Veneno Kara - Verkis Mary Gladys Meredith Webb


VENENO KARA
de
MARY WEBB
Tradukita de Grace Kirkwood
Editoris Donald BroadribbVeneno Kara
De Webb, Mary Gladys Meredith, 1881-1927
Tradukita el la Angla al Esperanto de Kirkwood, Grace
Editoris de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933-
Unue eldonita en la Angla kiel Precious Bane: a novel de Jonathan Cape Limited (London), 1924. LCCN 82-224959.
Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1995, ISBN
0-646-24989-4.
Dialektigita formo de ĉi tiu traduko aperis en 1994, ĉe Bookleaf Publishing, sub la titolo Malbeno Kara.
Ĉi tiu traduko kopirajta © 1995 Donald Broadribb
Ĉi tiu eldono de Books Reborn, oktobro 2000
Vidu http://www.netword.com/booksreborn
259 p. ; 21 cm.
899.9923
La tradukon faris Grace Kirkwood. Parte postprilaboris ĝin Trevor Steele kaj Niĉjo Nicholas. Finpreparis, finredaktis kaj eldonis Donald Broadribb laŭ testamentaĵo de Grace Kirkwood.

ENHAVO


Neniu miru
pri oro’ en infer’;
plej taŭga grundo
por veneno kara.

John Milton: Paradizo Perdita 1.690

LIBRO UNU

Ĉapitro 1: Lago Sarn

Dum ŝpinamfesto mi vidis Kesteron unuafoje. Kaj se en la nunaj ŝanĝavidaj tagoj, kiam strangaj inventoj nin amase ĉirkaŭas, kiam mi aŭdas diri ke maŝino uziĝas ie kaj tie en la lando eĉ por falĉi kaj tondi, se hazarde legantoj de ĉi tio ne scias kio estas ŝpinamfesto, ili ĝustatempe scios. Kvankam estis la ŝpinamfesto de Jancis Beguildy, ŝi estis tiam tri-kaj-dudek-jara kaj mi du jarojn malpli, tamen tio ne estas la komenco de la historio kiun mi intencas rakonti.

Kester diras ke ĉiuj historioj, ĉu veraj okazaĵoj ĉu elpensaĵoj, fontas el tempo pli frua ol la tagoj de infano; jes, pli frua eĉ ol tiu de bebeto en sia junka lulilo. Eble vi neniam dormis en liteto el junkoj; sed ni ĉiuj dormis tiel ĉe Sarn. Estas granda multo da junkoj ĉe Sarn, kaj la edzino de olda Beguildy bonege plektis ilin ĉirkaŭ rondajn barelringojn. Poste ŝi metis ilin sur balancilojn, kaj tio donis bele puran lulilon, molan kaj verdan, tiel ke bebo povus senti sin same bonfarta kiel raŭpeto (Kester nomas ilin buntaj papiliiĝontoj) dormanta en sia kokono. Kester estas tre firmopinia pri tiaj aferoj. Neniam li akceptas diri “raŭpoj”. Li diras “Estas multaj papiliiĝontoj sur niaj brasikoj, Pru.” Li ne diras “Estas vintro”. Li diras “Somero dormas”. Kaj ne ekzistas burĝono tiom eta aŭ mornkolora ke Kester ne nomus ĝin komenco de floro.

Sed la tempo ankoraŭ ne venis por paroli pri Kester. Rakonton pri ni ĉiuj ĉe Sarn, Patrino kaj Gideon kaj mi, kaj Jancis (kiu estis tiom bela), kaj Sorĉisto Beguildy, kaj du-tri aliaj loĝantoj en tiu regiono, jen kion mi celas rakonti. Loĝis tie nur malmultaj, kaj eble ĉiam tiel estos, ĉar la loko iom forpelas. Eble pro la akvo plaŭdanta, jaron post jaro—kien ajn oni rigardas kaj aŭskultas, jen akvo; aŭ la grandaj arboj atendantaj kaj meditantaj dekstre kaj live; aŭ la senspira sonmanko de la loko, kvazaŭ kreita antaŭ nur horo, kaj ja ne por ni. Aŭ povas esti ĉar la grundo estas tre malfekunda kaj marĉa, kaj la herboj feblaj kaj sennutraj, tiel ĉiam estas kie junkoj kaj fragmitoj kaj kreskas abunde, kaj la floroj de pajglo. Eble vi nomas ĝin primolo, sed ni ĉiam nomis ĝin pajglo, kio signifas ŝlosiloj de Ĉielo. Estis grandioza sperto vidi niajn kampojn ĉe Sarn dum la florado de primoloj. Ili estis orumitaj, tiel ke oni opinius ke eĉ anĝelpiedoj ne meritus marŝi tie. Oni povis fari florbulon antaŭ ol turdo dufoje aŭdigus sian kanton, ĉar oni bezonis nur sidiĝi kaj ambaŭmane pluki. En ĉiuj direktoj videblis nur oraĵoj, sed ne ĉe Sarn, kie komenciĝis arbaro, kaj longe etendiĝanta griza akvo, glime tremetanta pro sunlumo. Nek la arbaro nek la akvo aspektis senluma en tiu bela printempa vetero, kiam folioj ekaperis, kaj troviĝis burĝonoj maizkoloraj ĉe la suproj de betuloj. Nur en nia kverkarbaro ĉiam aspektis kvazaŭ jarfine, ĉar tie la novaj folioj tiom brunis. Tial ĉiam estis sento oktobra en nia majo. Sed estis agrable sidi sur la kampoj kaj rigardi la forajn montojn. Larikoj turis en verva verdo, kaj primola oro ŝajnis penetri onian koron, kaj eĉ Lago Sarn estis nur blua nebulo en flava nebulo el betulsuproj. Kaj tiel sonĝetosis la loko ke se pasis eĉ sovaĝa abelo, ja ne nur burdo, ĝi eksaltigis kvazaŭ kriego. Se abelo nun traflugas la fenestron al mia vazo de keirantoj, mi revidas ĉion en klaraj koloroj: Lagon Plash sin etendantan sub sinkanta suno preter la arbaro, kvazaŭ akraranda fragmento de botelvitro. Lago Plash estis pli granda ol Sarn, kaj neniu arbo staris apud ĝi. Kie ne staris montoj, malantaŭ ĝi oni povis vidi transflanke nubojn radikiĝintajn en la akvo, kaj mi emis pensi ke ili similas al la blankaj nimfeoj marĝenantaj Sarnon dum duono de la somero.

Nenio distingis Plashon de ĉiu alia lago aŭ riveretendaĵo. Ne okazis tie tia akvotremado, kia estis trovebla en Lago Sarn, nek vilaĝo kun tintantaj sonoriloj troveblis sub la plej profunda parto.

Pravis ja kion oni diradis pri Sarn, ke tie sentiĝis io mistera.

Ĉe Plash loĝis la familio Beguildy kaj en ĉi ties loĝejo, parte domo el ŝtono kaj parte groto, mi ricevis perlibran instruon. Eble ŝajnas al vi strange ke virino kia mi kun humila origino scias skribi kaj literumi, kaj meti ĉi ĉion en libron. Kaj efektive kiam mi estis junulino, nemultaj, eĉ inter damoj, sciis skribi pli ol amleteron, kaj kelkaj sciis nur etikedi siajn konfitaĵojn “Jen cidonioj kun pomoj”, kaj aliaj nur tre malfacile metis sian nomon en registrolibron de nuptoj. Multaj ade venis al mi por ke mi skribu por ili amleterojn, kaj amara tasko ja estas, skribi amleterojn de aliaj virinoj el propra brulanta koro.

Nur dank’ al Sinjoro Beguildy mi povas skribi ĉi ĉion. Li lernigis min legi kaj skribi, kaj kalkuli. Kaj kvankam oni predikis kontraŭ li, kaj li pretendis povi fari multon kion miakrede li neniam povus, kaj kvankam li okupis sin je aferoj en kiuj ne decas homa sintrudo, tamen mi neniam forgesos danki Dion pro li.

Ŝajnas al mi nun tre nekutima efiko de Lia potenco, ke Li metis en la koron de Beguildy lernigi min. Ĉar sorĉisto ne povus prave esti nomata servisto Lia, sed nur unu el la servistoj de Lucifero.

Beguildy ne estis malbona, nur mankis al li bono, kvazaŭ ĉia justeco estis elbruligita de la flamo de lia ardanta menso, kiu insistis koni kaj enmiksi sin en misterojn. Rilate amon, nu tiun vorton li ne konis. Li sciis legi stelojn, kaj antaŭdiri la estontecon, kaj li pretendis esti elpelinta spiritojn. Iam mi demandis lin kie troviĝas tiu estonteco, kiun li povas vidi tiel klare. Kaj li diris “Ĝi kuŝas kun la pasinteco, infano, en la fono de Tempo”. Oni neniam povis superi Sinjoron Beguildy. Sed kiam mi rakontis al Kester kion li diris, Kester ne akordis. Li diris ke Pasinteco kaj Estonteco estas du navetoj en la manoj de la Eternulo, kiu teksas Eternon.

Kester mem estis teksisto, kio eble pensigis lin tiel. Sed mi kredas ke ni ne povas scii kio estas pasinteco kaj estonteco. Ni estas tre etaj kaj senpovaj, sur tero kiu similas lulilon el verdaj junkoj en kiu la homaro kuŝas sorrigardante al la steloj, sed ne sciante kio ili estas.

Tuj kiam mi sciis skribi, mi faris libron kun kalikota kovrilo, kaj ĉiun dimanĉon mi skribis en ĝin pri ĉiu gaja afero aŭ bona fortuno spertita dum la semajno, kaj tiel mi konservis ilin. Kaj se okazoj estis malkvietigaj kaj amaraj al mi, mi skribis ankaŭ tion, kaj konsoliĝis. Do kiam nia Pastro, sciante pri la mensogoj rakontataj pri mi, petis min skribi en libron ĉion memoratan, kaj registri la tutan veron kaj nur tion, mi povis freŝigi mian memoron per kion mi skribis dimanĉon post dimanĉo.

Nu, ĉio jam transpasis nun, ĝenoj kaj luktado. Nun estas kvieta vetero, simile al trankvila vespero post neĝofalo, kiam la ĉielo verdas, kaj ŝafidoj blekas. Mi sidas ĉe la kameno kun mia Biblio apude, tre olda virino kaj laca, kun tasko farenda antaŭ ol adiaŭi ĉi tiun mondon. Kiam mi rigardas tra mian fenestron kaj vidas la ebenaĵon kaj la vastan ĉielon kun nuboj sidantaj sur la montoj, mi enmensigas la densan vidkaŝan arbaron de Sarn, kaj la ploradon de la lago sub surkuŝanta glacio, kaj mi enmensigis kiel la akvo eniris la ŝrankon sub la ŝtuparo kiam altiĝinte pro neĝo degelanta. Tie ne multa ĉielo videblis, krom tiu spegulata de la lago; sed la ĉielo en la lago ne estis vera ĉielo. Oni vidas ĝin per spegulo malhele, 1 kaj longaj ombroj de junkoj maldike kaj akre kaŝas glitantajn stelojn, kaj eĉ la suno kaj luno povas estingiĝi tie, ĉar, fojfoje, la luno perdiĝas inter nimfefolioj, kaj fojfoje ardeo staras antaŭ la suno.

1 Biblicitaĵo. En la Biblio la esprimo signifis ke oni ne klare komprenas.

Sed en populara uzado ĝi eksignifis vidi neklare.—Pru tre ofte uzas bibli- citaĵojn kaj -aludojn en sia rakonto.

Ĉapitro 2: Informi la abelojn

Mia frato Gideon naskiĝis en la jaro kiam la milito kontraŭ la Francoj komenciĝis. Jen kial Patro insistis nomi lin Gideon, ĝi ja estas militeca nomo 2 . Jancis ofte diris ke tio estas tre bona nomo por li, ĉar oni ne povas kurtigi ĝin. Oni povas konverti la plej multajn nomojn en etajn karesnomojn, samkiel oni povas pertonde malgrandigi mantelon aŭ robon por infano. Sed pri “Gideon” tio ne eblas. Kaj la nomo similis la homon. Pli ol la plej multaj, mi sentis korinklinon al mia frato, sed mi ne povis ne observi tion pri li. Se neniu vokas vin konforme al via nomo, verŝajne via nomo baldaŭ estos elmensiĝinta. Kaj la plej multaj homoj neniam eĉ vokis lin per lia krista nomo 3 . Ili nomis lin Sarn. Dum Patro vivis, temis pri Olda Sarn kaj Juna Sarn. Sed post la morto de Patro, Gideon ŝajnis identigi sin kun la loko. Mi memoras lian eliron dum tiu somera vespero, kaj li ŝajnis manĝi kaj trinki la lokon, vorante ĝin perokule. Sed ne pro amo al ĝi, sed pro kion li povos akiri el ĝi. Li tre similis Patron tiam, kaj pli similiĝis lin ĉiujare, kaj aspekte kaj mense. Krom ke li estis malpli kolerema kaj pli fikskutima, li estis Patro reenkarniĝinta. Patro koleriĝis terurrapide, kaj kiam kolera li estis ĉionvora leono. Eble pro tio Patrino aspektis tutkorpedzinigita. Sed Gideonon mi vidis kolera, ĝustadire kolera, nur trifoje. Plejofte unu okulĵeto sufiĉis. Li kutimis rigardi murdeme, kaj oni tuj cedis al lia volo. Mi ja vidis hundon kaŭri kaj jelpeti ĉar li tiumaniere rigardis ĝin. Sarnoj kutime havas grizajn okulojn—fride grizajn kiel la lago dumvintra—kaj Sarnviroj estas plejparte brunhaŭtaj kaj silentemaj. “Silentaĉa kiel Sarno” estas onidiro en tiu regiono. Oni diras ankaŭ ke estas io stranga en la familio ekde kiam Timothy Sarn estis trafita de forka fulmo en la epoko de la religiaj militoj. Sarnoj loĝis ĉi tie tiutempe kaj ĉiam

2. en la biblio Gideon estis grava militisto.

3. kristana kulturo oni donas personan nomon al la bebo dum speciala religia ceremonio, do nomas la personan nomon la “krista nomo”.

ekde la unuaj loĝantoj. Nu Timothy agis kontraŭ sia familio kaj la konsiloj de Diservisto, kaj aliĝis al malĝusta partio, kiu ajn tio estis, sed tio ne gravas nun. Tial fulmo trafis lin kaj li kuŝis kvazaŭ morta. Iom poste li resaniĝis, kaj la Diservisto konsilis lin apogi la fidindan partion kaj eviti fulmon. Sed Sarnoj ja ĉiam obstinadas.

Li restis en sia partio, kaj revenante hejmen sub kverko li estis retrafita. Kaj ŝajne la fulmo eniris lian sangon. Li antaŭsciis kiam tempesto pretiĝas, longe antaŭ ol ĝi venis, kaj oni diris ke kiam ŝtormo ekis, sovaĝa fajro fosforeskis ĉirkaŭ li tiel ke neniu povis proksimiĝi lin. Sarnoj havas fulmon en la sango ekde lia epoko. Mi demandas min fojfoje ĉu tio estas veraĵo aŭ ĉu ĝi estas tro malnova por esti vera. Kelkfoje ŝajnis al mi ke Sarn mem estas tro malnova por esti vera. La arbaro kaj la bieno kaj la kirko ĉe la fora limo de la lago estis ĉiuj ege malnovaj, kvazaŭ apartenante al ies sonĝo. La loko estis ankaŭ hantata, kaj ĉar oni timis iri tien post noktiĝo, kaj ĉar estis softa plaŭdo de fiŝoj saltantaj for de la lagobordo, kaj ĉar la boato de Gideon batetiĝis kontraŭ la ŝtupojn estigante frapetojn kvazaŭ de persono ĉe pordo, kaj ĉar la digoj etendis sin en la lagon ĝis preter vidpovo, ekde iomete for de nia ĝardenpordo, ĝis kie ĝi perdiĝis en la akvo, tial ĝi estis tre soleca loko. Multfoje, dum dimanĉa vespero, dampita sonorilado tintis trans la akvon. Ni kredis ke temas pri la sonoriloj de la vilaĝo sublaga, sed nun mi kredas ke temis nur pri eĥado de la sonoriloj en nia propra kirko.

Onidire en kelkaj lokoj sonoj batas kontraŭ arbobarieron kaj resaltas kvazaŭ pilko.

Dum unu el tiuj dimanĉaj vesperoj, kiam la dampita sonorado akompanis niajn proprajn kvar sonorilojn, ni senpermese mankis en la kirko jam duan fojon. Ĉar la vespero estis tre bela, kaj Patro kaj Patrino okupadis sin pri svarmantaj abeloj, ni interkonsentis preni hundforpermeson 4 kaj ĉe la ĉerkopordo atendi Jancison kaj instigi ŝin akompani nin. Olda Beguildy neniam forte insistis ke ŝi ĉeestu en la kirko, ĉar li mem ne estis tre amika al la pastro. Li forsendis ŝin kiam la horloĝo indikis la kvinan horon ĉiun kvaran dimanĉon—ĉar ĉe ni okazis diservo nur unufoje dum ĉiu monato, la pastro ja devis prizorgi kirkon en Brampton, lia loĝvilaĝo, kaj

4 Nepermesita foriro.

ankoraŭ alian, kaj sekve nia forvago estis des pli fia—sed ĉu ŝi alvenis frue, tarde, aŭ tute ne, li neniam demandis, des malpli li demandis ŝin pri la enhavo de la prediko. Nia patro kutimis lastage en la vespero pridemandi nin kiam ni jam estis en niaj dormovestoj. Patro sidis sur benka kanapo kun betula vergo enmane, kaj la kanapo kiu dum la tuta semajno aspektis granda meblo, subite aspektis eta, kvazaŭ kanapo por pupo. Sur kio ajn Patro sidis, li aspektigis ĝin eta. Ni staris nudpiede antaŭ li sur la fridaj ŝtonplatoj, en neblankigitaj hejme ŝpinitaj dormoroboj kiujn nia patrino ŝpinis kaj migra teksisto teksis supre en la mansardo per teksilo inter pomoj. Patro pridemandis nin, kaj kiam ni respondis malĝuste li faris markon sur la kanapon, kaj ĉiu marko signifis vergobaton je la fino de la demandado. Kvankam Patro ne sciis legi, li forgesis nenion. Ŝajnis kvazaŭ li ĉiam cerbumadis dum li laboris. Mi kredas ke li estis tre inteligenta sed ne havis sufiĉe da mensekzerco. Se li havus unu el tiuj novmodaj teksmaŝinoj pri kiuj mi aŭdas, tio estus por li kontentiga, sed tiuepoke oni ankoraŭ ne parolis pri tiaj aferoj. Ni estis liaj solaj maŝinoj, kaj ni tre elkore deziregis, ĉiun kvaran dimanĉon, kaj Kristnaskon kaj Paskon, esti gefiloj de Beguildy, malgraŭ ke nia pastro tiom malestimis lin, kaj ofte predikis kontraŭ li, eĉ nomante lin.

Mi enmense havas kiam Patro vergis nin tre severe, post longa prediko dum Paska Dimanĉo, Gideon estis sep- kaj mi kvin-jara, Gideon ekstaris en la mezo de la kuirejo kaj diris “Mi volegas kaj deziregas esti filo de Mastro Beguildy kaj Diablo prenu mian animon. Amen.”

Patro koleregis tiun vesperon, pri tio ne estu dubo! Li teruralkriis Patrinon, dirante ke ŝi tre malbone prizorgis siajn infanojn, ĉar la knabino portas sur si markon de Diablo, kaj nun ŝajnas ke la knabon formis la sama forĝisto. Tion mi scias, ĉar Patrino rakontis ĝin al mi. Mi enmense havas nur, ke ŝi ekaspektis tre eta, kaj estante jam eta, ŝi ŝajnis esti feino. Kaj ŝi diris—“Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?” Sonis tre strange kiam ŝi ripetadis tion. Mi povas vidi nun tiun ĉambron se mi fermas la okulojn, precipe se bukedo el primoloj apudas min.

Ĉar Pasko venis malfrue, aŭ en periodo de varma vetero, tiun jaron, kaj la primoloj estis tre maturemaj en senventaj lokoj, tial ni jam plukis kelkajn. La ĉambro estis senluma kiel groto, kaj la ruĝa fajro brulanta trankvile kaj atenteme similis la okulon de la Eternulo. Estis ankaŭ ruĝa okuleto sur ĉiu fajencaĵo sur la bretaro, kie ĝi reĵetis la brilon. Fojon post fojo en postaj jaroj mi rigardadis tiujn ruĝajn lumojn, kiuj eĥis la fajron, samkiel la fantomaj sonoriloj eĥis la sonorilaron, kaj mi pensadis pri kiel ili estas parto de la eksteraĵo de tiu ĉi mondo. Vico post vico de ruĝaj vervaj fajroj, sed ĉio nur ombroj de fajroj. Multa tintado de gajaj sonoriloj, sed nur ombroj de sonoriloj; nur sona sopiro resaltanta de folibariero aŭ de vitreca akvo. La okuloj de Patro same redonis la glimon, ankaŭ tiuj de Gideon, sed ne de Patrino, ĉar ŝi staris dors-al-fajre apud la tablo kie estis primoloj, kunigante la trinkvazojn kaj telerojn post la vespermanĝo. Kaj se ŝajnas strange ke tiel juna infano povas memori la pasintecon tiel klare, oni devas enmensigi ke Tempo gravuras siajn bildojn sur la memoron kvazaŭ knabo ĉizanta literojn per sia tranĉilo, kaj ju malpli da literoj des pli profunde li ĉizas. Tioma malmulto okazis al ni ĉe Sarn ke ni neniam povus forgesi. La voĉo de Patrino kroĉiĝas al mia koro kiel trenaĵoj de litpajlo kroĉantaj sin al pasanto sur kampa vojo. Ŝia voĉo estis tre plendema, kaj softa. Ĉiu diraĵo ŝia ŝajnis signifi pli ol la vortojn mem, kaj fojfoje estis kvazaŭ iu palpadas en mallumo aŭ sobiras longan vojon laŭ nigraj tuneloj, etendante unu manon ĉiflanken, kaj alian aliflanken, kaj tute sen lumo. Jen kial ŝi diris “Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon— ĉu mi devigis?”

Je ĉiu sia diraĵo, eĉ se ĝi enhavis nenion gajan, ŝi iomete ridetis, samkiel oni ridetas por malakrigi ies koleron, aŭ se oni vundetis sin sed ne volas montri tion. Tre dolora rideto ĝi estis, kaj konstanta. Do kiam Patro denove vergis Gideonon ĉar ĉi tiu deziris esti filo de Beguildy, Patrino staris ĉetable dirante “Ho ne vergu, Sarn! Detenu la manon, Sarn!” ridetante, kvazaŭ por kapti la manojn de Patro per sia softa voĉo. Povra Patrino! Ho mia povra Patrino! Ĉu ni renkontos vin en la postmorta mondo, kara animo, kaj kompensos al vi pro nia neatentemo?

◊◊◊

Mi neniam forgesis tiun Paskon, sed ŝajne Gideon forgesis, ĉar kiam mi memorigis lin pri ĝi, dirante ke ni certe ne aŭdacu preni hundforpermeson, li diris “Ne malfacile. Ni devigos Tivvyn de Sakristi-ano aŭskulti la predikon por ni, por ke ni povu respondi bone. Kaj ne estos tre grave al mi se mi vergiĝos, kondiĉe ke mi povos trovi kelkajn bonajn konkrojn 5 por venki Jancison, ĉar lastafoje ŝi venkis min.”

Konkroj, vi eble scias, estas konkoj de helikoj, kaj infanoj traŝnurigas malplenajn, kaj ludas samkiel oni ludas per kaŝtanaj ŝeloj. Nia arbaro estis bonega loko por helikoj, kaj Gideon konkursis per konkroj kontraŭ knaboj el eĉ kvin mejloj for trans Plash. Li estis ĉie fama, ĉar li ludis tre furioze, kaj tute ne ludece.

Ĉiuj sonoriloj sonadis dum ni ekiris tiun junian dimanĉon—la kvar metalaj sonoriloj en la kirko kaj la kvar fantomaj sonoriloj el nenie. Patrino helpis Patron pri la abeloj, pretigante novan abelkorbon, apud la granda kaŝtanarbo, por enmeti la svarmon.

Tiuj jam antaŭe ariĝis en mortinta grosarbusto, kaj Patrino diris, kun sia stranga rideto, “Nepra signo de morto”.

Sed Gideon kriis—

Bonvena maja svarm’ kaj mono venos al farm’.

Prospero benos se svarm’ junie venos.

Kaj li diris—
“Patrino, dum la abeloj restos ĉe ni, estos plej bone al ni, negrave kiu mortos.”

Ho ve! Mi timas ke Gideon havis spiriton tre haveman, eĉ tiam.

Sed Patro opiniis lin prudenta junulo, kaj li ridis kaj diris— “Nu ni havas tiom da abeloj nune, ke mi esperas ke ne mi devos informi ilin se iu efektive mortos.”

“Kie estas viaj rosmarenaj branĉetoj, kaj Preĝlibroj, kaj puraj nazviŝtukoj?” diras Patrino.

Gideon esperis foriri sen tiuj, sed nun li kuris ilin preni, kaj Patrino komencis aranĝi mian ŝalon sur miaj ŝultroj. Ŝi enmetis sian grandan broĉon kun nigra gemo, kiun ŝi havis kiam mortis Reĝo Georgo Dua, kaj enmetante ĝin ŝi ripetadis al si— “Kvankam

5 Konkoj. (Ĉi tiu vorto rezultis el konfuziĝo de la vortoj konko kaj konkero, pro la naturo de la ludo por kiu oni uzas la konkojn.)

ja ne gravas kiel la povra infano estas vestita. Ho ve, ho ve! Sed ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”

Kiam ajn ŝi diris tion, ŝia voĉo fariĝis tre funebreca kaj mi denove pensis pri iu palpanta en nigra tunelo.

“Atentu, Patrino! Tenu la korbon dum mi apogos la branĉon,”

diris Patro, “ili svarmas tre malalte.”

Mi preferus resti, ĉar mi tre amis vidi la grandan bulon da abelkorpoj, brunan kiel Kristnaska kuko, kaj aŭdi la pezan zumadon.

Ni trairis la pordon de la ĝardenbarilo kaj sekvis la kanalpadon, ĉar ĝi estis la plej kurta vojo al la kirko, kaj ni volis atingi Tivvyn antaŭ ol ŝi eniros. Fulikoj jam estis sur la lago, kaj la akvo estis lumkolora, kaj en ĝi estis spikoj.

“Nun,” diris Gideon “ni kuros por savi nin!”

“Kio ĉasas nin?”

“Homoj el la akvo.”

Do ni ekkuris “por savi nin”, kaj atingis la kirkon ĝuste kiam la du lastaj sonoriloj komencis sian batan “Ting tong! Ting tong” kiu ĉiam enmensigis al mi betulan vergon.

Ni sidis sur la plata tombo kie ni plejofte sidis por ludi Konkrojn, kaj ĉar la kirko estis sur eta monteto, ni povis rigardi la du-tri homojn venantajn tra la kampoj. Jen Tivvy kun sia patro, venantaj el la Orienta Bosko, kaj Jancis en la plataj apudlagaj herbejoj kie grandaj kratagaj heĝoj floris. Jancis estis eta, ne alta kiel mi, sed oni ĉiam vidis ŝin antaŭ ol aliajn, ĉar ŝajnis kvazaŭ lumo kolektiĝis ĉirkaŭ ŝin. Ŝia hararo estis orflava, kaj la ombroj sur ŝia vizaĝo ŝajnis tinkturitaj per ĝia pala koloro. Mi kutime pensis ke ŝi similas blankan nimfeon plenan de flava poleno aŭ mielo. Ŝi havis tre blankan haŭton, kreme blankan sen koloro, krom kiam ŝi ekscitiĝis aŭ embarasiĝis, kaj ŝia vizaĝo havis vangokavetojn, kaj estis mola kun tute ĝusta dikeco. Ŝi havis ruĝan ridetantan buŝon, kaj kiam ŝi ridetis la vangokavetoj kuniĝis. Kelkfoje mi preskaŭ strangolis ŝin pro tiu rideto.

Ŝi venis al ni tre modesta, portante florumitan korsaĵon kaj bluan jupon kaj grapolon da kratago en sia ŝalo.

Kvankam ŝi havis nur du jarojn pli ol mi, estante samaĝa kiel Gideon, ŝi ŝajnis multe pli aĝa, ĉar ŝi jam komencis rideti al knaboj, kaj oni diradis “Jancis de Beguildy baldaŭ amindumos.”

Sed mi sciis ke olda Beguildy neniam intencis ke ŝi edziniĝos. Li intencis gardi ŝin kiel logilon por altiri junulojn, ĉar plejparte la homoj venantaj al li estis aŭ junulinoj sen mono aŭ olduloj kiuj deziris ke li damnu iun nemultekoste. Do tiutempe, kiam li vidis kia blanka floranta virino Jancis fariĝas, li kuraĝigis ŝin ornami sin kaj sidi ĉe la fenestro de Grota Domo atendante ke iu laŭiros la padon. Ĝis la festo de Sankta Neniamo oni devus tion atendi, ĉar Plash estis preskaŭ tiel soleca kiel Sarn. Li ankaŭ faris lanternon el farbita vitro, kun koloro de ruĝaj rozoj, kaj dum Jancis sidadis ĉe la ŝtona kadro de la fenestro, li pendigis ĝin super ŝi kaj en ĝi estis granda kandelo el fremdio 6 , ne junklampo kian ni uzis. Li pensis ke se iu granda sinjora moŝto venos survoje al kermeso aŭ kokbatalo trans la montoj, li enamiĝos je ŝi, kaj Beguildy planis tiam envenigi lin kaj doni al li fortan elon kaj paroli pri sorĉoj kaj magiaĵoj, kaj finfine proponi persorĉe levi Veneran el la morto. Ĉio estis skribita en unu el liaj libroj: ke oni iru en senluman ĉambron kaj donu al la saĝulo kvin pundojn kaj li diros sorĉaĵon, kaj iom poste estiĝos roza lumo kaj odoro de rozoj, kaj Venera leviĝos nuda meze de la ĉambro. Sed ne estus Venera, estus Jancis. Sed tiu granda sinjora moŝto longe ne venis, kaj la nura viro kiu vidis ŝin ĉe la fenestro estis Gideon unu vintran vesperon, dum li revenis tiuvoje de la bazaro, ĉar la alia vojo estis inundita. Li estis ĝisridinde impresita de ŝi, kaj paroladis pri ŝi ĝis mi enuis; li estis tiam deknaŭjara, aĝo de stulteco en junuloj. Antaŭe li neniam atentis ŝin, kaj nur diradis al ŝi tion kaj ion samkiel al mi. Mi tre malfacile kredis ke tiom firmmensa junulo, tiom certa kaj tiom lerta, tiom moliĝus pri junulino. Sed tiuvespere li estis nur deksepjara, kaj li diris nur “Prenu forpermeson de hundo, Jancis, kaj venu kun ni serĉi konkrojn.”

“O,” diris Jancis “mi volis ludi ‘Verda Gruzo Verda Gruzo.’”

Ŝi kutimis diri “O” antaŭ ĉio, kaj tio aspektigis ŝian buŝon kia rozo. Sed ĉu ŝi agis tiel pro tio, aŭ ĉar ŝi estis stulta kaj timema, tion mi neniam povis decidi.

6 Fremda loko

“Oni ja nenion venkakiras en Verda Gruzo ,” diris Gideon, “ni ludos Konkrojn.”

“O mi volis Verda Gruzo! Vi venkos min se ni ludos Konkrojn.”

“Jes. Tial ni ludos.”

Tivvy venis tra la ĉerkopordon tiam, kaj ni diris al ŝi kion ŝi devos fari. Ŝi estis povra malsaĝa kreito, kaj kelkfoje ŝi apenaŭ povis enmensigi eĉ sian propran nomon, malgraŭ ĝia strangeco, des malpli predikon. Sed Gideon diris ke se ŝi memoros eĉ nur ereton de ĝi, li povos elpensi la ceteron. Kaj li diris ke se ŝi ne memoros sufiĉon, li detordos al ŝi brakon. Do ŝi ekploris.

Tiam ni vidis Sakristianon, tre seriozan, veni trans la plugitan kampon, kun sia longa bastono striita nigre kaj blanke, kaj ni povis aŭdi la dukoloran poneon de Pastro klakklake troti laŭ la pado, do ni forkuris, kaj lasis Tivvyn kun la ronda mentono tremanta, kaj la buŝo tordita pro plorado, ĉar ŝi sciis ke ŝi neniam memoros eĉ vorton de la prediko. Tivvy dum prediko ĉiam pensigis min pri nia hundo dum li estis lavata. Li kuŝiĝis kaj lasis akvon flui sur lin, kaj ŝi agis same rilate predikon. Do mi sciis ke katastrofo koviĝas.

Estis bela vespero, kun hirundoj altaj en la aero, kaj forta odoro de kratago. Kiam la sonoriloj ĉesis soni, la niaj kaj tiuj aliaj, ni iris rigardi en la akvon, por trovi ĉu ni povos vidi vilaĝon tie, samkiel ni agis plej multajn dimanĉojn. Sed tie estis nur nia kirko renversita, kaj du-tri tomboŝtonoj kaj krucoj en la sama pozicio, kaj la poneo de Pastro paŝtanta sin dum ĝi staris sur sia kapo.

Dum someraj vesperoj, kiam la suno estis malalta, kelkfoje ombro de la spajro venis tute trans la akvon ĝis nia loĝejo, kaj mi kredis ke tio estas kia fingro de la Eternulo direktita al mi. Ni subiris en la marĉejon kaj trovis multajn konkrojn, kaj Gideon venkis Jancison ĉiufoje, kio estis bona, ĉar fine li diris ke li ludos Verda Gruzo, kaj ili ambaŭ kontentiĝis. Sed ni terure tardis, kaj preskaŭ ne atingis Tivvyn.

“Nun, rakontu!” diras Gideon. Do ŝi komencis plori, kaj diris ke ŝi scias nenion pri ĝi. Li tordis al ŝi brakon, kaj ŝi elkriis “Forbruligitaj, ekstermitaj per fajro!”

Ŝi certe diris tion ĉar ĝi estis unu el la teksteroj kiujn Sakristiano tre amis citi, ĉiam batante takton per bastono.

“Kion pli?”

“Nenion.”

“Mi tordos al vi brakon ĝis ĝi forŝiriĝos se vi ne memoros plion.”

Tivvy mienis ruze, kiel Kanjo 7 en la laktejo, kaj diris—“Pastro rakontis al ni pri Adam kaj Eva kaj Noa kaj Ŝememkjafet kaj Jesuo en staltrogo kaj tridek arĝentaj moneroj.”

La vizaĝo de Gideon mallumiĝis.

“Ne estas senco en tio,” li diris.

“Sed ŝi ĉiaokaze diris al vi. Nun vi devas lasi ŝin foriri.”

Do ni hejmeniris, kaj la ombro de la spajro etendis sin tute trans la lagon.

Patro diris— “Kiu estis la teksto?”

“Forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.”

“Pri kio temis la prediko?”

Povra Gideon elpensis rakonton el ĉio dirita de Tivvy. Vi neniam aŭdis tian elpensaĵon! Patro sidis tre kviete, kaj Patrino ridetis tre doloroplene, starante ĉefajre, kuirante lardon.

Subite Patro elkriis— “Mensoganto! Mensoganto! Pastro jam ĵus vizitis, kaj diris ĉu estas malsano, pro ke neniu estis en la kirko. Vi ne nur prenis forpermeson de hundo kaj mensogis, vi ankaŭ ridindigis min.”

Lia jam ruĝa vizaĝo fariĝis purpura, kaj elstaris la vejnoj kiel nekuirita viando. Estis timiga vidaĵo. Poste li prenis ĉevalvipon kaj diris— “Mi vergos vin kiel neniam antaŭe, mia knabo!”

Li venis tra la kuirejon al Gideon.

Sed subite Gideon kuratakis lin kaj kapfrapis lin, kaj per sia surprizatako tute renversis lin.

Nu, ĉu ĉar Patro jam manĝis tre multe, post tago da peza laboro pri la abeloj, ĉu ĉar li tiom koleregis, kaj surprizis lin la falo, ni neniam sciis. Kial ajn, li kolapsis. Li tute ne moviĝis, sed kuŝis surdorse sur la ruĝaj ardezoj, spirante tiom laŭte kaj forte ke la sono plenigis la domon, kiel iu ronkanta dumnokte. Patrino

7 Karesformo de la vorto Katino.

malligis lian dimanĉan koltukon, kaj levis lin, kaj ŝutis fridan akvon sur lian vizaĝon, sed tutvane.

La terura ronkado daŭris, kaj ŝajnis formanĝi ĉiujn ceterajn sonojn. Ili estingiĝis kiel junklampoj en vento. Ne plu estis tiktakado de la horloĝo, nek ronronado de la kato, nek siblado de la lardo, nek zumado de la abelo ĉefenestra. Ĝi ŝajnis formanĝi ankaŭ la lumon, kaj la odoron de la blankaj sovaĝaj rozoj eksteraj, kaj la senton en mia korpo, kaj la pensojn kiujn mi antaŭe havis. Ni ĉiuj fariĝis nur parto de mallumeca ronkado.

“Sarn, Sarn!” kriis Patrino. “Ho Sarn, povranimo rekonsciigu cin!”

Ŝi klopodis meti iom da Holanda inter liajn lipojn, sed ili jam estis rigidaj. Poste la ronkado fariĝis stertoro, tre terura, kaj post nelonge ĝi ĉesis, kaj tiam fariĝis timiga silento, kvazaŭ la tuta mondo fariĝis muta. Tutdume, Gideon staris kvazaŭ ŝtono, memorante la vergon per kiu Patro intencis bati lin, li diris poste.

Kaj kvankam li neniam antaŭe vidis mortanton, kiam Patro silentiĝis, kaj la domo sensoniĝis, li diris per voĉo kutimeca sed iomete tremanta— “Li mortis, Patrino. Mi iros informi la abelojn, por ke ni ne perdu ilin.”

Ni ploris longe, Patrino kaj mi, kaj kiam ni ne povis plu plori, la etaj sonoj revenis rampe—la horloĝo tiktakis, pecoj de ligno falis el la fajro, kaj la kato spiregis dormante.

Kiam Gideon revenis, ni tri sukcesis levi Patron sur matracon, kaj vindi lin per pura tolaĵo. Li aspektis bela, bontrajta viro, ĉar la purpura koloro jam foriris de lia vizaĝo.

Gideon ŝlosis la pordojn, kaj ĉirkaŭiris inspekti la bestojn kaj kontroli ĉu ĉio estas en ordo.

“Plej bone vi enlitiĝu, Patrino,” li diris. “Ĉio estas sekura, kaj la bestoj estas en siaj ejoj. Mi raportis al ĉiu korbo da abeloj, kaj mi povis vidi ke ili kontentas, kaj volas ke mi fariĝu mastro.”

Ĉapitro 3: Pru liveras invitilojn

Tiuepoke estis nemulta tempo dum kiu funebrantoj povis pensi pri sia doloro ĝis post la enterigo. Multo estis farenda. Funebra ceremonio estis preparenda, kaj antaŭ tio se la teksisto ne vizitis la familion lastatempe, ŝtofo estis teksenda kaj tinkturenda. Teksisto ne vizitis nin jam delonge, do al ni multe mankis ŝtofo.

Patrino diris al Gideon ke li iru venigi la oldan teksiston, kiu loĝis en Lullingford, apud la montoj, kaj eliradis teksi kontrakte potage aŭ posemajne. Gideon selis Bendigon, la ĉevalon de Patro, kaj kun stranga rideto prenis la rajdvipon. Tuj post lia foriro Patrino kaj mi komencis baki. Ne nur la teksisto devos esti manĝigata, sed ankaŭ la virinoj kiujn ni invitos al porfunebra kudrado. Ili venos pro amo, tio estis kutima, sed ni devos manĝigi ilin.

Estis solece tiunokte sen Gideon. Li devis tranokti en Lullingford, sed li revenis frue la sekvan tagon, kaj mi aŭdis la sonojn de hufoj sur la pavimŝtonetoj dum mi ŝpinadis. Ni forte laboris, preparante teksfadenojn por la oldulo. Li venis rajdante post Gideon sur granda blanka ĉevalo, tre osteca, kio pensigis min pri la rajdanto sur blanka ĉevalo en la Biblio. Ĝis la tempo de Sankta Neniamo oni ne vidus pli oldan homon. Li hopadis tien kaj reen kvazaŭ pigo, priserĉante ĉiun parton de la teksilo, rigardante la glitbobenon ĝuste kiel pigo tre kontenta pro ia brila trovaĵo. Mi devis sorporti liajn manĝojn al la mansardo, ĉar li ne volis perdi tempon per manĝopaŭzoj. Estis tre oportune ke ne plu troviĝis pomoj tie, tiel ke li povis hopadi en la mansardo senbride. “Nun vi devas liveri invitleterojn por la kudrado, Pru,” Patrino diris al mi.

“Ĉu mi portu invitilon al Jancis, Patrino?”

“Ne. Ni ne elspezu pagante invitilon por Jancis. Sed ŝi rajtas veni, kaj ŝi estos bonvena.”

“Mi iros informi ŝin. Ŝi kudras tre bele.”

“Sed ne tiel bele kiel vi, mia kara. Negrave pri kio temas, ci kudras bele rekte, Pru.”

Mi forkuris ege kontenta pro la laŭdo, kian malofte mi spertis.

Mi renkontis Gideonon apud la lago.

“Disdonante invitilojn?” li diris.

“Jes.”

“Ĉu Jancis venos?”

“Jes.”

“Nu, kiam tie, petu Beguildyn prunti al ni la blankajn bovojn por la funebro, ĉu ja?”

“Por tiri Patron al la kirko?”

“Jes. Kaj post la enterigo de Patro, vi kaj mi devos iom diskuti.

Estas multo pripensenda pri la estonteco. Tiom da invitiloj, vi ja povus mem skribi ilin kaj ŝpari kronon 8 .”

Mi demandis al mi kion li celas, ĉar li ja sciis ke mi ne kapablis skribi eĉ unu vorton, sed mi sciis ke li klarigos kiam li estos preta, kaj ne antaŭe, ĉar tia li estis. Neniu kredus ke li aĝis nur deksep, li ŝajnis kvin-kaj-dudek-jara laŭ sia parolmaniero, abrupta kaj rapida, tamen tre kvieta.

Kiam mi atingis Plashon, Jancis sidis en la ĝardeno ŝpinante.

Ŝi diris ke ni ja povas prunti la bestojn, kiuj laŭrajte estas ŝiaj, ĉar ili estis donaco de ŝia Avinjo, kvankam ŝi neniam estis sufiĉe forta por regi la bestojn antaŭ ĉaro nek por plugi per ili kiel mi en postaj jaroj. Sed ŝi ricevis iom da poŝmono luigante ilin por mortofestoj, se Beguildy ne enpoŝigis ĉiom. Ili aspektis belaj kun floroj kaj rubandoj, post frotlavado.

Mi eniris paroli kun Beguildy.

“Patro mortis, Sinjoro Beguildy,” mi diris.

“Kaj do? Kiel tio koncernas min, kara?”

Li estis tre stranga homo, ĉiam, tiu Beguildy.

“Diru al mi ion ne jam sciatan, infano,” li diris.

“Ĉu vi do jam sciis?”

“Jes, mi sciis ke via patro forpasis. Ĉu li ja ne preterpasis min en ventotiro lastan dimanĉan vesperon, kriante, malsonore kaj malice, ‘Vi ŝuldas al mi kronon, Beguildy!’ Diru al mi iaĵon freŝan, knabino—novan kaj strangan. Jen, se vi povus diri ke la folioj ĉiuj defalis ĉi tiun tagon de junio, kaj miaj damsoj pretas por vendi; aŭ

8 Arkaika monunuo brita.

ke la lago elsekiĝis; aŭ ke homoj ne plu avidas dolori sian amaton; aŭ ke Jancis ne plu rigardadas sian vizaĝon en Plashflako, nu jen, ja, jes dirinde! Sed pri via paĉjo, neniom gravas. Tiu viro ne plaĉis al mi.”

Kaj preninte sian marteleton, li frapis vicon da silikoj ĝis la ĉambro estis tutsorĉita. Ĉiu siliko havis propran voĉon, kaj li konis ilin kiel paŝtisto siajn ŝafojn, kaj li kutimis sonorigi ilin kiam la konversacio ne plaĉis al li.

“Mi venis demandi ĉu ni povas prunti bestojn por nia ĉarego.

Jancis diris ke jes.”

“Pagdevendas 9 .”

“Kiom Sinjor’?”

“Samon kiel por mortofestoj: unu pencon por ĉiu. Do vi liveras la invitilojn, ĉu? Nu, kiun pagis via panjo por skribigi ilin?”

“Pastro skribis ilin por ni, kaj Patrino metis kronon en la almozujon.”

“Povrulino! Kia amara malŝparo! Mi skribintus ilin tre klare kaj bele kontraŭ duonono 10 . Mi scias skribi altajn literojn kaj etajn, rondajn aŭ kvadratajn, ruĝajn aŭ nigrajn. Pastro scipovas nur predikskribon, veran aĉaĵon.”

“Mi volegas scii skribi, Sinjoro Beguildy.”

“Ho, vi!”

Li ridis laŭ sia tre stranga maniero, milde kaj leĝere, ĉe la supro de la kapo.

“Ĝi ne estas por infanoj,” li diris.

Sed mi multe pripensis ĝin. Mi pensis ke estus bele sidi ĉe la kameno, en la kanapangulo, kaj skribi invitilojn kaj amleterojn kaj foirfakturojn, aŭ eĉ verson por tomboŝtono, kaj fari rondajn aŭ kvadratajn, altajn aŭ etajn, ruĝajn aŭ nigrajn, kaj ankaŭ predikskribon se mi emus. Mi pensis ke kiam iu kolerigus min per sia beleco, kiel Jancis, mi skribus ŝiajn literojn densaĉe tute sen ruĝo. Sed mi sciis ke tio estas fipenso, ĉar povra Jancis ne kulpis pri sia beleco.

9 Necesas pagi.

10 Duona kvanto (da mono).

dd21Veneno Kara Poste Beguildy foriris kuraci la kalojn de iu oldulo, kaj Jancis kaj mi ludis geamantojn, sed Jancis diris ke mi ludas tre malbone, kaj ke ŝi opinias ke Gideon ludus multe pli bone.

Ĉapitro 4: Torĉoj kaj rosmarenoj

Estis senventa, rosa somera nokto kiam ni enterigis Patron. En nia epoko estis ankoraŭ kutime en Sarn-regiono enterigi mortintojn nur dumnokte. En nia familio oni faradis tion jam dum jarcentoj. Mi estis okupata dum la tuta tago ornamante ĉaregon per taksuso kaj tiu blanka floranta laŭro kiu odoras tiel trude kaj dolĉe. Mi deŝiris ĉiujn blankajn rozojn kaj du-tri florantajn helruĝetajn, kaj kompletigis per lekantoj apartigitaj el la fojnherbaro. Plukante ilin mi pripensis kiom kolerus Patro vidi min tie surtreti ĝin, kaj apenaŭ mi evitis turni min fojfoje por vidi ĉu li venas.

Post melkado, Gideon iris venigi la bestojn kaj mi metis nigrajn rubandojn ĉirkaŭ iliajn kolojn, kaj ligis taksusbranĉojn al iliaj kornoj. Necesis zorgeme fari tion, ĉar ili estis de la raso Longakorna, kaj se oni kolerigas ilin, ili tuj mortpikas.

Muelisto estis unu ĉerkoportanto, kaj alia estis Sinjoro Callard, de Valeto Callard, kiu kultivis la tutan teron inter Sarn kaj Plash. Krome estis niaj du onkloj el transmonte.

Gideon, ĉeffunebranto, portis altan ĉapelon kun nigraj rubandoj, kaj nigrajn gantojn kaj spiralan nigran bastonon kun rubandoj. Daŭris longe antaŭ ol ili sukcesis trapuŝi la ĉerkon, ĉar la pordoj estis tre mallarĝaj kaj la ĉerko granda kaj peza. Ĉiam estis tiel dum funebroj en Sarn, tamen ŝajne neniam iun trafis penso plilarĝigi la pordojn.

Sakristiano antaŭis, senĉapela kaj portante grandan torĉon enmane. Sekvis lin ĉaro, kaj Muelistfilo kaj alia junulo kondukis la bestojn. Sur la ĉaro estis amasigitaj folioj kaj branĉoj, kaj ĉiuj laŭdis min. Sed mi povis teni enmense nur ke povra Patro kutime ordonis min forpreni tiajn fiajn herbaĉojn eldomen. Kaj nun jen ni forprenas lin, skuante lin pro ŝtonoj, for de loko kie li estis mastro.

Mi estis tute maltrankvila pro ĉio. Ŝajnis al mi vere malafable, kaj ankaŭ senrespekte, lasi la povranimon tutege sola ĉe la alia fino de la lago. Min feliĉigis ke estis dolĉa junia vetero, kaj ne mallume.

Ni devis iri laŭ la plej longa vojo ĉirkaŭ la lagon, ĉar la alia estis nura padeto. Elirinte la gregejon, preter la sterkamaso, ni troviĝis sur la vojo, kaj envicigis nin — Gideon sola malantaŭ la ĉerko, poste Patrino kaj mi en niaj nigraj kufĉapeloj kaj ŝaloj, tenante Preĝlibrojn kaj branĉetojn de rosmareno enmane. La onkloj kaj Muelisto kaj Sinjoro Callard sekvis nin, ĉiu kun torĉo kaj branĉeto de rosmareno.

Ĝi estis bona vojo, kaj pli glata ol la plej multaj—la vojo al Lullingford. Pastro ofte diris ke ĝi estis farita de homoj vivintaj dum la tagoj kiam vivis la Savinto. Romianoj, jen ilia nomo. Ili ja sciis tre bone fari vojon, ne grave kia estis ilia nomo. Ĝi situis nur iom pli alte ol la akvo, apud la bordo de la lago; kaj dum ni iris solene antaŭen, mi rigardis en la akvon kaj vidis nin tie. Estis malklara bildo, ĉar la sola lumo tie venis de la malkreskanta, nebula luno, kaj de la torĉoj. Sed eblis vidi, en la malhela akvo, ion moviĝi, kaj glimojn kaj briletojn, kaj kiam la luno trabrilis klare ni ricevis formojn, kvazaŭ la ombrojn de fiŝoj glitantaj en la profundaĵo. Videblis granda nigraĵo, tio estis la ĉaro, kaj la bovoj similis nubojn drivantajn tre malalte, kaj la torĉoj aspektis akvenĵetitaj kvazaŭ ni volis estingi ilin.

Tutdume, dum ni marŝis, ni povis aŭdi la sonorilojn voki la kadavron hejmen. Ili sonis tre strange super la akvo en la dezerteca nokto, kaj la eĥoj sonis eĉ pli strange. Unufoje blanka strigo preteriris, tiel leĝere kaj mole kiel blovata plumo. Patrino diris ke jen la spirito de Patro serĉanta sian korpon. Aŭdiĝis nenia sono krom de sonoriloj kaj la knarado de radoj, ĝis la pastroponeo, paŝtanta sin en sia kampo, vidis la malklarajn formojn de la malproksimaj bovoj, kaj henis, kredante, mi supozas, ke ankaŭ ili estas poneoj, kaj ĝojante trovi, en tiu soleca nokto, kelkajn siajn samspecianojn proksimaj.

Finfine la knarado ĉesis ĉe la atendopordo de la enterigejo. Oni elglitigis la ĉerkon, apogante ĝin sur stabloj, kaj meze de la peza spirado de la ĉerkoportantoj venis la promesoplenaj vortoj— “Mi estas la releviĝo kaj la vivo.”

Ili estis kvazaŭ kvieta pluvo post sekego. Sed mi komencis demandi min: kiaj ni revenos en la releviĝo? 11 Ĉu ni venos klare videblaj, aŭ malklaraj, kvazaŭ en akvo? Ĉu Patro venos kolerega, samkia kiam li mortis, aŭ kun formo de knabeto kuranta al Avinjo kun bukedo da primoloj? Ĉu Patrino ridetos tiun saman rideton, aŭ ĉu jam trovinta lumon en la malluma pasejo? Ĉu mi restos kaptita en korpo neplaĉa al mi, aŭ ĉu oni donos al ni permeson teksi korpon laŭ nia plaĉo el la ŝpinado de niaj animoj?

La ĉerkon oni movis sur alian stablon, apud la tombo, kaj kovris per blanka tuko. Nia plej bona tablotuko. Sur la tuko staris granda stanaloja trinkujo plena de sambuka vino. Patrino povis provizi nur tion, kaj estis oportune ke ŝi havis multon, sufiĉon por tuta funebra festo, ĉar la pasintjara rikolto de sambukberoj estis ege abunda. Ĝi strange aspektis en la necerta lunlumo, starante sur ĉerko, ni ja kutimis vidi ĝin sur tablo, kun la koloro de Jula Ŝtipo respegulata sur ĝi.

Pastro paŝis antaŭen kaj levis ĝin, dirante— “Mi trinkas la pacon de la forpasinto.”

Tiam ĉiuj venis laŭvice, kaj trinkis je la spirito de Patro.

Apud la ĉerkofino estis nia eta stanaloja poto, plena de vino, kaj kun ĝi pankrusto, sed neniu tuŝis ilin.

Sakristiano paŝis antaŭen kaj diris— “Ĉu ĉeestas Manĝanto de Pekoj?”

Kaj Patrino ekkriis— “Ho ve, ne! Ve al mi! Ne estas Manĝanto de Pekoj por povra Sarn. Gideon malpermesis.”

Ankoraŭ estis kutime, tiutempe, en nia regiono, doni al iu povrulo monsumeton post morto, kaj ricevinte li prenis panon kaj vinon pasigitajn al li transĉerken, kaj manĝis kaj trinkis dirante— Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci, kara homo, por ke ci ne marŝu tra la kampoj nek laŭ la vojetoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon.

Kaj trankvile kaj gravmiene li iris al sia loĝejo. Mia Avĉjo diradis ke, plejparte, Manĝantoj de Pekoj estis iamaj Saĝuloj aŭ ekzorcistoj kaj ilin trafis misfortuno. Aŭ ili estis malriĉuloj kiuj, pro ia malluma ago, estis eksigitaj el la kompatema homa socio, kun kiuj neniu pretis negoci, kies sola manĝaĵo ofte estis la pano

11 Laŭ kristana doktrino, kiam finiĝos la mondo, la mortintoj releviĝos por esti juĝitaj de Dio.

kaj vino pasigitaj transĉerken. Niatempe restis neniu tia en Sarnregiono. Ili preskaŭ ĉiuj formortis, kaj oni devis venigi ilin demonte. Tio estis longa distanco, kaj ili postulis altan prezon, anstataŭ fari ĝin senpage kiel en antaŭa epoko. Do Gideon diris— “Ni ŝparos la monon. Kion bonan tia viro farus?”

Sed Patrino ploris kaj ĝemis la tutan sekvan nokton. Kaj kiam Sakristiano diris “Ĉu ĉeestas Manĝanto de Pekoj?” ŝi ploris refoje tre kompatoveke, ĉar Patro mortis dum kolerego, portante ĉiujn siajn pekojn, kaj, krome, li mortis surhavante botojn, kio estis tre maldeca kaj aŭguris malbonon. Tial ŝi kredis ke li vere bezonas Manĝanton de Pekoj, kaj ŝi estis nekonsolebla.

Tiam okazis io stranga, korskua.

Gideon paŝis alĉerken kaj diris— “Ja troviĝas Manĝanto de Pekoj.”

“Kiu do? Mi vidas neniun,” diris Sakristiano.

“Mi estos Manĝanto de Pekoj.”

Gideon levis la stanalojan poteton plenan de mallumo, kaj li rigardis Patrinon.

“Ĉu vi transdonos al mi la bienon kaj ĉion se mi estos Manĝanto de Pekoj, Patrino?” li diris.

“Ne, ne! Manĝantoj de Pekoj estas damnitaj!”

“Kiel malutilus, trinki gutaron de propra vino kaj maĉeti kruston de propra pano? Sed se vi ne volas, tiel estu. Li foriru kovrita de pekoj.”

“Ne, ne! Lasu lin iri libera, Gideon! Lasu povran lin ripozi! Vi estas vivanta kaj juna, sed li estas frida kaj senpova, regata de Satano. Li foriris kovrita de ĉiuj siaj pekoj, en siaj botoj, povrulo!

Se neniu alia helpos, lia propra filo kompatu.”

“Kaj vi donos al mi la bienon, Patrino?”

“Jes, jes, mia kara! Kiel valoras la bieno al mi? Vi povas ĉion preni, al mi ne gravas.”

Do Gideon trinkis unuglute la vinon, kaj engorĝigis la kruston.

Aŭdiĝis nenia sono krom tiu de liaj dentoj dismordantaj ĝin.

Poste li metis sian manon sur la ĉerkon, starante alte en alta nigra ĉapelo, kun brilanta pala vizaĝo, kaj li diris— “Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci, kara homo. Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon. Amen.”

Tiam ĉiuj suspiris, kio sonis kiel vento tra sekaj herboj. Eĉ la bovoj ĉe la barilpordo ŝajnis al mi suspiri dum sia remaĉado.

Sed kiam Gideon diris “Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj,” al mi sonis kvazaŭ li diras tion kiel avertante senrajtan trudulon.

Nun estis la tempo por ĵeti rosmarenojn entomben. Poste ili mallevis la ĉerkon, kaj ĉiuj ĵetis siajn brulantajn torĉojn sur ĝin, tiel estingante ilin.

Finfine do estis finite, kaj ni hejmeniris laŭ la plej kurta vojo, nur Gideon iris laŭ la ĉefa vojo kun la ĉaro. Ni estis ja nemalmultaj, ĉar ĉiuj ĉeestintoj en la Kirko revenis por la funebra festeno. Jen la forĝisto, kaj la bovpelisto de Plash-bieno, kaj la paŝtisto de la Monto, kaj la dungito de la muelisto, kaj nemalmultaj virinoj, krom kiujn mi jam menciis.

Patrino jam petis Tivvyn atenti la fajron kaj prizorgi la bolkruĉojn uzatajn por fari spicitajn elon kaj laktovinaĵon, ĉar la aero trafis fride, apud la akvo, je tiu nokta horo.

Kiam ni alvenis hejmon ankaŭ Sinjorino Beguildy kaj Jancis estis tie. Ili jam faris bele saltantan fajron, kaj starigis sur ĝi nun pretan vazon da elo. Ŝi estis afablulo, Sinjorino Beguildy, sed tre malamata ĉar ŝi estis edzino de sorĉisto, kontraŭpredikata viro.

Oni neniam invitis ŝin al nuptoj nek baptofestoj. Sed ĉe enterigo, kiam la familio jam suferis missorton, kian malutilon povus fari iu ajn? Sinjorino Beguildy tre volonte vizitadis. Ŝin plaĉus loĝi en Lullingford kaj prizorgi butikon, kaj partopreni dufoje en la kirko ĉiudimanĉe, kaj kanti en la ĥoro. Neniom ŝi kredis je la sorĉoj de la edzo, kvankam ŝi neniam konfesis tion krom al mi kaj du-tri aliaj bonkonatoj. Iam, longe post ĉi tiuj eventoj, kiam estis disputoj en Ŝtona Domo pri kiuj vi aŭdos ĝustatempe, kiam ŝi kverelis kun Beguildy, mi hazarde eniris kaj trovis ŝin kun la botelo de Dam’ Camperdine (li asertis ke li enboteligis la spiriton de tiu oldulino) skuanta ĝin kvazaŭ mismiksitan saŭcon, tiom ke mi kredis ke la korko elsaltos, kaj krieganta “Mi lernigos cin! Mi lernigos cin!

Dam’ Camperdine, ĉu? Plash-akvo! Jen kio estas en ĉi-tiu-ĉi botelo.

Plash-akvo kaj nenio alia.”

Nur malofte oni vidis Sinjorinon Beguildy. Ŝi estis ĉiam ĉe la kokoj aŭ anasoj, aŭ fosadis en la ĝardeno, aŭ fiŝkaptadis. Ŝi lerte fiŝkaptadis. Sen tio ili malsatus, ĉar Beguildy neniam pensis fari ion krom sorĉi. Ŝi jam bakis por ni aron da funebrokukoj, por se ni ne havos sufiĉajn, kaj ĉar ŝi estis tiom bonkora kaj plaĉaspekta, bela kiel Jancis, kaj ronda, kaj la laktovinaĵo kiun ŝi faris estis tiom bona, ĉiu, eĉ Pastro, forgesis ke ŝi estas la edzino de la sorĉisto.

“Mi devas repreni la bovojn, kara,” ŝi diris al Patrino, “fojnrikolte ni multe uzas ilin.”

“Ĉu jam komenco?”

“Jes. Ĉu vi?”

“Mi komencos morgaŭ,” diris Gideon.

Ĉiu rigardis lin starantan alta en la pordejo kun ia potenco en si. Kaj al mi ŝajnis ke ĉiu iomete retiris sin, kvazaŭ for de io aĉaŭgura.

Pastro stariĝis por foriri.

“Jam estas morgaŭ, juna Sarn,” li diris. “Atentu bonutiligi ĝin, kaj ĉiujn morgaŭojn.”

“Morgaŭ! O morgaŭ!” diris Jancis. “Jen vorto promesoplena.”

Ŝi oscedis, kaj preskaŭ tuj ŝia buŝo estis rozo, kaj mi sciis ke mi ne povas elteni ŝin.

“Unu kanton!” Sakristiano parolis tre solene. “Unu sanktan kanton antaŭ ol foriri.”

Ni do stariĝis ĉirkaŭ la tablo, sur kiu la dek du kandeloj baldaŭ finbrulos, kaj ni kantis— Ter’ kovras vian kapon hom’, Ter’ pezas sur via koro, Bonfarojn, pekojn viajn sen escept’ Juĝos nun Di-Sinjoro.

Ĉar estis multe pli da viroj ol virinoj, la kanto sonis basa, kvazaŭ abeloj en tiliarbo. Jancis kaj Tivvy kantis tre klare kaj alte, kaj ankaŭ senkore, kvazaŭ al ili estis tutegale ke povra kadavro kuŝas fore akompanata nur de terbuloj.

Estis tretado kaj tien-kaj-reen-irado, kaj ili ĉiuj eliris, dum Patrino staris apud la pordo, disdonante funebrokukojn. Tiuj estis bonkvalitaj spongokukoj, ĉerkoformaj kun multe da ovoj kaj volvitaj en papero kun nigra bordo.

Birdoj jam kantadis tre laŭte kaj klare, kun sonoreĥantaj vibroj. Niaj kamentuboj aperis en la lago, kio signifis ke sunleviĝas. Kukolo estis en la kverkarbaro, kaj la unua krekso ekvoĉis el la fojnherboj tre ekstreme.

Gideon diris— “Nun estas tro malfrue por dormo. Jam estas morgaŭ. Iru en la fruktoĝardenon. Mi volas diri al vi kion mi planas.”

Malmulte mi suspektis, dum mi sekvis lin en la fruktoĝardenon, kie troviĝis nek floroj nek fruktoj, kion tiuj planoj signifos por ni ĉiuj.

Ĉapitro 5: Falas la unua garbo

Ni grimpis en la malnovajn pomarbojn kie ni havis preferatan sidlokon inter la branĉoj. Rigardante la vizaĝon de Gideon inter la helaj folioj, mi pensis ke estas tre strange ke li portas ĉiujn tiujn pekojn. Ekde kiam Patro estis bebeto, krieganta kaj batanta sian junkan lulilon, tra la tempo kiam li estis junulo, prenanta hundforpermeson el la kirko; kaj poste, kiam li iris al kokbataloj kaj amindumis, ĉiun lian malbonan agon devas porti Gideon. Ĉiuj liaj furiozoj estis nun furiozoj de Gideon.

“Nu, Pru,” diras Gideon, “aŭskultu kion mi diros al vi. Vi kaj mi devos prosperi.”

“Kaj Patrino?”

“Nu, ankaŭ Patrino. Sed ŝi estas olda.”

“Sed certe ŝi volas prosperi.”

“Tio ne gravas. Se ni prosperos, ŝi prosperos. Vi kaj mi devas labori, Pru.”

“Mi ne timas laboron,” mi diris.

“Nu da tio estos multe. Mi volas ĉerpi monon el la bieno—multe da mono. Poste, en bona horo ni vendos ĝin. Kaj tiam ni iros al Lullingford kaj aĉetos domon, kaj vi alte tenos la kapon inter la plej bonaj, kaj estos riĉa damo.”

“Ne gravas al mi tio ĉi, esti riĉa kaj teni la kapon alta.”

“Do estu grave al vi. Kaj mi estos presbitero, kaj ordonos al la Paroĥestro kion li faru, kaj decidos kiuj iros en pilorion, kaj kiuj en almozejojn, kaj kiuj voĉdonos por parlamentanoj. Kaj kiam knabino naskis aminfanon, vi iros al ŝi por skoldi ŝin.”

“Mi preferus ludi kun la bebo.”

“Ĉiu ajn povas ludi kun bebo. Nur granda damo povas skoldi.

Kaj ni aĉetos imponan domon. Mi ankoraŭ ne vidis taŭgan, sed ni havas tempon antaŭ ni. Ankaŭ ĝardenon kun prizorgisto, kaj servistinojn, kaj la domo estos plena de belaj mebloj kaj arĝentaĵoj kaj porcelanaĵoj.”

“Mi tre amas belan porcelanon,” mi diris. “Ĉu ni povos aĉeti kelkajn el tiuj novaj tasoj kaj subtasoj el Staffordshire, kun malgrandaj homoj surdesegnitaj?”

“Vi povos aĉeti kion ajn vi deziras, kaj oran fingringon kaj ŝrankon da roboj krome. Sed vi devas helpi min unue. Necesos jaroj kaj jaroj.”

“Sed ĉu ni ne povus resti ĉe Sarn, kaj aĉeti nur iomete da novaj mebloj kaj porcelano, kaj kontenti sen tiomaj geservistoj?”

“Ne. Ne estas sufiĉe da homoj ĉe Sarn, krom ĉe la Foiro, kaj tio okazas nur unufoje en ĉiu jaro. Kio estas unu fojo en jaro? Kaj kiel utilas esti ĉefo se ĉefo de neniu? ‘Ĉefo inter dekmilo.’ Tio estas sonora teksto. Mi preferas esti ĉefo inter dekmilo.”

“Eble estas la fulmo en vi,” mi diris, “kiu tiel sentigas vin.”

Mi ĉiam pensis ke li aspektas kvazaŭ ĝi estas en li kiam io ajn nekutima okazas. Liaj okuloj tutflagris sed ankaŭ estis fridaj. Kaj li sentigis ke oni volas kion li volas, eĉ se oni ne volas. Fojfoje, kiam li volis serĉi melojn en la arbaro, li kredigis min ke ankaŭ mi volas tion. Sed samtempe, laŭ mia propra koro, mi volis plukadi verisojn.

“Nu, necesos multa fulmo en la sango por fari kion mi celas,” li diris. “La bieno ĉiam apenaŭ subtenis nin, laŭ Patrino. Kaj Patro postlasis al ni nenion—krom sufiĉe nur por pagi la teksiston kaj Sakristianon kaj aĉeti vakskandelojn kaj gantojn kotope 12 por la entombigo.”

“Kion do ni faros, se ni antaŭe havis apenaŭ sufiĉe,” mi dubevoĉis, “eĉ dum Patro laboris por ni? Ni neniam amasigos monon, knabo.”

“Mi faros kion li faris kaj multon pli.”

“Vi neniel povos.”

“Mi povas fari kion ajn mi celas. En mi estas tiom da potenco ke nur morto povos bridi ĝin. Kaj per via helpo—”

Tiam li iomete silentis, kaj plukis folion, kaj ŝiris ĝin. “Ĉar ja vere vi neniam edziniĝos, Pru.”

Mia koro batis feble kaj morne. Ŝajnis terure, neniam edziniĝi.

Ĉiuj knabinoj edziniĝas. Edziniĝos Jancis. Edziniĝos Tivvy. Eĉ

12 K.t.p.

Polly de Muelisto, kiu ĉiam havis erupcion aŭ favon aŭ tiaĵon, edziniĝos. Kaj kiam knabinoj edziniĝas, ili ekhavas dometon, kaj eble lampon por lumo kiam la edzo hejmenvenas, kaj se ili havas nur kandelojn, estas same, ĉar ili povas meti ilin ĉe la fenestron, kaj li pensas “Jen mia edzino, ŝi ekbruligis kandelojn!” Kaj iun tagon Sinjorino Beguildy faros lulilon el junkoj por ili, kaj iun tagon estos bebo en ĝi, impone kaj solene, kaj oni dissendos invitilojn por la bapto, kaj najbarinoj venos ĉirkaŭ la patrinon de la bebo kiel abeloj ĉirkaŭ la reĝinon. Ofte kiam aferoj ne marŝis bone, mi diris al mi “Ne ĉagreniĝu, Pru Sarn! Venos tago kiam vi estos reĝino en propra abelkorbo.” Do mi diris— “Ne edziniĝos, Gideon? Ho jes! Mi certe edziniĝos!”

“Mi enkore kredas ke neniu petos vin, Pru.”

“Ne petos min? Pro kial ne?”

“Ĉar—nu vi baldaŭ scios la kialon. Tamen vi povos havi domon kaj meblojn kaj ĉion ceteran, se vi helpos gajni ilin.”

“Sed ne edzon, nek bebon en lulilo el junkoj?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Estos plej bone demandi Patrinon pro kial. Eble ŝi povos diri al vi kial leporo transiris ŝian vojon. Sed mi tre kompatas cin, Pru, kaj mi faros el vi riĉa damo, kaj eble kiam ni jam akiris multe da oro, ni sendos por havigi kuracilon por vi. Sed tio kostos multe, kaj vi devos labori bone kaj fari ĉion, kion mi diros al vi. Vi estas ja sufiĉe plaĉforma, altstatura knabino, Pru, kaj se ne estus pro tiu unusolaĵo, knaboj kolektiĝus ĉirkaŭ vin samkiel ĉirkaŭ Jancison.”

Mi pensis pri tio kelkan tempon dum la akvo frapetis la lagobordon ĉe la ĝardenfino. Poste mi diris ke mi faros ĉion postulatan de Gideon.

“Vi devas tion ĵuri, Pru, solene ĵuri je la Libro 13 . Eble, se ne, vi tediĝus kaj baldaŭ rezignus. Ankaŭ mi ĵuros kion mi promesis.”

Li eniris la domon por alporti la Libron. Mi sidis senmove kaj aŭskultis la korvojn flugantajn al sia nestaro malantaŭ la domo, preter la ĝardeno kaj la stakejo. Ili revenis de sia matenmanĝo en la kampoj apud Plash. Ankaŭ mi volis matenmanĝi, ĉar negrave

13 La Biblio.

kiu mortis, ni povraj mortemuloj malsatas. Kaj dum mi aŭskultis la dormigan sonon de grakado kaj la batadon de flugiloj kiam ili transiris malalte, mi pensis ke en nekomprenebla mondo oni entombigas Patron dumnokte kaj tuj ekpensas pri matenmanĝo kaj domoj kaj oro je la unua tagiĝa lumo, kaj oni devas pasigi la tutan vivon en damno ĉar povra stulta leporo rigardis la patrinon antaŭ ol oni naskiĝis, kaj filo manĝante kukon kaj trinkante vinon de sia Patrino ŝarĝas sian povran animon per ĉiuj pekoj de sia Patro.

Gideon revenis kure kun la granda Libro enmane, tre peza, kaj bukita per arĝenta agrafo.

“Sobiru, Pru, kaj ĵuru,” li diris. “Nun tenu la Libron.”

Mi demandis ĉu li estas certa ke Patrino permesas nin fari tion.

“Ĉu permesas? Ne estas ŝia afero permesi. Ŝi ne rajtas malhelpi nin. La bieno estas mia. Ĉu vi ne aŭdis ŝin diri tion kiam mi transprenis la pekojn?”

“Sed ĉu vi devigos Patrinon plenumi tion?”

“Ĉu oni lombardas la animon por nenio? Ĉu alies pekoj dolĉas en la buŝo tiel ke mi manĝas ilin sen pensi pri la kosto? La bieno estas mia poreterne ĝis mi decidos vendi ĝin. Nun ĵuru! Diru— ‘Mi promesas kaj ĵuras obei mian fraton, Gideon Sarn, kaj dungigi min de li kiel serviston, sen pago, ĝis fariĝos ĉio volata de li. Kaj mi estos obeema kiel metilernanto, edzino, kaj hundo. Mi ĵuras tion je la Sankta Libro. Amen.’”

Do mi diris tion. Poste Gideon diris— “Mi ĵuras resti fidela al mia fratino, Pru Sarn, kaj egale dividi ĉion kun ŝi kiam ni sukcesos, kaj doni al ŝi monon, ĝis kvindek pundojn, kiam ni vendos Sarnon, por kuraci ŝin. Amen.”

Kiam ni finis, mi sentis kvazaŭ Lago Sarn fluas tutsuper nin, kaj mi tremis kvazaŭ pro febro.

“Pro kio vi suferas?” diras Gideon. “Plej bone vi iru kaj bruligu fajron, se estas fride al vi, kaj pretigu matenmanĝon. Ni povos paroli dum ni manĝos. Patrino dormas. Ankoraŭ multo direndas.”

Do mi eniris kaj bruligis fajron, kaj aranĝis la tablon kiel eble plej bone, ĉar tio ŝajnis ioma komfortigo en la malluma ejo. Mi demandis al mi ĉu estus krudaĵo pluki kelkajn rozburĝonojn por meti ĉemeze. Kaj pensinte ke ne estas nedece manĝi kaj trinki, mi decidis ke estas en ordo pluki unu-du rozojn.

Kiam Gideon revenis de melkado, ni sidiĝis, kaj li diris al mi kion li havas enmense. Unue mi devos lerni fari fromaĝon samkiel buteron. Poste li faros kelkajn korbojn el salikoj por Bendigo, kaj ĉiun bazartagon li rajdos al Lullingford kun butero kaj ovoj, fromaĝoj kaj ĉelarmielo, fruktoj kaj legomoj, kaj eĉ floroj.

“Nu, tiujn rozojn,” li diris “tiujn vi povos enbukedigi kaj ili kelke enspezigos.”

Iam ni havos kokidojn kaj anasojn, kuniklojn, fiŝojn, kaj agarikojn.

“Vi vidos, Pru, ni gajnos multan monon,” li diris.

“Sed kia vojaĝo! Tridek mejlojn tage.” 14 “Mi plugos iom da tero por kreskigi maizon por Bendigo. Rilate min, mi neniam lacas.”

Kiam ni jam iom ŝparis, ni aĉetos trian bovinon. Ŝi naskos printempe, sekve du bovinoj estos melkeblaj kiam unu sekiĝis. Tiel estos pli da butero por la bazaro. Poste ni aĉetos du bovojn por plugi kaj turni draŝilon kaj tiri sterkon, kaj ne necesos lui la bestojn de Beguildy. Kiam nia porkino naskos, ni retenos ĉiujn idojn kaj liberigos ilin en la kverkarbaro, kaj Patrino kunprenos sian trikaĵon kaj gardos ilin. Tiel estos multa lardo por la bazaro, krom kiom ni mem manĝos. Ni havis nur kvin ŝafojn, sed Gideon diris ke pro tio ni retenos la ŝafidojn, do ni havos lanon por vendi kaj grandan ŝafaron sekvajare. Patrino kaj mi ŝpinu fadenojn tutvintre, kaj li vendos al drapisto aŭ interŝanĝos por necesaĵoj ĉe butiko, kiaj salo por pekli viandon, gisto kaj sukero. Sapon ni mem faris el lesivo. Ankaŭ junklumojn ni faris, el graso kaj grandaj sekaj junkoj. Sekalon ni havis, kaj unu etan kampon da tritiko.

Patro kutimis preni po kelkajn sakojn al la muelejo kie loĝis la onklo de Tivvy.

“Mi kreskigos pli da tritiko, akreojn 15 da tritiko,” li diris, “kaj portos ĝin al la muelejo per la bovĉaro. Kion ajn faros la Francoj, tritiko ne malutilos. Kaj kvankam ĝi estas nun nekara, ĝi ne estos

14 Proksimume 50 kilometroj.

15 Akreo estas iom malpli ol duona hektaro.

tia se oni impostos ĝin, kaj laŭ onidiro tio estas pli ol verŝajna.

Estos pli bone, multe pli bone, havi unu akreon da tritiko ol ludeti per dudek akreoj da aliaĵo. Ni kreskigos ankaŭ lupolon, kaj neniam mankos guto da bona elo, ĉar kvankam mi laborigos vin, Pru, mi ne malsatigos vin. Bonan simplan manĝaĵon, kiom vi povos manĝi sed neniom da frandaĵoj. Krudan mielon post kiam ni flankenmetis la plej bonan por vendi, fruktojn kiam malkaraj, lardon kaj terpojn kaj panon, kaj ovojn kaj buteron kiam la vojoj tro kotplenos por iri bazaron.”

“Mi preĝpetos kotajn vojojn” mi diris.

Gideon rigardis min tre akre, sed vidinte ke mi nur ŝercis, li ridis.

“Bone, sed necesos vetero de Diablo mem por haltigi min.”

Li havis planon ke mi lernu kalkuli kaj teni kontojn kaj skribi.

Mi ĝojis, ĉar mi vere amis ke mi povos legi librojn, kaj aparte la Biblion. Mi ĉiam ĉagreniĝis en la kirko kiam Sakristiano legis la Biblion, ĉar negrave kion li legis, ĉio sonis kiel abelo en botelo. Ne gravis kiam li legis — “Kaj li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon...” ĉar ne gravis al mi ĉu li ja aŭ ne faris tion. Sed kiam frazoj estis legendaj kun sonoro kiel vento en tremolarbo, ŝajnis tre domaĝe ke li tiel legaĉis, pavante ĉar li entute scias legi.

Mi volis mem povi legi “Ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto”

kaj gustumi la vortojn. Estus bele ankaŭ povi skribi, kaj noti ĉion kion mi volas restigi enmense. Do kiam Gideon diris ke mi lernu, mi ĝoje konsentis.

“Sed se Sinjoro Beguildy lernigos min, kiel mi pagos?” mi diris.

“Vi povos elfosi terpojn por li, kaj helpi lin je fojnado, kaj fojfoje gvidi plugilon por li. Beguildy estas ĝisoste pigra, kaj tiom fiera ĉar li estas saĝulo, ke ne estas eĉ manturno da laboro en tiu homo. Nur revadas revade! Ungventon por ĉiu ulcero li havas, sed ne por pigremo. Vi fortas. Vi povas fosadi preskaŭ sambone kiel mi. Pagu tiel. Kaj se vi volas, surmetu nigran veston kaj iru peti lin jam ĉi vespere.”

Li foriris al la fojnkampo kun falĉilo, kaj mi eklaboris volonte, kaj eĉ mi iom kantus, sed mi memoris povran Patron. Ĝojigis min ricevi edukadon, kvazaŭ granda fenestro apertiĝas. Kaj kiu scias kion eblos vidi tra tiun fenestron?

Kiam mi portis la tagmezaĵon al Gideon, irante tra la korvejo, mi memoris ke ni tute ne informis la korvojn pri la morto ĉe ni.

Estis malnova antikva kutimo informi ilin. Oni diris ke se oni ne faras tion, malkontento kovras ilin, kaj ili melankoliiĝas kaj forgesas hejmenveni. Kaj post nelonge jen ulumoj 16 kun la nestoj ankoraŭ kvazaŭ nigraj fruktoj en la ĉielo, sed tutsilentaj kaj forlasitaj. Kaj kvankam korvoj faras multon malutilan, estas tre misfortune perdi ilin, kaj domo forlasita de ili neniam poste havos prosperon. Do mi memorigis Gideonon pri tio, kaj ni iris al la korvejo.

Ili estis la plej grandaj ulumoj kiujn mi iam vidis, kaj ordinaraj kaj montaj. Sub ili estis nur ombrece pro la somerfolioj. La grundo verdis pro fikario, kiu ĵus finfloris, kaj beladono baldaŭ floronta.

La folioj estis blankaj pro birdofeko. Estis tre kvieta, varmega, tago kun nur facila venteto skuanta la arbopintojn, kaj dormema grako ofte sobiris al ni. Plaĉis al mi veni al la korvejo je tiaj tagoj, post la vespermanĝo, kiam mi finis lavi min. Kaj aparte dum la Festo de la Ĉieliro mi emis veni por vidi ĉu ili laboras. Ĉar oni diris ke neniu korvo laboras dum la Festo de la Ĉieliro. Kaj efektive mi neniam vidis ilin porti eĉ tigon je tiu tago, sed ili aspektis tre pensemaj kaj piaj mense, ĉiu sidanta en sia arbo kiel Pastro ĉe katedro.

“Ho, korvoj!” kriis Gideon, “Patro mortis kaj mi estas mastro, kaj mi venis por diri ke vi trankvile restos en via loĝejo, kaj mi gardos vin kontraŭ ĉio escepte de mia propra pafilo kaj estas tre plaĉe al mi ke vi restos.”

La korvoj sobrigardis lin de super siaj nestorandoj, kaj kiam li finis estis subita klakado de flugiloj, kaj ili ĉiuj soris en la bluan ĉielon kun granda klarionado, kvazaŭ pripensante la diraĵojn. Post nelonge ili revenis, kaj sidiĝis tre seriozaj kaj kvietaj. Do ni sciis ke ili intencas resti.

16 Ulmoj (misprononco).

Kiam ni denove estis en la kampo, Gideon iom ridis, dum li akrigis sian falĉilon, kaj li diris—“Mi ĝojas ke ili intencas resti. Mi ege amas pasteĉojn el korvoj.”

Dirinte tion, li svingis la falĉilon tra la herbaron, maldensan kaj plenan de lekantoj, kaj suspirantan per seka sono. Kaj ĉar la herbaro estis tiom maldensa, eblis rigardi la falĉilon, kiel ekbrilon de ŝtaleca lumo, tra la staranta rikoltaĵo antaŭ ol falis garbo. Kaj ŝajnas al mi nun ke estis kiel la mortiga volo de Dio, kiu ĉiam atendas malantaŭ ni ĝis venos la horo por rikolti nin; tamen ne kruele, sed ĉar estas plej bone por ni ke ni ĉesu kreski en la kampo, kaj ke ni portiĝu en Lian sekuran stakejon, kaj havu kiel varmigan tegmenton Lian ĉiaman korfavoron.

Ĉapitro 6: “Selu viajn revojn antaŭ ol rajdi ilin.”

Tuj kiam mi finis melki—Gideon ankoraŭ diligente laboris en la paŝtejo—mi soriris kaj surmetis mian nigran veston, kaj mian tutkapan ĉapon. Mi neniam portis ĝin dumlabore, por malmultigi lavadon, kaj oni opiniis min preskaŭ pagano, ĉar mi preskaŭ ĉiam estis sen ĉapo kaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj, irante nudpiede aŭ portante lignajn ŝuojn. Gideon kapablis tre bone ĉizi lignajn ŝuojn, kaj ili elstare taŭgis por tia malpuriga laboro kian mi faris. Krome mi faris por mi robon el sakŝtofo, kiu atingis la genuojn, portatan dum mi purigis la brutejojn. Mi scias ke ĉiuj nomis min la grenejporda sovaĝulino de Sarn. Sed memorante la estontan belan domon en Lullingford, kaj la florumitajn vestojn kaj la damaskajn kurtenojn kaj la porcelanon, mia koro ne tro vundiĝis.

Tre plaĉis min mia ĉehejme ŝpinita robo kun transversa korsaĵo, kaj la nova tutkapa ĉapo ornamita per etaj volvaĵoj el silko, tre novmoda. Do mi faris buklojn en miaj haroj—unu ĉiuflanke kaj du ĉedorse, pendantajn ĝistalie.

Mi estis kontenta, pensante ke ni akiros kuracplantojn por beligi min kia feino. Dummelke mi pripensis tion, kaj dum mi purigis la stalojn, kaj dum mi frotlavis la ŝtonan plankon de la kuirejo.

Patrino plendetis, informite ke mi iros al Plash, ĉar ŝi estis mizera kaj melankolia pro restado en la ombro de morto. Ŝi tiom kutimis trankviligadi kolereman viron ke ŝi sentis sin nun tiel malkvieta kiel oni sentas sin fininte la trikadon de la dua ŝtrumpo el paro. Ŝi sidadis sen sono en angulo apud la kameno, kaj aŭdeblis netruda ŝpinrada zumado, simila al tiu de eta mortobirdo. Subite ŝi ĉesis ŝpini, kaj kunfrotis siajn manojn, kiuj ĉiam pensigis min pri la manetoj de talpo kaptita, levitaj al Dio. Kaj ŝi diris “Dimanĉon antaŭ semajno li ne havis lardon por sia vespermanĝo!

Dimanĉon antaŭ du semajnoj ne bongustis al li la pastobuloj, kaj nesurprize, ĉar ili estis terure aĉgustaj, Pru. Dufoje mi tro boligis liajn ovojn dum tiu lasta semajno, kaj la nova kitelo, Pru—”

Post tio ŝi ploradis.

“Mi prokrastis kaj prokrastis ĝin, Pru, tiel ke li mortis antaŭ ol ĝi estis preta. Ho mia kara, se mi pensas pri tio! Mankis nur la ŝultropecoj kaj la manumoj, kun ili ĝi estus la plej bona kitelo kiun mi faris dum mia tuta vivo. Sed mi prokrastis kaj prokrastis, kaj li ne plu povis atendi. Li aŭdis la fortegan voĉon, infano, vokantan inter la tieaj ulumoj, kaj li ne povis atendi sian kitelon, povranimo.

Mia tuta kudrado estis vana.”

“Nu, Patrino, finu ĝin por Gideon” mi diris. “Ĝi bone taŭgos por Gideon, ĉar li estas bele granda, kvankam malpli larĝa ol Patro.

Sed li plilarĝiĝos. Je lia dek-oka naskiĝtago, mi ne dubas ke ĝi tre bone sidos sur li. Sekve rapidu.”

“Nu,” ŝi diris, “nu, tio sencoplenas, infano. Li transprenis la pekon, por porti ĝin dum la tuta vivo. Kitelon li havos.”

Ŝi venigis la pordimanĉan jakon de Gideon, kaj prenis la kitelon el la komoda tirkesto por mezuri ĝin.

Mi preĝis ke la grandeco estu sufiĉa por kontentigi ŝin. Kaj tiel estis, kaj ŝi retrankviliĝis, kaj rekomencis labori, zumante kiel eta mortobirdo.

Sed ne longe. Ŝi ripete alrigardis min, dum mi surmetis gantojn, kaj diris— “La bukloj estas ja belaj, Pru.” Kaj poste: “Vi havas tre plaĉforman korpon, infano.”

Kaj post nur minuto ŝi kliniĝis super la ŝpinradon kaj eligis la konatan lacan plendadon— “Ĉu mi devigis leporon transiri mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”

“Aj, Patrino, Patrino!” Mi petegis ŝin, “ĉesu plori pro kio ne estas malfarebla. Mi ne povas elteni vian ploradon, kara. Patrino!

Atentu! Al mi tute ne gravas. Baj, baj, mia ŝafideto!” (Tiel mi nomadis ŝin, ĉar ŝi ŝajnis tre eta kaj perdita). “Baj, ne mornu pri tio. Aŭskultu kion mi diras! Al mi estas tutegale ĉu mi havas leporlipon aŭ ne!” Dirinte tion mi kuris el la domo kaj tra la barpordon kaj laŭ la arbarpado, ploregante.

Mi ploris tiom laŭte ke flugiloj ekzumis ĉiuflanke de mi, kaj fore en valeto kuniklo aŭdis min, kaj ekstaris meze de la vojo kiel Kristano, levinte unu braketon tutsame kiel Pastro donanta benon. Sed estis damno kion donis al mi lia kuzo, la leporo.

Mi demandis al mi kial ĝi faris al mi tiun damnon. Ĉu pro propra volo kaj deziro, aŭ ĉu pelis ĝin Diablo? Ĉu Dio domaĝis cedi al mi edzon kaj lulilon el junkoj, kaj tial Li kaŭzis ĝin? En postaj jaroj, ja ofte ŝajnis strange ke mi devis penegi labortagojn kaj dimanĉojn por enspezi sufiĉon por ĝustigi kion malĝustigis stulta leporo. Kaj mi sciis ke multe kostos kuraci leporlipon. Estis ia amara ridaĉo kiam mi pripensis tion. Ĝi enmensigis la nigretajn aŭtunajn vesperojn, kiam tetroj eksoras el la maldolĉa marĉo kaj flugas inter velkintaj erikoj kaj la frosta ĉielo, kaj ridas.

Senkompataj olduloj ridas tiel pro la falo de malamiko. Kaj la bonulinoj de la urbo, pufaj pro rigidaj florumitaj silkvestoj kaj beboj pie koncipitaj, tiel ridis malantaŭ siaj ventumiloj kiam ili iris vizite al prizono por rigardi la vipiĝon de bela putino. Kun tia amaro ridus viro mortanta pro vundo suferita en batalo por la reĝo, se iu enirus dum la Pastro laŭtlegas la preĝon por mortantoj, kaj proklamus “La Reĝo donas al vi graflandon, kaj sendas al vi inviton al sia palaco.”

Aĥ! Tiumaniere ridas tetroj, kaj tiumaniere mi ridis en tiuj tagoj. Sed nun mi sidas tie ĉi inter la kameno kaj la fenestro, teo infuziĝas por iu kiu venos hejmon antaŭ noktiĝo, kaj la nuboj staras sur la monto, kaj kiam mi ridas, mi ridas leĝerakore, simile al pego en printempo. Ĉiam li estas ridema, tiu pego, kaj ja elkore ridema. Li flugas en ulumon kaj ridas, ĉar ĝi estas tiom verda. Kaj li flugas en fraksenon, kaj ridas ĉar ĝi estas tiom nuda, kun nigraj burĝonoj nur kaj sen folioj. Kaj poste li flugas en kverkon, kaj ĝiskreve ridas vidante la junajn brunajn foliojn. Aĥ, la pego estas gaja ridanto, kaj lia ridado estas dolĉa kiel nukso sendifekta. Se ni povos tiel ridi ĉefine de longa vivo, ni ne vivis vane.

Sed tiuvespere mi ridis kiel la tetroj, kaj mia koro ribelis en mi.

Tamen mi ne povis ne esti kontenta pensante pri la skribarto.

Ankaŭ min faris kontenta ke tio donos al mi ian potencon super Gideon, ĉar se li estos tro severa al Patrino kaj mi, mi povos esti iom nekomplezema pri skribado. Mi kuris laŭborde de la akvo, sentante min leĝera kaj senzorga en miaj plej bonaj sandalaj ŝuoj, pensante kiom mi laboros por akiri substancon kiu beligos min kia feino, kaj ke poste baldaŭ venos amanto, kaj oni pendigos nuptanoncon en la kirko, kaj nelonge poste mi sidos en mia propra domejo kun piedo sur lulseĝo kaj kun bebo, dika kaj solena, sur mia genuo, pli bona ol ĉiuj famaj vaksaj pupoj el Francio, kiujn mi neniam vidis, sed treege volis.

Min kontentigis vidi la fulikojn naĝantajn kun aro da fulikidoj malantaŭ si, tutkvazaŭ kunligitaj per ŝnuro. Kaj mi ridis vidante la ardeon kiu havis edzinon kaj neston tie, starantan trans la akvo ĝisgenue inter la nimfeoj tutkvazaŭ muta. En postaj tagoj mi vidis Gideonon aspekti ĝuste tiel, ja ofte, kiam li emis paroli al Jancis kaj ne povis enmensigi eĉ unu vorton, aŭ kiam li surmetis sian plej bonan kravaton kaj ne povis aranĝi ĝin kontentige, rigardante per spegulo aĉetita per la mono el la dua lantondado, vidinte Jancison en la rozkolora lumo.

Mi renkontis Jancison antaŭ ol mi atingis Ŝtonan Domon. Ŝi hejmenpelis la bovojn, ĉar oni mendis ilin por foiro kaj oni venos frumatene por ilin preni. Inter la du blankaj brutoj, kun unu mano sur ĉiu, kun la tutora hararo brilanta, kaj vizaĝo kia blanka rozo, ŝi aspektis kiel fantomo de belulino mortinta antaŭ longa tempo kaj kiu revenas ĉiun somermezon kaj fuĝas je la kokokrio.

“O!” ŝi diris, “vi akiris buklojn, Pru. Ĉu mi havu buklojn por Sarn-Foiro?”

“Kiel vin plaĉas,” mi respondis tre abrupte. Ĉar ŝi estis bela jam sen bukloj, kaj ŝia buŝo pli rozeca ol iam antaŭe. Mi pensis pri kiel imponaj aspektos tiuj bukloj pendantaj kvazaŭ maturaj flavaj grapoloj da blankaj riboj dense ariĝintaj sur branĉo, kaj jen ŝi diros “O!” kaj la knaboj volos kisi ŝin.

Kiam ŝi jam enŝlosis la brutojn, ni eniris la domon. “Sinjoro Beguildy!” mi kriis, “mi volas ke vi lernigu min legi kaj skribi kaj sumigi kaj ĉion, kion vi scias. Mi pagos vin per laboro. Gideon kaj mi riĉiĝos, kaj ni aĉetos domon en Lullingford kaj ni havos geservistojn kaj florumitajn robojn por mi kaj porcelanaĵojn—”

Beguildy rigardis min de super la rando de granda medokruĉo.

“Selu viajn revojn antaŭ ol rajdi ilin, knabino,” li diris.

“Kion vi celdiras, Sinjoro Beguildy?”

“La respondo estas sub via ĉapo,” diras li. “Se mi ja lernigos vin, okazu nenia displuado 17 , estu sen demandoj kaj sen respondoj. Mi diras diraĵon, sed vi devas trovi la signifon. Nu, revenu al mi unu semajnon post hodiaŭ kaj diru al mi kion mi celis, kaj tiam por regaleti vin mi montros al vi la botelon en kiu estas la olda Skviro, olda Camperdine, la praavo de la nuna, kiu revenis tiel verve dum ĉiu Rikolto-Festo kaj plengorĝe elbuŝigis fikanton ie supre en la ĥorejo, sed neniu povis vidi lin, do neniu povis kapti lin.”

“Escepte de vi.”

Beguildy ridetis. Li havis tre lante larĝiĝantan rideton, kiu venis kvazaŭ ringa ondo sur akvo, kaj restis longatempe.

“Jes, escepte de mi. Mi ja ĝuste kaptis lin.”

“Kiumaniere?”

“Se mi dirus al vi, Pru Sarn, vi scius tikiom 18 mi.”

“Sed nur diru kiel vi enboteligis lin!”

“Mia Dio! Vi forgesis la interkonsenton. Neniaj demandoj.” Li levis martelon kaj frapadis la vicon da silikoj, estigante melodieton. Je tio eniris Sinjorino Beguildy, samkiel dancistino en foiro kiam oni ektamburas. Ŝi havis trutojn en korbo kaj paron da kokoj preparotaj por la Festo kien iros la bovoj. Ŝi portis malnovan botelverdan ĉapelon de Beguildy, tre altan kian tiutempe amis vojrabistaj moŝtoj, kaj ĝi aspektis tre ekstravaganca sur ŝiaj bukletaj grizaj haroj.

“Ĉu vi aŭdis diri?” ŝi diris al mi.

Ŝi havis basan solenan voĉon, kaj ĉar ŝi estis tro okupata por paroli ofte, ĉio dirita de ŝi ŝajnis tre grava, kvazaŭ dirita de la Vilaĝanoncisto staranta sur la ŝtuparo de la bazaro en sia pasamenta palto.

“Mi aŭdis ke Diablo mortis,” diris Beguildy, “sed tio ne veras, ĉar mi renkontis lin hieraŭ, kaj tre elegantparola li ja estis, kaj tre plaĉas al li havi vian Patron kiel kunulon, Pru.”

“Ĉesigu viajn sensencaĵojn,” diris Sinjorino Beguildy tirante plumojn el la kokoj po manplenojn tiel ke estis kvazaŭ neĝoŝtormo enĉambre. “Ĉu vi aŭdis diri, Pru, ke povra Johano Teksisto forvagis enarbare dum la senluna nokto hieraŭ, kaj ekdroniĝis en Blackmere? Povranimo, ja morto estas tre infekta.”

17 Disputado.

18 Tiom kiom.

“Sed estis nur unu horo antaŭ mateniĝo kiam li foriris,” mi diris.

“Tempo sufiĉa, tempo sufiĉa. Estas obskure kiel en Egiptio 19 , tie enarbare.”

“Kiu anstataŭos lin?”

“Oni diras ke lia nevo metilernas. Sed li restos kontraktita metilernanto dum ankoraŭ unu jaro aŭ du. Ili devos kontentiĝi per dungito, mi supozas.”

“Kaj estus pli bone, treege pli,” elkriis Sinjorino Beguildy, “se vi farus tian laboron.”

Ŝi prenis stangon el la fajrejo kaj lerte forbruligis la lanugon restantan sur la koko, kvazaŭ ĝi estus Beguildy.

“Virino, min okupas pli gravaj pensoj ol teksi vestaĉojn por kovri mortantan korpon. Ĉu mi ne kaptas animojn kvazaŭ kuniklojn kaj malebligas ke ili ĝenu la vivojn de homoj? Ĉu mi ne povas beni kaj la beno efikas, kaj damni kaj la damno efikas? Ĉu mi ne povas kuraci verukojn kaj kokluŝon kaj nekapablon naski kaj reŭmamismon kaj antaŭdiri la estontecon kaj trovi akvon eĉ kiam ĝi estas profunde entere? Ĉu kokoj benitaj de mi ne venkas ĉiujn aliajn en batalo? Aĥ, kaj se mi dezirus, mi povus fari vaksan figuron de ĉiu homo en la paroĥo kaj forkonsumi ilin, vakson, homojn, kaj ĉion. Ĉu mi ne povas fari ĉi ĉion, virino?”

“Laŭ via diro, mia kara.”

Sinjorino Beguildy ĝustigis la kokokrurojn, kaj trapikis ilin per stangeto, por ĉion firme ligi.

Vidante ke la Sorĉisto tre koleriĝas, mi diris al lia edzino ke mi estos lia lernanto, kaj ke li lernigos min literumi kaj skribi.

“Ĉu via kapaĵo eltenos tion, infano?” ŝi demandis. Ĉar ŝi ĉiam opiniis, samkiel multaj homoj, ke se iel misas la ekstera aspekto de homo, nepre misas ankaŭ la menso. Laŭ tiu juĝmaniero, Jancis, kiu estis tiel sensprita ke ofte ŝi ŝajnis preskaŭ tute simpla, estus tre inteligenta virino.

19 En la Biblio estas rakontite ke kiam la Faraono de Egiptio rifuzis permesi la Israelidojn eliri el la lando, Dio sendis profundan mallumon sur la landon tiel ke estis neeble vidi kien oni iras.

“Jes. La kapaĵo de Pru sufiĉe kapablas,” diris Beguildy.

“Kvankam mi opinias ke estas tro da demandoj en ĝi. Sed el ŝi fariĝos bona lernanto, ja el Pru. Ni komencos post hodiaŭ unu semajnon, Pru. Jancis, vi venigu la tigaron kaj balaetu mian ĉambron. Arigu la du-tri librojn, havigu al mi kelkajn skriboplumojn, kaj tre atente traktu ĉiujn miajn botelojn, ĉar vi ne povas scii kiuj estas en ili. Ni ne volas hantadon ĉi tie. Kaj, jes, estos bone forigi tiujn bufojn el malantaŭ la ŝranko, ĉar ili ĉiuj jam mortis.”

“Pru,” diris Jancis kiam mi eliris, “se vi instruos min fari tiajn buklojn, mi diros al vi kion signifas tiu enigmamaĉo 20 de Patro. Mi scias, ĉar li re- kaj re- diras ĝin, kaj mi aŭdis lin diri la respondon.”

“Mi volvadas ilin ĉirkaŭ la fajrostangeton, mia kara,” mi diris.

“Ne tro varman, kaj bone purigu ĝin antaŭe. Sed vi ne bezonas diri al mi la respondon al la enigmamaĉo, ĉar mi preferas mem elpensi ĝin.”

Roso pluvis sur mian robon dum mi preterpasis la arbustojn de sovaĝaj rozoj ĉe la ligna barpordo, verŝiĝante el la florokoroj. Estis tiel kviete ke mi povis aŭdi ŝafojn mordi herbojn trans la angulo de la lago en la bieno, kaj fiŝojn alsurfaci en la mezo, kaj akvon plaŭdi kontraŭ grandajn rigidajn junkofoliojn.

Mi sentis min dama, promenante en miaj plej bonaj vestoj dum labortago. Ne ofte mi povis liberiĝi de laboro, kaj ekde nun estos multe malpli ofte. Do min ĝojigis ke Gideon volas ke mi estu studanto, ĉar unufoje ĉiun semajnon mi estos libera dum posttagmezo kaj vespero.

Kiam alvenis venteto, la folioj sorbis silenton kiel langoj de trinkantaj bestetoj. Surĉiele troviĝis nuboj similaj al la punto sur la edziniĝa robo de Patrino, kaj la sobanta luno tiel verda kiel juna fagfolio. Kaj sub la polurita akvo troviĝis alia luno, ne tutsame brila, kaj aliaj nuboj, ne tutsame puntaj, kaj ombro de spajro tre pala kaj fantoma, montranta nin trans la akvon.

20 Tiu aĉa enigmo.

Ĉapitro 7: Pomarboj kaj ĵargoneloj

Patrino sorrigardis kiam mi eniris. Ŝi kudradis kitelon.

“Vi ja aspektas granda knabino envenante, Pru,” ŝi diris. “Kaj vi eĉ ne havas dekses jarojn!”

Mi demandis kie estas Gideon.

“Li falĉas en la lunlumo. Tian knabon mi neniam vidis!

Laboregas kaj ŝvitas kvazaŭ pelate.”

“Nu, la luno sobas malantaŭ la kirkokampo, Patrino,” mi diris, “do li nun nepre ĉesigos.”

Mi iris al la kampo. Li jam falĉis kiom povas plenaĝulo. Li frotpurigis la klingon de la falĉilo per manpleno da herbaĵo, kaj akrigis ĝin por formeti ĝin, dum mi venis transkampen. Mi opiniis ke sonis bele, veni inter malsekaj, palaj garboj, sed ankaŭ morne.

Kiam mi memoris kiom da ŝarĝoj li prenis sur la ŝultrojn, mi kompatis lin.

“Venu fine por vespermanĝi, Gideon,” mi diris.

“Pro Dio! Vi aspektas kvazaŭ fantomo, kaŝirante el sub obskura heĝo, tutnigre vestite, kun tiu blanka vizaĝo.”

Post tio li ŝajne memorigis sin pri ĉio farenda. Li komencis informigi sin pri miaj taskoj.

“Enfermis kortobirdojn?”

“Ne.”

“Do rapidu. Tio devas jam esti farita. Kontrolis kaptilojn?”

“Ne. Mi kredis ke vi.”

“Kiam mi falĉas, mi povas nenion alian fari, krom taskojn tro pezajn por vi.”

“Ne estas multaj tiaj.”

“Kiam vi jam prizorgis la kortobirdojn kaj kaptilojn, metu du- tri retojn en la lagon. Mi plu devas segadi.”

21 Specio de piroj.

“Necesos multega tempo kaj mi ne lertas pri retoj,” mi diris, preskaŭ plorante, ĉar mi estis jam laca, kaj estis malfrue, kaj komenciĝis jam nova labortago, laŭŝajne.

“Ĉu vi faris kontrakton aŭ ne?”

“Mi faris, Gideon.”

“Do agu laŭe.”

Ĉirkaŭvagante dum Patrino estis enlita kaj Gideon en la kampoj, mi sentis solecon. Mi deziregis ke estu maniero pli mallonga por beliĝi kia feino. Tiam subite venis al mi ideo. Mi miris ke ĝi ne venis antaŭe, sed antaŭe ja ne ĝenis min la leporlipo.

Ŝajnas al mi ke oni ofte mem rimarkas tiaĵon nur kiam aliaj homoj ĝin rimarkigas. Mi ne dubas, ke se Eva malfeliĉe havus leporlipon, ŝi ne rimarkus ĝin ĝis venus Adam, rigardante ŝin dubeme, kaj la Eternulo, brovsulkante pro Sia fuŝita kreaĵo.

Do mia ideo estis: kial mi, bezoneganta kuracon, ne faru samkiel la malriĉuloj ĉe Sarn iam kutimis, kaj fojfoje eĉ nuntempe.

Je la tremo de la akvo kio okazas ĉiujare en aŭgusto, mi paŝu en la lagon antaŭ ĉiuj ĉe la Foiro, vestite per blanka kitelo. Oni diris ke ĉi tiu tremo de la akvo estas sama kiel tiu en Betesda, kaj kvankam ĝi ne havis potencon saman kiel de tiu akvo, kiu kuracis ĉiujare, kaj por kiu nenia malsano estis tro malfacila, ĉar ĝi situis en tiu mirinda Sankta Lando kie mirakloj estas kvazaŭ pano ĉiutaga, tamen ĉiun sepan jaron ĝi laŭdire kuracis, se la malsano ne estis tro mortiga. Oni devis sobi enakven fastinte, kaj kun multaj kuriozaj antikvaj preĝoj. Tiujn mi povos lerni, kiam mi scios legi, ĉar ili estis en malnova libro kiun Pastro havis en la sakristio. Li ne kredis la onidiron, nek entute malkredis ĝin, sed nur rekonis ke ĝi estas tre rara kaj stranga.

Kio plej hezitigis min estis ke temis pri ago tre publika. Mi devos esti tre senhonta por fariĝi tia spektaklo, simila al putino en litotuko, aŭ sorĉistino portita al trempotabureto. Kaj efektive, kiam mi timeme menciis ĝin al Patrino kaj Gideon, ili neniel aprobis.

“Kion?” diras Gideon, “vi fariĝos ŝerco kaj spektaklo antaŭ tricent uloj? Pli bonus iri al la Foiro kiel granda dikulino kaj tiel plene mokiĝi!”

“Sed mi ne dikas,” mi diris.

“Tio neniom gravas. Vi fariĝus priparolata ekde Sarn ĝis Lullingford kaj ekde Plash ĝis Brampton. Sobi enakven kiel ĉiu malriĉulino kun plago kaj sen eĉ oblo! Oni dirus ‘Jen la fratino de Sarn trempita enakven samkiel malriĉulinoj, ĉar Sarn estas tro malpagema por venigi la metilernanton de la kuracisto, ni eĉ ne parolu pri la kuracisto mem’. Kaj kiam mi irus al la bazaro ili ridus, kaj forturnus la vizaĝon. Neniam vi faros tian malhontaĵon!

Estus pli bone, multege pli bone, ke vi entreprenu fari mentokukojn kaj spicitan elon tiam por la Foiro, samkiel iamis Patrino. Tiel vi almenaŭ iom enspezetus.”

“Jes mia kara,” diris Patrino, “obeu Sarnon. Tio enspezetos iom, kaj vi vidos ĉion videblan tie, kion vi alie ne povus, krom se pro negocado, ĉar estos apenaŭ du monatoj post la morto de Patro.

Kaj cetere, kiel kruele estus al malriĉa vidvino se tiom multe da homoj vidus kaj akuzus ke ŝi havas filinon kun leporlipo!”

Ŝi komencis tordi siajn manetojn, kaj mi sciis ke ŝi baldaŭ komencos la malnovan ĝemadon, do mi cedis.

“Vi devas promesi min ke vi neniam faros ion tian, Pru,”

ordonis Gideon.

“Mi promesas ke ne dum ĉi tiu jaro, sed nur ne dum ĝi.”

“Vi havas damne fortan obstinon, Pru, sed kun aŭ sen tiu promeso vi neniam faros tian agon, neniam dum via vivo!”

“Kaj postmorte ne gravos al mi,” mi diris. “Ĉar se mi agos bone kaj iros Ĉielon, mi tute renoviĝos, kaj estos tiel bela kiel nimfeo sur la lago. Kaj se mi agos malbone kaj iros Inferon, mi vendos mian animon milfoje, sed mi aĉetos belan vizaĝon, kaj mi ĝojos pro tio eĉ kvankam mi estos damnita.”

Kaj mi forkuris en la mansardon kaj ploris longe.

Sed la trankvileco de la loko kaj ĝia soleco finfine konsolis min, kaj mi apertis la ŝutron tra kiu videblis la fruktoĝardeno kaj kiu subtenis grandan alfiksitan pirarbon, kaj mi prenis trikaĵon el mia mansaketo. Ĉar estis sabato post la ĉefmanĝo kiam mi parolis pri la tremo de la akvo, kaj ĉar la semajna laboro estis jam preskaŭ finita, mi portis mian bonan robon, kun la kongrua mansaketo.

Sidante tie rigardante en la verdajn arbojn, dum la odoro de nia fojno venis freŝe per venteto, miksiĝinte kun la parfumo de la sovaĝaj rozoj kaj ulmario en la enĝardena fosaĵo, mi aŭskultadis la merlojn kantantajn apude kaj fore. Kiam ili estis tre for oni apenaŭ povis distingi ilin de ĉiuj aliaj birdoj, ĉar ili estis granda grego, turdoj kaj regoloj, sepkoloraj kanabenoj, paruoj, fringoj, kaj skribmastroj. Kvazaŭ multfadena teksaĵo kun unu mastra fadeno el pura oro, tre konsola aŭdaĵo.

Mi pensis ke eble amo estas tia—multaj koloraj fadenoj, kun unu mastra fadeno el pura oro.

La mansardo estis proksima al la pajla tegmento, kaj troviĝis multaj nestoj sub la aleroj, kaj daŭra pepado de hirundoj. La mansarda fenestro estis en granda gablo, kaj la tegmento je unu flanko etendiĝis ĝis la tero, kaj alta kamentubo staradis sur la firsto. Ie inter la traboj de la mansardo estis nesto de sovaĝaj abeloj, kaj oni povis aŭdi ilian dormece softan murmuradon, kaj matene kaj vespere oni povis vidi ilin iri envice al la lago por akvo.

Do, ĉar estis tre trankvile tie, kie la palaj ombroj de la pomarboj enloĝis la ĝardenon, kiu estis senhoma, kiel ankaŭ la proksimaj kampoj, ĉar Gideon estis en la fora kampo farante garbarojn, kion ankaŭ mi devas fari, venis al mi, mi ne scias el kie, plej potenca dolĉeco kia neniam antaŭe venis al mi. Ĝi ne estis religia, kia la boneco de teksto aŭdata dum prediko. Ĝi estis preter tio. Estis kvazaŭ ia estaĵo konsistanta tute el lumo subite venis el tre for, kaj ŝirmis sin en mia sino. Ĉio alprenis belan, dolĉan aspekton, kvazaŭ nova aero staris super ĝi. Tia aspekto ŝajnas aperi kelkfoje dum brilaj matenoj post pluvo, kiam oni diras “Jen tago tiel bela, ke la kukolo iras Ĉielon.”

Sed nun ne estis pro la tago, sed pro io preter ĝi. Mi ne volis demandi kio ĝi estas. Ĉar kiam nuksrompulo venas en sian arbon, ŝi ne demandas kiu plantis ĝin, nek kian nomon homoj donas al ĝi.

Ĉar la arbo estas ĉiomkontentiga por nuksrompulo, kaj ĉi tio estis ĉiomkontentiga por mi. Poste, kiam mi jam sciis legi la Libron, mi legis— Kaj lia standardo super mi estu amo.

Kaj tio enmensigis tiun vesperon. Sed se vi demandus, “Kies standardo?”, mi ne povus respondi. Kaj eĉ nun kiam Pastro diras “Tio estis la potenco de la Eternulo aganta en vi,” mi ne estas certa en la propra menso. Ĉar estis nenio kirka aŭ homa en ĝi, nek de preĝantoj, nek de adorantoj, nek de pekantoj, nek de pentantoj. Ĝi rilatis al aferoj kiaj birdokantado kaj dafodandiloj susurantaj, kunfrapante la kapojn envente. Kaj ĝi estis tiel spontana venante kaj forirante kiel venteto super tritiko. Ankaŭ estis strange, ke virinon kiu pasigis la vivon vestite per sakŝtofo, purigante porkostalojn kaj brutodomojn, vivante senkomforte, priatentante ĉiun obolon, subite trafis tia mirindaĵo. Ĉar kvankam ĝi estis tre kvieta, ĝi estis granda miraklo, kaj ĝi ŝanĝis mian vivon; ĉar kiam ajn poste mi havis nenion por konsoli min, mi kuris en la mansardon, kaj ĝi estis kerno de dolĉeco en multa amaro.

Kvankam la miraklaĵo okazis nur malofte, ĝia gusto ĉiam restis en la mansardo. Mi bezonis nur rampi tien, kaj aŭdi la abelojn murmuradi, kaj flari la lignecan tro dolĉan odoron de konservataj pomoj, kaj aŭdi la foliojn softe knaradi ĉe la fenestrokadro, kaj rigardi la torditajn grizajn branĉetojn surĉielajn, por memori ĝin kaj forgesi ĉion alian. Estis granda ligna riglilo sur la pordo kaj mi kutime riglis ĝin, kvankam tio ne estis bezona, ĉar la mansardo estis ejo tiom forgesita ke venis al ĝi neniu krom la vizitanta teksisto, kaj Gideon dum la pomrikolto, kaj mi. Neniun trafus la penso serĉi min tie, kaj ĝi estis kaj salono kaj kirko por mi.

La tegmento etendiĝis ĝis la planko ĉiuflanke, kaj ĉiuj traboj kaj ĉevronoj estis kverklignaj, kaj la planko malglatis kiel ŝtormakvo. Pomoj kaj piroj havis sian lokon laŭspecie tra la tuta ĉambro. Troviĝis kodlinoj kaj oraj renedoj, ruĝbrunaj pomoj kaj skarlataj sovaĝpomoj, cifinoj, sen-egaloj kaj reĝidinoj, grandaj verdaj bakeblaj, permajnoj kaj ruĝstriaj. Ni havis ankaŭ multegajn pirojn, ĉar en tiom malnova ĝardeno, ĉiam posedata de sama familio, ĉiu generacio enplantas kelkajn arbojn. Ni havis Worcester-pirojn kaj buterpirojn, ĵargonelojn, bergamotojn kaj bon-kristanojn. Tuj post la lasta rikolto, la mansardo estis brila kiel kirkfenestro, tute ruĝa kaj ora. Kaj la fruktokoloroj ĉiam reportis al mi mian miraklaĵon, eĉ kiam ne estis piro aŭ pomo en la ejo, ĉar la koloro estis ligita al la odoro, kiu estis tie jam el tempo nememorebla. Ĉiuj el tiuj ruĝaj rondaj pomvangoj ridetis al povra Pru Sarn, sidanta inter la teksilo kaj la fenestro, tutsoleca. Mi trovis malnovan ŝrankon, jam fordonitan al la musoj, broslavis ĝin, metis seruron sur ĝin, kaj gardis miajn inkon kaj plumon en ĝi, kaj mian libron, kaj la Biblion, kiun Patrino donis al mi, ĉar nek ŝi nek Gideon sciis legi ĝin.

Iun vesperon en oktobro mi sidis tie, kun junklampo, ekzercante min je skribado. La luno plenigis la fenestreton kvazaŭ oni tenas teleron tie. Laŭlonge de la muroj pomoj estis amasigitaj, kvazaŭ homoj ĉe foiro atendantaj mirindaĵon. Mi pensis ke ili nepre diras unuj al aliaj “Silentu! Ĉesigu la bruadon! Ne puŝu!”

Mi ekpensis ke la tuta beniteco de la mansardo venis ĉar mi estis damnita. Ĉar se mi ne havus leporlipon por fortimigi min en mian solecan animon, ĉi tio ja mankus al mi. La pomoj amasiĝus vane por vidi mirindaĵon, ĉar mi neniam ekkonus la gloron kiu venas de la alia flanko de silento.

Eĉ dum mi pensis tion, el nenie subite venis tiu belaĵo, kaj nestis en mia koro, kvazaŭ semo el la kerno de amo.

LIBRO DU

Ĉapitro 1: Rajdo al la foiro

Rakontante ĉi tion mi ne multe atentas tempon. Ĉar kion signifas tempo al koro premata? Nenion. Ĉu nuptonto, malsatinta je sia amatino jam dum longa tempo, aŭskultas la voĉon de la gardisto krisciiganta la rapidan pason de la horoj? Ĉu al kiu mortas dum matena krepusko gravas la horo kiam leviĝos la suno, kiu leviĝos ne por li? Kaj kiam ni povruloj rezistas la tutan potencon de ekzisto, strebante atingi nian pacon, aŭ kion ni supozas nia paco, kiam ni estas konfuzataj kiel turmentata bruto en la taŭrareno, tiam ni forgesas tempon. Tiel kvar jaroj pasis, kaj kvankam multo okazis en la ekstera mondo, nenio okazis al ni.

Onidiroj venis pri transmaraj bataloj kaj maltrankvilo en la hejmlando. Francoj iris al Rusio kaj neniam revenis, escepte de kelkaj.

Fine, unu oran vesperon someran, venis rajdanto ŝvitkovrita por anonci grandan venkon ĉe Waterloo. Sed plej plaĉa al Gideon estis informo veninta dum la sama jaro, pri imposto sur grenoj.

“Venigu al mi kruĉon da biero, Pru,” li kriis kiam li alhejmiĝis el la foiro kaj sciigis min. “Jen la plej bona informo iam ricevita. Ni riĉos post du-tri jaroj. Ni pergrene semu pli da tero. Mi ja kredis ke greno neniam malprofitigos, sed mi ne atendis ion ĉi tian. Kiam Callard venis al mia budo kun la informo, rido superfortis min.

‘Domne!’ mi diris. ‘Kion?’ mi diris. ‘Devigi la fremdulojn pagi pro porti siajn grenojn al ni?’ ‘Jes, jen la esenco,’ diras Callard. ‘Kaj tio rarigos ĝin, komprenu, kaj tio karigos ĝin, komprenu!’ ‘Nu, kamarado, jam delonge mi esperas tion,’ mi diras. ‘Sed mi tute ne kredis ke ili faros’. Kaj kion, laŭ cia supozo, mi faris, Pru? Ek mi invitis lin al Kruĉo da Cidro kaj regalis al li drinkaĵon! Vi povas do kompreni kiom surprizita mi estis. Kaj nun ni nur bezonas antaŭenigi plugilon, ni ambaŭ.”

Do ni devos vivi pli strebe ol dum la kvar ĵusaj jaroj, kiam ni sklavadis de sunleviĝo ĝis noktiĝo, kaj ankaŭ dumnokte, per vaga lumo de lanterno. Por mi tio ne estus konsterna, se ne estus nur por mono, se mi povus iom plibeligi la domon, kaj se Gideon fiere plibonigus la bienon. Sed estis nenio tia. Nur ŝparado kaj spitado por premi monon el la bieno kaj forkuri.

Mi kreskis maldika kaj alta kiel stango al kiu oni ligas ŝnuron por sekigi vestojn, kaj Patrino montris ankaŭ pri tio pojnotordan nervozecon. Ĉar ŝi mem estis malalta, kaj ankaŭ Sinjorino Beguildy kaj Jancis kaj la plejparto de la tieaj virinoj, ŝajnis al Patrino ke virino devas esti malalta. Tial, kiam mi ade kreskis kaj kreskis sed restis tre svelta (ĉar ja pro tioma laboro kaj nemulta tempo por manĝi, ĉiu fariĝus svelta) ŝi diris ke mi similas poplon en nemaldensigita arbustaro aŭ trograndan junkon en lago, kaj mi kutimiĝis honti same pro mia grandeco kiel pro la alia problemo ĝis—sed mi ne tro antaŭensaltu en la rakonto.

Gideon surportis sian kitelon kaj aspektis ja bela en ĝi. Li nun aĝis du-kaj-dudek jarojn, plenkreska viro, tre plaĉaspekta, kun larĝaj ŝultroj, solida, bonforma figuro. Dum lia korpo plifirmiĝis, lia menso samritme plifirmiĝis, pli dura ol dektaga glacio. Li ne emis okulumi knabinojn ĉe la foiro, kvankam multaj rigardis lin.

Kaj iun fojon ĉefoire kiam li portis la bluan palton de Patro kun latunaj butonoj, la filino de Skviro Camperdine (ne la skviro en la botelo sed ties pranepo) preterrajdis lian budon, kaj alridetis lin.

Sed Gideon nur ridis kiam mi pridemandis lin, kaj li frotis sian mentonon, kaj rigardis min singarde. Tute ekster dubo li estis tre bela viro, kaj ŝajnis al mi ke estas nejuste ke mi, kaj ne Gideon, naskiĝis post kiam leporo rigardis Patrinon. Ĉar Gideon povus kreskigi kion oni nomas mustaŝjo 22 kaj aspektus tute bela kaj neniu scius ke li havus leporlipon. Sed ĉe mi ĝi estis nekaŝebla.

La bieno sufiĉe bone statis. Ni havis grandan ŝafaron, tiel ke la tondado daŭris pli ol semajnon. Ni havis porkaron kiu laborigis Patrinon konstante dum glanoj haveblis, ŝi prizorgis ilin en la kverkarbaro. En porpaŝta kampo apud la fruktarbaro kreskis tritiko, sed ni ne profitis ĝin dum la unua jaro, ĉar la tritiko sprosaĉis ambaŭfine de la spikoj, pro tre malseka sezono.

Sufiĉa mono estis ŝparita por aĉeti du bovojn por plugado kaj aliaj malleĝeraj laboroj sur la bieno. Estante iom eksmodaj, ili ne

22 Lipharoj.

kostis multe. Gideon diris ke kiam li iros aĉeti ilin mi rajtos kuniri kaj helpi peli ilin hejmon. Kaj mi povos rigardi la montrofenestrojn de la butikoj dum li marĉandados pri la bestoj, kaj poste ni povos rigardi la domon kiun li elkore deziras aĉeti kiam oni vendos ĝin.

Sed Patrino devas ne scii pri la domo, por ke ŝi ne babilu al aliaj.

“Kaj se ili supozus ke mi pripensas ion tian, ili malmultigus miajn prezojn kaj duobligus la siajn, kaj kiel ni status tiam?” diris Gideon.

Sendube vi jam divenis ke mi antaŭĝuis plezurigi min, ĉar mi preskaŭ neniam estis for de Sarn ekde la morto de Patro, kaj Lullingford ĉiam ŝajnis al mi grandioza loko.

Mi estis en la grenkampo, postrikoltante, kiam Gideon diris tion, li ĵus revenis de la foiro, transpaŝinte la kampon en la lasta vesperlumo; kaj la ombroj de li kaj de Bendigo etendiĝis trans la herbojn ekde la fora barilo ĝis la fruktarbaro dum mi rigardis ilin veni.

“Sed kiel mi iros?” mi demandis. “Pro la ŝarĝokorboj mi ne povos sidi sur postkuseno.”

“Se vi postrikoltos iom pli, mi luos la poneon de l’ muelejo kiam mi venontfoje alportos grenon por muelado. Ĉu vi iros al Plash por leciono morgaŭ?”

“Jes.”

“Revenigu la bestojn el tie, do, kaj mi iros kun greno sabate.”

“Sed mi jam elrikoltis ĝis apenaŭ spiko restas en ĉi tiu kampo aŭ la alia,” mi diris.

“Petu Beguildyn permesi postrikolti la lian. Mi vidis lin forporti sian grenon.”

“Sed Jancis kaj Sinjorino Beguildy—”

“Vi ja bone scias ke Jancis estas tro ĝismedole pigra por levi eĉ unu spikon. Kvankam ŝi tre plaĉas al mi, kaj kiam temas pri beleco—”

Li ekstaris senmove, kun mano sur la kolo de Bendigo, rigardante al kie Plash brilis kiel hela mielo en la longa lumo, revante.

Nur malofte Gideon sidis senmove, kaj tre malofte li permesis sin pensi pri io alia ol enspezoj. Sed la nomo Jancis ofte trankviligis lin, kaj kiam li eksilentis li pensigis min pri entranciĝinto kiun oni iam venigis al Beguildy por veko. Kaj li memorigis al mi meditantan somerarbon dum senventa tago, enpensiĝintan super akvo. Li similis al la tutjare revanta taksuso ĉe la ĉerkopordo, kaŝanta siajn revojn samkiel siajn ruĝajn fruktojn sub branĉoj. Gideon komencis enreviĝi tiel jam ekde kiam li vidis Jancison sub la rozkolora lumo. Kelkfoje li murmuris “Ne, ne!” kaj movis la ŝultrojn kvazaŭ for de ŝarĝo, kaj vigligis sin, kaj pelis eĉ pli ol antaŭe. Ĉar Gideon estis tre pelema homo, kaj la proprajn familianojn li peladis. Ŝajnis al mi domaĝe ke tiu juna viro estas rigideca, kaj ne spertas plezurojn, ĉar mi multe amis Gideonon. Mi bone sciis kien li iradas dimanĉe, kiam li demetis la kitelon kaj surmetis botelbluan palton. Li ĉeestis multe pli regule en Plash ol en la kirko. La rozkolora lumo komencis ĉi tion, sed verŝajne estus same eĉ sen tio. Sinjorino Beguildy diris al mi ke li kutimis veni kaj frapi ĉeporde, kaj Jancis kuris al la pordo en sia plej bona robo kun rubando aŭ floro enhare, kaj alterne ruĝiĝis kaj blankiĝis. Kaj mi mem vidis ankaŭ, kiam ŝi venis al nia domo, kiel ŝi anhelis malantaŭ sia poŝtuko, kaj mi demandis min kial. Ĉar por mi Gideon estis nur Gideon, sed por ŝi li estis fajro kaj tempesto kaj printempo mem, kaj lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de potenca Dio.

Li kutime eniris senvorte, laŭ Sinjorino Beguildy, kaj sidiĝis, kaj Beguildy mienis amare, ne volante ke Jancis edziniĝu. Li mienis el la angulo plej proksima al la kameno, ĉar li multe suferis pro frido, loĝante en tre malseka domo kaj estante homo neelirema. Kaj Gideon responde mienis amare.

Jancis ruĝiĝis kaj tremadis ĉe la ŝpinrado, kaj ripete flankenrigardis Gideonon kvazaŭ regolo. Kaj Sinjorino Beguildy alprenis mienon silike rigidan, kaj komencis plani elirigi sian edzon el la kuirejo. Al ŝi tre plaĉis rigardi iom da amumado, ĉar al ŝi mankis pripensindaj diskutaĵoj. Ŝi krome volis fariĝi avinjo. Ŝi do pretis fari kion ajn, por elirigi Beguildyn el la ĉambro. Unu fojon, kiam Gideon pli ol kutime mienadis, ĉar li forte deziris kisi Jancison, ĉar ŝi surhavis ian novan rubandon aŭ mi-ne-scias-kion, kaj kiam Sinjorino Beguildy jam alvokis sian edzon kaj revenis por kvereli lin, kaj reeliris kaj vokis lin, sed li plu sidadis kvazaŭ koboldo en ombroj de fajro, ŝi eĉ ekbruligis la tegmenton de la grenejo. Jes ja, tion ŝi faris! Ŝi estis tre fortkaraktera virino. Kaj ŝi devigis la povran edzon, kiu malemis fari ian ajn permanan laboron, kuradi tien kaj reen kun siteloj tutvespere. Kiam li preskaŭ estingis en unu loko, ŝi ekbruligis en alia dum li ĉerpis akvon el la lago.

“Mi zorgis ke la siliko kaj tindro restu vere varmegaj, mia kara,” ŝi diris al mi. Kaj ŝi ridegis! Mi neniam vidis virinon ridi pli senbride pri propra faro ol ŝi pri tio. Ŝi diris ke ŝi gvatadis tra fenestron, nur por instigi sin, kaj ŝi povis vidi tra la travideblajn partojn inter la botelvitreroj ke ili sidas unu apud alia sur la kanapo.

“Tute ĝuste kaj celinde!” ŝi diras, kaj kuras reen al sia laboro.

Alian fojon ŝi liberigis porkinon, kaj ĝi kuris rekte en nian kverkarbaron, pro ke ŝi paŝtadis ĝin tie jam pli frue. Beguildy amis lardon, kaj porkino certigis pri multaj lardodonaj porkidoj, do pro timo ke ŝi endanĝeriĝos, li bastonenmane sekvis ŝin, multe sakrante. Post kelka tempo li eksuspektemis, ĉar ĉiu katastrofeto trafinta lin, trafis dimanĉe, kaj li ŝatis la ripoztagon, kvankam li ja estis pagano. Do li diris al Gideon: “Vi ne alportas bonan sorton.

Kiam vi venas, damaĝo pretiĝas. Forrestu.”

Do li devis ne plu viziti! Poste li logadis Jancison en la arbaron, kaj mi vidis ilin iri laŭ la ombra vojeto, ne gravis ĉu dumpluve aŭ dumfroste, ŝi kun vizaĝo brilanta kiel blanka rozo, kaj li rigardanta ŝin ameme, kaj kolera pri sia amemo. Dum ili estis enarbare, Sinjorino Beguildy ĉiam tiom interesiĝis pri la boteloj de la sorĉisto kun fantomoj ene (laŭ li) ke li apenaŭ povis respondi al ĉiuj ŝiaj demandoj. Kaj ŝi ĉiam donis al li tian manĝon ke ĝi daŭris preskaŭ ĝis malfrue en la vespero. Tamen li eksciiĝis. Li scivolis pri kial subite Jancis inklinas tiom al Tivvy, ĉar laŭ ŝi ŝi vizitadas Tivvyn. Kaj ĉar li ne povis demandi al Sakristiano, pro ilia intermalamego, li sekvis ŝin unu vesperon, sekrete. Kaj kiam ŝi reestis enhejme, li vipis ŝin tiom ke ŝiaj okuloj estis ruĝaj dum semajnoj poste, kaj ŝi kuris al Gideon tramalsekiĝinte per larmoj.

Li furioziĝis kontraŭ Beguildy, kaj li diris al Jancis ke li volas nupti kun ŝi, sed nur kiam li jam estos riĉa. Ĉar kiel li povus sukcesi, li diris, kun tiom senka-pabla Jancis alkroĉiĝinta al li, kaj kun tribo da infanoj, verŝajne. Sed li estis mishumora kaj maltrankvila, ĉar li malofte povis viziti Jancison, pro la viglemo de Beguildy. Mi pensis ke eble la plano montri al mi la domon kiun li deziris celis konsoli lin kaj plifortigi lian volon, ĉar li timis rezignacii. Efektive li ja volis rezignacii, sciu, ĉar li kore deziris Jancison, sed li estis nefleksebla, kaj pro sia nefleksebleco li ne povis permesi al si rezignacii, malgraŭ ĉiuj tentoj.

Montriĝis ke ni ne povos pruntepreni la poneon de la muelisto ĝis post pli ol kelkaj semajnoj, ĉar ĝi lamiĝis. Do la rikolto jam estis antaŭ longe finita, vintro venis, kaj Kristnasko proksimiĝis, kiam ili sendis mesaĝon ke ni povos prunti ĝin por la Kristnaska bazaro, ĉar ili ĵus aĉetis oldan ĉevalon de la Lullingford - kaj - Silverton - diliĝenc - kompanio, kaj ili mem uzos tiun por veturi al la bazaro.

Mi diru ke al mi tre plaĉis la eblo ekskursi, kaj tre maltrankvile mi atentis la veteron, ĉar minacis neĝi.

Mi ellitiĝis je la kvara horo bazarmatene, ordigis la domon por Patrino kaj kunigis ĉion por la bazaro. Da ovoj kaj preparitaj kortobirdoj ni havis multe, kaj da legomoj kaj pomoj kaj iom da butero. Dum mi poluris pomojn en la mansardo, trankvilo eniris min, samkiel ĉiam en tiu loko, ekde tiam pri kiam mi jam rakontis.

Dum la junkolumo flagris en la frida aero, kaj musoj forfuĝis, mi staris ĉe la aperta fenestro kiu estis kvazaŭ oblongo el nigra papero. Neniu sono envenis. Nenio ekstere moviĝis. Eĉ la lago jam glaciiĝis ĉerande, tiel ke la anasoj devis glitkuri ĉiumatene antaŭ ol atingi akvon. La mondo estis penetre kvieta preskaŭ kiel voĉo ekkrianta. Ja ŝajnis al mi ke kiam la mondo estis tiel kvieta, estis kvazaŭ oni apudestas iun kiu onin tre bone konas, aĥ! kvazaŭ apud amata konato.

Malsupre en la senluma grenejo la koko kriis, feble kaj dolĉe, kaj al mi ĝi ne sonis kiel surtera birdo; sed eble mi sentis tiel ĉar mi estis en la mansardo, kie ĉio estis ĉiam nova. Al vi eble ŝajnas strange ke virino kia mi pensas tiaĵojn, ĉar mi ĉiam laboris permane, je humilaj krudaj taskoj, kaj vi atendus tiajn pensojn inter delikataj damoj sidiĝintaj por brodi. Sed mi estis tre soleca, kaj havis multegan tempon por pensado, kaj pro tio kaj la perlibra instruo kiun mi ricevadis, ĉiaj pensoj kreskis en mia menso, kvazaŭ florantaj junkoj kaj neforgesuminoj florantaj en malfekunda marĉo, kiu havis nenion alian. Kaj mi tute ne povas kredi ke tio multe malutilis, ĉar la pensoj malofte venis al mi ekster la mansardo, kaj ili neniam revigis min dum mia laboro.

Do nun, aŭdinte la klaran sonon de nia koko bonveniganta la tagiĝon, kiu tamen estis pli ol du horojn for, mi sobkuris rapida kiel estingiĝo de lanterno, por prepari matenmanĝon. Kiam Gideon envenis, ĝi estis jam preta, kaj granda fajro brulegis, ĉar neniam mankis al ni ligno ĉe Sarn, pro kio oni devis esti dankema ĉar en tiu tempo multaj malriĉaj familioj en Anglio devis kungregiĝi ses aŭ sep en unu dometo por boligi sian akvon super unu fajro. Mi estis ĉiam dankema pro nia abunda ligno, kiu kostis neniom, nek okupis Gideonon tro, ĉar se mi bruligis pli ol li hakis ja mi povis mem haki ĝin.

Ni estis treege komfortaj, sidante en gaja fajrolumo dum ruĝardo briladis sur la ardezojn kaj fajencaĵojn kaj ŝpinradojn en la angulo. Plaĉis al mi ke Patrino ne restos soleca, ĉar mi petis Tivvyn veni por resti kun ŝi, ĉar mi neniam povis esti feliĉa se amato estis soleca aŭ morna. Skuante la tablotukon ekster la pordo post la taglumiĝo, mi vidis ŝian ruĝan mantelon veni sub ombraj arboj; ĉar pro ke Tivvy neniam faris nek pensis ion ajn, direblas ke ŝia tempo estis tute libera, sekve ŝi tardis por nenio.

Gideon jam kombis Bendigon kaj la poneon de la muelisto dumnokte, do ĉar ĉio estis preta kaj la suno ĵus leviĝis, ni ekiris.

La tuta lago estis plena de ruĝaj lumoj, kvazaŭ nia bieno brulus, kaj reflektiĝus enakve. La nigraj pinoj staris kun brakoj etenditaj, gutantaj prujnon, tute blankaj, tiel ke la pintoj de la kliniĝantaj branĉoj similis fingrojn levitajn el sapŝaŭmo. La korvoj estis tre kontentaj, grakante softe kaj agrable, kvazaŭ sciante ke matenmanĝo estos preta tuj kiam degelos iom niaj plugitaj kampoj, kaj en la stakejo sonis granda murmurado de sturnoj.

“Reportu al mi bazaraĵon!” krias Tivvy de trans la akvo.

Gideon mienis malagrable, kaj mi sciis ke la sola bazaraĵo kiun li intencis reporti estos por Jancis. Do mi kriis—“Mi ja. Kio ĝi estu?”

“Peco de ĉerizkolora silko por ligi miajn harojn,” ŝi krias. Ĉar kvankam ŝi estis plejparte malsaĝa, ŝi sciis tre bone ke ŝi havas belajn buklojn, helbrunajn kaj densajn. Ŝi ĉiam flirtigis tiujn kiam Gideon ĉeestis, kaj profitis ĉiun okazon por mallaŭdi Beguildyn, kvankam ŝi ne aŭdacis paroli kontraŭ Jancis pro timo ke Gideon ekflamos. Sed ŝi estis sufiĉe lerta pri tio, ĝuste kiel stulta knabino enamiĝinta, kaj ŝi ĉiam kapablis supozigi ke estas tre malinde kaj malkonvene ami filinaĉon de sorĉisto, kaj ke estas grandioze ami sakristianfilinon, kies paĉjo povas eldiri bibliaĵojn samrapide kiel la sorĉisto povas eldiri sorĉojn.

Estis bonega mateno, herboj kraketis subpiede, kaj ĉirkaŭflugis erikejbirdoj, aparte fajfanasoj. Ni rajdis cele la montetojn. Aliflanke de la fora arbaro kaj la pretera sovaĝejo, kaj la plugitaj kampetoj ie kaj tie, kaj la frostitaj stoplejoj kie pedrikoj forkuris de la bruo de la trotado, videblis la montetoj, bluaj kiel violoj. Promesplenaj montetoj, laŭ mi. Okazis klakado en la bosko, kaj grego da palumboj sin levis kaj forflugis, la flugiloj brilbluis en la sunlumo, direkte al la samaj montetoj. Estis kvazaŭ io mirinda troviĝis tie, eble saniga puto, aŭ alia miraklaĵo, aŭ sanktulo kia en la antikva tempo.

Mi diris tion al Gideon, sed li rigardadis transŝultren al Plash kaj la longa spajro el blua fumo leviĝanta el Ŝtona Domo. Li komencis fajfi subspire, ĉar li neniam fajfis laŭte, eĉ kiam li plej ĝojis, sed ĉiam silentece kaj al siaj pensoj. Do mi ne plu parolis, kaj iom poste nia malnova vojo ĉesis, kaj ni eniris la ĉefvojon kie veturado estis malfacila, ĉar negrave kia ajn estis la vetero, la vojo farita de la Romianoj ebligis facilan veturadon, eĉ pli facilan ol laŭ la pagvojo. Iom poste ni preterpasis la muelejanojn kiuj veturadis sobre, kaj poste du-tri aliajn, kaj baldaŭ ni soriris monteton en la urbeton, kaj pluvioj ĉirkaŭkriadis per siaj vintraj voĉoj.

Do ni rajdis al Lullingford por rigardi revon. Ĉar la domo kiun ni vidos enteksiĝis en la vivorevon de Gideon. La domo mem, kaj ankaŭ ĝia signifo: la geservistoj, la baloj kaj bankedoj kun la nobeletaro ĉe Kruĉo da Cidro dum voĉdonperiodoj.

Kiam ni iradis tra vadejon ĉe malsupra parto de la urbo Gideon diris— “Ho ke Jancis estu rajdanta kun mi!”

“Nu tiel estos,” mi diris, “jam venontfoje. Kial ne ĉiufoje?”

“Pro Beguildy.”

“Ho, Beguildy! Mi haltigos lin per liaj propraj sorĉoj kaj magios lin per liaj propraj magiaĵoj,” mi diris, kaj mi ridis dum ni soriris mallarĝan straton, tiel ke kapoj aperis en fenestroj ie kaj tie por vidi kio okazas.

“Ĉit, knabin’!” diras Gideon. “Ridu softe. Ne kiel sovaĝa numenio.”

“Sed numenio estas bona kamarado, kaj pli agrablan voĉon mi malofte aŭdis, kaj plaĉas al mi via komplimento, knabo!”

Efektive plaĉis al mi la mondo kaj ĉio. Ĉar io Lullingforda ĉarmis min, kvazaŭ malsama vento blovis tie, kaj kvazaŭ la suno estis pli brila kaj la taglumo pli sekura. La kialon mi ne sciis. Ĝi estis trankvila loko, kvankam neniel tiom kvieta kiom nun. Oni foriras al urbegoj nuntempe, sed kiam mi estis juna oni kuniĝis de ĉirkaŭe trans mejlojn en la etajn bazarurbojn. Malgraŭ tio, ĝi estis kvieta, kaj tre trankvila, kvankam ne kiel silentis Sarn, kiu estis, kelkfoje, preskaŭ morteca. Estis unu plata strato de nigraj kaj blankaj domoj, kun duaj etaĝoj elstaraj, kaj gablitaj, kaj kun rondetaj butikfenestroj teretaĝe. Ili staris fone de etaj ĝardenoj.

Stratkape estis la kirko, longa kaj basa, kun altega turo bone ĉizita kaj okulplaĉa. Sub la ombro de la kirko staris la granda, komforta taverno, kies ruĝa ŝildo montris altan, bluan cidrokruĉon. Ĝi havis ruĝajn kurtenojn ĉefenestre, kaj fajroluman brilon vintre, kaj ĝi ŝajnis diri, pro sia proksimeco al la kirko, ke la konscienco de la gastejestro estas pura kaj lia elo fidinda, kaj ke neniu tie ricevos pli ol konvene. Sed pri tiu lasta promeso mi iom dubas.

Dimanĉe oni pendigis pecon de blanka tolaĵo antaŭ la butikfenestroj kvazaŭ antaŭtukan vestaĵon, kaj tio aspektis tre pia kaj respektinda. Estis malmultaj butikoj, kaj nur unu el ĉiu speco, do oni ne povis kuri de unu al alia, komparante prezojn.

Troveblis la Verda Kanistro, kie oni vendis manĝaĵojn kaj bobenojn kaj potojn kaj patojn, ankaŭ maltejo, kaj buĉejo kaj bakejo, ĉar Lullingford estis tre progresema, ĉar ne ĉiu urbo povis fiere havi bakejon en epoko kiam preskaŭ ĉiu familio bakis enhejme. Kaj jen ankaŭ ledejo, por botoj kaj jungilaroj, kaj tajlorejo, kiu estis aperta nur vintre ĉar somere la tajloro veturadis tra la kamparo laborante popece. Kaj ankaŭ forĝejo, kie knabetoj amasiĝis post lecionoj ĉiun vintran noktiĝon, petante permeson varmigi la manojn kaj rosti kaŝtanojn kaj terpojn. Estis agrable rigardi fajrerojn sori, ardante, kaj senti ĉirkaŭ si la komfortan brilon, kiu varmigis ĝis la kerno de la koro, sen postulo ke oni faru aŭ pagu ion, samkiel ĉe amo. Proksime al la forĝejo estis la vico de dometoj inter kiuj loĝis la teksisto. Samkiel la tajloro li migradis tra la kamparo somere, kaj kelkfoje al vilaĝo vintre, se la vetero estis favora. Sed dum malbona vetero li restis en sia komforta dometo kaj aŭskultis la venton muĝi de super la nordaj montoj al la sudaj montoj. Mi neniam komprenis kial tiu dometo altiris min, eĉ dum mi estis infano. Ĝi havis mallarĝan ĝardenon kaj vojeton el ruĝaj brikoj, kverkan palisaron, kaj lavendarbustojn ambaŭflanke de la vojeto. Tri bone blankigitaj ŝtupoj kondukis al la pordo kaj troviĝis fenestro el multaj etaj paneloj, ne el botelvitro. Supre estis alia fenestro. Malantaŭe, ĝardena terpeceto etendiĝis ĝis la kampoj, kaj troviĝis dua fenestro ĉe la salono tra kiun oni rigardis tiun ĝardenon kaj kampojn ĝis la montoj. Tion mi sciis, ĉar iam mi iris tien kun mesaĝo dum la tempo de la olda teksisto. Sur la antaŭo de la domo estis vito, tre olda kaj tordiĝinta. Tio estis raraĵo en loko de tiel fridaj vintroj, sed la urbon ŝirmis montoj, kaj la domo de la teksisto frontis suden, do la vito prosperis, kaj kvankam en fridaj jaroj la vinberoj ne ĉiam maturiĝis, tamen kelkjare ili maturiĝis tre bone. Pro la vito kaj la lavendo kaj la agrablaj ombroj sur la verda gazona strio, kaj la siringo kiu staris apud la pordo, kaj pro la granda teksilo en la salono, kiu estis komforta kun fajrolumo brilanta sur la latunajn kaj kuprajn ujojn, kaj tre bone prizorgata; pro ĉi ĉio, mi neniam povis preterpasi ĝin sen sopiremo. Mi enviis la dikajn turdojn saltantajn sur la gazono.

Ĝi tiris min kiel Ĉielo tiras povran pekinton, laciĝintan pro sia enkota vagado.

Do hodiaŭ, dum ni preterrajdis, mi diris— “Gideon, kio malsimiligas tiun domon disadise de la aliaj?”

“Ĝi ne estas malsimila.”

“Sed jes! Ĝi estas malsimilega, kvazaŭ konstruita el alimondaj ŝtonoj!” mi elkriis. “Malsimilega kvazaŭ la traboj falis en la arbaroj de la Pli Bona Mondo.”

“Je kukolo, knabin’, vi freneziĝas,” diras li. “Ĉit, alie la pedelo enkarcerigos vin.”

Do mi ĉitis, kaj ni venis al Kruĉo da Cidro, kaj metinte niajn bestojn kun la ceteraj, ni bonordigis niajn varojn en la bazaro.

Ĉapitro 2: Kruĉo da Cidro

La bazaro troviĝis subĉiele sur pavimita placo apud la kirko.

Ĉiu havis sian standon, kaj oni stakigis fromaĝojn inter la standoj.

Aro da oldulinoj en konvenaj ŝaloj kaj katunaj kufoj vendadis samajn aferojn kiel ni: buteron kaj ovojn kaj kortbirdojn. Estis stando por zingibrokukoj kaj alia por sekfruktaj tortetoj. Estis stando por sunkufoj kaj stando por ludiloj, kaj alia por strasaĵoj kiaj koralĉenoj kaj porcelanaj katoj, ŝubukoj kaj amuletoj kaj bidaj mansaketoj. Estis gaja sceno pro hele brilaj ilekso kaj visko, fromaĝoj flavaj en la sunlumo, kaj zingibrokuko tiel bruna kaj glua kiel kaŝtanaj burĝonoj.

La buĉisto staris ĉe sia pordo, kiu frontis al la bazaro, kriofertante sian viandon, kaj alte tenante longan, brilantan tranĉilon, tiamaniere ke oni kredus ke la Francoj atakas. Virino vendis varmegajn terpojn kaj porkohepatojn kaj potisto aŭkciis siajn varojn kaj je ĉiu horo li rompis kelkajn, li aparte tenis kelkajn neperfektajn porcelanaĵojn tiucele, kio distris la rigardantojn.

Poste venis aktoroj kaj bele amuzis nin, kaj en angulo bestkuracisto eltiris dentojn po unu penco, kion rigardis homamaso. Pro ke ĉiuj kriadis, kaj aktoroj deklamadis siajn rolojn, kaj rompataj porcelanaĵoj bruadis, kaj bestoj muĝadis kaj blekadis el la apuda foirkampo, kaj horloĝo tre dolĉe elsonoradis la duonhorojn, ja kredu ke la bruado estis gaja.

Kiam ni jam forvendis niajn varojn, ni eniris Kruĉon da Cidro por manĝeti. Dek aŭ dekdu olduloj sidis ekstere, kvankam la aero tiom fridis ke ili certe malsatis. Ĉiu tenis grandan stanalojan trinkpoton, kaj plenvoĉe kantis— La Eternulo estas mia paŝtisto, mi ne timos.

Ĉiu kantis individue laŭ propra melodio, kaj mi pripensis kiom kolerus Sinjoro Beguildy se li aŭdus ilin krei tian senharmonian bruon, ĉar li estis tre precizema rilate al sia aro da silikoj, kaj frapante ilin li maltrankviliĝis se ili ne sonigis ĝustan tonon.

Sed kiam ni aliris tiujn antikvulojn, ĉiu ektenis sian drinkpoton senmova, kaj ĉesis kanti, kaj tiel sidis kun aperta buŝo kaj okulfiksis min. Ili similis al novmodaj pupteatraĵoj kun pupetoj kiuj sammomente ekhaltas kiam marionetisto elmanigas ilin. Tie ili sidis, kun la gastejo malantaŭ si kaj la frosta sunbrilo sur la oldaj, ruĝaj, vejnmontraj vizaĝoj, kaj iel timaj mienoj. Dum ni preterpasis la benkon, ĉiu kapo turnis sin lante, kaj dudeko aŭ pli da okuloj fiksrigardis oblikve trans la suprojn de la drinkpotoj, samkiel strigidoj fiksrigardas kaj turnas la kapon, okulumante de malantaŭ sia plumaro.

Trairante la senluman pordejon, kies pordo estis najlumita simile al prizonpordo, kaj enirante la gastejan salonon, kie sidis pli delikataj homoj, mi trovis ke ankaŭ ili fiksis sur min siajn okulojn, sed malpli kuraĝe. La bienistoj kaj iliaj virinoj kaj du-tri aliaj kiuj venis per frua diliĝenco kaj ripozis ĉi tie, kaj la Skvirofilo kiu estis pastro en Silverton kaj estis survoje hejmen por Kristnasko kaj manĝis en la gastejo ĉar lia ĉevalo perdis hufumon, ili ĉiuj levis la kapon, kviete kaj singarde, sed tre scivole, por rigardi min. Subite mi eksciis ke ĉiuj homoj, la eminentuloj en la domo kaj la olduloj ekster ĝi, rigardadis mian leporlipon. Ili pensis, laŭ siaj rango kaj edukiteco— “Jen stranga kuriozega kreitin’!”

“Tiu virino estas el cirko, mi certas!”

“Junulino kiu ŝanĝiĝas en leporon dumnokte.”

“Estas sorĉistino, malbela, leporlipa fisorĉulino.”

Eble dum miaj du-tri antaŭaj vizitoj al Lullingford ili same fiksrigardis, sed tiam mi estis nur infano kaj ne rimarkis.

Mi aŭdis la oldulojn eksterajn graki kiel korvaro, kaj unu diris— “Ne trinku dum ŝi apudas. Venenos vian inteston.”

Kaj alia— “Ne rigardu la hominaĉon. Ŝi fisorĉe okulumos vin. Vi senhalte mortados.”

La homoj en la domo interŝanĝis rigardojn, kaj mi sopiris morti. Malgraŭ la morda frido kaj mia maldika robo kaj la longa distanco inter ni kaj la kameno, mi ŝvitegis. Ĉar vere mi amis miajn kunhomojn kaj volis ke ili amu min, kaj mi sentis amikecon al la brutistoj kaj la altsocianoj, kaj la gastejestro kaj lia edzino. Ili ja estis parto de mia ekskurso kaj parto de Lullingford kaj de la mondo, kiu ĉiam kaptis mian koron per siaj manoj, samkiel infano tenas birdeton, kiu kaj timas kaj konsoliĝas pro tiu teniĝo. Mi preferegus elrajdi por vidi novajn homojn, novajn vojojn, novajn vilaĝojn, infanojn ludantajn sur fremdaj vilaĝherbejoj, nekonatajn de mi, kvazaŭ gefeoj venintaj tien el mi ne scias kie nek kiel, kantantaj kaj malaperantaj en la krepuskon; oldulojn laŭirantajn padojn tra paŝtejojn pri kiuj mi sciis eĉ ne la nomon de la posedanto, inter arboj cele kirkojn, kies sonoriloj tintadas, sonigate de homoj kiujn mi ĝis tiam neniam vidis. Ho, tion mi volegis. Sed nepre ĉefe estu ke la olduloj afable rigardas min dum mi preteriras, kaj la infanoj ridetas aŭ ĵetas floron al mi, kaj kiam mi atingas gastejon aŭ drinkejon oni diras “Proksimiĝu al la fajro, karulineto, ĉar nokto profundiĝas.” Ho mi volegis sperti tion!

Des pli do mi sentis ŝokon kiam la reala mondo tiel traktis min, ĉar vivante tiom fore mi antaŭe neniam vere sentis mian triston.

Sed nun mi sciis ke katenas min mizero kaj fero, kiel diras la Libro.

Jes, malliberigita malantaŭ pordo tia ke la granda najlumita pordo de gastejo ŝajnis konstruita el nur papero!

Dum mi klinis min super mia telero por ke mia kufo kaŝu la larmojn, damo eniris. Ŝi estis verdire belega. Ŝi estis supla kiel vergo, vestita per longa skarlata rajdmantelo kaj kongrua vojrabista ĉapelo, kaj ŝiaj kaŝtankoloraj haroj estis ligitaj per rubanda banto. Ŝi havis nigrajn okulojn tute sen homa animo, sed anstataŭe ili briletis kiel okuloj de kato dum frosta nokto. Kun gantoj sur la manetoj, spronoj sur la botoj, ŝi eniris ridante pro interparolo kun la olduloj sur la benko.

“Ilon por balai, gastejestro!” ŝi diras. “Ni bezonas ilon por balai ĉi tie.”

Ĉiuj ridetis kaj iom rikanis. Mi bone sciis kion ŝi celas diri, ĉar iam dum konversacio Patrino diris al mi ke se oni komencas paroli pri balailoj mi foriru, ĉar tiumaniere ili diras ke mi estas sorĉistino.

Sed Gideon tute ne rimarkis, ĉar sen aflikto simila al la mia li neniam pensis pri tiaj aferoj, kaj ĉar li jam kutimiĝis al mi neniam venis en lian kapon ke aliaj homoj eble ne tiel kutimis. Kaj li jam enprofundiĝis en sindemandadon ĉu li preferus Jancison aŭ la grandan domon kun geservistoj, do ĉi ĉion li ne atentis.

La damo kuris al la Skvirofilo kaj frapetis lian ŝultron, pro kio li sulkigis la frunton pro sia digno, kaj ŝi diras— “Vi do bonule venis kristnaskumi! Kiu estas la virino kun leporlipo?”

Li mansignis por averti ke ŝi paroli softe, kaj li tre ete kapklinis direkte al Gideon.

“Nu jenas juna Sarn el Sarno!” ŝi diras, iom ruĝiĝante kaj alirante la lokon kie sidis Gideon, tre belaspekta en la blua palto kun latunaj butonoj kaj nigra bendo memore al Patro sur la brako, kaj okuloj malhelaj pro pensoj pri Jancis. Mi kubutumetis lin, kaj li stariĝis, kio eĉ pli beligis lin ĉar li havis imponan staturon.

Ŝi etendis al li manon, ĉar la etnobelaro estis ĉiam afabla al bienistoj, des pli kiam proksimiĝis voĉdonperiodo, kaj ŝi albrilis lin per siaj nigraj okuloj kaj diris— “Baldaŭ oni voĉdonos, kaj Patro havas iom da laboro por vi, Sarn. Do estos bone se vi vizitos nin iun tagon, por manĝi kun ni, se via amatino permesos.”

Ŝi rigardis min malice. Ŝajne ŝi kredis ke Gideon estis sen gefratoj, do ŝi decidis rigardi min lia konatino, aŭ eble ŝi decidis moki lin—por peli lin en sklavecon al ŝi per mokado.

Nu Gideon opiniis same kiel la Skviro pri politiko, pro la imposto je grenoj, sed post amara pripensado li ankoraŭ ne decidis ĉu rezignacii ĉion kaj kontente familiiĝi kun Jancis kaj amaso da etuloj ĝis ilin apartigos morto. Li do iom hezitis. kaj ĉar ŝi ne kutimis al prikrasto-prokrastado fare de bassocia viro, ŝi koleriĝis, “Nu! Nu! Vi ne havas tempon, Sarn. Vi ne havas tempon, mi komprenas,” ŝi diras. “Vi dancados sur Diafla Monto, venontan Tomasfeston, sendube. Ho vi bele imponos, Sarn, vi kun ĉi tiu via edzino, dum ĉirkaŭe estos balailoj kaj la luno brilados.”

Ŝia ridado similis tintadon de aĉsonaj sonoriloj, kaj Gideon ekkomprenis kion ŝi diris. Li ĉiam komprenis lante, sed klare. Ho, terure klare— Tiu estis unu fojo, kiel mi jam diris, kiam mi vidis Gideonon kolera. Lia vizaĝo malheliĝis kaj liaj okuloj aspektis kvazaŭ la lago fluas malantaŭe, frida, amare frida. Li desupre rigardis ŝin tiel ke ŝi paliĝis, kaj li diris tre lante— “Moŝtin’, jen mia fratino. Se mi emos danci sur Diafla Monto inter sorĉistinoj, do mi dancos. Kaj se mi emos danci supre en la ĉasbalo inter etnobeloj, do mi dancos. Sed mi ne invitos vin kundanci. Kaj verŝajne mi ankaŭ ne voĉdonos por Skviro, ĉar ĉu povos estri landon viro kiu ne povas estri siajn virinojn, kaj lasas sian filinon konduti kiel cerbomanka kriaĉulino? Li bezonas pli ofte vergobati vin, moŝtino.”

“Dorabella!” krias ŝia frato, tre embarasata pro ke ŝi faras tian kverelon.

Ili eliris, kaj Gideon sidiĝis kaj plu manĝis. Kaj malgraŭ ĉio lia manĝoĝuo restis sama, kvankam mi mem apenaŭ povis fari mordeton. Do tuj kiam li foriris por aĉeti bovojn, mi rapidis eliri tiun ejon. Multaj taskoj estis farendaj, ĉar necesis aĉeti malton kaj sukeron kaj teon, kaj botojn por ni ĉiuj, kaj donacon por Tivvy, kaj iom da ’bako por Gideon, ĉar li neniam aĉetis tion por si mem, li estis same avara kontraŭ si mem kiom kontraŭ ni. Kiam mi jam finis, kaj ankaŭ aĉetis du-tri kromaĵojn por Kristnasko, kaj jam metis ĉion en la korbojn, Gideon pretis rigardi la domon. La bovoj plaĉis al li. Longakornuloj brunaj kun kolorstrioj, tre fortaj. Ĉar tre malmultaj homoj ankoraŭ uzis bovojn por kampotaskoj, ili estis multe malpli kostaj ol antaŭe. Do li estis feliĉa, ĉar nek tiam nek poste li ŝajnis trista pro mia doloro. Ja kiel li povus scii ke mia koro sangas pro Fraŭlino Dorabella kaj la olduloj sur la benko? Li koleris pro ke li trovis hontige ke oni mokas leporlipon de ano de lia familio, kaj krome ke oni aludetis al sorĉado. Sed pri mi li ne pensis, ne pli ol se mi estus unu el la ĵus aĉetitaj bovoj kiun iu preterpasanto puŝpikis. Li fajfis apenaŭ aŭdeble dum ni laŭiris la vojeton kondukantan al la domo kiun li volis posedi. Mi neniam antaŭe iris laŭ tiu vojo, ĉar ĝi troviĝis ekster la urbo apud la vojo aliflanka ol la nia, kaj kutime kiam ni iris al la urbo ni ne havis multan tempon por promenado. Baldaŭ ni forlasis la vojon de diliĝencoj kaj troviĝis en vojeto kun profundaj glacikovritaj sulkoj, kaj altaj heĝoj tute blankaj pro prujno.

Jam iomete noktiĝis, sed Gideon diris ke ne gravas, ni regos la brutojn senpene, ĉar estos taghele kiam la luno leviĝos. Li estis tre ekscitita pri la domo, tion mi povis vidi, do mi konsentis je ĉiu lia diro, ĉar neniam mi volis malmultigi ies plezuron. Dio scias ke plezuro maloftas en la mondo, kaj Gideon ĉiam seriozegis pri la vivo. Do kiam mi sciiĝis ke li planis regali min poste en Kruĉo da Cidro kaj diskuti kun mi pri ĉiuj niaj planoj, kio ne eblis kiam Patrino ĉeestis, mi diris nenion kontraŭ tio, kvankam mi sentis ke estus preferinde eniri la faŭkon de Infero ol esti denove en tiu gastejo. Sed Gideon volis paroli dum li sentas sin en feria humoro, antaŭ ol li resubmetos sin al la silentega etoso de Sarn. Ĉar estis tute ne eksplikeble, tamen vere, ke oni ne povis elkore esprimi sin ĉe Sarn, kaj mi neniam sciis ĉu tiel estis pro la grandaj senĝoje meditantaj arboj, ĉu pro la peza reŭmamismeca sento kaŭzata de troa proksimeco al akvo, ĉu pro la malnova antikva domo plena de memoroj pri malnovaj antikvaj homoj, ĉu io malbona estis aŭgurata. Do Gideon ne eldiris siajn pensojn sed ruladis ilin en sia menso kvazaŭ neĝbulon ĝis fine la neĝbulego estis tiom peza ke ses viroj ne povus movi ĝin, preskaŭ sufiĉe granda por enterigi homon.

Ni trairis aperturon en barilo, en aleon similan al vojo por kaleŝo. Ĉefine estis alia trairejo, kun globoj sur kolonoj, tre impona. Interne estis kurba turnejo por kaleŝoj kaj florbedoj, tre kare prizorgataj.

Tie ni staris, rigardante tra forĝferan trairejon al la domo kiu, Gideon diris, estos nia. Ĝi estis nova, konstruita post la morto de Reĝino Anne, 23 kaj ĝi estis terure granda domo, tre solida, kun po kvar fenestroj ambaŭflanke de la pordo, kaj super la pordo estis ŝtona balkono. Super la ok fenestroj estis ankoraŭ ok, kaj super ili estis gablofenestroj pri kiuj Gideon diris ke ili estas fenestroj de loĝoĉambroj de geservistoj. Ŝtupoj sorkondukis al la pordo, kaj ankaŭ ŝtupoj kondukis al ŝtona plataĵo kie oni surĉevaliĝis, kaj unuflanke troviĝis ĝardeno kun muroj, kaj ronda kolombejo.

Neniu lampo brilis, kaj la domo aspektis melankolia, tro kvieta, tro senluma, ĉirkaŭate de senlumaj tro kvietaj arboj.

“Mi preferas ke estu lampo,” mi diris.

“Ej, ej, lampo? Ne estas mallume je la nuna horo, ne verdire mallume. Kial oni bezonu lampon? La dommastrino ja povas ŝpini

23 Vivis 1665-1714, reĝino de Anglio 1702-1714.

en la lumo de la fajro, tutcerte, kaj la oldulo povas sidi en kamenangulo kaj pripensi pli bonan mondon sen malŝpari sebon, ja nek vakson!”

Laŭ lia parolo estis kvazaŭ Gideon jam transprenis la administradon, kaj mi ne povis ne ridi.

“Ŝajne vi tre deziras ke la povrulo pripensu pli bonan mondon”

mi diras.

“Mi ja, sed ne tro baldaŭ. Malhelpus se la oldulo foriĝus kvazaŭ estingita lanternoflamo antaŭ ol ni amasigis sufiĉan monon. Post ni diru dek jaroj.”

“Li do mendu sian ĉerkon post dek jaroj, povrulo.”

“Vi estas tre akralanga hodiaŭ, Pru,” li diras. “Sed iam li forpasos, tio estas certa. Do ni bezonas nur atendi.”

“Li estas praonklo de Fraŭlino Dorabella, ĉu ne?”

“Jes.”

“Ĉu oni ne preferos doni ĝin al juna Sinjoro Camperdine?”

“Neniele! Li volas palacon de episkopo.”

“Nek tamen al lia kuzo?”

“Tutne! Li neniam akceptus resti longatempe en unusama loko, ne tiu junulo. Ruliĝanta ŝtono li estas, vera strangulo. Certe oni aŭkcios ĝin post kiam la oldulo forpasis, kaj vi kaj mi devas zorgi ke ni havu sufiĉan monon.”

“He, rigardu lumon,” mi diras.

“Kie?”

“Nu, tie, en la malsupra fenestro apud la ĝardeno.”

Mi vidis ĝin tutklare, grandan palan lumon vagantan de fenestro al fenestro sur la teretaĝo, kaj poste sor en longa fenestro kiu ŝajnis desupri laŭ ŝtuparo, kaj rekomenci sur la supra etaĝo.

Jen unu fenestro brilis dumminute kaj poste nigriĝis, jen alia ekbrilis. Ĝi aspektis tre strange nekontenta, tiel vagante. Estas nenio pli kontentiga ol senmova lumo, sed flagranta lumo iranta tien-kaj-reen en nenio estas tristiga vidaĵo. Tiel ĝi agis dum longa tempo, kaj la frido plifortiĝis. Estis nenia sono. Ni staris tie kvazaŭ almozuloj antaŭ la enirejo, kaj la malkvieta lumo vagis en la mallumo. Subite ĝi estingiĝis.

“Ho, ĝi estingiĝis!” mi diras. “Ho ve, ho ve!”

“Pro kio la veoj?” diras Gideon.

“Mi volis ke ĝi senmoviĝu kaj restu en la fenestro, kaj elsendu kuraĝigan brilon,” mi diris. “Sed nun ĝi estingiĝis.”

Tre afliktis min ĝia estingiĝo, tial mi kunfrotis miajn frostitajn manojn, sed kial mi sentis tiom da doloro mi ne scias.

“Estis nur la dommastrino serĉanta siajn trikilojn, aŭ olda Camperdine serĉanta sian flar’bakujon. Kaj trovinte, ili estingis la lampon. Ja tre prudente.”

“Ne!” mi diris. “Ne! Estis amo, knabo, kiu volis senmoviĝi kaj brili. Sed la domo superfortis ĝin. La mallumo nun regas. La lumo estingiĝis.”

Kaj mi komencis plori, kio estis stulta ago. Sed Gideon ne tiom koleris kiel atendeble, ĉar li estis bonhumora pro la bovoj kaj la domo.

“Vi malsanas pro io,” li diris, “ĉar vi ne estas ploremulino, Pru.

Venu nun al via vespermanĝo, kaj mi rakontos al vi ĉiujn miajn planojn. Mi havas multon por diri, ĉar tiu ulinaĉo Camperdine ŝanĝis por mi mian intencon, do mi devas diri al vi kaj la novajn kaj la antaŭajn planojn.”

Ni forturnis nin de la fermita enirejo, silentaj kiel ŝtonoj, kaj ni forlasis ĉiujn dudek kvar senlumajn fenestrojn, kaj la senlumajn arbojn sen plejeta venteto kuŝantajn en la vasteco de nokto.

Ĉapitro 3: “Aŭ morti penante”

Estis tute ne tiom malbone kiel mi timis ĉe la taverno, ĉar la olduloj jam foriris kun siaj brutaroj kaj la Camperdineoj jam estis vespermanĝantaj. Ofte tiel estas, se oni forte timas ion tamen frontas ĝin, jen! ĝi estas nenio. La gastejestro kaj lia sinjorino, taksante nin sensignifaj, sendis servistinon por servi nin— timoplenan, simplan kreitaĵon, similan al Polly de Muelisto, kaj tute ne timindan. Ni solaj okupis la salonon, ĉar oni frue hejmeniras el Lullingforda foiro dum la vintro, pro la stato de la vojoj eĉ nun. Mi ĝuis la ruĝan fajron, kaj la vaporvarmegan teon, post la tristeco de tiu domo kun la morta lumo.

Gideon komencis paroli post iom da tempo, tre lante, kaj kvazaŭ la vortoj kostas oron.

“Nu, Pru, mi havas multon direndan, kaj se ni ne volas tranokti, mi plej bone komencu. Vi scias ke mi kaj Jancis enamiĝis ja sincere?”

“Jes.”

“Mi ne anticipis senti pri ulino kiel pri tiu knabino, Pru. Kaptas onian internon ŝi. Mi tute ne intencis pli ol ludeti. Mi ne celis nupti, kaj ja ne amori. Mi intencis juste trakti Jancison, kaj dum ni povis kunesti dimanĉvesperojn ĉio estis bona. Kiam nenio kontraŭas ne brulas sango. Kontraŭu kaj jen sango fajras. Antaŭ ol olda Beguildy sciiĝis pri ni, ni sufiĉe kontentis, kaj ni estis senkulpaj kiel du diantoj sur tigo.”

“Kaj plu estas” mi diras.

“Jes.”

Li rigardis min iom strange dummomente, kaj poste diris— “Vi povas kvazaŭ sorĉe scii, nia Pru.”

“Ne. Nur iomete sagaci.”

“Nu, ekde kiam la oldulo adiaŭis min, mi malsatas kaj soifas Jancison preskaŭ kiom tiun domon, kaj la monon kaj ĉion kio kunestas.”

“Ne pli?”

“Jadi! Ne!”

“Do vi ne amas Jancison sincere, Gideon. Vi nur volas korpe amori la knabinon.”

“Jadi! Povus esti Pastro predikanta! Tiel efikaĉas librolernado al virino.”

Li iom ridis, nelerte, kaj komencis plenigi sian pipon per ’bako.

Sed mi sciis ke se mi havas sagacon, ja ne librolegado donis ĝin al mi, sed nur la kvieto de la mansardo.

“Nu ĉu aŭ ne kun kritikemaj vortoj ne gravas,” li diris. “Mi volas la knabinon. Mi volas ŝin tiel forte ke mi preskaŭ decidis foroferi ĉion kaj porti ŝin al Sarn kaj mendi lulilon el junkoj de Sinjorino Beguildy. Do, por venki la sopiradon, mi planis montri al vi la domon kaj paroli pri ĝi, kaj eble aĉeti kelkajn meblaĵojn kiel komencon.”

“Por plidurigi vian koron.”

“Jes. Kaj mi planis ricevi edukiĝon de vi post nelonge, kaj arigi al mi subtenantojn je voĉdontempoj, kaj esti tiom aprobata ke mi povos eĉ aspiri filinon de skviro.”

“Fraŭlino Dorabella!”

“Jes ja! Kio ŝi estas, do, se ne nur virino? Ŝi ne estas pli ol ĉiu alia virino, kaj kion pli farus por ŝi viro, eĉ Estro de Bienego, ol gravedigi ŝin?”

“Ĉit! Oni aŭdos vin en la kuirejo kaj koleriĝos pro tiu senbrida parolado.”

“Veroplena parolado.”

“Eble veroplena. Sed pro tio neniu pli multe aprobus ĝin.”

“Ekde kiam ŝi ĵetis al mi tiun unuan impertinentan rigardon mi enmensigis tiel. Ŝi kolerigis min kaj samtempe plaĉis min. Do mi pensis ke se mi ja povos sendeziriĝi je Jancis—ĉar mi devas aŭ forlasi Jancison aŭ senpensiĝi pri la alia knabino—eble poste Jancis ekpreferos Sammyn de Sakristiano.”

“Tio preskaŭ mortigus la knabinon, Gideon, kaj Sammy ne taŭgas por virino, kaj krome li preskaŭ freneziĝas per lernado de sanktaj tekstoj.”

“Nu li prenus ŝin se mi lasus. Ŝi kolerigas lin per sia kapricemo kaj ĉar ŝi estas filino de sorĉisto. Mi vidas la aspekton de la vizaĝo de Sammy foja-foje. Edziĝi ŝin kaj bridi ŝin, jen kion farus Sammy.”

“Sed estus kruele, Gideon.”

“Nu tion mi planis kiam ni ekiris Foiren. Mi planis ĵeti Jancison al lia kapo kiel mi ĵetas paneron al Towser 24 , ĉar mi devas elekti aŭ ŝin aŭ la alian. Kaj ŝi estus sufiĉe kontenta kiam naskiĝus infanoj. Kvankam helpu ilin la Eternulo! Ili naskiĝus kun la grimaco de Sammy kaj buŝoj plenaj de sanktaj citaĵoj. Sed ŝi kredus ilin perfektaj. Nu, ĝuste-malĝuste, tiel mi enmensadis.”

“Jadi! kia Dio plenpotenca!” mi diras, iom moke, kvankam mi sciis ke li ja agus tiel se li volus. Li ĉiam estis fortulo, kaj tio ofte estas preskaŭ sama kiel viro kun nemulta tempo por kompato. Ĉar se oni haltas por kompati, oni devas ofte deflankiĝi de vojo. Do kiam oni parolas al mi pri eminentulo iu aŭ tiu, mi demandas al mi, al kiu mankas ĝojo pro lia gloro? Kiom da olduloj kaj infanoj pereis sub liaj kaleŝoradoj? Al kiu nuptofesto mankis lia kanto, kaj al kiu funebranto liaj larmoj, dum li dediĉis sian tempon al altiĝado?

“Sed nun,” diris Gideon, “mi decidis kaj mi ne aliel decidiĝos.

Mi fordonos nek Jancison nek ĉi tiun domon en Lullingford; mi havos ambaŭ. Kaj mi aperigos Jancison en robo kiu mem elegantos, kun mamoj senkovraj kiel de damo ĉe ĉasbalo, antaŭ Fraŭlino Dorabella. Kaj ne nur tio, ne. Sed kiam vi kaj Jancis estos ĉe la glora domo, kaj la etnobelaro vizitvenados en siaj kaleŝoj—”

“Kaj Patrino! Vi ne menciis Patrinon!”

“Kaj mi eminenta, pli respektata ol eĉ Skviro, kaj ankoraŭ ne olda, nek preskaŭ olda—”

Li silentis longatempe, pensante.

“Nu, Gideon,” mi diras “kaj ...?

“Nu, do, se Dorabella Camperdine renkontos min kun tiuj nigraj okuloj kaj tiu ruĝa rideto, ŝi mem protektu sin! Mi prenos ŝin. Kaj senedziniĝan, ja, pro kion ŝi diris al vi kaj al mi hodiaŭ.

Kaj kiam la povra filino de la sorĉisto estos mia laŭleĝa edzino, per mi tiu filino de Skviro estiĝos putin’.”

Dirante tiun vorton li perpugne frapegis la tablon tiel ke la trinkpoto da elo rulfalis sur la plankon.

24 Hundo konata de Gideon kaj Pru.

“Se vi tiel fikse decidis,” mi diras, “pli ol poto da elo disverŝiĝos, karulo mia.”

“Vi parolas kiel oldege maljuna virino, Pru. Mi estas kia mi naskiĝis. Neniu povas kontraŭi tion.”

Ankoraŭ mi povas aŭdi Gideonon diri tion, krude kaj abrupte kun sono de disŝirita koro. Kvazaŭ li pagus ĉion por estiĝi kia li ne povas esti; kvazaŭ lia animo en tiu momento, fore de Sarn kaj ĉi ties antikva potenco, luktis forte por liberiĝi. Eble vi vidis libelon elkokoniĝi. Ĝi luktas kaj baraktas kvazaŭ la vivo mem estas atencata. Mi eĉ vidis ilin transkapensalti pro sia dolorego. Ĉar liberiĝi ili devas, kaj la dolorego estas tiel forta kiel naskodoloro, tre kompatiga vidaĵo. Sed en nia Gideon ĝi estis eĉ pli doloriga vidaĵo. Li sidis apud la agrabla fajro, kaj elverŝita biero glimis sur la planko kiel malhela sango, kaj li diris eĉ ne vorton dum pli ol horo. Mi sciis ke tiom da tempo pasis, ĉar kiam li entranciĝis mi aŭdis la tavernmastrinon voki al la servistino ke ŝi turnu la rostostangon kaj rapidigu la viandon, ĉar manĝo estos servenda post horo. Poste estis silento, kaj mi sidis kun la manoj interplektitaj, fojfoje vidante la malhelan vizaĝon de Gideon kiam la fajro ekflametis. Mi restis silenta kiel vintra merlo. Ŝajnis al mi ke potenca mano premas lin, baraktante kontraŭ li por devigi lin ŝanĝiĝi, ke li ne estu kia lin faris Patro, kaj Avĉjo, kaj ĉiuj prapatroj ĝis Timothy kiu havis fulmon en la sango. Mi povis vidi en mia menso Novan Domon de Lullingford, kaj la lumon vagantan, kvazaŭ ĝi volas stabiliĝi kaj brili. Mi volegis ke Gideon kvietiĝu, kaj ke li prenu Jancison, ne por venĝo sed pro amo, kaj ĉar ŝi estis la kandelo de lia okulo, kaj lia amata konato, kaj ne voluptocele.

Kaj mi volegis ke li pensu pri Patrino, kaj eĉ pri mi, por ke mi ne estu kia lia hundo aŭ aĉetita sklavo.

Post longa forpaso de tempo mi aŭdis voĉon eksteran diri— “Ĉu ĉio finiĝis?” Kaj alia voĉo respondis “Jes ĉio pretas.” Tio sonis solena, kvankam mi sciis ke nur la vespermanĝon ili priparolas.

Gideon movis sin kaj murmuris al si.

“Aŭ morti penante,” li diris.

Do mi sciis ke ni ĉiuj ekiris sur senluma vojo, Gideon kaj Patrino kaj mi, kaj nun Jancis.

Ni eliris kaj selis la ĉevalojn kaj rajdis hejmen tra mondo rigida kiel roko, pelante la bovojn antaŭ ni. Muteco denove premis Gideonon. La ekskurso finiĝis. La flaketoj sur la vojoj estis nun pli ol glaciaj, kaj estis solidaj kiel fero. Kaj la heĝoj estis kiaj la forĝferaj bariloj de Nova Domo en Lullingford. Estis la mezo de la nokto kiam ni preterpasis Lagon Sarn, kaj vidis ke la glacio etendiĝis multe pli foren, kaj la nimfefolioj estis sobfrostitaj.

“Nun jen ja tre multkosta tago,” diras Gideon, “kaj mi esperegas ke vi plene ĝuis ĝin.”

Mi sciis ke multe dolorigis la knabon elspezi. Kutime estis nur krusto enpoŝe kaj trinketo da akvo, dum foirtagoj. Do mi elmensigis la oldulojn kaj Fraŭlinon Dorabella kaj diris nur— “Jes estis bonege, kaj elkoran dankon Knabo.”

“Kaj vi konsentos pri ĉio?”

“Jes, ĉu mi ne ĵuris?”

“Sed antaŭ ol pri Jancis.”

“Mi akordas pri Jancis. Sed estus same eĉ se ne.”

“Ne se vi rifuzus labori.”

“Ho mi laboros. Neniam mi timis laboron.”

Subite dolĉa disa fajfado ekfalis el la obskura lunluma ĉielo.

“Aŭskultu!” li diras. “La Sep Fajfantoj.”

Sed mi diris ke mi opinias ke estas nur kelkaj pigoj ĉe la ekstremo de la lago kiujn ni bruĝenis, ĉar mi ĝismorte timegis pensi pri tiuj aliaj fantomaj birdoj.

“Ne,” li diras. “Ne. Tutcerte la Sep Fajfantoj. Aŭguras malbone.”

Strangaj vortoj de Gideon, ĉar li kutime priridis signojn kaj aŭgurojn, kaj mi nur povis pripensi tion poste en la mansardo.

Patrino kaj Tivvy maldormis atendante nin, kaj ŝajne Patrino vidis en la tefolioj nin dronintajn en Sarn. Ŝi ne kredis je ni dum longa tempo, kaj nur ploradis kaj tordis la manojn kaj diris “Ili ne estas realaj. Nur estas fantomoj.” Mi devis doni al ŝi unu el miaj kristnaskaj donacoj por konsoli ŝin. Ŝi restis enkore nur infano, nia kara Patrino. Ŝi estis tiom naiva kaj fidema ke mi ĉiam kredis ke estus egalfie vundi ŝin kiel bebon en vindaĵoj, aŭ povran tineon flirtantan krepuske. Kiom malbonege estus, Diabla fifaro, perfidi tiun fidoplenan koron, tiujn tremantajn petantajn manetojn!

“Mi dormos en via ĉambro, Pru,” diras Tivvy. “Feliĉigos min, ĉar estas fride kuŝi sola dum nigra frosta vetero.”

Ŝi rigardis oblikve Gideonon, kaj mi povis vidi ke ŝi preskaŭ freneze ĵaluzas je Jancis. Kaj vere Gideon belis, kun la vizaĝo froste ruĝa kaj la okuloj brilantaj pro la agoj dumtagaj. Li bezonus nur kapjeseti kaj Tivvy sekvus. Sed li neniam emis ŝanĝi sian celon, kaj en lia menso lia plano estis firma, do mi sciis ke devas esti Jancis aŭ neniu. Mi ne volis Tivvyn en mia lito, ĉar ŝi ronkadis kaj ronkadis dormante. Do mi atendis ĝis ŝi profunde dormis, kaj tiam mi prenis lanternon kaj la malnovan ŝafpeltan palton de Patro kiu kovris min ĝispiede, kaj mi iris al la mansardo kaj skribis en mian libron. Ĉiam mi kutimis, kiam io tristigis aŭ gajigis min, plene skribi pri ĝi. Mi ankaŭ multe bezonis la pacon de la mansardo post tiu amara dozo de la mondo preter Sarn. Ĉar mi ne havis amanton, mi volis ami la mondon—tiom da mondo kiom mi povis atingi. Mi estis kiel junulino staranta ĉe la renkontiĝo de vojoj dum Majtago kun bukedo donota al kiu ajn rajdanto transpasos. Kaj jen! Ĉevalrajdanto transpaŝas min, kaj ankaŭ la bukedon, en la koton.

Ĉapitro 4: La sorĉisto de Plash

Kristnasko pasis nin kaj nenio ĝenis la trankvilon, krom se oni tiel nomu la mortigon de porko. Neniu venis Kristnaskumi, ĉar ekzistis nenie el kie ili venus, kaj nenio por kio ili venus. Patrino malsanetis pro tusado, kaj restis en la lito, do mi ne iris por leciono ĝis Novjaro. Sed je la unua tago de la Nova Jaro mi iris, kaj pro ke mi ĉiam preferis antaŭpagi, mi tuj kondukis la bovojn al la kampo kiun mi plugadu por Beguildy. Li plene malamis plugi, do por ĉiu leciono mi plugis difinitan aron da sulkoj. Mi povis plugi preskaŭ egalbone kiel la plejmultaj viroj, kvankam ne tiel bone kiel Gideon.

Li faris la plej rektajn sulkojn kiujn mi iam vidis. Li tute ne povis ion fari malbone. Kion ajn li faris, negrave ĉu oni vidos ĝin aŭ ne, ĉu unufoje por ĉiam aŭ ĉiutage, li faris kvazaŭ lia vivo dependas de tio. Li ne toleris improvizaĵojn. Li pajltegmentis stakojn kvazaŭ konkursante por la Tegmentista Medalo, eĉ se oni tuj eltranĉos partojn. Laborante tute sola en la kampoj, heĝante aŭ ligante garbojn, dum observis nur altaj nuboj, kaj arboj flosantaj sur somernebulo, li tamen laboris kiel viro montranta sian kvaliton en dungiĝfoiro. Kelkfoje, mi kompatis lin, pro ke li neniam akceptis ripozi. Kaj kelkfoje mi imagadis popolamason, observantajn bienistojn, la juĝiston kiu sidas en sia ĉaro aŭ trotas tien-kaj-reen sur sia ĉevalo. Mi povis preskaŭ aŭdi la murmuradon, la mokadon kiam Gideon fuŝis ion, la aklamon kiam li bone faris, kaj la juĝiston diri laŭtvoĉe “Mi donas la premion al Gideon Sarn, plej lerta heĝanto, grenliganto, kaj pluganto”.

Poste mi vekiĝis kaj vidis nur la altajn nubojn, kiuj tute ne moviĝis, la altajn heĝojn kun ulmario sube, la arbaron kaj montetojn kaj la dolĉan bluan aeron en kiu alaŭdoj pendis kvazaŭ ĉieluloj sobigis ilin per ŝnuretoj, kaj kiuj tiom skuiĝis per sia ĝojplena kantado ke ili kvazaŭ pretis rompi la ŝnuretojn. Tute ne gravis al ili kiu gajnis premion, nek kiu el ili kantis plej bone aŭ plej laŭte, se nur ĉiuj kantis, se nur al neniu mankis nesto aŭ plena kropo, roso por trinki kaj spaco por kanti.

Tion mi pensis dum mi plugis la kvinakrean kampon ĉe Plash per la blankaj bovoj, kiuj aspektis flavaj kontraŭ la mortblanko de prujno kuŝanta kvazaŭ mortotuko sur la tero, kiu tamen ne estis tro dura por plugado.

Dum la soko antaŭeniris, la ruĝeca, sublevita humo riĉe brilis, kaj frugilegoj sekvadis, ĉar ili estis povre malsatoplenaj, dum ili majeste promenis en la sulkoj.

Post nelonge Jancis kuris el la domo kun sia patrino, preskaŭ delire, por sciigi min pri sia fianĉiniĝo kun Gideon kaj pri kiom koleras Beguildy. Jancis vere aspektis bela kiel feino pro siaj rozkolora vizaĝo kaj oraj bukloj. Sinjorino Beguildy postvenis, spiregante, ŝia antaŭtuko svingiĝadis, kaj ŝi estis plena de informo, kiel unu el la Francaj fregatoj pri kiuj oni parolas.

“Sed ni ne malsatu ĉi tie kiel frugilegoj” ŝi diris. “Ja envenu por trinketo da teo. Sarn eĉ alportis por mi funtkanistron! 25 ”

Mi sciis ke li nepre profunde enamiĝis se li alportis pli ol kvaronan funton, sed mi nenion diris, nur finis mian sulkon kaj malligis la bovojn.

“Ni povas malkaŝe paroli, ĉar Patro okupas sin en sia ĉambro, kuracante Pollyn de Muelisto,” diras Jancis.

“Kio misas en Polly?”

“Kio ne misas en tiu infano?” diras Sinjorino Beguildy.

“Unue ŝi suferis de kokluŝo, kaj nun de dartro. Ĉiam ŝi suferas de io. Li sidigis ŝin en seĝon kaj ĉirkaŭkolumis ŝin per rostitaj cepoj, kaj mi ja eligis kvartojn 26 da larmoj preparante ilin. Neniam estu edzino de sorĉisto, Pru. Estas kiel dirite en la Bona Libro, kaj mi deziregas povi viziti la kirkon kristane por aŭdi, ĉar diriĝis ‘Mi estas mortigata ĉiutage’. Ja estas tiel, por edzino de sorĉisto. Se ne cepoj do io alia. Kredu ke mi preskaŭ rompis al mi la kolon alportante likenon el la kirksonoriloj por ĝuste tiu sama infano, por kuraci varicelon, la mastro estis tro ĝisoste pigra por mem alporti ĝin.”

“Ne ĝenu vin, Patrino, kiam mi estos edzino mi prizorgos vin,”

diras Jancis.

25 Funto = proksimume 700 gramoj.

26 Kvarto = iom malpli ol unu litro.

Mi ne povis ne suspiri pensante kiom da planoj ili ĉiuj faras, kaj ĉiu plano celis distranĉi la gorĝojn de la aliaj. Mi metis la bovojn en la stalejon, kaj eniris la domon. Jen agrabla fajro kaj plaĉa odoro de teo, kaj mi ne povis ne ĝoji iomete pro ke Polly estas tiel malsanema infano, kvankam tiu penso ja estis kruela, ĉar mi sciis ke Beguildy bezonos multan tempon por kuraci ŝin. Patrino ĉiam diris ke la muelistinfanoj estis malsanemaj ĉar la akvofeino en la lageto sub la muelrado perokule sorĉis ilian patrinon antaŭ la naskiĝo, sed Gideon diris ke estis ĉar ili manĝis la farunon kiun ratoj difektis, kaj Sinjorino Beguildy diris ke estis ĉar oni sendis ilin al Beguildy por kuraciĝi.

“Dozon da sulfuro kaj melaso, jen kion ŝi bezonas, kaj iom da bona nutraĵo. Sed la muelejo ne estas loko kun bona pano, samkiel bieno ne estas loko kun bona butero, ĉar tio enspezigas, kaj la familianoj ĉiam manĝas nur restaĵojn.”

En tiu momento Beguildy trudis sian kapon enĉambren, kaj reveme rigardante sian edzinon diris— “Mi volas iom da maja butero.”

“Maja butero! Vi povus egale postuli oron. Kial vi kredas ke mi havas majan buteron, aŭ junian aŭ julian, ĉar ni tuj vendas ĉiun pecon de butero preskaŭ jam antaŭ ol ĝi eliris la kirlilon, kaj ni mem neniam gustumas ion krom porkograson?”

“Mi devas havi majan buteron por sukcesigi la sorĉon,” diras Beguildy per sia raŭka voĉo.

“Por kio vi volas ĝin?”

“Por friti ŝelon de sambuko kaj kuraci kokluŝon.”

“Vere se ŝi atendos ĉi tie buteron, ĉu majan ĉu decembran, ŝi verŝajne mortos pro kokluŝo!” krias laŭte Sinjorino Beguildy. Tuj ni aŭdis laŭtan krion el la interna ĉambro, ĉar povra Polly kredis proksimiĝi la pordon de morto.

“Iru legi viajn libraĉojn por trovi plifacilaĵon,” diras Sinjorino Beguildy. “Mi bezonas pripensi pli gravajn aferojn ol sorĉojn.”

“Vi arogegas, virino. Vi planas vidi nian Jancison edzinigitan kaj enlitigitan kaj rondiĝintan pro nepo tuj dum lanternbrileto.

Sed mi avertas vin ke ne ĉiu gefianĉiĝo finiĝas en kirko, ne ĉiu ringo signifas edziniĝon, ne ĉiu nuptulo prenas sian virgulinon, kaj mi ne aprobas la parigon! Olda Sarn ankoraŭ rifuzas al mi tiun kronon, eĉ kvankam li nun estas kie mono aĉetas nenion. Kaj mi diras al vi ke juna Sarn naskiĝis sub la tripenca planedo kaj neniam posedos monon. Krome, li dormas survizaĝe. Kaj kiu faras tion dronos. Mia ’nabino ne estas por Sarn. Sobtretu mian ordonon laŭvole. Dissendu invitojn por amoŝpinado, jen tutbone. Tamen mi atendos pli profitigan proponon. Ĉar ŝi estas blanka kiel damo kaj sanoplena kiel matura terpo! Neniu skviro nek eĉ nobelo rifuzus kuŝi apud ŝi.”

“Sed ne edzinigi ŝin!”

“Ĉu gravas? Li pagus, ĉu ne?”

Nun ankaŭ Jancis kriploradas krom Polly. Beguildy remalaperis en sian ĉambron, kaj ni klopodis konsoli ŝin. Ni apudiĝis la fajron kun nia teo kaj planis ke mi skribu invitleterojn por la amoŝpinado.

“Ankaŭ kukvendado,” diras Sinjorino Beguildy. “Oni enspezegas per kukvendo. Kaj Teksisto restos du-tri tagojn por elfari ŝtofon el nia ŝpinaĵo.”

Jancis kunfrapis la manojn.

“Ho! Mi amegas feston” ŝi diris.

“Ankaŭ mi.”

“Tamen kukvendado estas plej bona. Ho! Mi amegas Gideonon pro ke li petis min edziniĝi.”

Dum ni paroladis ni povis aŭdi povran Pollyn tusadi kaj kokluŝi dolorege kaj Beguildyn krii— “Silentu do! Ĉesigu la bruon, mi diras! Damne! Vi jam estas sana!”

Sinjorino Beguildy petis min tuj skribi inviton por ke ili rigardu ĝin. Mi faris tion, kaj ili admiris ĝin, eĉ kvankam ili ne povis legi ĝin pli ol du papilioj en heĝo povas legi mejloŝtonon.

“Skribu,” diras Sinjorino Beguildy, “ke Jancis, la sola filino de Sinjoro Feliks Beguildy kaj Hepziba, lia edzino, estas promesiĝinta fianĉino de Sinjoro Gideon Sarn, bienposedanto, loĝanta sur propra bieno ĉe Sarn. Kaj skribu ke ili nuptos plejeble frue, kaj ke Jancis invitas al amoŝpinado.”

“Kaj skribu,” diras Beguildy, kiu denove entrudis kapon, “ke vi estas stultularo, kaj ke ĉi tiu nupto ne okazos ĝis Lago Sarn sinkos en la teron el kiu ĝi venis. Mi vidas per spegulo malhele junan skviron kiu rajdas ĉi tien kun poŝoj plenaj de oro.”

Poste Polly foriris, tusegante samkiel antaŭe, kaj mi eniris la alian ĉambron por mia leciono. Mi karestuŝetis ŝultron de Jancis, ĉar mi kompatis la infanon. Ŝi eĉ pli ol antaŭe similis al petalo de kratago kiam falas frida pluvo.

“Nu, nu,” diras Beguildy. “Sendube vi jam multe plugis?”

“Jes.”

“Nu, kion mi lernigos al vi?”

“Lernigu min skribi ‘Ĉielo mem faras edziĝojn,’ Sinjor’. Kaj ‘Kiujn Dio kunigis, tiujn homoj ne apartigu’.”

Li iomete subridis.

“Lertulin’! Lertulin’! Sed vi ne venkos min. Pli bone ke vi skribu ‘Ne intermiksu vin en gravajn aferojn’. Ĉu sorĉisto, kiu scias sortojn de paroĥo, ne antaŭscias kio estos plej bona por propra filino?”

“Lasu tion, Sinjor’! Sufiĉo afliktas la povran infanon, Sorto kaj obstinaĉa Gideon. Se vi intermiksos vin, eble vi faros mison kiun vi ne povos ripari.”

“Ne pli! Ne pli! Mi parolis. Ne enuigu min.”

Li frapetis sian muzikilon, kio indikis ke lia pacienco finiĝis.

Dum la sonado mi komprenis ke pli da displuado estos senutila.

Ĉar samkiel troviĝas nek forto nek dolĉeco en lia flinta muziko, kiajn oni trovas en tiu de harpo kaj violono, tiel estis neniom en lia animo. Li ne havis kompaton samkiel li ne havis fortecon. Ne febluloj kaj virinoj plej bone kompatas, sed fortaj mastremaj viroj.

Ili penas forpeli ĝin kiel mia frato Sarn. Tamen iam ĝi atakos ilin kaj ju pli longe ili neis ĝin des pli forte ĝi frapos ilin. Jes! Eĉ povas esti ke angoro devigas viron abomeni sian propran vivon.

Ĉapitro 5: Ŝpinamfesto

La preparo por la Festo okupis longan tempon, pro ke ĝi estis ankaŭ kukado. Nemalmultaj religiemaj homoj opiniis kukadojn fiaj, ĉar ili estis efektive vetludoj. Sed por ni, la virinoj, kies vivoj estis vere perditaj-kaj-forgesitaj, ili estis iom da amuzo, kaj eĉ la edzino de Sakristiano akceptis partopreni kaj kunvenigi Tivvyn. Ŝi aranĝis kun Sinjorino Beguildy organizi ĝin dum tago kiam Sakristiano iros kun Pastro al loko tre fora por esplori aferon pri adultulino. Ŝi sciis ke Sakristiano restos ĝis la plenfino, kaj ke li ne revenos ĝis frumatenaj horoj. Eĉ se li sciiĝus, li estus tiom kontenta pro la puniĝo de pekulino ke eble li nur grumble kolerus.

La nomo kukado estis ĉar ni kartludis por kukpremioj. Laŭ sobra vero, ĝi estis vera vetludado. La virino kiu okazigis la Feston faris multajn kuketojn, safranajn aŭ riĉajn spongokuketojn, kaj vendis ilin al gastoj po unu pencon. Por kuketoj ni kartludis, kaj la malvenkintoj devis aĉeti pli multajn, lerta ludanto povis foriri kun granda korbo da ili aŭ ŝi povis vendi ilin al malvenkintoj po du pencojn.

Patrinon ni nek povis postrestigi nek lasi, ŝi insistis veni.

Gideon promesis plenumi niajn taskojn tiu tagon, do ni ekiris frue.

Ni planis forpasigi la tutan tagon, ĉar ni ŝpinos matene, kaj post tagmezpaŭzo, ni komencos kartludi.

Estis bela, freŝa mateno, kaj humida vento flugis, portante la parfumon de niaj stakoj. Neniu alia odoro simile somerigas dum la vintro. Kiam mi nun flaras ĝin mi vidas la longajn glimajn ondojn de herbaĵo verda kiel silko, kaj la grandajn ruĝajn florbulojn de trifolioj, kaj la kreksojn kaŭre kurantajn tra la densa herbaĵo, malhelajn pro roso.

Sed en tiu tempo ĉefe enmensiĝis nur kiom da laboro ni devis fari por kreskigi ĝin, ŝvitante kaj strebante en la lunlumo, kaj ellitiĝante denove antaŭ ol ni povis eĉ sonĝi, por denove ŝviti kaj strebi. Tamen, ĝi odoris plaĉe kaj ankaŭ plaĉe odoris la heĝotondaĵoj kiujn Gideon bruligis, kaj la dika tapiŝo el folioj en la arbaro, kaj la pinarboj kie ĉiam paruoj pepadis kaj ludadis.

Patrino bele aspektis en siaj kufo kun rando kaj pelerino kun krispoj, kvazaŭ brilkolora birdo pro ŝiaj viglaj brunaj okuloj kaj ruĝaj vangoj. Ni kunprenis nur la malgrandajn ŝpinradojn, ĉar ni ŝpinos nur linon kaj kanabon kaj ne lanon, do mi facile portis ilin.

La lago ankoraŭ estis kazea glacie ĉe la norda rando, sed evidentis ke printempo alproksimiĝas eĉ kvankam februaras, ĉar akvoturdoj amindume ludis kaj niaj frugilegoj jam grakante konstruis siajn nestojn. Verdaj langoj eliĝis el la loniceraj branĉetoj, tiom brilaj ke ili memorigis min pri la disirantaj flamlangoj kiuj venis el Ĉielo 27 .

En tiu senviva sezono, ili estis tiel vivaj kaj freŝaj, ke mi bonvenigis ilin eĉ pli ĝoje ol ĉiujn lonicerajn florojn dum la somero.

Dum ni marŝis tra la kverkarbaro Patrino glatigis siajn mufgantojn kaj diris— “Hodiaŭ mi ne gardas porkojn. Hodiaŭ mi estas damo.”

“Verdire vi estas tio,” mi respondis. Ĉar mi elkore ĝojis ke ŝi estas gaja. Mi diris ke sendube ŝi gajnos sufiĉajn kukojn por manĝigi nin ĉiujn dum naŭtaga semajno.

“Ĉu Jancis estos bona filino por mi, kredas vi, kara?”

“Tutsen dubo, Patrino,” mi diris.

“Ĉu ŝi lasos al mi mian propran sidejon apud la fajro kaj parolos milde?”

“Jes, mi scias ke jes. Sed ne estu maltrankvila, ĉar pasos multaj tagoj antaŭ ol ili anonciĝos enkirke.”

“Mi preferas ke ne. Mi preferas fariĝi avinjo, Pru. Ĉu vi opinias ke la bebo similos Gideonon aŭ ŝin?”

Mi diris ke mi ne povas profeti, sed mi kredas ke ĝi samos- similos sian paĉjon.

27 Laŭ la Biblio, post la morto de Jesuo Kristo liaj disĉiploj kungrupiĝis kaj subite langoj el fajro venis el la ĉielo kaj trafis ilin. Tio donis al ili specialajn kapablojn, i.a. la kapablon paroli kaj kompreni ĉiujn lingvojn en la mondo.

“Ebleble. Etus pli bone, multege, ke ĝi similu nin ol la Beguildyojn. Estas malbone kiam bebo havas kontraŭpredikatan avon.”

“Nu, en Beguildy ne estas vera malico, nek bono,” mi diris. “Li estas nur plaĉa bunta montraĵo samkia malplena ovoŝelo.”

“Mi ĝojas ke li forestos hodiaŭ.”

Sinjorino Beguildy sendis mesaĝon pere de Gideon al sia kuzino en Lullingford por peti ŝin inviti Beguildyn tiutage por kuraci dentodoloron de ŝia edzo. Ĉar ŝajne li eltirigis unu denton fare de la bestkuracisto, kaj li tiom malfacile ellasis ĝin ke la bestkuracisto, kiu estis teruriga homo kiam li ekscitiĝis, malfiksis la tutan dentaron eltirante tiun unu denton. Sekve li suferis dentodoloron laŭtkriege, kaj tre amuzis Beguildyn iri kuraci ĝin.

Li ĉiam fieris pri sorĉo kiu komenciĝas— “Petro sidis plore sur marmora ŝton’”

Kaj li multfoje ripetis ĝin ĝis la suferanto krie petis kompaton.

Poste li surmetis sakplenon da salo varmega kiel fajro, kaj ĉu pro la salo, ĉu pro la sorĉo, la paciento preskaŭ ĉiam pretendis esti kuracita.

“Ili restigos lin ĝis malfrue, por ke li ne ĉesigu nian amuziĝon,”

diras Patrino, kunfrapante la manojn kiel infano.

Ni atingis la senarbajn kampojn, kaj mi opiniis ke neniu tago antaŭa iam aspektis tiel bela, sed mi ne sciis la kialon. La montetoj ĉe Lullingford estis bluaj kiel somera ĉielo, profunda promesoplena bluo, kaj la tuta mondo brilis riĉece, kaj aspektis luksa, kiel dirus nia Pastro. Jen la ruĝaj plugitaj kampoj kaj la malnova flava stoplaĵo en la sunlumo, kaj Flako Plash, vitreglime blua, kaj la tegmento de la muelejo en la valo, ruĝa. La tuta herbejo estis helverda simile al la verdo en kirkfenestroj, aŭ al la monteto tre fora kie kreskas nur la trifolio de Kalvario. Eĉ somera tago malofte povas atingi tian belecon, kiam la neĝo apenaŭ malaperis kaj la lagoj ne plu estas katenitaj de glacio, kaj la mondo brilas klare supre kaj sube. Estis evidente ke io nekutima okazas ĉe Ŝtona Domo, pro granda flamego de fajrolumo en la fenestro. Jancis venis kure al la pordo kaj riverencis al Patrino tre gracie. Ni estis unuaj, post Polly de Muelisto kaj ŝia patrino. Ili ĉiam estis unuaj ĉie, ĉar ili diris ke horo fore de la hejmo estas horo en Ĉielo. Ili rifuzis pli ekspliki, nur se oni insiste pridemandis ĉu pro kial, ĉu pro l’ Muelisto aŭ l’ akvo aŭ kio? ili tiam diris “La Muelisto.” Kaj se oni demandis kial, kio estas al li? ili diris “Ĉu oni iam vidas lin eĉ rideti, por ne paroli pri ridado?” Kaj fakte la sola respondo ebla estis “ne”. Kaj li ankaŭ havis difektan parolpovon, kaj pro tiuj du faktoj, loĝado kun li estis tre malagrabla. Oni absurde diris ke li amindumis kun akvofeino, kaj ke kiam li nuptis, ŝi malbene silentigis lin.

Sinjorino Muelistino estis povra kreitaĵo, kia farunraŭpo, sed tre mildparola. Sakristianedzino estis tutmala. Ŝi ĉiam pensigis min pri ĵus farbita veturilo, granda kaj larĝa, sur vaka ŝoseo, kun hupo sonanta laŭte kaj gaje, kaj rapideganta. Ŝiaj roboj estis buntaj kiel plumoj de sepkolora kanabeno, kaj se eblis al ŝi surmeti plian ŝalon aŭ falbalon aŭ broĉon, ŝi faris tion. Ŝi surportis tiom da subjupoj ke estis mirinde ke ŝi eĉ povis marŝi, kaj iam Tivvy diris al mi ke rigardi ŝian patrinon senvestigi sin estis kvazaŭ vidi senŝeligi grandan cepon ĝis ĝia koro. Tivvy neniam estis ŝercema, do tiu komparo montras kiel amuza estis tia senvestiĝo. Mi mem pensis, kiam mi vidis ŝin kune kun Sakristiano, ke ŝi similas grandan faskon da tinkturita lano, kaj li estas la maldika nigra ŝpinbastono sur kiun oni volvos ĝin. Kiam ŝi kaj Tivvy alvenis, ni fariĝis ok, kaj niaj radoj agrable zumadis en la varma ĉambro dum ni parolis. La Bovpelistedzino el Plaŝbieno sekvis kun du altaj filinoj, tre kvietaj kaj humilaj malgraŭ sia alteco. Oni diris ke ilia patro ligis ilin al la bovjungilo ĉiun sabatan nokton kaj vipis ilin por atentigi ilin pri konduto. Ili ĉiam stariĝis kiam ilia patrino alparolis ilin, kaj klinis siajn longajn kolojn kiel humilaj cignoj. La dekdua estis la edzino de la paŝtisto el la erikejo preter Plash. Ŝi estis stranga, sed bonaspekta, sufiĉe por salivumigi viron. Ŝiaj ŝultroj estis oblikvaj kaj koksoj longaj, kaj ŝiaj haroj estis kiaj la flugiloj de merlo. Ŝiaj okuloj estis helverdaj kaj ŝia vizaĝo rozkolora kiel matura persiko, kaj ŝi subridetis al si sekrete kiel feino. Oni diris, sed ĉu aŭ ne vere mi ne scias, ke la paŝtisto pagas neniom por lui la erikejon kiu apartenas al tavernestro en Silverton, sed ĉiun somermezon lia edzino, Felena, iras al la rokegoj ĉesupre de la monteto kaj pasigas la nokton kun la tavernestro. Kaj oni aŭdigis ankoraŭ pli strangajn rakontojn, ke oni vidis ŝin danci tutnuda en la lunlumo interne de ringo de bovoj kaj ŝafoj, kaj ke vila kreitaĵo kun kornoj de virŝafo, kiu sendube estis Satano, venis kaj dancis kun ŝi, kun vizaĝo grimaca kaj grimoca, dum la ĉirkaŭantaj bestoj mallaŭte muĝis. Sed al mi ŝi ŝajnis agrabla senofendulo, kiu tre lerte plenumis ĉion farendan.

Mi povis vidi ke la bovgardistedzino malaprobis ke ŝiaj filinoj ŝpinu apud Felena. Ŝi estis tiel respektinda kaj diskreta ke se eble ŝi neniam diskutis ion okazintan inter nuptanonco kaj bapto, kaj ŝi ignoris junajn parojn dum tiu intervalo. Ŝi diris nenion al Felena, sed Patrino diris, afable— “Vi ŝpinas kiel feino, Sinjorino Felena.”

“Mi havas nenian alian okupon sur la monto,” diris Felena per basa, harmonia voĉo, “krom ŝpini matene, tagmeze kaj nokte.”

“Escepte de Somermeza Nokto, knabin’,” abrupte diras Sakristianedzino, “mi aŭdis ke vi tiam estas plene okupata!”

Felena skarlatiĝis kaj klinis la kapon kaj Moll kaj Sukey diris eksplode kvazaŭ ili jam de multaj jaroj sopiris tion diri— “Ho, Sinjorino Felena, ĉu vere ke vi kuŝas kun la tavernestro kaj dancas tutnuda sur la rikejo?”

Nenjam mi vidis virinon tiom koleran kiel tiu patrino. “Sukey kaj Moll!” ŝi diras.

“Moŝta patrino?” ili diras tute konfuzite.

“Aletendu la manojn!” ŝi diras.

Kaj ŝi kliniĝis kaj deprenis sian sandalon, kiun ŝi portis ĉar temis pri Festo, kaj sandalbatis iliajn manojn ĝis ili laŭte muĝis.

Mi aŭdis poste ke unu edziniĝis kun farmisto kaj la alia kun emerita kaleŝisto, kaj ambaŭ sekve bone sukcesis; certe nenia manko de puno misfortunigis ilin.

Ili daŭrigis sian ŝpinadon, kvietaj kiel musoj, snufante super la radoj. Sinjorino Beguildy ĉagreniĝis, ĉar la etoso fariĝis morna. Do mi petis al Jancis ke ŝi kantu Verda Gruzo por ĝojigi nin. Ni ĉiuj kunkantis, eĉ Polly kuntusadis. Felena kantis per frideta voĉo, kaj Sakristianedzino kantis tre laŭte, kaj Patrino tremetkantis, kaj Sinjorino Muelisto kiel birdo ĵus eskapinta el kaĝo.

Pro kantado kaj radzumado, la kuirejo similis arbon plenan de sturnoj. Kiam alproksimiĝis la horo por ĉesigi ŝpinadon, Patrino diris ke ni kantu— La Eternulo estas mia paŝtisto kaj poste mi petis— Li enkonduku min en vindomon Kaj lia standardo super mi estu amo Kaj ĝuste dum ni kantis tion, kaj la radoj zumadis kiel strigoj, leĝera paŝo sonis el ekstere, kaj eniris blovo de freŝaero, kaj longa sunradio falis de la pordo ĝis mi, kaj li staris tie en sunlumo rigardante nin.

Mi diras “li”, kvazaŭ vi tuj rekonas lin el la tuta mondo samkiel mi.

Li staris sur la sojlo, kaj mi stariĝis el mia seĝo en la ombro ĉe la malantaŭo de la ĉambro, kvazaŭ li estis mia propra invitita gasto.

Ĉapitro 6: Ludo Multekostaj Koloroj

Kiel li aspektis? Kia li estis? Ĉu li estis bela? Malfacilas diri. En amo, aspekto ne gravas. Ne estas formo, kiam oni amas, nek ekstera aspekto, nek atento al trajtoj. Kiam oni estas nur tineo en la kandelo de lia okulo, ĉu eblas detalumi lian staturon, aŭ ĉu li estas brunhara aŭ blonda? Ĉu Magdalena, kiu similis al Felena, sciis, kiam ŝi kuŝis ĉe la piedoj de la sola viro kiun ŝi iam amis kvankam neniam amis 28 , ĉu la Filo de ĉarpentisto 29 similis al Sia patrino aŭ ne? ĉu Li estis grandstatura aŭ eta? Ĉu ni scios kiam ni aperos antaŭ Tiu Kiu faris nin, kiumaniere aspektas Lia moŝto?

Ne. Nur niaj koroj tremos en la lumo. Mi neniam povus rakonti kiel li aspektis starante tie, sed mi povas diri kiel aspektis la virinoj kiuj gapis lin.

Tivvy kaj Polly gapis pro mirego, kun fingro surlipe. Moll kaj Sukey kliniĝis antaŭen kiel oni kliniĝas al fajro vintre, kaj ilia patrino ĵaluze tiris ilin al si. Sakristianedzino disetendis siajn falbalojn, kaj Jancis ruĝiĝis kaj diris “O!” kaj ordigis buklon kaj denove diris “O!”. Patrino ridetis al li, kaj Felena—nu la okuloj de Felena falis sur lin kiel bruna strigo falas sur sian predon.

Mi tiris min pli foren en mian angulon, kaj emis sveni. Ĉar jen mia amato kaj mia mastro, sed jen! mi estas leporfrapita!

La ĉambro estis tiom kvieta ke oni povus aŭdi akveron guti de la tegmento.

Subite li ridis, kaj sendube ja estis komike vidi nin senmovaj kiel musoj kiam Kanjo preterpasas, kaj je unu momento aŭdi nin laŭtvoĉegaj kaj sekvan momenton tutsilentaj.

Li demetis sian ĉapelon kaj riverencetis al ni kaj diris—

28 T.e. amis sed neniam amoris.

29 Laŭ la Biblio, Jesuo Kristo estis filo de ĉarpentisto. Jesuo mortis per krucumiĝo. Lia patrino Maria staris antaŭ la kruco kaj rigardis. Alia virino, ankaŭ nomata Maria, ankaŭ ĉeestis. Tradicio diras ke ŝi estis eksputino kiu amis Jesuon sed neniam koitis kun li.

“Servisto, sinjorinoj! La teksisto, se plaĉas al vi.”

Se plaĉas al ni! Kvazaŭ ne plaĉus nin kio ajn dirita de li. Do jen la teksisto! Nu, tute ne gravis min. Se li dirus ke li estas la Reĝo de Felando aŭ murdisto ĉasata de spurhundoj, tio estus egala por mi.

“Kester Woodseaves, se vin plaĉas, Sinjorino,” li diras kun ia gaja mokemo, rigardante Sinjorinon Sakristiano, kiu estis la plej granda kaj laŭ alteco kaj laŭ rondeco.

Sinjorino Beguildy venigis lin al la fajro kaj manĝigis kaj trinkigis lin. Sed mi tenis min aparta, nevidata.

“Ĉu vi venas de fore, sinjor’?” demandas Felena laŭ sia lanta maniero. Ŝiaj lipoj estis ruĝaj kaj plaĉaj, sed mankis bonvolo.

“Lullingford, Sinjorino,” li respondis, pervide taksante ŝin.

“Nek proksima, nek tre malproksima.”

“Proksima, laŭ la flugo de korvo,” ŝi diris kvazaŭ plede.

“Sed ni ne estas korvoj, Sinjorino.”

“Mi loĝas sur la tiea monto,” ŝi diras, “multege pli proksima al Lullingford ol tiuj ĉi.”

“Longeta rajdo.”

“Ne tre! Ĝi estas survoje al—preskaŭ ĉie.”

Mi pensis: “Ŝi diras kion mi volas diri.”

“Verdire, Sinjorino, ja ne survoje al Infero,” li respondis.

Ili similis luktantojn, sed ni ne konis la kaŭzon de la kverelo.

“O! Mi ĝojas ke vi teksos mian nuptan tolaĵon, kaj ne la hida dungito” diris Jancis.

“Do vi edziniĝos, infano?”

“Jes. Al Gideon Sarn, Sinjor’. Ĉu vi konas Gideonon?”

“Mi aŭdis pri li.”

Mi demandis al mi kion li aŭdis pri Gideon. Subite gravis al mi ke li aprobu Gideonon kaj Patrinon kaj min pli ol ke mi povu legi Apokalipson 30 , kiu ankoraŭ venkis min pro siaj strangaj vortoj kaj malrekta maniero de rakonto. Mi estis prilaborinta ĝin dumlonge kaj strebo metas ĉion proksima al la koro. Pli olĉtion mi volis koni la menson de Johano 31 ĉar li estis soleca sur la insuleto en la maro 32 kiel ni ĉe Sarn, kaj havis multajn pensojn en sia menso, kaj

30 La lasta parto de la kristana Biblio.

31 Nomo de la aŭtoro de Apokalipso.

profundajn kaj brilajn. Persono kia Tivvy tute ne havas pensojn, kaj estas enuige rigardi en tute malplenan pelvon. Kaj Patrino havis du pensojn aŭ eble tri, kaj Gideon du. Tial allogis min la menso de Johano pli ol ĉies antaŭe, sed nun Apokalipso estis nur blovita pajlero kompare al eĉ penseto de tiu ĉi viro.

“O, Sinjor’ Woodseaves, ĉu vi venos al mia nupto se Pru skribos por vi inviton?” demandis Jancis.

“Eble ja,” li respondis, rigardante ŝian patrinon kvazaŭ por diri ke ŝi laŭ sia volo povus permesi. “Kaj kiu estas Pru, kiu scias skribi invitojn?”

Mi ege ŝvitis, sed ĝuste kiam Jancis intencis kaptosalti kaj treni min el mia kaŝejo, Sukey kaj Moll, kiuj ne kapablis silenti longatempe, elkriis— “Bonvolu, Sinjoro, ĉu vi venos ankaŭ al niaj nuptoj?”

Kaj ili subridegis, kaj kunmetis kapojn, skuis buklojn kaj klinis la longajn kolojn. Poste ili metis la manojn antaŭ la buŝojn kaj kuris trans la kuirejon al li, kaj unu flustris en unu orelon kaj la alia en la alian, kaj poste ili rekuris al sia benko, sin klinante pro ridego. Jancis, kiu sidis proksime, aŭdis Sukeyn flustri “Mi preferegus vin kiel edzon.” Mi esperis ke ilia patrino ne aŭdos kaj denove sandalos ilin, ĉar ili helpis min nevidiĝi. Mi ne povus alfronti liajn okulojn, pro timo ke li fride rigardus min aŭ malestimus. Mi preferus subresti, kiel dafodandilo timanta vintrecan veteron. Se ŝi tre avide soras, dezirante la sunon, ŝi nur povas stari kaj tremi en senkompata frosto, disŝirate de mordantaj ventoj. Tiel ŝi perdas varmon kaj ankaŭ maltrafas someron.

“Sinjor! Ĉu vi estas edzo?” demandis Felena, kaj ŝia voĉo estis sinue glitema kiel herboserpento.

“Al tio, ‘ne’, Sinjorino.”

“Nek mandoninta?”

“Mi opinias ke vi iam estis advokato,” li diras, “kaj puŝis demandojn kiel pikstangojn en povrulojn antaŭ ol sensuferigi ilin.”

Ŝi ne ofendiĝis kaj nur diris—

32 Laŭ tradicio, la aŭtoro de parto de la Biblio, la “Apokalipso”, nomiĝis Johano kaj loĝis sur malgranda insulo en la Mediteraneo. Lia verko konsistas el strangaj vizioj, plejparte pri la finiĝo de la mondo.

“Vi ne estas el ĉi regiono. Vi venis el for.”

“Ho, jes, li ja estas el ĉi tiu regiono, Sinjorino Felena,” Patrino pepis birdete. “Li revenis plenmetiiĝinte post eldroniĝis lia onklo.

Lia onklo teksis funebrajn vestojn post la morto de mia kara mastro, kiu suferis apopleksion kaj mortis en siaj botoj dum la dimanĉo kiam la abeloj ludadis.

“Do li jam mortis, kaj via onklinjo mortis, kaj vi loĝas tutsola, ĉu?” diras Jancis.

“Nu, jes kaj ne.”

“Jadi, Sinjoro, ĉu vi havas konk’binon?”

Demandis Felena.

“Viaj pensoj bidpendas de unusola ŝnureto,” diras Kester.

Tiam Sukey kaj Moll eksplodis— “Kiu kuiras por vi?”

“Kiu balaas por vi?”

“Kiu surkudras viajn butonojn por vi?”

“Kiu trikas viajn ŝtrumpojn?”

“Mi mem prizorgas min, karaj, kaj miaj pensoj estas miaj kunuloj.”

Li ĉirkaŭrigardis tre kontente, kaj mi komprenis ke li estas tre dankema ke neniu el tiuj virinoj rajtas transpaŝi lian sojlon.

“Nu dankon miaflanke, Sinjorino,” li diris kaj metis sur la tablon siajn poton kaj teleron. “Nun ek’ al labor’. La teksilo estas en la mansardo, mi supozas?”

“Jes, mi montros. Ankaŭ tie estas lito. Vi ne finos antaŭ almenaŭ du tagoj aŭ tri. Estas abunda laboro por vi. Sed sobvenu por vespermanĝi kun ni, ĉar ne ĉiutage ni havas mozulon 33 .”

Kiam ŝi revenis jam ĉiu lango okupiĝis. Sukey kaj Moll disputis pri kiu el ili, se ili povus plenumi siajn dezirojn kaj labori por li, verŝus lian vesperan elon kaj plenigus lian pipon. Estis sufiĉe por ridigi strigon.

“Afabla junulo,” diras Sakristianedzino “kaj sincere religia, mi ne dubas, se nur virinoj lasos lin.”

Kaj ŝi trafe rigardis Felenan.

33 “Gaston”. Formita el pravorto “almozulo”, kiu tamen perdis sian malestiman sencon.

Sed Felena estis en profunda medito.

“Mi preferas lin ol Gideonon, multege, eĉ kvankam Gideon ja estas via frato, Pru,” diras Tivvy.

Sinjorino Muelisto parolis unuan fojon.

“Li malsimilas,” ŝi diris “malsimilas Mueliston kiom povas vivanto!”

Ti estis de ŝi plej granda laŭdo.

Polly laŭte tusegis, kvazaŭ por montri konsenton.

“Tamen tempo pasas kaj eĉ dentodoloro saniĝos finfine,” diris Sinjorino Beguildy. “Do ni komencu la kukadon antaŭ ol mia mastro revenos. Elkoran dankon pro la ŝpinado. Ni faris sufiĉon por okupi tiun junulon supre dumlonge.”

Ŝi alportis grandan kun surpentrita salikodesegno teleron, sur kiu amasis kukoj safranaj, kuketoj kaj spong-fingraj biskvitoj kaj zingibrobeboj. Ĉi tiuj estis etaj homformoj el zingibrokuko, kun okuloj el riboj.

Sukey kaj Moll ĝoje kriegis vidante ilin.

“Ne gravos min la aliaj se nur mi gajnos zingibrokukan viron!”

diras Sukey.

“Mi gajnos ses,” diras Moll. “Ses ribaj beboj por mi!”

“ Vi b e z o n o s p l i d a i n i c i a t e m o o l v i h a v a s , ” d i r a s Sakristianedzino, “ĉar ne ekzistas ludo pli malfacila ol Multekostaj Koloroj. Mi jam ludas ĝin ĉe ĉiu kunveno ekde mia juneco, kaj mi vetas ke samas pri via Panjo, kaj Sinjorino Sarn kaj Sinjorino Muelisto. Tamen por ni ĝi ankoraŭ estas malfacila. Kaj al vi, kiuj malofte aŭ neniam ludis ĝin, ĝi estos ne nur malfacila, sed vi perdos ĉiun kukon.”

“Diru al ili kiel ludi,” diras Sinjorino Beguildy “vi havas tian kapon.”

Kvankam ŝi diris tion tute sincere, ĝi ridigis min. Verdire la kapo de Sakristianedzino estis mirinda, ŝiaj oleumitaj haroj elstaris en volvaĵoj kaj buloj kaj strioj kaj rubandoj, kaj alta kombilo, kaj vasta ĉapo super ĉio.

Ŝi iris trans la kuirejon kiel kaleŝo kun ses ĉevaloj, kaj staris apud la fajro, informante nin pri la reguloj de la ludo Multekostaj Koloroj—pri poentoj, kaj atutoj, kaj pri prialo, kio estas tri kartoj el unu emblemo, Multekosta signifas kvar el unu emblemo, kaj oni rajtas mogi, kio signifas ŝanĝi oniajn kartojn, kaj pri la duoj kaj fantoj, kaj “Du por liaj kalkanoj”, kaj ke se oni povas tute nenion fari per siaj kartoj, tio nomiĝas “nesto de virkoko”, kaj tiuokaze oni devas disdoni po unu kukon al ĉiu.

“Mi ne povas kompreni eĉ unu vorton,” diras povra Tivvy.

“Nek mi” diras Polly.

Do ili fortiris sin kaj ni restis dek, sed ni bezonis nur ok por plenigi du tablojn. Do mi proponis min fortiri.

“Sed vi estas la plej bona ludanto,” diras Jancis. Kaj la patrino de Sukey kaj Moll decidis, dirante— “Fortiru vin, knabinoj. Ludu turnu-pleton kun Polly kaj Tivvy.

Sed sen bruo!”

Ili ekploris, ĉar ili volis gajni kukojn. Sed ilia patrino demandis ĉu ili volas pli da sandalo, do ili eksilentis. Ŝi aĉetis por ili po zingibrokukan viron kaj promesis pli je la fino.

Felena kaj mi prolote sidis ĉe sama tablo. Efektive ĝi estis la porkomortiga benko, sur kiun oni metis tabulon kaj blankan tukon, ĉar ili posedis nur unu tablon.

“Neniu el ni virinoj rezignus je zingibrokuka viro, ĉu, Pru Sarn?” ŝi diras. “Sed ni tro oldas por kukoj, do ni imagu ke ni ludas por l’ animo de l’ teksisto, ĉu?”

“Laŭ via volo,” mi diras. “Sed ŝajnas al mi ke ĝi ne koncernas nin.”

“Verdire, Pru Sarn, vi estas blanka kiel mortotuko unu momenton, kaj ruĝa kiel peonio la postan, kaj viaj okuloj brulas!

Kio estas al vi?”

Mi koleris, sed estis konsole ke ŝi taksas min simila al si, kaj ne sen partopreno en la amludo. Mi supozis ke ĉar oni suspektis ŝin rilate dancadon kun Diablo, ŝi simpatiis al mi pri kiu oni diris ke mi sorĉadas. Ĉar oni jam eĉ komencis diri ke mi aliformiĝas en leporon dum mallumaj senlunaj noktoj, kaj galopas trans la montetojn, kaj uzas kaveton sub la tombejo. Unue oni parolis fantazie aŭ petole aŭ por timigi infanojn, sed poste en la soleco de malnovaj bienoj, plenaj de knarado kaj ĝemoj dum ventoplenaj noktoj, la rakontoj kreskis. Neniu povis diri kio fariĝos el ili finfine, nek kian damaĝon ili kaŭzos. Mi ne multe amis aŭdi lian nomon sur la lipoj de Felena, ĉar ĝi subite estis al mi kara. Kaj mi tiam sentis, kiel mi ankoraŭ sentas, ke li ne estas viro pri kiu oni parolu frivole. Rigardante lin el mia mallumo malantaŭ la kanapo, mi opiniis ke lia kolero similus al pluvtorento kvankam lia rideto estis varma printempa tago plena de keirantoj.

Felena tiris min pli foren de la aliaj.

“Viro,” ŝi diris, “kian mi antaŭe neniam vidis nek survoje nek en foiro. Aliaj estas neniaĵoj kompare kun li. Ĉu vi vidis la koloron de la okuloj?”

“Ne.”

“Ankaŭ ne mi. Liaj palpebroj tiel rekte duonkaŝas ilin, kaj la kandelo de lia okulo estas tiel granda kaj nigra, ke oni ne povas vidi la koloron. Mi volonte apudestus lin por vidi.”

Ŝia vitreverda okulo nebuliĝis, kaj ŝi aspektis svenonta.

“Viro porvetinda,” ŝi diras.

“Sidiĝu! Sidiĝu! Tranĉu kartojn por la unua disdono en la ludo Multekostaj Koloroj!” krias Sakristianedzino.

Dum mi sidiĝis mi enmense disputis la vortojn de Felena, kaj mi diris en la fundo de mia koro— “Ne viro por kiu oni vetludas. Viro por kiu oni volonte mortus.”

◊◊◊ Ni dediĉis nian atenton al la ludo, kaj ĉar la kvar knabinoj estis senditaj en la korton, la ĉambro estis silenta kiel sonĝo.

Mi povis aŭdi ilin kanti Horde-Briĝo tie.

Piedojn levu, kuru lerte, antaŭ kandeloj, hejmen certe.

Malfermu pordojn ĉielvaste, Lasu l’ reĝon alrajdi gaste.

Post iom da tempo la kantado ĉesis, kaj mi demandis al mi kiun petoladon ili planas. Sed por mi sufiĉo estis farenda, ĉar mi firme intencis venki Felenan, kaj ĉar Sakristianedzino estis ŝia kunludanto, kaj Sinjorino Muelisto la mia, mi sciis ke mia tasko estos malfacila.

La Fajro, kiu bruligis pinlignon, eligis bonan, dolĉan odoron kaj varman lumon, sufiĉan por ludado. Ĝi lumigis la murojn, kaj la gluecajn zingibrokukajn virojn sur la blua telero, kaj Jancison, kiu aspektis bela kiel figuro el pura oro sur altaro en longe forpasinta tempo. En trankvilo. kun Horde-Briĝo en mia menso, revo kaptis min.

Mi vidis amason da homoj apud la tremema akvo de Sarn. Iliaj vestoj estis feribuntaj, sed la vizaĝoj malicaj. Kaj rajdanto sur alta ĉevalo venis inter ilin, kaj lia vizaĝo estis la vizaĝo de la teksisto.

Virino venis antaŭen el la homamaso. Ŝi portis kolĉenon el verdaj vitraj bidoj, kaj ŝiaj verdaj okuloj flamegis. Ŝi kriis— “Mian korpon! Mian korpon por rajdi sur via selo!”

Sed li flankenturnis sin de ŝi al alia kiu staras kaŝita, leporfrapita, vestita per disŝirita mornkolora robo.

Li klinis sin al ŝi, dirante— “Aĥ, mia kara konatino!”

Kaj ŝi donis al li branĉeton de rosmareno. Ŝi diris nenion, kaj supozis ke li preterrajdos. Sed li ĉirkaŭbrakumis ŝin kaj levis ŝin antaŭ sin sur la selon, kaj lia dekstra brako forte ĉirkaŭis ŝin. Tiaj ili forrajdis, kaj la bruo de la homoj formortis ĝis ĝi estis malpli laŭta ol la zumado de kuleto, kaj restis nur odoro de rosmareno, kaj varma sunlumo, kaj la ĉevalo plilongigis siajn paŝojn monten, el kie venis matenzefiro.

◊◊◊ “Du por lia surkolaĵo!” kriis Sakristianedzino. “Vi disdonu, Pru!”

Do mi faldis miajn krurojn sub la benkon, nefacile pro ŝiaj falbaloj, kaj ludis neŝanceleble. Kaj mi diru ke Sinjorino Muelisto kaj mi gajnis absolute, kio miregigis ŝin, ĉar ŝajne ŝi opiniis venkon ŝiaflanke impertinentaĵo kontraŭ Sakristianedzino.

“Vi ludis kiel demono, Pru Sarn” diris Felena.

Estis malfrue, do Jancis apertis la pordon kaj alvokis “Manĝo!”

kaj kure eniris la kvar bubinoj, kiujn mi rigardis kiel infanojn, kvankam mi estis preskaŭ samaĝa. Ili eksplodeme rakontis siajn agojn, kvankam estus pli bone ke ili silentu:
“Ni iris en la mansardon.”

“Ni sidis sur la lito!”

“Li scipovas fajfi kiel turdo!”

“Li teksas fulmrapide.”

“Li havas verdan palton por dimanĉoj kaj Biblion kun bildoj kaj li scipovas legi la Biblion.”

“Li havas horloĝeton, kaj pipon kun arĝenta strio, kaj li gajnis luktomedalon ĉe Silverton.”

“Li ne povas toleri taŭroludojn nek kokobataladon nek senhontajn virinojn.”

“Li amas bonan kanton kaj modere drinkatan hejmfermentaĵon, kaj danci sur paŝtejo, kaj la sonon de sonoriloj.”

“Li havas dikan muskolaĵon sur la brako, similan al frostita neĝbulo.”

“Ni mezuris lin kontraŭ la pordo de la mansardo kaj trovis kiom da coloj laŭ la teksista mezuril.”

“Tridek ok colojn ĉirkaŭ la talio kaj kvin futojn dek colojn alta 34 .”

“Li havas paron da ĝisgenuaj botoj, sed li ne ofte surportas ilin ĉar ili taŭgas nur por nobelo kaj estas domne malfacile purigi ilin.”

“Li diris ‘domne’ ne ni.”

“Li amas infanojn kaj hundojn kaj trankvilan vivon.”

“Li volonte havus propran edzinon se ŝi estus obeema sed ĝis nun li ne vidis taŭgan virinon.”

“Liaj okuloj estas klarbluaj, kiam ili videblas. malgraŭ la nigraj mezaĵoj kaj la haroj.”

“Kaj se li havus fratinojn li preferus ke ili similu al Sukey kaj mi.”

“Jadi!” diras la patrino de Sukey kaj Moll, kaj mi povis vidi ke minacas sandalo, “Jadi! eĉ ne milo da sturnoj inter la fragmitoj tiom bruaĉas.”

Estis feliĉe por la knabinoj ke ilia patrino gajnis en la kartludo.

“Jam tuj surmetu la skarpojn” ŝi diris.

“Alvoku lin, Jancis,” ili petegis.

Do ŝi vokis lin al manĝo. La sono de la pedaloj kaj la batado de la lato ĉesis, kaj li sobvenis.

Sukey kuris al li kaj metis ion en lian manon. Ili riverencis kaj diris—

34 Proksimume 97 kaj 178 cm., respektive.

“Dankon miaflanke,” kaj sekvis sian patrinon.

Sed Sukey denove puŝis sian kapon enĉambren kaj subridetis kaj flustris— “Mi donis al li mian zingebrokukan bebon!”

“For, knabinoj!” ordonis ilia patrino kaj ili forkuris kun lanterno por lumigi la vojon kaj bovostango por defendi sin kontraŭ embuskantoj.

Mi eliris al la pajlejo por ke Kester Woodseaves ne vidu min, kaj kiam mi revenis, li jam resoriris al la mansardo. Felena foriris frue, kun alloga rideto kaj saluto al li.

“Se vi venos nien, Sinjor’, mi instruos al vi la rakonton pri Adam kaj Eva.”

La paro el la muelejo, kvankam malvolonte, finfine foriris, kaj ankaŭ ni preparis nin por hejmeniri.

“Vere sukcesa kukado,” diras Sinjorino Beguildy. “Mi profitis la kukojn sufiĉe por pagi la teksiston, kaj ni multe ŝpinis.

Ŝpinamfesto estas granda savilo. Do nun diru al via filo, Sinjorino Sarn, ke kaj la novedzino kaj ankaŭ la tolaĵo estos pretaj kiam li petos pretigi la liton.

Beguildy revenis dum ni eliris. Li estis gajeta sed ne ebria. Li diris ke li renkontis la kuzon de Fraŭlino Dorabella kaj ke la kuzo rifuzis kredi ke li scipovas alvoki Veneran. Do li petis lin veni por mem vidi.

“Venera? Kie troviĝas tiuŝiaĵo?” diras lia edzino. “Kiel vi povos alvoki ŝin se ŝi ne estas ĉi tie?”

Sed li nur kantas— “Petro sidis plore”

kaj ludis tre tintope siajn flintetojn.

Ĉapitro 7: “La Mastro ĉeestas”

“Nu, Sarn,” diras Patrino post nia reveno hejmon, “ni multe ŝpinis kaj bonamuzis nin, kaj nun viaj nuptaj litotukoj estas sur la teksilo.”

Gideon aspektis iom perpleksa kaj diris ke pasos multaj tagoj antaŭ ol li havos sufiĉan monon por tio.

“Nia Pru gajnis ĉe sia tablo!”

“Ĉu ja? Brave!”

Li povis kompreni kaj respekti tion, ĉar ankaŭ al li plaĉis gajni.

“Sufiĉajn kukojn por naŭtaga semajno!” diras Patrino.

“Ŝi celis enspezi, mi ne dubas.”

“Ja ne Patrino” mi diris.

“Do pro kio?”

“Mi ne scias. Mi nur volis—Multekostajn Kolorojn Patrino,” mi diras iom stultece.

“Sed kiel valoras se ne por akiri kukojn?”

Mi diris ke verŝajne ili ne utilas, sed malgraŭ tio mi volis ilin— la Multekostajn Kolorojn.

“Ŝi dormemas,” diras Gideon, “jen kiel estas, alie ŝi parolus inteligente. Plejbone estos ke vi ambaŭ enlitiĝu.”

“Ĉu mi ne atendu ŝafidojn?”

Ĉar dum la sezono de ŝafnaskado mi kutimis maldormi kelkajn horojn ĉiunokte, por ke Gideon povu iom dormi. Sed li diris ke ne, ke mi jam havis bonan tagon, do mi egalbone pasigu la nokton.

“Mi estis pigra kiel nobelo dum la tuta tago,” li diras, “ĉar mi devis resti ĉe la domo por plenumi la malgrandajn taskojn.”

Li estis bonkora knabo, malgraŭ ĉio, kaj kiam li preterlasis okazon komplezi, tio estis nur ĉar li ne pripensis, aŭ ke li atentis nur alian aferon. Kaj kelkfoje kiam li estis senkompata kaj oni rimarkigis lin pri tio, li forte pentis, kvankam ofte nur post longa tempo.

“Do al lito, Pru!”

Patrino ĉirkaŭsaltetis kun sia stango kvazaŭ reŭmamisma rubekolo.

“Estis bonega tago. Tago pripensinda kaj priparolinda. Kaj senkulpa, ĉar kvankam ni ja ankoraŭ portas funebrajn vestojn, ni tamen faris komplezon. Tio ne estas kulpeca. Ĉu mi bone kondutis.

Pru?”

“Jes, Patrino, sendube!”

“Ĉu mi ŝpinis laŭdinde?”

“Vi ŝpinis tre kapable.”

Ŝi ĉiam demandis tiel, kvazaŭ infano, kaj ankaŭ kvazaŭ infano ŝi volvis sin ĉirkaŭ onian koron.

“Kaj tre agrabla junulo estas tiu teksisto, Sarn! Viro kian ĉiu virino volus kiel filon.”

“Ĉu temas pri Woodseaves?”

“Jes.”

“Brava luktisto, oni diras. Kaj neatendeble multedukita.

Skviro proponis al li profesie skribi ĉe la Domego, sed li ne volis.

Diris ke li preferas labori permane, kaj ke li ne povas toleri politikadon, ĉar tio estas nur mensogoj kaj li preferas esti honesta.

‘Mi preferas teksi blankan tolaĵon ol nigrajn mensogojn’ li diras, kaj la olda Skviro tre koleris. Li volis forsendi Woodseaves el ĉi ties dometo, sed ĝi apartenas al li, testamentita de lia onklo.”

Patrino demandis ĉu la teksisto plaĉas al mi.

“Mi pensis ke ne, kara, ĉar vi ne parolis, kaj iris malantaŭ la kanapon.”

“Plaĉas?” mi diris. “Ho...ĉu plaĉas?”

“Jen, Pru, vi dormas surpiede,” diras Gideon. “Alliten, ĉar se ne, vi ne povos labori morgaŭ.”

Tamen mi ne estis dormema, nur demandoplena. Ĉar estas strange, vere strange, kiam la mastro ĉeestas, kaj oni preferus bonvenigi lin kaj doni al li ĉion plejbonan, freŝan buteron kaj fromaĝon sur grandaj teleroj, kaj novan lakton, eĉ ĝis la supro de la plej granda pelvego, kaj surmetinte sian Sanktatagan robon kun bukedo, rideti al li jesante ĉiun lian peton, kaj jen! ĉio estas fuŝa, ĉar oni estas leporfrapita, malbenita per sorĉado.

“La Mastro ĉeestas kaj vokas vin. La Mastro ĉeestas...”

Tutnokte en la mansardo mi povis aŭdi tiujn vortojn, ja triumfajn sed mornajn. Kaj kiam la mallumo maldensiĝis kaj formoj komencis aperi el la nigreco, kaj novenaskita tagiĝo envenis, kaj nia virkoko kokerikis laŭte kaj dolĉe ĉar printempo komenciĝis, mi ankoraŭ aŭdis tiujn vortojn en kiuj estas amesprimo kaj tremo de timego— “La Mastro ĉeestas!”

La vortoj tiom murmuradis, kaj dolĉe penetris, ke mi skribis ilin en mian libron. Da ĉio kion mi planis skribi pri la Ŝpinamfesto kaj la ludo Multekostaj Koloroj, kaj lia alveno, mi skribis nemulte.

Tamen kiam mi malfermas la libron kaj vidas tiujn tri vortojn kiujn mi skribis laŭ mia plej bona alta manskribo, ĉio rememoriĝas klare, kvazaŭ okazis hodiaŭ.

Mi rigardis la teksilon, kaj vidis lin tie, teksantan. Mi rigardis mian skriblibron kaj demandis al mi ĉu li scipovas la altan manskribon kaj la malaltan, ruĝan kaj nigran, simplan kaj ornamoplenan. Kaj mi estis plene certa ke li scipovas ilin ĉiujn, kaj eĉ pli.

Sekvamatene Jancis venis kurante laŭ la vojeto, kaj mi volis diri “Ĉu li bone fartas?” Ĉar ŝajnis al mi ke kio ajn povus okazi al li dum la mallumaj horoj. Sed mi povis diri nur “Kiam foriros la teksisto?”

“O, morgaŭ,” ŝi diris kvazaŭ tute ne gravas.

Post tio ŝi ploris kaj petegis ke mi helpu ŝin, ĉar Beguildy insistas aperigi Veneran por konvinki la junan Skviron, okazu kio ajn.

“Kaj ja mi devos esti Venera! Ho ve! Ho ve! Kaj okazos postmorgaŭ. Kaj mi timegas, Pru. Ĉar se Sarn ekscius ke mi aperis tutnuda en rozkolora lumo en ĉambro, kaj antaŭ nekonata viro, li neniam plu parolus al mi.”

“Vere,” mi diris, ĉar mi bone konis Gideonon.

“Kaj li certe sciiĝus pri ĝi”.

“Jes, povas esti.”

“Sed Patro fervoras pri ĝi. Alvoki Veneran. Li diras ke juna Sinjoro Camperdine tiom ridis, kaj frapetis lin sur ŝultron, kaj diris ke li donos al li kvin pundojn se li faros, kaj ne gravos kiun ajn li aperigos. Kvin pundojn, Pru! Kaj kiam mi rifuzis, li batpunis min. Kaj li diris ke se mi ne faros ĝin, li devigos min labori en la kampoj, kaj batos min ĉiun sabaton dum plena jaro. O, Pru kion mi faru?”

“Kiel li ebligos ĝin?”

“O, mi estos en la kelo sub lia ĉambro, kaj la klapopordo estos aperta, kaj ŝnuro estos sub miaj akseloj kaj ĝi trapasos pulion en la plafono, kaj Patrino estos en la kelo por bruligi fumaĵon kaj ligi la ŝnuron ĉirkaŭ min ĝuste. Patro tiros la ŝnuron en la kuirejo sub la pordo, kaj mi leviĝos lante sub la ruĝa lumo. Li diras ke estos tro obskure por vidi mian vizaĝon, sed tio ne konsolas min. Gideon ne akceptus tian pretekston.”

“Ne. Ĉu vi tre amas Gideonon, Jancis?”

“Aĥ, mi amas.”

“Ĉu vi konas tiun tekston ‘La Mastro ĉeestas?’”

“En la Biblio? Jes, mi konas.”

“Ĉu vi sentas tiamaniere pri Gideon?”

Bela koloro revenis en ŝian vizaĝon.

“O, jes ja, Sarn estas la mastro”.

“Kaj la alia...foriros morgaŭ, ĉu?”

“Kiu alia?”

“Nu, Sinjoro Woodseaves.”

“O, li foriros morgaŭ.”

“Do atentu, Jancis, mi anstataŭos vin.”

“Vi?”

Ŝia buŝo estis tiom ronda kaj tiom ruĝa pro mirego ke mi volonte batus tiun knabinon.

“Jes, mi! Mi scias ke estus strange, se mi estus Venera,” mi diris amare.

“Sed Patro scius.”

“Vi diras ke li estos en la kuirejo.”

“Kaj la junulo?”

“Vi diras ke li ne vidos vian vizaĝon. Estos obskure kaj mi flankenturnos min. Kaj mi prenos muslinon for de la ribarbustoj kaj metos ĝin sur mian kapon, por ke li ne vidu mian brunan hararon. Li vidos kion li venis por vidi, scivolulaĉo, nudan virinon.

Poste li pagos la monon kaj vi estos libera.”

“O, Pru, vi estas bona! Mi amas vin, Pru! Mi iel rekompencos vin. Plej bona parto estas ke ne gravos al vi, ĉar vi neniam havos amanton.”

Tiel senintence kruelaj estas homoj. Jen rekompenco pro mia bona faro. Sed malpravas kiuj diras ke bonaj faroj ricevas rekompencon.

Mi volonte strangolus ŝin pro tiuj vortoj. Kolera sango muĝis en miaj oreloj.

“Foriru nun,” mi diris. “Morgaŭ ni plue parolos. Sed foriru rapide nun!” Kaj kun konfuza kaj timema aspekto ŝi foriris.

Ĉapitro 8: Alvoki Veneran

Seriozmensaj homoj devos preterpasi ĉi tiun aperigon de Venera, sed mi plejeble kurtigos ĝin. Kiam mi ekiris vespere, al mi ŝajnis ke estis hontiga tasko, montri min tutnuda. Kvankam mi sciis ke Fraŭlino Dorabella kaj aliaj grandaj damoj demetas la suprajn partojn de siaj roboj vespere, kaj venas duonnudaj, kaj ne opinias tion hontinda, tamen virinoj el nia klaso pli emis sin kovri.

Dum mi eniris laŭ la ĝardenvojo, tra la pordon sur la malsupra nivelo, por ke neniu vidu min, mi forte tremis, kaj nur la mizereco de povra Jancis devigis min plenumi mian promeson. Ni povis aŭdi Beguildyn ĉirkaŭmoviĝadi supre, apertante la klapopordon kaj pretigante ĉion. Mi pensis: kia absurda oldulo li estas, ĉar li supozas ke iu kredas liajn majludojn. Poste ni aŭdis la ĉevalon de juna Sinjoro Camperdine, kaj okazis piedmovado supre, kaj Beguildy tiretis la ŝnuron por sciigi ke ĉio estas preta.

Ofte estas pli facile morti pro amo ol ridindiĝi pro amo. Tion mi pensis sorigate en la obskuran ĉambron en nubo de fumo kiu devigis min spasme spiri, dum mi etendis la manojn por eviti puŝiĝi kontraŭ la flankojn de klapopordo, kaj ne sciis ĉu ridi pro la absurdeco de ĉi ĉio, ĉu plori pro la mizereco de ĉi tiu dramaĵeto, kiu mokis min. Ĉar jen mi ŝajnigis ke mi estas la plej bela virino iam ekzistinta, eĉ diino, sed mi estis malbenita kiel vi scias.

Ĉio malklarecis en la ĉambro. Apenaŭ mi povis vidi formon ĉe la fora flanko. Beguildy kantadis ian strangan sorĉadon en la kuirejo kaj la ĉevalo de la junulo stamfis kaj skuis bridon ekstere.

Dum mi leviĝis tra la klapopordo, kaj pendadis en rozkolora lumo, la juna skviro klinis sin antaŭen en sia seĝo kaj etendis siajn manojn kiel infano en kukobutiko. Sed mi sciis ke li solene ĵuris ne movi sin el sia seĝo. Mi pensis ke devas esti strange trapasi la vivon inter viroj etendantaj siajn manojn ambaŭflanken, ĉiam esti kuko en fenestro kiun oni avide rigardas. Subite mi aŭdis moviĝon ĉe la alia flanko de la ĉambro, kaj kiam mi turnis min tiudirekten mi volis elkrii, ĉar tie sidis Kester Woodseaves.

Ĉu iam Fato tiel petolis? Ĉar el la tuta mondo ĉi tiu estis la sola viro de kiu mi devis kaŝi min, ĉar mi jam amegis lin, do devis neniam vundi lin per mia doloro. Kaj li estis tie, tiom proksima en la eta ĉambro ke du paŝoj venigus lin al mi. Li antaŭenklinis sin samkiel la juna skviro, kaj komencis etendi la brakojn, sed retiris sin, suspirante, kaj mi nun scias ke dezirego por virino tiam ekscitis lin. Mi ekkomprenis tiam ĝojege ke mi mem kaj neniu alia instigis lin etendi la brakojn. Ĉar en tiu loko li ne povis vidi mian malbenitecon, li povis vidi min nur pale glimi kiel iu ajn virino.

Poste, mi ofte demandis min, ĉu li tiom ekscitiĝus se Jancis tie pendus, nuda, krucumita anstataŭ mi. Ĉu estis nur karna deziro, samkiel en la juna skviro, aŭ ĉu mia animo, kiu ĝemelis kun la lia, eĉ tiam tiris lin, kaj allogis lin, konsolante lian koron kaj alvokante lian amon? Ĉar mi vere kredas ke la spirito intense okupas sin pri la korpo, ke ŝi traspiras ĝin kaj ĵetas vualon sur ĝin por fari ĝin pli bela ol ĝi sola estas. Ĉar kio estas nura karno? Oni povas vidi nuran karnon kaj senti nur abomenon. Oni povas vidi ĝin distranĉitan en viandovendejo, aŭ ebrian, en defluilo, aŭ en ĉerko, mortintan. Ĉar la mondo estas plena de karno, kiel plena de lanternoj estas breto de vendisto je la komenco de vintro. Sed oni ne spertas la komforton de lanterno ĝis oni hejmenportis kaj lumigis ĝin. Kaj mi ĉiam rimarkis ke al virinoj kun belaj rondaj vangoj, kaj mamoj rondaj kiel la montetoj kie dancis Felena, mankas animo kiu en ili ridus aŭ plorus, kaj ili ne allogas virojn.

Kiuj allogas virojn al si po du-tri, po dudekojn kaj centojn, kiel homoj kuntiriĝas al lumigita kirko kiam la Pasko-Manĝo estas preta, ofte estas personoj kiuj ne trotaksas la valoron de siaj korpoj.

Jen fakto stranga, kiel ofte estas veraĵoj, sed ne tiel stranga kiel la ruzemo kaj alvoko de virino difektita kaj malbenita, al kiu oni diris “Vi neniam havos amanton”. Du viroj amorus min tiunokte, se mi volus. Kaj kiam mi vidis la ŝultrojn de la skviro antaŭenkliniĝi pro la pezo de lia voluptemo mi unuafoje ekkonsciis ke, kia ajn estas mia vizaĝo, tamen mia korpo ja estas bela. De la piedo ĝis la ŝultro mi estis tiel belaspekta kiel bela povas esti virino. Sub ruĝa lumo mia karno similis al rozpetaloj, kaj mia formo estis kia onidire estas tiu de akvofeino supla kaj amiga.

Ne multe ĝenus nek konsternus min mia partopreno en tia stulta ludo antaŭ nekonato. Sed nun mi estis nur ruĝiĝo de kapo ĝis piedoj, kaj ankaŭ frida kiel glacio. Ĉiu sekundo estis horo kaj mi hontis kvazaŭ mi putinis. Tamen mi ne povis ne ĝoji ĉar mi tiel donis mian korpon al la okuloj de tiu kiu estas la mastro en la domo de mia estaĵo por ĉiam.

Mi tiris la muslinon sur mian vizaĝon kaj rigardis oblikve tiun mirindaĵon. Ĉar ja vere li estis por mi mirindaĵo tiam kaj ĉiam, ne pro sia aspekto nek pro io farita de li, sed pro la silenta potenco de sia estaĵo, potenco akumuliĝinta en li, granda kiel montego kontraŭ la ĉielo, kiun oni nek povas mezuri nek nomi, sed nur senti.

En la maldensiĝanta fumo mi povis vidi lian vizaĝon formiĝi per la ŝoko de amoro, ĉar negrave ĉu aŭ ne li poste amos min, li min amis en tiu horo, kaj montris tiun vunditan mienon ĉiam videblan sur la vizaĝoj de viroj inter la komenciĝo de volupto en iliaj okuloj kaj ĝia plenumiĝo.

La skribado okupas longan tempon, sed mi estis en tiu ĉambro nur dum Sinjorino Beguildy povis kalkuli ĝis sesdek. Beguildy timis ke ili ekscios la veron se li permesos al ili tro grandan tempon, tute ne konsciante, povra naivulo, ke neniu el ili kredis eĉ unu vorton de lia fanfaronado. Dum mi ankoraŭ estis svenema pro la ŝoko vidi Kesteron Woodseaves, Beguildy kriis el la kuirejo— “Nu, nu, sinjoroj ĉu mi gjajnis miajn kvin pundojn?”

“Jes, ja, jes, ja!” diras Sinjoro Camperdine, kiu avide rigardis min, “kaj pli, kaj pli!”

Beguildy komencis kanti alian stultan rimon, kio estis signalo ke mi pretu malsupreniri. Neniam virino eniris kelon pli volonte ol mi. Mi surmetis miajn vestojn plejeble rapide, ĉar ni povis aŭdi la skviron displuadi kun Beguildy en la kuirejo.

“Kio do? Kio do? Paroli kun ŝi?” Beguildy diras. “Kiel oni povas paroli kun Sinjorino Venera, jam mortinta antaŭ mil jaroj? Mi revenigis ŝin por vi, tra la pordegon de morto, por kvin pundoj kontantaj, sed mi ne povas reteni ŝin. Ŝi venas marŝante sur aero, en nubo, dum oni povas kalkuli ĝis sesdek, kaj tuj foriras. Ĉar ŝi estas nur bela fantomo, komprenu! Kaj oni devas retrigi ŝin en kandellumo.”

Okazis laŭta ekrido pri tio, kaj dum Sinjoro Camperdine eliris al sia ĉevalo, li kriis— “Mi denove rigardos Veneran iam, Beguildy. Jadi, ŝi havas tre agrablan formon, venu ŝi el kie ajn.”

Dum mi rampis hejmen sub densa reto de vintraj branĉoj, mia koro bategis kiel tiu de novedzino kiam unuafoje ŝia amanto rigardas ŝian belecon. Sed mi ankaŭ hontis, malĝojis, ĉar mi ne estis novedzino, tamen gapis min kaj amoremis min nekonata viro krom la alia kiu estis por mi la mondo kaj ĉio, kvankam mi jam vidis lin nur unu fojon.

Kun miro mi pensis ke dum mi morgaŭ plenumos miajn en- kaj ekster-domajn taskojn, sklavante kvazaŭ viro, farante virtaŭgan laboradon, mi estos, en mia propra animo, la novedzino de la teksisto. Dum kun Gideon mi plugis la frostitan teron, kaj dum mi purigis la brutejon vestite per sakŝtofo kaj lignaj ŝuoj, dum mi staris en la kotplena kortbirdejo donante manĝaĵon al anasoj kaj kokoj, aspektante kiel viro pli ol kiel virino, kaj pli kiel birdtimigilo ol kiel viro, tamen mi estas virino por li, loĝante en la lumo de liaj okuloj, varmiĝante per lia rideto, kaj lia standardo super mi estas amo. Dum mi paŝis nur duonan sulkon malantaŭ Gideon, mi vidis min kuŝi tremoplene enbrake de mia amanto, sveneme kiel ĉe Beguildy. Kvankam miaj manoj estis harditaj kaj fendetiĝintaj kaj mia vizaĝo ruĝigita kaj bruligita de vetero, mi estas, dum mi pensis pri mia amato, floro kaj petalo de floro. Ĉar amo estis Majroso kiu povas ŝanĝi eĉ plej banalan virinon en ian Jancison.

Kaj kvankam mi posedis nur ombron, jes! nur ombron de ombro, kiel oni vidas speguliĝon de nimfeo en la lago, ne kvieta sed ondetanta, tiel ke eĉ la speguliĝo estas distordita kaj ne tute fidebla, tamen ĝi faris la mondon tute nova.

Mi demandis al mi ĉu io okazos en mia ekstera vivo antaŭ ol denove nimfeoj venos, kuŝantaj laŭ la lagorandoj kvazaŭ grandaj gutoj de pala vakso. Nun troviĝis nur imitaĵo, ĉar inter la frostitaj folioj kuŝis lilioj el glacio. Sed kiam mi pensis pri Kester Woodseaves kaj kion li eksignifis, mi kvazaŭ aŭdis kaj vidis, ĉiflanke kaj aliflanke, en la obskura arbaro, sonon kaj glimon de proksimiĝanta printempo. Jen flutalvoko el la kverkarbaro, ekpurpuriĝo en la arbosuproj, tenera flaviĝo de fikarioj en la korvejo. Kiam mi eniris la mansardon, printempo jam estis tie, kvankam tiom fridis ke miaj manoj apenaŭ povis skribi. Tamen mi skribis en mian libron la vortojn “La unua tago de printempo”. Kaj mi skribis tion per plej bona alta manskribo ornamita. Tiel mi ĉiam povos reenmensigi mian duan vidon je mia amato, kaj lian unuan vidon je mi. Li ne nur rigardis min, li rigardis kun favoro kaj sopiro, kaj kvankam mi sciis ke tiel estis nur ĉar la vero estis kaŝita for de li, tamen mi ĝojis pro kion mi havis, kiel ĝojas en vintro birdeto, kiu venas al mano por ricevi paneron, kvankam kiam abundos manĝaĵo ŝi nur mokante kantos de plej alta branĉo.

Mi prenis mian paneron, kaj jen! Ĝi estis la Sinjormanĝo 35 .

35 La Sinjormanĝo estas ĉefceremonio en la Kristana kulturo. Ĝia oficiala nomo estas “Eŭkaristio”. Dum ĝi, pano kaj vino konsekriĝas kaj, laŭ onia kredo, mirakle fariĝas la korpo kaj sango de Jesuo Kristo, kiun oni manĝas por liberigi sin de pekoj.

Ĉapitro 9: Konkroludo

Matene, plugante foran kampon kun Gideon, mi vidis flavajn nuksamentojn en la heĝo, kaj hejmenportis ilin kaj metis ilin en vazon sur mia ŝranko en la mansardo. Mi plukis ilin frue, kaj ligis faskon al ĉiu korno de la bovoj, tiel ke dum tiu tuta tago da mornaspekta vetero la blankaj bovoj tien kaj reen laŭiris la ruĝan kampon, de kiu kelkaj partoj estis blankaj, tiel ke ili aspektis flavaj, kun tremantaj oraj tufoj sur la kapoj, kvazaŭ ĉe foiro. Dum ni maljungis, Gideon diris— “Kion vi celis, ornamante la brutojn?”

“Hodiaŭ estas Majtago,” mi diras.

Gideon aspektis perpleksa, sed li diris, nu, sendube mi amas ŝerci, kaj li ne plendas se nur mi bone laboras.

“Kiam finiĝos ĉi tiu teda plugado, Gideon?” mi diras, ĉar el ĉiuj taskoj mi plej multe malamis tiun, ne pro la plugado mem, sed ĉar ĝi tute etendiĝis super niajn vivojn ĝis ne ekzistis spaco por io alia.

Li plugis febre. Mateniĝe kaj noktiĝe, en frosto kaj pluvo, li estis sur la tero, laboregante, kaj ofte li pli damaĝis ol maldamaĝis la teron. La tuta bieno estu tritika. La tuta grenujo estu plenplena de tritiko. Ni nur kreskigu sufiĉe da greno, li diris kaj ni estos riĉaj antaŭ ol konstati tion. Mi ne povis elteni la novan leĝon, kiu tiom profitigis tritikumadon.

“Tuj kiam ni sufiĉe profitis, foren ni iros, Pru, kaj neniam denove vidos ĉi lokon,” li diris.

“Mi ne povas kompreni tion, Gideon,” mi diris al li. “Se vi fierus pri la bieno, mi komprenus. Sed ja ŝajnas tre strange ke vi elspezas vian tutan tempon kaj forton por la bieno, kiel patrino por infano, sed ne amas ĝin. Estas kvazaŭ patrino ne amas sian infanon, sed nur celas vendi ĝin.”

“Jes, estas tiel, Pru. Domne, mi ne amas teron. Nek mi amas monon. Ne monon mem.”

“Nu kion vi do ja amas?”

“Meti miajn dentojn en ian duraĵon kaj maĉi ĝin. Konkroludi ĝis ne restas ero nek konko krom la mia. Esti reĝo de ĉio, la sola pomo sur la branĉo.”

“Sed pro kio, Gideon?”

“Ĉiam vi demandas ‘pro kio’. Ĉar mi naskiĝis tia kaj mi ne povas aliiĝi.”

Ĉiam ni revenis al tio.

“Gravas restigi ĝustajn regantojn, por ke oni ne ŝanĝu la leĝon antaŭ ol ni akiros sufiĉan monon,” li diris.

Estis kvazaŭ la lando estis lia pupo, kiu komplezu lin kaj metu monon en lian poŝon.

“Kiuj estas la ĝustaj?”

“Kiuj daŭrigas la altan prezon de tritiko.”

“Sed la malriĉuloj senmanĝaj volas malaltan prezon.”

“Ili ridetu kaj eltenu. Ili laboru. Mi laboras, ĉu ne?”

Jadi, li laboris! Li konsistis el nur ostoj kaj muskoloj, kaj kvankam li estis senkompata, li antaŭ ĉio estis senkompata al si mem. Mi diris, ĉu li subtenos Skviron, dum la voĉdontempo, malgraŭ kion diris Fraŭlino Dorabella.

“Jes, mi ne dubas ke mi devas. Li havas multe da tritiko- kampoj, neniam li permesos malaltiĝon de prezoj.”

“Kaj kiam vi ĉesos plugi?”

“Ne antaŭ ol ni aĉetis domon, kaj krome havas monon enbanke.”

“Sed kiam ni jam elplugis la tutan bienon, escepte de la herbejo kiun ni bezonas por la brutoj, vi nepre devos ĉesi.”

“Ne. Se ni ne havos sufiĉe da mono, mi komencos plugi la arbaron.”

“Ho ve, ve ve!” mi diris, ĉar mi volis plori. Li ne povus pli tristige pensi ol pri la arbaro. Ĉar nun estos neniam ripozo por ni, ĉar la tuta arbaro ĉirkaŭ la bieno apartenis al ni, kaj tie troviĝos laboro senfina. Larmoj ruliĝis sur miaj vangoj, kaj mi sentis ilin, fridaj kaj lantaj kiel frida krespuska mallumiĝo.

“Kio ĝenas cin?” diras Gideon. “Ploras? Benu min, kia virino!

Komprenu, knanjo, ni laboras por l’ estonteco.”

“Mi malfidas l’ estontecon,” mi diris. “Ĝi estas kia la branpasteĉo kiun oni donas al infanoj en Lullingford je Kristnasko.

Oni eble ricevas ion, sed plejofte nur moton. Kaj se oni ja ricevas ion, veteblas dek kontraŭ unu ke ĝi ne estas kion oni volas, ĉar kion oni volas ne estas en pasteĉo.”

“Jadi! Kia araĉo da sensencaj vortoj! L’ estonteco estas kia oni faras ĝin.”

“Nu, ne,” mi diras. “Ĝi similas la bluan pejzaĝon kiun veturanto vidas je tagiĝo, kaj li ne scias ĉu ĝi estos agrabla kun bienoj kiuj sorigas fumon kiam la suno sobas, kun manĝo se oni petos, aŭ ĉu ĝi estos sovaĝa erikejo kie li mortos pro malsato kaj frido antaŭ la mateno.”

“Do jen,” diras Gideon “vi malsatas pro la frido, jen via problemo. Vi bezonas tason da forta teo kaj grandan teleron da terpoj kaj lardo. Kaj aŭskultu! Patrino domne batas pleton.”

Povra Patrino amis la vesperojn ĉar ŝi sopiris kompanojn. Ŝi diris ke la tagoj lantegas en la silenta domo, kaj ŝi estis timema, ŝin timigis folifalo aŭ knaro de pordo. Ŝi multfoje petegis min forlasi plugadon kaj resti iom da tempo kun ŝi. Sed mi devis plenumi la volon de Gideon, do mi elpensis komfortigajn rakontojn por ŝi, pri tago kiam ni estos riĉaj, kun geservistoj kaj kuireja knabino kaj sen porkoj. Tio iomete feliĉigis ŝin, sed baldaŭ ŝi suspiris kaj skuis sian kapon.

“Malbaldaŭe, malbaldaŭe, Pru! Eble mi ne ĝisvivos. Mi preferas ke la nuna vivo plifaciliĝu, kara. Mi abomenas gardi porkojn en la arbaro. Miaj povraj kruroj doloregas, kaj kiam mi sidiĝas reŭmamismo atakas min. Kaj la porkoj senĉese disvagadas en akvo, kaj sekve miaj piedoj ĉiam malsekas. Mi preferas malpli da geservistoj estontece kaj malpli da porkoj nuntempe. Mi preferas malpli da kompanoj tiam kaj iom pli nun. Tio okazos malbaldaŭ, kaj neniel pli kontentigos ol la multaj loĝejoj en Paradizo. Tion diru al li, Pru. Diru al Sarn, mia filo, ke mi preferas kelketon nun kaj malpli en venontaj jaroj.”

“Jes mi diros al li, Patrino, kaj vi pensu pri la tempo kiam ni ĉesos plugadi.”

“Sarn neniam ĉesos plugadi. Aŭ, se jes, tamen li trovos alian laboron. Tia li estas, li ne povas ripozi. Li similas viron pri kiu mi aŭdis, kiu rajdis senhalte trans la landon por liveri timigan informon, eluzante ĉevalojn kaj aĉetante novajn, kun nur unusola penso: atingi la celatan lokon. Kaj li atingis tien kaj diris la informon, sed lia menso estis jam fiksita kaj li ne povis halti, do li rajdadis senĉese, senripoze, kaŭriĝinte kaj vipante la ĉevalon tage kaj nokte, nenien irante kun neniu informo. Oni diras ke li ankoraŭ rajdas. Mi diras al vi, Pru, ke estus pli bone, multe pli bone, por ni kaj ankaŭ por li, se mia filo Sarn estus naskita idiota, kaj ludus per koloraj ŝtonoj kaj tredus fadenon tra lekantojn.”

Ŝi aspektis stranga, starante tie en la gregejo, kun siaj longa stango kaj ruĝa ŝalo kaj la buŝo tremanta kaj la okuloj brilantaj kiel de profeto, kaj grandaj malgrasaj porkoj gruntadis kaj fosadis ĉirkaŭ ŝi, kaj Lago Sarn estis fono kvazaŭ bluvitro ĉirkaŭ figuro en kirkfenestro. Mi demandis min ĉu iam troviĝas porkoj en kirkfenestroj, en bildoj pri la Erarinta Filo, kaj mi ne povis ne iomete ridi kompate, pensante ke jen Erarinta Patrino 36 , kaj kiom ni ĝojus se ankaŭ Gideon estus iomete pro malŝparado Erarinta.

“Pro kial vi ridas?” ŝi diras.

“Nur penso ke vi estas la Erarinta Patrino.”

“Mi ne komprenas. Mi ne povas kompreni eĉ unu el miaj du infanoj. Ho ve! Sed estas kruele, Pru, ke vi ridas dum mi ploras.”

Povra Patrino! Fojfoje ŝi prave parolis. Ŝi trovis vortojn por mia propra plendo pri mondo kiu ridas kvankam mi ploras.

“Nu, nu, mi diros al Gideon,” mi diris.

Jen unu el la strangaj cirkonstancoj de nia vivo ke mi estas peranto kiu portas mesaĝojn de Patrino al filo. Ŝi ne kuraĝis ekparoli, nek fronti lian fridan, ŝtalan rigardon.

Sekvamatene mi parolis al Gideon. Kiel ĉiam, li estis en kampo antaŭ ol mi venis. Estis froste kaj nebule, tiel ke la plugita tero similis senbrilan spegulon, aŭ la lagon kiam la ĉielo estas nube kovrita, glima sed ne solida. Kie froste estis, kaj la suno brilis, la kampoj estis poluritaj, kiel akvo de la lago glimanta.

36 Unu el la rakontoj atribuitaj al Jesuo en la Biblio temas pri la “Erarinta Filo”, junulo kiu antaŭprenas sian heredaĵon de sia patro kaj forvojaĝas sendiskriminacie elspezi ĝin. Poste li revenas al sia patro kaj pardonpetas pro sia mis- kaj fi-agado. Lia patro ne nur pardonas lin sed ankaŭ honoras lin ĉar la “perdito” retroviĝis. En la angla lingvo la nomo de tiu rakonto “Prodigal Son” fariĝis sinonimo de “senrespondeculo”.

Gideon kaj la bovoj marŝadis lante, aspektante eta solida obskura bildo en solecaj kampoj. Tio enmensigis en mi nigrajn figurojn el kverkligno ĉizitajn sur gablopintoj de kelkaj domoj en Lullingford, ĉiam aspektantaj tre malhelaj kontraŭ la ĉielo. La spiraĵo de la bovoj kaj la vaporo el iliaj korpoj staris ĉirkaŭ ili kaj enfermis ilin, tiel ke irante tien kaj reen ili aspektis ronda kaj aparta bildo pri iu moviĝanta en la kampovasto.

“Gideon,” mi diras “Patrino malbone fartas. Ŝi bezonas ripozon.

Dungu knabon por prizorgi la porkojn en la arbaro.”

“Knabon! Domne, kiun knabon?”

“Eble Tim de Muelisto. Li estas nur sepjara, sed li povus gardi porkojn kaj mi donus al li manĝojn.”

“Kio! Manĝigi grandan sepjaran knabon ĉiutage en la semajno escepte dimanĉojn? Ĉu vi frenezas, Pru?”

“Patrino estas tre trista kaj nebone fartas. Ŝi bezonas ripozon kaj kompanojn dum siaj antaŭmortaj jaroj, kaj iom da komforto.”

“Ĉu mi ne laboras por tio? Ĉu ŝi ne havos geservistojn, kaj ĉion bonan, kaj benkon en la kirko, kaj veran porcelanon?”

“Aĥ! En estontaj jaroj, se ŝi ĝisvivos. Sed eblas ke ne. Urĝas jam nun.”

“De nenio ŝi suferas. Ŝi povas tute senĝene vivi. Ŝi spiras bonan aeron dum ŝi gardas porkojn, kaj ŝi povas klini sin super la fajro vespere por mildigi sian reŭmamismon.”

“Sed ŝi estas trista, knaĉjo. Ŝi volas min pli ofta en la hejmo.”

“Nu, vi estos tie post la fino de plugado.”

“Tre longa tago. Sed okazu kio ajn, nepre dungu knabon por prizorgi la porkojn.”

“Nepre, nepre? Kiel vi rajtas diri tion al mi? Mi estas la mastro de Sarn.”

“Vi ne rajtas peli Patrinon al morto kiam ŝi estas olda kaj suferanta.”

Gideon celigis al mi sian velkigan rigardon.

“Eble,” li diras, tre lante kaj amare, “eble vi akceptos edziniĝi kaj tiel estigi knabon ĉe Sarn por gardi la porkojn. Se iu volos cin.”

Li prenis la tenilojn de la plugilo kaj laŭiris sulkon. Longa restado en la mansardo necesis por ellavi tiujn vortojn, sed la potenco tiea ellavis ilin, fine. Mi pardonis Gideonon, ĉar li maldormis dum tiom da noktoj pro ŝafnaskiĝoj. Ĉar la ŝafidnaskiĝa tempo estas tre malfacila por ŝafisto. En la nokta nigreco, dum la morta parto de la jaro, kiam koboldas, li devis maldormi kaj laboradi tutsola. Dum nebulo ĉirkaŭas lin kiel mortotuko, kaj frostaj ventoj kiel mortofrido, kaj neĝo flustras, kaj aŭdiĝas krio ĉiflanke de la arbaro kaj ululo aliflanke, ŝafgardisto devas maldormi, kvankam la plaĉaj agoj de la tago estas jam falditaj kaj enŝrankigitaj kaj komfortigaj sonoj kaj okupiĝo en la domo kaj gregejo kvietiĝis, kaj fantomoj estas fortaj kaj amasigas sin sur la orienta vento kaj sur la norda, kaj neniu povas kontraŭi ilin. Do kiam Gideon amare parolis al mi mi nur pasigis pli da tempo en la mansardo. Estis agrable tie dum printempo alproksimiĝis, kaj estis telero da primoloj surtable kaj varma vento enblovis. Aprilo venis kiam ni ankoraŭ plugadis, kaj mi tiom kutimiĝis al tio ke mi ne plu lacis, kaj mi ĝuis ĝin, kaj plugante kantis al mi. Estis plaĉege laŭiri ruĝan sulkon dum la soko forte entranĉis rigidan teron kaj arĝente brilis. Estis bele rigardi la bluajn montetojn de Lullingford, kaj inter ili kaj mi vidi la kverk- kaj larik- kaj salik-arbarojn burĝonantajn, kvazaŭ varma vento blovis el tie kaj vokis la foliojn. Ankaŭ estis agrable rigardi la frugilegojn laŭvice sekvi miajn kalkanojn, kvazaŭ poluritaj per morelobroso, kaj denove vidi la foririntajn birdojn, kaj aŭdi turdojn kanti sovaĝe kaj dolĉe, kaj vanelojn ŝanĝi sian vintran krion kontraŭ io pli varma. Nun estis violoj eltirendaj por vendi, kaj dafodandiloj en angulo sub hederheĝo, kaj falditaj ruĝetaj burĝonoj kiaj pugnetoj de beboj en pomarboj.

Patrino iom gajiĝis, kaj iun tagon dum ni trinkis teon apud la fenestro, kun bukedo da keirantoj sur la tablo, ŝi diris— “Ni venigos la teksiston.”

Mi spasme spiretis kaj singultis. Patrino demandis kio estas al mi.

“Nenio, nenio, sed kial ne la helpanton de la teksisto? Estus malpli koste.”

“Mi ŝatas plej bonan teksadon.”

Mi enreviĝis, ĉar se Kester teksos por ni li devos veni en la mansardon, paŝi tien kaj reen ĉirkaŭ la teksokadron, rigardi tra mian etan fenestron, alproprigi al si la lokon, tiel ke mi poste havos lin tie por ĉiam. Tamen mi ankoraŭ ne povis toleri pensi ke li vidos min, kaj mi argumentis por venigi la asistanton de la teksisto ĝis Gideon kredis ke mi amas tiu asistanton, kvankam oni diris ke li estas simpla kaj krom tio li havas dek kvar infanojn. Sed Patrino surmetis siajn okulvitrojn kaj rigardadis min, kaj sorŝovis ilin kaj rerigardis min, kaj metis ilin en ĝustan pozicion por rigardi triafoje.

“Ni venigos la teksiston,” ŝi diris kaj tio estis definitiva.

La sekvan tagon Jancis enkuris tute afliktite por diri ke Beguildy intencas irigi ŝin al la dungfoiro je Majtago, krom se Gideon povos malebligi tion. Ŝi eniris la laktejon dum mi faradis buteron, kaj ŝi diris— “O, Pru, la juna sinjora moŝto revenis, kaj min li obstine deziregas, pli vere: vin!”

Ŝi iomete subridis dum sia plorado.

“Kaj Patro diras ke mi elektu inter li kaj la dungfoiro. Por tri jaroj, Pru. Mi devos kontrakti kiel melkistino aŭ kuireja knabino tri jarojn, se Gideon ne proponos edzinigi min nun.”

“Gideon rifuzos, kara, li obstinas pri plugado. Nenio formovos lin de tio.”

“Sed mi ne haltigus ĝin.”

“Vi estus plia buŝo manĝigenda. Kaj se vi malsaniĝus—”

“Ne mi. Mi estas pli forta ol mi aspektas.”

“Ne eblas antaŭscii, Jancis. Kiam oni edziniĝas oni komencas Ludon de Blinduloj kiu finiĝos—nu, oni ne povas antaŭscii kiel.

Kaj se ekestos etuloj, kio okazos pri la mono kiun Gideon insistas nepre akiri?”

“Ho ve! Mi ne povas elteni, Pru. Mi elkore amas Gideonon, kaj apartiĝi estos eble sama kiel neniam renkontiĝi.”

“Nu, diskutu kun Gideon.”

“Kaj ĉu vi enmetos vorton saĝece?”

“Jes, mi enmetos vorton. Sed kion li ne farus por vi, sia kara konato, li ne farus por mi, kiu estas nur lia sklavigita fratino.”

Ĝuste tiam Gideon transpaŝis la gregejon por preni buterlakton por la porkoj.

Li staris en la pordo de la laktejo, kaj laŭ mia opinio estis ne mirige ke ŝi amas lin, ĉar en sia kitelo kaj la kuloto el ledo, kun la nigra kapo senĉapa kaj la okuloj brilantaj al Jancis, li estis pli bela viro ol oni renkontus en eĉ dek komunumoj. Kaj mi pensis, ĉirkaŭrigardante la laktejon, ke ĝi estas kiel eble plej dezirinda loko por edziĝpeto. La suno enbrilis oblikve, kvankam dum plimulto de la tago la laktejo estis en ombroj. La malseketaj ruĝaj plankoŝtonoj kaj grandaj brunaj pelvegoj donis multan koloron al la loko, kaj la flavaj kremo kaj butero kaj la stakoj da fromaĝoj estis brilaj kiel ranunkoloj kaj primoloj. Jancis bone harmoniis kun ili, pro sia bela flava hararo kaj vizaĝo ruĝiĝanta kiam ŝi vidis Gideonon. En sia ruĝeta robo ŝi similis rozon. Eksterfenestre, en la ruĝete burĝonanta majarbusto, turdo kantis. Mi enmensas ĉion tute klare, kaj estus tiel eĉ se ĝi ne estus skribita en mia libro.

“Vi fruas,” diras Gideon.

“Kaj bonvenas?”

“Ho, aĥ! Certe vi estas bonvena.”

Ŝi rigardis min petoleme kvazaŭ petante permeson, kaj staris sur siaj piedpintoj por ke Gideon kisu ŝin.

“Mi havas informon,” ŝi diras. “Bonan informon aŭ malbonan laŭ via opinio.”

“Mia?”

“Jes, Sarn, jen...Patro diras ke mi devas—”

Ŝi rigardis min kvazaŭ senhelpa.

“Beguildy volas vendi ĉi infanon, Gideon. Kial ne rekte paroli?

Li volas vendi ŝin al juna Camperdine por ĉi ties plezuro.”

Jancis kaŝis sian vizaĝoj enmane.

“Kaj se ŝi rifuzos, ŝi devos dungiĝi kiel kuireja knabino en la Majfoiro, kaj esti metiligita tri jarojn.”

“Kio! Vendi mian knabinon? Beguildy vendos mian knabinon?

Domne, mi volonte dronigos lin pro tio.”

“Li ankoraŭ ne vendis, ŝin Gideon.”

“Des pli bone por li.”

“Sed ŝi estos ligita tri jarojn laŭkontrakte en fora loko preter Lullingford.”

Gideon klinis sin kaj fortiris ŝiajn manojn kaj rigardis furioze ŝian vizaĝon.

“Ĉu vi estas fidela al mi?” li diras. “Domne, se vi perdis vian himenon per juna Camperdine, mi hakbuĉos lin. Jes! Kaj vin mi strangolos!”

“Ne, ne, Sarn! Mi ne, mi ne,” ŝi krias. “Mi estas fidela al vi, Sarn, ja vere.”

“Sed kion ŝi faru Gideon? Se ŝi ne fariĝos amoranto de tiu junulo ŝi devos foriri.”

“Mi ne povus toleri foriri.”

Ŝi denove ekploris. Mi atendis por ke Gideon parolu, sed li diris nenion.

“Ekzistas alia eblo, Gideon.”

Mi parolis kaĵole. ĉar mi sciis ke li devas decidi ne nur por si sed ankaŭ por ŝi. Eblis al li ĉitage elekti bonan vojon por ambaŭ.

Alvenis unu el la oportunoj en la vivo de Gideon kiam li povos elekti sian benon, la vojon de amo kaj feliĉaj tagoj kie kreskas pajgloj, la ŝlosiloj de Ĉielo, aŭ la vojon de strangaj serpentumoj, kie troviĝas la terura veneno, la veneno kara, kiu elsuĉas la vivsangon.

Ankaŭ Jancis ŝajne rekonis ke iliaj vivoj iel dependas de ĉi tiu momento. Ŝi klinis sin kaj kisis lian manon, kaj diris per milda, raŭka voĉo— “O, estu mia amanto, Sarn!”

Gideon eligis ian ĝemon.

“Mi scias kien vi trenas min, Pru,” li diris, “kun viaj okuloj fikse turnitaj al mi. Vi sobtrenas min al malriĉeco kaj perdo de ĉio pri kio mi revis.”

“Mi laboros duoble, knaĉjo,” mi diris.

“Kiel utilus? Vi ja bone scias kio okazus. Ĉu viro povus agi alie kun tia belulino kiel edzino? Buŝoj plenigendaj, buŝoj plenigendaj.

Neniam, neniu luksa domego nek geservistoj nek benko en kirko.

Neniom da mono por vi. Neniu ĉasbalo por Jancis. Nenia saluton – mi – ĝojas – revidi – vin inter la junkroj por mi. Se iam ni gajnos monon, tio estos nur post jaroj kaj jaroj. Ni perdos la domon kaj nur sencele laborados kaj formanĝos ĉion lukritan. Viro kun edzino kaj familio neniam prosperas. Li devas antaŭe gajni monon.”

“Sed, knaĉjo, ĉu vi ne pli bone laborus se vi estus feliĉa kaj ankaŭ Jancis feliĉus?”

“Nu, ne. Feliĉo kaj pigremo ĝemelas. Se oni volas labori, oni devas esti nek morna nek gaja. Oni devas pensi nur pri laboro kaj nenio alia. Plue, se mi nun prenus Jancison, spite de la deziro de juna Camperdine, li mem kontraŭstarus min kaj incitus la junkraron kontraŭ min. Ne grave kio tiel amfrenezigis tiun viron, tio nun estas fakto kaj ni devas gardi nin.”

Li rigardis Jancison suspekteme, kaj ŝi perokule petegis min klarigi ĉion, sed tion mi ne povis. Mi faris multon por Jancis, sed ĉi tio estus troa. Ĉar mi timis ke se mi ion dirus, informo pri la afero atingus Kesteron Woodseaves. Jancis jam promesis ke neniu scios, krom Gideon se urĝe necesos informi lin. Do mi silentis, kaj mi ne povas kredi ke gravis, ĉar paroli nur prokrastus la sorton, kaj Beguildy jam decidis pri Jancis, kaj se ne estus la juna skviro do estus iu alia. Estis plej dezirinde ke Gideon decidu unufoje por ĉiam, kaj se li ĝuste elektos, li kaj Jancis povos nupti, kaj Beguildy ne plu povos fari aliajn planojn.

“Vi nur prokrastus riĉiĝon dum mallonga tempo, Gideon,” mi diris.

“Ne. Tio prokrastus ĝin por ĉiam. Plej bone estos prokrasti la nupton. Ni atendos trijare. Tio donos al ni oportunon akiri riĉon.

Kvankam mi ne volas prokraston.”

Li eksilentis kaj rigardis Jancison. Mi povis vidi sopiregon en lia vizaĝo, kaj li forte tremis. Estis strange vidi tian fortegulon tremi kiel virino kiu ĵus vidis fantomon.

Li komencis paŝi al Jancis, kaj mi komencis eliri, ĉar mi kredis ke li ĉirkaŭbrakumos ŝin kaj ĉio estos bona. Sed subite li murmuris— “Ne, ne!” kaj retiris sin. Post tio li diris— “Vi ne havus robon el sateno por danci en la ĉasbalo, Jancis. Vi tion bedaŭrus.”

“Aĥ.”

“Nu se vi estos melkistino aŭ io alia, vi sopiros ĝin samkiel mi.

Trijar’ ne estas longa. Antaŭ trijar’ la plugtero produktos bone, kaj ni rikoltos kion ni semis.”

“Ke kara Dio malpermesu!” mi diras.

Gideon ekfuriozis, kvankam mi neniam povis kompreni la kialon, kaj kriis— “Kial tio, do? Kial tio? Mi plene kontentas rikolti kion mi semis.”

“Sed ne la venenon, Gideon? Ne se temas pri la veneno kara pri kiu mi legis en libro pruntita al mi de la Vikario. Knaĉjo, vi ne volas inter tritiko tion kio kreskas en infero, ĉu?”

“Kio ajn ĝi estas,” li diras “se mi semos ĝin kaj ĝi portos al mi kion mi volas, mi bonvenigos ĝin.”

Venis softa plorsingulto de Jancis, kaj kiam mi rigardis ŝin mi vidis preter ŝia ora kapo la printempan tagon tute nubkovrita kaj la dornarbon batata de subita vento.

“Plejbonus hejmeniri, mia kara,” mi diras. “Pretiĝas tempesto.”

“Mi venos dimanĉe, kaj diros al via paĉjo kion mi opinias pri li,”

diris Gideon.

“Ne, ne kolerigu lin!”

“Kial gravas al mi lia kolero?”

“O!” ŝi kriis “ĉio estas kiel mi ne volas. Kial oni ne povas vivi trankvile kaj pacame? Kial vi devas tiom obstini, Sarn? Aŭdu la venton leviĝi! Mi antaŭsentas malbonon.”

Ŝi denove ekploris, kaŝante la vizaĝon per sia antaŭtuko.

“O, mi volis elsendi invitojn kaj esti anoncita en la kirko,” ŝi diris samkiel antaŭe ŝi kutimis diri “O, mi volis ludi Verda Gruzo”.

Gideon subite ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis ŝin, sed li ne ŝanĝis sian decidon. Kiam li decidiĝis, nenio povis aliigi lin.

“Mi devas foriri,” ŝi diris. “Venu por ĝisi min, Sarn.”

Dum ili eliris, mi vidis ŝin tordi la manojn kaj aŭdis ŝin diri— “O, mi vidas senluman vojon kiu sobas en la akvon. Kaj la suno estingiĝis. O, Sarn, ne devigu min laŭiri tiun vojon!”

Kaj post minuto ŝi malaperis kvazaŭ fantomo en la sovaĝan, senluman, ŝtorman arbaron.

LIBRO TRI

Ĉapitro 1: Dungfoiro

Je Majtago, ĉar ni havis grandan kvanton por la foiro, mi denove pruntis la poneon de la Muelejo kaj ekiris kun Gideon tre frue, dum la purpuraj floroj kaj verdaj folioj de la siringoj estis ankoraŭ grize nebulaj. La antaŭan vesperon mi plukis iom da siringo por vendi, do ni rajdis ĉirkaŭataj de ĝiaj suspirado kaj belodoro. Estis tre kvieta mateno. Neniu venta spireto movis la junajn ruĝajn kverkofoliojn, kaj eĉ la arĝentaj betuloj, kiuj moviĝas kaj tremas en ĉiu brizo, kiel ankaŭ akvaj plantaĉoj apud la lago, estis senmovaj kiel plantaĉoj profunde subakvaj kien neniam venas ondeto. Krom niaj hufbatoj sur la malseka silika vojo, aŭdiĝis neniu sono nek el la grizaj kampoj ambaŭflankaj nek el la akvo, la arbaro aŭ la ĉielo. Tiel serene! Ŝajnis al mi ke miraklo povus okazi dum tia tago. La tagiĝo ne povus pli deteni sian spiron se la Fina Juĝo okazus tiun vesperon kaj la mortintoj leviĝus.

Kiam venis koloro en la heĝojn, la veronikoj, kiuj tie abundis, rigardis nin tre simple kaj senkulpe, kvazaŭ miloj da bluokulaj infanoj rigardantaj nian preteriron. De la ulumoj kiuj franĝis la vojon pendis flavaj amentoj. Pretere staris la montetoj, konsistaj el safiroj kiel en Nova Jerusalemo 37 , en serena vetero sub ĉielo sur kiu troviĝis eĉ ne unu nubo. Nek birdo nek fadeno de fumeca nebulo movetiĝis sur la tuta ebenaĵo. Ŝajnis al mi, rajdanta senparole apud Gideon, dum li faltis la brovojn malplezure, pro pensado pri Beguildy, ke la mondo similis al granda aperta libro kun belaj paĝoj kiujn ĉiuj povas legi. Tamen la manskribo estis sekreta kiel en kelkaj libroj de Beguildy kiujn li neniam forŝlosis, sciante ke ili estas sekuraj. Ĉar verdire ĉiu arbo kaj arbusto kaj floreto kaj muskotigo, ĉiu herbo ĉu dolĉa ĉu amara, birdo sulkiganta la aeron kaj vermo traboranta la teron, ĉiu besto peze strebanta efektivigi sian vivon, al ni estas enigmo sen solvo. Ni ne

37 En “Apokalipso” estas detala priskribo pri Nova Jerusalemo kiun Dio konstruos post la finiĝo de la mondo.

scias kion ili faras. Kaj tuta ĉi tiu universo kiu ŝajnas tutkvieta similas dormantan turbon, kiu ŝajnas senmoviĝa pro sia rapidego.

Sed kial ĝi rotacias, kaj kion ni kaj ĉiuj kreitoj faras en ĝia kapturna firmeco, tion ni ne scias.

Mi diris al Gideon ke similas al libro.

“Libro?” li diras. “Ne, mi ne vidas libron. Sed mi vidas abundan bonan grundon neuzatan, el kiu povus kreski tritiko.”

Do ni vidas en la skribo de Dio kion ni emas vidi, kaj nenion alian.

Ni atingis sovaĝan pirarbon kiu frue floris, kaj ĝi enmensigis en mi Jancison.

“Nu mi demandas al mi,” mi diris “kie Jancis dormos ĉinokte?”

“Ĉe Grimbleoj.”

“Kiel vi scias?”

“Mi scias ĉar mi ordonas. Sinjorino Grimble konstante ŝanĝas melkistinojn, kaj mi aŭdis ke ŝi bezonas novan ĉijare.”

“Estas tre fore, Gideon.”

“Des malpli malbone, ĉar ŝi estos for de juna Camperdine.”

“Ŝi estos ege solsenta.”

“Vi skribu por mi leteron al ŝi de tempo al tempo.”

“Volonte. Sed kiel ŝi respondos?”

Gideon parolis triumfoplene.

“Ĉe tiom granda bieno oni dungas la teksiston ĉiu-unu--du- monate. Teksisto povos skribi por Jancis.”

“Kio?” mi diras spasmospire, sciante ke mi diros tiun nomon.

“Kio? Sinjoro Woodseaves?”

“Neniu alia.”

Nu! Jen stranga sortopetolo! Mi skribos leterojn kiujn legos mia amato, kaj li skribos leterojn kiujn mi legos ĉiujn kelksemajnojn. Mi lasis la poneon iri laŭplaĉe, kaj ni postiĝis ĉar la Muelejponeo similis al la Muelejhomoj, kaj ĉiam kondutis morne kaj kviete, kvazaŭ multe senkuraĝigita.

Dum somerotagoj, venos leteroj skribitaj laŭ liaj propraj maniero kaj parolturnoj. Lia mano lante re- kaj re-moviĝos sur ĉiu paĝo, dum li rigardos la literformojn per tiuj longaformaj bluaj okuloj kiuj traboras al la kerno de la koro. Kompreneble ili estos leteroj al iu alia de iu alia, kaj ĉio estos renversita, ĉar liaj leteroj estos por Gideon en la nomo de Jancis, kaj la miaj al Jancis en la nomo de Gideon. Ĉio estos konfuzoplena kaj tordita kaj renversita kiel la nimfeombroj en la lago, malgraŭ mia volo ke ĝi estu klara kaj reala. Tamen mi povos malkaŝe paroligi mian koron. Mi povos diri kion mi neniam aŭdacis diri. Mi povos nudigi mian animon antaŭ li tiom kiom antaŭe mian korpon, ĉar nur liaj okuloj legos miajn leterojn. Mia animo ne indis fanfaronadon, tamen mi ege deziris montri ĝin. Jen vere stranga, tamen ĉiam trovebla sinteno de geamantoj. Mi ne povis ne ridi pensante kiel ridinda Gideon aspektos vestita per mia animo, kaj kiom senkomprena pro mirego estos Jancis, aŭskultante erojn el leteroj de Gideon kiujn neniu anĝelo aŭ diablo povus devigi lin diri, kaj ke ŝi faltos la frunton kaj demandos al si ĉu Teksisto mokas ŝin, kaj poste ŝi pensos “Nu, oni ne estas kiel kutime kiam skribante”. Mi ridadis pri ĉi ĉio kiam mi ekaŭdis Gideonon krii— “Atent’! Atent’! Kien ci iras? Poneo metos piedon en foson kaj rompos kruron, kaj ankaŭ ĉiujn ovojn en via korbo. Kio estas al vi, ĉu sonĝas?”

Tro lastamomente li avertis min. Poneo kaj mi grimpis el fosaĵo nur tre pene kaj pluiris, iom honte kaj tre malfiere kaj zorge.

Subite trafis min penso ke mi vidos la menson de Kester en tiuj leteroj, malkaŝan kiel la ĉielo. Mi konos lin kvazaŭ mi loĝas kun li.

Ĉar ne per kiom parolas, sed per kion signifas la parolo, oni konas personon. Samkiel ne la longo kaj la larĝo de vestaĵo varmigas, sed la kvalito de la ŝtofo. Mi trovos lin en ĉio skribita. Ĉar oni ne povas skribi eĉ vorton sen montri sin—per la vortoj elektitaj kaj la formo de la literoj kaj ĉu la skribo estas alta aŭ basa, simpla aŭ ornamita.

Estas kia la ludo Mi vidas..., kaj ne troviĝas kaŝejo. Mi pensis ke Sinjoro Woodseaves marŝos hejmon, kontenta ĉar li komplezis, kaj tre kontenta malŝlosi propran pordon, bruligi propran fajron, kaj teni sin al si. Tamen li jam montris sin al mi, permesis min eniri la domon de lia menso, invitis min sidiĝi apud la fajro de lia plena komplezo.

Li enkondukis min en noblan domon Kaj lia standardo super mi estis amo.

“Pru!” kriis Gideon. “Domnu la knabinon! Ja domnu la knabinon! Poneo metis piedon inter la rimenojn kaj la dentojn en la herbaĵon kaj jen mi deviĝis retroveni duonan mejlon. Kaj ja estas foirtago! Kio estas al vi? Ĉu vi misfartas? Jadi! Oni supozus vin amanta!”

Post tio Poneo kaj mi estis tre atentemaj. Ni pensadis nur pri la vojo kaj la foiro, kaj ĉar oni ĉiam venas, finfine, al la loko pri kiu oni pensas, ni atingis Lullingfordon kaj trovis ke la Dungfoiro ĝuste nun komenciĝas.

Longa vico da gejunuloj, kaj aliaj ne tre junaj, venintaj por esti dungitaj, komenciĝis apud nia stando. Ĉiu portis signon de sia metio. Kuiristino portis grandan lignan kuleron, kaj kiam la junuloj estis tro impertinentaj ŝi batis ilin sur la kapon per ĝia plato. Brutpelistoj portis vipojn, heĝistoj hokegojn, ĝardenistoj fosilojn. Bovgardistoj portis brilajn stanajn laktositelojn, pajlotegmentistoj pajlofaskojn. Forĝisto portis hufferon en sia ĉapelo, kaj ĉeestis du-tri da ili ĉar kelkaj grandaj bienoj kune dungis forĝiston porjare. Ŝafistoj portis hokbastonojn kaj intendantoj lanternojn por montri ke ili atentos forĉasi rabistojn ankaŭ malfrue en la nokto. Kvankam, kiel diris Gideon, havi lanternon ne pli promesas ke oni elmetos eĉ nazon eksteren de la litkovriloj dum mallumo ol promesas viro kiu dimanĉe akordas kun la teksto “Ne deziru la domon de via proksimulo” ke dum aliaj tagoj de la semajno li ne strebos akiri ĝin. Kio ja estis celo de Gideon mem.

Ĉeestis tajloroj kaj teksistoj, lankardistoj kaj ankaŭ ŝuflikistoj, ĉar la bienposedantoj kuniĝis por dungi ankaŭ ilin. Lankardisto havis buklegon da tinkturita lano, kaj tajloroj petoladis kurante laŭlonge de vico da junulinoj al kiuj ili minacis tonde kurtigi la jupojn.

Jancis ridis kun la aliaj, sed mi povis vidi ke ŝi antaŭe ploris. Ŝi vere estis belaspekta en desegnokovrita robo kaj kufo, kaj portante tabureton de melkistino. Ili estis alloga grupo de junulinoj, domservistinoj kun balailoj surŝultre, lavistinoj kun kirlostangoj.

Estis ne mirige ke kelkfoje juna farmisto, kiu bezonis nek kuiristinon nek melkistinon, restis tie, kaj ekpensis ke li bezonas edzinon.

“Jen Grimble,” diris Gideon. “Mi estis certa ke li venos, pro la taŭroludo. Laŭdire li havas novan hundon, ferocan kiel fajro.”

Preskaŭ ĉiam okazis taŭroludo post la Majfoiro, kaj mi tute ne povis elteni ĝin. Mi rigardis al kie Gideon fingromontris kaj vidis Sinjoron Grimble, viro kun longa nazo kiu aspektis kvazaŭ li puŝas ĝin en ĉies aferojn kaj okazigas malagrablon.

“Ĉu jen lia edzino?” mi diris.

Gideon rigardis la virinon, kiu similis pupon el zingibrokuko, maldika kaj pale bakita, kun okuloj el riboj. Li diris ke ŝi estas tiu.

“Tre avara, kaj severa,” mi diris.

“Nu, Jancis bezonas multan severon. Belulinoj ĉiam estas pigraj. Kaj ŝi kutimas malsati enhajme. Ŝi certigos ke ŝi ne tro malsatos.”

Li ŝajnis tutene ĝenita.

“Ŝi estus multege pli kontenta ĉe eta bieno kie bonkoraj homoj milde traktus ŝin,” mi diris. “Por kial vi volas ŝin ĉe Grimbleoj?”

“Pli da mono. Ili pagas pli multe ol malpli riĉaj uloj. Ni devas plejatenti tion.”

“La veneno!” mi flustris. “La veneno kara!”

Ĉar vere ĉi tiu parolado pri mono komencis tedi min kiel konstante ripetata kanto ekdekomence malamata. Gideon jam parolis al Skviro Grimble pri Jancis, do, ĉar ŝi neniam kuraĝis kontraŭi lin, ŝi geste alvokis Beguildyn kaj diris— “La edzino de Sinjoro Grimble dungos min, Patro, se vi permesos.”

“Ho ŝi ja, ĉu? Kaj kiom vi pagos al mi por tri jaroj da l’ knabino?”

“Dek ok pundojn.”

“Diru dudek kaj vi havos ŝin.”

“Ne, ne, jen tro.”

“Ŝi scias labori, kiam ŝi volas. Ŝi fortas. Se vi pagos dudek mi permesos bati ŝin se ŝi obstinos.”

“Se vi metos fingron sur mian knabinon vi bedaŭros,” diris Gideon. “Kaj ŝi ricevos la monon, ne vi, Beguildy!”

“Aŭdu, aŭdu! Ĉu oni iam aŭdis tian parolon? Ulo naskita sub la tripenca planedo kaj kiu dormas survizaĝe kaj finfine dronos!”

Gideon ekfuriozis kaj bategis lin per manplato kaj Beguildy kriis — “Mi repagos! Mi repagos pro tio! Damniĝu vi! Preciza kopio de via patro vi estas. ‘Vi ŝuldas al mi kronon,’ li diras, rajdante preter min sur ventobloveto. Kaj vi ne scias lasi trankvila min nek mian familion. Damniĝu vi! Dum semado kaj rikoltado. En paŝtejoj kaj domoj. Per fajro kaj per akvo! Vaksan viron! Mi faros el vakso vireton ĉinokte, kaj nomos ĝin Sarn. Lante lante ĝi konsumiĝos— Sarn pekmanĝanto!”

Gideon rigardis lin, senmove. La ĉeestantoj iomete fortiris sin, timante ili ne sciis kion. En tiu momento puŝkubutumis sin tra la homamason la juna skviro, la nevo de Sinjoro Camperdine.

“Mi aŭdis,” li diras al Beguildy “ke Venera venos al la Dungfoiro. Mia onklino bezonas servistinon por la provizejo, kaj mi venis por trovi ĉu Venera—”

“Se vi serĉas Jancison Beguildyn, sinjoro” diras Gideon, parolante rapide,” ŝi jam estas kontraktita.”

“Kion? Tiom frue?”

“Jes, al bienisto tre fora.”

Li fikse rigardis Sinjoron Camperdineon, kaj Sinjoro Camperdine egalfikse rigardis lin.

“Tio multe ĉagrenos,” diras Sinjoro Camperdine, “mian onklinon.”

“Via moŝta onklino, sinjoro” diras Gideon tre seke, “baldaŭ trovos alian servistinon. Neniam ŝi longe emas al iu ajn—pardonu mian aŭdacan diron—ne via moŝta onklino, sinjoro!”

La juna skviro faltis la brovojn, sed kiam li ĉirkaŭrigardis kaj vidis nur Jancison, malaltan kaj grasetan, li supozis ke la dezirata knabino jam foriris, kaj tial plia displuado nur malŝparos tempon.

Li suspiris kaj diris al si— “Sekve malaperas Venera!” kaj foriris. Kaj tre ĝoja estis mi vidante lian dorson.

Beguildy kaj Jancis iris al taverno kun Grimbleoj por subskribi metilernan kontrakton kiu ligos Jancison tri jarojn. Ŝi foriros kun ili tiun nokton. Ĝis tiam ŝi estos libera, kaj Gideon diris ke pro ke ŝi laboros cele Lullingfordan Novan Domon, ŝi nepre vidu ĝin. Do ili foriris, kaj mi restis por prizorgi la standon.

Mi jam preskaŭ finis ĉar pro ke la placo estis pli plena de aĉetantoj ol kutime, la varoj vendiĝis rapide. Vicoj da gejunuloj jam kurtiĝis kaj restis nur kelkaj kiujn neniu volis. Kelkaj laŭ onidiro tro amis drinki aŭ naskis bastardon aŭ suferis pro nekuracebla malsano aŭ nebone konstatis kio estas propra kaj kio apartenas al aliaj. Mi iam demandis al mi pri la sento de tiaj povruloj, kiam ili retroenmarŝis vespere al siaj loĝejoj. Feliĉigis min ke mi hejme laboras, kaj ne bezonas iri por dungiĝi, ĉar tutcerte neniu elektus min. Ja jen amara penso.

La vendejo rapide dezertiĝis, ĉar oni volis manĝi antaŭ la taŭroludoj. Sed ankoraŭ restis al mi kelkaj vendeblaj dafodandiloj, kaj ne plaĉos al Gideon se ili reiros hejmon. Do mi sidis kviete, en trankvila antaŭvespero, rigardante laŭlonge de la malplena strato kie ombroj de siringoj kaj orpluvarboj kuŝis tre malhelaj kaj agrablaj. Mi rimarkis ke ankaŭ Sinjorino Grimble restas. Ŝi pakadis siajn varojn, kaj kiam ŝi remetis buterbulon en korbon ŝi rigardis ĝin kvazaŭ intencante poste riproĉi ĝin, pro ĝia nevendiĝo.

Post nelonge ŝi transvenis al mi.

“Vi estas la fratino de la fianĉo de mia nova melkistino, ĉu ne?”

“Jes.”

“Mi esperas ke ili seriozas?”

“Aĥ jes!”

“Do bone. Mi preferas ke miaj knabinoj jam seriozu kun knabo antaŭ ol ili komencas labori ĉe ni, kaj ke la knabo estu fora. Mi havas filojn, do estas multe pli senriske. Kaj dum la knabo estas fora kaj ne atingebla, laboro ne suferas. Nu, mi foriros nun. Oni liberigos la unuan hundon kontraŭ la taŭron post unu horo, kaj mi bezonas unue tason da teo. Mi neniam povas ĝuste ĝui, nek eĉ atenti, kiam mi malsatas. Ĉu nupto ĉu akuŝo, ĉu taŭroludo ĉu Sinjormanĝo, mi ne povas vere ĝui ĝin se mi ne jam metis en min unu-du pajntojn 38 da bona forta teo. Nu, bonan tagon. Domaĝe ke ci havas tian aflikton.”

Ŝi reiris al sia stando por kunpreni siajn korbojn.

Jen do! Nenjam mi povos resti trankvila. Neniam mi povos forgesi mian misformon. Jen mi sidanta, laŭeble plej trankvila, ĝis ŝi venis kaj diris tion. “Tian aflikton”. Antaŭ ol ŝi diris tion mi forgesis ĝin, do mi ne suferis pro ĝi. Mi estis ekster kaĝo ĝis ŝi reenmetis min. Pro ĉagreno larmoj plenigis miajn okulojn.

38 Pajnto estis iom pli ol duona litro.

Subite, laŭlonge de la kvieta vojo, tra la ombroj kaj tra la nebulo sur miaj okulharoj, mi vidis alvenanton. Viron. Kaj se ekzistas signifo kiun mi ne pripensis en tiu vorto, la legantoj enmetu ĝin. Ili enmetu la forton kaj potencon, la bonkorecon kaj paciencon, la firmecon kaj majestan virton de ĉiuj bonaj viroj en tiun vorton, por ke li portu ĝin. Jen li mem, Kester Woodseaves, la mastro.

Li venis senhaste, tamen kvazaŭ pritraktonte ion gravan. Mi vidis ke li portas sian plej elegantan veston—la nigran kastoran ĉapelon, verdan jakon, floruman veŝton, kaj ĝisgenuajn botojn.

“Teksisto, teksisto!” vokis Sinjorino Grimble. “Kiam vi denove teksos por mi?”

Li sorrigardis, kaj venis ni-direkten.

Kion mi faris, mi, kiu sciis ke lia rideto estas mia somero? Nu, mi ekstaris tiel haste ke mi renversis la dafodandilojn. Mi forlasis ĉiujn niajn korbojn kaj buterdrapojn, kaj la konservopotojn por floroj, kaj mi forkuris kvazaŭ ĉasata. Sed, pro ke la placo estis ĉe la fino de la strato, en senelirejo, mi povis rifuĝi nur en oficejon de la bazarestro, senluma ĉambro ĉe la malantaŭo de la placo, kun malgranda senvitra fenestro, kiu vidigis la standojn. Tial mi ne povis ne aŭdi ilian tutan interparolon.

“Ho, rigardu ci!” Sinjorino Grimble kriaĉas kiel gakanta kokino, “ŝi forkuris kvazaŭ vi estas plago aŭ la Eternulo aŭ la intendantoj. Kio estas al la knabino? Plejofte mi vidas ilin alkuri kaj ne forkuri kiam aperas junulo.”

“Kiu ŝi estas?” demandas Kester.

Lia voĉo ĉiam estis eksterordinara. Kiam li parolis, estis kvazaŭ la sono de lia parolado novigis la mondon por si, kaj malgravigis la malnovan. Ĝi similis larĝan, florantan kratagarbon dum varmega tago en frua Junio. Oni povis sidiĝi sub ĝi por ripozi.

Kaj ĝi similis trankviligan hejmfajron dum vintra nokto, kiam Edric 39 estis en la arbaro, kaj oni kuntiris la kurtenojn, estingis la

39 Edric estis saksa estro dum la 11a jarcento, kiam invadis Anglion la normandoj. Laŭ legendoj li plu vivas kaj mortos nur kiam Anglio reestos kiel antaŭ la invado. Ĉiam, kiam okazas milito, Edric kaj liaj batalistoj rajdas en la montaro.

kandelojn, firme ŝlosis la pordojn, kaj la mastro de la domo jam hejmestas.

“Kiu ŝi estas?” li diras. Kaj kvankam temis nur pri pasanta penseto kaj tri vortoj, mi estas floro kiu konas la sunon.

“Nu, ŝi estas la fratino de Sarn, el for apud la lago. Pru Sarn. La virino kun leporfrapita lipo. Ulo tre stranga. Sed, komprenu, strangigas ilin naskiĝi tiaj. Iuj diras ke ŝi estas sorĉistino.”

Li diris nenion, sed transiris kaj prenis miajn florojn, kaj metis ilin en la konservopotojn virmaniere, iom mallerte kaj polekse, tiel ke mi preskaŭ ploris pro amo. Mi povis vidi el la obskuro de la malantaŭo de la oficejo.

“Ŝi havas tre ĉarman, gracian formon,” li diris. Mi tuj konsciis ke li scias ke mi aŭdas, kaj li volas mildigi la vundon. Ho plej bonkora mastro, medolo de Tiu Kiu tiel amis la mondon 40 .

“Ĉu vi iros al la taŭroludo, Sinjoro Woodseaves?” demandis Sinjorino Grimble.

“Al tio mi diras ke jes kaj ke ne.”

“Kio?”

“Vi vidos ĝustatempe, Sinjorino Grimble.”

Post tio li plu laŭiris sian vojon. Kaj kion mi faris? Mi agis kiel mi supozis ke mi neniam agos pri viro, tiom malmodesta mi estiĝis.

Mi venis el la senluma ĉambro rekte en la sunlumon, kaj paŝon post paŝo sekvis lin laŭlonge la vojon, kvazaŭ mi eĉ havis neniometan retiriĝemon kia decas al ĉiu knabino. Mi marŝis longe malantaŭ li, timante ke li turnos sin kaj vidos min, sed mi neniam lasis lin nevidebliĝi. Estis kvazaŭ mi ne povis. Mi sentis ĉiam kreskantan altiron. Kiam lia verda jako mal-aperis ĉirkaŭ vojangulon, mi freneze rapidis por denove vidi ĝin.

La taŭroludejo estis multe preter la urbo, en verda paŝtejo kie fluis rivereto. Kaj kvankam se oni tie marŝis dum iu alia tago de jaro, por pluki liliojn aŭ neforgesuminojn, aŭ por promeni, apud la akvo, oni opinius ke estas strange, tamen hodiaŭ estis tutĝuste kaj dece, ĉar oni mortigos beston tie.

La homoj sur la vojo ne rimarkis min, vestitan nigre, kun mia vizaĝo kaŝita en mia kufo. De fore mi povis vidi la arenon, kaj la

40 Dio, laŭ frazo en la Biblio.

buntajn kolorojn de roboj kaj paltoj kunmiksitaj, kaj multan mornkoloron de la vestaĵoj de laboristoj kies enspezoj ne permesis aĉeti alian palton krom porfunebran. Mi povis vidi la taŭron, blankan kaj malgrandan, ligitan al krampo en muro de la areno konstruita el duoncirklo de malglataj grizaj ŝtonoj. La sunlumo pribrilis ĉiujn, kvazaŭ abelojn en la mezo de mielĉelaro, kaj la blua aero, la bruna akvo, la verda paŝtejo estis tiel belaj, ke mi ne povis kredi ke oni elverŝos sangon dum tia tago. Kelkfoje mi demandas min ĉu estis bela klara vetero ĉe Golgota kiam Maria sorrigardis al la kruco 41 , kaj ĉu birdeto kantis, kaj la abeloj laboradis en la trifolioj. Aĥ! mi kredas ke estis vitroklara vetero kun sunbrilado.

Ĉar neniu amaro mankis en tiu pokalo 42 , kaj certe unu el la plej amaraj vidaĵoj estas la krueleco de homoj dum bela mateno plena de beno.

41 Golgota estas la loko kie Jesuo Kristo estis krucumita. Pri Maria kaj la kruco, vidu la noton 29 sur paĝo 86.

42 En la biblio Jesuo nomis sian suferadon kaj morton sia “pokalo [da vino trinkenda]”

Ĉapitro 2: Taŭroludo

Dum mi alproksimiĝis mi vidis ke, laŭkutime, tie estis ne nur la virinoj de Lullingford sed ankaŭ ĉiuj infanoj. Mi opiniis ke estas hontinde alkonduki tiujn povrulojn, kiuj sufiĉe frue konos la malbonecon de la mondo, por vidi la hundojn disŝirataj kaj la povran bruton mortigita. Poste mi diris tion al Gideon, sed li ne kunsentis.

“Laŭ via volo, ili fariĝus molaj kiel lano,” li diris. “Ili devas esti kuraĝaj kaj aŭdacaj.”

Mi diris ke mi ne povas trovi molecon en volo ne vidi kruelan agon, kaj ke al mi ŝajnas ke necesas pli da kuraĝo ne voli vidi alies doloron.

“Nu, nu, ni ne povas fari la mondon, ĉar ĝi estas jam farita,”

diras Gideon.

Do nun, jen la amaso, la kriado kaj la vetado, la bojado kaj la mordominacado de la hundoj, homoj perkubute puŝantaj, vendistoj krikonigantaj rostitajn terpojn kaj kaŝtanojn, pomojn, spicitan elon, kaj zingibrokukojn, infanoj portantaj blankajn antaŭtukojn timoplene rigardis la taŭron, ĉar ĝi grumbladis al si. La povra besto sendube pensadis pri sia granda rubuspaŝtejo trans Valeto Callard. Ĝi malamis nek homojn nek hundojn, kaj ne volis venĝon kontraŭ iu ajn, sed nur deziris reesti tie vagadante tra la roskovrita kamparo. Jen la homamaso, kaj jen Kester. Mia vidpovo maltrafis lin en la amaso, do mi rapidigis miajn paŝojn, demandante al mia koro kion li faras en tia loko. Ĉar mi kredis lin malsimila al ĉi ĉiuj. Tamen tiom mi fidis lin ke mi certis ke li estas ĉitie boncele. Kaj io plupelis min serĉi lin en la homamaso, kaj resti proksima al li, kvazaŭ mi estis lia anĝelo dum tiu tago.

Malestiminda anĝelo, sed mi kredas ke al Dio ne multe gravas kiaj estas Liaj anĝeloj, kondiĉe ke ili taŭge plenumas Lian volon.

Ŝafhundo kiu hejmon kuras por averti al sia estrino ke ŝia edzo falis de rokego ja estas lia anĝelo, eĉ se ĝi estas miksrasulo plej malbontipa, kun oreloj pendantaj kiel de spanielo.

Blinde kaj neracie, kiel la hundo de la ŝafisto, mi restis apud Kester Woodseaves, tamen sufiĉe fore por ke li ne vidu min. Tiel mi aŭdis ĉion diratan de li al la viroj kiuj staris ĉirkaŭ la areno kun siaj hundoj, iom aparte de la homamaso. Kaj kvankam ili estis viroj el mia propra regiono, kaj kelkajn mi konis, tamen mi devas diri ke troviĝis inter ili du-tri tre malicaj vizaĝoj. La hundoj estis ferocaj kaj hidaj, multaj kun grandaj vangegoj, minace voĉante kaj salivumante kaj montrante la ruĝon de la okuloj. Tamen se mi devus elekti inter la viroj kaj la hundoj, mi preferus la hundojn.

Plejparte ili estis terhundoj, sed inter ili troviĝis nemalmultaj buldogoj, kaj el ĉi tiuj, la novulo de Grimble estis multe la plej minaca, kun ridaĉo kiu frostigis min. Unu-du el ili enhavis abundan dogecon, kaj ankaŭ estis multaj miksrasuloj.

Ĉiuj viroj turnis sin al Kester kiam li venis al ili, kaj la ludestro, Bienisto Huglet, kriis— “Kie estas via hundo?”

Sinjoro Huglet estis granda krudaspekta viro, kiu aspektis kvazaŭ li konstruiĝis akcidentmaniere el korpopartoj de du-tri aliaj personoj. Li estis giganto, preskaŭ, kaj mallerte sin movis, liaj brakoj estis treege longaj, kaj lia talio tiel granda ke tajloroj kiuj kunportis propran ŝtofon ĉiam postulis ekstran sumon por liaj vestaĵoj. Lia buŝo similis tiun de rano, kaj lia nazo estis ronda kaj ruĝa, liaj okuloj estis tiel etaj ke ili perdiĝis inter la montoj da karno el kiu konsistis lia vizaĝo. Kiam ajn li ne povis kompreni ion, li ridis, kaj lia rido sufiĉis por timigi. Kaj tio ja ofte okazis. Grimble estis intima amiko lia, kaj dum Huglet levis sian ruĝan platnazon, Grimble mallevis sian longan palan, tiel ke kune ili ne multon maltrafis. Ili havis po du hundojn.

“Jen Teksisto,” diras Grimble. “Ĉu vi ne konas Teksiston, Huglet?”

“Nu, niaj vojoj ne interkruciĝis ĝis nun. Mia bofrato teksas por mi, sciu. Do, Teksisto, kie estas via hundo?”

“Mi ne havas.”

“Sen hundo? Do paŝu flanken!”

Sed li fikse staris tie. Hazarde li estis preskaŭ ĉe la mezo de la duonluno el grizaj ŝtonoj el kiuj konsistis la areno, kaj la viroj kun la hundoj iom fortiris sin ambaŭflanken, tiel ke li estis sola.

Starante tie, svelta kaj rekta, vestita per verda jako, dum brizeto blovis liajn harojn, tiel ke buklo falis sur lian brovon, ĉar li portis sian ĉapelon sub brako, li ŝajnis havi nenion komunan kun iu tie, sed esti nur parto de la paŝtejo, verda kiel lia jako. Li havis nek barbon nek vangharojn, tiel ke oni povis vidi la formon kaj koloron kaj la sulkojn de lia tuta vizaĝo, kiu ŝajnis al mi esti vizaĝo pri kiu neniu povus laciĝi rigardante ĝin. Foje mi demandas min ĉu Ĉielo estos tia, longa rigardado al vizaĝo pri kiu oni neniam laciĝas, kaj kiun oni ĉiam volas denove rigardi. Li havis ian sagan aspekton tiel ke kvankam Huglet estis multe pli alta, tamen Kester ŝajnis superalti lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj diris— “Kamaradoj, mi volas peti vin ĉesigi la ludon.”

Sekvis longa, konfuzoplena silento. Poste Huglet ridis kaj frapis sian femuron, kaj denove muĝis. Grimble rigardis siajn botojn kaj subridaĉis.

“Nu jen bela ŝerco!” kriis Huglet. “Ĉesigi la taŭroludon, ĉu, junulo?”

“Jes. Mi volas ĉesigi ĝin.”

“Kaj pro kio vi volas ĉesigi ĝin, karulo?” demandis Grimble laŭ softa kantanta maniero.

“Ĉesigi ĝin?” muĝis Huglet, “Li ne povas ĉesigi ĝin.”

“Mi volas ĉesigi ĝin en la tuta Anglio.”

“Vi volas multon, junulo. Mi diras al vi ke la taŭroludado ekzistas en Anglio ekde Anglio mem ekzistiĝis. Se oni forprenus tiun bonan malnovan sporton, ne plu estus Anglio.”

Li diris ĉi ĉion per la sama laŭta muĝa voĉo.

“Mi demandis, kial vi volas ĉesigi ĝin?” ripetis Grimble softe kaj obstine.

“Ĉar ĝi estas kruela, mizera afero.”

“Ĝi ne estas kruela. Hundoj amas ĝin. Ili ĝuas ĝin. Ankaŭ al la taŭro ĝi multe plaĉas.”

Sinjoro Grimble rigardis la distretitan herbaĵon, tute kvazaŭ legante la vortojn tie.

“Kiel gravas ĉu ili ĝuas ĝin aŭ ne? Mi ĝuas ĝin,” diras Huglet.

“Tio sufiĉas, ĉu ne?”

La aliaj viroj ĉirkaŭkolektiĝis. Ĉar kvankam Sinjoro Huglet ofte kriegis preskaŭ ĝis kreviĝo, oni malofte aŭdis lin kriadi dum tiom longa periodo al unu persono. Laŭdire kiam Huglet kriegis kiel nun, kontraŭkriato ĉiam cedis kaj kviete foriris.

“Kio okazas?” demandis Sinjoro Callard, kiu posedis la taŭron.

Sinjoro Huglet turnis sin kaj elŝprucis— “Ĉi tiu domnito volas ĉesigi la taŭroludon. La taŭroludo, komprenu, por kiu ni ĉiuj laciĝe veturas tiom da mejloj.”

“Ellitiĝis ja longe antaŭ tagiĝo,” interrompas Sinjoro Grimble.

“Ve! Kaj la edzino kaj mi tiom ĝenis nin por venigi la bruton akurate frue. De kio suferas tiu viro?”

Li rigardis Kesteron kiel apotekisto rigardas viron delonge malsanan.

“Aĥ,” diras la estro de Kruĉo da Cidro. “Mi ja aŭdis pri homoj volantaj ĉesigi longtempan genuadon. Mi eĉ aŭdis pri du-tri volantaj ĉesigi militojn kaj famojn de militoj. Tamen taŭroludojn?

Neniam en mia vivo! Kiu krom pokaĉo da kritikemaj personoj iam volis ĉesigi taŭroludon?”

“Klare ke la povrulo fariĝas iom simplanima,” diras Grimble.

“Ĉu vi bone fartas, Teksisto?”

La muelisto venis por rigardi, skuis sian kapon, kaj foriris, kio estis aktivego kiam temis pri la muelisto.

“Sed pro kio vi volas ĉesigi ĝin, do?” diras Sinjoro Callard, tre konfuzita.

“Mi jam diris. Tio ne gravas. Aŭskultu, Sinjoro Callard, ĉu vi vendos al mi la taŭron?”

“Vendos?”

“Jes mi ne marĉandos marĉende pri la prezo.”

“Sed tio ne valorus la penon. Mi ricevos pli, ege pli, se mi lasos lin batali. Per venko mi fariĝos riĉa. Se malvenko, do mi ricevos plej altan buĉprezon de la arenposedantoj. Ĉu vi komprenas?”

“Kiom vi gajnos se li venkos?”

“Dudek pundojn.”

“Mi donos al vi dudek pundojn kaj poste vi povos forkonduki la bruton.”

“Dio min benu!” diras Sinjoro Callard. “Ho, Dio min benu ja!”

Li gapis je Kester kvazaŭ vidante fantomon.

“Konsentas?” diras Kester.

Sinjorino Callard, kiu neniam parolis antaŭ ol parolis ŝia edzo, kaj eĉ tiam diris la samon kaj neniam malobeis, venis plena de eksitiĝo, kondukante la taŭron.

“Akceptu la proponon de l’ sinjoro, Patro! Akceptu ĝin, karulo!”

ŝi diris tutsenspire. “Akceptu dudek pundojn kaj ni hejmenigos la karegaĵon.”

Callard tiom miris pro ke ŝi aŭdacis paroli, ke li nur povis ripetadi— “Dio min benu!”

“Dio benu vin, ĉu?” diras Huglet, denove ekmuĝkriante. “Vi bezonos pli ol benon se vi faros tian stultaĵon, Callard. Domne!

Detruos nian amuzon por dudek pundoj! Mi instruos vin! Kaj ankaŭ vin, junulo!”

“Ho, sed certe li estas pli ol senmensa idioto, li delire frenezas se li proponas dudek pundojn por la besteto kaj poste redonos sian aĉetaĵon,” diras Grimble. “Ho, mi povus plori! Tamen la povrulo estis sana lunde antaŭ du semajnoj, li teksis ĉe ni tute ĝuste. Sed poste li klarsendube freneziĝis. Ho ve!”

Li viŝis sian vizaĝon kaj aspektis tre konfuzita.

Kester eltiris sian monujon kaj proponis al Callard la monsumon. Tute certe ĉion hereditan disde la onklo.

Jam Sinjorino Callard alvokis ĉiujn siajn infanojn, ĉar ili havis kvin infanojn kaj ankaŭ bebon, kaj ŝi flustris al ili, kaj subite ili kune kriis “Prenu ĝin, amata Patro! Bonvolu nin aŭskulti!”

Surprizite de tio, Sinjoro Callard aspektis tute konfuzoplena, kaj li etendis manon al Kester por preni la monon. Sed Sinjoro Huglet sobbatis ĝin.

“Neniu rabos al mi amuzon!” li diris. “Ne aŭdacu preni ĝin Callard. Ni volas nian amuzon, mi insistas!”

Ĉiuj viroj kun hundoj nigratone vizaĝis kaj murmuraĉis— “Jes ja jen juste! Jen evangelio! Ni volas nian amuzon!”

“Kamaradoj! diras Kester petegante, “estas domaĝe dum tiom bela tago inciti unu povran kreiton kontraŭ alian. Jen ago de Diablo. Se vi deziras batalon, kial vi ne luktos viro kontraŭ viro, aŭ boksos duope? Rigardu! Por distri vin mi luktos kontraŭ ses el vi, unu post la alia. Kiu venkos min plej klare, tiu prenos mian jakon, kaj dua prenos miajn ĉapelon kaj veŝton. Ĉu?”

Neniu parolis, ili nur iomete movis la piedojn, kaj dise rigardis.

Ŝajne ĉiu sciis ke Kester estis tre kapabla luktisto, kaj ŝajne neniu volis preni por si tiun proponon. Sinjoro Grimble rigardis Kesteron kvazaŭ malamante lin. Kaj estis klare, per la sekvo, ke li tute vere ja malamis lin. Decidinte ke li ne plu akceptos decidojn de Huglet, li ekdiris— “La Junulo bone parolas. Nu, mi konsentos pri ĉio dirita de li, kaj mi akceptos ĉesigi la taŭroludon hodiaŭ, laŭ unu kondiĉo.”

“Eldiru ĝin,” diras Kester.

“Ke vin mem ataku la hundoj.”

Sinjoro Grimble malice kaj gake ridaĉis, kaj Huglet remuĝegis.

“Jen ja, ni nun venkis vin, knaĉjo!” li kriis. Kaj Grimble diris— “Eble vi amas la brutojn per via monujo, sed vi ne montros vian amon per via propra sango!”

“Komencu la taŭroludon!” ordonas Sinjoro Huglet.

“Religu la beston,” diras Callard al sia Sinjorino, kiu staris apude, fervora transdoni ĝin al Kester, por ke li redonu ĝin kiel li promesis.

“Kies hundo lotiĝis unua?”

Sinjoro Huglet ne plu atentis Kesteron kaj daŭrigis la aranĝadon.

“La hundo de Sinjoro Towler lotiĝis unua, kaj Kruĉo da Cidro dua,” diris unu posedanto de la taŭrareno.

“Antaŭen venu, Towler!”

Kester staris tutsenmove kaj rigardadis Grimblen ĝis li estis tre maltrankvila. Ŝajne li ne volis renkonti la okulon de Kester.

“Tio estus la plej bona amuziĝo de via tuta vivo, ĉu Sinjoro Grimble?” finfine diras Kester. “Vidi viron turmentata kiel taŭro.”

“Neniu estus tia stultulo!”

Kester ĉirkaŭrigardis.

“Kamaradoj!” li diras, “se eble mi konsentos al la plano de Sinjoro Grimble, kaj akceptos sur min la hundojn unu post la alia, ne por mortigi ilin sed por ĉeni ĉiun per nuraj nudaj manoj, ne grave kiel ferocan, se mi faros tion laŭ mia propra risko, ĉu vi donos al mi skribitan promeson ke alia taŭroludo ne okazos en Lullingford dum dek jaroj? Kaj se mi malsukcesos ĉeni eĉ nur unu hundon, mi tial tutmalsukcesos kaj la ludoj daŭros.”

Ĉies lango liberiĝis pro tio.

“Dio min benu!”

“Jadi!”

“Domne!?”

“Tio superas ĉion!”

“Je la hundoj!”

Okazis konfuza bruo de voĉoj.

Unu aŭ du kriis ke ili ne konsentas. Sed plejparte ili scivolemis pri kio okazos, kaj ĉar oni sciis ke Pastro malaprobas la taŭroludojn kaj jam petis la skviron ĉesigi ilin, ĉiu kredis ke ili eble baldaŭ devos ĉesi malgraŭ ĉio, kaj pro tio ili ĝuu la nunan distraĵon, ĉar ĉi tiu estis neatendita amuzaĵo, kian oni en tiu regiono ankoraŭ neniam vidis.

Kiam Sinjoro Huglet sukcesis ne plu ridi, li klarigis al la ĉeestantoj kio okazas.

“Manojn se vi aprobas,” li kriis.

Ĉiuj, krom eble dek du, levis la manon.

“Decidite!” diras Sinjoro Huglet. “Kaj ankaŭ decidita via fato, bravulo!”

Mi kaptis Timon de Muelisto kaj diris al li ke li iru al Kester kaj flustru ke la hundo de Grimble estas nova kaj treege malbonhumora. Sed verdire mi sentis ke nek tio nek io alia estos eĉ utileta, kaj mi ne povis elpensi kion fari. Sed pri io mi decidiĝis: mi restos proksima al li, kaj kiam li falos mi enkuregos kaj fortrenos lin, kaj se Grimble intermiksos sin, li suferos. Neniu estas tiel feroca kiel amanta virino, kaj ĉiam perpleksis min ke la Patrino de Jesuo povis deteni siajn manojn de la centestro 43 , kaj sendube tiel estis pro antaŭa ordono de ŝia Filo. Sed verdire se mi estus tiu Patrino, mi opinias ke mi malobeus la ordonon.

Tim revenis kurante, kaj mi vidis tiujn klarajn bluajn okulojn sekvi lin kaj resti momente sur mi. Poste mi kaŝis min malantaŭ Sinjorino Callard.

“Li jam sciis,” diras Tim. “Sed li malgraŭe dankas vin.”

43 Laŭ la Biblio, Jesuo estis ekzekutita sub la aŭspicio de la romia armeo, kiun komandis centestro.

Mi iris al la restoracibudo kaj ŝtelis viandotranĉilon. Sed preskaŭ antaŭ ol mi kaŝis ĝin sub la falbalon de mia jupo, mi vidis ke ĝi ne estos bezonata almenaŭ dum iom da tempo. Okazos io pli mirakleca ol mi iam antaŭe vidis. Jen:
“Iru al la centro de la muro,” diras Huglet, “kaj ligu la hundojn al la taŭroĉeno. Kaj se vi ligos eĉ unu el la miaj mi donos al vi kvin ŝilingojn, mia knaĉjo. Ho mi preskaŭ krevas pro rido vidante tian stultulon!”

“La hundo de Towler,” diras la arenestro. “Preta!”

Ili liberigis la terhundon de Towler, la plej ferocan besteton tie.

“Kaptu lin! Mordu lin!” krias Towler, kaj mi preskaŭ svenis.

Kaj tiam okazis:
Kester paŝis antaŭen.

“Nu, Bingo!” li diras. “Bona hundo!”

Bingo haltis, rigardis Towleron kvazaŭ por diri ke li eraris, kaj kuris al Kester feliĉege svingante la voston kaj amemante.

“Ni estas amikoj, ĉu ne?” diras Kester.

Towler sakris kaj Huglet aspektis nigra kiel nokto. Sed neniu povis plendi ke ne estis tuthoneste, kaj iuj el pli bonkora tipo ridis kaj diris “Brave, knaĉjo!”

Simile agis la hundo de Kruĉo da Cidro, kaj la sekva. Kiam la posedantoj venis por forkonduki la ĉenigitajn hundojn, ĉiu aspektis embarasiĝinta kaj konsternita.

Kester ridis.

“Mi amas hundojn,” li diras. “Bestoj estas miaj plej amataj. Vi ne povis scii tion, sed tiel estas, kaj mi vidas ĉi tie nur unu hundon kiu ne estas mia amiko, ĉar ĝi nur nove venis al ĉi tiu regiono.”

“Jes,” diras Grimble “vi ne povos fari viajn Majludojn kun Toby.

Jadi, se vi konservos vian vivon vi estos bonsorta!”

Subite mi pensis pri pli bona helpilo ol viandotranĉilo, kvankam mi plu tenis ĝin por gardi kontraŭ eventualo. Mi kuros al la urbo kaj venigos la apotekiston, ĉar ne estis kuracisto tie, por ke li estu proksima se damaĝo okazos. Restis ankoraŭ multaj hundoj, ĉar oni ne indulgos Kesteron rilate iujn. Eble estos sufiĉa tempo, se mi rapidos. Do ankoraŭ portante viandotranĉilon sub mia robo, mi flankeniris el la homamaso, atingis la vojon kaj kuris impete. Sed antaŭ ol foriri, mi rigardis denove tiun mian amaton, ĉar se mi ne estos sufiĉe rapida, mi eble ne revidos lin vivanta.

Li estis ridanta, dum Huglet forkondukis unu el siaj hundoj.

Kvankam Kester ne teksis por Huglet, li amikiĝis kun liaj hundoj dum bazartagoj ekster Kruĉo da Cidro, ŝajne. Li tiom amikis bestojn ke du-tri minutoj sufiĉis por ke ili estu por ĉiam liaj amikoj.

Kaj dum mi malantaŭen rigardis ŝajnis al mi, kvankam mi diris al mi ke mi nur imagas ĝin, ke tiuj okuloj, tiel viglaj kaj helaj, restis sur mi, kaj ridetis al mi, amikemis min kaj paroladis al mi, kiel okuloj de viro kiu longe rigardas sian karan konatinon, kiu fordonis sian pacon por li finfine, sian animon al lia zorgo, kaj sian korpon por lia ĝuo.

Sed dum mi kuris mi diris al mi— “Ne, Pru Sarn, vi estas nur lia anĝelo, kaj ja malinda anĝelo.”

Kaj ĉiuj bluaj vinkoj en la heĝdigoj kuniĝis en nebulon de larmoj dum mi kuris, kaj ne plu aspektis floroj sed blua tajdo da malfeliĉo por dronigi min.

Ĉapitro 3: “Plej bona alta skribo kun ornamoj”

Mi povas diri ke mi laŭiris la vojon al la urbo pli rapide ol ĝi jam delonge laŭiriĝis. Mi kaŝis la tranĉilon en heĝo, por ke mi ne stumblu pro ĝi. La butiko de la apotekisto estis aperta, kiel mi anticipis, ĉar li estis presbitero kaj ne povis malobei la pastron.

Neniam antaŭe la grandaj verdaj kaj ruĝaj boteloj aspektis tiel belaj, kvazaŭ plenaj de akvo el Paradiza Rivero. En la butiko estis agrable senlume, ĉar la malgranda fenestro estis tutplena de linimentoj kaj medikamentoj, jen plonĝejoj por ĉevaloj, jen kuracaj herboj por bovinoj, jen plastroj, fluidoj, kaj faskoj de aromherboj, tiel ke oni tute ne povis vidi. Odoris agrable pro mento, herboj kaj sapo, kaj la apotekisto afable rigardis min super siaj okulvitroj kaj demandis kio okazas.

“Nu, Sinjoro, murdo, preskaŭ,” mi diras. “Mi petegas vin fermi la butikon kaj veni, ĉar alie tia viro kian ĉi ti urbo neniam antaŭe vidis, nek vidos, mortiĝos.”

Je tio, la bravulo surtiris siajn botojn.

“Kiajn medikamentojn mi kunportu?” li demandas. “Vi povos klarigi la ceteron dum ni kuros.”

Do mi diris al li ke ion por hundomordoj, kaj ion por revivigi viron kiu proksimiĝas al morto. Post minuto li firme surmetis sian ĉapelon, kaj ni foriris.

“Trinketu da brando,” li diras. “Vi preskaŭ elĉerpiĝis”.

Sed mi diris al li ke ne, kaj ke se mi ne povos egalrapide kuri, li nepre hastu sola al la taŭrareno.

Mi eklantis ĝuste antaŭ ol ni atingis la tranĉilon, kaj ĝisatingis lin ĉe la kampenirejo. Enirante mi vidis teruran lukton, ĉar ni nur lastamomente alvenis. Restis ĉenota nur la hundo de Grimble.

Dum ni proksimiĝis, okazis kriegoj. Li sukcesis ĉeni hundon.

Poste aŭdiĝis dua kriegado, kaj mi vidis (ho mia kara amato!) ke hundo kaptis lin ĉe la gorĝo.

Mi kaptis ŝultron de Grimble.

“Fortiru vian hundon!” mi diris.

Grimble tute ne moviĝis.

Post unu sekundo da tia tenego mia multamato estos morta kaj frida.

Mi antaŭen kuris, mi kiu antaŭe neniam nocis vivantan estaĵon, kaj dum la granda besto baŭmis kun siaj dentoj en la gorĝo de mia mastro, mi trapikis ĝian koron.

Sango ŝprucis, kaj la peza korpo falis, kaj kun ĝi ankaŭ Kester.

Mi fortrenis lin kaj apartigis la makzelojn de la hundo. Ŝajne restis neniom da vivo en Kester.

“Akvon!” mi diras al Huglet, kiu hazarde estis plej proksima.

“Alportu akvon, murdisto! Brandon, Sinjoro Camlet, bonvolu.”

Li klinis sin super Kester.

“Mi devos bruligi la mordon,” li diris. “Plej bone antaŭ ol ni revivigos lin. Sed kiel hejti la feron?”

Mi stariĝis. Mi spitis ĉiujn. Ili ne estus pli timoplenaj se mi estus sovaĝa reĝino.

“Ses viroj arigu branĉetojn,” mi diras. “Kaj rapidu! Kaj vi, Grimble, trovu silikon kaj tindron.”

“Mi ne havas,” li voĉetis.

“Trovu.” Mi kriegis kiel sovaĝa besto, levante la tranĉilon.

“Trovu, aŭ—”

Fajro bruliĝis pli rapide ol mi povas skribi. Ni verŝis iom da brando en la gorĝon de Kester por restigi vivfajreton, kaj poste Sinjoro Camlet bruligis la mordon, kaj Kester vekiĝis agoniante, ĉar estinte tutsenkonscia li ne pretis sperti doloregon.

“Kara, kara, karulo,” mi diras. Ĉar la kriego trapikis mian koron. “Kara, kara. Jam estas farite. Neniu denove tuŝos vin.”

Sinjoro Camlet bandaĝis lin, kaj mi lavis al li la vizaĝon per frida akvo kaj donis al li pli da brando.

“Ne profunda vundo,” diras Sinjoro Camlet. “Tamen ni preskaŭ tro tardis.”

“Ni ne povis ne alveni ĝustatempe,” mi diras. “Mi estas lia anĝelo hodiaŭ.”

Kaj tuj la verda kampo sore naĝis antaŭ min kaj mi plentute svenis. Kiam mi rekonsciiĝis mi vidis Gideonon kaj Jancison sidantajn apud mi sur la herbaĵo, kaj la aliaj homoj jam foriris.

“Kie li estas?” mi diras.

“Kiu? Teksisto?” diras Jancis. “Oni bone prizorgas lin. Oni rekondukis lin al Lullingford kaj Sinjorino Callard restos ĉe li.”

“Ŝi multe ĝojas pro la taŭreto,” diris Gideon.

“Vi savis la vivon de tiu viro, Pru, tute sendube. Mi neniam antaŭe vidis ion tian! Ni ĝuste tiam eniris la kampon, kaj mi transrigardis kaj vidis vin. ‘Jadi!’ mi diris. Kaj nur tion mi diris. Mi kuris, kaj Jancis kuris, sed vi jam mortigis la hundaĉon antaŭ ol ni atingis vin. Vi meritas medalon, Pru!”

“Vi ne povas rajdi hejmon, Pru. Ĉu mi kuru kaj petu al Muelisto kunpreni ŝin, Sarn? Kaj ĉu mi revenu kun vi por helpi ŝin unu-du tagojn?”

“Jes, ja petu al Muelisto. Tiu estas bona penso. Sed rilate revenon, vi bone scias ke vi nun estas melkistino de Grimble por tri jaroj.”

“Mi ne volis. Vi kaj Patro devigis min.”

“Nu, sed vi vidis la domon, ĉu ne? Vi laboros por tio kaj la ĉasbalo kaj la arĝentaĵoj.”

“Jes. Mi vidis la domon, kaj mi opinias ĝin senluma, amara, malnova loĝejo, malgraŭe ke ĝi estas nova, kaj mi preferus maltrafi ĉiun ĉasbalon ol vivi kiel kontraŭvola sklavo.”

Ŝi ploris, sed Gideon plene malatentis ŝiajn larmojn.

“Vi devas iri al Grimbleoj, kaj vi devos ĝustatempe iri al ĉasbaloj, do kial tiom klangadi 44 ?”

“Sed kial mi devas, Sarn?”

“Ĉar mi fikse decidis.”

Estis preskaŭ kvazaŭ li dirus “Ĉar mi estas en piedpilorilo.”

Kvazaŭ lia amatino vokus lin majtagfestadi, sed piede kaj mane li estus fikse ligita.

Post ŝia foriro, oni donis al mi manĝeton en Kruĉo da Cidro, ĉar mi ankoraŭ tremadis, kaj poste Muelisto helpis min en la kaleŝon, kaj la olda ĉevalo, kiu iam konis la gajan sonon de bruanta korno, kaj la subitajn lumon kaj konfuzon ĉe la paghaltejoj, por forrapidegi libere, apenaŭ trotis. Ĉar vere li ŝajnis samopinii kun Sinjorino Muelisto, kvazaŭ estis tutegale ĉu aŭ ne li iam revidos la hejmon. Sinjorino Muelisto diris nenion, kaj Muelisto kiel kutime

44 Bruaĉi kvazaŭ rompita sonorilo.

ankaŭ nenion, kaj Polly dormis. Post nelonge Sinjorino Muelisto kaj Tim ankaŭ endormiĝis. Ni pluveturis senĝoje en la frida nokto.

Krepuskiĝis, poste senlumiĝis. Gideon estis longdistance antaŭ ni, ĉar Bendigo forte trotis, kvankam olda. La muelejponeo, ligita al la malantaŭo de la kaleŝo, trotsonis morne.

Plaĉis min la kvieto kaj melankolio, ĉar ankaŭ mi estis morna kaj kvieta. Mia amato estis vundita, kaj mi ne povis ĝisiri lin. Li kuŝadis, malforta kiel bebo, kaj ĉeestis nur Sinjorino Callard por flegi lin. Mi forgesis ke ŝi havis ses infanojn, do tute bone sciis flegi senhelpulojn, ĉar amantoj ĉiam kutimas kredi ke neniu alia povas konsoli kaj helpi sian amaton krom ili mem. Kaj estas iom da vero en tiu kredo, eble pli ol nur iom. Ni iradis senĉese tra kamparo nek monta nek ebena, dum nokto nek nigra nek lumeta, sentante nin nek gajaj nek bedaŭremaj. Mi meditis ke ni similas homojn kiuj celas lokon preter la mondo kiu estas nek Infero nek Ĉielo. Niaj ses kapoj, inkluzive tiun de la ĉevalo, ĉiuj bul-balanciĝis, kaj mi kredas ke ni ĉiuj dormadis, eĉ la olda diliĝenc-ĉevalo, kiam la muelisto parolis, dum sia dormado, mi ja kredas.

“Mi abomenas ilin,” li diris per kapmovo, indikante siajn edzinon kaj infanojn. “Prefere ili estu katidetoj, dronigeblaj en muelejlageto. Prefere la tuta mondo estu katideto.”

Nenion pli li diris. Estis simile al kiam oni deklamas la Kredkonfeson, solene kaj senritme. Nur tion la muelisto diris al mi, kaj mi ja kredas ke li diris ĝin dum dormado. Antaŭen ni iris, ĝis ni atingis la senluman muelejon, kie la silenta akvo kuŝis kiel mola nigra krepo. La aliaj eliris kaj malligis la poneon, kaj Muelisto reveturigis min al Sarn. La nokto estis plena de la odoro de akvo kaj musko, kun fojfoja primolodoro. Mi pensis pri la domo de la teksisto, domo kiu ŝajnis konstruita laŭ sorĉado, kaj pri li kuŝanta en la kuirejo apud la teksilo, kiu pro scirplampo ĵetis barilsimilan ombron sur lian vizaĝon, lia hararo taŭzita kaj malseka pro dolorŝvito.

“Se Sinjorino Callard parolos malmilde al li, mi povos frapi ŝian bebeton,” mi pensis. Sed mi sciis ke ŝi ne faros tion. Ŝi estis bonulino, eĉ kvankam laŭ mia opinio ŝi havis menson similan al konko kava, kiu nur eĥis alies vortojn.

Kiam ni alvenis hejmon, jen Patrino, tre konsternita, sur la sojlo. Ŝi diris kion diris neniu alia, kaj pri kio mi mem ne pripensis.

“Vi riskis mortiĝi, Pru.”

Ŝi sidiĝis kaj komencis plori, do mi devis ridi je ŝi kaj postuli manĝaĵeton, por montri ke mi ja vere plu vivas. Sekve ŝi preparis tian manĝon kian mi ankoraŭ neniam tiom ĝuis, kvankam ŝi normale dormus jam de multaj horoj. Ŝajne Gideon jam raportis ion al ŝi, sed ŝi postulis scii pli. Ŝi ne estis kontentigebla, kaj konstante volis pli. Ŝi surmetis okulvitrojn kaj tre atente rigardis min, sidante en la granda kverka seĝo. Mi vere konsterniĝis pro ŝia rigardado, simila al tiu de kovanta birdino kiam oni venas por kaŝe vidi ŝin, kaj ŝi tute ne palpebrumas nek kuntiriĝas, sed nur rigardas per viglaj brunaj okuloj, kvazaŭ dirante “Mi gardos la miajn.” Ŝajnis ke Patrino preterrigardas min, kaj vidis iaĵon minacantan min. Eble mian Sorton, kia ŝi imagis ĝin. Mi certis ke temis pri iaĵo minacanta min, ĉar post nelonge Patrino aspektis tre defia kaj sidiĝis rektege kaj diris— “Ni venigos la teksiston.”

Tute kvazaŭ iu malpermesis ke ŝi venigu lin.

Ŝi nulon diris pri mia rakonto, tute nenian akuzon ke mi stulte kaj malmodeste agis kiam mi savis la vivon de nekonata junulo sen ies ajn permeso. Ŝi nur daŭrigis etajn kapjesojn fojfojajn kaj ripetadis— “Jes. En la somero ni venigos Teksiston.”

Poste ŝi diris ke nun ŝi enlitiĝos, kaj mi iris skribi en mian libron.

Neniu ŝanĝo okazis en nia vivo, kvankam estis malpli vigle sen la dimanĉaj vizitoj de Jancis. Ŝtona Domo ŝajnis tre soleca pro ŝia manko, kaj Sinjorino Beguildy estis nur duone tia, kia antaŭe. Ŝi ŝajnis kroĉi sin al mi, kaj konstante paroladis pri kutimetoj kaj diroj de Jancis kvazaŭ ŝi jam mortis. Tio multe kolerigis Beguildyn, ĉar verdire li bedaŭris ke Jancis forestas, ne nur pro la juna skviro, sed pro ke malgraŭ sia mallerta maniero ŝi faris vere multan laboron. Li diradis “Ĉit, virino. La bubino revenos tutbaldaŭ, kun dudek pundoj enmane, mi ja kredas. Do ne estu parolanta pri ŝi kvazaŭ ŝi mortis, stultulino! Tia ludema vigla junulino! Ŝi multajn orajn pundojn metos en niajn poŝojn, kiam ŝi lernis sian devon, kaj ĉesos sopiregi je viro naskita sub la tripenca planedo kaj kiu finfine dronos. Mi ne celas ofendi vin, Pru, kaj mi esperas ke vi ne ofendiĝas. Vi plugis la uleksejon ja netbele, Pru, kaj hodiaŭ ni pritraktos kvar-sinabajn 45 vortojn se vi deziras.”

Nu ja estas sendube ke Beguildy estis tre stranga oldulo. Mi kutimis pensi ke se li bone edukitus li eble povus esti unu el tiuj famuloj kiujn ni alte taksas. Grava klerulo li eble estus, aŭ muzikisto, aŭ rimisto, aŭ predikisto. Kaj eble se li plenĝuste uzus sian menson, li ne okazigus sian ruiniĝon kiel ja okazis. Aĥ! Kaj ne nur sian. Sed ni ne povas scii. Verdire ni estas pupoj de Tiu kiu konstruis nin. Li prenas nin el skatolo, kelkfoje, kaj diras “Nun dancu!” aŭ eble ĝi devas riverenci, aŭ svingi manon, aŭ svene fali.

Poste Li remetas ĝin en la skatolon, ĉar la rolo finiĝis. Eble temas pri Festtaga marionetludo, aŭ Kristnaska dramo, aŭ Paska teatraĵo, aŭ tragedio. Estas laŭ Lia bontrovo. Li verkas la teatraĵon. Sekve, la malbonaj marionetoj plenumas Lian volon tutsame kiel la bonaj, ĉar ĉiu aktoras sian destinitan rolon. Kio okazus se la dramo atingus momenton kiam fiulo devas agi malbone sed jen! li surgenuas preĝante. Tiam la dramo vere ruiniĝus. Iam ekzistis pupo nomata Judas, kaj se li pro timo rifuzus plenumi sian difinitan rolon, neniu el ni estus savita 46 . Ĉi ĉio estas tre stranga mistero, kaj tia ni devas lasi ĝin. Sed ĉar estas tiel, mi kredas ke ni agas maljuste se tro severe ni kulpigas malbonfarantojn. Terura sorto atendas tiun homon kiu devas agi fripone kaj malbenite, ĉar certe neniu laŭvole agus tiel. “Estas necese ke venu faliloj”. Kiel Gabriel elmontrus sian lertecon per duklinga glavo se Lucifero rifuzus batali? “Sed ve al tiu homo per kiu falilo venas.” Aĥ! Do se dramo enhavas murdon, aŭ se bona junulino estas hontigata, pupo estas trovenda por fari la malican

45 Silabajn.

46 Laŭ la Biblio, Judas perfidis Jesuon al la Romia registaro de Palestino, sciigante kie Jesuo troviĝas, por ke la Romia armeo povu kapti kaj krucumi lin. Laŭ unu kristana teologia vidpunkto, Judas plenumis la volon de Dio, ĉar nur pro tiu perfido Jesuo estis ekzekutebla. Se Jesuo ne estus ekzekutita, li ne povus supernature nuligi la pekojn de la homoj kiuj kredas je li. Sekve, Judas estis speciale elektita de Dio por plenumi Lian volon, eĉ kvankam pro sia ago Judas kondamniĝis al Infero.

laboron, kvankam verŝajne se ĝi rajtus malakcepti, ĉiu elektito dirus “Ne mi, Mastro!” Sed ili tute ne scias. Laŭ mia opinio ni ne multe diferencas de sovaĝaj bestoj kiuj planas mortigajn malutilojn en siaj senlumaj mensoj, sciante nenion, disverŝas sangon embuske, sursaltas sian predon kun sono de krioj en la nokto, tamen egale senkulpe kiel bebo. Kaj mi kredas ke ni ne multe diferencas de tempestoj kiuj freneziĝas en arbaro, kaj avara fajro kiu ellekas vivojn dum unu momento, kaj lipoj de akvo kiu ensuĉas niajn parencojn. Ĉio estas parto de la dramo. Sed se por ni estas destinita gaja, agrabla rolo, ni nepre estu dankemaj, glorante, kaj helpante al malpli bonsortaj personoj, kaj eĉ estante dankemaj al tiu kompatinda pupo kiu iras tien kaj reen tage kaj nokte por detrui nin. Ĉar la roloj povus esti inversaj.

Tial malgraŭ ĉio mi ĉiam kompatis Beguildyn, kvankam, verdire, li estis la fikanajlo en nia rakonto.

Ni havis nur neabundan rikolton tiusomere, kaj de herbaĵoj kaj de grenoj. Niaj vivoj daŭris laŭ sia kutima melodio, sen ŝanĝo, krom ke Patrino ja plenumis sian promeson kaj venigis Kesteron.

Mi rimarkis ke ŝi estis tre okupata tiun junion, ŝpinante tre energie, ĝis eĉ Gideon laŭdis ŝin. Kaj unu tagon ŝi diris— “Tioma multo estas ŝpinita, mi devos venigi Teksiston.”

Sed mi decidiĝis ne renkonti lin, do la tagon de lia alveno, ĉirkaŭ la fino de la pajlorikolto, mi prenis hokegon kaj tondadis heĝojn en la foraj kampoj kie neniu trovos min.

“Mi heĝtondados, Patrino,” mi diras. “Mi kunportos iom da pano kaj fromaĝo. Bonvolu zorgi pri la junaj meleagroj kaj diru al Gideon ke li devos melki, ĉar mi ne revenos antaŭ la mallumiĝo.

Do kion ŝi faris? Ŝi komencis tordi la manojn kaj diradi apenaŭ aŭdeble— “Ho vee, vee havi tian malbenon.”

Tamen mi iris. Kaj kiam mi hejmon revenis, jen en mia mansardo eroj de lano kaj fadeno kiujn li lasis, kaj tre agrabla odoro de tabako. Ĉar li ĝuis iom fumadi dum laborado. Kaj tuj apud angulo de la teksilo kion mi trovis? Bluan-blankan naztukon, kiun mi tre malhoneste metis en mian ŝrankon, kaj mi enŝlosis ĝin kun granda kontento. Mi diris al mi iom figaje ke iam mi lavos ĝin, kaj rulpakos ĝin kun iom da lavendo, kaj resendos ĝin. Sed ankoraŭ ne.

Patrino estis plena de rakontoj pri la teksisto. Ho li estas bonkora, kaj forta, kaj komplezema! Mi pensis ke mi mem povus sciigi tion al ŝi. Kvazaŭ filo, ŝi diris. Mi nur vidu lin sidantan sur la kanapo kaj trinkantan teon. “Sendube,” mi pensis “kaj mi perdus mian koron eĉ pli ol antaŭe!”

“Volis scii ĉu mi havas pliajn infanojn krom Sarnon,” ŝi diris.

“Do mi diris al li.”

“Ho, Patrino, kion vi diris al li?” Mi diris.

“Mi diris ke mi havas la plej bonan knabinon en la mondo, komplezeman filinon, kaj tre delikatan kaj sveltan, kun longa ĝisgenua harplekto, kaj malhelaj molkorigaj okuloj kaj tre agrablaj manieroj, gaja, petolema kaj kompatema. Aĥ! Mi sciigis lin! La tutan veron, jes ja! Kaj mi diris ke vi scipovas la altan kaj la malaltan manskribojn, kaj ke Beguildy lernigas vin legi, kaj ke vi povas legi eĉ kvarsilabajn vortojn nun.”

“Kara Patrino,” mi diris “kian rakonton vi elpensis!”

“Nenian elpensaĵon, karulino, ĉar ĝi estas vero.”

“Ĉu vi diris ion pri la leteroj de Gideon? Ĉu vi diris ke mi skribas ilin?”

“Nu, ne, karulino. Eble Sarn ne volus, nek Jancis, nek vi.”

“Ne. Patrino, vi estas tre saĝa.”

“Oni ĉiam diris en mia familio ke estas tiel, karulino.”

“Do Teksisto kredas nin tre klera familio, mi ne dubas, kaj li sen dubo kredos ke Gideon skribas la leterojn.”

Poste, dum mi helpis ŝin enlitiĝi, mi kuraĝis diri— “Ĉu vi diris al Teksisto ke mi estas leporfrapita?”

“Ne, ne, mia kara! Pro kio mi tiel agus?”

“Nu, li eble iom pripensas min, pro ke vi diris tiaĵojn, sed se iam li renkontos min—”

“Nu, kara, se li renkontos vin, kaj li estas kia mi taksas lin, vi certe multe plaĉos al li.”

Post kiam mi ordigis la kovrilojn, ŝi kaptis mian manon.

“Pru, ĉu gravus al vi se li havus nur unu kruron, aŭ unu brakon, aŭ estus variolmakulita?”

“Ĉu gravus al mi, Patrino?” mi tuj elkriis senpripense, “kompreneble ne gravus. Mi amus lin eĉ pli pro tio.”

“Mi sciis tion, kara,” diris Patrino, tre kontente. “Mi sciis ke vi amas tiun viron. Kaj mi ja vere ĝojas pro tio. Nu, ne kaŝu vin de li, Pru. Estu kuraĝoplena kaj risku ĉion, kiel bona ludanto de Multekostaj Koloroj.”

“Ne, ne! Neniam! Ho, Patrino, vi estis kruela tiel ruzeme kaptante min!”

“Mi nur deziris scii, Pru. Mi fariĝas antikva kaj olda, kaj proksimiĝas tempo kiam la vivo estos peza ŝarĝo. Mi volonte scius ke bono atendas la plej karan filinon iam naskitan.”

Ŝi rigardis foren tra la malgrandan, lunoplenan fenestron, kies vitron nelumaj rondaj makulaĵoj kiuj estis rozoj alpremis, kaj la arĝenta ĉielo estis senbrila, kaj sen steloj, sed amemaspekta, kaj ŝajne ŝi aŭskultis ion. Ŝi diris— “Mi ja kredas ke ĉio bonos por vi, Pru. Venis en mian koron, senaverte kiel roso, kaj dolĉe kiel ruĝa rozo, ke vi ricevos amon kaj ne nur donos ĝin. Post miaj tagoj, tamen, post miaj tagoj. Sed ne gravas, ĉar mi scias ke ĝi vere okazos.”

Mi sentis iom da strangeco en la nokto.

“Kio estas al vi, kara?” mi demandis ŝin. “Ĉu vi antaŭvidas la estonton?”

“Ne. Mi vidas nenion. Sed mi sentas ĝin en mi.”

“Ĉu vi bone fartas. Patrino?” mi diris, ĉar mi timis ke eble ŝi forglitas de mi, ĉar ĉiam faras tion mortantoj.

Sed ŝi diris ke jes, ŝi ĝuas sian ĉiutagan farton, kaj sanas, kaj ne mortos ĝis post multe da tempo, sed ŝin trafis la penso kiam ŝi memoris Teksiston, kiu diris— “Nu fraŭlo mi estas kaj fraŭlo mi restos, laŭ mia kredo. Sed se iam mi volos edziĝpeti, temos pri tia ulino.”

Je la fino de la grenrikolto Gideon petis ke mi skribu lian duan leteron al Jancis.

Ni vespermanĝis sur la benko apud la fenestro de la laktejo.

Poste, mi alportis inkon kaj diris, kion mi skribu? Li diris ke mi skribu ke li estas sana kaj esperas ke ankaŭ ŝi, kaj ke ŝi estu bonkonduta kaj forte laboru kaj ne petu antaŭtempan monon por vestoj aŭ botoj, sed pripensu la estontecon, kaj ni havas negrandan rikolton, kaj ŝia patro plu samopinias pri la juna skviro, kiu revenos de Nederlando venontan jaron kun poŝoj plenaj de mono, kaj la granda longakorna bovino naskis, sed senatente samkiel oni anticipus, kaj ŝi diru al Sinjoro Grimble ke li volonte ricevos kelkajn ŝafidojn kiam li venigos ilin de la montoj antaŭ vintro, sed se vidiĝos simptomoj de piedputro ili hejmon iros jam tuj, kaj do nenion pli, de G. Sarn.

Poste li diris “Enmetu ke mi vidos ŝin ĉe la Kristnaska bazaro, se Grimbleoj kunvenigos ŝin.”

Mi diris ke mi faros mian plejeblon, kaj ĉu gravas se mi enmetos iom pli? Kaj mi devis ridi, ĉar ĝi ja ŝajnis stranga letero de viro al sia amatino. Kaj Gideon sorrigardis abrupte, kaj demandis kial mi volas skribi ion pli? Do mi diris ke la plumo kelkfoje volas mem skribad,i kaj li diris ke li supozas ke ne estas facile scii ĝuste kion oni faras kiam oni komencas skribi, kaj ke Dio lin protektu de tia stultaĵo, kaj se nur mi enmetos ĉion diritan de li mi rajtos aldoni iom, se mi volos.

Do mi skribis ĝin.

SARN
26 septembro
MIA KARA AMATINO ,—
Ja vere ŝajnas longa tempo ekde via letero, kiu estis tre ĉarma, kaj mi kisis ĝin multfoje. Vi bone scias verki amleteron. Mi povas vidi vin ambaŭ dum la skribado, viajn orajn harojn brilantajn, kaj Teksiston iomete ridetantan, kaj videble tre amuzatan, kaj kun okuloj kiuj povas logi iun ajn knabinon de ŝia propra viro, kaj atentu ke vi ne enamiĝu en iun krom min, se eble. Eble mi vidos vin ĉe la Kristnaska Bazaro. Diru al Teksisto ke ĉiuj rakontoj de Patrino pri nia Pru estas fabeloj, ĉar ŝi estas ĉiumaniere tre ordinara. Diru al Sinjoro Grimble ke mi volonte havus kelkajn ŝafidojn. Diru al Teksisto ke kiam li preterpasos la domon de Huglet plejbone estas ke li portu pafilon, ĉar Huglet nun havas teruran hundon, kaj mi esperas ke ĉio estas en ordo inter Teksisto kaj Grimble. Se iam Teksisto volos iom da kudrado, ĉar li estas sola kaj senvirina viro, mi havas du virinojn en la hejmo, Patrinon kaj fratinon, kiuj ambaŭ bonvenigas taskon justaprezan, kaj peklitan brasikon ruĝan, kaj prunkonfitaĵon ili faras, kaj ili bone profitas vendante je duono de la kutima prezo, kaj estas bonfareme tiel utiligi ilin. La rikolto estas negranda, la longakorna bovino naskis, ni anticipas ke juna Camperdine revenos venontjare, kaj se ili havos simptomojn de piedputro ili hejmon iros jam tuj, kaj do ĝis reskribo kaj nepre zorgu pri vi mem. Komence de tusado englutu fajrovarmegajn citronon kaj premitan mielĉelaron, kaj vi estas mia plej, plej kara amata al kiu mi volonte dediĉos mian vivon kiam ajn, kaj mortus por vi pro hundomordo aŭ iu alia kaŭzo, kaj nun bonan nokton, de via amanto GIDEON SARN Tio estas bela teksto, “La Mastro ĉeestas.”

Ofte mi demandis min dum la daŭro de aŭtuno, kaj la fridaj noktoj, kion ili opiniis pri mia letero. Ni sciis ke ili ja ricevis ĝin, ĉar unu bazartagon Gideon revenis kun ŝafidoj kiujn Grimble metis en enfermejon por li ĉe Kruĉo da Cidro, kaj ili estis bonstataj, sen piedputro. Sed alproksimiĝis Kristnasko kiam venis letero de Jancis, kaj mi memoras ke estis sovaĝa nokto, kaj pluvo frapegis la fenestron, dum mi legis ĝin al Gideon. Sed interne estis varme. Ĝi donis al mi gajan Kristnaskon, malgraŭ la laborado, kaj kvankam Patrino forte malsanis, kaj tial ni devis venigi el fora Silverton la helpiston de la kuracisto, ĉar Gideon rifuzis venigi la kuraciston mem, dirante ke la elspezo por eĉ la helpanto de la kuracisto estas grandega. Li konstante grumbladis kaj diris ke ŝi estas ŝarĝo, kaj Patrino ofte demandis al mi “Ĉu Sarn opinias min ŝarĝo?” Tial mi estis en malfacila situacio. Sed tiu letero estis kontentiga kiel pelvo da bona varma supo, kaj pro timo ke Gideon metos ĝin inter siajn proprajn posedaĵojn, mi faris kopion, kaj jen ĝi.

ALTA BIENO , OUTRACK
1 decembro
MIA PLEJKARA KONATO —
Mi pensas pri Sarn dum mi skribas, kaj pri la plej bona el amantoj. Sinjoro Woodseaves multe bonvenigos la kudradon kaj la peklaĵon kaj la prunkonservaĵon kiujn Sarn tiel bonkore menciis.

Eble iun tagon li parolos al via fratino pri ili. Sinjoro Woodseaves diras ke tio nepre estas la plej efika kuracilo por tusado, kaj li uzis ĝin unu nebuloplenan nokton post kiam li revenis al Lullingford de tie ĉi, sed li opinias ke nur virino povus ĝuste prepari ĝin. Domaĝe pri la rikolto kaj la bovido, sed ne ĝenu vin pro la hundo de Huglet, ĉar li timas neniun hundon, nek Hugleton mem. Sed tio verdire estis preskaŭ trafo ĉe la Taŭroludo, kaj tre kuraĝa estis la virino kiu tiel enkuregis por savi povrulon. Ĉar Sinjoro Woodseaves aŭdis ke virino faris tion, alta svelta virino kun belaj malhelaj okuloj, laŭdire. Mi ne diskutus tion, kiel vi scias Sarn. Sed aliaj certe parolos. Teksisto diras ke se li iam havos kunulinon li preferos tiaspecan virinon. Kaj nun bonan nokton, kaj gajan Kristnaskon de JANCIS BEGUILDY Mi jam amas vin, kaj se oni tiel agas dum sekas la ligno, kiel oni agos kiam ĝi verdos?

Ĉapitro 4: Jancis forkuras

Denove estis la antaŭkristnaska tago unu jaron kaj ok monatojn post kiam Kester ĉesigis la taŭroludon. Ne venis leteroj de Jancis jam de longe, sed Gideon neniam ĝenis sin pri tiaj aferoj.

Li diris ke nur estas pro la vetero, ĉar la vojoj estas tiel kotplenaj en la regiono de la Grimblea bieno, ke neniu povus atingi ĝin en malbona vetero. Ili iris al la bazaro malofte dum la vintro, sed antaŭe provizis sin per bezonaĵoj, kaj Sinjoro Grimble sendis dek ĉarojn da greno al la muelejo por mueliĝo, kaj post tio oni trankvilis, la bieno kaj la du dometoj de la laboristoj, kun ĉevaloj en staloj, bovaro en apuda paŝtejo kaj ŝafoj en la furaĝbetaj kampoj proksimaj, tute komfortaj por la tuta vintro. Oni kutimis teni multajn kuracherbojn kaj sanigaĵojn ĉe tiaj bienoj, ĉar neniu apotekisto aŭ kuracisto povus atingi la lokon, ĉar vojoj estis nedireble aĉaj, eĉ se ĉiam tiel estus.

“Woodseaves ne povas iri tien, kaj Jancis ne povas sendi leteron al Lullingford, sed kiam venos iom da bona vetero, ni ricevos leteron,” diris Gideon.

Mi ofte pensis pri Jancis, enfermita kun Sinjorino Grimble, virino kiun mi abomenis kiel ankaŭ Jancis. Mi pensis pri la altaj montoj kaj la grajloŝtormoj similantaj al glacia muro inter ŝi kaj ni, kaj la neĝo, dika kaj mola, flustranta, flustranta.

“Ĝi ĉirkaŭas senĉese la domon, kaj lasas blankan ganton sur la fenestroj.”

Tion oni diris pri la neĝo ĉe Sarn.

Estis du filoj, kompreneble, por vigligi la vivon, sed unu el ili edziĝos kun la filino de la laboristo, kaj la alia estis tre religiema kaj ne aprobis iaspecajn Majludojn, nek plezuriĝon, nek eĉ multajn ridadon kaj paroladon. Do restis por ŝi nur Sinjorino Grimble, kiu estis postulema kaj kritikema kaj Sinjoro Grimble, kiu estis tre nekompleza, dum frida vetero, pro reŭmamismo. Mi tre ofte pensis pri ŝi. Ĉar kiam oni pensis pri iu, ĉe Sarn, oni pensis pri tiu ofte, pro la kvieto, precipe dum vintro, kaj estis kvazaŭ la tempo ne plu marŝas.

Kaj kiam ajn mi pensis pri Jancis mi enmensigis ion viditan iam en junio, kiam ni havis strangan nekutiman veteron kaj multe da tempesto kaj grajlo, kiu unu tagon dum proksimume horo fariĝis neĝo. Kaj mi vidis la sovaĝajn rozojn, tre delikatajn kaj sentemajn, kiuj neniam spertis fridon pli grandan ol tiu de roso, kun palruĝetaj petaloj plenaj de neĝo, kaj ŝajne plene frostiĝintaj, eĉ en siaj oraj koroj. Mi ĉiam pensis ŝin tia, ĉar mi amis ŝin, kaj al mi ŝi ŝajnis infano, kvankam ŝi estis pli aĝa ol mi. Eĉ kvankam ŝi memorigis min ke ŝi estas bela kaj mi malbela, mi amis ŝin, des pli kiam ŝi suferis, ĉar neniam mi amas homojn tiom kiam la sorto ridetas al ili. Do mi volonte sendus al ŝi iaĵon je Kristnasko, eĉ se nur orlitan tukon el simpla linaĵo. Mi petis al Gideon ke li demandu pri ŝi ĉe Kester kiam li iris al la bazaro, sed Kester estis for kaj la domo estis fermita. Tio estis malagrabla informo, ĉar plaĉis al mi pensi ke li estas ĉe sia propra fajrejo, en la dometo kiun mi vidis. Ŝajnis ke li pli proksimas kiam tiel estas. Sed li kutimis foriri por resti dum tuta monato en iu vilaĝo dum la vintro, por plenumi ĉiujn ŝpinbezonojn tie, kaj tiel ne bezoni plurfoje veturi tien.

Estis tre kviete en nia kuirejo. Patrino estis enlite, ĉar ŝi nun ĉiam estis enlite dum malmilda vetero, kaj Gideon estis en la arbaro, por havigi julŝtipon. Ĉar negrave kio ajn alia mankis al ni, ĉi tion ni ĉiam havis, ĉar por havigi ĝin la kosto estis nur laboro, kaj Gideon neniam domaĝis tion, la kompatinda junulo. Mi iris al la pordo por aŭdi ĉu li finis haki, kaj mi povis aŭdi la firmsonadon de lia hakilo, kaj ĝian eĥon el translage. La arboj estis kvazaŭ en montetoj da neĝo, kaj la lago frostigita ĝis preskaŭ sia centro. La arboj, blankaj kiel sukero, staris ĉirkaŭ la akvo tiel senmove kvazaŭ ensorĉitaj, kiel homoj en tradicia ferakonto, starante en faskegoj kaj garbegoj el neĝo, dum eĉ venteto mankis. Oni ne povis enmemorigi la someron. Oni ne povis imagi liliojn sur la lago, kaj ondetojn. Mi detenis la spiradon por ĝui la silenton, ĝis ruĝtringo vokis de la fora ekstremo de la lago, apud la kirko, tre morne kun sono “Mut! Mut!”. Iu anaso transflugis la senlumiĝantan ĉielon, kaj mi aŭdis Patrinon tuseti, do mi sciis ke ŝi volas sian vespermanĝon. La sono de la hakilo jam ĉesis, do Gideon baldaŭ venos, kaj mi komencis prepari la manĝon.

Mi bakadis, kaj tion mi multe ĝuis. Plejparte mi faris laboron de viroj, kaj kontraste bakadon mi sentis malpeza kaj agrabla. Min plezurigis vidi la paston leviĝadi antaŭ la granda ruĝa fajro, kaj pretigi la fornon per brulanta ligno, kaj poste elrasti la cindrojn, kaj meti la bulojn laŭ vicoj. Estis agrable esti en la varma, ardetluma kuirejo, plena de la plaĉa odoro de pano, kaj rigardi eksteren al la griz-blankaj kampoj kaj arboj, fridaj kaj solecaj, kaj poste tiri la kurtenon kaj bruligi la junklampon, pretigante manĝilojn sur la tablo kaj metante terpomopasteĉon sur ardantajn cindrojn por varmigi ĝin, kaj sciante ke post nelonge ĉiuj miaj amatoj estos komforte pretaj por la nokto. La kortobirdoj estis enfermitaj je krepuskiĝo, la bovinoj kaj ŝafoj estis en la gregejo, Bendigo en la stalo, Kanjo apud la kameno, Patrino kun iom da fajro en sia ĉambro kaj varmigilo en la lito, kaj nun Gideon hejmen venas por sia vespermanĝo. Ĉar la forno estis ankoraŭ varmega, mi enmetis aron da tortetoj el spicitaj frukteroj, ĉar al Gideon plaĉis iom da frandaĵo samkiel al ĉiu alia, kvankam li fojfoje grumblis, kaj parolis pri ruiniĝo, kaj kie estos nia domo kaj arĝentaĵoj ktp. Sed kvankam mi obeis lin dum la tuta jaro, kun nur paneto kaj fromaĝo kaj terpo por manĝi, en la Kristnaska sezono mi sekvis mian propran vojon, kaj ni ĝue gajis preskaŭ kiel aliaj homoj. Kaj nun, poste, post ĉio okazinta, mi ĝojas pro tiu malobeeto al Gideon pli ol pri io alia en nia tiama vivo. Ĉar mi povas diri “Malgraŭ ĉio, tion ili havis, ne gravas kio alia mankis.”

Mi softe kantadis al mi, kaj paroladis al Kanjo, kiu estis preskaŭ tro komforta por ronroni, nur kiam mi parolis ŝi duonlevis sin, kaj arkigis la dorson tre ĝentile, kaj apertis la buŝon por miaŭi, kaj poste montris sin tro ĝisoste pigri por eligi eĉ sonon. Sed ŝi rigardis min kvazaŭ volante diri “Mi scias ke vi pretigis ĉi tiun agrablan fajron por varmigi min, Sinjorino, kaj mi scias ke vi havas iaĵon por mi en la ŝranko, kaj elkoran dankon.”

Subite okazis nelaŭta frapeto sur la pordon. Apenaŭ aŭdebla kaj tiom timema ke ĝi povus esti de povra rubekolo frapetanta per la beko. Unu tia birdo dum malbonega vetero kutimis alveni, kaj se mi tro lantis manĝigi ĝin, ĝi frapis sur la fenestron. Mi iris al la pordo, kaj ĉar jam estis senlume, kaj neniam oni vizitis nin, mi konfesas ke mi pensis pri fantomoj kaj feoj kaj koboldoj, kaj ĉiaj strangaĵoj de la antikva epoko.

Mi apertis ĝin.

Jen antaŭ la fono de la blanka, senĝojiga, ebenaĵo de la frostita lago, tute veaspekta kaj pala en la fajrolumo staris Jancis.

Tuj kiam mi entiris ŝin ŝi falfalis sur la plankon. Povra knabino! Neniam mi vidis tian mizerulon. Ŝiaj vestaĵoj estis tute traŝiritaj, la botoj rompitaj, la manoj kaj la vizaĝo gratvunditaj kvazaŭ ŝi trapasis dornheĝojn, mi sciiĝis poste ke efektive ŝi ja faris tion, kaj ĉio malsekege gutanta kvazaŭ oni tiris ŝin el la lago.

Ŝi tutsvenis, kaj mi streĉe klopodis revivigi ŝin. Kiam ŝi konsciiĝis, ŝi diris ke ŝi ne manĝis jam de preskaŭ du tagoj, kaj ke ŝi piediris la tutan distancon de Grimblejo en ĉi tiu vetero.

Pensu pri tio! Kurte dirite, ŝi forkuris, kaj ŝi havis nek monon nek fortikajn botojn, kaj ŝi devis kaŝe foriri kiam eble, kio hazarde okazis kiam ŝi ne havis sian ŝalon.

Ŝi longe ploradis.

“Ho, mi ne povis elteni, Pru! Ho, kara Pru, ne riproĉu min!

Estis plene maltolereble. Kaj kiam proksimiĝis Kristnasko kaj ne venis informoj, kaj ili ĉiuj estis dekoble pli malagrablaj, pro la fiaĉa vetero, ho! mi tute ne povis ĝin toleri. Kaj la knabino ĉe la dometo diris ke ankaŭ la antaŭaj du melkistinoj forkuris. Ŝi diris kial ankaŭ mi ne forkuras? Iome ŝi diris tion ĉar ŝi kompatis min, kaj iome ĉar Alf Grimble, ŝia fianĉo, interesiĝas pri mi. Do ŝi informis min pri la plej bona tempo por forkuri, kaj deturnis ĉies atenton, kaj donis al mi iom da pano kaj viando kaj botelon da lakto, kaj promesis preteksti ion por ke ili ne sekvu min.”

Ŝi paŭzetis por spiri, kaj aŭdiĝis el ekstere la sono de la ĉarradoj de Gideon kiuj knaradis en la neĝo.

“Kiel vi diros al Gideon?” mi demandis ŝin.

“Ho, ne permesu lin koleri min, Pru! Ne permesu! Mi ne povas toleri pli. Mi rakontos al vi ĉiujn miajn spertojn kaj vi komprenos ke mi ne povas.”

Gideon venis al la pordo trenante la gigantan ŝtipon, la julŝtipon, per ĉeno.

“Ne forigu min, Pru. Kion ajn li diros, kaj kiom ajn li koleros ĉar mi perdis la laboron pri kiu li decidis, tamen lasu min tranokti ĉi tie!”

Do mi diris ĉu ŝi opinias ke iu homo povus devigi min iam elpordigi ŝin, kaj precipe en tia vetero? Mi kuŝigis ŝin sur la kanapon, kaj diris ke ŝi ripozu nun, kaj poste ŝi iomete manĝos, kaj enlitiĝos, kaj ĉiuj ŝiaj suferoj jam forpasis. Ŝi ridetis kaj flustris— “Mi amas cin, Pru! Por mi vi estas kiel la Savinto ĉi nokte,” kaj tiel ŝi endormiĝis.

Ofte kiam mi pripensas la postajn eventojn, mi ja vere ĝojas pro tiu rideto kaj tiu flustro.

Ho, kiom Gideon furiozis!

“Ja ŝi perdos la tutan monsumon,” li diris jam dum la unua minuto, “kaj ŝi perdos ne nur la laborpagon por la venontaj jaro kaj kvar monatoj, sed ŝi perdos la pagon por la jaro kaj ok monatoj kiujn ŝi jam pasigis tie. Se oni rompas sian kontrakton, oni ricevas nenion. Vi scias tion tiel bone kiel mi.”

Mi demandis kiel li povas pripensi monon kiam ŝi ĵus venis tia al nia pordo, mizerega kaj duonmorta.

“Vi de ĉiam estas stultulo, Pru,” li diras, “kaj mi supozas ke vi ĉiam estos.”

Sed mia pacienco tute elĉerpiĝis, kaj mi sentime parolis al Gideon.

“Bonvolu bremsi vian langon ĉi vesperon, Gideon! Jen Kristnasko, kaj Jancis venis al vi el la brakoj de morto, preskaŭ.

Ĉar ŝi nur malfacile ne mortis. Se ŝi redevojintus tiel malfrue, ŝi certe perdus la vivon. Kaj ĉar mi ŝirmas ŝin kaj ŝi uzos mian liton, kaj mi dorlotis ŝin por vi, ĉar ŝi estas via kara konatino, vi humilu al mi kaj dankemu al mi kaj al tiuj Supre pro la saviĝo de la povra knabino.”

“Jadi! Kia megero eken unu minuto!” diras li. Li iomete ridis, konsternite, ĉar mi ne kutimis paroli tiel. Poste li stamfiris en la kuirejon.

“Nu!” li diras, tre laŭte, ĉar li ne kutimis je malsanuloj, kaj li ĉiam ŝajne kredis ilin surdaj. Kiam Patrino malsanis, li laŭte kriis je ŝi kvankam Patrino tenis tre bone sian aŭdpovon.

“Bonan vesperon, Sarn!” diras Jancis, tre softe kaj malforte.

“Do vi revenis!”

“Jes.”

“Kaj tiel rompis vian kontrakton.”

Ŝi komencis plori.

“Kion do? Ne faru tion!” li diris konfuzite. “Pru denove kontraŭlangos min se vi ploros. Mi devas ne diri eĉ vorton, ne ĉi nokte. Iaĵo estos direnda morgaŭ, sed mi devas malĝeni vin ĉi nokte. Nu, kiel vi fartas?”

Li staris en la mezo de la kuirejo kaj laŭte kriis tion al ŝi, tiel ke mi ne povis ne ridi.

“Bone, dankon, Sarn,” ŝi diras.

“Via stato ne indikas ke vi bone paŝtis ĉe Grimble, mi agnoskas tion. Ĉu vi iam renkontis junan Camperdinen?”

“Ne.”

“Ĉu vi havas konaton tie?”

“Ne, Sarn. Vi estas mia konato por ĉiam eterne.”

“Ne Alf Grimble?”

“Ne. Sed li amoremis pri mi, iom, kaj ĝenadis min. Pro tio mi forkuris.”

Mi antaŭe ne taksis Jancison tiom lerta. Sed laŭ mia kredo ĉiu virino estas lerta kiam ŝi amas. Ŝi aspektis ege pala kontraŭ la nigra kanapo.

“Mi forkuris ĉar vi estas la unusola konato kiun mi deziras, Sarn.”

“Do jen la kialo! Mi rompos al Alf la kapon venontan bestarbazaron.”

“Ne! Ne faru, ne faru!”

“Do vi forkuris tiom da mejloj plus mejloj ĉar vi ne deziris Alfon, kaj ĉar mi estas via kara konato?”

“Jes.”

“Kisu do, knabin’!”

Mi forkuris en la laktejon tiam, kaj kun mi Kanjo, ĉar ŝi ĉiam iom timtimis kiam Gideon ĉeestas. Mi senkremigadis lakton preskaŭ senĉese, kaj jes, mi iom, ploris sed pro tio kiu suferis? Ĉar mi deziregis esti sur kanapo kaj ke junulo laŭte kriu al mi el la mezo de kuirejo kaj poste diru “Kisu do, knabin’!” Kaj se vi demandus kian junulon mi elektus, mi dirus ke lia jako kolorus kiel la maja paŝtejo, kaj ke li rigardus min per okuloj plenaj de potenco kaj scio ĝis mia animo tute renversiĝus.

“Mi ne povas havi mian deziraĵon, Kanjo,” mi diras. “Sed vi povas, ĉar viaj deziraĵoj facile haviĝas.”

Kaj mi donis al ŝi grandan pladon da kremo. Jes ja! Kion dirus Gideon se li scius? Tamen li jam havas sian kremon en la kuirejo.

“Mi donas ĉi tion al vi Kanjo,” mi diras, “ĉar mi ne povas havigi al mi propran kremon. Sed plitrankviligas min vidi iun kontenta.”

Ŝi timrigardis min, kredante ke post minuto oni frapos ŝin, ĉar la donaco estis tro bona por esti reala. Poste ŝi plenlekis ĝin.

Tiam mi aŭdis Patrinon alvoki.

“Nu vi ja ĝuis almenaŭ tion, Kanjo,” mi diras. “Kaj nun, Patrino, ĉu vi volas iom da kremo kun via teo?”

“Nu, jes, kara. Mi ja multe ĝuas guton da kremo en mia teo. Sed kion diros Sarn?”

“Li mem lekadas propran kremon Patrino.”

“Kion?”

Patrino kredis ke mi ŝercas.

“Nu, kvazaŭ. Jancis venis.”

“Jancis?”

“Jes. Forkuris.”

“Jadi!”

“Piediris la tutan distancon.”

“Sed kial ŝi ne hejmeniris?”

Ankoraŭ mi ne pripensis tion. Ŝajnis laŭnature ke ŝi venis al ni kvazaŭ malsatega rubekolo.

“Ŝi timas Beguildyn, sendube, Patrino.”

“Aĥ. Vi devos scigi al Sinjorino Beguildy.”

“La tagon post Kristnasko. Jancis ĝuu Kristnaskon.”

“Ĉu ili, kiel oni diras, iom kolombumas?”

“Jes. Li surpriziĝis kaj li kisis ŝin antaŭ ol pripensi.”

Ni iom ridis.

“Kaj nun via teo, Patrino! Fariĝas vera kristnaska sento. Ĉiuj havos kremon! Kaj post la vespermanĝo mi ornamos la domon per ilekso.”

“Atentu ke ankaŭ vi havu iom da kremo, kara.”

Dum mi sobis la ŝtuparon en la kuirejon, kie la paro sidis tre malnovmode sur la kanapo, mi demandis min pri kio estus kremo por mi, kaj dum mi infuzis teon, mi eksciis.

“Jancis,” mi diris, “vi devas skribi al Sinjoro Woodseaves por diri ke vi forkuris, ĉar li eble strebos iri tien pli frue ol kutime por skribi por vi leteron.”

“Bone, Pru, tio estas via afero ĉar vi skribas, ne mi. Sed li ne reiros tien.”

“Ne reiros? Pro kial?”

“Mi rakontos al vi ĉion morgaŭ. Mi tro lacas nun.”

“Bone,” mi diris, kvankam mi ja deziregis informiĝi pri li.

“Mi rakontos ĉi nokte pri mia forkuro,” ŝi diris. Sed mi diris “Unue manĝo. Altabliĝu nun kaj manĝu kaj trinku. Poste vi povos rakonti ĉion al ni, kaj post tio mi skribos.”

Mi sciis ke la rakontado estos bonefika por ŝi. Ĉar post malagrabla sperto, raportado eligas la dornojn. Do ŝi rakontis ke ŝi planis atingi Lullingfordon en bazartago kaj peti Gideonon hejmenveturigi ŝin, sed ŝi perdis la vojon en la montetoj, kiuj aspektis tutsamaj pro la neĝo, kaj misvagis tre foren, kaj nokto kaptis ŝin, kaj ŝi dormis en budo kian oni konstruas el ulekso dum la ŝafnaska sezono; kaj dum la nokto ŝi aŭdis spiradon el sub la pordo kaj kredis ke jen la muĝanta taŭro de Bagbury, sed ŝi trifoje alvokis la Triunuon, plejeble laŭte, kaj ĝi forkuris. Poste ŝi penege marŝis al Lullingford, trairante kampojn ĉar ŝi ne povis trovi la vojon. Ĉevalo postkuris ŝin, kaj tio estis pli timiga ol la muĝanta taŭro de Bagbury, kaj tiam ŝi rampis tra heĝon. Kiam ŝi atingis Lullingfordon, Gideon jam foriris, ĉar li ĉiam reiris plejeble frue. Ŝi iris al la domo de Kester, sed ĉar li forestis, helpo tie ne estis ricevebla. Ŝi timis peti al aliaj, ĉar ili eble resendus ŝin al Grimble, do ŝi reekmarŝis. Tamen post nelonge ŝi estis tiom svenema ke ŝi devis rampi en grenejon kaj atendi ĝis la mateno. Kaj poste, kiam ŝi atingis la arbaron, ŝi decidis uzi malpli longan irplanon kaj denove devojiĝis. Tio ja estis ne mirinda, ĉar en la arbaroj ĉirkaŭ Sarn rekta vojo estas apenaŭ trovebla eĉ dum somero.

“Pro Dio,” diras Gideon, “ŝajnas ke vi bezonas viron por protekti vin. Tian rakonton pri stulteco ĝis nun mi neniam aŭdis.”

“Kaj kion diros Patro mi ne povas imagi,” ŝi daŭrigis. “Ne eblos deteni nek forteni lin. Li estas tre obstina nun, kaj se oni oponas liajn planojn li furiozas. Se Patrino scius, ŝi eble trovus solvon.”

“Mi vizitos ŝin postmorgaŭ,” mi diris. “Ne estas kredeble ke ni ne sukcesos elpensi ion por superi tian stultan oldulon—espereble ne ĉagrenas vin mia esprimo.”

“Ĉagrenas?! Kiel eble plej aĉe parolu pri mia patro kaj vi tute sen dubo ne troigos. Vere li ja estas stulta, malgraŭ sia lernado el libroj.”

“Trankviliĝu nun. Ni elpensos ion por doni al vi tempon por vin savi. Eble vi povos trovi alian postenon. Aŭ eble Gideon—”

“Se vi volas diri ke eble Gideon deziros nupti, mi diras ke je la ĝusta tempo kaj ne antaŭe. Mi jam diris al Jancis ke se ni havos bonan rikolton kaj ni profitos mi pretas edzinigi ŝin dum la Rikolta Festo. Kaj ankaŭ ŝi volas tion.”

“Mi multe ĝojas. Amo neniam tro fruas. Kaj se oni amas knabinon, oni nepre volas ŝin endome, ĉe la kameno kaj ĉe la tablo, en la domo kaj ekstere.”

Mi pensadis pri eta domo apenaŭ dudek mejlojn 47 for, kiu plejeble diferencis de la nia, kaj pri tiea tre obstina fraŭlo kiu ne volis virinon en sia domo, certe ne povran Prun Sarnon. Mi opiniis ke venis ĝusta tempo por skribi la leteron.

“Kion mi diru en via letero, Jancis?”

Ŝi diris ke mi skribu laŭ mia plaĉo. Do, mi alportis paperon kaj inkon kaj mian plumon kaj skribis ĝin.

SARN Vesperon antaŭ Kristnasko.

KARA SINJORO WOODSEAVES — Mi skribas por informi vin ke mi foriris de Sinjorino Grimble, kiu estas tre avara pri manĝaĵo kaj tre postulema pri laboro, kaj pro reŭmamismo la mastro fariĝas netolerebla dum trapike frida vetero, kaj la filoj ankaŭ estas netolereblaj pro unu aŭ alia kialo.

Survoje mi haltas ĉe Sarn. Mi povas diri ke Gideon kaj mi planas nupti dum Rikolta Festo. Mi povas diri ke mi estas tre ĝoja, ĉar

47 32 kilometroj.

kiam oni amas iun oni volas esti kun li kaj ne povas ripozi nokte ĉar oni volas scii kie li estas, kaj ĉu ĉio bonas, kaj ĉu li surmetas sekajn ŝtrumpojn post malsekiĝo, kaj ĉu li iam sentas sin soleca.

Mi pli volas mian amaton ol ion ajn alian en la cetera mondo.

Li estas bonkora kaj kuraĝa, kaj kiam li alvenas mi povas diri nur “La Mastro ĉeestas”.

Mi amas lin pli ol eblas diri, kaj estos tiel ĝis la fino, kaj nun bonan nokton, Sinjoro Woodseaves, kaj ĝojigan Kristnaskon, de JANCIS BEGUILDY .

“Vi skribas vere belan leteron, Jancis,” mi diras. “Ĉu mi legu ĝin al vi?”

“Tute ne! Kial fari tion? Vi scias la vortojn direndajn.”

“Jes. Mi ja tre bone scias la vortojn. Sed mi devas ne diri ilin,”

mi pensis. “Jen kio ĉagrenas.”

Mi faldis la leteron kaj metis ĝin sur la kamenbreton pretan por ke Gideon portu ĝin sekvan bazartagon.

Iel strange estis en la domo dum tiu tuta Kristnaska festo. Ĝi estis la plej bona Kristnaska festo kiun ni iam spertis, kun pli da kantado kaj ridado ol jam de multaj jaroj. Tamen iasence ĝi estis morna. Ŝajnis al mi ke la kantado venis el tre fora loko subakva.

Kaj kiam Jancis sidis apud la fenestro, kaj la lumo tra la verdeta botelvitro falis sur ŝiajn palorajn harojn kaj ŝian palan vizaĝon, ŝi aspektis kvazaŭ akvo superfluas ŝin.

Verda gruzo, verda gruzo, verdas jam herbar’!

Plej bela belulino, reĝino de la jar’.

Mi lavos vin per lakto, kaj vestos per silk’,
Kaj skribos vian nomon per ora plum’ kaj ink’.

Aĥ! Eĉ nun mi povas aŭdi Jancison kanti tion per sia dolĉa, alta, voĉo el tre for, ve! tre for!

Patrino konsentis ke mi ellitigu ŝin, Kristnaskan matenon, kaj ŝi venis en la kuirejon kie ŝi sidis komforte en la kamenangulo, rigardante la geamantojn kun plezurplena, komprenema, ĝoja aspekto kian mi ofte vidas sur vizaĝoj de oldaj virinoj kiuj mem vivis kaj konis amon. Rigardante la junajn geamantojn, ili kvazaŭ diras— “Ĉu vi ĝojas, knaĉjo? Eĉ pli vi ĝojos... Tute konfuzita, knanjo?

Nu, mi povas diri ke vi estos eĉ pli konfuzita, multege pli.”

Mi bone povis vidi dum ni kantis “Kiam Jozef piediris” kaj “Ĝoju bonaj kristanoj!” ke Patrino aŭdis ankaŭ aliajn voĉojn, voĉojn de etuloj kiaj la Callard-infanoj, kune kantantaj alte kaj dolĉe. Ŝi vidis aliajn vizaĝojn, zorge lavitajn kaj rozkolorajn, kiuj leviĝis al ŝi dum ŝi sidis en la krepusko sur la kanapo, pretajn rideti post solenaj Kristnaskaj kantoj, kaj krii “Anjo!”

Ŝi multfoje frapetis ŝultron de Jancis kaj diris “Belulino! Bela!”

kaj unufoje mi aŭdis ŝin averti Jancison pri leporoj.

“Kiam venos via tempo, kara, ne ofte vagu en la arbaro, nek en la kamparo. Restu proksime al la domo kaj vi ne renkontos ĝin. Tio estus malfeliĉiga missorto, ja vere.”

“Ho, Sinjorino Sarn!” diras Jancis ridante kaj ruĝiĝante pli ol iomete, “vi vere tro rapidas. Ni ankoraŭ eĉ ne amindumis.”

“Kaj ankaŭ tempo rapidas, kara. Ne lasu muskon kreski sur la vojo de amo. Ne diru tro da neaj vortoj. Li estas bona knabo se oni ne ĉagrenas lin.”

“Sed Sarn mem pli ol mi volas prokrasti,” diris Jancis.

“Stulta, stulta knabo! Ĉu gravas arĝentaĵo? Ĉu gravas geservistoj? Certe mi kontentus sen ili, se mi ne plu devus zorgi pri porkoj, kaj povus meti la piedojn proksime al la fajro kaj trinki tason da teo.”

“Gideon volas kunvenigi min al la Ĉasbalo,” diris Jancis. “Kaj mi eĉ eniros antaŭ ol Fraŭlino Dorabella.”

“Tiu estas malinda penso. Ĉar kial gravas kiu unue eniras se ĉiuj eniras? Kaj kial unu balo valoras pli ol alia?”

“Tamen multe plaĉus al mi eniri antaŭ ol Fraŭlino Dorabella.”

“Kaj tiel estos!” vokis Gideon de la pordo, kie li frapadis neĝon kaj koton de siaj botoj. “Kaj tiel estos, knabino mia, kaj vi estos vestita tiel senhonte kiel damo.”

Li venis trans la kuirejon portante la peceton de visko por kiu li grimpis la grandan pomarbon, kaj laŭte ŝmackisis ŝin sub ĝi.

Patrino kunfrapis la manojn aplaŭde, kiel infano kiam katido vekiĝas por ludi. Sed eĉ kiam ŝi aplaŭdis pro ĝojo, ŝiaj manoj ankoraŭ similis al preĝantaj manetoj de talpo en kaptilo.

“Ne malpli frue ol Rikolto, Sarn?” ŝi pledis. “Vi ne prokrastos poste? Mi certe pluvivos ĝis tiam. Sed poste—venos vintro, kaj kiu scias? Mi volas vidi vin edziĝi antaŭ la vintro.”

“Ho, ni ne prokrastos Patrino. Ne timu! Kial necesus? Mi estos riĉulo vendinte la tritikon, kaj la rikoltado kostos neniom, ĉar ni havos por-am-helpon, kaj mi repagos per kromlaboro dum la vintro. Kaj post du-tri jaroj ni povos translokiĝi, ĉar la oldulo ĉe Lullingford ne longe vivos, kaj mi havos sufiĉan monon kiam la domego vendiĝos.”

Do ili ĉiuj gajis, kaj kiam mi diris “La manĝo pretas” Gideon frapetis tre ameme mian ŝultron kaj diris ke mi estas bona knabino.

“Vere bona knabin’ superanta ĉiun alian. Nun kuniĝu! Ĉiuj ĉetablen! Mi ege malsatas.”

Tamen mi ne povis gaji kiel ili. Mi sentis min ekster ĉio. Sed mi ja konsolis min, de tempo al tempo, dum mi tranĉis panon kaj fritis lardon kaj verŝis teon, rigardante al mia letero sur la kamenbreto kun la adreso skribita per tre alta manskribo— Sinjoro Woodseaves
Domo de Teksisto
Lullingford
Poste Jancis rakontis pri Kester, kaj pri la malicaj agoj de Grimble, kiujn ŝi ne povis skribi en leteroj. Ĉar montriĝis ke Grimble kaj Huglet ne amis Kesteron de kiam li ĉesigis la taŭroludojn, kaj baldaŭ neamo fariĝis profunda malamo. Ili klopodis instigi ĉiujn aliajn bienistojn kontraŭ lin, dirante ion aŭ alion. Ili kritikis liajn teksaĵojn, kiuj efektive estis la plej bonaj en la tuta regiono. Kaj ili diris ke li estas lanta, kaj multekosta.

Ankoraŭ ne kontentaj, ili enketis pri liaj religio kaj pensmaniero rilate al la tritikleĝoj kaj la parlamentanoj. Ili kamaradis kun Skviro pri tio, kaj instigis ankaŭ lin eĉ pli kontraŭi Kesteron, ĉar ili diris nenion pri la taŭroludo kaj parolis nur pri la tritiko. Ili ĉiel komplotis kontraŭ Kesteron, kaj sendube tre ĉagrenis ilin ke li nek drinkis nek postkuris virinojn nek faris ion raportindan al la Regiona Policano. Tamen ili kiel eble plej strebis malplezurigi lian vivon, ĉar tiom ĉagrenis ilin la dekjara forigo de taŭroludoj. Do unu tagon kiam li teksis ĉe Grimble, kaj vesperiĝis, Sinjoro Grimble ekzamenis tre atente la ŝtofon faritan de Kester dum tiu tago, kaj ne povis trovi ion priplendeblan, nek pri la kvalito nek pri la kvanto. Ĉar li ja bone laboris, kaj Jancis diris ke ĝi estis glata kiel silko, tute sen buloj aŭ nodoj. Li nenion diris al Kester, kaj post la vespermanĝo Jancis alportis paperon kaj ili komencis skribi leteron al Gideon. Kaj ŝajnis ke Sinjoro Grimble ne povis toleri tion, ĉar li ne scipovis legi aŭ skribi, kaj laŭ li Kester estis tro fierema. Do kiam li jam ne povis plu deteni sin, sed devis aŭ paroli aŭ krevi, li diras— “Se juna Sarn ja amas difektitajn varojn, li ricevos sian deziraĵon, kaj sendube li devos danki al vi, Teksisto. Tre komfortaj kaj agrablaj vi kunestas, kompreneble, vi kaj la knabino de Sarn.

Pli bone ke vi teksu bebotolaĵon, juna Woodseaves!”

Je tio Kester furioze ekprenis sian ĉapelon kaj ĉiujn posedaĵojn, sed li diris nenion. Kaj kiam li atingis la pordon li turnas sin kaj diras— “Venigu la bofraton de Huglet por teksi por vi estonte, Grimble.

Vi ne plu ricevos teksadon de mi. Vi estas fibuŝa bufo kaj honto al via komunumo, kiu situas en Infero.”

Li ĵetis sin eksteren kaj neniam revizitis la domon.

Mi devis soriri al la mansardo por iom pripensi tion. Mi ja amegis Kesteron pro lia furiozo. Mi pensis ke mi volonte vidus lin furioza, kvankam ne kontraŭ min, ĉar se li furiozus kontraŭ min, mi mortus.

La postkristnaskan tagon, mi iris al Ŝtona Domo, kaj la vojo ja estis malrekta, ĉar la neĝo estis tre profunde amasiĝinta sur la vojo tra la arbaro. Sed la ĉielo estis blua, kaj viskoturdoj kantadis, dum kukolobidoj brilis sur la majarboj. Kontraŭ mia anticipo, forestis Beguildy. Sinjorino Beguildy kaj mi longe interparolis.

“Nu, nu, povra ŝafido,” ŝi diris, “ne povanta veni al sia propra Patrino ĉar la mastro estas tia porkokapa stultulo! Damne! Nun kion ni faros? Ĉar reiri al Grimble neniam eblos. Sed la mastro furiozegos pro la mono perdita. Iom pli restigu ŝin ĉe vi ĝis la furiozego forpasos, kara!.”

“Ho, ŝi tre bonvene povos resti, laŭ sia plaĉo.”

“La Supruloj vin rekompencu!” ŝi diras. Ĉar ŝi estis tre religiema virino, laŭ la instruoj de la eklezio. Kaj kvankam mi ne volas diri ion malican pri ŝi, tamen mi emas opinii ke ŝi estis religiema, almenaŭ parte, por spiti Beguildyn. Sed eble jen nur fipenso mia.

“Gideon diris al ni ke la servistino de Callard forkuris antaŭ vintro,” mi diris. “Ŝi estas tre soleca tie la tutan tagon kun kvin etuloj kaj bebo. Eble se ni ĝuste provos, kredigante ke ni komplezas ilin, ili pagos sammulte kiel Grimble. Ili ne trovos alian antaŭ la printempo, ĉar ĉiuj estas dungitaj ĝis majo, kaj krome Valeto Callard ne estas loko amata de knabinoj. Iru kaj parolu kun Sinjorino Callard, kaj mi dume petos lecionon por distri vian mastron.”

“Sed jam delonge vi ne plu lernas, mia kara, ĉar vi nun scias tiom kiom Beguildy.”

“Jes, nu, ion novan mi volas lerni sed mi ne scias ĉu ĝi estas en la libroj.”

“Kio povas esti tio?

“Ĝi estas malnova antikva sorĉo, Sinjorino Beguildy, kaj oni nomas ĝin kontento.”

“Ho, tio! Ĝi estas en neniu libro lia.”

“Nek en iu alia libro,” mi diris. Sed mi pensis ke jes ja, unu persono scikonas ĝin. Se Dio volos, tiu lernigu min. Sed tion li neniam faros.

“Sed neniel utilus mia iro, Pru,” ŝi diras. “Ili incitus hundojn kontraŭ min, plejverŝajne. Callard estas tre religia, komprenu.

Kaj li ne povas toleri mian mastron. Kaj ĉiun lian penson pensas lia Sinjorino, kion ajn li diras ŝi diras tuj, kvazaŭ eĥo ĉe Sarn. Nu.

ili verŝajne eĉ ne volos dungi Jancison, pro ŝia paĉjo. Sed eble se iros vi, kaj informos ilin ke Jancis fianĉiĝis kun Sarn, ili eble akceptos ŝin, ĉar oni jam komencas admiri vian fraton kiel viron kiu nepre fariĝos riĉa.”

Do mi diris ke mi iros. Mi malvolegis iri, ĉar oni iom fiopiniis ankaŭ pri mi, kaj parolis malagrable pri mi tre ofte. Sed kiam mi vidis Gideonon kaj Jancison tiom amantaj kaj gajaj dum la vespero, ludantajn “Bankrotigu mian najbaron” en la fajrolumo, mi sciis ke mi devas iri.

“Nu, Gideon,” mi diris, “klare ke vi plu fervoras. Kvankam vi ne povas ludi konkrojn per kaŝtanaj nuksoj kaj ŝeloj de helikoj pro via aĝo, nun vi plu volas bankrotigi.”

“Konkroj!” diras Patrino el sia angulo. “Kia ludo! Li ĉiam amegis ĝin, sciu. Li amis ludi per grandaj ruĝetaj-kaj-blankaj konkroj, oni nomas ilin Romiaj helikoj, ĉu ne Pru? Por trovi tiajn vi foriris la nokton kiam povra Sarn forpreniĝis en siaj botoj! Povra animo!”

Ŝi iom larmis, kaj ekaspektis tre eta, kiel ĉiam kiam ŝi estis morna.

“Trankvilu, Patrino, li nun estas en paco.”

“Povra animo! Kaj Sarn transprenis la pekon. Mia filo Sarn.

Plene englutis ĝin. Kaj mi antaŭvidas ke denove estos knaboj ludantaj Konkrojn en nia kuirejo per grandaj ruĝetaj-kaj-blankaj, dum la vesperoj.”

Ŝi transrigardis al la kanapo. Gideon ĵus bankrotigis Jancison kaj estis tre bonhumora.

“Jes, knaboj kaj knabinoj,” diras Patrino. “Ĉar mi vidas ke li elĉerpos ŝin per pli ol kartoj.”

Ŝi komencis ridi, pensante pri siaj genepoj, kaj pri sia ŝerco, kaj ŝi tiom ridis ke ŝi malfacile spiris, kaj mi devis enlitigi ŝin.

Sekvatage mi ekiris al Valeto Callard. Neniu volonte irus tiun vojon kiam neĝo amasiĝis profunde sur la tero, ĉar ĝi estis trans neŝirmitaj, altaj paŝtejoj, kun nordaj deklivoj, amare fridegaj kaj neĝoplenaj. Sed ĉar mi havis bonan celon, mi komencis kanti, sur la nudaj paŝtejoj kie neniu aŭdis.

“Malfermu la pordegojn ĉielvaste...”

Kaj jen apud la bieno, en malgranda fermita kampo, kion mi vidis sin paŝtanta ĉe malhela pinarbaro? La blankan taŭron kiun Kester savis ĉe la taŭroludo. Mi haltis kaj iom rigardis ĝin. Jen ĝi, nek morta nek kripla, kun blanka pelto en bona ordo, aspektante tute kontenta, kvazaŭ ĝi ĵus alvenis Ĉielon, kaj ĉi ĉio pro Kester.

Li plenumis sian promeson kaj pagis la monon, kaj poste redonis la taŭron al Callard por liaj infanoj.

“Se iam vi decidos ke la taŭroludado estas kruela, bonvolu diri tion al ili,” li diris. “Sed ne kontraŭ via konscienco.”

Callard estis tre honesta viro, kaj li sentis neceson prikonsideri ĉu jes, ĉu ne, do li tre serioze pripensis. Jancis diris poste ke estis tre amuze vidi lin ĉiuvespere kunigi la infanojn kaj sidigi ilin sur etajn taburetojn antaŭ la fajrujo, kaj la patrino prenis la bebon sur sian genuon. Kaj Callard diris tre laŭte— “Taŭroludado estas fia!”

Kaj lia Sinjorino per sia melankolia voĉo ripetis— “Fia!” kiel la eĥo ĉe Sarn.

Tiam ĉiuj infanoj kriis kiel nesto de birdoj— “Taŭroludado estas fia!”

Foje la bebo balbutetis, kaj foje li silentis, kvazaŭ pripensante.

Nur unu voĉo malkonsentis, tiu de Avĉjo Callard, voĉo tre alta kaj trema. Li ĉiam kriis— “Ne! Ne! Ĝi ne estas fia. Ĝi estas vere bona gajiga malnova sporto!”

Sed neniu atentis lin ĉar li fariĝis tre senkomprena. Li apertis la pordon kiam mi frapis ĝin, kaj vokis al sia bofilino— “Estas tiu alta maldika junulino, Maria. La sorĉistino.”

“Do enkonduku ŝin, bopatro.”

“Venu enen,” li diras. “Ŝi sobos kiam la bebo ne plu kriados. Mi envias liajn pulmojn. Mi nebone fartas. Ne bone, ja. Ĉu vi scipovas kuraci?”

Mi diris ke ne.

“Ho! Mi kredis ke Beguildy lernigis tion al vi. Tre pekema viro li estas. Kovrita de pekoj kiel ŝafo de ruĝaĵo. Ne utilos al li kriadi ĉe la pordoj de Paradizo dirante ‘Lavu min kaj mi fariĝos pli blanka ol neĝo’. Ĉar mi diras al vi ke eĉ la Juĝisto de ĉio ne povus purigi lin, eĉ se Li havus sufiĉan tempon. Aĥ! Fioldulo estas la Sorĉisto.

Mi ja kredas ke li vivas per suĉado de homaj vivoj en la noktomezo.

Aĥ! Li elsuĉas sangon. Oni diras ke li iras al la tombejo kaj elfosas kadavrojn por ŝteli ostojn kaj mueli ilin por fari sorĉaĵojn. Oni diras ke li hejmenportas infanetojn en sia sako, kaj manĝas ilin.

Ho li estas la plej malbona viro post Punti Pilato 48 , mi certigas vin!”

48 Puntio Pilato estis la Romia prokuratoro (t.e. registo) de la loko kie Jesuo estis ekzekutita, kaj ordonis la krucumiĝon de Jesuo.

Jam la pli aĝaj infanoj ploregis pro timo, kaj Sinjorino Callard vokis de supre— “Bopatro, kion diras nun? Silentu!”

Sinjoro Callard envenis tiam, kaj invitis min manĝi kun ili, ĉar estis la horo de vespermanĝo. Post la manĝo mi rakontis al ili pri Jancis.

“Do ŝi forkuris!” diras Sinjoro Callard. “En ĉi tia vetero. Ja mirinde!”

“Mirinde,” diras lia Sinjorino.

“Rompis sian kontrakton!” diras Callard.

“Kontrakton,” diras Sinjorino Callard, morne.

“Neniu rompis sian kontrakton dum mia juneco,” diris la oldulo. “Ili ne kuraĝis. Oni metus ilin en pilorion.”

“Ĉu vi estas certa ke ne estas pro Teksisto?”

“Teksisto,” eĥis Sinjorino Callard, malĝoje.

“Teksisto! Teksisto!” kriis la infanoj kvazaŭ laŭdante lian nomon.

“Mi tiom certas pri tio kiom ke mi spiras,” mi diris.

“Kaj ŝi fianĉinas kun via frato?”

“Jes. Ili nuptos dum Rikolta Festo.”

“Do,” diras Sinjoro Callard. “La edzino provdungos la knabinon.”

“Provdungos!” eĥas Sinjorino Callard per senespera tono, kvazaŭ kredante ke ŝia tasko estos provi toleri Jancison.

Ili akceptis dungi Jancison por ses monatoj, kaj pagi al ŝi tri pundojn, kio estis por ili granda sumo. Do mi hejmeniris tre kontenta. Sekvatage Gideon diris ke ni rajtas uzi Bendigon, do mi veturigis Jancison al Callard, haltante survoje ĉe Beguildy por informi la oldulon.

Ho! Kia furiozo! Kaj plej malplaĉe, li plenkulpigis Gideonon, kiu tute ne rilatis al la afero.

“Mi rekompencos pro tio vian fraton,” li diras. “Aĥ! Tre malamiga viro. Lia paĉjo estis sama. Kiam mi planis ion ajn aŭ komencis ion ajn li venis kaj fiaskigis ĝin, ek! Kaj samas juna Sarn.

Rigardu kiel li malhelpis kaj obstaklis min rilate al la juna Skviro!”

Sed Sinjorino Beguildy ĝojis.

“Kaj vi hejmenvenos je la fino de la pajlorikolto, Jancis,” ŝi diris, “por kudri viajn edziniĝovestojn. Kaj la ceremonio okazos je Mikelfesto 49 . La Glorrozoj tiam floros la duan fojon, kaj vi havos ilin en via bukedo.”

“Mi diras al vi,” diras Beguildy, “ke Sarn ne prenos ŝin.

Transdonu al li tiun mesaĝon, Pru Sarn. Li ne obstrukcos min. Mi damnis tiun viron per fajro kaj akvo, kaj damnita li nepre restos.

Diru al li ke nek kun ringo nek sen ĝi li prenos mian ’nabinon.”

“Nu bonan tagon al vi, Sinjoro Beguildy,” mi diris, ĉar mi kredis ke forveturi estus saĝe.

“Pru,” diris Jancis dum ni veturis tra la marĉaj paŝtejoj inter Plash kaj Valeto Callard. “Pro kio vi pertranĉis la hundon de Grimble kaj tiom riskagis por Teksisto?”

Ŝi rigardis min per siaj grandaj bluaj okuloj, kaj mi kruele batis Bendigon por kaŝi mian konfuzon. La povra ĉevalo ĵetis duonrigardon je mi, kaj mia konscienco pikis min, sed kion mi faru?

“Oni diradas ke jen tre nekutima ago de knabino por nekonato.

Aĥ! eĉ la vilaĝanoj apud Grimble scias ke tion faris vi, kvankam nek Grimble nek Sinjorino Grimble diris tion al ili, ĉar ili ne volas paroli pri tiu afero, ĉar ili estis batitaj pro ĝi. Sed ĉiuj en la tuta regiono jam de antaŭ nun scias.”

Ŝi daŭre rigardis min, kaj ruĝskarlato flamegis en miaj vangoj.

Mi senĉese batadis Bendigon, kaj ni rapidegis trans truojn kaj ŝtonojn kaj marĉajn lokojn kiel neniam antaŭe.

Jancis iomete ridis, ruze kaj agace.

“Povra olda Bendigo ne kulpas,” ŝi diras.

“Mi volas baldaŭ atingi la bienon,” mi respondis iom stulte.

“Ho, nepre vi atingos ĝin,” ŝi diris. Post tio ŝi silentis dum kelka tempo, kvankam ŝi plu rigardadis min.

“Mi demandas min,” ŝi diras “kion Teksisto pensus se li scius.”

“Li ne povas scii,” mi diris. “Li estis senkonscia.”

“Eble oni dirus al li! Kaj mi demandas min kion li pensus se li aŭdus ke Pru Sarn batalis kiel tigro por li?”

“Li pensus nenion. Ĉiu ja scias ke mi kompatas senpovulojn.”

49 Religia festo, je la 29a de septembro.

“Sed li ne estas senpovulo, tiu Sinjoro Woodseaves. Li estas la plej lerta luktisto en la regiono, kaj tre memstara viro.”

“Li estis senpova kiam tiu Toby de Grimble kaptis lin je la gorĝo, ĉu ne?”

“Jes. Sed kial devis tiu Pru Sarn savi lin? Kial ŝi metis lian kapon sur sian sinon tiel tenere? Kvankam ja vere lia bruna hararo estas tre alloga, kaj silkeca. Mi ofte rimarkis tion dum li skribis leterojn por mi. Kaj tiu Felena samopinias. Ŝi ja turmentas lin, bazartagojn.”

“Kia senhonta aĉulino! Kion ŝi faras?” Plaĉis al mi deturni Jancison al alia temo.

“O ŝi iras al la domo, kaj lasas tie grandan korbon da agarikoj, aŭ da beroj, aŭ eble pecon da viando, se Ŝafisto buĉis ŝafon. Kaj kiam ŝi renkontas lin survoje, ŝi rigardas lin per tiuj verdaj okuloj kaj ŝia rideto estas dolĉa kiel oktobra nukso. Kaj unu nokton kiam Ŝafisto estis ebria kaj estis tarde kiam ili ekiris hejmen, kion ŝi faris? Ŝi iris dum la krepusko kaj kantis sovaĝan kanton ekster lia fenestro.”

“Kion ŝi kantis?”

“O, ŝi kantis—

Virgin’ serĉis amon dum malhelo de l’ lun’.

Amulon! Amulon!

Donu vi bonvole, donu al mi nun,
Amulon! Amulon!

Junul’ tra fenestro rigardas al virgin’
Per lumo tra l’ fenestro li klare vidas ŝin.

Nu kion por amo vi pagos do al mi?

La korpon ,la korpon, jen pagos mi al vi.

Kaj mi nomas tion vere senhonta kanto, ĉu ne, Pru?”

“Kion li pensis pri ĝi?”

“Mi ne volis senhonorigi min per tia demando. Sed ŝi estas tre sovaĝa virino, tiu Felena. Ŝi logos kaj tentos lin ĝis falo se neniu detenos ŝin. Sed mi volas scii kion mi diru al Teksisto se li demandos kial vi tiom strebis savi lin.”

“Diru nenion.”

“Tio ne estas respondo.”

“Neniun alian respondon li ricevos.”

“Vi staris super la viro kiel la anĝelo ĉe la pordego de Eden kun tiu granda tranĉilo.”

“Tio ne estas via afero.”

“Jes. Ja estas.”

“Pro kial?”

“Ĉar mi amas vin Pru.”

“Dank al Dio, ni jam atingis la domon de Callard,” mi diris, ĉar ni nun eniris la gregejon kaj la dompordo apertiĝis kaj eliris kvin infanoj, Avĉjo Callard, Sinjorino Callard kaj la bebo, kiel abeloj el sia korbo.

La lasta diro de Jancis antaŭ ol mi forveturis estis— “Mi devos baldaŭ venigi Teksiston.”

“Sed por kio?”

“Por skribi leteron por mi al Sarn.”

“Sed nun vi estas nur du-tri mejlojn de Gideon. Kial do vi volas skribi leteron?”

“Tio ne estas via afero,” diras ŝi, tre modeste, kaj ridante en si “samkiel vi diris al mi, Pru Sarn!”

Ĉapitro 5: Libeloj

Post la foriro de Jancis al Valeto Callard, tra la printempo kaj somero nenio estis skribita en mian libron aparte de miaj propraj aferoj, ekzemple mia progreso rilate la legadon de malfacilaj libroj kaj la pensoj kiuj trafis min en la mansardo. Ĉar ili ne rilatas la vivojn de aliaj personoj en tiu tempo, ili ne interesus vin, kaj mi ne lasos ilin okupi vian tempon. Gideon iris al Valeto Callard ĉiudimanĉe, kaj aliajn tagojn li laboris trioble. Mi plugis sulkojn egalkvante kun li, kaj fosis egalkvante. Nia bieno estis riĉa je tritiko. Nek antaŭe nek poste mi vidis kampojn kun tiel bona stato en nia parto de la lando, ĉar tiu estis jaro de dolĉa kreskiga vetero kun sufiĉa pluvo por ŝveligi la grenon sed ne sufiĉe por putrigi ĝin.

Dimanĉon post dimanĉo mi vidis Gideonon, survojan al Callardejo, halti kaj apogi sin per la pordego ĉe la supro de la dekliva paŝtejo kie oni povis rigardi la tutan bienon, kvazaŭ avarulo rigardanta sian oron. Kaj diversfoje mi akompanis lin, kaj mi ĝojus vidi tian ardan kontenton sur la vizaĝo de iu ajn, des pli sur tiu de Gideon, kies vizaĝon oni malofte nomus gaja. Poste li pluiris grandapaŝe, fajfante preskaŭ aŭdeble, kaj mi sidis kelkan tempon antaŭ ol reiri al Patrino. Mi diris al mi ke kiam li finfine edziĝos kun Jancis, dum la tritiko kaj Fortuno frapados sur la pordon, tiam finfine li fajfos aŭdeble. Mi volegis aŭdi tion, ĉar mi opiniis ke estas nesane kiam oni konstante fajfas aŭ kantas aŭ parolas al siaj pupoj.

“Kiam venos la rikolto!” mi pensis. Kaj mi komencis revi pri kiam mi estos bela kiel feino.

Ege ĝojigis min, aparte de pensado pri ĉi ĉio, rigardi la starantan tritikon kaj vidi ĝin kvazaŭ grandan lagon sub vento.

Kelkfoje ĝi estis kvieta, kun senkrispa surfaco; alifoje ĝi distremis ondete, kaj oni povis preskaŭ kredi ke la grandaj amasoj da sovaĝaj asfodeloj sub la foraj heĝoj estas nimfeoj ondumantaj gracie sur tajdo; kaj kelkfoje okazis granda tempesto en kavoj, kiel la tempesto sur Lago Galilea, kiun trankviligis la Reĝo de Amo 50 .

Tiel mi rigardis la grenon, semajnon post semajno, de kiam ĝi estis nur verda ĝis ĝi komencis koloriĝi, rufa aŭ bruneta aŭ pala, laŭ sia speco. Kaj nokte ĝi brilis, kvazaŭ lumo kaŝis sin malantaŭe, kaj ĝi trankvile glimis kiel lampiroj aŭ marĉa fosforesko. Mi neniam sciis, kaj ankoraŭ ne scias nun, kial tritiko tiel lumas dum la noktoj de julio kaj aŭgusto, havante propran lunlumon eĉ kiam la luno forestas. Sed estas mirinda vidaĵo kiam la granda silento de plena somero kaj profunda nokto kuŝas sur la tero, ĝis eĉ tremolo, tiu klaĉema arbo, ne kuraĝas paroli sed detenas la spiron kvazaŭ ŝi atendas la alvenon de la Sinjoro. Sendube se iu legos ĉi tiun libron estos al li strange ke simpla bienistino tiel rigardis la ĉirkaŭajn objektojn, kaj vere ne multaj tiel agas. Sed kiam oni loĝas en malagrabla domo, oni rigardadas tra la fenestron multe pli ofte ol homo kiu kontentas pri sia loĝejo. Tiel mi, al kiu plaĉis nek mi mem nek mia propra vivo, serĉis plezuron kie ajn mi povis trovi ĝin. Kelkajn vidaĵojn mi atendis kiel knabino atendanta sian amaton ĉe sia bordo de arbaro. La ondumado kaj glimado de la tritiko estis unu tia, kaj alia, kiu venis ĉirkaŭ la tempo kiam la akvo de la lago distremis, estis miriga vidaĵo de libeloj eliĝantaj el siaj korpoj. Ni havis multegajn libelojn ĉe Sarn, de multaj specioj kaj koloroj, etajn kaj grandajn. Sed ĉiu je difinita tempo devis sorgrimpi el sia akva tombejo kaj veni el sia korpo per granda laboro kun dolorego, turmentado kiel akuŝdoloro, kaj krevo kiel tiu de la tombo. Dum neniu jaro, de kiam mi unue vidis ĝin, mi maltrafis tiun montron de la potenco de Dio.

Mi iris al la lago por pluki vergojn de lonicero por fari balailojn.

Kaj ĉar mia menso estis malĝoja pro memoro pri kion Fraŭlino Dorabella diris, ĉar balailoj ĉiam pensigis min pri tio, kaj vidante ke la tremado de la akvo jam komenciĝis, kun lanta milda ondetado de la tuta supro de la lago, mi decidis iri al loko kie laŭ mia sciiĝo troviĝis ĉiam multe da libeloj, kaj tie trovi konsolon rigardante ilian eliĝon el siaj korpoj. “Libeloj” mi nomas ilin, ĉar mi dubas ĉu iuj konas la signifon de nia nomo por ili. Ni nomis

50 Laŭ rakonto en la Biblio, dum Jesuo kaj liaj kamaradoj estis en boato sur la lago de Galileo, ŝtormo minacis detrui la boaton. Jesuo admonis la ŝtormon, kaj la vetero kaj la akvo kvietiĝis. Jesuon nia rakonto nomas la “Reĝo de Amo”, ĉar laŭ ŝia opinio amo estis la ĉefcelo de Jesuo.

libelojn “viperavertilo” ĉe Sarn, ĉar oni kredis ke kie vipero kuŝas kaŝinte sin en herbaĵo, supre ŝvebas viperavertilo. Unu specion tute bluan ni nomis “alciono”; kaj alian kun tre maldika korpo “flikilo”. Patrino kutimis diri al Gideon ke se li forvagadus aŭ alie petolus, Diablo kudrus lin kaj uzus libelojn por kunkudri liajn orelojn tiel ke li ne povus aŭdi la konsolajn vortojn de Dio kaj estus damnita. Sed mi neniam povis kredi ke Diablo povus regi tian belan estaĵon, libelon.

Tiu estis la plej bela parto de la jaro ĉe nia lago, kiam dum kvietaj, varmaj tagmezoj la akvo aspektis tre amikema, trankvila kaj palblua, kaj ŝajnis nekredeble ke ĝi povus dronigi homon.

Ĉirkaŭe staris altaj arboj, kun densa foliaro riĉe somerverda, senmovaj, kaptitaj per sorĉo, sendante siajn buntajn ombrojn sur la lagon, tiel ke la arbosuproj preskaŭ kunrenkontiĝis en la mezo.

Ambaŭflanke notoj de etaj birdoj kiuj ankoraŭ ne ĉesis kanti sonoris trans la akvon, kaj estis tiom silente ke kvankam estis nur maldikaj kantoj kiaj de regoloj kaj rubekoloj, oni povis aŭdi ilin el la fora flanko de la lago. Eĉ dum tia bruliga tago, kiam mi eltiradis veprojn de lonicero, mi sentis dolĉan, freŝan aeron el la akvo, tre ebriigan kaj vivoplenan. Ĉar kvankam Sarn estis malfeliĉa loĝloko, dum la vintro tre morna loko, tamen dum ĉi tiu unusola parto de la jaro ĝi ĉesis revi pri malfeliĉo kaj similis al aliaj belaj arbaroj kaj lagoj. Ĉie ĉirkaŭ la lago staris altaj junkoj kun dikaj kapoj el bruna pluŝo, simila al la palto de Fraŭlino Dorabella.

Interne de la ringo de junkoj troviĝis ringo el nimfeoj, kaj dum tiu parto de la jaro ili estis la plej bela vidaĵo ĉe Sarn kaj la plej bela vidaĵo kiun mi iam vidis. La grandaj brilantaj folioj kuŝis trankvile sur la akvo, kaj eĉ pli trankvile sur la folioj kuŝis nimfeoj blankaj kaj flavaj. Kiam ili estis burĝonoj, ili similis al dormantaj blankaj kaj oraj birdoj, kapo sub flugilo, aŭ al io ĉizita el glimanta ŝtono aŭ, kiel mi antaŭe diris, al gutoj de pala vakso. Sed kiam ili plene apertiĝis ili similis al nenio krom al si mem, kaj ili estis tiom belegaj ke oni ne povis deteni larmojn vidante ilin. La flavaj havis pli da petaloj, po kvin aŭ ses, sed la blankaj pli larĝe apertis siajn kvar kaj ĉiu petalo estis pli granda. Ĉi tiuj petaloj estis brile blankaj interne kiel la vestoj de tiuj viroj kiuj staris kun Kristo sur la montosupro 51 , kaj ekstere ili havis delikatan verdan tinkturon, kvazaŭ ili prenis koloron el la verdaj ombroj en la akvo. Ankaŭ kelkaj libeloj aspektis tiel, ĉar iliajn puntajn flugilojn sen alia koloro kelkfoje tuŝas tremanta verdo.

Do ĉirkaŭis la lagon tri ringoj, kvazaŭ ĝi estis trioble sorĉita.

La unua estis ringo de kverkoj kaj larikoj, salikoj, kaj fagoj, solenaj kaj fortaj, por malpermesi la eniron de la mondo. Sekvis ringo de junkoj, milde susurantaj, facile rompeblaj kaj maldensaj, sed sufiĉaj por restigi interne la sorĉadon.

Poste sekvis la ringo de nimfeoj, kiel mi diris, kuŝantaj kvazaŭ Jesuo, piedirante sur la akvo, metis ilin sur la surfacon per Siaj fridetaj manoj, antaŭ ol turni sin al la popolamaso dirante “Jen la lilioj! 52,53 ” Kaj kvazaŭ ili ne sufiĉis por skui la animon, jen sub ĉiu nimfeo, blanka kaj verda aŭ palora, troviĝis ŝia brilanta ombro kvazaŭ ŝia anĝelo. Kaj dum la longa, trankvila tago la nimfeoj kaj iliaj anĝeloj rigardis unu la alian kaj estis kontentaj.

Libeloj abundis, kaj grandaj kaj malgrandaj. Jen la grandaj bluaj kiuj estis tiom fortaj ke ili flugis trans la supron de la plej alta arbo se oni timigis ilin, kaj jen la malgrandaj maldikuloj preskaŭ tro etaj por nomiĝi libeloj. Jen lukse bluaj alcionaj libeloj kaj aliaj kiujn ni nomis “injoj”, buntaj kaj poluritaj kiel glazurita fajenco.

Jen preskaŭ multaj havis flugilojn senkolorajn aŭ leĝere verdetajn, kaj du-tri aspektis pudritaj kiel folioj de lavendo. Kelkaj estis flavbrunaj, kiel putorkato, kelkaj estis rustkoloraj kiel kupra fruktokaldrono. Ili pensigis pri juveloj, multevaloraj gemoj kiaj listiĝis en la Biblio. Kaj la sono de iliaj flugiloj estis laŭta en la aero, akra kaj zumanta, kiam ili rekonsciiĝis post sia suferego.

Kelkfoje, sur ne okupata muska terpeco inter arboj, ili sidis samkiel katoj ĉirkaŭ kameno, tute kontentaj, tiel ke oni preskaŭ kredus vidi ilin purigi la vizaĝojn kaj ronroni.

51 Laŭ la Biblio, disĉiploj de Jesuo vidis lin stari sur montetosupro, kaj apud li estis Moseo kaj Elija, du famaj profetoj el frua biblia epoko. Iliaj vestoj estis brile blankaj.

52 Laŭ biblia rakonto,Jesuo gestis al sovaĝe kreskantaj lilioj kaj diris ke same kiel ilin prizorgas Dio, tiel Dio prizorgas homojn, tial ili ne sin maltrankviligadu sinokupado pri la estonteco.

53 En Anglio nimfeoj ofte nomigas akvolilioj. Pru konfuzas ilin kaj la terliliojn menciitajn en la biblia cito.

Sur alta junko proksima al la bordo mi trovis libelon nur nun komencanta iri el sia korpo, kaj mi klinis min, preskaŭ detenante la spiron, por vidi tiun miraklon. Jam la haŭto super ĝiaj brilaj, ardantaj okuloj estis maldika kiel vitro, tiel ke ili vidiĝis brilantaj kiel koloraj lampoj. Post nelonge, la malnova haŭto splitiĝis kaj ĝi liberigis la kapon. Kaj jen komenciĝis luktado kaj akuŝostrebado por liberiĝi, unue la kruroj kaj poste la ŝultroj kaj la molaj krispaj flugiloj. Ĝi agis kiel demonhavanto, kelkfoje kvazaŭ konvulsiante, kaj alifoje fariĝante rigida kiel kadavro. Tuje antaŭ la fino ĝi restis senmova longan tempon, kvazaŭ demandante al si ĉu ĝi sufiĉe kuraĝas plene liberigi sin en mondon tute novan. Poste ĝi forte puŝis kaj faris krevigan tordiĝon kaj ĝi tute eliĝis. Ĝi sorgrimpis iom pli sur la junko, tre dormeme, kaj lace kiel infano post longa tago ĉe foiro, kaj ekdormis dum la flugiloj komencis kreski. “Nu,”

mi diras iomete ridante kaj samtempe apenaŭ retenante larmojn, “jes, vi sukcesis! Kostis al vi multon, sed vi liberigis vin. Mi esperas ke via vivo estos feliĉa. Mi supozas ke jen via Paradizo, ĉu ne?”

Sed kompreneble ĝi ne povis respondi, nur plu kreskigi flugilojn kiel eble plej rapide. Do jen mi staranta kun brakpleno da veproj, kaj jen ĝi, forte tenanta brunan junkon, en la ora lumo kiu kovris Sarnon kiel gracoplena kuracanto. Mi malŝparis tempon, kaj tio estis mortiga peko ĉe ni, do mi turnis min por foriri. Sed ĝuste dum mi turnis min, aŭdiĝis susureto, kaj jen staris Kester Woodseaves.

Mi ekpretis forkuri, kaj verdire mi preferus salti en la lagon ol ke li vidus min. Sed li metis sian manon sur mian ŝultron, kaj kvankam ĝi estis milda, ĝi estis mano de luktisto al kiu oni ne povis diri neon.

“Kion? Ĉu volas forkuri? Kial do, Pru Sarn?” li diris.

Mi klinis mian kapon kaj volegis esti la libelo. Mi diris nenion.

Mi klopodis fortiri min, sed tute malsukcese. Li nur ridis.

“Mi ja opinias,” li diris per voĉo kiu faras sian propran someron, “ke vi tre strange kondutas al viro kiu venis elkore danki vin kiu savis lian vivon, Pru Sarn, tiel klopodante forkuri kaj eĉ salti en la lagon!”

Lia mano tiom batigis mian pulson ke mi apenaŭ povis stari.

“Kion vi rigardadis kiam mi venis?” li demandis min.

“Li injo-libelon venantan el sia mortotuko.”

“Finfine eliĝintaj,” li diras, “ili estas eterne liberaj. Liberiĝo kostas multe. Sed liberiĝinte, ili neniam faldas la flugilojn.”

“Vere,” mi diris, “kaj kelkaj iras tiom alten, mi kelkfoje pensas, ili kelkfoje eble flugas eĉ en Ĉielon.”

“Ĉiu el ni volonte farus tion, mi certas, se ni povus elekti nian Ĉielon. Mi mem ne multe deziras ore pavimitajn stratojn. Kaj mi preferas atingi mian Ĉielon antaŭ ol mi mortos.”

“Kaj kia ĝi estas?” mi demandis lin. Min tiom interesis tio ke, ja vere, mi tute forgesis mian malbenon.

“Ankoraŭ mi ne estas tute certa,” li diris. “Sed post jaro eble mi scios.”

“Longa tempo,” mi diris, mokante lin, “por ŝin-ŝanceliĝi pri via peceto de Paradizo.”

“Ĉu vi povus pli frue decidi pri la via, Pru Sarn?” diras li.

Mi rigardis lian verdan mantelon, kiu tre belaspektigis lin, kaj mi elektis lokon sur la maldekstra flanko, tuj inter la maniko kaj la brusto, kie mi volonte kuŝigus mian kapon, kaj mi diris— “Jes. Mi decidis pri la mia.”

“Ho! Nu, kio ĝi estas?”

“Mi diris ke mi decidis pri ĝi, Sinjoro Woodseaves. Sed miaj pensoj apartenas nur al mi.”

Li ridis. Poste li diras— “Vi skribas domne bonajn leterojn, Pru.”

“Ili estis leteroj de Gideon.”

“Sarn estis tre bonkora kiam li memorigis min ŝanĝi miajn ŝtrumpojn kiam ili malsekiĝas. Ne ofte oni renkontas viron kiu pensas pri tiaj aferoj, kaj antaŭe mi supozis ke tute ne Sarn.”

Li briligis al mi la plenan lumon de siaj okuloj, kaj klinante la kapon mi ne povis respondi.

“Kaj la kudra laboro, kaj la prunkonfitaĵo kaj peklaĵo je duono de la bazarprezo, nu, mi devas diri ke tio preskaŭ senmensigis min, ĉar mi aŭdis onidiron ke Sarn estas profitema viro, tre rigida je negocoj, postulanta nenion kaj donanta nenion. Kaj jen li proponas al mi tiajn frandaĵojn! Klaras ke mi kruele misjuĝis tiun viron.”

Nun mi memoris ke la ŝtrumpoj estis en la letero kiun mi skribis por Jancis post ŝia forkuro. Do mi diris al li ke Jancis menciis la ŝtrumpojn.

“Aĥ, jes, tiel estis!” li diras. “Tiu letero plaĉis al mi. Ŝi estas tre bonkora knabino. Ĉar negrave kiu skribis tiun leteron, kompreneble ŝi diktis ĝin, ĉu ne?”

Li refoje rigardis min, kaj mi trovis nenion direblan.

“‘Mi pli volas mian amaton ol ion ajn alian en la cetera mondo’.

Jen virino vere valora por viro,” li daŭrigis. “‘Mi amas lin pli ol eblas diri, kaj estos tiel ĝis la fino’. Kaj speciale tio pri ‘mi volonte dediĉos mian vivon kiam ajn, kaj mortus por vi pro hundomordo aŭ iu alia kaŭzo’. Min plaĉis tio. Sed jen mi forgesis, ja Sarn diris tion al Jancis Beguildy. Kia amanto estas tiu viro! Vi nepre multe amas lin, Pru Sarn.”

“Ho jes!” mi diris ruĝiĝante. “Jes ja.”

“Vere jes, kaj nepre tiel devas esti. Bonan amon al tekstoj li havas ankaŭ, kaj same Jancis. Ĉar tiu teksto ‘La mastro ĉeestas’ estis en la letero kiun Jancis skribis al mi, same kiel en la letero kiun Sarn skribis al Jancis.”

“Ne surprize,” mi diris.

“Mi venos al la amportado de Sarn, kaj mi certe dankos al li pro la bonkoraj pensoj rilate al la kudrado kaj la prunkonservaĵo kaj la peklaĵo,” li diris.

“Ho, ne!” mi kriis, ĉar mi sciis ke Gideon koleregus.

“Jen sendankema knabino,” li diris, “kiu ne volas ke oni danku al ŝia frato.”

Lia vizaĝo aspektis kontenta, kvazaŭ li eltrovis kion li volis scii.

“Nu ne utilas plu se-adi kaj kaj-adi,” li diras, “vi skribis la leterojn kaj vi verkis ilin. Kaj mi nur povas diri ke la viro pri kiu vi pensis kiam vi diris kion vi diris nepre estas feliĉulo, negrave kiu ajn li estas.”

“Mi ne havas konaton.”

“Ve! Ja estas domaĝe, laŭ mia opinio. Tamen vi havas amikon.

Skribu en vian libron, kiam vi hejmeniris, ke Kester Woodseaves estas via amiko ĝis ĉesos Tempo.”

174Libeloj Mi dankis lin elkore pro tio, kaj poste li diris, ĉu ni iru serĉi pli da libeloj elirantaj el siaj mortotukoj? Do ni faris tion, kaj multe konversaciis iel kaj tiel, pri io kaj tio. Ni rigardadis la libelojn forflugi de la junkopintoj, kaj ni vidis la akvon tremadi pro sia dismoviĝo, kaj la nimfeojn rigardi siajn anĝelojn.

Sed nur post longa tempo mi memoris diri, pro kiel li scias pri la libro en kiun mi skribas? Ĉar evidentiĝis ke mi ne povis bone memori ion ajn kiam li ĉeestis.

virino kiu similas al birdeto.”

“Sed kiel vi informiĝis pri la aliaj scioj kiujn vi klare posedas pri mi?”

“Nu,” li diris, “du-tri homoj ja konas vin, Pru. Kaj ne multaj konas vin sen ami vin. Kredeble mi iom rikoltas el iliaj koroj. Kaj ne multo pri vi restas kion mi ne scias, Pru.”

En tiuj vortoj mi trovis ripozon. Kaj ho, jen somero en lia voĉo, tiam kaj ĉiam! Mi forgesis la horon kaj ĉion. Mi eĉ forgesis ke mi devas melki! Sed kiam mi vidis la ombrojn de vespero etendiĝi trans la lagon, kaj aŭdis la krepuskobrizojn levi la foliojn en la arbaro, mi turnis min por foriri. Tiam li diris— “Pri iaĵo mi devas demandi al vi.”

Li rigardis rekte en miajn okulojn, ĉar ni estis preskaŭ samaltaj, kvankam li estis iomete pli alta.

“Pro kial vi faris tiom por mi tiun tagon ĉe la taŭroludo?” li diris, post kelka tempo. “Pro kial vi staris super mi kun la tranĉilo, kaj kuris al Lullingford ktp. por savi min?”

Okazis profunda silento, kaj aŭdeblis nur la leviĝo de la someraj branĉoj, la frapetado de kvieta akvo. Kiel mi povus respondi? Tamen li devos ricevi respondon, tio estis evidenta.

Mi ekmemoris, vidante la nimfeojn rigardi siajn anĝelojn, ke mi nomis min anĝelo de Kester ĉe la taŭroludo.

“Nu, mi nur estis via anĝelo tiutage,” finfine mi diris.

“Kvankam anĝelo tre malrigardinda.”

“Se vi iam volos postenon de anĝelo vi povos peti de mi skribitan rekomendon,” li diris, kaj kvankam liaj vortoj estis gajaj, liaj okuloj estis plejeble seriozaj. Kaj poste, kiam ni diris “Bonan 175Veneno Kara nokton” kaj mi turnis min hejmen, li kriis mien—“Ne vere malrigardinda, tamen!”

Kaj mi povis aŭdi lin ridi en la arbaro.

LIBRO KVAR

Ĉapitro 1: Rikolto hejmestas

Neniam dum mia tuta vivo mi vidis tritikan rikolton kia tiu. Ni komencis grenadi, tio signifas falĉadi, je la komenco de la monato aŭgusto, kaj ni las is la garbojn stari en la kampoj ĝis la tempo de la amportado, ĉar la vetero estis tiom bela ke ili ne difektiĝis. Estis kutimo, kiam bienisto ne havis multajn laborantojn, ke li anoncis daton kiam la najbaroj venu kaj helpu entreni la grenon. Sed ĝis tiu dato, pro la bela vetero, ni laboris solaj. Ni leviĝis ja frumatene, tutcerte! Kiaj matenoj ili estis! En la aero ŝvebis forta ebriiga dolĉeco veninta el la maturiĝinta tritiko, kaj la suno leviĝis gracie kiel cigno en la vastan ĉielon kie mankis ĉia nubo. Patrino estis tre vigla kaj aktiva, pro la varma vetero, kiu plibonigis ŝian reŭmamismon, kaj pro pensado pri la estonta plifaciliĝo de laboro kiam la rikolto estos jam enigita. Ŝi ellitiĝis je la kvina horo, por prepari nian matenmanĝon, kaj poste ni foriris surhavante nur sufiĉajn vestojn por esti decaj, kaj kun lignaj rikoltoboteloj plenaj de malforta biero. Ni ĉiam faris bieron por la riko, tio signifas “rikolto”. Ĉijare ni brogis multe pli, ĉar ni devos provizi manĝaĵojn kaj bieron al la najbaroj dum l’ amportado. Retropensante, mi ĉiam sentas ke ekzistis daŭra ĉarmo pleniganta tiujn tagojn. Gideon estis pli kontenta ol mi ĝis tiam vidis lin, ĉar du aferoj kontentigis lin, nome, labori ĝis elĉerpiĝo, kaj plenumi sian celon. Vidi la tutan bienon kovrita de tiuj rikoltogarbaroj, solidaj kaj maturaj, sen ia ajn signo de kurkulio aŭ melduo aŭ smuto, estis vivige al li. Li febregis sekurigi ĝin en la stakejon, sed ni devis atendi ĝis la anoncita tago. Jancis venos tiutage, por helpi kolekti lasitajn tigojn. Mi opiniis ke ŝi sidu sur la supro de la fina ŝarĝo, kun floroj ĉirkaŭ ŝi, simila al la statuo kian oni kutimis starigi en tiu pozicio, ĉar ŝi aspektis parto de la rikolto, pro tiom da ruĝeto kaj oro.

Mi mem fariĝis sensobtuza kaj muta pro mirego. Jen vere “La Mastro ĉeestas!” Li eĉ rigardis min kaj tute ne malamis min! Tiom da tempo ni pasigis inter la farbecaj libeloj apud la lago—ĉi ĉio estis reala, reala kiel ĉiutaga pano! Kiam mi enmensigis kion li diris, kaj eĉ pli kiel li rigardis, mi sentis svenemon. Jadi! kiom mi kantis dum tiuj fruaj tagiĝoj, kiam roso kuŝis peze post subita frosto, kaj tritiko susuradis kaj tremis en matena vento!

Kiam ni eliris, la folioj de la malfruaj blankaj trifolioj estis ankoraŭ firme falditaj, kaj la floroj de sablohorloĝo de ŝafistoj plu restis fermitaj. Dum miaj ripozminutoj mi observis ilin apertiĝi dolĉe kaj lante kvazaŭ timemaj koroj. Poste Patrino alportis nian tagmezmanĝon, rampante trala kampojn nigre vestita kiel eta morne kolorita birdo, kaj kelkfoje kantante “Horde-Ponto” per sia olda voĉeto kiu tamen restis dolĉa. Kaj post la tagmeza paŭzo, dum la longa flagranta vespero (ĉar ĉe ni oni nomis “vespero” ĉiujn horojn post la tagmezo) mi observis la sablohorloĝojn de ŝafistoj refermi sin, kaj la blankajn trifoliojn faldi sin, kiam venis la roso.

Ni hejmeniris laŭvice por melki, kaj poste ni vespermanĝis sur la kampo, kaj rekomencis labori. Dume mi senĉese pensadis pri Kester, kiu baldaŭ lernlaborados pri diverskolora teksado en la granda urbo. Sed kiam mia koro diris ke li laboros por mi kaj ne nur por si, mi silentigis ĝin, ĉar li ne diris tion, ja nur mia deziro naskis tiun penson. Sed mi ja revis pri la kvindek pundoj kiujn mi ricevos, riĉega sumo laŭ mia opinio. Kaj mi ja planis kuraciĝi plejeble rapide, tiel ke kiam Kester revenos post sia foresto, mi staros antaŭ li kun vizaĝo tiel bela kiel tiu de Felena, sed espereble ne tiel amoremaspekta.

Finfine venis la tago de l’ amportado kaj ĝi estis belega blua tago, kun ĉielo kia renversita pelvo, kolora kiel fajenco de Worcester. Al ni promesis veni ne malpli ol kvindek homoj, inter ili inoj. Mi ellitiĝis antaŭ tagiĝo por pretigi ĉion, por ordigi la fajencon, la nian kaj la pruntitan, sur stabloj en la fruktoĝardeno, por helpi Gideonon meti barelojn da biero en la korton, pretajn por ke la viroj plenigu siajn rikoltobotelojn kaj ĉerpu akvon el la puto por teo. La fruktoĝardeno estis vidinda belaĵo, kiam la stabloj estis pretigitaj (ĉar mi povis elmeti ĉion preta sen timi pluvon dum tia tago) kun la trinkpotoj kaj pladoj multkoloraj, kaj la brunaj kvaronaj panoj, kaj la grandaj buterbuloj kun cignoforma stampo, la grandaj mielĉelaroj, zingibropano, fromaĝo, konfitaĵo kaj ĵeleo, krom la ŝinko ĉe unu fino de ĉiu stablo kaj la bulo da bovaĵo ĉe l’ alia. Eĉ Gideon ne domaĝis manĝaĵojn dum ĉi tago. Laŭ nerompebla leĝo ĉe amportado, ĉiu devas satmanĝi.

Jam tre frue ĉaregoj komencis ruliĝi en la gregejon, kun solena gajiga sono, ĉiu kun propra paro da ĉevaloj aŭ bovoj. Ĉiu bienisto venigis siajn proprajn virojn kaj propran ĉaregon, kaj kelkfoje du ĉaregojn. La tirbestoj estis ornamitaj per rubandoj kaj floroj, kaj kelkaj portis ankaŭ moton, kia “Bonsorton por nia tago” aŭ “Dio benu la Tritikon”. Estis impone vidi la grandajn ĉevalojn, kun densaj hartugoj sur la superhufaĵoj, striglitajn ĝis ili brilis kiel sateno, paŝantajn fiere kiel Lucifero, ĉar ili bone sciis kiom longan tempon la ĉaregisto pasigis plektante la rubandojn. Ankaŭ la bovoj estis belaj, ĉar la kornoj estis ornamitaj, kaj ĉirkaŭ la koloj estis dikaj ĉenoj el Dolĉa Vilhelmo kaj Ĝojo de Veturantoj kaj tritiko.

Muelisto, tiu povrulo, venis inter la unuaj kun siaj kaleŝo kaj olda diliĝenc-ĉevalo. Ili tamen vere beligis ĝin, ĉar estas surprize kiom oni povas ornami kaleŝon, se oni supre alfiksas paron da flugiloj.

Venis la tempo kiam mi bonvenigu la helpontojn, do mi petis al Tim de Muelisto ke li gardu la stablojn, kaj mi lasis lin kun granda viandopasteĉo, kaj li sidis ĉefine de unu el la tabloj kun duono de la pasteĉo en unu vango, preta fortimigi birdojn kaj katojn kaj hundojn, kaj eĉ koboldojn el felando kiuj eble avidus la pasteĉon.

La bovpelisto el Plash bele ornamis siajn brutojn, per tifaoj balanciĝantaj sur la kornoj, kaj jen Sukey kaj Moll rajdis, ĉiu sur bovo. Ilia patrino venos nur tarde, kaj ili sovaĝadis kiel montaj fringoj. Sekvis Felena, rajdanta sur la antaŭa poneo de la ŝafisto, kun pankorboj en kiujn meti spikojn. Kiam mi vidis tiujn verdajn okulojn brilantajn kiel juveloj en ŝia bruna vizaĝo, ruĝeta pro somero, kaj la longajn sveltajn ŝultrojn, kaj tiun ruĝan buŝon, mi preskaŭ esperis ke Kester efektive forgesos veni. Sinjorino Beguildy kaj Jancis alvenis, sed ne Beguildy. Lia kuzo el Lullingford, kiu antaŭe havis la dentodoloregon, venis, kun sia Sinjorino. Kaj jen la Callardoj alveturis, premitaj en grandan rikoltoĉaregon kun reto super kvin infanoj, tiel ke ili aspektis tutkiel etaj bovidoj survoje al vendejo. Avĉjo Callard sidis apud sia filo, vestite per sia plej bona tabakokolora palto kaj sia kastora ĉapelo, malgraŭ la varmego. Bukedo estis en lia ĉapelo, kiun li svingis knabece dum ili knare eniris tra la pordegon de la gregejo, laŭte kriante— “Rilkto! Rilkto! Neniam estis tia vetero de Ĉiopova Dio!”

Li ĉiam diris “Rilkto”, malnova form de la vorto “rikolto”. Poste venis Sakristiano, alta kaj nigre vestita, iom amara, sed laŭ sia aĝo la plej lerta viro rilate forkegon en la tuta regiono. Sinjorino Sakristiano surportis grandegan antaŭtukon el blua katunaĵo, kun poŝoj por spikoj, kaj tio aspektigis ŝin eĉ pli granda ol kutime.

Ja ŝajnis blasfeme paroli pri ŝia spikokolektado, kvazaŭ Salomono en sia tuta gloro surmetis antaŭtukon kaj kolektadis spikojn.

Tivvy estis tre elegante vestita, kiel ofte faris knabinoj ĉe ĉi tiaj “eventoj” ĉar “evento” malofte okazis, kaj en kiu alia loko, krom en la kirko kie ĉio escepte la kufon estis kaŝita de la sidbenko, eblis montri sian robon kun falbaloj, aŭ tre dekoltitan robon?

Tivvy surportis pajlan kufon kun suba plumformo el muslino, florhavan robon tre dekoltitan kun rozo sur la brusto, blankajn ŝtrumpojn kaj novajn nigrajn sandalŝuojn. Jancis estis bela preterdire en blua poplino kaj sunkufo, kaj Sukey kaj Moll surportis striktajn robojn el blanka katuno kun diverslokaj ruĝaj rozoj.

La Callard-infanoj diskuris kiel kovaĵo da kokidetoj ŝutitaj el korbo, sed Tim de Muelisto estis kvieta kiel mutulo, ĉar li sentis sin honorata pro ke li rajtis gardi la tutan festmanĝon. Sinjorino Muelisto kaj Polly, mi atentigu, estis la unuaj venintoj, kun la laboranto de Muelisto, kaj Sammy de Sakristiano, stranga knabo longa kiel angilo, kun duoble pli da dentoj ol li bezonis, kaj multegaj tekstoj en la kapo kiuj elflugis pro ia ajn kaŭzo kaj frapis kiel burdo dum somera vespero. Estis kvazaŭ ĉiuj tekstoj iam legitaj de lia paĉjo jam loĝas en lia granda kapo, kaj tial ĉiam unu estis tutpreta.

“Petu do la Sinjoron de la rikolto ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton,” li diras. Sed la estro de Kruĉo da Cidro, kies edzino prizorgadis la drinkejon por ke li povu veni, ĉar Gideon verŝajne estos bona kliento en la estonto, rapidege avertis lin.

“Ne komencu la preĝojn antaŭ ol mi drinkis kvarton, knaĉjo,” li diras “ĉar eble ili plenumiĝos, pro ke vi estas filo de Sakristiano, kaj mi multegege soifas.”

La viroj kuniĝis apud la bierbareloj, kaj ĉiu novalveninto iris preni sian bieron. Towler venis, kaj Ŝafisto, la mastro de Felena, alta, bruna viro, tute osteca, paŝeganta kun sia longa kibo, kio estis stango ĉirkaŭ ses futojn 54 longa, kaj tenata ĉe la mezo por helpi lin marŝi.

“Nu, Ŝafisto!” eksonis Avĉjo Callard “ĉu vi jam vidis la sunon danci, dum Paska mateno, sur cia monto?”

Paŝtisto malatentis lin, ĉar kunestante tiom kun mutaj ŝafoj, li estis preskaŭ tiom silentema kiel Muelisto, kvankam ne tute, ĉar neniu povus. Sed la patro de Moll kaj Sukey diris— “Ne, sed ja lia Sinjorino vidas la lunon danci, en la somermezo, kiel ni bone scias.”

“Kiam ŝi dancas kun Diablo!” kriaĉis Sukey.

“Kaj ne nur kun Diablo,” diras Sinjorino Sakristiano.

Ŝajne al Felena estis indiferente. Ŝi estis staranta apud mi, kaj ŝi flustris ke ŝi preferus danci kun iu ajn, kaj resti svelta kaj supla, ol esti rigida kiel tomboŝtono kiel Sinjorino Sakristiano.

“Ŝi surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, Nombroj dudek du, 55 ” diris Sammy. Kaj post tio ŝajne nenio estis dirinda.

Gideon venis por decidi la laboron de ĉiu viro, kaj li aspektis tre bela en sia pura kitelo, bone brodita, kun la manikoj volvitaj por montri liajn fortajn brakojn, kaj li portis forkegon sur ŝultro.

“Nu, Estro!” voĉis olda Callard “Kitaskon vi donos al mi?”

“Vi iros sur la supron de la ĉarego kiun mi ŝarĝos,” diras Sakristiano, “se ci 56 promesos kapti tiom rapide kiom mi ĵetos.”

Oni ridis, ĉar al neniu plaĉis la tasko kuŝigi la garbojn ĵetitajn de Sakristiano, li estis la plej rapida ĵetanto en la tuta regiono, kaj neniam laciĝis.

“Ho,” diras Kruĉo da Cidro. “Ni metos vin sur la unuan ĉevalon de la plejantaŭa ĉarego por esti talismano de bonsorto, ĉu ne, knaboj? Vi kriu ĵig! 57 kaj ĉes! kaj vi multe pli utilos ol ni ĉiuj.”

54 Iomete malpli ol du metroj.

55 Sammy preskaŭ konstante citas el la Biblio, kaj sekvigas ĉiun citaĵon per referenco.

56 Sakristiano, kiel pluraj aliaj personoj en ĉi tiu romano, intermiksas la pronomojn “vi” kaj”ci”, ŝajne sen distinga principo.

La oldulo akceptis tion kiel grandan komplimenton, kaj senprokraste postulis ke lia filo tuj helpu lin surgrimpi.

“Nu, knaboj,” diras Gideon, “ni jam nun komencu se ni intencas hejmenporti hodiaŭ la rikolton.”

“Rilkto! Rilkto!” krias olda Callard. “Ĵig!”

Obeeme la antaŭa ĉevalo ekiris, kaj ĉiuj ĉaregoj kaj portiloj lante moviĝis preter la domon. Patrino staris sur la sojlo, kapjesante kaj ridetante, kaj dirante— “Dankon al vi, tutcerte! Mia filo Sarn ŝuldos al vi.”

Do ni eliris sub la bluan ĉielon por hejmentreni la tritikon, la grandaj ĉaregoj kun solidaj radoj ruliĝis super la stoplon, dum Avĉjo Callard, ebria pro ĝojo, kriadis “Ĵig!” kiam li celis diri “Ĉes!”

kaj kaŭzis multan konfuzon, ĉar la ĉevaloj ne sciis kion fari. Ni aliaj sekvis laŭvice, trans la kampojn bunte vestitaj, infanoj kaj hundoj dise kuradis tien-kaj-reen, kaj en la stakejo la stakfaristoj metis la ŝtipojn tutpretaj por ebligi konstrui la stakojn por la unua ĉarego alte ŝarĝita per greno, kaj ĉirkaŭstaris apogante sin per forkegoj, diskutante la laboron de la tago, ĉiu viro planadis ĉion kvazaŭ la rikolto apartenus al li, kaj ĉiu viro ĝojadis pro la greno kvazaŭ li mem vendos ĝin. Ĉar tiaj estis amportadoj en la pasinteco.

Dum la tagmeza paŭzo mi iris al la alta paŝtejo por gvati la alvenon de Kester. Li estis marŝanta trans forajn kampojn, laŭ pado, kaj mi restis tiom longe por rigardi lin, kiu konsistigis mian tutan mondon, ke oni jam rekomencis labori antaŭ ol mi reiris. Jen bela vidaĵo en tia loko, dum tia tago. La bieno nun estis tute kovrita de tritiko, kaj aspektis kiel ora ŝildo ĉirkaŭata de senlumaj arbaroj kaj de kampoj. Kaj la brilantaj koloroj de la roboj de la virinoj, la kremkoloraj kiteloj kaj la du-tri-koloraj ĉemizoj de la viroj, la brilaj ĉevaloj kaj la malhelaj bovoj, la flavaj garbaroj kun siaj bluaj ombroj, la turoj da flavaj ŝarĝoj sur la portoveturiloj, prezentis bildon kian oni ne ofte vidas dum sia vivo, almenaŭ ne nuntempe.

Ankaŭ la sono estis gajiga. La voĉoj sonoris dolĉe tra la maldensa, senventa aero. Mi povis aŭdi oldan Callardon krii “Ĵig!”

57 “Antaŭen!”

kaj “Ĉes!” kaj la aliajn virojn krii, kaj Jancison laŭte kaj dolĉe ridi pri iaĵo dirita de Gideon, kaj la infanojn ĉirpi “Patrino, mi jam plenigis du miajn antaŭtukojn!” “Panjo, mi trovis ses spikojn kunaj!” El la rikejo venis la foraj voĉoj de la stakistoj kaj, kelkfoje, kolombo rukulis en la dika arbaro, kie la lago vitrece kuŝis, kaj kelkfoje garolo skoldis aŭ pego ridis. Nenia nubo estis sur la ĉielo, nek indiko de tremo en la etaj brizoj kiuj moviĝis en la foliplenaj heĝoj. Kaj jen, fore du kampojn, unu kampon, kaj finfine en la sama kampo, estis la viro pri kiu mi neniam povis pensi sen la vortoj “La Mastro ĉeestas”.

De fore li vidis min, kaj svingis sian ĉapelon, tiel ke la bone formita kapo kiun mi amis estis nuda, kun la brunaj haroj tiamaniere kuŝantaj sur ĝi, ke ne eblis ne sopiri karesi ilin.

Mi sobis de la alta paŝtejo kaj staris apud la ĉarego de Gideon, sciante ke Kester venos por ricevi ordonojn de la tiutaga mastro.

Oni iom ŝercis, ĉar Kester tiom tardis.

“Teksisto forgesis la tagon kaj anstataŭe venis morgaŭ!”

“Ne estu tiom frua, Teksisto, venu venontan lundon!”

“Li tardas sed li estas plena de potenco kaj forto kaj juna sango,” diras olda Callard, ĉar neniu en tiu familio akceptis aŭskulti eĉ unu vorton kontraŭ Kester.

“Tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj, Mateo dudek” diras Sammy.

“Bonan sorton por la tago, Estro!” Kester krias al Gideon.

“Kaj dankon pro via alveno,” respondas Gideon.

“Kion mi faru?”

“Ĉu vi iam rikoltis?”

“Jes.”

“Ĉu ci povas ĵeti?”

“Jes.”

“Do vi prenu mian lokon dum mi ĉirkaŭiros, ĉu ne? Sakristiano estas aliflanke, kaj li ĵetas rapidege. Sed vi ne povos tro rapidi por juna Callard kaj Towler.”

“Sed atentu ne tre alte sorpuŝi la forkegon kiam la ŝarĝo estas malalta,” krias olda Callard, “ĉar mi enmensas viron kiu iam tion faris, kaj li puŝis ĝin en viron sur la supro. Aĥ! kiel toasto sur forko li estis, povrulo, kaj kriegis tiom ke la ĉevaloj ekkuris kaj la forkego restis en li.”

Sed Kester laboris bone kaj faris toaston el neniu. Liaj okuloj ridis al mi fojfoje, kaj unu fojon, kiam la malplena ĉarego tardis, li venis al kie mi spikumis, kaj diris— “Vi ankoraŭ iom fortenas vin de mi, Pru Sarn. Nepre altenu, ne fortenu”.

Mi ordigis la spikojn iel kaj tiel, sed neniu vorto sukcesis elveni.

Poste li diris, lante, kun nuanco de rido en sia voĉo, sed ankaŭ kun komfortiga sono— “Kara, kara, karulo! Neniu denove tuŝos vin.”

La tuta forta vivo de la viro kolektiĝis en liaj okuloj kaj arde rigardadis min. Do li ja aŭdis! Kelkfoje oni aŭdas eĉ kvankam preskaŭ morta. Li ja aŭdis kaj memoris la vortojn diritajn dum lia kapo kuŝis sur mia brusto kaj mia koro disŝiriĝis pro amo. Kion mi povus diri? Nenion. Kie mi povus kaŝi mian brulantan vizaĝon, sur kiun li restigis siajn okulojn? Tutnenie.

“He, Teksisto!” oni vokis. “Venis ĉarego kaj ni atendas cin!”

“Neniam mi spertis amon de patrino, nek de fratino, nek de amatino.” Li diris tion tre softe, sed fervorege tiel ke la vortoj brulstampis mian koron. “Sed se mi ja konus tian sperton, mi tamen forgesus ĝin kiam vi diris al mi tiujn vortojn, Pru Sarn!”

Post tio, li turnis sin abrupte kaj reiris al la ĉarego.

Kia tago ĝi estis! Ora? Certe jes ĝi ja estis ora! Mi spikumis senĉese, kaj estis kvazaŭ ĉiu brakpleno estis ia valora Ĉiela trezoro. Preskaŭ ĉiuj kampoj estis malplenaj kaj nudaj kiam ni trinkis teon en ombro sub la heĝo, ĉar la vetero ne fridiĝis kiam la ombroj plilongiĝis, ĉar estis tia septembromeza tago kiam la tuta varmeco de somero ŝajne estis disverŝata pro amo al la ora greno.

La suno estis basa en la ĉielo kaj la rikoltobiero estis basa en la barelo kiam Patrino frapegis pleton por ke mi venu helpi pri la tekruĉegoj por la vespermanĝo. Oni ŝarĝis la lastan ĉaregon kaj mi diris al Tim, kiu estis bona, fidinda gardisto, ke li nun iru al la kampo por hejmenveturi triumfe sur la supro kun la aliaj infanoj.

Poste ni elportis la tekruĉegojn, kaj la barelon da hejmfarita biero, tre forta kaj bona, kaj komencis tranĉi viandon kaj panon.

Ni aŭdis ilin laŭte krii de la kampoj, kaj iom poste jen venis la plej granda ĉarego, kiun trenis la blankaj bovoj de Jancis kaj la bovoj el Plash, Avĉjo Callard ŝoforis, kaj infanoj sidis sur la supro, kun Jancis, svingante verdajn branĉojn kaj bukedojn de papavoj, kaj Gideon, aspektante pli alta ol kutime en sia kitelo, marŝadis kontente kaj majeste apud la ĉarego.

Jadi! kiel ŝprucas larmoj! Larmoj kiaj fluis el la okuloj de Patrino kaj mi, pro nia ĝojo, kaj aliaj larmoj pro la postaj eventoj.

Ĉar se en la mezo de tiu granda ora tago alvenus blovego de vento, kaj muĝeto, kaj nigraj nuboj kovrantaj la ĉielon, kaj mallumo kaj tondro kaj forkfulmo, ne estus pli tragike nek malpli anticipite ol la ŝtormo kiu baldaŭ ektrafis nin.

La ĉarego pluiris kaj ĉiuj sekvis ĝin, kantante kaj kriante, ĝis ili atingis la barpordon de la stakejo.

Tie staris Pastro, kun Patrino kaj mi apude, por beni la tritikon.

“Homoj!” li diris “Ni danku pro nia ĉiutaga pano.”

Kaj ĉiuj diris— “Ni dankas al la Eternulo.”

“Dio benu la tritikon kaj la mastron de Sarn,” diras Pastro, “kaj liaj bonaj faroj revenu al li kiel kolomboj al siaj montoj.”

“Amen!” diris ĉiuj.

“Sinjorino Sarn volas ke mi anoncu ke la festmanĝo estas preta en la fruktoĝardeno, kaj ĉiuj homoj estos bonvenaj,” diris Pastro.

Gideon antaŭenpaŝis.

“La rikolto hejmestas, amikoj, kaj mi elkore dankas,” li diris.

“Ke ĉiu helpinta viro postulu de mi taskolaboron de nun ĝis mi plenpagis mian ŝuldon.”

Ni sidiĝis ĉe la stabloj en la longedaŭra lumo de la sunsubiro.

Nu, sidiĝis la gastoj, sed ni ĉe tekruĉegoj estis plenokupataj kaj ne havis multan tempon por sidado.

“Nu, Teksisto,” diris Kruĉo da Cidro, “Mi aŭdis ke oni atakas vin, ĉar vi ĉesigis la taŭroludon. Sed mi certe ne malbonvolas al vi.”

“Nek mi. Plaĉas al mi viro kiu amas hundojn,” diras Towler.

“Nek mi,” diras Sinjoro Callard ĉe la apuda tablo.

“Sed kelkaj nek reteneblas nek forteneblas,” diris Kruĉo da Cidro.” Mi aŭdas ilin ĉe la drinktablo, nokte. Nu, mi nenion diras!

Drinkejestro estas muta hundo kun starigitaj oreloj. Aĥ! Tia estas drinkejestro! Sed ili celas malutilon al ci, Teksisto. Estos malfacile sed ili forprenos cian laboron se eble. Kaj se eblos malutili vin aŭ viajn kunulojn, tiel estos. Ili ankaŭ influis Skviron.”

“Mi jam scias, tamen elkoran dankon,” diris Kester. “Pro Skviro mi tardis hodiaŭ. Li volas aĉeti mian dometon. Nenio sufiĉos krom aĉeti ĝin. Li bone scias ke se li aĉetus ĝin, li baldaŭ forigus min, ĉar ĉiuj aliaj apartenas al li aŭ al liaj amikoj. Ja proponis al mi multe da mono Skviro.”

“Ĉu vi favore pripensos tion?”

“Jadi ne! Mi restos.”

Estis io tre agrabla al mi en tiuj vortoj. Estis kvazaŭ li konstruis rifuĝoturon antaŭ miaj okuloj. Li eble foriros kurtatempe, eĉ jaron, sed vivdaŭre li restos. Kaj foros nur dekkvin mejlojn 58 , eĉ malpli laŭ flugo de korvo.

“Kaj ankaŭ vi gardu vin, Pru Sarn,” diras Kruĉo da Cidro. “Vi multofendis Griblen, tratranĉante lian hundon. Kvankam vi faris tion bone, mi devas diri. Certe bienisto kiu mortigas sian propran viandon volonte dungus cin aŭ vi povus fariĝi helpanto de kuracisto kaj tre bone sukcesi.”

“Mia edzino diris ke ŝi ne povis kredi siajn okulojn kiam Pru Sarn enŝovis la tranĉilon,” pludiris la drinkejestro. “Opiniis ke ŝi vidas fantoman vizion, ŝi opiniis. Diris ke plumo faligus ŝin, ŝi diris. Kaj tio pruvas ke estis eksterordinare, ĉar ne estas facile faligi la Sinjorinon, ŝi similas kaŭ- ĉukan pilkon.”

“Domaĝege ke mi ne estis tie,” diris Sukey. “Mi tuj mortigus por vi la hundon, Sinjoro Woodseaves. Kion mi donis al vi ĉe la Beguildy-amŝpinado, Sinjoro Woodseaves?”

“Poste ludu ‘Kisi en rondo’ kun ni, Sinjoro Woodseaves!” diras Moll. “Ke vi kisas ja bone, mi jam scias!”

Felena antaŭenklinis sin trans la mallarĝan tablon.

“Ĉu vi ludos?” ŝi diris. “Ĉu vi ludos, Teksisto?”

Sed ĝuste tiam oni vokis de la apuda tablo.

“Ĉit ĉit! Sakristiano diros kelkajn vortojn.”

58 24 kilometroj.

Kiam Sakristiano parolis, la kvar muroj de la kirko ŝajnis ĉirkaŭkreski, kaj eblis flari ĝian malseketan, mucidan odoron kaj aŭdi muŝojn zumadi ĉe la fenestroj. Ĉar ĉu li legis “li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon” aŭ “La ora kaliko frakasiĝis” aŭ ĉu li parolis dum rikoltovespermanĝo, sonis same.

“Amikoj,” diras Sakristiano, “ni spertis bonan tagon. Mi certas ke inter ni ne troviĝas viro kiu ne ŝvitegis, eĉ Avĉjo Callard tutcerte.”

“Ho, aĥ! Mi ja vere ŝvitis,” krias la oldulo, tre kontenta.

“Kaj nun ni ĝuadas bonajn manĝon kaj trinkon, kaj poste unu- du ludojn—”

“La popolo sidiĝis por manĝi kaj trinki kaj ili leviĝis por ludi, Eliro tridek du.”

Parolis Sammy.

Sakristiano kolere rigardis sian edzinon. kvazaŭ volante diri— “Ĉit Sammy!” kaj ŝi diras— “Ĉit Sammy! Patro parolas. Ne forgesu ke vi nur enmensigas alies vortojn, sed Patro nove elpensas ĉion dum li parolas.”

Ŝi retrankviliĝis por rigardi Sakristianon, tutkiel kato rigardanta turniĝantan radon.

“Mi diras ke ni spertis bonan tagon, kaj Sarn havas bonan rikolton, kaj mi demandas al vi pro kial? Pro ke li estas laborema, homoj, kaj lia fratino estas laborema, kaj lia patrino estas laborema. Vi ne trovus en dek paroĥoj pli laboreman familion.

Malsimile al iuj kiujn mi povus mencii, kiuj neniam laboras iel ajn, sed serĉadas en malnovaj antikvaj malpiaj libroj. Aĥ. Mi povus mencii iun, kies vizaĝon mi hodiaŭ ne vidas ĉi tie, kiun iom da laboro povus savi. Nu, najbaroj, ni ĉiuj scias ke Dio helpas tiun kiu sin helpas, kaj kiam ni rigardas tiujn grandajn stakojn da greno mi estas certa ke ni scias ke tio estas vera. Kaj mi volas por vi bonan sorton, Sarn. Kaj ni esperas ke ankaŭ la junulino estos laborema.

Ĉar mi aŭdis ke la sekva festeno por kiu ni venos al Sarn estos nupto. Ke ĝi alportu pli da prosperado kaj ne malpli, kvankam kompreneble ni povas havi proprajn opiniojn, ĉar ni scias el kie ŝi venis kaj kio generiĝis en la ostoj aperos en la karno—”

Sed feliĉe okazis bruo ĝuste kiam li diris tion, kaj alvoko venis de la aliaj tabloj— “Jen du rajdantoj ĉe la barilo.”

Kaj jen la juna skviro, kun Fraŭlino Dorabella. Ili rajdis trans la fruktoĝardenon, kaj la junulo kriis “Bonan vesperon al vi, homoj, kaj bonan sorton por la tritiko!”

Ĉar li ĉiam estis “saluton-amiko-bonvena”-eca al ĉiuj, mi devas agnoski tion, kaj tial li multe plaĉis al oni.

Fraŭlino Dorabella ŝajne tute forgesis ke ŝi kverelis kun Gideon. Ŝi haltis ĉe lia tablo kaj ridetis, kaj ŝiaj nigraj okuloj brilis.

“Nu, Sarn,” ŝi diris, “vi majstre mastras la bienon, mi vidas. Vi havas treege bonan rikolton. Ĉu vi proponos al ni glason da rikoltobiero, por trinki je via sano?”

Mi povis vidi ke ŝi admiras lin, ĉar li estis fortulo. Mi neniam renkontis viron pli fortan, kun unu escepto. Mi povis ankaŭ vidi ke la Skviro ordonis ke ŝi reamikiĝu kun Gideon, kaj verŝajne li sendis junan Sinjoron Camperdine por certigi ke ŝi faros tion, ĉar ĉiuj sciis ke ŝi impertinentis al Gideon ĉe Kruĉo da Cidro, kaj Skviro ne volis perdi la bonvolon de viro kiu verŝajne fariĝos riĉa.

Gideon alrigardis ŝin rekte kaj malafable, sed ŝi ridetadis malgraŭ tio, iom venkeme kaj iom pledeme. Oni donis al ŝi plej bonan stanalojan poton da elo, kaj ŝi diras— “Sanon kaj prosperon, Sarn!”

Ŝi tuj glutegis ĝin, ĉar ŝi povis trinki elon egalmulte kiel iu viro, kaj nelonge antaŭ tiu epoko elo estis la sola trinkaĵo en la matenmanĝo de virinoj. Poste ŝi redonis la poton kaj klinis sin, etendante manon, fortirante la longan ganton, kaj ŝi diris— “Vian manon, Sarn!”

Tio venkis lin ĉar li ne povis rifuzi manon de damo. Do li prenis ĝin en sian grandan pugnon, kaj juna Sinjoro Camperdine kapjesis, kvazaŭ volante diri ke ŝi sufiĉon faris, kaj ŝi resurmetis la ganton. Tutdume mi vidis Jancison rigardi ŝin tiumaniere ke mi komprenis ke ŝi timas ŝin, kaj ankaŭ ke ŝi abomenas ŝin. Sed rigardante Fraŭlinon Dorabella, kaj ŝian ŝtonecan beletecon, kaj poste Jancison, molan kaj roze dolĉecan, mi ne opiniis ke Jancis multe bezonis timi. Oni donis iom da elo al Sinjoro Camperdine kiu, salutinte kaj trinkinte, diris— “Mi pensis ke eble Beguildy ĉeestas, sed mi ne vidas lin.”

Sinjorino Beguildy stariĝis kaj riverencis.

“Ne Sinjoro, li ne ĉeestas malgraŭ sia devo. Kaj ne serĉu lin ĉe lia hejmo, Sinjoro, ĉar mi dubas ĉu vi trovus lin. Sed se vi venos semajnon post hodiaŭ—”

Mi opiniis Sinjorinon Beguildyn tre ruza. Ŝi volis doni tempon al Gideon kaj Jancis, kaj forteni la junan sinjoron laŭeble plej longe, dum ŝi elpensos rimedon manovri Beguildyn.

“Bone,” alvokis la junulo dum ili forrajdis. “Post unu semajno, kaj certigu ke Venera ĉeestos!”

Jancis komencis subridi je tio. Ĉiam ŝi agis tiel kiam iu menciis tiun stultan aferon. Kaj ŝajnis al ŝi amuzege ke li tiom volemis virinon al kiu lia kuzino impertinentis kaj ŝi ja estis ĉetable dum la tuta konversacio. Sed mi sobklinis min sur la benkon por aspekti malalta, kaj por ke li ne vidu mian formon, tiel ke Jancis ree spasme ekridis, kaj diris ke mi similegas al kovanta kokino. Ni kunridis pri la juna skviro. Sinjorino Beguildy venis al ni, tre senespera, ĉar ŝi ne sciis kion fari pri Beguildy ĝis la nuptotago.

Subite ŝi elpensis iaĵon, kaj ridis kaj frapis sin ĝis mi timis ke ŝi malsaniĝos.

“Jadi! mi elpensis solvon!” ŝi diras. “Mi petos mian kuzinon el Lullingford, kiu estas ĉi tie pro la graco de Dio, ke ŝi sendu mesaĝon al mia mastro jam ĉi nokte, por diri ke ŝia edzo ĵus ege malsaniĝis (mi devos elpensi malsanon. Iaĵon kruele suferigan!) kaj ke neniu kuracilo ekzistas krom malnova fama kuracilo: manĝi sep panojn bakitajn de sepa infano de sepa infano je ununura bakado, kaj ke ŝi bone pagos (vi povos repagi post edziniĝo, Jancis, ĉar vi ricevos butermonon aŭ iaĵon) kaj li foriros senprokraste, por elserĉi sepan de sepa, kaj estos malfacile sed ni havos pacon ĝis Mikelfesto.”

“Ho, Patrino,” diras Jancis, kisante ŝin, “domaĝe ke vi ne estis fama generalo rajdanta ĉeflanke de Lordo Wellington kaj embuskante Francojn!”

Ĉio estis aranĝita antaŭ ol komenciĝis la ludoj kaj dancado, kaj mi kompatis Beguildyn, ĝis mi memoris kia malica oldulo li estis, volante vendi sian infanon kontraŭ ŝia volo.

Nun preskaŭ mallumiĝis, kaj leviĝadis la luno granda kaj ruĝokra. Oni akiris grupon de viroj, plejparte mezaĝaj aŭ oldaj, por fajfi por la dancado. Oni dancis en la stakej, inter la stakoj de ora tritiko, forbalainte la pajlon. Olda Callard estis selektita kiel fajfanto, kaj tre fiera li estis, ĉar estante la plej olda li elektis la melodiojn kaj decidis pri la ritmo, kaj tial li sentis ke la tuta gaja aktiveco dependas de li, kio multe plaĉas al olduloj.

“Horde-Briĝo!” li diras.

La bela melodio elsonoris klare en la kvieta aero.

Mi staris apud unu el la stakoj, rigardante. Estis gaja vidaĵo.

Gideon dancadis, ĉirkaŭbrakumante Jancison proksime kaj forte.

Sinjorino Sakristiano ŝvebis tien kaj reen, kaj ankaŭ Felena gracia kiel feino. Eĉ Patrino dancis kelkajn paŝojn.

La dekduo fajfadis kiel nesto da turdoj, sidante en unu el la malplenaj ĉaregoj— Malfermu pordojn ĉielvastn...

kiam Kester trovis min.

“Do ĉi tie vi estas,” li diris. “Ne dancas?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Mi ne estas kia la aliaj knabinoj.”

Li pripensis tion. Poste li diris— “Nu, mi devas foriri. Dum dek monatoj mi estos kontraktita por lerni kolorteksadon en Londono. Poste mi povos popece labori en mia hejmo kaj malatenti Grimblen kaj lian bandaĉon.

Kolorteksaĵoj multe enspezas, kaj mi forsendos ĝin per diliĝenco ĉiujn kelkmonatojn.”

“Kiam vi do revenos?” mi diris kvazaŭ dronante.

“Mi revenos por la venontaŭgusta foiro, kaj tiam mi venos por iom paroli kun vi, Pru Sarn.”

“Eble vi forgesos.”

“Mi opinias ke ne.”

“Nu, Dio benu cin,” mi diras.

“Ankaŭ vin.”

Li turnis sin por foriri, sed poste li returnis sin.

“Sed vi estas stulta ne volante danci,” li diras “knabino belforma kiel pomflora feino!”

Li ridetis kaj eliris.

Do li sciis pri Venera! Ho, mi hontis kaj mute staris. Mi koleris ankaŭ kontraŭ Jancison, ĉar ŝi certe informis lin, kvankam ŝi neniam konfesis, sed subridaĉis kaj diris ke sendube li rimarkis mian agrablan formon tra mia vesto, tiel ke mi eĉ pli hontis kaj sentis ĉagrenon.

Patrino estis laca kaj volis ke mi helpu ŝin enlitiĝi. Poste, mi rigardis el ŝia fenestro al la stakejo, kiu antaŭe estis malplena krom unu granda stako, kaj nun estis homplena de obskuraj formoj. Dum mi staris tie, Gideon kaj Jancis subite venis ĉirkaŭ la domangulon, kaj dum ili iris, lante kaj vidante nenion krom unu la alian, mi klare aŭdis Gideonon diri “Ne, Jancis mi certigos pri kio estas mia. Morgaŭnokte post la foriro de via patro, sobvenu kaj lasu min eniri.”

Mi ne aŭdis ŝian respondon, ĉar ili estis jam preter la fenestro, kaj, krome, mi retiris min ĉar mi abomenas subaŭskultanton. Do tion li enmensas! Li ne povis fidi sian karan amatinon eĉ unu semajnon. Mi pensis ke eble ne gravas, ĉar ili tre baldaŭ nuptos.

Kaj vere ĉu aŭ ne estis kontraŭ ekleziaj instruoj, mi devis ĝoji ĉar Gideon montris homan senton. Kelkfoje li ŝajnis frostita. Kiam ĉiuj jam foriris kaj ni enportis ĉion el la roso, proksimis tagiĝo. Do mi iris al la mansardo kaj skribis en mian libron. Sed unue mi prenis folion de papero kaj skribis tre zorge.

“Belforma kiel pomflora feino.”

“Li parolis pri mi,” mi diris kaj rediris multfoje, “povra Pru Sarn!”

Kaj varmo ekbrulis en mia koro, varma kaj agrabla kiel arda fajro. Ĉar kio estas sur la tero, aŭ eĉ en la Ĉielo, kiu similas la scion ke admiras vin la okuloj de via kara konato kaj Mastro? Mi ĉesis demandi al mi kion li pensas pri mia leporlipo, ĉar verdire li ŝajne tute ne pensis pri ĝi. Mi enmensigis kion li diris pri pekado dum ni rigardis libelojn. Li diris ke se oni ĝuste pripensas, ĝi tutsimple ne ekzistas. Ĝi malaperis kiel la mortotukoj de la libeloj kiam ili barakte liberiĝis. Pro kial oni serĉus mortotukon kiam oni povas rigardi brilantan libelon? Eble li tiamaniere pensis pri mi. Mia povra hida lipo estis kvazaŭ mia peko, kvankam ia senkulpa peko.

Ja tio estis mia peko, kaj mia cetero estis mia justeco, kaj mia gloro kaj per tio mi ĝojigas lin. Longatempe mi ploris nur pro ĝojo, kaj tiom da feliĉo trakuris min ke mi sentis ĝin renovigi la tutan sangon en miaj vejnoj, kaj mi sentis ĝin tiom pura kaj forta ke ĝi eĉ povus kuraci mian misaĵon iam. Efektive tio enhavis iom da vero, ĉar mia lipo jam ne aspektis tiom hida post tiu tago.

La mateno venis freŝa kaj dolĉa, kaj la korvoj amase flugis kun dormeme serenaj grakoj sub la venta ĉielo al nia stoplo, kiu disfalis ie kaj tie. Survoje al melkado mi haltis ĉe la stakejo por danki pro la greno. Kial en tiu momento mi pensis pri la vortoj “la veneno kara”? Kial mi pensis pri kion oni kolektas per rikolto, kaj opinias trezoro, kvankam ĝi estis nur kia fajroherbo en fojnstako? Kial fride minaca hororo movis sin en mia koro, kie ĉio estis gaja kaj varma, kiel subita frosto frapas ĝardenon dum aŭtuna vespero, kiam la dalioj estas plej fieraj—vinkoloraj kaj puroraj, kun ĉiu petalo en ordo, florantaj alte super la muro kun abeloj ĉirkaŭzumantaj—tiel ke matene ĉio estas vintre morna?

Ĉapitro 2: Beguildy serĉas sepan infanon

Jancis rakontis al mi sekvatage ke tiun vesperon mem Sinjorino Beguildy diris la ŝajnigitan mesaĝon, kaj la tagon post la amportado Beguildy ekiris, tre pretendeme, kun sia fraksena stango por trovi sepan infanon kaj reporti panon. Mi diris ke ja ŝajnas hontinde tiumaniere trompi la povrulon, sed Jancis diris “Tute ne! Feliĉigas lin, kaj ni donos al li monon se li trovos sepan infanon, do kio alia necesas?”

Ŝi aspektis dolĉa kiel dianto, tiu Jancis. Ŝi iomete restis ĉe ni, por helpi lavi telerojn, kaj poste ŝi sidis en la kuirejo dum mi laboris, kudrante edziniĝvestojn por ŝi. Post la vespermanĝo dum ŝi pretiĝis foriri, Gideon diris— “Atentu ke vi ne forgesu!”

Ŝi ruĝetiĝis kiel epilobio, kaj kuris laŭlonge de la arbarpado.

Post la vespermanĝo Gideon diris, kvazaŭ senatente, “se mi tardos, Pru, kaj vi volos enlitiĝi, metu la ŝlosilon super la pordon de la stalo.”

Senkomente mi konsentis fari tion. Sed mi vidis lin razi sin tre zorge, kaj surmeti sian dimanĉokitelon, do mi sciis ke ne grave kiun daton decidis Pastro por la nupto, la nupto okazas nun, kaj mi alportis rozon por lia palto. Li aspektis hontetema pri tio, sed mi diris ke kiam knabo vizitas sian knabinon proksime al la nupto li ĉiam devas surporti floron. Tio ŝajne trankviligis lin, li pensis ke mi suspektas nenion, kaj li foriris fajfante, laŭte kaj klare, laŭ la arbarpado kie la folioj fariĝis rustkoloraj, kaj suspiroj sonis ie kaj tie, kaj la aero elspiris aŭtunon, kaj bruete falis brunaj nuksoj per kiuj knaboj laŭplaĉe ludis konkrojn. Morna, tre morna mi opiniis la arbarpadon kiam la alta formo de Gideon ne plu estis videbla, kaj la lago ondetis, kaj la boato batetadis kontraŭ la ŝtupojn, kaj strigo huhuis. Kial morna, mi demandis min, ĉar la nupto tre baldaŭ venos, kaj la glorrozoj floras, la tritiko estas sekura en la stakejo, kaj en mia koro la Mastro ĉeestas? Tamen estis iaĵo en tiu vespero kian oni sentas kiam io ĵus mortis. Mi ĉirkaŭiris por certigi ke ĉio bone statis. Patrino dormis, bruna kaj eta kaj serena, en granda lito. Bendigo estis en sia stalo, tre komforta, ĉar li estis olda kaj febla, kaj ni enstaligis lin antaŭ oktobro. Ĉio bone statis, kaj mi demandis al mi kian danĝeron mi sentas en la aero. Post nelonge mi sciis, sed dum kelka tempo ĉio okazis laŭkutime.

Ĉiunokte mi metis la ŝlosilon en la stalon, sed diris nenion.

Ĉiumatene la lito de Gideon troviĝis malordigita, sed mi bone sciis ke li ne dormis en ĝi. Li fajfadis gaje, kaj ne plu subvoĉe. Mi ĝojis pro li, kaj ĝojis prepari por Jancis. Ili uzos la gastoĉambron, kiu pro multjara neuzado multe bezonis riparon. Do mi aĉetis kelkajn rulojn da malkara tapetopapero per mia butermono, kaj mi tapetis ĝin kvankam Gideon ne sciis. Patrino partoprenis la sekreton, kaj ŝi ofte envenis kaj kunpremis la manojn dirante “Kia bela tapeto!

Vi ja bone laboras, mia kara. Rozoj sur ĝi! Laŭ mia opinio, rozoj bonsortigas. Via onklino Dorcas havis rozojn en sia nuptoĉambro, kaj eĉ ne unu el ŝiaj infanoj mortis nek malsanis nek ploris. Mi enmensigas ke ŝi ŝercis pri tio. ‘Nek morti nek plori’ ŝi diras. Mi esperas ke tiu de Sarn ne multe ploros ĉar mi ne povas elteni la sonon de infano ploranta. Sarn kriegadis kaj estis terure aŭdi lin.

Li surfrapadis la liteton obstinege ja. Ĉiam postulegis tujan obeon, kaj se oni tardis li ne forgesis, li ploradis la tutan tagon, ĝis li sukcesis.”

Mi jam finis la tegadon kaj mi komencis meti iom da glazurita kalikoto ĉirkaŭ la tualetotablon kiam Sinjorino Beguildy venis kurante al nia domo kvazaŭ sovaĝulino. Ja estis tre agrabla vetero, kaj etaj birdoj estis sur la novaj stakoj kaj la unuaj pomoj falis. Ŝi venis frumatene. Mi farintis buteron. Mi ne vidis Gideonon. ĉar li prenis panpecon en kampon kie li plugadis. Mi estis en la melkejo kiam Sinjorino Beguildy enkuris.

“Ho, mia kara!” ŝi krias. “Ho, mia kara! Plejmalbonaĵo okazis.”

“Jadi, kio?”

Mi timegis rigardante ŝian vizaĝon.

“Li revenis!”

“Kiu? Ĉu Sinjoro Beguildy?”

“Jes! Ja li! Antaŭe ĉio bone progresis! Li forestos almenaŭ du semajnojn, mi kredis. Kaj ili du tiom dolĉas kune. Mi ne kredis ke Sarn povus paroli tiel ĝentile kiel li nun al mi, kaj Jancis kia Reĝino de Majfesto. ‘Patrino,’ ŝi diras, ‘mi estas pli ĝoja ol mi kredis ebla’. Jes, kaj ankaŭ via frato. Trankviligis lin trovi ke liaj duboj kaj timoj pri juna Camperdine malpravis. Se mi ne lasus lin veni li supozus ke la junulo estas en nia domo. Nenio alia eblis. Ju pli oni volas, des pli oni kredas ke aliaj volas ĝin. Sed trovinte ke ĉio ĝustas ankaŭ li ĝustagas. ‘Patrino,’ li diras, ĉar verdire post nelonge mi estos antaŭ Li supre kaj antaŭ ĉiuj beataj anĝeloj, ‘Patrino, lasu min tranokti de nun ĝis ni nuptos. Baldaŭ estos,” li diras, ‘alie mi ne petus vin. Kaj ŝi akceptas’. Do mi donis al ili nian ĉambron, kaj mi dormas sur la kestolito de Jancis en la kuirejo. Mi metis la plej bonan katunan peplomon sur ilian liton, kaj la plej bonajn litotukojn, kiuj ne havas flikaĵojn, kaj tapiŝaĵon sur la plankon, kaj mi mortigis kokon kaj faris iom da bona pansaŭco, kaj lasis ilin vespermanĝi agrable kaj kune antaŭ la fajro kaj restis ekstere ĝis ili finis, kvankam ili ja ĝentilege proponis ke mi manĝu kun ili. Sed novaj geedzoj, ĉu per ringo aŭ ne, estas novaj geedzoj.

Kaj kiam ili jam enlitiĝis mi ordigis la kuirejon kaj lavis la telerojn.

Kaj mi ĵus finis tion, kaj sidis antaŭ la fajro pensante pri kiam mi edzigis Beguildyn, kaj admirinda junulo li estis, kvankam vi nun ne povas tion kredi, kaj li ne meritas miajn pensojn, tiu avida malica oldulo. Mi sidis tie tre trankvile kaj pensis ke baldaŭ mi devos rigli la pordon kaj elrasti la cindrojn, kiam eta sono aŭdiĝis elekstere kaj eniris Beguildy. Mi preskaŭ falis sur la plankon.

‘Nu, Sinjorino, li diras, ‘Kie estas Jancis?’ ‘Ŝi dormas,’ mi diras.

‘Kaj kiam vi donis al la knabin’ nian ĉambron kaj mem dormas en la kestolito?’ Post tio li enkuris kaj jen ili. Kaj fariĝis Infero mem, kredu min. Li ĵetis sur Sarnon malbenon kian mi neniam aŭdis nek aŭdos.

‘Kaj malgraŭ via ŝteleniro vi ne edziĝos kun la knabin’,” li diras.

‘Vi ne povas malebligi’ diras Sarn ‘nenio en la mondo povas malebligi nun’.

‘Mi ja malebligos,’ diras la mastro. ‘Ĉu ne mi malbenis cin per fajro kaj per akvo? Ĉu mi ne diris ke ci naskiĝis sub la tripenca planedo kaj ne povas gardi monon? Ĉu ne mi diris ke vi estos malriĉa dum la vivo kaj mortos en akvo? He?’ ‘Nu, estas domaĝe por vi ke vi eraras, ĉar vi estas saĝulo kaj cetere,’ diras Sarn, ‘Sed rikoltiĝis kaj mi jam estas riĉulo.’ ‘Vi estas nek dekone nek centone tiom riĉa kiom juna skviro.

Liajn poŝojn plenigas Franca mono,’ krias Beguildy. ‘Vi ne havos mian knabinon, Sarn’.

‘Mi havas ŝin, ŝajnas,’ diras Sarn, tute trankvile, kaj tio plene frenezigis Beguildyn. Li prenis blunderbuzon kiun li gardas ĉefenestre preta por vulpo, kaj li atakis vian fraton per la kolbo.”

“Jadi!”

“Vi prave diras, Pru Sarn. Mi kriis kaj Jancis kriis, kaj mi enkuris el la kuirejo, ĉar mi restis ekstere, ĉar mi pensis ke eble Sarn preferas tion, ĉar li estis en sia noktoĉemizo, kaj tiel bela kiel virino povus deziri, sed mi ne volis kaŭzi pli da embaraso ol jam okazis. Sed antaŭ ol mi povis eniri, Sarn sternigis mian edzon sur la plankon, kie li kuŝis kvazaŭ ŝtipo, kion neniu pli meritus ol li.

Ĉar tre damninda viro estas Beguildy, kaj obstina, kaj li gardas sian malamon jaron post jaro. Mi ja kredas ke la radiko de la tuta afero estis ke via paĉjo repostulis tiun kronon post kiam Beguildy decidis ke ĝi estis donaco. Aĥ! Kvankam li estas mia, mi ne povas ne diri ke li terure gardas domaĝon. Nu, Sarn senkonsciigis lin, kaj li diris ‘Prenu liajn piedojn, bonvolu, Patrino, kaj ni metos lin en la kuirejon. Ĉar ĉu li mortis ĉu plu vivas, mi ne plu suferos ĉinokte’.

Jes. Li diris tion. Kaj li diris ‘Eble oni pendigos min, sed mi ne suferos ĉinokte’. Frida kaj kvieta kiel frostita lago, sed terura viro kiam oni ekscitis lin, estas via frato. Do mi verŝis akvon sur mian edzon, kaj donis al li iom da alkoholo, kaj post nelonge li vekiĝas, sed mi jam zorge ligis lin al la lito. Li baraktis energie, sed la ŝnuro estis forta kaj mi donadis al li alkoholon, kaj iom poste li kvietiĝis kaj endormiĝis. Do en la mateno via frato foriris, kaj mi malligis la mastron, kaj kiam li vekiĝis mi diras al li pro kial li revenis? Do li diras ke malbona informo veturas rapide, kaj supozeble li havas orelojn, kaj irante monten li nur ĵus atingis Kastelturon de Mallard kaj iu informis lin ke Sarn nun dormas en nia domo.

Malicaj oni estas! Do mi pretigis por li iom da matenmanĝo kaj li eliris. Silentega li estas, do mi venas por averti vin, ĉar kiam li silente koleras li estas mortiga.”

Mi diris kian damaĝon tia oldulo povus fari? kaj ni ja scias ke liaj sorĉoj kaj kia-ajn-aĵoj estas nur sensencaj ludoj. Sed tio ne trankviligis ŝin, kaj ŝi nur diradis konstante ke malbonaĵo alvenos, kaj Dio sendu la nuptotagon rapide, kaj ŝi foriris hejmen sovaĝa kia kiam ŝi venis premtordante la manojn, dum ŝiajn hartufojn blovis ŝtormvento. Ĉar blovis vera tempesto, kiu jam komenciĝis antaŭ du-tri tagoj, kaj ĝi flugigis pajlon kaj grajnoŝelojn en la stakejo ĝis la aero estis sufokplena de polvo. En la kampo mi devis stari tutapud Gideon kaj krii antaŭ ol li povis aŭdi min. En la arbosuproj aŭdiĝis muĝego kia de akvobaraĵo kiam degelis neĝo, kaj ululado en la kamenoj kiu feliĉigis min pro ke mi havas kvar murojn kaj tegmenton. Mi diris al Gideon je vespermanĝo, ĉu vento forblovos la staksuprojn? sed li diris ke ne, ĉar ili estis firme fiksitaj. Post nur du tagoj la makleristo venos por taksi la prezon de la greno, kaj post tri tagoj pli okazos la nupto. Sciante tion kaj estante trankvila pri Beguildy, ĉar li ne suferis pro la bato, mi aŭskultadis la venton tre kontente, kaj faris iom da toasto, kaj pensis pri Kester. Ĉar mi ja kredas ke nenio pli kontentigas ol muĝanta vento en la kamentubo kiam ĉio iras bone. Mi diris ĉu ni enlitiĝu frue, kaj Gideon diris ke jes, ĉar ni laboris forte kaj finis la rikolton. Do ni enlitiĝis je la oka, kaj mi endormiĝis post minuto, kun la sono de la laŭta seka tempesto en miaj oreloj.

Kiam mi vekiĝis, abrupte, mi pensis “Estas la Juĝo!” Estis lumego kaj teruranta muĝego, bategoj kaj krioj el la nokto. Mi kuŝadis konfuzita, kaj ripetanta Patro Nia 59 plejeble rapide, kaj bedaŭrante ke mi ne adoradis pli regule enkirke. Kaj mi aŭdis la voĉon de Gideon, kiu kriis el fenestro, kaj aliajn voĉojn elsube, kaj unu estis la voĉo de Sammy de Sakristiano. Ĉi tio konsolis min dum mia stulta timo, ĉar mi supozis ke Sammy povos memori tekston, kaj ankaŭ elbuŝigi ĝin, eĉ en la Nokto de Juĝo. Ĉar plu estis nokto, kaj ankaŭ frue, ĉar poste ni trovis ke ni enlitiĝis antaŭ ne multe pli ol du horoj. Gideon kuris preter mian pordon vokante min, do mi ellitiĝis kaj vestis min, ĉar mi supozis ke ĉu okazas la Juĝo aŭ ne, mi portu vestojn, kvankam en bildoj la savitoj portas

59 Patro Nia estas familiara preĝo kristana, preskribita de Jesuo en la Biblio kiel modelo de kia devas esti preĝo.

noktoĉemizojn. Sed mi ja opiniis ke mi devos atingi Ĉielon antaŭ ol mi povos stari komforte antaŭ Sammy de Sakristiano en mia noktoĉemizo.

Mi sobkuris la ŝtuparon kaj eksteren, kaj tiam mi vidis. Mi pensis ke eĉ la fino de la mondo estus pli elportebla ol tio, ĉar tiu- okaze ni estus prizorgataj sen pliaj rikoltoj farendaj kaj sen mono gajnenda per doloro kaj laboro. Estus same por ĉiuj en tiu horo, sed ĉi tio estis nur por ni kaj frakasis nin kiel ĉarrado frakasas spikon de tritiko.

Laŭta muĝado venis el nia brulanta greno. Flamis la rikolto, la tuto, la tuta rezulto de ĉiuj jaroj da laboro, la ŝtofo mem de la animo de Gideon, kaj nia estonteco. Ne estis granda kometo, nek flamanta stelo furiozanta trans la ĉielon por anonci la finon de ĉio, neniu trumpeto de ĉefanĝelo sonoranta kaj soneganta en la nigra nokto inter la tremantaj mondoj. Nur tritiko. Nur nia tuta havaĵo!

Nur kio povus fari el nia Gideon bonkoran, ameman viron, ĉar posedante ĝin li ĉesigus sian sklavecan laboradon dum tago kaj dum nokto, ĉesus sklavlaborigi nin, kaj laborus kiel ĉiu alia. Nur tritiko kiu donus iom da komforto al Patrino, iom da espero al mi.

Nur la tritiko kiu donus al Jancis amatajn infanojn, la rangon de edzino ĉe la kameno, kaj eble ankaŭ iom da amo. Ho mia animo!

Brulis la tritiko! Mi kroĉis min al la pordego de la stakejo, kaj feroce varmega vento levis miajn harojn. Nigraj figuroj kuris tra la ruĝa lumo, kvazaŭ en bildo de Infero, sed ili signifis nenion, eĉ malpli ol nenion. Vaste muĝanta vento plu iris kaj kunportis la fajron. Mi povis vidi ke ĉio sendube komenciĝis en la hordeo, ĉe la okcidenta flanko de la stakejo, de kie flugiris la vento. Jam ne restis hordeo. Kie ĝi antaŭe staris estis du grandaj rondaj domoj kun larĝo kaj formo de stakoj, sed el blanka fajro, teruroplena vidaĵo, havantaj dimension kaj formon de stakoj, sed faritaj el fandanta flamo. Nenio estis en ili, kaj estis mirige ke ili staris.

Fojfoje peco de ĉi tiu fandaĵo enfalis sensone, kaj ekvideblis kavernoj el grizaj cindroj kaj ruĝa, minaca, ardetanta fajro. Tiel sendube estos kiam la mondo brulos kun fervora varmego je la fino de ĉio. Ĝi eble plu turniĝados samkiel de ĉiam, sed ĝi ne plu estos amikaĵo ĉirkaŭata de nebuloj, agrable kolorita pilko kun bildoj de bluaj maroj kaj verdaj montoj sur sia rondaĵo. Ĝi estos putrinta pro fajro, kiel pomo putras kiam eniĝis vespoj, leĝera kaj malplena kaj sensignifa. Tia estis nia hordeo, enfalanta sen sono, kvazaŭ iu interne tien kaj reen movis sin. Ĝi estis pli doloriga vidaĵo ol se ĝi tute kolapsus, ĉar kvankam ankoraŭ stako ĝi ŝajnis ŝerco de iu demono diranta— “Do kion fari? Jen viaj hordestakoj! Faru hordepanon kaj manĝu!” Mi rigardis tiujn du demondomojn kun la rondeco kaj alto de niaj bonaj hordestakoj, kaj mi memoris la hordeon, ho, la dolĉan hordeon, susurantan en la tagiĝa vento! Mi enmensigis la plugadon por ĝi kun tiom da esperpleno, kaj semadon inter la semado de la vintra tritiko kaj la semado de la somera tritiko, kiam Gideon kaj mi paŝis tien kaj reen sur la kampoj kun sakoj da semoj sur la ŝultroj, aŭ kun profunda ronda kovrilo povanta enteni sufiĉajn semojn por unu tien-kaj-reen- transiro de la kampo, kaj ni larĝe svingis niajn brakojn laŭ granda, donema movo, kvazaŭ ni nutras la tutan mondon, kaj tion mi multe amis rigardi. Ĉar rikoltado, kvankam agrabla por rigardi kiel estas ĉiuj agoj dum la jaro ĉe bieno, estas avara, maloferema ago, kompare kun semado. Oni devas klini sin super ĝin, kaj arigi ĝin al si, kaj premi ĝin al la sino ĵaluze, kaj firme teni kaj preni ĝin.

Ĉiam troviĝas avareco en rikoltado per falĉileto, laŭ mia opinio. Ne en rikoltado per falĉilo kiu estas grandskala detrua movado, kun nek amo nek kolero, kiel juĝado farata de Dio. Nek en draŝado, kiu estas plena de kolero sed tute sen deziro aŭ volo havi aŭ konservi.

Sed rikoltado estas nur avarado, samkiel semado estas nur donado. Ĉar jen oni iras tien kaj reen sur vastaj kampoj, portante kion oni tiom zorgoplene konservis, draŝinte ĝin el grajno- ŝeloj kaj konservinte ĝin ĝis ĉi tiu momento. Kvankam ĝi estas onia tuta havaĵo, tio ne gravas, oni prenas ĝin po grandajn manplenojn kaj disĵetas ĝin tute ne volante reteni iom. Oni iras tutrekte antaŭen, kaj ju pli granda estas la mano, des pli granda estas la kontento, kaj oni disĵetas ĝin ambaŭflanken, tiel ke persono ne konanta la kamparkutimojn eble dirus ke jen frenezulo. Ĉar aspektas kvazaŭ oni manĝigas ĉiujn birdojn de la regiono, ĉar ĉiam postsekvas en la sulkoj korvoj kaj sternoj kaj multaj birdetoj kiuj estus tute ne profitdonaj se oni volus vendi ilin kiel manĝaĵon.

Estas bele vidi orajn semojn ĵetataj enaeren dum la suno brilas sur ilin, kaj leĝera printempa vento disblovas ilin tien kaj ien, aŭ se estas vintra tritiko, do verŝajne estas kvieta, bruna tago, milda kiel matura biero, rilate la kolorojn kaj odoron de la aero. Mi ĉiam pretis por semado, kvankam ĝi ne multe plaĉis al Gideon, kaj efektive li ŝajnis domaĝi disĵeti grajnojn, kaj li semadis tro maldense kaj tiel malŝparis teron kaj laboron. Mi pensis pri ĉi ĉio, kaj pri la belaj vesperoj, kiam Patrino kaj mi promenis al la kampoj por rigardi la junan hordeon sorpuŝi sin, verda kaj maldensa, kaj pli densiĝinta ĝis la bruna tero tute verdiĝis, kaj la hordeo kreskadis pli alta, rigida, kaj pinta, kaj poste ĝi moliĝis kaj longiĝis eĉ pli, kaj vento trakuris ĝin kiel boato sulkas akvon, kaj finfine trovas voĉon kaj kanton, kaj levas verdajn plektitajn spikojn por ŝvele maturiĝi ĝis ili staras perfekte, kvazaŭ la Sinjoro ĵus formetis de ili Sian manon kaj ili estas el pura oro. Oraj folioj, oraj tigoj, oraj tuberoj kiel kapoj, kaj la tuberoj krome havas orajn barbojn. Tamen honesta oro, ne tiu oro kiun oni nomas veneno. Ho kiom mi povis enmensigi, dum tiuj kvietaj dimanĉmatenoj, kiam mi iris al la puto kaj por nelonge demetis la sitelojn, kaj eliris en la grenkampojn kuŝantajn sub la vasta, palblua ĉielpaco, kvazaŭ bestoj sataj kaj ripozantaj! Etaj birdoj mallaŭte pepis kontente, aŭ softe kantis. Krispiga brizo blovis, kaj korvoj alte flugis en la ĉielo, kaj la dua florado de palaj oraj floroj sur la lonicero kontrastis kun la bluo. Estis varmeco kiu ĉirkaŭis onin, kaj reĝineca donaco de odoro de greno. Al kiu alia odoro ĝi similas? Ĝi enhavas tiom multe pli ol aliaj dolĉaĵoj. Enestas somero kaj frosto. Enestas akvo, kaj la koro de siliko kiun la greno sorbis en siajn kavajn tigojn. Estas pano en ĝi, kaj vivo por homoj kaj bestoj.

Ĉi ĉiaj pensoj perpleksigaj kaj konfuzaj plenigis min dum mi firme tenis min al la palisaro, tro paralizite por movi min, kaj sekiga vento blovadis sur mian vizaĝon. Kelkaj malfeliĉoj instigas eksalti kaj impeti por savi sin, sed aliaj estas tro fortaj por tio, ĉar ili devigas nenion fari. Tiam paralizo falas sur la animon kiel paraliziĝo de kuniklo kiam ermeno arde rigardas ĝin, kaj ĝi scias ke nenio pli estas farebla.

Fajro jam atingis la du plej grandajn stakojn de tritiko. Ĝi atingis ilin kaj ili ne plu estis. Baldaŭ ili similos la hordeon. Ili estis bonaj stakoj, ja solide kvadratecaj, kaj plejeble altaj sen risko de faliĝo, ĉar ni tiom rikoltis ke ni havis sufiĉe da spaco nur per tia alteco. Kaj ja estis bona tritiko, kun longaj tigoj kaj tute sen melduo. Ĝi necesigis plejmultan tempon kaj por semi kaj por rikolti, kaj dum portado la plej grandaj ĉaroj uziĝis por ĝi tuttage.

Kaj nun ĝi ne plu ekzistis! Ĝi estis granda fajramaso, en kiu estis du nigraj formoj de stakoj, kaj baldaŭ la fajro forkuros kaj ne plu estos sono, restos nur du grizblankaj domoj por demonoj, kun tristaj ruĝaj glimoj en la internaj kunfaliĝantaj koridoroj. Staris pliaj stakoj de tritiko apud la heĝo, sed plej apud la brulantaj stakoj estis aveno. Aveno delikate bela kiel filikoj por tablo de damo! Dolĉega tiu aveno, bele delikata kia somermeza herbo oriĝinta. Mi ĉiam plej amis la avenon. Kaj subite mi estis vera patrino de la aveno. Fajro konsumu la tritikon kaj la hordeon sed ĝi malhavu mian avenon. Mi transgrimpis la palisaron kaj kuris al la loko kie la etaj figuroj sin movis. Mi kaptis Gideonon je maniko.

“Nepre savu la avenon!” mi krias. “Ho, savu la avenon, ĉar ĝi estas tiom delikate bela!”

Sed li diris nenion. Li laboris kvazaŭ frenezulo kaj mi vidis ke li strebas savi la avenon—la avenon kaj la stakojn apud la heĝoj. Li kaj Sammy fosadis akvofluejojn inter la brulantaj stakoj kaj la ne brulantaj.

“Kie estas Tivvy?” mi demandis, ĉar nun, malfreneziĝinte, mi serĉis helpon de iu ajn.

“Ŝi iris alvoki Patron,” diris Sammy, ŝvitante kaj ĝemante super sia ŝpato, ĉar la fajro alproksimiĝis.

“Ĉu mi rajdu Bendigon por venigi helpantojn?” mi diras. “Aŭ ĉu mi kolektu sitelojn por komenci alporti akvon?”

“Aĥ, tion?” diras Sammy. “Faru tion ĉar helpantoj multe tro malfruus.”

Neniun vorton diris Gideon. Mutiga frenezo trafis lin, kaj li laboris kiel dekopo da viroj. Pro teruriĝo kaj fortostreĉo kaj intensa fajrovarmego, ŝvito fluis kvazaŭ rivero sur lia vizaĝo, kaj liaj vestoj estis kvazaŭ li ĵus venis el akvo. Kaj ĉar li estis tiom malseka, kaj proksima al la fajro, li malaperis en nubo de vaporo, kio aspektis tre stranga, kvazaŭ li sorĉiĝis aŭ jam estas en Infero.

Mi malligis Bendigon kaj la brutojn kaj la bovinojn kiuj kuŝis en la gregejo, kaj ili brue galopis en la arbaron, duonfrenezaj pro timo. Mi vekis Patrinon kaj diris ke ŝi devas vesti sin kaj veni al la lago por ĉerpi, dum ni pasigos sitelojn de mano al mano laŭlonge de homa ĉeno. Mi arigis ĉiujn sitelojn kaj ujojn kaj pensis ke estas bedaŭrinde ke malgraŭ la granda lago plena de akvo, ni povas estingi incendion nur per la malmulta akvo kiun ni povas meti en niajn etajn sitelojn. Kaj poste mi pensis ke kiam oni plendas pri io kaj tio, kaj tristas, ne kulpas la kosmo, ĉar ĝi similas grandan lagon plenan de bono, sed kulpas la eteco de la siteloj.

Patrino, tre konfuzita kaj kvieta, iris kvazaŭ infano kun mi.

“Ĉu mi nun ĉerpu, Pru?” ŝi diris.

“Vi povas komence pretigi la sitelojn,” mi respondis. “Sed vi plejeble rapide ĉerpu post du-tri minutoj kiam ni venos.”

“Nun, Sarn,” diras Sammy “vi devas ĉesi fosadi kaj anstataŭe porti akvon.”

Ĉar kvankam eble ŝajnas nekredeble, dum tiu tuta terura nokto, kvankam Gideon plej multe laboris, Sammy kaj mi ordonis.

Gideon okupis sin freneze pri la postulitaj taskoj kaj daŭrigis kiam ne plu utilis, laborante kvazaŭ bovo en draŝejo. Li forĵetis la fosilon pro la diro de Sammy, kaj venis kun ni al la lago. Patrino streĉe ĉerpadis. Ŝi aspektiĝis konstante pli eta, dum la problemoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ manĝinte magiaĵon kiu nevidebligis ŝin. Ŝi similis brunan birdeton kiu pormomente surterigis sin apud akvo dum migrado, kaj poste forflugis al nekonata loko.

“Nun, jen venas Patro, dank’ al la Sinjoro,” diris Sammy. Li estis bravulo tiun nokton, kaj dum daŭris la fajro li diris nur unu tekston, kaj tiu estis neevitebla: “Brulado kaj fajraĵo,” kvankam tutcerte li memoris multajn pli.

Ja vere venis Sakristiano kurante tra la arbaro, kaj Tivvy proksime sekvis, kaj vento alportis la koleran voĉon de Sinjorino Sakristiano longe malantaŭa, kiu plendis ĉar ŝi estis sola.

“Nun,” diras Sammy, “Patro iru al la stakejo kaj ĵetu akvon por estingi la fajron, Tivvy prenu la malplenajn sitelojn tuj kiam li malplenigis ilin kaj kuru kun ili al Sinjorino Sarn, kaj vi kaj mi kaj Pru kuros portante plenajn. Mi antaŭe pensis pri homa ĉeno kaj pasigi de mano al mano sed ni estas tro malmultaj, Sarn.”

Gideon parolis la unuan fojon.

“Neniam,” li diris kaj lia vizaĝo estis sovaĝa kaj pala, “neniam mi havis multajn helpantojn, nur min mem kaj tiujn du.”

Kaj dirante tion li metis brakon trans sian vizaĝon, kiel li kutimis kiam li estis knabo kaj okazis tragedio; kaj li ploris.

Aĥ, mi diras al vi ke ne multaj volus vidi tion: fortan, mastreman viron kiu ploris kiel knabeto.

“Kion do, Sarn!” diras Sakristiano, skuita kiel ni ĉiuj, “Ne faru tion! La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis.”

Je tio Gideon venkis sian emocion.

“Eternulo?” li diras. “Ne. Eternulo ne faris! Faris Beguildy.

Kiam ni estingis la stakojn mi kaptos kaj rostos lin.”

Mi ne havas vortojn por esprimi la teruran tonon de lia voĉo. Mi volis demandi per kio li scias—se vere li scias—sed mankis tempo por paroli. Ni kuris tien kaj reen, ĉiu kun du plenaj siteloj, kaj post horo, aŭ iomete pli, tio sufiĉis por lacigi fortan viron, des pli virinon. Porti akvon estas facile se ne urĝas kaj oni uzas vekton.

Sed kure stumbladi tra rostanta varmego, kiel estis plejparte, kaj scii ke se ni lantos la aveno forbrulos, kaj eble sen lanto, sufiĉas por elĉerpi ĉies kuraĝon. La aveno ja forbrulis. La fajro saltis trans la digon kaj leviĝis nova granda flamego. Mi senspiritiĝis tiam, kaj kvankam mi plu kuradis mi ne plu esperis.

“Ho mi tiom lacas,” diras povra Patrino. Sed mi ne povis lasi ŝin ripozi.

“Se ni ne povos savi ĝin,” mi diras “vi neniam liberiĝos de porkoj, Patrino.”

Do ŝi reklinis sian povran oldan dorson, dum ŝi staris ĝistalie en akvo, malgraŭ reŭmamismo. Oni kriis ke ni savu la grenejon, ĉar se ni perdos la grenejon ni perdos ankaŭ la domon. Aŭdinte tion, Patrino ĉesis ĉerpadi, do mi devis doni tiun taskon al Tivvy kaj ni devis reporti niajn proprajn malplenajn sitelojn. Mi unufoje sorrigardis kaj vidis Patrinon elportadi aĵojn el la domo. Poste mi rigardis ilin kaj trovis ŝian kudraĵaron, kaj kupran fruktokaserolon, kaj brodaĵon kiun ŝi faris kiam ŝi estis eta, kaj siluetan bildon de Patro, kion la bofrato de Pastro, kiu estis parte fremdlanda, tondis el nigra papero. Oni opiniis ke sendube li estas simplulo ĉar li ludis kvazaŭ infano per papero kaj tondilo, kvankam oni devis agnoski ke li bone faris ĝin, kaj oni diris ke ĉar li estas parte fremdlanda li scipovas nur tiaĵojn fari. Kvankam Patrino timegis Patron vivan, ŝi tre strange alte taksis ĉi bildon.

Do jen ĝi, kun aliaĵoj, kaj ses potoj da prunkonservaĵo, kaj Kanjo en korbo.

Nur kiam tagiĝis kaj la vento ĉesis kaj nebula kvieta pluvo ekfalis finfine, ni estingis la fajron. Nu, efektive ĝi estingis sin mem, kaj ni sukcesis savi la grenejon kaj la domon. La ruĝa lumo foriris el la ĉielo, kaj la spegulata brulado el la lago. La tutan nokton oni povus kredi ke la akv en la lago fariĝis alkoholo, kaj ankaŭ brulas. Ĉio speguliĝis konfuz-kaj-renversite, la ruĝflavaj flamoj, la fumo pelata de la vento, la blankarde brulantaj stakoj kavaj kaj kliniĝintaj, la biendomo kaj la grenejo kaj ni mem aspektis kvazaŭ pupoj en la tumulto.

Nelonge post la fino venis Sinjorino Sakristiano, kiun teruris Bendigo, kiu galopis snufegante kaj distretante tra la arbaro, tiel ke ŝi opiniis ke estas la Nigra Ĉasisto. Estis multaj kavaj arboj en Sarnarbaro, ĉar estis malnova arbartereno, do ŝi rampis en kavan arbon kaj restis tie ĝis lumiĝo. Sed estante interne, ŝi ne povis eliĝi, ĉar ŝi estis eksterordinare dika kaj portis multegajn vestojn, kaj kvankam dum timokrizo ŝi sukcesis enpuŝi sin, ne estis facile liberigi sin kiam forpasis la timokrizo. Sed kiam ŝi sukcesis, ŝi rapide preparis por ni matenmanĝon, kaj ja ni bezonis ĝin ne nur pro la pasintaĵoj, sed por fronti la tagon.

“Nu, jen Tivvy kaj Pru palaj kiel fantomoj, 60 ” ŝi diris. “Kaj vi, Sinjorino Sarn, devus esti en lito, kaj enliten vi ja iros post manĝo kaj maĉ’. Kaj vi, Sarn! Ho, viro, viro, vi timigas min pli ol Bendigo, ja vere! Nu, do, kie estas nia manĝo? Kuniĝu, kuniĝu, manĝu kaj maĉu, homoj!”

Ŝi diris tion samkiel antaŭe ŝi diris “Kuniĝu por ludi Multekostajn Kolorojn”.

“Sed mi volas scii,” diras Patrino, “kiel Sakristiano kaj Sammy eksciis ke niaj stakoj brulas?”

“Mi sciis,” respondis Sammy “ĉar Tivvy kaj mi revenis dumnokte de la muelejo, kaj ni vidis Beguildyn ŝteliradi tre silente ĉidirekten. Do mi diris al Tivvy ke ni sekvu, ĉar mi jam gvatas Beguildyn delonge, ĉar li estas fioldulo kaj Potenca Dio fortenas sin de li. ‘Per la fruktoj vi konos ilin.’ Kaj estis stranga horo por

60 Fantomoj.

veni al Sarn, ĉar li enlitiĝas ĉiam frue. Do ni lante sekvis lin, tenante nin tre malantaŭaj. Kaj tuj kiam ni atingis la randon de la arbaro, grandege ekflamis en malproksima angulo de la stakejo, kaj post minuto Beguildy kuregis laŭ la arbara vojeto, kaj ni preskaŭ ne povis kaŝi nin. Tuj kiam li preterpasis, ni kuris al la stakejo, kaj flagris la eta stako en la angulo kaj tuj apude estis ĉi tio.”

Sammy montris la kovrilon de la tindrujo de Beguildy, kaj ni ĉiuj rekonis ĝin, ĉar li skribintis sian nomon sur la malsupron de la kovrilo per ruĝa farbo, pro fiero pri sia skribokapablo.

“Vere ja stultulo faligis ĝin,” diras Sinjorino Sakristiano.

“Ne, Patrino,” diras Sakristiano, “Beguildy ne estas stultulo.

La mano de la Eternulo forprenis de li la kovrilon kaj ĵetis ĝin tien por ke Sammy vidu ĝin. Jes, estis tiel.”

“La pokalo estas en la mano de la Eternulo, Psalmo sepdek kvin, ok,” diris Sammy.

“Tamen ĝi ne estis pokalo,” ridis Tivvy, kiu ĉiam parolis stulte kiam ŝi ekscitiĝis. “Estis duono de malnova fera tindrujo.”

“Jen la malbenaĵo!” ĝemis Patrino. “Li malbenis mian filon per fajro kaj akvo kaj ĉi tio estas la unua. Nur Kara Dio scias kio estos la dua. Ĝi estas la peko kiun vi manĝis, Gideon. Jen ĝi damaĝas la bienon ekde tiam. Jes depost kiam mia povra mastro mortis kun botoj sur la piedoj ĝi estas suferiga loĝejo, ja suferiga pro la porkoj kaj la reŭmamismo kaj la eterna plugado, kaj nun ĉio malestas kvazaŭ neniam ĝi ekzistis.”

“Jes, fajro estas avara manĝanto,” diris Sinjorino Sakristiano.

“‘Mi ekstermos ilin en momento, Nombroj dek ses. Nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro, Readmono kvin. Fajro ekstermos la palacojn de Ben-Hadad, Jeremia kvardek naŭ,” diris Sammy.

“Jen tri tekstoj kunnaskiĝis! Bravulo, bravulo!” krias Sakristiano.

“Tamen Beguildy estas kiu indas ekstermiĝon,” komentis Sinjorino Sakristiano.

“Kaj hororo de tia malvirto,” diras Tivvy, “estas ke ĝi estas ensanga. Ĝi transiras de patro al infano. Neniam oni scias kiam ĝi montros sin. Vi mirigas min, Sinjoro Sarn, ja vere, ĉar vi planas edzinigi la infanon de vipero. Neniam plaĉis al mi la Beguildyoj, kaj precipe ne Jancis.”

“Ja vere, la knabino pravas,” elkriis ŝia patrino kaj Sakristiano aldonis— “Kio estis generita en la ostoj eliĝas en la karno.”

Gideon ĉirkaŭrigardis kun vizaĝo griza kiel de oldulo. Li neniam estis kiel antaŭe, post tiu nokto. Oni ne povas bati la kapon de bovo per maleo kaj supozi ke ĝi restos neŝanĝita. Li penis paroli, sed vortoj tre lantis. Ĝuste tiam estis hufbatoj kaj brua irado ekstere, kaj Bendigo trotis preter la fenestron.

“Ha!” diras Gideon, kaj iris al la pordo.

Mi sciis kion li celas, kaj rapidis post li. Bonfortune venis bovinoj el la arbaro, softe elĝemante plendojn ĉar jam delonge pasis la melkhoro. Do anstataŭ pledi por Beguildy mi diris— “Rigardu, la bovinoj venas! Ili elsekiĝos se ni ne melkos ilin.”

“Jes, vi devas zorgi ke ili ne elsekiĝu,” Sinjorino Sakristiano avertis elĉambre. “Kuzo de bofrato mia posedis la plej bonan bovinaron kian oni povus vidi. El Chesire li estis. Bonegaj bovinoj ili estis, ili neniam malsanis, kaj ĉio abundis en tiu domo, bona lakto kaj butero kaj fromaĝo, kaj multe multaj siteloj da senkrema lakto por la porkoj, kaj bonaj dikaj porkoj ili estis, kaj brava dika viro estis mia bofrata kuzo, kaj brava dika virino estis lia edzino, kaj estis dek du bravaj dikaj infanoj.”

Mi devas diri ke Sinjorino Sakristiano, kiu mem estis tre dika, ĉiam taksis homojn laŭ dikeco, kaj ŝi opiniis ke se oni maldikas pli bone estus ne naskiĝi.

“Jes,” ŝi daŭrigis “ili ĉiuj estis grasoplenaj kiel butero, kaj en la kirko ili plenigis benkon ĝis kreviĝo, ĝis la tago kiam li permesis la lakton elsekiĝi. Aĥ! Tio estis malbona tago por ili. Postrestis neniu prosperado. La bovinoj maldikiĝis, kaj la porkoj maldikiĝis, kaj post iom da tempo maldikiĝis ankaŭ la familio, kaj post nelonge el tiu granda grasa familio nenio restis krom dek kvar mizeraj birdotimigiloj.”

Tivvy suferis je spasmo de ridaĉo, ĉar la rakontoj de ŝia patrino preskaŭ ĉiam ridigis ŝin, kvankam multajn batojn ŝi ricevis pro tio.

“Unue melku, knaĉjo,” mi diras al Gideon, “kaj poste iru al Ŝtona Domo.”

Dio pardonu min ĉar mi tiel trompe parolis, sed mi volis savi lin de peka murdo. Tuj kiam li eniris la melkejon mi alkondukis Bendigon al la pordo kaj kriis al Sakristiano ke li rajdu, kaj kunprenu Sammyn, ĉar Bendigo povos porti ambaŭ ĝis Plash, kaj kaptu Beguildyn kaj tuj irigu lin al la paroĥa policano en Lullingford, por savi lin de Gideon. Ĉar se oni malliberigos lin, Gideon ne povos atingi lin, kaj li suferos nur kion ordonas leĝo.

“Mi komprenas,” diras Sammy. “Mi falu en la manon de la Eternulo, nur mi ne falu en manon homan. Du Samuel dudek kvar.

Aĥ, do ni nepre iru, Patro.”

“Ĉu ankaŭ Jancis kaj Sinjorino Beguildy malliberiĝos?”

demandis Tivvy.

“Tute ne! Ili faris nenion. Fakte Jancis estas ja bela knabino, kaj se ŝi posedus ĝustan spiriton, kaj humiligus sian animon, kaj kondutus malvante, mi opinias ke eĉ mi mem edzinigus ŝin,” diris Sammy.

Ili foriris ĝustatempe, ĉar Gideon kuris el la melkejo, kaj kriis ke ili haltu.

“Ili kondukos Beguildyn al prizono,” mi diris. “Vi ne metu murdon sur vian animon, knaĉjo, la jama malbono sufiĉas sen tio.”

“Senpezigus min,” li respondis strangamiene. “Ĉio amasiĝis en mi. Sufoke sufokas min. Senpezigus min mortigi tiun friponon.

Nun mi neniam resaniĝos.”

“Tamen vi ne rajtas mortigi la patron de via estonta edzino,” mi diris.

“Edzino? Kiu edzino?”

“Nu, Jancis! Vi edziĝos kun Jancis post nur semajno.”

“Kion?” li diras kun sovaĝa, feroca mieno. “Ĉu ci opinias ke mi edziĝos kun la filino de Diablo? Mi diras al ci ke eĉ por savi al mi la vivon mi ne edzinigus ŝin. Ne, ja neniam mi akceptos revidi tiun knabinon, ne propravole, ne krom se ŝi perforte sin trudos al mi.”

“Gideon! Gideon! Ne diru tion! Ho, Gideon, troviĝas en la vivo plivaloraĵoj ol mono kaj tiaĵo. Lasu ĝin knaĉjo. Nia sorto ne estas riĉiĝi. Vivu kontente, kaj edziĝu kun la povra infano kiu tiom multe amas vin, kaj se mono alvenos despli bone. Kaj se ne, do ne gravas. Sed rifuzi edziniĝon al la povra knabino post kio okazis, vi ne rajtas. Via koro ne povas esti tiom dura.”

“Ĝi estas. Monto granita, kvarca, pirita, ne estas egale dura. Se vi lasos tiun knabinon alproksimiĝi, mi morttretos ŝin kiel tineon. Tiel mi avertas vin. Putraj! Tiaj ili estas. Kia patro, tia infano. False ridetanta vizaĝo, sed iun minuton, iun ajn minuton, ŝi eble forbruligus la domon. Ne surprizus min trovi ke hieraŭnokte ŝi portis al li silikon kaj tindron. Camperdine prenu ŝin kun bonveno. Mi donacas ŝin al li.”

“Tamen, Gideon, vi estis preskaŭ geedzoj pasintsemajne. Se naskiĝos bebo, kio okazos?”

“Bebo? Kio? Infano de mi kaj ŝi? Mi diras al ci ke se io tia okazos, mi strangolos ĝin. Aŭskultu! Ilia sango estas nigra.—Aĉa, vulpa, fia. Tiaj ili estas. Ili ne meritas vivi. Dank’ al Dio oni pendumiĝas pro brulatenco. Mi certigos ke li pendumiĝu. Kaj diru al la knabino ke ŝi restu for de mi. Tiel estos plejbone por ŝi.”

Mi ne kuraĝis persisti. Kion mi povus diri, kiam la homa bonkoreco en mia povra frato jam forbrulis en la fajro kaj ne plu ekzistas? Nur malsaĝulo ĉerpas kaj ĉerpas el seka puto. Li aspektis eĉ pli alta, starante kun la dorso al la senluma ventskuata arbaro, kiun nun skurĝis pluvego kiu pasintanokte povintus savi ĉion, kie aŭtuna ŝtormo ĝemis kaj sekaj folioj kirliĝis kaj moviĝis en la aero kiel kreskaĉoj dum akvotremo en la lago. Liaj vestoj ankoraŭ gluiĝis al li, flamlekitaj kaj fulgaj de la fajro. Lia vizaĝo estis malpura, tiel ke la faltoj antaŭe ne videblaj tre klare vidiĝis, kaj estis pli da faltoj ol hieraŭnokte, mi certis. Liaj okuloj kutime fridaj kiel akvo flamis de malamo, kiam li pensis pri Beguildy aŭ pri iu en tiu familio, sed alifoje lia vizaĝo estis malplena kaj senesprima, kia vizaĝo de elĉerpita kaj detruiĝinta senesperulo, perdita vizaĝo. Mi diris ĉu ni fosu terpojn, ĉar mi opiniis ke lin iomete konsolos konstati ke io restas al li. Li venis senvorte, kaj laboris forte kaj bone, sed iam kaj tiam li haltis kaj silente, strange rigardis la fridan silentan lagon, la nubokovritan ĉielon, kaj la ŝtormoplenan arbaron. Ŝajnis al mi ke la spirito de la viro estis kia birdo kun rompita flugilo. Kaj tagmeze, kiam mi iris por prepari nian manĝon, li mankis kiam mi batis la pleton kaj mi trovis lin en la stakejo kie ankoraŭ subbrulis amasoj da cindroj, li kuŝis sur sia vizaĝo, rigide kaj surde kiel mortinto, kaj efektive mi ja kredas ke lia koro ek de tiam jam estis morta.

Ĉapitro 3: Veneno mortiga

Estas malfacile, ja tre malfacile, priskribi la vintran sezonon kiun ni travivis post tiu nokto de tristo kaj amara kordoloro. Ĉar kiam plumo jam skribis vortojn de bela signifo, ĉagrenas ĝin skribi vortojn de doloro kaj malbono. Sed trista kaj malbona estis tiu tempo, kaj ne utilas nei tion. Dum multaj tagoj post la fajro, la bienlaboro ne okazis, kiel ofte okazas post morto. Gideon nure volis ataki Beguildyn, aŭ se ne tion, do devigi lin suferi la plej grandan leĝpunon. Sinjorino Beguildy devis forlasi Ŝtonan Domon, ĉar la posedanto ne volis tie viron kiu bruligis stakojn, nek lian familion, do por eligi ilin li pretekstis ke la lupago tardas. Ĉio estis vendita, kaj Sinjorino Beguildy kaj Jancis iris al Silverton kie Beguildy estis en prizono atendante la asizon, kaj ili havis nur la vestojn en kiuj tiumomente ili staris. Tamen povra Jancis ne staris, ĉar kiam ŝi aŭdis la teruran raporton pri kion diris Gideon, ĉar mi petis ŝian patrinon laŭeble plej milde informi ŝin, ŝi falis sur la plankon kaj movetis nek manon nek piedon, kaj diris eĉ ne unu vorton. Oni portis ŝin al la ĉaro el Plash Bieno, en kiu forveturos ŝi kaj ŝia patrino, kaj oni diris ke ŝi kuŝis en ĝi kvazaŭ rompita floro. Eble tio estis bona, ĉar se ŝi ne perdintus sian forton ŝi klopodus vidi Gideonon, kaj mi opinias ke li batfaligus ŝin pro sia amara brulanta furiozo. Ŝajne trankviligis lin la rakonto pri ilia mizero, kaj la tagon de ilia foriro li iris al loko en la arbaro el kie li povis vidi la ĉaron preterpasi, kaj li staris tie sobrigardante ĝin veturigatan de moroza farmlaboristo, al kiu malplaĉis intermiksiĝo kun familio kondamnita de homoj, kaj povra Sinjorino Beguildy sidis tute olda kaj senorda en la ĉaro, kaj Jancis kuŝis sur pajlo en la fundo kvazaŭ blanka figuro el vakso. Mi scias, ĉar Tim de Muelisto estis tiam en la arbaro kaj li venis kurante al mi timigite preskaŭ ĝis morto por rakonti al mi ĉion.

“Ho, Pru Sarn! Mi estis en la arbaro por du-tri nuksoj,” li diras “kaj mi vidis Sinjoron Sarn marŝantan sola kaj trista kaj terureca, kaj mi timis, do mi kaŝis min en arbo. Kaj Sinjoro Sarn iris sub la branĉojn de granda betulo, kie preterpasas la vojo en la arbaro. Kaj post nelonge mi aŭdis rulbruadon, kaj mi vidis la ĉaron el Plash, kaj Sinjorinon Beguildyn plorantan kaj kriantan senbride, sed mi ne povis vidi Jancison. Do mi grimpis arbon por vidi ĉu ŝi estas en la fundo de la ĉaro, kaj tie ŝi estis. Ŝi aspektis kiel la bildo en la kirko pri knabineto kiu kuŝis morta en domo, kaj oni alvenigis la Sinjoron kaj li diris ‘Leviĝu,’ tion Li diris. Tamen Li ne diris tion al Jancis. Kaj mi timis, kaj mi deiris silente de la arbo, kaj mi vidis Sinjoron Sarn kiu sobrigardis la ĉaron, ĉar vi scias ke estas eta deklivo tie. Kaj lia vizaĝo teruris min, kaj mi pensis pri forkuro, sed li ekmovetis sin, do mi ne moviĝis pro timo ke li venos mien. Li longe kaj minace rigardis la ĉaron ĝis ĝia knarado preskaŭ ne aŭdeblis, kaj ne estis pli laŭta ol pasinta bardburdo, kaj poste estis nenia sono krom tiu de turdo kiu rompas konkron kontraŭ ŝtonon.

Kaj Sinjoro Sarn levis ambaŭ pugnojn kaj skuis ilin je la ĉaro, kaj, ho, Pru! lia vizaĝo similis tiun de La Eternulo en libro de Patro, kiam Li ne flankenturnis Sian koleron. Kaj poste li lante foriris, rigardante al la tero, kaj la turdo ankoraŭ batadis la konkron kontraŭ ŝtonon, kaj mi kuris al vi.”

Kaj tiel la plej decema viro en nia regiono rigardis foriri sian karan knabinon, knabinon similan al nimfea burĝono, kaj kiu fidele amis lin.

Mi diris al mi “Jen la veneno. Ho, tiu terura veneno.”

Sed post tio Gideon ŝajnis pli trankvila. Kaj mi kredas ke antaŭe li malfidis la propran koron, timante ke se Jancis venus al li li kapitulacus. Lia intenco estis ne kapitulaci, sed rekomenci, kaj antaŭeniri rekte al sia fiksita kaj fina celo.

La sekvan matenon post ilia foriro, li elportis plugilojn kaj venis al la kuireja pordo kaj vokis al mi, dum mi preparis kaĉon por Patrino, kiu denove estis en lito kaj ja restis en ĝi ekde post la fajro, kaj manĝis nenion krom kaĉon kaj griaĵon kaj li diris— “Venu plugi la grandan kampon, ĉu, Pru?”

Mi opiniis ke estas plejbone tute ne rifuzi al li, do mi diris “Jes, mi venos”. Mi portis kaĉon al Patrino kaj diris ĉu mi petu Tivvyn veni kaj sidi kun ŝi de tempo al tempo, pro ke ni komencas plugi.

Kaj ŝi diras— “Ho, tiu amara plugadaĉo! Kaj eble la tuta greno forbrulos kiel antaŭe. Nenia geedziĝo, nek domo nek porcelano nek nenio, nur porkoj denove en la printempo! Sed eble mi ne vidos la printempon.

Mi estas tre nesana, Pru. Vi devas venigi por mi la helpanton de la kuracisto, mi certas.”

Kaj vere ŝiaj povraj manoj estis tre maldikaj kaj ŝrumpintaj, kaj ŝia eta vizaĝo pli bruna kaj magra, kaj ŝi eĉ pli similis perdiĝintan birdon aŭ kaptitan beston ol antaŭe, kaj pli timanta Gideonon.

“Ne lasu lin eniri antaŭ ol mi resaniĝos,” ŝi diradis. “Ne lasu mian filon Sarn veni kaj sentigi ke mi estas ŝarĝo. Li ne amas min.

Li deziras ke mi estu morta kaj sub la tero.”

Kaj ŝi levis la manojn petege.

Do mi venigis Tivvyn por prizorgi ŝin, kaj dum tiu tuta vintro da malhela vetero, malhela interne kiel ankaŭ ekstere, ni plugadis, enterigante la stoplon de tiu bona perdita rikolto nia. Ni estis eĉ pli malriĉaj ol antaŭe, kaj nenio prosperis kiel antaŭe, ĉar mankis al ni koro. Ankaŭ ni devis provizi manĝojn al Tivvy, ĉar kvankam ŝi venis senpage, pro ke ŝi amis Gideonon, ni devis doni al ŝi manĝaĵojn, kaj ŝi multe manĝis. Ankaŭ la helpanto de la kuracisto kostis tre kare, kaj ju pli malbona la vetero, des pli li postulis. Ĉirkaŭ Novjaro okazis treege frida periodo, kiam frostis la vojo, tiel ke lia ĉevalo falis kaj rompis al si kruron kaj ni devis pagi iom pro tio. Ĉio plitristiĝis, ĉar Gideon devigis min tiom plugadi ke mi devis forlasi la laboron en la laktejo kaj la kortobirdojn kaj la porkojn al Tivvy, kaj ŝi ĉiam estis kaprica kaj senatenta, tiel ke oni komencis plendi pri la butero, kaj la kokinoj malofte demetis ovojn, kaj la porkoj komencis aspekti malgrasaj kaj neglektitaj, kaj Tivvy pensis pri nenio krom beligi sin por tenti Gideonon. En januaro la vetero pli malboniĝis, kaj falis multa neĝo, kaj unu nokton Patrino tiom malsaniĝis ke mi devis denove alvenigi la helpanton de la kuracisto. Tamen mi ne sendis mesaĝon, ĉar neniu akceptis iri, pro la profunda neĝo. Estis nenio por la bazaro ĉar la bovinoj estis sekaj escepte de unu, kaj ovoj malabundis. Do Gideon ne iris al Lullingford. kaj mi decidis iri dimanĉe, kiam eĉ Gideon ne plugis, kaj ĉe Lullingford mi sendos mesaĝon al la kuracisto per la Silvertona diliĝenco. Tion mi faris, kaj mi pasigis lacigan tagon kaj tristan, mi preterpasis la senhoman domon de Kester Woodseaves, kaj pensis ke eble ia aflikto trafos lin en la granda urbo, aŭ li eble renkontos amulinon tie kaj ne revenos al Lullingford. Sed poste mi ĝojis pro tiu laciga tago, ĉar kelkfoje la nura konsolo trovebla de homo estas memoro pri sufero eltenita por iu kara.

Kiam la helpanto de la kuracisto venis post nemalmultaj tagoj, li devis longe resti ĉe ni dum pluraj tagoj, pro neirebleco de la vojoj.

Tio ĉagrenis Gideonon, pro la elspezo por manĝaĵo por li kaj ankaŭ por lia ĉevalo. Eĉ pli ĉagrenis lin ke la helpanto de la kuracisto faris kontentigan raporton pri Patrino, ĉar ŝajne Gideon opiniis ke mi devas venigi tiun viron el malproksime nur se ŝi estas ĉe la pordo de morto. Mi enmensigas ke ni sidis antaŭ la kameno malfrue dum tempesta nokto, dum hajlo tamburis kontraŭ la fenestron, kaj bona klara gajiga fajro brulis. La helpanto de la kuracisto estis agrabla viro, ronda kaj malalta kun hela ruĝeco survanga, kvazaŭ pro dika glazuro. Li ĉiam kunfrotis la manojn kvazaŭ ĵusa paciento tre ĝojigis lin, sed oni neniam povis konkludi el tio kiel fartas tiu paciento, ĉar li frotis la manojn tiel gaje pri kadavro kiel pri vivanto, kaj vere, mi kelkfoje pensis ke kun eĉ pli da ĝojo. Li kunfrotis ilin dum ni parolis pri Patrino, kvankam ne tiel forte kiel pri Sinjorino Beguildy, kiu malsaniĝis pli kaj pli ekde sia alveno en Silverton, kaj nun laŭdire komencis mortiĝi. Li ne estis senkompata viro, kaj ne deziris malbonon, sed kompreneble li interesiĝis pli se oni preskaŭ mortas ol se oni nur iomete malsanas.

“Sinjorino Sarn resaniĝos. Bele,” li diris.

“Ho,” diras Gideon. “Ŝi do resaniĝos, ĉu?”

“Jes, kaj pluvivos multajn jarojn, mi ne dubas. Tre forta malgraŭ ke maldika kaj delikataspekta.”

“Kiom da jaroj?” diras Gideon.

“Ho! Malfacilas diri. Kuracisto eble povus, sed kompreneble mi estas nur kvazaŭlernanto. Sed facile povus esti dek jaroj. Jes. Mi dirus ke dek. Kun zorgo.”

“Dek jarojn!” Gideon diris tion tre strangamaniere.

“Jes, sed vi devos dorloti ŝin.”

“Dek jarojn, kaj ĉiam kiel nun?”

“Ho, jes! Ŝi devos resti enlite dum la vintroj, kaj eble, poste, dum la tuta jaro.”

“Kaj ne plu estos utila?”

“Utila? Kiel ŝi povas esti utila?”

“Kaj vi venos du-tri fojojn ĉiuvintre, mi supozas?”

“Ho, jes, se vi alvokos min,” diras la helpanto de la kuracisto, trinkante iom da elo kaj prenante plian pecon da pano kun fromaĝo, kio malridigis Gideonon.

“Kiam vi intencas forpreni la telerojn, Pru?” li diras. “Mia ventro pleniĝis antaŭ longe.”

“Ho, sed vi manĝas tro malmulte,” krias Tivvy. “Estas mirinde ke vi ne jam mortis pro malsato. Vi bezonas edzinon kiu kuiros por ci, kaj preparos tentajn manĝojn. Tripkolbasojn en pasto, ekzemple. Ili diferencas de ordinaraj kolbasoj kiel Ĉielo de Infero.

Mi kuiris ilin pasintdimanĉe kaj nek Patro nek Sammy poste diris vorton dum la tuta tago, ĉar ili tiom kontentiĝis enventre.”

“Ho, jadi! Mi bedaŭregas ke mi estas edzo,” diras la helpanto.

“Jes, tuttriste mi bedaŭregas!”

“Eĉ se vi ne estus, mi ne interesiĝus,” respondis Tivvy impertinente. “Mi preferas grandan viron.”

Gideon ne atentis ŝin, samkiel la tripkolbasojn.

“Tre grandan viron,” daŭrigis la malmodesta knabinaĉo, “kaj brunan. Grandaj ŝultroj, grandaj manoj, brakoj kun grandaj buloj da muskolo kaj tendeno, grandaj piedoj, fortaj kruroj—”

“Nu, mastrino, vi faras liston kia tiu en Kanto de Salomono 61 ,”

diras la kuracisthelpanto.

“Kaj forta,” daŭrigis Tivvy, kiu ne atentis lin sed rigardis fikse Gideonon, “forta kaj neniam laca, volupta kaj voluptema, kaj malfacile detenata sed tre kapabla amoranto, jes kaj arda, kaj ne akceptanta rifuzon de knabino kiun li deziras. Jen viro por mi! Jes, jen viro al kiu Tivvyriah la filino de Sakristiano estus bona edzino, kiu pensas pri nenio krom ŝpari kaj avari kaj klopodi plenumi lian volon kaj riĉigi lin.”

61 Biblia teksto, tradicie opiniata tre erotika.

“Nu, vi devus esti advokato, mastrino, ja vi devus” diras la vizitanto, “kaj se vi ne atingos vian celon, oni enboteligu min kun alkoholo kvazaŭ ranidon!”

Sed Gideon tute ne levis siajn okulojn al Tivvy, li nur sidadis kaj grimacis ĝis kiam ŝi enlitiĝis. Poste li diris denove— “Kaj ŝi plu vivos jarojn, ĉiam malsana, sed ĉiam vivanta?”

“Jes, jadi ja! Vi komprenas pri knarantaj pordoj. Sed atentu ke ŝia pulso restu forta. Jen danĝero. Se ĝi fariĝus neforta, ŝi verŝajne ekmortus kviete kaj subite, antaŭ ol vi povus diri ‘similakso’. Tenu la pulson forta kaj ŝi restos gaja kiel rubekolo.”

Ni konversaciis iom pli, kaj Gideon diris ke li kontrolos la bestaron antaŭ ol enlitiĝi.

“Makuleta longakornino nebone fartas,” li diris. “Ŝajnas konstante suferi pro febro. Foje ŝia koro preskaŭ krevas. Eble dozo da vulpoganto 62 ĝustigos ŝin, ĉu?”

“Jes. Vulpoganto lantigos la pulson tre tuj. Sed vi devos atenti.

Ĉu ŝi estas juna bovino?”

“Preskaŭ kvarjara.”

“Do ne donu al ŝi tro. Kiam iaĵo oldiĝis kaj triviĝis, ĝi ne povas multe toleri ĝin.”

Kiam la vizitanto jam enlitiĝis, kaj Gideon revenis de la bovinejo, li sidiĝis senespereme kaj diris— “Ŝi planas morti.”

“Ĉu Makuleto?” mi diras.

“Jes. Ŝajne tiu olda diablo vere malbenis min.”

“Kulpas nur la vetero, kaj Tivvy ja estas iom ventkapa, kaj min tro okupas plugado.”

“Kaj ankaŭ Patrino,” li diris, “kutimis helpi sed nun ŝi estas senutila, eĉ malpli ol senutila. Peza ŝarĝo! Pro ŝi ni neniam profitos.”

“Ŝi ne sciu ke vi pensas tion,” mi diris.

Sed la sekvan tagon mem, kiam mi alportis al ŝi vespermanĝon jen Gideon staranta meze de la ĉambro, kaj parolanta tre laŭte, kaj Patrino aspektis timigita muso.

“Nu,” li diras, “vi tre misfartas, Patrino!”

62 Digitalo.

“Jes, mi malsanas, Sarn,” ŝi diras, kun sia rideto.

“Sendube vi bedaŭras ne povi fari iom da laboro.”

“Jes, ja vere, Sarn. Sed kiam varmiĝos mi esperas prizorgi la kovkokinojn kaj la ceterajn kortobirdojn. Jes! Kaj la anasojn kaj la orfajn ŝafidojn.”

“Sed ne la porkojn?”

“Nu, estus plaĉe se Tim povus prizorgi ilin iom pli longe. Tre reŭmamismigas min apud la akvo tie.”

“Multekostas manĝigi tiun grandan knabon ĉiutage.”

“Mi scias, kaj mi resaniĝos plejeble rapide Sarn.”

“Mi supozas ke la vivo ne plu multe donas plezuron al vi, pro via konstanta malsanado.”

“Ofte estas lacige, sed ankaŭ ofte mi estas komforta.”

“Pro reŭmamismo kaj tusado kaj kapturniĝo, eble vi preferas iri al la Plibona Lando”.

“Kiam plaĉos al la Sinjoro konduki min al la Plibona Lando mi devos iri senplende, sed mi preferas vivi, ĉar la vivon mi konas, eĉ plej malbonan, sed la Plibonan Landon mi ne konas.”

“Vi scias ke ne estas tie tusoj nek reŭmamismo nek kapturniĝo.”

“Nek kamenanguloj nek tasoj da teo,” ŝi diras, “kaj mi kredas ke ĝi estos tro luksa por mi, Sarn.”

Sed Gideon, starante en la ĉambromezo kaj parolante tre laŭte, diris— “Vi estus same kontenta, ĉu morta, ĉu viva.”

Li eliris, sed ĉiuvespere li denove eniris kaj parolis sammaniere, kio bedaŭrigis min, ĉar kvankam li eble celis gajigi ŝin, kaj oni ŝajne kredas ke tute ne gravas kion oni diras al malsanuloj, tamen mi opiniis tion melankolia parolmaniero por povra olda malsana virino. Sed finfine, iun vesperon en la fino de marto, dum malseka, humida vetero, kiam la reŭmamismo estis tre forta, ŝi diris, kiam li atingis sian kutiman parolfinon— “Vi estus same kontenta, ĉu morta ĉu viva.”— “Nu, Sarn, eble mi estus.”

Kaj tio ŝajne kontentigis lin. Li ĉesis veni ĉiuvespere, kaj tio trankviligis Patrinon, ĉar li timigis ŝin nun eĉ pli ol antaŭe, kaj eĉ Tivvy rimarkis tion. Kiam venis aprilo mi opiniis ke niaj aferoj pli bone progresas, Patrino estas pli feliĉa kvankam ankoraŭ tre malforta. Mi pli bone laboris, mi ne plu maltrankvilis, kaj Patrino ĝuis la kunestadon de Tivvy. Ni laboris pli forte ol antaŭe, kaj miaj vestoj komencis aspekti tro larĝaj, sed tio ne ĝenis min. Mi prisemis la grandan kampon per tritiko, dum Gideon daŭre plugis.

Estis belege tie dum freŝa mateno, kiam purpuraj ombroj kovris la malsekan teron, kaj la suno leviĝis preter la arbaro, kaj Lago Sarn aspektis kiel palblua sulketoplena vitro kun lumo malantaŭ si.

Ofte bluis ankaŭ la ĉielo, en kiu pendis alaŭdoj. Ofte la grandaj blankaj nuboj, kiel novlavita kaj kardita lano, staris sur la suproj de la ekflorantaj arboj. La brilaj koloroj pensigis min pri la multekolora teksado kiun Kester verŝajne jam preskaŭ mastras.

Kvankam venis neniu vorto, post Kristnasko, pri liaj faroj aŭ bonfarto, mi sentis en mia koro ke ĉio iras bone ĉe li. Je Kristnasko veturigisto de la Silvertona diliĝenco lasis pakaĵeton por mi ĉe Kruĉo da Cidro, kaj kiam mi reiris al la mansardo mi trovis en ĝi peceton da ŝtofo teksitan dukolore, kaj leteron.

LONDONO .

Kristnasko
KARA PRU SARN —
Ĉi tio portas al vi miajn bondezirojn. Mi povas teksi du kolorojn nun, kiel vi vidas per la ekzemplaĵo. Virinoj ĉi tie estas neinduloj palaj kaj etaj, plejparte blondaj, kaj ne troviĝas eĉ unu vere alloga bruna okulo inter ili. Loka registarano kiu estas teksisto invitis min al sia domo por bankedo. Juna virino sidanta apud mi uzis malmultan ŝtofon por sia korsaĵo sed tute ne ŝparis ruĝiĝojn. Mi enmensigis senluman ŝtonan ĉambron, kaj la vizaĝon de juna Camperdine inter la ombroj, kaj virinon kiu agis pro amemeco kaj amara spirito, sed malgraŭe aspektis kvazaŭ pomflora feino, kaj en unu viro ekbruligis fajron kiu malfacile estingiĝos. Kaj do feliĉan Kristnaskon kaj bonan Novjaron de
KESTER WOODSEAVES .

Kredu ke jam antaŭ la sekva aprilo tiu letero eksimilis ĉifonon maĉitan de musoj.

Ankaŭ mi sendis al li Kristnaskan Leteron kaj jen ĝi:
SARN .

Kristnasko
KARA TEKSISTO
Mi sendas ĉikune hejmfaritan ĉemizon. Oni diras ke se vi surportos ĝin, vi ne suferos pro variolo aŭ aliaj malsanoj. Mi teksis ĝin el kanabo, kaj diris multajn malnovajn piajn sorĉparolojn super ĝi, sed ne malpiajn. Mi ofte memoras la tagon kiam ni observis la libelojn, en la tempo de la akvotremado kiam floris la nimfeoj. Nun adiaŭo kaj Dio sendu al vi feliĉon.

Via obeeme,
PRU SARN .

La sepa de aprilo estis bela klarkolora mateno, mi enmensigis la teksaĵon, do, dum mi iris tien kaj reen trans la kampon ĵetante la brilajn semojn, mi kantis Horde-Ponton.

Piedojn levu, kuru lerte
’taŭ kandeloj hejmen certe.

Malfermu pordojn ĉielvaste
Trarajdi l’ reĝon lasu gaste.

Ĉu Kester iam rajdos al Sarn el Londono? mi demandis al mi.

Li venos por la foiro, li diris en la tempo de la akvotremado kiam laŭlonge de la lago la nimfeoj floris rigardante siajn anĝelojn, kaj kiam la bluaj alcionlibeloj kaj helaj glazuritaj injoj eliĝis el siaj mortotukoj.

Tiel mi pensis, sed kiam mi sorrigardis mi vidis Tivvyn alkuranta tre rapide kaj maltrankvila.

“Venu tuj, Pru!” ŝi diris. “Ŝi treege malsanas. La teo misigis ŝin.

Li diris infuzu ĝin forte, li diris, ĉar tiel ĝi estos pli bonefika. Do mi obeis. Kaj ŝi diris ke ĝi estas amara. Sed ŝi trinkis ĝin. Kaj post nelonge ŝi tute kvietiĝis kaj mi ne povis aŭdi ŝin spiri. Poste ŝi singultis kaj flustris— ‘Venigu Prun’”.

◊◊◊ Mi alvenis apenaŭ ĝustatempe por kisi Patrinon, kiu estis tutŝrumpinta sur siaj kusenoj. Ŝi flustris— “Amara,” kaj ridetis, kaj spasme enspiris, kaj mortis.

Post nelonge mi diras al Tivvy— “Kie estas tiu teo?”

Sed ŝi jam forverŝis ĝin.

“Gideon,” mi diris “ĉu estis veneno en tiu teo kiun Tivvy donis al Patrino laŭ via ordono?”

“Nu, kion mi scias pri kion donis Tivvy al Patrino?” li diras.

“Ho, Sarn! Vi ja sciis!” krias Tivvy. “Vi diris ‘Infuzu ĝin forte’ vi diris.”

“Fermu la buŝon, eta mensoganto,” krias Gideon “se ne, do diru al Pru kion vi kaj mi faris en la grenejo pasintan dimanĉon.”

Je tio Tivvy ruĝiĝis kiel fajro kaj silentis.

Mi tute ne povis kompreni ilin. Mi venigis Kuraciston por trovi pro kial Patrino mortis. Kaj li diris ĉu ni kutime donas al ŝi digitalon, stranga vorto kiun mi ne konis, sed li literumis por mi kaj mi skribis ĝin. Do mi diris ke ne, mi neniam aŭdis pri ĝi. Do li diras “Vulpoganto! Vulpoganto!”

“Vulpoganto?” mi diras. “Ne. Pro kial mi donus tion al ŝi?”

“Ja vere, kial?” li diras rigardante min tre akre.

“Enigmas al mi, Sinjoro,” mi diras “pro kial Patrino mortis. Ŝi jam komencis bele resaniĝi.”

“Ankaŭ mi volas scii tion” li diras.

“Eble ni petu Polic-Mort’keton” mi diras.

“Do vi akceptus mortenketon pri la kadavro?”

“Nu, ja jes, se tio estas ĝusta kaj farinda.”

“Nu, se vi akceptas ĝin, ĝi ne estas necesa.”

Li estis tre stranga viro. Mi tute ne povis kompreni lin.

“Mi iom dubis,” li diras. “Sed se vi volonte akceptas... Mi supozas ke la kaŭzo estis simpla oldiĝo. Kelkfoje ili forpasas tiel en la printempo. Kaj mortenketo kaŭzas multan ĝenon kaj estas multekosta... nur pro dubeto... kaj ĝi ja ne povus helpi la kompatindan virinon... do se vi permesas, ni ne ĝenos nin per enketo.”

Por mi tio estis vere mistera diraĵo. Sed memorante ke Kuracisto estas klera homo, mi ne plu strebis kompreni lin. Homo kiu estis en lernejo kaj eĉ studis en universitato estas tiel mistera kiel Triunuo. Do pro ke mi okupis min pri la funebra ceremonio kaj multaj aliaĵoj, mi ne plu pensis pri li, sed mi profunde funebris Patrinon, ĉar dum ŝi kuŝis en ĉerko ŝi aspektis kiel frostigita birdo mortigita de vintro.

Ĉapitro 4: Dum maja mateno

Estis eĉ pli silente ĉe Sarn sen la kvieta ĉeesto de Patrino. Ŝia malesto dolorigis min pli ol se mi dependus de ŝi, ĉar ni plej sentas la mankon de homoj kiuj dependas de ni por tio kaj por ĉio. Sekve patrino dum laboro sentas malfacilon kaj malkapablon kiam forestas etuloj sin kroĉintaj al ŝia jupo pli ol kiam ili ĉeestas, ĉar ŝia koro ne estas en ŝia laboro. Do dum la plilongiĝantaj tagoj de aprilo mi ofte sidis plorante, dum mi enmensigis ŝiajn povrajn levitajn manetojn, kaj ŝian elkoran bonvenon kiam vespere mi envenis laca. Nur Gideon kaj mi restis tie, kaj Tivvy de tempo al tempo. Laboro daŭris samkiel antaŭe, kvankam tristeco kovris ĝin. Gideon neniam eniris la stakejon sen malbeni Beguildyn, kiu plu estis en prizono sen juĝa decido. Delonge ni aŭdis nenion pri Jancis kaj ŝia patrino, kaj ne venis alia letero de Kester. La bazaro rekomenciĝis. Pli bone dirite, ni rekomencis partopreni ĝin, ĉar ni havis multon por plenigi standon. Unu el ni iris kaj la alia prizorgis la bienon kaj mi aŭdis ke ĉiufoje kiam Gideon estis ĉe la budo, Fraŭlino Dorabella venis por aĉeti ion. Efektive oni jam diris ke ŝi amas Gideonon, kaj mi esperis nur ke la Skviro ne aŭdos tion.

Mi ne miris ke ŝi amoremis pri Gideon, ĉar vere li estis brava fortulo, kun multaj karaktero kaj forto, kaj belaspekta, kaj estis nemultaj junaj viroj ĉe Lullingford tiutempe, ĉar kelkaj foriris loĝi en Londono kaj aliaj ne revenis de la militoj. Gideon pridiris nenion al mi, sed mi povis rimarki ke ŝia favoro flatis lin, kaj mi kredis vidi, unu tagon kiam ŝi venis al nia pordo por peti trinkon da lakto, ke lia mano tremetis kiam li donis al ŝi tason. Sed se li pensis pri ŝi, mi certas ke estis nur pro amoremo kaj juneco kaj deziro prosperi, kaj ne amo kian li iam sentis al Jancis. Mi kredis ke li neniam amos denove post la veneniĝo de tiu frua amo—ĉar vere la veneno ŝajne eniris tion samkiel ĉion. Sed ne estis dubeble ke li interesiĝis pri ŝi, kaj kiam intertempe mankis Fraŭlino Dorabella ĉeestis Tivvy. Li plene malestimis Tivvyn, sed li estis preta preni kion ajn ŝi donos, samkiel multaj aliaj junuloj, precipe post la renversiĝo de lia vivo kaj la perdiĝo de lia kara konatin’. Li ŝajnis voli foresti kun Tivvy kiam li ne laboris, kvazaŭ li estis maltrankvila, kaj li ne toleris paroli pri Patrino.Tio mirigis min, ĉar li neniam multe atentis pri ŝi dum ŝia vivo. Mi enmensigas ke kiam la Majtagfesto venis kaj ni ekiris al la bazaro, ĉar ni devis vendi produktojn negrave ĉu oni funebras aŭ ne, mi diris ke mi enmensigas pri la angulo kie Patrino staris lastafoje por adiaŭi nin. Kaj Gideon eksaltetis kaj rigardis nervoze la lokon kiun mi indikis preskaŭ kvazaŭ kredante ke ŝi revenis. Kaj kelkfoje mi rimarkis ke li rigardas ŝian seĝon nervoze kaj mediteme. Tio afliktis min, ĉar li ne kutimis teni sin tiel. Ĉiualimaniere li agis kiel antaŭe, kaj la bieno estis senŝanĝa, kaj la lago, kaj la printempo. Majo alvenis, varma kaj grandioza, kaj la burĝonoj kaj la ŝosoj, la apertiĝantaj petaloj kaj apertaj petaloj, la blovetoj da dolĉa aero kaj la ŝtormoj da varma pluvo transiris la kamparon kiel dum ĉiu alia jaro. Merloj ĉarmadis tuttage kaj kukoloj ekkantis je la kvara aŭ kvina horo matene. Fulikoj kun siaj idoj naĝis sur la lago, cinkloj tegmentis bone siajn nestojn, svingvostuloj ludis apud la akvo, kaj ardeo staris rigardante sian longan ombron sur la vitreca lago, kvazaŭ demandante al si kiam ĝi atingos la longecon de la kirkoturo. La folioj de nimfeoj flosis verdaj kaj brilaj kiel malplenaj boatetoj, ĉar ankoraŭ ne estis flortempo por nimfeoj. La junaj folioj en la arbaro fariĝis pli longaj, kaj la larĝa herbaĵo kreskis kaj komencis ondeti, tritiko leviĝis viva kaj hela. Karesmolilioj en la paŝtejo velkis, kaj kampanuloj venis kiel fumo sorrampanta la deklivojn de la arbaro. Ĉio renoviĝis kaj ju pli brilaj estis la koloroj, des pli mi pensis pri Kester kaj lia teksado, kaj des pli mi hontis ĉar mi ĝuas printempon dum povra Patrino kuŝas en sia freŝe fosita tombo.

Venis tago en la mezo de tiu bela maja vetero kiam la kratagarboj laŭlonge de la lago tiom dense portis florojn ke ili sternis solidan blankan muron en la akvon ĉe siaj piedoj. Kvankam estis tagmezo, birdokantoj estis preskaŭ same laŭtaj kiel je tagiĝo, ĉar en majo ili ŝajne neniam laciĝas. Ni estis en la kuirejo por tagmanĝi antaŭ ol eliri por fini la elfosadon de terpoj. Tivvy helpis kiel ofte nun, kvankam Gideon ne multe dankis al ŝi, lia mieno estis ĉiam meditema kaj li kuntiris la brovojn kaj kelkfoje li eksaltis kvazaŭ aŭdante voĉon.

La kuirejo estis agrabla loko post la varmego ekstera, ĉar estis frua jaro. Sunlumo makulis trankvile la plankardezojn, kaj la siringo elekstere sendis forte dolĉan parfumon tre la apertan fenestron, pro ke la florado preskaŭ jam finiĝis.

Io preterpasis la fenestron, kaj aŭdiĝis softa frapeto sur la pordon. Ĝi memorigis min pri tiu tempo kiam Jancis forkuris kaj venis al nia pordo en la neĝo. Mi iris aperti, kaj jen ŝi staris, Jancis, blanka kiel fantomo, apogante sin per la pordostango, kun ŝalo volvita ĉirkaŭ ŝin, kaj en la ŝalo mi iomete povis vidi bebon ne pli grandan ol pupo.

“Ho, Jancis!” mi diras. “Jadi, kiel vi venis?”

Sed ŝi, tiel sovaĝa kaj blanka kiel marvirino serĉanta sian homan amaton, nur preterrigardis min.

Ŝi nek rigardis nek diris vorton al mi. Ŝi eĉ ne rigardis Tivvyn.

Ni ne ekzistis por Jancis en tiu horo. Ŝi nur englisis, kiel nebulringo el vintra monto aŭ drivaĵo de floroj el somerarboj, aŭ blankulino el sub la lago. Ŝi estis vestita per la robo kiun ŝi kutimis surmeti por festenoj, ŝirita kaj ĉifita sed ankoraŭ blanka, kaj kvankam ĝi ne beligis ŝin kiom la blua, tamen, kun la blanka ŝalo, ĝi faris el ŝi glisantan fantomon en la aero dum ŝi transiris la kuirejon. Senorde ŝi kolapsis ĉe la piedoj de Gideon, kaj ŝi metis la bebon sur la plankon antaŭ lin, dum li sidis ĉetable en la granda brakseĝo. Kaj ĉar manĝaĵo estis aranĝita sur la tablo, kaj li okupis la ĉefseĝon, kaj Jancis kaŭris sur la planko, mi ne povis ne pensi pri la rakonto en la Biblio kiam Jesuo estis ĉe festeno, kaj iu malriĉulino venis por peti ion, kaj oni riproĉis ŝin, kaj ŝi aŭdacis diri ke eĉ al hundoj ne mankas paneroj. Ŝajnis ke la tuta bonaĵo de la vivo sterniĝis tie sur nia kverka tablo, ĝis ĝi knaris pro la pezo.

Troviĝis la fruktoj de amo, la hejmeca pano de ĉiutaga komplezo, la pokalo kiu sensoifigas ĉiun, kaj salo kiu gustumigas la vivon, kaj ĉiuj malpli gravaj plezuroj kiuj donas bonecon kaj dolĉon al la vivo.

Kaj Gideon rajtis disdoni ĉion. Sarn de Lago Sarn estis la mastro de tiu festeno, kaj li rajtis diri, se li volis, “Jen mi ŝarĝos cian teleron kaj plenigos cian poton.” Kaj li rajtis domaĝi ĉion.

Jancis genuis en makulo de brilanta sunlumo, kaj ŝi aspektis kiel neĝofloko kiam la tago komencas degeli. Post la tiktako de nur unu momento ŝi eble plene likviĝus. Mi enmensigis tiun tagon en la laktejo, kiam ŝi venis esperante ke Gideon tuj edziĝpetos al ŝi.

Kaj mi enmensigis la nokton kiam mi esperis bonon por ŝi dum Beguildy serĉas sepan infanon kaj la tempon kiam mi vidis ŝin venadi mien inter siaj du blankaj bovoj, kvazaŭ pratempa damo kiu mortis antaŭ longe. Mi memoris ŝin kanti Verda Gruzo tiun Kristnaskon kiam ŝi forkuris, kaj la lumon el la fenestro kiu verdigis ŝian vizaĝon, kaj ke ŝi kutimis diri— “O! Mi volis ludi Verda Gruzo”.

Ĉiuj ŝiaj pasintaj vortoj kaj agoj ŝajnis ĉirkaŭi ŝin dum ŝi genuis tie kun sia ora hararo pendanta sur ŝiaj ŝultroj. Tiel pala, tutblanka, kaj ora ŝi kontrastis kun Gideon, bruna kaj malhele vestita, kaj eĉ pli tio donis impreson ke ŝi alvenis el alia mondo, kaj ankaŭ la bebo, ĉar ankaŭ ĝi estis blanka, kaj ĝia kapeto, kie la ŝalo flankenfalis, estis kovrita de palflava lanugo. Neniu aspekto de Gideon troviĝis en ĝi. Ĝi ne aspektis homa bebo, sed anstataŭinfano 63 kiu estiĝis en la mezo de somernokto sur petalo de lilifloro. Ho, jen pli stranga bebo ol antaŭe mi iam vidis! Mi apogis min kontraŭ la pordostango kaj larmoj sobruliĝis sur mia vizaĝo, kaj por deteni laŭtajn singultojn mi promesis al mi ke Jancis havos la plej bonan manĝon de sia tuta vivo, tuj kiam ĉi tiu finiĝos, kaj ŝi manĝos ovon de la ardeze griza ĉaskokino, kies ovoj valoris multe da mono por kovado, ĉar ŝi estis premiita birdo. Sed mi ne scias kial mi tiom volis ke ŝi manĝu tion anstataŭ ordinaran ovon egale bongustan, kaj ankaŭ pli grandan. Kaj mi ankaŭ promesis al mi ke la bebo ricevos la plej bonan baniĝon kiu iam okazis, ĉar ĝi ja aspektis kvazaŭ ruliĝinta en cindroj. Kaj, jadi! mi plenigos ĝin per lakto kaj mi belordigos la malnovan junkan lulilon, kaj faros etan lankovrilon, kaj metos la plensatan bebon eksteren por dormi en la sunlumo! Post nelonge ĝi perdos tiun strangan timigan aspekton antikvan kiu kredigis ke ĝi jam scias ĉion scieblan kaj malplezuras pro ĝi. Mi volis vidi ĝin kun granda

63 Bebo kiun, laŭ populara kredo, fiigefeoj metas anstataŭ veran bebon kiun ili ŝtelas.

florbulo de oraj primoloj. Kaj tutdume Tivvy sidis apud Gideon kun la buŝo aperta pro surprizo kaj aspektis timanta kvazaŭ vidante fantomon.

Gideon similis ŝtonan viron. Neniu sento videblis en lia vizaĝo, nek kompato nek kolero. Ĉio tia ŝajne estis forpasinta. Estis kiel malnova rakonto kiun li jam forgesis, kaj Jancis estis la ĉefa rolulino en tiu rakonto, sed kial ŝi estis, kaj kiu ŝi estis, kaj kion ŝi faris ne plu troviĝis en lia menso, ĉar li jam plene forgesis tiun rakonton. Iam pli frue, ekzemple se ŝi venus je Kristnasko, li verŝajne batfaligus ŝin pro kolero. Sed poste li eble kisus ŝin. Nun li nek batis nek kisis.

Ĉiu sento lia pri ŝi mortis en la fajro tiun nokton en septembro, kaj tiu povra knabino devis porti la pekon de la patro. Ĉar kiam la okuloj de Gideon vidis ŝin, li vidis siajn brulantajn stakojn, kaj en ŝia blua rigardo troviĝis la ruĝaj reflektoj de la fajro, kiel en klara mateno oni povas vidi la lastajn sovaĝajn subbrulaĵojn de tondroŝtormo. Ŝi nun signifis nur tion al li. Kaj kvankam lia malamo al Beguildy restis sovaĝa kiel antaŭe, li neniom plu sentis pri ŝi, nek malamon nek deziron, eĉ ne amordeziron, kaj eĉ malpli amon. Fraŭlino Dorabella jam kaptis lian menson, kaj Tivvy kontentigis lian korpon. Ne plu troviĝis loko por Jancis. Jen li sidanta en nia malnova kuirejo, tiom kvieta kaj plena de memoroj pri ĉiuj Sarnoj kiuj ĉi tie jam loĝis, ekde Tim kun fulmo en la sango, ĝis Patro, kiu forpasis el la vivo dum malluma ronkado post kolerego. Mi pensis pri Patrino kies ŝpinrado tie zumadis tagon post tago, kvazaŭ eta tombostrigo. Mi pensis pri ĉiuj aliaj Sarninoj, kaj pri mi mem, kiu strebas kaj sklavas por la veneno. Kaj ŝajnis ke tiu veneno similas planton, eble muŝkaptanton, kiu logas vivantojn en sian festenhalon, sternante grandan manĝon kaj jen!

kiam ili eniris ŝi kaptas ilin kaj prenas ilin, kaj ligas ilin kaj katenas iliajn piedojn tiel ke ili ne povas eskapi. Peza dolĉeco de la taglilioj en la ĝardeno devigis min pensi pri entombigejoj. Mi volis ke Jancis diru iaĵon kaj tiel finu la aferon, ĉu por bono ĉu por malbono, tiel ke mi povu jam prizorgi la bebon. Sed ne, kaj la silento daŭrdaŭris. Ekstere Lago Sarn staris antaŭ mi kvazaŭ spegulo enkadrita per ia multevalora verda juvelaĵo. Aŭdiĝis nenio krom la tristeta ĉarmo de la birdoj proksimaj kaj foraj, kaj la vaganta zumado de abelo kiu eniris nian kuirejon, kaj, malŝatante ĝin, reflugis kolere eksteren.

Jancis eklevis sian kapon kaj rigardis Gideonon. “Sarn!” ŝi diris. Kaj denove, “Sarn!”

Dum ŝi diris tion, mi imagis multajn aŭskultantojn, kiuj kliniĝis el la aero, dense kunamasiĝinte kiel petaloj de blanka peonio, atendante aŭdi kio rezultos pro ĉi tiu renkontiĝo.

Ŝi kunpremis siajn manojn kaj fikse rigardis Gideonon per siaj bluaj okuloj, kvazaŭ dummomente lasante la bebon, kiu poste mem parolu por si.

“Ĉu vi enmensigas, Sarn,” ŝi diris, “ke ni ludadis Konkrojn per grandaj ruĝetaj kaj blankaj helikodomoj apud la akvo, kaj vi preskaŭ ĉiam venkis, kaj mi malvenkis? Ĉu vi enmensadas ke mi volis ludi Verda Gruzo?

Ŝia febla voĉo ĉesis dum momento, kaj okazis io stranga, ĉar dum mi rigardis ŝin ŝajnis al mi ke multaj voĉoj, el tre for, sonigis la vortojn de tiu olda kanto kaj kantis ĝin, en harmonioj, laŭ la kutimo de kantantoj en nia regiono. Ĉar se iu ja kantas, li aŭ ŝi scias kanti en harmonioj, ĉar oni ĉiuj amas muzikon kaj ĝi enradikiĝis en la animoj. Tiel mi aŭdis ĝin, kun la ornamaj notoj de la sopranoj kaj la persistantaj sonoj de la basoj, kaj la kontraltoj kaj la tenoroj kaptis la vortojn kaj ludis per ili, kaj ĉiuj emfaze kantis, kvazaŭ parolante por Jancis. Tre base kaj elfore ĝi sonis, tamen riĉe pro multaj voĉoj.

Printempo nun alvenas, verdiĝas herbar’.

Elektu belulinon reĝino de l’ jar’.

Hararo kiel silko, kronita de lum’.

Ni skribos vian nomon per bela ora plum’.

Mi ankoraŭ ne scias kion mi aŭdis. Pastro diris ke mia vigla imago nur ludis pri la pasinteco. Mi ne povas diri. Tamen, ĉu image ĉu reale, mi tutvere aŭdis ĝin harmonie kantatan, kaj ĉiu tono estis klara kaj ĉiu harmonio ĝuste interligita, sed el tre for.

“Ĉu vi enmensas la vesperon kiam vi vidis min sub la ruĝa lumo, Sarn, revenante el Lullingford kun la ŝafoj? Kaj tiun tagon kiam ni trovis paruneston kun dekkvar idetoj, kaj vi kisis min unufoje por ĉiu birdeto?”

Ankoraŭ Gideon nek faris sonon nek moviĝis.

“Kaj kiam mi forkuris, kaj Pru ŝirmis min, vi diris al mi en la mezo de ĉi tiu kuirejo mem, ‘Kisu min, knabinjo!’ Kaj iam en la laktejo vi diris ke mi aspektas kvazaŭ farita el kratago kaj lakto?

Kaj ĉe la domo de Callard tiun vesperon kiam mi tenis la bebon dum Sinjoro Callard devigis ilin ĉiujn diri ‘Taŭroludado estas fia...’, ĉu vi enmensigas ke Avĉjo Callard subite diris ‘Mi vidas du bebojn en ŝiaj brakoj, la nian kaj ŝian estontan’? Kaj la rikoltodancon kiam oni belege fajfis kaj ni dancis?”

Tremeto transiris la vizaĝon de Gideon kiam ŝi menciis tiun rikolton, kaj min mirigis ke Jancis parolas pri ĝi, ĝis mi ekkomprenis ke ŝi jam forgesis la originon de la malamo de Gideon kontraŭ ŝi. Ŝi nun sciis nur ke li ne amas ŝin, kaj la kialo tute ne gravis.

“Kaj kiam Patro iris serĉi sepan infanon kaj vi alvenis, kaj ni kuniĝis tiel dolĉe? Aĥ! Eĉ tiun matenon kiam Patro revenis ni estis tiaj, kaj vi diris ‘Post kvin tagoj, mia eta karulin’!’ Kaj mi diris ‘Ke Dio vin feliĉigu!’ Kaj post tiu horo, Sarn, mi ne vidis vin antaŭ la nuna horo.”

Ankoraŭ Gideon ne respondis, do ŝi metis manon sur lian brakon.

“Ĉu vi memoras?” ŝi diras.

“Jes,” li respondis indiferente. “Mi memoras, sed estis antaŭ longe. Ne plu pensinde.”

“Sed ne la bebo. Jen la bebo, Sarn! Via kaj mia.”

Ŝi suprenlevis la infanon kvazaŭ por meti ĝin sur liajn genuojn, sed li svingis manon por rifuzi ĝin.

“Knabo!” diras Jancis. “Ne knabino tiel ke vin ĉirkaŭos virinoj.

Knabo kiu tute baldaŭ gardos ciajn porkojn, kaj post kelkaj jaroj li gvidos plugilon. Jes. Mi scias ke li estos bona filo por vi, kaj bone laboros kaj rikoltos duoble pli ol lia avo detruis.”

La povra bebo movetis sin kvazaŭ ĝi sentis pezan ŝarĝon.

Gideon rigardis ĝin, kvazaŭ ĝi nur videbliĝis kiam ĝi tuŝis lian vivocelon, kaj alitempe estis ne videbla. Poste li kurte kaj kruele ridis.

“Tio?” li diras. “Vi proponas al mi tion por helpi min? Mi dankas cin! Eĉ se ĝi vivos, kaj pri tio mi dubas, ĝi neniam utilos, ĝi nur dorlotiĝos en la domo kaj manĝos kaĉon.”

Kaj kvazaŭ sciante ke ĝi ne sukcesis en ekzameno, la pova etulo komencis krii. Gideon forpuŝis la tablon kaj stariĝis. Li iris al la malantaŭa kuireja pordo, kiu estis la plej oportuna elirejo al la legom- ĝardeno. Ĉe la pordo li haltis dum minuto.

“Plej bone estas ke vi reiru al el kie vi venis,” li diris. “Vi ne estas bonvena ĉi tie, nek vi nek tiu alia.”

Kaj li fermis la pordon kaj foriris.

Jancis restis senmova kaj ŝajnis muta kaj konfuzita. Pala plumo pelita de la aero, lilipetalo vaganta sur la akvo, ne povus esti tiom perdita kiel ŝi en tiu momento. Mi kuris al ŝi, kaj levis ŝin kaj la bebon sur la kanapon, ĉar ŝi estis tiom malpeza ke tuŝis mian koron.

“Nun atentu,” mi diris, “neniun vorton vi diros antaŭ ol vi manĝos kaj trinkos! Boligu akvon, Tivvy, mia brava knabino, dum mi varmigos lakton por la bebo.”

Jancis diris nenion, sed post nelonge larmoj komencis sobflui lante sur ŝiaj vangoj. Ŝi manĝetis, kaj poste mi demandis kiel ŝi atingis nin.

“Mi marŝis,” ŝi diris, “kaj la povra bebo estis tre peza. Vi ne povas imagi, rigardante lin, kiom peza li estas.” Mi sciis ke li apenaŭ pezas pli ol kokino, kaj tial mi ankaŭ sciis kiom laca estas povra Jancis por kiu tiel eta ŝarĝo estas tre peza.

“Jadi! kiel via patrino permesis ke vi marŝu?”

“Patrino mortis.”

“Ve! Mi bedaŭras tion,” mi diris. “Ŝi estis tre bonkora virino.”

“Dankon!” diras Jancis, sed tute senfervore.

Ŝi similis virinon kiu en la ludo Multekostaj Koloroj jam riskis ĉion, demetinte la karton nomatan Multekosta, kaj perdis ĝin. Ŝi nun estis ekster la ludo, kaj ne plu gajnos nek perdos. Mi ne volis mencii ŝian paĉjon, kaj ŝi diris nenion pri li.

“Nu, via hejmo estas ĉi tie,” mi diris. “Vi scias tion, Jancis kara.”

“Mia hejmo ne povas esti ĉi tie se Sarn ne amas min, Pru.”

“Aĥ, sed ĝi ja estas” mi elkriis. “Kvankam mi ja ĵuris per la Biblio ke mi obeos Gideonon kvazaŭ metilernanto, edzino, kaj hundo, tamen ĉitage mi kontraŭos lin. Vi kuŝos ĉinokte en mia lito, infano. Vi kaj la uleto dormos hejme ekde nun.”

Ŝi ridetis triste, kvazaŭ dirante “ĉu do ja vere?” kaj kuŝis tenante la bebon. Sed nun Tivvy jam komencis aspekti pli kaj pli ribelema, kaj eksplode elkriis — “Kaj ĉu ŝi ja dormos ĉi tie, Pru Sarn? Mi opinias ke ne! Eble vi ne scias ke mi mem estos la edzino de Sarn. Jes. Li devos edzinigi min por mia bono kaj ankaŭ por la sia.”

Jancis apertis siajn okulojn kaj rigardadis ŝin samkiel faris Saĝulino kiun mi iam konis, kiu povis eldiri alies pensojn.

“Mi scias ke estus bone por vi, Tivvy, se li edzinigus vin,” mi mokeme kaj ironie diris al ŝi, ĉar mi neniam povis toleri Tivvyn, jen vero direnda, “kaj kredeble li devos ne multe prokrasti, pro ke vi estas la filino de Sakristiano. Sed mi demandas ĉu efektive li faros tion? Kaj mi estas preskaŭ certa ke li neniam faros tion. Mi kompatas vin, Tivvy, kaj mi tute ne mencius ĉi tion antaŭ Jancis, sed vi komencis la diskuton.”

La vizaĝo de Tivvy flamiĝis, sed ŝi ne ŝanceliĝis.

“Mi diris ke estos bone por li kaj ne nur por mi,” ŝi respondis.

“Mi ne povas kompreni,” mi diris, kaj Dio pardonu min pro mia abrupteco, “kiel edziĝo kun vi povus esti bona por Gideon.”

“O! Nu baldaŭ mi pruvos al vi,” ŝi diras.

“Iam, Tivvy, li amis Jancison,” mi diris al ŝi. “Kaj ŝi estis lia kara konatino kaj lia edzino escepte de ringo.”

Ŝi ignoris tion.

“Mi diros al vi kial estos bone por Gideon ke li edziĝu kun mi,”

ŝi diris. “Teo el vulpogantoj! Jen kial!”

“Teo el vulpogantoj! Ĉu vi frenezas, Tivvy?”

“Ĉiu scias ke mi scias nenion pri herboj. Ĉiu scias ke Sarn donis foliojn de vulpogantoj al la bovino. Vi kaj mi scias ke Kuracisto diris ke ŝajne via patrino trinkis vulpoganton.”

Ŝi parolis ĉiam pli lante, kaj klinis sin antaŭen kun la manoj sur la tablo.

“Ĉiu scias, Pru Sarn, ke via frato opiniis ke Sinjorino Sarn estas ŝarĝo. Ĉiu scias ke li ja volas riĉiĝi. Kaj mi scias ke se li ne frue edzinigos min, ankaŭ ĉiu alia scios kio estis en tiu teo kiun li preparis por sia patrino, kaj postulis ke mi donu ĝin forta al ŝi.”

“Kio estis tio?” mi diris, sentante min malsana en la koro.

“Vulpoganto!”

Ŝi morde elbuŝigis tiun vorton. Mi sciis ke ŝi diris veron.

“Mi povas pruvi tion,” ŝi diris, “ĉar hazarde mia patrino ĵus alvenis por doni al Sinjorino Sarn noktorobon kiun ŝi kudris por ŝi.

Kiam mi sobvenis post doni teon al Sinjorino Sarn, mi elverŝis tason por mia patrino el la restaĵo, kaj Patrino diris post minuto ‘Jen vulpoganta teo’. Jes, Patrino bone scias per kio mortis via patrino, sed ŝi ne diros ĝin eĉ al muso se Sarn edziĝos kun mi.”

“Mi neniam kredos tion,” mi ekkriis. Sed Tivvy diras— “Vi kredos! Eĉ nun vi kredas.”

Kaj estis vere. Ankaŭ Jancis kredis. Ŝi softe ĝemis kaj flustris— “Estis antaŭdirite, Pru! Estas fatalo. Mi jam ne havas hejmon, Pru, nenian hejmon sur la tuta Tero. Nek Bebo nek mi havas kien iri. Kion fari, Bebo?”

La bebo, alparolite kaj kontenta pro la manĝo kiun ĝi ĵus englutis, lakte ridetis. Jancis fermis siajn okulojn kaj ŝajnis ke ne plu gravas al ŝi kion diras iu ajn.

Sed Tivvy venas al la kanapo kaj diras— “Se vi tranoktos ĉi tie, ni dissciigos ĉion, Jancis Beguildy!”

Mi bedaŭras konfesi ke mia koleremo leviĝis, kaj mi alkuris ŝin kaj forte batis al ŝi la orelojn.

“Iru!” mi diras. “Iru, kruela knabinaĉo, antaŭ ol mi disŝiros vin.

Mi neniam malamis antaŭ nun. Sed vin mi abomenas. Kiel vi povas tiel fiagi al tiu povra infano? Vi decidu kun Gideon pri kion vi ambaŭ faros. Sed kiam vi transpasos la sojlon ĉi tien, eksteren iros mi. Kaj dum ĉi tiu tago for de tie ĉi!”

Mi povas diri ke ŝi foriris tre rapide, surprizita pro vidi mildan Prun Sarnon tiom kolera.

“Nu, kuŝu vi trankvile kaj ripozu, kara,” mi diris, “dum mi iros al Gideon.”

“Ne! Ne ĝenu Sarnon, Pru,” ŝi diras. “Sed mi ripozos. Jes. Bebo kaj mi ambaŭ bezonas ripozon. Ni bone kaj longe ripozos, Pru. Kaj elkoran dankon pro ĉio.”

Eksteren mi iris. Jen Gideon laboranta kiel sep. Mi vere kredas ke tiuj kruelaj vortoj kiujn li diris al Jancis estis nur lia rimedo fortigi sian propran koron. Mi vere kredas ke eĉ tiam estis semo de amo en li, kaj sen Tivvy ĝi eble elkreskus kaj florus. Mi neniam ha- hezitis, do mi alpaŝis Gideonon kaj diris— “Tivvy diras ke vi donis venenon al Patrino. Ĉu vero?”

“Pro Dio, tiu knabinaĉo bezonas batadon,” diras Gideon. “Kaj se ŝi devigos min edziĝi kun ŝi, tio estos ŝia edziniĝdonaco!”

“Do vi ja preparis vulpogantan teon por ke ŝi donu ĝin al Patrino?”

“Patrino diris al mi ke ŝi preferas morti ol vivi, kaj ŝi estis peza ŝarĝo.”

Li neniam klopodis moligi nek nei tion, ĉar tia ne estis lia kutimo.

“Nu, vi estas murdinto kaj nia rilato jam finiĝis,” mi diris.

“Vi ĵuris fari kion mi ordonos.”

“Murdo nuligas ĉiun ĵuron,” mi respondis.

“Mi ne volas Tivvyn ĉi tie. Ŝi tute ne utilas.”

“Ŝajnas ke vi ne povas elekti,” mi diris. “Aŭ Tivvyn aŭ pendumiĝi, laŭ mia kompreno. Mi savus vin se mi povus, ĉar vi estas mia frato malgraŭ ĉio, kaj mi ankaŭ multe amas vin.

Laborinte kun iu, sulkon kontraŭ sulko, fosilon kontraŭ fosilo, tiom longe kiom mi kun vi, oni neeviteble amas aŭ malamas lin.

Kaj mi ne povas malami vin, kvankam mi strebis dum la ĵus pasintaj minutoj, Gideon! Pro kio vi faris tiun fian agon? Ja vere vi devos penti en polvo kaj cindroj kaj pensi pri nenio alia, alie Diablo nepre metos sian markon sur vin kaj vi ne atingos bonon en la nuna vivo, kaj vi iros al plej profunda Infero en la posta. Vian propran patrinon, Gideon!”

Sed li diris nur— “Ŝi diris ke ŝi preferas morti ol vivi, kaj ŝi estis peza ŝarĝo.”

“Nu, mi foriros, do mi avertas vin,” mi diris pasie.

“Mi esperas ke vi restos por rikolti la fojnon kaj tritikon,” li respondas tute trankvile, kvazaŭ farinte nenion malbonan, kaj vere mi kredas ke li opiniis ke li plene pravis.

“Ne,” mi diris. “Faru aranĝon kun Tivvy.”

“Ŝi estas senutila dum rikoltado. Ŝi estas ĝisoste pigra.”

“Mi restos ĝis ŝi venos, sed ne poste,” mi diris. “Kaj mi ne promesus tion, se mi ne scius ke ŝi urĝe bezonas baldaŭ edziniĝi. Vi ja seniluziigis min, Gideon, pri ĉio.”

“Senprave. Kion mi faris? Dormigis oldulinon kiu volis dormi.

Kaj Tivvyn, nu ŝi preskaŭ petis min.”

Trankvila? Ho, li estis trankvila, kiel lago profunde frostiĝinta.

“Kaj Jancis?” mi ekkriis. “Kaj tiu povra pupo kiun vi enmondigis? Ili estas nek oldaj nek malmodestaj.”

Responde li fingromontris al la nigrigita planko de la stakejo kaj diris— “Vi scias kies filino ŝi estas.”

Poste, subvoĉe li diris kvazaŭ forgesinte min— “Sed mi ja amis ŝin, iam.”

Do mi lasis lin kun liaj pensoj, kaj rekuris al la domo, alvokante dum mi apertis la malantaŭan pordon— “Rigardu, Jancis kara, mi alportis ovon de la ardezkolora kokino por kirli en lakto por vi!”

Sed neniu respondis, kaj kiam mi eniris la kuirejon la kanapo malplenis.

Mi kuris trans la gregejon kaj tra la elirejon apud la sterkamaso, kaj sur tiun vojon bonan kiun faris Romianoj antaŭ multaj jaroj. Tamen, por la lago tiu longa tempo estis nur momento, ĉar kvankam la akvo tremiĝis dumilfoje post tiam, laŭ Pastro, tamen ĝi tremis multmilfoje antaŭe, kaj plu tremos ĝis la tuta mondo ŝrumpos kiel forlasita korpo de libelo. Mi kuris laŭlonge de la vojo en la forta varmo, kaj la sabla tero brilis en la lumo, kaj la ombroj estis kurtaj kaj tre nigraj. Mi ĉirkaŭiris la unuan angulon troveblan, kaj la sekvan, kaj eĉ la plisekvan, ĉar eble ŝi marŝis pli rapide ol mi supozis. Sed neniu estis sur la vojo, neniu blanka kaj ora patrino kun blanka kaj ora pupo. Nur la kamomilo en amasoj sur la deklivoj havis tiujn kolorojn, oran kaj blankan, kaj dum mi kuris ĝia forta parfumo kaptis mian koron.

Mi pensis ke eble ŝi soriris al mia litoĉambro por lavi la bebon. Mi retroenkuris vokante kaj serĉante ĉie. Sed neniu estis en la domo krom Kanjo, kiu rigardis min triste kaj kuris en ĉiun ĉambron iomete antaŭ mi. Mi serĉis en la grenejo, kaj la subtegmento, kaj la bovinejo. Kial mi supozis ke ŝi estas tie mi ne povas diri, sed jam mi senesperis trovi ŝin. Mi laŭkuris la arbaran vojeton, ĉar eble ŝi ekdeziris marŝi tie, kien Gideon ofte akompanis ŝin por adiaŭi ŝin hejmen. Mi kuradis vokante ĝis la arbarkolomboj sorflugis klakante, sed neniu respondis. Nur la arbaro staris ĉirkaŭ mi. Nur la lakitaj ranunkoloj flavis laŭ la bordoj de la lago, ĉiu floraro estis duobligita en la klara akvo, kaj la muroj de kragago leviĝis blankaj kaj verdaj. Sento de perdo kaj malhavo plenigis min. Mi iris al Gideon ĉe la malantaŭo de la domo.

“Mi ne povas trovi Jancison,” mi diris.

“Mi diris ke ŝi reiru al el kie ŝi venis.” Li respondis sammaniere kiel li antaŭe parolis, kaj senhonte.

“Ŝi ne povas,” mi diris “ĉar ŝi ne havas monon, kaj ŝia patrino mortis, kaj kio okazis al ŝia patro ŝajne scias nur la asiztribunalo, ĉar ŝi ne. Ŝi marŝis la tutan vojon el Silverton, Gideon. Ŝi ne havis monon por pagi diliĝencon. Ĉiujn lacigajn mejlojn ŝi marŝis por atingi vin. Kaj kiamaniere vi bonvenigis ŝin?”

Li diris nenion je tio, kaj daŭrigis sian laboron.

“Vi devas veni serĉi la povran knabinon,” mi diris. “Tuj dum la nuna minuto vi devas veni. Vi devas elpensi alian lokon serĉendan.

Ho, elpensu tuj alian lokon, Gideon! Ĉar mi ne povas. Kaj se ni ne povos trovi alian lokon restas nur...”

Kun forta tremado mi fingromontris al la lago.

“Kio?” li diris tre kolere. “Vi volas timigi min, ĉu?”

Li batis la fosilon en la teron kvazaŭ malamiko kaŝis sin tie, kaj venis kun mi tra la domon kaj la kromdomojn. Poste li ekiris laŭlonge de la vojo, dirante ke eble iu donis al ŝi lokon en ŝarĝvagono. Tio timigis min koncerne lian menson, ĉar neniu laŭiradis tiun vojon krom ni mem, kaj la fantomaj ĉaroj kiuj laŭdire aŭdiĝas nokte ruliĝante knare laŭlonge de la antikva ŝoseo. Sed post kurte li revenis, ne trovinte spuron de Jancis.

“Ni devos dragi la lagon,” mi diris. “Ni ne bezonos iri malproksimen, mi certas. Baldaŭ ŝi estus subakva, ĉar ŝi estis tre malgranda kaj eta. Kaj ŝi ne havis sufiĉan tempon por longe marŝi.

Sendube ŝi eniris laŭ la digvojo ĉi tie.”

Ĉar kiel mi antaŭe diris, tiu larĝa ŝtona digvojo kiun konstruis Romianoj etendiĝis de la antaŭo de nia domo sob al la vilaĝo ĉe la fundo de la lago, kie, oni diris, aŭdiĝis vespere la sonoriloj.

Montriĝis ke mi pravis, ĉar ĝuste kie la digvojo eniris la akvon estis boteto de bebo. Mi antaŭe rimarkis ke ĝia rubando estis nefiksita, kaj la boteto preskaŭ forfalis, kaj efektive ĝi pli frue ja estus perdita se ĉi tiu bebo similus aliajn bebojn, kiuj ridas kaj piedbatas por senti sian forton. Sed ĝi estis nur povra simplulo el vakso, kaj tial, sendube, la boteto restis sur la piedo ĝis ĝi sentis la malvarman akvon kaj baraktis mortante kiel ĝi antaŭe ne faris vivante.

Ili kuŝis tie sur lito de lilifolioj, kaj ni senvorte levis kaj portis ilin en la domon. Mi lavis ilin kaj metis sur ilin blankajn vestojn, kaj ni kuŝigis ilin sur la lito de Patrino, kaj mi amasigis ĉirkaŭ ĝin blankajn siringojn kaj kratagojn kaj orajn tagliliojn, kaj orajn primolojn per kiuj la infano estonte farus florbulojn.

Tutdume Gideon diris nenion, nek multe rigardis ilin, li nur daŭrigis sian laboron en la bieno.

Sed najbaroj venis dum ĉiu el tri tagoj antaŭ la enterigo, el proksime kaj el for. Ĉar la reveno de Jancis, kaj la infano, kaj la droniĝo, provizis rakonton kia antaŭe ne aŭdiĝis en nia parto de la lando, kie la vivo pasas senevente eĉ laŭ la memoro de Avĉjo Callard.

Ili venis kaj rigardis ilin, kaj la virinoj ploris kvankam ili kondutis malmole kiel siliko pri Jancis dum ŝia vivo. La pli junaj viroj staris nelonge, dirante nenion, sobrigardante ŝin kvazaŭ ili sopiras al ŝi.

“La pekoj de la patroj,” diris Sakristiano oratorante super tiu duo, “kaj ne nur la pekoj de la patroj, ĉar ne konvenas paroli delikate, homoj, kaj kvankam tristigas diri tion, la povra knabino ne kondutis dece, kaj la infano naskiĝis bastarde. Homoj, ĝi ne estis eĉ hordeinfano, ĉar tute ne rolis ringo. Ni ne scias kiu estis la patro,” li daŭrigis, rigardante Gideonon tiel ke estis klare ke li ja bone sciis kaj intencis sciigi al ĉiuj, se Gideon ne edziĝos kun Tivvy, “ni ne scias tion, sed ni ja scias el kie ŝi venis. Ni scias kiu estis ŝia patro, najbaroj. Ni scias ke patris ŝin kunlaboranto de Diablo. Ni scias ke la bruligo de la stakoj estis nenio, jes malpli ol nenio, kompare kun kion li faris sekrete kaj kaŝe. Kio okazis estis anticipebla, ĉar kio generiĝas en la osto eliros en la karno, karaj animoj.

“Per iliaj fruktoj vi konos ilin, Mateo sep,” aldonis Sammy.

Poste longe sobrigardinte tiujn du orajn kapojn, kiel oni rigardas raran birdon kiun oni neniam denove vidos, li diris al si tiel flustre ke mi aŭdis lin nur ĉar mi staris plej apude— “Ili estis amindaj kaj ĉarmaj dum la vivo, kaj en la morto ili ne disiĝis.”

Kaj li vespiris, forgesante mencii ĉapitron kaj verson.

La infanoj de Callard venis duope por rigardi la korpojn. Poste, dum ili staris ĉe la litfino, rigardante la bebon sur la fleksita brako de ĝia patrino, subite ili ekkriis kune samkiel pri la taŭroludado— “Ho, dolĉa! Eta pupo!”

Kaj Muelisto kapjesis trifoje, kvazaŭ dirante ke jen du katidetoj, kie ili devas esti.

Poste Avĉjo Callard antaŭenpaŝis kaj diris— “Du entombigoj en unu monato! Tio memorigas min pri la tagoj kiam granda malsano afliktis la landon, kaj ni vivantoj laciĝis pro entombigado de mortintoj. Kaj estas strange, amikoj ĉiuj, ke ĉi tiuj du mortis, kvankam kune ili ne nombris tridek jarojn, dum mi jam nombris unu kaj naŭdek jarojn, kaj tamen ankoraŭ min ne kaptis la pesto kiu furiozas tra ĉi tiu amara olda mondo, tiu antikva pesto nomata Morto.”

Ankoraŭ Gideon diris nenion. Tamen la nokton antaŭ ol ni portis ilin al la tombejo, mi aŭdis lin moviĝi, kaj ĉar mi timis ke pro subita hororo en la spirito li eble difektos sin, ĉar kvankam kutime li movis sin lante kaj kviete, de tempo al tempo li agis haste, mi iris vidi kio okazas.

Li staris apud la lito. Kiam mi eniris li ĵus etendis manon kaj prenis per grandaj brunaj fingroj la plektitajn orajn harojn, densajn kaj delikatajn, pri kiuj ĉiam fieris povra Jancis. Kiam li turnis sin je mia eniro, li similis knabon kaptitan en plena kulpo, klinante la kapon kaj balbutante vortojn, kvazaŭ volante klarigi sian agon, kaj efektive li tion faris— “Mi ja amis ŝin, iam.”

Ĉapitro 5: Lasta konkroludo

Se Pastro ne dirintus ke mi devas zorge skribi ĉion kaj ellasi nenion, ĉar scii ĉion afabligas, sed scii nur parton malafabligas eĉ pli ol se oni scias nenion, se li ne dirus tion, mi tute ne volus skribi pri tiuj tri monatoj ĉe Sarn inter la morto de Jancis kaj la tempo de la akvotremo. Ĉar kelkaj aferoj estis tiel malfacile priskribeblaj ke eĉ granda klerulo hezitus, kaj mi, kvankam mi scipovas altan kaj basan skribadon, tute ne estas klera, kaj pene trovas vortojn por kelkaj aferoj. Mi opinias, kelkfoje, ke en nia homa lingvo ne troviĝas vortoj por la plej gravaj aferoj. Do kiam tiaj aferoj trafas, ni ekmutiĝas kaj povas nur senti kaj sentadi, ĝis la koroj estas kiel krevanta digo. Eble en la posta vivo, kiun mi jam komencas ekvidi sur la rando de ĉi mondo, ni trovos ĝustajn vortojn. Sed ankoraŭ ne. Do se mi malsukcesos dum mia entrepreno, oni devos pardoni pro kion mi ne povas fari, kaj plenigi la spacojn en mia rakonto per traboj el la propra imago.

La plej stranga aspekto de tiu tempo estis ĝia silento. Gideon ĉiam estis silenta homo, sed nun li fariĝis senvorta kiel Muelisto.

Li venadis kaj iradis, sed neniu vorto eliĝis el lia buŝo. Kaj kelkfoje li ekhaltis dum laboro kvazaŭ iu frapis lin. Liaj pensoj, verŝajne.

Poste li rektigis la ŝultrojn, tiujn grandajn ŝultrojn, kaj daŭrigis sian laboron. Mi supozis ke tio ĉesos post iom da tempo, kaj ĉar ankoraŭ nenio estis aranĝita de li kaj Tivvy, mi decidis ne lasi la povran knabon tutsola, sed resti tie dum iom da tempo. Tivvy ne sciis kion fari, ĉar ŝi obstine volis edzigi Gideonon, sed ŝi timegis la hantadon kiu, laŭ onidiro, nepre okazas en loko kie patrino kaj bebo kune mortis, kaj ŝi tute ne kuraĝis paŝi sur nian flankon de la lago. Do ni restis en profunda kazeiĝinta silento, kiu pli kaj pli fariĝis solida kiel glaciiĝanta akvo aŭ acidiĝanta lakto. Krom la birdoj, kiuj zorgis pri propraj aferoj kaj ne pensis pri ni, neniu voĉo sonis ĉe Sarn. Vespere, kiam ili silentis, mi povis aŭdi la boaton de Gideon, ligitan tuj preter la fino de la digvojo, kaj kiu frapis-frapis per softaj, memorigaj batetoj. Kelkfoje en la kuirejo dum la nokto, kiam Gideon nokte estis ekstere, prilaborante la tritikon aŭ fojnfaradon, mi sobtenis pladon de alloga manĝaĵo antaŭ Kanjo nur por ke ŝi miaŭu. Kaj poste mi diris “Do nun ci miaŭis! Bona Kanjo!”

Kiam li estis en la domo, Gideon estis muta kiel droninto, escepte unu fojon en nokto de brila lunlumo dum ni vespermanĝis tarde post fojnfarado, li subite klinis sin antaŭen kaj diris— “Ĉu vi vidis tion?”

“Kion?” mi diras.

“Iu preterpasis la pordon en blanka robo.”

Sed ne antaŭ julio, kiam la vetero estis tondrema, varmega kaj senventa, la tristiga strangeco vere trafis lin. Mi sidis ĉe la sojlo por kapti iomete da freŝa aero, ĉar blovetis el trans la lago vespere.

Mi kardis lanon, kaj ĝia blankeco, amasiĝinta sur mian nigron, aspektigis min kiel pigon, mi opiniis. La siringaj folioj estis sensukaj pro la varmego, kaj la lago similis al varmega plumbo, kun ĉirkaŭ ĝi altaj densaj arboj, ĉizitaj el fero. Ĉirkaŭ la bordo de la lago estis nimfeoj, kuŝantaj sur la peza akvo kun etaj blankaj brilantaj burĝonoj. Neniu birdo parolis, ĉar ĉiuj estis en siaj kaŝejoj, pro la varmego. Eĉ la akvobirdoj restis inter la junkoj, kaj la boato ĉesis frapetadi kontraŭ la ŝtupojn, kvazaŭ oni jam decidis pri la tago kiam venos pasaĝero, kaj nenio estas farenda antaŭ tiam. Subite Gideon ĉirkaŭiris la angulon ŝvitante pro hasto, kun la ĝenista-hokego en unu mano kaj heĝgantoj ankoraŭ sur la manoj, ĉar li estis okupata pri la heĝoj inter fojnado kaj tritikrikolto. Li haltis kiam li vidis min, kaj metis manon sur sian kapon, kaj elkriis pasie— “Pro kial ci sidas tiumaniere, ludante ke vi estas Patrino?”

“Mi tute ne ludas esti Patrino,” mi diris. “Kio estas al vi?”

“Patrino kutimis sidi tie kaj kardi lanon. Mi kredis ke vi estas Patrino.”

“Nu, mi ne kaŭzis tion,” mi diris. “Sed kial vi ĉirkaŭiris tiun angulon tiom kurege?”

“Mi interplektadis tiun grandan kratagan heĝon, kaj ŝi venis marŝante sur ĝi, tutblanke vestite.”

“Kiu venis sur ĝi?” mi demandas senpacience.

“Jancis,” li diras, tute trankvile, ne kvazaŭ dirante strangaĵon, sed samkiel li parolus vidinte Tivvyn aŭ Pollyn de Muelisto. Li diris nenion pli, sed reiris al sia laboro, tamen li ne reiris al la heĝo.

Li ĉiam rifuzis diskuti kion li vidis, li nur diris ke li vidis kaj jen fino. Alian fojon li sarkadis la grandan tritikan kampon. Li eniris la domon tre haste, ankoraŭ portante sarkilon, kaj diris ke li vidis Jancison, kiu plugas per siaj du blankaj bovoj en la hordekampo, kaj la infano sidis sur la plej proksima bovo.

“Nu, komprenu, Gideon,” mi diris, “vi devas ne plu pensadi pri Jancis, alie vi sorbiĝos. Kaj homo sorbita estas survoje al freneziĝo.

Vi devas pensi nur pri prospero kaj enspezado kaj ŝparado kiel antaŭe, kaj ne pensu pri Jancis aŭ Patrino antaŭ ol via menso estos pli trankvila.”

“Mi ne pensas pri Jancis. Ŝi propravole venas.”

“Nu direktu viajn pensojn al aliaj aferoj kaj ŝi ne venos.”

“Al kiaj aferoj?”

“Nu, riĉiĝi kaj akiri domon.”

“Pro kial?”

“Pro ke vi antaŭe volis. Pro ke vi volas tion.”

“Mi ne volas tion nun.”

“Sed kial? Vi tiom volis, ke vi venenis Patrinon. Vi tiom volis, ke vi rifuzis Jancison. Kaj kiom vi volis jam antaŭe—vi ja soifegis kiam vi faris tion.”

“Nu, nun mi ne volas.”

“Sed pro kial?”

“Mi perdis volon kiam mi vidis ilin en la akvo.”

“Sed pensu do pri Tivvy. Mi scias ke ŝi volas partopreni en la ĉasbalo.”

“Mi ne volas Tivvyn. Mi preferus pendumiĝi.”

“Do pri Fraŭlino Dorabella. Ŝi volas vin. Prenu ŝin, kaj ŝi elspezos sian monon por savi vin de Tivvy.”

“Dorabella estas brunhara. Mi volas blondan. Nealtan. Kun bluaj okuloj. Virinon kia kratago kaj lakto.”

“Do, pensu pri mi. Estu mia kompano de tempo al tempo.”

“Sed vi intencas foriri.”

“Ne antaŭ ol via menso estos pli trankvila, knaĉjo. Mi restos kelkatempe, se vi tenos vin bonhumora kaj ĉesos memori pasintajn tristaĵojn.”

Sed ne utilis. Post malpli ol semajno li envenis senspire kaj diris— “Denove ŝi faras ĝin.”

“Kion? Plugadon?

“Jes. Kaj la hordekampo estas kalva kiel fuliko.”

“Pro nebonaj semoj,” mi diras, “jen la kialo, Gideon. Ĉar vi devis aĉeti ilin anstataŭ enmeti proprajn.”

Sed mia koro estis peza kaj mi ne povis vidi kio estus la fino de ĉio ĉi. Mi eĉ esperis ke Tivvy venos.

Fariĝis kutimo ke li diris— “Ŝi venis denove hodiaŭ en la arbaro.” Aŭ li diris— “Rigardu! Jen ŝi proksimiĝas al la digvojo. Jen! Nun tutmalseka ŝi marŝas sur la digvojo. Jen! Nun ŝi malaperis.”

Unu fojon li diris ke ŝi gestas al li en la boato. Sed li vidis ŝin nur subĉiele, tiel ke la domo estis ia rifuĝejo por li, kaj kiam li sentis tiun strangan timon, li eniris kaj fariĝis pli normala. Ĝojigis min ke li ne vidis fantomon en la domo. Ankaŭ ĝojigis min ke li neniam aŭdis ion. Ŝajnis ke post kiam frapis lian koron vidi ŝin en la akvo, li perdis kapablon elekti kion vidi sed ankoraŭ li povis elekti kion aŭdi. Sed je la komenco de aŭgusto, kiam la tritiko preskaŭ maturiĝis, li eniris kaj diris ke ŝi kantas Verda Gruzo trans la akvon.

La sono eniras ĉi tien,” li diris maltrankvile. Do mi fermis la fenestron.

“Pli bone ke vi metu iom da lano en la orelojn,” mi diris. Verdire estis kortuŝe vidi viron kia Gideon tremi pro glimo de blanko en la heĝo, aŭ eĥo el trans la akvo. Do li metis lanon en la orelojn, kaj ni bone sukcesis pasigi la unuan parton de aŭgusto. Venis la vespero antaŭ la foiro ĉe Lago Sarn, kaj multaj standoj jam stariĝis. Ni sidiĝis frue por nia vespermanĝo ĉar alvenis letero de Fraŭlino Dorabella, alportita de dungito ilia, kun informo pri Beguildy. Do mi apertis la leteron kaj legis ĝin al Gideon; kaj li elprenis la lanon el oreloj siaj por aŭdi kaj la letero diris ke oni malsevere punis Beguildyn, ĉar lia krimo estis nur reago pro la filino.

“Domne!” diras Gideon. La flamanta malamo denove ekardis en li, kiam li aŭdis pri tiu malgranda puno, kaj mi preskaŭ kredis ke tio liberigos lin de vizioj. Sed post nelonge li denove melankoliiĝis, kaj diris ke li vidis Patrinon en la arbaro, kie estas la porkoj.

“Nu, ja vere,” mi diris, “tiu estis nur Polly de Muelisto. Ŝi grandiĝas pli ol kutime, kaj Patrino estis nur malgranda.”

“Ne,” li diris. “Tiu estis Patrino. Ili ĝenas min, Pru.”

“Trankviliĝu!” mi diris, frapetante lian ŝultron kvazaŭ li estus infano. Ĉar vere kiam li parolis pri hantado, li ŝajnis febla kaj timema kiel infano en mallumo.

“Vidu, ĉio ĝustiĝos,” mi diris. “Kuraĝu kaj ne faru al vi zorgojn.

Vi iam amis Konkroj. Nun vi devas ludi Konkrojn per la propraj pensoj.”

Sed li nur rigardis min kvazaŭ ne komprenante, kaj diris— “Malplaĉis al ŝi ke mi malafable parolis pri la bebo. Tre ofendiĝemaj estas patrinoj pri siaj beboj.”

Ni sidis silentaj dum kelkaj minutoj, kaj subite li diris— “Atent’! Ŝi kantas Verda Gruzo.”

Longatempe li aŭskultis, kvankam mi aŭdis nenion.

Li klinis sin antaŭen kaj diris ke ŝi venas de la digvojo domen.

Lia vizaĝo ekŝvitis kvazaŭ li timis pri sia vivo. Sed verdire la vetero estis humida kaj varma, tiom ke oni ŝvitus sen tio, ĉar estis samtempe senvente kaj mucide, la plej malbona vetero ĉe Sarn, kie neniam estis multa aero, pro la valeto, kaj kie ĉiam estis malseke pro la akvo. Dum ĉi tia vespero akvo sobfluis sur la muroj, tiel ke la kalko brilis kvazaŭ pro la spuroj de multaj helikoj. Super la lago nebulo leviĝis kun formo de vojetoj kaj bukletoj, blanka kiel lano, densiĝante koagule en la mezo de la lago. Kelkfoje buklo da nebulo etendiĝis kiel koltuko, kaj alifoje ĝi stariĝis en formo de virino, ŝvebante en la aero. Ŝajnis al mi ke Gideon eble vidis unu el tiuj fantomoj el nebulo. Ĉar ili daŭre leviĝis kaj sinkis ĉirkaŭ la digvojo, kiam leĝeraj ventetoj sur la akvo tiris ilin. Ĉe Sarn en aŭgusto ĉiam estis densaj nebuloj nokte kaj matene, kaj ĉi tiu estis nekutime prema pro la tondra pluvo de la antaŭa nokto, kaj la minaca tago da humido kiu sekvis ĝin. Mi diras ke prema, ĉar mi ĉiam abomenis nebulon kaj ni spertis ĝin tiom, ke kelkfoje ĝi plene kaŝis la bienon kaj la arbaron kaj la kirkon, kvazaŭ la lago leviĝis kaj dronigis ĉion.

“Atent’!” diras Gideon. “Ĉu vi aŭdas Verda Gruzo?”

Tiel forta estis lia menso, kaj tiom ĝi mastris la mian, ke mi preskaŭ kredis mem aŭdi mornan kantadon. Kaj jen, post momento, sidante en la granda brakseĝo kun rigida, sopirema vizaĝo kia tiu de sorĉito, kia kredeble li estis, tutsenaverte Gideon mem ekkantis melodion. Li levis la dekstran manon solene, kvazaŭ Pastro diranta benon, kaj li rigardis tra la pordon lagen kaj digvojen, kaj dense blankkazeiĝ-nebulen. Li kantis kvazaŭ sub iu forta potenco kiu devigis lin. Oni povis vidi ke li ne povas ne kanti.

Li havis tondretan voĉon, belsone basa ĝi estis, kaj kvankam li komencis tre softe, ĝi pli fortiĝadis dum li kantis, ĝis la muziko ŝajnis mastri la tutan domon. Kaj kiel li donis tiom da signifo al tiu infaneca kanto!—La tutan amon kiun li antaŭe sentis al Jancis, kaj lian deziron ke ĉio estu por ŝi grandioza kaj ke ŝi iru al la Balo kiel damo, kaj la plenan timon kaj kompaton je ŝia morto. Ŝajnis ke lia menso pli trankviliĝis post tiu kvazaŭa cedo kaj repaciĝo.

Ankoraŭ rigardante la pordon li diras— “Jen Jancis. Trempita de akvo ŝi estas, el la lago.”

Do mi diris ke mi vidas nenion.

“Sed rigardu, ja jen akvo gutas de ŝia robo,” li diris. “Tien kaj reen ŝi iras! Tute malseka ŝi tutvere estas!”

Li fingromontris al la planko, kaj efektive akvo ja kuŝis en ĉiuj kavetoj de la ardezoj, kvazaŭ la lago trovis rimedon soreti tra la plankon. Do mi diris ke jes, mi vidas la akvon en kavetoj de l’ ardezoj.

“Atentu kiel ŝmacas koto en ŝiaj botoj! Kota estas la lago. Vidu kiel lante ŝi venas—lante kiel antaŭe dum ŝi ŝpinadis per la granda rado. Ŝi marŝas lante, ĉar ŝiaj vestoj estas tre pezaj. Estas deklive, kaj ŝia koro pene batas ĉar ŝi devas tutsola porti la bebon.”

Kaj li diris maltrankvile— “Ke mi ne estu mokinta la bebon!”

Venis longa silento. La sonoj en la ĉambro estis malpli ol dum la vespero kiam Patro mortis. Estis kvazaŭ Sarn, ĉiuj vivantoj en ĝi, ni kaj niaj brutoj, la arboj plenaj de birdoj, kaj la arbaraj vojetoj kun sovaĝaj bestoj, jam sinkis al la fundo de la lago kie troviĝis la vilaĝo. Mi komencis kredi kion diris Gideon, ĉar vere tio ne multe diferencis de multaj rakontoj pri hantado kiujn ni jam aŭdis.

“Rigardu nun!” li murmuris. “Ŝi iras laktejen. Jen, nun ŝi malaperis! En la laktejo mi rifuzis edziĝi kun ŝi tiun tagon antaŭ ol ŝi iris al la domo de Grimble. Jen, nun ŝi revenas. Ŝia flava kapo tre brilas kaj memorigas min pri la vaganta lumo en Nova Domo en Lullingford.”

Li klinis sin antaŭen, fikse rigardante laŭ la malklara irejo kiu kondukis al la laktejo.

“Jen, rigardu la malsekan plankon!” li diris. “Estas kvazaŭ ŝi enportas la lagon kun si. Mi ne antaŭvidis ke ŝi venos en la domon.

Oni facile gardas kastelon kiam neniu atakas. Sed nun—”

Li longatempe rigardis la ardezojn.

“Sed nun ŝi foriris!” li ekdiris. “Kiel ora abelo kiu ŝvebas en la aero kaj kantas dum la iro. Ja vere bela!”

Li meditis longatempe. Poste li stariĝis kaj diris ke li iros prizorgi la brutaron, ĉar la vespero komencas fariĝi nokto. Li diris tion kiel kutime, kaj mi supozis ke timo nun forlasis lian menson.

Sed dum li eliris, li turnis sin, kaj rigardis min samkiel en la nokto kiam Beguildy iris serĉi sepan infanon, kaj diris— “Se mi malfruos, metu la ŝlosilon super la pordon de la stalo.”

Mi pensis ke ne, ke se li restos ekstere eĉ duonhoron mi serĉos lin. Efektive mi preskaŭ komencis tuj sekvi lin. Io avertis ke mi iru. Sed ŝajnis strange sekvi lin kiam li nur iras prizorgi la bestaron. Do mi restis en la domo kaj komencis serĉi en libro de Beguildy, kiun mi aĉetis kiam oni vendis lian libraron, kaj en la Biblio, por trovi kuracparolon kontraŭ tia sorĉiĝo. Mi legis ne pli ol dum duonhoro, eble ne tiom longe, kaj mi supozis ke estas ĉirkaŭ la naŭa horo, kvankam pro la sufoka nebulo kaj silento ŝajnis pli malfrue, kaj subite mi aŭdis tamburadon sur la pordon, kaj kurege eniris Tim de Muelisto, kaj ankaŭ Polly.

“Ho, Pru, Pru! ni tarde hejmenpeladis la porkojn, ĉar la nigra porko rifuzis elveni el inter la junkoj, kaj ni kondukadis ilin en la porkejon sensone, ĉar ni timis ke Sinjoro Sarn koleros je ni pro ke ni tardas, kaj ni serĉadis lampirojn sub la heĝo de la fruktarbaro, kaj el la domo venis Sinjoro Sarn. Do ni kaŝis nin. Kaj ni rigardis el sub la heĝo, kaj vidis ke li staras apud la akvo, kun la kapo iomete klinita, kiel ĉevalo kiu stumblas. Kaj mi rakontis al Polly kion diris Avĉjo Callard. ‘Sarn?’ li diras. ‘Ho Sarn jam konas la hantadon de la bela feino en la lago, kaj jam ne povas mastri sin.’ Kaj dum mi flustris tion al Polly, Sinjoro Sarn levis sian kapon kaj rigardis ĉiudirekten, kvankam oni povis vidi nur nebulon. Kaj li direktis sin laŭ la digvojo, irante kvazaŭ dormanto, kaj li iris al la digvojo kaj al la boato, kaj malligis la boaton kaj eniĝis, kaj prenis la remilojn, kaj remis per grandaj batoj for de la bieno al kien kondukas la digvojo, al la mezo de la lago. Do ni ĉirkaŭkuris por vidi kien li iras, sed la nebulo kaŝis lin. La bruo de la remiloj daŭris iomete, kaj mi volegis esti en la boato. Sed post nelonge mi ĝojis ke mi restas sur seka tero. Ĉesis la sono de remado.”

“Jes. Tutmorte ĉesis,” diris Polly.

“Ni detenis la spiradon por ĉu ni povos aŭdi ion, sed ne! Estis kiel en la teksto kiun Pastro lernigis al ni pasintan dimanĉon ‘Fariĝis silento sur la tuta lando ĝis la naŭa horo’. Ho estis solene.”

“Via devo estis veni al mi tiam,” mi diris. “Sed rapidu! Kion pli?”

“Nu, nenion pli,” diras Tim, “krom grandan plaŭdon. Mi antaŭe neniam aŭdis tian plaŭdon, eĉ ne kiam la makulita bovido falis en la akvon.”

“Jes. Jadi! estis plaŭdego,” diras Polly.

“Poste tutsilentiĝis kaj ni detenis la spiron kaj aŭskultis, sed nenio aŭdiĝis. Kaj mi alvokis Sinjoron Sarn laŭ lia nomo, sed neniu respondis. Kaj mi timiĝis kaj ankaŭ Polly, kaj ni kuris al vi.”

La boaton! Mi devas atingi la boaton! Mi kuris al la digvojo kaj forŝiris mian jupon, sed ne necesis naĝi, ĉar la boato jam revenas, ĉar la aero blovis el la alia lagekstremo kaj pelis la akvofluon al ni, kaj dum la tempo de la akvotremo la akvofluo estis pli forta. Estis terure vidi tiun malplenan boaton ŝtelveni lantlante. Mi kaptis ĝin kaj eniĝis kaj prenis la remilojn kiujn Gideon elprenis el la teniloj, ĉar eĉ en tiu horo li ne povis agi mallerte aŭ senatente. Mi forremis, kriante al la infanoj ke ili kuru venigi Sakristianon, ĉar li loĝis plej proksime. Ili baldaŭ forestis kaj tute ne bedaŭris tion.

Kaj mi remis ĝis la mezo de la lago, sondante en la akvo per la remiloj, rigardante tien kaj tien, kaj kriante lian nomon, kvankam mi tutsciis ke estas jam tro tarde. Ankoraŭ mi remis kaj vokis, kiam mi aŭdis Sakristianon krii de la bordo.

“Mi kaj Sam serĉos dum vi ripozos iomete,” li diris. “Sed neniam ni trovos Sarnon. Ne utilas grapli en tiu parto de la lago.

Ĝi estas tro profunda. Neniu estas trovebla kiu eniris tiun lokon.”

Ili forremis, kaj dum ili proksimiĝis al la mezo de la lago, mi aŭdis ilin kanti kiel antaŭe ni kantis super Patro— Pekoj kaj bonoj antaŭ Dio Prezentos siajn pledojn Sed ili ellasis la versojn pri la herbo kiu kovras la kapon kaj piedojn, ĉar lia tombo estis akvo. Aĥ! La tuta ebenaĵo de tiu akvo ne estis tro granda por esti tombo de viro forta kiel li. Nebulo longa ja mejlo estis mortotuko ne tro granda. Ĉar kvankam li pekis kaj faris malbonon, kaj alportis malutilon al homoj per sia forteco, tamen neniam li agis etanime nek laboris senatente, nek mensogis. “Monto el granito, kvarco, pirito,” li iam diris al mi, parolante pri sia harditeco. Kaj li ja similis ilin. Li ne povis cedi pli ol granito povas diseriĝi kiel grejso. Kaj nun li finludis Konkrojn, sed ne per granda ruĝeta kaj blanka, sed per sia propra vivo.

Kaj ĉar lia rivalo estis tiu kiun neniu povas venki, ĝi frakasiĝis en pecetojn dum momento, kaj tiel Gideon Sarn malgajnis en sia lasta ludo.

Ĉapitro 6: La lago tremas

Tiu estis nokto de ploro kaj timo pri kiu nenio en vivo iam forgesigis min. Sakristiano kaj Sammy, post vana serĉado, hejmeniris. Mi estis sola sub nebula kovrilo en tiu loko plena de fantomaj paŝoj. Mi diris la preĝon por la mortantoj. Poste mi sidis, horon post horo, ĉe la fajro en tiu malhela spirita deprimo kiun alportas mizero aŭ konfuzego. Tiu estis la plej stranga mortonokto kiun ankoraŭ mi pasigis, kaj la plej trista nokto en mia tuta vivo.

Mi pripensis ke Gideon malpermesis al mi sobiri en la akvon por sanigi mian aflikton, kiel oni kutimadis antaŭ longe. Kaj nun, vidu! li mem eniris la lagon por resaniĝi kontraŭ sia propra malbeniĝo. Kaj mi pensis pri ora Jancis kaj la bebeto kaj Sinjorino Beguildy kaj Patro kaj povra Patrino, ĉiuj mortintaj. La morto ja multe okupis sin rikoltante inter ni. Aĥ! Tiu estis korŝira maldormo, ĉar ĉiam mi volis ke miaj amatoj estu en bona stato.

Antaŭ unu jaro Jancis elektiĝis por ludo nomita Ĵeti Seĝon, por kiu oni ĉiam elektis la plej belan knabinon. Mi bone memoris ŝin vestitan per blua robo kun somerflora krono sur la kapo kaj bukedo en mano, kaj du dikmuskolaj junuloj alten levis ŝin en seĝo, kaj la ceteraj preterpaŝis unuope por ke ŝi elektu unu el ili.

Ĉiuj knaboj estis en la ludo, sed nur unu knabino, kaj kompreneble okazis multe da scivolemo pri la elektota knabo.

Oni donis al ŝi bukedon, kaj unu knabo tenis pelvon de akvo, kaj kiam ŝi elektis sian deziraton, ŝi trempis la bukedon en la akvon kaj frapis al li la vizaĝon, kio multe amuzis la ĉeestantojn.

Kaj kompreneble Jancis elektis Gideonon, kaj li atendis ĝis la fino, ĉar plaĉis al li vidi ĉiujn ceterajn rifuzitaj, kaj scii ke li ne estos tia. Kaj ŝi forte frapis al li la vizaĝon per la bukedo, kaj elsonis ŝia dolĉa tinta rido, kaj li mallevis ŝin per siaj grandaj brakoj, kio estis parto de la ludo, kaj kisis ŝin, kio ne estis ludo. Kaj mi pensis ke estis trista afero ke ŝi verŝis akvon sur lian vizaĝon, kvazaŭ por indiki ke ŝi baptos lin en la lago, logante lin al morto, kaj ke la datreveno de la foiro estis netolerebla por li. Do mi suspiris pensante—“ni ĉiuj estas Liaj pupoj, kaj Li reĝisoras la dramon.”

Mi ankaŭ enmensigis ke Gideon gajnis gineon 64 pro la plej bona kaj klara fajfado. Li scipovis tre bone fajfi, kaj ankaŭ li povis regi sian vizaĝon spite de la klaŭno kiu penis ridigi ilin. Ĉar kiam Gideon decidis pri mongajno, li estis tiom serioza ke nenio en la mondo povis eĉ ridetigi lin. Ankaŭ Beguildy bone fajfis, sed li pli ofte venkis en la osceda konkurso, kvankam proksime rivalis kun li Avĉjo Callard. Beguildy persiste partoprenis la foiron, kvankam tio kolerigis Sakristianon, kiu diris ke ĝi estas Eklezia festo kaj ne por sorĉistoj, kaj kiu okupis sin pri ĉio kvazaŭ li estus la estro.

Pensoj pri ĉio ĉi pikis mian koron, ĉar kio estas pli doloriga ol memori gajajn festojn pasintajn? Tiam oni diras “Jes ĉi tiu aŭ tiu estis ĉi tie tiam.” Kaj oni memoras kiom forta estis la ĝojo, kaj oni eĉ povas ĝui ŝercojn pri la grandaj solenaĵoj. Oni memoras ke iu diris “Ansero nun marŝas sur mia tombo,” kaj ridis. Kaj oni memoras ke tiu parolinto jam delonge estas en la tero. Do memori pri la lastjara foiro plorigis min, kvankam ne plorigis min la droniĝo de Gideon. Efektive lia morto estis eksterordinare stranga, kaj ne kia kutima sorto, ĉar li mortis nek en sia lito nek pro perforto sed propravole, kaj li propracele eniris nebulon kaj malaperis. Kaj ke ni neniam trovis lin ŝajnis al mi vere taŭga fino de vivo kiu intence apartigis sin de ĉiuj agrablaj, kvankam iom stultaj, agoj kaj kutimoj de homoj. Li apartenis al neniu, ŝajne, ĉar li ne ĝenis sin pri siaj plej proksimaj parencoj. Li plej apartenis al la tero kaj akvo el kiuj li konstruis al si vivon laŭ sia volo. La rokoj kaj la maltrankvila akvo, la peza humo, la arboj ĝemantaj sed ne cedantaj al la ŝtormo, parencis kun li kvankam li ne amis ilin. Li ekprenis kaj tirane posedis ilin. Kaj farante tion li iasence estis viktimo de ŝtelistoj, ĉar ili kaptis kaj sklavigis lin. Ŝajnis al mi ke li ne povis morti kiel aliaj homoj, kaj enteriĝi sub ses futoj da humo 65 , kaj havi nomoŝtonon. Ne. Li bezonis larĝan ĉambron, kie li povis libere vagadi laŭplaĉe inter la maltrankvilaj fluoj de la lago, en la mezo de la propraj bieno kaj arbaro. Ĉu mi povas

64 Nun arkaika monunuo brita kun valoro de unu pundo plus unu ŝilingo.

65 Proks. du metroj.

lamenti pri tiaĵo? Ĉu oni povas lamenti fulmofrapon aŭ nubrompiĝon? Ne. Nur kiam mi memoris tiujn malmultajn fojojn kiam li cedis al sia sorto, mi povis plori pro li, ekzemple kiam mi memoris ke li metis brakon antaŭ la vizaĝon dum la incendio, kaj plorsingultis.

Dum la tuta nokto mi pensis pri li, kaj la mallumo pleniĝis de malvarma timo, kaj hororo ekĉirkaŭis la lokon, fariĝis solece, kvazaŭ ĝi ne plu apartenis al la mondo. Mi sciis ke mi ne povos pasigi tie plian nokton, kaj mi komencis demandi min kion fari pri la brutaro, ĉar neniu eĉ metus piedon ĉi tien post tiaj okazoj. Ne, ne se tiel ĉiam estus! Sakristiano tute rifuzis, kaj se li ne volis, do aliaj certe ne venos. Neniu volos aĉeti ĉi tiun bienon, kaj kvankam mi povus forlasi la kampojn kiujn ni prilaboris por ke denove arbaro kaj erikejo kaptu ilin, la brutoj devos esti prizorgataj dum ili restos ĉi tie. Tamen mi firme decidis ne plu loĝi tie sed forfuĝi kiel el la urboj de la ebenaĵo, ne pro kulpo de la bieno mem, sed pro kion faris el ĝi Gideon. Mi foriros morgaŭ. Sed mi ne povis decidi kion fari pri la brutoj, ĉar se mi eĉ nur petus al iu doni al ili akvon, tiu dirus “Ne, ne, mastrino, oni vidas fantomojn tie.”

Finfine venis la benita tagiĝo, kaj nebulo kuŝis kiel vasta brilanta nubo sur la bieno, sed dum la suno sorŝvebis, plena de potenco kaj varmigo, ne kontraŭebla, la nebulo liberiĝis unupece kaj lante levis sin ĝis estiĝis spaco inter ĝia malsupraĵo kaj la lago, kie naĝis fulikoj kvazaŭ abeloj ĉirkaŭkurantaj inter du tabuloj.

Poste duono de la arbotrunkoj liberiĝis, tiel ke la arbaro ŝajnis ĉirkaŭita de neĝo. Ĝi plu levadis sin, kaj finfine eniris la ĉielon kaj malaperis inter la tagiĝaj nuboj. Poste la nuboj nuliĝis, kaj restis nur la nuda ĉielo, blua kiel birdokulo. Tuj post la malapero de la nebulo mi vidis ke la lago rompiĝis dum la nokto, kaj la akvo estis dika kaj tremema kvazaŭ bolanta, tiel ke la nimfeoj fiksitaj per ĝisfundaj tigoj movetiĝis. Kiam la benita sunlumo venis, ankaŭ solvo venis en mian menson. Nun estas foirtago. Multaj homoj estos ĉi tie. Kial ne konduki la bestojn al la foiro kaj fari enfermejon kaj peti iun vendi ilin? Ili vendiĝos malkare. Ha. Jen solvo! Do post kiam mi manĝigis la brutojn, kaj melkis, mi kunigis ĉiujn en gregejon, por ke ili estu pretaj, kaj ordigis la domon, kuntiris la kurtenojn, kaj ekiris al la domo de Sakristiano por demandi ĉu mi rajtos konstrui enfermejon kaj venigi la brutojn, kaj peti la potvendiston aŭkcii ilin dum li vendos siajn varojn. Tio ne multe plaĉis al Sakristiano, sed li sciis ke li ne rajtas rifuzi, kaj la foiro estis en nia arbaro, do li ne povis ne konsenti. Tivvy rigardis min tre malice, ĉar ŝi volegis esti mastrino de Sarn, kaj krome ŝi amis Gideonon, kaj ŝajne ŝi kulpigis min pri la misiĝo de ĉio. Sed mi devis rapidi, ĉar jam la unuaj ĉaroj venadis al la foirejo.

Ankoraŭ tiam estis kutimo ornami ĉaron por ĉiu vilaĝo per floroj kaj branĉoj, por alporti la homojn. Aŭ kelkfoje gejunuloj marŝis, viroj kaj virinoj en apartaj grupoj, kantante survoje. Sed ili retreniris duope, knabo kaj knabino. Kiam mi preterpasis oni pretigadis varojn en la budoj, spicitan elon kaj la zingibropanajn bebojn kiujn amis Molly, mentajn kukojn kaj broĉojn el ŝtoneroj kaj kombilojn kiuj staras alte en la hararo. Virino ardigis fajron kaj preparis grandan pelvon da pudingo por la konkurso, por trovi kiu povas manĝi varmegan pudingon plej rapide. La ĉaroj veturis laŭ la arbaraj vojetoj kun la sama sono kiel ĉe nia rikoltofesto. Oni babilis kiel aro da garoloj, ĝis ili atingis la foirejon kaj aŭdis pri Gideon. Mi povis aŭdi kiam ĉiu grupo sciiĝis, ĉar silento tuj estiĝis.

Sed verŝajne ili poste pensis ke, nu, ili estas proksimaj al la kirko kiu staras sur sankta tero, kaj la malbenita loko estas je la alia ekstremo de la lago, do ili kuraĝiĝis kaj denove ekbabiladis. Mi vidis Sinjoron Huglet kaj Sinjoron Grimble, amikegajn, kaj ili sulkigis la brovojn je mi dum mi preterpasis ilin.

Laŭlonge de la arbarvojeto troviĝis granda moviĝo de libeloj, kaj la glazuritaj injoj aspektis belegaj, ŝvebante super la sovaĝaj geranioj kiujn ni nomis drakosango. Mi pensis “Vento leviĝas inter la branĉoj, la libeloj venas el siaj mortotukoj, sed Kester Woodseaves forgesis min.” Ĉar li intencis hejmenveni antaŭ nun.

Kaj kial li memorus malbenitan virinon leporfrapitan, kiu riskas akuziĝi pri sorĉado? Ne, li ne reenmensigos min. Li amindumos tiun junulinon pri kiu li parolis, kiu ne avare ruĝiĝas.

Reveninte al la hejmo, mi arigis la ŝafojn kaj porkojn, la bovinojn kaj bovojn, kaj pelis ilin, rajdante sur Bendigo, al la foiro.

Feliĉe ili ĉiuj konis min, kaj iris kien mi ordonis. Poste mi reiris kaj metis la kortobirdojn kaj anasojn, la anserojn kaj meleagrojn en kestojn kaj korbojn, kaj veturigis ilin per ĉarumo. Oni gapis vidante min rajdi tra la arbaro pelante gregojn da bestoj antaŭ mi, ĉar la bestoj tre laŭtis blekante gruntante kaj muĝante, ĉar ili malamis la arbaron. Kaj dum ni marŝadis tie ni ĉiuj troviĝis en la tremanta akvo, malklare ombrumataj, kaj mi pensis pri kiel ni speguliĝis tie kiam ni enterigis Patron. Poste, kiam la kampoj kaj grenejoj, gregejo kaj bovinejo, ne plu enhavis vivantojn, mi metis Kanjon en korbon kaj ŝlosis la pordon. Kaj mi pensis, nun la fantomoj posedu la bienon, jes ĉiuj, eĉ Tim kiu havis fulmon en la sango. La ĵuro kiun mi faris al Gideon nun estis nuligita. Nenio ĉi tie estis farenda. Kial resti, se neniu bezonas mian servon? Mi iros mian vojon. Mi ne sciis kiun vojon, sed mi kredis ke ĝi estos soleca.

Mi jam pakis kelkaĵojn kiujn mi lasos ĉe Muelisto, kiu transportos ilin al Lullingford, kaj mi konservis nur la vestojn en kiuj mi staris, kaj la malnovan Biblion, kaj mian taglibron. Do mi eliris el la bieno, kie loĝadis Sarnoj eĉ de la pratempo. Estis dolorige forlasi la kampojn kiujn mi tiom longe prilaboris, sed restadi estus pli dolorige. Mi tremis pensante pri kiel la kirkospajro fingromontros trans la akvon al la hantata domo tiun nokton, super tiu plej profunda, plej senluma loko kie estas Gideon.

Oni jam vendadis miajn aĵojn kiam mi denove alvenis ĉe la foiro, kun stanaloja poto en kiun mi enmetos la monon. Ĉar mi ne volis partopreni la gajadon, mi sidiĝis sur la muron de la tombejo por atendi ĝis ĉio estos finita kaj mi povos foriri. La aĉetproponoj estis viglaj, ĉar supozeble la bestoj ne transprenis la malbenon, eĉ kvankam ili venis el trista bieno. Sakristiano aĉetis Bendigon, kaj la patro de Molly aĉetis la bovojn por sia mastro. Callard prenis kelkajn bovinojn, kaj post iom da tempo ĉio vendiĝis, kaj mi donis Kanjon al Felena, ĉar mi opiniis ŝin bonkora, kvankam ne tre respektinda—aŭ eble pro tio.

Ŝi diris— “Ĉu vi ricevis informon pri Teksisto, Pru?”

“Ne,” mi respondis. “Ni jam delonge aŭdas nenion.”

“Li estas unika,” ŝi diris. “Aĥ! Ja ŝajnas al mi ke li fariĝis el io alia ol ni. Kvazaŭ li venis el for. Ĉu vi memoras ke ni ludis Multekostajn por lia animo, vi kaj mi? Sed sendube iu eleganta damo en la urbo kaptis lian animon jam antaŭ nun.”

Tutdum ni parolis, kaj dum mi sidis sola sur la muro de la tombejo, mi konsciis pri minacaj rigardoj, flankenrigardoj, paŭtoj, ŝultrolevoj, kaj iuj fortiris sin dum mi preterpasis. Mi miris pri tio, ĉar kvankam mi sciis ke la malnovaj rakontoj delonge kreskadas ĉe la solecaj bienoj, kaj kvankam tristo sufiĉas, kelkfoje, por malamikigi homojn, kvazaŭ ili opiniis ke mano de Dio distribuas propekan punon, tamen laŭ mia opinio tio ne sufiĉis por klarigi la rigardojn kiuj trafis min, kio tranĉis al mi la koron, ĉar en ili mi vidis malamon. Ĉiam mi amis homojn, kaj mi jam diris ke mi similis virinon starantan ĉe vojfino kun bukedo donacota al la mondo preterrajdanta. Sed anstataŭe, ĝi superrajdis min. Jes! Je ĉi tiu tago en la mezo de aŭgusto, dum la akvo tremadis, ĝi superrajdis min.

Mi demandis al mi kion fari, ĉar mi atendis kelkajn personojn kiuj veturos al Bramton kaj kunveturigos min, kaj tiel mi estos survoje al Silverton. Se mi forirus nun, mi ne havus veturhelpon, kaj krome mi ne povos kalkuli la monon ĝis ĉio estos pagita por ke la potisto prenu sian procentolukron. Pro ambaŭ kialoj mi devis atendi.

Sinjorino Muelisto alvenis, silente, kaj diris ke ŝi estas tie de la komenco kaj ke ŝi aŭdis multon diratan pri mi, kaj ke Grimble kaj Huglet komencis la flustradon, ie kaj tie, dirante ion kaj tion, kun kapjeso aŭ palpebrumo aŭ skuado de la kapo, kaj “Domaĝe!

Kvankam bonaspekta junulino!” Aŭ “Iu devas agi. Pastro nepre prizorgu tion.” Do la diskutado fikse pritemis min, ŝi diris, kaj tuj kiam ili laciĝis pro parolado pri la morto de Gideon, ili komencis paroli pri mi. La junaj diskutantoj ja kutimiĝis al rakontoj ke mi travagadas la kamparon nokte en la korpo de leporo, kaj ke mi konstruis leporejon sub ĉi muro mem de la tombejo. La vortoj de Fraŭlino Dorabella ĉe Poto da Cidro restis en la mensoj, kaj la incendio pruvis malbenon, ĉar kvankam Beguildy bruligis, oni diris ke Dio ne permesus lin fari tion al bieno de justuloj. La droniĝo de Jancis dekoble nigrigis la aferon, kaj la morto de Gideon estis fina bato. Estis io nekomprenebla. La nura videbla kialo devis esti malbeno de Dio. Oni opiniis ke certe nia ŝipo enhavis ian Jonan 66 . Kaj ĉar ĉiam oni amis Patrinon, kaj aprobis Gideonon ĉar li fariĝos riĉa, ŝajnis ke sendube mi kaŭzis la malbenon. Oni konkludis lante, laŭ la kutimo de kamparanoj, sed farinte konkludon nur malvolonte oni ŝanĝos sian opinion. Pro tio oni rigardis min kun malamo, flanken turnis sin, kaj flustris. Mi estis la Sorĉistino de Sarn. Mi estis virino malbenita de Dio kaj leporfrapita. Mi amikiĝis kun Beguildy, tiu malica oldulo, la helpanto de Diablo, kaj sendube ni estas samspeculoj. Kaj nun, preskaŭ plej kulpinde, mi estis sola. Mi povas diri ke en nia regiono, negrave kio okazis aliloke, oni suspektemis pri soluloj.

Eble ĉar en tiuj perditaj kaj forgesitaj bienoj en la montaro kaj la inunditaj kampoj ĉirkaŭ la lago, kie dum la longaj vintroj ventoj hurlis ĉirkaŭ la angulojn de la domo kiel lupoj, kaj oni parolis pri pasintaj teruraĵoj—pri viroj murditaj proksime al la hejmo; tristaj fantomoj kiuj mornas ekster la botelvitraj fenestroj kiujn antaŭe ili posedis kaj tra kiujn ili nun rigardas nur elekstere; la terura muziko de la mortluparo; la kriaĉado de sorĉistinoj kia, laŭdire, estis mi, rajdantaj kun blovitaj folioj sur ventego; la minaco de vojrabistoj jam delonge enterigitaj ĉe la vojkruciĝo— neniu volus esti sola, kaj neniu senkaŭze kondamnus homon al soleco. Sekve, se oni estas sola oni nepre estas damnita.

Mi ne povas diri kiom tio ŝiris mian koron. Por virino kiu povas senti ĉirkaŭfluantajn amon kaj malamon de aliaj eĉ sen dirita vorto, kaj kiu bone fartas nur en anima varmeco, eĉ eta malamo sufiĉas por mortigi floron.

“Nu,” diras Sinjorino Muelisto, “mi iomete komprenas, ĉar oni diras ke mia edzo estas malbenita, kaj li ja meritas tion, sed ne vi, kaj mi diras ‘Gardu vin kontraŭ Grimble!’ Li estas insida, tiu Grimble. Huglet laŭte fanfaronas, sed oni scias kion li celas. Sed pri Grimble neniu scias. Li faligas vorton ien kaj tien kvazaŭ kardolanugon, kaj oni nek vidas nek suspektas, sed jadi, kia granda kardorikolto! Kaj mi opinias ke la kardoj jam plenkreskis kaj komencas flori.”

Dum ŝi parolis, Tivvy, tutnigre vestita, kuris al mi, ĉar ŝi disdiradis ke ŝi estis la fianĉino de Gideon, kaj ŝi diras—

66 Popolesprimo signifanta personon kiu kaŭzas misfortunon. (Origine, Jona estis nomo de profeto en la Biblio. Jona admonis pekulojn, dirante ke se ili ne pentos, ilin trafos katastrofoj senditaj de Dio.)

“Vi frapis al mi la orelojn, Pru Sarn! Nun rigardu!”

Ŝi sorgrimpis la muron kaj kriis— “Homoj, mi parolos unufoje kaj ne pli. Mistraktita virino estas mi. Antaŭ kvin monatoj Sarn promesis edzinigi min, kaj jam de kvin monatoj mi rajtas esti Sinjorino Sarn. Ĉar Sarn multe amis min. Sed ŝi malebligis. Pru Sarn malebligis. Ŝi tiom timigis min ke mi ne povis proksimiĝi al la bieno. Ŝi bategis min. Kaj pro ke ŝi estas sorĉistino, mi timis ŝin. Ŝi volis tie esti mastrino, komprenu.

Ne povis toleri ke alia persono rajtu fari decidojn. Kaj rigardu kio okazis! Ŝi ja estas mastrino tie nun, kaj la tagon mem post la morto de mia povra Sarn ŝi vendas ĉion. Ho, ŝi estas senkora virino! Ĉian fiaĵon ŝi volonte faras. Sen ŝi mi estus Sinjorino Sarn jam de kvin monatoj. Ŝi estas forta ĉar ŝi estas sorĉistino!”

Mirigis min ŝia furioza tono, ĝis mi memoris ke ŝi gravedas je aminfano, kaj tio estis dekoble pli hontiga ĉar ŝi estas filino de Sakristiano, kaj estis terure pensi kion Sakristiano faros kiam li sciiĝos, do Tivvy sentis neceson kulpigi. Tuj kiam ŝi ĉesis paroli Grimble leviĝis. Li staris kun sia longa nazo direktita sob, kvazaŭ li pripensas kion li diros el ĉio direbla.

“Homoj,” li komencis, “ĉi tiu estas solena tago. En ĉi tiu akvo kuŝas brava bienisto. Aĥ. Viro kiu povus meti sian markon sur Sarnon. Pripensu lian plugadon! Nepre li riĉiĝus. Ankaŭ li estis la fianĉo de bela junulino, respektinda, ĉar ni scias ke ŝia frato povas citi tekstojn pli flue ol ĉiu alia viro vivanta, eĉ laŭ la memoro de Avĉjo Callard.”

“Jes. Justulo!” kriis la oldulo el la ĉaro kie li sidis. “Sed olda Camperdine bone rivalus lin, tiu viro kiun Beguildy tenis en botelo. Aĥ. Li estis lerta pri tekstoj kiam li drinkegis. Mi aŭdis lin citi tekstojn tiom longajn ke oni bezonus stangon por mezuri ilin.

Sed kiam sobra li rifuzis diri eĉ unu tekston. Tiam li parolis tre obscene. Sed post drinkego, jadi estis mirakle!”

“Mi diras,” Sinjoro Grimble trankvile rezonadis, “ke ŝia frato povas elbuŝigi tekston, ŝia patro estas Sakristiano, ŝia patrino estas la laŭleĝa edzino de Sakristiano, do logike sekvas ke ŝi estas fidinda junulino. Kaj vi aŭdis kion ŝi diris. Mi diras al vi ke kion ŝi diras estas vera, kaj pli ol vera. Aŭskultu. Ekde sia naskiĝo Prudence Sarn estas virino frapita de la Eternulo. Ŝi ne plene respondecas pri sia agado, ĉar ŝin regas la potenco de Satano. Ni scias ke pro tio ŝi travagadas la kampojn. Pro tio ŝi estis amiko de Beguildy, kaj lernis lian fiecon, ĉar ili estis samspecaj. Pro tio ŝi sorĉrigardas tiun aŭ aliun, ĉu infanon ĉu beston, ĉu grenkampon, tute ne gravas. Ĝi ŝrumpas, kio ajn ĝi estas, ĝi ŝrumpas kaj forvelkas. Kaj ŝi volonte mortigas senhezite. Kion ŝi faris al mia hundo, kiu valoris multon por mi? Aĥ. Kaj eĉ pli nigraj agoj! Pli kaj pli nigraj! Pro kio mortis ŝia patrino? Homoj, ŝi mortis per vulpoganto en sia teo. Veneno. Sakristianedzino estas mia atestanto. Kiu flegas malsanan patrinon? Ŝia filino. Nu, homoj, kion vi diras pri tio?”

Aŭdiĝis murmurado inter la ĉeestantoj, kiuj moviĝis kaj puŝis por rigardi min, sidantan muta pro mirego. Sed ankoraŭ neniu parolis. Kamparanoj ne haste kondamnas. Ili estis brulema tindro, sed la siliko ankoraŭ ne estis almetita.

“Kaj eĉ pli nigra,” diras Grimble. “Sed unue Sinjorino Sakristiano kaj Tivvyriah Sakristiano stariĝu kaj diru per unu vorto ĉu tio estas vera. Nun diru. Ĉu jes, ĉu ne?”

“Jes!” ili duope diris.

“Nu kial mortis en la akvo tiu sensaĝa junulino Jancis Beguildy kaj ŝia povra infano? Kiu estis sola kun ili en la domo kiam ĝi okazis? Prudence Sarn! Kial Jancis ĉagrenis la sorĉistinon? Ĉar ŝi sciis multon. Ŝi sciis pri la diablaj artifikoj faritaj de ŝia patro kaj la sorĉistino. Kaj ĉar ŝi ne havis monon, ŝi venis minacante kaŭzi skandalon se ŝi ne ricevos multan monon, kaj tion Prudence Sarn rifuzis doni. Do, kiam neniu ĉeestis escepte de tiu febla, delikata etulino, devanta prizorgi sian bebon, kaj Pru Sarn kiu estas forta kiel viro, Jancis Beguildy mortis en la lago.”

Denove aŭdiĝis murmurado, sed necesis pli ol la morto de la filino de la jam suspektinda sorĉisto por aktivigi ilin.

“Sed poste estis pli malbona ago,” diris Grimble. “Kiam Sarn amindumis je Tivvyriah, tio ne plaĉis al lia fratino. Ŝi volis resti mastrino. Ŝi ne volis alian virinon en la domo. Ŝi jam forigis sian patrinon pro tio. Jes. Ŝi preferis havi neniun fraton ol havi edzigitan fraton.”

Suspiro trairis la amason, kiu certe nombriĝis tricent animojn, ĉar la foiro estis granda. “Kion ŝi faris?” Grimble daŭrigis, kaj la malamo en liaj okuloj kiam li rigardis min estis terura. “Nu, kiam la krepusko venis kaj la nebulo leviĝis, dum Sarn ĉerpadis akvon por la brutoj, ŝi enpuŝis lin, kaj post tio ŝi forremis en la boato por trompi Sakristianon, kaj ŝi teruris la infanojn de Muelisto tiel ke ili ne kuraĝis raporti la veron.”

Li atendis dum minuto por ke ĉiuj komprenu. Poste li diris— “Leporfrapita! Sorĉistino! Trifoje murdistino!”

Tuj Hutlet ekmuĝis— “Ne permesu ke sorĉistino vivu!”

La siliko estis metita al la tindro. Sonis ululo. Oni kriis— “Surtretu ŝin!”

“Ŝtonumu ŝin!”

“Ŝi dronu!”

Troviĝis neniu por defendi min, krom kelkaj kiuj ne povis aŭdiĝi. Sakristiano jam hejmeniris. Li estis justa viro kaj mi opinias ke li apogus min. La plejmulto de la ĉeestantoj estis el aliaj regionoj. Kelkaj estis nek por nek kontraŭ mi.

Felena puŝis antaŭen sian edzon, postulante ke li subtenu min, sed oni kriis— “Ankaŭ ci mem riskas kondamnon, paŝtisto!” “Kiel ci pagas la terluon?”

Ili antaŭensvarmis je mi kiel la leviĝo de vintra inundo. Ili irigis kelkajn al la kirko por elporti trempilon. Kaj ankoraŭ muĝadis la voĉo de Huglet.

“Ne permesu ke sorĉistino vivu!”

Mi ja kredas ke mi svenis pro teruro, ĉar mi konsciis neniom pli, ĝis mi sentis la fridan akvon, kaj senspire malsubis, sentante la ŝnurojn kiuj ligis min al la trempilo kaj aŭdante la muĝadon de Huglet, kies voĉo similis al la bruego de iu granda demono.

Ĉapitro 7:

Malfermu pordojn ĉielvaste, Lasu l’ reĝon alrajdi gaste.

Mi rekonsciiĝis, kaj apertis miajn okulojn, demandante min kio estas tiu laŭta tretado, kaj pensante ke Bendigo liberiĝis. Sed mi memoris ke Sakristiano forkondukis Bendigon, do mi penis vidi kio povas esti, ĉar la ĉarĉevaloj jam estis rekondukitaj al Plashbieno por tiu tago. Mi sorrigardis, kaj tuj mi kredis ke certe mi mortis kaj nun estas en Paradizo.

Sobrigardante al mi de sia ĉevalo, kun okuloj tiom vivardaj ke mi kredus ke li amas min, se mi ne estus alie konvinkita, estis neniu alia ol Kester Woodseaves. Li aspektis pli olda, iomete, kaj la konturoj de lia vizaĝo estis eĉ pli klaraj ol antaŭe, kvazaŭ lia animo pliĉizis ĝin. Koncerne liajn okulojn, la tuta lumo de Ĉielo estis en ili, kun agrabla subsugesto de la antikva Adam 67 . Ili rigardis min de la kapo ĝis la piedoj, kaj mi sereniĝis. Aĥ! ligite al trempilo en tiom mizera situacio en kia neniu sin respektanta virino volus esti vidata de iu viro, kaj nepre ne de sia amato, mi tamen trovis trankvilon. Nenio ĝenis min. Nenio ĉagrenis min.

Kester ĉeestas. Kester regas la situacion. Kio povus aflikti min?

Tia estis mia fido, ke kvankam pli-malpli tricent homoj kontraŭis min, kaj nur Kester defendas min, tamen mi sciis ke mi estis ekster danĝero. Mi povintus turni min sur mian flankon kaj endormiĝi sur tiu trempilo kvazaŭ ĝi estus lanuga lito, tiel trankvila estis mia menso.

“Nu!” finfine li diras, “nu, Pru, mia kara, vi estas en malbona stato!”

Kaj li iom ridetis kvazaŭ dirante “Sed ne restos tiel.”

“Ja mi estas,” mi respondis kaj mia voĉo tremegis pro ĝojo, “en tre malbona stato, Kester Woodseaves.”

67 Laŭ popoltradicio, Adam, laŭ la Biblio la unua homo, estis unue perfekta, plejbela persono.

Li ĉirkaŭrigardis kaj pergeste alvokis Felenan. Ŝi alkuris kvazaŭ sklavino.

“Bonvolu malligi,” li diris indikante la ŝnurojn.

Farante tion ŝi flustris — “Ne gravas kion ili faros kontraŭ min. Mi obeos lin. Viro por kiu oni volonte mortus.”

“Ĉu estas iu sufiĉe amika ke li tenos mian ĉevalon?” li demandas.

Callard kriis— “Mi faros tion kun bonvolo.”

Antaŭ ol elseliĝi, Kester ĉirkaŭrigardis kaj diris— “Nu, klare ke vi bele amuzis vin! Antaŭe per blanka boveto.

Nun per virino pli blanka ol lilio. Mi bone scias kiu instigis vin!”

Kelkaj kapklinis sed la plej multaj koleris ĉar li ĉesigis la amuzon.

Kester iris al Grimble.

“Mi kaj vi jam antaŭe konfliktis, Grimble,” li diras. Vi estas tro malinda kaj elturniĝema por esti viro. Se ĝenas vin mia traktado, vi rajtas lukti kun mi laŭ via plaĉo. Sed vi estas nur ridindaĵo. Via nazo estas tro longa, Grimble. Ĝi entrudiĝas en ĉies aferojn.”

Kaj je tio li pugnobatis la nazon al Grimble, kaj Grimble muĝegis poltrone, ĉar li estis tute malkuraĝa, kaj la ĉeestantoj ne povis ne ridi.

Poste Kester iris al Huglet kaj diris— “Vi certe ne kaŝas viajn celojn. Vi faras nenion sekrete. Mi povis aŭdi vin kriaĉi eĉ ĝis Plash. Ĉu vi luktos?”

Nu kvankam li estis tre granda, Huglet ne volis lukti. Li ŝin- ŝanceliĝis, ĉar li sciis ke Kester estas tre lerta luktisto. Sed multaj rigardantoj sciis nenion pri Kester, kaj ne gravus al ili se ili ja scius, ĉar ili nur volis agrablan tagon da amuzo. Tion Kester antaŭsupozis.

“Luktado!” ili kriis, denove bonhumore. Sed kion ili celis neniu povus scii.

“Horahura!” krias olda Callard, frenezeta pro ekscitiĝo, kaj la infanoj, vidante Kesteron kaj memorante siajn lecionojn, modeste metis la interplektitajn manojn sur la stomakojn kaj ĉantis— “Taŭroludado estas fia,” kio ridigus min se mi ne tiom maltrankviliĝus pri Kester.

“Arenon! Faru arenon!”

“Aĥ, amikoj, jen agrabla, glata peco de herbaĵo,” diras Kester, indikante lokon apud la akvo. Do tie ili faris arenon. Kester demetis siajn jakon kaj veŝton, kaj nevolante same agis Huglet.

Haste oni faris vetojn. Ili komencis lukti. Mi kredis ke Huglet frakasos ĉiujn ostojn en la korpo de Kester, sed ne! Kester estis hardita kaj sperta luktisto, kaj kiam ajn Huglet firme tenis lin, li sukcesis liberiĝi, preta rekomenci. Du-trifoje Huglet malantaŭen puŝis lin ĝis lia ŝultro preskaŭ tuŝis la teron, sed ĉiun fojon li liberigis sin abrupte kaj subite, tiel ke li ne perdis poenton.

Tutdume mi timegis ke Huglet per sia granda forto rompos la dorson de Kester, kaj mi povis vidi ke tio multege plaĉus al li, ĉar li forgesis ĉion krom malamon al la viro kiu dufoje forprenis de li amuzon. Mi demandis min kial Kester ne penas faligi lin per ia ruzo, sed Felena flustris— “Li celas ion, tiu Teksisto. Li ial atendas.”

Tutdume Kester movetis sin pli kaj pli proksimen al la akvo, kaj mi miris pri tio, ĉar la koto tie estis tre glitiga.

Kaj subite en nur momento ĉio okazis. Sed kiel ĝi fariĝis mi ankoraŭ ne scias. Kester diras ke li uzis novan ĵeton kiun li lernis en la urbo. Nu, dum palpebrumo Huglet estis ĵetita ne nur sur la teron sed tute en la akvon. Li eniris kapantaŭen, kaj kiam li malfacile baraktis el la ŝlimo en kiun li iris tutkorpe, kaj la koto estis tre glueca, ĉiu tiel laŭte ridegis ke li paliĝis. Efektive estis komike. Muelisto, kiu staris apude, ridetis la unuan fojon laŭ la memoro de ĉiuj, kvazaŭ li volis diri “Jen alia kato en la akvo!”

Kester staris senmove dum minuto, kaj pezege spiris por retrovi spiron. Poste li prenis la rimenojn de Callard, metis piedon en la ingon, kaj surseliĝis.

“Volonte,” diras Felena softe, “mi estus sur tiu selo antaŭ vi, Teksisto.”

Ankoraŭ mi ne vidis adoradon kia tiu en ŝiaj verdaj okuloj.

Sed li tute ne atentis ŝin.

“Pru!” li diris.

Mi stariĝis.

“Dum la rikolto ĉe Sarn, ĉu mi diris ke devas esti alveni aŭ forteni?’”

“Alveni.”

Mi nur povis flustri.

“Do alvenu, Pru Woodseaves.”

Li klinis sin. Li metis siajn brakojn ĉirkaŭ min. Li levis min al la selo. Estis samkiel en mia sonĝo. Kaj samkiel en tiu sonĝo, Felena rigardis petege, kaj li ne atentis ŝin, kaj la bruo de la homoj silentiĝis, la ridado kaj malbenoj de Huglet kaj Grimble, la aplaŭdo de la Callard-infanoj, kaj la alta voĉo de Avĉjo Callard kiu rakontas pri luktokonkurso okazinta antaŭ preskaŭ cent jaroj. Ĉio silentiĝis en la serena aero. Restis nur la vespera vento kiu levis siajn branĉojn kiel amanto levanta la longajn harojn de sia amatino.

“Ĵig, olda ĉevalo’!” diras Kester, kaj ni galopadis direkte al la blupurpuraj montoj.

“Sed ne!” mi diris. “Devas esti forteni, Kester. Vi devas edzinigi knabinon kia lilio. Jen mi estas leporfrapita!”

Li rifuzis aŭskulti. Li rifuzis disputadi. Nur kiam mi longe pledis kontraŭ min mem, li abrupte haltigis sian ĉevalon, kaj sobrigardante en miajn okulojn li diris— “Ĉesu tiaj tristaj vortoj! Mi jam elektis mian peceton de Paradizo. Ĝi estas sur via brusto, mia kara konatino!”

Kaj dirinte tiun vortojn li klinis sian belan kapon kaj kisis min trafe sur la buŝo.

· · · · · Nun finiĝis la historio de Prudence Sarn.

GLOSOJ

*’bako = tabako.
basa = malalta. (PIV)
*dafodandilo = dafodilo. (Misprononco.)
*displui = disputi. (Misformo de la vorto.)
*domne = damne. (Eŭfemismo.)
dura = malmola. (PIV)
febla = malforta. (PIV)
frida = malvarm(eg)a. (PIV)
jadi = je Dio. (Eŭfemismo.)
ĵig! = antaŭen! (Dirata al ĉevalo.)
frida = malvarma. (PIV)
kirko = preĝejo. (PIV)
*konkro = konko. (Interkonfuziĝo de la vortoj konko kaj konkero.)
kurta = mallonga. (PIV)
lanta = malrapida. (PIV)
leĝera = malpeza. (PIV)
liva = maldekstra. (PIV)
olda = maljuna, malnova. (PIV)
povra = kompatinda. (PIV)
*reŭmamismo = reŭmatismo.
*riko = rikolto.
skoldi = riproĉadmoni. (PIV)
sob = malsupren. (PIV)
sor = supren. (PIV)
tarda = malfrua. (PIV)
*terpo = terpomo.
trista = malfeliĉega. (PIV)
*ulumo = ulmo.
*Vorto kreita por Veneno Kara.

PROKSIMUMA PRONONCO DE LA ANGLALINGVAJ VORTOJ

Anne: an
Bendigo: bendigo
Blackmere: blækmje
Brampton: bræmten
Callard: kælad
Camperdine: kæmpedajn
Donald Broadribb: danld brOdrıb. (Usona prononco)
Dorcas: dokes
George: ĝoĝ
Gideon: gıdjen
Grace Kirkwood: grejs kıekwed (w estas simila al ŭ)
Jancis Beguildy: ĝansıs bgıldi
John Milton: ĝon mılten
Lullingford: laliNfed (N vidu eksplikon sube)
Mary Webb: mari web (w simila al ŭ)
Moll: mol
Nicholas: nıkelıs
Outrack: aŭtræk
Plash: plæŝ
Polly: poli
Prudence: prudens
Sammy: sæmi
Sarn: san
Shopshire: ŝropŝıe
Staffordshire: stæfedŝıe
Sukey: suki
Timothy: tımeøθi (θ kiel
Hispana c. Varianto de t)
Tivvy: tıvi
Tivvyriah: tıviraje
Toby: tobi
Towser: taŭze
Trevor Steele: treve stil
Waterloo: wotelu (w simila al ŭ)
Worcester: wuste (w simila al ŭ)
La simbolo e indikas ke oni prononcu duonsilabon sed kun neklara vokalo.
La simbolo æ indikas vokalon meze inter a kaj e (iomete similan al la Franca a).
La simbolo N indikas konsonanton formitan el n sed kun la gorĝo duone fermita kvazaŭ sekvus g.
La simbolo ı indikas tre mallongan i.
Akcentu ĉiam la unuan silabon.
Nomoj ne en la listo estas prononceblaj kiel normalaj Esperanto-vortoj.
Listo kompilita laŭ konsiloj de Trevor Steele.