kuriero201904- Reinventi urbojn - Verkis UNESKO


Enhavo


Redakcie

2014 estis turnopunkto por la homaro:
unuafoje en historio, pli ol duono de la monda homamaso nun loĝas en urboj.

Laŭ nuntempaj kalkuloj, tio fariĝos 70 elcentoj ĉirkaŭ 2050. Tiuj estontecaj urboj plurmaniere spegulos siajn prapatrojn; ekde urboŝtatoj en Mezopotamio, ĝis italaj urboj de Renesanco, ĝis nuntempaj “urbegoj” – urboj historie antaŭenigis homan evoluon, rolante kiel fandujo por ke homoj de diversaj originoj interŝanĝu kaj dialogu.

Tamen, nuntempaj kaj estontaj urboj alfrontas novajn, senprecedencajn defiojn.

Kvankam okupante nur du elcentojn de la monda tero, ili konsumas 60 elcentojn de la tutmonda energio, ellasas 75 elcentojn de la forcejaj gasoj kaj produktas 70 elcentojn de la tutmonda rubo. Kiam urboj kreskas, ili endanĝerigas biodiversecon kaj metas urban strukturon kaj rimedojn – kiel akvo, transporto kaj elektraj sistemoj – en grandegan premon, multobligante la efikojn de naturkatastrofoj kaj klimat­ ŝanĝiĝo. Senbrida evoluigo kaj amasa turismo metas kultur-heredaĵajn lokojn kaj viv-heredaĵajn kutimojn en riskon.

Plivastiĝantaj malegaleco kaj migrado – plurokaze pro konfliktoj kaj katastrofoj – turnas urbojn en ĉefajn lokojn por novaj sociaj apartigoj, ekskluzivigo kaj diskriminacio.

Kun la grandeco de tiuj defioj, urboj ĉirkaŭ la mondo konkludis, ke novaj pensmanieroj, civitana engaĝiĝo kaj, precipe, urbo-al-urba kunlaborado estas la unikaj vojoj antaŭen. Ni vidis tion en Unesko, kiu estas sidejo de ne malpli ol kvin urbaj retoj, ĉiuj laborantaj por direkti la eksterordinaran kapablon por novigado kaj interligado, kiu estas distingilo de urboj.

Ekzemple, urboj respondecas pri 70 elcentoj de la monda ekonomio, kun granda porcio de la kreema ekonomio, kiu atingas ĉiujaran tutmondan enspezon de 2,25 duilionoj da dolaroj kaj laborigas pli da gejunuloj ol ĉiuj aliaj sektoroj. Pro tio la 180 urboj, kiuj formas la Reton de Kreemaj Urboj de Unesko, laboras por pligrandigi la kapablon de urboj kunigi kreemajn homojn, flamigi ekonomian kreskon, konstrui senton de komunumo kaj konservi urbajn identecojn. Tutmonda Reto de Lernemaj Urboj de Unesko laboras por fari urbojn daŭripovaj, garantiante, ke ĉiuj urbaj loĝantoj povu profiti de dumviva lernado. De tio lerni bicikli por fari la urban medion pli pura, lerni kiel produkti per tradiciaj praktikoj kaj scioj ĝis organizi komunumajn teatrajn metiejojn en flankenŝovitaj kvartaloj, ĉiu nova kleriga oportuno enhavas potencon por socia ŝanĝo kaj evoluigo.

Kiel unu inter la elstaraj laboratorioj pri ideoj en la mondo, Unesko laboras por kunigi tiujn retojn de urboj, kuraĝigante ilin interŝanĝi kaj kunlabori pri reguloj kaj praktikoj, kiuj respondas al la kreskantaj bezonoj de urbaj loĝantoj. La Pulitzer-premiita ĵurnalisto Herb Caen diris iufoje:
“Urbo ne estas mezurata per sia longeco kaj larĝeco, sed per la vasteco de ties vidkapablo kaj la alteco de siaj revoj”.

Unesko kredas ke, kiam urboj kundividas tiujn revojn kaj inspiriĝas el la vidkapablo de aliaj, ili povas venki la defiojn de nia nova urba epoko.

Ĉi tiu numero de Unesko-Kuriero plenas je rakontoj pri kreemo, novigado kaj fortikeco. Mi esperas, ke ĝi inspiros vin kaj eble instigos vin okupiĝi pri tiuj aferoj en via propra urbo aŭ komunumo.


Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


En tiu ĉi numero

Ĉiam la urboj estis centroj de povo, de allogo, de prospero. Sed la senbrida urbanizado, konstatita la antaŭajn jardekojn, endanĝerigas ilian historian funkcion de fandujo. Laŭmezure dum ili pli­multiĝas, ili mal­humaniĝas: per­fortoj, malegalecoj, diskriminacioj... Ju pli grandaj iĝas la urboj, des pli tiuj malfeliĉegoj, kiuj subpremas ilin, ampleksiĝas.

Tamen, eĉ kiam la urboj malhumaniĝas, ili sin reinventas. De la strataj lertecoj kiel strategio por ekonomie supervivi en Kinŝaso (Demokratia Respubliko Kongo) ĝis grandaj naciaj projektoj pri refunkciado de unuindustriaj urboj en Rusujo, de la persona iniciato de iu artgaleriisto, kiu eltiris el ĝia senvigleco la urbeton Erriadh (Tunizio) ĝis la mobilizo de homamasoj kontraŭ la arbitra alproprigo de la publika spaco en Varsovio (Pollando), de la movadoj por solidariĝo kun la migrantoj en Londono (Britujo) ĝis la kunagadoj, kiuj revivigas la kernon de Havano (Kubo), krefortoj ekaperas kaj ordiĝas por provizi la urban vivon per novaj sencoj, per novaj perspektivoj. Oni povas pensi, ke ili estas “etetaj rezistoj”, citante la esprimon de la franca verkisto Thomas B. Reverdy, tamen, estas ili, kiuj gravas Du aliaj verkistoj kundividas siajn vidpunktojn kun niaj legantoj en tiu ĉi numero. Nia gasto, la franco-kongano Alain Mabanckou, parolas al ni pri “trans­ moviĝantaj Afrikoj” kaj pri la kuraĝo skribi, reliefigante kontraŭdirajn okazaĵojn de la kolonia historio. Flanke de la uru­gvajo-usona verkisto Jorge Majfud, li kondamnas la rasistan sintenon al migrantoj, en la rubriko Ideoj, kiu cetere proponas analizon de la migrorilataj politikoj en Usono.

En la rubriko Aktualaĵoj, ni publikigas, okaze de la Monda Tago de Afriko (la 25-a de majo), intervjuon kun Tshilidzi Marwala (Sud-Afriko) pri la apero de la artefarita intelekto (IA) en la kontinento. Por marki la internacian tagon de la biologia diverseco (la 22-an de majo), ni vizitas la Gran Pajatén, en Peruo, kun Roldán Rojas Paredes, la homo, kiu iniciatis ĝian enskribiĝon en la biosferorezervejojn de Unesko. Ni vojaĝas ankaŭ al Sharjah (Unuiĝintaj Arabaj Emir­landoj), kiu lanĉas sian programon de Monda Ĉefurbo de la libro en aprilo 2019.

Finfine, kun Zomo, ni iras al Barato, Meksiko, Birmo kaj Ugando, por viziti senelektrajn lokojn. Jen malgranda rond­iro de la mondo tute prilumita!


Varsovio, la ribelema urbo

Joanna Lasserre

Kontraste al la kreskado de konservativismo, la progresema civila socio en Varsovio montras sian potencon protesti kaj de­ fendi demokratiajn valorojn.

La “ribelema” ĉefurbo, tiel ofte oku­pita, misuzita, detruita, kiu mal­­klinis sian dorson en multaj epizodoj de sia historio, denove rekonstruiĝas, en konstanta serĉo de plenumado.

Varsovio ne estas tio, kion oni kutime emus nomi bela urbo. Sendube ĝi ne tiel proponas sin en sia grandiozeco al la hasta vizitanto, kiel Krakovo, la antaŭa pola ĉefurbo. Urbo kun cent nuancoj de grizo, ĝi estis sturmita de la junaj generacioj post la falo de la komunisma reĝimo en 1989. Ili okupis la forlasitajn fabrikojn por fari el ili lokojn de arta kreado. Ili defendis la arkitekturon de la komunista periodo kontraŭ premoj de novaj planantoj de nemoveblaĵoj. La Palaco de Kulturo kaj Scienco, ekzemple, donaco de kamarado Stalin, finkonstruita en 1955, ankoraŭ hodiaŭ regas la centron de la urbo, sen insulto al siaj multaj opoziciantoj. Tiom impresa kiom malŝatata de la varsovianoj, ĉi tiu grandega konstruaĵo de pli ol okcent mil kubaj metroj eskapis malkonstruon kaj fariĝis vera kultura multutilejo, tegmentanta muzeojn, kongresajn salonojn, metiejojn, teatrojn kaj artajn kinejojn.

Dum la lastaj tridek jaroj miriado da novaj renkontiĝaj lokoj - galerioj, klubejoj, trinkejoj - floris ĉi tie kaj tie en la post-komunisma Varsovio, kiu daŭre allogas studentojn, agentojn de internaciaj kompanioj, artistojn kaj potenculojn de la tuta mondo.

Vi devas marŝi en ĝiaj stratoj por lasi vin invadi per la energio, kiu animas ĝin, kaj lasi vin tiri en ĝiajn multajn nekutimajn angulojn, por renkonti, hazarde, grupon, kiu iras ĉi tien, alian, kiu staras tie, kiam ĝi ne estas homa tajdo, flirtiganta standardojn kaj signojn, protestante.

Silentaj marŝoj kaj bruaj manifestacioj fariĝis ofta sceno en Varsovio. Blankaj floroj, nigraj vestaĵoj, kandeloj, petardoj ...

ĉio ĉi miksiĝas sub la amasiĝo de blankaj kaj ruĝaj flagoj. Sed dum iuj ankaŭ flirtigas la bluan stelon de Eŭropo, aliaj skuas la nigron aŭ la verdon de naciismaj patriotoj, nostalgiaj al la “Granda Pollando de maro al maro”. Dum kelkaj vokas: “Ne lasu demokration morti silente!”, aliaj postulas “puran Pollandon”, “blankan Pollandon”.

Jen la nacia paradokso, kiu en la lastaj jaroj prenis la turnopunkton de vera rompo inter du Pollandoj, kiuj defias aŭ ignoras unu la alian. Kaj ĉi tiu rompo ekestas sur la publika placo, laŭvorte kaj ankaŭ metafore.

Urbo ribela

Plej ofte la konfrontiĝo kristaliĝas antaŭ la prezidenta palaco. Ĝis aprilo 2018 okazis tie la alveno de la religia procesio, kiu foriris ĉiun dekan tagon de la monato de la malnova urbo, por memorfesti - meso, preĝoj, kantoj kaj paroladoj kaj nigraj vestoj kiel subteno - la katastrofon de Smolensko la 10-an de aprilo 2010.

Tiun tagon, naŭdek ses eminentaj personoj, inkluzive de la prezidanto Lech Kaczyński, mortis en aviadila akcidento.

La oficiala memorado de tiuj viktimoj estis rapide konstruita en monatan nacian ceremonion, levitan al la nacia nivelo, tial ripetiĝonte naŭdek ses fojojn, okupante la historian centron de Varsovio kaj altirante amasojn da grupoj de civitanoj, kiuj regule venis protesti kontraŭ tio, kion ili konsideris aŭtoritata kaj religia alproprigo de publika spaco.

La civitana opozicio kontraŭ la naciisma movado mobiliziĝis de 2015, ĉirkaŭ la Komitato por Defendo de Demokratio [pole: Komitet Obrony Demokracji] (KOD).

Kun referenco al la 13-a de decembro 1981, la dato de la malbonaŭgura memoro, kiam la Pollanda Generalo Jaruzelski deklaris militan staton, dekoj da miloj marŝas tra Varsovio ĉiujare. En 2016 okazis la plej grandaj strataj protestoj ekde la unuaj liberaj elektoj en 1989. La civitanoj de Varsovio, sed ankaŭ de aliaj urboj en la lando, intencas tiel defii la atakojn kontraŭ la konstitucio, la institucioj, la civitanaj rajtoj kaj precipe la virinoj.

Ĉe la avangardo de ĉiuj civitanaj marŝoj, virinoj estas gvidantoj en ĉi tiu civitana movado, kunigante grandan parton de la socio. En 2016, oni protestis amase kontraŭ leĝoprojekto pri la tuta malpermeso de abortigo. La nova leĝo estis radikaligonta la ekzistantan leĝon, kiu ebligas abortadon nur en kazo de severa feta misformo, danĝero por la sano de la patrino, seksperforto aŭ incesto. Ĉi-foje la manifestaciantoj venkis. Sed la 11- an de novembro 2017, kiam virinoj sidis sur la Ponto Poniatowski por bloki la vojon al la naciistoj, ili estis perforte evakuitaj kaj alvokitaj antaŭ juĝejo, akuzataj pri malhelpo de la libereco manifestacii.

Ĉiun 11-an de novembro, dum la Sendependiĝa Marŝo, la sama sceno ripetiĝas: manpleno da virinoj, svingante rubandojn “Virinoj Kontraŭ Faŝismo” estas puŝataj de dekoj da viroj vestitaj en nigro, kiuj parolas vulgarajn seksismaĵojn inter ksenofobiaj, kontraŭsemidaj aŭ rasismaj sloganoj.

La sama amasiĝo ĉe la eniro de la teatroj. Post ĉiu nova prezentado de kontestata ludo, kiu renversas la sanktajn kodojn de “Pollandeco”, la Teatro Powszechny [Komuna] prepariĝas por alfronti novan tumulton organizatan de ekstreme-dekstremismaj grupoj. Kun la Nova Teatro de Krzysztof Warlikowski kaj iuj aliaj famaj scenejoj de la lando, ĉi tiu teatro, kiu estis la unua malfermita post la Dua Mondmilito, ĉiam estis simbolo de la lukto por arta libereco, dorno en la okulo de aŭtoritataj potencoj.

Hazardo? La studenta revolucio en Pollando en 1968, kiu estis mejloŝtono en la lukto por la liberigo el sovetia subpremo, komenciĝis per la revenigo de klasikaĵo de la repertuaro de la Varsovia Nacia Teatro, La Prapatroj de Adam Mickiewicz.

De faloj al rekonkeroj, tiel iras la vivo de ĉi tiu mirinda urbo, kiu ĉerpas el la homaj rezervoj siajn ardon kaj energion.

Urbo nevenkebla

Ĉi tiu spiro de ribelo kaj libereco ne estas nova en Varsovio. Ĉu ĝi venas de ĝia rivero, kiu ne lasas sin malfuriozigi?

Vistulo, kun sia vasta kaj kruta valo, kiu malebligas alproksimiĝon inter la dekstra kaj maldekstra bordoj, restas impeta, furioza. Ĉirkaŭata de sablo kaj arbustoj, ĝi stampas sian karakteron al la urbo.

Dum longa tempo Varsovio retenis sian kamparan etoson. Ĝi komencis emancipiĝi de 1915, regate de la germanoj, kiuj reprenis ĝin de Rusujo dum la Unua Mondmilito. Kvankam forte ekspluatata ekonomie fare de la okupantoj, la urbo estis pelata de nekompareblaj persistemo kaj espero.

Oni faris urbajn elektojn, la universitato kaj la politeknika lernejo malfermiĝis, la urbo prepariĝis por la funkcio de ĉefurbo de suverena ŝtato, kiun ĝi finfine okupis je la fino de la milito, en 1918.

Dum la dudek mallongaj jaroj post sendependiĝo, la tuta urbo komencis konstrulaborojn sub la regado de marŝalo Piłsudski, tiom idoligata kiom kontestata ĉefo. Tiel, en 1939, Varsovio aspektis kiel aliaj eŭropaj ĉefurboj. Ĝi havis elegantan urbocentron kaj multajn areojn loĝatajn de laboristoj, kiuj konsistigis duonon de ĝia loĝantaro. Granda juda kvartalo svarmanta de vivo okupis almenaŭ trionon de la teritorio, kiu etendiĝis de la centro ĝis la nordo de la urbo.

Tiam la bomboj de la invado de Hitler ekfrapis ĝin, antaŭ ol doni al ĝi la finbaton en oktobro 1944. Hitler volis fari ekzemplon de kompleta neniigo, post la ribelo de la armeo de la pola rezisto de aŭgusto 1944. La dekstra bordo de la urbo preskaŭ tute detruiĝis kaj la pluviva loĝantaro estis deportita. Varsovio estis nur vasta kampo de ruinoj, kaj estis dubo pri la eblo de ĝia rekonstruo, ĉar la tasko ŝajnis misproporcia.

Tamen, en januaro 1945, senhejmaj re­ ven­intoj neatendate komencis kolektiĝi sur la bordoj de Vistulo kaj ek­movis frostiĝitajn rubojn. Ili tiel mem donis signalon por rekonstruado, kiu baldaŭ iĝis ekster­ ordinara heroaĵo de la tuta nacio. Feliĉe, oficejoj kaj lernejoj de arkitekturo estis establintaj kaŝan inventaron de historiaj konstruaĵoj dum la nazia okupado. Ne ĉio estis perdita. La bazaro kvadrata, urbeto- domoj, la cirkvito de la remparoj, la Reĝa Kastelo kaj gravaj religiaj konstruaĵoj de la “nevenkebla urbo”, kiel ĝi estis konata tiam, leviĝadis el la cindroj en unuiganta nacia impeto kuraĝigita de komunisma propagando. Ĉi tio meritigis al ĝi registron en 1980 sur la Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko. La arkivoj de la Buroo de rekonstruo de Varsovio (BOS-Arkivo) konservas spurojn de tiu memorinda periodo. Ili estis inkluditaj en la Registron “Memoro de la Mondo” en 2011.

Urbo palimpsesta Alia atesto pri la spirito de malobeo, memorinda ĉapitro de la historio de Varsovio: ĝia geto. Kiu ne aŭdis pri la ribelo de la Varsovia geto en la printempo de 1943 kaj ĝia rezisto tiom firmdecidita, kiom ĝi estis senespera! Sed kiu scias, kie precize ĉi tiu grandega areo estis, la plej granda en Eŭropo sub nazia okupado?

Konstruita en 1940. Forviŝita de sur la mapo en 1943. La Varsovianoj mem havis nur neklaran ideon, ĉar la temo estis tabuo dum la jardekoj de komunista regado.

Post la liberigo estis nur pecoj de la dek ok kilometroj da muroj, kelkajn metrojn altaj, kiuj ĉirkaŭis ĝin. Ĝi estis ie norde de la Kultura Palaco, oni diris...

Nova urboparto leviĝis super la entombigita juda urbo, kies memoro malaperintus samtempe kun ĝiaj kvar- aŭ kvincent loĝantoj, se iu viro ne estus travivinta. Lia nomo estas Hersz Wasser. Li estis la asistanto de la historiisto Emanuel Ringelblum, kiu kun sesdek amikoj tiel forte laboris por konstrui la arkivojn de la geto, en kiu ili vivis dum la dua mondmilito.

Inter 1946 kaj 1950 oni elprenis ĉirkaŭ dudek kvin mil paĝojn, zorge ordigitajn en metalaj skatoloj, eltiritaj el la rubaĵo.

Ĉi tiuj unikaj dokumentoj, kolektitaj en kompleta kaŝeco, estis enskribitaj en la Registron “Memoro de la Mondo” de Unesko, tuj post la falo de la komunisma reĝimo en 1989.

Emanuel Ringelblum kaj lia teamo konstruis ponton de nenio ĝis estonteco.

Kontraŭ ĉiuj malpermesoj, ili lasis al ni atestojn pri la kaŝaj organizoj, listoj de deportitaj, kronikoj, literaturaj tekstoj, artverkoj, taglibroj, privataj leteroj ... Oni malkovris tie unuajn detalajn priskribojn de la tendaroj de ekstermado Chełmno kaj Treblinka. Danke al ili, teamo de esploristoj kaj nuntempaj verkistoj povis rekonstrui detale - almenaŭ sur papero - ĉi tiun mankantan distrikton de la pola ĉefurbo.

Kiel palimpsest-urbo, kiu verkas sian historion sur la paĝojn de la pasinteco, sen iam ajn forviŝi ĝin, Varsovio estas vasta mozaiko, kiu konstante reinventas sin en tempo kaj spaco. Pli ol el ŝtono kaj betono, ĝi konsistas el fluoj de homaj energio kaj nervoj, kiuj trairas ĝin, konstruante kaj malkonstruante sian identecon faritan de ribelema memoro kaj bonefika forgeso.


Pola arkitekto, diplomiĝinta en la Politeknika Lernejo de Varsovio kaj Universitato de Marne-la-Vallée (Francio), Joanna Lasserre partoprenas en civitana agado en Pollando kaj en Francio, kune kun siaj profesiaj projektoj en arkitekturo, urboplanado kaj komunikado.


Elfrancigis Johan Derks (Serbujo).


Varma bonvenigo kontraŭ malamikeco

Gabriela Neves de Lima

Fronte al politiko kontraŭ enmigrantoj, la loĝantoj de la londona kvartalo Haringey lanĉis bonvenigan kampanjon, kiu skuas la britan enmigradan leĝaron. Pruvante, ke trovi komunan kialon ĉiam eblas – la kvartalo laboras kun lokaj komunumoj kaj la centra registaro financas kelkajn el ĝiaj projektoj.

La ideo, ke ĉiuj laboru kune por krei pli bonan najbarecon, kontaĝas.

Ekde la apero de tio, kio ofte nomiĝas la “migranto-krizo” en la 2010-aj jaroj, la lokaj aŭtoritatoj en Eŭropo estas ĉe la avangardo por garantii la integriĝon de migrantoj kaj rifuĝintoj en siajn komunumojn. Iuj homoj agas en la kadro de politikaj tagordoj difinitaj de registaroj, aliaj estas pli meminiciatemaj. La kampanjo Haringey Welcome [Haringey, bonvenon] en norda Londono elektis kun­ laboran metodon restante aktivula kaj sendependa organizaĵo, kiu adoptas pli kontraŭan sintenon kiam necese.

Morala devo kontraŭ socia maljusteco Haringey Welcome baziĝas sur la nocio de politika solidareco, difinita de la usona filozofino Sally Scholz kiel pozitiva morala devo, kiu kuraĝigas al kolektiva agado antaŭ situacio de maljusteco aŭ socia vundebleco. Ŝia ideologio estas la polusa kontraŭo de malamika media politiko, klarigas Lucy Nabijou, kunordiganto de la loĝantara grupo, kiu iniciatis la kampanjon.

“Temas pri solidareco kaj justeco, pri batalado por valoroj, kontestado al malbona leĝo kaj veraj provoj kunlabori kun la loka registaro, serĉado de vera kun­laboro kun lokaj aŭtoritatoj por plibonigi servojn,”

ŝi aldonas.

Kun kvardek kvin procentoj de sia loĝantaro naskitaj ekster Unuiĝinta Reĝlando kaj kvin procentoj de translokiĝintaj tien en la lastaj du jaroj, Haringey estas unu el la plej kosmopolitaj kvartaloj en Londono. “Haringey havas fortan kaj fieran historion de bonvenigado de azilpetantoj kaj rifuĝintoj kaj homoj, kiuj elektis restariĝi en Londono. Generacioj de homoj el la tuta mondo transloĝiĝis ĉi tien kaj igis Haringey-n unu el la plej malfermataj kaj diversecaj britaj distriktoj,” kiel notas raporto de la loka magistrato al la Kabineto, datita la 15-an de novembro 2016. Ĝuste ĉirkaŭ tiu tempo la fondantoj de Haringey Welcome faris siajn unuajn paŝojn, postul­ante, ke la kvartalo efektivigu la libervolan skemon de resetligado de la Centra Registaro por siriaj rifuĝintoj. Claire Kober, tiam konsilia gvidanto de Haringey kaj prezidanto de londonaj konsilioj, promesis transloĝigi dek siriajn familiojn – por doni al ili “sekuran lokon” kaj la subtenon, kiun ili bezonas “por rekonstrui sian vivon”.

Sed, kiel Nabijou atentigas, la magistrato suferas pro manko de financaj rimedoj, trejnado kaj dialogo kun loĝantoj kaj komunumaj grupoj, kiuj subfosas ĝian efik­econ. Jen kial Haringey Welcome adoptis pli kunlaboran metodon en siaj intertraktadoj kun la loka magistrato, emfazante la bezonon konstrui novajn komunikadajn kanalojn kaj krei rilatojn bazitajn sur fido.

La programo ne celas pledi, ke elektitaj konsilantoj aŭ lokaj konsilantaj oficistoj mem efektive malobservu nacian leĝon, Nabijou insistas, sed pli ĝuste, pliigu travideblecon kaj respondecon kaj pli bone navigu tra disponeblaj instrumentoj por havigi taŭgajn servojn al migrantoj kaj rifuĝintoj.

La magistrato de Haringey jam ŝajnas movi sin ĉi tien. En septembro 2018, ĝi lanĉis la programon Connected Communities [Konektitaj komunumoj] financatan de la centra registaro. Ĝi celas plibonigi lokan subtenon por migrantoj en la kadroj de dungado, loĝado, lernado de la angla lingvo, infanzorgado kaj komunuma pov­igo. Kvankam ŝi bonvenigas ĉi tiun iniciaton, Nabijou esprimis siajn dubojn pri la elekto konservi ĝin enfermita, la efektivigeblecon de la projekto se ĝi estas ligita al la nuna financada sistemo, kaj ĝia kapablo atingi pli vundeblajn migrantajn grupojn.

Alia emfazo estis la subteno de elektitaj oficialuloj por mocio prezentita de Haringey Welcome en novembro 2018. Ĉi tio, diras Nabijou, donas bonegan ŝancon “por meti ĉiujn problemojn sur la tablon kaj rekonstrui lokan administradon”.

Minacataj sociaj rilatoj La bezono rekonstrui lokan administradon estas esenca en kunteksto de skuo en sociaj rilatoj. Ĉi tio okazas ĉar la tielnomata politiko pri malfavora medio, kiu ĉefe celas nedokumentitajn enmigrintojn, kaj intencas malpermesi al migrantoj transiri teritoriajn limojn, nun efektive influas la tutan loĝantaron.

Migradaj politikoj engaĝas ne nur la diversajn ministeriojn kaj lokajn reprezentantojn engaĝitajn en landlimaj kontroloj kaj enmigradministrado, sed ankaŭ la privatan sektoron kaj ordinarajn civitanojn. Praktike, ĉi tio signifas, ke ekzistas landlimoj ankaŭ ene de la lando. Ĉiuj aspektoj de socia vivo estas monitorataj kaj eble raportataj, kun pliigitaj riskoj de deportado. Tial migrantoj kaj azilpetantoj estas malkuraĝigataj aliri esencajn servojn.

Ekzemple, privataj proprietuloj devas kontroli ĉu iliaj luontoj havas la rajton loĝi en la lando, kaj konservi pruvon pri tio, riskante pagi monpunon aŭ esti enprizonigitaj por maksimuma periodo de kvin jaroj. Kun pli strikta redifino de la kategorio “kutima loĝado”, aliro al senpaga sanprotektado estis malpliigita, kaj provizoraj neeŭropaj enmigrintoj estis devigitaj pagi jaran aldonaĵon daŭre de sia restado. Inter 2016 kaj 2018, lernejoj estis devigitaj havigi al la ŝtato informojn pri infanoj kun migra deveno. Tamen, kolektado de datenoj ĉesis rezulte de kampanjo, kiu nun batalas por detrui ĉi tiujn datenojn.

Skribante pri la ŝanĝo de fokuso de lastatempa brita enmigrada leĝaro, la britaj sciencistoj Nira Yuval-Davis, Georgie Wemyss kaj Kathryn Cassidy konkludis, ke ĝi kondukas al “ĉiutagaj limoj, en kiuj ordinaraj civitanoj estas devigataj fariĝi landlimaj gardistoj kaj/ aŭ suspektindaj nelegitimitaj transirantoj de landlimoj”. Parenco, amiko aŭ najbaro povus fariĝi informanto. Kiel sugestas la latva antropologo Dace Dzenovska, personaj konfliktoj povus malhelpi la defendon de landlimoj. Ĉi tiuj praktikoj interrompas sociajn kaj politikajn rilatojn, kreas timon, suspekton kaj tensiojn ene de komunumoj, kaj minacas lokan solidarecon kaj gajecon. Gravas noti ankaŭ, ke iuj sociaj kategorioj (kiel tiuj bazitaj sur raso, klaso aŭ sekso) estas misproporcie trafataj de ĉi tiuj politikoj, kio indikas la relativan malfortecon de iliaj rajtoj Kunigante fortojn En ĉi tiu kunteksto, Haringey Welcome kontribuas al plibonigo de sociaj rilatoj en la lando, per konstruado de solidarecaj retoj ene de la kvartalo. La grupo laboras kun lernejoj, ekzemple, por konsciigi la implicojn de la malfavora medio.

Ĝin ankaŭ helpis subteno de aliaj lokaj komunumaj grupoj kaj migranto-subtenaj organizaĵoj – ĉiuj el ili laboras kune por krei najbaran komunumon pli bonvenigan.

Forĝante ĉi tiujn ligojn kaj laborante rekte kun elektitaj kaj registaraj oficialuloj, Haringey Welcome antaŭenigas formon de plurkoncernanta kunlaboro kun ĉiuj interesataj partioj. Laŭ manieroj, per kiuj tio povas esti farita, inkluzive proponadon de financado de integradaj iniciatoj de la Controlling Migration Fund [Fondaĵo pri kontrolado de migrado] de la Ministrejo pri Hejmprovizado, Komunumoj kaj Loka Registaro. Estus utile ankaŭ konstrui laborgrupon de lokaj konsilistoj, migranto-organizaĵoj kaj juraj fakuloj por evoluigi strategion por migrantoj, precipe pli vundeblaj grupoj.

Preter la politika aspekto, Nabijou observas, ke la kampanjo Haringey Welcome havas alian flankan efikon, kiu estas same centra por la iniciato. “Per mobilizado, vi ekkonas viajn najbarojn, vi renkontas novajn homojn, vi estas pli bone informita pri tio, kio okazas, kaj ĉio ĉi kuniĝas por produkti ekstreme fortan senton de komunumo, kiu transformas la lokon, kie vi loĝas”, ŝi entuziasmiĝas.

Politika sciencisto, Gabriela Neves de Lima (Brazilo) estas esploristino ĉe la Departemento de geografio kaj medio de la Londona lernejo pri ekonomiko kaj politika scienco, Britio. Ŝi estas kunaŭtoro de Urboj Bonvenigantaj Rifuĝintojn kaj Migrantojn: Pliboniganta Efikan Urban Regadon en Epoko de Migrado, eldonita de Unesko en 2016.


Elangligis Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)


Elturniĝemo kaj krekapableco en Kinŝaso

Sylvie Ayimpam


Kiel transvivi, kiam oni estas malriĉulo kaj kiam la ekonomiaj kaj sociaj krizoj sinsekvas kaj pludaŭras? Oni elturniĝas! Jen devizo de la loĝantoj de Kinŝaso, en Demokratia Respubliko Kongo, kiuj ne preterpasigas okazon elpensi novan metion por si, tiel montrante multe da elturniĝemo. Romains [romen], chargeurs [ŝarĵor] kaj iaj kadhafi multnombras en la bazaroj kaj sur la stratoj de la urbego, plenigante la vakaĵojn de la sistemo.

Ni troviĝas en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK). La sceno okazas en la urbocentro de Kinŝaso, la ĉefurbo. Tri junaj ŝuciristoj sidas sur ŝtonoj ĉe la enirejo de lernejo, ili estas provizitaj per seĝetoj, piedapogiloj, brosoj kaj spongoj. Apud ili, surmontrotabliginte, juna viro zorgas pri elektroŝargila sistemo lerte prilaborita:
sur ligna paneleto li metis plurajn kontaktilojn, kaŝe konektitajn al elektraj dratoj, kiuj elteriĝas el la stangobazo de ne plufunkcianta stratlampo. Tiu fraŭlo sin nomas la chargeur (elektroŝargisto).

Ja la ŝuciristoj de longtempe estas konsistiga parto de la urba pejzaĝo, kontraŭe la ŝarĝisto aperis nur samtempe kun la poŝtelefona fako. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la urbo abundis je etaj produktadunuoj: ŝufabriketoj, farbo­ fabriketoj, lignaĵistaj kaj juvelistaj manlaboristejoj, teksaĵaj atelieroj aŭ tinkturejetoj kiel fungoj kreskis ĉefe en malantaŭaj kortoj. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, ĝuste tiuj negocoj kaj servaj entreprenoj bone establiĝis.

Necesas esti kapabla elturniĝi por travivi en Kinŝaso, meze de proksimume dek unu milionoj da loĝantoj. La ekonomia krizo, la misfunkcioj de la Ŝtato kaj de la publikaj oficejoj, kaj la malofteco de salajraj dungofertoj devigas la urbanojn perlabori por sia vivo per diversaj formoj de memdungo, kiuj konsistas en laboretoj kaj elturniĝoj.

En senleĝa kaj malriĉega situacio, la elturniĝado iĝis vivarto, pri kiu la urbanoj majstras. Ĝi estas en la kerno de ĉiuj strategioj de ekonomia supervivado, ĉefe ĉe gejunuloj, kiuj konsistigas pli ol duonon de la urbega loĝantaro.

Krekapableco naskita de neceso

Same kiel tiuj chargeurs (ŝargistoj), kiuj plenigas la mankojn pro misfunkciado de la sistemo de hejma elektroprovizo, en epoko de eksterordinara sukceso de la poŝtelefona fako, aliaj urbanoj ellaboras aliajn enspezajn fontojn, kun rimarkinda elturniĝemo, profitante de ĉiuj okazoj por iĝi utilaj. Kun preskaŭ nenio, ili ekfaras novajn agadojn, kiuj respondas al diversaj bezonoj.

Tablo, benko, kelkaj kuiriloj kaj lignokarbo sufiĉas por starigi maleŭa-n (ĉipan restoracion), kie la manĝo kostas dekoble malpli ol aliloke, tamen la higieno iufoje ne entute kontentigas. Ĉu la busoj estas plenplenaj? Ne gravas! Jen la Wewa-oj (taksimotorcikloj) por vin veturigi.

Pluvo subakvigis la ŝoseojn? Nu, la dorsoportistoj helpos la pasantojn por ilin transiri. Aliaj, vendistoj pri uzitaj rezervaj partoj, lokŝanĝaj riparistoj de poŝtelefonoj aŭ etvendistinoj de akvo estas facile atingeblaj por vin helpi iam ajn.

La landopropra terminaro disvolviĝas samtempe kun la apero de tiuj novaj agadoj, inter kiuj la perado regas. La malpleno lasita pro la manko de organizado en la publikaj kaj privataj strukturoj estas okupata de ĉiaj makleristoj, monŝanĝistoj kaj subkontraktistoj, kiuj proponas siajn servojn persone aŭ perrete.

Sur la stratoj kaj en la bazaroj, sed ankaŭ en ajna loko de komercaj interkonsentoj, inkluzive de aŭtoparkejoj, grandaj vojkruciĝoj, aŭtobusaj stacioj kaj river­havenoj, oficas Romains (trapasigistoj de la translima kontrabando), ban kwata (bazaruloj komercantaj pri eluzitaj vestoj), chayeurs [ŝajor] (makleristoj kaj bazaruloj pograndistaj), kadhafi (mal­ formalaj vendistoj de benzinoj), chargeurs (bazaruloj laborantaj per taksioj kaj publikaj veturiloj, nekonfuzendaj kun la ŝargistoj de akumulatoro!), la cambistes (surstrataj monŝanĝistoj), la mamas manœuvre (negocoperantoj de pormanĝaj produktoj en la riverhavenoj).

La 15-a artikolo

Meze de la 1980-aj jaroj, la kanto “Artikolo 15, beta libanga“ de la konga muzikisto Pépé Kallé (1951-1998) ricevis grandan sukceson tra la tuta kontinento, verŝajne ĉar multaj afrikanoj sin rekonis en ĝi. Artikolo 15 estas imaga artikolo de la konstitucio de DRK, kiu diras: vi elturniĝu por vivi! Ĉiuj konganoj konas ĝin kaj ĉiutage referencas al ĝi. “Beta libanga”

laŭvorte signifas “frakasu la ŝtonon“. Pépé Kallé montriĝos nin avertinta: elturniĝo ne estas facila.

“Artikolo 15, karaj miaj, elturniĝu por vivi” li kantis en la lingala, “rigardu la riverhavenon: la dokistoj transportas pezajn ŝarĝojn; rigardu la busbiletistojn:
ili krias de mateno ĝis vespero; rigardu, ĉie staras vendejetoj en la urbo; rigardu la stiristojn de taksioj kaj busoj: ili stiras de ­ matene ĝis vespere; rigardu nin, la muzikistojn: ni kantas por gajni nian panon; rigardu la lernantojn: ili studas por prepari la estontecon“.

Tamen la estonteco, kiun oni revas, restas ofte malproksima kaj ĝis tiam oni elturniĝas en Kinŝaso, same kiel en multaj aliaj afrikaj urboj. La elturniĝado iĝis maniero esti, stampo de urba identeco, kiu koncernas la tutan socian Kinŝasan medion. La neformala ekonomio, kies multobligado unuarange klariĝas per la daŭraj mankoj, la malriĉeco kaj la politika malstabileco, okazas tute ne sen trukoj, trompaĵoj, riskoj, konfliktoj kaj perfortoj.

Tamen ĝi alportas sociajn valorojn, kiel amikeco, solidareco, respekto aŭ lojal­ eco. Finfine ĝi kontribuas al ia formado de socia memreguligo.

Ja, institucioj kadukiĝas, kun administracioj ŝanceliĝintaj, la civila socio malstrukturita kaj la tradicioj senvaloriĝintaj, en nefinita moderneco. Tamen, la krekapablo de la kinŝasa elturniĝo, kiu atestas la krepovan spiriton de la individuoj kaj de la komunumo, daŭre mirigas.

Konga esploristino anigita al la instituto de afrikaj mondoj en Aix-en-Provence [eks­en­provans] (Francujo), Sylvie Ayimpam ĉefe studas la temon de la neformala ekonomio en la urboj de Afriko.

Ŝi estas interalie aŭtoro de la franclingva verko Ekonomio de la elturniĝo en Kinŝaso. Neformaleco, komerco kaj sociaj retoj (2014).


Elfrancigis Pjer Bouvier (Francujo)


Rusiaj urboj-uzinoj transen de unu-industrieco

Ivan Nesterov

La krizo en Detrojto fariĝis la kialo de vasta diskuto en la internacia gazetaro. Multaj aŭdis pri bankroto, en julio 2013, kaj poste pri la reviviĝo de la usona “Urbo de la Motoroj”, kiu vetis ĉion de la aŭtomobila industrio kaj ... perdis ĉion. Malmultaj scias pri rusiaj unu-industriaj urboj spertantaj similajn eventojn. Da tiaj urboj aŭ, kiel oni nomas ilin, urboj-uzinoj en Rusujo estas 319.

Kiel ili traktas la situacion?

Estas la 2-a de junio 2009. La mondo spertas unu el la plej severaj financaj krizoj. En la nordokcidento de Rusujo, la federacia aŭtovojo de Novaja Ladoga al Vologda estas blokita. Pli ol 300 loĝantoj de la malgranda rusa urbo Pikaljovo de la Leningrada Regiono blokas la trafikon. Al ĉi tiu paŝo ilin puŝis longa nepagado de salajroj. Tri entreprenoj, antaŭe apartenintaj al la ŝtato, kiuj estis parto de unu produktada linio, nun estis en la manoj de tri malsamaj posedantoj:
BaselCement, EuroCement-Grupo kaj PhosAgro. Inter ili ekis malakordoj pri la kosto de krudmaterialoj, produktaj volumenoj kaj perspektivoj por la laboro de la uzinoj. Rezulte, en la urbo kun 21 mil loĝantoj, pli ol 4 mil homoj restis sen laboro.

La konflikto estis solvita per la persona interveno de la [tiama] rusia ĉefministro Vladimir Putin. La 4-an de junio, li alvenis en Pikaljovo kaj kunvenigis la posedantojn de ĉiuj tri uzinoj, kio rezultigis la subskribon de kontraktoj por provizado de krud­ materialoj kaj longdaŭraj kontraktoj. La mono por solvi la financajn problemojn (salajroj al dungitoj, ŝuldoj al la vendantoj kaj transportantoj de krudmaterialoj) estis asignita de la ŝtata VTB-Banko. Produktado rekomenciĝis.

Estas klare, ke la persona interveno de la ĉefministro aŭ prezidento ne povas fariĝi efika modelo por superi krizojn.

Krome, la problemo ofte ne rilatas al mal­ konsentoj inter produktadposedantoj, sed al manko de merkataj perspektivoj por urbo-formantaj entreprenoj. La transiro de Rusujo al merkataj kondiĉoj en la fruaj 1990-aj jaroj fariĝis por unu-urboj serio da akutaj problemoj.

Supre de la listo estas senlaboreco.

Laŭ statistikoj, ĝia averaĝa nivelo estas ĉi tie duoble pli ol la nacia. Krome, poluaj problemoj kaj subevoluinta infrastrukturo, inkluzive de klerigado kaj sanprotektado, estas tipaj por urboj apenaŭ taŭgaj por vivi en ili, fuŝe konstruitaj prefere por industrio ol por homoj. Krom ĉio, por multaj urboj, la afero pri izoliteco de la “ĉeftero” gravas, kiam la tro altkostaj flugbiletoj faras la plej multajn loĝantojn efektive ostaĝoj de la situacio. Tiuj, kiuj ankoraŭ havas ŝancon trafi aviadilon, forflugas por ĉiam!

La apero de unu-urboj

Ekzistas 319 unu-urboj en Rusujo, kun loĝantaro de 13,2 milionoj, tio estas preskaŭ ĉiu deka rusiano. Kiom ajn malsamaj ili estas, ilin unuigas unu afero - iliaj vivtenoj dependas tute de unu sola entrepreno aŭ grupo de kompanioj, kiuj estas proksime integritaj unu kun la aliaj kaj kiuj dungas almenaŭ kvaronon de la loĝantaro. Ili ĉiuj kreskis ĉirkaŭ fabrikoj kaj/aŭ uzinoj, proksime al grandaj seglignoindustriaj centroj kaj minkampoj (oro, fera erco, karbo, petrolo, gaso, apatito ktp.). Tiel, la cementa uzino kaj la laborista setlejo Pikaljovo ekkonstruiĝis en 1935 proksime al la stacio kun la sama nomo, kie tavoloj da cementa kalkŝtono kaj argilo estis esplortrovitaj kvin jarojn pli frue.

La unuaj rusiaj fabrikaj urboj aperis en la 18a jarcento dum la periodo de la reformoj de la caro Petro la 1-a, kiam drapfabrikoj kaj forĝejoj estis malfermitaj.

La dua ondo de ilia rapida evoluo devenas de la 19-a jarcento kaj rilatas al la evoluo de teksa produktado kaj malpeza industrio en Rusujo. La plimulto de rusaj unu- industriaj urboj estis kreitaj por efektivigi la grandiozajn planojn de Sovetunio dum la Stalinisma industriigo de la 1930-aj jaroj, kiuj temis ĉefe pri defendo.

Hodiaŭ pli ol 400 urboformaj entre­ prenoj situas en unu-industriaj urboj de Rusujo. Ekzemple, estas Siberia Karb-Energia Kompanio (SUEK), la plej grandaj rusiaj minaj kaj metalurgiaj kompanioj Severstal kaj Mechel, la monda gvidanto en diamanta minado ALROSA. Kelkaj ŝtataj kompanioj, kiel Rosteĥ, kiu laboras pri produktado kaj eksportado de altteknologiaj industriaj produktoj por civila kaj milita uzado, la ŝtata kompanio Rosatom, unu el la mondaj gvidantoj en la nuklea industrio, kaj multaj aliaj.

Unu-industriaj urboj situas en ĉiuj partoj de Rusujo, sed la plej multaj el ili estas en Siberio kaj Uralo. Ekzemple, en la Kemerova Regiono estas 24 unu-industriaj urboj, en la Sverdlovska Regiono - 15, dum en la Aŭtonomia Distrikto Ĥanti-Mansi - 14. La nombro de loĝantoj en iuj el ili eĉ ne atingas mil, ekzemple, en la plej ori­ enta rusia setlejo - la karbomina vilaĝo Beringovskij. En aliaj setlejoj, loĝas centoj da miloj da homoj: en la ĉefurbo de la rusia aŭto­ mobila industrio Toljatti [Togliatti] - 712 mil homoj; en Nabereĵnije Ĉelni kun fabrikoj por produktado de kamazaj kamionoj - 517 mil homoj. Tamen, en plej multaj el ili - en 261 setlejoj – loĝas ne pli ol 50 mil homoj.

Unu-, sed ne plu solecaj Krizaj situacioj en unu-industriaj urboj estas unu el la ĉefaj defioj por la socia kaj politika stabileco de Rusujo.

Post la krizo en Pikaljovo, la aŭtoritatoj kompilis liston de tiaj setlejoj, kiujn la fakuloj dividis en tri kategoriojn: urboj kun la plej riska sociekonomia situacio (la “ruĝa zono” - 94 unu-industriaj urboj), urboj kun riskoj plimalbonigi la sociekonomian situacion (la “flava zono” - 154 unu- industriaj urboj) kaj urboj kun stabila soci-ekonomia situacio (la “verda zono” - 71 unu-industriaj urboj).

En 2014, la registaro de Rusujo decidis pri evoluiga strategio de unu-industriaj urboj, ĉefe per la diversigo de iliaj ekonomioj, la kreado de novaj laborpostenoj kaj la altiro de investoj. Por plenumi la taskon, Vneŝekonombank [Banko por eksterlanda komerco (VEB)] estis engaĝita kiel la ĉefa ŝtata evolua institucio financonta grandskalajn projektojn celantajn disvolvi infrastrukturon, industrion, socian sektoron kaj plifortigi la landan teknologian povon. Ĝuste ĝi estis komisiita evoluigi programon kaj ekuzi financajn rimedojn por venigi el krizo la plej deprimitajn unu-industriajn urbojn de Rusujo. Tiucele la Fondaĵo por Disvolvo de Unu-industriaj urboj estis fondita surbaze de VEB.

La unua afero, kiun ĝi ekfaris, estis trejni administrajn teamojn, konsistantajn el reprezentantoj de unu-industriaj urboj – pri metodoj, kiel allogi investojn kaj krei kondiĉojn por komerca evoluo. La trejnado okazis en unu el la plej bonaj privataj rusiaj komercaj lernejoj en Skolkovo, ankaŭ nomata la Rusia “Silicia Valo”.

La ŝtato ne kalkulos la prezon

Hodiaŭ la Fondaĵo kunlaboras kun trejnitaj estraj teamoj, entreprenistoj, urbaj kaj regionaj aŭtoritatoj. En la plimulto de unu-industriaj urboj, oni disvolvis kaj aprobis programojn de integra evoluigo, konsiderante iliajn teritoriajn, klimatajn, kompaniajn, ekonomiajn kaj produktadajn ecojn. Ĉi tiuj programoj estas poste enmetitaj en la regionan planon pri strategia disvolvado.

La regionoj ricevas la monon de la Fondaĵo por projektoj aprobitaj de ĝi, kiuj estas efektivigataj de lokaj aŭ naciaj kompanioj kunlabore kun urbaj aŭtoritatoj. La Fondaĵo disponigas rimedojn, kompetentecojn, regas la elspezojn de financoj kaj ofertas la plej bonajn praktikajn spertojn de iuj unu-industriaj urboj al la aliaj. En 2016-2017, la Fondaĵo subskribis 29 interkonsentojn kun regionoj pri kunfinancado de la konstruado kaj rekonstruado de infrastrukturoj por investaj projektoj je 14,3 miliardoj da rubloj. ($217 milionoj). Oni planas, ke je la kosto de rekta subteno de la Fondaĵo, pli ol 106 miliardoj da rubloj estos investataj en unu-industriaj urboj. ($1,6 miliardoj).

En 2016, je federacia nivelo, ekfunkciis la Prioritata programo “Integrita Disvolvado de unu-industriaj urboj”, celita al la disvolvo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj ankaŭ al individua entreprenado rilate al novaj agadoj, kiuj devus konduki al apero de 230 mil novaj laborpostenoj. En Pikaljovo, ekzemple, antaŭ la jaro 2030 pli ol 1 700 laborpostenoj de diversaj orientiĝoj devos esti kreitaj - produktado de forcejaj legomoj, produktado de sportaj vestoj, produktado de mebloj, ktp. La evoluiga plano supozas, ke pli ol 20 miliardoj da rubloj estos investataj en la urba ekonomio. ($303 milionoj).

Alia grava paŝo estis la kreo de teritorioj de antaŭenigita soci-ekonomia disvolviĝo [территории опережающего социально-экономического развития (TOR)]. Organizoj situantaj ene de tia teritorio ricevas senprecedencajn privilegiojn kaj preferojn por impostoj sur profitoj kaj posedaĵoj, minado kaj por teritoria imposto, kaj asekuraj pagoj por ili estas reduktitaj. Antaŭ la fino de 2018, 63 tiaj teritorioj kun pli ol 200 entreprenoj estis registritaj, en ili oni jam laboris surbaze de unu-industriaj urboj.

Grandaj negoculoj ofertas helpon

Sed la ŝtato sola ne solvos la problemon de unu-industriaj urboj. Granda negocularo laboras en ĉi tiu direkto.

Ekzemple, Norilsk-Nikelo en 2017 metis fibro-optikan interretan kablon valoran je 2,5 miliardoj da rubloj. (pli ol 38 milionoj da usonaj dolaroj) en Norilsk, situanta 300 km norde de la Arkta Cirklo. Ekde 2018, la karbo-minindustria kompanio Kolmar ekdisvolvis regionan turismon en Nerjungri en Jakutio, iĝante kuninvestanto en la rekonstruo de la loka flughaveno.

Krome, grandaj entreprenoj lanĉis siajn proprajn ekologiajn programojn.

Tiel, en 2008, la Taneko-nafto-kaj-gaso-kompanio en Niĵnekamsk, Respubliko Tatarstano, investis en la disvolvon de la projekto “Unueca volumeno de maksimumaj permeseblaj emisioj de poluaĵoj”, kiu poste fariĝis siaspeca normo por kontroli danĝerajn emisiojn. En 2016, Norilsk-Nikelo fermis la plej malpurigan malnovan produktejon en Norilsk – nikel-produktadan uzinon, reduktante emisiojn je 30%. En 2017, Mechel instalis modernajn polvo-kolektilojn, kiuj retenas 98% da la polvo kaj gasoj generataj dum la preparado de karbo en la fabriko Nerjungrinsk. Kolmar konstruis fermitajn ciklajn pretigajn uzinojn kie procezakvo estas recikligata kaj uzata denove en produktado.

La efikon de la paŝoj faritaj sur ĉiuj niveloj oni atendas ĝis 2025. Tamen, oni planas, ke jam en la unua duono de 2019 la Fondaĵo por Disvolvado de Unu-industriaj urboj anoncos liston de 18 urboj, kiuj seniĝos de la prefikso “unu-”

- ili estas fariĝontaj urboj kun daŭrigebla ekonomio. La unua konkuranto por la eliro estas Ĉerepovec, iam pasintece centro de fera metalurgio kun 318 mil loĝantoj.

En 2017, ĝi estis provizita per granda komplekso por produkti mineralajn sterkojn, lanĉita de PhosAgro. Krome 20 mil malgrandaj entre­prenoj estis kreitaj ĉi tie, kiuj dungas ĉiun kvaran laborivaĝan loĝanton.


De 2008 ĝis 2018, ĵurnalisto kaj specialisto pri altirado de investoj en la soci-ekonomia disvolvado de la regionoj de la Malproksima Oriento, Ivan Nesterov (Rusujo) okupiĝis pri PR-antaŭenigo de la plej granda investa projekto de nacia graveco “Integrita Disvolvado de Suda Jakutio”.


Elrusigis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Havano: kiam ĉiuj malpurigas siajn manojn

Jasmina Šopova

Havano nun faras siajn lastajn preparojn por bele festi la 500 jarojn de sia fondiĝo, novembre 2019. Signifaj konstruaĵoj en la historia centro de la kuba ĉefurbo ricevis novan aspekton.

Eksterordinara renaskiĝo okazas jam de tridek jaroj, kiel rezulto de la engaĝiĝo de ĝiaj loĝantoj, la sindediĉo de forta homo kaj vigla politika volo.

«Kion la koro postulas, la mano realigas». Tiu proverbo gravurita en ĉinaj ideogramoj sur unu el la elstaraj fasadoj de Havano, en Kubo, bone diras pri la amo, kiun ĝiaj loĝantoj havas pri ĝi. «Trapasejo, kiu tiom da jaroj daŭris, tiu urbo estis renkontejo de homoj de ĉiaj devenoj (el Afriko, el Eŭropo, el Ĉinio, el Jukatano...), kiuj formis mikspoton, kalejdoskopon, el kiu devenis unueca kaj diversa nia etna, etika kaj estetika identeco», notis en 1984 la kuba verkisto Manuel Pereira, en sia (franclingva) artikolo «La Vieille Havane, un coquillage enchanté» [La Malnova Havano, magia konko], aperinta en la Kuriero en julio 1984.

Tio okazis du jarojn post la enskribiĝo de la historia centro de la kuba ĉefurbo en la liston de la Tutmonda Heredaĵo de Unesko. Ĝi inkluzivas pli ol 3 mil konstruaĵojn, kiuj nun loĝigas kvindek mil homojn.

Jardekon poste, la Ŝtato adoptis dekreton (1993), kiu faris el la Malnova Havano zonon de prioritata konservado.

Majstra plano por la revigligo kaj restaŭrado de la historia centro estis baldaŭ aplikita, sub la administrado de la Buroo de la Historiistoj de Havano.

Sub la efiko de la klimato kaj de la urba kresko, la Malnova Havano suferis gravajn damaĝojn ekde la komenco de la 20-a jarcento. Kubo mobiliziĝis por ĝin savi.

«Oni ne savas dum unu tago 465 jarojn de respektindaj ŝtonoj, sed la malnova Havano estos savita, ĝi retrovos sian mirindan vizaĝon, por fariĝi ne senviva muzeo, sed vigla kaj loĝata muzeo», skribis s-ro Pereira, antaŭ 35 jaroj. La tempo pravigis lin.

Surbaze de modelo de memregado kaj per aliro kaj posedaĵa kaj ankaŭ socia, eduka kaj kultura, la kuba plano fariĝis modelo de restaŭrado kaj valorigo de la urbaj historiaj centroj, aparte en la landoj de Latinameriko. Agnoskata de internaciaj fakuloj kaj premiita dudek fojojn en nacia kaj monda niveloj, tiu plano troviĝas en la listo de plej bonaj praktikoj de restaŭrado de heredaĵoj en Unesko.

Unu el la trajtoj de la plano estas la engaĝo de la loka loĝantaro en la revigligo de la propra kvartalo. Laŭlonge de la tempo, pli ol 14 000 laborpostenoj, bezonantaj fakulecon en diversaj gradoj, estis kreitaj en la Oficejo de la Historiistoj en Havano por la loĝantoj de la historia centro kaj najbaraj komunumoj. Estis funkciigita klerigsistemo speciale por la bezonoj de la plano, kun integrado de la Universitato de Havano, institucio fondita en 1728, kaj tri faklernejoj. Ĉi-lastaj donas klerigon al gejunuloj inter -16- kaj -21-jaraĝaj. Dek du lernobjektoj tie estas instruataj dum du jaroj. Nuntempe, ĉirkaŭ 1 500 gejunuloj estas trejnitaj pri metioj de restaŭrado kaj revigligo de la kultura heredaĵo.

Cetere, la projekto « lernoĉambro en la Muzeo » kunigas elementajn lernejojn kaj muzeojn por instrui al la plej junaj la historion de la Malnova Havano. Tio estas unu el la pluraj manieroj sentigi al publiko de ĉiuj aĝoj la valorojn de la heredaĵoj.

Manieroj efektivigitaj de la Oficejo de la Historiisto, kiu ebligis ankaŭ al miloj da familioj profiti de la kulturaj vizitoj tra la urbo, rigardi la « Havanajn Promenojn » televide aŭ legi la monatan serion (presitan kaj ciferecan) Habana Nuestra (Nia Havano).

Iam subvenciita de la Ŝtato, la restaŭrado de la historia centro havas sistemon de memfinancado, danke al la disvolvo de loka ekonomio. Societoj kaj turismaj agentejoj fondiĝis por krei gastronomian, komercan kaj hotelan retojn en la zono de prioritata protektado, kongrue kun la kulturaj interesoj de la kvartalo. Muzeoj, galerioj kaj teatroj estis instalitaj en la plej belaj konstruaĵoj, altirante plurajn enlandajn kaj alilandajn vizitantojn, kiuj konsistigas unu el la plej gravaj monfontoj por la revigligo de la Malnova Havano.

Kun la vivkvalito de la loĝantoj kiel unu el la ĉefaj kriterioj de la revigligo, grava parto de la rimedoj, kiujn ĝi kreas, financas la funkciadon de sociaj institucioj, kiel la akuŝejo Doña Leonor Pérez Cabrera, la geriatria centro Santiago Ramón y Cajal, kiu disponigas fakajn zorgojn al proksimume 15 000 pliaĝulojn, aŭ ankaŭ la antikva monaĥejo Belén, kiu gastigas la Oficejon pri Homhelpaj Aferoj. Tiu ĉi estas dediĉita al la plej sendefendaj loĝantoj, inkluzive de la viktimoj de naturaj katastrofoj, kiel la oftaj uraganoj.

Tie ili povas trovi apotekon, fizioterapian centron, oftalmologian konsultejon, sed ankaŭ nutraĵvendejon, friziston, barbiron... Intergeneraciaj renkontiĝoj tie estas organizataj, sur la sama nivelo de metiejoj pri naturmedio kaj pri tradicia medicino, krom aliaj socikulturaj aktivaĵoj.

La aranĝo de placoj, skvaroj, piediraj stratoj kaj aliaj spacoj por libertempo, same kiel la publika lumigo, gasdistribuo, rubaĵkolektado kaj la purigo de publikaj spacoj same estas parto de tiu grandega plano, kiu ne pretervidis la esencan parton: ne malhavigi hejmon al la loĝantoj de la restarigataj konstruaĵoj dum la labortempo. Pli ol 11 mil familioj ĝis nun ricevis loĝejon indan je tiu nomo.


Elfrancigis James Rezende Piton (Brazilo).


Eusebio Leal: Havano, mia amo

Intervjuo de Lucía Iglesias Kuntz, Unesko


Kiam oni parolas pri Havano, oni parolas pri Eusebio Leal Spengler. Kiu alia urbo havas sian propran personan historiiston?

Antaŭ la 500-a datreveno de la fondo de la kuba ĉefurbo, la urba historiisto de Havano - kiu prizorgis la restarigon de ĝia historia urbocentro dum pli ol tridek jaroj - kondukas nin vojaĝe tra ĝiaj stratoj kaj monumentoj, montrante al ni ĝian forton, ĝian belecon ... kaj ĝiajn malsanojn.

Ĉi-jare, Havano festas kvin jarcentojn da sia ekzisto. Kiel fartas la urbo?

Se mi metus min en la urbon, mi pensas, ke la malsanoj, kiujn vi havas, estas tio, kion vi sentas, kiam vi vivis tiel longe. Kvin jarcentoj estas malmulte kompare kun antikvaj urboj kiel Ateno en Grekio aŭ Istanbulo en Turkio. Sed ĝi estas multo por ni en niaj Amerikoj - escepte de la grandaj prahispaniaj urboj kiel Kusko [Cusco], la Inkaa urbo de Peruo, la azteka Tenoĉtitlano en Meksiko aŭ la majaaj urboj de Centrameriko. Havano estis parto de la nova ondo komencita de la hispana konkero kaj koloniado komence de la deksesa jarcento. La kubaj urboj estis fonditaj tuj post la urboj de Santo Domingo, La Vega, San Pedro de Macorís kaj Santiago de los Caballeros, en Domingo.

Mi kredas, ke ĉi tiuj urboj atingis noblan antikvecon, kaj ankaŭ montras la dolorojn de ĉiuj historiaj momentoj, kiujn ili travivis. En nia kazo, ĝi estas fundamente la nova epoko, kiu komenciĝis antaŭ sesdek jaroj kun la venko de la Revolucio - la rezisto de la kuba popolo, pri kiu Havano estis emblemo kaj simbolo.

La historia centro, la Malnova Havano, estas enskribita en la Monda Heredaĵo de 1982 pro sia “elstara universala valoro”, kiun ĉiu vizitanto povas taksi. Sed kio estas, laŭ via persona vidpunkto, la valoro de Havano?

La gamo de valoroj estas tre granda.

Estas la simbola valoro - ĝi estas la ĉefurbo de la lando, ties kapo. Sed samtempe ĝi ankaŭ estas tre reprezenta de ĉiuj kulturaj, intelektaj, politikaj, historiaj kaj sociaj valoroj de la kuba popolo. Ĝi ankaŭ estas katalogo de la plej bela kaj blindiga arkitekturo, kiun la insulo iam ajn produktis, kun trajtoj ankaŭ troveblaj en Camagüey, Santiago de Kubo aŭ Trinidado.

La maŭra arkitekturo, ekzemple, kiu estis influita de la hispan-islama tradicio, estas tre karakteriza de la historia centro. Tiam estas ankaŭ la timema sed pasia baroka arkitekturo de la Havana Katedralo - kiu pli similas al la mensostato, ia sento aŭ etoso, kiun la kuba verkisto Alejo Carpentier tiom brile priskribis en sia granda romano, El siglo de las luces (Eksplodo en katedralo, 1962).

Ekzistas ankaŭ la novklasika urbo, kun El Templete, la monumento al la fondo de Havano. Ĝi estas sufiĉe malgranda skemo, kiu estis reproduktita kun granda originaleco en aliaj kubaj urboj, kiel Matanzas kaj Cienfuegos.

Krome estas la eklektika urbo en la Centro Habana, kiu estas tiel impresa - plena de gargojloj, atlantoj, eksterordinaraj figuroj, imagaj estaĵoj. La Art Nouveau - la Palacio Cueto en la Placo Vieja - kaj tiam la konsiderinda brilego de la Art Deco - kiel en la konstruaĵo Emilio Bacardí - estas preskaŭ subfose enkondukitaj tie, farante la arkitekturan dialogon eĉ pli intensa.

Fine estas la Havano de moderneco, kiu atingas la plej altan pompon per la laboro de la viena arkitekto, Richard Neutra: la Domo de Schulthess, unu el la plej belaj domoj en la kvartalo, kien Quinta Avenida [Kvina Avenuo] prenas nin.

Havano estas vivanta urbo de saĝeco kaj memoro. En ĉi tiu vigla metropolo ni trovas la akropolon de scio, kiu estas la bela universitata kampuso - kaj ankaŭ la granda monumenta tombejo, la nekropolo, estas bela.

Ĉu vi povus diri al ni, en kio konsistos la festoj de novembro 2019?

La urba estraro ellaboris ampleksan memor-projekton. La plano, kiun ni ellaboris en la Oficejo de la Urba Historiisto de Havano, kiun ni kompilis specife por la historia zono, estas harmonie integrita kun tiu projekto. Nia tasko estas antaŭenigi la ideon konservi la memoron de la urbo, ne nur kiam oni memorfestas sian kvinan centjariĝon, sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Mi dediĉis pli ol tri jardekojn al ĉi tio, kaj mi devas konfesi, ke mi foje sentis, ke mi predikas tiun kaŭzon en la dezerto.

Nuntempe ni disvolvis serion da eventoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj la publikigon de diversaj verkoj. Ni ankaŭ daŭre laboras samtempe pri la restarigo de la monumentaj simboloj de la urbo - la ĉefa ekzemplo de tio estos la kompletigo de gravaj verkoj pri El Capitolio, la Kastelo de Atarés kaj aliaj emblemaj konstruaĵoj en la koro de Havano. Ni memoros kaj festos ne nur la rakonton pri la ago de la fondo de la urbo, sed ankaŭ ĝiajn historion kaj kulturon.

Mi ŝatus emfazi, ke kulturo estas la ŝlosila vorto en nia ĝenerala plano por la restaŭro de la Malnova Havano. Ajna evoluada projekto, kiu ignoras kulturon, kondukas nur al dekadenco.

Aliflanke, la homa faktoro estas same grava. Mi volus certigi, ke ĉi tiuj memorfestoj generos pasion inter la homoj. Se ili ne tuŝos la koron de homoj, ni nur faros kelkajn oficialajn paroladojn, movos kelkajn ŝtonojn kaj presos kelkajn artikolojn.

Ĉu vi dirus, ke la kultura heredaĵo pli rilatas al la ĉiutaga vivo, kaj ne temas nur pri muzeoj?

Kompreneble mi kredas, ke muzeoj estas esencaj por historio, memoro kaj kulturo. La Museo de la Ciudad [Urba Muzeo] estas gravega por la tuta nacio, kaj ne nur por la homoj de Havano. Sed mi ankaŭ batalis kontraŭ muzeigado kaj defendis la aferon de vivanta urbo.

Unu el la defioj alfrontantaj urbojn de Monda Heredaĵo estas la malfacileco inter­konsentigi turismon - kelkfoje grand­skalan - kaj la konservadon de la heredaĵ­valoroj. Ĉu Havano devis alfronti tiujn kontraŭdirojn?

Ni devas certigi, ke Havano ne malaperu sub tajdo de turistoj. Sed samtempe mi opinias, ke turismo - necesa agado kaj grava ekonomia faktoro - ne estu demonigata. En la kazo de Kubo, pro ĝia izoleco, estas ankaŭ oportune komenci rektan dialogon kun vizitantoj el la tuta mondo. Tio estas io mirinda.

Post kiam la restarigo estos finita, multaj konstruaĵoj en la Malnova Havano ankoraŭ restas loĝataj.

En multaj okazoj, la konstruaĵoj, kiuj estis ruinigitaj, kaj kiujn ni restaŭris, estis loĝataj de tre malriĉaj familioj. Ĉi tio estas ankoraŭ grava por multaj el ili. La respondo estis disponigi sekuran kaj dignan loĝejon por miloj da homoj, proponi klerigon por gejunuloj kaj krei sekurajn laborpostenojn por plenkreskuloj. Ni provis efektivigi tion, kion Unesko difinis, tiutempe, kiel “unikan projekton”, ion alian. Unika ne signifas pli bona. Ni ne pretendas fari pli bone ol aliaj mondopartoj. Pli ĝuste, tio estis farita laŭ nia propra sperto. Alivorte, malgraŭ la malsukcesoj kaj eraroj, kiujn ni suferis en la serĉado de restaŭra modelo.

Vi ankaŭ multe klopodis por reestabli la embleman avenuon Malecón, Havano, kiu etendiĝas laŭ la marbordo. Vi difinis ĝin “Havana rideto”.

Mi devas konfesi, ke mi preskaŭ perdis la batalon kontraŭ la maro, batalon, kiun nur Neptuno povus batali per sia tridento. Mi ne povas forgesi la bildojn de la detruaj ondoj kraŝantaj kontraŭ la Castillo del Morro, kiu staris antaŭ la maro dum jarcentoj. Ĉi tiuj estas danteskaj vizioj, kiuj estas ripetataj ĉe ĉiu okazo de ciklono.

La tornado, kiu lastatempe frapis nin, dum la nokto de la 27-a kaj 28-a de januaro [2019], kaŭzante la morton de pluraj homoj kaj vundante ĉirkaŭ 200, memorigas al ni, ke venis la tempo kompreni, ke klimata ŝanĝo estas kaŝita minaco al la eleganta silueto de Malecón, kiu ĉiam estos tiu bela rideto, kiun Havano donas al la maro, kaj kiun ni devas protekti.

Ni perdis la batalon kontraŭ la maro, sed ni devas venki nian batalon kontraŭ la klimata ŝanĝo. Grandaj defioj kaj novaj aventuroj atendas nin.

Ĉu vi neniam laciĝas labori por Havano?

Estas vere, ke ĉio ĉiam kondukis min al Havano. Estas vere multaj jaroj da laboro, peza laboro. Mi ne bedaŭras. Se estus alia vivo ol tiu, kiun ni konas ĉi tie sur la tero, mia animo vagus eterne tra Havano. Estas la plej granda el miaj amoj, la plej bona el miaj pasioj, kaj la plej granda el miaj defioj. Mi vere ne scias, kial mi mistere revenas al ĝi, en lumo kaj silento, en vivo kaj en sonĝoj.


Eusebio Leal Spengler, kuba historiisto, verkisto kaj esploristo, estas la urba historiisto de Havano, kaj direktoro de la ĝenerala plano por restaŭrado de ĝia historia centro. Liaj verkoj inkluzivas Patria Amada (Amata Hejmlando); Regresar en el tiempo (Retro tempe); La luz sobre el espejo (La lumo en la spegulo); Fundada esperanza (Espero fondita); kaj Poesía y Palabra (Poezio kaj vortoj).


Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Kiam arto ekregas en la strato

Mehdi Ben Cheikh, intervjuo de Anissa Barrak Dum longa tempo konsiderata kiel marĝena arto, la strata arto (strata arto) reprezentas hodiaŭ gravan tendencon, kiu igas pli demokrata la aliron al arto kaj enblovas en la urbajn spacojn novajn sociajn kaj ekonomiajn dinamikojn. En la koro de la muroj estas stukitaj, ĉio ĉi malservas al la konservado de la verkoj.

En la nova projekto, kiun mi lanĉas en Parizo en aprilo 2019, ni uzas rezistajn materialojn (elmaran vernison) kaj oni atentas pri la restaŭrado en la buĝeto de la urbo. Ĝuste en tiu ĉi spirito mi volus eternigi la projekton de Djerbahood, kiu ĉi-jare eniras sian duan fazon. Mia celo estas fari el Ĝerbao grandan laborejon de la strata arto, kiel Ibizo, en Hispanio, estas la insulo de la muzika kreado kaj de la “elektro”.

Kiel oni povas difini la strata arto ?

La strata arto estas alproprigo de la urba spaco per la artifiko de artista aliro, kia ajn estas ĝia naturo. Ĝi enhavas tiom same multajn stilojn kaj universojn kiom da artistoj... Ĝi gamas de la grafitioj al la gesta aŭ kromata figurado, de la sona kaj luma arta instalado ĝis la fizika prezentado... La artistoj ludas kun la urba infrastrukturo, kun arkitekturo, kun lumo kaj ombroj. La grafitioj povas havi altecon de sepdek centmetroj aŭ same multaj metroj! Malmulte gravas la uzata medio, la esenco estas plivalorigi la straton.

Tiu speco de artista esprimo ekzistis ĉiam, mi dirus, de post la Groto de Lascaux, kiu datiĝas de la Paleolitiko. Sed hodiaŭ ĝi plene ekfloras, precipe en Latin-Ameriko, en Usono, en Eŭropo kaj en la araba mondo. El Seed, Shoof aŭ KOOM, por citi nur tiujn artistojn de tunizia origino, ekhavas de nun internacian renomon kaj elspiras la esceptan vivoforton de tiu ĉi arta formo, kiu volas konstrui pontojn inter homoj, inter popoloj.

El Seed, ekzemple, kiu transformis la vizaĝon de Kairouan, tunizia loko de la monda heredaĵo, pentras siajn calligraffitis en la tuta mondo: Sud-Afriko, Kanado, Korea Respubliko, Dubajo, Egiptio, Usono, Francio... Hosni Hertelli, kies pseŭ­­donimo Shoof signifas «rigardu» en la araba, ankaŭ li revivigis la tradician kali­grafion en sia maniero: per pentrado, sur la malnovaj tuniziaj muroj, sed ankaŭ per muziko kaj lumo. Lia spektaklo White Spirit allogis milojn da spektantoj en Aŭstralio kaj en Francio. Muzikisto kaj kaligrafo, Mohamed Koumenji (KOOM) kombinas tiujn du artojn en siaj plastikaj kaj lumaj verkoj ĉerpante inspiron de la sufia tradicio kaj integrante en ĝi modernajn teknologiojn.

Li speciale liveras pruvon de granda talento en sia multadisciplina kreitaĵo titolita On the roads of Arabia [Sur la vojoj de Arabio], kunorganizita de la galerio Itinerrance en novembro 2018 en la Louvre de Abu Dhabi.

insulo Ĝerbao [‫ةبرج‬‎ ˈʒɪrbæ], en Tunizio, cento da artistoj ilustris per ĉirkaŭ ducent-kvindek freskoj la malgrandan urbon Erriadh, de nun konata sub la nomo Djerbahood [ʒɪrbæhʊd].

Promesanta projekto, kiu ne ĉesas disbranĉiĝi, lanĉita de la franca-tunizia galeriisto Mehdi Ben Cheikh.

Kiel naskiĝis la projekto Djerbahood, kaj kial vi elektis Erriadh por ĝi ?

En 2013, mi realigintis la projekton Tour Paris 13, kiu havis ekstraordinaran efikon en la amaskomunikiloj. Tiu turo de la 13-a distrikto de la franca metropolo, kondamnita al detruo, estis malkonstruita en aprilo 2014. Sed antaŭ la limdato, cento da artistoj de dek ok naciecoj venis libervole transformi ĝin en kolektivan artaĵon. Fasadoj, komunaj partoj kaj 36 apartamentoj estis tiel ekregitaj de la majstroj de la strata arto.

Tiuj verkoj, kvankam efemeraj, estas de nun eternigitaj sur la Toile, atingeblaj por grandega publiko tra la mondo.

Tiu sukceso kuraĝigis min establi alian projekton, super kiu mi laboris ekde iam:
okazigi eventon de strata arto en Tunizio, kiu povus paroligi onin pri la lando pozitive. Erriadh, sur la insulo; Ĝerbao, ŝajnis al mi la ideala loko, kun sia lumeco, sia bela tradicia arkitekturo, sia urba aranĝo strukturita ĉirkaŭ centra placo, sia historio, la legenda gastamo de siaj loĝantoj... Ni ne forgesu, ke se Ĝerbao, kiel oni kredas, ja estas la insulo de la Lotusmanĝuloj el la Odiseado de Homero, Odiseo estus la plej fama el ĝiaj vizitantoj!

Erriadh, antaŭe nomita Hara Essaghira, situas proksime de la fama Sinagogo de la Ghriba [‫תיב‬ ‫תסנכה‬ ‫;הבירגלא‬ ‫تسنك‬ ‫]ةبيرغلا‬, unu el la plej malnovaj en la mondo. Loko de juda pilgrimado ĝis niaj tagoj, ĝi estis konstruita de la ekzilitoj, kiuj fuĝis el Jerusalemo post la detruo de la templo de Salomono de Nabukadnecaro la 2-a en 586 a.K. Ĝia loĝantaro do konsistis ĉefe el judoj kaj islamanoj, kiuj tie kunvivis unu kun la alia, kion atestas ĝiaj kvin sinagogoj (el kiuj du ankoraŭ aktivaj) kaj ĝiaj du moskeoj. Sed sekve de la amasa foriro de la juda loĝantaro de la insulo, dum la 1960-aj jaroj, la malgranda urbo plonĝis en torporon, restante marĝene de la plej grava ekonomia aktiveco de la insulo, la turismo. Tamen ĝi situas ses minutojn de internacia flughaveno!

Ĉu vi loke renkontis malfacilaĵojn por akceptigi la projekton ?

Mi rapide akiris permeson de la naciaj aŭtoritatoj interveni en la publika spaco.

La lando estis en periodo de transiro post la revolucio, la komunumaj instancoj estis likviditaj ĉie en la lando kaj anstataŭitaj de provizoraj komitatoj, sed en Erriadh ne estis eĉ provizora komitato. La projekto do startis danke al privataj donacoj. Kun la apogo de kelkaj proprietuloj de hoteloj en Ĝerbao, mi povis ricevi financan kontribuon ankaŭ de la Ministerio de la Turismo.

Koncerne la loĝantojn, oni kompreneble devis negoci kun ili, komence... Ili ne sciis kion oni estis farontaj pri la surfacoj, kiujn ili posedis. Oni eksplikis al ili la ideon, la procezon, kaj estas precipe la virinoj kiuj persvadis sian edzon lasi onin fari ĉion.

Kiam la unuaj verkoj estis realigitaj, la loĝantoj komencis petegi nin dekori iliajn domojn.

Subite, Erriadh vekiĝis. Ĝi fariĝis celo kaj loko de transiro por miloj da turistoj (la taksiistoj raviĝis), multaj hoteloj kaj galerioj malfermiĝis, la prezoj de kvadrataj metroj forte plialtiĝis... La vivo de ĝiaj loĝantoj tute ŝanĝiĝis. Tio por mi pleje gravas.

Vi venigis centon da famaj artistoj. Kio persvadis ilin aliĝi al la projekto?

Estas projekto, kiu havas sencon.

Kio interesas la artistojn, estas krei kaj kundividi sian laboron kun kiel eble plej multaj homoj. La kontraktoj subskribitaj kun ili koncernis nur la rajtojn pri bildo. Nia celo estas prizorgi la konatecon de artistoj kaj ne gajni monon rekte danke al tiuj ĉi eventoj. Kaj ĉiu profitas de ĝi: la artistoj, la urboj, la publiko ...

La artistoj reprezentis 34 diversajn naciecojn kaj produktis 250 freskojn!

Ili sekvis unu la alian per grupoj, ĉiujn semajnojn, dum periodo de tri monatoj.

Ili estis liberaj en sia kreiva aliro. Kompreneble, ni ĉiuj estis konsciaj pri tio, ke ili ne devis ŝoki la loĝantojn per bildoj de nudaj korpoj, ekzemple. Ili devis respekti la loĝantaron, ĝian kulturon... Sed tio estis ĉio. Ĉiu artisto interagis kun la loko laŭ sia propra inspiro.

De post tiu eksperimento, la pozicio de la artisto gajnis altestimon en Ĝerbao. La loĝantoj komprenis ne nur la ekonomiajn avantaĝojn, kiujn tiu arto reprezentas por ili, sed ankaŭ la esencon de la artista aliro.

Ili renkontis la artistojn, ili teksis striktajn ligojn kun ili. La artisto ne plu estas rigardata kiel la frenezulo de la vilaĝo, la marĝenulo, sed kiel talentulo, kiu kreas strukturitan imagan universon kaj kiu samtempe povas kontribui konkrete al la plibonigo de la ĉiutaga vivo.

Iuj homoj inklinas pensi ke la strata arto povas sukcesi nur en lando, kie jam ekzistas kultura kaj arta dinamikoj, alivorte, en Okcidento. Djerbahood pruvis la kontraŭon. Ĝi montras, ke ne ĉio fariĝas aliloke. Ke ajna loko en la mondo povas iĝi, certan momenton, la ĉefurbo de la strata arto, eĉ se ĝi situas en forejo de insulo.

Kiel sin tenas la verkoj en Djerbahood de post 2014?

Tre malmulte restas el ili... La granda diferenco de temperaturo inter vintro kaj somero, la humideco, la kalko, per kiu la Porti la arton al homoj prefere ol enfermi ĝin en lokoj, kiuj estas rezervitaj por ĝi: ĉu en tio estas la senco de la strata arto?

La strata arto ne naskiĝis el la intenco porti la arton al homoj, sed en la realo - estas tio, kion ĝi faras. Ĉar ĝi praktikiĝas en la publika spaco, ĝi sin proponas senpage al homoj, ĉe stratangulo... Estas eble la plej demokrata arta movado, sed ankaŭ la plej konvena al sia tempo: transmetita sur la teksaĵon per fotoj kaj videoj realigitaj de la artistoj mem, ĝia konateco estas bazita sur la rekono de la plej granda nombro tra sociaj retoj. Unufoje rekonita, la artisto povas elekti ekspozicii en galerioj, kiuj ligas la verkojn de la strato al tiuj proponataj en lokoj dediĉitaj specife al arto.

Do establiĝis tuta sistemo paralela al la nuntempa arto. Mi menciis al vi la projekton lanĉatan en Parizo en aprilo 2019. Temas pri la bulvardo Vincent Auriol, kie ni estas kreantaj veran novtipan muzeon. En ĝi ĉio estas pripensita, la lumigado per spotoj nutrataj de sunenergio, la sonsistemo, la longdaŭro de la verkoj... La strata arto ne postkuras la muzeojn por eksponi sin, ĝi amuziĝas kun la urbo, ĝi kreas sin mem rigardate de la publiko, ĝi interŝanĝas kun la urba loĝantaro, ĝi estas alirebla senpage...

Kaj ĉiu povas fariĝi street-artisto! Sed, kun la foresto de galeriistoj aŭ de muzeaj kuratoroj, ĉu tiu arto ne riskas ŝanĝi lokojn apartenantajn al la kultura heredaĵo?

Kupoloj estis pentritaj antaŭ nelonge en Kairouan.

Oni povas efektive sin demandi pri la estetika valoro de iuj verkoj, kiuj aperas en la publika spaco. Sed oni povas ankaŭ al si diri, ke anstataŭ blankaj kupoloj, iuj el niaj maŭzoleoj havas nun kupolojn altajn kaj kolorajn! Eĉ se estas farite pli aŭ malpli bone, mi pensas, ke oni, en kelkaj jaroj, fine havos interesajn rezultojn: la strata arto estas arto, kiu renovigas sin daŭre.

Oni ne devas timi arton. Okazas, ke oni volas rigardi iujn kreitaĵojn kiel arton, dum tiuj ne meritas tiun nomon, ĉar ili servas abomenajn ideologiojn. Sed tio estas ekstreme maloftaj esceptoj. Arto neniam estis minaco kontraŭ iu ajn, ja kontraŭe.

Ĝi estas la plej bona armilo kontraŭ obskurantismo, mi estas konvinkita pri tio.


Instruisto de plastikaj artoj, la franco- tuniziano Mehdi Ben Cheikh fondis la galerion Itinerrances (http://itinerrance.

fr/) en Parizo antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj.

Li establis projektojn de strata arto asociante artistojn de la tuta mondo.

Li publikigis du verkojn, fontantajn el la du grandaj projektoj de strata arto respektive en Parizo kaj en Erriadh:
L’événement strata arto Tour Paris 13 [La okazaĵa Turo de Parizo 13] (2013) kaj Djerbahood, Le musée de strata arto à ciel ouvert [Djerbahood, la subĉiela muzeo de strata arto] (2014).


Elfrancigis Kees Neeft (Nederlando)


La urbo, cirko sub stelplena tendo

Thomas B. Reverdy

La verkisto Thomas B. Reverdy elektis preskaŭ ĉiam la urban spacon kiel kadron de siaj romanoj. Obsedata de la « neeltenebla ĉeesto de la neĉeesto » en niaj mal­humanigitaj urboj, li imagas la aperon de mal­grandegaj rezistoj.

« Tio estas urboj ! » La famaj vortoj apartenas al Rimbaud. Tio estas la frazo, kiu malfermas unu el liaj Illuminations, en kiu la poeto priskribas ne ian urbon sed cirktendon, ĝiajn maŝinojn kaj ĝiajn loĝantojn, akrobatojn, la spacojn, la programerojn, la irvojojn, la multnombrajn bruojn, kiuj plenigas ĝin, kaosajn, blindajn unu fronte al la alia, sed tamen ordigitajn kiel muzikaj partituroj.

Ĉirkaŭ 1872, tri jarojn post la postmorta eldono de la volumo Spleen de Paris (La Spleno de Parizo) de Baudelaire, la urbo estis do perceptata kiel bildo. Oni povis fari el ĝi metaforon, kaj tiu metaforo ne diris, kio estas urbo, sed tion, kion ĝi elvokas. Nek la produktadon, nek la komercon, sed jam la vojaĝojn, la anonimecon, la metiojn, kiuj perdiĝas, kaj la malriĉecon, kiu vidiĝas subite tra la fendetoj de la tro videbla riĉeco. Ekde la insulo de Thomas More, la plejmulto de la utopioj estas urbaj. La malutopioj estas urbaj entute. La urbo estas imagaĵo. Ia spektaklo, la cirko.

Lokoj por vojaĝi

Mi preskaŭ ĉiam lokadis la kadron de miaj intrigoj en urbo. Mi devas diri, ke mi translokis ĝin en urbon. La urboj permesas esti ĉie, samtempe hejme kaj fremdloke, kaj tiu translokado estas fundamenta.

Temas pri paŝo flanken, pri la oblikva vido; temas pri la breĉo en la realo, la delokado, kiu kreas subite spacon por disvolviĝo de iu fikcio. Kiam, post mia dua romano, mi delokis parton de mia intrigo en Broklinon, fronte al Manhatano, mi obeis al tiu neceso malproksimigi mian temon. Mi malproksimigis ĝin duoble:
unue al Novjorko, kiun mi bone konis, ĉar mi iris tien oftege, sed kie mi ne loĝis; kaj poste al Broklino, kiu ne estas la Novjorko, kiun oni imagas, vidate de Francio. Tiu malcentrado estis certe fundamenta por mi, ĝi puŝis min baskule iom post iom en la kampon de la romano - antaŭ tio, mia unua rakonto estis tre aŭtobiografia.

Sed tiu malcentrado havis ne­atenditan efikon; ĝi altrudis al mi ian spacon. Dume mi vole malproksimiĝis de pli kutimaj teritorioj, mi bezonis subite duobligi la dokumentadon, la rekontrolojn de la detaloj, la efektojn sugestantajn la realon, la bildojn. Mi malkovris, ene de la fikcio, ene de ĝia kreado, ian kompleksan intermiksitecon de la realo kaj de la vortoj: mi bezonis ian translokadon, kiun proponas al mi la fremda urbo; sed tuj poste, kun la rakonto situanta jam ie, mi bezonis la realecon por nutri ĝin.

Ne la krudan realecon, - por uzi tion mi estus povinta resti en Parizo, hejme - sed la realecon de la amaskomunikiloj, mi bezonis bildojn, simbolojn, fragmentojn, vortojn. Startante de memoroj, sed ankaŭ de atestoj, de fotoj, rakontoj, romanoj kaj filmoj, mapoj, mi devis rekomponi spacon, igi ĝin “reala”, redoni al tiu urbo ĝian vivon de cirko.

Blindaj, unuj al aliaj

Mi havas la plej grandan admiron por verkistoj, kies imagpovo disvolviĝas en grandaj naturaj spacoj, laŭ la ekzemplo de Cormac McCarthy, sed mi havis aliajn kialojn, miakaze, preferi la spacon de la urbo por transloki tien miajn romanojn.

Tio estis ĉar mi ankaŭ havis la ideon, ke moderna fikcio devas klarigi niajn blindajn vojaĝojn kaj nian anonimecon. Hodiaŭ, en Parizo, mi loĝas en iu domo, kie la homoj salutas sin reciproke, klinante la kapon, kiam ili renkontiĝas en la lifto. En la metroo, plej ofte oni apenaŭ kuraĝas rigardi unu la alian rekte en la vizaĝon.

Maloftas povi trairi la tutan urbon sen renkonti almenaŭ unu personon, kiu parolas sola bizare kun si mem, unu aŭ du almozpetantojn, iun ulon videble sociopaton aŭ eble mense misan, kaj en certaj haltejoj, iun toksiĝemulon, fine de la kajo fumantan kokainon. Ofte temas pri ulo, kiun oni jam vidis alifoje - personon, kiun oni renkontis en la kvartalo aŭ en la metroo, je la sama horo. Tamen, oni neniam scios kiel li nomiĝas, nek kion li faras en la vivo, nek kial li ŝajnas feliĉa tiutage. Tiu almozpetanto, kiu parolas laŭte kaj elektas siajn vortojn, kun sia leĝera fremda akĉento, de kie li venas kaj kial li troviĝas tie? Tiuj junuloj, kiuj aspektas maskovestitaj, ĉu ili partoprenos ian feston? Ian koncerton? Kiujn studojn ili faras? Kian postenon ili revas atingi? Ĉu ili sukcesos obteni ĝin? Jen la modernaj fikcioj. Ni estas popolo de anonimuloj, antaŭenirantaj en niaj malgrandegaj vivoj, blindaj unuj al aliaj. Niaj ekzistoj kronometritaj de la horaroj de apudurbaj trajnoj rezistas ankoraŭ iomete, funde de niaj koroj, al la urbo-maŝino, sed oni devas tamen konfesi, ke simpla renkonto iĝis miraklo. Oni ne plu povas hodiaŭ priskribi la vivojn de Julien Sorel, Frédéric Moreau aŭ Bel-Ami 1 .

Okazis ankaŭ atencoj. Eble ĝuste pro tio. La 11-a de Septembro 2 . Ĉiuj nomoj gravuritaj ekde tiam en la nigra ŝtono, por doni nomon al la anonimuloj. La hodiaŭaj herooj estas anonimaj.

1. Nomoj de ĉefroluloj de francaj romanoj: Julien Sorel, Le Rouge et le Noir (1830) de Stendhal ; Frédéric Moreau, L’Éducation sentimentale (1869) de Gustave Flaubert ; Bel- Ami estas la alnomo de la ĉefa persono de la homonima romano (1885) de Guy de Maupassant.

2. Referenco al la atencoj de la 11a de septembro 2001, kiuj celis konstruaĵojn simbolajn de Usono.

Facilrompebla, kiel homa memoro

Mi revenis al Novjorko en 2008, por verki L’Enversal du monde [Al la mondo].

La agejo estas en la kratero de Ground Zero, en 2003. Okazis rasisma murdo, almenaŭ oni supozas ĝin rasisma. Oni sekvas la rolulojn, kiuj gravitas ĉirkaŭ tiu historio kiel ĉirkaŭ ia centro malplena, sugestanta nekompreneblan neĉeeston, kaj, evidente, estas ĝuste la ombro de la ĝemelaj turoj, kiu ŝvebas supre. Tie, la urbo prezentas alian el siaj karakterizaj trajtoj, kiujn oni povus nomi ĝia geologio:
la urbo konsistas el tavoloj. En sia kutima uzo, ĝi forgesas ilin, sed la lokoj konservas iliajn spurojn. La urbo enskribas la Historion en nian ĉiutagecon. 2003 estis la momento, kiam Usono pasis de la puna milito en Afganio al la preventa milito en Irako. Tio estis ankaŭ la jaro, kiam estis voĉdonita la mirinda projekto de Daniel Liebeskind. La kratero Ground Zero, historia kaj simbola, en kiu la turoj de World Trade Center [Mondkomerca Centro] returniĝis teren kiel ganto, tiu loko ŝarĝita je signifoj, iĝis loko stranga kaj trans­ira: tio ne plu estis la esplanado de la Ĝemelaj Turoj, kaj ĝi ankoraŭ ne estis tiu de la Turo de la Libereco. Loko de facile rompebla memoro kiel la homa memoro.

Ŝajnis al mi, ke hodiaŭ devas esti laboro de la arto - fiksi tiun tipon de loko, kiu estas ankaŭ momento. La verko de Liebeskind, mirinda en sia inteligento, diras same tion, siamaniere, fosiĝante en la lokon de malaperintaj turoj, tiujn putojn de senfina ombro, kiuj stampas en la spaco la malĉeestantajn turojn.

Ĉar tio estas la funebro, kiel la memoraĵo, kiel la ruino, kaj la malbenita materialo de la verkisto aŭ de ia ajn artisto, estas ĝuste tio: la neeltenebla ĉeesto de la foresto.

Kaj mi ekspuris ĝin. En Japanio, post-Fukuŝima 3 , kie mi vivis por verki Les Évaporés [La Forvaporigitaj], romanon, en kiu iu volontula malaperinto renkontas la vojon de la damnitoj senradikigitaj pro la katastrofo. Mi ĉaspelis ĝin ĝis Detrojto, Miĉigano, kie tuta metropolo riskis perei en bankroto, kun du trionoj de ĝiaj loĝantoj fuĝintaj, forportitaj kaŭze de la ekonomiaj krizoj kaj de la financa krizo de 2008.

Detrojto la urbo-maŝino, la urbo de Ford kaj de General Motors, la Metropolis 4 de la usona revo, kiu formanĝas siajn infanojn.

Detrojto, kiu asfiksiiĝis sen loĝantoj, la unua urbo tiom granda, kiu spertis tion, «kiel la kanario en la karba minejo », antaŭavertis tiujn, kiuj kulpigis la bankojn kaj negocajn kompaniojn pri senrespondeco. Detrojto, kies ruinoj, kiel tiuj de alia malproksima civilizo, uzinoj, grandaj vendejoj, lernejoj kaj teatroj invaditaj de la vegetaĵo, similis al ia tragika Planedo de la simioj 5 . Revo angora kaj profeta de planedo liberigita de ni.

3. Referenco al la nuklea katastrofa akcidento de Fukuŝima (Japanio), en marto 2011.

4. Metropolis estas sciencfikcia filmo de Fritz Lang, reĝisoro aŭstra-germana, usonanigita. Realigita en 1927, ĝi estis enskribita en la registro Mémoire du monde (Memoro de la mondo) de Unesko. Malutopia imagvido de la urbo de la 21-a jarcento.

5. La Planète des singes (Planedo de simioj) estas sciencfikcia romano (1963) de la franca verkisto Pierre Boulle, kiu inspiris la samnoman filmon de la usona reĝisoro Tim Burton, en 2001, same kiel serion da filmoj, produktitaj de la usona societo 20th Century Fox.

Mi ne iris al Detrojto dum mi verkis la romanon. Ekzistis multnombraj fotoj, rakontoj de ĵurnalistoj de la Detroit Free Press, kiel Charlie LeDuff, kaj aliaj. Informiĝi, scii, kio okazis, kie situigi la eventojn, ne reprezentis problemon. Male, Detrojto estis dokumentita ĝis saturiĝo. La problemo iĝis konata.

Rezisti al la ĉarmo de la flutisto

Unu el miaj ideoj estis la analogio de tiu aŭta krizo kun la mezepoka germana rakonto pri la flutisto/ratkaptisto de Hameln: vilaĝo invadita de la pesto petas la helpon de flutisto, kies magia fluto forportas la ratojn ekster la vilaĝon kaj dronigas ilin en la riveron. Sed kiam li revenas, oni rifuzas lin pagi: oni ne havis monon. Senkompata, la flutisto kun magia fluto sorĉas tiam ĉiujn infanojn de la vilaĝo kaj kunprenas ilin kun si. Li dronigas ilin en la riveron. Komence de la jarcento, la flutisto de la industria kapitalismo altiris en Detrojton ĉiujn malriĉajn laboristojn de la rura sudo de Usono, ĉefe nigrulojn, kun la promeso de brila estonteco. En tiu periodo la flutisto vendis domojn kaj veturilojn kredite. Sed kiam la homoj ne volis pagi la prezon, kaj kiam ili ribelis dum la protestoj de 1967, la flutisto ofendiĝis.

Li foriris kun la laborpostenoj al Ĉinio, kaj en Detrojto la homoj refalis iom post iom en mizeron. Malgraŭ ĝia krueleco, tiu rakonto elvokis infanecan imagaĵon. Unu el la historioj, kiujn la romano rakontas, estas do la fuĝo de grupo de infanoj, kiuj profitas de la malorganiziteco de la transportoj kaj de lernejoj en la urbo, por travivi ian aventuron, en forlasitaj tereno kaj lernejo. Io kio similis iel al Treasure Island 6 . Sed mi havis ian problemon kun la realo. Mia historio enskribiĝis inter du bankrotoj: tiu de Lehman Brothers, la 15-an de septembro 2008, kaj tiu de General Motors 7 , la 1-an de junio 2009. Tiuj estis historiaj kaj objektivaj mejloŝtonoj. Tamen infanoj ne povis travivi la tutan tempon. Mi komencis sekvi la infanojn sojle de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, dum la Devil’s Night 8 : ili bruligis forlasitan domon. Kelkajn tagojn poste ili fuĝis. Tiam estis la komenco de novembro. Mi decidis, ke ili povas rezisti ĝis Kristnasko. Oni povas konsideri, ke tio estas racia maksimumo. Sed tio devigas min tordi la tutan realon.

En la romano, GM – la General Motors ne plu estas GM, sed ĝi ŝanĝiĝas al « Entrepreno ». La kronologio estas skuita.

Mi sukcesas ekhavi mian dokumentaron

6. Treasure Island (1883) (Trezorinsulo) estas aventura romano de la skota verkisto Robert Louis Stevenson..

7. Lehman Brothers estis multnacia investbanko kiu bankrotis post 158-jara ekzisto. General Motors estas usona konstruanto de aŭtomobiloj, kiu estis metita sub la protekto de la usona leĝo koncerne la bankrotojn de la 1a de junio 2009.

8.Devil’s Night, la 30a de oktobro, estas la nokto kiu antaŭas la feston Halloween.

en du monatoj. Kaj subite, ĉio heliĝas. La logiko de la fikcio altrudiĝas al la realo. Se mia historio de malutopio, de bankroto kaj de urba ĝangalo kuras ĝis Kristnasko, tiam mi eniras vintron. Malvarmas en Detrojto, vintre. Kaj subite, tiu urbo, pri kiu mi vidis mil bildojn, iĝas io, kio estas pli ol simpla dekoro. Ĝi vigliĝas organike. Mi observas mense la neĝon falantan sur la gazonon, mildigantan la bruon de paŝoj. Mi vidas la venton enŝoviĝantan en faŭkajn fenestrojn de la vakantaj konstruaĵoj, siblante turn­ iĝantajn en la forlasitaj domoj. Mi povas senti kiel la metalgusta frosto penetras la humidajn vestojn, kiujn nenio plu sukcesas revarmigi. Mi vidas kiel estingiĝas la halooj de la urba lumigado, anstataŭataj de la mistera flagrado de la neĝo sub la arĝenta luno. Kaj tiu fantasmagoria Detrojto, fikcia Detrojto ne estas pli reala ol la vera - en la vera Detrojto, tiuepoke la homoj mortis ĉiutage. Sed la urbo fariĝas komunikebla, reprezentebla. En la urbo-maŝino, oni povas denove imagi homajn destinojn.

Malgrandegajn rezistojn. Se la historio daŭros ĝis Kristnasko, estas nur, ke temas pri fabelo, kiu ne estas devigata esti kruela.

La knaboj eble sukcesos elturniĝi.

Kaj la urbo sukcesos refariĝi cirko, kie evoluas sortoj de akrobatoj anonimaj, sen protekta reto, glitantaj de trapezo al trapezo, flugtuŝantaj sen vidi unu la alian, rekaptiĝantaj fluge, esperante iom da ripozo, esperante ian renkonton, kiel miraklo homdimensia, sub la stelplena tendo.


Naskita en 1974, la franca verkisto Thomas Reverdy estis notinde premiita por siaj romanoj Les Derniers Feux (Lastaj fajroj) (2008), L’Envers du monde (La reverso de la mondo) (2010), Les Évaporés (la Malaperintaj) (2013), Il était une ville (Estis iam urbo) (2015) kaj L’Hiver du mécontentement (La vintro de la malkontento) (2018).


Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)


Nomoj cititaj:


Revivigi la animon de Mosulo

En februaro 2018, okaze de la Internacia konferenco pri rekonstruo de Irako, en Kuvajto, Unesko lanĉis iniciaton “revivigi la animon de Mosulo”, kunigante sub sia protekto la internacian komunumon cele partopreni en la rekonstruo de tiu urbo, ruinigita de la milito, de raboj kaj de detruoj. Tiu rekonstruo devas enskribiĝi en la urbohistorion, t. e. plureca historio, ĉe la interplektiĝo de la mezorientaj kulturoj kaj religioj.

Regate de Daiŝo [Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio], Mosulo suferis forrabon de sia heredaĵo, vundon de sia identeco:
detruon de preĝejoj (islamaj, katolikaj), de la sanktejo Nabi Younès, de statuoj kaj freskoj Asiriaj kaj Partaj de la Mosula muzeo, memvolan bruligadon de la urba biblioteko (interalie de pluraj miloj da malnovaj verkoj), ŝakradon de antikvaĵoj.

La Daiŝa okupado tute ruinigis la irakan klerigan sistemon, ekde la antaŭelementa ĝis la altlerneja. La anstataŭigo de fakoj kiel historio aŭ artoj per enhavoj instigantaj al malamo kondukis la pli­multon de la familioj eligi siajn gefilojn el la lernejo. Tiuj, kiuj restis ene, estis elmetataj al sistema endoktrinigo, aparte de la instruistoj devigataj transdoni la ekstremistan idearon de Daiŝo.

Vidalvide al tiu konstato, ne nur kultura heredaĵo, sed ankaŭ indeco kaj memoro estas restarigendaj. Sekve Unesko ekvolis instigi la internacian komunumon al propono de iniciato samtempe hereda, kultura kaj kleriga. Ĝi disvolviĝas, kunlabore kun la iraka registaro, laŭ tri direktoj kunigantaj multajn agantojn:
najbarajn landojn, internaciajn organizojn kaj Eŭropan Union. Ĝi celas redoni al Mosulo novan perspektivon, novan impulson.

Trans la restarigo de la monumentoj kaj de la refunkciigo de la historia urboreto de Mosulo, projekto por rekonstrui domojn en la malnova urbo (Mosulo kaj Basra) kaj por klerigi metiistojn pri kultura heredaĵo estas realigota kun subteno de Eŭropa Unio. Ĝi baziĝas sur partoprenanta alproksimiĝo celanta la kreskadon de la kompetentecoj kaj la kreadon de laborlokoj, por favori la socian koherecon kaj la repaciĝon de la komunumoj.

Samcele, la restarigo de la religiaj lokoj difektitaj de Daiŝo okazigis publikigadon, kiu utilos kiel apogilo por laborgrupoj pri interreligiaj interparoloj, ebligantaj rekrei ligojn inter la komunumoj. Urĝa plano por savi la endanĝerigitan nematerian heredaĵon kaj por krei “transmoviĝantajn kulturejojn” por la translokitaj personoj kaj la gastigantaj komunumoj estas preparata.

Samtempe la Iraka registaro alvokis Uneskon ellabori nacian strategion pri klerigado por la periodo 2020-2030 por rekonstrui la bazojn de kleriga sistemo, kiu taŭgu por la bezonoj de ĝia popolo. Paralele, klerigaj projektoj estas realigataj cele malpermesi reaperon de la ekstremistaj fenomenoj kaj rekrei la kondiĉojn de kunvivado.

Du projektoj celos tion, ke la elementaj lernejoj de la malnova urbo Mosulo estu tutsekuraj lokoj, kie la lernantoj povos disvolviĝi, lerni kaj interagi kun la aliaj kun respekto, tiel kontribuante al toleremo kaj paca kunekzisto longdaŭra.

Tiuj projektoj, subtenataj de Japanio kaj Nederlando, baziĝas sur kompleta alproksimiĝo kuniganta la infanojn, ankaŭ la instruistojn, la komunumojn, la gepatrojn kaj la klerigajn oficistojn en la evitadon de perforta ekstremismo. Ankaŭ la restaŭro de la altlerneja klerigado estos ŝlosila agado de la rekonstruo de la lando kaj de ĝia produkta sistemo. Trans nur ekonomia progresado, gravas ebligi al institucioj, kiel la Universitata biblioteko de Mosulo - reiĝi la kulturaj kaj intelektaj centroj, kiaj ili estis.

Tiuj malsamaj projektoj celas la saman logikon: protekti, rekonstrui kaj klerigi. Ĉar fronte al la perforto de la ekstremismo kaj ĝia detrupovo, la kulturo kaj la klerigado estas la solaj longdaŭraj respondoj. Tiu progresado respondas al la antaŭvido de la Iraka registaro, ĉar estas ĝi, kiu devas realigi tiun iniciaton surloke, dum Unesko plu ludas sian kunordigan rolon.


Stefania Giannini kaj Ernesto Ottone Ramirez, ĝeneralaj vicdirektoroj de Unesko pri klerigado kaj por kulturo .


Elfrancigis Pjer Bouvier (Francujo)


Lernantaj urboj

Fondita sur la divido de ideoj kaj de solvoj inter urboj, la Monda Reto de la lernantaj urboj (GNLC) aspiras duoblan celon: garantii altkvalitan klerigadon, senekskludan kaj honestan per la ebloj lerni dum la tuta vivo por ĉiuj, kaj fari el la urboj spacojn malfermitajn al ĉiuj, sekurajn, risortantajn kaj daŭripovajn.

Ĉiun duan jaron, internacia Konferenco pri la lernantaj urboj proponas platformon por dialogo pri la politikoj kaj por interŝanĝo de bonaj praktikoj. Ĉi-okaze, la Unesko-premioj de la lernanta urbo estas aljuĝataj. Tiun ĉi jaron, dum la kvara Konferenco pri la lernantaj urboj, en Medellín (Kolombio), dek urboj estas rekompencataj pro sia engaĝiĝo:
Asŭano (Egiptio), Ĉengduo (Ĉina Po­po­ la Respubliko), Iraklio (Grekio), Ibadan (Niĝerio), Medellín (Kolombio), Melitopol (Ukrainio), Petaling Jaya (Malaj­ zio), Santiago (Meksiko), Seodae­mun-gu (Sud-Koreo), kaj Søn­der­borg (Danio).

Por citi nur kelkajn ekzemplojn: Cheng­ du kunligis la lernadon kun temaj promenadoj en la urbo; Medellín integris en la klerigan sistemon pli ol 4 500 “lernejajn forlasintojn” fokusiĝante je ĉiu individue ; Petaling Jaya liveris senpagajn servojn de aŭtobustransporto por kvar urbaj itineroj: tiuj aŭtobusoj funkcias ankaŭ kiel disvastigantoj de informoj per la ekranoj instalitaj en ili.

Tiom da ekzemploj, kiuj montras, ke la volo kaj la bonaj ideoj ne mankas en la Reto de la lernantaj urboj!


Elfrancigis Kees Neeft (Nederlando)

Kulturo: DNA de urboj

Metiaĵoj kaj popolaj artaĵoj, ciferecaj artaĵoj, dezajno, filmo, gastronomio, literaturo, muziko. Ĉi tiuj estas la ŝlosiloj, kiuj malfermas la pordojn al Kreemaj Urboj de Unesko.

Interligitaj per ĉiam kreskanta reto ekde 2004, tiuj urboj konfidas kreemon kaj kulturajn industriojn, kiel strategiajn faktorojn por daŭripova evoluo – ĉu ekonomia, socia, kultura aŭ media. La reto nuntempe havas 180 membro-urbojn en 72 landoj. Ĝi funkcias kiel kunlaborejo de agado por plenumado de la Celaro 2030 de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo, je urba nivelo.

Vere, inter la dek sep celoj de la Programo 2030, la dek unua – “garantii, ke urboj kaj homaj loĝejaroj estu inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj” – certigas la esencan rolon de kulturo en urboj. Pro tio Unesko proponis internacian iniciaton en 2015, el kio rezultis la Tutmonda Raporto de Unesko pri Kulturo por Daŭripova Urba Evoluo (2016).

Ĝi disponigas ĉioman superrigardon pri sekurigo, konservado kaj mastrumado de urba heredaĵo kaj disvastigado de kulturaj kaj kreivaj industrioj.

Laŭ la brita aŭtoro Charles Landry, kiu popularigis la koncepton pri kreivaj urboj ekde la 1980-aj jaroj, kulturo estas la DNA de urboj. “kulturo prezentas: kiuj ni estas, kie ni estas, de kie ni alvenis, kaj kien ni eble iros”, li diris.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


Alepo/Halebo: unua paŝo al resaniĝo

La milito en Sirio kaŭzis pezan perdon de vivoj kaj grandan damaĝon al urboj kaj strukturoj. Ĝi detruis la ekonomian kaj socian vivon de la sirianoj kaj de ilia kultura heredaĵo. Iam la antikva urbo Alepo/Hababo salutata kiel ekzemplo de bona praktiko rilate al urba konservado, estis enskribita en la liston de Unesko pri la Monda Heredaĵo en 1986 kaj aldonita al la Listo de Monda Heredaĵo en Danĝero en 2013. Peze trafita de la konflikto, la urbo estis ruinigita en multaj lokoj.

Pli ol 500 difektitaj konstruaĵoj - de la Citadelo de Alepo/Halabo ĝis bazaroj, muzeoj, lokoj de religia kulto kaj aliaj historiaj konstruaĵoj - estis lastatempe identigitaj en studaĵo* plenumita de Unesko kaj la Instituto por Trejnado kaj Esploroj de Unuiĝintaj Nacioj (UNITAR laŭ la anglalingva mallongigo).Pli ol 500 difektitaj konstruaĵoj - de la Citadelo de Alepo/Halabo ĝis bazaroj, muzeoj, lokoj de religia kulto kaj aliaj historiaj konstruaĵoj - estis lastatempe identigitaj en studaĵo* plenumita de Unesko kaj la Instituto por Trejnado kaj Esploroj de Unuiĝintaj Nacioj (UNITAR laŭ la anglalingva mallongigo).

Ĉi tio estas la unua ĝenerala priskribo de la materiaj damaĝoj kaj de la perdo de memoro spertitaj de la antikva urbo inter 2013 kaj 2017. Kiel ĉefurbo de la amorida regno Jamhado, Alepo/Hababo spertis grandan evolu-eksplodon je la komenco de la jaro 2000 antaŭ la komuna erao. Ĝi estis konsiderata la sidejo de la ŝtorm-dio, Halabo, laŭ la aŭtoroj de la libro, Ruba Kasmo, siria arĥitekto el Alepo/Halabo, kaj Jean-Claude David [ĵan klod david], franca geografiisto.

Dudek fakuloj pri kultura heredaĵo, historiistoj, arĥeologoj, arĥitektoj kaj analizistoj de satelitaj bildoj partoprenis ĉi tiun projekton, kiu komenciĝis tuj, kiam la bombado de la urbo ĉesis en decembro 2016

Ne temas nur pri la ŝtonoj, kiuj estis detruitaj. La animo de la urbo estis frakasita

La studaĵo estas ilustrita per fotoj de la urbo kaj ĝiaj konstruaĵoj antaŭ kaj post la komenco de la milito, kaj ĝi disponigas la kodojn QR, per kiuj oni aliras la satelitajn bildojn kaj la tridimensiajn dokumentojn, kaj do ĝi prezentas fortikan teĥnikan bazon por planado de la restaŭrado kaj rehabilitado de Alepo/Halabo. Ĝi malkaŝas, ke pli ol dek elcentoj de la historiaj konstruaĵoj de Alepo/Halabo estis detruitaj kaj ke pli ol duono de la studitaj konstruaĵoj montris damaĝojn moderajn aŭ seriozajn.

Sed ne temas nur pri la ŝtonoj, kiuj estis detruitaj. La animo de la urbo estis frakasita.

Restaŭrado de la memoro estas same, se ne pli, grava ol rekonstruado de la konstruaĵoj.

La granda moskeo de Alepo/Halabo, ekzemple, estis juvelo de la selĝuka civilizo.

Ĝi estis ununura ne nur pro sia minareto kaj esceptaj dekoraĵoj sed ankaŭ pro sia socia rolo. Ĉi tiu adorejo estis fundamenta elemento de la siria kulturo kun generacioj de sirianoj kuniĝantaj ĉi tie en la daŭro de naŭcent jaroj. Ĝia detruo trafas la kernan esencon de ĉi tiu komunumo.

La loĝantoj de Alepo/Halabo estas la gardantoj de la historio kaj de la memoro de sia urbo. Estas ili, kiuj devas revivigi ĝian kulturan, socian kaj ekonomian vivon. La aŭtoroj dediĉis ĉi tiun libron al ili, por helpi ilin pretervivi la traŭmaton de la milito.


Chantal Connaughton, brita verkisto, redaktoro kaj fakulo pri komunikado.

* Five Years of Conflict: The State of Cultural Heritage in the Ancient City of Aleppo estis aperigita de Unesko kaj de la Instituto por Trejnado kaj Esplorado de Unuiĝintaj Nacioj (UNITAR). Ĉi tiu studaĵo estis plenumita en partnereco kun la Ĝenerala Direktejo por Antikvaĵoj kaj Muzeoj de la siria registaro (DGAM) kaj EAMENA (Arĥeologiaĵoj en Danĝero en Meza Oriento kaj Norda Afriko), bazita en Britujo. Ĝi estis finance subtenata de la norvega ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj de la Fondaĵo por krizoj de Mondaj Heredaĵoj de Unesko (UNESCO Heritage Emergency Fund). 143 paĝoj.

Decembro 2018.


Elangligis Renato Corsetti (Britujo)


Bonvenigaj urboj

La 13-a de novembro 2015. La franca ĉefurbo estas kaptita per serio de memmortigaj atakoj, la plej mortiga, kiun la lando vidis en la nuntempa historio – elvokanta emociojn ĉirkaŭ la mondo. Samtempe, malproksime de la konfuziĝo en Parizo, ses kameraoj proksime sekvas la ĉiutagajn vivojn de patro kaj lia filino en Bolonjo, Italio; familio en Sevilo, Hispanio; enamiĝinta paro en Rigo, Latvio; soleca junulo en Hamburgo, Germanio; rezoluta adoleskanto en Tuluzo, Francio; geparo renkontiĝanta en Loures [lo(u)ɾɨʃ], Portugalio. Disigitaj tra Eŭropo, tiuj homoj havas nenion komunan, krom tio, ke ili ĉiuj estas migrantoj. Grupo, kiu pagos altan prezon por la kreskinta sekureco kaj landlima monitorado sekve de la parizaj bombadoj.

Iliaj historioj estas rakontataj en 13.11, ses-epizoda televida serio (aktorfilmo), prezentata en 2017 de Elefant Film, italia kompanio de videoj kaj filmoj. Ĝi celas montri la homan vizaĝon de migrado, kaj instigi nin neniam forgesi ke, en la nuntempa mondo, po dudek homoj minute devas forlasi siajn hejmojn.

La urbo Bolonjo estis la gvida forto malantaŭ tiu projekto. La urbo estas gvida el la Eŭropa Koalicio de Urboj Kontraŭ Rasismo (ECCAR), proponita fine de la kvara Eŭropa Konferenco de Urboj por Homaj Rajtoj en 2004.

Samjare, Unesko kreis vastan tutmondan reton de urboj unuiĝintaj ĉirkaŭ la batalo kontraŭ rasismo, diskriminacio, ksenofobio kaj ekskluzivigo en urboj. La Internacia Koalicio de Inkluzivigaj kaj Daŭripovaj Urboj (ICCAR) unuigas la regionajn koaliciojn kreitajn en Eŭropo (2004), Afriko (2006), Latinameriko kaj Karibio (2007), Azio kaj Pacifiko (2007), Kanado (2007), Arabaj Ŝtatoj (2008) kaj Nordameriko (2013).

Kolekti urbojn por adopti kulturon de solidareco kaj kunlaborado eblas tra pluraj vojoj, kiel regulaj (konstantaj) kunvenoj kun urbestroj, internaciaj konferencoj kaj eldonaĵoj. En majo 2016, ekzemple, Unesko kaj la fonduso de Ambasadorino de Bona Volo, Marianna V. Vardinoyannis, proponis la iniciaton Bonvenigaj Urboj por Rifuĝintoj:
Disvastigi Inkluzivigon kaj Protekti Rajtojn. Kunlabore kun ECCAR, samnoma eldonaĵo rezultis el la iniciato, en 2016. Ĝi donas la unuan detalan internacian mapadon kaj analizadon de migradaj kaj urbaj aferoj, fokuse pri Eŭropo. La eldonaĵo ankaŭ revizias eblecojn de internaciaj retoj pri urboj kaj migrado, kaj proponas aron da komunaj principoj, gvidlinioj kaj agoj por plenumi, rilataj al urba estrado.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)

Al urboj inteligentaj

Sekureco de la provizaĵoj de akvo, salubrigo, urbaj perfortaĵoj, malegalecoj, diskriminacio, poluado, senlaboreco... La urbanizado de la mondo kreas neatenditajn defiojn kaj la urboj estas la unuaj, kiuj devas ilin alfronti, ĝuste pro tio, ke ili entenas la duonon de la monda loĝantaro kaj devos loĝigi du trionojn el la homaro ĉirkaŭ 2050. La nocio “urbo inteligenta” aperinta komence de la jaroj 2000-aj, provas respondi al tiuj defioj kombinante la novajn teknologiojn kun la humanismaj idealoj.

Danke al urbaj novigaj sistemoj, urboj inteligentaj celas plifortigi la soci-ekonomian disvolvadon, plibonigante samtempe la kvaliton de la vivo.

Kune kun tiuj urboj inteligentaj malfermiĝas grandegaj perspektivoj. Sed, por esti efika, tiu inteligenteco devas adopti homaman pritraktadon kaj preterlasi neniun. Tio estas la ĉefa mesaĝo de la eldonaĵo Villes intelligentes: choix de société pour 2030 [Urboj inteligentaj: elekto de socio por 2030] kune eldonita de Unesko kaj Observatorio Netexplo, kaj prezentata dum la Jara Forumo Netexplo, inter la 17-a kaj la 19-a de aprilo 2019, en la sidejo de Unesko en Parizo.

Por sondi la kontribuon de la urboj inteligentaj al daŭra kreskado Unesko kaj la World Technopolis Association (WTA) [“Monda Asocio Teknopolis”] kunorganizis en oktobro 2018, en la Nova Urbo Binh Duong, Vjetnamio, la 15-an Salonon de altaj teknologioj de WTA kaj la Mondan Forumon de novigado 2018. Sub la temo «Vers un meilleur espace de vie: la ville intelligente» [Al pli bona vivospaco: la urbo inteligenta] oni diskutis tie strategiojn kaj politikojn, kiuj permesu pligrandigi la konkurencon, ŝlosilon de la daŭripova disvolviĝo, kaj oni proponis teknologiajn solvojn al diversaj urbaj problemoj.Jazd: Vivi simbioze kun la dezerto

Modernaj urboj kaj kultura tradicio povas esti perceptataj kiel kontraŭdiraj nocioj. Sinonimaj al moderneco, novaj vivmanieroj kaj multaj oportunoj, ni ĉiam imagas urbojn, rigardante al la estonteco.

Firmigitaj en la pasinteco, tradicioj aliflanke estas imagataj kiel malhelpantaj progreson. La konservado de la heredaĵoj ofte konsideratas multekosta kaj tempo- konsuma. Tio apenaŭ neniom redonas la investon, kaj rezulte ricevas malpli da atento ol la infrastruktura evoluigo.

Spite al tiu fakto, tradicioj daŭrigas sian propran vivon, kaj urboj sen tradicioj estus malplenaj ŝeloj. La kutimoj estas transdonataj de generacio al generacio kaj konstante evoluas permesante al la komunumoj respondi al novaj bezonoj kaj adaptiĝi al novaj bezonoj en sia medio.

Pli ol ni povas imagi, ili kapablas prezenti adapteblajn solvojn por nunaj problemoj.

La kanatoj de Irano

En la koro de Irano, ekzemple, la malnova urbo Jazdo ege profitis de la lerteco de siaj loĝantoj, kiuj dum jarcentoj disvolvis la arton kaj la teknologiojn necesajn por vivi simbioze kun la dezerto.

Ili jungis la severan naturon de sia medio por fari ĝin fonto de arta kreado. Tio estas esprimata tra ilia arkitekturo, kaj precipe tra ilia novigema urboplanado.

Tiel la eleganta argila arkitekturo de Jazdo povis rezisti kontraŭ la detruoj de la tempo kaj la ekstrema klimato, kio rezultis, ke ĉi historia urbo eniĝis en la Liston de Mondaj Heredaĵoj en 2017. Malgraŭ la arideco de la klimato, agrikulturo okupas signifoplenan ­proporcion de la loĝantaro de la urbo kaj de la ĉirkaŭanta regiono.

Tio estas ĉefe pro la konservado de infrastrukturo, kiu devenas de mil jaroj - la kanatoj.

La inĝenia sistemo de la kanatoj estas projektita por kapti subteran akvon.

Elpensita en Irano antaŭ jarcentoj, ĝi estas adoptita en multaj partoj de Mezoriento kaj la Mediteranea Baseno. Eben-deklivaj malkrute kliniĝantaj aŭ tuneloj kolektas akvon de grundakvejoj helpe de gravito, transdonante ĝin malsupren por trinkado kaj agrikulturaj celoj. Serio da vertikalaj putoj estas boritaj je regulaj intervaloj laŭvoje komunikiĝante kun la surfaco de la grundo. Tio helpas la konstruadon kaj bontenadon de la kanato, donante ventoladon kaj aliron por laboristoj, ilaro kaj rubo. La teknologio de ĉi tiuj subteraj akveduktoj jam pasis la teston de la tempo kaj nun estas modelo por daŭrigebla uzo de grundakvo.

Hodiaŭ, 37 000 kanatoj ankoraŭ funkcias en Irano, liverante dek unu procentojn de la akvo de la lando. Oni uzas ilin ĉefe por irigacii ekde la instalado de akvo-distribua reto en 1961. Farmistoj konservas daŭrigeblan ekvilibron inter la akvofluo kaj kultivataj areoj per ĝustigado, depende de iliaj rezervoj - de la akvo-distribuo inter bienoj kun intensa akva konsumado kaj ĝardenoj kun eta akva konsumado. La kerna koncepto de la kanatoj estas tio, ke homoj adaptiĝu al akvo-resursoj, kaj ne inverse.

Kanatoj ne estas nur ekzemplo de bone konservita antikva infrastrukturo. La serĉado kaj kontrolado de akvo estas tiom esencaj por la vivo en la dezerto, ke la tieaj komunumoj de generacio al generacio ege penadis pro konservi kaj plibonigi ĉi esencan scipovon kaj por adapti ĝin al aktualaj realaĵoj. La socia teksaĵo estas plejparte plektita ĉirkaŭ la principoj de interdivido, posedado kaj distribuado de akvo-resursoj. Nuntempe, tamen, elektita kanata konsilio anstataŭis la tradiciajn publikajn kunvenojn de la pasinteco; celante faciligi decidofarajn procezojn.

Urboj kaj viva heredaĵo

Ĉiun printempon, la urbo Recife, fororiente de Brazilo, surmetas siajn karnavalajn vestaĵojn. Estas tempo por muziko, dancado, optimismo kaj eŭforio. En la centro de la festado estas la Frevo. En ĉi tiu furioza karnavala dancmuziko, ni agnoskas la regulan kadencon de milita marŝa muziko, la markatajn taktojn de la brazila tango, la harmonajn ŝablonojn de la kariba kvadrilo, la viglan ritmon de polko kaj la plurritmojn de ĵazo - miksaĵo de muzikaj ĝenroj de diversaj originoj, sed ĉiuj tipe urbaj.

Oni bezonas atletajn kapablojn por danci laŭ la sonoj de la Frevo! La Passo, la akompananta danco, havas pli ol cent strikte strukturitajn paŝojn - ĝiaj altaj saltoj kaj aliaj akrobataĵoj donas al ĝi aspekton de eksterordinara ĝojo kaj libereco.

La Karnavalo daŭras nur semajnon, sed ĝia spirito restadas en la urbo dum la tuta jaro.

La loĝantoj de Recife, tra ĉiuj sociaj klasoj kaj generacioj, kunvenas dum sia libera tempo por prepari la sekvan feston. Ĉiuj kontribuas per siaj kapabloj, talentoj kaj scioj. Novaj muzikaĵoj estas komponataj, novaj dancaj heroaĵoj estas inventataj, novaj kostumoj kaj alivestoj estas farataj - ĉiuj konkurencas en fantazio.

Se la loĝantoj de Recife havas ion komunan, tio estas la Frevo - ĝi nutras ilian senton de aparteno al la sama kulturo, kaj fortigas komunumajn valorojn kaj socian koherecon.

Ĝuste ĉi tiuj valoroj kondukis al la enskribo de la Frevo en la Liston de Nemovebla Kultura Heredaĵo de Unesko en 2012.

Nemateria kultura heredaĵo estas ponto inter tradiciaj kaj nuntempaj kulturaj valoroj.

Ĝi estas la viva esprimo de buŝaj tradicioj, metiaj kapabloj, artaj, sociaj aŭ ritaj kutimoj, scioj kaj scipovoj transdonitaj al ni de antaŭaj generacioj.

En urbaj areoj, ĉi tiu viva heredaĵo estas krea forto, kiu ligas kaj fortigas komunumojn.


Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)

Longdaŭra teknik-scio

Ankaŭ la merkato de la mokannioj [‫یّنقم‬ ] spertaj geo-hidrologoj, kiuj fosas la putojn kaj bontenas la kanatojn, evoluis. En la pasinteco, oni bezonis havi ampleksan gamon da kapabloj - trovi subteran akvon, decidi pri la plej bonaj lokoj por fosi la putojn, mastrumi la teknikojn de elfosado, purigi kaj ripari putojn kaj tunelojn, kaj havi la saĝon por administri la akvon - kiujn transdonis la patroj al la filoj.

Por certigi ke la metio de la antaŭuloj prosperu, la Internacia Centro pri Kanatoj kaj Historia Hidraŭlika Strukturo [the International Centre on Qanats and Historic Hydraulic Structure] (ICQHS), kiu havan filian rilaton al Unesko, kaj la Fakultato de Kanato en la urbo Taft [‫]تفت‬, disponigas la klerigadon en la kampo.

La Taft-kolegio, kiu estas lokita ĉirkaŭ dudek kilometrojn sude de Jazdo, ofertas dujaran lernadon ekde 2005. Studentojn trejnas pri teorio kaj praktiko tradiciaj majstroj, en la Jazda dezerto. La profesio ricevis ankaŭ aldonan rekonon, kaj nun majstro-mokannioj povas esti licencitaj de la Ministerio de Justeco por solvi kanat- disputojn.

Kompreneble, akva administrado en lando kun multaj dezertaj regionoj kiel Irano estas ekstreme kompleksa.

En la lastaj jardekoj estis ellaboritaj novaj teknologioj pri ekspluatado kaj interdividado de akvoresursoj por kontentigi la bezonojn de la kreskanta nombro de la loĝantaro kaj la ekonomiaj farendaĵoj. Ĉi tiu moderna infrastrukturo foje konkurencas kun tradiciaj sistemoj, kondukante al akvomanko en ekstremaj okazoj.

Tamen, la kanatoj kaj la rezulta scipovo restas kiel apogilo de Jazda urboplanado kaj integra parto de ĝiaj estontaj projektoj.

Jen kial institucia administrado kaj memprotektaj mekanismoj estis adoptitaj por kompletigi la kutiman sistemon.

Tri registaraj agentejoj prizorgas kanat- administradon, dum ICQHS efektivigas esploradojn kaj kapabligajn aktivadojn.

La kulturaj fonoj de la loĝantaro

Jazdo estas vivanta pruvo, ke la nemateria kultura heredaĵo povas provizi aŭ inspiri geniajn solvojn, adaptitajn al lokaj kondiĉoj. Bazante siajn strategiojn sur lokaj praktikoj kaj pleje utiligante siajn kulturajn rimedojn, urboj plej probable mobilizas siajn loĝantojn por partopreni en propraj evoluigaj projektoj. Ĉi tio postulas, kompreneble, ke la valoro de la vivanta heredaĵo estu mezurata pere de taŭgaj protekto-procedoj kaj tra aktiva partopreno de la posedantoj de tiu tradicia scio.

Urboj vibras kaj prosperas laŭ la ritmo de agadoj kaj interŝanĝoj de siaj loĝantoj.

Ĉu ili jam de longa tempo loĝis tie aŭ ĉu ili ĵus alvenis, la loĝantoj kunportas siajn proprajn kulturajn fonojn. Iliaj scioj, kredoj, tradicioj, kutimoj kaj mondaj vidpunktoj formas iliajn identecojn kaj rilatojn kun la aliaj homoj - kaj sekve kun iliaj urboj.


Vanessa Achilles (Francio), sendependa esploristo kaj verkisto.


Elangligis Saed Abbasi (Irano)


Savi historiajn urbajn pejzaĝojn: la insulo Mozambiko

La Ilha de Moçambique (insulo Mozambiko), kiu donis al la lando sian nomon, estas duonluna koralinsulo kvar kilometrojn malproksime de la marbordo de la norda mozambika ĉeflando, ĉe la eniro al la Mosurila Golfo de la Hinda Oceano.

Apenaŭ tri kilometrojn longa kaj 200 ĝis 500 metrojn larĝa, kun urba areo de ĉirkaŭ unu miliono da kvadrataj metroj, tiu eta peco de paradizo estas kultura fandovazo de bantuaj, svahilaj, arabaj, persaj, hindaj kaj eŭropaj influoj. La abunda arkitekturo de la insulo reflektas ĝian dramecan kaj kolorplenan historion.

Ekloĝita de bantuaj parolantoj en la jaro 200 kaj registrita sur navigaciaj mapoj de la Hinda Oceano ekde la unua jarmilo, la insulo Mozambiko estis superregata de araba komercado inter la oka kaj la deksesa jarcentoj. Poste, dum kvar jarcentoj (1507 ĝis 1898), tiu fortikigita urbo estis la ĉefurbo kaj komerca posteno de Portugala Orient-Afriko, en la centro de portugalaj marvojoj inter Okcidenta Eŭropo kaj la hinda subkontinento kaj poste pli orienta Azio.

La nekredebla arkitektura unueco devenas de la konsekvenca uzado – ekde la deksesa jarcento – de la samaj konstruadteknikoj per la samaj materialoj kaj dekoraciaj principoj. Por agnoski ĝian internacian historian gravecon, ĝiajn eksterordinaran urban strukturon, fortikaĵojn kaj aliajn ekzemplojn de arkitekturo, la insulo Mozambiko estis enskribita en la Mondheredaĵan Liston de Unesko (World Heritage List) en 1991.

Du malsamaj specoj de loĝejoj kaj urbaj sistemoj kunekzistas ĉi tie – la urbo el ŝtono kaj kalko, kaj la urbo kun palmfoliaj tegmentoj.

La ŝtona urbo, kun siaj domoj faritaj el kalkŝtono kaj ligno, havas svahilajn radikojn, kun arabaj kaj portugalaj influoj, kaj dominas la nordan duonon de la insulo. Ĝi estas vivanta muzeo, kun religiaj, administradaj, komercaj kaj militaj konstruaĵoj atestantaj sian rolon kiel la unua sidejo de la portugala kolonia registaro. Okupante du trionojn de la insulo, ĝi estas enloĝata de relative malgranda parto de la popolo.

La urbo Makutio, nomita laŭ la origina maniero konstrui domtegmentojn el palmofolioj (macuti), enhavas multajn variantojn de la indiĝena svahila arkitekturo kaj situas en la sudo. Pro organizado laŭ sep bairros aŭ distriktoj, kiuj estas tre dense loĝataj loĝlokoj sur la insulo, ne surprizas, ke Makutio suferas de akuta malsufiĉo da akvo, manko de sanitaraj instalaĵoj kaj serioza minaco de sezonaj inundoj.

La eksterordinara universala valoro de la insulo suferis la plenforton de multflankaj minacoj, kiel nelimigita kresko kaj la efikoj de tutmondigita kulturo.

Manko de financaj rimedoj, nesufiĉa infrastrukturo, malgranda konscio pri konservado ĉe la loka loĝantaro kaj malforta institucia kapablo por mastrumi konservadon kontribuis al la degradado kaj nesufiĉa prizorgado de la konstrua heredaĵo de la insulo. Ekzemple, taksado de la kondiĉoj de la konstruaĵoj en la ŝtona urbo montris, ke ili ruiniĝis je dek kvin elcentoj inter 1983 kaj 2012.

Tio instigis Uneskon aktivigi iniciatojn sur la insulo, kiu fokusiĝis sur du ĉefaj kampoj: la kondiĉoj de vivado kaj loĝado en la bairros de Makutio kaj la ĝenerala degradado de la konstrua heredaĵo de la ŝtona urbo.

Sekvante la transprenon de la “rekomendoj pri la historia urba pejzaĝo”

(Recommendatio on the Historic Urba Landscape (HUL)) de Unesko en 2011, oni decidas apliki la HUL-trakton de la insulo.

Kiel parto de la “mondheredaĵa programo por urboj” de Unesko (World Heritage Cities Programme), HUL donas teknikan asistadon kaj helpas al mondheredaĵaj urboj en la tuta mondo pli bone akordigi urban heredaĵan konservadon kun strategioj de soci-ekonomia evoluigo.

Tiuj novaj strategioj helpis fortigi la administracian mekanismon por daŭri­ pova mastrumado kaj evoluo de la insulo Mozambiko.


Albino Jopela, programa administranto, Afrika Mondheredaĵa Fonduso (African World Heritage Fund (AWHF)) en Sud- Afriko.


Elangligis Frank Lappe


Akvo kaj urbegoj

Pli ol duono de la monda homamaso loĝas en urboj, kaj ĉirkaŭ 2050, eble 68 elcentoj de la monda homamaso loĝos en urboj. En Latin-Ameriko tiu limo jam estis atingita. Migrado estas la ĉefa forto por urbigo, kaj pli ol triono de la tutmondaj 68,5 milionoj da delokitoj loĝas en urboj. En 1970, tri urboj havis pli ol dek milionojn da loĝantoj. Dudek jarojn poste estis dek tiaj urbegoj. En 2014, estis jam 28, kaj, laŭ pritaksoj, estos 41 ĉirkaŭ 2030.

Lanĉita en 2015, La Alianco de Urbegoj por Akvo kaj Klimato (MAWaC) estas forumo por internaciaj kunlaboro kaj dialogo por helpi urbegojn adaptiĝi kaj mildigi efikojn de klimatŝanĝiĝo. Kun sekretariato disponigita de Unesko, la forumo kunigas ĉiujn koncernatojn en la akva sektoro, povigante urbegojn lerni spertojn unu de la alia, kunlabori kun ĝustaj teĥnikaj, sciencaj kaj financaj institucioj, kaj efektivigi respondojn al defioj pri klimatŝanĝiĝo kaj urba pligrandiĝo.

En 2016, Unesko studis 15 urbegojn kunlabore kun franca senprofita organizaĵo, ARCEAU IdF, kunpublikigante Akvo, Urbegoj kaj Tutmonda Ŝanĝo: bildoj el 15 Gravaj Urboj de la Mondo. Krom ĉio, ĝi montras komunajn defiojn alfrontatajn de tiuj urboj – de iliaj gigantaj grandecoj ĝis sociaj malegalecoj, aliro al akvo kaj sanitaraj sistemoj, kaj daŭripova mastrumado de naturaj resursoj.

Verdire, tiuj dense loĝataj urboj alfrontas novajn minacojn ĉiutage, pro loĝantara kresko, klimatŝanĝiĝo kaj difektiĝo de urba infrastrukturo. Tio precipe veras en Aziaj evoluantaj landoj, kie pli ol 20 elcentoj de la Malneta Enlanda Produkto (MEP) rilatas urbegojn. Mastrumi kaj liveri akvon kaj sekurajn, prezoindajn kaj daŭripovajn servojn en tiuj urboj estas defio.

Ĉi tio estis la ĉefa temo de la seminario Konstruado de Urba Risorteco, organizita de Unesko en februaro 2018, dum la 9-a Monda Urba Forumo en Kuala-Lumpuro, Malajzio. La diskutado fokusiĝis ĉefe sur manieroj adapti akvan mastrumadon al efikoj de klimatŝanĝiĝo en urbegoj, la bezono pligrandigi publikan konsciiĝon kaj trejni homojn pri la temo. Pluraj mastrumaj iniciatoj kaj kutimoj estis prezentataj, ebligantaj al urboj plibonigi bazajn servojn, ankaŭ aliron al freŝa akvo kaj sanitaraj sistemoj.

Planado kaj mastrumado, risorteco kaj provizado per akva sekureco al loĝantoj estas ŝlosilo por sukcesa urbo. Ĉi tio estas la misio de la Programo por Mastrumi Urban Akvon [Urban Water Management Programme] (UWMP), kiu helpas membroŝtatojn de Unesko solvi alfrontatajn problemojn – per subtena trejnado, interŝanĝo de scienca scio kaj gvidlinioj, kaj interŝanĝo de informoj pri malsamaj metodoj, solvadoj kaj mastrumaj iloj.

Dum pli ol dek jaroj, la Internacia Akvologia Programo [International Hydrological Programme] (IHP) de Unesko publikigas la Serion Urba Akvo, kiu informas pri la laboro de praktikantoj, leĝofarantoj kaj klerigantoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj laboras en la kampo de mastrumado pri urba akvo.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


Ĉirkaŭ la mondon tute en lumo

Teksto: Katerina Markelova

Ĉi tiu fot-raporto estas publikigita okaze de la Internacia Tago de Lumo, festata la 16-an de majo.

« Ĉu mi sola rajtas esti tie ?» En pli ol unu okazo, li faras al si ĉi tiun demandon dum li vojaĝas tra la kamparaj regionoj de Birmo, provizita per multekosta fota ilaro.

Veninte al ĉi tiu lando en 2014 nome de homhelpa organizaĵo, la hispana fotisto Rubén Salgado Escudero mirgapas pro la evidenta manko de elektra konekteblo.

“Plej multaj el la vilaĝoj, al kiuj mi iris, ne estis konektitaj al la elektra reto,” li klarigas. El pli ol 53 milionoj da birmanoj, 22 milionoj malhavas tiun provizaĵon ĝis nun tiom kutiman en liaj okuloj.

Kvankam 79% de la urbanoj disponas pri ĝi, tiu procentaĵo malaltiĝas en la kamparo dramece al nur 43% de la enloĝantoj, kiuj povas lumigi siajn domojn krepuske.

Post kiam lia misio estas finita, li daŭrigas sian vojaĝon kiel sendependa fotisto. Rubén Salgado Escudero decidas mem doni al si la rajton esti tie. Li ankoraŭ ne scias kiel, sed li volas atentigi pri la problemo. La ideo de sunenergiaj portretoj envenas lian menson, kiam li renkontas vilaĝanojn ekipitajn per sunpaneloj. “Ilia kvalito de vivo estis tiel malsama ol tiu de ĉiuj ĉirkaŭ ili,” li daŭrigas.

Energio estas vere “esenca por la evoluo kaj prospero de la homaro”, tiel reliefigas la Raporto de la Internacia Energi-Agentejo en 2017. Ĝi estas nemalhavebla por la atingo de multaj Celoj de Daŭripova Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj (CDE)[ CDG = celo pri daŭrigebla evoluo, angle SDG] proklamita en la Celaro por Daŭripova Evoluo, etendiĝanta ĝis 2030, speciale por elimino de malriĉeco (CDE1), aliro de ĉiuj al bonkvalita klerigado (CDE4) kaj seksa egaleco (CDE5). Pura kaj prezinda energio por ĉiuj estas unu el ĉi tiuj celoj (CDE7).

Ĉi tio estas la unua fojo, laŭ la raporto, ke la fundamenta rolo de energio estas agnoskata sur ĉi tiu skalo.

Tamen “aliro al elektro en multaj landoj ankoraŭ estas privilegio kaj ne rajto,”

indigne rimarkigas la fotisto. En 2017, estas preskaŭ unu miliardo da homoj sen elektro en la mondo. Sed kiel altiri la atenton de la publiko, pli kaj pli tedata de la dramecaj novaĵoj, kiuj alvenas al ĝi ĉiutage? “Trovi novajn kreivajn manierojn komuniki problemojn kaj rakonti homajn rakontojn,” respondas Rubén Salgado Escudero.

Li kreas siajn fotojn per nura lumigo de LED-ampoloj nutrataj de sunpaneloj.

Ĉi tiu lumo, kiu elvokas stilsimilecon kun portretoj de Rembrandt, kiel sendube ankaŭ la pozitivan energion, kiu devenas de ili, vekas interesiĝon, kiun la fotisto ne atendis. Publikigitaj en la usona semajna gazeto Time magazine kaj la germana monata GEO, la portretoj de Birmo estis aklamitaj de la publiko. Tiom, ke la fotisto, helpate de aŭstra leganto, lanĉas amasfinancadan kampanjon. Estu lumo, Birmo [Que la lumière soit, Myanmar “Let there be light, Myanmar”.] La kolektita mono ebligas al ili provizi 400 loĝantojn de tri vilaĝoj per sunpaneloj en 2016.

Ekde tiam la projekto daŭre pli­grand­ iĝis. La komencanta fotisto estas rimarkita de la usona revuo National Geographic, kiu sendas lin en 2015, por kompletigi la serion, en Ugandon, en Sub-sahara Afriko. Ĉirkaŭ 2030, oni taksas, ke el la 674 milionoj da homoj en la mondo senigitaj de elektro 600 milionoj vivos en tiu regiono. En la sama jaro 2015 Rubén Salgado Escudero iris al Barato, kiu plenumas unu el la plej grandaj atingoj en la historio de elektrizado. Duonmiliardo da baratanoj estas konektitaj al la elektra reto ekde 2000, kio permesas al la lando esperi atingi la celon de universala aliro al elektro en la fruaj 2020aj jaroj. En 2017, la fotisto vojaĝis tra la tuta Meksiko. En 2019, li planas viziti la navahojn en Nov-Meksiko (Usono), Gvatemalo, Kolombio kaj Filipinoj.

Ekde nun li organizas metiejojn en la lernejoj de ĉiu komunumo kiun li renkontas kiel parton de sia laboro. Per praktikaj eksperimentoj pri sunaj ampoloj, studentoj estas enkondukataj en la koncepton de renovigebla energio, kiu estas, laŭ la Internacia Energi-Agentejo, la plej malmultekosta solvo por tri kvaronoj de la novaj konektoj necesaj. “Ju pli frue ni konsciigos la infanojn pri la graveco de ĉi tiu afero, des pli grandaj estas la ebloj, ke estontaj decidantoj ne indiferentos kaj scipovos preni nin en la bonan direkton,”

diras Rubén Salgado Escudero.


Elfrancigis Johan Derks (Serbujo)


Noviga lumelektra filmo, kiu servas klerigadon en Togolando

La 21-an de februaro 2019 kargoŝipo forlasas la havenon de Saint-Nazaire (Francio). Surŝipe, 65 ilaroj inkluzivas porteblajn reŝargeblajn LED-lampojn kaj sunajn ŝargilojn en la formo de saketoj. Ĉi tiuj estas ekipitaj per fleksebla, maldikega kaj organika lum­elektra filmo, kies malbona influo al naturmedio estas minimuma.

Ek­s­pedisto: la franca kompanio ARMOR, kiu disvolvis en 2016 tiun novigan lumelektran teknologion.

Ricevantoj: 212 studentoj de Agou Akplolo, neelektrizita vilaĝo norde de Lomé, Togolando. En ĉi tiu lando de subsahara Afriko, nur 35% de la 7,7 milionoj da loĝantoj havas aliron al elektro. La operacio estas la rezulto de la partnereco de Unesko kun ARMOR en decembro 2018. Ĝia celo estas havigi lumon por ke infanoj povu studi vespere.


Elfrancigis Johan Derks (Serbujo)


Rasismo ne bezonas rasistojn

Jorge Majfud


La debato pri tio, kion ni nomas “migrada krizo” havas rasan komponanton. Temas pri modelo, kiu ripetiĝas daŭre en diversaj leĝoj, rakontoj kaj praktikoj, kiel okazis dum jarcentoj, laŭ la urugvaja-usona verkisto Jorge Majfud. Gvidante nin en instrua vojaĝo tra la historio, li akcentas la kompletan foreston, en ĉi tiu akra debato, sen ajna mencio pri duonmiliono da eŭropaj enmigrintoj, kiuj vivas kon­­traŭ­leĝe en Usono kaj alia miliono da usonanoj vivantaj kontraŭ­ leĝe en Meksiko.

Okaze de la Monda Tago de Migrantoj, la 20-a de junio, ni dediĉas la rubrikon Ideoj al delokitaj homoj ĉirkaŭ la mondo. Laŭ la lastaj ciferoj eldonitaj de la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Migrantoj- (AKR), la nombro de migranto en la mondo atingis rekordon de 68,5 milionoj en 2017.

© Rafat Alkhateeb / Cartoon Movement En miaj lecionoj mi ĉiam provas klarigi la diferencon inter opinioj kaj faktoj. Estas fundamenta regulo, tre simpla intelekta ekzerco, kiun ni mem devige entreprenas en la postiluminisma epoko. Mi komencis obsediĝi pri tiaj evidentaj konceptoj, kiam mi eksciis, en 2005, ke kelkaj studentoj argumentas, ke io “estas vera ĉar mi kredas ĝin” - kaj ili ne ŝercis. Ekde tiam, mi suspektis, ke tia intelekta konfuzo, tia konflikto de fiziko kun metafiziko (klarigita de Averroes jam antaŭ preskaŭ mil jaroj) - kiu jaron post jaro iĝas ĉiam pli superreganta (kredo kiel la supera kriterio, sendepende de ĉiuj evidentaĵoj por la kontraŭo) - havas siajn originojn en la majestaj preĝejoj de suda Usono.

Sed kritika pensado implicas multe pli ol nur distingi faktojn disde opinioj. Provi difini kio estas fakto, sufiĉus. La pura ideo de objektiveco mem paradokse devenas de unu sola perspektivo, de unu lenso. Kaj ĉiu scias, ke per la lenso de unu fotografia aŭ videa kamerao, nur unu parto de la realo estas kaptata, kiu tre ofte estas subjektiva aŭ uzata por distordi la realon laŭ la supozata intereso de objektiveco.

Pro ia kaŭzo, studentoj emas esti pli interesataj pri opinioj ol pri faktoj. Eble pro la superstiĉa ideo, ke ia informita opinio devenas de la sintezo de miloj da faktoj. Tio estas danĝera ideo, sed ni ne povas forkuri de nia respondeco doni nian opinion kiam ĝi estas necesa. Ĉio, kion ni povas kaj devas fari, estas akcenti, ke informita opinio daŭre restas opinio, kiu devas esti testata aŭ defiata.

Opinio

Iun tagon studentoj diskutis pri la karavano de 5 000 centramerikanoj (de kiuj almenaŭ mil estis infanoj) fuĝantaj de perforto kaj marŝantaj al la meksika landlimo kun Usono. La prezidanto Donald Trump ordonis fermi la landlimon kaj nomis tiujn, kiuj serĉas rifuĝon, “invadantoj”. La 29-an de oktobro 2018, li publike deklaris: “Estas invado en nian Landon, kaj niaj Militistoj atendas vin!” Nur la transporto de la soldatoj al la landlimo kostis al Usono ĉirkaŭ 200 milionojn da usonaj dolaroj.

Ĉar unu el miaj lernantoj insistis ekscii mian opinion, mi komencis kun la plej kontestata flanko de la afero. Mi rimarkigis, ke ĉi tiu lando, Usono, estis fondita sur la timo de invado, kaj nur elita malmulto ĉiam kapablis ekspluati ĉi tiun malforton, kun tragikaj konsekvencoj. Eble ĉi tiu paranojo okazis pro la angla invado de 1812, sed se la historio ion instruas al ni, tio estas, ke Usono preskaŭ neniam suferis invadon de sia teritorio - se ni ekskludas la atakojn la 11an de septembro 2001, tiun sur Pearl Harbor [Perlo-Haveno], kiu tiam estis milita bazo nia sur fremda teritorio, kaj komence de la dudeka jarcento, la mallongan trudeniron de meksikano nom­ita Pancho Villa rajdanta sur ĉevalo.

Sed Usono fakte specialiĝis invadi aliajn landojn ekde sia fondiĝo - ĝi akaparis la indiĝenajn teritoriojn, tiam duonon de Meksiko, kaj de Teksaso, por reinstali sklavecon, ĝis Kalifornio; ĝi intervenis rekte en latin-Amerikajn politikojn, por subpremi popolprotestojn kaj subteni sangajn diktaturojn - ĉio nome de defendo kaj sekureco. Kaj ĉiam kun tragikaj konsekvencoj.

Tial, la ideo, ke kelkaj miloj da malriĉaj homoj iros invadi la plej potencan landon en la mondo, estas simple aĉa ŝerco. Kaj simile aĉe estas, ke iuj meksikanoj aliflanke adoptas ĉi tiun saman ksenofobian argumentadon, kiu estis direktita al ili - kaŭzanta al aliaj la saman perforton, kiun ili suferis.

Kritika rigardo

En la daŭro de la konversacio mi menciis parenteze, ke krom la fonda paranojo, ekzistas rasa elemento en la argumentado.

“Oni ne bezonas esti rasisto por defendi la landlimojn,” diris studento. Vere, mi rimarkis. Oni ne bezonas esti rasisto por defendi landlimojn aŭ leĝojn. Unue, la deklaro ŝajnas nerefutebla. Tamen, se ni konsideras la historion kaj la pli larĝan nunan kuntekston, malkaŝe rasisma ŝablono tuj saltas sur nin.

Fine de la 19-a jarcento, la franca verkisto Anatole France skribis: “La leĝo, en sia majesta egaleco, malpermesas al riĉuloj kaj malriĉuloj dormi sub pontoj, almozpeti surstrate kaj ŝteli sian panon.”

Oni ne bezonas esti elitisma por subteni ekonomie strukturitan kulturon. Oni ne bezonas esti seksisma por disvastigi la plej senbridan tipon de seksismo.

Senkonsidere aliĝi al certaj kulturaj praktikoj kaj esprimi onian subtenon al iu leĝo aŭ io alia, estas ofte sufiĉe.

Mi desegnis geometrian figuron sur la tabulo kaj demandis studentojn, kion ili vidas tie. Ĉiuj diris, ke ili vidas kubon aŭ skatolon. La plej kreivaj variaĵoj ne foriĝis de la ideo de tri-dimensieco, kiam fakte tio, kion mi desegnis, estis nur tri romboj formantaj seslateron. Kelkaj triboj en Aŭstralio ne vidas tiun saman bildon en tri dimensioj, sed pli ĝuste en du. Ni vidas, kion ni pensas, kaj tion ni nomas objektiveco.

Duoblaj normoj

Kiam la Prezidento Abraham Lincoln aperis venkinta el la Usona Intercivitana Milito (1861-1865), li ĉesigis centjaran diktaturon, kiun ĝis hodiaŭ ĉiuj nomas “demokratio”. En la dekoka jarcento, nigrahaŭtaj sklavoj konsistigis pli ol kvindek procentojn de la loĝantaro en ŝtatoj kiel Suda Karolino - sed ili eĉ ne estis civitanoj de Usono, nek eĉ ĝuis minimumajn homajn rajtojn.

Multajn jarojn antaŭ Lincoln, kaj rasistoj kaj kontraŭrasistoj proponis solvon al la “negra problemo” per sendado de ili “reen”

al Haitio aŭ Afriko, kie multaj el ili fondis la landon de Liberio (unu el miaj studentoj, Adja, devenas de familio, kiu venas de tiu afrika lando). La angloj faris la samon por “liberigi” Anglion de siaj nigrahaŭtuloj.

Sed sub Lincoln nigruloj fariĝis civitanoj, kaj unu maniero redukti ilin al malplimulto estis ne nur malfaciligi voĉdonadon (kiel trudi voĉdonan imposton) sed ankaŭ malfermi la landlimojn al enmigrado.

La Statuo de Libereco, donaco de la franca al la usona popolo, por memorfesti la centjariĝon de la Sendependeca Deklaro de 1776, ankoraŭ ploras kun silentaj lipoj:
“Donu al mi viajn lacajn, viajn malriĉajn, viajn suferantajn amasojn, kiuj sopiras libere spiri ...” Tiel Usono malfermis siajn brakojn al ondoj de malriĉaj enmigrintoj.

Kompreneble, la granda plimulto estis malriĉaj blankuloj. Multaj kontraŭis la italojn kaj la irlandanojn, ĉar ili estis rufharaj katolikoj. Sed ĉiuokaze ili estis konsiderataj pli bonaj ol nigruloj. Nigruloj ne povis enmigri el Afriko, ne nur ĉar ili estis multe pli malproksimaj ol eŭropanoj, sed ankaŭ ĉar ili estis multe pli malriĉaj, kaj apenaŭ ekzistis vojaĝebloj por transporti ilin al Novjorko. La ĉinoj havis pli da ŝancoj atingi la okcidentan marbordon, kaj eble pro tio oni aprobis leĝon en 1882, kiu malpermesis al ili enmigri nur pro la fakto esti ĉinoj.

Mi komprenas, ke ĉi tio estis subtila kaj potenca maniero transformi demografiojn, alivorte formi la politikan, socian kaj rasan strukturon de Usono. La aktuala nervozeco pri ŝanĝo de tiu strukturo estas nenio alia ol la daŭrigo de tiu sama malnova logiko. Se tio ne estus fakto, kial povus esti erare aparteni al malplimulta grupo aŭ diferenci de aliaj?

Oni ne bezonas esti rasisto ...

Evidente, se vi estas bona persono kaj vi favoras la endon konvene observi leĝojn, tio ne faras vin rasisto. Oni ne bezonas esti rasisma, kiam la leĝo kaj la kulturo jam estas tiaj. En Usono neniu protestas kontraŭ kanadaj aŭ eŭropaj enmigrantoj.

La samo estas vera en Eŭropo kaj eĉ en la Suda Konuso de Sud-Ameriko [la plej suda regiono de Latin-Ameriko, loĝata plejparte de praidoj de eŭropanoj].

Ĉesigu la rasismon de itala karikaturisto Tomas.

Sed ĉiuj maltrankviliĝas pri nigruloj kaj miksrasaj personoj de la sudo. Ĉar ili ne estas blankaj kaj “bonaj”, sed malriĉaj kaj “malbonaj”. Nuntempe preskaŭ duonmiliono da eŭropaj enmigrintoj vivas kontraŭleĝe en Usono. Neniu parolas pri ili, same kiel neniu parolas pri unu miliono da usonaj civitanoj vivantaj en Meksiko, multaj kontraŭleĝe.

Ne akceptante komunismon kiel senkulpigon (neniu el tiuj kronike malsukcesantaj ŝtatoj, de kie migrantoj alvenas, estas komunismaj), ni rigardu denove la rasajn kaj kulturajn klarigojn kutimajn por la jarcento antaŭ la Malvarma Milito. Ĉiu malhelhaŭta laboristo estis rigardata kiel krimulo, ne kiel oportuno por reciproka evoluo. La enmigradaj leĝoj mem plenas je paniko nur je la ekvido de malriĉaj laboristoj.

Estas vere, ke oni ne bezonas esti rasisto por subteni leĝojn kaj pli sekurajn landlimojn. Oni ankaŭ ne bezonas esti rasisma por disvastigi kaj subteni malnovan rasisman kaj klas-bazitan paradigmon, dum ni plenigas nian buŝon per sensencaĵoj pri kompato kaj la batalo por libereco kaj homa digno.


Profesoro pri Latin-Amerika Literaturo kaj Internaciaj Studoj en la Universitato Jacksonville en Florido, Usono, Jorge Majfud estas fama urugvaj-usona verkisto, kiu regule kontribuas al la inter­ nacia amaskomunikilaro. Li estas la aŭtoro de multaj romanoj inkluzive de La Reĝino de Ameriko [The Queen of America], Krizo kaj Tekilo [Crisis and Tequila], kaj libroj de eseoj kiel Teorio de Semantikaj Kampoj [A Theory of Semantic Fields].


Elangligis Ursula Grattapaglia (Brazilo)


La alia flanko de la medalo

Katherine Levine Einstein


Antaŭnelonga enketo inter pli ol cent urbestroj en Usono ilustras ke multo dependas de tio, ĉu ĉi tiuj oficialuloj pretas postuli egalajn rajtojn por siaj plej novaj en­ migrantoj kaj influi ŝanĝon kontraŭ pli severaj federaciaj en­ migradaj politikoj.

En junio 2018, delegacio de urbestroj, kun reprezentantoj el la du ĉefaj politikaj partioj en Usono - inkluzive de la prezidanto de la Usona Konferenco de Urbestroj, Steve Benjamin - vojaĝis al Tornillo, Teksaso, por protesti kontraŭ la politiko de la registaro de la Prezidento [Donald] Trump pri dispartigo de familioj.

La usonaj urbestroj ankaŭ etendiĝis trans partiaj linioj, en aprilo 2017, por peti enmigradan reformon kaj por protesti kontraŭ la proponita plivastigo de reguloj pri publika akuzo, en oktobro 2018, kiuj punis “malriĉajn enmigrintojn rifuzinte al ili vizojn kaj “verdajn kartojn”

[person-identigilojn sencivitanecajn kun rajtigo labori en Usono], ĉar ili ricevis gravajn nemonajn avantaĝojn, je kiuj ili estas laŭleĝe rajtigitaj. Ĉi tiu dupartia ago kontrastas akre kun la malicema partia polarizo, kiu difinas la nunajn naciajn politikajn konversaciojn ĉirkaŭ la enmigrado.

Tamen, malgraŭ ĉi tiu publika aktiv­ismo de urbestroj ekzistas multaj obstakloj al la loke efektivigata reformo de enmigrado.

Efektive, ĉi `tiuj publikaj agoj kontraŭdiras fortajn internajn dividojn inter usonaj urbestroj. En la Enketo de Urbestroj farita en 2017 kaj 2018, nia teamo ĉe la Iniciato pri Urboj ĉe la Universitato de Bostono pridemandis pli ol cent estrojn de urboj - kun pli ol 75 000 loĝantaroj – pri iliaj vidpunktoj pri enmigrado, raso kaj rasismo, inter aliaj aferoj. Kontraste al la partia unueco adoptita de la Usona Konferenco de Urbestroj, urbestroj ŝajnas esti akre dividitaj pri tiuj aferoj. Okdek ses procentoj de la urbestroj, kiuj subtenas la Demokratan Partion, kredas, ke en­ migrintoj devas ricevi lokajn registarajn servojn, sendepende de sia jura statuso, kontraste kun nur dudek naŭ procentoj de la subtenantoj de la Respublikana Partio.

Krome, eĉ tiuj urbestroj, kiuj subtenas la kontraŭmigrantajn politikojn de la registaro de Trump, ne tre certas pri sia kapablo efektivigi tion. Nur tridek unu procentoj de la urbestroj kredis, ke ili povas fari multon por kontraŭi la federan enmigradan politikon. Kompare, kiam temas pri federaj policaj iniciatoj, sepdek kvar procentoj sentis, ke ili povas fari multon por nuligi ilin. Ĉi tiuj malsimilecoj havas sencon. Dum multaj usonaj publikaj politikoj estis transdonitaj al la ŝtata kaj loka niveloj, enmigrado restas firme en federaj manoj.

Ŝtataj leĝoj povas plue limigi la politikan aŭtonomecon de urboj en ĉi tiu kampo. Multaj ŝtatoj pripensas leĝojn malpermesontajn rifuĝajn sanktejajn urbojn* kvankam iuj, precipe, celas poli­ tikojn, kiuj eksplicite permesis rifuĝajn jurisdikciojn. En Teksaso - ŝtato, kiu en la lastaj jardekoj demografie transformiĝis per enmigrado - la ŝtatestro subskribis ŝtatan leĝon malpermesantan rifuĝajn urbojn; la leĝo igis policistojn kaj lokajn gvidantojn akuzeblaj pri krimeto, se ili ne obeos la petojn de enmigradaj agentoj por teni ne-civitanajn malliberulojn submetitajn al deportado.

Plie, eĉ en tiuj usonaj urboj, kie la ŝtataj registaroj estas pli permesemaj, urboj alfrontas gravajn limigojn. Ili ofte estas senmonaj kaj limigitaj pri kolektado de kromaj rimedoj per pezaj impostoj kaj elspezaj limigoj surmetitaj de iliaj ŝtataj registaroj.

Malgraŭ ĉi tio, ankoraŭ restas multaj lokaj politikoj disponeblaj al urbestroj - politikoj, kiuj povus rimarkinde influi realajn kondiĉojn por enmigrintoj - eble plej rimarkinde pri policado. Lokaj registaroj povas elekti, en multaj ŝtatoj, ne

* Sanktejaj urboj estas tiuj, kiuj celas protekti la rajtojn de ĉiuj siaj civitanoj, inkluzive de sendokumentaj enmigrintoj, kaj provizantaj ilin per bazaj servoj. En Usono ĉi tiuj urboj ankaŭ certigas, ke al sendokumentitaj enmigrintoj, kiuj alie ne okupiĝas pri krima agado, estas malebligite esti arestitaj aŭ deportitaj de la federaciaj aŭtoritatoj.

trudi iujn aspektojn de nacia enmigrada leĝo - fariĝante “rifuĝaj urboj”. Kiel la Usona Konferenco de Urbestroj notis en deklaro proklamita la 25-an de januaro 2017, “lokaj policejoj streĉe laboras por konstrui kaj konservi konfidon kun ĉiuj komunumoj, kiujn ili servas, inkluzive enmigrintajn komunumojn. Enmigrintoj loĝantaj en niaj urboj devas povi fidi la policon kaj ĉiujn en la urba registaro.”

Urboj ankaŭ povas igi la registaron mem pli bonveniga. Ili povas krei oficejojn pri inkluzivaĵo de enmigrintoj; doni urbajn servojn en pluraj lingvoj; konduki socian helpon en enmigrintaj komunumoj; dungi personaron kun diversaj spertoj.

Severe apartigitaj komunumoj

Urbestroj kaj urboj ankaŭ povus disvastigi politikojn, kiuj antaŭenigas egalan aliron al kvalitaj lokaj registaraj servoj tra komunumoj de enmigrintoj kaj ne-enmigrintoj. La usonaj urboj estas tre disbaritaj, kun blankuloj kaj koloruloj - tiuj de afrika deveno, azianoj kaj hispanidoj - tute apartigitaj en diversajn kvartalojn.

Ekzemple, en Bostono, sesdek procentoj da hispanidoj bezonus translokiĝi de sia nuna kvartalo por esti egale disvastigitaj tra la metropola areo.

Ĉi tiu rasa kaj etna apartigo kondukas al koncentrita malriĉeco - en kiu soci-ekonomia senigo estas akumulita en unu loko. Koncentriĝinta malriĉeco asociiĝas kun arego da negativaj sociaj kaj ekonomiaj postsekvoj, inkluzive malpli da laborpostenoj kaj pli multaj krimoj. Ĉi tiuj areoj, averaĝe, havas malpli bonkvalitajn registarajn servojn.

Ĉi tiu neglekto de malfavorataj komunumoj havas miriadon da kaŭzoj.

Loĝantoj en ĉi tiuj komunumoj malpli ofte ion postulos de sia registaro. Ili malpli emas havi tempon kontakti sian registaron aŭ fidi, ke ilia registaro agos se petite. Plie, politikistoj averaĝe pli respondas al riĉaj voĉdonantoj; do, eĉ se oni petas agi de ĉi tiuj komunumoj, ili malpli probable faras tion. La efiko de historia neinvestado en ĉi tiuj komunumoj estas akumula kaj malfacile por ĝin venkebla.

Krome, multaj urbestroj malakceptas agnoski lokajn diskriminaciojn kaj maljustecojn en publikaj servoj. Nur 19 procentoj de la urbestroj kredis, ke enmigrintoj frontas multajn diskriminaciojn en ilia urbo. Pli ol okdek procentoj de la urbestroj de ambaŭ politikaj partioj egale kredis ke la kvalito de ilia amasa transporto, strata vivtenado kaj parkoj samas por blankuloj kaj koloruloj. Rekoni malegalecojn kaj diskriminacio estas esencaj antaŭkondiĉoj por kon­kretaj politikaj agoj, kiuj traktas ĉi tiujn problemojn.

Ĉi tio ne signifas, ke ĉiuj urbestroj evitas agnoski kaj trakti rasan malegalecon.

Ĉi tie, denove - kiel pri vidpunktoj pri enmigrintoj ricevantaj publikajn servojn - la partia fendo estis grava. Urbestroj rilataj al la Demokrata Partio je dudek- procentoj pli ol respublikanoj perceptis diskriminacion kontraŭ enmigrintoj en sia urbo. Depende de la politika areo, urbestroj rilataj al Demokrata Partio estis je inter dudek kaj kvindek procentoj pli kapablaj ol respublikanoj kredi, ke aliro al sociaj kaj publikaj bonaĵo kiel laborpostenoj, kuracado kaj justa traktado de la tribunaloj estas pli bona por blankuloj ol por koloruloj. Dum urbestroj trans partiaj linioj entreprenis simbolajn agojn kontraŭ la enmigradaj politikoj de Trump, urbestroj rilataj al la Demokrata Partio multe pli verŝajne forte subtenas sen­dokumentajn enmigrintojn, agnoskas lokan diskriminacion kontraŭ enmigrintoj, kaj agnoskas, ke aliro al ŝlosilaj publikaj, sociaj kaj ekonomiaj bonaĵoj estas rase malegala.

Tiel la enmigrintoj alfrontas malegalan tranavigendan mozaikon de servoj, ĉar iuj (plejparte el la Demokrata Partio) lokaj registaroj agreseme proklamas iniciatojn bonvenigi enmigrintojn kaj repagi malegalecojn, kaj aliaj - pro limigoj aŭ lokaj antaŭjuĝoj kontraŭ novuloj - elektas ne fari tion.

Katherine Levine Einstein, helpa profesoro pri politika scienco en la universitato de Boston, akiris sian doktorecon pri Administrado kaj Socia Politiko ĉe la Universitato Harvard. Ŝia laboro pri lokaj politikoj kaj reguloj, rasaj kaj etnaj politikoj, kaj usona publika politiko aperis en multaj sciencaj revuoj.


Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


La transmoviĝantaj Afrikoj de Alain Mabanckou

Intervjuo de Ariane Poissonnier, franca ĵurnalistino

Estas trikontinenta subtegmento, kiun trairas Alain Mabanckou, serĉante en la pasinteco tion, kio lumigu la nunon. Kiel legi la kolonian historion? Kiun sencon doni al la restituo de la afrika kultura heredaĵo? Kaj kiun rolon en ĉio ĉi? La franc-konga verkisto parolas pri ĝi, en plena simpleco.

Per ĉi tiu interparolado, la Kuriero aliĝas al la celebrado de la Monda tago de Afriko (la 25-a de majo).

Vi dividas vian tempon inter tri landoj: Kongo, Francio kaj Usono. Kiel vi travivas tiun situacion?

Kiel avantaĝon! Tiu trikontinenta kulturo ebligis al mi alfronti la variecon de la mondo kaj malkovri tion, kion mi nomas la transmoviĝantaj Afrikoj. Por komenci, unu transmoviĝanta Afriko interne de la kontinento: kiam mi vivis en Kongo, mi renkontis okcident-afrikanojn, kaj tio donis al mi la konscion pri la diverseco de Afriko.

Kiam mi venis en Francion, mi malkovris la Okcidentan mondon, sed ankaŭ la Afrikojn, kiuj tie establis sin tra migradoj, vojaĝoj, tra la historio de la sklaveco kaj de la koloniado: unu transmoviĝanta Afriko en Eŭropo. Kaj post tio, kiam mi estas en Usono, mi rimarkas mian kontinenton tra malproksima lupeo, kiu permesas distingi la flosadon de la ombroj de tiu alia transmoviĝanta Afriko, deportita per la sklaveco kaj la negrokomerco. Mi konatiĝis kun tiu afrika-amerika mondo proksime de Novjorko, kun Richard Wright, Chester Himes aŭ James Baldwin, verkistoj de la Renesanco de Harlemo, movado kiun oni lanĉis en la unua duono de la 20-a jarcento kaj kiu revoluciis la tiel nomatan nigran pensadon.

Do, estas speco de trikontinenta subtegmento, en kiu mi ŝteliras preni tion, kio povas ekspliki la mondon de morgaŭ...

La mondo de morgaŭ estas sumo de kulturoj.

Iuj diras, ke hodiaŭ la novliberala sistemo estas tiel hegemonia, ke oni eĉ ne havas plu la vortojn por kritiki ĝin...

Sincere, mi min ne rekonas en tiuj vortoj! Eblus diri, ke ĉiuj iloj de kritiko estas koruptitaj de la novliberala sistemo... Mi ne estas tiom pesimisma. Estas ĉiam rimedoj por agi kontraŭ la sistemo kaj estas foje, per eniro en la vortprovizon de tiu sistemo, per malkonstruo de ĝi, per montro de ĝia malpleno, tiel ke nova pensmaniero povas aperi. Nur pro tio ke arakido havas ŝelon, tio ne signifas, ke mi ne rompos ĝin por vidi tion kio estas interne, kaj manĝi ĝin.

Prenu la ekzemplojn de la afrikaj civilizacioj: ili uzis la okcidentan pensadon por establi la afrikan pensadon. La movado de la Nigruleco naskiĝis en Eŭropo, en la pensado de la nigrahaŭtaj kaj antilaj studentoj, kiuj venis kleriĝi en la Francujo. Unu el ili, la senegalano Leopold Sédar Senghor, eniris la Académie française [Franca Akademio]. Kaj kiu povas ankoraŭ diskuti pri la universaleco de la Cahier d’un retour au pays natal [Kajero pri reveno al la naskiĝlando] de la antilano Aimé Césaire? Kiu povas dubi pri la forto de la analizoj de alia martinikano, kiu estis Frantz Fanon en Peaux noires, masques blancs [Nigraj haŭtoj, blankaj maskoj]?

Ili atakis la kolonian sistemon kaj ĝiajn konsekvencojn per la iloj, kiujn ĝi al ili liveris.

«La Belgoj provas rakonti sian kolonian historion», vi skribis antaŭ nelonge sur Instagram, post kiam vi vizitis la AfricaMuseum [Afrikan Muzeon] en Belgio. Kial?

Muzeo estas kiel individuo: per la elekto de siaj vestoj ĝi sendas mesaĝon, kiu povas esti sincera aŭ biasa. Iuj surhavas perukon.

Oni povas enamiĝi al tiuj belaj haroj kaj esti profunde seniluziigita, malkovrante, ke ili estas falsaj! Sammaniere, kiam vi eniras en tiun muzeon, vi diras al vi mem, ke ĝi estas tre bela, kaj fine... nenio. Mi rondiradis, mi ne vidis la manojn dehakitajn dum la 2-a epoko (Léopold la Dua).

Certe, la muzeo donis la parolon al kelkaj afrikaj posteuloj por rakonti sian historion: estas jam bone pensinti pri tio.

Tio ne nepre estas la kazo en Francio, kie, tuj kiam oni parolas pri kolonia historio, ĉiu baŭmas kaj rifuĝas malantaŭ Jules Ferry, kiu havigus al ni la alfabeton!

Sed se vi lasus al afrikanoj la taskon fari tiun saman muzeon, nu, ekde la enira pordo ĝis la elira pordo, ili montrintus la Blankulon vipi la Nigrulon, meti ilin en la holdojn, rabi la kontinenton, konstruigi fervojon tie, kie la homoj mortas. Sciu, ke rilate ilin, mi ankaŭ skribus sur Instagram, ke ili «provas skribi sian kolonian historion».

La koloniito prezentos la apokalipsan version de la koloniado, la okcidentulo sian supozatan civilizantan version. El tio ĉio oni devas fari sintezon. Ĝis nun, ni havas subjektivajn interpretojn.

Ĉu la provoj redoni la kulturan heredaĵon al la afrikaj landoj, kiujn nun oni faras en Francio, estas gravaj ?

Mi ŝatas la raporton de Felwine Sarr kaj Bénédicte Savoy pri la restituo de la afrika kultura heredaĵo [transdonita ĉe la Élysée (Elizeo) la 23-an de novembro 2018], sed ni vidu tion, kio okazos en la praktiko.

La restituo metas la saman demandon:
kiel relegi nian kolonian historion? Kial, en la libroj pri historio en Francio, en Eŭropo, oni neniam parolis pri tiuj ŝtelitaj objektoj? La kolonianto faris grandan eraron pensante, ke kion ni produktis, tio arte estis senvaloraĵo. Hodiaŭ tiuj estas elementoj, kiuj mankas en la ekspliko de la monda imago.

La afrikanoj volas tute simple, ke oni rekonu, ke la imago de la mondo inkluzivu ankaŭ tiujn elementojn de la afrika kulturo, kiujn oni rabis, kaj ke, ekzemple, ne estus surrealismo se ne estus la proksimeco de tiuj pentristoj al la afrika arto. Preter la restituo aperas la demando de la rekono de Afriko kiel arta potenco.

Ĉu la afrika literaturo okupas sian lokon en la monda literaturo ?

La afrika literaturo en la franca lingvo estas juna, ĝi eĉ ne estas centjara, ĝi bezonas tempon por konfirmiĝi. Kio estas interesa, tio estas, ke ĝi scipovis preni la itineron de la tutmondiĝo: ĝi profitas de la malfermita dimensio de la mondo kaj eniras la grandan dialogon, kiu fariĝas, ĉi tie kaj tie, pri la nuntempaj interesoj de la socio.

Ĉu vi sentas vin foje la proparolanto de Afriko ?

Tio estus aroga. Estas vere, ke min ĉiam flatas vidi, ke pli kaj pli da afrikanoj, inkluzive angle parolantojn, legas tion, kion mi verkas, rekonas sin en ĝi kaj entuziasmas. Mi nur redonas al ili la samon tra rakontoj, kiuj parolas pri ilia mondo. Mi ŝatus, ke oni ne konsideru min kiel proparolanton – tio estus tro kristeca destino – sed ke oni havu la impreson, ke ni kunverkas la librojn, kiujn mi verkas.

Vi povintus fariĝi juristo. En 1989 vi akiris stipendion kaj forlasis vian modestan familion en Pointe-Noire por studi juron en Francio.

Miaj gepatroj volis, ke mi fariĝu juĝisto aŭ advokato. La Universitato de Nantes konsideris mian peton enskribiĝi: tie mi studis privatan juron dum unu jaro, poste mi venis en Parizon por fari tezon de tria ciklo en la universitato Dauphine en ekonomia kaj socia juro.

Sed verkado superis juron. Estas aktiveco iom ĵaluza, kiu ne toleras konkurencon. Kaj poste, kiam miaj gepatroj mortis, mi havis la senton, ke mi havas plu neniujn, kiujn mi povus fierigi pri mi...

Ĉu estis tago, kiam vi diris al vi: «Mi volas verki»?

Mi komencis verki poemojn en la liceo, kaj, esence, mi volis fari nur poezion.

Samtempe mi ne konsciis, ke verki povas esti ĉefaktiveco. Por mi ĝi servis por trankviligi miajn timegojn kaj regi mian solecon. Ĝi fariĝis konfeso, por sola infano, kia mi estis: maniero rifuzi la mondon tiel, kiel ĝi estis skribita, en la nuno, por inventi mian propran version de la mondo...

Eble estas tie, kie verkado komenciĝis, eĉ se mi ne estas kapabla dati la momenton, kiam mi konsciiĝis. ke estas tio, kion mi devis fari. Mi daŭrigis la verkadon, dirante al mi mem, ke mi laboros kaj ke paralele, de tempo al tempo, mi verkos...Farante tiel ege regule, mi ade faris min mem pli muskola por aktiveco, kiu estis fariĝonta la ĉefa kaj obsedanta.

Antaŭ ol aperigi vian unuan romanon, Bleu blanc rouge, [Blua, blanka, ruĝa] en 1998, vi publikigis kvar kolektojn de poemoj... Kiel romano kaj poezio interligiĝas?

La poezio harmonias kun la romantika animo de la adoleskantoj, ĝi estas la sidejo de la unuaj amoj, la momento, kiam oni rakontas siajn elreviĝojn, kiam oni enamiĝas al Lamartine, Hugo, Vigny aŭ iu alia romantika poeto. Kaj post tio, poezio estis fako aprezata en mia lando, kun grandaj naciaj verkistoj kiel Tchicaya U Tam’si. Oni vere malkovris la romanon nur kun la apero, en 1979, de La Vie et demie [La vivo kaj duono] de Sony Labou Tansi, kiun mi rigardas la plej granda verkisto de Kongo. Tie, oni sciis, ke oni povas ankaŭ rakonti ion, kio ne nepre enskribiĝas en la personan doloron. En la romano, la stato de la animo ne plu estas la propraĵo de la romanverkisto: estas la propraĵo de la romanpersono.

Via amiko, la haitia verkisto Dany Laferrière diras, ke rilate kreadon «la talento estas grava, sed la plej grava estas la kuraĝo». Ĉu oni devas aŭdaci por krei?

La kuraĝo estas ĉio, kion oni ne vidas en la literatura verko... Romano aŭ kolekto de poemoj, tio estas la finita produkto. Oni ne vidas en ĝi ĉiujn turmentojn de la verkisto, liajn timegojn, liajn cirkonstancojn de ekzistado, liajn malsukcesojn... Se vi ne havas kuraĝon, se vi ne havas la obstinon, se vi ne havas la obsedon, la talento indas nenion!

Verki romanon, tio estas poluri ĉiun frazon kaj reveni al ĝi tiom da fojoj, kiom necesas por ke ĝi vere esprimu tion sentitan. La kuraĝo, pri kiu parolas Dany Laferrière, estas sinonimo de obsedo kaj de forto. La verkisto estas obsedita de la estetika projekto, kiun li portas, kaj li uzas ĉiun sian forton por defendi ĝin en la centro de sia imaga universo.

Kiam oni verkas, ĉu oni montriĝu nuda?

Jes! Estas ankaŭ la politika kuraĝo, la aŭdaco malkaŝi sian personecon. Verki ne estas saniga promenado, estas vere kruta vojo kun truoj, koto, pluva akvo, ŝtonoj.

Tiuj, kiuj ne havas kuraĝon, portas botojn.

Verkisto marŝas nudpiede kaj alvenas al la fino de la vojo, eĉ se li estas kovrita per vundoj. Li finis la projekton, kiu estis en li, la forton de la mondo, kiun li volis naski, li faris tion!


Naskita en 1966, en Pointe-Noire, la ekonomia ĉefurbo de Kongo, Alain Mabanckou fariĝis lumtura figuro de la literatura franclingva mondo. Profesoro pri literaturo en la Universitato de Kalifornio de Los Anĝeleso (UCLA), li tenis la katedron de artista kreado en la Collège de France [Kolegio de Francio] en 2015 kaj 2016. Li ricevis multajn premiojn tra la mondo, kaj lia verkaro estas tradukita en tridekon da lingvoj. En 2018, li publikigis sian dek- duan romanon en Francio, Les Cigognes sont immortelles (La Cikonioj estas senmortaj).


Elfrancigis Kees Neeft (Nederlando)


Kiam oni malfermas libron, oni malfermas la menson

Ghalia Khoja


Aprile 2019, Sharjah (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) iĝas la Monda Ĉefurbo de la libro.

Ĝi invitas la publikon elekti la ponton de scio kaj iri renkonte al la diverseco de kulturoj kaj de popoloj.

Per tiu ĉi artikolo, la Kuriero aliĝas al la celebrado de la Monda Tago de la Libro kaj de la aŭtorrajto, la 23-a de aprilo.

«La libro estas, en ĉiuj cirkonstancoj, la plej bona vojkompano”. Tiu citaĵo de Al Mutanabbi, fama araba poeto de la 10-a jarcento, fariĝis aforismo, kiun la amantoj de literaturo, de poezio kaj, pli ĝenerale, de scio ŝatas ripeti, eĉ dum nia epoko, kiam la sociaj retoj kaj la aŭdovidaj medioj treege reduktis la lokon de la libro.

La libro daŭre estas privilegia rimedo por stimuli la valorojn de toleremo, de kunvivado kaj paco, de defendo de esprimlibereco kaj de batalo kontraŭ ekstremismo kaj obskurantismo – tiom da komunaj denominatoroj de eventoj, kiuj komenciĝas en Sharjah [ŝarĝa] [‫َشلٱ‬ ‫ا‬ ّ ‫ةَقر‬‎ aš-Šāriqah aŭ, en la araba de la Persa Golfo:
aš-šārja] la 23-an de aprilo 2019, Mondan tagon de la libro kaj de la aŭtorrajto, kaj daŭros dum la tuta jaro, kadre de ĝia nomado kiel Monda Ĉefurbo de la libro 2019. Sharjah fariĝis la unua urbo de la Persa Golfo kaj la tria urbo de la araba mondo, kiu profitas de tiu nomdono.

Ĝuste tie, en Sharjah, oni malfermis la unuan lernejon kaj la unuan bibliotekon de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Kaj ĝuste en tiu urbo, ekde 1982, internacia jara foiro de la libro direktas al la publiko inviton preskaŭ similan al ordono: “Legu, vi estas en Sharjah!” Pro tio, ke ĝi iĝis la tria plej grava foiro de la libro en la mondo, ĝi akceptis en 2018 2,7 milionojn da vizitantoj, 1874 ekspoziciantojn el 77 landoj, kun 1,6 milionoj da titoloj kaj proponis programon enhavantan 1 800 eventojn.

La emirlando Sharjah havigis al la libro privilegian lokon en sia kultura politiko, kun projektoj kiel: “Unu biblioteko en ĉiu hejmo”, vojaĝantaj bibliotekoj, premioj naciaj, regionaj, eĉ internaciaj, Premio Unesko-Sharjah de la Araba Kulturo, Premio Sharjah por araba poezio, Premio Tourjoumane por tradukado kaj ankaŭ la Premio por la libro emirlanda.

La emirlando fieras ankaŭ pri la Sharjah Publishing City (SPC), kiun ĝi priskribas kiel la unuan mondan liberan zonon dediĉitan ekskluzive por servi la tutmondan eldonan kaj presadan indu­strion. Disvastiĝinta sur 19 000 kvadrataj metroj, la instalaĵo proponas novajn artajn servojn kaj infrastrukturojn por la tuta ĉeno de libroj - de skribado kaj dezajnado, ĝis presado kaj distribuado de libroj - por diversaj buĝetoj.

Siavice, la Asocio de la eldonistoj emirlandaj kontribuas al la antaŭenigo de la libro kaj la legado ĉe ĉiuj sociaj kategorioj kaj ĉe diversaj generacioj de legantoj; tiu fakto alportis al ĝi la rekonon de ĝiaj samranguloj, kiel atestas la elektado de ĝia prezidantino Sheika Bodour Bint Sultan Al Qasimi por la posteno de vicprezidanto de la Internacia Unuiĝo de eldonistoj, en 2018.

«La libro estas la rimedo, kiu permesas al ĉiu socio evolui, elstari kaj dialogi. Ĝi estas ponto inter ĉiuj landoj de la mondo», ŝi deklaris prenante sian funkcion de prezidantino de la Buroo de Sharjah, Monda Ĉefurbo de la libro 2019.

Kunlabore kun dudek reprezent­antoj de la publikaj sektoroj, de la privataj sektoroj kaj de la civila socio, la Buroo organizas serion de kulturaj kaj artaj manifestadoj, kiuj okazos dum la jaro ne nur en la Emirlandoj sed ankaŭ en aliaj landoj de la regiono. La evento celas kontribui al la disvolvado kaj al la subteno de la eldonado en la lando kaj en la araba mondo, samkiel faciligi la aliron de ĉiuj al la libro, ĉefe de la infanoj kaj adoleskantoj. Ĝi celas ankaŭ malkovri promesantajn aŭtorojn, pligrandigi la nombron de la legantoj de presitaj kaj ciferecaj libroj kaj, fine, kuraĝigi al tradukado. Ĉiuj beletraj ĝenroj trovas tie sian lokon - poezio, romano, novelo...

same kiel sciencaj kaj sociaj verkoj, aŭ eĉ bildstrioj.

Fine de la evento, Sharjah transdonos la stafetbastonon al la urbo Kuala-Lumpuro (Malajzio), kiun Unesko jam elektis Monda ĉefurbo de la libro 2020.


Verkistino kaj beletra kritikistino, Ghalia Khoja (Sirio) estas aŭtorino de 25 verkoj:
poeziaj kolektoj, romanoj kaj eseoj. Ŝi vivas en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ekde 2004, kie ŝi laboras kiel ĵurnalisto ĉe la ĵurnalo Al Ittihad.


Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)


Artefarita Intelekto, sojle de Afriko

Tshilidzi Marwala, intervjuita de Edwin Naidu, Sudafrika ĵurnalisto


Afrikaj politikestroj devas alpreni teknologion kaj uzi la Kvaran Industrian Revolucion (4IR) por gvidi la kontinenton el malriĉeco kaj al pli bona estonteco, asertas la gvida Sudafrika sciencisto kaj fakulo pri Artefarita Intelekto (AI) Tshilidzi Marwala.

Tiu ĉi intervjuo aperas okaze de la Tutmonda Afrika Tago, celebrata de Unesko la 25-an de majo.

Fine de la Okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, la Ĉina registaro investis en la ekonomio, kaj ekde tiam eltiris el malriĉeco 800 milionojn da homoj. Ĉu vi opinias la Sudafrikan registaron kapabla atingi similajn rezultojn, eĉ se kun malpli granda kvanto da homoj, pere de investado en 4IR*?

Oni opinias, ke Ĉinio povas esti la lasta lando, kiu perlaboras monon el malmulte­ kosta laborforto, por eltiri homojn el malriĉeco. Se oni utiligas robotojn en la laborprocezoj, plej ver­ŝajne tio estos eĉ malpli kosta ol en la pasinteco. Pro tio, mi timas, ke 4IR povos marki la laborkoston kiel timigilon por la labordonantoj, kun la kompleta aŭto­matigo de la produkto- procezo.

Sendube, 4IR ŝanĝos la labor­mondon kun artefarite intelektaj maŝinoj­ plen­um­ antaj taskojn kutime faratajn de homoj.

Kiel rezulto, la labor­mondo malgrandiĝas, kun fabrikoj dung­antaj malpli da homoj ol antaŭe. Okazos forta kresko de mal­ egaleco. Tiuj kun sufiĉa kapitalo por aĉeti industriajn robotojn produktos per malpli da homrimedoj, kaj fariĝos tre riĉaj, dum * La 4-a Industria Revolucio (4IR) – bazita sur la disvastigata disponebleco de ciferecaj teknologioj alportitaj al ni per la Tria Industria (aŭ cifereca) Revolucio – estas gvidata per novaperantaj teknologioj, bazitaj sur kombino de ciferecaj, biologiaj kaj fizikaj novigoj. Tiuj freŝaj teknologioj, kiuj estas ŝanĝantaj la manieron, en kiu ni vivas kaj laboras, inkluzivas Artefaritan Intelekton (AI) kaj robotikon, la Interreton de Objektoj (IdO), pliigitan realecon, kvantumkomputadon, tridimensian presadon, blokĉenojn, aldonaĵan fabrikadon, neŭroteknologiojn kaj genaran modifadon.

la aliaj estos forŝovataj al la randoj de la socio. Sud-Afriko, kaj la Afrika Kontinento, havas kiel solan elekton enpreni 4IR-n kaj uzi ĝin por trovi solvojn al la granda kvanto da problemoj, kiujn ni devas alfronti.

Ĉu ĉiuj Afrikaj registaroj jam investas en 4IR?

Mi ne kredas, ke tio estas la kazo, eĉ se insuloj da eminenteco estas troveblaj en Mozambiko, Kongo, Kenjo, Ruando kaj Sud-Afriko, sur diversaj niveloj. Mobilizi pri temo kiel 4IR en kontinento kun kvin­ dek kvar landoj estas multe pli komplike ol trakti unu solan, eĉ se tiom grandan kiel Ĉinio. Konsidero, ke tiuj landoj estas en tre malsimilaj niveloj de evoluo, igas la situacion eĉ pli kompleksa.

Mi kredas, ke 4IR fariĝos io pri datumoj –, ĉu temos pri datumoj de homoj, genetikaj datumoj, aŭ la datumoj, kiuj gvidas 4IRn mem. La demando, kiun ni devas starigi estas: ĉu la Afrikaj landoj mem akiros tiujn datumojn? La respondo, mi timas, estas:
ne. La plej grandaj kaptistoj de datumoj estas la usonaj multnaciaj kompanioj.

Kiam temas pri kolekto aŭ administrado de datumoj, Afriko poentos je tri, en skalo inter unu kaj dek. Tiu cifero estas alarmiga.

Unu el la ĉefaj problemoj, kiam temas pri 4IR, estas, ke la gajninto prenas ĉion.

En Sud-Afriko ni havis lokan serĉilon, nomatan Anansi, kiu agresive kolektis lokajn datumojn, sed neniel rezistis Guglon – ĝi malaperis, en 2011. Malmultaj kapablas diri la nomon de la dua monda serĉilo – la respondo estas Bing, de Microsoft, sed ankaŭ ili baraktas. Ne estas spaco por numero du – la fakto, ke Guglo ne estas alirebla en Ĉinio, estas granda avantaĝo por ĉinaj kompanioj.

Tamen, la gigantoj de la reto, kiel multaj korporacioj, ne malŝparas multe da tempo traktante lokajn instancojn.

Ekzemple, Gugla Maparo ne prononcas ĝuste la nomojn en niaj lokaj stratoj. Se ni estus produktintaj niajn proprajn mapojn kun la ĝusta prononco, ni estus povintaj havi avantaĝon kontraŭ Guglo. Bazo por konkurenco estas alfronti defiojn sur loka nivelo.

Kiom for estas Afrikaj landoj de la memproduktado de 4IR-teknologio?

Laŭ mi, ni produktas amason da teknologioj, se diri sincere. Mi aŭdas multon pri Elon Musk, kaj lia Tesla- aŭtomobilo, sed Sud-Afriko havis la modelon Joule [elektra kvinsidloka aŭto], kiu estis malaktualigita ĉar oni devus vendi almenaŭ milionon da ekzempleroj por ke ĝi estu konvene realigebla. Ni registras multajn patentojn, sed niaj merkatoj ne estas sufiĉe grandaj, tial niaj produktoj mortas en laboratorioj.

Ekonomiko ordonas, ke vi devas vendi almenaŭ milionon da unuoj, por ke ili estu profitdonaj. Ne estas nur la kreo de teknologio kiu gravas. Ni devas krei novajn merkatojn kaj konstrui efikan strategion por eksportado.

Ĉu korporacioj devus ludi pli grandan rolon pere de publik-privataj-partnerecoj (PPPj) kun la registaroj pri 4IR?

Absolute jes, korporacioj nepre havu grandan rolon. Tio, kion mi rimarkis, kaj tio estas pridebatenda vidpunkto, estas la ekzisto de kulturo, kiu ne taksas Afrikon kiel produktlokon. Ekzemple, ne ekzistas en Afriko fabrikoj de produktoj Apple. Kun kompanioj, kiuj produktas en landoj, kie ili operacias, estas multe pli facile kunlabori ol kun tiuj, kiuj simple alportas en tiun landon varojn produktatajn aliloke.

Kiaj povas esti la mekanismoj, kiujn ni devas starigi por ke la multnaciaj entreprenoj investu en produktado en la Kontinento?

En Sud-Afriko, la motorindustrio estas bona ekzemplo, tie estas registara politiko subvencii aŭtomobilkompaniojn kiuj produktas ĉi tie. Nuntempe, ni ne havas similajn politikojn por kompanioj, kiuj partoprenas en 4IR, ni devas tion fari dum ni progresas. Krei specialajn ekonomiajn regionojn kun atento al 4IR estas bona ideo, kun registaroj, kiuj provizas industriojn per impostreduktado kiu antaŭenirigos produktadon, kreadon de laborlokoj, kaj helpos la kreskon de la ekonomio.

Tiuj stimuliloj ne devas esti nur por fremdaj kompanioj, sed ankaŭ lokaj firmaoj devus esti kapablaj profiti el tio.

Tio signifas, ke politikaj gvidantoj devas ludi esencan rolon en la procezo de enkondukado de novaj teknologioj.

Unu el la unuaj aferoj, kiujn Afriko devas fari, estas ekhavi gvidantojn, kiuj komprenas la teknologion. En Ruando, la grandrapida interreto igas memevidenta la fakton, ke la Prezidanto Paul Kagame komprenas teknologion. En Kenjo, la kvanto da 4IRaj novkompanioj kaj la starigo de cifereca valuto montras tre klare, ke la Prezidanto Uhuru Kenyatta komprenas teknologion.

En Sud-Afriko, Prezidanto Cyril Rama­ phosa estas la unua gvidanto, kiu metis 4IRon fronte de sia strategio, kaj li estas granda advokato por scienco kaj teknologio. En sia mesaĝo al la landa asembleo leĝdona pri la stato en la lando, februare 2018, li parolis pri la cifereca industria revolucio, kaj sin devontigis por starigi fakulan komisionon pri 4IR por gvidi strategion. Ni bezonas nacinivelan strategion, kiel la Barata Nacia Strategio por AI aŭ la plano por strategia fabrikado farita en Ĉinio 2025 por ĝin mem transformi en novigan alttekniknologian povcentralon. Espereble la komisiono gvidata de la Prezidanto Ramaphosa kreos strategion, por ekmovi politikan ekonomion kaj soci-fortojn, kiuj metu la ekonomion en bonan vojon.

Towards a Humanistic Approach La Afrika kontinento nun havas 1,3 miliardojn da enloĝantoj, kaj plie kreskas – estas la plej rapide kreskanta kontinento, loĝantare. Oni ne povas trakti la temojn de popolkresko, sekureco de manĝaĵo aŭ urbanizado sen teknologio 4IR.

Niaj gvidantoj devas kompreni teknologion – ili devas esti evoluivaj en sia perspektivo. Kaj tio nepre signifas ke, moviĝante antaŭen, ni devas ekidentigi novajn gvidantojn kun tiaj kvalitoj.


Unu el la gvidaj Sudafrikaj fakuloj pri Artefarita Intelekto, Tshilidzi Marwala estas Vickanceliero de la Johanesburga Universitato. Lia vasta serĉado pri AI aperis en pluraj revuoj tra la mondo, kaj li gajnis plurajn premiojn ĉu sialande, ĉu internacie.


Elangligis Norberto Saletti (Italujo)


La Ruanda miraklo

Alphonse Nkusi

Kvaronon de jarcento post la terura genocido en la jaro 1994, Ruando malfermas novan paĝon en sia historio. Post longa periodo de nacia unuiĝo kaj repaciĝo, ĝi investas en ekonomian kreskadon kaj fokusiĝas sur novaj teknologioj, kun la espero fariĝi la ĉefnodo pri IKT [informadika kaj komunikada teknologioj] en Afriko.

Per tiu ĉi artikolo, Unesko-Kuriero partoprenas la Internacian Tagon de Rememoro pri la genocido de la jaro 1994 kontraŭ la tuciaj tribanoj en Ruando, la 10-an de aprilo.

Antaŭ dudek kvin jaroj, la plej sanga ĉapitro en la aktuala historio de Afriko estis ĉizita en Ruando. Dum cent tagoj, miliono da homoj perdis sian vivon, postlasante milionon da orfoj, krom multnombrajn vidvinojn kaj vidvojn.

Mi estis en Ugando, kiam tiu dramo torentis tra mia lando. La najbarlando en la nordo bonvenigis min rifuĝanto en la jaro 1962, kiam mi estis juna viro de 17 jaroj. Mi tie studadis ĉe la universitato Makerere, fondis mian familion, kaj vivis tie ĝis la jaro 2008. Sed ekde la jaro 1994, mi dividis mian tempon inter Ugando kaj Ruando, por zorgi pri la orfoj de mia familio kaj ankaŭ por kontribui al la rekonstruado de mia patrujo.

Ĉio estis refarenda en tiu vundita lando. La unuaranga celo de la Ruanda Patria Fronto, RPF-Inokotanyi, la politika partio gvidata tiutempe de la hodiaŭa Ruanda prezidanto Paul Kagame, estis haltigi la genocidon kaj restarigi pacon kaj sekurecon. “Ni lernis lecionojn, kiuj instruu nin kiel konstrui nian estontecon”, diris li antaŭ nelonge dum kunveno de komercaj gvidantoj en la urbo Charlotte, Norda Karolino, Usono.

Por konstrui la estontecon, ni komencis per tio relerni konjugacii la vorton “esti”

en la pluralo kaj diri al ni mem, ke ni ĉiuj estas Banyarwanda-oj [homoj de Ruando].

Forgesi, kiu estas tucio [Tutsi-tribano], kiu estas hutuo [Hutu-tribano], kiu estas Twa-tribano. Venki la malamon.

Tradicio por la savo

Prioritato estis metata al unueco kaj repaciĝo. Cele al tio, la gacaca, la tradicia sistemo de justico, estis revivigita, kio permesas al la komunumo akuzi la krimulojn kaj akcepti ilian peton pri pardono. Helpe de tiuj tradiciaj juĝejoj, la transvivintoj povis ekscii pli pri la morto de siaj parencoj, sed ankaŭ pri la krimuloj, kiuj konfesis siajn misfarojn kaj konfesis sian kulpon. Diversajn punojn oni verdiktis, depende de la graveco de la faritaj krimoj.

Kelkajn oni verdiktis al servoj por la komunumo, kelkajn al prizono.

Dum dek jaroj, la gacaca-juĝejoj prijuĝis 1,9 milionojn da kazoj, antaŭ ol ili oficiale estis fermitaj en majo de la jaro 2012.

Je la sama tempo, publikaj juĝaj institucioj estis reestablitaj kun la tasko juĝi la plej gravajn kazojn. Sur internacia nivelo, la Internacia puntribunalo por Ruando [International Criminal Tribunal for Rwanda (ICTR)], establita la 8-an de novembro 1994, agnoskis, ke “genocido, krimoj kontraŭ la homeco, kaj militkrimoj estis faritaj en hororiga amplekso”, atingantaj “kvoton de mortigoj kvaroble pli altan ol tiu dum la kulmino de la Nazia Holokaŭsto.” Nunmomente la ICTR estas akuzinta naŭdek tri individuojn, supozatajn la planistoj kaj faristoj de la genocido. Okdek el ili staris antaŭ la tribunalo, el kiuj dudek tri jam finis siajn punojn.

Kiel postefiko de la genocido, oni ekuzis alian tradician metodon por ebligi al civitanoj partopreni en publikaj aferoj.

Ĝi konsistas el ilia sindediĉo al jam planitaj agadoj, kadre de administra sistemo, kiu disponigas tiucelajn kontraktojn nomitajn “imihigo”. En antaŭaj tempoj tiaj kontraktoj estis buŝaj, nuntempe ili estas skribataj kaj subskribataj, sed ilia funkcio estas la sama: Ili devigas la individuon plenumi nombron da taskoj dum unu jaro, je kies fino la komunumo pritaksas ties efikecon.

Tiu metodo konsiderinde kontribuis al la plibonigo de la publikaj servoj en la hodiaŭa Ruando, kiu elektis por si konsentan demokration kaj disdividon de la ŝtataj fortoj.

La prioritatoj

Kun averaĝa kresko je sep procentoj ĉiun jaron ekde 2000, Ruando nun estas unu el la gvidaj afrikaj landoj pri la ekonomia kreskado. Laŭ oficialaj rezultoj, ĝiaj investoj en agrikulturo, energio, infrastrukturo, minado kaj turismo savis pli ol milionon da homoj el malriĉego.

Tiun evoluon akompanas la progresa interplektiĝo de la lando en grandregionajn ekonomiajn strukturojn kaj pli ampleksan partoprenadon en la inter­nacia komunumo. Kun 6 550 militaj servistoj, Ruando nun estas la kvante kvara kontribuanto al pacdefendaj operacoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Sed la lando antaŭ ĉio volas investi en homojn por sukcesi en evoluado ĉion ampleksanta. Pro tio ĝi lokas virinojn al la avangardo de la publika vivo. Ili pagis altan prezon dum la Nigra Printempo en Ruando [masakro de 1994]: inter 100 000 kaj 250 000 virinoj fariĝis viktimoj de seksperforto kaj seksaj atencoj, tiuj abomenindaj armiloj de milito, agnoskitaj fare de la ICTR kiel genocidaj agoj. De tiam multaj de ili mortis pro Aidoso akirita dum la atencoj.

Por sekurigi la protektadon de virinoj, oni en la jaro 2008 akceptis Leĝon pri Prevento de kaj Punado por Seks-bazita Perforto. Aliaj leĝoj certigas ilian plenan partoprenon en la politika kaj socia vivoj: minimume tridek procentoj de ĉiuj pozicioj estas rezervitaj por virinoj, en ĉiuj ŝtataj institucioj sur ĉiuj niveloj. Tiu strategio superpontis la breĉon inter viroj kaj virinoj je pli granda rapideco. Hodiaŭ 62 procentoj de la parlamentanoj, 50 procentoj de la ministroj, kaj 45 procentoj de la oficialuloj en la juĝistaro estas virinoj.

Klerigado kaj sano estas la du aliaj prioritataj sektoroj, kiuj ensorbis 30% de la jara nacia buĝeto dum kelkaj jaroj. La kvoto de la lerneja frekventado kadre de la deviga 12-jara klerigado estas 90%, kaj la protekto fare de la prisana asekuro estas 87%.

La sanservoj konsiderinde pliboniĝis eĉ en foraj areoj ekde la enkonduko de “Zipline”-flugrobotoj, kiuj, laŭ informoj de la ĉefa direktoro de la usona ekfirmao, realigis pli ol 4000 liverojn de sango kaj kuraciloj inter oktobro 2016 kaj aprilo 2018.

Ankaŭ klerigado malrapide sed senhalte ŝanĝiĝas rezulte de novaj informadika kaj komunikada teknologioj (IKT), aparte ekde la establo de la iniciato “unu tekkomputilo por ĉiu infano” en junio 2008. Pli ol 600 000 tiaj komputiloj estis distribuitaj, kaj la infanoj konsentis dividi inter si ĝian uzadon je tagaj periodoj.

La projekto tamen alfrontis defiojn, i.a.

la mankon de tutterena elektra provizo en kampaj regionoj, necesa por ŝarĝi la komputilojn, kaj mankon de laborforto por distribui tiujn al pli ol 2,3 milionoj da lernejaj infanoj. Spite tion, la IKT-oj evoluas je plena rapideco: 4000 km-oj de kabloj optikfibraj jam estas vaste produktitaj en la lando, kiu ampleksas surfacan areon de iomete pli ol 26 000 km2. Ĉi tiun jaron oni esperas, ke la senkabla interreto kaj la optikfibra kablaro kovros 95% de la lando.

La granda plimulto de la loĝantoj jam havas aliron al poŝtelefonoj, kaj 4 milionoj el la ĉirkaŭ 13 milionoj da loĝantoj nunmomente povas aĉeti kaj pagi siajn fakturojn kaj eĉ la asekurajn kotizojn, per uzado de poŝtelefonaj apoj. Simple vizitu la retejon Irembo (kio signifas “aliro” en la lingvo Kinyarwanda) por trovi interrete la plej multajn registarajn servojn.

Rigardo onten Ruando metas sian fokuson al teknologia evoluo por certigi pli bonan estontecon. Bankaj transakcioj estas facil­ igataj per poŝtelefonaj servoj. Negocaj gvidistoj havas aliron al retkomerco per la Reta mondkomerca platformo [Electronic World Trade Platform (eWRP)], establita en oktobro 2018 fare de la ĉina retkomerca giganto Alibaba. Enurba transporto estas faciligata per aŭtomobilaj kaj motorciklaj servoj regataj per poŝtelefonaj apoj.

El inter la lastmenciitaj naskiĝis la apo “SafeMotos” [sekuraj motorcikloj] ŝerce nomita “la UBER de la motorciklaj taksioj”, el la sino de kLab, teknologia centro por novigadoj, konsiderata la plej dinamika en la lando. Ekde la jaro 2012, tiu trejnis milojn da junaj homoj senkotize, helpante instali 60 kompaniojn, el kiuj kvar fariĝis gvidaj en sia kampo de agado, kaj el kiuj du ekspansiis internacie. kLab estas unu el kelkaj centroj por novigadoj, kiuj evoluis, aparte en la ĉefurbo Kigali, kun celrigardo al junaj Ruandanoj novajn profesiajn oportunojn.

Ankaŭ la Urbo de Novigado, konstruota kiel parto de Afrika50, la infrastruktur-evoluiga platformo de la Banko por evoluigi Afrikon [African Development Bank (AfDB)], promesas brilan teknologian estontecon por Ruando. Ĝi nun estas en bonstata pozicio por fariĝi grandregiona ICT-platformo. Aparte ekde septembro 2018, artefarita intelekto (AI) oficiale fariĝis parto de la universitata kursaro, danke al unu studadlinio ĝismagistreca, instalita de la senegala fakulo Moustapha Cissé, ĉefo de la esplorcentro de Google en Ganao, kaj fare de la Afrika instituto de matematikaj sciencoj [African Institute of Mathematical Sciences (AIMS) en Kigali].

Kvaronon de jarcento post la genocido kontraŭ la tucioj en Ruando, la tiam fendita, detruita, kadukigita nacio, bezonanta rekonstruadon kaj rehabilitadon, hodiaŭ direktas sian rigardon decide al la estonteco kaj preparas la grundon por tio, kion iun tagon oni nomos la Ruanda miraklo.


Alphonse Nkusi (Resp. Ruando) estis gvida analizisto ĉe la Rwanda Governance Counsil [Rega konsilio de Ruando], el­don­isto de New Vision [Nova vido], unu el la du gvidaj ĵurnaloj de Ugando, kaj lekciisto pri socia komunikado ĉe la Universitato Makerere en Ugando.


Elangligis Fritz-Ferdinand L. Palatinus (Germanujo)


Gran Pajatén, “nia geografia fortikaĵo”

Roldán Rojas Paredes,
Intervjuo de William Navarrete


Iam ĝi estis regiono ruinigita per intensa kaŭĉuka kultivado kaj okupata de drogaj karteloj kaj geriloj, kiuj turnis ĝin en senleĝan zonon plenan je kokao, kaj kie ŝakrado de kokaino estis kutima vivrimedo. Sed hodiaŭ miloj da homoj vivtenas sin per arbaraĵa hortikulturo, kultivado de kakao kaj aliaj kreskaĵoj. En la sama areo de la Perua Centra Kordilero, Unesko deklaris Gran Pajatén Biosfera Rezervejo en 2016. Roldán Rojas Paredes estis en la koro de la projekto Per ĉi tiu intervjuo, la Kuriero partoprenas en la festado de la Internacia tago de biologia diverseco, la 22-a de majo.

Kiel vi prezentas la Biosferan Rezervejon Gran Pajatén al iu, kiu ne scias pri ĝi?

Ĝi estas eksterordinara loko, karakterizata de natura kaj kultura diversecoj, ĉar ĝi kunigas du malsamajn vivmediojn – Andojn kaj Amazonion. Disvastigita sur ĉirkaŭ 2,5 milionoj da hektaroj, la rezervejo loĝigas 5000 vegetaĵajn speciojn kaj pli ol 900 animalajn speciojn, inter kiuj ĉirkaŭ 30 estas endemiaj. Ĝi ankaŭ enhavas la Nacian Parkon Río Abiseo, enskribitan en la Mondan Heredaĵan Liston de Unesko ekde 1990, kie enestas pluraj arkeologiaj restaĵoj. Ekde la mez-1980-aj jaroj, 36 antaŭkolumbaj lokoj estis malkovritaj tie, en altecoj de 2 500 ĝis 4 000 metroj.

Laŭ tiuj, kiuj naskiĝis tie, la rezervejo estas unika heredaĵo, pri kiu ni respondecas kaj kiu devigas nin pensi por longtempa perspektivo.

Mi rigardas tiun rezervejon nia geografia fortikaĵo, kiu donas al ni idealajn kondiĉojn por pli bona vivkvalito, kaj provizas per grandaj ebloj la estontajn generaciojn.

Persone, mi estis ĉiam alkroĉita al laboro surgrunde, al niaj praarbaroj, al ĝiaj grandiozaj verdaĵoj kaj la rekta energio, kiun oni ricevas de ĝi, kiam oni loĝas ĉi tie. Mia vivo estis ĉiam profunde ligita al la kultura riĉeco, legendoj, imago, muziko kaj gastronomio de ĉi tiu loko. Pro tio mi foriris por studi en Limo, la ĉefurbo, kaj volis reveni por min dediĉi al diskonigado de tiu eksterordinara heredaĵo. Kaj tiel mi faris.

Kion signifas la nomo de Gran Pajatén biosfera rezervejo de Unesko por la 170 000 regionaj loĝantoj?

La loka loĝantaro ege suferis pasintece, turmentate de kaŭĉukaj kaj drogaj karteloj, kaj eĉ geriloj. Sed komence de la jaroj 2000-aj, la revivigo de kakaa kultivado permesis al miloj da homoj eviti malriĉeco kaj ekskluzivigon. Iom poste, ni evoluigis miksitan arbaraĵan hortikulturon, kiu estas precipe bona por kakaa kultivado, ĉar kakaaj arboj elkreskas sub ombroj de aliaj arboj.

La enigo de nia regiono en la Tutmondan reton de biosferaj rezervejoj de Unesko (WNBR) en 2016 estis granda plifortigo. Ni komprenis tion kiel signon de rekono por niaj penoj fariĝi la ĉefa kakao- kultiva regiono en Peruo.

Tiu internacia rekono malfermis novajn eblojn por la Fondaĵo Amazonia Viva (FUNDAVI), kiu laboras por konservi la ekosistemon de Gran Pajatén. Nuntempe, kompanioj, kiuj estis skeptikaj kaj ignoris nin, interesiĝas pri ni. Poderosa, la kompanio minanta altvalorajn metalojn, ekzemple, investas en arkeologia esploro (ĝi ĵus publikigis tre bonan manlibron), agrikultura esploro (lanĉis esploron pri terpomoj) kaj provizis nin per instruaj materialoj por elementaj lernejoj.

Ni ankaŭ ricevas proponojn de novaj alilandaj investontoj, kiel Chanel, la franca moda firmao, kiu subskribis kunlaboran interkonsenton kun nia projekto Bio­koridoro Martín Sagrado REDD +, por redukti ellasadon de forcejaj gasoj.

Ĉu vi povas rakonti pli pri tiu projekto?

Ĝi subtenas konservadon kaj evoluigon de 300 000 hektaroj da praarbaroj, administrataj de lokaj komunumoj en Alto Huayabamba, apud la Nacia Parko Abiseo.

Komencita en 2010 por periodo de okdek jaroj, fondita de PUR Projet, la franca socia negoca entrepreno, kaj la projekto Jubilación Segura (sekura emeritiĝo). La lasta estas la kvardeka projekto, kiu efektivigas modelojn de arbarecaj hortikulturoj projektitaj por krei novan daŭripovan kamparan ekonomion, per rearbarigo kaj plano de karbona forigo, kio helpas revalorigi la landon, por rompi la ciklon de malriĉeco por farmistoj, kiuj ne havas emeritan pension.

Kiuj estas la venontaj paŝoj planataj de FUNDAVI?

Ni komencas interŝanĝi spertojn inter la malsamaj membroj el nia biosfera rezervejo, kiel ekzemple la kreado de botanikaj ĝardenoj aŭ abelbredadaj farmoj.

Ni ne interesiĝas pri konkurado. Ni volas kombini strategiojn, por prezenti kaj plibonigi niajn aktivaĵojn, kaj por fariĝi fonto de inspiro por ĉiuj – laŭ la boneco de niaj laboro kaj instruado.

Ni ankaŭ strebas engaĝi pliajn universitatojn, kompaniojn, la civilan socion, la Ŝtaton kaj klopodi por plia internacia kun­ laboro, por profiti de tiu miriga “marko”

de biosfera rezervejo – por garantii, ke la farmisto, kiu laboregas sur terpeco tagon post tago, sentiĝu interligita al la tuta mondo.


Naskiĝinta en Tarapoto, 136 kilometrojn de Juanjuí, ĉefurbo de la provinco Mariscal Cáceres en nordokcidenta Peruo, Roldán Rojas Paredes estis la gvida forto malantaŭ la kreo de la Biosfera Rezervejo Gran Pajatén.

Nuntempe li estas la Administra Direktoro de la Fondaĵo Amazonia Viva (FUNDAVI), kiu laboras por konservi la rezervejan ekosistemon, kaj estis membro de la unua administra komitato de la Nacia Parko Río Abiseo en 2001.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)