉo de Alvarez: ”Magie, kio turmentas vin?”

”Nenio,” ŝi diris necerte.

”Vi ne trompos min, fratinjo, mi konas vin tro bone.

Vi estas ekscitita, vi fervore pripensas pri io, vi suferas kaj mi volas scii kial.”

”Vere, frato, nenio turmentas min, nur rememoroj. Vi scias ja, kiel malĝojajn rememorojn mi havas.”

”Vi ne elturniĝos, mi scias eĉ, ke via maltrankvilo estiĝis dum la unua vizito de Smith!” insistis denove Alvarez.

Ankoraŭ momenton la knabino defendis sin, sed poste ŝi kapitulacis antaŭ la atakoj de la junulo kaj ŝi konfesis siajn konjektojn. Demandeme ŝi rigardis lin vidante, ke li ja serioziĝis, sed ke li estas neniel surprizita.

”Ĉu vi ne miras? Ĉu vi ne kredas al mi?” ŝi demandis silente.

”Ĝuste tial, ke mi kredas al vi, mi ne miras. Ni sciis tion, propre ni antaŭsentis tion, sed argumentoj mankas,” li respondis serioze.

”Do ankaŭ vi! Kion ni faros?” ŝi saltis varmasange.

Li ĉirkaŭprenis ŝin ĉirkaŭ la flankoj kaj li ridetis al ŝia ekscitiĝo.

”Plej baldaŭ mi forveturigos vin kaj ankaŭ la patrinon ĝis San Francisko. Ĉi tie kliniĝas grandaj aferoj kaj ni ne povos gardi vin. Josefinon ni gardis kaj tamen ŝi malaperis.” Estis mirinde, ke la knabo parolas pri la malapero de Josefino tiel facilanime.

”Mi iros nenien, mi restos kun vi,” Magie piedfrapis la teron.

”Vi iros, ĉar vi ja volas, ke nia batalo estu sukcesa. La malamiko scias bone, ke vi kun la patrino estas por mi treege karaj kaj li kapablus min vundi, eĉ pereigi, se li vundus vin. Tial vi forveturos tuj morgaŭ matene.”

Nur nevolonte Magie rezignis, sed fine ŝi tamen malrezistis. Kaj tiel do la postan matenon antikva veturilo, akompanata de kvin vakeroj, veturigis sinjorinon Estrella kun Magie okcidenten al San Francisko. La adiaŭo estis plenlarma kaj Alvarez milfoje aŭdis la admonon, ke li estu singardema, ke nenio okazu al li.

Pasis kelkaj tagoj kaj okazis nenio stranga. Alvarez estis perfekte informata pri la metodo de la laboroj sur la digo, li sciis pri ĉiu evento en la urbeto kaj ĉefe li konis perfekte pri la movoj de Smith. La knaboj en la farmo preskaŭ miregis, kiajn detalaĵojn konas ilia ordonanto, kvankam li ne rajdis la urbon. Li nur faris longajn rajdojn en la prerion, kie li apenaŭ povis renkontiĝi kun iu.

Post kvin tagoj revenis la rajdistoj, akompanintaj la posedantinon de la farmo kun la filino ĝis sendanĝera loko, kaj la saman tagon alrajdis sur ŝaŭmigita ĉevalo malgranda Pete vokante jam de malproksime, ke la akvo en la rojo rapide malmultiĝas. Ĉiuj paliĝis, tuŝitaj de konscio pri la proksimeco de la decida momento.

Jam de vizito de la vicŝerifo, kiu alportis la averton, ke oni traktos ilin kiel krimuloj kaj rompantoj de publika trankvilo, se ili agos perforte kontraŭ la digo, pendis ŝtormo en la aero. Nun ĝi eksplodis!

”Ni reprenos la akvon!”

”Ni rajdos por ĝi!”

”Ni purigos la tutan San Juan!”

Tiel superkriis la rajdistoj unu la alian kaj nur la junaĝa farmisto restis trankvila, li eĉ iom ridetis.

”Ni rajdos, knaboj, la urbon,” li proklamis, kiam la bruo silentiĝis, ”sed ni ne faros perfortaĵojn. Ni lasos la digon trankvila kaj ni refreŝiĝos en la salono.” Leviĝis ŝtormo de rezisto, neniu povis kompreni la trankvilon de Alvarez, neniu povis konsoliĝi pri la stato de la aferoj.

”Silentu, amikoj, kaj aŭskultu! Ni estas avertitaj de la ŝerifo kaj se io okazos al la digo, ili arestigos nin. Se ni defendos nin kontraŭ la aresto, ni incitos kontraŭ ni la tutan regionon, kiu ne konas Smithon kiel ni kaj kiu ne scias, ke li estas reĝo de ĉiuj kanajloj. Sed se, ni diru, la digo eksplodos kaj ni dum tio sidos en trinkamuzejo antaŭ la okuloj de la tuta San Juan, neniu havos kaŭzon interveni.”

La rajdistoj ne estis tro kontentaj, sed Big Shermon ĉifoje ne kontraŭstaris, male li kriis: ”Sufiĉe da paroloj, knaboj, la ĉefo scias, kion li faras.

Prepariĝu, surgutu sur ĉemizoj parfumon kaj ni rajdos!”

Parolante li denove ruzule ridetis kaj okulumante li rigardis la senmovan vizaĝon de Alvarez.

Smith sidis ĉe botelo da viskio en la loĝoĉambro de la sanjuana domo. Konstante pli li interamikiĝis kun alkoholo, ĉar li trinkforgesigis la naskiĝantan timon. Li saltis nervoze, kiam ŝerifo Strenton eniris sen frapado en la ĉambron vokante: ”Ili rajdas!”

”Kiu?”

”La rajdistoj el la farmo, tute ĉiuj!”

”Ili estas haltigendaj!” ekkriis Smith.

”Ili ne celas al la digo, ili rajdas en la urbeton!” Smith paliĝis. Liaj homoj estis sur la digo, se la rajdantoj atakos nun la domon, kiel li savos sin antaŭ ili? Li kuris al la fenestro kaj ekvidinte Crawfordon, apogita al la muro, li sentis faciliĝon.

”Trovu, ŝerifo, homojn, la rajdantoj komencos certe gehenon.”

Estis malfrue, la nebonvenaj gastoj jam rajdis en la stratojn, jam ili preterpasis la domon de Smith. Aŭdiĝis bruo de ĉevalhufoj kaj rido de junaj gorĝoj, terurante la kanajlon kaj ankaŭ la ŝerifon. Sed la rajdantoj ne haltis.

Nerigardinte ili preterpasis la domon kaj malaperis en la ĉefa strato, kie la batoj de hufoferoj tuj silentiĝis.

”Ili haltis ĉe la salono,” rimarkis Strenton, ”eble ili rajdas nur por trinki.”

”Observu ilin, se ili komencos ion, agu kiel ŝerifo!”

Smith admonis Strentonon lasante lin. Smith restis en la ĉambro sola kaj per nova rigardo li certigis sin, ke lia pistolisto staras senmove antaŭ la domo. Smith ja estis malkuraĝa same kiel ĉiuj kanajloj.

La ŝerifo malrapide kaj nevolonte proksimiĝis al la trinkejo de Cooper. Timo antaŭ Smith batalis kontraŭ timo antaŭ la knaboj el la farmo. Tre malrapide, forviŝante de sia frunto la ŝviton, li enpaŝis en la trinkejon kaj ĉirkaŭrigardis. Iom li trankviliĝis, la vizitantoj ne aspektis malamikaj. Kelkaj staris ĉe la krantablo kaj frandeme trinketis ”ruĝan okulon”. Aliaj sidis ĉirkaŭ tabletoj koncentriĝantaj je kartludo, malgranda Pete kantis gitarludante malnovan hispanan kanton kaj Hank tre false kantis kun li. Strenton rigardis tre atente la rajdintojn kaj konstatis, ke ĉi tie estas ĉiuj. Eĉ ne unu restis hejme.

La urbaj loĝantoj, se ili ĉeestis, rigardis la vizitantojn trankvile kaj amike, ili kutimiĝis antaŭ longe al la vizitoj de rajdistoj, eksopirintaj diboĉi post longaj tagoj perditaj en la dezerto. Nur tri viroj, sidantaj ĉe la pordo, malame rigardis la rajdistojn. Ĉiuj tri estis pistolistoj de la bando de Smith kaj ili ne povis forgesi la punbatadon, kiun ili ricevis dum la atako kontraŭ la gregoj. La viroj interkonsiliĝis flustrante per siblaj voĉoj. Ili restis nur ŝajne neobservitaj, la juna Alvarez kaj la sperta Big Shermon dediĉis al ili neokulfrapan, sed daŭran atentemon.

Kiel la alkoholaĵo efikis, ascendis la humoro kaj sur la tabloj kreskis la amasoj da vetmono. Pete senĉese kantis kaj per vere bona kantado li favorigis al si laŭdon de ĉiuj krom la trio. La ĉeestantoj aplaŭdis al li kaj petis, ke li ankoraŭ kantu. Ridante li ĝoje plenumis tion. Kaj ĝuste la kantado donis al John Maldekstrulo pretekston al konflikto. Li leviĝis kaj balanciĝante en la flankoj iris ĝis Pete.

”Vi jam povus ĉesi tiun kokokriadon, malgrandulo!”

li ekkriegis.

”Ĉu vi ion deziras?” demandis Pete dolĉe ridetante.

”Ke ci silentu, nano!”

Alvarez antaŭenpaŝis, sed Pete haltigis lin per rigardo, petanta, ke li ne enmiksiĝu en lian ludon. Alvarez ekvidis Shermonon, ke tiu metis antaŭ si sur la tablon pistolon, celita al la tablo ĉe la pordo kaj metinte la manon al ĝia kolbo, ankaŭ li turnis sin tien. Inter la tabloj estiĝis movo, la ĉeestantaj viroj premiĝis al la muroj kaj ŝerifo Strenton palpebrumis terurite per la okuloj. Interveni li ne kuraĝis.

”Se la moŝta kompanio deziras,” aŭdiĝis Pete senĉese gaje, ”ke mi interrompu mian kant-prezentadon, mi silentiĝos tuj. Sed al unu, iom malĝentila sinjoro, mi ne cedos.”

”Ci!” ekkriis John Maldekstrulo.

”Ŝerifo,” aŭdiĝis nun la juna Alvarez, kiu diferencis de la ceteraj maturaĝaj viroj per sia knaba aspekto. ”Tiu homo volas havi konflikton kaj sangon, intervenu!”

Sed la ŝerifo eĉ ne movis sin.

”Ĉu mi do kantu plu?” demandis denove Pete. Li eksentis en silentado konsenton. La silentado estis ĝenerala, ĉar ankaŭ ambaŭ mortigistoj ĉe la pordo silentis, sentante la pistolojn de Big kaj Alvarez.

”Nu, mi daŭrigos!” ekridis aminde Pete komencinte gitarludi.

”Silentu aŭ mi cin —!” ekkriis John kaj lia pistolo elflugis el la pistolingo.

La mano de Pete pasis pli rapide ol fulmo al la pistolingo, du pafoj krakis preskaŭ samtempe, sed de Pete tamen je ono de sekundo pli frue. John Maldekstrulo, lasinte la pistolon, etendis la manon al sia koro kaj ĝemante li sinkis sur plankon. Pete trankvila kaj ridema eningigis la pistolon.

”Kunuloj, vi vidis ĉiuj, ke li tiris la pistolon kiel unua kaj ke mi pafis nur en sindefendo.”

”Jes!” ekmuĝis la tuta trinkejo kaj ambaŭ amikoj de John malaperis en la pordo. Strenton nervoze sidis sur la seĝo kaj vane serĉis ian solvon.

”Mi dankas al vi por mia rajdisto, amikoj,” ekparolis Alvarez neknabe serioze, ”ni venis en paco por amuzi nin kaj ni estis atakitaj. Tiu mortis pro propra kulpo kaj pro la kulpo de la ŝerifo, kiu ne intervenis. Iu volas, ke en la regiono ne estu trankvilo kaj paco kaj ni tuj diros al vi kiu.”

Strenton decidiĝis agi. Li alpaŝis al Pete kaj klopodante paroli oficiale, alvokis Pete-on, ke li transdonu al li la pistolon. En la tuta trinkejo leviĝis ŝtormo de kontraŭstaro kaj aŭdiĝis indignitaj ekkrioj. La ŝerifo tremis kiel folio sentante, ke li agis sensence, kaj jam li volis cedi, kiam ega bruo, aŭdiĝinta de ie el la montetoj, interrompis ĉiujn disputojn.

”Eksplodo!” vokis kelkaj voĉoj.

”La digo eksplodis!” respondis al ili aliaj. Ĉiuj amase iris al la pordo, la ŝerifo kiel la unua, ĝojante, ke li eskapis al la malafablaj embarasoj.

”Atendu, viroj!” Alvarez haltigis ĉiujn. ”Dediĉu al mi por momento atenton. Vi scias, ke inter mi kaj la posedanto de la minejoj estas disputo je akvo. Eble Smith kulpigos nin kiel kaŭzintoj de la eksplodo. Mi estas konvinkita, ke la honoraj viroj el San Juan pruvatestos nian ĉeeston ĉi tie en la tempo, kiam la eksplodo okazis.”

Ĉiuj certigis la junan posedanton de la farmo, kiu hodiaŭ akiris la favoron de la tuta urbeto, ke ili volontas atesti kaj nur poste ili kuris en mallumon.

La ŝerifo sakris, estante konvinkita, ke Smith ĵetos sin sur lin kiel sur rabobeston.

”Knaboj, ni rajdos!” decidis Alvarez. ”Nia tasko estas finita, la farmo atendas.”

Ili obeis senvorte kaj silente ili trotis tra la malhela dezerto.

Ĉiuj pensis, kiel okazis la eksplodo, kiam ili ĉiuj estis sidantaj en la gastejo. Nur Big Shermon ridetis, li jam komprenis.

XII. - SMITH FURIOZAS — AVERTO

Smith, kulmine kolerigita pro la ĉeesto de la malamikaj rajdistoj en la urbeto, estis iranta en la ĉambro, kiam aŭdiĝis la eksplodbruo. Nefininte komencitan paŝon li restis stari simila al sal-kolono. Eĉ ne momenton li dubis, de kie eksonis la bruo kaj tial ondo de ruĝa kolerego obsedis lin kiel ŝtormo. Li ne sukcesis defendi la digon, vane li disstarigis ĉiujn plej bonajn homojn ĉirkaŭ la digo, la malamiko faris sian laboron.

Kiu malamiko? Purpuro de kolerego komenciĝis rapide interŝanĝiĝi kun la flavo de timo. Tiu knabo Alvarez kun ĉiuj rajdistoj estis ja en la urbeto; Smith kalkulis ilin, kiam ili estis preterrajdantaj. Neniu alia en la regiono kuraĝus starigi sin kontraŭ Smith, kaj ĉiuj kanajloj larĝvaste estis okupitoj de Smith, ilia elito gardis ĉe la digo.

Kiu do? La timo kreskis. Unu nomo senĉese aperis en la pensoj de Smith kaj li faru kion ajn, senĉese ŝajnis al li, ke la ombroj en la anguloj de la ĉambro flustras: ”Justa Chess, Justa Chess!”

Li volis voki, sed li timis. Nesciante kial, li stringis en la mano la pistolon kaj li turniĝis ĉiuflanken timante, ke subite en la duonlumo aperos la staturo de la terura malamiko. Sono de bruaj paŝoj en la koridoro fine ĉesigis la sorĉon de timo. Ben Rodden, unu el ambaŭ viroj, kiuj en la trinkejo estis atestantoj de la morto de John Maldekstrulo, enflugis enen kiel sago.

”Patrono, la digo!” li elbuŝigis.

”Mi ne estas surda, mi aŭdis!” kriis Smith. ”Kial vi ne kuris tien, stultulo! Kie estas Silentpaŝulo kaj John Maldekstrulo, kial vi ne rapidas por helpi al la gardantoj de la digo, al la kanajlaj gardantoj, kiuj lasas la digon eksplodi antaŭ la nazo.”

”John Maldekstrulo neniam ien kuros plu, ĉar Pete el la farmo ekpafis antaŭ ol li. Ni kun Silentpaŝulo poste emis nenien kuri. Parte laŭ la eksplodforto restis neniu vivanta kaj parte ni ne emas batali kontraŭ tre forta malamiko. Finfine vi, patrono, ankaŭ ne kuregis al la loko de danĝero.”

La pistolisto parolis malrapide, en kelkaj momentoj aperis en lia parolo timo, sed en la lasta frazo aŭdiĝis evidenta moko. Smith ruĝiĝis pro surprizo kaj ankaŭ pro kolero. Tiel kuraĝis paroli kun li ankoraŭ neniu el liaj homoj, ĉiam ili tremis antaŭ li pro teruro. Kio ŝanĝiĝis, kial Ben mokas en liajn okulojn? Subite Smith sentis, ke la tero tremas sub liaj piedoj, ke iu nekonata kaj ja konata estas fosanta kavon sub li mem. Timo regule estas kovrita de kolero kaj tial Smith eksplodis preskaŭ nerespondece: ”Mi estas la ĉefo, ĉu vi komprenas? Mi faras, kion mi volas, sed vi obeos kaj tial vi tuj rajdos al la digo. Tuj, senhezite aŭ —” kaj la mano de Smith, plilongigita per la pistolo, ekcelis al la buko de la zono de Ben. Tiu humiliĝis sciante, ke kun la ĉefo ne estas bone ŝerci.

”Vi ne bezonas esti tuj malbona,” grumblis Ben. ”Lastatempe ni multe ne sukcesis kaj tial vi ne miru —”

Smith trankviliĝis rompinte la reziston. Liaj pluaj vortoj sonis preskaŭ afable.

”Iu ludas kun ni, ni ne dediĉis al li atentemon, tial li sukcesis. Sed nun,” la gvidanto de la rabistoj faris per la dekstra mano tre gravan geston.

Sed tuj kiam li soliĝis, la trankvilo denove tre rapide malaperis. La kredo en finan venkon estis neniel ŝtonfirma. Li sentis, ke venis tempo batali kaj en ĝi li fidis propre nur al unu — al Jack Crawford. Smith estis konvinkita, ke tiu havas pli grandan prezon ol cent aliaj viroj kaj nun Smith volis lin sendi batali. La juna farmisto estis tro ĝena kaj tial li devos malaperi. Kiam li malvarmiĝos ie en la herbejo, la ulinoj en la farmo ankoraŭ volonte akceptos la proponon de Smith kaj tiel Smith iĝos posedanto de la orhava rojo. Decidinta fini rapide la ludon, en kiu li dume malvenkis kaj kiu hodiaŭ nokte kostis multe de liaj homoj, li malfermis la pordon en koridoro kaj vokis koncize: ”Jack!”

Smith aŭdis, kiel la viro ĉe la domenirejo moviĝis kaj kiel li malrapide kaj trankvile ascendas la ŝtupojn. Li haltis oscedante antaŭ la ĉefo kaj ne atendante alparolon, ekparolis mem.

”Ĉu fine vi havas por mi laboron? Mi estas jam trotedita pro senĉesa senuza kuŝado en la korto. En la trinkejo oni pafas, mi tie ne estas, al la digo vi sendis aron da stultuloj kaj min vi lasas mallabori. Se mi estus gardinta, la digo ankoraŭ starus. Okupu min aŭ mi forrajdos alien.”

Smith ĝoje rigardis la malmolan vizaĝon de la pistolisto. La viro, kiun li bezonis, staris antaŭ li.

”Mi havas por vi laboron. Alvarez d’Almedi estis hodiaŭ en la urbeto — kaj mi ne volas, ke li rajdu ĉi tien plu — mi volas, ke li entute ne rajdu!”

”Mi komprenas!”

”La paŝtejoj estas plenaj de malutilantoj, ni diru, ke unu el ili forigos la junan farmiston. Neniu vidos lin, junaĝo ne estadas singardema, ni kondolencos al la familio, la ŝerifo neniun kaptos kaj estos trankvilo.”

”Bone! Ĉu morgaŭ?”

Smith mem ektremis pro la malkompatema voĉo.

”Baldaŭ.”

Jack sen plua vorto foriris ĝuste en la momento, kiam ŝerifo Strenton pala kaj ekscitita enflugis en la ĉambron.

”Kio okazis?” demandis lin Smith, ”vi estas kadavre pala.”

”Se vi scius,” ĝemis la ŝerifo, ”se vi scius!” Li silentiĝis rigardante maltrankvile Jackon, staranta en la pordo.

”Atendu sube,” lasigis Smith Crawfordon. ”Kaj vi ne ĝemu, diru konekse, kio okazis al vi?”

”Mi ricevis averton,” elspiris la ŝerifo.

”Kian averton?”

”Jen, tralegu ĝin mem.”

Smith, kaptinte pecon da ne tro pura papero, paŝis kun ĝi al la lampo kaj legis: ”Ŝerifo, la fino proksimiĝas. Ankoraŭ vi povas savi vin, se vi tuj turnos vin kaj arestos Smithon. Alie rememoru Selb Silveron, tio estas, mi pensas, sufiĉe por kanaba pendigŝnuro.

Do agu tuj!

Justa Chess.”

Smith ektremis. Aperis antaŭ li la staturo de maljuna orserĉisto Silver, kies kampoparto foje logis la intereson de la bando de Smith. Ili metis tiam helpe de la ŝerifo sur lian vojon kadavron de alia bedaŭrindulo, kulpigis lin pri murdo kaj kiam la ŝerifo kaptis lin, ili torturis lin tiel longe, ke li mortis antaŭ ol li povis malkaŝi la sekreton de la trovitaĵo. La timo de Smith estis same granda kiel de la ŝerifo, plej malbone efikis al li necerteco, kion propre scias la mistera malamiko. Nur pene li regis antaŭ Strenton la tremadon.

”Vi ja ne kredos al tiaj stultaĵoj, iu antaŭsentas ion kaj volas ĉantaĝi. Ni serĉos lin kaj poste —”

”Mi ne plu iun serĉos, mi havas sufiĉe da tiu ĉi ludo!”

ĝemis la ŝerifo.

”Arestu min do,” ridetis Smith malbone. ”Ĉu vi rimarkis la viron en la pordo? Ĉu li plaĉas al vi?” li diris minace.

”Kion mi faru, kion mi faru?” lamentis la ŝerifo.

”La samon, kion vi faris ĝis nun. Nenio okazos, mi kapablas humiligi la emojn de romantikaj pajacoj.”

”Eble de ĉiuj, sed ne de Justulo. Ankoraŭ neniu venkis lin, male, li lasis post si longan vicon da tomboj,” lamentis etpotence la ŝerifo.

”Ni entute ne scias, ĉu tio estas li kaj ĉifoje li same rompus la dentojn. Kiamaniere vi ricevis tiun ĉi ĉifonon?”

”Kiam mi estis revenanta el la trinkejo, kie —”

”Mi scias, mi scias,” interrompis lin senpacience Smith.

”Kaj de kie elpeligis nin la eksplodo de la digo, kie mortis ĉiuj viaj homoj —”

”Al la afero!” ekkriis Smith. ”Ili pagos al mi pro la homoj kaj ankaŭ pro la aĵoj.”

”Mi trovis la paperon alnajlita sur la pordo de la domo. Ne, tio ne povis esti la rajdistoj el la farmo, ili rajdis tra la ĉefstrato kaj neniu el ili devojiĝis. Tial mi —”

Strenton ne finis, en la ĉambron enkuris nova vizitanto — juĝisto Judson. Kaj se la ŝerifo estis pala, la juĝisto estis pli blanka ol la papero, kiun li portis en la tremanta mano.

”Smith, estas fino — ni devas — ni devas —” li falis peze sur seĝon kaj kaptis la botelon kun alkoholaĵo. Glaso tintis je la botelo kaj viskio fluis sur la tablo. Li malplenigis la glason ĝisfunde kaj iom trankviliĝis.

”Li persekutas nin!” daŭrigis Judson. ”Li scias pri ni ĉion, eĉ tion, ke ni igis pendigi la senkulpan Erick Johansonon pro ŝtelo de brutaro, pri kio kulpis iu alia.”

La ŝerifo ekkriis kaj ankaŭ Smith nur perforte subpremis ekkrion. Li preskaŭ elŝiris la paperon el la mano de la juĝisto kaj legis rapide: ”Juĝisto, estas tempo! Ne eblas plu pendigadi senkulpajn homojn kiel Johansonon. Nur unu sola vojo kondukas al savo. Kiam la ŝerifo arestos Smithon, kunvoku ĵurion, sciigu al ĝi la veron kaj kondamnu la kanajlon al morto!

Justa Chess.”

”Diablo, malbenita diablo,” eksiblis Smith, ”sed mi al li, mi al li —” li rigardis samtempe ambaŭ virojn kaj legis en iliaj okuloj malkonfidon en la sukceson de liaj minacoj.

”Nu, arestu min, ŝerifo!” li raŭkis kolere, ”forkonduku min en arestejon kaj vi, juĝisto, formu ĵurion!”

Ambaŭ klinis la kapojn, sur iliaj fruntoj perlis ŝvito.

Kaj ambaŭ vidis unu solan solvon — rapidan ĉevalon kaj grandan nombron da mejloj inter San Juan kaj si.

”Pri tio mi eĉ ne pensas,” ruze komencis la juĝisto, ”sed pri timo ne miru. Justa Chess estas tre nedigestebla bombono.”

”Ulinoj! Fidu rn min kaj ĉio bone finiĝos. Iru dormi kaj matene ni interkonsiliĝos. Nun oni malbone parolas kun vi.”

Ili ĝojis, kiam la domo de Smith estis malantaŭ iliaj dorsoj kaj senvorte rapidis ĉiu al sia loĝejo. Ne daŭris longe, ĉiu mono de la ŝerifo kaj ankaŭ de la juĝisto estis ŝtopita en zonojn, la selsakoj estis plenigitaj per nutraĵoj, la ĉevaloj silente kondukitaj el la staloj, kaj ambaŭ krimuloj ekrajdis al oriento.

Estis malhela, senstela nokto, sed al ambaŭ kanajloj, kiuj tiel longe helpis al Smith murdi kaj rabi, eminente faciliĝis, kiam la unua kilometro dividis ilin de San Juan.

Ie alie ili komencos denove, la deponaĵojn en la banko neniu prenos al ili kaj Smithoj, kiuj bezonas helpon, estas sufiĉe abundaj ankaŭ en regionoj, kien ne atingas la potenco de Justa Chess.

”Haltu!” aŭdiĝis subite el la mallumo antaŭ ili, ”ni estas celantaj al vi tre precize.”

Ambaŭ ekkriis pro teruro kaj sen provo rezisti ili levis la manojn.

”Ne moviĝu!” parolis ree la nevideblulo.

Ili eĉ ne povis movi sin, teruro ŝanĝis ilin en pecojn de glacio. Konscienco, vekiĝinta pro timo, brulvundis ilin kiel arda fajro, ili mem senkompatemaj ne esperis en mizerikordo. La necerteco, kiu propre atakis ilin, nur multobligis ilian timon.

Iu alpaŝis al ili de malantaŭe kiel ombro kaj post momento ili estis malarmigitaj. En same mallonga momento fortaj manoj frap-faligis ilin teren kaj katenis ilin.

”Viroj,” aŭdiĝis el la mallumo silenta kaj morna voĉo, ”Justa Chess promesis, ke li pardonos viajn kulpojn, se vi malkovros Smithon. Vi ne faris tiel, vi fuĝis, por ke vi aliloke dissemu malbonon. Malbono estas punenda kaj tial Justulo kondamnis vin al mortpendigo. Post minuto vi pendos kiel averto por ĉiuj, kiuj forlasos la vojon de rajto kaj justeco. Via kulpo, viroj, estas duobla, ĉar vi estis publikaj protektantoj de la regularo, kiun vi perfidis. Vi mortos, por ke aliaj vivu.” La nekonato parolis mallaŭte, sed al ambaŭ kanajloj ŝajnis, ke ili aŭdas la trumpetojn de la lasta juĝo. Eĉ ne momenton ili dubis pri la seriozeco de intencoj de la nevideblulo kaj sovaĝa timo antaŭ la morto reparoligis ilin.

”Vi ne povas mortigi nin!”

”Vi ne havas rajton al tio!”

”Kompatu, kompatu!”

Vane ili pardonpetis, vane ili kriegis. La nekonataj juĝistoj ne parolis plu, trenante la krimulojn al ega pino.

Post momento ekkrioj eksilentis, unu el la farintoj de justeco alpinglis al la brusto de ambaŭ kadavroj pecojn de papero, kaj jam la ĉevaloj de la venĝintoj ekkuris tra la mallumo. Unu revenis al San Juan, la alia celis al la farmo de familio d’Almedi.

Smith, deprimita post la foriro de ambaŭ kunuloj, vane klopodis trovi la perditan trankvilon. Vane li kredigis al si certecon, vane li provis per fortaj vortoj desegni venontan venkon, la timo ne cedis. Jam pasis tra lia kapo ankaŭ la penso, ke li lasu ĉion, prenu la monon kaj fuĝu.

Li subpremis ĝin tuj, li ja lasus post si tiom da neminita oro kaj oro signifis por Smith pli ol la vivo. Sur la vojo de krimo li surpaŝis pro ĝi, pro ĝi li malpurigis la manojn per sango. Ne, pro oro li luktos ankaŭ kontraŭ la infero.

Kio propre okazis? Nenio! Morgaŭ Jack mortigos la junan Alvarezon, per tio liberiĝos la vojo al la farmo kaj — Li ne finis la penson, tra la malfermita fenestro io eksiblis kaj indiana sago pikiĝis kun tintado en la kontraŭan muron. Smith sentis, kiel kuras frosto sur lia dorso kaj la haroj hirtiĝas. Li ne estis kapabla moviĝi, li nur premis sin al la muro gaprigardante kvazaŭ prisorĉita la sagon, ĉirkaŭvolvita de paperzono. Fine li raŭke vokis.

”Jack! Jack!”

La kelkaj momentoj, kiujn la rajdisto bezonis por supreniri la ŝtuparon, al Smith ŝajnis kiel tuta eterneco, kaj kiam fine Crawford kun demanda rigardo staris sur la sojlo, Smith nur balbutis: ”Tie, tie!”

Jack rigardis la sagon, trankvile trairis la ĉambron kaj per unu sola ŝiro de la forta brako elŝiris ĝin el la muro.

”Fermu la fenestron, fermtiru la ĵaluzion!” ordonis Smith, al kiu la ĉeesto de Crawford redonis kuraĝon. La ordono estis senvorte plenumita.

”Donu al mi la sagon kaj iru kontrolrigardi la domon.

Pafu ĉiun, kiun vi ekvidos, mi respondecos pri tio. Ĉiun, ĉu vi komprenas?!”

”La pafinton de la sago mi ne trafos, tiu jam estas for.”

Jack malrapide foriris kaj Smith enviis lian nemalobeeblan trankvilon. Per tremantaj manoj li devolvis la paperon de la sago kaj klopodis legi. Li devis peni, por ke la literoj ĉesu danci antaŭ liaj okuloj. Kaj kiam li tamen povis legi, tio ne alportis trankvilon, sed hororon.

”Smith, mi nomas vin tiel, kvankam mi povus uzi multe da aliaj nomoj, el ili ĉiu estas enskribita per sanga skribo en la historio de krimo. Iru kaj diru pri viaj krimoj, iru kaj konfesu al ĉiuj homoj! Se vi ne faros tiel, vi mortos same kiel mortis la ŝerifo kaj la juĝisto. Matene oni trovos ilin pendigitaj proksime de la urbeto. Ĉu vi pensas eble, ke vi incitos al mi oficejojn, kiuj scias nenion pri vi? Vi pricerbumu tion, ĉar antaŭ ol mi finos kun vi, mi razos vin, komprenu bone, mi razos vin!

Justa Chess.”

La letero vekis teruron, la informo pri la morto de ambaŭ kunuloj de krimoj intensigis ĝin, sed la vortoj pri razado ŝanĝis teruron en hororon. Kiu povis scii, ke Smith portas barbon, por ke li ŝanĝu la aspekton, kiu konas lian tiel foran pasintecon!

Senforte li sinkis sur seĝon, fermis la okulojn kaj ŝajnis al li, ke la ombroj el la pasinteco eliras el ĉiuj anguloj kaj proksimiĝas al li.

XIII. - LA MAŜO KUNTIRIĜAS — JACK AGAS

La saman nokton, kiam Justa Chess por la unua fojo rekte atakis Smithon, ankaŭ Jackson, la kunulo de Smith, havis tre maltrankvilajn sonĝojn. Sed pri la ĵetado en la lito kulpis pli tre grasa vespermanĝo ol malbona konscienco. Se ankaŭ Jackson estis aventuristo kruda kaj senkompata, krimulo li ne estis kaj li eĉ ne sciis pri la krimoj de Smith. Li iris en la vivo ĉiam senrespekte por prospero, sed tiel senrespekte iris preskaŭ ĉiuj en la juna usona Okcidento, kie longe pistolo kaj tranĉilo estis pli valoraj ol kia ajn skribita leĝo. Kun Smith kunigis lin la trovo de Ora Geheno, kaj ĉar almenaŭ ŝajne la kunulo agis honeste, Jackson ne zorgis pri lia privata vivo kaj ne vidis, kiam la minejo iĝis kunvenloko de homoj, ne venkantaj konfidon. La profito per tio ne malmultiĝis kaj pli Jackoson ne deziris.

Li sonĝis, ke li kuŝas ligita en malhela ĉambro kaj super li kliniĝas nigra staturo. Li ekkriis kaj ŝvitita malfermis la okulojn. Sed tuj li denove fermis la palpebrojn konjektante, ke li ankoraŭ sonĝas. Super lia lito vere kliniĝis nigra staturo kaj el la mallumo aŭdiĝis flustrado.

”Ne moviĝu senbezone!”

Li remalfermis la okulojn, por ke li konvinkiĝu, ke la fino de la sonĝo ŝanĝiĝis en realecon.

”Kiu?” li komencis paroli, sed la viro silentigis lin per movo.

”Ne estas grave, kiu mi estas, mi ne volas vundi vin, male, bone konsili al vi. Se vi ĝojas vivi, vi faros morgaŭ la finkalkuladon de la minejo, vi anoncos ĉesigon de la kontrakto kun Smith kaj vi forrajdos, kien ajn vi volos.

Ju pli baldaŭ, des pli bone, ĉar Smith maturiĝis por la infero kaj la infero venos por li.”

”Sed mi —” Jackson provis kontraŭi.

”Vi obeos, se vi ne volas fini same kiel li.”

”Mi ne timas!” spitis la kuŝanta viro.

”Ĉu eĉ ne, se parolas kun vi Justa Chess?”

Jackson rigidiĝis.

”Ĉu estas vi?”

”Jes. Ĉu vi obeos nun?”

”Mi obeos.”

”Ne provu min trompi kaj ne kuraĝu malkaŝi eĉ per unu vorto mian viziton.”

Antaŭ ol Jackson povis respondi, ke Smith estas por li indiferenta, la nokta vizitanto malaperis. Ĝis mateno Jackson ne plu dormis, li havis en la kapo sovaĝajn pensojn, sed eĉ ne unu sola instigis lin malobei. Tian influon havis la nura nomo de Justa Chess. Jackson estis en la kancelario antaŭ la personaro, kaj tuj kiam venis la kontisto, Jackson ordonis al li, ke li faru finon de la kontoj je hodiaŭa tago. Poste iom heziteme li iris sciigi Smithon pri sia decido.

Tiu dume babilis kun Ben Rodden. Smith vidis tra la fenestro, ke Jack Crawford estas forrajdanta por fari murdon kaj subite aperis en Smith ombro de dubo pri la fideleco de la pistolisto. La dubo devigis lin, ke li konvinkiĝu, ĉu Jack vere bone faros la komisiitan laboron.

Tial li vokis Benon, ke tiu postsekvu Jackon.

”Vi komprenas, li ne rajtas vidi vin, sed vi devas konvinkiĝi, ĉu li vere mortpafos la junan Alvarezon d’Almedi.”

Ben kapjesis kaj malsuprenkurinte sur la ŝtupoj rapidis al la gregejoj por ĉevalo. Li ne antaŭsentis, ke de altaĵo super la urbeto kun kolerema rigardo gvatas lin la viro, kiun li estis spursekvonta.

Crawford antaŭsentis la nehonestan ludon de Smith kaj tial li haltis tie. Tuj kiam li ekvidis, ke Ben ekrajdis en liaj spuroj, li sulkigis la vizaĝon en malmolan maskon kaj daŭrigis la vojon.

En la laborejo de Smith intertempe estis okazanta ŝtorma sceno.

”Mi ne povas kompreni, ke nun, kiam la minejo tiom profitas, vi volas fuĝi!” kriis Smith.

”Mi havas sufiĉe kaj mi sopiras je luksa ripozo.”

”Vi malriĉigos min kaj vi ruinigos la bazon de la minejo, se vi prenos vian deponaĵon.”

”Mi nenion ruinigos,” respondis trankvile Jackson, ”restos al vi ankoraŭ sufiĉa kapitalo.”

”Tio ĵetos sur mi kaj ankaŭ sur la minejon strangan lumon, la homoj parolos!” insistis Smith denove.

”Mi ne sciis, ke vi tiel interesiĝas pri homaj paroloj, mi ne kaj tial mi do forveturos.”

”Vi ne povas!”

”Mi ne scius kial, kaj kiu povus al mi malebligi la forveturon? Antaŭtagmeze estos preta la dekalkulo kaj posttagmeze mi ekveturos,” jam malpli trankvile persistis pri sia decido Jackson, ruĝiĝinta pro la rezisto de Smith.

”Mi malebligos al vi, mi —” kriis Smith, sed plua disputo estis finita pro bruo en la strato.

Proksimiĝis amaso da homoj kaj kiam Smith rigardis el la fenestro, li ekvidis kun hororo, ke kelkaj viroj portas la rigidiĝintajn korpojn de la ŝerifo kaj de la juĝisto.

Smith ŝanceliĝis, la vortoj de la nokte ricevita averto, kiun li matene iom forgesis, aperis antaŭ li kvazaŭ fajra skribo. La mistera malamiko do ne mensogis, ili ambaŭ estas mortintaj! Por momento li estis kapabla nek pensi nek paroli, kaj nur la bruo de la homoj, kiuj haltis ĉe la domo, rekonsciigis lin tiel, ke li povis raŭke krii el la fenestro.

”Kio okazis?”

Neniu tuj respondis, nur post kelkaj momentoj aŭdiĝis kruda voĉo.

”Iu pendigis ilin ambaŭ, kaj se estas vera tio, kio estas skribita sur la papero, alnajlita sur iliaj brustoj, tiam ili estis pendigitaj rajte.”

”Alportu tion al mi ĉi tien kaj iu persekutu la kanajlojn!”

Sed la ordono de Smith ne renkontiĝis kun konsento kaj obeemo kiel antaŭe.

Denove estis por momento silento kaj ree ekparolis la kruda voĉo: ”Ni ne intencas enmiksi nin en fremdajn aferojn. Jam de longe ĉio ne plaĉis al multaj el ni, sed ni ne dediĉis atenton al tio. Nun ni rigardas alie kaj ni ne endanĝeriĝos pro ies afero. Cetere, se ilia ekzekutisto estas Justa Chess, ili vere estis punitaj juste kaj la urbeto seniĝis de du grandaj kanajloj.”

”Sed mi tamen volas!” li ekkriis.

”Ŝajnas al ni nun, ke ni obeis ankaŭ vin tro kompleze kaj senpripense. Tio jam finiĝis!”

La amaso estis disiranta, lasante antaŭ la domo la kadavrojn. Smith furiozis pro kolerego, ke lia potenco estas malaperanta kiel vaporo. Stringante en la mano pistolon li elkuris antaŭ la domon kaj prenis ambaŭ paperojn.

Antaŭ ol li revenis supren, li ordonis ankoraŭ al Silentpaŝulo, ke li amasigu ĉirkaŭ la domo la reston de la bando, kiu ĝis nun eskapis al katastrofo. Li volis prepari sin por defendo aŭ pli bone li volis fari atakon. Li montros al la homoj en la urbeto, li montros ankaŭ al tiu justa frenezulo, ke li scias batali, se li estas devigita! Tio estis kuraĝo de putoro, enpelita en angulon.

Li ŝlosis sin zorgeme en la ĉambro kaj legis la paperojn. La momenta kuraĝo tuj malaperis. Ja ĉion scianta diablo batalis kontraŭ li. Ĉiuj krimoj de ambaŭ pendigitoj estis zorgeme verkitaj kaj sur ambaŭ konsignoj estis alskribita: ”La ĉefa deliktulo estos punita baldaŭ.”

”Damne,” grumblis Smith ĉifante la paperojn kaj subite memoris, ke li havas ankoraŭ unu atuton en la ludo — la forrabitan knabinon. Ŝi helpos lin el la malfacilaĵoj, Jack devos, tuj kiam li estos reveninta de la murdtasko, ekrajdi por ŝi en la kaŝejon. Kaj aŭ la knabino alportos al Smith venkon aŭ ŝi mortos.

En malserenaj pensoj Smith pasigis la antaŭtagmezon, serĉante ankoraŭ alian manieron venki. Se li trovus postsignojn de Justulo, se li mortigus lin, poste li povus denove trankvile daŭrigi la kanajlan ludon. Neniu povas ion pruvi al li, neniu scias ion, li ne postlasis vivajn atestintojn, li havas ĉe si nenion, kio povus ion atesti. Kaj tamen — Li saltis rapide kaj rapidegis en la dormoĉambron, kie li kaŝis en kofro monsaketon, tre malnovan monsaketon, devenanta de rabo kaj kaŝata pro konvinko, ke ĝi estas garantio de feliĉo. Foje en Sierra Nevada — Li ridetis malbone, malfermante la kofron surnajlitan per fero. Rapide li komencis elĵeti ĝian enhavon. Li ekkriis sovaĝe, kiam aperis la fundo. La monsaketo malaperis! Denove li komencis serĉadi en la disĵetitaj aĵoj, sed vane; la monsaketo estis for. Kaj tamen li sciis certe, ke li enmetis ĝin tien. La seruroj estis nedifektitaj kaj la enhavo de la kofro zorgeme ordigita, antaŭ ol li mem disĵetis ĝin.

Smith paliĝis kaj kroĉiĝis al muro. Kiu estis ĉi tie kaj ŝtelis la monsaketon? Aperis antaŭ li lia pasinteco kaj tuj post ĝi estonteco, finota per peco da ŝnurego. Morte pala li reenŝovis la aĵojn en la kofron kaj li revenis per balanciĝemaj paŝoj en la laborejon. Li estis tiel ŝokita, ke li eĉ ne plu malebligis al Jackson foriron, kiam la kunulo venis anonci, ke li foriras.

Sen paroloj li subskribis ĉekon, ordonanta al banko en San Francisko, ke ĝi elpagu al Jackson lian parton kaj denove rigide li rigardis la muron.

”Adiaŭ, kunulo!” adiaŭis Jackson. ”Se vi volus bonan konsilon, faru la samon kiel mi kaj malaperu de ĉi tie!”

La foriro de la kunulo rekonsciigis Smithon. Ĉiuj volus, ke li foriru de la fonto de riĉeco. Sed li ne kontentigos ilin, prefere li ŝanĝos la tutan ĉirkaŭaĵon en sangmaron, antaŭ ol li cedus.

En paŝtejoj proksimume du horojn okcidente de la farmo de familio d’Almedi rajdisto haltis sur la supro de monteto inter altaj arbustoj. Jack Crawford prepariĝis por fari la kanajlan planon. Kuŝis antaŭ li paŝtej-plataĵo, diversloke paŝtis sin tie aretoj da brutoj, alie ĝi estis forlasita. Jack ne dediĉis atenton al ĝi, ĉiuj liaj sensoj koncentriĝis al Ben, kiu estis la tutan vojon malantaŭ Jack.

Kelkfoje Crawford emis diri al li per bone celita pafo, ke li scias pri lia ĉeesto, sed ĉiam denove li klinigis la pafilon kaj rajdis pluen. En la nuna momento li sciis certe, ke Ben estas kaŝita sur montetdorso de alia vico de pli altaj montetoj, proksimume unu kilometro malantaŭ la dorso de Jack, kaj ke Ben vidas same bone la ebenon kiel li mem.

”Almenaŭ vi vidos bonan laboron, knabĉjo!” ridetis Jack malrekte kaj ne plu pensis pri li. Li eĉ ne povis, tra la plataĵo rajdis alia, tria rajdisto. Jack ekkonis Alvarezon d’Almedi. Li rajdis senzorgeme, preskaŭ tro senzorgeme.

Alifoje la juna viro kroĉis la aglajn okulojn antaŭen kaj ĉiuj sensoj en atentostreĉon, hodiaŭ li rajdis senhaste, li preskaŭ balanciĝis en la selo kaj la ĉirkaŭaĵon li ne rimarkis. Eble li estis lulita en senzorgecon pro la sukcesoj de la lastaj tagoj, eble li estis laca. La venonta momento alportis pruvon, ke nesingardemo en dezerto estas nepardonebla. Jack Crawford malvarme celis, elspiris kaj tra silento krakegis akra ekpafo. Preskaŭ samtempe Alvarez disĵetis la manojn, falis de la ĉevalo kaj senmove restis kuŝanta en la herbo. Jack, kondukante la ĉevalon, malsupreniris malrapide de la monteto, proksimiĝis al la pafito, piedbatis lin per ŝuo kaj kontenta pro la farita laboro ne restis longe sur la loko. Kvazaŭ sago li flugis la saman vojon reen al San Juan, pelante nun antaŭ si Benon, kiu devis sovaĝe pelegi la ĉevalon, por ke li ne estu rimarkita. Ben sukcesis finrajdi ĝis San Juan eble dek minutoj antaŭ Jack kaj tuj flugis al la patrono kun la informo.

”Li jam faris tion!” vokis Ben.

Smith elspiris. Li ne trompis do. Crawford alportos al li savon.

”Ĉu li mortigis lin?”

”Certe. Li estis ankaŭ tiel kuraĝa, ke li iris konvinkiĝi.”

”Bone, Ben, malaperu!”

Sed Ben ne plu havis tempon por malaperi. Simila al nubo eniris Jack.

”Patrono, pagu al mi la rekompencon kaj mi forrajdos!” li diris akresone.

”Kial?”

”Ĉar mi ne kutimas, ke mi estu subrigardata kiel knabo. Tiu ĉi hamstro spionis min kaj vi sendis lin.”

Ben kaŭriĝis kaj Smith sentis frostadon. Tiu homo estis pli malbona ol diablo.

”Mi nenion pensis per tio kaj tio okazis lastfoje. La tempo estas malbona kaj certeco —”

”Ĉe mi estas nur unu certeco kaj tio estas mi kaj tial estas fino!” Jack persistis en sia decido.

Smith, kiu volis Crawfordon neniuokaze perdi, proponis duoblan rekompencon. Daŭris momenton antaŭ ol li persvadis la sikarion kaj tio kostis amason da mono.

”Jack,” li diris, kiam ili repaciĝis. ”Vi alkondukos ĉi tien tiun knabinon. Mi devas venki la homojn en la farmo kaj ankaŭ la justan kanajlon.”

”Mi alkondukos, sed neniu spionado aŭ —!” la mano de Jack sinkis al zono.

Liaj vortoj validis; kiam la sekvantan tagon matene li estis forrajdanta, observis lin iu nek publike nek gvate.

Du rajdistoj el la farmo haltis en la sama tago en la urbeto. Ili trinketis en la trinkejo kaj la grandan soifon ili senkulpigis per malĝojo, rodanta iliajn korojn.

”Kia bonulo estus plenkreskinta el li!” plorĝemis Hank.

”La plej bona — farmisto — ehe — de ĉiuj — ehe — tempoj —” aldiris Big.

”Kaj iu — kanajlo — pafmortigis lin,” lamentis Hank.

”La oficistoj — montros al li — ehe.”

Silentpaŝulo, kiu ankaŭ sidis en la trinkejo, sed kuraĝis eĉ ne moviĝi, rememorante la sorton de Maldekstrulo, anoncis poste kun malica ĝojo la enhavon de konversacio al la patrono.

”Nu, vi vidas kaj jam ĉiuj tremas. Neniu venkos min!

Mi havas pli da forto ol ĉiuj ceteraj kune. Ĉiuj kuŝos antaŭ mi en sango. Al Justulo jam certe finiĝis la spiro.”

Apenaŭ li findiris, aŭdiĝis tra la urbeto ekkrioj.

”Ora Geheno brulas! La minejo brulas!”

Smith saltis al la fenestro kaj ekululis. Tie, kie estis la minejoj, ruĝiĝis la firmamento kaj jam li povis vidi la aretojn da fuĝantaj laboristoj.

Al Justulo do la spiro ne finiĝis.

XIV. - STRANGA VIZITO — KAJ VIZITO ANKORAŬ PLI STRANGA

Antony Miller, regiona prokuroro en Kolorado, estis sinjoro same energia kiel bonfarta. Se li kapablis evoluigi dum persekutado de krimuloj mirindan agrapidecon kaj movigi kiun ajn malproksime, li kapablis same perfekte ripozi kaj se li ripozis, devis okazi io vere eminenta, ke li lasu sin interrompi el trankvilo.

Ankaŭ la saman posttagmezon, kelkajn tagojn post la incendio de la minejo de Smith, sed pri kiu Miller ne sciis kaj kiu ankaŭ eĉ ne interesis lin, ĉar ĝi eksplodis centojn da mejloj malantaŭ la limoj de lia distrikto, li sidis en la plej malvarma ĉambro de sia domo kaj plengorĝe suĉis trankvilon, helpante ĝian efikon per milda trinkado de tre maldensigita viskio. Li sidis kun duonfermitaj okuloj en verga brakseĝo kaj kolere eksakris, kiam malantaŭ lia dorso knaris pordo.

”Kiu ĉe ĉiuj ĉevaloj kuraĝas —” li eksplodis.

”Silentu, karulo, tre kara vizito. Levu la manetojn iomete super la kapon,” parolis malantaŭ li gaja voĉo, sed la alvoko sonis tute serioze kaj la prokuroro ne estis tiel naiva, ke li ne obeu.

”Bone, kaj nun turniĝu!”

Miller denove obeis, sed tuj kiam li ekvidis la vizitanton, li superŝutis lin per malbenoj, rezultantaj pli pro surprizo ol pro kolero.

”Skunko, kojoto, spitema ĉevalo, ĉu vi volas por ĉiam neniigi mian bonan digestadon, ĉu vi volas malsanigi min?”

”Sed, Antony,” la vizitanto sukcesis haltigi la ekveturintan veturilon de elokventeco de la prokuroro.

”Ĉu vi diras al tio defendado de justeco, ĉu vi diras al tio batalo kontraŭ krimo, se vi murdas la oficistojn de la leĝo per ektimigo aŭ ĉu vi ŝanĝis stilon kaj ŝanĝiĝis el Justulo en timiganton de prerio?”

”Ne, Antony, ĝuste sopiro al justeco kondukas min al vi. Mi bezonas vian helpon,” serioze parolis la vizitanto.

”Kaj vi pensas, ke en la hodiaŭa varmego mi surĉevaliĝos kaj flugos kun vi nesciante kien,” ekĝemis komike Miller.

”Ne timu, vi restos en trankvilo ĉe la pekaj ĝuoj. Antony, en fora montara trinkejo mi trovis surgluita tiun ĉi arestigordonon kun bildo. Ĝi pendis tie certe jam tre longe, sed la vizaĝon de serĉata homo eblas ankoraŭ bone distingi. Ĝuste pro tiu vizaĝo logas min la arestigordono.”

”Montru,” elŝiris la prokuroro al Justulo la afiŝon el la mano. ”Sed tio ja estas —” sekvis kalkulo de vico da nomoj, sub kiuj la krimulo estis konata. ”Li malaperis al ni antaŭ kvar jaroj kiel vaporo kaj neniu aŭdis plu pri li.

Eble por la prospero de homaro ie ĝuis lin formikoj.”

”Eble,” diris mistere la gasto, ”sed mi bezonus proksimume kvindek ĉi tiaj afiŝoj.”

Miller malfermegis la okulojn al Justulo kaj saltis preskaŭ terurite.

”Eble vi volas, ke mi serĉadu en la magazeno, eble vi pelos min —”

”Ne, mi bezonas nur aldonan aprobon, la afiŝojn mi jam havas.”

”Ĉu vi ilin —?”

”Mi prunteprenis ilin, ni diru,” ridis Chess.

”Sed ĉe la magazeno estas gardostarantoj!”

”Mi rimarkis, ke tie iu staris. Mi esperas, ke vi ne volas aresti min, kaj ke vi permesos, ke mi kunprenu la rabaĵon.”

”Estas feliĉe, ke vi ne estas, kunulo, krimulo, ĉar se vi —” Miller tuŝis sin en ŝajniga malespero je la kapo. ”Mi tamen ĝoje scius, kial vi bezonas bildojn de la mortinta kanajlo.”

”Kaj se li ne estas mortinta? Sidiĝu kaj aŭskultu.”

Eble unu horon la vizitanto rakontis kaj dum tiu horo Miller centfoje saltis pro mirego, same tiomfoje li rigardis la rakontanton kun senĉese kreskanta estimo kaj kiam li akompanis lin poste al la pordo, li premis lian manon eble senbezone forte kaj ripetis seninterrompe: ”Dio akompanu vin, knabo, vi estas savanta la junecon de nia Okcidento.”

Miller longe rigardis la rajdiston, kiu estis malproksimiĝanta per longtempa trotado.

Ora Geheno, propre ĝia tuta establaĵo tute forbrulis.

Neniu eĉ kapablis ĝin estingi, eĉ Smith mem estis obsedita de la tuta malespero. La incendio de la minejo signifis por li ne nur grandan perdon, ĉar ĝi diris klare, ke lia malamiko estas decidiĝinta ne ĉesi pli frue ol kiam li pereigos lin. Kaj Smith vidis klare, ke la mistera venĝanto ne kontentiĝos per perdo de lia posedaĵo, de lia tuta povrigo, ke li faros sian minacon kaj preparos por li pendigŝnuron.

Estante malkuraĝa kiel ĉiuj krimuloj, Smith tremadis pro hororo imagante la finon kaj vane li serĉis manieron kiel fuĝi. Nenio efikis je Justulo, se li estis lia malamiko, kiam juna Alvarez falis, li ne volis cedi kaj observis persiste la spuron de Smith. Li konis lian tutan pasintecon, la saketo, grava atestanto, certe malaperis nur pro lia klopodo, eble la malamiko jam prepariĝis al decida bato kaj Smith ne povis defendi sin, li ja eĉ ne sciis, de kie la malamiko ekbatos.

Kelkfoje Smith pensis pri fuĝo, sed ĉiam aperis antaŭ li la korpoj de la mortintaj ŝerifo kaj juĝisto, kiuj tuj ŝanĝis ĉiujn fuĝintencojn. Ĉi tie en San Juan, ĉirkaŭata de la resto de la bando de mortigantoj, li estis tamen pli sekura ol en la dezerto. Ĉi tie li povis defendi sin, li povis batali kaj li povis fidi al la helpo de loĝantoj de la urbeto.

Ne, li ne plu povis, pasis en lia kapo.

En la pasintaj tagoj la konduto de la civitanoj tre ŝanĝiĝis. Ili ne plu respektplene salutis lin kaj ne volontis obei je nura ekpalpebrumo. Ili evitis lin fiksante al li suspektoplenajn okulojn.

Kaj tamen restis ankoraŭ unu, unu sola espero — la forrabita knabino. Kiam Jack alveturigos ŝin, ili havos garantiulon, kiu certe haltigos la paŝojn de Justulo kaj ŝi ebligos al Smith liberan foriron. Kaj tuj kiam li malaperos, li primokos sinjoron Justulon. Li ŝanĝos la nomon kaj ankaŭ la eksteron kaj komencos denove. Li eble revenos por akiri la orhavan rojon, kies prilaboro ne estas nun ebla.

Jack ne estis revenanta kaj la trankviliĝo de Smith cedis denove al maltrankviliĝo. Kio okazis? Ĉu Jack mortis ie aŭ ĉu li perfidis lin?

Kiam jam la sesa tago malaperis en la maro de tempo, Smith similis al tigro fermita en kaĝo. Li kuretis en la domo, skutremigita pro maltrankviliĝo kaj timo, li devigis siajn homojn esti viglaj, gastigante ilin en liberaj momentoj per abundeco de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ili estis lia lasta protekto, kiam ankaŭ Jack trompis lin. Restis ĝuste tiuj plej malbonaj el la diskurigita bando, kanajloj preskaŭ same elitaj kiel li estis mem, desperuloj, kiuj ne povis atendi pardonon kaj pro tio ili estis decidintaj interbatali ĝismorte. La domo de Smith ŝanĝiĝis en fortikaĵon kaj la loĝantoj de la urbeto evitis ĝin de malproksime, timante la krudajn, senĉese ebriajn virojn.

Ĉiuvespere la gvidanto vokis la armitojn por kunveni, li faris ordonojn, li instigis al singardemo kaj disdonis oron.

”La danĝero baldaŭ finiĝos,” li klarigis laŭte, ”denove ni estos ĉefoj kaj montros al ĉiuj, kiel ni kapablas regi.”

Per kriegado ili montrigis konsenton kaj ili disiris plu por gardi kaj trinki. Ankaŭ Smith kuraĝe estis malpleniganta botelon da Ruĝa okulo, tiel longe, ke li ekdormis ĉe la glaso. Super San Juan kuŝis malhela nokto kaj neniu el la loĝantoj, eĉ ne la gardistoj ĉirkaŭ la domo de Smith, rimarkis, ke tra la stratoj sub ĝia regado estas pasantaj sensonaj ombroj.

Smith estis ankoraŭ tute ebria, kiam en la stratoj amasiĝis homoj ĉirkaŭ strangaj afiŝoj, surgluitaj sur domanguloj. Ili legis fervore ilian enhavon, rigardis la bildon de sovaĝe aspektanta senbarba viro, rigardanta per ruzaj krudaj okuloj el la bildo, kaj fervore ili parolis pri la maniero, en kiu estis gluafiŝitaj la arestigordonoj de la kolorada registaro, persekutanta Stewardon, alie Sanderson, alie Sangan Billon pro murdoj, perfortoj, raboj ktp.

La urbeton obsedis ekscitiĝo kaj maltrankvilo.

Ankaŭ viro, gardanta la enirejon de la domo de Smith, legis unu el la arestigordonoj. Nekonataj noktaj vizitintoj surgluis ĝin ĝuste sur la kontraŭa muro kaj la gardisto ja estus ĵurinta, ke li aŭdis nokte eĉ ne la plej malgrandan bruon. Penege li silabumis la enhavon de la afiŝo kaj poste li zorgeme rigardis la bildon. Li rigardis longe kaj ju pli longe li rigardis, des pli rapide kreskis en li la konvinko, ke li konas la serĉaton, ke — Li ne kuraĝis fini la penson. Se la ĉefo vere estis la portinto de la nomoj de la viro sur la bildeto, poste nura penso povis verdikti mortantan kuglon aŭ tranĉilpikon. La famo de la desperulo, kiu igis nomi sin unufoje Sanders, alifoje Steward kaj ankoraŭ alifoje Sanga Bill, ja estis tiel terura, ke ĝi enpelis en la koron eĉ de la plej malbona gorĝtranĉisto teruron.

La gardisto ne havis multe da tempo por konsideri, ĉar super li en la fenestro aŭdiĝis hororita ekkrio. Aperis tie la morte pala vizaĝo de Smith, kies okuloj gapis kaj kies lipoj tremis kvazaŭ en spasmoj.

”Kiu surgluis tion tie?” balbutblekis Smith.

”Mi ne scias,” ŝultrumis la viro.

”Kiel ci do gardis, kanajlo!”

”Bone, mi scias pri nenio.”

Smith forŝanceliĝis de la fenestro. Ĉio sovaĝe turniĝis kun li; ankoraŭ hieraŭ li estis konvinkita, ke la pasinteco estas mortinta kaj nun iu forrastis la cindron, la flamoj de la malnovaj krimoj ree ekflagris kaj minacis engluti lin same senkompate, kiel li nekompateme lasis kuŝi la viktimojn en herbo, sur sablo aŭ ŝtonaro, malaperante kun la rabaĵo.

Subite ŝajnis al li, ke el la mallumoj aŭdiĝas malesperaj ekkrioj de murdatoj, ploro de virinoj kaj infanoj, malbenoj kaj venĝovokado. Fino, fino, flustris la konscienco.

Sed la diablo defendis sin. Kio propre okazis? Li estas neniel simila al la viro sur la bildo kaj entute ne intencas forrazi sian barbon. Tial la surgluado de la afiŝoj restos nur bato en malplenon. Tiamaniere Smith forpelis almenaŭ la plej malbonan timon, sed alpaŝi al la fenestro li ne plu kuraĝis. La virojn li surŝutis per oro, ne rimarkante, ke la plimulto da viroj rigardas lin kun teruro.

Denove pasis tago, denove el la montoj alflugis mallumo kaj denove Smith ebriiĝis ĝismute. Same ebriiĝis ankaŭ ĉiuj viroj. La domo staris malluma kaj silenta, neniu moviĝis en ĝi, kiam tri ombroj haltis ĉe ĝia malantaŭa muro. Senvorte du el ili komencis elpreni larĝan fenestron, dum la tria gardis kaj aŭskultis sonojn de la mallumo.

Du ombroj malaperis sensone en la domon. La alta viro kun la vizaĝo kovrita de kaptuko paŝis unua kaj lia pli svelta kunulo, same maskita, postsekvis lin. Kvazaŭ spiritoj ili venis ĝis la ĉambro de Smith. Smith dormis kun la kapo metita sur tablo kaj dormante li ronkis kaj ankaŭ kriis nekoneksajn vortojn. Ili alpaŝis al li, kelkfoje ili movis per la manoj kaj antaŭ ol Smith rekonsciiĝis, li estis ŝnurligita kaj en la buŝo li havis malagrable grandan buŝoŝtopilon. La granda viro ĵetis lin kiel sakon trans la ŝultron kaj ambaŭ same silente kiel venis, malaperis el la domo.

Smith, kiu tuj sobriĝis, sentis, ke li estas portata parton de vojo, poste ligata al ĉevalo, kiu komencis troti. La krimulon agitis malvarma hororo, li baraktis malespere en katenoj, sed tiuj ne liberiĝis. Ili ne rajdis longe. La pli forta viro maldelikate deĵetis lin de la ĉevalo kaj sidigis lin sur tero. Poste li alparolis Smithon per voĉo, kiu al la ŝnurligito sonis kiel vokado el infero.

”Mi avertis vin kaj petis, ke vi mem denuncu vin. Vi ne obeis, mi devigos vin.”

”Vi ne havas rajton puni min!” ekkriis sovaĝe Smith senigita de la buŝoŝtopilo. ”Mi estas — nenio — vi povas nenion pruvi al mi, vi ne povas min mortigi!”

”Justa Chess punas krimulojn kaj vi estas la plej malbona el ĉiuj. Sed ne timu, mi ne mortigos vin, mi nur razos vin kaj poste transdonos al ĵurio. Kiam ili rigardos la bildon de la kanajlo en la arestigordono kaj vin, kion vi pensas, ke ili faros?”

La vortoj falis kiel bato de martelo. Tio estis do la plano de la venĝanto, tial li do surgluis la arestigordonojn.

Smith ĉirkaŭrigardis. En mallumo li pli antaŭsentis ol vidis vicon de silentemaj mornaj viroj.

”Ĉion mi donos al vi, la tutan oron, poste mi foriros, lasu min,” ĝemis Smith, ”mi volas vivi.”

”Ĉiuj, kiujn vi embuske mortigis, volis vivi kaj ili estis senkulpaj,” sonis serioza respondo. ”Razu lin.”

Vane Smith defendis sin, la feraj manoj kunprenis lin, tondilo kaj poste razilo laboris rapide kaj post momento la vizaĝo estis glata kiel vitro.

”Ĉu tio estas li?” demandis Justa Chess serioze.

”Jes, tio estas li!” ekĝemis unu el la ĉeestantoj, tenera malgranda rajdisto, per voĉo kaj ankaŭ per staturo similanta al juna knabino. ”Tio estas li, murdisto de niaj gepatroj.”

”Ne ploru,” aŭdiĝis alia ĉeestanto, ”li ne eskapos al puno.”

”Prete!” interrompis Justulo la kortuŝan scenon. ”Prenu lin kaj forrajdigu lin reen.”

Al Smith iom faciliĝis. Se li ne estis mortigita tuj, restis ankoraŭ espero.

Smith klopodis diveni, kien ili rajdas kaj li ekkonis, ke ili estas revenantaj en la urbeton. Kial, li povis imagi kaj liaj haroj hirtiĝis.

En la urbeto pendis la arestigordonoj, ĉiu ekkonos lin laŭ ili, li do estas rajdigata en inferon. Malespere li baraktis en la katenoj, sed aŭdiĝis nur rido de la rajdantoj, kiuj akompanis lin. Sur la ĉefstrato, silenta kaj forlasita, ili haltis. Ili ĵetis lin de la ĉevalo kaj trenis lin al la palisoj de la gregejo kontraŭ la trinkejdomo de Cooper.

”Nu, kaj ni bone ligu lin, ni ne ŝparu fortojn.”

”Estu sen zorgoj, ni faros tion orde.”

Smith sentis, kiel ŝnuregoj estas entranĉantaj sin en lian karnon, kiel li estas katenata al paliso, por ke li povu eĉ ne movi sin.

”Sufiĉas —”

”Perfekte li estas ĉirkaŭvolvita, kiel bebo en vindrubando.”

La rajdistoj malaperis, Smith soliĝis. Li ne povis moviĝi kaj li ankaŭ ne kuraĝis fari la plej malgrandan bruon.

Ja se li estos rekonita, venos la fino. Ili dispecigos lin, ĉar la famo pri liaj kanajlaĵoj ankoraŭ vivas.

La nokto treniĝis por li neelteneble malrapide, vane li esperis, ke iu el liaj homoj preterpasos. Neniu iris kaj Smith kun hororo rimarkis, ke la firmamento en oriento komencas ruĝiĝi.

XV. - TIO ESTAS LI! — LA LASTA FUĜO

Tim Cooper vekiĝis tre frue. Li prepariĝis por veturi por provizoj kaj volis almenaŭ parton de vojo vojaĝi dum matena malvarmo. Ankoraŭ nevestita li alpaŝis al malfermita fenestro kaj rigardis la forlasitan vojon.

”Damne,” li ekkriis subite, kiam li fiksis la rigardon al la kontraŭa gregejo. Por konvinkiĝi, ke li ne sonĝas, li frotis siajn okulojn kaj senteble pinĉis sian manon. Li sentis pinĉon kaj eĉ per frotado en la okuloj la vidaĵo ne foraperis. Sur la gregejo pendis de la hieraŭa tago la arestigordono de la Kolorada registaro kaj apud ĝi — ”miliono da tondroj,” eksakris Tim — staris ligita al la gregejo la krimulo mem, bildigita en la arestigordono. Ne estis dubeble, ke tio estas la serĉata Steward, Sanders aŭ kiel li nomiĝas, la aspekto de la kruda vizaĝo konsentis kaj eĉ profunda cikatro sur la supra lipo ne mankis. Nur io estis diferenca: sur la bildo li aspektis sovaĝa kaj kuraĝa, nun li estis turmentiĝinta tiel perfekte, ke li similis pli al kadavro ol viva homo.

Kiu ligis lin al la gregejo, kiu trovis vestojn tute samajn, kiajn portas la posedanto de Ora Geheno — Smith? Ne nur la vestoj, ankaŭ la zono por pistoloj estis de Smith, Cooper konis bone siajn gastojn. Ĉu eble kaptis lin Smith dum rabado de siaj aĵoj kaj ligis lin nokte al la barilo de la gregejo? Pli longe Tim ne eltenis. Li elflugis el la domo kaj pugnofrapis la fenestrojn de la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Duonvekiĝintaj loĝantoj estis aperantaj malbenante la ĝenanton, sed la malbenoj tuj silentiĝis, kiam la vekitoj ekvidis la katenitan viron.

”Kio okazis, kiu ligis lin tien? Tio ja estas —” tiel superkriis unu la alian kaj Tim povis nur ripeti ĝissenfine konstante la samon. ”Mi ne scias pli ol vi!”

Smith aŭ Sanders aŭ Steward furiozis kaj tremis pro malvarma teruro. Li estis perdita, nur miraklo povis ankoraŭ savi lin.

Okulumante li rigardis ĉirkaŭ si esperante, ke iu el la viroj elprenos el lia buŝo la buŝoŝtopilon. Sed neniun pensis pri tio.

”Li estas en la vestoj de Smith!” atentigis Tim.

”Hm,” aŭdiĝis unu el la plej maljunaj loĝantoj de la urbeto. ”Tio aspektas treege strange. Mi volas nenion diri, sed eble tie supre,” li montris al la domo de Smith, ”oni scias pri tio pli multe.”

”Estos plej bone, se ni iros rigardi tien,” proponis iu, ”kaj paroli kun Smith.”

”Kaj kio kun tiu ĉi kanajlo?”

”Li estis ĉi tie la tutan nokton, li atendos ankoraŭ unu horon. Li certe iros de ĉi tie rekte al forta branĉo por iom balanciĝi.”

La propono estis aprobita kaj la homoj amase iris al la loĝejo de Smith. La kanajlo febre cerbumis. Kio okazos nun? Nenio, krom pendumilo, ĉar la bando ne zorgos pri lia persono kaj ne endanĝeriĝos. Kaj se li fuĝus, liaj okuloj ekbrulis ĉe nura espero.

En la domo intertempe liaj duone vekiĝintaj homoj aŭskultis la rakontadon de la loĝantoj de la urbeto. Tiuj el ili, kiuj konis Sanderson, por momento eĉ ne dubis pri lia identeco kun Smith. Iliaj nigraj kanajligitaj koroj decidis defendi lin kaj la ekkono, ke ilia patrono estas propre la plej glora kaj la plej sanga desperulo de ĉiuj tempoj, plenigis ilin per falsa kaj erara fiereco. Ili rigardis sin reciproke kaj per unu sola rigardo ili interkonsentis, ke ili devas savi lin ĉiuokaze. Ili rigardis rapide la grupeton de sanjuanaj viroj kaj konstatis, ke ili ne estas armitaj, eĉ ne tute vestitaj.

”Ni iros rigardi tiun kanajlon,” proklamis Silentpaŝulo.

”Mi pensus, ke —” kontraŭis prudente unu el la civitanoj.

”Kio?” akresone diris Silentpaŝulo kaj lia mano sinkis al la zono.

”Nenio, tute nenio!” ekskuzis sin la civitano, kiu rekonis, ke ĉiuj kontraŭdiroj estas nebezonataj, se lia kontraŭulo havas post zono du pistolojn, dum li mem tenas per la mano sian pantalonon ĝuste pro tio, ke li ne kunhavas zonon.

Ok bandanoj iris frunte de la cetera homamaso al la loko, kie Smith — ni ankoraŭ nomu lin tiel — atendis la lastajn momentojn. Tuj kiam li ekvidis la proksimiĝantan amason, liaj okuloj eklumis. Li ekkonis siajn plenarmitajn homojn. Eble, eble. Ili alproksimiĝis kaj Silentpaŝulo subite kriis.

”Atentu, ek!” Sep paroj da pistoloj tuj montris la minacantajn ajutojn al la amaseto da sendefendaj viroj kaj aŭdiĝis konciza: ”La manojn supren!”

Ĉiuj obeis, restis nenio alia kaj vane ili blasfemis al si en la spirito per ĉiuj eblaj nomoj pro tio, ke ili igis tiel surprizataki sin.

Post momento Smith estis liberigita.

”Mi dankas, knaboj,” li diris, ”mia oro estas via.”

”Ne estas tempo por paroloj, rapide for de ĉi tie,”

grumblis Silentpaŝulo kaj li jam preskaŭ trenis la sendefendan patronon al la gregejoj, kie kuretis neselitaj ĉevaloj. Li kaptis unu kaj selis ĝin, dume la ceteraj retretis ĝis la gregejo senĉese endanĝerigante la grupeton per pistoloj.

”Armilojn!” flustris Smith, al kiu malrapide estis revenantaj la fortoj.

”Jen ili estas,” respondis Silentpaŝulo donante al li du pistolojn. ”Fusilojn ni trovos survoje.”

”La ceteraj selu ankaŭ!” ordonis Smith.

Plenumi la ordonon ne plu eblis. De malproksime aŭdiĝis stamfado de multnombraj ĉevaloj.

”Iu rajdas:”

Smith aŭskultis kaj teruro denove baraktis en li.

”Ĉu tio ne estas Justulo kun akompanantaro?”

”For, rapide for,” li ekpensis kaj ignorante la kunulojn, kiuj ĵus liberigis lin, li surĉevaliĝis.

”Haltigu ilin!” li ekkriis kaj estis malaperanta en polvonuboj. La alrajdanta bando rapide proksimiĝis. La kanajlojn ekregis paniko, ili forgesis tute la virojn antaŭ si.

La sanjuanaj civitanoj eluzis ilian malatentemon kaj rapidege malaperis en domoj. La grupeto de banditoj soliĝis.

”Ĉevalojn, rapide ĉevalojn!” superkriis unu la alian.

Sed estis malfrue. De supre rapidegis bando de rajdistoj; en ilia frunto rajdis alta viro sur nigra ĉevalo akompanata de granda blanka hundo kaj apud lia flanko — la juna Alvarez d’Almedi. Ĉies haroj hirtiĝis pro teruro. La kanajloj konis la legendon pri Justa Chess, pri la rajdisto sur nigra ĉevalo akompanata de blanka hundo. Duoble ili hirtiĝis al Bed Rodden. Li ekkonis en la rajdisto Jackon Crawfordon kaj krom tio li estis hororita de la ĉeesto de Alvarez, kiun li ja vidis fali sub kugloj de manpafilo.

Hororita Rodden pripensis pri la vero. La malamiko eniĝis en ilian tendaron. Jack estis propre Justa Chess. Li kaj ankaŭ ĉiuj ceteraj sentis, ke ili estas perditaj kaj ĝuste la konscio pri fino donis al ili malesperan forton por preni armilojn.

Ili komencis furioze pafi kaj por momento ili haltigis la antaŭenpaŝon de la rajdistoj. Sed nur por momento.

Antaŭ ol ili havis tempon kaŝi sin malantaŭ la gregejoj, salvo da bone celitaj pafoj puŝfaligis ilin teren. Chess kun Alvarez — ni povas diri al ni jam nun, ke Alvarez estis neniu alia ol nia malnova konatulo Dick Dickson — desaltinte de la ĉevaloj trarigardis la kadavrojn kaj elspiris ĉagrenite, kiam ili ne trovis Smithon.

”Ni venis malfrue, li fuĝis!” ekkriis Alvarez.

”Ni estis pendigontaj lin tuj nokte. Sed li ne eskapos por longa tempo. Nun ni ne plu lasos liajn spurojn.”

La loĝantoj elkurintaj el la domoj rakontis al Chess pri la fuĝo de la kanajlo. Ili brulis pro malpacienco ekscii la veron pri la strangaj eventoj, sed Chess silentigis ĉiujn demandojn per unu sola movo.

”Nur pli poste, amikoj, ni ĉion klarigos al ni, nun estas necese persekuti la plej malbonan kanajlon el ĉiuj.”

”Ek post li!” kriis ĉiuj rajdistoj pikante la ĉevalojn.

”Ne, mi rajdos sola. Neniu el viaj ĉevaloj konformiĝos al mia Tarzan. Ne protestu, dum vi okupos la domon de Smith kaj kaptos ĉiujn, kiuj restas el lia bando. Ne timu, Dick, ke mi pendigos Sanderson mem. Mi alkondukos lin reen kaj estos justa juĝo, dum ĝi la tuta urbeto iĝos ĵurio.”

Chess eksvingis la ĉapelon, manfrapetis Tarzanon sur la nuko kaj la ĉevalo ekflugis kiel hirundo post la fuĝulo.

Ankoraŭ pli rapide flugis antaŭ ĝi la blanka hundo, furioze kaj minace bojante. La triopo estis malaperanta fulmorapide el la videblo.

Sanders, propre Smith, fuĝinte el la urbeto sovaĝe pikis la ĉevalon. Superregis lin unu sola penso. For, rapide for!

La bluetaj montopintoj de Sierra Nevada, kovritaj de eterna neĝo, logis lin. Se li atingos ilin, li estos savita.

Neniu trovos lin en la kurboriĉaj valoj kaj kaŝitaj krutvaloj. Kaj tuj kiam li troviĝos sur la alia parto de la montaro, li komencos denove. Propre li nur atendos, kiam defalos la ondoj de emocioj. Neniu scias, je kiu nomo li havas deponita la oron en San Francisko, li revenos tien kaj primokos ĉiujn justajn stultulojn.

Nur li devas eskapi. Li retrorigardis, ankoraŭ neniu rajdis post li. Malrapide revenis al li trankvilo. Li eĉ ne pensis pri tiuj, kiujn li postlasis en la urbeto je libera dispono al certa morto. Li ne koleris finfine, ke ĉiuj mortos, li ne renkontiĝos almenaŭ en la estonteco en nekonvena momento kun atestinto de estinta vivo. Li malhaŭlis iom al la ĉevalo kaj rulpretiginte por si cigaredon li komencis venke rideti. Li tamen ne sukcesis, li devis postlasi post si multe da riĉaĵo, sed li ja savis sin tute sana.

Li jam estis enrajdanta en montetzonojn, kreantaj la malaltan antaŭmontaron de Sierra Nevada.

Li surrajdis sur unu el ili kaj rerigardis. Rerigardo sufiĉis, ke ĉiu humoro malaperu. La koron de la kanajlo tuŝis glacia mano de teruro. Li ekvidis malproksime post si rajdiston akompanatan de hundo. Li rajdas post mi, pasis en la kapo de Smith, li sola rajdas post mi, kunulo de infero. Smith batis sovaĝe la ĉevalon kaj devigis ĝin sovaĝe galopi. La tero estis malaperanta sub la hufoj, la montaro estis proksimiĝanta. Sur plua montetdorso li denove kuraĝis retrorigardi. La persekutanto proksimiĝis, danĝere proksimiĝis! Li atingos Smithon antaŭ ol tiu malaperos en la montoj. La ĉevalo elĵetis pro doloro, tiel krude Smith piedbatis ĝin en ingvenon. Ĝi ekkuris per lastaj fortoj, sed la rabisto sentis, ke la besto longe ne eltenos.

Unu horon, unu solan horon!

Sed pasis ankoraŭ eĉ ne duono kaj la ĉevalo malrapidigis la galopon en nuran troton. Sed ĝi ne restis ĉe troto, la ĉevalo kelkfoje stumblis, denove ĝi ektrotis, kiam ĝi subite stumblis lastfoje kaj falis baraktante dolore. La fuĝulo desaltis ĝustatempe, piedbatis kolere la kompatindan beston kaj malespere pripensis kion fari.

La tuta atentemo de Smith streĉiĝis, kiam li ekaŭdis sur la pado direkte de Sierra Nevada ĉevaltroton. Tuj li malaperis en la arbustoj kaj kiam aperis rajdisto, verŝajne forlasita prospektoro, senhezite Smith ekpafis al li. La nekonato disĵetis la manojn kaj falis senforte teren.

Smith elsaltis kiel tigro kaj antaŭ ol la ĉevalo forkuris, li aperis en ĝia selo. Li turnis la sovaĝiĝintan ĉevalon kaj la ĉaso komenciĝis denove. Sed ĝi ne daŭris plu tiel longe. En la momento, kiam Smith malplej multe atendis, la ĉevalo elĵetis kaj baŭmis. La rajdisto falis teren kaj antaŭ ol li leviĝis, la ĉevalo fuĝis. Nur nun superregis Smithon la konscio de fino. Sed ankoraŭ li ne kapitulacis. Li kapablis malaperi en la arbustoj kaj atingi la ŝtonegojn. Eble li sukcesos erarigi la persekutanton, li kredigis al si, kvankam sekreta voĉo flustris al li, ke Justan Chesson erarigos neniu.

Chess Ryen malserenmieniĝis, kiam li ĝisrajdis ĝis la malvarmiĝanta korpo de la malfeliĉa prospektoro. Li riproĉis al si, ke li ne mortigis la krimulon tuj nokte aŭ ke almenaŭ pli rapide ne persekutis lin. Bestkadavro de la ĉevalo diris al li la kaŭzon de la murdo. Sanders pelmortigis unu beston kaj bezonis alian. Li prenis ĝin laŭ la kutima maniero.

”Vi estos venĝita samkiel la ceteraj!” flustris Chess ĉe la kadavro. ”Tarzan, nun montru, kio estas vera rajdo.”

La ĉevalo kapĵetis kaj ekgalopis preskaŭ netuŝante la teron.

La hundo nun nur apenaŭ sufiĉis al ĝi. Subite Fulmo haltis.

”Kio okazis?” vokis Chess. ”Atendu, Tarzan!”

Desaltinte li rigardis la lokon, kie la ĉevalo forkuris al Sanders.

La spuroj diris al li klare la tutan enhavon.

”Bone, Fulmo!” li karesis la hundon. ”Dank’al vi ne sukcesis la insido al la kanajlo. Ni kaptos lin. Serĉu, sed singardeme! Vi, Tarzan, atendu!”

Fulmo penetris senbrue en la arbustojn kaj Chess, stringante en ĉiu mano pistolon, postsekvis ĝin. Li kredis al la perfekta flarsento de la besta amiko kaj ne timis, ke li estos surprizita. La lasta ĉasado komenciĝis.

Sanders-Smith estis fuĝanta tiel rapide, kiel la densaj arbustoj permesis al li. Li atentis, ke li ne rompu branĉojn kaj tiel marku la vojon de la forkuro. Senĉese pli profunden li penetris en la montetojn kaj ĉiu paŝo plimultigis en li la esperon, ke li ja eskapos. De tempo al tempo li haltis kaj aŭskultis. Nenio moviĝis, li estis sendanĝera.

Malrapide li proksimiĝis al la zono de alta arbaro, kovranta grandmontaran piedon. Tuj kiam li venos tien, li venkos. Nezorgante kreskantan laciĝon li kaŝrampis tra arbustoj kiel serpento. Subite li akrigis la atentemon, la arbustoj eksusuris malantaŭ li. Li ektremis pro ekscitiĝo kaj etendis la manon al pistolo. Malfrue! Antaŭ ol li rimarkis, de kie propre venas la danĝero, la arbustoj distiriĝis kaj elflugis el ili bojante sovaĝe la blanka hundo.

Ankoraŭ salton kaj Smith, nekapabla pro teruro movi sin, estis faligita de ĝia pezo.

”Savu min!” li kriis gapante per malfermegitaj okuloj la hundan buŝegon kun du vicoj da teruraj dentoj. Senvole senscie li etendis la manon al sia kolo, ĉiumomente enmordos ĝin la sangavidaj dentoj.

”Savu, savu min!” li kriis denove, kvankam la hundo ne klopodis trovi lian kolon, sed ĝi nur premis lin al tero kaj bojis.

Daŭris momento antaŭ ol denove la arbustoj moviĝis kaj aperis Chess.

”Jack, ĉu tio estas vi?!” kun subita ĝojo kriis Smith.

”Mi estis li ioman tempon, por ke mi amasigu pruvojn pri la nefalsa aspekto kaj la nefalsaj ecoj de sinjoro Smith, la posedanto de Ora Geheno. Nun jam denove oni nomas min kiel antaŭe — Chess Ryen Justulo,” klarigis trankvile Chess neĉesante rigardi la kanajlon. Tiu paliĝis kaj ĉe lia buŝo aperis ŝaŭmo.

”Perfidulo!” li ĝemblekis.

”Ne ekscitiĝu, nenion vi atingos per tio. Mi kaptis ĉiujn blankajn kaj ruĝajn krimulojn, kiuj volis ŝanĝi la Okcidenton en sian rajdlandon. Mi kaptis ankaŭ vin, kvankam vi kredis, ke vi estas nevenkebla.”

”Lasu min, mi donos al vi —”

”Silentu aŭ ci havos eĉ ne juĝon, kanajlo plej malbona el ĉiuj!”

Chess disvolvis la lazon volvita ĉirkaŭ la koksoj kaj malarmiginte antaŭe la rabiston li kunligis lin firme, lasante al la kruroj nur tiom da volo, ke ili povu fari mallongajn paŝojn.

”Lasu, Fulmo,” li ordonis poste al la hundo, ”kaj vi leviĝu!”

”Mi ne movos min, vi ne devigos min.”

”Kiel vi volas, mi foriros kaj lasos vin ĉi tie kun la hundo.”

La kanajlo tuj ĉesis spiti. Chess pelis lin senkompate antaŭ si ĝis Tarzan, kiu salutis la revenantan mastron per ĝoja henado. Chess alfiksis la finon de la lazo al piro de selo kaj ordonis: ”Ek!”

Ili revenis paŝe kaj la laciga vojo kreis al Smith la komencon de la puno, atendanta ĉe ĝia fino.

XVI. - LA JUĜO — ADIAŬO

Tri tagojn post la priskribitaj eventoj, la tagon post la reveno de Chess Ryen kun la kaptita SandersSmith, estis en la granda halo de la hotelo de Cooper asizo. La halo estis troplenigita ĝis lasta loko, frunte sidis dek du asizanoj, super ili sur korbelo, destinita alifoje por muzikistoj, kunsidis la kortumo, konsistanta el tri estimataj civitanoj, al kiuj prezidis Bill Smart, unu el la plej malnovaj kolonianoj, ĉe tablo dekstre malbenis Tim Cooper la loton, per kiu li estis destinita kiel pledanto, kaj kontraŭe sidis Justa Chess, la atentocentro de ĉiuj, kiel akuzanto. La humoro en la halo ne estis gaja, la loĝantoj de San Juan hontis, ke tiel longe ili igis sin trompi de Smith kaj plej multe pro tio, ke ankaŭ ĉe fino tiel stulte ili malvenkis al liaj homoj.

Finfine leviĝis Bill Smart, kiu eksonoris per ega sonorilo kaj detusinte li komencis.

”Ĝentlemanoj, mi inaŭguras la juĝadon kontraŭ tiel nomata Smith, kontraŭ la posedanto de Ora Geheno kaj laŭ opinio de la akuzo temas pri kanajlo de la unua klaso. La asiza tribunalo estis lotita laŭ la reguloj kaj mi alvokas vin, ke vi juĝu senantaŭjuĝe kaj necedante pro premo, kio tre bone eblas, ĉar la ĉeestanta sinjoraro estis enirinte en la juĝhalon tute senigita de ĉiuj armiloj aŭ pafiloj aŭ pikiloj. La juĝa gardistaro, kreita el la rajdistoj de la farmo de sinjoro Alvarez, estas preparita tre akre interveni kontraŭ ĉiu, kiu eble volus en kia ajn maniero montri kontraŭstaron kontraŭ la juĝa decido kaj ili estas por tiu celo armitaj per kuglet-pafiloj. Krome mi atentigas, ke ekpafo el kuglet-pafilo en homamason estas afero tre malagrabla.” Li elspiris, anhelante pro la nekutime longa parolo. ”Tio estas ĉio, provoso Big Shermon, venigu la arestiton.”

Smith estis venigita en katenoj kaj sidigita ne tro tenere sur seĝon, prezentanta benkon de akuzatoj.

”Mi protestas kontraŭ tiu ĉi juĝo, neniu havas rajton juĝi min!” li komencis kolektante la lastan kuraĝeron.

”Protesti signifas ofendi la juĝon kaj mi kiel prezidanto atentigas la akuzaton, ke li povas esti pro ofendo de la juĝo pendigita senjuĝe.”

Aŭdiĝis laŭdinda grumblado, kelkaj varmsangaj viroj maltrankvile moviĝis, sed la prezidanto tuj silentigis la tutan maltrankvilon.

”Mi komencas la esplordemandadon, kiel vi nomiĝas?”

”Smith.”

”Sed mi aŭdis ankaŭ aliajn nomojn, sed tiun cirkonstancon devas klarigi la moŝta akuzanto. Dume ni supozu, ke vi nomiĝas Smith. Kie vi naskiĝis, tio ne interesas nin kaj vian profesion ni ĉiuj konas: rabisto kaj murdisto en granda stilo.”

”Mi protes —” Smith ne finis, ĉar la rigardo de Smart estis tro terura.

”Mi petas, ke la moŝta akuzanto parolu.”

La susuro en la halo finiĝis, kiam Chess leviĝis. Smith ektremis kaj paliĝis ankoraŭ pli, se tio estis entute ankoraŭ ebla.

”Amikoj, vi vidas antaŭ vi krimulon, kiajn portis nia usona patrujo nur tre malmulte. Dum sia kanajla vivo li donis al si diversajn nomojn kaj sub ĉiu el ili li krimis tiom da krimoj, ke ĉiu el ili sufiĉus por pendigo. Antaŭ dek ses jaroj proksime de la orserĉista tendaro ”Gehena kunulo” li mortigis inside kaj krude honestan orserĉiston kaj prirabis lin je ŝarĝo de oro. Li faris tion sub la nomo Sanders. La mortigita orserĉisto estis mia patro.

Mi esplorserĉis tiam la tutan bandon, kies ano li estis, mi devigis de unu el krimuloj la tutan konfeson — sed Sanders eskapis al mi kiel serpento. Mi iris post lia spuro, mi renkontis multaj krimoj, mi punis multajn krimulojn, sed lin mi ne atingis.”

”Li mensogas,” eksiblis Smith, ”li ne havas pruvojn!”

”Moŝta prezidanto kaj glora ĵurio, jen estas la skriba konfeso de la ano de la krimula bando, farita antaŭ lia morto.”

”Tio sufiĉas.”

”Se ne sufiĉus, ni ne bezonas okupiĝi precipe per tiu ĉi krimo, Smith krimis multe da ili. Antaŭ du jaroj farmisto el Kentucky, Joe Dickson, haltis kun sia karavano, serĉonte oron, ĉe montpiedo de Sierra Nevada. Tiam Smith sub la nomo Steward alrajdis en lian bivakon, li mienis amike kaj kiam li estis eksciinta, kie Dickson havas kaŝita monon, Smith pafmortigis flegme la farmiston, lian edzinon kaj ankaŭ la pli aĝan filon. Li postlasis je libera dispono en la dezerto malgrandan knabineton kaj forrajdis kun la mono. Feliĉe li ne sciis pri la alia filo de la malfeliĉa farmisto, kiu en la momentoj de la krimo estis malproksima el la bivako. Tiu savis la knabineton kaj hazarde ili renkontiĝis kun mi. Komune ni postsekvis la spurojn de la murdisto, sed ni atingis lin nur nun.”

”Tio ne estas vero — mi ne estas —”

”Mi petas la moŝtan prezidanton, ke li permesu alkonduki la geatestantojn.”

Smart, kiu skuis pro abomeno de la krimulo, kiu tiel longe vivis en ilia mezo, nur kapjesis. Subtenata de Dick eniris Magie. La knabineto estis pala kaj dolore ŝi ekkriis ekvidinte Smithon.

”Magie, fratino,” alparolis ŝin Chess, ”ĉu vi rekonas la viron, kiu murdis tiel krude viajn gepatrojn?”

”Jes, tio estas li.”

”Ĉu certe?”

”Certe.”

”Mi dankas al la atestantino!” ekparolis interrompante la prezidanto.

”Dick,” ĉiuj mirige rigardis la junulon, kiun ĝis nun ili konsideris kiel Alvarezon d’Almedi revenintan el la oriento, kaj Chess rimarkinte ilian miron daŭrigis, ”jes, li nomiĝas Dick, ĉar li estas tiu pli juna filo de la malfeliĉa Dickson. Dick, ĉu vi rekonas tiun ĉi saketon, kiun mi trovis inter la aĵoj de Smith?”

”Jes, la patro havis en ĝi kaŝita monon, kiu estis fermita en kesto sub la veturilo. Certe estas sur la saketo la monogramo de la patro.”

La saketo rondiris en la manoj de la juĝo kaj la asizanaro.

”Ĉu sufiĉas tiuj ĉi pruvoj?”

”Jes,” kriis ne nur la asizanaro, sed ĉiuj ĉeestantoj.

”La infero prenu vin!” ekkriis la akuzato.

”Fermigu lian buŝon per buŝoŝtopilo,” ordonis la prezidanto de la juĝo, ”sed plej baldaŭ surmanigu gantojn por ne malpurigi la manojn.”

”Per tio eĉ ne estas tute elĉerpita la kalkulo de krimoj,” daŭrigis Chess, kiam la emocioj silentiĝis. ”Parto el ili estas implicita en la arestigordono de la Kolorada registaro. Tiam li krimis denove sub alia nomo. Sed mi mem konas ankoraŭ vicon de liaj malbonaĵoj. En masko de honesta civitano li praktikis ĉi tie en San Juan rabadon grandstile. Li sciis pri ĉiu ŝarĝo de oro kaj liaj homoj, dungitaj kvazaŭe en la minejo, krimis la atakojn. Li katenis mian atentemon kaj mi gluis min al lia spuro, kvankam mi ankoraŭ ne sciis, pri kiu temas. Mi subaŭskultis lian planon por prirabo de propra oro, propre de oro de la minejo, kiun li preparis, por ke li senigu la kunulon de profito. Mi malkovris kavernon ĉe Tri piceoj, lian sekretan ricelejon, kaj mi pendigis dum tio Aknetan Bobon, unu el la plej sangavidaj membroj de la bando.

Mi petas la asizanaron, ke tiu estu aldone kondamnita je morto. Jam en tiu tempo certaj markoj vekis mian suspekton kaj por ke mi povu resti senĉese en la proksimeco de Smith, mi igis min de Smith dungi kiel pistolisto sub la nomo Jack Crawford.”

La amasigitoj elspiris pro mirego kaj Smith sovaĝe eksakris.

”Tio okazis la saman vesperon, propre nokton, kiam Smith venenis en la urba arestejo unu el siaj homoj, kaptita de la ŝerifo, pro timo antaŭ perfido. Tiutempe Smith trovis oron en rojo en la teritorio de la farmo kaj volis ĝin akapari. Tial ankaŭ aperis Dick en la aspekto de Alvarez d’Almedi, por ke la farmo povu esti pli bone gardata. Mi estis komisiita forrabi Josefinon d’Almedi, kiun mi bone kaŝis en San Francisko. Smith ne antaŭsentis, ke li havas apud si venĝanton, kiu estas preparanta por li la finon. Nur pretere, Smith mortigis ankaŭ Sebastianon, la trovinton de oro, juna, ĉeestanta ruĝulo Rapida Fajro vidis lin ĉe la krimo. Li fine ordonis al mi, ke mi mortigu Alvarezon-Dickon. Ni ludis antaŭ la okuloj de lia spiono spektaklon kaj konvinkis tiel Smithon pri mia tuta fidindeco. Ni eksplodigis la digon kaj bruligis la minejon. Ni faris ankaŭ ion alian — ni pendigis la ŝerifon kaj la juĝiston.”

La atentemo duobliĝis, sed aŭdiĝis eĉ ne unu vorto de rezisto, kiam Chess priskribis la fiaĵojn de ambaŭ publikaj oficistoj. Male, aŭdiĝis konsentvokado, kiam Chess petis ilian aldonan kondamnon.

”Mi pensas,” li finis, ”ke mi ne bezonas substreki la danĝeron, kiu minacus al nia regiono, se krimulo tiel terura, ke oni tremas pro naŭzo rigardante lin, restus vivanta. Mi petas por la bono de la lando, por la paco de nia bela Kalifornio, ke li estu kondamnita al morto kaj tuj ekzekutita.”

”Silentu!” kririproĉis la prezidanto la konsentŝtormon. ”Parolos la moŝta pledanto.”

Cooper leviĝis nur tre nevolonte. Li sendis en varmegajn ŝtonegojn ĉiujn juĝajn ceremoniojn kaj li mem prefere kiel la unua estus ĵetinta pendigŝnuron al la kanajlo ĉirkaŭ la kolo.

”Parolu!” instigis lin la juĝanto.

”Ehm — ĝentlemanoj — estas tre malfacile — mia kliento estas — propre ne estas — eble tio estis lia sorto — ehm — eble oni trovus mildigajn cirkonstancojn — sed ni ne havas tempon por serĉi ilin, tial mi pensas, ke ni estu mizerikordaj —”

Tuta uragano da rezisto eksplodis ĉe la lastaj vortoj kaj Cooper rapide findiris.

”Ke ni estu mizerikordaj kaj ĉar estas ekstere — ehm — neeltenebla varmego — pendigu mian klienton — ehm — en sensuna loko.”

”Ĉu vi estas preta?” demandis la prezidanto.

”Jes, via estiminda moŝto.”

”Mi proklamas la juĝadon kiel finita kaj mi demandas la moŝtajn asizanojn. Ĉu la deliktulo estas kulpa?”

Unuvoĉa ”jes” — estis la respondo.

”La juĝo konsideras, ke la objektiva justa asizanaro agnoskis kulpa la viron de multaj nomoj kaj mi kondamnas lin al mortpendigo ĝis morto kaj rilate al la propono de la moŝta pledanto en sensuna loko. Mi ordonas al Big Shermon, ke li aranĝu la plenumon de la verdikto.”

Rezistanta Smith estis forkondukita kaj la halo malpleniĝis. Nur Chess, Dick, Magie kaj la juna ruĝulo tie restis.

”Finite,” diris Chess morne.

”La gepatroj estas venĝitaj!” aldiris silente Dick.

”La malamiko de honestaj ruĝaj kaj ankaŭ blankaj viroj malaperis!” ekparolis la indiano.

Tian postmortan parolon diris pri Smith Justa Chess en tri personoj. Ĉiuj tri, Chess, Dick kaj Rapida Fajro kreis Justan Chesson. Ili laboris kune por subpremo de krimoj kaj estante konsideritaj kiel unu sola persono, oni aldonis al Justulo, aperanta en kelkaj lokoj samtempe, la ŝajnon de supernatura ĉieĉeesto kaj ĉiupovo. — Neniu konis ilian sekreton, kaj ili konfidencis ĝin nek al la rajdistoj en la farmo nek al la hodiaŭaj juĝintoj.

Jam unu semajnon estis en la farmo de sinjorino Estrella kunveninta feliĉa kompanio. Josefino denove karesis la panjon, samkiel Magie Dickson, kiu estis konsiderita kiel filino kaj fratino. Dick, Rapida Fajro kaj precipe Chess Ryen estis la centro de intereso ka atentemo. Ambaŭ knabinetoj diris al Chess onklo kaj superŝutis lin per tenero, kiu rilatis ankaŭ al Tarzan kaj Fulmo. La rajdistoj rigardis estimplene la tri heroojn kaj ĝojatendis la vesperojn, kiam sub la stelriĉa kalifornia ĉielo ili aŭskultis la rakontojn pri la mirindaj aventuroj.

Tagoj pasis kaj venis la adiaŭa tago. Chess kaj Rapida Fajro estos forrajdontaj.

Vokis foraĵoj kaj la devo defendi malfortulojn antaŭ la perforto de malbonuloj kaj fortuloj. Dick restis en la farmo. Chess mem persvadis lin, ĉar lia ĉeesto estis necese bezona.

Ridis la belega mateniĝo, kiam du rajdistoj, akompanataj de la blanka hundo, estis forlasantaj la farmon. La lastaj salutoj flugis post ili, la lasta svingado per kaptukoj kaj per ĉapeloj. La knabinoj ploris, sinjorino Estrella klinis la kapon kaj Dick rigardis malĝoje la malaperantajn amikojn. Iliaj staturoj estis plimalgrandiĝantaj, perdiĝantaj, kiam ili tute malaperis sur la vojo de aventuro.

”Ĉu vi estas trista, Dick?” alparolis lin Magie.

Li ekridetis al ŝi kaj ĉirkaŭrigardis. Atendis laboro por la bono de la karuloj. Li dediĉos sin al ĝi kaj li bone faros la komisiitan taskon.

”Mi ne estas, Magie,” li respondis, ”almenaŭ ne tro.”

Li enbrakigis la fratinjon kaj li kisis ŝin.

Poste li denove ekflugis per la okuloj en la foraĵon, kie malaperis la amikoj.

Ĉu li renkontiĝos kun ili ankoraŭ?

Kiu scias?

FINO www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-185-2 208