kuriero201804 - Bonvenon al la hom-epoko - Verkis UNESKO


Enhavo


Kuriero - UNESKO - Atendante ke herooj alvenu

Dum vi eklegas ĉi tiun april- junian numeron de 2018 de la Unesko-Kuriero, vi vivas en la Fanerozoika eono, Kenozoika erao, Kvaternara periodo kaj Holocena epoko. Tiuj estas la mezurunuoj de nia planeda geologia tempolinio, al kiu eble baldaŭ estas aldonita nova parto – la Hom-epoko.

La Tero eniris la Holocenon (el la Greka "tuta“ kaj "lastatempa“) pli ol 10 000 jarojn antaŭe. Sed homaj agadoj tiel grave kaj ĝenerale efikas sur la planeda sistemo ke dum la lastaj jardekoj, sciencistoj scivolas ĉu ni devas paroli pri nova epoko. Por priskribi tiun novan epokon, la usona biologo Eugene F. Stoermer komence elpensis la vorton Hom-epoko [aŭ, eble neologisme, Antropoceno] (el la Greka "homo“ kaj "lastatempa“), popularigitan dum la komencaj 2000-aj jaroj de nederlanda atmosfera sciencisto kaj nobelpremiito pri ĥemio, Paul Crutzen. Ekde tiam, ĝi instigis senfinajn diskutojn en la scienca komunumo kaj estigis maltrankvilon inter tiuj kiuj sciiĝis pri tiu afero.

Nun estas respondeco de la tutmonda komunumo de paleontologoj, geologoj kaj stratigrafoj – precize, la Tutmonda Komisiono pri Stratigrafio (International Commission on Stratigraphy) kaj la Tutmonda Unio de Geologiaj Sciencoj (International Union of Geological Sciences - UISG) – determini ĉu vere estas nova geologia epoko aŭ ĉu la Hom-epoko estontece estos priskribata kiel filozofia vorto celanta alarmi la homojn vivantajn en la dudeka kaj dudekunua jarcentoj pri danĝeroj kiuj per iliaj agadoj minacis la Teron.

Atendante la verdikton, la sciencistoj daŭre diskutas, pledas kaj kverelas. Kiel oni devas dati la komencon de tiu hipoteza nova epoko? Alivorte, kiom longe ni supozeble respondecas pri procezo kiu povas esti mortiga por nia planedo? Laŭ iuj, la Hom-epoko estas nur alia vorto por la epoko kiun ni nomas Holoceno. Fakte, homoj jam premas la medion dum 10 000 jaroj – ekde fiksloĝiĝo kaj elpensado de terkulturado. Laŭ aliaj, la Hom-epoko komenciĝis kun la industria revolucio, en la dekoka jarcento. Tamen, aliaj vidas la komencon de la Hom- epoko ĉe la faligo de la unua atombombo en 1945.

Malgraŭ tiuj malakordoj, preskaŭ ĉiuj asertas ke en la lasta jarcentduono la stato de la planedo degeneris pli rapide kaj pli dramece ol antaŭe.

Ekzistas grandegaj kvantoj de plastaĵoj sur strandoj kaj en maroj, senprecedenca disvolvado de novaj materialoj, kiuj kovras la surfacon de la Tero kaj kiuj malofte estas recikligataj, grundoj troŝarĝataj per sterkoj, kreskanta acideco de la oceanoj, senprecedenca nivelo de poluado, erozio de tropikaj arbaroj, faligo de ekosistemoj, grandega formorto de specioj kaj treega perdo de biodiverseco, kaj tutmonda varmiĝo en alarma proporcio – la listo daŭras.

Kiu kulpas pri ĉio ĉi? "Homoj“ estas la resona respondo el la plejparto de la sciencistoj. Ankoraŭ oni devas determini ĉu ni – tutmondaj riĉuloj kaj malriĉuloj – devas porti la saman ŝarĝon de respondeco. Iuj kulpigas, antaŭ ĉio, la kapitalisman sistemon kreitan de la Okcidento, kaj parolas pri Kapitaloceno aŭ Okcidentoceno. Ĉu ni ĉiuj vojas al katastrofo? La senesperaj voĉoj antaŭdiras ke la mondo estas kondamnita al fino! Konceptoj kiel Ĥtuluhoceno kaj Tanatoceno [epoko de formorto] aperas por averti nin ke ekzistas liberigita monstro, ke la morto persekutas nin. Pli moderaj spertuloj maltrankviliĝas pri nedecidemo, kaj sekve, neagemo, de niaj decidfarantoj. "Ŝajnas ke la homaro estas dormanta – atendante la finon de filmo, kiam la herooj alvenas por solvi ĉion kaj ni povas vivi feliĉaj por ĉiam“, kiel unu el la artikoloj en ĉi tiu numero konkludas.

Dume, la debatoj furiozas, la solvoj ne rapidas alveni. Unesko-Kuriero inventaras kaj sekvas la situacion.


Rafael Lima (Brazilo) tradukis el la angla.


Bonvenon al hom-epoko!

La Vitruvia Homo en kupro.

La ŝipanaro de la Greenpeace- glacio-rompilo Arctic Sunrise helpas la artiston John Quigley rekrei la kulte faman desegnaĵon de la homa korpo sur la glacio de la Arkta maro, 800 km-ojn for de la Norda Poluso. Farita el rulaĵoj de kupro, ĉi tiu grandega bildo estas samgranda kiel kvar olimpiaj naĝejoj. La Degelanta Vitruvia Homo estas alvoko al la mondaj gvidantoj urĝe ekagi pri klimata ŝanĝo.


Hom-epoko: la viv-defioj de scienca debato

Liz-Rejane Issberner kaj Philippe Léna

La termino ’hom-epoko’ estis kreita por ekkonsideri la efikon de la pli rapida akumuliĝo de forcejaj gasoj sur la klimato kaj la viv-diverseco kaj ankaŭ la neripareblan damaĝon kaŭzatan de la superkonsumado de naturaj resursoj. Sed, ĉu ni devas igi tion nova geologia epoko? Dum la debato daŭras inter sciencistoj, solvoj ankoraŭ trovendas. Ni estas fakte atestantaj kolektivan formon de neado, kiu estas la rezulto de naiva fido je progreso, konsumisma idearo kaj potencaj ekonomiaj prem-grupoj.

La termino hom-epoko (en la angla/ franca formo Anthropocene) aperas en la titoloj de centoj da libroj kaj sciencaj artikoloj kaj en miloj da citaĵoj kaj ĝia uzo plukreskas en komunikiloj. Ĝi rilatas al la epoko, en kiu homaj agoj komencis provoki viv-fizikajn ŝanĝojn en tutplaneda skalo, kaj ĝi estis kreita en la jaro 2000 de la nederlanda veter-sciencisto kaj gajninto de la premio Nobel pri ĥemio en 1995, Paul Crutzen, kaj de lia kolego, la usona biologiisto Eugene Stoermer. Ili rimarkis, ke ĉi tiuj ŝanĝiĝoj estas portantaj la teran sistemon for de la relativa ekvilibro, kiun ĝi konis de la komenco de la Holoceno, antaŭ 11 700 jaroj. Ili proponis, ke la komenco de ĉi tiu nova epoko devus esti metita simbole en 1784, la jaro, kiam la skota inventisto James Watt grave plibonigis la vapor-motoron per novaj inventoj, kio ankaŭ kongruas kun la komenco de la industria revolucio kaj kun la uzo de fosiliaj brulmaterialoj.

De 1987 ĝis 2015 vasta plurscienca esplor-projekto, la Internacia Ter-sfera- kaj-Viv-sfera Programo (International Geosphere-Biosphere Programme - IGBP), kolektis amason da informoj pri hom- generitaj ŝanĝoj en la Ter-sistemo. Aliaj esploroj komenciĝis en la 1950-aj jaroj kaj, surbaze de ekzemplaĵoj de antikva glacio el Antarktio kaj de la nuntempa konsisto de la atmosfero, analizitaj ĉe la observejo Mauna Loa en Havajo, Usono, malkaŝis pli rapidiĝintan akumuliĝon de forcejaj gasoj (Green-house gases GHG en la angla), esence karbo-dioksido (CO2). En 1987 la Interregistara Grupo pri Klimat-Ŝanĝiĝo [Intergovernmental Panel on Climate Change] (IPCC) estis starigita por taksi la efikon de ĉi tiuj fenomenoj sur la klimato.

La granda rapidiĝo

En 2009 kaj ree en 2015, kunmetinte ĉi tiujn informojn, la mediaj sciencistoj Johan Rockström (Svedujo), Will Steffen (Usono) kaj iliaj kolegoj en la Stokholma Readaptiĝo- Centro (Stockholm Resilience Centre) redaktis liston de la naŭ planedaj limoj, transiri kiujn estus danĝere. Kvar el ĉi tiuj limoj jam estas transiritaj – klimat-ŝanĝiĝo, vegetaĵ-areo, perdo de viv-diverseco kaj formortoj (la sesa formorto) kaj viv-ter-ĥemiaj fluoj – kun la cikloj de fosforo kaj nitrogeno, kiuj ludas aparte gravan rolon.

Ili ankaŭ montris, ke ĉiuj haveblaj indikiloj pri la konsumado de unuarangaj rimedoj [krudmaterialoj], uzo de energio, kresko de la loĝantaro, ekonomia agado kaj viv-sfero- difektiĝo, kreskegis post la dua mondmilito – kaj ĉi tiu periodo havis la nomon "la granda rapidiĝo". Aliaj observantoj eĉ parolis, ekde la 1970-aj jaroj, pri periodo de supereg-rapidiĝo. Ĉi tiuj tendencoj estas priskribataj kiel neelteneblaj.

Ĉu metaforo aŭ vera geologia epoko?

Ŝajnas ke ekzistas interkonsento, ke pluraj parametroj de la Ter-sistemo lastatempe ekevoluis trans la gamon de la natura varieco de la Holoceno – pli-malpli oni nun akceptas uzi la terminon ’hom-epoko’ por specife aludi al ŝanĝoj, kiuj havas homan originon. Manpleno da sciencistoj tamen decidis trakti la uzon de tiu termino nur metafore aŭ kiel praktikan, transfakan referencan ilon. Ili proponis, ke la ’hom-epoko’, ĝuste kiel la antaŭaj epokoj Holoceno kaj Plejstoceno, devus esti levata al la rango de geologia epoko. Hom-epoka Labor-grupo [Anthropocene Working Group] (AWG) estis starigita por prezenti ĉi tiun proponon al la Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj [International Union of Geological Sciences] (IUGS). Sed, por ke nova epoko ricevu nomon de la tavol-fakuloj [stratigrafoj], devas ekzisti observebla kaj ĝenerala fendo inter la sedimentaj tavoloj de du epokoj.

Kvankam la ĉeesto de hom-generita karbo estis rimarkita en la sedimentoj ekde la jaroj 1850-aj, ĉi tio ne estas konsiderata sufiĉa. La hom-epoka labor-grupo pro tio sugestas nun situigi la ŝanĝiĝon de epoko en 1950, la dato, en kiu pluraj ĥemiaj elementoj kaj plastaj partetoj de hom-generita origino ekaperis en sedimentoj. Ĉi tio estas ankaŭ la komenco de la granda rapidiĝo. Ĉiuokaze ebla malsukceso rekoni la hom-epokon kiel geologian epokon neniel senvalidigus la sciencan uzon de la termino, kiel ĝi okazas nuntempe.

Malgraŭ la mallonga ekzisto la koncepto hom-epoko jam kaŭzis plurajn kverelojn – kaj la termino mem estis pridubata. Historiistoj kaj antropologiistoj pridubas la rilaton al la homo ĝenerale anthropos. Finfine kiu respondecas pri la transiro de la viv-ter-limoj se ne la okcidentaj homoj kaj aparta soci-ekonomia sistemo? Ĉi tio portis al pluraj alternativaj proponoj – Okcidenta epoko, Kapitala epoko, ktp. Aliaj, kiel ekzemple la fakuloj pri monda aŭ media historio, sentas, ke ne ekzistas enhava malkontinueco kaj ke la escepta naturo de la okcidenta kresko (la granda malsameco) devas esti retaksata en la longa tempo.

Laŭ ili, homoj ĉiam – almenaŭ dum la lastaj 40 000 jaroj – efikis sur sia ĉirkaŭaĵo, kaj kontribuis, ekzemple, al la malapero de la amerikaj kaj aŭstraliaj grandaj bestoj. Kelkaj esploristoj do asertas la ekziston de longa hom-epoko kun subperiodoj, kiel kapitalisma industriiĝo (1850-1950) kaj la granda rapidiĝo.

La plejmulto, tamen, agnoskas la neceson forlasi la linian kaj determinisman vidon de la historia tempo.

Ekde la fino de la dua mondmilito pluraj sciencistoj atentigis pri la neĝeneraligebla kaj nedaŭripova karaktero de la okcidenta ekonomia modelo. Neniu limo estis ankoraŭ transirita kaj la homaro estis konsuminta malpli ol unu planedon. Sed la procedo estis ekfunkciigita. En la unuaj jaroj 1970-aj la situacio malboniĝis, la atentigoj multobliĝis kaj sciencaj informoj estis akumulataj. En ambaŭ tiuj okazoj historia ŝanĝo de la direkto estus estinta ebla. Ĝi iĝis pli malfacila hodiaŭ.

Kolektiva neado

Kial ni rifuzas vidi ĉi tion? Povus esti multaj kialoj: blinda fido je la progreso kaj evoluo, en aliaj vortoj je sistemo, kiu pliigas la riĉecon je dispono senfine, kaj la kredo en la kapablo de scienco kaj teĥnikaro solvi ĉiujn problemojn kaj negativajn ĉirkaŭproblemojn (kiel medimalpurigado, ekzemple); potencaj interesoj, kiuj ricevas avantaĝojn el ĉi tiu procedo kaj plenumas intensan grup-premadon; la transpreno de la menso de la konsumantoj fare de la informiloj, kiuj kreas malsaton pri individua konsumado, same por komforto kiel por meti sin aparte kaj esti rekonata.

Estas io surpriza, ke la homaj kaj sociaj sciencoj evitis ĉi tiun problemon tiom longe, se konsideri ke ĝi determinos la estontecon de la homaro. Dum ili estas hom-centraj laŭdifine, ili konsideris, ke ĉi tiu kampo apartenas aparte al naturaj sciencoj. La apero de la koncepto ’hom- epoko’ donas al ili la respondecon klarigi kiel homaj socioj kapablis kaŭzi ŝanĝojn en la maniero en kiu la planedo funkcias en tia skalo, kaj kiajn diferencajn efikojn ili havos sur la monda mapo. La sociaj sciencoj kaj la homaj sciencoj devus evoluigi kaj akiri novajn temojn kaj scion por respondi al la demandoj levitaj de ĉi tiu nova epoko – inkluzive de naturaj katastrofoj, renovigebla energio, elĉerpiĝo de naturaj rimedoj, dezertiĝo, detruo de la vivmedio, vasta poluado, migrado, socia kaj media maljusteco.

Oni povas ankaŭ simple esti mirigita pri la malfortaj kaj malrapidaj reagoj de politikistoj kaj ĝenerale de socioj, al klimat- ŝanĝiĝoj. Matematika analizo de retoj de citaĵoj montris, ke en sciencaj artikoloj pri ĉi tiu temo estis interkonsento de la komenco de la 1990-aj jaroj. Ĉar la krizo malpliboniĝas, estas malfacile kompreni kial klopodoj por malpliigi la forcejajn gasojn estas tiel malkuraĝaj. Kiuj baroj malhelpas internaciajn intertraktantojn esti pli efikaj? Preter la intenseco de ĉi tiuj tiel nomataj baroj, estas certe manko de flueco en la komunikado inter scienco kaj socio, almenaŭ kiam temas pri klimata demando.

Konsekvence la Interregistara Grupo pri Klimat-Ŝanĝiĝo alprenis novan aliron por sia sesa situacia raporto (AR6), kiu celas altigi la konscion ĉe la ĝenerala publiko, ne nur ĉe la decido-farantoj.

Malfermi rustantan serurojn Unu el la stumbligaj ŝtonoj de la hom- epoko estas, ke por pritrakti ĝin, oni devas alfronti la delikatan temon media justeco.

Klimat-ŝanĝiĝo grandigos la nunajn riskojn kaj kreos novajn riskojn por naturaj kaj homaj sistemoj. Tamen ĉi tiuj riskoj ne estas egale distribuataj kaj ili ĝenerale pleje rilatas al senavantaĝaj individuoj kaj grupoj. Sed ne estas facile trovi kontentigan solvon al ĉi tiu problemo pro la malsameco de landoj rilate al iliaj evolu-nivelo, grandeco, loĝantaro, naturaj rimedoj ktp.

Tio, kio pleje gravas, estas, ke la homa ekologia spuro superis je kvindek elcentoj la kapablon de la planedo regeneri sin kaj ensorbi la rubojn, dum okdek elcentoj de ĝia loĝantaro vivas en landoj, kies viv- kapablo estas jam pli malgranda ol ĝia ekologia spuro. Lando kiel Brazilo (kaj aliaj landoj de la Amerika kontinento) ankoraŭ posedas larĝan pluson de viv-kapablo, eĉ se ili konsumas 1,8 planedojn. Sed dudek ses elcentoj de ĝia produktado de forcejaj gasoj dependas de senarbarigo. Signifa parto de ĝia ekologia spuro venas el la eksportado de unuarangaj produktoj, kiuj estas la kialo por granda parto de ĝia senarbarigo. La konkurenca, tutmonda sistemo provas trovi krud-materialojn je la plej malalta kosto, kaj tio stimulas el-minadon en multaj landoj kaj akaparadon de tero en aliaj.

Eĉ se estus eble, ĝuste nun, forigi ĉiujn eligadojn de CO 2 en alt-enspezaj landoj, tio ne sufiĉus por malpliigi la mondan karbo- spuron kaj trafi la limojn starigitajn por la viv-sfero ĝis 2050. Alivorte, malgraŭ la konsiderindaj malsamecoj de grandeco de siaj ekonomioj kaj de siliaj rezervoj de naturaj rimedoj, ĉiuj landoj devas provi ripari la plej premajn problemojn de la hom-epoko kaj draste malpliigi siajn eligadojn de varm- domaj gasoj.

Sed ĉi tio portas nin al la sak-strato, kiu normale aperas en ĉiuj internaciaj intertraktadoj – la serĉado de kulpulo, kio do malpersvadas landojn fari promesojn pro la timo malutili al la propra ekonomia kresko kaj al la propraj laborpostenoj, aŭ kontraŭstari potencajn interesojn. La solvo, kiu estis atingita en la Pariza Interkonsento, subskribita la 22-an de aprilo 2016, estis peti landojn fari libervolajn sindevigojn prefere ol trudi kriteriojn starigitajn sur planeda nivelo.

Ĉi tio signifas, ke ĉiu lando sin devigas trafi celojn por malpliigi siajn eligadojn laŭ tio, kion ĝi konsideras funkci-kapabla.

Ĉi tiu aliro helpis superi la sak-straton kaj igi la agadon ebla, sed ĝi ankaŭ kreis kunplektitan amason da takso-kriterioj, kiuj malsimpligas la komparojn inter naciaj klopodoj. Krome, malgraŭ sia universala karaktero, ĉi tiu internacia interkonsento ne antaŭvidas punojn kontraŭ landoj, kiuj ne atingas siajn sindevigojn. Ĉi tio estas signo de malforta regado de la klimata demando, kiu pro la manko de instanco kun la tasko plenumi ĝin, ne estas kapabla superi la ekonomiajn interesojn de landoj kaj kompanioj.

Droninte sub kontraŭdiroj, dilemoj kaj ignorado, la ekstreme seriozaj mediaj temoj de la hom-epoko ne ricevas la postulatan nivelon de antaŭeco en naciaj kaj sociaj tag-ordoj. Ŝajnas ke la homaro kvazaŭ kuŝas senforta, atendante la finon de la filmo, kiam la herooj venas por solvi ĉion kaj ni povos vivi feliĉaj la tutan postan tempon.


Liz-Rejane Issberner (Brazilo) estas ekonomiistino kaj esploristino ĉe la Brazila Instituto pri Informadikaj Scienco kaj Teĥnologio (IBICT) kaj profesorino ĉe la Postdiploma Programo pri Informa Scienco (IBICT ĉe la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro).

Philippe Léna (Francujo), estas geografiisto kaj sociologiisto kaj pensi­ iĝinta esploristo ĉe la Esplor-Instituto por Evoluo (IRD, Francio) kaj ĉe la Nacia Muzeo pri Natura Historio (MNHN Paris, Francujo).


Renato Corsetti (Britio) tradukis el la angla.


Homoj estas geologia forto

Dipesh Chakrabarty, intervjuo de Shiraz Sidhva

Dum modernaj teknologiaj progresoj permesis al ni prosperi kiel specio, ni probable katapultis nin ekster la Darvinan evoluan scenejon. Homoj akiris la rolon de iu geologia forto, kiu kapablas bremsi la Glacian Epokon - kaj eble konduki la vivon al alia Granda Formorto dum la venontaj 300 ĝis 600 jaroj.

Preventi eble ne estas tiom facile, sed kiel argumentas la historiisto Dipesh Chakrabarty, ankoraŭ ne estas tro malfrue ŝanĝi ĉi kurson.

Vi diris, ke la homfarataj klarigoj pri klimata ŝanĝo kaŭzas detruiĝon de la delonga distingo inter homa historio kaj natura historio. Ĉu vi povas aldoni detalojn?

Ĝis antaŭ nelonge, ni pensis pri homa historio nur laŭ la registrita historio, kiu estas ne pli ol kelkjarmiloj. La antaŭ-historia epoko aldonas nur kelkajn pliajn jarmilojn.

Sed la scienco pri klimataj ŝanĝoj postulas de ni pensi pri la loko de homoj en la historio de la planedo ekde kiam ili aperis.

Ĉar vi devis kompreni, kio estas la planedaj procezoj; kiel la planedo sukcesas konservi, ne nur la klimaton, kiu estas amikema al ni, sed ankaŭ oksigenon je la kvanto de dudek unu procentoj de la atmosfero dum preskaŭ sescent milionoj da jaroj.

Ju pli mi legis pri la scienco de klimataj ŝanĝoj kaj finfine geologio kaj biologio, des pli mi komprenis kiom malfrue ni aperis en la historio de evoluado. Kaj tio ne estas hazarda, ĉar kompleksaj kreaĵoj kiel homoj povas alveni nur tre malfrue en la rakonton de evoluado. La planedo ebligis vivon kaj poste la kondiĉoj ŝanĝiĝis en la maniero kiu fine subtenis kompleksajn multĉelajn formojn de la vivo. Ĉi kompreno forpelis min el mia kutimo kiel moderna historiisto – kiu fokusiĝis ĉefe sur la moderna Suda Azio kaj la kolonia periodo. Mi kutime traktis mondon, kiu ne aĝas pli ol 500 jarojn. La novaĵoj pri klimata ŝanĝo modifis tion.

Simile al multaj historiistoj, mi kutimis pensi pri la natura mondo kiel fono, kies ĉefaj agantoj estas homoj. La antaŭsupozo, en kiu multaj el ni laboris – ke la grava fakto en la homa historio estas tio, kion la homoj faras unu al la alia. ŝajne ne estis malvera sed limigita.

Multo de la historio rakontas al ni du rakontojn - kiel homoj finfine sukcesis liberigi sin de la restriktoj de la naturo kaj de naturaj kaŭzoj; kaj kiel homoj elpensis liberigi sin de la subpremo de aliaj homoj. Mi nun konscias, ke la historio de nia evoluo ludas tre gravan rolon eĉ dum niaj mallong-tempaj historioj. Ekzemple, homoj neniam povas fari ajnajn objektojn, kiujn ni manipulas, sen la premiso, ke ni havas kontraŭpremajn dikfingrojn. Havi tiajn dikfingrojn estas afero kiu realiĝis tra tre malrapida evolua historio, kaj ni kutime konsideras ĝin kiel donacon. Do kiam ni parolas pri tio, kiajn glavojn produktis Mongoloj aŭ kiaj tranĉiloj estis uzataj en Bagdado – ni antaŭ-supozas ke ĉiam ekzistas homa mano kiu kapablas teni aŭ manipuli ilin. Tiu mano ankaŭ havas sian propran malrapidan historion, kiu estas la historio de evoluo.

Kion vi volas komprenigi dirante, ke homoj aplikas "geologian forton" hodiaŭ?

Homaj agoj nun ŝanĝas la klimaton de la tuta planedo. Entute ni havas specon de forto kiu estas tiom granda kaj povas ŝanĝi la kutiman ciklon de Glaciaj Epokoj kaj la sekvantaj interglaciaj periodoj - ciklo kiu laŭdire longas 130 000 jarojn. Danke al nia klopodo sekvadi teknologion, kresko de nia nombro kaj nia kapablo disvastiĝi tra la planedo, ni iel akiris la rolon de geologia forto.

Ĝis nun ni pensis pri homoj kiel biologiaj agantoj, ĉar ni faras aferojn al nia medio kaj al ni mem, ni portas malsanojn ktp. Ni nun devas plialtigi la nivelon de nia imago pri la homo - ni efektive ŝanĝas la aspekton de la planedo. Ne nur ĝian aspekton ni ŝanĝas - unu el la lokoj de la planedo, kiun homoj transformis, kaj la transformiĝo restos dum longa tempo - estas marbordaj fundoj - tra la profund-mara fiŝado, minaĵ-elfosado ktp. Ni ne plu povas disigi la biologian agantecon de homoj de ilia geologia agado.

Multaj historiistoj, kiuj studas longajn periodojn, sugestas ke dum ni evoluigis kaj alproprigis al ni grandan cerbon kaj akiris teknologiojn - ni komencis kreski multe pli rapide ol la evolu-ritmo. La argumento estas, ke se ni akiris profund-maran fiŝkaptadan teknologion je sama rapideco, ĉe kiu kutime okazas evoluaj ŝanĝoj, do la fiŝoj havis tempon lerni kiel eviti niajn tren- retojn. Sed ni evoluis tiom multe pli rapide, tiel ke nia ekosistemo ne havis tempon por reĝustiĝi. Estas fascina ideo, ke nia specio iel katapultis sin el la Darvina evolua scenejo.

Kaj tio havas tian efikon sur la historion de la vivo, ke multaj biologoj diras, ke ni povus kaŭzi la Sesan Grandan Formorton de vivo en la venontaj 300 ĝis 600 jaroj.

Ĉu vi povas klarigi vian tezon, ke la historio de la kapitalo devas esti nodita al la historio de la homa specio?

Homoj kiuj studas kapitalismon, ne studas evoluan biologion. Sed se ili studus, ili trovus specion nomatan Homo sapiens, kiu iam povis elpensi modernan industrian socion, kapitalismon, aŭ kiel ajn vi ĝin nomu – kiu formis sian strategion de nia specio por ekregi la tutan planedon kaj domini la vivon sur ĝi.

La disvastiĝo de homoj tra la tuta planedo eblis nur dum la lastaj kelkaj jarmiloj. La kapitalismo ne estas tiel malnova kiel ni, sed se vi rigardas kio okazis kun la alveno de grandaj velŝipoj kaj poste vaporŝipoj, vi povas vidi kiel la Eŭropa kontinento distribuis sian loĝantaron en la tutan mondon. Do ĉu oni ne povus argumenti, ke kapitalismo estis la strategio de nia specio por ekregi la tutan planedon? Tio jes signifas diferencigon de riĉuloj disde malriĉuloj, sed kaj riĉuloj kaj malriĉuloj estas membroj de la sama specio.

Via rimarko, ke "la malriĉuloj, partoprenas en la kuna historio de homa evoluo same kiel la riĉuloj", estas kritikita de iuj el viaj kolegoj. Ĉu vi klarigos?

Mi estas same konfuzita de respondoj de Andreas Malm al miaj kelkaj proponoj; kiujn mi pensis preskaŭ nekoncepteblaj, same kiel li konfuziĝis de miaj eldiroj. Mi pensas, ke la maniero en kiu li interpretas mian citaĵon en sia artikolo pri Kapital- epoko estas iom misgvida. Ĝi donas la impreson, ke mi sugestas ke la malriĉuloj estas samnivele respondecaj pri karbon- emisio kiel la riĉuloj.

Mi neniam faris tian aserton, ĉar ĉiuj scias, ke la malriĉuloj ne eligas tiom da forcejaj gasoj kiel la riĉuloj, kaj ke nur malmultaj landoj estas respondecaj pri la plej granda parto de la home farata emisio de tiuj gasoj. Ne pri tio temas, sed pri tio, ke se ni iras antaŭen, la argumentoj de Barato kaj Ĉinio, kiuj defendas sian uzon de karbo kaj aliaj fosiliaj brulaĵoj (kvankam tio estas iom mildigita pro la falanta prezo de renovigeblaj energifontoj) cele eligi homojn el malriĉeco, akiras sian signifon el la fakto, ke la du landoj havas tre multnombrajn loĝantarojn kaj ankaŭ ke la nombro de iliaj malriĉuloj estas vere ege granda.

La historio de populacio, mi sugestis, apartenas al du historioj samtempe: la historio de modernigo, programoj pri la publika sano, modernaj medikamentoj inkluzive de antibiotikoj (en kies produktado fosiliaj brulaĵoj havas rolon), la elimino de pandemioj, epidemioj, malsategoj ktp; kaj la historio de la homa specio. Kiel oni povas nei, ke eĉ malriĉaj homoj apartenas al la specio Homo sapiens? Ĉu malriĉaj homoj ne havas kontraŭ-premajn dikfingrojn? Ĉu ili ne estas parto de nia evolua historio?

Neniam en la historio de biologia vivo sur ĉi tiu planedo, ni havis specion kiu sukcesis tiel disvastigi sin en la tutan mondon (kio okazis antaŭ miloj da jaroj, longe antaŭ la amasa malriĉeco), kiel faris la homoj, kaj kiu ankaŭ sin levis al la supro de la manĝaĵa reto en tiom mallonga periodo (se temas pri evolua tempo). Se ni vere sukcesos plibonigi la vivon de sep miliardoj, aŭ, eĉ de la ontaj naŭ miliardoj da homoj, la premo sur la biosfero nur pliiĝos.Tio tamen ne estas argumento por ne plibonigi la vivon de la malriĉaj.

Kion mi provis montri en mia laboro, estas la implico de deziroj de plej multaj homoj industriigi kaj modernigi. Ni prenu la ekzemplon de Jawaharlal Nehru (Barato), Ĝamal Abdel-Nasser (Egiptujo), Julius Nyerere (Tanzanio) kaj aliaj gvidantoj de la tria mondo dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Ili ĉiuj volis modernigi sian landon - ne kiel homoj, kiuj nur allogiĝis de la teknologio, sed ĉar ili pensis ke fari tion estas etika ago.

Nehru volis konstrui Akvobaraĵojn kaj la ĉefa kialo estis kreskigi pli da nutraĵo (tra irigacio) kaj savi homojn de morto dum malsategoj.

La fokuso de politikaj pensuloj ekde la 1970-aj jaroj estis sur homaj rajtoj kaj la ekfloro de ĉiu individua homo, sen konsideri pri la nombroj. Klimata ŝanĝo kaj la akompanantaj sciencaj asertoj venis nur kiam ni jam ĝuis precize tion, kion, laŭ klimat-sciencistoj, povos finfine endanĝerigi nian ekziston.

Kiom la tutmondiĝo respondecas pri tio?

Ni estis tutmondigataj dum la lastaj tridek aŭ kvardek jaroj, kaj tio estis ebligita de plimultiĝo de la konektaj teknologioj. Ni ĉiuj ŝatas la fakton ke ni povas komunikiĝi kun niaj amatoj tra la terglobo ĉiutage, aŭ ke ni povas ĉiutage flugi tra la mondo dum kelkaj horoj por esplori aliajn landojn aŭ por negocaj celoj, aŭ por viziti la amikojn kaj familion.

La tutmondiĝa rakonto signifas ke ni fakte ekamis tion kio povas konduki nin al nia geologia fino - nian kapablon influi la planedon grandskale. Sed rilate al niaj vivaj spertoj, ni vidas tion kondiĉo por homa ekfloro.

En ni ekzistas natura inerteco kiu estas naskita el historiaj alligiĝoj - institucioj, familiaj strukturoj, tutmondiĝo - kaj la sola, pri kio ni kapablas pensi, fariĝas nia tuja estonteco. Homoj pensas en framoj de sepdek aŭ okdek jaroj, aŭ maksimume tri aŭ kvar generacioj. Tio tre malfaciligas al ni kolektiĝi kaj agi en sinkronigita maniero por batali kontraŭ klimatan ŝanĝon. Ni vidas kiom malfacilaj estas la intertraktoj pri la klimata ŝanĝo – gvidataj sub la Fundamenta Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo [United Nations Framework Convention on Climate Change (UNFCCC)]. Krome, ĉiu lando investas ankaŭ en la celaron de sia propra evoluiĝo.

Nun kiam ni konscias, ke ni ne estas la mastroj kaj posedantoj de la naturo, laŭ via sugesto, kion vi proponas ke ni rakontu?

Mi pensas, ke ni ne plu rakontu pri orgojlo de homoj. Mi pensas, ke la pli malnova rakonto pri tio, ke ni regas la naturon, estis malĝusta rakonto. Kion ni devas rakonti, estas tio, ke jen estas planedo kiu, bonŝance por ni, evoluigis kompleksajn formojn de la vivo. Ni venis por esti ĉi tie, kaj nun ni scias ke ekzistas planedskala klimata sistemo, ke la planedaj procezoj - geo-biologiaj kaj kemiaj - estas gravaj por la pluvivo de ni kaj de tiu ĉi kompleksa vivo. Ekzemple, se vi detruos la grundon, la planedo bezonos milionojn da jaroj por regeneri ĝin.

Do ni certe devas esti malpli malŝparemaj. Ni devas iel trovi manieron por vivi racie, inteligente kaj samtempe ni ne devas konsumi tiom multe. Ni devas trovi iujn raciajn demokratajn ne-perfortajn kaj malriĉul-konsideremajn manierojn por malaltigi la planedan populacion.

Kiel ni atingos tiun celon, estas la plej malfacila demando hodiaŭ. Estas tre malfacile en ĉi tiu mondo diri al homoj, ke ili ne vojaĝu aŭ ne profitu de novaj teknologioj kiel saĝtelefonoj, kiuj, kiel ni scias, konsumas rar-terajn materialojn.

Gravas ke ni agnosku niajn kontraŭdirojn – inter tio kion ni deziras nuntempe, kaj nia scio pri klimata ŝanĝo.

Ni bezonas havi alian specon de socio - ni ne povas subteni la nunan specon de kapitalismo dum la venontaj 100 aŭ 200 jaroj. Ne estas malĝuste malleĝigi la konsumismon kaj reeduki niajn proprajn dezirojn. Kaj estas nia respondeco inde subteni ĉi tiun mesaĝon ĉe universitatoj kaj lernejoj.

Vi diris, ke krizo estas bona tempo por renovigi kreemon.

Dum la krizo profundiĝas, same faros kreemulaj reeĥoj al ĝi. Mi pensas, ke estos karismaj gvidantoj, kiuj rompos la katenon de konsumismo kaj inspiros nin, kiel iam faris Mahatma Gandhi.


Dipesh Chakrabarty (Australio kaj Usono) estas historiisto de Barata origino. Li estas Eminenta Serva Profesoro pri Historio ĉe la Universitato Lawrence A. Kimpton de Ĉikago, en Usono. Li estas la aŭtoro, krom aliaj publikaĵoj, de Provincumigo de Eŭropo:
Postkolonia Penso kaj Historia Diferenco [Provincializing Europe:
Postcolonial Thought and Historical Difference (2000; 2008)] kaj "La Klimato de Historio: Kvar Tezoj", Kritika Enketo [The Climate of History: Four Thesis," Critical Inquiry], 2009.


Abbasi Saed (Brazilo) tradukis el la angla.


La neeltenebla ŝarĝiĝo de la teknosfero

Jan Zalasiewicz

En tre mallonga tempo, geologie, nova sfero ekestis, kaj disvolviĝas ege rapide. Pezanta tridek duilionojn (10 12 ) da tunoj, jen la teknosfero. Ĝi inkluzivas la mason de karbona dioksido, kiu estas industrie elsendata en la atmosferon – egale al 150 000 piramidoj egiptaj!

Oni povas konsideri la Teron, kiu nin vivtenas, rilate ĝiajn diversajn sferojn. Estas la litosfero, farita de la ŝtonaj fundamentoj de la planedo; la hidrosfero, kiu reprezentas la akvon de la planedo; kaj la kriosfero, ampleksanta la glaciigitajn regionojn polusajn kaj altaj montaroj. La atmosfero estas la aero, kiun ni spiras, kaj ni ankaŭ estas parto de la biosfero, de la vivantaj organismoj de la Tero. Tiuj sferoj jam ekzistas, iamaniere, dum la plimulto de la ekzistado de nia planedo, dum 4,6 miliardoj da jaroj. Lastatempe, ekestis nova sfero – la teknosfero.

La teknosfero, kiel oni komprenas ĝin, estas koncepto kreita de la usona geologo kaj inĝeniero Peter Haff, emerita profesoro ĉe la Universitato Duke, en Usono. Kiel pri la Hom-epoko, ĝia rekono kreskas rapide – ekzemple, ĝi estis la fokuso de lastatempa iniciato de Haus der Kulturen der Welt (Domo de Mondaj Kulturoj), la internacia centro de nuntempa arto en Berlino, Germanio.

Kiel la Hom-epoko, la teknosfero estas pridisputiga, ne malpli pro la rolo – kaj limigoj – kiujn ĝi donas al homoj.

Ĝi sugestas, ke ni, kolektive, havas multe malpli da libereco por gvidi la sistemon Tero, ol ni pensas, ke ni havas.

La teknosfero inkluzivas ĉiujn tekno­ logiaĵojn fabrikatajn de homoj, sed tio ne estas ĉio. Ĝi estas sistemo, kaj ne nur kreskanta aro de teknologia aparataro. La distingo estas kerna, kaj eblas ilustri ĝin per komparo kun la pli establita koncepto de la biosfero. Unue kreita de la aŭstria geologo de la dek-naŭa jarcento Eduard Suess, la termino biosfero estis disvolvita de la rusa sciencisto Vladimir Vernadskij en la dudeka jarcento. Li proponis, ke ĝi estas ne nur la amaso de vivantaj aĵoj sur la Tero, sed la kombinaĵo de ĝi kun la aero, akvo kaj tero, kiu subtenas la organikan vivon, kaj kun la energio de la suno, kiu ĝin nutras.

Pli ol la sumo de la partoj, la biosfero estas interligita kun la aliaj sferoj de la Tero, dum ĝi ankaŭ havas sian propran dinamikon kaj trajtojn aperantajn..

Manipuli la naturon

La teknosfero, simile, inkluzivas ne nur niajn maŝinojn, sed ankaŭ nin, homojn, kaj la sistemojn profesiajn kaj sociajn pere de kiuj ni interagas kun teknologio: fabrikoj, lernejoj, universitatoj, sindikatoj, bankoj, politikaj partioj, la interreto. Ĝi inkluzivas ankaŭ la bredbestojn, kiujn ni kreskigas en grandega kvanto por nutri nin, la kultivaĵojn, kiujn ni kreskigas por subteni kaj tiujn bredbestojn kaj nin, kaj ankaŭ la agrikulturajn terenojn, kiuj estas ofte modifataj el sia natura stato por plenumi tiun ĉi taskon. La teknosfero inkluzivas ankaŭ vojojn, fervojojn, flughavenojn, minejojn kaj ŝtonminejojn, naftajn kaj gasajn minkampojn, urbojn, artefaritajn riverojn kaj baraĵlagojn. Ĝi generas eksterordinaran kvanton da rubo, ekzemple ĉe rubejoj kaj la poluado de aero, tero kaj akvo. La proto- teknosfero ekzistis dum la tuta historio de la homaro, sed plejparte ĝi ekzistis kiel izolitaj eroj sen multe da signifo planeda. Nun ĝi fariĝis tutmonda interligita sistemo – nova kaj grava okazaĵo sur nia planedo. Kiom granda estas la teknosfero?

Oni povas ĝin proksimume mezuri per kalkulado de la amaso de ĝiaj fizikaj partoj, inkluzive de urboj kaj iliaj grundoj refoje fositaj por konstrui fundamentojn, kaj agrikultura tereno, vojoj kaj fervojoj ktp. La nombra takso atingas ĉirkaŭ tridek duilionojn da tunoj da materialo, kiun ni uzas, aŭ uzis kaj forĵetis, sur la planedo.

Ankaŭ la fizikaj partoj de la teknosfero estas tre diversaj. Simplaj iloj kiel ŝtonaj hakiloj estis faritaj de niaj prauloj antaŭ milionoj da jaroj. Sed okazis grandega kresko en la kreado de malsamaj tipoj de maŝinoj kaj manufakturataj objektoj ekde la Industria Revolucio, kaj ĉefe ekde la Granda Akcelo de homa populacio, industriiĝo kaj tutmondiĝo de la mezo de la dudeka jarcento. Ankaŭ teknologio evoluas ĉiam pli rapide. Niaj antaŭ-industriaj prauloj vidis malmulte da teknologia ŝanĝo de generacio al generacio. Nun, ene de malpli ol unu homa generacio, poŝtelefonoj – nur por doni ekzemplon – estis enkondukitaj al la ĝenerala publiko kaj jam evoluis tra kelkaj generacioj.

La estontecaj fosilioj

Analogio povas helpi montri la ŝokan naturon de tiu ĉi planeda ekestaĵo. Oni povas konsideri teknologiajn objektojn, inkluzive de poŝtelefonoj, kiel teknofosiliojn geologie, ĉar ili estas kreaĵoj, kiuj estas fortikaj kaj rezistas putriĝon; ili fariĝos estontecaj fosilioj, por karakterizi la tavolojn de la Hom-epoko.

Neniu scias, kiom da malsamaj teknofosilioj estas, sed ili jam preskaŭ certe superas la nombron de fosiliaj specioj konataj, dum moderna teknodiverseco, konsiderata tiel, ankaŭ superas la modernan diversecon biologian. Ankaŭ la nombro de teknofosiliaj specioj ĉiam kreskas, dum la teknologia evoluo nun pli rapidiĝas kaj superas la biologian evoluon.

Dum preskaŭ la tuta energio de la biosfero venas de la suno, iom de la energio de la teknosfero venas de la suno – kaj ankaŭ de aliaj renovigeblaj rimedoj kiel, ekzemple, vento – sed la plimulto venas de la bruligado de hidrokarbonoj, inkluzive de nafto, terkarbo kaj gaso. Tiuj nerenovigeblaj fontoj de energio efektive reprezentas fosilian sunlumon kiu amasiĝis profunde en la Tero dum miloj da milionoj da jaroj, kaj kiun nun oni bruligas ene de nur kelkaj jarcentoj.

La homaro uzis fontojn de energio, kiel ekzemple, ĉe akvomuelejoj dum jarmiloj, sed la grandega kvanto da energio nun bezonata por funkciigi la teknosferon estas je tute alia skalo. Unu takso sugestas, ke la homaro kolektive elspezis pli da energio ekde la mezo de la dudeka jarcento ol dum ĉiuj dekunu jarmiloj de la Holoceno.

Inundita de rubo

La teknosfero diferencas de la biosfero per unu kerna rilato. La biosfero ege bone reuzas la materialojn el kiuj ĝi konsistiĝis, kaj tiu facileco ebligas al ĝi ekzistadi sur la Tero dum miliardoj da jaroj. La teknosfero, kontraste, malbone reuzas materialojn.

Foje la malŝparo estas tre evidenta, kiel la plastaĵoj kiuj akumuliĝas en la oceanoj kaj ĉe marbordoj. Aliaj, estante senkoloraj kaj senodoraj, estas nevideblaj al ni, kiel karbona dioksido de bruliĝanta fosilia brulaĵo. La amaso de industrie elsendata karbona dioksido en la atmosfero nun estas grandega – preskaŭ duiliono da tunoj, egale al proksimume 150 000 piramidoj egiptaj. Tiu rapida kresko de rubo, se ne bridata, estas minaco al la daŭra ekzistado de la teknosfero – kaj al la homaro kiu dependas de ĝi.

La teknosfero estas elkreskaĵo de la biosfero kaj, simile al ĝi, estas malsimpla sistemo kun sia propra dinamiko. Gravaj faktoroj por ĝia ekesto estis la kapablo de nia specio krei sociajn strukturojn malsimplajn kaj estigi kaj evoluigi ilojn. Tamen, Haff emfazas, ke homoj estas ne tiom kreantoj kaj gvidantoj de la teknosfero, kiom parto de ĝi, kaj tiel devigataj agi por daŭrigi ĝian ekzistadon – aparte ĉar la teknosfero tenas la plimulton de la homaro viva pere de manĝaĵoj, loĝejo kaj aliaj rimedoj, kiujn ĝi liveras. Ĝia disvolviĝo permesis al la homara loĝantaro kreski el kelk-dek milionoj kiuj povis vivi laŭ la sistemo de ĉasisto- kolektisto, per kiu la homaro disvolviĝis, al la 7,3 miliardoj da homoj kiuj vivas sur la planedo hodiaŭ.

Hodiaŭ, la teknosfero ne evoluas ĉar ĝi estas gvidata de iu homa forto, kiu ĝin regas, sed pro la inventaĵoj kaj ekesto de utilaj teknologiaj nov-aĵoj. Ekzistas nun ia kun-evoluo de la homa kaj teknologia sistemoj.

Ŝanĝi planedajn kondiĉojn

Nuntempe, oni eble konsideras la teknosferon kiel paraziton sur la biosfero, ŝanĝantan kondiĉojn pri planeda loĝebleco.

Evidentaj konsekvencoj inkluzivas grande pli altigitan (kaj akcelatajn) gradojn de formortado de specioj de plantoj kaj bestoj, kaj ŝanĝojn al la klimato kaj kemio de la oceanoj , kiuj estas plejparte malutilaj por la ekzistantaj biologiaj komunumoj.

Tiuj ŝanĝoj povas, sekve, damaĝi kaj la funkciadon de la biosfero kaj la homan loĝantaron. Ideale, homoj provu helpi la teknosferon evolui al pli daŭripova formo long-tempe. Tamen, homoj kolektive devas subtenadi la teknosferon funkcianta – ĉar ĝi nun estas nemalhavebla por nia kolektiva ekzistado.

Kalkuli la gradojn de libereco, ene de tiu ĉi kunteksto, por efika socio-ekonomia kaj politika agado, estas unu el la defioj, kiujn starigas al ni la evoluanta teknosfero. Unua paŝo estas pli bone kompreni la funkciadon de tiu ĉi eksterordinara nova fazo de la evoluo de nia planedo. Ankaŭ ĉe tiu evoluo restas multo por fari.


Jan Zalasiewicz, brita poldevena geologo, estas profesoro de Paleobiologio ĉe la Universitato de Leicester, Unuiĝinta Reĝlando. Li laboris kiel surkampa geologo kaj paleontologo por la Brita Geologia Esplorado [British Geological Survey], kaj estis prezidanto de la Laborgrupo pri la Hom-epoko de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio [International Commission on Stratigraphy] ekde 2009.


Andrej Peĉënkin (Rusio) tradukis el la angla.


La malgranda rano, kiu perdis sian brilon

Karla Jiménez Comrie

Multaj sciencistoj konsideras la amasan malaperon de pluraj varioj de centramerikaj ranoj kiel signon de la sesa formorto. Ĉi tiu estas unu el la indikiloj, ke ni eniras en la Hom-epokon, pri kiu iuj kredas ke ĝi signifos la forviŝon de kvarono de la mamuloj, kvardek procentoj de la amfibioj, koraloj kaj multaj aliaj specioj.

En Panamo, sciencistoj kaj ŝtataj gvidantoj vetkuras kontraŭ la tempo por preventi ke legendeca specio, la ora rano, malaperu por ĉiam. Esploroj pruvis, ke homoj fakte respondecas pri la problemo, enkondukinte en Sudamerikon invadan fungon tre venenan por amfibioj.

Laŭ antaŭ-kolumba legendo el la kora parto de Centra Panamo, la ora rano alportas bonŝancon. Ĉiu, kiu vidas unu aŭ sukcesas kapti ĝin, havos feliĉan estontecon. Ĝia brila flava vosto, kafkolore makulita, estis fonto de ĝojo por indiĝenaj triboj, kiuj pensis, ke kiam la amfibio mortas, ĝia eta korpo ŝanĝas en masivan oron.

Malkovrita apud la malgranda urbo El Valle de Antón kaj la Nacia Parko Altos de Kampana, kaj endemia al la centra areo de la Istmo de Panamo, la ora rano - Atelopus zeteki - delonge frekventas la fluojn kaj riverojn de la panama ĝangalo.

Panamo faris la oran ranon ekologia kaj kultura simbolo, eĉ dediĉante al ĝi nacian tagon – la 14-an de aŭgusto. La rano estas tiel populara, ke ĝi ornamas artaĵojn kaj manfaritajn objektojn, juvelojn, festivalojn kaj eĉ loteriajn biletojn. Ĝi ankaŭ donas sian nomon al hoteloj, specifaj bieroj kaj butikoj.

Tio tamen ne haltigis ĝian malaperon el la arbaroj de la istmo.

Laŭ la panama herpetologo [fakulo pri amfibioj kaj reptilioj] Roberto Ibáñez, esploristo ĉe la Smizonia Instituto pri tropikaj esploroj [Smithsonian Tropical Research Institute (STRI)] en Panamo, la unuajn signojn de malkresko oni rimarkis inter 1993 kaj 1996. Edgardo Griffith, panama biologo, memoras vidi mortantajn ranojn fine de 2005, dum ekspedicio en El Valle de Antón. Oni ne sciis, kial tiuj mortadas, sed la alarmo de Griffith koincidis kun aliaj esploroj pridemandantaj la statuson de la amfibio. Lastfoje oni vidis la ranojn en la naturo en 2007 - en mallonga sceno filmita fare de la BBC por unu el ĝiaj dokumentaj filmoj Vivo malvarmsanga [Life in Cold Blood] pri reptilioj kaj amfibioj.

Tiun masakron, kiel evidentiĝis, kaŭzis Batrachochytrium dendrobatidis (ankaŭ konata kiel Bd), ĥitridja fungo kiu minacas la tutmondan populacion de amfibioj per transdono de ĥitridjomikozo, malsano, kiu, kiel klarigas Ibáñez, "infektas la ranan haŭton, perturbante la manieron en kiu ĝi funkcias". Unu el la funkcioj de la epidermo de la rano estas subteni la ekvilibron de akvo kaj mineralaj saloj inter la korpo de la besto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En ranoj infektitaj per Bd, la transporto de elektrolitoj estas rompita, kio reduktas la koncentriĝojn de natrio kaj kalio en la sango kaj kondukas al korhalto.

Invada fungo

De kie venas Bd? Verŝajne el Afriko.

Tio estas almenaŭ la plej vaste akceptita hipotezo inter panamaj biologoj. La Bd- ĥitridjo troviĝas nature en la epidermo de sudafrika amfibio, Xenopus laevis - la ranoj estis vaste uzataj por testi homajn gravedecojn ekde la 1930-aj jaroj. Sen ke oni sciis, ke Xenopus laevis estas la vektoro por tiu malsano, la amfibia testo estis eksportita al aliaj partoj de la mondo, kaŭzante la disvastiĝon de la malsano. En Panamo, la fungo, kiel oni pensas, estis transdonita tra kontakto kun tiuj amfibioj, diras Ibáñez. Li substrekas, ke la ĥitridjo jam disvastiĝis tra la lando kaj nun infektas aliajn amfibiajn speciojn. Rezulte, Internacia Unio por la Konservo de Naturo [International Union for Conservation of Nature] (IUCN) klasifikis Bd kiel unu el la 00 la plej malbonaj invadaj fremdaj specioj de la mondo, pro sia "ruiniga efiko sur biologian diversecon".

Griffith priskribas ĝin kiel "tre efikan organismon, kiu reduktas viv-diversecon, ŝanĝas demografion kaj dinamikon de reproduktado, kaj forprenas 100% de la individuoj de certaj specioj". Ĝi ĉeestas ĉie - en Panamo same kiel en aliaj latin-amerikaj landoj.

Arkeo de Noah por amfibioj

Kvankam hodiaŭ estas disponebla neniu efika traktado kontraŭ la malsano, sciencistoj esperas iam reenkonduki la oran ranon al ĝia natura habitato. En 2011, la registaro lanĉis Agadplanon por konservadi la amfibiojn de Panamo. Kun siaj tri eroj - esplorado, konservado kaj klerigado - ĝi estas unua paŝo por solvi la problemon. La Centro El Valle por konservi amfibiojn [El Valle Amphibian Conservation Centre] (EVACC Foundation), gvidata de Griffith, laboras ankaŭ por konservado de la ora rano - kvankam, en la nuna etapo, ĝi ankoraŭ estas tenata en malliberejo. La zoologia parko de la Centro estas hejmo por ĉirkaŭ 4 500 ranoj, 1 000 el kiuj estas el la ora vario.

En la alia parto de la lando, en Gamboa - rande de tropika pluvarbaro en la regiono iam estinta Panama Kanalo - Ibáñez estras la Projekton por Konservi kaj Savi Amfibiojn [Amphibian Conservation and Rescue Project]. Kreita kiel ex situ [latine por "de- eje"] en 2009, la projekto celas certigi la reproduktiĝon de endanĝerigitaj specioj, precipe tiuj, kiujn trafis la fungo ĥitridjo. Ĝi estas iaspeca Arkeo "kesto" de Noah, kiu uzas kaptitajn specimenojn klopodante rekonstrui populaciojn de la plej minacataj specioj - ĝis oni trovos efikan traktadon por la Bd-fungoj. Bazita dudek du kilometrojn ekster Panamurbo, la centro tenas 1200 specimenojn de ranoj apartenantaj al naŭ specioj - escepte de la ora rano. Ibáñez tamen diras, ke li esperas ricevi kelkajn specimenojn de Atelopus zeteki el EVACC, antaŭ ol finiĝos la jaro 2018.

Ĉu la ora rano regajnos sian antaŭan brilon? La sciencistoj estas konvinkitaj, ke jes. Ĝis tiam dume, ni esperu, ke la malgranda vivestaĵo mem havos feliĉan estontecon, kiun ĝi simbolas por la Panama popolo.


Karla Jiménez Comrie (Panamo) estas sendependa ĵurnalisto specialigita pri kulturo kaj medio. Ŝi laboris en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj estis raportisto por la ĵurnalo La Prensa..


Andrej Peĉënkin (Rusio) tradukis el la angla.


Klimata ŝanĝo kaŭzas maltrankvilon pri konfliktoj

Caitlin E. Werrell kaj Francesco Femia


La modifoj provokitaj de klimata ŝanĝo sur la fizika pejzaĝo de la mondo povus konduki al geopolitikaj ŝanĝoj, kiuj minacas malstabiligi jam vundeblajn regionojn kiel la Korno de Afriko [Horn of Africa (HOA)]. Estas nepre, ke registaroj kaj socioj utiligu antaŭvideblajn klimatajn datumojn por konstrui klimatan rezistivon en la regiono por eviti konfliktojn.

La nuna pritakso de la klimata ŝanĝo – altiĝanta marnivelo, malapero de glaciejoj en la Arkta regiono, fandiĝantaj glaĉeroj, ekstrema pluva variemo kaj pli oftaj kaj fortaj ŝtormoj - estas scenejoj, kiujn setlintaj homaj socioj neniam antaŭe spertis. Tiuj dinamikaj efikoj forte influas la fundamentajn provizojn de kiuj la homoj, la nacioj - kaj la monda ordo konstruita sur tiuj nacioj - dependas: precipe nutraĵo kaj akvo – por siaj pluvivado, sekureco kaj prospero.

Ĉi tiuj efikoj jam nuntempe kontribuas al kreskanta ŝtata rompeblo kaj sekurecproblemoj en ŝlosilaj regionoj ĉirkaŭ la mondo - la konflikto en Mezoriento kaj Afriko, streĉiĝoj pri fiŝkaptado en la Sudĉina Maro, kaj nova politika kaj ekonomia batalkampo en la fandiĝanta Arkta Oceano.

Klimata ŝanĝo, modifante la mondan fizikan pejzaĝon, ankaŭ estas ŝanĝanta la geopolitikan pejzaĝon. Se registaroj ne kapablas mildigi tion, la risko de konfliktoj kaj nestabilecoj kreskos kaj la administrado fariĝos daŭre pli malfacila. Tio okazas en multaj regionoj ĉirkaŭ la mondo. Tamen, la Korno de Afriko estas aparte vundebla, pro la kombino de malfortaj strukturoj kaj la signife alta risko de klimataj ŝanĝoj. Tio kreskigas la probablecon de konfliktoj kaj la nestabilecon en la duoninsulo.

Nestabila fokuso Laŭlonge de la tempo, klimata ŝanĝo influas la naturajn rimedojn - kombinate kun demografiaj, ekonomiaj kaj politikaj premoj sur tiuj rimedoj - kaj povas malfortigi la nacian kapablon regi sin mem.

Tio inkluzivas la kapablon respondi al la postuloj de la civitanoj pri bazaj necesaj - kiel nutraĵo, akvo, energio kaj laborpostenoj - ankaŭ konatan kiel produkta legitimeco de registaro. La minaco, ke la legitimeco ne estos garantiata, povas kontribui al ŝtata malstabiligo, interna konflikto, kaj eĉ ŝtata disfalo. Tra ĉi tiu perspektivo, klimata ŝanĝo povas prezenti gravan defion por la ŝtata stabileco kaj legitimeco en la Korno de Afriko - regiono jam kun multaj defioj eĉ antaŭ ol la klimata ŝanĝo fariĝis faktoro.

Ĉi tiuj defioj ĵus estis konfirmitaj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en la Deklaro de januaro 2018 de ĝia Prezidanto: "La Sekureca Konsilio rekonas la malfavorajn efikojn de klimataj kaj ekologiaj ŝanĝoj inter aliaj faktoroj rilate la stabilecon de Okcidenta Afriko kaj la Sahel-regiono, inkluzive pro sekegeco, dezertiĝo, malriĉiĝo de grundoj kaj nesufiĉa nutraĵ-sekureco, kaj emfazas la neceson de kompetenta taksado de la riskoj kaj strategioj de la registaroj kaj Unuiĝintaj Nacioj rilate al tiuj faktoroj. " Laŭ la Indekso de Malstabilaj Ŝtatoj de La Fondaĵo por Paco, la Korno de Afriko inkluzivas kelkajn el la plej vundeblaj ŝtatoj de la mondo - Somalion, Etiopion, Eritreon, Kenjon, Sudanon kaj Sudan Sudanon. La regiono ankaŭ elmontras iujn el la plej klaraj indikoj de rilato inter klimata ŝanĝo kaj konfliktoj - nome, konfliktojn inter agrikulturaj kaj paŝtistaj komunumoj kaŭzatajn de gravaj klimataj necertecoj kaj akvomanko.

Ekzemple, plilongigita ekstrema sekegeco pliakutigata de la klimato, kiel ekzemple en Somalio en 2011, povas aldoni plian konflikton al jam streĉaj scenaroj pro nesufiĉa garantio de bazaj necesoj. Ĉi tiuj problemoj povus pliigi streĉiĝojn kaj konfliktojn inter komunumoj kaj favori la neceson de formigrado - influante la prezojn de brutaroj kaj aliaj varoj. Tio ankaŭ povus kaŭzi kreskon de nesufiĉa nutrado kaj epidemioj de malsanoj, kaj efiki sur la nutra sekureco (pli da informoj en: American Journal of Agricultural Economics, Volumo 96, n-ro 4, 1 julio 2014, pp. 1157-1182).

Lokaj streĉiĝoj pro aliro al nutraĵo kaj akvo povas transiri al najbaraj landoj, ĉar homoj klopodas trovi aldonajn vivrimedojn kaj sekurecon - aldonante pliajn streĉojn al la ekzistantaj rimedoj de tiuj landoj, kio povus ampleksigi la streĉiĝojn. En ĉi tiuj okazoj, klimata ŝanĝo ne rekte “kaŭzas“ konflikton pro malpliigo de aliro al akvo, ekzemple, sed ĝi multigas subestantan streĉon sur naturaj rezervoj, kreskigante ŝancojn por konflikto. Ĉi tiuj estas scenaroj, kiuj, pro manko de pli kompetenta regado kaj administrado de naturaj riĉaĵoj, fariĝos ĉiufoje pli atentokaptaj en la estonteco.

Ŝanĝi la geopolitikan pejzaĝon

Ĉi tiuj studoj, kombinitaj kun modeloj kaj antaŭvideblaj elprovoj, montras kun kreskanta detalado (la skalo aŭ nivelo de detalo en aro da datumoj), kiel la ŝanĝoj en klimataj kondiĉoj povas, se oni ne mildigas la situacion, kreski al pli gravaj problemoj de sekureco, inkluzive de kreskanta verŝajneco de konflikto. Multaj esploroj ĝis nun, tamen, enfokusigis la ligojn inter klimata ŝanĝo, kreskanta pluvodiverseco kaj konflikto. Ekzistas pluraj aliaj scenaroj, en kiuj klimataj efikoj kaj sekureco interrilatas kaj kombiniĝas por formi la bazon de nova geopolitika pejzaĝo. Ili inkluzivas Marnivelan kreskon kaj marbordajn urbojn Urbanizado okazas rapide en la Korno de Afriko, inkluzive laŭlonge de la marbordo.

Marbordaj urboj kun burĝaj loĝantaroj, kiel Mogadiŝo (Somalio), Ĝibutio kaj Mombasa (Kenjo) estas endanĝerigitaj pro la kresko de la marnivelo. La kreskanta nivelo de la maro minacas inundi nesekurajn infrastrukturojn en ĉi tiuj urboj, polui disponeblan trinkakvon per la alveno de salakvo, redukti kultureblan grundon kaj eble delokigi multajn homojn.

Danĝerajn Markolojn Adena Golfo estas danĝera akvovojo laŭlonge de la Korno de Afriko. Ĉar klimata ŝanĝo plue alproksimigas ekonomiajn ŝancojn en la regiono, verŝajnas eĉ pli granda kresko de piratkrimoj laŭlonge de la marbordo - precipe en Adena Golfo kaj La Maroloj de Bab-el-Mandeb. Fakte, esplorado montris, ke signifaj paraleloj inter la landoj montras altan indikon de piratkrimoj (ekster la marbordoj de Somalio, Etiopio kaj Eritreo), kaj la plej altan klimatan vundeblecon en Afriko. Ĉi tio pentras maltrankviligan bildon pri la specoj de komunaj riskoj, kiuj povas plifaciligi la ŝtatan fiaskon en Korno.

Fiŝojn kaj nutran sekurecon Varmiĝo kaj acidiĝo de Oceanoj kontribuas al la migrado kaj malplenigo de fiŝrezervoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive laŭlonge de la marbordo de la Korno de Afriko - kvankam la manko de ampleksa kontrolo en ĉi tiu regiono signifas, ke ekzistas breĉo en la informkvanto pri la amplekso de la efikoj. La ŝanĝoj en la oceana kemio kaj temperaturoj povas pligrandigi la probablecon de internaciaj streĉiĝoj inter landoj kaj lokaj agantoj de la Korno, kiuj kundividas la marbordojn - inkluzive pli altan potencialon por konflikto rilate fiŝkaptadon, ĉar iliaj respektivaj fiŝkaptistoj flotas en najbaraj akvoj aŭ konkurencas pro malkreskantaj rezervoj en internaciaj akvoj.

Migrado

Sekegecoj, kune kun aliaj faktoroj, jam plifortigas la premon sur homoj en Afriko kaj aliloke formigri. Kelkaj homoj sen la necesaj kondiĉoj translokiĝi, ankaŭ riskas resti "kaptitaj" aŭ nekapablaj translokiĝi al pli sekuraj lokoj. Estontece, malkresko de pluvoj en la Korno, kaj kresko de ekstremaj veterkondiĉoj verŝajne pligrandigos la kvanton kaj skalon de migrado.

Laŭ Robert McLeman de la Universitato Wilfrid Laurier en Kanado: "Ŝtatoj, kiuj jam estas politike malfortaj, estas verŝajne la plej baldaŭ venontaj fokuscentroj pri klimatkondiĉitaj katastrofoj kaj devigitaj elmigraj eventoj" (Epicentroj de Klimato kaj Sekureco, junio 2017). Efektive, el la dudek plej altriskaj landoj de la Indekso 2017, dek du situas en areoj de Mezoriento, Sud-Azio kaj Afriko, kie klimatŝanĝo prognozas krei pli altan nivelon de akvomanko. Tio inkluzivas kvin landojn de la Korno: Somalion, Eritreon, Sudanon, Sud-Sudanon kaj Kenjon.Sekegecoj, kune kun aliaj faktoroj, jam plifortigas la premon sur homoj en Afriko kaj aliloke formigri. Kelkaj homoj sen la necesaj kondiĉoj translokiĝi, ankaŭ riskas resti "kaptitaj" aŭ nekapablaj translokiĝi al pli sekuraj lokoj. Estontece, malkresko de pluvoj en la Korno, kaj kresko de ekstremaj veterkondiĉoj verŝajne pligrandigos la kvanton kaj skalon de migrado.

Laŭ Robert McLeman de la Universitato Wilfrid Laurier en Kanado: "Ŝtatoj, kiuj jam estas politike malfortaj, estas verŝajne la plej baldaŭ venontaj fokuscentroj pri klimatkondiĉitaj katastrofoj kaj devigitaj elmigraj eventoj" (Epicentroj de Klimato kaj Sekureco, junio 2017). Efektive, el la dudek plej altriskaj landoj de la Indekso 2017, dek du situas en areoj de Mezoriento, Sud-Azio kaj Afriko, kie klimatŝanĝo prognozas krei pli altan nivelon de akvomanko. Tio inkluzivas kvin landojn de la Korno: Somalion, Eritreon, Sudanon, Sud-Sudanon kaj Kenjon.

Armiligo

Ŝanĝoj en haveblo de akvo, inkluzive de kreskanta manko de kaj aliro al akvo, malbonkvalitigata de la ŝanĝiĝema klimato, ankaŭ malfermas ŝancojn por ŝtataj kaj neŝtataj respondeculoj uzi akvon kiel armilon. En plej lasttempa studo, Marcus King de la Universitato George-Washington, Usono, diskutas kiel Somalio estas precipe inklina al ĉi tiu interligo de klimato, konflikto kaj akvo kiel armilo (Epicentroj de Klimato kaj Sekureco, junio 2017). En 2011, Somalio estis trafita de regionaj sekegecoj, kiuj estis ligitaj al klimata ŝanĝo. Dum ĉi tiu tempo, kiel ĉefa propagando, la ĝihadista fundamentisma grupo "Al-Shabaab“ ŝanĝis siajn tradiciajn gerilajn taktikojn kaj komencis diskonekti intence tutajn urbojn de iliaj akvo-provizoj, tiel ke ili povu pruvi almenaŭ ian specon de potenco kaj okupado. Klimata ŝanĝo, manko de nutraĵoj kaj daŭra konflikto utiliganta akvon kiel armilon, provokis nekalkuleblan socian koston.

Limigita aliro de humanecaj help­ agentejoj, bremsataj de aktivecoj de Al- Shabaab, kondukis al pli ol kvaronmiliono da mortintoj kaj centmiloj da rifuĝintoj.

Lumradio de espero

Dum sekegecoj kaj ekstremaj veterkondiĉoj kiuj ne estas novaj en ĉi tiu regiono, la grado de ŝanĝo kaj la nesufiĉa tempo por rekonstruo inter ekstremaj veterokazaĵoj, kreos aldonajn premojn sur la registaroj jam sub daŭraj streĉoj. Ĉi tiuj dinamikoj povas krei probablajn kaj daŭrajn ŝtatan nestabilecon kaj konflikton.

Estas tamen ankaŭ io iomete esperiga en ĉio ĉi: klimata ŝanĝo, precipe kompare kun aliaj elementoj de internaciaj sekurecriskoj, povas esti modifebla kun relative alta grado de certeco.

Dum signifa necerteco restas en prognozoj por lokaj klimataj ŝanĝoj, ekzistantaj projekcioj de klimataj modeloj prezentas sufiĉe klaran bildon pri tio, kion la estonteco povos riveli. Tio donas bazon por registaroj kaj socioj plani konforme. Tamen, ĉi tiu kreskanta kapablo antaŭdistingi, per si mem ne kondukas al sekura preparado. La kombinaĵo de "senprecedenca risko" kaj "senprecedenca prognozo" substrekas la neceson pri "Respondeco al Preparado" (Informado al la Sekureca Konsilio de UN, decembro 2017) - respondeco de lokaj, naciaj kaj interregistaraj institucioj por konstrui klimatan rezistivon en la regiona ordo de la Korno de Afriko. Malsukceso en la plenumo de ĉi tiu respondeco povus signife endanĝerigi la regionan stabilecon en la Korno kaj en la mondo.


Caitlin E. Werrell kaj Francesco Femia estas la Kunfondintoj kaj Prezidantoj de la Centro por Klimato kaj Sekureco.

La senpartia centro kun sia bazo en Vaŝingtono, havas teamon kaj Konsilantan Estraron de distingitaj sekurecaj kaj militistaj spertuloj kaj estas la sola institucio ekskluzive fokusita sur la sekurecaj riskoj de klimata ŝanĝo.

Ursula Grattapaglia (Brazilo) tradukis el la angla


Ŝanĝi la pensdirektojn, ne la klimaton

Por respondi al la defioj prezentataj de la klimatŝanĝiĝo, Unesko disponas pri trideko da programoj kiuj kontribuas al la kolektado de scioj rilataj al tiu granda defio de nia tempo kaj al la kompreno kaj al la distribuado de ĝiaj etikaj implicaĵoj.

Difinante la tutmondajn etikajn principojn de la klimatŝanĝiĝo, la Organizo donas gvidliniojn por decidado kaj operaciigado de politikaj opcioj, celantaj kontraŭstari morale neakcepteblajn damaĝon kaj maljustecon. La malhelpo de ĝenaj efikoj, la singarda aliro, laŭ ekvilibra konsiderado kaj justeco, la daŭripova disvolviĝo, la solidareco, la sciencaj scioj kaj la sinceremo en la decidoprenado estas kolonoj de la "Deklaro de etikaj principoj" (https:// unesdoc.unesco.org/images/0026/002601) , adoptita en novembro 2017a.

Armiligo Cetere, Unesko helpas la membro-ŝtatojn adaptiĝi al la klimatŝanĝiĝoj, mildigi la efikojn, klerigi la sociojn pri daŭripova evoluo (EDD: https://fr.unesco.org/themes/ éducation-au-développement-durable) aŭ taksi la riskojn de naturaj katastrofoj. Pere de sia internacia hidrologia programo (IHP: https://en.unesco.org/themes/water-security/ hydrology, PHI: https://fr.unesco.org/themes/securite-approvisionnement-eau/hydrologie) ĝi stimulas la sciencan kunlaboradon por taksi kaj sekvi la ŝanĝojn influantajn la akvajn resursojn. Ĝia Programo pri la Homo kaj la Biosfero (M(an) A(nd) B(iosphere): http:// www.unesco.org/new/fr/natural-sciences/environment/ecological-sciences) celas plibonigi la rimedojn de vivteno konservajn je ekosistemoj. MAB-administrataj biosferaj rezervejoj, same kiel la ejoj de Monda Heredaĵo (http://whc.unesco.org/fr/list) aŭ la internacia retejo de geoparkoj (www.unesco.org/new/en/natural-sciences/environment/ earth-sciences/unesco-global-geoparks), nun funkcias kiel observejoj por klimata ŝanĝiĝo.

La Organizo precipe atentas la bonan sanon de la oceanoj, kiuj reguligas la klimaton kaj kaptas preskaŭ trionon de la eligoj de karbonaĵoj. Pro pliigita eligado de forcejaj gasoj, de marborda poluado, de troa fiŝkaptado aŭ demografia premo, la marbordoj kaj la maraj ekosistemoj suferas nuntempe grandajn ŝanĝojn. Ĉi tiuj aparte influas Malgrandajn Insulajn Ŝtatojn en Evoluo (www.unesco.org/new/fr/natural-sciences/ priority-areas/sids/resources/publications/unesco-sids-action-plan), por kiuj Unesko disvolvis agadplanon.

La strategio de Unesko estas parto de disponaro por la tuta mondo difinita en la Konvenci-Kadro de Unuiĝintaj Nacioj pri la KlimatŜanĝiĝoj (http://unfccc.int/portal_ francophone/essential_background/convention/items/3270.php).

Ekde la Pariza Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo de 2015 Unesko ĉeestas ĉe ĉiuj ĉi jaraj konferencoj, dum kiuj ĝi prezentas siajn diversajn iniciatojn. Ĝiaj standoj estas renkont-okazoj kiuj stimulas debaton kaj interagon kun la publiko kaj la civila socio.

La bezono ŝanĝi pensmanierojn ne plu pruvendas. Por tiri atenton al ĉi tiu tutmonda defio, profunda kompreno de la problemo estas necesa. Ĝi implicas sentemigeblon kaj klerigadon por daŭripova evoluado. "Ŝanĝi la sintenojn, ne la klimaton" (unesdoc.

unesco.org/images/0024/002459/245977f.pdf) estas la centra mesaĝo de Unesko pri la afero.


Johan Derks (Nederlando) tradukis el la franca.


Vide el Dominiko: Hom-epoko aŭ Kapital-epoko?

Andreas Malm

Klimata ŝanĝiĝo ne estas la kreata de la nura ekzisto de miliardoj da homoj, kiuj vivas sur la planedo, sed alportata de la minoritato kiu regas la rimedojn de produktado kaj faras la ĉefajn decidojn pri uzo de energio, argumentas Andreas Malm. En tio, kio estas plie kapitalepoko ol hom-epoko, rekta alfrontado al la fosilia kapitalo estas nepra, se ni preventu la ekstremajn klimatajn eventojn kiel la uraganoj kiuj detruis Dominikon.

Dominiko estis smeralda montaro, leviĝanta rekte el Kariba Maro. Kiam mi vizitis la insulan landon en aŭgusto 2017, ĝi estis kovrita de ne-realece verdaj arbaroj, ĉiu pinto kaj ravino kreviĝis per kreskaĵo.

La plej montara insulo en la regiono, kun la plej granda netuŝita arbarkovro, estis mirindaĵo de natura pompo, sed povra.

Multaj el la 70 000 loĝantoj – la granda plimulto afrikdevenaj – vivtenis sin per malgrandskala agrikulturo.

Banano, plantago kaj ignamo estis suplementataj per iom da fiŝkaptado kaj iomete da turismo.

La insulo jam suferis baton pli frue.

En 2015, la tropika ŝtormo Erika elverŝis pluvtorenton sur la montaron, ĝis kelkaj el ili ne plu rezistis kaj malintegriĝis. Dum la tempo de mia vizito, la lando estis ankoraŭ lekanta siajn vundojn faritajn de tiu katastrofo, klare videblajn en la sudoriento, kie la deklivoj estis tranĉitaj de terŝoviĝoj kiuj forportis la humgrundon kaj arbojn kaj domojn. La vojoj estis rekonstruitaj kaj novaj loĝlokoj estis konstruitaj por enhejmigi la transvivintojn. Ses semajnojn post mia foriro, la 18- an de septembro 2017, la uragano Maria subite akceliĝis al Kategorio 5 – unu el la plej eksplodemaj intensiĝoj de uraganoj ĝis nun registritaj – kaj rekte draŝis Dominikon.

Post unu nokto, la verda insulo iĝis bruna.

La eksterordinare furiozaj ventoj simple forblovis la arbartavolon.

Nekalkulebla sento de perdo La folioj kaj branĉoj estis disĵetitaj sur la maron, nudaj trunkoj estis starantaj sur la forhakitaj regionoj – se Erika skrapis la insulon, Maria senhaŭtigis ĝin. Ĉifoje la tuta infrastrukturo – domoj, vojoj, pontoj, hospitaloj, lernejoj – estis pulvorigitaj, kaj la agrikultura sektoro estis elviŝita. La financa kosto estis kalkulita kiel duobla nacia Malneta Enlanda Produkto (GDP), sed, kiel la novaĵagentejo IRIN raportis, la profunda sento de perdo estas ekster la spektro.

En la unua monato post Maria, kvinono de la loĝantaro kolektis kelkajn posedaĵojn, kiujn ili povis kolekti, kaj foriris.

Tiuj, kiuj restis, parolis pri si kiel soldatoj sur la militkampo: militista diskurse balaile neniigis la landon. Kvin tagojn post la uragano, la ĉefministro Roosvelt Skerrit, mem senhejma, adresis al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj:
Mi venas al vi rekte de la militfronto (...).

Dum Dominikanoj suferas la impeton de klimatŝanĝiĝo, ni ŝultrportas la sekvojn de la agoj de aliuloj, agoj, kiuj endanĝerigas nian ekziston, kaj ĉio por riĉigi kelkajn aliloke.

La posteuloj de la sklavoj, kiuj loĝas en Dominiko, faris nenion por varmigi ĉi tiun planedon, kaj same nenion faris la malgranda transvivanta indiĝena loĝantaro. Sin vivtenantaj agrikulturistoj, kiuj elturniĝis al taksiŝoforado aŭ strat­ vendismo por suplementi siajn enspezojn, ili havis bagatelajn karbon­ spurojn kaj nulan decidpovon por tutmondaj energiaj provizoj. Ankoraŭ, pro la atako de la uraganego, la ĉefaj viktimoj estis precipe ĉi tiuj kamparanoj: ili estis mortigitaj, ilia vivo reduktita al senvaloreco, la propra lando, sur kiu ili staras, estas detruita.

Ĉu ni ĉiuj respondecas?

En la diskurso pri la klimata ŝanĝiĝo, kiel ĝi evoluis ĉe okcidentaj universitataj rondoj, amaskomunikilaro kaj politikofaraj rondoj dum proksimume la pasinta jardeko, evoluas alia rakonto. Tiu diras, ke la problemo estas kreita de ni ĉiuj. Pri tutmonda varmiĝo kulpas la tuta homa specio. Ni vivas en la Hom-epoko kiam nia konkreta specio komencis regi la naturajn fortojn por determini la trajektorion de tiu ĉi planedo, plej evidente en la sfero de klimato – kaj do homoj ĝenerale estas respondecaj por la sekvantaj katastrofoj.

Klara deklaro de tiu ĉi logiko estas trovebla en unu el la plej famaj verkoj pri la temo dum la pasintaj kelkaj jaroj – La Granda Malordigo: Klimata ŝanĝiĝo kaj la Nepenseblo de la hinda aŭtoro Amitav Ghosh, kie ni ekscias, ke tutmonda varmiĝo "estas la pretervola sekvo de la ekzisto de la homaro kiel specio“. Pli ol tio, tio estas "la produkto de la entuto de homaj agoj dum longa tempo. Ĉiu homo, kiu iam vivis, ludis rolon por fari nin supera specio sur tiu ĉi planedo, kaj en tiu senco ĉiu homo, estinta kaj nuna, kontribuis al la nuna ciklo de la klimata ŝanĝiĝo.“ Laŭ tia vidpunkto, la averaĝa kafkultivisto en Dominiko kontribuis al Maria nur apartenante al la specio Homo sapiens. Simile, iliaj sklavaj prauloj kunportitaj al tiu ĉi insulo. Simile la Kalinaga popolo loĝanta tie pace de antaŭ ol Eŭropanoj atingis ĉi tiun insulon en 1492.

Erara rakonto

Estas treege malfacile vidi kiaj sciencaj bazoj povas esti por tia vidpunkto, sed amaso da intelektuloj eksplikantaj la hom-epokon faris similajn deklarojn. Se preni nur unu kazon, la historiisto Dipesh Chakrabarty (vidu la paĝon X), eble la plej influhava interpretisto de la koncepto en la homa scienco kaj sociaj sciencoj, argumentis, kiam temas pri klimatŝanĝiĝo, la malriĉuloj partoprenas en tiu komuna historio de homa evoluo same kiel la riĉuloj.“ (Chakrabarty D, 2014, Klimato kaj Kapitalo:
Pri Kunaj Historioj, Kritika Enketo 41, nr.1, The University of Chicago Press Journals) Laŭ tiu vidpunkto, Maria estis pli sinmortigo ol fulmomilito. Tio estis la kazo de kokoj kiuj hejmenvenas por surstangiĝi inter siaj originalaj bredistoj, sen iu precipe senkaŝa maljusteco. De la senkovraĵigitaj deklivoj de Dominiko, la realeco, kompreneble, aspektas tute malsama. La hom-epoka priskribo estas erara ĉar ĝi distordas kaj malklarigas la realon – ne dirante ke homaj agoj kaŭzis klimatŝanĝiĝon, kiu estas nedubinda fakto, sed glitiĝante de observado en la prezentadon de la homa specio kiel la unuiĝinta ĉefrolulo. Tute male.

Dum la pasintaj kelkmiloj da jaroj, tiel longe kiel socioj kun klasoj ekzistas, Homo sapiens estis profunde rompita estaĵo, kaj neniam pli ol en tiu ĉi rapide varmiĝanta mondo – kie la plej riĉaj ok homoj de la mondo posedas tiom ($426 miliardojn) kiom la plej malriĉa duono de la loĝantaro de la mondo entute ($409 miliardojn), laŭ la karitata organizaĵo Oxfam (januaro 2017).

La riĉeco estas konata kiel asociiĝanta intime kun emisioj de CO 2 . Tio estas la signo de kutimaj konstantaj profitoj kaj la plej bona pruvo kontraŭ iliaj konsekvencoj.

Trempitaj fosiliaj brulaĵoj, tio estas la motoro de la ŝtormo.

Plasta epidemio

Oni diras al ni ke la klimata ŝanĝiĝo estas kreata de anonima amaso de milionoj kaj miliardoj da homoj, dum, kiel la usona geografo Matt Huber argumentis antaŭnelonge, fakte nur tre mallarĝa segmento de la specio regas la rimedojn de produktado kaj faras la ĉefajn decidojn pri energiuzo. Tiu segmento funkcias kun unu celo videbla – plivastigi la propran riĉecon.

La procezo estas konata kiel akumulo de kapitalo, kaj tio muelas malcedeme, sen respekto al la sorto de dominikanoj aŭ ĉiam pli malesperigaj alarmoj de la klimatscienco.

Se preni almenaŭ unu ekzemplon, en decembro 2017 The Guardian raportis ke la produktado de plasto en Usono estas planata kreski je kvardek procentoj en la venonta jardeko, ĉar ExxonMobil, Shell kaj aliaj korporacioj de fosiliaj brulaĵoj uzas la daŭrantan skistogasan haŭson por investi grandege en novajn fabrikojn de plasto.

Ili ŝlosos la Usonan, kaj, per plivastigo, la tutmondan ekonomion pli profunde en ĝian dependecon de plastaj produktoj. Ili eventuale trovos sian vojon al marbordoj ĉirkaŭ la mondo, kaj al fosiliaj brulaĵoj, la varmo de tiuj trovos novajn insulojn por ilin detrui. Vidpunkte de la kapitalo, tio estas ekzakta farendaĵo: investi en la produktadon kaj konsumadon de fosiliaj brulaĵoj, por generi profiton. Tio estas la procezo, kiu stimulas la tergloban varmiĝon ekde la komenco.

La popolo de Dominiko kaj multaj malbonŝancaj samsortanoj ĉirkaŭ la mondo, destinitaj multobliĝi ĉiujare – krom se rekta alfrontado kontraŭ fosilia kapitalo komenciĝas ĝuste nun – neniam vivis en t.n. hom-epoko, kaj ilin ne eblas kulpigi pro tio ke ili kaŭzis malbonon al la planedo. Ili suferas la batojn de la epoko, pli taŭge karakterizata Kapitaloepoko. Tio estas la formo de struktura, laŭplana milito, sed ni povas antaŭvidi subitajn eventojn de rapida potencego, kiuj plioftiĝos en la estontaj jaroj. Pli malferma demando estas kiam, aŭ ĉu la kontraŭbatalo iam ajn komenciĝos. Kulpigi la homan specion ne helpos okazigi tion.


Andreas Malm (Svedio) instruas homan ekologion ĉe la Universitato Lund, Svedio. Li estas aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive, el la plej freŝaj, The Progress of This Storm, Nature and Society in a Warming World [Progreso de ĉi tiu ŝtormo, naturo kaj socio en varmiĝanta mondo] (Versio 2018).


Ranganayakulu Potturu.V. (Barato) tradukis el la angla.


Ĉesigu la katastrofisman pridiskuton!

Francis Chateauraynaud, intervjuo de Régis Meyran

La pridiskutadoj kiujn provokis la Antropoceno [la "nova epoko de homo"] havas realajn sciencajn subtenojn, ĉar ili povus ludi rolon en la forĝado de tutmonda modelo pri evoluo de planedaj ekvilibroj. Sed la interpretoj povus esti distorditaj de tiuj, kiuj uzas la terminon por profeti la finon de la mondo – malproduktema trakto, argumentas Francis Chateau-raynaud.

Vi studas sciencajn kontraŭdirojn dum longa tempo. Kion vi pensas pri la debatoj pri la hom-epoko?

Ĉi tio estas grava debato - sciencistoj serĉas tutmondan modelon por la planedo, kiu dume ne konkretiĝis. Temas pri establo de formala sistemo, kiu starigu la leĝojn por regi la funkciadon de la Planedo Tero, per pensado tutmondskala kaj integrado de multaj variabloj, kiuj antaŭe estis nekonektitaj. Kun la komputila potenco havebla al ni hodiaŭ, eblas konstrui simulan modelon de la biosfero por studi la variadojn, kiuj okazas kiam parametroj - kiel ekzemple oceanaj temperaturoj kaj acideco - ŝanĝiĝas. Vi studas sciencajn kontraŭdirojn dum longa tempo. Kion vi pensas pri la debatoj pri la hom-epoko?

Ĉi tio estas grava debato - sciencistoj serĉas tutmondan modelon por la planedo, kiu dume ne konkretiĝis. Temas pri establo de formala sistemo, kiu starigu la leĝojn por regi la funkciadon de la Planedo Tero, per pensado tutmondskala kaj integrado de multaj variabloj, kiuj antaŭe estis nekonektitaj. Kun la komputila potenco havebla al ni hodiaŭ, eblas konstrui simulan modelon de la biosfero por studi la variadojn, kiuj okazas kiam parametroj - kiel ekzemple oceanaj temperaturoj kaj acideco - ŝanĝiĝas.

Hipoteze, la hom-epoko interesas kaj geologojn kaj arĥeologojn, kiuj traktas radikalajn aŭ ĥemiajn restaĵojn en la grundo. La demando restas, ĉu vere necesas paroli pri nova geologia epoko, kiu sekvus la Holocenon. La trafeco de la termino hom-epoko certe fariĝos pli klara kun la tempopaso, kaj estas normale, ke ĝi estas pridiskutenda. Iuj aŭtoroj, kiel la usona sciencisto Jason W. Moore kaj la sveda verkisto Andreas Malm, preferas paroli pri la Kapitalo-epoko [Kapitaloceno].

Ĉi tiu reklasigo estas tamen pridubebla, se oni konsideras la grandan ekologian efikon de la eksa Unio de Sovetiaj Socialismaj Respublikoj (Sovetunio) en la dudeka jarcento.

Fakte, ne tiom la termino hom-epoko mem formulas problemon kiom la antaŭvidebleco de la modelo, unuflanke, kaj la tento inkluzivigi katastrofismon aŭ determinismon, aliflanke.

Ĉu vi povus rakonti al ni pli pri ĉi tiu tendenco al katastrofismo?

Unu problemo venas de la maniero, en kiu multaj fakuloj parolas nome de la tuta homaro per uzado de la pronomo "ni". La historiisto Dipesh Chakrabarty, naskita en Barato, pridubis la funkcion, kiun "ni" povus servi. Atribui fenomenojn al la homaro en ĝia tuteco estas forgesi aŭ maski la fakton, ke multaj homoj, kiuj vivas en malriĉeco aŭ estas de minoritatoj, ludas preskaŭ neniun rolon en la alveno de la hom-epoko.

La alia problemo estas la ideo, ke "ni" jam eniĝis en ĉi tiun fatalan trajektorion.

Por doni al vi ekzemplon, en novembro 2017, la franca ĵurnalo Le Monde [La Mondo] publikigis malferman leteron "al la homaro" subskribitan de 15 000 sciencistoj, titolitan "Baldaŭ estos tro malfrue". Dum iu grado de renverseblo estas implicita en la adverbo "baldaŭ", markilo kiel "tro malfrue", kaj la ripeto de kliŝaj frazoj kiel "ni malsukcesis" aŭ "ni ne sukcesis", metas nin sur la glitan deklivon de katastrofismo.

La tutmonda pensulo (la intelektulo, kiu pensas pri la mondo en ĝia tutmonda dimensio) trovas ĉi tie legitimiĝon por siaj fantazi-flugoj kaj povas disvolvi grandan rakonton, ampleksantan la tutan kompleksecon de la mondo en kelkaj kliŝaj frazoj. Eĉ la franca sociologo Bruno Latour eniris la kampon kun sia libro Face à Gaïa [Alvizaĝe al Gajo (Tero)] (2015). La tento profeti instigas verki pri "disfalologio", kiel la libro de la francaj esploristoj Pablo Servigne kaj Raphaël Stevens, Comment tout peut s’effondrer [Kiel ĉio povus disfali, Seuil, 2015]. Dum ĉi tiuj aŭtoroj bazas siajn argumentojn sur datumoj, kiujn malmultaj pridisputus, la maniero, en kiu ili estas arigataj en rakonton pri "fino de la mondo", estas problema.

La ĉefa kritiko kontraŭ la katastrofisma argumento estas, ke ĝi ne funkcias. La teorio "heŭristiko de timo", proponita antaŭ jaroj de la germana filozofo Hans Jonas (1903-1993) - kiu kredis ke nur timi la plej malbonan sufiĉas por levi konscion - ne plu taŭgas en la nuntempa kunteksto.

Estas tre bone por brilaj mensuloj subskribi minacaŭgurajn malfermajn leterojn, sed ĉi tio neniel alproksimigas nin al solvoj.

La tasko de sciencistoj estas ne anonci la neeviteblecon de katastrofo, sed trakti problemojn ĉe malsamaj agniveloj.

Katastrofismaj argumentoj eble estas vanaj, sed ili sukcesas...

Ili ne nur sukcesas, ili ankaŭ provokas malamikecajn reagojn. Ekologio finfine konfuziĝas kun katastrofismo. Grupoj kiel la Association française pour l’information scientifique (Franca Asocio pri scienca informado (AFIS)) eĉ cedis, proklamante, ke ni neniam antaŭe estis pli feliĉaj sur ĉi tiu planedo ol nun. Ĉi-dispute, la argumentoj de grupoj kiel la AFIS estas des pli sukcesaj ĉar ili ne alvokas la publikon fari ion ajn.

Tamen, konkrete, ĉu ni povas eviti katastrofon?

Antaŭ ĉio, ekzistas multaj specoj de katastrofo. Anonci finan tutmondan katastrofon estas ignori la verajn faktojn.

Gravas eviti subteni fermitan vidon de la estonteco, eĉ se ĝin subtenas institucioj, kaj malŝlosi eblajn estontecojn. Ĉiam troviĝas individuoj, grupoj, urboj aŭ regionoj, kiuj inventas alternativojn kaj novajn eblojn.

La libro, kiun mi kunverkis kun Josquin Debaz, Aŭ bords de l’irreversible [Rande de la nereturnebla, 2017] spuras la aperon de multaj "kontraŭ-hom-epokoj" - aliaj eblaj mondoj, kiuj estas intertempe forĝataj.

Dum ili ofte ŝajnas formoj de "rezisto", ili generas aliajn kielojn de agado kaj de mondpercepto.

Prenu, ekzemple, la planon por konstrui novan internacian flughavenon ĉe Notre- Dame-des-Landes en Francio. Komencite en la 1960-aj jaroj, la projekto estis relanĉita komence de la 2000-aj jaroj. Post konstato ke ĝi ne konvenas al la deklaroj de COP21 [Klimatkonferenco de Unuiĝintaj Nacioj] (Parizo, 2015) pri batalo kontraŭ klimata ŝanĝo, ĝi fine estis forlasita en januaro 2018 premite de aktivuloj. Centra al la civila rezisto organizita de la civitanoj de Notre-Dome-des-Landoj estis ilia kolektiva kapablo renversi la ordon de prioritatoj.

La movadoj ĉirkaŭ la semaj sistemoj kaj permakulturo de kamparanoj estas inspiritaj de la funkciado de tradiciaj ekosistemoj kaj scio, cele al memsufiĉo.

Same kiel pri urboj kun transiraj ekonomioj, multnombraj kolektivaj spertoj kunlaboras por redifini kaj administri komunajn varojn, instigante al novaj ideoj por formi politikon.

La estonteco restas malfermita. Ĉiu humanisto havas devon pruvi ke la katastrofismaj profetoj eraras. Estas sen­ nombraj lokoj sur ĉi tiu planedo, kie homoj jam strebas por venki la detruajn efikojn de la teĥno-industria orgojlo.


Francis Chateauraynaud (Francio) estas sociologo kaj esplor-estro ĉe la École des Hautes Études en Sciences Sociales (EHESS, Lernejo pri Altnivelaj Studoj pri Sociaj Sciencoj) en Parizo. Lia plej freŝa libro, kunverkita de Josquin Debaz, estas Aŭ bords de l’irréversible. Sociologie pragmatique des transformations [Rande de la nereturnebla. Pragmata sociologio de transformadoj] (Editions Petra, 2017).


Andrej Peĉënkin (Rusio) tradukis el la angla.


Vortaro por la hom-epoko

Por kompreni la okazantan debaton pri la hom-epoko, ne sufiĉas koni nur la vorton, kiu estis kreita en 1980 de la usona biologiisto F. Stoermer (angle Anthropocene) kaj diskonigita komence de la 2000-aj jaroj de la nederlanda veter-sciencisto Paul Crutzen. Jen superrigardo de kelkaj ŝlosilaj teĥnikaj terminoj.

Biologia kapablo: Ĉi tiu koncepto unue estis prezentita komence de la 1990-aj jaroj de la svisa subtenanto de daŭripoveco, Mathis Wackernagel, kaj de la kanada ekologiisto William Rees. Ilia esploro pri la biologia kapablo de la planedo postulata de difinita homa agado, portis ilin al difinado de du indikiloj: biologia kapablo kaj ekologia spuro (vidu sube). Ekde la jaro 2003, ĉi tiuj du indikiloj estis kalkulataj kaj evoluigataj fare de Global Footprint Network (Monda Spuro-Reto), kiu difinas la biologian kapablon kiel la “kapablon de ekologiaj sistemoj produkti biologiajn materialojn uzatajn de la homoj kaj ensorbi rub-materialojn produktatajn de homoj, ĉe la nunaj mastrumaj skemoj kaj eltiraj teĥnikoj.”

Kapitalo-epoko: Ĉi tiu termino estis prezentita de la usona socio-sciencisto kaj historia geografiisto Jason W. Moore, kiu preferis uzi la terminon kapitalo-epoko (angle Capitalocene) prefere ol la terminon hom-epoko. Laŭ li estas kapitalismo, kiu kreis la mondan ekologian krizon, kiu portis nin al ŝanĝiĝo de geologia epoko.

Variaĵo de la Kapitalo-epoko, la koncepto Okcident-epoko, estis asertita ĉefe de la franca historiisto Christophe Bonneuil. Ĝi konsideras, ke la respondeco pri klimat- ŝanĝiĝo kuŝas ĉe la industriaj okcidentaj landoj kaj ne ĉe la plej malriĉaj landoj.

Kun-evoluado de genoj kaj kulturo:
Laŭ la usona socia biologiisto Edward O.

Wilson, genoj igis ebla la aperon de la homa menso kaj homa kulturo (lingvo, parenceco, religio ktp.) kaj, inverse, kulturaj trajtoj povus ree favori genan evoluon.

Tio okazas per la stabiliĝo de kelkaj genoj, kiuj donas selektan avantaĝon al membroj de la grupo, en kiu tiu kultura sinteno estas observata. Pluraj antropologiistoj kaj biologiistoj kritikis ĉi tiun ideon de “kun-evoluado” inter genoj kaj kulturo, ĉar ili asertas, ke la transdono de kulturaj trajtoj estas malstabila fenomeno, kiu ne obeas la Darvinajn leĝojn de evoluado.

Ili ankaŭ asertas, ke dum la lastaj 50 000 jaroj, la homaro spertis signifajn kulturajn transformiĝojn, dum la homa gen-aro restis senŝanĝa (kun nur malmultaj esceptoj).

Ekologia spuro: Laŭ la Global Footprint Network (Monda Spuro-Reto) ĉi tiu termino estas “mezur-unuo de tio, kiom grandan regionon de biologie produktaj tero kaj akvo individuo, loĝantaro aŭ agado postulas por produkti ĉiujn rimedojn, kiujn ĝi konsumas, kaj por ensorbi la rubojn, kiujn ĝi produktas, per la uzo de la normale uzataj teĥnikoj kaj rimedo-mastrumado”.

Geologia epoko: La tempo-skalon geologian karakterizas malsamaj specoj de tempo-unuoj – eonoj, eraoj, periodoj kaj epokoj. Por esti rekonata kiel tia, ĉiu subunuo devas havi kondiĉojn antikva- mediajn (klimat-elementojn), paleontologiajn (fosili-specojn) kaj sedimentologiajn (rezultoj de eluzado fare de vivantaj estaĵoj, grundoj, rokoj, inundoj ktp.), kiuj estas similaj kaj samspecaj. La International Commission of Stratigraphy [Internacia komisiono pri Stratigrafio] kaj la International Union of Geological Sciences [Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj] (IUGS) difinas la ĝeneralajn normojn de geologiaj tempo-skaloj. Ni nuntempe vivas en la epoko “Holoceno”, kiu estas kunligita kun homa fiks-loĝado kaj agrikulturo. Se ĉiuj ĉi-supraj kondiĉoj ĉeestos, la hom- epoko povos baldaŭ esti difinata kiel nova geologia epoko.

Granda rapidiĝo:

Sciencistoj konsentas, ke ekde la 1950-aj jaroj la ekologiaj sistemoj estis modifataj pli rapide kaj profunde ol iam antaŭe – pro la kunmetitaj efikoj de senprecedenca pliiĝo de la amas-konsumado [en landoj apartenantaj al la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE = OECD], grandega kresko de la loĝantaro, ekonomia kresko kaj enurbiĝo. La usona ĥemiisto Will Steffen epitetis ĉi tiun fenomenon “la granda rapidiĝo”.

Granda malsamiĝo:

La esprimo “Granda malsamiĝo”, kreita de la usona historiisto Kenneth Pomeranz, indikas la industrian eksplodon, kiu dividis Eŭropon de Ĉinujo ekde la 19-a jarcento. Laŭ Pomeranz, estis la malegala geografia distribuo de karbaj rimedoj kaj la konkero de la Nova Mondo, kiuj donis decidan impeton al la eŭropa ekonomio.

Planedo (kiel mezur-unuo): Por decidi pri la ekologia spuro de lando oni kutime mezuras la nombron da planedoj bezonataj de la loĝantaro vivanta en tiu lando, se la viv-stilo kaj konsumado estus aplikitaj al la tutmonda loĝantaro.

Sesa formorto: La granda formorto estas la termino, kiun oni donas al mallonga evento en geologia tempo (pluraj milionoj da jaroj) dum kiu almenaŭ 75 elcentoj de la kreskaĵoj kaj bestaj specoj malaperas de la surfacoj de la tero kaj de la oceanoj. El la kvin grandaj formortoj, kiuj estis registritaj, la plej bone konata estas tiu kretacea-terciara, antaŭ 66 milionoj da jaroj, kiu entenis ankaŭ la malaperon de la dinosaŭroj. La usona biologiisto Paul Ehrlich sugestis, ke ni nun eniris la sesan grandan formorton (kvankam nuntempe rilate al la nombro de specioj ĝi estas konsiderinde malpli granda ol en la kvin aliaj) – 40 elcentoj de la mamuloj de nia planedo vidis la limojn de sia habitato malpligrandigitaj je 80 elcentoj inter 1900 kaj 2015.

Sferoj:

Laŭ la rusa mineral-sciencisto kaj geologiisto Vladimir Vernadskij [Владимир Вернадский], kiu inventis la koncepton biosfero aŭ vivo-sfero en 1926, la planedo Tero estas farita el la inter-kun-funkciado de kvin apartaj sferoj – la litosfero, rokoj kaj akvo; la biosfero aŭ vivosfero enhavanta ĉiujn vivantajn estaĵojn; la atmosfero, gasa kovrilo konata kiel la aero; la teĥnosfero aŭ teĥnika sfero, kiu rezultas el la homa agado; kaj la noosfero, la parto de la vivo-sfero okupata de la pensanta homaro kaj enhavanta ĉiujn pensojn kaj ideojn. Aliaj aŭtoroj intertempe aldonis al ĉi tiu listo la konceptojn hidrosfero (la tuta akvo ĉeestanta sur la planedo) kaj kriosfero (glacio).

Teĥnika malsameco:

La biologia diverseco mezuras la nombron de la ekologiaj sistemoj, specioj kaj genoj kaj la interagon inter ĉi tiuj tri niveloj en difinita loĝ-loko. Analoge, teĥnika malsameco mezuras la nombron da teĥnikaj aĵoj kaj la materialojn uzitajn por fari ilin.

Teĥnikaj fosilioj:

Fosilioj estas la mineralaj restaĵoj de individuoj, kiuj vivis en la pasinta tempo. Analoge, teĥnikaj fosilioj estas la restaĵoj de teĥnologiaj aĵoj.

Teĥnika sfero:

La teĥnika sfero rilatas al la fizika parto de la medio, kiu estas modifata de homa agado. Temas pri ĝenerale interligita sistemo, kiu enhavas homojn, hejm-bestojn, agrikulturan teron, maŝinojn, urbojn, fabrikojn, vojojn kaj retojn, flughavenojn ktp.


Renato Corsetti (Britujo) tradukis el la angla.


Ordinara tago en la vivo de Qello

Teksto: Katerina Markelova

Se Qello, la heroino de ĉi tiu fotoraportaĵo (farita en Novembro 2017), iras al la lernejo hodiaŭ, tio okazas, ĉar ŝi estas bonŝanca. Nur 30,4% de la Etiopiaj knabinoj en la aĝo viziti mezgradan lernejon povas iri al ĝi (Instituto de statistiko de Unesko [Institut des statistiques de l’UNESCO, ISU], 2015).

Qello, junulino 13-jara, jam atingis la unuan ŝtupon al la realigo de sia fundamenta rajto al kleriĝo – ŝi ne forlasis la unuagradan lernejon, kiel 61% de ŝiaj junaj samlandanoj (ISU, 2014). Sed ĉu ŝi povos viziti plue mezgradan lernejon? Nur 17% de la knabinoj (malneta procento de enskribiĝintoj*) trapasis tiun nivelon en 2015.

En Etiopio, malgraŭ la relative alta procento de enskribiĝoj de knabinoj en la unuagrada lernejo – 82% en 2015 – nur unu el du (47% en 2007) inter la aĝoj de 15 ĝis 24 jaroj scipovas legi, skribi kaj kompreni mallongan kaj simplan tekston pri sia ĉiutaga vivo. Ĉi tio estas la logika sekvo de peza manko de instruistoj – estis unu instruisto por 55 lernantoj sur la unuagrada nivelo en 2011.

Ĉu la eta frato de Qello frontos same multajn obstaklojn dum sia lerneja vivo? Li havos iom pli bonan ŝancon iri al la unuagrada lernejo (la procento de enskribiĝoj por knaboj estis 88,5% en 2015) kaj al la duagrada (31,4% en 2015).

Li probable restos unu plian jaron en la lernejo (lerneja daŭro por knaboj estis antaŭvidata** je 8,9 jaroj en 2012, kompare kun 7,9 jaroj por knabinoj).

Tamen, kvankam knaboj kaj knabinoj havas preskaŭ egalan aliron al la deviga lernado (de 7 ĝis 14 jaroj), la situacio en Etiopio estas ne tre kuraĝiga. Ĉirkaŭ 2,2 milionoj da infanoj kaj 4,6 milionoj da adoleskuloj (2015) havis neniun lernejan instruitecon en ĉi tiu sub-Sahara afrika lando kun loĝantaro de 102 milionoj.

Hodiaŭ, en la mondo, 59 milionoj da infanoj, tio signifas 9% de la loĝantaro aĝa por unuagrada lernado, ne iras al la lernejo.

Matena sinlaviĝo.

Iom pli el duono da ili loĝas en sub-Sahara Afriko, regiono kun la plej alta procento de ekskludo el la klerigado. Ĉirkaŭ 17 milionoj el ili estas knabinoj. Tie 9 milionoj da knabinoj inter 6 kaj 11 jaroj neniam iros al la lernejo, kontraŭ 6 milionoj da knaboj (ISU).

Egaleco inter la seksoj estas la unua celo de la “4-a celaro pri daŭrigebla evoluo” (Sustainable Development Goal 4), kiu strebas certigi al ĉiuj altkvalitan kaj egalrajtan kleriĝon kaj antaŭenpuŝas ŝancojn por dumviva lernado ĝis 2030.

Al Unesko, kiel la speciala agentejo por instruado de Unuiĝintaj Nacioj, estis konfidita la tasko direkti la “ago-kadron por klerigo 2030” [Education 2030 Framework for Action], alprenitan en novembro 2015.

La ĉefa respondeco por plenumi ĉi tiun agadon kuŝas sur la registaroj; Unesko kaj ĝiaj partneroj donas subtenon per konsiloj pri organizado de kunordigita politiko, teknika asisto, fortigo de kapabloj kaj monitorado de la progresoj sur niveloj tutmonda, regiona kaj landa.

*Malneta procento de enskribiĝintoj:
la nombro da lernantoj enskribitaj sur difinita nivelo de kleriĝo, sendepende de la aĝo, esprimita kiel procento de la oficiala loĝantaro en teoria lerneja aĝo responda al tiu nivelo de instruiteco.

**Antaŭvido pri lerneja vivo: la nombro da jaroj, kiujn lernanto estas supozata pasigi en lernejo kaj en la sistemo de universitata instruado.


Carlo Minnaja (Italio) tradukis el la franca


Ni, servistoj kaj pruntluantoj de la Tero

Souleymane Bachir Diagne

Por reagi al la defio rezultanta de la tutmonda ekologia krizo, urĝas ĉerpi en la filozofia kaj spirita idearo de l‘homaro, ĉar ĉi tiu donas al ni bonajn instruojn pri la neceseco zorgi la vivon, kiaj ajn estas ĝiaj formoj.

Tion faras ĉi tie Souleymane Bachir Diagne, proksimigante la filozofan romanon de andaluza klerulo de la 12-a jarcento, parolon de afrikana saĝo kaj pripensojn de okcidentaj filozofoj. Ni estas nek mastroj nek posedantoj de la Tero, avertas nin la senegala filozofo.

Per ĉi tiu artikolo, la Unesko-kuriero partoprenas en la soleno de la Internacia tago por la biologia diverseco, la 22-an de majo.


Mia intenco estos konsideri gravan krizon, la ekologian krizon. Oni konsentu ke ĝi determinas la epokon kiun ni travivas, montrante kiel la filozofia historio donas al ĝi prilumadon kaj al ni direkton pri entreprenendaj agadoj por alfronti ĝin.

Pli precize, mi volas ĉi tie diri kiel ekzistas daŭreco inter la maniero, en kiu la filozofio helpas nin pripensi homaran politikon kaj tiu en kiu ĝi klarigas politikon por "humanigo de la Tero“, laŭ la vortoj de la franca filozofo kaj teologo Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955). Mi uzas tiun esprimon por indiki la devon kaj respondecon, kiun havas la homo por agi konsekvence, ekde la momento kiam li komprenas, ke la naturo estas konfidata al li kaj al la venonta homaro.

Sekve, tio malpermesas ke mi konsideru min kiel "ĝian mastron kaj posedanton“, tiel citante la bone konatan frazon de la franca filozofo de la 17a jarcento René Descartes.

Pri tiu ideo de filozofio samtempe spiriteca kaj ekologia, mi volas elvoki la penson de la andaluza beletristo Abou Bakr Ibn Tufayl (1105-1185), majstre esprimitan en lia Opus Magnum, la filozofia romano Hayy Ibn Yaqzān. En ĝi li prezentas la ideon ke, por la h omo, plenumi sian humanecon estas atingi ekologian konscion, kiu ebligas al li kompreni kaj la movon de lia propra estiĝo kaj lian propran respondecon, kiu deve koncernas lin, protekti la vivon sur la Tero.

Homo perfectus

Hayy Ibn Yaqzān, post sia traduko en la latinan en 1671 kun la titolo Philosophus autodidactus kaj pli poste en la anglan, estis inspirfonto por multaj verkistoj, el kiuj la anglo Daniel Defoe, la verkisto de Robinson Crusoe. Fakte, la romano de la andaluza filozofo estas rakonto de la postvivo de Havy, infano forlasita sur insulo neniam havinta homan ĉeeston, kaj kiu estas akceptata, protektata kaj nutrata de cervino. Kiam tiu ĉi mortas, li lernas uzi sian manon, do sian praktikan inteligenton, poste sian teorian inteligenton laŭ ontogenezo (individuevoluo de la naskiĝo ĝis plenkresko), kiu redetaladas la filogenezon (evoluon de la specio tra la tempo): la infano disvolviĝas kiel homo perfectus, l’insān kāmil de la islama mistiko.

Alivorte li iĝas realiĝita homo, kiu retrovas ne nur la plejgravaĵon de la civilizado (kaj aparte fajrofaron), sed ankaŭ la sencon de transmonda realo, kiu kondukas lin al la ideo, kaj sekve al la sperto de la dieco.

Eĥon de Philosophus autodidactus, oni trovas en la filozofia debato pri la tabula rasa, la malplena tabelo kiu prezentas nian kapablon por koni eĉ antaŭ ol sperto komencos enskribi niajn sciojn sur ĝin. Tiel oni reliefigis la kontinuecon inter la ideo, kiun ilustras la romano de Havy, kaj la Eseo pri homa komprenpovo de la angla filozofo de la 16a jarcento John Locke.

Oni pase notos, ke la instruo de la historio de la filozofio, kiel oni prezentas ĝin en la plimulto de instrulibroj, ne multe donas lokon por verko tiel grava kiel tiu de Ibn Tufayl, nek por intelekta tradicio al kiu ĝi apartenas: tio invitas uzi alian manieron por instrui la historion de la filozofio, kiu ne faru de ĝi nur eŭropan aferon.

La ĥalifo de Dio sur la Tero

La unua ŝoko, kiu movas la praktikan kaj poste teorian inteligenton de la infano estas la demando, kiun li devas alfronti, kiam li estas dronigita en suferon kaj nekomprenon je la momento de la morto de sia patrino, la cervino: kio estas tio, la vivo, kiu eliris el la korpo de lia patrino kaj por ĉiam surdigis ŝin al la alvokoj de ŝia infano?

Por respondi al tiu demando, Havy dediĉis sin praktiki dissekcadon de mortaj bestoj, antaŭ ol provi surprize kapti la vivprincipon ĉe ankoraŭ vivantaj bestoj, praktikante en ili vivosekcadon pri kiu li tiam ne vidis la kruelecon pro siaj nescio kaj naiveco.

Li forlasas tiujn esplorojn, konstatante ankoraŭ tiuokaze sensukceson. Pli malfrue, kiam li atingos plenan konscion de si mem, de Dio, de la manifestiĝo, de sia propra situo sine de tiu ĉi kaj de sia respondeco rilate al ĝi, Havy komprenos sian respondecon por prizorgi la vivon, kiaj ajn estas ĝiaj formoj.

Li ĉerpos el la naturo nur tion, kio necesas por vivteni kontrolante ke renoviĝpovo de la vivo estas perfekte protektita kaj ke la naturo restarigas, kion ĝi donis al li.

Bildoj de la viro Careto, de la franca fotisto Charles Fréger, fotita dum la Karnavalo en Lazarim, Portugalio. Ĝi estas parto de la serio Wilder Mann [Sovaĝulo] (2010-2011), kiu vojaĝigis Fréger tra dek ok eŭropaj landoj serĉe de bildoj de la "sovaĝulo".

La insisto de Ibn Tufayl pri la ekologia konscio de Havy Ibn Yaqzān estas filozofia ilustro de la korana antropologio (homscienco), kiu difinas la homon kiel "la ĥalifon de Dio sur la Tero“. La vorto ĥalifo, kiu signifas anstataŭanton, kaj kies pli bona traduko estas sendube leŭtenanto, aŭ pli precize lok-tenanto, se oni atentas la etimologion (vortfonton), instruas al la homo tion kio li devas esti kaj lian propran respondecon por prizorgi sian ĉirkaŭon, nome la teron. Cetere, tiu vorto ĥalifo, malgraŭ tion kio oni aŭdas kelkfoje nun, havas en la Korano nur tiun solan signifon:
diri la destinon de la homo. Sekve grava mesaĝo de la libro de la filozofo Ibn Tufayl estas, ke la homo estas gardanto de la Tero por ĝi mem kaj por la venontaj generacioj, ĉar li estas origine deponprenanto de tio kio faras de li leŭtenanton de Dio sur la Tero. Nune ni bezonas pli ol iam kompreni tiun respondecon, sen konsideri ĝin necese ligita al religia signifo.

Fari humanecon kune

Mi resumos miajn diraĵojn en sola vorto: Ubuntu. Tiu bantua vorto, tutmonde famigita danke al la sudafrikanoj Desmond Tutu kaj Nelson Mandela, estas proprasence tradukata kiel: "fari humanecon kune“, tio estas, helpe de la aliaj realigi la homon – kiun mi havas devon iĝi, kaj samtempe krei kun la aliaj "la unuecan (aŭ kunan) humanecon“.

Tiel esti deponprenanto de tio kio faras min leŭtenanto de Dio sur la Tero, komprenigas al mi ke "fari humanecon kune“ estas la malo de la predado (perfortopreno): tio donas al mi la devon zorgi la vivon ĝenerale, pensi ke se aparte la bestoj mem ne esprimas rajtojn, kiuj postulas rekonon sekve de deklaro, tiuj tamen estas realaj por mi, pro mia humaneco, kiu devontigas min al ili.

Mi ne estas unu el tiuj kiuj, miaopinie, troigas volante ruinigi la homocentrismon, kaj por kiuj la malsimilaj vivregnoj devus esti memdelegitaj en ia "natura kontrakto“ anstataŭanta la socian kontrakton.

Ne necesas dissolvi la homaron por malpermesi al ĝi konduti, kiel verkis alia filozofo de la 17-a jarcento – Baruch Spinoza - "kiel imperio en imperio“, tio estas por komprenigi al ĝi, ke si ne estas libera, nek disigita de la naturaj necesoj.

Kontraŭe necesas aserti sian humanecon, tamen aserti ĝin kiel Ubuntu. Ubuntu estas filozofia nocio kun universala celo kaj ŝajnas al mi, ke ĝi amasigas en ĝi la signifon kaj la rolon de la humanecoj, aparte la filozofiajn humanecojn. Montrante kiel tiuj ĉi povas klerigi nin, mi volas kompreneble reliefigi ilian kontribuon, eĉ eble ilian "utilon“. Tamen ne estas okazo por troigi la potencon de la filozofio, nek cedi al devigo igi profitdonaj la sciojn konsideratajn nur laŭ sia teĥnika starigo insistante pri la uzado, kiun oni povus fari de ili.

Pri penso kaj agado, kiujn postulas la gravaj krizoj de nia tempo, mi volis prefere montri, ke ni povas, ni devas nin apogi tiel bone sur filozofia romano verkita en la 12-a jarcento en la islama Hispanujo, kiel sur la okcidenta filozofia penso kaj plue kiel sur parolo de afrikana saĝo. Por reagi al defioj de ŝanĝiĝemaj tempoj, ni devas ĉerpe revigligi nin ĉe tio, kion la homoj pensis ĉie en la mondo kaj en diversaj epokoj.

Alivorte, mi volis rememorigi, ke la filozofio kaj la humanecoj ĝenerale donas la tutan sencon de edukado, kies celo estas la homo plenplena, elfinita, la homo perfectus, kiu scias sin apogi sur la kono de la historio por elpensi estontecon, kiun ĉiuj kune ni devas ellabori.


Souleymane Bachir Diagne (Senegalo) estas filozofo kaj historiisto pri matematika logiko. Profesoro en Columbia-Universitato (Novjorko), li estas aŭtoro de multaj verkoj pri la historio de logiko kaj filozofio, pri islamo, pri afrikaj socioj kaj kulturoj. En 2011 li ricevis la premion Édouard Glissant pro la tuto de sia verkado.


Pjer Tell Bouvier (Francujo) tradukis el la franca lingvo


Kreoligi la ideon de homeco

Mireille Delmas-Marty

Kiel ni povas protekti kaj antaŭenigi la diversecon de kulturaj esprimoj, rezistante al relativismo kaj imperiismo, kaj repacigi la universalismon de homaj rajtoj kun la kultura plurismo? Mireille Delmas-Marty, membro de la Institut de France [Instituto de Francio] kaj juristo specialiginta pri studado de la internaciigo de leĝoj, dividas sian vidpunkton pri tiu afero. Ŝi defendas “reciprokan kreoligon”, dinamikan kaj evoluantan procezon de kunordigo, harmoniigo kaj iam unuecigo de diferencoj.

Protekti kaj antaŭenigi la diversecon de kulturaj esprimoj estas unu el la prioritatoj, kiujn la Membro-Ŝtatoj de Unesko starigis al si dum la komenco de la tria jarmilo.

Per subskribo de la Konvencio de 2005, ili difinis kulturan diversecon kiel komunan heredaĵon de la homaro, kiu ne nur devas esti protektata – kiel establita, permanenta trezoro – sed ankaŭ antaŭenigata, ĉar ĝi estas vivanta trezoro, kaj tial renovigebla kaj evoluanta.

Kultura diverseco jam estis levita al la rango de komuna heredaĵo de la homaro en la Universala Deklaracio de 2001, unuanime adoptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro de tiu jaro. La teksto konstatas ke kultura diverseco estas por la homaro “tiel necesa, kiel biodiverseco estas por la naturo”. Ĝi estis la unua grava interregistara renkontiĝo okazigita post la atakoj de la 11-a de septembro [2001] en Usono, kaj Unesko volis proklami laŭte kaj klare sian rifuzon de la teorio de la kolizio de civilizacioj kaj sian rifuzon por sanktigi diferencojn.

Memori ĉi tiun kuntekston ŝajnas al mi tute necese, ĉar ekde 2001 ni estas engaĝitaj en speco de permanenta tutmonda civila milito, kiu subtenas aŭtentikan religian furiozecon, kaj teruras tutajn loĝantarojn.

El ĉi tio rezultis precipe amasa elmigrado de loĝantaroj, kion ni hodiaŭ spertas, kaj en la identeca streĉiĝo de la landoj de enmigrado − kiuj nun fermas sin sur siaj apartaĵo, sur la nomo de supozeble minacata nacia identeco. Ĉiuj ĉi aktualaj eventoj devigas nin evoluigi pli efikajn ilojn por kultura plurismo.

Ĉu plurismo kaj universalismo estas neakordigeblaj?

Oni devas rekoni, ke la teksto de la Konvencio de 2005 enhavas fundamentan kontraŭdiron, kiu ne facile solveblas, inter plurismo − kiun la Deklaracio de 2001 priskribas kiel doni “politikan esprimon al la realaĵo de kultura diverseco” − kaj universalismo, kiu estas konsekrita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 kaj, pli vaste, en la leĝo de homaj rajtoj.

La risko de kontraŭdiro estas duobla, ĉar se meti la principon de “egala digno de ĉiuj kulturoj” (Artikolo 2 de la Konvencio de 2005), Kultura plurismo, se limigita nur al alfrontado de la diferencoj inter unu kaj la alia, povus konduki al certa relativismo de valoroj kaj, sekve, al certa negado pri universalismo.

Kontraŭe, la universalismo de homaj rajtoj povus konduki al la negado de plurismo, se ĝi devigus la fandadon de ĉiuj kulturoj kaj la malaperigon de ĉiuj diferencoj. En tia okazo, ĉi tiu universalismo estus la nova vesto de imperiismo, kiu ne diras sian nomon.

La redaktistoj de la Konvencio de 2005 vidis ĉi tiun malfacilaĵon klare. Ili difinis la fundamentan regulon en Artikolo 1:
“Neniu povas efektivigi la klaŭzojn de ĉi tiu Konvencio por malobservi homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn kiaj ili estas konsekritaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj aŭ garantiitaj de internacia juro, aŭ limigi ilian amplekson.”

Alivorte, diferencoj estas permesataj nur se ili estas kongruaj kun homaj rajtoj.

La malfacilaĵo estas, ke la garantio ne estas la sama por ĉiuj rajtoj. Por “neforigeblaj rajtoj”, kiel egala homa digno (malpermeso de torturo kaj aliaj malhomaj aŭ humiligaj traktadoj), la protekto estas absoluta kaj valida eĉ en la kazo de milito aŭ terorismo, markante, principe, komunan limon al la diverseco de kulturoj. Aliaj rajtoj (privateco, religia libereco) estas submetataj al limigoj, kiam la celo estas legitima kaj la limigoj estas proporciaj.

Estas juste diri, ke la redaktistoj de la Konvencio de 2005 celis ion, sed ili ne provizis la “instrukcion por uzanto” por malhelpi la parigon de plurismo kun relativismo kaj de universalismo kun imperiismo.

Ĉar mi estas juristo, mia kontribuo al la reflekto pri la iloj de kultura plurismo estus proponi, se ne aron da instrukcioj, do almenaŭ kelkajn manierojn por provi repacigi plurismon kaj universalismon, kaj iujn rimedojn por provi pli proksimigi kulturojn.

Ni scias, ke multaj konfliktoj rezultas de malklereco de la Alia, sed ni ofte forgesas serĉi ilian originon en la nescio de nia propra kulturo, kio estas ŝlosila faktoro. Malfermi manierojn por vastigi nian konon pri malsamaj kulturoj, inkluzive pri nia propra, estas esence, mi kredas, ĉar ĝi ebligas ke ĉiuj evitu konsideri la universalon kiel plivastigon de sia propra kulturo. Alivorte, necesas plurigi la universalon.

alproksimiĝo de kulturoj. Ĝi estas unu plia paŝo, ne por sole miksi kulturojn, sed por fari ilin pli kongruaj kun la alia. Mi nomus tion ordigi plurismon.

Plurigi la universalon

Sensaj perceptoj – aŭdado, vidado, flarado, gustumado kaj tuŝado – konstituas la unuan ilon por vera scio pri malsamaj kulturoj. Ni scias, ĝis kiu grado koncertoj aŭ festivaloj, ekzemple, kontribuas por pligrandigi nian scion per sensaj perceptoj.

La dua ilo konsistas el kognaj reprezentoj – la akirado de scio per racio, kaj ne nepre per la sensoj. Tiuj inkluzivas klerigajn, filozofiajn, ekonomiajn, sociologiajn, etikajn kaj jurajn diskursojn. Ekzemple, la rolo de bibliotekoj, la kulturaj institucioj aŭ la Popolaj Universitatoj de Kvara Mondo de ATD.

Ĉi tiuj baziĝas sur la konverĝo de scio, nocio kiun mi ŝatus iomete pridiskuti. Ekde 1972, la Popolaj Universitatoj de Kvara Mondo investis en la interŝanĝo de scio inter la informitaj kaj tiuj, kiuj scias – tio estas, inter la scio de fakuloj kaj la scio de sperto. Ankaŭ la kunlaboro inter kulturaj institucioj baziĝas sur la ideo miksi kune kelkajn kognajn vojojn. En la arto, ni havas multajn ekzemplojn de ĉi tia kruciĝo.

Ekzemple, la franca komponisto Pierre Boulez, kiu fine de la 1980-aj jaroj prilumis la procezon de muzika komponado, elvokinte la lecionojn de la svisa artisto Paul Klee de la Bauhaus-Lernejo de Dezajno en Weimar, Germanio (de 1921 ĝis 1931).

La kombinaĵo de la sensa kaj racia – kaj ni scias, ke ĉi tiuj du kapabloj estas ligitaj – sendube estas tiu, kiu malfermas la plej larĝajn perspektivojn por nia kono pri malsamaj kulturoj. Hodiaŭ, ĉi tiu kombinaĵo estas faciligata de novaj teknologioj, admirinde ilustrite de la Muzeo de Monda Kulturo en Göteborg, Svedio, inaŭgurita en 2004, aŭ la Mucem (Musée des Civilizations de l’Europe et de la Méditerranée [Muzeo de Civilizaciooj de Eŭropo kaj Mediteraneo]) en Marsejlo, Francio, establita en 2013.

Kian ajn manieron ni uzas – sensan, kognan aŭ kombinitan – ni havas plurajn manierojn por ordigi plurismon, sen subpremi ĝin.

Irante post kutimajn metaforojn

Por eviti kaj la relativismon kaj la imperiismon de valoroj, necesas interaga kaj adaptebla dinamiko. La realproksimiĝo de kulturoj devas esti komprenata kiel procezo, movado kiu instigas nin iri post la kutimajn metaforojn – homajn rajtojn vidatajn kiel la fundamentojn, piedestalojn, nervojn aŭ radikojn de diversaj kulturoj – kaj doni preferon al la metaforo, kiu prezentas homajn rajtojn kiel la komunan lingvon de la homaro. Ĝi proponas tri procezojn, kies dinamika efiko kreskas: de interkultura interŝanĝo (dialogo) por serĉi ekvivalentojn (tradukon), kaj eĉ al reciproka transformo (kreoligo).

Dialogo, aŭ interkultura interŝanĝo, plibonigas la komprenon kaj scion de la Aliaj kaj tiel faciligas reciprokan alproksimiĝon, sed ne garantias ĝin. Kiel ekzemplon, mi resumas ĉi tie la dialogon de la juĝistoj pri mortpuno, okazigitan en 1989 per aŭdaca interpreto de la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj (ECHR) [European Court of Human Rights]. La kortumo verdiktis, ke la ekstradicio al Usono de homo, kondamnita al mortpuno, malobservas la malpermeson de nehoma aŭ humiliga traktado aŭ puno.

Per siaj eblaj aplikoj al pluraj tiaj landoj, ĉi tiu precedenca jurisprudenco havos influon tra la tuta mondo. Ŝajnas ke ĝi favoris renverson en 2001 fare de la Supera Kortumo de Kanado, plejparte bazitan sur la decido de la ECHR. Ĝi ankaŭ estis uzita de la Supera Kortumo de Apelacio de Sud-Afriko en 1995, por subteni la juĝon pri mortpuno kiel kontraŭan al la malpermeso de kruela, nehoma aŭ humiliga traktado.

Sed la dialogo restas submetita al la bonvoleco de la agantoj kaj, en ĉi tiu senco, ĝia kontribuo al la reciproka alproksimiĝo de kulturoj estas limigita al kunordigaj diferencoj.

La dua vojo, kiu iras pli malproksimen en la rekono de komunaj valoroj, estas tradukado. Vera “miraklo”, laŭ la franca filozofo Paul Ricœur (1913-2005), ĝi “kreas similecon kie ŝajnis esti nur plurismo”.

Mi aldonus, ke tradukado estas “mirakla”, kiam ĝi respektas diferencojn, serĉante ekvivalentojn, kiuj povas fari ĉi tiujn diferencojn kongruaj. Tradukado estas rimedo por harmoniigi diferencojn. Ilo, kiu kontribuas al reciproka alproksimiĝo per la principo de muzika harmonio, kiel difinis Platono en La Simpozio: “De kontraŭaj elementoj, kiel pli altaj kaj malaltaj tonoj, la arto de muziko akordigi ilin, produktas harmonion.”

Tamen, ni ofte renkontas netradukeblajn konceptojn kaj la miskomprenojn, kiujn ili kaŭzas. Ekzemple, en Artikolo 1 de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, ni legas, ke “ĉiuj homoj estas dotitaj de naturo per racio kaj konscienco”. Komence, nur “racio” estis menciita. Sed unu el la redaktistoj de la Deklaro, Zhang Pengchun de Ĉinio, rimarkis, ke se la deklaro estu universala, la nocio de racio sole ne sufiĉas. Li proponis aldoni la ĉinan terminon liangxin [liángxīn], kiu tradukiĝas kiel konscienco. Fakte, la ekvivalenteco inter liangxin kaj konscienco estas malforta, ĉar la ĉina termino, derivita de la ideogramoj liang [liáng] kaj xin [xīn], elvokas moralan konsciencon en la konfuceisma senco, tio estas konscienco, kiu favoras aliecon.

Por solvi ĉi tian malfacilaĵon ni bezonus iri eĉ pli malproksimen, efektivigante la trian rimedon supre menciitan: hibridigon aŭ, por eviti eblajn miskomprenojn, kreoligon.

Mi uzas la vorton kreoligo laŭ la maniero uzita de la franca poeto Edouard Glissant (1928-2011), kiam li proponis malfermi nian apartan poezion per la alia. Alivorte, kreoligo ebligas unuecigi diferencojn integrante ilin en komunan difinon.

En sia libro La Cohée du Lamentin (Gallimard, 2004), Edouard Glissant skribis:
“Kreoligo ne estas simpla mekanismo de hibridigo. Ĝi estas miksaĵo, kiu produktas ion neatenditan.” Produkti la neatenditan estas trovi − preter dialogo kaj tradukado, sed danke al ili − novan, vere komunan signifon.

Estas maniero venki diferencojn.

Ŝanĝo de la poezia al la jura regno permesos al mi ekzameni la ekzemplon de koncepto kun universala alvokiĝo, kies jura signifo evoluas: krimo kontraŭ homeco.

Al reciproka transformo

La nocio krimo kontraŭ homeco havas kolektivan dimension – “vastan aŭ sisteman atakon kontraŭ civila loĝantaro” – kaj implicas la senpersonigon de la viktimo.

Unue uzita en la ĉarto de la Internacia Milita Tribunalo en Nurenbergo en 1945, ĉi tiu koncepto implicite estas parto de la okcidenta percepto de la homeco, kiu baziĝas sur la ideo, ke ĉiu homo estas individuo kaj samgrade kiel membro de la homa komunumo.

Sed la koncepto iom post iom estis plivastigita al la detruo de kultura propraĵo.

En 2001, la juĝistoj de la Internacia Kriminala Tribunalo por la eksa Jugoslavio (ICTY) decidis, ke kiam la detruo kaj ruinigo de konstruaĵoj dediĉitaj al religio aŭ klerigado estas farata kun diskriminacia intenco, ĝi egalas “atakon kontraŭ la religia identeco mem de popolo. Kiel tia, ĝi preskaŭ ekzemplas la nocion de krimo kontraŭ la homeco, ĉar fakte ĝuste la tuta homaro estas tuŝata de la detruo de specifa religia kulturo kaj kulturaj objektoj, kiuj aliĝas al ĝi.” [ICTY, Prokuroro v. Dario Kordic kaj Mario Cerkez, IT-95-14/2, Juĝo, la 26-an de februaro 2001].

La demando venas ankaŭ pri Irako. “La detruo de objektoj, kiuj spuras la historion de popolo, estas elokventa maniero de elradikigo de ili, forigante ilin de iliaj originoj kaj detruante ilin en ilia animo,” diras la franca-irana juristo Pejman Pourzand (Radio Notre Dame, 6 marto 2015). Aliaj komentistoj referencis ĉi tian detruon kiel “krimon kontraŭ la historio de la homaro”.

Por certigi aŭtentan kreoligon per reciproka transformado, necesus integri kulturojn, kiuj valorigas la ligojn inter individuoj de la sama nacia komunumo − kion aludas de la zulua vorto ubuntu [ùɓúntú] (ne simple tradukebla sed kiu povus signifi "la imanenta kvalito esti persono inter aliaj personoj) venanta de Sud-Afriko, aŭ la japana termino ushi-soto (la distingo inter grupaj membroj kaj aliaj), aŭ la antaŭe menciita konfuceisma termino liangxin (konscienco).

Ankaŭ necesus asocii la kulturojn, kiuj postulas devojn de homoj al la naturo, kiel tiuj, kiuj protektas Pachamama-n (Patrinon Tero), ekzemple, enskribitaj en la konstitucioj de Ekvadoro kaj Bolivio.

Ĉi tio eble estas, kiel ni devas kompreni la proponon, kiu nuntempe cirkulas, por plivastigi la nocion de krimo kontraŭ homeco kaj genocido al ekocido – tio estas, la neinversigebla kaj grava damaĝo kaŭzata al la ekvilibro de la ekosistemo.

Por aldoni al la nocio de krimoj kontraŭ homeco vere universalan alvokiĝon, aliaj tradicioj devas riĉigi la okcidentan vidon de la homeco mem.

La reciproka alproksimiĝo de kulturoj, la temo de la daŭranta Internacia Jardeko (2013-2022), implicas multajn vojojn, kiuj ebligas rezisti kaj relativismon kaj imperiismon, kaj por akordigi la universalismon de homaj rajtoj kun la plureco de kulturoj. Ĉi tiuj estas la vojoj, kiuj kondukas al reciproka humanigo.

Per ĉi tiu artikolo, la Kuriero markas la feston de la Monda Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Disvolviĝo, la 21- an de majo 2018.


Mireille Delmas-Marty (Francio) estas membro de la Institut de France kaj honora profesoro ĉe la Collège de Francio.

Ŝi estas fondinto de la Asocio de Eŭropaj Krimo kaj Esploro [Association de Recherches Pénales Européennes (ARPE)], honora prezidanto de la Pharos-Observejo de Kultura kaj Religia Plurismo, membro de la Alta Konsilio de la Scienco kaj Teknologio kaj administranto de la Nacia Biblioteko de Francio.

Delmas-Marty publikigis multajn librojn pri kriminala leĝo, leĝo pri homaj rajtoj kaj tutmondigo de la leĝo, inkluzive: Les forces imaginantes du droit, en kvar volumoj (Le Seuil, 2004-2011); Vers un droit commun de l’humanité (Textuel, 2005, 2-a ed.), Résister, responsabiliser, anticiper (Le Seuil, 2013); Aŭ quatre vents du monde. Petit guide de navigation sur l’océan de la mondialisation (Le Seuil, 2016), kaj De la grande Accélération à la grande Métamorphose (Éditions au bord de l’eau, 2017).


Sidney Carlos Praxedes (Brazilo) tradukis el la angla


Leciono de la homeco

Abdourahman A. Waberi

"Maljuna afrika majstro kutimis diri: Estas mia vero kaj via vero, nu la vero estas en la mezo.

Por alproksimiĝi al ĝi, ĉiu devas iomete liberiĝi el sia vero por fari paŝon al la alia. "Ĉi tio estas unu el la lecionoj, kiujn Amadou Hampâté Bâ deziris transdoni al la junuloj en sia kontinento kaj aliloke, en letero skribita en la 1980-aj jaroj. Hodiaŭ, ĉi tiu letero sonas profete.

Ambaŭflanke de Saharo, granda parto de la afrika gejunularo spertas nur malcertan ekziston. Senigitaj de multo kaj perdintaj la orientiĝon, la gejunuloj ĵetiĝas sen sinreteno en la aventuron. Alfronti la dezerton, la trapasigistojn, la pikdratojn, la ondojn de Mediteraneo, ŝajnas al ili pli elteneble ol la sento ŝpinadi pensojn vojflanke de la vivo, putri starantaj. Kion fari ?

Ekmovi sin, fuĝi, elekti elmigradon kaj perei en la maro se ne eviteblas. Pridemandite, la postvivintoj de ŝipdronadoj eldiras kiel motivon la mankon de vivrimedoj. Trairi Saharon por esti vendata kiel sklavo en Libio, aŭ rekrutiĝi en Boko Haram, estas nek eblaj elektoj nek vivprojekto.

Kreskinte en ladurboj, tiu gejunularo ne bonŝancis gustumi la heredaĵon de la plejaĝuloj, kiuj ne avaris konsilojn kaj aliajn vivlecionojn. Inter tiuj estas emblema figuro por la tuta afrika kontinento : la Maliano Amadu Hampâté Bâ (1901-1991), tiu al kiu oni atribuas la nun famiĝintan frazon : «Kiam maljunulo mortas en Afriko, kvazaŭ forbrulas biblioteko», kaj kiu fakte diris pli precize : «Mi rigardas la morton de ĉiu el tiuj tradiciuloj kiel la incendion de neekspluatita kultura stoko». Tio okazis la 1-an de decembro 1960. Amadu Hampâté Bâ tiam estis reprezentanto ĉe la Ĝenerala Konferenco de Unesko, de la delegacio de Malio, kiu ĵus aliĝis al la Organizo kiel sendependa lando. En sia parolado li pledis favore al la «giganta parola monumento savenda el detruiĝo pro la morto de la tradiciuloj kiuj estas ĝiaj solaj portantoj [kaj kiuj] estas, ve, ĉe la tagoj de sia malfortikiĝo».

Mi diras al mi ke mi ŝatintus havi Amadu Hampâté Bâ kiel avon kiam mi estis adoleskanto. Honesteco devigas min konfesi ke tiam mi verŝajne ne havus la orelojn por aŭdi liajn konsilojn. La malnovaj bubuoj [afrikaj vestaĵoj], la blankharuloj kaj iliaj tradiciaj valoroj ne logis min. Mi anticipe kondamnis tiun mondon kiu ŝajnis al mi pasiva kaj malmoderna, mi principe forĵetis ĝiajn regulojn. Mi terure malpravis.

Se por la nuntempa mondo, en Afriko kiel aliloke, akre bezonatas protektaj personecoj kiel tiu de la aŭtoro de La stranga destino de Wangrin, tio sentiĝas ĉar la rompiĝo inter la generacioj aspektas tute efektivigita. La familia rondo konsiderinde ŝrumpis. Des pli malbone, ĝi ne plu estas firma bazo de vekiĝo kaj de transdonado kiel ĝi estis antaŭnelonge.

“Karaj pli junaj fratoj...”

Ses jarojn antaŭ sia forpaso en 1991, la granda maliano skribis leteron dediĉitan al «la junularo», aspektantan kiel testamento. «Tiu kiu parolas al vi estas unu el la unuaj naskitoj en la 20 jarcento», li diras, antaŭ ol averti :
«Junuloj, lastaj naskitoj en la 20 jarcento, vi vivas en epoko samtempe terura pro la minacoj per kiuj ĝi premas la homaron, kaj interesega pro la ebloj kiujn ĝi malfermas sur la kampo de la scioj kaj de la komunikado inter la homoj. La generacio de la 21-a jarcento spertos neimageblan renkontiĝon de rasoj kaj ideoj. Laŭ la maniero en kiu ĝi asimilos tiun ĉi fenomenon, ĝi sekurigos sian pluvivadon aŭ provokos sian detruiĝon per mortigaj konfliktoj. En ĉi tiu moderna mondo, neniu plu povas rifuĝi en sian eburan turon. Ĉiuj ŝtatoj, fortaj aŭ malfortaj, riĉaj aŭ malriĉaj, de nun estas interdependantaj, almenaŭ sur la ekonomia kampo aŭ fronte al la danĝeroj de internacia milito. Ĉu tion ili volas, ĉu ne, homoj estas enŝipigitaj sur la sama floso : se leviĝos uragano, la tuta mondo estos samtempe minacata. Ĉu ne preferindas provi reciproke sin kompreni kaj sin interhelpi antaŭ ol fariĝos tro malfrue ?» La saĝa homo de Bandiagara tiam kuraĝigas ĉi tiujn gejunulojn, kreskantajn kaj evoluantajn en dupolusa mondo - kie interes-grupoj interpuŝiĝas kaj disŝiras unu la alian - por "iom post iom produkti novan pensmanieron, pli orientitan al komplemento kaj solidareco, individuaj kaj internaciaj." Ĉar neniam oni sufiĉe ofte memorigos, ke "en nia tempo tiom plena da minacoj de ĉiuj specoj, homoj devas emfazi ne tion, kio apartigas ilin, sed kion ili kunhavas, respektante la identecon de ĉiu. Renkonti kaj aŭskulti la alian estas ĉiam pli riĉige, eĉ por la florado de sia propra identeco, ol konfliktadi aŭ senfrukte diskutadi por trudi sian propran vidpunkton." Elegante kaj precize la Malia verkisto uzas sian arton de trafe frapantaj bildoj :
«la homa vivo estas kiel granda arbo, kaj ĉiu generacio estas kiel ĝardenisto», antaŭ ol aldoni : «La bona ĝardenisto ne estas tiu kiu elradikigas sed kiu, kiam venis la ĝusta tempo, scias detranĉi la mortintajn branĉojn kaj, se necese, sagace procedi al utilaj greftoj.

Tranĉi la trunkon estus sin mortigi, rezigni sian propran personecon kaj artefare alpreni tiun de aliaj, sen iam ajn tute sukcesi. Ankaŭ ĉi tie, ni memoru la malnovan diraĵon: "La ligna trunko multan tempon pasigis en akvo, ĝi povas flosi, sed ĝi neniam fariĝos kajmano!"» Kaj li insistas : «bone enradikiĝintaj en vi mem, vi povos sen timo kaj sen damaĝo malfermi vin al la ekstero, samtempe por doni kaj por ricevi.» Defendanto de la tradicia afrika socio sed konfesanta ke ĝi havis «siajn difektojn, siajn troojn kaj mankojn», Amadu Hampâté Bâ atentigas pri la fakto ke ĝi «antaŭ ĉio estis civilizacio karakterizata de respondeco kaj solidareco sur ĉiuj niveloj», inkluzive de tiu de la medio : «La homo estis ankaŭ rigardata kiel respondeca pri la ekvilibro de la ĉirkaŭanta natura mondo. Malpermesite estis arbon senkiale dehaki, beston mortigi sen prava motivo. La tero ne estis lia posedaĵo, sed sankta deponaĵo konfidita de la Kreinto kaj kies nura mastrumanto li estis». En la hom- epoko, rezulto de la disiĝo inter homo kaj naturo, tiu leciono de niaj praavoj nin invitas pridubi la vivmanieron kiun ni adoptis kaj kiu estas detruanta la tradiciojn same kiel la medion.

Larĝanimeco, diverseco, dialogo kaj reciproka kompreno - jen la kvar kolonoj, kiuj fortike subtenas la mesaĝon de ĉi tiu valora letero de Amadou Hampâté Bâ. Estas tempo denove meti ĝin en ĉies manojn, junulajn aŭ malpli junulajn, por plifirmigi ĉies psikan kaj intelektan armaturon, en Afriko kaj aliloke.

Rakontisto, verkisto, poeto, etnologo, spirita gvidanto, sciencisto pri cifer- simboleco, diplomato, Amadou Hampâté Bâ difinis sin kiel "diplomiĝinton ĉe la granda universitato de la parolo instruita en la ombro de la baobaboj". Transirinte nekutimajn vojojn por aliri la pli altajn sferojn de la scio, li faris sian mision transdoni la stafeton al ni, sendepende de niaj kredoj, nia haŭta koloro aŭ nia aĝo.


Abdourahman A. Waberi [ŭaberi] naskiĝis en la nuntempa Ĝibutia Respubliko. Li vivas kaj en Francio kaj en Usono, kie li estas profesoro ĉe la Universitato George- Washington. Aŭtoro de pluraj romanoj, inter kiuj Ĉe la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Afriko (2006) kaj La Dia Kanto (2015), li verkas duonmonatan kronikon en la franca ĉiutaga gazeto Le Monde. Tradukita en pli ol dekdu lingvojn, lia verkaro demandas la mondon kun kolero, tenereco kaj kompato.


Christian Lavarenne (Francio) tradukis el la franca.


Metiistoj havas magion en siaj figuroj

Intervjuo de Krista Pikkat (Unesko) kaj Jasmina Šopova

Per ĉi tiu intervjuo, la Unesko-Kuriero markas la okazigon de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Disvolviĝo, la 21-an de majo.

La artisto por paco de Unesko kaj konata dezajnistino Bibi Russell sukcesegis pri siaj kapabloj: danke al ŝi, la modestaj gamuchas - tradiciaj kotonaj tukoj, kiujn homoj en Sud-Azio ĝenerale uzas por viŝi siajn manojn kaj vizaĝon - rivalas kun la plej prestiĝaj pecoj sur modpodioj en la tuta mondo. Sed ŝia vera sukceso estas for de ĉi tiuj podioj, en centoj da teksaj metiejoj en ŝia lando, Bangladeŝo, sed ankaŭ en Uzbekio, Kolombio kaj Barato.

En decembro 2017, ŝi partoprenis en la Rajasthan-a Heredaĵa Semajno de Barato, montrante sian ĥadi-kolekton.

La spektaklo estis ŝia tributo al Mahatmo Gandhio kaj al la tradiciaj Rajasthan-aj teksistoj, kiuj kreis la hejmajn ŝtofojn.

Russell partoprenis ankaŭ en la Commonwealth Fashion Exchange [Modo-borso de la Komunumo de Nacioj] en februaro 2018, kun ekspozicio montranta daŭrigeblan modon el la ŝtatoj de la Komunumo de Nacioj. Ĝi estis lanĉita en Palaco Buckingham subtenate de la [Brita] Reĝino kaj la Dukino de Kembriĝo.

La elstara dezajnisto nun laboras super tio, kion ŝi nomas "malfacila kaj emocie tre altira projekto". Kun la rekta subteno de Mamata Banerjee, ĉefministrino de Okcidenta Bengalio, ŝi laboras ĉe la Liluah Home [Liluah-Hejmo], la plej granda rifuĝejo de la ŝtato por knabinoj, ekde septembro 2017. Ĉi tie ŝi instruas kaj stimulas la knabinojn, iuj el kiuj estas viktimoj de ŝakrado de infanoj, por evoluigi enspezkapablojn produktantajn. "Mi ne povas kredi, ke en la dudek-unua jarcento, kiam ĉiuj parolas pri potenciĝo de virinoj kaj egalaj rajtoj, ni ankoraŭ vendas niajn knabinojn!", ŝi diras, montrante, ke senigitaj de ĉio knabinoj en la ŝtato vendiĝas kontraŭ malpli ol $100.

"Se mi havos sufiĉe da forto por fini ĉi tiun malfacilan laboron, mi esperas, ke ĝi malfermos pordojn por ĉi tiuj knabinoj, por ke ili povu komenci novan vivon kun digno kaj amo".

La penadoj de Russell ne restas vanaj.

La 7-an de marto 2018, tridek tri knabinoj el la rifuĝejo, inkluzive de ses Rohinĝjaj rifuĝintaj infanoj, defilis sur la podio ĉe modparado organizita de la registaro en Kolkato kaj konceptita de Russell. Ili portis vestojn fasonitajn de iliaj amikoj ĉe la Hejmo, kiuj estis trejnitaj fare de la plej konata vestfasonisto de Bangladeŝo.

Ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, Russell laboris por ellabori tradiciajn teksaĵojn kaj metiojn, donante ŝancon al miloj da homoj leviĝi el malriĉeco danke al siaj "magiaj fingroj".

Vestfasonado estis via vera vervo kaj alvokiĝo, kvankam vi unue fariĝis fama kiel altranga manekeno. Kiel junulino el Bangladeŝo decidis iri al vestfasonista lernejo en Londono?

Hejme, mia patrino kutimis kudri vestaĵojn por ni. Miaj fratinoj neniam plendis, sed mi neniam estis tute kontenta pri la vestaĵoj. Do kiam mi dekjariĝis, mia patro aĉetis al mi kudran maŝinon. Kiam vi aĝas 10 jarojn, vi apenaŭ povas ĝuste teni tondilon, sed mi komencis eksperimenti.

La artisto por paco de Unesko kaj konata dezajnistino Bibi Russell sukcesegis pri siaj kapabloj: danke al ŝi, la modestaj gamuchas - tradiciaj kotonaj tukoj, kiujn homoj en Sud-Azio ĝenerale uzas por viŝi siajn manojn kaj vizaĝon - rivalas kun la plej prestiĝaj pecoj sur modpodioj en la tuta mondo. Sed ŝia vera sukceso estas for de ĉi tiuj podioj, en centoj da teksaj metiejoj en ŝia lando, Bangladeŝo, sed ankaŭ en Uzbekio, Kolombio kaj Barato.

Uzbekistano, brodas tradiciajn fasonojn.

altan modon kaj komprenis, ke ekzistas en la modo gramatikaj reguloj, kiujn mi volis studi. Mi ricevis diversajn artajn premiojn kiam mi aĝis inter 6 kaj 12 jarojn, sed mi ne volis studi arton. Mi volis fari ion alian.

Mi volis iri al Londono. Post ses monatoj, la Londona Kolegio pri Modo [London College of Fashion] rifuzis mian aliĝpeton, sed ili fine akceptis min, kun multaj kromkondiĉoj.

Post dudek jaroj en la Okcidento, kie vi konstruis sukcesan karieron de altranga manekeno, vi revenis al Bangladeŝo en 1994. Kio vin instigis fari tion?

De mia juneco mi havis revon. Mi ne povis kompreni, kial oni pensas ke bangladeŝanoj estas malriĉaj. Por mi, la lando estis riĉa je koloroj kaj muziko! Kiam mi iris al Eŭropo, mia revo iris kun mi. Iun tagon mi sciis, ke mi estas mense kaj fizike preta reveni hejmen.

Mi kredis, ke la Bangladeŝa popolo bezonas min tiom, kiom mi bezonas ĝin.

Por aplaŭdi, vi bezonas du manojn. Hodiaŭ, post pli ol dudek jaroj da spertiĝo, mi scias, ke mi pravas. Ili scias, ke mi respektas ilin kaj helpas ilin restarigi sian homan dignon. Tio pleje gravas. Aliflanke, ili donas al mi tiom da amo kaj korinklino! Ĉi tio donas al mi la forton por iri antaŭen. Nenio en la mondo povas forpreni min de ĉi tiu laboro.

Mi neniam turnis mian dorson al mia lando. Miaj gepatroj ĉiam loĝis en Bangladeŝo, do mi regule revenadis hejmen, eĉ kiam mi loĝis eksterlande. Mi naskiĝis en Bangladeŝo kaj pasigis mian infanaĝon tie. Mi pensas, ke infanaĝo havas gravan efikon sur vian vivon.

Mi havas mirindan familion. Miaj gepatroj instruis min estimi nian kulturon kaj la kulturon de aliaj landoj. Bangladeŝo pli frue estis parto de Barato, kiu estis regata de la britoj kaj la mongoloj. Danke al la edukado, kiun miaj gepatroj donis al mi, mi eksciis ĉion pri la Pli Granda Barato kaj ankaŭ pri la kulturo de aliaj landoj.

Mi pensas, ke gepatroj devas instrui siajn infanojn pli pri siaj kulturo kaj tradicioj por ke la kulturo kaj la tradicioj ne mortu.

Kiam vi revenis al Bangladeŝo, vi establis malgrandan multajn atelieron, kiu kreskis ĝis Bibi Productions [Bibi-produktado] en 1995. Plej multaj tradiciaj teksistoj vivas en vilaĝoj. Kial vi decidis bazi vian kompanion en Dako, la ĉefurbo?

Mi havas nur unu oficejon en Dako.

Mi bezonas oficejon, de kiu ni povas konektiĝi kun la cetera mondo. Mi tamen pasigas 99,9% de mia tempo en vilaĝoj.

Ni laboras kun metiistoj el diversaj partoj de Bangladeŝo. Ili ne estas el privilegiitaj familioj, kaj ĉiu el ili - ekde la persono, kiu preparas teon en mia oficejo - sentas, ke Bibi Productions estas ilia.

Mi faris tion por la popolo de Bangladeŝo, kaj Bibi Productions apartenas al la lando.

Kiel vi difinus la filozofion malantaŭ Bibi Productions?

Ni ne povas diri, ke Bibi-Produktado neprofitemas, sed ni faras tre malgrandan profiton. Ni fokusiĝas sur konservado kaj revivigo de la metioj kaj subteno de la metiistoj, kaj plialtigo de ilia konscio pri la graveco de kleriĝo kaj sano.

Mi vidas la diferencon ekde kiam mi komencis Bibi Productions en 1994. Ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉu en la oficejo, ĉu en la vilaĝoj, havas pli ol du aŭ tri infanojn.

Ili scias kiel pli bone administri la monon, kiun ili gajnas, kaj ilia vivnivelo pliboniĝis.

Seniĝinte je malriĉeco, ili komprenas la gravecon de tio ke iliaj infanoj frekventu la lernejon. Kleriĝo kaj sano estas la fundamento de ajna ekonomio en iu ajn lando.

Kiom da dungitoj havas Bibi Productions?

Ni havas tridek homojn el diversaj anguloj de Bangladeŝo, laborantaj en la oficejo. Iuj unue pensis, ke ili ne scipovos labori en la oficejo. Sed mi povas rekoni homojn kun pozitiva sinteno.

Krome ni laboras kun miloj da metiistoj.

Mi ne povas diri ilian ĝustan nombron, sed da ili estas ĉirkaŭ 100 000. Vi pensas, ke tio estas multege? Tio estas eĉ ne unu procento de la teksistoj en la lando! Mi ŝatus senti, ke mi atingis la unuan ŝtupon de la ŝtuparo antaŭ ol mi mortos - estas multe pli por fari.

En landoj kiel Barato, Bangladeŝo kaj landoj de Centra Azio, agrikulturo estas la plej grava sektoro de la ekonomio. Homoj, laborantaj en agrikulturo kaj metioj, vivas unu apud la alia. Mi laboras kun homoj, kiuj faras aĵojn permane: Modo por Disvolviĝo – jen kio mi estas.

Kiel ekis la ideo pri Modo por Disvolviĝo?

Ĝi komenciĝis kiam mi prezentis mian unuan spektaklon ĉe Unesko en 1996. Vestfasonistojn tre malofte rekonas agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, sed la Organizo rekonis la ligon inter modo kaj disvolviĝo, kleriĝo kaj sano. La programo "Weavers of Bangladesh" [Teksistoj de Bangladeŝo] de Unesko estis priraportata de dudek naŭ televidaj kanaloj ĉirkaŭ la mondo. Ĝin apogis Federico Mayor, tiam Ĝenerala Direktoro de Unesko, kaj la Reĝino Sofía de Hispanio. Se la amaskomunikiloj faris el mi la manekenon Bibi, tiuj du homoj, kiuj kredis en mi de la komenco, donis al mi netakseblan subtenon en mia kariero kiel dezajnisto. Mi ankaŭ ricevis multan internacian subtenon. Ekde tiam mi estas invitata al elstaraj universitatoj en la mondo, kiuj nun laboras super modo por disvolviĝo kaj al la Monda Ekonomia Forumo, ĉar ili komprenas la gravecon de la kreiva ekonomio kaj la socia ekonomio.

En 1999, Unesko nomumis vin Dezajnisto por Disvolviĝo. Poste, en 2001, vi fariĝis Artisto por paco. Kion la rekonoj de Unesko signifas por vi?

Kio mi estas hodiaŭ, estas danke al Unesko. Sed ankaŭ, danke al mia laboro, homoj komprenas, ke Bangladeŝo ne nur havas problemojn, ĝi estas ankaŭ mirinda lando.

Kiam mi estis nomumita Dezajnisto por Disvolviĝo, mi revenis hejmen kaj montris la atestilon al la teksistoj. Mi diris al ili, ke la atesto estas por ili, ne nur por mi. Vi povas ŝanĝi homan menson kiam vi respektas ilian homan dignon.

Ajna rekono donas al vi forton. Mi estas membro de la Universitato de la Artoj, Londono. Ĉi tiu rekono estas donita al mi pro la kontribuo, kiun mi faris por antaŭenigi manan teksilon. Mi ricevis la plej altan premion de Bangla-Akademio, la Bangladeŝa nacia lingva aŭtoritato, establita en 1954 laŭ la modelo de la Franca Akademio. Kaj la plej grandaj dezajnistoj en la mondo ankaŭ rekonis la laboron, kiun mi faras por la disvolviĝo. La internacia rekono multe helpas min en mia laboro por antaŭenigi Modon por Disvolviĝo.

Kio difinas vian laboron de moda vestfasonisto?

Ĉio, kion ni faras ĉe Bibi Productions, estas natura kaj manfarita. Mi neniam uzis sintezitajn ŝtofojn aŭ artefaritajn kolorojn.

Mi ne atendas, ke homoj ĉiam surportu naturajn kaj manfaritajn aĵojn, sed eĉ se vi havas kvar aŭ kvin kompletojn, surportu ilin de tempo al tempo!

Miaj modeloj estas inspirataj de tradicia fasono. Mi certe ŝanĝadas kolorojn, mi plisimpligas la fasonon, sed mi neniam ŝanĝas la tradician formon de teksado de kotono aŭ silko.

Miaj plej vendataj aĵoj estas miaj akcesoraĵoj kaj skarpoj. Miaj braceletoj estas farataj el "akvohiacinto" [Eichhornia crassipes], planto kiu kreskas vaste en Bangladeŝo. Mi nun havas virinojn en ses vilaĝoj farantajn tiujn braceletojn. Kaj miajn gamuchas [kotonajn tukojn] antaŭenigas la hispana aktoro Antonio Banderas, do mi ne bezonas elspezi monon por reklamo.

Kaj mi tutegale neniam farus tion, ĉar Bibi Productions estas memfinancata projekto, kaj centoj da homoj dependas de mi por siaj vivrimedoj.

Kiel evoluis via laboro?

Kiam mi komencis labori en Kamboĝo, mi komencis recikligon kaj hodiaŭ mi fariĝis fakulo pri recikligo! En Bangladeŝo, mi produktas aĵojn el tio kion oni forĵetas kiel rubon.

Min ankaŭ inspiris la "rikiŝa arto" en Bangladeŝo por fari okulvitrajn framojn, kiujn mi persone surportas tre ofte.

Sed la veran "revolucion" faris nia fasonaĵo por gejunuloj. Ni faras diverskolorajn ĝinzojn, diversmanierajn sariojn, modernajn bluzojn ktp.

Kiel vi ekvilibrigas vian familian vivon kun viaj profesiaj agadoj?

Mi konas la edzinan vivon, mi havas du infanojn. Kiam ili havis ĉirkaŭ 9 aŭ 10 jarojn, mi devis komprenigi al ili, ke mi havas revon, kaj ke se mi ne strebos ĝin efektivigi, mi estos frustrita. Hodiaŭ ambaŭ miaj gepatroj forpasis, miaj infanoj vivas eksterlande, sed la metiistoj, kun kiuj mi laboras, neniam permesas al mi senti min soleca. Ili estas ordinaraj homoj, kiuj bezonas sian salajron en la unua tago de la monato ĉar ili devas pagi por la luo. Ili ne estas mia familio, sed ili signifas por mi pli ol io ajn.

Ekde kiam mi revenis al Bangladeŝo, mi komencis subteni bubojn [povrajn, stratajn, ofte, senhejmajn, infanojn]. Mi donis al ili iom da mono, kondiĉe ke ili iru al la lernejo.

Mi fariĝis ilia garantiulino por lernejoj de NRO-j (neregistaraj organizaĵoj), kiuj kutime ne akceptas stratajn infanojn. Dekomence estis unu infano, poste alia - nun ili estas pli ol cent! Ili estas mia fonto de ĝojo, kiam mi estas en Dako.


Andrej PEĈËNKIN (Rusio) tradukis el la angla.


Ateno: Libroj ĉie

Anna Routsi

La 23-an de aprilo, la greka ĉefurbo startigas la jaron de la celebrado de la legado, de la kulturo kaj de la scio, kiel Monda Ĉefurbo de la libro 2018, kadre de Unesko. "Libroj ĉie“ estas la ĉefa moto de tiu manifestado, kies programo enhavas multnombrajn aktiv­ aĵojn, malfermitajn al ĉiuj, ĝis la plej neatenditaj kaŝanguloj de la historia urbo.

Oni malŝparis tiuokaze gravajn klopodojn far la Urbo de Ateno, cele konkretigi la vidon de la Urbestro de Ateno, Georgios Kaminis. Lia celo – kaj tiu de lia seppersona teamo, konstituita por tiu okazo – estas engaĝi la civitanojn de ĉiu aĝo kaj de ĉiuj sociaj kaj etnaj originoj al la disvastigo de kulturo de la libro kaj de la lernado en la diversajn kvartalojn de Ateno, danke al miriado da malgrandaj surlokaj aktivaĵoj.

Temas pri la firmigo de la memestimo de la loĝantoj kaj pri la stimulado de la sociaj integriĝo kaj kohereco. Oni celas same kunigi la kreivajn fortojn de la urbo direkte al komuna kultura celo: la fondo de solida heredaĵo, samtempe fizika kaj spirita, kiu ankru longdaŭre la amon kaj la praktikon de legado en la ĉiutagan vivon de la loĝantoj.

Por tion sukcese atingi, la urbo asociiĝis kun pli ol cent kvindek klerigaj institucioj, kun verkistoj kaj kun la eldonindustrio.

Multnombraj kulturaj centroj, muzeoj, grupoj de la civila socio, ekkompanioj kaj neregistaraj organizoj (NROj), ambasadejoj kaj internaciaj organizoj respondis al tiu alvoko. Ne estas surprizo ke al ili aliĝis ĉirkaŭ cent kvindek bibliotekoj el la tuta lando, kiuj proponas, sub la egido de la Nacia Biblioteko de Grekujo, specialajn programojn kadre de somera kampanjo de legado.

Partoprenas en la projekto ankaŭ diverstipaj programoj kaj municipaj organizoj, kiel la kultura reto de la ĉefurbo Athens Culture Net [Kulturreto Ateno] kaj la iniciativo Écoles ouvertes [Malfermitaj lernejoj] – ambaŭ financataj de la Fondaĵo Stavros Niarchos -, la komplekso de la muzeo de industrio kaj kulturo Technopolis [Urbo de teĥniko], la Organizo por junularo kaj kulturo kaj la sportoj OPANDA, la platformo de la civila socio SynAthina kaj la programoj por helpo al rifuĝintoj.

Miliono da vizitantoj atendataj Kadre de la programo, oni realigos viglan bunton de pli ol ducent kvindek eventoj kaj aktivaĵoj, ĉiuj rondiraj ĉirkaŭ libroj, lernado kaj disdivido de konoj. Atendante milionon da vizitontoj, la urbo aspiras prezenti literaturan scenejon adaptitan al ĉiuj gustoj kaj al ĉiuj aĝoj. Krom disvastigi la amon por libroj kaj por lernado, ĝi esperas stimuli publikan dialogon, ne nur inter la kreantoj, la kunagantoj kaj la intelekta elito, sed ankaŭ kaj precipe, ene de la tuta socio.

Libroj kaj legado estas kunfandataj kun arto kaj kreiveco, fokusiĝante sur lernado, sed ankaŭ montrante distrajn kaj ĝuajn aspektojn de legado.

Dum la lando spertas financajn malfacilaĵojn, kaj krizon de la libreldona industrio, la financado de tiu evento renkontis multajn defiojn. La urbo Ateno ne hezitis tamen atribui al ĝi buĝeton de 500 000 eŭroj por la komunikado kaj kontribui ankaŭ al la aktivaĵoj de la OPANDA. La donacoj de la institucioj, de la subvenciantoj kaj de la ambasadejoj kiuj rekte subtenas la projekton, atingis, fine de februaro 2018, la saman sumon de 500 000 eŭroj, kiu eĉ laŭ la atendoj pligrandiĝos. Ni estis surprizitaj kaj motivitaj de la intereso kaj de la deziro, kiujn la plejmulto de la partoprenantoj evidentigis por engaĝiĝi niaflanke kaj uzi niajn rimedojn je la dispono de tiu ĉi evento, tiom grava por nia urbo.


Anna Routsi (Grekio) estas konsilanto de la urbestro de Ateno por la programo kaj la komunikado koncerne la eventon Monda Ĉefurbo de la libro 2018.


Maria Butan (Rumanio) tradukis el la franca


Plenigi Kulturan malplenaĵon

Lucy Mushita


La gejunularo el Suda Afriko estas tiom talenta kiom gejunuloj ie ajn. Sed kun malaperantaj lokaj tradicioj, kaj la manko de vojoj por enkanaligi sian kreivon, ili vivas en kultura malplenejo.

Konsumado de enhavo, per kiu ili estas interrete bombardataj, ne sufiĉas – ĉi tiuj gejunuloj bezonas ke oni donu al ili aliron al la ĝustaj iloj kaj ŝancoj, kaj ke oni gvidu kaj kuraĝigu ilin ellabori siajn proprajn historiojn.

La Afrika kontinento superabundas je talentuloj: muzikistoj, verkistoj, poetoj, filozofoj, dancistoj kaj aliaj artistoj. Ĉi tiuj artistoj kaj ilia kreiva laboro estas la kondukiloj, tra kiuj kulturoj pasas de unu generacio al la sekva. Sed multaj el ili estas aŭ estis ekzilitaj: la sud-afrika kantistino Miriam Makeba, kenja verkisto Ngugi wa Thiong’o, niĝeria dramaturgo Wole Soyinka, konga romanisto kaj kemiisto Emmanuel Dongala, franca-konga verkisto Alain Mabanckou kaj zimbabva muzikisto Thomas Mapfumo.

La listo daŭras. Kelkaj el tiuj ekzilitaj afrikanoj instruas en prestiĝaj universitatoj eksterlande, kie oni aprezas ilian veran valoron – dum studentoj en iliaj hejmlandoj restas senigitaj je ilia saĝeco.

Samtempe, tradicia parola literaturo malaperas de nia kultura sceno. Kiam mi estis infano – mi kreskis en malgranda vilaĝo dum rasapartismo en Suda Rodezio (nuna Zimbabvo) – miaj identeco kaj kulturaj bezonoj estis nutrataj per tiu literaturo, kiun la plejaĝuloj transdonis per rakontoj rakontataj en la vesperoj. Inkludante ludadon kaj kantadon kaj dancadon en la komunumo, tiuj "lecionoj" kompletigis la formalan kleron, kiun ni ricevis.

En la lernejo mi legis la klasikaĵojn de multaj elstaraj verkoj de la angla, franca kaj usona literaturoj. Ĉi tiuj libroj ne reflektis nian realaĵon, kaj malhavis pensojn, kiuj povus doni al ni ideojn pri egaleco kun la blankuloj. Sed senkonsidere pri cenzuro, legado malfermis por mi tute novan mondon – enkondukante min en aliajn kulturojn kaj en la filozofiajn pensadon kaj rezonadon, kio instigis min kontesti la jam ekzistantan staton de aferoj.

Nuntempe, junaj afrikanoj scias tre malmulte pri nia tradicia heredaĵo, kaj preferas pasigi sian tempon malkovrante Holivudajn filmojn aŭ ludante interretajn ludojn. Anstataŭ transdoni nian propran kulturon al niaj gefiloj kaj genepoj, kaj instigi ilin krei sian propran arton bazitan sur tiu kulturo, ili pagas por eksterlanda amuziĝo. La rezulto estas, ke nia junularo estas malkonektita kaj de nia tradicio kaj de la laboro de nuntempaj aŭtoroj kaj pensuloj.

Tamen, nia gejunularo estas same talenta kiel kiel ie en la mondo. Mi vidis junajn geknabojn produkti la plej belan muzikon per la plej rudimentaj instrumentoj, aŭ fari iujn el la plej bonaj mallongaj filmoj uzante siajn saĝtelefonojn – tute sen formala trejnado.

Gejunuloj tre multe profitus el elektronikaj rimedoj sub la formo de elŝuteblaj bitlibroj.

Tio sama aplikiĝas al vidartistoj, kies laboro bezonas galeriojn por elmontri ilian genion.

Esence estas ankaŭ disvolvi politikojn reguligantajn intelektan proprieton por protekti ilian laboron.

Manko de mono?

Kiel povas suda Afriko formi publikan politikon por plenigi ĉi tiun kulturan malplenaĵon per grava enhavo? Kiel afrikaj gejunuloj povas lerni pripensi antaŭ ol papage ripeti ĉion, kion oni prezentas al ili? Kiel la regiono povas malakcepti tion, kio estas toksa, kaj allasi tion, kio ne estas makulita, en sian propran krean laboron?

La kutima argumento pri manko de mono povas esti valida en multaj okazoj.

Sed estas interese noti, ke preskaŭ ĉiuj landoj de suda Afriko elspezas milionojn por futbalaj stadionoj kaj por la ŝveliĝintaj salajroj de futbalistoj. Estas vere, ke sporto stimulendas kaj ke futbalaj stadionoj ĝenerale estas utilaj. Ebla solvo povus esti krei strategion, laŭ kiu sporto kaj kulturo estu kunfanditaj. Enspezoj de stadionoj, ekzemple, povus esti enkanaligitaj por financi bibliotekojn, kinejojn, teatrojn, koncertejojn.

Alia ofta politika argumento estas, ke iu ajn investo devus estigi laborpostenojn.

Sed prenu la ekzemplon de Holivudo, kiu dungas milojn, se ne milionojn, da laboristoj rekte aŭ nerekte – kaj ekonomie profitigas Usonon, krom permesi al ĝi uzi sian mildan povon. Nun kiam teknologio estas disponebla al ni, ankaŭ ni povas ellabori niajn proprajn historiojn – per literaturo, kino kaj arto.

Hejmlande kovita sukceso

Esti kreema ne devas esti tro multekosta afero. En la 2016, la itala eldonejo 66thand2nd eldonis libron La felicità degli uomini semplici (La feliĉo de la simplaj viroj), kun mallongaj rakontoj pri futbalo en Afriko, verkitaj de afrikaj aŭtoroj. En la itala lingvo kaj po €18 ĉiuekzemplere, ne multaj afrikanoj povas aĉeti ĝin. Aliflanke, Neria, la hejmlande kovita arta filmo de la jaro 1993, laŭ la scenaro de la zimbabva aŭtoro kaj kinisto Tsitsi Dangarembga kaj reĝisorita de lia samlandano Godwin Mawuru – pri inter-seksaj problemoj – estis pli alirebla kaj daŭre estas la plej furora filmo en la historio de Zimbabvo.

Dum estis preskaŭ neeble al iu de mia generacio verki siajn proprajn historiojn dum sia kreskado, nuntempaj afrikaj gejunuloj havas kaj la eblon kaj la ilojn je sia dispono por tion fari. Verkistinoj kaj filozofinoj - kiel Ken Bugul (Senegalo), Kidi Bebey (Francio-Kameruno), Nadia Yala Kisukidi (naskita en Belgio, de konga patro kaj franca-itala patrino), Virginia Phiri (Zimbabvo), Chimamanda Ngozi Adichie (Niĝerio) – ili ĉiuj verkas siajn historiojn, kaj Afriko bezonas aŭskulti ilin kaj partopreni kun ili. Plej multaj mondrigardoj de Afriko daŭre estas makulitaj per koloniaj vidpunktoj – afrikaj voĉoj, se provizitaj per la ĝustaj platformoj, povus ŝanĝi tion.


Lucy Mushita (Zimbabvo) estas romanisto kaj eseisto. Naskiĝinta en Suda Rodezio, ŝi kreskis en malgranda vilaĝo dum rasapartismo. Ŝia romano Chinongwa (publikigita en Sud-Afriko en 2008, kaj de la eldonejo Actes Sud en Francio en 2012) esploras ĉi tiun periodon de ŝia vivo, antaŭ ol ŝi forlasis sian landon en 1986, cele al Francio, Usono kaj Aŭstralio – finfine adoptante Parizon kiel sian hejmon.

Kun ĉi tiu artikolo, la Kuriero markas la feston de la Afrika Semajno de Unesko en majo.


Pablo León (Argentino) tradukis el la angla


Junaj afrikanoj: reinventi politikon

Hamidou Anne

Multaj junaj homoj en Afriko firme ekstaras kaj kontraŭas la nun­ tempan politikon en siaj landoj. Kiel sociaj aktivuloj de la civitana socio kiuj laboras en sociaj retoj, ili defias la starigitajn aŭtoritatojn – utiligante rep- muzikon kaj grafitiojn, kaj ĝisdatigante tradiciajn kultur­ kodojn. Sub­tenantoj de senpera rekta demo­ krateco, ili pretigas la vojon por socio kiu estu, almenaŭ, malpli hierarkia kaj senkoloniigita.

La Afrikaj politikaj klasoj malsukcesis antaŭeniri en sia misio konstrui naciojn karakterizatajn de justeco kaj progreso, spite de pluraj kaj tre signifoplenaj progresoj. Aldonante la neekziston de kredeblaj alternativoj el la opoziciaj partioj, ni estas devigataj agnoski ke politiko, ĝenerale, atingis malaltnivelan punkton. Tiu ĉi senelira situacio gvidas grandan kvanton da gejunuloj amase adopti senton de malkonfido – kiun eblas resumi per la frazo “ili ĉiuj estas egalaj”.

Gejunuloj fariĝas politike envolvitaj en novaj manieroj – kreante novajn­ entreprenojn, utiligante ciferecajn digitalajn aktivecformojn kaj starigante civilajn grupojn. Tamen neniu el tiuj iniciatoj povas anstataŭigi politikon, kiu estas la sola maniero ŝanĝi la fluon de la historio de iu lando, por haltigi la daŭrigon de malegalecoj, kaj por restarigi senton de digno por milionoj da homoj. Multon oni devas fari urĝe en Afriko, sed, ĉefe, necesas subteni la starigon de nova tipo de dialogo inter la junularo – utiligante ĝin kun aliaj metodoj kaj aliaj kunludantoj, se necese, kaj kun la fina celo ekpreni la potencon demokratece.

Specifa alternativo formiĝas iom post iom, kaj meritas zorgan atenton.

Novaj junularaj politikaj movadoj aperas, burĝonantas el kulturoj de urboj kaj ĉirkaŭaĵoj. Ekzemploj inkluzivas Y’en a marre (“Sufiĉe, por ni”), repgrupon el Senegalo, Le Balai Citoyen (“La balailo de l’ popolo”), en Ebur-Bordo, kaj Filimbi kaj LUCHA (“Lukto por Ŝanĝ”) en la Demokrata Respubliko Kongolando (DRC).

Tiuj civilsociaj movadoj estas freŝaero kompare kun la senkoloraj kaj esence interŝanĝeblaj politikaj klasoj. La mesaĝo de tiuj novaj elitoj rompas la tradician politikslangon – estas kruda, rekta kaj proponata en lingvo kiu povas esti komprenata de tiuj al kiuj ĝi estas adresata, kio klarigas ĝia sukceson. Do, kiam Y’en a Marre kampanjis por instigi homojn registriĝi por voĉdoni en 2011, la partopreno en la elektoj estis senprecedenta kiuj estus permesontaj. Okazis same por la simbolaj stratpurigadoj en Vagaduguo, post la popola ekstariĝo en oktobro 2014 kontraŭ proponata modifo de la Konstitucio, kiu estus permesonta al la antaŭa Prezidento de Eburbordo, Blaise Compaoré, kiu jam regis ekde 1987, prezentiĝi por plia elekto kiel prezidento.

Malkoloniigaj politikoj

Tiuj novaj Afrikaj ikonoj estas konfuzantaj – ĉu pro tio kion ili diras kaj la maniero en kiu ili diras tion, ĉu en la vestomaniero, kiu rompas la tradicion de jako-kaj-kravato de politikistoj. La malkoloniiga dimensio de iliaj projektoj reprezentas seriozan defion por la politikaj klasoj kaj eĉ por la ĝenerala publiko, ĉefe pro la horizontala, anstataŭ hierarkia, atingo, kiu kombinas realan politikan agadon kun socia sinteno.

Tiuj junularaj movadoj estas profunde politikaj: eĉ se ili senkonscie aŭ taktike, kaŝiĝas malantaŭ “socia” etikedo. Ili ankaŭ ne montras deziron senpere partopreni elektojn. Ĉiuj tiuj movadoj estas klopodoj malkoloniigi la politikon. Ili celas rehavigi la politikon al la popolo – en la manojn de civitanoj kiuj ĝis nun estis forigitaj el la demokrata procezo, kaj konsultataj nur por aldoni sian aprobon per voĉdono.

Interese, tiuj ĉi grupoj estas organizataj en rektaj demokrati-manieroj. Pere de reto da lokaj branĉoj, Le Balai Citoyen permesas al homoj tra la tuta lando partopreni la decidprocezon. Per iom pli limigita horizontala dimensio – pro la konateco kaj granda populareco de ties ĉefoj – ankaŭ Y’en a Marre permesas al ĉiuj partopreni konsultiĝo-procezon. Tiu ĉi tipo de transversa kunigado ne ekzistas en la konvencia politiko. La kombino de metodoj kreskantaj el nuntempaj civitangrupoj, kaj afrikaj tradiciaj negocoj proponas modelon pri tio kiel povus funkcii organiza strukturo en Afriko.

Tiuj grupoj bone pruvis sian efikecon.

En Senegalo, dum la mobilizoj de la 23-a de junio 2011, kaj spite al polica subpremo kaj kontrolado far sekretpolicaj agentejoj, Y’en a Marre starigis imponan movadon. Tio helpis fiaskigi modifojn al la Konstitucio, fare de la Parlamento, kiuj estus permesontaj reelektiĝon de Abdoulaye Wade – kaj verŝajne certigo ke lia filo transprenu la postenon post la patra retiriĝo.

Arto je la servo de politiko

Utiligante muzikon, dancon kaj murgrafikiojn prenitajn el stratpoezio, tiuj ĉi movadoj sukcesas kunigi junajn homojn, kiuj komprenas la lingvon kaj kodojn de siaj kvartaloj. En la stratoj kaj en interreto, ili vokas por alternativa dialogo kaj por projektoj kiuj donos flugilojn al iliaj revoj.

Tiuj novaj rolantoj en afrika politiko utiligas diversajn kulturreferencojn por subteni siajn agojn. Repmuziko, ekzemple, estis potenca vektoro por disvastigi la mesaĝon de la opozicio. Aliaj asertoj inkluzivas la uzon de naciaj lingvoj (Volofa por Y’en a Marre, kaj Morea por Le Balai Citoyen), aŭ surhavon de la ĉapo Amilcar Cabral (nomita laŭ la simbola estro de la lukto kontraŭ la portugala koloniado en Gvineo-Bisaŭo).

Kiel espergvidantoj, la respondeco de tiuj movadoj estas ja granda. Ili reprezentas politikajn fortojn, kiuj ne estas bridataj, ne havas inhibiciojn, estas liberaj kaj ne pezigataj de koloniismaj ŝarĝoj. Ĝuste estas danke’ al ili ke la kontinento ne plu elvokas sinprezenton sole per bildoj de kompato, starigitaj de malriĉeco, malsato, Aidoso kaj milito. Ni estas sojle por radikala emancipiĝa projekto. Tre simile al la kontraŭ-severŝparada movado Indignados [Indignaj] en Hispanio, kiu starigis la ekstremmaldekstran politikpartion Podemos [Ni povas] en 2014, tiuj ĉi grupoj, antaŭe aŭ poste, estos alvokataj partopreni en nacinivelaj balotoj. Ni povos tiam spekti malkolonadan turnopunkton vidalvide de la Okcidentaj landoj – kun la ebleco de socioj bazitaj sur niaj propraj sociaj kaj kulturaj realecoj.


Hamidou Anne (Senegalo), diplomito de École Nationale d’Administration [Nacia Administraci-Lernejo pri Administrado (ENA)] en Francio kaj de Sorbona Universitato, aktivigis ke kelkaj ricevu plurajn postenojn en Senegalaj registaraj organizoj kaj verkis artikolojn por internaciaj amaskomunikiloj. Li nuntempe doktoriĝas pri politikaj sciencoj en la Universitato Gaston Berger, en Saint-Louis (Senegalo).

Pere de tiu ĉi artikolo, la Kuriero partoprenas la celebradon de la Afrika Unesko-Semajno en la monato majo.


Norberto Saletti (Italio) tradukis el la angla.


Chen Xiaorong

Aŭskultu la voĉon de la lago La popolo de la Ursa Lago en la centraj Nordokcidentaj teritorioj de Kanado prenis sian sorton en siajn proprajn manojn.

Post jardekoj da penadoj, en 2016 ili gajnis la rajton al aŭtonomeco. Ankaŭ tiujare, ili sukcesis enskribi sian teritorion, Tsá Tué, en la Mondan Reton de Biosferaj Rezervejoj de Unesko [World Network of Biosphere Reserves]. Ili estas sur la ĝusta vojo por konservi la koron de la akvo, de kiu dependas ilia propra pluvivado.

"Mi boatas ses horojn tage, sufiĉe foren - de unu flanko de la lago al la alia, depende de la vetero. Mi vidas nenion krom senfina ebena tero... jen ĉi tie estis miaj prapatroj. Mi ĉiam avertadas miajn filojn: "Nur rigardu la landon kaj ĝi rakontos al vi la historion, kiun ĝi devas rakonti al vi. Vi ne volas aŭdi ĝin?

Vi tamen povas rakonti ĝin parkere." Kiu estas tiu viro, kiu petas siajn filojn aŭskulti la voĉon de sia lando kaj decidas transiri glacian areon de pli ol 30 000 kvadrataj kilometroj? Lia nomo estas Raymond Tutcho. Li vivas proksime al la Granda Ursa Lago, la lasta granda virge pura Arkta lago.

Respekti la naturon kaj siajn pliaĝulojn estas profunde enradikiĝinte en la mensoj de lia popolo - ne pli ol 600 animoj, preskaŭ ĉiuj el kiuj estas Sahtuto’ine Dene.

La Dene-popolo estas indiĝena grupo de Unuaj Popoloj, kiuj loĝas en la centraj Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado. Ili loĝas en Déline, malgranda setlejo ĉe la okcidenta bordo de la lago. Sahtuto’ine signifas ’popolo de la Ursa Lago’ kaj Déline signifas ’kie fluas la akvo’. Tutcho estas la estro de la nova registaro de Déline Got’ine [Déline Got’ine Government (DGG)], la unua indiĝena, publika aŭtonoma registaro de Kanado, formita en septembro 2016.

Unikaj interrilatoj

La lago havas Tudze, kredas la Sahtuto- anoj. Ĉi tiu ’koro de la akvo’ batas funde de la lago, pumpante siajn vivdonantajn akvojn tra la riveroj kaj oceanoj de la mondo. La virga dezerto de la Granda Ursa Lago formas la fundamenton de iliaj kosmologio, historio kaj tradicia leĝo kaj la ekonomion de renovigeblaj resursoj de Déline.

La spiriteco de Dene enhavas ĉiujn elementojn de la mondo. Bestoj, birdoj kaj fiŝoj, tondroj, fulmoj, akvo kaj rokoj - ĉiuj havas vivforton kaj devas esti respektataj.

Ĉio en la naturo vivas, kaj ĉio havas sian propran spiriton. Tiel, per obeado al leĝoj kaj estante efikaj gardantoj de la lando, la esenco esti Sahtuto-ano estas retenata de ili.

Konstanta mesaĝo de pliaĝuloj al ilia komunumo estas tio, ke ili devas esti respondecaj gardistoj de la aferoj donacitaj al ili de la tero. Dum tiuj donacoj estas prizorgataj kaj konservataj en bona stato, ili, siavice, daŭre donos siajn riĉaĵojn al la homoj.

"Ni havas unikajn interrilatojn kun la lago kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kiuj daŭras milojn kaj milojn da jaroj," klarigas Charlie Neyelle, la Reprezentanto de la Pliaĝuloj ĉe la Ĉefa Konsilio de la registaro. "Iuj profetis, ke la Granda Ursa Lago estos la lasta loko, kie la akvo estos viva ĉar la koro de la akvo ankoraŭ batas," li diras, aldonante: "Sed se ni mortigos ĝin kaj se ĝi mortos, ĉio mortos.

Por eviti ke tio okazu, ni devas eduki homojn pri la graveco de akvo." "Ni ne valorigas monon," klarigas pliaĝulo Leon Modeste. Pri kio la komunumo maltrankviliĝas, tio estas, ke modernigo alportos pli da disvolvaj projektoj al la rezervejo, renversante la naturan ekvilibron.

Regi siajn proprajn terenojn

Kvankam la pliaĝuloj de Déline longe admonis ĉiujn vivi en harmonio kun siaj ĉirkaŭaĵoj, klimata ŝanĝo kaj pliiĝantaj kreskantaj premoj signifas, ke uzi tradiciojn kaj fari aliajn paŝojn por konservi sian vivmanieron fariĝas imperativa. La komunumo konfide dependas de fiŝado kaj ĉasado por provizi multajn siajn bezonojn. Ĝia ekonomio de renovigeblaj resursoj inkluzivas limigitan - sed kreskantan - turismon kaj disvolviĝon de la infrastrukturo.

La starigo de la indiĝena publika aŭtonoma registaro [DGG] helpegis la ekonomion. Pene gajnita post jardekoj de politika aktivismo, memregado signifas, ke la Déline-komunumo nun havas unu registaron, kun unu aro de reguloj - faciliganta konservi ĝiajn kulturon, lingvon, spiritajn praktikojn kaj ter-bazitan vivmanieron.

Ekzemple, kiam oni rimarkis, ke la nombro de boacoj malpliiĝis de 500 000 antaŭ dek kvin jaroj ĝis 60 000 pro klimata ŝanĝo, la DGG enkonkondukis limigojn pri ĉasado de bestoj. "Ni ĉiuj honoras ĉi tiujn regulojn", klarigas Leonard Kenny, oficiisto de Komunuma Ekonomia Evoluo de la aŭtonoma registaro. Tamen, aliajn bestojn, kiel alkoj, oni plu ĉasas "iom," li aldonas.

En 2013, pliaĝuloj kaj ŝlosilaj komunumagentejoj de Déline pridiskutis la establon de biosfera rezervejo. La sekvintan jaron [2014] oni formis gvidan komitaton por la biosfera rezervejo Tsá Tué. La partnereco inter registaraj kaj neregistaraj organizoj plivastigis la interkonsenton pri la krita rolo kiun indiĝenaj homoj ludas en la administrado de siaj propraj landoj.

En marto 2016, Tsa Tué estis aldonita al la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj de Unesko [World Network of Biosphere Reserves]. La okazaĵon la komunumo unuanime bonvenigis kaj celebris. "La lago ne povas paroli por si mem, ni estos la voĉo por la lago," entuziasmiĝis Gina Bayha, kunordiganto por la biosfera rezervejo.

La Gardista Konsilio de la Biosfera Rezervejo Tsá Tué, formita de Déline- loĝantoj, respondecas pri la efektivigo de la taskoj en la biosfera rezervejo. La Konsilio inkluzivas reprezentantojn de la Konsilio pri Renovigeblaj Resursoj de Déline, aliajn ŝlosilajn agentejojn, Parkoj Kanado [Parks Canada], pliaĝulojn kaj gejunulojn. Decidoj de la konsilio baziĝas sur interkonsento.

Kovrante areon de 93 300 kvadrataj kilometroj, Tsá Tué estas la plej granda biosfera rezervejo en Nord-Ameriko.

Ĝi inkludas la Grandan Ursan Lagon en Arktiko, la plej grandan lagon situantan tute en Kanado, kaj parton de ĝia baseno ene de la Distrikto Déline de la regiono de la setlejo Sahtu.

Grandegaj vastaĵoj de virga boreala arbaro kaj tajgo, riveroj kaj montoj kovras grandan parton de la baseno, kiu estas dividita en tri ekologiajn zonojn: la ebenaĵojn de la tajgo en la okcidento; la tajgan ŝildon la sudoriento, kiu inkluzivas la drenareon de la rivero Camsell; kaj la Sudan Arktan ekologian zonon sur la nordorienta rando de la lago. Ene de ĉi tiuj ekologiaj zonoj, la terenoj plu klasifikatas en naŭ ekologiajn regionojn kaj entute dudek du ekologiajn distriktojn. Ĉiu el ĉi tiuj pli malgrandaj areoj havas distingan kombinon de landformoj, ĉiamfrosta grundo, grundo, klimataj kaj biologiaj komunumoj, kiuj faras ilin unikaj.

La akvoj de Tsá Tué estas plejparte nepoluitaj, ĝiaj fiŝkaptejoj estas en bona ordo, kaj ekzistas multe da sovaĝaj bestoj.

La bestoj trovataj ĉi tie en grandaj nombroj inkluzivas la tundran boacon, grizan urson, alkon kaj ovibovon, kaj diversajn migrajn birdojn, atestante altgrade ekologian integrecon en la rezervejo.

Ne permesu al la moderneco mortigi la koron

Repacigi tradicion kun moderna vivado, certigante, ke indiĝenaj homoj povas protekti sian ekonomian kaj socian bonstaton, ofte estas malfacile – same estas pri la Unuaj Popoloj de Kanado. La moderna vivo estas esence ligita al modernaj teknologioj, kies uzo dependas de la scio pri modernaj lingvoj. Gejunuloj lernas la anglan kaj iom post iom perdas siajn ligojn al sia triba lingvo.

Laŭ la Atlaso de Unesko de la Endanĝerigitaj Lingvoj de la Mondo [UNESCO Atlas of the World’s Languages in Danger], ekzistas okdek ok endanĝerigitaj lingvoj en Kanado. Inter ili, Sahtúot’įnę Yatį, parolata de la Urslaga popolo kaj disvastigita inter kvar komunumoj en Kanado (1 100 parolantoj en 2006), estas konsiderata "endanĝerigita", kio signifas, ke infanoj ne plu lernas la lingvon kiel sian patrinan en sia hejmo. Ĝi estas nur du paŝojn for de ’formorto’. Kiel do la scio kaj saĝo, kiujn posedas la pliaĝuloj, transdonatas al pli junaj generacioj? Kiam ĝiaj lingvoj malaperas, malaperas ankaŭ indiĝena scio.

La 6-an de decembro 2016, la kanada ĉefministro Justin Trudeau anoncis sian devontigon "enkonduki Leĝon pri Indiĝenaj Lingvoj, kunlabore kun Indiĝenaj Popoloj, cele garantii la konservadon, protekton kaj revivigon de lingvoj de la Unuaj Popoloj, Mestizoj kaj Inuitoj" en la lando.

La DGG laboras super plifortigo de la kleriga sistemo kaj planas adopti siajn proprajn leĝojn por certigi, ke la Déline- anoj estu instruataj kaj kuraĝigitaj uzi sian indiĝenan lingvon ĉe siaj laborlokoj.

Ĉi tiuj penoj reflektas kaj la spiriton de malfermmenseco en Kanado kaj revenon al tradicia suvereneco ene de modernigataj registaraj strukturoj. Ĝi proponas gravajn lecionojn por aliaj biosferaj iniciatoj por forĝi novajn rilatojn de respekto, harmonio kaj solidareco inter la homaro kaj la planedo.

La sperto de Tsá Tué, espereble, helpos instigi pli da indiĝenaj komunumoj administri siajn proprajn biosferajn rezervojn.

Biosferaj Rezervejoj

La Monda Reto de Unesko de Biosferaj Rezervejoj estas la koro de la programo de Unesko Homo kaj Biosfero [Man and the Biosphere (MAB)], lanĉita en 1971. Ĝi celas antaŭenigi solvojn, kiuj repacigas la konservadon de vivdiverseco [biodiverseco] kun ĝia daŭrigebla uzo. Ampleksante terajn, marajn kaj marbordajn ekosistemojn, Biosferaj Rezervejoj estas specialaj lokoj por testi interfakajn alirojn por kompreni kaj administri ŝanĝojn kaj interagojn inter sociaj kaj ekologiaj sistemoj, inkluzive de preventado de konfliktoj kaj administrado de vivdiverseco. Ili estas nomumitaj de naciaj registaroj kaj restas sub la suverena jurisdikcio de la ŝtatoj, kie ili estas lokitaj.


Andrej Peĉënkin (Rusio) tradukis el la angla.


Unesko-Kuriero jariĝis Frekventante la liberpensecan lernejon

Roberto Markarian

En la sesdekaj jaroj dekkelk- jarulo revis eskapi el sia streta hejmo en malriĉa kvartalo en Montevideo, kie li loĝis kun siaj gepatroj, kiuj estis apenaŭ legosciaj. Li volis iri foren kaj ne ĉesis alstrebi brilan karieron en pura kaj aplika matematiko en Brazilo. Fine li estis elektita rektoro de la Universitato de la Respubliko en Urugvajo en 2014.

Sed antaŭe Roberto Markarian frekventis alian specon de lernejo - tiun de liberpensado - kiun li malkovris en la paĝoj de Unesko- Kuriero.

Mia vivkomenco estis tre modesta komenco - miaj geavoj estis nelegipovaj kaj miaj gepatroj apenaŭ kapablis legi kaj skribi. Miaj scioj venis de mia studado en la ŝtat-lerneja sistemo de mia lando, Urugvajo, kaj de mia legado. Inter la 12-a kaj 17-a jaraĝoj mi regule legis la Unesko-Kurieron kaj tiel mi ensorbis kulturon. La bildoj sur la kovriloj de la revuo ĝis nun staras antaŭ miaj okuloj, kaj tiel multe da problemoj, kiuj skuis la mondon - pri scienco, kulturo kaj instruado dum la pasinta jarcento - revenas al mia menso. Multaj el tiuj temoj restas priraportataj kaj daŭre estas gravaj - la defioj de nelegipoveco, alireblo al akvo, konservado de la historia heredaĵo en la mondo ktp.

Ekde sia lanĉo en 1948, la revuo rapide gajnis grandan prestiĝon pro sia malfermmenseco - kio igis ĝin referencfonto por aktualaj temoj kaj polemikaj aferoj.

Mi sciis, ke mi trovos malsamajn opiniojn en ĝiaj paĝoj, kaj vidpunkton ne senan je politikemo – ne pri tio temas − sed objektivan; analizon de la temoj, kiu estis kaj ekvilibrigita, kaj ĝisfunda samtempe.

Mi ankoraŭ havas precipe vivan memoron pri la numeroj dediĉitaj al la kampanjo por Nubio. Mi estis mezlernejano kaj mi sciis nenion pri la templo Abu Simbel.

En la numero de Kuriero de februaro 1960- a, Savu la Trezorojn de Nubio, mi eksciis, ke la konstruo de la Asuana Baraĵo [‫دسلا‬ ‫]يلاعلا‬ en la Nilo en Egiptujo inundos monumentojn 3000-jarajn. Ĉi tio estis fine de la 1950-aj jaroj kaj Unesko mobilizis la tutan mondon por savi ilin. La Organizo akiris enorman internacian subtenon por entrepreni la gigantan fortostreĉon tute dispartigi la majestan templon Abu Simbel kaj rekonstrui ĝin en alia loko, plurajn metrojn pli alte - tiel ke dufoje jare la radioj de la suno penetros en la internan sanktejon de la templo, tiel same kiel ili faris en ĝia originala loko

Eduka Revuo

Impresite de la kvar kolonoj de Ramseso la Dua, mi legis en numero titolita Abu Simbel, Nun aŭ Neniam (Kuriero, oktobro 1961), ĉi tiun detalan klarigon de Peter Ritchie-Calder [Riĉi-Koldr], la fama brita scienca verkisto: "Mallarĝa pasejo kondukas al la interna sanktejo kie sidas la statuoj de la tri dioj, al kiuj la templo estas dediĉita, kaj Ramseso mem. Kaj ĉi tie oni vidas la specifan inĝeniecon de la arĥitektoj kaj inĝenieroj.

Kiel lertaj teatrolumigistoj, ili inventis, ke la leviĝanta suno penetros 61 metrojn en la koron de la monto, por lumigi la vizaĝojn de nur tri el la senmortuloj. La kvara, la dio de la Submondo, Ptah [Pəta], ĉe la ekstreme maldekstro restis eterne en mallumo. Ĉi tiu esenca trajto de Abu Simbel estis unu el la aferoj konsiderataj en la decidado pri tio, kiel la templo estos protektata kontraŭ la kreskantaj akvoj de la Alta Baraĵo".

Jaron post jaro Kuriero raportis pri ĉiu fazo de ĉi tiu senprecedenca internacia entre­preno - La Nubia Kampanjo estas lanĉ­ ita (majo 1960), Raporto pri elfosado en Nubio dum 1961-1962 (novembro 1962), Venko en Nubio (decembro 1964), Malmunto de Abu Simbel (novembro 1965), Ramseso trovas Novan Hejmon (februaro 1967), La plej granda arĥeologia sav-operacio de ĉiuj tempoj (februaro-marto 1980) - tiel eĥante unu el la plej grandaj venkoj de internacia solidareco, kiel sugestas la titolo de artikolo en la numero de aŭgusto-septembro 1971.

En tiu tempo la kunlaborantoj de la Kuriero inkludis Albert Einstein [Ajnŝtajn], Claude Lévi-Strauss, Jorge Amado, Bertrand Russell, Robert Capa [Kapa] - mi malkovris, kiuj ili estas, kion ili faras kaj kion ili pensas, legante la revuon. Ili ebligis al mi, kiel la devizo de Unesko-Kuriero tiam pretendis, rigardi tra "malferma fenestro al la mondo".

Kiam meze de la 1960-aj jaroj mi komencis universitatan vivon por studi inĝenieradon kaj matematikon, mi dediĉis multe de mia tempo al sindikataj agadoj kaj al la administrado de la universitato, kaj ĉesis regule legi la Kurieron.

Sed feliĉe, malgraŭ la kaprico de la historio de mia lando, mi sukcesis konservi preskaŭ ĉiujn numerojn, kiujn mi havis - kunigitajn per sistemo de metaldratoj, kiu ŝajnus hodiaŭ iomete eksdata.

Koncerne Kurieron, ĝi plu ekzistis ĝis 2001, kiam ĝia monata publikigado haltis.

Manko de financado kaj subteno devigis ĝin fermiĝi en 2011. Ni pensis, ke tio estas la fino.

Alvoko al la homaro

Sed kvin jarojn poste la revuo reaperis.

La unua temo de la revivigita Kuriero estis publikigita en aprilo 2017, kun la moto:
"Pluraj Voĉoj, Unu Mondo". Nun kvaronjare, ĝi daŭrigas riĉigi la kolekton. Vi povas aliri la tutan kolektaĵon, de 1948 ĝis nun, en la bitaj arĥivoj. La plimulto de la arĥivoj estas disponebla en la angla, hispana kaj franca, sed temoj de la lastaj jaroj troviĝas en multe pli da lingvoj en la retejo de la revuo (en.

unesco.org/courier). Ĝi konsultindas. Mi rekomendas ĝin. Legante la Kurieron, vi malkovros seriozan rigardon je la gravaj nunaj aferoj alfrontantaj la homaron. Ĝia granda ambicio - ĝi estas unu el la plej grandaj pasintaj kaj aktualaj meritoj de Unesko - estas antaŭenigi ligojn inter diversaj pensoj, malsamaj manieroj por rigardi problemojn kaj alvoki homojn.

Por ripeti tion, kion mi jam deklaris, la plej grava kontribuo de la revuo estas la antaŭenigo de kulturo, kiu ampleksas kaj diversecon de opinioj, kaj respekton. Ĉi tio estas la kulturo, kiun - kaj mi diras ĉi tion kun la plej granda sincereco, memorante mian familian fonon - mi akiris legante la Kurieron kun pasio kaj entuziasmo. Mi estis juna knabo, kiu deziris lerni, kaj tra ĝiaj paĝoj mi trovadis fonton por fari tion. Tial mi skribas ĉi tiujn liniojn.

La graveco de Unesko kaj la Kuriero en la mondo de hodiaŭ kaj morgaŭ estas des pli granda, ĉar la fundamentaj principoj de la Konstitucio de la Organizo estas kontestataj de tiuj, kiuj antaŭenigas "la reciprokan nekomprenon inter la popoloj" kaj kontraŭdiras ĉi tiujn principojn "ekspluatante nescion kaj antaŭjuĝon". Ni ne forgesu ĉi tion.


Roberto Markarian (Urugvajo) estas la rektoro de la Universitato de la Respubliko kaj emerita Profesoro ĉe la instituto Rafael Laguardia de Matematiko kaj Statistiko (IMERL) en la Fakultato de Inĝenierado de la universitato. Li havas ampleksan sperton pri sindikatismo, unue kiel studento kaj poste kiel instruisto. Li estis malliberigita pro politikaj kialoj, de 1976 ĝis 1982, dum la milita diktatoreco en Urugvajo. Je la okazo de la 70-jardatrevena festo de Unesko en 2015, Markarian parolis pri la temo "70 jaroj de Unesko kaj ĝia influo en Latina Ameriko" en Montevideo, dum kiu li reliefigis la rolon de la Unesko-Kuriero.


La jaro 2018 markas la 50-an datrevenon de la kompletigo de la kampanjo por protektadi Abu Simbel.


Johan Derks (Nederlando) tradukis el la angla.


Homa digno: la kompaso gvidanta vian vojaĝon tra kulturaj pejzaĝoj de la mondo

Hodiaŭ ne plu ekzistas neesploritaj kontinentoj, nekonataj maroj aŭ misteraj insuloj. Sed dum ni povas superi la fizikajn barojn al esplorado, la baroj de reciproka malklereco inter malsamaj popoloj kaj kulturoj ankoraŭ ne estas malmuntitaj. Moderna Uliso povas vojaĝi al la finoj de la tero. Sed alispeca odiseado nun gestvokas - esplorado pri multaj kulturaj pejzaĝoj de la mondo, la vivmanieroj de ĝiaj malsamaj popoloj kaj iliaj rigardoj al la mondo en kiu ili vivas.

Ĝuste tian odiseadon proponas nun la Unesko-Kuriero al vi, siaj legantoj. Ĉiun monaton [dume ĉiun trian monaton] kunlaborantoj de malsamaj nacioj donos vide de malsamaj kulturaj kaj profesiaj starpunktoj aŭtoritatan traktadon de temo de universala intereso. La kompaso gvidanta ĉi tiun vojaĝon tra la kulturaj pejzaĝoj de la mondo, estos respekto por la digno de homoj ĉie.


² Junio 1989. Unua ĉefredaktoraĵo de Bahgat Elnadi kaj Adel Rifaat, Direktoro kaj Ĉefredaktoro de la Kuriero (1988-1998)


Rigardu, malnova rivero, la homojn, kiuj portos tiujn kolosojn for de viaj akvoj.

La 8-an de marto 1960, Unesko inaŭguris sian internacian kampanjon por defendi la monumentojn de Nubio.

André Malraux, tiama franca ministro pri kulturaj aferoj, prezidis la ceremonion ĉe la sidejo de Unesko. Lia parolado aperis en la Unesko-Kuriero de majo 1960. Jen kelkaj ekstraktoj el ĝi.

La egipta stilo estis ellaborita por servi kiel peranto, per siaj plej noblaj formoj, inter la efemeraj homaj generacioj kaj la konstelacioj, kiuj kondukas ilin. Ĝi diigis la nokton.

Jen tio, kion ni sentas kiam ni fronte alproksimiĝas al la Sfinkso de Gizo; kion mi mem sentis la lastan fojon, kiam mi vidis ĝin ĉe la sunsubiro. En la distanco, la dua Piramido fermas la perspektivon kaj faras el la kolosa funebra masko la gardiston de kaptilo starigita kontraŭ la dezertaj sabloj kaj kontraŭ mallumo. Ĉi tiu estas la horo, en kiu la malnovaj formoj retrovas la silkecan flustron, per kiu la dezerto respondas al la nememorebla surgenuiĝo de la Oriento; la horo, en kiu tiuj formoj revivigas la lokon, kie la dioj parolis, forigas la senforman senmezurecon kaj ordigas la konstelaciojn, kiuj ŝajnas aperi el la nokto nur por graviti ĉirkaŭ ili.

Post tio la egipta stilo, dum tri mil jaroj, tradukis tion morteman en la lingvon de la eterno.

Ni bone komprenu, ke tiu stilo koncernas nin ne nur kiel historia atesto aŭ kiel tio, kion oni antaŭe nomis beleco. Beleco fariĝis unu el la plej grandaj enigmoj de nia tempo: la mistera eco, kiun la artaĵoj de Egiptio dividas kun la statuoj de niaj katedraloj aŭ la aztekaj temploj, la kavernoj de Barato aŭ Ĉinujo, la pentraĵoj de Cezanne kaj Van Gogh kaj, resume, la verkoj de la plej grandaj mortintaj aŭ vivantaj artistoj, en la trezorejo de la unua monda civilizacio.

Giganta reviviĝo, pro kiu la Renesanco baldaŭ aperos al ni kiel timida skizo. Por la unua fojo, la homaro malkovris la universalan lingvon de arto, kies forton ni treege sentas eĉ se ni ne bone konas ĝian naturon. Tiu forto sendube venas de la fakto, ke ĉi tiu arttrezorejo, pri kiu la homaro unuafoje konscias, donas al ni la plej splendan venkon de homaj verkoj super la morto. [...] Ni, vere, ne dividas kun la aŭtoroj de tiuj statuoj la saman senton pri amo, nek pri morto, kaj eble ni eĉ ne rigardas iliajn verkojn laŭ la sama maniero. Sed antaŭ tiuj verkoj, la karaktero de tiuj anonimaj kaj forgesitaj skulptistoj dum du longaj jarmiloj ŝajnas al ni tiom imunaj kontraŭ la sinsekvo da imperioj kiom la karaktero de patrina amo. [...] Ni ne sukcesos sufiĉe gratuli vin, sinjoro Ĝenerala Direktoro [de Unesko], pro la disvolvo de plano kun grandioza kaj preciza aŭdaco, kiu samtempe faras el via entrepreno arkeologian Tennessee-valon. [...] Via alvoko apartenas al la historio de la Spirito ne pro la fakto, ke ĝi celas savi la monumentojn de Nubio, sed pro tio, ke per ĝi la unua planeda civilizacio publike proklamas la mondan arton kiel sian nedispartigeblan heredaĵon.

En la epoko, kiam Okcidento kredis, ke ĝia heredaĵo komenciĝis en Ateno, ĝi tamen rigardis per malatentemaj okuloj la detruon de la Akropolo ...

En la malrapidaj akvoj de la rivero Nilo speguliĝis la Bibliaj afliktitaj homamasoj, la armeo de Kambizo kaj tiu de Aleksandro, la kavaliroj de Bizanco kaj tiuj de Alaho, kaj la soldatoj de Napoleono. Kiam la vento de murmuranta sablo transblovas ĝin, sendube ĝia malnova memoro indiferente miksas la splendan polvo­ nubon de la triumfo de Ramseso kun la malgaja polvo, kiun postlasas la venkitaj armeoj. Kaj kiam la sablo dispeliĝas, Nilo ree trovas la skulptitajn montojn kaj la kolosojn, kies senmova speguliĝo akompanas de tiom longe sian murmuron de eterneco.

Rigardu, malnova rivero, kies inundoj permesis al la astrologoj determini la plej antikvan daton en la historio, la homojn, kiuj portos tiujn kolosojn for de viaj tiel fekundaj kiel detruaj akvoj. Ili venas el ĉiuj partoj de la mondo. Ĉe la noktofalo, vi denove spegulos la konstelaciojn sub kies brilo Iziso plenumis siajn funebrajn ritojn, kaj ankaŭ la stelon, kiun kontemplis Ramseso. Sed la plej humila el inter la laboristoj savontaj la statuojn de Iziso kaj Ramseso, rakontos al vi ion, kion vi jam de ĉiam scias, sed nun aŭdos por la unua fojo: ekzistas nur unu ago, kiun nek la indiferenteco de la konstelacioj nek la eterna murmuro de la riveroj superas: ĝi estas la ago per kiu homo forprenas ion el la manoj de la morto!

André Malraux


Pablo León (Argentino) tradukis el la angla.