La princo kaj Betty - Verkis P. G. Wodehouse


P. G. Wodehouse
LA PRINCO KAJ BETTY
Ela la angla tradukis
G. Badash
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-051-1
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
NOVEMBRO 2000

Enhavo

  1. I: La telegramo el Mervo
  2. II: Mervo kaj ĝia posedanto
  3. III: Johano
  4. IV: Johano trovas novan postenon
  5. V: Sinjoro Scobell havas ankoraŭ ideon
  6. VI: Amoro pafas sur Johanon
  7. VII: Sinjoro Scobell parolas malkaŝe
  8. VIII: Betty trovas amikinon
  9. IX: Betty trovas laboron
  10. X: Lord Arthur ne komprenas
  11. XI: La renkontiĝo en la teatro
  12. XII: Johano akceptas inviton
  13. XIII: La kastelo de Norworth
  14. XIV: ”Mi kronojn rezignus...”
  15. XV: Ultimato de la trono
  16. XVI: Mervo ŝanĝas sian konstitucion
  17. XVII: Johano revenas al Norworth
  18. XVIII: En la salono
  19. XIX: La deklaracio pri sendependeco
  20. XX: Fino

I: La telegramo el Mervo

Bela junulino en blua vesto eliris el la domo, kaj ekmarŝis malrapide trans la teraso al la loko, kie sidis Elsa Keith kun Martin Rossiter sub la ombro de la granda acerplatano.

Elsa kaj Martin fianĉiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj ĝenerale oni trovis ilin, je tiu horo, kune sidantaj en iu ombroplena loko.

”Kio do ĉagrenas Betty?” diris Elsa. ”Ŝi aspektas maltrankvila.”

Martin turnis la kapon.

”Ĉu tio estas via amikino, fraŭlino Silver? Kiam ŝi alvenis?”

”Hieraŭ vespere. Ŝi restos unu monaton. Kio estas al vi, Betty? Jen Martin. Li nepre plaĉos al vi.”

Betty Silver ridetis. Ŝia mieno estis kutime pensema, sed kiam ŝi ridetis, ŝia vizaĝo eklumis, kaj nesuspektita kaveto montriĝis sur ŝia mentono.

”Kompreneble li plaĉos al mi,” ŝi diris.

Ŝiaj grandaj grizaj okuloj ŝajnis esplori por momento la okulojn de Martin, kaj Martin ekhavis, preskaŭ subkonscie, agrablan senton, ke ŝi provis lin kaj trovis lin inda.

”Kial vi tiel kolere sulkigis la brovojn, Betty?” demandis Elsa.

”Ĉu mi sulkigis la brovojn? Mi esperas, ke vi ne pensis, ke mi koleras pri vi. Ho, Elsa, mi estas malfeliĉa! Mi devos forlasi ĉi tiun ĉielan lokon. Kaj mi intencis pasigi ĉi tie treege agrablan tempon. Jen kio alvenis!”

Ŝi etendis kelkajn maldikajn paperfoliojn.

”Telegramo!” diris Elsa.” Ĝi aspektas kiel skizo de kvarakta teatraĵo. Ĝi ja ne estas nur unu telegramo, ĉu? Sendube la sendinto estas milionulo.”

”Li estas. Ĝin sendis mia duonpatro. Laŭtlegu ĝin, Elsa. Mi volas ke sinjoro Rossiter ĝin aŭdu. Li eble povos sciigi min kie troviĝas Mervo. Ĉu vi iam aŭdis pri Mervo, sinjoro Rossiter?”

”Neniam. Laŭ la sono, ĝi povas estis patentita medikamento. Kio ĝi estas?”

”Ĝi estas la loko kie troviĝas mia duonpatro, kaj kien mi devas iri. Estas ja malbonŝance. Legu, Elsa.”

Elsa, kiu jam komencis trakuri la paperojn per la okuloj kaj kun levitaj brovoj, nun laŭtlegis la tutan ampleksan komunikaĵon.

”Ricevite ĉi tion, venu tuj al Mervo sen eĉ momenta prokrasto — treege grava afero — vi estas urĝe bezonata — venu kie ajn vi estas — nuligu ĉiujn jam faritajn aranĝojn — urĝa bezono — mi avizis bankon permesi vin havigi tiom da mono kiom vi bezonos por viaj elspezoj — nepre trafu unuan vagonaron al Londono se vi estas en la komparo — mi ne scias kie vi estas, sed kie ajn vi estas, vi povas trafi vagonaron al Dover morgaŭ vespere — ne restu en Londono por malŝpari semajnon per aĉetado — prenu la dumnoktan ŝipon de Dover al Calais kaj alvenu Parizon merkrede matene — vespermanĝu en Parizo — trafu ’train-de-luxe’ naŭ dekkvin merkrede vespere por Marseille — mi rezervis dormkupeon — ne malŝparu tempon vizitante Parizajn magazenojn — tion vi povos poste — nun mi volas ke vi venu ĉi tien plej rapide — atingu Marseille ĵaŭde matene — prenu boaton al Mervo ĵaŭde vespere — mi vin renkontos en Mervo — ĉu vi komprenas ĉion tion? — se ne, telegrafu por diri kiun parton vi ne komprenas — atentu la gravajn punktojn memorendajn — unue, venu tuj — due, rezignu pri la Londonaj kaj Parizaj magazenoj — atentu — Scobell.”

”Jen!” diris Elsa, senspire.

”Je Jovo!” diris Martin. ”Li ŝajne ja urĝe bezonas vin. Li ne domaĝis sian monon. Li enmetis preskaŭ ĉion kion oni povas enmeti en telegramon.”

”Krom kial li bezonas min,” diris Betty.

”Jes,” diris Elsa. ”Kial li bezonas vin? Kaj tiel terure urĝe?”

Martin relegis la komunikaĵon.

”Ĝi ne estas simpla invito,” li diris. ”Li ja ne diris: ’Venu, ĉi tiu loko plaĉos al vi.’ Li ŝajne rigardas vian ĉeeston kiel necesaĵon, kaj ne luksaĵon. Ĝi estas speco de ordonema S.O.S.”

”Jen kial ĝi estas tiel stranga. Ni apenaŭ vidis nin jam de jaroj. Li eĉ ne sciis kie mi estas. La telegramo estis sendita al la banko, kaj de tie direktita ĉi tien. Kaj mi ne scias, kie li estas!”

”Kio nin revenigas,” diris Martin, ”al la Mistera Mervo. Ni rezonu indukte. Se oni iras tien per boato el Marseille, ĝi ne povas esti malproksime de la franca marbordo. Mi konjektus, ke Mervo estas insulo en la Mezmaro. Kaj malgranda insulo — ĉar alie ni estus aŭdintaj pri ĝi. Ĉu ne troviĝas enciklopedio en la biblioteko, Elsa?”

”Jes, sed ĝi estas malnova eldono.”

”Ĝi tamen verŝajne diros ion pri Mervo. Mi iros alporti ĝin.”

Dum li transiris la terason, Elsa rapide sin turnis al Betty.”

”Nu?” ŝi diris.

Betty ridetis al ŝi.

”Li estas kara viro. Ĉu vi estas feliĉa, Elsa?”

La okuloj de Elsa brilis. Mallaŭte ŝi entiris la spiron. Betty rigardis ŝin senvorte dum momento. Ŝia pensema mieno reaperis.

”Elsa,” ŝi diris subite. ”Kia sento estas tio? Kian senton havas virino, kiam ŝi scias, ke ekzistas iu, kiu amas ŝin pli ol ion ajn alian...?”

Elsa fermis la okulojn.

”Tio estas kvazaŭ oni sidas sub la lunlumo en somera vespero, vestite per nova robo, kaj manĝas fragojn kun kremo, dum malproksime iu ludas violonon, tiel ke oni povas apenaŭ aŭdi la muzikon,” ŝi diris.

Ŝi malfermis la okulojn.

”Kaj kvazaŭ oni vojiras en vintra vespero kaj vidas siajn fenestrojn lumigitaj kaj scias ke jen estas la hejmo.”

Betty pugnigis la manojn kaj spiris rapide.

”Kaj kvazaŭ...”

”Elsa, ne daŭrigu. Mi ne povas toleri plu!”

”Betty, kio estas?”

Betty ridetis denove, sed dolore.

”Estas stulte miaparte. Mi estas ĵaluza, jen ĉio. Mi ne havas propran Martin, vi komprenas. Vi havas.”

”Nu, estas multaj, kiuj volonte estus via Martin.”

La vizaĝo de Betty malsereniĝis.

”Estas multaj, kiuj volonte estus la bofilo de Benjamin Scobell,” ŝi diris.

”Betty.” La voĉo de Elsa sonis serioze. ”Ni estas amikinoj jam de longa tempo, vi do permesos al mi paroli malkaŝe, ĉu ne? Mi kredas, ke vi fariĝas iomete malmola. Nun disŝiru min,” ŝi aldonis gaje.

”Mi vin ne disŝiros,” diris Betty. ”Vi estas tute prava. Mi ja fariĝas malmola. Kiel mi povas tion eviti? Ĉu vi scias, kiom da viroj petis min edziniĝi kun ili de kiam mi lastfoje vidis vin?

Kvin.”

”Betty! Kiuj ili estas?”

”La sola kiun vi konas estas lord Arthur Hayling. Ĉu vi lin memoras? Li estis la lasta. Estis kvar antaŭ li. Kaj eĉ unu ne havis iometon da amo al mi.”

”Sed Betty, kara, jen ĝuste kion mi volas diri. Kial vi diras tion? Kiel vi povas scii?”

”Kiel mi povas scii? Nu, mi ja scias. Per instinkto, mi supozas. Per la instinkto de sinkonservado, kiun la Naturo donas al ĉasataj bestoj. Mi ne povas memori eĉ unu viron en la tuta mondo — krom via Martin, kompreneble — kiu ne estas preta fari kion ajn por havigi al si monon.” Ŝi eksilentis. ”Nu, jes, unu.”

Elsa scivoleme kliniĝis antaŭen.

”Kiu, Betty?”

”Vi ne konas lin.”

”Sed kiel li nomiĝas?”

Betty hezitis.

”Nu, se mi devas ekzameniĝi — Maude.”

”Maude? Vi diris viron, ĉu ne?”

”Tiel li nomiĝas. Johano Maude.”

”Sed, Betty, kial vi ne sciigis min antaŭe? Ĉi tio estas treege interesa.”

Betty ridis mallonge.

”Ne tiel interesa, efektive. Mi renkontis lin nur du-trifoje, kaj mi ne vidis lin jam de jaroj, kaj mi ne kredas, ke mi iam refoje vidos lin. Li estis amiko de la frato de Alice Beecher. La frato estis studento ĉe Cambridge, kaj Alice kunprenis min por viziti lin, kaj sinjoro Maude estis tie. Jen ĉio.”

Elsa evidente seniluziiĝis.

”Sed kiel vi scias do...? Kial vi pensas ke li...?”

”Per instinkto, refoje, mi supozas. Mi ja scias.” ”Kaj de tiam vi neniam vidis lin?”

Betty skuis la kapon. Elsa silentis. Ŝi sentis ke la afero malaltiĝas ĝis ridindeco.

Ĉe la alia fino de la teraso aperis Martin Rossiter kun granda volumo.

”Jen ĝi,” li diris. ”Mi trovis ĝin per la unua rigardo. Nun ni esploru.”

Li sidiĝis, kaj malfermis la libron.

”Vi ne volas aŭdi kiel Jasono iris tien serĉante la Oran Ŝaflanon, kaj kiel Uliso laŭfame vizitis ĝin dum sia vojaĝo, ĉu?

Vi deziras ion pli modernan. Nu, ĝi estas insulo en la Mezmaro, kiel mi diris, kaj mi miras, ke vi neniam aŭdis pri ĝi, Elsa, ĉar ĝi estas ja bonkonata en sia speco. Ĝi estas la plej malgranda memstara ŝtato en la mondo. Eĉ pli malgranda ol Monako. Jen kelkaj faktoj. La nombro de la loĝantaro, kiam presiĝis ĉi tiu enciklopedio — la nombro estas kredeble nun pli granda — estis dekunu mil dekses. Ĝis la jaro 1886 ĝin regis princo. Sed en tiu jaro la popolo ŝajne eksigis la princon, kaj ĝi estas nun respubliko. Jen do la loko al kiu vi iros, fraŭlino Silver. Mi ne scias, ĉu la jeno via konsolos, sed laŭ ĉi tiu verkisto la insulo famiĝis pro la natura beleco de siaj pejzaĝo. Li donas krome liston de la fiŝoj tie kapteblaj. La listo okupas tri liniojn.”

”Sed kion do faras tie mia duonpatro? Li estis en Ameriko kiam mi lastfoje aŭdis pri li. Nu, mi supozas, ke mi devos iri.”

”Mi supozas, ke jes,” diris Elsa, malgaje. ”Sed, ho, Betty, kia domaĝo.”

II: Mervo kaj ĝia posedanto

Je Jovo!” kriis sinjoro Benjamin Scobell. ”Hej, Marion!”

Li rapide turnis la okulojn for de la perspektivo antaŭ la fenestro kaj direktis ilin al sia fratino Marion; el kiu ŝanĝo li ne tiris profiton, ĉar la perspektivo estis ĝojo por la okulo, kio tute ne estis lia fratino Marion.

Sub la varma matena suno Mervo aspektis kiel eble plej bela. La kampodomo de sinjoro Scobell staris apud la supro de la sola monteto kiun la insulo posedis, kaj el la fenestro de la matena salono, kie li ĵus finis la matenmanĝon, li havis seninterrompan perspektivon de valo, urbo, kaj haveno — dumejlan bildon el verda, ora, kaj blanka koloroj, kun la bluatlasa koloro de la Mezmaro preter la blanka. Sinjoro Scobell ne kutimis legi poezion, krom la speco kiu reklamis tiujn matenmanĝajn nutraĵojn pri kiuj li interesiĝis; alie li estus eble pensinta pri la Insulo de Floroj en ”La Vojaĝo de Maeldune”

de Tennyson. Violoj, diantoj, krokusoj, flavaj kaj purpuraj antemoj, lavendo, mirto, kaj rosmareno... ĉiujn enhavis la dumejla perspektivo. La deklivo sub li brulis de la flava flamo de la mimozo. Sed lia naturo ne estis tia, kian eĉ la plej sensignifa floro povus emocii ĝis larmoj. Primolo apud la riverbordo estis por li simpla primolo — aŭ eble ne tiel simpla primolo, kiel bazo por eventuala ”Primolina, la Sapo kiu Vere Purigas.”

Tiu despoto de la priskribita Paradizo estis aĉa vireto; koboldo en Feinlando. Lia staturo estis iom malpli ol la meza; lia korpo estis maldika kaj lia vizaĝo vultura. Li havis avidan buŝon, kurban nazon, fluaĵajn verdajn okulojn, kaj palflavan haŭtkoloron. Nur malofte oni vidis lin sen duonfumita cigaro inter la lipoj. Li kutimis rebruligi ĝin de tempo al tempo, kaj lasi ĝin estingiĝi; kaj kiam li ĝin jam bruligis kaj rebruligis ĝis li ne plu povis teni ĝin, li ĝin anstataŭis per alia el la rezerva provizo kiu elpuŝis sin el lia veŝta poŝo.

Kiel Benjamin Scobell malkovris la insulon Mervo, tion neniu scias. Ĝi kuŝis ekster la sfero de la ordinara financisto.

Sinjoro Scobell tamen fieris pri la diversflankeco de siaj financoj. Ĉi tiu fiereco lia distingis lin el la senfantaziemaj financistoj, kiuj kontentiĝis per ŝtalo, tritiko, kaj aliaj tiaj banalaĵoj.

De la tempo kiam li, ankoraŭ junulo en Manchester, metis la fundamentojn al siaj riĉaĵoj per patentita pulvoro por la detruo de blatoj, nenion li rigardis kiel ekster sia sfero. Laŭ financa vidpunkto, li estus povinta alpreni la devizon de Terentio: nihil humanum alienum. Li interesiĝis pri sennombraj projektoj, grandaj kaj malgrandaj. Li estis la potenco malantaŭ unu kompanio, kiu provis, preskaŭ vane, eltiri oron el la montoj de Norda Kimrujo, kaj alia, kiu provis, tute vane, fari la samon el la akvo de la maro. Li posedis modelan kulturejon en la montetoj de Cotswold, kaj ĉiusemajnan ĵurnalon en Aberdeen. Li subtenis patentitajn medikamentojn, nutraĵojn, korkojn, korktirilojn, kaj aliajn elpensaĵojn el ĉiaj specoj, kelkaj profitdonaj, kelkaj ne. Li penetris en Amerikon, kaj forprenis monon el Chicago — lia plej glora triumfo.

Ĉi tiu multflanka viro falis sur Mervon kiel ŝtono sur la supraĵon de kvieta lageto, superrande pleniĝinte de Moderna Entreprenemo ĝenerale, kaj de speciala Projekto aparte. Antaŭ lia alveno, Mervo estis insulo kie oni revis, malrapidis, kaj prokrastis. En la daŭro de ĝia historio, la sola ago kiu bezonis iom da energio, estis la elpuŝado de lia Moŝto Princo Karlo kaj la kreo de la respubliko. Kaj tio estis farita kun la minimumo da klopodado. La princo estis tiam for. Efektive, li estis for jam preskaŭ tri jarojn; la plezuroj de Parizo, Londono, kaj Vieno lin allogis pli ol la vivo inter liaj regatoj. Mervo, meditinte pri la afero dum tiuj tri jaroj, decidis, ke ĝi ne plu bezonas princon Karlon. Tute kviete, kun neniom el tia bruado, kiun ĝia najbaro, Francujo, trovis necesa sub similaj cirkonstancoj, ĝi forstrekis lian nomon el la salajritularo, kaj deklaris sin respubliko. La rojalista partio, gvidata de generalo Poineau, furioziĝis, sed estis senpova. La armeo, kun cent dekkvin anoj, unuanime aliĝis al la nova reĝimo, kaj tio estis la decida ago. Mervo reendormiĝis. Ĝi ankoraŭ dormis, kiam sinjoro Scobell ĝin trovis.

La projekto de la financisto estis malkaŝita la unuan fojon al sinjoro d’Orby, la prezidanto de la respubliko, granda, korpulenta ŝtatisto kun eĉ pli de la dormema instinkto ol la plimultaj mervanoj. Li dormis en seĝo ĉe la portiko de sia kampodomo kiam sinjoro Scobell lin vizitis, kaj la sekretario de la financisto, ĉeestante la kunvenon kiel interpretisto, devis lin vigle balanci dum plena minuto, antaŭ ol li montris pli klaran signon de vivo ol ronkadon similan al la muĝado de malproksima tondro. Kiam finfine li malfermis la okulojn, li rimarkis la inkuban figuron de sinjoro Scobell staranta antaŭ li kaj parolanta. La financisto, senpacienciĝinte, jam komencis paroli kelkajn minutojn antaŭ ol la gravulo vekiĝis.

”Hej!” diris sinjoro Scobell. ”Mi havas proponon por fari al vi, sinjoro, kaj mi deziras, ke vi turnu al mi vian tutan atenton. Skuu lin refoje, Crump. Sinjoro, estas multe da mono en mia propono por ni ĉiuj, se vi kaj via bando partoprenos. La monnaie. Ne, tio signifas moneretojn. Kio estas mono, Crump? Argent? Estas argent en ĝi, amiko. Vi komprenas?

Malsaĝa idioto! Diru al li franclingve, Crump.”

Sinjoro Sekretario Crump tradukis. La prezidanto palpebrumis, kaj sciigis, ke li estas preta aŭdi pli. Sinjoro Scobell rebruligis sian cigarstumpon kaj daŭrigis.

”Mi supozas, ke vi aŭdis pri Monsieur Blanc. Demandu la maljunulon, Crump, ĉu li jam aŭdis pri Monsieur Blanc, la ulo kiu iniciatis la vetludajn tablojn ĉe Monte Carlo.”

Filtrite tra sinjoro Crump, la demando fariĝis komprenebla al la prezidanto. Li diris, ke li ja aŭdis pri M. Blanc. Sinjoro Crump kaptis la respondon kaj ĝin ĵetis al sinjoro Scobell.

Sinjoro Scobell rebruligis sian cigaron.

”Nu, antaŭ mi klopodas en tiu metio. Ĉi tiun insulon mi vivigos same kiel amiko Blanc vivigis Monte Carlo. Mi legis la tutan historion pri Blanc, kaj mi scias ĝuste kion li faris, kaj kiel li ĝin faris. Antaŭ ol li alvenis, Monte Carlo estis ĝuste la sama nemorta-neviva loketo, kia estas ĉi tiu. La Registaro posedis nur la lastan groŝon, kaj jam komencis demandi, de kie ĝi akiros la manĝon por la venonta dimanĉo, kiam jen venas Blanc, refaldas la manikojn, kaj funkciigas la tablojn. Kaj post tio, la loko neniam ĉesis prosperi. Vi kaj viaj homoj devas okazigi kunvenon kaj voĉdoni al mi vetludan koncesion en ĉi tiu insulo, same kiel oni donis al li. Scobell estas mia nomo.

Diru al li, Crump.”

Sinjoro Crump refoje faris sian devon. Ekbrilo de komprenemo aperis en la dormemaj okuloj de la prezidanto. Li kapbalancis unu-dufoje. Li parolis multvorte en la franca lingvo al sinjoro Crump, kiu respondis en la sama lingvo.

”La ideo ŝajne lin allogas, sinjoro,” diris sinjoro Crump.

”Ĝi devus, eĉ se li havus la imagpovon de patelo,” respondis sinjoro Scobell. Li komencis rebruligi sian cigaron, sed ekbruliginte sian nazpinton, li rezignacie akceptis sian sorton, kaj forĵetis la restaĵon.

”Atentu,” li diris, elmordinte la finon de alia cigaro,”la tutan aferon mi ĝisfunde pripensis. Monte Carlo ja ne plenigas la tutan mondon. Ĝi estas bona loketo, sed perfekta ĝi tute ne estas. Unue, ĝi estas monteta. Por atingi la Kazinon, vi bezonas lifton, kaj kiam fino venas al via mono, kaj vi volas prunte deponi vian diamantan pinglon, kie estas la pruntisto? Kilometron malproksime, sur la deklivo de monto. Tio ne estas justa. En mia Kazino pruntisto deĵoros en la konstruaĵo mem, tute apude de la ĉefa enirejo. Jen nur unu el granda amaso de plibonigoj. En mia Kazino oni sentos sin ĉe si. Ĝi estos tiel komforta, ke kiam vi ĉirkaŭrigardos, vi kredos ke vi estas en la propra hejmo; mankos nur la vizaĝo de la patrino. Ne necesas, ke vetludejo aspektu kaj sentiĝu kaj odoru kvazaŭ ĝi estas la legoĉambro de la Brita Muzeo. Komforto, hejmeco, kaj oportuneco — jen mia devizo. Diru al li, Crump.”

Venis ankoraŭ eksplodo de franca lingvaĵo de sinjoro Crump, kaj poste de sinjoro d’Orby, kiu krome penis komprenigi sin per forta gestado. ”Kion li diras nun?” demandis sinjoro Scobell.

”Li volas scii...”

”Ne diru. Lasu min diveni. Li volas scii, kiom li kaj la aliaj somnambuloj profitos el la afero, maljuna pirato li estas. Ĉu tio estas vera?”

Sinjoro Crump diris, ke tio estas ĝuste vera.

”Pri tio li ne maltrankviliĝu,” diris sinjoro Scobell. ”La propono farita de Blanc al la princo de Monako estis kvin cent mil frankoj ĉiujare — tio estas, ĉirkaŭ dudek mil funtoj sterlingaj — kaj duono de la gajno, kiun akiros la Kazino. Jen ankaŭ mia propono. Vidu kiel tio plaĉas al li, Crump.”

Sinjoro Crump esploris.

”Li diras, ke li ĝoje akceptas, en la nomo de la respubliko, sinjoro,” li anoncis.

Por konfirmi la deklaron sinjoro d’Orby stariĝis, kaj evitinte la cigaron, kisis sinjoron Scobell sur ambaŭ vangoj.

”Haltu!” kriis la financisto severe, sin liberigante. ”Ni lasu la ceremoniojn. Adiaŭ, maljuna amiko. Mi ĝojas, ke la afero aranĝiĝis. Nun mi povas eklabori.”

Li efektive eklaboris. Laboristoj ŝutiĝis en Mervon, kaj post tre mallonga tempo, apud la haveno leviĝis super la urbo, ĝin ombrante, kaj senvalorigante la palacon de la iama princo, eĉ sufiĉe imponan domegon, mamuta Kazino el brilanta ŝtono.

La eksteraĵo estis grandioza, sed estis la interno, pri kiu sinjoro Scobell aparte fieriĝis. Kaj ne senkaŭze. Efektive, tiu, kiu deziris perdi sian monon, povus perdi ĝin en la plej ravaj cirkonstancoj. Sinjoro Scobell celis eviti la malgajigan grandiozecon de la konkuranta institucio sur la proksima marbordo. Anstataŭ unu granda salono kun multaj tabloj, ĉe li ĉiu tablo havis propran ĉambron, apartigitan de la proksima ĉambro per faldpordoj, kiuj tralasis nenian sonon. Kaj dum daŭris la konstruado, la vigla menso de sinjoro Scobell flugis preter la originalan ideon pri hejma komforto ĝis ankoraŭ pli grandaj elpensitaĵoj. Ĉiu ĉambro estis meblita kaj aranĝita laŭ malsama maniero. Tia individueco etendiĝis eĉ al la vetludestroj. Ekzemple, viro kiu disponis pri sufiĉe da mono povus vagi el la Nederlanda ĉambro, kie, en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de nederlanda kuirejo, zorgus pri li vetludestroj, vestitaj kiel nederlandanoj, al la Japana ĉambro, kie lian monon enrastus sufiĉe taŭgaj imitaĵoj de la samuraja. Se restus al li ankoraŭ iom da mono, li estus libera ĝin elspezi sub la aŭspicioj de preskaŭ-hindoj en la Hinda ĉambro, de gajaj svisaj kamparanoj en la Svisa ĉambro, aŭ, en ankoraŭ aliaj konvene meblitaj ĉambroj de ruĝĉemizaj orministoj, peltitaj eskimoj, aŭ malviglaj hispanoj. Li povus tiam, se li estus viro kiu ne lasas sin venki, kolekti la familiajn juvelojn, kaj iri laŭ la ĉefa vestiblo, akompanate de la muziko de bonega orkestro, ĝis la oficejo de ĝentila pruntisto, kiu scipovas sep lingvojn kvazaŭ ĉiu estas la gepatra, kaj kiu estas preta prunti monon kontraŭ sufiĉa garantio.

La projekto estis kolosa, sed ĝi suferis pro la manko propra al la plimultaj grandaj aferoj; ĝi moviĝis malrapide. Ke ĝi ja konstante moviĝis, tio estis iom da konsolo por sinjoro Scobell. Ĝi sendube progresos pli kaj pli rapide, kun la paso de la tempo, ĝis finfine la Kazino fariĝos neelĉerpebla orminejo. Sed intertempe ĝi funkciis kun malgajno. Tiu estis neevitebla, tamen sinjoro Scobell ĉagreniĝis. Li paŝis sur la insulo kaj meditis. Lia menso konstante okupiĝis pri la problemo.

Ideoj por prosperigi sian vartaton venis al li en la kapon je ĉiuj horoj — ĉe la manĝo, en la nokto, dum li sin lavis, sin razis, promenis, legis, brosis siajn harojn.

Kaj nun venis al li ideo dum li staris rigardante al la perspektivo antaŭ la fenestro de la matena salono, aŭskultante distrite al sia fratino Marion, kiu laŭtlegis pecojn de novaĵo el New York Herald, kaj tiu ideo eltiris el li la ekkrion registritan ĉe la komenco de ĉi tiu ĉapitro.

”Je Jovo!” li diris. ”Legu tion refoje, Marion. Mi havas ideon.”

Fraŭlino Scobell, enprofundiĝinte en la ĵurnalon, ne atentis. Nur malmultaj homoj divenus, ke ŝi estas la fratino de la financisto. Ŝi malsimilis al li en preskaŭ ĉiu rilato. Li estis malalta, vigla, kaj atakema; ŝi estis alta, malrapidema, kaj sensignifa. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiujn la Naturo ŝajne kreis kun la celo alligi ilin al iu viro en la stranga situacio de sendependa dependeco, kaj kiuj ne estas imageblaj en aliaj cirkonstancoj. Oni ne atendus vidi fraŭlinon Scobell fari ion ajn alian krom verŝi la kafon al la frato, fliki liajn ŝtrumpetojn, kaj sidi kviete dum li parolas. Tamen estus malvere diri, ke ŝi dependas de li. Ŝi havis memstaran menson. Kvankam ŝia tuta vivo estis dediĉita al lia komforto, kaj kvankam ŝi lin treege admiris, ŝi tamen ŝajne neniam plene atentis lian konversacion. Ŝi aŭskultis al li preskaŭ same kiel ŝi aŭskultus al bojanta hundeto.

”Marion!” kriis sinjoro Scobell.

”Kvinkrura kuniklo naskiĝis en Texas,” ŝi anoncis.

Sinjoro Scobell malbenis la kvinkruran kuniklon.

”Lasu viajn kuniklojn. Mi volas aŭdi tiun pecon kiun vi legis antaŭe. La pecon pri la princo de Monako. Aŭskultu, Marion!”

”La princo de Monako, kara? Jes. Li kaptis ankoraŭ fiŝon aŭ ion tian, mi kredas. Jes. Fiŝon kun ’teleskopaj okuloj’, tiel diras la ĵurnalo. Kaj tre oportuna tio estus, laŭ mia opinio.”

Sinjoro Scobell batis la tablon per la pugno.

”Jen mi havas. Finfine mi malkovris, kio estas al ĉi tiu loko.

Mi vidas, kial la Kazino ankoraŭ ne vigliĝis.”

”Mi opinias, ke kulpas tiuj ludestroj, kara. Mi ja neniam antaŭe aŭdis pri ludestroj en maskobalaj vestoj. Tio ne estas en ordo. Mi estas certa, ke tiuj aĉaj hindoj ne plaĉas al la homoj. Mi estas mem tre nerva ĉiufoje kiam mi eniras la Hindan ĉambron. Ili rigardas al mi tiel strange.”

”Sensencaĵo. Jen la tuta ideo pri la loko, ke ĝi estu alia ol la ceteraj. Jam tedas la homojn vidi sian monon enrastata de malsanecaj fremduloj en brokantitaj frakoj. Ni donas al ili diversecon. Kulpas ne la Kazino, sed la insulo. Por kio servas respubliko en loko kia estas ĉi tiu? En tia malgranda sensignifa loketo oni bezonas ion pitoreskan, ion kio incitos la scivolemon de la homoj, kaj paroligos ilin. Rigardu ĉi tiun princon de Monako. Li ĉirkaŭvagas per sia jaĥto, kaj kaptas teleskopokulajn fiŝojn, kaj la homoj parolas pri tio. ’Ankoraŭ fiŝo, ’ ili diras. ’Jen la dekdua kaptita de li en la nuna jaro.’ Tiel estas ankaŭ ĉe la sapreklamado. Tio efikas per sugestio. La homoj ekpensas pri la princo kaj liaj strabokulaj fiŝoj, kaj antaŭ ol ili konscias kion ili faras, ili jam ŝtopas al si la kofrojn, kaj venas al Monako por lin rigardi. Kaj unu fojon alveninte, ili ja ne reiros, ne provinte gajni iom da mono. Jen kion bezonas ĉi tiu loko. Ĉu ĉi tiu respubliko iam faris ion krom manĝi kaj dormi? Estis ja princo antaŭ duonjarcento. Nu, mi lin revenigos.”

Fraŭlino Scobell levis la rigardon de la ĵurnalo, kiun dum tiu tuta parolado ŝi legis ensorbiĝinte.

”Mi petas, kara?” ŝi diris.

”Mi diras, ke mi lin revenigos,” diris sinjoro Scobell, iom senaplombigite. ”Mi deziras ja, ke vi aŭskultu.”

”Mi opinias, ke vi tute pravas, kara. Kiun?”

”La princon. Aŭskultu do, Marion. La princon de ĉi tiu insulo. Lian Moŝton la princon de Mervo. Mi lin revenigos kaj remetos sur la tronon.”

”Vi ne povas, kara. Li mortis.”

”Mi scias, ke li mortis. Neniajn mankojn vi trovos en mia scio pri la historio de ĉi tiu loko. Mi jam legis ĝin. Li mortis en 1891. Sed antaŭ ol li mortis, li edziĝis kun anglino, kaj ilia filo nun vivas en Anglujo kun sia onklo. Estas la filo, kiun mi venigos. Mi eksciis ĉion ĉi de generalo Poineau. Li estas rojalisto. Li estos favora al la restarigo de princo. Li rakontis al mi la tutan historian. La princo edziĝis kun fraŭlino nomata Westley, kaj poste li estis mortigita ĉe aŭtomobila akcidento, kaj lia vidvino reiris kun la infano al Anglujo por loĝi kun la frato. Poineau diras, ke li povas meti sur lin la manon kiam ajn li volos.”

”Mi esperas, ke vi ne faros ion senprudentan, kara,” diris la fratino trankvile. ”Ni ja ne volas, ke okazu ĉi tie revolucio, kaj ke la homoj mortpafu kaj trapiku sin reciproke.”

”Revolucio?” kriis sinjoro Scobell. ”Revolucio! Ne parolu sensencaĵon! Revolucio! Ĉu vi komprenas, kian potencon mi havas super ĉi tiu loko? Preskaŭ ĉiu plenkreskulo sur ĉi tiu insulo dependas de mia Kazino por akiri la vivrimedojn, kaj kion mi ordonas, tio okazas — sen argumentado. Mi volas princon, mi do havos princon, kaj se iu kontraŭstaros, tiu trovos sin eksigita.”

Fraŭlino Scobell sin turnis denove al la ĵurnalo.

”Tre bone, kara,” ŝi diris. ”Laŭ via plaĉo. Mi estas certa, ke vi scias plej bone.”

”Mi iros trovi la maljunan Poineau senprokraste,” diris la financisto.

III: Johano

Ĉirkaŭ la tempo de la vizito de sinjoro Scobell al generalo Poineau, Johano, princo de Mervo, senkonscia pri la grandeco kiu estis baldaŭ altrudota al li, penseme promenis sur Bishopgate Street.

Li estis granda juna viro, altstatura kaj kun longaj membroj. Liaj ŝultroj estis el la masiva speco kiun la Naturo kreis aparte por la luktoj sur la futbalkampo. Li aspektis kiel frontlinia batalanto, kaj efektive tiun postenon li okupis dum du vintroj sur la futbalkampo de la universitato ĉe Cambridge.

Lia vizaĝo portis nevenkeble bonhumoran mienon. Li havis larĝan, bonkoran buŝon, kaj paron de amikiĝemaj grizaj okuloj. Oni sentis, ke li amas siajn kunvivantojn, kaj ke li surpriziĝus kaj vundiĝus, se ili ne amus lin.

Laŭirante la straton, li ŝajnis iom maltrankvila. Sherlock Holmes — kaj eble eĉ doktoro Watson — estus deduktinta, ke li havas ion sur sia konscienco.

Ĉe la enirejo de granda konstruaĵo, kie troviĝis multe da oficejoj, li haltis, kaj ŝajnis heziti. Poste, kvazaŭ decidiĝinte elporti kion ajn, li eniris.

Suprenirinte ĝis la dua etaĝo, li laŭiris koridoron kaj malfermis pordon sur kiu estis skribitaj la vortojn,”Westley, Martin kaj K-io.”

Junulino, preterpasante kun manoj plenaj de paperoj, haltis mirigite.

”Jen, Johano Maude!” ŝi kriis.

La juna viro ridetis.

”Hola, Della!” li diris.

Della Morrison estis usonanino, el Novjorko; ŝin ŝia senripozemo kaj la amerika pasio por vojaĝado venigis al Londono, antaŭ monato, kun rekomenda letero, kiun la Novjorka agento de la firmo adresis al Andrew Westley. Ŝi estis nun sekretariino de sinjoro Westley, kaj ŝi kaj Johano ĉiam amike interrilatiĝis. Johano, efektive, estis ĝenerale populara inter siaj kunlaborantoj. Lia foresto estis la kaŭzo de multe da diskutado kaj konjektado inter ili, kaj la komuna verdikto estis, ke la morgaŭa tago ne alportos al li feliĉon.

”Jen, kie vi estis?” diris Della. ”La maljunulo terure furiozas de kiam li trovis, ke vi foriris senpermese. Li ĵus demandis pri vi. Kien vi pafis vin?”

”Della,” diris Johano,”pro via malfeliĉa edukado, vi ne fervoras pri la kriketludo; sed se vi tamen fervorus, kaj se vi leviĝus iun tagon kaj trovus, ke la mateno estas belega, kaj memorus, ke hodiaŭ komenciĝas konkurso inter Anglujo kaj Aŭstralio, kaj rigardus al viaj letero, kaj vidus, ke iu proponis al vi sidlokon en la pavilono, kion tiam vi farus? Estis al mi tiel neeble malakcepti, kiel... Nu do, mi supozas, ke estos pli bone lukti kun la onklo senprokraste. Tio ne estas evitebla.”

Tian taskon ne multaj homoj atendus kun ĝojo. El tiuj, kiuj interrelatiĝis kun Andrew Westley, la plej multaj lin timis. Li estis kapabla viro, sed ne aminda, kaj lia sinregado estis pli ol homa. Estis en li nenia resalto, nenia reago post kolero, kiel estus ĉe pli incitiĝema viro. Li kutimis pripensi antaŭ ol agi, sed, aginte, li ne cedis eĉ paŝon.

Johano, dum ĉiuj jaroj de ilia interrilato, lin neniam tute komprenis. Komence, li estis preta ami lin same kiel li amis preskaŭ ĉiujn. Sed sinjoro Westley senkuraĝigis lin ĉiufoje kiam li provis amikiĝi, kaj kun la paso de la tempo, lia nevo rigardis lin kiel ion apartigitan de la cetera mondo, ion kion kompreni neniu povas.

Efektive, oni povus ja diri ion por iom pravigi la sintenon de sinjoro Westley. Johano memorigis lin pri sia patro, kaj la iaman princo de Mervo li malamis kun malvarma malamo, kiu dum kelka tempo estis la reganta pasio de lia vivo. Li amis sian fratinon, kaj ŝia geedza vivo estis por li longa turmento, kiun akrigis la konscio, ke li povis protekti nek ŝian feliĉon, nek ŝian monon. Ŝia mono estis tute propra al ŝi, ŝi povis fari kun ĝi, kion ajn ŝi volis; kaj plej plaĉis al ŝi doni ĝin al la edzo, kiu ĉiam povis trovi rimedojn por elpezi ĝin. Koncerne ŝian feliĉon, ankaŭ pri tio li estis senpova. Ĝi estis kunligita kun ŝia princo, kiu, malfeliĉe, estis netaŭga gardanto por ĝi. Fine, aŭtomobila akcidento metis finon al la kariero de Lia Princa Moŝto (kaj cetere al la kariero de blondulino de Folies Bergères), kaj la princino revenis al la hejmo de la frato, kie, unu jaron poste, ŝi mortis, postlasante al li la zorgadon de ŝia infana filo.

Sinjoro Westley deziris, de la komenco, forigi kiel eble plej komplete ĉiun memoron pri la iama princo. Li donis al Johano la nomon de la fratino, Maude, kaj edukis lin kiel anglon, kaj lasis lin tute senscia pri la identeco de la patro. En la daŭro de la multaj jaroj, kiujn ili pasigis kune, li eĉ ne unufoje menciis la nomon de la princo.

Li profunde malamis Johanon. Li nutris lin, vestis lin, lasis lin studentiĝi ĉe Cambridge, kaj donis al li hejmon kaj ankaŭ postenon en sia oficejo; sed li neniam eĉ por momento malstreĉis la severecon de sia sinteno antaŭ li. Johano ne malsimilis al la patro laŭaspekte, kvankam li estis pli granda, kaj krome, kun la paso de la tempo, montriĝis malgrandaj karakteraĵoj, kiuj memorigis sinjoron Westley pri la mortinto, kaj mortigis ian ekburĝantan amon.

Johano, siaparte, havis la filozofion de sana homo. Li alĝustigis la onklon al sia mondpercepto, aŭ pli ĝuste, li metis lin ekster sian mondpercepton kiel neakordigeblan elementon, kaj daŭre ĝuis la vivon laŭ sia bonhumora maniero.

Estis nur lastatempe, de kiam li eklaboris ĉe la oficejo, ke li konsciis pri ia limigo. Cambridge estis doninta al li ekrigardon sur pli vastan vivon, kaj la oficejo do premis lin. Li sentis malklare, ke troviĝas en la mondo pli gravaj farotaĵoj. Liaj plej bonaj amikoj, kiujn li nun nur malofte renkontis, estis aventuremaj kaj entreprenemaj viroj, kiuj elpovis multajn aferojn; estis Jimmy Pitt, kiu faris preskaŭ ĉion fareblan antaŭ ol li heredis duonmilionon da funtoj; estis Reeve-Smith, kiu estis kun li ĉe Cambridge, kaj kiu fariĝis ĵurnalisto; estis Baker, Faraday, Williams — li povis nomi seson da viroj kiuj ĉiuj faras ion, kiuj troviĝas meze de la batalo.

Li ne estis viro, kiu lasis sin turmenti. Tian temperamenton li ne havis. Sed kelkfoje li demandis al si, ĉu li ne lasas la vivon forpasi iom tro kviete. De tempo al tempo lin atakis sopiro al pli vasta vivo. Io malvigliga ŝajnis troviĝi en li. Lia animo estis dormema.

Se oni estus sciiginta al li, kiu estis lia patro, li kredeble komprenus. La princoj de Mervo neniam emis al agado aŭ aktiveco. Jam de generacioj, la filo diferencis de la patro nur per la koloro de la haroj aŭ de la okuloj, neniam per la karaktero; ili estis malfortvola senrimeda dinastio, kun nenio por distingi ilin de la ordinaraj homoj krom bela vizaĝo kaj talento por malŝpari monon.

Johano estis la unua, kiu havis en si la ĝermojn de io pli bona. La Westley-sango kaj la fortikiga karaktero de lia edukado faris multon por nuligi la mervan elementon. La anglo en li ja ekvenkis iom post iom, kvankam li tion ne sciis. Lia deziro al agado kreskis kun ĉiu tago.

Estis Mervo kiu irigis lin al la kriket-konkurso en la hieraŭa tago. Tiu impulso estis pure merva. Neniu princo de tiu insulo iam kontraŭstaris al tento. Sed estis Anglujo, kiu nun irigis lin trankvile renkonti la onklon. Aventurema spirito ekposedis lin. Li sciis, ke tre kredeble sinjoro Westley kaŝos la onklon malantaŭ la estro, kaj maldungos lin same senhezite kiel li maldungus alian komizon sub similaj cirkonstancoj. Se estos tiel, li estas preta bonvenigi la maldungon. Aliaj viroj batalas senŝirme kontraŭ la mondo, kial ne batalu ankaŭ li?

Preskaŭ gaje li aliris la pordon de la interna oficejo.

Dum li alproksimiĝis, ĝi ĵetmalfermiĝis kaj malkovris sinjoron Westley mem, altan, malgrasan viron; lin vidante, Della agitiĝis kaj maltrankvile ekokupis sin pri siaj paperoj.

Johano iris al li renkonte.

”Ha,” diris sinjoro Westley, ”eniru. Mi volas paroli al vi.

Fraŭlino Morrison, mi volas dikti leteron.”

Johano kaj Della sekvis lin en la ĉambron.

”Sidiĝu,” diris la onklo. Li sin turnis al Della. ”Bonvolu skribi la jenan leteron, fraŭlino Morrison.”

Johano atendis dum li diktis leteron. Neniu parolis ĝis Della forlasis la ĉambron. Johano trafis ŝian rigardon, kiam ŝi preterpasis. Ĝi estis plena de kompato.

Kiam la pordo fermiĝis, sinjoro Westley kliniĝis malantaŭen sur sia seĝo, kaj fikse rigardis sian nevon de sub paroj de densaj grizaj brovoj, kiuj aldonis al lia rigardo ian hipnotan akrecon.

”Vi iris al la kriket-konkurso hieraŭ?” li diris.

La neatendita demando tiel surprizis Johanon, ke li eligis abruptan ridon.

”Jes,” li diris, sin regante.

”Senpermese.”

”Ne ŝajnis peninde peti permeson.”

”Vi volas diri, ke vi estis tiel certa, ke nia parenceco savos vin de la sekvoj?”

”Ne, mi volas dir...”

”Nu, ne necesas eltrovi, kion vi volas diri. Kian pretendon vi faras al aparta konsiderado? Kial mi traktu vin alie ol iun alian anon de la stabo?”

Johano havis la senton, ke la interparolo iras tro rapide. Li sentis sin konfuzita.

”Mi ne volas, ke vi traktu min alie,” li diris.

”Mi kredas, ke ni komprenas nin,” diris sinjoro Westley.

”Mi ne bezonas deteni vin. Vi povas reiri al la kriket-konkurso sen plua prokrasto. Elirante, petu la kasiston doni al vi salajron por unu monato. Adiaŭ.”

”Adiaŭ,” diris Johano.

Ĉe la pordo li hezitis. Jen la antaŭvidita momento, kiu en lia fantazio estis tiel plena de emocio kaj aventuro, kaj tamen, alveninte, ĝi lasis lin tute ne ravita. Li estis laŭnature varmkora, kaj lin vundis la malvarma kolero de la onklo. Ĝi tro evidente ne estis subita, senpripensa. Instinkte li sentis, ke ĝi subbrulas de longa tempo, kaj li konstatis kun doloro, ke dum ĉiuj tiuj jaroj de ilia konateco, la onklo ne nur ne simpatiis kun li, sed efektive malamis lin. Estis kvazaŭ li kaptis ekrigardon al io malbela. Li havis la senton, ke li staras nun antaŭ la lasta sceno de ia longdaŭra tragedio.

Subita impulso devigis lin reiri al la skribotablo.

”Onklo...” li ekkriis.

Li haltis. La vaneco de ĉiuj provoj por pli bone interkompreniĝi kun la onklo lin subigis. Sinjoro Westley jam komencis skribi. Li sendube vidis la movon de Johano, sed li daŭre skribis kvazaŭ li estas sola en la ĉambro.

Johano sin turnis denove al la pordo.

”Adiaŭ,” li diris.

Sinjoro Westley ne levis la kapon.

IV: Johano trovas novan postenon

La unua ago, kiun Johano faris post kiam li forlasis la oficejon, estis iri al la oficejo de The News, kaj demandi pri Smith la ĵurnalisto. Li sentis urĝan bezonon interparoli kun li kelkajn minutojn. Li estis nun definitive fortranĉita de sekura kaj konvencia vivo, kaj jam komencis memstaran kaj aventureman vivon, kaj tamen li sentis sin timema. Londono prezentiĝis al li sub malsama aspekto. Efektive, ĝi rabis de li lian memfidon. Trovi do amikan indiĝenon en ĉi tiu fremda lando ŝajnis al li tre dezirinde. Smith havos ideojn, kaj donos konsilon; kaj en la nuna krizo ideoj kaj konsilo fariĝis necesaj.

Smith tamen ne estis en la oficejo. Li foriris, oni sciigis Johanon, pli frue en la mateno por raporti pri minacanta striko en iu parto de la Orienta Kvartalo. Johano ne iris serĉi lin.

Li ne havus multe da eblecoj trovi lin en tiu labirinto de mizeraj stratoj. Li decidis elekti hotelon, kaj lunĉi. La bezonon lunĉi li atribuis al ia sveneta sento pri kiu li ekkonsciis, kaj kiu estis tro simila al konsterno por esti agrabla. La aserto de la poeto, ke la kuraĝa viro ĉiam havas plej bonajn ŝancojn, kaj ke nenio povas lin timigi, estas vera nur inter certaj limoj. La plej kuraĝa viro, sin subite trovante senhejma en Londono, kaj antaŭ la neceseco perlabori tie la vivrimedojn, verŝajne ŝanceliĝos momenton. Gladiatoro, atendante meze de la areno dum la Koloseaj oficistoj manipulis la riglilojn de la pordo malantaŭ kiu paŝas la muĝanta tigro kun kiu li baldaŭ interrilatiĝos, sendube havis kelkajn el la emocioj, kiujn spertis Johano en siaj unuaj horoj kiel senmastra viro en la metropolo.

Aŭtobuso portis lin el la Strand. Post kvaronhora veturado Belvoir Hotel videbliĝis maldekstre. Ĝi aspektis sufiĉe bona hotelo, kaj li malsupreniris.

Duonhoron poste li decidis, ke li jam alklimatiĝis. Li estis haviginta al si ĉambron sur la kvara etaĝo; kaj duonvoje tra la lunĉo Londono ekŝajnis al li ne nur la plej bela urbo en la mondo, sed ankaŭ ĝuste tiu urbo el ĉiuj aliaj, kie juna viro povas akiri riĉaĵojn kun la maksimuma rapideco kaj la minimuma penado.

Post la lunĉo, telegrafinte sian adreson al la onklo en la okazo ke venos leteroj, li sekvis ties bonegan konsilon kaj iris al la kriket-konkurso. Reveninte sufiĉe frue por ŝanĝi la vestojn, li vespermanĝis ĉe la hotelo. Post tio, li vizitis teatron, kaj kompletigis agrablan kaj penigan tagon per manĝo en laŭmoda restoracio, kie la bruo de la orkestro malebligis ĉian pensadon.

Dua provo trovi Smith en la sekvanta mateno malsukcesis same kiel la unua. La stabo de The News kutimis ellitiĝi kaj eklabori absurde frue; kaj do kiam Johano telefonis al la oficejo inter la deka kaj la dekunua — la horo definita de la Naturo por la matenmanĝo — Smith troviĝis denove en la Oriento, observante la movojn de tiuj, kiuj estas strikontaj aŭ jam strikis.

Apenaŭ valoris la penon meti la fundamenton al sia riĉiĝo antaŭ ol li estos konsultinta la spertulon. Kion farus Rockefeller? Johano estis certa, ke li irus al la kriketludejo por vidi la finon de la konkurso.

Li imitis la grandan financiston.

Estis karaktera trajto ĉe Johano — trajto heredita de longa vico de prapatroj kies ideoj pri financo estis ĉiam mirige nebulaj kaj hazardaj — ke nur tre malofte venis al li la penso, ke oni ne povas pasigi la tagojn ĉe kriketludejo kaj la noktojn ĉe luksa hotelo por ĉiam per kapitalo de kvardek funtoj. De tempo al tempo li trovis ĉi tiun veraĵon malklare ekbriletanta antaŭ lia mensa okulo; sed li estis ja princo de Mervo, kaj do la malagrablan problemon pri la vivo post la elspezo de la mono li evitis tiel komplete kaj absolute, kiel estus povinta lia patro mem, la aminda princo Karlo. Entute, la estonteco aspektis bela. Laŭŝajne, en ĉi tiu feliĉa urbo, ĉiu perlaboris al si sufiĉajn rimedojn por vivi komforte. La sola vera malfacilo estis elekti la plej simpatian laboron. Ja venis al li la penso, ke laŭ la vidpunkto de eventuala dunganto oni povas ion diri kontraŭ juna viro sen aparta scio pri io ajn, kaj kiu estis maldungita ĉe sia lasta posteno; sed tiun penson li forigis el la kapo. La vivo estis tro agrabla por tiaj malsanaj meditoj. La unuan fojon de kiam li revenis de Cambridge li bonege amuziĝis.

La sola malbonaĵo en lia libertempo estis pli kaj pli kreskanta sento pri soleco. Nur la kvinan tagon li renkontis amikinon, sian malnovan konatinon, Della Morrison.

Ili renkontiĝis en la vestiblo. Ŝia eksteraĵo estis tiel ŝanĝita, ke ĉe la unua rigardo, li ŝin ne rekonis. La Della Morrison, kiun li konis, estis vigla, neta figuro en simpla blua vesto, kaj kun amaso de helaj haroj sur la kapo kaj brilantaj tankoloraj ŝuoj sur la piedoj. La fraŭlino en la vestiblo estis mirinde vestita, kaj la tankoloraj ŝuoj jam cedis lokon al malpli frapantaj piedvestoj. Sed kiam ili renkontiĝis, ĉiuj liaj duboj estis forigataj de ŝiaj paroloj kaj ŝia parolmaniero. Nur eksteraj estis la ŝanĝoj en ŝi.

Ŝia rigardo trafis lian, ŝi fikse tenis sur lin la okulojn, kaj poste per granda rideto montris ĝojon kaj surprizon.

”Jen!” ŝi ekkriis.

”Kiel ĝoje,” diris Johano. ”Mi ĵus demandis al mi, ĉu mi iam denove renkontos iun, kiun mi konas. Kion vi faras ĉi tie, Della? Vi aspektas kvazaŭ vi akiris riĉaĵojn.”

”Mi ja akiris riĉaĵojn. Almenaŭ paĉjo akiris. Mia kapo ankoraŭ zumas. Paĉjo kaj panjo alvenis de Novjorko per Lusitania la tagon post via eksigo. Ili ne estis telegrafintaj, nek min sciigintaj alimaniere. Mi sciis pri ilia alveno la unuan fojon nur kiam ili eniris la oficejon, kaj ordonis min eksiĝi, ĉar mi estas heredontino. Mi tiel surpriziĝis, ke eĉ per plumo oni estus povinta min faligi!”

”Kaj kiel plaĉas al vi la orumita vivo?”

”La orumita vivo,” diris fraŭlino Morrison decide,”estas la plej granda elpensitaĵo depost kiam oni elpensis maĉgumon.

Pri ĉi tio, tamen, mi devis rezigni,” ŝi aldonis malgaje.

”Estas ĉiam ia kontraŭo,” diris Johano kunsente.

”Panjo diras, ke maĉi gumon ne estas sinjorinece. Jen, estas ja amuze. Vi neniam renkontis mian panjon, sed kredu min, antaŭ ol ŝi riĉiĝis, vi estus dirinta, ke ŝi ne havas eĉ guton da ambicio. Ŝi estis nur simpla virino, kontenta resti ĉe si kaj zorgi pri la hejmo. Estis paĉjo kaj mi, kiuj ĉiam diris, ke se ni estus riĉaj, ni farus tion kaj alion. Tio estis antaŭ ol mi venis al Londono. Nu, iun tagon paĉjo ricevis leteron de advokato, sciigantan, ke mia onklo Jim, la frato de paĉjo, pri kiu ni ne aŭdis de multaj jaroj, kaj kiu kverelis kun panjo kaj foriris okcidenten, kaj ŝajne foriĝis de ni por ĉiam, kaj kiu, kiam li loĝis kun ni, ne havis eĉ groŝon, kaj vivis je la kosto de paĉjo, kio estis la kaŭzo de la malpaco inter panjo kaj li — nu, diru, kie mi estas?”

”Mi ne scias. Komencu denove.”

”Nu, iuokaze, iamaniere li havigis al si pli ol milionon en la okcidento, en Montana aŭ iu alia sovaĝa parto, kaj li postlasis ĉion al paĉjo. Kaj nun — jen kion mi volis diri al vi — la afero tiel senkuraĝigis paĉjon kaj min, kiuj ĉiam diris, kion ni farus se ni havus monon, ke ni volas nur, ke oni lasu nin sidi trankvile kaj mediti dum iom da tempo; sed panjo, kiu estis tiel kvieta, subite ekflamiĝis, tiel ke oni povus miri, ke nenio ekbruliĝas. Ŝi diras, ke ni iros en la grandmondon, inter la dukojn kaj grafojn kaj lordajn moŝtojn. Unue ni vizitos Parizon, kaj post tio, ni ekmarŝos. Diru, kiel oni alparolas reĝon?”

”Ho, iamaniere. Senĝenigu lin. Diru, ’Hola, reĝo!’ aŭ ion tian. Kial?”

”Ĉar oni prezentos min ĉe la Kortego. Ĉu vi rimarkis anglon, kiu ĉirkaŭvagas ĉi tie kaj aspektas kvazaŭ li aĉetis la hotelon kaj tamen ne havas bonan opinion pri ĝi? Li estas lordo. Hayling li nomiĝas. Lord Arthur Hayling. Nu, panjo konatiĝis kun li, kaj faris el li nian bojanton. Hodiaŭ ni lunĉos ĉi tie kun li.”

”Vian kion?”

”Nian bojanton. Kiel ĉe la Coney-insulo. Ho, vi neniam vizitis Coney — nu, lia tasko estas stari antaŭ ni kun megafono kaj krii al duko Percy kaj lordino Mabel, ke ili venu vidi nin. Ni luos belan grandan domon, kaj knabo Hayling promesis zorgi, ke la genobeloj venu. Li havas influon inter la ĉitieaj altranguloj. Se li estus naskiĝinta unu jaron pli frue, li estus duko; sed lia frato antaŭis. Pri tio mi ne miras. Li estas malenergia ulo. Nu, li prezentigos min al la reĝo, kaj kiel mi tion elportos, ne konvulsiinte, Johano Maude, mi tute ne scias. Halo, jen panjo kaj lia lorda moŝto — ili serĉas min. Adiaŭ. Sonĝu agrable.”

Kaj la heredontino susure foriris.

Tiuvespere alvenis sinjoro Crump de Mervo.

Johano sidis en la vestiblo, fumante sian cigaron post la manĝo, kaj demandante al si, ĉu la ebla plezuro de vizito al muzika komedio kompensos la certan penadon de la vojaĝo al la teatro, kiam li ekkonsciis, ke oni vokas lin, kaj ke malgranda uniformita knabo serpentumas inter la homoj en la vestiblo, kantante lian nomon.

”Sinjoro volas paroli kun vi, sinjoro,” anoncis la knabeto, haltigite. ”Pri aferoj, li diras.”

Johano rigardis la vizitkarton. ”Edwin Crump” estis surskribita. La nomo estis nekonata al li.

”Venigu lin,” li diris.

La knabo malaperis, kaj baldaŭ Johano rimarkis lin trovanta al si vojon returne inter la tabloj, kaj sekvata de juna viro kun eksterordinara serioza mieno kaj kiu atente ĉirkaŭrigardis tra orkadritaj okulvitroj.

Johano stariĝis por renkonti lin.

”Sinjoro Crump?” li diris. ”Mia nomo estas Maude. Bonvolu sidiĝi. Ĉu vi manĝis?”

”Dankon, jes,” diris la juna viro kun la okulvitroj.

”Vi prenos cigaron kaj kafon, ĉu ne?”

”Dankon, jes.”

La juna viro silentis dum la kelnero plenigis al li la tason.

”Vi sendube demandas al vi, kia estas mia afero,” li diris.

”Mi estas la privata sekretario de sinjoro Benjamin Scobell.”

”Jes?” diris Johano. ”Sufiĉe komforta posteno?”

La alia ŝajne ne rimarkis la tonon de lia voĉo.

”Vi aŭdis pri sinjoro Scobell?” li demandis.

”Ne, kiom mi povas memori,” respondis Johano.

”Ha, vi ĉesis interesiĝi pri Mervo, kompreneble.”

Johano mire rigardis lin.

”Mervo?”

”Mi ricevis la ordonon,” diris sinjoro Crump solene, ”informi vian Princan Moŝton, ke la respubliko estas nuligita, kaj ke viaj regatoj proponas al vi la tronon de viaj prapatroj.”

Johano kliniĝis malantaŭen sur sia seĝo, kaj rigardis al li silente kaj mirigite. Trakuris lian menson la penso, ke sinjoro Crump parolis la veron, dirante ke li jam manĝis.

Lia sinteno ŝajne konsternis sinjoron Crump. Li fikse rigardis Johanon tra siaj okulvitroj. Li memorigis lin pri ia malofta fiŝo.

”Vi estas Johano Maude? Vi diris, ke jes.”

”Jes, ja, mi estas Johano Maude. Pri tiu punkto ni estas unuanimaj.”

”Kaj via patrino estis la sola fratino de sinjoro Andrew Westley?”

”Ankaŭ en tio vi pravas.”

”Do, estas nenia eraro. Mi diras, ke la respubliko...” Li eksilentis, kvazaŭ frapita de ideo. ”Ĉu vi ne scias?” li diris. ”Via patro...”

Johano subite interesiĝis.

”Se vi havas ion por diri pri mia patro, parolu do. Vi estos la unua, kiu iam diris al mi eĉ unu vorton pri li. Je la diablo, kiu li estis?”

Li vizaĝo de sinjoro Crump sereniĝis.

”Mi komprenas. Ĉi tion mi ne atendis. Oni lasis vin senscia. Via patro, sinjoro Maude, estis la iama princo Karlo de Mervo.”

Johano lasis fali sian cigaron, disŝutante grizajn cindraĵojn sur la pantalonon, kaj ĝin relevis preskaŭ aŭtomate, direktante la larĝe malfermitajn okulojn al la vizaĝo de la alia.

”Kion!” li kriis.

Sinjoro Crump gravmiene balancis la kapon.

”Vi estas princo Johano de Mervo, kaj mi venis ĉi tien,” — li vigliĝis atingite la familiaran frazon — ”por informi vian Princan Moŝton, ke la respubliko estas nuligita, kaj ke viaj regatoj proponas al vi la tronon de viaj prapatroj.”

Terura penso ekkaptis Johanon.

”Vi ŝercas.”

Sinjoro Crump ŝajnis ofendita.

”Se via Princa Moŝto bonvolos trarigardi ĉi tiujn dokumentojn. Ĉi tio estas kopio de la registrolibro de la preĝejo, en kiu viaj gepatroj geedziĝis.”

Johano ekrigardis al la dokumento. Ĝi estis perfekte klara.

”Do — estas vere!” li diris.

”Absolute vera, via Princa Moŝto. Kaj mi venis por informi...”

”Sed je la diablo, kie estas Mervo? Mi neniam aŭdis pri ĝi.”

”Ĝi estas insula princlando en la Mezmaro, via Princ...”

”Pro la ĉielo, amiko, ne nomu min Via Princa Moŝto. Tio eble amuzas vin, sed min ĝi sentigas azeno. Lasu min alkutimiĝi laŭgrade.”

Sinjoro Crump palpis en la poŝo.

”Sinjoro Scobell,” li diris, aperigante rulon da monpaperetoj, ”konfidis al mi la monon por la elpezoj...”

Pli ol vortoj, ĉi tiu vidaĵo forigis ĉiujn dubojn, kiuj eble estus restintaj al Johano, ke ĉio ĉi estas nur ŝerco.

”Ĉu ili estas por mi?” li diris.

Sinjoro Crump transdonis ilin.

”Estas du cent funtoj sterlingaj.” li diris. ”Krome, mi ricevis la ordonon informi vin, ke vi estas libera ĉerpi el la konto de sinjoro Scobell ĉe la filio en Lombard Street de la Eŭropa kaj Azia Banko.”

La nomo de Scobell aŭdiĝis fojon post fojo, kvazaŭ rekantaĵo, en la paroloj de sinjoro Crump. Ĉi tio subite frapis la menson de Johano.

”Antaŭ ol pluiri,” li diris, ”ni klariĝu pri unu afero. Kiu estas ĉi tiu sinjoro Scobell? Kiel li miksiĝas en ĉi tion?”

”Li estas la posedanto de la Kazino ĉe Mervo.”

”Laŭŝajne li estas malavara, donacema homo.”

”Li profunde interesiĝas pri la reveno de via Princ... de vi.”

Johano metis la rulon de monpaperetoj apud sian kaftason, kaj rebruligis sian cigaron.

”Tio estas ja afabla liaparte,” li diris. ”Mi ekpensas, amiko, ke mia scio pri la internaj aferoj de ĉi tiu grava landeto mia ne estas absolute ĝisdata. Kiel estus, se vi rakontus al mi unu-du faktojn? Komencu de la komenco kaj iru rekte antaŭen.”

Kiam sinjoro Crump finis sian resumon de la historio pri Mervo kaj la mervaj politikoj, Johano fumis silente dum kelkaj minutoj.

”La vivo, Crump,” li diris fine, ”ja vigliĝas, kiom koncernas min. Ĝis nun, al mi okazis nenio interesa; kaj jen vi diras, ke mi estas princo. Nu, nu. Kiaj ekscitaj tempoj! Kiam ni ekiros al la malnova hejmo?”

”Sinjoro Scobell treege deziris, ke ni ekiru tuj.’ ”Tuj!”

”Ĉu vi povos aranĝi viajn aferojn?”

”Mi kredas, ke tion mi povos tre facile. Mi devas nur enpakigi dentobroson kaj doni trinkmonon al ĉiuj, kiujn mi ne povos eviti. Kaj ĉar Scobell provizas la rimedojn por ĉi tiu spektaklo, mi supozas, ke mi devus fari tion, kion li deziras.

Sed estas domaĝe. Ĉi tiu loko ĵus komencis plaĉi al mi. Ekzistas pli seninteresaj urboj ol Londono, Crump.”

La seriozeco de la sekretario de sinjoro Scobell vaporiĝis neatendite, kaj larĝa rideto malrapide aperis sur lia vizaĝo.

Liaj okuloj malantaŭ siaj vitroj brilis dezireme. Johano rigardis al li, mirigite.

”Crump,” li kriis. ”Ĉu povas esti? Crump, mi ekkredas, ke vi estas gaja knabo!”

Sinjoro Crump ŝajne forgesis sian gravan oficon de sekretario al milionulo kaj speciala sendito al princo. Li daŭre ridetis.

”Mi ja amus pasigi unu-du tagojn en Londono,” li diris mallaŭte. ”Mi vidas, ke estos balo ĉe Covent Garden ĉi-vespere. Mi ne vizitis Covent Garden jam de ĉirkaŭ kvin jaroj.”

Johano klinis sin super la tablon kaj kaptis la manon de la sekretario.

”Mi sciis,” li diris, ”vi estas gajulo. Tuj kiam mi vidis vin, mi diris, ’Jen venas bonega bravulo.’ Ni ne havas tempon por perdi. Se ni volas vigligi ĉi tiun grandan urbon, ni devas tuj eklabori. Prenu la ĉapelon, kaj venu. Oni ne princiĝas ĉiutage. Necesas festi la okazon. Ĉu vi konsentas, Crump, maljuna knabo?”

”Efektive, via Princa Moŝto,” diris la sendito, ekstaze.

La sekvantan matenon je la sepa, du junaj viroj, senĉapelaj kaj iom ĉifitaj, sed evidente gajaj, eniris Belvoir Hotel, petante refreŝigaĵojn, kaj survoje al la manĝoĉambro ili renkontis vestiblan pordiston.

La pli granda el la du viroj frapetis al li la ŝultron.

”Ĝuste la viro, kiun mi serĉas,” li diris. ”Mi okaze ne scias vian nomon, sed tio ne gravas. Mi elektas vin Granda Hereda Vestibla Pordisto ĉe la Kortego de Mervo.”

Tiel princo Johano formale komencis sian regadon.

V: Sinjoro Scobell havas ankoraŭ ideon

La sorto kaj sinjoro Scobell kunlaboris por fari el la cere monia eniro de Johano en Mervon interesan miksaĵon de parado kaj teatraĵo. La ideo pri parado venis de sinjoro Scobell. La sorto provizis la ceteran.

La akcepto ĉe la kajo, kiam la malgranda vaporŝipo, kiu veturadas inter Marseille kaj la insula princlando, alportis sian valoran ŝarĝon, ne estis tiel impona kiel estus la akcepto al la monarĥo de pli potenca regno; Johano tamen ne ĉagreniĝis. Dum la vojaĝo sinjoro Crump sciigis al li kelkajn faktojn pri Mervo; unu fakto estis, ke la nombro de plenkreskuloj estas jam malpli ol dektri mil, kio lin preparis por iaj mankoj en la demonstracioj de la popolo.

Efektive, sinjoro Scobell estis treege kontenta pri la grandiozeco de la akcepto, kiu al lia menso ŝajnis preskaŭ pompo. La palaca gvardio, kun kvardek anoj, viciĝis laŭ la kajo.

Krom tio, estis kvar oficiroj, orkestro, kaj dekses karabenistoj surĉevale. La cetera armeo estis dismetita laŭ la stratoj. Aldone al la militistaro, kolektiĝis cent kvindek civitanoj, ĉefe el inter la fiŝistoj. La plimultaj el ili restis senemocie silentaj dum la tuta tempo, sed tri, pli ekscitiĝemaj, forte hurais kiam juna viro, kun valizo en la mano, paŝis sur la ponteton, kaj iris al la marbordo. Generalo Poineau, blankhara militisto, kun timigaj lipharoj, paŝis antaŭen kaj salutis. La palaca gvardio levis la armilojn. La orkestro ekludis la nacian himnon de Mervo. Generalo Poineau mallevis la manon, surmetis nazumon, kaj komencis malvolvi la pergamenon sur kiu estis skribita la bonveniga alparolado.

Tiam evidentiĝis, ke la juna viro estas sinjoro Crump. Generalo Poineau deprenis la nazumon kaj malpacience tordis la lipharojn. Sinjoro Scobell, kiu eble la unuan fojon en sia kariero ne fumis (kvankam, kiel li poste klarigis, li havis ĉe si la bezonatajn materialojn), rapidis antaŭen.

”Kie estas Lia Moŝto, Crump?” li demandis.

La respondon de la sekretario forbalais torento de muziko.

Al la muzikistaro la vizaĝo de sinjoro Crump estis nekonata.

Ili havis nenian kaŭzon por supozi, ke li ne estas princo Johano, kaj ili do agis laŭe. Kun laŭta tamburado, ili denove ekludis sian viglan varianton de la nacia himno.

Sinjoro Scobell forte svingis la brakojn, sed la torenton li tute ne povis haltigi.

”Lia Princa Moŝto sin razas, sinjoro!” kriis sinjoro Crump, demetinte la valizon sur la kajon kaj farinte trumpeton el siaj manoj.

”Sin razas!”

”Jes, sinjoro. Mi diris al li, ke li devus veni, sed lia Princa Moŝto respondis, ke li nepre ne surteriĝos aspektante kiel vagulo-komediisto.”

Generalo Poineau dume klarigis la situacian al la muzikistaro, kiu do abrupte tranĉis la nacian himnon meze de taktaro; la kornetisto tamen brave daŭrigis tute sola, ĝis sento de izoliteco konstatigis al li la veron. Sekvis ĝena atendo, kiu daŭris ĝis Johano vidiĝis transpaŝanta la ferdekon, kaj iam leviĝis ankoraŭ huraoj, kaj generalo Poineau, remetinte la nazumon, denove aperigis sian pergamenon.

En tiu momento sinjoro Scobell konigis sian personan.

”Mi ĝojas renkonti vin, princo,” li diris, paŝante antaŭen.

”Scobell estas mia nomo. Premu la manon al generalo Poineau. Ne, tio ne konvenas. Mi supozas, ke li devus kisi al vi la manon, ĉu ne?”

”Mi frapos al li la mentonon, se li provos,” diris Johano gaje.

Sinjoro Scobell rigardis lin dubeme. Lia Princa Moŝto laŭŝajne ne traktas la inaŭguracian ceremonion kun tiu sinretena digneco, kiun oni amas vidi ĉe princoj en tiuj okazoj. Sinjoro Scobell estis aferisto. Por sia mono li ĉiam postulis egalvaloron. Lia ideo pri princo de Mervo — li ne povis esprimi ĝin precize — estis ia statua estaĵo, kiu tenas sin aparte — io, kio similas al la ilustraĵoj en la Zenda-rakontoj — estaĵo ok futojn alta kaj brile grandioza, kiu donus tenon al la loko. Jen kio estis en lia menso, kiam li venigis Johanon. Li ne volis gajan junan viron en pajla ĉapelo kaj flanela kompleto, kaj kiu ŝajne rigardas la tutan aferon kiel ian teatran kolektiĝon.

Generalo Poineau dume jam komencis sian bonvenigan alparolon. Johano rigardis lin penseme.

”Mi ja vidas,” li diris al sinjoro Scobell, ”ke la sinjoro faras bonan paroladon, sed kion li diras? Tion mi ne povas kompreni.”

”Li bonvenigas vian Princan Moŝton,” diris sinjoro Crump, la lingvisto, ”en la nomo de la popolo de Mervo.”

”Kiu popolo, mi rimarkas, estis sufiĉe saĝa por resti en la lito. Mi supozas, ke ili sciis, ke via oratoro faros ĉion necesan.

Li tamen nenion diris pri la matenmanĝo, ĉu? Ĉu lia alparolado jam venis al la temo pri avengrio kaj poĉitaj ovoj? Jen la parto kiu interesos min.”

”Estos matenmanĝo ĉe mia kampodomo, via Princa Moŝto,” diris sinjoro Scobell. ”Mia aŭtomobilo atendas ne malproksime.”

La generalo atingis la lastan parton de sia parolado, traluktis al si vojon tra ĝi, kaj faris finon per militista kunklako de la kalkanumoj kaj saluto. La orkestro ankoraŭ unu fojon galopis tra la nacia himno.

”Kio nun?” diris Johano, sin turnante al sinjoro Scobell.

”Matenmanĝo?”

”Mi kredas, ke pli bone vi diru kelkajn vortojn al ili, via Princa Moŝto; tion oni atendas.”

”Sed mi ne povas paroli la lingvon, kaj ili ne komprenas la anglan lingvon.”

”Crump tradukos. Venu, Crump.”

”Sinjoro?”

”Viciĝu.”

”Jes, sinjoro.”

”Estas bona amuzo por vi, Crump,” diris Johano. ”Vi kredeble ĝuas ĉi tiajn aferojn. Mi ne. Mi efektive ne sentis min tiel malsaĝa de kiam mi kantis ĉe la lerneja koncerto. Ĉu vi estas preta? Ne, mi ne povas. Mi ne scias, kion diri.”

”Diru, ke vi estas feliĉa, ke vi estas ĉi tie, kaj ankoraŭ alion tian,” konsilis sinjoro Scobell maltrankviliĝante.

Johano ridetis amikiĝeme al la homamaso. Poste li tusis.

”Sinjoroj,” li diris, ”kaj precipe la sinjoro dekstre de mi, kiu ĵus elliberiĝis el sia alparolado kaj kies nomon mi ne povas memori — mi dankas vin pro la varma akcepto, kiun vi donis al mi. Se vin feliĉigos la scio, ke ĝi igis min senti kompleta azeno, vi povas do feliĉiĝi.”

”Lia Princa Mosto estas kortuŝita de via lojala bonvenigo.

Li elkore dankas vin,” tradukis sinjoro Crump, delikate.

”Mi sentas, ke ni bonege harmonios,” daŭrigis Johano. ”Se vi estas sufiĉe stultaj per forlasi la liton tiel frue en la mateno nur per vidi min, vi ne povas esti malfacile kontentigeblaj.

Ni bonege harmonios.”

”Lia Princa Moŝto esperas kaj kredas, ke la amo, kiun lia popolo nun montras al li, daŭros por ĉiam,” diris sinjoro Crump.

”Mi...” Johano haltis. ”Jen ĉio,” li diris. ”La fonto de mia inspiro elsekiĝis. La magia fajro estingiĝis. Sciigu ilin, Crump.

Mi volas manĝi.”

Dum la unua parto de la veturado sinjoro Scobell estis silenta kaj enpensiĝinta. La parolado de Johano lin ne impresis, nek kiel oratoreco nek kiel indiko pri lia mensa sinteno.

Li ĝin ne interrompis ĉar li sciis, ke neniu ĉeestanto povas ĝin kompreni, kaj ke li povas fidi al la redaktaj kapabloj de sinjoro Crump. Sed la parolado efektive ne plaĉis al li. Li ja mem ne prenis la mervanojn por gravaj homoj, sed tia sinteno ĉe la princo ŝajnis al li maldeca. Poste tamen li ekgajiĝis. Konsiderante la celojn, por kiuj li bezonas Johanon, li konstatis, ke ioma facilanimeco ne estos maloportuna. Estas ja nur kiel spektakla princo, ke li dungis lin. Li deziris, ke li faru eksterordinarajn farojn, por paroligi la homojn — ekzemple li povos veturi aeroplane. Povas eĉ esti, ke princo, kiu havas altan opinion pri sia pozicio, eble provos edifi la popolon kaj iniciati reformojn kaj multmaniere fariĝi teda ĝenulo. Almenaŭ li povos esti certa, ke nenion tian faros Johano.

Lia vizaĝo sereniĝis.

”Provu bonan cigaron, princo,” li diris amike, ŝovante du fingrojn en sian veŝtpoŝon.

”Bona ideo,” diris lia Princa Moŝto, afable. ”Dankon.”

Post la manĝo, sinjoro Scobell remetis la restaĵon de sia cigaro inter siajn lipojn, kaj iris al la afero.

”Nu, princo,” li diris.

”Jes!”

”Mi deziras, princo,” diris sinjoro Scobell,”ke vi helpu reklami ĉi tiun lokon. Jen via tasko.”

”Ĉu?” diris Johano.

”Koncerne regadon kaj ĉion tian,” daŭrigis sinjoro Scobell, ”vi havos nenion por fari. La loko administras sin mem. Antaŭ mil jaroj iu donis puŝon al ĝi, kaj de tiam ĝi ruliĝas antaŭen. Mi deziras, ke vi ludu pitoreskan rolon. Havigu al vi jaĥton kaj kaptu maloftajn fiŝojn, kiel faras tiu monaka ulo.

Gastigu gravulojn, kiam ili venas ĉi tien. Starigu kortegon, vi komprenas, kiel en Anglujo. Ĉirkaŭvagu per aeroplanoj, kaj tiel plu. Ne maltrankviliĝu pri la kosto. Tio aranĝiĝos. Vi ricevos viajn dudek mil funtojn regule ĉiujare kaj eĉ ankoraŭ pli, kiam ni estos jam survoje.”

”Ĉu vere, je Jovo!” diris Johano. ”Ŝajnas al mi, ke mi trafis sufiĉe dolĉan neston ĉi tie. Tamen baldaŭ montriĝos difektaĵo, mi supozas. Estas ĉiam tiel ĉe tiaj bonŝancoj. Sed mi ankoraŭ ne vidas ĝin. Vi povas ja dependi de mi.”

”Bona knabo,” diris sinjoro Scobell. ”Kaj nun vi sendube deziras alveni al la palaco. Mi ordonos venigi la aŭtomobilon.”

La interkonsiliĝo finiĝis.

Forsendinte Johanon per la aŭtomobilo, la financisto iris al la saloneto de sia fratino. Tiun matenon fraŭlino Scobell matenmanĝis sola, laŭ la peto de la frato, kiu komprenigis al ŝi, ke ŝtataj aferoj, nekonvenaj al la oreloj de tria, estos diskutataj, kiam li matenmanĝos kun la Princo. Li trovis ŝin leganta New York Herald.

”Nu,” diris sinjoro Scobell, ”li venis.”

”Jes, kara?”

”Kaj li estas tia, kian mi deziras. Li tuj komprenis mian ideon, kaj li estas preta fari ion ajn. Li ne estas malsaĝa.”

”Ĉu li estas bela, Benĉjo?”

”Jes. Tiaj estis ĉiuj mervaj princoj, laŭ onidiro, kaj ĉi tiu sendube estas unu el la plej belaj. Li plaĉos, al vi, Marion. Post semajno ĉiuj fraŭlinoj freneziĝos pro li.”

Fraŭlino Scobell turnis paĝon.

”Ĉu li estas edziĝinta?”

La frato eksaltis.

”Edziĝinta? Pri tio mi neniam pensis. Sed ne, kompreneble li ne estas. Li ja estus tion dirinta. Li ne estas tia, kia silentus pri tio. Mi...”

Li haltis subite. Liaj verdaj okuloj brilis ekscitite.

”Marion!” li kriis. ”Hej! Marion!”

”Nu, kara?”

”Aŭskultu. Ĉi tiu entrepreno fariĝos grandioza. Venis al mi nova ideo. Nur nun. Via parolo venigis ĝin en mian kapon. Ĉu vi scias, kion mi faros? Mi telegrafos al Betty veni ĉi tien, kaj mi ŝin edzinigos kun ĉi tiu princo.”

Por la una fojo fraŭlino Scobell montris veran intereson pri la konversacio de la frato. Ŝi demetis la ĵurnalon kaj fiksis la okulojn sur lin.

”Betty!”

”Betty. Kial ne? Ŝi estas bela junulino. Ankaŭ inteligenta. La princo estos ja bonŝanca, akirinte tian edzinon, malgraŭ ĉiuj siaj praavoj de la tempo de la diluvo.”

”Sed supozu, ke li ne plaĉas al Betty?”

”Ne plaĉas. Li devas plaĉi. Ĉu vi ne povas vigligi vian menson, aŭ ĉu vi ne volas? Ĉu vi ne povas vidi, ke ĉe afero, kia estas ĉi tiu, oni procedas alie ol ĉe edzigo inter ... inter komizo en la urbo kaj la filino de funebraĵisto en iu antaŭurbeto? Temas nun pri reĝa interligiĝo. Ĉu vi supozas, ke kiam Eŭropa reĝidino estas prezentata al la reĝido, kun kiu ŝi edziniĝos, oni lasas ŝin diri: ’Mi ne volas lin! Lia nazo ne plaĉas al mi’?”

Li vigle imitis eŭropan reĝidinon kritikantan la nazon de la edzo elektita por ŝi.

”Tio ne estas tre romantika, Benĉjo,” diris fraŭlino Scobell, kun spiriĝemo. Ŝi kutimis legi la pli sentimentalan specon de romanoj, kaj do ĉi tiu aferema traktado de la amo inter gejunuloj malakordiĝis kun ŝi.

”Tio fondas dinastion. Ĉu tio ne estas sufiĉe romantika por vi?”

Fraŭlino Scobell denove spirĝemis.

”Tre bone, kara. Mi supozas, ke vi scias plej bone. Sed eble Betty ne plaĉos al la princo?”

Sinjoro Scobell kolere spirblovis.

”Marion,” li kriis. ”Via menso similas al peco de malseka pasto. Ĉu vi ne povas kompreni, ke la princo estas same en mia servo, kiel la viro, kiu frotpurigas la ŝtupojn de la Kazino? Mi dungis lin kiel princon de Mervo; kaj lia unua tasko kiel princo de Mervo estos edziĝi kun Betty. Li nur kuraĝu kontraŭstari!”

Li komencis ĉirkaŭpaŝi en la ĉambro.

”Je Jovo, tio ja diskonigos ĉi tiun lokon, kredu min. Ĝi estos grandioza reklamo. ’Restarigo de reĝeco en Mervo.’ Tio mem devigos la homojn atenti. Kaj tuj poste, ’Reĝa amafero — Princo edziĝas kun angla junulino — Amo je la unua rigardo — Pitoreska interedziĝo!’ Ni forviŝos Monte Carlo de sur la mapo. Ni... Ĝi estas la plej granda projekto sur la tero.”

”Mi ne dubas, ke vi pravas, Benĵjo,” diris fraŭlino Scobell,”

sed” — ŝia voĉo alprenis reveman tonon — ”ĝi ne estas tre romantika.”

”Ho, tju!” diris la projektanto, senpacience. ”Jen, kie estas telegramformulo?”

VI: Amoro pafas sur Johanon

Sur roko el ruĝa sabloŝtono ĉe la marbordo, kie la insulo abrupte kurbiĝis al la maro, princo Johano de Mervo sidis kaj meditis pri unuaj kaŭzoj. Dum preskaŭ unu horo kaj duono li fervore streĉis sian cerbon por sekvi returne al ĝia fonto la severan paroksismon de malgajeco kiu venis — ŝajne de nenie — por veneni al li la vivon en tiu mateno.

Estis lia sepa tago sur la insulo, kaj li provis revoki al si en la memoron ĉiujn okazintaĵojn de sia mallonga regado. Sed kiom ajn li penadis, li tute ne povis difini la precizan momenton, kiam la unuan fojon eniris lian menson la ombro de malkontento. Rerigardante, li ŝajne faris nenion krom ĝui ĉiun novan aspekton de sia situacio. Kaj tamen, jen li sidis sur soleca roko, turmentita de nekontentigebla senripozemo, kvazaŭ li eniĝis en kaptilon. Ĝuste kiam kaj ĝuste kiel la Sorto, tiu Reĝo de Friponoj, superruzis lin, tion li ne povis diri; sed li sciis, kun certeco kiu transcendis ĉian rezonadon, ke li estis trompita, kaj ke en momento kiam li ne atentis, oni senigis lin de io netakseble valora interŝanĝe por orumita trompaĵo.

La mistero lin konfuzis. Li reiris en sia fantazio al la momento kiam Mervo unuafoje eniris lian vivon kiel realaĵo. Li memoris kiel li ĵus supreniris de sia ĉefkajuto kaj paŝis sur la ferdekon de la malgranda vaporŝipo, kaj jen meze de la perlgriza krepusko de la mateno kuŝis la insulo, iom post iom alprenante definitivan formon dum la rozkoloraj nebuloj forŝiriĝas antaŭ la radioj de la leviĝanta suno. Kiam la ŝipo turnis sin malantaŭ la angulon kie la lumturo ankoraŭ elbrilis senbezonan averton de inter sia fasko de breĉitaj rokoj, li unuafoje ekvidis la urbon nestiĝantan ĉe la piedo de la monteto, blanke brilantan kontraste kun la verdaĵo, kun la ora kupolo de la Kazino leviĝanta el ĝia mezo. En tuta suda Eŭropo ne estis alia vidindaĵo, kiu povis egali tiun laŭ trankvila beleco. Malgraŭ sia fortika kaj muskola korpo, Johano havis poezian animon, kaj la vidaĵo vibrigis al li la korkordojn kvazaŭ vino.

Ne tiam komenciĝis lia malgajeco.

Nek dum la akcepto ĉe la kajo.

La sekvantaj tagoj estis trankvilaj kaj amuzoplenaj. En neniu el ili li povis rimarki ian signon de la alproksimiĝanta ombro. Ili estis tagoj de senfarado. Liaj devoj estis multe pli simplaj ol li atendis. Li ne sciis, antaŭ ol li provis, ke oni povas esti princo kun tiel malgranda elspezo de mensa energio. Efektive, kiel komprenigis sinjoro Scobell, li estis ja nura ornamaĵo.

Lia labortago komenciĝis je la dekunua matene, kaj ĝenerale finiĝis kvaronhoron poste. Je la dirita horo raporto pri la hieraŭaj okazintaĵoj estis metita antaŭ lin. Kiam li estis ĝin leginta, la ŝtato postulis de li nenion pli ĝis la sekvanta mateno.

La raporto konsistis el eroj kiaj ekzemple, ”Fiŝisto nomita Lesieur nomis Carbineer Ferrier malsaĝulo en la vendoplaco je la dua kaj dekunu minutoj hodiaŭ posttagmeze. Li ne estis arestita, sed li estas observata.” Ĝenerale ĝi donis al li iom da amuzo. Li certe ne povis memori, ke lin malgajigis iu raporto.

Ne, io alia malbonigis al li la humoron, kaj post ankoraŭ momento la enigmo subite solviĝis, preter ia dubo. Lin malordigis tiu neatendita renkontiĝo kun Betty Silver hieraŭ vespere en la Kazino.

Li estis sidanta ĉe la Nederlanda tablo. Li kutime vizitis la Kazinon post la vespermanĝo. La lumoj kaj la movado lin interesis. Ĝenerale, li nur promenis tra la ĉambroj, observante la vetludadon; sed hieraŭ vespere li ŝoviĝis sur vakantan seĝon. Li ĵus faris sin komforta, kiam li konsciis pri junulino staranta apud li. Li stariĝis.

”Ĉu mi proponu...?” li komencis, kaj tiam li vidis ŝian vizaĝon.

La tuta afero daŭris momenton. Iu kordo en lia koro, ankoraŭ sensenta, ekbatis. Estis al li, kvazaŭ li vekiĝas el sonĝo, aŭ kvazaŭ batfaligite, li denove ricevas la konscion. Ŝia aspekto, dum ŝi staris tie tiel freŝa kaj neta kaj trankvila meze de la varmo kaj movado de la Kazino, frapis lin kiel vangobato.

Kiom da tempo pasis de kiam li lastfoje vidis ŝin? Ne pli ol du jaroj. Ŝajnis jarcentoj. Ĉio revenis al li en la memoron. Estis en la fino de majo en Cambridge, kiam ili renkontiĝis. Amikino ŝia estis la fratino de amiko lia. Ili renkontiĝis kelkajn fojojn, sed li ne povis memori, ke tiam li aparte rimarkis ŝin, krom rekoni ke ŝi estas sendube bela. Tiam la mondo estis plena de belaj anglaj junulinoj. Sed nun...

Li rigardis al ŝi. Kaj rigardante, li aŭdis Anglujon vokanta al li. Mervo, pro sia noveco, estis lin forgesiginta pri Anglujo. Sed nun, tute subite, li sciis, ke li sopiras al la hejmo — kaj li miris, ke li tiel facile lasis sinjoron Crump forkonduki lin al sklaveco. Ŝajnis al li nekredeble, ke li ne antaŭvidis, kio devos okazi.

Al unuj la amo venas kviete, nerimarkate, enrampante, ĝuste same kiel la tajdo enrampas tra nesuspektitaj fendoj kaj enirejoj al dormanta viro ĝis li vekiĝas por sin trovi ĉirkaŭita de la akvo. Sed al aliaj ĝi venas kiel ondego kiu ilin alfrapas, terenbatas, kaj forportas.

Tiel estis kun Johano. En tiu momento, kiam iliaj rigadoj renkontiĝis, okazis miraklo. Ŝajnis al li, dum li revokis al si la scenon, ke li ŝin amis eĉ antaŭ ol li havis tempon por elpensi sian unuan vorton. Kaj li miris pri si, ke li ŝin amas, ĉar tiel evidente ŝi estas la sola junulino en la mondo.

”Vi — vi min memoras, ” li balbutis.

Ŝi iom ruĝiĝis sub lia rigardo, sed ŝiaj okuloj brilis.

”Mi vin memoras tre bone, sinjoro Maude, ” ŝi diris kun rideto. ”Mi ja kredis, ke mi rekonas viajn ŝultrojn antaŭ ol vi vin turnis. Kion vi faras ĉi tie?”

”Mi...”

En la ĉambro estiĝis silento. La ludestro ekrulis la pilketon.

Velkinta vireto kaj du severvizaĝaj sinjorinoj malaprobe levis la rigardon de sur la tablo. Johano konsciiĝis, ke nur li sola ne silentas. Estis neeble rakonti al ŝi meze de ĉi tiuj homoj la historion pri la ŝanĝo kiu okazis al li. Li haltis, kaj la grava momento pasis.

La pilketo klakante falis. La streĉeco malpliiĝis.

”Ĉu vi ne volas sidiĝi?” diris Johano.

”Ne, dankon. Mi ne ludas. Mi haltis nur por rigardi. Mia onklino estas en unu el la ĉambroj, kaj mi volas devigi ŝin hejmeniri. Mi estas laca.”

”Ĉu vi...?”

Li rimarkis, ke la velkanta viro lin observas, kaj li denove haltis.

”Ĉu vi estas en Mervo de longe?” li diris kiam la pilketo falis.

”Mi alvenis nur hodiaŭ matene. Mi estis en Anglujo kaj mia duonpatro — ĉu vi konas lin — sinjoron Scobell?”

”Sinjoron Scobell? Ĉu li estas via duonpatro?”

”Jes. Li telegrafis, ke mi venu ĉi tien. Kaj pro tio mi ĝojas.

Ĝi ŝajnas belega loko. Mi nepre esploros ĝin morgaŭ.” Ŝi komencis formoviĝi.

”Ĉu...” Johano tusis por forigi la amason da segpolvo kaj neŝeligitaj nuksoj, kiu ŝajne subite ŝtopis al li la gorĝon. ”Ĉu — ĉu vi permesos min montri al vi morgaŭ iom de la loko?”

La vortoj apenaŭ eliris el lia buŝo, kiam la penso trakuris lian animon kiel fulmo, ke li estas maldelikata, sintrudema malnoblulo, penante profiti el pasinta kaj enterigita konateco por trudi sin al junulino, kiu kompreneble ne volas lian kunulecon, kaj kiu de nun lin malestime forpuŝos kiel li meritas. Li tremis. Kvankam li ne havis tempon por analizi kaj klasifiki siajn sentojn, li tamen sciis sufiĉe pri ili por konstati, ke se ŝi lin malestime forpuŝos, tio estos por li la plej granda malfeliĉo.

Ŝi lin ne forpuŝis. Efektive, se lia menso estus estinta sufiĉe klara por lasi lin observi, li eble rimarkus signojn de plezuro en ŝiaj okuloj kaj en ŝia voĉo.

”Tio estus tre agrabla al mi,” ŝi diris.

Johano streĉis ĉiujn siajn fortojn. Li atakis la nuksojn kaj segpolvon, kiuj denove stariĝis en lia gorĝo kune kun granda peco de la neidentigita materialo, kaj li subigis ilin. Lia voĉo elsonis kvazaŭ tra megafono, ofendante la apudajn geludistojn, kiuj ne penis kaŝi sian koleron.

”Se vi laŭiros la vojeton ĉe la piedo de la monteto, ” li kriis rapide, ”kaj ĝin sekvos ĝis la maro, vi alvenos al golfeto plena de rokoj el ruĝa sabloŝtono — vi ne povos maltrafi ĝin — kaj de tie oni ĝuas belan vidon sur la insulon. Mi tre amus montri ĝin al vi. Ĝi estas belega.”

Ŝi kapjesis.

”Ĉu ni do renkontiĝu tie?” ŝi diris. ”Kiam?”

Johano ne emis prokrastis la okazon.

”Kiel eble plej frue,” li kriis.

”Ĉirkaŭ la deka do. Bonan nokton, sinjoro Maude.”

Johano alvenis al la golfeto je duono post la oka, kaj de tiam tie gardestaris. Jam pasis la deka, sed Betty ankoraŭ ne vidiĝis. Lia malgajeco pliiĝis. Li diris al si, ke ŝi forgesis. Poste, ŝi memoris, sed ŝanĝis sian decidon. Pli poste, ke ŝi neniam intencis veni. Li ne povis decidi, kiu el la tri teorioj lin plej malfeliĉigas.

Lia humoro fariĝis malsanece introspekta. Konscio pri la propra malindeco pezis sur lian koron. Li submetis sin al ĝisfunda ekzamenado, kaj li venis al la konkludo, ke kiel aspiranto al tia junulino, kia estas Betty, li ne meritas eĉ unu poenton. Ne mirinde, ke ŝi ignoris la renkontiĝon.

Malvarma ŝvito ekkovris lin. Ŝi do efektive lin forpuŝis. Ŝi tion ne faris en la Kazino nur por plifortigi la baton, ĝin prokrastante.

En la daŭro de sia vivo Johano pensis kaj legis multe pri la amo. De kiam li plenkreskis, li deziris enamiĝi. En la fantazio, la amo estis daŭra ekstazo, kiu plenigis la vivon per ora ardo, simple premante butonon aŭ tirante komutilon, kaj aŭtomate forigis ĉion malnoblan kaj malmolan kaj malkomfortan; ĝi estis io, kio sentigis al viro, ke li estas granda kaj kvazaŭ dio, kiu rigardas malsupren (bonvoleme, kompreneble) al la homaro de sur iu altega monto.

Ke ĝi sentigos lin sensignifa kiel vermo, kun tio li tute ne kalkulis. Li jam kaptis ekrigardon sur la eblecojn de la amo.

Liaj unuaj provoj eniri la regionon de la nekonata emocio, kiam li estis studento, efektive lin neniam trompis; ia dua memo alrigardis kaj priridis la kompatindan imitaĵon.

Ĉi tiu afero estas alia. Ĝi havas nenion komunan kun lunlumo kaj dolĉa muziko. Ĝi estas kruda kaj malmola. Ĝi vundas. Ĝi estas io akra kaj breĉita, kio ŝirtiras la radikojn de la animo.

Li denove rigardis al la poŝhorloĝo, kaj la mondo malheliĝis. Estis duono post la deka. Li rigardis laŭ la vojeto jam la centan fojon. Super li kuŝis la montdeklivo, dormetante sub la matena suno; malsupre, la Mezmaro, glata kaj blua, sen ondeto. Sed de Betty estis nenia signo. Li staris sola en lando de silento kaj dormo.

VII: Sinjoro Scobell parolas malkaŝe

En la nunaj rapidemaj tagoj multo povas okazi en la daŭro de unu horo kaj duono. Dum Johano gardestaris sur la sabloŝtono roko, Betty kaj sinjoro Scobell interparolis; kaj kvankam tiu interparolo rezultigis gravajn sekvojn, ĝi intertempe lasis ŝin pli kolera kaj pli preta batali kontraŭ la tuta mondo, ol ŝi iam antaŭe estis, kiom ŝi povis memori.

La interparolo komenciĝis, baldaŭ post la matenmanĝo, en milda kaj taktoplena maniero, sub la gvidado de onklino Marion. Sinjoro Scobell tamen ne estis tia viro, kiu starus flanke dum aliaj kondutas taktoplene. Je la fino de la dua minuto, li jam trabatis vojon tra la milda monologo de la fratino kiel rinocero tra araneaĵo, asertante definitive, sen malŝparo de vortoj, la precizan rolon kiun Betty ludos en la aferoj de Mervo.

”Vi diras, ke vi volas scii, kial oni telegrafis, ke vi venu. Mi diros al vi. Tute ne utilas paroli duontagon antaŭ ol alveni al la grava afero. Mi supozas, ke vi aŭdis, ke nun estas ĉi tie princo anstataŭ respubliko? Nu, jen kie vi eniras sur la scenejon.”

”Ĉu vi volas diri...?” Ŝi hezitis.

”Jes ja,” diris sinjoro Scobell.

Estis iom da obstino en lia voĉo. Je Jovo, li ne toleros sensencaĵon, sed tamen la rigardon el la larĝe malfermitaj okuloj de Betty li ne trovis facile renkontebla. Li daŭrigis rapide: ”Preterlasu ĉiujn malsaĝajn ideojn pri romantiko.”

Fraŭlino Scobell, kiu trikis ŝtrumpeton, haltigis la trikilojn momenton per eligi ĝemspiron. La frato okulis ŝin malafable, kaj poste reprenis la parolon.

”Temas pri ŝtata afero. Jen pri kio temas. Vi devas preterlasi malsaĝajn ideojn kaj agi pro la bono de la ŝtato. Vi devas rigardi la aferon laŭ la ĝusta vidpunkto. Ĉu vi komprenas?

Granda honoro. princino — kaj tiel plu. Ne retrovebla okazo...

Dinastio... Jen kiel vi devas rigardi la aferon.”

Fraŭlino Scobell eligis ankoraŭ ekĝemon, kaj faligis maŝon.

”Pro la nomo de la ĉielo,” kriis la frato, incitite, ”ne spirblovu tiel, Marion.”

”Tre bone, kara.”

Jam de la unua vorto Betty fikse rigardis al li. Senpartia observanto estus dirinta, ke ŝi prezentas belan bildon, dum ŝi staras tie en sia blanka robo, sed kiom koncernas bildojn, sinjoro Scobell evidente preferis senanimaĵojn, ĉar lia rigardo neniam forlasis la cigarstumpon, kiun li prenis el la buŝo por defrapi la cindretaĵon.

Betty daŭre rigardis lin senŝanceliĝe. Liaj vortoj ŝin iagrade sensentigis. En tiu momento ŝi nur pensis, tute senemocie, kia neordinare aĉa viro li aspektas, kaj ŝi demandis al si — ne la unuan fojon — kian strangan econ, nevideblan al iu alia, vidis ĉe li ŝia patrino, ke ŝi estis lia adoranta sklavino dum ilia tuta geedza vivo.

Poste ŝia menso revigliĝis. Dum ŝia tuta vivo, insistado pri la libereco estis ŝia unua kredaĵo. Granda paroksismo de kolero plenigis ŝian koron, ke ĉi tiu viro kuraĝas dikti al ŝi.

”Ĉu vi volas diri, ke estas via deziro, ke mi edziniĝu kun ĉi tiu princo?” ŝi diris.

”Ĝuste.”

”Nenion tian mi faros.”

”Tju! Ne estu malsaĝa.”

La okuloj de Betty brilis ribeleme. Ŝia vangoj ruĝiĝis, kaj ŝia maldika, knabeca korpo tremis. Ŝia mentono, ĉiam decida, fariĝis silenta Deklaracio pri Sendependeco.

”Mi rifuzas,” ŝi diris.

Onklino Marion, provizore ĉesigante sian laboron super la ŝtrumpeto, taktoplene daŭrigis sian parolon ĉe la punkto kie la interrompo de la frato devigis ŝin halti.

”Mi estas certa, ke li estas tre agrabla juna viro. Mi ne vidis lin, sed ĉiuj diras, ke li estas. Li plaĉas al vi, Benĉjo, ĉu ne?”

”Kompreneble li plaĉas al mi. Li estas bonulo. Atendu nur ĝis vi vidos lin, Betty. Neniu petas ja, ke vi edziniĝu kun li jam antaŭ la lunĉo. Vi havos multe da tempo por koni lin. Mi tute ne komprenas, kial vi tiel indignas. Estu racia.”

Betty ekserĉis argumentojn por plifortigi sian rifuzon.

”Estas ridinde,” ŝi diris. ”Vi parolas kvazaŭ vi nur bezonas svingi la manon. Kial via princo deziru edziĝi kun junulino, kiun li neniam vidis?”

”Li deziros,” diris sinjoro Scobell, decide.

”Kiel vi scias?”

”Ĉar mi scias, ke li estas saĝa junulo. Jen kiel. Atentu, Betty, viaj ideoj pri ĉi tiu loko estas eraraj. Vi ne komprenas, kiel statas la aferoj ĉi tie. Ankaŭ via onklino ne komprenas antaŭ ol mi klarigis.”

”Li preskaŭ forbojis al mi la kapon, mia kara,” murmuretis fraŭlino Scobell, trankvile trikante.

”Vi opinias, ke Mervo estas ordinara ŝtato, kaj ke la princo estas unu el tiuj sendependaj, purracaj, dekapigantaj regantoj pri kiuj oni legas en la romanoj. Nu, li ne estas. Se vi volas scii, kiu estas la grava viro ĉi tie, tiu estas mi — mi! Ĉi tiu princo estas simple mia dungito. Vi komprenas? Kiu venigis lin? Mi. Kiu surtronigis lin? Mi. Kiu pagas lian salajron?

Mi, el la profito de la Kazino. Ĉu vi nun komprenas? Li scias sian devon. Li scias kies kanton li kantas. Kiam mi sciigos lin pri ĉi tiu edziĝo, ĉu vi scias, kion li diros? Li diros ’Dankon, sinjoro!’ Jen kiel statas la aferoj sur ĉi tiu insulo.”

Betty tremis. Ŝia vizaĝo blankiĝis de humiliĝo. Ŝi impulse eklevis la manojn por ĝin kaŝi.

”Mi rifuzas. Mi rifuzas. Mi rifuzas,” ŝi spasme elkriis.

Sinjoro Scobell ĉirkaŭpaŝis en la ĉambro, ekstaziĝinte de sia triumfa retoriko.

”Jen ankoraŭ io,” li diris, sin subite turnante tiel rapide, ke la fratino denove lasis fali maŝon. ”Vi eble kredas, ke li estas ia fremdulo. Permesu min diri al vi, ke li estas anglo — preskaŭ same angla kiel vi estas.”

Betty mire rigardis al li.

”Anglo!”

”Vi ne kredas, ĉu? Nu, mi povas diri al vi, ke lia patrino naskiĝis en Birmingham, kaj ke li pasigis sian tutan vivon en Anglujo. Fremdulo li tute ne estas. Li estas iama studento de Cambridge, ses futojn alta kaj pezas okdek kilogramojn. Jen kia viro li estas. Tio kredeble estas sufiĉe angla por vi? Ĉu?”

”Kiel laŭte vi parolas, Benĉjo,” murmuretis fraŭlino Scobell. ”Ne estas ja necese.”

Betty eligis krion. Tiu sesa sento, kiu kaŝiĝas nedisvolviĝinte en la fundo de la koro dum la ordinaraj okazaĵoj de la vivo, kelkfoje vekiĝas en momentoj de forta emocio. Maksimume, ĝi estas profetaĵo; minimume, malklara antaŭsento. Ĝi vekiĝis nun en Betty. Estis neniu aparta motivo por rilatigi la parolojn de la duonpatro al Johano. La termino, kiun li uzis, estis ja elasta. Tre kredeble troviĝis kelkaj iamaj studentoj de Cambridge inter la vizitantoj al la insulo. Tamen iel ŝi ja sciis.

”Kiu li estas?” ŝi kriis. ”Kio estis lia nomo antaŭ ol — kiam li...?”

”Lia nomo?” diris sinjoro Scobell. ”Johano Maude. Maude estis la nomo de lia patrino. Ŝi estis fraŭlino Westley. Jen, kien vi iras?”

Betty jam ekiris malrapide al la pordo. La esprimo sur ŝia vizaĝo haltigis sinjoron Scobell.

”Mi volas pensi,” ŝi diris kviete. ”Mi iras promeni.”

Je duono post la dekdua en tiu mateno, la aferoj de sinjoro Scobell kondukis lin al la reĝa palaco. Li ne estis viro, kiu perdis sian tempon. Li fieris pri la vigleco de siaj atakoj. De tempo al tempo sinjoro Crump, serĉante en la ĵurnaloj, malkovris kaj transdonis al li paragrafon, kiu aludis liajn ”akcelajn metodojn.” Ĉi tiujn tondaĵojn li kutimis konservi kaj kunporti en sia veŝtpoŝo, kune kun siaj cigaroj, ĝis la tempo kaj frotado ilin eluzis. Li amis pensi, ke li estas rapida kaj subita — homa fulmofajro.

En ĉi tiu afero pri la reĝa interligiĝo, li intencis tuj ataki kaj fari finon. Jam klare metinte sian vidpunkton antaŭ Betty, li decidis ĝin meti nun kun egala klareco antaŭ la princon. Estas ja malsaĝe prokrasti la aferon. Ju pli frue ĉiuj koncernatoj komprenos kiel statas la afero, des pli frue ĝi estos aranĝita.

Ke sian sciigon Betty ne akceptis kun ĝojo, tio lin ne malfeliĉigis. Li ne havis bonan opinion pri la virina menso. Junulinoj plenigas la kapon per sensencaĵo el romanoj kaj teatraĵoj. Prenu ekzemple Betty. Jen ŝi kontraŭstaras al homoj pli saĝaj ol ŝi, kiuj ŝin provizas per tute bona princo kiel edzo.

Pro ia malsaĝa ideo pri romantiko, kompreneble. Li ne koleras. Li ne kulpigas ŝin, same kiel ĥirurgo ne kulpigas pacienton pri la posedo de netaŭga apendico. Li ne ofendiĝas. Ŝia menso malsanas pro malsaĝaj ideoj, kaj li estas la ĥirurgo kies tasko estas operacii pri ĝi. Jen ĉio. Oni ne devas miri pri malsaĝeco ĉe virinoj. Jen ilia naturo. Necesas nur ligi ilin per ŝnuro, kaj lasi ilin kuri libere ĝis ili laciĝos, kaj tiam entiri ilin.

Regi Betty ne estos ja malfacila afero.

Ankaŭ pri Johano li ne maltrankviliĝis. Li jam taksis la karakteron de Johano, kaj li ne kredis, ke li trovos en ĝi nesuspektitajn profundojn. Li opiniis, kiel li diris al Betty, ke Johano estas sufiĉe sagaca por scii, ke li havas bonan postenon, kaj sufiĉe prudenta por cedi iom por ĝin reteni. Betty, laŭ la maniero de virinoj, iomete tumultos antaŭ ol akcepti la neeviteblan, sed ĉe la flegma Johano li antaŭvidis trankvilan konsenton.

Lia humoro, dum la aŭtomobilo kuris zumante malsupren laŭ la deklivo al la urbo, estis feliĉa. Li rigardis bonvoleme al la vivo kaj trovis ĝin bona. La vidaĵo pli plaĉis al li ol en aliaj tagoj. Kutime, li estis viro el sango kaj fero, kaj ne havis tempon por admiri la pejzaĝon; sed hodiaŭ li bonvolis ĵeti sur ĝin afablan rigardon. Ĝi estis ja belega loketo, ĉi tiu lia insulo.

Vinberejo dekstre trafis lian okulon. Li faris menson noton elradiki ĝin kaj anstataŭi ĝin per hotelo. Pli malsupre sur la monteto li elektis por kampodomo unu lokon, kie brilis la mimozo, kaj alian, kie nun troviĝis amaso de tute senutilaj violoj. Ia praktika elemento emis kolorigi la momentojn kiam sinjoro Scobell sin donis al la Naturo.

La vido el la vaporboato, dum ĝi ekiris el la haveno survoje al Marseille, venigis novan ideon en lian kapon. Ĉar Mervo ekprosperas, estas jam tempo ke ĝi havu kontentigan provizon de boatoj. La nuna sistemo de unu boato ĉiutage estas absurda. Li faris noton esplori la aferon. Necesas veki la ĉitieajn homojn.

Alveninte al la palaco, li eksciis, ke lia Princa Moŝto foriris baldaŭ post la matenmanĝo kaj ankoraŭ ne revenis. La domintendanto donis tiun informon kun iom malaprobanta tono en sia voĉo. Antaŭ al enoficiĝi ĉe Mervo li havis similan postenon en la domo de germana princo, kie regis severa ceremonieco, kaj la gaja malatento de Johano al la formalaĵoj do lin malkaŝe ofendis. Prenu ekzemple la nunan okazon. Kiam lia Princa Moŝto de Swatzheir sentis deziron promeni en la matena aero, tio estis hejma okazaĵo plena de movado kaj pompo. Li ja ne surmetis pajlan ĉapelon, kaj antaŭentiris ĝin ĝis la okuloj, kaj eliris senĝene kun manoj en la poŝoj, ne dirinte vorton al la domo stabo pri tio, kien li iras aŭ kiam li verŝajne revenos.

Sinjoro Scobell aŭskultis la novaĵon trankvile, kaj ordonis la aŭtomobiliston veturi returne al la kampodomo. Pli bone li ne estus povinta fari, ĉar ĉe lia alveno, oni tuj sciigis lin, ke lia Princa Moŝto atendas lin en la matena salono.

La sono de piedpaŝoj trafis liajn orelojn dum li alproksimiĝis al la ĉambro. Lia Princa Moŝto laŭŝajne ĉirkaŭpaŝis sur la planko kiel enkaĝigita besto atendanta la lunĉon. La similecon pligrandigis la esprimo en la reĝaj okuloj, kiam lia Princa Moŝto sin turnis ĉe la malfermiĝo de la pordo kaj rigardis al la financisto en la vizaĝon. Johano deziris aŭdi pri Betty, kaj li do venis rekte al la fonto. La longa atendado en la matena salono, veninte tuj post la turmentanta gardostarado ĉe la marbordo, lin senpaciencigis preskaŭ ĝis freneziĝo.

”Jen...” li komencis.

”Nu, princo,” diris sinjoro Scobell, ”kiel bonŝance. Mi serĉis vin. Ĵus mi iris al la palaco, kaj oni diris al mi, ke vi foriris.”

”Kie estas fraŭlino Silver?” diris Johano.

Sinjoro Scobell aspektis mirigite.

”Ĉu vi konas Betty?”

”Mi iam konis ŝin en Anglujo. Ni renkontiĝis hieraŭ vespere en la Kazino. Mi devis ŝin denove renkonti hodiaŭ matene, sed” — li ekglutis — ”sed ŝi ne venis. Mi kredis, ke mi ŝin trovos ĉi tie.”

La verdaj okuloj de sinjoro Scobell brilis. Oni ne povas erari pri la voĉtono de Johano. La sorto glatigas al li la vojon. La afero disvolviĝas kvazaŭ gazeta novelo. Se Johano amas Betty, jen, la fera mano ja ne estos bezonata.

”Ŝi venos baldaŭ,” li diris konsole. ”Mi supozas, ke ŝi forgesis pri la renkontiĝo. Nun kiam mi pensas pri tio, ŝi ja aspektis kvazaŭ ŝi havas ion en la kapo. Io ŝin maltrankviligis, kredeble. Sed ŝi revenos, kaj...”

Frapeto aŭdiĝis ĉe la pordo. Lakeo eniris, portante leteron sur arĝenta pledo, kaj mienante kvazaŭ li malkonfesas ĉian respondecon pri ĝi.

Sinjoro Scobell tranĉis la koverton, kaj komencis legi. Dum li legis, liaj okuloj larĝiĝis, kaj lia buŝo malrapide malfermiĝis ĝis lia cigarstumpo, post momenta ŝanceliĝo sur lia malsupra lipo, falis kiel eluzita dukonkulo kaj ruliĝis sur la tapiŝo.

”Princo,” li eligis, ”ŝi foriris. Betty!”

”Foriris! Kion vi volas diri?”

”Ŝi estas for. Ŝi estas jam duonvoje al Marseille. Kaj la malbenindan boaton mi eĉ vidis foriri!”

”Ŝi estas for!”

”Jen letero de ŝi. Aŭskultu kion ŝi diras: ’Kiam vi legas ĉi tion, mi estos for. Mi donos ĝin al knabo por liveri al vi post la foriro de la boato. Bonvolu ne provu sekvi min, por rekonduki min, ĉar estus vane. Mi neniam revenos. Mi foriras malproksimen.’”

”Princo, ĉi tio min mirigas. La knabino estas freneza.”

Johano ankoraŭ fikse rigardis al li.

”Sed kial? Kial ŝi foriris tiamaniere? Kio devigis ŝin al tio?”

Sinjoro Scobell malfermis la buŝon por klarigi, sed ia prudenta instinkto ĝin fermis. Io diris al li, ke la nuna momento ne estas konvena por malkovri antaŭ Johano la projekton, en kiu li mem ludos rolon.

”Ia malsaĝa ideo, mi supozas” li diris. ”Jen kiaj estas la knabinoj.”

Johano jam denove komencis ĉirkaŭpaŝi en la ĉambro. Li haltis.

”Mi ŝin sekvos,” li diris.

La vizaĝo de sinjoro Scobell disradiis aprobon.

”Inde dirite, princo,” li kriis. ”Ek al la afero...”

VIII: Betty trovas amikinon

Ne tuj venis al Betty la penso pri forkuro. Forlasinte la kampo domon de sinjoro Scobell, ŝi promenis sencele laŭ la deklivo de la monto. Unue, ŝi estis sensentigita, sed iom post iom, same kiel la sango ekcirkulas en frostiĝinta membro, la eblo pensi revenis al ŝi, komence malrapide, poste per ondoj kiuj bolis kaj ŝin bruligis kaj turmentis. Nun ŝi konsciis pli klare ol iam antaŭe, kian signifon Johano havas en ŝia vivo.

Iom post iom, en la jaroj kiuj forpasis de ilia unua renkontiĝo, ŝi estis lin metinta sur piedestalo en sia fantazio, kaj nun kiam lin deĵetis de tiu pedestalo la paroloj de ŝia duonpatro, ŝi vidis de kia alteco li falis. Ke estas li el ĉiuj viroj — ke estas Johano, kiu estas la komplezema dungito de sinjoro Scobell — kiu estas la viro kiun la Kazino pagas por edziĝi kun ŝi — kiu estas obeeme preta perlabori sian salajron per falsa amo.

Ŝi furioziĝis kontraŭ la freneza krueleco de la sorto, kiu ilin denove kunvenigis. Ŝajnis al ŝi nun, ke ŝi lin ĉiam amis, sed antaŭ tiu lasta renkontiĝo ĉi tiu amo estis tia nebula kaj milda afero — io kio estis nur agrabla akompano al ŝia vivo; io por pripensi en neokupataj momentoj; apogo kaj helpo kiam ĉio kontraŭas. Ŝi estis tiel kontenta pri ĝi, tiel kontenta, ke li restu nura memoraĵo. Estis ja senbezone kaj malice detrui la iluzion!

Pri amo en la formo de sovaĝa pasio, disŝiranta kaj turmentanta tute ordinarajn homojn, kia ŝi mem, ŝi estis ĉiam iom skeptika. La grandaj mondkonataj poemoj pri amo, kiam ŝi legis ilin, ĉiam lasis ŝin kun la sento, ke iliaj verkintoj estis kreitaj alie ol ŝi, kaj havas kun ŝi nenion komunan. Ŝi vidis siajn amikinojn enamiĝi, kiel ili diris, kaj tio estis tre bela kaj ĉarma, tamen tiel malproksime de la ekstazoj de la poetoj, kiel la amatoraj fotografaĵoj de la Niagara akvofalo estas de la akvofalo mem. Elsa Kieth, ekzemple, tre amis Martin kaj tre fieris pri li, sed laŭŝajne ŝi estis tute trankvila. Ŝi enamiĝis, sed ŝi povis ankoraŭ pasigi duonhoron, diskutante pri nova robo. Nenia revolucio ŝajne efektiviĝis en ŝia animo.

Laŭgrade, Betty venis al la konkludo, ke la amo, en la plena senco de la vorto, estas io, kio efektive ne okazas. Kaj nun, kvazaŭ por puni ŝian arogantecon, ĝi saltis de malantaŭe kaj ŝin ekkaptis.

Estis nun nenia troigo kaj nenia nekompreneblo ĉe la poetoj. Ili jam ne loĝis en alia mondo, kie regas kurioze kompleksaj emocioj. Ili estis ŝiaj fratoj — ordinaraj viroj kun ordinaraj sentoj kaj stranga kapablo por ilin envortigi. Ŝi sciis nun, ke estas eble malami la viron kiun vi amas, kaj ami la viron kiun vi malamas; dolore sopiri al la vido de viro, eĉ dum vi forkuras de li.

Kaj forkuri ŝi devas. Tiu decido elstaris klare kaj definitive el la ĥaoso de ŝiaj pensoj. Ŝi tremis, prezentante al si kio okazus se ŝi estus restinta. Vidi lin, vidi la viron, kiun ŝi amas, profundiĝi en honton antaŭ ŝiaj okuloj, tio estus ja doloro neeltenebla. Iri ŝi devas. Kien? Ien, se ŝi nur povas forkuri, por sin kaŝi.

Malsupre, trans la valo de vinberejoj kaj brilanta mimozo, la kupolo de Kazino kaptis la sunlumon, kaj radiis per ora fajro. Preter ĝi, en la malgranda haveno, kuŝis la poŝtboato de Marseille, mallaboreme fumante dum oni ĝin pretigis por la vojaĝo al la kontinento. La vido revenigis ŝin al praktikaj konsideroj. Ŝi rigardis al la poŝhorloĝo. Ŝi havas nur sufiĉe da tempo por trafi la boaton.

Ŝi sin turnis, kaj rapide iris returne.

Nur kiam ŝi estis jam en la vagonaro kiu rapidis, muĝante, trans suda Francujo, ŝi sin trovis sufiĉe trankvila por ekzameni sian situacion kaj fari planojn. La ĉionvenkanta deziro al forkurado, kiu ŝin kaptis kaj pelis for el la insulo, ne lasis lokon en ŝia kapo por pensoj pri la morgaŭa tago.

Ŝi ne reiros. Nenio ŝin devigos reiri. Sed kio nun? Kion fari?

La dioj estas aferemaj. Ili vendas; ili ne donas. Kaj por tio, kion ili vendas, ili postulas grandan prezon. Ni povas aĉeti de ili la vivon en multaj manieroj; per nia honoro, nia sano, nia sendependeco, nia feliĉo; per nia cerbo aŭ per niaj manoj. Sed per unu aŭ alia maniero — kiun ajn valuton ni elektas — pagi ni devas!

Betty sin donis al la problemo. Kion ŝi havas? Kion ŝi povas doni? Sian sendependecon? Tion, efektive. Ŝi vidis nin, kia mokataĵo estis tiu imagata sendependeco. Ŝi ja kutimis veni kaj foriri laŭplaĉe, ŝian vojon glatigis la mono de la duonpatro, kaj ŝi ja kredis sin libera. Nun tamen ŝi estas pli saĝa, ŝi povas kompreni, ke nur oferinte tian artefaritan sendependecon, ŝi povas fine gajni la liberecon. La mondo estas vendejo kaj la solaj sendependaj homoj en ĝi estas tiuj, kiuj havas vendeblan valoron.

Kia estas ŝia vendebla valoro? Kion ŝi povas fari? Ŝi rerigardis al sia vivo, kaj vidis, ke ŝi estas nura diletanto. Ŝi povas iom desegni, iom ludi, iom kanti, iom verki. Ŝi havas iomete da multaj kapabloj — sufiĉe da neniaj. Ŝi estas amatoro en mondo de profesiuloj.

Subite ŝi perdis la kuraĝon. Ŝi dekurbiĝis malfeliĉe; kaj kaŝante la vizaĝon sur la kuseno de la brakapogilo, ŝi ekploris.

La Naturo neniam intencis, ke la virinoj trapasu sekokule tra krizaj momentoj. Hazarda fremdulo, se li estus renkontinta Betty kiam ŝi estis survoje al la boato, eble opinius, ke ŝi aspektas iom maltrankvila — nenio pli. La sama fremdulo, se li estus enirinta la kupeon en tiu kriza momento, konkludus, ke ŝia koro rompiĝis neripareble. Tamen la magia forto de la larmoj estas tia, ke ĝuste en tiu momento Betty ekkonsciiĝis, ke ŝi fartas jam iom pli bone. Ŝia koro ankoraŭ doloris, kaj se ŝi eĉ momenton pensis pri Johano ŝi havis la senton, kvazaŭ tranĉilo turniĝas en la vundo; sed ŝia cerbo fariĝis klara; la paniko jam pasis; kaj kun nova kuraĝo ŝi rigardis antaŭen al la estonteco.

Parizo, kiam ŝi alvenis al la Gare de Lyon en griza pluva mateno, efikis sur Betty same kiel Londono efikis sur Johanon en la unua mateno de lia sendependeco. Ŝi ja iam antaŭe estis en Parizo, sed tiam ŝi estis riĉa, kaj la urbo ridetis al ŝi. Nun ĝi ŝajnis timinda kaj minacanta. Ŝi ektimis. Ŝi sopiris al Londono. Ĝi ja ne estas la hejmo, sed ĝi estos pli kara ol Parizo. Londono — eble ĉar ŝi ne estis tie — alprenis en ŝia fantazio afablan aspekton, preskaŭ bonvenigan.

Feliĉe, ne necesis resti en Parizo. La vagonaro ekiros el Gare du Nord post unu horo.

Ŝi forkuris el Mervo kun nenio krom kelkaj necesaĵoj kunĵetitaj en malgrandan valizon, kaj do alveninte al Gare du Lyon, ŝi povis iri rekte al la alia stacidomo, kaj trovi lokon en la unua vagonaro.

Ĉe Gare du Nord estis multe da moviĝado kaj konfuziĝo.

Evidentaj anglosaksoj aŭ ĉirkaŭvagis kiel perdiĝintaj ŝafoj, malfeliĉe konsciante pri siaj lingvaj mankoj, aŭ gardestaris ĉe siaj kofroj, ilin defendante kun preskaŭ sovaĝa mieno. Ru ̧vizaĝaj viroj, varmaj kaj maltrankvilaj, disputis per honesta Londona franclingvo kun ĝentile semaforantaj portistoj. Betty, kiu jam bone matenmanĝis, kaj kiu konsciis ke la franca lingvo, kiun ŝi iam zorge akiris kaj kiun ŝi nun bone posedas, estas la franca lingvo de Parizo kaj komprenebla al la indiĝenoj, trovis nenian malfacilon trairigante sin kaj sian valizon al la vagonaro por Calais. Ŝi observis la spektaklon malrapide kaj kun intereso, dum ŝi iris tien kaj reen inter la grupoj de ekzilitoj, ilin kompatante kaj tamen trovante iom da konsolo en la vido al ilia konfuziĝo. El tio ŝi ricevis por iom da tempo agrablan sento pri sia supereco, kiu mildigis la teruron kiu ŝin kaptis ĉe la alveno en Parizo.

Post nelonge ŝian atenton tiris grupo de kvar personoj. Tri evidente estis amerikanoj, tipa familio vizitanta Eŭropon — la patro, griza, pacienca, kaj iom kurbita; la patrino, kun bruna vualo — la standardo de la vojaĝanta amerikanino — firma kaj nevenkita; la filino, maldika, rekta, gaja, kaj netfigura, kun tiu neklarigebla brileco, kiu stampas la amerikanan junulinon kaj devigas vagemajn alilandanojn pripensi siajn opiniojn pri la virinaj ĉarmoj.

La kvara ano de la grupo estis ĝentila semaforisto en blua bluzo, kaj laŭ la sinteno de la tri gevojaĝantoj ŝajnis, ke la bonvolaj sentoj, kiujn ĉiu bona amerikano havas al la franca nacio rekompence por la bonfaroj ricevitaj de la formortinta M. Lafayette, riskas forgesiĝi rilate al ĉi tiu naciano.

Betty sentis kortuŝon al la ekzilitoj. Ilin atinginte, ŝi haltis, kaj hezitis. Tiam ŝi renkontis la konfuziĝintan rigardon de la sinjorino en la bruna vualo, kaj ŝi respondis al ĝia senvorta alvoko.

”Ĉu mi povas helpi al vi?” ŝi diris. ”Mi parolas la francan lingvon.”

Neniuj ŝiprompiĝuloj, ekvidante velon, estus povintaj montri pli da viveco ol montris tiu savita familio. La pacienca vizaĝo de la patro eklumis kvazaŭ oni depremis komutilon.

La okuloj de la edzino perdis sian zorgpremitan esprimon. La filino, estante tute apude, senafekte ĉirkaŭbrakis Betty kaj premis ŝin al si. Post tio, ŝi paŝis malantaŭen kaj petis pardonon.

”Mi ne povis deteni min,” ŝi diris. ”Ĝij! Mi jam kredis, ke mi pasigos ĉi tie la reston de mia vivo.”

”Della!” diris riproĉe la sinjorino en la bruna vualo.

”Kiel? Ho! Panjo diras, ke mi devas ne diri ’Ĝij!’” ŝi klarigis flustre al Betty. ”Tio ne estas sinjorineca. Sed, ĝij! Kion alian mi estus povinta diri?”

Betty ridis.

”Kio estas?” ŝi demandis. ”Kion mi diru al la portisto?”

”Ni volas niajn pakaĵojn,” diris la pacienculo, kortuŝe. ”Ni lasis nin disiĝi de ili ĉe la hotelo, kaj de tiam ni ne vidis ilin.”

”Ho, tio estas simpla afero. Mi klarigos al la portisto. Ĉu vi iros per la boatvagonaro?”

”Jes. Ni volas iri al Anglujo, se oni lasos nin. Dio, kiel malsaĝoj ni estis, venante al lando kie oni ne komprenas la plej simplan demandon!”

Betty klarigis al la portisto.

”Ĉio estos nun en ordo,” ŝi diris. ”Iru kun li kaj li faros ĉion necesan.”

Ŝi sin turnis por foriri, sed komuna ekkrio de konsterno ŝin haltigis.

”Vi ja ne intencas nin forlasi?” maltrankvile demandis la ĉefo de la familio.

”Vi devos komandi ĉi tiun roton,” diris la filino, ”alie ni ne havos eĉ la plej etan ŝancon. Ĉu ankaŭ vi veturos per la boatvagonaro? Nu, ĉu vi ne aliĝos al ni? Ĉi tiu lando nin tiel timigis, ke ni ne scias, kion ni faras. Ĉu vi estos nia saĝa gvidantino? Aŭ ĉu vi veturas kun grupo kiun vi ne povas forlasi?”

”Ne, mi estas sola. Se vi ja kredas, ke mi povos helpi al vi...”

”Helpi?” eĥis la tri ekstaze.

”Do, mi aliĝos,” diris Betty. ”Sed efektive mi havos nenion por fari.”

”Tion ne kredu,” diris la junulino. ”Vi savos al ni la vivon.

Vi perlaboros la medalon de la vivsavintoj.”

IX: Betty trovas laboron

Ni iru al alia kupeo, kie ni povos paroli,” proponis la junulino nomata Della, post kiam ĉiu obstaklo estis venkita kaj ili jam trabatis al si vojon al la vagonaro. ”Panjo amas legi dum vojaĝo, kaj la maljunulo bezonos fumi la pipon por kvietigi siajn nervojn.”

Ili paŝis laŭ la koridoro ĝis ili trovis malplenan kupeon.

Della deprenis la grandon ĉapelon, aranĝis la harojn antaŭ la spegulo, kaj sidiĝis kun kontenta spirĝemo.

”Dank’al Dio,” ŝi diris, dum la vagonaro rapidigis sian kuron. ”Parizon mi ne volas vidi plu antaŭ ol bataliono de profesoroj estos min amikigintaj kun la lingvo. Kiel strange estas.

Estis tempo kiam mi ĉiam diris, ke mi freneze deziras iri al Parizo — kaj nun mi opinias, ke mi ja estis freneza.”

”Ĉu Parizo ne plaĉis al vi do?” diris Betty.

”Plaĉis! Jen, mi estis tie ok tagojn, kaj mi perdiĝis kvardek fojojn. Kvinfoje ĉiutage mi devis reiri al la hotelo per taksio kaj ekiri denove de la komenco. Mi ne sciis kiel demandi pri la vojo, kaj mi ne estus kompreninta, se oni ja dirus. Mi simple iris rekte antaŭen ĝis mi perdiĝis, kaj tiam mi vokis taksion kaj diris ’Hôtel Maurice.’ Jen mia tuta scio pri la franca lingvo. Estis terure. Estos pli bone en Londono, mi kredas. Tie oni ja parolas ian specon de la angla lingvo.”

”Ĉu vi restos en Londono?”

”Ne longatempe. Ni... Sed, jen, ni konatiĝu. Kio estas via nomo? Mia estas Della Morrison.”

”Mia...”

Betty haltis. Venis al ŝi la penso, ke estos pli bone se ŝi ŝanĝos la nomon. Ŝi devas lasi kiel eble plej malmulte da postsignoj, se ŝi volas eviti, ke la duonpatro ŝin malkovru. Kaj ĉi tiuj homoj eble konas la nomon Silver, ĉar ĝi aperis iom ofte sub ŝia fotografaĵo en la altsocietaj paĝoj de la ĵurnaloj.

”Mia estas Brown,” ŝi diris.

”Kio estas via antaŭnomo?”

”Betty.”

”Mi nomos vin Betty. Kaj vi nomu min Della. Diru, ĉu vi estas aktorino?”

”Aktorino? Ne.”

”Mi kredis, ke ie mi vidis vian portreton. Ies alian, kredeble. Kion mi diris antaŭe al vi...? Ho, jes. Ni restos en Londono iom da tempo, poste ni luos grandiozan domegon ie en la kamparo. Amiko nia nun aranĝas pri tio. Li klopodas havigi ian kastelon. Imagu min en kastelo! Ho, nu,” ŝi diris rezignacie, ”jen kia estas la vivo!”

”Sendube la palaco plaĉos al vi, ĉu ne?” diris Betty ridetante.

Della aspektis dubema.

”Mi ne estas tre certa,” ŝi diris. ”La afero statas tiel. Ni batalas ekster nia klaso, kaj tio ĝenerale alportas malfeliĉon.”

”Mi ne komprenas.”

”Nu, estas jene. Mi ne scias multon pri kasteloj, sed mi scias ja ke ni ne estas en la kastelo-klaso. Antaŭ unu monato la maljunulo estis kasisto ĉe banko, kaj mi petolis kun skribmaŝino, kaŝe rigardante al la estro. Nu, ni estis same taŭgaj ĉe nia laboro kiel iu alia, sed tio ja ne estas kaŭzo, kial ni aparte imponu al la aristokrataro, ĉu? Se vi demandas al mi, nia roto estos forpelita antaŭ ol ĝi konscios, kio ĝin trafis. Kaj koncerne min, la grandmondo ne estas laŭ mia gusto. Mi ne diras, ke mi ne ĝojas, ke mi elliberiĝis el la laboro ĉe la oficejo, sed krom tio, ĉio alia estas por mi indiferenta, kaj estas ankoraŭ io.”

”Estas ĉiam io, laŭŝajne,” diris Betty.

”Estas. Sed ĉi tiu afero estas plej malbona. Antaŭ ol mi eksciis, ke oni postlasis al paĉjo tiom da mono, mi ĵus fianĉiniĝis.”

Ŝi ekĝemis.

”Jes?” diris Betty kuraĝige.

”Kun knabo en la oficejo, kie mi laboris, kiam mi estis en Novjorko,” daŭrigis Della. ”Tom Spiller estas lia nomo. Li estas komizo ĉe kambiisto. Diru, ĉu ruĝaj haroj plaĉas al vi?” ŝi sin interrompis. ”Ĉe viro, mi volas diri. Tom havas ruĝajn harojn. Tom plaĉus al vi.”

”Mi deziras, ke mi povu renkonti lin.”

”Ĝij! Ankaŭ mi tion deziras,” diris Della, denove ekĝemante. ”Vi vidas, paĉjo kaj panjo scias nenion pri mia fianĉiniĝo.

Mi jam pretigis min por sciigi ilin, kiam subite venis ĉi tiuj riĉaĵoj. Kaj nun mi ne scias, kion fari. Nun mi ne kuraĝas sciigi ilin. Panjo enprenis al si en la kapon tiel grandiozajn ideojn. Ŝi sin okupas nuntempe pri neniu kun rango malpli alta ol grafa. Se ŝi scius, ke mi fianĉiniĝis kun komizo, ŝi havus konvulsion. Tamen neniu devigos min rezigni pri Tom.”

”Kompreneble.”

”Se mi estis sufiĉe bona edziniĝonto por li kiam mi estis stenografistino, li estas sufiĉe bona edziĝonto por mi kiam mi estas plutokrato.”

”Kompreneble.”

”Sed panjo ne rigardos la aferon laŭ tiu vidpunkto. Mi supozas, ke mi devos atendi iom pli longe, kaj nur laŭgrade malkaŝi la novaĵon.”

”Ne estu maltrankvila,” diris Betty. ”Sendube ĉio bone ordiĝos.”

Della rigardis ŝin ameme.

”Vi estas konsolo, Betty,” ŝi diris. ”Mi treege ĝojas, ke mi vin renkontis.” Ŝi rektiĝis, frapite de ideo. ”Diru, kion vi faros kiam vi alvenos en Anglujo?”

”Mi ne scias.”

”Vi ne katenis vin per vizitoj kaj similaj?” Betty ridetis bedaŭreme.

”Ne.”

”Nu do, vi devos resti kun ni tiom longe kiom vi povos.

Unue en Londono, poste en la kamparo. Ĝij! Kiel mi ĝojos se vi estos proksime.”

Betty ruĝiĝis. Estus estinte agrable akcepti inviton tiel sincere donitan, sed ŝi sentis, ke tion fari estus ricevi gastamon per falsaj pretekstoj. Della evidente kredis ŝin riĉa junulino, kiu vojaĝas por plezuro. Ŝi senkuraĝiĝis pensante pri la neeviteblaj klarigoj.

”Mi timas...” ŝi komencis. ”Mi ne opinias... Mi timas, ke mi ne povos, Della,” ŝi diris. ”Vi ne komprenas,” ŝi daŭrigis nerve. ”Vi kredas, ke mi estas... Mi ne faros vizitojn, mi devos perlabori miajn vivrimedojn.”

”Perlabori viajn vivrimedojn?”

Betty balancis la kapon.

”Krom la malmulta mono kiun mi havas kun mi,” ŝi diris,”mi ne havas unu pencon en la tuta mondo.”

”Ĝij!” diris Della.

Ŝi meditis momenton.

”Kion vi faros?” ŝi demandis.

”Mi ne scias. Jen kion mi devos pripensi.”

”Vi devos iom ĉirkaŭrigardi?”

”Jes.”

”Nu do, ĉio estas en ordo. Restu kun ni dum vi ĉirkaŭrigardas. Ie vi devos ja resti. Ĉu ne taŭgos la kastelo?”

La okuloj de Betty pleniĝis per larmoj.

”Ho, Della, vi estas ja karulino,” ŝi diris impulse. ”Sed mi ne povos.”

”Pro la nomo de la ĉielo! Kial do ne?”

Betty skuis la kapon.

”Mi ne povos,” ŝi diris.

Della sidis enpensiĝinte.

”Jen mi havas,” ŝi kriis. ”Lord Arthur diris, ke estos pli bone se mi havos akompanistinon, kiam mi revenos al Anglujo. Tiu estas la ulo — la nobelo, mi volas diri — kiu aranĝas pri la kastelo. Li diris, ke mi bezonos kunulinon — iun por akompani min — ĉar panjo ja ne povas ĉiam alkroĉiĝi al mi. Tio estos vi!”

”Sed...”

”Ne kontraŭstaru. Estas decidite. Vi do ja venos al la kastelo. Ni bonege amuziĝos. Mi iros diri al panjo.”

”Della, ĉu vi estas certa...?”

Sed Della estis jam for.

Gesinjoroj Morrison, ricevinte la novaĵon, gratule aprobis ĝin.

La memoro pri la sceno ĉe Gare du Nord, kiam Betty kreis ordon al ĥaoso kaj parolis la misteran lingvon de Francujo kun la senĝeneco de england-ano, restis ankoraŭ kun forta impreso en ilia menso. Ili konfirmis unuanime la decidon de la filino, ke Betty fariĝu ŝia akompanistino.

”Ili akceptis vin senprokraste,” raportis Della, reveninte de sia komisio.

La cetera parto de la vojaĝo pasis por Betty tre rapide.

Granda ŝarĝo deruliĝis de ŝia koro. Nun kiam ĉio estas aranĝita, ŝi vidis kiel terura efektive estis la malklara estonteco, kaj kiel senprudenta estis ŝia senpripensa forkuro al la nekonata. Ŝi sentis sin nun pli sekura.

Gesinjoroj Morrison jam antaŭmendis ĉambrojn ĉe la hotelo Cecil. Della, kies grandegan energion ne elĉerpis la laciga vojaĝo de Parizo, forkondukis Betty, tuj post la manĝo, al teatro, kaj ĉe la reveno, ŝi sidis sur ŝia lito, parolante, ĝis la respondoj de Betty fariĝis dormemaj kaj malklaraj. Tiam, severe malpermesinte al ŝi eĉ pensi pri leviĝo antaŭ la lunĉhoro, ŝi iris al la propra ĉambro.

Estis jam malfrue en la sekvanta mateno kiam Betty malsupreniris. Kiam ŝi demandis pri gesinjoroj Morrison, oni donis al ŝi letereton de Della, kiu ŝin sciigis, ke ili foriris viziti Westminster Abbey, sed revenos je la unua por la lunĉo.

Kun unu horo je sia dispono, Betty promenis ĝis la Strand.

Estis preskaŭ la unua horo kiam ŝi revenis. Dum ŝi komencis supreniri la ŝtuparon de la hotelo, taksio aliris kaj haltis, kaj el ĝi eliris viro kun palaj lipharoj. Li pagis la veturigiston, kaj sin turnis por eniri la hotelon. Tiam li vidis Betty, kaj esprimo de rekono aperis sur lia vizaĝo.

”Fraŭlino Silver!” li diris.

Estis lord Arthur Hayling.

X: Lord Arthur ne komprenas

Betty prenis lian etenditan manon, kaj trude aperigis rideton, sed ŝi tamen estis konsternita. El ĉiuj viroj en la mondo ne estis alia, kiun ŝi pli volonte estus evitinta, ol lord Arthur. Eĉ se ŝiaj cirkonstancoj estus estintaj aliaj ol ili efektive estis, ŝi tamen tre dezirus eviti lin, ĉar ĉe ilia lasta renkontiĝo ŝi malakceptis lian pompan kaj bone esprimitan peton, ke ŝi edziniĝu kun li. Kaj kvankam ŝi ne kredis, ke tiu malakcepto krevigis la koron de lia lorda moŝto, estus estinte tamen pli agrable al ŝi, se tiu sentimentala kunpuŝiĝo estus metinta finon al iliaj interrilatoj.

Kaj nun, en la ŝanĝita stato de ŝiaj aferoj, kiam ŝi tre deziris lasi neniajn postsignojn, kaj jam ŝanĝis sian nomon por pli efike ĉi tion efektivigi, renkontiĝoj kun tiuj, kiuj konis ŝin en la vivo kiun ŝi forlasis, estis aparte maloportunaj.

Tiam venis al ŝi la penso, ke ŝi ja sin maltrankviligas senbezone. Ĉi tiu renkontiĝo estas nur hazarda. Ili interparolos kelkajn momentojn, kaj poste ŝi iros sian vojon kaj li sian; kaj tre verŝajne ili neniam denove renkontiĝos. Ŝi jam nenion bezonas malkaŝi al li.

”Kia rava surprizo,” diris lord Arthur. Li karesis siajn palajn lipharojn. ”Ĉu vi loĝas en la hotelo?”

Memorante, ke ŝi enskribis la nomon fraŭlino Brown en la hotela registrolibro, ŝi ne povis tuj respondi; sed momenta pripenso montris al ŝi, ke ne estas verŝajne, ke lia lorda moŝto traserĉos la libron.

”Jes,” ŝi diris. ”Ĉu vi?”

”Mi loĝas ĉe la klubo. Mi venis por lunĉi kun kelkaj homoj je la unua. Amerikanoj. Sinjoro Morrison kaj lia familio.”

”Morrison?”

”Ĉu vi konas ilin? Mi ne estus kredinta, ke vi renkontiĝos kun ili. Ili estas ja bonegaj homoj,” li diris, kun tiu nuanco de malaprobo kiu eniras la voĉon de certa tipo de anglo kiam li aludas homojn, kies socia rango estas, liaopinie, duba,”bonegaj homoj ĉiamaniere, sed, vi scias — apenaŭ...” Li eksilentis, lasante elokventan paŭzon. ”Sed, eble,” li daŭrigis kvazaŭ espereme,”ĉi tiuj ne estas la samaj kiujn vi konas.

Morrison ne estas malofta nomo. Mia — konato estas sinjoro Richard Morrison. Li laboris ĝis antaŭnelonge, mi kredas, en banko en Novjorko. Li heredis riĉaĵojn antaŭ kelka tempo. Lia edzino kaj lia filino...”

Betty lin interrompis, parolante rapide.

”Jes, tiuj estas miaj homoj. Mi vojaĝas kun ili. Tio estas, ke...”

”Efektive?”

La blondaj brovoj de lord Arthur leviĝis milimetron. Kvankam li mem alkroĉis sin al la familio Morrison kun la persistemo de hirudo, kaj jam de kelka tempo pripensis la ideon fari al Della la saman gravegan peton, kiun Betty malakceptis ĉe ilia lasta renkontiĝo, tamen lia kasta antipatio restis neŝanĝita. Estus estinte ideale, se li povus havi ilian monon sen ilia kunuleco; sed en ĉi tiu neperfekta mondo nur malofte oni povas havigi la siropon sen la pilolo: li do filozofie toleris ilian kunulecon kiel bedaŭrindan necesan. Sed ke Betty, devigate de neniu tia neceso, vojaĝas kun ili, tio lin mirigis.

Lord Arthur Hayling estis, en sia stranga maniero, aferema viro, kaj li do neniam estus permesinta, ke sentimento miksiĝu kun aferoj. Li intencis edziĝi kun mono: nenio povus deklini lin de tiu decido: sed li estus bonveniginta okazon edziĝi kun virino, kiu lin allogis alie ol per sia mono; kaj jen kial la malakcepto de Betty lin malfeliĉigis. Aferoj kaj sentimento estus admirinde kuniĝintaj, se li edziĝus kun ŝi. Ĉar Betty vekis en lia lorda moŝto pli sinceran emocion ol li spertis iam antaŭe. Li admiris ŝin kiel virinon apenaŭ ne malpli ol kiel homan ĉekon, kaj do trovi, ke ŝi estas intima kun ĉi tiuj Morrisonoj, tio estas por li granda surprizo.

”Efektive?” li ripetis. Poste, kun taktoplena malaltiĝo, li aldonis: ”Ili estas tre interesaj homoj, ĉu ne? Fraŭlino Morrison estas ĉarme kurioza kaj viveca...”

”Della estas karulino,” diris Betty, spitante la nuancon en lia voĉo.

”Ĝuste,” diris lia lorda moŝto.

Li karesis la lipharojn, kaj Betty ruĝiĝis. Li kapablis diri per unu kareso pli ol alia viro estus dirinta en du-minuta parolado.

Lia sinteno sukcesis liberigi Betty de la timemo, kiun ŝi eksentis. Ŝi atendis kun ia sovaĝa plezuro la efikon de la bombo kiun ŝi estis tuj eksplodigonta sub la nazo de lia lorda moŝto. Estos interese vidi kian efikon ĝi havos sur lian grandsinjoran serenecon.

”Kiam mi diras, ke mi vojaĝas kun la familio Morrison,” ŝi diris trankvile,”mi ne volas diri, ke mi vojaĝas kiel amikino.

Mi estas la pagata kunulino de fraŭlino Morrison.”

Ŝi ne seniluziiĝis. Lord Arthur Hayling, jam de la infanaĝo, estis edukita laŭ la tradicio, ke montri emocion estas malkonvenaĵo, kiu kontraŭas al la reguloj de bontoneco, sed ĉi tiu sciigo ŝia krevigis la ŝelon de la sindetena sereneco per kiu la jaroj lin kovris, kaj dum momento lia buŝo estis malfermita kaj li stulte rigardis al Betty, same kiel farus ordinara ulo kies patro miksis sin en la komercadon. Li tiel surpriziĝis, ke li perdis la kapablon paroli dum tre longa tempo; almenaŭ tiel ŝajnis al Betty, kiu lin observis kun iom amara amuzo, kvankam efektive lia lorda moŝto sin regis, konsidere de la cirkonstancoj, kun heroa rapideco.

Liaj nervoj estis forte skuitaj. Kvankam Betty malakceptis lian edziĝopeton, li tamen ne perdis ĉiun esperon alklinigi ŝin, kaj do ŝin renkontinte inter komunaj gekonatoj, li sentis, ke la sorto helpas al li; kaj jen, kun firma mano, ŝi dispelis lian aeran kastelon. Ne mire, ke la surprizo lin iomtempe mutigis.

El ŝia aserto li ĉerpis la naturan konkludon. Se Betty estis devigata perlabori la vivrimedojn kiel pagata kunulino, tio signifas ke sinjoro Benjamin Scobell sendube perdis siajn riĉaĵojn. Tiu ebleco estas ja perfekte komprenebla. Kvankam li ja ne profunde esploris la aferon, li tamen jam sciis, ke sinjoro Scobell estas spekulaciema kaj havas inklinon al frenezaj entreprenoj.

Lia apenaŭa saviĝo konsternis lord Arthur. Se ŝi estus akceptinta lian peton, kaj poste okazus tiu katastrofo! Jen la malbona flanko de ĉi tiuj elsaltulaj milionuloj. Oni ne povas senti sin sekura. En ia nebula maniero lia lorda moŝto konsciis, kun ioma ĉagreno, ke en ĉi tiu mondo la sorto ne karesas malpli aĝan filon.

Betty staris atendante ĝis li restatiĝos.

”Ili min konas per la nomo fraŭlino Brown,” ŝi diris. ”Ĉu vi bonvolos memori, ke mi ne plu estas fraŭlino Silver?”

”Vi ŝanĝis vian nomon? Ĝuste. Precize.” Ankaŭ tio ŝajnis al li komprenebla — efektive, kiel memevidenta faro.

”Dankon,” diris Betty.

Sekvis ĝena silento. Lord Arthur tre deziris ekscii ĉion pri la defalo de sinjoro Scobell, sed ne estis facile al li fari komencon. Se li estus povinta esprimi sian kunsenton, tio estus por li la plej facila vojo, se Betty eĉ iomete kuraĝigus lin fariĝi kunsentema; sed ŝi ne kuraĝigis lin. Li ankoraŭ serĉis pretekston por ekparoli pri la temo, kiam taksio haltis apud ili, kaj la Morrison-familio eliris.

”Hola!” diris Della. ”Ĉu vi konas unu la alian?”

Lord Arthur mensogis glate.

”Mi demandis pri vi en la hotelo, kaj oni sciigis min, ke fraŭlino Brown estas la sola ano de via grupo kiu ne foriris; ni do konatiĝis.”

”Ŝi povas paroli la francan lingvon,” diris Della neĝustloke.

”Jen, mi malsategas. Ni iru ĉasi la lunĉon. Venu, paĉjo. Unua alvoko al la lunĉo!”

Dum la manĝo lord Arthur silentis. Li ankoraŭ ne alĝustigis sin al la ŝanĝo, kiu fariĝis ĉe Betty. Efektive, li havis la senton, kvazaŭ li estis batfaligita preskaŭ ĝis senkonsciiĝo. Li karesis siajn lipharojn neordinare ofte de la unua manĝmeto ĝis la kafo.

Koncerne la komision kiun oni konfidis al li, li bonvolis spasme eligi la sciigon, ke la aranĝoj estas preskaŭ kompletaj. Post kelkaj necesaj formalaĵoj, la kastelo de Norworth, en la graflando Hampshire, estos je la dispono de la gevaguloj.

Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de Anglujo, li klarigis, la plej majesta konstruaĵo en la graflando, kaj ankoraŭ pli laŭ la sama speco.

Della kaj la patro estis malkaŝe konsternitaj de la perspektivo, kiun prezentis tiom da grandiozeco; sed sinjorino Morrison, kun nevenkebla kuraĝo, montris sin inda de la okazo.

”Estos dolĉe,” ŝi diris trenvoĉe, eĉ ne palpebrumante, kiel Della poste rimarkigis kritikeme al Betty; ”estos dolĉe havi propran neston.”

Eĉ la sciigo de lord Arthur, ke Norworth estas elparolata ”Nuth” kaj estis posedata de la tiunomaj baronetoj detempe de la Reĝino Elizabeto, ŝin ne emociis.

Post la lunĉo, oni lasis lian lordan moŝton sola kun sinjoro Morrison por priparoli tiujn kelkajn formalaĵojn, kiujn li aludis.

Fininte ilin, li sin turnis al la temo kiu ĉefe okupis lian menson. Li ja ne kredis, ke sinjoro Morrison konas persone sinjoron Scobell, sed li sciis, ke la financisto havis grandajn interesojn en Ameriko, kaj ke sinjoro Morrison, iama ano de la stabo de banko, do eble scias la kaŭzon de ties defalo.

”Mi scivolas, ĉu vi konas sinjoron Benjamin Scobell, sinjoro Morrison,” li diris. ”Ja malbona afero kun li!”

”Kiun?” diris sinjoro Morrison timeme. Tre malplaĉis al li resti duope kun lord Arthur, kiun li samtempe timis kaj respektis, kaj li do esperis rapide retiriĝi. Sed lia lorda moŝto jam denove plenigis sian glason per brando kaj bruligis ankoraŭ cigaredon; li evidente ne intencis forlasi sian seĝon.

”Sinjoron Benjamin Scobell, la financiston,” klarigis lord Arthur. ”Mi renkontis lian duonfilinon antaŭ kelka tempo.

Ĉarma junulino. Tio sendube estis granda bato por ŝi.”

”Granda bato?” ripetis la alia, nekomprene.

”Kiam li perdis sian tutan monon.”

La mieno de sinjoro Morrison fariĝis pli nekomprena.

”Perdis sian tutan monon?”

”Oni diris al mi, ke li bankrotis!”

Sinjoro Morrison skuis la kapon.

”Ne la maljuna Scobell. Mi scias ĉion pri li. Ni estis lia banko. Mi kredas, ke vi pensas pri iu alia. La maljuna Scobell ne estas bankrotulo. Almenaŭ li ne estis kiam mi forlasis Novjorkon. Lia konto ĉe ni sumiĝis ĝis kvin ciferoj, kaj ĝi estis ankoraŭ tie kiam mi eksiĝis. Kaj mi estus aŭdinta pri tio, se de tiam li bankrotus. Jen, se Scobell bankrotus, estiĝus bruo kvazaŭ nubskrapulo falas sur stanitan ladon. Vi sendube eraris pri la nomo.”

Lord Arthur stulte rigardis al li.

”Tre verŝajne,” li diris malrapide. ”Tre verŝajne.”

Li stariĝis, tre konfuzite. Se ŝia duonpatro estas ankoraŭ riĉulo, kial Betty vojaĝas kiel pagata kunulino kun tiuj Morrisonoj? La mistero lin tute konfuzis, kaj ĝi lin ankoraŭ konfuzis longe post kiam li forlasis la hotelon kaj revenis al sia klubo, kie li sidis en kvieta angulo de la fumĉambro, maĉante nebruligitan cigaron, dum la tuta posttagmezo.

Li manĝis ĉe la klubo; kaj estis dum li gustumis sian kafon, ke lia laciĝinta cerbo finfine solvis la problemon; almenaŭ ĝi trovis solvon, kiu, malgraŭ sia fantazia karaktero, ŝajnis al li la sola eblo.

Tio estas artifiko. Ŝi provas lin. Liaj velkantaj okuloj eklumis de eksciteco dum lia cerbo kunigis la diversajn erojn, kvazaŭ ili estas la disĵetitaj pecoj de infana bildproblemo. Ĝi estas, li diris al si, ĝuste la plano kiun elpensus romantika junulino. Ŝi provas lin. Li edziĝopetis al ŝi kiam ŝi estis riĉa. Ĉu ŝi estos la sama antaŭ liaj okuloj kiam ŝi estos senmona junulino, kiu perlaboras la proprajn vivrimedojn? Estis por trovi respondon de tiu demando, ke ŝi aliĝis al la familio Morrison.

Per cent rimedoj, ŝi povis ekscii, ke li ligis sin kun tiuj homoj.

Tamen, li meditis, ŝi faris grandan eraron, supozante, ke li ne eltrovos la veron pri la financa stato de ŝia duonpatro.

Li pagis por la manĝo kaj eliris el la klubo. Lia malkovro lin tro agitis por lasi lin sidi trankvile. Li promenis sencele tra la stratoj, ĝis malfrue en la nokto, kiam li trovis sin, laca kaj kun dolorantaj piedoj, en malproksima kvartalo. Renkontinte liberan taksion, kaj jam perdinte sian ekscitecon, li veturis returne al sia klubo, kaj enlitiĝis.

XI: La renkontiĝo en la teatro

Post la unua tago Londono jam terure senkuraĝigis Betty.

La malgranda grupo kolektiĝinta sub la standardo de sinjorino Morrison traktis la urbon ĉiu laŭ sia propra maniero. Al Della, kvankam ŝi loĝis en ĝi jam kelkajn monatojn, Londono estis ankoraŭ nekonata urbo, kaj ŝi kaj la patrino ekiris ĝin esplori kun tiu severa elfaremo, kiu estas la propraĵo de certa tipo de amerikana vizitanto. La gvidlibron en la mano, ili ĵetis sin sur unu lokon post la alia, avide manĝante per la rigardo la turon kaj ponton de Londono, la katedralon de Sankta Paŭlo, la bestoĝardenon, la kristalan palacon, la ĝardenojn ĉe Kew, kaj la ceterajn vidindaĵojn, po du aŭ tri ĉiutage. Ĉe ĉi tiuj ekskursoj ili ĝenerale kunprenis Betty, sed sinjoro Morrison decide rifuzis klerigi al si la menson. Li estis malkaŝe kontraŭlondona. Li atentigis, kun iom de justeco, ke Londono havis jam preskaŭ mil jarojn da tempo por fari el si ian urbon, kaj en la efektiveco ĝi ne havas tiom da domaj necesaĵoj kaj vera komforto kiom havas Portland, en la ŝtato Maine.

Koncerne Betty, ŝi pasigis eble la plej malĝojan semajnon de sia vivo. La unua eksciteco de ŝia forkuro de Mervo jam pasis, kaj ŝi turnis la okulojn al la senfina perspektivo de la venontaj jaroj, al perspektivo malgaje griza, sen espero aŭ ĝojo por ĝin kolorigi. Tiun humoron Londono pliakrigis. Della, nepre intencante amuziĝi, ŝajnigis, ke ŝi trovas kuriozecon kie Betty trovis nur malpurecon; sed eĉ Della ne montris bedaŭron, kiam lord Arthur anoncis iun matenon, ke la ”loketo” de sinjorino Morrison estas preta por la novaj luantoj, kaj oni decidis, ke ĉi tiuj iru al Hampshire en la sekvanta tago.

Lord Arthur dum la tuta semajno kondutis kiel Galahad. Se li volis streĉi siajn fortojn, li povis montri sin treege ĉarma. Li streĉis siajn fortojn nun. La premio, al kiu li strebis, estis granda, kaj li ne ŝparis penon. Al Betty lia sinteno revokis en la menson la malnovajn tagojn de la kavalireco. Lia retenata sindono estis admirinda. Li estis humila, sed protektema — tre efika kombino de adoranta kavaliro kaj gardanta anĝelo.

Betty estis sincere surprizita. Antaŭe ŝi opiniis, ke la menso de lia lorda moŝto estas por ŝi kvazaŭ malfermita libro. Kaj ŝi atendis, ke la sciigo, ke ŝin dungis sinjorino Morrison kiel akompanistinon, malardigos lian fervoron. Sed jam pasis semajno, kaj jen li estis, ŝajne neŝanĝita de la ŝanĝitaj cirkonstancoj, eĉ pli sindona ol antaŭe. Ne estis eble erari pri la subtila diferenco inter lia maniero al ŝi kaj lia maniero al Della.

Ŝiaj sentoj komencis aliiĝi. Ŝi dolore sopiris al amikeco. Ŝi estis preta bonvenigi ion ajn, kio kolorigus eĉ iomete tiun grizan perspektivon al kiu ŝi rigardis. Lia lorda moŝto estus estinta treege kuraĝigita, se li divenus kiel alte ŝi lin nun taksas. Li ne divenus tamen, ĉar Betty, virinmaniere, sentis pli ol ŝi lasis rimarki, kaj do al lia lorda moŝto, en tiu frua stadio, ŝi ŝajnis bedaŭrinde nereciprokema.

Li tamen esperis, ke li havos pli da feliĉo kiam la scenejo ŝoviĝos al la kastelo de Norworth. Londono, li diris al si, ne estas taŭga loko por la amindumado. En Londono, nur dum mallongaj momentoj oni lasas ilin solaj; Della kaj sinjorino Morrison, kurante kun neelĉerpebla energio de unu vidindaĵo al la alia, tiom rapidigas ilin, ke neniu havas tempon por esprimi ian emocion. Estos alie ĉe Norworth. En tiuj malnovaj herboplenaj vojstrekoj kaj florodoraj anguloj, kiuj tra la jarcentoj estis la scenejo de cent amhistorioj, ne estos malfacile al persistema svatiĝanto, kun muzika voĉo, kaj jam farita reputacio pri kavalireco, altrudi sian volon.

La unua prezentado de nova muzika komedio estis okazonta en la lasta vespero de la restado de la grupo en Londono, kaj sinjorino Morrison jam luis loĝion. Lord Arhur devis renkonti ilin ĉe la teatro. La ĉefo de la familio decidis resti komforte en siaj pantofloj en la hotelo. Li jam vizitis kvin teatrajn prezentadojn en la daŭro de la pasinta semajno, kaj tio, laŭ li, sufiĉis. Ĉi-vespere li intencis trankvile fumi cigaron, trarigardi la faritaĵojn de la Nacia Basbala Ligo dum la pasintaj dek jaroj, kaj frue enlitiĝi.

Lasinte lin plenumi ĉi tiun hejmecan programon, la aliaj foriris per taksio.

La muzika komedio pruviĝis tre simila al aliaj muzikaj komedioj, al kiuj Betty jam vidis du en tiu semajno, kaj ne longe post la komenciĝo de la unua akto, ŝia atento ekdistriĝis. Ŝi ĉirkaŭrigardis sur la publikon. La teatro estis plena de homoj.

Ŝi malrapide esploris per la okuloj la fotelojn malsupre.

Kaj tiam ŝia koro subite eksaltis, kaj ŝi rapide retiris sin en la angulon de la loĝio, kie la pendanta kurteno ŝin kaŝis. Ŝi estis vidinta Johanon.

Li sidis ĉe la fino de la naŭa vico, evidente en la akompano de la viro sidanta en la najbara seĝo, helhara juna viro kun okulvitroj; ĉar kiam Betty ekvidis lin, ĉi tiu juna viro kliniĝis al li por diri ion.

Li ne vidis ŝin. Kiam post momento ŝi rigardis de post la kurteno, liaj okuloj estis fiksitaj sur la scenejon.

Ŝi sidis kiel en sonĝo. La figuroj ĉe la alia flanko de la planklumoj ŝajnis malklaraj kaj malproksimaj. Ŝi sentis sin kvazaŭ sufokiĝanta. La vido al li ekvivigis amason de emocioj, kiuj ĝis tiam estis sensentigitaj.

Ŝi konsciis, ke oni aplaŭdas per la manoj, kaj konstatis, ke la unua akto estis finita kaj ke la kurteno falis. Lord Arthur stariĝis kaj eliris por fumi cigaredon. Ŝi ŝovis sin pli malantaŭen en la angulon ĝis ŝia seĝo premiĝis al la muro.

Della sin turnis al ŝi kun iu demando, kiun ŝi ne aŭdis, kaj en tiu momento venis frapeto al la pordo.

”Ĉu oni permesos min eniri,” diris voĉo ĉe la enirejo. ”Mi ekvidis vin je la fino de la akto, Della, kaj mi venis vidi, ĉu vi volas ankoraŭ paroli al viaj malnovaj amikoj.”

Della eligis krion de surprizo.

”Jen, Johano Maude! Patrino, ĉi tiu estas sinjoro Maude, kiun mi konis en la oficejo. Johano Maude, mi volas prezenti vin al mia amikino Betty Brown.”

XII: Johano akceptas inviton

Johano estis plena de decidemo, kiam li foriris de sinjoro Scobell sur la kajo ĉe Mervo, sed pripensinte sian agadplanon, li konstatis, ke li havas nur malklaran ideon pri la vojo sekvota por trovi la forkurintinon. Ĝis Parizo la vojo estas klara kaj certa; sed tie ĝi eble estus tute perdiĝinta, se sinjoro Scobell ne estus metinta neniajn limojn al la elspezoj de la ekskurso. Sed nemalhelpate de financaj obstakloj, Johano povis fari ampleksan esploron, kiu kondukis lin al Gare du Nord, kaj tie la vojo denove fariĝis klara. Inter la multego de dungitoj pridemandataj de Johano kaj privata detektivo, kiu funkciis kiel interpretisto, kaj kiu unue iom emis priridi Johanon — ĝis li estis senkuraĝigita de lia malmilda sinteno — estis la blubluza semaforisto, kiu antaŭe tiel ĝenis Della kaj ŝiajn gepatrojn. El li la detektivo, en la daŭro de interparolo kiu sonis al Johano kiel amara kverelo inter du gramofonoj kun difektitaj pingloj, elĉerpis la informon, ke la juna sinjorino foriris el Gare du Nord per la boatvagonaro al Calais en la akompano de amerikana familio el tri homoj, patro, patrino, kaj filino.

Estis tiu indiko kiu venigis Johanon al Londono. Kiam li unue aŭdis ĝin, lia koro pleniĝis de ĝojo — kiu tamen poste pruviĝis trofrua — kaj li donis al la blubluzulo trinkmonon, kiu kaŭzis lin forresti de la laboro dum du tagoj. Ŝajnis al Johano, ke lia serĉado estas preskaŭ finita.

Tiun ideon Londono ĝustigis. Estis ja preskaŭ certe, ke tien la grupo veturis. Amerikanaj vojaĝantoj, forirante el Calais per la trans-ŝanela boato, supozeble iras al Londono. Johano rapidis al la metropolo, kaj la vojo denove perdiĝis. Observemo ne estas la ĉefa trajto de la Londonano, kaj eĉ unu el la portistoj ĉe la stacidomo de Charing Cross, kiujn li pridemandis, ne povis memori, ke li vidis la koncernatan junulinon. Li luis ĉambron ĉe Savoy Hotel, kaj pasigis la tagojn promenante sur la stratoj kaj manĝante en la plej popularaj restoracioj, kun la espero ke li ŝin hazarde renkontos. Londono estas urbo de hazardaj renkontiĝoj, sed li ne havis feliĉon. Londono estas ankaŭ la urbo kie homoj povas loĝi en najbaraj domoj kaj neniam renkontiĝi. Sekve, kvankam Johano kaj Betty moviĝis dum preskaŭ semajno en la sama orbito, iliaj vojoj neniam kruciĝis. Johano manĝis iun vesperon ĉe Carlton. Betty jam lunĉis tie plu frue en la sama tago. Iun posttagmezon Betty kaj ŝia grupo lunĉis ĉe Ritz. Tiun vesperon Johano manĝis ĉe la najbara tablo.

Li estis senkuraĝigita. Li ne povis ekscii, ĉu la Morrison-familio restis en Londono aŭ nur trapasis survoje al la kamparo.

Estis preskaŭ la tempo kiam la homoj kutimis forlasi la urbon. La penso, ke dum li patrolas sur Piccadilly kaj Regent Street, Betty eble estas en domboato sur la rivero aŭ paŝas sur iu skota erikejo, ne emis pliagrabligi sian ĉiutagan vagadon tra la ĉefaj stratoj de Londono.

Sed Londono estis pravigonta sian reputacion de kreanto de hazardaj renkontiĝoj. Iun posttagmezon, dum li eniris la ”Cheshire Cheese” por la lunĉo — jam venis al li la penso, ke tiu grupo, estante amerikanoj, tre verŝajne vizitos ĉi tiun faman lokon (kion ili efektive faris du tagojn antaŭe) — li aŭdis ke oni vokas lian nomon, kaj rekonis la blondharan junan viron, kun kiu Betty poste vidis lin en la teatro. Ĉi tiu estis Faraday, unu el tiuj amikoj, kies interesoplenan vivon li tiel enviis en la tempo, kiam li laboris ĉe Westley, Martin kaj Kio. Faraday estis kunstudento lia ĉe Cambridge, kaj provinte multajn profesiojn, li nun administris la Londonon oficejon de la agento de la ĉefaj Novjorkaj dramverkistoj.

Ili lunĉis kune, kaj antaŭ la fino de la manĝo Johano jam promesis iri kun Faraday al la malferma prezentado de nova muzika komedio, por kiu ĉi tiu jam ricevis biletojn.

”Oni diris, ke la muziko estas bona,” diris Faraday. ”Kaj vi renkontos kelkajn interesajn homojn.”

Johano, profundiĝinte en la proprajn pensojn, ne povis atesti pri la vereco de la unua parto de tiu antaŭdiro: la dua parto tamen efektiviĝis pli ol li estus povinta imagi.

Della komencis paroli denove dum Betty sin turnis, kaj ŝia senspira monologo transpontigis alie rimarkindan silenton.

La tempioj de Betty forte batadis. Ŝi ne kapablis paroli. Kaj Johano staris ĉe la pordo, senmove. Ankaŭ lin la situacio mutigis.

”Betty Brown savis al ni la vivon en Parizo,” diris Della. ”Ni ne sidus ĉi tie, se ne estus ŝi. Estis portisto, kiu ne volis kompreni eĉ unu vorton, kiun ni diris al li, kaj Dio scias, ke ni diris multajn, kaj alvenis Betty, kaj lin aranĝis en ĉirkaŭ tri sekundoj. Jen, se vi aŭdus Betty paroli la francan lingvon! Ni esploris Londonon. Ni ĝin traserĉis ĝisfunde. Ni loĝas ĉe Hotel Cecil. Ni iros morgaŭ al Hampshire por...”

”Ni luis etan restadejon, sinjoro Maude,” diris sinjorino Morrison. ”Amiko mia, lord Arthur Hayling. Ĉu vi konas lin?

Li estas frato de la duko de...”

”Mi konas lian nomon,” murmuretis Johano, kies okuloj ankoraŭ restis sur Betty, kiu sidis rigardante al li el la ombro de la kurteno.

La pordo malfermiĝis.

”Ha, lord Arthur,” diris sinjorino Morrison,”mi volas prezenti vin al sinjoro Maude.”

Lord Arthur klinis la kapon en nekompromitanta maniero.

La muzikistaro jam komencis agordi siajn instrumentojn.

Tra la tuta teatro la homoj estis revenantaj al siaj sidlokoj.

Johano malklare murmuretis ion kaj foriris. Li estis ankoraŭ konfuzita.

Kiam la pordo malfermiĝis, Della laste leviĝis.

”Ĝij!” ŝi diris, por sin klarigi, kaj kuris sur la koridoron.

Johano estis malaperanta malantaŭ la angulo. Kiam ŝi vokis, li haltis kaj revenis.

”Jen, Johano Maude,” diris Della rapide, ”mi volas vidi vin kiel eble plej ofte. Nuntempe mi bezonas ĉirkaŭ mi ĉiujn miajn malnovajn amikojn kiuj estas havigeblaj. Mi sentas kvazaŭ mi staras ĉe la rando de malvarma lageto kaj ke iu penas puŝi min en la akvon. Jen kiel min frapas la angla altsocieto. Mi bezonas iun por teni mian manon kaj gvidi min, kaj tiu estas vi, Johano Maude. Estas io solida pri vi. Jen, vi devos veni morgaŭ kun ni al ĉi tiu kastelo. Ĉu vi volas? Promesu!”

Ŝi solvis ĉiujn liajn malfacilaĵojn! La novaĵo, ke la grupo forlasos Londonon en la sekvanta tago estis lin konsterninta.

Necesis, ke li vidu Betty denove por paroli kun ŝi sola, sed li ne vidis, kiel tio estos efektivigebla. Ĉi tiu invito estis savo por li.

”Della,” li diris, ”vi estas anĝelo. Nenion en la mondo mi pli volonte farus.”

”Jen promeso do. Mi aranĝos la aferon kun panjo. Nu, mi devas reiri. Jen, Betty estas bela knabino, ĉu ne? Mi deziras, ke vi du estu geamikoj. Ŝi estas karulino. Tamen estas io stranga pri ŝi. Oni povas vidi, ke ŝi estas unu el la kvar cent, sed ni trovis ŝin vaganta sola en Parizo kaj preskaŭ senmona, kaj ŝi akceptis oficon kiel mian kunulinon. Tio tamen estas tute egala al mi. Ŝi estas pli sinjorineca ol mi iam estos, eĉ se mi vivos milionon da jaroj. Ho, jen la malferma ĥoraĵo. Mi devas reiri. Venu al la hotelo morgaŭ. Kaj ne eltiru vin el tiu promeso pri la kastelo.”

”Patrino,” diris Della tiuvespere ĉe la manĝo,”mi petis sinjoron Maude veni kun ni morgaŭ al la kastelo. Li estas tute sola ĉi tie, kaj mi kredas, ke li sentas sin forlasita, Estas en ordo, ĉu ne?”

”Sinjoro Maude ŝajnas agrabla juna viro,” diris la patrino.

”Mi ĝojos, se li venos.”

”Jen, Betty,” diris Della,”kiel pale vi aspektas. Kio estas? Ĉu vi estas malsana?”

”Mi estas iom laca,” diris Betty.

”Vi aspektas tia,” diris Della. ”Iru en la liton kaj dormu bone. Morgaŭ vi sentos vin bonege.”

Sed estis la penso pri la morgaŭo, kiu kaŭzis tiun palecon en la vizaĝo de Betty.

XIII: La kastelo de Norworth

El la ses anoj de la okupanta armeo kiu bivakis ĉirkaŭ la tablo sur la supra teraso ĉe la kastelo de Norworth du tagojn poste, nur lord Arthur Hayling estis kontenta kaj en plena harmonio kun la sereneco de la somera vespero.

Sinjoro Morrison estis malfeliĉega. Siajn novajn ĉirkaŭaĵojn li abomenis kun fervoro, kiu klare montriĝis en ĉiu lia movo, malgraŭ lia konvinko, ke li kondutas kun stoika gajeco.

Della estis nekutime silenta kaj malbonhumora, kaj eĉ la kuraĝo de sinjorino Morrison ŝajnis ekperdiĝi. Sur ĉiujn tri la ombro de la kastelo komencis fali kiel miasmo.

Al Della kaj la patro la atmosfero de longdaŭreco estis timiga. Ili havis la senton, kvazaŭ ili troviĝas sur ŝipo senmovigita en la Sargasa Maro, el kiu ne estas eble saviĝi. Antaŭ la okuloj de Della leviĝis vizio pri Tom Spiller — neatingebla Tom — mansignanta al ŝi de la alia flanko de netransirebla abismo. Trans alia abismo ŝia patro vidis altajn konstruaĵojn, rapidantajn tramojn, kaj aŭdis la obtuzan sonon de malproksimaj homamasoj ĉe basbala konkurso — ĉiujn egale neatingeblajn.

La emocioj de Betty estis de alia speco. La kastelo ne malplaĉis al ŝi. Sub aliaj cirkonstancoj ŝi estus aminta ĝian malnovmondan serenecon. Sed ŝian plezuron mortigis la penso, ke pli aŭ malpli frue, kiom ajn longe ŝi ĝin prokrastos, tiu renkontiĝo kun Johano sola devos okazi. Kien ajn ŝi turnis la okulojn, ŝi ŝajnis renkonti lian rigardon, vunditan kaj konfuzitan. Centfoje ŝi decidis ne plu peni eviti la neeviteblan, sed ĉiufoje ŝi ŝanĝis sian decidon en la lasta momento. Ŝi timis — ŝi timis lin, timis sin: timis la doloron, kiun ŝi devos doni, kaj la doloron, kiun ŝi devos suferi.

Al Johano la mondo neniam antaŭe aspektis tiel malvarma.

Nenion li povis kompreni. La forkuron de Betty el Mervo li ne komprenis, sed malpli li komprenis, kial ŝi lin nun evitas.

Lia cerbo vane luktis kun la problemo. Kion li faris? Kiel li ŝin ofendis? Kiakaŭze ŝiaj sentoj al li tiel tute ŝanĝiĝis en la daŭro de unu nokto? Ree kaj ree lia fantazio iris returne al tiu renkontiĝo en la Kazino. Ĉiu ĝia detalo elstaris klare en lia memoro. Tiam ŝi estis amikiĝema. Estis momentoj, kiam li preskaŭ konvinkis sin, ke ŝi montris sin eĉ pli ol amikiĝema. Kaj nun ŝi klare penis evitigi, ke ŝi estu lasita sola kun li eĉ por momento. Tion ŝi faris fojon post fojo en la mallonga tempo de la nuna vizito. Kelkfoje Della estis la senkonscia bufro inter ili, sed pli ofte estis lord Arthur.

Johano ŝtele rigardis al lia lorda moŝto dum ĉi tiu sidis kontente gustumante teon, kaj en li furioziĝis la ĵaluzo. Eble, tiel sufloris la ĵaluzo, ne estas nur por eviti resti sola kun li, ke Betty ligas sin tiel intime kun lord Arthur.

La sama penso okupis la kapon de lia lorda moŝto ĝuste en la sama momento, kaj al ĝi li ŝuldis sian trankvilon kaj sian kontentecon pri la mondo kaj la somera vespero. La agadplano, kiun li elpensis por ŝi, ŝajne sukcesis super liaj esperoj.

Komence, Johanon li rigardis suspekteme kiel eblan obstaklon al la sukceso de lia plano, sed nun li jam elstrekis lin el siaj kalkuloj. Ne unufoje, nek dufoje, sed multfoje Betty evidentigis kies kunulecon ŝi preferas. Ankoraŭ iom da tempo, kaj venos la ĝusta momento por tiu dua atako, kiu alportos la venkon.

Li finis sian teon, kaj bruligis cigaredon. La vespero ekmalvarmiĝis, kaj la supro de la malgranda junkborderita lago ĉe la piedo de la teraso briletis sub la lastaj radioj de la subiranta suno. Sinjorino Morrison jam eniris la domon, kaj ŝia edzo foriris fumi cigaron en iu parto de la bieno kie li havos la plej malgrandan ŝancon por renkonti ĝardeniston. Della ĵus rompis longan silenton, dirante ion al Johano.

Lord Arthur sin turnis al Betty, kiu sidis inter li kaj Della.

”Ĉu plaĉas al vi boatveturi sur la lago antaŭ ol la suno subiros, fraŭlino Brown?” li diris.

Betty turnis la kapon. Johano parolas al Della. La promeno ja prokrastos ĝis alia tago la timatan momenton.

”Jes,” ŝi diris.

Ili jam atingis la duan terason antaŭ ol Della rimarkis ilin.

”Kien ili iras?” ŝi diris.

Johano ne respondis. Li observis la paron dum ili transpaŝis la herbaĵon, kaj lin absorbis maldolĉaj pensoj pri lia lorda moŝto.

”Ĝij!” diris Della. ”Ili prenas la prameton.”

”Tiel ŝajnas,” diris Johano.

”Kriu al ili.”

”Kriu? Kial?”

”La stango de tiu prameto estas netaŭga. Mi provis ĝin hieraŭ, kaj ĝi knaris. Ĝi komencis fendiĝi, mi kredas. Li rompos ĝin kaj falos en la akvon.”

”Ĉu vere?” diris Johano, kun sovaĝa kontento. ”Ĉu vi kontraŭas?”

Della ĵetis sur lin rapidan rigardon, kaj ekridis.

”Nu,” ŝi diris,”nun kiam vi tion mencias, mi kredas, ke ne.

Diru, Johano, kiel li plaĉas al vi?” Ŝi movis la kapon en la direkto de la lago, kie lia lorda moŝto, manipulante la nesuspektatan stangon, malrapide veturigis la prameton sur la akvo. ”Li ne plaĉas al mi.” ŝi daŭrigis, ne atendinte respondon.

”Kaj li ne plaĉas ankaŭ al la maljunulo. Lia lorda moŝto similas al ĉi tiu loko. Ĝi min frostigas. Ĉu ankaŭ sur vin la loko tiel efikas? De kiam mi venis ĉi tien, mi sentas kvazaŭ mi estas ia speco de vermo. Paĉjo diras, ke la loko igas lin senti kvazaŭ li promenas sur Broadway meze de Aprilo, surhavante pajlan ĉapelon.” Ŝi rigardis malgaje al la grizaj muroj de la domo. ”Ĝi ŝajnas ĉion malaprobi, ĉu ne? Tiuj fenestroj ŝajnas kiel okuloj. Kiuj vin observas kaj demandas, kiarajte vi sidas ĉi tie venenante la atmosferon.”

Johano ridis.

”Vi alkutimiĝos.”

”Ne post miliono de jaroj. Sed la malfeliĉon mi eble povos traelporti, se mi havos vin kaj Betty. Vi ambaŭ min multe konsolas. Kion vi pensas pri ŝi, Johano?”

”Pri — pri fraŭlino Brown?”

”Ne tiel ŝi nomiĝas,” diris Della, skuante la kapon. ”Mi diras al vi, estas ia mistero pri tiu junulino. Mia ideo estas, ke pro ia kaŭzo ŝi fortranĉis sin de altranga familio, kaj nun iras — kiel tio nomiĝas? Inkognite! Mi vetus, ke ŝia patro volis edzinigi ŝin kun iu ulo, kiun ŝi ne amis, kaj Betty diris ’Ne, sinjoro’, kaj forkuris.”

Johano eksaltis. Ĉu povas esti, ke tia estis la kaŭzo de ŝia forkuro? Pri tio li neniam pensis. Ĉu povas esti, ke li estis tiu ulo? Tiam li diris al si, ke tio ne estas ebla, ĉar kiam Betty forkuris el Mervo, ŝia duonpatro ne sciis, ke ili iam renkontiĝis.

”Ne povas esti,” li diris.

”Mi vetos, kiom vi volos,” diris Della insisteme. ”Atendu nur kaj vi vidos ĉu mi pravos. Jen, se paĉjo kaj panjo provus devigi min edziniĝi kun ulo kiun mi ne amas, mi forkurus tiel rapide, ke oni vidus nur polvonubon kaj makulon en la malproksimo.” Ŝi stariĝis. ”Mi devas iri skribi leteron.” ŝi diris abrupte.

Johano restis sidante, kaj fikse rigardante al la homoj en la prameto.

La suno jam subiris malantaŭ la arbareto ĉe la supro de la malalta monteto trans la lago, kaj la krepusko ŝteliĝis sur la mondon. La aero estis malvarmeta pro la falanta roso. Malproksime, kreko kriis monotone. Sur la lago, lord Arthur jam turnis la prameton, kaj ekveturis al la bordo. Johano povis aŭdi lian voĉon, maldense klaran en la kvieteco.

Li stariĝis kaj ekiris al la domo.

Li apenaŭ faris paŝon, kiam de la lago venis krio kaj plaŭdo. Li sin turnis rapide. La prameto balanciĝis tien kaj reen, kaj en distanco de unu metro de ĝi lord Arthur, senĉapela, staris ĝis la talio en la akvo, tenante pecon de la stango. La suspektemo de Della pri ĝia taŭgeco konfirmiĝis.

Li kuris malpeze al la rando de la akvo. Estis nenia danĝero, ĉar la lago estis malprofunda. Li alvenis ĝuste kiam lia lorda moŝto, trenante la prameton per unu mano, vadis ĝis la bordo.

”La stango rompiĝis,” diris lia lorda moŝto plendeme, grimpante sur la sekan teron.

Johano tenis la prameton por lasi Betty eliri.

”Feliĉe, ke la akvo ne estas profunda,” li diris. ”Estos pli bone, se vi kuros al la domo por ŝanĝi viajn vestojn. Ni sekvos.”

Betty ruĝiĝis.

”Ho...” ŝi komencis, kaj haltis.

”Mi kredas, ke estos ja pli bone,” diris lia lorda moŝto, paŝante el sia ŝlimejo kaj ekfarante novan.

Li galopis malseke sur la teraso. Johano lin observis dum momento, poste li sin turnis al Betty. Ŝi ankoraŭ ne moviĝis.

XIV: ”Mi kronojn rezignus...”

Jam dum multaj tagoj Johano streĉe preparis sin ĝuste por ĉi tiu momento, kuraĝigis sin por ĝi, antaŭprovis la sintenon kiun li alprenos ĉe ĝi; sed nun kiam ĝi venis, li trovis sin nepreta. Li ne kapablis mastri la situacion. Ŝiaj okuloj restis sur lin, ŝia vizaĝo estis malvarma kaj pala, kaj ŝia rigardo frostigis lin kaj rabis de li la eblon paroli. Li traserĉis sian kapon por trovi vortojn, kaj ne trovis. Li estis muta.

Lin obsedis la sento, ke li estas nenature granda. Li konsciis pri sia korpomaso kiel li neniam antaŭe konsciis. Ĝi ŝajnis doni al li strangan malsuperecon. Subkonscie li sentis, ke ŝi lin timas, ke ŝi rigardas lin kiel ion malamikan. Tiu penso lin turmentis. Li sopiris al vortoj por ĝin forpeli, sed ili ne venis.

Lumoj ekbrilis en la fenestroj de la kastelo. La krepusko ŝanĝiĝis en mallumon. Malproksime, pliprofundigante la silenton, la kreko ankoraŭ eligis sian malgajigan krion. Birdoj dormeme susuris en la arboj. La du homoj staris solaj en mondo de silento kaj dormo.

Inkuba sento pri nerealeco ekposedis lin. Kiom longe ili staras tie? La foriro de lord Arthur ŝajnas kiel okazintaĵo el la malproksima pasinteco. Epokoj jam forruliĝis.

Subite Betty ekparolis.

”Ni malfruos,” ŝi diris timeme.

Johano paŝis rapide al ŝi. Iamaniere, la sono de ŝia voĉo dispelis la sorĉon kaj lin liberigis. La inkubo ankoraŭ premis sur lian menson, sed jam revenis al li la forto kaj la povo agi.

Ŝi retiriĝis dum li alproksimiĝis, kaj li vidis larmojn en ŝiaj okuloj. Forta emocio trakuris lian korpon.

La sekvantan momenton — la ago estis preskaŭ aŭtomata — liaj fingroj tuŝis ŝian brakon kaj ĝin ekprenis.

Perforte ŝi sin liberigis.

”Betty!” li murmuretis.

Ili staris rigardante al si en la vizaĝon. Li povis aŭdi ŝian rapidan spiradon. Ŝia vizaĝo estis malhela kaj malklara, sed ŝiaj okuloj brilis en la mallumo.

Stranga malforteco atakis Johanon. Li tremis. La tuŝo al ŝia mola karno tra la maldika maniko liberigis en li torenton de primitivaj emocioj. Li deziregis ĉirkaŭbraki ŝin, brute bati ŝin, vundi ŝin. La nigraj konturoj de la arbosuproj tremis momenton antaŭ liaj okuloj. Li pugnigis la manojn por sin regi.

”Mi vin amas!” li diris per mallaŭta voĉo. Eĉ al li mem la vortoj, dum li parolis ilin, ŝajnis malplenaj kaj sensignifaj. Al Betty, kies animo estis ankoraŭ forte skuita de la interparolo inter ŝi kaj sinjoro Scobell, ili ŝajnis malsinceraj, kvazaŭ li devigas sin ripeti lecionon. Ili agacis al ŝi la nervojn.

”Ne diru!” ŝi kriis per akra tono. ”Ho, ne diru!” Ŝia voĉo vundis lin. Lian koron ŝi ne estus pli ŝirinta, eĉ se ŝi eligus krion de korpa doloro.

”Ne diru! Mi scias. Oni min sciigis.”

Ŝi daŭrigis rapide, spasme.

”Mi ĉion scias. Mia duonpatro min sciigis. Li diris — li diris, ke vi estas lia” — ŝi eksufokiĝis — ”lia dungito; ke li pagas vin, por ke vi restu tie por reklami la Kazinon. Kaj li venigis min kaj intencis ordoni al vi edziĝi kun mi... Ho, estas ja abomeninde. Ke estis vi! Vi, kiu estis — vi ne povas kompreni, kio vi estis por mi — de kiam ni renkontiĝis. Vi ne povus kompreni. Mi ne povas diri al vi ... Ia apogilo ... Io ... io kio ... mi ne povas klarigi. Sed helpis al mi, nur pensi pri vi. Estis egale al mi, ĉu mi iam denove vidos vin. Mi ne atendis vidi vin denove. Nur povi pensi pri vi... Jen kio helpis... Vi estis io, al kio mi povis fidi. Io forta ... solida.” Ŝi ridis amare. ”Mi supozas, ke mi faris el vi heroon. Knabinoj estas ja malsaĝaj. Sed helpis al mi senti, ke vivas almenaŭ unu viro kiu ... kiu ŝatas honoron pli ol monon.”

Ŝi eksilentis. Johano staris senmove, rigardante en la ombrojn. La unuan fojon en sia facilanima vivo, li ekkonis honton. Eĉ nun li ne plene komprenis la tutan signifon de ŝiaj vortoj. La vualo ekfalis de liaj okuloj, sed li ankoraŭ vidis nur malklare.

Ŝi denove ekparolis, per mallaŭta, monotona voĉo, kvazaŭ ŝi parolas al si.

”Tiel tedas min la mono ... mono ... mono. Ĉio estas mono.

Ĉu en la mondo ne ekzistas unu viro, kiu ne volas vendi sin por mono? Mi kredis, ke vi ... Mi supozas ke mi estas stulta ... Oni havas tro grandajn esperojn.”

Ŝia voĉo estis tre laca.

Li ne moviĝis. Lia menso estis okupata de ŝiaj paroloj. Iom post iom li komencis kompreni.

Ŝi sin turnis, kaj iris malrapide laŭlonge de la teraso al la domo. Li ankoraŭ ne faris movon.

Li estis kvazaŭ ensorĉita. Liaj okuloj ŝin neniam forlasis. Li povis vidi nur ŝian blankan robon en la mallumo. Unufoje ŝi haltis. Per sia tuta animo li preĝis, ke ŝi revenu. Sed ŝi paŝis antaŭen, kaj malaperis.

Tiam lia cerbo klariĝis, kaj li komencis pensi rapide. Li ne povas lasi ŝin foriri tiamaniere. Li devas atingi ŝin. Li devas haltigi ŝin. Li devas paroli al ŝi. Li devas diri ... li ne sciis kion li diros ... ion ajn, se li nur povos paroli al ŝi refoje.

Li kuris supren laŭ la dekliveta herbaĵo ĝis li alvenis al la supra teraso. Ŝi ne estis tie.

Dum li staris forte spirante, venis al li la odoro de brulanta tabako, kaj sin turninte, li vidis tute apude la ruĝan ardaĵon de cigaro.

”Ĉu estas vi, sinjoro Maude?” diris la voĉo de sinjoro Morrison.

Lia gastiganto aliris.

”Ni havas ankoraŭ tempon por promeni laŭ la teraso kaj returne,” diris sinjoro Morrison. ”La sonorilo por la vestiĝo ankoraŭ ne sonis.”

Ĉi tiu interrompo incitis ĉiun nervon en la korpo de Johano. Li ne povis paroli. Silente li ekmarŝis laŭtakte kun la alia, kaj ili iris antaŭen.

”Mi vidis fraŭlinon Brown eniri la domon antaŭ momento,” diris sinjoro Morrison. ”Ŝi ja rapidis. Kia bela vespero!”

La luno jam leviĝis super la arboj trans la lago, kaj la ĝardeno malsupre pli kaj pli distingiĝis. La supro de la lago fariĝis senbrile arĝenta. Por tiu sceno konvenis silento kaj medito, kaj Johano ekmalamis la amikiĝeman vireton, kiu alkroĉiĝis al li kaj babilis. Li volis pensi. Li volis alĝustigi sian menso al tiu nova vidpunkto pri si, kiun donis al li la vortoj de Betty.

Baldaŭ liaj pensoj sin malligis. Sinjoro Morrison daŭre parolis, sed Johano ne aŭskultis. Li jam komencis pensi kun stranga flegmo. Estis unu el tiuj maloftaj momentoj en la vivo de homo kiam, kvazaŭ de ekstere, tra breĉo en tiu muro de pretekstoj kaj memtrompo kiun li tiel pene konstruis, li rigardas al si senpartie.

La vidaĵo, kiun Johano vidis tra la muro, lin ne konsolis. Ne estis la animo de heroo, kiu, nudigite, tremis sub lia rigardo.

En alia humoro li estus ŝtopinta la breĉon, sin senkulpigante kaj pravigante, sed ne nun. Li rigardis al si senkompate, kaj vidis, ke li estas senkaraktera, malenergia; senigita de ĉio pura kaj nobla; kaj lian animon plenigis amara malestimo.

De la domo venis la profunda tono de sonorilo, kaj sinjoro Morrison eksaltis kiel militĉevalo ĉe la sono de la trumpeto.

”Pli bone ni eniru,” li diris. ”Necesas alivestiĝi.”

En la dormĉambro la introspekta humoro de Johano cedis sian lokon al senripozemo. Li devas ion fari. Li devas montri al ŝi, ke li ne estas tia, kia ŝi kredas lin. Kaj tiam venis al li la penso, ke estas nur unu rimedo. Se li volas pruvi, ke li ne estas la pagato de la Kazino, li devas detrui la Kazinon. Ne antaŭ ol li estos tion farinta, li povos diri al ŝi rekte en la vizaĝon, kion li volas diri. Li pruvos al ŝi, ke ŝia unua opinio pri li estas vera, ke efektive li estas viro kiu ŝatas honoron pli ol monon.

Jen la sola elirejo. Li ekstaziĝis ĉe la penso.

Ŝi lin amas. Tion ŝi ne penis kaŝi. Li montros al ŝi, ke li estas inda de ŝia amo.

Li devas tuj reiri al Mervo. Ĉiu momento estos jaro ĝis li estos sin farinta libera viro.

Betty ne estis en la salono, kiam la sonorilo vokis al la manĝo.

”Betty ne sentis sin tre sana,” klarigis Della. ”Ŝi havas kapdoloron aŭ malvarmumon aŭ ion tian, la kompatinda. Ŝi aspektas pala kiel litotuko, mi do devigis ŝin enlitiĝi. Ŝi fartos sufiĉe bone en la lito. Mi iros sidi ĉe ŝi.”

Post la manĝo Johano eliris sur la terason. Pli ol antaŭe li sentis la urĝan bezonon por tuja agado. Ĉu estos eble foriri hodiaŭ nokte? Se li povos atingi Londonon frue matene, li povos trafi la tagmezan ŝipon ĉe Dover.

Li forĵetis la cigaron kaj reeniris la domon por trovi horaron. Jes, estas malrapida vagonaro kiu demetos lin en Londono nelonge post noktomezo. Li supreniris al sia ĉambro, ŝanĝis la vestojn, kaj plenigis la valizon. Poste, singarde malsuprenirinte laŭ la malantaŭa ŝtuparo, li ŝteliĝis tra la servistejo el la domo, kaj komencis sian kvinmejlan marŝadon al la stacidomo.

XV: Ultimato de la trono

Dum Johano, en la malgranda vaporboato de Marseille, alproksimiĝis al la fino de sia subita kuro trans Eŭropo, sinjoro Scobell matenmanĝis kun la fratino Marion en la matena salono de la kampodomo sur la Merva deklivo. La tagoj de la financisto estis nun plene okupataj, kaj li do leviĝis frue en la mateno.

La frunto de sinjoro Scobell montris sulkon de malplezuro.

”Marion,” li diris, ”kiu estis tiu ulo kun juda nomo, kiu faris aŭtomaton kaj pro ĝi havigis al si amason de embarasoj? Mi estas preskaŭ dironta ĝin.”

”Vi volas diri Frankenstein, kara. Li estis la heroo de romano de sinjorino Shelley. Laŭ la rakonto, li kreis monstron en la formo de viro, kiu alportis al li multe da embarasoj kaj malfeliĉoj en diversaj manieroj. La moralo supozeble estas, ke oni devas...”

”Bone, bone, bone,” la frato ŝin malĝentile interrompis.

”Ĉion tion mi jam scias. Mi nur volis revoki al mi la nomon.

Nu, mi estas Frankenstein kaj ĉi tiu princo estas la monstro.”

”Mi ne scias, kial vi diras tion, Benĉjo,” protestis la fratino.

”Mi estas certa, ke li estas tre afabla juna viro.”

”Li estas tiel afabla juna viro,” diris sinjoro Scobell, ”ke mi estus multe pli trankvila, se mi estus liginta lin al arbo per ŝnuro, anstataŭ lasi lin forvagi sola kun sufiĉe da mono por aĉeti vespermanĝojn por ĉiuj spektaklaj junulinoj en Londono dum la venontaj dek jaroj.”

”Mi estas certa, ke tia juna viro li ne estas, Benĉjo. Li ŝajnis tiel afabla kaj kvieta kaj ĝentila.”

Sinjoro Scobell spirblovis.

”Ĉu vi iam observis unu el tiuj kvietaj ĝentilaj junaj viroj, kiam li jam unu fojon ekmoviĝis? Mi diras al vi, ke li estas ankoraŭ alia princo Karlo. Ĉi tiu ulo estas la filo de princo Karlo, kaj, kredu min, princo Karlo estis ja gaja knabo. Ne. Mi estis trompita. Tiu honesta, malkaŝema vizaĝo lia min tiel frapis, ke kiam Betty forkuris kaj li diris ’Mi ŝin sekvos. Donu al mi la monrulon, ĉar mi eble bezonos aĉeti sandviĉon survoje’, mi ĝin donis senhezite. Estis nur post unu-du tagoj, ke mi ekscivolis, kial li tiel deziris sekvi knabinon, kies vizaĝon li apenaŭ konis. Li ja ne povis esti vidinta Betty pli ol dufoje en sia tuta vivo.”

”Eble li enamiĝis en ŝin je la unua rigardo,” proponis fraŭlino Scobell reveme.

”Tju! Je la unua rigardo li enamiĝis en la ideon pri libertempo en Londono kun granda kvanto da mono. Mi estis malsaĝulo! Mi povas prezenti al mi kiel li ridas. Mi vetus, ke li faras sin la animo de gajaj vespermanĝoj, rakontante la historion!”

”Mi estas certa, ke vi eraras, Benĉjo.”

”Eraras? Kiel do vi klarigas tion, ke eĉ ne poŝtkarton ni ricevis de li de kiam li foriris?”

”Eble li ne havas novaĵon.”

”Mi vetus, ke li havas multe da novaĵo, sed ne tian, kian li volas, ke mi aŭdu. Mi ne estus trankvila, eĉ se pastro forirus kun tiom da mono en la poŝo. Kaj kiam temas pri princo de Mervo...! Ĉu vi iam tralegis la historion pri ĉi tiuj Mervaj princoj? Kredu min, ili estis ja festa bando. Ne estis eĉ unu, kiu ne kredis, ke monon oni devas elspezi — precipe fremdan.

Ĉi tiu estas ja la filo de sia patro. Kia patro, tia filo. Li sekvas la paŝosignojn de Betty, ĉu? La ekzemplon de la patro li sekvas! Mi vidas lin! Mi vidas, kiel li vagas de unu restoracio al la alia, laciĝinte, la brava knabo, sed nepre ne intencante rezigni antaŭ ol la mono elĉerpiĝos. Li bonege amuziĝas, la diablo lin prenu!”

Fraŭlino Scobell murmuretis ion, kion la financisto ne aŭdis, pri tio, ke knaboj estas ja knaboj.

”La ĉitieaj homoj ekscivolas,” daŭrigis sinjoro Scobell. ”La maljuna d’Orby ne kuraĝis skandali, kiam mi aranĝis la forigon de la respubliko, sed tio ne plaĉis al li. Li volas esti denove prezidanto, kaj li komencas agiti la popolon. Almenaŭ iu agitas, kaj mi kredas, ke tiu estas li. Ĉi tiuj homoj jam havis sufiĉe pri forestantaj princoj kiam princo Karlo okupis la tronon. Ili jam komencas demandi al si, kial oni forigis la respublikon, kaj kial je la diablo ili toleru, ke ĉi tiu princo agu tute same kiel la patro. Ili pretigas sin por fari tumulton. Se li ne revenos tre baldaŭ kaj montros al ili, ke li estas taŭga homo, li havos malfeliĉan finon, jen ĉio.”

Li sovaĝe fumis sian cigarstumpon. La resumado de la maljustaĵoj faritaj al li maltrankviligis lin.

”Mi estas certa...” jam komencis fraŭlino Scobell, kiam la pordo malfermiĝis kaj lakeo aperis.

”Nu?” bojis la financisto.

”Lia Moŝto la Princo de Mervo deziras paroli al vi, sinjoro.”

”Kiel! Kie li estas?”

”Lia Princa Moŝto promenas tien kaj reen antaŭ la domo, sinjoro. Li ne volis eniri. Li diris, ke li volas paroli al vi sola, sinjoro.”

”Bone,” diris sinjoro Scobell. La lakeo retiriĝis. La financisto turnis sin al la fratino. ”Vi vidas! Malpura konscienco! Li ne kuraĝas eniri. Venis fino al lia mono, kaj li cerbumas, kiamaniere li povos elĉerpi pli. Mi ja parolos al li! Je la ĉielo, mi parolos al li!”

”Ne traktu lin tro malmilde, Benĉjo. Li estas tre juna.”

”Li ne sentos sin juna, kiam mi estos finita kun li,” diris sovaĝe sinjoro Scobell. ”Li sentos sin milionjara.”

Dum la pasintaj kvardek ok horoj Johano travivis la maksimumon da maltrankvilo kaj la minimumon da dormo. Liaj okuloj estis ru ̧randaj kaj lia mentono kovrita de unutaga kreskaĵo. Liaj vestoj estis ĉifitaj. Alivorte, li havis la aspekton de juna viro kiu ĵus finis longan diboĉon; kaj ĝuste en la momento kiam sinjoro Scobell eliris tra la pordo, li preterpasis kun kurbigitaj ŝultroj kaj kun la pensoj direktitaj malproksimen en Anglujo. Ĉe la vido al tiu aperaĵo, la plej malbonaj suspektoj de la financisto konfirmiĝis. Li fikse alrigardis, kaj lia cigaro malrapide leviĝis preskaŭ perpendikulare dum li elpuŝis la makzelon.

”Vi do revenis!” li diris.

Johano haltis.

”Mi volis paroli al vi,” li diris.

La fino de la cigaro de sinjoro Scobell preskaŭ tuŝis lian maldekstran okulon.

”Vi volis paroli al mi? Mi vetus, ke vi volis paroli al mi. Kie vi estis? Kial Betty ne estas kun vi?”

Johano ruĝiĝis.

”Tion ni lasu, se vi ne kontraŭas,” li diris.

Sinjoro Scobell penis kapti la spiron. Li tramordis sian cigaron. Liaj verdaj okuloj ardis senbrile, kaj la fino de lia nazo tordiĝis, kiel ĝi kutimis en krizaj momentoj.

”Lasu...?” li balbutis. ”Lasu...? Tion ni lasu? Nu, pendigu min! Tion ni lasu!”

Li glutis ion. Tiam li trovis la eblon paroli.

”Nu!” li kriis. ”Vi kaj mi devas interparoli, juna viro! Vi ŝajne forgesis kiel vi statas. Eble via imperia moŝto bonvolos aŭskulti momenton dum mi klarigos ĝuste kiel via reĝa moŝto statas. Atentu. Vi foriris por trovi Betty kaj revenigi ŝin kaj edziĝi kun ŝi, ĉu ne? Nu, kial vi tion ne faris?”

Johano fikse rigardis al li. Malrapide li ekkomprenis.

”Mi aranĝis ĉi tiun aferon,” daŭrigis sinjoro Scobell,”kaj ĝi devos efektiviĝi. Mi venigis Betty por ke ŝi edziniĝu kun vi, kaj ŝi nepre edziniĝos kun vi. Mi ĉion ĉi klarigis al ŝi, sed estante malsaĝa knabino, ŝi provis eltiriĝi. Sed ŝi devos reveni, kaj mi estis sufiĉe ŝtipkapa por kredi, ke kiam vi foriris, vi efektive intencis ŝin trovi kaj revenigi. Anstataŭe, vi ĉirkaŭkuris en Londonon kun mia mono kaj...”

Johano tranĉis liajn klarigon per subita akra krio. Blindiga lumo de kompreno disradiis en lia menso. Estis kvazaŭ li palpas al si vojon en malluma kaverno kaj subite falpuŝiĝas neatendite en brilan sunlumon. Li nun ĉion komprenis. Ĉiu vorto kiun Betty parolis, ĉiu ŝia gesto, fariĝis mirinde klara. Li vidis nun, kial ŝi retiriĝis de li, kial ŝiaj okuloj enhavis tiun rigardon. Li ne kuraĝis demandi al si, kion ŝi sendube pensas pri li, pri la viro kiun la Kazino de sinjoro Scobell pagas por ke li edziĝu kun ŝi, pri la dungito, kiu perlaboras sian salajron, parolante la vortojn de amo.

Sento de vomemo lin atakis. Li ŝanceliĝis sur siaj piedoj.

Kaj tiam venis kolero, kolero kian li neniam antaŭe sentis, kolero kian li ne kredis, ke li kapablas senti. Ĝi superfluis sur lin per granda ondo, verŝiĝante tra liaj vejnoj kaj lin blindigante.

Pasis minuto. Malklare li aŭdis la voĉon de sinjoro Scobell, kiu ankoraŭ parolis, sed la vortoj havis nenian signifon por li.

Malsupre, Mervo, multkolora fajro, ridetis al li; kaj li abomenis ĝian fremdan belecon. Li sentis, ke li sufokiĝas. Ĉi tiu loko ne konvenas por viro. Vizio pri puraj ventoj kaj vastaj etendaĵoj aperis antaŭ li.

Subite lia menso komencis funkcii kviete kaj flegme. Li rigardis al la incitita financisto.

”Atendu!” li kriis, kaj sinjoro Scobell haltis meze de frazo.

”Mi trovis fraŭlinon Silver,” li daŭrigis.

”Vi ŝin trovis!” La kolero forvelkis el la vizaĝo de sinjoro Scobell. ”Bona knabo! Nu, se en mia kolero mi okaze diris ion malagrablan, forgesu ĝin, princo! Mi kredis, ke vi diboĉis en Londono. Vi ŝin do efektive trovis?”

”Jes. Kaj ŝi sciigis min pri kelkaj viaj paroloj pri mi. Ili malfermis al mi la okulojn. Ĝis mi aŭdis ilin, mi ne ĝuste komprenis mian situacion. Mi komprenas nun. Vi diris, ke mi estas via dungito.”

”Mi ja ne intencis, ke vi aŭdu tion,” diris sinjoro Scobell grandanime,”kaj Betty ne rajtis ripeti tion al vi. Mi ne miras, ke vi ofendiĝis; mi ne dirus ion tian rekte al vi en la vizaĝon.

Ne mi. Se mi estas nenio alia, mi almenaŭ estas taktoplena.

Sed ĉar vi ja aŭdis tion, nu...!”

”Ne pardonpetu. Vi estis tute prava. Mi estis malsaĝulo, tion ne vidinte antaŭe. Nenia priskribo povis estis pli justa. Vi tamen povis diri multe pli. Vi povis aldoni, ke mi estas nenio krom logaĵo por vetluda infero.”

”Ho, jen, princo!”

Li palpis en la veŝtpoŝo.

”Fumu bonan cigaron,” li diris.

Johano malakceptis la pacproponon per mansvingo.

”Mi protestas kontraŭ tio, ke mi estas via dungito,” li diris.

”Kaj mi protestas kontraŭ tio, ke mi estas logaĵo por vetluda infero.”

”Jen...!”

”Kaj mi forigos vin el ĉi tiu loko, sinjoro Scobell.”

”Kiel! Kion vi diras?”

Johano flegme renkontis lian mirigitan rigardon.

”Estos purigado,” li diris. ”Ne plu estos vetludado en Mervo.”

”Vi estas freneza,” elspasmis sinjoro Scobell. ”Forigi la vetludadon? Vi ne povos.”

”Mi povos. Tiu koncesio via ne valoras la paperon sur kiu ĝi estas skribita. Ĝin donis la respubliko. La respubliko estas finita. Se vi volas havi Kazinon en Mervo, nur unu viro povas doni al vi la permeson, kaj tiu estas mi. La agoj de la respubliko ne ligas min. Ek de mia alveno vi vetludis sen koncesio sur ĉi tiu insulo, kaj nun tio devos ĉesiĝi. Ĉu vi komprenas?”

”Sed, princo, parolu saĝe.” La voĉo de sinjoro Scobell estis preskaŭ plorema. ”Estas vi, kiu ne komprenas. Pro la nomo de la ĉielo, revenu sur la teron kaj parolu saĝe. Ĉu vi supozas, ke la ĉitieaj homoj tion toleros? Tute ne. Ne por minuto. Atentu. Mi ne riproĉas al vi. Mi scias, ke vi ne komprenas, kion vi diras. Sed ĉion tion vi devas preterlasi. Vi devas ne enpreni al vi en la kapon tiajn ideojn. Zorgu vian taskon, kaj ne miksu vin en alian. Ĉu vi scias, kiom longe vi restus princo de ĉi tiu loko, se vi ekpetolus kun mia Kazino? Ĝuste sufiĉe longe por lasi vin plenigi la valizon. Kaj post tio, ne plu estos princo. Zorgu vian taskon, kaj mi zorgos mian. Vi estas ja sufiĉe bona princo, konsidere de ĉio, kion oni bezonas de vi.

Vi estas ornama, kaj vi estas vigla. Nur daŭrigu esti bona knabo, kaj ne faru eksperimentojn, kaj vi taŭgos bonege. Ne forgesu, ke la gravulo ĉi tie estas mi. Mi nur bezonas svingi la manon kaj estos revolucio, kaj kio tiam okazos al vi? Tion ne forgesu, knabeto.”

Johano levas la ŝultrojn.

”Mi diris ĉion, kion mi havas por diri. Vi jam ricevis la avizon pri eksigo. Post hodiaŭ la Kazino estos fermita.”

”Sed ĉu mi ne diras al vi, ke la popolo tion ne toleros?”

”Pri tio ĝi povos decidi mem. Ĝi eble havas iom da memestimo.”

”Ĝi elĵetos vin.”

”Bone. Tio pruvos, ke ĝi ne havas.”

”Princo, parolu saĝe! Vi ja ne volas diri, ke vi forĵetas dudek mil funtojn ĉiujare kvazaŭ tio estus malpuraĵo!”

”Tio estas ja malpuraĵo, se ĝi estas akirata tiamaniere. Ne necesas paroli plu.”

”Sed, princo!”

”Estas finite.”

”Sed...”

Johano ekmarŝis malsupren. Li estis malaperinta jam kelkajn minutojn antaŭ ol la financisto povis plene estri siajn kapablojn.

Kiam li reakris la parolpovon, liaj paroloj estis mallogaj kaj trafaj.

”Freneza!” li elspasmis. ”Perfekta idioto!”

XVI: Mervo ŝanĝas sian konstitucion

Komikeco, se oni bone esploras ĝin, estas ĉefe retrospektiva afero. En postaj jaroj Johano kutimis rerigardi kun amuzo al la revolucio kiu lin elĵetis de la trono de liaj praavoj. Sed en la tempo de la okazintaĵo mem, ĝia komikeco lin ne allogis. Li estis furioze senripoza. Li deziris Betty. Li volis vidi ŝin kaj klarigi. Mervo jam fariĝis malliberejo. Sed li devis resti en ĝi ĝis ĉi tiu afero pri la Kazino estos decidita. Estis evidente, ke tio povas esti decidita nur laŭ unu maniero. Li ne kredis, ke liaj regatoj estas tiel grandanimaj, ke ili ŝatos idealojn pli ol monon. Li bone sciis, ke la militistaro kaj la civilularo senescepte kolektiĝos ĉirkaŭ sinjoro Scobell kaj la Kazino. Tio tamen ne ŝancelis lian decidon nepre resti ĝis la fino. Se li forirus nun, li similus al knabo kiu tiras pordan sonorilon kaj forkuras. Ĝis li ricevos formalan avizon pri eksigo, li devos resti, kvankam ĉiu tago havas kvardek ok horojn, kaj ĉiu horo duoble pli da lacigaj minutoj ol ordinare.

Li do atendis, furiozante, dum Mervo ekzamenis la situacion, pripensis ĝin, priparolis ĝin, prisonĝis ĝin, repriparolis ĝin, kaj montris ĝenerale tiun pezan malrapidecon, kiu estas la naskorajto de la mervano.

Efektive, la unua demonstracio ne venis de la mervanoj mem. Ĝi venis de la vizitantoj al la insulo, kaj konsistis el deputitaro de kvar homoj, gvidataj de la velkinta maljunulo kiu furioze rigardis al Johano en la Nederlanda ĉambro en la okazo de lia renkontiĝo tie kun Betty, kaj de flegma viro kun kalva kapo kaj lipharoj, kiuj similigis lin al rosmaro.

La tono de la deputitaro estis, jam de la komenco, kverelema. La velkinta viro faris sin la proparolanto. Li prezentis la grupon — la rosmaron kiel kolonelon Finch, la aliajn kiel Herr von Mandelbaum kaj sinjoron Archer-Cleeve. Li mem nomiĝis Pugh, kaj ŝajnis ke la tuta grupo, simile al la aliaj vizitantoj kiujn ĝi reprezentis, venis al Mervo, elspezinte por tio multe da peno kaj mono, por favori la vetludajn tablojn, kaj alveninte, ili trovas, ke tiujn tablojn oni detenas de ilia favoro. Kaj jen kion la deputitaro deziris ekscii: Kion ĉio ĉi signifas?

”Ni estis mirfrapitaj, sinjoro — via Princa Moŝto,” diris sinjoro Pugh. ”Ni ne povis — ni ne povas — kompreni. La tuta afero estas por ni nesolvebla mistero. Ni demandis la soldatojn ĉe la pordo. Ili direktis nin al sinjoro Scobell. Ni demandis sinjoron Scobell. Li direktis nin al vi. Kaj nun ni venis, kiel la reprezentantoj de niaj kunvizitantoj al ĉi tiu insulo, por demandi vian Princan Moŝton, kion tio signifas!”

”Fumu cigaron,” diris Johano, etendante la skatolon. La proponatan donacon sinjoro Pugh mansvinge malakceptis.

Sed ne Herr von Mandelbaum, kiu, avide glitinte antaŭen, retiriĝis kun sia akiraĵo al la malantaŭo de la grupeto.

Sinjoro Archer-Cleeve, juna viro kun zorge kombitaj blondaj haroj kaj la mieno de devojiĝinta ŝafo, kontribuis sian opinion.

”Ne, sed mi diris, je Jovo, vi scias, efektive, vi ja scias, kiel?”

Jen kion pensis sinjoro Archer-Cleeve pri la situacio.

”Ne por cigaroj ni venis ĉi tien,” diris sinjoro Pugh. ”Ni venis, via Princa Moŝto, por klarigo.”

”Pri kio?” diris Johano.

Sinjoro Pugh faris koleran geston.

”Ĉu vi dubas pri mia rajto regi ĉi tiun gravan landon laŭ mia propra bontrovo, sinjoro Pugh?”

”Tio estas tiraneca ago,” diris la velkinta vireto.

La rosmaro parolis la unuan fojon.

”Kion vi diris?” li flustris raŭke.

”Mi diris,” ripetis sinjoro Pugh, laŭtigante la voĉon,”ke tio estas tiraneca ago, kolonelo.”

La rosmaro peze kapbalancis kun fermitaj okuloj.

”Ja,” diris Herr von Mandelbaum tra la fumo.

Johano rigardis al la proparolanto.

”Vi venis de Anglujo, sinjoro Pugh?”

”Jes, sinjoro. Mi estas angla civitano.”

”Prezentu al vi, ke iu entreprenema persono starigis vetludejon en Piccadilly, ĉu la aŭtoritatularo alrigardus kaj ridetus?”

”Tio estas tute alia afero, sinjoro. Vi ĉikanas. En Anglujo vetludado estas leĝe malpermesita.”

”Ankaŭ en Mervo, sinjoro Pugh.”

”Tju!”

”Kion vi diris?” demandis la rosmaro.

”Mi diris ’Tju!’ Kolonelo!”

”Kial?” diris la rosmaro.

”Ĉar lia Princa Moŝto ĉikanas.”

La rosmaro kapbalance signis sian aprobon.

”Lia Princa Moŝto ne ĉikanas,” diris Johano. ”Vetludado estas malpermesita en Mervo pro la sama kaŭzo kial ĝi estas malpermesita en Anglujo, ĉar ĝi senmoraligas la homojn.”

”Tio estas absurda, sinjoro. Vetludado estis permesita en Mervo dum preskaŭ unu jaro.”

”Sed ne de mi, sinjoro Pugh. La respubliko efektive donis koncesion al sinjoro Scobell. Sed kiam mi venis sur la tronon, necesis al li havigi koncesion de mi. Mi ĝin ne donis. Jen kial la pordoj estas fermitaj.”

Sinjoro Archer-Cleeve ekparolis ankoraŭ unu fojon.

”Sed...” Li haltis. ”Mi forgesas, kion mi volis diri,” li diris al la ĉeestantaro ĝenerale.

Herr von Mandelbaum diris ion en la gorĝo, sed neniu lin atentis.

Johano denove parolis.

”Se vi estus princo, sinjoro Pugh, ĉu estus agrable al vi ricevi salajron de vetludejo?”

”Tio tute ne tuŝas la nunan aferon.”

”Kontraŭe. Tio ja tuŝas la nunan aferon. Mi okaze havas iom da memestimo. Estas vere, ke mi tion malkovris nur antaŭ nelonge, sed mi efektive havas. Mi ne deziras esti princo — kredu min, tio estas multe tro alta taksata profesio — sed se mi devas esti princo, mi specialiĝos. Mi ne kombinos la profesion de princo kun tiu de trompisto. Dum mi estas sur la trono, ĉi tiu altgrada vetludado ne trovos lokon sur la scenejo.”

”Kion vi diris?” diris la rosmaro.

”Mi diris, ke dum mi estas sur la trono ĉi tie...”

”Mi vin ne komprenas,” diris sinjoro Pugh. ”Viaj paroloj estas absolute nekompreneblaj.”

”Ne gravas. Miaj agoj parolas por si mem. Estas tute egale, kiaj estas miaj paroloj — gravas nur tio, ke la Kazino estas fermita. Ĉi tion vi povas kompreni?’ ”Lasu min do diri al vi, sinjoro” — sinjoro Pugh batis la tablon per sia osta pugno — ”ke vi ludas per fajro. Komprenu min, sinjoro; ni ne venis por minaci. Ni estas pacama deputitaro de vizitantoj. Sed mi observis vian popolon, sinjoro. Mi observis ĝin atente. Kaj lasu min diri al vi, ke vi paŝas sur vulkano. Jam estas signoj de granda malkontento.”

”Jam!” kriis Johano. ”Tio min amuzas. Mi supozas, ke en ĉi tiu diabla lando la popolo rigardas sin vigla, se ĝi ekagis unu jaron post la okazintaĵo. Mi ne scias, ĉu vi havas ian influon super la popolaĉo, sinjoro Pugh — vi ŝajnas ja fervora kaj grava persono — sed se vi havas, bonvolu fari al mi la komplezon peti ĝin ekagi senprokraste. Ne utilas diri, ke mi paŝas sur vulkano. Vi devas tion pruvi. Ni vidu la vulkanon. Alportu ĝin.”

”Vi povas ŝerci...”

”Kiu ŝercas? Ne mi. Por mi la afero estas ja serioza. Mi volas foriri. Nur ĉi tiu prokrasto retenas min en ĉi tiu forlasita loko. La ĉitieaj homoj evidente min elĵetos pli aŭ malpli frue.

Je la ĉielo, kial ili tion ne faras tuj?”

”Kion li diris?” demandis la rosmaro.

”Vi povas ja demandi, Kolonelo,” diris sinjoro Pugh, rigardante mirigite al Johano. ”Lia Princa Moŝto ŝajne perdis sian tutan prudenton.”

La rosmaro turnis la okulojn sur Johanon, kvazaŭ atendante, ke tiu donos ian videblan signon de freneziĝo, sed trovinte, ke laŭ la eksteraĵo li estas tute trankvila, li fermis la okulojn kaj ree balancis la kapon.

”Mi devas diri, ĉu vi ne scias,” diris sinjoro ArcherCleeve,”Tio venkas min, ĉu?”

La tuta deputitaro ŝajne kredis, ke la lasta parolo de Johano bezonas komentarion.

Johano tamen ne estis en humoro por doni klarigon. Lia pacienco jam elĉerpiĝis.

”Mi proponas, ke ĉi tiu konferenco estu fermita,” li diris.

”Vi aŭdis ĉion, kion por ekscii vi venis — mian motivon por fermi la Kazinon. Se la motivo vin ne kontentigas, tio estas via afero. Pri tio faru kion ajn vi volas. Sed la jenon vi devas rigardi kiel solidan fakton — kaj ĝin vi povas disbruigi kiom ajn plaĉos al vi — ke la Kazino estas fermita, kaj ne remalfermiĝos dum mi estas la reganto ĉi tie.”

Tiam la deputitaro retiriĝis, malvolonte.

En la sekvanta mateno venis letereto de sinjoro Scobell. Ĝi estis mallonga. ”Estu saĝa,” ĝi tekstis. Johano ĝin disŝiris.

En la sama vespero komenciĝis definitiva militado.

Inter la palaco kaj la vendoplaco troviĝis mallarĝa strato pavimita de plataj ŝtonoj; frue en la tago svarmis sur ĝi granda homamaso, sed ĝi fariĝis senhoma post la sunsubiro. Ĉirkaŭ la sepa horo, Johano promenis sur tiu strato, fumante cigaredon, kiam li ekkonsciiĝis pri viro, kiu kaŭras kun la dorso turnita al li. Tiel absorbita estis la viro per tio, kion li estis skribanta sur la ŝtonoj, ke li ne aŭdis la alproksimiĝon de Johano, kaj ĉi tiu, venante de malantaŭe, povis vidi trans lian ŝultron. Per grandaj kretaj literoj estis skribitaj la vortoj: ”Conspuez le Prince.”

La scio de Johano pri la franca lingvo ne estis profunda, sed ĉi tion li povis kompreni, kaj li ĉagreniĝis.

Dum li rigardis, la viro, kaŭrante sur la kalkanoj, klinis sin antaŭen por plibeligi unu el la literoj. Se li estus intence preninta tiun pozon, li ne povus meti sin en pli oportunan pozicion.

Johano estis futbala lundanto antaŭ ol li fariĝis princo. La tento estis tro granda por li. Li retiris la piedon....

Aŭdiĝis plorkrio kaj falbato, kaj Johano reprenis sian promenadon. La unua pafo estis pafita.

Frue en la sekvanta mateno ŝtono ĵetiĝis al fenestro en la malantaŭo de la palaco, kaj iom antaŭ la tagmezo oranĝo preskaŭ trafis unu el la soldatoj, kiuj gardestaris antaŭ la Kazino. Tiuj okazintaĵoj en Mervo efektive egalis al la atako kontraŭ la Bastille dum la franca revolucio, kaj Johano, aŭdinte pri tiuj perfortaĵoj, komencis esperi.

Sed post tiom da streĉado ŝajne elĉerpiĝis la furiozeco de la popolaĉo. La cetera parto de tiu tago, kaj la tuta de la sekvanta, pasis sen plua sensacio.

La sekvantan matenon, post la manĝo, sinjoro Crump iris al la palaco. Johano ĝojis vidi lin. La servistaro de la palaco estis lojala, sed laŭ la vidpunkto de gaja kunuleco, la fakto ke ili ne parolis la anglan lingvon, dum Johano ne parolis la francan, estis grava maloportunaĵo.

Sinjoro Crump alportis ankoraŭ leteron de sinjoro Scobell.

Ĉi-foje ĝin disŝiris eĉ ne leginte ĝin, kaj sin turninte al la sekretario, li petis lin sidiĝi kaj esti senĝena.

Gustumante la viskion kun sodakvo kaj fumante unu el la cigaroj de Johano, sinjoro Crump fariĝis komunikiĝema.

”Ĉi tiu afero estas ja stranga,” li diris. ”La maljuna Ben frakasas la meblojn tie en la kampodomo. Li jam havis sufiĉe.

Ĉiu horo, kiun la ĉitieaj homoj bezonas por decidiĝi pri la afero, kostas al li monon, kaj li absolute ne povas kompreni, kial ili tiel malrapidas.”

”Ankaŭ mi ne komprenas. Mi ne kredas, ke ĉi tiuj limakoj efektive elĵetis mian patron. Se ili tion ja faris, sendube iu unue injektis al ili radiumon. Mi atendos ankoraŭ du tagojn, kaj se ili ĝis tiam ankoraŭ ne estos aranĝintaj la aferon, mi foriros, kaj pri tio ili tiam faru, kion ajn ili volos.”

”Vi foriros! Ĉu vi deziras foriri?”

”Kompreneble mi deziras foriri! Ĉu vi kredas, ke efektive plaĉas al mi petoladi en ĉi tiu komedia insulo? Mi ne riproĉas al vi, Crump, ĉar la kulpo ne estas via, sed, je Jovo! se mi estus sciinta en kian neston vi min forportas, mi estus min metinta sub la protektadon de la polico. Halo! Kio estas tio?”

Li salte leviĝis dum la sono de ekscititaj voĉoj venis de la alia flanko de la pordo. La sekvantan momenton ĝi fulmrapide malfermiĝis, malkaŝante generalon Poineau kaj grupon de diversspecaj lakeoj kaj aliaj servistoj. Granda eksciteco ŝajne skuis ilin ĉiujn.

General Poineau alkuris en la ĉambron kaj ĵetis la brakojn supren. Poste li lasis ilin fali, levis la ŝultrojn, kaj alprenis pozon kiu memorigis pri la pentraĵo ”Malespero.”

”Mon prince!” li elĝemis.

Lavango de franclingvo eksplodis de la grupo ekster la pordo.

”Crump!” kriis Johano. ”Venu al mi, Crump! Vigliĝu! Jen bona okazo por via talento. Ne atentu la ĥoron sur la koridoro. Koncentrigu viajn klopodojn sur la maljunan generalon.

Pri kio li parolas? Mi vere kredas, ke li venis sciigi min, ke la popolo finfine vekiĝis. Proponu al li trinkon. Kio estas viskio franclingve? Venu, Crump.”

La generalo jam komencis paroli rapide, forte gestadante.

Johano miris, vidante ke sinjoro Crump efektive povas kompreni la deklamadon.

”Nu?” diris Johano.

La mieno de sinjoro Crump estis serioza.

”Li diras, ke granda homamaso kolektiĝis en la placo. Ili parolas...”

”Tion ili povas!”

”...pri atako kontraŭ la palaco. La palaca gvardio jam aliĝis al la popolo. General Poineau insiste petas, ke vi alivestigu vin kaj forkuru dum ankoraŭ restas tempo. Ĉe lia kampodomo vi trovos sekuran rifuĝejon ĝis la agitiĝo kvietiĝos, kiam oni povos vin ŝtele veturigi al Francujo dum la nokto...”

”Ne,” diris Johano, skuante la kapon. ”Estas tre kompleze viaparte, generalo, kaj mi treege ŝatas vian bonecon, sed mi ne povas atendi ĝis la nokto. La boato ekiros al Marseille post unu horo. Mi ĝin trafos. Mi havos sufiĉe de tempo. Mi iros nun paki mian valizon. Crump, bonvolu paroli al la generalo dum mi estas for. Mi baldaŭ revenos.”

Sed dum li paŝis al la pordo, venis tra la malfermita fenestro la murmuro de homamaso. Li haltis. Generalo Poineau fulmrapide elingigis sian glavon kaj ĝin salute levis. Johano frapetis al li la ŝultron.

”Vi estas bravulo, generalo,” li diris, ”sed ni ĝin ne bezonos.

Venu, Crump. Helpu al mi alparoli la homamason.”

Ekster la fenestro de la ĉambro, kiu donis vidon sur placon, estis malgranda balkono kun balustrado el ŝtono. Kiam Johano montris sin, kolera muĝado leviĝis de la popolaĉo.

Johano paŝis sur la balkonon, kaj staris, apogante la brakojn sur la balustradon, kaj rigardante al la amaso. La muĝado ripetiĝis, kaj de la malantaŭo de la popolamaso venis la akra pafo de fusilo, kaj kuglo, la unua kaj la lasta de la milito, forŝiris pecon de la kolumo de lia jako, kaj batiĝis al la muro.

Larĝa rideto aperis sur lia vizaĝo.

Se li estus studinta pri tio tutan jaron, li ne povus alpreni pli trafan aŭ pli efikan rimedon por kvietigi la popolaĉon. Lia rideto estis tiel ĉarma kaj tiel amika, ke la muĝado formortis kaj la pugnitaj manoj malfermiĝis kaj falis. Atenda silento regis sur la palaco.

Johano signis al Crump, kiu venis sur la balkonon, tamen iel malvolonte, ĉar li estis maltrankvila pri la nevidebla ĉasisto kun la fusilo.

”Diru al ili, ke ĉio estas en ordo, Crump, kaj ke ili ne bezonas ekscitiĝi. Laŭ ilia sinteno mi konkludas, ke oni ne plu bezonas min sur ĉi tiu trono. Demandu ilin, ĉu mi pravas.”

Kiam la sekretario finis paroli, malgranda viro, kiu ŝajne esti la komandanto de la amaso, paŝis antaŭen, kaj elkriis kelkajn vortojn, kiuj tiris aproban murmuradon el liaj sekvantoj.

”Li volas scii,” interrompis sinjoro Crump, ”ĉu vi permesos, ke la Kazino remalfermiĝu.”

”Diru al li, ke ne, sed aldonu, ke mi tre volonte abdikos, se tion ili volas. Vigligu ilin, amiko. Diru, ke ili decidiĝu rapide, ĉar mi volas trafi la boaton. Ne lasu ilin diskuti, alie ili staros tie parolante ĝis la sunsubiro. Jes aŭ ne. Nur tion.”

Post kiam sinjoro Crump denove parolis, sekvis momento de surprizita silento. La merva menso ne kutimis, ke oni ĝin tiel rapidigu. Tiam voĉo kriis, kvazaŭ nur por fari provon, ”Vive la République!” kaj tuj la krio ĝeneraliĝis.

Johano direktis al ili radiantan rideton.

”Bone,” li diris. ”Bonege! Mi sciis, ke vi povas ja moviĝi same rapide kiel iu alia, se vi nur streĉas viajn fortojn. Jen mia ideo pri revolucio. Ĝi estas modelo por ĉiu lando en la mondo. Sed mi maltrafos la boaton. Bonvolu diri al ili, ke ĉiu civitano, kiu deziras trinkon aŭ cigaron, ĝin trovos en la palaco. Diru al la doma stabo, ke ĝi sin tenu prete por tiri korkojn.

Fari revolucion estas ja seka laboro. Kaj nun mi devas efektive foriri. Donu duonkronon al unu el tiuj uloj kaj sendu lin venigi fiakron. Mi devas rapidi.”

Kvin minutojn poste la revoluciistoj, evidente embarasate kaj ĝenate, ŝafmiene forglutis siajn refreŝigaĵojn sub la frostigaj rigardoj de la domintendanto kaj liaj subuloj, dum supre en la reĝa dormoĉambro la eksigita princo pakis rapidege sian vojaĝkeston.

XVII: Johano revenas al Norworth

Malfeliĉe, en momentoj de emocio la homo emas forgesi pri la konveneco, precipe se li havas tian temperamenton, kian havis Johano. La menso de Johano estis unuĉambra.

Se lin atakis ia forta impulso, ĝi tute plenigis lian kapon, lasante lokon al neniaj aliaj pensoj. Ekzemple, kiam li foriris de la kastelo de Norworth, lia kapo estis tiel plena de la ideo, ke li devas reiri al Mervo por forigi la vetludajn tablojn, ke li tute ne pensis pri la devoj, kiujn li ŝuldas al siaj gegastigantoj. Kaj de tiu momento la vivo lin forportis tiel rapide, ke neniam venis al li en la kapon pripensi sian situacion antaŭ ol li sin trovis en la boato, kiu returne kondukis lin, senigitan de sia princa rango, sed plenigitan de la agrabla fiereco de viro, kiu insistis pri siaj rajtoj kaj reakiris sian memestimon.

Kaj efektive pripensante sian situacion, li ekkonstatis kun forta maltrankvilo, ke lia konduto ne estis ĝuste tia, kian la ĝentileco atendas de foriranta gasto. Kiu deziras konformigi sin al la manieroj kaj reguloj de la konveneco, tiu ne ĉesigas sian viziton al kampara restadejo, kaŝe forirante laŭ la malantaŭa ŝtuparo kaj elŝteliĝante tra la servistejo en la mallumon, antaŭe ne adiaŭinte siajn gegastigantojn. Nun Johano povis ĉi tion vidi tre klare. Li miris, ke li ne vidis jam antaŭe. Rerigardante, li memoris, ke li ja havis la intencon skribi al sinjorino Morrison, post sia alveno en Londono, pretekstante subitan kaj urĝan aferon. Sed li endormiĝis en la atenda ĉambro de la stacidomo. kaj kiam li vekiĝis, li havis nur sufiĉe da tempo pro trafi la vagonaron, kuregante.

Li bedaŭris sian forgesecon. sed ne estis nur la konscienco, kiu lin turmentis. Lia bedaŭro devenis ne sole de konsciencriproĉoj, nek de la scio, ke lia stranga konduto sendube vundis la sentojn de gesinjoroj Morrison. Lin maltrankviligis la penso, ke li nun ne povos reveni por repreni la viziton kvazaŭ okazis nenia interrompo. Jam antaŭ ol li alvenis al Londono, li tute klare konstatis, ke krom se gesinjoroj Morrison havas efektive anĝelecan naturon, la kastelo de Norworth estos barita al li, kaj ke li do ne havos multe de ŝancoj por denove renkonti Betty. Kampodomo povas estis fortikaĵo.

Nur sur Della li devos meti sian esperon. Ŝia amikeco al li verŝajne restus tuta eĉ sub la plej malfacilaj cirkonstancoj. Li decidis sin enpostenigi ĉe la vilaĝa gastejo, kaj paroli kun ŝi antaŭ ol provi ion alian.

Sekve, alveninte en la vilaĝo, li sendis al ŝi leteron; kaj baldaŭ, dum li atendis sur la dormema strato ekster la gasteja pordo, li vidis ŝin vigle alproksimiĝanta, kun vizaĝo sur kiu la scivolemo estas klare skribita.

”Mi ĉion klarigos poste,” li diris, responde al ŝia torento de demandoj. ”Unue, kiel mi statas? Koncerne viajn gepatrojn, mi volas diri?”

”Treege malbone, koncerne panjon. Jen, kial vi kuregis for...?”

”Mi intencis skribi de Londono. Kredu min, Della, mi devis foriri. La plenajn detalojn mi donos al vi poste. Kompreneble, via panjo volas neniam refoje vidi min?”

”Ŝi ja ne kondutas kvazaŭ ŝi senpacience atendas vian revenon! Jen, kial vi...?”

”Della,” interrompis Johano, ”mi devas nepre eniri tiun domon. Mi devas nepre paroli al Betty...”

”Paroli al Betty!”

”Mi havas ion por diri al ŝi. Mi devas paroli al ŝi. Della, estu amikino, kiel vi ĉiam estis. Ŝtele enigu min en la domon, kaj zorgu, ke mi restos sola kun Betty dum kvin minutoj. Ĉu vi ne povas aranĝi pri tio hodiaŭ? Mi ne povas atendi.”

Della lin rigardis per larĝe malfermitaj okuloj.

”Ĉu vi enamiĝis en Betty, Johano Maude?”

”Kompreneble.”

”Do, pro la nomo de la ĉielo, kial vi tiel forkuris?”

Johano skuis la kapon senpacience.

”La historio estas tro longa por rakonti nun. Temas pri io, kion mi devis fari antaŭ ol mi povis vidi ŝin refoje.”

”Nu, mi supozas ke vi ja komprenas la propran aferon pli bone ol iu alia,” diris Della dubeme. ”Tamen, se mi estus viro, kiu enamiĝis en knabinon, mi ja ne forkurus por lasi ŝin kun lia lorda moŝto, kaj...”

”Kion vi volas diri?”

”Nu, eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi ja ne estas la sola ŝtoneto sur la marbordo. Mi tamen tute ne komprenas.

Mi ne vidas, kion celas lia lorda moŝto. Li klare havas la intencon edziĝi nur kun mono, sed — nu, se vi vidus lin kiam Betty estas proksime. Li estas ja la Diligenta Knabo.”

”Sed ĉu Betty...?”

”Mi ŝin ne komprenas. Jen ŝajnas al mi, ke ŝi ekamas lin, jen ŝi kondutas kvazaŭ ŝi havas nenian amikon en la tuta mondo.”

”Della, ĉu vi povas enigi min en la domon hodiaŭ posttagmeze?”

Della enpensiĝis.

”Mi kredas, ke jes,” ŝi diris. ”Hodiaŭ oni estas tre okupata en la domo. Ni havos nian unuan ĝardenon festeton. Jen, kiel mi ĝin timas, Johano Maude! Lia lorda moŝto kunkolektis aron de siaj plej intimaj amikoj. Ili tamen estas nur la antaŭgvardio. Se ni imponas al ili, laŭ mia kompreno de la afero, la ceteraj altranguloj en ĉi tiu najbaraĵo nin aprobos kaj vizitos grandare. Dependos de ni. Oni nin provos. Se vi volas eniĝi la domon, la hodiaŭa tago estas la plej taŭga. La geservistoj troviĝos ekstere, deĵorante ĉe la festeto, kaj vi do povos facile engliti. Jen, mi scias kion vi povos fari. Vi konas mian ĉambreton apud la salono? Enŝteliĝu tien, kaj kiam mi trovos okazon, mi petos Betty venigi ion el la salono. Tiam vi povos eniri kaj paroli al ŝi. Ne perfidu min, tamen. Se Betty koleros kontraŭ vi, mi ne volas, ke ŝi koleru ankaŭ kontraŭ mi. Vi devos hazarde troviĝi tie. Estos plej bone, se vi estos proksime de la malantaŭa pordo je duono post la kvara, kaj atendos okazon por eniri. Tiam estos sendanĝere, ĉar ni estos trinkantaj teon kun la trupo sur la teraso. Kaj mi diras nur, ke se vi trafos en malfeliĉon, ne entiru min.”

Sub aliaj cirkonstancoj la ŝtela eniro de Johano en la kastelon de Norworth eble havus romantikan aspekton. Sed romantiko estas delikata planto, kiu velkas sub la glacia spiro de la ridindeco. Kaj la ridindeco ombris liajn movojn kvazaŭ nubo.

Rampante tra la arbareto flanke de la kastelo, li gardis sin ne kontraŭ armitaj malamikoj kiuj volis atenci lian vivon, sed nur kontraŭ prozaj ĉasgardistoj. Enirante la arbareton, li ja renkontis malgrandan flavan hundon, kiu aperinte de nenie, ŝajne volis atenci lin, sed ĝi baldaŭ retiriĝis, kriante, kiam ĝin trafis bone alcelita ŝtono.

Finfine li trovis sin en la ĉambro de Della. Li sentis sin varma, ĝenata, kaj kun la samaj emocioj kiajn li spertus, se li estus ĵus deirinta de tramo, evitinte la konduktoron kaj ne paginte la veturprezon. Li profunde konsciis, ke li estas en treege malglora situacio. Li estis ŝtelrompisto sen la kompensa eksciteco, kiu supozeble kuraĝigas domrabiston post sukcesa sed danĝeroplena entrepreno. Nenian danĝeron li bezonis eviti. La vivon lin ne riskis, kiel farus heroo de la romantikeco. Se oni malkovrus lin, li estus malvarme elĵetita. Tian situacion nenio povus romantikigi.

Li viŝis al si la frunto per poŝtuko. Li estis ege malfeliĉa.

Nur la penso, ke la cirkonstancoj devigas lin resti ĉe sia posteno, se li volas paroli al Betty, lin subtenis dum la atendado.

La ĉambro troviĝis sur la dua etaĝo. Ĝi estis malgranda kaj hele meblita. Ĝuste pro tiuj ecoj Della ĝin elektis. Ĝi estis gaja oazo meze de solena dezerto. Starante ĉe la fenestro, Johano povis vidi la lagon, kaj aŭdi la sonojn de aristokrata festado sur la teraso malsupre. Singarde ekrigardante de post la kurteno, li vidis la elektitan gastaron, kiun lord Arthur Hayling kunkolektis por miksiĝi kun la invadintoj. La temanĝo jam komenciĝis. La teraso, punktita de someraj robaj, prezentis gajan kaj viglan aspekton. Ankaŭ sinjorino Morrison, sidante meze de la kunvenintaro, prezentis gajnan kaj viglan aspekton, sed Johano, ŝin observante, dubis pri la sincereco de ŝia gajeco. Ŝajnis al li, ke ŝi nun trapasas tian provon, kian ŝi neniam antaŭe spertis. Li deziris, ke li estu pli proksime, por aŭdi la konversacion. Al alrigardanto de fenestro sur la dua etaĝo, ĉio ŝajne iris bone kaj glate; sed duaetaĝaj impresoj pri ĝardena festeto ne estas taŭga kriterio.

Oficiala novaĵo de la batalkampo estis alportata, kelkajn momentojn poste, de Della. Ŝi aspektis pura kaj freŝa en sia hela robo, kiam ŝi alkuris en la ĉambron, sed ŝiaj okuloj estis lacaj.

”Mi venis nur por plori kelkajn minutojn,” ŝi diris simple, lasante sin fali en seĝon. ”Kaj mi ne deziras konsolon, ĉar tio nur plorigus min pli. Se vi diros unu afablan vorton, Johano Maude, mi ploros por ĉiam. Promesu, ke vi ne diros.”

”Mi promesas,” diris Johano.

”Mi do komencas.”

Kaj ŝi ploris kviete, de tempo al tempo viŝante al si la okulojn per eta poŝtuko. Post kelka tempo ŝi levis la kapon, kontente ridetante.

”Dankon,” ŝi diris. ”Nun mi fartas tre bone. Mi sentas, kvazaŭ mi havis ŝvitbanon.”

”Kio estas?”

”Nenio estas. Nur miaj nervoj. Johano Maude, ĉu vi memoras kion generalo Sherman diris pri la milito? Nu, ĉi tiu altsocieta ludo estas guste la sama. Johano Maude, ili sidas kaj ili rigardas al vi kvazaŭ vi estas io kondamnita laŭ la leĝoj pri malpuraj nutraĵoj, ĝis vi sentas deziron deŝiri la ĉapelon kaj salti sur ĝin kaj hurli. La maljunulo aspektas dudek jarojn pli aĝa ol li vere estas. Panjo batalas grandioze, sed mi povas vidi, ke estas malbone al ŝi. Kial ni enmiksis nin en ĉi tiun malsaĝaĵon? Por Betty ĝi ja konvenas. Ŝi jam kutimis vivi inter tiaj homoj. Ĉu mi ne diris tion al vi multfoje? Tiujn dukinojn kaj grafojn ŝi manipulas kvazaŭ dresistino. Ĝij! Tiun infanon mi admiras.”

”Kaj, parolante pri Betty...” sufloris Johano.

”Bone, mi ne forgesis. Ne nur por plori mi venis. Mi estis survoje al la salono por lasi mian poŝtukon sur la fortepiano.

Post ĉirkaŭ kvin minutoj, kiam mi estos tro okupata por foriri de la tablo, mi demandos al Betty, ĉu ŝi bonvolos supreniri por...”

”Della, vi estas juvelo. Ĉu mi ne povas fari ion por vi?”

”Certe. Se mi frostiĝos ĝismorte tie en la ĝardeno, diru al Tom, ke mortante, mi pensis pri li. Adiaŭ.”

Ŝi foriris. Johano aŭdis ŝin malfermi la pordon de la salono. Poste ŝi revenis kaj malsupreniris, kaj sekvis silento.

Johano reprenis sian observadon de post la kurteno. Li vidis Della iri sur la terason, kaj reveni al la manĝotablo. Kaj tiam por la unua fojo li distingis Betty inter la homamaso malsupre. Ŝi parolis al malvokolore vestita virino. Proksime ŝvebis lord Arthur Hayling.

La sceno nun ekalprenis la aspekton de kinoprezentado.

Ĝin observante, Johano povis sekvi per la okuloj ĉion kio okazis, kvankam neniu vorto lin atingis. Della, okupita ĉe la tablo, parolis al Betty. Betty rigardis supren al la domo.

Kaj tiam okazis io eksterprograma. Ŝi jam atingis la antaŭan pordon, kiam lord Arthur, malligante sin de la amaso, ekmoviĝis en la sama direkto. Johano alrigardis kun akra abomeno. Povis esti, ke lia lordo moŝto zorgas pri privata afero, sed en la menso de Johano ne estis dubo, ke li sekvas Betty.

Kelkajn momentojn poste liaj suspektoj konfirmiĝis. Voĉoj aŭdiĝis sur la ŝtuparo, kaj ili ambaŭ preterpasis la pordon, malantaŭ kiu staris Johano, kaj pluiris en la salonon. Johano sidiĝis kaj absorbiĝis en maldolĉajn pensojn. La okazo perdiĝis. Ĝin ruinigis la diabla algluiĝo de lia lorda moŝto.

Li sidis, atendante ĝis ili denove preterpasos sur la vojo returne. La momentoj pasis, kaj ankoraŭ nenia sono aŭdiĝis sur la koridoro. Estis strange. Della ja ne kaŝis la poŝtukon. Li singarde malfermis la pordon, kaj aŭskultis.

La pordo de la salono estis nefermita, kaj en la silento de la domo la voĉo de lia lorda moŝto estis klare aŭdebla, dum li ŝajne liveris monologon. De tempo al tempo li haltis, kaj poste rekomencis per la sama mallaŭta serioza tono.

La menso de Johano bezonis nur momenton por transiri de miro al plena kompreno. Unu sola vorto donis al li signon, kaj tiam la tuta mistero klariĝis. Tio estis nur unu el la elegantaj edziĝopetoj de lord Arthur Hayling. En la freŝa atmosfero de tiu salono, nur kvar metrojn malproksime de li, lia lorda moŝto proponas al Betty siajn manon kaj rangon.

Johano ne estis homo kun malvasta spirito. Ĝenerale lia starpunkto rilate al la nobelaro estis larĝe tolerema. Principe, li havis nenion kontraŭ tio, ke lordoj edziĝu. Se ili volas edziĝi, nu, ili edziĝu. Sed temas nun pri speciala kazo. Troviĝas limo ne transirebla de amemaj aristokratoj, kaj lord Arthur Hayling ĝin pasis.

Li firmtenis la anson. En la salono la monologo pluris sur sia ritma vojo.

Li ellasis la anson. La sekvantan momenton li troviĝis sur la koridoro.

En momentoj de emocioj, kiel estis jam dirite, Johano inklinis al impulsa agado. Delikatan kaj embarasan situacion li emis trakti kvazaŭ ĝi estas la tereno de la kontraŭuloj ĉe futbala konkurso. Dum aliaj eble alproksimiĝus kun singardemo al tia situacio, lia kutimo estis kurataki por enbati en ĝi truon.

La nuna estis tia situacio. Multaj viroj, sin trovinte vidalvide al ĝi, estus kviete kaj ĝentile retiriĝintaj. Pri tio Johano eĉ ne pensis.

Sin ĵetante antaŭen, li transpaŝis la distancon ĝis la salono per tri rapidaj saltoj.

XVIII: En la salono

Kiam Johano, plena de admirindaj intencoj, ekiris en la mallumo por forigi la vetludadon en Mervo, lia abrupta foriro ne nur ofendis lian gastigantinon, sed ĝi estis tute erare interpretita de Betty. Ŝi ĝin rigardis kiel signon, ke, se efektive en lia animo okazis lukto inter deziro al riĉaĵo kaj memrespekto, la unua venkis. Li venis, ŝi diris al si, por plenumi la komision kiun donis al li sinjoro Scobell, kaj malsukcesinte, li reiris al sia dunginto. Estis momentoj, kiam ŝi provis interpreti alimaniere lian foriron, sed ŝi ne sukcesis. La semajno, kiu sekvis lian malaperon, estis eĉ pli griza ol tiu unua semajno en Londono. La kastelo fariĝis hantata loko. Ne estis facile al ŝi konstati, ke li tute forpasis el ŝia vivo. Ŝi vidis lin ĉie.

La silenta sindono de lord Arthur Hayling unue tedis ŝin, sed iom post iom, kun la paso de la tagoj, ŝi trovis en ĝi iom da konsolo. Ŝi estis soleca ĝis la fundo de la animo, kaj li estis amiko. Li ne estis ja viro, kies personeco povus forte impresi ŝin, sed tio ne koncernis lian valoron kiel kunulon. Ŝi estis junulino en kies vivo nur unu viro povus okupi gravan lokon. Ĉiuj aliaj troviĝis sur malpli alta nivelo. Kaj sur ĉi tiu nivelo lord Arthur estis sendube sufiĉe alloga figuro. Li estis kunsentema. Li parolis interese. Li multe vojaĝis, kaj li sciis kredigi, ke li multe legis. Parolante kun li, ŝi povis forgesi iomtempe la doloron kiu ŝin neniam forlasis.

Efektive, lia lorda moŝto ludis la rolon de dormigilo por la sentoj. Ŝi sin donis al li, same kiel aliaj sin donas al alkoholaĵoj, por mortigi pensadon.

Ne estas mirinde tamen, ke lia lorda moŝto ne diagnozis sian kazon ĝuste tiamaniere. Tiu estus neordinare modesta viro, kiu povus vidi sin ludanta tian rolon; kaj lia lorda moŝto ne estis neordinare modesta. Kun ĉiu tago li pli kaj pli konvinkiĝis, ke li sukcesas bonege en sia entrepreno.

Kaj laŭ unu vidpunkto, li ne eraris. Senhalta komplezemo kaj kavalireco ne povas ne efiki en tiaj cirkonstancoj. Virino, kiu jam ĉesis esperi pri la propra feliĉo, povas finfine ekkredi, ke ŝi restas en la mondo nur por feliĉigi aliajn — aŭ almenaŭ unu alian. Kaj estis momentoj, kiam tiu sento ekposedis Betty. Della Morrison sciis trafi kaj nudigi la koron de iu afero per senrespekta frazo, kaj nenia longa priskribo, plena de detaloj, povus aldoni ion al ŝia resumo pri lord Arthur, kiam ŝi nomis lin ”la diligenta knabo.” li estis ĝuste tio. Milde, humile, kaj senĉese li amindumis Betty, komprenigante al ŝi per mil subtilaj manieroj, ke ŝi estas por li la tuta mondo. Estis neeble resti netuŝita. Ŝia koro doloris, kaj sopiregis al konsolo; la atmosfero de la kastelo, la malnovaj kverkpanelitaj ĉambroj, la ombroplenaj vojetoj, ĉio aldonis potencon al liaj paroloj; kaj ŝi ne sciis, ke preskaŭ la samajn vortojn li jam antaŭe diris per la sama vibranta voĉo al kelkaj aliaj heredontinoj.

La instinkto de virino instigas ŝin al sinofero pro aliaj. Iom post iom, komence malklare, poste pli definitive, kreskis en la menso de Betty la ideo, ke estus grandioza faro, sin doni al viro por kiu ŝi estas tiel vive grava. Ŝia propra vivo ja restos por ĉiam malplena, sed lian ŝi povos plenigi kaj feliĉigi.

Tiu penso eĉ ekfariĝis obsedo, ĉar ŝiaj nervoj estis skuitaj, kaj ŝia menso do preta akcepti distorditajn ideojn. Kelkfoje subita kaj viva rememoro pri Johano ŝin kuratakis, kaj ŝi tiam klare vidis, kiel neeble estos plenumi tiun intencon; sed ĉiufoje la penso revenis, kaj ŝi ankoraŭ unu fojon cedis al ĝi.

Estis en unu el tiuj cedemaj humoroj, ke lord Arthur ŝin trovis kiam ŝi ekiris serĉi la poŝtukon de Della. Tion rimarkis la sperta okulo de lia lorda moŝto, kaj li sciis, ke jen estas la ĝusta momento, la momento por kiu li preparis sin, la momento kiam li povos envortigi tion, kio ĝis nun estis nur aludetoj.

Li ne timis. Tiaj vortoj, kiajn li intencis paroli, estis lia specialaĵo. Li ne estis novico ĉe la edziĝopetado. Tion li faris ofte kaj faris bonege. Li planis ĉi tiun situacion kiel generalo planas militiron. Ĉi tie li faros efikoplenan paŭzon; ĉi tie li mallaŭtigos la voĉon ĝis murmureto; tie, eble, li prenos ŝian manon.

Li antaŭvidis ĉion — krom interrompo. Kaj efektive interrompo estus devinta esti neebla. Ĉiu, kiu rajtis esti en la salono, estis ekstere sur la teraso.

Li komencis deklari sian amon gracie. Li nek balbutis nek parolis tro rapide. Vortoj eliris el li en facila, muzika fluo.

Kaj tiam, ĝuste ĉe la klimakso de lia parolado, la pordo malfermiĝis, malkaŝante Johanon.

Lia eniro koincidis kun punkto en la deklamado, eĉ kiu lia lorda moŝto intencis fari paŭzon; kaj li paŭzis. Mute li alrigardis la entrudiĝanton.

Betty stariĝis, paliĝinte kaj timigite. Kaj dum momento la silento en la ĉambro estis tiel profunda, ke la voĉoj sur la teraso sonis klare kaj distingiĝante, kaj la tiktakado de la horloĝo super la kameno ŝajnis kvazaŭ batoj.

”Betty,” diris Johano.

Li haltis, kaj en la paŭzo lia lorda moŝto trovis sian parolkapablon.

”Kion ... kion je la diablo...? Kion vi faras ĉi tie?”

”Mi volas paroli al vi, Betty,” diris Johano. ”Mi volas paroli al fraŭlino Silver,” li diris, rigardante al lord Arthur.

Lia lorda moŝto ne moviĝis.

”Kion vi faras ĉi tie?”

Lia senmoveco furiozigis Johanon.

”Forigu vin,” li diris koncize.

Estas eble, ke lia lorda moŝto ne komprenis lian esprimon, ĉar li faris nenian movon por foriri al la pordo, kaj estis reparolonta, kiam Johano cedis al tiu impulsemo, kiu lin tiel potencis. Li saltis antaŭen kaj levis lian lordan moŝton per siaj brakoj.

La fenestro de la salono, kiel la plejmultaj fenestroj ĉe la kastelo de Norworth, estis larĝa kaj masiva, kaj fiksita ĉe la interna flanko de la dika muro, tiel ke ekstere troviĝis duonmetra sojlo. En tiu momento la fenestro estis malfermita, por lasi la vesperan venteton refreŝigi la ĉambron. La vido inspiris ideon al Johano. Li iris rekte al ĝi.

Betty ellasis krieton de konsterno. En la daŭro de unu momento, la afero alprenis la aspekton de tragedio. Ŝin kaptis terura timo, ke Johano freneziĝis. Li jam atingis la fenestron, kaj komencis puŝi lord Arthur tra ĝi. Jam ĉi tiu troviĝis sur la sojlo, kaj brue kriis por helpo.

La intenco de Johano tamen ne estis murdema. Tenante lian lorda moŝton en sidanta pozicio sur la sojlo, li levis sian manon, kaj komencis malsuprentiri la pezan fenestrokadron.

”Ne estas saĝe barakti,” li admonis. ”Vi ne falos. Almenaŭ, unue vi bezonos eltordi vin el via frako,” li aldonis.

Kaj tirinte en la ĉambron la baskojn de la frako de lia lorda moŝto, li kojne fiksis ilin per la kadro. Tiam li paŝis malantaŭen, kaj frotis la fingrojn.

Ekster la fenestro aŭdiĝis strange obtuze la voĉo de lia lorda moŝto, kriante al ĉiuj ĝenerale, ke oni venu helpi al li.

Johano transpaŝis al la pordo, kaj ĝin ŝlosis. Tiam li sin turnis al Betty. Ŝi ne estis moviĝinta de tie, kie ŝi staris. Ŝi ne moviĝis dum li alproksimiĝis.

”Oni venos post momento,” li diris, ”mi do devas paroli rapide. Betty, mi revenis por klarigi. Ĉio, kion vi tiuvespere diris al mi, estis vera. Sed unu el viaj pensoj pri mi vi ne eldiris, kaj tiu penso ne estis vera. Eble mi estis ja nur logaĵo por vetludejo, sed mi ne estis tio!”

Li haltis.

”Mi ne estis tio,” li diris. Piedpaŝoj sonis ekstere sur la koridoro, kurante. Manoj batis sur la pordon. Ekscititaj voĉoj aŭdigis sin.

”Mi eĉ ne suspektis,” li daŭrigis. ”Eble mi estus devinta vidi, sed mi ne vidis. La penso neniam ekvenis al mi en la kapon. Kiam mi postsekvis vin de Mervo, mi tute ne sciis, kio estas al vi. Poste, vi sciigis min, kaj mi vidis. Mi neniam antaŭe rigardis mian pozicion laŭ tiu vidpunkto. Sed mi komprenis, ke vi pravas, kaj ke mi ne povos vidi vin denove antaŭ ol mi estos min ĝustiginta. Mi estus devinta resti por diri al vi, kion mi intencas fari, sed mi ne kuraĝis rigardi al vi rekte en la vizaĝon antaŭ ol mi estos ĉion ordiginta. Mi iris rekte reen al Mervo, kaj mi vidis vian duonpatron, kaj li diris al mi ... kion li antaŭe diris al vi... Kaj tiam mi fermis la Kazinon.”

Betty rigardis lin senvorte. Ŝia koro batis rapide. La torento de liaj vortoj kune kun la distranta bruado sur la koridoro ŝin konfuzis. Ŝi ankoraŭ ne plene komprenis.

”Mi forigis la vetludajn tablojn,” li daŭrigis. Tiam ŝi komprenis, kaj ŝi tremis pro la subita alkuro de feliĉo, kiu ŝin plenigis. Estis kvazaŭ ia fizika ŝanĝo okazis en ŝi. Peza ŝarĝo deruliĝis de ŝia koro.

Ŝi impulse ekmoviĝis al li. Ŝi konsciis pri pasia deziro esti apud li, senti liajn brakojn ĉirkaŭ si.

Ŝi ne povis paroli, sed vortoj ne estis bezonatoj. Ŝi vidis lian vizaĝon heliĝi. Kaj tiam li prenis ŝin en la brakojn kaj tenis ŝin, sovaĝe premante ŝin al si. Ŝiaj propraj brakoj, ĉirkaŭ lia kolo, konvulsie plistreĉiĝis, premante lian kapon malsupren ĝis lia vizaĝo ripozis sur ŝia. Kaj tiel ili staris, ĝis fine ŝia premo malstreĉiĝis, kaj ŝiaj manoj malrapide falis al ŝiaj flankoj.

Ŝi apogis sin al la rondo de liaj brakoj kaj rigardis supren al li. Li renkontis ŝian rigardon silente, kun ardantaj okuloj.

Ŝi levis malvarman maneton al lia vizaĝo, kaj milde karesis lian vizaĝon. Preskaŭ senkonscie ŝi faris ĉi tiun duonformalan geston, per kiu la virino, detempe de Evo, ekposedas la viron kiun ŝi amas.

”Mi volas vin,” ŝi diris simple.

Kaj dum ŝi parolis, duonforgesita parolo de Elsa Kieth fulme revenis al ŝi en la memoron. Jes, Elsa pravis. Estas ja kvazaŭ oni revenas en vintra vespero kaj trovas la domon lumigita, kaj scias, ke oni jam atingis la hejmon.

Ŝi premis sin pli proksimen al liaj brakoj. Fortaj brakoj ili estis, ripoziga apogilo ĉe la voja ̧fino.

XIX: La deklaracio pri sendependeco

Dume, kiel ne estis ja eksterordinare, la subita apero de lord Arthur Hayling ĉe fenestra sojlo sur la dua etaĝo efikis rimarkeble sur la dignoplenajn gefestenantojn sur la teraso. Liaj freneza helpokrioj forigis la supozon, ke tiun pozicion li alprenis por sin amuzi, kaj sekve, la fenomeno okazigis konsiderindan miradon.

Sed la gastoj de sinjorino Morrison rapide reakiris sian ekvilibron. La bonedukita brito havas du rimedojn por kontraŭstari neordinaran situacion, kaj se unu fiaskas, la alia ĉiam sukcesas. Lia unua ago, kiam li sin trovas antaŭ situacio kiu ŝajne fariĝos embarasa, estas ĝin ignori. Se ĝi ne estas ignorebla, li simple foriras.

La gastoj ĉe la ĝardena festeto alprenis la duan rimedon. La unua estis klare nealprenebla. La plej bone edukita persono ne povas daŭre ignori viron, kiu krias por helpo de sur alta fenestra sojlo. Ili eĉ ne provis. Dum sinjorino Morrison, kies bravan spiriton rompis ĉi tiu lasta malfeliĉo, leviĝis de sia seĝo kaj konfuzite alrigardis la aperaĵon, jam estiĝis ĝenerala movigado, kaj la aero pleniĝis per ĝentilaj adiaŭoj. Kiam alvenis la savbrigado, la fluo jam malrapidiĝis, kaj la teraso estis preskaŭ senhoma.

La antaŭgvardio de la savbrigado, kiu alvenis preskaŭ tuj post la vido al lia lorda moŝto, konsistis el Della, la ĉefservisto, lakeo, kaj la malgranda knabo kiu purigis la tranĉilojn kaj ŝuojn de la domanaro, kaj kiu tute ne rajtis troviĝi supre — pri kio lin atentigis tuj post lia alveno la forta dekstra mano de la ĉefservisto.

Della, kun sia privata scio pri la movoj de Johano, estis la sola ano de la grupo, kiu ne miris, ke la pordo ne volas malfermiĝi. La ĉefservisto kaj la lakeo konfesis, ke por ili tio ne estas komprenebla. Simplaj saĝaj viroj, ili ne kapablis sondi la motivojn, kiuj povas kaŭzi anon de la nobelaro ŝlosi la pordon de ĉambro por poste iri sidiĝi sur la fenestra sojlo kaj krii por helpo. Ili interrigardis mutiĝinte.

La lakeo parolis la unua.

”Sinjoro Briggs,” li diris respekte, ”mi kredas, ke mi povas aŭdi, ke iu parolas interne.”

La ĉefservisto aŭskultis.

”Vi pravas, Henriko,” li diris; ”mi povas klare aŭdi lin.”

Li denove aŭskultis.

”Klare,” li aldonis, decide.

Vigle li klakis per la anso.

Unue, Della sentis sin atakata de tiu plumba konsciiĝo pri nerebonigebla katastrofo, kiu ŝarĝas al ni la animon kiam la afero jam pasis el niaj manoj kaj fariĝas ne plu regebla. Ŝi jam divenis, kio sendube okazis. Ŝi ja ektimis momenton, kiam ŝi vidis lord Arthur sekvi Betty ĝis la domo, kaj ŝi estus lin haltiginta, se tio estus ebla.

Ŝi ne riproĉis al Johano. Sub la samaj cirkonstancoj, ŝi estus dezirinta, ke ŝia Tom agu laŭ la sama maniero. Sed tio ne ŝanĝis la fakton, ke li tute ruinigis la festeton. La ĝentila sinforigo de la gastoj estis nur dumtempa. Forinte, ili priparolos la okazintaĵon. Ĝi estos priparolata ĉe kvindek manĝotabloj. La historio disvastiĝos tra la graflando kvazaŭ epidemio. Kaj ke la viktimo estis lord Arthur Hayling, tio estis la kulmino de la tragedio.

Tiam nova fluo de pensoj regis ŝin. Tute subite ŝi ekkonstatis, ke laŭ ŝia propra vidpunkto, ĉi tio verŝajne pruviĝos kiel eble plej bonŝanca. Ŝi sopiregis al la hejmlando. Ŝi jam komencis pensi pri Ameriko same kiel eble pensis Kolumbo, meze de sia vojaĝo, kiam li malklare ekkonsciis, ke ĝi efektive ekzistas ie malproksime, sed jam perdis la esperon, ke li ĝin iam atingos. Kaj la hodiaŭa okazaĵo kredeble montriĝos socia malvenko, kontraŭ kiu plua luktado estus vana, kaj kiu devigos ilin rezigni pri la milito kaj tuj retiriĝi al Novjorko.

Sinjoro Briggs, la ĉefservisto, martelis eksperimente sur unu panelon de la pordo, kaj la lakeo Henriko sur alian. Ambaŭ kriadis ”Hi!”

Venis la sono de ŝlosilo turniĝanta en la seruro. La pordo malfermiĝis, kaj Johano aperis.

Vidante lin, la ĉefservisto kaj la lakeo staris kvazaŭ paraliziĝinte. Lia stranga malapero en la silento de la nokto estis la kaŭzo de multe da argumentado en la servistejo; kaj kvankam neniaj kontentigaj konkludoj estis atingitaj, oni tamen ĝenerale interkonsentis, ke li foriris por ĉiam. Trovi lin do libera en la domo, kaj sub tiel rimarkindaj cirkonstancoj, skius la nervojn de sinjoro Briggs kaj lia kolego.

Ilia paraliziĝo ne daŭris longe.

Koncerne la taktoplenan malaperon, la brita servisto staras en la sama rilato al la brita gasto kiel profesiulo staras al amatoro. Scivolemo devigis ilin resti kelkan tempon por observi la disvolviĝon de ĉi tiu multpromesa situacio. Sed ilia tuta edukado kaj la tradicio atentigis ilin, ke ili plibone estu for. Ĉe servistoj — kaj en malpli granda mezuro, pro siaj relativaj juneco kaj sensperteco, ankaŭ lakeoj — ĉe tia krizo nek marŝas nek kuras. Ili forvelkas. Sinjoro Briggs kaj Henriko nun ekforvelkis. Silente, kun trankvila sereneco, ili forvelkis en la direkto de la ŝtuparo.

”Johano Maude,” kriis Della, ”en la nomo de la ĉielo, kion vi faras? Kial lia lorda moŝto...?”

”Je Jovo! Mi lin tute forgesis! Della,” li diris penteme, ”mi treege bedaŭras, ke ĉi tio okazis.”

”Ne nur vi bedaŭras! Ĉu vi ne intencas entiri lin?”

”Mi supozas, ke mi devos.”

”Mi kredas, ke jes.”

Johano sin turnis al la fenestro.

Estas momentoj en la vivo kiam la koro tiel premiĝas, ke la lango ne povas moviĝi. Okazis nun unu tia momento kiam Johano, levinte la fenestrokadron, tiris lord Arthur de sur lia sidloko kaj demetis lin sur la salonan tapiŝon. Estis ja situacio, al kiu neniaj vortoj estus povintaj fari justecon, kaj lia lorda moŝto eĉ ne povis. Sub konsiderinda malavantaĝo, ĉar lia vizaĝo estis ruĝa kaj liaj vestoj malpurigitaj, li sin tenis kun majestas digneco. Ignorante Johanon, kiu komencis amike senpolvigi liajn vestojn, li staris, rigide rekte, tirante la lipharojn.

Estis unu el tiuj situacioj, al kiuj, je la unua vido, ŝajnas neeble aldoni pluan embarason. Ĉi tion tamen Della sukcesis fari.

Lia lorda moŝto en la unua momento ne rimarkis, ke ŝi ĉeestas, sed nun, ŝin ekvidante, li sin turnis abrupte, kaj pretigis sin por paroli. Ĝis alvenos ŝia patrino, ŝi reprezentis aŭtoritaton, kaj li do intencis meti sian plendaĵon antaŭ ŝin. Liaj nervoj tamen estis tiel streĉitaj kaj lia menso tiel konfuzita, ke li hezitis momenton por ordigi siajn pensojn. Kaj en tiu momento Della pekis nepardoneble. Ŝi ridis.

Pravigante poste sian konduton, ŝi diris, ke la rido estis histeria. Povis esti tiel, tamen al la neinformita aŭskultanto ne ekzistas granda diferenco inter histeria rido kaj rido de la ordinara speco. Lord Arthur ne estis kompetentulo pri ridoj, kapabla ilin distingi kaj klasifiki. Por li, rido estis rido. Kaj la rido de Della, elsonorante en la silento, faris sur lian menson nur unu impreson — nome, ke li amuzas Della.

Li eksaltis. Tuj poste, li salute sin klinis rigide, kaj foriris abrupte el la ĉambro.

”Ho, Della!” diris Betty.

Della apogis sin al la fortepiano, spasme ridante senpove.

”Mi ne intencis ridi! Mi ne povis ne ridi! Honorvorto, mi ne intencis!”

Ŝi viŝis la okulojn.

”Tio sendube donis la finofaran baton,” ŝi diris. ”Estas ja malbona faro miaparte, tiel rompi la konvenecon! Nu, estas farite!”

Denove aŭdiĝis sonoj sur la koridoro. Sinjoro kaj sinjorino Morrison eniris. Streĉeco montriĝis en la vizaĝo de la sinjorino. Ŝi sidiĝis sur seĝo kaj kovris la okulojn per la manoj. La aliaj ŝin alrigardis en silenta konsterno.

Della rapide paŝis al ŝia flanko, kaj ameme metis la brakon ĉirkaŭ ŝin.

”Ni renkontis lian lordan moŝton sur la ŝtuparo,” klarigis sinjoro Morrison, mallonge. ”Li estas freneze furioza. Li foriras, kaj neniam revenos.”

Della penteme prenis la patrinon al si.

”Mi bedaŭras,” ŝi kriis. ”Mi vere bedaŭras, kara! Ho, ĝij!”

ŝi vekriis, malesperiĝinte, ”ĉu mi iam lernos konduti kiel sinjorino!”

Sinjorino Morrison ploris mallaŭte. Ŝi levis la manon, kaj karese frapetis la brakon de Della.

Ŝi komencis paroli, ŝia voĉo spasme elŝiriĝis el ŝia brusto.

”Mi ne povas!” ŝi diris. ”Mi ne povas tion fari. Mi kredis, ke mi povas, sed mi ne povas. Estas troe. Tio min mortigas.

Della, karulino, mi scias, ke mi petas al vi ion malagrablan, ĉar mi jam lasis vin provi, sed mi devas. Mi scias, ke doloros al vi kaj al la patro. Vi nepre volis miksi vin en la altsocieton.

Mi tiel ofte aŭdis vin diri tion. Multfoje mi sidis kaj aŭskultis kiel vi parolas pri tio kion vi farus, se vi estus riĉa, kaj poste venis ĉiu tiu mono, kaj — mi ja provis, karulino! Estis malfacile al mi, sed mi ne kredas, ke vi iam divenis, kiel malfacile estas al mi. Mi ne volis malbonigi vian plezuron, kaj mi do pro vi penadis konduti kvazaŭ ĉi tiu altsocieta vivo konvenas al mi tiom, kiom ĝi konvenas al vi. Sed ... sed...”

”Panjo!” kriis Della. ”Vi ne volas diri...”

”Jes, karulino. Mi scias, ke doloros al vi. Mi scias, kiel vi malĝojos. Mi daŭrigus, se mi povus, sed mi ne povas. Mi penis kaj penadis ne malami ĝin, sed mi ne povas ne. Ĝi min mortigas. Mi ne povas elteni ĝin. Mi sciis, ke mi ne povos elteni, tuj kiam la homoj komencis alveni al ĉi tiu festeto, kaj kiam mi vidis lord Arthur sidanta sur la fenestra ...”

Della salte leviĝis.

”Panjo! Ĉu vi volas diri, ke vi volas rezigni ... reiri al Ameriko?”

Sinjorino Morrison malfeliĉe balancis la kapon.

”Mi scias, ke tio vin ĉagrenos, karulino, sed...”

Ŝi haltis. Della jam ĵetis sin sur ŝian kolon kaj ŝin ekstaze premis al si.

”Vi kara! Vi karulino!” ŝi kriis. ”Vi anĝelo!” Sinjoro Morrison jam komencis danci iaspecan dancon. Li turniĝis malrapide, klakante per la fingroj kaj eligante nenaturajn kriojn. Kaj Betty kaj Johano, lin singarde evitante, glitis nerimarkite el la ĉambro.

Aldone al sia kapablo taktoplene malaperi, kiam ŝajnas ke la okazo tion postulas, la brita servisto havas ankoraŭ alian kutimon. Tuj post ia doma malkvietiĝo, li senescepte eksiĝas el sia ofico en la domo. Post tiaj okazintaĵoj, kiaj estis tiuj kiuj tiel maltrankviligis la malnovmondan serenecon de la kastelo de Norworth, neniu sinrespektanta ĉefservisto, lakeo, domservistino, kuiristino, ĉambristino, kuirejistino, helpistino, aŭ botpurigisto povus heziti eĉ momenton.

Post la vespermanĝo, ĉe kiu li plenumis sian oficon sen eĉ la plej malgranda deflankiĝo de sia kutima ĉefpastra teniĝo, sinjoro Briggs, la ĉefservisto, sciigis sian mastron, ke li volas paroli al li.

Sinjoro Morrison akceptis lin en la biblioteko.

”Nu?” li diris.

Ĝis tiam li ĉiam tremis antaŭ la elstaraj okuloj de la efektiva mastro de la domo; sed depost la mirigaj deklaroj de lia edzino en la salono, lia maniero transformiĝis. Lia mentono firme antaŭenpuŝiĝis. Liaj ŝultroj, decideme rektiĝinte, apogis sin senĝene al la kamenbreto. Liaj okuloj estis la okuloj de viro, por kiu la kvara de julio havas signifon.

”Nu?” li diris. ”Kion vi volas?”

”Mi petas pardonon, sinjoro, mi volas peti, en la nomo de la geservistaro, ke vi akceptu nian avizon pri eksiĝo, sinjoro.”

”Kiel? Vi volas eksiĝi?”

”Post la hodiaŭaj okazintaĵoj, jes, sinjoro.”

”Ĉiuj el vi?”

”Jes, sinjoro.”

La maniero de sinjoro Morrison pleniĝis per malbonaŭgura sereneco.

”Jen,” li diris, ”diru al mi. Mi ne tute komprenas la kutimojn de ĉi tiu lando. Vi volas foriri en la fino de la monato, ĉu ne?”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu ne estas kutimo pagi anstataŭe unumonatan salajron?

Mi kredas, ke mi aŭdis pri tio.”

”Vi povus tion fari, sinjoro,” diris sinjoro Briggs, ekridetante.

La okuloj de sinjoro Morrison brilis.

”Mi nepre tion faros,” li kriis. ”Je Jovo, pli bonan finon al feliĉa vespero vi ne povus proponi. Venigu ĉi tien vian tutan bandon, kaj mi forpagos ilin ĉiujn. Kaj diru al ili, ke ili foriru morgaŭ per la unua vagonaro.”

La mentono de la ĉefservisto iomete malleviĝis.

”Sed, sinjoro...” li komencis.

Sinjoro Morrison montris al la pordo.

”For, knabo, for!” li diris.

XX: Fino

La sekvantan tagon Johano skribis al sinjoro Scobell, lin sciigante pri sia fianĉiĝo kun Betty. La letero estis mallonga, kaj tute ne aludis tion, ke la skribanto opinias, ke la aprobo aŭ malaprobo de la financisto iel tuŝas la aferon. Lin devigis skribi ĝin nur la sento, ke se batalado estas neevitebla, ĝi devas esti farata malkaŝe.

Epoko de la plej profunda sereneco jam komenciĝis ĉe la kastelo de Norworth. Lord Arthur estis en Londono, ĉe sia klubo. La geservistoj foriris amase, kiel petite, kaj la malgranda grupo de la postlasitoj vivis, kun granda kontento, piknikan vivon, sin nutrante, kiam ili ne vizitis la vilaĝan gastejon, per manĝoj kuiritaj de sinjorino Morrison. La nokton kiam, la unuan fojon en la jarcentoj de ĝia ekzistado, varmaj biskvitoj aperis en la manĝoĉambro de la kastelo, estis nokto kiu longe restis en la memoro de ĉiu ano.

Estis paca, feliĉa tempo. Ŝajnis kvazaŭ la eksplodo de la ribelo forigis la malgajigan sorĉon de la kastelo. La ĝardenistoj ankoraŭ troviĝis ĉie sur la bela pejzaĝo, tuŝante la ĉapelon same rikane kiel antaŭe, sed ili jam ne estis teruraĵo por sinjoro Morrison. Iliajn salutojn li reciprokis kuraĝe, kaj eĉ malestime.

Sinjorino Morrison, liberiĝinte de la ŝarĝo de siaj sociaj devoj, fariĝis alia virino. Kaj Della radiis. Jam en la unuaj momentoj de la revolucio ŝi sciigis al la gepatroj la faktojn pri Tom, kaj sinjoro Morrison atentigis, per parolado kiun Patrick Henry, se li estus nekutime inspirita, eble estus povinta egali, sed ne superi, ke la amerika junulo superas ĉiun alian specon de junulo, kaj li donis sian konsenton sen eĉ unu vorto de malaprobo.

Johano kaj Betty pasigis la tagojn ĉirkaŭvagante sur la bieno aŭ esplorante la malgrandan lagon per la prameto, kiun oni jam provizis per stango por anstataŭi tiun, kiu, rompiĝinte en iu memorinda okazo, naskis gravegajn sekvojn.

Betty, kvankam feliĉa en la nuntempo, tamen aludis la estontecon pli ofte ol plaĉis al Johano. En tiuj revaj tagoj la estonteco ne estis por li simpatia temo.

Liaj perspektivoj estis ĉiam optimismaj.

”Lasu tion al mi,” li diris. ”Mi havas proksimume kvardek funtojn. Kion pli ni povas deziri? Rockerfeller kaj ĉiuj tiuj aliaj komencis kun ne pli ol du pencoj. Ni iros al Ameriko kun la Morrison-familio. Mi havigos al mi ian laboron, eĉ botpurigadon. Kaj mi ĝin traelportos, eĉ se min kaptos la purigista spasmo. Mi jam lernis kompreni la belecon de honesta laboro. Mi poluros la botojn kiel neniu alia iam poluris ilin. Novjorko parolos pri nenio alia krom mia ciro.”

Sed alian destinon la sorto difinis por li. Kelkajn tagojn poste, li estis revenanta laŭ la ĉefa strato de la vilaĝo, kien li iris por aĉeti tabakon, kiam el fenestro sur la teretaĝo lin alparolis voĉo.

”Hej!” ĝi diris.

Kaj jen estis sinjoro Scobell, afable ridetanta de post cigarstumpo.

Jam antaŭe Johano, kiam li havis nenion alian por pripensi, kelkfoje demandis al si, kion faros sinjoro Scobell kiam li ricevos lian leteron. Li miris, ke li ankoraŭ ne aŭdis de li. Ke li venos al Norworth, tion li tute ne antaŭvidis. Kaj ankoraŭ malpli li estus kredinta ke, alveninte, li afable ridetos kiam ili renkontiĝos.

”Eniru, princo,” diris sinjoro Scobell. ”Mi volas paroli kun vi. Ĉi tiu loko plaĉas al mi. Mi sentas deziron resti ĉi tie por ĝin vivigi. Por konstrui hotelon, vi komprenas, kaj unu-du magazenojn, kaj ĉion tion. La ĉitieaj homoj ne estas entreprenemaj.”

Enirinte, Johano vidis, ke la financisto sidas antaŭ la restaĵoj de malfrua matenmanĝo, kaj ankoraŭ ridetas, kaj evidente intencas forgesi pri pasintaĵoj.

”Unue,” li komencis, ”pri vi kaj Betty. Parolu malkaŝe. Mi ne kontraŭas.”

”Vi estas tre kompleza,” diris Johano. ”Mi kredis, ke post tio, kio okazis...”

”Ho, tju!” interrompis la alia. ”Ĉio tio apartenas al la pasinteco. Neniu ĉagreniĝas pri tio. Jen, princo, ĉu vi scias, ke tiu malsaĝaĵo via, la forigo de la vetludaj tabloj, estis la plej bona afero, kiu estus povinta okazi. Se ni estus provintaj milionon da jaroj, ni ne elpensus pli bonan reklamon. La revolucio venis en la ĵurnalojn, kaj ĉiuj plumknaristoj de Parizo kaj Londono laŭdis la insulon en maniero, kiu vin suprizus. Ĉu vi tion ne vidis?”

”Mi ne vidis ĵurnalon de kiam mi forlasis Mervon.”

”Nu, kredu min, la loko ricevis pli grandan reklamadon, ol ni estus povintaj havigi al ĝi alimaniere, eĉ se ni forlaborus al ni la kapon. La tabloj furoras. Mi vetus, ke la homoj en Monte Carlo havas la senton, kvazaŭ oni piedbatas al ili la vizaĝon, jes ja! Jen, se tiel daŭros, ni bezonos elmeti tabulon: ’Mankas sidlokoj.’”

Johano ridis.

”Nu, se la mondo estas tiel plena de malsaĝuloj,” li diris, ”mi ne vidas, kial vi ne havu vian porcion. Kondiĉe ke mi ne enmiksiĝas en la aferon, vi povas profiti la okazon kiel vi volas.”

Sinjoro Scobell rigardis lin scivoleme.

”Aŭskultu, princo,” li diris, ”neniel mi povas kompreni tion, kion vi faris. Ĉu vi volas diri, ke vi rezignis pri dudek mil funtoj ĉiujare nur ĉar ne plaĉis al vi la maniero de ilia akirado?

Vi estas ja mirindaĵo! Jen, mi havas proponon por fari al vi.”

”Vi ne provos remeti min sur la tronon, ĉu?”

”Tute ne. Mervo kiel respubliko prosperegas. Cetere, vi ne povus tion elporti.”

”En tio vi pravas.”

Sinjoro Scobell sin klinis antaŭen.

”Princo,” li diris, ”vi ankoraŭ ne faris planojn pri la estonteco, ĉu?”

”Mi ja pripensis unu-du aferojn. Botpurigado estis la lasta. Sed mi ne decidiĝis definitive.”

”Bone. Jen de ni parolu afereme. Ĉu vi iam aŭdis la historion pri la uloj, kiuj vetis inter si, kaj la ulo, kiu proponis, ke li tenu la monon, kaj tiam ili volas scii, kiu tenos lin?”

”Kiam mi estis ankoraŭ infaneto en la lulilo, mi piedbatis mian vartistinon, ĉar ŝi rakontis al mi tiun historion.”

”Nu, tiel estas kun mi. Vi scias, ke mi havas amason da interesoj en Ameriko? Nu, mi havas amason da uloj, kiuj observas tiujn interesojn miaparte. Kion mi nun bezonas estas iu por observi tiujn ulojn. Ĉu vi komprenas, kion mi celas? Mi bezonas honestan viron, viron al kiu mi povos fidi. Ne necesas, ke li estu financa geniulo. Li nur estu honesta, kaj tiun oficon mi proponas al vi. Kaj mi vin pagos bonege.”

”Kiel?” kriis Johano. ”Ĉu vere vi faros tion?”

Li malrapide entiris la spiron.

”Ĝi ŝajnas ja sufiĉe bona ofico,” li diris.

”Ĝi estas via, se vi ĝin prenos.”

”Ne estas trompaĵo ĉi-foje? Vi ne postulos, ke mi entreprenu vetludejon kiel flankan okupon?”

”Ne. Ĝi estas honesta aranĝo. Ĉu vi akceptas?”

Johano klinis sin trans la tablo, kaj etendis la manon.

”Mi akceptas,” li diris. ”Kaj dankon, ke vi savis al mi la vivon. Mi ne havis bonan opinion pri tiu botpurigada projekto.”

Li apogis sin al la dorso de la seĝo kaj rigardis al sinjoro Scobell.

”Mi eĉ imagi ne povas, kion vi faris kun viaj flugiloj kaj harpo,” li diris mediteme. ”Vi ja aspektas mirinde simila al homo.”

Johano kaj Betty geedziĝis kviete — almenaŭ tiel kviete kiel permesis la vilaĝa orgenisto, fortika ludanto — du semajnojn poste en la preĝejo en Norworth. La edziniĝonton transdonis sinjoro Scobell, kiu, kun delikateco nekredebla al la plejmultoj el tiuj kiuj konis lin, sin detenis de fumado dum la ceremonio. La edziĝa matenmanĝo okazis en la kastelo, kaj post la manĝo la novaj geedzoj foriris per aŭtomobilo, donacita de la duonpatro de la edzino, por fari la mielmonatan vojaĝon.

Dum la veturigisto turnis la krankon de la aŭtomobilo, sinjoro Benjamin Scobell montris la solan signon de sentimento, kiun la historio enskribis en lian krediton.

Betty estis jam en la kupeo, kaj Johano, butonumante sian aŭtomobilan jakon, estis ŝin sekvonta, kiam la financisto lin tiris flanken.

”Hej!” li diris. ”Unu momenton, princo.”

Johano klinis al li atenteman orelon.

”Princo,” diris sinjoro Scobell, serioze fumigante sian cigaron kaj direktante la okulojn al la malproksimaj montetoj.

”Mi havas ion por peti al vi.”

”Jes?” diris Johano. ”Kio tio estas?”

Sinjoro Scobell daŭre observis la malproksimajn montetojn.

”Mi deziras, ke vi nomu lin Benjamin,” li diris mallaŭte.

”Lin?” diris Johano, senkomprene. ”Kiu?... Sankta ĉielo!”

Li fikse rigardis la financiston. Lia vizaĝo portis iom konfuzitan esprimon.

”La ĵurnaloj nomas vin Akcela Scobell, ĉu ne?” li diris fine.

Sinjoro Scobell ruĝiĝis de plezuro.

”Nu, jes. Estas tiel.”

Johano penseme balancis la kapon.

”Mi ne miras,” li diris. ”Mi ne miras. Adiaŭ.”

Li malrapide aliris la aŭtomobilon.