2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj - UNESCO Digital Library - Verkis UNESCO


Enhavo


Redakcie

2019 internacia jaro de indiĝenaj lingvoj

"Ni deziras redakti nian enciklopedion pri akvaj aferoj. Ĉu vi povas helpi nin?" Kun tiu peto delegitaro de la komunumo Majangna, kiu vivas en la tropika arbaro de Bosaŭas en Nikaragvo, vojaĝis al Unesko ĉirkaŭ la mezo de la 2000-aj jaroj.

Konata ankaŭ per la nomo Koro (Cœur ) de la biologia mezamerika koridoro, ilia arbaro estis aligita al la Monda reto de viv-sferaj rezervejoj [Réseau mondial des réserves de biosphère] de Unesko en 1997.

En 2002, la Organizo lanĉis la programon Sistemo de lokaj kaj indiĝenaj scioj [Systèmes de savoirs locax et autochtones (LINKS)]. La momento estis favora por iniciati novigan projekton: registri la posedantojn de indiĝenaj scioj, por aperigi la tuton de la majangnaj scioj pri fiŝoj kaj testudoj. Ĝi estas verko de pli ol 450 paĝoj, en du libroj kaj en du lingvoj (majangna kaj hispana), kaj ĝi estis aperigita en 2010 markante la finon de la unua fazo de projekto pli vasta pri la majangnaj scioj ĝenerale rilate al la naturo.

Majangnoj scias: se ili ne rapide transdonos siajn konojn per libro, tiuj konoj laŭgrade malaperos samtakte kun la malapero de la arbaro sub la premo de la eksterleĝa forsegado de arboj kaj kun la evoluigo de intensa agrikulturo. Ĉi tiuj du metodoj de ekspluatado de la naturo staras kontraŭ la viv-maniero tradicia de praloĝantaj popoloj de la rezervejo Bosaŭas, kiu baziĝas sur ĉasado, fiŝkaptado, rikoltado de legomoj kaj bestbredado - ĉio por sinsubtena vivado.

Unesko helpis ilin savi siajn sciojn por povi transdoni ilin al la estontaj generacioj, sed ankaŭ por disponigi ilin al la internacia scienca komunumo. Temas pri unu el la ĉefaj roloj de LINKS, kiu aparte celas certigi justan lokon por la scioj de praloĝantoj en la formala kaj mal­formala klerigado kaj integri ilin en la debatojn kaj en la sciencajn politikojn.

Ĉi tiuj scioj, kiuj enhavas esencajn informojn pri la plu-vivado, la sano kaj la daŭra uzado de la naturaj rimedo, estas liverataj kaj transdonataj per nur unu rimedo; la lingvo. Pro tio savado de indiĝenaj lingvoj, el kiuj kreskanta nombro aperas hodiaŭ kiel minacataj, estas esenca ne nur por pluteni la lingvan diversecon sed ankaŭ la diversecon kulturan kaj rilatan al vivado de la mondo.

Se ili konsistigas nur 5 elcentojn de la monda loĝantaro, la praloĝantaj popoloj parolas la plimulton el la 7000 lingvoj, kiuj ekzistas en la mondo, kaj “posedas, okupas aŭ utiligas 22 elcentojn de la grundoj de la mondo, kiuj mem enhavas 80 elcentojn de la monda viv-diverseco”, laŭ Elrezisti necertecon [Résister à l’incertitude], aperigita de Unesko en 2012.

Per la nomumo de 2019 kiel Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj (IYIL2019), oficiale lanĉita ĉe Unesko la 28-an de januaro, la internacia komunumo reasertas sian volon subteni la indiĝenajn po­po­lojn pri iliaj klopodoj konservi siajn konojn kaj ĝui siajn rajtojn. Post la alpreno de Deklaro pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj [Déclaration sur les droits des peuples autochtones] fare de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 13-an de septembro 2007, konsider­indaj progresoj estas faritaj ĉi-direkten.

estas liverataj kaj transdonataj per nur unu rimedo; la lingvo. Pro tio savado de indiĝenaj lingvoj, el kiuj kreskanta nombro aperas hodiaŭ kiel minacataj, estas esenca ne nur por pluteni la lingvan diversecon sed ankaŭ la diversecon kulturan kaj rilatan al vivado de la mondo.

Se ili konsistigas nur 5 elcentojn de la monda loĝantaro, la praloĝantaj popoloj kaj pretervenkos la barojn, kiujn ili devas alfronti. Triono da la homoj, kiuj vivas en ekstrema malriĉeco tra la mondo, apartenas al indiĝenaj komunumoj, kaj same en granda nombro da landoj la leĝoj favore al indiĝenaj popoloj restas nekongruaj kun aliaj leĝoj, kiuj aparte pritraktas agrikulturon, grundon, konservadon kaj arbarajn aŭ minejajn industriojn, laŭ Victoria Tauli-Corpuz, speciala raportanto de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj.

La rubriko Larĝangule de ĉi tiu numero de la Kuriero estas dediĉita al ili. Ĝi pruntas por sia titolo la ĉinan proverbon:
“Kiam vi trinkas akvon, pensu pri la fonto”, por memorigi ke la indiĝenaj scioj, fonto de ĉiuj scioj, meritas elstaran lokon en la moderna tempo. Ĝi kunligiĝas samtempe al la celebrado de la Internacia tago de gepatraj lingvoj, la 21-a de februaro.

Vincent Defourny kaj Jasmina Šopova El la franca lingvo tradukis Renato Corsetti (Britujo)parolas la plimulton el la 7000 lingvoj, kiuj ekzistas en la mondo, kaj “posedas, okupas aŭ utiligas 22 elcentojn de la grundoj de la mondo, kiuj mem enhavas 80 elcentojn de la monda viv-diverseco”, laŭ Elrezisti necertecon [Résister à l’incertitude], aperigita de Unesko en 2012.

Per la nomumo de 2019 kiel Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj (IYIL2019), oficiale lanĉita ĉe Unesko la 28-an de januaro, la internacia komunumo reasertas sian volon subteni la indiĝenajn po­po­lojn pri iliaj klopodoj konservi siajn konojn kaj ĝui siajn rajtojn. Post la alpreno de Deklaro pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj [Déclaration sur les droits des peuples autochtones] fare de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 13-an de septembro 2007, konsiderindaj progresoj estas faritaj ĉi-direkten.

Tamen restas ankoraŭ la fakto, ke indiĝenaj popoloj plu havas longan vojon irendan antaŭ ol ili eliros el marĝeniĝo kaj pretervenkos la barojn, kiujn ili devas alfronti. Triono da la homoj, kiuj vivas en ekstrema malriĉeco tra la mondo, apartenas al indiĝenaj komunumoj, kaj same en granda nombro da landoj la leĝoj favore al indiĝenaj popoloj restas nekongruaj kun aliaj leĝoj, kiuj aparte pritraktas agrikulturon, grundon, konservadon kaj arbarajn aŭ minejajn industriojn, laŭ Victoria Tauli-Corpuz, speciala raportanto de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj.

La rubriko Larĝangule de ĉi tiu numero de la Kuriero estas dediĉita al ili. Ĝi pruntas por sia titolo la ĉinan proverbon:
“Kiam vi trinkas akvon, pensu pri la fonto”, por memorigi ke la indiĝenaj scioj, fonto de ĉiuj scioj, meritas elstaran lokon en la moderna tempo. Ĝi kunligiĝas samtempe al la celebrado de la Internacia tago de gepatraj lingvoj, la 21-a de februaro.

Vincent Defourny kaj Jasmina Šopova El la franca lingvo tradukis Renato Corsetti (Britujo) Indiĝenaj lingvoj:

alirejo al scioj kaj espero

Minnie Degawan

Por la indiĝenaj popoloj, la lingvo estas ne nur marko de identeco kaj aparteno al la grupo, sed ankaŭ kun­portanto de ĝiaj praaj valoroj. Ili estas la teksaĵo de la sciaroj, danke al kiuj la indiĝenoj identiĝas kun la tero kaj kiuj montriĝis esencaj por ilia pluvivado. La estonteco de ilia junularo dependas de tio.

La situacio pri indiĝenaj lingvoj bildigas tiun de iliaj parolantoj. En multaj regionoj de la mondo, ili estas ĝuste nun preskaŭ malaperontaj. Unuavice, pro la politiko de la ŝtatoj. Kelkaj registaroj provis intence forstreki ilin, kulpigante iliajn uzantojn, kiel ekzemple en la Amerika kontinento komence de la koloniismo. Aliaj landoj daŭre neas la ekziston de indiĝenaj popoloj sur sia teritorio: iliaj lingvoj estas taksataj dialektoj senvaloriĝintaj kompare kun naciaj lingvoj, kio kondamnas ilin al neevitebla formorto.

Sed la unua kialo de la drama situacio, en kiu troviĝas la indiĝenaj lingvoj, estas la minaco al la ekzisto mem de iliaj parolantoj.

Kiuj minacoj?

La ĉefa minaco al la pluvivo de indiĝenaj popoloj devenas de la klimatŝanĝo, kiu grave difektas iliajn vivrimedojn. La projektoj nomataj „evoluigaj“ – akvobaradoj, plantadoj, minadoj kaj aliaj elfosadoj – detruegas, same kiel la politikoj kontraŭ la diverseco, kiuj instigas al homogeneco. La ŝtatoj pli kaj pli emas krimigi ĉiun malplaĉan voĉon, kaj la malobservo de la rajtoj intensiĝas:
ni povas atesti senprecedencan kreskon de la nombro da indiĝenoj turmentataj, arestataj, enkarcerigataj, eĉ foje sen­prokraste mortigataj, nur pro ilia aŭdaco defendi siajn teritoriojn.

Sed menciante tiujn minacojn, oni ofte forgesas iliajn konsekvencojn pri la indiĝenaj kulturoj kaj valoroj. La indiĝenaj popoloj ĉerpas sian identecon, siajn valorojn kaj sian sciaron el sia interago kun la medio, maroj aŭ arbaroj. Iliaj lingvoj estas la rezulto de tiu ĉi medio, ĉar iliaj manieroj priskribi sian ĉirkaŭaĵon konsistigas ilian lingvan specifecon. Kiam tiu ĉirkaŭaĵo estas modifata, la kulturo kaj la lingvo suferas la ŝanĝon.

La Inuitoj, ekzemple, disponas kvin­ dekon da terminoj por priskribi la neĝon en ĝiaj diversaj statoj; ĉar tiu ĉi estas ilia ĉefa naturaĵo, ili akiris pri ĝi tre fundan scion. Estas same en la Filipinaj Kordileroj, kiam Igorotoj parolas pri rizo, de la sema stato ĝis la spiketoj maturaj por rikoltado, tra la aspekto de ĵus kuiritaj grajnoj pretaj por esti manĝataj kaj la alkoholo farita per ĝi.

La novaj teknologioj pri informado kaj komunikado povus kontribui por plibonigi la lernprocedon kaj iĝi savilo de lokaj lingvoj. Bedaŭrinde, ne tiel estas. Ĉar la indiĝenaj popoloj estas rigardataj minoritatoj, iliaj lingvoj estas ofte forgesataj en la ŝtataj politikoj pri lingva gardado. Ekzemple en Filipinoj, ja la registaro instigas al uzado de gepatraj lingvoj en la lernejoj, sed ĝi financas nek instruistojn nek instruilojn, danke al kiuj indiĝenaj infanoj povus efektive lerni sian lingvon. Rezulte, la infanoj fine scipovas alian lingvon kaj ne plu kapablas uzi la sian.

Perditaj valoroj

Post jaroj kaj jaroj de diskriminaciado, multaj indiĝenaj gepatroj finfine ekfavoras la komunikadon kaj edukadon de siaj gefiloj en la ĉefaj lingvoj, por krei plej favorajn kondiĉojn por socia sukceso.

Ilia gepatra lingvo estas plu uzata nur de maljunuloj, tiel ke la nepoj ne plu povas komunikiĝi kun siaj geavoj.

Ĉe Igorotoj ekzemple, la koncepto inajan fundamente diktas la sintenon laŭ diversaj cirkonstancoj. Ĝi resumas la rilaton de la individuo kun lia aŭ ŝia komunumo kaj liaj aŭ ŝiaj praavoj. Ĝi ne nur instigas al bonaj agoj: ĝi avertas, ke „la spiritoj aŭ la praavoj ne aprobos“ kulpan konduton, ĉar nuntempe multaj gejunuloj ne plu kapablas uzi sian gepatran lingvon, perdiĝas tiu ĉi tradicia valoro. Manko de dialogo inter junuloj kaj pliaĝuloj kaŭzas katastrofojn ne nur por la lingvo, sed ankaŭ por la praaj etikaj principoj.

Subtenu lingvojn vivaj

Tamen, la mondskale kreskanta akcepto de indiĝenaj sciaroj redonas al ni la esperon, ke niaj lingvoj revigliĝos kaj reuziĝos kaj parole, kaj skribe. Multaj indiĝenaj komunumoj jam estigis mem aranĝojn por revivigi ilin. Ajnuoj, en Japanio, kreis lernosistemon, per kiu pliaĝuloj instruas sian lingvon al la pli junaj. Ankaŭ en Filipinoj, la lernejoj de la vivanta tradicio, malfermitaj en diversaj indiĝenaj komunumoj, vivtenas la lingvojn kaj aliajn kulturajn portantojn, kio ebligas transdonon al estontaj generacioj de la tradiciaj valoroj.

Tiu ĉi numero de la Kuriero grave kontribuas en la mondskalaj klopodoj por dediĉi pli grandan atenton al la lingvoj de la indiĝenaj popoloj. Ĝi estas valora aldonaĵo al la verko publikigita en 2018 de Unesko kaj Cambridge University Press, titolita Indigenous Knowledge for Climate Change Assessment and Adaptation (Indiĝenaj scioj por taksado de la klimatŝanĝo kaj adaptiĝo al ĝi), kiu reliefigas la esencon de la indiĝenaj scioj por alfronti novajn tutmondajn defiojn.


Ano de Igorota popolo, de Kakanaeja grupo en la Filipinaj Kordileroj, Minnie Degawan estras la programon Indiĝenaj kaj tradiciaj popoloj de Conservation International en Virginio (Usono). Ŝi de multaj jaroj defendas la akcepton kaj respekton de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, kaj partoprenis en diversaj decidcelaj aranĝoj, interalie la redaktado de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj (DNUDPA).

Elfrancigis François Lo JACOMO(Francio)

Indiĝena sciaro kaj klimata ŝanĝo

Indiĝena sciaro liveras valoran rimedfonton pri tradiciaj manieroj de observado de la tutmonda klimata ŝanĝo kaj pri adaptiĝaj rimedoj elpensitaj de diversaj popoloj tra la tempo. Kiel tiu sciaro povas esti uzata en la debatoj pri la klimataj minacoj, kiujn ni alfrontas nuntempe?

Ĉi tio estas la kerna demando de la libro Indigenous Knowledge for Climate Change Assessment and Adaptation [Indiĝena sciaro por taksado de la klimata ŝanĝo kaj adaptiĝo al ĝi], kuneldonita de Unesko kaj Cambridge University Press en 2018. Ĝi substrekas la neceson de dialogo inter klimataj fakuloj kaj posedantoj de tradicia sciaro por plibonigi la komprenon pri nia medio cele al la atingo de daŭrigebla evoluo.

Ndejama cuia chi ini zaza - Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo

De tre longa tempo miŝtekoj el Meksiko scipovas malkovri la signojn, kiuj prognozas la kapricojn de mete­ ologio per la konduto de birdoj kaj plantoj. Kiam ili aŭdas la unuan basan kaj malĝojan kanton de la birdo chicucu, ekzemple, ili scias, ke ĝi anoncas la finon de la pluvsezono. Dum la birdoj chicucu kantas, terkulturistoj scias, ke la senpluva sezono plilongiĝos, kaj ankoraŭ ne venas la tempo semi fazeolojn kaj kukurbojn.

Por ekscii kiam estas la ĝusta momento planti maizon, kamparanoj fidas juniperojn. Se iliaj folioj komencas eligi pulvoron, tio signifas, ke la pluvsezono alvenos pli malfrue, kaj do konvenas prokrasti la semadon ĝis la mezo de junio aŭ eĉ pli poste.

Fakte, en la lastaj jardekoj la pluvsezono, kiu kutime daŭras de majo ĝis aŭgusto en la regiono Malalta Miŝtekio, pli kaj pli malfruiĝas, kaj oni pli ofte aŭdas el la buŝo de la kamparanoj la frazon ndejama cuia chi ini zaza.

Ndejema signifas "ŝanĝo", kaj cuia havas plurajn signifojn, kio ebligas uzi la esprimon por nomi la monat-, jar- aŭ sezonŝanĝon.

Siaflanke, la frazo ini zaza, nomas unu el la kvar tipoj de varmo (ini), io propra al la miŝteka lingvo: lo ́o (malmulta), keva kandeinio (eltenebla), kini (troa), zaza (neeltenebla). La ofteco, kun kiu ni nun aŭdas onin paroli pri ini zaza, kio antaŭe estis eksterordinara fenomeno, iom post iom pligrandiĝas. Tial nuntempe kamparanoj ligas ĝin al klimata ŝanĝo.

Kion sciencistoj difinas "klimata variemo", tion miŝtekoj jam de longe nomas ndejama cuia.

Miŝtekoj ĉiam scipovis aŭskulti naturon. Nuntempe la indiĝenoj interpretas la signojn, kiujn ĝi liveras al ili, por fari la ĝustajn decidojn. Ilia lingvo enhavas grandan diversecon da informoj kaj solvoj al la problemoj, kiujn ni alfrontas nuntempe rilate la klimatan ŝanĝon.

La programo LINKS de Unesko pri Lokaj kaj Indiĝenaj Sci-sistemoj, eldonos en 2019 glosaron kun miŝtekaj esprimoj kaj terminoj rilataj al la klimataj fenomenoj en la regiono Malalta Miŝtekio, kun la celo faciligi la interŝanĝon inter fakuloj kaj posedantoj de la tradiciaj scioj.


Aracely Torres Morales, meksika lingvisto de miŝteka origino

Elhispanigis Pablo LEÓN (Argentino)

Manon Barbeau: Kamerao en ŝia koro

Intervjuo farita de Saturnin Gómez

Oni diris pri Manon Barbeau, ke ŝi havas la kameraon en la koro, same kiel aliaj portas tion en la mano. Dum la lastaj dek kvin jaroj, ŝi investis sian tutan entuziasmon kaj sian scion en la servo de Wapikoni, projekto, kiu disponigas al gejunuloj de indiĝenaj komunumoj porteblajn rimedojn por aŭdvida produktado. Pli ol mil dokumentajn filmojn oni realigis, kio videbligis tiujn misfamigitajn komunumojn.

Sed la atingoj de Wapikoni iras trans la kinarton... kaj trans Kanadon.

Kiel vi alvenis al la ideo renkonti la indiĝenajn popolojn de Kanado?

Tio okazis en mia junaĝo. Mi kredas, ke mi heredis de mia patro la intereson pri bildoj kaj de mia patrino la spiriton de aktivulo. Mia patro estis pentristo kaj li estis unu el la dek ses subskribintoj de la manifesto de «Totala Rifuzo» en 1948, kiu staris kontraŭ la influo de la klerikaro en Kebekio kaj proponis liberecon en la socia sfero. Miaj gepatroj disiĝis. Mia patrino iris al Usono, kie ŝi engaĝiĝis defende al la nigrulaj rajtoj.

Jarojn poste, mi interesiĝis pri tio, kio okazis al la anoj de tiu generacio kaj mi faris la filmon Les enfants de Refus global [La idoj de Totala Rifuzo]. Tiu sperto ebligis al mi ekkonscii, kiugrade la arto, kaj aparte la kinarto, havas transforman povon: kiam oni engaĝiĝas en filmon, kiel mi faris, oni ne estas la sama homo en la komenco kaj en la fino de la filmado.

Mi volis kundividi tiun senton pri transformiĝo kun tiuj, kiuj sendube tion pleje bezonas: la marĝenuloj. Mi donis la parolon al stratjunuloj samkiel al prizonuloj, havigante al ili spegulon, kiu anstataŭ redoni al ili la bildojn de antaŭjuĝoj kaj timoj, ebligas vidi transe.

Poste, komence de la jaroj 2000-aj, mi iris renkonti marĝenulojn inter la marĝenuloj: la indiĝenajn komunumojn de Kanado.

Rakontu al ni pri tiu unua sperto

Mi decidis verki la scenaron de filmo, La fin du mépris [La fino de la malŝato], kun dek kvin gejunuloj Atikamekws de Wemotaci, rezervejo, kiu troviĝas inter Manawan kaj Obedjiwan, en Haute-Mauricie (Kebekio). Mi admiris ilian talenton kaj samtempe mi malkovris la vundojn, kiujn ili portis en si same kiel doloran heredaĵon, kiu transdoniĝas de generacio al generacio.

Inter la junaj scenaristoj, junulino distingiĝis pro sia inteligenteco, aktiveco, malavareco. Ŝi estis elstara figuro en sia komunumo. Ŝia nomo estis Wapikoni Awashish. Iam sur ŝoseo kun ŝia veturilo koliziis kamiono de arbaristoj. Ŝia vivo estis falĉita de tiuj, kiuj faligas la arbojn de ŝia lando. Ŝi estis 20-jaraĝa. Tio estis terura ŝoko! Honore al ŝi, ni elpensis la ideon de kunvenejo kaj loko por kreado por la gejunuloj. Tiel estiĝis la projekto Wapikoni, kiu instaliĝis en 2004 fare de la indiĝena komunumo mem, kun la subteno de la Nacia Oficejo pri Filmoj kaj pluraj publikaj kaj privataj partneroj.

De tiam, ruldomoj transformitaj en studiojn kuradas tra Kanado. Kiel tio okazas surloke?

Fakte ni kreis nian unuan surradan aŭdvidan produktejon, Wapikoni mobile, en ruldomo dek metrojn longa: la ĉambro fariĝis muntejo kaj la duŝejo - sonstudio.

Nuntempe ni havas kvin. Ili iras al la komunumoj laŭinvite. La laboron faras filminstruistoj, klerigistoj, kiuj estas fakuloj pri la laboro kun gejunuloj en malfacilo, kaj lokaj kunordigantoj, kiuj programas nian alvenon.

Ni restas meze de la komunumo dum unu monato. Averaĝe, kvin mallongdaŭraj filmoj produktiĝas dum tiu restado, pri temoj elektitaj de la gejunuloj mem. En la fino, la filmoj estas projekciataj antaŭ la komunumanoj. Sekve, la disvastigo de tiuj filmoj tra centoj da aranĝoj kaj festivaloj tra la mondo kontribuas al la disvastiĝo de tiu riĉa kaj ofte nekonata kulturo.

Pri kio do parolas tiuj gejunuloj en la filmoj?

Pri ĉio! Amo, familio, naturo, teritorio...

Multaj parolas pri tradicioj, sia identeco, la disiĝo inter tradicio kaj moderneco.

Sed ili faras ankaŭ nuntempajn kreaĵojn, ekzemple videofilmojn por la kantistoj de la komunumo, tre ofte en indiĝena lingvo.

La pliaĝuloj kaptas la okazon por transdoni siajn sciojn antaŭ la kamerao, tute fideme, ĉar ofte temas pri iliaj genepoj, kiuj ilin intervjuas kaj filmas.

Ĉu oni povas diri, ke la gejunuloj transformiĝas per tiu sperto?

Tutcerte. Ĝenerale, tio kontribuas al la firmigo de ilia identeca fiero, de ilia kulturo.

Renaskiĝas ankaŭ la espero trovi lokon en la socio, krom tiu de konsumanto. Estas ankaŭ tiuj, kiuj malkovras sian inklinon al la kinarto aŭ al la muziko, kaj ili daŭrigas sian kleriĝon.

Wapikoni estas ankaŭ projekto de kleriga interveno. La skipo laboras kun la lokaj rimedoj de la komunumo por preventi lernejan forlason, toksodependon kaj sinmortigon, kun disvolvo de memestimo kaj memstareco.

Ĉu tiu iniciato estas reproduktebla en aliaj komunumoj tra la mondo?

Ĝi estas, kaj ni havas pli ol unu pruvon.

Nia pedagogia metodo, kiu konsistas en lernado per kreado, montriĝis aplikebla en aliaj mondopartoj, per adaptoj laŭ la lokaj kondiĉoj.

Ni starigis partnerecojn en Sudameriko (Bolivio, Peruo, Kolombio, Ĉilio) kaj en Panamo. Ni ankaŭ laboris kun la sameoj [vidu nian artikolon sur paĝo 26] en Norvegio, kaj antaŭnelonge mi vojaĝis al Budapeŝto por disvolvi projekton, kiu celas rompi la izolecon, en kiu troviĝas la junaj romaoj.

Aliaj damaĝeblaj loĝantaroj estis same integritaj al nia programo, kiel siriaj rifuĝintoj en Turkio aŭ beduenaj komunumoj en Palestinaj teritorioj kaj Jordanio. En 2014, Wapikoni fondis la Internacian Reton de Indiĝena Aŭdvida Kreado [Réseau international de création audiovisuelle autochtone] (RICAA) kun la celo interŝanĝi spertojn kaj disvolvi kunkreaĵojn.

Kiam vi konsideras vian personan investon en Wapikoni de tiom da tempo, vi diras al vi, ke tio servis al kio?

En la individua plano, tio servis por savi kelkajn vivojn. Ne mi tion diras, sed tiuj, kiuj konsideras sin savitaj. En la kolektiva plano, tio kontribuis al redono de memfido al ili, al ilia valorigo kaj al ilia videbligo en la internacia scenejo. Fine, mi vidas Wapikoni kiel karavanon, kiu malrapide sed firme antaŭeniras al la realigo de revo, kiun mi lulas: la naskiĝo de indiĝena kinarto.


Kanada scenaristino kaj filmreĝisorino de dokumentaj filmoj, Manon Barbeau kunfondis Wapikoni en 2004, kun la Konsilantaro de la etno Atikamekw, la Konsilantaro de la Junuloj de la Praetnoj kaj la subteno de la Nacia Film-Oficejo de Kanado.

Ŝi ricevis multnombrajn premiojn pro sia kinarta verkaro kaj aparte pro sia en­ gaĝiĝo ĉe indiĝenaj loĝantaroj. La 16-an de novembro 2018, ŝi ricevis la Premion de Unesko "Madanjeet Singh" por la antaŭenigo de toleremo kaj neperforto.

El la franca lingvo tradukis James Rezende Piton (Brazilo)

Rapanui : ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi

Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollan Ortega

Izolitaj meze de la Pacifika oceano, duonvoje inter la marbordoj de Ĉilio kaj Tahitio, la gejunuloj de Rapa Nui (Paska Insulo) konektiĝas al la mondo en la hispana lingvo. Ili preskaŭ perdis la uzon de sia gepatra lingvo de polinezia origino, rapanui. Nuntempe, nur 10 el­ centoj da ili regas ĝin kompare kun 76 elcentoj 40 jarojn antaŭe.

Kial la perdo de lingvo estas problemo?

La lingvo estas parto de nia homeco, de la pensoj, la sentoj, la ĝojoj de ni spertataj, kaj multo pli. Pere de nia lingvo, ni montras nian esencan estadon, kaj se ĝi malaperos, tute endanĝeriĝos la socikultura bazo de nia lingva komunumo.

Ni vidas, ekzemple, kiel oni iom post iom forlasas la familian agrikulturon por konsumi naciajn kaj transnaciajn pro­ duktojn de origino kaj produkta maniero nekonataj. Tio ĉi ankaŭ provokis perdon en la observado de la lunaj fazoj por plantado kaj kultivado.

Praktikoj pri tio, kiel dividi la produktojn inter familioj kaj najbaroj, kiel solidariĝi kaj rilatiĝi, malaperas, kaj ekzistas rapidega konsumado de teknologio, kiu ne helpas la intergeneracian dialogon. La infanoj kaj gejunuloj pasigas pli da tempo ludante Sur Paska Insulo, la lingvo rapanui ne plu estas funkcipova en la sociekonomia evoluo komunuma. Apartigita de la ŝtataj kaj turismaj institucioj, tiu ĉi polinezia lingvo estas ensorbata tre rapide de la hispana lingvo, kun fatalaj sekvoj por la videoludojn kaj en la sociaj retejoj, kio limigas la kontakton kun iliaj pliaĝuloj, ĉu gepatroj aŭ geavoj. Foje, la gepatroj ne havas la tempon por taŭge prizorgi siajn infanojn, ili estas tro okupataj laborante cele akiri pliajn materiajn komfortaĵojn kaj preteratentas la plej gravajn: la integran formadon de sia infanaro.

Kiu estas la stato de rapanui kiel viva lingvo?

Laŭ la lasta enketo farita en 2016 de la Ministerio de Klerigado de Ĉilio (Mineduc) kaj Unesko, 50 elcentoj de la rapanui-parolantoj estas pli-ol-40-jaraj.

En la aĝo-grupoj inter 20 kaj 39 jaroj, nur ĉirkaŭ 35 elcentoj estas rapanui-parolantoj. La plimulto de la gepatroj ne transdonas la denaskan lingvon al siaj infanoj. Ĝenerale, la hispana estas la ĉiutaga lingvo en la miksaj familioj (en kiuj unu el la gepatroj ne estas rapanui).

Koncerne la parolantojn malpli-ol-18-jarajn, ilia kvanto ĉiam malpliiĝas. En 1976, kiam rapanui estis aldonita kiel fako al la studplanoj, 76 elcentoj de la studentoj parolis ĝin denaske. En 1997, tiu ĉi grupo reprezentis 23 elcentojn, kaj en 2016, nur 10 elcentojn. Alarma nombro por ni, kiuj vivas maltrankvilaj pro tio, kio estas okazanta al niaj lingvo kaj kulturo.

Kiujn decidojn oni adoptis por protekti la lingvan heredaĵon?

En 1990, ni kreis la Departementon de Lingvo kaj Kulturo Rapa Nui, kadre de la kolegio Lorenzo Baeza Vega. Subtenate de CONADI [organo prizorganta la indiĝenan evoluon ene de la Ministerio pri Socia Evoluo] kaj de la Ministerio pri Klerigado, estis ellaboritaj tekstoj, surbaze de kiuj la profesoroj de rapanui de la kolegio preparis siajn proprajn rimedojn por instrui naturajn sciencojn, historion, matematikon kaj metodojn kiel legi kaj skribi en la elementa lernejo.

Ekde ties fondo en 2004, la Akademio de la Lingvo Rapa Nui kreis didaktikan materialon en tiu ĉi lingvo, cele al la antaŭlerneja instruado, kaj oni reeldonis tekstojn por instrui legon kaj skribon por la unuaj du gradoj de la elementa lernejo. La Akademio kreis ankaŭ du KD-ojn interaktivajn kun konceptoj kulturaj, matematikaj kaj geometriaj.

En 2011, la Akademio preparis enketon aplikotan en tri pliaj kolegioj de la insulo kaj distrikta infanvartejo. Unu jaron poste, tiu ĉi institucio kunlaboris en la pritaksado de la leĝo aprobita en 2011 laŭ la peto de la Ministerio pri Klerigado de Ĉilio, por aldoni la Sektoron de Indiĝena Lingvo [Sector de Lengua Indígena] (SLI) en ĉiujn kolegiojn, kiuj prizorgas studentojn de la praaj popoloj de Ĉilio.

Kio estas la situacio pri la lingvo en la klerigado?

videoludojn kaj en la sociaj retejoj, kio limigas la kontakton kun iliaj pliaĝuloj, ĉu gepatroj aŭ geavoj. Foje, la gepatroj ne havas la tempon por taŭge prizorgi siajn infanojn, ili estas tro okupataj laborante cele akiri pliajn materiajn komfortaĵojn kaj preteratentas la plej gravajn: la integran formadon de sia infanaro.

Kiu estas la stato de rapanui kiel viva lingvo?

Laŭ la lasta enketo farita en 2016 de la Ministerio de Klerigado de Ĉilio (Mineduc) kaj Unesko, 50 elcentoj de la rapanui-parolantoj estas pli-ol-40-jaraj.

En la aĝo-grupoj inter 20 kaj 39 jaroj, nur ĉirkaŭ 35 elcentoj estas rapanui-parolantoj. La plimulto de la gepatroj ne transdonas la denaskan lingvon al siaj infanoj. Ĝenerale, la hispana estas la ĉiutaga lingvo en la miksaj familioj (en kiuj unu el la gepatroj ne estas rapanui).

Koncerne la parolantojn malpli-ol-18-jarajn, ilia kvanto ĉiam malpliiĝas. En 1976, kiam rapanui estis aldonita kiel fako al la studplanoj, 76 elcentoj de la studentoj parolis ĝin denaske. En 1997, tiu ĉi grupo reprezentis 23 elcentojn, kaj en 2016, nur 10 elcentojn. Alarma nombro por ni, kiuj vivas maltrankvilaj pro tio, kio estas okazanta al niaj lingvo kaj kulturo.

Kiujn decidojn oni adoptis por protekti la lingvan heredaĵon?

En 1990, ni kreis la Departementon de Lingvo kaj Kulturo Rapa Nui, kadre de la kolegio Lorenzo Baeza Vega. Subtenate de CONADI [organo prizorganta la indiĝenan evoluon ene de la Ministerio pri Socia Evoluo] kaj de la Ministerio pri Klerigado, estis ellaboritaj tekstoj, surbaze de kiuj la profesoroj de rapanui de la kolegio preparis siajn proprajn rimedojn por instrui naturajn sciencojn, historion, matematikon kaj metodojn kiel legi kaj skribi en la elementa lernejo.

Ekde ties fondo en 2004, la Akademio de la Lingvo Rapa Nui kreis didaktikan materialon en tiu ĉi lingvo, cele al la antaŭlerneja instruado, kaj oni reeldonis tekstojn por instrui legon kaj skribon por la unuaj du gradoj de la elementa lernejo. La Akademio kreis ankaŭ du KD-ojn interaktivajn kun konceptoj kulturaj, matematikaj kaj geometriaj.

En 2011, la Akademio preparis enketon aplikotan en tri pliaj kolegioj de la insulo kaj distrikta infanvartejo. Unu jaron poste, tiu ĉi institucio kunlaboris en la pritaksado de la leĝo aprobita en 2011 laŭ la peto de la Ministerio pri Klerigado de Ĉilio, por aldoni la Sektoron de Indiĝena Lingvo [Sector de Lengua Indígena] (SLI) en ĉiujn kolegiojn, kiuj prizorgas studentojn de la praaj popoloj de Ĉilio.

Kio estas la situacio pri la lingvo en la klerigado?

Kiam en 1934 ekvalidis la formala klerigado en la insulo, la lingvo rapanui ne estis en la studplanoj. La lernantoj lernis ĉion parkere, en la hispana, sen kompreni ion ajn, sensence. Al tiu ĉi nekompreno aldoniĝis la senkuntekstaj enhavoj. Ekzemple, aŭdinte la frazon “la suno leviĝas tra la montoĉeno” ni ne kapablis kompreni ĝian signifon, ĉar neniam ni vidis nek aŭdis la vorton “montoĉeno”, inter aliaj temoj de la parkera lernado.

Ok jardekojn poste, nur la kolegio Lorenzo Baeza Vega konservas la mergiĝprogramon en la lingvo rapanui. Tiu ĉi programo, kiu komenciĝas en la antaŭ­ lerneja instruado kaj iras ĝis la kvara studjaro de elementa lernejo (por la aĝo de kvin ĝis naŭ jaroj), funkcias ekde antaŭ 18 jaroj sukcese-malsukcese, pro la ŝanĝiĝoj en la kvanto da lernohoroj en rapanui. La antaŭzorgoj de la lernejaj gvidantoj por ke la studentoj faru bonan ekzamenon de SIMCE (tut-nacia ekzameno) favoris la aldonon de horoj de rapanui al matematiko, rapanui-lingvo kaj fizika trejnado.

En 2017, ni rekomencis la programon kunlabore kun la NRO Nesto de Lingvo Rapanui, kun 20 infanoj de ambaŭ seksoj, 2- ĝis-3-jaraĝaj. La iniciato estas memstara, sed ni ricevas ekonomian subtenon de ŝtataj institucioj por pagi al la instruantaro kaj plibonigi la infrastrukturojn. En 2018, ni ankaŭ ricevis subtenon de la Komunumo Indiĝena Polinezia „Ma’u Henua“, kio faciligis pagon al la klerigistinoj. Tiu ĉi asocio estis fondita en 2016 kun la celo starigi novan administran sistemon de la Nacia Parko de Rapa Nui, enskribita en la Listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.

Pere de Nesto de Lingvo, oni ellaboras nuntempe programon pedagogian, kiu aldonas filozofiajn gvidliniojn el la aŭtoktona kulturo, tial, ke la celo de tiu ĉi NRO estas projekti sin en lernejo de rapanui, kie la lernado de la lernantoj konstruiĝu komplete en la lingvo denaska.

Ĉu ekzistas sufiĉa personaro kapabla instrui en la lingvo rapanui?

Ne sufiĉe. Oni aldonis kelkajn saĝulojn el la komunumo kaj klerigistojn tradiciajn [educadores tradicionales] (ET). Ĉiu el ili kunlaboras kun la fakoj lernitaj kadre de ilia familio. Kaj tio estas io eksterordinara.

Sed la ET devus ricevi formadon pri planado kaj metodologio por ĝusta transdono pedagogia de siaj kulturaj konoj.

Por superi la deficiton de instruistoj, mi sugestas, ke oni motivu la lernantojn kandidatiĝi al studoj de pedagogio, krom proponi stipendiojn en universitatoj, kies docentaj planoj inkluzivu la lingvan pedagogion, speciale similradikajn, kaj kun la sperto necesa en polineziaj lingvoj.

Niakaze tio povus realiĝi en la Universitato de Waikato, en Aotearoa (Nov-Zelando), aŭ en la Universitato de Hilo, en Havajo, (Usono).

Fine, oni devus serĉi universitaton en Ĉilio, kiu interesiĝu pri la preparo de instruistoj en rapanui, pere de Interreto.


Kunfondintino en 2004 de la Akademio de la Lingvo Rapa Nui, kiun ŝi prezidis ĝis 2010, Maria Virginia Haoa estas prezidantino de la NRO „Nesto de Lingvo Rapa Nui“. Ŝi atingis la Honoran Agnoskon „Gabriela Mistral“, en 2004, pro siaj klopodoj favore al revigligo de rapanui. Ŝi estas ankaŭ konata sub la nomo Viki Haoa Cardinali.

El la hispana lingvo tradukis Maritza Gutiérrez (Kubo)

vivsavilo por indiĝenaj popoloj

Avexnim Cojti kaj Agnes Portalewska

Kiel preferata komunikilo por defendi la rajtojn de indiĝenaj popoloj, komunumaj radio­­ stacioj ne estas nepre facile al­ ireblaj, malgraŭ sindevontigoj faritaj de la ŝtato. Multaj indiĝenaj radistacioj ne havas alian opcion ol funkcii kontraŭleĝe.

Ekzistas kelkaj lokoj en la mondo, kie brodkasti vian voĉon povas vin eksterleĝigi, ĝuste same kiel defendi viajn rajtojn de indiĝeno povas kosti vian vivon. La 21-an de septembro, Juana Ramirez Santiago, 57-jaraĝa gvidantino de la komunumo Majaa Iŝil , fariĝis la dudek-unua aktivulo por homaj rajtoj, kiu estis murdita en 2018. Ŝi estis unu el tiuj gvidantoj, kiuj havis politikan travidivon kaj deziris ŝanĝi la socion por certigi pli bonan vivon por familioj kaj komunumoj. Plejparto de la gvatemalanoj kredis, ke ŝia murdo, kiel multaj aliaj, estos senpuna.

Victoria Tauli-Zorpuz, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, kiu vizitis Gvatemalon kiel oficialulo dufoje en la sama jaro, esprimis maltrankvilon pri la perfortaj altruditaj elloĝigoj, kriminaligo kaj perforto kontraŭ indiĝenaj popoloj, kiuj defendas siajn proprajn rajtojn kaj terojn. Priparolante la mortigojn de sep defendantoj dum kaj tuj post sia vizito en majo 2018 [dek unu defendantoj estis mortigitaj inter majo kaj julio en tiu ĉi jaro], ŝi rimarkigis: „Ĉiuj estis reprezentantoj de du indiĝenaj organizoj de kultivistoj, kiuj advokatis por ter-rajtoj kaj politikaj partoprenoj. La mortigoj okazis en pli vasta nacia kunteksto de pereiga fermado de spacoj por la civila socio.“ En sia raporto al la tridek-naŭa kunsido de la Konsilio pri Homaj Rajtoj (la 10-28-an de septembro 2018), ŝi skribis: „Aldonita al tiu ĉi situacio estas kreskanta nombro en Gvatemalo de kriminalaj persekutoj – laŭdire centoj da ili – kontraŭ indiĝenaj gvidantoj kaj membroj de komunumoj. La aktiva subteno de privataj kompanioj en la akuzado implicas, ke la prokuroroj kaj juĝistoj komplotas kun kompanioj kaj bienhavantoj en kelkaj el tiuj kazoj.

La rolo de radio

Indiĝenaj komunumaj radiostacioj ludas gravan rolon en defendo de la rajto je libereco de esprimo de indiĝenaj popoloj.

Provizante per la plej efika maniero por disvastigi informon pri problemoj, kiuj efikas sur la komunumojn, ili ankaŭ rivelas novaĵojn pri la perforto, kiu trafas ilin. Ili estas la unuaj por elsendi informon pri la okazaĵoj kaj intervjui kaj montri la opiniojn de komunumaj estroj pri tiuj ĉi agoj perfortaj. La radiostacioj publike subtenas defendantojn de tero kaj homaj rajtoj, kaj konsciigas pri ilia kriminaligo. Tio ĉi estis la kazo pri Radio Xyaab’ Tzuul Taq’a, radia ekfirmao de la Majaa Q’eqchi [qʼeqt͡ʃiʔ] en El Estor, kiu subtenis kelkajn defendantojn por aktivadoj por siaj teraj kaj homaj rajtoj.

Malfaciligita rajto

Multaj Latin-Amerikaj landoj en­ skribis en siajn leĝarojn la rajton de indiĝenaj popoloj havi siajn proprajn amaskomunikilojn. Sed kvankam multaj ŝtatoj asignis frekvencojn al tiuj ĉi amas­ komunikiloj, tio ofte ne estas efektivigata.

Multnombraj indiĝenaj komunumaj radioj estas devigataj elsendi sen licenco eĉ petinte frekvencon, kiel devigas la leĝo – kaj vidas siajn volontulojn persekutataj pro siaj radio-agadoj.

Ekzemple, en Gvatemalo, la rajto de indiĝenaj popoloj havi sian propran amaskomunikilon estas garantiita de la konstitucio kaj la Paca Interkonsento subskribita en 1996, finanta internan militon, kiu daŭris pli ol tridek jarojn.

Sed licencoj estas tiom multekostaj, ke la senprofitcelaj komunumaj radioj ne havas sufiĉe da mono por ilin pagi. En 2003, unu frekvenco kostis du milionojn da kecaloj ($274 000), por unu frekvencmodula frekvenco (FM) en regionoj ekster Gvatemalurbo kaj Ketzaltenango, la dua plej granda urbo de la lando. La nuntempa kosto estas nekonata, ĉar publikaj aŭkcioj estis haltigitaj dum lastaj jaroj, kvankam frekvencoj ankoraŭ estas vendataj de siaj posedantoj. Por malgrandaj kultivistoj tiu ĉi kvanto estas pli ol kiom ili povas al si permesi. Kun salajro de $80 ĝis $120 monate, aĉeti frekvencon estas neatingebla revo.

Malkolonii la mensojn

Radio pruvis, ke ĝi ne nur povas mobilizi indiĝenajn popolojn, sed ankaŭ influi regulojn kaj igi la registaron respondeca.

Radiostacioj organizas sociajn kontrolojn de la buĝetaj kostoj de, ekzemple, urbaj registaroj en indiĝenaj komunumoj. Ili ankaŭ organizas kampanjojn pri konscia baloto. Dum elektado, kandidatoj estas invitataj havi debatojn brodkastatajn kaj ricevi demandojn de la publiko. Tiu ĉi publika spaco por politikistoj reduktas la marĝenon de la baloto.

Komunume bazita indiĝena amaskomunikilo estas potenca ilo por malkolonii la mensojn kaj krei senton de kultura kaj lingva fieroj. Radio povas esti efike uzata por reliefigi prapatrajn muzikon kaj scion, kaj informi homojn pri la lokaj formoj de organizo, kiuj hodiaŭ estas minacataj de tutmondiĝo kaj la mondkoncepto, altrudata de la ĉefaj internaciaj amaskomunikilaj korporacioj.

La amaskomunikilo specife pruvis sin mem en la malproksimaj regionoj de Latin-Ameriko, kie la plago de nelegoscio malhelpas indiĝenajn loĝantarojn aliri informon de presitaj fontoj kaj kie pli maljunaj homoj, precipe virinoj – kiuj ege malofte scipovas la ĉefan lingvon – ne povas ricevi informon el dominantaj radiostacioj.

Laste sed ne balaste, la postvivo de indiĝenaj lingvoj grandparte dependas de denaskuloj kaj iliaj kapabloj flue paroli ilin.

Tiurilate, indiĝena komunikilo povas kaj devas ludi decidan rolon.


Avexnim Cojti, el la komunumo K’iche’ Majaa en Gvatemalo, estas Direktoro pri Komunumaj Programoj ĉe Kultura Postvivo [Cultural Survival] (www.cs.org).

Agnes Portalewska (Pollando) estas Komunikada Direktoro ĉe senprofitcela organizo de la rajtoj de indiĝenaj popoloj.

Kun sia ĉefsidejo en Kembriĝo, Masaĉu­ seco (Usono), Kultura Postvivo subtenis tutmondan reton de pli ol 800 indiĝenaj radiostacioj ekde la jaro 2005.


El la angla lingvo tradukis Ali Moradi (Irano)

Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj

Intervjuo farita de Domitille Roux

Agnoskataj internacie, la aŭtoktonaj popoloj de Afriko ne ĉiam estas agnoskataj sur nacia nivelo. Ekzemple la fulba komunumo Mbororo [Woɗaaɓe - la Vodaboj], tute ne ĝuas plene siajn rajtojn, laŭ ĝia proparolantino, Hindou Oumarou Ibrahim. Ŝi estas la kunordigantino de la Asocio de la aŭtoktonaj fulbaj virinoj de Ĉado (AFPAT).

Kio estas la statuso de la Vodaboj en Ĉado?

Danke al la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la aŭtoktonaj popoloj, ni estas agnoskataj en la regiono, kiu ampleksas la kvin landojn, en kiuj ni estas dispartigitaj: Kameruno, Niĝero, Niĝerio, Centr-Afrika Respubliko kaj Ĉado. Tamen nacie ankoraŭ ne ekzistas leĝoj, kiuj protektas aŭ agnoskas la aŭtoktonajn popolojn.

En 2014, la nuna prezidento de Ĉado, Idriss Déby Itno, tiam prezidanto de la Ekonomia Komunumo de Centrafrikaj Ŝtatoj, partoprenis en la tria Forumo de Indiĝenaj Popoloj de Centrafriko [Forum des peuples autochtones de l’Afrique Centrale] (FIPAC3), okazigita en Impfondo, Respubliko Kongo. Dum tiu internacia renkontiĝo pri tradiciaj scipovoj kaj la verda ekonomio, li faris paroladon favore al la indiĝenaj popoloj. Tio estis grava politika subteno kaj forta mesaĝo en nia favoro. Sed tiu parolado fiaskis: ĝi ne estis publikigita kaj restis sen efikoj.

Kiel vi taksus la vivkondiĉojn de la Vodaboj?

Kiel neakcepteblajn. Por la anoj de mia komunumo la minimumo estas esti agnoskataj kiel civitanoj de lando. Tamen duono el ili, precipe virinoj kaj infanoj, eĉ ne havas naskiĝ-ateston. Kiel do havi rajtojn? Sen tiu esenca dokumento oni ne povas akiri personidentigilon, nek pasporton, kaj ne havas aliron al kleriĝo kaj sanprotekto. Se paciento venas al la hospitalo sen naskiĝ-atesto, ne nur li aŭ ŝi estas prizorgata post ĉiuj aliaj, sed li aŭ ŝi ankaŭ riskas ricevi netaŭgan prizorgon, ĉar la kuracistoj ne konas liajn aŭ ŝiajn aĝon kaj bezonojn.

Fakte ekzistas multaj dokumentoj kaj instrukcioj, sed en realo oni lasas nin sen helpo. Ni eĉ ne havas aliron al pura akvo.

La Vodaboj trinkas la saman akvon kiel la bestoj; tio favoras malsanojn, kiuj igas ilin ankoraŭ pli vundeblaj.

Bonvolu paroli pri AFPAT. Kiuj estas ĝiaj projektoj ekde ĝia kreo en 1999 kaj precipe ekde kiam ĝi akiris leĝan statuson en 2005?

Nia ĉefa celo estas plibonigi la vivkondiĉojn de nia komunumo, kaj nia laboro estas farata kadre de du programoj.

La unua centriĝas sur la protektadon kaj prosperigon de la homaj rajtoj kaj de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, en akordo kun naciaj kaj internaciaj deklaracioj ekzistantaj pri tiu temo. La dua koncernas la protektadon de la medio, al kiu rilatas la tri konvencioj de Rio de Ĵanejro, kiuj rezultis el la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj Disvolviĝo (1992). Ili temas pri klimata ŝanĝo, biodiverseco kaj dezertiĝo.

En la praktiko, ni konsciigas pri bazaj sociaj rajtoj tra trejnado, kiuj rilatas al klerigado aŭ aliro al sanprotektado. Ni ankaŭ konsciigas la komunumojn pri aliro al la justico: pro ilia marĝeniĝo kaj la perfortoj, kiujn ili suferas, estas esence diri al ili, ke ili havas la rajton pri justeco kaj egaleco.

Koncerne la protektadon kaj prosperigon de la medio, ni organizas trejnadojn kaj debatojn kun komunumoj pri adaptiĝo al klimata ŝanĝo kaj pri la graveco de konoj kaj tradiciaj scipovoj por tiu adaptiĝo.

Kiujn rezultojn vi sukcesis atingi per tiuj konsciigaj kampanjoj?

Unu el niaj sukcesoj estas ekzemple la fakto, ke oni kreis sanigejojn adaptitajn al nomadaj komunumoj. Sed ni ankaŭ sukcesis partoprenigi virinojn en komunumaj debatoj. Nun virinoj kaj viroj sidas kune por diskuti sian estontecon.

Ĉe la leĝdona nivelo, ni kontribuis al reformo de la paŝtista kodo, kiu datiĝis de 1958 kaj iĝis malaktuala: la demografio kaj la medio ege ŝanĝiĝis ekde tiam. La reformo ne kontentigas nin tute, sed ĝi jam estas formo de venko por nia asocio.

Koncerne klerigadon, necesas kompreni, ke - kontraŭe al tio, pri kio oni ofte pensas - la nomadaj komunumoj ne malakceptas la lernejon. Ili simple postulas lernejon, kies programoj kaj horaroj estu adaptitaj al ilia vivstilo. La nomadaj infanoj bezonas malpli koni la historion de mond­militoj aŭ la historion de Francio ol lerni kiel administri la naturajn rimedojn, ekzemple akvon, aŭ solvi konfliktojn inter komunumoj. Ili ankaŭ bezonas instruistojn, kiuj komprenas ilian kulturon kaj regas ilian lingvon, kio estas esenca por la lernado.

La kreo en 2012 de la Direkcio pri la Klerigado de Nomadaj Infanoj estis tre kuraĝiga novaĵo. Tiu instanco konsideras la bezonojn de la nomadaj komunumoj kaj starigis eksperimentajn programojn adaptitajn al la vivo de iliaj infanoj. Sed ĝis nun la Vodaboj ne profitas de tio.

Kion vi pensas pri la projekto Biosfero kaj Heredaĵo de Ĉada Lago (BIOPALT)*?

La projekto estas tre promesplena por la restarigo de la ekosistemoj de Ĉada Lago, por la konservado de ĝiaj resursoj kaj por la rilatoj inter la popoloj de la apudaj landoj. Kio maltrankviligas min, estas, ke la tempo por establi prioritatojn, krei protektatajn areojn, ellabori eksperimentajn projektojn... la periodo de la projekto finiĝas, kaj la buĝeto forkonsumiĝas sen ke oni atingas konkretajn rezultojn.

Miaopinie tiu projekto povos tre bone utili, se la fakuloj, kiuj respondecas pri ĝi, starigos rilaton de konfido kun indiĝenoj.

Tiuj lastaj vivis en tiuj lokoj dum jarcentoj; ili ne nur pasas, kiel iuj politikistoj. Ĝuste kun kaj por tiuj loĝantaroj oni devas sukcese fini la projekton.


Naskita en 1984 en Ĉado, Hindou Oumarou Ibrahim frekventas la internaciajn pintkonferencojn por konsciigi la direktantojn pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj kaj pri klimata ŝanĝo. En 1999 ŝi partoprenis en la kreo de la Asocio de Indiĝenaj Fulbaj Virinoj de Ĉado (AFPAT), por plibonigi la vivkondiĉojn de la Vodaboj, ŝia komunumo.

El la franca lingvo tradukis Herbert A.

Welker (Brazilo)

* La projekto lanĉita en februaro 2018 de Unesko, intencas plifortigi la kapablojn de la kvin Ŝtatoj, kie la Vodaboj vivas, administri daŭrigeble la akvajn, biologiajn kaj kulturajn resursojn de la baseno de Ĉada Lago, kiu subtenas pli ol 40 milionojn da homoj.

Siku: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj

Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq

Inuitlingva vorto por marglacio, SIKU, hodiaŭ rilatas al retplatformo kiu estas revolucianta la aliron al antikva scio kaj al nuntempaj esploroj de komu­numoj vivantaj en la Arkta regiono de Kanado. Rakonto, kiu komenciĝis simple per iom da fotoj de molanasoj strebantaj supervivi sur la glaci-ebenaĵo, evoluis en ekster­­ordinaran projekton dum pli ol dek kvin jaroj, kombinante plej malnovan scion kun plej modernaj teknologioj.

Estis pli malvarme ol iam ajn en tiu vintra tago de 2002, en la regiono Qikiqtaaluk en Nunavuto, Kanado. Ne tro fore de la komunumo Sanikiluaq, teamo da inuitoj kun harpunoj gvidis grupon sur la maldika, novformita glacio. Taĉmento da biologoj singarde sekvis ilin, laŭvorte iliajn spurojn. La glacinebulo kreskanta el la malfermita akvo igis la tutan scenon aparte drameca.

Granda rando de flosglacio en la orienta parto de la Insuloj Belcher antaŭ­ nelonge frostiĝis, kaj grupo da molanasoj estis strebantaj protekti la restantan malfermitan akvon de glaciiĝo. Tio estis neces­ega por ili, por plonĝi kaj aliri la mitulojn kaj mar-ekinojn, de kiuj ili de­ pendas por sin nutri.

La randoj de la glacio estis malpurigitaj per la skeletoj de mortintaj molanasoj, kiuj frostiĝis en la progresanta glacio. La Inuitoj, gvidantaj la ekspedicion, aktivaj ĉasistoj el la komunumo – Simeonie Kavik, Elijah Oquaituk kaj Lucassie Ippak – sin turnis al la biologoj kaj diris: „Jen estas tio, pri kio ni parolis al vi. En la komencaj 1990-aj jaroj, unu el niaj pliaĝuloj rimarkis, ke estas sama kvanto da mortintaj anasoj sur la glacio kiom estis da gruzo sur la strando“. La ĉasistoj kaj pliaĝuloj de Sanikiluaq priatentigis tiam la Kanadajn aŭtoritatojn, sed la fenomeno ne ricevis atenton de la scienca komunumo.

Unu el la biologoj de la ekspedicio de 2002, kies celo estis studi la amasajn formortojn de la molanasoj, projektis sub­ akvan fotoaparaton por filmi la anasojn kiam ili plonĝas sub la marglacion por furaĝi dum vintro. Mi estis doktoriĝonta studento tiam kaj pasigis la sekvintajn du jarojn ĉe la rando de marglacio – gvidate de Kavik kaj Oquaituk – kolektante videojn pri la transvivmetodoj de la molanasoj.

La videoj estis senprecedencaj. Post sep jaroj da laboro kun preskaŭ ĉiuj familioj en Sanikiluak, el la projekto rezultis la dokumenta filmo „Popolo de plumo“ (2011). La filmo, kiu poste gajnis dekduon da premioj, reliefigas la unikan rilaton de la komunumo kun la molanasoj, kaj la kundividitajn defiojn de la klimatŝanĝo, kiun ili alfrontas.

La Inuitoj de la Belcher-Insuloj ne estas nur interesataj pri molanasoj – ilia vivo mem dependas de tiuj. Dum plimultaj birdoj, inkluzive de molanasoj, migras suden, la molanasoj de la Golfo de Hudson restas ĉirkaŭ la Insuloj Belcher la tutan vintron. La komunumo utiligas la felon de la molanasoj por fari tradiciajn peltanorakojn, kaj ilia viando estas esenca por certigi manĝaĵojn dum la tuta jaro, manke de karibuoj en tiu ĉi regiono.

Kunmeti la puzlopecojn

Ĝuste post la surekranigo de la filmo la Societo pri Arktaj Molanasoj [Arctic Eider Society] (AES) estis starigita en 2011. La baza laboro estis jam bone pretigita, danke al la esplorprogramoj, instigitaj de la komunumo, ellaboritaj kun la subteno de la Kanadregistara Internacia Jaro de la Poluso (2007-2008), kaj al la komunuma mobilizo, kiu datiĝas ekde la fruaj milnaŭcentnaŭdekaj jaroj. Pli-malpli en la sama tempo, la komunumo Sanikiluaq startigis programon kunmetantan dudek ok komunumojn de Inuitoj kaj Krioj tra la Hudsona Golfo kaj Golfo James, por sintezi siajn konojn pri la klimata ŝanĝo. El la projekto rezultis en 1997 la publikigo de Voĉoj el la Golfo [Voices from the Bay], kiu restas ĝis hodiaŭ la plej aŭtoritata fonto pri la sciado en la regiono.

Bonfara asocio gvidata de Inuitoj, AES, celas doni al lokuloj povon mem entrepreni serĉadon, klerigadon kaj administradon de sia medio. La pli fruaj programoj fokusiĝis sur pritakso de ŝanĝoj en oceanografio kaj marglacio – trejnado de ĉasistoj kaj junuloj pri uzado de saleca kaj temperatura indicoj; starigo de tempodaŭraj kontrolstacioj, kaj kolekto de specimenoj de marglacio kaj akvo.

La kreo de la Komunum-Bazita Serĉad-Reto de AES ricevis superan prioritaton.

Ĝi inkluzivas Sanikiluaq (Nunavuto), Inukkjuak, Umiujaq, Kuujjuaraapik (Nuna­ vika regiono en Kebekio) kaj Chisasibi (Kria komunumo en la Kebekia Marregiono Eeyou). Ĉiu el tiuj najbaraj komunumoj havis sian pecon de la puzlo, kaj laborante kune ili povis fine havigi pli ampleksan bildon pri la klimatŝanĝo en la regiono.

Ĉerpante sciencan kompetenton el la Universitato Manitobo, la Universitato Carleton kaj ArticNet (ArktaReto), kaj financadon el la Ĝenerala Nunavuta Monitorada Plano [Nunavut General Monitoring Plan] (NGMP), el la Konsilio pri la Nunavika Sovaĝbesta Regiono [Nunavik Marine Region Wildlife Board] (NMRWB) kaj el la Kria Etno de Chisasibi, la reto sukcesis evoluigi kunlaboradojn.

La kreskanta kapablo permesis traktadon de novaj prioritatoj, inkluzive de tiuj kun la Norda Programo pri Poluaĵoj, kaj disvastiĝon al novaj regionoj, financate el Polusaj Scioj de Kanado.

Novaj Prioritatoj

Dum kapabloj plu kreskis, la komunumoj identigis tri novajn prioritatojn – kreskigi engaĝiĝon de la junul­ aro, helpi transponti la jurisdikciajn de­ fiojn, kiujn la regiono alfrontas en pli larĝa skalo, kaj disvastigi rezultojn kaj kun­ordigi preskaŭ realtempe.

Por engaĝi gejunulojn, la reto partneriĝis kun Kativik Ilisarnilirniq, la Kleriga Komitato de Nunavik, por evoluigi tutecan aliron, inuit-fokusitan, al trejnado, kaj klerigadon pri sciencoj. Tio naskis la Klerigan Pakaĵon pri la Arkta Marglacio.

Utiligante plurmediajn interaktivajn instrumentojn, ĝi helpas junajn homojn kunlabori kun ĉasistoj kaj fariĝi rekte engaĝitaj en la esplorado.

Koncerne la duan prioritaton, la unua pinta kunveno de la Hudsona Golfo okazis en 2018. Ĝi kunvenigis dudek sep Inuitajn kaj Kriajn komunumojn, el la Golfoj James kaj Hudson kaj reprezentantojn de naŭdek sep organizoj, por starigi la Konsorcion de la Hudsona Golfo – forumon por kunlaboro kaj kunordigita administrado por regiono kun kompleksa interjurisdikcia regado.

Por alfronti la trian prioritaton, nome kundividi datumojn preskaŭ realtempe, la kvin komunumoj de la grupo kreis retplatformon en 2014. Estis kreitaj simpla baza mapo kaj responda kronologio, kun profiloj por la komunumaj serĉistoj, kie eblas rete kunesplori la salecprofilojn, la glaci­kernajn specimenojn kaj la kontroladon de poluaj substancoj.

Ne nur tiu ĉi prototipa platformo – komence nomata IK-MAP – montriĝis taŭga por ellabori datenojn inter tiom da kunlaborantoj, ĝi ankaŭ permesis al ĉiu komunumo utiligi proprajn sciosistemojn por interpreti datumojn kaj vidi kiel iliaj rezultoj lokiĝas en plej granda skemo. Pasintece, tro ofte la rezultoj de esplorprogramoj finiĝis en universitata tirkesto ie sude, por esti neniam plu vidotaj.

Hodiaŭ la informoj estas alireblaj al ĉiuj, inkluzive de teknologie lerta Inuit-junularo. Aldoniĝis novaj servoj, permesantaj etikedi fotojn kaj afiŝojn – ne nur pri individuoj, sed ankaŭ pri faŭnospecioj, kaj pri la Inuita terminologio por glacitipoj, kaj pri mezuradoj, rimarkoj kaj observoj ĉiuspecaj.

Gugla "Stratrigardo" de la Arkta marglacio

En 2015, AES kunlaboris kun Gugla Ter­ diskonigo por evoluigi la absolute unuan Guglan "Stratrigardon" de la fora marglacio – mapante ne nur la komunumon Sanikiluaq, sed ankaŭ sen­glaciajn akvosurfacojn kaj bankizrandojn dum­ vintre. La platformo donis novajn esplorrimedojn por ke norduloj kaj suduloj povu esplori la Arktan marglacion.

La sekva paŝo estis krei socireton kaj mapadan platformon, specife fare de kaj por la Inuitoj. SIKU: la Inuita Scia Vikio kaj Platformo pri Socia Mapado estis naskita, kaj ekvivis danke al novaj subvencioj post gajno, en 2007, de la Kanada Defio al Efikoj, de Guglo. Siku, la Inuita vorto por marglacio, estas en si mem metaforo de glacio kiel strukturo de kuniĝo kaj ŝanĝiĝo en la nordo.

Nuntempe en testa fazo, la platformo kunmetis buntan kvanton da instrumentoj kaj servoj gravaj por la Inuitoj. Profiloj por ĉiu komunumo liveras bildojn pri lokaj vetero, tajdoj kaj marglacio el pluraj satelitoj preskaŭ realtempe. Ĝia oficiala starto antaŭvidatas fine de 2019. Ankaŭ specifa apo estis ellaborita por signife etendi la amplekson de la sistemigita dokumentado de la indiĝenaj scio kaj observadoj.

Nova epoko

Memevidente, la apo ne anstataŭas la harpunon por kontroli la glacion aŭ por lerni el la sperto de la pliaĝuloj. Sed kunmetante plej bonajn trajtojn de nuntempa scienca aliro, kaj jarcentojn da indiĝena scio, oni nun povas eble kontroli danĝerajn marglacikondiĉojn, utiligante Inuitajn terminojn pri klasifikado de glacio, ekzemple. Espereble tiu terminologio integriĝos iam en maŝin­instruan aliron (artefarita intelekto), tiel ke indiĝenaj komunumoj povu aliri gravajn informojn de malproksime – realtempe kaj en la propra lingvo.

Organizoj kaj komunumoj povas nun kundividi informojn, raportojn kaj blogojn. Gejunuloj povas enmiksiĝi en la lokan kulturon kundividante ĉasrakontojn kaj tradiciajn loknomojn. Observoj, kiuj estis iam tipe notitaj kiel anekdotaj fare de sciencistoj, povas nun esti dokumentataj kaj kvantigataj. La politiko pri ellaboro de la datumoj kaj protekto de la alirrajtigoj signifas, ke nun la homoj povas esti plene respondecaj pri la ellaboro de propraj datumoj, de sia intelekta propraĵo, kaj de la maniero kiel ili elektu tiujn kundividi.

La projekto, kiu startis pli-malpli antaŭ dek kvin jaroj per iom da bildoj pri anasoj sur la glacio, nun flugas per si mem – multe pli for ol la vintra ekologio de la molanasoj de la Hudsona Golfo.


Kanada sciencisto kaj filmisto, Joel Heath pasigis dudek jarojn ĉe la Arkto kun Inuitaj komunumoj, kombinante siajn spertojn pri ekologio, mar-dinamiko kaj matematika biologio kun Inuitaj scioj. Li estas Ĉefdirektoro kaj kunfondinto de la Societo pri Arktaj Molanasoj (AES), Inuita helpasocio bazita en Sanikiluaq, Nunavuto.

Kunfondinto kaj estrarano de Arctic Eider Society (AES), Lucassie Arragutainaq (Kanado) estas la direktoro de la Asocio de Ĉasistoj kaj Bestkaptistoj de Sanikiluaq.

Kunaŭtoro de ’Voices from the Bay’ (1997), li respondecas pri multaj iniciatoj por mobilizi indiĝenajn sciojn.

Elangligis Norberto Saletti (Italujo)

La umbilika ŝnuro

La popolo Tuawhenua klarigas sian alkroĉiĝon al sia lando

La nocio tătai whakapapa estas fundamenta por la mondrigardo de la popolo Tuawhenua. Tiuj Maorioj de Nov-Zelando opinias, ke ĉio, kio ekzistas en ilia mondo, estas genealogie kunligita – vespertoj, lacertoj, birdoj, insektoj, arboj, plantoj, montoj, riveroj kaj lagoj. Tiu ĉi kunligo havigas forton al la ekosistemo.

Kiam ĉi tiuj elementoj estas eroditaj, tia estas la rezistokapablo kaj integreco de la medio kaj de la tribo.

Por la popolo Tuawhenua, estas la whenua, aŭ la lando, kiu difinas, kiu vi estas kaj de kie vi venas. La vorto signifas ankaŭ placento. En ambaŭ okazoj, whenua rilatas al via komenciĝo kaj al via kunligo kun via patrino – tiu kiu donis al vi la vivon.

Kiam inoj Tuawhenua naskas, kie ajn ili estas en la mondo, la placento devas esti reportata hejmen kaj sepultita en la triba tero. La sama tradicio aplikiĝas al la pito, aŭ umbilika ŝnuro – la ago ilin sepulti en via lando signifas vian ĉiaman kunligon kun Papatŗănuku, Patrino Tero. Tio ligas vin al via loko en la mondo.

Pluteni ligojn al sia lando kaj al ĝiaj resursoj estas kerna afero por la popolo Tuawhenua, ĉar tio estis perceptata kiel esprimo de ĝia manao, aŭtoritateco aŭ povo. Sendepende de malfacilaĵoj aŭ faloj kaj de ĉio, kio okazis en la mondo, la prapatroj Tuawhenua rekonis la neceson subteni la manao de la individuo, de la hapu aŭ subtribo, kaj de la iwi, la tribo.

La prapatroj komprenis, ke estas malfacile por kelkaj pluteni ligojn al la lando, la akvovojoj, la animaloj kaj la birdoj - sed ĉi tiuj estis ĉiam vidataj kiel partoj de tio kion signifas Tuawhenua.

La prapatroj agnoskis, ke manao estas principoj de ilia popolo. Sed ĝi estis fortigita de la koncepto mauri, la vivforto aŭ la vivesenco. Kiam Tuawhenua-anoj rilatas al la pureco en sia kulturo, tio reflektas la mauri de la medio. Por ili, la mauri de la arbaro neniam povos esti forportita. Kiom longe riveroj fluos, kiom longe unu arbo staros, la vivforto ne povos estingiĝi – ĉiu elemento de la mondo havas certan nivelon de mauri.

Kirituia Tumarae-Teka kaj James (Tahae) Doherty (anoj de la komunumo tuawhenua en Nov-Zelando) kaj Phil Lyver (esploristo nov-zelanda)

El la angla lingvo tradukis Carlo Minnaja (Italujo)

Fonto: Indiĝena kaj loka scioj pri polenado, Unesko, 2015

Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj

Dai Rong kaj Xue Dayuana

Al la Gubernio Congjiang, kie loĝas ĉefe la Dong-anoj, Miao-anoj kaj dek tri aliaj etnaj minoritatoj, mankas kultivebla grundo. Alfrontante malfavoran medion, Dong-anoj genie inventis agrikulturan produkt-sistemon, kiu donas ekonomiajn, ekologiajn, sociajn kaj kulturajn avantaĝojn.

Apogante sin sur siaj prapatraj praktikadoj ĝis hodiaŭ, ili permesas al la ekosistemo recikligi la fluon de energio kaj materialo. Tradiciaj varioj de glutena rizo estas konservataj kaj kultivataj sur samaj terasaj kampoj, kie oni bredas fiŝojn. Kaj kiam la fiŝoj kreskas ĝis dek centimetroj, oni enkondukas la anasojn al la teras-kampoj por brediĝi.

La sistemo "Rizo-Fiŝo-Anaso", kies ekapero datiĝas de la Orienta Han-dinastio (de 25 ĝis 220 p.K.) estas bazita sur la biologiaj kaj ekologiaj trajtoj de diversaj organismoj tiel, ke la bezonoj de ĉiu estas respektataj. Tion oni faras per tio, ke oni plene uzas la disponeblajn sunan energion, akvon kaj la mineralajn resursojn por krei produktadan strukturon, kiu utilas ĉiujn.

La rizaj ŝosoj havigas ombreton kaj organikan manĝaĵon por fiŝoj kaj anasoj en areo, kiu kovras proksimume 12 600 hektarojn, dum la fiŝoj kaj anasoj siavice sin nutras per damaĝaj organismoj kaj produktas bonegan sterkon, kiu tiel ludas gravan rolon en sarkado, fekundigo kaj oksigen-riĉigo de la rizokampoj. La variaĵoj de rizoj, anasoj kaj fiŝoj estas ĉiuj lokaj kaj ne bezonas ajnajn pesticidojn, ĉar la sistemo proponas al ili bonegan protekton kontraŭ malsanoj.

Tio efike konservas la diversecon de lokaj agrikulturaj specioj kaj ekosistemoj, kaj ankaŭ konsiderinde malpliigas la nutrajn kaj la laborajn kostojn.

Por la vilaĝanoj de la gubernio Congjiang, kiuj vivas izolite en la montoj, ĉi tiuj rizaj kampoj estas la ĉefa fonto de manĝaĵo. Pli ol cent specoj de manĝeblaj sovaĝaj plantoj kiel filikoj, bambuaj ŝosoj kaj fungoj kunekzistas kun la rizaj variaĵoj - same taroj, lotuso-radikoj, en-akvaj celerioj kaj kuireblaj bananoj. Ankaŭ en-akvaj bestoj, kiel helikoj, angiloj kaj kobitidedoj estas manĝataj, liverante alt-kvalitan proteinon al la lokanoj. La organika agrikultura modelo pliigas la merkatan valoron de la fiŝoj kaj anasoj, kiuj estas vendataj je duobla prezo kompare kun la kutimaj produktoj.

Rekonante ĉi tiun agrikultur-ekosistemon kiel "eksterordinaran vivantan modelon de akvaj kaj grundaj resursoj", la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (ONA/FAO) nomumis ĝin kiel lokon de tutmonde Gravaj Sis­temoj de Agrikultura Heredaĵo (Globally Important Agricultural Heritage Systems: GIAHS) en 2001. La ĉina registaro en 2013 inkluzivis ĉi elstaran ekzemplon de ĉina surmonta agrikulturo en la unuan vicon de la Gravaj Sistemoj de agrikultura Heredaĵo de la lando.

Redoni freŝan vivon

Kiel ajn, ĉi tiu tradicia agrikultura sistemo estas minacata de tutmondiĝo kaj la altaj produktivo kaj efikeco de moderna agrikulturo. La sendistinga enkonduko de ekzotikaj rikolt-varioj de alta rendimento kaŭzis ke la tero sub la sistemo malgrandiĝas ĉiujare.

Ankaŭ la grandskala uzo de pesticidoj kaj sterkoj dum pluraj jardekoj kaŭzis gravan poluadon de la grundo kaj akvo en la regiono, minacante la manĝaĵan sekurecon. Pliiĝanta nombro da ĉinaj civitanoj ja konscias pri la mankoj de moderna agrikultura produktado kaj kom­prenas la gravecon de pli sanaj kaj pli bon-kvalitaj manĝaĵoj en sia socio.

Ili jam komencis subteni la uzon de tradiciaj praktikoj en la estonta progreso de agrikulturo. Tio devas ideale protekti antikvajn agrikulturajn sistemojn; certigi pli altan enspezon por la kamparanoj kaj protekti la medion. Tio ankaŭ helpus antaŭenigi turismon en la regiono kaj protektus la kulturan heredaĵon de la lando.

Ĉi tiu nova konscio atendeble donos freŝan vivon al la sistemo "Rizo-Fiŝo-Anaso", kiu devas servi kiel inspirilo por moderna agrikulturo en Ĉinio kaj en aliaj partoj de la mondo; kie regas similaj naturaj kondiĉoj. Ĝi estas valorega rimedo, kiu povus helpi eltrovi solvojn al la problemoj kaŭzitaj de agrikultura kaj media degradado tutmonde.


Dai Rong kaj Xue Dayuan estas du ĉinaj specialistoj en la kampo de tradicia scio pri etnaj minoritatoj. Ili kontribuis en la laboro de la Inter-registara Scienc-Politika Platformo pri Biologia diverseco kaj Ekosistemaj Servoj [Intergovernmental Science-Policy Platform on Biodiversity and Ecosystem Services (IPBES)]. Dai Rong estas etno-ekologino de la etna minoritato Tujia. Ŝi laboras en la Instituto de Mediaj Sciencoj de Nanjing. Xue Dayuan estas profesoro ĉe la Fakultato de Vivo kaj Mediaj Sciencoj en la Minzu-Universitato de Ĉinio.

Rekoni indiĝenan scion

Tradiciaj scioj ampleksas komprenojn, lertojn kaj filozofiojn de la ekologiaj, kulturaj kaj sociaj sistemoj, kiuj evoluis tra la mondo dum jarmiloj. Ĉiuokaze ili ofte malĉeestas en sciencaj debatoj, ĝuste kiel iliaj posedantoj ofte estas ekskluditaj el politikaj decidoj pri la aliro, uzado kaj mastrumado de tero kaj resursoj, kiuj estas kernaj por ilia ekonomia, socia kaj kultura bonfarto.

Kiel integra parto de la netuŝebla heredaĵo de la homaro, la indiĝenaj scioj komencis esti rekonataj kiel intelekta sistemo en la 1950-aj jaroj, rimarkinde per la laboro de Harold Conklin [ˈhærəld ˈkɔnklɪn] pri etna ekologio de la popolo hanunua [Hanunó’o] de Filipinoj. Sed sur la internacia nivelo rekono venis nur en 1992, dum la Monda Pintkonferenco en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, – baldaŭ post la rekomendoj de Unesko de 1989 pri la sekurigo de tradiciaj kulturo kaj folkloro.

Unesko defendas la rajtojn de lokaj kaj indiĝenaj popoloj partopreni en ĉi tiuj regad-procedoj – kaj ĝi alvokas por plena agnosko de la pruvitaj scioj, spertoj kaj praktikoj rilate al la mastrumado de viv-diverseco.

Lanĉita en 2002, la programo de Unesko pri lokaj kaj indiĝenaj scisistemoj [Local and Indigenous Knowlege Systems] LINKS celas ankaŭ certigi justan lokon por indiĝenaj scioj en formala kaj neformala klerigado kaj certigi ilian transdonon.

Tradukis el la angla lingvo Saed Abbasi (Irano)

La Sameoj en Jokkmokk:

defii modernecon

Marie Roué

La teritorio en la sveda Laponio, kie la indiĝenaj Sameoj bredas siajn boacojn, estas minacata de senarbarigoj, fervojoj, digoj kaj urba kresko. Por transvivi, la paŝtistoj adoptis diversajn strategiojn, kiuj ampleksas partan adaptiĝon al la urba vivmaniero kaj la uzon de sia tradicia scio por kompreni profunde la staton de siaj paŝtejoj.

La Sameoj, antaŭe konataj kiel Laponoj, vivis en la arkta cirklo de Eŭropo dum miloj da jaroj. Oni taksas, ke nun ekzistas preskaŭ 80 000 sameoj. La plimulto vivas en la malproksima nordo, en Sápmi (Laponio), kiu etendiĝas sur kvar landoj - Finnlando, Norvegio, Rusio kaj Svedio.

Iuj formigris pli suden, precipe al Oslo kaj Stokholmo.

La indiĝenaj komunumoj starigis Sameo-Konsilion, kiu ebligas al ili kune pensi pri la estonteco de sia nacio, preter naciaj limoj, kiuj neniam malhelpis ilin konsciiĝi, ke ili estas unu popolo. Ili ĉiam havis la rimarkindan kapablon harmoniigi modernecon, restante enradikiĝintaj en sia tradicio. Al la Permanenta Forumo pri Indiĝenaj Projektoj de Unuiĝintaj Nacioj [United Nations Permanent Forum on Indigenous Issues] (UNPFII) ili disponigis ĝian unuan prezidanton kaj ili partoprenas aktive en la Arkta Konsilio.

Koncerne sian politikan reprezentiĝon, la Samea Parlamento de Finnlando estis kreita en 1973, sekvote de la Samea Parlamento de Norvegio en 1989 kaj de la Samea Parlamento en Svedio, en 1993.

La Sameoj praktikas multajn profesiojn.

Iuj el ili estas konataj artistoj aŭ intelektuloj, pentristoj, skulptistoj, ĵurnalistoj, verkistoj, filmistoj aŭ kantistoj - kiel la finna verkisto, muzikisto kaj artisto Nils-Aslak Valkeapää (1943-2001) aŭ la norvega muzikisto Mari Boine. Tamen, la vera tradicia Samea profesio restas tiu pri bredado de boacoj.

Impresa kapablo adaptiĝi

Ni prenu la ekzemplon de Jokkmokk.

Ĉi tiu grava centro por boacobredado en Svedio, en Norrbotten (kiu kovras 100 000 kvadratajn kilometrojn aŭ kvaronon de la lando), hejmigas ĉirkaŭ 4 000 Sameajn boaco­ bredistojn. Ili alfrontas multajn minacojn al sia teritorio sed samtempe havas eksterordinaran rezistokapablon.

Ĉu ili ne adaptiĝis komence, inventante la boacobredadon - kvankam ili estis fiŝkaptistoj, ĉasistoj kaj kaptistoj de sovaĝaj boacoj - kiam la alveno de la unuaj skandinavaj kolonianoj antaŭ kvar aŭ kvin jarcentoj kaŭzis drastan malpliiĝon de ĉiuj specioj de sovaĝaj bestoj?

La Sameoj ankaŭ sukcesis venki la ruiniĝon, kaŭzitan komence de la 20-a jarcento, kiam la angloj kaj skandinavoj ekspluatis iliajn riverojn - kreante digojn por produkti elektran energion - kaj fosante iliajn montojn por eltiri ferercon kaj produkti ŝtalon.

La boacobredistoj rezistis denove en la 1960-aj jaroj, kiam forstumado fariĝis industria aktiveco en Svedujo kaj Finnlando, je la kostoj de arbara biodiverseco. Poste, en la 1970-aj jaroj, la Sameoj kreis unu el la unuaj ekologiaj aliancoj en Alta, Norvegio - kunvenigante defendantojn de homaj rajtoj kaj indiĝenajn grupojn por kontraŭstari la digon, kiu estus provokinta la malaperon de grava vintroturisma vilaĝo.

La progresigo de la koloniado senhalte minacis la rajton al fiŝkaptado kaj ĉasado kaj la rajton je la tero. Tamen la boacbredistoj ankoraŭ estas tie.

Alfrontante seriozajn minacojn

La Sameoj de Jokkmokk direktas siajn boacojn al la montoj por paŝti somere, malsuprenirante aŭtune al la arbaroj en la ebenaĵoj. Ĉi tiuj arbaroj nun estas industrie ekspluatataj, kaj la bredistoj estas devigataj dividi siajn rajtojn je fruktuzo kun la terposedantoj de la arbaroj. Ĉi tiu kunvivado signifas konsiderindan defion, ĉar la lignoproduktantoj praktikas kompletan fortranĉadon de la arbaroj antaŭ ol rearbarigi la ebenaĵojn. Krome ilia peza maŝinaro forte malbonigas la grundon kaj detruas la likenon, per kiu sin nutras la boacoj fosante la neĝon. Oni bezonos tridek ĝis kvindek jarojn por ke la likeno rekresku denove!

Kaj tio ne estas ĉio. Nuntempe, fervoja linio tra la reprodukta teritorio de la boacoj dividas ĝin transportante feran ercon kaj pasaĝerojn. Digoj kaj artefaritaj lagoj baras la migradajn vojojn de la paŝtistoj, dum ŝoseoj, urboj kaj minejoj malpliigas la paŝtejojn.

Nuntempe, la Sameoj devas venki novan defion: la klimatan ŝanĝon. En la nordo, oni ne tiom timas la tutmondan varmiĝon, kiom ĝiajn sekvaĵojn pro la nestabileco de vintraj temperaturoj. Kiam la neĝo estas kovrita de tavolo de glacio post pluraj varmiĝoj kaj malvarmiĝoj, la boaco ne plu povas fosi por trovi sian nutraĵon.

Modernaj kaj tradiciaj strategioj por transvivado

Kiam la boacoj ne plu povas nutri sin mem, la bredistoj estas devigataj aĉeti fojnon aŭ sekajn manĝbuletojn (kiuj estas multekostaj kaj ne ĉiam tolerataj de la bestoj), aŭ eĉ pli bone, sakojn kun likeno.

Kelkfoje ili kolektas likenon en areoj, kie la boaco ne povas iri, ekzemple ĉirkaŭ flughaveno. Ĉi tiuj estas parto de la novaj transvivado-strategioj adoptitaj de la Sameoj.

Krome, por kompletigi siajn enspezojn, ili nun provas vendi boacoviandon rekte aŭ utiligas periodajn laborojn en turismo.

Virinoj ofte decidas akcepti permanentan dungadon kiel instruistoj, kuracistoj, ĵurnalistoj, kudristoj aŭ vendistoj por ekvilibrigi la familian buĝeton - kiu estas reduktita pro la limigoj en iliaj boacobredaj aktivaĵoj.

Sed la plej bona armilo de Sameoj estas iliaj tradiciaj scioj. Kun preciza kaj detala vortotrezoro, ilia scio pri neĝo kaj metamorfismo permesas senĉese kontroli la kondiĉon de la paŝtejoj.

Kontraste kun la okcidenta scienco, kiu havas statikan vidpovon de eltenkapablo (la nombro da bestoj, kiujn difinita teritorio povas nutri) bazita sur kvantigita botanika analizo, Samea scienco estas la scienco de imanenteco.

Por pritaksi la kondiĉon de paŝtejo, ili fosas kaj ekzamenas la tavolojn kaj kristalografion de la neĝo, tiel taksante sinsekvajn eventojn tra la sezonoj - la ŝanĝiĝon de ventoj, temperaturoj, arbaro, surtera vegetaĵo - kaj iliajn interrilatojn kun boacoj. Sekve, ili eble ne konas la riĉecon de la paŝtejo en absolutaj terminoj, sed estas spertaj pri prizorgado de ĝia kondiĉo en la tempo kaj loko de ilia analizo, kiu permesas al ili agi laŭ la plej taŭga maniero.

Kiel specialistoj pri klimataj ŝanĝoj, la Sameoj bazas sian rezistokapablon sur siaj scioj kaj procedoj, eĉ se ilia kapablo agadi estas limigita de la alarmiga tutmonda ŝanĝo.


Franckanada esploristo ĉe la Laboratorio de eko-antropologio kaj etnobiologio en la Nacia Muzeo de Natura Historio (MNHN) en Parizo, Marie Roué estas ĉefa esplordirektoro ĉe la Nacia Centro por Scienca Esploro (Centre national de la recherche scientifique, CNRS). Ŝi estas sperta pri la monitorado de la administrado de specioj en la Arkta regiono, specife inter la sameaj popoloj.

Elangligis Ursula Grattapaglia (Brazilo)

Reveno al la insuloj Lau, kun ĉiuj veloj hisitaj

Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce

„Dum miloj da jaroj, niaj gepatroj instruis nin respekti la oceanon kaj zorgi pri ĝi. Sed la fortoj, kiuj atakas kaj detruas ĝin hodiaŭ, estas ekster nia atingo.

Ni ne sukcesas regi ilin, mastrumi ilin", deklaras Fuluna Tikoidelai­ makotu Tuimoce, juna navigisto de Fiĝioj. Jenas lia atestaĵo.

Mi nomiĝas Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce. Mia nomo diras al vi, kiu mi estas kaj de kie mi venas. Mi venas el malgranda lando, la insuloj Fiĝioj, meze de la plej granda oceano de la mondo, Pacifiko.

Mi vivas en malgranda vilaĝo, Korova, proksime de la ĉefurbo, Suva. Sed mia popolo originas el pli malgranda insulo, Moce [’məuðɪ], apartenanta al la grupo Lau.

Ni estas mara popolo. Laŭlonge de nia miljara historio, la tero estis nia ripozloko; la Pacifika oceano estas nia vivloko. Ĝi provizis nin per aĵoj por nutri nin kaj protekti nin. Ĝi estas la vojo, kiun ni iras ĉiutage, ĝi estas la loko, kie ni bazarumas.

Hodiaŭ, nia oceano estas nur ombro de tia, kia ĝi iam estis: senĉese pli poluata, acidigata, troekspluatata, varmiĝanta. Kaj ĝia nivelo senĉese altiĝas.

Dum jarmiloj, niaj gepatroj instruis nin respekti kaj flegi la oceanon. Sed la fortoj, kiuj atakas kaj detruas ĝin hodiaŭ, estas ekster nia atingo. Ni ne sukcesas regi ilin kaj mastrumi ilin.

Ni estas popolo de marnavigistoj. Niaj velboatoj estis la plej grandaj kaj la plej rapidaj en la mondo, dum la periodo, kiam la Eŭropanoj alvenis unuafoje en nian oceanon.

En la 17-a jarcento, kapitano Cook [kʊk] notis, ke la Tu’i Tonga „navigis ĉirkaŭ nia ŝipo, kvazaŭ ni estus ankritaj“. La Tu’i Tonga estis ia drua, konstruita ĉe mia hejmo, en la insuloj Lau. Ĝi estis pli granda kaj trioble pli rapida ol la ŝipo de Cook; ĝi havis pli multenombran skipon, kaj kapablis navigi same lofe kiel moderna jakto.

La drua, vera teknika prodaĵo

La drua-oj reprezentis la pinton de teknologia sukceso. Ili estis konstruitaj sen eĉ peceto da metalo. Oni utiligis nur lignon, herbon, nuksojn, ŝtonon, ostojn kaj ŝarkhaŭton. Farscio, lerteco kiun oni akiris dum miloj da jaroj, permesis al niaj praavoj konstrui, en niaj malgrandetaj insuloj, milojn da tiuj grandaj manfaritaj pecoj kaj „eksporti“ ilin tra la centra Pacifiko. Ĉiu insulo havis sian propran transportilon, provizitan per renovigebla energio senkosta kaj senĉese disponebla.

Ĉiuj eŭropaj „esploristoj“ priskribis Pacifikon kiel oceanon surŝutitan per velboatoj. Ni estis moviĝanta popolo.

Malgraŭ la ciklonoj, la cunamoj kaj aliaj naturaj katastrofoj, kiuj oftas en Pacifiko, niaj praavoj neniam konsideris la oceanon kiel obstaklon. Ili neniam parolis pri vundeblo, pri izoliĝo, pri foreco: niaj drua-oj, nia kapablo navigi kien ni volas, igis nin konektitaj popoloj.

Ni ne estis „malgrandaj landoj“, “insulaj landetoj“, „evolulandoj“. Ni estis kaj daŭre estas – grandaj komunumoj de la oceano.

La insuloj de la grupo Lau estas ofte taksataj kiel belaj protektitaj insuloj, eĉ idiliaj, kaj nia popolo kiel unu el la plej gastamaj kaj amikecaj el la mondo. Kaj tio estas vera.

Boato drivanta

Sed la realo estas pli kompleksa: niaj landoj el Pacifiko troviĝas tuje frontlinie al la klimata ŝanĝo. Ni neniel kulpas, sed jen, ni troviĝas sur drivanta boato, kiu malproksimigas nin malrapide de niaj marbordoj, de niaj atoloj, kiu trans­ formas lante niajn oceanojn en acidajn kaĉojn, plenajn de plastoj, kiuj blankigas malrapide niajn koralojn kaj detruas niajn provizojn de akvo kaj nutraĵo.

Por kelkaj el ni, tio kaŭzos kompletan ruinigon de niaj domoj, de niaj landoj kaj de niaj kulturoj. Por ni ĉiuj, tio sukcesos kaŭzi ŝanĝojn tiom ampleksajn, ke niaj pliaĝuloj ne havos la kapablon tion ripari, kaj niaj infanoj ne havos la rimedojn por prepariĝi al tio.

Mia vilaĝo neniam konis boaton kun motoro ekstera. Ni estas parto de tiu areto de komunumoj, kiuj ankoraŭ navigas sur nia oceano. Miaj pliaĝuloj estas la lastaj, kiuj ankoraŭ scias konstrui kaj prizorgi niajn velboatojn. Mia patro perdis sian vivon, kiam mi estis trijara, dum li estis naviganta sur unu el la lastaj drua-oj inter la insuloj Lau kaj Suva.

Mia komunumo estas restaĵo de la pasinteco. Niaj boatoj estas malgrandaj – ili estas nur la ombro de la gigantaj drua-oj, kiujn konstruis niaj avoj kaj iliaj patroj. Ni uzas ilin ĉiutage por iri al la rifoj, fiŝkapti kaj serĉi manĝaĵojn. Sed restas al ni nur revi pri grandaj flotoj, kiujn niaj estroj sendis al aliaj landoj, al la aliaj partoj de la mondo, kiuj al ili estis konataj.

Infaneca revo

Do, kion fari? Ni decidis ne plu suferi nian sorton. En la lastaj jaroj, ni renaskas nian maran heredaĵon, kaj mi persone havis ŝancon navigi kun malgranda floto tra Pacifiko.

Ni jam tranavigis ĝin plurfoje, de unu insulo al alia, kaj pli freŝdate, de kontinento al kontinento – inter Ameriko kaj Aŭstralio. Ĉe ĉiu halto, ni portis esperigan mesaĝon: ne estas ankoraŭ tro malfrue por eltiri la mondon el la komato, en kiun mergis ĝin la superkonsumado kaj la tutmondigo memfarata, kaj ĉesigi la malsaĝan detruon de nia oceano kaj de nia planedo.

Nia prapatra kulturo renaskiĝas ĝis la plej malgrandaj anguletoj de la oceano – de Manus en Papuo-Novgvineo ĝis la arkipelagoj de la Franca Polinezio, pase tra Namdrik en la Marŝalaj Insuloj – sed ni scias, ke temas nur pri unua paŝo, kiu ne kapablas haltigi la ascendajn tajdojn.

Tamen, estas tute certe, ke se ni perdas nian kulturon de navigistoj, ni perdas la tuton. Estis tempoj, kiam niaj boatoj estis nomataj Waka tabu (sanktaj ŝipoj). Tiuj estas niaj ikonoj, nia heredaĵo, la difino de tio, kio ni estas kaj kiuj ni estas. Tiuj ĉi estas la simbolo de epoko, dum kiu ni vivis en perfekta harmonio kun la ventoj kaj la ondoj, epoko, dum kiu ni estis granda popolo sur vasta oceano.

Tiuj ŝipoj enkarnigas la ligojn, kiuj kunigas nin al nia pasinteco kaj kiuj ne estas definitive tranĉitaj. Ni havas malmultajn rimedojn, sed ni agas tiamaniere, ke la farscio, kiun niaj pliaĝuloj posedis, ne malaperu kune kun ili, ke ĝi estu konservata por la ontaj generacioj. Ni konstruas novajn boatojn, dume malgrandajn, sed ni prepariĝas por la tago, kiam niaj drua-oj trasulkos denove la ondojn de Pacifiko.

Ni devas komenci dekomence. La konstruo de la estonteco apogiĝas sur la lecionoj de la pasinteco. Kiam ni estis infanoj, niaj gepatroj instruis nin konstrui bakanawa-ojn, reduktitajn modelojn de drua-oj. Post la lerneja tempo aŭ dum la semajnfino, ni hisis la velojn por mallonga marvojaĝo. Mi havis la ŝancon nombriĝi inter la maloftaj infanoj de mia generacio, kiuj grandiĝis „navigantaj“ kiel niaj praavoj faris dum miloj da jaroj.

Do, kion mi povas pli bone fari hodiaŭ, fronte al klimata ŝanĝo, se ne konstrui drua-on kaj ŝipiri al mia insulo, kun ĉiuj veloj hisitaj?


Juna navigisto de la Respubliko de la insuloj Fiĝioj, F. Tikoidelaimakotu Tuimoce iĝis la proparolanto de la maraj popoloj. Li partoprenis la konferencon Tempoj de malcerteco kaj de resilienco:
la aŭtoktonaj popoloj kaj la klimataj ŝanĝoj, kiu okazis ĉe Unesko , la 26-an kaj la 27-an de novembro 2015.

Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)

En la lando de furiozaj riveroj

Teksto: Katerina Markelova

Per ĉi tiu foto-raporto, la Kuriero festas la Mondan Akvo-Tagon, solenatan la 22-an de marto.

La Bangladeŝa fotisto Sarker Protick estis ankoraŭ studento de mezgrada lernejo dum la jaroj 2000-2010, kiam li malkovris la romanon Padma River Boatman [Boatisto de la Rivero Padma] de Manik Bandopadhyaya – klasikaĵon de la dudek-jarcenta bangladeŝa literaturo.

La tre speciala rilato inter homoj kaj akvo – prosperiga kaj detrua samtempe – pentrita en la libro, estas bone konata al li. Naskita en la lando de furiozaj riveroj, Protick [prɔtɪk], kiel liaj 162 milionoj da kuncivitanoj, vivas laŭ la ritmo de la musonoj – kiuj inundas trionon de la lando ĉiun jaron, inter majo kaj septembro.

Tiuj ĉi inundoj efikas detruege ĉe la lando kaj la homoj, same faras la rivera erozio, kiu kaŭzas la perdon de inter 1 500 kaj 3 500 hektaroj da plugebla grundo ĉiun jaron*. Sed ĝuste tiuj ĉi samaj inundoj faras fruktodonaj la kampojn de la Bengala Delto, kiun Bangladeŝo dividas kun Barato. Konsistantaj el sedimentoj alportataj de la 230 bangladeŝaj riveroj,

*En 2017, proksimume 950 000 homoj estis delokitaj pro ekstremaj veteraj eventoj, laŭ la Monitorejo de Interna Delokiĝo (Internal Displacement Monitoring Centre - IDMC).

tiuj ĉi bone aerumataj kaj irigaciitaj teroj havas kampulojn vivantajn laŭlonge de la riverbordoj malgraŭ la risko. „La reĝo matene fariĝas almozulo vespere,“ kantas la kamparanoj, kiuj perdis ĉion kaj tamen revenas al la riverbordo por rekonstrui sian vivon.

La nekredebla kapablo de lia popolo vivi sur tiuj ĉi teroj, kiuj estas konstruataj kaj detruataj de la inundoj, fascinis Protick kiel junan studenton. Fariĝante profesia fotisto, post kelkaj jaroj, li organizis vojaĝon laŭlonge de la majesta rivero Padma, komence de la landlimo inter Bangladeŝo kaj Barato, kie la barata Gango fluas en la bangladeŝan riveron.

Kaj tiam, dum la tago de la 3-a de Novembro 2011 estis finiĝanta, li ĉeestis la disfalon de parto de riverbordo, englutita de la akvoj. „Subite mi vidis per miaj propraj okuloj, kion priskribis la romano, kiun mi legis en la lernejo,“ diris Protick.

La okazaĵo estis en la Ishwardi-upazila (distrikta subdivido). „Vidi tiujn homojn perdi siajn domojn, sian teron, ĉion ...

kaj samtempe vidi ilin resti fortaj kaj optimismaj tuŝis min profunde.“ La viro el Dako dum sep jaroj daŭre revenadis al la areo por fini sian fotografan serion Of River and Lost Lands [Pri rivero kaj perditaj teroj].

„Estas la rakonto pri la lokoj, kiuj mal­ aperis. Mi volis, ke la bildoj transdonu certan malĝojon, senton de perdo,“ diras Protick, kiu fotis Ishwardi nur sub nebula musona ĉielo. „La serio montras kiel vundeblaj estas homaj estaĵoj pro la naturo. Sed ĝi ankaŭ montras la ciklon de la ĉiamdaŭra renoviĝo de la vivo. Efemeraj insuloj, nomitaj "chars", surfaciĝas el la akvoj post ĉiu musono kaj bonvenigas milojn da homoj lasitaj sen tero**.

La malamikeco de la elementoj, al kiuj homoj ŝajne adaptiĝis tiel bone kiel ili povis, malboniĝas tagon post tago influate de la klimatŝanĝo. Bangladeŝo, kiu estas ĉefe ebena kaj malalta, estas eksterordinare elmetita al plialtiĝantaj marniveloj. La multobligo kaj intensigo de ekstremaj veteraj eventoj kaj la pligrandiĝanta degelado de la himalajaj glaciejoj, kie originas la riveroj de la delto, igas la nacion unu el la plej vundeblaj de la mondo.

La rompebla ekvilibro, kiun ni povas vidi en la fotoj de Sarker Protick, estas severe elprovata.

**Laŭ la franca revuo Hommes & migrations, kvin milionoj da homoj loĝis sur ĉi tiuj efemeraj insuloj en 2010.

Pensoj pri libereco kaj arto

Wystan Hugh Auden

“Poetoj ne estas la nerekonitaj leĝdonantoj de la mondo, kaj neniam estis, kaj estas bona afero, ke ilin necesas komprenigi pri tio”, skribas W. H. Auden, refutante la faman aserton de la angla poeto Percy Bysshe Shelley. Ĉi tie, en tiu nepublikigita teksto el 1947, la angla-usona verkisto pridemandas la limojn de libereco kaj arto, ĝiajn eblecojn kaj inter­rilatojn. Fore de romantikisma kompreno pri arto, kiu aldonas al ĝi pli da graveco ol ĝi vere havas, Auden subtenas la Ŝekspiran komprenon:
arto kiel spegulo de naturo.

“Pensoj pri Libereco kaj Arto” de W. H.

Auden estas republikigata en Unesko-Kuriero laŭ permeso de Societo W. H.

Auden.

Ĉi tiu teksto estas la respondo de la verkisto al la enketo de Unesko de 1947 pri filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj. La enketo estas temo de la sekcio Larĝangule, en Kuriera numero oktobra-decembra de 2018:
Homaj Rajtoj: Retro al la Estonteco.

Libereco signifas liberon elekti. Homo realigas sian liberecon kiam li, fronte al du aŭ pli da alternativoj, komprenas unu kaj esceptas la restantajn. Liberaj elektoj estas elektoj certaj. La liberalismaj teologoj stultis, kiam ili entuziasmiĝis pri la Necerteca Principo de Heisenberg.

Necerteco konduta estas bona por elektronoj, sed ne por liberaj homoj.

Estas tri specoj de elektoj:

La deziregoj de la homa spirito estas tute malsamaj ol la apetitoj de lia naturo, kiel nutrado kaj seksumado. Estas du: esti libera de kondiĉoj kaj esti grava. La du povas konflikti kaj ofte vere konfliktas, ĉar la unua sensas kion ajn, kio estas “donacita”, ĉu de lia propra naturo aŭ de la mondo, kiel limigon al lia libereco kaj strebas agi senpripense, tamen, estas ĝuste kaj nure de la “donacita” ke li povas devenigi la senton de graveco. Absoluta arbitreco samtempe estus absoluta trivialeco.

Arto kiel ludo

Unu el la provoj de la homo kontentigi tiujn du dezirojn estas la krima laŭvola ago, malobservo de leĝo nur por malobservi, kie la leĝo donas la gravecon, kaj la ago malobservi ĝin atestas la liberecon. Alia maniero estas ludo, kie la ludaj reguloj estas observataj de la ludanto, ĉar ili estis elektitaj de li. Esence, ĉiu arto, ĉiu pura scienco kaj kreopovo estas ludo, tiusence. La demando “Kio estas arto?”

kaj la demando “Kial artisto kreas?” havas malsamajn respondojn.

Ŝajnas al mi, ke la fundamenta impulso malantaŭ kia ajn kreopovo estas la deziro fari ion vere necesan: la deziro, ke la rezulto estu grava, venas duavice.

La reguloj de ludo aldonas gravecon al ludanto malfaciligante la ludadon.

Estas testo kaj pruvo de denaska talento aŭ akirita kapablo. Se konsideri, ke ludo estas morale permesebla, la kialo ĉu oni devas ludi aŭ ne, dependas nur de tio, ĉu tio donas plezuron aŭ ne, t. e., ĉu oni bone ludas aŭ ne. Se granda kirurgo estas demandata kial li operacias, se li estas honesta, lia respondo ne estos: “Ĉar estas mia devo savi vivojn”, sed “Ĉar mi amas operacii”. Kirurgo povas tute malami sian najbaron, kaj li tamen savos lian vivon por la plezuro praktiki sian kapablon.

Oni devas diri konsekvence ke, en la plej profunda senco, arto kaj scienco estas vantaj agadoj, ĉar ili dependas de hazarda posedo de specialaj talentoj. La ununura grava afero rilatas al tio, kion ĉiu homo egale havas, volon, nome, ke oni amu sian proksimulon kiel sin mem. Tie ĉi ne temas pri talento por ami, ne en la senco de plezuro kaj sufero. Se oni demandas la bonan Samarianon, kial li savas la homon trafintan en malbonan situacion, li ne povas respondi, krom ironie ŝerce: “Ĉar mi ŝatas fari bonon”, pro tio, ke plezuro kaj sufero malgravas kaj la celo estas obei la ordonon: “Amu vi”.

Komuna amo

Estas tri specoj de homaj grupoj.

Socioj havas certan amplekson kaj klaran strukturon. La karaktero de la tuto diferencas de la simpla sumo de la karakterizaĵoj de la partoj. Sekve, la volo de la individua membro estas subordigita al la ĝenerala volo de la socio, ne gravas kiel tio estas establita. Iu en la arĉa kvarteto havu aŭtoritaton por decidi. Ĉu ili ludu Mozarton aŭ Betovenon, kaj la aliaj obeu, ne gravas, ĉu konsentante aŭ ne. Socio povas samtempe esti ankaŭ komunumo sed ne nepre. Tute eblas, ke la violonĉelisto el nia kvarteto malamas muzikon kaj ludas nur por perlabori vivrimedojn. Socio estas libera socio kondiĉe, ke la membro, kiu havas aŭtoritaton, faras tion kun la libera konsento de la aliaj membroj. Socioj plej bone funkcias, kiam ili estas liberaj, sed iufoje truda devigo aplikeblas kaj fakte aplikendas, por devigi malobeeman membron kontribui per sia parta funkcio.

Tio praviĝas laŭ du faktoroj:

Komunumoj, kiel homamasoj, ne havas klaran grandecon. Ne eblas, do, paroli pri “ĝenerala volo” de komunumo, ĉar la partoprenantoj ne povas malkonsenti; ili estas komunumo ĝuste pro tio, ke ili ĉiuj amas la saman aferon (kontraŭe al membroj de homamasoj, kiuj ne havas komunan amon). En Time Magazine [usona revuo], en la 23-a de junio 1974, s-ro Vladimir Koretsky laŭ raporto diris al Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj: “Homo ne havu rajtojn kontraŭajn al la komunumo. Homo kontraŭa al la komunumo estas nenio”. Se la traduko estas ĝusta, s-ro Koretsky parolis sensencaĵon.

Individuo povas opozicii al socio, ekz., se la violonĉelisto ludas mismelodie, sed se la aliaj amas la muzikon de Mozarto, kaj li ĝin abomenas, tio simple signifas, ke estas du komunumoj, komunumo de amantoj de Mozarto kaj ebla komunumo de malamantoj de Mozarto, ĉar komunumo povas eki de unu persono, dum tamea societo ne povas ekzisti ĝis ĉiuj ĝiaj membroj enestos kaj ĝuste interrilatos.

Estas du specoj de komunumoj: fermita aŭ nelibera, kaj malfermita aŭ libera. La membroj de fermita komunumo havas komunan amon, sed ili ne elektis ĝin, ĉar ili ne konas alian amon, kiun ili povus preferi aŭ malakcepti por la amo, kiun ili havas.

La membroj de malfermita komunumo konscie elektis sian amon inter du aŭ pli da eblaj amoj.

Arto kiel spegulo

Se mi komprenis aŭ la miton pri Orfeo aŭ la Aristotelan doktrinon pri κάθαρσις [katarso], grekoj sekvis, laŭ mi, malveran teorion pri arto, kiu pestis la mondon ekde tiam, nome, ke arto estas magia ilo por veki deziratajn emociojn kaj forpeli maldeziratajn emociojn, kaj tiel kondukanta al ĝusta ago. Se estus tiel, do mi kredas, ke la Platonaj kritikoj kontraŭ arto en La Respubliko kaj la Tolstojaj en Kio estas arto? estas nerespondeblaj.

Por mi la ĝusta difino estas la Ŝekspira spegulo antaŭ naturo, t. e., arto ne modifas miajn sentojn, sed konsciigas min pri tio, kion mi vere sentis aŭ kion mi eble sentos, kaj la faktajn aŭ eblajn rilatojn inter miaj sentoj. La mondo de arto estas spegula mondo, t. e. ebla bildo de la reala mondo, kie emocioj rigardatas, apartigitaj de siaj originoj en tuja pasio. Estas afero de artisto fari spegulon, kiu tordas la mondon kiel eble malpleje kaj spegulas la mondon kiel eble pleje. Malbona arto tordas; malgrava arto spegulas nur etan aŭ bagatelan angulon de la mondo.

Arto ne juĝas

Arto havas du celojn: unue, ĝi donas plezuron, plezuron de senfara scivolemo; due, ĝi plivastigas la kampon de libereco.

Se homo ne havus imagipovon, li ne povus elekti inter du eblaj agadplanoj sen provi ambaŭ aŭ bone taksi sian senton ne sentante la kontraŭon.

Arto ne povas influi la elekton aŭ juĝon de homo, kiun tiu fakte faras, ĝi nur igas ĝin pli kiel konscia elekto.

Legi "Makbeto", ekzemple, ne povas preventi ke homo fariĝu murdulo, sed tiu, kiu legis "Makbeto", scias pli pri tio, kio similus fariĝi murdulo, ol tiu, kiu ne legis, konsekvence, se la leginto decidos iĝi murdulo, li aŭ ŝi pli respondecas.

Arto, alivorte, neniam estas ilo por transformi malbonan komunumon en bonan, sed estas unu el la bonegaj iloj, per kiuj enfermaj komunumoj transformiĝas en malfermajn.

Arto povas damaĝi en du manieroj.

Unue per si mem, kiam ĝi ne sukcesas esti bona arto kaj per tio, ke ĝi tiel proponas malĝustan specon de plezuro. Se la monda spegulado, kiun ĝi proponas, estas fuŝa, se ĝi flatas la spektanton per tio, ke ĝi kaŝas la eblecojn de malbono aŭ malesperigas lin aŭ ŝin per tio, ke ĝi neas eblecojn de bono (kio, sufiĉe surprize, ankaŭ aldonas plezuron), tiam ĝi lin aŭ ŝin lezas.

Due kaj pli serioze, ĉar ju pli bona la arto, des pli granda la danĝero, ĝi povas impliki la spektanton en luksa paralizo de mem-kontemplado, tiel, ke kiel Hamleto, la spektanto tute ne kapablos elekti. La danĝero de bona arto estas narcisismo.

Narciso ne enamiĝas je sia reflekto ĉar ĝi estas bela, sed ĉar ĝi estas si mem en ĉiuj siaj senfinaj ebloj.

Oni povas rakonti la miton alimaniere:
Narciso estis hidrocefala idioto; ekvidinte sin en la lageta akvo li diris: “Ho, tio bone aspektas”. Alimaniere: Narciso estis nek bela nek malbela, sed triviala kiel Thurber-a edzo*; ekvidinte sin en la akvo li diris: “Pardonu, ĉu ni jam interkonatiĝis pli frue ie?”

Arto povas stimuli formadon de du specoj de malbonaj komunumoj, la

* “La Thurber-a edzo” referencas al pluraj malfortaj kaj deprimitaj viraj personoj, kiuj aperas en verkoj de la Usona verkisto kaj humuristo James Thurber (1894-1961)

komunumo de tiuj, kiuj havas malverajn bildojn de si mem, kaj parodion de libera komunumo, kie la scio pri bono kaj malbono kontraŭas la volon, ĝis ĝi iĝas tro malforta por esti elektota.

Ĉiu artaĵo estas en la fokuso de ebla komunumo de personoj, kiuj amas aŭ eble amos ĝin. Tia komunumo estas libera, se la artisto povintus krei ion alian, sed elektis krei tiun ĉi artaĵon, kaj inverse, la spektantoj aŭ legantoj povintus elekti rigardi aŭ legi alian verkon sed elektis rigardi aŭ legi tiun ĉi. Se la artisto kreas artaĵon, kiun neniu krom li aprezas, aŭ spektanto ne povas trovi verkon, kiun li aŭ ŝi ŝatas, libereco ne mankas, sed simple ne ekzistas komunumo. Liberecon povas limigi du kialoj; artiston oni povas trude igi ŝanĝi sian verkon tiel, ke la karaktero de la komunumo estas alia ol ĝi estus, se oni lasintus lin aŭ ŝin en trankvilo; aŭ homoj povas esti malkuraĝigataj konatiĝi kun lia aŭ ŝia verko, kaj tiel la komunumo estas pli malgranda ol ĝi povintus esti.

Cenzuro

Cenzuro povas esti de du specoj:
neplanita ekonomia cenzuro, kiam artisto ne povas al si permesi krei laŭvole aŭ la publiko ne povas permesi al si konatiĝi kun lia verko, kaj laŭplana aŭtoritata cenzuro.

Ekonomie, la arta libereco estas plej bone atingata, se estas laŭeble plej granda diverseco de eldonejoj, librovendistoj, librejoj, galerioj ktp, kaj se iuj, sed ne ĉiuj, el tiuj estas grandskalaj organizaĵoj.

Se estas tro da novaj agentejoj, kaj krom tio, se estas ŝtata monopolo, la diverseco de disvastigataj verkoj ĉiam malpliiĝas, eĉ se ne estas intenca cenzuro. Se ĉiuj organizaĵoj estas malgrandaj, kostoj estas tro grandaj por parto de la ebla publiko.

La obstaklo, pro kiu liberalismo tiom ofte malsukcesas, estas la fakto, ke por ni aperas pli facile respekti la liberecon de tiuj, al kiuj ni estas indiferentaj, ol la liberecon de tiuj, kiujn ni amas. Ajna el la gepatroj aŭ registaro, kiuj kredas ion bona aŭ vera, bone scias, ke eblas por iliaj infanoj aŭ popolo elekti tion, kio, laŭ ili, estas malbona aŭ malvera, kaj ke, se estas farita malĝusta elekto, tiuj, kiujn ili amas, suferos kun ili mem; krome, ili kaj tiuj, kiujn ili amas, ne plu apartenos al la sama komunumo.

Tamen, ami sian proksimulon kiel sin mem signifas, precize, permesi al li aŭ ŝi fari proprajn erarojn kaj suferi kun li aŭ ŝi, kiam li aŭ ŝi suferas pro ili, ĉar neniu homo povas konscie deziri ne respondeci pri siaj pensoj kaj agoj, je kiu ajn kosto.

Ĉiu homo scias por si mem, ke rajto kaj devo ne egalas, ke li havas la devon elekti bonon, sed la rajton elekti malbonon, ke, kiel diris Kafka: “Homo mensogas kiom eble malmulte, kiam li mensogas kiom eble malmulte, ne kiam al li oni donas plej malgrandan ŝancon por mensogi”.

Aŭtoritatoj, kiuj pli zorgas, ke iliaj elspezoj estu ĝustaj ol ke ili elektu, ĉiam tentiĝas serĉi ŝparvojon. Baldaŭ, homo ekscitita agas pli rapide kaj pli efike ol homo, kiu atingis la penseman stadion de deziro. Kutime do, aŭtoritatoj ŝatus, ke artisto ekscitu pasion por la bono anstataŭ konsciigi pri bono kaj malbono; ili farus el la artisto, se ili povus, Platonan Nobelan Mensogiston.

Arto apenaŭ estis iam cenzurata pro estetikaj kialoj, ĉar artistoj tre malofte apartenas al potenculoj, kaj tio probable estas bona afero. En mia propra reva stato, ekzemple, homoj, kiujn oni kaptis dum legado de Shelley aŭ aŭskultado de Brahms, estas kondamnitaj al sal­minejoj, kaj posedo de diskogurdo estus mortpunenda krimo.

La kutimaj kialoj por cenzuro estas du: aŭ ke la verko estas malmorala, t. e., provokos la publikon agi malmorale aŭ kontraŭleĝe, tiel ke socio ĉesos normale funkcii; aŭ ke la verko estas hereza, t. e., instigos la publikon adopti aliajn valorojn ol tiujn de la aŭtoritatoj, tiel ke ili eliros el ilia komunumo al la nova. Cenzuro ĉiam implicas du aferojn: ke por la verko estas eventuala publiko kaj ke ĝiaj membroj ne kapablas elekti respondece. Sekve, cenzuro estas permesebla nur sub du kondiĉoj: por neplenaĝuloj, kiuj estas laŭleĝe konsiderataj nekapablaj elekti respondece; kaj por plenkreskuloj, kiuj elektis sian cenzuriston kaj estas liberaj por ignori lin, se ili ne plu konfidas lian aŭtoritatecon. La Romkatolika Eklezio, ekzemple, ne malobservas la liberecon de siaj membroj metante librojn en la indekson de malpermesitaj libroj [Index librorum prohibitorum], ĉar neniu estas devigata esti romkatoliko, kaj elekti esti tio nepre implicas kredi je aŭtoritato de la Eklezio por decidi, kion la kredantoj rajtas legi.

Neniu Ŝtato havas tian rajton ĉar oni fariĝas membro de politika socio per naskiĝo, per ŝanco, ne per elekto.

Revolucioj kaj homa libereco

Ĉiu granda revolucio en la historio koncernas iujn apartajn aspektojn de homa libereco, kaj havas sian reprezentan homan tipon. Ĉiu establas sian specon de libereco unufoje por ĉiam. La sukceso de ĉiu revolucio estas minacata de sia propra malvera pretendo esti la revolucio, t.e., ke la aspekto de libereco, kiun ĝi koncernas, estas la sola grava libereco.

Ĉar la specifa aspekto, kiun koncernas ajna revolucio, estas tiu klare ignorata de la antaŭa revolucio, ĝi emas, en sia justa kritiko de ties fiasko, esti malamikema al la libereco, por kiu ĝi batalis. Malgraŭ tio, la sortoj de ĉiuj revolucioj estas interligitaj unu kun la alia; ili staras aŭ falas kune: se la antaŭa revolucio ne venkis en sia batalo, la sekvinta ne povas batali. En ajna revolucio, konsekvence, la atingoj de antaŭaj revolucioj devis esti defendataj por ke la nuna revolucio sukcesu.

La Papa Revolucio en la 11-a kaj 12-a jarcentoj kreis liberecon de individuo elekti inter lojalecoj, la rajton forlasi unu komunumon kaj aliĝi al alia, la rajton partopreni en du komunumoj samtempe.

Ĝiaj tipaj figuroj estas la meditema internacia pastro kaj la aktivula loka soldato.

La revolucio de la Reformacio en la 16-a jarcento estigis la liberecon por individuo elekti sian karieron, la rajton eliri el la socio, al kiu apartenis lia patro, kaj eniri alian. Ĝia tipa persono estas la profesiulo.

La Franca kaj la Industria Revolucioj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj starigis la liberecon de individua talentulo evolui libere kaj konkuri por publika atento, la rajton de individua menso ŝanĝi la komunumon aŭ estri socion, se li aŭ ŝi kapablas. La tipa persono estas Figaro. L’esprit seul peut tout changer. / De vingt rois que l’on encense / Le trépas brise l’autel / Et Voltaire est immortel.

(Nur spriteco povas bone influi ion. / El dudek reĝoj kiuj surhavas kronon / Morto rompas la altaron, / Sed Voltaire estas eterna.).

Unu en la tutmonda homamaso

Nia revolucio en la 20-a jarcento penas starigi la liberecon de la individuo por determini ties kontentiĝojn, kreski kaj esti sana. Ĝia tipa figuro estas la anonima nuda homo kun ŝildeto numerita, ankoraŭ ne membro de iu socio aŭ komunumo, sed simple unu en la tutmonda homamaso.

Pro tio estas la troa zorgo, en nia epoko, pri medicino kaj ekonomiko, ĝia aktivismo, ĝia malamikeco al la atingoj de la Franca Revolucio, libereco de parolo kaj penso, kiuj estas rigardataj kiel minaco kontraŭ unuanima agado. Korpe, ĉiuj estas vere egalaj en siaj bezonoj, kaj individuaj diferencoj de temperamentoj aŭ talentoj ne gravas.

Tial, en nia revolucio, koncentriĝanta por akiri liberecon de korpa bezono**, ĉiuj liberecoj atingitaj de antaŭaj revolucioj estas minacataj kiel neniam antaŭe. La Franca Revolucio estas neata ĉie, kie estas superregata gazetaro kaj cenzuro de arto kaj scienco; La Reformacio estas neata ĉie, kie ŝtato diktas, kiun karieron individua civitano sekvu; la Papa Revolucio estas neata ĉie, kie monolita ŝtato pretendas absolutan aŭtoritatecon.

La talenta individuo hodiaŭ estas punata pro sia orgojlo, kiun li alprenis dum la du antaŭaj jarcentoj. Poetoj ne estas la neagnoskitaj leĝdonantoj de la mondo, kaj neniam estis, kaj estas bone komprenigi ilin pri tio. Tiuj, kiuj predikis doktrinon de Arto por Arto, aŭ Arto kiel luksaĵo, estis multe pli proksimaj al la vero, sed ili ne devintis rigardi la relativan frivolecon de siaj alvokiĝoj pruvo de anima supereco antaŭ la utila sentalenta laborulo. Efektive, la moderna cenzuristo kaj la romantika artisto similas unu la alian pri tio, ke ili pensas, ke arto estas pli grava ol ĝi estas.

Kiu rolo por la poeto?

“Iam li aspektis bonfartega kun rozkoloraj vangoj, nun li aspektas velkinta. / Flegistino perpleksigite sin demandas: ”Kion mi faru?” - kantas poeto en malsanuleja ĉambro. Se paciento aŭ flegistino estis dirontaj al li: “Dio mia, ĉesu zumi kaj alportu varman akvon kaj bandaĝojn”, estus bona afero. Sed neniu el ili diras tion ĉi. La flegistino diras:
“Diru al la paciento, ke mi estas la sola, kiu povas resanigi lin, kaj mi donos al vi pasporton, aldonajn manĝaĵajn kuponojn kaj senkostajn biletojn por opero. Se vi diros al li ion pli, mi alvokos la policon”.

Kaj la senespera deliranta paciento krias:
“Konvinku min, ke mi bonaspektas kaj bonsanas, kaj mi donacos al vi duoblan apartamenton kaj belan mastrinon. Se vi ne povas tion fari, mi ne aŭskultos vin”.

Eble la poeto, se li vere amis la pacienton kaj la flegistinon kiel sin mem,

**Esti libera de nesufiĉo estis la ĉefa celo, kiun necesis aspiri, se oni volis solvi la gravajn sociajn kaj ekonomiajn defiojn de Britujo, laŭ la brita ekonomikisto kaj reformulo William Beveridge. La raporto de 1942 de Beveridge pavimis la vojon al Brita socialema ŝtato; serio da reformoj estis enkondukita de la Laborista registaro de Clement Attlee dum la jaroj post la Dua monda milito.

estus silenta kaj alportus varman akvon, sed dum li plu kantas, estas ordono, kiun lia kanto devas obei: “Ne diru malveran ateston kontraŭ via proksimulo”.

“Pensoj pri Libereco kaj Arto” de W.

H. Auden estas republikigata en Unesko-Kuriero laŭ permeso de Societo W. H.

Auden.

Ĉi tiu teksto estas la respondo de la verkisto al la enketo de Unesko de 1947 pri filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj. La enketo estas temo de la sekcio Larĝangule, en la Kuriera numero oktobra-decembra de 2018: Homaj Rajtoj: Retro al la Estonteco.


Angla-Usona poeto, dramisto, kritikisto kaj libretisto, W. H. Auden (1907-1973) estis elstara verkisto de la dudeka jarcento. Li elmigris al Usono en 1939, kie li instruis en pluraj universitatoj kaj ricevis Usonan civitanecon en 1946.

El la angla lingvo tradukis Rafael Lima (Brazilo)


Abdullahi Ahmed An-Na’im : Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ

Intervjuo de Shiraz Sidhva

Fakulo pri homaj rajtoj en interkulturaj vidpunktoj, An-Na’im strebas repacigi sian identecon de Sudana slamano kun sia persista sindevontigo al universalaj homaj rajtoj. Li argu­mentas, ke la homaj rajtoj estu hom-centraj, ne ŝtatcentraj.

Eksplikante siajn polemikajn opiniojn, An-Na’im diras, ke li antaŭ­vidas oponon al siaj ideoj.

„Se mi ne estas rezistata, mi ne estas aktuala,“ li insistas.

Kiam vi referencas al la tri literoj [anglaj] “C“ de homaj rajtoj, kion precize vi celas?

Mi kelkfoje parolas pri tri "C-oj" de homaj rajtoj – la koncepto, la enhavo kaj la kunteksto [angle: concept, content, context].

La koncepto estas universaleco, kiam ni parolas pri homaj rajtoj kiel rajtoj de homo, sed ĉu ni vere celas tion? Ĉu ni vere kapablas protekti la rajtojn de la homo en la plena senco? Kiu ŝtato faras tion? Bedaŭrinde, la vero estas mala – la retoriko de homaj rajtoj estas uzata de la ŝtatoj kiel armilo por fifamigi unu la alian en sia regna politiko, anstataŭ esti universala principaro de popola politiko protekti la dignon de la homaro.

La dua "C" referencas al tio, kio estas tiuj rajtoj, kaj ĉi tie ni devas akcepti, ke tio estas pli ĝuste laboro farata ol jam farita publika politiko por la amasoj.

La tria "C" levas la demandon, ĉu la principoj de homaj rajtoj estas funkciantaj por la publiko, kaj alirebligataj al homoj, kies rajtoj estas endanĝerigataj. Kion signifas la homaj rajtoj por la persono vivanta en ekstrema kaj permanenta malriĉeco en Kairo, Karaĉio aŭ Lagoso – kiel influis la homaj rajtoj lian vivon?

Kian rolon ludu la ŝtato por protekti la homajn rajtojn?

Mi trovis, ke - kie ajn - la protekto de rajtoj okazas sur la nivelo de civitanaj rajtoj, sed ne sur la nivelo de homaj rajtoj – alivorte, protekto estas havigata de la ŝtatoj al la civitanoj kaj tiel nomataj "laŭleĝaj loĝantoj", neniam simple al nur homoj.

Pro tio la rifuĝintoj kaj migrantaj laboristoj, ekzemple, ne ĝuas protektadon de siaj homaj rajtoj kiel proklamite de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR). Eĉ la rajtoj de civitanoj kaj laŭleĝaj loĝantoj estas determinataj de la ŝtato tre detale. Estas ĉiam ŝtatoj, kiuj decidas intertrakti paktojn kun aliaj ŝtatoj, ratifi aŭ ignori koncernajn internaciajn paktojn, kaj determini la manieron kaj amplekson de protektado de homaj rajtoj de iu ajn persono en sia jurisdikcio.

La tuta kampo de homaj rajtoj estas sub la aŭtoritato de la suvereneco de la ŝtato. Internacia leĝo tra la mondo ne pretendas devigi ajnan ŝtaton fari ion ajn.

Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiuj aliaj internaciaj organizaĵoj estas konsistigataj kaj regataj de la ŝtatoj, ili povas fari nur kion la ŝtatoj permesas, kaj en la amplekso kaj maniero permesataj de la ŝtatoj.

Ĉio ĉi eble taŭgas al la nuna stato de homa evoluo, sed ĉi tiuj principoj ne estas bonaj por protekti homajn rajtojn.

Pro tio mi parolas pri la paradokso de memreguligado pere de ŝtatoj, antagonisme al fortikigitaj fundamentaj rajtoj, kiuj estu supozeble preter la regado kaj manipulado de la ŝtato.

Sed do, kiel ni certigu la respekton por homaj rajtoj?

Mi ne diras, ke ni ne bezonas homajn rajtojn, aŭ ke ilia protektado ne estas realigebla praktike. Kion mi vere volas emfazi, estas, ke por ni estu klare, de kie venas homaj rajtoj kaj kiel – inkluzive de demandoj ekz. pri tio kiel tiuj estas difinataj kaj kiel ili estas efektivigataj.

El mia vidpunkto, homaj rajtoj estu difinataj de la homoj, kiuj akceptas ilin kaj amase vivas laŭ ili, kaj ne trudataj de eksaj koloniaj potencoj al iliaj eksaj koloniaj ŝtatoj, kaj internaciaj burokratoj.

Due, la normoj de homaj rajtoj estu realigataj tra realaj kuntekstaj paŝoj, kiuj estas taŭgaj por la bezonoj kaj rimedoj de la koncernaj komunumoj, sed ne per enkonduko de patosaj leĝoj prezentataj en purecaj kunsidejoj de internaciaj organizaĵoj, kaj diplomataj kaj sciencaj konferencoj.

Trie, la strategioj de efektivigado devas esti profunde kuntekstaj kaj regataj de la homaj subjektoj de tiuj ĉi rajtoj ĉie.

Ĉu vi povas doni ekzemplon de tio?

Se mi volas batali kontraŭ mutilo de generaj organoj de virinoj en Sudano, ekzemple, mi ne povas plenumi tion per deklaro publikigita en Ĝenevo. Mi ne povas tion fari eĉ se Sudano faros leĝon.

Sed mi povas fari tion ŝanĝante sintenojn en la komunumo. Tio estas la ŝlosilo.

En Sudano, britoj amendis la kriminalan kodon tiel, ke mutilo de generaj organoj de virinoj iĝis punebla per dujara malliberigo.

La amendo estis adoptita en 1946, la jaro, kiam mi naskiĝis. Mi nun estas 72-jara, kaj mutilo de la generaj organoj ankoraŭ daŭras, inter pli ol naŭdek procentoj de la loĝantaro. Laŭ mia scio, neniam estis eĉ unu puno. Honormurdo estas simila problemo. Estas klaraj kampoj, kie ni devas havi transformiĝon.

Kio estas la plej bona maniero efektivigi ŝanĝon?

Ni bezonas iri trans la burokratismajn, formalismajn ideojn – inspiri la imagpovon de homoj, kaj konduki ŝanĝon.

Iam homoj ne penis efektivigi ŝanĝon ĉar ili ne pensis, ke tio estas ebla. Sed ili eraris. Vidu, kiel transforma pensado efikis en la movado por la rajtoj de samseksemuloj, ekzemple, dum la mallongdaŭro de dudek jaroj. Kiam mi trans­­loĝiĝis al Atlanta, Georgio, en Usono, en 1995, sodomio estis krimo, por kiu oni devis esti malliberigitaj. En 2015, inter­ edziĝo kaj interedziniĝo de samseksaj paroj iĝis konstitucia rajto.

Kiam vi pensas pri la rapideco, je kiu la transformiĝo okazis, ĝi montras, ke vi ne bezonas starti per ŝanĝo de leĝoj. Fakte, se vi komencas per kulturaj kaj sociaj ŝanĝoj, la transformado en la komunumo estas vera antaŭeniga forto de ŝanĝo – ne la sekvo de ŝanĝo.

Kiam vi parolas pri la kulturo de homaj rajtoj, kiuj estas antaŭenigataj per interna diskurso kaj transkultura dialogo, kion ekzakte vi celas?

Per la kulturo de homaj rajtoj, mi referencas al internigitaj valoroj – ekde frua enkomunumigo de infanoj – kiuj estas plifortigitaj tra nia vivo. Ĉi tiuj valoroj emas apogi respekton kaj protektadon de homaj rajtoj de aliuloj, kvankam ili eble ne estas tiel identigataj. Ene de homoj, kaj ene de iliaj komunumoj, estas impulsoj respekti la dignon de aliaj, kaj ankaŭ strebi por inter-kultura harmonio, kunekzisto kaj reciproka interdependeco.

Ĉiuj ĉi estas valoroj de homaj rajtoj, laŭ mia vidpunkto, kvankam ili ne estas reprezentataj tiel en komuna diskurso.

Ekde la 1980-aj jaroj mi klopodis por kultivado de la kulturo de homaj rajtoj por ĉiu komunumo, kiel la bazo por profundigi kaj plivastigi internacian interkonsenton ene de kulturoj kaj de dialogo inter diversaj kulturoj. La libro publikigita en 1992, Homaj Rajtoj en Trans-Kulturaj Perspektivoj: Serĉo por Interkonsento, kiun mi redaktis, parolas pli detale pri tio.

Sur pli persona nivelo, kiel vi interesiĝis pri homaj rajtoj de islama vidpunkto?

Dum mia barakto kun mia konflikta kredo je islamo kaj oponado al ŝario en 1960, mi estis sufiĉe bonŝanca renkonti Ustadh (respektegata instruisto) Mohmaud Mohamed Taha. Estis lia noviga interpretado de islamo, kiu helpis min repacigi mian kredon je islamo kaj sindevontigo al subtenado de homaj rajtoj.

Ustad Taha estis Sudana inĝeniero profesie, kaj islama sufia reformanto laŭ sia religia orientiĝo. Li partoprenis en la sendependiga movado de Sudano en 1940 kaj estis politika malliberulo sub la Angla-Egipta kolonia administrado de Sudano. Li estis la fondinto kaj prezidanto de la Respublika Partio, kiu agitis por la sendependiĝo de Sudano kiel demokratia respubliko, de kie venas la nomo. Post longa periodo mallibereca, daŭrigita en la periodon de religia trejniĝo disĉipla, en 1951 Ustadh Taha aperis kun reformita interpretaĵo de islamo.

Post lia tragika ekzekuto en januaro 1985, kaj la subpremo de lia reform- movado en Sudano, mi forlasis mian hejmlandon sed daŭre evoluigis mian propran komprenon kaj aplikadon de la reforma metodologio de mia instruisto, kaj strebas vivi laŭ lia modelo.

Diru al ni pri via "Estonteco de ŝario"

Mia nuna projekto "Estonteco de ŝario" kombinas kelkajn temojn de mia sciencesplora laboro kun apogo al socia ŝanĝo, ĉar tiuj ĉi eroj evoluis en mia pensado ekde miaj studentaj tagoj, kiam mi studis juron, en la 1960-aj jaroj, ĝis la nuna tempo. Koncerne reformojn en islamo kaj klerecon, mi sukcesis repacigi mian sindevontigon por la sekulara ŝtato de islama vidpunkto, kiel mi faris pri homaj rajtoj antaŭe, kun mia religio.

Per mia retpaĝaro/blogo, mi alvokis por tutmonda publika debato pri la ideoj bazitaj sur mia libro de 2008, Islamo kaj la Sekulara Ŝtato.

Mi estas konvinkita, ke ideoj pri homaj rajtoj kaj civitaneco estas pli koheraj kun la islama principaro ol la pretendoj de la supozeble islama ŝtato observigi ŝarion. En la libro mi prezentas islamajn argumentojn por disigi islamon kaj la ŝtaton, reguligante la rilatojn inter islamo kaj politiko. Mi rezonas, ke la truda enkonduko de ŝario deflanke de la ŝtato perfidas la insiston de la Korano pri volonta akceptado de islamo. Individua pieco estas repacigebla kun la komuna religia identeco – por esti islamano pro konvinko kaj memvola elekto, kio estas la sola maniero esti islamano. Mi bezonas sekularan ŝtaton, tiun, kiu estas neŭtrala rilate al religia doktrino, kaj antaŭenigas veran religian observadon.


Internacie renoma sudana-usona scienculo pri juro kaj aŭtoro, Abdullahi Ahmed An-Na’im estas profesoro pri juro ĉe Charles Howard Candler ĉe Lernejo Emory Law en Atlanta (Usono), asociita profesoro ĉe Kolegio Emory de artoj kaj sciencoj, kaj altranga ano de la Centro de Universitato Emory por la Studo de Juro kaj Religio.

Elangligis Potturu.V. RANGANAYAKULU (Barato)

Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado

Krikor Beledian

Pasis pli ol naŭdek jaroj de kiam Hovhannes Tumanjan for­ pasis, sed liaj poemoj nenion perdis de siaj originaleco, emocia esprimo kaj kapablo iniciati meditadon. En la komenco de la du­ deka jarcento, tiu aŭtoro kreis sian propran stilon, ĉerpante sian inspiron el la buŝe transdonata armena tradicio kaj skribante kvazaŭ ekskluzive rakontajn po­emojn en la formo de rimitaj versoj. Li inspiris precipe la operojn Anuŝ de Armen Tigranjan kaj Almast de Aleks­ andro Spendiarjan.

Per ĉi tiu artikolo, la Kuriero memorigas pri la celebrado de la 150-a naskiĝdatreveno de Hovhannes Tumanjan, subtenata de Unesko, kaj ankaŭ pri la monda tago de la poezio, la 21-a de marto.

Elvokante sian infanecon en sia Aŭtobiografio, Hovhannes Tumanjan prezentas la figuron de sia patro Ter Matheos, ne nur kiel pastron de la Armena eklezio, kiu kantis la kutiman bazan stokon da liturgiaj kantoj, sed ankaŭ kiel bardon, kiu deklamis epikajn poemojn, akompanante sin mem per ĉongur, populara plukinstrumento. En tiu familia kadro oni devas serĉi la fonton de la fascino, kiu influis la rakontan poezion en la imagpovo de la infano.

Koncerne la imagon pri lia patrino, Sona, ĝi elvokas en la infano la sufiĉe sovaĝan alpan pejzaĝon de Dsegh, lia naskiĝvilaĝo: “Mia patrino naskiĝis kaj kreskis en la montaro, ŝi estis filino de la montaro“, skribis poste la poeto, al kiu ni ŝuldas la belajn versojn pri la krutaj montoj de Armenio, legeblajn fine de ĉi tiu portreto.

Al tiu idilia bildo estas aldonita la familia tradicio, ke liaj antaŭuloj apartenis al la granda princa familio de Mamikonjan-oj, kiuj dum jarcentoj plenumis la postenojn de ĉefgeneraloj de armenaj armeoj.

Ĉu tio estis familia legendo aŭ mitigita historio, Tumanjan kredis tion, kvankam liaj genealogiaj esploroj ne donis al li la supozatajn rezultojn.

Ekde la infaneco, la estonta poeto baniĝis en la mirinda mondo de rakontoj kaj legendoj, transdonitaj de lia patro, li mem estis ĉirkaŭita de duobla aŭro, kaj sankta kaj profana. Oni komprenas, ke rakontadi por H. Tumanjan fariĝos maniero pensi kaj transdoni antaŭul- kaj folklorrilatan materialon.

Malkovri aliajn literaturajn mondojn

Naskita en februaro 1869, en Dsegh, en la provinco Lori, en la nordo de la nuntempa Armena Respubliko, la juna Hovhannes devis foriri de tiu praa Edeno por studadi unue en Stepanavan, ĉirkaŭ kvardek kilometrojn malproksime de sia vilaĝo, poste en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio kaj grava loko de kulturo por la tuta Transkaŭkazio (Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio). Tie li pasigos preskaŭ sian tutan vivon.

La morto de lia patro malhelpis al li fini sian lernejan studadon en la liceo Nersisjan, li eklaboris en 1887 kiel sekretario ĉe la diocezo de la Armena Eklezio. Sed li forlasis tiun postenon, abomenante la rigidan etoson, kiu regis tie. Poste li laboris laŭokaze kaj klopodis zorgi pri la bezonoj de sia multnombra familio. Ĉar intertempe la juna viro edziĝis kaj iĝis patro de dek infanoj.

Kiel klerigita aŭtodidakto, tiu legaĵ­ ŝatanto plonĝis samtempe en la armenan kaj fremdajn kulturojn. Li legis rusajn poetojn (Lermontov, Puŝkin), germanajn (Goeto), anglajn (Byron, Milton, Ŝekspiro), usonajn (Longfellow) kaj aliajn, kiujn li tradukis kaj ”armenigis“. Li estis ensorbita de folkloro, kaj Okcidenta kaj Orienta. En la Tumanjan-domo, muzeo en Jerevano, la armena ĉefurbo, kie troveblas lia konservita biblioteko kaj parto de liaj manuskriptoj, oni povas mezuri la amplekson de liaj legaĵoj kaj konsulti parton de la dokumentaĵo, kiun la poeto konsideris nepre necesa por la verkado de siaj poemoj kaj rakontoj prozaj.

La legado de Puŝkin verŝajne fortigis liajn ideojn pri la formala ellaborado de rakontaĵoj, kvankam eble estis la “fantomo”

de Ŝekspiro, kiu detenis lin publikigi siajn teatraĵojn, kiujn li detruis fine. Aparte de tiu nerekta influo, fremdlingva literaturo apenaŭ troviĝas en liaj propraj tekstoj. Ili estis “legad-kontaktoj”, nepre necesaj por la evoluo de poeto, kies rektaj ĉirkaŭantoj apenaŭ proponis al li novigajn literaturajn modelojn.

La ĝusta vorto

La unua poemaro de H. Tumanjan, Poemoj, publikigita en Moskvo en 1890, estis granda sukceso ĉe la literaturkritiko.

Poste, ĉiuj liaj verkaĵoj portis tiun saman genran titolon, escepte de Harmonioj, aperinta en Tbiliso en 1896. Ĉiu libro kolektis kelkajn jam aperintajn poemojn, al kiuj novaj estis aldonitaj.

Post tiu lirika interludo de la jaroj 1890 ĝis 1896, tute nova tono aŭdeblas en liaj rakontaj poemoj, kiuj malfacile klasifikeblas laŭ iu establita literatura ĝenro. Rakontado, kiu estas versigita, rimita kaj strukturita laŭ epizodoj tio estas la komuna denominatoro de liaj novaj literaturaĵoj, en kiuj la aŭtoro revizias famajn armenajn aŭ kaŭkazajn fablojn, legendojn kaj rakontojn, reprilaborante ilin kun evidenta alegoria intenco.

Kiam H. Tumanjan skribis la rakontojn La hundo kaj la kato, La malbonŝanca komercanto, La monaĥinejo de la kolombo kaj aliajn, kiujn ĉiu armeno konas profunde en la koro ekde sia infaneco, lia inventkapablo malpli kuŝas en la uzata materialo, sed pli ĝuste en la maniero surscenigi la agadon, kiu perfekte obeas subkuŝantan ideon, malkaŝotan nur antaŭ la fino de la rakonto. Fakte, la rakonto enhavas bestojn aŭ homojn en daŭranta ago kun lerte aranĝitaj turniĝoj, kondukante al kulmina punkto: la ĉefa mesaĝo estas esprimata fine per unu aŭ du koncizaj formuloj.

Tiu literatura tekniko, propra al H.

Tumanjan, faras lin elstara rakontisto, kiu bonege majstras versojn kaj vortojn. Tio estas la rezulto de fervora laboro, kies spurojn oni trovas en arego da malnetaĵoj kaj sinsekvaj versioj de la tekstoj. Ofte la poeto reskribas eĉ jam aperintajn tekstojn, por ilin transformi profunde kun la evidenta celo atingi esprimon kiel eble plej simplan kaj efikan. Kontraste kun siaj multnombraj kolegoj, kiuj preferas multvortecon, H. Tumanjan ĉerpas el retorikaj stilrimedoj kiel litoto, aludo kaj rektsence vere poeteca metodo.

La epoko de literatura matureco

Komence de la 20a jarcento H.

Tumanjan atingis perfektan majstrecon pri poeta rakontado versforme, precipe rilate al Anuŝ kaj La preno de la fortikaĵo Tmuk. Pastorala epopeo, kiu ludas en la idilia kadro de Lori, Anuŝ estas verkita el ses kantoj, komencante per preludo. Tiu rakonto de vanigita amo, enhavanta ĉiujn ingrediencojn de tragedio versforme, inspiris precipe Armen Tigranjan (1879- 1950) skribi sian epikan operon, kiu regule resursceniĝas tutmonde.

La preno de la fortikaĵo Tmuk revenas al historia epizodo, laŭ kiu la edzino de princo Tatul, allogita de la mensogaj promesoj de Nadir Ŝah, reĝo de Persujo, perfidas sian edzon kaj liveras la fortikaĵon al la malamiko. Post la totala detruo, la konkeranto sin turnas kontraŭ la perfidulino kaj senkapigas ŝin. La politika signifo de tiu poemo estas pli unusenca ol tiu de Anuŝ. Ĝi inspiris la operon Almast de Aleksandro Spendiarjan (1871-1928).

Hodiaŭ, la bronza statuo de la poeto staras ne malproksime de tiu de la komponisto, sur la antaŭplaco de la operejo de Jerevano, ege simbola loko de la armena ĉefurbo, kvazaŭ por memorigi, ke la historioj, kiujn iliaj verkoj eternigis, restas ĉiam aktualaj.

Samtempe H. Tumanjan ekverkis David de Sasuno-on, epopeon, el kiu li publikigis unu nuran fragmenton, kaj en kiu li revizias faman verkon de la armena literatura tradicio, por transporti mesaĝojn, kiuj okupas lian koron: reciproka respekto inter popoloj, malaprobo de ĉiu perforto, rifuzo de ĉiu subpremado.

Poeto kaj agema homo

Tiu verko restis nefinita, same kiel lia poemo La fajrobirdo, ĉar liaj publikaj aktivadoj okupis pli kaj pli da tempo.

Krom esti poeto, troviĝis en H. Tumanjan vere agadema viro, kiu ĉiam rifuzis esti ’salonaŭtoro’, eĉ kiam li kreis la literaturan rondon Vernatun (la alta ĉambro) en sia propra domo, kun grupo de amikaj aŭtoroj, kiel ekzemple Avetis Aharonjan, Aleksandro Ŝirvanzade, Avetik Isahakjan kaj Nikol Aghbaljan.

La ĉefa celo de Vernatun estis doni al la aŭtoroj, ankaŭ al tiuj, kiuj trapasis la urbon, lokon por renkontiĝi kaj interŝanĝi ideojn, konsiderinde malsama en komparo kun la multnombraj aliaj literaturaj kaj artismaj salonoj de Tbiliso. Por daŭrigi tiujn ideojn li fondis ankaŭ la asocion de armenaj verkistoj de Kaŭkazio. Ĝi daŭre estis la centro de la armena literaturo ĝis la Oktobra Revolucio en 1917.

H. Tumanjan montris la saman vervon ankaŭ kiam li engaĝiĝis en politiko. Dum la armen-tatara konflikto en 1905, li ludis la rolon de intertraktanto inter la partioj kaj sukcesis malhelpi la pliampleksiĝon de la militagoj en la provinco Lori. Li provis fari tion ankaŭ dum la mallongdaŭra armenkartvela milito en 1919, kiam aperis la unuaj indikoj de la malbono, kiu superregos lin en marto 1923. Tiu aktivismo kondukis dufoje al lia aresto, en 1908 kaj 1911.

Dum la genocido de 1915, li organizis savagadojn por la armenaj rifuĝintoj, kiuj fuĝis el la dezertigitaj urboj kaj vilaĝoj. Tiu dolorplena sperto troviĝas en la koro de du el liaj plej belaj poemoj, Rekviemo kaj Al mia patrujo, kiuj havas meriton montri nek patoson nek rankoron, tiuepoke tiom disvastigitajn en tiaspeca literaturo.

Se veras, ke ”la poeto estas antaŭ ĉio la koro de sia popolo”, kiel skribis H.

Tumanjan, veras ankaŭ, ke la armena popolo portos por ĉiam en sia koro liajn sen­­mortajn poemojn. Multajn jarojn post la for­paso de la poeto, ni ankoraŭ aŭdas lian voĉon eĥiĝantan en la krutaj armenaj montoj de nia lando:

Laŭ malhela voj’, noktoplena voj’,
Dum jarcentoj longaj
en obskur’ senĉesa,
En mallum’ senfina iras supren ni
En armenaj montoj,
Malfacilaj montoj.
Kaj kunportas ni de l’ malnova temp’
La trezorojn niajn
Kiel mar’ abundajn,
En profund’ naskitajn de l’ popolanim’
En armenaj montoj,
Altiĝantaj montoj.
Sed plurfoje venis de la flavdezert’
Milithordoj nigraj,
Vicatakis nian
Karavanon justan per forta bat’
En armenaj montoj,
Sangoplenaj montoj.
Kaj konsterniĝinta nia karavan’,
Tute forrabita
Kaj disfrakasita,
La sennombrajn vundojn portis laŭpec’
En armenaj montoj,
La funebraj montoj.

(La poemon tradukis Karine Arakeljan, 2018)


Krikor Beledjan, franca, armendevena poeto kaj novelisto, naskita en Bejruto (Libano) kaj vivanta en Parizo ekde 1967, estas la aŭtoro de kelkaj poemaroj, eseoj, kaj de serio de aŭtobiografiaj rakontoj en la okcidentarmena lingvo. Liaj verkoj estis ankaŭ publikigitaj en Armenio, Francio, Libano kaj Usono.

El la franca lingvo tradukis Frank Lappe (Germanujo)

Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago

Salvatore D’Onofrio

Ekde la kulto de Oziriso vegeta en la antikva Egiptio ĝis la celebradoj de la somera solstico en Sardio, al la festo de Sankta Barbara ĉe la maronitaj kristanoj [Μάρων/Maron-anoj] en Libano, kaj la vot-ceremonioj de la Piramalai-Kallar-oj en la sud-hindia Tamulio [la nuna Barata ŝtato kies ĉefurbo estas Ĉenajo, la iama Madraso], multaj ritoj estas fonditaj sur la simboleco de la ĝerminta semo.

Ankaŭ la ekkreskaĵoj de tritiko, de hordeo aŭ de lentoj estas ĉe la koro de Naŭruzo, la Novjara Tago de la popoloj, kiuj apartenis al la Persa imperio, festo printempe celebrata de pli-malpli tricent milionoj da homoj en la mondo. Sed kial do oni ĵetas la ekkreskaĵojn en akvon?

Nauryz, Navruz, Nawrouz, Nevruz, Nooruz, Novruz, Nowrouz, Nowruz! Jen la multaj transskriboj de la sama vorto, kiu signifas la feston de la Nova Jaro printempe celebrata en iuj regionoj de Afganio, Azerbajĝano, Barato, Irako, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, kaj Uzbekio. En 2009 la festo estis registrita kiel ero de la protektita nemateria kultura heredaĵo, antaŭ ol tiu ĉi registrado ampleksis novajn landojn en 2016.

Internacia Tago, la 21-a de marto, estas atribuita al ĝi ekde 2010.

En la kredoj de ĉiuj popoloj el la tuta mondo, ĉiun jaron, kiam unu ciklo alvenas al sia fino, grandas la risko, ke la homaro pereos. Do necesas plenumi ritojn, kiuj ebligos pasi transen. El tio devenas la Nov-Jaraj festoj, ofte celebrataj ĉe la alveno de la printempo, kiu anoncas la renaskiĝon de la naturo. Naŭruzo, kiu laŭvorte signifas la novan tagon, estas unu el ili.

Ĝiaj originoj, antaŭ almenaŭ du jarmiloj, restas malprecizaj, sed la tradicio daŭre vivas en ĉiuj landoj, kiuj apartenis al la Persa imperio.

En Irano, la koro de la antikva Persio, la preparoj komenciĝas du aŭ tri semajnojn antaŭ la novjara tago : virinoj ek-"skuas" la domojn, t.e. ĉion purigas kaj ordigas en ili.

La mardon antaŭ la festo, viroj organizas ludojn, en kiuj oni saltas trans fajrojn.

Kaj la infanoj kuniĝas en grupetojn, kaj, kun maskoj, iras frapi sur ĉies pordoj, malantaŭ kiuj pretas por ili kukoj kaj moneroj. Tiu ĉi tradicio rememorigas Halloween [haloŭin], nun asociitan kun la festo de Ĉiuj Sanktuloj en la anglasaksa kaj kelta mondoj, same kiel Koleda, slavan feston, kiu iom post iom integriĝis en la celebradon de Kristnasko.

Sed ni revenu en Iranon. La tago de la printempa ekvinokso alvenas, kaj la komenco de la celebradoj estas anoncata, kun tamburado, de Haĝi Firuz, bufono kun nigrigita vizaĝo. La tablo de la "sep s-aĵoj" (haft sin) estas preparata en ĉiuj domoj, ankaŭ en la diasporo. Ĉiu el la nomoj de ĉi tiuj sep aĵoj komenciĝas per la litero s (sin) : sabzeh (ekkreskaĵoj de tritiko, de hordeo, de lentoj kaj de aliaj semoj), sir (ajlo), sib (pomo), summak (sumako), senjed (jujuboj), serkeh (vinagro) kaj samanu (ia kaĉo el longe kuiritaj junaj tritik-kreskaĵetoj muelitaj).

Fojfoje oni aldonas spegulon (aine), kukojn aŭ monerojn. La Korano povas havi sian lokon sur la tablo (ĝi anstataŭis la Aveston, la sanktan libron de la zoroastranoj), sed ankaŭ poezia libro.

Ekzemple la Divān de Hafizo, tiu mistika persa poeto fama pro sia parkerigado de la Korano, estas ofte uzata por aŭgurado.

La familia manĝo konsistas precipe en fiŝaĵo kaj rizo, sed la honorloko ĉe la centro de la tablo estas por la sabzeh. La semoj estis ĝermigitaj de virinoj en teleroj ene de la domoj ĉe la komenco de la celebradoj, kaj konstante akvumataj por ke ili verdu dum la Naŭruza tago.

Kial ĉi tiuj ekkreskaĵetoj ?

La originoj de la ritaj ekkreskaĵoj estas malfacile spureblaj. La plej malnovaj konstatitaĵoj estas la "litoj de Oziriso" (aŭ vegetantaj Ozirisoj) de la ptolemea Egiptio : tradicie enmetataj en tombojn, figuretoj prezentis, en kuŝa pozicio, la dion de la mortintoj kaj de la resurekto por eterna vivo. Ili estis faritaj el tero knedita kun akvo kaj hordeaj semoj.

En la 5-a jarcento a. K. en la Antikva Grekio, homoj semis semojn en korbaĵojn aŭ ujojn el tero, nomitajn ĝardenoj de Adoniso. Oni ĝermigis ilin por honori la morteman amanton de la amdiino Afrodito dum la ritaro de la adonisaj festoj, kiuj ĉiujare okazis ĉe la mezo de julio.

Male, estas neniu spuro de la ritaj ekkreskaĵoj en la Avesto ; nek en la persaj skribaĵoj pri Naŭruzo; nek eĉ en la ritaroj de la parsioj, tiuj adeptoj de la zoroastra religio en Persio, kiuj fuĝis per sinsekvaj ondoj en Hindujon, inter la 7-a kaj la 10-a jarcentoj, pro la araba-islama konkero de ilia lando.

Tamen, la ĝermintaj semoj ja ĉeestas, ĉe la centra loko de la tabloj de la "sep s-aĵoj", ĉirkaŭ kiuj kunsidas, ĉiun printempon, ĉirkaŭ tricent milionoj da homoj en la mondo.

Eblas imagi, ke la tradicio de la ekkreskaĵoj disvastiĝis el suda Hindujo, kie ili ankoraŭ estas uzataj en ceremonioj.

Ĉe la Piramalai-Kallar-oj en Tamulio, laŭ la franca etnologo Louis Dumont, virinoj, kiuj volas plenumi siajn votojn, procesie portas potojn plenigitajn per diversaj aĵoj, inter kiuj ekkreskaĵoj obtenitaj per "ĝermigo en mallumo dum unu semajno de sep aŭ naŭ semoj en iu ajn ujo".

En la juda-kristana tradicio

La ekkreskaĵoj okupas la centran lokon en diversaj festoj ankaŭ en Eŭropo. En la franca Provenco, la 4-an de decembro, la tagon de la Sankt-Barbara festo, oni tradicie metas en tri teleretojn tritik-semojn el la rikolto de la antaŭa jaro, por ilin ĝermigi kaj loki sur la tablon de la "granda vespermanĝo" de la 24-a de decembro, kaj poste en la Kristnakan kripon. La sama tradicio ekzistas en Libano, ĉe la arab- etnaj maronitaj katolikoj, kaj en Sicilio, ĉe la Kastelbŭonanoj, en la provinco de Palermo.

La 19-an de marto, Sicilianoj havas alian kutimon ornami per ekkreskaĵoj la "tablojn de sankta Jozefo", sur kiujn oni metas manĝaĵojn, ĝis cent unu el ili, por celebri kaj la virtojn de malriĉeco simboligitajn per la sanktulo, kaj tiujn de riĉeco, simboligitajn per la tritiko, precipe per la pano, kiu estas ĉi-okaze preparita laŭ tre ellaboritaj receptoj.

En suda Italio, la sanktan ĵaŭdon, kiu antaŭas Paskon, ekkreskaĵoj estas metataj en la suraltaran tabernaklon, kie, laŭ la katolika liturgio, estas tenataj la eŭkaristie konsekritaj hostioj. Kaj en Romo la juda komunumo daŭrigas, el la mezepoko, la ritan kutimon de la ekkreskaĵoj okaze de la festoj de Roŝ Haŝana kaj de Jom Kipur.

Nia eŭropa esplorrigardeto finiĝas per la 21-a de junio, la tago de la somera solstico, en Sardio, en la urbeto Bari Sardo.

Videblas multegaj virinoj, kiuj portas sur sia kapo ekkreskaĵojn, nomatajn nenniri, en ujoj, sur kiuj staras impona strukturo el kanoj, ornamita per fajne modlitaj panoj kaj per fruktoj. La virinoj defilas en la stratoj, al la maro, kien ili iras por ĵeti en ĝin siajn nenniri.

La dektria tago Ankaŭ en suda Barato la virinoj procesie portas sur sia kapo ekkreskaĵojn kaj, fine de la ceremonia paŝado, dancas ĉirkaŭ ili antaŭ ol ilin enakvigi.

En la antikva Grekio oni ĵetadis la ĝardenojn de Adoniso en fontanojn aŭ en la maron post kiam oni portis ilin sur la tegmentajn terasojn, ekzakte same kiel ankoraŭ hodiaŭ tion faradas la mazdaistaj irananoj en Yazd, kaj aliloke en Irano.

En Irano, la dektrian tagon post Naŭruzo, ĉiuj eliras pasigi la tagon subĉiele por manĝi, ludi, kanti kaj plenumi la lastan ritan agon : ĵeti la ekkreskaĵojn en fluan akvon... post kiam la junulinoj plektis kelkajn el ili, samtempe esprimante la deziron trovi edzon dum la jaro, kiu komenciĝas.

Naŭruzo estas unu el tiuj ritoj, kiuj kunigas sociojn forajn unu de la aliaj kaj en la spaco kaj en la tempo, kaj en kiuj oni rigardas la periodan reverdiĝon de la vegetaĵaro kiel simbolon de la rekomenco de la vivo. Sed kvankam la ĝermado simbolas la renoviĝon, la semo enhavas ĉiujn malbonojn de la finiĝanta jaro. Pro tiu ĉi ambivalenca signifo atribuita al la ekkreskaĵoj, oni senigas sin je ili, lasante la fluon porti ilin for.


Profesoro ĉe la universitato en Palermo, Salvatore D’Onofrio (Italio) estas, ĉe la pariza Collège de France [[ɔlɛʒ dəfʀɑ̃ s ] Kolegio de Francio], ano de ties Laboratorio de socia antropologio, en kiu li kunordigas la redaktadon de la periodaĵo Cahiers d’anthropologie sociale [kaje dɑ̃tʀɔpɔlɔʒi] sɔsjal] kaj la laborgrupon "Arkivoj pri la Nova Jaro en Parizo". Li verkis la libron Le matin des dieux. Du Norouz persan aux Pâques chrétiennes ["La mateno de la dioj: De la persa Naŭruzo ĝis la kristanaj Paskoj"], 2018.

Elfrancigis Christian LAVARENNE (Francujo)

Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo

Howard S. Wheater

Okdek procentoj de la monda loĝantaro estas submetitaj al altaj niveloj de minacoj al akva sekureco, kaj severa akva krizo estas atendata ĉirkaŭ 2070. Alfrontite de ĉi tiuj alarmaj prognozoj, la aŭtoro argumentas, ke la sinteno, ke ĉio tutegale bonos, ne taŭgos. Akva administrado estas scienca problemo, sed ĝi ankaŭ rilatas al politiko, regado kaj sociaj valoroj. Nova transfaka scienco estas urĝe necesa.

Per ĉi tiu artikolo, la Kuriero markas la feston de la Monda Akvo-Tago la 22-a de marto.

La monda nesala akva medio alfrontas senprecedencajn premojn en la 21-a jarcento. La kreskanta tutmonda loĝantaro kaj ekonomia evoluo kaŭzis kreskantajn bezonojn pri akvaj rimedoj. La troa uzo de akvo estas disvastigita; la konsekvencoj inkluzivas reduktadon de riveraj fluoj, perdon de lagoj kaj marĉoj kaj malaltigon de grundakvaj niveloj.

La plej drama ekzemplo de ĉi tio estas la perdo de la Maro de Aral en Centra Azio, kiu iam estis la kvara plej granda salakva lago en la mondo, sed fariĝis dezerto en kvardek jaroj, ŝrumpinte al apenaŭ dek procentoj de sia origina grandeco pro retiriĝo de la surfaca akvo.

Pli ĝenerale, la homaj efikoj sur naturajn sistemojn estas tiel vastaj, ke la termino Hom-epoko estas uzata por pri­ skribi la nunan geologian epokon [vidu Bonvenon al la Hom-epoko, Kuriero, aprilo-junio 2018]. La kreskantaj premoj sur akvajn resursojn estas metataj kontraŭ ĉi tiu fono de ampleksa homfarata ŝanĝo.

Urbanizado (pli ol duono de la monda loĝantaro nun loĝas en urboj), senarbarigo kaj la etendado de kultivata tero (1,5 miliardoj da hektaroj tutmonde) havis gravan efikon sur la hidrologian staton kaj akvan kvaliton.

Tutmondskalaj minacoj

Preskaŭ okdek procentoj de la monda loĝantaro estas submetataj al altaj niveloj de minacoj al akva sekureco. Urbaj areoj kaj agrikulturo estas gravaj fontoj de poluado de akvo, minacante la akvan vivon kaj kreskigante premojn sur nesalajn akvajn ekosistemojn. En 2010, fakuloj taksis, ke de 10 000 ĝis 20 000 nesalaj akvaj specioj aŭ formortis aŭ riskas formorti.

Neeviteble, la premoj sur la hidrologian medion por kontentigi la manĝaĵajn kaj energiajn bezonojn de la kreskanta tutmonda homa loĝantaro nur pliiĝos.

Produktado de manĝaĵoj devos leviĝi je sepdek procentoj antaŭ 2050 por atingi la projektitan bezonon, laŭ takso de 2012 de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo [Food and Agriculture Organization] (FAO) de Unuiĝintaj Nacioj.

Esploro de 2013 pri malabundeco de akvo, eldonita en la monata revuo Hydrology and Earth System Sciences (Hidrologio kaj sciencoj pri teraj sistemoj) (HESS), konkludis, ke ĉirkaŭ duono de la monda loĝantaro spertos severan akvan mankon inter 2071 kaj 2100.

La ŝanĝoj al la medio kaŭzitaj de homaj agadoj ankaŭ pliigis akvo-rilatajn riskojn al la vivo, propraĵo kaj infrastrukturo asociitaj kun ekstremaj eventoj. Ĉi tion ilustris la inundoj de Houston, Teksaso, en Usono, okazintaj en 2017. En areo, en kiu okazis dis­volviĝo malgraŭ la konata inunda risko, 300 000 konstruaĵoj estis inunditaj, kio kaŭzis la evakuadon de centoj da miloj da homoj, kun inunda damaĝo taksita je pli ol 125 miliardoj da dolaroj.

En pli kaj pli interligita mondo, la efikoj de inundoj kaj trosekecoj ne limiĝas al lokaj konsekvencoj. La Monda Banko taksis, ke la inundo de 2011 en Tajlando kaŭzis ekonomiajn perdojn je 46,5 miliardoj da dolaroj pro la interrompo de la tutmonda provizo per elektronikaj varoj. Kaj la varmega vetero en Rusujo en 2010, kiu forte kaj negative influis tritikan produktadon kaj tutmondajn manĝaĵajn prezojn, estis agnoskita kiel faktoro en la socia maltrankvilo asociita kun la Araba Printempo, kiel raportis The Economist (la ekonomikisto) en 2012.

La lastatempa monda varmiĝo kaŭzis profundajn ŝanĝojn en la hidrolologia medio. La glaciejoj en la Kanadaj Rokaj Montoj, ekzemple, rapide retiriĝas. Estas prognozate, ke plejparto el ili perdiĝos antaŭ la fino de la jarcento – tamen ili nutras grandajn riverojn fluantajn en la Pacifikon, Atlantikan kaj Arktan oceanojn.

Ankaŭ la arbaroj en Okcidenta Kanado malaperas, plejparte pro tio, ke ili estis infestitaj de ŝelaj skaraboj, kies proliferado asociiĝas, parte, kun pli varmaj vintroj.

Dum Okcidenta Kanado estas regiona ekzemplo, estas notinde, ke duono de la monda loĝantaro dependas de akvo el malvarmaj regionoj, kie oni povas atendi simile severajn efikojn de varmiĝo.

Esploro publikigita en la revuo Climatic Change (Klimata ŝanĝo) en februaro 2016 deklaras, ke antaŭ 2050 inter 0,5 kaj 3,1 miliardoj da homoj estos submetitaj al pliiĝo de akva malabundeco kaŭzita de klimata ŝanĝo.

Novaj strategioj

Kiel la komunumo pri akva scienco povas pli bone respondi por havigi la komprenon kaj ilojn por decid­ subteno necesajn por trakti ĉi tiujn defiojn?

Laŭgrade kreskanta scienco, antaŭen­ irante per malgrandaj paŝoj, ne pretas por tiu tasko, kaj la nuna sinteno, ke ĉio tutegale estos normala, ne povas esti tolerata. Necesas pli tuteca dimensio en tutmonda skalo kaj strategia fokuso.

Unue, estas kreskanta bezono por pli bona scienca kompreno pri la akva medio fronte al senprecedencaj media kaj socia ŝanĝoj. Ĉi tiuj aferoj transpasas sciencfakajn limojn. Ekzemple, por antaŭvidi la estontajn riverajn fluojn en Okcidenta Kanado estas postulata kompreno pri tio, kiel ekosistemoj kaj agrikulturo respondos al klimata ŝanĝo.

Siavice, la antaŭdiro de estonta klimato dependas de tio, kiel kompreni la ŝanĝojn en la reagoj inter tero kaj atmosfero – kiel la verdiĝo de arbusta tundro en la Nordo, aŭ la proliferado de vegetaĵaro, precipe arbustoj, kiu sorbados pli kaj pli da suna energio, tiel kontribuante al tutmonda varmiĝo.

La sola certa afero pri la estonteco estas, ke ĝi estos tre malcerta, kiam ektemas pri klimato kaj homa sociekonomia disvolvado – kaj interagoj inter ili.

Ĉi tiu necerteco devas esti administrata.

Konsiderante la kompleksecon de akvaj sistemoj kaj ilian interdependecon kun tero, energio kaj manĝaĵaj sistemoj, ĉe skaloj de loka ĝis tutmonda, administri necertecon postulos pli adaptajn kaj flekseblajn strategiojn ol tiujn de la pasinteco. La pasinteco ne plu povas servi kiel fidinda gvidilo al la estonteco.

Ni devas analizi la damaĝeblojn kaj adopti strategiojn, kiuj subtenas risortecon – la kapablon de sistemo sorbi ŝokon kaj daŭre regeneri sin sen ŝanĝiĝi al nova stato.

Interfaka metodo

Estas vaste rekonite, ekzemple, ke okazis malkonektiĝo inter la scienca taksado de klimata efiko kaj longtempa akvoplanado aŭ klimata adapto. Ĝenerale, por ke la scienco estu efika en liverado de solvoj, ĝi devas trakti problemojn, kiuj estas konsiderataj gravaj al decidistoj, por liveri ilojn al uzantoj en ĝustatempa kaj utila aranĝo, kaj inkludi kontribuon de uzantoj. Ĉi-lasta donas la kredindecon kaj legitimecon necesajn por solvi la politike diskutendajn kaj socie signifajn problemojn, kiuj nun ĉirkaŭas la administradon pri akvaj rimedoj.

Ĉi tio ilustras, kiom grave estas, ke sciencistoj rekonu, ke la engaĝiĝo de ĉiuj koncernatoj estas neceso, ne opcio. La nova esplora paradigmo devas inkluzivi profundan scion pri la sociaj procezoj, kiuj akompanas la efikan – kaj reciprokan – engaĝiĝon de scienco kaj politiko.

Gravas rekoni, ke lokaj koncernatoj estas grava fonto de scio. Indiĝenaj komunumoj, ekzemple, havas trezoron de multgeneracia scio pri sia tero kaj ĝiaj interagoj kun naturaj fortoj [vidu la sekcion Larĝangule de ĉi tiu numero]. Ĉi tiu scio devas esti uzata por la avantaĝo de la scienco. Tial – kiel parton de la programo Global Water Futures (GWF) [Tutmondaj akvaj estontecoj] en Kanado – en aprilo 2018 ni lanĉis projekton kun la indiĝenaj popoloj de Kanado por labori kune pri esplora strategio, kiu povas helpi solvi la akvajn problemojn en ĉi tiuj komunumoj.

Lastatempe, la ĉefaj defioj de akva sekureco rilatas al regado. La demando pri tio, kiu havas la povon fari decidojn (kaj kiel ĉi tiuj decidoj estas farataj), estas tial tre grava.

Se la scienca kompreno kaj prognozo de akvaj ŝanĝoj metas signifajn sciencajn defiojn, same faras la administrado de akvo. Akva sekureco en la dudek-unua jarcento estas kaj scienca, kaj socia afero.

Sekve, necesas nova transfaka aliro, kiu establos ligojn inter la naturaj kaj sociaj sciencoj.

Resume: por eviti seriozan akvan krizon, ni devas disvolvi novan sciencan scion por kompreni la evoluon de akvaj sistemoj, kiuj uzas la rilaton inter homo kaj naturo; por establi novajn interfakajn manierojn de scienca kunlaboro por kompreni la interkonektojn de ĉi tiuj sistemoj kaj iliajn sociajn influojn; integri lokan scion en sciencan esploradon por trakti la bezonojn de la uzantoj; kaj starigi pli efikajn mekanismojn por traduki sciencajn sciojn en socian agon.

Plibonigi la interagadon inter scienco kaj politiko

Certigi aliron al akvo kaj sanitaraĵo por ĉiuj estas la Sesa Celo de Daŭripova Evoluado (SDG 6) de la Tagordo 2030 adoptita de Unuiĝintaj Nacioj en septembro 2015.

Kiel parton de sia agado por atingi ĉi tiun Tagordon, Unesko organizis la First Water Science-Policy Interface Colloquium (SPIC Water) (Unuan kolokvon pri interagado inter scienco kaj politiko pri akvo) la 14-an de junio 2018, kiu kunvenigis dek unu ministrojn kaj parlamentanojn, kaj aliajn reprezentantojn de Membro-Ŝtatoj kaj fakulojn pri akvo.

La celo estis identigi, kiel la International Hydrological Programme (IHP) (Internacia hidrolologia programo) de Unesko povus pli bone helpi landojn formuli tagordon por evoluigi sciencon, teknologion kaj kapablojn por akompani ilin en iliaj klopodoj. IHP estas la sola interregistara programo de la UN-sistemo dediĉita al akva esplorado, administrado pri akvaj rimedoj kaj konstruado de klerigado kaj kapablo.

Ĉi tiu simpozio estas la unua el serio, kiu okazos ĉiun duan jaron kiel parto de la sesioj de la Interregistara Konsilio de IHP.

Konferenco pri integra trakto de akvo-rilataj problemoj estas organizata ĉe Unesko en majo 2019.


Profesoro ĉe la Lernejo de Medio kaj Daŭrigeblo ĉe la Universitato de Saskatchewan, Kanado, kaj emerita profesoro de Hidrologio ĉe Imperial College, Londono, Howard S. Wheater (Britio) havas ampleksan internacian sperton pri hidrologio kaj akvaj rimedoj kaj estas la aŭtoro de sep libroj.

El la angla lingvo tradukis Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)