kuriero201710 - Kulturo, la nervo de paco - Verkis UNESKO


Enhavo


Kuriero UNESKO - Redakcie

De la komenco, Unesko aktive agis por emfazi la esencan rolon, kiun kulturo ludas en tutmonda paco. La evoluo de modernaj konfliktoj konfirmas hodiaŭ la kreskintan bezonon por ĉi tiu formo de "mola potenco".

La ripetaj atakoj al heredaĵo en Irako, Libio, Malio kaj Sirio montras, kiom la protekto de kultura heredaĵo ne povas esti apartigita de la protektado de homaj vivoj. Violentaj ekstremistoj ne nur celas la ĝeneralan publikon; ili ankaŭ celas instruistojn, ĵurnalistojn, lernejojn kaj historiajn monumentojn prove malhelpi kaj malordigi la sociojn, kiujn ili volas jugi.

Responde, ni devas fari pli multe por integri kulturon en niaj strategioj por sekureco kaj paco, kiel rimedon por konstrui longtempan risortecon, reziston kaj koherecon. Tial Unesko intensigas siajn krizprogramojn kaj proponojn por kontraŭstari violentan ekstremismon, daŭrigante sian politikan subtenon.

Kelkaj rezolucioj pasigitaj antaŭ nelonge de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj reprezentas historian rekonon de la graveco de protektado de heredaĵo por publika sekureco, kiel la Rezolucioj 2199, 2354 kaj 2347 (vidu p. 7). Unuafoje, rezolucio de UN, Rezolucio 2347, unuanime pasigita la 24- an de marto 2017, pritraktas la skalon de minacoj al monda heredaĵo – konfirmante ke ĝia intenca detruo konsistigas taktikon de milito, kiu vokas taŭgajn respondojn.

La kondamno de la Internacia Kriminala Tribunalo de la militestro respondeca pri detruado de la sanktejoj de Timbuktuo (Malio) - en la plej unua internacia tribunalo tute dediĉita pritrakti la detruon de kultura heredaĵo - ankaŭ markas decidan paŝon por fini senpunecon por ĉi tiuj militaj krimoj (vidu p. 18).

Ĉi tiuj eventoj atestas senprecedencan disvolviĝon, kiu ankaŭ estas la rezulto de la agoj de Unesko. La uzo de armita forto ne sufiĉas por venki minacon, kiu prosperas ĉe malklereco kaj fuŝa lerno de la historio. La batalo kontraŭ perforta ekstremismo estas farata per kulturo kaj klerigado. Daŭra paco postulas rezonadon pri tio kion la poeto Aimé Césaire nomis "miraklaj armiloj" – klerigado, kulturo kaj scio - kiuj plifortigas la defendojn de paco en la mensoj de ĉiuj kaj ĉiu.

Estas en ĉi tiu spirito, ke Unesko klopodas levi publikan konscion pri la valoroj de toleremo kaj respekto per kreado.

Kiel Edouard Glissant (1928-2011), iama ĉefredaktoro de la Unesko-Kuriero, indikis ke arto ĉiam servas kiel ŝaltilo por "la krea kapablo de la individuo kaj la komunumo kaj spegulo de identeco ". Arta kreado estas eko de interkultura dialogo kaj konstruado de pontoj inter la riĉa kultura diverseco de la mondo.

Multaj homoj, junaj kaj ne tre junaj, volas transdoni ĉi tiun paroladon pri paco, toleremo kaj respekto de rajtoj. La kampanjo Unite4Heritage ["Unuiĝu por heredaĵo"] (p.

11), kiun mi lanĉis en 2015, altiris multajn subtenantojn en la tuta mondo. La iniciato pruvis sian vivecon en konstruado de paco, kreskanta silente kiel arboj en arbaro, eĉ kiam nia atento fokusiĝas sur la arbo, kiu estas forhakata.

Ni daŭre investu en ĉi tiun "molan potencon" de Unesko, kaj daŭre kredu en la kapablo de ĉi tiuj "miraklaj armiloj", kiujn la homaro pacience forĝas por establi daŭran pacon.


Irina Bokova Ĝenerala Direktoro de Unesko.


Renato Corsetti (Britio) tradukis el la angla lingvo.


Historia rezolucio

de Catherine Fiankan-Bokonga

La 24-an de marto 2017, la Sekureca Konsilio de UN unuanime akceptis la Rezolucion 2347 pri protektado de kultura heredaĵo, epokfara venko!

Necesis preskaŭ unu jarcento kaj duono por ke la ideo maturiĝu.

Dum la kelkaj pasintaj jaroj, ĉio subite ekprogresis. Naskiĝis nova konsciiĝo pri la rolo kiun kultura heredaĵo povas ludi por stimuli sekurecon.

La nombro de armaj konfliktoj intensiĝis ekde la 1980-aj jaroj, unue en Centra Azio (Afganio) kaj poste, parte, en la regionoj de Proksima Oriento (Irako kaj Sirio) kaj de Okcidenta Afriko (Malio), kio kuntrenis la oftiĝintan detruon de historiaĵoj fare de terorismaj grupoj kaj la subitan kreskadegon de ŝakrado de artefaktoj. Fronte al la detrua frenezeco de la organizo "Islama Ŝtato" (IŜ), la internacia komunumo reagas kun nova energio kaj pliampleksigas la gamon de la iloj ebligantaj protekti kiel eble plej bone la kulturan memoron de la homaro. En 2017, ĝi unuanime esprimis sian politikan volon por protekti la mondan kulturan heredaĵon.

Rezolucio 2347 de la Sekureca Konsilio de UN formale rekonas ke la defendo de la kultura heredaĵo estas imperativa por sekureco. Longan tempon bezonis embria ideo pri la imuneco de la kulturaĵoj dum milito, por fariĝi historia decido, kiu atestas novan konsciiĝon pri la rolo de kulturo por la sekureco. Tiu historio komenciĝis fine de la 19-a jarcento, kiam dek kvin eŭropaj ŝtatoj kunvenis en Bruselo (Belgio) la 27-an de julio 1874, por ekzameni la projekton de internacia interkonsento pri la leĝoj kaj moroj de la milito. La Deklaracio kiu rezultis, post unu monato, indikis, en sia Artikolo 8, ke dum milito la farinto de "ĉia kapto, intenca detruo aŭ difektado (...) de historiaj monumentoj, artaĵoj aŭ sciencaĵoj, devas esti persekutata de la kompetentaj aŭtoritatoj".

Post dudek kvin jaroj, iniciatite de la Rusia caro Nikolao la II-a, Internacia Konferenco pri Paco estis okazigita en Nederlando, en 1899, por revizii la (neniam ratifotan) Deklaracion de 1874, kaj akcepti Konvencion Respekte pri la Leĝoj kaj moroj de Surtera Milito. Konata ankaŭ kiel La Haga Konvencio, tiu ĉi teksto konsiderinde evoluigis la internacian juron kaj starigis la principon de imuneco de la kulturaĵoj. "Okaze de sieĝo kaj bombado, ĉiaj necesaj klopodoj devas esti farataj por laŭeble ŝpari la konstruaĵojn dediĉitajn al religiaj kultoj, artoj, sciencoj aŭ karitataj celoj, historiaj monumentoj, hospitaloj [...] se tiuj ne estas samtempe uzataj por militaj celoj. La devo de la sieĝatoj estas indiki tiujn konstruaĵojn aŭ kunvenejojn per specialaj videblaj signoj, kiuj estos antaŭsciigitaj al la sieĝontaro", precizigas Artikolo 27 de la Regularo (reviziita la 18-an de oktobro de 1907). Post tri jardekoj, en 1935, la Antaŭparolo de la Roerich-Pakto, tutamerika iniciato por protekti artajn kaj sciencajn instituciojn kaj historiajn monumentojn, formulis la ideon ke la kulturaĵoj "konstituas la heredaĵon de la kulturo de la popoloj", kaj tial devas esti protektataj "dum milito kaj paco ".

Konvencioj kaj dekretoj epokfarantaj

Decida paŝo pri tiu temo okazis post la dua mondmilito. En 1948, Nederlando submetis al Unesko novan projekton de internacia teksto pri la protekto de artaĵoj en kazo de arma konflikto. La Organizo komencis proceduron de verkado de nova internacia konvencio akceptota en Hago (Nederlando) en 1954.

Sekurigo kaj respekto estas la devizaj vortoj de la Haga Konvencio por protekti artaĵojn kaze de arma konflikto kaj de ĉi ties Protokolo el 1954. "La atencoj kontraŭ artaĵoj de kiu ajn popolo" estas internacie rigardataj kiel "atencoj kontraŭ la kultura heredaĵo de la tuta homaro". La teksto ankaŭ antaŭvidas sekurigi "la imunecon de la kulturaĵoj sub speciala protekto", koncernanta "malmultajn rifuĝejojn por ŝirmi moveblajn artaĵojn kaze de armaj konfliktoj, kaj monumentarojn kaj aliajn plej gravajn kulturajn nemoveblaĵojn".

En tiu sama jaro 1954, Egiptio decidis konstrui la Asuanan Baraĵon, kiu estis inundonta la Nilan valon almonte de Asuano, kaj grandan nombron da 3000-jaraj monumentoj de tio kio iam estis Nubio.

Petite de Egiptio kaj Sudano, por savi tiujn monumentojn, unu el la plej impresaj en la historio de la homaro, Unesko komencis internacian kampanjon, kiu daŭris du jardekojn, inter 1960 kaj 1980. La Kampanjo por Nubio estis ĉe la origino de la Konvencio pri la Protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo, konata kiel Konvencio de 1972, stariganta la Liston de la monda heredaĵo de la homaro. La teksto antaŭvidas la registradon, en la Listo de la endanĝerigita monda heredaĵo, de la aĵoj minacataj de gravaj danĝeroj, inter kiuj troviĝas la armaj konfliktoj ĵus eksplodintaj aŭ minacantaj tuj eksplodi. Esence danke al tiuj tekstoj, interalie, kaj al kunlaboro kun Unesko, la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio povis kondamni al sepjara mallibereco la eksan komandanton de la Jugoslavia mararmeo Miodrag Jokić, en 2004. Temis pri la unua kondamno pro intenca detruo de kultura heredaĵo. Sub lia komando, centoj da obusoj estis pafataj inter la komenco de oktobro kaj la fino de decembro 1991 al la malnova urbo Dubrovnik, samjare registrita kiel Endanĝerigata monda heredaĵo.

Ĉefe sekve de tiuj konfliktoj, Unesko kaj pluraj Ŝtatoj, la partoprenantaj partioj de la Konvencio el 1954, reekzamenis ĝin kaj ellaboris la Duan Protokolon, akceptotan en 1999. Tio enkondukis novan sistemon de plifortigita protekto por la plej gravaj kulturaĵoj, kiuj ankaŭ devas esti protektataj de adekvata nacia leĝaro, kapabla taŭge puni la gravajn rompojn de la Konvencio.

Kiel gravajn rompojn oni rigardas interalie ŝtelojn, rabojn, atakojn aŭ vandalismajn agojn kontraŭ kulturaĵoj, aparte tiuj metitaj sub plifortigita protekto. Pli lastatempe, en 2016, la Internacia Puna Kortumo (IPK) deklaris kulpa pri militkrimo kaj kondamnis al naŭjara mallibereco Ahmad Al Faqi Al Mahdi, malian ĝihadiston, pro la detruo, en 2012, de dek kultaj lokoj en la urbo Timbukto, tiam falinta en la manojn de Ansar (ad-) Din, grupo ligita al Al-Qaida [Al- Kaida]. Historia juĝo: neniam antaŭe detruo de kultura heredaĵo estis rigardata kiel militkrimo (vidu p. 18).

"Tuj post la detruoj, Unesko submetis la kazon al la IPK, por ke tiuj krimoj ne restu nepunataj", klarigas Irina Bokova, Ĝenerala Direktorino de Unesko. La Organizo entreprenis serion da agadoj, ekde disponigo de topografiaj informoj al la armitaj fortoj, ĝis rekonstruo de la maŭzoleoj. Unuafoje en la historio, la sekurigo de la kultura heredaĵo de iu lando estis enskribita en la mandato de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj (Rezolucio 2100).

Al la MINUSMA [Multdimensia Misio integrita en UN por la stabiligo en Malio] estas taskite "protekti la kulturajn kaj historiajn lokojn de la lando kontraŭ ĉiaj atakoj, kunlabore kun Unesko".

2015, turnopunkto

La jaro 2015 signis veran turnopunkton en la sinteno de la internacia komunumo rilate al kultura heredaĵo. Kuraĝigate de Unesko, kvindeko da landoj akceptis en februaro la Rezolucion 2199 de la Sekureca Konsilio (vidu p. 12), malpermesantan komercadon de kulturaĵoj devenantaj el Irako kaj Sirio.

"Tiu rezolucio rekonas ke la kultura heredaĵo troviĝas ĉe la unua linio de la hodiaŭaj konfliktoj, kaj ludas unuarangan rolon por restaŭri la sekurecon kaj konstrui politikan respondon al la krizo", dirs tiam Irina Bokova. Post unu monato, konvinkiĝinta pri la efikeco de la soft power [milda povo, subkomprenite: de konvinkado], el Bagdado (Irako) ŝi lanĉis en la sociaj retoj kampanjon, Unite4Heritage [Unuiĝu por heredaĵo], celantan kunigi la mondan junularon ĉirkaŭ la valoroj de kultura heredaĵo kaj de ĉi ties protektado.

La 1-an de septembro 2015, la UNa Instituto por Trejnado kaj Esplorado (UNITAR) publikigis satelitajn fotaĵojn montrantajn ke la templo de Bel en Palmiro estas ĝistere detruita de la ĝihadistoj de IŜ. La ĉefa konstruaĵo de tiu loko apartenanta al la monda heredaĵo en Sirio ne plu ekzistas!

Baldaŭ post tio, Italio formulis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la ideon krei trupunuojn de "Blukaskuloj por kulturo". La lando subskribis, en februaro 2016, interkonsenton kun Unesko permesantan krei unuan specialan trupunuon taskitan protekti la kulturan heredaĵon en urĝaj situacioj. Ĝi konsistas el italaj civilaj spertuloj kaj "karabenistoj" [itala nomo de la ĝendarmoj] specialiĝintaj en la lukto kontraŭ la kontraŭleĝa komerco de kulturaĵoj.

Jen nun la vico de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiuj, kun Francio, organizis sub la egido de Unesko, internacian konferencon pri la protekto de la kultura heredaĵo en la konfliktaj zonoj. En decembro 2016 pli ol 40 landoj kunvenis en Abudabio por reaserti sian "komunan volon sekurigi la endanĝerigitan kulturan heredaĵon de ĉiuj popoloj kontraŭ ĝia detruo kaj ĝia kontraŭleĝa komerco", kaj rememorigi ke la sinsekvaj Konvencioj, ekde 1899, "nin devigas protekti kaj la homajn vivojn kaj la kulturaĵojn".

Laŭdire de Irina Bokova, jen "nova kultura pejzaĝo" kiu skiziĝas, "nova monda konscio" kiu manifestiĝas, "nova kompreno de la ligiloj inter paco kaj heredaĵo" kiu naskiĝas.

Ŝiaj konvinkoj estis baldaŭ konfirmitaj per la akcepto de Rezolucio 2347 de la Sekureca Konsilio, la 24-an de marto 2017.

Tiu ĉi teksto enviciĝas kiel daŭrigo de la internacia konferenco en Abudabio, al kies du ĉefaj praktikaj atingoj ĝi revenas: la kreo de internacia fonduso kaj la organizado de reto da rifuĝejoj por la minacataj kulturaĵoj.

Ĝi ankaŭ reliefigas la ligilon inter terorismo kaj organizita krimularo.

Unuafoje en la historio, rezolucio de UN pritraktas la tuton de la minacoj kiuj endanĝerigas la kulturan heredaĵon, sen geografiaj limoj kaj kiuj ajn estas la krimantoj:
identigitaj terorismaj organizaĵoj registritaj sur la listoj de UN, aŭ aliaj armitaj grupoj.


Naskiĝinta en Ĝenevo (Svislando) al patro el la Demokratia Respubliko Kongo kaj belga patrino, Catalina Fiankan-Bokonga estas ĉefredaktistino de la svisa magazino Klvin Mag kaj raportistino en Svisujo por la internacia televidkanalo France 24, prezentistino kaj produktistino de televidaj programoj. Ŝi loĝas kaj laboras en Ĝenevo.


d-ro Christian Lavarenne (Francio) tradukis el la franca versio.


Unuiĝu por heredaĵo

Mobilizi tutmondan movadon

Nour kaj Bayan, du fratinoj de Damasko, kiuj forkuris de la milito en Sirio, nun loĝas en Parizo. Antaŭ la konflikto, "kultura heredaĵo tuŝis ĉiun senson, de la sento de malnovaj ŝtonaj muroj sub viaj manoj kaj la delikata odoro de jasmeno en la aero, al la melodia alvoko al preĝo resonanta en viaj oreloj," ili klarigas. La historio de ĉi tiuj du junaj virinoj, kiu reflektas iliajn personajn vidpunktojn pri kulturo kaj heredaĵo, estas unu el multaj dividitaj per Twitter fare de Unite4Heritage [Unuiĝu por heredaĵo], tutmonda movado lanĉita de Unesko en marto 2015. Ĝi celas mobilizi gejunulojn kontraŭstari la propagandon de violenta ekstremismo tra la noviga uzo de sociaj retoj. La ideon de la movado puŝis senprecedencaj lastatempaj atakoj je kultura heredaĵo - per la detruo de ĝihadistoj en Nimrud kaj Hatra, kaj precipe la prirabado de la Mosul-Muzeo en Irako. Fotaĵa-kaj-rakonta konkurso lanĉita en Instagram kaj Facebook ricevis pli ol 10 000 kontribuaĵojn el la tuta mondo, ankaŭ de Sirio baldaŭ post kiam ĝi estis lanĉita, en julio 2015. Kelkajn monatojn poste, la kampanjo komencis atingi naŭ milionojn da homoj ĉiun semajnon, multaj el kiuj estas junaj. Ili utiligis Unite4Heritage kiel sian propran platformon por interŝanĝi historiojn kaj ideojn. En tre mallonga tempo, ĝi fariĝis tutmonda amasa movado de gejunuloj. Esprimante alternativan diron el kion diras ekstremistoj, Unite4Heritage estas parto de "Empowering Youth to Build Peace" [Povigi gejunulojn por konstrui pacon], integrita en la Unesko-kadro por Agado. Ĝi estas gvidata de la celo "ekipi junajn virinojn kaj virojn per scio, kapabloj kaj valoroj, kiuj ebligas al ili vivi pacan, konstruan kaj produktivan vivon, engaĝiĝi kiel respondecaj tutmondaj civitanoj kaj resti risortivaj al iu ajn formo de misuzo aŭ manipulado, inkluzive radikaligon kaj violentan ekstremismon".

Kiel diris Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, "Hodiaŭ ni vidas la kreskon de nova generacio de ciferecaj indiĝenoj... Tro ofte, Interreto povas disponigi potencan laŭtparolilon por perforto".

"Ni devas jugi la tutan povon de Interreto por paco, por plivastigi ŝancojn por dialogo kaj civila partopreno, por nutri kaj antaŭenigi junajn zorgojn kaj vidojn", ŝi substrekis. En tempo, kiam neanstataŭigeblaj kulturaj heredaĵoj kaj kulturaj esprimoj estas pli kaj pli atakataj, Unite4Heritage kunvenigas junajn kaj civilajn organizojn, komunumojn kaj retojn, politikistojn, esploristojn, amas­­komunik­istojn, sociajn labor­istojn kaj aliajn agantojn por trakti malamecajn problemojn kiuj influas iliajn sociojn kaj komunumojn.


Saed Abbasi (Irano) tradukis el la angla versio.


Bridi La Trofeojn de milito

de Samuel Hardy

Ekde la adopto de Rezolucio 2199 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015, kiu postulas malpermesi komerci kulturajn posedaĵojn de Irako kaj Sirio, penadoj intensiĝis por interrompi terorisman financadon tra la kontraŭleĝa trafiko de antikvaĵoj. Tutmonda movado lanĉita de Unesko instigas Membro-Ŝtatojn enkonduki pli striktan leĝaron.

La merkato de kulturaj havaĵoj estas merkato griza, kie "puraj" kaj "malpuraj" varoj cirkulas kune. Dum estas malfacile taksi precize la kvanton de ĉi tiu parto kontraŭleĝa oni povas fari al si ideon pri ĝia dimensio. Demandite de International Herald Tribune (15 februaro 2015), la arkeologo John Russle taksis, ke ekde marto 2003 kaj la komenco de 2005, de 400 000 ĝis 600 000 antikvaĵoj estis rabitaj en Irako, kio produktis de 10 ĝis 20 milionojn da dolaroj.

La statistikoj koncernantaj ĉi tiun kontraŭleĝan trafikon estas, evidente, malfacile kunmeteblaj, eĉ kiam temas pri organizitaj krimoj “ordinaraj”, farataj en medioj relative stabilaj. Ĉi tiuj malfacilaĵoj kreskas okaze de konfliktoj envolvantaj miriadon da frakcioj moviĝantaj interne kaj de perantoj same fluktuaj ekstere. Kaj tio komplikiĝas eĉ pli multe kiam milito kaj milita ekonomio nutras unu la alian. Nur en Sirio kaj en Irako oni povas nombri dekojn da konkretaj plendoj, sen io por ilin kontroli. Sed eĉ kiam oni havas dokumentitajn pruvojn, iliaj interpretoj povus montriĝi delikataj. La sekcio, kiun en Usono oni taskis enketi pri la financado de terorismo, raportas, ke la 15-an de majo 2015 la specialaj korpusoj usonaj en Sirio atakis la stabejon de Abou Sayyaaf, estro de la operacoj de kontrabando de Islama Ŝtato (petrolo, gaso, mineraloj kaj antikvaĵoj). Ili trovis plurajn kvitancojn por antikvaĵoj, ke dum kvar monatoj, en la provinco Deirez-Zor, IŜ prenis imposton de kvinono (ĥum), tio estas 265 000 dolarojn, pri la vendoj sumantaj je 1,32 milionoj da dolaroj. Tio respondus, laŭ la taksoj, al 800.000 dolaroj da impostoj por jara sumo de negocoj je 4 milionoj da dolaroj.

Sed tio estas nur tre eta ekzemplo. La disponeblo kaj la eblecoj de komercado de antikvaĵoj (kaj de aliaj tipoj malleĝaj de enspezoj) estas regiona specifaĵo. Kaj oni ne konas la tuton de la individuoj, materialoj kaj aktivadoj financataj per ĉi tiuj enspezoj.

Tamen en ĉiu ekonomio, leĝa aŭ male, la enspezoj, de kie ajn ili venas, estas manao por la fiskaj aŭtoritatoj.

Malmunti la ĉenojn

Laŭ la Oficejo de Interpol en Bejruto, la trafiko de siriaj antikvaĵoj trairanta Libanon estas en la manoj de la organizita krimularo, kaj kreskis multoble post la komenco de la konflikto. Fronte al siaj propraj defioj rilate al regprocedoj kaj sekureco, Libano tamen disbatas bandojn unu post alia: nur en la jaro 2016 temis pri ses. Tre pli multe da ĉenoj de malleĝa komercado de antikvaĵoj povus esti malmuntitaj, se aliaj landoj trairataj kaj alcelataj prenus sian respondecon kun adekvata seriozeco.

Estis ja iuj similaj sukcesoj, eĉ se ili ne montras la amplekson de la strukturoj kaj de la mekanismoj de la trafiko de antikvaĵoj en la zonoj de la konflikto. La germana polico arestis bandon kiu, inter 2011 kaj 2014, rabis surloke kulturajn objektojn por subteni iujn ribelajn grupojn siriajn kiel Ahrar al-Cham, Jound al-Cham aŭ Daech. En 2014 la hispanaj ĝendarmoj ĉesigis iun trafikon de antikvaĵoj egiptaj kiuj financis ĝihadismon.

Sed oni kalkulas ankaŭ tragikajn malvenkojn. Laŭ enketo ankoraŭ daŭranta de Paris Match, Belgio, publikigita la 27-an de oktobro 2016, Khalid El Bakraoui, la aŭtoro de la suicida atenco de la 22-a de marto 2016 kontraŭ la stacio de la metroo Maelbeek en Bruselo, postulis liberigan sumon de tri asekurkompanioj pro aĵoj forrabitaj de la muzeo Van Buuren en Belgio.

Kompensaĵoj

Malgraŭ la malpermesoj pri surmerkatigo de antikvaĵoj siriaj kaj irakaj, oni kaptis ilin en Bulgario (2015), en Hungario (2017), en Slovenio (2016) kaj en Francio (2016). Kaj kiel deklaris en The Guardian (julio 2015) kaj ĉe televidstacio Channel 4 (aprilo 2016) la arkeologoj Mark Altaweel kaj David Gill, antikvaĵoj devenantaj de la zonoj de la konflikto estis, en 2015, trafitaj – kiel montras reklamoj – surmerkatigitaj en Britio. La publikaj donitaĵoj restas mutaj, sed laŭ la Ĝenerala Direktoro de la antikvaĵoj kaj de la muzeoj de Sirio, pridemandite de Al-Masdar News (majo 2017), “pluraj eŭropaj landoj”

trafis survoje kaj redonis iujn antikvaĵojn.

Almenaŭ 300 kulturaj objektoj kaptitaj inter 2012 kaj 2014 estis redonitaj al Sirio, substrekas la Ĝenerala Direkcio de la libanaj antikvaĵoj en Daily Star (januaro 2017). Kaj, inter ili, kelkaj objektoj forrabitaj en Palmiro antaŭ la okupo de la antikva urbo fare de Islama Ŝtato, kiam ili estis sub la regado, unue de la Libera Siria Armeo, poste, de la Araba Siria Respubliko.

Nun, post 2011 en la kazo de Sirio – kaj 1990 por Irako – dekoj da miloj da pecoj aŭtentikaj devenantaj de ĉi tiuj du landoj (inkluzive de falsaĵoj, imitaĵoj kaj manipulaĵoj lastatempaj) estis kaptitaj en la regiono aŭ ĉirkaŭe.

La plej granda parto de la antikvaĵoj ŝtelitaj neniam estis tamen redonitaj al Sirio post 2011.

Tion kaŭzas, sendube, la teknika malfacilo atribui al moderna Ŝtato la proprieton de antikva objekto surbaze de ĝia stilo, kaj la konscia detruo de la pruvoj scienco-juraj pri aparteno al la originaj landoj fare de la ŝtelistoj, la trafikantoj, la vendistoj kaj la kolektistoj.

Sed estas ankaŭ la malfacilo jura, kaŭzata de la neagnosko, je la internacia nivelo, de la aŭtoritatoj rilataj al tiuj ŝtatoj, aŭ la politika ekspluato de la kultura diplomatio. Irako ankoraŭ penas por reakiri iujn antikvaĵojn ŝtelitajn dum la krizoj de 1990 kaj de 2003.

Nenio nova sub la suno

Se oni volas lukti morgaŭ kontraŭ la trafiko de antikvaĵoj venantaj el zonoj de konflikto, oni devas agnoski la ekziston de similaj aktivadoj okazintaj hieraŭ. Kio okazas en Sirio kaj Irako ne estas nova, nek hazarda.

Je la komenco de la 1990-aj la sekurecservoj jugoslaviaj utiligis antikvaĵistojn por blankigi verkojn forŝtelitajn. En Kolombio, la kvazaŭ- armeanoj ekstrem-dekstraj sin dediĉis al trafiko de artaj objektoj. Je la fino de la jaroj 1990-aj, la Liberigaj Tigroj por Tamila Ilamo vendis antikvaĵojn por financi sian militon en Srilanko. Samepoke, la ŝtelado, la kontrabando kaj la monopola trafiko praktikata de la Alliance du Nord [Norda Alianco] kaj de la talibananoj (ankoraŭ aktivaj) kaj, antaŭ ili, de la ĝihadistoj kaj islamŝtataj batalantoj, prirabis Afganion. En Libano, dum la enlanda milito de 1975-1990, la milicanoj ŝtelis kaj eksportis antikvaĵojn.

La historio de la trafiko de antikvaĵoj en zonoj de konflikto kiel ŝtata krimo estas malnova almenaŭ unu jarcenton kaj duonon.

Oni trovas, pelmele, la kompenson, per naturaĵoj, de la murditoj de la argentina junto, la memfinancadon de la bulgaraj komunistoj kaj la ŝtelaĵojn de la kamboĝaj Ruĝaj Ĥmeroj.

Plur- kaj plurfoje, antikvaĵoj ŝtelitaj en militaj zonoj estis transportitaj ĝis merkatoj lokaj, regionaj kaj mondaj kaj konsumataj de ĉi tiuj merkatoj mem. En kelkaj okazoj tio kreiĝis sen efika reguligo fare de la landoj kiuj kreis la mendadon kaj kies merkatoj subvenciis la konflikton. En aliaj la trafiko okazis kun la kompliceco de la ŝtatoj kiuj faciligis la financadon de la agentoj, aliancanoj kaj aliaj armitaj grupoj. Kaj tio okazis sub la skrupulaj okuloj de la ŝtatoj.

Fronte al tiuj evidentaj pruvoj, iĝas malfacile defendi la trankviligajn mitojn kiuj asertas ke la financado de konfliktoj per la trafiko de antikvaĵoj estas vizio de la spirito, kiu ludas neniun rolon en ilia evoluo aŭ ke ĝi povas esti elradikigata per esceptaj decidoj fronte al certaj grupoj. Ekzistas nur unu maniero por ĉirkaŭbari ĉi tiun tipon de trafiko: la superrigardo kaj la reglamentado de la merkato de la antikvaĵoj venantaj el zonoj de konfliktoj.

Rezolucio 2199

Responde al la perforto terorisma de la Islama Ŝtato (Daech), de Front al-Nosra (FAN) kaj de aliaj grupoj ligitaj al Al-Qaïda, la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj alprenis en 2015 la Rezolucion 2199. Ĝi postulas fortigon de la sankcioj financaj rilate al ĉi tiuj grupoj, por limigi iliajn perfortajn aktivadojn, por bloki iliajn financadojn kaj iliajn elspezojn, kaj precipe la produktojn de rabado, kontrabando kaj aliajn fontojn de profito devenantajn de kontraŭleĝa komercado de kulturaj havaĵoj.

Konfirmante la Rezolucion 1483 de 2003, kiu postulas de la Ŝtatoj, ke ili ĉesigu la komercon aŭ la trairon de kulturaj havaĵoj pri kiuj oni supozas ke ili estis neleĝe elprenitaj el Irako (ekde la 6-a de aŭgusto 1990) kaj faciligu la redonon en bona stato de ĉi tiuj objektoj al Irako, la Rezolucio 2199 ripetas ĉi tiujn dispoziciojn jure devigajn koncernantajn la kulturajn havaĵojn pri kiuj oni suspektas la forprenon neleĝan de Sirio post marto 2011.

Krome, la Rezolucio 2253, adoptita en 2015, devigis la Ŝtatojn komuniki pri la raboj de kulturaj objektoj venantaj el Irako kaj el Sirio kaj de la rezultoj de la persekutoj iniciatitaj kontraŭ la trafikantoj de antikvaĵoj financantaj la Islaman Ŝtaton, la FAN, Al-Qaida kaj/aŭ iliajn kunulojn. Ĉi tiuj celataj dispozicioj estis kompletigataj de la Rezolucio 2347 de 2017 (vidu p. 7), kiu petas de la ŝtatoj malpermesi la komercadon aŭ la trairon de kulturaj havaĵoj de ĉiuj zonoj aŭ situacioj de konflikto.

Pluraj Ŝtatoj deklaras ke ili alprenis agojn kontribuantajn al la efektivigo de la Rezolucio 2199 de la Konsilio de Sekureco.

Kipro, ekzemple, reviziis siajn procedurojn por faciligi la aplikon de la leĝo. Pakistano klopodis plibonigi la kapablojn de siaj policanoj por batali kontraŭ la malleĝa trafiko diskonigante la Ruĝan liston de urĝo de la kulturaj havaĵoj en danĝero, de la Internacia Konsilio de la Muzeoj (ICOM).

La aŭtoritatoj kanadaj, francaj, makedonaj (ARYM), pakistanaj kaj ĉeĥaj, por citi nur tiujn, intensigis siajn doganajn kontrolojn.

Inter la ĉefaj streĉoj leĝfaraj, ni citu tiujn de Germanio, kies leĝo pri la protekto de la kulturaj havaĵoj, aprobita en 2016, apogas kaj fortigas plurajn ekzistantajn instrumentojn, aparte devigante al ĉiuj zorgon dum la interŝanĝoj kaj la tenon de registroj de la transakcioj. Sekvante ĉi tiun ekzemplon, la Konsilio de Eŭropo alprenis en 2017 Konvencion pri la malobservoj koncerne kulturajn havaĵojn, malferman al la subskribo de ĉiuj Ŝtatoj, kiu plenigas plurajn truojn – ekzemple punante importadon, enprenon kaj/aŭ la komercadon de kulturaj havaĵoj kiuj estis ŝtelitaj, rabitaj aŭ kontraŭleĝe eksportitaj.

Ĉar unu el la faktoj priplendataj estas la eblo por la nerespektintoj daŭrigi sian aktivadon, ĉi tiu konvencio estas grava, ĉar ĝi ebligas samtempe senigi la kulpulojn je la rajto komerci pri kulturaj havaĵoj.

Tial, eĉ la ŝtatoj, kiuj teknike “faris ion”, faris nenion krom rekonfirmi aŭ ripeti decidojn ĝenerale ekzistantajn. Unesko devis renovigi sian alvokon al la Ŝtatoj por ke ili alprenu almenaŭ minimumajn agojn konkretajn, ekzemple la raportadon pri ŝteloj de kulturaj objektoj el zonoj de konfliktoj, instigante la partiojn al la Konvencio de 1970 rilatajn al la decidoj alprenindaj por malpermesi kaj eviti la importadon, la eksportadon kaj la transporton malleĝajn de kulturaj havaĵoj kaj instigante ilin transskribi la Rezoluciojn 2199 kaj 2253 en siajn leĝarojn.


Samuel Hardy (Britio) estas honorofica asociita esploristo ĉe la Instituto pri Arkeologio de la University College de Londono. Li esploras la trafikon de antikvaĵoj dum konfliktoj kaj krizoj, farata precipe de kaj por teroristoj, armitaj grupoj kaj subpremaj reĝimoj.


Carlo Minnaja (Italio) tradukis el la franca


Unesko kaj la lukto kontraŭ la malleĝa trafiko

Por plikonsciigi pri kaj kontribui al la lukto kontraŭ la malleĝa trafiko de kulturaj havaĵoj, Unesko organizis, inter 2012 kaj julio 2017, kvardek atelierojn dediĉitajn al la krizaj situacioj en Sirio, Irako, Malio, Libio kaj Jemeno.

Tio kunvenigis pli ol milon da parto­ prenantoj.

Dum ĉi tiuj lastaj kvin jaroj, centoj da kulturaj lokoj tra la tuta mondo estis viktimoj de armitaj konfliktoj. En la nura regiono de la arabaj ŝtatoj, el 82 mondaj lokoj de Unesko, 22 troviĝas en la listo de havaĵoj en danĝero.

Unesko partoprenas en la protektado de la Siria kultura havaĵo post la komenco de la krizo en 2011.

En marto 2014, ĝi lanĉis la projekton de urĝa sekurigo de la Siria kultura havaĵo.

Kun la financa helpo de Eŭropa Unio ĝi organizis plurajn atelierojn en ĉi tiu kadro kun la celo haltigi la konstantan perdon de la Siria havaĵo kaj subteni la estontajn streĉojn por la rekonstruo de la lando.

Ĉi tiu agado estis kompletigata de ateliero por refortigi la organizajn kapablojn, organizata en decembro 2017 al la koncernatoj de Sirio kaj apudaj landoj (Jordanio, Libano, Turkio).

Unesko estas ankaŭ kunigita al la defio kontraŭ la raboj faritaj en Irako ekde la komenco de la konflikto en 2003, pere de kelkaj kampanjoj direktitaj al la prizorgado de la lokoj, la lukto kontraŭ la malleĝaj fosadoj, la taksado de la riskoj kaj la ellaboro de planoj pri krizo en la muzeoj.

La Ĝenerala Direktorino de Unesko, Irina Bokova, antaŭ nelonge inaŭguris en Bagdado (Irako) internacian kampanjon sub la ŝildo Unite4Heritage [Unuiĝu por heredaĵo]. Ĉi tiu monda movado, kondukata de Unesko, estis lanĉita responde al la antaŭ nelonge okazintaj senprecedencaj atakoj kontraŭ la havaĵoj kaj la diverseco en pluraj landoj. Ĝi alvokas ĉiun el ni celebri la lokojn, la objektojn kaj la kulturajn tradiciojn sur kiuj baziĝas la riĉo kaj la belo de la mondo.

Unesko siavice produktis 13 video­ filmetojn pri sentivigo destinitajn al diversaj regionoj de la mondo, kun la celo instigi la turistojn kontroli la originon de la kulturaj objektoj antaŭ ĉia aĉetado.


Kulturo provizi urbojn per homa vizaĝo

Intervjuoj faritaj de Lucía Iglesias Kuntz

Kiam urbestroj de la Reto de Kreivaj Urboj de Unesko (RKUU) kunvenis de la 30-a de junio ĝis la 2-a de julio 2017 en Enghien- les-Bains (Francio) por sia 11-a Jarkunsido, ili enskribis kulturon ĉe la pinto de sia tagordo.

Tio inkludis respektadon kaj estimadon de la kulturoj de la malsamaj komunumoj loĝantaj en siaj urboj, engaĝon de artistoj kaj civitanoj en komunaj projektoj kaj instigon al la dialogo inter komunumoj – t.e., alivorte, agnoskon de la rolo de kulturo kiel faktoro en inkluziva kaj sekuriga urba disvolviĝo.

En la kunveno la urbestroj adoptis novan strategian kadron kaj petis de la enretigitaj urboj, ke ili pli laboru por integri kulturon kaj partoprenon en siaj politikoj.

Ĉiuj urbestroj, de la Brazila ĝis la Nov-zelanda, konsentis, ke kulturo helpas komunumojn harmonie kunvivi.

Zenaldo Coutinho, urbestro de Belém de Parao (Brazilo), 1,5 milionoj da loĝantoj.


Belém estas la unua enirhaveno al Amazono, kaj donas al ĝi eksterordinaran kulturan diversecon. Kulturo helpas komunumojn esprimi siajn lokajn identecojn kaj instigas ilin al dialogado. Ĝi stimulas intensan interagadon inter soci-kulturaj grupoj kaj la lokaj aŭtoritatoj, precipe dum Brazilo trairas gravan etikan kaj ekonomian krizon.

Brandi Harless, urbestro de Paducah, Kentukio, Usono, 25 000 loĝantoj.


Kulturo povas esti mekanismo por paco, specife en Usono ĉi-epoke, kiam nia politiko estas tre frakciiga. Mi estas en urbo senpartia, kie ni ĉiuj estas samnivelaj. Ni parolas pri urbaj aferoj prefere ol partiaj politikaj aferoj.

Kulturo estas nia fundamento, kaj ni ĉiuj reeĥas al ĝi. Ni estas konataj pro nia produktado de peplomoj, kaj havas la Nacian Muzeon de Peplomoj. Antaŭ dek kvin jaroj, ni havis kadukan domaron, kiu devis esti revigligita. La urbo ofertis renovigendajn domojn al artistoj kontraŭ unu usona dolaro, kaj inkludis artan atelieron. Ĉi tio allogis ĉirkaŭ kvindek artistojn, kio provizis nin per nova krea medio, kiun ni antaŭe ne havis.

Marc Chassaubéné, vicurbestro de Saint-Étienne (Francio), 170 000 loĝantoj.


Artistoj multe laboris kaj laboras kun la homoj de Saint-Étienne. Jordan Seiler el Usono, ekzemple, alfrontas urban reklamadon kun la loĝantaro. Li inventis apon "NO AD", kiu surekranigas artaĵon kiam oni alcelas inteligentan telefonon aŭ tabulkomputilon kontraŭ reklamŝildo.

Laborigi ĉiujn − de la urbestro ĝis infano de laboristklasa kvartalo - en la sama arta projekto, estas ideala maniero por nutri ideojn de egaleco.

Asaad Zoghaib, urbestro de Zahlé, Libano, 150,000 loĝantoj.


Mi opinias, ke la plej grava bezonaĵo de la kultura vidpunkto, en lando kiel la nia, estas publika konscio - kiam homoj konas sin mem kaj agnoskas la rajtojn de aliaj. Nia urbo laboras por konstruado de publikaj konscio, travidebleco kaj respondeco.

Dave Cull, urbestro de Dunedin, Nov- Zelando, 125 000 loĝantoj.


La unuaj loĝantoj de Nov-Zelando, la maorioj, perdis sian landon pro koloniantoj en la 19-a jarcento. Ni nun trairas resanigan procezon, per kiu ili estas kompensataj kaj reakiras sian fieron.

Hodiaŭ mian urbon celas siriaj rifuĝintoj, por resetlado de rifuĝintoj ni ĝis nun akceptis 200 da ili. Unu maniero uzi kulturon por atingi pacon estas akcepti pli da diverseco - respekti kaj rememorigi la kulturojn, kiuj igas onian komunumon esti tio, kio ĝi estas.


Pablo León (Argentino) tradukis el la angla.


Mi konfesas min kulpa - Ahmad Al Faqi Al Mahdi

Intervjuo de Anissa Barrak

Ahmad Al-Faqi Al-Mahdi [Aĥmed Al-Faki Al-Mah(i)di] estis kondamnita pri militkrimo pro plenvola direktado de la atakoj kiuj rezultis en junio kaj julio 2012, el detruo de dek religiaj kaj historiaj monumentoj en Timbuktu, loko de monda heredaĵo en Malio, ekde 1988. Ĉi tio estas la unua fojo, ke la Internacia Puna Kortumo (Cour Pénale Internationale, CPI aŭ International Criminal Court, ICC) devis trakti plendon - en ĉi tiu okazo de Malio - pri la detruo de kulturaj monumentoj, kaj ke ĝi karakterizis ĉi tiujn agojn kiel militkrimojn. Arestite en 2015, Al Mahdi estis kondamnita de ICC la 27-an de septembro 2016 al naŭ jaroj en malliberejo kaj, la 17-an de aŭgusto 2017, pagi 2,7 milionojn da eŭroj al viktimoj kiel kompenson.

Kio kondukis ĉi tiun instruiston malian de la Tuareg-tribo Azavad, kvankam estimatan de la membroj de lia komunumo kaj la loĝantoj de Timbuktuo kie li setlis en 2006, direkti sin kontraŭ siaj samlandanoj kaj sam-religianoj? Kiel viro, edukita kaj klerigita en la reguloj de la Sufia Islamo, kondukiĝis en staton por fari tian krimon kontraŭ ĝuste tiu ismo de la afrika islamo? Kio kaŭzis lian kaptiĝon en la sinon de politika islamismo radikala kaj en perfortado? Kie estas la rompiĝa punkto?

Unesko-Kuriero renkontis lin ĉe la CPI- arestejo en Hago (Nederlando) kaj spuris la fadenon de lia vivo ek de lia infanaĝo en la dezerto de la norda Malio, lia vagado kun sia familio en la tendaroj de tuaregaj rifuĝintoj en Maŭritanio kaj Alĝerio, lia enskribiĝo en la libian armeon, ĝis lia reveno al sia lando, Malio, kie li finfine trovis en Timbuktuo, respondon al sia serĉado je stabileco kaj akceptiĝo ... Ĝis la eksplodo de la ribelo en la nordo.

Rekoninte la supozatajn faktojn kaj respondecon, ĉar li deklaris sin kulpa, li liveras en ĉi tiu ekskluziva intervjuo, krom sia individua travivo, sociajn realaĵojn kaj kulturajn kompleksojn kiuj generas, dum pli ol duona jarcento, streĉiĝojn kaj konfliktojn en la norda Malio. Kunteksto en kiun ensuĉiĝis ankaŭ movadanoj por sendependeco laŭ radikala islamisma konvinko kaj internacia ĝihadismo.

Vi rekonis vian respondecon pri la atako kaj detruo de naŭ maŭzoleoj kaj parto de la moskeo de Sidi Yahiya [Sejdi Jaĥja] (‫يديس‬ ‫)ىيحي‬ en Timbuktuo en 2012, atakoj, kiujn vi mem organizis kaj direktis. Kun kiu aŭtoritateco vi agis kaj pro kiuj kialoj?

Mi estis tiam estro de Hesba, unu el la kvar administraj strukturoj de la grupo Ansar Dijne (‫راصنأ‬ ‫)نيدلا‬, asociita al Al-Kaida en la Magrebo Islama (‫ميظنت‬ ‫ةدعاقلا‬ ‫يف‬ ‫دالب‬ ‫برغملا‬ ‫يمالسإلا‬, AKMI), kiu estis okupinta la nordan Malion en 2012 kaj havis sian ĉefsidejon en Timbuktuo en aprilo, post forpelo de la batalantoj de Nacia Movado por la liberigo de Azavado (fr: MNLA).

Estis la tasko de Hesba, kies misio estas "antaŭenigi virton kaj malhelpi malvirton", kontraŭbatali ĉiujn agojn kiuj kontraŭas la regulojn de islamo, laŭ la vido de tiu movado. La maŭzoleoj de Timbuktuo estis konsiderataj la enkarniĝo de tiaj agoj pro du kialoj: unue, la maniero en kiu la fideluloj praktikis la preĝadon, juĝatan ne-sankta, due la ekzisto de konstruaĵoj starigitaj super la tomboj. Kiam la komandantaro nur decidis detrui la maŭzoleojn, mi ricevis ordonon efektivigi tion fare de la trupoj sub mia aŭtoritato. Mi plenumis tion rigore, kiel mi ĉiam faris en mia laboro.

Kiu decidis detrui? Ĉu vi aprobis tion?

Estis mia devo, kiel parto de mia funkcio, kontraŭbatali praktikojn, kiuj estis konsiderataj kontraŭaj al la preceptoj de islamo. Mi kontrolis mem, kun miaj soldatoj, la konduton de la loĝantaro. Mi iradis regule en la maŭzoleojn, disdonante klarigojn kaj konsilojn. Mi ankaŭ donis instruojn ĉe la loka radio-stacio. La ordono pri detruo venis de supre, de la estro de Ansar Dijne, Ljad Ag Gali (‫غالی‬ ‫أغ‬ ‫)إیاد‬, kiu prenis ĉi tiun decidon sub la influo de siaj ĉirkaŭuloj, speciale de la konsilistoj de AKMI. La celo de ĉi tiuj armitaj grupoj estas trudi al la loĝantaro sian ideologion, derivitan de la doktrino Ŭahaba.

Strategie, Al-Kaida serĉas ekzempli sin per agoj spektaklaj por gajni novajn adeptojn kaj alporti al la partioj kiuj subtenas ĝin, pruvon de sia fervoro kaj sia efikeco.

En la kunsido de konsilantaro, kiu kondukis al la detru-decido, mi esprimis opinion malkaŝe, ke tia ago ne estas taŭga, ĉar ĝi povus generi pli grandan damaĝon ol la profitoj serĉataj. Mi rememorigis la regulon de Ŝario, ke neniu malvirto povas esti subpremata se ĝia forigo kaŭzas alian malvirton egalan aŭ pli grandan. Mi avertis, ke detruo povus kaŭzi plej grandajn malfeliĉojn por la loĝantaro; mi pensis precipe pri ebla instigiĝo de la loĝantoj al malamo kaj perforto unuj kontraŭ aliaj. Mi imagis, ke la armitaj grupoj pafos al ili. Mi timis la plej malbonan.

Mi estis konvinkita, ke la detruo de la maŭzoleoj ne havas leĝan bazon de la vidpunkto de Ŝario. Efektive, laŭ fatvo akceptita en ĉiuj lernejoj de Islamo, tomboj ne devas esti levitaj al pli ol ĉirkaŭ dek cm supergrunde. Sed ĉi tiu fatvo koncernas nur la konstruadon de novaj entombigoj kaj ne koncernas tiujn, kiuj jam ekzistas. Mi lasus la maŭzoleojn en ilia stato. La plimulto de la loĝantaro de Timbuktuo estis devigita kunlabori kun ĉi tiuj grupoj por postvivi. Kaj mi estis pli fervora ol la aliaj.

Dumdetrue, ĉu vin ne inundis dubo? Pri kio vi pensis?

Mi konsideris min ero de la administra ĉeno kaj sentis, ke la konsekvencoj devos esti surprenataj de tiuj, kiuj prenis la decidon kaj donis la ordonojn. Mi bone sciis, ke se mi ne plenumos la ordonojn, mi estos eksigita. Mi ne ricevis salajron, sed la grupo disponigis ĉiujn bezonaĵojn de mia familio.

Tamen, mi konsciis, kion la homoj sentas. Mi bone sciis la historian kaj sanktan karakteron de ĉi tiuj lokoj. Mi iris al la maŭzoleoj kiel la aliaj loĝantoj de Timbuktuo, sed pro miaj personaj kialoj. Mi konsideras ĝenerale ke estas devo viziti la tombejojn, sendepende de tio ĉu la tomboj estas ordinaraj aŭ superitaj de maŭzoleo, ĉar ĉiuj mortintoj estas egalaj al miaj okuloj.

Mi konas la historion de la plimulto de la sanktuloj, kiuj donis siajn nomojn al la maŭzoleoj ĉar mi legis ilin en la manuskriptoj.

Ili estas eruditoj kaj honestaj homoj, kies bonagoj elradias sur la lokon, kie ili troviĝas, eĉ post ilia morto. La Profeto rekomendis kolekti la mortintojn en tombejojn kaj ne forlasi ilin en soleco kaj nudiĝo.

Restas la demando pri la petpreĝoj. Mi malakceptas la ideon peti mortinton, ke ĝi preĝu al Dio je mia nomo. Multnombraj famoj cirkulis pri ili: iuj asertis, ke la tomboj en ĉi tiuj maŭzoleoj estas malplenaj, dum aliaj asertis, ke Hassan kaj Hussein, la nepoj de la Profeto, estis enterigitaj tie, kio estas tute falsa. Mi estis konvinkita, ke ĉi tiuj maŭzoleoj estis konstruitaj por misuzi la naivecon de homoj. Tial, kvankam mi sciis, ke la detruo de la maŭzoleoj ne havas leĝan bazon de la vidpunkto de Ŝario, mi vidis nenian ĝenon fini tiajn fabelojn kaj detrui ĉi tiujn konstruaĵojn. Aliflanke, mi tute kontraŭstaris ĉiun intervenon en la moskeon.

Kiel vi akiris al vi ĉi tiun scion en islama teologio, kiu ebligas al vi interpreti tekstojn kaj situaciojn?

Mia kariero estas eklektika. En mia infanaĝo mi studis en la Koranaj lernejoj de mia regiono, Agouni [Aguni], proksime de Timbuktuo. Mia patro instruis al mi la doktrinon Sufi Maliki, mi progresis legante librojn, kiujn donis al mi la ŝejĥoj. En la aĝo de dekdu jaroj mi lernis la Koranon kaj la ekzegezon, mi akiris nivelon de sciado, kiu povigis min fariĝi imamo.

Dum mia vagado kun mia familio ekde 1993, inter la kamparaj rifuĝintoj de Tuaregoj en Maŭritanio, nia ekzilo en Libio kaj Alĝerio, kun intermitaj revenoj al Malio, mi legis ĉion, kion mi povis trovi en libroj, kaj mi batalis malfacile por akiri ŝtat-rekonitajn gradojn por trovi stabilan laboron. Mia ambicio estis fariĝi instruisto. Dum nia ekzilo en Libio inter 1996 kaj 2001, post la malakcepto de etnaj streĉiĝoj kaj la malfondo de la movadoj armitaj de Tuaregoj, mi studis kaj akiris la ateston de primaraj studoj, sed sub alprenita nomo, ĉar mi ne registriĝis en iu oficiala registro." Ĝuste kun ĉi tiu atesto kaj sub ĉi tiu falsa nomo mi estis registrita en la Libia armeo, kie mi servis dum kvar jaroj kaj akiris la rangon de oficiro. Mi devis perlabori mian vivon kaj subteni mian familion, precipe ĉar mia patro elektis resti en la tendaroj en Maŭritanio.

Tutan tiun tempon mi neniam ĉesis legi kaj instrui min mem proprakoste.

Vidante neniun estontecon en ĉi tiu situacio, mi decidis reveni al Malio kaj ekloĝis en Timbuktuo en 2006, kie mi komencis prediki en la moskeoj. Mi ankaŭ kreis privatan klerigan strukturon por kapabligadi instruistojn de Korano, kiun mi estris dum ses jaroj. Mi estis aktiva en kelkaj religiaj kaj kulturaj junularaj asocioj, kiuj efektivigis multajn civilajn agadojn kiel stratpurigado, sangodonacado ... Ĝi estis periodo de relativa stabileco.

Mi ne povis progresi pro tiu diplomo, kiu ne estis je mia nomo. Do mi tute reiris al nulo kaj sukcesis akiri la atestilon, kiu permesis al mi enskribiĝi en la Pedagogian Mezlernejon de Timbuktuo, akiri diplomon en psiĥopedagogio kaj pasigi la konkurson de la civila servo. Mi fine akiris pozicion kiel lerneja direktoro oriente en Timbuktuo. Tio estis en 2010. Mi estis tie kiam la ribeluloj okupis la nordon en 2012.

En kiuj cirkonstancoj vi ekdeziris partopreni la rangojn de la ribeluloj?

Kiam la ribelaj trupoj invadis la nordan Malion, la loĝantaro komencis fuĝi el la regiono por serĉi vivejon en Maŭritanio, timante la eltrudadojn de la malia armeo, kiel tiuj kiuj okazis kun ĉiu invado de la ribeluloj. Regis teruro. Mi konsideris peti mian translokiĝon al la interno de la lando, kiam mi eksciis, ke membroj de mia tribo estis submetataj al agoj de perforto fare de la loĝantaro en Bamako. Ili estis minacataj kaj sturmataj, ilia apoteko brulis, kvankam tiuj homoj neniam vivis en la nordo de la lando; ili naskiĝis kaj stariĝis en la ĉefurbo kaj tie estas lojalaj kaj integritaj.

Mi decidis forlasi la landon por iri Alĝerion, ĉar mi jam ne vidis iun manieron eskapi intertriban rasismon. Fakte, ĉi tiu rasismo ne estis politiko de la Malia ŝtato, ĝi devenis de la loĝantaro mem, kiu konsideris la helhaŭtulojn entrudintoj de la arabaj landoj. Historie, homoj el la arabaj landoj setlis en Malio, sed tio okazis antaŭ 400 jaroj! Do mi estis en Alĝerio, kiam la ribeluloj invadis Timbuktuon en aprilo 2012. Mi decidis reeniri mian postenon kaj helpi ilin administri la areon.

Ĉu tio estis via unua kontakto kun Ansar Dijne kaj Al-Kaida? Kial vi sentis vin pli proksima al ili ol al la malia popolo?

Estis la ribeluloj de MNLA kiuj okupis la regionon de Timbuktuo komence. Mi ĉiam subtenis ĉi tiun movadon en ĝia serĉo por solvo, kiu faru justecon al la homoj de Azavado, al kiuj mi apartenas. Sed kiam mi alvenis en Timbuktuo, Ansar Dijne jam estis forpelinta la MNLA-batalantojn. Mi konis Ljad Ag Gali, la estron de Ansar Dijne, ĉar li estis la komandanto de la Azavad-ribelo. Mi admiris lin.

Kelkajn tagojn poste li invitis min al kunveno kun la imamoj de la moskeoj kaj la gravaj homoj de la urbo. Ag Gali alvenis akompanate de grupo de Al-Kaida. Mi estis impresita de lia parolado kaj konvinkita pri liaj ideoj. Mi tuj deklaris mian aliĝon al lia movado. Mi jam eksciis pri la Ŭahaba dogmo tra saŭdaj humanagaj asocioj aktivaj en Timbuktuo. Unu el ili invitis min al Mekko en 2006 por plenumi la pilgrimadon kaj mi tiam brakume adoptis la Ŭahaban doktrinon.

Vi pardonpetis al la homoj de Timbuktuo, al la civitanoj de Malio, al la posteuloj de la sanktuloj. Ĉu la rekono de la faktoj kaj la bedaŭroj estas sufiĉaj por akiri lian pardonon?

Certe ne. Mia pentodeklaro estas persona paŝo, kiun mi portas en la fundo de mia koro, sed mi nur povas pruvi mian sincerecon per agado de riparado post mia liberiĝo el malliberejo. Unesko certigis la rekonstruon de la maŭzoleoj. Tio estas rimarkinda laboro.

Sed restarigo de fido postulas pli da tempo ol rekonstruado de maŭzoleoj. Mi antaŭjuĝis la tutan populacion en ĉiuj ĝiaj komponantoj - Fuloj, Sonrajoj, Tuaregoj kaj Araboj. Mi esperas, ke ĉiuj akceptos preni la manon, kiun mi proponas por preni la vojon de repaciĝo.

Mi volas skribi memoraĵon por ili, kiuj povas restarigi sian dignon kaj servi al la protekto de la maŭzoleoj. Kiam mi estos finservinta mian punon, mi deziras reintegriĝi en la socion kaj investi en la restarigon de nacia konkordo.

La situacio estas eĉ pli urĝa hodiaŭ, post la damaĝo kaŭzita de Ansar Dijne kaj Al-Kaida kaj la amasigo de fiaskoj de la Azavad-ribelo.

Mi suferas vidi la rifuĝintojn en la tendaroj en Maŭritanio, Alĝerio, Libio aŭ Burkino. Ilia reveno ne povas esti antaŭvidata sen nacia repaciĝo.

Maŭzoleo Alfa Moya, rekonstruita en 2016.

La radikalaj ideologioj, kiuj superas la islamanojn tre altiras junulojn ... Ĉi tio estis via kazo. Surbaze de la lecionoj lernitaj de ĉi tiu epizodo de via vivo, kion vi povas fari por protekti ilin de ĉi tiuj influoj?

Mi kredas, ke islamaj landoj devas esti regataj laŭ la preceptoj de Islamo, kiuj havas religian dimension kaj politikan dimension.

Ŝario difinis ĝeneralajn valorojn validajn en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj. Ĉi tiuj ĝeneralaj valoroj, kiuj venas de la sanktaj tekstoj de la Korano kaj la vortoj de la Profeto, ebligas fari leĝojn adaptitajn al la novaj kuntekstoj.

Ŝario neniam vokis la fidelulojn resti fiksitaj en reguloj, kiuj estis agnoskataj en antikvaj tempoj, nek transmeti ilin laŭlitere en alian lokon kaj en alian tempon.

Aliflanke, por praktiki politikan potencon, Islamo postulas tre altan nivelon de scio pri Ŝario. Mi estis tre afliktita kaj seniluziiĝis kiam mi konstatis, ke la grupoj al kiuj mi aliĝis, havas neniun membron kiu povus doni al mi pli profundan komprenon kaj scion pri Ŝario, ĉar mi ja estis simpla kaj modesta studento pri la temo. Kiel mi povis kredi al la kapablo de ĉi tiuj organizaĵoj fondi fortikan kaj fortan ŝtaton?

Dirinte tion, mi tamen konsilas al gejunuloj fokusiĝi sur si mem, sia ambicio, sia lando kaj sia religio. Religio estas individua praktiko.

Kredo, konfido kaj espero estas la fontoj de respondeca kaj sana juneco, povanta mem vidi, ke ĝi havas neniun avantaĝon el aliĝo al radikalaj islamaj grupoj.

Ne estas juste konsideri gejunulojn kiel gregon de senkonsciaj estaĵoj gvid-atendaj.

Mi devas vidi en ili potenciale maturan kaj saĝoplenan homan riĉecon; kiam mi eksponos al ili mian vidon, ili povos reteni ĝiajn utilaĵojn. Tiel - do kun respekto - mi volas konduti kun ili, kaj kun ĉiuj aliaj. Same mi rezervas al mi la liberecon kritiki ilin, tiel kiel ĉiujn aliajn.


Johan Derks (Nederlando) tradukis el la angla.


Ekzempla punproceso: reago de Kassongo

Tri jarojn post sia tumulta prirabo en 2012, la maŭzoleoj de Timbuktuo, spirita centro en Malio kaj loko de monda heredaĵo de la homaro, estis rekonstruitaj idente kiel antaŭe. En rekorda tempo, sub la aŭspicioj de Unesko, la rekonstruado utiligis lokajn metiistojn, kiuj, de patro al filo, konservis la teknikojn de tradicia masonado, por ke ili povu plu konservi la maŭzoleojn. Koncerne la manuskriptojn, el kiuj kelkaj estis bruligitaj dum la atakoj, la plimulto de ĉi tiu historia trezoro estas konservita fare de la loĝantoj de Timbuktuo, havantaj la reflekson por kaŝi ilin en la momento de la invado de armitaj grupoj.

Por Mayombo Kassongo, leĝa reprezentanto de la viktimoj en la juĝado de Aĥmad Al- Mahidi Al-Faki fare de la Internacia Puna Kortumo, la restarigo de la maŭzoleoj ilustris "la politikan volon de la Malia registaro kaj la internacia komunumo por montri decidemon kaj helpis restarigi esperon al la popolo. " Sed, li precizigas: "riparo de la vundoj kaj de la materia damaĝo suferitaj ankoraŭ okupos longan tempon." Unuflanke por multaj el la 137 viktimoj plendantaj, la juraj postuloj estas ĉefe de materia signifo, precipe por tiuj kiuj vivis en tiuj konstruaĵoj kaj dependis de ili kiel rimedoj, aliflanke la spirita kaj psikologia damaĝo trafis ĉiujn loĝantojn de Timbuktuo. La rektaj aŭ nerektaj viktimoj ne ĉiuj apelaciis al justico, sed la Kortumo enkalkulis ilian rajton je riparoj, fiksita je 2,7 milionoj da eŭroj. Ĉar Al-Maĥdi estas senhavulo, estis establita fonduso por helpi al la viktimoj tiel, ke la ordonitaj riparoj povu esti kompletigitaj. Ĝi prezentos al la Kortumo laborplanon ĝis februaro 2018.

Al la demando kiel la viktimoj ricevis la ekskuzojn de Al-Maĥdi kaj lian serĉon de pardono, Kassongo konfirmis, ke neniu viktimo kiu plendis, akceptis ilin ĝis nun. "La vundo estas ankoraŭ malfermita kaj bezonos longan tempon por saniĝi. Peti pardonon nun estas kvazaŭ revenigi la tranĉilon en la vundon." "La grava punkto de tiu modela proceso, diras la advokato de la viktimoj, estas la espero, ke ĝi povas havi malinstigan efikon al junuloj tentataj aliĝi al la vicoj de ekstremismaj grupoj kaj esti tentataj de perforto. La juĝo estis severa, la puno severa kaj la kvanto de gravaj riparoj. Estas vera leciono."


A. B.


Ili elektis la pafilon, mi la kameraon - Deeyah Khan

Elparoladoj kolektitaj de Jasmina Šopova

Naskita en Norvegujo de gepatroj paŝtuna (afgana) kaj pakistana, Deejah Khan spertiĝis en tre malsamaj kulturoj, kio akrigis ŝian artan konscion. Prenante kiel armilojn la arton kaj la kulturon en kuraĝa batalo kontraŭ la ekstremismo, ŝi senlace klopodas aŭdigi la rakontojn de tiuj homoj kies voĉojn aliokaze oni apenaŭ aŭdus.

Kio decidigis vin fari la filmon? Ĝihado: Historio de la Aliaj?

Mi mem originas de islama familio kaj estas konfrontita de la sekvoj de la plialtiĝo de la religia fundamentismo en niaj komunumoj.

Jam longan tempon mi provas kompreni kial tiu movado lasis sin gajni de la perforto kaj kial ĝi englutas kreskantan nombron da gejunuloj.

Mi ne ŝatas la manieron, laŭ kiu ni parolas pri ĝihadismo: estas facile malestimi la personojn kiuj partoprenas ĝin, sed tio ne estas aparte kreiva. Do mi volis fari filmon pri tio kion sentas tiuj kiuj estas altirataj de la ĝihado. Kaj mi malkovris ke mi havas kun ili tre multajn komunaĵojn. Kompreni ke mi kun tiuj personoj havas komunan tiom grandan nombron da demandoj, tio timigis min ankoraŭ pli ol la cetero. Sed tie kie ni malsamas, estas en la maniero venki niajn problemojn: ili elektis la pafilon, mi la kameraon.

Ĉiuj kiujn vi intervjuas en la filmo, estas eksaj ĝihadistoj. Kiel vi povis ekkontakti ilin?

Mi bezonis tempon por gajni ilian fidon kaj ĉirkaŭ du jarojn por fari la filmon, kiun mi finis en 2015. Se ili fine fidis min, tio estas ĉar mi paciencis kaj ĉar mi sincere eksplikis al ili kion mi volas fari. Mi al ili diradis ripete ke mi ne kunsentas kun ili kaj ke ili eĉ timigas min (kio ne tiel plu estas hodiaŭ), sed ke mi simple volis aŭdi ilin, kompreni ilin, koni ilian historion. Multe da rendevuoj estis nuligitaj.

Iuj rifuzis paroli, aŭ petis min ne filmi ilin. Aliaj provis igi min perdi esperon, sed mi estis obstina ĉar mi estis vere avida scii.

Kio stimulis ilin rezigni pri la ĝihado?

Unu el la ĉefaj protagonistoj rimarkis ke li estis kredinta je ĥimeroj: li pensis batali por la islamanoj kaj por pli bona mondo, sed li komprenis fari nenion alian ol fariĝi nova subpremanto. Multaj konsciis la hipokritaĵojn kaj duecajn politikojn en la mondkoncepto kiun ili kreis por si mem.

Alia faktoro kiu multe okazis, estas ke personoj kiujn ili (ĝihadistoj) konsideras malamikoj komencis trakti ilin kiel homajn estaĵojn. Nu, tuj kiam oni konektas sin al sia propra homeco, ĉio ŝanĝiĝas.

Vi diras ke vi dekomence ne ŝatis tiujn homojn, sed tio ne plu estas tiel hodiaŭ. Kio igis vin ŝanĝi vian menson?

Multaj junuloj altiritaj al ĝihado komence havas krean emon, kaj ĉar tio estas iel subpremata, ĝi ne trovas ion por esprimi sin krom per perforto. Mi ne antaŭvidis ke ega plimulto de la homoj al kiuj mi parolis – kun aŭ sen la kamerao – konfidus al mi ke ili volintus esti repistoj, pentristoj aŭ poetoj. Kaj ke tio al ili estis malpermesata ĉar iliaj familioj kontraŭis aŭ ĉar la socio ne akceptis ilin. min tre ĉagrenas, ĉar oni povintus ripari tiun situacion. Ni ĉiuj estas respondecaj pri tio kio okazas al tiuj gejunuloj.

Kiam vi diras “ni”, ĉu vi volas paroli pri la familio, la lernejo, la registaroj, la internacia komunumo?

Mi pensas pri ĉiu el ni individue, pri nia maniero konduti kun la aliaj ĉiutage. Kiam juna islamano sidiĝas apud ni en la aŭtobuso, nia maniero rigardi lin, alteniĝi al nia sako, ne estas senkulpa.

Same, kiam niaj politikistoj aŭ niaj registaroj ektraktas tiujn temojn el ekstreme malica vidpunkto, kvalifikante “monstroj”

siajn proprajn civitanojn, iĝas tre malfacile komunikiĝi kun tiuj monstroj kaj doni al ili fine ŝancon konduti kiel homaj estaĵoj.

Koncerne siajn familiojn, ili devas agnoski ke ili perfidas siajn infanojn kiam ili havas neeblajn atendojn: estas homaj estaĵoj, nenio pli!

Por mi, la lernejo, la polico, la amas­ komunikiloj ĉiuj havas respondecon kiam niaj gejunuloj helpkrias al ili, kia ajn estas ilia kulturo, ilia socia medio aŭ ilia raso. Estas afero de interagado inter homoj. Ĉu oni estas artisto, aktivulo, feministo aŭ io alia, ĉiuj havas la devon interveni.

Ĉu tio estas la kialo pro kiu vi kreis la interretan magazinon Sister-hood [Fratineco], kiu ankaŭ anoncas eventojn? Kio instigis vin aventuri sur la ekrano?

Jes, Sister-hood estis kreita en 2016, kiel amaskomunikila entrepreno de la civila socio. Ĝi estas internacia platformo centrita sur la virinon de islama kulturo. Oni parolas ĉie pri la islamanoj, sed estas malofte ke oni rekte alparolas ilin. Mi volis atentigi pri tio kio estas tiu junulino kiu suferas, tiu homo kiu volas iri batali en Sirio.

La reago de la virinoj estis eksterordinara kiel ankaŭ la rapideco je kiu formiĝis tiu komunumo: ni havas nun preskaŭ 200 redaktorinojn en 40 landoj. Mi konscias kiom grave estas paroligi la virinojn, kiuj ajn ili estas. Oni diras nur parton de la persekuto de la virinoj. Mi havas multan respekton por la metio de ĵurnalisto, sed mi multe koleriĝis pro la duonaj veroj kiujn ni plu daŭre ĵetadas en la amaskomunikilojn. Oni parolas pri la krimoj pro honoro, la perfortoj faritaj al la virinoj, sed oni forgesas la personojn.

Ĉiuj miaj klopodoj celas plialtigi la sonon, pligrandigi la volumenon de la voĉoj de tiuj personoj kiuj penas aŭdigi sin.

En 2012 vi faris dokumentan filmon pri Banaz, brita juna virino kurda, murdita de sia propra familio, ĉar ŝi volis decidi pri sia vivo. Kial tiu elekto?

Mi volis fari filmon pri la krimoj pro honoro kaj mi pensis kunigi du aŭ tri historiojn kiel tiu de Banaz, kiu estis horora fiasko por la brita polico de kiu ŝi kvin fojojn petis protekton, sed vane.

Mi ŝanĝis mian opinion kiam mi renkontis la inspektorinon respondecigitan klarigi tiun murdon. Mi demandis ŝin kio pelis ŝin fari tiom da klopodoj por tiu afero (ŝi sukcesis kondamni la onklon kaj la patron de Banaz en Unuiĝinta Reĝlando, post tio iris al Irako kie ŝi batalis por ekstradicii du kuzojn enmiksitajn en la murdo). Kaj ŝi respondis al mi: “Mi agis pro amo”.

Mi ne komprenas kiel ŝi povis ami junulinon kiun ŝi neniam renkontis, kiu estis mortinta, kaj ŝi diris al mi: “Ĉiu havas la rajton esti amata. Ankaŭ Banaz. Ŝiaj plej proksimaj parencoj ne amis ŝin, kaj mi, mi amis ŝin kaj amas ĝis nun”.

Mi tuj pensis: “Jen la filmo kiun mi volas fari!” Kaj tiel naskiĝis Banaz: historio de amo.

Tiu historio entenas ĉiujn problemojn kaj ĉiujn solvojn. Kaj la solvo estas ke ni devas zorgi pri la aliaj.

Rakontu al ni pri via filmo elirinta en 2016 : La nekredantoj de la Islamo.

La nekredantoj de la Islamo parolas pri sekreta movado de rezisto kuniganta gejunulojn kiuj decidis forlasi islamon. Estas tre ofte ke la Islama Ŝtato kaj la terorismo devigas ilin pridubi sian kredon. Kiam mi faris la filmon pri la ĝihado, mi ricevis nenombreblajn mesaĝojn de junuloj el Irako, Sirio kaj aliaj landoj, dirantajn al mi: “La ĝihado ne estas ĉio, ni estas multnombraj rezigni la islamon. Kial vi ne parolas pri ni? Ĉu estas ĉar ni ne uzas perforton?’’ Mi informiĝis, kaj estis ŝoko: mi malkovris ke en Pakistano estas kvar ĝis 15 milionoj da nekredantoj, kaj inter 1,4 kaj ses milionoj en Saud-Arabio. Kelkaj registaroj kreis ministeriojn por batali kontraŭ la ateismo.

En multaj islamaj landoj estas krimo ne kredi kaj proklami tion senkaŝe kaj homoj estas malliberigataj kaj eĉ mortigataj pro tio.

Kial elektis la kinematografion por aliri tiujn demandojn?

Se oni volas mobilizi la homojn, oni devas sentigi al ili ion. Tion faras la kinematografio.

Tion faras arto. Ĝi alparolas ne nur la intelekton sed ankaŭ nian emocian kordon.

Jen kio estas tiel unika kaj grandvalora en ĉiuj artaj formoj.

Arto superas niajn diferencojn, ĉiujn murojn kaj malegalecojn kiuj nin dividas. Por mi, la arto estas faktoro egaligeca.

Por kompreni ĝian povon, sufiĉas vidi kiel la tiranoj, la diktatoroj kaj la agresantoj traktas la arton kaj la artistojn. Post la virinoj, la unuaj viktimoj de la subpremantoj estas ĝenerale artistoj.

Kaj morgaŭ, kiuj estas viaj projektoj de ambasadorino de bona volo de Unesko?

Mi esperas ne nur antaŭenigi la laboron de la artistoj sed ankaŭ kaj antaŭ ĉio paroli pri prezo kiun ili devas pagi en tre multaj regionoj de la mondo. Artistoj, ankaŭ iuj miaj amikoj, estas persekutataj, malbone traktataj, malliberigataj. Ni devas protekti ilin.

Mi klopodas de tuta mia koro subteni tiujn marĝenigitajn voĉojn kaj rakonti pli de iliaj historioj.


Deeyah Khan, nomumita unua Ambasadorino de bona volo de Unesko por la arta libero kaj la kreiveco, estas dokumenta filmisto premiita de Emmy kaj Peabody Award, kaj estas fondintino de Fuuse, memstara amaskomunikila kaj arta entrepreno kiu ĵetas plenan lumon sur la rakontojn de la virinoj, de la minoritatoj kaj de la infanoj de enmigrantoj. Ŝi ankaŭ lanĉis Sister-hood, cifereca magazino kiu donas la parolon al islamanoj de ĉiuj flankoj.

Postlasinte brilan karieron de kantistino por batali kontraŭ la ekstremismo kaj la antaŭjuĝoj per la amaskomunikiloj, Deeyah Khan plu skribas kaj produktas kantojn.

Ŝi gajnis multajn premiojn, kiaj: la Medalo Ossietzky, la Premio de la homaj rajtoj de la universitato de Oslo kaj la Premion Peer Gynt de la parlamento de Norvegio.


Kees Neeft (Nederlando) tradukis el la franca


Rompi la ciklon de la venĝo

de Marie-Angélique Ingabire

Uzante teatron kiel katalizilon de la dialogo, Global Arts Corps kuraĝigas la popolojn elirantajn de konflikto esplori sian dolorigan pasintecon por konstrui estontecon al si. Sub ĝia egido junaj kamboĝaj komediistoj ludis en Ruando antaŭ personoj kiuj travivis similajn traŭmatajn spertojn. Kune ili helpas unu la alian saniĝi, tra dividitaj kompreno, toleremo kaj kunsentemo.

En julio 2016, dek naŭ kamboĝaj artistoj iris al Ruando por partopreni la artan Festivalon Ubumuntu. La premiero de ilia spektaklo See you yesterday, unika miksaĵo el teatro, danco kaj cirko, okazis en amfiteatro kiu situas en la ejo de la Memorigaĵo de genocido de Kigali. La kamboĝanoj, postvivantaj dua-generacio de la genocido de la Ruĝaj Ĥmeroj (1975-1979) havis maloftan okazon kontakti publikon kiu ankaŭ postvivis genocidon, tiun de Ruando.

La arta festivalo kolektis kompaniojn el dekok malsamaj landoj, kiuj ĉiuj eliras el perfortaj konfliktoj. En Ruando kie miliono da personoj pereis dum la genocido de 1994, la koncepto de humaneco estis tiom malfortigita ke la reakiro de la espero bezonas grandajn fortostreĉojn.

La kamboĝa grupo ekestis sub la egido de Global Arts Corps (GAC), internacia komunumo de profesiaj artistoj kiuj uzas la konvertan potencon de la teatro por kolekti personojn de malsamaj regionoj kiuj leviĝas el konflikto.

"Danke al la provludoj la komediistoj komencis malkovri la historion de personoj kiuj lernis timi, malestimi kaj malami, poste ili kune kreas unu solan historion, justan kaj akceptitan de ĉiuj, kiu ilustras iliajn multoblajn verojn," eksplikas Michael Lessac, kunfondinto kaj arta direktoro de GAC.

Ĉi tiu renoma personeco de la amerikaj teatro kaj filmarto, estas la kreinto kaj direktoro de la internacia premiita teatraĵo Truth in Translation [Vero en traduko], kiu rakontas la historion de la Komitato Vero kaj Repaciĝo en Sud-Afriko. Kunproduktite kun Market Theatre, sudafrika teatro, ĝi estis prezentita en dudek ses urboj de dek unu landoj tra la mondo kaj estis ĉe la origino de Global Arts Corps, kiun Michael en 2009 kunfondis kun sia edzino, Jacqueline Bertrand.

Global Arts Corps, kies spektakloj estis prezentitaj de Ruando ĝis Kosovo tra Kamboĝo kaj Nord-Irlando, esperas ke la spektantoj kiuj ĉiuj havas tre malsamajn historiojn, povos retrovi sin en la spertoj de aliaj personoj.

Ĝis hodiaŭ, GAC tuŝis publikon de pli ol 100 000 personoj, denaskaj de dek sep landoj distribuitaj sur kvar kontinentoj kaj animis atelierojn pri repaciĝo por 15 000 personoj en regionoj leviĝantaj el konflikto.

Establante partnerecojn kun neregistaraj organizaĵoj kaj formante aktivulojn, klerigistojn kaj lokajn artistojn, GAC volas ke ĝia laboro daŭru post ĝia foriro. Ĉio estas filmata, ĉu temas pri la provludoj de ĉiu spektaklo, ĉu pri la dialogoj kiujn ili provokas.

La celo estas establi multnombrajn klerigajn arkivojn, kiuj kompletigas la laboron de la grupo de komediistoj trejnitaj por kunlabori kun personoj elirantaj de perfortaj konfliktoj.

Uzi la profesian teatron por subteni iniciatojn de repaciĝo “ne estis facile dekomence”, rememoras Michael Lessac.

“Iuj gejunuloj ne volis paroli pri la pasinteco.

Sed ili uzis siajn eksterordinarajn fizikajn kapablojn por transporti sin kreive en la pasintecon, provi kompreni kion iliaj pliaĝuloj travivis dum la genocido.”

Post la festivalo la kamboĝa trupo iris en la sudon de Ruando por aperi en la tendaro de Kigeme, kiu ŝirmas 20 000 rifuĝintojn originintajn de Demokrata Respubliko Kongo, ruinigita de dudek jaroj de intercivitana milito kaj de malsato. Sur okaza scenejo instalita en granda kampo, la kamboĝanoj kunĉenis la prezentadojn dum tri tagoj antaŭ publiko pli kaj pli granda.

Cetere, GAC animis laborejojn destinitajn por junaj rifuĝintoj post la spektakloj.

La junaj kamboĝanoj, de kiuj kelkaj devenas de la strato, estis trejnitaj en akrobatado de Phare Ponleu Selpak, asocio kreita en 1992 en la urbo Battambang. La fondintoj uzis siajn talentojn en la artoj de la cirko por helpi la infanojn de siaj komunumoj venki la problemojn ligitajn al la peza pasinteco de iliaj gepatroj.

La kunsentemo ĉe la servo de la kuracado

Tiu ĉi kunveno inter personoj originantaj el landoj kiuj estas tuŝitaj de du tre malsamaj genocidoj, ebligis al ili rimarki ke ili ne estis la solaj kaj ke ili ne devis honti. Juna knabo eksplikis esti devigita frapi malliberulon dum li estis ankoraŭ en Kongo, sceno kiu estis ludata de la komediistoj. Aliaj interesaj atestaĵoj emerĝis el la amaso. La reago de Khuon Det, kunfondinto de la kamboĝa cirka grupo kiu hodiaŭ laboras kun GAC, estis same kortuŝa. Li rememoris sian infanecon en tendaro de rifuĝintoj situanta ĉe la taja limo post la kolapso de la reĝimo de la Ruĝaj Khmer, kiam li vidis la kongajn infanojn alkuri por bonvenigi la kamboĝan grupon. “Ni vere estis feliĉaj vidi personojn de ekstere... tio plenigis min je ĝojo”, li eksplikis.

“Paroli pri nia pasinteco, kiel ajn sombra ĝi estas, helpas nin resanigi niajn vundojn.

Estas ankaŭ la plej bona rimedo por helpi la venontajn generaciojn povi desegni lecionojn el la eraroj de la pasinteco por eviti ke tio ripetiĝus”, konfirmas Innocent Munyeshuri, juna ruanda aktoro kiu rakontis la kamboĝan spektaklon en la kinyarwanda, loka lingvo parolata ankaŭ de la konganoj. Esplorante malsamajn identecojn, GAC esperas estigi kunsentemon inter siaj komediistoj. “Oni devas esti kapabla pruvi kunsentemon adoptante la vidpunkton de la aliaj kiel la sian, alie oni ne scias de kie oni venas, oni ne komprenas la homojn kiuj ĉirkaŭas nin”, certigas Michael Lessac.

La komediistoj kiuj kreskis en socioj elirantaj de konflikto, estas la unuaj kiuj profitas la laboron de GAC. Arben Bajraktaraj, albana komediisto kaj trejnisto ĉe GAC, eksplikas kiel la kunsentemo helpas ilin trovi internan sekurecon: “Ni ĝin vidas kiel malkovron, la plej gravan dum nia procezo de kreado. Oni devas apartigi la antaŭjuĝojn por malkovri la veran bildon kaj ŝanĝi la manieron laŭ kiu oni vidas la mondon. Por tio oni devas tute lasi liberiĝi.”

Duone cirko, duone teatro

GAC antaŭvidas kunigi personojn, kies pasinteco estas simila por igi ilin partopreni enorman produktadon, duone cirkon, duone teatron. La komediistoj retroiros en la tempo por malkovri de kie venas iliaj antaŭjuĝoj kaj ilia kultura kolero kaj tiel kreos historion kiu integras la verojn de ĉiuj tendaroj. Michael Lessac eksplikas ke tiu iniciato permesos establi solidan bazon por la repaciĝo.

Tiuj projektoj celas partoprenigi membrojn de la komunumoj de rifuĝintoj pli kaj pli multnombraj en Germanio kaj en Francio. En Kolombio ĝi engaĝos iamajn ribelulojn kiuj reintegriĝas en la socion post pasigado de multnombraj jaroj en la ĝangalo.

Partoprenos ankaŭ junaj komediistoj kaj muzikistoj de Flint, en Michigan (Usono). En Meza Oriento kaj Arĝentino, GAC reliefigos la pasintan kaj nunan laboron de movadoj de virinoj por la paco kaj la identeco.

“Ni ne ŝajnigas ŝanĝi la mondon”, rekonas Michael Lessac. “Sed laborante kun la junuloj kaj kreante por ili rimedojn por kompreni sian situacion de post-konflikto tra la provludoj, ni povas komenci malfermi la vojon al profunda komunikado kaj al starigo de ligoj inter gejunuloj el malsamaj kulturoj kaj konfliktoj de la tuta mondo. Ni esperas povi tiel helpi ilin rompi la ciklon de venĝo kiu daŭre plu ronĝas ilin hodiaŭ”.


Marie Angélique Ingabire estas ruanda ĵurnalistino loĝanta kaj laboranta en Parizo.

Ŝi laboris por la Publika Ruanda televido, kie ŝi prezentis, organizis kaj produktis politikajn kaj klerigajn elsendojn. Ŝi ankaŭ gvidas atelierojn pri la parollibereco en francaj lernejoj.


Kees Neeft (Nederlando) tradukis el la franca.


La historio de Magdalena, Suda Sudano

de Magdalena Nandege

Dum la lastaj jaroj plifortiĝis la konsciiĝo pri la forta kunligo inter kulturo, paco kaj sekureco. La historio de Magdalena, junulino el Suda Sudano – ano de la reto de Junaj Pacigantoj, la ĉefa programo de la Iniciato Whitaker por Paco kaj Evoluo (IWPE) – klarigas kiel la kulturo povas sukcesi en la transformo de socioj trafitaj de konfliktoj en komunumojn pli sekurajn kaj pli produktivajn.

Mia nomo estas Magdalena Nandege. Mi estas 23-jara kaj mi devenas el Homiri, granda vilaĝo (kun proksimume 150 mil loĝantoj) en Suda Sudano. La plejmulto el ĝia loĝantaro vivas per brutbredado kaj terkultivado: ankaŭ mia patrino estas farmisto. En tiu provinco funkcias 2 duagradaj kaj dek unu unuagradaj lernejoj, kaj neniu el ili disponas pri elektra kurento. Nur 15 elcentoj de la loĝantaro kapablas legi kaj skribi. Mi estas nun studanta por iĝi akuŝistino en la Medicin-Scienca Instituto de Torit, la ĉefurbo de la ŝtato Imotong. Ni estas nun dudek kvar studentinoj:
komence ni estis tridek sep – kelkaj ĉesis venadi pro manko de sekureco, pro malriĉo kaj nesufiĉa transporta servo.

Mi elektis tiun profesion ĉar mi opinias, ke estas grave prizorgi la virinojn: ili estas la plej sendefendaj personoj en la mondo, ĉar ili portas en si la vivon.

Kaj jen io, kion mi spertis mem persone.

En 2014 mi estis deĵoranta, kaj flegistinoj kaj akuŝistinoj strikis pro nepagitaj salajroj, kaj ilin subtenis akuŝistinoj laborantaj por la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO). Mi tiam komprenis, ke gravedaj virinoj en Suda Sudano bezonas helpon por redukti la kvanton de la patrina morteco. Tial mi aliĝis al Youth Peacemaker Network [Junula paciga reto] de la Whitaker Peace and Development Initiative (WPDI), aliĝinte . Mi aliĝis al YPN en 2014 aŭdinte pri ĝi el la Orient-Ekvatoria Junula Unio, kie mi estis sekretario pri seks-identecaj kaj sociaj bonfaro.

Laborante por tiu organizo, mi lernis teknikojn por solvi konfliktojn per maklerado kaj interkomunikado, eĉ per Komunikado en nia komunumo, plibonigante miajn entreprenistajn kapablojn.

La trejnado celis redukti perforton kaj antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon.

Kompletiginte la kurson de 250 horoj, mi estis atestita fare de WPDI kiel Trejnisto de Trejnatoj (ToT), por trejni lokajn junulojn kaj disvolvi agadojn en izolitaj komunumoj. Ĉi tiuj agadoj konsistas el faciligo de pacaj procezoj kaj la disvolvo de komunumaj entreprenoj, prezentante servojn al komunumoj kaj laborpostenojn al junuloj.

La programo Orienta Ekvatorio [Oriental Equatoria] kunvenigas dek ok Trejnistojn de Trejnatoj [ToT’ojn], 156 gejunulojn, aĝajn inter 16 kaj 35 jarojn, en pajamoj [payams] (lokaj komunumoj). Ili povas legi kaj skribi, kio gravas, ĉar la programo enhavas interagon uzante sociajn amaskomunikilarojn. De ĉi tiu maniero, ni povas helpi unu la alian kiam ni traktas konfliktojn kaj la administradon de niaj respektivaj malgrandaj entreprenoj.

La programo ankaŭ helpis min akiri memfidon per mia arta talento por prava afero. Dramo kaj rakontoj estas tre gravaj por transdoni mesaĝojn. Kiel paciganto, mi ofte trejnas homojn aŭ aplikas komunumajn dialogojn. Mi rimarkis, ke kiam problemoj estas vere malfacilaj, pli facilas uzi arton, por uzi vortojn, kiujn homoj komprenas, ĉar homoj kapablas distingi inter bono kaj malbono tra arto.

Ĵus mi faris mallongan filmon pri seksperfortado, Magda kaj Boniface – Truditaj Geedzecoj, kun grupo de amikoj kaj kolegoj el YPN. Ni uzis tabulkomputilon disponigitan de WPDI por fari la filmon, ĉar ni ne povis permesi al ni aĉeti kameraon. Estas fikcia versio de situacioj okazantaj en niaj komunumoj, la filmo estis farita en la angla, kaj ankaŭ en la Toposa, Juba-araba, kaj araba - ĉiuj uzis sian propran lingvon.

Multaj el la homoj en la filmo ne estis profesiaj aktoroj. Junuloj kaj komunumaj gvidantoj kunvenis por solvi la aferon de frue devigita geedzeco. La fakto, ke ili akceptis esti en la filmo, estis por mi unu el la plej bonaj momentoj de la tuta procezo.

La filmo rakontas la veran historion de juna adoleskantino, kies familio volas foredzinigi ŝin, sed ŝi rifuzas. Ŝi rajtas pripledi sian kazon antaŭ konsilio, formita de ŝia familio kaj la komunumo, kaj konvinkas ilin ke junulino povu elekti siajn proprajn kompanon kaj vivon.

La filmo estis dividita per Bluetooth kun junuloj kun inteligentaj telefonoj kaj ankaŭ uzata de WPDI kiel unu el ĝiaj agadoj.

Ni ankoraŭ ne montris la filmon en lernejoj sed ni uzis projekciilon dum trejnado de pajam-aj gejunuloj kaj ilia reago estis pozitiva.

La studentoj agnoskis la bezonon stimuli la klerigadon de knabinoj kaj malhelpi la frue devigitan geedzecon. Mi esperas montri la filmon al pli larĝa spektantaro kaj fari pli da filmoj kiel ĝi, kun pli da rimedoj.

Tra miaj studoj kaj trejnado kun WPDI, Unesko- kaj UN-Virinoj, mi akiris kapablojn en paco-konstruado, prikonflikta administrado, mediacio, meditado, komercaj kapabloj kaj la batalo kontraŭ seksperfortado. Mi multe lernis pri paco kaj homaj rajtoj. Sed tio devas esti tradukita en la lingvojn, kiujn homoj parolas hejme - ĝi devas paroli kun sia koro. Mi pensas, ke la arto povas fari multon por paco en Sud- Sudano, multe pli ol longajn paroladojn. Ĝi povas montri pozitivajn karakterojn, kun kiuj homoj povas sin identigi, invitante ilin praktiki pacon kaj daŭripovan evoluon. Ni bezonas pli da arto en Sud-Sudano: tiel ni povas havi pli da paco.


Nicola Minnaja (Italio) tradukis el la franca.


Forrabita Klerigado

Teksto : Katerina Markelova

“Tempo, tempa [prokrasta] bombo , kiu stagnas en ekzilo kaj makulas la foliojn de lernejaj kalendaroj, kiuj neniam revenos.” La hispana fotoĵurnalisto Diego Ibarra Sánchez uzas ĉi tiun metaforon por esprimi penson, kiu tre longe hantas lin – milito forviŝas la estontecon de tuta generacio.

Laŭ Unesko, nur duono da la rifuĝintaj infanoj kaj kvarono da la adoleskantoj frekventas lernejon, dum pli ol 28 milionoj da infanoj, kiuj loĝas en regionoj tuŝitaj de konfliktoj, tute ne iras al lernejo.

Tro ofte la lensoj de militaj fotistoj maltrafas la efektojn de militoj pri klerigado.

Instruistoj estas murdataj, lernejoj estas detruataj aŭ konvertataj al militaj bazoj, profunda psikologia traŭmato ekzistas – kaj finfine, milionoj da infanoj ne povas aliri al ajna klerigado. Irante preter la sensaciismo de militaj bildoj, Diego volas montri kiel la estonteco de ‘perdita generacio’ detruitiĝas. Havante patrinon, kiu estis instruisto, Diego jam konsciis pri la defioj de klerigado.

En 2009, kiam li estis 27-jara, li foriris al Pakistano. Tiam, la lando estis en la ungegoj de perforta kampanjo de Talibano kontraŭ la lerneja sistemo. Ankaŭ tiam li lanĉis la Hijacked Education Project (Projekto Forrabita Klerigado), kiun la Kuriero prilumas en ĉi tiu Zomo.

En 2014 Diego transloĝiĝis al Libano, kie li ankoraŭ vivas hodiaŭ, kun sia edzino kaj dujara filo. Li daŭre disvolvas sian laboron pri la temo de lernejo en tempo de milito, irante al Sirio, Irako kaj Kolombio.

“Bedaŭrinde, la ĉapitro ankoraŭ ne estas fermita,” diras Diego. “La vivo en multaj partoj de la mondo estas plejparte ankoraŭ same tia, kaj do mia projekto daŭras. Ni konsumas milionojn da bildoj ne havante tempon por digesti ilin. Pasante de unu realaĵo al alia, sen paŭzo, ni fariĝas ‘turistoj’ de la doloro de aliaj,” li aldonas. Uzante la potencon de sia laboro kiel fotisto, li klopodas instigi la hastajn ‘turistojn’, kiaj ni estas, halti kaj pensi, kaj helpi malfari la tiktake tempan bombon, kiu minacas tiom da infanaj lernejoj en la mondo.


Sidney Carlos Praxedes (Brazilo) tradukis el la anlga.


Filozofio kontraŭ tribismo

de Souleymane Bachir Diagne

La "migra krizo" indikas tribajn enmemiĝojn de kiuj fontis, kion la filozofo Souleymane Bachir nomas la "krizo de la ideo pri humaneco".

Jen filozofia irado tra aktualaĵo laŭ la Bergsona penso.

Per ĉi tiu artikolo la Unesko Kuriero kunsolenas la internacian Tagon por toleremo (16-an de novembro) kaj la tutmondan Tagon pri filozofio (trian ĵaŭdon de novembro).

Ni konstatas nune krizon pri la humaneca ideo, pri kiu filozofio povas kaj devas helpi nin pripensi tion. Krizo de la humaneca ideo: kion tio signifas? En la franca ĵurnalo Le Monde, la 30-an de aprilo 2017, Nicolas Hulot, kiu tiutempe estis ne la ministro kiu li estas nun, sed la prezidanto de la Fondaĵo por "naturo kaj homo", faris ĉi tiun demandon:
"Pri la migrantoj, kien foriris nia homamo?" Mi konsideras nepre grava la manieron de la demando, ĉar ĝi montras ke tio, kion evidentigas la migrokrizo kiun ni travivas – kaj pri kio oni diras, ke ĝi estas sen antaŭaĵo ekde la Dua Mondmilito – estas la konigilo de la identecaj enmemiĝoj, kiuj nun kontraŭas la reguligan, etikan ideon de humaneco. Necesas kune konsideri la figuron de migranto, kiu pensigas nin pri la homa angorego kaj la kresko de etnonaciismoj, kiel ofte dirite, kaj kiujn mi nomas tribismoj, konsiderante ke la priuzata vorto populismoj ne sufiĉas por priskribi ilin. La plej bona simbolo de tiu renkonto inter migranto kaj etnonaciisto estas tiu ŝipo, kiun ŝipluprenis junaj eŭropaj ekstremdekstremuloj, memnomataj "identeca generacio", por bari la vojon en Mediteranea maro al la boatoj de migrantoj. Oni sin demandas, ĉu ili volas dronigi ilin. Alia bildo estas tiu de fiŝkaptistoj de Tunizio oponantaj al la eblo ke tio, kion ili konsideras "rasisma ŝipo", povu provizi per benzino la havenojn de ilia lando. Oni scias, ke tie aŭ aliloke la etnonaciismaj movadoj enkondukis al regado partiojn kaj homojn, kiuj faris de migranto timigaĵon kontraŭ kiu ili petis siajn voĉdonantojn varbiĝi, fari nacian alfronton. Ili preskaŭ sukcesis ke ilia ideologio iĝis la unua en lando, Nederlando, kiun la historio, speciale tiu de filozofio, konsideras kiel terenon de toleremo kaj de humaneco.

La primitiva karaktero de la triba instinkto.

Sin demandi, kio donas al tribismo ĝian povon, postulas analizon al kiu filozofio, speciale tiu de Henri Bergson (1859 – 1941), donas la plej valoran klarigon. Ĝi instruas al ni, ke la rekta rifuzo aŭdi la demandon de Nicolas Hulot trovas sian fonton en la neado de la ideo de "humaneco ĝenerale" ekde kiu povas stariĝi la devigo de gastamo.

Ĉu ne ekzistas homamo ĝenerale?

Ĝi ekzistas por tio, kion Bergson nomas "la malfermiĝanta animo" aŭ ankoraŭ "la malferma animo", kaj tio estas en la kerno de ĝia penso en La du fontoj de la moralo kaj la religio (Parizo, 1932).

En tiu verko la franca filozofo klarigas, ke en ni la sento pri nia aparteno al la tribo estas instinkto. Nu, ĉar temas pri instinkto, ne bezonatas sin demandi pri ĝia deveno aŭ pri ĝia naturo, sed nur rekoni, ke ĝi ekzistas kaj ke ĝi estas primitive registrita en nia naturo.

Jen do la vigligilo sur kiu fondiĝas tribopolitiko, la alvoko al etnonaciisma varbiĝo. Oni do komprenas ke, kiam tiu politiko alprenas aspekton de natura saĝo, sin prezentas kiel tuja evidento kontraŭ la komplikaĵoj de tio kion ĝi kondamnas kiel ion "politike taŭgan" pri malfermo al aliuloj, estas la primitiva karaktero de la triba instinkto de kiu ĝi faras fundamentan veron. Kio ekzistas por mi, estas la proksimeca rondo de gehomoj, kiuj similas al mi, kiuj havas saman haŭtokoloron aŭ saman religion ktp.

Tiel okazis eĉ propono elekti la azilpetantojn depende de ilia religio !

Se oni volas elvoki abstraktaĵon kiel tiun de homamo, tio povos nur esti zoologia sumigado, aro nur rezultanta de aldono de devige diverskonsistaj homamoj. Tutsimple ne eblas atingi la humanecan ideon komencante per la apartenoj kaj kreskigante iompostiome la teritoriajn apartenojn.

Mallongavorte oni ne povas grandigi la triban instinkton por fari el ĝi homaman instinkton.

Trans la instinkto, jen la malfermo

Do necesas eliri el la instinkto, por sin trovi en kontakto kun homamo en si mem kaj en la aliaj. Tiam la demando iĝas: kiel eblas malfermi la animon transe de la tribo, se esence ni amas "nature kaj rekte niajn parencojn kaj niajn kunvivantojn, dum la emo al homamo povas nur esti malrekta kaj akirita", laŭ citaĵo de Bergson. De kiu fonto, kiu ne havas la tujecon de instinkto, tio povus eltiri forton? Alidire, kiel eblas akiri tion, kio kontraŭas la naturan planon por nin estigi en la vivloko konstruita de nia "tribo", kun ĝia propra moralo kaj ĝia opono al aliaj triboj?

Tio eblas, klarigas Bergson, ĉar en nia naturo estas ankaŭ povo "erarigi" tiun naturon mem kaj, graŭ [danke al] la saĝo, grandigi "la socian solidarecon ĝis homa frateco".

Oni do akiras la sencon de tiu homa frateco iuflanke tra la religio (prie necesas memori, ke vortdevene unu senco de tiu vorto estas, kio kunligas aŭ religas) kaj aliflanke tra la saĝo, sub formo de filozofia inteligento. Do, por sin malfermi ekster la instinkto, estas alvoko de la religio por ami la homaron "tra Dio, en Dio", kaj la saĝo "per kiu ni ĉiuj komuniĝas" kaj per kiu "la filozofoj rigardigas al ni la homaron por montri al ni la eminentan indecon de la homa persono, la rajton de ĉiuj por esti respektata".

Tiu homamo ne estas primitiva kiel male la instinkto. Tamen ĝi estas fundamenta.

Ni spertas ĝin tra egala amo al Dio kaj al proksimulo kiel al si mem aŭ tra la filozofia penso: ĉiuflanke Bergson diras, ke ni atingas tion per unu salto kaj ne per sinsekvaj etapoj, kiuj estus la familio, poste la nacio, ktp. La "migra krizo" kiun ni spertas estas nia propra identeca enmemiĝo, kiu ŝancelas la reguligan kaj etikan ideon pri humaneco.. Necesas kune konsideri la figuron de migranto, kiu pensigas nin pri la homa angorego kaj la kresko de etnonaciismoj, kiel ofte dirite, kaj kiujn mi nomas tribismoj, konsiderante ke la priuzata vorto populismoj ne sufiĉas por priskribi ilin. La plej bona simbolo de tiu renkonto inter migranto kaj etnonaciisto estas tiu ŝipo, kiun ŝipluprenis junaj eŭropaj ekstrem­ dekstremuloj, memnomataj "identeca generacio", por bari la vojon en Mediteranea maro al la boatoj de migrantoj. Oni sin demandas, ĉu ili volas dronigi ilin. Alia bildo estas tiu de fiŝkaptistoj de Tunizio oponantaj al la eblo ke tio, kion ili konsideras "rasisma ŝipo", povu provizi per benzino la havenojn de ilia lando.

Oni scias, ke tie aŭ aliloke la etnonaciismaj movadoj enkondukis al regado partiojn kaj homojn, kiuj faris de migranto timigaĵon kontraŭ kiu ili petis siajn voĉdonantojn varbiĝi, fari nacian alfronton. Ili preskaŭ sukcesis ke ilia ideologio iĝis la unua en lando, Nederlando, kiun la historio, speciale tiu de filozofio, konsideras kiel terenon de toleremo kaj de humaneco.

La primitiva karaktero de la triba instinkto.

Sin demandi, kio donas al tribismo ĝian povon, postulas analizon al kiu filozofio, speciale tiu de Henri Bergson (1859 – 1941), donas la plej valoran klarigon. Ĝi instruas al ni, ke la rekta rifuzo aŭdi la demandon de Nicolas Hulot trovas sian fonton en la neado de la ideo de "humaneco ĝenerale" ekde kiu povas stariĝi la devigo de gastamo.

Ĉu ne ekzistas homamo ĝenerale?

Ĝi ekzistas por tio, kion Bergson nomas "la malfermiĝanta animo" aŭ ankoraŭ "la malferma animo", kaj tio estas en la kerno de ĝia penso en La du fontoj de la moralo kaj la religio (Parizo, 1932).

En tiu verko la franca filozofo klarigas, ke en ni la sento pri nia aparteno al la tribo estas instinkto. Nu, ĉar temas pri instinkto, ne bezonatas sin demandi pri ĝia deveno aŭ pri ĝia naturo, sed nur rekoni, ke ĝi ekzistas kaj ke ĝi estas primitive registrita en nia naturo.

Jen do la vigligilo sur kiu fondiĝas tribopolitiko, la alvoko al etnonaciisma varbiĝo. Oni do komprenas ke, kiam tiu politiko alprenas aspekton de natura saĝo, sin prezentas kiel tuja evidento kontraŭ la komplikaĵoj de tio kion ĝi kondamnas kiel ion "politike taŭgan" pri malfermo al aliuloj, estas la primitiva karaktero de la triba instinkto de kiu ĝi faras fundamentan veron. Kio ekzistas por mi, estas la proksimeca rondo de gehomoj, kiuj similas al mi, kiuj havas saman haŭtokoloron aŭ saman religion ktp.

Tiel okazis eĉ propono elekti la azilpetantojn depende de ilia religio !

Se oni volas elvoki abstraktaĵon kiel tiun de homamo, tio povos nur esti zoologia sumigado, aro nur rezultanta de aldono de devige diverskonsistaj homamoj. Tutsimple ne eblas atingi la humanecan ideon komencante per la apartenoj kaj kreskigante iompostiome la teritoriajn apartenojn.

Mallongavorte oni ne povas grandigi la triban instinkton por fari el ĝi homaman instinkton.

Trans la instinkto, jen la malfermo Do necesas eliri el la instinkto, por sin trovi en kontakto kun homamo en si mem kaj en la aliaj. Tiam la demando iĝas: kiel eblas malfermi la animon transe de la tribo, se esence ni amas "nature kaj rekte niajn parencojn kaj niajn kunvivantojn, dum la emo al homamo povas nur esti malrekta kaj akirita", laŭ citaĵo de Bergson. De kiu fonto, kiu ne havas la tujecon de instinkto, tio povus eltiri forton? Alidire, kiel eblas akiri tion, kio kontraŭas la naturan planon por nin estigi en la vivloko konstruita de nia "tribo", kun ĝia propra moralo kaj ĝia opono al aliaj triboj?

Tio eblas, klarigas Bergson, ĉar en nia naturo estas ankaŭ povo "erarigi" tiun naturon mem kaj, graŭ [danke al] la saĝo, grandigi "la socian solidarecon ĝis homa frateco".

Oni do akiras la sencon de tiu homa frateco iuflanke tra la religio (prie necesas memori, ke vortdevene unu senco de tiu vorto estas, kio kunligas aŭ religas) kaj aliflanke tra la saĝo, sub formo de filozofia inteligento. Do, por sin malfermi ekster la instinkto, estas alvoko de la religio por ami la homaron "tra Dio, en Dio", kaj la saĝo "per kiu ni ĉiuj komuniĝas" kaj per kiu "la filozofoj rigardigas al ni la homaron por montri al ni la eminentan indecon de la homa persono, la rajton de ĉiuj por esti respektata".

Tiu homamo ne estas primitiva kiel male la instinkto. Tamen ĝi estas fundamenta.

Ni spertas ĝin tra egala amo al Dio kaj al proksimulo kiel al si mem aŭ tra la filozofia penso: ĉiuflanke Bergson diras, ke ni atingas tion per unu salto kaj ne per sinsekvaj etapoj, kiuj estus la familio, poste la nacio, ktp. La "migra krizo" kiun ni spertas estas nia propra identeca enmemiĝo, kiu ŝancelas la reguligan kaj etikan ideon pri humaneco..

"La malferma animo" estas precize la principo de tiu salto. Ĝi estas la malo de malkreska, fermita animo, por kiu ami estas ami kontraŭ, kiu pri la ideo de humaneco respondas, ke ĝi zorgas sin mem kaj pri kio plej proksime tuŝas ĝin, ke tio estas sufiĉa, ke ĝi jam havas sufiĉe por fari, ke ĝi ne povas gastigi la mizeron de la tutmondo.

Kontraŭ tiu miskreska animo kaj ĝiaj malveraj evidentoj, mi rekonas min malfermata animo, kiu ĉeestigas al mi – ĝis palpebleco – la homamon, kaj kiu faras, ke mi povas esti la proksimulo de iu, kiu ne estas de mi parenca ulo. Kiel skribas Bergson, mi rekonas per tio mem, ke ĉiam ni devas iĝi humanaj, tio signifas ke tiun malfermatan animon ni devas daŭre grandigi en ni kaj fondi sur ĝi pri la migra krizo respondon, kiu estu homamo kaj gastigado.


Souleymane Bachir Diagne (Senegalo) estas filozofo kaj historiisto pri matematika logiko. Profesoro en Columbia-Universitato (Novjorko), li estas aŭtoro de multaj verkoj pri la historio de logiko kaj filozofio, pri islamo, pri afrikaj socioj kaj kulturoj. En 2011 li ricevis la premion Édouard Glissant pro la tuto de sia verkado.


Pjer Tell Bouvier (Francio) tradukis el la franca lingvo.


Rifuĝintaj sciencistoj : diskretaj pioniroj de esplorado

de Sarah Willcox

En mondo disŝirita de militoj, la sciencaj esploristoj, kies individuaj kaj intelektaj liberecoj estas sub minaco, bezonas duan ŝancon por daŭrigi sian laboron en sekura medio. Einstein substrekis tion en 1933: sen tiuj liberecoj ekzistus nek Shakespeare, nek Goethe, nek Newton, nek Pasteur, nek Lister...

Nur liberaj homoj produktas inventaĵojn kaj intelektajn verkojn, kiuj, por ni modernuloj, igas la vivon travivinda.

Dum jardekoj, spite al la suspektemo de aŭtoritatuloj, alfrontante la humiligon de kontrolado kaj subpremo, esploristo pri Teoria Fiziko daŭrigis sian instruadon kaj siajn esplorojn. Klerigita en Eŭropo, li abunde publikiĝis kaj gajnis internacian reputacion. Malgraŭ tio, li spertis jardekojn de sufero, defendante la politikajn liberecojn de sia lando kaj la rajtojn de siaj studentoj, kiuj batalis por tiuj samaj rajtoj. Kaj fine li devis fuĝi kaj serĉi la sekurecon de usonaj universitatoj.

Ni ne estas en la 1930-aj jaroj. Tiu sciencisto ne estas Albert Einstein. Multe pli ĵuse, en 2012, la Fonduso por Helpo al Esploristoj de la Instituto de Internacia Edukado (IIE-SRF)− programo, kiun mi gvidas − ricevis lian helpopeton.

Tiu fama sciencisto estas unu el miloj devigitaj definitive forlasi sian landon. Ni hodiaŭ rikoltas la fruktojn, ĉar li puŝas la limojn de la scienco por la bono de la tuta homaro.

Ni devus pensi, ke la lecionoj estis spertitaj kaj ke tio protektos nin de novaj krizoj. Nu, la historio ripetiĝas. Jen ni en 2017 kaj plia jaro kompletiĝas antaŭ miloj da vivoj renversitaj de perforto kaj nestabileco. Ĉirkaŭ 65,6 milionoj da homoj perforte translokitaj, 22,5 milionoj da rifuĝintoj kaj 10 milionoj da sennaciuloj: tia estas la monda situacio taksita de la Alta Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj (HCR). Ĉiutage, averaĝe 28 300 homoj estas forpelataj de sia hejmo pro konfliktoj kaj persekutoj

Ne nur rifuĝintoj

Tiuj ciferoj skuas kaj ni ofte fatalisme akceptas ilin. Sed ni uzu tempon, kelkajn momentojn, por imagi la nenombreblajn amasojn movitajn de la pasinta jarcento.

Ni bone scias, ke ili ne estas “nur” rifuĝintoj.

Temas pri patroj kaj patrinoj, fratoj kaj fratinoj, nepoj kaj nevoj. Temas pri najbaroj kaj plenaj membroj de niaj socioj. Ili faris la fundamentojn de niaj urboj kaj tre ofte ili transiris la landlimojn por servadi kiel ponto al niaj kulturoj kaj ekonomioj.

Multaj tion faris danke al sia laboro: instrui en lokaj universitatoj, publikigi la lastajn sciencajn malkovrojn - diskretaj pioniroj, kiuj antaŭenigas la sciencon ĉie en la mondo.

En 1933, kiam Hitler ekhavis la potencon, Albert Einstein havis la bonŝancon troviĝi en Usono. Lia domo estis prirabita kio lin konvinkis ke li ne povas plu konsideri Germanion sia patrujo. Post mallonga restado en Eŭropo, li revenis al Usono, kie li eniris la novan Instituton por Altnivela Studado de Princeton, en ŝtato. Oni tute ne bezonas kompreni la teoriojn de Einstein por taksi lian grandegan kontribuon al la scienco. Malmultaj inter ni scias, ke en la lasta jarcento miloj da sciencistoj kaj esploristoj, kiuj fuĝis de tiu Eŭropo disŝirita de la milito, elstaris en siaj gastigaj landoj, eĉ kiam ili estis hontinde rifuzitaj de la societoj kaj institucioj de tiuj landoj. En la jaroj 1930-aj kaj 1940-aj en Usono, la Komitato por Urĝa Helpo al Translokiĝintaj Alilandaj Esploristoj (EC), grupo de asocioj por helpo al rifuĝintoj - inter ili IIE - helpis preskaŭ 400 esploristojn, el kiuj centon da fizikistoj, trovi postenon en universitato. La ekonomikisto Petra Moser montris, ke la patentoj, nur en Usono, multobliĝis je pli ol 30% en la fakoj plej okupataj de judaj sciencistoj en la 1930-aj jaroj. La “ondo” sur la postaj generacioj havis netakseblan valoron.

En la sama epoko de Einstein, Erwin Schrödinger fuĝis de persekutoj en sia patrujo Aŭstrio por aliĝi al la Dublina Instituto por Altnivelaj Studoj en la fino de la 1930-aj jaroj. Liaj verkoj pri teoria fiziko alportis al li la Nobelpremion en 1933.

Kaj Hans Bethe, alia uson-germana fizikisto, fakulo pri nuklea fiziko kaj Nobelpremiito pri Fiziko en 1967, havis ŝlosilan rolon en la kreado de la hidrogena bombo. Li sekve faris kampanjon kun Einstein kontraŭ nukleaj testoj kaj la armilkonkurado.

Elstaraj kontribuoj

Pli ol triono de la Nobelpremioj aljuĝitaj al Usono en la fakoj ligitaj al sciencoj, teĥnologioj, inĝenierarto kaj matematiko kronis sciencistojn de alilanda deveno. Ni plu celebras la rifuĝintojn pro la kontribuoj, kiujn ili faris al la scienco kaj la socio post ricevo de dua ŝanco. Sergey Brin [Сергей Брин], kunfondinto de Google kaj nuna prezidanto de Alphabet, la ĉefentrepreno de Google, havis nur 6 jarojn en 1979 kiam, forlasinte Sovetunion, lia familio alteriĝis en Usono.

De post 2002, la Fondaĵo de Helpo al Esploristoj de IIE daŭrigas la agadon de la Komitato de Urĝa Helpo, donante manon al la esploristoj spertantaj konfliktojn kaj persekutojn. La plej multaj estis translokitaj aŭ estas minacataj de daŭra ekzilo. Ili estis akuzataj de perfortaj reĝimoj pro siaj verkoj, religio, etno kaj, pli kaj pli, pro subteno al la kolegoj esploristoj.

Inter 2007 kaj 2013, dum la plej akra parto de la iraka konflikto, ni helpis centojn da sciencistoj, kiuj ricevis anonimajn leterojn kun minaco al siaj laboroj kaj sekve al siaj familioj, trovi postenon en universitatoj de najbaraj landoj. Tiaj vivorenversoj paralizus kiun ajn. Tamen, post kelkaj jaroj de paŭzo kaj socia povo perditaj kaŭzis nekalkuleblajn damaĝojn al la progreso de la scienco.

en la diasporo, la plej multaj reiris al Irako kaj reprenis sian laboron en la regiono.

Multaj helpas la rekonstruadon de irakaj universitatoj. Ni scias, pro nia sperto, ke miloj da esploristoj ĉiujare bezonas ŝirmejon por daŭrigi sian laboron. Nia programo donis financan subtenon kaj nemalhaveblajn kontaktojn al pli ol 700 esploristoj de 43 landoj. Aliaj asocioj de rifuĝintoj same agas helpe al miloj da esploristoj. Sed plu estas malfacile taksi kiom da translokitaj sciencistoj definitive perdis siajn laborojn, sen la oportuno lasi sian landon por daŭrigi sian metion en sekureco.

Malfermi pordojn

Centoj da translokitaj intelektuloj suferas ĉar iliaj publikaĵoj datiĝas de tempo, kiam ili ne aperis en interreto aŭ pro tio, ke ili ne povis superi la lingvajn barojn. Sen tuja financa subteno – stipendio por studo aŭ esplorado – kaj malfermita pordo al universitato aŭ esplor-instituto, humila esploristo sen la famo de Einstein ne havos ŝancojn por povi relanĉi siajn laborojn. La jaroj de klerigado kaj socia povo perditaj kaŭzis nekalkuleblajn damaĝojn al la progreso de la scienco.

La Fonduso de Helpo al Esploristoj estas rezulto de tradicio preskaŭ centjara, kadre de IIE, helpi al minacataj studentoj kaj intelektuloj. Ĝi nun troviĝas en manpleno da instituciaj programoj kun gravega subteno al universitatanoj en danĝero. La Konsilio por Akademianoj sub Risko (CARA) kreiĝis en 1933 de la elito inter la britaj esploristoj post la decido de Hitler forpeli centojn da eminentaj germanaj universitatanoj pro rasismaj kialoj. CARA proksime kunlaboras kun la Reto de Universitatanoj sub Risko (kreita en 2000) kaj kun la Iniciato Philipp Schwartz de la germana Fondaĵo Alexander von Humboldt. La programo PAUSE (Collège de France) faciligas la akcepton de ekzilitaj sciencistoj kaj La Monda Akademio de Sciencoj (TWAS), programo de Unesko kun sidejo en Triesto, Italio, subtenas la rifuĝintajn sciencistojn, aparte tiujn de evolulandoj.

En Belgio, en la cetera Eŭropo, en Kanado kaj en Jordanio, asocioj kaj universitatoj ankaŭ alportas helpon por rifuĝintaj esploristoj. Sed ankoraŭ restas multo farenda por ke la intelekta kapitalo de la mondo povu semi grajnojn de novigo kaj de malkovro, por la bono de estontaj generacioj.


Sarah Willcox (Usono) estas direktorino de la Fonduso por Helpo al Esploristoj (SRF) de IIE, kie ŝi laboras de 2003. En Novjorko ŝi superrigardas la aktivaĵojn de la Fonduso, kiel partneriĝoj, ĝenerala strategio, konsciigo kaj komunikado.


James Renzende Piton (Brazilo) tradukis el la franca.


Vi demandas min kio estas la ekzilo...

Vortoj de ekzilitaj kreantoj, kiuj esprimis sin en niaj kolumnoj

Edouard J. Maunick, maŭricia poeto

En la momento, kiam alvenas soleco, la ekzilo estas malfacila. Soleco, kiu rilatas al la memoro de tio, kio estas esenca en oni, pli ol ordinaraj rememoroj. Aliokaze, mi ne konsideras la ekzilon kiel doloron, ĉar ne estas nur lasi sian landon por iri aliloken.

Estas ankaŭ paŝi al si mem, decidi koni sin mem kaj enloĝiĝi en si mem. Vivinte siajn proprajn demonojn kaj mirindaĵojn, oni bezonas koni tiun, kiu estas la Alia. Sed nepraĵo elstara: unue koni sin mem. Post kio la ekzilo transformiĝas al esplorado. Kaj tio estas plonĝo en la interna geografio de la Alia, aparte rezistante kontraŭ la tento, ke tiu estu portreto de oni, laŭ la pretendo unuecigi kelkajn detalojn.


Spôjmaï Zariâb, afgana romanverkisto

Vi demandas min pri tio, kio estas la ekzilo... Antaŭ jaroj, en trankvila parto de Kabulo, mi legis la persan tradukaĵon de “Homo el Kabulo”, novelo de Rabindranâth Tagore. Per sia magia plumo, tiu senkompara barata verkisto konigis al mi la doloron de la ekzilo (...) Mi, kiu estis ŝirmita kontraŭ la mizero kaj konis la militon nur per la libroj, vidi min ŝirmita kontraŭ la ekzilo... ĝis la vivo-fino. En tiu tempo, mi ignoris, ke iam - ve - la maljusta mano de la historio faros el ĉiu afgano la homon el Kabulo de Tagore. Ke la frenezeco de la historio dividos tutan landon, disigante la afganojn tra la tuta mondo, for de iliaj patroj, patrinoj, gefiloj, fratinoj kaj fratoj. Inter miaj konatoj, mi ne konis eĉ unu familion, kiun la disŝiro de ekzilo ne atingis kaj kiu, ne legi de Tagore, ne vivis la historion de la homo de Kabulo kaj ne spertis sian doloron en sia seĝo.


Abderrahmane Sissako, maŭricia filmreĝisoro


La ekzilo ĉiam estas malavantaĝo. Sed la distanciĝo ebligas vidi onian propran landon, pasintecon, historion, per iom fremda rigardo, Kiam oni parolas hejme, oni hezitas, oni palpas.

Temas pri fragila paŝado, kiu povas en iu ajn momento eskapi de ni. Oni eble havas pli da tenero. Oni foje elektas la silenton, lasi lokon al la interpretado.


Bujor Nedelcovici, rumana verkisto, eseisto kaj filmverkisto

Se la ekzilo estas inica testo, ĝi estas ankaŭ provo pri vero: lasi iluziojn, utopiojn, falsajn mienojn por atingi specon de klarvido. Ĝi estas la lernado disigi la bonan grenon de la pajleroj, forpuŝante la falsan toleradon, kiu permesas mienon de interna paco, por la vera tolerado, kiu postulas plonĝon en tion, kio estas universala (...) La nevolonta ekzilo fariĝis por mi volonta ekziliĝo en la serĉado de perdita tempo kaj spirita renaskiĝo.

Akcepti estas reveni almenaŭ al si.


Rithy Panh, kamboĝa filmreĝisoro

Kiam oni konas la ekzilon, oni vere ne plu havas identecon. En Kamboĝo, en Francio, mi fartas bone ĉie kaj malbone ĉie. Malproksima de ĉio kaj proksima de ĉio. Tiu distanco interesas min. Ĝi permesas la forecon, vidi pli malproksime, distingi la formon. La malplej granda malbono por ekzilito estas sukcesi ekspluati tion.


Véronique Tadjo, verkistino kaj pentristino Unesko-Kuriero

Dum longa tempo mi vojaĝis, kun paco mense kaj kore, dirante al mi mem, ke mi povos reveni hejmen kiam ajn mi volos. Ĉio ŝanĝiĝis kun la Kotdivuara krizo. Mi havis la impreson, ke la pordo subite fermiĝis kaj lasas min ekstere.

Mi malfacile penis kompreni kio okazas, kiel ni povis tion allasi. Mi sentis min fremdigita, kvazaŭ ĉion necesus komenci denove. Ekzilo komenciĝas kiam vi ne plu povas reveni al la lando, kiun vi forlasis, kiam la revena vojo iĝas dolora.


James Renzende Piton (Brazilo) tradukis el la franca.


Prosperon generas KONFIDO
Ouided Bouchamaoui

Intervjuo farita de Mounir Charfi, tunizia ĵurnalisto

Ouided Bouchamaoui, Nobel-Premiito por Paco 2015, pledas por iu forta ŝtato kapabla dialogi kun la junularo kaj por iu privata sektoro, kiu kuraĝigu la entreprenistojn. Laŭ la opinio de la prezidantino de la Tunizia Unuiĝo de la Industrio, de la Komerco kaj de la Metiistaro (UTICA), demokratio ne povas ekzisti sen ekonomia disvolvo.

Nome de UTICA, vi grave rolis por eligi Tunizion el la politika krizo de 2013, organizante “nacian dialogon”, kune kun tri aliaj organizaĵoj. Kiamaniere ĝi stariĝis?

Ni estis kvar organizaĵoj (la tunizia “kvarteto”, Nobel Premiito por paco, 2015):
la UTICA, la Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro (UGTT), la Unuiĝo de la Advokatoj kaj la Tunizia Ligo de la Homaj Rajtoj (LTDH).

Sekve de la politika murdo de la deputito Mohamed Brahmi, okazinta en julio 2013, apenaŭ ses monatojn post la murdo de Chokri Bellaϊd, partiestro de la Popola Fronto, ni interkonsentis publikigi komunan komunikaĵon, alvokantan al kvietiĝo.

Tio servis poste al ni kiel bazo por starigi cirkuleron kiu, laŭ mia opinio, esprimis la aspirojn de la plejmulto de la Tunizianoj.

Ni submetigis ĝin al la influhavaj politikaj partioj: 22 partioj konsentis subskribi ĝin. La sola kiu rifuzis partopreni tiun procezon, estis la Kongreso por la Respubliko (CPR), unu el la partioj de la Troϊka, kiu regis en tiu epoko.

Rilate la partion Ennahdha, same reganta, ĝi finfine subskribis, sen la ŝanĝoj kiujn ĝi volis altrudi.

Unuan fojon en la historio de Tunizio, la rilatoj inter la laborsindikatoj kaj la dungantaro spertas relativan konsenton.

Ĉu la dialogo estus la sugesto por trakti la politikajn kaj la sociajn problemojn?

Fakte antaŭ ol komenci la politikan dialogon, ekestis tiu interkonsento por harmoniigo inter la UTICA kaj la UGTT, kaj tio – mi precizigas, okazis laŭ la iniciato de la UTICA, kiu deziris konstrui tiun unuan signilon de la socia dialogo. Ni konsideras ke nenio pli valoras ol vidalvida diskuto, ol alfronto, cele detrui la muron kiu disigas la laborsindikatojn de la dungantaro. La entreprenoj povas funkcii nur kun siaj dungantoj kaj laboristoj.

Por profiti de produktiveco, plej bone estus adopti la principon de “pace kune vivi”, eĉ se oni diferencas.

La UTICA estis unue aliancano de la aŭtoritata potenco. Sed post la revolucio de 2011, ĝi iĝis aganto de la demokratia procezo. Kiel okazis tiu ŝanĝo ene de la organizo?

Fakte la UTICA ne estis komplete sendependa koncerne siajn decidojn. Ni nepre devas kompromisi kun la registaro, ne gravas ĝia naturo. La kapitalo estas ĉiam fragila. Malgraŭe, iuj varmegaj temoj estis ektraktitaj antaŭ 2011, ekzemple la paralela komerco aŭ fraŭdo kaj korupto. Feliĉe, ni vivas nun en demokratio, fakto kiu permesas al ni trakti la plej delikatajn temojn kun pli da malkaŝemo kaj klareco. Tio multe faciligas la dialogon.

Kiu estas, laŭ vi, la rolo kiun la privata sektoro devas transpreni por subteni la demokratian procezon?

La slogano lanĉita far la junuloj dum la revolucio estis: “La digneco kaj la laboro”.

Veras ke ne ekzistas digneco sen laboro. Do, nia rolo estas investi por krei laborpostenojn.

Kaj se ni sukcesas efektivigi tiun celon, ni estus solvintaj la ekonomiajn kaj la sociajn problemojn de la lando.

La demokratio estas granda atingaĵo. Sed ĝi ne sufiĉas por la stabileco de la lando. Al kio utilas povi libere paroli se oni ne havas ion manĝi? Ni havas, do, gravan ludendan rolon por krei laborlokojn. Sed la aŭtoritatoj devas sekvi kaj daŭrigi.

Oni povas listigi plurajn bremsojn al la disvolviĝo. Pluraj leĝoj estas reanalizendaj.

La administra malrapideco senkuraĝigas la investon. La fremdaj investantoj ne estas tre motivitaj, ĉar ili konsideras la leĝojn aŭ ne sufiĉe klarajn, aŭ ne aplikatajn. Ni, Tunizianoj mem, kaj malgraŭ nia bonvolemo, ni sentas nin frustritaj ne povi agi laŭ nia ritmo, ĉar la administracio kaj la leĝoj ne sekvas, ne faras sian devon.

La partnereco publika-privata estas rekonata kiel necesa faktoro por atingi la celojn de la daŭripova evoluo (ODD) ene de Unuiĝintaj Nacioj. Kiel ĝi efektiviĝas en Tunizio?

La tunizia parlamento voĉdonis por leĝo koncerne la organizadon de la partnereco publika-privata. Sed tia, kian aprobis, tiu leĝo praktike sensencigis tiun principon. La promulgo de la leĝo ne estis sekvata de bona komunikado por klarigi la celon de la principo de la PPP. Escepte la strategiajn sektorojn – kie la Ŝtato devas ĉeesti kaj kie la privata disponas nek pri rimedoj, nek pri aŭtoritato - la privata sektoro devas partopreni aktive en la investoj, ĉefe en la internaj regionoj, por disvolvigi la ekonomion, kaj, antaŭ ĉio, kuraĝigi la gejunulojn entrepreni. Kaj ni profitas la okazon lanĉi alvokon al la junularo:
oni povas komenci malgrande, oni grandiĝos poste!

Ĉu vi antaŭvidas radikalajn solvojn por eligi Tunizion el la nuna ekonomia krizo? Kia estus la rolo de la UTICA en tiu procezo?

Ne ekzistas miraklaj solvoj. La avantaĝo por Tunizio estas ke la malbonaĵoj de la ekonomio estas konataj kaj klare difinitaj de ĉiuj. La unua urĝo estas apliki la leĝon. Oni devas trovi solvon pri la paralela komerco, al la nelaŭnorma ekonomio, kiu estas nocanta nian ekonomion. Ni bezonas pli bonan kontrolon de niaj landlimoj kaj anigi serioze la junularon al la organizita laboro.

Oni devas same konvinki la loĝantaron ke pagi la impostojn estas civitana ago. Nepras, fine, ke la tunizia administracio, kiu antaŭe ludis konvene sian rolon, retrovu sian iaman reputacion, por ke nia konfido al ĝi estu renovigata.

Nun ekzistas bremsoj pri kiuj ni ĉiuj konscias. Oni devas havi la politikan volon por forigi ilin, cele al reestabligo de la konfido inter ĉiuj intervenantoj, kondiĉo necesa al ĉiu disvolvo.

52 | Unesko-Kuriero • oktobro-decembro 2017 Certe ni pasis de la diktaturo al demokratio. Sed tio ne signifas la malĉeeston de la Ŝtato. Necesas minimumo da ordo, almenaŭ por aplikigi la leĝon. Ni ne plu volas ian aŭtoritatan ŝtaton, sed ni postulas fortan Ŝtaton. Kaj la Ŝtato eltiras sian forton el la aplikado de la leĝo. La aŭtoritato de la leĝo certigas rigorecon, kaj la rigoreco estigas konfidon. Kaj PROSPERON kaj investon GENERAS KONFIDO.

La terorismo kaj la rekrutado de gejunuloj per Interreto konsistigas unu el la grandaj defioj de nia tempo. En 2015, la tunizia “Kvarteto” lanĉis alvokon, el la tribuno de Nobel, al la batalo kontraŭ tiu plago. Kiujn solvojn ĝi rekomendas?

Mi opinias ke ni ankoraŭ ne ektraktis pragmatmaniere la problemojn de la junularo. En Tunizio, ses jarojn post la revolucio, la gejunuloj vidis ankoraŭ nenion konkretan, responde al iliaj postuloj. Ili havas nek laboron, nek libertempon, distraĵojn, nek taŭgan kadron por ekflori, nek kulturajn aŭ sportajn aktivaĵojn. Kompense, ili havas facilan aliron al Interreto. Manke de laboro kaj manke de pretemo aŭskulti ilin, la gejunuloj iĝas predoj facile rekruteblaj, ĉefe kiam oni promesas al ili la paradizon kaj multe da mono.

Ni ankoraŭ ne sufiĉe konsciis la gravecon de tiu plago, ĉefe interne de la lando. Ni ne forgesu ke la terorismo estas strete ligita al kontrabando; tio estas en la neregula sistemo, tie kie tiuj gejunuloj trovas laboron.

Kompleta pedagogio instalendas far la registaro por dialogi kun ili, lernigi al ili la sencon de la civitaneco kaj klarigi al ili ke la Ŝtato ne povas, sola, solvi ĉiujn problemojn.

Por krei laborlokojn, tiu ĉi devas certigi la sekurecon, la politikan stabilecon kaj la stabilecon de la leĝaro, cele al kuraĝigo de la entreprenistoj kaj de fremda investo.

La proprietuloj, la dungantoj estas komune nomataj “aferistoj”. Ili havas, ekde 2011, virinon ĉekape. Kia premiero! Kiamaniere estas perceptita ĉi tiu situacio?

Tio neniam ĝenis iun ajn. Estante mem entreprenestro, mi ne estas fremda al la familio de posedantoj. Eĉ pli, neniu pensas ke havante virinon ĉe la prezidanteco, la UTICA riskas perdi sian aŭtoritaton, aŭ riskas malplifortigi sian rolon. Veras ke mi estis la ununura virino en la ekzekutiva buroo kaj ke mi estis elektita en demokrata kaj travidebla maniero, kun poentaro kiu tre malproksime superis tiun de la aliaj kandidatoj.La partnereco publika-privata estas rekonata kiel necesa faktoro por atingi la celojn de la daŭripova evoluo (ODD) ene de Unuiĝintaj Nacioj. Kiel ĝi efektiviĝas en Tunizio?

La tunizia parlamento voĉdonis por leĝo koncerne la organizadon de la partnereco publika-privata. Sed tia, kian aprobis, tiu leĝo praktike sensencigis tiun principon. La promulgo de la leĝo ne estis sekvata de bona komunikado por klarigi la celon de la principo de la PPP. Escepte la strategiajn sektorojn – kie la Ŝtato devas ĉeesti kaj kie la privata disponas nek pri rimedoj, nek pri aŭtoritato - la privata sektoro devas partopreni aktive en la investoj, ĉefe en la internaj regionoj, por disvolvigi la ekonomion, kaj, antaŭ ĉio, kuraĝigi la gejunulojn entrepreni. Kaj ni profitas la okazon lanĉi alvokon al la junularo:
oni povas komenci malgrande, oni grandiĝos poste!

Ĉu vi antaŭvidas radikalajn solvojn por eligi Tunizion el la nuna ekonomia krizo? Kia estus la rolo de la UTICA en tiu procezo?

Ne ekzistas miraklaj solvoj. La avantaĝo por Tunizio estas ke la malbonaĵoj de la ekonomio estas konataj kaj klare difinitaj de ĉiuj. La unua urĝo estas apliki la leĝon. Oni devas trovi solvon pri la paralela komerco, al la nelaŭnorma ekonomio, kiu estas nocanta nian ekonomion. Ni bezonas pli bonan kontrolon de niaj landlimoj kaj anigi serioze la junularon al la organizita laboro.

Oni devas same konvinki la loĝantaron ke pagi la impostojn estas civitana ago. Nepras, fine, ke la tunizia administracio, kiu antaŭe ludis konvene sian rolon, retrovu sian iaman reputacion, por ke nia konfido al ĝi estu renovigata.

Nun ekzistas bremsoj pri kiuj ni ĉiuj konscias. Oni devas havi la politikan volon por forigi ilin, cele al reestabligo de la konfido inter ĉiuj intervenantoj, kondiĉo necesa al ĉiu disvolvo.

52 | Unesko-Kuriero • oktobro-decembro 2017 Certe ni pasis de la diktaturo al demokratio. Sed tio ne signifas la malĉeeston de la Ŝtato. Necesas minimumo da ordo, almenaŭ por aplikigi la leĝon. Ni ne plu volas ian aŭtoritatan ŝtaton, sed ni postulas fortan Ŝtaton. Kaj la Ŝtato eltiras sian forton el la aplikado de la leĝo. La aŭtoritato de la leĝo certigas rigorecon, kaj la rigoreco estigas konfidon. Kaj PROSPERON kaj investon GENERAS KONFIDO.

La terorismo kaj la rekrutado de gejunuloj per Interreto konsistigas unu el la grandaj defioj de nia tempo. En 2015, la tunizia “Kvarteto” lanĉis alvokon, el la tribuno de Nobel, al la batalo kontraŭ tiu plago. Kiujn solvojn ĝi rekomendas?

Mi opinias ke ni ankoraŭ ne ektraktis pragmatmaniere la problemojn de la junularo. En Tunizio, ses jarojn post la revolucio, la gejunuloj vidis ankoraŭ nenion konkretan, responde al iliaj postuloj. Ili havas nek laboron, nek libertempon, distraĵojn, nek taŭgan kadron por ekflori, nek kulturajn aŭ sportajn aktivaĵojn. Kompense, ili havas facilan aliron al Interreto. Manke de laboro kaj manke de pretemo aŭskulti ilin, la gejunuloj iĝas predoj facile rekruteblaj, ĉefe kiam oni promesas al ili la paradizon kaj multe da mono.

Ni ankoraŭ ne sufiĉe konsciis la gravecon de tiu plago, ĉefe interne de la lando. Ni ne forgesu ke la terorismo estas strete ligita al kontrabando; tio estas en la neregula sistemo, tie kie tiuj gejunuloj trovas laboron.

Kompleta pedagogio instalendas far la registaro por dialogi kun ili, lernigi al ili la sencon de la civitaneco kaj klarigi al ili ke la Ŝtato ne povas, sola, solvi ĉiujn problemojn.

Por krei laborlokojn, tiu ĉi devas certigi la sekurecon, la politikan stabilecon kaj la stabilecon de la leĝaro, cele al kuraĝigo de la entreprenistoj kaj de fremda investo.

La proprietuloj, la dungantoj estas komune nomataj “aferistoj”. Ili havas, ekde 2011, virinon ĉekape. Kia premiero!

Kiamaniere estas perceptita ĉi tiu situacio?

Tio neniam ĝenis iun ajn. Estante mem entreprenestro, mi ne estas fremda al la familio de posedantoj. Eĉ pli, neniu pensas ke havante virinon ĉe la prezidanteco, la UTICA riskas perdi sian aŭtoritaton, aŭ riskas malplifortigi sian rolon. Veras ke mi estis la ununura virino en la ekzekutiva buroo kaj ke mi estis elektita en demokrata kaj travidebla maniero, kun poentaro kiu tre malproksime superis tiun de la aliaj kandidatoj. Mi pensas ke la elekto estis farita surbaze de objektivaj kriterioj, kiel la programo, la karismo, la senso de gvidanteco kaj de mastrumado. Sincere, mi neniam sentis min ĝenata kiel virino okupanta tiun postenon.

Ĉu la sindikataj kaj la politikaj premoj pezas sur via privata vivo?

Kiam oni iĝas publika rolulo, oni ne plu havas privatan vivon kiel antaŭe. Tio estas elekto kiun mi devas preni sur min. Mi laboras bonvole por la bono de miaj lando kaj organizo. Mi pretas elteni ĉiujn tipojn de premoj aŭ de kritikoj, tiom longe kiom ili ne superas mian oficialan kaj profesian statuson. La enmiksiĝo en mian privatan vivon estas bedaŭrinda. Iuj personoj miksas ĉion, malfeliĉe. Sed mi dispartigas la aferojn.

Mi respondas serioze al ĉiuj objektivaj kritikoj kiuj koncernas miajn profesiajn kaj politikajn aktivaĵojn, laŭ miaj konvinkoj.

Rilate malkomplezajn rimarkojn kiuj tuŝas mian privatan vivon, mi ignoras ilin.

Mia patro konstruis familion kaj entreprenojn per pena laboro kaj konscienco.

Li lernigis al mi la responsecon; tio permesas al mi mastrumi mian privatan kaj profesian vivon per la necesa sereneco.


La unua virino elektita ĉekape de la UTICA, Ouided Bouchamaoui estis aparte signita “Meilleure femme d’affaires du monde arabe” (La plej bona negocistino de la araba mondo), far la Partnereco de Deauville, deveninta de G8 en 2013. Ŝi ricevis en 2014 la premion Business for Peace Award, aljuĝita far la Oslo Business for Peace Summit and Award, kaj en 2015, la Oran Egidon, aljuĝitan far la Araba organizo por la civila responseco.


Maria Butan (Rumanio) tradukis el la franca.


Kristala palaco por ŝipvrako

Intervjuo fare de Katerina Markelova kaj Xiaorong Chen

Dum Ĉinio festas la 30-an datrevenon de la malkovro de la Nanhai n-ro 1, vizitantoj de tiu 13-a-jarcenta ŝipvrako povas spekti la laboradon de arkeologoj en speciala akvario, konstruita por ĝin loĝigi. Por ebligi savadon de la nedisigita ŝipvrako, necesis dudek jaroj, antaŭ ol eblis levi la ŝipon el la akvo, pliaj ses jaroj, antaŭ ol komenciĝis la ekfosado, kaj ses jaroj plu ĝis la finpretigado en 2018. Aldonu dudek ĝis tridek jarojn por la konservado de la ŝipŝelo. En ĉi tiu intervjuo Jiang Bo, la direktoro ĉe la instituto por subakva arkeologio, revenas al ĉi tiu senprecedenca klopodo.

En novembro 2017 la ĉina nacia centro por la subakva kultura heredaĵo kaj Unesko aranĝas internacian konferencon pri “Malkovro kaj studado de la ŝipvrako Nanhai n-ro 1” en la Yangjiango


La Nanhai n-ro 1 estas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj ŝipvrakoj, iam ajn trovitaj en Ĉinio. Kiam kaj kiel ĝi estis malkovrita?

Estis teamo ĉina-brita, rezulto de kunlaboro inter la Oficejo por Savado en Guangdong kaj la asocio Mara Esplorado kaj Retrovadoj, kiuj ĝin malkovris en la jaro 1987. Ili okupiĝis pri la serĉado por la Rimsburge, ŝipo de la Nederlanda Orient- hindia Kompanio, sed la serĉo malsukcesis.

Anstataŭe ili hazarde trovis ĉinan komercan ŝipon, kiu dronis en la 13-a jarcento, subakviĝinte je profundeco de 23 metroj.

La kuna teamo provis retrovi kelkajn objektojn el la ŝipo. Ĉu ili sukcesis?

La plonĝistoj sukcesis levi kelkajn objektojn, sed farante tion, ili tute detruis la pobon de la ŝipo. Feliĉe, la ŝipo ne suferis seriozan prirabadon, ja ĝi videblis de la marbordo.

“Nanhai” signifas Suda Ĉina Maro, sed kion signifas la “n-ro 1”?

Tio estas kutimo en mara arkeologio.

Unue oni indikas la lokon de la malkovro, poste la sinsekvo de la trovaĵoj.

Ĉu oni scias kial la Nanhai n-ro 1 dronis tuj post la levo de la ankro?

La plej verŝajna scenaro estas, ke la ŝipo estis tro ŝarĝita. Aŭ ĝi subiris pro ŝtormo.

Kiom pezis la ŝarĝo?

La Nanhai n-ro 1 estis konceptita por ŝarĝokapablo de ĉirkaŭ 200 tunoj. Laŭ kelkaj esploradoj, la ŝarĝo enhavis centmilojn da objektoj de tre alta valoro: krom 13 000 porcelanaj objektoj, devenantaj de kvin tiuepokaj famaj manufakturoj, la ĝisnuna trovaĵo enhavas 151 orajn objektojn, 124 el arĝento, 170 el kupro kaj 17 000 monerojn el kupro. Tio, kion ni trovis, superis ĉiujn niajn atendojn.

Dudek jarojn post sia malkovriĝo, la tuta ŝipo estis eltirita el la akvo. Tio estis la unua ŝipvrak-savado sen apartigi ĝin.

La 21-an de decembro 2007, post naŭ monatoj da preparado, la ŝipvrako estis levita kaj transportita rekte al la Guangdong-a Muzeo de Mara Silka Vojo, kiu estis speciale kreita por ĝin gastigi. La ŝtata administracio pri kultura heredaĵo kaj la ministerio pri transporto konstruis kune grandegan 5500 tunojn pezan kasonon [akvujon, kiu estas uzata en subakva konstruado], kiu kapablas enhavi la 35,7×14,4 ×7,2-metran ŝipvrakon.

Tiu akvujo estis subakvigita kaj enpremita en la grundon por kovri la tutan ŝipon. Poste oni elfosis la ŝlimon ĉirkaŭ la kasono kaj enmetis plankon por levi la vrakon surfacen.

La operaco kostis 20 milionojn da dolaroj.

La levo de la Nanhai n-ro 1 estas konsiderata kiel la unuafoja savo de kompleta ŝipo mondskale. Tamen oni devas konfesi, ke ekzistas aliaj ekzemploj:
du militŝipoj, la Vasa en Svedujo kaj la brita Mary Rose estis simile suprenlevitaj. Sed Ĉinio estas la unua lando, kiu uzis kasonon, kaj per tio bonege protektis la vrakon.

Kvankam la savado estis komplete realigita de ĉinoj, ni bezonis konsilojn por la elfosoj. Antaŭ la komenco en la jaro 2013, ni faris kelkajn testojn kun la helpo de japanaj esploristoj, por decidi kiumaniere plej bone agi.

Ekde la komenco de la elfosado en la jaro 2013, kiuj estis la plej interesaj trovaĵoj?

La ŝipo estas bone konservita, ĉar ĝi estis kovrita de ŝlimo. Pro tio ni havas la unikan eblon realigi la elfoson tre detale. Ni gajnas multe pli da informoj, ol se ni laborus subakve.

Ni ricevis evidentajn arkeologiajn pruvojn kiumaniere oni pakis aĵojn, kaj kion oni manĝis surŝipe. Ni trovis personajn posedaĵojn, kiel delikatajn lakaĵojn kaj potaĵon, orajn kolĉenojn kaj mezorientdevenan zonon. Tio signifas, ke verŝajne ankaŭ fremdaj personoj troviĝis surŝipe, eble hindoj aŭ araboj. Ni trovis ankaŭ ostojn de tri personoj.

Ĉu ni scias kien tiu komerca ŝipo direktiĝis?

Ni trovis ĉinan ceramikaĵon en la Hinda Oceano, en Barato, en Persujo kaj Mezoriento. Probable la ŝipo estis direktata al unu el tiuj lokoj. La transmaraj komercvojoj estis komplikaj tiutempe, kun multaj etapoj.

Ankaŭ Singapuro, Sud-orienta Azio kaj la Orient-Afrika marbordo povus esti probablaj etaplokoj survoje. Preskaŭ certas, ke oni navigis al la Hinda Oceano.

Ni ne bone konas la teknologion uzitan antaŭ 800 jaroj en Ĉinio kaj aliloke en la mondo por konstrui ŝipojn. Kion pli ni scias nuntempe?

La ŝipo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1216, dum la Suda Song-Dinastio. Certas, ke tiu ŝiptipo, kiu nomiĝas “Fujian”, estis farita en la provinco Fujan – “Fu” signifas “de Fujan, kaj “chuan” signifas “ŝipo”. Elstara atributo de Fuchuano estas ĝia tekniko de akvorezistaj apartigaj ŝipvandoj, kiu estis enskribita sur la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko en la jaro 2010, pro necesa urĝa protekto.

Ĉu la malkovro de tiu ŝipo signifas la komencon de ĉina subakva arkeologio?

Sendube. Antaŭ tridek jaroj la esplorado ebliĝis ĉefe pro la entuziasmo de malmultaj homoj kaj de mecenatoj. La Sekcio por Subakva Arkeologio ĉe la Nacia Instituto pri Ĉina Historio estis lanĉita en 1997, sekve al tiu malkovro, kaj ĝia unua misio estis subteni tiun esploradon.

Ili povis fidi je la datumoj rilate al la preciza lok-identigo, donita en 1989 de la muzeo La Muzeo de Mara Silka Vojo konsistas el kvin ovalaj konstruaĵoj, el kiuj unu, la „kristala palaco“, farita el vitro, loĝigas la Nanhai n-ro 1.

(kiu nomiĝas nun la Nacia Ĉina Muzeo) kaj la Japana Instituto pri Subakva Esplorado, danke al la donacoj de Chen Laifa [Ĉen Lajfa], komercisto de Hongkongo.

Tri esplormisioj estis faritaj de Zhang Wei [Ĝang Ŭej], unu el la plej fruaj subakvaj arkeologoj en Ĉinio.

La mediaj kondiĉoj ĉe la elfosadloko estis tre malfacilaj, kun malbona videbleco kaj forta mara fluo surloke. La arkeologoj komprenis, ke la plej bona opcio estos, eĉ se multekosta, elmeti la ŝipon el la akvo.

La Centro por Protektado de Naciaj Kulturaj Restaĵoj estis kreita en 2009 de la Ĉina Akademio por la Kultura Heredaĵo La registaro kunigis ĝin kun la sekcio por subakva arkeologio ĉe la Ĉina Nacia Muzeo en la jaro 2014 por estigi la Ĉinan Nacian Centron por Subakva Kultura Heredaĵo. La celo estis sciiĝi pri la reala situacio rilate al la ĉinaj subakvaj restaĵoj kaj ludi ĉefan rolon pri ĝia protektado.

Kio estas unika pri la elfosado de Nanhai n-ro 1?

Nun, ĉar la ŝipo troviĝas ene de la muzeo, arkeologoj, konservistoj, restaŭristoj, specialistoj pri cifereca mapado kaj registradaj sistemoj kunlaboras ĉiutage.

Tio estas tre nekutima. Ankaŭ ni komune pripensas kiumaniere prezenti la rezulton de la elfosado. Se ŝarĝpeco estas malkovrita, arkeologo emus ĝin tuj malfermi, kvankam muzeologo ne tuŝus ĝin. Pro tio ni ĉiam laboras interparolante.

La Guangdong-a Muzeo de Mara Silka Vojo estas la sola azia muzeo, kiu starigis akvujon de tia grandeco. Ĉu vi povas tion priskribi?

La muzeo, kiu kostis 20 milionojn da dolaroj, estis konstruita sur la insulo Hailing, malproksime de Yangjango, en la Guangdong-provinco. Ĝi konsistas el kvin ovalaj konstruaĵoj. Unu el tiuj, la “kristala palaco”, loĝigas la Nanhai n-ro 1.

Tiu estas konservata en grandega akvario, reproduktanta la identajn kondiĉojn, en kiu la vrako estis malkovrita: la kvalito de akvo, la temperaturo, la medio. La vizitantoj de la muzeo povas rigardi kaj sperti la elfosadon surloke. Poste ili povas supreniri al la supra etaĝo por sperti simulaĵon de firmamento, kvazaŭ ili troviĝas nokte sur la ŝipo.

La insulo Hailing, kiu antaŭe estis izolita, estas nuntempe unu el la dek plej vizitataj insuloj en Ĉinio. La muzeo, kun la sola nova konstruaĵo, allogis pli ol 300 000 vizitantojn en 2016. La lokaj loĝantoj bonege profitis pro tiu turismo.

Kiel vi vidas la estontecon de Nanhai n°1 ?

La elfosado devas finiĝi en 2018. La sekvanta etapo estos konservi la ŝipkorpon, kiu troviĝas ankoraŭ en la kasono, kiun ni uzis por ĝin levi de la grundo. Ni tenas la akvonivelon en la kasono je la sama stato kiel en la situacio de la trovo. Ŝprucigilo kun akvo nin helpas konservi la samgradan humidecon je la supra parto de la ŝipo por malebligi fendojn. La ŝipvrako kaj ĝia ŝarĝo estos sensaligitaj kaj senakvigitaj dum la venontaj 20 ĝis 30 jaroj. La opinioj malsamas pri kiamaniere konservi la vrakon. Kelkaj proponis eksponi la ŝipon je apartigitaj partoj.

Sed tiukaze neniam plu ĝi rekonstrueblos.

Aliaj preferas konservadon de la tuta ŝipo kiel en la kazo de la Vasa en Svedujo Kelkaj ekspozicioj estas planataj en Ĉinio kaj eksterlande por atentigi la publikon pri la historia valoro de tiu ŝipvrako.

Jiang Bo estas direktoro de la Instituto pri Submara Arkeologio de la Nacia Centro pri Subakva Kultura Heredaĵo. Li estas aŭtoro de kelkaj verkoj kaj estas premiita en Ĉinio kaj eksterlande. En majo 2017, li prelegis pri la temo: “La ŝipvrako Nanhai n-ro 1 kaj submara arkeologio en Ĉinio”.

Frank Lappe (Germanio) tradukis el la franca.

Ĉirkaŭ la mondo en la tutmonde unua pur-energia ŝipo

de Virginie Jourdan

La 26-an de junio 2017, Energy Observer, la unua oceana ŝipo, propulsata de hidrogeno kaj renovigeblaj energiaj fontoj, eknavigis de Francio por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum ses jaroj.

Partnerece kun Unesko, la ŝipo tranavigos la oceanojn, haltonte ĉe 101 havenoj en kvindek landoj, konsciigonte la publikon kaj lokajn aŭtoritatojn - pri la valoro de pura energio kaj daŭripova evoluo.

Navigi sen forceja gaso aŭ emisioj de etaj partikloj, uzante nur renovigeblan energion – jen la defio prenita de la Energio-Observanto [Energy Observer] konstruita en Francio kiel la unua ŝipo por esti memsufiĉa pri sia energio. Ĝi forlasis la havenon de Saint-Malo (Francio) la 26-an de junio 2017 por ĉirkaŭ-la- monda vojaĝo daŭronta ĝis 2022, sen eĉ guto de fosilia brulaĵo surŝipe.

Ĉi tiu reala eksperimento testos la efikecon de suna kaj venta energioj, kaj la produktadon de hidrogeno el la maro. Sed krom ĉi tiu teknika atingo, Victorien Erussard - oficiro en la franca komerca floto kaj unu el la iniciatintoj de la projekto - kaj lia ŝipanaro volas renkonti la kreintojn de novigaj teknologiaj solvoj por "montri, ke ekzistas vojo por pura kaj daŭripova energio".

Por Erussard kaj lia teamo, venis la tempo por agi, ne paroli, se ni devas pritrakti tutmondan varmiĝon kaj la demografiajn kaj ekologiajn defiojn de la dudek-unua jarcento.

Kiel ni vojaĝas, nutras nin, konstruas niajn domojn, laboras kaj informas nin – jen la demandoj, kiuj bezonas tujajn respondojn.

"Novaj solvoj estas evoluigataj tra la tuta mondo. Ĉi tiu ekspedicio estas ŝanco por konstrui komunumon, kiu transiras limojn trovante solvojn kaj konektante ilin inter si", aldonas Jérôme Delafosse, profesia plonĝisto kaj dokumentfilmisto pri naturo kaj biodiverseco, kiu estros la ekspedicion.

La plej rapida jaĥto de la mondo

La aventuro komenciĝis en 2013, kiam la franca naviganto Frédéric Dahirel reakiris unu el la plej rapidaj jaĥtoj en la historio de eksterlanda markurado. En 1984, ĝi rompis la simbolan baron de 500 mejloj en dudek kvar horoj. Kaj en 1994, ĝi ebligis al la fama Nov-Zelanda jaĥtisto, Siro Peter Blake [ˈpiːtə bleɪk], starigi la ĉirkaŭ-la-mondan rekordon, retiriĝinte el markuradoj por dediĉi sin al ekologia esplorado.

La revo de Dahirel estis konstrui la unuan francan ŝipon moviĝantan per vente generata elektro. Tio estis simbola. En 2015 al li aliĝis lia naviga kunulo, Erussard. Tiam, kunveno kun la Francaj Alternativaj Energioj kaj Atom-Energio-Komisiono (CEA) kaj la Laboratorio por Novigo pri Novaj Energiaj Teknologioj kaj Nanomaterialoj (CEA-Liten) donis al la projekto novan direkton. La defio estis esplori novan teknologion - la uzon de hidrogeno kiel energi-fonto.

Flosanta laboratorio

Necesis du jaroj por pretigi la jaĥton. Du elektraj motoroj anstataŭis la ĉefvelon kaj la ĵibon. Estis instalitaj du ventaj turbinoj kaj sunaj paneloj sur ĝiaj flankoj. En la mezo eblas instali dudek metrojn larĝan potencan kajton. Sub la hulo funkcias du hidrogenaj generiloj. Ekipite per turbinoj, ili uzas la hidraŭlikan forton generatan per la movado de la jaĥto por generi elektron.

Ĉi tio funkciigas la motoron, la stiran kaj telekomunikan ilojn de la jaĥto kaj kovras surŝipajn energiajn bezonojn.

La laboratorio kaŭzas malrapidiĝecon - la jaĥto vojaĝas je ok ĝis dek knotoj anstataŭ la tridek knotoj, kiujn ĝi atingis kiam ĝi vetkuris.

Hidrogeno: energio de la estonteco

La dua novigo kuŝas en la produktado de hidrogeno sen karbondioksidaj emisioj.

Hidrogeno estas vidata kiel estonta solvo por konservado de senkarbona venta kaj suna energioj. Ĉi tiu gaso ne aperas nature en sia pura stato kaj do devas esti produktata. La esploristoj de Energio-Observanto elektis ekologian solvon – maran akvon. "Hodiaŭ, naŭdek kvin procentoj de la hidrogeno uzata en la mondo estas fabrikataj per fosiliaj brulaĵoj, kiel natura gaso, kiu estas tre polua.

Ni volas montri ke ’senkarbona’ hidrogeno povas esti produktata," klarigas Nicolas Degorce, ŝipa inĝeniero kiu helpis projekti la jaĥton.

Ĉirkaŭ tridek esploristoj ĉe CEA-Liten laboris dum du jaroj por krei hidrogenan ĉenon kapablan rezisti la ekstremajn kondiĉojn renkontatajn mare. Ilin helpis inĝenieroj, transportaj specialistoj, ŝipaj arkitektoj kaj novaj teknologioj, ankaŭ privata entrepreno. "Estis ellaboritaj ĉirkaŭ dudek prototipoj. Estas mirinda ŝanco ilin preni el la laboratorio kaj testi," aldonas Degorce. En la holdoj kaj sur la navigejo, 700 elektronikaj sensiloj registras la konduton de la diversaj pecoj de la energia puzlo realtempe - venta, suna, hidro-elektra kaj hidrogena. Poste la esploristoj do uzas ĉi tiujn datumojn por provi optimumigi la funkciadon. Projektite kiel inteligenta elektroreto, ĉi tiu sistemo de kombinita renovigebla energio povus iam esti uzata en hejmoj, fabrikoj kaj surkargoŝipe. Ĝi povus ankaŭ helpi preventi la energian forbaron por la 1,2 miliardoj da homoj en la mondo, kiuj ankoraŭ vivas sen aliro al elektro.

Amaskomunikila ŝipo por la planedo

Necesos io pli ol teknologiaj atingoj por garantii pli bonan estontecon. Kun la Energio-Observanto, maristoj esperas helpi al la publiko akiri pli bonan komprenon pri la tujaj riskoj de klimata ŝanĝo kaj la bezono konservi biodiversecon. "Mi atente observadas la efikon de homa aktiveco sur la planedo dum dudek jaroj," diras Delafosse "Ĉi tiu ekspedicio estas ŝanco por montri kio vere okazas kaj kunigi pozitivajn iniciatojn de la mondo." Lia ambicio estas fari la Energio- Observanton vera amaskomunikilo por la planedo. "Ni volas nutri homajn revojn kaj altigi ilian konscion, por lasi ilin malkovri la mondon, kia ili neniam vidis ĝin." Dum la vojaĝo, oni faros serion el ok dokumentaj filmoj por franca televida kanalo. Oni ankaŭ kreados virtualrealecan kaj tri-dimensian enhavon kaj dividos ĝin interrete kaj ĉe diversaj albordiĝaj havenoj.

La internaj laboroj de la Energio-Observanto videblos, kiel ankaŭ plonĝoj kun kaĉalotoj por plibonigi nian komprenon pri la manieroj, per kiuj ili komunikiĝas unu kun la alia. Kaj eble iam ni povas dividi ĉiun ĉi informon kun lernejoj ĉirkaŭ la mondo.

Ĉi tiu odiseado promesas esti tre fruktodona. Surkurse de ĝiaj 101 albordiĝaj havenoj en kvindek landoj, la ŝipanoj pasos tra insuloj kiuj klopodas iĝi mem- sufiĉaj energie, kiel El Hierro en Kanarioj (Hispanio); aŭ modelaj urboj kiel San Francisco, kiu planas iĝi senruba urbo.

Partnerece kun Unesko, estas planate fari dudek vizitojn ĉe lokoj de la Monda Heredaĵo kaj Biosferaj Rezervoj de Unesko antaŭ 2022, kiel ekzemple la vadoj de la Vadmaro [en Germana Golfo] en Nederlando, kaj la Sokotra-insularo [‫]ىرطقس‬ en Jemeno, hejmo de ĉirkaŭ 700 specioj de plantoj kaj bestoj kiuj estas unikaj por ĉi tiu regiono. "Ni filmos la ŝarkojn ĉe Kokosa Insulo [Isla del Coco] for de la marbordo de Kostariko kaj ĉe la Blanka Maro norde de Rusujo - ĉiuj ĉi tiuj estas tre konataj trezoroj, kiuj tamen estas tuŝataj de homa agado. Ĉi tiu ekspedicio estas mirinda okazo por ekkoni nian planedon pli bone, "entuziasmas Delafosse. "Ni volas kunhavigi ĉi tiun scion per ciferecaj amaskomunikiloj kaj la kunvenoj, kiujn ni organizas en ĉefaj havenoj ĉirkaŭ la mondo".


Virginie Jourdan estas sendependa ĵurnalisto, loĝanta kaj laboranta en Rennes (Francio). Priraportinte temojn pri ekologia agrikulturo aferojn por multaj jaroj por specialista revuo, ŝi nun skribas pri la cifereca revolucio kaj ekologia ŝanĝo por regionaj kaj naciaj revuoj.


Andrej Peĉënkin (Rusio) tradukis el la angla.


Submaraj kabloj por savi la vivon

de Bruce Howe kaj Kate Panayotou

Imagu ke tra la tuta ocean-fundo oni instalus, je ĉiu 60-a kilometro, mediajn datum­ sensilojn, kiuj faciligus koni danĝerajn natur­ fenomenojn kiel cunamoj kaj klimataj ŝanĝiĝoj. Danke al la projekto SMART, tiu ĉi reto de datum­transmisio en reala tempo kapabla mildigi la efikojn de la naturaj katastrofoj, povus baldaŭ esti realo.

Tiu ĉi artikolo de Unesko-Kuriero estas dediĉita al la dua Monda Tago de Konsciigo pri Cunamoj (la 5-a de novembro 2017)

Pli ol miliono da kilometroj de submaraj kabloj formas la dorsan spinon de la monda telekomunika infrastrukturo, nepra por komerco, financoj, funkciado de la sociaj retoj kaj Interreto kaj por certaj distraj, politikaj kaj sciencaj agadoj. La fidindeco de tia infrastrukturo ege gravas ĉar, se ĝi havus problemojn, tiam estos damaĝo al ĉiuj ekonomioj de la mondo.

Tiuj samaj submaraj kabloj povus taŭgi por kolekti datumojn pri la profundaj akvoj kaj la marfundo, alportante informojn pri mediaj aferoj tre gravaj. Endas ne forgesi ke la oceanoj kaj la klimato de nia planedo suferadas pro ŝanĝoj kiel varmiĝo, acidiĝo kaj altigo de la marnivelo, kio koncernas nin ĉiujn ĝuste nun kaj ankaŭ fronte al la estonto.

Ĉiu norma sistemo de telekomunikoj estas formata de elektro-optika kablo lokita en la oceanfundo kaj ekipita per optikaj ripetiloj instalitaj je intervaloj de 60 kilometroj. Se al tiuj ripetiloj oni aldonus mediajn sensilojn, ni havus aliron, en reala tempo, al monda provizreto de utilaj datumoj por mastrumi la mediajn riskojn kaj mildigi iliajn efikojn.

Posedi sistemojn de frua atentigo kontraŭ tsunamoj povus savi multajn homajn vivojn, ĉefe en evolulandoj kie ne eblas certigi servkovradon de ĉiuj subdukci-zonoj. Ĉar ofte la marondoj de cunamoj atingas la marbordojn ene de malpli ol 30 minutoj post kiam okazis sismo en la maro, eĉ minuton oni ne perdu.

Por konkretigi tiun ĉi ideon, la Internacia Unuiĝo de Telekomunikado (IUT), la Oceanografia Interregistara Komisiono de Unesko (OIK-Unesko) kaj la Monda Meteologia Organizo (MMO) kune kreis en 2012 Miksan Specialan Grupon IUT/MMO/ OIK-Unesko por esplori la eblecon aldoni mediajn kontrolsensilojn al la submaraj retoj de transoceanaj kabloj de telekomunikado.

Internacia Iniciato

La iniciato, nomata “Kabloj SMART”

(“Scientific Monitoring And Reliable Telecommunications” – Scienca Observado kaj Fidindaj Telekomunikoj) celas profiti la vastan reton de submaraj kabloj jam instalitaj por ilin transformi en “verdajn kabloj”, kongruaj kun la konservado de la medio.

La laboro entreprenita de la Grupo estas aŭtente internacia, tiel ke ĝin formas spertuloj el dekkelkaj landoj - multaj el ili volontuloj - kaj 80 organizoj kiuj reprezentas sciencistojn, mastrumantojn de observ- sistemoj, entreprenistojn, registarajn instituciojn kaj diversajn patronojn. La grupo turnas sin al registaroj, sciencistoj, filantropaj fondaĵoj, entreprenoj de la privata sektoro kaj ĉiuj kiuj uzas la interreton, por ke ili ekkonsciu la bezonon instali tiun sistemon kaj la eksterordinarajn eblojn kiujn ĝi proponas kaj ankaŭ por ke ili agu konforme kun la celo ĝin realigi.

Aliro al la profundaj akvoj kaj marfundoj, nepra por instali SMART-kablojn, estas preskaŭ en la manoj de la privata sektoro.

Krome, la kabloj etendataj tra la oceanaj fundoj de la mondo trairas diversajn naciajn landlimojn, kio kaŭzas serion da teknikaj, juraj kaj financaj komplikoj.

Pro tio estos necese starigi kunlaborajn interkonsentojn tre eksterordinarajn, por ke la projekto “SMART-kabloj” konkretiĝu. Se la projekton partoprenus entreprenistoj de la privata sektoro, kune kun la provizantoj de Interreta aliro, kiuj de antaŭnelonge investas en submaraj kabloj, rekte solviĝus aferoj financaj kaj juraj, same kiel permes- proceduroj.

Kreskanta interkonsento

Danke al serio da kunsidoj kaj atelieroj komunaj de respondeculoj de la sektoro de telekomunikado kaj sciencistoj el universitatoj kaj registaraj institucioj, formiĝadas interkonsento kreskanta pri la bezono forigi la obstaklojn alfrontatajn de la SMART-sistemoj. Oni ekdokumentas la bezonojn de la scienca komunumo kaj la civila socio, kaj jam estas ellaboritaj studo pri teknika fareblo kaj jura kadro, kiu kongruas kun la dispozicioj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Maro.

Nuntempe, nur parto de la telekomunikaj kabloj uzatas por sciencaj celoj. Ekzistas, kompreneble, observ-sistemoj de la oceana medio, kiuj apartenas al universitatoj kaj registaraj institucioj ekspluatantaj ilin, sed ili kovras nur mallongajn distancojn kaj uzatas por sciencaj esploroj konkretaj.

Jam ekzistas projekta dezajno de demonstra prototipo en akva medio taŭga por esti funkcipova je meza tempolimo kaj montri kiom efika kaj praktika estas la SMART-sistemo. Same, oni proponis instali kontrolsistemon kiu konektu kelkajn insulojn de la Pacifiko-sudo.

Tie, la atingaĵoj teknologiaj ebligos aldoni bazajn sensilojn al la ripetiloj de la submaraj telekomunikaj kabloj je intervaloj de 50 ĝis 70 kilometroj, tre malaltkoste kompare kun tiu postulata por instalado de nova kabla reto. Instali kaptilon kostas 200 000 dolarojn proksimume, kaj pro ĝiaj limigitaj dimensioj, la kosto de la test-sistemo proponita ne atingus 10 milionojn da dolaroj, modesta sumo por io kio povus vivdaŭri ĉirkaŭ 25 jarojn.

Nuntempe, ne ekzistas submara telekomunika reto kiu prikonsideru la bezonon savgardi la oceanon. La datumoj pri la profundaj akvoj disponigitaj de la SMART- kabloj povus plenigi la gravan lakunon de niaj scioj pri la oceanoj. Jam tempo por komenci la estontecon kaj starigi per la sistemo SMART.


Bruce Howe (Usono) planas la infrastrukturon de sensil-reto por oceana observado, kiu inkluzivas kablo-sistemon.

Li estas profesoro en la Fakulto de Oceana Inĝenierado kaj Rimedoj de Inĝenierado de la Universitato de Havajo kaj prezidas la iniciaton “SMART-kabloj” de la Miksa Speciala Grupo IUT/MMO/OIK-Unesko..

Kate Panayotou (Aŭstralio) estas eminenta fakulino pri mediaj aferoj. Ŝi posedas profesian sperton 17-jaran en la studado de areoj marbordaj kaj maraj, kaj estuaroj (marbordaj areoj duonfermitaj, kie la salaj akvoj miksiĝas kun la dolĉaj riverakvoj), sama kiel en la atingo de interkonsentoj kunlaboraj en tiu ĉi temaro. Ŝi laboris dum pli ol jardeko en la sektoro de la submaraj kabloj.


Maritza Gutierrez (Kubo) tradukis el la hispana lingvo.


Unesko aljuĝas kvin Internaciajn Premiojn pri Legoscio

Okaze de la internacia tago de lego-scio (la 8-an de septembro), post la rekomendoj de internacia ĵurio; Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro, ĉe ceremonio disdonis kvin internaciajn lego-sciajn premiojn de Unesko. La premioj kaj celebrado ĉi-jare fokusiĝis sur:
Lego-povo en Cifereca Mondo.

La temo kunigis interesantojn kaj decidfarantojn de ĉirkaŭ la terglobo studi pri cifereca teĥnologio kaj kiel ĝi povas helpi por ŝtopi legoscian breĉon por ke homoj pli bone komprenu pri la kapabloj bezonataj en hodiaŭaj socioj.

Unu el du Unesko-premioj de Reĝo Sejong pri legoscio - kiujn Korea respubliko sponsoras kaj dediĉas al klerigado kaj trejnado de patrin-lingva legopovigo estis donita al Centro por Studi Lernadon kaj Prezentadon (CSLP) ĉe Concordia- Universitato (Kanado). La centro gajnis la premion pro la projekto “Uzado de Kleriga Teĥnologio por Evoluigi Esencan Klerigan Kompetentecon en Sub-Sahara Afriko”; kies materialojn la Centro evoluigas kaj distribuas internacie kaj senpage.

La ampleksa fokuso de la projekto estas evoluigi ilojn kaj havigi strategiojn kiuj subtenas la klerigan sistemon de la antaŭinfanvarteja nivelo ĝis la postmezlerneja nivelo, sano, socia servo kaj la sektoro de ne-registaraj organizaĵoj (NRO) kaj de komunumoj. Ĝi celas helpi tiujn, kiuj alfrontas barojn survoje al la realigo de siaj kapabloj en la personaj, studaj kaj profesiaj arenoj.

La Dua Reĝo-Sejong-premio; estis donita al We Love Reading/Ni ŝatas legi (Jordanio), programo kun virtuala komunumo kiu disponigas enretan laŭt-legan trejnadon por gepatroj, kuraĝigante volontulojn legi laŭte por infanoj en komunumaj spacoj prezentante laŭ-aĝpreparitajn materialojn tra cifereca biblioteko. Rana Dajani, la fondintino de la programo, post laboro en publikaj bibliotekoj en Usono, rimarkis la urĝan bezonon por konstrui bibliotekojn en Jordanio – difinante la celon “unu biblioteko en ĉiu kvartalo.” Ankaŭ en la Za`tari-Kampo kie loĝas Siriaj rifuĝintoj en norda Jordanio, la programo lanĉis trejnadon por volontuloj pri rakonti historiojn por infanoj.

La tri Unesko-Konfuceo-Premioj por legpovigo, subtenataj de Ĉina Popola Respubliko estas donacitaj al agoj el kiuj profitas kamparaj loĝantaroj kaj ekster- lernejaj junuloj, precipe knabinoj kaj virinoj.

La gajnintoj ĉi-jare estas: la programo AdulTICo de la sekretariato de informada kaj komunikada teĥnologioj de la urbo Armenia (Kolombio) por instrui ciferecajn kompetentecojn al maljunaĝuloj, The Citizens Foundation (Pakistano) pro ĝia Aagahi- programo por lego-kapabligi plenkreskulojn.

La programo pritaksas ciferecajn klerigajn bezonojn kaj prezentas instruajn servojn por virinoj kaj fraŭlinoj ekster-lernejaj kaj The FunDza Literacy Trust (Suda Afriko), grupo ne-profit-cela kiu dediĉas sin al plibonigi lego-scion ĉe dek-kelk-jar-aĝuloj kaj junaj plenkreskuloj. AdulTICo helpis milojn da pliaĝuloj de la urbo Armenia en Kolombio proprigi kapablojn ebligajn konekti ilin al la moderna mondo. “Venko kontraŭ analfabeteco per novaj teĥnologioj; por multaj el ni aperigas multajn oportunojn, ekzemple kontaktigi nin al niaj parencoj eksterlande,” deklaras Rosa Barragán, unu el la plej kleraj studentoj de la projekto.

La programo Aagahi provizas klerigadon akireblan al la malpli privilegiitaj homoj, inklude de virinoj kaj knabinoj. La vorto Aagahi, en urdua, unu el la oficialaj pakistanaj lingvoj, signifas "konsciigo".

The FunDza Trust vidas klerigadon la bazo de sana socio kaj lego-scion centro de ĝi. La projekto disvastigas lego-scion pliigante la nombron de legantoj kaj verkantoj inter siaj celpublikoj.

Ĝi havas kvar programojn socihelpajn:
popularigi legadon per provizado de printaj libroj al junuloj; pligrandigi la nombron de la legantaj komunumoj kiuj inter aliaj materialoj kapablas uzi poŝajn telefonojn; evoluigi junajn verkistojn per FANZ-sekcio de la projekto; kaj provizi enreta instruplano kiu profundigas legan praktikon.

Dum duon-jarcento, Internaciaj Premioj pri Lego-kapabligo ĉe Unesko estis aljuĝitaj al individuaj personoj kaj civilaj organizaĵoj kiuj bonege kaj kreive realigis legosciajn celojn. Ekde 1967 pli ol 475 projektoj kaj programoj agnoskiĝis.


Saed Abbasi (Irano) tradukis el la angla.


Tutmonda Semajno pri MIL 2017: Repensi manierojn pri lernado

Gejunulaj gvidantoj kaj individuoj el la tuta mondo kunvenas por la sesa Tutmonda Semajno pri Kompetenteco pri Komunikiloj kaj Informado [Media and Information Literacy - MIL], de la 25-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2017, en la Universitato de West Indies, Jamajko.

Titolita "Kompetenteco pri Komunikiloj kaj Informado en Kriza Epoko: Repensi Manierojn pri Lernado kaj Informadaj Medioj", la celebrado komenciĝos la 24-an de oktobro, kiam gejunuloj partoprenos en pritemaj pridiskutoj kaj metiejoj kiel parto de la Junula Celaro de la Tutmonda MIL.

Vivante en la tiel nomata epoko de post- vero, kiel homoj, precipe junuloj, respondu al defiaj aferoj kiel misinformado, falsaj novaĵoj, sensacieco kaj alternativaj faktoj?

Unesko favoras la ideon ke junuloj konstruu kreemulan reton por lernado por transponti la signifajn fendojn inter lernado en formalaj klerigaj medioj kaj lernado en aliaj medioj - inkluzive de sociaj retoj, filmoj, pop-kulturo, amaskomunikiloj, komunumaj centrejoj kaj kultaj lokoj.

"La nova informada epoko estas senlima; la kielo de kleriĝado estas tre malsama ol tiuj de antaŭaj generacioj", diras Adama Lee- Bah, ĉefo de la junula komitato de GAPMIL.

"Junuloj kutime rifuzas pasivan klerigadon kaj preferas kleriĝi per esploroj kaj malkovroj".

La Tutmonda Semajno pri MIL ankaŭ prezentas eventojn de la Sepa Konferenco pri Kompetenteco pri Komunikiloj kaj Informado kaj Interkultura Dialogo [Seventh Media and Information Literacy and Intercultural Dialogue - MILID], en Jamajko, de la 24-a ĝis la 27-a de oktobro.

La eventoj rimarkigas la iniciaton de Unesko pri sociaj komunikiloj, MIL CLIKS (Kritika menso, Kreemo, Alfabetigo, Interkultura Dialogo, Civitaneco, Scio kaj Daŭripoveco), kiu celas plibonigi kritikajn mensajn kapablojn de homoj enrete kaj eksterrete. Junuloj estas ŝlosilaj ludantoj kaj parto de la solvo pri evoluigo de socioj kun kompetentecoj pri amaskomunikoj kaj informoj.

Unesko gvidas la Tutmondan Semajnon pri MIL 2017, kune kun la Universitata Reto pri Amaskomunikado kaj Informado kaj Interkultura Dialogo [Media and Information and Intercultural Dialogue (MILID) University Network], la Tutmonda Alianco por Kunlaboro pri MIL [Global Alliance for Partnership on MIL - GAPMIL], la Alianco de Civilizacioj de Unuiĝintaj Nacioj [United Nations Alliance of Civilizations - UNAOC], kaj la Universitato de West Indies, gastiganto de la konferenco.


Rafael Lima (Brazilo) tradukis el la angla.


Nova koncepto de engaĝiĝo de la junularo en Unesko

Nun estas la sezono, en kiu la salonoj kaj koridoroj de Unesko vibras pro aktiveco.

Estas tempo kiam junaj homoj renkontiĝas por pridiskuti la plej gravajn temojn de la tago, kaj rekomendi, kiamaniere Unesko povas pli bone reagi al iliaj bezonoj.

La 10-a junulara forumo de Unesko okazas la 25-an ĝis la 26-a de oktobro en la centra oficejo en Parizo kun la ĉeftemo "Nova koncepto de engaĝiĝo de la junularo en Unesko".

La dujardeka iniciato, kiu komenciĝis en 1999, kunigas elektitan grupon de la plej engaĝitaj junaj ŝanĝistoj de la tuta mondo kun kunlaborantoj de Unesko.

Kune ili pristudas konkretajn eblecojn de kunlaboro por sekurigi, ke la aktivaĵoj de Unesko restu plejeble daŭrigeblaj kaj efikaj. Per la junulara forumo Unesko ripetas sian promeson resti en la pinto de junulara engaĝiĝo.

Nuntempe en la mondo vivas 1,8 miliardoj da junuloj aĝaj inter 10 kaj 24 jarojn. Tio estas la plej granda junulara nombro en la historio de la mondo. Dume la kvanto reprezentas grandan eblon por ŝanĝo, problemojn kiel politika malstabileco, klimato-ŝanĝo, komplikaj labormerkatoj kaj limigitaj ŝancoj por politika kaj civila partopreno pligrandigis la premojn al junaj virinoj kaj viroj ie ajn.

Reage al tiuj defioj evoluis nova generacio de junaj ŝanĝistoj. Ili kreas novajn metodojn por solvi kelkajn el la plej grandaj problemoj, kiuj koncernas la nunan junularon kaj - pli ĝenerale - nian planedon. Junaj konstruistoj de la paco venas el regionoj, kie estas konfliktoj, arde celante doni al la junularo de siaj nacioj la scion por solvi konfliktojn.

La krizo de la klimato-ŝanĝiĝo kreis junajn aktivistojn pri medi-protektado, kiuj postulas de siaj registaroj ne plu uzi plastajn materialojn kaj evoluigi daŭrigeblajn solvojn.

En la tuta mondo ni vidas la alvenon de junaj sociaj entreprenistoj, politikistoj, esploristoj, instruistoj kaj gvidantoj de neregistaraj asocioj, kies moderniga pensado kaj profunda scio povus grave influi la junularajn aktivecojn de Unesko.


Alfred Schubert (Germanio) tradukis el la angla.