Blua sango - Verkis Billy Wood


Blua sango
Willy Wood
Tradukis Willy van Zoest
Skanis kaj tekstigis Miroslav Malovec
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-155-0
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
JULIO 2002

Enhavo


Ĉapitro unua - EN LA BIENO ”LA BLUA BERO”

Iun vesperon troviĝis en la francaj ĵurnaloj la sekvan ta anonco: ”Oni serĉas por Nederlando spertan ŝoforon, devas esti samtempe bona rajdisto kaj havi scion pri ĉevaloj, preta plenumi stallaboron. Ofertoj nur skribe.

Librejo Meiningen en Groenlo”.

Dum ses tagoj, matene kaj vespere aperis tiu anonco en la gazetoj, sed la libristo en Groenlo povis enmanigi al sia bela, juna klientino, kiu aperis ĉevale antaŭ lia butiko, nur kvar leterojn: ”Ne estas multaj, nobela fraŭlino”.

—Ĉu kvar? Estas nur malmulte. Nu, eble estas iu tre bona inter ili. Ni vidos.

Ŝi metis, helpate de la maljuna, kalva libristo, la leterojn en brunledan sakon, kiu maldekstre estis fiksita al la antaŭa flanko de ŝia selo kaj trotis kviete tra la silenta vilaĝeto al la larĝa, polva vojo. Ĉi tie, en la radsulko, ŝi ekpikis sian ĉevalon per la sprono kaj galopis laŭlonge de la vojo, la rajdbastonon elegante kun la banto sur la nuko de la gracia besto, tre trankvila, kantetante laŭtakte de la galopiro. Hodiaŭ ŝi iom malfruis: eble paĉjo jam sidas ĉetable kaj tion ŝi ne tre ŝatus. Barono d’Hainquart nepre deziris, ke lia filino kun la du servistoj lin atendu en la manĝsalono, kiam li venas por tagmanĝi.

—Nu, ni momenton elportu malkontentan mienon, ŝi diris al si, tamen la leterojn mi antaŭe devis ricevpeti.

Ŝi proksimume dek minutojn galopis, tiam ŝi transigis sian ĉevalon en trotadon, turnis dekstren en larĝan aleon, en kiu staris du duoblaj vicoj da altaj fagoj. Duonvoje tiu ĉi aleo estis apartigita de malpli larĝa vojo per verd-blank-kolorigita barilo. Ĉi tie ŝi prenis nikelan fajfilon el la supra poŝo de sia amazona jaketo kaj fajfis akresonan tonon. Du hundoj bojis en la malproksimo.

Oni do aŭdis ŝin hejme. Se oni nun kelkajn minutojn volas prokrasti la alportadon de la manĝaĵoj! Ŝi ne kuraĝis troti ĉi tie. Paĉjo ne ŝatas, ke ”Fanny” revenu tiel ŝvitkovrita en la stalon. Ŝi rajdis tra la aperturo inter la barilo kaj la fosto al la longfoso, vokis de malproksime al la du melhundoj, kiuj rapidanserirante alkuris kun svingantaj oreloj, kaj blek-bojante saltis al la buŝo de la ĉevalo.

—Kviete, kviete Manda, kaj ankaŭ vi, Fred ... Fanny estas tro laca por ludi.

Ĉe la fino de la mallarĝa aleo malgranda, lama kamparanknabo malfermis la grandan latbarilon.

—Ĉu paĉjo jam estas ĉetable, Dirk?

—Mi tute ne scias, fraŭlino.

Lama Dirk aspektis tre malgaja.

—Kio estas al vi, Dirk?

—Nenio, fraŭlino, nenio ... nur ke la ŝoforo foriris!

—Kio! Kaj li estis forironta post dekkvar tagoj!

—Jes, sed li hodiaŭ matene rompfinis la laboron, kaj nun ankaŭ mi ne plu povas fari ion bonan ĉe la barono.

La fraŭlino silentis. Ŝi suprenkuregis al la ĉambroĝardeno kun la kvar leteroj en unu kaj la rajdbastono en la alia mano. Ŝi sciis, ke ŝia patro tie ĉiam konsumas sian ”apetitigilon”. Tion li jam dum jaroj faris: ŝia mortinta patrino tion kutimigis al li, kiam ili ankoraŭ loĝis en sia kastelo en la Ardenoj. Ŝi nun komprenas, kial ŝia patrino enkondukis tiun kutimon; ŝi volis per tio estigi la baronon dum momento tute sola, ĉar lia humoro dum la lastaj jaroj fariĝis neelportebla. Ŝi ankoraŭ ne estis sur la sojlo, kiam ŝi jam aŭdis sian patron furiozi kontraŭ unu el la servistoj: —Ne, ne dekstre tiu plado: maldekstre, azeno, vi! Ĉu Clement por tio instruis vin dum tri monatoj la tabloservadon?

—Pardonu, via barona moŝto, mi opiniis, ke vi maldekstre ...

—Opinii, opinii? Vi ne bezonas opinii ĉi tie, vi devas fari vian devon. Ĉu la fraŭlino ankoraŭ ne estas hejme?

—Jen estas la fraŭlino, sonis la voĉo de lia filino.

La barono faris signon al la servisto, ke li foriru kaj turnis sin tiam al sia filino: —Maleine, tiu laŭvola tagdivido via min ĝenas terure.

Tio de nun devas esti absolute finita. Mi ne toleras revolucion en mia domo. Estas kvarono antaŭ la sepa kaj vi scias, ke mi ordonis alporti la manĝon precize je la sesa kaj duono. Se vi denove agos kontraŭ la mastruma regulado, fiksita de via patro, mi devos fari severajn aranĝojn.

—Paĉjo, vi pravas, pravegas ...

—Ho, tion ankaŭ mi pensis.

—Sed mi volis al vi enmanigi antaŭ via vojaĝo la leterojn, kiuj alvenis pro nia anonco.

—O, jes ... jes ... la sinjoroj ŝoforoj! Vi nepre memorigu min pri tio, antaŭ ol mi tagmanĝos, tiam mia apetito estos tute for! Tiu kara bruselano hodiaŭ matene enpakis sian kofron kaj forveturis per la nova Chrysler al Almelo. La polico telegrafis al mi, ke la aŭtomobilo staras negardita antaŭ la pakaĵejo. Garaĝisto veturigis la aŭtomobilon ĉi tien. Kanajlaro ili estas! Friponaro! Ĉio, kio kontaktas kun motoroj kaj benzino!

—Nu, paĉjo, tiam feliĉe estas, ke anoncis sin kvar interesatoj.

—Ho, kvar leteroj por dekdu anoncoj en ok gazetoj! Ili estas tre favoraj, tre inklinaj, tiuj sinjoroj ŝoforoj. Pro tio mi donas al ili aparte starantan domon, uniformon kaj mil ducent guldenojn!

Kaj barono d’Hainquart per kolera ektiro tranĉis sian kroketon.

—Nu, paĉjo, ni ne pli turmentu nin ol estas nepre necese. Precipe vi, ĉar vi scias, ke tio estas tre malbona por via stomako. Permesu al mi, ke mi ŝanĝu miajn vestojn. Mi petas nur tri minutojn ... Clement konservos mian kroketon varma, tion mi scias certe. Kaj vi ricevos vian preferatan saŭcon ... Béarnaise, kaj, aŭskultu: sinjoro van Swenderen vin notis por kapreolo ĉirkaŭ decembro. Al li estos sendata duona dekduo el Germanujo.

—Hm ... germanaj kapreoloj, grumblis barono d’Hainquart.

—Nu, tion vi certe ne gustumos, paĉjo, diris Maleine ridante. Unu minuton.

Kaj ŝi paŝetis el la manĝosalono, afable postrigardata de la tablo-servisto, kiu konsideris ŝin kiel fulmoforigilon kontraŭ la malbona humoro de sia mastro.

Unu minuto iĝis ses minutoj. Tiam aperis Maleine en malhelverda, roze-borderita robo, kaj denove servis al sia patro la kroketojn. Ŝi sciis, ke ŝi povas rekonduki lin en lian bonhumoron per bongustaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj lerte profitis tion. Feliĉe la manĝaĵoj estas hodiaŭ neordinare delikataj, kaj kiam la likvoro post la kafo estis servita en la ĉambroĝardeno, ŝi montris la leterojn.

—Ĉu vi ne volas legi ilin, paĉjo? ŝi demandis.

Barono d’Hainquart indiferente akceptis la koverton, malfermis la leterojn unu post la alia, sed montris nenian intereson. Nur la lasta ŝajnis lin forte interesi.

—Ĉu ĝi enhavas ion bonan? demandis Maleine.

—Ĝi estas de grafo de Verd’Ile, kiu oficpetas por sia ŝoforo. Legu, tio estas tre interesa, li diris, kaj transdonis al sia filino la leteron, dirante: —Bonvolu laŭtlegi.

Grafo de Verd’Ile skribis mallongan, sed signifoplenan letereton: Sinjoro, Vi serĉas spertan ŝoforon, kiu samtempe estas rajdisto kaj kiu povas plenumi stallaboron. Mi volas cedi al vi la mian. Tiu ĉi baldaŭ eksiĝos kaj tio min ĉagrenas. Mi estas suferanta pro grava malsano. Al mi ne estas permesate veturi aŭtomobilon, nek rajdi ĉevale, kaj mi sentas, ke miaj tagoj estas limigitaj. Mi garantias — kiel nobelulo — por tiu, kiun mi al vi rekomendas. Se vi lin en vian servon akceptas, mi povas gratuli vin kore. Lia adreso: Sinjoro Eugène Longeois, rue de Ninove 39, III.

—Paĉjo, diris Maleine, tio estas bonŝanco. Vi nun scias certe, ke vi povas akiri iun, kiu servis ĉe nobelulo. Ĉu vi konas la nomon de Verd’Ile?

—Atendu, diris d’Hainquart, mi kredas, ke mi memoras tiun nomon. Mi kredas, ke iam mi legis, ke lia filo mortis akcidente dum la ĉasado aŭ ion tian, kaj ke nun per tio formortos post lia morto la tuta generacio de Verd’Ile.

—Ĉu vi intencas venigi lin ĉi tien por paroli kun li persone?

—Tio estos necesa, mi ne plu deziras nederlandanon aŭ belgon, kaj la tri aliaj leteroj ne promesas ion bonan al mi. Rigardu, kia skribo: aspektas ja, kvazaŭ skribita per alumeto tiel maleleganta kaj malklara. Respondu al tiu grafo de Verd’Ile, ke lia protektato povas sin prezentiĝi proksiman lundon — je miaj kostoj, sen ia devigo mia- aŭ siaflanke.

—Ĉu vi venigus lin jam lunde? Vi ne antaŭ dimanĉvespere revenos el Edinburgh.

—Proponu, ke li venu mardon, kaj skribu en la letero al tiu Longeois, ke li devas prepari sin resti tie ĉi definitive, se li plaĉos al mi. Mi scias, ke oni en Eikershof kaj ĉe moŝto de Riemer kaŝridas, ĉar mi denove estas sen ŝoforo.

La sekvantan tagon kaj ankoraŭ kelkajn tagojn estis festo en la bieno ”La Blua Bero”, ĉar la barono estis foririnta por kvar tagoj al Skotlando. Clement, la maljuna servisto, estis nun la mastro kaj preskaŭ ne sukcesis mallaŭtigi la bruon de la cetera servistaro. La kuiristino, la du ĉambristinoj, la pli juna tablo-servisto kaj la lama Dirk ... ili kantis kaj dancis kaj petolis tiel tumulte en la subteretaĝo, ke Clement riproĉe diris: —Hontu vi, por la moŝta fraŭlino!

—Ĉu la fraŭlino? kriis Dirk, ŝi dankas la ĉielon eĉ pli kore ol ni, ĉar ŝi estas liberigita dum kvar tagoj el la purgatorio. Ĉu vi eksciis?

—Ne, kion?

—Venos alia ŝoforo ... el Parizo!

—Rakontu novaĵon, diris Hortense, la kuiristino ... tiu estos numero kvar, ne, kvin dum unu jaro. Kiel vi scias tion?

—Mi aŭdis la fraŭlinon tion rakonti al Clement. La loĝejo de la ŝoforo devas esti bonege purigata. Eveline kaj Jonjo devas ĝin purigi.

—Denove por kelkaj tagoj, kriis Eveline, ĉar li certe baldaŭ forkuregos ankaŭ!

—Li ja pravos, diris Hortense, se mi havus ĉi tie en la kuirejo dum la tuta tago la baronon ĉirkaŭ mi, tiam mi metus al li la supkuleron en la fingrojn. Domaĝe por la fraŭlino, ŝi mallaŭte diris. Kaj tion ĉiuj opiniis kun ŝi.

—La fraŭlino ... karulineto! diris Clement.

—Aŭdu tiun maljunulon, mokis Jonjo.

—Li estas tute enamiĝinta.

—Se mi estus juna, kaj se mi estus nobelulo, kaj se mi havus monon ... kiel buldogo mi kuŝiĝus antaŭ ŝia pordo; nun eble estos al mi permesate verŝi la vinon kiam ŝi edziniĝos, diris Clement, kaj tio jam plene sufiĉas por sesdek-unu-jara maljunulo.

Lama Dirk sidis sur la kuireja tablo kaj svingis sian bulkriplan piedon, dum li incitetis Jonjon.

—Vi ankaŭ havas malhelbrunajn okulojn same kiel la nobelulino, sed via buŝo estas kiel fojnejo kaj via suprenpinta nazo estas kiel kalkanumo de sinjorina ŝuo, sed ...

el mastiko. Se vi ne havus tiujn, vi bonege similus la fraŭlinon! Hi, hi, ha, ha, ha! li ridegis.

—Ĉu vi iam bone rigardis vin en la spegulo ... lentugulo! reinsultis Jonjo. Kaj samtempe ŝi ekpuŝis lin, tiel ke li venis dorsen en malplenan profundan korbon. Dirk restariĝis kaj lamis al Jonjo, ekkaptis ŝin en angulo de la kuirejo kaj intencis puŝi ŝian vizaĝon en la karbujon.

Sed Jonjo sin defendis. Estis kriega kaj ridega petolado, ĝis kiam subite la kuirejpordo malfermiĝis kaj eniris fraŭlino Maleine.

Tiam Clement kredis, ke li devas montri sian aŭtoritaton: —Dirk, vi al la stalo! Jonjo, vi supren kaj se tio denove okazos ... .

—Infanoj ili estas, plendis Hortense, ili meritus batojn.

Fraŭlino Maleine dum momento tre serioze rigardis, dirante: —Mi bone povas kompreni, ke vi faras ekscesojn, ĉar la barono forestas, sed tio jam daŭras tri tagojn. Nun sufiĉas! Zorgu nun, ke paĉjo ne havos kialojn por plendi, kiam li revenos. Hodiaŭ vespere revenos paĉjo kaj la ŝoforloĝejo ankoraŭ ne estas preta. Mi ne foriros, antaŭ ol vi promesis al mi, ke tiu loĝejo estos purigita.

—Fraŭlino, diris Clement, eĉ se ni sesope devus laboregi dum la tuta nokto ... kiam tiu nova ŝoforo venos morgaŭ, tiam la tuta domo estos pura de la malsupro ĝis la supro!

Fraŭlino Maleine iris supren, al la marmora halo. Ĵus alveninte, ŝi vidis tra la vitra pordo de la teraso alproksimiĝi bicikliston. Estis telegram-portisto. Ŝia patro telegrafis: ”Tre nebulegas super Londono. Atendu min morgaŭ”.

Ke ŝia patro ne riskis la transiron en tia nebulego ŝi trovis tre saĝe, sed nun ŝi sole devos akcepti morgaŭ la novan ŝoforon. Ŝi vokigis la duan tablo-serviston, kiu servis kiel helpservisto en la kaleŝejo.

—Frits, ne necesas jungi la ĉevalojn hodiaŭ vespere, la barono venos morgaŭ.

Sed barono d’Hainquart ne venis la sekvantan tagon kaj proksimume je la dua alvenis Eugène Longeois. Maleine ordonis al Clement enirigi lin en la malgrandan salonon kaj iris viziti lin tie. Longeois sidis sur seĝo kun sia valizeto apud si sur la planko. Li estis vestita en mallonga, griza drapkitelo kun malhelgriza peltkolumo kaj li havis nigran rajdistan pantalonon kun brunaj tibiingoj.

Tuj kiam li vidis enveni la nobelan fraŭlinon, li ekstaris, deprenis sian malhelbrunan ledan ĉapon kaj diris ete riverencante: —Longeois, el Parizo.

—La nova ŝoforo, ĉu ne?

—Jes, fraŭlino.

—Ĉu vi estas la antaŭa ŝoforo de grafo de Verd’Ile?

—Ankoraŭ mi tio estas, fraŭlino ... tiom longe, kiom la grafo vivos ... Mi kunportis leteron de lia moŝto por la barono. Jen. Ĉu estas permesate ĝin enmanigi al vi?

—Ĉu la fraŭlino deziras lumon? modeste demandis Clement envenante (ĉar la ĉambro estis sufiĉe malluma), kaj samtempe li metis grandan antikvan lustron kun brulantaj kandeloj sur la larĝan kamenkadron. Maleine nun pli klare vidis la larĝan figuron de la juna viro antaŭ si. Li havis tre malhelan vizaĝkoloron kaj paron da karbonigraj okuloj, kaj la blanko ĉirkaŭ la pupiloj estis bluete brila. Lia nazo estis kurba kaj lia vizaĝo havis energian esprimon. La drapokitelo kun tiu peltaĵo donis ion intense nederlandan al tiu suda tipo. Maleine tuj komprenis tion kaj tial ŝi demandis: —Ĉu vi naskiĝis franco?

—Jes, nobela fraŭlino. Mi naskiĝis en Provence, sed miaj gepatroj loĝis longan tempon en Alĝerio. Mia patrino estis purrasa alĝerianino.

—Ĉu vi estas bona rajdisto?

Longeois ridetis kaj kapjesis: —Tio mi estas, fraŭlino.

—Ĉu vi povus lernigi la saltadon al obstina ĉevalo?

—Tion mi povas al ĉiu ĉevalo ... se ... estas sango en ĝi.

—Kaj ĉu la aŭtomobilo?

—Mi trifoje faris vojaĝon tra la Alĝeria Saharo.

—Ho, sed tiam vi ne timos la kavaĵojn en niaj kamparaj sablovojoj.

—Mi kredas, ke ne, fraŭlino.

—Mi bedaŭras, ke mi ne povas definitive decidi. La nebulo retenas mian patron en Anglujo. Vi do devas atendi, ĝis mia patro estos hejme. Ĉu tio ne estas malfacilaĵo por vi?

—Mi min preparis resti ĉi tie por ĉiam, li simple diris.

—Nu, tiam vi klopodu trovi temppasigon dum la foresto de mia patro. Vi intertempe povas orientiĝi en la garaĝo kaj en la staloj.

Ŝi sonorilvokis Clement kaj diris: —Clement, bonvolu konduki sinjoron Longeois al la ŝoforloĝejo kaj doni al li la necesajn informojn. Ho, jes, ne forgesu! Ni vespermanĝos ne antaŭ la sepa kaj duono. Estas eble, ke mia patro venos hejmen je la sepa. Ĉu mi antaŭe ian manĝon alportigu al vi en la kuirejo?

—Dankon, mi vere ne malsatas.

Fraŭlino Maleine foriris kaj Longeois sekvis Clement al la parko, kie situis la staloj kaj la garaĝo. Malantaŭ tiuj, en malgranda svisa pavilono, konstruita duone el briko, duone el dika, malhela ligno, estis la ĉambroj, destinitaj por la ŝoforo. Tuj malantaŭ ĝi troviĝis kvadrata konstruaĵo, el armita cemento, kiu donis eniron per fera pordo al la laborejo de la pavilono. Ĝi estis la gardejo por benzino.

Clement kapjesis signifoplene, kiam la fraŭlino ordonis al li gvidi la novulon. La ĉambroj en la pavilono aspektis belaj. Hieraŭ vespere je la dekunua oni ankoraŭ laboris tie, ĉar la bruselano, kiu foriris dum kolera kaprico, ĝin forlasis kiel bestostalon. La kurtenoj estis nigraj pro tabakfumo, la tapiŝo estis makulkovrita. Feliĉe, ke la barono ne tion vidis, ĉar tiam li ree estus dirinta: Mi ne volas fraŭlan ŝoforon. Kaj por la edzinoj estus ankoraŭ pli malfacile akordi kun la postulema barono. Longeois eĉ ne rigardis ĉirkaŭen. Malmulte min interesas, li diris, kie mi kuŝos, al mi pli multe interesas la staloj, kaj la garaĝo. Kiom da ĉevaloj estas?

—Tri. Du belegaj alzanuloj, kiujn oni ankaŭ povas surrajdi — mi diras ”povas”, sed ĝis nun neniu tion riskis, kaj unu rajdĉevalo de la fraŭlino; ĝi estas obeema besto kompare kun la du petoluloj, kiuj tie staras en la stalo.

Iru kun mi kaj rigardu.

Li kontaktigis la elektran lumon kaj nun Longeois vidis paron da belegaj alzanuloj, cinamkoloraj kun blankega vosto. Li tuj vidis, ke tie staras multekosta, maloftega duo kaj demandis: —Ĉu la barono mem tiujn surrajdas?

—Ne kun selo, tio ankoraŭ sukcesis al neniu, eĉ ne al la ĉevaldresisto el Amersfoort.

—Do ĉu li rajdas ilin, sidante sur la konduksido?

—Ĉiam antaŭ la ĉasveturilo, jes. Sed ili tiras al li la brakojn el la korpo, eĉ se li almetas la kaplevigilon.

—Ĉu estas tiuj du, kiuj devas lerni la saltadon?

—Jes, sed tio neniam okazos. Tial la barono volas ilin vendi kontraŭ la volo de la fraŭlino.

—Demandu al la fraŭlino, ĉu ŝi permesas al mi meti sur tiun ĉi la rajdselon.

—Vi estu pli saĝa; ne rompu vian nukon antaŭ ol oni vin dungis ĉi tie!

—Ankaŭ tiam ne multo estus perdita. Iru kaj petu rajdbastonon.

—Se vi nepre volas ... Sed tiam unue provu la alian, tiu estas malpli obstina.

—Iru, amiko, sed baldaŭ, alie mallumiĝos. Ankaŭ demandu, ĉu al mi estas permesata rajdi sur tiu herbejo.

La maljuna Clement foriris kaj trairante la subteretaĝon, li vokis al la servistinoj en la kuirejo: —Jen iu volas nepre rompi al si la ripojn, li surrajdos la alzanulojn! Ankaŭ frenezuloj estas homoj. Li prefere rampu en la benzinejon!

Fraŭlino Maleine estis respondanta kelkajn al sia patro senditajn leterojn. Ŝi tuj ĉesis, kiam Clement raportis la peton de la nova ŝoforo: —Nu, certe, mi permesas tion al li, sed avertu lin serioze, ĉar vi scias, kio okazis al la ĉevaldresisto el Amersfoort.

Clement reiris, sed la averto de la nobelino Maleine estis superflua. Longeois estis deĵetinta sian ĉapon, demetinta sian surtuton kaj nun iris nudkape en hel-bruna superĉemizo, apud unu el la ĉevaloj, kiun li, kun la enbuŝaĵo kaj kun simpla ĉevaltuko sur la dorso, estis elkondukinta el la stalo. Clement transdonis al li la rajdbastonon kaj samtempe la alzanulo malantaŭen saltis, kapskuante ektiris la bridon kaj ekstaris sur la postaj kruroj, Jen la spektaklo komenciĝis!

Clement enkuregis la kaleŝejon, ĉar tiu bela Reginald I jam antaŭe iam mordis lin en la supra parto de la brako. Longeois kviete ellasis la bridon, turnis sin ĉirkaŭ la alzanulo, devigis ĝin paŝi malantaŭen al la vasta herbejo antaŭ la postteraso de la bieno. Kaj tie supre, malantaŭ la altaj duoblaj balkonpordoj staris Maleine kaj sekvis atentege la movojn de la nova ŝoforo, tiel ke tiu ĉi ne povis ŝin vidi. Ŝi volis eviti, ke li hontus, se la eksperimento malsukcesus, kaj tio nepre malsukcesos. La kavalerio-adjutanto el Amersfoort insiste diris tion: —Fraŭlino, neniam plu faru tion, ĉar okazos plej gravaj akcidentoj.

Sed jen kio? La juna franco jam sidis sur la ĉevalo. Tio ŝajnis miraklo, sed la obstina besto ne facile tion toleris.

Ĝi saltis alten per la kvar piedoj samtempe, batis kaj mordis ĉirkaŭen, sed Longeois sidis kvazaŭ ligita sur la ĉabrako, la longaj, graciaj kruroj premitaj kontraŭ la flankoj. La alzanulo ekrapidegis antaŭen, tiel ke la dorso de la rajdanto skuiĝis sur la lumbo de la besto, sed Longeois sidis kaj restis sidanta, sin malrapide levis dum la rajdado kaj denove rekte sidis, kiam Reginald abrupte ekhaltis por deĵeti sian rajdanton trans la kapon. Maleine ektimis pro tiu perfida movo. Tiel la ĉevaldresisto estis ĵetita teren kaj lia maldekstra ŝultro grave elartikiĝis. Al Longeois tiu ĉi ekmovo kaŭzis nur antaŭenklinon de la brunigita kapo, lia korpo restis neŝancelebla. Jen Reginald denove staris sur siaj postaj kruroj. La besto estis kvazaŭ furioza pro la pezo, kiu restis premanta en ĝia postkolo kaj kiun ĝi ne povis deĵeti. Tial ĝi provis sin levi tiel alten, ke la rajdanto devus gliti teren. Longeois nun metis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la besto.

Tiam ... Maleine ekkriis, ŝi metis siajn manojn antaŭ la vizaĝon: Reginald sin ĵetis sur la dorson por frakasi la rajdanton inter sia peza korpo kaj la tero. Ŝi enkuris sian ĉambron, ne plu kuraĝis reiri al la balkonpordoj, sed tie ŝi subite aŭdis: Bravo! Bravo! ŝi rapidis al la balkono kaj tirmalfermis la pordojn. Longeois faligis sin fulmrapide flanken kaj, antaŭ ol Reginald estis stariĝinta, li denove sidis sur la ĉevalo kaj rapidis en furioza galopo sur la herbejo. Malsupre apud la postteraso staris Frits kaj Clement kaj la servistinoj kaj Dirk. Ili aplaŭdis. Kaj nun ankaŭ Maleine kriis de sur sia balkono: ”Belege, belege, sinjoro Longeois!”

Sed Longeois ŝin ne aŭdis, li turnis sin kun la turnanta ĉevalo, returnis laŭdekstre, galopis ĉirkaŭ aro da bestoj kaj malaperis eksterviden.

Ĉapitro dua - LA EKZAMENO

Dekkvar tagojn antaŭ la foriro de Eugène Longeois al Nederlando apopleksio atakis por la dua fojo la maljunan grafon Hektor de Verd’Ile en lia malnova malgaja-kaduka bieno ”Manoir de Nemur”. Li sidis en sia brakseĝo antaŭ la malfermita fenestro el vitroj en plumbo de la antaŭe tiel belega ”Kemenade”, la restadejo por la virinaj anoj de sia prageneracio. Li sidis tute sola apud la tablo, sur kiu kuŝis kelkaj libroj kaj en la atingdistanco de lia dekstra mano staris sonorilo. Li rigardis de sur la alteco, sur kiu situis lia bieno, trans la sunaj iomete deklivaj kampoj, el kiuj li eĉ ne unu kvadratan metron povis nomi sia propraĵo. La fino estis — ĉiurilate — tre proksima. Grafo de Verd’Ile ne plu posedis teron, ne plu monon, eĉ ne plu ... domon. La ”Manoir de Nemur”

iama propraĵo de la posteuloj de la fiera duko de Nemur, kiu vivis dum la tirana, fanatika Louis XI, antaŭe multe hipotekita, nun estis vendita! De Verd’Ile havis multajn ŝuldojn kaj nur pro favoro de la nova posedanto, la daŭre malsana grafo en tiu malnova kastelo povis ĝisatendi la morton. Unu servisto kaj unu malsaĝa, kampara servistino promesis — kompate — resti ĉe li ĝis lia morto. Tiu ĉi estis tre proksima kaj de Verd’Ile ĝojis pro tio.

Nur sian dekstran brakon li ankoraŭ povis movi. Sed la zorgo ankoraŭ vivis, la zorgo por lia pli juna filo George. Kia estos lia sorto, se eĉ ne plu estas mono por vivteni, male, nur ŝuldoj?

—Nu, paĉjo, ĉi tiu lin konsolis, ne havu zorgojn pro mia estonto. Mi scipovas miajn lingvojn: angla, hispana, alĝera, mi certe gajnos mian panon.

Sed la maljuna grafo estis altgrade, necedeble fiera kaj li ĝis nun malaprobis, ke George akceptus subulan oficon. La lasta ido el la generacio de Verd’Ile akcepti burĝan oficon! Tion li nur tiam tolerus, se lia filo forlasus Francujon.

George ne volis aludi la foriron al eksterlando, por ne ŝiri malnovan vundon, ĉar la pli aĝa filo Hektor-Adolf, la karulo de sia patro, ankaŭ forlasis Francujon sub la plej malĝojaj cirkonstancoj antaŭ du jaroj. Hektor-Adolf per hazardludado kaj ŝuld-farado perdigis al sia patro la malmulton, kiun ĉi tiu ankoraŭ posedis. Estis li, kiu ekkaptis kaj vendis la juvelojn de sia mortinta patrino, estis li, kiu devigis sian patron kontrakti lastan mon-prunton ĉe procentegisto, kies postulego kaj procentego la patron ankoraŭ nun premegas. Kaj estis li, kiu finfine donis finigan baton al la patro, farante krimon kontraŭ aliula mono. La lastaj personoj el la generacio de Verd’Ile falegis en kapturniga rapideco al la abismo. La hipotekrentumo ne plu estis pagata, la servistoj ne plu ricevis sian salajron ... venis eĉ panmanko.

Tiam io devis okazi. La ĉielo ĝin okazigis, kondukis la maljunan grafon en rekta kontakto kun la morto kaj George decidis forlasi Francujon por serĉi en fremda lando vivrimedon. La anonco de la libristo en Groenlo troviĝis en la gazetoj. Tiun ĉi okazon George ne povis preterlasi. Li ĝin proponis al sia patro kaj tiu ĉi plorĝemante ĉirkaŭbrakis sian filon per la ununura, ankoraŭ sendifekta brako.

—Iru, li diris, laboru, sed ĉiam pripensu, ke vi estas unu el la plej pursangaj nobeloj de Francujo. Promesu al mi, ke vi laboros sub alia nomo, tion mi postulas! Mi konfesas, ke tio ŝajnas malkuraĝo kaj malsaĝo, sed mi ne povas liberigi min de la penso, ke, per mia financa pereo, la lasta ido el nia generacio devas plenumi man-laboron. Laboru, sed sekretu absolute pri via deveno, tiel longe, kiel vi ne havas rimedojn por vivi en Francujo kiel nobelulo el tiu ĉi generacio. Donu al mi vian manon kiel promeson.

George kisis sian patron sur la frunto: —Se mia certigo vin plifeliĉigas, tiam vi povas morti kvieta.

Grafo de Verd’Ile skribis tiam propramane la ofic-petan leteron kaj kiam li indikis la neveran nomon, li diris al si mem: Se la redaktinto de tiu ĉi alvoko estas nobelo, li pardonos tiun ĉi bonvolan mensogon al mi. Li indikis la Parizan adreson de George. Tiu ĉi loĝis en Parizo kiel gasto kune kun malnova studamiko. Kiam tamen al lia patro trafis je la dua fojo apopleksio, li reiris al Normandio kaj restis tie ĝis ties morto. La lastaj vortoj de la patro estis: ”Vivi pli longe estus granda ĝeno por ni ambaŭ”. Kaj tuj post la enterigo de sia patro, George de Verd’Ile forlasis la bienon, en kiu li naskiĝis. Li postlasis leteron al la notario, en kiu li komunikis, ke kvankam li mem ne scias, kiel akiri en la estonto vivsubtenadon, li sin sentas responda pri la ŝuldoj, kiujn postlasis lia patro kaj ke li, kiel nobelo ne ripozos antaŭ ol li estos paginta tiujn ĝis la lasta franko.

Kaj la riĉega barono d’Hainquart, kiu antaŭe edziĝis kun filino de Amsterdama komercisto, havante preskaŭ duonan milionon da guldenoj, tutege ne konjektis, kian serviston li intencas dungi. Ĉar, ke la nova ŝoforo restos, tio jam estis certa. Maleine estis ravita pri tio, kion ŝi vidis kaj tuj vokigis Longeois.

—Mi vin gratulas, ŝi plenadmire diris, tio estis riska, sed brava ago. Al mi estus agrable, se mia patro baldaŭ venus hejmen, sed mi dubas, ĉar, rigardu, kia nebulo denove venas. Antaŭ kvin minutoj ni ankoraŭ neniom el ĝi vidis.

—Se vi konsentas, diris Longeois, mi iros al la ŝoforloĝejo kaj mi tie restos je via dispono.

—Ĉu sen ia manĝaĵo! ŝi demandis.

—Al mi estus neeble manĝi.

—Nu, tie estas telefon-aparato. Vi ankaŭ poste ion povas pretigi ... Mia patro ĉiam aranĝas, ke la ŝoforo manĝu en la kuirejo, por faciligi la laboron al Hortense, nia kuiristino. Mi esperas, ke tio vin ne ĝenos.

—Tute ne, fraŭlino ... mi ... mi kutimas tion.

Kaj, kiam li staris sur la sojlo de ŝia ĉambro, ŝi diris: —Ĉu vi pensas, ke vi ankaŭ la alian alzanulon povos obeigi?

—Mi garantias al vi, ke ambaŭ post dekkvar tagoj povos esti rajdataj sendanĝere. Clement certigis al mi, ke la du Reginaldoj estas miksrasaj ĉevaloj, sed en tio li certe eraras. Estas hungaraj purrasuloj, tiuj postulas specialan dresadon. Tiuj tuj sentas, ĉu ili estas rajdataj de majstro kaj se tio ne estas la kazo, tiam ili por ĉiam restas nemastreblaj.

—Ĉu ... Grafo de Verd’Ile ankaŭ havis pursangajn ĉevalojn?

—Li kompletan ĉevalbredejon ... havis. Mi dum multaj jaroj nur tiajn surrajdis.

Subite eksonis signalo de aŭtomobilo ...

—Jen mia patro, diris Maleine ... bonvolu malsupreniri en la malgrandan akceptejon.

Longeois foriris al la saloneto, en kiu lumis la kandeloj en la granda lustro, pendanta de la plafono. Starante, li dum momento atendis la baronon, sed kiam ĉi tiu post duona horo ankoraŭ ne venis, li sidiĝis kaj rigardis la internon de la saloneto, kiu estis meblita tre elegante.

Barono d’Hainquart unue volis, trinkante sian apetitigilon en la ĉambroĝardeno, legi siajn gazetojn, poste vespermanĝi, kaj tiam ripozi duonhoron, antaŭ ol paroli kun sia nova servisto. Maleine tamen jam plene lin informis pri ĉio.

—Ŝajnas esti bonmaniera junulo, paĉjo, kaj li rajdis sur Reginald I tra la parko.

—Kio? Sur Reginald I, sen rompitaj brakoj aŭ kruroj!

Tiam tiu junulo estas fenomeno. Mi post momento lin ekzamenos. Mi esperas nur, ke li la francan lingvon ne parolas kun ia dialekto. Dialekto estas abomenindaĵo.

—Li parolas pur-france, paĉjo.

—Feliĉe, ĉar tia dialekto min nervigas terure. Mi pro tio lin certe forsendus.

Intertempe la atendado treege tentis la paciencon de Longeois. Je la sepa, la sunmalleviĝo, la barono estis reveninta, kaj, je kvarono post la naŭa, li ankoraŭ sidis en la malgranda salono. Ofte la elektraj sonoriloj sonis, la servistaro rapidegis supren kaj malsupren, preter-pasante unu al la alia flustris ion en la orelo kaj poste silento regis en la grandaj ĉambroj: la barono dormetis.

Fine venis Clement komisiante, ke la barono ne sentas sin dispona por paroli pri la kondiĉoj de enoficiĝo.

Krom tio jam tro mallumiĝis por ekskursi tra la parko al la staloj kaj al la garaĝo. Li petigas al sinjoro Longeois enlitiĝi. Se la barono morgaŭmatene deziros paroli kun li, tiam li vokigos lin.

Aŭdante tiun ĉi mesaĝon, Longeois mordis al si la lipojn. Kaj forirante, li diris moke al si mem: —Bonŝance, ke vi prenis la noktvagonaron el Parizo, alie vi estus veninta tro malfrue.

Clement lin kondukis al la pavilono, sed li ne volis, ke la maljunulo iru kun li ĝis tie.

—Mi konas la vojon kaj la ŝlosilojn mi de vi ricevis.

Iru, mi kutimas helpi min mem.

En la sekvanta momento li meditante sidis en la leda seĝo apud la malgranda sonda tablo en la loĝĉambro de la pavilono, li ... grafo George de Verd’Ile ... stalservisto de nobelulo, kies blazono ankoraŭ en tiu ĉi jarcento estis projektita kaj farita. Ĉar barono d’Hainquart ne estis franco. Li naskiĝis en la Ardenoj, en la sudo de Belgujo, mallongtempe post la disiĝo de la nordaj kaj sudaj Nederlandoj. Lia patro, artileria kapitano, sukcesis sin rimarkigi ĉe la provizora belga registaro dum la militistaj movoj, kiuj kaŭzis la konflikton inter Norda kaj Suda Nederlandoj, tiel ke sub la regado de Leopold I, li estis proponata por la nobeliĝo, kondiĉe, ke liaj viraj posteuloj tiom longe, kiom ili restados sur la belga teritorio, povos porti la titolon de barono.

d’Hainquart estis je tiu titolo freneze fiera. Ve al tiu, kiu ne skribis al li: Lia barono moŝto, aŭ lin ne alparolis per sinjoro barono. Rekte aŭ ne rekte oni pro tio pentos. La longtempa atendado je la interparolado kun la barono estis antaŭe pripensita. Per tio Longeois devis senti la gravecon de la mastro, ĉe kiu li enoficiĝos.

Estis vera fajroprovo, kiun li devis elteni. Li enpense sidis en Francujo, en Normandio en ”Manoir 1 de Nemur”. Dum dudek unu jaroj li tie vivis kun sia juna patrino, la belega alĝerianino, kun sia ĉambristo kaj sia rajdservisto, kiuj ade devis resti je lia dispono. Li havis en sia blazono, sur triangula ora fono, la bluan lilion kaj la nigran glavon. Pli belega kaj pli fiera emblemo ne estis elpensebla. Kaj nun li sidis tie ĉi kun senpagaj manĝo kaj loĝado, kiel ... stalservisto. De kie li akiros la forton daŭrigi tiun rolon? Ĉu la promeso al lia mortinta patro? Certe, li sentis tion kiel ĵuron, sed ĉu lia sango, malgraŭ li mem, ne iam lin perfidos? Kaj kiom longe tio ankoraŭ daŭros. Li sidis, ĉe la lumo de la malgranda elektra lampeto, profunde en la seĝo, dum lia valizo ankoraŭ staris neelpakita apud li sur la planko. Li nenion povis fari ol enlitiĝi.

En la malgranda ĉambreto staris malgranda angla lito, 1 kastelo.

ŝranko kaj lavtableto nun korodita de akvo kaj sapo, malbone kolorigita plato. La ununura bonkvalito de tiu ĉi vere burĝa interno estis la pureco. Tial li pensis elteni ĉi tie. Malpureco lin malsanigus. Li elpoŝigis sian paperujon, metis la paperojn unu post la alia antaŭ si sur la tablon: sian pasporton, sian falsan pasporton, kiun pretigis lia studamiko en la strato de Ninove, portreton de sia patrino kaj de sia patro, kelkajn leterojn de la notario kaj iom da francaj bankbiletoj. La atestoj, skribitaj de lia antaŭa ”mastro” grafo de Verd’Ile, jam estis en la manoj de la fraŭlino. Kiun salajron li perlaboros? Tio ne interesis lin. Kion li farus tie ĉi en Nederlando per salajro? Li dum la unua jaro ne intencis iri ekster la bieno, almenaŭ se oni ne lin ien sendos.

Li senvestiĝis, post kiam li estis metinta la enhavon de sia valizo sur la bretojn en la ŝranko, sed la dormo ne volis veni. Tiktakadis vekhorloĝo sur la kamenbreto en la loĝĉambro, kaj ĉiufoje, kiam li inkandeskigis la ampoleton por rigardi sur ĝin, li vidis, ke estas kvazaŭ la horoj nur rampis antaŭen. Fine, en la frua mateno, li profundege ekdormis. La trolaciĝo de la lastaj noktoj antaŭ lia forveturo, dum kiuj li dormis maksimume unu aŭ du horojn, sin nun duoble sentigis ... Kiam, je la sesa kaj duono la telefonsonorilo tintadis, li kuŝis en profundega dormo, kaj finfine li vekiĝis per la fortega frapegado ekstere sur la fenestrokovrilo, sekvata de sonorado de la telefono. Li saltis el la lito, kaptis la aŭdilon kaj aŭskultis. Estis Clement, kiu tute konsternite informis pri la kaŭzo, kial ne venis respondo.

—Sinjoro Longeois, venu rapide, la barono tre malbonhumoras. Li jam iras tien kaj reen en la koridoro kaj forsendis la stalknabon por frapveki vin.

Longeois vestis sin rapidege, sed per tio denove pasis kelkaj minutoj. La barono akceptis lin en la halo kaj restis staranta antaŭ li kun krucigitaj brakoj.

—Ha, ĉu vi fine estas ĉi tie? Mi devas diri, vi bone povas atendigi viajn superulojn, ĉu tio estas via kutimo?

—Mi prezentas al vi mian bedaŭresprimon, sinjoro barono, sed la trolaciĝo ...

—Trolaciĝo? Ne, tiu estas grandioza! Kaj vi dum la lastaj tagoj nenion faris. Aŭ ĉu vi eble tro multe streĉis vin dum tiu ekskurseto kun la alzanulo? En tiu kazo vi ne taŭgas kiel rajdservisto. Kaj tio tute ne akordas kun la skribitaj atestoj, kiujn grafo de Verd’Ile pri vi alsendis kaj kiel tio do estas klarigebla? Nobelo, kiu mensogas, tio estus novaĵo.

Barono d’Hainquart bluiĝis pro indigno dum la rapida parolado. Ŝajnis, ke li ne povis subpremi la ofendon, ke, li, barono devis atendi je stalservisto. Longeois silentis. Li tuj rimarkis, ke kun viro, kiu estas tiel ekscitiĝema, rezonado en tiu momento ne estas ebla. Cetere lia nova mastro ne lasis al li la tempon por ion diri, sed nerverapide daŭrigis: —Mi devas diri, tio estas tre malbona unua impreso kaj vi ŝuldas nur al via antaŭa mastro, ke mi ankoraŭ prenas la penon atenti vian reflekton. Sekvu min!

Li preterpasis vitran pordon, malfermis duan pordon kontraŭan, trairis koridoron al pordo ĉe la fino. Post tiu ĉi situis lia laborĉambro. Tie staris belege skulptita skribotablo kaj super tiu pendis tre granda kaj en akraj koloroj, la blazono de d’Hainquart: fortikaĵmuro kaj du bastionturoj, super kiuj kasko kun tri plumoj.

—Vi sidiĝu, li diris.

Longeois sidiĝis kaj d’Hainquart daŭrigis: —Mi ne volas fari al vi pluajn demandojn; la vorto de grafo de Verd’Ile, kun kiu mia patro vivis en tre amika harmonio, al mi sufiĉas. Mi tuj skribos al lia moŝto, ke mi vin ...

—Permesu, ke mi interrompu, sinjoro barono. Grafo de Verd’Ile jam mortis la sesan de septembro.

—Kio? ĉu mort ... La intima amiko de mia patro? ...

Ho, mi tre bedaŭras, ke mi ankoraŭ ne indikis al li mian novan adreson.

Longeois en plej granda miro fikse rigardis la baronon, ĉu lia patro la intima amiko de lia? Tio estis granda mensogo. La familio d’Hainquart estis tute ne konata en ”Manoir de Nemur”. Unu el ambaŭ: aŭ la barono treege eraras aŭ ... li estas viro kun kompatinde malgranda animo.

—Nu, pasintaj aferoj ne ŝanĝiĝas, tiu ĉi daŭrigis, ni estu do praktikaj. Vi ricevos tie ĉi senpagajn loĝejon, varmigon, lumon, lavadon, uniformon dum la servo, kaj salajron de mil ducent guldenoj. Ĉu vi kontentas pri tio?

—Jes, sinjoro barono.

—Vi devas esti disponebla tage kaj nokte ankaŭ kiel rajdservisto kaj stalservisto. La fraŭlino jam komunikis ion al mi pri via ĉevaldresado. Vi kiel ŝoforo ne konas ĉi tie la vojojn kaj, kio estas pli grava, ankaŭ la lingvon vi ne scias. Mi postulas, ke vi kiel eble plej baldaŭ penu, lerni ilin ambaŭ.

—Tion mi promesas al vi, sinjoro barono.

—Bone, nun ni iru por inspekti la garaĝon kaj la stalojn.

Kiam Longeois ĝis tie sekvis sian estontan mastron, li vidis starantaj en vico Clement kaj Frits kaj laman Dirk, kiel dum parado, kaj la barono diris al la help-rajdservisto: —Frits, rakontu al la novulo, kiel oni laŭ mia ordono devas prizorgi la aferojn.

Frits, monotone recitis siajn instrukciojn kaj Clement ilin tradukis por li en la francan lingvon. Longeois plenmire aŭskultis; se li tiujn ordonojn devos plenumi laŭvorte, tiam li ne estos rajdservisto, sed sklavo en uniformo. Tiu ”sinjoro barono” estas frenezulo, aroganta frenezulo kaj li havis la konvinkon, ke lia mortinta patro, la pur-sanga nobelo, aŭdinte, tiujn ordonojn ekridegus.

—Ĉu vi bone aŭdis tiujn ordonojn? demandis d’Hainquart.

—Jes, sinjoro barono.

—Ĉu la signifon vi bone komprenis?

—Jes, sinjoro barono.

—Tiam vi sciu, ke en ĉiu ejo, je kio vi estas responda, pendas sur la muro listo kun tiuj ordonoj, kaj ke ilin vi devas subskribi antaŭ via enoficiĝo. Tio por eviti, ke oni poste ĝenos min per ”tion mi ne sciis”. Iru nun al la garaĝo, tie staras du aŭtomobiloj, la plej nova Chrysler kaj la Renault. Veturigu la unuan eksteren kaj montru, kion vi povas.

Longeois en la sekvanta momento sidis malantaŭ la direktilrado de la Chrysler, aŭtomobilo, kiun li konis interne kaj ekstere, veturigis ĝin el la garaĝo kaj tuj rapidegis en la veturaleon, cirkle turnis antaŭ la teraso en mallonga arko, haltis subite en granda rapideco precize antaŭ arbo kaj demandis: —Ĉu mi fermu la poŝhorloĝon de via barona moŝto per la antaŭrado?

—Mi dankas, estis la respondo, mi jam sufiĉe vidis.

Sed mi atentigas vin, ke ni ne kutimas malpurigi la piedbreton. Sub la malantaŭa sidloko maldekstre kuŝas granda ŝamleda tuko, tiun ni je malbona vetero antaŭe sternu, sur la piedbreton kaj ni ne kutimas falsidiĝi en nian sidlokon, kiel vi faris. Chrysler-aŭtomobilo ne estas naĝbaseno! Reveturigu la aŭtomobilon en la garaĝon kaj venu poste en mian laborĉambron por subskribi nian kontrakton.

Longeois obeis, sed li pensis: Ne, mi ŝparu al mi la penon, subskribi. Mi certe ne tion eltenos. Tiu ne estas barono, tiu estas avara spicisto, tiu viro min frenezigus!

Je tiu momento sonis la voĉo de fraŭlino Maleine.

—Sinjoro Longeois, mi tre ĝojas, ke mia patro akceptis vin. Pardonu al li, se li estas iom skrupulema ... por ...

plezuri min, ŝi diris hezitante.

Longeois dum momento ŝin fikse rigardis kaj poste diris: —Bone do, por ... plezuri vin.

Ĉapitro tria - ”ORIENTADO”

Kiam Longeois intencis subskribi, barono d’Hainquart retenis ankoraŭ dum momento sian oran fontplumon: —Ĉu vi bone legis, ke estas skribita: por trimonata provtempo, kiu povas esti daŭrigota de la unua subskribinto, barono Raoul d’Hainquart, ĝis duona jaro?

—Mi legis tion, sinjoro barono.

—Bone, tiam subskribu. Mi nepre deziras pagi la salajron je la fino de la kvaronjaro.

—Kiel via barona moŝto deziras. Se miaj servoj ne plaĉas al vi, mi ne deziras akcepti eĉ unu cendon.

La barono mirigite rigardis la ŝoforon: —Bone dirite, ŝajnas, ke estas karaktero en vi — Eugène tiel estas via nomo, ĉu ne?

—Precize, sinjoro barono.

—Konsentite, kunprenu viajn instrukciojn kaj zorgu, ke mi estos kontenta pri vi.

Longeois iris al la staloj, kie Frits sin okupis pri la tualeto de la ĉevaloj. Lama Dirk tiumomente ĵetis faskon da pajlo tra la aperturo de la subtegmentejo, precize sur la kapon de la nova ŝoforo. Li ekridegis kaj ekkriis: Jen touche! Parlez vous france 1 ? Longeois forigis la pajlerojn de la ŝultro kaj transprenis la striglilon kaj la brosilon de Frits. Li dum momento rigardis la lentugan vizaĝon de la stalknabo kaj sentis subite antipation je tiu knabo. Tiu vizaĝo memorigis lin al tiu de rano. Tiu larĝa buŝo, tiuj elorbitiĝantaj okuloj, tiu dekliva frunto ... tiu vizaĝo estis ne nur malbela, ĝi estis naŭza. Kiel estas eble, ke du homoj kiel la nobelino kaj tia monstra knabaĉo povas vivi unu apud la alia?

Ŝajnis, ke la akra esploranta rigardo de Longeois ĝenis la laman Dirk, ĉar li postkriis al Frits, kiu jam foriris: —Tian ĝentilan sinjoron ni ankoraŭ neniam havis kiel stalserviston. Oni povas moki lin, kiom oni volas, li tute ne vin komprenas!

Dirk ankaŭ ĉeestis hieraŭ posttagmeze la bravan dresad-pruvon de la franca rajdservisto kaj ĵaluzo vekiĝis en li: —Estas suspektinde, li tiam flustris, li certe ion donis al Reginald, por narkoti ĝin. Kun Reginald II li certe ne havos saman sukceson, tion oni vidos. Mi rigardos, kion li faras, antaŭ ol li elkondukos la ĉevalon.

Longeois faris sian laboron, trankvile kaj silente. Nur tiam, kiam li ne povis fari alie, li direktis sin fuŝnederlande al la stalknabo, kiu poste ĉe la aliaj lin imitis: Ikke 1 Kripla franca lingvo, signifante: Trafe. Ĉu vi parolas france?

moete den brosse en de sgonze weglekken 1 . Ha, ha, ha, leki la spongojn! Hortense, per tiu sinjoro ni ankoraŭ povas havi ĝojon! Kaj tagmeze, dum la manĝo, en la antaŭkuirejo, kiam la nova ŝoforo tie sidis kun la forko kaj la tranĉilo en siaj belaj manoj, kiel fraŭlino, tiam Dirk, devis preni sian teleron kaj ekstari ĉe la fenestro, alie li estus ekrideginta. La maljuna Clement rigardis tiel komike kaj Jonjo eĉ ne kuraĝis rigardi. La nova ŝoforo tion ĉi tre bone rimarkis, sed, en lia sublima klopodo, savi tion kio estas savebla de la vivo, tiuj gestoj tute ne impresis lin. Liaj pensoj estis aliloke. Li ankoraŭ ne liberigis sin de la penso al sia mortinta patro, kiu ankoraŭ dufoje estis parolinta pri sia pli aĝa filo, Hektor-Adolf: —George, se iam li vin bezonas dum la vivo, memoru min. Tiam lin helpu pro via patro.

Tio estis bela. tio estis nobla! Sed la ebleco, iam revidi Hektor dum la vivo, estis tre malgranda. Jam ses jarojn li nun estis migranta kaj en tiu tempo li donis nenian signon de vivo. Li certe ie pereis dum ia batalo, eble dum duelo, aŭ eble li estas en la malliberejo, ĉar sen lukso, sen multa mono li ne povas vivi ... ...

—Ne, diris George al si mem, mi montros, ke estas alia vojo en la mondo! Kio ajn okazu, kiel ajn mizera mi sentos min ĉi tie, mi persistos!

1 Kripla nederlanda lingvo ”Mi devas forleki (anstataŭ ”formeti”) la brosilon kaj la spongojn”.

Li detabliĝis kaj silente salutis la aliajn. Dirk deprenis sian ĉapon, moke subule. Longeois tion vidis kaj revenis, ekstaris tuj antaŭ la lentugulo. Li aspektis pala, sed liaj okuloj ekflamis, kiam li dum kelkaj sekundoj senparole perokule mezuris la konfuzitan knabon. Tiam li foriris kaj Hortense diris mallaŭte: —Tiun oni ne senpune mokas.

—Atentu, Dirk, avertis Netje, tiu certe iam vin frakasos.

—Ĉu mi iel lin ĝenas?

—Vi lin turmentas.

—Kiu povas pruvi tion? Mi estas tre ĝentila al li.

—Kaj li morgaŭ aŭ postmorgaŭ tre ĝentile rompos al vi kelkajn ripojn, avertis Clement.

—Li por tio ne uzu siajn manojn, alie la barono sin miksos en la afero.

—Tio ne gravas por tia ”cowboy”! diris Frits.

—Jes, vi pravas, li precize similas filman ”cowboy”, kriis Eveline.

—Aŭdu ŝin! Jam ŝi enamiĝis, incitegis Dirk.

—Rigardu vin mem, lama rano, senpripense diris la servistino.

Dirk volis ŝin kapti. Li ruĝegiĝis, sed li sin retenis kaj pensis: Atendu, rato, pri tio vi pentos.

La sekvantan matenon Eveline ricevis la ordonon veni al la barono: —Knabino, vi serĉesploras la leterojn de fraŭlino Maleine.

—Sed, sinjoro barono ...

—Silentu, mi mem vidis! Se tio denove okazos, tiam mi vin subite maldungos!

Neniu alia ol lama Dirk povis esti la perfidinto. Tiu ĝuste preterpasis, kiam ŝi purigis la ĉambron de la fraŭlino. Tiu Dirk estas diablo, tamen ŝi devas parolflati lin, alie ŝi ja senlaboriĝus. En sama situacio troviĝis la tuta servistaro. Ili malamis la laman stalknabon kaj tamen kaŝe ili lin timis. Escepte la cowboy 1 , tiu ŝajnis havi la intencon rompi al li ankaŭ la alian kruron, se Dirk daŭrigos siajn incitojn. Sed ŝajnis, ke tiu ĉi estis konvertita. En la nun sekvantaj tagoj, li ne malame kondutis. Ĉu eble la inda sinteno de Eugène lin imponis? Aŭ ĉu tion kaŭzis la komplimento, kiun la barono en lia ĉeesto faris al la nova ŝoforo?

—Eugène, mi devas diri: kun neniu ŝoforo mi sidis tiel trankvile en la Chrysler, kiel kun vi.

—Mi dankas vian baronan moŝton, diris Eugène tute simple.

—Unu fakto tamen min plimalpli nervigas.

—Kaj kio estas, sinjoro barono?

—Mi devas: aŭ sidadi kun la telefonilo al la buŝo, aŭ sidiĝi je via flanko. Ke vi ne konas la vojon, estas terure.

1 bovpaŝtisto en Ameriko.

— Se via barona moŝto bonvolas doni al mi planon de la ĉirkaŭaĵo kaj la permeson veturi kelkajn tagojn en la ĉirkaŭaĵo por orienti min, tiam vi ne plu bezonos plendi.

—Mi pripensos, diris d’Hainquart kaj supreniris la peronon.

Tuj kiam li sidis en la loĝoĉambro, li diris al Maleine: —Eugène volas veturi kelkajn tagojn en la ĉirkaŭaĵo por orienti sin, sed mi ne volas, ke li iru sola. Kuniru kaj montru la vojon al li. Tiu malrapida veturado aŭ haltado ĉe la vojkruciĝoj, ĉar li ne scias, kien iri, ege min tedas.

—Bone, paĉjo, mi kuniros.

La sekvantan matenon, je la oka, Eugène staris kun la iom pli malnova Renault antaŭ la pordo kaj Maleine en sia malhelbruna peltmantelo kun bukedo da diantoj sur la kolumo, ĵus volis eniri la aŭtomobilon, kiam ŝi aŭdis sian patron frapeti kontraŭ la larĝa fenestra vitro de la ĉambro-ĝardeno. Ŝi postenrigardis; li faris signon, ke ŝi ree envenu: —Ĉu vi freneziĝis?

—Kion vi aludas?

—Vi ja ne intencas sidiĝi apud li!

—Sed, paĉjo, kiel mi alie povas montri al li la vojon?

—Sidiĝu en la malantaŭa parto kaj prenu la paroltubon.

—Kaj tion vi trovis tiel maloportuna kaj ĝena.

—Vi havas malpli da zorgoj ol mi.

—Bone, paĉjo, do en la malantaŭa parto.

En la sekvanta momento la Renault malaperis malantaŭ aro da altkreskaj malhelaj koniferoj kaj rapidegis renkonte al la belega aŭtun-pejzaĝo. Longeois estis pristudinta bonege la karton, sed la bieno de barono d’Hainquart kuŝis en labirinto de vojoj, kiuj ĉiuj intersimilis. Ankaŭ la antaŭaj ŝoforoj komence ofte pro tio spertis malfacilaĵojn. Maleine tion sciis kaj tial ŝi nun faris sian eblon, helpi ĉi tiun rimarkinde bonmanieran francon. Ŝi tenadis la aparaton en la mano kaj je ĉiu disforkiĝo de la vojo ŝi nomis la vilaĝojn, al kiuj la vojoj kondukas. Maleine bonege parolis france, sed ne ĉiam tiel pure kiel Longeois, kaj tiu ĉi modeste kaj takte, kiam Maleine lin alparolis en la staloj aŭ en la garaĝo, ĉiam ripetis ŝian malpli puran elparolon en la ĝusta tono. Maleine tuj rimarkis tion kaj pensis: tiu junulo certe estas el tre bona familio. Ankaŭ nun, en la aŭtomobilo, kiam ŝi donis indikon al li, ŝi povis rimarki laŭ lia moviĝema profilo, kiam ŝi uzis neĝustan esprimon. Ĉiufoje ŝi vidis en la mezo iomete kurbetan nazon, tiun energian mentonon kaj la iomete buklan malsupran lipon ... Eugène sendube havis la plej distingan aspekton el ĉiuj ŝoforoj, kiujn ili ĝis nun dungis ... Ho ve, kion ŝi nun diris al li?

”Kverkaleo al Hummels?” Tiu tute ne estas la nomo.

Ŝi evidente pensvagas.

—Ho ne, mi eraras, ŝi kriis; ne tiel ĝi nomiĝas, estas ...

estas ... mi forgesis!

Ho, kia senutila penaĉado per tia paroltubo, ... tiel estus preferinde resti hejme!

—Haltu, ŝi ordonis.

La bremsoj knaris, la veturilo haltis. Rapide ŝi paŝetis el la aŭtomobilo.

— Eugène, mi venas sidi flanke de vi. Mia patro ne ŝatas tion, sed mi kuraĝas preni sur min tiun malgrandan malobeon.

Eugène kapjesis iomete kaj tiam fikse rigardis antaŭ si. Li intencis imiti unu el la lakeoj de sia patro, junan bretonon, kiu sian servon ĉiam faris tutlaŭdeve kaj rigidmiene.

—Jen, diris Maleine post kelkaj minutoj, tiel miaj indikoj nun estos pli efikaj, tiun barilon ni poste denove preterveturos, ĉe la reveno, tiam ni estos ankoraŭ naŭ kilometrojn for de la hejmo. Tie estas tre danĝera vojkurbo, tie du aŭtomobiloj koliziis. Unu belega Chrysler estis direktata de juna fraŭlino, la alia de juna sinjoro, kiu sidis en tre malnova aŭtomobilo, ”ruino sur radoj”. Tiu aŭtomobileto tute detruiĝis kaj la Chrysler ekhavis nur malgrandan difekton al la motoro. Kaj, imagu, Eugène, tiuj ”akcidentuloj” duonan jaron poste geedziĝis. Ili loĝas tie en la erikejo en malgranda dometo, vere idilia ... Ĉi tie estas la vojo kiun vi lastfoje eniris, kiam vi devis veturi al Hengelo. Atentu bone, vi devas iri maldekstren ĉirkaŭ tiu farmdomo. Ĉi tie estas tiu danĝera kurbo ... Ĉu viaj gepatroj ankoraŭ vivas? ŝi subite demandis.

Longeois iomete konsternite ŝin rigardis en la okulojn: —Ne, fraŭlino, ili mortis.

—Ho, mi pensis, estus ja terure por ili, se vin tie ĉi trafus akcidento, tiel malproksime de via hejmo, en fremda lando.

Longeois diris simple: —Vi pravas, fraŭlino, kaj fikse denove rigardis antaŭ si, faris kvazaŭ li limigas siajn pensojn ĉe la vojo, sed liaj pensoj estis ĉe la juna fraŭlino flanke de li. Ŝi ne estas nobelino! Almenaŭ ne tia, kiajn li konis en Francujo kaj en Hispanujo, ŝi estas farita nobelino, spontanea, honesta, eksterordinare bonkora infano, kiu, nerimarkante tion, jam multe tro protekt-afabla estas por siaj servistoj.

En liaj rondoj, en la familioj, kiuj — antaŭe — venis en ”Manoir de Nemur” oni tute ne parolis kun la servistoj, oni ordonis aŭ ... se la cirkonstancoj kondukis al tio, oni instruis aŭ konsolis.

—Nun enveturu la unuan, dekstran, larĝan vojon. Mia patro certe iam vin sendos tien ĉevale, ĉar tie komenciĝas lia ĉastereno.

—Bone, fraŭlino.

—Ĉu via patro ankaŭ estis ŝoforo?

Jen denove liaj pensoj revenis al realeco kaj ŝia naiveco kvazaŭ devigis lin doni klarigon.

—Jes, antaŭe mia patro ŝoforis, fraŭlino, sed la lastajn jarojn li estis tre invalida ... preskaŭ tute paralizita.

—Oh, mi kompatas ... Malsaneco estas teruraĵo. Laŭ mi la plej granda puno, kiu ekzistas en la mondo ... Ĉu vi ankaŭ tion opinias?

—Ĉu mi? ... Jes, mi kredas ... sed ĉu tio estas la plej granda puno ... mi ne povas respondi pri tio per du vortoj, fraŭlino.

—Rigardu, jen la ĉastereno de mia patro; okdek hektarojn, ni iam ĉevale ĝin trairos, kiam Reginald II estos dresita kiel ĝia ĝemela frato. Nun traveturu tiun fagaleon kaj klopodu trovi tiun verd-blankan barilon, tiam vi senpene trovos la vojon hejmen ... kiom da kilometroj ankoraŭ?

—Naŭ, fraŭlino.

—Bone, vi progresas.

—Pri tio mi dubas, fraŭlino, ĉar mi, laŭ la plano, tute perdis la vojon.

—Vi eble en la lernejo lernis malmulton pri la geografio.

—La ”Akterhuke” 1 , mi en Parizo almenaŭ neniam lernis, fraŭlino.

1 ”Akterhuke” fuŝelparolita anstataŭ ”Achterhoek” (elp: Aĥterhuk’) regiono en orienta parto de Nederlando.

Maleine ekridegis pro lia tipa elparolado kaj li, per ŝia rido momenton tirita el sia rolo, kunridis ... Maleine rigardis lin deflanke, vidis la sendifektajn belegajn anguldentojn kaj ŝi pensis: Se tio ne estas falsa dentaro.

—Ĉu ni nun devas iri dekstren aŭ maldekstren, fraŭlino? li demandis, veturante tra larĝa aleo.

—Haltu, mi petas, ŝi diris, ni devas, ... ankaŭ mi ne plu scias. Kaj ridante ŝi kriis: —Komike, ĉu ne ... Tia esplorvojaĝo tra la enaj regionoj de ”Akterhuke”. Atendu, mi demandos al jena kamparano. Kaj trumpete ŝi metis la manojn antaŭ la buŝon: He, amiko, ĉu ni devas iri maldekstren aŭ dekstren ...?

Kaj tiam, la pugno antaŭ la buŝo: Ho, kia malsaĝa demando!

Sonis la respondo: —Vi ĉiam en la vivo iru dekstren!

—Kie ni tiam alvenos?

—Ĉe tiu kverko vi iru maldekstren, tiam dekstren, kaj poste denove dekstren en la ŝtonetaĵan vojon, tiam vi venos ĉe la urbdomo de ...

Longeois neniun vorton komprenis de tio, kion la maljuna viro en sia tipa dialekto kriis al ili, sed li komprenis el la mieno de la nobelino, ke estis io tre komika, ĉar ŝi returne al li kriis: —Ĉu al la urbdomo? Mi vin dankas, tie estas tro danĝera vojkurbo!

Sed ŝi nun sciis la vojon kaj veturigis laŭ la dekstra vojo: —He, ŝi diris, mi dum jaroj ne estis ĉi tie kaj tamen la regiono estas tiel belega. Ĉu ni morgaŭ denove iru tien ĉi?

—La fraŭlino nur bezonas ordoni.

—Mi ordonas! ŝi diris, kaj ridetis: mi opinias, ke vi povas fari tre seriozan mienon, Eugène!

Antaŭ ol la ŝoforo elmiriĝis, Maleine denove sidis malantaŭ li en la aŭtomobilo. Ili nun reiris al ”La Blua Bero” kaj dum tiu tago Eugène ne plu revidis la nobelinon.

Li decidis tiun tagmezon dresi Reginald II, sed tio kostis al li superhoman penon. Lama Dirk vidis de malproksime la klopodojn kaj en direkto de malfermita fenestro en la subteretaĝo, li kriis: —Reginald II ne ŝatas francan blufon! Ĝi jam mordis Eugène en la brako!

Vere, la incitiĝema besto sukcesis mordi sian novan mastron en la maldekstra supra brako, kiam ĉi tiu volis surmeti la rajdselon. Eugène fikse premis la lipojn, pro la dolorego, kiun la vundo kaŭzis. Lia bruna ĉemizmaniko estis ŝirita kaj la sango tragutis. Li iris al la stalpumpilo, lavpurigis la vundon kaj petis la lentugan stalknabon, peti de Hortense pecon da tolo. Dirk demandis antaŭ la fenestro de la subteretaĝo: —Ĉu vi ne havas tukon? Reginald II donis al Eugène kiseton, ha, ha ha!

Sammomente preterpasis fraŭlino Maleine.

—Ĉu li ege sangas? ŝi aŭdis la demandon de Hortense.

—Li senkonsciiĝis, ridis Dirk.

—Kio okazis, Dirk? demandis Maleine.

—Reginald II ŝatis la maldekstran brakon de Eugène, fraŭlino, kaj mi diras, ĝi pravas, se oni min tiel regalus per la rajdbastono, mi ankaŭ mordus.

—Ĉu estas grave?

—Li havas, kion li meritas, ĉar mi ĵus diris, kiam li ...

For estis fraŭlino Maleine. Li vidis ŝin rapidege supreniri la ŝtuparon al la vitra pavilono de la ĉambroĝardeno: —Ŝi ne povas aŭdi pri sango, li kriis al la fenestro kaj lamis antaŭen al la stalo kun peco da malnova tolaĵo en sia malpura mano. Sed jen li aŭdis rapidajn paŝojn malantaŭ si. Estis Maleine kiu alvenis kuregante. Ŝi estis ŝanĝinta siajn vestojn, ĉar ŝi intencis fari promenon kun la du melhundoj. Ŝi portis helverdan glatan robon, borderitan per helgriza peltaĵo, kaj surhavis nigre-veluran bireton: —For tiu ĉifono! ŝi kriis, kaj fortiris la tolaĵon el la manoj de Dirk, vi al li kaŭzus infekton.

Ŝi havis en la mano malgrandan bandaĝujon, metis tiun sur la fenestro-breto kaj eniris la stalon: —Bonvolu veni eksteren, Eugène.

La stalservisto staris antaŭ ŝi kaj ŝi ektimis: —Ho, kiel terura! Ĉu ĝi multe doloras?

Li estis pala, sed ridis: —Iomete, fraŭlino!

—Ĉu mi telefonu la kuraciston?

—Ne, fraŭlino, tion mi tute ne volas.

—Tiam mi mem ĝin bandaĝos.

—Sed, fraŭlino!

—La fraŭlino ordonas! Kaj mi antaŭe ĝin desinfektos per permanganato.

Pli lerte ol Eugène je ŝi supozis, ŝi purigis la vundon per la desinfekta violkolora fluidaĵo, bandaĝis la brakon kaj tiam iris al Reginald Il.

—Abomena, aĉa besto!

—Tia estas karaktero de ĉevalo, fraŭlino, kriis Dirk, se beston oni batas, ĝi mordas!

—Foriru vi! Okupu vin per viaj fojno kaj pajlo!

—Tion mi faros, fraŭlino, diris la kripla knabaĉo kaj surgrimpis la ŝtupetaron. Supre, inter du faskoj da fojno li kaŝaŭskultis post la ete malfermita klapluko la lastan parton de la interparolado.

—Nun vi certe morgaŭ matenon ne povos ŝofori, ĉu jes?

—Jes, tamen, fraŭlino.

—Ho ne, la brako estos ŝvelinta kaj rigida, sendube ...

—Mi certigas al vi, ke morgaŭ mi ŝoforos, fraŭlino!

—Kaj mi certigas vin, ke mi tion malpermesas.

—Kiel la fraŭlino ...

Sed, la lastan vorton li retenis; pro la komika esprimo en ŝia rigardo.

La sekvantan matenon, kiam Eugène venis kun la Renault, Clement diris al li, ke li envenu: —La barono demandis pri vi.

La sekvantan momenton Eugène staris en la laborĉambro de la barono: —Eugène, vi volas ŝofori, ĉu ne?

—Kompreneble, sinjoro barono.

—Sed, ĉu vi do tute freneziĝis? Per malsana brako ...

—Mi preskaŭ ne sentas rigidecon en la muskoloj, sinjoro barono.

—Sed vi riskas mian filinon, nobelinon. Ĉu vi aŭdas, kion mi diras?

—Mi aŭdas, sinjoro barono.

—Ŝajnas, ke vi, burĝuloj, ne povas kompreni, ke oni ne amase trovas la nobelaron en la strato.

—Bedaŭrinde jes, sinjoro barono.

—Nu, kial do vi volas per tiu rigida brakaĉo la fraŭlinon ... .

—Paĉjo, subite sonis la voĉo de Maleine, mi jam trovis solvon ... mi mem ŝoforos!

—Ne, Maleine, mi petas, faru plezuron al mi kaj ne enpraktikigu tiujn emancipajn ideojn. Nobelino ne mem ŝoforos! Ne urĝas tiu orientado de la ĉirkaŭaĵo. Eugène iru al sia ĉambro kaj vi, telefonvoku la kuraciston Drom; mi volas oficiale aŭdi el la buŝo de kuracisto, kiam ni ree povas konfidi nin al jena viro.

Longeois riverencis kaj foriris kaj Maleine treege malĝoje rigardis. Ŝi iris al sia malgranda buduaro, telefonis de tie al la kuracisto de Groenlo kaj tiam sidiĝis antaŭ sia skribtablo, antaŭ la malfermita fenestro, tra kiu la aŭtuna sunlumo enfalis kaj formis oran strion sur la blua tapiŝo. Ŝi vidis la Renault forveturi kaj momenton poste, Eugène Longeois preterpasis sub ŝia fenestro.

Ŝi aŭdis lian paŝon sur la ŝtonetaĵo kaj subite vidis lian vizaĝon antaŭ si, kiam ŝi estis bandaĝanta lian vundon.

Li aspektis ruĝega. Ĉu li do havas tiom da doloro? Ŝi do agis tro krude. Ekstere antaŭ la ĉambro-ĝardeno bojis la du melhundoj, kiujn Dirk ellasis el la hundejo. Ili sciis, ke ili eliros kun sia mastrino kaj ekbojis blekante. Maleine sin klinis el la fenestro: Dirk! Dirk!

—Jes, fraŭlino!

—Rekonduku Fred kaj Manda. Mi ne eliros!

Kaj Dirk grumblis: —Tio estas nekomprenebla dum la lastaj tagoj.

Maleine ĵetis sian bireton sur la divanon. Kio do al ŝi estas. Ĉu estas tiel grave, ke ŝi ne ricevis permeson mem ŝofori? Tion paĉjo ja ankaŭ antaŭe ne permesis. Estis tre agrable hieraŭmatene kaj ĉar tio nun ne okazos laŭ ŝia deziro, ŝi silente koleretas: He, ege malsagace!

Ĉapitro kvara - ”GALOPO”

La tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis en la bieno ”La Blua Bero”, kiel antaŭe. Ekstere neniu ŝanĝo montriĝis en la vivmaniero de la posedanto kaj lia filino kaj de la servisto. Barono d’Hainquart kontraŭ la nova ŝoforo restis same fiera, aroganta kaj kaprica kiel kontraŭ la tri antaŭuloj, kiuj forkuris el la bieno kiel el purgatorio. Se eble, li kondutis kontraŭ Eugène Longeois eĉ pli netolereble. Ĉar ĉe la franco li ĉiam denove rimarkis ecojn, kiujn eĉ alia ŝoforo oni vane serĉus. Eugène parolis flue angle, france kaj hispane, ŝakludis kaj skermis, kaj pli multe el tiuj fakoj barono d’Hainquart scipovis nenion ...

—Nun vi vidas, li diris al Maleine, kiel ordinara homo fariĝas bonmaniera per interrilato kun la nobelaro.

—Jes, respondis Maleine, kaj li estas tiel modesta, kvazaŭ li hontas rimarkigi al la aliaj servistoj sian plialtan inteligentecon. Ĉu vi scias, ke li verkas?

—Ĉu leterojn? Jes, tion li faras, mi scias. Sen eraroj lingvaj kaj tre legeble.

—Ne, ne, tion mi ne aludas, li verkas poemojn aŭ rakontaĵojn aŭ ion similan, ĉar, kiam ni la unuan fojon elrajdis sur Reginald, li perdis sian taglibron, en kiu li estis skribinta per krajono tutajn paĝojn. Mi ĝin trovis hazarde kaj mi ne sciis, ke ĝi apartenas al li. Kaj kiel li ruĝiĝis, kiam mi ĝin redonis al li! Ĉu vi scias, kie mortis lia patrino? En Alĝerio. Mi opinias, ke li havas beltipan aspekton, ĉu ne?

—Nu, Maleine mi ne kutimas pristudi la fizionomion de mia stalservisto kaj mi atendas de nobelino d’Hainquart precize la saman. Tiuj rimarkoj ...

—Sed, paĉjo, li ja ne aŭdas tion.

—Feliĉe ne!

En la malgrandan animon de la granda barono envenis la ĵaluzo. Li ne povis toleri, ke oni entuziasmiĝas pri aliaj, eĉ se multrilate ekzistas kaŭzo por tio. Kaj pli malmulte li tion toleris ĉe sia filino. Lia filino estis en la mondo per, por kaj pro li. Kaj la laŭdo kiun Maleine esprimis pri la nova stalservisto lin ĝenis terure. Kaj se li ne estus tiom fanfaroninta ĉe siaj malmultaj konatuloj en Hago kaj Dieren pri la nova rajdservisto de Maleine, li certe jam nun serĉus pretekston por liberigi sin de tiu sinjoro-ŝoforo! Tiam tamen ree komenciĝus serĉado kaj anoncado por akiri novan. Tiun ĝenon li volis eviti. Sed tio estas certa: se li iros la sekvontan semajnon al Parizo por ĉeesti la kunvenon de la akciuloj de la ”Societé Ceramique”, li bonege ĉion atentos kaj informos pri alia ŝoforo.

Kaj Euĝne ... malrapide, tre malrapide li akomodiĝis al sia nova medio. ”Fari seriozegan mienon”, kiel Maleine tion kelkfoje diris, ne tio al li kaŭzis grandan penon, sed la persistado, la energia alcelado, tio superforte lin streĉis. Kie nun estas liaj bone prizorgitaj manoj? ... Se la juna baronino de Serrieul, kiu antaŭ unu jaro havis por li tiom da afabla atento, se ŝi lin nun vidus, ŝi malestime levus la nazon pri la nepuraj kaŭĉukaj kolumoj, kiujn li laŭ ordono de la barono devas porti sub sia livreo. La maljuna markizino d’Ivry simple ne juĝus lin inda je sia rigardo. Kaj ĉiuj servistoj, tiu naŭza stalknabo, tiu malloga tipo, kiu ade lin spionas por neatendite lin ataki, pro kio do tiu monstra knabaĉo estas kontraŭ li?

Kvar monatojn post sia alveno en ”La Blua Bero” li demandis sin mem: Ĉu mi sukcesos? Ĉu mi povos persisti? Ĉion, laŭvorte ĉion, li antipatiis. Ĉiun tagon li batalis kun si mem, ĝis kiam iun matenon li diris: —Mi cedas. Mi ne povas vivi sen iu, kiu kun mi parolas; iu, kiu scias, kion mi volas; iu, kiu scias mian batalon, la malegalan batalon de ĉiuj vivantoj kaj eĉ de la senvivaj aĵoj kontraŭ unu homo. Mi hodiaŭ tagmeze diros al la fraŭlino, ke mi foriros en julio ...

Sed li prokrastis sian komunikon de tago al tago, ĝis kiam barono d’Hainquart iun matenon kontraŭ li furiozis. La fosaĵeto ĉirkaŭ la ĉevalsterkejo estis tro profunde elfosita.

—Kian sterkon ni povos akiri per ĝi, tro malsekan, tro malsekan! Vi estas tro sinjoreca vi havas la saman malsanon de ĉiuj, kiuj longtempe kontaktis kun la nobelaro; altrangec-manion!

—Barono, tian laboron antaŭe mi neniam faris.

—Tion vi ja ne bezonas diri al mi, tion vidas eĉ infano, vi ne estas servisto, vi estas fraŭlino!

Longeois fariĝis kretpala: liaj lipoj tremis, kaj liaj okuloj malgaje ardis. Ankoraŭ unu vorton, kaj la barono estus sentinta ĉirkaŭ la gorĝo la manegon de sia nova ŝoforo. Sed d’Hainquart kolere sin turnis kaj iris renkonte al sia filino, kiu lin venpetis por la vizito, kiu ĵus estis alveninta. Per unu rigardo Maleine vidis, kio okazis, kaj dum ŝia patro kuris al la verando, ŝi restis staranta antaŭ la servisto: —Ĉu denove la sama afero? ... Eugène, pardonu paĉjon, estas malsano lia.

—Fraŭlino, mi foriros je la fino de la monato.

—Kion vi diras?

—Petu al via patro, ke mi parolu kun li, kiam li estos rekvietiĝinta.

—Kial?

—Mi volas persone diri al li, ke mi foriros.

—Tion vi ne faros!

—Kaj kiu malebligus tion al mi?

—Mi.

—Ĉu vi? Kian intereson vi havas tenante min ĉi tie, kontraŭ mia volo?

—Nenian intereson, sed vi ne foriros, pri tio mi estas certa. Ne faru tion. Mi trovus tion tre malagrabla.

Kion li nun vidas? Ĉu ŝi estas malĝoja? Ne, tio estas neeble, tio estus nekompreneble ... Dum li enpense serĉis taŭgan vorton, venis Clement por diri: —Fraŭlino, la barono deziras tuj vidi vin, tuj.

—Jes, bone, diru al la barono, ke mi jam tiel ofte ion deziris, kio ne tuj plenumiĝis.

Clement foriris kaj tiam ŝi diris preskaŭ ordone: —Kiam vi morgaŭ estos veturiginta paĉjon al la stacio, ni faros grandan ekskurson sur la Reginaldoj.

Eugène riverencis kaj reiris al sia laboro. Sed depost tiu ĉi momento io en lia animo vekiĝis, kio lin feliĉigis kaj samtempe lin malkvietigis. La fraŭlino defendis la novan ŝoforon kontraŭ sia severa patro. ”Ne foriru, tion mi trovus malagrabla”, ŝi diris al li kaj ŝiaj okuloj estis malseketaj, ŝiaj lipoj tremis. Kiuj pensoj okupas tiun knabinon? Ĉu ŝi eltrovis lian sekreton? Ĉu ŝi eble konjektis lian devenon? Ne, tio estis absolute neeble. Sed tiam ŝi ekludas tre danĝeran ludon, ludon kun fajro! Nobelino, kiu prenas la partion de sia rajdservisto kaj al li petas pardoni ŝian patron, ĉar liaj senmotivaj koleraj kapricoj estas sekvo de malsano.

Li reiris al siaj kutimaj okupoj, klopodis forgesi ... pro ŝi, la ofendojn ĵetitajn en lia vizaĝo. Pri mem-eksiĝo li nun ne plu pensis. Kiam li estis fininta sian laboron, li iris al sia ĉambro, sidiĝis en seĝon kaj pripensis, ĉu li devas sin kulpigi pri malmodesteco, — je la filino de sia mastro? Ne, la konfidenceco, je kiu ŝi parolis kun li, neniel estis ellogita de li. Ĉu li sentas pri ŝi ian korinklinon?

Li apogis la vizaĝon en la mano kaj fikse rigardis antaŭ si ...

”Estu honesta, George,” li avertis sin mem, kaj tiam li devis konfesi: Jes, tiu simpla, spontanea infano tre forte lin altiras. Se li estus renkontinta ŝin antaŭ multaj jaroj, li estus konfesinta al ŝi malkaŝe sian simpation, sed nun ... ne, eĉ se oni metus pistolon sur lia brusto ... neniam li forgesus, ke ŝi estas la mastrino, kaj li la servisto.

—La promeson, kiun mi faris al mia patro, mi plenumos, mi silentos ĝis mia morto. La generacio de Verd’Ile ne havu serviston inter siaj posteuloj.

Tiun tagon li ne vidis la baronon, nek ties filinon. Li ĉetabliĝis kontraŭvole, ĉar la lama Dick ankoraŭ ne dekutimiĝis de siaj kaŝmalicaj turmentoj. Li nenion povis certe konstati, sed ke ili ripete mokridas pro li, tio estis evidenta. Estis la lentugulo, kiu tion ĉefis, similante seriozecon kaj troan subulecon. Sed ripetfoje li vidis, ke Frits aŭ Netje foriras por rideksplodi en la lavkuirejo.

Nur Eveline ne ridis, eĉ malkaŝe prenis partion por li kaj riproĉis: —Ĉesu do tiujn malspritaĵojn. Vi hontu!

Ŝajnas, ke ŝi jam tiun saman vesperon ĉion rakontis al la fraŭlino, ĉar kiam Eugène la sekvantan matenon sola per la aŭtomobilo revenis de la stacio, Clement petis lin iri al la loĝoĉambro, kie la fraŭlino ion volas diri al li: —Eugène, mi ordonis, ke oni estonte pretigu la tablon en la ŝoforloĝejo.

—Se vi tion deziras, fraŭlino ...

—Vi ja ankaŭ tion deziras, ĉu ne?

—Sincere dirite, jes, fraŭlino, sed ĉu tio ne ŝokos la aliajn?

—Kiu ŝokis unue?

Eugène silentis ...

—Ĉu la Reginaldoj estas seligitaj?

—Post kvaronhoro, fraŭlino.

—Konduku ilin tiam antaŭ la pordon. Intertempe mi transvestiĝos.

Eugène forlasis la ĉambron kaj kiam li venis en la marmora halo, Clement staris atendante lin kun serioza mieno.

—Diru, ĉu la barono scias, ke la fraŭlino kaj vi elrajdos sur la alzanuloj?

—Pri tio mi ne demandis. Mi faras, kion la fraŭlino al mi ordonas.

—Provu malkonsili tion al ŝi.

—Kial?

—Por tio mi havas specialan motivon.

—Faru al mi plezuron kaj ne estu tiel mistera. Se mi devas malkonsili al la fraŭlino tiun ĉi rajdadon, mi ja devas diri al ŝi la kialon.

—Diru, ke la barono tion ne ŝatas.

—Tio estas al ŝi tute indiferenta.

—Nu jes, sed precize hodiaŭ.

—Pro kio ne hodiaŭ? Estis hodiaŭ tago kiel ĉiuj aliaj.

—Ne vere. Mi ne ŝatus, ke hodiaŭ la nobelino tre laciĝus kaj tio certe okazos pro Reginald II ... Eĉ al vi ĝi kaŭzas multan penon.

Eugène koleriĝis kaj diris: —Nu do, rakontu, kio okazos hodiaŭ!

—Hodiaŭ vesperon venos vizito ... Junkro Debloux!

—Bone, tiu vizito povas veni.

—Jes, sed, komprenu min bone, tio ne estas ordinara vizito, tiu junkro estas bona konatulo de la barono kaj li venos ... ĉe tiuj ĉi vortoj li ĉirkaŭrigardis, ĉu neniu lin aŭdas, — tiu venos speciale por la fraŭlino ... Eble hodiaŭ vespere efektiviĝos.

—Efektiviĝos? Kio?

—La fianĉiĝo! Sed vi silentu! Vi ne parolu pri tio al Hortense nek al Eveline, ĉar tiam la barono furioziĝos.

Eugène momenton silente rigardis antaŭ si, tial Clement demandis: —Ĉu vi ne min komprenas?

—O, jes, jes ... la fraŭlino fianĉiniĝos, vi diris.

—Eble, tre eble, mi diris, komprenu min bone, nur se la junkro ŝin deziras.

—Kaj ĉu pri tio oni hodiaŭ vespere decidos?

—Tre verŝajne. La barono nun estas en Velp por paroli kun lia onklino pri tio. Li ĉion rakontis al mi postulante silentadon. Kaj mi tute ne estus aludinta pri tio, se ne la fraŭlino intencus fari tian danĝeran ekskurson. Ĉar hodiaŭ vespere mi certe devos enkasigi akran riproĉon de la barono.

—Ĉu la fraŭlino do mem ne scias, ke ŝia adoranto hodiaŭ vespere venos?

—Tion mi ne scias.

—Nu, demandu al ŝi.

—Kio? Ĉu vi freneziĝis? Tion mi ne farus eĉ por dudek kvin guldenoj. Se la barono volas tion sekreti antaŭ ŝi ...

Ne, prefere vi diru, ke vi malkonsilas rajdi sur Reginald II. Reiru: ŝi estas ankoraŭ en la familia ĉambro.

—Bone, diris Eugène kaj frapetis sur la pordo, tra kiu li ĵus estis elveninta.

—Fraŭlino, li diris, mi ankoraŭ pripensis kaj nun mi sentas skrupulon pri mia respondeco, se vi sur Reginald ...

—Diru, Eugène, kiu tiun mesaĝon inspiris al vi?

—Ĉu inspiris?

—Nu, ne estu tiel infanaĵa, ni iros! Kaj mi revenos sendifekta. Rapidu iom.

Eugène sentis, ke li ruĝiĝas, riverencis kaj forlasis la ĉambron. Malsupre ĉe la ŝtuparo staris Clement atendante lin: —Ĉu vi sukcesis?

—Ŝi min mokridas.

—Nu, estu. La junkro do fianĉiĝu kun parto de la fraŭlino, mi faris, kion mi povis.

Post kvaronhoro venis Eugène kun la du alzanuloj, tenante ilin ĉe la brido, ĉe la malantaŭa perono. Reginald II eĉ ne unu minuton staris senmove. Ĝi hufbatis truojn en la karbogruzo, blekis kaj batis malantaŭen. Kaj Clement, kiu observis post palmo en la ĉambroĝardeno tiun spektaklon grumblis: —Ili venos hejmen hodiaŭ vespere kun rompitaj ripoj, tion ni vidos! Se ŝi estus mia filino ... Vidu nun tiujn ĉevalojn, kiel ili piedfrapas Ia gazon-randojn. Kaj Reginald II kontraŭ arbo frote forpuŝos la fraŭlinon de sia dorso.

Ke la nobelaro faras tiajn kapricojn, tio estas komprenebla, sed tiu burĝa knabo devus diri: mi ne riskas tion kaj tiam ankaŭ ŝi devus resti hejme.

La du rajdantoj jam ne estis videblaj. Longeois rajdis je distanco de kelkaj paŝoj post fraŭlino Maleine, sed tiu ĉi vokis: —Venu! Kie vi estas?

—La barono skribis en mia instrukcio ...

—Ho, la instrukcio. Rajdu flanke de mi. Mi tute ne timas, sed, kiam Reginald ekkaptas la ideon forgalopi kun mi, tiam la paĉja instrukcio ne ĝin haltigos.

Eugène spronis sian ĉevalon kaj trotis ĉe la dekstra flanko de la amazono. Maleine abomenis la modernan amerikan rajdmanieron. Praktika — mi pravigas, ŝi kutimis diri, sed plivole nepraktika, ol ... malbela. Ŝi aspektis tre bela kaj tre ĉarma per sia amazona ĉapelo, per sia longa, nigra jupo kaj per siaj lakbotoj. La du melhundoj bojante ŝin postkuris kaj lama Dirk, kiu devis ilin sekvi ĝis la granda barilo, brue furiozis: —Tion ekscios la barono, mi certigas.

La kamparanoj kiuj laboris sur la kampo, vidis pretertroti la duon kaj unu al la alia kriis siajn rimarkojn. La baronon ili ne ŝatis, sed la fraŭlino estis treege bonkora infano, tute ne fiera.

Longeois estis tre lerta rajdisto. Jam estante sesjara knabo li saltigis sian ĉevalon trans barojn, antaŭ kiuj plenkreskaj rajdistoj ofte haltigis pro timo. Kaj estis, kvazaŭ Maleine sentis sin en lia ĉeesto tute eksterdanĝera.

Ili trotis seninterrompe pli ol tri kvaronhorojn, neparolante eĉ unu vorton, ĉar ili bezonis ĉiun atenton por regi siajn ĉevalojn.

Reginald II precipe estis ĝenema. Se ĝi ne povis iri laŭplaĉe ĝi ĵetis la kapon laŭeble plej alten por per tio trafi sian rajdantinon, sed apenaŭ Eugène vidis tiun ĉi danĝeran kutimon, li haltigis la ĉevalojn, prenis el sia poŝo mallarĝan rimenon kaj ĝin fiksis al la mentonrimeno kaj al la brustjungilaro.

—Nu, li diris, nun vi almenaŭ estas antaŭgardita por danĝera kontakta. Jen la erikejo!

Nun komenciĝis rajdado, kiun Maleine neniam forgesos. Ŝi ne volis cedi al sia rajdservisto, ĉar ŝi estis rakontinta, ke dum du jaroj la Amersfort’a ĉevaldresisto instruis al ŝi ĉevalrajdon. Post mallonga paŭzo Longeois proponis per kvieta galopo transiri la erikejon.

Belege estis. La forte spirantaj kaj anhelantaj ĉevaloj volis konkuri en rapideco, sed Longeois ĉiufoje avertis: ”retenu, retenu”. La ekscititeco de Reginald lin maltrankviligis. La besto tro longe restis en la stalo. Preferinde estus ĝin teni proksime de la hejmo; la spaco, la alta ĉielo, la incitanta aero ĝin troinstigis.

—Ho, kriis Maleine, kiel agrablege! Nun mi rajdante povas forigi ĉiujn indignojn de la lastaj tagoj! Tie, post tiu barilo, ĉe la fino de la erikejo situas ”La Malnova Poŝtkorno”. Tie ni momenton ripozos!

Eugène devigis sian ĉevalon resti ĉe la ŝia. Singardo estis necesa, ĉar la erikejo estas plena je malebenaĵoj. Kaj post kvaronhora galopado ili alvenis ĉe ”La Malnova Poŝtkorno”.

—Rigardu, diris Maleine, jen jam floranta pomarbo!

Kia belega rozruĝa nubo da floroj!

Li ŝin helpis deĉevaliĝi, ĉe la brido kunprenis la du ĉevalojn al la veturilejo kaj ilin ligis al ringo en la muro, tiam li iris al la verando, prenis el ĝi kanan seĝon kaj tableton, metis tiujn sub la florantan arbon: —Eble vi preferas sidi ĉi tie, fraŭlino, ĉu ne?

—Ho, jes. volontege.

Li modeste foriris, avertis la kelneron kaj poste promenis en la legomĝardenon, kiu troviĝas je kelka distanco de la domo. Sed en malpli ol unu minuto Maleine aperis malantaŭ la domo: —Eugène!

—Fraŭlino?

—Unuope estas tie ĉi sufiĉe enuige. Mi deziras iom paroli kun vi. Rakontu al mi iom pri la Alĝeria dezerto.

—Kiel la fraŭlino ... Li retenis la vorton kaj ili ambaŭ ekridis: —Ŝajnas, kvazaŭ vi lernis vian lecionon parkere! ŝi ridis, prenu tiun alian kanan seĝon kaj rakontu ion al mi.

—Fraŭlino, tio ne estas facile. Mi pensis pri ĉio, escepte pri la Alĝeria dezerto.

—Bonvolu rakonti, kion vi pensis.

—Tio eĉ pli malfacile estas, fraŭlino.

—Tiam mi diros, kion vi pensis. Vi pensis: Kiam post kelka tempo la barono rehejmiĝos, tiam la spektaklo rekomenciĝos. Tiam mi devos rakonti, kion mi faris, kie mi estis — ĉar tio estas unu el la punktoj el mia instrukcio —, kaj tiam sekvos riproĉoj ... ĉio pro la fraŭlino. Ĉu ne estas tiel?

—Tiel estas, fraŭlino. Mensogi mi ne povas kaj tamen devas: pro vi.

—Ne, ne, ni malkaŝe diros la veron. Ni elrajdis — vi ĉe mia flanko — ni sidis kune sub floranta arbo, trinkante frambolimonadon kaj manĝante biskvitojn. Jen, la kelnero jam ĝin alportas!

Longeois silentis momenton, ĝis kiam la fremda viro estis foririnta kaj tiam li diris: —Ŝajnas, ke la fraŭlino negravaj taksas la malgrandajn malfacilaĵojn de la vivo.

—Jes, tion faras la fraŭlino, kaj tion ŝi ankaŭ faras pri la grandaj.

—Mi plej kore esperas, ke tiajn vi ne jam renkontis.

—Ho, jes, ofte, paĉjo jam du fojojn klopodis edzinigi min kaj hodiaŭ vespere li tion faros por la tria fojo ...

Longeois ŝin mire rigardis.

—Fraŭlino, senkulpigu min, vi min honoras per la konfido, kiun vi al mi donas, sed ne decas al stalservisto.

—Estas tre vere, kion vi diras, sed tamen laŭ mi estas sensencaĵo. Vi tute ne similas al stalservisto. Se mi ne pli bone scius, mi dirus, ke vi estas studento. Vi estas la ununura persono el mia tuta rondo, kun kiu mi povas dece paroli.

—Sed via patro, fraŭlino, decas, ke tiu estas la unua, kun kiu vi ...

—Ho, mia patro. Naŭdek procente li estas barono kaj nur dek procente patro. Ĉu vi volas kredi, ke mi serioze pripensas akcepti hodiaŭ vespere la edziniĝan proponon, kiun oni por mi pretigis?

—Sed fraŭlino!

—Jes, ŝi diris, mi ne estus la unua nobelino, kiu tiamaniere estas kondukata ĉe la mano de sia patro al sia destino!

—Kaj kiel vi pensas ...

—Mi simple decidis edziniĝi kun tiu, kiun mi volas, estu li stalservisto. Pardonu, mi ne intencis ofendi vin.

Stalservisto povas en sia speco ...

—Esti sinjoro, kompletigis Longeois mokete.

—Nepre bezonata li povas esti, certe, kaj ankaŭ li povas veki admiron. Kiam mi vidis vin pasintan aŭtunon, dresanta Reginald I ... kiam ĝi vin preskaŭ frakasis ... kaj nun denove dum tiu ĉi rajdado ... ĉar mi sincere diras: mi dum momento estis en angoro, kvankam mi kaŝis tion.

—Do, ni poste tre trankvile returne rajdos, ĉu ne?

—Ne, ni galopos. Mi ne volas ridindigi min flanke de dezertrajdisto.

Kelkajn momentojn poste ambaŭ denove sidis sur la seloj kaj rajdinte kelkajn centojn da metroj paŝe, Maleine galopigis sian ĉevalon. Ili nun parolis neniun vorton.

Ĉiun atenton postulis la rajdado. Kaj subite, senbrue, sen ekkrio, Maleine kun sia ĉevalo falis, sen vorto pro teruriĝo, teren, meze de la erikejo. Fortega estas la bato!

Reginald tuj stariĝis denove sur la antaŭkruroj, sed Maleine restis kuŝanta. La tuta pezo de la besto falis sur ŝia maldekstra kruro. En plena galopo Longeois saltis de sia ĉevalo, ĵetis la bridojn al la besto, kaj returne kuregis. La ĉevalo de Maleine ree staris sur siaj piedoj, sin skuis, sed ĝia rajdantino kuŝis sur sia maldekstra flanko ... apogante per la mano sur la tero, la amazonan ĉapelon malproksime de ŝi, la rajdbastonon rompita en du pecoj. Ŝia vizaĝo pro doloro konvulsiis kaj ŝi aspektis mortpala.

—Fraŭlino, Longeois kriis tute terurigite, ĉu vi havas doloron?

—Jes, ŝi ĝemis, dum ŝia kapo falis malantaŭen, tre multan doloron!

Li donis al ŝi ambaŭ manojn: —Ĉu vi povas ekstari?

—Mi klopodos ... ne, ne, ne povas ... io rompiĝis, mia genuo, kaj mia ... piedo. Kaj malgraŭ la plej fortega doloro, ŝi ridetis: —Kaj tio ja estas tre grave — en la tago de mia fianĉiniĝo.

Ĉapitro kvina - LA EDZINIGA PROPONO

La falakcidento de fraŭlino Maleine kaŭzis grandan konfuzon en ”La Blua Bero”. Longeois jam centfoje vidis fali rajdiston de la ĉevalo, tio ne impresis lin, sed nun li preskaŭ ne povis regi sian trankvilecon. Li genuiĝis apud sia juna mastrino, kaj demandis kun tremanta voĉo: —Ĉu mi vin levu, vin metu sur la ĉevalo kaj paŝe kun vi rajdu hejmen?

Ŝi kapjesis kun dolore-esprima vizaĝo, sed kiam li ŝin levis, ŝi ekkriis. Dolĉe li denove ŝin kuŝigis.

—Lasu min ĉi tie, ŝi diris, rajdu hejmen, kaj veturigu ĉi tien la aŭtomobilon ... la kuŝado malpli multe min doloras.

Longeois jam estis ĉevale kaj flugrapidis tra la erikejo, dum la alia besto kviete restis en la proksimo de sia mastrino. Maleine kuŝis sur sia dekstra flanko, la pugnon premita antaŭ la buŝo pro silenta doloro. Longa, senfine longa ŝajnis al ŝi la atendado, kvankam ŝi certe sciis, ke Longeois rajdos je la plej granda rapido. Klininte super la kolo de sia ĉevalo, ĉi tiu rapidegis ĝis la rando de la erikejo. La besto memvole ektrotis, sed li ade spronis kaj bategis ĝin sur la kolo, galopis ĝis tuj antaŭ la granda barilo, kiu bonŝance estis larĝe malfermita. Dirk staris ĉe la enirejo de la garaĝo. Li saltis de la ĉevalo, ĵetis la bridojn al la knabo kaj kriis: —Voku Eveline! La fraŭlino falis de la ĉevalo. Ŝi devas kuniri en la aŭtomobilo por ŝin helpi.

Malpli ol duonan minuton poste la granda Chrysler kun Eveline en la malantaŭa parto, veturegis sur la vojo al la erikejo. La nova ŝoforo nun profitis sian scion pri la vojoj. Kiel diablo la aŭtomobilo antaŭenflugis. Antaŭ ol li forveturis, li estis kriinta al Clement: —Telefonu al la kuracisto. Se li venas tre rapide, tiam la fraŭlino povos esti flegita antaŭ la reveno de la barono.

Longeois dum la veturado sentis sin kaptita de fortega febro. Ĉiumomente li revidis tiun pro doloro streĉitan vizaĝon de Maleine antaŭ si. Imagu, ke tiu falo estus mortiga. Tiu penso preskaŭ frenezigis lin kaj nun en tiu ĉi momento li sentis, kion ŝi por li signifas. La Chrysler penbruis tra la profunda radsulko en la erikejo, skuis, tangis kaj tremetis kiel boato sur la ondoj, kaj Eugène signaladis por sciigi al sia mastrino, ke li alproksimiĝas.

Sed Maleine ne aŭdis lin. La doloroj iĝis tiel fortaj, ke ŝi devis barakti tutforte por ne sveni. Sed finfine ŝi ne plu povis elteni. La kapo falis malantaŭen kun fermitaj okuloj, kaj la dolorfebro pelis ŝiajn pensojn for, malproksimege for. Estis Eugène, kiu tre singarde ŝin levis kaj metis en la vasta aŭtomobilo sur kelkaj kusenoj. Li demetis sian surtuton kaj sur ĝi ripozigis la vunditan kruron.

—Ŝin tenu en viaj brakoj, li ordonis al Eveline, tio malhelpas skuadon, mi tre singarde veturos.

Estis kvazaŭ de tio dependis lia propra vivo, tiel singarde li direktis la aŭtomobilon tra la radsulko, evitante ĉiun malebenaĵon. Grandaj ŝviteroj gutetis laŭlonge de liaj tempioj, liaj okuloj ardis kaj liaj brakoj tremis ĝis en lia brusto.

—Ho, Dio, plendis Eveline, kion diros la barono?

—Ne gravas, li krudrespondis, se nur la fraŭlino ne havas tro multan doloron, la cetero estas negrava.

La veturado daŭris pli longe ol unu horon kaj dum tiu tempo Maleine kuraĝe retenis siajn dolorĝemojn, sed kiam oni ŝin elportis el la aŭtomobilo, ŝi denove svenis.

—Kie estas la kuracisto? estis ŝiaj lastaj vortoj.

Kuracisto Drom ankoraŭ ne alvenis.

—Mi iras por venigi lin, kriis Longeois kaj kuregis al la stalo. Ĉi tie lia ĉevalo ankoraŭ staris seligita. Nudkape kaj en sia bruna sportbluzo li saltis sur ĝin, forgalopis al la vilaĝo kaj kiam li alvenis tie, li renkontis kuraciston Drom, sidanta sur motorbiciklo.

—Rapide, sinjoro, akcidento okazis al la nobelino, li jam de malproksime kriis al la kuracisto. Tiam li je la tria fojo iris en la direkto de la erikejo, por kapti la ĉevalon de sia mastrino.

Jam estis mallume, kiam li malsekege ŝvitkovrita, kun la ĉevalo ĉe la brido enrajdis tra la barilpordo. Li prizorgis la du bestojn kiel eble plej bone, sed tiam li sin faligis en angulo de la stalo sur kelkaj faskoj da pajlo. Ne la korpa, sed la anima streĉo tute eluzis liajn fortojn. Li sentis sian koron bategi en siaj pulsoj kaj Dirk, kiu envenis kun stalsitelo grimacante haltis antaŭ li: —Ĉu vi povas elteni tiel? li demandis moktone. Nun li ne bezonis informi la baronon. Tiu mem post momento vidos, kio okazis.

Ekbruis motoro ĉe la malantaŭa perono. Longeois saltstaris, kuris tien kaj vidis, ke la kuracisto intencas forveturi.

—Doktoro ... ĉu estas grave? li spiregis.

—Estas malpli grave ol mi supozis. La piedon ni devos enartikigi. Mi iras por preni kelkajn bezonaĵojn.

—Dank’al Dio, grumblis Eugène, estas do nur krurrompo.

En tiu ĉi momento la aŭtomobilo de junkro Debloux veturis tra la ĝardenbarilo. Barono d’Hainquart sidis en la malantaŭa parto de la aŭtomobilo. La pretendanto je la mano de Maleine, kiu loĝas en bieno proksime de Dieren, estis akceptinta en Velp sian estontan bopatron.

La sinjoroj gaje parolante elaŭtomobiliĝis, sed silentis, kiam ili vidis la kuraciston. La barono ne prenis la tempon por aŭskulti lin. Tuj kiam li aŭdis la vortojn: ”Akcidenteto dum ĉevalrajdado”, li lasis sian gaston en embaraso, flankenpuŝis Clement, kaj kuregis sur la peronon, tra la ĝardenĉambro al la koridoro, en kiu troviĝis la pordo de la ĉambro de Maleine. Tuj kiam li rimarkis, ke la akcidento ne estas fatala, li forlasis la ĉambron kaj iris al la subteretaĝo, ne atentante junkron Debloux, kiu lin mirigite rigardis. La barono estis pala pro kolero, kiam li faris riproĉojn al sia servistaro.

—Mi vin ĉiujn maldungas, kanajlaro. Kaj vin, Clement, vin unuavice, maljuna fripono. Ĉu por tio mi vin konfidencis? Revolucio ĉi tie regas, kiam mi forestas.

—Sed, sinjoro barono ... ĝemis Clement.

—Silentu, idiotulo.

—Haltu momenton, diris la dika Hortense, kiu sin sentis la plej sendependa, ne tiel facile la afero solviĝas.

Ni havas, ĉi tie en la kuirejo, nenian rilaton kun tiu rajdekskurso. Se vi ne deziras, ke la fraŭlino rajdu, vi tion malpermesu al ŝi aŭ vi ŝlosu la stalpordon.

—Tio estas la tasko de tiu jena maljuna sentaŭgulo, kiam li rimarkas, ke ili intencas rajdi.

—Pardonu, sinjora barono, nun diris lentuga Dirk, la fraŭlino ne plu estas infano.

La barono ne respondis, kolere sin turnis kaj kriis, surirante la ŝtuparon al la halo: —Friponaro! Aĉularo! Clement! Venigu Eugène ĉi tien!

Clement rapidis al la telefonaparato en la malgranda salono kaj telefonis al Longeois. Kelkajn minutojn poste li staris antaŭ la barono kaj junkro Debloux.

—La fraŭlino diris al mi antaŭ momento, ke vi ne estas kulpa je tiu akcidento, sed tamen mi volas diri al vi, ke vi malsuperas miajn atendojn ĉirilate.

Junkro Debloux ankaŭ volis montri sian indignon. Li glatigis per sia maldika pala mano la malmultajn maldensajn harojn sur sia kranio, ĝustmetis sian grandan nazumon kaj kriis: —Vi eble pensis, ke vi faris rajdekskuron kun ia kamparanino!

—Se mi nun respondus al vi maldece, al kiu la kulpo?

sonis la trankvila redemando.

—Foriru, kriegis d’Hainquart kaj danku la ĉielon, ke estas ĉi tie la junkro, alie mi farus krimon al vi.

Longeois foriris kaj en ĉi tiu momento sonis la elektra sonorilo. Eveline frapetis al la salonpordo: —Sinjoro barono, la fraŭlino vin petas veni.

La barono tuj sekvis la ĉambristinon kaj vidis, ke lia filino estis levinta sin duone en la lito: —Paĉjo, diris Maleine, kial vi venigis Eugène?

—Estas necese, ke mi faru riproĉon al tiu junulo.

—Tion mi malpermesas al vi!

—Maleine!

—Tion mi malpermesas al vi, ĉar se tiu junulo ne estus ĉeestinta, vi certe ne estus revidinta min vivanta.

—Ha, ha! Ŝajnas, ke vi multe ŝatas tiun stalserviston?

—Jes, vi pravas.

—Vi ne koleradu kontraŭ mi, se mi rimarkigas vin, ke tiu simpatio — por nobelino d’Hainquart — estas plimalpli maldeca.

—Mi permesas al ĉiu liajn proprajn opiniojn, ankaŭ al vi.

—Maleine, diris d’Hainquart tre serioze, ĉi tie estas la loko nek la momento. por paroli pri tio plue. Kiam vi estos tute resaniĝinta, mi esperas paroli kun vi pri tio denove. Nun ankoraŭ ĉi tion: junkro Debloux venis, mi konfesas, en plej malfavora momento. Li havas por vi bukedon da bluaj rozoj. Kion mi diru al li?

—Demandu al li, ĉu li oferas tiujn florojn, kiel ... kiel ... amanto ... aŭ kiel malsanulvizitanto. En ĉi tiu lasta kvalito li povas doni ilin al Eveline por enportigi.

La barono ne plu sciis ian respondon. Maleine havas talenton por meti iun antaŭ plena fakto ...

La bluajn rozojn Eveline portis en la malsanulan ĉambron kun la salutoj de junkro Debloux kaj la mesaĝo: —Junkro Debloux reiros al Dieren kaj restos en siaj ĉambroj, ĝis al fraŭlino d’Hainquart estos permesate forlasi la ŝiajn.

—Por tio oni devas esti sufiĉe freneza, diris Maleine al sia ĉambristino. Nu, se li restos en sia ĉambro, li almenaŭ ne ĝenos. Metu tiujn rozojn en tiu vazo ... antaŭ la fenestro!

La genuo de la nobelino ree baldaŭ havis sian normalan staton, sed la enartikigo de la rompita piedo kaŭzis terurajn dolorojn. Kuraĝe ŝi suferis ilin, tiel ke la kuracisto diris: ”Multaj viroj estus svenintaj pro tio. Estas energio en tiu fraŭlino”.

Kvin semajnojn ŝi devis resti en sia ĉambro, plejparte en la lito aŭ sur la divano, kaj tio ŝin enuigis terure.

—Nun sufiĉas, ŝi diris al la kuracisto. Vi kuŝigas min, la kruron sur seĝo ĝis Sankta Neniamo. Mi resaniĝis.

Morgaŭ matene mi promenos per helpbastoneto. Vidu, kia vetero. Mi volas iri en la parkon!

—Per helpbastono? Tion mi malpermesas. Vi prenu paron da lambastonoj. Estas mi, kiu portas la respondecon, diris la barono.

—Oh, tion li diras al ĉiu. Dirk estas responda, Hortense estas responda. Vi laŭvole amasigu ĉiujn respondecojn ... mi promenos.

Kaj ŝi laŭagis. La sekvantan matenon ŝi iris ĉe la brako de la kuracisto en la koridoron kaj deiris la ŝtuparon al la perono. Tie ŝi neatendite staris antaŭ Eugène. Sangondo flugis al ŝiaj vangoj, ŝi palpebrumis nerve, faris kvazaŭ ŝi ion forviŝas de sia verda robo, la malhelverda robo, roze garnita, kiun ŝi portis je la tago, kiam Longeois alvenis en ”La Blua Bero”.

Ŝajnis, ke Eugène per tiu aperaĵo estis surprizita. Li maltenis la du alzanulojn, kiuj staris antaŭ la ĉasveturilo, paŝis al la perono kaj diris, tenante la ĉapon en la mano: —Mi kore gratulas la fraŭlinon.

—Mi vin dankas, Eugène.

Ŝi ridis al li, sed rapide sin turnis al la kuracisto: —Bela vetero, ĉu ne?

—Jes, sed eble por vi ankoraŭ iom malvarme.

—Ne, ne estas tro varme, ŝi diris ... mi volas diri ... Ho, mi pensvagas.

Tion kaŭzas la ŝanĝo, diris la kuracisto.

—Nu, mi lasas vin sola. Kaj atentu, ne apogu sur la piedo.

Ŝi ne plu aŭskultis, sed rigardis al la ĉasveturilo, kiu malaperis malantaŭ grupo da koniferoj. Eugène iris por dresi la alzanulojn. Kien li iras? Ĉu al la erikejo? Ŝi ne povas toleri, ke ŝia patro estis tiel ofende kruda kontraŭ li, ĉar Eveline al ŝi rakontis, kiel Eugène freneze veturegis por laŭeble rapide ŝin helpi. Kaj la kuracisto rakontis, ke tiu bonmaniera stalservisto jam dufoje estis ĉe li por informiĝi, kiel fartas la fraŭlino.

—Afabla junulo, li diris, tiel bonkora kaj boninstruita.

De kie li venas?

—Li diras, ke li naskiĝis en Florence.

—Li similas al hispano.

—Lia patrino estis alĝerianino.

—Ha jes, pri tio mi ne miras. Mi eblus vesti lin kiel maŭran princon.

Eugène ne konjektis, ke malantaŭ tiuj altaj duoblaj fenestroj oni tiel ofte pri li parolis. Nur unufoje dum tiuj malgajaj semajnoj li dummomente vidis fraŭlinon Maleine. Sed li vidis la bluajn rozojn kaj nun li sufiĉe sciis.

Estis junkro Debloux, kiu ilin portis, en ties manoj li ilin vidis dum tiu vespero, kiam okazis la akcidento, kaj la sekvantan tagon ili staris en vazo antaŭ la fenestro de la malsanula ĉambro. Tio lin ĝenis — terure — kaj intence li evitis iri laŭlonge de la malantaŭa perono. Sed, kion do li volas? Ĉu ne estas kompreneble, ke lia juna mastrino fianĉiniĝis? Ĉu mastrino? li demandis al si mem. Ĉu ŝi jes estas mia mastrino? Kion ŝi intencis per la vortoj: —Mi edziniĝos, se mi volas, kun stalservisto.

—Maleine, sonis voĉo. Barono d’Hainquart staris antaŭ sia filino. Li estis tre multokupita dum la lastaj tagoj, ĉar venis grupo da sinjoroj sur la bieno, kiuj petis lian konsenton fariĝi kandidato por la membreco de la Parlamento.

Estis la unuiĝo de terposedantoj, kies prezidanto li estis, kiuj instigis lin akcepti ĉi tiun kandidatecon. Tuj kiam li eksciis, ke lia filino estas resaniĝanta, la agado de lia unuiĝo denove okupis lin. Tamen hodiaŭ estis veninta letero de Debloux, kiu anoncis sian venon je dimanĉo kaj kiu skribis sube de sia epistolo: —Mi kore esperas, ke mi forlasos ”La Blua Bero” dum pli feliĉaj cirkonstancoj ol antaŭ kvin semajnoj.

—Mi intencas aranĝi intiman tagmanĝon.

—Estas bone, patro.

—Do, ĉu vi ne kontraŭas? la barono demandis plenespere; tio estas saĝe, mia infano. Ne forgesu: Emile Debloux estas la plej riĉa terposedanto el Gelderlando, kaj kvankam li estas multe pli aĝa ol vi ...

—Ho, ĉu mi ree devas esti edzinigata? Ne parolu pri tio dum la manĝo. Lasu min dum la deserto sola kun li, tiam mi serioze kun li parolos.

—Ĉu vi vere tion faros? diris la barono gaje. Bone, ni do almenaŭ iomete progresas. Do pripensu bone tion, vi ja iam devos edziniĝi.

—Sed nun silentu, patro! Sinjoro Debloux certe ne deziras laman edzinon.

La barono sin klinis al la orelo de sia filino kaj flustris: Inter ni ... li ege enamiĝis je vi. Baldaŭ vi vidos la surprizon, kiam vi estos en la ĉambro-ĝardeno.

Kaj ŝi vidis la surprizon: ebona lambastoneto kun ora prenilo. Kromestis florkorbo kun nomkarteto ”Sinjoro Debloux al fraŭlina moŝto d’Hainquart”. Maleine ridis, la bastonon levinta.

—Vidu, kia virinaĉo mi estas!

—Ĉu vi donos la ordonojn pri la tagmanĝo por dimanĉo?

—Ĉio estos en ordo, patro.

—Do ĉu mi trankvile povas iri al Hago?

—Mi ne galopos al ”La Malnova Poŝtkorno”.

—Kaj dimanĉon proksiman, ĉu tre serioze vi parolos kun Debloux?

—Tre serioze.

Tiam la nova stalservisto, kiu ĵus revenis de la dresveturo, devis veturigi baronon d’Hainquart al Dieren.

Fariĝis ora tago. La parko donis sian plenan somerlukson. La kaŝtanarboj etendis siajn grandajn foliojn super la ĵus razitaj gazonoj, en kiuj tie kaj tie la rozkoloraj kaj blankaj, pendbranĉaj rozoj staris kiel florfontanoj. La grandega bedo da violoj kaj rezedoj donis narkotantan odoron kaj la blankaj kolomboj malvigle serĉis la malvarmetan ombron sub la arboj. Iĝis tro varme sur la teraso. Maleine vokis sian ĉambristinon. Ŝi volis transvestiĝi.

Intertempe Clement metis la ripozseĝon sub la pendantaj branĉoj de la saliko. Lama Dirk kun cigaredo en la buŝo kuŝis sur la amaso da trifolio, kiun Joosten, unu el la farmistoj de d’Hainquart, ĵus estis ĵetinta antaŭ la malfermitan stalon. Li intencis profiti hodiaŭ; la barono estas for, la fraŭlino Maleine sendube nur legas en sia seĝo, Frits akrigas la tranĉilojn kaj Hortense estas en la subteretaĝo. Li nun estas mastro, ĝis kiam ”sinjoro” Eugène revenos. Tiel li titolis nuntempe Longeois. Ĉar tagon post tago kreskis en li la envio. Oni lasttempe por li aparte pretigas la tablon. La tagmanĝon Jonjo portas en granda fermita lada tortskatolo al la pavilono, kie la sinjoro havas en la ŝranko sian propran servicon. Kaj al kio li dankas tiujn privilegiojn? Al sia sinjora aspekto kaj siaj francaj manieroj. Homo, kiu restas malgranda kaj malbela kaj kiu havas kriplaĵon, ĉiam estas malpli favorata ol aliaj. Li — Dirk — sufiĉe povas trakti ĉevalojn kaj aŭtomobilon, por anstataŭigi Eugène. Certe pro tio la barono ne bezonis dungi novan stalserviston. Sep jarojn li jam estis sur la bieno, li venis kiel dek-kvar jara knabo, je unu guldeno posemajne kaj la manĝo. Ĉu fakte ne li devus loĝi en la pavilono? Kial li devas kuŝi en la subtegmentejo super la aŭtomobilejo en tia malnova spiralfera liteto? Li subite vekiĝis el sia envia meditado per blanka makulo, kiu ŝovis en la malproksimo laŭlonge de la florantaj rododendroj. Li eksidis en rekta pozo. Ĉu tiu estas fremdulo? Ĉu sinjoro Debloux? Ĉu tiu intencas tenisi? Ne, estis fraŭlino. Eble, iu, kiu perdis la vojon. Ne estus la unua fojo en ĉi tiu grandega parko. Kiel knabo li mem iam perdis la vojon en ĝi. Li volis eksalti kaj kuri ĉirkaŭ la granda gazono al la avelarbetoj, kiam li en la malrapide moviĝanta figuro, rekonis fraŭlinon Maleine.

He, kien ŝi iros? Li stariĝis, prenis la sarkilon el la gardejo kaj ŝteliris laŭlonge de la alceoj al la densa arbetaĵo ĉe la barilo ĉirkaŭ la laŭbo. De ĉi tie li povis vidi kien fraŭlino Maleine iras. Oni ne dirus, ke ŝia piedo estis rompiĝinta. Nun ŝi estas ĉe la pavilono. Kio nun? ĉu ŝi eniras?

Dirk ekkuris. Li devis vidi, kion ŝi tie faros. Bona ideo lia, kunpreni tiun ilon. Se ŝi vidus lin, li farus kvazaŭ li rastas la vojeton, ĉirkaŭ la pavilono. Li eĉ povus genui tuj antaŭ la fenestro kaj fari kvazaŭ li eltiras la herbaĵon el la ŝtonetvojo. Maleine surhavis robon krepsilkan kun siringviola banto sur la brusto. Ŝi venas inspekti, diris Dirk al si mem, dum li kuŝante sur siaj genuoj antaŭ la fenestro, singarde spionis en la ĉambron. Maleine staris en la mezo de la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardis. Ŝi tie staris je la unua fojo depost ok monatoj. Estis la devo de Netje zorgi, ke ĉio restu pura kaj Eugène neniam pri tio plendis. Malgraŭ tio, ŝajnis, ke io ne plaĉis al Maleine. Ŝi ĝustmetis la tablotukon, serĉis viŝtukon kaj trovinte ĝin en kana korbeto, kiu pendis apud ŝranketo sur la muro, ŝi senpolvigis la kamenbreton.

—Mi rampu malantaŭen, diris Dirk al si mem, ĉar tuj ŝi suprenŝovos la fenestron kaj senpolvigos la viŝtukon super mia kapo. Kiu tion imagus? La fraŭlino puriganta kaj eĉ en blanka robo! Se tion vidus la barono! Liaj haroj pro indigno rektiĝus!

Subite la melhundoj ekbojis. Ili aŭdis de tre malproksime la ronkadon de motoro. La aŭtomobilo rehejmiĝas.

Ŝajnis, kvazaŭ Maleine ege ektimis. Ŝi iris al la ŝranketo, rapide enigis la viŝtukon en la korbeton kaj rapidis el la ĉambro. Dirk vidis ŝin iranta laŭlonge de la bedego de akreruĝaj geranioj. Ĉi tie ŝi restis staranta malantaŭ la trunko de dika kverko kaj rigardis, nevidata de iu, al la aŭtomobilo, kiu veturis en la malproksimo, tra la alveturaleo, al la garaĝo. Dirk metis sian sarkilon trans sian ŝultron, malantaŭen puŝis sian ĉapon, gratetis sin inter la flavruĝaj haroj kaj diris: —Atentu, la fraŭlino nin travivigos strangaĵojn.

Ĉapitro sesa - ĈIELO KAJ INFERO

La vespero kronis tiun ĉi belegan somertagon. Je la sesa la vira personaro estis libera. La maljuna Clement foriris al sia fratino en Groenlo, Frits vizitis sian fianĉinon kaj Dirk, kiel kutime iris al la vilaĝo por bilardludi. La ĉielo formis vastan lazuran kupolon kun miloj da brilantaj juvelsteloj. La birdoj dormis, sed la aero estis ankoraŭ plena de zumantaj insektoj. La ranoj kvakadis en la lageto kaj neniu folio moviĝis. Longeois estis skribinta kelkajn horojn en sia taglibro. Li ne sciis, kion li skribis. Estis pensoj, frazoj sen kunteksto. Komence impresoj, kiujn la holanda vivo faris al li, nun temis plejparte pri lia kunvivantaro. Komence li senatente metis sian libron ien ajn, sed kiam fraŭlino Maleine iutage ĝin trovis kaj foliis en ĝi senintence, li ĝin zorge ŝlosformetis. Li nun estis priskribinta la falon de sia mastrino kaj siajn sentojn dum la lastaj semajnoj. Subite li deĵetis la plumon kaj iris eksteren. Tiu skribado nun sufiĉas. Estas unu estaĵo, unu nomo, kiu tute kaj absolute regas lin: Maleine.

Dek kvin tagojn post la akcidento li estis silentema kaj malgajmiene meditanta, li faris sian devon. Kiam li ne plu povis elteni, li iris al la kuracisto por informiĝi pri la farto de Maleine. Ĉio bone aranĝiĝos, ĉi tiu diris.

Jen esperiga informo. Sed la penso pri la estonta fianĉiniĝo de lia mastrino, kun tiu kvardekjara, ne praktikanta advokato kaj mizera nobelo, tiu junkraĉo, ĉiam premis lian humoron. Li antaŭ momento tiun frazon konfidis al la papero kaj tio terurigis lin: —Mia mastro, li skribis, estas artefarita barono, oni faris lin barono, lia blazono ankoraŭ odoras laŭ la farbo, sed en lia filino hejmas la vera nobeleco de la animo kaj li ne sentas la brilon, kiu radias el ĝi. Neniam ĝis nun min tiom pezis la promeso farita al mia patro. Venas momentoj, dum kiuj ĝi estas por mi turmentado ... Debloux volis en ŝia ĉeesto meti guldenon en mian manon.

Mi ĝin faligis en la koton, fraŭlino Maleine tion vidis. Ĉu estis hazarde aŭ intence, ke ŝi ekstaris sur tiu guldeno.

Ŝi havas koron ... koron ... multaj filinoj el la normandia nobelaro en komparo kun ŝi tute malaperas ...

La poŝtisto ĵus alportis per biciklo ekspres-leteron al la adreso de Eugène Longeois, ŝoforo sur la bieno ”La Blua Bero”. Estis rekomendita letero de notario Dupuis el Parizo. Kion volas Dupuis? Nun ne plu estas io por ordiĝi por la familio de Verd’Ile. Estis letero tripaĝa, en ministro-formato. La familio de Verd’Ile, tiel li skribis, estis unu el tiuj generacioj, al kiuj la antaŭa Francujo multe dankas. La Regna Tribunalo de la franca nobelaro proponis al la lasta posteulo de de Verd’Ile financan subtenon, en formo de senrentuma antaŭpago de kvaronmiliono da frankoj ...

Longeois konis tian helpon. Li reenkovertigis la leteron.

—Ĉu almozo? Dankon!

Li iris al la herbejo, kiu limtuŝis kun la malantaŭa flanko de la parko. La vespero estis tiel hela, ke li povis vidi de ĉe la bariero malproksime la loĝejon de Joosten, kaj ankoraŭ pli malproksime la turpinton de la vilaĝa preĝejo. Estis sonĝo, tia vespero, ekstra donaco de Dio. Tiel mi volus sonĝi ĉi tie dum mia tuta vivo. Li klare distingis la altajn lekantojn, la trifolion kaj la okzalon; la luno briligis la arĝentan flankon de la salikfolietoj kaj vesperto preskaŭtuŝe cirkle preterflugis lin. Kaj en tiu ĉi varmeta somernokto li decidis: li ne plu volas resti ĉi tie. Estis granda eraro liaflanke, foriri al la malvarma Nederlando.

Se li do estas kondamnita resti servisto dum sia tuta vivo, tiam plivole sub la radianta Afrika ĉielo, en Alĝerio, kie li jam kiel dek ses jara knabo partoprenis al karavanvojaĝoj, kie li ĉiujare pasigis sian ferion, vagante dum semajnoj sub la ardanta varmega suno.

Senprokraste li intencis efektivigi sian decidon kaj skribi leteron al la barono. Morgaŭ estos tro malfrue, ĉar tiam laŭkontrakte komenciĝos nova dungperiodo. Rapide li trairis la longan mallarĝan kverkaleon, kiu kondukis rekte al la lageto kaj tie, je kelkaj paŝoj de la bastonegponto, konstruita trans la mallarĝa parto de la anaslageto, staris Maleine. Li devis ŝin preterpasi. Sed li sentis sin kaptita de ia neklarigebla maltrankvilo, tiel ke li haltis kaj nenian vorton povis eligi.

—Ĉu vi kredis vidi aperon de somerfantomo?

—Mi ne scias, kion mi pensis, fraŭlino.

—Precize kiel mi! Ĉu vi ankaŭ la vesperon trovas eksterordinare belega?

—Kvazaŭ fantazio, fraŭlino. Mi momenton sidis tie apud la herbejo. Estas sonĝo!

—Vi diru: premsonĝo, ĉar vi tiel rapide kuris, kvazaŭ iu vin persekutis. Kien vi volas iri?

Longeois ne sciis, kion diri. Sed subite, sentime kaj malkaŝe li diris: —Mi volas skribi leteron al via patro. Post dek kvar tagoj mi foriros. Tio estas neŝanĝeble.

—Kien? demandis ŝia preskaŭ flustranta voĉo.

—Al Alĝerio.

Maleine silentis, faris kelkajn paŝojn malantaŭen kaj per la disetenditaj brakoj dorse apogis kontraŭ la apogilo de la kampara ponto. Malrapide ŝi klinis la kapon.

—Fraŭlino!

Jen ĉio, kion Longeois povis diri. Li vidis, ke ŝi metas la manon al la okuloj. Ŝiaj ŝultroj skuiĝas. Tiam ŝi volis foriri. Sed li petegis: —Fraŭlino, diru kion mi devas fari ... Mi sentas min tiel terure ... sola.

Tiam ŝi pasie sin ĵetis al lia brusto kaj plorĝemis: —Mi ne plu povas silenti. Ho, estas terurege, ke mi ne povas min regi, sed la angoro, ke vi foriros, kaŭzas, ke mi perdas sinkontrolon.

—Fraŭlino, kion vi faras? Regu vin. Morgaŭ vi bedaŭros tion, kion vi nun diras!

—Neniam, neniam mi tion bedaŭros, se vi, se ... vi ne bedaŭras. Diru vian opinion. Nun vi certe min juĝas tre malvirta.

Li premis ŝin en siaj brakoj, kisis ŝin sur la frunto: —Ĉu malvirta? Depost tiu akcidento sur la erikejo, mi scias, ke mia vivo estas en viaj manoj — por ĉiam.

—Ni iom promenu; donu al mi vian brakon, konduku min al tiu loko, kie vi sidis kaj nomu min Maleine ...

ĝin diru!

Li rigardis ŝin en la okuloj kaj mallaŭte diris: Maleine!

—Ĉu ne estas sonĝo, tiu ĉi vespero? Mi sentis, ke tio okazos. Mi preĝis por tio, jam tiel longe. Kaj nun mia preĝo estas plenumita ... Mi vin amas!

—Maleine ... serviston!

—Ne diru tion! Mi ne rigardas vin servisto. Se vi nur scius, kiel eminenta vi estas en miaj okuloj, eminenta pro via energio, pro via forto, pro via fiereco. Ho, mi tiel ofte vin admiris!

—Se la barono scios la veron!

—Estu; mi volas suferi pro vi!

—Kaj ... ĉu li ... Debloux?

—Silentu pri li ... mi lin ignoras.

—Kaj ĉu liaj rozoj, tie antaŭ la fenestro?

—Tiujn mi donacis al vi, enpense!

—Maleine kio nun je ni devas okazi?

—Mi iĝos via edzino ... nun aŭ poste. Ne ekzistas malhelpaĵoj.

—Ĉu via patro?

—Lin mi iom post iom preparos. Nun ankoraŭ ni devas silenti. Mi lin konas: li estas treege koleriĝema. Se li neatendite ekscius, ke mi amas vin ... jes, tiam mi timus, ke li sin forgesus kaj farus krimon kontraŭ vi aŭ mi. Sed ni nun ne parolu pri tio. Mi la vivon nun subite vidas tiel bela, mi volus feliĉigi ĉiun!

—Mi vin amas, Maleine, mi tion sentis de post la unua momento kiam mi vin vidis, kaj nun mi ankaŭ scias, de kie venis tiu maltrankvilo en mi, kiu estus repelinta min al Francujo, se tiu ĉi horo ne estus veninta. Sed mi volas resti honesta kaj ĉion diri al via patro ...

—Poste, poste, atentu, ne jam nun, tio kaŭzus akcidenton kaj mi ne povas toleri, ke paĉjo estu tiel kruda kontraŭ vi. Promesu al mi, ke vi silentos, ĝis kiam mi vin avertos, promesu tion al mi!

—Mi silentos, diris Longeois.

Tiam ili aŭdis sur la ŝoseo de malproksime motoron kaj momenton poste ili vidis lumbrilon super la arboj. La granda arklampo ardiĝis super la malantaŭa perono.

—Jen sendube la kuracisto, diris Maleine ... Kia mizero, se oni estas persekutata kun tiom da intereso.

Li prenis ŝian manon, premis ĝin al siaj lipoj. Ŝi volis ĉirkaŭbraki lin, sed subite sonis voĉo de malproksime: —Fraŭlino? Ĉu vi estas tie?

Ŝi kuregis laŭlonge de la dornobarilo, sin klinis kiam ŝi venis laŭlonge de la rozarbetoj, ĉar tiu ĉi loko estis videbla de la domo, tiam ŝi iris, kviete promenante, al la ponteto. Tie staris Eveline.

—Fraŭlino, la kuracisto devis fari viziton en la najbarejo kaj petas pardonon, ke li tiel malfrue venis.

—Ĉu li eble pensas, ke mi inter nun kaj hodiaŭ matene ekagoniis? Atendu, mi al li faros riproĉon.

Kaj ŝi vokdiris al la kuracisto: —Mi neniam min sentis tiel sana kiel hodiaŭ. Sed kiam mi pensas pri mia piedo, tiam ĝi doloras kaj kiam mi vidas vin, mi kompreneble devas pensi pri mia piedo. Nun vi scias, kion vi estonte devas fari.

—Ho, ho, balbutis la kuracisto, mi ne venas kiel kuracisto, mi venas kiel interesulo.

—Tiam donu al mi vian brakon, mi vin kondukos ĝis la barilpordo.

En sama momento malluma ombro glitis de malantaŭ la rododendraj arbustoj, je kelkmetra distanco de la bariero de la herbejo en kiu Reginald I kaj II nun kiel dresitaj, trankvilaj bestoj, kuŝis revante. La ombro glitis antaŭen, de unu malluma angulo al alia, kaj saltmaniere sekvis Longeois, kiu interne ĝojegante pro la feliĉiga deklaro de Maleine malrapide reiris enpense al la pavilono, kies pordo kaj fenestroj ankoraŭ estis larĝe malfermitaj. Nun li, malgraŭ la varmeta vespero ilin fermis. Li volis esti sola kun sia granda feliĉo, ĉar nun klareco estis veninta inter li kaj tiu bela, sincera infano, nun li sentis sian amon, larĝa, grandioza kaj nobla. Novan limon li preterpasis, nun komencis timige-bela periodo en lia vivo ... ”Mi iĝos via edzino, nun aŭ poste”, ŝi diris. La edzino de iu, kiu laŭfinance ne estas pli ol almozulo. Ĉu ne estus pli honeste, pli saĝe, malkaŝe stari antaŭ barono d’Hainquart kaj diri al li: via ŝoforo estas grafo George de Verd’Ile, via filino kaj mi nin amas reciproke ...

Sed, ĉu la promeso, kiun li faris al sia patro? ...

Kaj multe pli grava kialo postulos lian silenton por ĉiam ...

Tiu ombro ekstere estis ŝtelirinta ĝis apud la fenestro kaj kaŝrigardis enen. Estis longa, fuŝaspekta viro kun nigra, mallonga stopla barbo, ĉapo kun fendita viziero profunde sur la frunto, la bluzkolumon sub la maldika vesto malfermita, tiel ke parto de lia nuda brusto estis videbla. Kiam li vidis la ŝoforon de la barono sola, la kapon kontraŭ la apogilo de la kana seĝo, la okulojn fermitaj ... li frapetis mallaŭte kontraŭ la fenestra vitro.

Longeois sidis ĉe malgranda, olea krepusklampo. Li nun pri nenio pensis, vidis nur Maleine, Maleine, kia ŝi staris kun disetenditaj brakoj, ripozante kontraŭ la apogilo de la kampa ponto, la kapon klinita. Subite la telefon-sonorilo sonis ... li eksaltis, aŭskultis.

Estis Maleine: —La kuracisto estas for, mi enlitiĝas ... Bonan nokton, Eugène!

—Dormu bone, mia kara! ...

Nun la frapado iom pli laŭte sonis. Longeois sin turnis, faris paŝon al la fenestro, kaj premis sian vizaĝon kontraŭ la vitro. Ekstere staris viro, li vidis la konturon de la korpo, sed la vizaĝon li ne povis distingi. Rapide li kontaktigis la elektran lumon, malfermis la pordon kaj ankoraŭ li ne vidis, kiu staras antaŭ li: —Kion vi serĉas ĉi tie? li krudvoĉe demandis. Tiam li faris paŝon malantaŭen kaj sonis voĉo: —Jes, estas mi! Mi serĉas vin.

—Ĉu Hektor?

—Jes, mi estas Hektor. Nomu min laŭ mia dua nomo, precize kiel antaŭe ... Mi estas Adolf ... Nur ne rigardu tiel idiote. Estas nun simpla fakto ... Kaj vi, ĉu vi eĉ ne diras ”bonan vesperon”?

Longeois malkviete ĉirkaŭrigardis kaj tiam subite, li tiris sian fraton en la ĉambron, rapide ŝlosis la pordon kaj mallevis la kurtenojn antaŭ la fenestroj. Tiam li flustris: —Kiel vi venis ĉi tien, ĉi tien en Nederlando?

—Tion mi ne povas rakonti al vi en kelkaj vortoj. Tio estas longa historio!

—Parolu mallaŭte!

—Ho, mi ja estos singarda. Oni min serĉas!

—Kiu?

—La ĝendarmoj. Ili preskaŭ min kaptis ĉe la landlimo, sed mi saltis el la vagonaro.

—Sed ... Adolf, kio do okazis al vi? Kie vi loĝis lastatempe?

—Loĝis? Ĉu vi tion nomas loĝi? En la Fremdula Legio en Alĝerio, estas infero tie. Kaj tiu infero tamen estas paradizo kompare kun la punkolonio en Biribi. Tie mi fajle min liberigis, tiel longe frotis miajn man-katenojn, kontraŭ la roko, ĝis ili rompiĝis ... ĉu vi nenion havas por manĝi?

Longeois rigardis sian fraton malestime: —Mia Dio, Adolf, kio do fariĝis el vi?

—Jes, tion mi jam ĝis-enue demandis al mi mem. Kaj nun mi rezignis. Mi demandis, ĉu vi havas ion por manĝi?

Silente Longeois iris al la malgranda ŝranko kaj diris, tremante tra la tuta korpo: —Mi kredas, ke nenion mi havas. Mian manĝaĵon oni ĉiam alportas ĉi tien. Nur tie, en la stalo estas porhunda kaj porĉevala pano.

—Ankaŭ bone, diris la viraĉo.

Longeois forlasis la ĉambron. Ekstere li momenton restis staranta, kun la mano al la kapo: —Granda Dio, ĉu tiuj estas la lastaj posteuloj el la generacio de Verd’Ile ... stalservisto kaj ... almozulo, vagabondo? Eble eĉ pli malinde!

La larmoj venis en liaj okuloj, li pugnigis siajn manojn.

Dum ekstere unu frato senespere baraktis kun si mem, por venki sian kruelan emocion, la alia timeme ĉirkaŭrigardis, malfermis la du pordetojn de la ŝranko, traserĉis la tirkeston, palpis en la poŝoj de la vestoj, kiuj pendas al la vesthoko apud la lito kaj nenion trovinte diris: —Malriĉa kiel preĝeja muso, sed mi atendu.

Longeois revenis, kun granda griza ĉevalpano.

—Mi havas poŝtranĉilon, diris lia frato, kaj defranĉis dikan kruston.

Kiam la pli juna malĝoje rigardis al sia frato, li memoris la vortojn de sia mortanta patro: —Se vi iam renkontos Hektor-Adolf, tiam pripensu, ke vi estas el sama sango. Estu bona por li. Sed, kiel tio devus okazi ĉi tie? Li nun staras antaŭ terura elekto.

Estis, kvazaŭ la dekadenca viraĉo divenis liajn pensojn, Ĉar li demandis, maĉante: —Ĉu vi povas kaŝi min ĉi tie dum kelke da tempo?

—Ĉu vin kaŝi? Ĉu en ĉi tiu domo, teruriĝis la pli juna, kion vi aludas?

—Mia personpriskribo estas publikigita en la gazetoj.

Mi en Parizo (pro malsato — vi kredu min laŭ mia vorto) pro malsato ŝtelrompis kaj oni min kaptis dumfare.

Tiam mi iun batis per seĝo sur la kapo ...

—Ĉu mortige ...?

—Tion mi ne scias. Mi kredas, ke jes, almenaŭ la gazetoj tion sciigas. Ĉe la belga-nederlanda limo mi saltis el la vagonaro.

—Kiel vi eksciis, ke mi estas ĉi tie?

—De la notario.

—Kion vi faris ĉe la notario?

—Demandi ĉu estas io por heredi.

—Malkuraĝulo.

—Nu bone, ankaŭ insultu min!

—Jes, estis io por heredi ... la honoro de granda nobelo, de via patro, de grafo Hektor de Verd’Ile, sed tiun honoron vi forĵetis en la koton.

—Mirige! Ĉu tio estas via danko?

—Ĉu danko? Ĉu vi eĉ postulas dankon?

—Jes, certe. Ĉar mi senigis vin ĉiujn de mia persono.

Kiam mi vidis, ke nenio restis por manĝi, mi iris en la mondon; mi forigis de mia patro la zorgojn por mi. Vi konservis vian ĉevalon, vi konservis vian serviston ... Mi subskribis dumsesjaran kontrakton en la Fremdula Legio nur por akiri manĝon, vestojn kaj monon. La fatalo faris el mi ŝtelrompiston, almozulon, kaj el vi stalserviston ... la diferenco ne estas granda.

—Adolf!!!

—Ne formanĝu min, mi petas. La normandia kavaliraro min laŭdos pro tio, ke mi ne volis ludi rolon de servisto.

—Vi estas tre bonkora, tre komplimentema!

—Ĉu mi diru al vi, kie estas mia fatalo kaj kie via bonsorto? En nia fizionomio. Mi aspektas kiel bovpaŝtisto, kiel proleto, vi aspektas kiel nia prapatro, kiel la duko de Nemur’. Per tio vi eĉ kiel stalservisto havas bonŝancon.

—Kion vi aludas per tio?

—Nu, ne estu tiel naiva ...

—Parolu klare, mi petas!

—Vi pensas eble, ke mi ne vidis vin amindumi.

George fariĝis mortpala kaj konvulsie pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj.

—Estas bela, blanka kolombeto, daŭrigis la viraĉo, sed tio ĉi tamen ne estas la maniero de ”granda nobelo” ĉar se ŝia patro tion ekrimarkos ... sian filinon en lunlumo kun la stalservisto, tiam li subite vin forpiedfrapos!

—Adolf, fizike vi ne povas plu degeneri, psike jes, homo povas fariĝi diablo, se li ...

—Ho, vi nun ne prediku al mi. Ni konsideru la cirkonstancojn, kiaj ili estas.

—Bone, diris George, subite venkinte sian emocion; vi devigas min flankenmeti ĉiun sentargumenton. Por kio vi venis tien ĉi?

—Nu, per diablo, tion mi jam diris al vi. Unue mi venis por manĝi. Tion vi bonege aranĝis. Kaj li denove buŝprenis pecon de la malmola pano. Plie vi devas kaŝi min dum kelkaj tagoj, malpli danĝeran rifuĝejon ol ĉi tie mi nenie trovos, ĉar la plej ruza detektivo ne konjektos, ke mi estas gasto de mia frato.

—Bone, imagu, ke mi prenas la rajton kaŝi vin ĉi tie, nepetinte konsenton de mia mastro.

—Ĉu nepetinte de via mastro konsenton, kaj pro kio ne?

—Pro kio? Ĉu vi eble kredas, ke mi fierus pro la honoro, prezenti vin kiel mian fraton?

—Nu, unu frato devas engluti maldolĉan pilolon por helpi la alian. Kaj vi per tio min helpas, vi per tio certigas mian liberecon, vi per tio evitas gravajn aferojn, ĉar, se oni kaptus min kaj kondukus en malliberejon ... min, la estontan bofraton de nobelino d’Hainquart ... Vi prefere ŝparu al via karulino tiun skandalon. Por mi tio ne gravos. Mi kutimiĝis al ĉiaj malliberejoj.

George sentis kvazaŭ la fatalo lin kaptis ĉe la brusto, tiel krude, tiel venene ĝi lin atakis, ke li metis la manojn antaŭ la vizaĝon kaj pro doloro senforte falsidis en sian seĝon. Li kvazaŭ el ĉielo ekfalis en abismon. Antaŭ apenaŭ unu horo lia animo ĝojkriis: Ho, kiel la vivo estas belega! Maleine! Maleine! Kaj nun, satano proprapersone penetris ĉe li, sin ĵetis sur lin kaj minacis lin sufoki.

—Ne estu tiel infana, li aŭdis, ni ne jam finparolis.

Estu saĝa; per lamentado ni ne progresos. Mi devas esti helpata, mi estas en embaraso, kiel rato sur subakviĝanta ŝipo. Danĝero ekzistas por via bonfama nobela nomo, kaj por mia libereco, eble por mia vivo. Ni do klopodu akordiĝi.

—Parolu, raŭke diris George.

—Vi do min ĉi tie kaŝos.

—Kiel longe?

—Nu, ni diru, dum kvarkelke da tagoj.

—Kaj poste?

—Tiam vi zorgu, ke mi ekhavu kelkajn vestojn. Mi ĉi tie forrazos mian barbon, kaj vi donu al mi voja ̧-monon.

—Monon mi ne posedas. Ĉion, kion mi perlaboris, mi sendis al la notario por pagi malnovajn ŝuldojn.

—Mire, mire, ridis la fripono, kiel honeste povas esti la homa koro! Sed vi certe scias rimedon por akiri monon.

—Mi ne scius, de kie ĝin ekhavi.

—Ĉe ŝi ... ĉe ... via fianĉino!

—Neniam !

—Nu, ĉion konfesu al ŝi! Virino tre facile pardonas!

—Adolf, mi avertas vin ... se vi diras eĉ unu vorton, ĉu buŝe ĉu skribe, se vi per unu gesto perfidas, kiu vi estas ...

—Ĉu tiam?

—Tiam mi vin pafmortigos!

—Jes, la akcepto fariĝas pli kaj pli kora. Je la tempo de mia ekforiro, mi estos diskvaronigita. Sed tiun pafmortigon vi tamen ne faros.

—Ĉu vi estas certa pri tio?

—Jes, ĉar jen letero de nia patro. La lasta, kiun li al mi skribis. Vi promesis, ke vi min helpos, se iam vi min renkontos. Kaj tion vi faros, ĉar vi estas nobelo, tion vi ĵus energie asertis. Mi do povas kalkuli je via helpo, ĉu ne?

Kaj la pli juna, komprenante, ke eĉ lia promeso farita al lia patro estis misuzata kontraŭ li, raŭke respondis: —Jes!

Ĉapitro sepa - LA LASTA EL MALNOVA GENERACIO

Ĝuste kiam tagiĝis, la pli maljuna frato endormiĝis en la kana apogseĝo. Ili estis interparolintaj longajn horojn, sen rezulto. Tiam la vagabondo finfine diris: —Al mi sufiĉas. Lasu min dormi almenaŭ unu horon, ĉar tio, dum la lastaj kvar tagoj okazis nur tre malofte.

Kaj George kapskuis, kiam li vidis sian fraton tiel trankvile. Kiel mistera ja estas la homa sorto. Ne, iometo da familifiereco de de Verd’Ile estis en tiu viro. Tiu viro dekadencis nesaveble. Batis la kvara, kiam li vekis lin, por konduki lin al la pajlo-subtegmentejo, de kiu nur li havas la ŝlosilon, kaj en kiu nur li venas, ĉar Dirk sufiĉe da pajlo malsupren portis por dekkvar tagoj. Tie dumtage restos Adolf kaj vespere George lin venigos ĉe si por doni al li manĝon. Antaŭ ol la viraĉo iris al sia rifuĝejo, li haltigis sian fraton, dirante: —Ĉu vi do rifuzas klopodi por akiri monon ĉe la nobelino?

—Jes.

—Ĉu vi ankaŭ rifuzas peti al via mastro antaŭpagon?

—Jes, absolute.

—Tiam mi havas alian proponon. La notario proponis al vi akcepti de la franca kavaliraro senrentuman antaŭpagon.

—Kiel vi scias tion?

—Ĉar mi tiun saman proponon faris al la notario. La simplulo eĉ ne sciis, ke ekzistas tia kutimo ... Mi, estante la pli maljuna el la generacio, havas la unuan rajton je tiu helpo. Sed oni rifuzis. Dum mia foresto, oni min ekzamenis pri bonmaniereco kaj bonkonduto kaj mi malsukcesis. Sed mi tion certe aranĝus, se mi nur havus viajn dokumentojn. Mi tre bone povas anstataŭi vin! Estas malgranda arto kredigi la fabelon, ke Hektor-Adolf de Verd’Ile mortis en Alĝerio.

George de Verd’Ile krucigis la brakojn kaj ekstaris antaŭ sia frato.

—Ŝajnas, ke vi ne plu povas imagi, ke ankoraŭ ekzistas en la vivo honoro kaj konscienco.

— Jes, jes, tion mi tre bone povas imagi, sed tiaj objektoj estas por persono, kia mi, luksaĵoj, ĉar mi jam diris al vi, ke mi riskas mian liberecon, eĉ mian vivon. Mi volas lasi vin trankvile laboregi kiel ... nobelo-servisto, sed por tio vi devas oferi ion. Klopodu akiri kelkajn milojn da frankoj por mi, kaj morgaŭ mi foriros al SudAmeriko ...

Je tiu ĉi momento sonis bato, kvazaŭ iu tirfermis pordon. La du viroj silentis kaj Adolf mekanike sin premis dorse kontraŭ la muro malantaŭ la duonmalfermita pordo. George iris eksteren kaj aŭdis iun supreniri la ŝtuparon de la garaĝo. Estis Dirk, kiu, iomete ebria, tiel malfrue revenis el la vilaĝo kaj nun iris liten. George faris signon al sia frato, antaŭiris al la stalo kaj montris al li lian rifuĝejon: —Restu tie ĝis mallumiĝos; se mi povas, mi alportos al vi manĝaĵojn.

Tiam liaj nervoj estis eluzitaj. Li falkuŝiĝis sur sian liton kaj kaŝis sian vizaĝon en la kuseno. Kio nun al li okazis, estas pli ol li povas elporti. Ĉu la humiliĝo, kiun li prenis libervole sur si je respekto pro memoro al sia patro, ne estis sufiĉe kruela? Kaj ĉu Maleine? Ĉu li povus postuli de ŝia nobla karaktero, kiu ŝajnas ne distingi rangon, ke ŝi ankoraŭ prenu krome tian degeneritan individuon? Ĉio havas limon. Se Maleine ekscius, ke li estas la frato de ... forkurinta malliberulo, de ŝtelrompisto, kaj murdisto, kiu estas serĉata de la ĝendarmoj kaj kies personpriskribo estas publikigita en la gazetoj, ĉu ŝi tiam ankoraŭ dirus: mi volas suferi pro vi ... Kaj ĉu la barono?

Ne necesas dubi pri tio: se tiu ekscius, kiu sin kaŝas super lia stalo, li tuj telefonus al la polica esplorservo, kaj tiam la plena vero malkaŝiĝus ...

Ho, tio estus frenezige!

—Mi perdos Maleine, mi devos cedi ŝin al la fatalo, li ploris mallaŭte kaj metis sian ungojn en la kusenon.

Ekstere la ora somersuno leviĝis en majesta belegeco super la pintoj de la arboj kaj la birdoj kantis ĝojkriegante kaj laŭte, sed George de Verd’Ile ne memoris pli malesperan horon. Li sentis, ke io devas okazi. Estis kvazaŭ ĉirkaŭas lin terure-minacanta fulmotondro-atmosfero.

La fatalo, kiu malrapide, tre malrapide, sed neeviteblecerte, estis detruinta lian tutan generacion morale kaj finance, nun ankaŭ etendis sian manegon al lia kolo, por premsufoki lin, kaj ankaŭ la vivon de Maleine, tiu juna, senkulpa infano. Tio neniam okazos. Li sin defendos kontraŭ ĉiuj potencoj el la infero.

Kiel nedireble kruela povas esti la vivo. Ĝi kontrastigis du fratojn, infanojn de sama patro. La feliĉo de unu signifis la morton por la alia. Kiu venkos? Senpardona batalo decidos!

Sonis brueto. La bieno ”La Blua Bero” ekvekiĝis. La hundoj bojis; en la malproksimo, en la herbejo blekis unu el la ĉevaloj; la fenestrojn de la subteretaĝo oni ĵetmalfermis; iu fajfis, estis Frits. Blekis bovo kaj alaŭdo flugis ĝojkantante renkonte al la suno. Antaŭen, diris George al si mem ... Eugène Longeois devas fari sian devon.

Li sin levis, iris al la lavpelvo en sia dormĉambro kaj tenis sian kapon sub la akvokrano. Tio iomete refreŝigis lin; donis al li forton por vidi pli klare la situacion. Li malfermis la du fenestrojn kaj la pordon, ekbruligis cigaredon kaj iris en la parkon. Estis nur unu vojo ...

mono. Se Adolf havus monon, li forirus por ĉiam, li aĉetus vestojn, falsajn dokumentojn, li enŝipiĝus al SudAmeriko! Kiel akiri monon? Tri kvaronojn de sia salajro li en marto sendis al la notario: ... Ho ve, kelkajn centojn da guldenoj, sed ĝi donis al li momenton da kontenteco kaj la fieran senton, scii, ke la familiŝuldo estas nuligata. Li turmentis sian cerbon, sed ĉiufoje liaj pensoj venis ĉe la sama deirpunkto. En tiu direkto savo ne estis ebla. Kaj li returnis al sia laboro, nun kun la espero, ke Maleine lin nun ne vidu. Lia vizaĝo certe lin perfidus.

Li devis kun la aŭtomobilo veturi al Arnhem por akcepti la baronon. Tio estis almenaŭ iom da bonŝanco, ĉar tiam li povos aĉeti tie biskvitojn, iom da fumaĵita viando kaj botelon da lakto, por ĝin revenante kontrabandi al la pajlejo. En la malproksimo iris Eveline, ŝi alportis lian matenmanĝon kaj li nun dankis la ĉielon, ke Maleine zorgis, ke li estas aparte servata. Li tamen ne havis apetiton, li sentis, ke li ne povos normale vivi tiel longe kiel li scias, ke lia frato estas en lia tuja proksimo, tiel longe, ĝis la fulmobrilo disŝiros la nubojn por alporti lumon.

Tiu solvo venis, neatendite kaj kun konfuziga rapideco, kiel la fulmo, kiu venas el malhela ĉielo kaj bruege terenbatas ĉion, kio troviĝas sur sia vojo. Tri tagoj forpasis en plej granda nervstreĉado. Nur unufoje li vidis Maleine. Ŝi staris inter la malfermitaj balkonpordoj de la flanka ĉambro, kie ŝi ofte sidis antaŭ la fortepiano. George ĵus volis iri al la benzino-gardejo, kiam li vidis ŝin.

Li tamen ne suprenrigardis kaj subite blanka rozo falis precize antaŭ liaj piedoj. Li rapide ĝin levprenis kaj kaŝis en sia bluzo. La vetero tiun vesperon estis malkvietega.

Furioza ventego ekblovis kaj hurlante kaj fajfegante rapidis tra la svingantaj arboj, disŝiris pezajn branĉojn, forblovis la kamentubojn de la verandoj kaj frakasis grandnombron da vitroj de la ĉambroĝardeno. Ĉies manoj tuj okupiĝis por helpi, sed la rompitaj vitroj ne povis esti riparataj. Por tio oni devus telefoni vitriston en Groenlo.

La viro, kiu super la stalo pasigis jam longajn tagojn dormante aŭ kuŝante, aŭdis la ribelon de la furioza ventego kaj pensis: —Feliĉe, nun venas iom da distraĵo. Ne tuŝas min se ĉio disbloviĝas. Ĉio, kion mi povas preni, estas profito.

Ekenuas al mi tiu kavalir-ludado sur pajlejo. George estas tre malcedema homo. Ĉe la fraŭlino li ne kuraĝas iom peti, sian pronaskiĝan rajton li ne forpruntas kaj li mem nenion posedas.

Nun fortega ventpuŝo frakasis la du plej grandajn vitrojn de la ĉambroĝardeno. La viro subtegmenta aŭdis la falbruon de la vitropecoj sur la mozaika planko kaj diris: —Bone, tiel la aferoj bone marŝas; se tio daŭras, eĉ la brulrezista ŝranko de la barono forbloviĝos eksteren. Je tia vetero oni povas ŝtelrompi sur lignaj ŝuoj nerimarkate.

Li rampis trans la altamasigitaj faskoj da pajlo al la tegmenta-fenestreto, ĝin iom malfermis kaj rigardis eksteren. Hieraŭ kaj antaŭhieraŭ li ĉi tie nenion povis vidi de la bieno. Sed nun la arbopintoj tiel svingiĝis, ke li ĉiufoje povis vidi parton de la ĉambroĝardeno. Oni ĵus tie kontaktigis la elektran lumon. Bonege! Nun li vidis ĉion, kio okazas. Li vidis la baronon kaj la fraŭlinon ... o, o, kia bela infano! Se George persiste rifuzos peti al ŝi monon, li mem ŝin povos uzi kiel lastan rimedon, tiam li minacos, ke li avertos la baronon.

Kion oni tie faras? Li vidis maljunan serviston vestitan en verda-kun-ora livreo, kiu estis surnajlanta kartonon antaŭ la granda rompita vitro. Ĉio aspektis sufiĉe bela.

Pendis lustro, estis kvazaŭ arĝentaj floroj. Mire: Estas ĉambroaranĝo kiel ĉe paĉjo de Verd’Ile. Kio troviĝus malantaŭe? En tiu verando? En tiu familiaĉambro, en tiu salono? Ĉu arĝentaĵoj? Ĉu akcioj? Ĉu mono? Jes, valorus la penon iri tien por rigardi. La kartonon oni facile povas forpuŝi. Io devas okazi, tio estas certa. Libereco estas tre agrabla, sed ĉi tie la vivo fariĝos eĉ pli monotona ol en la punkolonio. Hodiaŭ vespere ni ĵetos la lotkubojn. Eble mi ĵetos duoble ses. Mi rapide iru malsupren kaj forprenu la ŝlosilon, antaŭ ol la nobelulstalservisto ŝlosos la pordon.

La ventegforto kulminis tiun nokton. Sonis krakado, poste tondranta bato: la plej peza kaj plej maljuna arbo el la parko elradikiĝis kaj peze falis teren. La viro en la pajlo pensis: Tian abomenan veteron mi eĉ en Alĝerio ne travivis. Sed iom post iom pli kaj pli kvietiĝis. Ankoraŭ kelkaj ekblovoj, kaj tiam la terura vetero estis pasinta.

Adolf nun sin mallevis tra la truo en la subtegmentejo ĝis sur la ŝtupetaro. Li estis ankoraŭ tute vestita. La blu-kaj-blank-kvadratan tukon, kiun lia frato donis al li por ĝin uzi kiel kuseningon, li estis metinta en sian poŝon kun ŝnuro. Li ekzamene tuŝis sian malantaŭan poŝon por palpi, ĉu tie ankoraŭ estas lia forta tranĉilego, kiu jam kelkfoje bone servis al li. La elektra poŝlanterno, kiun George donis al li, ankaŭ utilos. Devis fini la malcerteco. Se li trovos ion valoran — monon ekzemple — li foriros, laŭeble plej rapide, tio ilin ambaŭ elembarasigos. Li ne jam kuraĝis iri eksteren, timante, ke oni ne jam endormiĝis. Pli ol unu horon li senmove staradis por aŭskulti. Kioma horo estas? Estas la unua kaj duono.

Ankoraŭ du horojn kaj tiam tagiĝos. Antaŭ tiu tempo li devas esti preta. Nun li provos. Feliĉe, estis mallumege.

La mallumo kvazaŭ lin englutis. Li nenion povis vidi. Tre bone! Li antaŭe sufiĉe sin orientis. Dudek foje certe, kaŝobservante tra la iom malfermita subtegmenta fenestreto, li image serĉis la vojon tra la arbaro al la bieno, kaj paŝkvante taksis la distancon de arbo al arbo. Lia krimula instinkto certe lin kondukos, palpante, jen per la maldekstra, jen per la dekstra etendita mano, li singarde metis la piedojn, haltante de tempo al tempo, por aŭskulti senspire, li antaŭenpaŝis ĝis al la perono. Sur manoj kaj piedoj li suprenrampis. Bojis hundo ... li sur la ventro kuŝiĝis ĝis la bruo haltis. Tiam li palpis la muron de la ĉambro. Bone ... li staris tuj antaŭ la malfermaĵo, kiun kaŭzis la ventego. Li palpis la kartonon, premis singarde. Angulo jam maltenis. La cetero estis facila, nun li estis en la domo. Nun, li dum momenteto povis eklumigi sian lanternon. Jen pordo. Ĝi estis larĝe malfermita ... Bone, bone, li diris, oni plifaciligas mian laboron. Estas, kvazaŭ oni invitis min. Mi klopodu eniri la familian ĉambron.

Tio ne estis facile. Li devis per dika ferfadeno, kiun li elpoŝigis, repuŝi la ŝlosilon, kiu ĉe la ekstera flanko de la veranda pordo troviĝas en la seruro, kaj poste malfermi aksseruron. Tio sukcesis. Se oni ne povas fari tion, oni prefere restu hejme. Nun li estis en la halo, en kiu troviĝas la pordo de la familia ĉambro. Kaj tuj, kiam li estis en la ĉambro kaj lumigis sian lanternon, li rimarkis, ke ne vane li venis. En momento li malfermis la bufedtirkeston kaj li metis en siaj poŝoj la arĝentajn kulerojn kaj forkojn, ĉion, kio nur similis arĝenton. La pasio agitis lian sangon kaj li spiregis; monon, monon mi devas trovi; monon por vestoj; por hotelo, por motoro, por mia transiro al Argentino. Li iris al nigra antikva bulpieda ŝranko; ĝi estis fermita, sed per sia ŝtelŝlosilo li certe ĝin malfermos. Liaj okuloj ardis, lia kapo bategis, li nur bezonis preni, preni, sed monon li ne vidis. Liaj fingroj serĉpalpis la belegan damaskon, kelkajn luksajn skatolojn kun puntaj porfingraj tuketoj. Jen du pezaj arĝentaj buŝtukringoj ornamitaj per ora familia blazono. Subite dika libro falis sur la planko, biletoj disfalis ... mono, papera mono, kvin biletoj de kvardek guldenoj kaj kelkaj de ducent guldenoj ... sendube por la mastrumado, aŭ, la salajro de la servistaro. Bulŝtope li metis la biletojn en sian pantalonpoŝon. Ankoraŭ pli da arĝentaĵo staris malsupre en la ŝranko: tortŝoveliloj, tranĉilstabletoj, sukerpreniloj ... tion li metu en la tukon. Nun li esplorrigardu, kio estas en la aliaj ĉambroj.

Subite sonis ekfrapo, super lia kapo. Ĉu oni tie maldormas? Ĉu oni ellitiĝis. Jes, super lia kapo iu iras. Klare la piedoj ektuŝas la plankon. Nun li rapide foriru: Domaĝe, la komenco estis tiel prospera! Rapide kaj lerte li ŝtelreiris tien, de kie li venis kaj en sekvanta minuto denove staris en la malluma parko. Ĉi tie li aŭskultis. Ĉu estis senkaŭza alarmo? Super li subite eklumis lampo.

Atentu, li staris meze de la reflekto, kiu falas sur ŝtonetvojo. Estas danĝere ... denove ekbojis hundo. Per unu eksalto li estis en la mallumo kaj ekreiris, multe pli rapide ol dumvene. Sed tuj antaŭ la pordo de la pavilono, li subite sin sentis kaptita ĉe la brusto.

—Kiu estas? sonis voĉo ... Estis lia frato, kiu vekita de la bojado kaj de la malkvieto, ke io eble okazis ... rapide estis surmetinta sian surtuton, por aŭskulti en la parko.

—Silentu, sonis la respondo, estas mi, Adolf. Lasu min!

—Ĉu vi? Kion vi faris tie?

—Lasu min, tiam mi ...

—Mi ne vin lasas ... mi postulas klarigon! Precize antaŭ la pavilonpordo la du viroj ekkaptis sin. Io tinte falis teren kaj brilante disfalis! George de Verd’Ile nun ĉion komprenis.

—Ĉu tiel estas? Ĉu tiel estas? Fripono! Ĉu vi priŝtelis mian mastron?

Per fortega ektiro de siaj fortmuskolaj brakoj li ĵetegis sian kontraŭulon tra la duon-malfermita pordo en la ĉambron kaj post li ĝin ĵetfermis.

—Nun inter ni, malkuraĝulo! Kio ajn okazu, vi ne ĉi tie eliros kun tiuj ŝtelitaj objektoj. La bombo eksplodu.

Mi mem vin transdonos al la polico!

—Tion vi ne faros! Flankeniru! Lasu min foriri!

—Neniam!

—George, flankeniru, pripensu, kion vi faras!

—Mi ne lasas vin foriri. Estas mia devo, aresti tiun, kiu priŝtelas mian mastron!

—Lastfoje!

Adolf eksaltis, la tranĉilon en la mano kaj sin ĵetis sur sia pli juna frato. Sed ĉi tiu rapide sin klinis kaj la akra, kurba tranĉilo tuŝis la panelon de la fermita pordo. La atakanto sin turnis, klinis, kaj George malantaŭen irante vidis la ĝismortan malamon, la murdpasion en la tuta aspekto de sia frato. Estis afero de vivo aŭ morto.

—Adolf, Adolf, li petege vokis, regu vin ... pensu pri nia patro ... pri nia patrino!

Estis tro malfrue. La viraĉo sin ĵetis sur lin. Li nepre devis defendi sian vivon. La fatalo havis la lastajn el la generacio de Verd’Ile en sia mortiga manpremo, volis detrui ilin, malproksime de ilia naskiĝlando!

Momenton George vidis kvazaŭ en vizio Maleine, kiel ŝi staris kontraŭ la apogilo de la lagetponto. Tiu vizio fortigis lin ... li defendos sian vivon ĝis fine ... pro ŝi.

Sed pli rapide ol li supozis, la luktado finis en lia profito. Li sin eltiris el la mortiga ekkapto de sia frato kaj lin denove ĵetis teren. La atakinto nun kuŝis sur unu flanko kun la dekstra brako inter sia korpo kaj la planko.

Kio okazis? La atakinto ne plu penis sin levi. Li aspektis griz-pala kaj liaj okuloj malrapide fermiĝis.

—Mia Dio ... mi ... mi ... balbutis George ... li mortas!

Li falis sur ambaŭ genuoj ĉe li, levetis lian kapon: —Adolf, per la volo de Dio ... Adolf ... tion mi ne intencis! Mi ne deziris vian morton. Mi nur defendis min.

Ĝemante la korpo de Adolf refalis sur la dorso kaj restis senmova. Eke George stariĝis, al si frapis la ungojn en la haroj kaj plorĝemis ...

—Ho ... patro ... pardonu min ... Mi tion ne intencis!

... Kaj kiel frenezulo li ĉirkaŭrigardis, ĝemdirante al si mem: —Kio nun? Kio nun Kio nun pri ni, Maleine?

Restis ankoraŭ nur unu vojo: la forkuro! Resti ĉi tie signifas submergiĝi en la mizero, por si mem kaj por Maleine. Li ĉirkaŭrigardis. Sub la lito staris lia malgranda valizo. Li enpakis kelkajn objektojn, tiam li prenis el la tirkesto de sia ŝranko la monon, kiun li ankoraŭ posedas, iom da tolaĵo ... velkitan floron, la blankan rozon, kiun ŝi antaŭ kelkaj tagoj ĵetis antaŭ liajn piedojn. Nun ĉio por li estis perdita, pasinto kaj estonto. Sur lia generacio kuŝis malbeno! La sorto eĉ ne permesis al li la kontentecon plenumi promeson al mortinto. Li devis iri for de ĉi tie, hodiaŭ nokte, malproksimen, malproksimen, al la Sudo, al Afriko; ne gravas kien. Li metis la ŝlosilon sur la tablon, lastfoje rigardis al la senmova korpo sur la planko kaj tiam, kvazaŭ treega timo lin ekkaptis, li rapidegis el la domo, tra la parko, al la bariero en la aleo ...

renkonten al nekonata estonto.

Kontraŭ la trunkoj de la arboj la leviĝanta suno brilis pli bele ol iam antaŭe.

Ĉapitro oka - FATAL-KRIZO

La lama stalknabo estis la unua, kiu malkovris la murdon. Li iris laŭlonge de la garaĝo al la kaleŝejo, kie li antaŭ kelkaj tagoj lasis la kolbridojn de la du ĉevaloj. Tiuj ne devas esti tie, tiuj devas pendi al pendhoko sur la stalmuro. Se la barono tion vidus, li ree havus riproĉegon. Ŝajnis, ke Eugène jam laboras. Lia pordo almenaŭ estis malfermita. Subite li forpiedbatis ion antaŭ si. Ĝi tintis. Ĉu ankaŭ ĉi tie vitroj rompiĝis per la vento?

Kio? Ĉu kuleroj? Ĉu arĝentaj kuleroj kaj forkoj? Ili kuŝas altamase apud diverskolora tuko. Tio estas la tuko, kiu ĉiam pendis apud la akvokraneto en la garaĝo. Li rigardadis per mirigitaj, grandaj okuloj kaj rimarkis en la herbo ankoraŭ pli da arĝentaĵoj: tri grandajn kandelingojn, tortŝovelilojn, pli malgrandajn kuleretojn. Tiam li vokis ĉe la malfermita pordo de la pavilono: —Eugène, venu fulmrapide. Ĉi tie io okazis!

Li ne aŭdis respondon, volis eniri, sed pro ektimo faris paŝon malantaŭen. Li preskaŭ falegis pro la piedoj de korpo, kiu tie kuŝas sternita sur la planko. Ĉu tio estas Eugène? Li denove paŝis antaŭen, rigardis la vizaĝon de la mortinto. Ne, tiu ne estas Eugène. Tiu ĉi vizaĝo havas stoplan barbon. Kaj tamen ... Kaj tamen ... la saman nazon, la saman buŝon! Li iris tuj por voki helpon, lamis tiel rapide, kiel li povis, al la subteretaĝo. La servistinoj jam ellitiĝis. Clement kaj Frits ĵus malsupreniris la ŝtuparon. Momenton poste ili ĉiuj rapidegis el la kuirejo al la ŝoforloĝejo kaj nun ili staris, treege terurigitaj, kiel mutuloj densare antaŭ la malfermita pordo.

—Sed, sed ... balbutis Clement, oni do ŝtelrompis. Li iris frapeti sur la pordo de la dormoĉambro de sia mastro kaj kvin minutojn poste ĉiuj plene konsciis pri la ŝtelrompo. Barono d’Hainquart, en sia ĉambrorobo, kuris al la telefonaparato, telefonis al la polico kaj poste ekfuriozis. Estis la kulpo de Clement; li estas la plej aĝa, la estro de la servistaro, kaj pro tio estas responda je la domaĝo, kiu estis kaŭzita al lia mastro ... Li povas havi la certecon, ke la valoro de ĉio, kion oni ŝtelis, estos rabatata de lia salajro!

—Sed, barono ...

—Silentu! Ĉu ne eniris en via penso, ke tia bagatela peco de kartono ne estas sufiĉa baro por la ĉambro-ĝardeno? Ĉu mi ne diris al vi dudekfoje, ke vi devas porti ĉiuvespere la arĝentan manĝilaron al mia ĉambro?

—Jes, sed hieraŭ vespere, dum tiu ventego ... Clement denombris la arĝentaĵojn: —Nenio mankas, li tremdiris ...

La barono jam ree estis el la ĉambro, li volas vidi la fremdulon, kiu kuŝas en la pavilono sur la planko. Frits kaj Dirk estis antaŭirintaj, returne al loko de la murdo kaj la barono postvokis ilin: Nenion tuŝu! Atendu, ĝis la polico ĉeestos. Ankaŭ barono d’Hainquart staris tie ĉi antaŭ nesolvebla problemo: —Kiu estas tiu viro? Kie estas Longeois?

Malantaŭ li staris silente ĉiuj geservistoj kaj neniu el ili sciis klarigon. La barono ripetis sian demandon: Mi volas scii, kie estas Longeois?

—Sinjoro barono, neniu el ni scias.

—Jen la polico!

Du viroj en civilaj vestoj metis siajn biciklojn kontraŭ la flanka muro, salutis ĝentile la baronon, kaj neparolante ili komencis sian esploron. Nek unu nek la alia povis ion diri pri la identeco de la murdito. Ili traserĉis la vestojn. La buloj de bankbiletoj aperis el la dekstra pantalonpoŝo. Tiun monon kaj la trovitajn arĝentaĵojn ili juĝe prenis. Tiam komencis la juĝa demandado kaj en tiu momento envenis en la pavilonon fraŭlino Maleine.

—Infano, kriis barono d’Hainquart, foriru! Ne rigardu al tio, kio kuŝas sur la planko. Ĵetu tukon sur tiun vizaĝon! Foriru, Maleine, mi ne volas, ke ĉi tio kaŭzas al vi nervmalsanon.

—Vi eraras, paĉjo, diris Maleine simple: mi ne estas tiel sentema, kiel vi pensas, mi ne plu povus havi kvietan momenton, se ne estus permesate al mi, scii kio ĉi tie okazis. Mi aŭdis Clement paroli pri murdo.

—Mi deziras, ke vi iru al via ĉambro.

Sed estis tro malfrue. Maleine faris paŝon antaŭen kaj nun komprenis la situacion en la malgranda ĉambro. Ŝi mortpaliĝis kaj ekkaptis Eveline. Ankaŭ ŝi vidis en la trajtoj ĉirkaŭ tiu buŝo kaj ĉe tiuj nazloboj iom da rekono ...

—Kie estas Eugène? ŝi demandis per tremanta voĉo.

Neniu respondis.

—Ĉu vi ne min aŭdas? Mi demandas, kie estas Eugène.

—Nenie oni lin vidis, respondis Dirk. Kaj tiam montrante al vesthoko: Tie pendas liaj vestoj, la livreoj por la aŭtomobilo kaj por la veturilaro. Siajn proprajn vestojn li kunprenis, kaj sian valizeton. Rigardu, la tirkesto de la ŝranketo estas malfermita. Li certe estas forkurinta.

Estis al Maleine kvazaŭ ponardon oni puŝegis en ŝian bruston. Clement alflustris ŝin: —Estas terure, ke mi devas tion diri, sed tiuj du certe komplotis. Ili kune aranĝis la ŝtelrompon kaj poste ...

ekkverelis pri la divido de la ŝtelita arĝentaĵo. Ili certe baraktis. Rigardu, kiel malorde estas ĉi tie, la tablo ŝoviĝis ĝis kontraŭ la fenestro. Rigardu, tiu policano jus levprenas pecon de kolumo, hel-bruna kolumo, kian Eugène ĉiam portis.

Maleine sentis kvazaŭ ŝia sango malfluidiĝas. Kion ŝi aŭdis, estis tiel terura, tiel monstra, ke ŝi devis ekkapti per ambaŭ manoj la ŝultron de Eveline por ne sveni.

—Sed, rekonduku do la fraŭlinon, nun krudvoĉe ordonis la barono, ĉu vi ne vidas, ke ŝi ne plu povas stari sur siaj piedoj? Mi jam avertis!

Eveline kaj Clement subtenis Maleine, sed ŝi liberigis sin kaj reiris, sekvata de sia ĉambristino al la kampdomo.

Ĉi tie ŝi sin turnis kaj diris: —Lasu min sola, mi bezonas neniun el vi. Kaj dum la du viroj provizore juĝdemandadis ĉiujn membrojn de la servistaro sur la loko kie okazis la mortigo, Maleine iris al la unua etaĝo kaj sin enŝlosis en sia ĉambro. Ĉi tie ŝi sentis, ke la okazintaĵo ŝin trafis tro neatendite. Ŝi ekkaptis la randon de sia litkadro kaj sur ĝi apogsidiĝis. Ŝi sentis sin profunde, profunde malfeliĉa kaj ... morte ofendita. En la belega spontanea ekfloro de sia amo por la juna viro de sia elekto, ŝi spitus siajn patron, nomon, rangon, se Eugène sin montrus inda je ŝi. Dum la pasinta nokto ŝi estis ellitiĝinta. Dormi ŝi ne povis. La feliĉo ŝin superfluis. Ŝi devis pensi, ade pensi pri tio. Ŝi premis sian frunton kontraŭ la vitro kaj rigardis al la furioze svingantaj arbopintoj. Tiam ŝi kredis vidi silueton en la parko, staturon, kiu similas al tiu de Longeois. Por montri, ke ŝi maldormis, ŝi estis lumiginta sian ĉambron. Ĉu tiu staturo ... estus la ŝtelisto, kiu kun Longeois kunlaboris kaj kiu poste de li estis murdita? Tiu kolumpeco apartenis al Eugène, sendube. Sed, se Longeois intencis ŝteli, li ne bezonis atendi la helpon de kunkulpulo ... Aŭdiĝis paŝoj sur la ŝtuparo. La barono suprenvenis. Li frapetis sur la pordo de ŝia ĉambro: —Maleine! Maleine!

—Mi prefere restos sola, paĉjo!

—Vi ne plu bezonas esti malkvieta. Nenio plu mankas.

La tutan arĝentaĵon kaj ĉiun papermonon ni retrovis!

Post horo oni la mortinton transportos al la malsanulejo.

Antaŭe oni la lokon de la murdo fotografos ... Maleine.

—Lasu min sola, mi petas!

—Vi tamen devas veni momenton, mia infano, por la provizora esplordemandado. La polico tion absolute volas.

—Mi venos, diris Maleine. Kaj ŝi per ĉiuj fortoj sin regis. Momenton poste ŝi sidis kontraŭe al la du detektivoj en la malgranda akceptĉambro.

—Ĉu vi bonvolas sciigi al ni ion pri via stalservisto?

demandis la pli aĝa tre ĝentile.

—Demandu, kion vi deziras scii.

—Kia estis lia karaktero? Ĉu koleriĝema, ekfuriozema?

—Ĉu vi permesas, ke mi respondu anstataŭ la fraŭlino? demandis la barono, kiu ĉeestis la esplordemandadon. Tiu junulo neniam plaĉis al mi. Li estis iom fiera, iom pedanta, kelkfoje eĉ iom kaŝmalica.

—Tio ne estas vera, patro, diris Maleine.

—Maleine! Ĉu tio estas respekto kontraŭ ...?

—Ĉi tie oni demandas la veron, patro, kaj vi ne povas pruvi, kion vi diras. Laŭ mia kono Longeois estas honesta, altkaraktera homo kaj kun malofta sinregado.

—Ĉu vi do ne kredas lin kapabla je murdo?

—Je tia malnobla murdo, ne, neniam. Mi ne scias, kion li farus, se oni lin grave ofendus. Li ne estas nederlandano. Lia patrino estis maŭrino kaj naskiĝis en Alĝerio.

—Ĉu vi en la pasinta nokto nenion suspektan aŭdis aŭ vidis?

Momenton Maleine hezitis. Ŝia patro fikse, eĉ esplore rigardis ŝin. Se ŝi dirus, kion ŝi estis vidinta, sekvus pliaj demandoj. Tiam ŝi eble perfidus sian sekreton. Sed tamen: mensogi ŝi ne volis. Tial ŝi respondis: —Mi vidis gliti malhelan staturon laŭlonge de la arboj, kiam la nokta ĉielo iom heliĝis inter kelkaj malhelaj nuboj.

—Ĉu vi staris antaŭ la fenestro?

—Jes.

—Kion vi tie faris? demandis la barono.

—Mi ne povis dormi pro ... pro la ventego. Tial mi dum momento lumigis la ĉambron.

—Kie estis tiu stalservisto hieraŭvespere? Ĉu li eliris?

Ĉu li eble estis ebria?

—Li neniam eliras kaj neniam trinkas alkoholaĵon.

—Kie li estis hieraŭvespere? Ĉu vi ankoraŭ vidis lin?

—Jes, mi lin renkontis ĉe la bastonegponto trans la lageto.

—Ĉu vi ankaŭ parolis kun li?

—Jes.

—Pri kio vi parolis kun li? ... Pardonu min, se mi estas maldiskreta, sed nia ofico ne permesas al ni esti skrupulemaj.

—Li sciigis al mi, ke li volas diri al mia patro, ke li intencas eksiĝi ... Mi tiel longe parolis, ĝis kiam li ŝanĝis sian intencon.

Maleine sentis, ke ŝia patro rigardis ŝin plenmire kaj ŝia vizaĝo varmiĝis.

Tiam foriris la du policanoj. En la koridoro ŝi aŭdis, ke unu el ili al ŝia patro diris: —Ĉu vi havas skribajn atestojn pri via ŝoforo?

—Jes, tre bonajn mi havas.

—Ĉu tiuj ne povas esti falsaj?

—Neeble. La letero estas skribita sur la leterpapero de grafo de Verd’Ile kaj la koverto sigelita per lia blazono: la lilio kaj la glavo ...

Kelkajn momentojn poste la viroj estis for. Maleine restis sola en la malgranda akceptĉambro. Ŝi ŝlosis la pordon, sin falmetis ĉe la fenestro, apogis la kapon sur la mano. Pli ol unu horon ŝi restis tiel sidanta, serĉante solvon de ĉi tiu dramo. Kiu estas la murdito? Pro kio forkuris Longeois? Kian rilaton Eugène havis antaŭe al tiu mizera viraĉo? Ŝi ne povis kredi je lia kulpo, ŝi ne povis supozi ke li faris malnoblaĵon. Se ŝi ne supozus en li noblan animon, noblan karakteron, ŝi neniam estus konfesinta sian amon. Instinkte ŝi tiam estus sentinta malinklinon je li. Kiajn aranĝojn la patro nunmomente prenus? Ĉu oni telegrafis kaj telefonis al la landlimo por aresti Longeois? Kompreneble neniam li sukcesos atingi Parizon. Li parolis nederlande kun forta franca akcento.

Tio jam tuj lin perfidus. Kaj poste ... la malliberejo! Ŝi ne povis imagi tion al si. Eugène, por kiu ŝia juna nobla animo estis ekflorinta, kiel floro en sunlumo, ĉu lin ŝi vidos, katenita kiel murdisto, antaŭ la juĝisto?

Ne, ne, tio estus tro kruela, neeble tio estus! Kaj la doloro ŝin superfortis. Ŝi metis la manojn antaŭ la vizaĝon, dolorkliniĝis kaj ekplorĝemis.

Intertempe la polica esplorservo agadis. Tuj oni sendis sciigon por serĉado kaj aresto al ĉiuj direktoj. La personpriskribo de la ŝoforo de barono d’Hainquart estis sufiĉe konata en la najbarejo. La kuracisto Drom, la maljuna, bonkora vilaĝkuracisto, faris la nekropsion. La korpo de la murdito estis transportita al la malgranda malsanulejo en Groenlo, kaj ĉion oni provis por konstati la identecon de la viktimo. Dum la traserĉo oni trovis en lia poŝo kelkajn francajn monerojn kaj kelkajn malgrandajn ŝtelrompilojn. Laŭeble longtempe oni prokrastis la enterigon: ankoraŭ pliajn fotografaĵojn oni faris; sed la kadavron oni devis enterigi, nesciante pluajn detalojn pri la persono.

—Por malsanulo forto, por kokido la morto: diris lama Dirk al la du ĝendarmoj, kiuj esploris la ĉirkaŭaĵon de la bieno.

—La barono nun certe komprenos, ke malbela lama servisto kiel mi, multe pli utilas al li ol tia belaspekta franco.

—Kion vi aludas per tio?

—Nu, kiam la nobelino venas en la ĉambron por ĝin purigi, kiam ŝi elrajdas kun li por montri la vojon ... ŝi certe ne je mi enamiĝos!

—Hola, diris unu el la ĝendarmoj, vi ligu ŝnureton al via lango, tiam vi povas ĝin retiri en la buŝon, kiam ĝi ne volas enresti! Vi diras pli ol vi povas pruvi!

—Mi diras nenion, amiko, nenion! Ĉu vi min aŭdis ion diri? Mi nur diras, ke ŝi ne enamiĝos je mi, kaj tion mi vere povas prirespondi. Ĉu vi eble aŭdis min diri, ke ekzistas komploto inter ŝi kaj tiu belaspekta Eugène ...?

—Nu ... iru al trinkejo ”La Ŝarĝveturilo” kaj kraĉu en la glaseton ... se ĝi estas malplena.

Post ofenda rido li forlamis kaj trairis la parkon, al la subteretaĝo, kie la terura okazintaĵo estis kaŭzinta tiom da emocio, ke nur pri la murdo oni parolis jam dum kelkaj tagoj. Oni ĉion supozis kaj ĉiuj samopiniis, ke Eugène kaj la vagabondo antaŭe komplotis kaj poste malpacis. Nur Evelino pensis alie: —Murdanto Eugène ne estas, ŝi diris decidite.

—Ha, jen, diris Dirk, jen la papago de la fraŭlino.

—La fraŭlino kun neniu plu parolas pri la murdo, ŝi respondis: la fraŭlino silentas kaj ŝi pravegas, ĉar al ŝiaj vortoj oni nur malĝustan signifon donus. Se Eugène intencis ŝteli, jam dek fojojn antaŭe li povis fari tion. Ĉu vi ne memoras, ke iam junkro Debloux perdis tiun paperujon kun kvin monbiletoj de cent guldenoj? Ĉu Eugène ne ĝin reportis, kiam li, elaŭtomobiliĝante ĝin vidis kuŝi sur la tero?

—Ĉar li ne kuraĝis kaj ne povis agi alie, kriis Dirk, la junkro lin je distanco kaŝobservis.

— Jes, diris Eveline, ruĝa pro indigno kaj kial li tion faris? Ĉar li enkore esperis, ke la ŝoforo prenos la paperujon kaj ne ĝin redonos. Tiuokaze oni lin tiun saman tagon estus metinta en la malliberejon ... junkro, kiu estas ĵaluza je ŝoforo ... fi, tio estas malnoble! Estas friponaĵo!

—Li pravas, diris Dirk, li ege timis, ke oni forrabos de li fraŭlinon Maleine.

—Tion oni certe iam faros. Mi almenaŭ ne deziras lin kun tiu frunto — ĝis — la kalkanoj!

—Nu, Clement, kriis Dirk, kion mi diris al vi? Ŝi ankaŭ jam enamiĝis. Kaj ĉu vi, Netje, kaj ĉu vi, Hortense?

—Mi scias pri la junulo nenian bonon aŭ malbonon, diris la dika kuiristino, mi preferas ne havi aferojn kun la polico.

—La fraŭlino tre aliiĝis dum la lastaj tagoj, diris Netje.

Ŝi apenaŭ respondas la baronon.

Tio estis la plej malagrabla sekvo de la terurega okazintaĵo: Maleine vere estis treege aliiĝinta. Ŝi ĉiufoje retiriĝis en siaj ĉambroj. Ŝi ne plu ridis, ne plu tuŝis la muziklibraron kaj fortepianon kaj multfoje ŝi ne deziris ĉetabliĝi.

La barono komence klopodis persvadi ŝin, rezonante sensentimente, preskaŭ apatie.

—Jen, li diris, nun ni samtempe estas liberaj de tiu afektema, pedanta parizano. Ho, iam tio devus rompe finiĝi. Baldaŭ oni lin kaptos kaj por kelkaj jaroj metos en malliberejon kaj finiĝis la afero.

Maleine kun malestima indigno rigardis sian patron kaj denove sentis akradolore la grandegan profundan diferencon en vivkoncepto, sento kaj karaktero: —Estas mirige, ŝi diris, kiel vi povas ekscitiĝi, preskaŭ ĝis apopleksio, simple pro la fakto, ke Clement perdigis vian ĉemizbutoneton, dum perdita homo absolute ne vin interesas.

—Sed, mia kara infano, se mi devus havi zorgojn pri pasinteco kaj estonteco de ĉiuj, kiuj min servis, mi mem ne plu havus unu kvietan minuton. Mi estonte skrupule informiĝos pri la pasinteco de la nova servistaro, kiun mi dungos.

—Mi ne deziras novan ŝoforon.

—Kial ne?

—Mi ne plu eliros.

—Kion vi nun al mi rakontas? Do vi restos enŝlosita ĉi tie?

—Jes, mi ne plu eliros, mi diras, antaŭ ol mi scios, kiu murdis tiun viron kaj kial li tion faris, antaŭ ol mi scios, kio okazis al Eugène.

La barono denove ŝin mire rigardis de la kapo ĝis la piedoj.

—Vi ne koleru kontraŭ mi, Maleine, sed via konduto ŝajnas al mi pli kaj pli stranga. Ŝoforo klopodas en komploto kun vagabondo priŝteli vian patron, tio malsukcesas: unu murdas la alian, kaj anstataŭ ĝoji, ĉar tiu tre nerviga afero tiel bone finiĝas, vi tute konfuziĝas. Vi havas antaŭjuĝon kontraŭ via patro kaj ŝajnas, ke vi volas defendi tiun friponon.

—Li ne estas fripono! Almenaŭ ne Eugène.

—Denove Eugène! Vi do donu alian nomon por tiu virspeco. Dum la provizora esploro vi ankaŭ estis tiel protektema kaj la malkovro, ke vi interparoladis vespere kun tiu ... tiu ŝoforo kaj flatpetadis lin ne eksiĝi, Maleine, mi senkaŝe diras al vi: mi havis grandan penon por forigi en mi aĉan degradantan penson. Tio tamen al mi sukcesis, sed mi petegas vin, ne ŝajnigu, ke vi, eĉ kontraŭ via konvinko, volas senkulpigi Longeois.

—Estas mia konvinko kaj ĉiam restos mia konvinko: Eugène estas senkulpa. Tion al mi diras mia koro.

—Bone, mi esperas tion por li. Ni ne anticipu la decidon de la juĝistaro. Li eĉ ne ankoraŭ estas trovita. Kaj intertempe ni — kaj precipe vi — reakiru laŭeble plej baldaŭ nian ekvilibron. Ĉu vi scias, kiu estas en la salono?

—Debloux.

—Kiel vi tion scias?

—Ĉar vi ne estas sufiĉe delikata por evitigi al mi tiun interparoladon kaj ĉar Debloux certe nun sentas sin devigata veni por konsoli kaj distri min. Mi ne volas lin vidi.

—Li alportigis florojn.

—Donu ilin al Eveline. Ŝi scias, kie la vazoj staras.

—Vi estas ja tre afabla ... Kiam mi revenigos lin? Ĉu postmorgaŭ?

—Ne min tuŝas. Aŭ jes — venigu lin postmorgaŭ.

Tiam mi parolos kun li.

Barono d’Hainquart foriris. Li estis feliĉa, ĉar almenaŭ por postmorgaŭ li povis garantii al la junkro interparoladon kun sia filino. Sed li ne rimarkis, ke la konsento de Maleine entenas minacon.

Du tagojn poste, precize je la interkonsentita horo, la belega aŭtomobilo de Debloux traveturis la parkon de ”La Blua Bero”. Clement akceptis Debloux kaj portis grandan korbon da diantoj kun nomkarteto el la aŭtomobilo al la ĉambro de Maleine. Ŝi rigardis el sia fenestro, kaj diris laŭte al si mem: Mi ne povas pli longe ludi tiun komedion. Mi amas Eugène ... kaj daŭre lin amos.

Mi ne povas alie.

Ŝia patro petigis, ĉu la fraŭlino volas veni en la salonon kaj Maleine, en sia simpla, verda robo kun la bela rozkolora borderaĵo iris malsupren. Ŝi trovis tie la junkron sola. Li estas unu el tiuj malmodernuloj, kiuj je ĉiu okazo, kiu estas iom solena, sin vestas nigre.

Estas do kompreneble, ke li, ĉi tiun fojon, aspektis kiel princo en festkostumo. Maleine mansignis al li preni seĝon kaj mem ankaŭ sidiĝis. Li ĵus intencis komenci babiladon pri la nove-fondita debat-klubo, de kiu oni lin elektis Prezidanto, kiam Maleine ekdiris: —Sinjoro Debloux, mi vidas, ke vi vestis vin oficiale, por veni demandi al mi ion tre oficialan! Ĉu mi eraras?

—Ne, fraŭ ... Maleine, vi ne eraras. Ne estas kavalire, se iu el la generacio Debloux petegas iom da kompato, sed, ho, Maleine, se vi scius ... tiun ĉi tagon, tiun ĉi horon ...

—Sinjoro Debloux, mi scias tiel multe, ke mi ne scias, pri kio mi unue devas paroli. Tamen tio ĉi sufiĉos. Vi amas min kaj deziras min je via edzino.

—Jes ... ho, tio..

—Tio estus via kaj ankaŭ mia malfeliĉo. Mi ne amas vin ... Ne, nun ne estu sentimentala ... kaj ne perdu la kuraĝon. Tio ja estas io tre simpla. Ne estas via kulpo kaj ankaŭ ne la mia. Kial vi daŭre fordonus ankoraŭ pli longe viajn tempon, florojn kaj koron?

Regis ĝenanta silento. Tiam, li hezitante diris: —Ĉu mi ne povas aliigi min? Tiel ke mi iĝos, kia vi min deziras?

—Ne, ĉar la persono, kiun mi amas, estas laŭ miaj pensoj.

—Ĉu vi ... iun amas?

—Jes ... kaj Maleine d’Hainquart nur unufoje amas dum sia vivo.

—Tiuokaze mi ne plu bezonas ion diri.

—Nek mi.

Debloux riverencis kaj eliris la salonon. En la halo lin atendis la patro de Maleine. Al ĉi tiu li neparolante premis la manon, prenis mem siajn surtuton, kaj ĉapelon kaj forlasis la bienon.

Ĉapitro naŭa - NOKTA VIZITO

La gazetoj precize informis siajn legantojn pri la murdo en la bieno ”La Blua Bero”. Ĉiun vesperon aperis novaj komunikoj. Ĉiu redakcio sin kredis plej bone informita, kaj la legantoj devis finkonkludi: Parizano sukcesis dungiĝi sub falsa nomo kiel ŝoforo en la bieno kun la intenco fari grandskalan ŝtelrompon. Unu el liaj kunhelpantoj, individuo, kies personpriskribo estis disponigita, kaj kiu estas suspektata pri multaj ŝtelrompoj en Parizo, havis rilatojn kun la forkurinta Longeois. Do: estis internacia bando. La malpacon, kiu vekiĝis inter la du viroj, oni povas konsideri bonŝanca faktoro. Unu sufokis al alian, kvankam la nekropsio nenian signon de premsufokigo aŭ alian perforton indikis. Danĝera individuo do mem fariĝis viktimo kaj la murdinto certe baldaŭ estos kaptata en la policaj retoj. La internaciajn vagonarojn kaj la limojn oni severe kontrolas.

Sed multaj tagoj pasis kaj nenian postsignon oni trovis. Tamen Longeois restis en la ĉirkaŭaĵo de Groenlo.

Kiam li dum tiu terura nokto forlasis la bienon, lia unua penso estis: forkuri al Francujo, al la norda marbordo de Afriko. Kiam li estos tie, tiam neeble oni lin trovos. En la Alĝeria dezerto estas miloj da rifuĝejoj, kiujn neniu eŭropa policano trovos, kiujn ili eĉ neniam kuraĝos eniri.

Sed antaŭ ol li estos tie, li ĉiuminute dum tago kaj nokto riskos esti arestata. Tion li nepre devas eviti, pro Maleine, pro la memoro al sia patro, pro si mem, pro ĉio. La franca nobelaro proponis savi lin finance; se tamen unu el la anoj de la generacio de Verd’Ile estus kondamnita, ĉiu morala kaj materia subteno estus nuligata.

Ne pro tiu subteno li timas malkovron, sed pro la moralaj sekvoj, precipe pro Maleine! Li forkuris laŭeble rapide ĝis la suno tre alte staris super la horizonto. Tiam li atingis la grandan pinarbaron, kiun li ofte ĉiudirekte trarajdis kun Maleine. Li tre bone konis tiun regionon.

jen la farmejo de Verkruisen, kelkajn kilometrojn pluen la kampara restoracio ”La Genistmonto” kaj poste la preĝeja turo de Groenlo estas videbla super la arbetaĵo.

Li sciis, ke ĉe la angulo de la pinarbaro staras grandega ŝtipamaso. Estus facile, fari en ĝi rifuĝejon por la tago kaj por la nokto, precipe por la tago. Li tion ne prokrastu. Oni nun certe jam trovis la korpon de Adolf kaj la arĝentaĵojn en la herbo. Dirk kaj Frits jam antaŭ la kvina kaj duono ĉiam estas en la stalo. Oni certe avertis la baronon, la policon oni telefonos kaj tiam oni tuj ekserĉos la murdinton. Tial li iris al la alta ŝtipamaso, fortiris ĉe la flanko de la pinarboj kelkajn grandajn radikojn, tiel ke formiĝis longa truo. Se li ĝin kovros per kelkaj erikaj tufoj kaj per velkitaj folioj, li almenaŭ havos taŭgan kuŝejon kaj neniu tie lin serĉos. Li eĉ povas fermi sian rifuĝejon kaj tiam li tamen havos sufiĉe da aero.

Se li ĉi tie restos kelkajn tagojn, la atentemo de la polico ne plu estos tiel granda. Sed, kiam li kuŝis kelkajn horojn en sia rifuĝejo kaj serioze pripensis la situacion, li ŝanĝis sian planon. Li ne povis suferi la penson, ke Maleine kredus lin la murdinto. Li ne estas murdinto. Li sin defendis kontraŭ sia frato, kiu certe estus trapikinta lian koron, se li ne estus ĵeteginta lin for de si. Eble li ne estas senviva kaj nur senskonscia. Eble li nur pro sia timo vidis la mortkoloron sur lia vizaĝo. Kiel ajn estu ...

Maleine ne havu la opinion, ke li estas kulpa. Li devas klopodi paroli kun ŝi, tute sola, antaŭ sia foriro. Subite li tamen sentis, ke tio ne eblas. Li devas skribi al ŝi, sed kiamaniere, neriskante, ke lia letero venos en aliaj manoj? Ankaŭ tio ne estas ebla. Li meditis dum longaj horoj, sed ne taŭga ideo venis en liaj pensoj. Tamen, li diris al si mem, mi ne volas foriri por ĉiam, dum ŝi pensas, ke mi estas la murdinto.

Finfine li ekhavis ideon. Certe estus danĝera entrepreno, sed ĝi estis la ununura. Li devas dumnokte viziti sinjoron Drom, la maljunan, bonkoran kuraciston kaj al tiu li devas rakonti, kio okazis, ke Adolf ... Ne, ne, neeble! Adolf devas resti tutfremdulo por ĉiu. Li solene promesis al sia patro, prisilenti la nomon de Verd’Ile. Tiu nomo devas resti pura kaj senmakulata.

Tute ne necesas, ke Maleine sciu, kiu li estas. Se ŝi nur tute konvinkiĝas, ke Eugène Longeois ne estas la murdinto, tiam George de Verd’Ile povos foriri por ĉiam por serĉi en Alĝerio la forgesitecon. Li klopodos alproksimiĝi ĉi tiun nokton al la domo de la kuracisto. Tiu kuracisto estu lia peranto, estu li, kiu transdonu al Maleine lian sciigon, se eble, perletere.

Kaj George de Verd’Ile restis en sia rifuĝejo ĝis malfrue en la nokto. Ne unu gluton da akvo, ne pecon da pano li povis konsumi dum dudek kvar horoj. La angoro por malkovro forprenis de li la malsaton. Li kuŝis en sia malmola rifuĝejo, jen sur unu, jen sur alia flanko. Li povis rigardi laŭlonge de la arbotrunko, kiu fermas la enirejon de lia rifuĝejo, trans la erikejo ĝis la farmdomoj kaj la nunaj domoj de Groenlo. Li aŭdis la skuadon de la radoj de kamparanaj veturiloj, la bojadon de hundoj, kaj kelkaj rajdantoj, — eble ĝendarmoj iris laŭlonge de la alia flanko de la ŝtipamaso al la erikejo. George retenis la spiron, ĉar li aŭdis la interparoladon de la du rajdantoj kaj eĉ la krakadon de la jungilaro. Daŭris terure longe antaŭ ol krepuskiĝis, sed fine fariĝis mallume. Nun la loko fariĝis multe pli soleca. Neniu plu laboris sur la kampoj aŭ en la arbaro, la kamparanoj estis hejme. Nun li povis forlasi dum kelkaj momentoj sian rifuĝejon kaj iom promeni en la arbaro. La malsato terure lin ekkaptis, la malsato kaj la soifo. Li sopiris treege al peco da pano, sed li ne kuraĝis tiel frue iri al Groenlo. Ankoraŭ kelkajn horojn li devas atendi. Tiam estis nokto. Li singarde iris tra la pinarbaro, trans la erikejo, evitis la kampdomon de Verkruisen kaj prenis la sablovojon ĝis la ŝoseo. Estis bonŝanco por li, ke sinjoro Drom loĝas ĉe la ekstera flanko de la urbeto. Se li nur estas hejme, ĉar la servistinoj certe avertos la policon, se ili rimarkas, kiu noktmeze venas ĉe la kuracisto. Dank’ al Dio; Li vidis lumon malantaŭ la du grandaj fenestroj ĉe la ĝardena flanko de la malmoderna domo. Do, la kuracisto estas ankoraŭ en sia konsultejo. Silueto ŝovis sin malantaŭ la kurteno. Estis la larĝa, klinita staturo de la kuracisto.

Nun li riskos.

Li premis la elektran sonoril-butonon ĉe la antaŭpordo, aŭdis pordon malfermiĝi kaj fermiĝi. La kuracisto trenpaŝis sur la malnovaj kaheloj de la koridoro venis mem por malfermi la pordon. La lumo de la kolora koridorlampo falis sur la vizaĝo de Longeois kaj kiam la griza kuracisto bone rekonis la junan viron li ektime faris paŝon malantaŭen: —Kio ...? Ĉu estas vi?

—Ne ektimu pro mi, sinjoro.

—Diable, post tio kio okazis pasintan nokton. Pro kio vi venas ĉi tien?

—Por paroli kun vi unu minuton.

—Oni vin serĉas.

—Tion mi scias.

—Kaj mi ne scias, ĉu mi, kiel kuracisto ... kun murdinto.

—Mi ne estas murdinto, tion mi ĵuras. Permesu al mi, sinjoro, ke mi eniru, estas la ununura kaj lasta favoro, kiun mi petas al vi.

—Ĉu neniu vin vidis?

—Absolute neniu.

—Eniru, hezitis la kuracisto, eniru tiun ĉambron, mi fermos la kovrilojn antaŭ la fenestroj, ĉar mi pro ĉio ne ŝatus ...

—Vi ne vin kompromitos, poste, kiam la vero malkovriĝos ...

—Jes, jes, silentu; tuj vi povas klarigi ĉion.

Sinjoro Drom zorge fermis ĉiujn fenestro-kovrilojn de la domo kaj reveninte en sia laborĉambro, li diris: Parolu mallaŭte; mia mastrumistino kaj la servistinoj enlitiĝis ...

Sidiĝu. Kiel malbone vi aspektas! Kiel vi ja povis fari tion! Mi vin kredis — ĝis hieraŭ — la plej bonmaniera junulo, kiun la barono iam havis en sia servo. Kaj nun tiel neatendite: ŝtelrompo kaj murdo!

—Mi diris al vi kaj mi kuraĝas ĵuri tion per ĉio, kio estas kara al mi, la honoro kaj la memoro al mia patro, per la honoro de ... fraŭlino Maleine, ke mi nek ŝtelis, nek iun murdis. Male, ke la barono retrovis siajn arĝentaĵojn kaj monon, tio estas mia laboro. Mi malhelpis, ke la ŝtelisto forkuros kun la ŝtelitaĵo. Mi baris la vojon al li, ekkaptis lin ĉe la brusto; ni baraktis, kaj poste, por savi mian propran vivon, ĉar la ŝtelrompisto estis preninta sian tranĉilon, mi ĵetegis lin for de mi ... tiam eble sekvis lia morto. Sed ne per mia kulpo kaj kontraŭ mia volo!

Sinjoro Drom longtempe kaj fikse rigardis la vizaĝon de Longeois. Tio, kion la ŝoforo diris, akordiĝas kun lia raporto, la raporto pri la nekropsio, kiun li morgaŭ matene enmanigos al la juĝistaro. Signoj de perforto ne troviĝis sur la korpo de la murdito.

—Ĉu vi konis la viron, kiu vin atakis?

Daŭris momenton, antaŭ ol Longeois respondis. Li batalis kontraŭ si mem. La amo por Maleine, la respekto por la memoro al lia patro kaj precipe, lia promeso al lia mortinta patro batalis kun la sopiro sin senkulpigi. Sed se malkovriĝus, kiu li mem estas kaj kiu estas la ŝtelrompisto, tiam li mem finbatus propramane la amon de Maleine. La frato de fripono neniam povos fariĝi la edzo de nobla infano kiel Maleine. Lia nobela fiero kontraŭstaris tion. Tial li diris: —Jes, mi konis tiun viron, sed mi neniam elparolos lian nomon, eĉ ne se oni min arestus kaj ankaŭ ne por reakiri mian propran liberecon. Mi estas senkulpa. Mi tion ĵuras al vi, al maljuna, griza kuracisto, kiun mi altestimas: Mi venis por petigi al vi enmanigi al fraŭlino Maleine letereton, kiun mi skribos. Jen ĉio. Se vi volas fari tion por mi, tiam mi dumvive min sentos via ŝuldanto.

La kuracisto staris serioze enpensa. Tiam li mallaŭte diris: —Mia devo estas ... averti la policon, ke murdsuspektulo troviĝas en mia domo.

—Rigardu min, diris Longeois leviĝante, rigardu min fikse en la okulojn. Ĉu vi juĝas min kapabla fari murdon pro tiaj malnoblaj motivoj?

Sinjoro Drom fariĝis nerva, metis siajn manojn en siaj poŝoj kaj diris: —Ne ... ne ... laŭvere ne ... tute ne, kaj mi amas, multe amas fraŭlinon Maleine, sed ... nu ... mi faros kion vi petas; sed promesu al mi, ke vi foriros kiel eble plej baldaŭ, nevidate de iu homo. Ne forgesu: mi estas komunuma kuracisto. Sidiĝu. Jen plumo kaj papero. Bonvolu skribi.

Longeois volontege akceptis tiun proponon kaj skribis kelkajn liniojn: Maleine, Mi forkuras, ĉar resti signifus detrui vian amon por mi kaj do ankaŭ vian vivon; ĉar mi scias: vi povas ami nur unufoje. Adiaŭ! Dankon pro la plej granda feliĉo, kiun mi travivis ĉe vi dum unu momento. Estis fatamorgano. Se eble, forgesu min. Eĉ se ĉiu ŝajno estas kontraŭ mi, tiu, kiu skribas ĉi tion, ne estas murdinto.

Eugène Longeois.

Li faldis la leteron en la koverton, ĝin glufermis kaj transdonis al la kuracisto, dirante: —Jen, klopodu sendanĝere ĝin enmanigi al Maleine ...

Kaj nun, adiaŭ. Vi estas nobla homo!

Kiam li ekstaris, kapturniĝis, tiel ke li duonsvene paŝis.

La kuracisto prenis lian brakon: —Kio estas al vi?

—Mi ne scias; io tia neniam okazis al mi. Povas esti la malsato. Mi dum tri tagoj preskaŭ nenion povis manĝi.

La kuracisto foriris kaj revenis el la kuirejo kun duonplena laktujo. Denove li reiris, por preni buteron kaj panon: —Jen, manĝu tiom, kiom vi deziras.

Devigante Longeois trinki kelkajn pokalojn da lakto, li skuis la kapon, dirante: —Tiu fatala historio ŝajnas al mi granda enigmo. Vi ion por mi kaŝas. Prefere parolu senkaŝe, mia knabo, tio vin kvietigos.

Sinjoro Drom provis sian malnovan elprovitan rimedon: Li tuŝis la koron de la animpaciento. Sed nun la rimedo malsukcesis. Longeois kapskuis kaj silentis. Li manĝis kelkajn pantranĉaĵojn, sed negustumante kion li manĝas kaj malgaje rigardante antaŭ si. Subite la kuracisto metis ambaŭ manojn sur la ŝultro, dirante: —Junulo, konfesu sincere. Mi vidis pli multe, mi scias pli multe ol vi pensas. Diru malkaŝe: ĉu vi amas fraŭlinon Maleine?

—Jes, diris Longeois kaj je la unua fojo dum sia vivo li plorsingultis: La akre frapantaj emocioj de la lastaj tagoj, kiuj streĉis liajn nervojn ekstreme, nun trabatis al si la vojon. Sinjoro Drom ungegratis siajn dikajn grizajn harojn: —Diable, se la afero estas tiel ... mi iom jam konjektis ... Kaj ĉu la fraŭlino?

Longeois kapjesis.

—Kial tion mi prisilentus? li decide diris. Post momento mi foriros, por ĉiam; neniu plu min ĉi tie revidos. Mi amas ŝin, pli ol mian propran vivon. Vi certe nun pli bone komprenos, kial mi deziras sciigi al ŝi, ke mi estas senkulpa.

Subite diris la kuracisto: —Ĵuru al mi, per ĉio, kio estis sankta al vi en la vivo, ĉe la lasta horo de via patrino ... ke vi estas senkulpa.

—Mi solene ĵuras, diris Longeois.

—Bone, mi vin helpos forkuri. Kviete manĝu kaj trinku. Mi zorgos pri via letero. Mi donos al vi novan kostumon kaj mi veturigos vin en mia aŭtomobilo al Arnhem, tie mi vin adiaŭos por ĉiam.

Longeois prenis la manon de la kuracisto kaj respekte ĝin kisis.

—Ho, kiel bele sperti, ke ankoraŭ ekzistas homoj, kun granda animo, li diris kun franca spontaneeco.

Tiam sekvis en la malnova kuracista domo misteraj irado kaj agado, kiuj vekis Marianne, la mastrumistinon.

Ŝi intencis leviĝi, por peti, ĉu ŝi povas helpi la kuraciston kaj supre ĉe la ŝtuparo ŝi vokis. Sed la kuracisto ŝajnigis esti malbonhumora: —Restu en via lito. Se mi bezonas vin, mi vin vokos!

Kelkajn momentojn poste la ronkado de la motoro sonis; ambaŭ lanternoj ŝprucis siajn lumfaskojn tra la malmoderna ĝardeno, sed la sekvantan momenton la aŭtomobilo veturis sen lumo, sur la vojon. Kaj Marianne, denove enlitiĝante grumblis: Eble denove al ”La Blua Bero” por tiu mizera murdafero: ĉu tiu fraŭlino ankoraŭ ne konsoliĝis pri tio? Kaj ĉio pro unu mortinto!

Antaŭ sunleviĝo sinjoro Drom povis reveturi el Arnhem. Li donis al Longeois dudekkvin-guldenan bileton, dirante: jen mia mano. Mi kiel kuracisto nun havas la konvinkon, ke tiu viro kiun oni trovis senviva, mortis pro korparalizo; mi do ne havas skrupulon helpi vin. Vi nun foriru kaj forgesu ĉion, kion mi faris por vi. Silentu pri ĉio.

—Mi ĝin promesas. Zorgu pri mia letero.

—Mi ĝin prizorgos.

Tiam eniris Longeois la duonluman urbon. Li rigardis post si. La ruĝa lumeto ĉe la malantaŭa flanko de la aŭtomobilo pli kaj pli malgrandiĝis kaj malaperis ĉirkaŭ angulo.

—Dio donu, li mallaŭte diris al si mem, ke nun komenciĝu periodo en mia vivo, en kiu mi povos forgesi.

Mi prenos vagonaron ĝis la belga limo, kaj poste mi piede pluenvojaĝos.

Dume sinjoro Drom reveturis kiel eble plej baldaŭ al sia oficloko. Li intencis ripozi kelkajn horojn antaŭ ol viziti kiel kutime la malsanulejon, kie li prizorgas la malriĉan pacientaron. Kiam li tie estos preta, li faros viziton pro intereso al ”La Blua Bero” kaj samtempe klopodos paroli kun Maleine sola. Sed estis kvazaŭ la diablo intervenis. La barono lin akceptis kaj ne plu lasis lin sola. Li eĉ ne petis permeson iri al la buduaro de la fraŭlino.

Morgaŭ li ja revenos. Sed ankaŭ la sekvantan tagon li ne sukcesis interparoli kun Maleine. Ŝi estis sciiginta per Eveline, ke ŝi neniun deziras akcepti kaj Drom denove sensukcese rehejmiĝis. Mi nun spertas, li diris al si, ke mi estas tro maljuna por fari tiajn laborojn, mi ne plu taŭgas kiel amkomisiulo. Dume, se tiuj du vere sin amas reciproke, tiam mi ne komprenas kial junkro Debloux ĉiam vizitas la fraŭlinon. Mi severe konsilos al Maleine sekreti tiun amon, ĉar ŝia patro certe krevos pro kolero, se li tion rimarkos.

Kaj dum tri tagoj sinjoro Drom havis la leteron en la poŝo. Postmorgaŭ la barono havos konferencon en Hago, tiam li certe renkontos la fraŭlinon sola. Ankoraŭ do iom da pacienco. Sed kiam li tiun matenon estis forironta al ”La Blua Bero”, venis telefona sciigo pri akcidento pro disfalo de konstru-trabaĵo ĉe domo eksterurba. Laboristo tuj mortis, la aliaj du grave vundiĝis. Li tuj kuris al sia garaĝo, flankenpuŝis la ĝardenistknabon, kiu estis puriganta la aŭtomobilon, kaj intencis forveturi.

Kaj ŝanĝante sian decidon, li diris: —Henriko, venu ĉi tien, prenu vian biciklon kaj veturu al ”La Blua Bero”. Jen estas letero. Tiun vi devas doni al la fraŭlino, ne forgesu!

—Bone, sinjoro.

—Nur al la fraŭlino.

—Mi komprenas, sinjoro, diris la neinteligenta junulo, kiun la kuracisto precipe pro kompato akceptis en sia servo.

—Kaj atentu, ke ĝi ne malsekiĝu. Vi vidas, kiel pluvas.

—Mi ĝin metos en mia ĉapo. Kaj antaŭ ol la kuracisto forveturis. Henriko jam estis forbiciklinta. Lama Dirk tiam estis tranĉanta la heĝon per granda tondilo. Apud lia ŝtupetaro kuŝis sur la tero ŝnurbulo, kiun li uzas por streki la bedrandojn, por poste detranĉi ilin per sia akra ŝovelilo. Li vidis la malsagacan kuracist-serviston alveni bicikle kaj pensis: tiun mi moktrompos. Kiam li biciklos laŭlonge de la heĝo, mi lin faligos en la herbon. Mi metos mian ŝnuron ĉirkaŭ branĉon en la heĝo, kaj malsupre ĉirkaŭ tiun betuleton, kaj tiam li nepre falos.

Okazis precize kion li antaŭvidis. La ŝnuro precize malantaŭ la antaŭrado suprensaltis kaj ekkaptis la dentradon. Henriko svingiĝis kontraŭ la vojbordo, lia ĉapo antaŭenrulis kaj la letero falis en akvoflakon.

—Tion vi faris, li kriis restariĝante ... tion la barono sciu!

—La barono certe tion sciu, azeno! sonis la incita respondo; mi limigas la vojon por memori ĝis kie mi branĉotranĉis kaj vi preskaŭ min faligis de la ŝtupetaro. Por kiu estas tiu letero?

—Por la fraŭlino, Redonu, ĝi venas de la kuracisto.

—Kviete kviete, diris Dirk, kaj tenis la leteron sur sia dorso, mi ĝin kunprenos, tuj mi devas iri al la pavilono.

—Ne, vi ne ĝin tuŝu! Redonu, aŭ ...

Henriko minacante proksimis al sia insidanto.

—Nun vi certe ne ĝin rericevos ... Se vi kuraĝas preni vian lignan ŝuon ... Dirk minacis per la tondilo.

Henriko estus ekplorinta, se li ne timus esti mokridata, kaj petegis: —Tuj ĝin alportu. Sed donu ĝin nur al la fraŭlino mem. Tion al mi insiste ordonis la kuracisto.

—Certe, kviete iru hejmen, mia kara. Mi sambone kiel vi povas ludi la rolon de leterportisto.

Li levstarigis la malpuran biciklon, premis la ĉapon sur la kapon de la simplanima knabo kaj diris: Bonvojon al vi kaj salutojn!

Nenio restis al Henriko ol reiri, kaj Dirk, kiam li sciis, ke li estas sola, rigardis la koverton. Lia vizaĝo varmiĝis, kiam li vidis la skribon: —Mirakle, tio venas de Eugène.

Li kunprenis ĝin al la stalo, prenis la libron, en kiu Longeois, laŭ ordono de la barono. ĉiam notis ĉiujn kostojn, faritajn por la ĉevaloj: —Jen, la samaj F kaj H. La koverto duone, trikvarone malfermiĝis, ĉar tiu stultulo faligis la leteron en la akvo.

Li eĉ ne demandis al si mem, ĉu li rajtas legi tiun leteron; li jam ĝin havis en la mano, pli kaj pli malfermiĝis liaj okuloj dum la legado ... amo, amo, kaj ree la amo!

Ha, ha, ĉu tio ne estas hazarde? Tion li jam konjektis.

Nur li. Li fakte jam tion sciis, kiam li vidis la fraŭlinon puriganta la pavilonon, kiam oni ordonis, ke por Eugène oni aparte servu la manĝon.

Diable, bedaŭrinde ke li ne jam havis tiun certecon, kiam li parolis kun la du ĝendarmoj, kiam ili lin riproĉis, ĉar li pli diris ol li povas prirespondi.

Kion li faru per tiu bonega atesto? Ĝi certe havas grandan valoron por la fraŭlino. Certe, ŝi multe pagos, por ke la letero ne falu en la manoj de ŝia patro, ĉar, se tio okazus, tiam grava bruego ekfuriozus. Sed ankaŭ por la barono tiu dokumento multe valoras.

Li devas ruze, tre ruze eklabori. Li per tiu papero, en la mano povas klopodi por akiri la oficon de ŝoforo, de unua stalservisto. La pavilono de nun estos por li: ”Por malsanulo forto, por kokido la morto.”

Ĉapitro deka - KONFESO

La barono tiun vesperon tre malfrue rehejmiĝis. Dirk restis vestita sur la lito kaj atendis, ĝis kiam li aŭdis de malproksime la aŭtomobilon. Frits estis akceptinta sian mastron per la aŭtomobilo ĉe la tramhaltejo kaj nun singarde veturis tra la parko. Tuj kiam Dirk aŭdis, ke la aŭtomobilo estas en la parko, li sin levis kaj stariĝis en la ombro de arbetaro apud la malantaŭa perono kaj atendis ĝis la aŭtomobilo estis veturinta al la garaĝo.

Tiam li aperis, suriris la ŝtuparon, eniris la halon, kie Clement ĵus estis formetanta la surtuton, ĉapelon kaj paperujon de sia mastro. Netje havis la ordonon ne enlitiĝi, ĉar ŝi devis prizorgi la malvarman vespermanĝon por la barono kaj ĝin servi en la malgranda manĝosalono.

—Clement, mi nepre devas paroli kun la barono pri personaj, sekretaj aferoj, diris Dirk.

—Ĉu pri personaj, sekretaj aferoj? Vi ĉiam havas personaĵojn kaj sekretaĵojn. Sed vi certe konsentos, ke antaŭe la barono manĝas, ĉu ne?

—Tion mi konsentas. Se vi jam nun volas anonci min, alie li havos tro multan dormon por paroli kun mi.

—Revenu post duona horo.

—Ne, mi restos ĉi tie atendante en la akceptejo. Mi nenion malpurigos.

Clement nenion plu diris. Ĉiu en la domo sin gardas por Dirk. La barono jam tro multe sin enfluigis de li. Eĉ Clement devis atenti pri tio. Tial li oficiale anoncis Dirk.

—Ĉu Dirk? demandis la barono, ĉu li ankoraŭ venas por tedi min? Jam estas la dekunua kaj duono.

—Li diris, ke li devas priparoli kun vi personajn kaj sekretajn aferojn.

La barono tede levis la ŝultrojn. Multvaloros tiuj sekretaj aferoj!!! Nu, li atendu.

Sed kvaronhoron poste tiun tedon anstataŭis granda streĉeco, ĉar Dirk komencis zorge kaj precize fari siajn kalkulojn por atingi sian celon: —Mi estas eble tre malfrua, sinjoro barono, sed miaj komunikoj ne povas esti prokrastataj. Ĉu vi iam havis plendojn pri miaj laboro aŭ honesteco?

—Ne, kion vi deziras?

—Ĉu vi ne kvarfoje preteris min, kiam vi devis dungi ŝoforon?

—Preteri ne estas la taŭga vorto, sed ... nu, jes!

—Denove vi havas okazon por montri, ke miaj servoj plaĉas al vi. Vi denove serĉas alian ŝoforon, ĉar Frits estas tro nervema. Kun li vi ne kviete veturas.

—Jes, tiel estas, Rapidu. Estas preskaŭ noktmezo, mi estas laca.

—Mi venas por komuniki ion plej gravan al vi, kun la skriba pruvo, ke mi diras la veron.

—Ho, tiu via klaĉado ...

—Sinjoro barono, tiu klaĉado koncernas vian feliĉon kaj tiun de la fraŭlino, precipe vian. Se mi parolas, vi estos perpleksa kaj ĉio pri la ŝtelo kaj la murdo fariĝos klara.

—Nu parolu, diris la barono, nun tre atente aŭskultante, ĉu vi ion scias pri Longeois?

—Jes, sinjoro barono.

—Parolu.

—Barono, mi havas malgrandan kondiĉon. Mi jam dum tri jaroj spertis, ke mi ĉi tie ne povas promocii. La salajron, kiun mi ĉi tie perlaboras, mi povas ankaŭ ricevi ĉe alia mastro. Tial: se vi promesas al mi, je via honoro, ke mi almenaŭ dum kvin jaroj povas servi kiel ŝoforo kaj loĝi en la pavilono, tiam mi tuj parolos.

—Sed, sed ... ĉu vi devigas min? Mi ne toleras ĉantaĝon en mia domo. Mi povas per la polico devigi vin tuj paroli.

—Sinjoro barono, ni estas sen atestantoj. Se vi nun vokas la policon, tiam mi scias nenion, mi estas muta, mi antaŭe vin avertas. Kaj bela okazo forestos, por fari vian profiton per tio, kion mi estus dirinta ... Nu, sinjoro barono, ne multe gravas, ke mi estas lama aŭ malbela.

Kiam mi sidas en la aŭtomobilo, neniu tion rimarkas.

—Vi estas fripono!

—Vi ne insultu min, sinjoro. Ĉu mi diru kelkajn vortojn pri tio, kion mi scias? Mi precize scias, kial la fraŭlino ne volas edziniĝi kun junkro Debloux.

—Ĉu ankaŭ pri tio oni klaĉis en la kuirejo?

—Tion scias ĉiu. Sed mi scias, kial la fraŭlino ne volas.

—Parolu!

—Ĉar ŝi amas iun alian!

—Kiu estas tiu alia?

—Jes ... nun estas la parolo al vi. Servo postulas reservon. Ĉu mi petas tro multe? Mi havas mian ŝoforan diplomon. Mia kripla kruro estas sufiĉe forta por premi la piedbremson ...

La barono estis tiel ekscitita, ke li tien kaj reen iris en la malgranda manĝosalono. Subite li diris: —Nu, mi promesas al vi tiun oficon ... por tri jaroj.

—Konsentite, diris Dirk. Kiam vi konos mian ŝoforan kapablecon, vi certe ne plu deziros alian ... ne forgesu, mi havas vian honorvorton, la honoro de barono! ... jen, bonvolu legi. Ĝi hodiaŭ matene falis el la ĉapo de la servisto de kuracisto Drom en pluvflakon. Tio kaŭzis, ke la koverto malfermiĝis, alie mi certe ne estus leginta tiun leteron, tion mi ĵuras!

Barono d’Hainquart ne plu aŭskultis. Dirk ne troigis, kiam li antaŭdiris, ke la barono estos perpleksa, se li ĉion scios.

—Tio estas ... tio estas io absurda, io netolerebla, io freneza, raŭke kaj balbutante li eligis. La fraŭlino kaj ...

kaj ... tiu ... tiu fripono. Ĉu mi freneziĝis! Estas pli ofenda ol frapo sur mia kapo! Kie kaj je kioma horo tiu letero venis en viaj manoj?

Kaj Dirk detale rakontis pri tiu mateno. Ke li malgraŭ la pluvo senĉese laboris, ke li ligis ŝnuron al la betultrunko por scii, ĝis kie li branĉotranĉis kaj ke tiu stultulo bicikle alvenis sur la heĝvojeto.

—Mi rekonis la skribon de Longeois, kiam la letero kuŝis en la flako kaj tuj mi pensis: Estas mia devo doni tiun leteron al la barono.

La barono dum la parolado de la stalknabo falsidiĝis, la leteron en la mano. Tiam li subite ekstaris dirante: Sufiĉas, iru liten!

—Ĉu sinjoro barono estas kontenta?

—Foriru, mi diras, pri tio ni poste parolu.

—Mi havas la honorvorton de sinjoro barono.

—Foriru!

Ŝtelirante, kiel punito, lama Dirk eliris la ĉambron.

Barono d’Haiquart iris tra la komunikiga pordo al sia ĉambro. Ĉi tie li sin batis kontraŭ la frunto, kaj laŭtvoĉe parolis al si mem: —Kio nun? Kio nun? Tio estas la plej granda skandalo, kiu povas makuli mian nomon. Ĉion mi povis atendi, sed ne tion! Kaj tamen: estis kvazaŭ mi ion konjektis.

Ŝi ĉiuokaze defendis tiun mizerulon, ŝi eĉ petis lin ne eksiĝi. Blinda mi estis, blinda! Kial mi ne pli frue tion malhelpis. Kaj por tia fripono ŝi rifuzas Debloux! Tio estas freneziga, tio estas ...

Barono d’Hainquart sin ambaŭmane gratis en la haroj kaj plorĝemis: —Se tio diskonatiĝos — kaj tio okazos, eble jam okazis — tiam mi estos kompromitita dum mia tuta vivo.

Fraŭlino d’Hainquart enamiĝis je sia ... ŝoforo!

Senpotenca kolero ekkaptis d’Hainquart. Li ambaŭmane prenis seĝon ĉe la apogilo kaj ĝin forĵetegis.

—Kaj kiel tiu skandalo koncernas la kuraciston Drom?

Ĉu ankaŭ li kunkomplotis? Mi tuj volas ekscii, kio okazas ĉirkaŭ mi, kontraŭ mi kaj sen mia scio. Nenion mi pli abomenas ol travivi tian skandalon!

Li sonorigis. Kaj Clement, dormeme, trensupreniris la ŝtuparon de la subteretaĝo. Kiel maltrankvila estas la barono! Minacas danĝero!

—Venpetu la fraŭlinon, ordonis d’Hainquart. Clement mirigite rigardis: —Ĉu la fraŭlinon? Sed, barono, ŝi jam delonge enlitiĝis.

—Tiam ŝi devas ellitiĝi! Mi volas tuj paroli kun ŝi.

Clement riverencis kaj foriris. Maleine tamen ne estis en sia lito. Ŝi tiun tagon neniun volis akcepti, ĉar ŝi volis esti sola kun la libro, kiun Neeltje, la simpla kamparanino, al ŝi alportis, dirante: —Jen, fraŭlino, tion mi trovis sub la matraco de la ŝoforo. Estas skribita libro kaj tia stranga skribo, ke oni preskaŭ ne povas ĝin legi.

Estis la libro, kiun ŝi iam trovis kaj en kiu ŝi jam tiam legis kelkajn frazojn. Nun ŝi rigardis ĉiun vorton tre atente. Ĉu ordinara, banala homo kapablus skribi tian belan prozon? Ĉiu paĝo enhavas trezoron da pensoj kaj rimarkoj. La libro estis ĉiutage enskribita ĝis la tago antaŭ tiu bela vespero, kiam ŝi konfesis al li sian amon. Ĝi finis per la sopirĝemo: —Kio nun okazos, tion nur Dio scias ... Mi ŝin amas.

Kaj estas nur unu vojo: adiaŭo por ĉiam, alie mi perfidos min, nun aŭ poste ...

Longajn horojn Maleine meditis pri tiuj vortoj: —Kio nun okazos, tion nur Dio scias. Ĉu tio koncernas la murdon? ”Alie mi perfidos min”. Kion li aludas per tio? Perfidi sian reciprokan amon? Sed li ja tuj ĝin al ŝi konfesis. Ĉu li eble ion kaŝis por ŝi? ...

Mallaŭte oni frapis sur la ĉambropordo.

—Kiu estas?

—La barono petas la fraŭlinon tuj veni.

—Mi venos, Clement.

Ŝi zorge forŝlosis la libron kaj iris malsupren. Tuj ŝi vidis laŭ la trajtoj de sia patro, ke li estas furioza.

—Sidiĝu tie, li diris mansignante al seĝo, kaj dum li senparole iris al la alia flanko de la ĉambro, Maleine sidiĝis.

Lia voĉo tremis pro kolero, kiam li diris: —Vi scias, ke mi ne ŝatas ĵongladon per vortoj kaj tial mi petas al vi respondi same mallonge kaj koncize kiel mi demandos. Ĉu vi malakceptis la edziĝan proponon de Debloux?

—Jes.

—Kial vi faris tion?

—Ĉar mi ne amas lin.

—Tio min ege ĉagrenas, sed tiu ago montras karakteron. Mi konfidas, ke en viaj sekvantaj respondoj vi ankaŭ montros tian karakteron.

—Ĉu vi amas alian?

—Jes.

—Ĉu via patro rajtas scii, kiu li estas?

—Tiun rajton vi havas, sed vi ne rajtas misuzi ĝin.

—Nomu al mi lian nomon.

—Eugène Longeois!

d’Hainquart eksaltis al sia filino kun etenditaj manoj, kvazaŭ li volis ŝin ekkapti ĉe la gorĝo. Liaj fingroj tremante restis sub ŝiaj okuloj kaj lia vizaĝo ŝvelis violruĝa.

Li eĉ ne unu vorton kapablis diri. Kolero, senpovo kaj doloro, ĉio samtempe plenigis lian gorĝon kaj minacis sufoki lin. Fine li eligis sian malbenon: —Knabinaĉo! Ho, se mi anstataŭ vi havus filon!

Li levis la brakojn, serĉis apogon, falsidigis sin sur seĝon kaj plorante pro kolero diris: —Vi ... vi ... nun vi sciu, ke neniam mi vin amis!

Mallongan momenton poste ŝia voĉo sonis: —Tion vi ne bezonis diri al mi, patro. Tion mi sentas depost la momento, kiam mi sciis, ke vi estas mia patro.

Vi estis por mi antaŭ ĉio ”barono” kaj plej lastloke ”patro”.

—Fraŭlino d’Hainquart, la amatino de ... ŝtelisto, de murdisto ...

—Tio estas mensogo!

—Silentu! li kriegis al ŝi.

—Neniam mi silentos, kiam iu ajn estas akuzata, sen la plej eta pruvo. Longeois estas unu el la plej noblaj homoj, kiuj iam loĝis aŭ loĝos en nia bieno.

—Sed mia Dio, kiajn pruvojn vi pri tio havas? Li estas bona ŝoforo, deca stalservisto, bona ĉevaldresisto, se vi preferas, jen ĉio! Mi ĉiam opiniis, ke fraŭlino d’Hainquart povis regi siajn sentojn dum la plej kritikaj momentoj, sed vi estas eĉ pli enamiĝema ol iu ajn knabinaĉo el popolkvartalo.

Regis prema silento, longe kaj minace. Subite barono d’Hainquart paŝis al sia filino, prenis ambaŭmane ŝian manon kaj petegis: —Maleine, diru al mi, per la volo de Dio, ke estis nur kaprico via, ke vi ĉion faros por forigi de vi tiun korinklinon, kiun mi sentas kiel krimon.

Maleine malgaje kapneis: —Kaprico!

—Petu min, kion vi volas, kaj mi klopodos eĉ la neeblecon por plenumi vian deziron, se vi nur promesas ...

—Kiel mi povus ion promesi, antaŭsciante, ke mi ne povas ĝin plenumi?

—Sed, ĉu vi do tute freneziĝis? Pripensu, kiam oni lin arestos, kaj kiam mi kaj ankaŭ vi devos ĵuratesti, kiam oni demandos pri via rilato kun tiu ... suspektulo ... kion vi tiam respondos?

—La veron.

—Maleine!

Li denove minace al ŝi paŝis: —Se vi tion faros ... tio min terenbatos, tio min murdos!

Kaj kiel ofendita infano li komencis plendi: —Ĉiu en la domo estas kontraŭ mi. Vi ĉiuj min kontraŭagas. Eĉ sinjoro Drom, kiu jam dudek jarojn estas mia familia kuracisto, komplotas kun mia servistaro. Jen: letero por vi, kiun li volis transdoni al vi per sia servisto, sen mia scio.

Maleine volis ekkapti la leteron, sed ŝia patro retiris sian manon: —Tiun leteron mi ne transdonas.

—Ĝi estas adresita al mi, vi diris! respondis Maleine kun pro indigno brilantaj okuloj.

—Leterojn adresitajn, je tia trompa maniero, al neplenaĝa filino, mi ne transdonas!

—Patro!

Maleine paliĝis. Ŝi fikse premis la lipojn, ĉar ŝi tuj rekonis la skribon de Longeois. Kiajn multvalorajn komunikojn li eble skribis en tiu letero? Tial ŝi subite ekstaris kaj kaptis la brakon de sia patro: —Vi ne rajtas ĝin reteni; vi kiel patro rajtas scii la enhavon, tiun vi jam konas, ĉar la letero estas malfermita, sed ĝi apartenas al mi!

—Maleine, pripensu kion vi faras! Lasu min!

Minace li levis sian pugnon, sed Maleine ne maltenis.

Ŝiaj nervoj tute ŝin perfortis. Ŝi ne plu sciis, kion ŝi faras.

Ŝi sentis, ke Longeois volis sciigi ion gravan al ŝi, lastfoje, kaj ŝi volis nepre scii la enhavon de lia skribaĵo. Sed barono d’Hainquart ne cedis. Li sentis sin treege ofendita kiel patro — eĉ pli: kiel mastro en sia propra domo.

Kaj per fortega ekmovo li forpuŝis Maleine. Ŝi dorsen falis la kapon puŝegante kontraŭ la alta kverka apogilo de la seĝo. Kaj tiam, en eksceso de kolero kaj senpovo, barono d’Hainquart disŝiris la leteron je malgrandaj pecoj, malfermis la fenestron kaj ilin ĵetis eksteren, kie ventpuŝo ilin dispelis: —Jen! Kaj tiel mi ankaŭ agos je vi, se fariĝos batalo ĝisfina. Mi devas elekti inter mia nomo, mia honoro, mia vivo kaj vi. Mi elektas la unuan kaj mi tuj postulas, ke vi ĵuru al mi forigi el vi ĉiun penson pri Longeois. Mi postulas, ke vi respondu al tiu letero kaj skribu, ke ĉiu simpatia vorto, kiun vi parolis kun li ... estis mensoga.

—Neniam mi tion faros!

—Ĉu vi rifuzas?

—Jes, absolute.

—Mi ne sendos tiun leteron al li, se li estos arestata aŭ se mi iam ekscios lian adreson. Mi ĝin gardos por la okazo, kiam li volus valorigi siajn rajtojn je via promeso. Tia rafinita fripono ĉion kapablas!

—Tion li ne faros, li estas pli nobla ol vi en via kolero povas juĝi.

—Sed ĉu vi ne komprenas, ke mi per tiu letero volas rehonorigi vin kontraŭ Debloux, kontraŭ miaj amikoj?

—Mensogo rehonorigas neniun ... Mi lin amas kaj mi kontraŭ neniu tion neas, pri tio mi fieras.

— Ĉu vi ankoraŭ lin amos, kiam estos pruvita, ke li estas murdinto?

—Jes, ankaŭ tiam.

—Ĉu tio estas via lasta vorto?

—Sed, paĉjo, ĉu vi ne havas koron? Ĉu vi do eĉ ne unu minuton povas imagi ...?

—Ne, tion mi ne povas, nek permesas, nek volas. En tiu kazo Maleine d’Hainquart ne plu por mi ekzistas. Vi devas elekti inter via patro kaj ... tiu fripono ... ĉu vi ne rezignas lin?

Maleine malgaje kapneis: —Tio estus senkaraktera.

—Nu, vi same montru karakteron decidante kaj foriru!

—Ĉu vi tion nepre volas?

—Tion mi postulas.

—Tiam mi iros ... jam morgaŭ!

—Vi per tio faros grandan servon al la memoro de via patrino, al nia nomo kaj al vi mem.

Post ĉi tiuj vortoj la barono eliris la ĉambron, batfermis la pordon post si, kaj Maleine restis sola en la nokta silento kaj kun sia profunda doloro. Ŝia koro bategis, ŝiaj tempioj brulegis; estis kvazaŭ oni ŝraŭbfermis ŝian gorĝon. Ŝi iam legis, ke amo kaj sufero estas sinonimaj, ŝi tiam ridis pri tio, sed nun ŝi sentas la veron de tiu esprimo. Kiel multe pli facile estus por ŝi, se ŝi estus akceptinta la edziĝproponon de Debloux iom pli simpatie.

Tiam ŝia estonto estus: Sinjorina moŝto Debloux d’Hainquart ... somere loĝi en kastelo apud Velp ... vintre en vilao en la sudo de Francujo! Sen ia bedaŭro ŝi tion pripensis. Ŝi povis vivi sen kastelo, sen bieno, sen ”La Blua Bero”. Ŝia patro ŝin forpelis el la domo, bone, ŝi iros. Ŝi ne timis la vivon. Ekzistas junaj fraŭlinoj samaĝaj kaj multe pli altdevenaj kaj pli nobelaj ol ŝi, kiuj devas perlabori, sian propran panon. Ŝi ne estis tro kompatinda.

Ŝi stariĝis, malrapide, kiel dum sonĝo, eliris la ĉambron, tra la halon, supreniris la ŝtuparon al sia dormoĉambro.

Ŝi sidiĝis antaŭ sia skribtablo, malfermis la tirkeston, prenis la libron, la taglibron, kiun ŝi tiel zorge estis forŝlosinta, ĝin malfermis, kaj legis: Sen batalo kaj sufero oni nenion povas atingi en ĉi tiu vivo.

Ŝi klinis la kapon, kiu malrapide malleviĝis sur la paĝon kaj mallaŭte ploris. Tiam ŝi vestita kuŝiĝis sur la liton — la lastan nokton.

Ĉapitro dekunua - LA NEKONATA HEJMO

Sinjoro Drom estis ankoraŭ en sia lito, kiam la fajfilo de la antikva paroltubo flanke de lia lito lin vekis: —Sinjoro, Marianne sciigis, barono d’Hainquart estas ĉi tie kaj volas tuj paroli kun vi.

—Jen, li diris al si mem. La tutan tagon mi estis maltrankvila. Mi kredas, ke io okazis pri tiu letero kaj kion fari en tiu okazo? Tio povas konduki min en eksterordinaran malagrablan situacion.

Li ellitiĝis, kombis la densajn grizajn harojn malantaŭen, surmetis sian lanan ĉambroveston. ”Nu,” li diris al si mem, malsuprenirante la larĝan turnŝtuparon, ”mi faris, kion mia konscienco inspiris al mi ... mi tiun knabon ne kredas mortiginto. Kaj ke tiuj du sin amas ... — nu — orfiŝo ne edziĝas kun haringo, sed nobela fraŭlino jes kun ŝoforo. La vivo ja alportas eĉ pli gravajn sortbatojn.”

Post ĉi tiu ”kuraĝigo” li eniris sian familian ĉambron: —Bonan matenon, sinjoro barono, vi eksterordinare fruas.

La barono ne moviĝis, murmuris apenaŭ aŭdeblan ”bonmatenon” kaj senmove restis staranta antaŭ la kuracisto, kun la mano sur la seĝapogilo. Tial ĉi tiu demandis: —Mi esperas, ke nenio grava okazis. Mi hieraŭ dum la tuta tago estis okupita pro la viktimoj de tiu trabaĵakcidento kaj ...

—Sinjoro Drom, d’Hainquart diris, pala kaj tremantvoĉe, la sekvantan semajnon dekses jaroj estos pasintaj, kiam mi unuafoje vin renkontis, kaj mi neniam spertis, ke vi — eĉ iometon — entreprenis kontraŭ la kvieto kaj feliĉo, kiuj regis en mia familio. Ĉu vi tial volas klarigi al mi, pro kiuj motivoj vi fariĝis peranto inter mia filino kaj tiu suspekta individuo, kiun la polico serĉas?

La sagaca maljuna kuracisto jam dum la iom multvorta demando de la barono, rapide faris sian planon. Li ne serĉu pretekston, li diru nur la plenan veron: —Nu, barono, tio estas tre simple ...

—Mi estas scivola pri tiu simpleco, sonis la akresenca interrompo.

—La juna viro, kiun oni suspektas pri murdo, bone atentu: suspektas, min vizitis kaj petis al mi transdoni leteron al la fraŭlino. Tion mi bedaŭrinde ne povis fari propramane pro tiu trabaĵakcidento, jen ĉio!

—Ĉu vi finparolis?

—Jes.

—Ĉu tion vi trovas tiel simpla?

—Jes, ĉu vi ne?

—Mi diros al vi kiel simpla mi pensas tion. Se tiu malhonesta ago estus farita de iu homo el popolkvartalo, mi tiun viraĉon simple vipbategus; sed nun mi staras antaŭ viro intelekta, antaŭ maljunulo, al kiu mi ŝuldas multan dankon. Nun mi devas moderigi min. Sed mi certigas al vi: ĉiuj estimo kaj fido kiujn mi havis en vi, pro tio absolute malaperis.

—Vi agas, kvazaŭ mi faris krimon!

—Pli grave! Vi detruis mian hejman feliĉon kaj donis al vi mem kaj al via ofico fortan baton. Ĉu vi scias, kion enhavas tiu letero?

—Jes.

—Kaj ĉu vi ne tuj venis al mi, al la patro de neplenaĝulino? Ĉu vi ne tuj informis la policon, ke tiu, kiun oni serĉas, estas en via domo?

—Ne.

—Kial ne?

—Unue, Longeois ne estas murdinto. Se mi tion supozus, mi kontraŭparolus min mem, laŭ la raporto, kiun mi prezentis, kaj due, mia koro ne povis rifuzi, transdoni lastan saluton de iu, kiu foriris por ĉiam.

—Kaj ĉu vi tute ne pensis pri mi?

—Eĉ ne unu minuton.

La barono ege ekkoleris: —Tiam mi diru al vi ĉi tie inter ni, ke vi estas maljuna fripono.

—Koran dankon pro ĉi tiu frumatena komplimento.

Ĉu eble vi havas ankoraŭ ...

—Jes, mi volas ankoraŭ diri pli. Mi postulas, ke vi tuj eniru mian aŭtomobilon kaj kunveturu al ”La Blua Bero”.

—Ĉu la fraŭlino estas malsana?

—Tre malsana, nervmalsana. Neplenaĝa fraŭlino el tia klaso, kiu pensas pri tiaj frenezaj ideoj kaj planoj, tiu estas tre malsana, tiun ni ne povas lasi sen gardo.

—Kion vi aludas per tio?

—Ŝi forlasos, pli ĝuste, ŝi decidis forlasi post la interparolado, kiun ŝi havis kun mi pasintan nokton nian hejmon. En mia kolero mi pli malpli ŝin devigis al tio, sed pasintan nokton mi perforte min retrankviligis kaj pripensis. Mi ne volas, ke ŝi foriru sen bona gardado, ĉar ŝi ne volas malrilati kun tiu ... malhonesta viraĉo. Ŝi pli kaj pli obstiniĝas. Se ni ne sukcesos meti tiun friponon en malliberejo, li certe sukcesos ŝin retrovi. Kaj tion mi nepre devas malhelpi, ĉiumaniere.

—Nu, barono, tiam vi devas preni aliajn aranĝojn. Tio estas intima afero, en kiu ...

—En kiu vi devas helpi min, kiel kuracisto.

—Mi ne scius kiel.

—Neplenaĝa knabino, kiu faras tiajn frenezaĵojn, ne estas priresponda, tiu devas esti en azilo.

—Sed tio ne estas simpla afero, barono. En la nuna tempo oni ne sen gravaj motivoj enfermas personon en frenezulejo!

—Frenezulejo — frenezulejo! Mi ne parolas pri frenezulejo. En eksterlando ekzistas hejmoj, en kiuj oni por bona pago akceptas ne plen-normalajn knabinojn kiel Maleine, kaj kie oni observadas la pacientojn, neĝenante ilin.

—Diable! ... ne-plen-normala ... Maleine ne-plen-normala! Ĉu mi diru mian opinion, barono? Vi deziru, ke vi estu tiel ”nenormala” kiel via filino! Maleine estas tutsana laŭanime kaj laŭkorpe. Mi tre ŝatus, ke ŝi estu mia filino: se mi ne tiel frue estus perdinta mian edzinon; se mi havus tian karan, bonkoran, spontanean filinon ... iru hejmen, barono, ĉirkaŭbraku ŝin, kisu ŝin kaj diru: ”Mia infano, ni ĉion faru por klarigi tiun aferon. Post tio, ni tiel longe serĉos ĝis ni trovos Longeois. Kaj tiam ... li estos via!”

—Vi estas tutfrenezulo! ekkriis d’Hainquart kaj pugnigis siajn manojn.

—Nun vi montras, ke vi tuj senkaŭze iun kredas nenormala. Mi per diablo ne estas freneza, mi ĵus hieraŭ tion pruvis. Mia kolego deklaris la trian viktimon nesavebla, sed mi okupiĝis pri li dum kvin kaj duona horoj, kaj nun li estas eksterdanĝera.

—Kiel vi agas pri viaj viktimoj, ne min tuŝas. Mi havas la rajton postuli de vi ...

—Ne faru la penon postuli tion.

—Bone, tiam mi post duona horo estos ĉe la policestro, kaj tiam mi ne kalumnios dirante, ke ankaŭ vi havas rilaton al tiu abomena ŝtelrompafero.

—Barono!

—Ĉu ne ŝajnas, ke vi kun Longeois komplotas kontraŭ mi?

Sinjoro Drom volis akre respondi, sed li ne faris tion, iris al la fenestro, rigardis tra la flanka fenestreto sur la vojon, sin turnis indiferente kaj diris: —Mi tre ŝatus iom ankoraŭ dormi.

La barono lin rigardis per okuloj, en kiuj montriĝas kolero kaj malestimo kaj senparole eliris la ĉambron.

Sinjoro Drom levis la brakojn, refaligis ilin, profunde ĝemante: —Ho, ho, tio estas pasinta. Mi enlitiĝu.

Sed tiu dormeto kruele estis interrompata, ĉar ne unu horon post kiam la barono brue fermis la pordon malantaŭ si, sonoris la telefono. Marianne demandis, ĉu la kuracisto povas akcepti la ĝendarmestron. Ne estis eviteble, kaj dum tri kaj duona horoj la civilvestita policano restis en la laborĉambro de la kuracisto.

Estis li, kiu malkovris la rifuĝejon de Longeois per polichundoj kaj sekvis liajn postsignojn ĝis antaŭ la domo de la kuracisto. La klarigo, kiun barono d’Hainquart donis en la policejo, denove vekis lian fervoron, kvankam li jam delonge konjektis, ke Longeois estas pasinta la limojn. Laŭ invito de la barono li per lia aŭtomobilo kunveturis al ”La Brua Bero”, kie li denove intencis peti al la fraŭlino kelkajn informojn. Pro tio barono d’Hainquart havis belan pretekston por malpermesi al sia filino la foriron.

—Mi ankoraŭ bone pripensis, li diris, sed mi sentas la devon uzi mian patran rajton. Estas necese, ke vi restu ĉi tie ĝis la esploro estos finita.

Tiamaniere li havos la tempon por prepari siajn aranĝojn. Li intencis meti Maleine ĝis ŝia plenaĝo sub kontrolo ie en eksterlando, kie neniu ŝin serĉos. Ŝia adreso devas resti sekreta por ĉiu, precipe por ŝiaj nunaj ĉirkaŭantoj. Kiam ŝi dum kelkaj jaroj estos vivinta sub alia gvidado, sub aliaj severaj, fremdaj okuloj, ŝi certe adiaŭos siajn krimajn sentojn por Longeois. Eĉ se tiu viro estus senkulpa kaj el honesta familio, edziĝo kun stalservisto, tio kaŭzus en liaj rondoj skandalon.

—Ĉu vi do ne volas, ke mi foriru? Maleine demandis.

—Ne.

—Ĉu vi volas diri al mi, kial vi ŝanĝis vian planon?

—Ĉar mi havas aliajn intencojn pri vi.

Kaj tiam barono d’Hainquart uzis sian malnovan rimedon, kiu multfoje pruvis, ke barono d’Hainquart rilate al animnobleco, malsuperas plimulton el la simplaj homoj. Li venigis Dirk, la lentugan knabon, kaj diris al li sen atestantoj en sia laborĉambro: —Dirk, la fraŭlino devas resti hejme, laŭ konsilo de la kuracisto. Ŝi verŝajne ne eliros siajn ĉambrojn, sed, se tamen ŝi tion farus kaj irus en la parkon, vi tuj devas tion sciigi al mi. Mi komisias al vi, tre akurate atenti pri tio.

Ĉu mi povas fidi pri tio!

—Vi tage kaj nokte povas fidi pri tio, sinjoro barono.

Dirk jes estas malbela, sed ne malsagaca.

De tiu tempo Maleine ne povis esti pli bone prigardata. Tamen ĉi tiu aranĝo estis superflua, ĉar ŝi tre malofte eliris siajn ĉambrojn. Ŝi eĉ ne plu partoprenis la tagmanĝon. La barono estis ordoninta, ke supre oni pretigu la tablon por ŝi.

Kaj tiel la rilatoj en la biena ”La Blua Bero”, kiuj pro la malprudentaj regemo kaj severeco de la posedanto jam ne estis agrablaj, fariĝis malamikaj.

Barono d’Hainquart sendis kaj ricevis leterojn kaj telegramojn, pri kiuj neniu ion eksciis. Ili venis el Anglujo, Francujo kaj eĉ el Svedujo.

Ia sinjoro el Arnhem, kiu jam antaŭ longe estis administranto de la posedaĵoj de la familio, nun denove tre ofte venis al la bieno, eĉ restis kelkajn tagojn, kiel gasto, uzis la aŭtomobilon por fari tre longajn ekskursojn, kaj neniu ion eksciis aŭ komprenis pri tio.

Fine la barono konigis siajn celojn. En malluma malfrua somervespero, dek ses tagojn post la terura sceno, kiu okazis inter li kaj lia filino, li sendigis per Eveline la komision, ke li atendas ŝin en la familia ĉambro. Maleine sekvis sian ĉambristinon. En la halo staris tri kofroj.

Fremda sinjoro staris apude.

Estis sinjoro Lemmens, la antaŭa administranto. Antaŭ la domo atendis la aŭtomobilo. Ŝi vidis antaŭ la malfermita porto fremdan ŝoforon, iranta tien kaj reen.

Kiam ŝi estis sola kun sia patro, ĉi tiu diris: —Vi post kelkaj minutoj foriros kaj de vi mem dependas, ĉu vi iam min revidos. Ĝis la tago, je kiu vi fariĝas plenaĝa, vi estos en privata edukejo. Vi tie ne estos mallibera, sed oni vin akurate kontrolos. Do ne klopodu iamaniere akiri rilaton kun tiu alia persono, ĉar tio neniam al vi sukcesos. Kiam vi estos plenaĝa, oni vin informos, kiel via patro agos rilate al vi kaj ĉu vi ankoraŭ ekzistas por via patro aŭ ne. Foriru! Ni supozu, ke ni jam adiaŭis.

Tiam li sin turnis kaj eliris la ĉambron. Maleine dum momento estis sola, sola kun la portreto de sia patrino, la olefarba, naturgranda portreto, pendanta sur la muro.

Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Sed ŝi kunpremis la dentojn. Ŝi nun ne volas plori, tio estus malforteco.

Kvankam la foriro el tiu domo, en kiu ŝi travivis multajn feliĉajn horojn, ege ŝin ĉagrenis, ŝi ne volis montri tion al siaj ĉirkaŭantoj. Neniu el la servistaro estis apude.

Ŝajnis kvazaŭ la domo estas senhoma. Sonis la fremda voĉo de sinjoro Lemmens: —Ĉu la fraŭlino bonvolas eniri!

Kiel somnambulino ŝi iris tra la koridoro kaj la halo, kie ŝia gvidanto ŝin helpis almeti sian longan peltmantelon. La du grandajn kofrojn oni metis malantaŭe sur la portilon, la malgrandan en la antaŭa parto ĉe la ŝoforo.

Maleine eniris, la fremdulo sidiĝis apud ŝi kaj tiam la aŭtomobilo rapidis tra la eniraleo. Sinjoro Lemmens mallevis la blusilkajn kurtenetojn kaj diris: —Mi konsilas al la fraŭlino sidiĝi komforte kaj klopodi iom dormi, ĉar ni senhalte veturos ĝis tagiĝo.

Maleine ne respondis. Ŝi fermis la okulojn. Estis indiferente al ŝi, kien oni iros. Ŝi penis prezenti al si laŭeble plej klare la bildon de Longeois kaj pripensis, ke la maniero, laŭ kiu li forlasis ”La Bluan Beron”, estis multe pli malĝoja. Ŝi jam nun intencis ne klopodi akiri kontakton kun li. Ĉiu ebleco por tio ja estas for. Eugène forkuris kaj neniu scias kien, eĉ ne la polico. Aŭ ĉu oni jam lin arestis? Ĉu oni ĉion al ŝi kaŝis? Ŝi ja bone estis rimarkinta, ke oni ĉiujn gazetojn, kiuj regule alvenis al ”La Blua Bero”, skrupule fortenis de ŝi. Kion enhavis tiu letero, kiun li skribis al ŝi? Kian rolon havis en tio sinjoro Drom? Pro kiu motivo ŝia patro lin akuzis pri hipokriteco. Ho, kiel ŝi deziris, ankoraŭ unufoje vidi tiun grizan kuraciston.

Ĉu ŝi iam sukcesos skribi al li?

Dum longaj horoj neniun vorton oni parolis. Neeble estis al ŝi sin orienti. Eĉ se tio povus redoni al ŝi la liberecon, ŝi ne povus diri kie ŝi estas. Inter la antaŭkurteneto kaj la fenestra kadro, ŝi povis vidi eksteren, sed estis nokte kaj ankaŭ tre nebule. Veturinte proksimume kvar horojn, la veturilo subite rapidegis antaŭen. Tio okazis tiel neatendite, ke ŝi dorsen falis en la kusenon.

—Kio okazas? ŝi demandis.

—Nenio, fraŭlino, ni nur iom pli rapide veturas.

Poste Maleine komprenis la kaŭzon de tiu ega rapidado. Sendube ili tiam transiris la landlimon, ĉar doganaj formalaĵoj tiun nokton ne plu okazis. Je la mateno la veturilo haltis antaŭ kampara trinkejo: —Ĉu vi eble volas vin distri dum momento? demandis la eksadministranto.

Maleine volonte tion faris. Ŝi eliris kaj rigardis, kie ŝi troviĝas: longa, preskaŭ senfina iom supreniranta vojo kun maldekstre alta arbetaĵo kaj dekstre kamparoj ... Ili sendube estas en Belgujo, laŭ la maleleganta konstruo de la domoj videblaj de malproksime. Oni ŝin kondukis en ĉambron, kie ŝi povos refreŝiĝi per akvo el lavpelvo.

Sinjoro Lemmens alportis ŝiajn voja ̧-necesaĵojn kaj zorgis, ke oni pretigu por ŝi matenmanĝon. Post unuhora restado, li petis Maleine ree eniri. Denove oni veturis horojn post horoj tra nekonata regiono, sed Maleine tamen estis sufiĉe sperta pri terenkono por konstati, ke la veturilo moviĝas suddirekten al Francujo. Ŝi tamen ne rimarkigis tion, sed agis kvazaŭ ĉio estas por ŝi indiferenta. En malgranda hoteleto oni konsumis la tagmanĝon. Kaj la fremda ŝoforo prizorgis sian aŭtomobilon, kontrolis la motoron kaj la radringojn, denove plenigis la benzinujon. Ree antaŭen, la tutan nokton, dum kiu Maleine pro trolaciĝo nur kelkajn horojn povis dormi. Ŝi nun komprenis, kial ĉi tiun akcelitan vojaĝon oni faras per aŭtomobilo. La barono volis ĉiamaniere kaŝi por sia filino la fincelon de ĉi tiu vojaĝo. Ŝi ne sciu, kiel ŝia estonta loĝloko estas atingebla vagonare aŭ trame. Ŝi troviĝas en Francujo, tio estas certa. Tion ŝi aŭdis laŭ la parolo de la hotelisto, tion ŝi vidis laŭ la surskribaĵoj de la vilaĝdomoj, kiujn ili preterveturis, sed en kiu parto de Francujo ŝi estas? La vojo altiĝis, malaltiĝis kaj kurbiĝis, kondukis rekte tra densaj arbaroj, sed oni veturis, multe pli malrapide. Multfoje la ŝoforo haltigis, devis serĉi la bonan direkton kaj tiam la kondukanto de Maleine elaŭtomobiliĝis tenante la terenkarton en la mano. Okazis multfoje, ke sinjoro Lemmens antaŭiris la aŭtomobilon por orienti sin ĉe vojkrucejo aŭ por demandi al preterpasanto pri la vojo. Tial diris Maleine, kiam ŝia kondukanto revenis: —Paĉjo ne bezonas timi ke mi reiros al mia hejmo, estas ĉi tie vera labirinto. Ĉu la vojaĝo ankoraŭ longe daŭros?

—Se mi ne eraras, ankoraŭ kelkajn horojn.

Maleine tre scivolis, kie ŝi finvenos, sed ŝi estis tro fiera por demandi tion. Tiuj kelkaj horoj fariĝis kvar kaj duona horoj. Tiam la aŭtomobilo haltiĝis dum fortega pluvo antaŭ malgranda ligna ponto, kiu super mallarĝa fosaĵo kondukas al antaŭplaco. Meze de la ponto alta antikva barilo kovrita per platfero malebligis la eniron.

La administranto eliris la treege kotkovritan aŭtomobilon, kuregis al la barilo kaj tiris la sonorilstangon. Resonis sonorilo kaj momenton poste la barilo malfermiĝis.

Servisto kun blua ĝardenista antaŭtuko faris signon ke la aŭtomobilo enveturu. Kaj en la sekvanta momento Maleine staris sur la malegalaj ŝtonoj de malgranda tute ĉirkaŭlimigita kastelplaco. Sur la plej supra ŝtupo de mallarĝa, sed alta perono antaŭ ark-enirejo staris viro, longa, larĝa figuro, vestita en kapuĉmantelo, verŝajne kontraŭ la torenta pluvo. Li renkonten iris al Maleine kaj diris: —Bonvenon, fraŭlino! Rapide eniru, mia fratino senpacience vin atendas.

Li prenis ŝian manon, ŝin kondukis sur la ŝtuparon, tra la malgranda pordego kaj nun Maleine staris en malgranda halo, konstruita el malglata briko. En la supra parto de la muro estis larĝa mezepoka fenestro el kolora vitro. La sinjoro, demetinte sian kapuĉmantelon, denove ŝin antaŭiris sur larĝan ŝtuparon. Kaj tie sur la plej supra ŝtupo staris klinstatura, maljuna sinjorino, ĉirkaŭ la kapo nigre-puntan tuketon, el kiu pendis kelkaj blankaj bukloharoj. Ŝia dekstra mano apogis sin sur lambastoneto: —Bonvenon, mia kara, ŝi diris kaj metis siajn malgrasajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Maleine. Rapide eniru.

Vi certe estas tre laca.

La longa viro, kiu ŝin akceptis sur la korto, estis foririnta. Ŝi nun staris en vasta ĉambro kun alta kameno, en kiu brulis lignofajro. Staris seĝo kun alta apogilo ĉe tablo bulpieda, sur kiu kuŝis aro da paperoj.

—Sidiĝu, mia kara, diris la maljuna sinjorino kaj Maleine vidis stankoloran plensulkan vizaĝon, kun paro da tre junecaj hel-brunaj okuloj.

Ŝi intencis ne paroli kiel unua, kaj tial ŝi silente restis rigardanta antaŭ si.

—Nu, sonis la voĉo de la maljunulino, vi nenion diras.

Ĉu vi ne deziras scii, kiuj ni estas, kie vi de nun loĝos?

—Mi pri tio ne estas scivola, sinjorino, estis la indiferenta respondo.

—Mi komprenas tion, mi ĉion scias plej detale, sed kvankam mi akurate plenumos la promesojn, faritajn al via patro, ni pro tio ne bezonas esti malamikoj. Mia frato kaj mi bonvolas al vi kaj mi esperas, ke vi ne tro malfaciligos al ni la taskon, kiun ni prenis sur nin pro la bona interrilato, kiu ĉiam ekzistis inter ni kaj via patro. Kisu min.

Maleine hezitis kaj malantaŭis, kiam la sinjorino stariĝis kaj al ŝi etendis siajn brakojn.

—Ĉu vi rifuzas?

—Jes, mi devas rifuzi.

—Kial?

—Ĉar mi ne trovas vin simpatia. Vi mallogas min.

En tiu momento la longa staturo ree eniris. La frato de la maljunulino portis malnovan nigre-veluran kostumon kun altaj botoj. Per siaj pendlipharoj kaj veterbrunigita vizaĝo li similis al eksmilitisto. Li vidis la malbonhumoran ĝenespriman vizaĝon de sia fratino kaj demandis: —Ĉu vi jam interamikiĝis?

—Ne, knaris la voĉo de la maljunulino, estas, kiel la barono al ni skribis: ŝi estas tre obstina kaj ne volas sin submeti.

—Eble, ne por la patro! Sed, ĉu por anstataŭa patro ...?

Kaj la viro en velura kostumo iomete ridis, montrante du vicojn da grandaj flavaj dentoj.

Ĉapitro dekdua - EN LA DEZERTFORTIKAĴO

Pri la murdo en la bieno de d’Hainquart oni ankoraŭ nenion definitivan sciis. Oni eĉ ne sukcesis identigi la viktimon nek trovi ian postsignon de la forkurinta ŝoforo. Tio estis certa, ke la ŝtelrompisto en la juvelbutiko en Parizo, kaj la viro, kiu apud la belga limo saltis el vagonaro, kaj la ŝtelrompisto en la bieno estas la sama persono. Laŭ la raporto de sinjoro Drom oni ne povis fikse konkludi, ĉu murdo fakte okazis. Pli verŝajna estas la malo.

La aferoj entute sufiĉe bone disvolviĝis laŭ la opinio de d’Hainquart. Maleine estas sub severa prigardado kaj la ebleco, ke tiu forkurinta individuo malkovros ŝian rifuĝejon, estas tute for. La tempo nun ĉion devas plibonigi. Maleine devas forgesi kaj la ŝoforo sian amon — se ĝi iam ĉe li ekzistis — certe forgesos per alia amatino.

Longeois kompreneble nur monon avidis kaj pri tio li malsukcesis pro la apero de la alia fripono. Sinjoro Debloux tute ne havas kialojn por malesperi. Se per la klaĉado de la ruĝa stalknabo io atingis la publikon, la tempo baldaŭ dissciigos la malon. Sed Dirk per silentado povas nur profiti, ĉar nun li loĝas en la malgranda pavilono kaj perlaboras la saman salajron kiel antaŭe Eugène Longeois. Li ĝuas la judas’an rekompencon kaj la cetera servistaro timas, krom la baronon plej multe laman Dirk. Neniu tamen, escepte la barono kaj la eksadministranto sciis, kie estas Maleine. La unua tre longe serĉis kaj korespondis, antaŭ ol decidi. Li preferis sendi Maleine al Anglujo aŭ al Skandinavio, sed tie li ne konis la ĉirkaŭaĵon, en kiu Maleine estus akceptata.

Majoro De Blecourt kaj lia fratino ĝuste taŭgis por tia pedagogia tasko. Tamen restis grava malfacilaĵo. Ili loĝas en Normandio, kie antaŭe Eugène Longeois servis kiel ŝoforo. Barono d’Hainquart tre longe hezitis, antaŭ ol tien sendi Maleine. Sed la rimarko de la maljuna Ghriselle subite lin decidigis: —Sed, barono, ŝi skribis, se tiu mizerulo troviĝas ĉi tie, li eĉ ne unu sekundon konjektos, ke vi sendis vian filinon en la buŝegon de la leono. Li ĉie serĉos la fraŭlinon, escepte ĉi tie. Plue, mia frato kaj mi ankoraŭ rajtas paroli. Eduardo estas eksmajoro, viro kvazaŭ el fero, kiu eĉ ne unu minuton de la tago aŭ de la nokto perdos sian gardemon. Kaj kiam Eduardo forestas, ankoraŭ mi kaj mia servisto restas. Vi konas nian domon. Tiuj, kiuj estis ĉi tie tri- aŭ kvarfoje, ankoraŭ ne povas retrovi ĝin pro ĝia stranga situo. Mi ĉiusemajne skribos al vi por informi vin pri la stato. Kaj antaŭ ol estos pasintaj du jaroj, via filino estos la sama kiel antaŭ tiu ĉagreniga historio.

Barono d’Hainquart nun estis trankvila. Per Lemmens, kiun li povas konfidi kiel sin mem, li transdonis leteron, en kiu li indikis la necesajn instrukciojn, severajn instrukciojn, kiuj finiĝis per la rekomendo: —Agu pri ŝi laŭ via volo, nur ŝi ne renkontu tiun malhonestulon.

La ”malhonestulo” jam forlasis Francujon. Li sukcesis atingi Parizon per la transvestaĵo kaj per la mono, kiujn donis al li sinjoro Drom. Li unuavice iris al la notario, kiu antaŭe ordigis la senesperan financan situacion de la familio de Verd’Ile, kaj kiu proponis helpon al la plej juna ido el tiu generacio, je la nomo de la franca nobelaro. Li mire rigardis, kiam George neatendite eniris lian oficejon.

—Ĉu vere estas vi, via grafa moŝto?

—Jes, vere, sinjoro notario.

—Vi multe, multege aliiĝis.

—Kaj ne je mia profito, tion mi tre bone scias. La volo fari multan kaj maldelikatan laboron ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas, sed la korpo de Verd’Ile ne ĉiam por tio taŭgas.

—Ĉu rilate al la propono de la Kavaliraro vi nun havas alian — vi permesu — pli saĝan opinion?

—Ne, tiu opinio ne ŝanĝiĝis. Mi nur venas al vi por pruntepreni malgrandan sumon je deca, se bezone je granda rentumo por iri al Alĝerio. Ĉu vi volas helpi min per tio?

—Kompreneble. Pri rentumo ni ne parolu. Diru al mi, kiom vi bezonas. Mi ne deziras ŝuldateston. La vorto de Verd’Ile al mi sufiĉas.

George sin sentis tre kortuŝita. Kiom al li valorus, se Maleine estus aŭdinta ĉi tiujn vortojn.

—Mi tamen antaŭe vin avertas, sonis la voĉo de la notario ... por via frato. Li estis ĉi tie en mia oficejo, li sidis sur la sama seĝo, sur kiu vi nun sidas. Mi rifuzis al li kvin frankojn. Li odoris je alkoholo kaj lia tuta aspekto montris degeneron. Kio fariĝis el li?

—Li mortis.

—Ĉu li mortis en la malliberejo?

—Ne, hezitis George, li troviĝis senviva en bieno en Nederlando.

—Ho, jes, mi iom pri tio legis. Ŝajnas, ke oni murdis lin ... La murdinto forkuris.

—Laŭdire, diris George, kaj lia tuta korpo tremis.

—Nu, diris la notario, ne tro multe emociiĝu pro tio.

Estas eble — por vi — la plej bona solvo.

George foriris al Marseille kaj du tagojn poste li ŝipiris al la Nord-Afrika marbordo. Lia celo estis la dezerto. Ne por la unua fojo li ĝin vidos, sed li sciis certe, ke denove li estos hipnotigata per ĝia terura, ĝia demona beleco. Nun post la konatiĝo kun Maleine li imagis, ke tiu senfina ebenaĵo al li aspektos mortige senkonsola kaj nun li ĉiutage spertos pli kaj pli forte, ke tiu ardanta ebenaĵo lin kaptas, kvazaŭ en sorĉo. Li esperas, ke tiu mistera potenco sufiĉos por kateni la sopiron al Maleine. Li volas sin perdigi en tiu senfina forgesiteco. Lia frato makulis la nomon de Verd’Ile en la franc-alĝeria armeo, li intencas rebonigi ĉion, kio estas ankoraŭ rebonigebla.

Dum la milito li estis rezervoficisto, kaj nun oni lin volontege akceptos en la fortikaĵa garnizono, kiu jam kvarfoje rebatis atakon de la sangavide ribelantaj gentoj.

Estante infano li ĉi tie vagis ĉevale. Li konis la fortikaĵon, kiu situas sur rokaltaĵo ĉe la bordo de rapidfluanta rivero. Transe de la flava fluo sin etendas la ruĝa dezerto kiel senfona sablomaro kun altegaj rigidaj ondoj. Ĝi similas oceanon, sed pli belega kaj samtempe pli terura ol tiu sur kiu naĝas la ŝipoj. Ĉe la orienta flanko, ĉirkaŭ la granitrokoj, de kiuj antaŭ jarmiloj tertremoj deŝiris grandegajn blokojn, troviĝis la araba dezerto kun sia orflava kaj malhel-violblua kolorlukso. En ĉi tiu mondo George intencis pasigi sian vivon. Kiel estis eble, ke li dum preskaŭ tuta jaro povis vivi en la malvarma, nebula Nordo? La vivo tiea nun al li ŝajnas premsonĝo, puno. Kiu ĉesigis tiun punon? Kiu rompis tiun anatemon? Maleine, ĉiam denove Maleine! Ĉu li do ne sukcesus ŝin forgesi ĉi tie?

La formalaĵoj por la enoficiĝo de la juna rezervleŭtenanto estis baldaŭ plenumitaj. Ili konsistis en tio, ke estu transdonataj naskiĝatesto kaj raporto de la deĵoranta komandanto, sub kiu komando la kandidat-oficiro servis. Poste sekvis trimonata ekzercado, kiel ordinara soldato, kaj post tio li tuj eniris en la severan praktikon de la militista dezertvivo.

Li devis la malgrandan aron, kiun li ordonas, kutimigi al la dezertvivo, kiun li mem ankoraŭ devis ekkoni, ĉar tiu vivo ĉiam estas mistera por ĉiuj, kiuj ne tie naskiĝis.

La fortikaĵo estis malgranda antaŭremparo. el kiu oni regule faris esplor-marŝojn por observi la inklinon de la enlandaj gentoj, speco de konstanta palpilo, por la alĝeria armeo, kiu, se necese, kaptu la unuan puŝon de la enlanda malamiko, kiu neniam estas fidinda. Tre malfacila estis la alportado de nutraĵprovizo. La konservaĵojn, kiujn la militistaro kunportas dum la ekskursoj, oni devis alporti el distanco de okdek mejloj kaj la trink- kaj lavakvon oni devas ĉerpi el la rivero, kiu fluas profunde sub la granitrokoj. Jen la reala vivo en la dezerto, kie kreskas nek arboj, nek arbetaĵoj, kie la vulturoj cirkle flugas alte en la ĉielo, kie la dezertlupo blekas kaj kie la serpento malrapide antaŭenrampis sur la sunbrulata ŝtonaro.

La severa, preskaŭ barbara ekzistado forgesigos lin — espereble — tiun belan simplan infanon, ĝi havigos al li post longaj jaroj la titolon de majoro aŭ subkolonelo kun modera pensio, por pasigi per tio la lastajn jarojn de sia vivo kiel grafo de Verd’Ile en sia ŝatata Normandio, neriĉa jes kaj sola, sed kun levita kapo, ĉar li senmakule portis la oran triangulon kun la lilio. Kiam la trimonata ekzerctempo finiĝis, li iom pentis, ĉar dum tiuj tagoj li preskaŭ ne havis okazon por pensi al ŝi, kiun li postlasis en la Nordo, al Maleine d’Hainquart.

La enoficiĝo ĉe la rajdista armeo estis grava okazaĵo, ĉar ankaŭ ĉi tie la nomo de lia generacio estis penetrinta.

lu grafo de Verd’Ile en ĉi tiu soleca dezertfortikaĵo, tio estis io eksterordinara. La majoro-komandanto de la bataliono, kiu ĵurigis lin kiel oficiron antaŭ la fronto de la trupo, aludis en sia alparolado, ke la franca flago nun estas konfidata al la lasta posteulo de generacio, kies anoj iam estis parencaj al Ludoviko Xl a , la franca reĝo.

Post tiu solenaĵo oni aranĝis festenon, al kiu partoprenis la majoro, lia adjutanto kaj la adjutant-administranto de la fortikaĵo.

Tiam George de Verd’Ile restis sola kun siaj soldatoj.

Post tri jaroj oni donos al li kvarmonatan forpermeson.

Tiam sekvis la soleco, inspektado, kolektado de raportoj, kaj ĉiutage kelkhora ekzercado. Li posedis du oficajn ĉevalojn. Unu el tiuj estis el puraraba raso kaj sur tiu ĉi li faris longajn ekskursojn tra la dezerto. Kaj nun, kiel viro, kiu jam tiel spertis la batalon kaj la ĉagrenon de la vivo, li rigardis la dezerton per tute aliaj okuloj, ol kiam li ĝin travagis kiel knabo. Li nun ekkonis ĝian belegecon.

Ĉio, kio ankoraŭ en lia animo restis malgranda aŭ nefirma estos elbrulata kiel en puriga fajro.

Granda karaktero ne toleras malgrandanimecon kaj la dezerto estas la plej grandioza, kion la naturo formis.

Kiam lia inspekto en la fortikaĵo finiĝis, kaj lia administrado estis ordigita kaj subskribita, tiam li dum tagoj elrajdis, celante penetri ĉiam pli kaj pli profunde en la misterojn de la dezerto. Ĉiam lia ĉaspafilo pendis ĉe lia selo, sed nur kiam li rajdis tra unu el tiuj longaj, ebenaj sablofluegoj, li havis ŝancon por ion ĉaspafi. Sur la ebena, neondita sablo li vidis kiel sur tabulo la postsignojn de la dezertloĝantoj: hienoj, lupoj, ŝakaloj, serpentoj kaj aliaj bestoj, kiuj postlasis siajn premsignojn kiel ornamaĵojn en la sablo. Jen li subite staris antaŭ grandega granitroko, kolorigita brunruĝe aŭ purpure. Jam dum jarcentoj tiu roko tie kuŝas, Ĝi montris enbakitajn signojn nekompreneblajn, kelkfoje reliefon, duondion aŭ potenculon. Ofte li komencis siajn rajdekskursojn je tagiĝo, kelkfoje je vesperiĝo kaj tiam li vidis la belegan stelplenan ĉielon, kies brilo estas nekonata en la Nordo.

Sed en la ardo de la posttagmeza suno, tiam la dezerto estas terurega. Tiam la rokmontoj ŝajnas fajriĝi kaj la dezerto ekflamas kiel dum brulado, kiu ŝajnas kapti samtempe ĉielon kaj teron.

Dum unu el tiuj posttagmezoj George daŭrigis pli longe ol kutime sian rajdekskurson, kaj venis en tute fremdan regionon de la dezerto, kiu kondukis laŭlarĝe tra praaj rokoj al karavanvojo. Tiu larĝa, longa vojo, meze de la soleco strange lin impresis. Tie, kie la homoj ne povas havi loĝejon, subite montriĝas miloj da postsignoj de trapasintaj homoj, irintaj al malproksima celo! La tero, en kiu la piedoj profunde eniĝis, estis malmoligita per la hufoj de la kameloj. George trarajdis parton de la vojo. Kelkfoje li vidis palajn ostojn. Sendube restaĵo de lacekonsumita kamelo, kiun ĝia mastro postlasis. Kaj image li vidis la vulturojn malsuprenflugantaj al la mortanta korpo.

Subite li aŭdis mallaŭtan, melodian sonon. Ĝi ŝajne venis de tute proksime. Li haltigis sian ĉevalon, forŝovis sian blankan kaptukon por aŭskulti pli bone.

Li prenis sian kamplornon, ĝin direktis al la flamanta horizonto. Jes, tie li vidis kiel malgrandan serpenteton alproksimiĝantan karavanon sur la flava sablovojo. La mallaŭta kantado de la kamelistoj jam estis aŭdebla, la nuk-sonoriloj de la bestoj mallaŭte kaj melankolie tintadis. Li deĉevaliĝis, kondukis ĉe la brido sian ĉevalon al la ombro de unu el la krevitaj ŝtonegoj, kuŝiĝis tie kaj atendis la alvenon de la karavano. Li rigardis sian horloĝon: estis la dekdua. Post unu horo ĝi povas esti ĉi tie.

Tiam li povos kunrajdi parton de la vojo kaj demandi, ĉu ili havas ion aĉeteblan. Malrapide, tre malrapide la malgranda serpento alproksimiĝis, pli kaj pli grandiĝis, kaj nun la ĉiufoje ripetataj arabaj vortoj estis klare aŭdeblaj.

Kaj kiam la juna leŭtenanto vidis la estron de la karavano ĉe la granitroko, li rajdis renkonten al ĝi. Liaj priskriboj kiel fortikaĵkomandanto tekstas, ke ĉiu karavanestro devas montri laŭpete siajn dokumentojn kaj legitimatan inventaron. Je distanco de cent mejloj sude de la fortikaĵo ĉiu transporto de armiloj aŭ municio estis malpermesata. Tuj kiam la karavanestro vidis la rajdiston alproksimiĝi, li faris signon por haltigi, malsuprenigis sin de sia kamelo, kaj iom klinante venis al la rajdisto portante la grandan, ledan paperujon, kiu pendis al ĉeno ĉirkaŭ lia kolo.

En tiu momento subite sonis ĉe la fino de la karavano korŝira kriado. George tuj komprenis la konatan araban helpkrion: ”Helpu malfortulon, vi, kiu estas potenca!” Tio estas la kutima helppeto je la araba nobleco, je la justeco de tiu, kiu havas potencon.

—Kio okazas tie? li demandis al la estro, akceptante ties dokumentojn.

—Estas knabinaĉo el Manjar, kiun ni devas kunpreni laŭ peto de ŝia patro, ĉar ŝi estas necedema.

—Ĉu Manjar? Ĉu tio estas la ĉefvilaĝo de la gento, oriente de la fortikaĵo?

—Jes, leŭtenanto.

—Kiel ŝi nomiĝas?

—Madrua.

Denove sonis ekkrio: —Ho, sinjoro, helpu min, oni min mortbatas. Kion li diras, estas malvera.

Neatentante la estron, de Verd’Ile spronis sian ĉevalon kaj galopis en la direkto, de kie venis la kriado. Nun ĝi venis el mezo de la karavano. Kelkaj kamelistoj faris grandan penon por estri junulinon, kiu sin defendis malespere. Ŝi estis rimarkinta la eŭropanon de malproksime kaj lastfoje klopodis sin perforte liberigi kaj forkuri.

Tio parte sukcesis al ŝi. Oni ree ŝin atingis kaj nun batis per ŝnuro por ŝin kvietigi. Sed la atento de la fremdulo estis nun al ŝi kaj tion ŝi celis.

—Maltenu ŝin, ordonis George.

Tuj kiam la arabanino sin sentis libera, ŝi ekplendis: —Ho, sinjoro, estu humana, estu nobla. La filo de AdAdula deziras min kiel edzinon, sed mi rifuzis kaj nun oni min perforte forkondukas.

—Silentu! Ŝi mensogas, kriis unu el la kamelistoj kaj volis denove ekkapti ŝin sed la juna oficiro ordonis: —Ŝi finparolu.

—Oni min logis al la palmarbaro ekster Manjar kaj tie oni min surprizatakis, sinjoro.

La estro surkameliĝinte rapide alproksimiĝis: —Sinjoro, ŝi mensogas. Ŝi ne estas forrabita. Ŝia patro donis permeson. Ŝi bonvivos ĉe mia filo, riĉe kaj senzorge, kaj hejme ŝi vivas malriĉe!

—Ĉu ŝia nomo estas en la listo de viaj kamelistoj? Aŭ ĉu ŝi estas enskribita kiel ”komercaĵo”?

—Jen la vero, sonis la voĉo de la knabino, mia patro min vendis, sed mi ne volas, mi ne plu estas sklavino, mi estas liberulino kaj mi mortigos min, se mi ne povas reiri.

Estis al la juna leŭtenanto kvazaŭ li vidas en tiu tima, helppeteganta knabino ... Maleine. Kontraŭ ŝia volo oni intencas forkonduki ŝin por doni, vendi al viro, kiun ŝi eble abomenas. Kaj li sentis, ke li havas ian rilaton al tiu ĉi tragedio, kiu similas ripeton de tio, kio okazis en la Nordo. La doloro, kiu lin turmentis tiel profunde, kiam junkro Debloux edziĝproponis al Maleine, ankaŭ nun revenis kaj li diris al si mem: —Via unua ago en ĉi tiu dezerto estu bonago.

Li levis la manon kaj diris severtone sed decidite: —La franca registaro neniam toleris grandan maljustecon kaj ankaŭ ne permesas malgrandskalan. Tiu knabino reiru al sia vilaĝo kaj restu tie, ĝis kiam mi estos esplorinta ĝisfunde la aferon.

—Sed, sinjoro, ni faris tiel grandajn elspezojn por ŝi.

—Tiujn oni al vi repagos, kiam montriĝos, ke vi vere havas rajton je ĉi tiu knabino.

—Ni ne antaŭ la komenco de la sekvonta jaro revenos.

—Rajto restas rajto; vi ĉiam povos apelacii al la fortikaĵkomandanto.

Iom post iom la kamelistoj apudiĝis kaj formis rondon ĉirkaŭ de Verd’Ile, la knabino kaj la estro. Ŝajnis, ke ili ne intencas bonvole ŝin lasi al la eŭropano, kaj perokule ili interparolis. La oficiro tion rimarkis, li konis la perfidan karakteron de la araba kamelisto. Subite la subula teniĝo de la estro aliiĝis. Li alte sin levis, kaptis la lancon, kiu pendis flanke de la ĉabrako, celis la pinton al la brusto de la oficiro kaj kun fulmantaj okuloj diris: —Vi senrajte agas, malantaŭen! Mi donas al vi dek sekundojn!

La kamelistoj denove ekkaptis Madruan. En tiu momento eksonis pafo. La estro rulfalis dorsen kaj la kamelistoj vidis la tubon de la revolvero direktata al ili. Ili maltenis la knabinon kaj rapidegis, la manojn suprenlevitaj, al siaj kameloj Kvazaŭ Madrua divenis la intencon de sia protektanto, ŝi eksaltis al li, grimpis kiel kato sur la piedingo, alkroĉiĝis al lia talio kaj sidiĝis malantaŭ li sur la ĉevalon.

Du ekpafoj sonis, la kugloj fajfis preter iliajn orelojn preskaŭtuŝe. Tiam la belega besto galopegis sur la ebenaĵo, al la granitrokoj, kie ĝi baldaŭ estis eksterdanĝere!

Ĉapitro dektria - LA KLARVIDULINO

Kiam de Verd’Ile havis la certecon, ke la karavano ree ekmoviĝis kaj do ne intencas lin persekuti, li haltigis sian ĉevalon kaj zorge metis la knabinon sur la tero.

—Kion mi nun faru, sinjoro?

—Vi returne iru al Manjar, al via patro.

—Ho ne, tiam li min mortbatos. Li akceptis monon por mi, multan monon, kaj poste, kiam mi denove estos ĉe li, tiam Adula sin venĝigos.

Ŝi ambaŭmane ĉirkaŭprenis la piedingon.

—Sed mi ne povas kaj ne rajtas kunpreni vin, mia infano!

—Se vi min forlasos, mi restos kuŝanta ĉi tie kaj prefere mortos pro soifo. Mi tamen estus mortiginta min, antaŭ ol mi estus alveninta ĉe Ad-Adula. Vidu ...

El sub sia zono ŝi aperigis malgrandan, sed tre pintan ponardon, kaj ĝin direktis al propra brusto: —La vivo min tedas ĉe mia patro, kiu nur drinkas kaj prunteprenas monon de viroj, kiuj venas ĉe li, por ke mi antaŭdiru al ili la estonton. Mi devas por ili kanti, danci kaj antaŭdiri la estonton.

—Ĉu vi povas tion?

—Jes, ankaŭ por mi mem tion faris. Mi vidas en la estonto, kiam mi fermas la okulojn kaj per ambaŭ manoj tenas vian manon. Mi vidis min mem ĉi tie, inter tiuj kondukistoj kaj subite vi venis alrajdante kun blanka kasko kaj nuktuko. Kiam mi vin vidis, mi vin rekonis.

Tial mi diris al mi mem, vi ne mortigu vin, savo venos.

Vi estas la savinto.

George deĉevaliĝis. Li sidiĝis sur unu el la malgrandaj granitrokoj kaj rigardis nun pli atente la knabinon. Madrua estis bela, kiel juna arabino povas esti, sed ŝi estis maldika, kaj facile rimarkeble estis, ke ŝi multe suferis.

Krom tio ŝia vestaĵo estis malpura kaj preskaŭ malriĉula. Sed en ŝiaj nigraj okuloj kuŝis medita, kvazaŭ foresta esprimo. Ŝi ŝajnis de tempo al tempo rigardadi en la malproksimon.

—Kiu al vi instruis klarvidi? li demandis iom suspekte.

—Neniu, sinjoro, tio venis en mi, mi ne scias kiam kaj kiel. La unuan fojon mi vidis en la estonto por maljuna, malriĉa daktilvendisto, kiu estis tre malsana kaj kies manon mi tenis, ĉar mi pensis, ke li estas mortonta. Estis en la oazo de Ule, kie mi vidis lin kuŝanta sur la tero, flanke de liaj korboj. Kiam mi tenis lian manon, mi duone ekdormis. Mi tre bone sciis, kie mi estis, kaj kion mi faris, kaj tamen mia animo ne estis tie. Mi vidis eniri la maljunan daktilvendiston en grandan, blankan domon de granda urbo. Sinjoro sidis malantaŭ skribtablo kaj transdonis al li vakssigelitan leteron. Klare, kvazaŭ mi estus nedormanta, mi aŭdis tiun sinjoron diri: —Jen, tio estas la finkonto. La heredaĵo sumiĝas je pli ol kvar milionojn.

La daktilvendisto malrapide resaniĝis kaj kiam mi vizitis lin en lia dometo en Manjar mi diris al li, kiam li ree plendis pri sia mizero: ”Ne estu malkvieta, vi ricevos heredaĵon de pli ol kvar milionoj. Oni donos tion al vi en granda, blanka domo.” Mia antaŭdiro realiĝis. Pro danko pri tio kion mi diris, mia patro ricevis grandan sakon da mono, sed tion li en mallonga tempo forludis kaj fordrinkis. Mi ricevis tri multekostajn silkajn vestojn, kiujn mi ankoraŭ havas. En tiuj mi devas danci ... Ĉu mi ankaŭ al vi antaŭdiru la estonton? ŝi demandis. Tiam sidiĝu ĉe mi.

La juna oficiro obeis kaj kiam li sidis apud Madrua, ĉio estis por li kiel sonĝo. La blua ombro de la granitrokoj, en kiuj la lumstrioj tranĉas kiel ardaj glavoj; ĉi tiu juna knabino kun sia tipa dialekto; la emajlblua ĉielo super li, la grandega kakto kontraŭ li, kiu, kiel fasko da akre-pintaj segiloj staras inter la rokoj; la ŝvit-malseketaj manoj de la fremda knabino, kiuj tenas lian dekstran manon ĝis super la pulso, ŝia malantaŭapoganta kapo kun la duonfermitaj palpebroj, ĉio estis tiel nereala, preskaŭ ensorĉiga. Li sentis sin malpli trankvila ol antaŭ kelkaj horoj, kiam li estis en vivdanĝero pro la lanco de la karavanestro. Lia patrino ofte rakontis al li pri arabaj virinoj, kiuj posedas la talenton por klarvidi, kiuj jam antaŭdiris al ŝi, ke ŝi forlasos Alĝerion kaj iros al Francujo, por tie edziniĝi kun riĉa grafo. Tiu, kiu al ŝi antaŭdiris, ke ŝi ne malproksime de la marbordo loĝos en kastelo kaj naskos du filojn, estis mzabitanino, deveninta el oazo ĉe la limo de la Saharo malriĉa knabino, kiel ĉi tiu Madrua. Lia patrino ĉiam fidis la antaŭdiron de klarvidulino, sed George, kies okcidenta civilizado malakordiĝas kontraŭ ĉia superstiĉo, ĉiam malserioze pri ĝi parolis. Sed, strange, ĉiu mokemo nun malaperis. Li sentis, ke io grava estas okazonta.

Malforte kaj monotone sonis ŝia voĉo: —Mi vidas landon en nebulo. Tio estas via estonto.

Ĉio aspektas malplena kaj griza, kaj mi distingas neniun fiksan formon. Tamen estas multa kaj plenmova, timigemaltrankvila vivo en tiu nepenetrebla nebulo, estas kiel ĉeborda ondmovado, super kiu pendas densa nebulnubo. La tuto ŝajnas al mi ... esti via animo. Ne, nun mi vidas. Ĝi proksimiĝas, ĉiam pli kaj pli proksimen ... ruĝa lumpunkto, ĝi flamiĝas, ruĝa kampfajro. Supre flugas birdo en tre vastaj rondoj. Estas bela, forta besto, juna aglo. Mi rekonas en tiu birdo ion homan; estas kvazaŭ mi ĝin tenas per nevidebla fadeno per ambaŭ miaj manoj. Ĝi flugas en ĉiam pli malvastaj rondoj super la fajro, ĉiam pli malvaste, ĉiam pli malalte. Ĝi volas eviti la fajron, kiu ĝin rezisteble altiras. La ardo de la fajro estingiĝas, la ruĝaj flamoj flaviĝas, blankiĝas. Ili prenas la figuron de virino. Tiu virino volas sin liberigi el la flamoj, sed ŝi ne povas, ĉar oni ŝin prigardas. La lignaj flankoj de la brulamaso estas muregoj kiel tiuj de la fortikaĵo ĉe la rando de la granda alfo-dezerto. Mi vidas fosaĵon, ponton, turĉambron, maljunan virinon, kiu klinas sian vizaĝon super tiu de la alia. La juna virino etendas siajn brakojn al la birdo, kiu senkonscia falas je granda distanco de la estingiĝanta fajro. Tie ĝi restas kuŝanta ... La nebulo malrapide leviĝas ... mi vidas la sunon, mi vidas ... la dezerton. El la senviva birdo reviviĝas homa figuro, juna viro, sur ĉevalo kun ĉaspafilo flanke de sia selo, juna virino sidas malantaŭ li sur la ĉevalo ... mi vidas ... ŝi dum momento profunde ĝemis kaj kiel sufereganta ŝi senmove surdorse kuŝadis.

George de Verd’Ile liberigis sian manon el ŝia, kaj atendis. Daŭris kelkan tempon, antaŭ ol ŝi malfermis la okulojn kaj rekonsciiĝis. Ŝi rigardis ĉirkaŭen kaj poste demandis: —Ĉu estis bela, kion mi vidis? Ĉu ĝi alportos feliĉon?

—Mi ne scias, diris de Verd’Ile, ĉu vi ne plu memoras, kion vi vidis?

—Neniam. Ĝin rakontu al mi.

De Verd’Ile preskaŭ laŭvorte ripetrakontis kion ŝi estis dirinta.

—Ho, ŝi subite kriis, nun mi povas klarigi al vi, kio okazos. Vivas juna virino, kiu pensas pri vi, kaj vin amas.

Ŝi loĝas en fortikaĵo kaj preskaŭ mortas pro sopiro al vi.

Ŝi volas iri al vi, sed maljuna virino ŝin prigardas.

—Neeble, Madrua, tio ne eblas. Vivas vere, juna virino, kiu sopiras al mi, sed ne en fortikaĵo, kaj ne prigardata de maljuna virino, kaj kion signifas tiu birdo?

—Estas vi. Vi volas forkuri de ŝi, sed vi ne povas. Tio vin malsanigas, kaj se vi estus restinta apud tiu ruĝa fajro, vi certe estus pereinta, sed la juna, malsana aglo flugis el la nebulo al la suno kaj fariĝis rajdisto, la rajdisto, kiu savis Madrua’n el la ungegoj de Ad-Adula kaj ŝin prenis sur sian ĉevalon. Ĉu mi bone vidis?

—Parte, Madrua, vi vidis parton de mia estinto, sed vi promesis antaŭdiri kia estonto min atendas.

—Tion mi ankaŭ faros. Se vi ne resendas min al mia patro. Sude de Ain-Mel, de la salfonto, loĝas maljuna virino, nia antaŭa najbarino, ŝi estas akvo-portistino.

Konduku min tien, ŝi certe min gastigos kaj nutros, ĉar ŝi ne estas malriĉa kaj bezonas helpon en sia domo, kiam ŝi faras sian laboron. Mi nun estas lacega, la angoro pro la forrabo kaj la turmentado per la ŝnuroj ankoraŭ premas mian koron. Mi ne estas normala. Mi ne povas pensi kiel antaŭe. Konduku min al Ain-Mel kaj poste vizitu min tie, kaj pro danko por ĉio, kion vi faris por mi, mi diros, kio vin atendas apudestonte.

De Verd’Ile estis ĝoja pro ĉi tiu solvo. Li prenis la fraŭlinon malantaŭ si sur sian ĉevalon kaj trotete rajdis nordorienten, al Ain-Mel, kien li jam ofte faris militistajn marŝojn kaj kie ankaŭ situas la pafekzercejo por la malmultaj artileriistoj, kiujn li komandas. Veninte al la rando de la malgranda vilaĝo, li haltis kaj kiam ŝi kisis lian manon, li demandis al ŝi: —Kiel nomiĝas tiu akvoportistino?

—Dramai! Ŝi loĝas en la tria dometo maldekstre preter la vilaĝa fonto.

—Adiaŭ, Madrua.

—Ĝis revido, sinjoro, kaj memoru ĉiam, ke mi nenion pli deziras ol servi vin.

Li returnis kaj kiam li atingis la fortikaĵon, jam delonge noktiĝis. La gardistoj enposteniĝis, li ilin kontrolis kaj poste iris al la malgranda teraso, kiu per pordo donis eniron al lia malgranda ĉambro. De ĉi tiu altaĵo li povis vidi la mallarĝan, malrapide fluantan riveron, en la malproksimo la ete-lumigitajn dometojn kaj la malluman palmarbaron. La nokto estis senbrua kaj klara. Super li estis la majesta ĉielo, en kiu multegaj steloj brilis kiel juveloj. Kelkaj grandegaj noktpapilioj lin preterflugis ... strigo grakis en la malnova belvedero. Ho, tiu silento, tiu senbrueco de la dezertnokto. Neniam ĝis nun ĝi tiel lin imponis. La renkonto kun Madrua denove disŝiris la malnovan vundon. Ankaŭ ĉi tie en la dezerto la fatalo preskaŭ faris viktimon. Se li ne estus helpveninta, ĉi tiu araba junulino havus la saman sorton kiel Maleine. Kaj malrapide li sentis en si kvazaŭ memriproĉon. Liaj honoro kaj nomo restis, per lia forkuro senmakulaj, sed kiel pro tio fartas Maleine? En malgranda vilaĝo oni facile fariĝas klaĉobjekto. La amhistorio de la fraŭlino kun la ŝoforo, la franca ŝoforo, eble baldaŭ diskoniĝis. Ke ŝi nepre sin sentis kompromitita pro li, tio lin ĉagrenis. Ĉu ŝi ricevis la leteron? Li rigardis al la stelplena ĉielo. Kiel fartas Maleine, la barono?

—Ho, kia infana demando. Nenio plu okazis, kompreneble. Ĉio jam estas kiel antaŭe. Maleine certe forgesos, kaj la barono ĉion forgesis. Eble jam oni festis fianĉiĝon en ”La Blua Bero”.

Li prefere klopodu dormi. Morgaŭ matene li devos fari longdaŭran ekskurson. Li urĝe bezonis ripozon. Sed la dormo ne venis, malgraŭ la laciga rajdo de ĉi tiu tago.

Li vestita kuŝis sur la lito kaj malrapide liaj okuloj fermiĝis. Li forrevis en maltrankvila dormetado.

Kiam la suno leviĝis super la palmarbaro, li prenis banon, kaj apenaŭ la trumpetisto sonigis la kolektsignalon, li jam estis surĉevale en la malgranda korto kaj inspektis sian soldataron. Ili marŝis orienten. Estis plena potencmanifestado, ĉar la tri kanonoj sekvis kaj la soldatoj estis en kompleta marŝuniformo. De Verd’Ile antaŭrajdis. Kiam estis ankoraŭ frumatene, la viroj kantis gajajn melodiojn, sed iom post iom la varmego fariĝis neelportebla; la ledaj plandoj brulsuferigis pro la varmega sablo, kaj de tempo al tempo iu el la soldatoj ne plu kapablis kunmarŝi. La ekskurson, tamen oni senkompate devis daŭrigi. Resti en la brulvarmega suno, tio signifus morti. La komandanto intence elektis sian vojon tiel, ke la reiro kondukos ĉirkaŭ la vilaĝo Ain-Mel. Tie ili je vesperiĝo alvenos kaj lastfoje ripozos. George venigis sian ĉefserĝenton: —Mi al vi transdonas la komandon. Post duona horo vi povas ekformarŝi.

—Bone, leŭtenanto.

Kiam, post la ripozo, denove la kolono ekmarŝis. la juna oficiro hezitis: Ĉu li kuniru aŭ restu? Kio lin instigas tiel baldaŭ viziti Madrua’n? Ĉu li ne faris la decidan kaj solenan intencon forgesi Maleine? Sed li ne povis; li ĉiutage pli kaj pli sentis sian nepovon. Li per Madrua volis forigi la distancon, kiu disigas lin de ŝi. Li volis uzi la klarvidon de tiu ĉi araba junulino. Li prenis sian ĉevalon ĉe la brido, kaj eniris la vilaĝon. Kia mizero regas ĉi tie. La kvadrataj, malelegantaj loĝejoj, hakitaj en argilroko, kaj kiujn oni povis atingi nur per same el roko elhakita ŝtuparo, kuŝis dekstre kaj maldekstre de nepavimita vojo, sur kiu dise kuŝis ĉiuspeca malpuraĵo. La tria domo, maldekstre de la vilaĝa fonto! Ekzistas do ankaŭ fonto en ĉi tiu mizera vilaĝo, kvankam la militista garnizono devas transporti kaj kuiri la ofte infektitan riverakvon. La loĝantoj estis ĉiuj endome, malgraŭ la sufokiga varmo de la vespero, kiu certe rezultiĝos en fortega fulmotondro. La enloĝantoj por silenta protesto restas endome ĉiufoje, kiam okazas manifestado de la fortikaĵmilitistoj. Tial la oficiro frapetis per sia rajdbastono sur la argilmuro sub mallarĝa pordo kaj kiam montriĝis virino, li ordonis: —Montru al mi la vojon al Dramai, la akvoportistino.

Neparolante, la alparolito obeis, en sia malpura, ruĝ-kaj-blanke striita mantelo, antaŭiris la rajdiston, restis staranta je kelka distanco de murĉirkaŭita puto kaj montris per la mano al pordeto: —Mi dankas, diris la oficiro kaj eniris.

Nun subite el ĉiuj anguloj kaj truoj malhelaj vizaĝoj kaŝobservis la oficiron, kiu vizitas la maljunan Dramai.

Kio okazas? Ĉu denove oni perforte iun kondukos antaŭ la ŝejkon? Iom post iom la loĝantoj venis el siaj domoj kaj alproksimiĝis al la domaĉo, en kiu loĝas la akvoportistino. Ain-Mel estis la malpli konfidinda vilaĝo en la sekcio de la komandanto. Jam multfoje oni faris kaŝmurdon al unu el la soldatoj. Kiel ajn ofte oni tie invadis por serĉi pafarmilojn, ĉiam oni nenion trovis kaj tamen la enloĝantoj ilin posedas!

De Verd’Ile estis avertita; li sciis, ke li devas esti ege singardema. Plue estis netaktike uzi kiel eŭropano la duban potencon de arabanino. Kiu krome ankaŭ povus havi ĉi tie siajn adorantojn. Tio jam baldaŭ evidentiĝis, kiam li eniris la mizeran domaĉon de Dramai. Madrua sidis sur seĝeto antaŭ malalta tablo kaj estis kudranta al granda blanka tuko. Maldekstre malantaŭ ŝi sidis sur malalta benko arabo, juna bedueno, la kubutojn sur la genuoj, la malgrandan pipon kun la longa tenilo inter la maldikaj nigraj manoj. Tuj kiam la junulino vidis la oficiron enveni, ŝi rapidegis al li kaj falis antaŭ liajn piedojn.

—Ho, kiel bona vi estas, ke vi jam baldaŭ revenas, ke vi tiel humiliĝas por viziti min ĉi tie.

—Madrua, subite sonis voĉo malantaŭ ŝi, kiu estas ĉi tiu gasto?

—Li estas la fortikaĵ-komandanto, diris la knabino.

—Tion mi scias. Mi demandas, kiu li estas, kiajn rilatojn vi havas kun li.

—Li min savis el la manoj de la viroj de Ad-Adula.

—Ĉu vi lin amas? sonis la malafabla demando, dum la juna bedueno ekstaris.

Li fikse ŝin rigardis. Tamen, senhezite la knabino respondis: —Jes, mi lin amas, ĉar li savis mian vivon kaj se necese, mi por li donos la mian.

La bedueno, kies kapo preskaŭ tuŝis la argil-plafonon, silente eliris la kvadratan krepuskan ĉambron. Tuj kiam li estis foririnta, Madrua riglis la pordon post li kaj diris: —Ho, sinjoro, nun vi devas gardi por via vivo. Maledeh estas unu el la amikoj de mia patro, kiu kutimas monludi ĉe li. Ili eksciis pri mia savo, li volas edziĝi kun mi, sed mi ne amas lin. Mi lin malamas. Vi venas por ke mi antaŭdiru vian estonton, ĉu ne?

—Kiel vi tion scias?

—Hodiaŭ matene mi tenis la manon de Dramai kaj al ŝi antaŭdiris, ke jam hodiaŭ venos altranga gasto en ŝian domon. Mi ĉion faris por forsendi Maledeh, sed li rifuzis, ĉar ŝajnas, ke li antaŭsentis vian venon. Sed nenion timu. Vi estas eksterdanĝere, tiel longe, kiel vi estas en ĉi tiu domo. Arabo prefere mortigus sin mem, ol agi kontraŭ la sankta gastamo! Sidiĝu tie kaj donu al mi vian manon. Daŭros ankoraŭ pli ol unu horo, antaŭ ol revenos Dramai.

George sidiĝis kaj nun same kiel hieraŭ en la ombro de la granitrokoj, Madrua fermis siajn okulojn kaj apogis malantaŭen. Ŝia voĉo estis kiel de iu, kiu laŭtvoĉe parolas en sonĝo, sed ĝi estis, kvankam senmodula, klare aŭdebla.

—Mi vidas palan virinon, kiu promenas en ĝardeno kun multaj fruktarboj, strangaj arboj kun kurbaj branĉoj. Laboras viroj kaj virinoj en tiu ĝardeno. Ili kolektas la fruktojn en korbojn kaj sakojn. Tiun palan virinon mi jam vidis ie inter fortikaĵmuroj. Ĉe la fino de longa aleo staras viro kun pinta nazo kaj grizaj lipharoj. Li kaŝobservas la junan virinon. Li resendas ŝin al la domo.

Dum ŝi, la kapon klinita, iras al la domo, venas maljuna virino. Ŝi lamas kaj apogas sur nigra lambastono. Ŝi staras supre sur ŝtona ŝtuparo kaj minace gestas. Tiu maljunulino estas malbona, diablino ...

Nun la knabino silentis.

—Ĉu vi estas kontenta, sinjoro? ŝi demandis, kiam post momento ŝi rekonsciiĝis.

—Mi ne scias, mi ne scias ... Mi dankas! Mi devas pripensi! Mi foriros.

—Atendu, mi kuniros kun vi, ĝis la limo de la vilaĝo.

—Kial?

—Maledeh eble volas sin venĝi.

—Mi havas armilojn.

—Staras aro da viroj antaŭ la pordo. Ili atendas vin. Ili tiris la bridojn de via ĉevalo el la manoj de la knabo.

Tion mi laste vidis.

George eligis la revolveron el la ujo: ĝi enhavas ses kartoĉojn.

—Stariĝu malantaŭ mi, diris Madrua kaj malfermis la pordon: —Mi scias, kion vi intencas, ŝi kriis malsupren, sed pripensu, ke la fremdulo, kiun vi intencas mortigi, estas mia gasto, tiel longe, kiam li estos ĉe mia flanko.

De Verd’Ile malsupreniris, la viroj dise promenis, sed li sentis iliajn okulojn direktataj al li. Madrua kaptis la bridojn de lia ĉevalo kaj ambaŭ iris unu apud la alia al la ekstera flanko de la vilaĝo. Ĉi tie la oficiro surĉevaliĝis kaj galopis okcidenten.

Ĉapitro dekkvara - KURACISTA AVIZO

Altestimata Sinjoro Barono!

Kiel kutime mi sendas al vi mian ĉiusemajnan raporton. La malsano de la fraŭlino feliĉe ĉesis. Ĝi ne multe maltrankviligis nin, ĉar la kuracisto certigis al ni, ke via filino havas fortegan korpstaton. Mi jam dufoje petis lian konton, sed ĉiufoje li respondas: tio aranĝiĝos. Li estas vera scienculo, la specialisto, kiu antaŭ kelkaj jaroj kuracis grafon de Verd’Ile, taŭga psikiatro. Li dum horoj parolis kun la fraŭlino, kaj ŝajnas, ke ŝi estas tute sub lia influo. Almenaŭ ŝi tute aliiĝis. Ŝi fariĝis multe pli gaja, ĉevalrajdas kaj interesiĝas pri fruktkulturo. Tamen Ghriselle kaj mi denove devis ŝin puni. Legante ĉikunan leteron, kiun ŝi intencis forsendi per helpo de kamparana laboristino, vi certe komprenos, ke ekzistis sufiĉaj motivoj por punado. Kiu estas kuracisto Drom, tion vi certe pli bone scias ol ni. Ĉiuokaze: Ni kontentige progresas. Ŝajnas, ke la distraĵo, kiun sinjoro Boitiers al ŝi donas, jam efikas.

Mi longe parolis kun ĉi tiu kuracisto, mi tradukis kaj voĉlegis por li la ĉi kunan leteron, kiun ŝi intencis enpoŝtigi pere de la laboristino, sed li ridis pro tio kaj diris: Mi certigas al vi, ke ŝi jam delonge forgesis tiun viraĉon. Kia bonŝanco, ke tiu kuracisto loĝas en nia najbarejo, ĉu ne?

Mi ĉi kune sendas al vi liston de la ekstraj elspezoj, kiujn ni faris por via filino kaj atendas, kiel kutime, vian pagon.

Kun altestimo kaj amikaj sentoj.

Majoro De Blecourt kaj lia fratino.

P.S. Antaŭhieraŭ kuracisto Boitiers petis mian permeson, ke la fraŭlino kuniru en lia kariolo por viziti liajn malriĉajn pacientojn. Mi ne volis rifuzi tion. La fraŭlino havas kompateman koron kaj tiaj vizitoj progresigas la karitatemon.

Kiam barono d’Hainquart ricevis tiun ĉi leteron li tre malbonhumoriĝis. Ĉu kuracisto Boitiers, la specialisto, kiu kuracis ankaŭ grafon de Verd’Ile? Diable, tio ne estas bonŝanco, tio povas esti tre danĝere. Tiu kuracisto certe iam vidis kaj parolis kun la ŝoforo de la grafo, kaj se li hazarde tion dirus al Maleine, tiam denove la spektaklo komenciĝus. Neniel Maleine estu rememorigata al Longeois. Li voĉlegis la leteron al sinjoro Debloux, kiu tiumomente sidis en la verando antaŭ sia viskio.

—Kviete, kviete, li klopodis trankviligi la baronon, pripensu kion diris la profesoro en Utrecht!

—Jes, jes, konsilo estas facila! Oni ne povas depreni sian temperamenton kiel pakaĵo de sia dorso, kiam ĝi ĝenas. Kiam apopleksio min atakas, tiam De Blecourt estos kulpa je tio. Skribi kontojn, tion li bone povas.

—Tiun konton skribis fraŭlina mano, diris Debloux.

—Jes, tion faris Ghriselle, tiu maljuna virinaĉo, kiu duoble kalkulas. Imagu, tiu idiotulino dum duona jaro havis la ideon, ke mi je ŝi enamiĝis. Nun legu la leteron, kiun Maleine volis sendi al kuracisto Drom. Ŝi tre mirus, eksciante, ke liaj tagoj baldaŭ estos forpasintaj. Sinjoro Radter jam transprenis lian oficon. Tian familian kuraciston oni de mi forŝtelu. Kaj se ne pro lia grava malsano, la juĝistaro certe al li havigus maltrankvilajn tagojn. Imagu, kuracisto, kiu helpas forkuron de suspektulo! Kaj nun rigardu, kion mia filino al li skribis: Nur pro vi mi tre bedaŭras, ke mi ne plu estas en ”La Blua Bero”. Kara sinjoro kuracisto, bonvolu sciigi al mi, kion Eugène antaŭ sia forkuro parolis kun vi. Mia patro antaŭ miaj okuloj disŝiris la leteron, kiun vi volis enmanigi al mi, kaj ĝin ĵetis el la fenestro. Vi ne povas kompreni kiel terure estas, aŭdi aŭ vidi absolute nenion de tiu, kiun oni amas. Kara sinjoro, feliĉigu min kaj skribu al mi kelkajn vortojn, ĉar alie via pacientino vere tre malsaniĝos, tion mi sentas. Skribu sur la koverton: ”Al sinjorino Blaise. Trois Etangs. 1 Normandio.

—Ĉiuokaze, estas pruvo por la aktiveco de tiu majoro, ke li ekkaptis tiun leteron, diris Debloux kaŝrigardante al sia gastiganto.

1 Tri lagetoj.

—Diablo, se tio mankus! Mi ĉiumonate sendas al li ducent guldenojn kaj la ekstraj kostoj kutime sammulton sumas.

La estontaj bopatro kaj bofilo estis konvinkitaj pri la bonefiko de la pedagogia kuracado ĉe majoro de Blecourt kaj lia fratino. Ili certe atendis, ke Maleine, kiam ŝi denove rehejmiĝos. hontos kiam la ”amhistorio” kun la eksŝoforo estus priparolata. Dum tiu interparolado veturis la kariolo de kuracisto Boitiers sur la flava, ege dekliva vojo, kiu post momento malsuprenkondukas al Trois Etangs. Maleine sidis flanke de la maljuna normandia kuracisto, en kiu ŝi rimarkis trafan similecon kun sinjoro Drom. Li havas la samajn dolĉajn, bonkorajn okulojn, la saman densan grizan hararon. Ŝi ĝojsentis, ĉar ŝi trovis en li helpanton kaj amikon. Post multaj, vanaj klopodoj li sukcesis konvinki la majoron, ke Maleine certe nervmalsaniĝos, se ŝi pli longe estos malliberigata en tiu malgranda eksfortikaĵo, kiu nun estas farmejo. Ĉu oni ne povus konfidi junan fraŭlinon al viro preskaŭ sepdek-jara? Ĉu fraŭlino d’Hainquart ne promesis je sia honorvorto en ĉeesto de la majoro kaj ties fratino, ke ŝi neniam lin forlasos eĉ ne unu minuton, dum lia vojo al liaj gepacientoj?

De Blecourt finfine cedis, sed ne antaŭ ol Maleine promesis resti ĉiam ĉe la kuracisto. Ghriselle estis kaj restis kontraŭ tiu ĉi decido. Ŝia sistemo estis: Ne unu paŝo sen ia kontrolo ekster la pordo.

Dum ĉi tiu unua ekskurso kun sia amiko Maleine sin sentis feliĉega.

—Ĉu vi scias, kion vi devus fari por mi, kara kuracisto, ŝi diris transprenante la bridojn.

—Vi skribu, je mia nomo, al nederlanda kolego via por demandi, kiel li fartas.

Jen, diris Boitiers, la Evo-temperamento ree ekfunkcias, vi volas min alkonsentigi al io, kies sekvojn mi ne povas antaŭvidi. Mi scias, ke al vi ne estas permesate enpoŝti aŭ enpoŝtigi leterojn, kiuj antaŭe ne estas legitaj de la majoro.

—Ĉu estas krimo ami iun, kiu estas iom malpli altklasa?

—Ne, kara infano, ĉar via klaso fakte troviĝas maldekstre sub via tria ripo, tio estas: en via koro, sed vi estas neplenaĝa, kaj mi promesis al viaj fleg-gepatroj ...

—Vi volas diri: flik-gepatroj. Daŭris ses monatoj antaŭ ol mi eksciis, kiel ĉi tiu loko nomiĝas. Nur depost la pasinta semajno mi scias, ke ni estas ĉi tie en Trois Etangs.

Kiam mi iras, kiam mi manĝas, eĉ kiam mi dormas, oni min kontrolas, la servistaro kaj la laboristaro en la fruktarbejo havas la instrukcion: silenti! Ili ne respondas, kiam mi ion demandas. Mi ja ne estas danĝera malliberulino!

—Kara infano, ankoraŭ dum unu kaj duona jaro, tiam vi estos plenaĝa.

—Ĉu anime mi ne jam estas plenaĝa?

—La leĝoj, la naŭzaj, homaj leĝoj, mia infano. Ni ne vane kontraŭagu ilin. Promesu al mi, ke vi ne malfaciligos mian taskon ... gardistan, tiam ankaŭ mi ne malfaciligos vian pacientan taskon.

Responde ŝi amike lin alridis.

—Mi dezirus, ke vi estu mia patro.

—Ĉu vi trovas min tiel konsentema?

—Ankaŭ pro tio, sed plue, tiam mi ne estus nobelino.

—Kiu kastelo estas tie?

—Ĉu tiu? Tiu estas ... Manoir de Nemours ... Ho, ho, kion vi nun faras? Vi preskaŭtuŝe veturas apud la vojrando!

Ekskuon Maleine sentis tra sia korpo, kiam la kuracisto elparolis tiun nomon. Tiu estas la nomo, kiun ŝi legis en la taglibro de Longeois, kiam li, sub la titolo ”Memoroj” skribis pri Normandio.

Ŝi havis grandan penon por sin regi. Sed ŝi ne plene sukcesis. Post momento ŝi demandis: —Kiu loĝas en tiu kastelo?

—Riĉega viand-eksportisto, ŝafkomercisto, diris la kuracisto, senpripense ekbruligante cigaron ... estas paciento mia. Se vi ŝatas vidi la internon, mi post kelkaj momentoj lin vizitos.

—Ho, jes, volontege. Mi faros komparon kun la kastelo, kiun mia patro havas en la Ardenoj, mia avo ĝin konstruigis. Estas iom ŝoke: eksportisto en tia kastelo.

—Ĝi estas tre kaduka. La riparkonstruado kostis kapitalojn ... Ĝi apartenis al tre malnova, nobela generacio de la familio de Verd’Ile, posteuloj de la duko de Nemours. Ludoviko ilin nobeligis grafoj de Verd’Ile. Mi bone konis la maljunan grafon. Du kaj duonan monatojn mi ĉiutage lin vizitis. Jes, kurioza estas la historio de tiu familio. Mi ĝin poste rakontos, kiam ni reiros, atentu, nun ni malsupreniras. Rigardu, jen la preĝejtureto de Trois Etangs kaj malantaŭ ĝi, tiuj kelkaj ruĝaj tegmentoj, tio estas la vilaĝeto Ker-Laz. Tie ni ankaŭ devas esti.

Donu nun al mi la bridojn. La vojo iras malsupren kaj tio estas danĝere por kiu ne kutimas konduki ĉevalojn.

En normalaj cirkonstancoj Maleine lin laŭte mokridus. Sed nun ŝi silentis kun batanta koro, la okulojn direktantaj al siaj piedoj. Grafo de Verd’Ile, kiu skribis la rekomendan leteron por Eugène. Pri tiu grafo ŝi baldaŭ aŭdos kuriozan historion! Ho, kiel longe daŭris la vojo al la kastelo!

Ĉiufoje demando estis sur ŝiaj lipoj, malprudenta demando pri la ĉevaloj ... pri la aŭtomobilo ... pri la servistaro de la grafo, sed la prudento flustris: Silentu, silentu, atendu, ĝis la kuracisto propramove rekomencos pri tiu temo.

Sed ŝajnis, ke la kuracisto tute forgesis sian temon, tial ŝi diris, kiam ili veturis al Trois Etangs: —De ĉi tie mi trovas la kastelon eĉ pli bela.

—Jes, kaj vi sciu, ke la nuna posedanto ĝin nun blankigas per kalko, tio aspektas pli bela ol ruĝaj brikoj, li diras. Kia malsaĝulo, ĉu ne? Se la formortinta grafo tion aŭdus, li sin turnus en sia tombo.

—Ĉu li mortis malriĉa?

—Malriĉega, kaj li plue postlasis amason da ŝuldoj ...

al mi kvar mil frankojn por operacio. Tiu postulo troviĝas ĉe notario Dupuis en Parizo. La filo deklaris, ke li restos garantianto por tiu ŝuldo. Jen, mi do jam tuŝas miajn kvarmil frankojn! Ha, ha, ha! Li estas eĉ pli malriĉa ol lia patro!

—Kaj kio estas la kuriozaĵo el tiu historio?

—Nu, la du filoj ambaŭ estas tro fieraj por labori. Grafa titolo estas tre bela, sed se mono ne alestas, ĝi estas kiel ardanta kavalira ordensigno, kiu brulas sur la brusto. Nu, la tuta familio de Verd’Ile nun disiĝis kaj tial mi nun povas babili pri iamaj sekretoj. La pli aĝa filo forkuris, — mi tion scias per mia amiko, la notario — ĉar li ŝtelis iun kason, la pli juna pereas sub la honorindeco de sia generacio. Tial li diris al sia patro: ”Mi akceptos iun ajn oficon, kiun mi povas akiri.” Tio forte ofendis la grafon. Ido el la generacio de Verd’Ile kiu manlaboras, jen, kion la grafo de Verd’Ile ne povis toleri. Oni ĝuste tiun tagon min vokis ĉe lia lito kaj mi sukcesis trankviligi la maljunan viron. ”Nu,” mi diris, ”lasu vian filon agi laŭ siaj planoj, sed postulu de li la promeson, ke li sub alia nomo foriru al la eksterlando.” Kaj tiel okazis. Georgo de Verd’Ile forlasis Francujon kaj akceptis oficon en ... en ... jes, en via patrujo!

—Kiel ... kiel ... kio? Maleine spiregis.

—Neeble tion rakonti al vi, mia bona intano, li tie fariĝis administranto aŭ servisto aŭ ... ŝoforo ... Haltu. Musette, ni alvenis, nun denove mi dum momento devas lasi vin sola, mia infano. Ĉu vi ne havas ian legaĵon, por pasigi la tempon? Samtempe li malleviĝis el la kaleŝo, kaj ĵetis la kovrilon sur la ĉevalon.

Maleine nenion aŭdis nek vidis. La vortoj de la maljuna kuracisto, kiujn li ŝerce, kelkfoje moke diris, subite vekis en ŝi supozon, kiu superfortis ŝin pro feliĉo kaj dubo samtempe ... La pli juna filo de grafo de Verd’Ile iris al Nederlando kiel ŝoforo!

Se Eugène Longeois kaj ... tiu filo estus ... se, se ... la demandoj ŝin superŝutis — la ŝtelrompo, la murdo ... la forkuro de Longeois, kiu neniam klariĝis ... la simileco, kiun ŝi vidis inter la vizaĝtrajtoj de la murdito kaj tiuj de Longeois ... Dio scias, kia mistero kaŝiĝas en ĉiuj ĉi okazintaĵoj!

Kuracisto Boitiers venis el la dometo de sia pacientino kaj diris: —Daŭris pli longe ol vi antaŭsupozis, ĉu ne?

—Jes, diris Maleine, distrite, sed ĉi tiu duonhoro ŝajnis al ŝi apenaŭ duona minuto.

—Kio estas al vi? la kuracisto demandis, kiam li sidis flanke de ŝi. Ĉu vi estas malvarma? Prenu la kovrilon, ĉar ni nun reveturas kontraŭe al la vento. Kiam mi estos riĉa, mi aĉetos aŭtomobilon. Antaŭen, Musette! Se ni ankoraŭ volas rigardi Manoir de Nemours, ni devas rapidi, alie ni ne estos hejme antaŭ la mallumo kaj mi ne havas kandelojn en miaj lanternoj.

La kuracisto dum la reveturo ĉiam parolis, je granda ĝojo de Maleine, ĉar se ŝi devus paroli, ŝi certe sin perfidus.

—Tamen, diris Boitiers, por paroli denove pri tiu lasta de Verd’Ile, mi penos iam retrovi tiun sinjoron, ĉar tiuj knaboj jen senmonaj, jen riĉegaj estas. Bona edziĝo ofte estas la lasta rimedo.

Tiu ĉi rimarko vekis en Maleine belegan planon. Ŝi ĉiam direktos la atenton de la kuracisto al tiu ŝuldo kaj klopodos skribigi la kuraciston al tiu notario, por tiamaniere ekscii la adreson de tiu lasta Verd’Ile.

—Antaŭen, Musette, instigis Boitiers sian ĉevalon, sed la dika, malrapidema besto ne plu reagis al tiu ordono kaj malrapide trotis pluen.

— Al kio vi tiel atente rigardas? Boitiers subite demandis.

—Nu, al la ĉirkaŭaĵo.

—Ho, mi pensis ...

—Kion vi pensis?

—Ne, nenion gravan. Sed, la amo estas ruza, kaj ne estus maleble, ke li ... vi ja scias ... kontraŭ kiu mi promesis protekti vin, subite starus sur la vojo. Kion vi tiam farus?

—Saltus el la kaleŝo kaj ĉirkaŭbrakus lin.

—Kion mi pensis! diris Boitiers, nun efektive serioze, mia infano, se vi ne promesas al mi forigi lin el via penso, mi neniam plu permesos al vi kunveturi! Kaj mi jam pensis, ke mia influo ...

Boitiers silentis, skuante la kapon pri sia senpovo. Kaj li firme supozis tute forgesigi al ŝi tiun ŝoforon per siaj interparoladoj. Nu, ni ne cedu, ni persistu, li diris al si mem. Kaj li denove turnis la interparoladon al la antaŭa posedanto de Manoir de Nemours.

—La pli juna Verd’Ile estis eksterordinare bela knabo, simila al arabo. Se mi povus skulpti, mi jam delonge estus farinta lian bronzan buston. Estas ĝuo, vidi tiun fraŭlon surĉevala. Sed la ĉevalojn oni forvendis unu post la alia.

Se Maleine estus sekvinta la inspiron de sia sento, ŝi plorante estus ĉirkaŭbrakinta la maljunan kuraciston, sed ŝi retenis sin per preskaŭ superhoma forto kaj ŝi dankis la ĉielon, ke sub la veturiltegmento estis tiel mallume. Se ŝi nun ankaŭ povas regi sian voĉon, ŝi certe pli multe ekscios. Kaj ŝi demandis: —Arabo, ĉu li similis al arabo? Do lia patro certe ne estis pura franco.

—Jes, tamen, sed lia patrino estis alĝerianino. Ho, ŝi estis vera belulino, sed nia nebula Nordo, precipe la marbordo, ne taŭgas por tiuj suninfanoj. Kaj ŝi estis vera suninfano.

Nun ĉio subite klariĝis! Nun ĉiuj turmentaj demandoj, kiujn ŝi tage kaj nokte faris al si mem, subite estis responditaj de bonkora, dolĉa voĉo, voĉo, kiu ŝajnis veni el la ĉielo, la voĉo de la bona, maljuna kuracisto, la similulo de sinjoro Drom. Longeois, la viro, kiun ŝi amas dumvive, ĉirkaŭ kies veno kaj foriro pendas tia mistera nebulo, nomiĝas George de Verd’Ile ...

Grafo de Verd’Ile! Nun lia figuro aperis antaŭ ŝi kiel en supertera sfero, nun ĉio klariĝis al ŝi, lia fiera teniĝo, lia subita decido eksiĝi, nun ĉiu vorto, ĉiu litero de lia taglibro havas por ŝi novan pli profundan signifon ...

nobelo ... stalservisto! Kion dirus la patro, kion dirus Debloux, se ili tion ekscius? Ŝiaj okuloj estis larmoplenaj, kiam ŝi eniris la malnovan bienon. Kiel multe oni ĉi tie suferis. Kiel kruele la ungego de la fatalo trafis tiun ĉi generacion, kies tradicion, kies blazonon barono d’Hainquart alte respektas. Ĉi tie naskiĝis George. Ĉi tie li vivis!

George...! Ŝi ripetis tiun nomon mallaŭte en si mem. Kaj subite ŝi ruĝiĝis. Ŝi memoris la ofendajn esprimojn, kiujn diris ŝia patro kaj Debloux pri li. Ŝi vidis lin sidanta ĉe la tablo en la subteretaĝo, ŝi aŭdis la incit-diraĵojn de la lama stalknabo kaj de kuiristino. Kiel tio lin sendube ĉagrenis!

—La posedanto ne estas hejme, ŝi aŭdis diri la kuraciston, sed mi senpete povas ĉi tie eniri, mi ĉion montros al vi, ankaŭ la malbele riĉan parton, kiu multe difektas la originalan stilon. Kaj tion oni tamen devas nomi bela, alie la mastro koleriĝas. Jes — malnova kastelo ĉi tie valoras ŝafaĵon. Kuniru. Momenton eniru ĉi tiun malgrandan kapeleton. Kompreneble oni nun ne ĝin uzas, sed oni ĝin riparkonstruas. Mi momenton vizitos la sinjorinon kiel kuracisto. Ĉu vi komprenas? Homoj, kiuj havas tro multan monon, ĉiam sin sentas malsanaj.

Kaj Maleine, ene ĝoja, ke ŝi dum momento restas sola, ekgenuis sur la ardena ŝtuparo, antaŭ la niĉo, kie iam staris la malgranda altaro kaj interplektis la manojn.

Ĉapitro dekkvina - LA ANTAŬA BRILO REVENAS

Iun matenon en la frua printempo — la suno apenaŭ leviĝis super la ankoraŭ senfoliaj branĉoj de la arboj en la vastega fruktarbejo — haltis aŭtomobilo antaŭ la ponto de la malgranda kastelo de De Blecourt. Maleine ankoraŭ kuŝis en la lito en la ĉambro, kiu tuŝas al tiu de Ghriselle. La malnova sonorilo laŭtegis, la servisto rapidis eksteren por malfermi la pordegon. Stranga antaŭsento pelis Maleine el la lito. Ŝi iris al la malgranda arkfenestro el vitro en plumbo, kaj malfermis la spiontruon en ĝi. Sinjoro Debloux paŝis, apud la domservisto sur la malgranda korto, rekte al la malgranda ŝtuparo.

—Io okazis al patro, diris al ŝi interna voĉo. La frapilo malsupre sur la halpordo dufoje frapis, kiel signo, ke estas iu por viziti la hejmmastron. Ĉi tiu tamen antaŭ kelkaj minutoj foriris por rigardi la fosadon kaj sterkadon de granda legomkampo. Majoro de Blecourt kutimis ekstreme ekspluati la fortojn de sia laboristaro.

Ghriselle nun devis ellitiĝi por paroli kun la vizitanto.

Maleine tamen ne havis sufiĉe da pacienco por atendi ĝis ŝia adopta patrino estos farinta sian tualeton. Ŝi frapetis sur la komunikiga pordo kaj vokis: fraŭlino, venis iu el Nederlando. Certe komisio de mia patro! Ĉu vi konsentas, ke mi akceptu lin?

Ghriselle lamis en la ĉambron: —Vi restu ĉi tie! ŝi diris ordone. Estas mi, kiu devas akcepti la vizitantojn, kiam mia frato ne estas hejme. Vi restu ĉi tie, ĝis kiam oni vin vokos.

Tiam ŝi kriple reiris kaj rapide sin vestis. Momenton poste oni frapetis sur la pordo de Maleine: fraŭlino, bonvolu tuj veni en la salono.

Rapidege ŝi almetis ĉambran robon kaj kuregis sur la ŝtuparo. Sinjoro Debloux tie kun senmova kaj seriozega mieno staris antaŭ Ghriselle. Kiam Maleine al li donis la manon, li ekbalbutis: —Vi certe miras vidi min ĉi tie kaj estas tute ne agrabla komisio, kiun mi devas plenumi, sed mi, kiel plej intima amiko, aŭ pli bone dirite, kiel nura amiko de via familio al mi mem riproĉus krimon ...

—Sed, per la volo de Dio, parolu, diris Maleine senpacience.

—Estas momentoj en la vivo, en kiuj trankvilo kaj preparo ...

—Ĉu mia patro subite mortis?

—Ne.

—Nu, tiam la plej grava kio povis okazi estas, ke li subite grave malsaniĝis.

—Vi bone divenis. Sed ne maltrankviliĝu. Ankoraŭ la morto ne nepre sekvos.

—Ankoraŭ ne! Sed povas sekvi.

—Jes, pro tio li sendis min ĉi tie. Li telegrafe venigis min al sia lito ... apopleksio ... li parte paraliziĝis kaj ne plu povas paroli. Jen, kion li ankoraŭ propramane povis skribi kaj donis por enmanigi al vi.

Maleine prenis la malgrandan paperon, sur kiu estis skribita per malklaraj literoj: —Infano mia, venu tuj hejmen antaŭ ol estos tro malfrue. Debloux vin akompanos ĉi tien.

Maleine tiujn vortojn voĉlegis kaj la vizitanto daŭrigis: —Se ne jam estas tro malfrue, ĉar mi, aŭ pli ĝuste dirite, mia ŝoforo deiris de la rekta vojo, kaj kiu scias, kio atendos nin dum la reveturo. Fakte mi jam hieraŭ vespere intencis alveni ĉi tien.

Ghriselle, kiu nur nun komprenis la aferon, montris tre malkontentan mienon: —Tiu historio ŝajnas al mi tre suspekta. Vi pardonu al mi, sinjoro, sed mi rifuzas konsenti la foriron de la fraŭlino, antaŭ ol mia frato revenos de la kampo. Mi tuj sendos mian domserviston por venpeti lin ĉi tien.

Sinjoro Debloux koleriĝis, sin sentis ofendita pro tiu malfido, sed Ghriselle restis necedema. Antaŭe la majoro devas interveni. La fraŭlino intertempe povas pretigi sin kaj enpaki siajn kofrojn.

—Enpaki kofrojn, kaj ĉiu minuto nun valoras. Ŝajnas, ke mi alvenis ĉi tie en frenezulejon!

Kaj por la unua fojo en sia vivo Debloux aspektis heroo, kavaliro!

—Se ne estas alie, mi perforte forkondukos la fraŭlinon, li patose diris.

—Nu, nu, kriis Ghriselle kaj minace levis sian lambastonon, antaŭ ol vi tion ekprovos, mi estos farinta vin senpova. Mi divenas vian planon. La sceno estas belege kunmetita. Vi antaŭe pruvu, ke vi vere estas la amiko de barono d’Hainquart kaj ke ĉi tiu vin plenrajtigis. Tiu letero povas esti skribita de kiu ajn.

Dirante tion, ŝi tiris la antikvan sonorilŝnuron apud la pordo kaj ordonis al la maljuna servisto, kiu eniris: —Fermu la barilon sur la ponto. Al neniu estas permesate eliri, sen konsento de la majoro!

Nun Debloux vere koleriĝis. Li grandpaŝe iris tien kaj reen en la ĉambro kaj pugnigis la manojn: —Tian malĝentilaĵon mi neniam travivis. Tio estas perforta senliberigo kaj tuj kiam mi estos ekstere, mi iros al la urbestro de Trois Etangs!

Majoro de Blecourt ne longe forrestis. Tuj kiam li eksciis, kiu tiel neatendite venis por viziti ilin, li rapidegis hejmen, kaj suspekteme alrigardis Debloux. Kiam Debloux estis finparolinta, la majoro diris: —Kion ajn vi pretekstu, fraŭlino d’Hainquart ne forlasos ĉi tiun domon, sen la telegrafa konsento de sia patro. Ĝis tiam vi havu paciencon.

Vane oni petis, minacis, petegis. La telegramon oni forsendis, la respondon atendis. Majoro de Blecourt kaj lia fratino tute ne intencis lasi la orbirdeton laŭ peto de ĉiu ajn.

La respondo venis kaj ili devis cedi. La kofroj de Maleine estis pakataj kaj je la adiaŭa momento diris Ghriselle: —Ni povas diri la manon sur la koro, ke ni ĉion faris por gardi vin por krima ago.

—Ĉu krima? Maleine demandis mirigite.

—Jes, infano, kiu malhonorigas la tradicion kaj la nomon de nobela generacio per misedziĝo, faras krimon.

Maleine iomete ridis, dirante: —Mi promesas al vi, ke mi edziniĝos super mia klaso.

—Mi dankas, diris Ghriselle, tiam nia edukado kaj tiu de kuracisto Boitiers ne estis vanaj.

Kuracisto Boitiers! Maleine nur pri li pensis. Ŝi ne volis foriri ne adiaŭinte lin. Tial ŝi diris, momenton antaŭ ol eniri en la grandan vojaĝaŭtomobilon: —Mi provizore sidiĝos apud la ŝoforo por montri la vojon, alie denove dum la reiro ni devojiĝos. Ni unue veturu al kuracisto Boitiers!

—Agu laŭvole, fraŭlino, diris Debloux, kiu multe timis la reiron nur pro la voj-serĉado kaj -demando.

Sinjoro Boitiers estis hejme. Li rigardis, kvazaŭ okazis miraklo, kiam li vidis Maleine antaŭ si: —Ĉu tute sola?

—Ne, kun eks-amanto, kiu sidas en la aŭtomobilo, mia patro ordonis, ke mi revenu hejmen.

—Kara mia, kiel mi tion bedaŭras! Mi havis tiajn belajn planojn pri vi!

—Kiajn planojn?

—Nu, mi serioze pensis pri tio, kion ni interparolis. Vi scias ... pri tiu George de Verd’Ile. Mi pensis: Jen li povus esti bona edzo por mia nederlanda pacientino!

—Ĉu vi opinias?

—Vere! Venu momenton kun mi en mia familia ĉambro. Tie mi havas portreton de tiu bela juna viro. Estas la lasta, kiun li farigis en Parizo, kiam li loĝis kune kun studamiko en ”Rue de Ninove”.

Maleine sekvis la bonkoran, maljunan viron, sed ŝiaj genuoj tremis kaj vidante la grandan portreton de tiu, kiun ŝi amas, ŝi ne plu povis sin reteni.

Ŝi metis sian kapon sur la ŝultro de la viro kaj ekploris: —Sed, kio nun? la kuracisto konsolis, tion mi ne celis.

Mi ne volas vin perforte al tute fremda viro ...

—Sinjoro ... la ŝoforo de mia patro estis li ... pro li oni min ĉi tie malliberigis.

—Kio? Mirege! Ĉu George de Verd’Ile kaj la ŝoforo, kiun la majoro kaj lia fratino priskribis kiel friponon, estas la sama persono? Ĉu via patro scias tion?

—Ne, George de Verd’Ile venis al ni sub alia nomo.

—Jes, tiel klariĝas. Kaj li solene promesis al sia mortinta patro neniam diri sian veran nomon. Ho, la generacio de Verd’Ile ĉiam estis tre fiera, tre aristokrata. Ne ekzistas alia, pli pura nobelaro en tuta Francujo! Sed via patro devas scii ĉion, la plenan veron!

—Se ĝi ankoraŭ povas atingi lian konscion, ĉar apopleksio lin atakis.

—Tiam mi skribe informos notarion Dupuis en Parizo.

—Tion mi ĵus intencis fari, sed parole, diris Maleine.

—Kio? Ĉu vi intencas veturi tra Parizo? Tio estas ĉirkaŭvojo.

—Ne, ne estas, ĉar de tie ni flugos hejmen per flugmaŝino de la ”Reĝa Aviada Asocio”. Mi jes ne spertis de mia patro tiun amon, kiun mi povis atendi de li, sed nun ke li estas grave malsana, mi ne volas pli longe forresti ol nepre estas necese.

Sinjoro Boitiers premis ŝiajn manojn: —Vi estas energia knabino. Kaj kion vi nun intencas fari ĉe notario Dupuis?

—Li devas doni al mi la adreson de George, kaj por mi telegrafi al li. Li devas reveni, al mi kaj al mia patro.

—Kaj kion, se li estas tiel malproksime, ke li ne povas veni?

—Tiam mi iros al li.

—Kaj poste?

—Poste ni edziĝos kaj ... tiam vi ricevos fermitan aŭtomobilon por viziti viajn pacientojn kaj Musette estos pensiumata.

—Kaj ĉu mi post tiu tempo ne plu vin revidos?

—Certe, jes, ĉar ...

—Ĉar kio?

—Ne, tion mi ne diras, tio estu surprizo.

Maleine kore ĉirkaŭbrakis la maljunan kuraciston kaj tiam iris al la aŭtomobilo, en kiu Debloux pacience atendis. Li esperis pli arde ol iam, ke Maleine post ĉio, kion li por ŝi faris kaj ankoraŭ faros, nun fariĝos pli korinklina. Tiu mizera historio de Longeois nun iom forgesiĝis kaj ĉio montriĝas, ke barono d’Hainquart ne longe vivos, kaj Maleine do senfamilia estos en la mondo, nun do ŝi certe ne rifuzos je la tria fojo lian edziĝproponon. Li tre submetiĝe sidis kontraŭ la kusenoj en la larĝa vojaĝaŭtomobilo kaj vidis, ke Maleine montras direkton kiu estas perpendikla al la vojo, kiun li antaŭe laŭveturis. Ĉu tio estas eble? Li rezignis, ĉar en ĉi tiu regiono li tiel divene trovis vojon. Sed veturinte du horojn, li ankoraŭ ne vidis iun konatan lokon. Li prenis la paroltubon: —Ĉu ni ne erarveturas, fraŭlino?

—Ne, estis la respondo, ni veturas rekte al Parizo.

—Sed, tio estas granda ĉirkaŭvojo.

—Certe ne, ni de tie iros per flugmaŝino al Nederlando.

La aŭtomobilo rapidegis. Ŝajnis, ke urĝas al Maleine.

Debloux tute ne ŝatis tiun danĝeregan rapidadon. Li denove prenis la paroltubon: —Se vi volas flugmaŝine hejmeniri, ni nun ne bezonas veturi tiel rapidege, ĉu jes?

La fraŭlino ne respondis.

Post kvaronhoro da serĉado en la movoplena Parizo oni trovis la oficejon de notario Dupuis kaj Maleine kun li interparolis.

Maleine dankis la ĉielon pro la ideo reiri hejmen per flugmaŝino, ĉar ŝi ĝustatempe alvenis. Du horojn post ŝia reveno en ”La Blua Bero” mortis barono d’Hainquart.

Kun larmoj en la okuloj Clement rakontis, kio okazis. La barono eksigis laman Dirk, ĉar li tiel forte piedfrapis unu el la ĉevaloj sub la ventron, ke ĝi mortis. La barono tiel koleriĝis, ke apopleksio sekvis. Ŝajnas, ke li atendis la alvenon de sia filino por kviete morti. Ŝi kaj la maljuna Clement estis la nuraj, kiuj ĉeestis lian morton.

En la momento, kiam Maleine fermis la okulojn de sia patro, furioza atako okazis kontraŭ la dezertfortikaĵo en Alĝerio. Jam de longe minacis revolucio en la distrikto Manjar. La antaŭa komandanto estis tre severa kaj senkompata homo, kaj oni intencis ataki la fortikaĵon kiu nun havas novan komandanton, tuj kiam oni sufiĉe da armiloj estis kontrabandinta en la diversajn vilaĝojn.

Ad-Adula kaj lia filo, kiuj loĝis okdek mejlojn sude de la fortikaĵo, silente ĉion estis preparintaj. Mono ne mankis; pri tio zorgis la eksterlandaj agentoj, kiuj havis intereson al tio, ke laŭeble plej ofte la trankvileco rompiĝu. Neniu sciis la tagon aŭ la horon, kiam oni atakos la fortikaĵon.

Nur Madrua tion komprenis laŭ la venĝemo de la arabo Maledeh. Kiam ŝi revenis en la dometo de Dramai, Maledeh ŝin atendis.

—Kien vi iris? li demandis.

—Mi kondukis la komandanton ĝis la rando de la vilaĝo. Vi tre bone scias tion, ĉar vi observadis kun viaj viroj, ŝi diris.

—Estas la unua kaj lasta fojo, li diris kun kruela ekbrilo en la okuloj.

Madrua tuj komprenis la signifon de tiuj vortoj. Kaj ŝi fariĝis tre singarda. Ŝi ade observis la arabon kaj tiam evidentiĝis, ke oni intencas lin fari estro de ĉiuj indiĝenoj, loĝantaj en kaj ekster Ain-Mel.

Je tiu tago, kiam Notario Dupuis en Parizo forsendis la telegramon al la fortikaĵkomandanto en Alĝerio, venis la sciigo, ke kelkaj gentoj plene ribelas kaj detruis ĉiujn komunikojn kun la fortikaĵo.

Grafo George de Verd’Ile kun siaj soldatoj, estis ĉirkaŭata kaj sieĝata kaj malespere batalis. Sed unu persono antaŭe estis avertinta la komandanton. Tiu persono estis Madrua, la arabanino, kies vivon li iam savis. Ŝi trovis eblon atingi la fortikaĵon antaŭ ol Maledeh kaj liaj viroj ĝin ĉirkaŭis.

—Rapidu, sinjoro, telegrafpetu helpon, post dek minutoj ĉiuj dratoj estos detranĉitaj.

Tio estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi pro ellaciĝo svenis, ĉar la tutan vojon de Ain-Mel ĝis la fortikaĵo ŝi iris piede. La komandanto febre-rapideme aranĝis ĉion, metis la kanonojn en batalstato, sendis parton de la soldatoj en la tranĉeojn, fositajn antaŭ la fortikaĵo por kontraŭstari la unuan atakon de la armitaj Beduenoj. Ke oni sendos helpon al li, pri tio li ne dubis. La tempo do alportos venkon. Li nur persistu! Tri tagojn kaj tri noktojn daŭris la atako. La malamiko pruviĝis bonege armita. Eĉ mangrenadojn oni ĵetis en la fortikaĵon, sed kvankam jam tridek tri soldatoj mortis, kvankam li devis rapidegi de unu minacanta loko al alia, kaj dum tri tagoj kaj tri noktoj ne povis eĉ unu minuton ripozi, la juna komandanto tamen ne rezignis. Madrua estis restinta en la fortikaĵo. Kien iris la komandanto, ankaŭ ŝi tien iris. Ŝi alportis panon kaj akvon por la soldatoj kaj kiam la komandanto negrave vundiĝis ĉe la maldekstra brako, ŝi bandaĝis la vundon, sidigis lin en la ombron de muro kaj lavfreŝigis lian kapon per freŝa akvo. En tiu momento diskrevis grenado super iliaj kapoj. Madrua surdorsenfalis kaj restis senmova. George genuis apud ŝi. Peco da fero penetris en ŝian dekstran tempion.

En la rapidvagonaro Paris-Lyon-Marseille Maleine d’Hainquart veturis al la sudo de Francujo, kie ŝi intencis enŝipiĝi al Alĝerio. Ankaŭ la nederlandaj gazetoj komunikis pri la atako de la franca fortikaĵo kaj citis la nomon de la kuraĝa defendanto: grafo George de Verd’Ile, la lasta ido el malnova franca nobela generacio, kiu — bedaŭrinde — ŝajnis esti kondamnita je formorto.

Ŝajnis. Ĉar en tiu tago, kiam oni fiksis la honorkrucon sur la bruston de leŭtenanto de Verd’Ile, aperis sur la malgranda korto de la fortikaĵo Maleine d’Hainquart.

Kaj depost tiu tago datumas la refloro de la generacio de Verd’Ile. Maleine ne ripozis antaŭ ol la plej juna ido el tiu generacio denove estis posedanto de la ”Manoir de Nemours”.