Unesko kuriero 2021-04-06 : La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?

Enhavo


Ĉefartikolo

Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM- 19, ĝi estas des pli malfacila nuntempe.

Krom la tuta necerteco, la sankrizo influis la socian vivon de junuloj kaj malhelpis ilin disvolvi reton de amikoj kaj subteno, kiuj estas esencaj por ilia bonfarto.

La krizo diversflanke malutilis al la junularo, ekzemple kadre de edukado: preskaŭ 75% de tiuj en aĝo inter 8 kaj 19-jaroj, kiuj estis studantaj antaŭ la pandemio, spertis lernejan fermon – kun 13% forlasitaj sen ajna aliro al kursoj, instruistoj aŭ iaspeca lernado, pro mankoj pri retaliro kaj longdistanca lernado.

Estis malkresko de monsubtenoj al edukado, kaj la mankoj daŭros dum la venontaj jaroj.

Krom edukado, ankaŭ la dungado suferis, kun 8.7 procentoj de junaj laboristoj forlasantaj la labormerkaton.

Ĉio ĉi profunde efikis sur la mensa sano de junuloj. En Usono, preskaŭ du trionoj de la junaj plenkreskuloj havas simptomojn de psikologiaj problemoj – kun 25% raportantaj pliigon de konsumado de drogoj por trakti la streĉon kaŭzitan de la pandemio. Cetere 25% deklaris, ke ili pripensis memmortigon.

Malgraŭ tiu malĝojiga bildo, mi esperas, ke junuloj havos la elastecon kaj la vizion eliri pli fortaj de la krizo. Hodiaŭ, samkiel en la pasinteco, junuloj pretas batali por ŝanĝi aferojn. Ili ne akceptas la pliigitajn malegalecojn pri enspezoj kaj ŝancoj. Ili estas ĉe la avangardo de mediprotektaj kampanjoj. Ili antaŭenigas solidarecon kaj subtenon al la plej vundeblaj homoj. Ili pretas riski ĉion por defendi demokration. Ili estas la movforto de multaj sociaj movadoj.

Mi ĉiutage observas ĉi tie, ĉe UNESKO, ke la entuziasmo kaj inteligenteco de junuloj helpas ilin trovi solvojn – ne nur por ili mem, sed por ni ĉiuj.

Dum ni komencas ripari la damaĝon kaŭzitan de la pandemio kaj la politikojn, kiuj ĝin pli malbonigis, ni okupiĝu pri junuloj, kaj por junuloj, por konstrui pli bonan mondon por ni ĉiuj en la venontaj jaroj.

Gabriela Ramos Asistanta Ĝenerala Direktoro pri Sociaj kaj Homaj Sciencoj, UNESKO -El la angla esperantigis Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)


Unesko kuriero 2021-04-06 : La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?

Agnès Bardon


UNESKO

“Mi estis 20-jaraĝa. Mi permesas al neniu diri, ke tiuj estas la plej bonaj jaroj de la vivo.” Tiu frazo de la franca verkisto Paul Nizan (1905-1940) nuntempe havas fortan signifon, unu jaron post kiam la pandemio de KOVIM-19 – kaj la senprecedencaj limigoj al libereco, kiuj venis kun ĝi – komenciĝis.

Kion signifas esti 20-jaraĝa en mondo, kie vojaĝoj estas limigitaj, lernado estas dedistanca, rilatoj kaj amikecoj estas blokitaj kaj profesiaj horizontoj estas malklaraj? En la aĝo kiam la interligoj kun la mondo formiĝas, la sub-25-jaraĝuloj – kiuj estas preskaŭ 40 procentoj de la monda loĝantaro – vidas siajn revojn serioze damaĝitaj de la san-krizo.

Frue en aprilo 2020, la raporto de Internacia Labora Organizo (ILO), Junuloj kaj KOVIM-19: Efikoj sur laboro, edukado, rajtoj Kaj mensa bonfarto, montris, ke “la efiko de la pandemio sur junuloj estas sistema, profunda kaj neproporcia. Ĝi estas precipe peza por la virinaj junuloj, la plej junaj homoj kaj la junuloj en evolulandoj”.

Ne surprize, la raporto – kiu enketis 12 000 junulojn en 112 landoj – ankaŭ montras iliajn dubojn pri la estonteco kaj pri ilia loko en socio.

Estas vere, ke la laboraj perspektivoj fariĝas pli pesimismaj dum la krizo daŭras.

Se la pandemio atingis ĉiujn laborulojn en la mondo, tiuj kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jaroj, estis pli forte ekonomie frapitaj ol la pli aĝaj.

Laŭ informoj publikigitaj de ILO en januaro 2021, la maldungoj kaŭzitaj de la pandemio inter plenkreskuloj estas je 3.7 procentoj – sed je 8.7 procentoj, pli ol trioble, inter junuloj.

Tiu anksia situacio, kune kun la senso de izoleco, maltrankvilo kaj manko de mallonga perspektivo, aldonis streĉon al la mensa sano de tiuj malpli-ol-25-jaraĝaj.

En Latinameriko kaj Karibio, enketo pri junuloj montris, ke pli ol kvarono de ili sentas anksion, kaj 15 procentoj sentas sin deprimaj (U-Raporto de UNICEF).

D o, ĉu la antaŭ-kriza Generacio Z fariĝos la foroferita generacio?

Tio ne klaras. Kvankam estas tro frue por antaŭvidi la efikojn de la pandemio sur la vivoj de junuloj, jam estas klare, ke – malgraŭ la limigoj truditaj de vivo sub la krizo – ili montras realan eltenemon. Ĉie, ili starigis iniciatojn por reagi al la krizo – pritrakto de urĝeco, kontraŭbatalo de misinformado kaj unuiĝo en solidareco – kiel aperis ĉe la kampanjo de UNESKO Mia Rakonto pri KOVIM-19 #YouthOfUNESCO, starigita en aprilo 2020.

Dum tiu suferado, sociaj retejoj kaj la interreto – la nediskuteblaj signoj de ĉi tiu troligita generacio – ebligis al tiuj “ciferecaj infanoj” estigi ligojn, aŭdigi siajn voĉojn kaj diskonigi siajn kolerojn kaj frustriĝojn.

Tamen, ankaŭ ekscitis ilian kreemon kaj engaĝiĝon – precipe pri mediprotekto kaj batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, kiuj estas iliaj ĉefaj maltrankviloj, kune kun la batalo kontraŭ rasa kaj seksa diskriminacio.

Certe tro fruas por distingi inter la ŝanĝoj rilataj al la krizo kaj la aferoj kiuj jam estis survoje. Tamen, postulante pli justan kaj medirespektan mondon, la nuntempa junularo jam havas unu piedon firme sur la post-pandemia mondo.


-El la angla esperantigis Rafael Lima (Brazilo)

Junaj esploristoj analizas la pandemion

Junuloj estas sur la plej bona pozicio por kompreni kaj analizi kion ili travivas ekde la komenco de la san-krizo. Tio estis la ideo malantaŭ Junuloj kiel Esploristoj (Youth As Researchers – YAR), tutmonda iniciato de UNESKO por esplori la efikon de KOVIM-19 sur junuloj. Elpensita de UNESKO, la Nacia Universitato de Irlando en Galivo kaj la Universitato de Pensilvanio en Usono, la esploro gvidita de junuloj estis oficiale starigita la 4-an de decembro 2020.

La programo, kiu kunigas ĉirkaŭ 270 volontulojn kun aĝoj inter 18 kaj 35 jaroj, invitas junajn esploristojn kunlabori kun Unuiĝintaj Nacioj, universitatoj kaj la civila socio. Kune ili helpos krei sciojn pri kiel KOVIM-19 efikis sur la vivoj de junuloj – rilate al bonfarto, lernado, junula agado, homaj rajtoj kaj la uzo de teknologio.

La celo estas kolekti kaj analizi datumojn por trovi solvojn por kontraŭbatali la efikojn de KOVIM-19 sur junuloj. La YAR- iniciato inkluzivas trejnadon por partoprenantoj, konsiladon kaj mentoradon dum la esplora procezo.

La kolektitaj datumoj estos uzataj por kontribui en la efektivigo de rimedoj por malpezigi la problemojn kaŭzitajn de la pandemio, kaj antaŭenigi decidojn pri publikaj politikoj favore al junuloj en nacia kaj loka nivelo.

Kvardek teamoj nuntempe laboras en la programo kaj la rezultoj estos publikigitaj fine de junio 2021.


-El la angla esperantigis Rafael Lima (Brazilo)

Barato: Junuloj defiitaj de la sankrizo

Altiĝo de senlaboreco, distanca lernado en ofte malfacilaj kondiĉoj, sento de izoleco, junulinoj el malavantaĝaj fonoj revenas al hejmlaboro: en lando kie ĉirkaŭ unu el du loĝantoj estas malpli ol 25 jaraĝa, la junuloj pagas altan prezon de sankrizo.

Sébastien Farcis


Ĵurnalisto lokita en Nov-Delhio, Barato.

La jaro 2020 komenciĝis bone por Gaurav – februare li estis dungita kiel vendisto ĉe sporta vendejo en la areo Pul Bangash en Malnova Delhio. Tio estis la unua laboro por ĉi amatora boksisto kiu frue forlasis lernejon.

Tamen la koronvirusa pandemio brutale finigis tiun unuan sperton. “La publika transporto maloftiĝis, sekve estis haltigita entute”, rakontas la 20-jara junulo. “Ĉar mi ne povis ĉiutage pagi taksion, mi devis peti demision. Ĉiukaze, li ne povus teni sian laborpostenon pro la strikta enŝloso trudita je la 25-a de marto de tiu jaro. Tio haltigis la baratan ekonomion dum pli ol 6 monatoj, kaj disŝiris la revojn de multaj junuloj.

Barato havas unu el la plej junaj popoloj de la mondo. Pli ol 600 milionoj da homoj, aŭ preskaŭ unu el du baratanoj, estas malpli ol 25-jaraĝa. Kaj, kiel Gaurav, multaj nun alfrontas malfacilaĵojn por eniri la labormerkaton. Laŭ la lastaj projektoj bazitaj sur la popolnombrado en 2011, 11.5% el la barata popolo, aŭ 157.7 milionoj da homoj, aĝas inter 18 kaj 23. Tiu apenaŭ spertinta laborforto estas la plej minacata okaze de ekonomia disfalo.

La junaj urbanoj en la unua vico

Ĉi krizo estas la plej granda jam spertita de la lando ekde sia sendependiĝo en 1947: dum la fiskjaro 2020-2021, la malneta enlanda produkto (MEP) falis je 8.5%. Laŭ trijara enketo de la Centro por Kontrolo de la Barata Ekonomio al 170 000 hejmoj, 42.2% de la prienketitoj perdis sian laboron inter Decembro 2019 kaj Aprilo 2020.

Tiu nombro altiĝas al 58.8% por la junuloj de 15 ĝis 24 jaroj. “La urbaj junuloj estis multe pli tuŝitaj ol tiuj en kamparo”, analizas Paaritosh Nath, esploristo pri ekonomio ĉe la universitato Azim Premij el Bangaloro. “La agrikultura sektoro daŭrigis sian funkciadon kaj la programo pri garantiita publika laboro en kamparaj areoj ebligis pli grandan oferton de laboro tie. Sed tiu programo ne ekzistas en urboj, escepte en kelkaj ŝtatoj.”

La enŝloso ankaŭ prokrastigis la vojon al ekonomia sendependeco de junaj barataninoj, kiel Shabri, mezlerneja diplomiĝinto el Nov-Delhia ladurbo. En decembro 2019, ŝi ekpartoprenis projekton ĉe la asocio Life Project For Youth (LP4Y), specialiĝinta je profesia kapabligo de junuloj de 17 ĝis 24 jaroj. Ŝi trapasis malfacilaĵojn reveni al sia familio dum la enŝloso. “Ni iris al miaj geavoj, en la kamparo de Bihar, ŝtato lokita nordoriente de la lando, kie mi devis respondeci pri ĉiuj hejmtaskoj”, klarigas la junulino okulstreĉante malantaŭ buŝmasko.

Tamen tiu malhelpo nur duobligas ŝian meminstigon. Dum ŝia patro grade reprenas siajn aktivecojn kiel teovendisto, Shabri revenis al siaj studoj.

La NRO (Neregistara Organizaĵo) LP4Y fariĝis savilo por tiuj junuloj frapitaj de la pandemio. Sed antaŭ ol ĝi povus repreni siajn aktivecojn post la enŝloso, la volontularo devis restarigi la laborlokon, kiu estis skuita de la musonoj. “Septembre, kiam oni permesis al ni remalfermi, ĉiuj balkonoj ekster niaj oficejoj estis kovritaj de koto”, diras Romain Butticker, administranto de la Centro Paharganj, kiu etendiĝas tra tri mallarĝaj etaĝoj en iu konstruaĵo en tiu populara kvartalo de Malnov-Delhio. Post granda strebo repreni kontakton kun la junaj partoprenantoj, ĉirkaŭ 30 studentoj retrovis sian vojon reen al la centro decembre. “La epidemio estis katastrofo por tiuj junuloj kiuj vivas en la ladkvartalo, kelkfoje 6 aŭ 7 homoj en unu ĉambro”, rakontas Romain Butticker. Antaŭ la enŝloso, ili estis studantaj kaj povis antaŭvidi estontecon. Subite, ĉio haltis.” Ili revenis elĉerpitaj, sed ankaŭ tre emaj elturniĝi.

Kursoj per Telefono

Ankaŭ studentoj suferegis pro la krizo.

Kvarono de la junaj baratanoj iras al universitato kaj por ili la klasoj fariĝis virtualaj. Dum la transiro al distanca instruado bone iris ĉe privataj fakultatoj, tiu ŝanĝiĝo estis malpli facila ĉe publikaj universitatoj, kaj por tiuj malpli monhavaj aŭ loĝantaj for de la grandaj urbocentroj. “Ĉiuj niaj kursoj estis per vacapaj voĉmesaĝoj”, klarigas Munazza, ĵus-magistriĝinto pri la Angla ĉe la publika universitato Jamia Millia Islamia en Nov-Delhio. “Estis la nura maniero por studentoj kiel mi, kiuj devis reveni al Kaŝmiro, daŭrigi siajn studojn”.

La pandemio ankaŭ pligrandigis sociajn neegalecojn kaj igis milionojn da studentoj interrompi sian studadon. Ekzemple, en la regiono Majsuro (Mysore) sude de la lando, 43% el studentoj ĉe publikaj universitatoj ne plu sekvis sian bakalaŭran kurson en decembro 2020. La proporcio de forlaso ĉe junulinoj altiĝas al 65%. “Tuŝitaj de la krizo, multaj gepatroj preferis edzinigi siajn filinojn”, klarigas la sociologo kaj feminisma aŭtoro Manjima Bhattacharjya.

Tiuj kiuj daŭre studas ofte suferas senton pri izoleco. Kiam la kunĉambranoj de Munazza foriris dum la enŝloso, la 24-jarulino trovis sin sola en Nov-Delhio.

“Post kiam ili foriris, mi trovis malfacilojn por daŭrigi mian studadon. Eĉ kuiri estis strebo”, ŝi kundividas. Rilate al la perspektivo trovi kvalifikitan kaj bonsalajran laboron, ĝi malalproksimiĝis. “Oni proponis al mi labori tri horojn tage kontraŭ salajro malpli granda ol tiu de taksiisto”, ŝi bedaŭras. “Se tiel, kial studi pliajn kvin jarojn?”

Munazza sukcesis restariĝi kunlaborante kun tiuj studentoj kiuj helpas la milionojn da laboristoj migrintaj el la kamparregionoj kiuj perdis sian laboron kaj ne estis povintaj reveni kamparen pro la manko de transportiloj.

Munazza magistriĝis en junio 2020 kaj nun planas doktoriĝi. Sed universitatoj, ankoraŭ fermitaj aŭ kun reduktita stabo, eble malfruiĝos monatojn publikigi la aliĝilojn. Ĉi kriz-jaro finfine ne havis nur malbonajn efikojn al ŝi. Ĝi helpis ŝin fariĝi pli matura kaj pli bone koni sin mem. “Mi estas nature timema persono. Mi nun komprenas, ke se mi restas trankvila, ĉio iros glate”.


-El la angla esperantigis Renato Guedes Filho (Brazilo)

UNESKO avertas pri generacia katastrofo

En la jaro ekde la komenco de la pandemio, instruado estis interrompita 25 semajnojn averaĝe pro entuta kaj parta fermigo de lernejoj. Rezulte, pli ol 100 milionoj da infanoj ne legkapablos celkonforme. Fakte, 584 milionoj da infanoj ne havas bazajn legkapablojn, altiĝo je pli ol 20% en unu jaro.

Tiuj estas la trovaĵoj de iu raporto de UNESKO-Instituto por Statistiko publikigita marte 2021. Ĝi indikas ke la plej grandaj perdoj estas en Latinameriko kaj Karibio, kaj Centra kaj Sudorienta Azio. Eĉ pli maltrankviliga estas la fakto ke povas esti necesa jardeko por reveni al la situacio antaŭ la pandemio, skribas la studo. Tamen, povus esti reboniĝo je 2024 se klopodo estos farita por liveri helpklasojn kaj postkurajn strategiojn.

Tiuj zorgoj estis la fokuso de ministeria kunsido de UNESKO la 29-an de marto 2021.

Nomita Unu Jaro da KOVIM: Prioritatigo de eduka resaniĝado por eviti generacian katastrofon, la renkontiĝo substrekis la gravecon de daŭrigo de lernado , kiam 65% de la registaroj en malriĉaj landoj jam estas fortranĉintaj elspezojn pri edukado.

Malgraŭ la ekzisto de fiskaj rimedoj kapablaj kreskigi la buĝeton de edukado, kalkulo de UNESKO montras, ke ĝi ricevos nur 2% de la buĝeto por ekonomia revigligo.


-El la angla esperantigis Renato Guedes Filho (Brazilo)

Anne Muxel: “La pandemio estas ŝanco por ke la gejunuloj serĉu signifon “

Ĉu la Generacio Z introspektas kaj ne interesiĝas pri politiko?

Tio estas ofta miskompreno, diras la franca psikologo kaj politikologo Anne Muxel. La direktorino pri esploroj ĉe la Nacia Centro de Sciencaj Esploroj de Francio CNRS – kiu estas specialisto pri la rilatoj inter gejunuloj kaj politiko – priskribas generacion firman kaj rezisteman al la pandemio.

Intervjuo de Laetitia Kaci


UNESKO
Kiel oni povas difini generacion?

Laŭ demografia vidpunkto, generacio estas grupo da individuoj naskiĝintaj en la sama periodo, signitaj de la sama socia kaj historia fono. Tiu ĉi estas objektiva fakto. Tamen, la apartensento al generacio, de dividitaj spertoj, de komuna identeco, estas pli kompleksa realo. Depende de la statuso de la individuoj en la socio, ties kulturo, ties spertoj kaj vivkondiĉoj, tiu ĉi nocio pri apartensento povas esti pridubigita.

Ĝenerale estas evento, aŭ cirkonstancaro, kiu ebligas identigi referencpunkton komunan por individuoj de diversaj sociaj originoj.

Tio antaŭsupozas la ekziston de historiaj kaj socikulturaj indikiloj, en kiuj tiu ĉi aĝogrupo enkadriĝas. Ĉi-sence, ni parolas pri la generacio de majo 1968 en Francio, aŭ la generacio de la Alĝeri- Milito (1954-1962).

Viaopinie, kiuj estas la indikiloj karakterizantaj la generacion malpli ol 25-jaran, konatan kiel Generacio Z?

Ne facilas ilin difini. La koncepto de generacio devas esti zorgeme traktata, tial ke ĝi kovras diversajn individuajn spertojn kaj malsamajn manierojn aparteni al la socio.

Ĉi-sence, la spertoj akiritaj dum tiu ĉi periodo estas fundamentaj.

Tial, ni povas racie kredi ke la sociekonomia krizo kaj la pandemio de KOVIM-19 havas longdaŭran efikon sur la Generacio Z, kiun kelkaj personoj jam nomas la generacion KOVIM. Kvankam ĉiuj aĝogrupoj spertas tiujn ĉi eventojn, ĉi-generacio estos pli damaĝita, ĉar la eventoj okazis en la momento kiam ili fariĝas plenkreskuloj.

Kelkaj diras ke la Generacio Z ne estas politikigita. Tamen, atentante la ekzemplon de personecoj kiel Greta Thunberg en Svedio, Iris Duquesne en Francio, aŭ Leah Namugerwa en Ugando, dekoj da miloj da gejunuloj tutmonde mobiliziĝas por defendi la planedon. Kiel eksplikeblas tiu ĉi paradokso?

El mia vidpunkto, la gejunuloj estas politikigitaj. Mi eĉ dirus ke ili emas esti pli mobilizitaj ol ties pliaĝuloj. Ili estas pli interesitaj pri sociaj temoj kiel socia justico kaj homaj rajtoj.

Sed ilia mobiliziĝo ne nepre iras tra la tradiciaj politikaj kanaloj, jen per elektoj aŭ aparteno al politika partio aŭ sindikato. Hodiaŭ, la gejunuloj preferas aliajn formojn de civitana partopreno, kiel manifestacioj, petskriboj, bojkotoj aŭ kolektivaj mobilizoj en sociaj retejoj.

Pluraj studoj evidentigas, ke fakte, ilia partopreno en volontulado kreskis dum la lastaj jaroj, kaj ilia intereso pri politiko ne malkreskis. Pro tio, la ideo ke la gejunuloj estas kune enmemiĝintaj kaj indiferentaj al la ĝenerala intereso ne estas ĝusta.

Greta Thunberg estas bona ekzemplo. El individua sindevigo, kiu iĝis lerneja striko, ĉi tiu juna knabino povis konsciigi la gejunulojn tutmonde kaj mobilizi ilin per priklimataj marŝoj.

La civitanaj movadoj ĉiam ekzistis. Kiom malsamaj ili estas hodiaŭ?

Multaj movadoj de socia transformo inkluzivis manifestaciojn kaj petskribojn. Fakte, tiuj ĉi estas esprimrimedoj kaj demokratiaj praktikoj ekzistantaj delonge. Sed tiu ĉi protesto-kulturo, ege disvastiĝinta, gajnis legitimecon, aparte inter la gejunuloj, kiuj multnombre okazigas ilin. Antaŭe, tiuj ĉi agoj estis perceptataj kiel protestoj. Hodiaŭ, oni konsideras ilin kiel viva koro de la demokratioj kaj ili etendiĝis al aliaj segmentoj de la socio.

Kiun rolon ludas la ciferecaj amasmedioj en la mobilizado de la hodiaŭaj gejunuloj?

La gejunuloj aliĝas al la aktiva civitanaro per tiuj ĉi novaj komunikiloj, kiuj ŝanĝis ties rilaton kun la civita kaj politika vivo.

Kadre de mobilizo, tiuj ĉi iloj havas multobligan efikon, kaj oferas al la gejunuloj eblecon pli vastan por sin esprimi – kaj en la persona, kaj en la profesia, kultura aŭ politika vivo.

La sociaj retejoj fariĝis politikigaj kanaloj, kiuj ebligas al la gejunuloj unuiĝi kaj defendi iun kaŭzon. Tiuj ĉi kanaloj ne plu povas esti ignorataj. Fakte, hodiaŭ ni vidas pli kaj pli da gvidantoj politikaj, kiuj alparolas junulojn tra tiuj ĉi retoj.

Ĉu ĝustas nomi la gejunulojn nuntempajn sinofera generacio?

Fakte, tiu ĉi estas la bildo, kiun la socio donas al ili. Sed fronte al la suferoj, kiujn ili alfrontas, ili disvolvas veran fortikecon kaj adaptiĝemon.

Tiu ĉi juna generacio karakteriziĝas pro tio ke ili kreskis en erao markita de pluraj krizoj, jen pri sano, jen pri ekonomio kaj medio.

Krome, la pandemio trudis limigojn al la libereco de la gejunuloj, al kiuj ili ne estis alkutimiĝintaj. Ankaŭ alfrontis ilin brutale la demandoj pri la vundebleco kaj finiteco de la vivo, kiuj povas kaŭzi angoron.

Sed la nuna sankrizo ankaŭ estas ŝanco por ke ili iĝu pli konsciaj kaj serĉu signifojn. Tiu ĉi estas generacio, kiu devos eltrovi ekvilibron inter sia persona vivo, la ekologiaj kaj teknologiaj defioj, kaj la scienca progreso. Ĝi estas ankaŭ generacio memfida je sia kapablo transvivi tiujn ĉi krizojn. Fakte, la sperto travivata de la gejunuloj hodiaŭ povus konduki al novaj kaj promesplenaj demokratiaj esperoj.


-El la angla esperantigis Maritza Gutierrez (Kubo)

Generacio Greta

Ŝanĝi la mondon, por la nova generacio signifas, antaŭ ĉio, savi la planedon.

Ili proklamas tion laŭte kaj klare – sur sociaj retejoj, surstrate aŭ per civitanaj malobeemaj movadoj, kiel lernejaj strikoj. La amplekso de la tutmonda mobilizado de sub-25-jaraĝuloj kongruas kun la urĝeco de la mediaj defioj, kiujn ni alfrontas.

Anna Turns


Ekologia ĵurnalistino en Devon, Britio, instruas ĵurnalismon ĉe la Universitato Plymouth Marjon.

Ekde la tago, kiam ŝi kaŭris antaŭ la sveda parlamento en aŭgusto 2018, kaj komencis lernejan strikon por konsciigi pri la klimata krizo, Greta Thunberg engaĝigis milionojn da adoleskantoj ĉirkaŭ la mondo. Hodiaŭ, la junulara movado por klimato reprezentas, por multaj, voĉon, kiu simbolas unuiĝintan signifon kaj kiu trovis en Generacio Z, tiuj naskitaj post 1995, grandegan resonancon.

Lernantino en Fort William, Holly Gillibrand, 15-jaraĝa, strikas ĉiun vendredon ekde januaro 2019. “Ni vokas al ribelo, kaj ĉi tiu formo de civila malobeo ŝanĝos la mondon. Ni bezonas esti pli multaj, junuloj kaj maljunuloj, por postuli ŝanĝojn kaj ribeli kontraŭ la sistemo, kiu provokis ĉi tiun krizon”, insistas la junulino engaĝita en la klimata movado Vendredoj por la Estonteco en Skotlando, Britio.

“Ni ĉiuj laboras por la sama celo, kiu signifas krei alian estontecon, kaj tio donas al mi esperon, kvankam mi estas laca de ĉiuj ĉi plenkreskuloj, kiuj kuraĝigas min kaj absolute faras nenion iliaflanke.”

Ne eblas atendi ĝis kiam la hodiaŭaj junuloj fariĝu la morgaŭaj estroj por ekagi, laŭ Holly, “gravas ke la junuloj komprenu, ke ili povas kaŭzi ŝanĝojn jam nun: ni povas forte influi la balotojn de niaj gepatroj, aŭ ligiĝi kun aliaj personoj, kiuj havas niajn samajn aspirojn.”

Kolektiva sperto

Por Holly, samkiel por multaj aliaj junuloj, la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo estas kolektiva sperto. Partopreni tutmondajn strikojn donas la senton povi agi, kontribui al io pli granda ol si mem.

Charly Cox, aktivisto en Oksfordo, Britio, kiu agadas por faciligi transiron de tradiciaj laborpostenoj al pli “verdaj”

karieroj, opinias ke ĉi tiuj movadoj kreas ligojn kaj pli grandajn eblecojn de ŝanĝo.

“Izolado estas la malamiko de aktivismo, kaj tial junuloj emas amasiĝi en lernejoj aŭ universitatoj, por kompensi individuajn malfortojn kaj labori kune”, ŝi deklaras, konvinkita ke la aspiro al ŝanĝo iras multe ekster la pli juna generacio.” Ĉiuj ni,” ŝi daŭrigas, “kredas, ke la tuta sistemo moviĝas al novaj paradigmoj por la estonteco; kaj la epidemio donis kapablojn al nia imagopovo, kiujn ni ne havis antaŭe.

Mi pensas ke la voĉoj de ni aktivuloj nun kongruas kun ŝanĝo pli ĝenerala.”

Ĉi tiu paradigma ŝanĝo okazas unue tra la lernejoj. En Britio, la kampanjo Teach the Future, lanĉita de studentoj, postulas tujan revizion de la eduka sistemo por pli bone reflekti la ekologian krizon kaj klimatan urĝecon. Komencante per la adaptiga trejnado de la instruistoj, al la fizikaj strukturoj de la lernejokonstruaĵoj, kiuj devas esti pli energiŝparaj, kaj programoj kiuj entenas la klimatajn problemojn kaj profesiulojn edukitajn pri verdaj kompetentoj.

Semi fidon

Skribinte la libron Klimata krizo por komencantoj, Eddie Reynolds, unu el la kunaŭtoroj, strebis doni ilojn al infanoj (kaj al la plenkreskuloj, kiuj kontrolas ilin) sen dikti al ili, kion fari. ” Ni subtaksas la kapablon de infanoj kompreni la konceptojn kaj administri ilin sur emocia nivelo. Do ni simple klopodis por plipalpebligi ĉiun klimatan dimension, de ekonomio al politiko, klarigante ke ili estas la rezulto de multaj elektoj individuaj, de malsamaj homoj.

Ĉiu ago, eĉ la plej malgranda, havas sian gravecon, emfazas Eddie Reynolds, kiu esperas, ke ĉi tiu speco de laboro kreos novajn debatojn.

Siaflanke, Sarah Goody, gimnazianino 16-jaraĝa, kiu loĝas en San-Francisko, Usono, diras ke ŝi “trovis sian mision” post kurso pri la klimata krizo en sia lernejo. Ŝi aliĝis al la striko, pliprofunde esploris la temon, sekve fondis la asocion Klimato NUN, kiu celas eduki kaj prepari gejunulojn.

Ŝi mem jam intervenis en klasoj en pli ol 70 lernejoj.

Je la internacia nivelo, Klimato- Kardinaloj, neprofitcela platformo administrata de junuloj, liveras pli facilan aliron al klimatrilataj informoj danke al tradukoj. “Ĉiu tago gravas, kaj ĉiu motivigita dulingva studento jam povas ekebligi al aliuloj kompreni esencajn informojn pri la klimata krizo”, klarigas Cristina C. Leon, 17-jara kaj volontulino de la platformo.

Lernantino en Limo, Peruo, parolanta hispane, angle kaj germane, Cristina komprenis, ke lingvo estas malhelpo al la tutmonda disvastigado de sciencaj konoj.

Ekde la lanĉo de la platformo printempe 2020, pli ol 8 000 junuloj, volontuloj kiel ŝi, tradukis tiujn informojn al pli ol cent lingvoj, de la hebrea ĝis la urdua. “Niaj tradukoj donas al la pli vundeblaj komunumoj rimedojn por decidi siajn proprajn prioritatojn por agadoj favore al la klimato.

Nia celo estas, ke neniu restu forlasita, pro ia ajn lingva malhelpo kaj sia eduknivelo,”

ŝi aldonas.

Esti kuraĝa kaj kreema

Sed temas ne nur pri scienco. Ĉi tiu batalo ankaŭ kunportas en si mem la volon vidi la aperon de pli solidara mondo kie kulturo ludas gravan rolon.

Serayna Solanki, 25-jaraĝa aktivulo pri klimata justeco vivanta en Britio, reĝisoras “La Ĝardenon de la Avinoj”, kreiva intergeneracia programo celita al etnaj malplimultoj kiu fokusiĝas al klimata ŝanĝiĝo, naturo kaj medidetruado.

“Arto estas bonega fonto de rakontoj kaj prezentas sennombrajn formojn en la komunumoj de la mondo, de kantoj kaj tradiciaj tapiŝoj, ĝis verkado kaj kreivaj desegnoj. Arto estas vektoro de emocioj, kaj gvidilo al saĝeco kaj komplekseco”, klarigas la fraŭlino.

“La forto de la junulara aktivismo devenas de la fakto, ke ne ekzistas por junuloj trompoj nek duboj. Ni donas klaran nomon al la problemo ĉar ni komprenas la defion: Klimata ŝanĝiĝo estas produkto de kolonia kapitalismo ”, ŝi asertas.

Laŭ ŝia vidpunkto, la mobilizado de Generacio Z ĵus ekas. “Se la juna generacio profunde konsciiĝos pri la klimata ŝanĝiĝo, mi pensas, ke la sekva impulso estos la sentemo pri falsaj aŭ ne daŭripovaj solvoj.

Kun la necesa fido, aŭdaco kaj kreivo, estonte rezervoj de energioj aperos.”


-El la franca esperantigis Ursula Grattapaglia (Brazilo)

Zomantoj, laŭ iliaj propraj vortoj

Nazigul Jusupova

24-jara, Kirgizio


Datumĵurnalisto kaj studento ĉe la Supera Lernejo pri Ekonomiko, Moskvo.

Post kvin jaroj da laboro por AKIpress, la unua sendependa novaĵagentejo en mia lando, mi nun laboras pri datuma ĵurnalismo – kiu uzas grafikojn kaj statistikojn por rakonti ion laŭ la plej bona maniero.

Datuma ĵurnalismo estas malfacila laboro, sed ĝi permesis al mi esplori temojn kiel mensosano, kormalsanoj kaj problemoj pri juneco kaj malriĉeco.

Kiel ĉia bonkvalita ĵurnalismo, ĝi ludas esencan rolon en kontraŭbatalo al falsaj novaĵoj. Mi tre fieras esti ĉirkaŭita de junuloj, kiuj okupiĝas pri efektivigo de siaj ideoj – laborante pri sociaj projektoj, zorgante pri publika bonfarto kaj antaŭenigante konscian konsumadon. Ili ne timas esprimi siajn pensojn kaj emociojn, postuli observadon de leĝoj kaj defendi homajn rajtojn – malgraŭ ilia juneco kaj manko de spertoj. Mi sentas la kuraĝon de la generacio al kiu mi apartenas – libera je stereotipoj kaj preta por tutmonda ŝanĝo. Estas la junuloj, kiuj defias tradicion, antaŭenigas ŝanĝojn kaj kontribuas al la disvolviĝo de la socio. La junularo estas ne nur la estonteco, sed ankaŭ la nuno.

Francisco Javier Vera Manzanares

11-jara, Kolombio Aktivulo pri protektado de la vivo.


Mia plej granda zorgo estas vidi mankon de empatio kaj solidareco kun aliuloj – ke ni ne pensas pri aliaj homoj, ĉu el ekologia aŭ prisana vidpunkto. Kiam ni ne uzas maskon sur la vizaĝo, ni ne prizorgas niajn proprajn vivojn, nek tiujn de aliuloj. Same pri la klimata krizo: ni ne prizorgas la planedon.

Mi agas per konsciigo de homoj, kiuj ne estas sentemaj al ĉi tiuj aferoj, instigante ilin prizorgi sin mem, bestojn kaj ekosistemojn. Mi apartenas al generacio, kiu ekkonsciis pri la graveco de la vivo.

Samkiel mi, multaj infanoj agas por protekti ĝin. Ni estas la generacio, kiu havas la ŝancon antaŭenigi ŝanĝojn, utiligante nian civitanecon cele al la vivo, kaj ankaŭ petante niajn publikajn aŭtoritatojn pri urĝaj kaj ambiciaj agoj.

Jessica Martínez

21, Paragvajo


Avanulo ĉe Futbala Klubo Real Madrid, Hispanio.

Ĉi tiu pandemio multe influis ĉiujn. Homoj ĉirkaŭ ni suferis pro perdo de karuloj, laborpostenoj aŭ liberecoj supozeble garantiitaj, kiel ekzemple la rajto elhejmiĝi. Ĉiu homo devas kontribui en ĉi tiu momento, por ke ni kune superu ĉi tiun komplikan kaj tragedian situacion.

Mia kontribuo estas alpreni antaŭzorgajn rimedojn.

Samtempe, mi sentas min privilegiulo, ĉar mi daŭre povas fari tion, kion mi ŝatas: ludi futbalon. Mia klubo donis al ni ĉiujn eblajn kondiĉojn kaj regule testas nin, por ke ni povu sekvi la protokolojn postulatajn de la konkurso. Kaj kiam mi estas kun mia familio aŭ amikoj, mi preparas terereon, kiu estas praa gvarania trinkaĵo.

Ĝi estas kvazaŭ intima amiko, kiun ni portas ĉien, kun varmobotelo kaj mateujo, kaj kiu akompanas nin en bonaj kaj malbonaj momentoj.

Se futbalo estas tio, kion vi plej Se vi faras tion, kion vi plej ŝatas, vi devas ŝatas, vi devas labori diligente ĉiutage labori diligente ĉiutage por antaŭeniri. Eĉ se neniu povas garantii al vi sukceson, vi ne devos kulpigi vin poste – ĉar vi ja faris vian plejbonon.

Sahar Chakroun

27-jara, Tunizio


Rezidanta kuracisto / socia entreprenanto en Sfax.

Mi apartenas al generacio kiu rezistas – generacio senespera, sed optimisma; frustrita, sed pasia.

Malgraŭ la malstabileco kaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj krizoj, ni ne povas forgesi la eŭforion de la unuaj balotadoj, nek la solidarecon dum la noktoj de la tunizia revolucio antaŭ dek jaroj. Multaj junuloj okupiĝas pri asocioj, lokaj komunumoj aŭ politika vivo. Ĉiutage ili sin riskas en novajn aventurojn por helpi antaŭenpuŝi la landon. Ĝuste danke al ĉi tiu generacio naskiĝis la Kunlabora Spaco ECOZONE.

Ĝi estas ejo, kie junuloj de la regiono Sfax povas aktualiĝi pri novaj teknikoj, renovigi sin, inspiriĝi kaj novigi. Ĝi estas loko kie ili povas renkontiĝi, helpi unu la alian kaj labori en kreado de Tunizio kiu spegulas ilian vizion.

La vera zorgo de junaj tunizianoj hodiaŭ estas ne nur postvivi aŭ certigi sian propran estontecon, sed ankaŭ certigi la sukceson de nia lando. Mi apartenas al ĉi tiu generacio de rezisto kaj ĉefe de fortikeco.

Jason Krause Jr.

17-jara, Usono


Studento ĉe North Broward Preparatory School, en Florido.

Mi ĉiam volis helpi mian komunumon - la sankrizo donis al mi okazon fari tion. En februaro 2020, mi rimarkis, kiel malkomforte estas surporti maskon dum longa tempo. Por solvi ĉi tiun problemon, mi projektis prototipon – rektangulo kun multaj fendoj por esti metita malantaŭ la kapo. Per ĝi eblas alĝustigi la pozicion de la masko por eviti, ke fadenoj frotu la orelojn kaj kaŭzu iriton. Post 3D-presado de kelkaj aroj, mi iris al lokaj hospitaloj por demandi, ĉu ili ŝatus provi mian inventaĵon. Mi petis patenton pri la projekto – kiun ni poste nomis Earstrap – kaj petis helpon de iuj el miaj plej proksimaj amikoj en la fabrikado per iliaj 3D-presiloj. Per platformo pri financado, ni enspezis pli ol 10 mil dolarojn en kelkaj monatoj. Ĉi tio permesis al ni aĉeti presilojn kaj fibrojn. Iam ni faris 2 000 Orelringojn en unu semajno.

Abiona Mataranyika

22-jara, Zimbabvo


Studento ĉe Universitato de Zimbabvo, Hararo.

Mi kontraŭbatalas diskriminacion kontraŭ aktivulinoj pri politiko. Reta humiligo kaj seksĉikano estas ĉiutaga afero por ili. Viroj, kaj eĉ virinoj, uzas sociajn retejojn por silentigi la politikan agadon de virinoj.

Mi rifuzas sekvi la normon pri ‘silenta sekso’. Kiel prezidanto de la Reprezenta Konsilio de Studentoj, mi laboras por potencigi ambiciajn junulinojn, por ke ili batalu kontraŭ seksa diskriminacio. Por esprimi ĉi tion, mi uzis la sloganon ‘Leviĝu, virino, leviĝu’ dum mia kampanjo. Mi defiis la universitatajn aŭtoritatojn inkluzivi nin en politikajn decidojn.

Mi kontraŭbatalis la misuzon de inaj aktivuloj kaj certigis, ke la krimuloj responsu pri tio. Ĉi tio eblis, ĉar mi havas la privilegion esti parto de la pridisciplina komitato.

Dum la enhejmiĝo, ni okazigis retajn seminariojn kaj kunsidojn pri mensosano de virinoj. Mi vere sentas, ke mi estas parto de generacio batalanta por seks-egaleco. Nia celo estas krei medion, kie junaj politikistinoj estu aŭskultataj kaj povu paroli sentime. La lukto daŭras!


Ĉu ĉiuj junuloj estas ciferecaj genioj?

Estas facile kredi ke junuloj naskiĝintaj en la cifereca epoko estus nature pli bone dotitaj per la necesaj kapabloj por uzi novajn teknologiojn. Preter la kliŝo, la realo estas tamen multe pli kompleksa. La kapablo de la juna generacio mastrumi novajn ciferecajn ilojn dependas tre multe de ilia socio-ekonomia kaj familia medio.

Sue Bennett


Lernejestro, Fakultato pri Artoj, Sociaj Sciencoj kaj Homsciencoj, kaj en la Lernejo pri Edukado, en la Universitato de Woolongong, Aŭstralio, kun kompetenteco pri informadaj kaj komunikadaj teknologioj en edukado.

La ideo ke junuloj estas “ciferecaj denaskuloj” – termino kreita de la konsilisto pri edukado kaj verkisto Marc Prensky – unue iĝis populara antaŭ dudek jaroj. Ili ankaŭ estis nomataj la “reta generacio” kaj “saĝtelefona generacio”, por esprimi la kernan ideon, ke junaj generacioj estas fundamente malsamaj pro sia ekspono al teknologio.

Estis dirite ke junuloj povus fari plurajn taskojn samtempe pli facile, havus reduktitan atentokapablon, preferus la vidan aspekton kaj la interagon, kaj pli ŝatus uzi teknologion. Kiel konsekvenco, radikala ŝanĝo estus bezonata por certigi ke malnovstilaj ideoj kaj institucioj ne limigus la kapablojn de tiuj junaj generacioj.

La problemo estas ke granda parto de tiu ĉi frua komentaro estis bazita sur observoj kaj anekdotoj, kun malmultaj pruvoj por subteni ilin. Sed la ideo baldaŭ komencis allogi la atenton de esploristoj, kiuj akceptis esplori por kontroli ĉu tiuj asertoj estus pruvitaj. De la mezo de la jaroj 2000, studoj estis faritaj tra la mondo por analizi kiel junuloj uzas teknologion por sia eduko kaj en sia ĉiutaga vivo.

Esploristoj faris grandskalajn enketojn demandante pri tio, al kiuj iloj junuloj havas aliron, kiujn aplikaĵojn kaj platformojn ili uzas kaj kiom ofte. Detalaj, pli malgrandskalaj studoj por observi la uzon de teknologio estis ankaŭ farataj en klasĉambroj de lernejoj kaj supera edukado, en kuntekstoj hejmaj kaj komunumaj.

Ciferecaj dividoj

La rezultoj de tiu ĉi ampleksa kaj atenta laboro ripete rimarkigis la saman konkludon – junuloj ne estas tiom facile kategoriigitaj kiel la etikedo “ciferecaj denaskuloj”

sugestas. Ili estas fakte tre malsamaj rilate al la manieroj en kiuj ili uzas kaj pensas pri cifereca teknologio. Ankaŭ, komparoj inter generacioj ne havigis pruvojn ke pli junaj homoj havas imanentan avantaĝon. Malpli junaj homoj povas kaj iĝas pli kapablaj kaj memfidaj uzante la samajn teknologiojn.

Eĉ pli grave, ene de la juna generacio, estis malkovrite ke socio-ekonomiaj faktoroj ludas ŝlosilan rolon en la oportunoj kiujn junuloj havas por disvolvi teknologiajn kapablojn kaj konon. Tiuj influas iliajn oportunojn pri edukado, laboro kaj socia konekto.

Esploro kondukita en 2007 en Britio kun 1 500 junuloj de 9 ĝis 19 jaroj, ekzemple, trovis ke pli riĉaj familioj havis pli altan alirkvaliton, ebligante pli oftan uzadon – kio ebligis ilin disvolvi pli grandan memfidon kaj kapablon pri teknologio. Kaj esploro de 2008 en Usono kun junuloj de 18 ĝis 26 jaroj malkovris ke tiuj kun pli altaj edukniveloj faris retajn aktivecojn kiuj estis pli memfidigaj.

La daŭrigo de tiuj ĉi tendencoj estis rimarkigita en raporto de la Organizo por Ekonomia Kooperado kaj Disvolviĝo (OEKD), Studentoj, komputiloj kaj lernado: farante la konekton. Ĝi sugestas ke dum materiala aliro al teknologio kreskis, junuloj de pli avantaĝitaj medioj pasigas sian tempon rete, farante aktivaĵojn kiuj disvolvas pli ampleksajn kaj profitigajn kapablojn. Tio montras daŭrajn “ciferecajn dividojn” inter tiuj kiuj estis kapablaj disvolvi la kapablojn uzi teknologion efike por atingi deziratajn rezultojn kaj tiuj kiuj ne havis tiun kapablon.

Rompante stereotipojn Ni devus eviti ĝeneraligojn kaj supozojn pri junuloj kaj teknologio. Generaciaj trajtoj estas nekontesteble deloga ideo kaj oni ne povas nei ke ĉiuj estas mulditaj de la tempoj en kiuj oni naskiĝas. Sed tio pretervidas multe pli gravajn kuntekstajn diferencojn kiuj influas nian medion kaj muldas niajn ŝancojn en la vivo. La atribuo de trajtoj laŭ aĝo estas misgvida kaj povus fakte esti damaĝa, ĉar ĝi igas homojn pretervidi barojn kaj malegalecojn.

Havi pli nuancitan vidpunkton ebligus al homoj plonĝi pli profunde en tion, kiel sociekonomiaj cirkonstancoj ludas rolon en la uzado de teknologio – kaj kiajn oportunojn oni havas tra lerta kaj memfida uzo de teknologio.

Konsideri ke aliro al teknologio estas varia estas sekva kritika paŝo. Ĉar la kostoj por aĉeti teknologion malpligrandiĝis, pli da junuloj havas aliron al aparatoj, kaj ofte propraj aparatoj. Sed ekzistas apartaj diferencoj inter tio farebla per poŝtelefono kaj kompare kun tekkomputilo, kaj inter la kvalito de limigita aliro al poŝtelefonaj datumoj kaj altrapida larĝbendo. Bone ekipitaj domoj transiris al hejmaj lernado kaj laborado sufiĉe facile. Estis multe pli defie por familioj kun limigitaj aparatoj kaj konekteblo. Kaj dum la pandemio limigis la moviĝon kaj la kapaciton, multaj junuloj perdis la aliron al senpaga publika vifio, aŭ altrapida aliro en lernejo, liceo, universitato aŭ laborejoj.

Ĉieaj ekranoj

Ni devas ankaŭ agnoski ke sociaj kuntekstoj muldas la uzadon de teknologio. Tio inkluzivas kiel familioj, edukistoj, amikoj kaj komunumoj uzas teknologion por lerni, labori kaj ludi. Tiuj ĉi sociaj kontaktoj formas la manieron en kiu junuloj vidas la eblecojn de teknologioj en sia vivo. Dum la kronvirusa pandemio tenas nin fizike malproksimaj, ni iĝis pli dependaj de teknologio ol iam ajn.

Kiel rezulto, pli bona aliro kaj pli riĉaj sociaj retejoj estas apartaj avantaĝoj.

Eĉ antaŭ la pandemio, teknologio iĝis pli kaj pli esenca por edukaj atingoj, labora vivo, socia engaĝiĝo kaj libertempo. La rapida ŝanĝo al urĝeca distanca instruado, hejmlaborado kaj reta sociumado nur akcelis la tendencon.

Finfine, “cifereculo kiel aprioraĵo” akre reliefigis la ciferecajn malegalecojn kiuj longe ekzistis. Tio devus instigi nin plu esplori tiujn diferencojn kaj agadi por krei socion pli inkluzivan de cifereca vidpunkto por homoj de ĉiuj aĝoj.


-El la angla esperantigis Manuela Burghelea (Brazilo)

Afrika junularo: Influantoj havas grandan efikon

Nekonata ĝis antaŭ nelonge, la profesio de influanto ĝuas kreskantan sukceson sur la kontinento. En serĉado de juna kaj interligita klientaro, kompanioj nun rigardegas la plej popularajn el ĉi tiuj novaj famuloj de sociaj retejoj.

Kesia Ebale


Ĵurnalisto loĝanta en Kinŝaso, Demokratia Respubliko de Kongo.

Antaŭ unu jaro, Elsa Majimbo anonime kaj trankvile vivis kiel studento pri ĵurnalismo en Najrobo, Kenjo. Neatendite kaptita, kiel granda parto de la homaro, de la pandemio de KOVIM-19, ŝi komencis afiŝi komediajn skizojn en sia Instagram- konto, por kontraŭstari la monotonecon de la kvaranteno. Per sia nebone enkadrigitaj filmetoj – spicitaj per ekridegoj kaj manplenoj da frititaj terpomoj konsumitaj inter ŝercoj – la 18-jarulino vidis la nombron de siaj sekvantoj tre altiĝi.

Kunhavigitaj dekmiloj da fojoj, ŝiaj mesaĝoj kaptis la atenton de Rihanna, la famega kantistino, aktorino, kaj komercistino. Tio estis granda atingo por Majimbo, kiu nun havas 2.2 milionojn da sekvantoj, kaj lastatempe estigis partnerecon kun la itala modokreanto Valentino por antaŭenigi ŝian markon.

Post nur kelkaj monatoj, Majimbo iĝis unu el la influantoj de Orientafriko – iu, kiu havas la potencon influi la aĉetkutimojn aŭ mezureblajn agojn de aliaj, uzante sociajn retejojn. Ŝi aliĝis al la noblaj vicoj de “enhavokreantoj”, kiuj monigas la famon, kiun ili akiris ĉe Instagram, YouTube aŭ Twitter.

Modo, vivstilo, muziko, humuro, kuirado kaj beleco estas la plej popularaj – sekve la plej profitaj – temoj por influantoj.

En Afriko – la plej juna kontinento de la mondo, kie la merkato de inteligentaj poŝtelefonoj eksplodis en la lastaj jaroj – ĉi tiu nova kariero allogas kreskantan nombron de junuloj logitaj de la cifereca lumo kaj la promeso de signifa riĉeco por iuj. La kolosaj influantoj – tiuj, kiuj havas pli ol milionon da sekvantoj – restas eta malplimulto.

Fenomeno, kiu evoluis

La influanto-fenomeno, kiu komencis antaŭ ĉirkaŭ jardeko, evoluas de tiam.

Dum multaj el la soci-retejaj steluloj komenciĝis kiel aktivuloj por ŝanĝo, ili nun celas lokajn aŭ multnaciajn kompaniojn, kiel telekomunikado-liverantojn, hoteloĉenojn, flugkompaniojn ktp.

“Influantoj naskitaj en Twitter en la 2010-aj jaroj komencis postuli interreton por ĉiuj, kaj denunci la ciferecan fendon”, klarigas Kahi Lumumba, fondinto kaj ĉefoficisto de Totem Experience, cifereca merkatado- agentejo en Abiĝano.

“En Eburbordo, ekzemple, Edith Brou (enhavokreanto, interreta aktivulo, bloganto kaj marka influanto), unu el la plej sekvitaj personoj en la lando nuntempe, komencis sian karieron per elsendo de informoj pri la politika krizo de 2010”, li aldonas.

La praktiko uzi ciferecajn platformojn por rekomendi aferon ne ĉesis. Fakte, ĝi estas instigita de iuj privataj kompanioj implikitaj en la batalo kontraŭ malegaleco, diskriminacio aŭ mondvarmiĝo.

“Ĉiujare, la Eburborda Elektrokompanio donas premiojn al la plej bonaj studentoj de la lando. Influantoj estas varbitaj por reklami la iniciaton. Ni ankaŭ laboris kun la Internacia Organizo por Migrado (IOM) por konsciigi junulojn pri aferoj rilataj al kontraŭleĝa migrado”, daŭrigas Lumumba.

Sed la hodiaŭaj famuloj de sociaj retejoj estas aparte serĉataj de kompanioj volantaj allogi junan kaj ligitan urbanan spektantaron. Totem Experience konektas markojn – fervore reklamas siajn novajn servojn – per influantoj sekvitaj de lojala komunumo. Ekzemple, ĉirkaŭ dek kvin influantoj ĵus afiŝis filmetojn en siaj personaj kontoj, kun la karaktero de liveristoj reklamantaj hejmliverado-aplikaĵojn kreitajn en Abiĝano. “Por kompanioj, tio estas maniero pliigi vendojn kaj proksimiĝi al siaj klientoj”, diras Lumumba, kies agentejo baldaŭ pligrandiĝos de tridek al kvindek dungitoj.

Klaklogaĵo

Ĉi tiuj steluloj de la reto kutime estas pagitaj por antaŭenigi kaj reklami fotojn aŭ filmetojn. Depende de la nombro de klakoj, kiujn ili allogas, bonuso aldoniĝas ofte al ilia kotizo. Influantoj, kiuj laboras pri modo, vojaĝoj aŭ turismo ankaŭ ricevas diversajn avantaĝojn, kiaj vestaĵoj aŭ senpagaj restadoj en luksaj hoteloj, kiujn kompreneble ili devas siavice diskonigi inter siaj sekvantoj.

Estas malfacile taksi kiom da influantoj en Afriko vivtenas sin nur de tio. Plej multaj el ili havas alian laboron aŭ flankan komercon por subteni sin. La tre limigita rondo de grandaj influantoj pli probable estas A-listaj famuloj konataj pro propra talento ĝuste, kiel kantistoj, aktoroj, sportaj steloj aŭ modaj ikonoj, prefere ol tiuj, kiuj akiris famon nur per interreto.

La merkatista influanto-platformo StarNgage havas pintan Instagram- rangotabelon pri influantoj listigantan la plej bonajn 1 000 stelulojn tutmonde, laŭ landoj. En Niĝerio, la plej loĝata lando de la kontinento, Afropop-kantisto, kantverkisto kaj aktivulo Yemi Alade gvidas per 12.3 milionoj da sekvantoj.

En francparolanta Okcidenta Afriko, Dudu “fait des vidéos” estas populara interreta influanto. Konata pro siaj bildigoj de ĉiutaga vivo en Dakaro, Senegalo, Dudu - kies vera nomo estas Mouhamadou Ndiaye – faris interkonsenton kun poŝtelefona kompanio kun forta ĉeesto en Afriko por reklami siajn filmetojn.

Aliflanke de la kontinento, Sudafrika Kefilwe Mabote – kiu havas 1.1 milionojn da sekvantoj en Instagram – konstruis solidan reputacion en la moda kaj luksa merkato. Impona komercistino, ŝi forĝis partnerecojn kun prestiĝaj internaciaj markoj. En aprilo 2020, ŝi publikigis libron Kefilwe Mabote: Influencer De Luxe: de Soweto al Milano, kiu rakontas pri ŝia sukcesa historio.

Bunta kontinento

Dum multaj el la samaj tendencoj povas esti observataj tra la kontinento – precipe pri la populareco de la traktitaj temoj – signifaj malegalecoj ankoraŭ ekzistas de unu lando al alia, kaj de unu afrika regiono al alia. Ne ĉiuj landoj havas la saman nivelon de cifereca infrastrukturo kaj retkvalito. La influanto- komerco memorigas nin pri vero, kiu estas ofte ignorata de komercistoj - ke ekzistas ne nur unu Afriko, sed multaj Afrikoj. Tiel, anglalingva Afriko, pelata de grandpezaj Niĝerio kaj Sudafriko, nuntempe superas franclingvan Afrikon. Okcidenta Afriko, kie tridek ses procentoj de la loĝantaro havas aliron al la interreto, havas avantaĝon super Centra Afriko, kie nur dudek du procentoj de la loĝantaro estas konektitaj.

Fakuloj opinias, ke la situacio fariĝos pli justa en la venontaj jaroj. “Kiam Centra Afriko havos la infrastrukturon, kiu nuntempe mankas al ĝi, estos ondego. En la kreiva mondo ĝenerale, la Demokratia Respubliko Kongo diferencas”, antaŭdiras Lumumba. La nepo de la gvidanto de la nacia sendependiĝo Patrice Lumumba, pensante pri Kinŝaso – la plej granda urbo en franclingva Afriko – diras ke ĝi iĝas centro por cifereca kreemo. La juna entreprenisto esperas, ke la kongaj kantistoj Innoss’B, Gaz Mawete, kaj Moise Mbiye – kies Instagram-kontoj estas nuntempe la plej popularaj en DRK – baldaŭ dividos la atenton kun novaj retaj steluloj, pliigante la promesplenan merkaton de influantoj en ĉi tiu lando de 80 milionoj da homoj.


-El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)

Ĉinio: La diversaj vivoj de la oblikva generacio

Urbanoj, edukitaj kaj lertaj pri ciferecaj teknologioj, junuloj de la “oblikva generacio” ne hezitas, male al pliaĝuloj, multobligi siajn agadojn kaj sin dediĉas, helpe de sociaj retejoj, al praktikoj tiel diversaj kiel modo, muziko, hiphopa danco aŭ pentrado.

Zhang Yiwu


Profesoro pri Ĉina Literaturo ĉe Pekina Universitato, literatur-kritikisto kaj verkisto, lia lasta libro estas Strikta kaj honesta spirito: la profunda forto de ĉina spirito, 2016.

Jiajia, 26-jara mododesegnistino diplomiĝinta en ĉina Anhui- provinco, provas multajn aferojn. Ŝi estis modelo de kosmetikaĵo, surmetis maskotan kostumon por disdoni flugfoliojn, laboris kiel akceptisto kaj anglalingva tajpisto. Tiu ĉi juna artisto nun estas arta influanto kun 6 milionoj da sekvantoj sur Douyin – la ĉina versio de Tiktok, la platformo de mallongaj videoj – kie ŝi nun montras sian lertecon pri murpentrado.

Kiam Jiajia unue kundividis siajn videojn sur la platformo, la ideo estis nur registri kiel ŝi faras murpentraĵojn. Sed tio ŝanĝiĝis kun ŝia kreskanta populareco – la artisto, kies vera nomo estas Zhang Lijia, estas nun nomata Murpentristo Jiajia. Ŝia nuna plentempa laboro estas surloka rekta dissendo kaj interago kun siaj sekvantoj.

Jiajia reprezentas la plej bonan econ de ĉina Generacio Z. Naskita inter 1996 kaj 2010, zomantoj – kiel Z-generacianoj estas foje nomataj - estas denaskaj cifereculoj kiuj kreskis kun la interreto. En multaj flankoj, iliaj vivoj eĥas la populariĝon de interreto en Ĉinio dum la lastaj du jardekoj.

Por tiu ĉi generacio, socia retejo estas la ĉefa komunikilo, amuzilo kaj informilo, kaj ankaŭ enirpordo al monprofita kariero. La klaksumo de arto-rilataj videoj sur Douyin atingis 2 100 miliardojn ĝis decembro 2020 – proksimume 300 000-oble pli ol vizitoj al Nov-Jorka Metropola Muzeo de Arto en 2019.

Roko, hiphopo kaj ceramiko

Hiphopa danco, muzikaj dramoj, rokenrolo kaj ceramiko estas kelkaj el pluraj aktivaĵoj kiuj allogas junajn entuziasmulojn en sociaj retejoj kiel Douyin, Bilibili, Xiaohongshu kaj WeChat.

Samkiel Jiajia, kiu provis diversajn laborojn en siaj fruaj jaroj, pli kaj pli da junaj ĉinoj elektas vivstilon de sendependa laboristo, kiu ebligas al ili havi pli ol unu posteno aŭ identecon. Konata kiel ĉina oblikva generacio [la termino “oblikva kariero” (angle: slash career) estis originale kreita de Marci Alboher, rubrikisto ĉe The New York Times en 2007, kaj popularigita en Ĉinio de la verkisto/dancisto/entreprenisto Susan Kuang kaj ŝia libro Oblikvula Generacio (Slasher Generation) de 2016], la termino indikas homojn, kiuj ŝatas havi plurajn labor-identecojn kaj la simbolon “/”

en sia profesia priskribo.

Kreskante en la pinta periodo de ĉina ekonomio, Gen Z reprezentas kulturan ŝanĝon for de antaŭaj generacioj. Por la oblikva generacio, individueco, fleksebla labortempo, kreemo kaj entreprenemo estas pli allogaj ol tradicia kariero – kio deale inkludas – laŭ iliaj antaŭuloj - longdaŭran postenon, sociajn avantaĝojn kaj stabilecon.

Laŭ raporto de la ŝtata novaĵ-agentejo Xinhua, en Ĉinio oblikvuloj superas 80 milionojn – tiu nombro supozeble kreskos.

La plejparto de tiuj junuloj estas bone edukitaj urbanoj malfermaj al la mondo, kun multaj elektebloj kaj en intimeco kun teknologio. La oblikva vivstilo fariĝis kultura fenomeno tiom populara, ke Festivalo de Oblikvuloj okazis en luksa butikumcentro en Xi’an en 2019.

La leviĝo de Guochao

Mo Guiling, diplomito pri vidkomunikado kaj libera fotisto, estas tipa ekzemplo de la oblikva generacio. Li elspezas parton de sia tempo por esprimi siajn ideojn neordinarajn hejme – ekzemple imitante s-ron Fabo (Mr. Bean, rolulo de la brita aktoro Rowan Atkinson en televidserio), aŭ kovrante la murojn de sia ĉambro per ĵurnalo antaŭ ol registri ilin sur video.

La unua video de Mo amasdisvastiĝis sur Douyin, havante 2.2 milionojn da ŝatoj.

Tio kuraĝigis lin produkti videajn rakontojn – priskribante ne nur sian propran vivon, sed ankaŭ popularan kulturon, kiaj estas japana animacio kaj usonaj filmoj. Li imagplenaj fotoj kaj videoj elvokas ridadon kaj pensadon.

Aliaj kiel Mo estas laborantaj super revivigo de tradiciaj kulturaj heredaĵoj.

Unu el la ĉefaj influoj formantaj ĉinan kostumantan kulturon estas la leviĝo de Guochao (ĉina stilo) – kun nov- kaj malnov-stilaj vestaĵoj de ĉinaj markoj, kiuj konkurencas kun internaciaj firmaoj pri modo. Gaochao kontribuis por la leviĝo de lokaj markoj kaj de la nacia moda industrio.

2 000-jaraĝa citro

Fascinitaj de la riĉeco de sia kultura heredaĵo, ĉinaj junaj zomantoj kaj influantoj fervoras por diskonigi ĝin. Unu el ili estas Peng Jingxuan, 25-jarulo el Wuhan, kiu loĝas en Francio ekde 2017 kaj magistriĝas pri muzikologio ĉe la universitato Bordeaux Montaigne.

Sciante, ke popoloj ekster Ĉinio konas malmulte pri ĉinaj tradiciaj instrumentoj, ŝi decidis diskonigi al ili la sonon de guzheng-o, ĉina citro kreita en Qin-dinastio, antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

Vestite en ĉina tradicia han-robo, Peng komencis ludi sian belan guzheng-on antaŭ la Granda Teatrejo, sidejo de Bordoza Opero.

Ŝi registris siajn muzikon kaj vojaĝojn tra Eŭropo, kie ŝi ludis sian guzheng-on en multaj lokoj – ekzemple ĉe la piedo de la Ejfelturo, sur la digoj de la Lago Ĝenevo, aŭ en nupto en franca kastelo.

Peng havas pli ol 7.7 milionojn da fanoj sur Douyin. “Kiam mi aŭdas homojn aplaŭdi post la ludo, mi estas ĉiam plena de nacia fiero,” ŝi diris al la Ĉina Tagĵurnalo en aprilo 2020.

Kun oportunoj ligiĝi al aliaj partoj de la mondo per interreto, ĉina Gen Z estas pli malfermita kaj alirebla. Ili ofte havas multe da spertoj pri la mondo. Kiel siaj samaĝuloj en aliaj partoj de la mondo, ili havas fortan intereson pri temoj kiaj klimatŝanĝiĝo kaj mediprotektado, zorgas pri sendefendaj loĝantaroj kaj bonfarto de bestoj, kaj klopodas por socia ŝanĝo.

Ĉinaj junuloj engaĝiĝas en komunumaj agadoj kaj volontula laboro. La lastatempa reprosperiĝo de tradicia kulturo kaj vivstilo montras, ke iliaj voĉoj estas vere aŭdataj. Ni ja havas kialon por kredi, ke ilia revo pri pli diverseca socio realiĝos.


-El la angla esperantigis Mao Zifu (Ĉinio)

Trovi novajn manierojn informiĝi

En la daŭro de du jardekoj, la junularo forturniĝis de la tradiciaj komunikiloj – radio, televido, presaĵoj – al ciferecaj kanaloj. Sed preter la ŝanĝo en la formo, la tuta rilato al informado ŝanĝiĝis. Latinameriko estas bona ekzemplo pri tiu moviĝo al pli socia, interaga kaj reagema interreto.

Mariana Souquett


Ĵurnalistino loĝanta en Karakaso, Venezuelo.

Elìas Haig, 15-jarulo, sopiras fariĝi scienca popularigisto. Cele al lernado pri temoj interesaj por li, tiu ĉi junulo el Los Teques, en la antaŭurbo de Karakaso komencis konsulti la platformojn kiujn li trovis sur la reto. Li ankaŭ regule konsultas Twitter-on. “Ĝi permesas al mi havi pli kompletan ideon pri tio, kio okazadas nun”, li klarigas.

En 2018, kiam li estis 12-jara, Haig kreis la blogon La noción de la procrastinación (La ideo de prokrastemo), kie li parolas pri videoludoj, scienco, sociaj retejoj kaj eĉ pri falsaj novaĵoj. Li nun decidis plifokusiĝi ĉe la blogo kaj la konto ĉe Twitter, alia socia retejo kie li havas pli ol 4 400 sekvantojn. Cele al pli rekta kontakto kun sia sekvantaro, li nun komencis krei podkaston en Jutubo.

En la serĉo de informado, Haig sufiĉe bone reprezentas sian generacion: superkonektita, favoras li la sociajn retejon kompare kun la tradiciaj rimedoj, kaj li dissendas informojn pri siaj plej ŝatataj temoj.

Junuloj iom post iom alproprigas al si la komunikilojn, ĝis tiu grado, ke okazas transformiĝo de la komunikiloj en laboratoriojn por la konstruo de identecoj kaj de la socia mondo, asertas Jorge Alberto Hidalgo Toledo, prezidanto de AMIC (Meksika Asocio de Esploristoj pri Komunikado). Ili estas samtempe konsumantoj kaj produktantoj de enhavo.

Sporto kaj amuziĝo

Malgraŭ tio, ke junuloj daŭre konsumas politikajn, sociajn kaj ekonomiajn novaĵojn en la komunikiloj, ili kutime uzas tiun informadon kiel meĥanismon por trovi respondojn al la ekzistokialaj demandoj kiuj ilin zorgigas, aldonas Hidalgo Toledo, kiu ankaŭ rolas kiel instrua kunordiganto en la fako pri komunikado de la Universitato de Anáhuac en Meksiko.

“Ekzistas treege multaj manieroj esti juna”, li daŭrigas. “Kutime, oni imagas la junularon io homogena, unueca homamaso. Sed kelkaj el ĝiaj membroj estas ege konsciaj politike, kio ĉefe devenas el la fakto, ke ilin tre multe koncernas unu fundamenta problemo: la estonteco. Kaj ili povas vidigi tiun estontecon elde politika, ekonomia, familia aŭ labora perspektivo.”

Kiel fartos mia familio? Kia estos la mondo kiam mi finos miajn studojn? Tiuj ĉi estas kelkaj el la demandoj kiujn la junuloj demandas sin mem en la ciferecaj sociaj spacoj, opinias la spertulo.

Sed tiu junulara intereso pri politiko kaj ekonomio restas sufiĉe for malantaŭ ilia interesiĝo pri sporto kaj pri la natura medio, kiel montris studo de la Instituto de Investigaciones de la Comunicación (Instituto pri Esploroj pri Komunikado de la Centra Universitato de Venezuelo (ININCO-UCV).

Alia studo de ININCO montras, ke la junularo fokusiĝas al informado signifa por ilia ĉiutaga vivo, kiel la urba publika transporto aŭ la kurzo de la dolaro.

“Informado esta nun pli kaj pli pri aferoj praktike interesaj. Por tiuj junuloj, la ŝanĝo en la komunika paradigmo kondukis al diversiĝo de la informfontoj aŭ al anstataŭigo de la tradiciaj komunikaj kanaloj per la novaj iloj – nun eĉ mem povas servi kiel informfonto – simile pri Twitter-a fadeno aŭ podkasto”, klarigas Morella Alvarado, profesoro ĉe ININCO-UCV.

Altiri novan publikon

Fronte al tiuj ĉi ŝanĝoj en la kutimoj de la novaj generacioj, la tradiciaj komunikiloj klopodas adaptiĝi. Kelkaj ĵurnalistoj klopodas produkti enhavon kiu celas homojn malpli ol 30-jaraĝajn. En Brazilo, Evandro Almeida, 23-jara, membro de la Latinamerika Reto de Junaj Ĵurnalistoj, favoras formatojn allogantajn liajn samaĝulojn. Antaŭnelonge li produktis serion de videaĵoj por Instagram TV (IGTV) kaj por Jutubo pri homoj el Latinameriko kiuj loĝas en regionoj batitaj de militaj konfliktoj.

“Mi kreis tion ĉi specife por sociaj retejoj, por informi la junulan publikon en tiu ĉi regiono pri la okazantaĵoj en aliaj landoj”, diris Almeida. “Ekde 2019, ĉiuj miaj raportoj fokusiĝas al sociaj retejoj, celante altiri la junularon”.

Similan historion rakontas Noelia Esquivel, 25-jara raportistino ĉe The Voice of Guanacaste, sendependa novaĵperanto en Kostariko. Ŝi daŭre turnas sin for de la tradiciaj novaĵfontoj, favore al ciferecaj platformoj. Ŝi preferas novaĵojn liveritajn pere de retpoŝtaj bultenoj.

Eĉ se ŝi opinias ke la junularo en ŝia lando turnas sin pli kaj pli al la sociaj retejoj por trovi informojn, tamen ŝi rekonas ke ankoraŭ oni devas multon fari por kapti la atenton de la juna publiko pere de pli allogaj formatoj. Ŝi rimarkis ke: “Ili pasigas multan tempon ĉe la sociaj retejoj. Tie ili informiĝas pri la bonfarto de siaj geamikoj, kaj ankaŭ pri kio okazas en siaj landoj, siaj regionoj kaj en la mondo.”

La transiron al ciferecaj komunikiloj pravigas enketo al latinamerikaj uzantoj de interreto, kies rezultojn publikigis GlobalWebIndex en 2020. Kvindek unu procentojn de la enketitoj esprimis, ke ilia ĉefa kialo uzi la sociajn retejojn estas informiĝi pri la novaĵoj. Tio estas ankoraŭ plia kialo por plifortigi la interretan aliron en la regiono: malpliigi la breĉon inter tiuj kiuj havas facilan aliron al la novaĵfluo kaj tiuj kiuj estas “malriĉaj je informado”.


-El la angla esperantigis Orlando E. Raola (Usono

Kreskante en la erao de falsaj novaĵoj

Transirante de unu socia retejo al alia, gejunuloj en la regiono de Mez-Oriento kaj Nord-Afriko (MONA) nun ekhavas siajn informojn el YouTube, Instagram kaj Facebook. Por ke oni povu distingi inter fidindaj informoj disde falsaj novaĵoj, urĝas disvolvi kritikan pensadon.

Hadil Abuhmaid


Kandidato al doktoriĝo ĉe la Lernejo de Ĵurnalismo kaj Komunikado, Universitato de Oregono, Usono, ŝi estas kunaŭtoro de Kiel Mez-Oriento uzis sociajn retejojn en 2020 (How The Middle East Used Social Media in 2020) , jara retrospektivo.

Antaŭ kelkaj tagoj, mia nevo demandis al mi kiu estas mia preferata YouTube-ano. Senhezite mi respondis “Neniu”, ĉar mi malofte spektas YouTube-on. Li gapis kaj demandis: “Kion do vi faras per via portebla komputilo ĉiutage?”

Nu, mi estas 34-jaraĝa doktoriĝonta studento, ne 11-jarulo. Sed lia reago respegulas la povon kaj influon, kiun platformoj kiel YouTube havas ĉe multaj junuloj tra la mondo – inkluzive de Mez- Oriento, la regiono de kie mi venas kaj pri kiu mi plu studas.

En unu el la plej junaĝaj regionoj en la mondo – kie pli ol 28 elcentoj de la loĝantaro aĝas inter 15 kaj 29 jaroj – ne estas surprize, ke naŭ el dek junaj plenkreskuloj uzas almenaŭ unu platformon de socia reto por babili, aliri informojn kaj kundividi enhavojn, laŭ la Enketo Araba Junularo 2019.

Ĵonglado inter pluraj platformoj

“Mi kontrolas miajn kontojn ĉe Facebook kaj Instagram ĉirkaŭ kvindek fojojn tra la tago,” diris Tabarek Raad, 28-jara, tradukisto el Basra, Irako. “Mi uzas tiujn du sociajn retejojn por konektiĝi kun geamikoj kaj por ke mi restu en la informfluo de tio, kio okazas en la mondo,” ŝi aldonas.

Uzi platformojn de sociaj retejoj por kontroli la lastajn noticojn, spekti kaj interagi kun rakontoj de amikoj, kundividi ion aŭ simple pasive trarigardi la aktualigojn estas universala okupo inter la gejunuloj hodiaŭ, ĉie. Sed interese pri internet-uzantoj en Mez-Oriento estas tio, ke ili averaĝe havas 8.4 kontojn de socia retejo, laŭ GlobalWebIndex, la firmao pri merkat-esplorado.

Mohammed Haraba, 28-jara, kiu laboras por granda nafto-kompanio en Al-Ahsa, Saud-Arabio, havas naŭ kontojn de socia reto – inkluzive de WhatsApp, Snapchat, Instagram kaj Facebook.” Mi kontrolas WhatsApp-on ĉiuhore, krom en momentoj kiam mi estas tro okupata. Ĝi estas la sola platformo en kiu familio kaj geamikoj kunvenas. Mi ne konas iun, kiu ne havas konton,” li rakontas.

Facebook, kiu antaŭ kvar jaroj estis la ĉefa platformo por la interrilatoj de Haraba, nun estas en tre malalta rango por li. Kun pli ol sep el dek araboj uzantaj Facebook-on kaj WhatsApp-on, tiuj platformoj plu havas fortan partoprenon en la regiono, kun 45 milionoj da Facebook-kontoj nur en Egiptio, Statista raportas.

Platformoj de socia retejo nun estas la ĉefa fonto de novaĵoj por junaj araboj.

Statistikaĵoj el la Enketo Araba Junularo montras, ke en 2020 sepdek naŭ elcentoj de la junaj araboj ricevas novaĵojn tra sociaj retejoj, kompare kun nur dudek kvin elcentoj en 2015. “Facebook estas unu el miaj precipaj fontoj de novaĵoj kaj komunikado kun geamikoj. Mi kontrolas ĝin pli ol dek fojojn tage,” diris Pamella Hadawar, 24, el Palestino. “Kaj, depende de la fonto, mi kontrolas pere de aliaj novaĵ- agentejoj kaj fontoj por certigi, ke tio estas akurata.”

Tiu tendenco kaŭzis reduktiĝon en la ricevado de novaĵoj tra ĵurnaloj kaj televido.

Saud-Arabia junularo, ekzemple, raportis pri preskaŭ tridekelcenta redukto en la spektado de televidaj amasinformoj en la pasintaj kvar jaroj.

Infodemio(infodemic)

La disvastigita uzado de retejo en la regiono estas kaj fascina kaj timiga – kun informoj, kiuj daŭre bombardas nin, fariĝis pli malfacile filtri la enhavojn. Falsaj novaĵoj kaj misinformado iĝis aparte videblaj dum la pandemio. Falsaj kaj neakurataj novaĵoj disvastiĝis eĉ pli rapide per la sociaj retejoj kaj rezultigis infodemion.

La inundo de informoj estas grandega por iuj. “Mi kutime havis plej multajn novaĵojn el Twitter, sed mi malaktivigis mian konton kiam la pandemio ekis,” diras Tala Zabalawi, 31-jara, fakulino pri cifereca merkatiko en Amano, Jordanio. “Estis tiel streĉe legi pri la pandemio, ke mi decidis anstataŭe atenti pri feliĉaj pensoj.”

La kreskado de reta konsumado kaj la populariĝo de novaj teknologioj montras plidisvastigon en uzado de socia retejo en la mez-orienta regiono. Grandaj entreprenoj pri teĥniko rapide profitis de tiu aperinta merkato. Tio starigis gravan diskutadon pri klereco de amaskomunikiloj.

Rimarkante la valoron de reta edukado por junaj plenkreskuloj, pluraj organizaĵoj en la regiono disponigas trejnadon kaj seminarion por multobligi la konscion pri la temo. Aliaj iniciatoj – kiel la platformo de Jordan Fatabayyano en la araba – disponigas servojn de fakto-kontrolado.

Tio estas komenco. Por disvolvi kritikan pensadon, kiu ebligas la distingon inter vero kaj mensogoj, inter faktoj kaj opinioj, ni bezonas la vastan enkondukon de reta edukado, speciale en lernejoj.


-El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

UNESKO batalas kontraŭ la misinfodemio

Distingi faktojn disde onidiroj, lerni serĉi kaj taksi retan enhavon, identigi fontojn – la bezono havi kritikan rigardon al la informoj neniam estis tiel nepra kiel en la kunteksto de la pandemio de KOVIM-19 kaj ĝia serio de falsaj novaĵoj pri la malsano.

Tra la jaroj, UNESKO dissemis scipovon pri komunikiloj kaj informado, speciale inter instruistoj. Retaj kursoj senpagaj kaj malfermaj al ĉiuj estas disponeblaj por memlernado.

Depost 2012, la Tutmonda Semajno por Klereco de Reto kaj Informoj estis la okazo por antaŭenigi tiun kritikan lernadon kaj la diversecon kaj plurecon de enhavo.

Organizita de la Alianco de UNESKO por Klereco de Reto kaj Informoj, ĝi kunigas pli ol 600 organizaĵojn en pli ol okdek landoj. La temo de la Semajno por 2020, kiu okazis en oktobro, estis “Rezisti al la misinfodemio”.


-El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo

K-pop: Kuraco kontraŭ la pandemia melankolio

Dum grandaj partoj de la kultura sektoro haltis pro la pandemio, K-pop – la sudkorea muzika ĝenro, kiu fariĝis tutmonda fenomeno, daŭre prosperas.

Yu Young Jin


Sendependa ĵurnalisto el Seulo, Korea Respubliko.

“Dynamite”, la unua kanto de K-pop- grupo BTS kantita tute en la angla lingvo, estis tiel sukcesa kiam ĝi estis publikigita en aŭgusto 2020, ke ĝi kontribuis pli ol 1,4 miliardojn da usonaj dolaroj al la ekonomio de Korea Respubliko, laŭ taksado de la Ministerio pri Kulturo, Sportoj kaj Turismo de la lando. La muzikfilmeto de la tre populara grupo superis ĉiujn antaŭajn rekordojn en YouTube – kun entute 1 011 milionoj da vidoj en unu tago, dudek kvar horojn post K-pop, eble la plej sukcesa kultura eksportaĵo de la lando, ne suferis pro la pandemio. Male, la influo de la ĝenro, mezurebla precipe per la populareco de interretaj koncertoj, konstante kreskis dum la lastaj monatoj. Ekzemple, KCON: TACT 2020, tutsemajna reta koncerto en junio 2020, allogis pli ol 4 milionojn da spektantoj.

Preskaŭ kvardek procentoj de tiuj, kiuj ĉeestis ĉi tiujn virtualajn eventojn, diris, ke ili aĉetos biletojn denove, tion trovis la Korea Agentejo Krea Enhavo. Konsiderante la potencialon de la ekonomia kontribuo de interretaj K-pop-koncertoj, la registaro anoncis, ke ĝi asignos 29 miliardojn da sudkoreaj vonoj al konstruado de studio por kuraĝigi distrajn kompaniojn organizi pli da tiaj eventoj.

Troligita junularo

Senigitaj je elhejmiĝoj kaj aktivaĵoj, junuloj de la lando sin turnis tro ofte al siaj ekranoj, kiuj nun fariĝis la sola vojo por aliri kulturon kaj informon.

En enketo de konsilanta firmao 20s Lab pri la amaskomunikila konsumado de Generacio Z, 88.4% de la respondintoj diris, ke ilia amaskomunikila uzado pliiĝis dum la pandemio. YouTube, elsendiloj kaj televidaj programoj estis inter la plej oftaj specoj de enhavo, kiun rigardis ĉi tiuj junaj sudkoreanoj.

En unu el la plej konektitaj landoj de la mondo – kun interreta enpenetro de pli ol naŭdek kvin procentoj en 2018 – ne surprizas, ke preskaŭ 80% de la junuloj inter 20 kaj 29 jaraĝaj estas troligitaj kaj dependas de sociaj retejoj, laŭ studo de 2019 fare de Statista, tutmonda komerca datuma platformo.

Preskaŭ kvarono de la junuloj kadre de la studo de 20s Lab en oktobro 2020 estis kvalifikitaj kiel “intensaj uzantoj” – ili pasigis pli ol tri horojn ĉiutage en sociaj retejoj. La studo ankaŭ malkaŝis, ke ĉiu platformo estis uzata por malsama celo: Instagram por informiĝi pri ĝisdatigoj de amikoj kaj vastigi proprajn interesojn; Facebook por trovi utilajn informojn aŭ kunhavigi interesajn enhavojn, kaj Twitter por esprimi sentojn aŭ pensojn.

Minjeong Kang, profesoro ĉe la Belarta Altlernejo de Hongik-Universitato, Seulo, trovis, ke Gen Z “volas esti konektita la tutan tempon kaj esprimi siajn konvinkojn”

en sociaj retejoj.

Alia distinga trajto estas, ke male al antaŭaj generacioj, kiuj aprezas longformatan fikcian enhavon, junuloj preferas mallongajn filmetojn, kiuj fokusiĝas al realo. En sia esplorado, Minjeong Kang trovis, ke pli ol okdek procentoj de la Gen- Z-anoj de la lando uzas YouTube-on kiel sian ĉefan informfonton.

Trakti la koronviruso-melankolion

K-pop eĉ pozitive efikis sur la psikologian staton de junuloj. Multaj diras, ke ĉi tiuj leĝeraj filmetoj helpis ilin trakti la koronviruso-melankolion – termino, kiu priskribas la anksiecon kaŭzitan de la pandemio.

Responde al la populareco de muzikaj programoj kaj mallongaj formatoj, adaptiĝis la industrio. Enhavo rilata al K-pop helpis kanalojn kiel Dingo Music en YouTube amasigi pli ol 2.7 milionojn da abonantoj.

Lanĉita en 2015, celante la generacion de 18- ĝis 24-jaraĝa, la kanalo prezentas la plej popularajn idolojn kaj artistojn de la lando – inkluzive de la kantaŭtoroj Hyuna, Taemin kaj Chung Ha.

Antaŭ ol uzi YouTube-on kiel ĉefan platformon, la kompanio komencis per Facebook, kaj specialiĝis pri unu-minutaj “manĝetaj filmetoj” – mordaj enhavopecoj kun rapidritma redaktado. Ĉi tiu formato taŭgas por la mallongajn atentojn de junuloj, klarigas Jay Yeon, eks-produktanto de Dingo Music. Li atribuas parton de la sukceso de la kompanio al ĝia rapida adaptiĝo al laŭmodaj platformoj de sociaj retejoj.

K-pop ankaŭ donis akcelon al pagaj muzik-elsendaj retejoj kiel Melon, la plej populara muzika elsendilo de la lando inter junuloj, sekvita de YouTube Premium, laŭ Statista. Homoj en ĉi tiu aĝoklaso aŭskultas averaĝe 137 minutojn da muziko potage, notis 20s Lab.

Pro la populareco de ĉi tiu muziko en la pli juna generacio, aperis novaj sociaj retejoj kiel Clubhouse, aŭdkonversacia socia retejo alirebla nur per invito, kie membroj el la tuta mondo povas babili realtempe.

Instigitaj de la grandega sukceso de grupoj de K-pop, ĉi tiuj novaj tendencoj en kultura konsumo ne naskiĝis kun la sankrizo, sed la pandemio plifortigis kaj emfazis ilin. Kaj ni nur povas imagi, ke ili estas ĉi tie por resti.


-El la angla kaj la franca esperantigis Kang Caiqi (Ĉinio)

La lastaj bild-spektakloj

Fotoj: Stephan Zaubitzer
Teksto: Katerina Markelova


Estas plezuro, de kiu preskaŭ la tuta mondo estis senigita dum pluraj monatoj: la plezuro eniri kinejon – oni glitas inter vicoj de seĝoj, kaj sidante en mallumo, ŝate spektas la grandan ekranon kunplezure kvazaŭ mem enirinta en la rakonton.

Kvankam ni ne povas viziti tiujn lokojn, tamen ni povas rememori tiun agrablan impreson de la kinejoj kaj la filmoj, dank’ al fotaĵoj de franca fotisto Stephan Zaubitzer.

Li vojaĝis tra la mondo, fotante kinejojn laŭ projekto por kiu li laboris ekde 2003.

Tiuj kinejaj “portretoj” de Zaubitzer montras al ni la arkitekturan unikecon de ĉi tiuj konataj heredaĵoj – tiom malsamaj ol la nunaj plurĉambraj kinejoj. Rialto en Kazablanko, Roxy en Rio-de-Ĵanejro kaj Raj Mandir en Ĝajpuro ĉiuj montras siajn imponajn kaj iom malmodernajn fasadojn, kiel spektaklo antaŭ la spektaklo.

Lokoj por kolektivaj spertoj, kinejoj estis forte batitaj de la pandemio de KOVIM-19.

Nur en marto 2020, la malprofito de la monda filmindustrio kalkuliĝis al ĉirkaŭ sep miliardoj da usonaj dolaroj. Kelkaj kinejoj eble neniam remalfermiĝos.

Dum ni festas en 2021 la Internacian Jaron de Kreiva Ekonomio por Daŭripova Evoluigo, UNESKO instigas decidfarantojn aldoni kulturon en siajn planojn, trakti la vundeblecon de artistoj kaj la riskon, ke kultura produktado estu homogenigita.


-El la angla esperantigis Chimedtseren Enkhee (Mongolio)

Konspiraj teorioj: Ligitaj al literaturo

Literaturaj komplotoj delonge estis ligitaj al konspiraj teorioj, kiuj estas, fakte, agoj de la imagado. Sed tiuj fikciaj nocioj – ofte kreitaj sub la masko de kompreno pri la mondo ĉirkaŭ ni – kelkfoje povas havi tre realajn, eĉ tragikajn, konsekvencojn por niaj vivoj, klarigas la aŭtoro.

Peter Knight


Profesoro pri Usonaj Studoj ĉe la Universitato de Manĉestro, Unuiĝinta Reĝlando, kaj vizitanta profesoro ĉe la Lejdena Universitato en Nederlando. Li estas la aŭtoro de Conspiracy Culture (2000) kaj The Kennedy Assassination (2007), kaj redaktoro en kunlaboro kun Michael Butter, de la Routledge Handbook of Conspiracy Theories (2020).

Literaturo delonge havas fascinon kun esotera sciado, sekretaj societoj kaj konspiroj – de Bacchae (Bakĥantinoj), klasika dramo de Eŭripido, ĝis The Da Vinci Code de Dan Brown. Bona konspiro, laŭ difino, ne postlasas spurojn, kaj do konspira teorio estas mensa spekulado pri la ekzisto de sekreta grupo malantaŭ la scenoj, ruze manipulante eventojn.

Konspiraj teorioj kreas tipojn de rakontoj, kiuj promesas doni sencon al eventoj, kiuj alikaze estus konsiderataj hazardaj okazintaĵoj, vidante ilin kiel parto de vasta kaj ampleksa plano.

Dum multaj konspiraj fikcioj nur amuzas, ili kelkfoje povas havi surprizan efikon sur la reala mondo. La sturmatako de la Vaŝingtona Kapitolo la 6-an de januaro 2021, ekzemple, estis parte inspirita de The Turner Diaries, konspir-influita novelo de 1978, kiu imagas apokalipsan, kreskantan dominadon de blankhaŭtuloj.

Tiu kontraŭregistara novelo ankaŭ influis Timothy McVeigh-on, kiu eksplodigis la federacian konstruaĵon en Oklahomo, murdante 168 homojn.

Falsita dokumento kun tragikaj konsekvencoj

Malgraŭ tio, ke konspiraj teorioj pri la Illuminati unue aperis en la 1790-aj jaroj, multaj el la plej fantastaj versioj de ĉi tiu rakonto, kiuj cirkuladas en la interreto, nevole devenas de The Illuminatus! Trilogy el la jaro 1975, freneza, kontraŭ-kultura novelo verkita de Robert Shea kaj Robert Anton Wilson, du redaktistoj de la revuo Playboy.

Fascinitaj de la multaj leteroj al la revuo, kiuj asertis ĉiajn nekredeblajn konspirajn teoriojn, Shea kaj Wilson komencis la novelon per la demando, kio okazus, se “ĉi ĉiuj frenezuloj estus pravaj, kaj ĉiu ajn konspiro, pri kiu ili plendas, vere ekzistus”.

La plej grava ekzemplo de elpensita konspira teksto, kiu estis konsiderata vera, estas la Protokoloj de cionaj saĝuloj. Tiu falsita dokumento estis unue publikigita en 1903 en Rusio, kaj prezentita kiel la Protokoloj de sekreta renkontiĝo de judaj maljunaj erudiciaj saĝuloj, kiuj planis superregadon de la mondo. En 1921, oni pruvis ĝin falsaĵo, sed tio ne malhelpis ke ĝi estu uzata de nazioj por pravigi Holokaŭston.

La Protokoloj ankoraŭ cirkulas en multaj landoj nuntempe, kaj apogas multajn nuntempajn konspirajn teoriojn kontraŭ “elitoj”, “tutmondistoj” kaj “financistoj”

– ofte kodovortoj por judoj. Esploroj montris, ke partoj de la teksto estis adaptitaj de la obskura germana novelo Biarritz, publikigita en 1868 de la antisemita germana aŭtoro Hermann Goedsche – kaj aliaj partoj estis prenitaj de Dialogue aux enfers entre Machiavel et Montesquieu, satira franca pamfleto, publikigita de Maurice Joly en 1864, atakanta la reĝimon de Napoleono la-3-a. Plagiatitaj el fikciaj tekstoj, tiel nomataj la Protokoloj prezentas fikciajn konspirojn, kiuj ree – kun tragikaj konsekvencoj – estas konsiderataj kiel faktoj.

Malbonaj skemoj kaj sekretaj societoj

Por legantoj, fikciaj tekstoj – inkluzive de falsaĵoj kiel la “protokoloj” – havas avantaĝojn super tekstoĝenroj kiel resumoj, pamfletoj, dokumentadaj tekstoj, en kiuj konspiraj teorioj pli ofte aperas, ĉar en fikciaj tekstoj oni povas dramigi la supozitajn momentojn de konspirado en fumoplenaj ĉambroj.

Malgraŭ tio, ke literaturo delonge okupiĝis pri konspirado kaj sekretaj societoj – ne antaŭ la 19-a jarcento tiuj temoj iĝis centraj elementoj de la dramo.

Melodramo kaj gotika literaturo (ĝenro kun hororo aŭ obskur-romantikaj temoj), ekzemple, kutime temas pri sensaciaj rakontoj pri malbonuloj, kiuj kaŝe manipulas siajn senkulpajn viktimojn kun malicaj intencoj.

En la 19-a jarcento aperis en Germanio t.n. Geheimbundromane (romanoj pri sekretaj societoj), dum britaj verkistoj sentis samtempe abomenon kaj miron pri agoj de framasonoj, italaj kaj irlandaj sekretaj societoj kontraŭ la registaro.

Sed estis detektivnoveloj kaj krimromanoj, kiuj vere naskis la konspirajn fikciojn kiel propra literatura ĝenro fine de la 20-a jarcento. Ĉi tiuj ĝenroj estis ankritaj en la suspekto, ke ekzistas profunda realo sin kaŝanta sub la konfuzo de surfacaj detaloj.

Sin identigi kun heroa figuro

Kiel ajn, la konspira fikcio ne nur montras la enan agadon de konspirado en maniero, ke ĝi sin retenas de supozitaj pli fakaj versioj. Ofte ĝi ankaŭ kuraĝigas legantojn sin identigi kun individuaj karakteroj – kutime kun soleca, heroa detektiv-figuro.

En detektivaj fikcioj kaj konspiraj krimoj ofte troviĝas du temoj, sin direktante al kontraŭaj direktoj. Unu rakontmotivo estas la esplorvojaĝo de detektivo, interesokapta temo, kiu pli kaj pli rapidiĝas antaŭen – ekde la komenca ekkono, ke ĉio, kion li aŭ ŝi kredis, estas mensogo, ĝis fina senmaskiĝo de la agado kaj la sopirita restarigo de la ordo en la nuntempo.

Tamen samtempe, estas la agado de la origina krimo, kiu okazas antaŭ ol la libro komenciĝas. Ofte en konspira fikcio, ju pli multe la detektivo malkovras faktojn pri la konspiro, des pli multe la imagita plano plivastiĝas. La tensio inter tiuj ĉi ambaŭ rakontaj strukturoj helpas klarigi kial la pado al la fina malkovro en konspira fikcio estas senlime prokrastata, kiam ni malkovras ripetfoje, ke tio, kion ni konsideris vera, estis nur falsa konjekto, kaŝe enpenetrigita de malbonaj konspirintoj. Por la leganto de konspira fikcio multo de la plezuro venas de la deziro trovi grandan sekreton, sed ankaŭ, dezirante ne tute atingi tiun celon.

La literara fokuso al suspektado kaj interpretado havas siajn radikojn en aŭtoroj de la 19-jarcento kiel Edgar Allen Poe kaj Henry James, kaj iĝis ĉefa apogilo de modernisma verkado en la 20-a jarcento.

Kiel ajn, konspira fikcio atingis sian plenan floradon en usona post-dua-mondmilita literaturo. Konspirado estas centra temo de kelkaj inter la plej famaj postmilitaj usonaj aŭtoroj, kiel William S. Burroughs, Don DeLillo, Joseph Heller, Ken Kesey kaj Thomas Pynchon.

“Kreiva paranojo”

Ili ripetfoje kreas scenarojn, en kiu la heroo (preskaŭ ĉiam vira blankhaŭtulo) sentas, ke sia libero, identeco kaj povo – kaj eĉ sia korpo – estas en danĝero esti kontrolata de vastaj, ombrecaj fortoj. Por ke oni komprenu kio vere okazadas, ĉi tiuj fikcioj intence ĉirkaŭbrakas formon, kiun Pynchon nomis “kreiva paranojo”. Ili prezentas konspirajn teoriojn kiel manieron de komprenado de senpersonaj sistemoj en la epoko de ŝtata povo, korporacia kapitalismo kaj amaskomunikiloj. La konspirado ne plu estas facile malkovrebla fremda sekreta plano por penetri en la nacion, sed neklara kaj subtila interna minaco.

En ĉi tiu situacio, ne estas surprize, ke multo de ĉi tiu fikcio memkonscie fokusas sur la demando kiel ni povas esti certaj, ke tion, kion ni antaŭe supozis scii, ni ja vere scias. Konstateblas ŝoviĝo de konspiraj rakontoj, kiuj dramigas agadojn, al aliaj, kiuj elpensas la eblan ekziston de tiaj agadoj. Ĉi tiuj pli novaj fikcioj ofte havas neklarajn, nekonvinkeblajn finojn, tiel, ke la detektiva anstataŭanto neniam povas esti tutcerta, ĉu la antaŭsignoj nur estis falsaj spuroj.

Se modernisma verkado invitas al paranojeca legado – ĉar ĝi kuraĝigas la leganton malkovri kaŝitajn signifojn kaj maskitajn aludojn – tiam postmoderna verkado postulas tion, kio estis nomita “meta-paranojo”: mem-spegulanta fokuso sur demandoj pri profunda malkonfido.

Konspira fikcio de scienc-fikciaj aŭtoro kiel Philip K. Dick aŭ filmoj kiel The Matrix sugestas, ke tio, kion ni konsideris realo, mem povus esti iluziiga kreaĵo de malbonkoraj konspirantoj. “Konfidu al neniu”, apelacias la televida dramserio The X-Files.

La postmoderna konspira literaturo fokusas sur la necerteco de sciado kaj montras sin ankaŭ en la ĉefa maniero de literatura kaj prikultura kritikado dum lastatempaj jardekoj – fortigita de tio, kion la franca literaturkritikisto Paul Ricoeur nomas “hermeneŭtikon de suspektado”. La tradicio de kritikado komenciĝas kun Marx, Nietzsche kaj Freud, kiuj strebis malkovri la kaŝitajn ekonomiajn, moralajn, kaj psikologiajn fortojn, kiuj regas la homan konduton kaj la komprenon de historio.

Nenio estas tiel, kiel ĝi ŝajnas esti

Tiu maniero de interpretado komenciĝas kun la supozo, ke ekzistas pli profunda realo, kiu kuŝas sub trompaj verŝajnoj, kaj la tasko de kritikisto estas malkovri ĝin. En sama maniero konspiraj teorioj komenciĝas kun la supozo, ke nenio estas tiel, kiel ĝi ŝajnas esti, nenio okazas hazarde, kaj ĉio estas ligita al ĉio. Konspiraj teorioj ofte envolvas danĝerajn obsedojn, kaj kelkfoje la konspira literaturo kontribuis al tiaj malbonaĵoj.

Aliflanke, konspira fikcio kreive esploras la svagan limon inter pravigita interpretado kaj paranojeca tro-interpretado. Ĝi fortigas legantojn pripensadi la naturon de libera volo, speciale en kreskanta komplekso de monda ekonomio – lasante al ni nedecideblajn alternativojn inter mondo de nura hazardo, en kiu nenio havas sencon, kaj mondo de totala konspiro, en kiu ĉio estis planita jam antaŭe.

Metante la leganton en la pozicion de la detektivo, la konspira literaturo povas helpi nin kompreni la allogajn altiraĵojn de konspirada pensmaniero, kaj samtempe instigi pensadon pri la problemoj de konspirado kiel ilo por doni sencon al la mondo.


-El la angla esperantigis Frank Lappe (Germanio)

Konspirpensado: Ĉiam utilas propeka kapro

Sociaj krizoj povas kaŭzi konspiran pensadon ĉe iuj individuoj, sed ĉi tio ne plene klarigas la floradon de konspirteorioj. La aŭtoro argumentas ke ekzisto de antagonisma ekstergrupo profunde malfidata kaj malestimata ofte kreas oportunan propekan kapron dum tiaj sociaj renversiĝoj kiel pandemio, terorista atako aŭ perdita balotado.

Jan-Willem van Prooijen


Asociita profesoro ĉe la fako de Eksperimenta kaj Aplikata Psikologio de la Libera Universitato de Amsterdamo, kaj ĉefesploristo ĉe Nederlanda Instituto por Studado de Krimo kaj Leĝaplikado (NSCR).

Kiam kolerigita amaso da subtenantoj de Donald Trump – tiama prezidanto de Usono – atakis la Kapitolon de Vaŝingtono la 6an de januaro 2021, ili estis motivitaj de la konspira kredo, ke la prezidantajn elektojn de la lando oni ŝtelis de ili.

En Nederlando, restriktaj rimedoj – precipe la efektivigo de elirmalpermeso – por batali kontraŭ la pandemio de KOVIM-19 estigis perfortajn protestojn en januaro 2021, kiuj inkluzivis tumultojn kaj detruon de posedaĵoj tra la lando. Multaj el ĉi tiuj manifestaciantoj subtenas konspirajn kredojn supozante, ke la registaro havas malicajn motivojn, kiel troigi la danĝerojn de la koronviruso por subpremi la homojn, aŭ trudi devigan vakcinadon per misteraj substancoj, kiuj faciligus mensan kontrolon.

Kiun rolon konspirteorioj ludas en dupolusigado kaj radikaligo? Ofte citita esplortrovo estas, ke sociaj krizaj situacioj nutras konspiran pensadon ĉe cetere bone integritaj civitanoj montrantaj neniun signon de patologio. Kiam homoj spertas afliktojn – kiel necertecon pri la estonteco, mankon de kontrolo aŭ angoron – la natura respondo estas pliigi siajn mensajn klopodojn por doni sencon al sia fizika kaj socia medio, kaj do kompreni ĝin. Ĉi tiu respondo havis postvivan valoron en nia evolua historio, ĉar impulso kompreni la naturon kaj originojn de minacaj stimuloj pliigas la kapablon de la homoj efike antaŭvidi tiajn minacojn.

Identigebla malamika grupo

Sed kvankam ĉi tiu procezo estas parto de la enigmo, ĝi ne sufiĉas por plene klarigi konspiran pensadon. Sociaj krizoj ne sendistinge kondukas al tia pensmaniero.

Kiam terorismaj atakoj okazis en Novjorko je la 11a de septembro 2001, certe multaj civitanoj kredis je konspiraj teorioj, ke la evento estis organizita interne de la usona registaro. Tamen, multaj aliaj civitanoj staris firme malantaŭ prezidanto Bush, kiu tiutempe ĝuis la plej altajn aprobajn taksojn iam ajn registritajn ĉe usona prezidanto.

Kaj kvankam la surprize granda nombro da civitanoj, kiuj kredas je konspiraj teorioj rilataj al KOVIM-19, estas maltrankviliga – ekzemple, en majo 2020, dudek ses procentoj da kanadanoj kaj tridek naŭ procentoj da aŭstralianoj kredis, ke la koronviruso estis bioarmilo kreita en laboratorio – eĉ pli granda nombro da civitanoj ne kredas ĉi tiujn konspirteoriojn.

Por plifirmigi konspiran pensadon necesas almenaŭ unu aldona faktoro: la ekzisto de antagonisma ekstergrupo, tio estas, socia kolektivo, kiun oni profunde malfidas kaj malestimas. Tia grupo havigas oportunan vickulpulon, kiu ebligas facilan kaj rektan manieron doni sencon al socia kriza situacio kiel pandemio, terorista atako aŭ perdita elekto. La tuta situacio estis intence kaŭzita de “ili”; ĝi estas malica kaj krima intrigo de tiu perfida grupo.

Iusence la ekzisto de tia vickulpulo eĉ povas konsoli. Estas malfacile prepariĝi kaj sin defendi kontraŭ malbonŝanco (aŭ nevidebla malamiko kiel viruso), sed oni povas prepariĝi kaj defendi sin kontraŭ klare identigebla malamika grupo.

Oni povus kontraŭstari, ke civitanoj ofte subtenas konspirteoriojn pri sia propra registaro, t.e. la gvidantoj de sia propra nacio, kaj do parto de sia propra grupo.

Tamen, la maniero kiel homoj klasifikas aliajn en sociajn grupojn estas subjektiva kaj analizebla laŭ diversaj niveloj. En sia propra lando, civitanoj probable perceptas malsamajn subgrupojn, bazitajn sur etneco, futbalteama aparteneco, loĝurbo, ktp, kaj ili ne identigas sin kun ĉiuj. Povas okazi ke la propra registaro estas unu el tiuj subgrupoj, kaj civitanoj ne nepre sentas sin reprezentataj de ĝi.

Pli facilas fingromontri La kombinado de sociaj krizaj situacioj kaj antagonismaj ekstergrupoj helpas klarigi konspirajn teoriojn kaj ilian rilaton kun dupolusiĝo laŭlonge de la historio. Dum la pandemio de la t.n. hispana gripo de 1918, konspira teorio ofte aperinta en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono estis tiu, ke la gripa viruso estis bioarmilo, intence dezajnita por mortigi. La civitanoj specife kredis, ke ĉi tiu “bioarmilo” estis kreita de la germanoj, ilia malamika grupo en la unua mondmilito.

Ankaŭ antisemitismo disvastiĝis tra la jarcentoj, kaj sekve same teorioj pri judaj konspiroj. Ofta konspira teorio en Nazia Germanio estis, ke judoj kaŭzis la germanan malvenkon en la unua mondmilito.

Krome, Hitler kredis je juda konspiro por mondregado, kaj riproĉis judojn pri kaj kapitalismo kaj komunismo.

Konspirteorioj aperas plej probable kiam krizaj situacioj kaj antagonismaj ekster grupoj kunekzistas. Klarigi kompleksan krizan situacion fariĝas pli facile kiam oni trovas iun por kulpigi. Homoj komencas fingromontri diversajn grupojn, kaj kelkfoje estas suspektataj ĝuste grupoj tre necesaj por solvi krizon. Ekzemple, multaj konspirteorioj pri KOVIM-19 kulpigas la farmaciajn kompaniojn pri manko de travidebleco pri la veraj ingrediencoj aŭ la kromefikoj de la vakcinoj kontraŭ koronviruso.

Minaco al demokratio

Sed interese, ankaŭ sen krizaj situacioj, homoj foje akuzas aliajn grupojn pri konspirado. La surluniĝoj de la projekto Apollo, ekzemple, estis atesto pri homa atingokapablo, kuraĝo kaj scienca progreso. Tamen temis pri efika kaj elstara socia evento, al kiu multaj homoj celis doni sencon. La surluniĝoj do stimulis multajn konspirteoriojn inter homoj, kiuj havis profundradikan malfidon al la usona registaro aŭ al NASA (usona spaca agentejo).

Eĉ ĝis hodiaŭ, konsiderinda nombro da homoj kredas, ke ili estis enscenigitaj en televida studio. En enketo de 2019, dek unu procentoj da usonaj civitanoj kredis ke la surluniĝoj estas falsitaj.

Ĉi tiuj diversaj ekzemploj lumigas la rilatojn inter konspirteorioj, dupolusiĝo kaj radikaligo. Kiam homoj radikaliĝas, ili ne nur pli forte enradikiĝas en siaj propraj kredoj pri premaj sociaj aferoj – kiel la pandemio de KOVIM-19, enmigrado, klimata ŝanĝiĝo, ktp, sed ili ankaŭ vidas pli akrajn distingojn kun grupoj de homoj, kiuj havas malsamajn kredojn pri ĉi tiuj aferoj.

Konspirteorioj liveras strukturitan penson, kiu demonigas ĉi tiujn aliajn grupojn, atribuante al ili malicajn intencojn, kriman agadon kaj detruadon. Tiel ili igas aliajn grupojn “malamikoj”, tiel ke radikala ago kontraŭ ili ŝajnas legitima.

Ekzemple, multaj el la nederlandanoj kiuj tumultis kontraŭ la deviga elirmalpermeso verŝajne kredis, ke ili leviĝas kontraŭ malbonintenca registaro, kiu provis limigi la liberecon de civitanoj. En iliaj mensoj, la celoj pravigis la rimedojn, kaj perforto estis la sola restanta opcio por rezisti sian potencan malamikon.

Efektive, mallongtempe iliaj konspiraj teorioj eble igis la tumultulojn senti sin specialaj kaj gravaj. Kiel elektita grupo de civitanoj, kiuj kredis, ke ili vere komprenas la danĝeran trompadon de sia registaro, ili volis batali kontraŭ ĝi.

Ĉi tiuj eventoj substrekas la danĝerojn de konspira pensado, kaj por la socio kaj por la perceptantoj mem. Pliakrigante dupolusiĝon, la konspirteorioj povas stimuli radikalan agadon kaj subfosi la samajn demokratiajn instituciojn kiuj estis fasonitaj por helpi kaj protekti ĉi tiujn civitanojn.


-El la hispana kaj angla esperantigis Toño del Barrio (Hispanio)

YANICK LAHENS: “Haitio estas demando al la modernismo montrante ĉi ties kontraŭdirojn kaj limojn”

Grava figuro de la haitia literatura medio, Yanick Lahens prezentas sian verkaron, sorbiĝintan la popolan kaj vivantan kulturon de ŝia lando, fore de la mizerismaj kliŝoj. Ŝiaj unikaj kaj poeziaj rakontoj ankaŭ eĥas la historion de la unua Nigrula Respubliko, kiu samtempe estas “produkto de la modernismo kaj respondo al tiu modernismo”.

Intervjuo farita de Agnès Bardon


UNESKO
Rezulte de kia procezo oni elektas jenan tiel apartan manieron lokiĝi en la mondo : la verkadon ?

Mi pli emas kredi ke, kiel diras la haitia poeto Georges Castera, “la vortoj elektas nin ĉar ni estas solaj”. La vortoj fariĝas maniero komuniki kun nia mistero, nia intima scio, kaj maniero komuniki kun ge-tiuj kiuj, legante nin, sekvos sian propran vojon en sia mistero kaj en tiu intima scio kiu estas ilia. Verki estas samtempe akcepti la solecon kaj, paradokse, provi eliri el ĝi.

Esti verkisto, tio estas senti la bezonon doni sencon al la realo, meti ĝin en perspektivon por ŝtopi fundamentan mankon per vortoj, kiel aliaj povas fari tion per muziko aŭ per desegno kaj koloroj.

Al kio similas la loko kie vi verkas ?

Estas pluraj lokoj kie mi skribas hejme (mi ofte havas paperpecojn en miaj poŝoj), sed mia preferata loko restas mia ĉambro. Sur mia labortablo mi havas fetiĉan objekton : rulŝtonon sur kiu estas desegnitaj fiŝo kaj algoj kun okra fono. Mi opinias ke ĝi bone resumas la vivanton ; samtempe mineralo, faŭno kaj flaŭro. La homa mano faris ĝin artobjekto.

Port-au-Prince estas la centra rolanto de via libro Douces déroutes (Dolĉaj disvenkiĝoj). La urbo same estas ĉe la kerno de Failles (Disfendoj), verkita tuj post la tertremo kiu trafis la haitian ĉefurbon en januaro 2010. Kiel la urbo, la lando nutras vian verkaron?

Aŭtorino de eseoj, noveloj kaj romanoj, inter kiuj La Couleur de l’aube (La Koloro de la Tagiĝo), Bain de lune (Lun-bano) kaj Douces déroutes (Dolĉaj Disvenkiĝoj), Yanick Lahens antaŭe instruis literaturon ĉe la Ŝtata Universitato de Port- au-Prince. Multe premiitaj, ŝiaj verkoj estas tradukitaj i.a. en la anglan, portugalan, japanan, germanan kaj italan. Yanick Lahens vivas en Port-au-Prince.

Mi estas filino de tiu urbo. En mia tute unua novelaro, Tante Résia et les dieux (Onklino Résia kaj la Dioj), estas teksto titolita La Ville (La Urbo), kiu estas longa vagado de homo provanta kapti ruĝroban virinon.Tiu ĉi vagado estas preteksto por memorigi la historion de tiu urbo, de ĝiaj mitologioj, de ĝia potenca, miriga kaj vivanta nuntempo.

Sur tiu ĉi bazo mi reenmemiĝas, mi esploras la historion, la mitojn, la geografion, la vivoforton, la mondon tian kia ĝi iras kun siaj malegalecoj, siaj malfeliĉoj kaj sia beleco, spite kaj malgraŭ ĉio.

Kian rolon ludis la virinoj en la literaturo de Haitio?

Mi opinias ke ilia rolo aperas multe pli videble ekde la fino de la 80-aj jaroj. Tio dank’ al la laboro de la feminismaj grupoj kiuj prilumis la politikan kaj historian rolon de la virinoj en Haitio. Tio ebligis al ni reviziti la literaturan produkton, kaj ĉefe la verkaron de la roman- kaj dram-verkistino Marie Chauvet, kiu vere enkondukis la modernan romanon en Haition per sia trilogio Amour (Amo), Colère (Kolero) kaj Folie (Frenezo). Kaj post tio du novaj generacioj de verkistinoj aperis. Notindas ke ili verkas ankaŭ en la kreola.

Unua profesoro de la nova katedro Franclingvaj mondoj ĉe la pariza Collège de France, vi titolis la kurson kiun vi tie donis en 2019 : “Urĝeco(j) verki, revo(j) loĝi”. Kiu estas tiu ĉi urĝeco pri kiu vi atentigas ?

Ni naskiĝis en Haitio en urĝeco kiu neniam forlasis nin. La haitia revolucio, la tria revolucio de la modernaj tempoj, post tiuj de Usono kaj de Francio, puŝis pli antaŭen la projekton de la Klerismo per sia radikaleco. Ĝi estas kontraŭ-koloniisma, kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-sklavisma. Ni estas la muldilo kaj matrico de la Nordaj- Sudaj rilatoj starigitaj de tiu ĉi modernismo.

Kvankam niaj elitoj provis reprodukti la modelon de la malnova metropolo, popola kontraŭ-plantista kulturo disvolviĝis paralele kun religio, la voduo, lingvo, la kreola, sed ankaŭ maniero lokiĝi en la spaco, geedzaj rilatoj, ktp. La unuaj verkistoj, devenantaj el la elito, verkis en la franca por diri ke ni ekzistas kiel Nirguloj kaj kiel homoj. Parola literaturo kreskis en la kreola dum pli ol unu jarcento kaj hodiaŭ disfaldiĝas skribe. Ni apogas nin al tiuj du pilieroj.

Hodiaŭ ni ankoraŭ estas en tiu urĝeco ĉar, laŭ mia scio, la Nordaj-Sudaj rilatoj ne fundamente ŝanĝiĝis. Cetere la kompliceco de la elitoj en la senŝanĝigo de tiuj rilatoj daŭre estas same videbla en la Sudaj landoj.

La verkistoj, kaj pli ĝenerale la artistoj, kreis sur fono de mizerego kaj kolero sed kun la volo verki “en poezia stato”, kiel diras la haitia poeto kaj verkisto René Depestre : “La poezia stato ekfloras lumjarojn fore de la sieĝ- kaj alarm-statoj.”

En via eseo L’Exil : Entre l’ancrage et la fuite (Ekzilo : Inter ankrado kaj fuĝo), vi montras ke la haitian literaturon trairas paradoksa movado inter deziro alilokiĝi kaj volo resti. Kiel esprimiĝas tiu oscilado ?

Ĝi ĉiam ekzistis. Unue, ni estas transplantituloj. Due, multaj furioze obstinis igi tiun teron neloĝebla kaj, fine, estas en la imagaro de la ekskoloniitoj jena ĉiam kontraŭ-starenda opinio, ke plibona vivo povas troviĝi nur en tiu mita alia loko kiu la Nordo estas. La kombinado de tiuj tri faktoroj kreis tiun osciladon inter ankrado kaj fuĝo.

Kiel la haitia revolucio, kiu faris Haition la unua libera Nigrula Respubliko, daŭre estas demando al la modernismo?

N i estas samtempe produkto de tiu modernismo kaj respondo al tiu modernismo. Ni estas freŝdata civilizacio naskita de la miksado kaj renkonto inter Atlantiko kaj la Karaiba maro. Ni estas demando al la modernismo ĉar ni montras ĉi ties kontraŭdirojn kaj limojn. Nia ekzisto, ekde la komenco, estas maniero reviziti la universalaĵon de la Klerismo.

Kion hodiaŭ diras la haitia literaturo ?

Migrado estas unu el la gravaj destinoj de la Sudaj landoj, kies teritoriojn oni igis neloĝeblaj. Do la Haitianoj multe migris ekde la komenco de la XX-a jarcento, kunportante tiun kulturon kiu estiĝis en la XIX-a jarcento, kaj kies esprimo la literaturo estas, kiel aliaj artaj formoj. Hodiaŭ estas haitiaj literaturoj, jenaj. Tiu kiu fariĝas en Haitio en la kreola kaj en la franca. Tiu kiu fariĝas en la angla en Usono, tiu kiu estas nuntempe verkata en la hispana en latinamerikaj landoj kaj eĉ en la Dominika Respubliko, kaj tiu kiu fariĝas en la franca, en Francio kaj en Kanado. Tiuj literaturoj estas antaŭtipo de tiu naskiĝanta multobla mondo kaj de la multlingveco pri kiu parolas Édouard Glissant en Le Discours antillais (La Antila lingvaĵo).


-El la franca esperantigis Christian Lavarenne (Francio)

Kiujn lingvojn parolas la kibernetika spaco?

Mila Ibrahimova


UNESKO

Ĝis la fino de la jarcento, duono de la lingvoj parolataj hodiaŭ en la mondo (ĉirkaŭ 7 000) povus malaperi, laŭ la plej nova eldono de la Monda Raporto de UNESKO pri Lingvoj 2021, publikigita en majo. Konklude, urĝas konservi kaj antaŭenigi lingvan diversecon.

Interreto, kiu fariĝis la ĉefa maniero de interŝanĝado de informoj, havas ŝlosilan rolon por antaŭenigi multlingvecon. Sur ĉi tiu tereno, la situacio konsiderinde ŝanĝiĝis. Reginte dum longa tempo en la interreto, la angla nun reprezentas nur unu lingvon en interreta lingva elito. Ĝia relativa parto en kiberspaco malgrandiĝis al ĉirkaŭ 30%, dum la franca, germana, hispana kaj ĉina estas nun inter la dek plej uzataj lingvoj interrete.

Iuj el ĉi tiuj spertis rapidan pliiĝon: la ĉeesto de la ĉina, ekzemple, kreskis pli ol 1 200-elcente inter 2000 kaj 2010. Aliro al aparatoj kaj fontoj ne estas la sola problemo: la Raporto indikas ke preskaŭ 43% de la lingvoj kaj dialektoj de la mondo estas neskribitaj, kio estas alia defio pri la maniero, kiun ili povus eniri la ofte tekst-bazitan interretan mondon.

La Monda Lingva Raporto de UNESKO 2021: al tutmonda regulo pri taksado de lingvo-diverseco kaj la interreta ilo, kiu akompanas ĝin, la Monda Atlaso de Lingvoj (MAL), prezentas novan profundan pritakson de lingva diverseco tutmonda. La interreta ilo formas bazon por kompletaj informoj pri ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive de signolingvoj, kaj ĝi estas konsultebla fare de edukaj kaj sciencaj institucioj, bibliotekistoj, arĥivistoj kaj la ĝenerala publiko.


-El la angla esperantigis Renato Corsetti (Italio) kaj Kim Ribeiro (Brazilo)