Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Kastelo de Prelongo

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

Partoj

Pro longeco la teksto estas aŭtomate dividita en la jenajn partojn:

  1. ANTAŬVORTO
  2. ĈAPITRO UNUA
  3. ĈAPITRO DUA
  4. ĈAPITRO TRIA
  5. ĈAPITRO KVARA
  6. ĈAPITRO KVINA
  7. ĈAPITRO SESA
  8. ĈAPITRO SEPA
  9. ĈAPITRO OKA
  10. ĈAPITRO NAŬA
  11. ĈAPITRO DEKA
  12. ĈAPITRO DEKUNUA
  13. ĈAPITRO DEKDUA
  14. ĈAPITRO DEKTRIA
  15. ĈAPITRO DEKKVARA
  16. ĈAPITRO DEKKVINA
  17. ĈAPITRO DEKSESA
  18. ĈAPITRO DEKSEPA
  19. ĈAPITRO DEKOKA

ANTAŬVORTO

Kastelo de Prelongo estas la unua romano verkita originale en esperanto. En 1957, okaze de la 50-jara jubileo de ĝia apero, Avoto skribis en Norda prismo:

“... la jaro 1907 estis la centro de agema disflora epoko en nia historio, speciale en Francujo kaj Britujo.

Oni povus nomi plurajn gravajn eventojn de tiu jaro, kaj samtempe citi diversajn opiniojn pri ilia relativa graveco. Sed laŭ literatura vidpunkto, ekster ĉia dubo, la plej signifa infano de 1907 estis la unua originala esperanta romano — Kastelo de Prelongo, de D-ro Henri Vallienne.

Por taksi la valoron de tiu ĉi libro rilate la evoluon de nia literaturo, necese estas superrigardi la tiaman situacion per la okuloj de Vallienne mem.

La tiama verkanto havis nur tre malgrandan provizon da studmaterialo. Krom dekkelkaj verkoj — precipe tradukaj — de Zamenhof, Grabowski, Devjatnin, Kofman, kaj du-tri aliaj adeptoj, fidindaj kaj imitindaj ekzemploj estis raraj. Eĉ la Krestomatio ekzistis nur kvar jarojn.

La Esperanto-scianta publiko, kiun ni nun kalkulas per centmiloj, tiam konsistis nur el centoj. Nia tuta literaturo, inkluzive je lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, enhavis proksimume tricent librojn. El tiuj granda parto eldoniĝis je propra risko de la verkintoj, kaj rezultigis preskaŭ ĉiam malprofiton.

Kia homo do estis tiu Vallienne, kiu kuraĝe dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano — ĉirkaŭ 150 000 vortoj — en tia malfavora medio? Nia scio pri li estas ja tro magra. Pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj, kaj ni malbone servas al postaj generacioj, ne serĉante kaj arĥivante ilin, antaŭ ol perdi ĉiujn konintojn aŭ parencojn. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, Henri Vallienne estis franca kuracisto, naskita en Saumur 19/11 1854, kaj mortinta en Malakoff, apud Parizo, 1/12 1908, do nur 54-jara. Li ne ekkonis Esperanton ĝis 1903, tial nian movadon li servis nur kvin jarojn. Sed kia fekunda jarkvino! Dum tiu mallonga tempo li faris veran tradukon de Eneido de Virgilio; verkis du romanojn — Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li? (ĉ. 130 000 vortoj); eseon pri Evolucio de la religia ideo; tradukojn de Paco kaj milito de Richet, Manon Lescaut de Prevost, Margot, novelo de Musset, kaj du komedioj de sama aŭtoro: Kaprico kaj Oni neniam pri io devas ĵuri, ankaŭ Aventuroj de Telemako de Fenelon, kaj La metamorfozoj de Ovidio. Krome li kontribuis abunde al tiamaj esp. gazetoj. Oni povas nur konjekti, kiom nia literaturo estus ŝvelinta, se li estus restinta ĉe ni ankoraŭ dudek jarojn! Sed tio ne estas la fina mezuro de lia agemo, ĉar en aprilo 1905 lin frapis kormalsano, kaj de tiam li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apogseĝon. Tia triumfo kontraŭ malfeliĉa sorto devus esti ekzemplo al ĉiu samideano.

La Enciklopedio silentas pri liaj gepatroj kaj frujaroj, kaj ne mencias edzinon aŭ infanojn. Tamen krom fotografa portreto ĝi citas jenan priskribon faritan de Bourlet: “altkreska, fortika, larĝŝultra viro, kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro; en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.” Ni povas dedukti aliajn trajtojn de lia karaktero per zorga studado de liaj verkoj. Ekzemple li montras la kulturintan observemon kaj precizon de ĥirurgo, kaj la kristalan logikon tiel karakterizan de la franca pensmaniero. Li ankaŭ lasas nin suspekti, ke al li ne estis tute fremdaj, precipe en lia junaĝo, la kutimaj deliktoj de lia epoko. Iom mankas ĉe li tiu sento de humuro, kiu iluminas la paĝojn de DickensDumas, kaj liaj priskriboj de lokoj, urbaj aŭ kampaj, ne pentriĝas per tre poeziaj koloroj. Tamen ofte evidentiĝas intua komprenemo pri la psikologio de liaj geaktoroj; kun egala facileco li konturas la plej delikatajn sentimentojn kaj la plej krudajn pasiojn.

Resume oni povas aprezi lin sagaca, praktika, laborema, decidema, interne sentema kaj bonvola, sed ekstere severa kaj necedema. Se iu samideano kiu konis lin bonvole komunikus al nia estimata redaktoro konfirmon aŭ malkonfirmon pri tio, aŭ pluajn detalojn pri lia vivo, tiu sendube meritus dankon de niaj posteuloj.

Nu, ni radiu atenton al la libro mem: Kastelo de Prelongo. Mi legis kaj aŭskultis tre diversajn opiniojn pri ĝi. Mi ankaŭ mem dufoje trastudis ĝin, kaj mi proponas propran sendependan aprezon.

Kiel romano, juĝata laŭ alta literatura kriterio, ĝi ne pretendas trudi sin en la rangojn de klasika mondliteraturo. Oni sentas, legante ĝin, ioman bedaŭron, ke Vallienne ne dediĉis siajn talentojn al pli inspiraj temoj.

Tamen kiel unuafoja eksperimento en tute nova medio, oni estas devigata admiri ĝian kompetentecon. La rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo. La lingva stilo estas simpla kaj flua, kun ne multe da francismoj, kaj sufiĉe preciza por teni la intereson eĉ de nesperta leganto. Eble la vortprovizo ne estas tiel abunda kiel tiu de pli modernaj libroj en nia lingvo, sed ĝenerale ĉiu vorto estas zorge elektita kaj ĝuste uzata. El la vidpunkto de beletra arto, la libron makulas kelkaj nenecese erotikaj paragrafoj, kaj foje la situacioj estas tiel melodramaj kaj neverŝajnaj, ke ili tro streĉas la kredemon. Aliparte, la roluloj estas klare desegnitaj, kaj kondutas konstante kaj kompreneble de la unua paĝo ĝis la lasta. La agado estas rapida, kaj ne permesas al la atento vagi.

( ... ) Sendube multe da pli bonaj romanoj ekzistas en naciaj lingvoj; Vallienne estis nenia BalzacTolstoj. Sed kiel unua provo en la internacia lingvo, ĝi estas sufiĉe atentinda por meriti la renomon, kiun kredeble donos al ĝi estontaj generacioj de gesamideanoj. La eldonistoj estis Hachette kaj K-io el Parizo, kies altruisma apogo netakseble akcelis la burĝonadon de nia frutempa literaturo. La presisto, Paul Brodard el Coulommiers, meritas laŭdon pro lia ne malgranda laboro, ĉar la preseraroj estas tre malmultaj.

Kompreneble la tuta eldono estas delonge elĉerpita, sed ĉu oni povas esperi, ke ĉi tiu historie signifa verko estu baldaŭ represata, por la edifado de hodiaŭaj kaj morgaŭaj esperantistoj?”

Nu, jen ĝi estas, lingve fidela reeldono; nur evidentaj preseraroj estas korektitaj kaj la interpunkcio estas parte ŝanĝita, iom pli konsekvenca. Pluraj tiutempaj esprimoj estas nuntempe eraraj — ne forgesu tion legante la libron!


ĈAPITRO UNUA

Nu, Eŭlalio, ĉu vi ekvidas ion?

— Ne ankoraŭ, panjo.

— Kaj vi, Josefino, vi, kiu havas bonajn okulojn?

— Mi vane ilin malfermegas; mi vidas nenion, sinjorino Heleno.

— Mi esperas, ke li ne preterlasis la vagonaron.

— Nekredeble: sur sia depeŝo li skribis, ke li eniras en vagonon.

— Tamen, ekkriis kolertone sinjorino Heleno, jam de du horoj eliris Ludoviko kaj Andreo. Sufiĉas tri kvaronoj da horo por iri ĝis la fervojo. Do, de longa tempo, ili devus esti ĉi tien alvenintaj.

— Verŝajne la vagonaro malfruiĝis. La tri virinoj, sinjorino Linŝardo, ŝia bofilino, kaj bokuzino kompate akceptita, starante meze de la blanka vojo, tenante siajn manojn super siaj okuloj kiel ŝirmilon, atentegis senpacience al la dezirata veturilo, kiu ne alvenis.

Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo.

— Fine, diris Eŭlalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; ĉar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edziniĝo, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.

— Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feliĉo por mi, kiam mi vin kisados.

— Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. Ĉu mi vin gastigis, kiam vi kuŝis sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rostaĵon.

Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde ĉagreniĝanta. Heleno murmurante daŭrigis:

— Mi esperas, ke tiu malriĉulino ne haltigos la antaŭeniradon de miaj projektoj per ŝia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontraŭstaras, feliĉe. Se ŝi ne marŝos rekte, ŝi scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.

Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj Eŭlalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutrigonta tagmanĝo, kiu prepariĝis en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, ŝi rapide suprengrimpis al sia ĉambraro, por vidi ĉu ŝia novnaskito nenion bezonas. Pasante antaŭ la ĉambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, ŝi ekvidis la fraŭlinon genufleksantan antaŭ sia lito, ploregantan. Kortuŝita pro kompato, ŝi alproksimiĝis. Tuŝetante ŝian ŝultron:

— Ĉu do ĉiam vi amas lin? ŝi demandis.

— Ĉu tia demando estas ebla! balbutis la malfeliĉulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.

— Tamen vi devas kompreni ...

— Certe mi komprenas: kaj estas ĵus tio, kio min mortigas.

— Silentu: viŝu viajn okulojn. Mi aŭdas mian bopatrinon.

Efektive la voĉo malagrabla de Heleno suprenflugis tra la ŝtuparo ĝis oreloj de la du junulinoj:

— Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:

— Josefino, Josefino.

— Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.

— Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.

Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el branĉetoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn ĉirkaŭ longa trapikilo senhalte turniĝanta. Meze de la ĉambro, tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, laŭ sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.

Eŭlalio, kiu enuis, tute sola en sia ĉambro, malsupreniris en la manĝoĉambron kun sia infaneto, kiun ŝi mamnutris. Ŝi rigardis Helenon preparantan la manĝilaron:

— Ĉu mi povas vin helpi, panjo?

— Ne, filino mia, vin sufiĉe okupas via naskito. Ĝin suĉigu, por ke ĝi ne ĝenu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.

Sinjorino Linŝardo daŭrigis sian laboradon, viŝante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen’a, kiu estus paliginta pro dezirego antikvaĵiston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por ĝin aĉeti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu ĉi konsentis ĝin forlasi. Ĝi estis familia memoraĵo: kaj Linŝardoj, la plej potencaj kulturigistoj de la lando, estis sufiĉe riĉaj por pagi al si tiun artan senutilaĵon.

Ĝin oni eligis nur por grandaj familiaj festoj. Heleno, kiu fidis tre malmulte al la lerteco de sia servistaro, pri ĝi prizorgis mem, kaj ne toleris, ke iu ĝin tuŝu.

La restaĵo estis samepoka. Malnovaj kestegoj, elmetiloj, ŝrankoj, altaj seĝoj kun dorsapogiloj masivaj, tablo staranta sur ses piedoj meze de la manĝejo, faris meblaron, kiu ne estus malŝatita en la Cluny’a hotelo.

Eŭlalio rigardis per okulo malatenta sian bopatrinon, kiu aliris kaj eliris, kiam subite ŝi diris:

— Sed vi eraras, panjo, vi metas nur ok manĝilarojn kiel kutime.

— Mi scias tion, kion mi faras: mi ne bezonas observojn.

— Ho! ekkriis Eŭlalio, kiu subite komprenis; vi ne kaŭzos tian humiligon al kompatinda fraŭlino, kiu tion ne meritis.

— Mi volas al ŝi komprenigi, ke ŝi devas sin teni en taŭga loko, ke ŝi devas ne perfidi la grandajn amikaĵojn al ŝi faritajn de ni.

— Aŭskultu, panjo, diris seriozvoĉe sinjorino Ludoviko; mi kredas ke vi estas malprava. Vi malĝojigos familian feston. Viktoro amas multe Josefinon, sian infanecan amikinon: li koleros kontraŭ vi. Eble li postulos, ke vi mem remetu la manĝilaron de vi formetitan. Vi bone scias, ke mia edzo kaj paĉjo Andreo opinios kiel li. Do tia malbonaĵo nur vin malutilos.

— Je Dio! Estas tamen vera tio, kion ŝi rakontas kun sia mieno kvieta, murmuris Heleno. Viktoro estas kapabla fari tion, kion ŝi diras. Kiel ĉiam, Andreo kaj Ludoviko min kontraŭbatalos. Nu, mi submetiĝu, ĉar mi ne povas fari alie.

Ŝi remetis sur la tablon la teleron, kiun ŝi estis formetinta, kiam subite bruaj krioj aŭdiĝis. La tri infanoj de Eŭlalio alkuris en la ĉambron, kriante:

— Jen estas ili, jen estas!

— Fine, li do alvenas, ekkriis sinjorino Linŝardo, kiu rapidis al la pordo, sekvita de sinjorino Ludoviko kaj de Josefino, kies rigardo tuj aliris al kaleŝo rapide malsupreniranta la deklivon, kiu kondukas al Prelongo, normanda urbeto.

Apenaŭ la veturilo haltis, tuj el ĝi elsaltis juna oficiro, kiu sin ĵetis en la brakojn de Heleno.

— Bonan matenon, panjo!

— Mia Viktoro!

— Via vizaĝo ne ŝanĝiĝis.

— Mi ne tiel parolos pri la via. Kiel ĝi estas brunigita!

— Ĉar nur en Afriko oni vidas veran sunon. Tie ĉi ĝi estas konita nur fame.

— Nu, kaj min? Ĉu oni ne kisas min? diris Eŭlalio.

— Sed kie do estas Josefino? demandis Viktoro, kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita.

— Mi min tenas tie ĉi, malantaŭ ĉiuj aliaj, respondis timeme la fraŭlino.

— Kaj vi ne eksaltas al mia kolo! Tio estas tre malafabla. Ĉu vi scias, ke vi fariĝis treege bela?

— Vi do tiel opinias, sinjoro Viktoro, ŝi sopiris, ruĝiĝante pro plezuro.

Tamen ŝi moderiĝis: ĉar sonis ankoraŭ en ŝiaj oreloj la maljustaj riproĉoj de Heleno.

Efektive iu, kiu estus dezirinta renkonti virinon pli belan ol Josefinon, estus faronta tre longan vojiron. Altkreska, maldiktalia, portante sen ĝeno bruston belforman ne difektitan de la korseto, ŝi estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino. Certe Viktoro ne estis la unua, kiu al ŝi tion diris; sed li estis la sola, kiun ŝi aŭskultis plezure.

— Nu, ĉu oni ne tagmanĝas? ekkriis gaje la junulo, enirante en la manĝoĉambron.

— Tuj; mi alportigas la manĝaĵon, diris sinjorino Linŝardo.

Ĉiuj sidiĝis al la tablo. Heleno kontentega, nur zorgante pri la vojaĝanto, lin glutigis, kvazaŭ ŝi volus lin mortigi per sendigestego. Dum li plenbuŝe manĝegis, la juna oficiro rakontis siajn armagojn. Josefino ravegita, plenigante siajn okulojn de lia vidaĵo, siajn orelojn de la sono de lia voĉo, lasis sur sia telero ĉion, kion oni metis en ĝin. Pri Andreo, Ludoviko kaj Eŭlalio, ĉiu, pro nesamaj kaŭzoj, ne haltigis Viktoron parolantan, kaj manĝis silente.

Dum la deserto, kiam estis malŝtopita la ĉampano, Ludoviko sin levis:

— Mi trinkas, li diris, por tiu, kiun oni nomas tie ĉi la Prelonga heroo, por la oficiro kiu, malgraŭ sia junaĝo, jam faris sin fama per tridek bataloj pereigaj por Araboj, kaj kiu gajnis per sia nevenkebla maltimego, tiun stelon de kuraĝuloj, kiu brilas sur lia brusto.

— Ha! frateto, ekkriis la vojaĝanto, tremetante pro kortuŝeco kaj plezuro; vi tiamaniere min perfide ekkaptas! Sed, atentu: mi bone scios redoni moneretojn interŝanĝe de via monerego.

Sin levante siavice:

— Mi trinkas por la honesta viro, kiun liaj samlandanoj elektis kiel sian reprezentanton, por tiu, kiun ili volis speciale distingi, alligante al lia butontruo la honoran insignon, por tiu unuvorte, kies mi estas fiera esti filo.

— Nu, Viktoro, balbutis sinjoro Linŝardo, ne diru petolaĵojn. Vi bone scias, ke sen via frato neniam mi estus ricevinta tiun ordenon.

— Atendu do, paĉjo, mi ne finis. Kaj mi trinkas ankaŭ por tiu modesta frato, por tiu senlaca laboranto, kiu sciis suprenirigi la kulturarton ĝis scienca alteco, kaj kiu, malgraŭ neprotesteblaj servoj, donitaj al sia patrujo, kiel rekompenson nur deziris la senfamon.

Tiam la entuziasmo fariĝis nerakontebla. Ĉiu sin levis, kisadis sian najbaron. Fine Eŭlalio rompis la reciprokan ekscitiĝon, dirante per voĉo iom malrapida:

— Oni iru en la ĝardenon por trinki kafon. Oni sufokiĝas tie ĉi.

— Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.

La tuta familio malsupreniris al laŭbo, kiu borderigas la vojon.

Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.

De kvarono da horo, Linŝardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn suĉis sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra ĉapelo aperis supre de la branĉobarilo.

— Sed tio estas sinjoro paroĥestro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.

— Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.

— Mi petis libertempon por resaniĝo.

— Ĉu vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, ĉagrene kortuŝita.

— Ho! negravaĵo! Kuglo, kiu tuŝetis mian ŝultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paroĥestro.

— Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.

— Daŭrigu do, sinjoro Benojto; ne ĝenu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, ĉu vi ĉiam fanatike fiŝkaptas per hokfadeno?

— Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie ĉi ĉeestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tuŝos fiŝhokon. Mi ne forgesis, kiel kuraĝe vi riskis vian vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne preĝis la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min aŭskultis. Kun kia kortuŝeco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venkaĵojn. Kiam mi legis, en la ĵurnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, ŝajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj aŭ romaj heroaĵoj, kiujn al ni konigis antikveco.

— Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.

— La modesteco decas kun la kuraĝo, respondis sentence la abato, kiel ĝi decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li daŭrigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas ŝancema. Ĉar, kiam eĉ oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via junaĝo, ĉu vi ne havas du filojn, kies ĉiu patro estus rajte fiera?

— Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis Eŭlalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.

— Mi ĵus estis tion dironta, daŭrigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: “Ĉu vi konas sur tiu tero viron feliĉan?” mi tuj respondus senŝancele: Andreo Linŝardo.

— Nu, estas ĵus tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi ĉion tion ĉi: kaj mi timas.

— Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. Ĉu karaktero simila al la lia povas ĝui kviete la bonaĵojn estantajn? Vi vidas, ke ĉio lin favoras: nu, ju pli li havas kaŭzojn por esti ĝoja, des pli li ĉagreniĝas.

— Sinjoro paroĥestro, aldonis melankolie la mastro, antaŭ nelonge, dum la tagmanĝo, mi prenis el la deserto pomon supraĵe belegan. Kiam ĝi estis malfermita, mi trovis vermon, kiu manĝetis ĝian koron. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.

Heleno direktis al sia edzo rigardon tiel akran, ke tiu ĉi mallevis la okulojn kaj silentis.

La tempo pasis: la abato ne foriris. Fine, post kiam li estis rigardinta la horon sur sia larĝa arĝenta poŝhorloĝo:

— Jam la kvina, li diris. Necese estas, ke mi forkuru. Mi hodiaŭ vespermanĝas en la kastelo. Mi timus aliri nur kiam oni sidiĝos al la tablo. Tia farmaniero estus neĝentila.

— Kion oni faras ĉe la markizo?

— Nenion eksterordinaran; la samajn aferojn ol ĉiujare.

— Ĉu oni ĉiam ĉasas la cervon?

— Ĉiam. Eĉ granda ĉaso okazos en la proksima semajno. La tutan nobelaron ĉirkaŭantan oni al ĝi invitis.

Dirinte tiujn vortojn, la bona pastro prenis sian bastonon kaj sian ĉapelon, kaj ekeliris.

— Sinjoro paroĥestro, diris Viktoro, mi vin ekkondukas.

— Neutile, kapitano, mi konas la vojon.

— Ne insistu; mi volas, ke tio fariĝu.

La abato komprenis, ke la junulo deziras paroli kun li sekrete. Li sin klinis.

— Sinjoro Benojto, diris la filo Linŝardo, kiam, post kelkaj paŝoj, ili troviĝis solaj, ĉu vi kredas, ke vi ŝuldas al mi iom da dankemo?

— Vi bone scias, ke mi ne estas maldanka. Ho, jes, mi havas dankecon. Mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas okazo, kiu ebligus, ke mi ĝin pruvu.

— Tiun okazon mi al vi prezentas.

— Parolu: kion mi devos fari.

— Neniun malfacilaĵon. Tamen, se vi sukcesos, estos mi, kiu fariĝos via ŝuldanto.

— Sed parolu do: vi min igas bolanta.

— Invitigu min de la markizo al lia cerva ĉaso, en la semajno proksima.

La frunto de la paroĥestro mallumiĝis. Li tre bone sciis, ke aferon tre malfacile efektivigeblan Viktoro al li komisiis. Sed, ĉar li povis nenion rifuzi al sia savinto, li respondis:

— Ne estas facile: sed mi esperas, ke mi sukcesos. Fidu min.

— Danke, sinjoro paroĥestro, lasu min vin kisi. Kaj sinjoro Benojto foriris, tute mirigita de tia neatendita amikaĵo. Dum li supreniris paŝete la serpentiĝantan vojon, kiu kondukas al la Prelonga kastelo, la pia pastro al si rediris:

— Nu, estas tre malfacila la komisio, kiun petas de mi tiu brava junulo. Fine, mi vidos; Dio min inspiros.

Apenaŭ li transiris la flankan pordeton por piedirantoj, kiam hundego ĝoje eksaltis ĉirkaŭ li. La abato terurita singardeme alproksimiĝis la muron, altirante al siaj kruroj la faldojn de sia pastra vesto.

— Ŝafo, venu ĉi tien, tuj; kaj lasu sinjoron paroĥestron, ekkriis, el fenestro, ridanta voĉo de junulino.

Uzante la haltigan momenton kaŭzitan de tiu intermeto, sinjoro Benojto rapide eniris en la vestiblon.

La gastoj, kiuj en tiu momento loĝis en la antikva kastelo, estis nemultaj. Krom la gekastelmastroj kaj Matildo, ilia sola filino, troviĝis en la salono, en kiun penetris la abato, nur fraŭlino de Savinako, ŝia intima amikino, la juna duko Gastono de Blasano, kiu, de kvar jaroj, venis ĉiusomere pasigi en la kastelo kelkajn semajnojn, fine la grafo Frederiko de Ruvezo, iam kunlernanto kun tiu lasta junulo, nun infanteria sub-leŭtenanto, kiu, loĝante en la Milianah’a garnizono, por la unua fojo venis Prelongon.

— Ho, sinjoro paroĥestro, vi, kiu estas la akurateco mem, hodiaŭ preskaŭ malfruiĝis.

— Senkulpigu min, via markiza Moŝto: sed mi estas tute kortuŝita.

— Kio do okazis? petis amikeme la markizino.

— Viktoro revenis, sinjorino. Li ja estas tre bela oficiro. Pro tio, lin revidinte, mi sentis min tiel feliĉa, ke mi preskaŭ forgesis la horon.

En tiu momento, lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per voĉo sonora:

— Ŝia markizina Moŝto estas servita.

— Tiam, sinjoro Benojto, daŭrigis la markizino, kiam ĉiu estis sidanta, vi diris, ke tiu individuo revenis. Nu, tio ne pravigas vian kortuŝecon.

— Dio mia, sinjorino, oni ĉiam estas feliĉa, revidante heroon.

— Ho! heroo estas vorto multe tro altranga. Ĉar fine, li ne estas rasa; li havas neniun titolon. Kiam eĉ li estus plenuminta miraklojn de kuraĝo, li ĉiam restos malnobela kaj hazarda soldato.

— Sed estas komenco por ĉio, respondis naive la abato.

Pro tiuj vortoj, la ĉeestantoj ne povis deteni ekridegon tuj haltigitan. Ekparolante, la markizo ekkriis ĝoje:

— Je Dio! sinjoro paroĥestro estas tute prava, mia kara Suzano. La marŝalo Lefebvre, al kiu oni riproĉis lian mankon de prapatroj, respondis: “Sed mi mem estas prapatro”.

— Ho, vi, Raŭlo, se oni ne vin detenus, vi estus kapabla fariĝi socialisto.

— Sed feliĉe vi prizorgas pri tio, amikino karega. Tamen vi estos devigata konsenti kun mi la jenon: Vilhelmo de Prelongo, la kreinto de nia familio, estis nur hazarda soldato, kiam, dank’ al liaj heroaĵoj, Sankta-Ludoviko lin rimarkis kaj al li donis nobelecajn leterojn.

— Dio mia, mi tion akceptas: kien vi deziras alveni?

— Al tio. La iama Vilhelmo komencis antaŭ ses jarcentoj; eble Viktoro komencas hodiaŭ. Ja ekzistas diferenco nur inter datoj. Do vi bone vidas, ke sinjoro paroĥestro estas prava.

La du junuloj, kiuj sidis ĉe la tablo de la markizino, fundkore opiniis, ke sinjoro de Prelongo montriĝas iom paradoksa. Sed ili havis tro delikatan ĝentilecon por kontraŭbatali la mastron en lia hejmo. Do la okazintaĵo ne daŭris; kaj la interbabilado, fariĝinte ĝenerala, sin turnis al aliaj temoj.

Dum la kaftrinko, kiu okazis sur la teraso, la abato, kiu ne forlasis sian ideon, kaj kiu kredis, ke Raŭlo fariĝos por li firma apogo, rekomencis la atakon.

— Mi kredas, ke vi multe lin amas: ĉu mi eraras? li diris al la markizo.

— Kiun do?

— Sed Viktoron.

— Ha, jes: nu, vi ankoraŭ pensas al li. Certe mi amas tiun junulon. Unue, li estas bravulo; due, mi zorgis pri li antaŭ kelka tempo: kaj se li hodiaŭ estas alveninta al brila situacio, li al mi ĝin iom ŝuldas.

— Ho, al vi, respondis la markizino. Vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon, kiam la ministro ĵus al vi rimarkigis, ke tiu Condé’a ĝermo neniel bezonis vian protekton.

La Raŭla vizaĝo kuntiriĝis. Lia edzino aludis fariĝon, kiun li ne amis rememoriĝi. Do, por ŝanĝi la interparoladon:

— Ĉu viaj invitoj estas ĉiuj senditaj? li diris.

— Jes, ĉiuj proksimume: ĉar oni retrovas ĉiam iun forgesitan. Feliĉe mi havas ankoraŭ tutan semajnon antaŭ mi.

La paroĥestro sentis, ke la psikologia momento alproksimiĝas. La malfeliĉulo ŝajnis sidi sur dornoj. Li leviĝis, residiĝis, eltiris sian naztukon, ĝin remetis en sian poŝon, ne ĝin uzinte.

Fraŭlino de Prelongo rimarkis lian maltrankvilecon. Ŝi diris ridante:

— Kion do vi havas tiuvespere, sinjoro paroĥestro? Mi estas certa, ke Sankta-Laŭrento sur sia krado estis pli kvieta ol vi.

— Ha! fraŭlino, Sankta-Laŭrento estis subtenita de la Dia helpo, kaj li ne bezonis, kiel mi, peti de sinjorino via patrino favoron tian, ke mi tre timas rifuzon.

— Vi min tre forte intrigas. Ĉu mi povus scii tion, kion vi deziras, por ke mi fariĝu via advokatino.

— Fraŭlino, se vi konsentas procesi mian peton, ĝi de nun estas gajnita.

— Tamen necese estas, ke mi ĝin konu.

— Nu, li diris mallaŭte, mi forte dezirus, ke oni sendu inviton al Viktoro.

Post tiuj vortoj, la ridema junulino fariĝis subite tute glacia.

Ŝi respondis per tono iom malafabla:

— Ho, sinjoro paroĥestro, tion ne esperu. Ĉar de nun mi estas certa, ke mi perdos mian tempon kaj miajn parolojn.

— Kion do vi mistere konspiras? ekkriis de malproksime la markizo, sin turnante al sia filino kaj al la maljuna pastro.

— Patro mia, diris Matildo, sin levante, sinjoro paroĥestro volus invitigi al la ĉaso ... divenu kiun.

— Ĉu mi povas diveni? Eble unu el niaj najbaroj.

— Ne ... sinjoron Viktoron.

— Nu, neniam mi estus propramove tion pripensinta. Tamen mi opinias, ke vi havas tre ŝatindan ideon, sinjoro paroĥestro.

— Tiam, ĉu via markiza Moŝto konsentas? balbutis la abato, kiu malfacile kaŝis sian ĝojon.

— Nu, amiko mia, diris la markizino, ĉu ni povas postuli, ke niaj invititoj, kiuj estas ĉiuj de la plej vera nobeleco, kontaktiĝu kun sentitolita kaj senprapatra soldato? Laŭ vi, li estas prapatro; mi tion bonvole konsentas: tiam atendu, antaŭ kiam vi fariĝos lia amiko, ke lia posteularo havu sescentjaran ekzistadon.

— Brave, sinjorino, brave, interrompis la duko de Blasano, kiu ĝis nun timis, ke estus maldiskreta lia intermeto en la parolado.

La markizo konfuza eltiris sian flartabakujon, kiu lin utilis por, en embarasantaj situacioj, doni al li sintenadon.

Ĝi estis malnova kaj sankta restaĵo, datumanta de la XVIIIa jarcento. La kovrilo konservis kelkajn postsignojn de Watteau’a pentraĵo, difektita de la eluzo. Ĝin ĉirkaŭis ora rondaĵo, kiu iam enhavis diamantojn.

— La nobeleco! li daŭrigis, kiel parolante kun si. Nu, tiu tabakujo ĝin reprezentas. La Revolucio ĝin malkronigis el ĝia diamanta aŭreolo; kaj la tempo daŭrigis ĝian agon, malpurigante ĝiajn kolorojn.

Tiu melankolia pripenso ĵetis malvarmaĵon inter la ĉeestantoj. Plumba silento haltigis subite la interparoladon. Fine Matildo, por ĝin malaperigi, unua ĝin rompis.

— Sed, patro mia, ŝi diris, via juvelo estas tre facile restarigebla. Vi scias, ke miaj profesoroj opinias, eble tro indulge, ke mi sufiĉe sukcesas la kopiojn de Watteau’aj pentraĵoj. Pruntu ĝin: kaj baldaŭ tiuj difektaĵoj tute malaperos.

— Kiel vi volos, filino mia. Sed ne ĝin difektu; ĉar vi scias, ke por mi ĝi estas karega.

— Tamen, sinjorino, rekomencis la paroĥestro, vi ne diris, kiun respondon mi devas alporti al mia juna amiko.

— Respondu maltime la jenon, ekkriis triumfe la kastelmastrino: sufiĉas, ke tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando; do ili ne penu eniri perfide en la antikvan Prelongan domegon kun la kaŝata deziro ĝin poste potenci.

— Ho, via markizina Moŝto, dolore sopiris la abato, ĉu mi povas rediri tian parolon? La malfeliĉa paroĥestro havis mienon tiel ĉagrenitan, ke fraŭlino de Savinako, tuŝita de kompato, blovis al li mallaŭte:

— Respondu, ke tion oni bedaŭras, sed ke ĉiuj invitkartoj estas disdonitaj.

Tamen, aŭdinte la nomon “Linŝardo”, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:

— Pardonu, sinjorino, li diris, mi multe aŭdis en Alĝerio pri oficiro tiel nomita.

— Sed tiu estas li, estas mia Viktoro, murmuris la paroĥestro.

— La kapitano Linŝardo! ekkriis la grafo. Tiam, sinjorino, permesu, ke mi kunmetas miajn petojn kun tiuj de sinjoro de Prelongo. La famo de tiu juna oficiro estas grandega. Mi ne kredas esti malvera profeto, lin montrante kiel unu el niaj estontaj generaloj. Vi scias, ke mi montriĝas tre fiera kaj tre ĵaluza pri la nomo, kiu estas la mia; tamen mi diros: viro kiel la kapitano Linŝardo honoras la domojn, kiuj lin akceptas: kaj inter niaj nobelaj sinjorinoj troviĝas neniu, kiu ne estus fiera, lin havante kiel kavaliron.

— Sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn. Neniam mi aŭdis homon de nia societo parolantan pri li per tiel entuziasmaj vortoj.

— Neniam oni estas profeto en sia lando, rimarkigis la abato.

— Tiam, amikino kara, kion ni decidas? petis Raŭlo.

— Faru tion, kion vi volos, sopiris Suzano, kiu sentis sin venkita.

Senprokraste letero estis skribita. Oni ĝin komisiis al la abato, kiu volis ĝin tuje forporti, ĉar li timis, ke la markizino ŝanĝos sian decidon.

La morgaŭan matenon, dirinte sian meson pli rapide ol kutime, sinjoro Benojto frapis sur la pordon de Andreo. Estis Viktoro mem, kiu ĝin malfermis.

— Venko! mia kara infano, ekkriis la paroĥestro, svingante triumfe la deziritan karton.

— Ĉu vi sukcesis?

— Legu mem.

— Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortuŝeco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.

— Ĉu vi kredas?

— Mi eĉ aldonos, ke ĉiuj fortikaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.

— Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu ĉion faris.

— Konfesu, ke vi ĝin iom helpis.

— Ne, mi certigas. Ĝi evidentmaniere montriĝis, pere de juna infanteria sub-leŭtenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.

— Ja, diris Viktoro serĉadante en sia memoro, ŝajnas, ke mi aŭdis tiun nomon ie.

— Nu, la markizino ŝanceliĝis, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel laŭdege, ke ŝi tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin senŝancele inviti.

La paroĥestro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur ĉar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.

— Nun, li daŭrigis, ĉar mi sukcesis mian komision, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?

— Neniel. Mi eĉ intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne taŭgas por interbabilado. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn?

— La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. Ĉar ni estas en semajno, mi havas ĝis vespero neniun okupon.

— Nu, ni supreniru el mian ĉambron. Tie neniu nin ĝenos.

La Viktoran ĉambron apartigis el tiu de Josefino muro sufiĉe dika: sed komunika pordo iam ekzistis inter la du ĉambroj. De multaj jaroj tiu pordo estis fermita, eĉ najlita, kaj, sur ambaŭ flankoj, ĝin kaŝis mebloj, por ke estu neebla ĝia malfermiĝo.

Pro la hieraŭaj kortuŝecoj, suferis la junulino fortan kapdoloron. Ŝi pasigis plorante pecon de la nokto, kaj, ĉar la dormo ŝin venkis nur dum la ekmateno, ŝi malfrue ellitiĝis. Ŝi finis sian vestadon kaj ekmalfermis la pordon por eliri, kiam ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron, kiu pasis antaŭ ŝi. Rapide ŝi reeniris malantaŭen, refermis senbrue la pordon, sidiĝis sur seĝon kaj ekpensis:

— Viktoro kaj sinjoro Benojto kune. Li lin kondukas al sia ĉambro. Tre grava certe estas la afero, kiun li baldaŭ rakontos. Eble mi ekfaros tre kulpan agon: sed, nu! mi volas scii.

Tre zorgeme ŝi formetis la tualettablon, kiu kaŝis la komunikan pordon, eltiris la ŝlosilon, kiu feliĉe troviĝis sur ŝia flanko, alproksimigis sian orelon kontraŭ la serurtruon, kaj atendis.

Alveninte en sian hejmon, Viktoro prezentis seĝon al la paroĥestro. Kiam ili ambaŭ sidis,

— Eble vi demandis vin, li diris, pro kia celo mi laboradis tiel persiste, mi ĉiumomente riskis mian vivon tiel maltime, fine pro kia kaŭzo mi volis, ke mia nomo fariĝu fama.

— Sed ĉiam mi pensis, ke ĝi estis pro gloramo ... pro nobla gloramo, aldonis sinjoro Benojto sin reprenante.

— Vi eraras. La gloramo kuŝas nur flanke: ja neniu estas pli modesta ol mi. Ne, aldonis laŭtege la kapitano, ĝi ne estas pro gloramo, sed pro virinamo.

— Pro virinamo! ripetis la maljuna pastro miranta.

— Jes. De multaj jaroj, mi sekrete kaj fundkore amegas la plej belan, la plej ĉastan, la plej perfektan junulinon, kiun la tero ĝis nun portis. Sed estas aŭ prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla frenezaĵo. Nu, tiun interspacon mi ĵuris, ke mi malaperigos. Hodiaŭ mi kredas, ke mi sukcesis.

— Tiun junulinon ĉu mi konas? interrompis naive la bona paroĥestro.

— Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, ĉu vi ne divenis, ke mi parolas pri fraŭlino de Prelongo?

— Pri Matildo, pri la filino de la markizo?

— Jes, pri ŝi, sinjoro paroĥestro. Ĉar mi ne povis ŝin malsuprenirigi ĝis mi, mi volis min suprenirigi ĝis ŝi. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. Ĉar la glavo nobeligas. Ĝi sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. Ĉu vi opinias, ke mi estis malprava?

— Mi tion ne diras: ĉar kontraŭe ... Subite la abaton interrompis malsonora bruo, kaŭzita de peza objekto falanta en la apuda ĉambro.

— Daŭrigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontraŭe ...

— Ha, jes: mi diris kontraŭe la markizo vin multe ŝatas: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo, kiun ŝi trovas tro ... kiel mi dirus?

— Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.

— Jes, la vorto estas ĝusta: sed ili timis vin ĉagreni. Do nur via nomo malplaĉas al ŝi; ĉar ŝi deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de ŝia animo, viaj indoj multe ŝin allogis; sed tion ŝi ne volas konfesi. Pri Matildo ...

— Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortuŝe, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvazaŭ li volus diveni parolojn antaŭ kiam ili eliros.

— Ho! la ĉarma infanino estas tro virta, tro pia kaj precipe tro bone edukita por malkonsenti edzinigon, kiun dezirus ŝiaj gepatroj.

— Tiam vi konsilas, ke mi risku mian peton?

— Tute. Mi estas certa, ke gesinjoroj de Prelongo inter si ĝin diskutos; sed fine ili ambaŭ ĝin akceptos. Kaj ili estus pravaj; ĉar ili malfacile trovus bofilon, kiel vin. Pri vi, mia kara infano, lasu min vin gratuli pri via elekto, kaj admiri la intencojn de la Providenco, kiu metis tiun junulinon sur la vojon de via vivo, por ke ŝi fariĝu tiu dia stelo, kiu jam vin direktis, kaj kiu vin poste kondukos al la plej brila estonteco.

Post tiu paroladfino, kiu ne estus maltaŭga en lia preĝeja katedro, la bona paroĥestro sin levis, malfermis la pordon kaj eliris, skuante siajn fingrojn ankoraŭ rigidajn pro la fortika manpremo, kiun Viktoro al li donis, kaj en kiun la junulo metis sian tutkoran dankemon.

Malsuprenirinte en la manĝoĉambron, la kapitano trovis sian patrinon, kiu diris iom maltrankvile:

— Ĉu vi vidis Josefinon, tiumatene?

— Ne, panjo, ne ankoraŭ.

— Strange! Ŝi ne malsupreniris. Mi kredis, ke ŝi babiladis kun vi: pro tio mi ne malkvietiĝis. Sed nun mi miras. Mi demandas min; kion tio signifas?

— Se vi suprenirus al ŝia ĉambro?

— Vi estas prava; mi iras al ĝi.

En tiu momento, la junulo sentis tremeton trakurantan tra liaj membroj. Li rememoriĝis la malsonoran bruon, kiu interrompis la abaton. Kontraŭvole li timis.

Subite li aŭdis la voĉon de Heleno krianta:

— Viktoro, Viktoro, tuj supreniru.

Per tri saltegoj la junulo troviĝis supre, kaj eniris en la ĉambron de sia amikineto.

Ŝi kuŝis sur la lito, rigida. Ŝia vizaĝo senkolora havis la flavan palecon de la kandelega vakso. Ŝi tenis ankoraŭ en siaj krispiĝantaj fingroj malgrandan boteleton. Post longa penado, Viktoro fine malfermis la manon de la junulino. Alproksimigante al la fenestro la boteleton el blua vitro, li legis tiun surskribaĵon: Laudanum de Sydenham.

— La malfeliĉulino, li ekkriis, ŝi sin venenigis. La kapitano tiel ofte troviĝis en antaŭpostenoj, funde de la dezerto, vidante ĉirkaŭ si siajn soldatojn, kiuj falis mortantaj aŭ vunditaj, ke li lernis preskaŭ senvole iom da kuracarto. Ne ŝanceliĝante, li malfermetis la korsaĵon de sia kuzino; poste, apogante sian orelon sur ŝian bruston:

— Ŝi vivas ankoraŭ, li diris: eble ŝi estas revivigebla. Mi ekkuras por venigi la kuraciston.

Kiam la junulino, kaŝita malantaŭ la pordo, aŭdis la konfeson de tiu amo, kiun ŝi suspektis, kvankam ŝi ne estis certa pri ĝi, ŝi sentis ke nubo pasas antaŭ ŝiaj okuloj; ŝiaj kruroj ŝanceliĝis; ŝi falis. Sed, ĉar ŝia kapo fortege frapiĝis kontraŭ la tualettablon, la doloro rapide ŝin eltiris el ŝia sveno. Denove ŝi penis aŭskulti; sed ŝiaj oreloj tiel zumis, ke ŝi povis aŭdi nur konfuzan bruon. Tiam ŝi leviĝis kun sovaĝaj okuloj, kun ŝaŭmo sur la buŝo, kunpremante sian bruston per siaj brakoj en gesto de neesprimebla doloro, murmurante tiun solan vorton:

— Morti! morti! Antaŭ ok tagoj, pro negrava malsanaĵo, la kuracisto al ŝi ordonis laŭdanumitajn kataplasmojn. Ĉar ŝia malsaneto ne daŭris, ŝi zorge metis en sian komodon la malgrandan boteleton ankoraŭ trikvarone plenan.

Per aŭtomata ekmovo, ŝi ĝin prenis, sin ĵetis sur sian liton, kaj plengorĝe englutis la mortigan fluidaĵon.

Kiam la doktoro alvenis, li ĝentile elirigis la kapitanon kaj petis ke oni senvestigu Josefinon. Post unu horo da energiaj frotadoj, li plezure konstatis, ke denove la sango fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank’ al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:

— La danĝero estas nun tute forpelita: ŝi bezonas nur iom da ripozo.

Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri ŝia farto, la malesperintino estis tute resanigita. Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin mallaŭte kulpigante: ĉar ŝi sentis, ke ŝiaj hieraŭaj maljustaj riproĉoj estis ebla kaŭzo de tiu pereiga determino.

— Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. Ĉu vi povus lasi nin solaj? Sinjorino Linŝardo, kiu, post tiaj fariĝoj, timis la sekvojn de tro intima parolado, daŭrigis siajn al- kaj eliradojn tra la ĉambro, ŝajnante mastrumi ĉi tie kaj tie, kvazaŭ ŝi estus neniel aŭdinta.

— Patrino, ripetis la kapitano laŭtiganta sian voĉon kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.

Kvankam tiu frazo ne estis malĝentila forme, tamen ĝin ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesaĵoj de la milita komandeco ankoraŭ pligrandigis.

Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontraŭbatalas sian filon: do ŝi submetiĝis kaj eliris.

— Malfeliĉulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?

— Mi troviĝis malantaŭ la pordo; mi ĉion aŭdis, ĉion komprenis.

— Vi ĉion aŭdis, eble, sed komprenis nenion.

— Tamen ...

— Aŭskultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankoraŭ; mi vin amos ĉiam. Kredu min kaj fidu.

— Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...

— Mi diris al la paroĥestro tion, kion li devas kredi. Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.

Kaj, ĉar la junulino mutiĝis pro miro:

— Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke ĉiam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de ĝi dependos mia estonteco kaj kredeble la via.

— Sed fine vi intencas edziĝi kun Matildo?

— Eble.

— Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomenaĵon ne estus kapabla mia kuraĝo. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edziĝos kun tiu fieraĉulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.

— Josefino, vi al mi ekĵuros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.

— Mi ne povas paroli ĵuron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeliĉulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de ŝiaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:

— Mi postulas.

— Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.

— Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante ŝiajn manojn. Nun, ĉar vi estas saĝa, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.

— Ho, jes; mi tion scias.

— Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edziĝi kun vi ... almenaŭ nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega, ŝtupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstataŭ min kontraŭbatali, min malutili per via ĵaluzo aŭ via memmortigo, batalu kun mi kontraŭe. Fariĝu mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomiĝos la kastelmastrino de Prelongo.

Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankoraŭ pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.

Alproksimiĝis la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. Ĉar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri antaŭ Matildo kun ĉiuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn; pro tio li antaŭ vidis, ne sen granda ĉagreno, ke li estos devigata sekvi la ĉasantojn en kaleŝo. Feliĉe la markizo bonvolis ĉesigi tiun malkvietecon. Ĉar dum la ĝentileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Raŭlo proponis, ke li prenu en lia ĉevalejo la beston, kiu al li plej plaĉus. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ruĝbrunan senmikssangulon tute ŝatindan.

La kunvenejo troviĝis sur la vojkruciĝo de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro larĝan rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando ĝis la kontraŭa, ĉi tie kuniĝis. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.

De la mateno, el dek mejloj ĉirkaŭkuŝantaj, ĉiuj, kiuj havis ĉu ĉevalon ĉu veturilon, direktiĝis al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, ŝajnis ega, troviĝis tro eta por enhavi la aron senĉese multiĝantan da kaleŝoj premitaj unuj kontraŭ la aliaj.

Kiam la gekastelmastroj aliris al tiu kunvenejo, la vidaĵo estis vere belega. Antaŭe rajdis la duko de Blasano kaj la grafo de Ruvezo, vestitaj per ĉasa jako, kun tranĉilo en la zono, akompanantaj kiel kavaliroj Matildon de Prelongo kaj Valentinon de Savinako; poste aliaj junuloj alvenintaj de la antaŭa tago; fine Viktoro sub uniformo. Belegaj ĉevalinoj, mane tenitaj, atendis la sinjorinojn, kiuj pli amis, por ĉasi la cervon, galopi sur rajditoj. Fine venis aro da kaleŝoj, okupitaj de gemaljunuloj aŭ de personoj, kiuj ne tre ŝatis la plezuron de la rajdarto.

De kelkaj jaroj, pro falo tre danĝera kaj preskaŭ mortiga, la markizo ne rajdis plu. Tio estis por li granda ĉagreno. Senigita da plezuro direkti la ĉason, kiel li faris iam, li estis devigita komisii tiun zorgon al subulo, kiu ne ĉiam plenumis sian taskon tiel lerte, kiel oni estus tion dezirinta.

Kiam ĉiuj invititoj estis kunvenintaj, ĉaskornoj sonorigis de ĝoja trumpetado la profundaĵojn de la altaj arbegaroj. Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto, belega sub sia orplena vestaro, aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn. Post signo donita de la mastro, la hundoj, kiujn ĝis nun lakeoj mantenis per ligiloj, estis liberigitaj. La nazon al la tero, flarante la fumojn de la besto, ili rapidis tra la arbaro kaj norden direktiĝis.

La sekvantaro ekmoviĝis. Unue la rajdantoj, freneze galopantaj, postiris la hundojn, tiel proksime kiel ebligis la neebenaĵoj de la tero kaj la denseco de la arbetaĵoj: poste la ĉaroj, devigataj resti sur la vojo, sekvis, sed nur de malproksime. Post kelkaj minutoj, la vasta vojkruciĝo de la Stelo, antaŭ nelonge tiel plena, tiel bruanta, subite fariĝis dezerto, ĝis kiam la manĝaj oficistoj venos ĝin okupi post kelke da tempo, por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagmanĝon tute allogantan.

Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankoraŭ nenion. Tamen, laŭ ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mareĉalo maltrankviliĝis. La antaŭan tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstataŭ rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris.

Anstataŭ ĉasadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. Ĉagrena pro tia bedaŭrinda okazintaĵo, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimiĝis sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian malŝancon.

Raŭlo, kolera pri tio, severe riproĉis lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:

— Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la ĉaso al la apro troviĝas danĝeroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.

— Trankviliĝu via markiza Moŝto; mi atentegos.

— Nu, diris unu el ĉeestantoj, Mareĉalo ekfaris eraron nepardoneblan en ĉasarto. Mi estas certa, ke neniam Kamuŝo estus erarinta tiel malscience.

— Ho, respondis alia, Kamuŝo estis ĉefĉasisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstataŭos.

— Mi tion timas, respondis Raŭlo. Sed kiam eĉ li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.

De kiam ĝi kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longiĝis kaj fine dispeciĝis. Eĉ kelkaj ĉasistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.

Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun Laŭrento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste ĝin forlasis kaj daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis. La bruo de ĉaskornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontraŭe ilin tute erarigis. Ĉar dank’ al eĥa ripetado ofta sub arbegoj, ili aŭdis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis.

— Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon.

— Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, ĉar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo.

— Se tiu okazintaĵo, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la ĉason, mi konfesas, ke mi neniel estus ĉagrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli ŝatas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun puŝegadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min.

— Jen egoismo, kiun mi estas feliĉa naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj faŭkoj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke ĉasoj similaj al la hodiaŭa ŝajnas iom paletaj.

— Se ni malsuprenirus momente.

— Ĉu vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, antaŭ kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis.

La juna duko ruĝiĝis: kaj li respondis iom embarasite:

— Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj.

La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn ĉevalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan havanan cigaron, ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon.

En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre malprecize la profilon de Afrikĉasista oficiro, kiu galopis rapidege tra la arbetaĵoj.

— Nu, ekkriis Gastono, la kapitano troviĝas en situacio simila al la nia. Li same perdis la ĉason: sed, ĉar li konas tiujn arbarojn de sia infanaĝo, li sen malfacileco sin retrovos.

— Tiam Linŝardo devenas de Prelongurbo.

— Jes, kiel lia tuta familio.

— Vi scias, ke tiu viro estas vere eksterordinara. Ĉio, kio rilatas kun li min interesas. En la armeo, oni diras, ke li estas tre riĉa.

— Oni estas prava. Kiel rimarkigis la markizino, antaŭ kelkaj tagoj, tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando. La patro estas ĝenerala konsilanto kaj ordenumita; oni eĉ diras, ke li rifuzis la deputatecon. Lia unua naskito estas sciencisto vere ŝatinda. Pri la dua, mi ne bezonas pri li paroli: vi lin konas pli bone ol mi.

— Kia estas la deveno de tiuj riĉaĵoj?

— Ha! karulo, vi tro petas de mi. Mi eĉ kredas, ke en la lando neniu pri tio pli scias ol mi. Antaŭ la Revolucio ili posedis nenion: la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista. Sed post la Restaŭracio, ilia havo subite fariĝis tiel multa proksimume kiel ĝi estas hodiaŭ. Sed jen la afero la plej mirinda: la maljuna avo montris malprofitemon kaj honestecon indajn de plej grandaj laŭdoj. Per sia propra mono, li reaĉetis la kastelon, kaj ĝin donacis al la patro de la markizo, kiam li revenis el ekzilo.

— Estas tute mirinda tia rakonto. Sed tia ago, ĉar ĝi estas malavara kaj noblega, ne riĉigas la faranton; kontraŭe.

— Nu, mi tion tre bone scias. Pro tio, ĉar la popolo ne povas koni la veron, ĝi imagas legendojn.

— Legendojn?

— Jes. Oni eĉ certigas, ke tiuj riĉaĵoj devenas de trezoro trovita en la antikvaj subteraj galerioj.

— Sed rakonton indan de Mil-kaj-unu-noktoj vi faras al mi.

— Mi nur alportas tion, kion oni diras. Sed pri tiu afero mi ne garantias la verecon.

— Pri la kastelo, ĉu vi rimarkis ion? De la pordista kajuto, ĝis la servistaj ĉambretoj, ĉio estas nuntempa. Ne vidiĝas ia antikva meblo, ia prapatra portreto, nek juvelo, nek familia memoraĵo, nenio. Krom malnova ĉaro, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj tagoj en kaleŝejo, tio plennaze malbonodoras la nuntempecon.

— Kaj la tabakujon, kiun vi forgesas, ekkriis la duko ridegante.

— Ha! jes, tiun faman tabakujon, kiun fraŭlino Matildo promesis repentri.

Subite bojadoj ripetitaj, kuniĝantaj kun malsonora bruo de ĉevaloj tremigantaj la teron, haltigis la babiladon de du amikoj. Ili levis la kapojn: kaj tio, kion ili vidis, ilin teruris. Sur la vojo, apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili. Post kelkaj paŝoj, la ĉevalo de fraŭlino de Prelongo, blanka pro ŝaŭmo, malsaĝe galopegis laŭ teruranta rapideco. Oni sentis, ke ĝi estis freneziĝinta, kaj ke la junulino troviĝis malpotenca por ĝin obeigi. Iom pli malproksime, starante sur siaj piedingoj, sin klinante antaŭen por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi la malfeliĉan Matildon, por haltigi per la brido la frenezan beston. Sed malgraŭ la spronaj frapoj, per kiuj li sangigis la flankojn de sia rajdito, estis videble, ke pligrandiĝis la interspaco.

Sur la sama linio ol la kapitano, fraŭlino de Savinako, kiun kuraĝigis la danĝero minacanta ŝian amikinon, batadis sian ĉevalinon per vipetaj frapoj por ke ĝi ne restu poste. La ceteraj ĉasistoj sekvis en malproksimo.

Tiam okazis terura vidaĵo. Alveninte sur la apron, la ĉevalo de Matildo flanken ekĵetiĝis per grandega salto, kaj sin frapegis kontraŭ arbon, piede de kiu ĝi falegis, kun kranio rompita.

La malfeliĉa fraŭlino, malproksimen ĵetita, ruliĝis sub la piedojn de la grandega virapro. Jam la malbelega besto, kun haregoj starantaj, rapidis al ŝi, por enpuŝegi en ŝiajn ripojn siajn timindajn dentegojn, kiam sinjoro de Ruvezo, la tranĉilon en la mano, sin ĵetis sur la monstron, ekkaptis ĝian kolan haregaron, kaj per mano netremanta trapuŝis tra ĝia koro la tutan tranĉanton. La apro falis, ŝprucigante el sia vundo ondon de nigra sango. Ĝi estis tuje mortigita.

Por premegi neniun, Viktoro, kiu fulme alkuris, havis nur tempon necesan por altiri la enbuŝaĵon de sia rajdito tiel perforte, ke la besto, buŝon rompitan, tuj haltis, fleksante postajn krurojn, kaj plugante la teron per antaŭaj piedoj.

Dum tiu tempo, fraŭlino de Savinako alvenis, antaŭirante kaleŝojn. Per kusenoj oni faris provizoran liton, sur kiun oni kuŝigis Matildon ĉiam svenantan.

Oni sin preparis por realiri al la vojkruciĝo de la Stelo, kie troviĝis kuracila skatolo, kiam sinjoro de Ruvezo, tranĉinte unu el piedoj de l’ apro mortigita, ĝin prezentis al la markizino, laŭ la kutimo de ĉasaj venkantoj. Sed sinjorino de Prelongo, tute forgesante la protokolon, sin ĵetis al la kolo de tiu, kiu eksavis ŝian filinon, dirante, inter larmoj, kiuj ŝin blindigis:

— Danke, sinjoro, danke, infano mia. Ni devas al vi ŝuldon da dankemo, kiun tre kredeble neniam ni povos pagi. Pro tio, mi volas, ke de nun nia domo estu por vi tiel hejma kiel la via, de nun kaj por ĉiam.

Pri Valentino, forportita de senpripensa ekmovo danka kaj admira, ŝi premis la manojn de la grafo tiel amikeme, kaj samtempe tiel ameme, ke la juna subleŭtenanto sin sentis subite okupita de kortuŝeco nedifinebla kaj ĝis nun ankoraŭ nekonita de li.

Tamen Matildo malrapide revenis al la vivo. En korpo de la junulino feliĉe troviĝis neniu vundo: nur la frapego ŝin svenigis. Poste, kiam ŝi ekvidis, per miranta rigardo, tiun aron ŝin ĉirkaŭantan, ŝi petis klarigojn pri la okazintaĵo, Kiam oni al ŝi rakontis la danĝerojn pereigajn, kiuj estis mirakle evititaj de ŝi, ŝi prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortuŝantaj vortoj. Sinjoro de Ruvezo sin klinis, dirante modeste, ke li faris nur tion, kion ĉiu honesta viro estus farinta en tia okazo. Nur la hazardo estis dankinda; ĉar ĝi lin metis en la oportunan lokon.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo ekvidis Viktoron; kaj ŝia rigardo mallumiĝis.

Kiam la juna grafo estis tutkore laŭdita pro sia kuraĝa ago, ĉiuj supreniris en kaleŝojn aŭ sur selojn: kaj oni reiris paŝete al la vojkruciĝo de la Stelo.

Tien alveninte, Matildo certigis, ke ŝi sentas sin tute resanigita, ke, pro singardemo, ŝi konsentas resti kuŝanta sur kusenoj, sed ke ŝi volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi la preparitan posttagmanĝon.

Pri sinjoro de Blasano, kiun tiu vidaĵo estis dolore kortuŝinta, li eliris anglamaniere, grande dankinte sian amikon. Akompanite de sia fidinda servisto, li revenis al la kastelo.

Komence de la ĉaso, la kapitano estis sin alproksimiĝinta al fraŭlino de Prelongo. Ĉar en kamparaj plezuroj ia liberago estas pli ebla ol en salono, li provis kun ŝi unu el tiuj seninteresaj interbabiladoj, kiujn uzas la bonsocietuloj, kiam ili havas reciproke nenion por diri unu al la alia.

Sed la junulino akceptis liajn ĝentilaĵojn per mieno tiel glacia kaj tiel malhumila, ke li sin sentis tute malkuraĝigita. Moderigante sian ĉevalon, li lasis la ĉason lin preteriri: ĉar li deziris pripensi sole kaj kviete. Tiam la junulo al si riproĉis sian malkuraĝecon. Galopante tra tiuj arbaroj, kies li konis plej malgrandajn arbetaĵojn, li trafis per la plej mallonga vojeto la lokon, en kiu li estis certa, ke li retrovos la ĉason.

Denove li penis rekomenci la babiladon. Sed la junulino, tedita de tia insisto, frapis la flankojn de sia rajdito per forta ekbato vipeta. La ĉevalo, kiun ŝi rajdas, kutiminte pli ĝentilajn procedojn, eksaltis unue kaj poste ekforkuris laŭ rapideco pli kaj pli kreskanta. Kredante ke la ĉevalo de Matildo freneziĝis, Viktoro ĝin sekvis galope kaj ĝin persekutis. Indignanta pri tiu farmaniero, kies ŝi ne povis kompreni laŭdindajn motivojn, fraŭlino de Prelongo volis, per ĉiuj rimedoj, forkuri for de tiu ĝentilaĉulo, kiun ŝi konsideris kiel malĝentilulon.

Denove ŝi fortike frapis la noblan beston, kiu, sentante ke la ĉevalo de la kapitano galopadas malantaŭ ĝi kaj ĝin persekutas, fine reale freneziĝis.

Tiam la kuraĝa rajdantino alvenis internen de la hundaro, kiun Mareĉalo ne estis ankoraŭ realirinta, ĉar li estis devigita fari longan kurbiĝon por averti sinjoron de Prelongo pri sia bedaŭrinda eraro. Sen la kuraĝo kaj la spiritĉeesto de sinjoro de Ruvezo, la apro krevigus la bruston de la junulino per siaj akregaj dentegoj.

Matildo pasigis en sian spiriton ĉiujn tiujn fariĝojn, dum Valentino ŝin kisadis kaj ploris ĝojajn larmojn, vidante sian amikinon tute resanigitan.

Tamen interne de la vasta tendo starigita en mezo de la vojkruĉiĝo, la ĉampanaj boteloj are malŝtopitaj bruis kiel pafado. Longa tablego subtenita de stabloj faldis sub amaso da pasteĉoj, da malvarmaj viandoj, kaj da kukaĵoj, kiujn la stomakoj kavigitaj de freŝa aero, de frenezaj kuradoj kaj de kortuŝecoj englutis plezurege. Por forkuri la laŭdojn kaj precipe la neceson ripeti por la dudeka fojo la saman rakonton, la grafo de Ruvezo rifuĝis en angulon. Tie li kunuliĝis kun Viktoro, kiu manĝis silente.

La malfeliĉa kapitano estis kolerega, ĉar ne al li aliris la honoroj de la ĉaso. Ne nur Matildo ne lin amas, sed ankoraŭ ŝi lin timas. Devige ŝi baldaŭ falos en la brakojn de sia savinto: tiu edziĝo estas nun nur afero de tempo. Sed li estis tro justema por malami la grafon. Li konfesis ke, sen la intermeto de la juna sub-leŭtenanto, li estus alveninta sur lokon de la katastrofo nur por apudesti la agonion de la junulino. Kvankam ŝi estis perdita por li, li pli amis, ke ŝi vivu. Voĉo sekreta diris al li, ke ĉio ne estas ankoraŭ malesperiga. Pro tio, komplimentinte kiel la aliaj la heroon de tiu tago, li lin aparten altiris.

Sidante antaŭ monteto el ŝinkaj bulkoj, la du junuloj amike babiladis pri siaj alĝeriaj memoraĵoj.

En tiu momento, Raŭlo, kiu revenis, kisinte sian filinon kaj certiĝinte, ke ŝi nenion bezonas, reeniris en la tendon. Unue li ronde promenadis interne de ĝi, premante la manojn de siaj invititoj, dirante al ĉiu afablan vorton. Poste, ekvidinte la du oficirojn, li sin direktis al ili. Redirinte al sinjoro de Ruvezo la esprimon de sia dankemo, li aldonis:

— Ha! sinjoroj, kiel mi min sentus ĝoja se mi troviĝus en via loko. Dum mia tuta vivo, ĉiam min turmentis fantomoj de milita gloro. La diversaj fariĝoj, kiuj okazis en mia ekzistado, ĉiam malhelpis, ke mi ilin efektivigu. Se almenaŭ mi estus naskinta filon, mi estus volinta, ke li portu epoleton. Estas li, kiu realigus mian revon. Dum nun ...

— Sed, provis Viktoro, fraŭlino de Prelongo estas ĉarma, kaj ...

— Sendube. Malfeliĉe ŝi estos la lasta ido de sia raso. Post ŝi, mia nomo estingiĝos.

— Kial do, mia kara Raŭlo, interrompis la grafo de Roŝbrulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l’ imperiestro, ke li aliformigu en majoraton vian bienon de Prelongo, Nu, ĉar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata ĝin transdoni al siaj infanoj.

— Via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla. Ĉu ekzistas viro jam titolita, kiu konsentus forlasi la nomon de siaj prapatroj, por daŭrigi nomon, kiu ne estas la sia? Mi prenas ateste sinjoron de Ruvezo tie ĉi ĉeestantan.

— Sinjoro, respondis grave la juna oficiro, kiam eĉ oni proponus al mi, kun multegaj riĉaĵoj, la virgulinon la plej idealan, kiun povus revi artista imago, neniam, mi tion ĵuras, neniam mi konsentus senigi miajn idojn de la nomo, kiun famigis miaj prapatroj, kaj kiun mi penos al ili transdoni sendifektita.

— Bone respondita, junulo. En via loko, mi tiel estus parolinta.

— Dio mia, mi tion bone scias, respondis la grafo de Roŝbrulo, kiu malfacile forlasis siajn ideojn. Sed rigardu la familion de Larĝevilo. La filino enamiĝis burĝon. Oni aliformigis la bienon en majoraton, kaj la edziĝo tamen fariĝis. La geidoj portas la nomon de sia patrino; kaj, per tiu rimedo, nomo fama ne falis en la forgeson.

Viktoro aŭskultis tiun paroladon tute-atente. Interne de si, li saltadis pro ĝojo. Tiun ideon pri majorato li karesis de tempo jam longa. Sed kiel paroli kun la markizo pri punkto tiel delikata? La kapitano estus kisinta tutkore, kvankam li estas tre malbela, tiun bonan grafon de Roŝbrulo, kiu al li alportis tian helpon. Aliparte la respondo de sinjoro de Ruvezo pruvis ke, ĉu okaze la markizo decidus efektivigi la konsilojn de sia amiko, la savinto de Matildo ne estos plu timinda.

— Nu, respondis sinjoro de Prelongo, tio estus nur flanka rimedo. Fine, ĉar mi estos devigata min kontentigi per bofilo, estas afero, kiun mi amus trovi en li: la maltimeco. Mi dezirus, ke li estu tiel kuraĝa kiel sinjoro de Ruvezo ... aŭ kiel sinjoro Linŝardo, li aldonis, sin turnante al tiu lasta.

Viktoro ruĝiĝis pro plezuro. Ĉar oni kredas facile tion, kion oni deziras, li imagis, ke la paroloj de la markizo estis invito maskita. Kiam li resupreniris sur sian ĉevalon li diris al si, ke liaj aferoj troviĝas sur vojo tiel bona, per ĉiuj rimedoj li devos altiri al si la bonvolon de Matildo; ĉar ŝia patro ŝajnis tute konsenta pri la efektivigo de liaj projektoj.

Pro tio la junulo tiel lerte manovris, ke senrimarkite li alproksimiĝis la kaleŝon en kiu troviĝis la fraŭlino ankoraŭ kuŝanta. Sin klinante al la junulino, kiu nun ne povis lin forkuri:

— Kredeble mi vin tre grave ofendis, fraŭlino, li murmuris: sen tio mi ne scius kiamaniere klarigi vian sin tenadon pri mi. Mi vin petegas, diru al mi pro kio mi malplaĉis al vi, por ke mi povu ripari mian kulpon, se ĝi estas riparebla.

Tio estis dirita per tono tiel humila, tiel submetita, ke ĝi kortuŝis fraŭlinon de Prelongo. Levante la kapon, ŝi rigardis rekte sian interparolanton kaj respondis:

— Vi konsentos kun mi, sinjoro, ke via konduto pri mi estis tute malĝentila. Oni ne persekutas junulinon tiel persiste. Se mia vivo estis minacita, mi devas kulpigi nur vian obstinon.

— Sed, fraŭlino, vi tute malkomprenis miajn intencojn.

Mi persekutis ne vin sed vian ĉevalon, kiu freneziĝis kaj mi tion faris nur por malebligi danĝeron, kiun mi sentis neevitebla.

— En la fino, jes; sed en la komenco.

— Mi ĵuras, fraŭlino: mi estis konvinkita, ke via rajdito subite teruriĝis, kiel kelkafoje tio okazas ĉe iuj ĉevalo timemaj. Sen tio, mi ne estus farinta agon, kiu, mi tion konfesas, estus nur ago de malnoblulo.

La junulinon surprizis la tono de vereco, kiu devenis de tiu lasta frazo. Certe ŝi sentis por la kapitano nenian simpation, sed ŝi estis tro justema por lin kulpigi pri procedo, kiun ŝi, malgraŭvole, juĝis tre korekta, kaj eĉ pro kio ŝi ŝuldis sincerajn dankojn. Do propramove kaj tute afable, ŝi prezentis sian manon, dirante:

— Ĉar mi eraris, pardonu min. La junulo ne povis kredi, ke liaj oreloj bone aŭdis. Tremante li tuŝetis la fingrojn de la fraŭlino. Al la saluto kiun, sin lasante, li sendis, ŝi respondis per rideto tiel ĉarma, ke Viktoro revenis hejmen, konvinkita, ke la batalo estas gajnita.

Tie li trovis sinjoron Benojton, kiu venis por peti novaĵojn. Scivola, kiel tiuj, kiuj havas neniun okupon, la paroĥestro atendis la revenon de sia juna amiko, por aŭskulti rakonton pri la ĉaso de la markizo. Kontentiginte la dezirojn de la abato, la juna oficiro konigis al li siajn timojn kaj siajn esperojn. La respektinda homo promesis sin informi, dum la vespero mem, ĉar li vespermanĝis en la kastelo. Pro la cirkonstanco, la markizo pensis, ke li devis inviti la pastron, kvankam tiu tago ne estas dimanĉo.

De la morgaŭa mateno, tiu ĉi alportis la jenajn sciigojn: La duko de Blasano, kiu sekrete deziris la manon de Matildo, ne vidis sen profunda ĉagreno la kuraĝan agon de sia amiko. De nun li havis en la grafo konkuranton tiel timindan, ke li juĝis senutila la entreprenon de milito, en kiu senbatale li sentis sin venkita. Pro tio la ĉagreno kaj la ĵaluzo lin vere malsanigis; kaj li ne povis malsupreniri por la vespermanĝo. Sed per unu vorto sinjoro de Ruvezo lin trankviligis:

— Certe fraŭlino de Prelongo plene meritas la amon de honesta viro. Sed mi donis al alia mian koron; kaj mi ne deziras ĝin repreni.

Gastonon iom mirigis la ekzisto de tiu sekreta amo, pri kiu neniam Frederiko kun li parolis. Sed la junulo estis tiel feliĉa, ke li ne deziris profundigi la klarigon. Sinjoro Benojto certigis, ke li ĉerpis tiujn informojn en fidinda fonto; ĉar estis Laŭrento mem, la konfida servisto de sinjoro de Blasano, kiu ilin komunikis.

Tiam la kapitano decidis ke li agos. En hipotezo de majorato, estis tute kredeble, ke la duko parolos same kiel lia amiko la grafo. Kiam eĉ sinjoro de Blasano konsentus pro amo la perdon de sia nomo, tiam la titolo de li posedita havas neniun valoron, kaj la batalo okazas nur inter du viroj. Sen malhumileco, Viktoro estis konvinkita, ke inter Gastono kaj li la elekto de la markizo ne estos duba. Neniu komparo estis ebla inter tiu junulo pala, senbarba, ido degenerita de antikva raso, kaj la oficiro jam fama, kiu povis briligi antaŭ okuloj de sinjoro de Prelongo antaŭvidaĵon de mirinda estonteco.

Sekve li skribis al la markizo leteron laŭ tiu senco. Li uzis la samajn vortojn iam diritajn de li al sinjoro Benojto, kiam li faris al la maljuna pastro konfeson de siaj projektoj.

La kapitano finis per tiuj vortoj:

— Ĉar vi revas konservi la nomon de viaj prapatroj per la fondo de majorato, mi pensas, ke mi liveris pruvojn sufiĉajn de miaj propraj indoj: do tio min kuraĝigas por provi tian edzigan peton.

Poste, zorge releginte sian leteron por bone pesi ĉiujn ĝiajn terminojn, Viktoro ĝin sendis al la patro de Matildo, kaj maltrankvile atendis la respondon.


ĈAPITRO DUA

Kvankam ĝi ne estas klasigita inter la historiaj monumentoj, tamen la kastelo de Prelongo meritas la viziton de klera vojaĝanto transiranta la landon. Konstruita sur arbhava altaĵo, ĉe kies piedo fluas la rivero Violano, ĝi ebligas, sur la supro de la alta turo, belegan vidaĵon al vastega ebenaĵo, kiu desegnas, ĝis la malproksimo de dubeblua horizonto, multkoloran kvadrataron da diversaj kulturaĵoj. La verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj, dum la teraĵoj nove plugitaj ilin pentre valorigas per la nigraruĝa koloro de siaj argilaj sulkoj. Oni sentas antikvan aglan neston de la feŭda epoko, en kiu la sinjorego sin kaŝis por observi pasantojn, el kiu li ekalflugis birdege por ilin mortigi, al kiu li ĝoje revenis ŝarĝita de l’ akiro rabita. Sed hodiaŭ feliĉe la kutimoj estas tute malsamaj: kaj kie troviĝis la iama nestego vidiĝas nur princa domego, kiu de malproksime altiras la rigardon per sia belegeco.

Ĝin konstruis, meze de la XIIIa jarcento, kunulo de Sankta-Ludoviko, nomita Vilhelmo, kiu, dank’ al sia kuraĝo en Egipto estis rimarkita kaj tre ŝatita de la reĝo.

Dum tiu malfeliĉulo, malliberigita de Sarazenoj, atendis pacience la monon pagontan lian liberecon, Vilhelmo, komisiita kun kelkaj aliaj kavaliroj por ĝin kolekti per ĉiuj eblaj rimedoj, revenis en Francujon, forportante kun si ĉiujn riĉaĵojn de li kaptitajn dum la rabado de aziaj kaj afrikaj urboj.

Provizita de nobelecaj leteroj tute regulaj, li ricevis de Blanche-de-Castille, kiu regis la reĝolandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita les Prés Longs (Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IXa aliformigis en markizlandon.

Tiam sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksaĵo de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de ŝtondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj ĉirkaŭita de fosaĵo, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni ĝin transiris per levebla ponto, kiu malleviĝis nur por ebligi la aliron aŭ la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado.

Dum tri jarcentoj tiu malluma loĝejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni mallaŭte rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia armaĵo inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis ĵetitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras ĝis multaj mejloj for de sia domo, dum ĉiu kredis, ke li ankoraŭ troviĝas en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj ĝuis iom da trankvileco.

Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformiĝis sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kuraĝo ebligas la Mons-en-Puelle’an venkon. Pli poste, en bataloj kontraŭ Anglujo, en Crécy, en Poitiers, la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la reĝo Johano, kiuj lin kuniras Londonon, troviĝas Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VIa, anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita, kaj oferis al Karlo VIIa sian glavon kaj sian koron.

Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj riĉaĵojn. Apogiĝinte sur la reĝan favoron, ilia malhumileco fariĝis tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la reĝo, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeliĉaĵo pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegiĝis, kiam, dum la komenco de la XVIIa jarcento, ili vidis ke Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la Chalais’a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, ĉar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris ŝtonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭda domego eksplodis unumase kun tondra bruego.

Retrovinte la favoron de Ludoviko XIVa, Ludoviko de Prelongo ricevis de la reĝo la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de eksplodo, staris ankoraŭ ruine supre de la monteto.

Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompaĵoj kaj la ranojn el fosaĵoj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortikaĵo, stariĝis Renaskiĝostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstruaĵoj, kiel postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam.

Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Loĝanta ĉu en Versailles, ĉu en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l’ epoko estis ruiniĝi gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro. Pro tio, antaŭtage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVIa, sin turnante al Roĝero de Prelongo, diris:

— Via markiza Moŝto, oni rakontas ke vi havas multe da ŝuldoj.

— La afero ne estas neebla, via reĝa Moŝto, respondis Roĝero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian reĝan Moŝton.

Nu, tiu intendanto nomiĝis Linŝardo. Jam de longa tempo, Linŝardoj loĝis en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fariĝinte terlaboristoj, kiam Eŭropo iom post iom paciĝis, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, ĉambristoj, domistoj: fine la lasta el Linŝardoj estis altigita ĝis la intendanta rango. Malkuraĝe humilega antaŭ la estro, li estis kruela, senkompata, antaŭ la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la malŝparemon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis ĉiutage sian propran posedaĵon, kiam eksplodis la Revolucio.

Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Linŝardo ilin aĉetis. Sed li zorge sin ŝirmis malantaŭ peruloj kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; ĉar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis.

Tiam maltrankvileco lin kortuŝegis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuzaĵoj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeliĉo, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Linŝardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas objektoj malfacile enmeteblaj en poŝon, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile kaŝeblaj.

Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, ĉe brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon.

La jarcentajn arbegojn tranĉis hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj Valois’oj, frakase falegis; kaj iliaj senbranĉaj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj restaĵoj.

Baldaŭ el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sovaĝaj herboj kaj da arbtrunkoj putriĝantaj sur la tero. Ĝi estis la restaĵo de la antikva parko.

Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la posedaĵo de Linŝardo ĉiutage pligrandiĝis. Li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. Ĉar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li ĝoje salutis la alvenon de l’ Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu ĝin premegis, kaj ĝi penadis forgesi, dank’ al ĝuadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubsonĝon de lastaj jaroj. Riĉa da gloro, sed malriĉa da viroj, al ĝi mankis laboristoj, manĝitaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank’ al tiu farmaniero, Linŝardo dekobligis riĉaĵojn, kiujn neniu povis al li protesti: kaj kiam la falo de Napoleono ebligis al gemarkizoj ilian revenon en Francujon, li estis preta ilin akcepti.

Ĉar, kiel por la aĉeto de la kastelo, ĉiuj tiuj vendadoj estis faritaj sub nomo de tria persono fremda kaj nekonita en la lando, al kiu, por lin rekompensi pro lia servemo, Linŝardo pagis gravan makleron. Dank’ al tiu kunkulpeco, la subskribo de l’ ekssubregisto nenie troviĝis: kaj estis neeble, ke la posedanto ŝtelita povos suspekti, ke lia ruiniginto estis lia propra intendanto.

Kiam la vojaĝa kaleŝo, kiu veturigis Prelongon la iamajn posedintojn de la kastelo, haltis antaŭ lia pordo, la ruza fripono opiniis, ke alvenis la momento efektivigi projekton elpensitan de tempo jam longa. Certe lia havaĵo estis netuŝebla: neniu rajte povis al li ĝin disputi. Sed samtempe li diris al si ke, ĉar la reĝeco estas restarigita, sinjoro de Prelongo, refariĝinte potenca, favore aŭskultata de la reĝo, penos, per ĉiuj eblaj rimedoj, repreni la heredbienon de siaj prapatroj. La iama subregisto ne timis tujan reprenon; sed lin teruris eblaj incitetoj kaj enuadoj, kiuj lasus al li neniun minuton da ripozo: kaj, ĉar li sentis sin maljuniĝantan, li volis ĝui pace la rabitan riĉaĵon.

La perulo, kiun li iam uzis, estis malviva jam de kelkaj jaroj; do lin povis ataki nenia maldiskreto: kaj li estis certa, ke daŭros la publika estimo, kiu ĝis nun lin ĉirkaŭis, kaj kiun li ŝatis treege. Sed fama proceso okazu, informiĝo fariĝu, la tuta trabaĵo de liaj kombinoj, tiel penade starigitaj, subite falegos.

Do Linŝardo komprenis, ke estas necese konsenti malgrandan perdon, kaj redoni al la markizo, sen espero de reakiro, tiun malnovan kastelon ruiniĝantan, kiun li neniel povis utiligi.

La antaŭan jaron, li ŝajne ĝin reaĉetis, tiufoje tre malkaŝe, grande mirigante siajn najbarojn, kiuj diris inter si:

— Kion do li volas fari per tiuj disrompaĵoj? La ruza vilaĝano efektivigis sian projekton. Agante lerte, li esperis malkolerigi sinjoron de Prelongo, kaj aliformigi en amikon tiun iaman mastron, kiu alvenos kun minaco en la okuloj, kun riproĉoj en la buŝo.

La maljuna fripono ne eraris. Retrovinte ruinigita la prapatran domegon, kiun li lasis sendifekta antaŭ sia eliro, Roĝero sentis sian koron okupitan de malespero kaj de kolero. Sed la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon.

— Via markiza Moŝto, li diris, mi ne povis malhelpi, ke la revolucia rabado ne ruinigu la kastelon de viaj prapatroj. Mi povis fari nur unu aferon: reaĉeti per miaj ŝparaĵoj tion, kion la senkulotoj bonvolis indulgi. Tiu kastelo al mi apartenas; kaj mi ĝin redonas al vi.

— Tio estas tre bona; mi dankas vin, respondis Roĝero, farante grimacon de malkontento, sed ĉu vi opinias, ke estas loĝebla tiu amaso da ruboj? Tiam Linŝardo sin levas, kaj diras per voĉo solena:

— Via Prelonga markiza Moŝto, ekzistas supre de la pordo, kiu enirigas en la grandan nordan turon granita ŝtonplato, sur kiu estas skulptita la blazonŝildo de via familio: tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo. Ĉi tien metita de la kreinto de via raso, ĝi transiris la jarcentojn sendifektite, kaj ĝi ankoraŭ superas la landon laŭ trimejla radio. Unuafoje jam, dum epoko de fama kardinalo, Dio ĝin protektis, ĉar ĝin mirakle ne rompis la eksplodo. Se mi ne estus estinta fidela servisto, la kastelo, falante en aliajn manojn, dispeciĝis sub la pikilego de detruistoj. Sed feliĉe mi tie ĉi troviĝis, ĝin observante. La restaĵoj de la palaco malmulte min interesis: por mi, tiu sankta simbolo nur estis grava: kaj mi ĝin prenis sub mia protekto, por ke la sangokovritaj manoj de la Revolucio ne ĝin detruu, ne ĝin malrespektu.

Tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo, kaj korbatigis la plej intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:

— Danke, mia bona Linŝardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.

Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de ĝi, kaj la parkon ĝin ĉirkaŭantan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum ĝin kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.

El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapidaĵoj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.

Linŝardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin ĉiujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank’ al li, la hotelo de la Grenela strato estis reaĉetita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstataŭis la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogseĝojn, kiu fariĝis netroveblaj pro malofteco.

Ĝardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon taĉmenton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstataŭis la belegan antikvan arbegaron.

La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fariĝis la centro kaj samtempe la kaŭzo de ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebenaĵo nur kiam ĝi estis fruktiginta la novan parkon, ĝin malsekigante per siaj multaj kurbiĝoj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj rokaĵoj multekoste masonitaj. Ĉi tie kaj tie naturŝajnaj pontoj ebligis la transiron super ĝi. Oni eĉ konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruinaĵon tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas antaŭ li veran feŭdan restaĵon, datumantan de la Krucaj militiroj.

La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensaĵo, estis procente donita de Linŝardo al la ŝtata prunto, por ke ĝi pagu la renton.

Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankoraŭ figuri en la mondo, kaj en ĝi vivadi kiel riĉa senokupulo.

Dum tiu tempo, lia filo Raŭlo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la reĝo la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.

La patro Linŝardo havis filon nomitan Andreo, naskitan antaŭ la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Raŭlo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fariĝis bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola ĝojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli ŝatis ol la riĉecon, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la juĝoj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj aŭ paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li troviĝis Andreo, Andreo, kiu stariĝis antaŭ li kiel viva konscienco: kaj, ĉar la fila respekto malfacile akordiĝas kun la malestimo publika, la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla ĉion malakcepti, kaj eĉ sin vole kondamni al la malriĉeco, prefere ol uzi riĉaĵojn ne honeste ricevitajn.

Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin ĵetis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo:

— Estas bela, tio kion vi faras, estas kuraĝa, estas grandanima; kaj mi pli ankoraŭ vin amus se tio estus ebla! Tamen tia malavareco ĉiujn mirigis. Oni al si ripetis mallaŭte, ke tia malprofitemo tre malbone akordiĝis kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke ĝi kredeble estis pli ŝajna ol vera. Famoj maltrankviligaj ĉirkaŭiris pri la deveno de tiu riĉeco; kaj, en sia senĉesa marŝado, la imagoj incititaj pli kaj pli antaŭeniris kaj jam preskaŭ antaŭvidis la veron.

Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agitiĝi, nutraĵon por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, baldaŭ kaŭzos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.

Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, ŝajna kaŭzo de sia vojaĝo: kaj kiam tiu aĉeto estis farita, ĉar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li antaŭsciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj ŝanĝoj okazis en la ĉefurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.

Sed anstataŭ sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis ĉiujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de Valois’oj: kaj kiam, dank’ al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontraŭe povus lernigi pri tio eĉ la plej klerajn specialistojn, li konscience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikvaĵoj. Ĉiujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la arĝentajn li aĉetis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, ĉiujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis antaŭ du turnojsaj monfuntoj (livres tournois), markitaj per la profilo de Karlo IXa kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por ĉiu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li ŝanceliĝis, kiam subite li decidiĝis:

— Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn! Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al ĉiu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.

Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeligaĵoj de la ĉefurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preskaŭ malgraŭvole. Sed kiam li troviĝis sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia poŝo, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li mallaŭte rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.

Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn eĉ kiuj ŝajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, ĉiam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.

Post ok tagoj, nova legendo rondediriĝis ĉirkaŭ la lando. Ĉiuj homoj, al kiuj Linŝardo konfidis sian novan el penson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin aŭdi, sed ĉiam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstataŭita de bareleto; la bareleto fariĝis barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformiĝis en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.

Post unu monato, oni rakontis malkaŝe, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj antaŭiranta en la kamparon ĝis du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Linŝardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, antaŭirante sin gardeme en la mallarĝan koridoron, fine eniris en specon da ĉambro, kie troviĝis ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversiĝis. Laŭ iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, laŭ la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almenaŭ troviĝis en tiu subtera ĉambro.

Linŝardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro ĝojo; ĉar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.

— Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontraŭ la alian laŭ fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas ĝenerale malbonaĵo, tamen ili kelkafoje enhavas bonaĵojn ... kiam oni scias ilin utiligi.

De tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj. Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro Linŝardo. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj laŭroj, ĉar li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankoraŭ venkinte.

Tute rekuraĝigita sur tiu flanko, Linŝardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank’ al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj troviĝis funde de lia karaktero, li sukcesis ĉiutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de antaŭaj jarcentoj, li anstataŭigis novajn farmanierojn: dank’ al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej riĉa posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudiĝis; kaj ĝis multaj mejloj ĉirkaŭe oni ĝin konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis antaŭ okuloj de ĉiuj landanoj nur kiel respektinda restaĵo de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis ĉirkaŭ si la movadon kaj la vivon, fariĝis, kaj preskaŭ senvole, la vera sinjorego de la lando.

Nur unu afero venenigis lian ĝojon. Lia filo ne ŝajnis deziri la edziĝon, kaj diris ofte:

— Ni estas nun tiel feliĉaj: kial ŝanĝi? La maljuna patro sentis kvazaŭ konsciencriproĉon: ofte li sin demandis ĉu la malŝato, kiun la junulo ŝajnis sentadi por rajta edziĝo, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.

Ĉar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malriĉulo, sin prezentinte en la farmodomon, el ĝi eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okazaĵon, kiu havis por lia estonteco gravegan influon. Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur la vojo kvindek- aŭ sesdekjaran viron, kiu ŝajnis lacega.

— Kien vi iras, kompatindulo? demandis Andreo.

— Al la Linŝarda farmodomo.

— Supreniru en mian veturilon. Post kvarono da horo, Andreo jam sciis, ke lia kunvojaĝanto nomiĝas Giulio Freĉio, devene Korsa, kaj partoprenis ĉiujn militojn de l’ Imperio. Lin vunditan en la batalo de Borodino kaj militkaptitan oni direktis al la Siberia landlimo kaj poste enfermis en fortikaĵon, en kiu li vivis dum kvar jaroj, kvazaŭ forgesita. Fine iam malfermiĝis la pordoj de lia malliberejo: li refariĝis libera sed tute senmona. Tiam, pro grandega deziro revidi Francujon, komencis por li ekzistado, kiun li ne povis sentreme rememoriĝi. De urbo en urbon li revenis piede el fundo de Rusujo: pro tio liaj fortoj estis tute eluzitaj. Feliĉe tiu bona Andreo lin helpis: sen tio, li estus mortinta pro malsato, funde de fosaĵo.

Post ok tagoj, Andreo kaj Freĉio fariĝis reciprokaj amikoj. La filo Linŝardo ne laciĝis, aŭdante sian kunulon, kiu parolis pri sia pentrinda insulo, pri la sovaĝa beleco de arbetaroj (maquis), kun la maro blua ekvidita en la malproksimo inter du montaroj. Poste la voĉo de la maljuna ekssoldato plimoliĝis: li memoris pri virino iam de li amita. Kiam li estis devigita forlasi la patran landon, por bataladi en kvar anguloj de Eŭropo, li lasis ŝin gravedan. Kiaj ambaŭ fariĝis, ŝi kaj ŝia infano? Pro tio, li estis tre dezirema revidi Korsujon. Ĉar Andreo promesis, ke li pagos al li la vojaĝon, li instigis sian junan amikon, ke li plenumu sian promeson.

— Vi estas tre feliĉa, diris iam la filo Linŝardo; vi baldaŭ revidos belegan regionon, kiun mi ĉiam deziris koni.

— Nu, venu kun mi: kio vin malhelpas? Mi estus tiel feliĉa vin prezenti al miaj amatoj, dirante: jen mia savinto.

— Ne estas la deziro, kiu mankas. Sed la farmaj laboroj devigas, ke mi tie ĉi ĉeestu, kaj malpermesas mian eliron.

— Ho! por kelkaj semajnoj! Ni troviĝas en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere ĉu vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstataŭi? Andreo fariĝis revema, kaj nenion respondis. Vespere, ĉe la manĝotablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:

— Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu aŭ du monatojn da libertempo. Sinjoro Freĉio estas prava: ĉu mi ne restas tie ĉi por zorgi pri ĉio? Sed vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negravaĵo oni mortigas viron kiel hundon.

— Ne timu, sinjoro Linŝardo. La venĝadoj (vendetta), al kiuj vi aludas, estas danĝeraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontraŭe estas certa, ke li trovos ĉie la plej ĝentilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, aŭ ĉe sinjoron Linŝardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.

Post tiuj paroloj ĉiuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morgaŭan tagon.

Alveninte Ajaccio’n, post marveturo tute sendanĝera, la du vojaĝantoj aliris al la kvartalo, en kiu Freĉio vivadis dum sia junaĝo. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de Giulio, Paolo Boldino, naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis mallaŭte, ke Freĉio estus singardema ne sin montrante en tiu lando; ĉar la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgraŭ dudek kvin jaroj pasintaj la vundo ĉiam sangodonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte aŭdis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Andreo kaj Giulio enŝipiĝis al Sarteno.

En tiu urbo ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio.

Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj ambaŭ forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fraŭlino troviĝas hejme.

Aŭdinte la sonon de la sonorilo, Paolo leviĝis, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:

Giulio! ŝi ekkriis.

— Mia karega Paolo! Kaj la maljunaj geamantoj sin ĵetis reciproke en brakojn unu de alia.

Kiam la unuaj amatestoj iom kvietiĝis, Freĉio, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis ĉiujn servojn de li ricevitajn.

La amanto de Paolo ne haltigis siajn laŭdojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermiĝis. Aperis Heleno.

— Filino mia, diris grave ŝia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.

La junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, ŝi malvarme prezentis sian frunton: sed Freĉio ŝin prenis en siajn brakojn, kaj, ŝin sufokante per ĉirkaŭpremoj, ŝin kisadis plenlipe.

Sed Paolo, kiun la sento de la danĝero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:

Giulio, vi ne povas pli longatempe resti ĉi tie, ĉar Pietro kaj Giusepo ĵuris vin mortigi.

— Ho! ne timu, mi vidis multajn aliaĵojn. Mi intencas ripari la malbonaĵon de mi faritan: mi volas edziĝi kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi vidu Pietron, la familian ĉefon, por peti de li vian manon. Mi tie ĉi atendos lian revenon.

— Sed, diris Andreo, ĉu vi ne timas ...?

— Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.

Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la manĝo, Paolo, tremanta pro kortuŝeco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia ŝanceliĝo, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. Eĉ Pietro petis Andreon kaj Giulion, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto ŝajnis tute kora. Sed Linŝardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj malleviĝis, por kaŝi la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.

Post la vespermanĝo, Freĉio prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Freĉio kuraĝis peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili kaŝis siajn sentojn; kaj Pietro respondis per voĉo preskaŭ afabla:

— Ni reparolos pri tio. Nenio urĝas. Ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj.

Andreo kaj Giulio salutinte eliris, kaj loĝiĝis en hotelo de la urbo.

Ĉiutage Freĉio vizitis sian fianĉinon dum kelkaj horoj: ĉar ambaŭ fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefianĉoj.

Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj belaĵoj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sovaĝa faŭko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. Ĉar Linŝardo ne venis en Korsujon por vidi du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni ĝin vizitu: la propono estis akceptita ĝoje. Oni dungis kaleŝon por la morgaŭa tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, Giulio en ĝin lokiĝis. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni ŝin senkulpigu.

Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevojaĝantoj malsupreniris. De unu horo ĉirkaŭe ili marŝadis apud teruranta profundegaĵo, funde de kiu fluis ŝaŭmanta torento, kaj kiun la mallarĝa vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. Giulio mortige frapita falis en abismon kaj en ĝin dispeciĝis. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri paŝoj pli malproksime, tiu de Giusepo desegniĝis sur la blua fundo de la ĉielo.

— Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro ĉagrenego, buĉistoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur eŝafodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekverŝitan!

— Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, ĉar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkuraĝan delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.

Rapide li celis kaj pafis. La malfeliĉa Paolo, frapita en koron siavice ŝanceliĝis kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la ŝaŭmantan ondon la sangplenaj pecoj subakviĝis kaj baldaŭ malaperis.

— Sinjoro, diris Pietro alproksimiĝante al Linŝardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankoraŭ fumantan, vi tuj ĉeestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: ĉar via opinio nin tute indiferentigas. Ĉiu estas la sola juĝisto pri la maniero uzota por venĝi sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne ĝin forgesi. En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi saĝe agus, revenante Francujon kiel eble plej baldaŭ. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi ŝin kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por ŝi.

Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla ĝentileco, ambaŭ fratoj ĵetis la pafilojn sur siajn ŝultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili baldaŭ malaperis.

De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeliĉulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudiĝas al li: elpreni Helenon el la kolerego de ŝiaj onkloj. Ĉu ŝi ne estas la filino de lia maljuna amiko? Ĉar jam li savis la naskinton, ĉu la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis ĉu ŝi tion akceptos.

Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kaleŝon, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj vojaĝaj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.

Post multaj ĉirkaŭparoloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeliĉaĵo, kiu ŝin frapis. Ŝi diris nenion kaj sur ŝiaj vangoj fluis neniu larmo. Sed ŝiaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: antaŭ ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de ŝi, kion ŝi intencas fari, ĉu ŝi havas rimedojn por ekzistado. Ĉar Heleno nee skuis la kapon, Linŝardo diris:

— Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi troviĝas: ĉu vi bonvolas min kuniri Prelongon?

— Kiel vi volas, ŝi respondis; ĉar mi estas nur virino.

Kaj nenio, dum kelkaj tagoj, estis kapabla ŝin elirigi el ŝia muteco.

Dum la marveturo, lia kunulo, mirante pri la karaktero stranga kaj sovaĝa de tiu junulino, kiu tiel malsimilis tiun de aliaj fraŭlinoj ĝis nun de li konitaj, demandis ŝin, kial ŝi ne ploris, eksciinte la pereon de siaj gepatroj.

— Ĉu tio povis utili, ŝi murmuris kolere; ĉar mi estas nur virino.

Por la dua fojo, Andreo aŭdis tiun frazon elirantan el ŝia buŝo.

— Tiam se vi estus viro, kion vi farus?

— Mi ilin venĝus.

— Mi vidas, Heleno, ke vi partoprenas miajn sentojn, kaj, ke vi opinias abomena la duoblan krimon de viaj onkloj.

— Miaj onkloj estis pravaj. En ilia loko, mi estus aginta kiel ili.

— Dio! Ĉu via patro ...

— Mia patro! Li delogis fraŭlinon; li estis krimulo.

— Sed via patrino ...

— Mia patrino estis delogita nur, ĉar ŝi tion bonvolis.

— Tamen, mia kara infanino ...

— Ne taŭgas tamen. Kiam knabino sin lasas kapti, tio okazas nur, kiam ŝi konsentas; do, ĉar mia patrino konsentis, ŝi estas krimulino.

— Sed antaŭnelonge vi deziris ilin venĝi.

— Certe, se mi estus viro, tio estus mia devo: kaj mi ĝin ne malobeus.

Tiuj respondoj mallongaj, kruelaj, sed ne senigitaj da ia sovaĝa grandeco, profunde mirigis Andreon. Iom post iom, tiu junulino naskis interne de li senton ĝis nun ne konitan. Li tiel bona, tiel kvieta, tiel ĝuste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi antaŭ tiu fraŭlino kruela, kolerema, tute forportita de ŝia pasio.

Alveninte Prelongon, kiam la filo Linŝardo, prezentinte Helenon al sia patro, al li rakontis sian draman vojaĝon, ĉi tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco ĉar, laŭ li, la ĉeesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feliĉeco.

Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis pro vi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj ĝis nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repuŝis; kaj la amanto pelita estis devigita mallaŭte konfesi, ke li estas hontinde venkita.

Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li puŝegis per frapo de ŝultro la pordon de ŝia ĉambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, ŝi rapidis al li, ĝin svingante:

— Se vi faras unu paŝon plie, mi rompas vian kapon, ŝi diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: “Knabino falas nur, kiam ŝi bonvolas”. Mi scios tion pruvi.

Ŝi estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, antaŭ ŝiaj piedoj, ekĝemante:

— Kaj se mi edziĝus kun vi?

— Ha! se vi edziĝus, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.

La morgaŭan matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Linŝardo finante diris:

— Malfeliĉa knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; ĉar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bonaĵoj: kaj mi timas, ke vi ne estos feliĉa.

— Nu, vi certe estas prava; sed mi amas ŝin. Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis ĉiutage mil novajn ruzojn por erarigi la ĝendarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro de l’ ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomiĝis sinjorino Linŝardo.

La patron de Andreo ne trompis liaj antaŭsentoj. Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris ĉiujn revojn fareblajn de la juna virino en ŝia Sartena dometo. Sen riĉaĵoj, havante kiel vivrimedojn nur la ĉasoŝtelon, la Boldina familio vivis ŝpareme, senprovize, laŭ la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fariĝis unu el plej riĉaj Normandaj farmomastrinoj; kaj, ĉar Prelongoj nuliĝis en la lando, ŝi povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.

Pro tio, ŝia kolerego fariĝis grandega, kiam ŝi sciis, ke tiu belega sinjorega loĝejo iam estis propraĵo de ŝia bopatro, kaj, ke ĉi tiu sin senigis da ĝi, instigita de neklarigebla malavareco.

De tiu momento, la bela farmodomo, kiun ŝi loĝas, ŝajnis al ŝi dometo; kaj iam la maljuna Linŝardo aŭdis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: “Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi ĵuras, ke iam mi reeniros en vin estrine, aŭ mi pereos de miaj penadoj”.

Sinsekve ŝi naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn ŝi volis mamnutri mem, esperante trovi en la ĝojoj de la patrineco nutraĵon al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en ŝi, kaj kiujn ŝia edziniĝo kun Andreo ne kontentigis. Ĉar Heleno ne amis sian edzon. Certe ŝi ne sentis al li malamon: kontraŭe ŝi volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona ĝis la malspriteco, ne povis taŭgi por ŝia itala natureco ardanta kaj malhumila.

Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Linŝardo sentadis profundan malamon: ĉi tiu estis ŝia bopatro. Ŝi sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje ŝi demandis sin ĉu pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. Ŝi estus lin ameginta, se li estus ŝia edzo. Sed, ĉar ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi, ŝi lin timis kiel danĝeran malamikon; kaj ju pli ŝi lin sincere admiris, des pli ŝi lin malamis en la plej profunda kaŝejo de ŝia koro.

Jam de longa tempo Heleno ĝuste divenis la agojn de la maljuna Linŝardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank’ al babiladoj de unuj kaj de aliaj, ŝi kolektis aron da fariĝetoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da verŝajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj. Sed ŝi ne sin konfesis venkita; kaj ŝi serĉis dum multaj monatoj, ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn.

La hazardo ŝin helpis. En amaso da malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio, ŝi trovis ligaĵon da paperoj, kiujn ŝia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuniĝis la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Linŝardo vendis la meblaron.

La homo mortis: la patro Linŝardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskribaĵo postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni.

Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne troviĝis en la farmodomo.

Ŝi lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li ŝajnis priokupata.

Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preskaŭ renversita de kaleŝo, poŝte jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam ĝi rapidege ruliĝis, la filo Linŝardo rekonis la vojaĝanton: li estis la grafo Raŭlo.

— Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega.

Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn bridojn, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monarĥeco kaj la Julian Revolucion.

Andreo eksupreniris al sia ĉambro por anstataŭi siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trovaĵon:

— Nu, rigardu. La filo Linŝardo ĵetis rigardon sur la paperfolietojn, kaj ĉion komprenis. Tiam li faletis en apogseĝon, kaŝis la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis.

Aŭdante bruon de ploregoj en la apuda ĉambro, la patro, kiu ne povis suspekti la kaŭzon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli.

— Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin ĉagreni.

— Nur vi.

— Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feliĉa, mi donus mian sangon.

— Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron.

— Andreo, kiu povis diri al vi ...?

— Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias ĉion.

— Kion vi volas diri per tiu vorto ĉio, balbutis la malfeliĉa patro, esperante sin alkroĉi al savontaj branĉoj.

Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo paliĝis.

— Vi bone vidas, diris la junulo, ke la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita.

— Malfeliĉa infano, ekkriis Linŝardo per ne homa voĉo, vi do ne sentas, ke vi min mortigas?

— Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbonaĵo estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis antaŭ mia naskiĝo.

Nur per ĝemado respondis la maljunulo.

— Mi estas edzo, mi estas patro, daŭris Andreo kolerega. Antaŭe mi povis protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn riĉaĵojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte daŭrigi vian rabistan agon; ĉar mi ne volas, ke iam miaj filoj min riproĉu, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de ŝtelisto.

La maljunulo ne povis plion aŭdi. Li eliris, sin alkroĉante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian ĉambron kaj sin ĵeti sur liton.

Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogseĝon. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io disŝiriĝis, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feliĉeco. Ĉar li komprenis, ke lia edzino kaŭzis la malfeliĉon per ŝia malamema sagaceco, ĉar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de ŝi la konsolojn, kiujn li bezonas, li ŝin riproĉis, ĉar ŝi devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco.

Lasante flui tiun larmotorenton, kiun ŝi ne povis haltigi, Heleno eliris. Aŭdinte stertori en la najbara ĉambro, ŝi en ĝin rapidis. Ŝia bopatro, svenanta sur sia lito, aŭdigis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu antaŭiras la agonion.

— Rapide, la kuraciston, ŝi diris al servisto. Kuru kaj lin venigu.

Sed la vilaĝa doktoro alvenis nur post du horoj. Li troviĝis apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Raŭlo, eksciante la novaĵon, kiun al li konigis lia filo.

Per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo.

— Cerba sangado! li diris al sinjorino Linŝardo: li estas senespere mortonta.

Poste alproksimiĝante al la lito, kaj studinte la simptomojn:

— La vivaj centroj ne estas tuŝitaj; kredeble li vivos ankoraŭ dum kelkaj tagoj; sed li ne resaniĝos.

Kaj, farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero.

Tuj post tiu operacio, la patro Linŝardo malfermis siajn okulojn, ŝajnis rememori kaj penis sin levi. Sed la paralizo lin najlis sur lia lito malmovigitan.

Post tri tagoj, ĉar la malsanulo aŭdis sur la strato grandan bruon de kaleŝoj kaj de ĉevaloj, miksitan kun religiaj kantoj:

— Petro, li diris al la farma knabeto ĉi tie metita por lin servi, kio do okazas ekstere?

— Estas la enterigo de la markizo de Prelongo.

— Nu, la markizo mortis, li murmuris dolore; kial oni ne tion konigis al mi? Petro komprenis, ke li ekdiris malspritaĵon: sed, ĉar estis tro malfrue por ĝin malkonfesi, li daŭrigis:

— Li mortis subite, eksciinte, ke nova Revolucio okazis.

— Ĉu li estis sola en sia kastelo?

— Ho! ne; sinjoro Raŭlo troviĝis apud li.

— Li estas feliĉega, sopiris la maljunulo. Li mortis, ĉirkaŭata de l’ estimo kaj de la respektego de sia filo: mi kunportos en la tombon nur la malŝaton kaj la malamon de la mia.

Liaj okuloj fermiĝis: kaj li ŝajnis ekdormi. Kiam la kuracisto revenis vespere, post kiam li alproksimiĝis al la lito, en kiu la malsanulo ĉiam ŝajnis dormanta, li sin turnis al apudestantoj, dirante:

— Mia ĉeesto nun senutiliĝas: ĉar sinjoro Linŝardo estas malviva de du horoj almenaŭ.

Estis tion rimarkintaj nek Andreo nek Heleno.

Post la morto de Roĝero de Prelongo, Raŭlo, lia sola filo, nature heredis lian titolon kaj liajn bienojn. Sed, ĉar la monarĥeco, kiun liaj familiaj tradicioj lin devigis servi, estas reprezentata nur de senkrona infano kaj de maljunulo ekzilita, la juna markizo sin demandis kortuŝe, kia do nun estos la celo de lia vivo.

Li troviĝis sola en la mondo. Kelkajn jarojn post sia reveno en Francujon, lia patrino pereis de malrapida malsano ricevita dum la ekzilo.

Nun, post kiam li estis oferinta al la malviva markizo la lastajn honorojn, kio por Raŭlo estas farebla? Nevole li ekpripensis al fraŭlino Suzano de Belvojo, juneca amikineto, kiun de longe li silente amegis.

Komparite kun tiu de Prelongoj, la nobeleco de la barono de Belvojo estis neantikva. Ĝi datumis nur de Henriko IVa; kaj en lia genealogia arbo troviĝis multe pli da Parlamentaj konsilantoj ol da partoprenantoj de la Versailles’a kortego. Pro tio ĝis nun la ebleco de edziĝo kun la ĉarma Suzano estis por Raŭlo nur revo ŝajne ne efektivigebla.

Li sciis, ke la maljuna markizo estus akceptinta tre malentuziasme la hipotezon de tia unuiĝo, ĝin konsiderante kiel malnobeledzigon: ĉar por li la roba nobeleco de Belvojoj povis esti nur maskita burĝeco. Certe la grafo Raŭlo montris al sia patro obeemon tiel respekteman, ke li estus pli aminta ĉion suferi ol suferigi la patran amon per la doloro de malkonsento; sed nun, ĉar la maljuna nobelulo ne ekzistis plu, lia filo sin demandis ĉu tiuj malnunaj opinioj, kiujn li respektis sed ne partoprenis, estis sufiĉe potencaj por malfeliĉigi lian vivon. La amo parolis estre en la koro de la junulo; post ok tagoj, li eliris el sia familia domego, kaj revenis Parizon.

Kaj, post tri monatoj, en la preĝejo Saint Thomas d’Aquin, la tuta altranga societo rapidis doni al Raŭlo pruvon de sia estimo, ĉeestante ĉe lia edziĝo kun fraŭlino Suzano de Belvojo.

Kiam eĉ la patro de Raŭlo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj eĉ rajtigis tiun malrespekteton kontraŭ antaŭjuĝoj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de vizaĝo pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Raŭlo ekfaligis en ŝian edziniĝan korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo mem: ŝi senbedaŭre kaj tutkore estus pli aminta la morton ol ĉian ajn fariĝon kapablan, eĉ de malproksime, ĵeti malpuraĵon sur ŝian novan blazonon. Ha! tiu blazono! Ŝi ame ĝin rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu troviĝis desegnita sur ŝiaj juvelujoj, ŝia arĝentilaro, la pecoj de ŝia vestaro kaj la kartuŝoj de ŝiaj kaleŝoj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu troviĝis supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unu vorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por ĉiam sur la muron de sia kastelo.

Ĉar ĝi estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIIIa, kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda restaĵo gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom superstiĉa, sincere kredis, ke la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu ŝtono.

Raŭlo ofte ŝin moketis pri tiu temo.

— Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli reĝema ol la reĝo; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta.

— Ĉiu havas sian sendanĝeran malprudentaĵeton: mi estus rajta miavice moketante la pian zorgon, per kiu vi konservas vian antikvan flartabakujon.

— Ha! tio estas alia afero, respondis Raŭlo, fariĝinte subite neridema. Tiu tabakujo estas familia memoraĵo, kiun la reĝo Ludoviko XVa iam donacis al mia avo. Dum la ekzilo, por neniu monsumo mia patro konsentis ĝin forlasi. Por aĉeti panon, li dismetis la diamantojn, kaj ilin vendis unu post la alia. Poste, kiam nur restis la ujo, ornamita, kiel vi vidas, per Watteau’a pentraĵo kaj ĉirkaŭata de orrando havanta diamantĉelojn bedaŭrinde malplenajn, li ĝin kaŝis zorge en angulon de ŝranko, ĵurante sur la animojn de Prelongoj glore mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke li pli amus morti pro malsato ol sin senigi da tiu juvelo. Kaj vi vidas, ke li respektis sian parolon.

— Sed kial vi ne ĝin restarigas?

— Tial ke la difektiĝo mem de tiu juvelo al mi memorigas la kuraĝon montritan de mia patro dum la malfeliĉeco. Ĝin tuŝi ŝajnus al mi malrespekto, detruo de memoraĵo, Tian, kia ĝi estas, mi ĉiam volas ĝin konservi, por ke ĝi al mi montru la veran vojon sekvotan, min subtenu, min kuraĝigu, kaj, se estus bezone, malhelpu mian malvenkon.

Post tiuj paroloj eksaltis la koro de la juna markizino: ĉar ŝi komprenis, ke Raŭlo al ŝi alportis ne nur la nobelecon, kiu ŝin fierigis, sed samtempe la noblecon, kiu feliĉigas; ĉar la nobleco estas multe pli malofta ol la nobeleco.

Feliĉe por ambaŭ ili sin amegis reciproke: ĉar nur tiu amo fervora estis kapabla tolerigi al ili tiun tedigan vivmanieron kvazaŭ monaĥan, kiun ili vivadis en Prelongo.

Pro fideleco al la falinta dinastio, Raŭlo estis devigata sin deteni de ĉiu okupo, kiu ĉu de proksime ĉu de malproksime rilatas kun la politiko.

Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disiĝantajn erojn de l’ antikva nobelaro, sekrete sciigis Raŭlon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa.

Ekkoninte tiujn mallaŭtajn intrigojn, Andreo, kiun manĝegis la konsciencriproĉoj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: ĉar li ne konsentis kontraŭbatali la viron ŝtelitan de lia patro.

— Prezentu do vin maltime, sinjoro Linŝardo, diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados.

Dank’ al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto.

Ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de ĝia pasinta grandeco.

Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis ĉion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de ŝi portata. Ŝi eĉ petis de sia edzo, ke li aĉetu la Folieraĵan arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn ĉiuspecajn ĉasbestojn.

— Kiam oni nomiĝas la markizo de Prelongo, ŝi diris, oni devas prezenti al siaj invititoj ĉasojn preskaŭ reĝajn. Raŭlo, kiu momente ŝanceliĝis, ridetis kaj fine cedis: cetere ĉiam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis.

La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed ŝi trovis en sia nekonsumebla disdonemo ĉiumomentan okupadon. Ĉiutage ŝi jungigis sian kaleŝon; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj ŝin vidis alvenantan al ilia lito, kien ŝi alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.

Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edziĝintaj, kaj ili ĉagreniĝis: ĉar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Raŭlo, ke kredeble ilia revo proksime fariĝos realaĵo.

Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj antaŭestantaj la naskiĝon de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano. Certe ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol ŝia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis:

— Ho! amiko mia, se ĝi estas filino, kaj se ni estos tiel malfeliĉaj, ke ni ne naskos aliajn idojn, ĉu vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj?

— Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos ĝin akcepti rezignacie.

Kaj ĵus estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon.

Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektiviĝis; kaj ŝi naskis ravan filineton.

Raŭlo havis ĉasgardiston nomitan Kamuŝo. La antaŭan jaron li edziĝis kun junulino, Virginio Burbanto, kiu ĵus finis siajn akuŝistinajn studojn. Pro amo ŝi forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbedaŭre entombiĝis funden de arbaroj. Oni decidis, ke ŝi kuracos sinjorinon de Prelongo.

Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, ĉar la du akuŝoj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn antaŭ Suzano, la kamuŝa virino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. Ĉar ŝi havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke ŝi estas nutristino tute ŝatinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio ĝoje akceptis. Ŝi lasis la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon por zorgi pri sia nutritino.

Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia ĉagreneto. Senkonscie li ŝin riproĉis, ke ŝi ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgraŭ lia ŝajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro.

Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, ŝi estis ĉagrenega. Ŝi demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, ĉu la amo, kiun Raŭlo sentis al ŝi, ne suferos pro tia elreviĝo, kaj ne plimalgrandiĝos. Sed ŝia timo rapide vaporiĝis: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia ĉarmo de novnaskitoj.

— Ĉar bedaŭrinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni ŝin edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu daŭrigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj.

— Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke ŝi edziniĝu kun edzo, kiu ŝin feliĉigos.

Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom antaŭtempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformiĝis. Pro tio, kiam ŝiaj membroj plilongiĝis, kiam ŝia inteligenteco plivastiĝis, fariĝis nesentita ŝanĝo en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj ŝiris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de ŝia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin ambaŭ rekonis kaj eligis ĝojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke ŝi ĉirkaŭprenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. Ĉiutage li al ŝi alportis kelkan novan ludilon, interesiĝis al ŝiaj plej etaj balbutoj; kaj kiam ŝi okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron ĉiumomente alvokitan pro konsiliĝo.

Pri la markizino, antaŭ la infanineto blanka kaj roza, ŝi falis en verajn ravojn: kaj ŝi sincere sin demandis ĉu estas eble, ke troviĝas en la mondo knabineto pli ĉarma kaj pli inteligenta, laŭ sia aĝo. Kaj ŝi estis preskaŭ prava: ĉar ĉiuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fraŭlinon de Prelongo, senkaŝe konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ruĝaj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan vizaĝon.

Raŭlo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu ĉi bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuziĝas, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro.

La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio.

Tiam ĉio moviĝis en la lando. La preĝejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitraĵoj anstataŭis la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, ĉar oni loĝigis en ĝin novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Raŭlo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute ŝanĝita: ĉar la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Linŝardo iam plenigis la ĉambrarojn; kaj ŝi esprimis la deziron, ke ili estu anstataŭitaj de meblaro pli nunstila. Ĝis dudek mejloj ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro ĉirkaŭanta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de ĝia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio ĉiutage riĉaj kaleŝoj veturigis la multajn amikojn de Raŭlo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke ĝi ne povos ilin ĉiujn akcepti.

Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba. Ĉar ĝi promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la preĝejo. Ĉiuj domoj de la vilaĝo montriĝis girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de ĝojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj, trenata de kvar ĉevaloj, (ĉaro, kiun la mortinta markizo feliĉe retrovis sendifekta ĉe veturila komercisto en aleego de Champs Elysées) tiam ripetitaj aplaŭdoj kaj vivu’oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentriĝanta al tiu sola punkto, ke oni eĉ ne rimarkis la kaleŝon de lia episkopa Moŝto, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio.

Dum la vespero, ducentmanĝilara vespermanĝo kunigis ĉiujn invititojn en la vasta manĝoĉambro de la kastelo. La parko, lumigita al giorno de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu ĝis la mateno ĝojege lacegiĝis per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, kaŝitaj interne de kreskaĵaroj, penis ordigi la paŝojn de kvadriloj. La nenatura ruinaĵo, konstruita funde de la ĝardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno leviĝante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, ĉiuj tutkore interkonsentis, ke neniam oni vidis en la kastelo feston tiel bone sukcesintan.

Sed, en tiu ĝenerala ĝojeco, estis virino, kiun tiuj entuziasmaj elmontroj paligis pro ĵaluzeco: ŝi estis Heleno.

— Malnoblaj kamparanoj, ŝi balbutis kolere: kiam mi pensas ke, pro la bapto de miaj filoj, neniu pensis prezenti al mi ian pruvon de simpatio.

Momente la scivolo venkis: kiel aliaj, sinjorino Linŝardo aliris en la parkon. Tra la fenestroj larĝe malfermitaj, ŝi ekvidis la belegan ducentmanĝilaran tablon, brilantan per trinkvitraĵoj kaj arĝentiloj sub la heleco de lustroj.

Tiam la indigno ŝin sufokis: ŝi revenis hejmen, kie ŝi troviĝis sola: ĉar Andreo profitis tiun okazon, kaj kondukis siajn du filojn al la kastelo, por ke ili saltegu sur la herbejoj, en la lumo de multkoloraj lanternoj.

— Jes, murmuris mallaŭte la ambiciema Korsino, miaj infanoj estas knaboj, idoj fariĝontaj viroj, dum tiu muŝineto estas nur knabino ... knabino, ŝi ripetis malatente. Subite penso transiris ŝian cerbon kiel fajrero.

— Ho! kia ideo! ŝi ekkriis. Certe hodiaŭ la afero ŝajnus tute malverŝajna; sed kiu scias? Per lerteco kaj persisteco oni povas trafi ĉiujn celojn.

Dum multaj horoj, Heleno restis en sama loko, senmova, plipreciziganta sian ideon.

Kiam Andreo revenis, li trovis sian edzinon sidantan sur seĝo, okulmalferme revantan.

— Kion do vi faras, tute sola en la senlumaĵo? li diris. Kial vi ne enlitiĝis? Ŝi eksaltis, kiel iu subite vekita.

— Ha! estas vi! ŝi respondis. Ĉu estis bela tiu festo?

— Belega.

— Ĉu la knaboj multe amuziĝis?

— Kiel petoluloj.

— Nu, tre bone. Iam eble la kastelo de Prelongo revidos similan kunvenon: sed tiam estos niaj filoj, kiuj ĝin prezidos.

Andreo rigardis sian edzinon kun maltrankvila miro, sin demandante ĉu, post lia eliro, subita senteraro ne malordigis ŝian spiriton.


ĈAPITRO TRIA

Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis.

Ludoviko Linŝardo, la familia unuanaskito, fariĝis bela fraŭlo, la plej bela certe en la tuta lando. Vizaĝe viva portreto de sia patro, li pli ankoraŭ lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, ĉar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda daŭrigi la Linŝardan rason.

Post lia naskiĝo, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; ĉar ŝin instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de ĉiuj personoj ĉeestantaj ĉe ŝia akuŝo.

Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksiĝis kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj eĉ lia voĉsonorado al ŝi memorigis la viron kun kiu ŝi edziniĝis, ŝia amego unue varmetiĝis, kaj iom post iom preskaŭ malaperis, anstataŭita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino ĉiam sentas al infano, kiun ŝi gravediĝis, naskis kaj mamnutris. Li ne estis ŝia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de ŝia edzo, kiun ŝi estis naskinta.

Kia diferenco por Viktoro, ŝia dua filo! La naskiĝo de ĉi tiu multe ŝin suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi, Heleno devis ĉerpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje ŝi lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos ŝian idon sed ke ŝi tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeliĉa Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekuraĝigaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke ŝi malesperu.

Dum dekok monatoj, la vivado de l’ infano fluis tra senĉesaj malkvietaĵoj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, altiĝis ĝis la frenezeco. Ŝi lin gratulis, ĉar li bonvolis vivi; ŝi estis dankema, ĉar li permesis, ke ne estu senutilaj ŝiaj kortuŝecoj kaj maltrankvilecoj.

Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia kaŭzo daŭrigis la agon komencitan de la malsano.

Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla.

Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj.

Kiam ŝi lin atente rigardis, ŝi sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli antaŭtempa: al ŝi ŝajnis, ke troviĝas antaŭ ŝiaj okuloj ŝia onklo Pietro. Ŝi rekonis tiun saman dubeolivan vizaĝkoloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li troviĝis. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sovaĝecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de ĉiuj najbaraj infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj.

Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj ŝin lasis en tiu loko malgraŭ ŝiaj kriadoj kaj ŝiaj larmoj. Kiam ŝiaj gepatroj maltrankvilaj ĉar ili ne vidis ŝin revenintan, ŝin petis al ĉiuj eĥoj, Viktoro direktis mem la serĉadojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontraŭa: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, ŝin malligas, ŝin rekondukas al la farmodomo kaj al ŝi malpermesas la rakonton de l’ historio, ŝin minacante de fraparo, se ŝi lin malobeos. La malfeliĉa infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de ŝia persekutanto, sen responde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin serĉiginte dum la tuta tago.

Alian tagon, alvenis en vilaĝon trupo de ĵonglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmiĝis antaŭ la falseco de ĉaraj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ruĝaj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l’ eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distraĵoj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj.

En ĝi oni ludis specon de mirteatraĵo, en kiu vidiĝis malgranda reĝo. Dum Ludoviko treege amuziĝis, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo ĵetis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monarĥo ĵaluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta interŝanĝi lian situacion kontraŭ tiu de la vaganta ĵonglisto, li estus entuziasme tion akceptinta.

Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: — Nu, knaboj, ĉu vi multe amuziĝis?

— Ho! jes, paĉjo, respondis Ludoviko, ridetante ankoraŭ pro la memoro de aferoj viditaj.

— Kaj vi, Viktoro?

— Ne.

— Kial?

— Mi volas esti reĝo: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeliĉa.

Kaj li ekploregis.

— Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos reĝo iam, ekkriis sinjorino Linŝardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli.

— Heleno, diris Andreo kun malkolera riproĉo, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldolĉigi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio.

— Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj realiĝas.

— Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, aŭskultu min, la ripetadon de tia absurdaĵo antaŭ niaj filoj.

Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo.

Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro ŝajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron.

Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Linŝardo timis, ke rajta ĵaluzeco ekrompos la

ĈAPITRO KVARA

De tiu tago, kiam Viktoro savis la paroĥestron, Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron. Ĉar li troviĝis apud la pastro ĝuste en la momento favora, tiu koincido vere mirakla, kiel plezure ripetis la bona paroĥestro, al ŝi same ŝajnis tute ne klarigebla. Sed, ĉar ŝi ne akceptis la hazardon, ŝi diris funde de si, ke la propra ago de Viktoro en tiu fariĝo estis kredeble multe pli agema ol tiu, kiun la junulo malbabileme konfesis. Momente ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo: sed tiu ideo trairis ŝian cerbon nur fulmofajre kaj en ĝi ne haltis. Tamen la lerteco montrita de la junulo ne estis kapabla malpligrandigi ŝian amon kaj ŝian admiron: kontraŭe.

Por daŭrigi kaj sukcesigi la agon komencitan sur la abato, Viktoro opiniis ke, kvankam ĝis nun li elmontris neniun piecon, tamen li politike agus ĉeestante ĉe la meso ĉiudimanĉe, vestita de sia uniformo de Saint-Cyr. Li do sin prezentis en la preĝejon ne kiel kredemulo premegita de religieco, sed kiel eleganta bonsocietulo, kiu, akompanante sinjorinon, faras nur agon de ĝentileco. Lia sintenado iom skeptika kvankam tre respektplena montris la superulon, kiu ne kredas malplialtiĝi, konsentante iajn fantaziaĵojn, ĉar li estas certa, ke ĉiam li resupreniros, kiam tion postulos la cirkonstancoj.

Iam per okulo brila pro ĵaluzeco sinjorino Linŝardo vidis, dum la dimanĉo, la markizinon de Prelongo enirantan en la preĝejon por ĉeesti ĉe la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno aŭskultis la bruadon de la blazonkovrita kaleŝo ruliĝanta sur la placo, kaj haltanta antaŭ la sojlo de la sanktejo. Ŝi rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis ŝiajn tualetojn, ŝiajn juvelojn, ŝian ĉapelon, kalkulis sur ŝia vestaro la prezon de ĉiuj detalaĵoj; kaj ŝi sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.

Ha! tiu benko blazonhava, sur kies seĝodorso vidiĝis la nobelŝildo de Prelongoj, kun ĝiaj kusenoj el ruĝa veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al ŝi de ĝi kaŭzitajn. Ŝi sentis la sangon alfluantan al ŝia kapo, pripensante ke neniam ŝi en ĝin eniros, ke malgraŭ la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, ĉiam ŝi estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen ĉu justece ne estus ŝi, kiu devus sur ĝin sidiĝi? Heleno sin malsanigis, ĉiam movante tiujn samajn ideojn. Tamen ĉiudimanĉe ŝi revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu ŝi parolis al neniu: ĉar ŝi timis ke ŝia ambicio nekomprenita ŝajnus ridinda kaj naskus al ŝi ĉiuspecajn mokojn en la tuta lando.

Sed nun, ĉar la riĉa farmomastrino povis eniri en la preĝejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj ŝi ĵetis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpaŝis nerimarkite. Ĉiuj okuloj direktiĝis al la brila Saint-Cyr kaj al lia malhumila patrino. Mallaŭtaj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:

— Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!

Tamen troviĝis en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankoraŭ pli amplenaj. Ĝi estis Josefino.

De la terura brulado, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj la perdon tutan de ŝiaj posedaĵoj, la junulino vivis en la Linŝarda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al ŝi farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke ŝi al ŝi donu iun ajn taskon, por ke ŝi ne ŝajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre ŝatinda delikateco, Linŝardo permesis, ke lia edzino utiligu ŝian bonvolon, kaj al ŝi farigu kelkajn negravajn laborojn.

Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de ŝia tasko konstante ŝanĝu, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malriĉa knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, ŝi povis vidi de hodiaŭ al morgaŭ sian sorton balanciĝantan inter la du kontraŭaj randoj, laŭ la bonvolo aŭ la kapricoj de l’ mastroj, jen malsupreniri ĝis la plej malsuperaj laboroj, se ŝi malfeliĉe malplaĉos, jen kontraŭe fariĝi estrino en la domo, se Viktoro edziĝos kun ŝi.

Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeliĉego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu ŝin tiel kruele frapegis. Eĉ la ideo ke ŝi vivos ĉe Heleno, ke ŝi havos konstante flanke de si tiun kiun ŝi amas, fariĝis por ŝia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, ŝi komprenis, ke ŝi devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo ĉiam montriĝis tiel patra kiel antaŭe; kvankam, en la farmodomo, ĉiu intence evitis, en sia interparolado, ĉiun aludon kapablan ŝin iomete ĉagreni, tamen ŝi sentis, per tiuj mil negravaĵoj de la ĉiutaga vivado, ke oni ne ŝin konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, ŝi komprenis ke ŝia edziniĝo kun Viktoro fariĝis revo tute ne efektivigebla.

Tamen ŝi lin amis. Lin amis ĉiuj amecoj de ŝia pasia animo, ĉiuj fervoroj de ŝia brunhara natureco, revanta supernaturecon kaj superhomecon. Kiam ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj ŝian patrinon kaj ŝian fratinon, kiam ŝi vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de ŝi ŝiaj parencoj mortis unuj post la aliaj, ŝi memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paroĥestro al ŝi konigis, kiam ŝi estis infanaĝa, kaj ŝi nerideme sin demandis ĉu Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de anĝelo. Iom post iom, la amo enradikigis en ŝian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.

La savado de l’ abato pligrandigis ankoraŭ tiun kvazaŭ religian entuziasmon: kaj la sento, kiun ŝi metis antaŭ la piedojn de la junulo, kiel oferon antaŭ piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de ŝia tuta personeco, ke la ideo ke ŝi povas sin repreni aŭ lin kontraŭbatali ne estis enirebla en ŝian cerbon. Kontraŭ Viktoro ŝi ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, eĉ dum unu minuto; kaj ŝia amego tradukiĝis per tiuj du vortoj: aŭdi kaj obei. Tamen la malfeliĉa fraŭlino suferis ĉiujn turmentojn de l’ amo ne partoprenita: dank’ al tiu instinkto naskita de la ĵaluzeco, ŝi divenis ke io teksiĝas kontraŭ ŝia feliĉeco, kaj ke la ino ŝin anstataŭonta en la koro de l’ estro jam estis trovita.

La dua jaro vivota de Viktoro en Saint-Cyr jam estis preskaŭ finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militistaĵojn kun la subleŭtenantaj epoletoj.

Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrikĉasistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Alĝerion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas senĉesa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.

Ĉar, dank’ al senripoza laborado li estis restinta en la unua loko de li okupita, kiam li eniris en Saint-Cyr, tio lin rajtigis elekti mem lian korpuson; kaj pro tio la protekto de sinjoro de Prelongo fariĝis senutila. Do, kiam ĉi tiu lasta al li proponis iri mem Parizon por peti de la milita ministro tiun favoron, la filo Linŝardo penis ŝanĝi lian decidon. Sed Raŭlo insistis: ĉar kiam li komencis aferon, li estis tiel dezirema ĝin sukcesigi, ke nek paŝojn nek klopodojn li malŝparis. Vidante tian obstinecon, la junulo povis nur sin klini. Do tion li faris.

Kiam sinjoro de Prelongo troviĝis antaŭ la ministro, post kiam li konigis la motivon de sia vizito:

— Dio mia, sinjoro, respondis tiu altranga oficisto, pro lia klasiga numero, sinjoro Linŝardo estas sendiskuteble rajtigita elekti mem sian regimenton: kaj mi devas min klini antaŭ lia deziro. La junuloj de vi protektitaj, li aldonis malice, estas tiel ekstervicaj, ke ili eĉ ne bezonas ian protekton.

Elirinte, Raŭlo sin sentis okupitan de nedifinebla impreso. Li estis fiera pri sia protektito kaj malkontenta, ĉar nun li ne povos plu fari ion por li. Li preskaŭ riproĉis Viktoron, ĉar la junulo estis la nevola kaŭzo de tiu senutila vojaĝo: tial li komprenis kial la juna oficiro penis lin deturni el ĝi. Devige li konfesis al si mem, ke la sintenado de Viktoro estis tute korekta, kaj ke estis neeble agi pli delikate ol faris la filo Linŝardo; ĉar li ne povis malĝentile diri: “Neutile, sinjoro, nun mi ne bezonas plu vin.” Li devis kompreni; kaj li, ne diveninte, sin kulpigis de malspriteco.

Sed tiu ministra vizito havis tamen konsekvencon: ĝi malforte vundetis la amikecon sentitan de la markizo al la filo Linŝardo. Ĉar ĉiam oni kulpigas tiun, kiu, ne nur ne vole sed eĉ kontraŭvole, al ni ludigas rolon de malsaĝulo.

Pro tio, kiam li rakontis al sinjorino de Prelongo la negravan malfeliĉeton al li okazintan, li ne estis mirigita, aŭdinte ŝin, kiu diris:

— Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufiĉe granda por marŝi sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin puŝu, tiu ĉi; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeliĉiga.

— Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al ĉiu, vi sentas tiom da antipatio kontraŭ plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.

— Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontraŭbatalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fraŭlon, min ekokupas impreso de repuŝo. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre ĝentile kaj tre respekteme, mi tion senkaŝe konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fariĝis tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fariĝis subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni ambaŭ revenis al la kastelo.

— Vi kaj via filino estas ambaŭ tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.

La markizo sin preparis daŭrigi laŭ tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: “Oni incitu nek la markizinon nek ŝian filinon”. Ĉar Matildo troviĝis en la matenruĝo de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperruĝo, kiam ĝi finas: kaj iom post iom ĉiutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum ŝia tuta ekzistado, doni al Raŭlo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.

Fraŭlino de Prelongo estis baldaŭ deksesjara. En ekfloriĝo de ŝia virga beleco, ŝi alten portis belegan frunton, kiun la densaj tordaĵoj de flavblonda hararo enkadrigis de ora aŭreolo. Ŝiaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj ŝanĝiĝantaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l’ Oceano. La idealeco, kiun ŝi heredis de sia patro, aliformiĝis en artan senton tre vastigitan. Ĉar ĝis nun ŝi estis frapita de neniu malfeliĉaĵo, la junulino vivis en senĉesa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.

Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, ŝi montris nevenkeblan energion. Kiam ŝin ekscitis la kolero, subite ŝiaj okuloj fariĝis nigregaj: la sono de ŝia voĉo kutime tre dolĉa aliformiĝis en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontraŭbatali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, ŝi konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontraŭe ĝojis pro ili. Ĉar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam ŝanceliĝis, kiam ordonis la devo kaj la honoro. Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacilaĵojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontraŭbatalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi, kaj ne suferi pri ĝia ĉagreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie ĉi troviĝis la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, ĉi tiu ne provis altrudi sian aŭtoritaton: ŝi nur diris:

— Matildo, vi multe min ĉagrenas. Tuj fraŭlino de Prelongo sin ĵetis en la brakojn de la markizino, kaj diris, ŝin kisante:

— Ne ploru, panjo, mi vin obeos.

Ĝis nun, Raŭlo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufiĉis ŝian instruadon. Tamen la markizo antaŭvidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fariĝos netaŭga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la reĝo de burĝoj detronita alpaŝis siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne ŝanceliĝis.

La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, ĉar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la pakaĵoj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis antaŭ ili sian duoblan pordegon.

En tiu nova ĉirkaŭaĵo, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en ĝi troviĝis nur preparita, la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post ŝiaj paŝoj: kaj ĉiutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. Elĵetinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.

Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico troviĝis la pentrarto. Ŝiaj akvopentraĵoj estis ŝatitaj eĉ de kleruloj. Iam, farinte kopion laŭ Watteau, ŝi havis gloron aŭdi pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, ĉar li kredis ke estas originalo, tio kio troviĝas antaŭ liaj okuloj.

Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfektiĝu en arto, kiu ŝin treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon ŝiaj profesoroj mem, kiuj antaŭdiris al fraŭlino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.

Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, troviĝis junulino, iom pli maljuna ol fraŭlino de Prelongo, kiun duobla malfeliĉo ekfaris orfinon.

Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj ŝia patrino, kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo.

Restinte sola en la mondo, kun malgranda heredaĵo, kiu apenaŭ liveris la monon necesan por ŝia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de ŝia patro; kaj ĉi tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldolĉan panon, kiun ŝi al ŝi donis. Okupita nur de bigotaĵoj, la maljuna fraŭlino vivadis en monaĥejaj parolejoj aŭ funde de preĝejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en ŝian hejmon, oni estis certa, ke en ŝia salono troviĝas aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.

Valentino sola sciis tion, kion ŝi suferis en tia societo. Malboneta artistino, ŝi tamen obstine ĉeestis ĉe ĉiuj desegnaj kursoj; ĉar nur tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa vivita de ŝi ĉe ŝia onklino.

Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fariĝis sendisiĝaj amikinoj. Ĉi tiu rakontis al sia nova kunulino ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiuj sur ŝin ekfalegis. Fraŭlino de Prelongo estis kortuŝita pro kompato, kiam ŝi vidis tiun senlaciĝon de la Fatalo kontraŭ malfeliĉan kaj senkulpan knabinon: ŝi ŝin ameme kisis, petante de ŝi, ke ŝi bonvolu ŝin ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilarĝigis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj ŝi ĵuris al Matildo eternan amikecon.

Preskaŭ ĉiutage Valentino vespermanĝis en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Raŭlo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fraŭlinon Artemison, kaj ŝin petis, ke ŝi bonvolu al li prunti Valentinon ĝis la novembra monato, por ke li ŝin konduku en la kamparon.

La maljuna fraŭlino opiniis, ke pro ĝentileco ŝi devas montri kelkajn ŝanceliĝojn. Sed funde de sia koro, ŝi sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj ŝin liberigis el ŝia nevino. Ĉar dank’ al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la vizaĝo de ŝia onklino ŝajnis kompare ankoraŭ pli difektita, streketita kvazaŭ malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj ĝin superis de malkombita harkrono.

La diversaj societrilatoj, kiujn Raŭlo realligis dum lia ĉeesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj larĝe malfermis antaŭ li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufiĉas redoni en sia hotelo la ĝentilaĵojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de ĉasoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento serĉi edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.

Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naskiĝis ŝia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko plaĉis al Raŭlo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feliĉa. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kuraĝigitaj, Gastono montriĝis unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo. Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preskaŭ malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interniĝantaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra belo, kiu faris ankoraŭ pli pala la senkoloran palecon de lia vizaĝo. Ĉar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedziĝon, lia nervaro delikatiĝis, kaj ĉefis estre malriĉigitan sangon.

Li alvenis akompanata de sia servisto Laŭrento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco troviĝi konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li ŝajnigis ilin malkoni.

La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuziĝis. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fraŭlino de Prelongo sentis kvazaŭ senton de ripozo.

Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble ŝi prenas kutimojn, en kiujn koncentriĝas ŝia melankolia karaktero. Do kun plezuro ŝi retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino ĝojigis per senĉesa rideto.

Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamuŝa gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj kaŭzis ĝojon ĉiam novan. Ili ambaŭ petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.

Ŝi same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la ĉiutagajn vizitojn faritajn al la malriĉuloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro ŝin revenigis en Parizon, la malfeliĉuloj, kiujn ŝi lasis post si en Prelongo, ploris pro ŝia eliro, kvazaŭ ĝi estus malfeliĉego.

La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj.

Ian tagon, ŝi veturis en kaleŝo laŭlonge de Violano, kiam ŝi vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el ĝiaj antaŭaj piedoj, kaj, malgraŭ tiu vundo, ĝin devigis kuri, ĝin persekutante per ŝtonbatoj. La malfeliĉa besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam ĝi marŝis dum tri paŝoj, saltetante, skuante ĝian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel ĉifono, ĝi falis, flanken ruliĝante, kaj puŝis dolorajn blekegojn. Tiam denove la ŝtonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis ĉiam saman vidaĵon, unu inter ili ekkriis.

— Ni ĵetu ĝin en akvon.

— Vi estas prava; ni tre amuziĝos, respondis ĥore la bando.

— Nu, finu tiun kruelan petolaĵon, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.

— Nu, fraŭlino, respondis la ĉefo de la knabaro, ĉu ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?

— Silentu, Nikolao, diris alia. Ŝi estas la kastela fraŭlino. Ŝi montriĝis kompatema al mia maljuna patrino, kiam ŝi rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni ŝin malrespektu. Aŭdu min.

Alproksimiĝante respekteme al Matildo:

— Dio mia, fraŭlino, li diris, ni ĵus estis ĝin ĵetontaj en akvon. Se vi ĝin volas, vi povas ĝin preni.

La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por ĝin savi. Aliparte la malfeliĉa besto ŝin rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke ŝi sin lasis kortuŝi:

— Vi estas prava, ŝi diris; ĝin al mi donu. La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kaleŝo revenis kastelen.

Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue ekgrimacis pro malŝato. Sed ambaŭ tiel amegis sian filinon, ke ili ŝin ŝercis nur modere, kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de ŝia natureco.

Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj ĉevaloj de Raŭlo malsaniĝis, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton.

— Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fraŭlino, li diris. Laŭ mia opinio, oni devus ĝin mortigi. Vi estus estinta prava lasinte ĝin dronigi.

— Se vi malkonsentas ĝin kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon.

La bestkuracisto komprenis, ke li diris malspritaĵon. Oni ne perdas pro petolaĵo klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme:

— Ĉar vi tion absolute deziras, fraŭlino, mi ĝin provos. Post kelkaj minutoj mi revenos.

Post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato

ĈAPITRO KVINA

Ĝin leginte, Viktoro sin sentis kvazaŭ ekbatita de bastonego. La sango alfluis al lia kapo; li kredis ke ĉiuj objektoj turnas ĉirkaŭ li. Per rapida ekmovo li tiregis sian kravaton por spiri, ĉar li sufokiĝis. Liaj krispiĝantaj pugnoj direktiĝis al la malplenaĵo, minacantaj. Balbuto, raŭka kiel stertoro, eliris el lia gorĝo:

— Mi min venĝos! Mi min venĝos! Subite li leviĝis, promenadis grandpaŝe tra sia ĉambro, puŝegante la meblojn, tiregante la kurtenojn, rompante, en lia kolerego, ĉiujn objektojn troviĝantajn sub lia mano.

Terurite pro la bruego, kiun ŝi aŭdis en la apartamento de sia filo, Heleno rapide supreniris. Meze de la ĉambro, Viktoro, kun vestoj ŝiritaj, inter la mebloj rompitaj kaj la kurtenoj dispecigitaj, agitiĝis kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, havante la okulojn for de la kapo, la vizaĝon kuntiritan de demona rideto, la lipon pendantan kaj sputetantan, li estis reale malbelega. Sinjorino Linŝardo ektimis kaj forkuris. Sed ŝi aŭdis la kapitanon, kiu malantaŭ ŝi trombe malsupreniris la ŝtuparon. Kiam ŝi volis lin haltigi, li ŝin brute repuŝis, ekkriante:

— Vi estas mia malbona genio. Se mi ne estus vin aŭskultinta, mi ne troviĝus en tia stato.

Heleno sin apogis kontraŭ la muron por eviti falon. Ne penante deteni sian filon, kiu forkuris rapidege, ŝi balbutis:

— Sed kion do li havas? Kion do li havas? Ĉu li estas freneza? Por koni la kaŭzon de tiu neklarigebla ekscitego, ŝi resupreniris al la ĉambro de sia filo.

Dum sinjorino Linŝardo penade reordigis tiun elrenversitan ĉambraron, ŝi ekvidis paperan buleton, kiu ruliĝis ĝis la fenestro. Instinkto ŝin avertis, ke en ĝi ŝi trovos la vorton de l’ enigmo. Ŝi do malleviĝis, prenis la objekton, ĝin zorge malfaldis, legis kaj komprenis. Ja ĝi estis la markiza letero, ĉifita de Viktoro kaj malproksimen ĵetita.

Siavice la riĉa farmomastrino paliĝis: flavaj fajreroj eliris el ŝiaj okuloj; ŝiajn manojn agitis konvulsia tremado; sufokiĝante, ŝi estis devigita sidiĝi en apogseĝon. Sed rapide ŝi resaniĝis: malamegema, ŝi murmuris:

— Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tranĉinte vian manon ol ĝin skribinte.

En tiu momento, Andreo, kiu de malproksime ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo, senprokraste revenis, timante malfeliĉaĵon. Kiam li vidis sian edzinon kun brovoj krispiĝantaj, kun malbona vizaĝo, sidantan meze de mebloj duonrompitaj do la Viktora kolerego, li ekkriis:

— Kio do okazas? Kion tio signifas?

— Tio signifas, karulo, ke por sinjoro de Prelongo vi estas ĉiam nur la filo de lia iama lakeo.

Andreo eksaltegis pro la insulto.

— Kiu diris tion?

— Legu.

Heleno prezentis al sia edzo la leteron de la markizo. Tiam ŝi devis liveri klarigojn, ĉar Linŝardo ne konis la klopodon provitan de Viktoro. De la unuaj vortoj, li respondis, ke lia filo estas juna malhumilulo, kiu ricevis nur tion, kion li meritis. Tamen ge-Prelongoj povus uzi terminojn malpli ofendajn. Ili estas tre feliĉaj, havinte lakeon, kiu bonvolis al ili redoni ilian aŭ prefere sian kastelon. Poste li bedaŭris la neeblecon de tiu geedziĝo, kiu sola povis kvietigi la riproĉojn de lia tro delikata konscienco.

Vespere Viktoro revenis, rompita de lacego. Dum la tuta tago, li marŝis rekten antaŭ si, nesciante kien li iras. En lia cerbo ekscitegita, la letero de la markizo estis kvazaŭ fotografiĝinta: li ĝin senĉese relegis. Do oni forĵetis ne la militiston kiel ne sufiĉe gloran, sed la nepon de la iama lakeo. Tiom da laboroj, da penadoj, da kuraĝo, da ruzoj estis senutilaj. Por la aristokrata malhumilaĉo de tiuj nobeluloj, la malnobeleco de la nomo superis la valoron de la viro. Oni al li riproĉis devenan makulon, da kiu nenio povus lin senigi; oni ĵetis sur lian vizaĝon antikvan kotaĵon, el kiu li kredis sin purigita de tempo tre longa, aŭ prefere kiun li neniam konis.

Pereigaj projektoj ruliĝis en la kapo de la junulo. Elĵetitaj kiel neefektivigeblaj tuj kiam naskitaj, ili estis anstataŭitaj de aliaj, laŭ senĉesa randirado.

Unue la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo; poste, komprenante kiel estus ridinda duelpeto sendita al maljuneta viro, li volis trapuŝi ponardon en lian gorĝon, bruligi la kastelon, aŭ prefere eniri en la subterajn galeriojn, ilin plenigi da pulvo, kaj eksplodigi la antikvan domegon kun ĝiaj loĝantoj.

Sed iom post iom la aera blovo kaj la marŝado, lacigante liajn muskolojn, samtempe kvietigis la perforton de lia unua incitego. Kiam li revenis en la farmodomon, li estis preskaŭ trankvila.

Heleno lin atendis.

— Aŭskultu, ŝi diris; antaŭnelonge vi nomis min via malbona genio; vi ...

— Ha! patrino, kiam vi scios.

— Mi scias ĉion: mi trovis la leteron.

— Kaj vi estas kvieta: vi do ne komprenis?

— Jes; nur mi trovis rimedon por ĉion aranĝi.

— Kiun?

— Necese estas, ke la edziniĝo fariĝu neevitebla.

— Sed kion fari? ekkriis la junulo mirante.

— Ha! ne estas mi, kiu al vi tion klarigos. Ĉar vi ne divenis, ekenlitiĝu kaj dormu. Morgaŭ via spirito estos pli komprenema.

Sinjorino Linŝardo rigardis sian filon, ridetante laŭ maniero tiel mistera, ke Viktoro eksaltis, dirante:

— La rimedo estas malmulte certa kaj tro danĝera.

— Kion vi riskas nun? Neniel vi sukcesos alimaniere. Kiu volas la finon volas la rimedojn.

— Estas vere, patrino.

— Ni supozu, ke la edziniĝo ne sekvos, vi ĉiam havos la venĝon kiel konsolon.

— Vi estas prava! Ha! malhumila familio, vi scios kiel kare pagigas insultojn la kapitano Linŝardo!

Se la sento reganta en la farmodomo estis la kolerego, en la kastelo ĝi estis la malkvieteco. Apenaŭ Raŭlo sendis la leteron, jam li estus volinta ĝin deteni. Li prave pensis, ke viro simila al Viktoro neniam pardonos la insultojn en ĝi enhavatajn. Pro tio, li volis doni al Matildo kiel eble plej rapide naturan protektanton. De kvar jaroj, sinjoro de Blasano vizitadis en la kastelo; do ambaŭ gejunuloj kredeble sin reciproke studadis sufiĉe bone. La markizino, kiun li komisiis por sondi pri tio la koron de sia filino, sen malfacileco konstatis, ke ĝis nun ĝi ne batis. Sed se la amo estis ankoraŭ nur burĝono, la tempo en kiu ĝi floriĝos alproksimiĝas. Inter ĉiuj adorantoj, kiujn ŝi renkontis, sinjoro de Blasano estis certe ĉi tiu, kiun ŝi plej vole estus akceptinta kiel edzon.

Raŭlo parolis aparte kun la juna duko, kaj al li diris ke, se la intencoj iam elmontritaj de li ne ŝanĝiĝis, li povos peti sian patrinon, la dukinon de Blasano, ke ŝi bonvolu veturi Prelongen por fari edziĝpeton, kiu estos favore akceptita.

Ebria pro ĝojo, Gastono skribis al sia patrino dum la vespero mem. Post du tagoj, sinjorino de Blasano sin prezentis en la kastelon, kaj petis por sia filo la manon de fraŭlino de Prelongo.

Oni decidis, ke la juna duko estos permesita al regula amindumo dum la kelkaj semajnoj ankoraŭ vivotaj en la kamparo. La geedziĝo festiĝos en Parizo, post la reveno de la vintra sezono. Ĉar sinjorino de Blasano estis restonta en Prelongo kun sia filo, oni por ŝi preparis plenan ĉambraron.

Timante unu el tiuj ruzoj, kiujn tiel ofte kutimis la kapitano Linŝardo, Raŭlo rekomendis, ke oni konservu pri tiu projekto la plej absolutan sekreton. Al neniu inter la invititoj ankoraŭ loĝantaj en la kastelo oni do faris konfidencion.

Oni esceptis nur la grafon, intiman amikon de la duko, kaj fraŭlinon de Savinako, al kiu Matildo daŭre sentis fratinan amikecon.

Eble sinjoro de Prelongo estus pli aminta militistan bofilon, ekzemple sinjoron de Ruvezo. Savinte la vivon de lia filino, la junulo estis preskaŭ rajtigita peti ŝian manon. Sed, kaj tio grande mirigis Raŭlon, li sin detenis el ĉiu klopodo. Cetere, laŭ sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon: certe lia nobeleco estis tre rajta, sed ne komparebla al tiu de Blasanoj, kiu estis unu el plej antikvaj de Francujo, pli antikva eĉ ol tiu de Prelongoj. Pri la riĉeco, tiu de la juna duko estis vastega, dum la grafo trovis nur ŝuldojn en la patra heredo. Cetere la markizino ne ŝanceliĝis. Ĉar sinjoro de Blasano ja estas perfekta kaj nobla nobelulo, Raŭlo al si diris, ke oni ne povas ĉion posedi, ke ne estas li kiu edziĝas sed lia filino kiu edziniĝas, kaj ke nur estas celotaj la ŝatoj de Matildo.

Fraŭlino de Prelongo akceptis tiun edziniĝan proponon sen ĉagreno sed samtempe sen entuziasmo. Sciante ke la sorto de junulino, kiu alproksimiĝas la plenaĝon, estas edziniĝi, ŝi akceptis fermokule la edzon al ŝi prezentitan, certa ke gesinjoroj de Prelongo celis nur ŝian feliĉecon kaj ne povis erari.

Ne estis same por Valentino. Kun veraj ĝojaj elmontroj ŝi eksciis tiun novaĵon. Ĉar ne nur ŝi estis vere feliĉa, vidante, ke ŝia amikino faros edziniĝon, kiun multaj junulinoj estus enviintaj, sed ankaŭ tiu finiĝo liberigis ŝian konsciencon el premanta pezo. Momente, post la bela konduto de sinjoro de Ruvezo, ŝi timis, ke Matildo enamiĝos al la juna oficiro. Dum la kelkaj tagoj fluintaj de la kuradĉaso, ŝi atentis la fariĝojn okazantajn en la kastelo kun vera kortuŝeco.

Ve! la plendinda junulino amis la junan grafon: ŝi lin tiel amis, ke pro tio ŝi ne dormis plu, precipe de tiu momento kiam ŝi kredis, ke ŝi ne estas malŝatata de li. Tio alvenis tuje, en la momento mem, kiam minacis ŝian amikinon mortiga danĝero, kiam ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro kaj enigantan en ĝian flankon la tranĉilon svingatan de lia pugno. Ĉar la koro de Valentino enhavis trezorojn de ameco, kiuj petis nur eltrovanton. Malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino, ĝi estis iom varmetigita de l’ amikeco de Matildo. Sed la natureco de la junulino, ardanta kaj pasia, bezonis senton multe pli vivigan. Pro tio, kiam la juna venkanto sin prezentis al ŝi, aŭreolita de sia triumfo, tiu dudekjara koro eksplodis.

La manpremo, per kiu la junulino sin donis tutan, ekbruligis saman amegon en la koron de Frederiko. Ĝis nun, koninte nur garnizonajn amrilatojn, la juna oficiro estis preparita al la ekokupo de tiu venkanta sento, kiu sin oferis kun sintenadoj de preĝanto.

Dum fraŭlino de Prelongo pie metis en akvoplenan vazon la oficialan blankan bukedon, kiun ĉiuvespere al ŝi alportis ŝia fianĉo; dum ŝi aŭskultis kun rideto iom senmova la korektajn amkonfesojn, kiujn la juna duko sin kredis devigata fari al ŝi, antaŭ la konsentaj okuloj de gepatroj kunsidantaj en la saloneto, Frederiko kaj Valentino, pretekstante, ke ili ne devas ĝeni per sia ĉeesto la amelmontrojn de geamantoj ambaŭ reeniris en sian ĉambron. Poste, ĉar ili ambaŭ bezonis spiri aeron, ili el ĝi eliris iom samtempe, kaj neeviteble sin renkontis en la parko.

Ĉar ambaŭ penis ne perfidi siajn sentojn, kaj repuŝis la vivegajn parolojn, kiuj el iliaj koroj supreniris ĝis iliaj lipoj, ili rifuĝis malantaŭ frazoj nur ĝentilaj kaj tute negravaj. Kun elementoj tiel senvivaj la interparolado ĉiumomente haltis, kaj estis anstataŭita de peza silento, kiun nek unu nek alia kuraĝis rompi.

— La vetero estas tre bela, tiuvespere, fraŭlino.

— Tre bela, sinjoro.

— Vi do venis spiri aeron sur la teraso?

— Kiel vi vidas.

— Estas tiel varme en apartamentoj.

— Oni sufokiĝas.

— Mi eliris, ĉar mi timis, ke mia ĉeesto estus maldiskreta.

— Mi same.

— Oni ne devas ĝeni geamantojn.

Frederiko rigardis Valentinon; kaj la junulino ruĝiĝis.

— Ja, ŝi respondis.

Denove fariĝis silento. Ambaŭ, sin apoginte sur la balustradon, supre de kiu oni superis la tutan valon, aŭskultis tiujn malprecizajn kaj melankoliajn bruojn, kiuj estas la voĉo de belaj someraj noktoj. De la senluma kamparo, tra kiu Violano lumigata de la luno desegnis longan arĝentan rubandon, iliaj rigardoj supreniris al la ĉielo borita de brilaj punktoj, kiujn la nokta astro estingis unu post la alia, plialtiĝante el horizonto.

— Mi kredas, ke la luno troviĝas en sia unua kvarono.

— Ha! vi kredas.

— Jes, mi tion vidis hodiaŭ sur la kalendaro. Kiel poezia estas bela somera nokto.

— Jes, sed iom malvarmeta. Mi foriras, daŭrigis Valentino, feliĉa, ĉar ŝi trovis tiun rimedon por rompi embarasantan interparoladon. Mi estas maldike vestita; kaj mi timus malsanigon.

Kaj ne eĉ vidinte la respektan kaj amplenan saluton, kiun al ŝi sendis la junulo, ŝi forkuris, kiel frenezulino, tra la parko, kaj rapide ŝi sin enfermis en sian ĉambron. Ŝi sufokiĝis.

Restinte sola, sinjoro de Ruvezo ekbruligis cigaron. Dum li ĵetis tra la spaco odorajn fulmelspirojn, li lasis erari siajn okulojn al la nigra kamparo kuŝanta sub liaj piedoj. Kubutapoginte sur la balustrado al kiu li revenis, li pripensis:

— Ne, li diris post iom da tempo, tio estas neebla. Se mi estas riĉa per nobeleco, per moneroj kontraŭe mi troviĝas tute malriĉa. Mi havas nur mian sub-leŭtenantan soldon; kaj tio estas maldika. Pri Valentino, ĉu ŝi havas la postulitan doton? Mi dubas. Kun tiaj vivrimedoj, ni ambaŭ mortus pro mizero antaŭ la malplena telermeblo. Poste, ĉu mi povas ŝin treni el garnizono en garnizonon, precipe en Afriko? Ĉu mi scias kie mi troviĝos post unu monato? Eble en Laghonat, eble pli malproksime. Ne, decide, mi ne povas edziĝi. Sed tiam, kion fari? Ŝi estas diable ebriiga, tiu junulino; kaj mi amegas ŝin kiel frenezulo. Certe pli bone estus foriri morgaŭ. Sed kiun pretekston prezenti? Antaŭ la ĉaso, mi promesis, ke mi restos ankoraŭ dum dekkvin tagoj, kaj ke mi poste iros en mian familion, por en ĝi pasigi mian lastan monaton da libertempo. Se li vidus min forirantan nun, la markizo kredus, ke mi tiel agas pro ĉagreno, ĉar lia filino edziniĝas kun Gastono. Nu, ni enlitiĝu: la nokto alportos bonan konsilon.

La grafo ĵetis malproksimen la brulantan pinton de sia cigaro, kiu eksaltegante el roko al roko naskis en la nokto garbaron de fajreroj.

Dum li monologis en la parko, Valentino reenirinte en sian ĉambron, sin ĵetis en apogseĝon, mordante sian naztukon por malaŭdigi siajn ploregojn.

— Ha! estas finite! Li ne min amas. Tiuvespere li ne diris al mi tri parolojn: tamen estis favora la okazo. Ĉu iam oni ĝin retrovos? Ve! mi kredis, ke mi estis leginta amon en liaj okuloj. Mi eraris. Laŭ la famo, li estas malriĉa, kiel mi: do por li mi ĉiam estos nur la birdeto, kiun oni vundas pasante, kiun oni forgesas, kaj kiu agonias en nekonita angulo. Ho! Frederiko mia, mia amato, mi tion komprenas; vi bezonas, ne malriĉulinon kiel min, sed riĉan heredantinon kiu reorumos vian blazonon. Vi estas prava; vi tion meritas; tion al vi ŝuldas la Fatalo. Ĉar vi estas la plej bela, la plej nobla, la plej kuraĝa: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero.

Subite ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan: estis sinjoro de Ruvezo, kiu reeniris. Ŝi aŭskultis, detenante sian spiron, imagante, ke li alvenas por ŝin suprizi, por ŝin formeti. Ŝi estas konvinkata, ke li troviĝas ĉi tie, malantaŭ la pordo, aŭskultante. Ŝi diras tre laŭte, ke tia ago estas tre malĝentila, ke reale li estas nur komuna deloganto, nur rabisto de ina honoro. Sed, post tiu penso, ŝia koro saltegis pro espero. Fine, ne povante sin deteni, volante montri al li, ke ŝi sin gardas, ke ŝi ne lin timas, ŝi tiris la riglilon kaj tuje larĝe malfermis la pordon. Sed ŝia lampo lumigis nur al koridoro tute senhoma. Frederiko estis reenirinta en sian apartamenton, kaj ne pripensis al ŝi. Ne, vere, li ŝin ne amis.

Larmoj de ĉagreno supreniris al la okuloj de la junulino. Kial li venis en la kastelon? Antaŭ kiam ŝi lin renkontis, ŝi estis feliĉa en la societo de Matildo: la amikeco de ŝia elekta fratino sufiĉis al ŝiaj deziroj. Dum nun, kion do ŝi bezonas? Nur pripensante al tio, ŝi ruĝiĝis. Ho! nun ŝi vidas klare en sia animo. Tio, kion ŝi kredis esti amo, estas malamo kontraŭe. Ŝi lin malamas, ĉar li ŝin malfeliĉigis, ĉar li ŝin plorigis, ĉar li sin ŝovis en ŝian estaĵon tiel rapide, ĉar li penetris en ŝian koron tiel profunden. ke li kaj li sola ĝin tutan hodiaŭ okupas. Jes, ŝi lin malamas, ŝi lin malamas funde de sia animo.

Subite ŝi memoris, ke la ŝtuparo kondukanta al la ĉambro de la grafo ne estas la sama ol la ŝia. Pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj, kiujn ŝi akceptis en sia kastelo, estu devigataj toleri la malagrablaĵojn de senĉesaj renkontoj tra la koridoroj. Por aliri el la ĉambro de Frederiko al tiu de Valentino, oni estis devigata ĉu malsupreniri en la korton, ĉu trairi la ĉambraron de sinjoro de Prelongo. Sed tiam tie kuŝis nesingardemo kaj samtempe malkonveneco, kies estis nekapabla sinjoro de Ruvezo.

Iom rekuraĝigite de tiu ideo, Valentino enlitiĝis, kaj post iom da tempo ekdormis, farante orajn revojn. Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko sur smeralda maro, en ŝipeto ornamita de multekostaj ŝtonoj, provizita de veloj purpuraj, de silka ŝnuregaro. Kaj ili reciproke amegis unu la alian; senlace ili al si tion konfesis; ĉar ili troviĝis en la lando de la revo, en kiu oni ne bezonas monon por ami kaj esti feliĉaj.

La morgaŭan vesperon, ili ambaŭ kompreneble sin renkontis en la sama loko.

— Nu, ekkriis Valentino, la hazardo naskas kelkafoje nekredindajn surprizojn. Ni nin retrovas ĵus en la sama loko.

Ameme la junulo respondis:

— Mi konfesas, ke tiun hazardon mi iom helpetis. Ĉu vi min riproĉas?

— Ne, ĉar mi volas vidi en via ĉeesto nur noblan intencon. Kredeble vi timis, ke min terurus vespertoj, fantomoj aŭ aliaj timigiloj.

— Aŭskultante nur mian kuraĝon, mi venis alporti al vi la helpadon de mia glavo.

La junulino ridetis. Tiam rekomencis la hieraŭa silento.

Sed tiufoje ĝi estis tiel terure elokventa, ke la grafo unua ĝin rompis:

— Vi troviĝos tre sola, fraŭlino, kiam via amikino estos edziniĝinta. Kredeble tiu forlaso vin instigos imiti ŝian ekzemplon.

La voĉo de Frederiko malforte tremetis.

— Dio mia, respondis Valentino, eble.

— Ĉu mi povas koni la feliĉulon kiu ...?

— Ho! sinjoro, vi estas maldiskretema.

— Vi estas prava, fraŭlino: sed kiam mi aŭdis de via buŝo la konfeson, ke vi amas aliulon, mi ne povis deteni ...

— Kial do? Ĉu miaj sentoj, ĉu mia estonteco povas vin kortuŝi? Post kelkaj tagoj vi eliros: kredeble neniam ni nin revidos. Vi ne savis mian vivon, kiel vi faris al Matildo. Vi do vidas, ke mi ŝuldas al vi nenion, nek konfidon, nek dankemon, nek eĉ memoraĵon.

Sinjoro do Ruvezo divenis, tra la maldolĉeco de tiuj paroloj, la konfeson, kiun preterlasis la junulino. Tuje li prenis ŝiajn manojn en la siajn, ekkriante:

— Nu, mi ne konsentas kun vi, kaj rajte mi interesiĝas al via estonteco. Ĉar mi estas devigata foriri post kelkaj tagoj, mi ne volas tion fari kaj antaŭe ne konigi al vi miajn sentojn. Mi amas vin, Valentino; mi vin amegas per profunda kaj nepereebla amo. Se mi havus feliĉon inspiri al vi pasion egalan al la mia ni ambaŭ estus tre fortaj por batali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivo: ĉar sento tiel potenca kiel la mia facile triumfas ĉiujn barilojn.

Parolante, Frederiko ŝovis sian brakon ĉirkaŭ la talion de la junulino kaj ŝin alkondukis al benko. Ebria pro ĝojo, Valentino sin demandis ĉu tio ne estas revo. Sed ŝia koro grandfrape batanta pruvis, ke la realeco preteriras ŝiajn esperojn. Duonsvenante, lasante sin faleti inter la brakojn de la junulo, kiu ŝin pasie premis kontraŭ sin, ŝi sentis sin tiel plene feliĉa, ke la ŝajnigo de kontraŭbatalo ne eĉ venis en ŝian penson.

En la ombro de la nokto, pli densigita ankoraŭ de l’ ombro de arboj, ili mallaŭte daŭrigis la balbutadon de tiuj amaj paroloj, maljunaj kiel la amaso de jaroj, sed tamen eterne junaj, ĉar oni ilin elparolas nur dum la dudeka. Ili restis tiel ĝis horo tre vespera, premante reciproke siajn manojn, al si ridetante, sentante sur sin la pezon de siaj rigardoj, kiujn ili ne povis vidi en la senlumeco. Ŝafo, kiun post la ekvespero oni liberigis en la parkon por forkurigi la ĝardenŝtelistojn, mirante pro tiuj du ombroj sidantaj sur benko, kiuj ŝajne faris nur unu, venis ilin flari: ilin rekoninte, ĝi kuŝiĝis antaŭ iliaj piedoj. Kiam, ne sen bedaŭro, ili estis devigitaj reeniri, la junulo altiris al sia brusto sian novan amikinon. Ameme ŝin preminte en siaj brakoj, li almetis sur la frunton de l’ adoratino siajn varmegajn lipojn. Valentino ektremis, kaj rapide sin demetis el la premado ŝin ĉirkaŭanta. Fine, al si ridetinte ankoraŭ dum iom da tempo, la geamantoj senparole disiĝis.

La morgaŭan matenon, la junulino sentis ankoraŭ sur sia vizaĝo la premon de Frederikaj lipoj. Ŝajnis al ŝi, ke tiu kisado profunde penetris en ŝian karnon, kaj ĝin markis kiel ruĝa fero. Ŝi estis konvinkita, ke ĉiuj, kiuj ŝin renkontas, devas ĝin ekvidi.

Kelkaj tagoj fluis. La limtempo fiksita de sinjoro de Ruvezo por lia eliro jam estis pasinta: tamen la grafo ĉiam restis. Ĉiuvespere la juna oficiro kaj Valentino lasis en la salono la reprezentantojn de l’ oficiala amo, kaj rapide sin kaŝis en malluman angulon de la parko, kie ili estis certaj, ke oni ne ilin malhelpos. Tiu loko troviĝis apud la ruinforma dometo, konstruita antaŭ jam kvardek jaroj de la avo de Matildo.

Interne de ĝi troviĝis ĉambro, okupita de fraŭlino de Prelongo, kiu ĝin aliformigis en specon da buen-retiro, por ŝia propra uzado. Ofte la junulino ĉi tie pasigis la varmajn horojn de la tago.

Vagigante siajn fingrojn sur la fortepiana klavaro, ŝi rigardadis la belegan vidaĵon, kiu, de tiu loko alta kaj elstaranta, vastiĝis sub ŝiaj okuloj. En angulo, pentrostablo; kontraŭ muroj, pentrotolaĵoj ne finitaj; sur la mebloj, iom ĉie, kolorskatoloj, paŝteloj, muzikaj kajeroj, elmetis tiun ĉarman malordon de l’ artistino, kiu sin sentas en sia privatejo, kaj kiu, certa ke ŝi ricevos neniun viziton, ne perdas en zorgega ordigo de siaj laboriloj, tempon pli bone uzatan por la revado. Fine, funde de la ĉambro, vidiĝis larĝa turka kanapo, sur kiun Matildo plezure kuŝiĝis, kiam ŝi estis laca, aŭ kiam mankis la inspirado.

Ian vesperon, Valentino alvenis al la kunvenejo, nervincitata, agitata, maltrankvila. La vetero estis sufokanta. De pli ol du horoj, pezaj nuboj kuprokoloraj mallumigis la atmosferon, rondiris malrapide ĉirkaŭ la plataĵo, kaj ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo. Sinjoro de Ruvezo diris al sia amikino ke, eĉ en Alĝerio, kiam blovas siroko, li ne memoris esti spirinta aeron tiel varmegan.

De kvarono da horo apenaŭ ili sidis, kiam subita fulmofajro disŝiris la nubon, tuj sekvita de tondra frapo seka, bruta, krakeganta, kiel kanona bruego eksplodanta en orelo. La junulino puŝis krion de teruro; Frederiko mem eksaltis.

— Ni reeniru, ŝi diris; mi timas. Certe Valentino estis kuraĝa, eĉ tre kuraĝa kontraŭ vera danĝero. Sed estis teruro, kiun neniam povis venki ŝia voleco: ĝi estis la teruro pro la fulmotondro. Kiam la tondro bruegis, kiam la fulmoj blindigis ŝiajn okulojn, ŝi sin metis en angulon, kaŝis sian kapon inter siajn manojn kaj ne moviĝis plu. Ĉar sur ŝian naturecon tro nervinciteblan la atmosfera elektro agis laŭ eksterordinara potenco.

— Ni reeniru, ŝi ripetis; ni reeniru rapide. Jam leviĝinte, la junulino ekeliris, kiam vera trombo falegis sur la terason. Blindigite de fulmofajroj kaj de hajleroj, kiuj skurĝis lian vizaĝon, la grafo havis nur tempon malfermi la pordon de la dometo, kiu feliĉe ne estis ŝlosita, kaj diri al sia amikino:

— Eniru tien. Sed en la ĉambro regis plena senlumeco. Valentino, kiu konis ĝian aranĝon, trafis palpetante la larĝan turkan kanapon, sur kiun ŝi faletis; dum la grafo, kiu, kiel ĉiuj fumantoj, portis sur si alumetojn, ekbruligis unu el ili. De tempo al tempo la lumego de fulmofajro, enirante tra la mezepokaj fenestretoj, eklumigis al la ĉambro, per rebrilo dubeblua de bruligita sulfuro.

Ĉar Matildo venis en sian buen-retiron nur dum la tagmezo, ŝi opiniis, ke estas senutile meti en ĝin ian lumigilon. Tie do vidiĝis nek lustro, nek kandelabro, nek eĉ lampo. Fine tamen, en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo, ĉi tie forgesitan kredeble de multaj monatoj, kaj ne superantan la vitroringon de l’ ingo. Li ĝin ekbruligis.

Lumigite de tiu ŝanceliĝanta flamo, kies malforta lumeto ne povis kontraŭbatali la lumegon de la fulmotondro, la angulo de la ĉambro. en kiu troviĝis la turka kanapo, restis en la duonombro. La junulo tien sin direktis, sidiĝis apud sian amikinon, kaj ŝin altiris al sia koro. Pro la nekonscio kaŭzita de la teruro, Valentino sin kaŝis sub la veston de Frederiko, apogis sian kapon kontraŭ lian bruston kaj fermis la okulojn. El ŝiaj haroj, el ŝia tuta persono eliĝis malkvietiga parfumo, kiu supreniris al la cerbo de la junulo kaj fine lin malsaĝigis. Li sin klinis, renversis malantaŭen la kapon de la junulino, kaj almetis sur ŝiajn lipojn longan kisadon, kiun ŝi nevole redonis, kiam la kandelo tute brulita subite estingiĝis.

La fulmotondro kvietiĝis, aŭdigante nur post longaj intertempoj ian malproksiman tondreton. Post kelkaj minutoj Valentino ekpuŝis grandan kriadon: kaj la silento refalis, peza, premeganta, kiel tiu de tomboj.

Kiam, post du horoj, la junulino eliris sur la terason por elmeti sian varmegan frunton al la malvarma aero de la nokto, nur vidante ŝiajn brilajn okulojn, ŝiajn purpurajn vangojn kaj ŝian iom lacetan sintenadon, estis facile diveni, ke en la ama batalo la neriparebleco estis plenumita, kaj ke ŝi eliris estrine el brakoj de tiu, kiu ŝin venkis.

Tria horo matena eksonis. De longa tempo estis fermitaj la diversaj enirejoj en la kastelon. Ĉar pro honto Valentino estus mortinta prefere ol malfermigi al ŝi la pordon, ŝi reeniris en la dometon, en kiu ŝi atendis kune kun sia amanto la leviĝon de la matenruĝo. Kiam eksteraj bruoj al ili sciigis, ke la servistaro estas ellitiĝinta, kaj sekve, ke la pordoj estas malfermitaj, ambaŭ geamantoj, por realiri al sia ĉambro, alpaŝis sin klinante al la tero kaj sin kaŝante malantaŭ la kreskaĵaroj, por eviti, ke oni ilin vidu.

La morgaŭan tagon, sinjoro de Blasano petis sian fianĉinon, ke ŝi bonvolu kanti romancon, kiun li speciale ŝatis. Por al li plezurigi, Matildo serĉis en sian muzikaĵon la verkon petitan. Sed ĝin ne trovinte, ŝi memoris, ke ŝi ĝin lasis en la ruinaĵo. Do ŝi petis la dukon, ke li bonvolu atendi dum kelkaj minutoj, alkuris al sia ĉambro, serĉis sed vane en siaj poŝoj kaj tirkestoj la ŝlosilon de la dometo, kiun ŝi kutime portis sur si. Tiam ŝi pensis, ke kredeble ŝi ĝin forgesis en la seruro, malsupreniris en la parkon, kaj sin direktis al la buen-retiro. Enirinte en sian laborejon, ŝi estis tre mirigita, konstatante postsignojn de neklarigebla malordo. Ŝi diris al si, ke estontece ŝi estos pli singardema, kaj ne lasos malfermita ĉambron, kiu estus ebla rifuĝejo por ia ĝardenŝtelisto. Poste, certiĝinte ke al ŝi oni ŝtelis nenion, ŝi prenis sian muzikaĵon, fermis la pordon, kaj tiufoje ne forgesis meti la ŝlosilon en sian poŝon.

Tuj ŝi rakontis tiun historion al fraŭlino de Savinako. Feliĉe tiu junulino prezentis sian dorson al la sunlumo: sen tio Matildo estus estinta tre mirigita pro la sintenado de ŝia amikino, ne komprenante kial subita ruĝiĝo kovris ŝiajn vangojn.

Kiam vespere la geamantoj, ankoraŭ tremetantaj pro la memoroj de l’ antaŭtago, sin ĵetis en la brakojn unu de la alia, ili konsentis ke, ĝis la eliro de la juna oficiro, iliaj sinvidoj okazos, nokte kompreneble, en la ĉambro de Valentino.

Sinjoro de Ruvezo estis tre malkontenta pro tiu kontraŭaĵo, kiu, ilin senigante da loko senhoma kaj facile alirebla, malfaciligis iliajn amrenkontojn, kaj ilin faris tre danĝeraj. Ĉar por aliri nokte al sia amantino tra la internaj apartamentoj, la grafo devis trairi la tutan ĉambraron de sinjoro de Prelongo, sekve peti de la markizo la du ŝlosilojn, kiujn li bezonis por tion fari. Kompreneble tia farmaniero estis tute neebla. Aliparte por ŝin vizitadi dum la tago, li devis unue malsupreniri lian ŝtuparon, poste transiri la korton, fine supreniri la ŝtuparon de la junulino, kaj fari tian kurbaĵon tra koridoroj pli malpli plenaj da servistoj. Li sentis ke post tri tagoj de tiaj vojaĝoj tra la kastelo, ilia kara sekreto fariĝos la temo de ĉiuj interbabiladoj. Do tiu dua rimedo estis tiel neefektivigebla kiel la unua.

Sekve dum la tuta tago Frederiko promenadis laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la malnova konstruaĵo, studante tre atente ĉiujn arĥitekturajn elementojn, ornamaĵojn, kornicojn, balkonojn kaj elstaraĵojn: okule li mezuris la altecon de etaĝoj, notante en sia memoro la plej etajn kaj ŝajne plej senvalorajn detalojn. Poste li supreniris en grenejojn kaj penetris ĝis la plej alta teraso de la granda turo, de kiu li superis la vastan tutecon de la tegmentaro. Li similis arĥitekturiston studantan la elementojn de arĥitektura plano. Sed sur tiun planon sinjoro de Ruvezo notis nur kelkajn partojn elstarantajn, neniel zorgante pri ĉiuj aliaj detaloj, kiuj lin ne speciale interesis. La morgaŭan tagon, pretekstante ke li bezonas sigeligi sian permesaĵon per la milita estraro, li veturis Rouen’on kaj revenis alportante pakaĵon, kiun li mistere kaŝis en sian ĉambron. Ĝin malferminte, li eltiris tuberŝnuron, unu el tiuj dikaj manteloj por veturigistoj, nomitaj limuzinoj, kaj paron da Strasburgaj lanŝuoj.

Kiam alvenis la vespero, li petis Valentinon, ke ŝi lasu malfermita ĝis la mateno ŝian tualetejan fenestron, dirante ke ŝi ne maltrankviliĝu se ŝi ne vidas lin aperantan, ĉar la sukceso de lia entrepreno ne estas certa; sed tamen ke ŝi ne teruriĝu se, dum ia horo de la nokto, viro paŝegas la apogilon de ŝia fenestro; ĉar tiu viro estos li. La apartamento loĝita de fraŭlino de Savinako estis lokita en la parton de l’ antikva kastelo, kiun ne faligis la eksplodo ordonita de la kardinalo. Tuŝante la grandan nordan turon, ĝi estis kun ĝi konservita en la restarigo farita de Ludoviko de Prelongo. La ronda ĉambro, kiun formis tiu turo ĉe ĉiu etaĝo estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon. Ĝuste malsupre de la fenestro, kiu al ĝi lumigis, troviĝis la fama blazono, kiun la markizino tiel ame rigardadis dum la unuaj monatoj de sia edziniĝo. Ĝi okupis la tutan spacon ekzistantan inter la supro de la enireja pordo kaj la malsupro de la fenestro Valentina. La tri leonoj pasantaj skulptitaj en la granito faris tri profundajn reliefaĵojn, sur kiujn la piedo povis sin apogi. Plie la supera rando de la larĝa ŝtonplato faris sur la muro elstaraĵon, sur kiun povis krampiĝi la manoj kaj sin apogi la genuoj de iu, kiu estus dezirinta sin suprentiri ĝis la fenestro.

Kiam la grafo estis certa, ke ĉiuj dormas en la kastelo, li vestis sian limuzinon super siaj vestoj, kaj ĝin premis per ligilo ĉirkaŭ sia talio, por ke ĝi ne flirtadu. Anstataŭinte siajn pantoflojn per la Strasburgaj lanŝuoj, li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan ĉirkaŭ sian bruston, ĝin apoginte sur sian maldekstran ŝultron. Tion farinte, li estingis sian lumaĵon, malfermis la pordon tre antaŭzorge, certiĝis ĉu la koridoro estas senhoma, kaj same senbrue refermis la pordon. Palpetante per manoj etendataj, li trafis la ŝtuparon al la tegmento, penetris en la grenejon, kaj sin direktis al fenestreto, kiun, dum la antaŭtago, li speciale ekzamenis tute atentege. Li sublevis la vitraĵon, kiu malfermiĝis kiel kovrilo de tabakujo. Ĉar la junulo estis maldika kaj facilmova, li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malfermaĵo, kaj sin starigis sur la mallarĝa randaĵo.

Nun li devis ekkapti per ambaŭ manoj la randon de la tegmento, kaj eksaltegi sur la azenan dorson sammaniere, kiel rajdanto saltegas sur sian ĉevalon, kiam li volas ĝin ekrajdi, ne uzinte la piedingon. La entrepreno estis danĝera. La antaŭensalto estu malbone kalkulita, okazos falo sur la tegmenton, rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplenaĵon, kun morto malsupren. Frederiko momente ŝanceliĝis. Subite li eksaltis, turnis sur siaj manradikoj, kaj refalis rajde sur la randon, ĝuste sur la lokon celitan. La antaŭensalto estis bone kalkulita.

Tion farinte, li ĉiam rajde sin direktis al la parto de la tegmento, kiu plej proksimiĝis la grandan turon. Ĝin trafinte, li malvolvis la tuberŝnuron, firme alligis unu el ĝiaj ekstremaĵoj al la granda monumenta kamentubo, datumanta de la XIIIa jarcento, fiksis la alian ekstremaĵon ĉirkaŭ sia zono, por esti certa ke, ĉu okazus duonsveno, li ne estus rapidigita en la abismon, kaj ĵetis en la spacon la ŝnurrondon tiel formitan.

Tiam ekkaptinte plenmane la ŝnuregon, poste ĝin premante per siaj kruroj, li sin lasis gliti sur la dorso, laŭlonge de la tegmenta deklivo, ĝis la defluilo. Sen la dika teksaĵo per kiu li zorge sin vestis, li estus alveninta malsupren kun vestoj ŝiritaj kaj sangiga haŭto.

Tien alveninte, li stariĝis sur la zinka defluilo, kiu iom faldetis sub lia pezo, sed ja estis sufiĉe firma por lin porti: tiam li sin senigis da sia ŝnuro kaj da sia limuzino, kiujn li zorge kunrulis kaj lasis en tiu loko, por ilin retrovi, kiam li revenos. Li alpaŝis laŭlonge de tiu danĝera vojeto, havante dekstre la tegmenton kaj maldekstre nenion, la profundegaĵon. En tiu loko la kastelo estis konstruita sur la krutega roko, kies ĝi ŝajnis esti nur la daŭrigo. Okazu malĝusta paŝo aŭ ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco, trovante sub sia mano nenion al kio li povos alkroĉiĝi.

Meze de sia vojiro, li malforte frapis la pinton de sia piedo kontraŭ reliefaĵon faritan de kunlutaĵo. Li sentis sin ĵetetita antaŭen; li preskaŭ ekfalis: sed dank’ al ekpenego de sia voleco, li sin reĵetis malantaŭen kaj retrovis sian ekvilibron. Sed la skuo estis forta. Li estis devigita halti momente por spiri, kaj lasi al sia koro grandfrape batanta la tempon necesan por kvietiĝi.

Tiam, palpetante per la piedo ĉiujn malglataĵojn, li malrapide daŭrigis sian iradon. Ĉar la Fatalo favoras la maltimulojn, li trafis sen malfacilaĵoj la angulon reenirantan, formitan de la granda turo kaj de la kastela fronto rigardanta la parkon. Tiun angulon okupis ŝtala ŝnurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo starigita sur tiu turo antaŭ dudek jaroj. Tiun ŝnuregon fiksis kontraŭ la muro fortikaj krampoj. La tutaĵo ŝajnigis ŝtupetaron, kies ŝtupetoj estus spacigitaj el du al du metroj. Frederiko sin lasis gliti laŭlonge de tiu ŝnurego, sin ripozante dum unu sekundo sur ĉiu el metalaj krampoj, kaj trafis la rondan kornicon, kiu ripetiĝis ĉe ĉiu etaĝo de la turo. La vizaĝon kontraŭ la muro, la brakojn kruce tenatajn, li malrapide flankenrampis. Alveninte antaŭ la blazonon, li ekkaptis ĝian superan randon, utiligis la leonojn kiel ŝtupojn, kaj per unu sola saltego rapidis en la ĉambron de Valentino, kiu malfermis siajn brakojn por lin akcepti.

Dudek fojojn la juna oficiro ludis sian vivon, sed en Afriko, li tiel ofte ĝin riskis, kvankam ne antaŭvidante al la celo feliĉon kompareblan al tiu, kiu lin atendis, ke li konsideris tiun laboron kvazaŭ negravaĵon, kompare kun la rekompenso promesita.

Efektive, kiam, post tri horoj, resekvinte laŭ mala direkto la vojon de li trairitan sur la tegmentoj, Frederiko retroviĝis sana kaj savita en sia lito, li tuj ekdormis, al si dirante, ke nun lia ekzistado estas finita. Ĉar li konsumadis per unu sola trinkego la tutan pokalon de superegaj feliĉaĵoj, de nun la vivo havas plu nenion al li prezenti.

La markizo iom miris, vidante ke sinjoro de Ruvezo daŭrigas sian ĉeestadon en la kastelo multe pli longatempe ol la junulo antaŭe tion intencis. Kiam eliris la lastaj invititoj, la miro de Raŭlo pligrandiĝis. La festoj estis finitaj: nenio detenis Frederikon en Prelongo. Nur kelkaj tagoj estis ankoraŭ fluontaj ĝis la fino de lia libertempo. Ĉu li estos devigata reveni al sia korpuso, ne revidinte sian familion? Tio estis vere tre stranga. Sinjoro de Prelongo laborigis sian cerbon por klarigi tian konduton, sed li eltrovis nenion. Certe la juna oficiro penis ĉiutage elpensi ian novan pretekston, kiu ne trompis la markizon, sed kiun ĉi tiu ne kuraĝis protesti pro ĝentileco. Cetere la markizino iam diris al la savinto de sia filino, ke de nun li devas konsideri ŝian domon kiel sian hejmon. La grafo uzis la permeson, kaj li estis prava.

La gekastelmastroj iom suspektis, ke la belaj okuloj de fraŭlino de Savinako ludis ian rolon en tiu afero: sed ili ĝojis pri tio. Kiam Matildo estos edziniĝinta, ĉar ili ne povos konservi kun si la junulinon, ili pli amis ke ŝi edziniĝu kun honesta viro kiel Frederiko, ol ŝi revenu Parizon al sia onklino Artemiso.

Ha! jes, la grafo estis detenita de la belaj okuloj de sia amantino. Ĉiutage li sentis sin pli mallarĝe envolvita. Anstataŭ malakceliĝi pro la reciprokeco, lia amego kontraŭe pli kaj pli kreskis. Ĉiunokte li supreniris sur la tegmenton, sin lasis gliti al la zinka defluilo, ĝin sekvis, malsuprenrampis laŭlonge de la fulmoŝirmila ŝnurego, flankenrampis sur la mallarĝa kornico de la turo, grimpis sur la blazono de Prelongoj kaj de ĝi eksaltegis en la brakojn de Valentino. Tiu aera promenado kiu, la unuan fojon, ŝajnis al li nereala, nun estis por li nur infana ludo, tiele al ĝi li kutimis.

Ian tagon, li rimarkis, ke la granita ŝtonplato ne aliĝis al la muro tiel firme kiel li tion kredis. De sescent jaroj ĝi tie troviĝis, kaj la pluvo, la varmo, la frosto iom post iom dispecigis la cementon; la ŝanceloj al ĝi truditaj de la junulo finis la difekton: kaj nun ĝi staris nur proprapeze.

Unufojon eĉ ĝi tiel ŝanceliĝis sur sia fundamento, ke Frederiko timis, ke ĝi tute balanciĝos kaj falos, lin forportante kun si. Pro tio nun li ĝin ekkaptis nur tre sin garde. Ĉar li konis la pian amon, kiun al ĝi sentis la markizino, li estus dezirinta ŝin sciigi pri tio: sed li ne povis tion fari kaj samtempe ne perfidi siajn intervidiĝojn. Do, kvankam tio lin multe ĉagrenis, li decidis, ke li silentos.

Du tagojn nur sinjoro de Ruvezo estis ankoraŭ pasigonta en Prelongo. Pli longatempe prokrasti estus grava malprudentaĵo, kiu lin riproĉigus de liaj ĉefoj kaj malutilus lian plialtgradiĝon. Kun profunda malĝojo li vidis alvenanta la tagon en kiu li eliĝos el sia adoratino: sed tio, kio pligrandigis lian ĉagrenon, estis la malcerteco ĉu li ankoraŭ ŝin vidos aparte antaŭ sia eliro.

Ĉar la vento subite maliĝis. Post la varmaj tagoj de la antaŭa semajno postvenis senĉesa pluvado, kiu dronigis la kamparon en oceanon de grizaj vaporoj. Ĉielo, horizonto, kampoj, ĉio uniformiĝis en tiun unutonan koloron, kiu ŝajnas vesti de funebra vualo pensojn kaj objektojn, kaj plenigas animon da nekuracebla melankolio.

Valentino lin petegis, ke li ne risku sian vivon en tia vetero. Frederiko nenion respondis, kaj eĉ ŝin konsilis, ke ŝi konservu malfermata sian fenestron dum la tuta nokto: tamen li ne sciis ĉu li povos plenumi la promeson, kiun li faris al si mem.

Tamen, vespere, li havis ekmovon de ĝojo. La ĉielo sennubiĝis kaj la koto de vojoj sekiĝis rapide. Sed kiam li troviĝis sur la tegmento, lia kontento ne longe daŭris. La vento blovis uragane; kaj tio klarigis la rapidan malaperon de marĉaĵetoj. La poploj de la parko, torditaj de la ventado, bruis kun funebra ĝemado. La orelo de la junulo klare aŭdis la fajfadon de lokomotivo plenvapore ruliĝanta post du mejloj for de Prelongo. Momente Frederiko sin demandis ĉu la singardemo ne al li komande ordonas la reeniron: sed la ĉarma vizaĝo de la juna virino, de kiu li sin sentis tiel senpacience atendita, prezentiĝis al lia penso. Li vidis ŝin malkvieta, korbatanta pro espero kaj pro timo, prezentanta al la fenestro siajn nudajn brakojn, kiuj lin tiel pasie altiris, kiam li penetris en ŝian ĉambron. Li komprenis ke, malgraŭ siaj malpermesoj de l’ antaŭtago, ŝi atendas lian viziton dum tiu vespero, kiel dum la aliaj tagoj.

— Nu, li diris, mi ne malkuraĝu. Sed sur la akra rando li estis devigita sin alkroĉi per ambaŭ manoj, kaj forte premi la tegmenton per siaj femuroj, kiel oni faras por vivega ĉevalo.

— Kiam mi troviĝos en la defluilo, li pensis, la tegmento mem min ŝirmos. Tie ĉi mi havas nenion por min protekti.

La grafo daŭrigis malrapide, uzante egan fortikecon por ke la vento ne lin forportu. Kvankam la blovo estis malvarma, li larĝgute ŝvitadis. Alveninte apud la kamentubon, li alligis sian ŝnuron kiel kutime, ĝin volvis ĉirkaŭ sia korpo: poste, antaŭ kiam li lasos sin gliti, li atendis kvietiĝon de la ventado.

Subite ventego pli fortega ol la aliaj falegis sur la kastelon. Sublevite kiel plumo, Frederiko etendis la brakojn por sin alkroĉi al la ŝnuro: sed liaj manoj ekkaptis nur la malplenaĵon. La malfeliĉa junulo, ĵetite sur la deklivon de la tegmento, ŝirante siajn ungojn por sin deteni sur la glitigaj ardezoj, ruliĝis senhalte ĝis la defluilo, ĝin preteriris, kaj unusaltege estis rapidigita en la profundegaĵon.

Sinjoro de Ruvezo ne eraris, opiniante ke Valentino ne enlitiĝos antaŭ kiam ŝi estos ricevinta lian viziton. Tuj kiam alvenis la nokto, la junulino stariĝis apud sia fenestro, kalkulante la minutojn. De du horoj ŝi atendis, kiam kortuŝanta kriado transiris la spacon, kaj ŝin ekfrapis en koron de bato tiel bruta, ke ŝi sur ĝin almetis la manon, sufokiĝante.

Poste ŝi aŭskultis. Sed ŝi aŭdis neniun bruon, krom la regula tik-tako de l’ horloĝo, krom la blekadoj de la ventego krakiganta la arbojn. Malrapide la horoj sonoris post la horoj. La vento malaperis. Nun ŝi aŭdis la unutonan kantadon de pluvaj gutoj fluadantaj sur la folioj.

Kaj ŝi atendis. Ŝiaj okuloj penadis sondi la senlumecon. Ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo aperas malsupre de ŝia fenestro: ŝi sin klinis eksteren por al ĝi prezenti la brakojn. Sed ĝi estis nur fantomo kreita de ŝia deliranta imago. La horoj daŭrigis sian sonoradon unuj post la aliaj. Li ne venis.

Kaj ŝi atendis. Ho! ŝi lin konas; ŝi konas sian Frederikon: ŝi scias kiel li estas kuraĝa. Se li ne troviĝas tie ĉi, ŝin premante en siaj brakoj, ŝin kovrante per pasiaj kisadoj, tio okazas nur ĉar estas li, kiu antaŭnelonge puŝis tiun kriadon, ĉar li glitis, ĉar li falis, ĉar li mortis.

Li mortis! Li estas malviva! Ŝi tiel ofte ripetadis tiujn tri vortojn, ke fine la senco de ili tute konfuziĝas en ŝia cerbo. Cetere voĉo sekreta diras al ŝi, ke tia afero estas neebla; ke, malgraŭ ŝia maltrankvileco, ŝi certe estus sentinta en sia tuta estaĵo pli grandan disŝiron. Tiam ŝi genufleksas sur sian preĝoseĝon kaj, per ĉiuj fervoroj de sia animo entuziasma kaj kredema, ŝi preĝegas la Dion de sia infanaĝo. Iom rekuraĝigite, ŝi diras al si ke bezone estas varme rezoni. Se ŝia amanto estus rapidigita en la abismon, ŝi estus aŭdinta la bruon de korpo peza rulanta el roko al roko. Sed vane ŝi serĉas en sia memoro, ŝi nun estas certa pri tio, ŝi nenion aŭdis. Plie se Frederiko estas kuraĝa, li same estas tre singardema. Li ne estus riskinta neeviteblan morton, estante certa, ke li ŝin revidos la morgaŭan tagon. Ne; li ŝin obeis: li trankvile restis en sia lito. Sendube li venos baldaŭ: nun ŝi estas certa pri tio.

Kaj ŝi lin atendas.

Kiam la grafo sentis sin ruliĝantan sur la deklivo de la tegmento, ne povante sin deteni, li komprenis ke li estas pereonta. Sentante teruran impreson de malplenaĵo, li senvole ekpuŝis grandan krion, tuj haltigatan de kruelega doloro, kiu ĉesigis lian spiron. Estis la ŝnurego, alligita ĉirkaŭ lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. Duonsvenante, sufokiĝante, Frederiko ĝin ekkaptis instinkte. Subite la horizonto ŝajnis rapide turniĝadi ĉirkaŭ li, dum li sentis sin balancitan en la spaco per la vento, kiu daŭris fortegan blovadon. Unue li neniel komprenis tion, kio okazas: senmova, li toleris, fermante la okulojn, la duoblan movadon, kiu lin skuis. Sed subite la vero lumigis al lia spirito: kaj, malgraŭ lia kuraĝo, varma ŝvito perliĝis el la radiko de liaj haroj. La ŝnuro estis streĉita de la pezo de lia korpo sur la tranĉanta rando de la defluilo: en la loko mem sur kiu ĝi faldiĝis, la senĉesa movado de eliro kaj de aliro naskis senĉesan frotadon, kiu ĝin rapide eluzis. Ĝi tranĉiĝis. Ĉiufoje kiam rompiĝis ŝnurero, la ŝnurego maltordiĝis, kaj estis tiu maltordiĝo, kiu ĝin turniĝadigis. Kaj supre de abismo de ducentmetra profundeco lin pendigis tiu rompebla ligilo, kiu pli kaj pli maldikiĝis. De tempo al tempo, malgranda skueto lin avertis, ke ekrompiĝas unu el fadenoj, kiuj ankoraŭ lin detenis al la vivo.

Per tiu superhoma forteco, kiun naskas la instinkto por la konservado, la grafo febre ekkaptis la ŝnuregon, kaj sin suprentiris sur ĝi per la fortikeco de siaj manradikoj, ne zorgante pri ekskuoj, kiujn li al ĝi trudis, kaj kiuj rapidigis ĝian rompeblecon. Kiam li trafis la defluilon, li sur ĝin sin forte alkroĉis per la maldekstra mano, dum lia mano dekstra ekkaptis la ŝnuron supre de la loko tranĉita. Feliĉe ne estis tro malfrue. Sed post kelkaj sekundoj, la ŝnurego, malplilarĝigita ĝis dikeco de ŝnureto, estus rompiĝinta definitive, lasante la malfeliĉan junulon fali kaj premegiĝi en la profundegaĵon.

Kiam, post lasta penado, Frederiko sin vidis en la de fluilo, liaj fortoj estis eluzitaj. Liaj oreloj zumis; flamoj pasis antaŭ liaj okuloj. Timante, ke li svenos, li kuŝiĝis en la defluilon, en kiu li troviĝis ŝirmata kontraŭ la vento, kaj sekve senriska. Li fermis okulojn, kaj sentis sin ekokupitan de sensenta rigideco.

Post unu horo lin vekis sento de glacia malvarmo, kiu lin penetris ĝis ostoj. La pluvo ekfalis. Ĉar li okupis la tutan fundon de la defluilo, li baris la akvan fluon, kiu povis eliri, nur pasinte sur lia korpo. Feliĉe li konservis sian limuzinon, kies dika teksaĵo lin ŝirmis kontraŭ la malsekeco, sed nur neperfekte. Tiu horo da ripozo al li redonis novajn fortojn. Li malalligis la ekstremaĵon de la ŝnuro, kiu pendis el lia zono, realligis ĉirkaŭ si la ekstremaĵon sendifektan, kiu, de la kamentubo ĝis la defluilo, kuŝis sur la tegmento, kaj komencis sian supreniron sur la glitigaj ardezoj. Kiam li alvenis sur la tegmentan randon, ĉar la vento ne blovis plu, ĉiu danĝero malaperis. Li retransiris tra la fenestreto. Kaj kiam li estis reenirinta en sian ĉambron, li sin ĵetis sur sian liton, kaj dankis la Dion de l’ Amo, kiu lin tiel videble protektis. Sed, meze de sia dormeto, la junulo estis okupita de unu nura ideo: vekiĝi samtempe kun la servistaro. Ĉar li volis malsupreniri en la korton, tuj kiam la afero estos ebla, por rekuraĝigi Valentinon.

La suno jam estis levita, kiam pordo malfermiĝis por trapasigi la taĉmenton de ĝardenistoj. La junulino ĉiam troviĝis apud sia fenestro, kiun ŝi ne forlasis dum la tuta nokto. Subite, apud kurbiĝo de aleo, ŝi ekvidis viron rapide marŝantan kaj al ŝi sin direktantan. Kvankam ŝi ne povis vidi lian vizaĝon kaŝitan de kreskaĵaro, ŝia koro eksaltegis. Tiu viro estas li, ŝi tion sentis; li estas ŝia Frederiko. Kiam ŝi lin rekonis, eble iom palan, sed reale vivan, la malfeliĉa knabino kiu, dum tiu tuta longa nokto plena da kortuŝaĵoj, ne verŝis unu larmon, subite ekploregis. Falante sur siajn genuojn, antaŭ sia krucifikso, ŝi ekkriis:

— Danke, Dio mia, danke! Kaj ŝi senprokraste malfermis la pordon. La grafo troviĝis jam en la koridoro. Li rapidis en la ĉambron de Valentino, sublevis sian amantinon en siaj brakoj, kaj ŝin kisadis, kiel oni kisas tiujn, kiujn oni ne kredis revidi.

— Ha! mia adoratino!

— Fine, mia amegato, vi estas ĉi tie; mi vin sentas; vi ne estas malviva.

— Ho! mi povas diri senmetafore, ke mia vivo estis detenita nur de unu fadeno.

— Kio do okazis? Altirinte la junulinon sur siajn genuojn, la grafo al ŝi rakontis la danĝerojn de li riskitajn, kaj per kiu maniero vere mirakla li estis savita.

Valentino, pendante al liaj lipoj, trinkis liajn parolojn, dum tremeto de teruro ŝin skuadis tra ŝia tuta korpo.

Subite ŝi paliĝis, ekkriante:

— Plendinda karegulo, kiel kruele vi suferis? Kaj tio estis pro mi. Ho! se vi estus mortinta, mi ne vin postvivus.

— Ni ne parolu pri tio, karulino. Vi scias, ke mi eliros morgaŭ, ve! Sed antaŭ mia eliro, mi volus vin vidi aparte unufojon ankoraŭ. Nun ne estos ebla reveno per la tegmentoj.

— Ho! ne, mi tion malpermesas.

— Mi, por tion fari ne havus plu kuraĝon. Vi diros ke mi estas timulo, kaj vi estos prava; ĉar nun la timo ĉefas mian volecon. Post tio, kio okazis, mi antaŭsentas teruron, kiu paralizus miajn movadojn kaj senripareble kaŭzus mian pereon. Estas idiote, sed estas tiele.

— Ne, kara amato; tio ne estas idiota, sed nur prudenta.

— Jen estas tio, kion vi faros. Tage mi ne povas veni ĉi tien. En tiu momento, ni faras grandegan malprudentaĵon. Via ĉambristino povas alveni kaj nin surprizi. Mi forkuros tuj kiam mi estos dirinta per du vortoj tion, kio estas farota de vi. Provu vin provizi, por la venonta nokto, de la ŝlosilo de la nenatura ruinaĵo. Ĉar ne nur tiu loko estas tre taŭga, sed plie mi sentus min vere feliĉa, dirante al vi adiaŭ sur la turka kanapo, sur kiu mi vin amis la unuan fojon.

Tion memorante, Valentino ruĝiĝetis, kaj respondis ridetante:

— Fidu min; mi havos la ŝlosilon.

— Nun, katineto mia, ekenlitiĝu, kaj dormu. Miaflanke mi same agos. Ĉar vi estas rekuraĝigita, rapide, al la lito.

Bedaŭrinde la junulino estis tre malmulte vestita: konfuza pro feliĉo, rapidinte por revidi pli frue tiun, kiun ŝi amas, ŝi neniel atentis sian tualeton. Ŝin kisante, antaŭ kiam li eliros, Frederiko pli kaj pli malfruiĝis.

Plie li ekpuŝis mem la riglilon, murmurante:

— Nu, mi riskas.

Post unu horo, la ĉambristino frapis sur la pordon, mirante ĉar ĝi estas ŝlosita. Eniriginte sian amanton en larĝan ŝrankon malplenan, troviĝantan funde de sia tualetejo, Valentino malfermis al la servistino, kaj al ŝi rakontis, ke ŝi estis timigita de bruo aŭdita en la koridoro. Poste al ŝi komisiinte ian tujan aĉetadon, por ke ŝi foriru, ŝi liberigis la junulon, kiu, lasante sian amantinon, murmuris en ŝian orelon:

— Nu, karulino, malgraŭ tio, tamen petu la ŝlosilon.

La junulino dormis ĝis la tagmezo. Kiam sinjorino de Prelongo, mirante ĉar ŝi ne malsupreniras, petis sciigojn pri ŝi, la ĉambristino respondis ke fraŭlino petegas de ŝia markizina Moŝto, ke ŝi bonvolu ŝin senkulpigi, se ŝi ne montriĝas por la tagmanĝo; sed iom malsaneta pro kapdoloro, ŝi pli amas ripozi.

La servistino iom mensogis. Ŝia mastrino nenion diris pri tio, ĉar antaŭ kiam la ĉambristino estis reveninta el sia komisio, jam Valentino dormis pugnoferme. Tiam tiu sindonema knabino, vidante la junulinon senmovigitan de dormo profunda, kompateme ne kuraĝis ŝin veki.

Kiam, glutinte en sia ĉambro kelkajn manĝaĵojn al ŝi alportitajn de la kuiroficejo, fraŭlino de Savinako malsupreniris en la salonon, ŝi havis okulojn tiel lacajn kaj mienon tiel palan, ke inter la ĉeestantoj neniu dubis; kaj ĉiu estis konvinkita, ke la junulino, dirante ke ŝi estas malsaneta, diris nur la ĝustan veron.

Por forkuri la atestojn de simpatio, kiujn oni al ŝi malŝparis, sed kiuj pligrandigis ŝian embarason, Valentino altiris Matildon aparten. Pretekstante, ke la malsaneto, kiun ŝi suferas, ne estas ankoraŭ tute resanigita, ŝi petis, ke ŝi bonvolu al ŝi komisii la ŝlosilon de la dometo, por ke ŝi povu ripozi dum la tuta tago, for de maldiskretaj rigardoj.

— Certe, mia kara Valentino; jen estas ĝi. Nur, kiam vi eliros, zorge fermu la pordon.

— Trankviliĝu; mi ne forgesos la rekomendon. La salono malpleniĝis. Kiam sinjorino de Prelongo estis sola kun sia filino:

— Kie do estas Valentino? ŝi demandis.

— Ŝi petis de mi la ŝlosilon de la ruinaĵo, respondis Matildo. Kredeble ŝi troviĝas en ĝi.

La markizino nenion respondis, sed restis revema. Tiu malsaneto de fraŭlino de Savinako, kiu ordinare ĝuis bonegan farton, tiu bezono al la soleco tiel malbone rilatanta kun ŝia karaktero pozitiva kaj praktika, ĉio tio ŝajnis al ŝi tre stranga. Aliparte, la morgaŭan tagon eliros sinjoro de Ruvezo. Devige Suzano starigis inter tiuj du fariĝoj senperan rilaton.

Dum la mateno, oni alportis en la kastelon belegan kolekton da azaleoj, kiujn la grafo de Roŝbrulo, klera floramanto, donacis al sinjorino de Prelongo. La ĉefĝardenisto venis averti ŝian markizinan Moŝton, ke la floroj estis metitaj en la florejon, kaj atendis ŝian viziton.

Ŝi do malsupreniris en la parkon. Ŝi pasis antaŭ la dometo, kiam subite ŝi haltis, senmovigita de miro kaj de admiro, aŭdante, elirantajn el la laborejo de ŝia filino, sonorojn de melodio plenumita per neordinara majstreco. Ĝi estis la tria Noktaĵo de Chopin. Certe Valentino estis sufiĉe bona muzikistino; sed ĉu en muzikarto, ĉu en pentrarto, ŝi neniam montris tre superan talenton; kaj tio, kion aŭdis la markizino, ŝajnis al ŝi vera malkovraĵo. La junulino, kredante sin sola, sin liveris al la impresoj de sia animo: kaj sub ŝiaj fingroj la malesperigaj frazoj de la majstro kortuŝe ploregis.

— Nu, murmuris Suzano, mi ne eraris. Por ke neniu vidu ŝiajn larmojn, Valentino volis pasigi tiun tagmezon en la buen-retiro. Ŝi amas Frederikon, la plendinda knabino; ŝi amas lin profundkore, kaj lia eliro ŝin malsanigas. Aliparte tiu amo estas certe partoprenita: sen tio la ĉeesto tre daŭra de sinjoro de Ruvezo estus neklarigebla.

Dio mia, ŝi aldonis ridetante, ili estas ĉarmaj; bedaŭrinde ambaŭ posedas neniun riĉaĵon.

Post kelkaj horoj, ĉar fraŭlino de Prelongo diris, ke ŝi deziras realiri al ŝia amikino, en la dometon, por fini desegnaĵon komencitan de la antaŭtago, la markizino rimarkigis:

— Ĉar Valentino petis de vi por la hodiaŭa tago la ĝuon de via laborejo, laŭ mia opinio, estus maldelikate, ke vi ŝin malhelpu en ŝiaj okupoj per via ĉeesto.

Matildo silentis: ŝia patrino parolis, kaj tio sufiĉis. Tamen ŝi miris pro tiu pripenso. Ĉar la amikeco, kiu alligis la du amikinojn estis tiel senpera; ili havis unu por la alia tiom malmulte da sekretoj, ke laŭ la opinio de Matildo, nenia maldiskreto estis ebla inter ili.

Dum tiu tempo fraŭlino de Savinako tualetigis sian aman neston. Ŝi amasigis en angulon muzikajn kajerojn, pastelajn skatolojn, pentrotolaĵojn kaj skizojn. Novajn kandelojn ŝi metis en la kandelingojn de la fortepiano; dum dekduo da bukedoj, freŝe kolektitaj en la bedoj, balzamumis la aeron per siaj ebriigaj parfumoj. La amejo estis preta: la amato povis alveni.

Dum la vespero, kiam la geamantoj retroviĝis en la mallarĝa ĉambro, ilia reciproka amo altiĝis al deliro ne ankoraŭ konita de ili. Sed kiam tiu febro estis iom kvietigita; kiam ambaŭ sidiĝis sur la turkan kanapon kiel malnovaj geamikoj, interparolado pli grava komencis inter ili:

— Ne, karulino, diris la junulo: tio, kion vi petas, estas neebla: mi ne povas skribi al vi. Ĉiuj leteroj, kiujn vi ricevas, devige estas vidataj de sinjoro de Prelongo aŭ de la markizino, kiuj ordigas mem la leteraron, antaŭ kiam oni ĝin disdonos.

— Estas vere, sopiris Valentino ĉagrena. Kion fari? Sed aŭskultu, kateto mia: ĉu vi ofte skribas al sinjoro de Blasano.

— Ni estas tre amikemaj unu al la alia. Tamen, pro reciproka mallaboremo, ni malofte korespondas.

— Nu, vi devos kontraŭe skribi al li ofte, tre ofte. Vi metos en vian leteron vorton ĝentilan al ĉiu loĝanto de la kastelo. Pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj amikaĵoj. Sinjoro de Prelongo petos novaĵojn: kaj, dank’ al tiu pera rimedo, mi ĉiam scios tion, kion vi faras, kaj en kiu loko vi troviĝas.

— Estas tre bone. Cetere tio ne longatempe daŭros. Mi klopodos por interŝanĝi kun kolego, kaj resti en Francujo. Mi estas certa, ke post ses monatoj ni estos geedzoj. Subite teruraj bojadoj, miksitaj kun bruoj de batalo, sonis en la parko. Obeante nur sian kuraĝon, sinjoro de Ruvezo rapidis eksteren. Post kelkaj metroj el la dometo, antaŭ du paŝoj apud la muro, kiu fermas la ĝardenon, li ekvidis Ŝafon flarantan la korpon de viro tere kuŝanta kaj bananta en sango.

— Ŝafo, Ŝafo, venu ĉi tien, tuj, ekkriis komandtone la juna oficiro.

La hundo obeis sed kolere kaj ĵetante al la nekonatulo malbonan rigardon.

La grafo sin klinis kaj rigardis. Kvankam al li lumigis nur la pala lumeto, kiu falas el steloj, li vidis, ke antaŭ li troviĝas la korpo de viro ankoraŭ juna, mezekreska, vestita kiel kamparano. Sur ĉiu flanko de lia kolo du profundaj vundoj larĝe sangdonis, dum la vizaĝo, kiu ŝajnis tranĉita de tranĉiletaj frapoj, estis kovrita sur diversaj lokoj de dubenigra masko el sango malmoliĝinta. Tio estis malbelega vidaĵo.

Valentino terurita siavice eliris el la dometo. La geamantoj forgesis pro kia speciala kaŭzo ili ĉeestis en tiu loko, kaj ne ŝajnis suspekti la nesingardemon de sia konduto.

— Tamen ni ne povas lasi tiun malfeliĉulon en la stato en kiu li troviĝas, kaj ne lin helpi, diris la junulino.

— Nu! ia ŝtelisto, kiu ricevis tion, kion li meritas, respondis Frederiko, kiu sur la batalkampoj jam vidis tiom da kadavroj kaj tiom da vunditoj, ke tia vidaĵo lin malmulte impresis.

— Tio pruvas nenion. Se li estas ŝtelisto, nur la juĝistaro devos tion juĝi, sed ne ni.

— Vi estas prava kiel ĉiam, adorata katineto mia. Atendu; mi lin eksublevos.

Stariginte per la ŝultroj la korpon kovritan de koto kaj de sango, Frederiko lin altiris al la muro, kaj kontraŭ ĝin lin dorsapogis.

— Estas mirinde, li diris al Valentino; li similas la kapitanon.

— Viktoro Linŝardo! ekkriis la junulino. Kion li farus en la parko, dum la nokto, sub malpropra vesto?

— Estas vere. Kredeble mi eraras. Tamen tre ŝajnas al mi, ke mi lin rekonas. Aŭskultu: kaŝu vin en arbetaĵon; poste mi krios: ‘Al helpado!’ Kiam oni malfermos la pordojn, vi povos vin ŝovi en la kastelon, ne vidite.

— Tre bone. La belmova junulino foriris kurante, kaj baldaŭ malaperis en densan arbetaron.

Valentino estis tute kaŝita for de rigardoj, sed ŝi povis vidi tion, kio okazas. Do ŝia miro estis grandega, kiam ŝi ekvidis blankan formon, kiu penade altrenis al ilejo pezan ŝtupetaron. La scivolo venkis la singardemon: ŝi alproksimiĝis kaj rekonis fraŭlinon de Prelongo.

— Nu, Matildo, ĉu estas vi? Kion vi faras en la parko, kaj kial vi trenas tiun ŝtupetaron?

— Nu, kaj vi mem? ekkriis la junulino, kolera kaj maltrankvila, ĉar oni ŝin rekonis. Bone; vi revenas el la dometo.

Ŝiaj rigardoj aliris al la ŝlosilo, kiun Valentino konservis en sia mano: ĉar ĉiuj tiuj okazintaĵoj al ŝi forgesigis ĉiun singardemon.

— Jes, respondis ĉi tiu, siavice konfuza. Mi en ĝi ekdormis, kaj nur antaŭ momento mi vekiĝis. Mi tiel suferis dum la tuta tago.

Sed subite ŝi estis interrompita de krioj: “Al helpado! al helpado!” puŝitaj de sinjoro de Ruvezo.

Post kelkaj sekundoj, la fenestroj de la kastelo lumiĝis; ombroj kuris sur la kurtenoj; kaj tra pordoj rapide malfermitaj trairis sinjoro de Prelongo sekvita de multaj servistoj.

La du junulinoj profitis tiun momenton por reeniri: neniu ilin rimarkis.

— Kio okazas? kio okazas? ekkriis la markizo.

— Estas viro mortigita, kiun mi trovis en la ĝardeno, respondis la grafo. Li similas la kapitanon.

Frederiko alkondukis sinjoron de Prelongo al la loko en kiun li metis la nekonatulon.

La kastelmastro lin ekzamenis dum kelkaj momentoj, kaj respondis:

— Estas vere. Sed li troviĝas tiel malpurigita, ke oni povas nur konjekti, sed ne certigi. Kredeble ŝajno nin erarigas.

— Mi same opiniis, respondis la grafo.

La markizo ordonis, ke oni tuj preparu provizoran portilon, kaj ke oni sur ĝin metu la vunditon.

Dum la servistoj al li ekobeis, Raŭlo rimarkinte lumon, kiu filtris tra la fenestroj de la nenatura ruinaĵo, al ĝi sin direktis. Sed antaŭe li prenis revolveron en sia poŝo, kaj singarde eligis la vergeton.

Komprenante lian intencon, Frederiko tremis en ĉiuj siaj membroj; sed ĉar, por ŝanĝi la decidon de sinjoro de Prelongo, neniu bona klarigo estis donebla de li, li rezignacie sekvis la markizon.

Alveninte apud la dometo, Raŭlo rekomendis al la junulo, ke li faru neniun bruon. Alproksimiĝante singarde, li malrapide turnis la seruran butonon, kaj, direktante antaŭ si la tubon de sia armilo, li rapide enpuŝis la pordon. Kompreneble la ĉambro estis malplena. Sur la fortepiano brulis kandeloj. Sur la mebloj, sur la seĝoj, iom ĉie, aro da bukedoj amasiĝis, falis eĉ, en iaj lokoj, sur la tapiŝon, balzamumante la aeron per tiu forta odoro, kiun ellasas la velkantaj floroj. Raŭlo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, troviĝis en saloneto ornamita kiel por festo.

— Tre stranga, li murmuris. Alpaŝante, li diris al sia kunulo:

— Sed pro kia kaŭzo vi troviĝas en la parko, dum horo tiel nokta?

— Mi estis en mia ĉambro, respondis balbutante la grafo, mi ordigis miajn pakaĵojn por esti preta, kiam morgaŭ mi eliros; subite mi aŭdis bruon de batalo. Mia fenestro estis malfermita: ĉar ĝi troviĝas sur la unua etaĝo, mi sen malfacileco saltis en la korton, uzante la spalirojn.

— Por fari tian gimnastikon, tio pruvas, ke vi estas treege facilmova, respondis sinjoro de Prelongo.

Sed, ĉar la klarigo estis kredinda, la markizo ĝin akceptis.

Ili revenis al la loko en kiun Frederiko metis la sangokovritan korpon de la nekonatulo; sed tie, nova miro ilin atendis.

La servistoj komisiitaj fari portilon rapide plenumis sian laboron. Sed kiam ili revenis por preni la vunditon, ili ne lin retrovis. Ili do mirante petis de sia mastro ĉu, dum ilia foresto, li ne donis aliajn ordonojn al aliaj servistoj.

— Ne, ne, diris Raŭlo; ni serĉu. En la stato en kiu ni lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen.

La parko estis ekzamenita en ĉiuj lokoj: oni demandis ĉiujn arbetarojn unujn post la aliaj. Sed kiam, post du horoj, la tuta servistaro lacega revenis al la loko en kiu sinjoro de Prelongo kaj la grafo atendis, oni estis devigita akcepti la evidentecon.

La mortigita viro estis malaperinta.


ĈAPITRO SESA

Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.

— Kio do okazas? demandis la maljunulo.

— Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.

— Mi ne komprenas. La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:

— Ĉu vi komprenas, nun?

— Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.

— Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l’ iama lakeo.

— Nu, dum vi konsoliĝas tiel saĝe, vi estas tute prava. Kaj verdire, laŭ mia opinio, estas pli bone por ĉiuj, ke la afero finu tiamaniere.

La abato elironta troviĝis sur la sojlo de la pordo, kiam la kaleŝo de la markizino pasis rapidege, sekvita de Ŝafo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn larĝajn manegojn sur liajn ŝultrojn.

Kiam la paroĥestro vidis kontraŭ sia vizaĝo tiun buŝegon larĝe malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeliĉa pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preskaŭ svenis pro timego. Sed Ŝafo, sentante ke la kaleŝo ĉiam ruliĝas, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun ĝi trafis post kelkaj saltegoj.

Dume la plendinda maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:

— Ĉu estas prudente lasi libera tian bestegon? Ĉu tia rasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus ĉiam enĉenumi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj ĉio taŭgas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj ĉu iamaj ĉu nunaj estu mortigita.

— Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus ĉagrenega se malfeliĉo okazus al iu pro ŝia kulpo.

— Fine, sinjoro paroĥestro, diris Viktoro sin intermetante, vin preskaŭ vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni aŭskultus kaj konsentus vian peton.

Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazintaĵon laŭ sia propra vidmaniero. Ĉar li ne povis suspekti la tre laŭdindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran danĝeron.

— Estas mirinde, diris la junulino: ĝis nun Ŝafo estis tiel pacema kiel la besto, kies ĝi portas nomon.

— Oni ne devas tro fidi al tiuj ŝajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuniĝas, ofte ilia karaktero ŝanĝiĝas: tiam ili fariĝas tiel kruelegaj kiel ili estis antaŭe bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paroĥestro, ĉar vi min avertis. Malfeliĉo tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante antaŭzorgojn. De nun, Ŝafo estos enĉenumita kaj ne forlasos sian dometon.

Aŭdinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke ŝiaj okuloj pleniĝas da larmoj: sed, funde de sia animo, ŝi tro bone komprenis la saĝon de motivoj al kiuj obeis ŝia patrino por kuraĝi ian proteston.

Instigante sinjoron Benojton, ke li riproĉos la markizinon pri ŝia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feliĉa, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paroĥestro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.

Ĉar, kvankam li estis nediskuteble tre kuraĝa, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fraŭlino de Prelongo diris ke ŝia hundo estas tiel malkruela kiel ŝafo, tio estis vera por ĉiu homo krom por la junulo.

Ĉiufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, ĉiam la hundego lin akceptis per timigaj gorĝbleketoj. Kiam ĝi lin ekvidis, ĝiaj haroj stariĝis, ĝiaj okuloj pleniĝis da sango. Vane per karesoj, frandaĵoj, sukerpecoj, la filo Linŝardo penis ĝin malsovaĝigi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam ĝi plenbuŝe estis englutinta ĉiujn bonajn manĝaĵojn, kiujn Viktoro al ĝi ĵetis de malproksime tra la kradego, denove ĝi lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gorĝbleketojn. Instinkto ĝin avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko al ĝia juna estrino, kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:

— Nu, tio tre bone komencas: se tio daŭras, ni treege amuziĝos.

La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIVa. Kiam mortis la markizo Roĝero, ĝi estis preskaŭ ruiniĝinta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Raŭlo ĝin restarigis, sed nur laŭ ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis ĵus sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.

Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la du centmetran profundaĵon, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. Ĉar oni estis konvinkita, ke la ŝtelo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufiĉa por ke ŝtelistoj risku sian vivon tra vojo tiel danĝera. Pro tio, laŭ ia longo, la muro prezentis larĝajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.

Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:

— Flanke de la krutaĵo, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas ĝin trafi: tie kuŝas la malfacilaĵo. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontraŭe, la afero estas

ĈAPITRO SEPA

Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por ĝin malfermigi.

— Kiu estas tie ĉi? petis Andreo.

— Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo mallaŭte.

— Tuj. Kial vi troviĝas ekstere, en tia horo?

Parolante, Andreo tiris la riglilojn.

— Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?

— Antaŭsciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.

Heleno rapide alvenis. Ŝia instinkto al ŝi diris, ke ŝia filo revenas el la kastelo: sed ŝi konservis en sia koro siajn pripensojn.

Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, algluiĝintajn sur lia haŭto, Heleno reenpaŝis terurita. La korpo de ŝia filo estis nur unu vundo.

— Sed fine ĉu oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la ĉambron.

— Post momento, kiam mi estos enlitiĝinta, respondis Viktoro.

Kiam li troviĝis en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.

— Nu, li diris, mi estis ĉasonta en embusko sovaĝajn anasojn.

— Vi bone scias, ke ne estas ankoraŭ la sezono.

— Jes, ili alvenas.

— Mi ne ankoraŭ ilin rimarkis.

— Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.

— Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naskiĝo neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infanaĝo de mia patro, ili fariĝis tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.

— Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almenaŭ restis, ĉar estas ĝi, kiu min vundis tiel kruele.

— Nu, estas eble, murmuris Andreo. Daŭrigu.

— La timeginda besto min ekkaptis al la gorĝo, min disŝiris per siaj ungegoj. Por min liberigi el ĝiaj atakoj, mi havis nur rimedon: min ĵeti en la riveron. Mi tion faris; kaj ĝi ne kuraĝis min persekuti tien. Nun, patro mia, ĉar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.

Andreo eliris el la ĉambro kun ŝajno nekredema, murmurante:

— Sovaĝaj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.

Premegite pro laciĝo, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidiĝis apud lia lito, kiun ŝi lasis nur matene. Nur kiam la matenruĝo ekaperis, oni venigis la kuraciston; ĉar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.

La ekzameno de tiuj strangaj vundoj kaŭzis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la bandaĝoj almetotaj, li sin direktis al sia kabrioleto, kiu lin atendis apud la pordo, kiam Andreo stariĝis antaŭ li:

— Nu, doktoro, kion vi opinias?

— Estas tre danĝere, respondis la kuracisto. Troviĝas en la kolo du vundoj penetrantaj, kiuj min maltrankviligas. Ambaŭ okuloj estas okupataj de brulumo treege forta. Nur la vundetoj de la vizaĝo kaj la kontuzoj de la dorso ŝajnas negravaj. Mi kredas ke li resaniĝos; sed la malsano daŭros longatempe.

— Do, komencis Andreo, la du dentoj de la lupo ...

La kuracisto malfacile detenis nekredeman rideton. Sin klinante al la orelo de Linŝardo:

— Konfidencie, li diris, ĉu vi kredas tian historion?

— Sendube, ĉar li ĝin certigas. Kian profiton li ricevus per mensogo?

— Jes, jes, vi estas prava, murmuris la doktoro, kiu ne volis protesti; ĉar li tre deziris konservi la amikecon de ĉiuj siaj klientoj.

Ne aldoninte unu vorton, li supreniris en sian veturilon. Sed, dum li incitis sian maljunan ĉevalon per forta vipfrapo, li pensis mallaŭte:

— Tio estas tre stranga. Fine oni estas devigata elpensi rakontojn, kiam oni ne volas diri la veron.

Post du tagoj, oni parolis en la vilaĝo nur pri la kapitano kaj pri lia lupo. Ĉar la servistoj de la markizo ne misterigis pri la nokta atako, okazinta en la kastelo, oni tre facile rilatigis la du fariĝojn. Ili tro akurate koincidis, por ke Viktoro ne estu konsiderita kiel la suprenrampinto. La spritaĵulo de la lando, nomita Blagardo, trovis la vorton finan, dirante:

— Tiu Linŝardo, kia ŝerculo! Lia lupo estas nur ŝafo. Ĉiuj ridegis: oni gratulis la eltrovinton de la ludvorto, dirante, ke ĝi estas tre bone pafita. Sed tiam alia demando trudiĝis:

— Kion la junulo faris en la parko?

Tamen oni ne povis kulpigi oficiron, ke li suprenrampis muron por ŝteli pirojn.

— Nu, nu, mokridetis la elpensinto de la spritaĵo, kiu ne volis halti senresponde, troviĝas en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la ĝardeno.

— Kion vi volas diri?

— En ĝi loĝas du belulinoj; kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongustaĵoj.

— Nu, ĉu vi kredas?

— Oni vidis aferojn pli strangajn. Viktoro sufiĉe sin famigis por batigi la koron de unu el tiuj junulinoj.

Post tiuj vortoj oni disiĝis. Revenante hejmen, ĉiu pripensis al la paroloj de tiu petolanta Blagardo.

— Ofte oni diras la veron ridante, rimarkigis la fortaj kapoj de la vilaĝo.

— Sed tiam, se tio estas vera, por kiu li venis?

Kaj, kiel sinjoro de Prelongo, oni ripetis:

— Kiu el ambaŭ?

La doktoro ne eraris, certigante, ke la kapitano estis grave tuŝita, kaj antaŭvidante, ke lia malsano estos longedaŭra. Dum la vespero, forta febro naskiĝis. En la deliro kaŭzita de la cerba ekscitego, ĉiam la sama vidaĵo prezentiĝis antaŭ la okuloj de la junulo incitita: Matildo tute senvestigita, briliganta en la opala lumo de la noktolampo la perlamotajn rebrilojn de sia virgina haŭto, aŭ la skulptajn formaĵojn de antikva Galateo, kiu estus anstataŭinta per viva karno la senvivan marmoron. Jen li ŝin persekutis, kredante ŝin ekkapti: sed la ĉarma aperaĵo vaporiĝis inter liaj brakoj, reaperis piede de lia lito, kaj moke ridetis, dirante ĉiam: “Ne”. Jen kontraŭe, ŝajnis al li, ke li sentas sur siaj lipoj la kontakton de buŝo freŝa kaj parfumita, sur sia tuta korpo la impreson de silka epidermo, kiu apenaŭ lin tuŝetas de senhalta kaj volupta kareso. Tiam li leviĝis, prezentis la manojn al la neviditino, jen ridetis, jen ploregis, kaj fine refalis sur la kapkusenon, sufokiĝante, baniĝante en ŝvito, kaj ekkriante: — Venu, venu; mi amas vin: estu al mi por ĉiam.

Ian vesperon, kiam Josefino lin flegis, sidante apud lia lito, observante lian spiron, Viktoro sin turnis al ŝi. Kredante, ke ŝi estas fraŭlino de Prelongo, li ŝin ekkaptis en siajn brakojn. Tiam li malŝparis al sia infaneca amikino la plej pasiajn karesojn, kaj samtempe li balbutis al ŝi konfesojn tiel varmegajn, ke la plendinda knabino sentis grandegan ĝojon plenigantan ŝian koron, kaj redonis procentege al sia amiko la frenezajn ŝmacadojn per kiuj li ŝin kontuzis.

Tamen la nerva ekscitego, kiu suferigis la vunditon iom post iom kvietiĝis: ĉiutage malpliiĝis la febro. La kuracisto, kiu komence respondis nur tre rezerveme al la senĉesaj demandoj de Heleno, fine certigis, ke nun la kapitano estas konsiderota kiel savita el tuja danĝero.

— Nur, li aldonis, la resaniĝo estos longedaŭra, pli longa ol la malsano.

La fortoj renaskiĝis, sed samtempe la memoro de la terura nokto. Tio similis sieĝadon. Tuj kiam li ekdormis, la junulo estis certa, ke li revidus la adorindan virgulinon, starantan antaŭ li en la gloro de sia venkanta sen vualiĝo. La sonĝo ŝajnis tiel reala, ke la realeco ne estus gravuriginta en liajn nervojn impreson pli sentitan, pli materiigitan. Pro la neebleco posedi sian ĥimeron, Viktoro tordis siajn brakojn per krispiĝo de ĉiuj siaj muskoloj, kaj poste falis en malviglecon, kiu kelkafoje daŭris dum multaj horoj.

De kiam la filo Linŝardo estis malsana, Josefino apenaŭ forlasis la ĉambron de tiu, kiun ŝi konsideris kiel estron kaj adoris kiel dion. Dum la unuaj tagoj, Heleno volis tion malpermesi, pretekstante tre laŭte, ke la ĉeesto de junulino, en ĉambro, en kiu kuŝas ŝia filo, estas tre ege malkonvena. Sed tute alia estis la vera motivo de ŝia konduto: ŝi timis, ke Viktoro sentos renaskiĝi siajn iamajn amsentojn al sia amikineto. Ĉar nun lia edziĝo kun Matildo ŝajnis neebla, la junulo estus kapabla edziĝi pro ĉagreno kun tiu malriĉulino kompate akceptita.

Sed la kapitano ne povis toleri alian flegistinon ol Josefinon. Tiu mano malpeza kaj amema estis la sola kiu, tuŝante liajn vundojn, ne lin kriigas. Ĉar la kuracisto rekomendis, ke precipe oni al li evitu ĉiun ĉagrenon, ĉar li aldonis, ke kolera ekmovo eble estus pereiga, sinjorino Linŝardo devige obeis kaj cedis sub premo pli forta ol ŝia volo.

Sed kiam alvenis la resaniĝo, kiam la senperaj kuracaĵoj ne tiel urĝis kiel antaŭe, la junulino estis devigata malplidaŭrigi siajn vizitojn al sia amiko. Kiam ŝi povis momente trompi la aktivan observadon de Heleno, ŝi supreniris en sian ĉambron, aŭskultis ĉu ŝi aŭdas en tiu de Viktoro bruon de interparolado: kaj kiam ŝi estis certa, ke la junulo troviĝas sola, ŝi pasigis en lia intimeco la plej agrablajn horojn de sia vivo. Ian tagon, la kapitano diris al ŝi:

— Ĉar vi ĉiam timas surprizon kaj riproĉojn, kial do vi ne transiras per la pordo komunikiganta? Ĉar ĝi estas fermita de dekkvin jaroj, ĉiu forgesis ĝian ekziston.

— Sed ĝi estas najlita.

— Tiuvespere, alportu do al mi prenilon. Kiam la junulo estis sola, li eltiris unu post la alia ĉiujn najlojn, sen ia penso kaŝita, nur por fari ŝercon al sia patrino: ĉar, lin senigante da flegoj de Josefino, Heleno lin treege tedis. Ne volante fariĝi kaŭzo de malkonsento en la hejmo, li estis tre feliĉa pro tiu aranĝo, kiu ĉion simpligis.

Ian nokton, la resaniĝanto vekiĝis, baniĝante en malvarma ŝvitado. Li sonĝis, ke fine li posedas la objekton de siaj deziroj kaj ke Matildo bonvolas kontentigi lian amon. Sed ŝin prenante por edziĝi kun ŝi, li sentis en ŝia kontakto nur naŭzigan impreson de glacia karno. La junulino kuŝanta sur la lito konservis senmovecon de statuo. Por ŝin vivigi, li lacegiĝis per vanaj penadoj, kaj fine ekvidis, ke li premas sur siajn lipojn nur lipojn de kadavro jam rigida. Tiam li ruliĝis sur sia lito, ĝemante kaj plorante. La bruo de liaj ploregoj estis tiel forta, ke ĝi vekis Josefinon tra la mureto. Konvinkita, ke ŝia amato suferas sed volas malhelpi neniun, ŝi petis tra la truo de la seruro ĉu li bezonas ion. Viktoro ĉiam dormanta ne respondis. Tiam Josefino, en noktovesto, kun piedoj nudaj en pantofloj, tenante en mano kandelingon, malrapide malfermetis la komunikigantan pordon, kaj ĵetis en la ĉambron rapidan rigardon.

Vidinte ke la junulo ĉiam dormetas kaj ke li parolis nur pro sonĝo, ŝi ekreeniris al sia lito, kiam la lumo, frapinte la okulojn de la dormanto, lin tuje vekis. Tiu blanka aperaĵo, kiu lin rigardis per timigitaj okuloj, ŝajnis al li fantomo. Li rapidis al Josefino, ekkriante:

— Demono! Vi do eliras el via tombo por min tenti ankoraŭ? Nu! vivan aŭ malvivan mi vin havos! Tiam, ekkaptinte en siajn brakojn la junulinon teruritan, li ŝin ĵetis sur la liton kaj ŝin amis.

Ŝi toleris tiun amon sen krio, sen protesto, kun sento de natura afero atendita de tempo tre longa. La estro parolis, ŝi devis nur obei. Josefino tre bone komprenis ke, ĉar ŝi ne povis fariĝi lia edzino, ĉu unu ĉu alian tagon ŝi devige fariĝos lia amantino. Ŝi do akceptis rezignacie kiel neeviteblaĵon la agon plenumitan.

Ne estis same por Viktoro. Kiam, tute rekonsciiĝinte, la junulo ekvidis, ke li estis la ludilo de senteraro, li montris grandegan konfuzon. Li sentis veran konsciencriproĉon, malrespektinte tiun infaninon, kiu neniam provis ian kontraŭbatalon, kaj kiun kontraŭe li estus devinta protekti eĉ kontraŭ ŝin mem. Lia pento kaj liaj bedaŭroj estis sinceraj. Li ŝajnis tiel ĉagrena, ke la junulino metis sian manon sur lian buŝon por haltigi parolojn, kiujn ŝi timis aŭdi, dirante ke ŝi lin amas, ke de longa tempo ŝi al li apartenas, ke, ŝin prenante, li uzis nur posedrajton al li donitan de ŝi sur ŝia persono, kaj fine ke ne nur ŝi havas nenion por al li riproĉi, sed ke kontraŭe estas ŝi, kiu nun troviĝas la plej feliĉa inter virinoj.

De tiu tago, la komunikiganta pordo ĉiunokte restis malfermata.

La amo al Josefino iom kvietigis en Viktoro la troecojn de sia pasia febro. Kiam li eliris el brakoj de sia amantino, li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan. Tiu intermeto lin savis; ĉar sen ĝi, lia nerva sistemo estus tute difektiĝinta.

Lin tro lacegigis multnombraj kortuŝecoj: atendado sur la kornico, ekscitegoj de la batalo, ridinda malsukceso de lia entrepreno, korpaj vundoj, kaj fine penegoj de li faritaj kiam li glitis sur la deklivo de la krutaĵo. Sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon.

Pro tio, la resaniĝo tre rapide progresis, tiel rapide ke la doktoro mem miris pri tio, ne suspektante la misteran kuracilon, kiun uzis lia kliento.

Pro fenomeno tre ofta ĉe tiuj, kiujn manĝegas unu nura pasio, ne estis Josefino, kiun vidis kaj al kiu pensis la juna oficiro, kiam li ŝin premis inter siaj brakoj; ne, ĝi estis Matildo. Tuj kiam li fermis la okulojn, tuj li revidis la ensorĉantan figuron. Nur post longa tempo li fine konsentis ilin malfermi, tiel potenca estis lia iluzio. Tiam nevole li ofte montriĝis bruta kaj malĝentila por sia kuzino. kiu nenion komprenis pri tio kaj mallaŭte ploregis. Ve! ĉu li ne havis kontraŭ ŝi la plej gravan el ĉiuj kulpigoj, la senperan revenigon al la realeco.

Krom tiuj neegalecoj de karaktero, kiujn ŝi kredis kaŭzitaj de la malsano, Josefino estis plene feliĉa. Ŝi kredis, ke ŝin mem amas Viktoro. Kaj kiam ŝi vidis sian amanton forportitan tra la senfineco per unu el tiuj ĉarmo plenaj elmontroj, kiuj ŝin entuziasmigis, ŝi ne suspektis, ke al aliulino li balbutis tiujn flamajn parolojn, kaj ke ŝi estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo.

Ian tagon, sinjoro Benojto faris al la malsanulo sian ĉiutagan viziton. La interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo.

— Kredeble vi aŭdis, kapitano, pri la lasta provo de suprenrampo.

— Jes, respondis Viktoro, kiu ne povis deteni rideton; mi ĝin konas laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj.

— Nu, tiun nokton, simila afero ankoraŭ okazis.

— Rakontu tion al mi. Neniam vi scios, kiel vi min interesas.

— Tiumatene, oni trovis en la dometo de Ŝafo pantalonan postaĵon sangoplenan. La ŝtelistoj eniris per la parto de la muro en kiu nun mankas la botelfundoj. Pro tio, sinjoro de Prelongo ordonis al sia ĉefmasonisto, ke li ilin remetu.

— Sed iam, sinjoro Benojto, respondis la resaniĝanto per voĉo iom kolertona, vi certigis al mi, ke Ŝafo estis enĉenumita.

— Dio mia, mi ripetis tion, kion ŝia markizina Moŝto diris al mi mem. Kredeble la Novterhundo, enĉenumata dum la tago, estas senĉena dum la nokto.

Tio estis vera. Kiam alvenis la vespero, oni liberigis Ŝafon en la ĝardenon.

Se Viktoro ne lin renkontis alirante, estis kulpigota pri tio la servisto komisiita zorgi pri la hundo: tiu viro, haltinte en la kuiroficejo kaj babiladinte kun siaj kunuloj, liberigis Ŝafon multe pli malfrue ol li devis tion fari. Sen tiu servista malzorgo, eble la filo Linŝardo estus forlasinta sian abomenan entreprenon: tiam li ne portus, sur la du flankoj de la kolo, tiujn profundajn cikatrojn, kiujn la dentegoj de Ŝafo kavigis en lian karnon.

Ha! tiuj cikatroj! Ofte la kapitano sin metis antaŭ spegulo. Tie li pasigis horojn, ilin rigardante, ilin palpante, sentante sian malnovan malamon suprenirantan al lia cerbo, pli varmegan, pli senkompatan ol antaŭe. Do ne nur oni lin vundis en lian memestimon, en lian indecon, sed ankaŭ en lian karnon; kaj oni ricevis tiun rezultaton, ke la vundo post sia resaniĝo lasos neforigeblan postsignon. Ha! Prelongoj volis, ke li ne forgesu: ili estos kontentaj. Kiam sonoros la horo al la venĝo, li scios memori: tiam, malfeliĉo al ĉiuj! Oni lin insultis, mokegis, suferigis, markis senripareble: tio kapitaliĝas, formas grandegan sumon. Li al si promesis, ke li pagos centoble la procentojn amasigitajn. La korsa sango de Boldinoj bolegis en la vejnoj de la juna oficiro. En lia malamo la tuta familio estis enhavita, Matildo, tiel fiera, tiel insultema, pli eble al la aliaj. Li ŝin malamis tiom kiom li ŝin deziris.

La plej granda ĝuo, kiun li antaŭvidis, estis jena: renovigi lian provon de l’ alia nokto, tiufoje sukcesi, kaj elĵeti poste for de si la junulinon kontuzitan kaj gravedigitan, portantan en ŝia internaĵo bastardon kaj honton. Alifoje li ruĝiĝis, sentante la malnoblecon de tiaj deziroj, revante, ke li sin ĵetas antaŭ ŝiajn genuojn, ke li ŝin ricevas nur de ŝi mem. Sed kiam hazarde la spegulo al li resendis lian figuron, kaj lin devigis revidi liajn cikatrojn, tiam la malamo resupreniris en lian koron. Se iam fraŭlino de Prelongo falos en lian potencon, la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion.

Feliĉe por Prelongoj la kolerego de l’ kapitano povis nur vaporiĝi per senfruktaj riproĉegoj. Ili tro alte staris sur la sociala skaldo, por ke ilin maltrankviligu la malamikaj projektoj elpensitaj de la filo Linŝardo. Tion Viktoro tre bone komprenis: nun li havis la manojn ligitaj. De la aventuro, kiu estis preskaŭ mortiga por la kapitano, la parko estis observita, dum la nokto, de gardisto, kies funkcio estis senĉesa promenado tra ĝi. Kiam liaj du horoj de observado estis finitaj, alia viro lin anstataŭis. Plie sinjoro Benojto rakontis al la junulo kiel potence tiu gardostaranto estis helpata de la Novterhundo, kiu senŝancele puŝegis siajn dentegojn en la karnhavajn partojn de tiuj, kiujn ĝi renkontis. Viktoro estis tro larĝe pagita por tion forgesi.

Tamen voĉo sekreta al li diris, ke la lasta vorto ne estas ankoraŭ elparolita. En la devigata senokupado, al li trudita de lia resaniĝo, lia cerbo, multe klopodinte en la malplenaĵo, fine alkroĉiĝis al ideo. En la kastelo okazis misteraĵoj. La miro de la markizo trovanta la ruinaĵon lumigita estis por li luma montro. La kapitano havis gravajn motivojn por esti certa, ke oni ne povis pri tio kulpigi Matildon; sinjorino de Prelongo preteriris la aĝon de amindumaj intrigoj: do restis Valentino. Oni ne povis suspekti sinjoron de Blasano tro ameman al lia fianĉino: sed la grafo tie troviĝis. Jam Viktoro rimarkis, ke li daŭrigis sian ĉeeston preter la limtempo anoncita de li al li mem, dum la tago de la kuradĉaso. Ĵus, dum la antaŭ tago de lia eliro, intervidiĝo kredeble ama okazis en la dometo. Certe, akceptante kiel vera amintrigon inter sinjoro de Ruvezo kaj fraŭlino de Savinako, Viktoro ne antaŭvidis ĉu li povas eltiri el ĝi ian profiton: sed li opiniis, ke ekzistas neniu diferenco inter la persekutado al venĝo aŭ al korpuso. Lerta armea ĉefo devas atentege studi la kampon, kaj ne malzorgi pri la cirkonstancoj ŝajne plej senvaloraj, antaŭ kiam li sur ĝin kondukos siajn batalionojn.

Du monatoj fluis: la folioj ekflaviĝis kaj falis, anoncante la alvenon de la vintro. Laŭ la decidoj antaŭe prenitaj, ĉiuj kastelloĝantoj pretiĝis por aliri Parizon, kaj por tie festi la geedziĝon de la duko de Blasano kun Matildo de Prelongo. Pro tio, post la festo de ĉiuj Sanktuloj, la servistoj rapide enpakis en vastajn kestojn ĉiujn objektojn, kiujn eble la kastelmastroj bezonos en Parizo: kaj la eliro estis difinita al la morgaŭa tago.

Du kaleŝoj estis veturigontaj al la stacidomo ĉiujn vojaĝantojn. En unu lokiĝis la junularo: Matildo, Valentino kaj Gastono; en la alia, la seriozuloj, tio estas la dukino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. La veturiloj atendis antaŭ la perono. Sur la sidejo troviĝis veturigisto kaj piedlakeo, malridemaj, gravaj, korektaj, senmovaj kvazaŭ ili estus vaksopupoj. La ĉevaloj, kiuj de kelkaj tagoj ne promenadis pro la malbona vetero, senpacience frapis la teron per siaj hufoj, subite skuadis siajn kapojn kaj alĵetis sur la pavimon la ŝaŭmon, kiu blankigis iliajn enbuŝaĵojn.

Ĉiuj estis kuniĝintaj supre de la ŝtupoj: oni atendis por eliri nur sinjorinon de Blasano. Ĉi tiu alkuris, ĉagreneta, ĉar ŝi malfruiĝis. La lakeo, malsuprenirinte el sia sidejo, malfermis la kaleŝpordon. Sed en momento kiam la maljuna sinjorino metis la piedon sur la ĉaroŝtupon, la ĉevaloj, malpaciencaj pro tro longa senmoveco, faris antaŭen neatenditan ekmovon. La dukino, perforte frapita de la pordo, estis rapidigita sur la ŝtupojn: la rado, supreniris sur ŝian kruron, kiu tuŝis nur la randon de la ŝtupo sed ne kontaktiĝis kun la plata supraĵo, kaj ĝin rompis tuje kun seka bruo, kiu estis aŭdita de ĉiuj ĉeestantoj. Vane la veturigisto altiris la bridojn: estis tro malfrue. Plie tiu movado malantaŭen irigis la veturilon, kiu duafoje pasis sur la membro rompita, pligravigante la vundon faritan. Sinjorino de Blasano puŝis teruran kriegon kaj svenis. Oni rapidis al ŝi; kun multaj antaŭzorgoj oni ŝin realportis en ŝian ĉambron, kaj senprokraste oni venigis la kuraciston. Neutile aldoni, ke la vojaĝo estis remetita al epoko tute nekonita.

La doktoro skuis la kapon, vidante ostrompon tiel malsimplan. Momente eĉ li

ĈAPITRO OKA

Tiu konfeso frapis fraŭlinon de Prelongo kiel fulmobato. Momente ŝi restis senresponda: fine ŝi plektis la manojn, kaj ekkriis:

— Vi, kulpa, Valentino. Ha! mi ĵuras, mi estis dubinta pri ĉiu ajn, sed ne pri vi.

— Ho! Dio mia, mi estas sufiĉe malfeliĉa: ne min malbenu.

— Sed fine, kion vi faros?

— Mi ne scias.

— Mia patrino estas bonkonsila: ŝi multe amas vin. Mi estas certa ke, malgraŭ via kulpo, ŝi vin pardonos. Kial vi ne konfesus al ŝi la veron?

— Matildo, memoru ke vi ĵuris sur la animojn de Prelongoj, ke vi ne min perfidos.

— Mi ĵuris, kaj mi respektos mian ĵuron, kio ajn alvenos. Sed kio malpermesas al vi tiun konfeson?

— La honoro de la nomo, kiun mi portas.

Apud la lito de fraŭlino de Savinako troviĝis skatoleto el Koromandela lako: la junulino ĝin prenis. Ĝin malferminte, ŝi el ĝi eltiris sinsekve diversajn alilandajn objektojn, kiujn ŝi pie metis apud sin. Fraŭlino de Prelongo rigardis ŝin agantan, mirigite. Fine, en la fundo, Valentino trovis tion, kion ŝi serĉas. Ĝi estis strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tranĉanton ondolinian: la pinto estis kovrita de flavbruna ŝmiraĵo similanta la rezinon. Esploristo estus facile rekoninta en ĝi Malajsan krison.

— Tiu skatoleto, diris respekteme fraŭlino de Savinako, enhavas ĉiujn memoraĵojn, kiujn mia patro kunportis de sia vojaĝo al Sumatra. Ian tagon, li estis persekutita de landano: li returneniris, lin atendis senŝancele kaj lin mortigis korpotuŝe per revolvera kuglo. Poste li kaptis tiun krison, per kiu la sovaĝulo penis lin pereigi, kaj ĝin konservis kiel memoraĵon de l’ okazintaĵo. Nu; mi tion ĵuras al vi, karulino mia, se iam mia honto estas konata ne nur de vi sed plie de alia persono, tiam mi puŝegos tiun ponardon en mian bruston.

Parolante, ŝi ĝin svingis: fraŭlino de Prelongo volis ĝin tiregi el ŝiaj manoj:

— Zorgu, Matildo; ne tuŝu ĝin. Ĝi estis venenigita de l’ upasa suko. Grataĵo, eĉ simpla pikvundeto, estas rapide mortiga.

Terurita, la juna kastelmastrino reeniris. Sed dum ŝia amikino relokis la krison en la skatoleton, ŝi sincere admiris tiun energion, kiun pli ol ĉiu ajn ŝi estis kapabla kompreni.

Post silento, ŝi diris:

— Ha! kiel vi devas lin malami.

— Kiun do?

— Sed tiun, kiu kaŭzis vian malfeliĉon.

— Infanino! ekkriis Valentino, kun rideto de nedifinebla kompato. Sed mi lin amas, sed mi lin amegas pli ankoraŭ ol kiam li estis tie ĉi, min kovrante per kisadoj. Eble mi trenos dum mia tuta vivo mizeran ekzistadon; eble mi pro tio mortos: neniam mi malbenos la memoron de Frederiko, neniam mi blasfemos tiun nomon, kiun mi balbutis meze de miaj plej feliĉaj amelmontroj. Kia ajn estos la estonteco al mi difinota, neniam mi pagos tro kare la horojn de ebriigaj plezuregoj, kiujn mi pasis inter liaj brakoj.

Matildo fariĝis revema. Kia do estis tiu sento sufiĉe potenca por venki la malfeliĉon, kaj orumi tutan ekzistadon! Kaj kial ĝi estas nekonata de ŝi? Post momento, ideo trairis ŝian cerbon.

— Ĉar vi ne volas paroli kun mia patrino pri via stato, eble vi ne estus sammaniere malkonsentanta pri mia maljuna nutristino. Vi scias ke, antaŭ ŝia edziniĝo, ŝi estis akuŝistino. Kredeble ŝi vidis multajn similajn okazojn, kaj povos montri al ni la vojon sekvotan.

— Ĉu vi estas certa pri ŝia diskreto?

— Vi scias mem, ke ĉiam ŝi estis al mi sindonemega. Plie, de la malfeliĉo okazinta al Kamuŝo, ŝi ŝuldas al mi ĉion. Ĉar miaj gepatroj sisteme rifuzas ĉiun kunrilaton kun ŝi kaj kun ŝia edzo, vi povas esti certa, ke ili ne perfidos nin.

Fraŭlino de Prelongo tiel partoprenis la interesojn de sia amikino, ke ŝi diris ni anstataŭ vi, ne tion rimarkante.

En tiu momento Celestino revenis, alportanta la eteron aĉetitan de ŝi ĉe la farmaciisto. La interparolado tiam haltis.

La morgaŭan matenon, Matildo jungigis sian kaleŝon. Ĉar la markizino, demandinte Valentinon pri ŝia farto kaj ŝia dormado dum la nokto pasinta, petis de junulinoj la celon de ilia promenado, fraŭlino de Prelongo respondis:

— Ni esperas veturi ĝis la maro. Post la terura skuado sentita hieraŭ de mia plendinda amikino, ŝajnas al mi, ke la oceana blovado ŝin resanigos. Ni tagmanĝos ĉe mia nutristino, ĉar vi permesas ke mi kelkafoje ŝin vizitu, kaj ni revenos por la vespermanĝo.

— Tre bone. Agrable promenadu. La kaleŝo eliris, rapide tirita de la markizaj trotistoj. Kiam la patrino Kamuŝo ekvidis sian junan protektantinon kaj sian amikinon, ŝi levis siajn brakojn al la ĉielo, aŭdigante kriadojn de bruanta ĝojo.

Dum la junulinoj malsupreniris el la kaleŝo, ŝi ekkriis:

— Nu, ĉu estas vi, fraŭlinoj: kiel afablaj vi estas ambaŭ, venante viziti maljunulinon kiel min. Sed eniru do: kion mi povus prezenti al vi?

— Unue tagmanĝon, mia bona nutristino, respondis Matildo, poste vian amikecon, vian sindonemon kaj vian diskreton: ĉar kredeble ni bezonos ĉiujn tiujn aferojn.

— Petu de mi tion, kion vi volos; mi vin obeos. Ha! mi ne forgesis, mia kara infanino, ke se mi manĝas panon, mi ĝin ŝuldas al vi.

En tiu momento, ŝia rigardo falis sur Valentinon. La maljuna akuŝistino ŝin ekzamenis de la kapo ĝis la piedoj. Ŝia malgranda griza okulo ŝajnis ŝin esplori tiel detale, ke la junulino sentis ruĝon de honto, kiu kovris ŝian vizaĝon.

Altirinte Matildon aparten, la maljunulino diris en ŝian orelon:

— Kial vi ne diris, ke via amikino estas nun edzino? Antaŭ momento, mi ŝin vokis: fraŭlino. Eble mi nevole ŝin ofendis.

— Sed per kio vi vidas tion? respondis fraŭlino de Prelongo mirigita.

— Per kio, per kio, maĉadis la patrino Kamuŝo: ne estas malfacile diveni per kio.

Sed, memorante ke ŝi parolas kun junulino:

— Nu, ŝi diris, supozu ke mi diris nenion. Mi nur konjektis.

— Nu, mia bona nutristino, vi malbone konjektis; kaj antaŭnelonge vi estis tute prava, ŝin vokante kiel vi faris.

La akuŝistino puŝis unu Ha! tiel plenan da mirego, ke Valentino, kiu aŭdis ĉion, ekploregis.

— Mi ĝuste vidis, murmuris la edzino de l’ eksgardisto. Oni ne erarigas maljunan batalĉevalinon kiel min. Kvankam mi ne kuracis de tempo tre longa, tamen mi ne forgesis mian iaman profesion. Malfeliĉa fraŭlino, ŝi aldonis sopirante, mi multe vin plendas.

— Ho! jes, ekkriis fraŭlino de Savinako, alproksimiĝante la maljunan akuŝistinon, mi estas mizerega. Pro tio mi venas, por ke vi donu al mi bonan konsilon.

— Aŭdu, diris Virginio, pripensante dum kelkaj minutoj: se vi trovos rimedon por klarigi vian foreston dum ses monatoj, vi povos veni ĉi tien. La loĝejo ne estas luksa kiel en la kastelo; sed fine, dank’ al la malavareco de via amikino, nenio mankas al ni. Mi povas certigi al vi, ke vi estos bone flegata. Kiam alvenos la momento, mi vin liberigos. Mi faros mem la deklaracion en la urbodomo: mi eĉ senŝancele elpensos rakonton, se la oficistoj montriĝas tro scivolaj. Ne timu, ŝi aldonis, vidinte ke la junulinoj tremetis, aŭdante la vorton “urbodomo”; ne timu: mi konas ĉiujn elirejojn de tiu ŝajna senelirejo. Poste ni vartigos la infanon per nutristino. Tiamaniere neniu suspektos ion.

— Sed ĉu vi ne timas ke via edzo ...

— Kamuŝo! Ha! ne estas konjekteble, ke li min malhelpos pruvi al vi mian dankemon. Kiam vi lokis ĉi tien nin ambaŭ, ni ĵuris, ke vi povos konfidi al ni, kia ajn estu la cirkonstanco. Prezentiĝas okazo al vi pruvi nian sindonemon: tio sufiĉas. Vi povas fidi al ni.

En tiu momento, Kamuŝo eniris, flirtigante la dekstran manikon de sia vesto, kiun ne povis plenigi lia forestinta brako. Li jam ekdiris kelkajn frazojn ĝentilajn por esprimi al la fraŭlinoj, kiel li estas kortuŝata pro la honoro, kiun al li ili faras, veninte lin viziti, kiam lia edzino, haltigante liajn afablaĵojn, lin fortiris en apudan ĉambron, dirante:

— Venu, maljunulo mia; mi volas interparoli kun vi. Restinte solaj, la du junulinoj sin kubutapogis sur la fenestron, kiu rigardas la maron. Dum ili vagigis siajn okulojn al la horizontaj malproksimaĵoj, ili sin sentis tiel okupataj de siaj reciprokaj pensoj, ke ili ne elparolis eĉ unu vorton.

Post kvarono da horo, Kamuŝo reeniris.

— Fraŭlino, li diris, sin turnante al Valentino, kiun li salutis tre respekte, mia edzino al mi ĉion rakontis. Vi bezonas nin; vi povas nin uzi. Se mi partoprenus ankoraŭ la servistaron de lia markiza Moŝto, mi dirus: “ne”: ĉar tia ago estus perfido al la mastro. Sed li min forpelis kiel hundon: mi ŝuldas al li nenion. Mi bone scias ke lin erarigis la ŝajnoj: pro tio, mi ne lin riproĉas malame: sed nur tiun senkulpigon mi povas doni al li. Sed kontraŭe mi ĉion al vi ŝuldas, via fraŭlina Moŝto, li aldonis, sin turnante al Matildo: kaj mi scios pruvi ke, helpinte la maljunan Kamuŝon, vi ne faris komplezon al maldankemulo.

Post la tagmanĝo, la du junulinoj dankis la eksgardiston kaj lian edzinon, aldoninte ke baldaŭ Valentino venos loĝi ĉe ili, tuj kiam ŝi estos trovinta taŭgan rimedon por klarigi sian eliron el la Prelonga domo. La kaleŝo ekruliĝis rapidege kaj revenis al la kastelo.

Certe Valentino estis tre kulpa, tro obeante la instigojn de sia koro. Sed io troviĝis, kio procesis por ŝi la profiton de senkulpigaj cirkonstancoj. Ŝi ne havis patrinon por zorgi pri ŝi. Estante ankoraŭ infanino, ŝi perdis sian patron kaj oni povas aldoni sian patrinon samtage, ĉar sinjorino de Savinako estis frapita de frenezeco pro ĉagrenego. Plie la intima karaktero de tiu junulino estis antaŭ ĉio esence ina, tio estas pasia. Ofte sinjorino de Prelongo rimarkis, ne sen maltrankvileco, la instigecojn de tiu vivega natureco, kiu agis unue kaj antaŭpensis nur poste.

Se Valentino estus estinta ŝia filino, eble ŝi estus peninta haltigi la fervorojn iom tro malprudentajn de tia organeco. Sed la markizino havis sur ŝin neniun rajtan aŭtoritaton. Kvankam ja la junulino partoprenis la familion, tamen ŝi troviĝis en Prelongo nur kiel gastino, kiel invititino. La patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, ŝi vundus la karakteron iom ofendsenteman de fraŭlino de Savinako, eble ŝin instigus eliri for de la kastelo, kaj sekve senigus sian filinon da la sola amikino al kiu ŝi sentis veran amikecon. Loĝinte Frederikon kaj Valentinon, ĉiun en la plej apartigitaj partoj de la kastelo, sen ebla komunikaĵo, sinjorino de Prelongo kredis, ke tio sufiĉas.

Fine la fatalo sin intermetis. Devigita, pro ŝiaj devoj de mastrino kaj de fianĉina patrino, zorgi nur pri sinjorino de Blasano kaj pri ŝia filo, la kastelmastrino dankis fundkore fraŭlinon de Savinako pro ŝia diskreteco, ĉar ŝi ne ĉeestis ĉe intimaj vesperkunvenoj rezervitaj nur al la familio. Sinsekvaj fariĝoj sendependaj de la voleco, ekzemple la fulmotondro, vindis la junulinon en reton, kies maŝoj ĉiutage kuntiriĝis: kaj la malfeliĉa infanino, nekonscia suferantino de sia natureco kaj de cirkonstancoj, estis nun sola por subportadi la pezon de ĉiuj tiuj amasiĝintaj okazintaĵoj.

Alveninte en la kastelon, Valentino trovis la markizinon, kiu ŝin atendis. Tuj post la eliro de du junulinoj, sinjorino de Prelongo trovis en la leteraro leteron stampitan de Parizo, adresitan al fraŭlino de Savinako, kaj portantan tiujn vortojn skribitajn sur la koverto: “Urĝa kaj propra”.

La legado de tiu letero multe kortuŝis la junulinon; kaj ŝi ĝin montris al la markizino, petante de ŝi konsilon. Amiko de ŝia onklino Artemiso ŝin sciigis, ke la maljuna piulino estas malsanega, kaj ke Valentino devos rapidi, se ŝi deziras kisi sian parencinon unufoje ankoraŭ antaŭ kiam ŝi mortos. Kvankam fraŭlinon de Savinako ne tre kontentigis la procedoj, kiujn la maljunulino uzis al ŝi, tamen ĉi tiu estis ŝia onklino, la fratino de ŝia patro. Fraŭlino Artemiso akceptis sian nevinon kiam ŝi fariĝis orfino, kaj ĝis la tago en kiu ŝi renkontis Matildon, la junulino havis kiel hejmon nur la domon de ŝia onklino.

— Via devo estas nediskutebla, infanino mia, diris la markizino. Ordonu ke Celestino faru tuj vian valizon, kaj forveturu per la unua vagonaro.

— Tia estis mia intenco, sinjorino. Mi estas feliĉa, vidante ke vi same opinias. Mi supreniras por ĉion preparigi.

— Mi vin akompanas, Valentino, aldonis fraŭlino de Prelongo. Tio ebligos ke mi kunestu pli longatempe kun vi.

Dum la ĉambristino, restinta en la tualetejo, enpakis en vojaĝkeston tolaĵojn kaj vestojn, la du amikinoj, rifuĝinte en la ĉambron de fraŭlino de Savinako, interparoladis mallaŭte:

— Kion fari? diris Valentino: tiu malsano ĝenas ĉiujn niajn projektojn.

— Kontraŭe, karulino mia, ĝi ilin helpas.

— Kiamaniere?

— Aŭskultu min tre atente, kaj obeu litere miajn konsilojn.

En apuda ĉambro Celestino daŭrigis sian enpakigon, puŝante la meblojn, malfermante la tirkestojn. Por ke tiu knabino ne ŝin aŭdu, fraŭlino de Prelongo alproksimiĝis al la orelo de ŝia amikino. Dum kvarono da horo almenaŭ ŝi parolis mallaŭte.

De tempo al tempo Valentino skuis la kapon, signe de aprobo. Momente ŝi preskaŭ ekrifuzis, sed Matildo insistis: fraŭlino de Savinako ŝajnis akcepti la motivojn, kiujn ŝia amikino klarigis al ŝi. Fine ili ambaŭ leviĝis, dum Valentino diris:

— Tiamaniere la afero estas perfekta. Tute certe, dank’ al la rimedo montrita de vi, viaj gepatroj ne volos plu eĉ aŭdi pri mi. Sed neniam vi scios kiel profundkore mi suferas, ŝajnigante pagi per maldankeco la bonfarojn per kiuj ili ĉiam min plenigis.

— Mi komprenas, mi eĉ partoprenas tiun senton. Sed kion vi volas? Estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn. Tio daŭros nur dum mallonga tempo. Oni vin maljuste juĝu dum ses monatoj, la afero ne estas grava, kiam mi scias pri tio la plenan veron. Kiam tiu templimo estos pasinta, vi facile senkulpigos vin; kaj neniam oni reparolos pri tiuj malĝojaj okazintaĵoj.

La kaleŝo atendis en la precipa korto. Glutinte rapide malgrandan manĝeton, la du amikinoj lokiĝis en la veturilon. Alveninte en la stacidomon, ili sin reciproke kisadis amikeme. Valentino akompanata de Celestino supreniris en la vagonon: la vagonaro ekruliĝis. Dum kelkaj minutoj Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fraŭlinon de Savinako al Parizo, tio estas al la nekonato.

De kvar jaroj, la du junulinoj ne sin forlasis. Duobla fariĝo samtempa, la edziniĝo de l’ unua, la kulpo de la dua ilin baldaŭ disigos. Kio alvenos? Ĉu ili povos ĉerpi en si mem sufiĉe da maltimo, sufiĉe da spiritĉeesto por taŭge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj, sed por kies plenumo tre malbone ilin preparis ilia edukado?

Kiam fraŭlino de Savinako alvenis Parizon por diri al sia onklino lastan adiaŭon, estis tro malfrue. Du horojn antaŭe, fraŭlino Artemiso estis elspirinta sian lastan blovon.

La posedaĵo de la mortintino estis rilate grava. Oni tuj almetis la sigelojn. Atendante ke oni ilin formetu, kaj ke oni malfermu la testamenton, Valentino, ĉiam akompanita de sia ĉambristino, lokiĝis en apudan hotelon. Ŝi skribis al la markizino mallongan letereton, por ŝin sciigi pri la morto de sia maljuna parencino. Samtempe ŝi skribis alian leteron longan, plenan da detaloj, superfluantan de amikeco, kiun ŝi sendis al la Kamuŝaj geedzoj, kun tiu surskribo “Por redoni al fraŭlino de Prelongo”.

Suzano estis iom mirigita pri la sekeco de Valentinaj frazoj. Pro tio, sentante sin ofendetita, ŝi respondis malvarman bileton de simpla kondolenco, ŝin senkulpigante, ĉar, pro ŝia farto, ŝi ne povas ĉeesti ĉe la entombigo de fraŭlino Artemiso. La junulino ekploris, ricevinte tiun leteron.

— Nu, ŝi diris, Matildo estis prava. Tiu necesega sed malĝojega komedio pli bone sukcesas ol mi estus tion dezirinta. Ve! kiel mi estas malfeliĉa, devigite al tiaj hipokritaĵoj.

La testamento estis verkita laŭ terminoj jam antaŭviditaj de ĉiuj, kiuj vizitadis la maljunan piulinon. Ŝi tute malheredis sian nevinon kaj donis siajn riĉaĵojn al monaĥinejoj iaj. Tamen, pro restaĵo de hontemo, kiu mirigis ĉiujn ĉeestantojn, la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj, kiu ebligis ke ŝi manĝos kaj ne konos la mizerecon.

Ĉiutage Valentina sciigis Matildon pri tio, kio okazis, kaj al ŝi skribis longan leteron, kiun ŝi adresis al ŝi ĉe Kamuŝon. Kiam la heredaj aferoj estis finitaj, la junulino komprenis, ke estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino. Multe ploradinte, petinte de Dio pardonon pro la mensogo, kiun ŝi estos devigita fari, ŝi sidiĝis antaŭ sian tablon kaj skribis al sinjorino de Prelongo. Sed ŝi sinsekve disŝiris multajn leterprovaĵojn, antaŭ kiam ŝi estis sukcesinta unu, kiu ŝin kontentigas. Ĉiam senvole enŝoviĝis kelkaj amemaj aŭ dankemaj vortoj, kiujn, laŭ sia projekto, ŝi devis senkompate forĵeti. Fine ŝi decidis, ke ŝi rekopios la malplej malbonan: ĝi estis verkita laŭ jenaj terminoj:

Sinjorino,

Hodiaŭ, ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fali, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.

Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.

VALENTINO DE SAVINAKO.

Postskribo.

Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.

Valentino volis relegi sian leteron; sed unue ŝi ne povis, timante ke la larmoj, kiuj fluis, guton post guto, el ŝiaj vangoj, falos sur la paperon kaj ĝin makuligos. Ĉar estis malpermesate ke iu signo de ĉagreno dolĉigu la sekecon de ŝiaj frazoj. Tamen ŝi kvietiĝis, viŝis siajn okulojn, ilin refreŝigis per malvarmeta akvo, rapide tralegis sian leteron, kaj decidis, ke ŝi ĝin sendas senŝanĝe.

— Ve! kiel ili min kredas maldankema kaj senkora. Ha! se ne estus krimo, mi pli amus fini mian vivon tuje.

Instinkte ŝi malfermis sian skatoleton, kiun ŝi estis alportinta kun si, kaj el ĝi eltiris la ponardon.

— Ne, ŝi diris post kelka momento: tio estus malkuraĝaĵo kaj samtempe egoismaĵo al mi malpermesata. Mi portas en mia internaĵo estaĵeton, kies vivo, alligita al la mia, rilatas kun ĝi senpere. Min mortigi estus pli ol memmortigo, tio estus alimortigo. Nu, mi faris kulpon, de ĝi nun mi toleras la sekvojn: estas juste. Mi ne povas kulpigi iun, ne eĉ lin. Ĉar mi lin amis, kaj li ne prenis min perforte. Mi kuraĝe penos trafi la celon; kaj se mi falas sur la vojo, lacegigita, mi almenaŭ havos kiel kompenson la senton, ke mi faris ĝis la fino mian tutan devon, kaj ke mi ne liveris al la mokoj de la mondo la senmakulan nomon al mi lasitan de mia patro.

Poste residiĝinte al sia skribotablo, la malfeliĉa virino skribis al Matildo alian leteron, en kiun ŝi metis sian tutan animon. Ha! ĝi estis longa, tiu ĉi: kaj ŝi ne bezonis leterprovaĵon.

De la eliro de Valentino, Matildo fervore amuziĝis per ekzercoj de rajdarto. Sinjorino de Prelongo estis tre feliĉa pro tio. Ja ŝi demandis sin kortuŝe ĉu ŝia filino ne suferos pro enuo, ĉar nun fraŭlino de Savinako ne troviĝas plu apud ŝi por ŝin distri. Pro tio, ŝia miro estis granda, kiam ŝi konstatis la neatenditan kuraĝon per kiu Matildo toleris la foreston de ŝia amikino. Ĉiutage post la tagmanĝo la junulino eliris rajde, kaj revenis nur por la vespermanĝo.

Plej ofte, sinjoro de Blasano ŝin akompanis. Sed la junulo estis malboneta rajdisto. Ĉar lia fianĉino havis kelkafoje neordinarajn kapricojn, instigante sian ĉevalon al rapidegaj galopadoj, la duko ĝojis, kiam preteksto tre akceptinda kaj povanta neniamaniere malutili lian famon de ĝentilhomo ebligis, ke li ne ŝin sekvu.

Ne sen motivoj tiel agis la malica junulino. Ĉar ŝi deziris sin liberigi el atestanto, kiun certe ŝi ametis, se kiu estus fariĝinta tre ĝenanta, obstinante ŝin sekvi en ĉiujn lokojn en kiujn ŝi intencis aliri.

La juna duko rimarkis tiun sintenadon; kaj pro tio li sentis sin malĝoja.

— Kion do vi havas hodiaŭ, sinjoro Gastono, diris iam lia fianĉino; vi estas melankolia kiel Londona nebulo.

— Ha! fraŭlino Matildo, mi sentas grandan ĉagrenon.

— Sen maldiskreto, ĉu oni povas de ĝi koni la kaŭzon?

— Vi ne amas min.

— Vi ne estas sagaca, mia kara fianĉo. Kontraŭe mi sentas al vi sinceran amikecon. Kion vi volas plie? Nu, ĉu mi faris ion, kiu rajtigas viajn kulpigojn?

— Ho! jes. Sed tio estas tiel negrava, ke mi ne kuraĝas ĝin konfesi. Mi sentas, ke mi ŝajnus ridinda.

— Diru tamen: mi promesas, ke mi ne estos mokema.

— Ĉar vi nun kuraĝigas, mi riskas mian peton. Kial, kiam ni rajdas amike, flankon kontraŭ flanko, vi amuze instigas tuj vian rajditon al rapidegaj galopoj kaj al senfinaj kuradoj?

— Al mi estas netolereble ĉiam rajdi paŝe, kiel vendistino de ĉerizoj.

— Vi estas prava: kaj mia pripenso al vi ŝajnas ridinda.

— Ne, amiko mia. Nur estas afero, kiun vi ne kuraĝas konfesi. La rajdado vin lacigas: sed vi estas tro ĝentilhomo por tion konsenti; kaj vi pli amas vin pereigi ol min forlasi. Nu, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Ĉar tiu ekzercado tre taŭgas al mia farto, mi rajdos ĉiujn duajn tagojn, kaj mi donos al vi la tagon intermezan: vi mem decidos pri la distraĵoj de la posttagmezo. Ĉu tio plaĉas al vi?

— Vi estas anĝelino, kara adoratino. Ho! kiel senpacience mi atendas la momenton en kiu mi fariĝos via edzo: tiam mi vin apudestos senĉese kaj ne dum kelkaj horoj ĉiudutage.

— Tio venos; neniu forkuras sian fatalon. Tuj kiam sinjorino de Blasano estos tute resanigita ...

— Sed ŝia farto fariĝas multe pli bona. Tiumatene la kuracisto diris, ke baldaŭ ŝi povos sin levi kaj paŝi.

— Jes, kun lambastonoj. Konsentu, amiko mia, ke sinjorino via patrino ne povas figuri tiamaniere en sekvantaro. Havu paciencon.

Tio, kio estis dirita, estis farita.

La markizino multe suferis, devigata vivi dum la tuta vintro en tiuj grandaj kastelaj ĉambroj, kiujn arbtrunkoj tage kaj nokte brulantaj en vastaj kamenoj, varmigis nur tre neperfekte. Dum la tuta tago, ŝi restis frostsenteme sidanta antaŭ sia fajro. Pro tio, Matildo ŝin anstataŭis en la disdono de ŝiaj almozoj. La junulino rapide plenumis sian taskon: poste, galopegigante sian ĉevalon, ŝi kuradis senhalte ĝis la Kamuŝa domo, por preni la leteron de Valentino.

La unuan tagon, kiam ŝi rajdis ne akompanata de sia fianĉo, la markizo volis ke Josefo, lakeo en kiu li tute fidis, sekvu sian junan mastrinon laŭ respekta interspaco, por helpi al ŝi, ĉu danĝero ia ŝin minacus. Dum ŝi galopis, Matildo serĉis rimedon por sin liberigi el la lakeo, kiam ŝi memoris ke, laŭ la famo, li iom tro ŝatis la trinkadon. Alveninte en Blazurbo, malgranda komunumo sidanta inter Prelongo kaj la maro, Matildo haltis.

— Josefo, ŝi diris, alvokante al ŝi la lakeon, mi estas vizitonta malsanulon en la apudaĵoj. Eble mi restos ĉe li dum iom da tempo. Ĉar vi povus malsaniĝi, min atendante sur la strato en tiel malvarma vetero, mi al vi permesas eniri en tiun trinkejon, kaj trinki glason da io ajn por mia farto. Revenante, mi vin reprenos.

Dirante tiujn vortojn, ŝi metis moneron en lian manon.

— Via fraŭlina Moŝto estas tre kompatema, respondis la lakeo. Mi ne rifuzas. Sed, se lia markiza Moŝto tion ekscias ...

— Estu diskreta; mi ne vin perfidos.

La lakeo sin klinis, malsupreniris el la ĉevalo, kaj sin direktis al la ĉevalejo de la gastejo. Dum tiu tempo, la junulino reforiris rapidege.

Dum fraŭlino de Prelongo galopis sur la vojo malfluidigita de la frosto, Josefo eniris en la trinkejon. Tie, trinketante glaseton da brando, li maĉadis inter siaj dentoj: — Nu, nu, mi tre forte dezirus scii ĉu sinjoro de Blasano estus tre kontenta, ekkoninte tiun detalon. Malsanulo vizitonta! Je Dio, oni tre facile divenas la naturon de lia malsano, al tiu ŝerculo. Tamen senride ŝi estas rava la knabino; kaj mi ne plendas la fraŭlon, kiu trovis rimedon sin flegigi de ŝi.

Kaj, englutinte plengorĝon da brando, la petolema lakeo tuj ekridegis.

Ĉiudutage, fraŭlino de Prelongo refaris la saman vojiron, akompanata de Josefo, kiun ŝi lasis en Blazurbo: kaj la servisto trovis tiel grandan profiton en la diskreteco, ke li kompreneble ne rakontis al iu ajn la aventuron.

Ricevinte la leteron malvarme ĝentilan al ŝi senditan de fraŭlino de Savinako, la markizino estis miregigita. Valentino, la junulino, kiun ŝi plej amis post sia filino, al ŝi skribis laŭ tia stilo. Sed kia muŝo ŝin pikis? Post la multaj amikaĵoj al ŝi faritaj de ŝia edzo kaj de ŝi mem, sinjorino de Prelongo rajte esperis kiel rekompenson alian aferon al tian maldankemon.

Ŝi montris tiun leteron al Raŭlo:

— Nu, amiko mia, kion vi opinias pri tio?

— Mi absolute nenion komprenas, respondis la markizo. Eble vi ŝin ofendis, ne ĉeestante ĉe l’ entombigo de ŝia onklino.

— Ne estas eble. Valentino sciis ke fraŭlino Artemiso estis al mi tute antipatia. Ŝi mem sentis al sia parencino amikemon nur tre malvarman: tion cetere sufiĉe pruvis ŝia konduto, ĉar meze de ni ŝi pasigis sian vivon.

— Nu, mi vidas tiam nur unu klarigon. Ŝi heredis: havante sufiĉe da mono por ne timi la malriĉecon, ŝi nun volas vivi sendependa. Por tion plenumi, sentante sin ĝenata de nia amikema zorganteco, ŝi reprenas sian liberecon kaj nin forlasas.

— Sed se la ideo de vi esprimita estas vera, tia maldankemo ŝajnas al mi tute monstra.

Malgraŭ siaj penadoj, sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn.

En tiu momento, la abato Benojto eniris en la salonon.

— Vidu, sinjoro paroĥestro, diris Suzano ĉagrentone, jen kiamaniere oni estas rekompensita, kiam oni faras bonaĵojn.

Kaj ŝi al li montris la leteron de ŝi ricevitan.

— Sed, sinjorino, respondis la maljuna pastro, mi vidas en ĝi neniun ofendon al vi. Tiu letero estas tre ĝentila kaj tre respektplena. Fraŭlino de Savinako diras ke ŝi volas sin dediĉi al Dio. Kompreneble ne estas mi, kiu ŝin riproĉos pri tio.

— Mi estas tre mirigita. sinjoro Benojto. Neniam mi rimarkis ĉe ŝi ian inklinon al la religia vivo.

— Ĉu vi ne diris al mi, ke fraŭlino Valentino amis sinjoron de Ruvezo? Ĉar bedaŭrinde tiu brava junulo kredeble pereis, ŝi prenas vualon: sed tio ĉiutage vidiĝas.

Funde, la tri kvaronoj de religiaj emoj estas kaŭzitaj de amaj ĉagrenoj. Tiu sento malaperu, preskaŭ ĉiuj monaĥinejoj fariĝos tuj senmonaĥinaj.

— Sed vi bone vidas, ke ŝi ne amas nin, ke ŝi neniam amis nin: sen tio, ŝi estus petinta de ni konsilon, ŝi estus invitinta nin al sia vualpreno. Kontraŭe, ŝi eĉ ne konigas al ni sian adreson. Estas evidente, ke ŝi volas rompi ĉiun rilaton kun ni.

— Ŝi obeas senton, kiun mi komprenas kaj aprobas. Vin vidinte, eble ŝi timus ŝanceliĝon. Por resti forta en la ofero de sia vivo rompita, kiun ŝi volas prezenti al Dio, ŝi antaŭ ĉio deziras esti influita de nenia memoro, de nenia amikeco.

Tiu parolo de la paroĥestro donis al la letero de fraŭlino de Savinako sencon neatenditan sed ironian. Sinjorino de Prelongo respondis:

— Eble vi estas prava, sinjoro paroĥestro. Sendube estas pro troo da dankeco, ke Valentino montriĝas tiel maldankema.

— Ekstremaĵoj tuŝiĝas, respondis sentence la abato, nesciante ke li tiel ĝuste parolis.

Oni eksidiĝis al la tablo. Matildo ne estis ankoraŭ reveninta.

— Estas tre nesingardeme, diris la markizino, malfruiĝi tiel vespere, en tiu jarepoko, kiam la nokto alvenas tiel rapide.

— Mia kara Suzano, respondis Raŭlo, mi estas neniel maltrankvila. Ĉar nian filinon akompanas Josefo, ŝi riskas neniun danĝeron.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo eniris, tenante en mano sian vipeton, relevante la trenaĵon de sia rajdorobo. La aerblovado kaj la rapideco de la kurado ruĝigis ŝiajn vangojn. Ŝiaj okuloj brilis de nekutima helo: en ili oni povis legi la kontenton de la triumfo.

— Eble mi malfruiĝis, ŝi diris gaje: senkulpigu min. Rapide mi ŝanĝos mian vestaron kaj tuj revenos.

La junulino eliris kurante.

— Malfeliĉa infanino, sopiris la markizino. La forlaso de ŝia amikino ŝin fortege kortuŝos. Mi ne scias kiamaniere tion anonci al ŝi. Kaj ĵus, de l’ eliro de Valentino neniam mi vidis ŝin tiel gaja: tio pli malfaciligos mian taskon.

— Ŝia animo estas forta, sinjorino, respondis la paroĥestro. Mi kredas, ke vi povos sentime paroli: senŝancele ŝi ricevos la baton ŝin frapontan.

— Ni tion esperu, sinjoro Benojto, respondis Suzano. Kiam fraŭlino de Prelongo estis sciigita pri la situacio:

— Ĉu troviĝas en tiu letero, ŝi diris, io, kion mi ne devas legi?

— Nenio. Eĉ la postskribo enhavas vorton, kiu vin speciale koncernas.

— Ĉu vi permesas, ke mi ĝin legu?

— Certe. Nu, filino mia, jen estas ĝi. Matildo studis atentege la frazojn de sia amikino. Kontenta pri la redaktado, kiun ŝi inspiris mem, ŝi senkortuŝe redonis la leteron al la markizino.

— Nu, karulino mia, diris ŝia patrino, ĉu vi ne indignas pri la konduto de tiu persono?

— Mi garantias la koron de Valentino. Tiu letero min tre mirigas sed ne min ofendas. Mi estas certa, ke sub tiuj ŝajnoj kuŝas nur malbonkomprenaĵo, kiu vaporiĝos tuj kiam ni estos ĝin klarigintaj inter ni ambaŭ.

— Sed ĉu vi kredas, infanino mia, ke estus inda de ni kaj eĉ de vi ia peto de klarigo? Se fraŭlino de Savinako nun rifuzas ĉiun kunrilaton kun la Prelonga familio, ŝi estas tute libera. Cetere ŝi tion diras al ni sufiĉe klare.

Matildo povis tre malfacile deteni rideton.

La markizino daŭrigis:

— Kiam eĉ ni intencus subiri ĝis tiu peto, ni ne povus tion fari, ĉar ŝi ne lasis al ni sian adreson.

— Patrino mia, alvenas al mi ideo. Antaŭ kelka tempo, vi konsilis al mi naŭtagan religian enfermiĝon en monaĥinejo, kiam la farto de sinjorino de Blasano estos sufiĉe bona, por ke oni povu decidi en kiu dato fariĝos mia edziniĝo. Ĉu vi tion memoras?

— Jes, mi ne forgesis. Sed ĉu estas ia rilato inter ...

— Kiu min malhelpas elekti la monaĥinejon en kiu Valentino faras sian novicecon?

— Sed bedaŭrinde, mia kara infanino, ĵus ni ne konas tiun monaĥinejon.

— Pardonu min, ĉar mi insistas. Forlasante Prelongon, Valentino neniel intencis fariĝi monaĥino. Do, devige ŝi estis influita. Per kiu? La respondo ne estas duba: per la ĉirkaŭantoj de ŝia onklino. Sed fraŭlino Artemiso estis intima amikino kun la Superulino de Ursulinoj; per ŝi mi havos certe la sciigojn, kiuj al ni mankas.

Fraŭlino de Prelongo, kiu parolante ekscitiĝis, neniam estis pli rava. Raŭlo ŝin rigardadis admire kaj mallaŭte murmuris:

— Kia kapo! kia potenco al rezonado! kial bedaŭrinde ŝi ne estas fraŭlo?

— Tiamaniere, daŭrigis Matildo, mi kredas ke la aferoj plej bone aranĝiĝos. Via indeco malhelpas, ke vi faru la unuan paŝon. Ne estas same por mi, pli juna ol ŝi. Cetere mi ne persekutas ŝin: mi ŝin renkontas hazarde sur kampo neŭtra. Ni reciproke klarigas al ni la malbonkomprenaĵojn: kaj vi vidos, ke mi estas prava, certigante, ke ŝi al ni revenos.

— Mi certigas al vi, ke mi estus tre feliĉa pri tio, ĉar de kvar jaroj mi al ŝi amikiĝis. Se ŝi, petante pardonon, revenus al mi, mi sentas, ke mi plezure al ŝi malfermus miajn brakojn.

Fraŭlino de Prelongo ŝajnis subite tre okupita al la distranĉado de flugilo fazana en sia telero. Ĉar necese estis, ke ŝi kaŝu al ĉiuj ĉeestantoj la ĝojan fajreron, kiu brilis en ŝiaj okuloj. Ŝi estis sukcesinta: de nun ŝia amikino ne timis plu ian danĝeron; kaj ŝi povis rigardadi la estontecon per okulo trankvila.

Tuj kiam ŝia letero estis skribita, fraŭlino de Savinako metis en la manon de sia ĉambristino bankan bileton da cent frankoj, por doni kompensaĵon pro la domaĝo al ŝi kaŭzita, kaj ŝin forpermesis, dirante, ke ŝi eniras en monaĥinejon. Poste Valentino forlasis Parizon per la Norda stacidomo, kaj, farinte kurbiĝon, aliris nokte al la Kamuŝa domo, ne rimarkite.

Kompreneble fraŭlino de Prelongo estis avertita. Ĉar ŝi antaŭnelonge ĵus estis vidinta sian amikinon tute sanan kaj sukcese plenumintan ŝian malsimplan vojaĝon, pro tio vidiĝis sur ŝia vizaĝo tiu ŝajno de kontento, kiun tre bone rimarkis la okulo sagaca de la markizino.

La akcepto, trovita de fraŭlino de Savinako ĉe la Kamuŝaj geedzoj, estis tia, kian deziris Matildo. Tiuj gebonuloj fervore klopodis, translokis sian tutan meblaron, kompreneble donis al sia beleta loĝantino la plej belan ĉambron, kaj ĝin ornamis per ĉiuj objektoj iom luksaj, de ili poseditaj. Sed terura malamiko atendis la junulinon: ĝi estis la enuo. Por eviti la maldiskretajn rigardojn de maloftaj pasantoj, kiuj promenadis en tiu loko, Valentino devige restis enfermita dum la tuta tago.

Nur dum la vespero, ŝi povis iom eliri por spiri la vivigan aeron, elblovatan el la maralto. Verdire, dum la vintro la nokto alvenas rapide, kaj la maldolĉeco de la vetero igas la promenadojn malmulte agrablaj.

La patrino Kamuŝo faris ĉion eblan por ŝin distri: sed ŝia senĉesa babilado pli lacigis Valentinon ol ĝi ŝin amuzis; escepte tamen kiam Virginio parolis pri sia malnova metio, kaj rakontis aventurojn similajn al tiuj de la junulino, aventurojn kies ŝi estis sola atestantino. La stato en kiu troviĝis fraŭlino de Savinako ebligis, ke la maljuna akuŝistino penetru en detalojn, kiujn ŝi ne estus kuraĝinta rakonti, en la ĉeesto de Matildo. Tiamaniere la horoj pasis malrapide, tre malrapide, sed pasis tamen en la dometo konstruita sur la krutaĵo.

La rimedo, kiun plej ofte uzis Valentino por kontraŭbatali la enuon, estis la legado. Sed la libraro de Kamuŝo, tre maldensa, enhavis nur librojn de ĉasarto. Tiu de Matildo estis baldaŭ legita ĝis la lasta libro. Certe troviĝis la granda librejo de la kastelo, kiu estus enhavanta nekonsumeblan libraron, se al fraŭlino de Prelongo oni estus permesinta eniri en ĝin libere. Sed kredeble en ĝi troviĝis libroj, kiuj ne taŭgas al junulino, ĉar la markizo ĉiam ŝlosis zorge tiun ĉambron kaj Matildo ne kuraĝis peti de li la ŝlosilon. Fine ŝi trovis kelkajn librojn pri natura historio, kiujn ŝi alportis triumfe al fraŭlino de Savinako. Ne havante pli amuzan legaĵon, ŝi ilin englutis ĝis la lasta linio, kaj tiamaniere sin nevole instruis.

Sensenteble ŝi interesiĝis al fenomenoj, kiujn ŝi havas konstante sub siaj okuloj. Ŝi lernis kiamaniere la ondoj translokas la kontinentojn sur la supraĵo de la globo, iom post iom, molekulon post molekulo. Tiam ŝi observis interese tiun senĉesan ludon de l’ ondego detruanta la krutaĵon, dum ĉiu maralfluo, kaj ĝin transportanta pli malproksimen sub formo de ŝtonetoj kaj de sableroj: kaj tio senhalte, senripoze, senlace. Ofte, akompanata de Kamuŝo kaj de Virginio, ŝi malsupreniris sur la marbordon, al ili klarigis fenomenojn, kiuj ilin mirigis, kaj rimarkigis detalojn, kiujn ili vidis ĉiutage, sed kiujn ili ekvidis, dank’ al ŝi, nur por la unua fojo.

Ian vesperon, dum la marelfluo, la luno brilis plene: la bordo kaj la maro estis lumigataj de arĝenta lumo: oni vidis tiel klare kiel en la tago. Rondirinte ĉirkaŭ ŝtonego, Valentino eltrovis la enirejon de kaverno, kiu ŝajne penetris profunden sub la krutaĵo. Obeinte ŝian peton, Kamuŝo supreniris hejmen, kaj realportis paketon da kandeloj. Ili triope eniris en la groton. La ĉasgardisto, lia edzino kaj la junulino estis miregigitaj pro la alteco de arkaĵoj, el kiuj pendis stalaktitoj. Malsupre de ili grandaj stalagmitoj, stariĝintaj el la tero, aliris al la renkonto de tiuj pendaĵoj: ĉe la lokoj en kiuj ili kuniĝis, la longaj kolonoj rektaj, faritaj de la kalka karbono malrapide almetita, kredigis, ke tiu kavaĵo estas la navo de ia fantazia preĝejo.

— Estas tute strange, diris Kamuŝo; neniam mi aŭdis pri tiu kaverno. Neniu ĝin konas, kaj ni estas la unuaj homoj, kiuj ĝin vizitas; mi estas certa pri tio. Tamen oni povas facile eniri en ĝin.

— La klarigo estas tre simpla, respondis fraŭlino de Savinako. Tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj; sed kredeble natura muro malmulte dika ĝin apartigis el la maro. La lasta ventego detruis tiun barilon: kaj eble ni estas la unuaj homoj kiuj, de la epoko de tiu disrompo, pasas en tiu loko.

ĈAPITRO NAŬA

Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon.

Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la kapitano Linŝardo pli ŝatis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li ĉefitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. Ĉar li tre ŝatis sian haŭton, kaj li ĝin riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo antaŭa, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed ankaŭ liaj konkurantoj.

Penante sin glorigi sur la Alĝeriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. Ĉar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj.

La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: eĉ tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli taŭgis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fariĝis sufiĉe fama, por ke li, dank’ al ĝi, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montriĝas konstante antaŭ la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia antaŭpostena batalo, funde de l’ dezerto.

Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankoraŭ restantajn, por peti aŭdiencon de la ministro, kaj provi sian interŝanĝon kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: ĉar ili ŝajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gorĝon, ne vundinte ian gravan organon.

Sed antaŭ sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufiĉe certa.

Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fraŭlino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto ŝanĝis en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Linŝardo.

— Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo de sia onklino; tre bone. Sed ŝi ne revenis; kial? Oni diras ke ŝi volas fariĝi monaĥino: tion mi tre malfacile kredas. Ĵus de ŝia eliro la bela Matildo ĉiudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien ŝi iras? Mi tion volas scii; mi tion scios.

Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plugĉevaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontraŭbatali rapidece kontraŭ la vivega ĉevalo de fraŭlino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, ĉar ĝi ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo.

Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufokiĝantan, por ke ĝi ripozu manĝante avenaĵon, li estis tre mirigita sin trovante antaŭ Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fraŭlino de Prelongo iris en lokon, kiun ŝi ne volis ke ŝia lakeo konu. Tiam, serĉinte dum longa tempo en sia cerbo ĉiujn lokojn kuŝantajn en la ĉirkaŭaĵoj, la filo Linŝardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, troviĝas la dometo loĝata de Kamuŝo. Nur en tiun lokon povis iri la junulino.

La morgaŭan matenon, dum la matenruĝo, Viktoro ree eliris kaj sin direktis senŝancele al la domo de l’ eksgardisto. Alveninte antaŭ kvincent metroj, li sin kaŝis kun sia ĉevalo en arbetaĵon, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis.

La domo ŝajnis ne loĝata. La tago pasis. Ĉar la kapitano estis ne manĝinta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutraĵon. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis.

Fine dum la vespero la pordo malfermiĝis. Tri homoj, du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian ĉevalon al arbeto, la kapitano siavice sin ŝovis al la marŝtonetaro per alia vojo. Ĉar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin kaŝis malantaŭ ŝtonego. La luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamuŝon kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Linŝardo unue dubis, ĉar Valentino estis tiel ŝanĝita, ke li malfacile ŝin rekonis: sed tiu ŝanceliĝo ne daŭris longatempe. Tute rajtigitaj troviĝis liaj suspektoj. Fraŭlino de Savinako estis graveda: ĉar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke ŝi riparu sian kulpon, ŝi venis ĉe Kamuŝon por ĉi tie naski sekrete; kaj fraŭlino de Prelongo, konante la veron, fariĝis la kunkulpantino de sia amikino.

La kapitano ĝoje frotis siajn manojn, ĉar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian venĝon, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fariĝis ŝarĝo hodiaŭ, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino.

La morgaŭan tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke ŝi estu preta tre frue por ŝin helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l’ eliro de la kapitano. Ŝi mem, ellitiĝinte antaŭ la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca ĉar la junulino ne sin montras.

— Kion ŝi povas fabriki en sia ĉambro? ŝi pensis: tamen mi al ŝi diris, ke senprokraste ŝi malsupreniru tre frumatene: kaj ŝi promesis, ke ŝi tion faros.

Heleno atendis ankoraŭ dum dek minutoj; sed Josefino ne montriĝis.

Fine sinjorino Linŝardo kolere supreniris. Dum ŝi frapis sur la pordon, ŝi kriis tra la truo de la seruro:

— Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre.

Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. Ĉu la malfeliĉa infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte puŝis la pordon.

La ĉambro estis malplena kaj la litaĵo ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas larĝe malfermata. Sinjorino Linŝardo transiris la sojlon kaj eniris en la ĉambron de sia filo. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta sub ŝiaj okuloj, ŝi restis kun brakoj ĉielen levitaj, kun buŝo vaste malfermata pro miro.

La antaŭtagon, Josefino reigis la komunikaĵon inter la du ĉambroj, kiel ŝi kutimis fari ĉiuvespere, kiam ĉiuj dormas en la domo. Ŝia amanto ŝin akceptis brakomalferme. Ĉar tiu nokto estis la lasta, kiun ambaŭ gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fariĝis tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno.

La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankoraŭ apud Viktoro, kaj dormis senmova, ĉirkaŭante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el ŝiaj amemaj lipoj, tuŝetis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la voĉo kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino:

— Mizerulino! sentaŭgulino! malpurulino! ĉu vi ne hontas tian konduton? Mi ĉiam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bonaĵojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvenaĵojn en mia domo, kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Linŝardoj vi manĝis hieraŭ. Nu, leviĝu, ellitiĝu, eliru pli rapide, liberigu min el via ĉeesto, iru krevi kien vi volos.

Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter ŝiaj brakoj, kaj ekkriis plorante:

— Lasu min, lasu min: vi min doloras. Ĝis nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan ŝian koleron, kaj ne penis ŝin interrompi. Sed kiam li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon, li stariĝis, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante ŝian manradikon per siaj fortikaj fingroj:

— Lasu ŝin, li diris simple.

— Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ...

— Lasu ŝin, ripetis la kapitano.

Dum Josefino hontema, sin kaŝis sub kovrilon, la junulo daŭrigis:

— Vi volas, ke ŝi eliru; ŝi eliros. Mi ne povas ordoni, ĉar mi ne estas mastro ĉi tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi ŝin frapu; aŭdu min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun ŝi.

— Ha! je Dio! ĉu vi kredas, ke mi lasos vin ambaŭ ...

— Ĉu nun tio estas grava? Ĉu vi povas malefektivigi tion, kio efektiviĝis? Ne. Post unu horo ŝi estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min.

Venkite de la tono ordonanta de l’ kapitano, sinjorino Linŝardo eliris, maĉadante:

— Nu, ili aranĝu tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun riproĉan vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni ŝin prenu; kaj li ŝin prenis. Nenio pli natura. Sur la solan Josefinon ŝi faligis la tutan pezon de ŝia malamikeco, kaj ŝi agis des pli kolereme, ke ŝi satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino bedaŭrinde tro rajtigis.

Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksiĝis la malhumileco kaj la venĝo fine satita. Ŝi memoris, kiel malfacile ŝi iam repuŝis la atakojn de Andreo. Tio kuŝis en la sango de Linŝardoj: la filo valoris la patron. Sed ŝi ne cedis: pro tio, dank’ al ŝia obstineco, ŝi fariĝis sinjorino Linŝardo. Feliĉe la malriĉa kuzino ne havis ŝian energion: sen tio ŝia filo, blindigite de la pasio, eble estus edziĝinta kun ŝi.

— Nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas. Nun, ĉar ŝi donis al li ĉion, li ne bezonos edziĝi kun ŝi por havi la restaĵon. Mi almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino.

Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke ŝi bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. Ĉar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li antaŭvidis tujan rifuzon, necese estis ke ŝi estu devigata ĝin konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, ŝin ĵetu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis ŝin tutan en lia povo.

Do, kvankam li nun sentis al ŝi amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi ŝin per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufiĉe da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj puŝitaj de Heleno.

— Kion vi faros nun? diris Viktoro, kiam ili troviĝis solaj.

— Ĉu mi scias? ŝi respondis ploregante.

— Vi havas neniun monon: vi estos devigata servi ĉe iu.

— Estos necesege.

— Aŭskultu; mi faros al vi proponon.

— Kiun?

— Vi memoras ke, post kiam vi estis provinta vian memmortigon, la morgaŭan tagon mi petis de vi, ke vi min helpu; kaj eĉ mi aldonis, ke eble vi mem fariĝos kastelmastrino de Prelongo.

— Jes, mi memoras. Pri tio mi ne kredis eĉ unu vorton; sed la afero ne estas grava. Daŭrigu.

— Mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo.

— Nu, spioninon.

— Josefino, ne diru do malbelajn vortojn. Nu, jen estas la afero al kiu mi pensis. Kial vi ne fariĝus la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo?

— Mi! eniri en la kastelon kiel servistino ...

— Tiu metio ne estas pli malsupera al tiu de farmodoma knabino, respondis malafable la kapitano.

La malfeliĉa infanino denove ekploris.

— Aŭskultu, Jonjo, diris Viktoro per tono iom pli ĝentila. Se mi restus ĉi tie, vi ne bezonus laboradi; nenio mankus al vi. Sed mi foriras hodiaŭ, eble por longa tempo; mi ne estos apud vi por vin protekti. Vi do devas zorgi pri via estonteco. La malmulta mono, kiun mi lasos al vi, ne longatempe daŭros; kaj vi ne povas vivi sen nutraĵo, tio estas sen mono. Nu, estu prudenta: rigardu la realecon per okulo maltima. Se vi bone plenumos miajn ordonojn, vi povas esti certa ke, ĉu de proksime ĉu de malproksime, mi vin subtenos. Ian tagon, vi ĉefos estrine en tiu domo, en kiun vi estos enirinta servistine. Ĉu tia revo ne estas bela? Nu, vi tre facile povos ĝin realigi.

— Sed pro tio necese estas, ke la ofico estu ne okupata.

— Klemenco estas edziniĝonta kun Johano. Iru al ŝi kaj petu, ke ŝi bonvolu vin prezenti kiel sian anstataŭantinon. Lerte agante, vi sukcesos sen malfacileco.

— Poste kion mi faros?

— Vi skribos al mi ĉiusemajne longan leteron, en kiu vi rakontos ĉion, kion vi estos vidinta, aŭdinta kaj eĉ suspektinta. Vi zorge kaptados la konfidon de fraŭlino de Prelongo.

— Farante kion?

— Dirante pri mi tiom da malafablaĵoj kiom vi povos. La junulino miregita malfermis grandajn okulojn.

— Jes, la afero estas tia, certigis Viktoro. La bela Matildo sentas al mi sovaĝan malamon, kiun mi tutkore redonas al ŝi.

— Ĉu tio estus vera? ekkriis la ĵaluzema Josefino; ĉu vi ĵuras, ke vi ne amas ŝin?

— Infanino, murmuris la junulo kun nedifinebla rideto: iam mi persekutis la sukceson; hodiaŭ, la venĝon.

— La venĝon! Estas neeble.

— Jes. Ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, daŭrigis malvarme la kapitano. Faru akurate tion, kion mi al vi konsilas; kaj vi ne pentos pri tio.

Poste, kisinte ameme sian amantinon, kaj farinte siajn adiaŭojn al sia familio, Viktoro envagoniĝis kaj aliris al Parizo.

Por eviti ĉiun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro. Estis Josefino mem, kiu ŝajne foriris propramove. En la domo ĉiuj, krom sinjorino Linŝardo, penis ŝin kontraŭbatali; sed ŝi ne cedis. Dum la vespero mem, ŝi kuŝis en la kastelo; kaj, dum la morgaŭa mateno, ŝi komencis sian servon apud fraŭlino de Prelongo.

— Fine, kial do vi forlasis la farmodomon? senĉese demandis la juna kastelmastrino al sia nova ĉambristino.

— Tion mi jam diris al via Moŝto: oni faris al mi vivon tro malagrablan.

— Sed ĉu sinjoro Viktoro ne vin defendis?

— Li! Li prefere estus instiginta la aliulojn, por ke ili min ĉagrenu.

— Tamen oni certigis al mi, ke li multe amas vin.

— Kiam mi estis riĉa, eble; sed tuj kiam mi estis ruinigita, liaj sentoj ŝanĝiĝis. Feliĉe li foriris.

— Nu, ĉu la kapitano ne troviĝas plu en Prelongo?

— Nun, via Moŝto, li kredeble loĝas en Parizo.

— Ha! bone, bonege! ekkriis la junulino per tono tiel elkoriĝinta, ke Josefino pensis:

— Viktoro ne mensogis. Ŝi ne povas lin toleri. Ja, la eliro de la filo Linŝardo eligis el Matildo grandan pezon. Malgraŭ sia kuraĝo kaj sia fido al la rapideco de sia ĉevalo, ŝi ne ĉiam estis tute sentima, kiam ŝi rajdis sola sur la vojo el Blazurbo al la Kamuŝa domo. Ofte ŝi timis, ke la kapitano subite montriĝos sur ia angulo de la vojo, sin ĵetos al la kapo de ŝia rajdito kaj renovigos sian antaŭan abomenan provon. Momente ŝi pensis sin akompanigi de Ŝafo; kun tia kunulo, ŝi estus sentinta sin tute senriska. Sed la markizino sendiskuteble malpermesis, ke la Novterhundo eliru el sia dometo: por tion plenumi, la junulino estus devigita liveri ĉiuspecajn klarigojn. La foriro de la kapitano ĉion aranĝis.

Jam de multaj semajnoj Viktoro troviĝis en Parizo, pasigante sian tempon ĉu en vizitoj ĉe la generaloj, ĉu en atendadoj ĉe la ministraj antaŭĉambroj, kiam unu tagon, sur angulo de strato, li estis nevole frapita de viro, vestita de ĉifonaĵoj, de senkalkanaj ŝuoj kaj de grasplena ĉapeto.

— Malspritulo! vi do ne povas atenti, murmuris la junulo kolera.

— Nu! Kio okazas? Ĉu la strato ne apartenas al ĉiu, nun? Eksciu, malgrandulo mia, ke vane vi portas tubĉapelon kaj ĵakon; ne estas ci kiu timigos min! Ha! ne, ne. Kaj la vagisto, fermante la pugnojn kaj ne elirante, ĉiam okupis la larĝecon de la trotuaro.

— Ĉu vi min lasos pasi, fine? Nu, lokon. Mi ne havas tempon.

La ĉifonaĵulo sin preparis al la vortbatalo, kaj jam ekvomis kelkajn malĝentilegaĵojn, kiam lia vizaĝo subite afabliĝis. Prezentante la manon al la kapitano, li ekkriis ĝoje.

— Nu, estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! Kiel ci fartas, maljunulo mia.

Viktoro eksaltegis malantaŭen. Tiu viro lin konu, la afero ne estis stranga, sed tiu sentaŭgulo kuraĝu cidiri al li, lin vokinte per lia nomo, tiam la afero preteriris ĉiujn limojn. Pro tio, per tono de kolero malfacile malakcelita, li diris:

— Mi tre dezirus scii en kio vi ĉerpas la motivojn de tia senĝeneco. Preteriru; mi ne vin konas.

— Ci ne estas afabla, Viktoro, respondis la senŝuulo, per voĉo malrapida de posturbulo, vere ci ne estas afabla. La altrangaĵoj cin difektis, ci rifuzas rekoni ciajn amikojn, kiam ilin premas la malfeliĉo.

— Fine, kiu vi estas? petis la filo Linŝardo, memorante sed malprecize, ke li iam vidis tiun vizaĝon, kaj aŭdis tiun voĉon.

— Kiu mi estas? Sed Duponto, cia maljuna licea kunulo.

— Duponto! ekkriis la junulo; tre bone, mi memoras. Sed ĉu estis eble vin rekoni sub tiel malpura kaj ŝirita vestaro?

— Kion ci volas, respondis Duponto, ĵetante malgajan rigardon al la ĉifonaĵoj lin kovrantaj; ĉiuj ne ŝance sukcesis kiel ci.

Komence, kelkaj scivoluloj, altiritaj de la kriadoj de ambaŭ interparolantoj, jam ekhaltis post kelkaj paŝoj, esperante batalon. Tedite, ĉar oni lin ekvidis kun tia kunulo, Viktoro eltiris el sia paperujo bileton da cent frankoj kaj vizitkarton; poste, doninte al Duponto la du objektojn, li blovis en lian orelon:

— Mi volus diri al vi ion. Jen estas mia adreso. Venu al mi tiuvespere, je la kvina. Tiu mono al vi pagos vestaron pli konvenan.

— Komprenite, bonhomo mia. Oni ne volas ruĝiĝi pri antikva kolego.

Li ankoraŭ parolis; sed la kapitano jam forkuris malproksimen.

La unua zorgo de l’ amiko Duponto estis obei la ordonojn de sia malnova kunulo. Sed antaŭ kiam li eniros en ŝtofmagazenon por aliformigi en novajn vestojn siajn malpuregajn almozulajn ĉifonaĵojn:

— Minuton! li diris, frapante sian kapon. Unue mi devos aliformigi en monerojn mian bankan bileton. La oficistoj mirus, vidante min tiel riĉan. Ili estus kapablaj venigi la policistojn. Strange! tamen. Jen estas bileto kiu al mi rajte apartenas; mi ne ĝin ŝtelis, ĉi tiun; ĉar estas Linŝardo mem kiu propramove ĝin al mi donis: nu! ĵus pro tio mi estus arestita. Ha! estu do honesta viro.

Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis. La kasistino, dika virino, donis al li monerojn. anstataŭ lia bileto, kun okulklino kiu ŝajnis diri:

— Ian ŝtelon sukcesitan, nu?

— Ne, ne, patrino Rodiero, vi eraras. Estas amiko, kiu antaŭnelonge ĝin al mi donis.

— Iom malgraŭvole, kredeble, respondis la trinkejestrino.

Kiam Duponto estis sur la strato, li maĉadis inter siaj dentoj:

— Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.

Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed ankaŭ la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple*. Tie li elektis plenan vestaron grizan preskaŭ novan, ĉapelon, ŝuojn, tolaĵojn. Vestinte siajn novajn aĉetaĵojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.

*  Vendejo hodiaŭ detruita, en kiu oni faris la komercon de malnovaj vestoj.

— Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la Monthyon’a premio*. Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.

*  Ĉiujara premio donita al gevirtuloj.

Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. Ĉar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.

— Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia manĝaĵo kaj vinbotelon vaksoŝtopitan. Tio pasigos al mi la tempon.

Malriĉa manĝejo troviĝis antaŭ li: li en ĝin eniris.

Dum tiu tempo, Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. Ĉu Duponto estas la viro taŭga? Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro antaŭtempaj, antaŭ kiam li estos certa, ke li povas fidi al tiu nova kunkulpanto.

Je la kvina akurate, la sonorilo aŭdiĝis. La servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo.

— Kapitano, estas civilulo, kiu volus paroli kun vi.

— Ĉu li diris sian nomon?

— Sinjoro Duponto.

— Tre bone; enirigu. Se iu venas, antaŭ kiam tiu sinjoro estos elirinta, vi diros al ĉiu ajn, vi bone min aŭdas, Belardo, al ĉiu ajn, ke mi ne troviĝas hejme.

— Jes, kapitano. Duponto, belega en siaj novaj vestoj, eniris en la fumejon, en kiun Viktoro lin atendis.

— Vi estas akurata, li diris; tre bone. Mi ŝatas la akuratecon. Sidiĝu, kaj ni interparolu. Kion vi faris, de la liceo?

— Nu, kaj vi?

— Mi? Ĉiu konas miajn agadojn: mi ne ilin kaŝas. Sed mi estas certa, ke vi ne povus same paroli.

Duponto sin sentis iom timigita de la komanda tono de l’ kapitano. Tamen li ne malkuraĝiĝis facile.

— Tion kion mi faris, li respondis; aferojn ne tre bonajn. Mi provis min riĉigi; sed mi sukcesis nur min malriĉigi.

— Ŝajnas, ke mi vin vidis en Cayenne (Kajen). Pro tiuj vortoj, Duponto ruĝiĝis, paliĝis, kaj fine balbutis:

— Vi do marveturis Cayenne’on?

— Sendube, ĉar mi vin vidis tie.

La kapitano mensogis: li vojaĝis nur en Alĝerio. Hazarde certigante la malveron por koni la veron, li ĵetis tiun frazon kiel diplomataĵon. Li povis ĝoji; ĉar lia eksperimento plene sukcesis.

Post momento, li daŭrigis:

— Kial oni vin sendis tien?

— Mi estas la suferinto de juĝista eraro, respondis Duponto fanfarontone.

Tiam la malnova kondamnito rakontis historion tiel malsimplan, ke la filo Linŝardo komprenis nur unu aferon: por kaŝi estintaĵojn malmulte honorindajn, lia interparolanto elpensis altfantazian fabelon. Li estis konscienco vendebla, sekve aĉetebla; kaj tiu aĉeto dependus nur de la prezo konsentita.

Duponto estis la filo de honorindaj komercistoj, kiuj rapide riĉiĝis en la komercado de sapoj. Orfa tro frue, li heredis, en sia plenaĝo, preskaŭ unu milionon. Dezirante ĝuegi la vivon, havante apud si neniun kiu lin direktas, tre rapide li malŝparis tiun gravan kapitalon en ĉiuspecaj malsaĝaĵoj, kaj en malnoblaj ĝuadoj. Fine, ruiniĝinte, sed volante spite de sia ruino daŭrigi vivmanieron, kiu fariĝis neebla pro manko de mono, li faris falsajn subskribaĵojn. La juĝistaro lin kondamnis al kvin jaroj da publiklaboroj. De ses monatoj, li estis fininta sian punon, kiam Viktoro lin renkontis. De sia reveno en Francujon, li vivis nur de hazardaĵoj, farante ĉiujn metiojn, bonajn aŭ malbonajn, sed pli ofte la duajn ol la unuajn. Tamen la fundo de lia natureco ne estis tute malvirta. En la liceo, li estis amita de siaj kolegoj. Kvankam lernanto ne rimarkinda, tamen li ne estis lokita inter la mallaboreguloj. Sed la fundamenta difekto de lia karaktero estis la inercia forteco. Bone direktita, li estus fariĝinta bonegulo. Simila al bulo metita sur la randon de tegmento, li bezonis nur tre malfortan ekpuŝon por ruliĝi ĉu dekstren ĉu maldekstren. Bedaŭrinde li falis maldekstren. Unue malrapida, la kurado pli kaj pli akceliĝis; kaj poste li ruliĝis sur la deklivo de la malvirto laŭ rapideco tiel terura ke fine li falis en la porkriman juĝistaron, kaj de tie saltegis ĝis la publiklaborejo.

— Nu, mia malnova kunulo, ekkriis la kapitano, kion vi dirus, se mi proponus al vi gajnon da mil frankoj? Viktoro kredis, ke li akceptos la proponon entuziasme; sed la malnova kunulo restis senmova.

— Ĉu vi ne aŭdis?

— Jes, jes, tre bone.

— Tiam, kial vi ne respondas?

— Ĉar mi supozas, ke vi ne proponis al mi tian monsumon nur por ĵeti leteron en la poŝtskatolon, antaŭ kiam mi respondos, mi volas scii tion, kion vi petas de mi.

Viktoro ŝajnis ĉagrena: ĉar li estus dezirinta, ke Duponto konsentu, antaŭ kiam li konfidos al li siajn sekretojn.

Sed la ruza fripono atente observis sian kunparolanton. La kapitano komprenis ke, se li volas sukcesi, li unue devas sciigi sian kunkulpanton pri la afero. Li certiĝis, ĉu neniu povas ilin aŭskulti. Dum duono da horo, li parolis mallaŭte.

Kiam li estis fininta:

— Tio estas tre bone, respondis Duponto: sed tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato. Mi riskas revenon al la fremdaj landoj. Nu, la koloniojn mi sufiĉe vidis. Mi amas mian patrujon, kaj mi ne ŝatas la vojaĝojn, eĉ pagitajn de la Regno.

— Neeble, mia kara amiko, respondis la filo Linŝardo. Vi devos ĉu preni, ĉu lasi: elektu. Sed mi ne povas doni tion, kion vi petas; mi ne havas ĝin.

Fine post multaj diskutadoj, la prezo estis fiksita por dudek mil frankoj: dek mil tuj pagitaj, dek mil post la afero finita. Plie la kapitano pagis per sia mono la tramarveturon de Duponto ĝis Aŭstralio. Ĉar malgraŭ sia amo al la patrujo, la fripono pli amis, post la sukceso de l’ entrepreno, ne resti en Francujo pli longatempe.

— En kiu epoko la afero okazos?

— Proksimume en la junia monato; sed mi ne scias ankoraŭ la ĝustan daton. Kiam mi estos pleniginta miajn sciigojn, mi vin avertos. En kiu loko vi loĝas?

— Ha! jen estas. En la komenco, mi transportis miajn penatojn sub la unuan arkaĵon de la Pont-Royal (Ponto Reĝa), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, ĉar la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi kuŝas nun piede de Tuileries* sub Ponto-Reĝa, aŭ ponto de la Karuselo aŭ ponto de l’ Artoj. Mi diversigas miajn loĝejojn.

*  Palaco de antikvaj francaj reĝoj, konstruita sur la loko de brikfabrikejoj (france tuileries) kaj hodiaŭ detruita.

— Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.

— Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensencaĵojn? Ĉu oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?

— Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, serĉu kaj trovu ian meblitan ĉambron. Tuj kiam vi loĝos en konvena apartamento, tion al mi sciigu.

— Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. Ĉar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.

La indaj amikoj disiĝis.

Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. Ĉiusemajne ŝi skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis ĉion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li ĉeestus en Prelongo.

Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. Ŝi nun paŝis sen lambastonoj, kvankam ŝi iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankoraŭ koketa. Kiam ŝi troviĝis antaŭ homoj, ŝi sin rigidigis sufiĉe por ke ŝia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontraŭstaris la geedziĝon de ŝia filo kun Matildo. Ĉi tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.

Antaŭe fraŭlino de Prelongo estis faronta en monaĥinejo tiun naŭtagan enfermiĝon, kiu estis, ŝi diris, la plenumo de promeso farita al Dio. Ŝi petis de sia patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la monaĥinejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li ĝoje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos baldaŭ finita, ĉar tiu enfermiĝo de lia fianĉino estos la ago, kiu entombigos ŝian ekzistadon de fraŭlino.

Kun la printempo revenis la longedaŭraj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam malfruiĝis por la vespermanĝo.

— Tamen, certigis la ĉevalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota ŝia ĉevalo. Kiam ĝi revenas, mi estas devigata ĝin viŝegi, tiel forte ĝi ŝvitas. Se ŝia fraŭlina Moŝto daŭrigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankoraŭ, la malfeliĉa besto rapide malsaniĝos pro lacegeco.

— Kien do ŝi povas iri ĉiudutage? diris la servistaro. Josefo demandite povis nenion respondi, ĉar li sciis nenion. Nevolante konfesi, ke fraŭlino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas larĝe la trinkaĵon, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteriĝis, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio ŝajnis tiel stranga, ke Laŭrento, la ĉambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskretaĵoj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.

La morgaŭan tagon, kiam fraŭlino de Prelongo sidiĝis sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al ŝi la supreniron, diris, kiam ŝi estis surseliĝanta.

— Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus ĵaluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.

— Vi estas prava ne havante tian malvirton. Ĉar neniam mi konsentus edziniĝi kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la ŝajnoj.

Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.

Josefino, kiu troviĝis sur la ŝtupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano ĝin konis.

— Nu, li diris, ĉio marŝas tre bone. Se ĉi tiun fojon mi ne sukcesas, ĝi estos ĉar la diablo kontraŭstaros kontraŭ mi.

Post kelkaj tagoj, en momento kiam fraŭlino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamuŝo frapis diskrete sur la pordon.

Ŝi enirinte diris al la junulinoj:

— La momento de la liberigo alproksimiĝas: post kelkaj tagoj ĉio estos finita. Se vi volas ĉeesti ĉi tie por kuraĝigi vian amikinon, ŝi diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.

— Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fraŭlino de Savinako. Ĉu vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via ĉeesto estas neniel necesega, ĉar sinjorino Kamuŝo tie troviĝas. Ŝia sindonemo ne estas diskutebla.

— Valentino, respondis gravtone fraŭlino de Prelongo, mi iros ĝis la fino. Mia konscienco neniel min riproĉas; ĉar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. Ĉar vi havas neniun familion, ĉar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almenaŭ mi volas, ke via plej bona, mi diros eĉ via sola amikino troviĝu apud vi, por inspiri al vi kuraĝon kaj por vin konsoli.

Aŭdinte tiujn amplenajn parolojn, fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas. Senforta por pli longe insisti, ŝi ĵetis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:

— Danke.

Reveninte hejmen, fraŭlino de Prelongo venigis sian ĉambristinon.

— Josefino, ŝi diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.

— Via Moŝto estas prava: ŝi povas fidi al mi.

— Se mi konfidus al vi sekreton, ĉu vi estus kapabla ĝin konservi?

— Ho! via Moŝto! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.

— Ĉu sinjoro Viktoro estas ĉiam en Parizo?

— Jes, via Moŝto.

— Kiamaniere vi scias tion?

Josefino restis iom konfuzita. Ŝi komprenis ke, respondinte tro rapide, ŝi diris malspritaĵon. Tamen ŝi rekuraĝiĝis kaj daŭrigis:

— Hieraŭ mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankoraŭ sukcesis kaj daŭrigas siajn klopodojn al la ministro.

— Ha! tre bone. Ĉu vi timus, restante sola dum naŭ tagoj en urbo malproksima de Prelongo?

— Mi? via Moŝto; tute ne.

— Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermiĝon en monaĥinejo; kaj vi devas min akompani ĉi tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi daŭrigos sola vian vojaĝon. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj naŭ tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvazaŭ vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en ĝi faris: ĉar tie kuŝas terura sekreto, kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min kaŝas, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, ŝi aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufiĉos por pagi ĉiujn viajn bezonaĵojn dum via vojaĝo. Mi eĉ estas certa, ŝi daŭrigis ridetante, ke vi konservos tre gravan restaĵon. Ĝi fariĝos malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edziniĝos.

Tion dirinte, fraŭlino de Prelongo foririgis sian ĉambristinon tute mirigitan.

Reveninte en sian ĉambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. Ĝi enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.

— Dek mil frankoj! ŝi ekkriis. Ja, necese estas ke ŝia sekreto estu tre grava, por ke ŝi konsentu ĝin pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre ŝatinda. La ofico estas bonega.

Por aĉeti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino. De la monata budĝeto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn aĉetaĵojn, kiuj koncernis nur ŝin mem, ŝi ne elspezis la tutecon. La restaĵo, amasiĝinte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis ŝia nedisputebla propraĵo, kaj kies neniu suspektis ekziston.

Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino: sed ŝi opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al ŝi sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.

Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Linŝardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: “Venu tuj”, ĝin metis en koverton kun tiu surskribo: “Sinjoro Duponto, strato Sinjoro-la-Princo (Monsieur-le-Prince)”, kaj alvokis sian servsoldaton:

— Belardo, li diris, vi uzos kaleŝon, portos tiun leteron al ĝia adreso, ĝin remetos en la proprajn manojn de l’ adresato, kaj lin rekondukos al mi kun vi. Se li ne estas hejme, kaj se la pordistino sciigas vin kien li iris, vi portos tiun leteron en la lokon en kiu li troviĝas. Se vi ne povas ricevi iun sciigon, vi lin atendos kaj revenos nur kun li. Ĉu vi komprenis?

— Jes, bonege, kapitano.

— Nu, iru.

— Tuj, kapitano.

— Nu, murmuris la junulo, alproksimiĝas la momento en kiu la bela Matildo scios kiel multe kostas la mokegoj al Linŝardo.

Kiam la veturilo uzita de Belardo alvenis al la adreso montrita, ĵus Duponto eliris el sia domo.

— Sinjoro Duponto, petis la servosoldato al la pordistino.

— Li tuj eliras.

— Mi devas doni al li leteron urĝan.

— Vidu do. Kredeble li ne estas ankoraŭ tre malproksime.

Elirinte el sia kajuto, la pordistino alvenis sur la trotuaron ĵus en la momento kiam ŝia loĝanto sin turnis al la angulo de la strato.

— Jen estas li, ŝi diris al Belardo. Kuru; vi lin realiros. Kurante gimnastikopaŝe, la servsoldato rapidis malantaŭ la promenanto, kriante:

— Sinjoro Duponto! Sinjoro Duponto!

— Nu, kion? respondis la malnova kondamnito, kiu, kiel ĉiuj homoj, kies konscienco ne estas trankvila, ĉiam estis vigla.

— Leteron de mia kapitano.

— Ha! estas vi, Belardo; tre bone, respondis Duponto tute rekuraĝigita. Donu tuj. Kio okazas?

— Mi nescias, sinjoro.

— Estas prave. Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro: — Ĉu vi havas kaleŝon? li petis de la servsoldato.

— Ĝi haltis post du paŝoj.

— Rapide ni eliru.

Kiam li estis alveninta ĉe la filon Linŝardon, ĉi tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografaĵon de Josefino, kiun li montris al li.

— Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu ĝin tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. Ĝi estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. Ĉar en ĝi ne troviĝas manĝejo, vi zorgos kunpreni nutraĵon; ĉar oni ne devas vin vidi en la lando. En ĉiu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos ĉiujn unuaklasajn vojaĝantinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke ŝi ne estas sola. Kredeble la vojaĝantinoj malsupreniros ambaŭ; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fraŭlino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu ĉi tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien ŝi iros. Mi ĝin konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certiĝinta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.

Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.

Dresite de la komanda tono de l’ kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kaleŝon kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.

Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke ŝi plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam mirigita pri tiu rapida determino, al ŝi donis la permeson. La morgaŭan matenon, fraŭlino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia ĉambristo.

— Precipe, li diris al Matildo, ŝin ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.

La junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan. Sed ŝi respondis maltime:

— Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.

La vagonaro ekruliĝis.

En la Blazurba stacidomo, la du vojaĝantinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de ĉiuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu troviĝis la junulinoj, li puŝis unu Ha! de kontento; kaj lia vizaĝo eklumiĝis. Ekzameninte tre atentege fraŭlinon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide ĉirkaŭ si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:

— Fraŭlino Brantino, li petis mallaŭte.

— Estas mi, respondis la vojaĝantino mirigita, ĉar al ŝi parolis tiu viro tute nekonita de ŝi.

— Leteron por vi, li diris, ĵetante la koverton al li komisiitan de Viktoro.

Kaj li malaperis mezen de la vojaĝantaro. Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj serĉis okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.

— Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.

Ŝi legis:

Mia kara Josefino,

Ne forlasu vian vagonon. Ĉar via bileto taŭgas por Parizo, daŭrigu vian vojaĝon. Venu al mi, ĉe la strato de l’ Universitato, kie mi loĝas. Mi volas paroli kun vi. Mi vin kisas.

VIKTORO LINŜARDO.

— Per kiu rimedo li sciis, ke mi troviĝos en tiu vagonaro kaj ne en alia, murmuris mallaŭte Josefino. Ho! ŝi ekkriis entuziasmege, kia supera inteligenteco! Ĉu estas ebla ia kontraŭbatalo kontraŭ li?

— La vojaĝantoj al Parizo, en vagonon, kriis la oficistoj.

— Sed, sinjorino, diris la kontrolisto al Matildo, rapidu: la vagonaro ekeliras.

— Mi forgesis ion, ŝi respondis trankvile. Mi revenas por ĝin preni.

— Sed via bileto ne taŭgos plu.

— Tio min indiferentigas.

— Kaj min same, respondis la oficisto. Dum la vagonaro ekruliĝis forportante Josefinon al Parizo, la kontrolisto fine permesis, ke fraŭlino de Prelongo eliru el la stacidomo.

Duponto alpaŝis senpere malantaŭ ŝi. La junulino uzis omnibuson, kiu rilatigas ĉiujn vilaĝojn sidantajn sur la bordo de l’ maro. La ekskondamnito ŝin imitis. Alveninte antaŭ kvincent metroj de la Kamuŝa domo, ŝi haltigis kaj malsupreniris. Duponto restis ankoraŭ dum kelka tempo sur la peza veturilo, sed ne perdis okule la profilon de Matildo, kiu pli kaj pli fariĝis mikroskopa, dank’ al la malproksimeco. Post kurbiĝo de la vojo, la kunkulpanto de Viktoro siavice malsupreniris. Li returnen iris, sin zorge kaŝante malantaŭ ĉiu arbo, ĉiu arbetaĵo; kaj li vidis la junulinon enirantan en la domon. Li restis observante dum du horoj almenaŭ.

Ĉar fraŭlino de Prelongo ne reaperis, li opiniis ke lia tasko estas plenumita, kaj ke li nun devas reveni al Blazurbo. Alveninte al la stacidomo, li prenis bileton al Parizo, kaj, dum la vespero mem, li sonorigis ĉe la pordo de Viktoro, al kiu li rakontis sian vojaĝon.

— Vi bone plenumis vian komision, diris la kapitano. Duponto, mi estas kontenta de vi. Nun mi vin rekonigos kun persono, kiun vi jam vidis.

Malferminte la pordon de sia dormoĉambro, li lin kondukis antaŭ Josefinon.

— Fraŭlino Brantino, ekkriis Duponto miranta.

— Estas tiu sinjoro, kiu donis al mi vian leteron, diris siavice la amantino de l’ kapitano.

— Vi estas tute pravaj ambaŭ. Ĉar, en la estonteco, vi agos kune kaj koncerte, pro tio mi vin prezentas reciproke unu al la alia. Poste vi havos sufiĉe da tempo por pli intime interrilatigi inter vi. Vi ekeliros kun mia amiko Duponto, daŭrigis Viktoro, sin turnante al la junulino; kaj vi obeos al li, sammaniere kiel vi farus al mi mem.

— Kia do estos mia tasko? petis Josefino.

— Li tion diros al vi. Li ricevis ĉiujn miajn ordonojn, kiujn cetere mi ekplenigos.

Poste, sin turnante al sia kunulo:

— Vi veturos al Belurbo. Tiu urbeto estas fiŝkaptista haveno, en kiu vi aĉetos barkon: poste vi marveturos sur tiu barko ĝis la Kamuŝa domo. Mi tiel agas por ke, en la lando, neniu vidu vin kun Josefino. Prefere vi vojaĝos nokte. Tien alveninte, vi tre singarde direktos vian boaton, ĉar la fluo estas terura en tiu loko. Maldekstre troviĝas rodeto, ne videbla de la domo; ĉar ĝin kaŝas ŝtonega amaso devenanta de elfalego de la krutaĵo. Tie vi haltigos vian ŝipeton, kaj ĝin tre fortike alligos. Poste, tute kaŝate de la rifoj, ambaŭ vi atendos la fariĝojn. Ne estas risko ke oni vin vidu; ĉar neniu pasas en tiu loko. Pri la restaĵo, mi jam al vi montris tion, kion vi devos fari: nenio estas ŝanĝita.

— Sed tiu restaĵo, kia ĝi estas, murmuris la junulino senpacienca.

— Nu, pacon! ekkriis la kapitano. Mia amiko ĝin al vi konigos, kiam estos alveninta la momento. Ia peceto da tempo ne estas perdota. Eliru tuj.

Poste, doninte al sia kunkulpanto la monsumon necesan al la sukceso de l’ entrepreno, plie de dek mil frankoj jam pagitaj de li, Viktoro rekomendis, ke li neniel dekliniĝu el la kondutlinio jam montrita. Sed antaŭ kiam li elirigos Duponton kaj Josefinon, li altiris la junulinon aparten, kaj al ŝi diris mallaŭte:

— Kredeble vi komprenos nenion al tio, kio okazos; sed fidu min. En tiu momento mi provas decidigan batalon. Se mi venkos, mi ĵuras, ke mi faros vin kastelmastrino de Prelongo.

Kaj freneziginte sian amantinon de ebriigaj kisadoj por eligi el ŝi tutan eblecon de pripensado, Viktoro mem kondukis al la stacidomo ŝin kaj ŝian kunvojaĝanton, kaj al ili ambaŭ li deziris bonan ŝancon.

Tuj kiam li estis alveninta Belurbon, Duponto aĉetis fiŝkaptistan barkon, armitan de masto kaj de triangula velo. Samtempe li sin provizis de kvanto da manĝaĵoj sufiĉa por liveri al ambaŭ nutradon dum oko da tagoj. Plie li aĉetis matracon.

Ĉar Josefino miranta petis de li klarigojn pri tiuj strangaj preparadoj.

— Ni vivos kiel sovaĝuloj, li diris, ne komunikante kun la restaĵo de la mondo. Do ni bezonos sufiĉe da nutraĵoj por vivi dum tiu tempo. Pri la matraco, mi ĝin aĉetis por vi; ĉar vi estas tro delikata por kuŝi funde de la barko aŭ sur la sablo. Post dudek-kvar horoj, vi estus malsana pro lacegeco.

Tiujn preparadojn fininte, Duponto kaj Josefino enbarkiĝis. La ekskondamnito, estinte iam unu el fervoraj Buĝivalaj* boatistoj sciis manovri ŝipeton. Li orientigis sian velon; kaj la barko, puŝita de l’ vento, rapide direktiĝis al la Kamuŝa domo.

*  Bougival (elparolu Buĵival) estas urbeto apud Parizo, ĉe la bordo de la rivero Seine, en kiu kunvenas boatemuloj.

Multaj fiŝkaptistaj velŝipetoj sulkadis la maron: dank’ al tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de ĝia kutima haveno, por malfaciligi la informiĝojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.

Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l’ eksgardisto, Duponto alproksimiĝis al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Naĝante tre singardeme, li sin direktis inter la ŝtonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazintaĵoj la rodeton montritan de Viktoro. Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante antaŭ si pordegon larĝe malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, ĉar li ne parolis pri ĝi.

Ĉar la maro estis alta, la barko facile penetris en ĝin. Sentante ke li estas ŝirmita for de ĉiuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis kaŝi sian ĝojon, vidante la eltrovon de li faritan.

— Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fariĝo estu plenumita. Almenaŭ ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la ĉielaj steloj: tio ne estas malŝatinda.

La maro rapide malaltiĝis. Post duono da horo, la boato pli kaj pli kliniĝis, kaj fine flanken kuŝiĝis sur kuŝujon el maldika sablo. Duponto ĝin fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arkaĵon. Poste eltirinte el sako la nutraĵojn difinitajn al la vespermanĝo, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.

Supren rampinte ĝis la supro de la krutaĵo, li vagis ĉirkaŭ la domo.

Ĉio silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.

— Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.

Reenirinte en la kavernon, li kuŝiĝis senpere sur la sablon, envolviĝis en mantelo kaj rapide ekdormis.

Kiam mateniĝis, li estis vekita de mallaŭta ronkado, dum impreso de malseka varmo lin frostigis ĝis ostoj. Estis la maralfluo, kiu denove penetris en la groton. Li rapide vekis Josefinon, kiu nenion sentis, ĉar ŝia matraco, kuŝanta sur loko pli alta, ne estis ankoraŭ atingita de la ondo. Senprokraste ili trafis la boaton. Post duono da horo, la barko sublevita de l’ akvo, kies nivelo plialtiĝis, denove flosiĝis inter la kvar centraj kolonoj, inter kiuj ĝi ŝajnis enniĉita.

La tago pasis, kaj la nokto revenis sen okazintaĵo. Singarde Duponto konsilis al la junulino, ke ŝi loku sian matracon funde de la barko kaj sur ĝin kuŝiĝu. Cetere li same dormis en la boato. Nun, la maralfluo alvenu, ili ne timis ian danĝeron.

La morgaŭan vesperon, Duponto vagis ĉirkaŭ la domo, kiam li aŭdis kortuŝantajn kriadojn, kiuj eliris el unuaetaĝa ĉambro. Male de la hieraŭaj kaj antaŭhieraŭaj kutimoj, la domo estis ĉie lumigata. La plendoj ĉesis momente, kaj rekomencis pli akraj, pli koleraj ol antaŭe. Tra la kurtenoj de la fenestroj, kies ne estis fermitaj kovriloj, lumoj pasis rapidaj kaj kvazaŭ frenezaj.

Instruite de Duponto pri la rolo ludota de ŝi, Josefino estis preta. De tempo al tempo ŝia kunulo maĉadis inter siaj dentoj:

— Bone, bonege. Nia juna sinjorino krias kaj kriadas. Nun la afero ne malfruiĝos.

Subite kriego longa, ŝiranta, terura, enhavanta la tutan sumon da doloroj, kiujn homa estaĵo povas suferi sen morto, interrompis la ekskondamniton. Poste ĉio silentis: kaj alia krio malforta sed samtempe akrega, tute malsimilanta la unuan, anoncis al la ĉeestantoj, ke nova homo komencis sian vivadon.

Jam de du horoj, la vetero, kiu ĝis nun estis belega, subite kaj minace ŝanĝiĝis, kiel tio ofte okazas dum la solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l’ horizonto ĉifonaĵojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, puŝitaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.

— Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio daŭrigas, neniam, post la plenumo de l’ afero, ni povos eliri per la boato.

Li atendis ankoraŭ dum duono da horo. Sed anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon.

— Aŭskultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte ĝis la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge kaŝante vian pakaĵon kaj vualante vian vizaĝon, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.

Senŝancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el ĝi eliris trempita ĝis la haŭto, alkondukis al sia vizaĝo siajn harojn malsekajn, por ke ili fariĝu masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de da krutaĵo. La junulino sin kaŝis en ombro de la domo, apud fenestro, dum ŝia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.

— Kiu estas tie? demandis la voĉo de Kamuŝo.

— Ŝippereulo kiu petas rifuĝejon. Malfermu; mi estas mortonta.

Ŝippereulo! Ĉu ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:

— Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.

Do la eksgardisto ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. Li larĝe malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:

— Eniru, mia malfeliĉa amiko. En la superaj ĉambroj, ĉiuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco ĝuadis, kiel neesprimeblan feliĉon, la ĉeson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian ĉambron dormis pugnoferme. Pri la akuŝistino, ĵetinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, ŝi malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:

— Virginio, jen estas ŝippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos branĉaron.

La patrino Kamuŝo aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la ĝardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino kaj formetis el ĝia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la manĝoĉambro, malfermis la fenestron, enŝovigis sian ŝarĝon en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu daŭrigis sian dormadon. Ĝin portante delikate por ke ĝi ne vekiĝu, ŝi rapidis al Blazurbo kaj baldaŭ malaperis en la noktaĵon.


ĈAPITRO DEKA

Apenaŭ alveninte ĉe Kamuŝon, Matildo rapidis al la ĉambro de Valentino. Feliĉa, ĉar ŝia amikino fartas kiel eble plej sane, ŝi konigis priokupadon, kiu ŝin ĉagrenas de post ŝia eliro el Prelongo.

— Min kisante, kiam li diris al mi adiaŭ, mia patro tre insiste petis, ke mi al li skribu. Kion fari, ĉar mi troviĝas ĉi tie? Ne ricevinte sciigojn pri mi, li informiĝos al la Superulino de Ursulinoj, kiu povos doni neniun klarigon.

— Ja, respondis Valentino, la afero estas embarasanta. Mi vidas nur unu rimedon, mia kara amikino: revenu Prelongon, kaj diru ke, ne min trovinte, vi forlasas vian projekton de enfermiĝo.

— Ve! mi estos devigata tion konsenti, se ekzistas neniu espero venki tiun malfacilaĵon. Sed antaŭe mi volus konsiliĝi kun mia nutristino.

La patrino Kamuŝo, sciigita pri la situacio, iom mokete ridetis:

— Infanino mia, ŝi diris, vi embarasiĝas pro negravaĵoj. Feliĉe mi troviĝas apud vi. Skribu vian leteron, kvazaŭ vi estus reale ĉe Ursulinoj: sinjorino via patrino ĝin ricevos senpere de Parizo.

— Sed per kia rimedo? Ĉu vi speciale faros la vojaĝon?

— Ho! ne. Mi tute simple skribos al akuŝistino kiun mi konis dum la pasinta tempo, kaj mi rakontos al ŝi ian historion. Vi metos vian leteron sigelitan, stampitan, kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino ĝin ĵetos en la skatolon de la poŝtoficejo, kiu troviĝas apud la monaĥinejo.

— Bonega ideo! Ĉu estas vi, kiu tion elpensis?

— Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamuŝo; mi ne havas sufiĉe da imago. Sed tio estas rimedo ĉiutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan ĉirkaŭ mi.

Fraŭlino de Prelongo skribis al sia patrino, ke ŝiaj antaŭvidoj ne ŝin erarigis. Ŝi trovis Valentinon farantan sian novicecon ĉe Ursulinoj; sed ĉiuj monaĥinoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke ŝi ne havas la inklinon. Ŝi cedis al premado; sed ŝi decidis, ke ŝi baldaŭ eliros el tiu monaĥinejo, en kiun ŝi eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke ŝi ne povas rakonti en letero ĉion, kion ŝia amikino al ŝi konfidis: sed ŝi estis prava, nesuspektinte ŝiajn korsentojn.

— Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam ŝi revenos Prelongon por ĉeesti ĉe mia edziniĝo.

Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe ĝojigis la markizinon. Ĉar ĉiam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis. Pri Matildo, ŝi estis tre feliĉa; ĉar ŝi antaŭvidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortuŝecojn sentitajn de ili ambaŭ, dum tiuj ses longaj monatoj.

Pri Valentino, kvankam ŝi same estis tre feliĉa, sentante sin baldaŭ liberigota, tamen tiun feliĉon venenigis la certeco, kiun ŝi nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne troviĝis apud ŝi, ofte ŝi ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo, ĵetita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj ĝin naskis. Sed ŝi konservis interne de si tiujn malĝojajn pensojn: Matildo ne estante patrino ne povis ŝin kompreni.

Tamen estus malfacile renkontebla sindonemo pli plena ol tiu de fraŭlino de Prelongo al ŝia malfeliĉa kunulino. Dum Valentino tordiĝis sur sia dolora lito, Matildo staris apud ŝi, viŝis per sia poŝtuko la ŝvitgutojn perliĝantajn sur la frunto de la juna virino, kaj ŝin kisante murmuris mallaŭte:

— Kuraĝu, mia plendinda amikino, kuraĝu: post unu momento ĉio estos finita.

Fine, la patrino Kamuŝo ekkriis:

— Ĝi estas knabo.

Por bone lin vidigi al la du amikinoj, ŝi altigis la novnaskiton, kiu kriegis per la tuta forto de siaj malgrandaj pulmoj.

— Ho! kiel li estas bela! ekkriis Valentino, instigita de patrina amo.

Fraŭlino de Prelongo ne same opiniis: kontraŭe ŝi grimacis pro tedo. Ĉar, por la unua fojo ŝi vidis infanon enirantan en la vivon, tiu etulo ruĝa, malpura, kun pirforma kapo, kun premegita nazo, kun buŝo fendita ĝis la oreloj, ŝajnis al ŝi monstro. Ŝi esperis ke, se iam ŝi naskos infanon, la ŝia estos pli bela ol tiu de Valentino.

— Vere, ŝi pensis, se, por trafi tian rezultaton, oni suferas tiom da moralaj kaj fizikaj doloroj, ne estas kompensaĵo.

Pro tio, ŝi estis samtempe mirigita kaj seniluziigita, aŭdante la akuŝistinon kiu diris:

— Certe li estas bela. Devus ellitiĝi tre frue tiu kiu volus renkonti knabon pli bone organizitan kaj pli firme konstruitan. Ho! li estas muskolhava kaj enspiras la vivon.

Lin vindante, la patrino Kamuŝo lin turnis kaj deturnis per lerta mano.

— Nu, ŝi diris; li havas signon malantaŭ la dekstra orelo. Jen estas marko, kiun oni ne forgesos noti sur lia priskribo, kiam li estos militisto.

Valentino sin klinis por ĝin ekzameni, kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj. Ĝi estis frambkolora makulo, larĝa kiel lento. Fraŭlino de Savinako memoris, ke ŝi vidis ĉe Frederiko, sur la sama loko, unu makulon tute similan. Ŝi tion konfesis al Matildo, kiu sentis sin konfuzita, pripensante al la misteraĵoj de la naskeco.

Tiam la juna patrino. delikate rekuŝigita en puran liton, dankis Matildon pro ŝia sindonemo, kaj ŝin kisadis per ĉirkaŭpremo en kiun ŝi metis sian tutan animon; kaj fraŭlino de Prelongo reiris al sia ĉambro. Ĉio okazis tre bone; oni ne jam bezonis ŝin: ĉar ŝi sentis sin rompita de laceco, ŝi enlitiĝis kaj rapide ekdormis.

Dume Kamuŝo revenis en la manĝoĉambron, kurbiĝanta sub la pezo de grandega branĉaro.

— Per ĝi, li diris, vi povos sekigi viajn vestojn: kaj kiam vi estos englutinta varman trinkaĵon ... Nu, kie do li estas? murmuris la eksgardisto, ekvidante ke la nekonatulo ne tie ĉeestas.

Samtempe alvenis Virginio, portanta tason plenan da fumanta vino.

— Nu, kio li fariĝis? ŝi petis siavice.

— Ĉu mi scias? Mi kredis lin en la kuirejo kun vi.

— Ne; mi pensis ke li atendas min ĉi tie.

— Tio estas tre stranga, opiniis Kamuŝo. Ekstere la uragano plifortigis sian perforton. La blovegoj kaj la ventfrapadoj postvenis unu la alian seninterrompe. La blekegantaj ondegoj, enprofundiĝante en la kavernon, supre de kiu estis konstruita la domo, naskis senpaŭzan ronkadon, kiu supreniris el la teraj internaĵoj, malaŭdigante la parolojn de Kamuŝo kaj de lia edzino. Ili ambaŭ estis devigataj krii reciproke en siajn orelojn tion, kion ili volis diri.

— Kia timeginda ventego, murmuris la eksgardisto. Mi kredas, ke neniam mi vidis tian renverson de ondoj.

— Nu, diris Virginio; nun, ĉar mi scias, ke nia domo estas konstruita ĵus supre de la kaverno, mi ne estas kvieta, se ĝi elfalus.

— Ho! ne estas eble. Fraŭlino Valentino diris antaŭnelonge, ke tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj. Ne timu, edzino mia; ĝi daŭros pli longatempe ol ni.

— Ni esperu; sed tamen mi treege timas. Estos multaj la ŝippereoj pro tia vetero. Cetere tiu ŝippereulo tion pruvas.

— Sed ni interbabiladas; kaj ni ne scias kien li sin kaŝis.

— Tamen ĉu li estas vera ŝippereulo, ekkriis la patrino Kamuŝo, ekokupita de suspekto, vidante ke la fenestro de la manĝoĉambro estas duonmalfermita.

La eksgardisto havis la saman ideon. Ambaŭ rapide supreniris al la ĉambro de Valentino, kaj restis mutaj pro mirego antaŭ la lulilo malplena.

Kamuŝo ekmalfermis la buŝon por krii; lia edzino ĝin ŝtopis per sia mano.

— Silentu, ŝi diris: tia ekskuego ŝin mortigus. Unue mi antaŭsciigos pri tio fraŭlinon de Prelongo, por ke ŝi preparu sian amikinon. Pri vi, iru eksteren, kaj esploru la ĉirkaŭaĵojn. Tiu malbenita ŝtelisto kredeble ne estas ankoraŭ tre malproksima.

En tiu momento, nova amaso da ondoj frapegis la krutaĵon kaj englutiĝis en la kavernon per tia perforto, ke la domo ŝanceliĝis. Kamuŝo estis devigita alkroĉiĝi sur meblon, por ke la tertremo ne lin ĵetu sur la kahelaron. Valentino senpere vekita ekpetis klarigojn pri la okazantaĵo, kiam ŝi sentis sian liton balanciĝantan kaj flanken kliniĝantan. Subite la planko malfermiĝis, aperigante profundan truon. De la fundo de l’ abismo suprenblovis terura vento, kiu estingis ĉiujn lumojn; kaj la domo fendiĝis el supro malsupren. Dum la muroj dispecigitaj elartikiĝis dekstren kaj maldekstren, ĉio kion ili enhavis, mebloj kaj homoj, unumase elfalegis en la malfermitan profundegaĵon. Grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj: kaj kiam la marelfluo ĝin realportis al la maralto, la loko en kiu, antaŭ kelkaj sekundoj, staris la Kamuŝa domo, aliformiĝis en grandegan sentegmentan duoncirkon, kun flankoj krutegaj, funden de kiu Oceano kolerege englutiĝis.

Frapegitaj de l’ ondegaro, la kalkaj kolonoj, subportantaj la kavernan arkaĵon, cedis unu post la alia. Post la rompo de la lasta, la tero, sur kiu

ĈAPITRO DEKUNUA

Sin klinante al la orelo de fraŭlino de Prelongo, ŝia ĉambristino ripetis la rakonton jam faritan de ŝi al la markizino. Ĉiumomente Matildo skuis la kapon jese kaj aprobe.

— Mi akceptas, ŝi diris, la historion elpensitan de vi. Mi vin gratulas: vi donis pruvon de supera inteligenteco. Ĉio estis antaŭvidita; kaj via klarigo antaŭrespondas ĉiujn demandojn.

— Ĉar mi ne konis viajn intencojn, via Moŝto, mi ĉiam timis, ke miaj elpensoj malutilus viajn projektojn. Bedaŭrinde vi ne opiniis, ke mi estas sufiĉe inda de via fido: sen tio, mi estus parolinta pli maltime.

— Vi estas prava, Josefino. Sed min ligas terura ĵuro. Antaŭ la krucifikso, mi ĵuris sur la animojn de Prelongoj mortintaj por la reĝo kaj por Francujo. En nia familio, tiu ĵuro estas sanktega: ne ekzistas ekzemplo, ke unu Prelongo ĝin malrespektis. Kiam mi devus suferi pro ĝi la plej grandajn malfeliĉaĵojn, kiam eĉ pro ĝi mi devus morti, neniam mi ĝin perfidos.

Parolante la malsanulino ekscitiĝis. Ŝi refalis sur la kapkusenon, lacega, sufokiĝanta. Josefino daŭrigis:

— Sed, via Moŝto, kial vi tiel kortuŝiĝas? Nenio vin devigas al la konigo de viaj sekretoj. Volu eĉ min senkulpigi pro la malkonveneco de mia pripenso.

Ĉio refalis en la silenton. Matildo iom ekdormetis. La unutona tik-tako de l’ horloĝo nur malkvietigis la trankvilecon iom pezetan de tiu malsanulina ĉambro.

Subite la junulino reparolis:

— Diru do, Josefino: ĉar vi devis reveni nur post naŭ tagoj, kial do vi troviĝas ĉi tie?

— Ha! via Moŝto, tuj kiam mi legis en la ĵurnalo la rakonton pri la katastrofo, mi kredis ke mia devo ...

— Kiel? Ĉu la ĵurnaloj jam parolis pri ĝi?

— Jes, via Moŝto: se tio vin interesas, mi konservis la numeron.

— Legu, legu, ekkriis Matildo. Kiam la ĉambristino estis leginta, fraŭlino de Prelongo sulkigis siajn brovojn, kaj faris la samajn rimarkojn ol sia patrino.

Poste ŝi petis:

— Ĉu oni trovis aliajn korpojn ol tiujn de Kamuŝo kaj de mia nutristino? Elparolante tiujn vortojn, Matildo havis larmojn en sia voĉo, ĉar ŝi pensis al la terura morto, kiu pereigis tiujn gemaljunulojn, kiujn ŝi amis tiel kore.

— Ne, via Moŝto, respondis Josefino; jam tio sufiĉas.

— Tio eĉ sufiĉegas, aldonis fraŭlino de Prelongo.

Post unu momento, ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan:

— Tio estas tre stranga. Matildo pensis al sia amikino. Kio ŝi fariĝis? Se ŝi estas malviva, kial oni ne retrovis ŝian kadavron, samtempe kun la du aliaj? Oni havu neniun divenigaĵon pri la korpo de l’ infaneto, la junulino ne estis tre mirigita pro tio. En tia elfalego, estaĵeto tiel eta kiel novnaskito povas malaperi, lasinte neniun postsignon; sed Valentino ... Aliparte se fraŭlino de Savinako estis mirakle savita, kial ŝi per ia rimedo ne konigas sian ekziston? Fraŭlino de Prelongo laborigis sian kapon por trovi respondon al tiuj demandoj; sed, malgraŭ ŝiaj penadoj, la problemo restis nesolvebla. Ĉar ŝia dolorigita cerbo ne estis ankoraŭ tre fortika, tia laboro ŝin tiel lacigis, ke fine ŝiaj ideoj ekkonfuziĝis; kaj ŝi refalis en sian dormeton.

Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaskiĝo de sia filino, la markizino rapide alkuris.

En la stato de duondormo en kiu troviĝis fraŭlino de Prelongo, ĉiuj eksteraj bruoj estis aŭdataj de ŝi. La pordo malfermiĝanta ŝin vekis. Ŝi prezentis siajn brakojn al sia ĝojega patrino, kaj ekkriis:

— Panjo, kisu min; mi estas resanigita.

— Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feliĉa! Ĉielreganto, estu benita; ĉar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj ĝin varmigas.

Post tiu preĝo, la patrino, aliformigita de la feliĉeco, sidiĝis apud la liton de sia filino, prenis unu el ŝiaj manoj inter la siaj, kaj senmoviĝis en muta rigardado.

Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia ĉambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino.

Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.

— Panjo, komencis la junulino ...

— Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi larĝe sufiĉas.

— Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu ĉion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, ĉar ŝi ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.

— Ĉar vi tion absolute deziras, mi vin aŭskultas.

— Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! ŝi estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos ŝin.

Dirante tiujn vortojn, kiuj en ŝia buŝo havis teruran sencon kaŝitan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.

— Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.

La ploregoj plioftiĝis tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:

— Mi ĉiam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. Ŝi estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel ĉagreniĝante pro ŝi.

Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankoraŭ la ĉagrenon de fraŭlino de Prelongo. Aŭdi ke ŝia amikino, kiun ŝi tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble ŝian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte ŝin defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu ambaŭ troviĝis, ke fraŭlino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi ŝin antaŭ si, plie ŝin kulpigante mem. Pro tio, ŝi respondis nur per tiuj vortoj:

— Ĉu vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?

— Certe, karulineto mia.

— Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, eĉ ke neniam ŝia nomo estos elparolita inter ni.

— Ho! tutkore. Kiam iu montriĝas malinda de la amikeco kiun mi al ĝi montris, mi penas forgesi eĉ ĝian memoron.

La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvazaŭ ŝi neniam estus ekzistinta.

De l’ akcidento okazinta al lia fianĉino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kuraĝis transiri la sojlon de ŝia ĉambro, sendis al ŝi ĉiutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; ĉar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris sen malsanigo la fortajn parfumojn de l’ heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.

La florojn ĉiam akompanis verketo ĝentile skribita ĉu proze ĉu verse. La ĉefa pensaĵo estis ĉiam sama: la espero ke fraŭlino de Prelongo baldaŭ resanigita fine rekompensos sian fianĉon, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam ŝi legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. Ŝi diris ke, ĉar edziniĝo estas neeviteblaĵo, ŝi estas tre feliĉa, renkontinte viron kiel la dukon:

— Mi estas certa, ŝi pensis, ke lia supera ĝentileco trovos rimedon por afabligi la malagrablaĵojn, kiujn mi antaŭvidis en la rilatoj inter geedzoj.

Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksaĵojn kaj la belegaĵojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, ĉar li trovis nenion taŭgan, li fine uzis la vorton vierge (virga), ĉar la malriĉeco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.

Tiu termino, tie metita iom kiel ŝtopilo, ruĝigis fraŭlinon de Prelongo. Ŝi sin demandis terure ĉu, de sia el falo, ŝi meritis ankoraŭ tiun epiteton. Ŝia kortuŝeco estis tia, ke ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.

— Precipe, ŝi aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, aŭ eĉ fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.

Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. Ŝi sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, ŝi tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al ŝi rakontis la interparoladon okazintan kun ŝia filino. Sed, dum la vespero mem, ŝi estis tute rekuraĝigita, ĉar la dukino al ŝi diris per gaja tono:

— Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: “Mi konas fraŭlinon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol ĉiu ajn mi povis konstati la tre ŝatindajn kvalitojn de ŝia karaktero kaj de ŝia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus eĉ unu momenton. La malfeliĉa infanino estas jam sufiĉe plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante ŝin miavice en ŝia indeco kaj en ŝia hontemo.”

Ĉar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio: kaj ĉiu febre klopodis por esti preta en tiu dato.

Josefino ĉiam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun ŝin tedegis tiu malnobla metio. Ja ŝin teruris ŝia amanto; sen tio jam de longa tempo ŝi estus rompinta ĉiun korespondan rilaton kun li. Sed ŝi sciis, ke li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj; kaj la lastaj fariĝoj al ŝi pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeliĉe oni provas kontraŭ li ian batalon.

Aliparte alia sento enirigis konsciencriproĉojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgraŭ ŝiaj realaj kulpoj kaj ŝia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, ŝi estis devigita admiri la belan karakteron de fraŭlino de Prelongo. Ŝi sentis sin malnoblega, parto prenante konspiron, kies ŝi ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de ŝia juna mastrino. Pro tio, ŝi ĝoje vidis, ke alvenas la dato de ŝia edziniĝo kun la duko de Blasano. Ŝi komprenis ke Matildo, fariĝinte dukino, troviĝos ŝirmata for de Viktoraj entreprenoj.

Fine pli fortika sento aldoniĝis al la konfuzaj impresoj agitiĝantaj interne de ŝi, kaj eĉ ilin superis. Ŝi ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morgaŭa tago post sia memmortiga provo. Ŝi memoris, ke la junulo intencis edziĝi kun la filino de la markizo, por ke ŝi fariĝu por li ŝtuparo al plej altaj estontaĵoj. Sendube li al ŝi certigis ke, dank’ al ŝia kunkulpeco, ŝi fariĝos iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi ŝian entuziasmon, kaj kuraĝigi ŝian sindonemon al la plenumado de siaj projektoj.

Fine alvenis la dato, fiksita de fraŭlino de Prelongo mem. La morgaŭan tagon, ŝi aliros al la altaro, sub la blanka vualo de novaj edziniĝantoj, kronata de l’ oranĝa floro, simbolo de senkulpeco.

La kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn. Ĉiuj familioj ĉeestintaj ĉe la bapto de Matildo denove kunvenis en Prelongon: eĉ kelkaj inter ili alkondukis kun si sian servistaron. Ĉar la loko mankis por la lakearo, la servistoj disiĝis en la tuta vilaĝo, kuŝiĝante ĉe la anoj kiuj havis liton disponeblan. Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj vizaĝoj fremdaj al la lando. Dum la tagmezo, Josefino transiris la placon, farante komision, kiam ŝi sentis, ke malforte tuŝas ŝian ŝultron viro tute nekonita de ŝi. Kun sia larĝa barbo, siaj bluaj okulvitroj, kaj sia longa surtuto, li havis malprecizan ŝajnon de germana profesoro.

— Venu, li diris; necese estas, ke mi parolu kun vi.

— Lasu min trankvila; mi ne konas vin.

— Vi eraras.

Alproksimiĝante al ŝia orelo, la nekonatulo murmuris mallaŭte:

— Mi estas sendita de Viktoro. Josefino sentis sin paliĝanta. De kiam ŝi, forlasinte Parizon, estis reveninta Prelongon por flegi sian mastrinon, por la unua fojo ŝi aŭdis pri sia amanto. Tiu longa silento ŝin esperigis, ke la kapitano forlasis siajn projektojn.

La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro manĝetadanta en sterko. Antaŭirante la ĉambristinon, li al ŝi suprenrampigis ŝtupetaron kondukantan al fojnejo. Kiam ambaŭ sidis sur pajlofasko, la mistera persono ekkriis:

— Unue mi ekelmetos tiun maskon, kiu min varmigas. Rapidege li eligis sian ĉapelon, kaj kun ĝi la perukon, la okulvitrojn kaj la malveran barbon al ĝi alligitajn.

— Duponto! ekkriis Josefino mireganta.

— Jes, fraŭlino. Mi vidas, ke mia masko min aliformigas sufiĉe bone, ĉar vi mem ne min rekonis.

— Kion vi venas fari ĉi tien.

— Mi obeas la ordonojn de la kapitano.

— Mi tion suspektas. Sed kia estas via celo?

— Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo. Pro tio, mi bezonas vian helpon. Mi do kuraĝis vin haltigi sur la strato, kaj vin suprenrampigi ĉi tien, por ke ni povu interparoli tute sendanĝere.

Josefino ne atentis la klarigojn de Duponto. Nur unu frazo sonis en ŝia orelo: “Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo.” Ĉiam ŝi tion timis. Viktoro volis posedi la junan kastelmastrinon; pro tio li devis malhelpi ke ŝi apartenu al alia viro. Ha! li ne forgesis siajn malnovajn projektojn! Ĉu tia viro estis kapabla forlasi revon karesitan de longa tempo? Sed tiam, se Matildo edziniĝas kun li, estas Josefino mem kiu fariĝos la ofero. Li utiligis la amegon, kiun ŝi sentas al li por fari ŝin la sklavino de ĉiuj siaj projektoj, la kunkulpantino de ĉiuj siaj malnoblaĵoj. Kaj nun, ĉar li ne bezonas plu ŝin, li ŝin ĵetas en angulon, kiel malnovan ĉifonaĵon eluzitan, kiu ne estas plu utiligebla. Por dormadigi ŝiajn suspektojn, li parolis pri venĝo trafota, pri malnova konto reguligota. Sed, ne; tio ne okazos tiamaniere. Kion ŝi faros? Ŝi nescias; sed ŝi ne pereos ne kontraŭbatalinte. Instigite de sia amo, ŝi estas certa pri la venko. Se ŝi refalos rompita, ĉi tie troviĝas Violano kiu estos fidela, se iam la laŭdanumo ŝin perfidis.

Subite ŝi ektremetis, aŭdante Duponton kiu diris:

— Al kio do vi pripensas? Vi ŝajnas tute priokupata. Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble.

— Mi pensis al tio, kion vi rakontis, ŝi respondis. Vi diras ke vi bezonas min; sed pro tio necese estas, ke mi sciu ...

— Sed mi deziras vin instrui; eĉ mi supreniris ĉi tien nur pro tio.

Mallaŭte li rakontis laŭ la plej etaj detaloj la planon elpensitan de Viktoro, planon kiun li, Duponto, estis komisiita plenumi.

Ĉiu frazo elirinta el la buŝo de ŝia interparolanto enirigis tremeton en la vejnojn de la junulino.

— Mi ne vidas, ŝi diris, pro kio mi estus necesega.

— Certe la vorto necesega ne estas esprimo tute ĝusta: sed vi konsentos, ke vi povas tre utili al mi.

— Mi tion ne malkonsentas. Josefino silentis momente, kaj daŭrigis post unu minuto:

— Aŭskultu min, Duponto: vi estas plenumonta agon tute malnoblegan. Kredu min; ĝin forlasu.

Se la junulo ne estus estinta tiel priokupata, ŝi ne estus povinta deteni ridegon, vidante la miregantan mienon de l’ ekskondamnito aŭdinta tiujn vortojn.

— Ta, ta, ta, ta, ĉu vi freneziĝas, belulino mia? Sed ĝin forlasi estas samtempe forlasi la rekompenson promesitan de Viktoro. Eksciu do ke nun la administrado de mia posedaĵo al mi kaŭzas neniun zorgadon.

— Nu, amiko mia, ĉu por kelkaj ormoneroj vi riskos la juĝistaron, la malliberejon, pli eble?

— Etino mia, oni revenas de ĝi: mi tion tre bone scias. Cetere mi ne alvenis ĉi tien por aŭskulti moralaĵojn. Inter ni, karulino mia, tio ne taŭgas al vi, kredu min, sed tute ne. Se vi ne volas helpi al mi, Dio mia, mi min senigos da vi.

— Ĉu Viktoro mem al vi konsilis, ke vi vin turnu al mi?

— Ne; li eĉ rekomendis, ke mi neniel parolu al vi pri tio. Sed mi vidis vin aganta; mi scias ke vi estas tre lerta: tiam mi pensis, ke vi ne rifuzos vian helpon, ĉar vi tion faris alifoje.

— Ha! Viktoro volis, ke mi sciu nenion, murmuris la junulino. La fripono! Li min malfidis.

— Mi ne scias. Sed mi vidas, ke li estis prava. Certe sekvinte lian konsilon, mi estus pli bone inspirita.

Frapita de subita ideo, Josefino ekkriis:

— Kiom da mono li promesis?

Duponto ŝanceliĝis.

— Ha! vi povas diri tion al mi. Mi estas tro kompromitita por vin perfidi. Vi tion tre bone scias.

— Tio estas vera. Por la tuta entrepreno, li donas du dek mil frankojn, dek mil antaŭe, kiujn mi jam enkasigis, kaj dek mil post la tuta plenumo: mi ilin ricevos morgaŭ vespere.

— Atendu min dum unu minuto. Lasinte sur lia pajlofasko la ekskondamniton miregitan, la ĉambristino malsupreniris la ŝtupetaron per tri saltoj, alkuris al la kastelo, supreniris al sia ĉambro, prenis la paperujeton al ŝi donitan de Matildo antaŭ ŝia supozita vojaĝo al la Ursulina monaĥinejo, kaj rapidege venis al Duponto, en la grenejon, en kiu ĉi tiu ŝin atendis. Alveninte, ŝi tiel sufokiĝis ke ŝi estis devigita kuŝiĝi sur la pajlon, kaj resti kuŝanta sur ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ kiam ŝi povos elparoli unu vorton.

Kiam fine ŝi denove spiris normale:

— Viktoro donas al vi dek mil frankojn por fari ion, ŝi diris. Mi deziras proponi al vi aferon. Mi donos la saman monsumon por ke vi faru nenion. Ŝajnas al mi, ke tio estas ankoraŭ pli facila: plie vi riskas nenion.

— Nu! Kion do vi kantas al mi? Ĉu vi parolas serioze? Linŝardo certigis, ke vi estas senmona, kaj ke tiu manko de posedaĵo vin devigis akcepti servistinan metion.

— Mi ne havas tempon por diskuti, Duponto. Prenu aŭ forĵetu; sed decidiĝu rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. Ĝin akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta voĉo, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la juĝistaro.

La vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis aŭdi sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankoraŭ en lia spirito.

— Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.

— Certiĝu mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.

Ŝi prezentis al li la marokenan ujeton.

Duponto ĝin malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la ĉambristino ne mensogas:

— Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. Ĝin frapu.

— Ĉu vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedziĝon de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?

— Mi ĵuras.

— Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longedaŭra; kaj ŝia fraŭlina Moŝto kredeble min petas al ĉiuj eĥoj.

La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, ĉar Matildo edziniĝas kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la ĉefa agantino de l’ ago detruinta ĉiujn liajn esperojn, ne povos ŝin riproĉi pro tio. Kaj nun ŝi estas certa, ke ŝi lin reakiros sen malfacileco.

Pri la dek mil frankoj, ŝi eĉ ne pripensis al tiu monsumo. Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. Ĉar ĝis nun ŝi ne havis tempon konstrui sur tiun havaĵon ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto ŝajnis al ŝi senvaloraj paperaĵoj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.

Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan poŝon de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia ŝtupetaro.

— Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen ŝajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankoraŭ pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: “Mi ne perdis mian tagon.”

Dum tiu tempo, Matildo senpacienciĝis, ĉar ŝia ĉambristino ne revenas. Dum ŝi rigardadis la horloĝon, ŝi aŭskultis kompleze la ĝentilaĵojn, kiujn Gastono al ŝi rakontis konvinke.

— Fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran ŝtupon de l’ urbodomo.

— Ho! amiko mia, respondis lia fianĉino per tono afable riproĉanta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.

Timinte, ke li ĉagrenis fraŭlinon de Prelongo, la duko silentis. Estis Raŭlo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:

— Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo laŭ ĝia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montriĝus tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.

— Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.

— Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.

— Tio ne estas ebla. Ambaŭ vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.

Aŭdinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.

— Kaj eĉ, daŭrigis la markizo, ĝojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la ĝendarmaron kiu troviĝus devigata helpi al li.

— Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortuŝita nevole. Ĉu povas ekzisti leĝoj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?

— Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj leĝoj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne ĝenu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de ĝendarma mano. En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankoraŭ zumantajn pro ŝia interparolado kun Duponto.

— Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa? Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fianĉo:

— Mi petas de vi pardonon, ĉar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia ĉambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsiliĝojn.

Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies ŝi estis tuta ĝojo, ŝi forflugis malpeze sekvita de Josefino.

La morgaŭan tagon, de la matenruĝo, ĉio festiĝis en la kastelo, la vilaĝo kaj la Prelongaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. Ŝajne oni estis reveninta al dudek jaroj malantaŭen. Nur la iamaj buboj, fariĝinte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj daŭrigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuzaĵojn.

Ŝajne nenio estis ŝanĝita. Ĉiu estis ĝoja de sincera ĝojo, ĉiu, krom Heleno. Kiel iam, ŝi mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:

— Ho! mia bela revo, kien ĝi forflugis? Tiufoje ĉio estas finita. La filino de la markizo baldaŭ fariĝos dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpaŝis malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili ĝin trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin kuŝigante laŭlarĝe: ili nin premegis, ne eĉ rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l’ iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feliĉon.

Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Linŝardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de voĉdonoj. Do estis li kiu, je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.

La urbodoma ĉambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj laŭ lukso neniam konita de ĝi. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per riĉaj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l’ oranĝejo, faris antaŭ la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.

Fine la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kaleŝoj, en kiuj amasiĝis la invititoj. La sekvantaro haltis antaŭ la urba dometo. El la ĉaro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. En la kaleŝo postiranta troviĝis la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj naŭ personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trenaĵon de l’ edziniĝanto. Same kiel en multaj vilaĝaj urbodomoj, la ĉambro estis tro mallarĝa por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj eĉ ne volis malsupreniri el la kaleŝoj.

Malantaŭ la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li ankaŭ estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam ŝtelita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodiaŭ vaporiĝis.

Kiam li troviĝis antaŭ la markizo, antaŭ la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj. La ceremonio komencis. Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la vizaĝo de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren, tremetante pro ĉiu brueto. Subite la pordo malfermiĝis. La ĉambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra ŝiaj ostoj. Ĉu estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi ĝian finiĝon? Ne; ŝi eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li kaj al li parolantan mallaŭte.

Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; ĉar post tiu mallonga interrompo, kiun la ĉeestantoj apenaŭ rimarkis, la sinjoro urbestro

ĈAPITRO DEKDUA

Sveninte kaj falinte en la brakojn de Laŭrento, sinjoro de Blasano estis transportita de sia fidela servisto en sian ĉambron, kaj kuŝigita sur sian liton.

Tiu senmoveco daŭris jam de kelkaj horoj, kiam la markizo mem frapis sur la pordon de sia bofilo por ricevi sciigojn. Laŭrento anoncis, ke lia mastro troviĝas ĉiam en la sama stato.

— Ĉu mi povas lin vidi? petis Raŭlo.

La ĉambristo ŝanceliĝis momente.

— Eniru, via Moŝto. Sed li rekonas neniun kaj ne eĉ suspektas ke li ekzistas.

— Vi min mirigas strange. Vi ŝajnas paroli pri tiu kortuŝanta akcidento, kvazaŭ vi rakontus la plej sensignifan aferon.

— Multfojojn jam mi vidis lian dukan Moŝton en tiu stato. Ĉiam li tre bone eliris el ĝi. Pro tio mi havas neniun maltrankvilecon.

— Tamen necese estas, ke oni venigu la kuraciston.

— Kiel vi volas, via Moŝto; sed la vizito de la kuracisto estas tute senutila. Kiam estos fluinta la necesa tempo, lia duka Moŝto rekonsciiĝos tute nature sen ies helpo.

Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la doktoro estis vokita. Raŭlo penetris malantaŭ li en la ĉambron de la malsanulo.

Gastono kuŝis sur sia lito, pala kiel kadavro, senmova, kvazaŭ reale frapita de la morto. Liaj okuloj estis fermitaj. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo ĉiam spiradas.

— Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al Laŭrento, enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.

La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.

— Nu, murmuris malafable Laŭrento, kiam ĉiuj estis foririntaj, ĉu vi kredas ke mi kompromitos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj ĉiuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Moŝto estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.

Kiam la farmacia boteleto alvenis, la ĉambristo zorge verŝis en tualetan sitelon la trionon de ĝia enhavo, por ke unu parto de la pocio ŝajnu trinkita, metis la restaĵon tre malkaŝe sur komodon, kaj, tion farinte, li sidiĝis en apogseĝon apud la lito, prenis ĵurnalon por doni al si sintenadon taŭgan kaj atendis.

Pri sinjorino de Blasano, ŝi estis tiel emociita de la fariĝo okazinta en la preĝejo, ke ŝi povis realiri al sia ĉambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia vundo apenaŭ cikatriĝinta sin ankoraŭ tre doloris. Timante ke ŝia farto pligraviĝos pro tio, oni malkonfesis al ŝi la veron pri la farto de ŝia filo.

— La emocio, diris Laŭrento, naskis ĉe lia duka Moŝto svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia ĉambro.

La maljunulino, iĝinte egoista pro la grandaĝo, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontentiĝis, tedigante per siaj plendoj kaj senĉesaj postuladoj ĉiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭas.

Dum tiuj fariĝoj okazis ĉe Prelongo, Viktoro alpaŝis laŭ longe kaj laŭlarĝe en sia lernoĉambro, kiel urso en kaĝo. Malpacienca, febra, ĉiumomente li rigardis la horon al la horloĝo.

— Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, ĉar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti ĉi tie. Nu, ĉu okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. Ĉio estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki ŝian suĉinfanon. Hieraŭ, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.

Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vespermanĝon.

Je la duono de la naŭa, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la manĝoĉambro, kie Viktoro finis sian deserton.

— Ĉu malsukcesinta? demandis la kapitano.

— Kontraŭe, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.

— Vere, tre vere? petis kortuŝe la filo Linŝardo.

— Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. Ĉu vi havas la dek mil frankojn?

— Ili kuŝas ĉi tie. Sed rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn.

— Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi bedaŭras, ke vi ne troviĝis ĉie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi venĝon; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadiĝis. Estis surdiganta tumultego.

— Kiel? La anaro? Ĉu do troviĝis tie tiom da homoj?

— Vi tre bone komprenas, ke por tia edziĝo la homamaso estis tre densa.

— Jes; sed la ĉambro estis tro malvasta por enhavi ilin ĉiujn.

— Mi ne scias tion, kion vi volas diri. Fine, kiam la paroĥestro venis ...

— La paroĥestro? Por fari kion li venis?

— Sed por ilin geedzigi, do.

— Kiel? Ilin geedzigi? Nu, mi supozas, ke ne estas en la preĝejon, ke vi metis la etulon.

— Ja vere en la preĝejon. Kien do mi devis lin meti?

— En la urbodomon, je Dio!

— Mi ne eniris en ĝin, eĉ unu minuton.

— Nu, nu, balbutis Viktoro timante la ekvidon de la vero, ni rezonu malmulte sed bone. De kie venis la duko kaj lia fianĉino, kiam ili trovis la leteron?

— De la urbodomo.

— Sed tiam ili estis jam geedzoj!

— Kredeble, respondis Duponto, kiu ne ŝanceliĝis. Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano rapidege leviĝis. Saltegante al sia kunkulpanto, li premis lian gorĝon, dum tra liaj lipoj kuntiriĝantaj, tra liaj dentoj grincantaj, malfacile eliris la vorto:

— Sentaŭgulo!

— Finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeliĉa Duponto. Nu, kion vi havas? Ĉu vi freneziĝas?

Poste, sin liberiginte sed tre malfacile el la fera mano, kiu lin premadis:

— Ĉar vi tiamaniere dankas tiujn, kiuj vin servas, mi forkuras. Donu mian monon.

— Vian monon! Rabisto, vi kuraĝas peti vian monon! Ne nur vi ne ĝin gajnis, sed plie per via malspriteco vi detruis ĉiujn miajn esperojn. Mi ne scias ĉu mi ne vin denuncos al la juĝistaro, petante ke ĝi vin resendu en la lokon el kiu vi revenas.

— Vi do tre deziras veni kun mi? petis Duponto per tono mokema.

— Kion vi diras? respondis Viktoro sulkante la brovojn.

— Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin ĉagreni. Fari vojaĝon pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre plaĉus al mi.

— Kion signifas tiu ŝercaĵo?

— Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, ĉu vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva, ne kriegante? Senerariĝu, bon homo mia. Mi rakontus ĉion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La juĝistaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallertaĵon. Mi ĵuras, ke mi estas tre kvieta.

Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto daŭrigis:

— Aŭskultu, Linŝardo, se mi eraris, mi tion bedaŭras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon ĉu en la urbodomon, ĉu en la preĝejon. Mi eĉ diros: ĝin meti en la urbodomon estus pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis ĉiam motivojn kaj valoron. Vi diris: “Duponto, faru ĉi tion; Duponto, faru tion”. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, ĉar tiam mi laborus ne kiel maŝino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi venĝon, naski skandalon. Pro tio, la loko plej taŭga estis sendiskuteble la preĝejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fraŭlino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.

La ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la sentaŭgulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis ĉu tro ĉu ne sufiĉe: tro, ĉar li troviĝis en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufiĉe, ĉar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.

Sed Duponto ĉiam parolis.

— Ni nin ekforlasos, Linŝardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontraŭ mi, ĉar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontraŭe povas kaŭzi al vi multe da malfeliĉaĵoj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi baldaŭ lasos mian patrujon kaj ŝanĝos mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, ĉar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen danĝero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.

— Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidiĝis rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al Aŭstralio tuj.

— Certe, ĉar tio estas konsentita.

— Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la ŝipo mi donos al vi la monsumon.

— Ĉu vi intencus enŝipigi min ne pagitan?

— Ĉu vi malfidas al mi?

— Mi resendas al vi la reciprokon.

— Ne diskutu. Ĉu vi konsentas?

Duponto pripensis: post silento:

— Ĉu la mono estas tie ĉi?

Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj. La okuloj de la malnoblulo lumis:

— Mi konsentas, li respondis. Dum la vespero mem, la du viroj veturis al Dover, transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en Liverpool. Ŝipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.

Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.

En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.

Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.

— Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la konsolonto, la liberigonto, la lasta rifuĝejo, la lasta espero.

Ve! vane la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero, li tiel amis tiun neamindan junu linon, ŝi tiel plene kaptadis lian tutan animon, ke malgraŭ liaj pensadoj, la malamo ne povis eniri en lian koron. Ŝia perfido estis evidenta, kaj skandala ŝia konduto; sed nevole li dubis. Ĉu tiom da malhontemo, tiom da hipokriteco estas eblaj kun okuloj tiel dolĉaj, kun frunto tiel ĉasta? Li povis fari nur unu aferon: forkuri, forkuri, ne revidinte tiun malrespektindan virinon, ne dirinte al ŝi adiaŭ. Ĉar se li vidus ŝiajn larmojn fluantajn, li sentas ke li ne havos plu la kuraĝon ŝin kulpigi, eĉ, li pensis ruĝiĝante, eble li havos la malkuraĝecon ŝin senkulpigi.

— Ha! li ekkriis, kaŝante sian kapon inter la manoj, ĉu ŝi estas la vera kulpulino? Ĉu ne estas mi kontraŭe, kiu devus petegi de ŝi pardonon? Ŝi vivis feliĉa, ridetante al la vivo, vokante la amon. Mi prezentas min al ŝi, aŭ prefere mi prezentas al ŝiaj gepatroj vanan titolon kaj riĉaĵojn senutilajn; sed samtempe mi zorge malkonfesas tiun malsanon, kiu ruinigas mian farton, kaj kiu devis forpeli de mi ĉiun esperon al edzebleco, se mi estus honesta viro. La malhumileco de la markizino min akceptas, sed la koro de ŝia filino min rifuzas: kaj mi estas devigata konfesi ke Matildo neniam estis trompema. Instigata sendube de antaŭsento, kiu devis malfermi miajn okulojn, neniam ŝi donis al mi signojn de ameco, kiun sentaŭgulo kiel mi ne povas inspiri. Ha! tiu puno estas kruelega, sed meritita. Ĉar mi taŭgas por nenio, restas al mi nur unu rimedo: malaperi kaj ripari kiel eble plej plene la malfeliĉaĵojn, kies mi estas precipa aganto.

— Laŭrento, li ekkriis, preparu la vojaĝkestojn. Ni eliras tuj.

— Ĉu vi ne revidos ŝian dukinan Moŝton?

— Pri kia dukino vi parolas? petis Gastono kolertone.

— Sed pri ... sinjorino via patrino, respondis Laŭrento iom ŝanceliĝante.

— Mi prezentos al ŝi miajn respektaĵojn, kaj informiĝos pri ŝia farto. Sed nek ŝi nek iu ajn devas koni mian decidon.

— Tre bone, via Moŝto. Post unu horo ĉio estos preta. Farinte al sia patrino viziton seninteresan kaj nur ĝentilecan, Gastono eliris. Vane sinjorino de Blasano petis de li la veron; ŝiaj demandoj restis senrespondaj. Ŝia filo sin enfermis en kelkajn neprecizajn frazojn.

— Oni trograndigis la gravecon de l’ okazintaĵo: post kelke da tempo, ĉio klariĝos.

Kaj li foriris kun sia fidela Laŭrento, ne dirinte adiaŭ al iu ajn inter la kastelloĝantoj.

Eksciinte ke lia bofilo pli bone fartas, ĉar lin vidis kelkaj servistoj, la markizo iris post du horoj al la ĉambraro de sinjoro de Blasano. Li deziris havi kun li gravan interparoladon por koni liajn intencojn. Ĉar neniu respondis, li pensis ke Gastono promenadas por iom spiradi la puran aeron de la kamparo, kaj reaperos por la vespermanĝo.

— Kiam lia duka Moŝto revenos, li diris al la pordisto, petu de li, ke li bonvolu eniri en mian apartamenton, antaŭ kiam li sin direktos al la sia.

Sed vespere, oni havis neniun sciigon pri sinjoro de Blasano aŭ pri lia ĉambristo. Nur la morgaŭan matenon, ekzamenante la leteraron, sinjoro de Prelongo trovis leteron skribitan de la mano de lia bofilo, adresitan al Matildo, kaj portantan tiun surskribon:

Al ŝia dukina Moŝto de Blasano.

— Nu, filino mia, li diris, prezentante al ŝi la koverton, jen estas letero de via edzo. Ĉar la cirkonstancoj estas gravegaj, mi ne kredas min tro maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin legu laŭte antaŭ mi.

Kun larmoplenaj okuloj, Matildo disŝiris la koverton per mano tremanta, kaj legis:

Sinjorino.

La sola afero farota de ĝentilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de ĉiu skandalo difektonta lian nomon.

Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi ŝirmos kontraŭ ĉia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.

Mia farto jam tre malforta estis tre ŝancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur leĝa, kiu nin unuigas, estos baldaŭ rompita.

Pro tio mi al vi permesas, kaj eĉ mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.

Baldaŭ vi povos ĝin rajtigi, edziniĝinte kun ĝia patro.

Ĉar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adiaŭon.

BLASANO.

La juna virino povis tre malfacile daŭrigi ĝis la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido.

— Ha! ekkriis la markizo, li ankaŭ kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en ĝi troviĝas tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia? Falinte sur apogseĝon, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.

— Ĉu vi min aŭdis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.

— Ĉu mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de ŝajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi

ĈAPITRO DEKTRIA

De la tago kiam Matildo ricevis la leteron de sia edzo, ŝi falis en profundan melankolion. Senĉese ŝi relegis tiujn frazojn tiel amemajn kaj tiel grandanimajn. Kiam ŝi pripensis ke, kvankam li estas certa pri ŝia kulpeco, tamen Gastono ne havis ian malaman eĉ riproĉan vorton, ŝi sentis, ke ŝia koro plivastiĝas pro admiro, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis da larmoj. Tiam ŝi pensis:

— Ĉio estas finita; neniam mi lin revidos; li sin mortigis pro mi.

Kaj ŝi ekkriis, en ekmovo de kolerego, direktante nevole sian pugnon al la ĉielo:

— Sed mi estas do malbenita! Tamen mi faris neniun kulpon.

Ŝi kelkafoje sin enfermis en sia ĉambro dum la tuta tago, volante vidi neniun, parolante al neniu eĉ al Josefino.

Nur la malforta Valento estis sufiĉe potenca por naskigi kelkajn maloftajn ridetojn sur la senkoloraj lipoj de sia baptopatrino; sed ŝi baldaŭ refalis en tiun senfinan spiritan dormeton, el kiu nenio povis ŝin eltiri. La dukino de Blasano ne manĝis plu kaj dormis nur per dormigiloj. Kiam ŝi pasis, malgrasa, maldika en siaj funebraj vestoj, kiuj pli altigis ŝin, kaj kiuj faris ankoraŭ pli palega la palecon de ŝia vizaĝo, oni kredis vidi fantazian aperaĵon, superhoman estaĵon, elirintan el la tombo kaj baldaŭ en ĝin reirontan. Ve! la juna virino devis portadi la ŝarĝon de ĵuro, tro pezan por sia malforteco; kaj, ĉar ŝi ne povis ĝin elĵeti for de si, ŝi kuraĝege lasis sin premegitan de ĝi.

Vidante ke ŝia filino iom post iom senviviĝas, sinjorino de Prelongo elpensis ĉiutage iajn distraĵojn. Ŝi estus forte dezirinta alirigi la dukinon en Parizon, ŝin konduki en la societajn salonojn, ŝanĝi la direkton de ŝiaj pensadoj per la plezuraĵoj kaj per la festoj: sed pro ŝia novvidvineco Matildo devis resti en la kamparo. La juna virino sin sentis preskaŭ feliĉa, ke la societaj konvenecoj trudas al ŝi la solecon. Kvankam ŝi estis estinta la edzino de Gastono kiel eble plej malmulte, tamen ŝi grandigis la severecon de sia vidvineco ĝis la plej ekstremaj limoj.

La sola rimedo uzebla de sinjorino de Prelongo estis do la senĉesa faro de la disdono. Ŝi estis konvinkita, ke nenio pli malakrigas niajn dolorojn ol la konstanta vidaĵo de alihomaj suferoj, pro la komparo, kiu devige de ĝi naskiĝas.

Ian tagon la markizino ordonis, ke la veturigisto veturigu ĝis la markrutaĵoj. Ŝi eksciis ke borda fiŝkaptisto estis ĵetegita sur rifon, sur kiun lia barko rompiĝis. Se li mem ne estis mortigita, tio devenis de vera miraklo. Oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla. Tie troviĝis malfeliĉaĵo helpota: sinjorino de Prelongo ne ŝanceliĝis.

Kiam ŝi eniris en la domon de la vundito, la unua objekto, kiu altiris ŝian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita. Mirante, ĉar ŝi trovas aĵon tiel grandvaloran en la dometo de malriĉa fiŝkaptisto, ŝi jam ekpetis de li klarigojn pri la deveno de tiu multekosta mebleto, kiam ŝi ekkriis per miranta tono:

— Sed ĝi estas la skatoleto de Valentino! Mi memoras, ke ofte mi ĝin admiris en ŝia ĉambro.

Matildo silentis. Ŝi same rekonis la malgrandan ska tolon, en kiun fraŭlino de Savinako enfermis siajn familiajn memoraĵojn, inter kiuj troviĝis la Malajsa kriso. La dukino estis tre ĉagrena pri tiu okazintaĵo, kiu devige trudos al la pensoj de la markizino alian direkton.

— Ve! ŝi pensis, mi do suferis senutile. Tiu trovitaĵo ĉion perfidos.

— Nu, bonulo mia, daŭrigis sinjorino de Prelongo, kiamaniere tiu skatolo troviĝas en viaj manoj?

— Mi ĝin kolektis en mia reto antaŭ ok tagoj. Mi penis ĝin malfermi, sed mi ne sukcesis; ĉar la seruro estas sekrethava. Ĝin malfermante ne taŭgmaniere, mi timus ĝin difekti, ĉar tiu objekto estas grandvalora. Kiam mi estos resanigita, mi iros al la urbo kaj ĝin komisios al seruristo, kiu certe ĝin malfermos.

— Ne veturu: mi aĉetas tiun objekton laŭ la prezo, kiun vi petos.

— Ho! via markizina Moŝto, mi neniel estas kompetenta pri tio. Sed mi ne timas, ke vi trompos malriĉulon kiel min. Vi pagos la monsumon, kiun vi

ĈAPITRO DEKKVARA

Apenaŭ la komandanto eliris, iu frapis sur la pordon de la lernoĉambro, en kiu la markizo ankoraŭ troviĝis. Ĝi estis sinjorino de Prelongo.

— Mi vidis sinjoron Linŝardon elirantan, ŝi diris; do mi sciis, ke vi estas sola. Kion li volis?

— Li volis. Ha! Suzano, nia malfeliĉo estas supermezura. Nia filino estas la amantino de tiu viro kaj la patrino de Valento.

— Tio estas neebla.

— Tio estas vera, bedaŭrinde. La rakonto farita de li nepre rilatas kun la realaĵoj. Ĉiuj miaj suspektoj estas nun tro verigitaj. Cetere li proponas por ripari siajn kulpojn, la edziĝon kun la patrino kaj la rajtigon de l’ infano.

— La krimulo! ekkriis la markizino furioza. Jen estas do, kien celis ĉiuj liaj kaŝitaj intrigoj. Mi esperas, ke vi rifuzis per tono tute senesperiga.

— Ne. Unuan fojon jam ni malakceptis lian peton, ne konsiliĝinte kun Matildo. Niaj tutaj malfeliĉaĵoj devenas de tio.

— Sed mi ne bezonas la opinion de mia filino por kontraŭstari tian edziniĝon. La heredantino de Prelonga markizo, hodiaŭ dukino de Blasano, fariĝus sinjorino Linŝardo. Nu, amiko mia, ĉu vi pripensis al tio?

— Mi ne bezonas pripensadon. Estas nia filino, kiun tio koncernas; estas ŝi, kiu devas decidi. Ĉu ŝi troviĝas en la kastelo?

— Jes, mi kredas.

— Mi ŝin venigos. Post kvarono da horo, kiam la juna virino estis realirinta siajn gepatrojn en la biblioteko:

— Mia filino, diris sinjoro de Prelongo, tiel kiel vi deziris, mi akceptis la komandanton Linŝardon. Mi devas al vi konigi la interparoladon okazintan inter ni.

— Neutile, mia patro. Mi ĝin divenas, aŭ prefere antaŭsentas.

— Laŭ lia diro, li certigas ke vi estis lia amantino.

— Mi tion suspektis.

— Li certigas, ke Valento estas lia filo kaj la via.

— Mi tion atendis.

— Fine li proponas la edziĝon kun vi.

— Tio estis neevitebla.

Matildo ŝajnis tiel sufokiĝanta, ke ŝi apenaŭ povis paroli. Nur siblante tiuj mallongaj frazoj eliris el ŝiaj lipoj. La markizo daŭrigis per tono severa:

— Kion vi respondos por vin senkulpigi?

— Nenion.

— Tiam mi devas kredi tion, kion diris tiu viro?

— Vi devas kredi.

— Li petis vian manon.

— Vi devas ĝin doni.

— Kiam li revenos, kion mi respondos?

— Ke vi akceptas kaj, ke mi konsentas.

La markizino supermezure miregigita rigardis alterne sian edzon kaj sian filinon. Raŭlo estis palega. Kolerego malfacile moderigita kuntiris liajn lipojn. Pri Matildo ŝi staris, forte apogante sin sur la dorsapogilon de apogseĝo, sur kiu ŝi alkroĉiĝis por ne fali. En ŝiaj okuloj pasis brunruĝaj lumetoj. Ŝia vizaĝo kuntirita de dolorego memorigis tiujn inferanajn maskojn desegnitajn en la miniaturoj de antikvaj preĝolibroj.

Sinjorino de Prelongo sin intermetis, timante malfeliĉaĵon:

— Matildo, reeniru en vian ĉambron. Vi estas tute freneza.

La juna virino eliris, sin alkroĉante sur la muroj. La markizo kaŝis sian kapon en la manojn, kaj meze de kortuŝeganta plorego, ekpuŝis tiun malesperan ekkrion:

— Ha! mi dubis ankoraŭ!

— Neniam mi dubis, respondis Suzano per tono solena. Sed nun mi estas certa pri la senkulpeco de nia filino.

Miregite de tiu certigo, sinjoro de Prelongo levis la kapon.

— Kiel? mia malfeliĉa amikino, vi do ne aŭdis?

— Kontraŭe, mi ĉion aŭdis; kaj estas pro tio, ke mi certigas.

— Sed ŝi konfesis.

— Se vi nomas tion konfeso.

— Sed ŝi ne sin defendis.

— Kion tio pruvas?

— Ke ŝi estas kulpa, ve! kaj ke tiu viro diras veraĵojn. Nu, Suzano, via amo al Matildo vin blindigas. Kiam la evidenteco stariĝas, vi vole fermas la okulojn por ne ĝin vidi. Ĉar junulino estis edukita sankte, laŭ principoj de la plej severa moraleco, vi kredas, ke tio sufiĉas, kaj igas neebla ian ajn kulpon. Tamen vi bone scias, ke vi ne estas prava. Ŝi ne estas la unua, eĉ en nia societo, kiun la pasio erarigis ĝis la tuta forgeso de ŝia indeco kaj de ŝiaj devoj.

— Mi ne estas tiel malhumila, ke mi kredas mian filinon neerarema. Sed se ŝi amus tiun viron, tute alia estus ŝia sintenado. En tiu afero vi agas laŭ logika rezono; de forpreno en forprenon vi alvenas al la konkludo. Informanta juĝisto ne procedus alimaniere. Mi juĝas per mia patrina koro; kaj mi sentas, mi certigas, mi ĵuras, ke ne nur Matildo ne estas kulpulino, sed kontraŭe, ke ŝi estas suferantino, mi eĉ diros oferitino.

— Ha! se vi dirus la veron!

— Memoru, Raŭlo, kiel forte tiu Viktoro ĉiam estis antipatia al mi. Dum la pasinta tempo, kiam vi lin admiris multege, pli ol unu fojon ni ambaŭ malkonsentis pri tiu malŝatinda persono. Antaŭsento min avertis, ke tiu estaĵo estos al ni pereiga. Vi min mokis: tamen vi vidas, ke bedaŭrinde tiu antaŭsento ne min trompis.

Restinte sola, sinjoro de Prelongo kontraŭbatalis kontraŭ la ĉagreno lin ekkaptinta. Ĉar la situacio estis malespera, li devis ĝin studi per firma koro. La paroloj de la markizino ne lin konvinkis; ĉar en ĉiuj aferoj la virinoj intermetas la senton: sed ĉu la sento valoras kontraŭ la fariĝoj? La komandanto certigis, ke Matildo reciprokis lian amon, kaj estis bonvole delogita de li. Aŭdinte tiun teruran kulpigon, la dukino ne protestis. Kiam li parolis pri edziniĝo, ŝi ĝin konsentis ne ŝanceliĝante. Do la krimulo estis deloginta lian filinon. La pruvo estis farita.

Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, Raŭlo ektremetis. Li memoris la parolojn de la komandanto. La du gejunuloj sin amis reciproke, dezirante la geedziĝon. Ĝis tiu momento, ĉasta estis ilia amo. Nur post la aroganta respondo farita al la Viktora edziĝpeto, la rajta unuiĝo fariĝinte neebla estis anstataŭita de kulpa kuniĝo. Sed tiam la filo Linŝardo ne estis sole kulpigota. La markizo sentis, ke terura respondeco pezas sur lin. Ĉu li estis rajtigita al la elĵeto de viro amita de lia filino, ne konsiliĝinte kun ŝi, ne eĉ ŝin avertinte. Sinjoro de Prelongo sin kulpigis, ke li agis per nepardonebla malprudento. La kolera ekmovo, kiun li malprave obeis, estis la kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.

— Mi cedis al la markizino, li pensis, mi skribis, diktite de si. Jen estas en kiun senelirejon tiu letero nin ĉiujn kondukis.

Nesenteble lia granda antaŭa kolerego iom post iom malplifortiĝis. Ĉar li rekonis, ke li estis senvola kunkulpanto en la kulpo farita, tiu kulpo ŝajnis al li malpli neriparebla. Li memoris la malnovan amikecon de li sentitan al Viktoro, kaj sen malfacileco li konsentis ke, dum la pasinta tempo, la junulo ĝin tute meritis. Se la komandanto estus havinta antaŭ sia nomo ian nobelan titolon, neniam Raŭlo estus revinta alian bofilon ol lin. La fantomoj de militista gloro, kiuj lin persekutis dum lia junaĝo, sur la ekzila lando, are revenis. Komparante sinjoron de Blasano kun la filo Linŝardo, li ne povis ne rimarki, ke la unua ne sciis konservi la virinon, kiun oni metis en liajn brakojn, dum la dua venke almilitis la inon al li disputitan.

Tiam penso penetris en lian cerbon kiel akra ferpinto. Kiam li estis samaĝa kiel Viktoro, se Suzano, kiun li amegis, kaj de kiu li estis amita, estis rifuzita al li de sia patro, kion li estus farinta? Pro tiu penso, li tremetis, sentante ke li estus provinta ĉiujn malprudentaĵojn prefere ol vidi sian amatinon en la brakoj de alia viro. Kiam oni glitas sur tia deklivo, oni iras rapide kaj malproksimen.

Sed pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto: ĝi estas la motivo instiginta Matildon al la misterigo de ŝia amo kaj al la edziniĝo kun sinjoro de Blasano. Kie Viktoro vidis nur vantecan kontentiĝon, la markizo malkovris alian senton. Sciante ke ŝiaj gepatroj nepre volis kiel bofilon nur viron titolitan, ilia filino oferis sian amon al ilia malhumileco. Sed antaŭ kiam ŝi submetiĝos al tio, ŝi longatempe ŝanceliĝis: kaj tion pruvis ŝia malfervoro al la edziniĝo kun Gastono. Aliparte volante nek alporti la honton en sian novan familion, nek trompi sian edzon pri lia patreco, ŝi atendis por ĝin plenumi, ke la naskiĝo de Valento estu efektivigita.

Fine la markizo trovis, ke la situacio estas multe pli simpla ol ĝis nun ĝi aperis al li. Viktoro kaj Matildo sin amis reciproke. Ili sin amis tiel pasie, ke ili faris kulpon. Tiun kulpon ili deziris ripari per geedziĝo, kiun la morto de la duko igis ebla. Ĉiuj ambaŭ respondis pri la infano, al kiu ili donis la vivon, ne havante la rajton fari de li bastardon, kiam ili povis lin rajtigi. Kio pli saĝa? Pro kio li ŝanceliĝus?

— Nu, diris Raŭlo, al mi same la malhumileco farigis kulpon. Sed mi fariĝus krimulo, se tiu sama malhumileco malhelpus la riparon de miaj malpravaĵoj. Tiu ofero estos mia elpago. Mi tuj skribos al Viktoro, ke mi konsentas kaj akceptas lin kiel bofilon: kaj mia plendinda filino estos tre feliĉa.

Momente trankviligita de tiu decido, la markizo volis antaŭe konsiliĝi kun lia malnova amiko la grafo de Roŝbrulo, al kies saĝo li tute fidis. De la unuaj vortoj ĉi tiu lin tuj haltigis:

— Estas farota nur unu afero.

— Kia?

— Rapide geedzigi niajn geamantojn.

— Ha! amiko mia, kion dirus mia patro, se li vidus tian malnobeledzinigon.

— Mi ne scias tion, kion li dirus. Sed mi havas pri la honoreco ideojn tre firmajn. Kiu faris kulpon devas ĝin ripari. Vi konas la devizon de mia familio: Faru kion devas, alvenu kio povas. Pro tio, mi ne akceptas aliajn konsideraĵojn. Nun vi scias, ke mi havas manion: mi volus, ke oni revivigu la leĝojn pri la majorato. Laŭ mia opinio, tio estas la sola rimedo por restarigi la nobelaron, kaj malhelpi, ke la famaj nomoj falu en la forgeson. Vi havas en la kortego potencajn protektantojn; aliparte pro aliaj motivoj la komandanto konas en la registaro influhavajn amikojn. Mi estas certa, ke se vi ambaŭ kunigus viajn penadojn, tre facile vi agus sur la volecon iom ŝanceliĝantan de lia imperiestra Moŝto, kaj ricevus lian konsenton.

— Mi dankas vin, mia kara Arturo, pri la konsilo al mi donita de vi. Mi konfesas, ke tia estis mia opinio. Sed antaŭ kiam mi tiel agos, mi estas feliĉa ricevi la aprobon de viro tiel prudenta kiel vi.

Post silento:

— Ha! li ekkriis, per kia kulpo mi do ofendis la ĉielon, por ke ĝi min devigu al tia ekstrema rimedo!

— Nu, Raŭlo, ne tiel ĉagreniĝu, respondis lia malnova amiko premante liajn manojn. Je la diablo! ĉio estas aranĝebla. Tio estas malfeliĉaĵo, mi tion konsentas; sed ĝi ne estas neriparebla. Ne nur en via familio okazas tiaj okazintaĵoj. Mi povus citi multajn ekzemplojn similajn.

Post unu horo Raŭlo eliris kaj sin direktis al la saloneto de la markizino, por ŝin sciigi pri lia interparolado kun la grafo.

Nenion dirante, sinjorino de Prelongo aŭskultis la rakonton ĝis la fino. Sed poste ŝi ekkriis:

— Tiam vi favore akceptas la edziĝpeton de sinjoro Linŝardo?

— Ve! la fatalo estre komandas. Ni estas devigataj al la akcepto de tiu neeviteblaĵo.

— Nu, mi ne ĝin akceptas, respondis Suzano kolere. Mi esperas, ke vi sufiĉe ŝatas min, por fari nenion kontraŭ mia volo. Pro tio mi diras: neniam mi donos mian konsenton, neniam tiu malamegita edziniĝo plenumiĝos, tiel longe kiam la blazonŝildo de la Prelonga familio superos la landon iam regitan de viaj prapatroj.

Parolante la markizino laŭtigis la voĉon. La pordo de la saloneto restis malfermita. Josefino trairante la grandan salonon aŭdis tiun lastan frazon. Kvankam ŝi neniel konis la edziĝpeton oficiale prezentitan de Viktoro, tamen ŝia instinkto de ĵaluzema virino ŝin avertis, ke io estas komplotita. La vortoj elparolitaj de sinjorino de Prelongo fariĝis por ŝi luma fajrero. Grandega ĝojo plenigis ŝian koron. Malgraŭ ŝiaj penadoj, malgraŭ la malestimo nun sentata de ŝi al ŝia amanto, tamen la amo regis en ŝia koro de tempo tro longa, por ke ĝi ne estu lasinta en ĝi profundajn vundojn, kiujn nur la ideo de ebla konkurantino ankoraŭ sangadigis.

Tiufoje ŝi estis tre trankvila. Kiam eĉ la markizo konsentus, kiam eĉ la dukino ĝin dezirus, kaj tio ŝajnis al ŝi tute neebla, sinjorino de Prelongo ĝin sendiskuteble rifuzis. Nek ŝia edzo nek ŝia filino kuraĝus ŝin malobei. Pro tio, ĉar la deziro sciigi Viktoron venkis en ŝia koro ĉiun alian senton, ŝi rapidis al sia ĉambro por al li skribe konigi tiun novaĵon.

Por ke Viktoro ne estu avertita pri la frontŝanĝo okazinta en ŝia konduto kaj ŝiaj sentoj pri li, Josefino ĉiam daŭrigis sian korespondadon kun la komandanto. Sed ŝi nun konigis al li nur la negravajn aferojn, kiuj povis kompromiti neniun, aŭ kontraŭe la gravegajn, kiujn devige la filo Linŝardo estis kononta per ĉiu ajn alia persono. Ŝi do unua sciigis lin pri la morto de la duko de Blasano, konvinkita ke troviĝas neniu maldiskreto en la konigo de fariĝo certigota la morgaŭan tagon de la publika voĉo. La junulino estis tiel feliĉa ke sia plumo kuradis sur la papero. Ŝi sciigis sian amanton, ke la hazardo al ŝi konigis la projekton de li karesitan pri nova edziĝo: ŝi lin petegis, ke li forlasu provon povantan nur lin ridindigi, kaj finis per tiuj vortoj:

— La markizino ĵuris, ke neniam vi edziĝos kun ŝia filino, tiel longe kiam la blazonŝildo estos enmetita en la cemento de la granda turo. De ses cent jaroj ĝi troviĝas en ĝi, mia plendinda amiko. Se por edziĝi vi devos atendi, ke ĝi estu falinta, kredeble vi restos fraŭlo ĝis la fino de via vivado.

Post du tagoj faktoro, portanta sur sia dorso grandegan pakaĵon, sin prezentis al la krado de la kastelo. Kredeble tiu viro havis okulojn malsanajn, ĉar ili estis kaŝitaj de unu el tiuj okulvitroj el kolorigita vitro nomitaj konserviloj.

— Fraŭlino Brantino, li petis de la pordisto per voĉo, kiu ŝajnis raŭkigita de la trouzo de alkoholaĵoj.

— Kion vi volas al ŝi?

— Doni tiun pakaĵon.

— Lasu ĝin. Oni al ŝi ĝin sendos.

— Nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke ĝi estu de mi.

— Kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante. Vi estas prava, bonulo mia; ĉar taŭgas ĉiuj profitoj, eĉ la malgrandaj.

Tiam montrante per la mano pordeton troviĝantan en la angulo de la korto:

— Vi uzos la servŝtuparon, li aldonis; vi supreniros ĝis la dua etaĝo, dekstra koridoro, numero 25.

— Tre bone; mi dankas vin. Sin direktante laŭ la montroj liveritaj de la pordisto, la nekonatulo, kiu ŝajnis kurbata sub la pezo de sia ŝarĝo, alvenis baldaŭ al la loko montrita. Li frapis.

— Eniru, diris Josefino.

La faktoro turnis la butonon.

— Kion vi volas? petis la junulino.

— Doni al vi ĉi tion.

— Vi eraras. Mi atendas nenion. Ne respondinte la portisto eniris, fermis la pordon, kaj sin liberigis el sia kesto. Ĉar Josefino mirante malfermis la buŝon.

— Nu, silentu, diris tiu viro per voĉo subite ŝanĝita.

— Viktoro! ekkriis la ĉambristino supermezure mirigita.

— Jes, estas mi. Mi deziras interparoli kun vi. Ĉar mi timis, ke oni min rekonos, mi vestis por alveni ĝis vi tiun kostumon, kiu ŝanĝas mian ŝajnon.

— Kion vi deziras diri al mi? Ne respondinte la komandanto ŝin prenis en siajn brakojn, kaj ŝin kisante fervore:

— Ke mi ĉiam amas vin, li balbutis en ŝian orelon. La filo Linŝardo bone konis sian ensorĉantan potencon al sia amantino. Kontakte de tiu kisado, kiu al ŝi memorigis tiel ebriigajn feliĉojn, la junulino sin sentis senforta. Ŝiaj bonaj decidoj, ŝia deziro al batalo, ĉio vaporiĝis. Ŝi sin retrovis tia, kia ŝi ĉiam estis, tiel malsuperigita de li, tiel nuligita, ke la voleco de Viktoro ŝajnis al la junulino kvazaŭ anstataŭiginta la ŝian; kaj ŝi ruĝiĝis pro honto, pensante ke tiu viro ĉiam amata bezonis nur unu minuton por repreni siajn antaŭajn rajtojn. Denove ŝi estis submetita.

Altirinte Josefinon sur siajn genuojn, Viktoro diris inter du kisadoj:

— Ĉu la apartamento iam loĝita de fraŭlino de Savinako estas nun okupata?

— Ne, ĝi estas malplena. De la eliro de tiu junulino neniu loĝas en ĝi.

— Tre bone. Mi restos kaŝita en via ĉambro ĝis la nokto. Kiam ĉiuj dormos, vi min kondukos al ĝi. Ĉar mi ne konas tre precize la internon de la kastelo, mi timus vojerarojn.

— Kion vi volas fari?

— Vi ĝin vidos, ĉar vi ĉeestos kun mi.

Sonorilbruo interrompis la junulon.

— Estas ŝia dukina Moŝto, kiu min vokas, diris la ĉambristino.

— Iru, rapidu. Mi vin atendos ĉi tie. Se vi povos alporti al mi pecon da pano kaj ion ajn kun ĝi, vi min plezurigos: se ne, ne maltrankviliĝu, mi min senigos da ĝi.

Restinte sola Viktoro malplenigis la keston. Eltirinte el ĝi diversajn tualetajn objektojn ŝatatajn de junulinoj, li tute funde trovis tion, kion li serĉas, grandegan levilon nomitan princo de la pavimistoj, kaj aliajn ilojn.

Josefino revenis kurante, alportante al li manĝaĵojn.

— Rigardu, karulino, diris ŝia amanto, tion, kion mi alportis.

— Ho! kiel vi estas aminda, ekkriis la junulino, kiu ridetis pro plezuro vidante la belajn tualetornamaĵojn kuŝantajn sur la lito.

Ĉar ŝi ilin ekekzamenis:

— Reiru al via mastrino, diris la komandanto. Eble ŝi bezonos vin: kaj estas necese, ke ŝi ne sendu iun, por vin venigi. Ĝis la revido.

Kiam noktiĝis, Josefino revenis en sian ĉambron. Kiam ŝi estis certa, ke ĉiu dormas en la kastelo, ŝi kondukis sian amanton tra la ŝtuparoj kaj la koridoroj ĝis la ĉambro, iam loĝita de Valentino. Enhavante nur komunan meblaron por invititoj, tiu apartamento ne estis ŝlosita. Do la filo Linŝardo bezonis nur turni la butonon por eniri en ĝin. Poste alirinte en la tualetejon, li malfermis la fenestron. Mirante ŝia amantino rigardis, ne rimarkinte, ke tiu tualetejo faras sola la unuan etaĝon de la granda turo, kaj ke la familia blazonŝildo troviĝas tuje malsupre de la fenestro.

Sin klinante ĝis la zono ekster la fenestro, riskante falon en la malplenaĵon, Viktoro palpis per la mano kaj serĉis en kiu stato de konserveco aŭ de difekteco troviĝas la masonaĵo. Subite li haltigis ĝojan ekkrion. Ŝajnis al li, ke la ŝtono ŝanceliĝas. Li rekomencis sian provon, kaj konstatis, ke li ne eraris. Malrapide malalligita de sesjarcentaj veteratakoj, la granda ŝtonplato estis de finitive disigita de la skuadoj al ĝi truditaj de sinjoro de Ruvezo, kiam li uzis ĝin kiel skabelon por eniri ĉe Valentinon. Ĝi staris nur per sia propra pezo. Viktoro prenis sian levilon kaj enŝovis la pinton inter la blazonŝildo kaj la muro; poste, metinte piedon sur la fenestra apogilo, li pezis per siaj tutaj fortoj sur la alian ekstremaĵon. La peza ŝtono balanciĝis, kliniĝis malrapide al la malplenaĵo, turnis sur sin mem kaj estis rapidigita sur la teron, sur kiu ĝi rompiĝis kun malsonora bruo. Tion farinte la komandanto fermis la fenestron kaj diris trankvile al sia amantino:

— Estas finite: ni eliru.

— Sed kion do vi ĵetis ekster tiu fenestro? murmuris la junulino.

Ŝi aŭdis la bruon faritan de la ŝtono falanta; sed ĉar ŝi povis vidi nenion, ŝi neniel komprenis tion, kio okazis.

— Karulino mia, diris Viktoro ŝin kisante, mi nur ludis la rolon de Providenco. Nun, ni iru enlitiĝi.

La morgaŭan matenon, dum la sunleviĝo, la filo Linŝardo malsupreniris en la precipan korton. Dum lia amantino eniris en la kajuton de la pordisto por lin malatentigi, la komandanto sin ŝovis ekster la kastelo, ne ekvidite.

La markizino troviĝis ankoraŭ en sia tualetejo, en kiu ŝia ĉambristino ŝin kombis, kiam Raŭlo petis de ŝi ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.

— Kion do vi havas, amiko mia? ŝi diris, rimarkante la priokupatan ŝajnon de sia edzo. Ĉu nova malfeliĉo nin minacas.

— La vorto “malfeliĉo” estas tro forta. Tamen en la nunaj cirkonstancoj, la akcidento okazinta dum tiu ĉi nokto fariĝas preskaŭ minacaĵo.

— Parolu do; vi min teruras.

— Vi certiĝis, ke vi ne konsentos la edziniĝon de nia filino kun la komandanto Linŝardo tiel longe kiam la familia blazonŝildo superos la landon.

— Certe; mi diris kaj mi ripetas: tiel longe kiam tiu blazonŝildo ...

— Neutile daŭrigi, mia plendinda amikino! La heraldika ŝtono de l’ antikva Vilhelmo estis renversita dum tiu ĉi nokto. Tiumatene la ĝardenistoj trovis sur la tero ĝin rompita laŭ dudek pecoj.

— La grandan ŝtonplaton kun tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo?

— Jes.

— Tiun kiun li alportis el Palestino kaj enmetis sur la grandan turon! La markizo nur jesis per klino de l’ kapo.

— Estas neeble, ekkriis sinjorino de Prelongo. Ĝi staris senmova dum sescent jaroj; kiam Richelieu eksplodigis la kastelon ĝi ne ŝanceliĝis; la Revolucio ĝin respektis; kaj vi volas ...

— Mi volas nenion, mi vidis kaj mi konstatis.

— Nu, mi same volas vidi; sen tio ĉiam mi kredos, ke vi eraris.

Ĵetinte rapide mantilon sur sian kapon, la markizino malsupreniris en la parkon, sekvita de Raŭlo.

Sed tie ŝi estis devigita akcepti la evidentecon. La pecoj de la granita ŝtonplato kuŝis sur la tero. Supre de la pordo, larĝa supraĵo glata kaj blanka montris la lokon en kiu ĝi troviĝis antaŭe.

Sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn. Ŝi rapide revenis hejmen ĝemante:

— Dio mia, Dio mia, vi volas nin humiligi: estu plenumita via volo.

Ĝis la vespero ŝi restis enfermita en sia ĉambraro, malpermesante la vizitantojn, ripetante por la centa fojo tiun ĉiaman demandon:

— Sed kiamaniere tio fariĝis? Se almenaŭ en tiu nokto estus okazinta fortega fulmotondro, tiu katastrofo klariĝus per fulma frapego: sed neniam la atmosfero estis tiel kvieta.

Estis dimanĉo. Post la vespermanĝo la abato Benojto diris al la markizino:

— Mi kredas, sinjorino, ke nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazintaĵo la manon de Dio. En sia senfina saĝeco, la Kreinto de ĉiuj aĵoj gefianĉigis Viktoron Linŝardon kaj vian filinon, de la eterneco. Jam unuan fojon vi rifuzas vian obeon al liaj ordonoj: li kruelege vin punis pro tio. Denove, por ne plenumi liajn postulojn, vi penas malliberigi per ĵuro vin kaj vian volon. Sed tiun ĵuron li ne akceptas. Li vin liberigas per miraklo ne klarigebla de la homa inteligenteco, sed kiu estas nur ludo por tiu, kiu povas ĉion. Vidante tiun ordonon konigitan per tiel klarega maniero, kion vi intencas fari?

— Ĉu mi scias, sinjoro paroĥestro? Vi bone vidas, ke mi perdis mian tutan penspovon. Ve! tiu akcidento tiel similas miraklon, ke mi preskaŭ partoprenas vian opinion. Kion fari? Kion fari? Inspiru min, Dio mia.

— Malprudente vi demandas Dion, sinjorino: ĉar lia respondo estos kredeble nova malfeliĉaĵo vin punanta pro via ŝanceliĝo.

— Patrino mia, sopiris Matildo, kiu ĝis nun silentis, mi vin petegas; donu al mi vian konsenton.

— Sed vi ne amas tiun viron; vi eĉ lin malamas, mi estas certa pri tio.

— Akceptu tiun edziniĝon: ĝi estas necesega, mi tion certigas.

— Tiam bonvole vi fariĝus sinjorino Linŝardo?

— Dank’ al la artifiko de majorato la nobela malhumileco estas savita. Kiam eĉ la aferoj ne tiel aranĝiĝus, estus tamen necesa tia akcepto.

— Kiam mi pensas, ke miaj genepoj estos la gefiloj de tiu krimulo, mi sentas min tremetanta pro honto kaj pro naŭzo.

— Ho! pri tio, patrino mia, ekkriis la dukino sin starigante, trankviliĝu tute. Kun mi la Prelonga familio estingiĝos: mi estos la lasta idino de mia raso.

— Vi parolas kiel infanino. Kiam tiu viro estos via edzo ...

— Sed, via dukina Moŝto, peze rimarkigis la paroĥestro, vi ŝajnas forgesi Valenton.

— Vi estas prava, respondis la juna virino ekploregante. Ha! ŝi ekkriis, sin turnante al sia patrino, neniam vi scios kiel kruele vi min turmentegas en tiu momento. Mi vin petegas, konsentu mian peton, aldonante neniun pripenson. Ne eligu la malfortan kuraĝon restantan ankoraŭ en mi; ĉar ĝin baldaŭ mi multe bezonos.

Sinjorino de Prelongo direktis al Matildo profundan rigardon. Sentante ke ŝia filino obeas instigon tiel potencan, ke rifuzo devenanta de ŝi eble naskus neripareblajn malfeliĉegojn, ŝi respondis per tono solena:

— Mi nescias la motivojn al kiuj vi obeas kaj kiuj diktas viajn parolojn; sed devige ili estas potencegaj. Ĉar la ĉielo elpruvis per neprotestebla signo, ke ĝi decidis la ruinon de la Prelonga familia, mia filino, mi konsentas vian peton, mi akceptas vian edziniĝon kun Viktoro Linŝardo.

— Danke, danke, respondis la juna virino, sin levante kaj alirante al sia patrino. Nun promesu, ke mi konservos ĉiam vian amon kaj precipe vian estimon.

— Ho! mia plendinda infanino, ekkriis la markizino, altirante sian filinon en siajn brakojn, kaj ŝin kovrante per kisadoj; pli ol estimon, pli ol admiron mi sentas al vi; ĝi estas vera respektego. Ĉar vi oferas al devo konita nur de vi vian junecon kaj vian estontecon; kaj similante la kristanajn suferantinojn, vi alpaŝas ne paliĝante al la turmentego, kiu vin atendas.

— Sed kian heroaĵon faras do ŝia dukina Moŝto? petis la paroĥestro.

— Mi ne konas ĝin, respondis sinjorino de Prelongo malpacience. Sed mi estas certa, ke troviĝas en la ĉielo multaj sanktulinoj oficiale sanktigitaj, kiuj ne montris tian grandkorecon kaj tian firmecon.

La abato skuetis la kapon, kiel homo ne konvinkita. Pri Raŭlo, de la komenco de l’ interparolado, li eliris, ne volante, ke per sia ĉeesto li ŝajnigu influi la decidon de la markizino.

La morgaŭan tagon sinjoro de Prelongo skribis al la komandanto Linŝardo, ke li konsentas teorie al la akcepto de li kiel bofilo: sed la oficiala anonco ne okazos tiel longe kiam la permeso por starigi en majoraton la Prelongan bienon ne estos donita. La konsekvencoj de tia akto estos la transigo al Matildo de la kastelo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj kaj samtempe de la hereda nobela titolo, kiu fariĝos transigebla al la infano, kiun tiu edziniĝo rajtigos kaj al ĉiuj aliaj idoj, kiujn ŝi eble naskos poste.

Kiam Viktoro finis la legadon de tiu letero:

— Nu, estas finite, li pensis triumfanta.

Sed kvankam li estas sola, neniu muskolo de lia vizaĝo tremetis, tiele li kutimis komandi la esprimadon de sia fizionomio.

Tuj li ekklopodis. Ĉiuj liaj influhavaj amikoj estis petitaj, por ke ili agu sur la bonvolon de la reganto. Aliparte Raŭlo ne restis neagema. Tiradite de ambaŭ flankoj, havante cetere neniun gravan motivon por rifuzi, la imperiestro konsentis tion, kion oni petis de li.

Akto estis skribita laŭ la leĝaj formoj: kaj la filino de la markizo fariĝis grafino de Prelongo.

De kiam Raŭlo sin okupis de tiuj leĝaj detalaĵoj, plena ŝanĝo fariĝis ĉe li. Iom post iom li kutimis al la ideo de tiu edzinigo; kaj kiam alvenis la konsento de Napoleono IIIa, li ne povis deteni kontentan ekmovon.

La edzinigo de Matildo kun la duko de Blasano malaperigis la gloran nomon de Prelongoj. Sed dank’ al la memmortigo de Gastono, dank’ al la projektoj de Viktoro, ĝi estis elterigita, kaj reaperis en la nobelaron pli viva ol jam, kun espero de senfina daŭrado.

Pro tio, li penis kontraŭbatali la malĝojecon pli kaj pli kreskantan de la markizino.

— Dio mia, li diris ofte, nia malfeliĉa filino faris kulpon: neniu pli ol mi suferis pro tio. Sed ĉar la malbono estas nekuracebla, ĉu ni ne devas senti nin feliĉaj, ke en nia malfeliĉeco ni havas tiun dolĉigaĵon, kiu ebligas la konservon de nomo, kies porto vin antaŭe tiel fierigis.

— Por mi tiu nomo estis detruita samtempe kiam rompiĝis la blazonŝildo ĝin reprezentanta. Mi pli amus, ke ĝi estu estingita por ĉiam ol portita de krimulo, kiu sin ornamos per ĝi, same kiel faras sovaĝulo per la akiraĵo de sia malamiko.

— Sed sinjoro Linŝardo estas neniel rajtigita al la porto de tiu nomo.

— Ne timu; li scios sin rajtigi mem.

Post plenumo de formulaĵoj, la komandanto estis permesita de la markizo sin prezenti en la kastelon. Sed tie kruela surprizo atendis la junulon:

— Tiel longe kiam ni ne estos geedzoj, diris lia fianĉino, indulgu min, mi vin petas, kaj ne min turmentu per via ĉeesto.

— Sed, mia kara Matildo ...

— Sufiĉas, sinjoro, respondis komandtone la dukino. Ĉar mi estas kondamnota dum mia tuta vivado al via apudesto, almenaŭ lasu min ĝui pace la lastajn tagojn de libereco al mi restantajn.

— Tamen sinjoro via patro ...

— Mia patro agas tiel konvene kiel li opinias fari. Venu tien, se vi deziras; mi ne povas vin malhelpi. Ĉiuj homoj kredos, ke mi estas la celo de viaj vizitoj. Dum tiu tempo mi restos enfermata en mia ĉambraro.

— Ĉu vi kredas, sinjorino, diris kolere la filo Linŝardo, ke la aferoj okazos tiamaniere?

— Nu, ĉu vi minacus min, sinjoro? Vi ne scias kiel vi estas ridinda. Ĉar mi konsentas la edziniĝon kun vi, vi ne povas plu formeti Valenton. Ne estas en la antaŭtago de via edziĝo, ke vi duelbatalos kontraŭ via bopatro. Do vi tre bone vidas, ke nun vi ne estas plu timinda. Per la ofero de mia vivo kaj de mia famo mi aĉetis la rajton vin malestimi kaj kraĉi tiun malestimon al via vizaĝo. Kaj tiun rajton mi ĵuras, ke mi uzados.

La komandanto rulis furiozajn okulojn. Liaj krispiĝantaj pugnoj martelumis tableton, kvazaŭ li volus ĝin rompi.

— Cetere, daŭrigis Matildo, se tiu antaŭvido vin timigas, vi havas ankoraŭ tempon por eliri. Estu certa, ke mi ne vin detenos.

De la momento kiam la juna virino konsentis la edziniĝon, ĉio kio faris la forton de Viktoro subite rompiĝis. La filo Linŝardo tion sentis tre bone. Trafinte sian celon, li ekvidis ke la plej granda malfacilaĵo ne estis ankoraŭ venkita. Anstataŭ la junulino, kiun li kredis nuligita, premegita de la sinsekvaj batadoj per kiuj li ŝin subpremis, li trovis kontraŭ si virinon fieregan, ordonantan, armitan de volego ne kurbiĝanta. Ŝi restis ĉiam tiu ino, kiun antaŭ du jaroj li ne povis ekkapti, kiu lin blindigis kaj persekutis de insultaj paroloj. Sed pacience: post kelkaj tagoj la leĝo donos al li absolutajn rajtojn: kaj li same scios ilin uzadi.

Ĵetinte sur sian fianĉinon rigardon ŝarĝitan de malamo kaj samtempe de pasio, li eliris ne aldoninte unu vorton.

Ĉiutage li faris en la kastelo duhoran viziton. Tuj kiam lia alveno estis signalita de la pordisto, sinjorino de Prelongo rapide supreniris al sia apartamento; kaj post kelkaj minutoj de seninteresa interparolado, Matildo ĉiam trovis tre taŭgan pretekston por eliri kaj ne reveni.

Pro tio la markizo tre mirigita ĉiam troviĝis sola kun la amindumanto.

— Sed, komandanto, li diris, mi petigos de la sinjorinoj, ke ili malsupreniru.

— Ne utile, via Moŝto: ne malhelpu ŝian dukinan Moŝton el ŝiaj okupadoj. Ni havos la tutan daŭradon de longa vivo por apudesti kune. Cetere ni nin konas reciproke sufiĉe intime.

La kruela tono per kiu la filo Linŝardo substrekis tiun lastan frazon doloris Raŭlon. Li penis forgesi la kulpon de sia filino, kaj tiu vorto al li ĝin memorigis maldolĉe. Sen tio li estus pasiginta en la intimeco de sia estonta bofilo horojn vere tre agrablajn. Nevole li sentis sin allogita de la parolo varma kaj vibranta de la junulo. Kiam ĉi tiu rakontis la militajn agojn en kiuj li partoprenis, la markizo forportita de l’ entuziasmo forgesis dum unu momento, ke lia kunparolanto estas la deloginto de Matildo, vidis antaŭ si nur la gloregan militiston, kaj ne povis kompreni, kial tiu sentima oficiro ne estas, ve! neriproĉinda.

— Ha! li ofte diris, Viktoro estis prava. Kian malspritaĵon mi faris, skribinte al li tiun malbenitan leteron. Sen ĝi, mia filino estus ankoraŭ ĉasta. Mi estas devigata konfesi, ke inter ĉiuj junuloj de mi konitaj, Linŝardo estas la sola, kiu vere realigas la gloran bofilon de mi revitan.

Pro tio, kaj volante korekti per siaj ĝentilaĵoj la senentuziasmecon de Matildo kaj de la markizino, sinjoro de Prelongo sin montris tre afabla al la junulo, al kiu li preskaŭ pardonis.

Ja la komandanto bezonis kuraĝigon por antaŭiri pli malproksimen. En la momento kiam lia entrepreno trafis la celon, ĝi al li aperis laŭ vidiĝo tute alia. La posedo de Matildo, la titolo de Prelonga kastelmastro, kiuj ĝis nun estis por la ambiciemulo la nec plus ultra de la revita idealo, perdis sian valoron, ĉar nun la batala febro ne lin subtenas.

Kiam Viktoro petis de siaj gepatroj, ĉu ili bonvolos doni sian konsenton, Andreo ŝanceliĝis momente. Ne estante instigita de tiu fiksa ideo, redoni al la markizo la monon jam ŝtelitan, kredeble li estus rifuzinta. Pri Heleno, ŝi estis dolore mirigita, ĉar ŝi ne trovis la ĝojon, kiun ŝi kredis esti sentonta, vidante la realigon de ŝiaj junaĝaj ĥimeraĵoj, ĉar ŝi ne divenis, ke la jaroj pasante sur ŝi malvarmigis la fervoron de ŝia natureco kaj la ardegon de ŝiaj pasioj.

Viro al kiu Viktoro tute fidis, kaj kies aprobon li multe ŝatis, estis lia frato Ludoviko. Kiel ĉiam, ĉi tiu troviĝis en sia laborejo, en kiu li pasigis sian vivon. Por lin renkonti, la komandanto estis devigita aliri al tiu ĉambro. Post la unuaj vortoj, Ludoviko sublevetis siajn ŝultrojn.

— Ĉar vi petas mian opinion, li diris, jen estas ĝi: mi kredis vin pli inteligenta. Ha! vi volas edziĝi kun nobelulino. Vi do ne komprenas, ke malgraŭ via neprotestebla merito, ŝi vin premegos ĉiumomente de la pezo de sia blazono sesfoje jarcenta. Mia plendinda frato, tio estas ŝarĝo tro peza por viaj ŝultroj: vi pli bone agus, ĝin forlasinte.

— Sed la aferoj estas jam puŝitaj tiel malproksimen.

— Ha! ekkriis la maljuna frato, decidu tion, kion vi volos. Mi diris mian pensmanieron, ĉar vi petis ĝin de mi. Sed nun mi silentas. En aferoj tiel delikataj estas ĉiam prudente neniam doni konsilojn.

Kaj ĉar, kiam Viktoro estis enirinta en lian laborejon, lin okupadis interesega eksperimento, la juna sciencisto revenis al siaj retortoj, kaj ne atentis la vizitanton, kvazaŭ li ne estus ĉeestanta.

Viktoro eliris malkontenta, kaj aliris al la kastelo por fari sian ĉiutagan viziton. Kelkaj personoj troviĝis en la salono. Ĉar la konveneco malhelpis, ke Matildo eliru ĵus en momento kiam alvenas ŝia fianĉo, la komandanto povis manovri sufiĉe lerte por apudesti la dukinon. Li treege ĝojis, retrovante junan virinon, amindan, gajan, parolantan al li nur per tono de bonsocieta ĝentileco.

— Bonege, li pensis. Ŝi afabliĝas, ĉar ŝi komprenas, ke por ŝi ĉio estas perdota kaj nenio gajnota en batalado kontraŭ mi.

Sed kiam la lasta vizitanto estis elirinta, tuj ŝanĝis la sintenado de la dukino. Ĉar ŝia fianĉo diris:

— Ni decidis, via patro kaj mi, ke nia geedziĝo fariĝos en Parizo.

— Vi estis malpravaj ambaŭ, tion decidinte, kaj antaŭe ne konsiliĝinte kun mi, ŝi respondis per tranĉanta tono: ĉar mi volas, ke ĝi fariĝu en Prelongo.

— Sed mia kara Matildo, vi ne pripensis al tio. Se ni volas, ke oni akceptu niajn invitojn, ni ne devas trudi al niaj invititoj longan vojaĝon. Detenite de siaj okupadoj, multaj ne povus veni.

— La ceremonio okazos ĉi tie: estos neniuj invitoj.

— Kiel? Vi volas ...

— La necesegon, viajn gepatrojn, la miajn, la kvar atestantojn.

— Viaj postuloj estas tute ne akcepteblaj: eĉ, senkulpigu min, mi ilin trovas jam ridindaj.

— Sinjoro, respondis Matildo sulkante la brovojn, mi petas de vi, ke vi ne min insultu. Mi postulas, ke la aferoj fariĝu tiamaniere. Se vi min malobeos pri tiu punkto, mi insultege vin malakceptos antaŭ atestantoj.

La komandanto konis la feran volecon de la juna virino. Li sciis, ke ŝi estos kapabla plenumi sian promeson. Pro tio li respondis per tono humila, sed kun kolerego en la koro:

— Vi estos obeita kaj kontenta; mi tion esperas. Antaŭ tiom da malvarmeco kaj tiom da energio, la filo Linŝardo sentis, ke kruelega kortuŝegeco premas lian bruston. Li balbutis:

— Ĉu vi ĉiam min malamos tiel profunde?

— Mi, respondis la dukino revenante al li, mi ne vin malamas.

— Ha! Matildo, ĉu mi povus esperi ke ...

— Sinjoro Linŝardo, vi estas inteligenta: do vi devas kompreni ke, por vin malami, mi estus devigata pensi al vi, sekve malsupreniri tro malsupren, treni mian penson en koton tro malpuran.

Ĉar Viktoro sufokita de kolero balbutis ian nekompreneblan respondon, ŝi aldonis, malfermante la pordon:

— La malkuraĝuloj ne meritas okupadi mian penson.

Tiuj kiujn mi malestimas, estas al mi kvazaŭ ili ne ekzistus.

Kaj ŝi paŝis antaŭ li, tiel fiera, tiel majesta, ke la komandanto superita de forto pli forta al sia voleco, respekte sin klinis.

Sed la pordo fermiĝante rompis la ensorĉon. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, Viktoro stariĝis palega, kun sangoplenaj okuloj, kaj ekkriis, prezentante la pugnon al la loko, en kiu Matildo estis malaperinta:

— Ha! malhumila knabino, mi estas al vi kvazaŭ mi ne ekzistus. Tamen vi sciis per viaj malfeliĉaĵoj, ke mi okupas larĝan lokon en via vivo. Kaj nun vi kuraĝas min arogante kontraŭstari: tio estas tro maltimega. Kiam mi estos via edzo, mi scios vin kurbigi. Kaj se vi ne kurbiĝas, li aldonis kun terura gesto, malfeliĉo al vi! ĉar mi vin rompos!

Reenirinte en

ĈAPITRO DEKKVINA

La aliformigo de la Prelonga bieno en majoraton, la redono de riĉaĵoj iam ŝtelitaj de la patro Linŝardo, la heredaĵo de la duko de Blasano, faris Matildon unu el plej riĉaj heredantinoj de Francujo. La komandanto vivis meze de lukso preskaŭ reĝa, kaj povis efektivigi ĉiujn multekostajn fantaziaĵojn, kiuj naskiĝis en lia cerbo. Tamen li ne estis feliĉa: ĉar la falseco de lia situacio erarigis neniun. Por ĉiuj homoj eĉ por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino. Ĉiu sciis, ke en la komunecon lia alporto estis nula, ĉar pro la sendiskutebla volo de Andreo la doto al li donita de lia patro estis rekonita en lia edziĝkontrakto kiel devenantaĵo de Matildo. La tuta mono elspezita de Viktoro por ĉevalkuradoj, kartludado, aĉetado de artistaĵoj, devenis do de la malavareco de lia edzino. Certe li havis propre sian komandantan soldon; sed por pagi lian luksan vivmanieron, la kelkaj miloj da frankoj de li enkasitaj estis konsiderotaj kiel tute senvalora kvanto.

Tia situacio pezis sur lin. Ofte li pensis maldolĉe:

— Ludoviko estis prava; mi sekvis malveran vojon. Ne estis bezone amasigi tiom da krimoj unuj sur la aliajn por alveni al tia rezultato.

Ja portante la titolon kaj posedante la riĉaĵaron Matildo estis ĉio, Viktoro nenio. Sen la konsento de la grafino neniu ago estis plenumebla en la administrado de tiu vastega posedaĵo. La gemarkizoj mem provizitaj de dumviva rento estis nur la gegastoj de sia filino. Certe ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento; sed tio okazis nur ĉar la grafino de Prolongo postulis, ke ŝajne nenio estu ŝanĝita. Ŝi donis al sia patro ĝeneralan rajtigon. Do Raŭlo daŭrigis kiel en la pasinta tempo sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno, kies li estis posedanto.

Tio precipe kolerigis la filon Linŝardon. Li troviĝis en la antikva domego de Prelongoj kiel uzurpulo, kiel sen utila meblo, havante neniun motivon por esti. Li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo ŝprucos sur lin; ke li estos konsiderita de la landanoj kiel la vera kastelmastro. Kvankam ne estante rajtigita al la porto de tiu nomo li farigis novajn vizitkartojn:

VIKTORO LINŜARDO

Grafo de Prelongo

Sed iaj personoj, al kiuj li ilin sendis, ilin resendis kun tiuj vortoj;

— Nekonita en la Gotha almanako.

Viktoro silente englutis tiun kruelan insultegon. Feliĉe lia komandanta rango iom savis la situacion. Sen ĝi, kiam li akompanis Matildon en siaj vizitoj al la najbaraj nobeluloj, li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan per sonora voĉo:

— Ŝia grafina Prelonga Moŝto kaj sinjoro Linŝardo.

Sed se Viktoro ne realigis sian ambician revon, kiel pli dolora estis por Heleno la elreviĝo. Iam, kiam dum multaj horoj ŝi direktis siajn okulojn al la kastelo, esperante, ke se en la estonta tempo ŝia filo edziĝos kun la heredantino de tiu belega bieno, estos ŝi, kiu en ĝi ĉefos estrine, ŝi ne divenis tion, kion al ŝi rezervas la estonteco. Hodiaŭ kiam ŝi vizitis la komandanton, ŝi estis akceptita per tiu protekta bonvoleco, ĵetita kiel almozo al humiluloj. Se ŝi kuraĝis ian pripenson, la servistoj respondis malafable:

— Ŝia grafina Moŝto ne donis ordonojn pri tio. Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe. Kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis ŝiajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Linŝardo metis intertempojn pli kaj pli longedaŭrajn inter siaj vizitoj al la sinjorega domego.

Tiu situacio netolerebla por la edzo de Matildo ne povis longatempe daŭri. Tiel longe kiam la grafino ne estos doninta al li la tutecon aŭ almenaŭ grandan parton de siaj posedaĵoj, li komprenis, ke li estos ĉiam konsiderata kiel senvaloraĵo.

Du farmanieroj prezentiĝis al li, la perforto aŭ la konvinko. Li tiel uzis kaj eĉ trouzis la unuan rimedon, ke nun ĝi lin kore tedegis. Aliparte la konsekvencoj ricevitaj enhavis rezultatojn neniel kuraĝigajn. Do restis la konvinko apogiganta sur amon. Ha! ĉi tiu rimedo estis tute alloga, tiel pli alloga, ke la senĉesa apudesto de la juna virino apud li vekis lian malnovan pasion.

Nun ĉar la leĝo donas al li nediskuteblajn rajtojn, li tre intencis ilin valorigi. Sed li sciis, ke la entrepreno estas multe ŝancebla; multfoje jam li povis konstati la vivegan malamon al li sentatan de Matildo; kaj li ne povis ne tre meti, memorante la ĵuron de ŝi faritan, ke li ĉiam estos al ŝi nur fremdulo. Sed li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston. La komandanto esperis, ke per sennombraj ammontroj, per senĉesaj ĝentilaĵoj, li forgesigos al la grafino la maldelikatajn kaj eĉ sovaĝajn rimedojn uzitajn de li, per kiuj li sin devigis kunligi sian estontecon kun la sia. Li apogis sian deziron sur unu bonegan rezonon:

— La amo senkulpigas ĉion. La krimojn, kiujn ŝi farigas, vin ne pardonas facile, kiam ŝi estas la kaŭzo kaj la motivo de tiuj malbonaĵoj. Fine feliĉe la bona Naturo kuŝas funde de tio ĉi; kaj mi fidas al ĝi kiel al potenca helpanto. Ĉar nun Matildo povas sin doni al neniu viro krom al mi; ĉar la leĝo kaj la religio al ŝi trudas kiel devon la amon al ŝia edzo, pli-malpli frue ŝi falos fatale en miajn brakojn.

Pro tio dum la unuaj tagoj, kiuj fluis post lia edziĝo, Viktoro ne faris la malprudentaĵon postuli edzinajn komplezojn; ĉar tiaj postuloj povis nur malbonigi la situacion. Li ŝajne akceptis kiel naturan la malintiman vivmanieron al li truditan de la grafino. Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonon de ŝi prenitan, kiam ŝi parolis al li. Li ŝajnis antaŭ ŝi submetita, respektema, amema, esperante ke Matildo fine estos kortuŝita de tiu konstanta penado por plaĉi al ŝi. Certe por viro tiel ordonema kiel la komandanto tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis ŝati valoron.

Ĉiutage la filo Linŝardo neniam forgesis alportigi en la apartamenton de sia edzino la florojn, kiujn ŝi obstine rifuzis dum sia fianĉiniĝo. Regule tuj kiam Matildo ekvidis la bukedojn, rapide ŝi ilin ekkaptis kaj ĵetis ekster la fenestro. Sed ian tagon pro malatento ŝi forgesis plenumi tiun ĉiutagan kaj malestiman detruadon. La morgaŭan tagon Viktoro havis la ĝojon ĵeti mem la velkintajn rozojn kaj ilin anstataŭigi per freŝaj. La sama afero rekomencis kelkajn fojojn. Fine laca pro tiu batalo per florbatoj, la grafino ĉesis zorgi pri tio. La bukedoj, senditaj de ŝia edzo, seninterrompe ornamis ŝian saloneton; kaj la juna virino tiel kutimis al ili, ke fine ŝi ilin konsideris kiel meblojn de l’ apartamento.

Vidante ĉiujn tiujn ampruvojn, kiujn la komandanto senpaŭze donis al Matildo, la markizo sin turnis definitive al sia bofilo. Eĉ li sentis al li komencantan amikecon: — Por ĉiu peko, kompatemo, li diris, Linŝardo faris grandan kulpon, mi eĉ dirus krimon. Sed oni estas devigata konfesi, ke li faras ĉion, kion li povas, por sin pardonigi.

Sola la markizino avertita de sia patrina instinkto ne kredis al la pento de Viktoro. Ŝi sen interpaco montris al li glacian malvarmecon. Tiu antipatio eĉ ŝprucis al Valento. Sinjorino de Prelongo sin kulpigis mallaŭte, ke ŝi sentas malamon al tiu senkulpulo, senvola kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.

— Kion venis fari ĉi tien tiu uzurpulo, ŝi pensis ofte. Li ne estas mia nepo: mi tion sentas, mi estas certa pri tio; alie io neklarigebla min altirus al li. Aliparte kvankam Matildo envolvas sian etan protektiton de ĉiuj imageblaj vartoj, tamen nur vidante la manieron per kiu ŝi karesas lin, ŝi kisas lin, oni divenas, ke li ne estas ŝia ido. Patrino ne eraras pri tiuj aferoj. Sed tiam de kie do li devenas? Instigite de tiu malbona sento, la markizino petis de sia filino, ke neniam ŝi alkonduku al ŝi la knabeton, kies rajte Matildo estas patrino. Komprenanie la motivon, kiu instigis sinjorinon de Prelongo, la grafino respektis siajn tedojn, evitis ke Valento troviĝu en ŝia ĉeesto, kaj neniam al ŝi parolis pri li.

Tiel agante Suzano faris gravan malsagaĵon. Ĉar se ŝi estus sekvinta, paŝon post paŝo, la kreskadon de tiu estaĵeto tiel mistere enirinta en la vivon, ŝin estus miriginta lia simileco kun fraŭlino de Savinako: kaj ĉiuj ŝiaj duboj estus rapide klarigitaj.

Tiu simileco estis tiel videbla, ke ĝin rimarkis la lakeoj kaj eĉ la vilaĝanoj.

Ian dimanĉon, Matildo revenis al la kastelo en nefermita kaleŝo, havante apud si sian filigitan knabeton. Ŝi pasis antaŭ la Krepona trinkejo, la plej bela kafejo de l’ urbeto. Antaŭ la pordo la tablojn korekte liniigitajn okupis multaj trinkantoj. Estis la sesa vespere: ĉiu venis ĉi tien, englutonte sian antaŭmanĝan trinkaĵon kaj petonte novaĵojn. Kompreneble la luksa veturilo de la grafino fariĝis la celo de ĉiuj rigardoj. Kiam ĝi estis elirinta:

— Strange, diris kamparano: la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron.

— Kaj sian patrinon?

— La grafinon? Ho ankaŭ pli malmulte.

— Mi ne scias, ĉu mi eraras; sed tiu pupa vizaĝo al mi memorigas la fizionomion de fraŭlino Valentino.

— Tio ne estas miriga, diris la mastrino de la kafejo; tiuj junulinoj estis sendisigaj.

— Je Diablo! Ĉu ekzistas, en la reciproka amikeco de du junulinoj kaj la vizaĝo de etulo, ia rilato ebla?

— Jes, kaj eĉ tre granda, respondis la kafejmastrino per tono malkontenta: kiam ŝi estis graveda la patrino de Valento ricevis rigardon de sia iama amikino. Pro tio la etulo estas la viva portreto de tiu ĉi lasta.

Grandega ekridego akceptis tiujn parolojn.

— Vi do kredas al tiuj sensencaĵoj, sinjorino Krepono?

— Certe, tiel fervore kiel al la Kredo. Kiam ido similas najbarinon, tio pruvas, ke ŝia patrino ricevis rigardon dum sia gravedeco.

— Kaj kiam tiu najbarino estas najbaro?

— Tiam, respondis Blagardo, tio pruvas, ke la najbaro rigardis la najbarinon ... tro proksime.

— Silentu do, langmalbonulo. Ĉu vi intencas kredigi, ke fraŭlino de Savinako iom rilatas kun la nasko de tiu infano?

— Nu, nu, eble.

— He! petolanto, rimarkigis Grosklaŭdo, memoru ke antaŭ du jaroj vi parolis alimaniere.

Nun, ĉar la opinio iam proponita de Blagardo estis partoprenita de la tuta lando, ĉi tiu ne ĝin ŝatis plu. Eĉ li ĝin kontraŭbatalis, nur por ne partopreni la opinion de ĉiuj aliaj.

— Malgrandulo mia, li respondis al Grosklaŭdo, iam mi eble eraris. Sed nur la malsprituloj persistas en malvera opinio.

— Ĉu vi eksciis novaĵojn?

— Ne, sed tio altrudiĝas al la okuloj. Fraŭlino Valentino forlasis la kastelon ses monatojn antaŭ la naskiĝo de l’ etulo; ili ambaŭ similiĝas kiel du akvaj gutoj; la grafino ĉiam neis, ke ŝi estas lia patrino. Kion vi respondos al tio? Ĉar la horo de la vespermanĝo sonoris por ĉiuj stomakoj, ĉiuj vilaĝanoj sin direktis al sia hejmo, dirante ke tiu Blagardo, kvankam petolante havas tamen tre fortan kapon. Eble li estas prava.

Tio, kio certigis la konjektojn de la spritulo, estis la babiladoj de la servistaro mirigita pro la senameco de Viktoro al lia filo. Tiu patreco leĝa kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa ŝtonego. Li deziregis, ke alvenu la momento, en kiu li estos vere patro. Pro tio li sentis grandegan ĝojon, konstatante, ke Matildo ne ĵetas plu la florojn al ŝi senditajn. Ĉar la grafino akceptis la donacon, eble alvenas la tempo, en kiu ŝi ne rifuzos la donacanton. La revo, kiun li karesis, tio estas havi infanon vere naskitan de li, kredeble efektiviĝos baldaŭ.

Ĉar ĉiu estis konvinkita, ke li estas la feliĉa edzo de sia edzino; kaj tio lin kolerigis. La farton de Matildo iom malfortigis la sinsekvaj batoj, de kiuj la malfeliĉa virino estis premegita. Negravaj malsanetoj ŝin tre ofte devigis al la enlitiĝo. Kompreneble ĉiuj homoj klarigis tiujn simptomojn per la konsekvencoj neeviteblaj de l’ edziniĝo: sinjorino de Prelongo mem ŝajnis partopreni tiun opinion.

Ian tagon la markizino kaj ŝia filino ripozadis en la vintroĝardeno. Kaŝita malantaŭ la larĝaj folioj de bananarbo, la komandanto aŭdis Suzanon dirantan al la grafino:

— Certe mi estas tre ĉagrena, mia kara infanino, vidante, ke via farto ĉiam ŝanceliĝas. Tamen mi konfesas, ke mi estas nek mirigita nek eĉ maltrankvila pri tio. Ĉar la kaŭzo facile diveniĝas.

— Kion vi volas diri!

— Simila al ĉiuj junaj edziniĝintoj ...

— Ne estas tio, ekkriis vivege Matildo kompreninte.

— Tamen mia konjekto estas tre verŝajna.

— Ne, patrino mia; ĝi estas kontraŭe tute tute neverŝajna. Mi havas gravajn motivojn por certigi, ke vi eraras. Kiaj ajn estos la suferoj, kiujn mi eble toleros en la venonta tempo, neniam tiu kaŭzo estos akceptebla.

Aŭdinte tlujn lastajn vortojn elparolitajn de la grafino per sovaĝa energio, Viktoro sentis, ke lia koro kuntiriĝas.

Sed samtempe estis reveninta lia malnova maltimo. Jam de tempo tro longa li ludis tiun rolon de timema kolegiano, por kiu li ne taŭgis. Li ĵuris al ŝi mem, ke per ia ajn rimedo antaŭ ok tagoj lia edzino al li apartenos.

— Dum tiu vespero mem, li pensis, mi parolos al Josefino pri tio.

De la edziĝo de la komandanto, la situacio de la junulino en la kastelo estis tute ŝanĝita. Ian tagon la markizino diris al Matildo:

— Kion vi intencas fari pri Josefino?

— Sed ŝin konservi.

— Neeble. Pripensu ke ŝi estas la kuzino de sinjoro Linŝardo: do per via edzinigo ŝi fariĝis la via. Vi ne povas esti parencino kun via ĉambristino.

— Vi estas prava. Tamen mi sentus veran ĉagrenon, min senigante da ŝi. Ŝi estas bona knabino, tre sindonema al mi. Kaj mi ne certigus tion, se mi ne havŭs gravajn motivojn por tiel paroli.

— Neniam mi dubis pri tio. Sed tio neniamaniere ŝanĝas vian reciprokan situacion. Vin kombante, ŝi povus vin nomi: “Mia kuzino”; kaj ŝi estus rajtigita al tio.

La markizino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono de neesprimebla kolerego.

La grafino de Prelongo pripensis dum kelka momento, kaj proponis al sia patrino projekton, kiun ĉi tiu aprobis tuje.

Josefino estis altigita al la rango de dommastrino. Pro vizita de nedisputebla potenco, ŝi ĉefis la tutan servistaron de la kastelo, donante ordonojn kaj zorgante pri ilia plenumado.

De la unuaj tagoj la junulino montriĝis bonega servestrino. La markizino sin kore gratulis pro la decido el prenita de ŝi. Ŝia malfortiĝanta farto ne ebligis, ke ŝi zorgadu sufiĉe bone la sennombrajn detalojn, al kiuj dommastrino estas devigata atenti. Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj. Sinjorino de Prelongo estis do tre feliĉa, trovinte fraŭlinon inteligentan, sindoneman, ageman, tute fidindan, kiu dank’ al sia parenceco kun la gemastroj estis respektata de la servistaro.

Ja sen ŝanceliĝo la lakearo tuje montriĝis tre respektema al la kuzino de la grafino, sinnomante nur fraŭlino Brantino aŭ eĉ Fraŭlino sen aldono.

La malfeliĉa Josefino, kiu ne povis eviti sian fatalecon, retrovis do en la kastelo la malprecizan situacion jam havitan de ŝi en la Linŝarda farmodomo: nek mastrino, nek servistino, balanciĝanta inter la du ekstremaĵoj.

Do, dum la vespero, Viktoro vizitis la novan dommastrinon. Ŝin preminte kontraŭ sian koron, kiel li kutimis fari, kiam li bezonis ŝian kunkulpecon:

— Vi scias, li diris, ke mi ne amas la grafinon. Mi edzigis kun ŝi nur pro ambicio. Ŝi min malamas, Por trafi la celon, al kiu mi volas atingi, necese estas, ke mi tute ŝin superu, kaj pro tio ke mi havu idon de ŝi. Nur en la patrina amo mi trovos la levilon, kiu min mankas. Sed ŝi rifuzas ni mi la eniron en sian dormoĉambron. Eĉ ŝi sin enfermas per triobla riglilo. Mi fidas al vi, por ke vi lasu malfermata la pordon de ŝia tualetejo, kaj eĉ ke vi min enkonduku en ĝin, se estas bezone. Nu, vi ne devas esti ĵaluza; ĉar tio estas por mi vera servuto: sed vi komprenas, ke ĝi estas necesega. Fine, li aldonis mallaŭte, eble mia edzino mortos pro sia akuŝo: tiam mi edziĝos kun vi, kaj vi estos kastelmastrino; ĉar estante la patro leĝa de Valento, mi, kiel zorganto de la heredanto, ĉefus estre en la kastelo.

Aŭdinte tiujn malnoblecajn parolojn, Josefino preskaŭ eksplodis pro indigno. Sed ŝi memoris la obeotajn rekomendojn de la grafino, kaj respondis simple:

— Mi vin komprenas tiel bone, ke vi povas fidi al mi.

— Nu, vi estas inteligenta virino. Vi ne pentos pri la servo al mi farita de vi.

Poste ŝin preninte en siajn brakojn, li ŝin kisadis pasie kaj eliris dirante:

— Mi estas pli ŝancema ol mi kredis. Mi timis riproĉojn; sed ŝi cedis senbatale. Ŝi esperas, ke la grafino mortos post sia unua nasko, kaj ke ŝi povos ŝin anstataŭi. Nu, ŝi estas pli ambiciema ol mi kredis. Kuŝas ĉi tie potenca levilo, kiun mi scios utiligi.

Dum tiu tempo la junulino ankoraŭ tremetanta pro la paroloj aŭditaj, alkuris al Matildo, kaj al ŝi rakontis la hontindan proponon faritan de la komandanto.

— La krimulo! ekkriis la grafino, mi bone sciis, ke lia dolĉeco kaj lia submetiĝo estis nur ŝajnaj. Nu, mi pli amas tion. Jen estas la vera batalo, kiu komencas. Mi preferas al la serpento, kiu sin kaŝas, la tigron, kiun oni vidas. Josefino, volu fari tion, kion petas mia edzo.

— Sed, via Moŝto, ĉu vi ne timas?

— Nun, ĉar mi estas avertita, mi timas nenion. Cetere vi povus ĉeesti ĉe nia intervidiĝo, kaŝite malantaŭ tiu kurteno. Vi vidos, ke mi scias respekti mian promeson.

Dum la vespero la grafino de Prelongo vestis riĉan tualeton, kaj atendis ne sen ia maltrankvileco la viziton de sia edzo. Kio alvenos? Ĉu ŝi eliros triumfanta el tiu neegala batalo, en kiu ŝia kontraŭulo havos kiel helpilojn la leĝon kaj la religion.

Ŝi estis priokupata de tiuj pripensoj, kiam pro la pargeto ekkrianta ŝi levis la kapon. La komandanto staris antaŭ ŝi.

— Vi ĉi tie, sinjoro, ne min avertiginte pri via vizito. La procedo estas iom maldelikata. En nia societo oni uzas ĝenerale pli ĝentilajn farmanierojn.

— Mi sciis, ke via pordo estas ŝlosita per rigliloj. Por eniri tien mi havis nur unu rimedon, trairi tra via tualetejo: kaj tion mi faris.

— Vi estis malprava, uzante tian ruzon. Se vi estus proponinta al mi interparoladon, mi ne estus ĝin rifuzinta.

— Nu, Matildo, ĉu vi fine konsentas ....

— Mi ne parolas pri tio. Sed ĉar la interparolado, kiun ni havos post unu momento, estis neevitebla, de nia geedzigo mi vin atendis ĉiuvespere. Sed laŭ via kutimo vi pli amas penetri ĉe virinon kiel ŝtelisto ....

— Aŭ kiel amanto, respondis Viktoro prenante ŝian manon.

Per gesto rapida la grafino ĝin eligis, kaj respondis malvarmatone:

— Mi ne scias, sinjoro, ĉu en la venonta tempo vi meritos la unuan epiteton; sed mi al vi certigas, ke neniam la dua taŭgos por vi.

— Kial, Matildo, kial rifuzi al mi tiun esperon? Ĉu de nia geedziĝo io estis al mi riproĉebla de vi? Ĉu kontraŭe mi ne estis submetita, respektplena, zorganta nur pri unu afero, ne malplaĉi al vi? Mi povis paroli estre: la leĝo min rajtigas. Sed tiun rajton mi ne volis uzi; ĉar mi nutras en mia koro nur unu revon, vin ricevi de vi mem; ĉar mi sentas, ke iam vi bonvolos ĉesigi vian koleron, ke vi memvole konsentos la donon de via persono.

— Via memoro estas malvigla, sinjoro: vi ŝajnas forgesi, ke mi diris: “Neniam.”

— Tio estas ĵuro, kiun la virino elparolas estante fraŭlino, sed kiun ŝi forgesas fariĝinte edzino.

— Forgesi, sinjoro, ekkriis la grafino kolerante; sed por tio mi devus forgesi samtempe viajn kalumniojn kaj viajn malkuraĝaĵojn. Mi vivis feliĉa, envolvita de la amikeco de miaj familianoj. Subite vi rabe eniras en mian vivon; senlace vi min turmentegas kun rafinaĵoj indaj de sovaĝulo; apogante vian tranĉilon sur la gorĝon de miaj amatoj, vi min devigas meti mian manon en la vian; kaj ĉar vi ripozis momente en via laboro de turmentisto, vi kredas, ke vi akiris rajtojn sufiĉajn por postuli mian obeon kaj mian amon. Ha! viro tiel krima kiel vi malhonorus la militistaron, se la malnobleco de unu el ĝiaj anoj povus malpurigi ĝian nemalpurigeblan indecon.

La komandanto palegiĝis.

— Nu, vi estas prava, Matildo. Vian malamon mi meritas; ĉar por vin posedi mi provis ĉion. Estante certa, ke mi ne povos vin havi per la honestaj rimedoj, mi estis devigita uzi la malhonestajn. Sed kiu en tio estas la ĉefa kulpulo? Kial vi montriĝas tiel bela kaj tiel dezirinda? Vi diras, ke vi vivis feliĉa; mi same. En tiu militistaro, kiun vi rajte glorigas, mi rapide suprenflugadis ĝia la plej altaj sidejoj. La gloro, la patrujo, la honoro al la standardo, tiaj estis miaj amaĵoj: kaj kiam mi rapidis al la batalo, ĉefante mian skadron, mi sentis en mia koro nur unu deziron, glore morti por la imperiestro kaj por Francujo. En tiu epoko mi estis fidela, senartifika soldato, kaj, similante Bayard’on, senlima kaj ne riproĉinda. Ian tagon, mi vin vidis; tiun tagon, mi estis pereigita. La amo eniris en mian koron fulmorapide. Ĉiuj noblecoj, ĉiuj heroecoj en mi vibrantaj estis sufokitaj de la venkanta pasio. Mi vin amas, Matildo; mi vin amegas per la tutaj potencoj de mia estaĵo. Kiam mi vin apudestas, ne estas sango, kiu fluas en miaj vejnoj, sed fajro. De ĉiuj krimoj de mi faritaj, de ĉiuj krimoj de la privatulo, — ĉar la oficiro ĉiam povas marŝi, alte starigante la kapon, — estas vi la sola kaŭzo, la sola motivo. Vi diras, ke mi rabe eniris en vian vivon; estas vi, kiu kontraŭe inside penetris en la mian. Estas viaj malestimaĵoj, viaj malŝataĵoj, kiu ali formigis la militiston, ĉiam estimatan kaj ĉiam estimindan, en la malamindan amanton, kiu sin trenas ĉe viaj piedoj.

Efektive, genufleksinte antaŭ la grafino, Viktoro sukcese prenis ŝian manon, kaj ĝin prenante en la siaj ĝin kovris de pasiaj kisadoj.

Malgraŭvole kortuŝita de la varmegaj paroloj de sia edzo, vane Matildo serĉis respondon. Ha! la komandanto estis prava. La krimojn, kiujn ŝi inspiras, virino pardonas facile; ĉar ŝi sentas, ke ŝia respondeco estas grava en la plenumo de ili kaj preskaŭ similas kunkulpecon. Certe la grafino ne povis tiel rapide forgesi la malamindajn agadojn de la viro, al kiu la religio ordonis, ke ŝi donu sian koron kaj sian korpon; sed fine ŝi sentis sin ŝancelita. Lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon.

— Nu, Matildo, li diris amene, ekzamenu miajn ambaŭ ekzistadojn paralelajn; la unuan neriproĉinda, la duan krima, se pro via kulpo. Pardonu al la lasta. La Societo kaj Dio vin donis al mi: kial vi volas kontraŭstari la neeviteblecon? Mi havu nur vian simpation, kaj tuj mi refariĝas la honestega viro, kiu mi estis. Se mi ne povas alporti al vi nobelecan titolon, mi ĵuras, ke mi ĝin anstataŭigos per tiom da laŭroj, ke mi faros vin ĵaluzinda inter la virinoj la plej feliĉaj.

Iom post iom kaj nesenteble li prenis la junan virinon inter siaj brakoj, kaj ŝin kovris per kisadoj. La grafino simila al ino hipnotizita kredis, ke ŝi estas la ludilo de ia revo. Neniam sinjoro de Blasano al ŝi parolis per tiel varmega kaj konvinka tono. Kun okuloj duonfermitaj ŝi aŭskultis Viktoron, kiu diris:

— Mi ne petas, ke vi min amu: ve! mi tro komprenas ke estas neefektivigebla tia deziro. Sed lasu min vin ami; permesu, ke mi tion al vi diru humile, genufleksante kiel antaŭ diinaĵo. Kaj kiam la kompato estos penetrinta en vian animon, post ĝi venos la simpatio kaj kun ĝi la pardono.

Parolante la komandanto manovris per tia lerteco, ke li sukcese ĉirkaŭis per sia brako la talion de la grafino. Jam li ŝin eksublevis el la apogseĝo, sur kiu ŝi troviĝis duonkuŝanta, kiam la juna virino malfermis la okulojn, kaj ekvidis, ke la pordkurteno antaŭ ŝi pendanta estas movita de malforta tremeto. Tiu vidiĝo subite rompis la ensorĉon, kaj ŝin revenigis al la realeco. Ŝi stariĝis, kaj montrante la horloĝon al sia edzo mirigita, diris:

— Estas malfrue, sinjoro. Mi estas fiera, vidante ke vi forgesas en mia societo la fluon de horoj. Sed via amantino vin atendas! kredeble ŝi malpacienciĝas.

— Mia amantino! Vi bone scias, ke mi havas neniun amantinon, ke mi amas neniun virinon krom vi.

— Kiel? sinjoro Linŝardo, ĉu vi neniam amrilatis kun fraŭlino Brantino?

— Kiu al vi diris?

— Tio estas negrava: sed vi vidas, ke mi ĉion konas. Ha! vi miras, vidante ke malgraŭ tiu kono mi tamen konservas vian ĉarman kuzinon. Kion vi volas? Oni estas ĵaluza, nur kiam oni amas.

Post tiuj vortoj. Matildo malfermis la pordon, ĝin montrante per la mano.

— Mi petas, ke vi eliru, sinjoro. Estas la unua matene kaj mi bezonas ripozon.

Nevole Viktoro obeis tiun geston. Kiam la pordo estis fermita malantaŭ lia dorso, li aŭdis la bruon faritan de la grafino puŝanta la riglilojn.

Ok tagoj fluis, Matildo ne vidis plu sian edzon, eĉ dum la horo de manĝoj. Viktoro pasigis ekstere siajn tutajn tagojn, penante lacigi siajn muskolojn per senĉesaj kuradoj. Li volis ĉesigi la pasian febron, kiu lin reprenis, kaj kiun li ne povis trankviligi. Sed kiam alvenis la vespero, la rezultato ricevita estis nur lacego, kiu lin rompis sed ne kvietigis.

Sed kia demono nun moviĝas interne de li? Se li ne povas plu ĉefi sian voladon, ĉu li estos sufiĉe potenca por ĉefi la voladon de aliulino? Li estas edzo. Ĉiuj homoj kredas, ke Matildo fariĝis lia edzino: kaj li estis tiel malkuraĝa, ke li lasis sin komandi al li estrine, ke li ne prenis ŝin en siajn brakojn, ke kontraŭe li ŝin obeis, kiam ŝi lin elirigis el sia ĉambro. Kion do ŝi volas? Ĉu ŝi esperas, ke ĉiam ŝi restos venkanta? Tamen ŝi devus kompreni, ke estas neebla la senĉesa rifuzo de ŝia persono.

Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, la komandanto eksentis subitan inspiron. Instigite de la kolero, de la sento de sia malpotenco, la grafino diris: “Neniam”. Nun la malhumileco malhelpas, ke ŝi ŝanĝu sian decidon. Sed eble ŝi bedaŭras tiun tro neripareblan decidon; eble ŝi ne estus malkontenta, se ŝia edzo uzus pri ŝi rimedon tian, ke ŝi estus devigata cedi, kvankam ne ŝajninte konsenti. Viktoro kredis, ke ŝi estis kortuŝita de liaj pasiaj kaj vibrantaj paroloj. Kiam, fermante la okulojn, li revidis pense la duonsvenan sintenadon de sia edzino, li ne dubis plu: eĉ li estis certa.

— Kaj mi ne komprenis, li diris kolere. Mi estis sufiĉe malsprita por ne ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentigis al mi. Ha! Matildo, virino samtempe malamata kaj amegata, vi volas, ke mi uzu perforton. Vi perdos nenioni atendinte: tiuvespere vi estos kontentigita. Ĉefite de tiu ideo, la komandanto galopigis sian ĉevalon. Alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon de sia rajdito, certigis ĉu la grafino troviĝas en la salono, kaj supreniris kvarŝtupe al sia ĉambro. En skatolo, en kiun li enfermis lignaĵistilojn, li prenis borileton kaj ŝraŭbturnilon. Provizite de tiuj du iloj, li sin direktis al la ĉambraro de la grafino.

En ĝi troviĝis Josefino ordiganta tirkestojn.

— La lastan fojon, li diris, mi ne sukcesis. Tiuvespere mi volas refari novan provon. Mi esperas, ke vi ne min perfidos.

Benante mallaŭte la hazardon, kiu ebligis, ke ŝi konu la novan projekton elpensitan de sia amanto, la junulino respondis:

— Ĉu vi ne diris al mi, ke vi laboras tiel same por mia profito kiel por la via?

— Certe.

— Tiam, kion vi timus?

— Vi estas prava.

— Nu, pensis la filo Linŝardo, la ambicio konfuzas ŝiajn pensojn. Mi lasu al ŝi ŝiajn iluziojn. Helpite de la ŝraŭbturnilo, Viktoro demetis la seruron kaj la riglilojn; poste per la borileto li plilarĝigis la truojn lasitajn en la ligno post la eliro de ŝraŭboj; fine li remetis la tutecon laŭ ĝia unua stato. Por rigardanto malatenta nenio ŝajnis ŝanĝita: sed la firmeco de la feraĵoj estis nur ŝajna. Sola puŝo per ŝultro sufiĉis por ĉion alĵeti teren.

Kompreneble Josefino, kiu ekzamenis tre atente la laboron de la komandanto, senprokraste avertis pri tio la grafinon.

Dum la vespero Viktoro aliris luppaŝe al la apartamento de Matildo. Alveninte antaŭ la enirejon, li puŝegis la pordon, kiu cedis tuj kun malsonora bruo de rigliloj falantaj sur la tapiŝon.

La komandanto kredis, ke lia edzino dormas. Li jam estis eksaltonta al la lito, kiam bruo de mokema rido lin haltigis sur la sojlo de la ĉambro.

Vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro gaje kraketanta. Flanke de ŝi, sur tableto, lampo provizita de netravidebla vitroglobo lumigis al libro, kiun ŝi legis, kaj samtempe al strangforma ponardeto, kiun kredeble ŝi uzis kiel papertranĉilon. Ĝi estis la Malajsa kriso retrovita de ŝi funde de la skatolelo aparteninta al fraŭlino de Savinako.

— Kiel? Sinjoro Linŝardo, estas vi ankoraŭ! ŝi diris ĉiam ridema. Nun vi ne pasas plu tra la tualetejoj; vi preferas rompi la serurojn. Mi opinias, ke apud vi oni ne estas senriska. Morgaŭ mi venigos seruriston, por ke li almetu sur mian pordon fermilon sufiĉe fortikan por ĝin kontraŭstarigi kontraŭ la amo.

Ŝtonigite de miro Viktoro restis senmova en la loko, en kiu li troviĝis, havante unu piedon en la ĉambro kaj la alian en la koridoro.

— Nu, sinjoro, daŭrigis la juna virino, necese estas, ke pordo estu fermita aŭ malfermita. Ĉar la noktoj iom malvarmetiĝas, eniru aŭ eliru; sed decidiĝu.

La komandanto eniris, kaj repuŝis la pordon, kiu ne ŝlosiĝis plu: poste alproksimiĝante al la grafino:

— Nu, li diris, estas mi, kiu venas, vidonta ĉu vi estos ĉiam senkompatema. Matildo, amatino mia, mi suferas ĉiujn inferanajn turmentegojn. Se dum la pasinta tempo, por vin posedi mi vin doloris, hodiaŭ vi devas senti vin kontenta; ĉar mi al vi certigas, ke vi estas kruele venĝita. Kompatu, mi petegas, kaj ĉesigu mian suferegon.

— Sinjoro Linŝardo, ĉu vi konas la sukon de l’ upaso?

— Ĉu mi konas ... kion? respondis la komandanto mireganta.

— La sukon de l’ upaso?

— Sed ĉu tiu alilanda kreskaĵo rilatas kun mia amo?

— Jes, kaj eĉ laŭ maniero tute mallarĝa. En la momento kiam vi rompis mian pordon, mi ĵus legis tre interesan artikolon pri la fulmosimilaj efikoj produktitaj de tiu venenaĵo, Oni rakontas, ke la enlandanoj de la Sondaj insuloj venenigas per ĝi siajn armilojn ...

— Ha! sinjorino, ekkriis Viktoro kolerega, ĉesu lian mokegon, mi vin petas. Ĝis tiu vespero min tedis uzi rajtojn, kiujn donas al mi la leĝo. Sed ĉar vi rifuzas fariĝi mia adorata amantino, mi parolos estre, kaj vi obeos.

La malfeliĉulo rapidis al Matildo, kaj penis ŝin ĉirkaŭi per sia fortika brako. Sed la juna virino lin observis. Rapida kiel fulmofajro, ŝi ekkaptis la ponardon kuŝantan sur la tablo.

— Se vi neniam vidis la sukon de l’ upaso, ŝi ekkriis, rigardu la pinton de tiu armilo: ĝi estas ŝmirita de ĝi.

Ĉar la komandanto, neniel atentante tiujn parolojn, daŭrigis sian sovaĝan atakon, la grafino piketis lian frunton per la pinto de la kriso, dirante per voĉo malrapida: — Atentu, sinjoro: la plej eta pikvundo estas mortiga post du horoj.

La komandanto eksaltegis malantaŭen. Profitante tiun liberigan ekmovon, Matildo sin levis; kaj svingante la ponardon, diris al sia edzo:

— Mi elparolis la vorton: “Neniam”. Tiu armilo ebligos, ke mi respektu mian promeson.

Apenaŭ la komandanto estis transirinta la sojlon de ŝia apartamento, la grafino rapidis al sia tualetejo. En ĝi troviĝis Josefino sufokiĝanta, ĉion aŭdanta, preta por helpi Matildon, se okaze ŝi estus venkita en la batalo.

— Josefino, diris la grafino, ĉar la pordo ne ŝlosiĝas plu, vi metos matracon sur la plankon; kaj tiun nokton vi dormos en mia ĉambro.

La morgaŭan tagon, firmiginte la pordon per ŝtala stango laŭlarĝe metita, la seruristo kuraĝiĝis Maltildon per tiuj vortoj:

— Nun la ŝtelistoj ne estas plu timindaj, via grafina Moŝto. Por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego.

Tia estis same la opinio de Viktoro. Ĉar la amindumeco kaj la perforto ne sukcesis, restis nur unu rimedo: la ruzo.

Ian matenon li diris al sia kuzino:

— Mi ne scias ĉu la grafino suspektis ion, aŭ ĉu tio estas efiko de sola hazardo, sed fine mia dua provo ne sukcesis pli bone ol la unua. Sed bedaŭrinde nun mia edzino sin gardas: en tiaj kondiĉoj nova surprizo estas neebla.

— Lasu min pripensi; morgaŭ mi respondos al vi. Dum la vespero, dum Josefino helpis sian mastrinon al la vestiĝo de ŝia noktualeto, ŝi rimarkis, ke Matildo havas palan kaj malsanan mienon.

— Vi ŝajnas tre laca, via Moŝto, ŝi diris.

— Ha! knabino mia, de kiam mi estas edzino, mi vivas en senĉesaj timadoj. Apenaŭ mi dormas dum du horoj ĉiunokte.

— Ĉu vi volas, ke mi kuŝigu en via ĉambro, kiel mi faris antaŭ kelkaj tagoj?

— Neutile; de kiam mia pordo estas bone riglita, mi sentas min pli kvieta.

La morgaŭan tagon Josefino diris al la komandanto: — Alportu al mi boteleton de kloroformo. Mi ĝin trinkigos al mia mastrino. Kiam ŝi dormegos pugnoferme, vi povos agi kun ŝi kiel vi volos.

— Bonega ideo! ekkriis Viktoro entuziasmigita. Mi ŝuldas al vi kison pro via elpenso. Ĝin vere vi gajnis.

— Ja, li pensis, en la nunaj cirkonstancoj nur tiu rimedo estas uzebla de mi. Certe ne tiamaniere mi revis pasigi mian unuan edziĝan nokton. Sed, nu! en tiaj aferoj nur la unua paŝo estas doloranta. Kiam Matildo ekvekiĝante ekscios, ke nun ŝi fariĝis mia edzino neripareble, necese estos, ke ŝi akceptu la fakton plenumitan. Kaj poste ŝi havos neniun motivon por malkonsenti.

Dum la vespero mem, li metis en la manon de la dommastrino la boteleton petitan. Post kelkaj tagoj la grafino diris al Josefino:

— Mi estas tre tedita. Mi devige havos baldaŭ kun mia edzo interparoladon pro monaj aferoj. Mi timas, ke fariĝoj similaj al la pasintaj okazintaĵoj renoviĝos.

— Ĉu vi bonvolas permesi al mi, via Moŝto, ke mi efektivigu projekton elpensitan de mi?

— Kiun?

— Ĝi estas malfacile rakontebla. Troviĝas projektoj tiel strangaj, ke ili ne toleras la diskuton. Nur la sukceso ilin aprobigas.

— Mi tute fidas al via inteligenteco kaj al via fideleco. Kio estas farota de mi?

— Kiam sinjoro Linŝardo ĉeestos tie ĉi, montriĝu tre afabla. Proponu al li la trinkon de iu ajn likvoro en via kunesto. Mi prenas sur min la plenumon de la restaĵo.

En la posedaĵo testamentita de la duko de Blasano troviĝis obligacioj elirintaj el la lotrado. Kiam Raŭlo sin prezentis, je la nomo de sia filino, por enkasigi la monsumon, oni respondis ke, ĉar la montitoloj estas nomaj, kaj apartenas al virino edziniĝinta, oni povis fari nenion sen la edza permeso. La grafino estis fortege ĉagrena, eksciante ke en iaj okazoj ŝi devos peti la bonvolon de sia edzo. Tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo.

La markizo estis devigita ŝin kvietigi, dirante:

— Sed, mia kara infanino, vi ne povas vin eliĝi el la leĝo. Cetere mi konfesas, ke via kolereto ne ŝajnas klarigebla. Petu de Viktoro la necesan subskribon; mi estas certa, ke li ne ĝin rifuzos.

Sentante ke ĉiu plendo estas senutila, Matildo komprenis, ke ŝi malobeus sian devon, oferante la utilojn de Valento al la malamo de ŝi sentita al sia edzo. Pro tio, en tiu vespero mem, post sia interparolado kun Josefino, ŝi petis de la komandanto, ĉu li bonvolus alveni al ŝia ĉambraro.

Ne perdinte unu minuton, Viktoro, kiun tia invito mirigis kaj samtempe ĝojigis, sin prezentis al sia edzino. De la sojlo, li sentis sin kontenta. Neniam la grafino estis tiel aminda. Ridetante ŝi diris al li:

— Bonvolu sidiĝi, komandanto: mi havas malgrandan servon petotan de via komplezo. Pro tio mi kuraĝis vin eligi el viaj okupoj.

— Unu servon! sinjorino, ekkriis Viktoro mireganta: ĉu mi estas tiel feliĉa, ke vi bezonus min. Parolu, mi vin petegas: kio estas farota de mi? Kion ajn vi deziras mi plezurege plenumos.

— Tia ĝentileco ne min mirigas; kaj tute mi fidis al via afableco.

Kaj sciiginte rapide la komandanton pri la situacio, la grafino aldonis ironie:

— Mi povas fari nenion sen via konsento; ĉar oni rakontas, ke mi estas sub potenco de edzo.

La junulo sulkis siajn brovojn; sed kvazaŭ li ne estus aŭdinta tiun mokan frazon, li respondis:

— Nu, tio estas ĉio! Estas tiu negravaĵo, kiun vi nomas servo. Ha! Matildo, mi multe bedaŭras, ke tiu ago, kiu vin utilas, estas al mi tiel nepeniga.

Kiam la filo Linŝardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita de la juna virino:

— Ĉiu laboro meritas salajron, ŝi diris, remetinte en tirkeston la akton regule subskribitan. Mi sentus konsciencriproĉon vin veniginte, kaj ne doninte al vi kompensaĵon pro translokiĝo.

— Ha! kara adoratino, se vi volus konsenti, mi trovus min grande pagita ...

— Tro pagita eĉ; tion konfesu. Antaŭ momento vi mem certigis, ke via klopodo estis negrava. La pago estas rilatonta kun la laboro plenumita.

— Vi estas prava, mia kara Matildo, respondis Viktoro, kiu vidante sian edzinon tiel afabla ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri.

— Ĉu vi jam trinkis mangostanon?

— Mi multe aŭdis pri tiu likvoro; sed neniam mi ĝin gustumis.

— Mia baptopatro, kiu estis insulestro de Guadelupo, sendis al mi kelkajn botelojn tute verajn. Ĉu plaĉus al vi trinketi iom da ĝi?

— Certe; estus tute malkonvena rifuzo, kiu tiel malĝentile pagus afablecon, al kiu bedaŭrinde vi ne min kutimigis.

— Estas komenco por ĉio, respondis la juna virino. Ŝi sonorigis Josefinon.

— Alportu du glasojn, ŝi ordonis, kaj mangostanan botelon.

La komandanto preskaŭ sufokiĝis pro miro. Cetere de la komenco de la vespero li iris el miro en miron. Kiel? Tiu fierega knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj lin minacis per sia venenigita ponardo al li hodiaŭ prezentas likvorojn. Se Josefino estas sufiĉe lerta por profiti la okazon, en tiu vespero mem li realigos sian revon.

Ĉar la junulino pasis apud Viktoro, ĉi tiu blovis en ŝian orelon:

— Ne forgesu la kloroformon; estas la momento. Josefino palpebrumis, montrante ke ŝi komprenas, kaj revenis post kelkaj minutoj portante sur pleto du glasojn, funde de kiuj aperis la mangostano kun ĝiaj rebriloj el bruniĝanta oro.

Ĉiu prenis sian glason. Dum la komandanto trinketis la sian, gustumante malrapide la likvoron, la grafino, kiu apenaŭ tuŝetis la trinkaĵon per la rando de siaj lipoj, trovinte ke tiu alkoholaĵo estas tro maldolĉa, remetis sur la tablon sian glason tute plenan.

— Nu, komandanto, kion vi opinias pri tiu sovaĝula likvoro?

— En ĝi troviĝas duobla gusto nedifinebla, kiu difektas ĝian aromon. Sen tio ĝi estus tute bongusta. Kredeble por ĝin dece juĝi, longa kutimo estas necesa.

— Vi certe estas prava, ĉar oni rakontas, ke la enlandanoj estas fanatikaj pri ĝi.

La interparolado daŭris, sin turnante nur al neinteresaĵoj.

Sed post kelkaj minutoj Viktoro silentis. Starante sen mova sur sia seĝo, havante okulojn fiksitajn kaj rigardante rekten antaŭ ŝi, li faris vanajn penadojn por teni malfermitaj siajn palpebrojn, kiuj malgraŭvole fermiĝis. Li eĉ ne respondis plu al la demandoj de la grafino, kiu fine diris malpacience:

— Vi ne estas afabla, komandanto, sed tute ne. La junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko.

— Sed li estas ebria, ekkriis Matildo kolera. Kredeble vi drinkis antaŭ kiam vi venos ĉi tien; ĉar la mangostano de vi englutita ne sufiĉas por vin meti en tian staton.

La komandanto aŭdigis duan bleketon pli malsonoran ol la unuan. Lia kapo falis sur la tablon.

— Kia soldateja procedo! Vi do opinias, ke mia saloneto estas drinkejo? ripetis la juna virino kolerega.

Sed nun ŝia edzo ne estis kapabla ion aŭdi. Duonkuŝante sur la tableto, kun okuloj fermitaj kaj buŝo malfermata, li ronkadis.

Matildo volis lin veki, kaj peti de li, ke li eliru. Pro tio ŝi tusetis lian ŝultron. Kvankam tiu premo estis tre malforta, tamen ĝi sufiĉis por malstarigi la ekvilibron. La korpo de la komandanto ruliĝis sur la tapiŝon kun malsonora bruo de lia kapo frapiĝanta kontraŭ meblon.

— Ĉu, pensis la grafino, tio lin plenigas. Mi jam sciis, ke li estas malnoblulo; sed neniam mi estus kredinta, ke li estas drinkulo.

Kaj ŝi sentis sian malnovan malamon, kiu estis ankoraŭ animosento, anstataŭita de simpla nervosento: la naŭzo. Tiam ŝi vokis:

— Josefino. Vidante kuŝanta sur la planko la amanton, kiu ŝin trompis, la junulino havis triumfan rideton.

— Li abomene drinkis, al ŝi diris ŝia mastrino. Nun li estas ebriega.

— Permesu, via Moŝto, ke unufoje kaj escepte mi lin defendu. Pri tio, kio al li okazas li estas neniel kulpa; kvankam li ricevis nur tion, kion li juste meritis. Hieraŭ vespere mi vidis vin tiel laca, tiel malsaneta, ke por ebligi vian ripozon, mi donis al li la trinkaĵon al vi rezervitan de li.

La junulino rakontis al la grafino, montrante al ŝi la malplenan boteleton, la novan elpenson per kiu li esperis triumfi la obstinecon de sia edzino.

— Ha! murmuris Matildo, mi estis certa ke, funde de via koro vi estas bona. Vi min savis de vera danĝero. Kiam sonoros la horo, mi ne estos forgesema. Atendante, mi volas vin kisi.

Kaj la nobela sinjorino dankema altiris al sia brusto la humilan knabinon tute kortuŝitan.

La ĉambristo de la komandanto estis venigita. Helpite de alia servisto, li realportis en lian ĉambron sian mastron ĉiam dormantan. Kiam la pordo estis fermita, la grafino ekkriis en ekmovo de nedirebla ĝojeco:

— Ha! ĉi tiun nokton, mi do povos dormi!

La morgaŭan matenon kiam Viktoro ekvekiĝis post dekduhora rigida dormego, li frotis siajn okulojn, sidiĝis kaj murmuris:

— Kio do okazis? Li vane laborigis sian cerbon, penante revenigi sian memoron forestantan, tiu cerbo ankoraŭ duondormanta malbone obeis lian voladon. Li memoris tre malprecize sian antaŭtagan interparoladon kun la grafino. Li trinkis nekonitan likvoron; dormigilo estis anestezonta lian edzinon; poste ĉio konfuziĝis. Anstataŭ vekiĝi en la ĉambro de Matildo, li troviĝis en la sia, ne sciante kiamaniere.

Sed tuje la lumo eliris el la nebuloj, kiuj ankoraŭ noktigis lian spiriton:

— Tondro de Dio! li ekkriis; mi estis mokita. Estas mi, kiu trinkis la kloroformon. Jen estas do kial tiu mangostano havis tiel strangan guston.

Sed tiam Josefino lin trompis. Anstataŭ lin helpi, kiel li tion kredis, ŝi fariĝis la kunkulpantino de la grafino por pli bone lin perfidi. Nun li klarigis kial lia triobla provo estis kronita de triobla malsukceso.

— Ho! virinoj, virinoj! li ekkriis. Se ekzistas en la tuta mondo unu ino, kiu vere min amis, ĉi tiu ino estas certe Josefino: kaj ŝi min perfidas. Nun, al kiu do mi povas fidi? Sin vestinte rapide, Viktoro alpaŝis febre en sia ĉambro, murmurante;

— Amaso da friponinoj! Mi vin pentigos, ke vi amuziĝis per miaj malfeliĉaĵoj. En la kastelo mi ne havas mian kampon libera. La gemarkizoj ordonas estre: la tuta servistaro nur obeas tiujn maljunajn geperukulojn. Sed kiam mi estos en Parizo, mi scios fariĝi estro ĉe mi. Tiam oni vidos.

La trimonata libertempo ricevita de la komandanto pro lia edziĝo finis post kelkaj tagoj. Li do estis devigata returni al sia soldatejo.

Kiam li parolis al la grafino pri la proksimeco de sia eliro,

— Mi konjektas, ŝi respondis, ke vi ne pretendas min dekonduki kun vi.

— Vi tute eraras, mia kara amikino. Edzino devas sekvi sian edzon en iun ajn lokon, kien plaĉas al li ŝin konduki. Jen la teksto mem de la leĝo; kaj ĝi estas neprotestebla.

— Sinjoro, respondis Matildo treege malkvieta, iru, kien vi bonvolos, neniel mi detenos vin. Pri mi, mi restos tie ĉi.

— Tion ni vidos, respondis glacitone la komandanto. Sed li eliris, ne aldoninte unu vorton plie.

Post la tagmanĝo, la markizo kaj Viktoro trinkis la kafon en la fumejo, kiam Raŭlo diris al sia bofilo:

— Ĉu vi ricevis malbonan novaĵon? Vi ne malfermas la buŝon, kaj via mieno ŝajnas ĉagrena.

— Ho! ne; se mi malpli amegus mian edzinon, mi estus tute feliĉa.

— Klarigu vian penson pli malkonfuze.

— Vi scias, ke la devoj de mia profesio min realvokas Parizon. Sed Matildo preferus ne min kunveni. La motivoj prezentitaj de ŝi estas tiel ŝatindaj, ke mi kredus min kulpa insistante.

— Ĉu mi povas ilin koni?

— Ili ŝin honoras tiel grande, ke troviĝas en tiu konigo neniu maldiskreteco. Ĉar ŝi scias, ke vi same kiel la markizino ambaŭ malsanetiĝas, ŝi ne volas vin forlasi.

— Ha! kara ulino, ekkriis Raŭlo, kontentega funde de sia koro pro tiu pruvo de sindonemo, mi bone rekonas ŝian grandkorecon.

— Mi unua ŝin aprobis: eĉ mi antaŭbatalis la kontraŭ parolojn, kiujn ŝia amo al mi eble naskigus. Sed, daŭrigis la komandanto kun sopiro, la antaŭvido de mia disiĝo el ŝi post tri monatoj de geedziĝo, kaŭzas en mia koro veran senton de disŝiro.

— Mia kara infano, ekkriis la markizo, ekkaptinte la manojn de sia bofilo, tia ofero estas grandanima; sed mi ne ĝin akceptas. Tiuvespere mi parolos al Matildo pri tio.

— Ne, ne, silentu, mi vin petegas. Rakonti al la grafino nian interparoladon estus vera perfido. Mi sentus min ĉagrenega, se mia edzino kredus min tiel maldelikata, ke mi plendas al vi. Ĉar tia sento, kredu min, kuŝas tre malproksime de mia penso.

— Mi ne dubas pri tio. Sed fine mi ne volas esti la kaŭzo eĉ nevola de disiĝo inter geedzoj. Tion neniam mi toleros.

La markizo elparolis tiujn vortojn per tiel energia tono, ke Viktoro diris al si mem:

— Se ŝi ne volas min obei, ŝi ne kuraĝos malobei sian patron.

De kelka tempo la farto de Raŭlo malplifortiĝis: lin doloris oftaj krizoj de astmo. Ĉar la kuracistoj diris ke la malpura Pariza aero ne taŭgas por tia malsano, li decidis, ke li restos en Prelongo dum la tuta jaro. Sed por ke la markizino ne suferu pro la malvarmo, kiel dum la antaŭaj vintroj, li starigis en la keloj de la kastelo hejtaparaton, kiu vastigis tra la tuta domego temperaturon de varma florejo.

Ĵus tiun novan perfektaĵon utiligis sinjoro de Prelongo por komenci la atakon.

— Mi estas certa, mia kara infanino, li diris al Matildo, ke vi pli suferos pro la malvarmo en via Pariza hotelo, ol ni en la Prelonga kastelo.

— Ho! la Parizaj apartamentoj min indiferentigas.

— Kiel? ekkriis la markizo per mirtono perfekte imitita, mi kredis, ke via edzo estas devigata reveni al sia reĝimento.

— Estas eble. Sed ĉar mi ne apartenas al la militistaro, nenio min devigas kuniri kun li. Pro tio mi restas.

— Jen estas decido, kiun mi tute malpermesas.

— Sed, patro mia ...

La grafino subite silentis; ĉar ŝi ne povis diri:

— Okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj.

Tamen ne mankis la deziro.

— Ĉu vi kredas, daŭrigis Raŭlo, ke mi ne komprenis la noblecon de la sento, kiun vi obeas. Vi scias, ke ni ambaŭ estas malsanaj, via patrino kaj mi; pro tio vi ne volas nin forlasi.

— Kiu povis al vi kredigi ...?

— Estus blindulo tiu, kiu ne vidus. Pro kia motivo vi restus en la kamparo dum la tuta vintro, kaj vole senigus vin da la brila ekzistado, kiu vin atendas en Parizo, Vi estas juna, bela, riĉega, portanta unu el plej gloraj nomoj de Francujo, edzino de viro jam fama, fine amegata de li. Ĉar tio estas nediskutebla: de tri monatoj mi lin observas tre atente. En mia vivado jam longa mi vidis multajn edzojn; sed mi konas neniun, kiu montriĝis al sia juna edzino pli ĝentila, pli respektema kaj samtempe pli pasiema. Vi ne kuraĝas konfesi la motivojn, kiuj vin instigas; ĉar vi komprenas, ke ilin mi ne akceptus: sed vi bone vidas ke mi divenis.

Aŭdante tiujn amikemajn parolojn, la malfeliĉa Matildo suferis veran turmentegon. Ĉu ŝi povis diri al sia patro:

— Vi eraras: ne estas por vi, ke mi tiel agas. Tia respondo formetus el lia koro liajn plej karajn iluziojn. Konigante al li la veron, ŝi venenigus la lastajn tagojn de tiu maljunulo, al kiu ŝi oferis sian vivon.

Pro tio ŝi nur respondis:

— Kiaj ajn estu la motivoj min agigantaj, mia nerevokebla decido estas resti ĉi tie.

Sed ŝi estis terurita, aŭdinte sian patron, kiu diris: — Se la aferoj tiel okazas, Matildo, malgraŭ la konsilo de l’ kuracistoj, mi estos devigata forlasi Prelongon. Mi forgesis, ke mi ne troviĝas ĉe mi, sed ĉe vi; vi tion rememorigas. Restante via gasto, mi ŝajnis aprobi per mia ĉeesto konduton, kiun mi tute malaprobas; kaj oni ne volas, ke oni tion kredu.

Unufojon plie la grafino estis venkita, sed tiufojon de ŝia patro mem, kiu pro tro granda amikeco fariĝis ŝia turmentisto. Pro tio ŝi respondis per malsonora voĉo:

— Restu en Prelongo, patro mia; ĉar via farto tion devigas. Mi vin obeos; kaj mi akompanos mian edzon.

Post du tagoj kaleŝo veturigis al la stacidomo la komandanton ĝojegan, ĉar li sukcesis. Flanke de li sidis la grafino terurita de tiu ideo, ke de nun ŝi estas liverita sendefende al la atakoj de sia persekutanto.

Tiuj, kiuj rigardis la luksegan veturilon, ĝin sekvis malproksimen per ĵaluzplenaj okuloj, murmurante mallaŭte:

— Kiel estas feliĉaj tiuj riĉuloj!


ĈAPITRO DEKSESA

En la epoko kiam Matildo edziniĝis, Raŭlo donis al sia filino sian hotelon sur la Grenela strato, por ke ĝi utilu al ŝi kiel rifuĝejo, kiam ŝi venos Parizon. Tiu malnova konstruaĵo datumis de la Regenco. Por obei la postulojn de la nuna lukso, necese estis, ke ĝi estu reordigita kaj remeblita de supro mulsupren. La grafino deziris, ke ŝia patro observu mem tiujn laborojn: sed la markizo, detenita en Prelongo de la podagro, konsilis al ŝi, ke ŝi komisiu pri tio sian edzon. Kvankam tia neceso ŝin forte tedis, tamen la juna virino cedis pro la premado de cirkonstancoj.

Do la komandanto ĉefis la entreprenistojn por la restarigoj kaj la plibeligoj, kiujn ŝi plenumigis. Ĉar Viktoro troviĝis estro en la situacio, li diris al si, ke li estus tro naiva ne utiligante ĝin. Kaj dum li farigis la ŝanĝojn konsentitajn inter la grafino kaj sia arĥitekturisto, li komisiis la laboristojn pri mistera laboro, kies ili ne tre bone komprenis celon.

La ideo de tiu laboro al li venis, nur kiam li estis tute konvinkita, ke lia edzino cedos nek al preĝoj, nek al minacoj, nek al ruzo. Ĉar li devis reveni en Parizon post kelkaj tagoj, la tempo restonta estis tre mallonga por la plenumo de la ago revita. Sed seminte plenmane la monon al li donitan de la grafino, li plezure eksciis, la antaŭtagon de sia eliro, ke ĉio estas finita.

Sed iu troviĝis, kun kiu li deziris havi gravan interparoladon, antaŭ kiam li eliros el Prelongo: tiu iu estis Josefino.

Li aliris al ŝi kaj diris:

— Vi estas hipokrita kaj maldankema. Neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido. La rolo, kiun mi ludis apud mia edzino, estis nur komedio: tion vi sciis tre bone. Mi celis nur unu celon: vin altigi altigante min. Kial do vi min ridindigi al la grafino? Kial vi trinkigis al mi la kloroformon?

— Estas vi kontraŭe, kiu montriĝis malspritulo, ŝi respondis maltime. Mi verŝis la kloroformon en la du glasojn ....

— Kial en la du glasojn? Kial ne en la ŝian sole?

— Ĉu mi konis la glason, kiun ŝi prezentos al vi? Vi estis avertita: vi sentis ke la trinkaĵo havis strangan guston. Kial vi trinkis ĝin? Kial vi ne suspektis la veron? Mi kredis vin pli lerta, ĉar en la pasintaj okazoj vi antaŭvidis aferojn pli malfacile diveneblajn.

Tiu klarigo mirigis Viktoron pro sia simpleco. Li ŝanceliĝis momente, kaj respondis:

— Tre bone. Eble vi estas prava. Sed alian fojon ne estu suspektita: ĉar mi ĵuras, ke mi vin pentigos.

La komandanto elparolis tiujn vortojn, sulkante la brovojn kaj pafante al sia iama amantino rigardon tiel senkompatan, ke Josefino timis.

Kiam ŝi troviĝis sola kun Matildo:

— Mi kredas, via Moŝto, ŝi diris, ke mi estos devigata vin forlasi.

— Kial? Ĉu vi havas ion riproĉeblan al mi? Mi kredis vin sindonema. Vi, same kiel aliaj, min delasas en momento, kiam mi tiel bezonas senti apud mi apogon kaj iom da amikeco.

Larĝaj larmoj ruliĝis en siaj okuloj. Fraŭlino Brantino sin sentis tre kortuŝita pri tiu doloro.

Sed kiam ŝi estis rakontinta al sia mastrino sian interparoladon kun Viktoro:

— Vi estas prava, knabino, certigis la grafino. Ĉar, pro karaktero tiel kolera kiel tiu de mia edzo, nun via vivo ne estas senriska.

— Se mi timus nur tion, via Moŝto, mi restus apud vi, respondis kuraĝe Josefino: sed mi obeas motivojn malpli egoismajn. Hodiaŭ, ĉar sinjoro Linŝardo ne fidas plu al mi, mi neniel povas vin servi profite. Mi kredas kontraŭe, ke mi vin utilos multe pli ageme, konservante la liberecon de miaj agoj.

La grafino kaj ŝia servamikino decidis ambaŭ, ke ĉi tiu lasta venos Parizon, kaj elektos loĝejon en la apudaĵoj de la Grenela strato. Ĉar la mono estas la nervo de ĉiuj militoj, la junulino eliris el la kastelo nur post kiam ŝi estis ŝarĝita de Matildo de paperujo plene provizita.

Kiam la komandanto petis de sia edzino:

— Ĉu vi kunkondukos Josefinon?

— Josefino ne partoprenas plu mian servistaron, ŝi diris sektone.

— Nu, kial?

— Al mi malplaĉis havi konstante antaŭ la okuloj la amantinon de mia edzo.

Viktoro estis ĝojega pro tiu respondo.

— Ĉu hazarde la grafino fariĝus ĵaluza, li diris. Se tio estas vera, mi ne longatempe atendos.

La unuaj tagoj, kiuj fluis post ilia loĝigo, estis rilate kvietaj.

La komandanto ŝajnis forgesi, ke li estas edzo. Li montriĝis aminda, eĉ malsevera: ĉar li neniel aludis la pasintajn fariĝojn, la grafino sin demandis, ĉu ŝi ne estis la ludilo de doloriga sonĝo, kaj renaskiĝis al la espero.

— Fine, ŝi pensis, mia edzo leĝa akceptas do rezignacie la certigon, ke neniam li fariĝos mia edzo natura.

Ian tagon, Viktoro al ŝi diris:

— Vi ne estas scivola, Matildo. De kiam ni loĝas en Parizo, vi ne deziris ekzameni la ŝanĝojn de mi faritajn en la hotelo.

— Senkulpigu min, sinjoro; ĉar kontraŭe mi ĝin vizitis de supro malsupren.

— Tio estas neebla: ĉar mi havas la ŝlosilon de mia apartamento; kaj vi ne ĝin petis de mi.

— Tio estus maldiskreta.

— Nu, ĉu vi deziras ĝin viziti?

— Se vi volas.

Alveninte en la dormoĉambron de la komandanto, la grafino ekkriis:

— Mi konfesas, ke mi ne rekonas tiun parton de l’ hotelo. En la pasinta tempo tie troviĝis teraso.

— Estas vere; sed mi ĝin forigis. Sur ĝia loko mi konstruigis ĉambron apartigitan por mia propra uzo.

— Ĉu mi povas ĝin vidi?

— Certe. Eniru, mi petas. Ja la ĉambro, en kiu loĝas nun la komandanto, iam komunikiĝis kun teraso, sur kiun oni aliris per fenestro pordo. Sed Viktoro ĝin aliformigis en vastan ĉambron sen ia malfermaĵo, en kiun oni povis eniri nur tra lia apartamento per pordo ŝlosita de sekrethava seruro, kies la filo Linŝardo sola posedis ŝlosilon. Tiu stranga loĝejo, en kiun la suno neniam penetris, estis luksege meblita. De la plafono ĝis la pargeto oni kovris la murojn per teksaĵoj remburitaj, kiuj formis dank’ al sia dikeco veran matracon. Nevideblaj truoj lerte disboritaj ebligis la renovigon de l’ aero. Dank’ al gaskameno tage kaj nokte hejtiĝanta, estis ebla la konservado de alta temperaturo; kaj pro tio neniu bezonis eniri en la ĉambron por observi la fajron.

Kiam la komandanto kaj lia edzino en ĝin penetris, du lustroj same gasflamaj al ĝi lumigis per kruda lumo.

— Kia stranga konstruaĵo, ekkriis la grafino. Por kio ĝi povas vin utili? Viktoro fermis la pordon malantaŭ si.

— Ĝis nun, sinjorino, li respondis malvarmtone, tiu ĉambro neniel min utilis. Sed mi ĝin konstruigis por rompi la volegon de la fiera virino, kiu sin rifuzas al mia amo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de terura voĉo, Matildo paliĝis.

— Sidiĝu, sinjorino, daŭrigis la komandanto, kaj min aŭskultu atentege. Vi estas en mia povo. Neniu scios, ke vi troviĝas ĉi tie; neniu venos por vin liberigi. Tiu ĉambro havas nek pordon nek fenestron. Ĝi troviĝas en la parto la plej malproksima de l’ hotelo, en la parto, kiu rigardas la ĝardenojn: plie ĝi estas lerte matracumita. Ĉi tie vi loĝos ne vidante la sunon, parolante kun neniu. Ĉiusemajne oni donos al vi skribilaron kaj paperfolion; vi povos korespondi kun via familio. Sed zorgu pri viaj frazoj, ĉar ĉiuj leteroj, kiujn vi skribos aŭ kiujn vi ricevos, estos legitaj de mi.

La grafino restis senmova, kvazaŭ frapita de bastonego: ŝiaj zumantaj oreloj aŭdis nur tre neperfekte la parolojn de ŝia edzo.

Post silento Viktoro daŭrigis.

— Mi estas laca, vidante, ke vi min konsideras kiel fremdulon, kiel senvaloraĵon. Ĝis nun mi estis nur via lakeo kaj via ludilo: de nun mi refariĝas via edzo kaj via estro. La malsukcesintaj provoj, kiuj min ridindigis, ne renoviĝos. La komandanto Linŝardo ne estas viro, kiun oni mokas: vi tion ekscios per viaj malfeliĉaĵoj. Kiam tiu mallibera ekzistado tro pezos sur vin, vi facile povos retrovi vian liberecon. Sed vi ricevos ĝin nur per la delaso de via persono kaj de riĉaĵoj al vi donitaj de mia patro. Vi havas la tutan vivadon por pripensadi: mi estas paciencema: mi atendos.

Sin ŝovinte sur la dika tapiŝo, kiu malsonorigis la bruon de liaj paŝoj, la filo Linŝardo malfermis la pordon, eliris kaj ĝin senbrue ŝlosis. La grafino ne rimarkis lian eliron.

De longa tempo Matildo restis senmova, kun frunto mallevita, kun manoj sur la genuoj; sidante sur la rando de apogseĝo, ne komprenante. Kiam fine ŝi levis sian kapon, kun granda miro ŝi rimarkis, ke ŝi estas sola. Ŝi provis klarigi sian situacion, sed ne sukcesis kunligi kune du ideojn. Subite ŝi stariĝis per unu salto. Ŝi volis krii, peti helpadon: sed en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita ĉambro ne eĉ sonis la eĥo de ŝia voĉo. Ĝi eksaltegis al la muroj, ilin frapis per la pugno, la piedo, la genuo: la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn kaj redonis neniun sonon: eĉ la juna virino ne havis kiel konsolon la senton, ke ŝi kontuzas siajn pugnojn. Kaj dum tiu tempo la kandelabroj daŭrigis la bruladon de siaj altaj kaj senmovaj flamoj, ĵetante lumon ĉiam egalan, neniam ŝanceligantan, sur la pezan silenton de tiu matracumita tombo.

— Estas neeble! mi sonĝas! mi havas febron! ekkriis la malfeliĉulino. Tamen mi ne povas resti enfermita tie ĉi, tiel longe kiam plaĉos al tiu monstro min deteni en tiu loko.

La grafino ne povis resti senmova. Ŝi paŝis, marŝis, rondiris ĉirkaŭ la ĉambro, kiel sovaĝa besto falinta en kaptilon, kiam malforta krako altiris ŝian atenton.

Ŝajnis ke kartuŝo eliĝas el la muro kaj antaŭeniras al ŝi. La juna virino saltegis, kredante trovi malantaŭe malfermaĵon ian kaj poste la liberecon. Sed tiu kartuŝo nur maskis metalan ŝrankon, enmetitan akurate en la muron kaj ruliĝantan sur kaŝitaj radoj. Ekstere puŝita de nevideblaj manoj, tiu ĉareto malrapide antaŭeniris ĝis la mezo de la ĉambro. Kiam ŝi estis alveninta al la limo de sia irado, flanka pordo aŭtomate malfermiĝis. La grafino ĵetis internen de la meblo febran rigardon: en ĝi ŝi trovis la tolaĵojn, la robojn, la nokttualetojn alportitajn de ŝi en Parizon: ilin al ŝi sendis ŝia edzo. Sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono aliĝis per ĉeneto. Kelkaj linioj troviĝis skribitaj sur ĝi. Matildo rekonis la skribmanieron de la komandanto, kaj legis:

Mi sendas ĉiujn objektojn, kiujn vi bezonas.

— Per tiu vagoneto fariĝos la tuta mastrumado.

— Ĝi alportos la aferojn al vi necesajn, kaj forportos tiujn da kiuj vi volos vin senigi.

— Se vi deziras ion, skribu vian peton sur tiu ardezo.

— Kiam la soleco kaj la pripensado vin igos saĝa, skribu tiun solan vorton: Mi konsentas.

La grafino ne havis tempon ekzameni detale tiun novan mirindaĵon, jam la pordo de la veturileto fermiĝis tiel mekanike kiel ĝi malfermiĝis antaŭe; kaj la fera ŝranko, malantaŭen altirita, reeniris en la muron, remetante en ĝian lokon la remburitan kartuŝon.

Vidante tiun senkompatan decidon, la juna virino sentis ke ŝi duonsvenas. Nun ŝi estas malliberigita, eligita el la restaĵo de vivantoj. Se ŝi volas vivi, paŝi sur la strato, vidi la ĉielon, aŭdi la bruaron de la urbo, kiel la plej mizera inter la plej malriĉulinoj, ŝi devos sin liveri al tiu monstro, al kiu la leĝo donas absolutajn rajtojn, ĉar li estas ŝia edzo. Pro tiu penso, ŝia fiereco kaj ŝia hontemo ribeliĝis. Ŝi stariĝis malhumila, malestimanta, ekkriante:

— Mi pereos, estas kredeble; sed mi ne cedos. Kaj ŝi sidigis sovaĝa, direktante ĉirkaŭ si siajn okulojn kutime verdajn, sed kiujn la kolero, la malamo, la ĉagrenego faris nigraj kiel karbo. Sed ĉio estis senmova en la tomba silento de tiu matracumita ĉambro, ĉio, eĉ la flamoj de kandelabroj, kiuj brulis rigidaj en siaj vitraj tuboj. Tiam la malfeliĉa malliberigitino volis scii de kiom da horoj ŝi troviĝas tie ĉi. Ŝi serĉis okule horloĝon aŭ iun ajn aparaton, per kiu ŝi povus sin sciigi pri la fluo de la tempo. Sed la apartamento enhavis neniun tiuspecan ilon. Ŝi rigardis en la objektoj al ŝi senditaj de sia edzo, serĉante ĉu en ili ŝi trovos sian poŝhorloĝon: ĝi vole estis formetita. Tamen en sia malfeliĉeco, la grafino sentis impreson de ĝojo. En la poŝo de ŝia plej ŝatita ĉambro robo troviĝis la venenigita kriso, kiun neniam ŝi delasis. Kredeble ŝia edzo ĝin serĉis dum tempo tre longa, ne divenante, ke li preskaŭ ĝin tuŝis per sia mano.

— Per tiu ilo, ŝi diris laŭte, mi estas estrino de mia vivo kaj de la vivo de aliuloj.

Kaj la tempo pasis; sed nenio ĝin mezuris: nenio ebligis, ke ĝin ŝi kalkulu, nek bruo venanta el la eksteraĵo, nek pligrandigo nek malpligrandigo en la egaleco de tiu nenatura lumo ĉiam senmova, nek la unutona tiktako de pendolo, nek la metala bruo de sonorilo vibranta laŭ egalaj intertempoj. La malfeliĉulino ne havis eĉ tiun rimedon lasitan al la malsanuloj, turmentitaj de la maldormo; kalkuli la horojn.

La seka bruo, jam aŭdita de Matildo, rekomencis. La ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo. Apenaŭ la grafino tuŝis ĝin. Sed ĉar ŝiaj okuloj ekvidis la ardezon, ŝi prenis la krajonon, kaj skribis per febra mano:

— Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.

Poste ŝi remetis en la vagoneton la restaĵojn de la manĝo: kaj ĉio reeniris en la muron.

Rompite de tiuj multaj emocioj, Matildo volis kuŝiĝi. Antaŭ kiam ŝi enlitigos, ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn. Sed ŝiaj penadoj renkontis neklarigeblan kontraŭstarecon. Ŝi aliris al la dua, kaj ne sukcesis plie. Fine post multaj provadoj ĉiam senutilaj, la juna virino estis devigata akcepti la evidentecon: la kranoj de flamingoj estis lutitaj.

Ne sen motivo Viktoro volis, ke la grafino ne povu mallumigi al sia luksa malliberejo. La junulo esperis, ke tiu senĉesa klareco, frapante seninterrompe la lacajn okulojn de Matildo, produktos sur ŝian nervan sistemon premadon tian, ke la fera volo de la juna virino estos rapide rompita. Aliparte li estis scivola, kaj volis observi ĉu tage ĉu nokte ĉiun el ŝiaj agoj. Tiu spionado estus neebla se la mistera ĉambro estas plenigita de senlumeco. Inter la malfermaĵoj boritaj tra la muro, unu troviĝis, laŭ alteco de homo, admirinde kaŝita sur ĉiu flanko de la mureto. Ĝi troviĝis en la ĉambro de la komandanto; kaj ĝin fermis vitraĵo. Tie la edzo de Matildo pasigis la du trionojn de sia vivo, okulmanĝante la malfeliĉan malliberigitinon, kiu ne povis suspekti, ke ŝi estas observata.

Tiu terura ekzistado jam daŭris de dekkvin tagoj: sed la plendinda suferantino ne povis konjekti la veran nombron de fluintaj horoj. Ŝajnis al ŝi ke de multaj monatoj kaj eĉ de jaroj ŝi estas enfermita en tiu tombo. En iaj momentoj, ŝi demandis sin ĉu reale ŝi ne estas malviva; en sia pasinta vivo ne estas sonĝo, kiu fariĝas iom post iom pli malpreciza, kaj kiun ŝi memoras pli kaj pli konfuze. Certe ŝi ankoraŭ kredis, ke ie ekzistas floroj, verdaĵo, freŝa bloveto, suno, kiu malaperante estas anstataŭita de la nokto; sed ŝi ne estis tre certa pri tio. Ho! la nokton precipe! Revidi la stelojn, kies malforta klareco ne lacigas okulojn, aŭskulti tiujn bruetojn malproksimajn kaj nedifinitajn, kiuj supreniras el la fundo de la kamparo, kaj kiujn akompanas la murmuro de Violano, kiam la vespera venteto ilin alportis ĝis ŝiaj oreloj! Al ĉiu ajn homo, krom al sia edzo, ŝi senbedaŭre estus doninta sian tutan posedaĵon por promenadi sola, banita de luna lumeco, sur la teraso de sia kastelo.

Por sin iluziigi pri la mankanta ombro, ŝi kusiĝis sur kanapon, fermis la palpebrojn, kovris sian kapon per vualo, kaj penis vidi kaj aŭskulti memore la objektojn, kaj la bruojn al ŝi antaŭe kutimajn. Sed post kelkaj minutoj la sango alfluis al ŝia kapo: ŝi estis devigata malkovri sian frunton, malfermi siajn okulojn. Tiam ŝi aŭdis nur la premegantan silenton de sia vatumita malliberejo; ŝi vidis nur la senmovajn kaj rigidajn flamojn de kandelabroj eterne brulantaj.

Dum la unuaj tagoj, la sola rimedo, ebliganta la proksimuman kalkulon de horoj kaj la apartigon de la tago el la nokto, estis la regula alveno de la vagoneto alportanta la tag- aŭ la vespermanĝon. Sed ĉar kelkafoje la grafino dormetis dum la intertempo, ĉio rapide konfuziĝis. Ne tion suspektante, ŝi interŝanĝis la momentojn de la tago, kredante ke vesperiĝas kiam aperas la suno, enlitigante dum la kvina matene.

Laŭ la promeso farita de sia edzo, la juna virino trovis, ian tagon, en la ruliĝanta ŝranko, plumon, inkujon kaj paperfolion. Sur la ardezo estis skribitaj tiuj vortoj: “Se al vi plaĉas doni sciigojn al via familio, vi trovos ĉi tie ĉion, kion vi bezonas por skribi.” Kiam Matildo volis forporti la skribilaron por sin loki antaŭ sian tablon, ŝi vidis, ke ĉiuj tiuj objektoj estas alligitaj per ŝtalaj ĉenetoj. Ŝi do estis devigita skribi rapide kelkajn malesperajn liniojn sur la breto mem de la ĉareto.

En la posta vojaĝo ŝi legis sur la ardezo:

— Tiel longe kiam viaj leteroj estos verkitaj laŭ tiaj terminoj, ili ne estos senditaj.

— Nu, tre bone, ŝi ekkriis. Mi konas mian patrinon: maltrankvila, ĉar ŝi ricevos de mi neniun novaĵon, ŝi ne ŝanceliĝos kaj veturos Parizon, kvankam ŝia farto estas tre malbona. Nenese estos, ke ĉio klariĝu: kaj tiam mi estos liberigita.

En la frazo, kiun la grafino ekelparolis laŭte, por ke ŝi aŭdu almenaŭ la sonon de homa voĉo, kelkaj vortoj resonis penige, kiel funebra sonorado: kvankam ŝia farto estas tre malbona.

— Kaj se tiu vojaĝo meze de la vintro estas pereiga al ŝi, pensis la juna virino. Malfeliĉa patrino! Ŝi sentas al mi tian amegon, ke vidante kiel mi estas turmentegita, ŝi estus frapita en la koro de bato, kiu eble ŝin tuje mortigus. Ne, ne: jam mi riproĉas al mi la morton de Gastono; mi edziniĝis kun tiu krima Viktoro nur por savi la vivon de mia patro; se mi kontraŭbatalis tiel longe kaj tiel malespere, ne estas por kavigi la tombon de la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam ĉiuj homoj min kulpigis.

Kaj pligrandigante la memoferon ĝis la heroeco de la mensogo, tiu viva malvivulino skribis iajn mallongajn frazojn, en kiuj ŝi diris, ke ŝi tre bone fartas kaj estas tre feliĉa.

Viktoro, kiu perdis neniun detalon de tiu senparola sceno, komprenis ĝian signifon. Tio, kion li antaŭvidis, efektiviĝis kiel ĉiam. Ĉar nur en la konsciencduboj kaj en la sindonemo de noblaj animoj ĉerpas sian forton la malbonuloj.

Dum ĉiuj horoj ne prenitaj de sia deĵoro, la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto, rigardadante sian suferantinon. Simila al la araneo embuskita en angulo de sia reto, li pacience atendis la tagon, en kiu la maldormo kaj la lacego ĵetos en liajn brakojn Matildon premegitan kaj venkitan.

Tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan. Kiam la juna virino sin senvestigis por enlitiĝi, ĉar ŝi kredis ke la soleco, en kiu ŝi agonias, estas absoluta, ŝi neniel atentis pri tiu senvestiĝo. Plie la varmega temperaturo de tiu remburita ĉambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis senĉese, ŝin devigis kuŝiĝi sur kanapon preskaŭ sen ia vesto. Tiam la edzo malamegita rigardadis per okuloj brilegaj pro dezirego tiun blankan korpon de virgulino, kiu al li apartenas, sed kiun ŝi al li rifuzis. La diafanaj vitrogloboj de la lustroj lumigis al la juna grafino laŭ opala rebrilo, kiu faris ankaŭ pli laktokolora la perlamotan blankecon de ŝia haŭto. Kiam tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn formaĵojn de sia diina korpo, la monstro kiu ŝin spionadis, stertoris pro malpotenco, balbutis sensencajn parolojn kaj verŝis larmojn de kolerego. Kelkajn fojojn, instigite de pasia ebrieco, li intencis malfermi la pordon kaj rapidegi al la virino, kiu lin mokegas tiel maltime: sed la vidaĵo de la Malajsa ponardeto, kiun Matildo ĉiam konservis apud si, trakurigis tra lia dorso tremeton de teruro, kaj ĝis nun ĉiam lin detenis.

Ĉar la komandanton teruris tiu armilo. Laŭ stranga sento, mallogika sed tre homa, tiu sentima militisto, kiu rapidis kun rideto sur la lipoj al baterioj vomantaj la kuglaron, sin sentis paralizita de timego, antaŭ tiu akra pinto enŝpruciganta la morton per eta grateto.

Ian matenon, lia servsoldato, mirante, ĉar lia superulo ne malsupreniris laŭ sia kutima horo, kuraĝis penetri en lian ĉambron por lin veki. Li trovis lin kuŝanta tere antaŭ la pordo kaj tute svenanta: dum, tra la duonmalfermiĝo de lia ĉemizo sangigita, vidiĝis lia brusto plugita de kruelaj kaj sennombraj ungotranĉoj.

Ian tagon, en la militista kafejo, lia regimentestro al li diris kun grasa rido:

— Nu, komandanto, ĉu vi malliberigas la grafinon? Neniam oni ŝin vidas.

Kredante ke li estis perfidita, Viktoro paliĝis. Sed la bonhoma mieno de lia interparolanto lin rapide kuraĝigis.

— En tiu momento, ŝi estas iom malsaneta, li respondis.

— Tre bone, mi komprenas, diris la supera oficiro. Kaj, ĉar la edzo de Matildo komencis klarigojn:

— Mi ripetas ke mi komprenis: en kiu dato okazos la bapto? La junulo estis balbutonta ian respondon, kiam unu el liaj kolegoj sin intermetis:

— Ĉu vi volas vidi skadroĉefon en la haŭto de feliĉulo, li diris, sin turnante al la ĉeestantoj kaj montrante per la mano Viktoron koleriĝantan, rigardu Linŝardon. Tiu fripono trovis rimedon por sin amegigi de la plej ĉarma, de la plej riĉa, de la plej nobela inter la virinoj. Mi al vi certigas: li estas feliĉegulo.

Dum la komandanto estis devigita akcepti la gratulojn de siaj kunuloj entuziasmigitaj:

— La malsprituloj! li balbutis; sed Danto mem ne elpensis turmentegon kompareblan kun la mia.

Malgraŭ tio, tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno, en kiu li restis dum tutaj noktoj, ebriiĝante per la vidaĵo ĉiam sama, kiu kuŝis antaŭ liaj okuloj.

Ian vesperon li estis frapita de mirego, ekvidante la gravajn ŝanĝojn, kiuj aperis en la beleco de la grafino. La okuloj kaviĝis, la frunto sulkiĝis kaj iom post iom vestis flavan koloron de vakso; la adorindaj rondaĵoj de la membroj estis anstataŭitaj de la akraj kaj angulaj formoj de la progresema malgrasiĝado. La efikoj de tiu absoluta malliberigado rapide efektiviĝis, sed alimaniere ol la komandanto tion deziris.

Timante ke dormigilo liveros ŝin sendefendan al la satiro, kiun ŝi malamegas, Matildo ne manĝis plu. Ĉar la senigo de aero kaj de ekzercado formetis el ŝi la manĝodeziron, ŝi trovis ke ĉiuj nutraĵoj havas guston maldolĉan kaj malagrablan, kiu plifortigis ŝiajn suspektojn. De tenite de tiu sama ideo, la juna virino ankaŭ ne dormis. Kiam kelkafoje, rompite de lacego, ŝi dormetis, ŝi tion faris nur tenante forte prematan en sia mano la venenplenan krison, riskante, ke ŝi sin vundos mem, sin turnante flanken.

— Se tio okazas, ŝi pensis ofte, rigardadante kun rava atento la armilon, kiu povas ŝin liberigi el la vivo; se mi pikas min hazarde per la pinto de tiu ponardo, tre bone. La memmortigo estas krimo. Mia morto liverus sendefende ĉiujn miajn amatojn al la monstro, kiu min turmentegas: mi ne havas rajton disponi mian vivon. Sed se mi estus tiel feliĉa, ke mi mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni.

Tamen Josefino estis obeinta la ordonojn de sia mastrino. Ŝi luis en la Varena strato malgrandan apartamenton. Ĉiumatene ŝi provis interparoladon kun unu aŭ kun alia inter la servistoj de l’ hotelo, kun kiuj ŝi konservis korajn rilatojn. La unuajn tagojn, kiam ŝi petis novaĵojn pri la grafino, oni respondis, ke kredeble ŝia Moŝto estas malsaneta, ĉar ŝi restas enfermata en sia ĉambro ne montriĝante ĉu dum la tago ĉu dum la vespermanĝo. Ĉar ŝi konis ĉiujn ĉagrenojn suferitajn de Matildo, la junulino neniel miranta ne tro maltrankviliĝis pro tio. Sed post dekkvin tagoj, kiam ŝi eksciis, ke la nova ĉambristino estis forpermesita de Viktoro kaj ne anstataŭigita; kiam ŝi aŭdis la kuiristinon rakontantan, ke matene kaj vespere oni portis en la ĉambron de la komandanto plenan manĝon, kiu ne estis difinebla al li; fine kiam la veturigisto certigis, ke ŝia Moŝto estas tute nevidebla por ĉiu, tiam la teruro ŝin ekkaptis.

Strangaj famoj, veninte de malprecizaj lokoj, rondirante vastiĝis. Oni parolis pri malliberigado, pri monstraj kaj malnoblegaj plezuregoj; oni eĉ elparolis la vorton hommortigo. La kaleŝlakeo tre amanta la teatrodramojn certigis eĉ ke la Prelonga hotelo daŭrigas la tradiciojn de la Nesla Turo. Sciante ke ŝia iama amanto estas kapabla plenumi ĉiujn eblajn malnoblaĵojn por satigi sian pasion, fraŭlino Brantino ne ŝanceligis. Ŝi skribis al la markizino, ke ŝi prudente agus venante Parizon kiel eble plej baldaŭ, ĉar okazis strangaj aferoj en la hotelo de la Grenela strato.

Ricevinte tiun enigman kaj ne subskribitan leteron, sinjorino de Prelongo sentis impreson de neesprimebla kortuŝeco. Pri Raŭlo, li levetis la ŝultrojn.

— Kion vi intencas fari? li demandis.

— Eliri tuj.

— Vi ne pripensis al tio: vi estas tro malsana. Vojaĝo en tiu malvarma sezono estus por vi pereiga.

— Ĉu mi zorgas pri tio, dum mia filino estas malfeliĉa kaj bezonas min!

— Sed, mia kara amikino, antaŭ kelkaj tagoj vi ricevis de ŝi leteron, en kiu ŝi diris, ke ŝi fartas tre bone kaj nenion deziras. Kion vi volas plie?

— Sed tiu mistera bileto?

— Ĝi estas malsprita ŝerco tute simple. Vi devus ne atenti al ĝi kaj ĝin ĵeti en fajron.

— Raŭlo, estu sufiĉe bona por ordoni al la veturigisto, ke li jungu la ĉevalojn al la kaleŝo.

Tiam, kvankam koleretiĝante, la maljuna markizo, kiu ĉiam amegis sian edzinon, zorgis mem pri la preparadoj de ŝia eliro.

La komandanto troviĝis en sia lernoĉambro, laborante la redakton de raporto, kiam iu frapis sur lian pordon.

— Eniru, li kriis, ne turnante la kapon: mi estas okupata. Kion oni deziras de mi?

— Komandanto, diris la servsoldato, estas ŝia markizina Moŝto, kiu ekalvenas.

— Kia markizino?

— Sinjorino de Prelongo.

— Mia bopatrino! ekkriis Viktoro. Diru al sinjorino de Prelongo, ke mi ŝin akceptos post unu minuto.

La servsoldato eliris.

— Tiu maljuna ino en Parizo, dum la vintro, murmuris la filo Linŝardo; kion tio signifas. Kiu, diable! min perfidis? Nu, estos bezone ludi lertege.

Sidante en la saloneto, ankoraŭ vestite de sia vojaĝa kostumo, la markizino atendis.

— Kiel? estas vi, sinjorino, ekkriis la komandanto, rapidegante en la ĉambron, kvazaŭ li estus treege okupata. Ĉu mi povas scii pro kia agrabla hazardo ...?

— Sinjoro, interrompis Suzano, kiu en sia apoga seĝo fikse rigardadis sian bofilon, kiel fartas mia filino?

— Tre bone.

— Kie ŝi troviĝas?

— Sed tie ĉi, en la hotelo. Kial tia stranga demando?

— Ĉu mi povas ŝin vidi? Viktoro ŝanceliĝis momente, kaj respondis malvarme:

— Ne, sinjorino.

— Kiel? ne? respondis la markizino miranta; kaj kial?

— Tial ke ŝi estas videbla por neniu.

— Eĉ por mi?

— Eĉ por vi.

Sinjorino de Prelongo sin levis subite. Ambaŭ interparolantoj staris unu antaŭ la alia, la okulojn en la okulojn, kiel du militantoj pretaj por la batalo. Estis la markizino, kiu komencis la atakon.

— Ĉu vi povus, sinjoro, al mi konigi la motivojn de tiu stranga konduto?

— Mi estas preta vin kontentigi, sinjorino. Sidiĝu, mi petas, kaj aŭskultu.

La komandanto senmoviĝis dum kelka tempo en profundaj pripensadoj.

— Mi atendas, sinjoro, diris la markizino senpacienca.

— Dio mia, sinjorino, tio, kion mi estas rakontonta havas tre delikatan kaj tre intiman karakteron. Mi estus preferinta, ke tiu geedza detalo estu ĉiam enfosigita en la plej profundan sekretejon. Sed ĉar vi devigas min al la malkovro de tiuj sekretoj, mi al vi konigos la tutan veron. De kiam ni estas geedzoj, tio estas de kvar monatoj, fraŭlino via filino ĉiam repuŝis miajn amindumaĵojn; kaj la plenumo de l’ edziniĝo ne ankoraŭ okazis.

— Ha! ekkriis sinjorino de Prelongo per triumfa tono, mi bone sciis, ke Matildo ne povas esti la patrino de Valento. Ĉar, se tio estus vera, ŝi havus neniun motivon por rifuzi al vi rajte kaj malsekrete tion, kion vi pretendas esti ricevinta de ŝi sekrete kaj malrajte.

Aŭdante tiun pravan riproĉon, la komandanto eksaltis. Ĉar li ne atendis tiun pripenson, li sentis sin ŝancelita. Sed dank’ al tiu potenco de volo, kiu apartenas nur al fortaj viroj, li tuj reprenis sian memfidon, kaj respondis ne kortuŝite:

— Vi eliras el la demando, sinjorino. Mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco. Nur pri ĝi mi deziras interparoli kun vi.

Post paŭzo, li daŭrigis:

— Mi ĉion provis por fariĝi la edzo de mia edzino. En Prelongo vi vidis mem ĉiujn pruvojn de ameco, kiujn al ŝi mi malŝparis sub formo de ĉiuspecaj servoj, afablaĵoj kaj ĝentilaĵoj. Vidante ke per la submetiĝo mi ricevis neniun rezultaton, mi volis paroli per tono iom pli koman da. Tie ankaŭ mi estis repuŝita. Fine, de kiam ni loĝas en Parizo, ĉagrena ĉar mi estas por Matildo nur la petito, kiun oni mokegas, mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankoraŭ disponi. Mi devigis la grafinon loĝi en ĉambro partoprenanta mian privatan ĉambraron. Ŝi en ĝi restos tiel longe, kiam ŝi ne estos konsentinta. Ŝia libereco dependas de ŝia obeo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn, la markizino leviĝis, ekokupita de terura kolero.

— Ĉu vere vi faris tion? ŝi ekkriegis.

— Mi faris tion.

— Tio estas malinda, malkuraĝa! La komandanto mallevis la kapon sub tiu torento de insultegoj, sed ne ŝanceliĝis.

— Vi kredas, blekegis la maljuna sinjorino grandpaŝe marŝante en la salono, vi kredas ke la aferoj restos en tiu stato, ke mi ne scios ilin ordigi. Vi min konas malbone, se vi opinias, ke mi lasos Matildon turmentegitan, ne farante ion por sin defendi. Senprokraste mi rapidas al la juĝistaro, petonte ke ĝi bonvolu meti mian filinon sub la protekton de la leĝoj.

— Iru, sinjorino, respondis la filo Linŝardo mokridante, iru. Sed kiam vi estos rakontinta al la juĝisto, ke tiu severa rimedo celis nur unu celon: devigi la grafinon al la plenumo de ŝiaj edzinaj devoj, ĉu vi scias tion, kion li respondos? Aŭdinte tiujn vortojn, edzinaj devoj, sinjorino de Prelongo ektremetis.

— Li respondos, daŭrigis Viktoro siavice koleriĝante, ke via filino estas la vera kaj la sola kulpulino, ke la komandanto Linŝardo, ŝia rajta edzo, nur uzis rajton al li donitan de la leĝo, fine ke ne ekzistas en Francujo unu juĝistaro povanta lin kondamni.

La markizino estis refalinta sur sian apogseĝon. Post sia antaŭa kolerego postvenis profunda subpremado. Ŝi penis kontraŭbatali la lastajn argumentojn de sia bofilo, sed malgraŭvole ŝi sentis, ke li estas prava, kaj trovis nenion por ilin refuti.

Ĉar sinjorino de Prelongo havis pri la sankta stato de l’ edziniĝo opiniojn tre firmajn. Anstataŭ Matildo, fremdulino estu riproĉita pri tio, ŝi estus aprobinta la parolojn de la komandanto. Laŭ ŝi, la edziniĝo estas sakramento. Edukita laŭ principoj de severa moraleco kaj de religio rigida, ŝi ne konsentis, ke edzino povas sin elpreni el la devoj, kiujn altrudas tiu sakramento, kia ajn estu la graveco de motivoj pretenditaj de ŝi, kia ajn eĉ estu la malindeco de la edzo elektita.

Pro tio per voĉa tono malpli kolera ŝi diris al sia bofilo:

— Komandanto, permesu ke mi vidu mian filinon. Mi certigas, ke vi ne pentos pro la interparolado, kiun mi havos kun ŝi.

Viktoro malfacile kaŝis triumfan rideton, kiu faldetis la angulon de lia lipo.

— Mi tuj eliras, ŝin venigonta, li respondis simple.

Kuŝante sur kanapo, kun okuloj duonfermitaj, duonvestita kiel kutime pro la Senegala temperaturo de tiu supervarmigita loĝejo, la grafino dormetis. Fluado de malvarma aero glitante sur ŝia epidermo ŝi vekis tuje. Ŝi leviĝis, vidis la pordon malfermatan, sian edzon starantan antaŭ ŝi. Simila al leonino atakita ŝi saltegis malantaŭen, direktante al sia edzo la pinton de sia ponardo, blekegante per raŭka voĉo:

— Se vi alpaŝos, mi vin mortigas, kaj poste min. Sed la komandanto ridetis, kaj restis sur la sojlo de la pordo:

— Ne timu, Matildo, kaj remetu en ĝian ingon tiun armilon. Mi ne venas al vi malamike, malpli ankaŭ amante, li aldonis malĝoje. Sinjorino de Prelongo atendas en saloneto, kaj deziras interparoladi kun vi.

— Mia patrino! ekkriis la juna virino, subite ekkaptita de freneza ĝojo. Mia patrino tie ĉi! Mi estas savita. Estu benita, mia Sinjorego.

Viktoro ĉiam daŭrigis sian rideton.

— Vestu vin tre plene, li diris. Kompare kun tiu loĝejo la aliaj ĉambroj de l’ hotelo ŝajnos al vi malvarmegaj. Eble vi malvarmumus.

La grafino ĵetis sur siajn ŝultrojn mantelon ian.

— Mi vin sekvas, ŝi diris.

Sed kiam ŝi estis alveninta en la ĉambron de sia edzo, ŝiaj okuloj kutimintaj la flavan lumon de la gaso ne povis toleri la blankan klarecon de la plentago. Ŝi sentis blindigon, ŝanceliĝis kaj estus falinta, se Viktoro ne estus malferminta siajn brakojn por ŝin subteni.

Dum Maltido malrapide rekonsciiĝis, la komandanto ŝin rigardadis kortuŝe. Konstatante la ruinigojn en ŝi produktitajn de la suferoj kaj de la malliberigo, li sentis sian koron dolore prematan. Neniam li vidis ŝin tiel difektitan: tamen, la antaŭtagon mem, li longatempe ŝin rigardadis tra la spionfenestreto. Certe li rimarkis kelkajn ŝanĝojn: sed li ne kredis, ke ili estus tiel gravaj. Ĉar la nenatura heleco de kandelabroj arĝentumis la haŭton de la juna virino de opala rebrilo, kiu aliformigis ŝian karnkoloron; dum ĉi tie, sub tiu klara suno pleniganta la ĉambron, la iluzio ne estis plu ebla. Anstataŭ tiu ebriiga kaj malkvietiga virgulino, kiu tiel plene lin frenezigis, la komandanto nur retrovis malfeliĉan knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton.

Dum la grafino iom post iom rekonsciiĝis, duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno, ŝia edzo verŝis en glason iom da Malaga vino. Li ĝin prezentis al ŝi.

— Trinku, li diris. Tio vin tute resanigos.

— Ne, ŝi respondis sektone.

— Kial? demandis Viktoro miranta.

— Ĉu mi scias se tiu vino ne estas venenigita.

Antaŭ tiu malamo, kiu ne senarmigis, sed kontraŭe malbonigis liajn plej bonajn intencojn, la filo Linŝardo havis malesperan geston. Larĝa larmo ruliĝis silente sur lia brunigita vango. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, li ĝin viŝis rapide, timante ke Matildo ĝin vidos. Neniam li faris pli neripareblan malprudentaĵon: ĉar tiu larmo, kiu estis sincera, eble estus farinta sur la koron de lia edzino impreson pli favoran, ol la tutaj makiavelaj artifikaĵoj de li elpensitaj de pli ol du jaroj.

— Nun, li diris post silento, apogu vin sur mian brakon por vin subteni; kaj ni iru retrovi vian patrinon.

La juna virino leviĝis. Por la unua fojo ŝi akceptis la helpon de sia edzo, ĉar ŝia malforteco ne ebligis, ke ŝi agu alimaniere.

Alveninte antaŭ la saloneto, Viktoro malfermis la pordon, enirigis la grafinon, kaj ĝin ferminte diskrete eliris.

Restinte sola post la eliro de sia bofilo, la markizino atendis, direktante siajn rigardojn al la pordokurteno. Ŝi jam ekmalpacienciĝis, kiam aperis ŝia filino. Malgraŭ la ĉagrenoj, kiuj ŝin premegis de du jaroj, tamen Matildo havis konstitucion tiel fortikan, ke, escepte per kelkaj negravaj malsanetoj, ŝia farto kaj ŝia beleco ne estis tro difektitaj pro ili. Pro tio revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn.

— Sed vin pereigos tiu krimulo, ŝi ekkriis. Li vin mortigos, mia plendinda Matildo.

— Mi tion scias tre bone, ŝi respondis maldolĉe. Mi eĉ esperas, ke tiu stato ne longatempe daŭros.

— Ho! kia kruela infanino, daŭrigis Suzano, premante kontraŭ sian koron la grafinon senkuraĝan, mi malpermesas, ke vi parolu tiamaniere, precipe kiam la ĉeso de tiu stato dependas nur de vi ...

— Kion vi volas diri, patrino mia?

— Mi ĵus havis kun tiu malnoblulo tre gravan interparoladon. Li certigis, ke vi estas lia edzino nur ŝajne sed ne reale.

— Li diris la veron.

— Matildo, ĉu vi fidas al via patrino?

— Ho! patrino mia, ĉu vi dubas pri mi?

— Nu, mia kara infanino, jen estas tio, kion vi devas scii. Vi provis militadon neeblan, en kies fino vi trovos nur la malvenkon aŭ la morton. Tiu Linŝardo estas monstro, mi tion konsentas; sed li estas samtempe via edzo. Vi povas nenion kontraŭ li, ĉar la leĝo lin helpas.

— Al kio vi volas alveni?

— Al tio. Ĉu frue ĉu malfrue necese estas, ke vi cedu. Kial do vi ne akceptus tian neceson tuj?

— Ho? patrino mia, ĉu estas vi, kiu donas al mi tian konsilon?

— Jes, filino mia. Vi scias kiel mi kontraŭbatalis tiun edziniĝon, kian malamikecon mi ĉiam sentis al tiu malnobelulo. Hodiaŭ, ĉar mi vidas, ke tro rajtigitaj estis miaj antaŭsentoj, mi ne min pardonas konsentinte. Fine ni ne parolu pri la estinteco; ni zorgu nur pri la estanteco. Via turmentisto ne akceptos sian malvenkon. Post tiu provo li elpensos alian, poste alian, kaj tio ĉiam daŭros. Pripensu ke li ne laciĝos; ke li havas antaŭ si longan aron da jaroj; ke vi ne povos senĉese kontraŭstari; ke ĉu hodiaŭ ĉu morgaŭ li vin posedos aŭ ... vin mortigos. Sed mi ne volas, ke vi mortu, aldonis Suzano ploregante kaj kovrante sian filinon de pasiaj kisadoj.

— Sed, respondis Matildo, kortuŝita de tia doloro, ĉu en la pasinta tempo mi ne aŭdis vin dirantan, ke via plej granda ĉagreno estus vidi, ke viaj genepoj havas tiun viron kiel patron.

— Certe mi diris tion, sed antaŭ la edziniĝo, esperante ke tiu pripenso vin deturnos el ĝi. Kaj tiu parolo mem pruvas, ke mi akceptis sendiskuteble la neeviteblajn konsekvencojn de tiu unuiĝo.

— Ha! patrino mia, ĝemis la grafino pli kaj pli senkuraĝa, se vi scius ....

— Mi ne bezonas scii por kompreni. Viajn tedegojn mi sentas, vian antipation mi partoprenas: sed malgraŭ tio mi diras al vi: kiam eĉ edzo estus malnoblegulo, tamen kristana edzino, kies edziniĝo estis benita de Dio, neniam devas sin rifuzi al la edzina devo.

Matildo momente silentis. La bataladoj de ŝi faritaj kontraŭ ŝia edzo, kiam ŝi troviĝis en Prelongo, ŝin lacigis; tiuj dekkvin tagoj de malliberigo ŝin rompis; per siaj konsiloj kaj siaj larmoj ŝia patrino ŝin elvenkis tute.

— Tiam, patrino mia, vi tion postulas? demandis la grafino.

— Jes, mia plendinda filino. Tie kuŝas la devo, tie la savo. Vi ne povas plie ŝanceliĝi.

— Tre bone. Mi vin obeos. La juna virino rakontis al sia patrino ĝis ĝiaj plej etaj detaloj ĉiujn fariĝojn okazintajn de ŝia edziniĝo.

— Malnobla! monstra! malkuraĝa! balbutis la markizino, interrompante sian filinon post ĉiu frazo. Kiam mi pensas, ke vi estas alligita al tiu sovaĝa besto ĝis la fino de via vivo; ke tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj. Pro tio, kvankam min tedus konigi al publiko ĉiujn tiujn hontojn, mi preskaŭ konsilus al vi proceson por edzodisigo.

Matildo pripensis momente. La propono estis alloga; tamen ŝi ŝanceliĝis. Se ŝi ne volis perfidi sian ĵuron eĉ al ŝia patrino, ĉu ŝi liveros ĝin al la publiko per la buŝo de leĝisto? Aliparte se ŝi volas gajni sian proceson, ŝi estos devigata ĉion rakonti al sia advokato: sen tio, vidante ŝian kulpigantan silenton, la juĝistoj pravigos ŝian edzon: kaj la situacio fariĝos poste pli netolerebla ol antaŭe. Tiam frazo iam elparolita de Viktoro revenis en ŝian memoron: “Kiam eĉ,” li diris, “vi konsentus la perfidon de via ĵuro, vi estus devigata liveri pruvojn: kaj tiujn pruvojn Valentino forportis kun si en la marondojn.”

— Ne, ŝi sopiris. Ĉar mi estas kondamnata al la elekto inter du malnoblegaĵoj, mi preferas tiun, al kies plenumo min devigas la moralo kaj la religio. Almenaŭ mia konscienco nenion al mi riproĉos.

— Nu, infanino mia, diris la markizino, al kio vi pensas? Kion vi decidas?

— Ni restu tiel, kiel ni estas. La mondo ne bezonas koni niajn aferojn.

— Eble vi estas prava. Sed tiam en la konsilo al vi donita de mi antaŭ kelkaj minutoj neniu vorto estas ŝanĝota: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino; tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri.

La markizino, kiu ne ankoraŭ ripozis dum unu minuto, de la momento kiam ŝi ricevis la leteron de Josefino. supreniris al sia apartamento, kisinte denove sian amatan filinon por ŝin rekuraĝigi.

Restinte sola la grafino kaŝis sian kapon en siajn manojn, kaj senmoviĝis en profunda revado. Subite ŝi relevis la frunton kaj aŭdigis maldolĉan ridegon. En la katastrofo, kiu ŝin pereigis, kiuj estis la veraj aŭtoroj de ĉiuj ŝiaj malbonaĵoj? Ĉu la malamegita viro, al kiu ŝi ĵuris obeon, estas la vera kaj precipe la sola kulpigato? Ne certe. Li nur tre lerte utiligis la cirkonstancojn: sed lia tuta forto, lia tuta artifiko estus vanaj, se li ne estus havinta kiel kunkulpantojn nevolajn kaj nekonsciajn ĉiujn, kiujn ŝi amas, kaj de kiuj ŝi estis amata: unue Valentinon, kiu per sia kulpa amo, per la ĵuro postulita de ŝi, komencas la ruinigantan agon, poste Gastonon, kiu per sia malprudenta memmortigo al ŝi redonas la liberecon; fine la malgrandan Valenton mem, kiu ludas sian roleton, detruante per siaj infanaj balbutoj ŝiajn lastajn ŝanceliĝojn.

Farinte la oferon de sia feliĉeco kaj de sia estonteco, kiam ŝi kredis, ke fine ŝi ĝuos iom da ripozo, jen estas ŝiaj gepatroj, kiuj siavice sin intermetas. Per sia blindeco la markizo ŝin liveras al la entreprenoj de ŝia malamiko; fine ŝia patrino mem ŝin puŝas en la brakojn de ŝia persekutanto.

Kiam malfeliĉulo falas en la fluon de rapida rivero, li unue kuntiras siajn muskolojn, streĉas siajn krurojn, kaj iom alproksimiĝas al la bordo. Sed baldaŭ lia energio malplifortiĝas, liaj movadoj malplirapidiĝas, li povas nur sin restigi en la sama loko. Fine se neniu homo lin helpas, li rekonas la neutilecon de la batalo, ĉesas ĉiun penadon, kaj simila al inerciaĵo lasas sin fortiri de la fluo, kiu lin alkondukas en la profundegaĵon.

Tia estis Matildo. Ŝi kontraŭbatalis ĝis la konsumo de siaj fortoj. Nun, ĉar ŝi estas venkita, la Fatalo ŝin ekkaptas en sia turniĝo, kaj ŝin ĵetas kiel rompaĵon en liton de ŝia edzo.

La grafino pripensis al tio. Ŝia decido estis neŝanĝeble prenita; ŝi sonorigis lakeon.

— Avertu la komandanton, ŝi diris al la servisto, ke mi volas paroli kun li tuje.

Post kvin minutoj Viktoro sin prezentis, korekta kaj respektema.

— Ĉu vi deziras havi interparoladon kun mi? li petis.

— Mi vin malamas kaj malestimas pli ol antaŭe. Tamen tion, kion viaj malnoblaĵoj kaj viaj turmentegoj neniam estus farintaj, la larmoj de mia patrino efektivigis sen malfacileco. Se tiuvespere vi deziras transiri la sojlon de mia dormoĉambro, ĝia pordo malfermiĝos antaŭ vi. Sed bone sciu, ke al mia patrino sola mi obeas.

Matildo pensis, ke la komandanto rapidos al ŝiaj genuoj, kovros ŝiajn manojn de pasiaj kisadoj, ŝin lacigos de varmaj kaj sindonemaj amesprimoj. Pro tio ŝi sin gardis, sin preparante akcepti tiujn sentmontrojn per malhumila malvarmeco. Sed kontraŭe: kaj ŝia miro grandiĝis, kiam ŝi rimarkis la mienon malfieran kaj malkontentan de la viro, kiu ĝis nun ŝin persekutis de siaj sovaĝaj petadoj. Ŝajnis ke li hontas pri sia triumfo, ke la premego de lia suferantino pezas sur lin kiel konsciencriproĉo. Ĉar Viktoro direktis al sia edzino atentegan rigardadon: kaj, ne rekoninte sur ŝia ruinigita vizaĝo la brilegan belecon de pasintaj tempoj, lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato.

Do, post momento:

— Kial tiuvespere, mia kara Matildo, li respondis dolĉe. Viaj fortoj estas konsumitaj: vi bezonas ripozon, nutraĵon, dormadon. Nun, ĉar mi havas vian promeson, tio sufiĉas. Mi scios atendi pacience dum semajnoj, eĉ dum monatoj, se estas necese, ĝis kiam via farto tute resaniĝos.

— Ne, ekkriis la grafino decidtone. Ĉar mi estas absolute devigata toleri tian abomenaĵon, mi pli amas, ke ĝi okazu kiel eble plej baldaŭ. Hodiaŭ mi estas bonvola: eble morgaŭ mi estos ŝanĝinta mian opinion. Mi volas, ke la neriparebleco plenumiĝu, por ke mi estu malhelpita repreni mian decidon.

— Mia kara amikino, respondis la filo Linŝardo senentuziasme, la plej eta inter viaj deziroj estas por mi ordono. Mi estus tro malĝentila ne ĝin obeante.

Viktoro eliris malkontenta, maltrankvila. Vere ĉio sin turnis kontraŭ lin. En la terura ludado daŭrigita dum multaj jaroj sen ia ŝanceliĝo, li tute venkis sian kontraŭulon. Sed kolektante la gajnitaĵon, li rimarkas, ke la moneroj estas falsaj, ke la virino al li prezentata ne estas tiu, kiun li deziris.

Li malsupreniris sur la straton, kaj alpaŝis sencele rekten antaŭ si. Pasinte apud fama restoracio, li en ĝin eniris kaj mendis manĝon faritan el plej ekscitemaj manĝaĵoj.

Dum la vespero li vestis elegantan noktkostumon; kaj tremante kiel lernanto en lia unua amkunveno, li frapis diskretan bateton sur la pordon de sia edzino. Ricevinte neniun respondon, li ĝin malfermis kaj penetris senbrue en la ĉambron, en kiu ŝi lin atendis.

La grafino kuŝis, pala kiel malvivulino, kun okuloj fermitaj, ŝajne dormanta. Kuŝante sur la dorso, kun kruroj rekte etenditaj, kun brakoj almetitaj al la korpo.

Ŝi similis kadavron envolvitan en mortkitelo. Ŝia edzo volis preni ŝin en siajn brakojn kaj almeti kison sur ŝian vizaĝon: ŝi sin deturnis naŭze. Ĉar Viktoro insistis, ŝi alparolis per glacia tono tiujn nerevokeblajn vortojn:

— Mi promesis la plenumon de la edzina devo; mi respektos mian promeson, sed donos nenion plie.

Kontakte de tiuj senmovaj membroj, de tiu malvarma korpo, kiun la sano ne vivigis, la komandanto sentis tremeton, kiu mortigis la amon. Li sin demandis ĉagrene ĉu li meritas ankoraŭ la nomon “viro”; ĉar malgraŭ la nenatura vireco, kiun antaŭ kelkaj horoj la pimento kaj la Cayenne’a pipro verŝis en liajn vejnojn, tamen la inspiro ne venis. Li restis apud sia edzino, atendante, ĉiam atendante.

Ha! tiun fojon ĉio estis vere finita. Dum lia tuta vivado, per ĉiuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo; sed, en la momento kiam li ĝin ekkaptis per gesto sovaĝa, li ekvidis tro malfrue, ke li ĝin premegis en sia mano. Volante rompi la forton de sia kontraŭstarantino, li rompis samtempe sian propran energion. Li mortis de sia venko.

Tamen Matildo, mirante pro tia senmoveco, kiun ŝi povis nek antaŭkonjekti nek precipe klarigi, diris per senpacienca tono:

— Nu, sinjoro, mi esperas, ke vi ne restos tie ĉi dum la tuta nokto. Rapidu, mi petas: mi bezonas ripozon.

La komandanto volis provi lastan ekpenon. Sed en tiu momento, impreso de kortuŝegeco kaj de malespero jam sentita, li sciis nek kiam nek kie, ekpremis lian bruston kvazaŭ per fera prenilego. La malfeliĉulo stertoris pro doloro, kiam subite li memoris. Kelkajn tagojn post la nokto, en kiu li penadis venki perforte Matildon, li sonĝis, ke li ŝin kisadas, sed ke ŝi fariĝis subita kadavro. La sama impreso akra, pikanta revenis, sed laŭ tia forteco, ke la realeco estus suferiginta lin multe malpli dolore. Tiam la vortoj skribitaj de la grafino sur la ardezo flamis antaŭ liaj okuloj: “Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.” Tie kuŝis la vero. Se tiu fierega virino fine konsentis, tio pruvas, ke per sennomaj turmentegoj li tiel ŝin frapis en la fonto mem de la vivo, ke estas reale malvivulino, kiun li premas inter siaj brakoj.

La komandanto puŝis teruran ekkrion kaj rapide saltis eksteren, dum la grafino terurita pro la senordaj movadoj de sia edzo kaŝis sian kapon en siajn manojn. Kiam ŝi aŭdis neniun bruon, ŝi kuraĝis rigardi ĉirkaŭ ŝi. Sed ŝia miro estis ega, kiam ŝi vidis Viktoron, kiu rapide sin vestis, alpaŝantan al ŝia lito, kaj kiam ŝi aŭdis lin dirantan per tono ne senigita da nobleco:

— Por la unua fojo en sia vivo, sinjorino, la komandanto Linŝardo estas devigita konfesi, ke li estas venkita. Mi kredas ke sinjorino via patrino estas elironta el Parizo post kelkaj tagoj: se al vi plaĉas ŝin akompani, vi estas libera. Ĉar la necesoj de la deĵoro min devigas resti ĉi tie, vi reeniros Prelongon sen mi.

Muta pro miro, la grafino sin demandis ĉu tio estas vere reala. La filo Linŝardo aldonis per tono ĉagrena:

— De nun ne estos plu timindaj por vi la edzaj entreprenoj de via edzo. Estas via malforto, kiu faris vian forton, via submetiĝo, kiu detruis en mi la amon kaj la pasion. Kaj nun ĉu vi volas permesi, ke mi kisu vian manon?

Miregante, kun okuloj pligrandigitaj de la surprizego, Matildo prezentis sian brakon per senkonscia gesto. Metinte sur tiun malgrasiĝintan manon respektplenan kiseton, la komandanto eliris el la ĉambro, ne turninte sian kapon.

Post du tagoj la markizino kunkondukis en la prapatran loĝejon de Prelongoj la grafinon, sian filinon, savitan kaj reprenitan.


ĈAPITRO DEKSEPA

Obeante nur sian deziron, la markizino estus elirinta el Parizo dum la morgaŭa tago mem. Sed antaŭ kiam ŝi revenos Prelongon, ŝi volis scii ĉu la malnoblega konduto de Viktoro pri lia edzino grave tuŝis la farton de Matildo. Do dum la tagmezo, ŝi akompanita de la grafino aliris al la doktoro Trousseau.

Post atenta ekzameno:

— La sinjorino havas neniun malsanon, respondis la fama klinikisto. Sed vidante ŝin, kiam ŝi eniris en mian lernoĉambron, mi estis mirigita de ŝia stranga paleco. Nevole mi pensis al tiuj senkoloraj kreskaĵoj, kiujn, por eksperimenta celo, la botanikistoj kulturas funde de keloj en lumado de lampoj. Aero, suno, spaco, jen estas la solaj kuraciloj, kiujn ŝi bezonas.

La markizino kuraĝigita okupis la restaĵon de la post tagmezo per iaj necesegaj vizitoj kaj aĉetadoj. La morgaŭan tagon la grafino kaj ŝia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo.

Estis iu, kiu kun kortuŝeco atentis tiujn okazantaĵojn: tiu iu estis Josefino.

Ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo. Dank’ al la vintro la rigardo vastiĝis tra la arboj senigitaj da ĝiaj folioj. Ŝi rimarkis la strangan konstruaĵon elpensitan de Viktoro; ĉar ĝi malbeligis la palacon, similante monstran verukon gluitan sur ĝia fronto.

— Estas tie, ŝi pensis, ke kredeble ludiĝas la dramo, kiun mi suspektas.

Kiel eble malplej ofte la junulino forlasis sian observejon. Do granda estis ŝia gojo, kiam ŝi vidis ke la servistoj eltiras el la veturilejo la omnibuseton de l’ hotelo kaj ĝin plenigas per vojaĝkestoj. La grafino eliris; tio ne estis duba. Ĉar la komandanto vojaĝante sola ne estus kunportinta tiom da pakaĵoj.

Ŝi malsupreniris sur la straton, dungis fiakron, ĝin haltigis en la Grenela strato, antaŭ la pordo de la Prelonga loĝejo, kaj atendis. Unue eliris la omnibuso, kaj poste kaleŝo fermita.

— Ĝin sekvu, diris Josefino al la veturigisto. Alveninte al la stacidomo, ŝi salutis la markizinon kaj Matildon, ĉi tiu feliĉa, ĉar ŝi retrovis sian sindoneman servamikinon, deziris ke ŝi revenu kun ŝi al la kastelo.

— Sinjorino, respondis la junulino, donu al mi ankoraŭ unu monaton da libertempo, por ke mi povu observi la agojn de sinjoro Linŝardo: fidu al mi kaj al mia sindonemo. Post tiu tempo, mi vin realiros en Prelongon.

Ŝi helpis la du sinjorinojn, por ke ili facile supreniru en la vagonon, kaj spiris libere nur kiam la fajfo de la lokomotivo al ŝi sciigis, ke ŝia juna mastrino fine alkuras al la ripozo kaj al la libereco.

Elirinte ŝi estis ĉirkaŭata de plena aro da klopodantaj homoj, kiuj, ŝarĝitaj de pakaĵoj kaj de valizoj, kriadis kaj gestadis. La vagonaro el Havro ekalvenis, kaj verŝis sur la trotuaron sian enhavon da vojaĝantoj. Ŝi flankeniris por ebligi la fluadon de tiu anaro, kiam ŝi nevole frapiĝis kontraŭ virinon junan, maldiktalian, elegante kvankam funebrege vestitan. Malgraŭ la dika vualo, kiu kovris ŝian vizaĝon, oni sentis, ke ŝi estas beleta.

— Pardonu min, sinjorino, diris Josefino, levante la kapon.

— Vi faris al mi neniun malbonon, respondis la vojaĝantino.

Kaj ŝi paŝis. Fraŭlino Brantino ektremetis.

— Tio estas neebla, ŝi murmuris. Tamen mi kredas, ke mi rekonis tiun voĉon.

Ŝi volis realiri al la nekonita sinjorino. Sed ŝi estis malhelpita de tuta provinca familio, kiu plenigis la ĉambregon ne rapidante. Fine post kelkaj kubutpuŝadoj, Josefino alvenis al la korto sufiĉe frue por vidi ke la juna virino, kiu tiel forte ŝin mirigis, supreniras en omnibuson, sur kiu ŝi legis: Hotel du Louvre (Hotelo de la Luvro).

Resuprenirinte en la fiakron, kiu ŝin alkondukis, fraŭlino Brantino sin kondukigis al la Rivolia strato.

Sed enironte en la hotelon, la junulino subite haltis.

— Kaj se mi eraras, ŝi diris; se tiu virino ne estas tiu, kiun mi kredas. Antaŭ kiam mi alparolos al ŝi, mi volas esti certa.

Estis malfrue, Josefino decidis, ke ŝi vespermanĝos en restoracio ia, kaj revenis hejmen, remetante siajn serĉadojn al la morgaŭa tago.

Ellitiĝinte frumatene, ŝi alkuris al la Rivolia strato, kaj restis sub la arkaĵaro de la trotuaro, pasadante laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la pordo de l’ hotelo, rigardadante ĉiujn vojaĝantojn, kiuj eliras el ĝi.

Fine je la dua posttagmeze, ŝi sentis ke ŝia koro batas rekonante sian antaŭtagan vojaĝantinon. La sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego, kiu portas la saman nomon ol la hotelo.

Josefino alpaŝis malantaŭ ŝi. La nekonata sinjorino havis multajn aĉetadojn farotajn. La multkosteco de ŝiaj aĉetaĵoj pruvis, ke ŝi estas riĉa. Aliparte la tempo perdita de ŝi al la ekzameno tre atenta de ĉiu objekto, kaj la malrapideco de ŝiaj movadoj pruvis, ke ŝin atendas neniu familiano. Tiu vizito al la Luvraj magazenoj, ebligante, ke ŝi sin provizu de aĵoj, kiujn ŝi bezonas, estis do por ŝi ne nur neceseco sed samtempe plezuro kaj distraĵo.

Ŝin sekvante kiel ombro el kontoro al kontoro, Josefino ŝin kaŝe ekzamenis. Ju pli ŝi ŝin rigardis, des pli ŝia unua impreso ŝajnis rajtigita.

Fine post du horoj da al- kaj elpaŝoj, la juna virino remetis en sian poŝon la notlibreton, kiun ŝi ĉiumomente demandis. Antaŭirite de oficisto, ŝi sin direktis al la kaso.

— Sendu tiujn aĉetaĵojn hejmen, ŝi diris al la kasisto.

— Tre bone, sinjorino; kian nomon? kian adreson?

Miss Johnson, hotelo de la Luvro.

Miss Johnson, murmuris Josefino. Vere mi eraris: ŝi ne estas la junulino, kiun mi kredis.

Ŝi eliris el la magazeno.

— Nu, ŝi diris, mi riskas. Almenaŭ mi estos sciigita. Kaj ŝi revenis.

Miss Johnson, ŝi petis, enirinte en la hotelan oficejon.

La oficistino okule demandis tabelon, kaj respondis: — Sur la unua etaĝo, dekstra koridoro, numero oka.

La junulino frapis sur la pordon portantan la montritan numeron. Ĉambristino ĝin malfermis.

— Ĉu miss Johnson estas videbla? petis fraŭlino Brantino.

— No, no, sinjorino, respondis la servistino, kun angla elparoleco tre forta.

— Mi tute bezonus paroli kun ŝi, pro tre grava komunikaĵo.

Aoh! tre bone. Atendu unu minuton. La servistino penetris en la apudan ĉambron, lasante la pordon duonmalfermita. Josefino aŭdis voĉon, kiun ŝi kredis rekoni. La juna virino parolis per tono akra kaj senpacienca. Evidente ŝi riproĉis sian ĉambristinon, ĉar ŝi permesis, ke fremdulino eniru en ŝian hejmon. La servistino respondis per kelkaj mallongaj frazoj. Ŝi ŝajnis sin senkulpigi. Ĉar la interparolado fariĝis angle, kompreneble Josefino ne komprenis eĉ unu vorton. Tamen io ŝin mirigis. La voĉsono de la sinjorino iom aliformiĝis, kiam ŝi uzis la fremdan lingvon. La duboj de la junulino reaperis.

Post kvin minutoj la ĉambristino revenis.

Miss Johnson volas, ke mi donu tion al vi, ŝi diris, prezentante paperfolion al Josefino.

Ĉi tiu ĝin prenis kaj legis:

Miss Johnson konas neniun en Parizo. Ŝi elvenas senpere el Ameriko, farinte la lastajn honorojn al sia patro mortigita de Ruĝhaŭtuloj. Pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn.

Fraŭlino Brantino sin sentis tute ŝancelita, sed ŝi tro antaŭeniris por returneniri. Ŝi do sidiĝis sur seĝon, kaj respondis al la servistino:

— Diru al via mastrino, ke mi ne eliros el tiu loko, tiel longe kiam ŝi ne estos doninta al mi la interparoladon, kiun mi petas.

Denove Josefino aŭdis tra la mureto la voĉon koleriĝantan de la juna Amerikanino. Post unu minuto la ĉambristino revenis kaj diris:

— Vi povas eniri, sinjorino. Fraŭlino Brantino penetris en la ĉambron, en kiu la fremdulino ŝin atendis: kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ŝi.

Dume Matildo, kiu retrovis en Prelongo ne nur la puran aeron, la sunon kaj la spacon, sed ankaŭ la amikecon de siaj amatoj, sentis ke ŝiaj fortoj revenas de tago al tago. Ŝi dormis dek horojn ĉiunokte, por regajni la tempon perditan. Ĉiumatene la ĉefkuiristo elpensis novan manĝaĵon, kiun englutis la juna virino per sia bela iama malsato. Dank’ al tiu dieto, ruĝeteco unue malforta, sed kiu rapide pli kaj pli malpaliĝis anstataŭis sur ŝiaj vangoj tiun vaksan palegecon, kiu tiel dolore teruris la markizinon. Unuvorte ĉiuj kastelloĝantoj tiel penis satigi ŝiajn plej etajn kapricojn, ke la plendinda infanino estus estinta tute feliĉa, se de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, kiu similis al ŝi malbelega inkubsonĝo, ne ĵetis funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn.

Subite tiuj ombroj de malgajeco vaporiĝis kiel ensorĉe: kaj la rebrilo de radianta feliĉeco senĉese lumigis al la vizaĝo de la grafino. Ŝi ŝajnis forgesinta, ke ŝi estas edzino, ke ekzistas ie komandanto nomita Linŝardo, kiu havas sur ŝi absolutajn rajtojn. Ŝi parolis pri la estonteco kiel virino, kiu estus sia propra estrino, ne devigata toleri aliulan voladon. Kiam ŝi troviĝis sola kun siaj gepatroj, ŝi faris antaŭ ili projektojn tiel ĥimerajn, ke sentante ilian neefektivigeblecon la gemarkizoj sentis la larmojn, kiuj supreniris al iliaj okuloj. Ŝi vojaĝos sur sia plezurŝipo kun tiuj, kiujn ŝi amas. Sinjoro de Prelongo ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri. Li same ne volis rememorigi al ŝi, ke de tago al tago oni atendas la revenon de la komandanto. Se ĉi tiu ne estis ankoraŭ alveninta, tio fariĝis ĉar iaj deĵoraj detaloj lin detenis en Parizo pli longatempe ol li tion deziris.

Tiuj simptomoj de feliĉeco tiel malrilatanta kun la malgaja realeco tiel maltrankviligis sinjorinon de Prelongo, ke fine ŝi parolis pri tio al la maljuna doktoro. Ĉi tiu skuetis la kapon, dirante ke certe li ne kuraĝas dubi pri la diagnozo de sia fama Pariza kolego: sed fine oni scias, ke tuberklozuloj, ĉe kiuj la malmulto de tagoj vivotaj estas proksimume kalkulebla, estas eble la homoj, kiuj konstruas plej multe da revoj sur estontecon, kia bedaŭrinde neniam al ili apartenos.

Aŭdinte tiujn malesperigajn parolojn, la markizino estis terurita. Pro tio ŝi observis sian filinon tre atentege. Unue unu afero ŝin mirigis. Ĉiumatene antaŭ la tagmanĝo Matildo sin enfermis dum unu aŭ du horoj en la iama ĉambro de Valentino. Kaj estis kiam ŝi eliris el tiu loĝejo, ke ŝia fizionomio ŝajnis plej ĝojplena. En ĝi kion ŝi faris? Kian motivon de tia kontento ŝi povis trovi? Fraŭlino de Savinako lasis en tiu loko neniun memoraĵon; kaj la ĉambraro iam loĝita de ŝi estis nun meblita laŭ la plej seninteresa maniero.

Ian matenon sinjorino de Prelongo pasis antaŭ la pordo de tiu apartamento, kiam bruado de voĉoj, kiun ŝi aŭdis elirantan el la ĉambro, ŝin haltigis tuje instinkte, ne rimarkante, ke ŝi malnobligas ĝis la metio de spionulino, ŝi aŭskultis: la plaŭdo de kisado alvenis malkonfuze ĝis ŝiaj oreloj. Instigite de scivolo malebliganta, ke ŝi sin detenu, ŝi, forgesinte ĉian konvenecon, rigardis tra la truo de la seruro, Tio, kion ŝi vidis, ŝin sufokis. Matildo, ŝia amata filino, pri kies honoro neniam ŝi dubis, troviĝis sola kun viro. Ĉar ĉi tiu prezentis sian dorson al la pordo, ŝi ne povis distingi liajn trajtojn: sed dank’ al flanka ekmovo farita de li, ŝi rimarkis, ke la nekonatulo havas dikan barbon kaj bronzkoloran haŭton. Plie (detalo, kiu jam ŝin atentigis), lia kostumo estus tiu de riĉa kamparano de la lando.

Inter la grafino kaj li la interparolado ŝajnis amema sed samtempe interesplena. La markizino tion divenis dank’ al iliaj gestoj. Ĉar se la bruo de voĉoj alvenis ĝis ŝiaj oreloj tra la dikeco de la pordo, tamen ŝi ne povis distingi ian silabon. Subite la mistera vizitanto altiris al ŝi Matildon ridetantan, ŝin premis kontraŭ sian koron, ŝin longe kaj pasie kisadis, dum la juna virino ruĝiĝante kaj sufokiĝante ĝoje akceptis liajn karesojn, kaj faris nenion por ilin repuŝi.

Sinjorino de Prelongo ne povis vidi plion. Ŝi rapidis al la lernoĉambro en kiu Raŭlo troviĝis, ekzamenante novan lukontrakton, kiun li estis subskribonta, je la nomo de sia filino, kun farmisto.

— Kio denove okazas? li diris, rimarkante la mienon teruritan de la markizino.

— Nia filino havas amanton.

— Kiu diris al vi tion?

— Neniu; mi lin vidis.

Suzano rakontis al sia edzo laŭ ĝiaj plej etaj detaloj la scenon de ŝi viditan antaŭ ne longe.

— Do, ekkriis sinjoro de Prelongo, jen estas la klarigo de tiu senĉesa ĝojado, kiu nin forte mirigis.

— Kion fari? ĝemis la malfeliĉa patrino.

— Jes, kion fari? ripetis Raŭlo kiel eĥo. Matildo estas plenaĝa kaj edzino. Nun tio ne koncernas nin, sed la komandanton.

Pro tiuj vortoj la markizino tremetis.

— Mi supozas, daŭrigis la markizo, ke vi ne intencas sciigi pri tio tiun monstron. Vi scias, ke li estas haltigebla de neniu krimo. Li ŝin mortigus; kaj tiufoje ankoraŭ la leĝo lin senkulpigus.

— Mi pli amus vidi mian filinon malvivan ol malhonoritan, ekkriis la markizino per voĉtono, en kiu eksplodis la ribeliĝo de ĉiuj ŝiaj hontemaj kaj honestecaj sentoj.

— Sendube, sendube, ripetis Raŭlo per tono malpli konvinka. Sed tamen oni ne devas ĉiam kredi tion, kion oni vidas: ni estas pagitaj por certigi la verecon de tiu proverbo. Ĉu vi rekonis tiun viron?

— Ne.

— Ĉu vi havas ian divenigaĵon?

— Nenian.

— Strange, murmuris la markizo, kvazaŭ parolante kun si mem. Ĉar fine tiu kamparano vera aŭ malvera ne falis el la ĉielo. Por alveni ĉi tien, devige li trairis la korton aŭ la ĝardenon, supreniris per la ŝtuparoj, transiris la koridorojn. Ĉu estas eble, ke li estis renkontita de neniu servisto, ke neniu lakeo petis de li tion, kion li deziras?

— Kiel vi, mi absolute nenion komprenas en tio.

— Nu, amikino mia, ni atendu kaj observu. Se la afero ne estas neriparebla, ni penos haltigi Matildon sur la bordo de la profundegaĵo. Se ne, ĉar en tiu domo ni loĝas ĉe nia filino, ĉar restante ni ŝajnus aprobi tian skandalon, necese estos ke ni delasu la kastelon.

Sed la maljuna markizo ne povis elparoli tiujn vortojn, kaj samtempe ne senti sian voĉon sufokitan de plorego.

— Preni de nun tiun ekstreman decidon, li daŭrigis, estus laŭ mia opinio grava malprudentaĵo. Tio avertas la komandanton, kaj naskus katastrofon, kiun eble ni povos malhelpi.

La markizino eliris el ia lernoĉambro, iom rekuraĝigita. Dum ŝi fermis la pordon, ŝi ne aŭdis sian edzon, kiu murmuris mallaŭte:

— Nu, se tio estas vera, mi opinias, ke tiu krima Viktoro juste ricevis tion, kion li meritas.

Estis konsentite inter la gepatroj de Matildo, ke neniu aludo estos farita pri tio, tiel longe kiam la certeco ne apogiĝos sur nerefuteblajn pruvojn. Ne sin gardante, la juna virino sin perfidos pli rapide. La markizino esperis, ke ŝi konservis patrinan aŭtoritaton sufiĉe grandan, por facile rekonduki sian filinon en la virtan vojon.

Sed vane Raŭlo kaj Suzano observis ambaŭ plej atentege, ili povis malkovri neniun kulpigaĵon.

Ĉiumatene Matildo eniris en la apartamenton de fraŭlino de Savinako; ĉiutage ŝi eliris el ĝi pli ĝoja. Ne povante silenti, ŝia patrino petis de ŝi la motivon de tiu nova kaprico.

— Tiu ĉambro al mi memorigas mian amikinon, respondis la grafino. Ĉe la fenestro de la turo, la vidaĵo estas mirinda. Fine por revadi mi troviĝas en ĝi pli agrable ol en ĉiu ajn loko.

Kelkajn fojojn, pro ia preteksto, sinjorino de Prelongo frapis sur la pordon. Sed ĉiufoje Matildo ĝin malfermis tiel nature, ke Suzano estis devigita konfesi, ke ŝia filino troviĝas tute sola.

La servistoj lerte demanditaj por scii ĉu ili ne estus renkontintaj okaze viron similan al la portreto farita de la markizo, unuvoĉe certigis, ke la viro priskribita estas tute nekonita de ili. Tamen tuj kiam Raŭlo turnis la dorson, ili ne povis deteni rideton; ĉar ili faris la samajn rimarkojn ol sinjorino de Prelongo; imitinte sian mastrinon, la ĉambristino rigardis tra la truo de la seruro: fine en la kastelo same kiel en la vilaĝo, tio estis sekreto por neniu: la juna grafino havis amanton.

Laca, ĉar li nenion trovis vane serĉinte, Raŭlo sin demandis ĉu la markizino ne estis la ludo de senteraro: esperante ke ŝi malbone vidis, sinjorino de Prelongo preskaŭ partoprenis la opinion de sia edzo, kiam ĉi tiu ricevis dikan leteron stampitan en Parizo.

Ĉar al li ŝajnis, ke li rekonas la skribaĵon, li tuj serĉis la subskribon. Tio, kion li vidis, lin tiel kortuŝis, ke li sin demandis ĉu ŝerculo ne amuziĝas de lia naiveco. Sed kiam li estis studinta, laŭ la atento kiun ili meritis, la dudek paĝojn de la letero, li ĝin ellasis sur sian skribotablon, dum du dikaj larmoj ruliĝis sur liaj vangoj.

— Malfeliĉa Matildo, li ĝemis; malfeliĉa suferantino! Ve! estas tro malfrue.

En tiu mistera letero oni petis de sinjoro de Prelongo, ke li bonvolu fari grandan feston, en kiu li invitos kiel eble plej multe da homoj: sed la celo de tiu festo ne estis tre precize montrita. Plie oni petegis la markizon, ke li ne sciigu Matildon pri la ricevo de tiu letero.

— Ni faros tion, kion oni konsilas al ni, diris la markizino.

— Kiun pretekston liveri?

— Nian arĝentan geedziĝon. Ja post kelkaj tagoj gesinjoroj de Prelongo estis plenigontaj siajn dudekkvinajn jarojn de geedziĝo. Pro la malĝojeco en kiu ili troviĝis, ili ne intencis festi per ia plezuraĵo tiun datrevenon, kiun la kutimo apartigis el la aliaj. Sed ĉar ili serĉis okazon, kiu ebligus la altiron de multaj personoj al la kastelo, ili ne povis elpensi pli bonan pretekston.

Invitoj estis senditaj ĉiuloken. La markizo zorgis tre atente pri tiu, kiun li skribis al sia bofilo: ĝi estis tre ĝentila. Pro tio la komandanto respondis senprokraste, ke por li estos ne nur devo sed ankaŭ plezuro prezenti al siaj bogepatroj siajn bondezirojn pri iliaj longvivado kaj prosperado.

— Vi scias, Matildo, diris al ŝi la markizino, ke via edzo ĉeestos ĉe tiu festo.

— Ha! respondis la grafino, per tono plena da indiferenteco.

— Kiel? post; tio, kio okazis inter vi, ĉu vi ne estas kortuŝita, revidonte vian turmentiston?

— Ĉu tiu viro povas min interesi? Por mi li nun estas nulaĵo.

La festo okazis laŭ la programo anoncita. Nenio konfuzis la ceremonion. Dum la vespero la vasta manĝoĉambro brilega pro trinkvitraĵoj kaj arĝentilaro ŝajnis gastigi nur feliĉajn homojn. La gemarkizoj ŝajnigis gajecon, kiun de longa tempo ili ne kutimis prezenti. Tamen pro iaj malatentaĵoj, kiujn ili preterlasis, oni sentis, ke ili estas malkvietaj kaj priokupataj.

La komandanto montriĝis bonsocieta viro, kaj lerte adresis al ĉiu ĉeestanto ĝentilan aŭ spritan vorton. Pri Matildo interna ĝojo, kies ĉiu kredis suspekti kaŭzon briligis sian vizaĝon. Ne ŝin lasis la okuloj de ŝia blindigita, ensorĉita edzo. La kunmanĝantoj lin montris al si per malgrandaj skuetoj de siaj kapoj. Tiuj gestetoj estis tre elokventaj, sed Viktoro ne povis diveni ilian veran signifon.

Dum la deserto, la ĉambristo de sinjoro de Prelongo montriĝis en la duonmalfermaĵo de la pordo. Raŭlo faris signon; la ĉambristo alpaŝis.

— La persono, kiun via Moŝto atendas, estas ekalveninta.

— Ĉu vi estas certa, ke ĝin vidis neniu en la kastelo?

— Absolute certa. Mi iris mem ĝin serĉi en la stacidomo, kaj ĝin alkondukis ĉi tien per fervoja veturilo. Mi ĝin enirigis en la saloneton, kiu troviĝas apud la salonego.

— Ĉu vi malfermis la komunikan pordon? Kaj ĉu vi kaŝis tiun malfermaĵon, mallevante la pordkurtenojn?

— Jes, via Moŝto.

— Tre bone. La ĉambristo eliris. Post la vespermanĝo oni aliris al la vasta festsalono lumigita al giorno. Kiam ĉesis la bruaro, la pordo, kiu enirigas en la vestiblon, malfermiĝis, kaj tra ĝi trairis virino tute nigre vestita, kaj havanta la vizaĝon kovritan de dika vualo. Meze de klaraj roboj, de diamantoj kaj de nudaj ŝultroj, tiu funebra kostumo produktis tragedian impreson, kiu tremetigis ĉiujn ĉeestantojn.

La markizino rapidis al la nekonita virino, premis ŝiajn manojn kaj ŝin sidigis apud sin, dirante:

— Nun, ĉar ni ĉiuj estas kunestantaj; vi povas eligi vian vualon.

La stranga vizitantino obeis. Ŝi estis Josefino.

Ŝin vidante, Viktoro sentis kortuŝecon miksitan kun maltrankvileco. Lia iama kunkulpulino estis akceptita sur la sama sociala rango ol la aliaj invititoj. Kion tio signifas? Kion oni konspiras kontraŭ li? Pro tio ne povante kaŝi sian malbonan humoron, li ekkriis:

— Kion signifas tiu maskigado? Pri Matildo ŝia miro fariĝis mirego, kiam ŝi aŭdis sian patrinon dirantan al sia iama ĉambristino:

— Infano mia, permesu, ke mi dankas vin, ĉar vi venis.

— Mi faris nur mian devon, sinjorino: mi esperas, ke mi havos la kuraĝon necesan por iri ĝis la fino.

Dume la kunmanĝantoj de la markizo mallaŭte murmuris. Inter ili multaj rekonis la iaman servistinon de Matildo. Por ke la malhumila markizino montru tian sintenadon al virino tiel humila, laŭ la sociala rango, necese estis, ke ŝi havas por fari tion potencajn motivojn. Mutaj pro miro, ĉiuj ĉeestantoj tion komprenis, kaj atendis emocie la klarigon de tiu stranga sceno. Viktoro sentis, ke glacia varmo lin penetras ĝis ostoj. Instinkte li serĉis okule pordon, per kiu li povus eliri. Sed dank’ al lerta manovro, pri kiu la komandanto ne atentis, Raŭlo zorgis, ke li estu enmetita en angulon de la salono. Li ne povis eliri ne rimarkite.

Tiam sinjoro de Prelongo sin levas. Ĉiuj interbabiladoj haltas: kaj meze de la granda silento, kiu plenigis la vastan ĉambron, li diras per grava voĉo:

— Sendube vin mirigis la akcepto de ni farita al tiu junulino. Antaŭ kelkaj tagoj, ŝi partoprenis nian servistaron; tamen ni ŝin akceptas kvazaŭ ŝi estus anino de nia societo. Ĉar ŝi alportas kun ŝi aĵon pli ŝatindan ol la vivon; tio estas la rehonorigo de la grafino Matildo de Prelongo.

Ĉiuj brustoj sufokiĝis; ĉiuj rigardoj direktiĝis al Josefino. La markizo daŭrigis:

— La arĝenta geedziĝo, al kiu vi estis invititaj, estis nur preteksto. Mi ĝin elektis, ĉar ĝi estis la sola rimedo prezentiĝanta al mi, por kolekti en tiun ĉambregon la tutan nobelaron kaj la tutan burĝaron de la lando. Mi volis, ke vi ĉiuj aŭskultu la sekretaĵojn, kiujn estas malkovronta fraŭlino Brantino.

La filo Linŝardo estis palega. Liaj sangoplenaj okuloj ĵetis al lia bopatro kaj al lia iama amantino rigardojn ŝarĝitajn de minacoj kaj de malamo.

En tiu momento, Matildo, kiu ne delasis sian senĉesan rideton, sin intermetis:

— Mi malpermesas, Josefino, ŝi diris, ke vi rakontu al la ĉeestantoj ĉion, kion vi scias. Estas sekretoj al kies malkovro nek vi nek mi estas rajtigitaj.

— Senkulpigu min, sinjorino, respondis la junulino, sed mi estas alligata de neniu promeso. Mi ne ĵuris kiel vi sur la animojn de Prelongoj. Do, kun la permeso de lia markiza Moŝto, mi parolos.

— Iru, infanino mia, respondis Raŭlo. Tiam Josefino rakontis ĉion; la kulpan amon de Valentino kaj de Frederiko, ĝiajn neeviteblajn konsekvencojn, la ĵuron elparolitan de Matildo, per kiu ŝi promesis, ke neniam ŝi konigos tian sekreton. Ŝi klarigis la motivojn, pro kiuj fraŭlino de Savinako estis instigita ŝajnigi novicecon, kaj ŝia amikino religian enfermiĝon.

Poste ŝi priskribis la loĝigon de Valentino en la Kamuŝa domo: ŝi pravigis la strangajn promenadojn de fraŭlino de Prelongo. Kaj ĉiu komprenis pro kiu motivo ŝi volis, ke neniu ŝin akompanu. Tiam alvenis la elfalego de la gardista domo, la intermeto de Viktoro, la formeto de l’ infano per Duponto, ĝia transporto en Parizon, ĝia meto en la konfesejon de Saint-Germain-des Pres, ĝia enskribo en la urbodomo de la sesa kvartalo, fine la maniero per kiu la infano de Valentino, rekonebla per la ruĝa makulo, estis metita de la sama Duponto sur la apogseĝon de l’ edziĝanto.

Dum fraŭlino Brantino antaŭeniris en sia rakonto, ĉiuj rigardoj direktiĝis jen al la grafino jen al la komandanto. La unuaj estis plenaj da admiro kaj da kompato; la duaj ŝarĝitaj de malestimo kaj de naŭzo.

Viktoro ilin subportis ne premegite. Ĉu tia historio rakontita de iama ĉambristino havas valoron ian? Ne, ĉar la pruvoj mankas.

— Nu, li pensis, alvenis la momento, en kiu necese estas montri maltimecon.

Sin levante siavice, li ekkriis:

— Tiu ino mensogas. Nun, ĉar ŝia pasio estas satigita, mia edzino hontas, ke ŝi estis la amantino de malnobelulo. Ŝi larĝe pagis sian iaman servistinon, kaj ŝin devigis rakonti tiun fantaziegan historion. Tiu krima grafino senŝancele difektas la honoron de sia amikino, kiu mortis por ŝi, pereigita de sia sindonemo; ĉar ŝi scias, ke la marondoj ne ŝin redonos por konfuzi la trompantinon. En tiu sama momento, la kurteno maskanta flankan pordon subleviĝis; kaj la ĉambristo de la markizo anoncis per sonora voĉo:

— Fraŭlino Valentino de Savinako! La invititoj ne havis tempon rekonsciiĝi pro tiu nova surprizo, kiam Valentino, transirante la spacon, kiu ŝin disigis el la grafino, sin ĵetis antaŭ ŝiajn genuojn:

— Pardonu, Matildo, pardonu, ŝi ekkriis, plektante la manojn, kaj rigardante sian amikinon per okuloj, en kiuj legiĝis la pento kaj la admiro.

— Valentino! ripetis la grafino, estas vi! Mi vin revidas. Ha! miaj antaŭsentoj ne min erarigis: mi estis certa, ke vi ne mortis. Sed relevu vin, mi vin petegas.

— Mi restos antaŭ viaj piedoj tiel longe kiam vi ne estos doninta al mi mian pardonon.

— Mi neniam dubis pri vi, respondis ŝia amikino, ŝin relevante kaj ŝin kisante, ĉar mi konis vian koron. Mi havas neniun plendmotivon riproĉotan sekve pardonotan al vi.

— Ha! Matildo, superega animo, mi troviĝis malantaŭ tiu pordokurteno; mi ĉion aŭdis. Vi estis kulpigita, kalumniita, premegita pro la kulpo de aliulino; senplende vi suferis ĉiujn turmentegojn. Antaŭ momento vi malpermesis, ke Josefino perfidu mian sekreton. Sed Dio ne povis toleri, ke tia maljusteco senfine daŭru: por via rehonorigo li faris miraklon. Ĉio, kion tiu junulino al vi konigis, ŝi daŭrigis, sin turnante al la aŭskultantoj, tiu plorinda rakonto de senĉesa maljustaĵo, estas absolute vera ĝis siaj plej etaj detaloj. Mi estas la patrino de l’ infano ŝtelita kaj konjektita al la grafino; kaj la marondoj min redonis al la vivo, por konfuzi la trompanton.

Tiuj lastaj vortoj direktiĝis al Viktoro. Kun haroj starigitaj, kun ŝaŭmo sur la lipoj, kun manoj agititaj de konvulsia tremado, la edzo de Matildo rulis ĉirkaŭ si furiozajn okulojn.

Ĉiuj ĉeestantoj sentis sin kortuŝitaj pro la rakonto aŭdita. Multaj inter ili naŭzitaj, ĉar ili kontaktiĝis kun estaĵo kapabla de tiaj malnoblaĵoj, premis siajn pugnojn, kaj ĵetis al la filo Linŝardo kolerajn kaj indignajn rigardojn. Eĉ malsonoraj minacoj estis maĉadataj de la plej perfortuloj. Ĉu la komandanto komprenis la danĝeron de li riskatan? Estas eble. Ĉar subite li streĉis siajn krurojn, saltegis kun kapo antaŭa al la minacantaj grupoj, kiuj alpaŝis al li, kaj, simila al furioza bovviro, li rapidis ekster la salono, farinte truon inter la mebloj kaj la homoj, kiujn li renversis pasante.

Tio fariĝis fulmorapide. La puŝegitoj ne havis la tempon sin relevi, kaj jam oni aŭdis la kradon de la kastelo fermiĝantan malantaŭ li.

Tamen ĉiuj invititoj de la markizo alproksimiĝis al fraŭlino de Savinako. La juna virino, konfuzita de mil demandoj, ne sciis al kiu respondi.

— Sed kiamaniere vi estis savita?

— Kial vi ne donis novaĵojn pri vi?

— Kion vi faris dum tiuj du jaroj?

— Kie vi troviĝis?

— Kiu al vi konigis tiun kortuŝantan historion? Feliĉe la markizino liberigis Valentinon el tiuj trudemuloj, dirante laŭte:

— Vi vidas, infanino mia, kian scivolon vi naskas meze de ni. Mi esperas, ke mi ne estas maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin satigu.

— Tiu scivolo estas pravigata, sinjorino. Vi havas rajton peti de mi klarigojn, kaj mi devon ilin liveri.

Ĉiuj ĉeestantoj alproksimigis siajn seĝojn. Meze de profunda silento, fraŭlino de Savinako komencis sian rakonton:

— En la momento kiam la tero elŝutiĝis, mi min alkroĉis al miaj littukoj. Mi sentis min falantan en grandan nigran truon, kiam mi estis tuje haltigita en mia falo kaj eĉ sublevita alten per io mola kaj elasta. Tio estis, kiel mi tion eksciis pli poste, la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, kiu min renkontis kaj laŭ litere min kolektis pasante.

La matraco, kies ĝia fundo estis provizita, moligis ankaŭ la maldolĉecon de la renkonto. Se mi ne estus nove akuŝinta, mi estus elirinta tute sana kaj savita el tiu terurega katastrofo. Subite mi sentis min malsuprenirantan laŭ kapturniga rapideco: tio okazis pro la marelfluo, kiu forportis la boaton tie metitan de la Providenco por min eligi el neevitebla morto. Ekkaptite de rapidega fluo, la ŝipeto estis altirita al la maralto: kaj kiam ĝi estis trafinta la plenmaron, ĝi flosiĝis sendirekte, puŝita de ondoj kaj de ventoj.

Malsana, terurita de la katastrofo, plie glaciigita de la malvarmo kaj de la malsekeco, mi kuŝis funde de la barko, rigida, nekapabla provi ian ekmovon, elparoli ian vorton, sed aŭdante ĉion kaj neniel perdinte miajn inteligentajn ecojn. Mi estis certa ke Matildo, mia infano, ge-Kamuŝoj pereis ĉiuj dum la elfalego. Mi enviis tiun sorton, kiu al ili indulgis la malrapidajn turmentegojn de l’ agonio, kiam mi aŭdis supre de mia kapo tiujn vortojn elparolitajn angle:

“Nu, barko kun malvivulo en ĝi.” “Se oni ĝin prenus, ĵetinte la kadavron en la maron.” “Bona ideo! La boato ŝajnas nedifektita.” Mi aŭdis ĉion tion. Mi volis min levi, gestigi, krii; ne eble. La paralizo min najlis sur mia matraco, ne ebligante ke mi sublevu eĉ mian malgrandan fingron. Mi aŭdis la bruon de barko malsuprenirigita de la maristoj sur la maron. Post la ventego, Oceano kvietiĝis kvazaŭ ensorĉe: la luno brilis helege. Du viroj saltis en mian boaton, prenis la remilojn kaj ĝin alkondukis al la ŝipo. Tiam la interparolado rekomencis.

“Antaŭ kiam ni suprentiros la ŝipeton, estus prefere nin liberigi el tiu kadavro, kiu pezas.” “Kompreneble. Senutile estas ĝin porti supren.” Mi sentis min sublevitan per la ŝultroj kaj per la kruroj. La du maristoj jam ekbalancis mian korpon per ritma movado, por ke fariĝu pli facila la ĵeto de ĝi ekster la rando de la barko, kiam tria voĉo diris laŭtege:

“Ĉu vi estas certa, ke ĝi estas malviva?” “Sendiskuteble: sen tio, ĝi moviĝus, ĝi ribeliĝus.” “Tio pruvas nenion. Alportu ĝin tien, por ke oni estu certa pri tio. Mi bonvolas nutri la skvalojn per kadavroj sed ne per vivantoj.” Ĉar la viro parolinta estis la ŝipestro, lin oni tuje obeis. Mi sentis min sublevitan, eligitan el la barko, kuŝigitan sur la plankon, dum orelo apogiĝis sur mian bruston.

“Nu, ĉu mi estis prava?” ekkriis la ŝipestro per triumfa tono. “Ekzistas ankoraŭ ero da vivo.” “Sed kion ni faros de tiu ano?” “Tiu ano estas ino.” “Ho! tio ŝajnas miriga. Kion ŝi faris en tiu barko?” “Ĉu mi scias? Mi donos al ŝi mian ĉambron, kaj ŝin flegos kiel eble plej bone. Ni penos scii, kia estas tiu virino; kaj se ni povas ŝin konduki en ŝian patrujon, ni tion faros.” Denove mi sentis min forportitan kaj kuŝigitan en varman liton. Dum multaj horoj mi restis en ĝi nekon scia. De tempo al tempo mi sentis orelon apogiĝantan sur mian bruston. Oni venis certiĝi ĉu mia koro batas ĉiam.

“Ĉu oni ekzamenis la barkon?” petis la ŝipestro. “Jes.” “Kion oni trovis en ĝi?” “Provizojn kaj matracon.” “Kaj poste?” “Nenion plu.” “Sed la nomo de la boato, ĝia haveno kutima?” “Tiuj montroj estis skrapitaj.” “Diablo! Kion mi faros de tiu virino? Ŝi ne povas paroli. Mi trovas ŝin vestitan nur de noktovesto, sen ia papero, kiu povas montri kia ŝi estas, de kie ŝi venas. La boato mem enhavas neniun sciigon. Mi vidas nur unu aferon ebla: konduki kun ni Nov-Jorkon tiun nekonatan virinon. Sinjoro Johnson mem decidos.” Tiuj vortoj al mi konigis, ke la ŝipo min savinta estas amerika.

La paralizo, kiu min senmovigis, daŭris dum kelka tempo. Sed ĉar ĝi estis kaŭzita de la teruro kaj de la malvarmo, ĝi cedis iom, dank’ al la certeco en kiu mi troviĝis, ke mi estas savita, kaj dank’ al la varmeco de la lito konservita per boteloj plenaj da varma akvo.

Post tri tagoj mi povis fari signon per la mano. Oni enkondukis inter miaj dentoj kelkajn gutojn da brando. Tiu trinkaĵo min tute revivigis. Baldaŭ mi troviĝis sufiĉe fortika por engluti iom da nutraĵo: poste mi faris kelkajn paŝojn interne de la kajuto. Fine ian tagon, min apogante sur la brakon de la ŝipestro, mi povis supreniri sur la ferdekon. Sed estis ĉiam neebla la elparolo de unu vorto. La paralizo de la lango estis la plej longedaŭra el la simptomoj de mia malsano, kaj malaperis nur post la aliaj.

Alveninte en Nov-Jorkon, mi estis prezentita al la posedanto de la ŝipo. Li estis unu el tiuj riĉegaj Amerikanoj, kies multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de la terglobo. Li gratulis la ŝipestron kaj liajn maristojn pro la humana ago farita de ili, ĉar ili min savis kaj flegis; kaj li donis al ili pro tio gravan rekompenson.

Ekvidante sinjoron Johnson’on, mi estis mirigita de lia boneca ŝajno, de la profunda malĝojeco pentrita sur lia vizaĝo kaj precipe de la speciala atento, per kiu li min rigardadis. Baldaŭ mi konis la kaŭzon de tio. Antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon kaj sian ununuran filinon samaĝan kiel min; kaj li trovis, ke iaj detaloj de mia personeco al li memorigis lian karan Mabelon, ĉiam ploritan de li.

“Pro tio,” li diris ian tagon al unu el siaj amikoj, “mi volas fari, por tiu malfeliĉa infanino mirakle savita, tion, kion mi estus feliĉa, ke oni faru por la mia, se ŝi estus troviĝinta en simila situacio.” La malfacileco de la parolo, kiun la kuracistoj nomis afazio, cedis fine dank’ al ĉiuspecaj flegoj kaj kuracadoj elpensitaj por min resanigi. Ian tagon mi povis paroli sufiĉe facile, kaj fari al mia bonfaranto la konfeson de mia kulpo, kaj la rakonton de ĉiuj fariĝoj ĝin antaŭ- kaj postirintaj.

“Kion vi intencas fari nun?” li demandis. “Mi petas vin, donu al mi konsilon.” “Unue necese estas, ke vi konu la veron tutan pri la katastrofo de la krutaĵo, kaj sciu ĉu via infano kaj via amikino estas ankoraŭ vivantaj aŭ ne.”

Sinjoro Johnson sin turnis tuje al agentejo por sciigoj. Post unu monato, li ricevis la jenan respondon:

“La elfalego de la Kamuŝa domo estis tute plena. Ĉiuj, kiuj en ĝi troviĝis, pereis. Oni retrovis iliajn kadavrojn.” Do la agento, kiun mia protektanto komisiis pri tiuj serĉadoj, erarigite de falsaj ŝajnoj, al ni liveris malverajn sciigojn. Sed tiu rakonto estis tiel verŝajna, ke mi ne dubis eĉ unu minuton.

Mi kredis vin malviva, Matildo, aldonis Valentino sin turnante al la grafino: mi ne kuraĝis skribi al gesinjoroj de Prelongo, ĉar mi sentis, ke mi estis la nevola kaŭzo de la malespero, en kiun mi vidis ilin ĵetitajn pro via pereo: kaj estis neebla la antaŭvido de teruraj konsekvencoj. kiujn okazigis mia malapero. Certe tio ne senkulpigas mian silenton, sed tamen tio ĝin klarigas. Hodiaŭ, sed nur hodiaŭ, mi komprenas kun grandega ĉagreno la gravecon de mia kulpo. Do unu fojon plie, mia plendinda amikino, mi petas de vi la donon de via pardono.

La grafino ne respondis parole, sed ŝi altiris al sia brusto sian amikinon, kiu ploregis multajn larmojn. Viŝinte siajn okulojn, Valentino daŭrigis:

— Sinjoro Johnson mem al mi konsilis, ke mi kredigu al mia morto. Ian tagon, li diris:

“Vi perdis ĉiujn viajn amitojn: vi troviĝas tute sola en la mondo; mi same. Nu, jen estas propono, kiun mi faros al vi! Neniam lasu min: ni unuigu niajn ambaŭ malfeliĉojn. Eble per tiu kunligo ni faros feliĉon.” Unue mi kredis, ke li deziris edziĝi kun mi. Jam mi suferis, estante devigata respondi per rifuzo kaj pagi per ŝajna maldankeco la bonfarojn da kiuj li min plenigis, kiam li daŭrigis:

“Se mi estus pli juna, mi estus petinta vian manon; sed mi tro bone komprenas, ke mi farus tre netaŭgan edzon kun mia griza barbo. Sed ĉar aliparte ĉeesto tro longedaŭra sub mia tegmento malutilus vian bonfamon, ĉu vi volas anstataŭi la filinon, kiun mi perdis? Ĉu vi volas, ke dank’ al filinigo, mi fariĝu via patro?” Aŭdante tiun proponon tiel delikatan kaj tiel grandkoran, mi sentis unu el plej grandaj emocioj de mia vivo. Do mi respondis ĝoje:

“Estu certa pri mia filinamo, patro mia.” La formalaĵoj estis rapide plenumitaj, kiel ĉio, kion oni faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. De tiu tempo Valentino de Savinako ne ekzistas plu; ŝi estis anstataŭita de miss Johnson.

Mi ŝajne estis tute feliĉa. Bedaŭrinde la memoro de miaj pasintaj malfeliĉaĵoj ĉiam venenigis mian vivon. Mi ne diros, ke mia nova patro min amis; tiu vorto estas tro malforta; ĉar la amemo de li sentita al mi estis vera amego. Li montriĝis reale ĝoja nur kiam mi ĉerpis plenmane en lian neelĉerpeblan kason: li senĉese serĉis per kia maniero li kontentigos miajn plej etajn fantaziojn, ĉiam plendante, ke mi estas tro diskretema.

Ian tagon li anoncis, ke li estas veturonta pro longa vojaĝo. Li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn arĝentminejojn en Kolorado.

“Sed,” mi diris, “ĉu vi ne estas traveturonta tra landoj ankoraŭ neregitaj de Eŭropanoj kaj loĝataj de Siuksoj (Sioux)?” “Sendube.” “Nu, ne veturu tiam; mi petas vin. Via posedaĵo estas grandega, ĉu taŭgas ke la direktado de viaj ekspluataĵoj estu pli-malpli perfekta; ĉar malgraŭ la malŝparadoj al kiuj vi min devigas, vi ne povas elspezi vian renton. Via vivo estas por mi pli grandvalora ol kelkaj miloj da dolaroj.” “Mia kara filino,” li respondis, “vi rezonas infanine. Kiam eĉ lia riĉeco estus nekalkulebla, tamen, tiel longe kiam li posedas inteligentecon kaj sanon, viro devas laboradi. Li estus kulpa, lasante difektigi per sia mallaboremo la entreprenojn de li komencitajn. Pri la Ruĝhaŭtuloj, kiuj vin tiel teruras, ili estas multe pli danĝeraj en la romanoj ol en la Herbejo. Ilin timas nur imagoj de junulinoj, sed tute ne vojaĝantoj bone armitaj.” Kaj li eliris.

Ve! miaj antaŭsentoj ne min trompis. Post kelkaj semajnoj mi eksciis, ke la publika veturilo, en kiu sinjoro Johnson vojaĝis, estis atakita de Apaŝa bando. Ĉiuj homoj en ĝi troviĝantaj estis mortigitaj, sen ia escepto.

“Sed mi estas do markita de la Fatalo,” mi ekkriis. “Mi alportas la malfeliĉecon al tiuj, kiuj min alproksimiĝas. Tuj kiam iu kuniĝas kun mi, li estas senkompate frapita de Morto.” Mi eĉ ne havis la konsolon ploradi sur la tombon de mia filiniginta patro, ĉar lia korpo kuŝis sentomba sur la herbejoj de la Far-Uesto. Mi estis devigita plenumi funebran ceremonion, kiu fariĝis antaŭ malplena katafalko. Ĉiuj Nov-Jorkaj gravaj personoj konsideris kiel devon sian ĉeeston al tiu piaĵo. Sed post kiam mi estis sendita tra la spaco lastan adiaŭon al mia bonfaranto malviva, nenio min detenis en Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos Eŭropon; ĉar mi forte deziris revidi Parizon en kiu finis miaj infanjaroj. Doninte al mia notario ĉiujn rajtigojn, kiujn li bezonis por ordigi la heredaĵon, mi rapide faris miajn preparojn por la eliro. En la momento kiam mi enŝipiĝis, mi ricevis de mia intendanto kalkulon montrantan proksimume la ciferon de la posedaĵo lasita de sinjoro Johnson. Sur tiu papero ĝi estis minimume estimata po dudek milionoj da dolaroj.

— Ha! ekkriis tiam la rakontantino per kortuŝanta tono, se iam mi estus posedinta kapitaleton eĉ tute malgrandan, mi edziniĝis kun sinjoro de Ruvezo; mi petis de li ke li eksiĝu; fine li ne estus elirinta: kaj tiuj malfeliĉaĵoj, kies mi estis nevola kaŭzo, ne estus okazintaj. Dum hodiaŭ mi estas premegata de tiu supermezura riĉaĵaro, kiu ne povas min utili: ĝi alvenas en la momento kiam mi ne ĝin bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel riĉa, mi ĝin donus al vi ĝojege, petante de vi interŝanĝe nur la forgeson de l’ estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro.

Ĉiuj ĉeestantoj estis kortuŝitaj. La grafino premis silente la manon de Valentino. Redoninte al ŝi sian kareson, fraŭlino de Savinako daŭrigis:

— Nun restas dirotaj malmulte da vortoj. Elvagoniĝinte en la Sankta-Lazara, stacidomo, mi estis rekonita de Josefino. Kvankam ŝin erarigis la nomo Johnson, kiu hodiaŭ estas la mia, tamen ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco. Per ŝi mi konis plendetale la nekredeblajn turmentojn, kiujn mia malfeliĉa amikino suferis pro mi. Tiam mi konsilis al sinjoro de Prelongo, ke li faru grandan feston en la kastelo. Ĉar mi intencis ne nur rehonorigi Matildon, sed plie mi volis premegi sub la publika malestimo la krimulon, kiu per hontindaj manovroj trudis al ŝi la edziniĝon kun li.

Valentino silentis, Kortuŝegite ĉiuj aŭskultintoj same ne kuraĝis paroli laŭte: nur kelkaj pripensoj estis mallaŭte interŝanĝitaj. Fine unu post la alia ĉiuj invititoj sin levis. Ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj, kiam, kvankam estis malfrue, la malgranda Valento akompanita de sia guvernistino eniris en la salonon. Lin vidante, ĉiuj, kiuj eble estus ankoraŭ nekredemaj, fariĝis subite konvinkitaj. Li estis la viva portreto de sia patrino.

Valentino ektremetis. Rapidante al sia filo, ŝi lin prenis en siajn brakojn kaj lin kovris per kisadoj. Sed la infano, terurita de la pasiaj elmontroj de tiu nekonita virino, ekploregis. Al Matildo li prezentis siajn malgrandajn brakojn, ekkriante:

— Mama, mama! La juna patrino sentis ke ŝia koro kuntiriĝas. Sed farinte ekpenon de volado, ŝi ridetis; kaj sin turnante al la infaneto:

— Amu ŝin kore, ŝi diris. Neniam vi estos sufiĉe dankema por pagi konvene ŝian sindonemon kaj ŝiajn suferojn.

Dume la infano, grimpinte sur la genuojn de la grafino, ŝin rigardis per siaj friponaj okuloj de troamita knabeto. Dum li balbutis nekompreneblajn parolojn, li batetis ŝiajn vangojn per siaj malfortaj manetoj. Tiam Matildo, dum ŝi redonis al sia filigito la karesojn, kiujn ĉi tiu malŝparis, diris al fraŭlino de Savinako:

— Mi petos de vi favoron. Neniam elprenu el mi tiun infanon. Mi tro suferis pro li por ne lin amegi.

— Li havos du patrinojn, respondis simple Valentino.

— Vi estas prava, fraŭlino, rimarkigis sinjoro Benojto kun sia kutima delikateco: la vera patrino ne estas tiu, kiu naskas, sed tiu, kiu vartas infanon, kaj ĝin vindas en sian amecon.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis tiun scenon kortuŝe. Kiam la invititoj eliris, ili salutis la grafinon per respektplenaj elmontroj, al kiuj de longa tempo ŝi ne estis plu kutimigita.

— Kiam mi pensas, diris la grafo de Roŝbrulo al Raŭlo, premante lian manon, kiam mi pensas, ke eble mi estis, pro la konsilo al vi donita de mi, unu el malfeliĉiloj, kiuj suferigis la grafinon, mi hontas min mem. Fine post tio, kio okazis, mi esperas ke via fripona bofilo ne kuraĝos revenĝi sin. Vi estas liberigita el li por longa tempo.

— Bedaŭrinde, respondis Raŭlo malĝoje, tiu krimulo restas ĉiam la edzo de mia filino. Tiu Valentina revivigo, kiu ŝin rehonorigas, alvenas, ve! kiam ĉio estas perdita.

— Krom la honoro, markizo. Tiu devizo de fama reĝo estu samtempe la via.

Dum tiu interparolado la salono malpleniĝis. Estis la maljuna grafo, kiu eliris laste, klinante sin antaŭ Matildo kaj al ŝi malŝparinte ĉiujn elmontrojn de la plej profunda respektego.

Kiam ĉiu estis elirinta:

— Valentino, diris ŝia amikino, malfruiĝas. Kredeble vi estas laca. Permesu, ke mi mem vin konduku al la ĉambro, kiun mi difinis al vi.

— Sed mi esperas, ke mi reokupos mian iaman apartamenton, tiun kiu memorigas la solajn horojn de feliĉeco vere sentita de mi en mia vivo.

— Karulino mia, ne min riproĉu, se tiun vesperon mi ne povas vin kontentigi. Sed en tiu momento, tio kion vi petas, estas neebla. Sekreto, kiu ne estas la mia, malhelpas ke mi parolu pli klare. Sed, mi vin petegas, ne insistu.

Fraŭlino de Savinako nenion kontraŭdiris. Ŝi akompanis Matildon ĝis la ĉambro okupota de ŝi: ĝi estis unu el plej luksaj de la kastelo. Sed funde de sia animo ŝi bedaŭris la alian; tiun en kiu Frederiko kaj ŝi ambaŭ amis sin reciproke; kaj ŝi sin demandis:

— Kia motivo instigas Matildon al la malpermeso de tiu apartamento? Post unu horo, ĉiuj dormis: kaj la vasta sinjorega loĝejo estis okupata de sola silento.

Kiam Viktoro senmaskigita, konfuzita, premegita de tiu neatendita malkovro, estis transirinta per unu saltego la enirejan kradon, li daŭrigis sian kuradon, kaj sin direktis al la farmodomo. Li sentis sin persekutitan de venĝaj paroloj de fraŭlino de Savinako:

— La marondoj min redonis al la vivo por konfuzi la trompanton.

Ĉu hazarde la dia justeco ekzistus? Sed tiam li estas malsavita, kaj por li sonoris la horo de la puno.

Li rapidis en la manĝoĉambron kaj falis en la brakojn de sia patrino.

— Kion vi havas, Viktoro mia? ekkriis sinjorino Linŝardo, vidante la palegan vizaĝon de sia filo.

— Josefino min perfidis: ŝi malkovris ĉiujn miajn manovrojn.

— Vi ĉiam povas nei, ĉar la pruvoj mankas.

— Valentino, kiun oni kredis malviva, revenis. Ŝi ĉion certigis.

Post tiuj vortoj, Heleno rigardis fikse sian filon, por certiĝi, ĉu li ne freneziĝas. Sed kiam la komandanto estis mallonge rakontinta ĉiujn fariĝojn:

— Ha! mia plendinda knabo, ekkriis lia patrino per tono ironie kompatema; mi konfesas, ke vi ne estas ŝancema. Esti perfidita de sia amantino, post kiam oni estis trompita de sia edzino; vere tio estas tro doloriga.

— Kion vi volas diri? Vi scias ke Matildo estas tro honesta por perfidi sian devon.

— Malfeliĉa naivegulo! Mi kredis vin pli sagaca. Nu, vi similas ĉiujn edzojn. Dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via ĉasta edzino al vi donas kunlaboranton, antaŭ via nazo kaj via barbo; kaj tion vi ne eĉ suspektas.

— Mensogo! kalumnio! ekkriis Viktoro freneza. Mi volas pruvojn, vi aŭdas. Oni ne rakontas fakton tiel monstran, ne estante certa pri la realeco de ĝia ekzisto.

— Sed, amiko mia, tio estas fabelo konita en la tuta lando. Ĉiu scias, ke via respektinda edzino akceptas ĉiumatene sian amanton en la iama ĉambro de fraŭlino de Savinako.

— Kaj kiu li estas? balbutis la komandanto, penante sin deteni.

— Ha! pri tio mi kredas, ke neniu estas pli bone sciigita ol mi. Tiu viro ŝajnas diable forta; ĉar ĝis nun li trovis rimedon por senutiligi ĉiujn plej lertajn serĉadojn! Sed se tiu deziro kuŝas en via koro, vi povos iri tien morgaŭ: certe vi surprizos la geamantojn dum ilia ama interbabilado. Per tiu rimedo vi estos la unua, kiu ekvidos la kapon de via anstataŭanto.

— Mi iros, tondris Viktoro: kaj se tio estas vera, malfeliĉo al ĉiuj. Mi vidigos, ke mi estas ĉiam la edzo de la grafino. Ha! vi min trompas, malhontema virino; post kiam vi vin rifuzis al miaj karesoj, post kiam vi donis al mi nur korpon, kies forestis animo, vi senŝancele vin li veras al aliulo; kulpigu vin, ĉar vi volis tion, kio okazos. Sed morgaŭ, la ŝtonplatoj estos ruĝaj en la kastelo de Prelongo! La komandanto sin levis kun malama kaj sovaĝa mieno: hommortiga febro brilis en liaj okuloj. Heleno lin rigardadis, dum sur ŝia vizaĝo pentriĝis la teruro sed samtempe la ravo. Per liaj kruelaj paroloj ŝia filo ekvekis la ŝanĝemajn instinktojn de ŝia antikva Korsa sango. Ŝi kredis ke stariĝas antaŭ ŝi Pietro Boldino, ŝia onklo, revante venĝadon.

Kiam Viktoro edziĝis kun Matildo, sinjorino Linŝardo kredis, ke ŝi ordonos en la kastelo kaj regos, sub la nomo de sia filo, kiel konsentita estrino. Tamen ne nur la estontaĵoj ne rajtigis ŝiajn esperojn, ne nur oni komprenigis al ŝi pli-malpli ĝentile, ke ŝia povo estas tute nula, sed plie estis la malriĉa parencino, la almozulino, kompate akceptita, unuvorte Josefino, kiu prenis ŝian lokon kaj donis ordonojn, kiujn la servistaro sendiskute obeis.

Pro tio semo de sovaĝa malamo ĝermigis en la koro de la maljunulino bezonon de terura venĝo: kaj estis la filo, kiun ŝi puŝis antaŭen, por ke li fariĝu la plenumanto de ŝiaj plej kruelaj koleraĵoj.

La morgaŭan tagon, dum la tagiĝo, la komandanto aliris al la kastelo kaj penetris en sian privatan apartamenton. La servistaro ne konis ankoraŭ la dramon intiman kiu okazis dum la antaŭtago en la salonego: al sia sola ĉambristo Raŭlo ĉion rakontis konfidencie. Sed, ĉar lia mastro al li rekomendis absolutan sekreton, tiu servisto timante, ke ia maldiskretaĵo al li perdigos lian oficon, ne ankoraŭ parolis. Do la ĉeesto de la grafinedzo povis mirigi neniun. Ĉio estis kvieta en la kastelo; kaj la ordinara movado de la vivo ĉiutaga rekomencis kiel antaŭe. Je la deka, Matildo eliris el sia ĉambro, kaj sin direktis al la iama apartamento de Valentino, kiel ŝi kutimis fari ĉiumatene. Ŝia edzo, kiu ŝin spionadis, vidis ŝin enirantan kaj fermantan la pordon malantaŭ ŝi: poste li aŭdis la bruon, kiun ŝi faris ŝlosante la seruron per duobla turno de la ŝlosilo.

— Nu, li pensis, mia patrino estis prava. Oni ne prenas tiajn antaŭzorgojn, kiam oni intencas resti sola.

Sed tiam lia konkuranto estis do jam alveninta? Sen tio ŝi ne sin enfermus tiel zorgeme. Tamen de du horoj li observis, kaj li estis certa, ke neniu eniris.

Luppaŝe li alproksimiĝis al la pordo, kaj sur ĝin almetis sian orelon. Subite li portis sian manon al sia koro: akra doloro premegis lian bruston; la sango fortege alfluis al lia vizaĝo. Klare li aŭdis la bruon de du voĉoj, tiun de la grafino kaj alian, viran, basan, sonoran, kiu povis aparteni nur al viro.

Li sin relevis. Viŝinte sian ŝvitplenan frunton, li rigardis ĉirkaŭ ŝi, ĉu neniu lin spionas. La koridoro estis sen homa. Tiam li trakuris tra la kastelo, dirante al ĉiuj servistoj, kiujn li renkontis, kaj kiuj lin rigardis, miran pro lia stranga sintenado:

— Iru kaj min atendu antaŭ la dekkvina pordo, bezonas atestantojn.

Poste li malsupreniris en la parkon, eniris en ilejon, prenis hakilon kaj resupreniris.

Revenante li renkontis la gemarkizojn, kiuj sin preparis al la faro de sia kutima matenpromenado:

— Kiel? sinjoro, ekkriis Raŭlo kun malestima tono, post tio, kio okazis hieraŭ, vi kuraĝas ....

— Tio, kio okazis hieraŭ, respondis Viktoro dentgrincante, estis nur komedio. Hodiaŭ estas dramo, kiun mi prezentos al vi.

— Kion signifas tiuj paroloj? diris sinjoro de Prelongo kiun ekokupis maltrankvileco, vidante la koleregan sintenadon de sia bofilo.

— Via filino estas adultino. Malgraŭ la romano elpensita hieraŭ de Josefino kaj de ŝia kunkulpulino, mi restas ĉiam ŝia edzo; kaj mi scias lavi en la sango de la malfidela edzino la insultegon faritan al mia honoro.

— Sed vi eraras, sinjoro, ekkriis Suzano siavice; mi ĵuras ke Matildo ne estas kapabla ....

— Sinjorino, mi aŭdis. Ve! tiun saman respondon faris la markizino al sia edzo kelkajn tagojn antaŭe. Ŝi same aŭdis; plie ŝi vidis. Ĉu estis ebla ia protesto, kiam ŝi sciis, ke tiu viro estas prava; kiam ŝi devige rekonis, ke, malgraŭ liaj malnoblaĵoj, malgraŭ liaj kruelaĵoj, lia kolerego estas rajtigita.

Parolante Viktoro sin direktis rapide al la pordo, apud kiu lin atendis la tuta servistaro. Senkonscie gesinjoroj de Prelongo lin sekvis.

La komandanto ekkaptis sian hakilon. Manumita de fortika brako, la ilo falis perforte sur la kverkaĵan tabulon en kiun ĝi kavigis profundan tranĉaĵon. Dum tiu tempo en la interno de la ĉambro, oni aŭdis nur timegan kriadon:

— Forkuru, forkuru. Li vin mortigos. La markizino rekonis la voĉon de sia filino. Tiufoje, antaŭ ĉiuj atestantoj alkondukitaj de sia edzo, Matildo troviĝis neripareble perdita. Kiam eĉ oni povus ŝin elpreni el la manoj de tiu frenezulo, tamen ŝi fariĝis malrespektita kaj malhonorita por ĉiam.

Subite la rigliloj estis tiritaj, kaj la pordo tute larĝe malfermiĝis.

Sur la sojlo aperis viro kun bronzkolora vizaĝo, kun barbo dika.

Per komanda gesto li montris al la komandanto la ŝtuparon kondukantan al la vestiblo, kaj diris simple:

— Eliru. Aŭdinte tiun voĉon, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

— Sinjoro de Blasano! balbutis Viktoro per sufokita voĉo.

— Gastono! ekkriis la markizino, levante la brakojn al la ĉielo.

— La duko! la duko! murmuris ĉiuj servistoj teruritaj.

— Jes, demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo, por elpreni el viaj manoj la malfeliĉulinon, kiun vi turmentegas.

La kolerego de Viktoro subite kvietiĝis. Li ellasis teren sian senutilan hakilon. Kun okuloj malklaraj, kun haroj gluitaj sur liaj tempioj, li penis repuŝi per siaj ambaŭ manoj etenditaj la supernaturan aperaĵon starigantan antaŭ li.

— Ĉu vi min aŭdis, krimulo? Mi estas la rajta edzo de la grafino. Kun ŝia permeso, ĉi tie mi troviĝas ĉe mi: sola mi havas rajton paroli estre.

Sed la filo Liŝardo daŭre restis sur la sama loko, ŝtonigita, kun oreloj zumantaj, ne komprenante.

— Ĉu mi estos devigata vin ĵetigi eksteren per miaj brakoj, ekkriis la duko, kiun ekokupis la malpacienco.

Sed tiu insulto, kiu lin verŝis kiel vipbato, la komandanto ŝajnis vekiĝi. Lia vizaĝo ruĝkoloriĝis de purpura masko; liaj kruroj balanciĝis dum unu sekundo; kaj de sia tuta alteco li falegis sur la ŝtonplatojn, fulmofrapite de apopleksio.

— Oni metu la korpon de tiu fripono sur portilon, ordonis la duko; kaj oni ĝin tuje realportu al la loĝejo de lia patro, al la Linŝarda farmodomo.


ĈAPITRO DEKOKA

De lia deksesjara ago, la dukon de Blasano ofte atakis krizoj de stranga malsano, kiun konis nur lia patrino, la patrindukino de Blasano, kaj Laŭrento, lia fidela servisto. Pro emocio, ĉagreno, aŭ ia ajn alia animtuŝo neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton, kiu kelkafoje daŭris dum multaj tagoj. Estis tia krizo, kiu okazis, kiam li legis la malnoblegan leteron, en kiu Viktoro kulpigis Matildon, ke ŝi estas la patrino de Valento. Unufoje eĉ li restis senmova sur sia lito, similante kadavron, dum pli ol unu semajno.

Kiam li eliris el tiu letargia rigideco, kvankam dum tiu tempo li neniel nutriĝis, tamen li sentis pro tio neniun doloron: post kelkaj horoj lia farto refariĝis tiel sana kiel antaŭe. Tamen li restis ĉiam iom malfortika: la fortegaj ekzercadoj, la rajdado precipe, lin treege lacigis. La hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite uzitaj. Sola la elektro ŝajnis doni kelkajn bonajn rezultatojn. Sed la kuracistoj konsilis, ke oni uzu tiun danĝeran rimedon nur kiel lastan provon, kiam tiu neordinara dormado daŭrus tro longatempe; ĉar ili timis, ke ĝi aliformigu en realan pereon staton, kiu similis la morton, nur ŝajne.

Multajn fojojn, volante sin liberigi el ekzistado, kiu estis por li peza ŝarĝo, la duko provis atenci sian vivon. Sed ĉiam oni sin intermetis sufiĉe frue por malhelpi, ke li plenumu sian pereigan projekton.

Tiam li renkontis Matildon. Vidante la junulinon, li sentis impreson subitan kaj ĝis nun nekonitan, kiu favore influis la iradon de lia farto: la espero, ke li estos feliĉa kun fraŭlino de Prelongo, forpelis for de lia spirito ĉiun deziron al la memmortigo. Tamen konsciencriproĉo en ŝoviĝis en lian animon. Li sin demandis kun maltrankvileco, ĉu li agas honeste, kunligante kun sia ekzistado de degenerito tiun belegan infaninon, kiu ridetas al la vivo, en la radiado de siaj dudek jaroj. Pro tio, kiam li kredis sin perfidita, ne nur li ne sin riproĉis per insultaj vortoj, kiel li certe estus farinta, se lia farto estus estinta tute sana, sed kontraŭe li diris al si, ke la sola kulpigoto estas li, do ke la devo ordonas, ke li malaperu, kaj riparu kiel eble plej plene la malbonon de li faritan. Tiam lia deziro al la memmortigo renaskiĝis pli potenca ol antaŭe, ĉar ĝi estis ŝajne rajtigita de la cirkonstancoj.

Sed se la duko soifis la morton, lin samtempe teruris la ideo, ke eble oni povus lin entombigi, kvankam li estus ankoraŭ vivanta. Por malebligi tiun timindan eblecon, li farigis specialan ĉerkon dolĉe vatumitan kaj matracumitan. La kovrilo havis retaĵon metitan nivele de la kapo. Ĝi ŝlosiĝis per seruro, kiu estis ŝlosebla samtempe de la interno kaj de la ekstero per eta ŝlosilo, kiun la junulo ĉiam portis sur si alligitan al sia poŝhorloga ĉeneto meze de aliaj brelokoj, kiuj ĝin kaŝis. Oni faris du aliajn ŝlosilojn similajn. Laŭrento havis unu el ili, kaj sinjorino de Blasano la alian. Plie en la paperujo de Gastono troviĝis koverto kun tiu surskribo:

Malfermota post mia morto.

En tiu koverto, letero, tute skribita de lia mano kaj stampita de lia blazonhava sigelo, enhavis tiujn strangajn kaj detalitajn rekomendojn, kiuj tiel forte mirigis sinjoron de Prelongo. Por ke la ĉeestantoj ne kredu, ke ĝi estas malnova funebra petolaĵo, sinjoro de Blasano renovigis ĉiumonate tiun protektantan leteron.

Kvankam neniu povas lin riproĉi pri tio, tamen la duko hontis tiun nervan malsanon, kiu venenis lian vivon. Ĝi restis nekonita por ĉiuj homoj, tiel lerte Laŭrento kaj lia juna mastro ĝis nun sukcesis ĝin kaŝi al la okuloj de la publiko. Se la cirkonstancoj, kiuj akompanis la edziĝon de Gastono, ne estus estintaj tiel gravaj, neniel la fidela servisto estus permesinta, ke Raŭlo lin vidu en tiu stato.

En la momento de sia memmortiga provo, kiam la juna duko estis tre certa, ke neniam li sufiĉe potencos siajn nervojn por ebligi la apogon de la revolvera tubo sur sian tempion, li decidis ke li uzos rimedon, kiu ĝis nun ofte sukcesis. Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro, kaj verŝis en glason ĝian enhavon. Ĝi estis pocio, en kiu troviĝis kelkaj gutoj da cianida acido. En diversaj cirkonstancoj Gastono ĝin uzis; kaj ĉiam li estis kontentigita de la rezultatoj ricevitaj. Sed tiun fojon la nerveksciteco estis tiel ega, ke, kvankam la kuracilo estis tre potenca, tamen ĝi ne liveris la kutiman rezultaton, kaj ne povis haltigi la krizon, kiu daŭrigis sian iradon. Do la juna duko falis sur la tapiŝon de sia ĉambro.

Se Laŭrento estus ĉeestinta, li ne estus erarigita pri la naturo de l’ akcidento: sed li forestis, elirinte la saman tagon por diri eternan adiaŭon al sia mortanta patrino. Baptisto, kiu lin anstataŭis, ne estis sciigita pri tiu mistera malsano. Sola sinjorino de Blasano estis kapabla sin intermeti utile. Sed kredante la memmortigon de sia filo, fulmofrapite de tiu novaĵo, kiu ŝin premegis tiel kruele, ŝi mortis ne rekonsciiĝinte. La kuracisto venigita por kuraci la dukon estis ŝajne erarigita de la ŝajnoj, ĉar nediskuteble Gastono intencis fini sian vivon. Liaj testamentaj rekomendoj, la revolvero trovita piede de la lito, la glaso rompita enhavanta ankoraŭ kelkajn gutojn de fluidaĵo, en kiu la farmaciisto senŝancele rekonis postesignojn de cianida acido, ĉio fortigis la hipotezon de memmortigo. Do, donante la permeson por entombigo, post ekzameno tro mallonga kaj tro malplena, tiu kampara praktikisto, simpla sanoficiro, certe agis laŭ nepardonebla malsagaceco; tamen se la cirkonstancoj ne rajtigis tiun farmanieron, ili ĝin sufiĉe klarigis.

Jam de tri tagoj Gaston dormadis en sia ĉerko sensonĝan dormegon, kiam li vekiĝis. Mirante pro la tomba silento kiu lin ĉirkaŭas, pro la profunda senlumeco en kiu li sentas sin kvazaŭ dronintan, li volis sidiĝi. Sed, ĉar lia kapo renkontis la kovrilon de la ĉerko, li refalis sur la dorson. Per la mano li palpetis ĉirkaŭ si, kaj rapide komprenis tion, kio okazis.

Por ke li ne fariĝu tro mirigita, se tiu entombigo reale okazus, li kutimis provi ĉiumonate ripetadon de la ekzerco, kiun li faris en tiu momento. Li do sen malfacileco retrovis impreson, al kiu li estis sin kutimiginta.

— Nu, li diris, mi estis enĉerkigita kvankam vivanta. Tio estis okazonta ĉu pli ĉu malpli frue, sed fatale neevitebla.

Tamen nevole li tremetis de la kapo ĝis la piedoj.

— Brrr! li balbutis. Feliĉe mi uzis ĉiujn antaŭzorgojn necesajn.

Li serĉis siajn brelokojn kaj ilin trovis. Post kelkaj palpetoj li sentis en siaj fingroj la ŝlosilon, kiu ebligas la malfermon de la ĉerko. Tiu laboro plene sukcesis. Kiam la kovrilo estis levita, la duko saltis ekster sia ĉerko. Genufleksante li dankis Dion per mallonga preĝo.

Poste li brue spiradis. Tiam li sublevis la matracon, sur kiun li estis kuŝigita. La ĉerko enhavis duoblan ujon en kiu troviĝis kaŝejo, kies neniu povis suspekti ekziston. Gastono ĝin malfermis. Li eltiris el ĝi alumetskatoleton kaj kandelon, kiun li ekbruligis tuje. Kiam la lumo estis forpelinta la senlumecon, li sin direktis al angulo de la funebra kelo, kaj serĉis kupran butonon kaŝitan en la muro.

Inter la ŝtonplatoj kovrantaj la tombaron de la Blasana familio, unu el tiuj, kiuj apudiĝis la ŝtuparon, estis fiksita per ŝtala stango ĝin trairanta tra ĝia tuta dikeco. La da ekstremaĵoj de tiu stango kuŝis en du truoj kavigitaj en la internon de apudaj ŝtonplatoj: tio ebligis la renverson de la ŝtono. Nevidebla risorto ĝin fiksis en ĝia loko. Sed premante butonon, oni malstreĉigis la risorton, kaj la ŝtonplato renversiĝis. La laboristo, kiun komisiis Gastono pri tiu inteligenta laboro, estis mortinta de du jaroj. Do nun neniu homo konis ĝian ekziston.

La duko premis la butonon; la ŝtono turnis sur sin mem, naskante spacon sufiĉe larĝan. Sinjoro de Blasano surrampis la ŝtuparon, sin ŝovis tra tiu malfermaĵo kaj penetris en la kapelon.

Rigardinte tra la kradhava pordo fermanta la konstruaĵeton:

— Noktiĝas, li diris. Kioma horo estas nun? Gastono eltiris sian poŝhorlogon. Sed, ĉar de tri tagoj la junulo estis kuŝinta en sia tombo, la ilo ne moviĝis plu. Do la duko estis devigata ĝin remeti en sian poŝeton, ne sciigite.

Sinjoro de Blasano restis senmova, profunde pripensante, sin demandante kial li ĉi tie troviĝas. Li vane penadis, klopodante por veki sian memoron ankoraŭ dormantan. Senĉese, senpaŭze tiuj du demandoj sieĝadis lian penson:

— Kial mia fidela Laŭrento ne troviĝas apud mi? Kial li konsentis, ke oni entombigu min ankoraŭ vivantan? Li trovis neniun taŭgan respondon, kiam subite li memoris. Iom post iom lia cerbo puriĝis el mallumaĵoj ĝin okupantaj: la memoroj de pasintaj okazintaĵoj revenis are. Li donis al sia servisto kelkajn tagojn de libertempo; li provis sian memmortigon. Sed li ne sukcesis. Kial? Nun, kion li faros? Ĉu li denove mortigos sin? Ĉu kontraŭe li rekomencos la vivadon? En tiu momento akra venteto penetrante tra la krado frostigis la junulon ĝis ostoj.

— Nu, li pensis, malvarmegiĝas. Ĉar necese estas, ke mi pripensu, antaŭ kiam mi prenos decidon ian, mi kredas, ke preferinde estas malsupreniri. Mi estas maldike vestita: min eble ekkaptus pulmbrulumo. Malsupre mi estos pli varma.

Sed reironte en la kelon, Gastono prenis sur la altaro unu el kandelegoj, kiuj ĝin ornamis.

— La noktoj estas longaj dum la vintro, li pensis. Mi timas, ke mia malgranda kandelo ne sufiĉos.

Kiam li troviĝis malsupre, li metis denove la ŝtonplaton en ĝian lokon, ekbruligis la kandelegon apud sia ĉerko, kaj sidiĝis sur unu el ŝtupoj de la ŝtuparo.

Iu, penetrante dum tiu momento en la funebran kelon, en kiu estis entombigitaj la anoj de la Blasana familio, estus kredinta, ke li vidas mortan gardadon: nur estis sia propra gardanto la malvivulo mem.

La junulo prenis sian kapon inter siaj manoj, kaj profunde pripensadis.

Kio li fariĝos? Lian mortakton oni certe jam skribis; sekve li estas strekita por ĉiam el la aro de vivantoj. Nu, ĉu tio ne estas la celo, kiun li deziris trafi? Sin mortigante, kion li volis? Ripari la malbonon de li faritan, ĉar, helpite de la malhumileco de la markizino, li devigis Matildon al nevola edziniĝo kun li; kaj samtempe ebligi ke la juna virino siavice riparu sian kulpon, edziniĝante kun sia deloginto. Pro tio necesege estis, ke li malaperu.

Nu, ĉio tre bone aranĝiĝas. La duko de Blasano ne ekzistas plu. Li ne bezonas renovigi sian memmortigan provon; kaj li povas ĝuadi libere la ĉarmojn de tiu ekzistado, kiun Dio lasis al li.

De kiam li provis la tombon, Gastono tre ŝatis la vivon: la pripenso, ke eble li povus morti denove, lin tremetigis.

Tamen la memoro de la malnobla perfido, kies li estis suferanto, ĉiam staris en lia koro, tiel viva kiel dum la unua tago; la ĉagreno de li sentita neniel malplifortiĝis. Sed fizika bezono pli potenca ol la volo de la junulo, for de li repuŝigis kiel abomenaĵon ĉion, kio rilatas kun la morto. La estonteco al li aperis kun malpli malklaraj koloroj.

Li forte deziris eliri el tiu kelo, revidi la sunon, la horizonton, estaĵojn kiuj moviĝas, parolas, bruas. Li demandis sin, ĉu vere li estis tiel freneza, ke li vole sin senigis da tiuj agrablaĵoj. Neniam li sentis sin tiel fortika, tiel sana. Kun plezurego li alspiris tiun malsekan kaj pezan aeron de tombo. En la parfumita atmosfero de la kamparo, li ne estus plilarĝiginta siajn pulmojn kun pli granda volupto. Li ĝuis, sentante ke lia besta maŝino libere funkcias, en la pleneco de ĝia ekvilibro perfekte restarigita.

— Strange, li diris, post unu momento; sed min turmentas la malsato.

Li leviĝis. Revenante al sia ĉerko, li remalfermis la kaŝejon kaj el ĝi eltiris sinsekve sekajn biskvitojn, konfitaĵojn, du skatolojn da konservaĵoj, arĝentan pokaleton, botelon da vino kaj paketon da bonegaj cigaroj, fine ĉiujn elementojn de manĝo.

La duko estis singardema viro. La antikvuloj metis apud la malvivulojn ĉiujn objektojn, kiujn ili eble bezonos en alia mondo. La junulo tiel aprobis tian konduton, ke li volis ilin imiti.

Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki. Post la konservaĵoj alvenis la kukoj kaj la konfitaĵoj: li sin plenigis da ribaĵoj. Konsuminte siajn provizojn, la duko ne estis satita. Li ne memoris, ke en la pasinta tempo li estis sentinta tian apetiton. Ordinare, kiam li eliris el tiuj katalepsiaj krizoj, li restis dum dudek kvar horoj tute malforta, sin nutrante nur per supetoj: kaj tiuj fluidaj nutraĵoj estis toleritaj nur tre malfacile. Hodiaŭ kontraŭe li sentis ke, ne nur lia stomako tre ageme digestas tiujn manĝojn iom malbone digesteblajn, sed plie postulas aliajn.

— Ĉu tiu letargia krizo estus la lasta? li pensis. Ĉu mi estus tute resanigita? La kuracistoj ĉiam diris, ke forta emocio naskita de granda mirego eble relokus en ĝian taŭgan lokon mian nervan sistemon malordigitan. Se la impreso de mi sentita, kiam mi vekiĝis entombigita, ne sufiĉas, mi devos malesperi pri mia resaniĝo.

Subite blovo el malbonodorplena aero naŭzis la junulon. Ĝi devenis de la korpo de la dukino, kiu dismetigante plenigis la kavon de putraĵaj miasmoj.

— Nu, la societo de malvivuloj estas malagrablega, murmuris sinjoro de Blasano. Mi pli amas tiun de vivantoj, kiaj ajn ili estu.

Por iom sanigi tiun malsanigan atmosferon, la duko prenis londreson kaj ĝin ekbruligis.

— Ĉar mi volas esti rekonita de neniu, li daŭrigis, mi tuj eliros, dum ankoraŭ noktiĝas. Mi proponos al mia patrino intervidiĝon kun mi en Toursa hotelo. Mi al ŝi konigos mian decidon, petante de ŝi la plej absolutan sekreton. Poste kun mia maljuna Laŭrento mi forlasos Eŭropon sub nomo malvera, kaj neniam mi revenos en ĝin. Estas vivo refarota. Feliĉe mi estas sufiĉe juna por ĝin rekomenci.

La duko sin preparis resupreniri per la ŝtuparo, kiam seka bruo levigis al li la kapon. La granita ŝtonplato balanciĝis, kaj la terurita vizaĝo de Laŭrento aperis en la malfermaĵo.

Rekoninte sian junan mastron, kiu staras tute sana fumante sian cigaron, la fidela servisto ekpuŝis krion pro miro.

— Jen estas vi, mia maljuna Laŭrento, diris la duko. Vi vidas ke, simila al Lazaro, mi estas elironta el mia tombo.

La ĉambristo rapidis sur la ŝtupoj de la glitiga ŝtuparo kaj sin ĵetis en la brakojn de Gastono surprizita, balbutante:

— Estas vi! Mi vin retrovas, vi vivas, mia juna mastro? Ha! mi bone sciis, ke vi ne povas esti malviva. Kion do diris tiu malsprita Baptisto, certigante, ke vi vin memmortigis. Ha! se mi estus estinta hejme, mi ne estus lasinta forporti vin tiel.

— Ne riproĉu Baptiston malprave, ĉar li estas sindonema servisto. Estus maljuste lin kulpigi pro aferoj kiujn li ne konis.

— Sed kial vi restas ĉi tie, en tiu funebra loko? Kial vi ne revenis en la kastelon?

— Neniam mi realiros en ĝin?

— Kial?

— Por ĉiuj homoj mi estas malviva: ili do estu ĉiam konvinkataj, ke ili ne eraris. Tion mi volas: kaj por tion fari mi havas motivojn, kiujn mi al vi konigos. Vi iros en mian ĉambron ....

— Neeble, via Moŝto.

— Kial?

— La sigeloj estas ĉie almetitaj.

— Kion fari? Mi bezonas tolaĵojn, vestojn ...

— Mia bona mastro, mi havas kelkajn ŝparaĵojn, kiujn mi devas al via malavareco. Permesu ke mi ilin donu al vi.

Profunde kortuŝita Gastono prezentis sian manon al sia maljuna servisto:

— Mi akceptas, mia bona Laŭrento, ĉar la neceso min devigas al tia ago, ĝis kiam mi povos rekompensi centoble la servon de vi faritan hodiaŭ. Nu, vi iros preni ĉion, kion mi bezonas, kaj vi tion alportos al mi. Rapidu. Tiu tomba kavo pezas sur min: mi soifas la puran aeron.

Post duono da horo Laŭrento revenis kun valizo plenega da ĉiuj objektoj, kiujn petis lia mastro.

Kiam sinjoro de Blasano estis vestinta felplenan mantelon, li surrampis la ŝtuparon, relokis la ŝtonplaton kaj eliris el la tombo, tiel facile kiel li estus elirinta el sia dormoĉambro.

Dum Gastono kaj lia servisto rapide marŝis en la nigra nokto, Laŭrento respondis kiel eble plej bone al la senĉesaj demandoj al li faritaj de lia mastro.

Revenante el sia patrolando la ĉambristo eksciis la morton de la duko. Dum la unua momento, li ne tion kredis. Tamen kiam oni estis certiginta al li, ke la junulo sin memmortigis, lia konvinko estis iom ŝancelita.

— Tamen malgraŭ tiuj certigoj mi dubis ankoraŭ, li aldonis. Kiam ĉiuj lumoj estis estingitaj en la kastelo, mi volis certiĝi mem, ĉu la espero estis tute forlasota. Mi venis: vi konas la restaĵon.

— Via sindonemo ne estas plu pruvota, mia bona Laŭrento: mi tion scias. Pro tio vi neniam delasos min: kun vi mi faros mian rondiradon ĉirkaŭ la mondo.

Per kelkaj vortoj la duko konigis la situacion al tiu ŝateginda viro, kies li estis faronta sian kunulon kaj eĉ sian amikon.

Li do lin sciigis pri sia decido kaj siaj projektoj.

— Tiam kien ni iras nun? petis la nobla servisto.

— Al Tours. Ĉar mi ne volas ke oni min rekonu, ni vojaĝos per flankaj vojoj kaj marŝos nur dum la nokto.

— Ĉu vi ne timas, ke tia piedirado vin lacegigos tute?

— Neniam mi sentis min tiel fortika.

— Poste kion ni faros?

— Ni vojaĝos. Mi aĉetos plezurŝipon, kaj ni pasigos nian vivon meze de Oceano.

— Sed por tion efektivigi bezone estas havi multe da mono. Sed ĉar vi donis vian tutan posedaĵon al ŝia dukina Matilda Moŝto, neniam miaj malgrandaj provizoj sufiĉos.

— Pro tio tuj kiam mi estos alveninta Tourson, mi intencas averti mian patrinon. Kiam ŝi konos la noblecon de la motivo, al kiu mi obeas, ŝi ne rifuzos la kapitalon, kiun mi bezonas.

Pro tiuj vortoj Laŭrento paliĝis. Ĉar la morto de la patrindukino estis nur konsekvenco de la morto de ŝia filo, devige ĉi tiu ne konis ĝin. La bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon, kiu certe lin ekfrapos per terura bato. Se la junulo estas ekkaptita de krizo meze de la nokto en tiu senhoma kamparo, kiamaniere li, Laŭrento venkos tiun malfacilecon?

— Kial vi ne respondas, maljunulo mia? diris sinjoro de Blasano. Ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos?

— Via Moŝto, respondis malĝoje la servisto, ĉu vi memoras pro kia okazo vi donis al mi kelkajn tagojn da libertempo?

— Jes; via patrino estis tre malsana. Senkulpigu min, mia bonulo, se mi ne petis ankoraŭ novaĵojn pri ŝi. Mi estas tiel okupata de miaj propraj aventuro,i, ke mi tute forgesas tiujn de aliuloj.

— Vi estas priokupata, mia kara mastro: tio komprenigas. Oni estus tia pro malpli grava motivo.

— Nu, kiel nun fartas la malsanulino?

— Ŝi mortis.

— Ha! mia plendinda amiko, mi certigas vin, ke tre kore mi kompatas vian doloron.

— Via Moŝto, daŭrigis Laŭrento per malgajega voĉo, mi ne estas la sola viro, kiu perdis sian patrinon.

La funebra tono de tiu frazo kortuŝis Gastonon tiel profunde, ke li timis la antaŭvidiĝon de la vero.

— Ĉu mia patrino ...? li komencis tremante.

— Eksciinte vian memmortigon, ŝi falis kaj ne releviĝis.

— Ĉu ŝi estas malviva?

— Sama ceremonio kunigis la patrinon kaj la filon. Antaŭ nelonge ŝi ripozis apud vi.

La maljuna servisto tremis per ĉiuj siaj membroj. Krio ŝajnis al li ekminaca: jam li etendis siajn brakojn por akcepti sian mastron. Sed lia miro estis granda, kiam li vidis ke Gastono genufleksas kaj levas al la ĉielo siajn plektitajn manojn, konservante sian cerbklarecon kaj la plenan konscion de sia estaĵo: li preĝis.

Subite, meze de de profundis, ideo, kiun la junulo unue repuŝis, fine lin okupadis tiel perforte, ke li ne povis daŭrigi sian preĝon. Li sin relevis, dirante:

— Estas do el la ĉerko de mia patrino, ke eliris tiu abomena odoro.

Tiufoje la morto aperis al li tia kia ĝi estas reale, senigita da tiu poezia kaj mistera aŭreolo, per kiu la religioj plezure ĝin beligis. Ĝi montriĝis en la tuta naŭzeco de la putrado.

Ha! nun, ĉar la junulo spiris la puran kaj malvarman aeron de la kamparo, li volis vivi, kie ajn, kiel ajn, sed vivi, kaj malgraŭ ĉio vivadi.

Pro tio li diris al Laŭrento per tono malgaja sed kvieta:

— Amiko mia, tiu pereo min tute decidigas. Nenio nun min alligas al la vivo escepte grandega amo al la vivo mem. Pro mia testamento, mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino, de Matildo. Sed la riĉaĵoj de mia patrino al mi rajte apartenas ....

— Ĉar sinjorino via patrino mortis post vi, ŝia posedaĵo ne povas aliri al ŝia dukina Moŝto, via vidvino; tio estas vera. Pro tio via kuzo Henriko de Blasano ĝin heredas.

— Sed tiam mi troviĝas pli malriĉega ol la plej senhavanto el la malriĉuloj.

— Via Moŝto, vi ĉiam forgesas, ke vi estas malviva. Vivanto ne rezonus alimaniere.

— Diablo! vi estas prava. Sed ĉar la tombo ne min akceptis kaj min reĵetis en la vivon, tamen necese estas ke mi min provizu da ĉiuj elementoj necesaj al la konservo de mia ekzistado. Kiamaniere venki tiun malfacilecon?

— Mi vidas nur unu rimedon; iri al la civila estraro kaj peti la elstrekon de via mortakto.

— Ne: mi volis morti; mi estas malviva. Ni devos elpensi alian rimedon.

La tagiĝo komencis. Kamparanoj pasis sur la vojo, alirante al sia laboro. Por ke oni ne ilin rimarku, la mastro kaj la servisto sin kaŝis malantaŭ plektobarilo.

La kavaliro Henriko de Blasano apartenis al la duanaskita branĉo de tiu fama familio, kies li estis lasta ido. De la morto de sia patro li troviĝis posedanto de grandega havaĵo; sed li elspezis apenaŭ la kvaronon de sia rento, ĉar liaj bezonoj estis modestaj. Ne ŝatante la luksan vivmanieron, al kiu tamen li povis pretendi, li pli amis la sciencon kaj la librojn, kaj dediĉis al la studado sian tutan ekzistadon. Unuvorte li estis scienculo duobligita de filozofo.

Kiam lia notario al li anoncis, ke li heredas la bienojn de sia kuzino la patrindukino, la junulo pli mirigita ol entuziasmigita ekkriis, levetante la ŝultrojn:

— Bela ekzemplo, en kiu plene montriĝas la blindeco de la Fatalo. Ĝi plenigas homon jam plenan, kaj malvivigas pro mizero dudek malfeliĉulojn, kiujn revivigus tia posedaĵo.

Li aldonis ridetante ironie:

— Certe mi estus nominta trompanto la viron profetadantan al mi, ke mi heredos iam de la patrino de Gastono. Mi ne bezonas ŝin danki, ĉar mi estas certa, ke tio ne okazis laŭ ŝia bonvolo.

Efektive la du familioj ne sin intervizitis. Henriko estis la filo de humila laboristino, kiun la barono de Blasano delogis kaj kun kiu li edziĝis poste in extremis por rajtigi sian infanon. La malhumila dukino neniam pardonis al la junulo tiun devenan makulon. Sed la leĝo ne konas la malnobeledzigojn; do, malgraŭ la protestoj de sinjorino de Blasano; Henriko troviĝis tamen ŝia kuzo: kaj, ĉar la patrino de Gastono mortis ne testamentinte, la notario sciigis la junulon, ke ĉi tiu estas rajtigita al la heredaĵo de sia parencino.

Li sidis en sia lernoĉambro ordigante kreskaĵojn en sia herbujo, kiam lia servisto diris:

— Sinjoro Henriko, troviĝas en la salono du homoj, kiuj volus interparoli kun vi.

— Ĉu ili donis siajn nomojn?

— Ili ne volis; sed ili aldonis, ke ili havas tre gravajn sekretojn konigotajn al vi.

— Tre bone: ilin enirigu en tiun ĉambron. La servisto alkondukis al sia mastro la du vizitantojn, kiuj estis sinjoro de Blasano kaj lia fidela Laŭrento. Gastono portis larĝan silktukon, kiu kaŝis la duonon de lia vizaĝo kaj malhelpis ke oni lin rekonu.

— Sidiĝu, sinjoroj, diris Henriko prezentante du seĝojn.

Tiam la duko, elpreninte sian tukon:

— Kavaliro, li petis, ĉu vi min rekonas?

— Gastono! ekkriis la juna scienculo. Sed oni certigis al mi, ke vi mortis.

— Oni certe eraris; sed nur duone. Tiam sinjoro de Blasano sciigis sian kuzon pri la motivoj, kiuj lin instigis al la finigo de lia vivo.

— La memmortigo estas krimo, aldonis grave la rakontanto: Dio ne volis ke ĝi plenumiĝu. Sed kvankam li trudas al mi la vivon, tamen li permesis, ke mia morto konservus sian tutan efikon laŭ la leĝa vidpunkto; do tio pruvas, ke li aprobas miajn motivojn. Jen estas do, mia kara Henriko, la celo de mia vizito. Mi vivos; sed por vivadi mi bezonas monon, kaj ...

— Vi venas petante la heredaĵon de via patrino: nenio estas pli justa. Ĉar vi vivas, mi rekonas sen malfacileco, ke mi estas neniel rajtigita al la konservo de tiuj riĉaĵoj. Pro tio mi tuj skribos leteron, en kiu mi diros, ke mi malakceptas tiun posedaĵon.

— Ne faru tion, mi vin petegas: estas la Regno kiu ĝin ekkaptus.

— Tiam kion fari?

— Jen estas tio, kion mi intencas peti de via malavareco. Restu oficiale la heredinto de la dukino, kaj donu al mi sekrete la monsumon, kiun mi bezonas por aĉeti ŝipon, ĝin ekspluati kaj pagi ĝian ŝipanaron. Poste sen ia bedaŭro, mi delasos al vi la restaĵon.

— Mi rimarkigos, aldonis Laŭrento maldelikate, ke en tia aranĝo vi trovos grandan profiton. Ĉar se vi ne akceptus la proponon de mia mastro, por daŭrigi sian vivadon li havus nur unu rimedon, konstatigi de la publika estraro, ke li ne estas malviva. En tiu okazo, ĉar la tuta posedaĵo de sinjorino lia patrino al li revenus rajte, ne restus al vi eĉ unu monero.

— Kio povas vin rajtigi al la elparolado de tiel insultaj vortoj, ekkriis Henriko, ofendita en sia indeco.

— Mia bona sed mallerta amiko, diris la duko, sin turnante al Laŭrento, en la frazo elparolita de vi troviĝas tiom da sensencaĵoj kiom da vortoj. Senkulpigu lin, mia kuzo. Li estas sindonema servisto; sed lia amikeco al mi kelkafoje lin transirigas trans la permesitaj limoj. Sed mi scias ke vi estas tro grandkora, tro malprofitema por obei tiajn kalkulojn.

La duko prezentis la manon al la kavaliro, kiu ĝin prenis kaj premis. Sed memorante pri la malestimo, kiun oni sentis al li en la familio de Gastono, li ne povis sin deteni, kaj aldonis iom ironie:

— Mi bedaŭras, ke oni ne sendis al mi mortleteron. Ĉar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian ĉeeston ĉe via entombigo.

Gastono ridetis pro tiu iom funebra ĝentilaĵo: kaj la du junuloj sin okupis pri monaj aferoj.

— Ĉu vi havas hejme renttitolojn tuje vendeblajn? petis sinjoro de Blasano.

— Certe.

— Por kia monsumo?

— Por unu miliono ĉirkaŭe.

— Ĉu vi povas ilin doni al mi?

— Plezure.

La kavaliro malfermis sian kason, eligis el ĝi kelkajn paketojn da renttitoloj por la portanto, kaj ilin donis al la duko, kiu eliris, varme dankante sian kuzon pro la grandega servo de li farita. Kiam Gastono estis elirinta, Henriko ekbruligis cigaredon:

— Dio mia! li diris, kiom da malprudentaĵoj fariĝas la homaj pasioj. Nu, Scienco estas vere la plej bona el ĉiuj amatinoj, kaj la sola kiu neniam perfidas.

Kaj kvazaŭ nenio estus okazinta, la juna scienculo daŭrigis la ordigon de sia herbujo.

Post unu monato, la Havraj loĝantoj rigardis la elveturon de ŝipo, kiu ilin forte mirigis. Tamen tiu plezurŝipo prezentis mem neniun neordinaran vidaĵon: kontraŭe ĝi similis ĉiujn tiuspecajn markonstruaĵojn. Sed tio, kio ekscitis supermezure la scivolon de ĉeestantoj estis la nomo de ĝi portita kaj la mistero ĉirkaŭanta ĝian posedanton. Sur la postaĵa tabelo legiĝis tiu vorto la Fatalo, pentrita per grandaj blankaj literoj sur nigra fundo. Oni al si rakontis orele, ke ĉiuj formrilatoj necesaj por la aĉeto de tiu ŝipo kaj la dungo de ĝia ŝipanaro estis faritaj de viro kvindekjara ĉirkaŭe, en la nomo de ia sinjoro Nihil, kiun neniu vidis. Tiuj, kiuj iom konis la latinan lingvon, estis fieraj sciigante al la malkleruloj ke tiu vorto signifas Nenio. Do laŭ ilia opinio la vera posedanto de tiu ŝipo ekzistis nur image. Sed kiam ĝi estis en la profundaĵoj de l’ horizonto punkto apenaŭ videbla, nur rekonebla per la fumfasko lasita malantaŭ ĝi, ĉiu revenis al sia kutima laboro: kaj post du tagoj neniu zorgis plu pri tiu mistero.

Dezirante perdigi sian postsignon, Gastono rekomendis al Laŭrento, ke li plenigu la ŝipinternon per sufiĉe da nutraĵoj, por ke ili daŭru dum dekok monatoj: ĉar la duko aŭ prefere sinjoro Nihil volis albordiĝi nenien. En la pasinta tempo lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro; kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj, en Brazilujo, en en la Arĝenta Respubliko li timis, ke oni lin rekonos.

— Nun, li diris, la civilizacio penetris ĉien: la tero fariĝis tute malgranda. Oni faru eĉ unu paŝon en iu ajn urbo de la terglobo, kaj tuj oni estas renkontata de malnova kamarado.

— Vivadi fizike, esti malviva morale, li aldonis malĝoje, tia estas mia estonteco. Ŝipo naĝanta en la plenmaro estas konsiderebla kiel flosiĝanta ĉerkujo.

Pro tio ne ekvidinte la teron eĉ de malproksime, li trairis la tutan Atlantikon de nordo Suden: poste rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, la Fatalo vagadis en la vasteco de Pacifiko.

Tiu aventura kaj sana ekzistado, en kiu la danĝero estas hodiaŭ venkita nur por reaperi la morgaŭan tagon, pligrandigis ĉe Gastono muskolan energion ĝis nun nekonitan.

Jam la impreso de li sentita, kiam li vekiĝis meze de malvivuloj, produktis en lia nerva sistemo profundan kaj savantan reagon. La atmosfero saturita de oksigeno, kiun li nun spiras, redonante al lia malriĉigita sango la vivecon, kiu mankis al ĝi, finis la agon de la resanigo. Multajn fojojn la ŝipo estis atakita de teruraj ventegoj: kontraŭ la danĝero, anstataŭ sveni, kiel li certe estus farinta en la pasinta tempo, la junulo kontraŭe mirigis la maristojn per sia sentimo kaj sia kuraĝo.

Ian tagon la Fatalo veturis en la antarktika regiono apud la 60° da larĝo. Glaciero flosiĝanta devenanta de la polusa glaciegaro, penetris en la akvoturniĝon de la ŝraŭbego, kaj ĝin rompis. La ŝipo troviĝis sur la 120° da ori enta longo, je kvin cent mejloj for de ĉiu loĝita lando. Ne ŝajnis ebla la daŭrado de la vojaĝo en tiaj kondiĉoj. Trafi Melbournon, la plej proksiman havenon, tial estis la plej prudenta konduto. En tiu urbo tiel juna, sed tamen tiel jam grava oni povos facile ripari la difektaĵon: poste la Fatalo daŭrigos sian sencelan kuradon tra la Oceanoj.

Gastono estis ĉagrena pro tiu akcidento, kiu lin devigos al kontaktiĝo kun homaj estaĵoj. Tamen post longa pripensado li rekuraĝiĝis.

— Aŭstralio ne similas Amerikon, li diris. Mi estas preskaŭ certa, ke mi en ĝi konas neniun. Kiam eĉ mi erarus, kredeble mi estas nun sufiĉe aliformigita, por ke ne povu min rekoni tiuj, kiuj min iam vidis.

Tiel longe kiam la junulo estis duko de Blasano, ĉiutage li sin zorge razigis de sia ĉambristo: sed de kiam li fariĝis sinjoro Nihil, li lasis kreski sian barbon, kiu ĉirkaŭis lian vizaĝon de felo dika kaj frizita. Plie la mara vento kaj la suno tropika tiel bronzumis lian vizaĝkoloron ke li estis nun vere nerekonebla. Sola la sono de lia voĉo, kiun li ne estis kapabla ŝanĝi, povis ankoraŭ lin perfidi.

Post dekkvin tagoj de malfacila marveturado sur maro malkvieta kaj en kontraŭa vento, la Fatalo, kiu povis antaŭeniri nur per veloj, ĵetis la ankron en la Melbourna haveno. Sep monatoj jam fluis de kiam Gastono delasis Francujon; kaj por la unua fojo li estis sentonta sub siaj piedoj paŝejon alispecan ol la moviĝantan ferdekon de sia ŝipo.

Unue li decidis, ke li ne delasos sian kajuton, dum la tuta tempo, dum kiu efektiviĝos la riparo de la ŝraŭbego.

Sed la inĝenieroj al li rimarkigis, ke la ŝipo havas en sia ŝelo difektaĵojn multe pli gravajn ol konjektis la ŝipestro. Oni estos devigata ĝin meti en senakvan riparejon. Ĉar en tiaj kondiĉoj la Fatalo estante okupita de laboristoj fariĝis loko tute ne loĝebla, la junulo estis devigita peti rifuĝejon en la hotelo de la ŭrbo.

Funde de sia animo, Gastono sin sentis feliĉa pro tio. De tempo tiel longa li vidis nur la ĉielon kaj la akvon, ke li vere soifis la teron. Li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon, malhelpis ke li respektu la promeson al li faritan de li, kaj venkis lian voladon.

Ian vesperon, la junulo revenis hejmen. Por malplilongigi sian vojiron, li laŭiris vojeton flankan kaj senhoman, kiam li vidis de malproksime du sentaŭgulojn, kiuj persekutis trian viron, dum ĉi tiu vane penadis por ilin forkuri. Sed baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi.

Tiam Gastono sentis sian koron premita, kiam li aŭdis tiujn vortojn elparolitajn france:

Au secours! A moi! a moi! (Helpu min! al mi! al mi!) Nur tiu, kiu delasis sian patrujon dum longa tempo, povas kompreni la profundan impreson produktitan de la patra lingvo, kiam oni ĝin aŭdas en fremda lando.

Franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! La duko ne ŝanceliĝis; kun revolvero en la mano, li rapidis al la atakantoj.

Vidante ke aliulo alkuras, helponte la viron de ili frapitan, la krimuloj forkuris rapidege. Kiam Gastono alvenis sur la lokon de la batalo, li trovis viron sangokovritan kaj tere kuŝantan.

Dume la kriadoj de la vundito venigis multajn aliajn homojn. Kiam la duko petis du bonvolajn virojn por transporti la mortanton, dek prezentiĝis. La malfeliĉulo estis kuŝigita sur liton, kaj ĥirurgiisto venigita. Kiam la doktoro estis ekzameninta la vundojn, li skuis la kapon:

— Ili ne estas tuje mortigaj, li diris. Sed la pinto de la ponardo penetris tro profunden por ke la malsanulo povu resaniĝi.

Tamen sub la influo de flegadoj al li faritaj, la nekona tulo iom post iom rekonsciiĝis, ĵetinte ĉirkaŭ si miregantan rigardon li demandis: kio okazis, kial li troviĝas ĉi tie? Per kelkaj vortoj lia savinto rakontis kiamaniere li forkurigis la atakantojn.

— Bedaŭrinde, li aldonis, mi alvenis tro malfrue. Dum Gastono parolis, la mortanto direktis al li rigardojn pli kaj pli observantajn. Stranga afero! Ŝajnis multe pli atenti la fizionomion de sia interparolanto ol la frazojn elparolitajn de li. Pro tio kiam la junulo estis fininta sian rakonton:

— La duko de Blasano, ekkriis la vundito! tie ĉi, en Aŭstralio! Gastono paliĝis vidante sin rekonita; sed li ne ŝanceliĝis kaj respondis per miranta tono:

— Vi eraras, amiko mia; mi ne estas la duko de Blasano. Mi nomiĝas sinjoro Nihil.

— Ho! ne penu min erarigi. Certe mi rimarkis, ke vi lasis kreski vian barbon kaj tio vin aliformigas. Sed estas du aferoj, kiujn vi ne povas ŝanĝi, via voĉo kiaj viaj okuloj: kaj tiuj du elementoj al mi sufiĉas, por ke mi rekonu homon ian sub ia ajn ŝajnigaĵo.

Vidante certigon tiel precizan, Gastono komprenis, ke li ne povas nei pli longe.

— Sed en kiu loko vi min konis? li demandis. Mi ne memoras, ke mi vin iam renkontis.

— Via duka Moŝto, se vi bonvolas elirigi tiujn homojn nin ĉirkaŭantajn, mi rakontos al vi aferojn, kiuj multege vin interesos. Mi sentas, ke mi estas mortige frapita: mi ne resaniĝos. Sed antaŭ kiam mi mortos, mi volas pagi mian ŝuldon. Vi estis kompatema al mi, vi penis min savi, vi min flegis. Kvankam Duponto estas sentaŭgulo, tamen li scias sin montri dankema al tiuj, kiuj provis al li bonfarojn.

La historio de la malnova kondamnilo estas rakontebla per malmulte da vortoj.

Tuj kiam li estis alveninta Aŭstralion, li rekomencis tiujn malnoblegajn plezuregojn, dank’ al kiuj en la pasinta tempo li englutis la patran heredaĵon. Liaj tridek mil frankoj ebligis, ke li vivu larĝe kaj senkalkule. Sed la krima mono, tro facile gajnita, eliris tiel rapide kiel ĝi estis alirinta. Restis al li nur kelkaj bankbiletoj, kiam li konatiĝis kun du individuoj, al kiuj li ilin montris nesingardeme. Alkondukita de ili en malbonfaman drinkejon, li estis ŝtelita. Ĉar li penis depreni de ili tion, kio restis el lia iama posedaĵo, li estis frapita de tranĉilbato. Sentante sin vundita, li volis forkuri. Sed la krimuloj, timante ke li ilin kulpigos, lin persekutis kaj duonmortigis.

Tiam sinjoro de Blasano sin intermetis. Kiam li rekonis en sia savinto la viron, al kiu li faris tiom da malbonaĵoj, la kunkulpulo de Viktoro, kiu estis pli malbonmora ol vere kruela, decidis, ke antaŭ kiam li mortos, li riparos kiel eble plej plene la malbonon de li faritan, konfesante al la duko ĉiujn krimojn al kies plenumo la komandanto lin devigis.

Por iri ĝis la fino de sia rakonto, la mortanto devis uzi la malmulton da fortoj al li ankoraŭ restantaj. Larĝaj ŝvitgutoj fluadis el lia frunto, kaj la lastaj vortoj konfuziĝis kun la agonia stertoro. Post du horoj li estis malviva.

Per tiuj malkovraĵoj la edzo de Matildo estis premegita de ĉagreno. Li rapidigis la riparon de la ŝraŭbego. Kiam la Fatalo povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn, por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide.

Gastono esperis, ke li estos realirinta antaŭ kiam la dek leĝaj monatoj de la vidvineco de lia edzino estos fluintaj: sed li ne kalkulis la parton de la neantaŭviditeco. Apud la Bona-Espera promontoro, li estis atakita de unu el tiuj ventegbatoj, tiel timataj de ŝipoj, kiuj sin riskas en tiuj marregionoj. Devigite rifuĝi en la Cap-Town’an havenon, la Fatalo devis atendi dum ok tagoj, ke Oceano fariĝu iom pli veturebla, antaŭ kiam ĝi daŭrigos sian vojaĝon.

Ĉar li deziris veturi rapidege, la duko bruligis sian karbon tiel malŝpareme, ke, kiam li atingis la Eŭropajn marojn, liaj karbujoj estis malplenaj. Li devis trafi Lisbaon vele por ilin plenigi. Tio lin ankaŭ prokrastis.

Fine kiam la junulo alvenis Havron, li sendis Laŭrenton, por ke li realportu novaĵojn.

La bona servisto revenis malĝoje, kaj konigis al sia mastro, ke de la antaŭtago la grafino de Prelongo estis edziniĝinta kun la komandanto Linŝardo.

Aŭdinte tiun rakonton, Gastono havis teruran krizon de malespero. Malgraŭ la fulmosimila rapideco de sia veturo li alvenis tro malfrue.

Samtempe li sentis sin okupata de maldolĉaj pripensadoj. Do tiu virino pro kiu li sin mortigis, tiu adorita Matildo, al kiu li lasis testamente ĉiujn siajn posedaĵojn, neniam estis sentinta al li amecon eĉ malfortan: ĉar apenaŭ la fino de ŝia funebro estis alveninta, tuj ŝi sin ĵetis en la brakojn de aliulo, kaj de kia aliulo? Ĵus de la kaŭzo de ĉiuj iliaj malbonoj, de la aŭtoro de lia memmortigo, de la vampiro, kiu sin krampigis sur ŝin, de la malkuraĝulo, kies mallumaj manovroj kaj lertaj kalumnioj ŝin malhonoris kaj por ĉiam ŝin malrespektigis. Pro kia motivo ŝi akceptis tian unuiĝon?

— Ne estas eble, pensis sinjoro de Blasano. Devige la viro de Melbourne mensogis, kaj la unua hipotezo estas la sola vera. Per ĝi ĉio kompreniĝas; dum la rakonto de tiu sentaŭgulo, anstataŭ klarigi la aferojn, ilin kontraŭe tute malklarigas. Tamen, aldonis la duko, kvankam tiu Duponto estas krimulo, malgraŭ mi mi kredas liajn parolojn. Ne mensogas homo mortonta.

Gastono tre bone sciis, ke li povas per unu sola vorto dirita de li nuligi tiun duan edziniĝon. Sed kion ajn li faru, nun li alvenos nur post ĝia plenumado; nun li premos inter siaj brakoj nur virinon ankoraŭ varman de kisadoj de aliulo.

— Ve! li murmuris, mi ricevas nur tion kion mi meritas. Mi tro fidis al la ŝajnoj: kun malprudenteco ne pardonebla mi metis mian tombon inter Matildo kaj mi. Mi estas punita kaŭze de mia kulpo.

Pro tio por ne refali en la saman eraron, li volis agi nur post kiam li estos ricevinta certajn sciigojn. Se Matildo estas reale la patrino de tiu infano, se ŝi edziniĝis kun la komandanto por lin rajtigi, ĉar la motivoj, kiuj kaŭzis lian memmortigon ĉiam valoras, li denove malaperos kaj tiufoje neniam revenos. Se kontraŭe Duponto diris la veron, se la malfeliĉa virino estas la suferantino de malameginda konspiro, tiam li montros sin kaj valorigos siajn rajtojn.

Pro tio li sendis Laŭrenton en Prelongon, kaj al li ordonis, ke li petu sciigojn per ĉiuj eblaj rimedoj.

Alveninte en la vilaĝon la fidela servisto de la duko opiniis, ke li devas elpensi historion por klarigi sian ĉe eston. Li rakontis al ĉiuj loĝantoj, ke lia mastro al li donis mortante malgrandan kapitalon, ebligantan, ke li vivu per siaj propraj rentoj. Ĉar li enuis nenion laborante, ideo naskiĝis en lia cerbo: veturi ĝis Prelongo por premi la manojn de malnovaj kamaradoj kaj trinki botelon kun ili.

Dank’ al kelkaj vinglasoj lerte proponitaj Laŭrento tre rapide estis sciigita. En la lando ĉiu ekdubis pri la patrineco de la grafino. La neordinara simileco de Valento kun fraŭlino de Savinako plifortigis la suspektojn, kiujn naskigis la malforta ameco de Viktoro al lia supozita filo. En la letero, kiun la ĉambristo adresis al sia mastro, li finis per tiuj vortoj:

— La komandanto kaj la grafino de Prelongo ŝajnas strangaj geedzoj. En la lando ĉiu estas intime konvinkata, ke la juna virino estas ne feliĉa kaj edzino nur nome. Tiu letero, certigante la rakonton de Duponto, kaŭzis al sinjoro de Blasano grandegan ĝojon; la lastaj vortoj precipe batigis lian koron.

— Necesege estas, li pensis, ke mi vidu Matildon, kaj tamen ke mia ĉeesto ne estu eĉ suspektita. Ŝi mem al mi montros la konduton de mi sekvotan.

En la respondo kiun Laŭrento ricevis la postmorgaŭan tagon, la bonega viro miregis legante tiujn vortojn:

— La kastelo de Prelongo, kiel tiu de Blasano, kredeble havas vastajn subterajn galeriojn datumantajn de la Mezepoko. Informiĝu, kaj penu koni la lokon de la kamparo en kiu ili eble finas.

Post kelkaj tagoj la fidela servisto respondis al la duko:

— La kastelo de Prelongo havas ja forgesputojn kaj subterajn galeriojn, kiuj laŭ la rakontoj pasas sub Violano. La landanoj eĉ certigis al mi ke la iama Linŝardo, la avo de la komandanto, trovis en ili trezoron, kiu estis la fundamento de lia riĉeco. Post tri kilometroj de la sinjorega loĝejo troviĝas malnova dometo ruiniĝanta kaj forlasita. Neniu volas ĝin loĝi, ĉar oni pretendas, ke ĝi estas fantomvizitata kaj ke la fantomoj de antikvaj Prelongaj sinjoregoj en ĝin eniras, pasante sub la tero. Tiu terursento eble ĉerpas sian devenon en antikva legendo: eble en tiu loko finas la subtera galerio.

La saman vesperon, Laŭrento ricevis la jenan telegramon:

Aĉetu la dometon en via nomo, kia ajn estu la prezo petita. Mi alvenos morgaŭ. Nihil.

La servisto rapidis. Feliĉa, ĉar li sin liberigis el senutila ruinaĵo, la posedanto tuj venis al konsento kun la aĉetanto. En la dometon senlukse meblitan rifuĝis la duko kaj lia ĉambristo. Post kelkaj tagoj ili povis komenci siajn serĉadojn.

Por ke la atento ne estu altirita al lia persono, Gastono sin provizis de kulturigista vestaro. Cetere, ĉar li eliris kiel eble plej malofte el sia nova loĝejo, lia ekzisto ne estis rimarkita. Pri Laŭrento oni estis kutiminta al lia ĉeesto en la lando: plie li ĉiam estis konsiderita kiel strangulo. Pro tio neniu miris, vidante, ke li loĝas en dometo ne loĝebla kaj malŝatita de ĉiuj landanoj.

La unuaj provoj faritaj de sinjoro de Blasano liveris neniun rezultaton. La keloj de la domo datumis de la sama epoko ol la restaĵo de la konstruaĵo, kaj neniel de la dektria jarcento. Sed kiam Gastono kaj Laŭrento estis frapetintaj sur la murojn de tiuj keloj, sennombrajn batojn dum tempo tre longa, ŝajnis al ili, ke unu el tiuj muroj redonis sonon de malpleneco. Tuj tiu muro estis detruita pikfosile. Falinte la ŝtonoj malkovris la enirejon de longa arkaĵhava koridoro, kiu ŝajne interniĝis en la internaĵon mem de la tero. La duko kaj lia kunulo, armitaj ĉiu de lanterno kaj de paketo da kandeloj, tuj penetris en ĝin. Laŭirinte dum duono da horo ĉirkaŭe tiun longan subteran galerion, kiu ne ŝajnis finiĝonta, ili renkontis ŝtonan ŝtuparon, kies ŝtupoj malkuniĝantaj dispeciĝis pro malnoveco.

— Ni certe troviĝas sub la kastelo, diris sinjoro de Blasano.

— Antaŭnelonge, respondis Laŭrento, ŝajnis al mi, ke mi aŭdis supre de mia kapo kvazaŭ malsonoran bruadon.

— Tio okazis, kiam ni pasis sub Violano.

— Sed kien kondukas tiu ŝtuparo?

— Tion ni scios baldaŭ.

La duko rampis longan, senfinan, helikforman ŝtupareton, kaj fine estis haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj kaj ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn.

— Sarazena pordo, murmuris Gastono. Ĝi datumas de krucaj militiroj, kaj estis alportita el Palestino.

Laŭrento volis ĝin malfermi, sed ĝi estis ŝlosita.

— La ŝlosilo estas perdita de tempo tre longa, diris lia mastro. Cetere kiam eĉ ni posedus ĝin, kredeble ĝi ne povus nin utili, ĉar la seruro estas tro rustita. Ni eliru: ni revenos morgaŭ.

La morgaŭan tagon la servisto veturis Rouen’on kaj realportis aron da hokoj kaj da ĉiuspecaj ŝlosiloj similaj al tiuj uzataj de seruristoj kaj de ... ŝtelistoj.

Kiam la du viroj provizitaj de kruĉeto da oleo estis alvenintaj al la pordo malkovrita de ili du tagojn antaŭe,

Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluidaĵo penetru plene en ĝian internon. Li agis sammaniere pri la pordhokoj. Post kiam li estis rekomencinta dum multaj fojoj, li atendis dum duono da horo ĉirkaŭe, ke la rustaĵo havu tempon sufiĉan por sorbiĝi, kiel farus spongo. Provinte vane dekon da hokoj kaj da ŝlosiloj, la duko sentis fine, ke la seruro malforte ekmoviĝas: li premis pli forte; la ferpeco fermanta turnis, reeniris en la seruron, kaj la pordo malfermiĝis.

Sed kruela surprizo lin atendis. Antaŭ li troviĝis muro el brikoj, kiu de supro malsupren fermis tute la malfermaĵon de la pordo.

— Kion fari? murmuris Gastono. Se ni faligas tiun muron pikfosile, kiel ni faris por la alia, la bruo altiros ĉi tien ĉiujn kastelloĝantojn.

Feliĉe ekzameninte tiun mureton tre atente, la duko ekvidis ke en iaj folioj la mortero kuniganta estis difektita kaj mankis: kelkaj brikoj ne estis plu gluitaj unu al la alia. Uzante la pinton de sia pikfosilo kiel levilon, li faligis la brikojn, kiuj estis plej malbone kunligitaj. Poste laŭirinte tre zorge kaj tre metode laŭ ĉiu rango, li ilin formetis unu post la alia, farinte neniun bruon. Fininte sian laboron sinjoro de Blasano ekvidis, ke li troviĝas en speco de ŝranko, kies la muro de li detruita faris fundon. La duko aŭskultis atente, ne kuraĝante eĉ spiri. La pordo, kiu fermis tiun ŝrankon, estis duone malfermita.

Li alproksimiĝis al ĝi, ĵetis rigardon tra la mallarĝa malfermaĵo, kaj vidis neniun. Aŭdante neniun bruon, li repuŝis malrapide la du duonojn de la pordo kaj penetris en ĉambron; ĝi estis senhoma. Sed ĝia ronda formo fariĝis por Gastono montro sufiĉe preciza. Li komprenis, ke li troviĝas en la unua etaĝo de la granda turo, en la iama apartamento de Valentino.

Kiam la antikva Vilhelmo konstruis la kastelon, la ŝtuparo surrampita de la duko estis kaŝe farita interne de la murego mem. Per ĝi la ferarmitoj malsupreniris en la subteran galerion, kaj poste en la kamparon por ŝteli la pasantojn.

Kiam dum la XVIIa jarcento, Ludoviko de Prelongo restarigis la ruinaĵojn de la antikva familia domego, la laboristoj fermis tiun senutilan malfermaĵon per muro el brikoj kaj poste ĝin kaŝis per ŝranko. Kredeble nun neniu suspektis la ekziston de tiu ŝtuparo kaj malpli ankaŭ de la galerio ĝin daŭriganta.

Reveninte hejmen Gastono skribis kelkajn vortojn. Vokinte Laŭrenton:

— Necese estas, li diris, ke tiu letero estu donita al la grafino mem, en ŝiajn proprajn manojn.

— La grafino troviĝas nun en Parizo.

— De kiom da tempo?

— De tri tagoj.

— Kial vi ne sciigis min pri tio?

— Mi tion konis nur tiumatene ...

La duko ŝajnis multe ĉagrena.

— Ĉu ŝi restos en Parizo dum longa tempo?

— Neniu scias ion pri tio.

— Tuj kiam ŝi estos reveninta, vi donos al ŝi tiun koverton.

— Vi povas fidi al mi pri tio. Post unu monato Matildo revenis Prelongon en stato, kiu estus kompatiĝinta ŝian plej kruelan malamikon. La postan semajnon, kamparano, kiun ŝi ne konis, donis al ŝi letereton tiel verkitan.

Sinjorino,

Se tiu, kiu skribas al vi tiujn vortojn, ilin subskribus per sia nomo, li farus la plej bedaŭrindan el malprudentaĵoj. Sed la verkisto de tiu letero esperas, ke vi rekonos lian skribmanieron: ĝi diros al vi, ke li ne estas malamiko. Troviĝu dum la morgaŭa mateno en la iama apartamento de fraŭlino de Savinako. Se okaze vi ne estus feliĉa kun via edzo, unu nur vorto elparolita de vi sufiĉas por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

— Kia enigma letero, murmuris Matildo, leginte kaj releginte tiun strangan bileton. Oni esperas, ke mi rekonos la skribmanieron. Sed ŝajnas al mi ... sed ne, tio estas neebla ... oni kredus, ke ĝi estas tiu de Gastono. Se li vivus ankoraŭ, mi ĵurus, ke tiuj linioj estis skribitaj de li.

Nu, nu, ĉu mi frenezigas? Mia bedaŭrita amiko estas ve! tro vere malviva. Mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon. Nur en la legendoj revenas la mortintoj: kaj ni troviĝas meze de la deknaŭa jarcento.

Tamen la grafino dormis tre malbone. La lasta frazo precipe sonis senĉese en ŝiaj oreloj:

— Unu nur vorto elparolita de vi sufiĉos por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

Ha! kiel goje ŝi elparolus tiun vorton, se tia revo ne estus ĥimera.

La morgaŭan tagon la juna virino troviĝis en la ĉambro de Valentino jam de unu horo, direktante sian orelon al la plej etaj bruoj venantaj el la koridoro, kiam ŝajnis al ŝi, ke iu moviĝas en la tualetejo. Sentime ŝi en ĝin eniris. Mirante, ĉar ŝi en ĝi vidis neniun, ŝi ekrevenis en la dormoĉambron; kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis eliri el la interno de la ŝranko:

— Ne timu, Matildo; precipe ne kriu. Estas mi, estas Gastono de Blasano. Mi aperos antaŭ vi nur kiam vi tion permesos.

Starigite de mirego, etendante siajn manojn al la ŝranko, la grafino staris senmova meze de la ĉambro. Malgraŭ la teruro, kiu ŝin tutan okupadis, nevenkebla magneto ŝin altiris al la ŝranka pordo. Malrapide, similante hipnotigitinon, ŝi sin direktis al tiu pordo, ĝin malfermis kaj troviĝis antaŭ viro barbhava kaj bronzkolora, kiun ŝi ne rekonis.

Sed la duko daŭrigis.

— Rigardu min atente, Matildo. Mi scias, ke mi estas ŝanĝita: sed mia voĉo restis sama. Se via koro konservis la memoron de ĝia sono, ĝiaj batoj devas certigi al vi, ke la viro troviĝanta antaŭ viaj okuloj estas vere via iama edzo kaj ne trompanto.

— Gastono! ekkriis la grafino, instinkte malantaŭenirante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro; ĉu min okupas senteraro? ĉu mi vidas vian fantomon? ĉu vi estas reale vivanta?

— Jes, kara adoratino, mi estas vivanta, tre reale vivanta. Tamen se vi preferas, ke mi estu malviva, unu vorto elparolita de vi sufiĉos por tion efektivigi. Mi malaperos, kaj neniam vi min revidos.

— Klarigu tion.

— Laŭ la leĝo mi estas ankoraŭ malviva: mi reviviĝos nur, se vi tion permesas.

La juna virino alproksimiĝis al la duko: kaj kiam ŝi estis palpinta la teksaĵon de lia vesto, por certiĝi, ke estas vera estaĵo el karno kaj ostoj kaj ne fantomo tiu, kiu staras antaŭ ŝi, ŝi saltis al lia kolo per instinkta ekmovo ekkriante:

— Ha! Gastono, mi amas vin. Savu min, ĉar mi estas tre malfeliĉa.

— Nu, Matildo, sidiĝu apud min, kaj rakontu la veron tutan.

La grafino komencis sian rakonton de la tago kiam Valentino al ŝi konfesis sian gravedecon, kaj ĝin finis parolante pri la miro, en kiun ŝi estis ĵetita, legante la leteron ricevitan dum la antaŭtago. De tempo al tempo la duko sentis indignajn ekmovojn. Sed li sin detenis, ne volante interrompi tiun edzinon ĉiam amatan, kiu estis la lia sed kiun aliulo egale konsideris kiel la sian. Rilatante plenmaniere kun la rakonto de Duponto, tiu de Matildo klare lumigis al iaj detaloj, kiujn la malnova kondamnito devige lasis en ombro, ĉar li ilin ne konis.

— Nun, diris Matildo finante, viavice klarigu per kia miraklo vi estas ankoraŭ vivanta.

Sinjoro de Blasano prenis sian edzinon en siajn brakojn. Ŝin kisinte, li ŝin altiris sur siajn genuojn. Por la unua fojo en sia vivo, Matildo sentis la amon enirantan en ŝian animon. Ne pripensante, ŝi lasis sin ekkapti de tiu volupta kaj dia impreso, ami kaj esti amata. Ŝi apogis sian kapon sur la bruston de Gastono, kaj duonfermante la okulojn:

— Iru nun, ŝi diris, mi aŭskultas vin. Kiam la duko estis fininta sian rakonton;

— Vi komprenas, mia kara Matildo, li aldonis, ke neniu, eĉ viaj gepatroj, devas koni nian sekreton. Hodiaŭ mem mi veturos al Tours, kie mi klopodos por la restarigo de mia civila stato. Eble mi forestos dum kelkaj tagoj: ne maltrankviliĝu pri tio. Atendante, ĉar la formulaĵoj estos eble longedaŭraj, venu ĉiumatene en tiun ĉambron kaj restu en ĝi dum unu aŭ du horoj. Tuj kiam mi havos tagon disponeblan, mi alkuros al vi. Ĉar ni havas en tiu monstro, kiu kredas, ke li estas via edzo, potencan malamikon, estas necese, ke ni agu tre singarde. Tiel longe kiam nenio estos ŝanĝita, mi pli amas resti nekonata. Mi reaperos en la mondon nur kiam mi havos la rajton esti vivanta.

Ame kisinte por la lasta fojo sian junan edzinon, la duko reeniris en sian ŝrankon; kaj la grafino aŭdis la pezan pordon datumantan de la krucaj militiroj, kiu fermiĝis malantaŭ li.

Sinjoro de Blasano kredis, ke la prezento de lia persono antaŭ la civila estraro sufiĉos por restarigi lian personecon kaj nuligi lian mortakton. Certe li sciis, ke la administraciaj malrapidaĵoj kaŭzos kelkajn prokrastojn. Sed li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita. Pro tio lia miro fariĝis ega, kiam li aŭdis la reprezentanton de la leĝo dirantan per malvarmega tono:

— Tre bone, sinjoro: ni faros enketon por scii ĉu estas kredeblaj la strangaj aventuroj, kiujn vi rakontis.

— Sed, sinjoro, vi tamen tre bone konas min, vi devas vidi, ke mi estas la duko de Blasano.

— Ja, mi konfesas, ke ekzistas inter vi kaj la mortinta duko ia simileco. Sed kio pruvas, ke ĵus vi ne deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi leĝe gloran nomon kaj grandegan posedaĵon. Vi konsentos, ke tia hipotezo estas almenaŭ tiom akceptebla kiom via pretendita revivigo.

Gastono eliris premita de ĉagrenego. Ĉu, foririnte mirakle el la natura morto, li estos neripareble frapita de la morto sociala? La raporto de magistratoj, komisiitaj al la ordonita informiĝo, estis pereiga por la junulo. Certe ili konstatis, ke la ĉerko estas malplena: sed ili trovis ĝin malfermita meze de la funebra kelo. Plie ili kolektis botelon enhavintan ĝinon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitaĵoj, restaĵon de cigaro kaj kandelingon duone konsumitan. Ĵus unu mankis en la kapelo. Ili konkludis, ke ŝtelistoj eniris en la tombaron de la Blasana familio. Por sin kuraĝigi ili ĝoje manĝis apud la ĉerko: poste ili eltiris el ĝi la korpon de la duko, kaj ĝin ĵetis en ian ajn lokon, kredeble en Loiron.

Kiam li rakontis la manieron per kiu li estis elirinta el sia tombo, Gastono ne zorgis paroli pri tiuj detaloj por li tute negravaj kaj eĉ preskaŭ forgesitaj de li. Do li estis dolore mirigita, vidante kiamaniere la plej simplaj aferoj malbone komprenitaj subite kontraŭstaras kontraŭ la malfeliĉulo, kiun ili premegas.

Kvankam tio lin forte tedegis, Gastono devis do komi sii sian aferon al advokato, kaj atendi pacience ke la juĝistaro bonvolu konigi sian sentencon. Li lasis en Tours la ŝipestron de sia ŝipo, kun kiu li alligis sin amike dum la longa vojaĝo kune farita. Lin komisiinte por ke li konigu la plej etajn detalojn de l’ afero, li revenis Prelongon, por revidi sian karan Matildon, al kiu li faris ĉiumatene duhoran viziton.

Kiam la komandanto ebria pro kolerego penis rompi la pordon per hakilbatoj, sinjoro de Blasano estis ankoraŭ tiel malviva kiel en la tago de sia entombigo. Simpla singardemo konsilis al li la forkuron. Sed pensante ke li lasos sian amegatan edzinon minacatan de tiu furioza viro, kiu havis sur ŝi neniun rajton, li sentis en sia koro la saĝon venkitan de la amo. Li do sin montris sur la sojlo de la pordo, por fulmofrapi de sia malestimego sian malamitan kaj venkitan konkuranton.

Alvenis fine la tago en kiu la sentenco estis konigita. Inter la atestantoj certigantaj la identecon troviĝis: la markizo kaj la markizino de Prelongo, la vidvino Linŝardo, grafino de Prelongo, edzino de la petanto, fine Laŭrento, la maljuna ĉambristo de la mortinta duko. Sed la atesto, kiu plej forte pezis sur la decidon de la juĝistoj estis tiu de la kavaliro de Blasano. Ĉi tiu rakontis la interparoladon okazintan kun lia kuzo, certigis, ke la viro petanta la strekon de la mortakto estas vere la duko de Blasano, kaj aldonis, ke li estas preta redoni heredaĵon al kies posedo li rekonas havi nenian rajton. Aŭdante tiun senartifikan certigon, kiu malutilis la profitojn de la juna scienculo, la juĝistaro estis konvinkita. Ĉar Henriko tiel parolis, tio pruvis, ke lia parolo estas la esprimo ĝusta de la plena vero. La juĝistaro, kiu ne povis sin montri pli severa ol la kavaliro, liveris favoran sentencon. La morto de la duko de Blasano estis konsiderita kiel nula; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton, kiu malpermesis ke li vivu, kaj tiam, sed nur tiam, la duko kaj la dukino de Blasano povis fine ricevis tiun geedziĝan religian benon, kiun iam interrompis la ĉeesto de Valento.

Post tiom da doloraj okazintaĵoj neniu estis instigita al grandaj festoj kaj ceremonioj. La proksimaj parencoj, la intimaj amikoj nur estis invititaj: kaj dum la vespero, en la ĉambro speciale difinita al la junaj geedzoj, la dukino de Basano, kiu plenumis, se oni povas tiel paroli, sian trian edziniĝon, eniris ĉiam virga en la liton de sia edzo.