kuriero201707 - Amaskomunikilaro: Operacia purigo - Verkis UNESKO


Enhavo


Kuriero UNESKO Ĉefartikolo

Ĉiufoje, kiam nova amas- informilo aperas, ĝi kaŭzas revolucion – presado, radio, televido, interreto, ĉiuj ŝanĝis la aspekton de la socio, la manierojn, laŭ kiuj ni ricevas informojn, ni vivas kaj ni organizas nin mem.

Ĉiufoje, kiam nova informilo aperas, leviĝas voĉoj por aserti, ke ĝi mortigos tiun, kiu antaŭis ĝin, ke la radio mortigos la presitan gazetaron, ke la televido mortigos la radion, ke la retaj informiloj mortigos ĉiujn aliajn. Tamen hodiaŭ la inform-pejzaĝo prezentas ankaŭ ekzemplojn de kompletigado, de imitado kaj interagado inter la pluraj komunikiloj kaj informiloj, en kiuj ili plidisvastigas unu la alian kaj reagas unu al la alia.

Neniam antaŭe ni komunikis tiom multe kaj neniam en tiel larĝa skalo. La novaj teĥnikoj malfermis novajn vojojn kaj ili kapabligis civitanojn tra la mondo akiri enir-eblojn al pli malsamaj kaj pli multaj inform- fontoj kaj ludi novan rolon en la produktado de ĉi tiuj informoj, iĝi mem la produktantoj de la enhavo.

Ĉi tiuj novaj informiloj estas kreantaj ankaŭ novajn barojn kaj prezentantaj novajn defiojn rilate al reguloj kaj etiko.

De kie venas informoj? Kiel ili estas kreataj? Kiu garantias ilian kvaliton? Kiel ni distingas inter vero kaj malvero en ĉi tiu tolaĵo, teksita de miliardoj da inform-unuoj venantaj el ĉiuj flankoj? En la nekredebla implikaĵo de informiloj, la tradiciaj roloj de produktanto, dissendanto kaj konsumanto ŝanĝiĝis. La produktado de misaj novaĵoj kaj la risko enfermi publikojn en “filtro- vezikojn” kreitajn de algoritmoj, prezentas novajn demandojn pri la libereco de esprimo kaj la kultura diverseco.

La plureco de kleraj opinioj estas antaŭkondiĉo por demokrata evoluo de niaj socioj. La kvalito de la informoj disvastigitaj de la informiloj – tradiciaj aŭ novaj - estas decide grava, kiam temas pri formado de la publika opinio. Jen kial Unesko metas apartan emfazon sur la edukado pri informoj kaj informiloj, kio estas konsiderata fundamenta lerto por civitanoj en la dudekunua jarcento.

Libereco de esprimo kaj libera moviĝo de ideoj per vortoj kaj bildoj estas inter la kernaj principoj de Unesko kaj en la centro de la Tagordo 2030 por daŭripova evoluo.

Unesko subtenas la laboron de sindediĉaj ĵurnalistoj kaj aktivuloj, kiuj defendas fundamentajn liberecojn, kiel la ĵurnalisto Dawit Isaak, gajninto de la Premio 2017 por la libereco de la monda gazetaro Unesko/ Guillermo Cano, kies historio aperas en ĉi tiu numero de la Unesko- kuriero.

Pli ol 800 ĵurnalistoj estis viktimoj de krimoj celantaj silentigi la liberecon de esprimo. Nur unu murdo el dek finiĝis per kondamno. Ĉi tiu senpuneco estas neakceptebla kaj plie fortigas la spiralon de perforto en la estonta tempo. Ĉi tiu estas la kialo, kial Unesko sin devigas meti finon al ĉi tiuj krimoj kontraŭ la gazetaro, en ĉiuj kontinentoj, kiel necesan kondiĉon por pacaj socioj, kiuj estas des pli fortaj ju pli bone ili estas informataj.

En ĉi tiu epoko de “post-vero”, la rolo de Unesko estas pli grava ol iam ajn antaŭe, kaj ĉi tiu numero de la Kuriero estas mirinda okazo por renovigi nian fondan devon subteni informadon kaj komunikadon por konstrui pacon en la menso de la homoj.


Irina Bokova Ĝenerala Direktoro de Unesko Renato Corsetti (Britio)


tradukis el la angla lingvo.

Michela Lipari (Italio) provlegis.


Etika ĵurnalismo: rigardo en la paseon de novaĵoj
de Aidan White

La esencaj valoroj de etika ĵurnalismo nun estas pli gravaj ol iam ajn pli frue, ĉar ni nun batalas por la kvalito kaj demokratio en la amasinformado de la cifereca epoko. Dum la leĝoj rilate novaĵojn povas konduki al cenzurado, la sindevigo por etiko estas esence grava por konstrui publikan konfidon.

Ĵurnalismo estas en tiel rapida ŝanĝiĝo, en kia ĝi estis neniam pli frue.

La negoco pri novaĵoj estas pli rapida kaj ege kompleksa, suferas pli grandan premon. La amasinformado lernis koste de multaj lecionoj, ke ĝi – malgraŭ sia liberiga kvalito -, estas dutranĉa glavo.

Dum la amasa novaĵ-informado kapablas en sekundoj disvastigi historiojn tra la tuta mondo kaj komunikaĵoj havas la potencon konstrui pli fortajn, pli informitajn kaj pli agemajn komunumojn, la negocaj modeloj, pagintaj por ĵurnalismo de la paseo frakasiĝis kaj en multaj kazoj estas neripareblaj.

Disponante malpli da mono por la subteno de ĵurnalismo interesa por la publiko, la amasinformaj redaktejoj baraktas por konservi sian etikan bazon. Problemoj, senĉese aperintaj en la paseo – politika neobjektiveco, senmotiva influado korporacia, stereotipoj kaj interes-konfliktoj – nun estas pligrandigitaj.

La pasintaj 15 jaroj atestis draman dekadencon en la novaĵa ĵurnalismo, sekve de tio, ke la teĥnologio ŝanĝis la manieron de la homa komunikado kaj de la funkciado de la amasinforma negoco.

Hodiaŭ, plej multaj el ni ricevadas novaĵojn tra poŝtelefonoj kaj retaj platformoj kiuj riĉiĝas ekspluatante personajn datumojn de homoj dum samtempe prenante egajn profitojn reklamajn el la tradiciaj amaskomunikiloj.

Reeĥo de ĵurnalistoj mondskale Miloj da novaĵejoj, ĉefe gazetoj, fermiĝis. Dek-miloj da ĵurnalistoj perdis siajn laborojn. Aliro de homoj al fidindaj kaj verecaj fontoj de novaĵoj malvastiĝis, dum tradiciaj novaĵfontoj – precipe je loka kaj regiona niveloj - malgrandiĝis, kvankam la spaco de parollibero dramece plivastiĝis.

La Etika Ĵurnalista Reto (angle:
EJN – Ethical Journalistm Network) estis kreita antaŭ kvin jaroj por plifortigi ĵurnalismon alfrontantan ĉi krizon.

Koalicie de pli ol sesdek grupoj de ĵurnalistoj, redaktoroj, medio- posedantoj kaj medio-subtenaj grupoj, EJN antaŭenigas trejnadon kaj praktikajn agojn por plifortigi etikon kaj administradon. Ĝia laboro – ĉu ĝi ellaboras teston por ĵurnalistoj por senmaskigi malamaĵajn eldirojn, gvidliniojn pri raportado de konfliktoj aŭ preparado de raportoj pri migrado – trovas reeĥon de ĵurnalistoj ĉirkaŭ la mondo.

Ĉar la reto havas siajn radikojn ene de amaskomunikiloj, raportoj de EJN el diversaj landoj kaj eĉ tiuj kiuj rivelas nerakontitajn historiojn pri la realaĵoj de tio kiel amaskomunikiloj laboras kaj pri la defioj de mem-reguligado, havas kredeblon ene de ĵurnalismo.

La sondadoj pere de EJN en ĉi periodo de malcerteco estas tio ke spite al la kreskanta malamikeca ekonomia kaj politika klimato, ĵurnalistoj ĉie – de Turkio, Sirio kaj Egipto al Pakistano, Ĉinio kaj Indonezio – restas sindevontiĝaj al dirado de vero kaj etiko.

Konstruado de publika konfido

Tempe de socia transformado, kiam la komunika kulturo estas en la stato de ĥaosa transiro, ĉi tio estas or-trezoro.

Por laborantoj ene de la amasinformado kaj ĉiuj, strebantaj por trovi la ŝlosilon de sekura komunikado en la futuro, la defendo kaj antaŭenigo de etika ĵurnalismo iĝis pli grava ol kiam ajn pli frue.

Falsaj novaĵoj, politika kaj korporacia propagandoj, la sen­honte misuza interreto minacas demokration kaj mal­fermas novan frontlinion tiel por defendantoj de la libereco de parolo, politiko-farantoj, kiel ankaŭ por profesiuloj de amasinformado.

La venena miksaĵo de la cifereca teĥnologio, senskrupula politiko kaj komerca ekspluatado de la tereno de novaĵ-komunikado kreas novajn streĉobreĉojn en la pli vasta tereno de publika informado.

Motivita de ĉi tio, EJN (= Etika Ĵurnal­ismo en Novaĵinformado) antaŭenigis novan debaton pri la bezono rekoni la kaŭzon, pro kiu la ĵurnalismo, premata de siaj etikaj kadroj, estas esence grava por la konstruado de publika konfido.

Ni opinias, ke vastronda sopiro al nova etika kodo ene de la amaskomunikado kaj la publiko ne ekzistas. La esencaj valoroj de precizeco, sendependeco kaj respondeca raportado – evoluintaj en la lastaj 150 jaroj – restas tiel aktualaj kiel iam ajn, eĉ en ĉi tiuj tempoj de cifereco. Kio bezonatas, diras EJN, estas nova partnereco kun la publiko de la amaskomunikado kaj politiko-farantoj por konvinki ilin, ke etika ĵurnalismo devus esti fortigita kaj ke ĝi povas esti uzata kiel inspiro por novaj programoj kun la celo antaŭenigi informadan klerecon.

Plej gravaj principoj

Hodiaŭ estas ne sole ĵurnalistoj, kiuj bezonas atenti pri sia lingvaĵo kaj respekti la faktojn; ĉiuj, havantaj direndaĵon en la sfero de publika informado, bezonas montri kelkan etikan restriktiĝon.

EJN argumentas, ke la etikaj valoroj de ĵurnalismo – tiaj, kiel faktobaza komunikado, humanismo kaj respekto de aliaj, travidebleco kaj agnosko de eraroj – estas plej gravaj principoj, kiuj devus ĉiujn konduki, inkluzive de uzantoj de la socia amaskomunikado kaj de civilaj ĵurnalistoj. Sed ĉi tio devus esti procezo memvola kaj ne leĝe trudita.

Zorgigitaj de misuzado de inter­reto kaj falsaj novaĵoj, kelkaj registaroj, eĉ en demokratiaj landoj, minacis puni teĥnologiajn kompaniojn, neemajn forigi malican kaj danĝeran informadon, aperantajn sur iliaj scenejoj. Ĉi tio povus limigi laŭleĝan malkon­sentadon kaj parolan liberecon – kio povas tiom pli verŝajne okazi, se ĉi tiuj kompanioj ne apogas la etikan komunikadon.

La problemo estas tio, ke la teĥnologiaj gigantoj, hegemoniantaj la spacon de la publika informado, tiaj kiel Google, Facebook, Amazon kaj Twitter, la informojn cirkuligas en senpretendaj cirkonstancoj. Ili ne donas prioritaton al la informado por publika bono, kiel tion faras la profesia ĵurnalismo. Por ili ĵurnalismo en ilia merkato konkursas sur egalaj bazoj kun aliaj informadoj, eĉ se ĉi tiuj estas malicaj kaj misuzaj.

La uzado de algoritmoj por allogi plaĉesprimojn

La uzado de rafinitaj algoritmoj kaj senlimaj datenbankoj, ebligantaj aliron al milionoj da subskribintoj, nu, tiun ĉi negocan modelon movas unu simpla celo – kuraĝigi al "virusa informado”, kiu rikoltas sufiĉe da plaĉesprimoj por povi entrepreni ciferecan reklamadon.

Ne gravas, ĉu la informo estas etika, vera aŭ honesta; gravas nur ke ĝi estu sensacia, provokiva kaj sufiĉe stimula por altiri atenton.

Ciferecaj robotoj ne povas esti enkodigitaj kun etikaj kaj moralaj valoroj, kiel ajn artifikaj ili estas. La plej taŭgaj homoj por traktadi pri etikaj demandoj estas bone trejnitaj, informitaj kaj respondecaj ĵurnalistoj kaj redaktoroj.

Post lastatempaj skandaloj – kiel la fiaĵo rilate la cenzuradon de fotografiaj ikonoj (vd. p. 16), de tuja informfluo pri fluado de torturoj kaj murdoj kaj la plendo de grandaj korporacioj pri afiŝado de iliaj reklamoj sur retpaĝoj, predikantaj pri terorismo, abomeno kaj seksa perforto kontraŭ infanoj – la teĥnologiaj kompanioj promesis ekagi. Sed ĉu tio sufiĉos?

La 3-an de majo 2017 la ĉefo de Facebook Mark Zuckerberg promesis dungi 3 mil revuantojn de kontentaj spektantoj (aldone al la 4500-kapa "komunumo de operaciaj grupanoj"), sekve de la fiaĵo rilate al la prezento de videoj pri murdo, memmortigo kaj grupa perforto. Facebook havas bazon el 2 miliardoj da subskribintoj, kio signifas, ke ĉiujn proks. 250 000 kontentajn spektantojn revuas po 1 dungito. Tio estas ono de tiom, kiom bezonatas por trarigardi kaj kontroli la kreskon de kontenteco pri maletikaĵoj, misuzoj kaj de la danĝeroj, prezentataj de la propagando kaj falsaj novaĵoj.

La ekspluatado de personaj aferoj

Unu simpla respondo al teĥnologiaj kompanioj estus akcepti ilian publikigistan rolon en la cifereca epoko kaj apogi sin sur la abunda "stoko" da informitaj kaj etikaj ĵurnalistoj, maldungitaj rezulte de la informa revolucio. Ni scias, ke ili tion povas permesi al si – oni raportis, ke komence de 2017 Facebook valoris 400 miliardojn da $-oj, Google valoris 600 miliardojn.

Ili troveblas inter la plej riĉaj kompanioj de la mondo. Dum la politiko-formantoj kaj teĥnologiaj magnatoj interpremas la manojn ĉe tiaj aferoj, la uzado de teĥnologio fare de senskrupulaj politikistoj por submini demokration kaj interveni en elektojn kreskas. Kaj falsaj novaĵoj, ligitaj al malicaj mensogoj estas parto de la strategio.

La krizon antaŭ nelonge prilumis Sir Tim Berners-Lee, la inventinto de World Wide Web. La angla sciencisto kaj akademiano avertis, ke la mondo de Interreto estas jugita de registaroj kaj ciferecaj korporacioj, kaj ke la ekspluatado de personaj aferoj premtordas la vivon el Interreto. Lia kritiko prilumis la pereigan kaj malutilan minacon, prezentitan de surmarketigo de falsa informad-politiko.

Pri la elektado en Usono en la jaro 2016-a Berners-Lee en publika letero (datita la 12-an de marto, 2017, okaze de la 28-a datreveno de la naskiĝo de "web") skribis: "... en Facebook oni ĉiutage servis ne malpli ol 50 000 miloj da variaĵoj de reklamoj – preskaŭ absurda situacio por traspektado.

Kaj ekzistas sugestoj, laŭ kiuj kelkajn politikajn reklamojn oni – en Usono kaj en la tuta mondo – uzas por montri al voĉdonontoj ekz-e retpaĝojn por falsaj novaĵoj aŭ kun la celo forteni ilin de la voĉ­donado... Ĉu ĉi tio estas demokratia?”

La prezentado de falsaj novaĵoj

Tio ĉi estas bona demando, kiun oni starigis ankaŭ en Francujo, vespere de la tago antaŭ la pri-prezidantaj elektoj maje de 2017, kiam interret- piratoj elŝutis milojn da konfidencaj retaj mesaĝoj, multajn el ili falsajn, koncerne Emmanuel-on Macron, la potencialan ven­konton.

Ekzameni, pravigi aŭ sen­maskigi ĉi tiun monton da informoj ĵurnalistoj ne povis, ĉar Francuja leĝo malpermesas publikan dis­kuton de prielektaj informoj kelkajn horojn antaŭ ol la popolo voĉdonas. Sed ili libere cirkuladis en la socia amasinformado.

Raportado de novaĵoj povas esti tuja kaj senpolura, sed etika ĵurnal­ ismo konfesas siajn erarojn. Kaj, kio pli gravas, baziĝanta sur faktoj kaj destinita por la civitanaro, ĝi prezentas gvidprincipojn pri la konstruado de sekura kaj fidinda spaco por la publika informado.

Aiden White (Anglujo) estas Direktoro de Retaro de Etika Ĵurnalismo kaj aŭtoro de la libro To Tell You The Truth: the Ethical Journalism Initiative, tutmonda revuo de etikaj temoj en la novaĵoj (2008). Li estas iama Ĉefsekretario de International News Safety Institute kaj de International Freedom of Expression Exchange (IFEX).


János Petik (Hungario) tradukis el la angla lingvo.

Michela Lipari (Italio) provlegis.


Falsaj novaĵoj fragmentoj pri varmega temo

Falsa novaĵo, aŭ fals-informigo ne estas nova fenomeno. Sed hodiaŭ post apero de ciferecaj amaskomunikiloj, ĝi facile kaj rapide disvastiĝas. Jen estas tasko de respondecaj ĵurnalistoj kaj fidindaj novaĵ-organizaĵoj estingi la flamojn de ĉi danĝera sovaĝa fajro kaj forigi falsajn novaĵojn ĉar ili vere estas mensogoj. Kiel la ĵurnalistoj pens­as pri falsa novaĵo?

Por kom­preni, ni demandis kelkajn.

Aidan White

Direktoro, Ethical Journalism Network Kun la kresko de evidentiĝo pri envolviĝo en demokrata procezo ĉirkaŭ la mondo, la debato trovi rimedojn por elmontri kaj forigi falsajn novaĵojn iĝis intensigita certo.

Sed la diskuto jam konfuziĝis pro miskompreno pri la fenomeno, pri ĝiaj propraj originoj kaj pri tio ke ĝi minacas nin tiom prioritate.

Klopodante elmontri la problemon, the Ethical Journalism Network [la Etika Ĵurnalista Reto] (EJN) difinis la falsajn novaĵojn kiel: “informoj intence fabrikitaj kaj publikigitaj por trompi aŭ misgvidi homojn cele ke ili kredu falsaĵon aŭ dubu pri pruveblaj faktoj.”

Uzante ĉi difinon oni pli facile povas distingi inter propagando, “alternativaj” faktoj, malicaj mensogoj kaj ĵurnalismo.


Varashni Pillay Ĉef-redaktoro, Huffington post, Suda Afriko

La falsaj novaĵoj venenigas la atmosferon en kiu ni ĉiuj laboras.

Pro ĉeesto de falsaj novaĵoj la novaĵ-aŭdantoj dubas pri ĉiu novaĵo. Tiu damaĝas la rilaton inter la novaĵ-aŭdanta persono kaj la amaskomunikilo.


Kari Huhta Diplomatia redaktoro, Helsingin Sanomat, Finnlando

Ni facile troigas pri la efiko de falsaj novaĵoj en ĵurnalismo. Mi ne emas esti facilanima pri tio - ĝi estas serioza defio al la socio kaj la instituciaro. La punkto de falsaj novaĵoj estas ke oni ne eldiru aliajn rakontojn; kaj la celo de falsaj novaĵoj estas malmunti la kredeblecon de institucioj, inkluzive la kredeblecon de ĵurnalismo, sed ne nur.


Ivor Gabor profesoro de ĵurnalismo, Universitato de Sussex, Britio

Ĉiam ekzistas falsaj novaĵoj - de kiam homoj konsciis pri la forta influo de amaskomunikiloj al publika opinio.

Tamen hodiaŭ la diferenco estas ke sociaj komunikiloj kaj platformoj kiel Guglo kaj Fejsbuko donas la eblon ke falsaj novaĵoj disvastiĝis pli larĝskale kaj pli rapide ol iam antaŭe. Tio estas la problemo.

Falsaj novaĵoj ŝanĝas ĵurnalismon tiel ke ili portas realan defion kontraŭ ĵurnalismo. Ĉar oni ne ĉiam povas tiom facile distingi falsajn kaj verajn novaĵojn.

Sed tiu fakto eĉ pli gravigas la rolon de ĵurnalismo. Ĉar se troveblas homo kiu volas forigi la falsajn novaĵojn; tiu homo estas ĵurnalisto - respondeca ĵurnalisto.

Mi volas diri ke la falsa novaĵo momente estas problemo por ĵurnalistoj, sed longtempe tiu falsaĵo klarigas la valoron de ĵurnalistoj kaj altigas ilian gravecon en la societo.


Ricardo Gandour Ĵurnalisma Direktoro, CBN, Brazilian araadio Network, Brazilo

Falsaj novaĵoj plifirmigas la tradician mision de ĵurnalismo.

Favorante al la socioj kaj la ĝenerala publiko klopodi briligi lumon en mallumo. Nia misio plifirmiĝu je la kerna valoro, ke ni klopodu klarigi la debatojn; montrante al la publiko kie estas la realaj faktoj kaj la realaj debatoj.


Ginna Lindberg Ĉef-redaktoro, Foreign News Swedish Broadcasting, Svedio

Ĉiuj ĉi paroloj pri falsaj novaĵoj kaj ke ili influas la aŭdantaron de amaskomunikiloj, estas pro la sento de malsekureco pri tio kio estas vera kaj tio kio ne. Kiel profesiaj ĵurnalistoj, ni turnu nin al tio kion ni faras plej bone - rekontroli faktojn, respondi demandojn, kaj agi travideble pri niaj (novaĵ-kolektaj) metodoj.


Catarina Carvalho Ĉef-redaktoro Global Media Group, Portugalio

Falsa novaĵo ne estas ĵurnalismo.

Eble ni devas pensi pri tio kion ni (ĉef-fluaj amaskomunikiluloj) faris al ĵurnalismo ke rezulte falsaj novaĵoj tiom facile akceptiĝas kaj tiom facile aperas.

Mi pensas ke ni devas iel esplori en nia animo ĉu ni agas ĝuste. Se ni kondutas ĝuste kaj se ni estas etikaj en ĵurnalismo – ni malebligas falsajn novaĵojn havi la povon kaj influon kiujn ili havas nun, kaj ni haltigas la kreskon kiun ili jam atingis.


Maria Ressa Kun-fondinto kaj Ĉefa Oficisto, Rappler, Filipinoj

Rappler la socia novaĵ-reto kiu dediĉis sin al enketa raportado, ni haltigas la kreskon kiun ili jam atingis.

Maria Ressa Kun-fondinto kaj Ĉefa Oficisto, Rappler, Filipinoj Rappler la socia novaĵ-reto kiu dediĉis sin al enketa raportado, dokumentis ne malpli ol 300 TTT- Mensogoj en sociaj retoj.

ejojn kiuj disŝprucas dokumentis ne malpli ol 300 TTT-ejojn kiuj disŝprucas falsajn novaĵojn en Filipinoj. Unu el niaj enketoj montris kreskon de la nombro de suspektindaj Fejsbukaj kontoj kiuj semadis falsajn novaĵojn en kampanjaj paĝoj dum la elektado en la lando, Majo 2016.

La esploro bezonis pli-malpli tri monatojn de nia tempo por permane kontroli la informojn donitajn en Fejsbukaj kontoj kaj por pruvi ke ili estas falsaj.

Ni malkovris ke nesto de dudek-ses falsaj kontoj kapablas influi proksimume tri milionojn da Fejsbukaj paĝoj. Ni scias ankaŭ ke de Novembro 2016, pli- malpli 50 000 Fejsbuk-kontoj povas esti uzataj en celitaj kampanjoj je favoro al aŭ kontraŭ iuj politikistoj aŭ individuoj en Filipinoj. Alia falsa konto estis ligita al 990 000 membroj de grupo kiu subtenis iun politikan gvidanton, dum alia konto laŭ antaŭ-kalkuloj estis konektita kun 3,8 milionoj da membroj de variaj eksterlandaj Filipinaj organizacioj kaj aĉetad-vendadaj grupoj.

Kun pli-malpli 54 milionoj da Fejsbuk -­­­­uzantoj en Filipinoj, sociaj komunikiloj funkcias kiel forta armilo, kiun oni uzas por silentigi malkonsentulojn kaj enmoduligi publikan opinion. Rappler travivis mult-nombrajn atak-ondojn pere de reto inkluzive atakojn fare de Fejsbukkontoj kiuj specife estis kreitaj kun la celo timigi niajn raportistojn kaj kontribuantojn.

Tiu situacio nur pli konvinkis nin montri la mensogojn kaj malhelpi ilian disvastigon.


Saed Abbasi (Irano) tradukis el la angla lingvo.

Michela Lipari (Italio) provlegis.


Evoluigi kritikan menson kontraŭ misaj novaĵoj

de Divina Frau-Meigs

Oni moviĝis de lum-surfado, babilado kaj ret-babilado al minado de informoj kun la celo manipuli kaj malstabiligi, kaj nun la cifereca transformiĝo de la pejzaĝo de amas-komunikiloj substrekas la kreskantan gravecon de alfabetigo pri komunikiloj kaj informado. Ĉi tiu formo de edukado devas repensi la komunikilojn kaj la politikajn kaj etikajn fundamentojn, kiuj pravigas ilin.

Alfabetigo pri Komunikiloj kaj Informado (KIA) ofte estas vokata helpi en ĉi tiuj tagoj, kiam komunikiloj estas minacataj el ĉiuj flankoj, same en totalismaj kiel en demokrataj reĝimoj.

La alarmo sonis en Francujo la 7-an de januaro 2015-a, kiam la franca satira revuo, Charlie Hebdo [Sarli’ Ebdo], estis 12 | Unesko-Kuriero • julio - septembro 2017 atakata. Temis pri atako al unu el la plej malnovaj formoj de komunikiloj en la mondo de satiro.

En tiu tempo mi estis direktoro de la Centro pri edukado al komunikiloj kaj al informado (Centro por komunikila kaj informa alfabetigo (CKIA)). Ni devis pretigi la studentojn por ilia reveno al la klasĉambro la tagon post la atako, kaj respondi al la bezonoj de instruistoj kaj gepatroj. Ni faris, kiel ni faris post ĉiuj grandaj katastrofoj – ni esploris niajn arĥivojn por trovi instruajn fakto- foliojn pri karikaturo kaj propagando kaj afiŝis materialon el komunikiloj en la reto (referencaj retejoj, gazetara listo, serio de titoloj). Ni ankaŭ prezentis nepublikigitan intervjuon kun Charb [Ŝarb], kiun CKIA faris en 2013, kun la titolo, “Ĉu ni rajtas ridi pri ĉio?” La karikaturisto kaj ĵurnalisto, kies reala nomo estis Stéphane Charbonnier [Stefan’ Ŝarbonje’], estis murdita dum la atako. Ĉi tiu kriza situacio montris la forton de KIA sed ankaŭ ĝiajn limojn.

Ni estis bone preparitaj por respondi rilate al rimedoj, sed ni ne antaŭvidis la frap-efikon de sociaj komunikiloj. Kiel antaŭ-retaj komunikiloj KIA devas fari salton antaŭen kaj inkluzivigi en siajn zorgojn tion, kion informoj faras al retaj komunikiloj – ili puŝas informojn al la fronto pere de la reguligo de algoritmoj, ligitaj al la serĉ-historioj de la homoj. Ili povas enfermi homojn en “filtro-vezikon”

kaj doni forton al la konfirmaj antaŭjuĝoj, kiuj subtenas antaŭpensitajn ideojn kaj malpliigas la diversecon kaj plurismon de ideoj, ĉar ili donas monan valoron al la enhavo (klakoj per rigardoj). Tio estas eniranta vian privatecon kaj minacanta la fundamentajn liberecojn, ĉar ĝi uzas ciferecajn spurojn por celoj ekster la rego de la uzanto.

La lasta krizo originanta el la misaj novaĵoj [fake news en la angla] – miksaĵo de onidiroj, propagando kaj komplot- teorioj – skuis KIA-n. Misaj novaĵoj estas eĉ pli fortaj ol misinformado, kiu estas venena, sed ĝenerale videbla, miksaĵo de vero kaj mensogoj. Misaj novaĵoj estas fenomeno, kiu eniras la kategorion de misinformado, sed ĝia malica celo estas senprecedenca, ĉar la informad-teĥniko igas ĝin translima kaj trans-komunikila, kaj tial virusa. La Alfabetigo pri Komunikiloj kaj Informado devas necesege preni en konsideron la ciferecan transformiĝon, kiu moviĝis de la “blua kontinento” al la “nigra kontinento”. Alivorte ĝi moviĝis de surfado, babilado, ret-babilado en retejoj regataj de la GAFAM (mallongigo por Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft), al danĝera inform-minado kun la celo de amasa manipulado kaj malstabiligo. Ĉi-rilate la malkodo de reta propagando estas malsimpla, ĉar temas pri deĉifrado de formo de rompa idearo, kiu estas teĥnike noviga, sed paradokse reprezentas konserveman tutmondan revolucion − desegnitan por krei ĥaoson en la ekzistantaj politikaj sistemoj pli ol por proponi sistemon de progresema politika penso.

La reveno de klaĉado Jen kial KIA estas devigata repensi la komunikilojn kaj la politikan kaj etikan fundamenton de ili. La rolo de sociaj komunikiloj bezonas esti reviziata, kiel ankaŭ bezonas tion la interŝanĝoj okazantaj en ili. La kresko de retaj komunikiloj, kiuj transformas publikojn en novajn komunumojn de kundividado kaj interpretado ankaŭ bezonas esti prenata en konsideron. La renovigata emo al klaĉado montrata de sociaj komunikiloj ne estas sensignifa kaj ne devus esti traktata kun malestimo.

Konversacio en trankvila tono, kiu kunportas miksaĵon de onidiroj, duonveroj kaj aŭditaĵoj, klaĉoj igas tion, kio estas privata, publika. Ĝi metas aŭtentikecon super veron, kiu estas perceptata kiel konstruita de la elitoj, pro ĉiutagaj kaj lokaj zorgoj. Sociaj komunikiloj, do, kunportas novaĵojn, kie vero estas ne tiel certa, kaj malveraĵoj estis uzataj por alveni al la vero aŭ por montri ke la vero ne estas absolute tiom klara. El tio venas la tento meti la sociajn komunikilojn en la kategorion de “post-vero”. Sed ĉi tiu pozicio malpliigas ĝian celon kaj rifuzas vidi la serĉon por malsama vero, kiam la supozataj bon-normaj informsistemoj bankrotas.

Sociaj komunikiloj centriĝas unu plian fojon al la eterna ĵurnalisma batalo inter objektivaj faktoj kaj komentoj bazitaj sur opinioj, batalo, kiu estas ludata en ĉi tiuj modeloj de influo.

En la inform-komunikaj sciencoj, klaĉoj falas en la kategorion de socia kunligo. Ili plenumas esencajn konajn funkciojn: superrigardante la medion, provizante per helpo pri decido-farado ĉar ili disdividas informojn, metante difinitan situacion en kongruon kun la valoroj de la grupo, ktp. Ĉi tiuj funkcioj tradicie pravigis la gravecon de la komunikiloj. Sed la komunikiloj estas nun perceptataj kiel mankohavaj kaj antaŭjuĝaj – simptomo de tio estas la uzado de reta klaĉado en sociaj komunikiloj. La kulpo apartenas malpli al sociaj komunikiloj ol al tiuj, kiuj respondecas pri publika debatado en la reala vivo. En malstabilaj politikaj situacioj ĉirkaŭ la tuta mondo sociaj komunikiloj estas redonantaj signifon al la reguliga rolo de sociaj dialogoj. Ili substrekas la rompon de sociaj normoj, specife kiam politikaj instancoj fieras pri travideblo, ĉar sekretoj ne plu estas sekuraj. Kompare kun gazetoj, kiuj sekvas partiajn liniojn, sociaj komunikiloj estas rompantaj la normojn de objektiveco, kiuj fosiliiĝis kaj postulas la prezenton de unu opinio favora kaj unu opinio kontraŭa. La publiko montras malfidon pri la “vereco” de ĉi tiu polusa dialogo kaj ĝi estas allogata de la strategio de aŭtenteco. Ĝi starigas mallarĝan rilaton de fido kun la komunumo de membroj, kiuj nun konsistigas la partoprenantaron, kaj ĝi celas engaĝi ilin en debatojn, dum ĝi bazas sin sur la principo de travidebleco. Tial sociaj komunikiloj kontraŭstarigas la etikon de aŭtenteco al la etiko de objektiveco.

Esploristo, analizisto kaj kreanto

Sekve sociaj komunikiloj kaj misaj novaĵoj formas lernolibran okazon por KIA, kiu postulas ĝian fundamentan kompetentecon − tio estas kritikan pensadon. Sed ĉi tiu kritika pensado devas havi komprenon pri la aldonita valoro de la reta formo: partopreno, kontribuo, travideblo kaj respondeco, kompreneble, sed ankaŭ misinformado kaj la interludo de influoj.

Kritika menso povas fari ekzercojn kaj ĝi povas esti ankaŭ trejnata, kaj ĝi povas ankaŭ agi kiel formo de rezisto al propagando kaj al komplot-teorioj.

Gejunuloj devas esti metataj en pozicion de respondeco, dum plenkreskuloj ĉirkaŭ ili protektas ilin: ili povas esti pretigitaj pridemandi la propran uzon de sociaj komunikiloj kaj konsideri la kritikojn kontraŭ la sekvoj de la propraj praktikoj. Ni devas ankaŭ fidi ilian senton pri etiko, kiam oni demandas ilin pri ĝi. En mia Amasa Malferma Reta Kurso pri Edukado al Komunikiloj – la MOOC DIY MIL, kiu ricevis la premion de Unesko en 2016 Global MIL Award [Tutmonda KIA-premio] – mi proponas al la studentoj ĉi tiujn tri kritikajn rolojn:
esploriston, analiziston kaj kreanton. La esploristo devas koni la komunikilojn kaj la informojn; la analizisto aplikas la konceptojn, kiaj estas kontrolado de la fontoj, kontrolado de la faktoj, respekto de la privateco; la kreanto provas mem produkti sian propran enhavon, vidas la sekvojn de siaj elektoj kaj decidas pri distribuado. La MOOC [Amasa Malferma Reta Kurso] naskis projektojn, kia estas “Citoyen journaliste sur Twitter” [civitana ĵurnalisto en Pepilo] kaj “HoaxBuster [mensogo-foriganto]”

kontraŭ komplot-teorioj.

Ĉiuokaze la problemo estas certigi, ke gejunuloj akiras la reagojn de kritika pensado pri KIA [komunikila informa alfabetigo], tiel ke ili povos eviti la kaptilojn de malama parolado, pretervolaj interesaj spuroj, kaj misaj novaĵoj. Aliaj iniciatoj ekzistas, kiuj inkluzivas kelkajn iniciatojn gvidatajn de Unesko, kiu fondis la Tutmondan Aliancon de Partneroj pri KIA (TAPKIA, GAPMIL en la angla) − KIA KLAKOJ estas lastatempa projekto por transpreni la posedon de KIA pere de sociaj komunikiloj.

Pligrandigo de KIA

Ankaŭ estas grave, ke KIA plenumas kritikan pensadon kontraŭ la komunikiloj mem. Montriĝas, ke la ĉefaj gazetaraj organizaĵoj estas inter la plej grandaj influantoj kaj ili estas tiuj, kiuj emas puŝi eksteren onidirojn, en Pepilo ekzemple, antaŭ ol ili estas konfirmitaj. La misaj novaĵoj, kiuj cirkulas en Fejsbuko, la plej grava socia informilo disvastiganta ilin, elprenas sian vero-eron de la fakto, ke profesiuloj pri novaĵoj estas super-respondaj al la premoj de unua novaĵo, dissendata antaŭ ol ĝi estas kontrolata, en la sama maniero kiel amatoroj. Kaj la postaj neadoj ne kaŭzas la saman bruon kiel la onidiroj! Estas klare, ke defioj ankoraŭ ekzistas por signife pligrandigi KIA-n.

Decidofarantoj bezonas konvinkiĝi, ke trejnistoj devas esti trejnataj, kaj same ĵurnalistoj kaj instruistoj. Mia esploro ĉe la universitato Nova Sorbono (Nouvelle Sorbonne), en la kadro de la projekto TRANSLIT de la Nacia Agentejo pri Esploroj kaj de la Unesko-katedro pri “Kapablo adaptiĝi [Savoir-dévenir] en daŭripova reta evoluo”, konsistas el komparado de publikaj politikoj en Eŭropo. Ĝi montras, ke multaj rimedoj kaj trejn-eblaĵoj ekzistas en la realo, provizitaj de organizaĵoj aŭ instruistoj pro propra iniciato pli ol pro subteno de universitatoj. Ĝi, ĉiuokaze, indikas postrestadon je la nivelo de publikaj politikoj, malgraŭ la enmetado de KIA en plurajn naciajn eduko-programojn.

Estas malmultaj interministeriaj iloj, eta aŭ nenia kunregulado, kaj eta aŭ nenia kunordigado inter intereso-havantoj.

La regado de KIA aperas, kiel mult- peca, kun tri modeloj ekzistantaj en malsamaj landoj: evoluo, delegado aŭ ... neokupiĝo (D. Frau-Meigs kaj aliaj, 2017).

Etika salto

Bonaj novaĵoj estas, ke ĵurnalistoj estas fariĝantaj pli kaj pli konsciaj, reviziante sian etikon kaj agnoskante la valoron de KIA. Ilia etika salto povas helpi instruistojn reloki KIA-n kaj provizi per valoraj rimedoj por antaŭenigi reziston favore al la integreco de informoj kaj komunikiloj. Agadoj, kiuj estas restarigantaj la valoron de profunda esplorado, jam estas formiĝantaj, uzante inform-ĵurnalismon, kiu prezentas informojn, kiuj ne povas esti akiritaj alimaniere. Skandaloj, kiel la giganta ellaso de konfidencaj dokumentoj konata kiel “Panamaj paperoj”, helpis moraligi politikan vivon kaj redoni fidon al la gazetaro. Aliaj agadoj specife celas batali kontraŭ misaj novaĵoj per retaj rimedoj. Inter ĉi tiuj estas AFP Correspondent [Korespondanto de AFP], la blogo de la gazetara Agentejo France Presse [Frans Pres] (kiu malkaŝas tion, kio okazas malantaŭ la sceno en granda novaĵ-reto); Décodex [dekodeks], emfaze prezentata en francaj gazetoj, Le Monde (franca gazeto, kiu listigas retejojn laŭ ilia nefidindeco), Google’s RevEye (gugla retejo, kiu kontrolas en tri klakoj, ĉu bildo estas vera), kaj Conspi Hunter on Spicee, la ejo por raportoj kaj dokumentaj filmoj enretaj (por malpravigi komplot-teoriojn).

Cele al plena disvolviĝo kaj por krei edukitan civitanaron, la kritika penso de KIA devas ankaŭ esti aplikata al la geografia ekonomio de sociaj komunikiloj. La retaj ejoj GAFAM [Google, Apple, Facebook, Amazon], ĉiuj sub kalifornia leĝo, tre longatempe rifuzis esti enklasigitaj kiel informilaj firmaoj, por eviti ĉian socian respondecon kaj por eskapi el ĉiuj devoj rilataj al publika servo. Kontrolado de algoritmoj montras la kapablon de GAFAM plenumi redaktan kontrolon pri la enhavo, kiu estas taksata mon- dona. Farante tion, ĉi tiuj organizaĵoj difinas la veron, kiu estas reala aŭ etika.

La grandegaj komunikiloj GAFAM ĝis nun ludis la karton de sinreguligado:
ili produktas siajn regulojn, ili decidas forigi retejojn aŭ kontojn suspektatajn pri cirkuligado de misaj novaĵoj, kun neniu respondeco de ili mem. Sed ili ne povos rezisti la bezonon por respondeca sistemo dum tro longa tempo. Ver­ ŝajne estos miksaĵo inter “komuna portanto” kaj “publika komisiito”, se ili volas konservi la fidon de siaj retaj komunumoj. La komunumoj povus ankaŭ organizi sin mem kaj eĉ preteriri ilin, kaj kunreguligi la novaĵojn kun la ĵurnalistoj, kiel en la okazo de Décodex.

La ebleco kundesegni algoritmon, kiu havus la ĵurnalistan etikon kaj la fundamentajn liberecojn enkonstruitajn en sia donoa [DNA] estas sendube unu el la alternativoj estontaj, laŭ la komputila logiko!


Divina Frau-Meigs (Francujo) estas profesorino pri sciencoj de informado kaj komunikado en la universitato Sorbonne Nouvelle [Nova Sorbono], kaj estro de la Unesko-katedro “Kapablo adaptiĝi en daŭripova cifereca evoluo”. Aŭtoro de pluraj libroj, ŝi ĵus aperigis Public Policies in Media and Information Literacy in Europe: Cross-Country Comparisons [Publikaj politikoj pri alfabetigo rilate al komunikiloj kaj informado en Eŭropo:
Komparo inter landoj], kiun ŝi redaktis kun I. Velez kaj J. Flores Michel (Londono, Routledge, 2017).


Renato Corsetti (Britio) tradukis el la angla lingvo.

Michela Lipari (Italio) provlegis.


Aftenposten kontraŭ Facebook: kaŭzo de decida debato

de Marina Yaloyan

La kreskanta rolo, ludata de retejoj de socia informado en la distribuado de novaĵoj, plurteme estas zorgodona. Espen Egil Hansen flanke de Aftenposten (Norvegio) kaj Richard Allan flanke de Facebook venas el malsamaj mondoj, tamen alfrontas similajn defiojn.

Ĝi estas ikono de milita fotografio: la nigra-blanka bildo rivelas nudan 9-jaran knabinon, rifuĝantan de eksplodo, ŝrikante, kun vizaĝo distordita de doloro. La fotaĵo, farita de la Vjetnama-Usona fotisto Nick Ut dum napalm-atako kontraŭ vjetnama vilaĝo en 1972, kaj gajninta Pulitzer-premion kun titolo "The Terror of War" (la militoteroro), kaŭzis konflikton en 2016, kiam Facebook rifuzis ĝian publikigon pro "nekonvena enhavo".

Mi skribis al Mark Zuckerberg, sciigante al li ke mi ne cedos" rememoras Espen Egil Hansen, la ĉefredaktoro de Aftenposten, la plej granda ĵurnalo de Norvegio, kiu dividis la afiŝaĵon en Facebook kaj iĝis minacata de konstanta malpermeso. La kuraĝa letero de Hansen, okupanta la frontan paĝon de Aftenposten, kondamnis Facebook-on pro "malkapablo distingi infan-pornografion disde famaj milit-fotaĵoj", krome pro "nenia ebleco de debato". La letero akiris amasan apogon kaj iĝis elirpunkto por ardaj diskutoj ĉirkaŭ la implikitaj cenzuraj reguloj ĉe Facebook kaj la enhavkontrolado pere de novaĵnutritaj algoritmoj.

Kun sia pli ol dumiliarda uzantaro el la tuta mondo kaj atinginta pli grandan trafikon al novaĵretejoj ol Google, Facebook nun montriĝis kiel iom tre granda rolanto en la novaĵ-distribuado, kvankam ĝi ankoraŭ neglektas sian formalan respondecon, prezentante sin kiel "teĥnikan platformon". Tamen, ĝi nekontesteble fariĝis la plej granda tutmonda retejo de amasinformado, kio faris, ke Mark Zuckerberg iĝas "la plej potenca ĉefredaktoro de la mondo" laŭ Hansen. "Mi konsciigis al Zuckerberg, ke ĉi tiu titolo kuntrenas respondecon. Li posedas kompanion ne nur teĥnikan, sed ankaŭ amasinformadan." Tio ĉi estas ĝuste tio, pro kio Hansen opinias, ke cenzurado de ikona bildo de la fotoĵurnalismo pro nudeco estis malbona decido redaktora.

"La vido de ĝenaj bildoj povas esti ne ĉiam agrabla, sed ili povas helpi la antaŭenigon de konsciiĝo en demokratia socio", li diras.

Sur Facebook-paĝoj komentojn ĉiutage afiŝas milionoj da homoj, kio igas la selektadon de apartaj informoj evidenta defio. Richard Allan, la vicprezidanto de la Publika Politiko, EMEA (Eŭropo, Meza Oriento kaj Afriko), defendas la gvidilojn de la retejoj, laŭ kiuj fotaĵoj pri geknaboj sub la aĝo de 18 jaroj, enhavantaj nudajn figurojn, devas esti malkovrataj kaj forigataj.

Tamen, li koncedas, okaze de la fotaĵo "La teroro de milito" ĉi tiu politiko fiaskis. "Nur por klarigi la aferon, ni ĉiam demandas nin mem. Renkontante novan situacion, anticipe ne viditan, ni demandas nin, kion devus ni nun fari. Ĉu ni devus ŝanĝi niajn regulojn?", li asertis okaze de la konferenco "Ĵurnalismo sub Atako" ĉe Unesko en marto de 2017. Du monatojn pli malfrue, Facebook anoncis, ke li aldonos al la nunaj 4500 homoj 3000 pliajn al la teamo de komunumaj operacioj.

La laste aprobita, pli elasta aliro postulas de reviziantoj trakti novaĵojn kiel escepton. "Okaze la publika intereso de fotaĵoj pri nudaj infanoj kaj ĉiokaze ties konsento gravas pli ol la regula ĝisnuna politiko" precizigis Allan.

Algoritmo – la nova ĉefredaktoro de la mondo Signifa diferenco inter la tradicia juĝado de novaĵoj kaj tiu ĉe Facebook ne ekzistas, se temas pri elektado, farata de redaktoroj. "La ĉefredaktoro de Fox News estas tiel same respondeca pri la enhavo de Fox News, kiel Mark Zuckerberg pri la redakta enhavo de Facebook." emfazas Hansen.

La sola reala diferenco inter la du estas la ĝenerale miskomprenata kaj kontestebla algoritmo novaĵnutrita, kiun la redaktoroj de tradiciaj amasinformiloj ne uzas.

Vi estas via propra eldonisto kaj ankaŭ vi mem elektas, kion vi volas vidi." asertis Richard Allan pri la politiko de Facebook.

Dume, algoritmoj ĉiutage daŭre formas la legadajn kutimojn de 1,28 miliardoj da ĉiutagaj aktivaj uzantoj de Facebook (marte 2017), t.e. unu kvinono de la loĝantaro de nia planedo. Facebook spuras kaj analizas ĉiujn afiŝaĵojn de la lasta semajno, observante ĉiun paĝon, al kiu li aŭ ŝi plaĉesprimis, ĉiun grupon, al kiu li aŭ ŝi apartenas, kaj ĉiun, kiun li aŭ ŝi sekvas. Poste, konforme al strikte gardata formulo, la algoritmoj aranĝas la afiŝaĵojn precize laŭ ordo tia, laŭ kiu ankaŭ la uzantoj, supozeble, indikas ilin.

Tamen, la naturo mem de la algoritmoj povas fari ilin kontesteblaj, eĉ danĝeraj rimedoj.

"Algoritmoj povas krei la tiel nomatajn filtrajn vezikojn, kiuj fortigas negativan tendencon en niaj tempoj – tiun, kiu kondukos al altiritaj komunumoj" diras Hansen.

"Pli kaj pli da homoj vivas en vezikoj, kie ili ricevas sole la bezonatajn informojn kaj komunikiĝas sole kun similpensantoj." El tiu perspektivo la kriterioj de elektado, uzataj de algoritmoj por klasi informojn, fariĝas decide gravaj.

Siaflanke Allan komparas la informiĝadon kun abono al periodaĵo kaj neas ke li preskribas ajnan enhavon al legantoj de Facebook.

Laŭ li, algoritmoj ebligas nur tian aranĝon de periodaĵoj, kiu plej konvenas al la legantoj. Tamen la defio troveblas en la granda kvanto da disponeblaj novaĵfontoj. "Tio, kion ni konstatas, estas ke homoj antaŭmendas milon da malsamaj novaĵfontoj, dum ili disponas sufiĉan tempon por legi nur dudekon el ili" li diras. "La milo da fontoj tie ankoraŭ ekzistas, sed ni kreas elektan procezon, ĉar ni prenas tiujn el ili, kiuj aperos sur la supro." Favori la informojn, preferatajn de la legantoj, povas esti vojo glita.

Laŭ Hansen, "observado de Netflix (Usono-baza servo de nivelado) estas konvena strategio", sed ĝi restas "kontestebla principo por la libera fluo de informoj en socio."

Falsaj novaĵoj – ĉu realaj solvoj?

Se paroli pri pozitivaĵo, la retejoj de socia informado rompas barierojn kaj plifaciligas al homoj la sinesprimadon. "Kiam mi skribis leteron al Mark Zuckerberg, mi ĝin publikigis en malgrava ĵurnalo, sed la rakonto tuj disvastiĝis. Ironie, mi pensas, ke estis Facebook mem, kiu faris la informon tiel diskonigita," rememoras Hansen, kies propra ĵurnalo havas pli ol 340 000 sek­ vantojn de Facebook. Tamen, li rapide aldonas, ke la oportuno, donita al ĉiuj publiki informon, estas dutranĉa glavo, ĉar ĝi povas konduki al misinformado. "Hodiaŭ, evidente estas pli facile miskonduki grandan parton de la loĝantaro. Mi scivolas, ĉu ni estas efektive preparataj al la alarmaj tendencoj, atestadataj de ni.", li diras. En serio da skandaloj, rilataj al falsaj novaĵoj, skuintaj Facebook-on en 2016, oni akuzis la kompanion pri influado al la pri-prezidantaj elektoj, disvastigante falsajn novaĵojn kaj kreante vezikojn, kiuj izolis voĉdonantojn disde aliaj opinioj. Entute, laŭ analizo eĉ nur la falsaj novaĵoj pri Usonaj politikaĵoj respondecas pri 10,6 milionoj el la totalo de 21,5 milionoj da dividoj, reagoj, generitaj de tiuj anglalingvaj historioj en Facebook en ĉi tiuj jaroj.

Falsa sciigo pri eksa prezidanto Barack Obama generis pli ol 2,1 milionojn da komentoj, reagoj kaj dividoj en Facebook nur ene de 2 monatoj.

Estas ne mirinda, ke Facebook, por bremsi kritikadon, enkondukis korektan faktokontrolan programon.

Ekde majo de 2017 la artikoloj, signalitaj de uzantoj kiel nefidindaj, estas ekzamenataj de sendependaj faktokontrolaj ekspertizoj kaj mark­ ataj kiel "disputataj".

"Forigi ĉi tiujn ni ne deziras," emfazis Richard Allan. "Unuflanke, ni ne deziras influi la veron kaj redakti la enhavon. Aliflanke, ni deziras konstrui informitan komunumon, ĉar ni havas respondecon kontraŭ la socio." Hansen opinias, ke ĉi tiu agnosko de respondeco havas ŝlosilan gravecon. Li laŭdas la pozitivajn plibonigojn, adoptitajn post kiam lia letero en Aftenposten ricevis reflektorlumon. "Mark Zuckerberg donis intervjuon al New York Times, en kiu li diris, ke la diskutado ĉirkaŭ tiu letero iĝis kvazaŭ okul-malfermilo kaj igis lin rimarki, ke li bezonas ŝanĝojn en la manieroj, laŭ kiuj Facebook funkcias".

Ĉi tiu rimarko kaj la sekvaj ŝanĝoj iĝas gravaj, precipe spure de la vasta efiko, farita de la socia amasinformado sur la tradician amasinformadon kaj sur ĝian kreskantan ĉeestadon en nia ĉiutaga vivo.

Publika letero kiu instigas ŝanĝon

"... Atentu, Mark, temas pri seriozaĵo!

Unue vi kreas regulojn, nekapablajn distingi inter infan- pornografio kaj famaj militfotaĵoj.

Poste tiujn regulojn vi aplikadas malebligante racian prijuĝon. Fine vi eĉ cenzuras kritikojn kaj diskuton pri la decido – kaj vi punas tiujn, kiuj aŭdacas vortigi kritikojn...

La libera kaj sendependa amasinformado havas gravan taskon en rilato al liverado de informoj, inkluzive eĉ de bildaj, kio iufoje povas esti malplaĉa, kaj kies vidon aŭ aŭdon la reganta elito, eble eĉ ordinaraj ŝtatanoj, toleri ne kapablas, sed kio povas esti grava ĝuste pro tiu kaŭzo...

La amasinformado havas respondecon en konsiderado de ĉiuj apartaj publikaĵoj. Tio ĉi povas esti peza respondeco. Ĉiuj redaktoroj devas pesi la konsiderojn porajn kaj kontraŭajn. Ĉi tiuj rajto kaj devo, kiujn ĉiuj redaktoroj en la mondo havas, devas ne esti subminata per algoritmoj, enkodigitaj en via Kalifornia oficejo.

La Misia Deklaro de Facebook preskribas, ke via celo estas „fari la mondon pli malferma kaj interkonektita”. Vi ĉi tion reale faras en tute surfaca senco. Se distingi inter infana pornografio kaj dokumentaj fotografaĵoj, faritaj en milito, vi ne volas, per tio vi antaŭenigas stultecon kaj fiaskigas la celon pliproksimigi la homojn, unu al la aliaj.

Pretendi ke estas eble krei komunajn, tutmondajn regulojn pri tio kio estas publikiginda kaj kio tia ne estas, egalas nur ŝuti sablon en oniajn okulojn...”

(Ekstraktoj el publika letero de Espen Egil Hansen al Mark Zuckerberg, publikigita la 8-an de septembro 2016.)


János Petik (Hungario) tradukis el la angla lingvo.


Amas-financado por savi la amaskomunikilaron

de Andrius Tapinas

La cifereca revolucio alportis monumentajn ŝanĝojn kaj defiojn al la amaskomunikilara industrio.

Ĵurnalistoj plej bone adaptiĝas al la nova amaskomunikilaro, se ili ampleksas novajn teknologiojn, reinventos sin kaj adoptas novajn komercajn modelojn. La historio de Libereca Televido de Litovio, sendependa televida kanalo elsendita interrete kaj financita de la publiko, estas pruvo de tio.

La cifereca epoko estas super ni, ĉu ni ŝatu ĝin aŭ ne. Kaj se vi apartenas al la amaskomunikilara malnova gvardio, estas tute verŝajne, ke vi ne ŝatos ĝin.

La tradiciaj gazetaro kaj televido estis forprenitaj el gardado - teknologie, finance kaj kreive - pro la cifereca revolucio kaj spertas la plej grandajn defiojn, kiujn ili iam ajn alfrontis. Ĉu ili pretas toleri ĝin? Ne vere. Sed ili ne havas elekton - ili povas aŭ sinkiĝi aŭ naĝi.

La alveno de interreto, antaŭ preskaŭ tridek jaroj, enkroĉis la mondon al unu el la plej potencaj drogoj haveblaj al modernaj socioj - senpaga kaj fulme rapida aliro al informoj.

Antaŭ ol ili sciis, kio trafis ilin, dua ondo - sociaj amaskomunikiloj - trafis la malnovan gvardion. Ĝi estis pli granda kaj pli forta ol la retejo, kaj kun pli severaj konsekvencoj. Sociaj amaskomunikilaraj kompanioj gajnis la superan manon, dum pagitaj abonoj al gazetoj kaj revuoj malkreskis, kaj televidaj kanaloj komencis resti malantaŭ la miloj da novaĵoj-retejoj sur interreto.

Subite ĉiuj fariĝis la amas­ komunikilaro - kameraisto, redakt­isto, rakontisto, ĵurnalisto, iniciatinto - ĉiuj rulvolvitaj en unu.

La pordistoj de informoj vidis, ke iliaj pordegoj frakasiĝis, ĉar ili perdis la plej grandan el ĉiuj privilegio - la rajton decidi, kio gravas kaj kio ne estas.

La elekto de Donald Trump en novembro 2016 por la plej alta ofico en Usono estas la plej drama ekzemplo de la ĉiopova naturo de sociaj amaskomunikiloj. La ĉefaj amaskomunikiloj malamis lin pasie, tamen la iamaj regantoj povis tute nenion fari, ĉar li devigis ilin fari sian oferton por ne fari komercan memmortigon en plena vido de legantaro kaj spektantaro. Kaj do Donald Trump iĝis la unua Usona Prezidanto de la Socia Amaskomunikilaro.

Ĉiu povas esti stelo

Sojle de la erao de socia amas­ komunikilaro, la maljuna gvardio forsendis ĝin kiel ion por junuloj. Eniru YouTube-on: la plej grandan televidan stokejon kaj video-gastigantan servon, kiu kreas mem preskaŭ nulan enhavon, sed estas la haveno por ĉiuj aspirantoj sur la tero. Ĉiu ajn, ie ajn en la mondo hodiaŭ, povas esti kion ajn ili revas - kantistoj, kuiristoj, boksistoj, famaj steluloj. La ĉielo estas la limo kaj ĉio estas senpaga.

PewDiePie (naskita Felix Arvido Ulf Kjellberg en Svedio, oktobro 1989), retejo-bazita komediisto kaj video- produktanto, iĝis la senkrona reĝo de YouTube, kun preskaŭ 55 milionoj da abonantoj! Du el la plej sukcesaj YouTube-anoj en Litovio - Whydotas (Vaidotas Grinceviĉius) kaj The3dvinas (Edvinas Navikas) - havas pli da abonantoj ol la kvar naciaj televidaj kanaloj kune.

Kompreneble, novaj amas­komunikiloj ne estas ĉiuj pozitivaj, kaj kelkfoje venas al peza prezo. Falsaj novaĵoj, virtualaj amaslinĉoj, troloj kaj senfluaj akuzoj abundas - ĝi estas senpaga por ĉiuj. Ne ekzistas filtriloj nek redaktado, kaj ne necesas praktiki moderecon aŭ dececon se vi elektas ne fari tion.

Ni estas en turmento de amas­ komunikila transformo, devigita de la kresko de interreto. Kiel ĵurnalistoj, ni devas brakumi la revolucion, kaj forĵeti iujn niajn inhibiciojn iri ciferece. Kun niaj profesiaj kvalitoj, ni ankoraŭ havas la randon super plejparto de la novuloj tie hodiaŭ.

La novaj teknologioj permesas senprecedencan liberecon, precipe en landoj, kie la gazetaro estas regata de la registaro. Nun estas la perfekta tempo por esprimi vian opinion kaj igi ĝin resoni tra la tuta mondo. Interagado kun via aŭdantaro estas kritika - tuja spektantara reago estas potenca ilo.

Amasfinancata fare de spektantoj

La ŝanĝoj en ĵurnalismo povas esti vidataj kiel pozitiva evoluo. Ĝi devigas nin esti kreemaj, kaj elpensi novajn komercajn modelojn por postvivi, kiel en nia kazo.

Forpelita pro la ŝoko perdi mian televidan programon ĉe la litova televido, mi decidis batali kontraŭe. Liberty TV estis fondita de mi en septembro 2016.

Ĝi estas tute sendependa interreta televida kanalo, amasfinancata fare de spektantoj.

Ni elsendas dek kvin programojn ĉiumonate, kaj aldonas almenaŭ tri pliajn en la aŭtuno de 2017. La enhavo inkluzivas politikan satiron en la litova kaj rusa lingvoj, babiladoj, enketa ĵurnalismo, politika analizo kaj pozitivaj dokumentaj filmoj.

Nia dungitaro (formita de plentempaj kaj sendependaj profesiuloj) inkluzivas plenan teknikan teamon - de redaktistoj ĝis kameraistoj, ĵurnalistoj kaj skribistoj.

Malgranda administra teamo ankaŭ manipulas komunikadon por la kanalo.

Niaj ĉefaj programoj estas filmitaj en teatroj kun kameraoj de alta difino, antaŭ viva aŭdienco de 200 ĝis 250 homoj.

Ni estas neprofitcela, do ni devas certigi, ke ni ekvilibrigas niajn bilancojn.

Ĉi tio postulas intervenon. Plejparto de niaj ekipaĵoj estas luataj, aŭ venas kun la profesiuloj kiujn ni kontraktas. Plejparto de nia laboro estas farata enrete, kaj ni uzas malgrandan oficejon por kunvenoj kaj redaktado. Ni planas translokiĝi al pli granda oficejo en aŭtuno 2017.

Ni atingis nian financan celon de € 15 000 en dek tagoj, ĝustatempe por la iniciato. Preskaŭ 5 000 homoj sin engaĝis financi nin en la unua monato. La abonantoj rajtas promesi sian subtenon por kiu ajn daŭro ili elektos, sen devo daŭrigi. Por nacio de malpli ol 3 milionoj da homoj, ĉi tio estis fenomena. Ni ankaŭ estas financataj fare de komercaj sponsoroj, kiuj pretas akcepti, ke ne estos ligiloj.

Pruvita komerca modelo

Meti min kaj mian teamon en la manojn de la publiko estis la plej granda vetludo de mia ĵurnalista kariero. Ĉu ili volus pagi ion, kion ili povus ricevi senpage, sed kio ĉesus ekzisti se ili ne pagus ĝin? Ĉu ni publike kapablas subteni sendependajn rimedojn per kontribuado al ĝi? Amaskomunikilaj spertuloj en Litovio estis skeptikaj. Sed ni antaŭeniris malgraŭ tio.

En marto 2017, ni sugestis, ke niaj spektantoj uzu sian kapablon direkti du procentojn de siaj impostoj al Liberty TV.

Ni estas scivolaj vidi kiom da financado ni povos levi kun ĉi tiu iniciato.

Dum kvar monatoj, Liberty TV iĝis la plej granda amaskomunikilaro en Litovio-YouTube, kun kelkaj el ĝiaj programoj atingantaj ses-ciferajn spektantojn kaj konkurencas kun la plej popularaj spektakloj en la ĉefa televido.

En ok monatoj, amaskomunikilaj spertuloj komencis akcepti, ke ili estis malpravaj, kaj komencis raporti pri niaj planoj por disvastiĝi.

Nia komerca modelo estas nova kaj kongruas laŭ la cifereca revolucio, sed ĝi ne estas unika. Similaj amasfinancitaj ĵurnalistecaj projektoj estas lanĉitaj en Nederlando, Svislando, Barato kaj kelkaj aliaj landoj.

Ne facilas; ĝi estas la plej malfacila laboro, kiun mi iam faris en mia kariero de preskaŭ dudek jaroj. Sed ĝi estas la sola maniero, kiun mi ŝatus iri plu kiel ĵurnalisto. Kaj estas la cifereca revolucio kiu kiu donis al mi ĉi tiun ŝancon.


Andrius Tapinas estas litova ĵurnalisto kaj verkisto. Li fondis Liberty TV en 2016 kaj estas la gastiganto de ĝia insigna programo, "Hang in there". Tapinas estas unu el la plej popularaj homoj en litovaj sociaj amaskomunikiloj, kun pli ol 130 000 Facebook-sekvantoj.


Hamzeh Shafiee (Irano) tradukis el la angla lingvo.

Trigo Peng Zhengming (Ĉinio) provlegis


Lumturo danke al La Reto

de Carlos Dada

La ĵurnalismo trapasas mondskalan krizon, danke al la universaleco de Interreto kaj de la sociaj retoj, al la onidiroj kaj falsaj informoj. Sed tiuj samaj spacoj kaj rimedoj povas kaj devas esti uzataj por fari pli bonan ĵurnalismon, kiel montras El Faro (La Lumturo), salvadora ĵurnalo pionira en la reto, dum sia dudek-jara ekzisto. Pli-malpli devige ni estis ĵetitaj en la ĵurnalismon. En 1998, Salvadoro ĵus eliris el longa intercivila milito kaj ni ekiris iom blindaj, sen granda figuro por gvidi nin. Sed ni estis konvinkitaj, ke la postmilita tempo bezonas reviviĝantajn ĵurnalojn kun nova rigardo kaj sendependa voĉo por refreŝigi la nacian inform­ pejzaĝon: la lando meritis novan ĵurnalismon, ni faris tion.

El Faro (La Lumturo) naskiĝis en majo 1998 sen rimedoj. Tial ni lanĉis ĝin en la reto, kiam apenaŭ 2-5% de la salvadora loĝantaro povis retaliri.

Se ni aliris novajn teĥnologiojn por ekzisti, tio okazis ĉar ni neniam povis elteni la kostojn de presita ĵurnalo - Interreto estis do la sola ebla elekto.

Ni havis multe da bonŝanco, dum ni estis tiom for de la imago pri la frapo, kiun la tuttera teksaĵo faros al la sorto de la homaro.

Ni komence faris El Faro dum nia libertempo, iom post iom ricevante talentajn junulojn, kiuj deziris lerni en la sino de tiu nova medio.

Dum pluraj jaroj, niaj profitoj estis nulaj, sed niaj elspezoj bagatelaj, ĉar ĉiu volontule laboris hejme.

Ankaŭ tio forĝis nian sendependan spiriton. Kiam la industrio ekrigardis Interreton serioze, ni jam estis firme instalitaj sur la ekrano. La manko de majstroj, kiuj transdonus al ni sian ĵurnalisman scion, estis kompensita de legaĵoj kaj bona kvanto de memkritiko. Nia ĵurnalo maturiĝis danke al lecionoj produktitaj de niaj propraj eraroj kaj daŭraj pripensado kaj debatoj pri nia praktiko.

Perfiduloj de la patrio De volontula kaj izolita aktivado, ni transiris al oficejo en la taŭga bona formo. Kaj pluraj studentoj pri ĵurnalismo, fruaj kunlaborintoj, estas nuntempe kunposedantaj akciuloj de la ĵurnalo. Post preskaŭ dudek- jara ekzistado, ni fariĝis unu el la komunikiloj plej ŝatataj en Latin- Ameriko pro la kvalito de nia laboro.

Ni dediĉas la plej grandan parton de nia aktiveco al la rakonta kaj enket-ĵurnalismo, kiu kovras ses grandajn aksojn: perforto kaj krimorganizoj, koruptado, militkrimoj, kulturo, malriĉeco kaj malegaleco, politiko. Tio estas, la temoj, kiuj laŭ ni estas malplej pritraktataj kaj tamen la plej necesaj por klarigi kial, dudek jarojn post la fino de la milito, Salvadoro restas unu el la plej perfortaj landoj de la mondo, ronĝata de malegalecoj kaj malriĉeco kaj grandparte ricevanta montransferojn de du milionoj da salvadoranoj, kiuj vivas alilande, aŭ triono de la loĝantaro.

Paradokse, en tiu metio ju pli bone oni ĝin plenumas, des malpli da amikoj oni konservas. Ni estis taksitaj perfiduloj de la patrio, protektantoj de bandoj, malamikoj de la privata posedo aŭ de la revolucio. En lando politike dupolusa, inter du ekstremoj, kiuj faris la militon, la dekstrismaj registaroj akuzas nin pri maldekstremo kaj tiuj de la maldekstro akuzas nin pri dekstremo. Ni ricevis agresajn mesaĝojn de narkotaĵ-ŝakristoj, de militkrimuloj, de bandestroj, de koruptaj politikistoj, de registaranoj, de la armeo kaj de la polico. La ricevitaj minacoj igis nin plurfoje aliri la justicon. Sed la mesaĝoj pri malkontento foje venas ankaŭ de legantoj elreviĝintaj pri tio, ke nia laboro ne respondas al tio, kion ili konsideras necesa al la lando.

Antaŭ kelkaj jaroj, ni publikigis artikolon, kiu denuncis la masakron de junaj deliktuloj malvarmsange faritan de la polico: pluraj legantoj akuzis nin bari ĝian agadon, ĉar la bandoj estas la ĉefa fonto de perforto en nia lando. Ni komprenas tre bone la kialojn de tiuj reagoj, sed ni tute ne celas fari ĵurnalismon por kontentigi la aspirojn aŭ trankviligi la anksion de niaj legantoj, ĉar populisma ĵurnalismo estus sen­ respondeca, malbonfara kaj mal­ deca.

Mezamerika Forumo

Antaŭnelonge, ni klopodis por vastigi nian kovradon al la najbaraj landoj, Honduro kaj Gvatemalo, kiuj suferas la saman nivelon de perforto, koruptado kaj socia ruiniĝo.

Eĉ se ni ankoraŭ ne atingis la deziratan sistemigon, ni progresis en la starigo de reto, kiu jam permesas al ni realigi komunajn enketojn kun iuj ĵurnalistoj de tiuj landoj. Post du jardekoj de kresko, ni pluraj ĉe El Faro kiuj publikigas ankaŭ librojn, faras radio-elsendojn, dokumentajn filmojn kaj prelegadon. Kaj ni sentas la bezonon transdoni niajn sciojn al la novaj generacioj.

Por tiu celo, ni ĉiujare organizas en la monato majo la Mezamerikan Forumon pri Ĵurnalismo, kun unu semajno de metiejoj, prelegoj kaj ekspozicioj, akceptante dekojn da invititoj venintaj aparte de latin­ amerikaj landoj, Usono kaj Eŭropo.

La plej bonaj ĵurnalistoj de la regiono kaj de aliaj landoj tie gvidas metiejojn pri enketa ĵurnalismo, radiĵurnalismo, fotografio aŭ kroniko.

Pli ol cento da junaj ĵurnalistoj, speciale el la Mez-Ameriko, parto­ prenis ĉi-jare. La mezamerika Forumo estas la gvida evento de nia konstanta programo de edukado kaj de konferencoj, kiu celas plibonigi la kvaliton de la ĵurnalismo en la Mez- Ameriko, la plej malriĉa regiono de la kontinento, kaj ligi niajn ĵurnalistojn al iliaj kolegoj en la tuta Latin- Ameriko. Tio estas nia kontribuo al la kreado de regionaj retoj, kiuj malfermas novajn eblojn kunlabori por kovri la problemojn, kiuj pli kaj pli ne limiĝas al la limoj de niaj landoj.

Salvadora ĵurnalisto, Carlos Dada fondis El Faro (La Lumturo) en 1998. Li sekvis la eventojn en Irako, Venezuelo, Meksiko, Gvatemalo kaj Honduro. Liaj artikoloj estis publikigitaj en Latin­-Ameriko, Usono, Bosnio kaj Hispanio. La premio María Moors Cabot, de la Universitato Columbia, en Nov-Jorko, estis aljuĝita al li en 2011.

James Rezende Piton (Brazilo) tradukis el la franca lingvo.

Anna Bennett (Usono) provlegis

Esplora ĵurnalismo: kontraŭ la probableco

de Sanita Jemberga


Esplora ĵurnalismo estas unu el la pilieroj de bone funkcianta demokratio. Sed ĝia estonteco ne povas esti garantiata sen financa aŭtonomeco. La okazo de Re:Baltica, centro por esplora ĵurnalismo en Latvujo, estas bona ekzemplo

Mi estas alergia al la ideo atribui al esplora ĵurnalismo karakteron de "misio" aŭ "vokiteco". Ĝi estas individua elekto naskita el neceso, kombinita kun aro da kapabloj kaj aparta karaktero, kiu estas konstanta, foje renkonte al misuzado. Mia kolego, Inga Springe, iam klarigis ke ŝi faras ĝin por sia avino, kiu estis neniam en pozicio por alfronti la sovetinstancojn per malmolaj demandoj! La decidemo de Springe, kaj la mia, daŭre pridubis la potencojn, kiuj estis provataj kiam Dienan - la gazeton por kiu ni laboris - vendis ĝia eldonisto, Bonnier [la sveda amaskomunikila konglomeraĵo], al lokaj monpotenculoj kiuj provis silentigi ĝin dum jaroj.

Tio okazis meze de profunda ekonomia krizo, kaj malpliiĝantaj vendoj kaj legantaro por la ĵurnalo, kiu prenis la TutTeran Teksaĵon serioze troege malfrue.

Fari la plonĝon Grupo el ni, kiu estis laborinta por Diena - konsiderata la plej bona gazeto en Baltio -, neniam rezignis pri la ideo, ke en demokratio, ĵurnalismo de esplorado estas fundamente necesa por teni la regantojn respondigeblaj. Tio estas same vera en landoj kun aŭtoritataj reĝimoj, kie la personaj kostoj por la ĵurnalistoj implikitaj estas eĉ pli altaj.

Sen enketema skribado, ni devus vivteni nin per dieto de ĉiutaga novaĵo, registarpagita enhavaĵo kaj klaĉoj pri famuloj. Tiam ĵurnalismo ne efikus kiel hunda gardo, sed kareshundo por tiuj en potenco.

Por prepari nin por la ŝanĝo, Springe pasigis jaron en Usono, studante senprofitcelajn modelojn por esplorada ĵurnalismo. Ŝi revenis al Latvujo por establi la Baltan Centron por Esplora Ĵurnalismo, Re:Baltica, en 2011. Mastrate de kooperativo de ĵurnalistoj, la centro disponigas la rezultojn de siaj esploroj al la ĉefamaskomunikiloj, senpage.

La ideo estis relative nova en Eŭropo, sed, de 2012, estis jam pli ol cent senprofitcelaj centroj por enketa ĵurnalismo en pli ol kvindek landoj. Ĉiuj antaŭdiris Re:Baltica estos mortinta ene de unu jaro, sed ili pruviĝis malpravaj. Ni festas nian sesan jardatrevenon en aŭgusto 2017.

Estas klaraj kialoj de nia post­ vivado kaj prospero.

La unua estas la kapablo por investi per multo da intensa laboro kaj fari la plonĝon.

Ni rimarkis jam frue ke se niaj enspezoj dependus sole de internaciaj donacantoj (kiuj, por malgranda lingvo kaj relative malriĉa amaskomunikila merkato estas preskaŭ la sola financado havebla), ni ne daŭros longe. Sesdek elcentoj de nia buĝeto venas de stipendioj, kaj la resto de niaj personaj en­ spezoj, gajnataj per instruado, konsilado, esplorado kaj verkado de skriptoj por dokumentaj filmoj.

Ni ankaŭ ricevas donacojn de niaj legantoj kaj privataj donacantoj. Ni estas ankoraŭ neniam certaj kiel ni postvivos preterjare.

Elmontri pli ol korupton Trovi la ĝustajn partnerojn estas ŝlosile. Ni estas ankaŭ malspezemaj pri kostoj - ni elektas ne elspezi multe por nia retejo aŭ oficeja spaco. La stabo de Re:Baltica konsistas el du centraj redaktistoj, grafikisto kaj librotenisto, kaj poste ni dungas homojn laŭ la bezonoj de aparta rakonto - ĝis dudek aŭ tridek ĵurnalistojn kaj tradukistojn jare.

Dum nia laboro estas disponebla senpage al ĉiuj amaskomunikiloj, kiuj volas eldoni ĝin, ni havas lojalan aron da partneroj en tele­ vido, radistacioj, presaj kaj retaj entreprenoj, kun kiuj ni kunlaboras malfore.

Pro tio ke ĉi tiuj amaskomunikiloj ne konkurencas rekte, la mesaĝo estas multiplikata kaj tia estas la efiko.

Esplora ĵurnalismo ne estas nur pri elmontro de korupto. Ni parto­prenis en la esplorado de la Panamaj Paperoj - la giganta liko de pli ol 11,5 milionoj da financaj kaj juraj dokumentoj, kiuj elmontris la nomojn de politikistoj, krimuloj kaj la malhonestan industrion ĉirkaŭ la terglobo, kaj kie ili kaŝis sian monon.

Gvidata de la Internacia Konsorcio de Enketemaj Ĵurnalistoj (ICIJ), la kolosa tutmonda projekto faris fraptitolojn tutmonde, gajnis Premion Pulitzer, kaj estis la bazo por novaj leĝoj aprobotaj en iuj landoj.

Sed multo el nia laboro temas pri sociaj malegalecoj en Latvujo, kio estas la plej granda minaco al la lando en la longa daŭro. Ni kovras vicon da sociaj problemoj - de la mankoj de nia eduka sistemo, ĝis malsufiĉaj salajroj pagataj al la personaro de grandaj superbazaraj ĉenoj.

La laboro ne ĉiam estas ŝika - niaj kolegoj iris inkognite labori en fiŝfabrikoj por elmontri la kondiĉojn de laboristoj tie.

Nia plej lasta rivelo estis ĉirkaŭ unu Latva financisto kiu aperis en la Panamaj Paperoj kaj estis konektita kun la francaj elektoj en 2017. Ni ankaŭ laboras en serio de artikoloj por elmontri falsnovaĵojn kaj ilian originon en la baltia interreto.

Neniujn katenojn alfiksi Mi ne estas tre optimisma pri la estonteco de ĵurnalismo de esplorado. Sed mi estas konvinkita ke la alveno al la povo de aŭtoritatulaj reĝimoj faros ĵurnalismon granda denove: elmontrante bezonon apartigi la veron de "alternativaj faktoj" (aŭ alivorte mensogoj), kaj de "vermlogaj" titoloj de reala raportado. Ne-profitcelaj organizoj pruve donis eblan alternativon al ĉefamaskomunikado en tempo, kiam esplora ĵurnalismo malaperas el novaĵĉambroj.

Tamen multaj el tiuj neprofitcelaj entrepreniniciatoj mortos se instituciaj donacantoj perdos interesiĝon kaj filantropio estas malabunda, precipe en landoj kiuj pleje bezonas ĵurnalismon de esploro.

Esplora ĵurnalismo devas esti agnoskata kiel publika bono kaj rajta je asignado de financado, por kio ekzistas tre limigita espero.

Internaciaj organizoj, kiuj estas fervoraj trejni ĵurnalistojn kaj financi konferencojn kaj kampanjojn, devas elpensi mekanismojn por publike, malkaŝe kaj konkurence financi la enketeman enhavon kiel publikan bonon, sen katenoj alfiksitaj. Tio estas la sola maniero por ke esplora ĵurnalismo postvivu.

Moke desegni por paco

Por festi la Mondan Tagon de Gaze­tara Libereco la 3-an de majo 2017, Unesko kaj "Moke desegni por Paco" tenas interretan ekspozicion de dek kvin redakciaj karikaturoj.

Fondite en 2006 fare de Kofi Annan, Nobel-premiito pri paco (2001) kaj iama Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj la franca karikaturisto Plantu, la reto Cartooning for Peace (Karikaturo por Paco) nun inkludas 162 desegnistojn de kvindek ok landoj tutmonde. Ĉi tiu internacia reto de redakciaj karikaturistoj uzas humuron por batali por la respekto de la kultura diverseco, homaj rajtoj kaj aliaj liberecoj. La ĉefartikola karikaturo estas potenca ilo, pro sia kapablo transcendi lingvon kaj kulturojn.

Oni povas uzi ĝin por faciligi interkulturan dialogon kaj stimuli la debaton pri fundamentaj temoj kiel libereco de esprimo, paco kaj toleremo.


Sanita Jemberga estas latva enketema ĵurnalisto kiu laboris en gazetaro kaj televido ekde 1996.

Ŝi estas administra direktoro kaj redaktoro ĉe la senprofitcela Balta Centro por Esplora Ĵurnal­ ismo, Re: Baltica. kaj instruas amaskomunikilan instruiĝkapablon ĉe Stokholma Lernejo de Ekonomiko en Rigo.

Johan Derks (Nederlando) tradukis el la franca kaj angla lingvoj.

Anna Bennett (Usono) provlegis


Leksikono por la cifereca epoko

De kiam sociaj komunikiloj ek- invadis nian ĉiutagan vivon, novaj terminoj kaj konceptoj infiltriĝinte aperis en nia vortostoko. Jen rapida trarigardo pri kelkaj tiuj terminoj, kiun ni preparis por niaj legantoj.

Algoritmo: La termino estas kombinaĵo de la latina vorto algorismus, ekvivalenta nomo al Al Khwarazmi- Persa matematikisto de la 9-a jarcento kiu prezentis dekuman nombro-sistemon al la okcidento - kaj la greka vorto arithmos, kiu signifas nombro. En ’nombro’ hodiaŭa cifereca mondo, unu algoritmo estas sekvenco de instrukcioj aŭtomate finfaritaj per komputilo. Kompare kun homa inteligenteco, algoritmoj nun estas sinonimaj al maŝina inteligenteco kaj oni uzas ilin en ĉiuj kampoj, de esplor-maŝinaj demand- korpusoj ĝis financaj bazaroj kaj uzant-rekomendataj inform-elektadoj.

Antaŭ-tendenco de konfirmado:
tendenco por favori informojn tiel ke ili plifortigu niajn kredojn dum ni ignoras aŭ subtaksas aliajn kredojn kiuj kontraŭas ilin.

La filtra veziko: La koncepto estis difinita de Usona ret-aktivulo, Eli Pariser, la ĉef-direktoro de Upworthy, TTT-ejo pri “signifoplena” virusumeca enhavo, kaj kun-fondinto de Avaaz.

org, la ejo por la interreta aktivismo.

Laŭ lia eldiro la algoritmoj de sociaj komunikiloj filtras la informojn per analizo de “ŝato”j kaj “dissendado”j de la retuzantoj donante laŭ-personan enhavon kiu kongruas al preferoj de ret-uzanto. Tiu fakto eventuale enigas ret-uzantojn en “vezikon” de sociaj kaj politikaj opinioj.

Alternativa fakto: Termino kiu aludas al amaso da mal-vero, aŭ falseco. La esprimon uzis unuafoje Kellyanne Conway, la konsilanto de la Usona prezidento Donald Trump, en Januaro 2017 menciante la ekzaktan nombron de homoj kiuj ĉeestis en la prezidenta inaŭguro.

De kiam sociaj komunikiloj ek- invadis nian ĉiutagan vivon, novaj terminoj kaj konceptoj infiltriĝinte aperis en nia vortostoko. Jen rapida trarigardo pri kelkaj tiuj terminoj, kiun ni preparis por niaj legantoj.

Falsaj novaĵoj: falsa aŭ fraŭda informo intencas kaŭzi damaĝon.

Les Décodeurs, la fakt-kontrolanta sekcio de la Franca ĵurnalo Le Monde tiel esprimas ke falsa novaĵo “uzante la kodojn kaj la formojn de tradiciaj novaĵ-komunikiloj kaŝas sin sub la masko de ĵurnalista ago”.

Hoakso/truko: Trompa mesaĝo elsendata pere de retpoŝto aŭ interreto en la formo de onidiroj, alarmaj novaĵoj aŭ falsaj petleteroj por ricevi donacojn. La motivoj malantaŭ hoakso/truko povas esti politika aŭ financa (kaj la rekompenco estas kutime laŭ la nombro de faritaj mus- klakadoj). Tiu termino nuntempe estas ne tiom multe uzata kaj larĝe anstataŭiĝis per la vorto “falsaj novaĵoj”.

Post-vero: Deklarita Vorto de la jaro 2016, en Oxford-Vortaroj.

La difino de la vorto en adjektiva formo estas: “rilata aŭ indikanta cirkonstancojn en kiuj kompare kun emociaj apelacioj kaj personaj kredoj, objektivaj faktoj havas malpli da influo krei publikan opinion”. La termino unuafoje estis uzata dum la 1990- aj jaroj, kaj populariĝis pro Brexit en 2016 kaj pro la Usona prezidanta elektad-kampanjoj. Post-vero pri­ skribas politikan retorikon kiu ne plu kongruas kun la faktoj, elmontrante ke la homoj ne plu fidas al tradiciaj amaskomunikiloj kaj institucioj.

Virusumeco: La rapida cirkulado de informoj – veraj aŭ falsaj - pere de interreto aŭ sociaj komunikiloj.

Virusumeco de informoj rilatas al uzant- bazaj rekomendoj. Tiu estas sur-reta versio de “vorto en la buŝo/perbuŝo”

laŭ skalo senfine ĉiam pli-vastiĝanta.


Saed Abbasi (Irano) tradukis el la angla lingvo.

Trigo Peng Zhengming (Ĉinio) provlegis


Mia vizaĝo, mia lando

Teksto : Katerina Markelova Fotoj : Marion Laumonier, Paul Laumonier, Bēni

Ĉi tiu bilda raporto estas aperigita okaze de la Internacia Tago de la Praloĝantaj Popoloj, kiun oni festas ĉiujare la 9-an de aŭgusto.

La bildoj de IDENTiTESproject aperas laŭ la permeso Creative Commons Attribution-NonCommercial- ShareAlike 4.0.

Kvin kontinentoj, kvin renkontiĝo- jaroj, dekoj da miloj da kilometroj trairitaj kaj nur unu konkludo: ni estas UNU homaro. Ĉi tiu estas la maniero de la franca plasta fotisto Bēni resumi la odiseadon IDENTiTESproject, en kiun li lanĉis sin en 2013. Foto-aventuro kun pluraj facetoj, kiu portis lin al la kvar anguloj de nia planedo. De Hanojo al Lapazo (La Paz), tra Akro (Accra), la filmilo de Bēni kaptas vizaĝojn de la mondo por kunigi ilin en impresan serion de portretoj. «Ni iras al ali-loko, al malsamo, al alio, por finfine retrovi nin mem», li klarigas.

Ni kuniĝu kun li en Paragvajo, laŭ la vojplano Transĉako (Transchaco), ĉi tiu ununura voj-plano de pli ol 800 kilometroj, kiu kunligas Asuncionon (Asunción), la ĉef-urbon, al la landlimo kun Bolivio. Ni estas en 2015.

IDENTiTESproject#3 estas je sia maksimumo. Estas la tria fazo de la projekto de Bēni, kiu okazas ĉi-foje en Suda Ameriko kaj estas la unua fojo, kiam li ne vojaĝas sole. Li estas akompanata de la gefratoj Laumonier.

Marion kaj Paul helpas lin kaj registras la vojaĝon”. Post kvar monatoj pasigitaj por trairi Ĉilion, Argentinon kaj Urugvajon, jen ili en veturilo, kiu portas ilin al “unu el la regionoj plej izolitaj, kiuj ekzistas ankoraŭ en la mondo”.

Per ĉi tiuj vortoj Marion priskribas la Grandan Ĉakon (Chaco), ĉi tiun vastan ebenaĵon sekan, kiun la lando dividas kun Argentino, Brazilo kaj Bolivio. Kaj estas kialo: "Ni devis veturi dum 14 horoj, antaŭ ol alveni al la celo", ŝi certigas.

Ilia celo: la loĝloko de la Xákmok Kásek. Laŭ la Internacia Labor-grupo pri Praloĝantaj Aferoj (International Work Group for Indigenous Affairs), la komunumo Xákmok Kásek estas unu el la 531 komunumoj de praloĝantoj de la paragvaja Ĉako. Konsistanta en 2010 el 268 homoj dividitaj en 66 familioj, ĉi tiu komunumo, kies nomo signifas “multnombraj malgrandaj papagoj”, estis laŭgrade forpuŝita el siaj praaj teritorioj de la fino de la 19-a jarcento.

Post ĉirkaŭ 30 jaroj de juraj bataloj, ĉi tiu popolo ricevas, la 24-an de aŭgusto 2010, favoran juĝon de la Interamerika Tribunalo pri la homaj rajtoj. Ĝi ordonas al la pargvaja ŝtato redoni 10 700 hektarojn de teritorio al la Xákmok Kásek. Pro la forto de ĉi tiu juĝo kaj malgraŭ la hezittemo de la ŝtato plenumi ĝin, la komunumo ekloĝis en sia teritorio komence de 2015. La filmiloj de IDENTiTESproject venas je la ĝusta momento: "Estis malpli ol dek tagoj de kiam ili ekloĝis en ĉi tiu loko", rakontas Marion.

Granda momento de ekscitiĝo.

Elektra etoso. Sed la reveno al la praaj teroj tute ne estas triumfa: «Ili vivis en tuta malkomforto, dormis sub la tendoj, fiŝkaptis por manĝi kaj trinkis la akvon, kiu venis el lagoj de nefluanta akvo», ŝi daŭrigas.

La intensa bredado de bovoj kaj la kultivado de sojo detruis la teron kaj la arbaron en maniero ofte neriparebla. La identeco mem de la praloĝantoj – iliaj kredoj, manieroj 30 | Unesko-Kuriero • julio - septembro 2017 vivi kaj kulturaj praktikoj - intime ligataj al la praa tero, estas malfacile plusekveblaj.

Bēni ĉeestas por la ĉefa ago de la projekto: li organizas labor-grupon pri kunkreado. Kaj ne hazarde li decidas meti la teron centren de la artisma ago-ĉeno. La rezulto estas momento de kundivido unika, ŝarĝita per emocioj kaj per granda spirita profundeco. "La vilaĝestro diris al ni, ke ĉi tiu projekto estis aparte grava por la membroj de lia komunumo. Dum ili estis ankoraŭ tre okupataj en la lukto por regajni sian teron, la laboro kun ni permesis al ili pensi pri io alia, dediĉi sin al si mem alimaniere, ĉiuj kune", klarigas Marion.

Nun, laŭ Oscar Ayala de la Neregistara Organizaĵo Tierraviva, kiu reprezentis la Xákmok Kásek ĉe la Interamerika Kortumo de la Homaj Rajtoj en 2010, la komunumo ekposedis 7.901 hektarojn, tio estas proksimume 73% de la tero kiu revenis al ĝi laŭjure.

Projekto LINKS

Laŭ la Koncilio pri la Hemisferaj Aferoj, Paragvajo konis unu el la plej rapidaj senarbarigoj en la mondo.

Lanĉita en 2002, la programo pri la lokaj kaj praloĝantaj scioj (LINKS) permesis agnoski je internacia skalo la rolon de la praloĝantaj komunumoj por la konservado de la bio-diverseco kaj de la adaptiĝo al la sekvoj de la klimata ŝanĝiĝo. La reveno de la komunumo Xákmok Kásek estas, ĉi-sence, alporto de espero. La praaj scioj, kunigitaj al la registara programo de rearbarigo de Ĉako anoncita en februaro 2017, igas certe ebla la rehabilitiĝon de la terenoj.


Je la momento kiam ni publikigas ĉi tiun numeron de la Unesko- Kuriero, Bēni trairas Eŭropon, lastan etapon de sia projekto. Ĉi tiu rondiro de la mondo finiĝas en Parizo je aŭgusto 2017 per tute specifa ago:
la ekipo de la projekto klopodos krei grandan vizaĝon eŭropan kunlabore kun pluraj francaj artistoj. Je ĉiu reveno al Francujo, Bēni organizas egale la ekspozicion BACKTO, kiu apogiĝas sur la esencaj eroj kiuj okazis dum ĉiu etapo: fotoportretoj, atelieroj de kun-kreado kaj voj- galerio (street gallery), ĉi tiuj efemeraj galerioj muntitaj sur la publika spaco. La gajnoj venantaj de ĉi tiuj ekspozicioj, same kiel tra aliaj agoj de publika sentivigo, estas donataj al la koncernaj lokaj komunumoj por ilin subteni dum ilia evoluo.

Kaj poste, kiam li estos farinta la rondiron de Eŭropo, Bēni volus sugesti “preni iom da tempo, eble unu jaron senaktiva”. Sed li pensas jam pri libro “kiu grupigos la kunon de la kvin kontinentoj kaj kiu permesos al ni, kaj al mi unuavice, kompreni kio okazis post 2013.” Li planas fari ankaŭ longfilmon kaj organizi grandan ekspozicion kiuj redesegnos la tuton de la itineroj kies titolo, jam preta, estas la DNA mem de la projekto: ONE WORLD – ONE PEOPLE (UNU MONDO – UNU POPOLO)”.


El la franca lingvo tradukis, Renato Corsetti (Britio) la tekstojn por la paĝoj 28-30, Carlo Minnaja (Italio) por P.31-36.


Humaneco aŭ kiel satigi la soifon je humaneco

de Adama Samassékou

Fronte al la fiasko de la okcidenta modelo de evoluo, kiu metas la kulturon havi antaŭ la kulturo esti, urĝas disvolvi malsaman projekton por la socio - iun bazitan sur humaneco, koncepto kiu esploras malfermitecon al la alia, la nuran eblan eliron por seniluziigita mondo.

Fariĝis ordinare diri, ke nia mondo, kiu estas fikse kroĉata en multedimensia kaj ŝajne neniam finiĝanta krizo, estas en tre tre malbona formo. Ĉi tiu krizo, fakte, rivelas perdon de signifo, plifortigatan de tendenco al homogenigo de la mondaj kulturoj, kaŭzata de akcelita tutmondiĝo de merkatoj. Ĉi tio kondukas al vera ne-humanigo de rilatoj inter individuoj, popoloj kaj ŝtatoj. La freŝaj moralaj, naturmediaj, energi- rilataj, demografiaj kaj diĝitaj defioj - krome al la ekzistantaj neegalecoj kaj malriĉuleco - akcentas la vastan senton de ekzistenca anksio kaj manko de konfido je la estonteco.

La plej kutima "evoluiga modelo" hodiaŭ estas fondita sur tio, kion mi nomas kulturo de "havado", de profito. Ĝi jam montris siajn limojn, kaj la nuna krizo konfirmas, ke ĝi nun estas bankrotinta. Ĉi tiu "okcidenta modelo" respondecas pri la eŭrocentrismo kaj Okcidenta centrismo vidata en internaciaj rilatoj, kaj en varoj kaj en intelekta produktado. Konklude, paradigma ŝanĝo al la reklamado de valoroj, kiuj estas pli konformaj kun la Fronte al la fiasko de la okcidenta modelo de evoluo, kiu metas la kulturon havi antaŭ la kulturo esti, urĝas disvolvi malsaman projekton por la socio - iun bazitan sur humaneco, koncepto kiu esploras malfermitecon al la alia, la nuran eblan eliron por seniluziigita mondo.

kulturo "esti", fariĝis imperativa.

Antaŭ kelkaj jaroj, encerbiginte ĉi tiujn konsiderojn, mi sugestis, ke ni devus esplori novan koncepton - "homaraneco" - kun referenco al Negritude (trad.: negreco), koncepto kiun mi heredis de mia mentoro, la Martinika poemisto Aimé Césaire.

Mi uzas ĉi tiun koncepton de homaraneco por traduki tion, en Afriko, ni nomas maaya (en la bembara lingvo[ trad.: aŭ Bamanankan parolata de pli ol ses milionoj, plimulte en Malio]) , neddaaku (en la fulana lingvo[ trad.: aŭ Fulfulde, parolata de Senegalo, Mauritanio, Gambio kaj Gvineo ĝis en Kameruno kaj Sudano, eble kun enklavoj en Etiopujo. 10 ĝis 16 milionoj da homoj havas ĝin kiel gepatran lingvon ]), boroterey (en songhaja lingvo[ trad.: parolata de proks. tri milionoj, ĉefe en orienta Malio, okcidenta Niĝerio, norda Benino]), nite (en volofa [trad.: parolata de 42 milionoj, ĉefe en Senegalo kaj Gambio]) , Ubuntu (en la bantuaj lingvoj) , kaj multaj pli.

Estas tiom da terminoj, kiuj laŭvorte signifas "la kvaliton de homeco". Kial tempas revizii la CIPSH La Internacia Konsilio por Filozofio kaj Homaj Sciencoj (CIPSH[ International Council for Philosophy and Human Sciences (Conseil International de la Philosophie et des Sciences Humaines)]) estas neregistara organizaĵo fondita en Bruselo, Belgujo en 1949 sub la aŭspicioj de Unesko, kun la celo reaserti la signifojn kaj defiojn de la homaj sciencoj en la postmilita periodo. Ĉi tiu societo de erudiciuloj, ligata al Unesko, havis siajn momentojn de gloro, sed fariĝis konsiderinde malpligravita kun la tempopaso.

La Monda Konferenco de Homaj Sciencoj (WHC[ World Humanities Conference]) donas eblon por la membroj-organizoj de CIPSH instigi reprezentantojn de siaj respektivaj fakoj por helpi restarigi la lokon de la homaj sciencoj en la mondo, kaj realigi realan revizion de CIPSH. Ĉi tio ebligos anstataŭigi la okcidentcentran vidpunkton per pli fekunda, plurcentra aliro, nutrata de la kultura kaj lingva diverseco de la mondo.

La procezo de interna kaj ekstera reorganizo de CIPSH estas, feliĉe, jam survoje. En decembro 2015, la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de CIPSH en Pekino voĉdonis por ŝanĝo en sia statuto, permesante al diversaj grupoj - inkluzive fondaĵojn kaj retojn - iĝi membroj.

Ankaŭ la geografia bazo de CIPSH pliiĝis, kun la eblo krei regionajn branĉojn. Kiel rezulto, Azia-Pacifika branĉo de CIPSH estis establita en Ĉinujo en 2016. Fine, la nombro da membroj-organizaĵoj en CIPSH pliiĝis signife, pasante de dek du en 2014 ĝis dek sep en 2016, kun du novaj membrecoj atendataj.

CIPSH ankaŭ kreas novajn Unesko- katedrojn pri la homaj sciencoj, kiuj ĉeestas.

Konekti homon al homo

Afrikaj socioj ĉiam metis "esti", anstataŭ "havado", en la centron de sia evoluo. En pli tutmondaj terminoj, iuj ne-eŭropaj socioj havas kosman vizion, kiu metas "esti" en la centron de ĉiuj rilatoj kun la mondo.

Ĉi tiu vizio karakteriziĝas de serĉado por ne konfliktokreaj, pacemaj rilatoj, orientataj al konsentiĝo kun aliaj kaj harmonio kun la medio, en la plej larĝa senco. Dum longa tempo ĉi tiu koncepto de la mondo estis dividita ankaŭ kun Okcidento, antaŭ ol ĝin regis moderneco bazita sur merkato kaj materia fundamentismo kaj individualisma amasiĝo.

Homaraneco estas nia permanenta malfermeco al la Alia, niaj rilatatecoj kiel homa estaĵo al homa estaĵo. Ĝi postulas permanentan rilatecon de solidareco, nekalkulema - spontana impulso de bonvenigado al Alia.

Ĉi tiu homaraneco ebligas "konekti homon al homo" - por uzi la belan frazon de Césaire [Sezer] - kaj estas la bazo de la kulturo "esti", kontraste al la totalisma kulturo de "havado", kio kondukas al konstantaj konfliktoj de akiremo aŭ eĉ regemo.

En rimarkinda prezentaĵo ĉe la simpozio de Ubuntu, okazigita en Ĝenevo, Svislando, en aprilo 2003, mia mentoro kaj amiko de Faso Burkino, Joseph Ki-Zerbo [historiisto, politikisto kaj verkisto (1922-2006)] emfazis, ke "La ĉefa afero , tiam...

estas alporti al la pinto de la agendo kaj de la sociaj luktoj sur la planedo, la koncepton, la demandon, la kozon, la paradigmaĵon de Ubuntu kiel aksioman kaj specifan medikamenton kontraŭ la merkantilismo de homoj kaj homaro fare de la partia novliberalismo de la merkato- ekonomio. "En sia prelego "Ubuntu aŭ ’viro kiel kuracilo por la homo’ ", poste publikigita en la libro Repères pour l’Afrique [Orientiĝpunkoj por Afriko, Panafrika/Silex/Nouvelles du Sud, Dakar] , 2007, Ki-Zerbo daŭrigas sian analizon specifante ke "... Ubuntu povas esti la plej potenca ilo por ĉi tiu plej grava tasko. Sed, ĉefe, ĝi fariĝu ĝia celo kaj la signifo de paco.

Ĉi tio ne signifas moviĝi al formo de antropologia kulturismo, sed kiam ĝi alfrontas al la vapora rulpremilo de unutendenca pensado, estas urĝe senarmigi konfliktojn kie la ŝarĝo de respondeco estas portata de la struktura perforto de la stato ĉi-ĉiama [status quo = stato ĉi-ĉiama] ..." Mi nun estas konvinkita, ke, pro la malsukceso de aktualaj modeloj de disvolviĝo, ni devas pripensi kiel desegni novan projekton por la socio, fondita precize sur la koncepto de homaraneco. La plej granda internacia renkontiĝo de la homaj sciencoj, la unua Monda Konferenco pri Homaro [World Humanities Conference (WHC)] (Lieĝo, Belgujo), de la 6-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017, proponas la eblecon pliprofundiĝi en ĉi tiun koncepton.

Senprecedenca evento

La urbo Lieĝo, nomata "Arda Urbo", en spirito kaj industrio, estas multkultura urbo en la koro de Eŭropo, kiu gastigas sen­ precedencan eventon, sub la alta patroneco de la Reĝo de Belgujo.

Do kial Monda Konferenco de Homaraneco? La ideo venis al mi en 2009, dum mia unua mandato kiel prezidanto de la Internacia Konsilio pri Filozofio kaj Homaj Sciencoj (CIPSH [Conseil International de la Philosophie et des Sciences Humaines] ), neregistara organizaĵo kreita sub la aŭspicioj de Unesko en 1949.

Ĝi estis rezulto de tri observaĵoj.

Post sinripetaj epizodoj de nestabileco ligita al financa tutmondiĝo, la krizo de 2008-2009 fariĝis pli ol nur financa aŭ ekonomia, transformiĝante en "totalan" krizon. Ĝi estis krizo de socio, kiu, en iu maniero, konfirmis la bank­ roton de la reganta novliberala kaj okcidentcentra modelo de evoluo, kaŭzanta realan perdon de signifo.

Mia dua observo estis la progresiva marĝeniĝo de la homaj sciencoj en la mondo. Kiel oni povas akcepti, ke konfronte al tia forte devigaĉa situacio, tiuj, kiuj havis la respondecon klarigi al ni la kompleksecon de la sociaj transformoj, estis paralizitaj, ne kapablaj movi?

Trie, mi rimarkis la mankon de engaĝiĝo, se ne la tutan foreston, aŭ forfuĝetadon de scienculoj pri homaj sciencoj ekster Eŭropon kaj la "Okcidenton" en tutmonda intelekta produktado kaj kunlaborado. La situacio plimalboniĝis pro la riskoj de la malapero de tradiciaj scioj kaj de duono de la lingvoj tutmonde - kiuj nun estas konsiderataj kiel mortintaj scioj kaj mortintaj lingvoj.

Tial, en 2009, ŝajnis al mi ne nur evidente, sed ankaŭ imperative, proponi ke Unesko organizu Mondan Konferencon pri Homaj Sciencoj.

Kiel la unua provo de ĝia speco, ĝia celo estus komenci la procezon de rehabilitado de homaj sciencoj en la mondo.

Neelportebla angoro La centra afero por WHC estas diskuti la rolon de la homaj sciencoj en la dudek-unua jarcento karakterizitan de kultura diverseco, la fiaskon de diversaj formoj de unutendenca pensado, kaj la neceson por reenkonduki meza- kaj longaperiodajn konsiderojn en ĉiutagan rezonadon.

Ĉi tiu estas jarcento, suferanta tutmondajn ŝanĝojn, kreskantajn migradojn, sociajn kaj ekonomiajn streĉiĝojn, kies solvo dependas ĉefe de interkulturaj kapabloj, de la kompreno de la unueco de la homaro en ĝia tuta diverseco. Ĝi ankaŭ dependas de la bezono plifortigi la rilatojn de la sciencoj interdiscipline kaj kun la artoj kaj teknologioj.

Ĉi tiu estas jarcento, kiu komenciĝis kun la ekaltiĝo de tutmonda terorismo, kiu domaĝas neniun regionon en la mondo, neniun landon, batante tiel blinde kiel malhumane, senkulpajn civitanojn, kiuj estas viktimoj de neprovokita, barbara kaj nedirebla perforto. Neelportebla angoro trairas la planedon, des pli pro tio, ke tiaj agoj de perforto - konataj dum la koloniaj konkeroj kaj militoj de liberigo - restis relative nekonataj al la protektata Okcidento de post la Dua Mondmilito, kun kelkaj esceptoj.

La ĉefa celo de WHC estas, sekve, studi manierojn en kiuj la homaj sciencoj helpu aŭ povas helpi, nacie, regione kaj internacie, por mezuri kaj kompreni la kulturajn transformojn ligitajn al la laŭgrada tutmondiĝo de interŝanĝoj, por reguligi ilin pli bone - en ĉiuj iliaj ekonomiaj, sociaj kaj ekologiaj dimensioj.

Fronte al la socia kaj homa krizo, kiun ni spertas, kaj rompita mondo, kie la procezo de malhumaniĝo kreskas kaj plifortiĝas, la ambicio de WHC estas konstrui fekundan dialogon inter la hodiaŭaj mensuloj pri la defioj, la riskoj kaj la nova scio, per kiu la homaj sciencoj povas fari nian mondon pli legebla, malpli opaka, malpli kontraŭreaga, malpli murdema kaj samtempe - ĝi estas nia dividata espero - pli homa.

La homaj sciencoj estas festo de la genio de la lingvoj de la homaro kaj de la scio de la interprovizado de niaj sociaj, politikaj, ekonomiaj kaj artecaj praktikaĵoj.

Rehabilitado kaj rekonstru­ado de homaj sciencoj La titolo de la WHC, "Defioj kaj Respondecigoj por Planedo en Transiro", klare situigas la traktendaĵojn por ĉi tiu konferenco.

Laŭ Unesko, la ĉefaj defioj de nia planedo en transiro estas: la kresko de la loĝantaro; la rekunigo de teritorioj; fluoj de migrado; energi­rilataj kaj ekologiaj limigoj; la homogenigo de kulturoj en la kunteksto de tutmondiĝo - kaj inverse, la konstruado de novaj identecoj; kaj la alveno de la cifereca erao, kiu ofte kreas dividitan socion.

Ekzistas sento, ke la akceptitaj evolu-modeloj malsukcesis, precipe la novliberala modelo, kiu ŝajnas trudi sin sur la popolojn de la mondo. En ĉi tiu kunteksto, ni estas devigataj rekonsideri la rolon de la homaj sciencoj ene de niaj nuntempaj socioj. En tio necesas enkonsideri la specifecojn kaj la proprajn helpfontojn en ĉiu kulturo, valortaksante ilin prudente kaj la eblojn por interŝanĝo, por dialogo kaj reciproka riĉiĝo inter ili.

Sekve, WHC estas ŝanco paŭzi por pripensi kaj rehabiliti la homajn sciencojn, produkti paradigmo­ ŝanĝon, ebligante la reinventadon de mondo fondita sur la respekto de ĝia riĉa kultura kaj lingva diverseco.

Ĉi tiu nova paradigmo ebligos al ni anstataŭigi la konfliktajn rilatojn de konkurencado per vera, universala solidareco, kiu estas la sola maniero helpi respondi la defiojn de nia planedo en transiro! En resumo, ni devos satigi la soifon de ĉi tiu planedo je humaneco, vivante kaj konsekrante nian homaranecon!


Adama Samassékou (Malio) estas prezidanto de World Humanities Conference (WCH).

Antaŭa ministro de nacia edukado en Malio, li prezidis la preparan komitaton de la Monda Pintkunveno pri la Informada Socio (Ĝenevo 2002-2003). Samassékou ankaŭ estis la unua plenuma sekretario de Afrika Akademio de Lingvoj (ACALAN [Academy of Languages] ) de Afrika Unio, bazita en Bamako.

Post du periodoj kiel prezidanto de Internacia Konsilio pri Filozofio kaj Homaj Sciencoj (CIPSH [International Council for Philosophy and Human Sciences] ), de novembro 2008a ĝis oktobro 2014a, li nuntempe estas ĝia honora prezidanto.


Johan Derks (Nederlando) tradukis el la franca kaj angla lingvoj. Mike Leon (Nov-Zelando) provlegis.


La tri etapoj de la Monda Konferenco de Homaj Sciencoj

La unua Monda Konferenco de Homaj Sciencoj (WHC) okazas en Lieĝo (Belgujo) de la 6-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017. Ĝi estas kune organizata de UNESKO, Internacia Konsilio por Filozofio kaj Homaj Sciencoj (CIPSH) kaj la Monda Fondaĵo por Konferenco pri Homaj Sciencoj (konsista el la provinco, urbo kaj Universitato de Lieĝo).

La WHC kunvenigas ĉirkaŭ 1 800 tutmondajn partoprenantojn, el la kampoj de scienco, politiko, neregistaraj organizaĵoj, artoj kaj amaskomunikiloj.

Grandaj retaĵoj, inkluzive de Latin-amerika Konsilio de Sociaj Sciencoj (CLACSO [hispane: Consejo Latinoamericano de Ciencias Sociales, portugale: Conselho Latino-americano de Ciências Sociais] ), Afrika Akademio de Lingvoj (ACALAN [Académie Africaine des Langues, Academia Africana de Línguas] ) kaj ankaŭ la Araba Konsilio por Sociaj Sciencoj (ACSS [Arab Council for the Social Sciences] ) ĉeestos.

La ĝenerala strukturo de WHC donas ligojn inter preparaj, daŭrantaj kaj postsekvaj procezoj [angle: linkages between upstream, ongoing, and downstream processes, france:
s’articule entre un amont, un pendant et un aval.] . Ĉi tio ebligas reliefigi kaj kundividi rezultojn de homaj sciencoj el diversaj regionoj de la mondo - en ilia plena diverseco kaj punktoj de konverĝo.

■ Antaŭ la WHC, serio da preparaj konferencoj estis organizita, ebligante al respektivaj regionoj fari kvalitajn kontribuojn al la monda evento - esprimante siajn apartajn zorgojn kaj specifaĵojn. Ĉi tiuj inkludis la Sudamerikan Konferencon: "Teritorioj kaj Homaroj" en Brazilo (4-7 oktobro 2016); la Araban Regionan Konsultiĝon, "Lastatempaj Homaj Sciencoj: Teorioj, Alproksimiĝoj, produktado de Scioj en la Araba regiono" en Libano (18-20 majo 2017) kaj la Afrikan Regionan Konferencon pri Homaj Sciencoj, "Lingvoj, Kulturoj, Historio kaj Teritorioj" en Malio (28 junio ĝis 1 julio 2017).

WHC ankaŭ profitis de multaj kontribuaj eventoj: la Internacia Konferenco pri Scienco kaj Civilizo sur la Silka Vojo, en Pekino (10-11 decembro 2015); La Monda Kultura Forumo de Taihu, "Civilizacio sur la Silka Vojo" en Macao, Ĉinujo (7-9 junio 2016); La 4-a Monda Forumo, dediĉita al "Homaj Sciencoj de Espero" en Suwon, Korea Respubliko (27-29 oktobro 2016) kaj, en junio 2017, kunvenoj en Parizo (por Eŭropo) kaj Kingston (por Karibio).

■ Dum la WHC (de 6 ĝis 12 aŭgusto 2017), plenaj sesioj estas strukturitaj ĉirkaŭ ses ĉefaj temoj, traktantaj la ĉefajn defiojn alfrontantajn nian planedon en transiro.

Ĉi tiuj inkluzivas: homoj kaj la naturmedio; kulturaj identecoj, kultura diverseco kaj interkulturaj rilatoj; landlimoj kaj migradoj; kultura heredaĵo - kaj materia kaj ne-materia; historio, memoro kaj politiko kaj la homaj sciencoj en mondo en transiro.

Inter kvar kaj ses distingitaj parolantoj de ĉiu kontinento donos prezentaĵojn pri ĉiuj ĉi temoj.

Longa serio de subtemoj de la WHC estas diskutota en sepdek simpozioj, kolektitaj en dek unu paralelajn kunsidojn.

Du plenaj strategiaj kunsidoj donos ŝancon prezenti raportojn de la regionaj konferencoj kaj diskuti la estontecon de la homaj sciencoj kaj de la Internacia Konsilio pri Filozofio kaj Homaj Sciencoj (CIPSH).

Sep plenaj konferencoj kaj panelo de ministroj kaj politikaj decidistoj ankaŭ estas inkluditaj en la programo de WHC, kiu kunvenigas pli ol 400 parolantojn.

La diskutoj inkluzivas du grandajn projektojn, kiuj engaĝos CIPSH en la estonteco, nome la Tutmonda Historio de la Homaro kaj la Monda Raporto pri Homaj Sciencoj.

■ Postsekve de la WHC regionaj kaj naciaj komercantoj estas organizitaj en ĉiuj kontinentoj sub la aŭspicioj de diversaj regionaj politikaj instancoj de la mondo.

Ĉi tio ebligas efektivigi la konkludojn kaj rekomendojn de la WHC. La emfazo estas sur esplorado pri publikaj sektoroj - precipe la bezono pri infrastrukturo kaj financado por esplorado en sociaj kaj homaj sciencoj.

Ĉi tiu tri-etapa procezo faras ĉi tiun tutmondan eventon alt-nivela, inkludema kaj partopreniga platformo por dialogo. Ĉi tio helpas pli grandan sinergion inter tiuj, kiuj pensas, serĉas kaj trovas solvojn por levi la mondon super krizojn, kaj tiuj, kiuj respondecas pri politikaj decidoj.


La graveco de patrolandaj rakontoj

de John Ayotunde Isola Bewaji

La emfazo sur materiismaj fakoj, naturscienco, matematiko kaj teknologio, koste de studado de homaj sciencoj, minacas la kapablon de la popolanoj de Jamajko kaj Karibio por ĝurekoni kaj rakonti siajn proprajn historiojn.

Ĉar homoj akiris scipovon, ili ekprovadis kompreni la vivon en ĉiuj ĝiaj dimensioj, kaj la mondon en kiu ili loĝas. Ili uzis ne nur siajn lingvon, literaturon, filozofion, edukadon, religion, artojn, historion, antropologion, arĥeologion kaj sociologion, sed ankaŭ ekonomion, psiĥologion, amaskomunikilaron, evolusciencon, sportojn, seksecon, financojn, merkatikon, politikan sciencon, naturmediajn studojn, komunikadajn studojn, kulturajn studojn kaj juron por interpreti kaj registri la mondon ĉirkaŭ si. Iuj de ĉi tiuj sciencobranĉoj estas klasifikitaj kiel sociaj sciencoj pro la bezono de scienca valideco, sed mi kredas, ke ili ludas rolon ankaŭ en la studado de la homaj sciencoj.

Uzante sian lingvon, homoj kreis kaj privilegiis siajn proprajn rakontojn super la rakontoj derivitaj de aliaj regionoj.

Ĉiuj civilizacioj prenas serioze la rakontojn formantajn iliajn kulturojn, sistemojn de sciado, kaj la manierojn de estado, kiujn tiuj kreas.

Tri okazaĵoj havis gravan efikon sur la loko, kiun la homaj sciencoj okupis en la Okcidenta sistemo de sciado: la scienca revolucio, la industria revolucio kaj la logikismo [la moderna skolo de matematika pensado, fondita de la germana filozofo kaj matematikisto Friedrich Ludwig Gottlob Frege (1884-1925) (Fridriĥ Ludviĥ, Gotlob Frejge)].

La sciencaj kaj industriaj revolu­ cioj kombiniĝis por produkti logikan pozitivismon kaj la konvinkon, ke ĉia serĉado de scioj devas uzi sciencan metodikon aŭ ĝi perdos sian validecon kaj gravecon.

La konsekvencoj de ĉi tio estis kondamnaj por la intelektaj heredaĵoj de ne-eŭropaj socioj - ofte oni priskribis ilin kiel primitivajn, ne- civilizitajn, paganajn kaj postiĝintajn.

Ĉi tio ebligis la ekonomian konkeradon de ĉiuj vivrimedoj de ĉi tiuj socioj per koloniismo kaj la sklavigo de la popoloj de Afriko.

La transformo de la rakonta tradicio

Plej malbona estis tio, ke scienculoj taksis la rakontajn tradiciojn de Eŭropo (inklude Ara­ bion) kiel universalajn veraĵojn, kaj ke konsekvence ili prenis la lokon de - kaj malaperigis la rakontaĵojn de la indiĝenaj socioj tutmonde.

Pro tio afrikanoj scias malmulte pri siaj propraj prapatroj. Ili uzas la nomojn, lingvojn, religiojn, sciencon kaj teknologion de aliaj, forgesante - foje eĉ plenigante sian animon per malamo kontraŭ - siaj propraj indiĝenaj sistemoj de sciado, tradicioj de estado, valoroj kaj gvida vivmoralo kaj perdiĝante en la mondon de aliuloj.

Pluraj temoj prezentiĝas ĉi tie.

Antaŭ ĉiuj, industriigo kunportis tutmondiĝon de ĉiuj aferoj.

Tutmondiĝo en si mem estas ne- evitebla, sed ĝi ne malpermesas, ke la Karibiaj popolanoj uzu sian afrikan heredaĵon por konscii pri ĝi kaj por kunligi ĝin kun situacio de "civilizacio". Ne estas necese batali kontraŭ tutmondiĝo, sed oni povas kaj rajtas riĉigi ĝin uzante la historiajn kulturojn de siaj prapatroj.

Dua temo estas pli insida.

Pledado por edukado, kiu emfazu prefere sciencon, teknologion, inĝenierajn sciojn kaj matematikon, misasertas, ke aliaj fakoj ne alportas senpere rektajn avantaĝojn al la socio, do ne estas utilaj. Ni vidu, kio okazis en Jamajko kaj en la tiel nomata Okcidentaj Indioj kie en la lernejoj de unua, dua kaj tria grado oni instruis nur sciencon kaj teknologion, kaj apenaŭ aŭ tute ne belartojn, muzikon, etikon, historion, tradician kulturon kaj ĝian heredon, ĉar oni opiniis, ke tiuj fakoj ne kontribuas al homeca evoluo.

En la Universitato de Okcidentaj Indioj (UWI [University of the West Indies]) ĉi tiu emfazo sur la sciencoj rezultigis ke la Fakultato de Homaj Sciencoj kaj Edukado altiras malpli ol dudek kvin elcentojn de la tuta studentara loĝantaro, ĉar iliaj kontribuoj al nacia kaj regiona evoluo estas subtaksataj.

La Jamaika ĵurnalo The Gleaner skribis ĉefartikolojn, kiuj rekomendis ĉesi subvencii sciencobranĉojn, inkluzive historion, lingvojn, filozofion kaj artojn fare de la registaro.

Anstataŭe, ĝi sugestis koncentriĝi sur tiuj fakoj, kiuj ebligus al Jamajko kaj la regiono atingi la nivelon de la unua mondo teknologie. La ĵurnalo erare argumentas, ke vi ne bezonas scii vin mem, vian realmemon, vian socion aŭ viajn prapatrojn, kaj ke post kiam vi atingos teĥnikan egalnivelecon kun Okcidento, ĉio estos bona.

La tria temo koncernas la malriĉiĝon je landa, regiona kaj individua nivelo. Edukiĝo pri homaj sciencoj estas facile subtaksata kiam socioj travivas strukturajn ŝanĝiĝojn. La familioj kaj la personoj mem povas elekti investon en temoj pli facile surmerkatigeblaj. La landoj povas elekti vojojn, kiuj konduku al pli alta produktivo. Ĉi tiu jarcento komenciĝis per disvastiĝo de tutmonda terorismo en ĉiujn partojn de la mondo. Tial multaj senkulpaj homoj iĝis viktimoj de malhumanaj barbaraj perfortaj agoj. Tiuj agoj estis sekvoj de la koloniaj militoj, kaj poste de la militoj por liberiĝo de koloniismo, sed restis preskaŭ nekonataj en la okcidenta mondo post la fino de la dua mondmilito.


Nicola Minnaja (Italio) tradukis el la franca lingvo.

Johan Derks (Nederlando) redaktis la artikolon.

Mike Leon (Nov-Zelando) provlegis.


Identecoj kaj heredaĵo

La studado de homaj sciencoj estas gravega por aprezi identecon, formadon kaj antaŭimagon de socio. Kiam iu socio neglektas kompreneblecon, aprezon kaj disvastigadon de homaj sciencoj, ĝi malfermiĝas al diversformaj misuzoj, malplivalorigo de ĝia heredaĵo kaj alproprigo de ĝia esenco. Trudado de neniigo de scioj [neniigo de scisistemoj aŭ detruo de ekzistantaj scioj] al Afrikaj popoloj per maniero "sindromo de malplena bagaĝo" kondukis afrikanojn en la nova mondo al senposedigo de siaj identecoj kaj heredaĵo, estigante konfuzajn, malorientitajn kaj delokitajn homojn.

La senbrida perforto kaj sovaĝeco en la Jamajka socio iugrade estas simptomo de tio.

dum Jamajko ĉiam penis fari ĉion ne laŭ siaj fortoj, prefero por ĉio eŭrokcidenta persistas.

La pensmaniero ĉe UWI [University of West Indies] estas viktimo de historiaj cirkonstancoj kronikitaj de la Jamajka verkisto kaj instruisto Errol Miller, kiu verkas pri dependeco de la regionaj ekonomioj post la abolo de sklaveco kaj emancipiĝo. Pro tio ne eblis aspiri al utilaj klerigaj paradigmoj, projektitaj por instrui pri homaj sciencoj, sen bezoni zorgi pri la tuje distingeblaj avantaĝoj de tiaspeca instruado.

Unesko daŭre gvidas la evolu­ igon de pli humana mondo, kie racio, pripensemo kaj diverseco estas valorigataj. Tamen, kun la rezisto al rekompencaj pagoj al homoj kiuj suferis de la plej malbona formo de malhomeco en la homa historio, tra abomenaĵoj de la Atlantika sklaveco, oni komprenas ke landoj de la Kariba regiono estas en almozeco - nekapablaj por decidi aferojn kiuj levos ĝiajn civitanojn el malriĉeco.

44 | Unesko-Kuriero • julio - septembro 2017 Tio probable klarigas kial Jamajko havas unu el la plej altaj nombroj da hommortigoj en la mondo, kvankam ĝi estas la loko kie naskiĝis Marcus Mosiah Garvey [Jamajka politika gvidanto, ĵurnalista eldonanto, kaj proponanto de Tutafrikanisma movado (1887-1940)]; regeo [populara muzikstilo Jamajk-devena]; kaj Usain Bolt [Olimpika ĉampiono pri Sprinto(sprinter)].

Trejnado de instruistoj estas ŝlosilo

Kion oni povas fari por plibonigi la homsciencan klerigadon pri en Jamajko kaj Karibo? Unesko- projektoj por prepari instruistojn kaj klerigo devas esti plibonigataj kaj antaŭenigataj en Jamajko kaj Karibo, kun UWI gvidanta la vojon tra introspekta engaĝiĝo de sia rolo en homscienca klerigado.

La universitato bezonas kompletan departementon aŭ lernejon pri filozofiaj studoj, kiu povus helpi kritikan pensadon en studado de multaj aliaj studobjektoj, inkluzive negocon, turismon, solvadon de konfliktoj kaj la medion.

Estas grave ke homaj sciencoj estu instruataj en elementaj, mezaj kaj superaj klerigaj institucioj en Jamajko kaj la regiono, por ke la konstruaj blokoj de paco alĝustiĝu al la mensoj de la homoj. Kulturaj kaj muzikaj ĝenroj jamajk-devenaj iris trans la limojn de Jamajko kaj influis la tutan mondon, sed malmulto estas farita por instrui kaj evoluigi tiujn tradiciojn inter Jamajkaj gejunuloj. Tiu scio povus estis uzata por puŝi kreivon de Jamajkanoj kaj ekonomie plenpovigi ilin.

Fine, gravas kompreni ke homaj sciencoj estas fundamento de ĉio por ekigi scion – ĝiajn prizorgon, konservadon, retrovon, dissemadon kaj utiligadon. Riĉaj kaj potencaj landoj ne lasas la klerigadon de siaj civitanoj al aliaj. Simile, malpotencaj kaj malriĉaj socioj devas aprezi la neceson garantii ke iliaj propraj historioj estas memfaritaj kaj liverataj al la socio tutece kiel tio konvenas al nia komuna homeco – eĉ en nia bela diverseco.


John Ayotunde Isola Bewaji (Jamajkano naskita en Nigerio) esta aŭtoro de pluraj verkoj, inkluzive The Rule of Law and Governance in Indigenous Yoruba Society: A Study in African Philosophy of Law [La leĝeco kaj regado en la indiĝena socio Joruba: studo pri afrika filozofio de leĝo]. Li estas redaktoro de publikigaĵoj kiel Caribbean Journal of Philosophy - CJP [Kariba Revuo e Filozofio].


Rafael Lima (Brazilo) tradukis el la angla lingvo.


La poeto ĉe la koro de la civito

de Tanella Boni

La poezio, kiel ĉia arta kreado, estas unu el la kolonoj de la humanismaj studoj. Laŭirante la vojojn de emocio, de sentemeco, de imago, ĝi transdonas la humanajn konojn kaj valorojn. Plie kaj pli bone: ĝi formas la homan estaĵon, ties korpon kaj animon.

La arto ne rezonas. Ĝi apartenas al la kampo de emocio, de sen­ temeco, de imago. La arta sperto apogas sin nek sur argumentado nek sur kontrolo nek sur pruvo, ĉar ne temas pri scienca kono. Kaj tamen, per vojoj kiuj estas propraj al ĝi, ekster la tiom surpaŝitaj padoj de la sciencoj, la arto plenumas plej gravan rolon en la formado de la persono: ĝi transdonas la konon de la mondo kaj de la homaj valoroj nemalhaveblaj por malfermiĝi al la Aliulo. La arta kreado tiamaniere estigas tre fortajn rilatojn inter homoj, trans lingvoj, kredoj kaj kulturoj.

Tial la arto povas esti rigardata kiel unu el la kolonoj de la humanismaj studoj.

La epoko de la humanismaj studoj

Forte starantaj en la angle parolanta mondo, "the humanities" (homsciencoj) ampleksas la litera­ turajn, lingvajn, filozofiajn, historiajn aŭ artajn studojn, en kiuj estas substrekataj la mensa malfermiĝo kaj la homa vivo ene de la socio.

En multaj france parolantaj landoj, la termino ekskutimiĝis, aŭ preskaŭ, krom en iuj universitataj medioj. Tamen, iam, en la franca edukada sistemo, oni "faris siajn humanismajn studojn". Tio signifis lerni "siajn" klasikaĵojn, studi malnovajn lingvojn, legi verkojn de Homero, Vergilio kaj aliaj antikvaj verkistoj, akiri kiel eble plej ampleksan spiritlarĝecon per la studado de la manieroj laŭ kiuj vivas, agas kaj parolas la homoj el aliaj civilizacioj.

Aliloke en la mondo, ekzemple en la afrikaj kulturoj, ekzistas socia ekvivalento de tiu lernado de "siaj" klasikaĵoj. Ĝi estas la inicadaj tagoj, dum kiuj estas transdonata al la gejunuloj la heredaĵo el la malnovaj tempoj, kiu ebligas vivi en la nuna tempo. Ili estas la tempo de humanisma studado.

Ĉiu epoko, ĉiu kulturo havas siajn klasikaĵojn, siajn nepreterlaseblajn tekstojn. Kaj, inter tiuj, la poezio ĉiam staris sur prestiĝa loko. Ĉiam krom nuntempe: ni emas forgesi ĝian ekziston, en nia mondo senigita je magio. Mi ŝatus iom plu trakti ĉi tion, precize por kontraŭstari al tiu forgeso kaj montri kiel la poezio estas nedisigebla parto de la humanismaj studoj.

Kion povas la poezio

Ne ekzistas socio sen poetoj.

Eĉ se la krea ago estas farata en soleco, la poetoj ne vivas en izola veziko. Ili ne estas ermitoj enfermiĝintaj en siaj eburaj turoj, sed kreantoj de mondoj kiujn ili donace disdonas. Ĉu iliaj poemoj estas skribitaj aŭ kantataj, la poetoj plenumas plej gravan edukan rolon.

La filozofoj el antikva Grekio ne neglektis rimarki tion. En iliaj okuloj la poezio enkorpigis sperton de lernado, ĝeneralan kulturon kiu antaŭas al ĉia scienca aŭ politika fakiĝo. Ili sciis ĝis kia grado la studado de verkoj de Homero kaj aliaj poetoj estas grava por la formado de la spirito ĉe la junaj liberaj Helenoj (tiuj kiuj estis nek sklavoj nek fremduloj).

Tial Platono, en La Respubliko, maltrankviliĝis pro tio ke Homero donis malbonan ideon pri la dioj en siaj poemoj; kaj li finfine mal­ akceptas la poetojn en sian civiton!

La riproĉo kiun li faris al la poeto verŝajne tiom devenas de tio, kio estas la poezio, kiom de tio kio ĝi ne povas esti.

Sed kiu kapablas diri, hieraŭ same kiel hodiaŭ, kio estas poezio?

Laŭ la argentina verkisto Jorge Luis Borges, difino de la poezio kiel "la esprimado de la belo pere de arte kombinitaj vortoj", povus troviĝi en vortaro, certe, sed restus sufiĉe "febla". "Temas pri realaĵoj tiel profundaj", li aldonas, "ke ili povas esprimiĝi nur pere de simboloj en kiuj ĉiuj homoj partoprenas." La senta partopreno La poezio estas farita por la senta partopreno. Tiel ĝi formas la homan estaĵon: ties korpon kaj animon. Laŭirante la vojojn de emocio, de sentemeco, de imago, ĝi transdonas la humanajn konojn kaj valorojn, la senton de la bono kaj de la malbono, la historion, la heroajn farojn de la virinoj kaj de la viroj, la malnovajn tradiciojn, la ligilon kun la naturo.

Tiu kono estas vekiĝo de la sensoj per la kreado de la belo en la lingvo kaj per la vortoj, sed ĝi ankaŭ estas kulturo de la imago kaj de la memoro. Ĝi estas esprimformo de la korpo kaj de ĉiuj fakultoj. Ĉar la formo – de tio kio estas dirata aŭ skribita – estas same grava kiel la signifo aŭ la "mesaĝo". Kiel diras Paul Valéry (1871-1945) en Ego Scriptor: "La poeto ne celas komuniki penson, sed naski en la alia la emocian staton al kiu kondukas penso analoga al la lia (sed ne identa). La ideo plenumas (en li kiel en la alia) nur partan rolon." Fronte al la realaĵoj de nekomprenebla mondo, en kiu li sentas sin (nevole) "enŝipigita", la poeto ne ĉesas "danĝere krei", laŭ la esprimoj de la franca verkisto Albert Camus en lia parolado "La artisto kaj lia nuntempo" (Uppsala, Svedio, 14-an de decembro 1957).

Danĝere kreante, por savi la vivon minacatan el ĉiuj flankoj, la poeto rekonkeras sian lokon ĉe la koro de la civito.


Poetino, filozofo, verkisto de romanoj kaj de porjunulaj libroj, Tanella Boni (Ebur-Bordo) estas profesoro ĉe la universitato Félix Houphouët-Boigny en Abidjan kaj vicprezidanto de la Internacia federacio de filozofiaj societoj (FISP). Ŝi estas membro de la Akademio de la sciencoj, artoj kaj kulturoj de Afriko kaj de la afrikaj diasporoj (ASCAD).


Christian Lavarenne (fran­cio) tradukis el la franca lingvo.


Akcepti estas natura alvokiĝo de insulo
Giuseppina Nicolini

Intervjuo farita de Marina Forti, itala ĵurnalistino

Urbestrino de la malgranda itala insulo Lampedusa, sude de Sicilio, inter majo 2012 kaj junio 2017, Giuseppina Nicolini alfrontis kuraĝe unu el la plej dramaj krizoj kiujn la mediteranea baseno trairis en la lastaj jaroj: la alvenon de miloj da elmigrintoj, fuĝantaj de la konfliktoj kaj de la malriĉeco. Fronte al la homa angorego, ŝi rakontas kiamaniere la 6500 loĝantoj reagis per solidareco kaj respekto de la homa digno. Renkontiĝo kun tiu kiun la italoj kromnomas “la Leonino”.

Kiam Unesko aljuĝis al vi la Premion Felix Houphouët-Boigny por la serĉado de la paco, aprile 2017, vi akceptis ĝin kiel “omaĝon je la memoro de nenombreblaj viktimoj de la trafiko de homaj estaĵoj en Mediteraneo”. Kion vi komprenas per tio?

Mi pensas ke estas honeste kaj ĝuste dediĉi tiun premion al la elmigrintoj kiuj pereis transirante Mediteraneon, ĉar la homa tragedio, al kiu ni konfrontiĝas en la mediteranea baseno, estas fakte ia silenta milito.

Ilia vojaĝo estas altrudita: trudita de la milito kaj de la malriĉeco, trudita far niaj politikistoj kaj poste, far la organizita krimo, kiu profitas de tio, ĉar, antaŭ fermitaj pordoj, la trafikantoj ofertas al senesperuloj la ununuran eblan elirejon kaj solvon.

Ĉi-momente, oni starigas novajn murojn, oni fintraktas novajn akordojn kun diversaj landoj el norda Afriko, havantajn kiel solan celon defendi la landlimojn de Eŭropo, kaj ne la vivon de tiuj viroj kaj virinoj, kiuj strebas atingi niajn marbordojn.

Sed, tiu Premio asertas ke tamen ekzistas ia solidareca Eŭropo kaj ĝi atestas ankaŭ ke la humaneco kaj gastamo estas valoroj kiuj ne malaperis.

Tamen, fronte al tiu fluego de elmigrantoj, multaj parolas pri “invado”.

Akcepti estas la natura alvokiĝo de insulo, mi insistas memorigi tion.

Fakte, tio estas ĝuste tio kion same la insulo Lesbos, el Grekio, faris.

Eble tio estas ŝuldata al nia geografia pozicio: la migra vojo transiras Lampedusa-n. Kvankam, verdire, tiu vojo estas ebligata ĝuste pro tio ke nia insulo troviĝas mezdistance inter la sudaj marbordoj kaj la bordoj de Eŭropo. Mi ne scias kion farus aliaj se ili troviĝus en ĉi tiu loko, en ĉi tiu historia momento, kiam tiom multaj personoj fuĝas. Kiu ajn rekomendas “retropuŝi ilin”, vivas tutsimple tro malproksime, tute ignorante la maran leĝon: retropuŝi ne eblas.

Vidi la situacion de proksime helpas kompreni kaj vekas nian responsan senton; ĉi tie oni vidas ilin kiam ili alvenas: elĉerpitaj estaĵoj, frostiĝaj, tim-rigidaj, terorizitaj, nudpiedaj. . . Oni vidas infanojn, gravedajn virinojn. Kaj oni tuj komprenas ke ili faris tiun vojaĝon pro tio ke ili tute ne havis alian elekteblon.

Do ĉiel, tio estas la ununura farendaĵo: pro la pozicio, kiun la geografio kaj la historio asignis al ni, ni havas la devon akcepti ilin.

En Lampedusa ni travivis ege dolorigajn momentojn. Fronte al tragedio kiel tiu de la ŝippereo, la 3-an de oktobro 2013, dum kiu 386 personoj perdis sian vivon, al kiu riproĉi: al la mortintoj? En tiuj momentoj, oni bone vidas kiuj estas la viktimoj, kiuj estas la maljustaj forpasoj.

Tio ne estas la unua fojo ke Lampedusa spertas malfacilajn momentojn.

Fakte, ni travivis neelteneblajn momentojn en 2011, kiam la eventoj en Tunizio altrudis al multnombraj personoj fuĝi. La Ministro pri Eksteraj Aferoj de tiu epoko, Roberto Maroni, decidis kantonmentigi ĉiujn elmigrintojn en Lampedusa: "Ili ne povas, ne devas eniri Italion", diris li al ni. Oni postulis repatriigi ilin rekte de ĉi tie. Sed la repatriigaj proceduroj bezonas tempon, kaj dum du monatoj, dudek kvin mil personoj elŝipiĝis ĉe ni; tio estas kvaroble la nombro de niaj loĝantoj.

Kiamaniere reagis la loĝantoj de la insulo?

La porakceptaj strukturoj estis jam malkapablaj regi la situacion.

La elmigrintoj vivis en nehumanaj kondiĉoj, surstrate, en frosto. Tamen tia estis falsa urĝo, ĉar dudek kvin mil personoj estas nenio kompare kun tio kion oni vidas hodiaŭ: se oni estus povinta distribui ĉiujn sur la italan teritorion, ilia nombro povis esti mastrumata. Kontraŭe, la fakto lasi ilin blokitajn en Lampedusa kreis krizon.

En tiu jaro, la insulo spertis gravajn perdojn. La ekonomio de la insulo ja dependas ĉefe de turismo, kiu tute kolapsis. Tamen, malgraŭ tiuj kondiĉoj, la solidareco devis manifestiĝi; la loĝantoj de Lampedusa strebis helpi, disdonis kovrilojn, manĝaĵojn. La loĝantaro anstataŭis la Ŝtaton. Se protestoj stariĝis, ili estis direktitaj kontraŭ la itala registaro, ne kontraŭ la Tunizianoj.

Estus tro simple, dum pro­funda ekonomia krizo, indiki la elmigrintojn kiel la komunan malamikon. Tio ankaŭ estas deturno por kaŝi la politikan responsecon de tiuj kiuj volis tiun modelon de maljusta evoluo, fonto de malegalecoj, kadre de kunteksto iĝanta malsimpla, kaŭze de la tutmondiĝo.

La historio instruas nin ĉi-teme:
indiki eksteran malamikon servas ankaŭ al la plifortigo de la politika aŭtoritato ene de la lando kaj certe ne utilas por faciligi la kreskon de la civitana konscio, por favori la ekeston de klara sento ke oni apartenas al iu komunumo.

Hodiaŭ oni respondecigas la Neregistarajn Organizojn (ONG) esti faktoro kiu allogas, altiras la migrantojn.

Fakte! Kaj ĝuste en tiu situacio troviĝas la franca ONG nomata “SOS Méditerranée”, kun kiu mi havas la honoron disdividi la Premion Felix Houphouët-Boigny.

Sed, tiuj kiuj akuzas tiujn organizojn, forgesas ke ili agis ĝuste por plenigi vakuon. Post la tragedio de la 3-a de oktobro 2013, ni spertis aliajn dramojn, kelkfoje eĉ pli gravajn:
aprile 2015, dum ununura ŝippereo forpasis inter 500 kaj 700 personoj.

En 2013, la eŭropaj estroj alvenis emociitaj; la itala Ĉefministro tiutempa - Enrico Letta- genuiĝis antaŭ la blankaj ĉerkoj de infanoj.

Kaj la itala registaro lanĉis la operacion “Mare Nostrum”, la tute unuan kiu oficiale deklaris humanan celon, fakto kiu honorigas nian landon. Tiu operacio daŭris unu jaron. Ĝia kosto estis ege alta, do Italio petis la helpon de la eŭropaj partneroj.

Sed la kontraŭstaro estis ĝenerala. Oni kulpigis “Mare Nostrum” pri la samaj malbonaĵoj, kiujn oni metas hodiaŭ sur la dorson de la ONG-oj, t. e. funkcii kiel alloga faktoro, eĉ pera komplico de la trafiko de homaj estaĵoj.

Post tiu homhelpa operacio sekvis aliaj operacioj, kiel “Frontex”

kaj “Triton”, kies celoj celis pli la sekurecon ol la sanitaran helpon, agante por la informado kaj poziciante sin en la kontraŭ-krimeca batalo.

Poste, komence de la dua semestro de la jaro 2016, ĉiuj programoj ĉesis, inkluzive de la intervenoj de kelkaj eŭropaj landoj, realigitaj kadre de “Frontex”. Italio troviĝis denove sola, kun siaj marbordaj gardoŝipoj kaj armea floto. Ni retroviĝis en la situacio de antaŭ la kreado de “Mare Nostrum”.

Fronte al la nombro de mortintoj kiu kreskas, la agado de la Neregistaraj Organizoj(ONG) plenigas la institucian vakuon.

Ege implikita en la civila socio, vi estas konvinkita ekologiisto, kiu kontraŭstaras interalie, al la konstruspekulado. Kio spronis vin kandidatiĝi kiel urbestro, dum tiom malfacila periodo?

Tiuj bataloj generis demokratian movadon, kreitan de la fortoj de la civila socio, kiu petis min kandidatiĝi, proponante programon kontraŭ la media kaj socia difektado, kies suferanta viktimo estis la insulo.

Lampedusa troviĝis marĝene, kaj geografie kaj socie: kadukaj lernejoj kaj junuloj devigataj forlasi la landon.

Ni multe laboris, sed multo estas ankoraŭ farenda. Sed la insuloj de la arkipelago lernis denove vivi.

Ni investis en la transporton, en la selektivan laŭspecigon, en la sunan energion kaj en la lernejojn: antaŭe oni havis nur unu sciencan liceon; hodiaŭ, ni havas ankaŭ institutcion por instrui kaj trejnigi hotelistaron.

Mi estas konvinkita ke la destino de insulo kiel Lampedusa estas ligita al la geopolitika destino de Mediteraneo.

Ni deziras ke tiu maro iĝu centro de interŝanĝoj, kulture kaj politike. Sed, antaŭ ol realigi tion, oni ne rajtas utiligi la teritoriojn kiel malliberejojn por la elmigrintoj, ion kio Lampedusa riskis fariĝi. Ni devas kulturi la tradicion de la akcepto, ekstere de ia ajn logiko de la urĝeco. Startante de tio – kaj ni bone konstatis tion – migrado kaj turismo povas kunekzisti kaj la insulo povas prosperi.

Mi sincere esperas ke tiu Premio, kiun Unesko aljuĝis al “SOS Mediteraneo” kaj al mi mem, kuraĝigos al aliaj iniciatoj: nia ekzemplo pruvas la grandan forton de la malgrandaj teritorioj.


Giuseppina Nicolini naskiĝis en Lampedusa. Ŝi sukcese kampanjis por ke la Plaĝo de Leporoj, insulo apud Lampedusa, estu deklarita naturrezervejon en 1997. Urbestro de la insulo ekde majo 2012 ĝis junio 2017, ŝi batalis por mobilizi la italajn kaj eŭropajn aŭtoritatojn fronte al la krizo de la enmigrintoj.

Ŝi ricevis en 2016 la premion “Simone de Beauvoir”, fonditan de la verkistino Julia Kristeva, rekone al sia batalo.


Maria Butan (Rumanio) tradukis el la franca lingvo.

Mike Leon (Nov-Zelando) prov­legis.

190 00 homoj savitaj dum 15 monatoj.

“Ni estas ege kontentaj dis­dividi tiun premion kun Giusi Nicolini”, dek­ laris Sophie Beau, kunfondinto kaj vicprezidanto de “SOS Mediteraneo”, ĉe la aljuĝo kaj disdono de la Premio Felix Houphouët-Boigny. ”Ni iris je ŝia renkonto en Lampedusa, en 2015.

Kiam Klaus Vogel prezentis al ŝi sian ideon: lupreni civilan savŝipon, ŝi diris:”Via projekto estas freneza, sed mi aliĝas kaj iras kun vi”.

“Ni ne povas konsenti ke miloj da personoj pereu enmare, sub niaj okuloj, sojle de Eŭropo, kaj fari nenion.”

Ekde tiu konstato, Klaus Vogel, kapitano en la komerca germana floto, kaj Sophie Beau, spertulino de homhelpaj programoj, kunkreis “SOS Mediteraneo” en majo 2015, eŭropan asocion neregistaran por marmeza savado.

Ĝia agadkampo: la Mediteraneo, kiun miloj da elmigrantoj kaj rifuĝintoj, -fuĝantaj for de la milito kaj de la malsatego – transiras por provi atingi la eŭropajn marbordojn, riskante sian vivon: almenaŭ 46 000 personoj pereis fakte en la ondoj dum la lastaj dek kvin jaroj.

La asocio kiu baziĝas sur la tradiciaj valoroj de la reciproka helpo – karakteriza trajto de la mara gento – laboras en strikta kaj densa kunlaboro kun la italaj aŭtoritatoj, kun la Centro de kunordigo de la enmaraj savadoj (Maritime Rescue Coordination Center) de Romo.

La kerna apogo, la “militnutrado”

estas certe la ŝipo Aquarius, 77 metrojn longa, kiu disponas surborde pri skipo de 11 personoj, aldone medicina teamo el “Médecins sans frontières” kaj teamo de marsavistoj el “SOS Mediteraneo”. Entute 30 personoj, pretaj sinmobilizi por la kapacito de 500 pasaĝeroj, kelkfoje eĉ pli.

Dum 15 monatoj da intervenoj (ekde februaro 2016 ĝis majo 2017), marmeze de libiaj bordoj, la asocio alportis helpon al pli ol 19 000 personoj. La elsavitaj devenas plejmulte el la Sub-Sahara Afriko, ĉefe el Okcidenta Afriko kaj el la Korno de Afriko, sed ankaŭ el Bangladeŝo, Sirio, Libio, Pakistano kaj Palestino.


Dawit Isaak, enkarcerigita pro delikto de opinio

de Nathalie Rothschild

Gajninto en 2017 de la monda premio de la libero de la gazetaro de Unesko/Guillermo Cano, la sveda-eritrea ĵurnalisto Dawit Isaak estis arestita en 2001 en Eritreo. Ekde 2005 neniu havas sciigojn pri li. Por lia familio ĉi tiu premiado revivigas la esperon de lia liberigo.

Lia portreto, kiu datiĝas je la fino de la 1980-aj, reprezentas la internacian simbolon de la lukto por la libero de la gazetaro kaj de la libero de esprimado. Do fakte estas preskaŭ dek ses jaroj ekde kiam la ĵurnalisto, dramisto kaj verkisto Dawit Isaak estis enkarcerigita sen ajna formo de proceso en sia naskiĝlando Eritreo. En majo 2017 li ricevis la mondan premion de la libero de la gazetaro de Unesko/Guillermo Cano.

Tra la jaroj la diplomatiaj ekpaŝoj de kvin administracioj de lia adopto- lando, Svedlando, la kampanjoj de internacia premo, la agoj de la civila socio kaj la apelacioj de elstaraj personoj permesis pluteni la atenton sur la afero Issak. Amnesty International lin konsideras prizonulo pro opinio kaj postulas lian tujan kaj senkondiĉan liberigon. Sed la eritrea reĝimo restis surda kaj ne donis la garantion de justa proceso aŭ la eblon pluteni kontakton kun la ekstera mondo, escepte de mallonga liberigo dum 2005.

Naskiĝinte la 27-an de oktobro 1964, ĉe la komenco de la sendependiĝa milito de Eritreo (kiu daŭris de septembro 1961 ĝis majo 1991), Dawit Isaak kreskis en Asmero, en familio de kvin infanoj.

Liaj gepatroj havis malgrandan magazenon pri italaj specialaĵoj.

Kiam li estis dudek-jara, la milito inter la Naciliberiga Fronto de la eritrea popolo kaj la etiopia armeo akriĝis kaj Sovetunio retiris sian subtenon al la etiopia registaro.

Dawit Isaak fuĝis el la lando por rifuĝi en Svedlandon en 1987, kie li perlaboris siajn vivrimedojn kiel zorganto.

“Ne forgesu viajn radikojn”

Tamen Dawit Isaak ne rezignis lukti por iu Eritreo libera kaj demokrata, laŭ Esayas, lia pli juna frato. “Mi havas malmultajn infanajn memorojn pri li, ĉar li estas dek jarojn pli aĝa ol mi. Sed kiam mi estis adoleska, li instruis al mi la tigrenan lingvon, la oficialan lingvon de Eritreo, ĉi tie en Svedlando li neniam ĉesis ripeti al mi “Ne forgesu vian lingvon, vian landon, viajn radikojn.”

La kulturo kaj la identeco estas gravaj por li. Samtempe li respektis la svedan socion kaj adaptiĝis al ĝi.”

En 1993, unu jaron post la akiro de la sveda nacieco, Isaak estas denove en Eritreo jure sendependa de Etiopo. Li edziĝas kaj havas tri infanojn – du ĝemelojn Betlehem kaj Yorun kaj unu filinon kvar jarojn pli junan, Danait.

“Unu el la unuaj memoraĵoj de mia patro estas kiam li instruis legi kaj kalkuli, al mia frato kaj al mi. Ni estis kvarjaraj”, diras Betlehem Isaak, nun 23-jara. “Li konigis al ni nian historion kaj la mondon kiu nin ĉirkaŭas, eĉ se li ne estis ĉiam tre pedagogia! Sed li faris sian plejbonon: li estis patro tre sindediĉa.”

La unua ĵurnalo sendependa

Je la fino de la 1990-aj, la klopodoj por liberaligi la eritrean socion komencis alporti siajn fruktojn.

La lando adoptas novan leĝon rajtigantan la privatan gazetaron, tio estas libereco je kiu Dawit profitas fondante la unuan sendependan ĵurnalon en Eritreo, Setit, el la nomo de la nura rivero de la lando kiu fluas la tutan jaron. “Ni volus por nia ĵurnalo fluon kiel tiun de rivero, kiu neniam sekiĝas”, eksplikas Aaron Berhane, la kunfondinto.

Dawit Isaak iĝas ĵurnalisto fekunda, traktanta la kulturon kaj la lokajn aferojn. Sed oni ne devas atendi longan tempon kiam novaj konfliktoj okazas inter Etiopio kaj Eritreo. Li do rifuĝas en Svedlandon, kie lia edzino kaj liaj infanoj lin reatingas mallonge poste.

Kvankam la politika situacio en Eritreo restas nestabila, Isaak decidas reveni tien en 2001. Sed li troviĝas rapide en la kerno de danĝera konflikto, kiam Setif publikigas nefermitan leteron al la eritrea prezidento. Kelke da monatoj poste ĉiuj sendependaj ĵurnaloj estas malpermesitaj: dek unu subskribintoj de la letero (inter kiuj iuj politikaj personoj) kaj dek ĵurnalistoj, inter kiuj Dawit Isaak, estas enkarcerigitaj.

La arestoj okazas kelke da semajnoj post la teroristaj atakoj de la 11-a de septembro en Usono.

“La mondo komplete ŝanĝiĝis de tiam. Dawit malprofitis tiom multe”, diras Esayas. “Kelkfoje mi diras al mi mem, ke oni forgesu, mi timas ke la streĉoj faritaj por lin liberigi fine tedos. Sed kelkfoje mi diras al mi same, ke io devas okazi.”

“Mi sentas, ke la espero pli­ intens­iĝis nun kiam mia frato estas laŭreato de la Unesko-Premio por la libero de la gazetaro, kio altiras la atenton sur lian kazon je la nivelo de Unuiĝintaj Nacioj.”

“Ĉi tiu premio sendas mesaĝon fortan kaj gravan pri la traktado de kiu Dawit Isaak estas viktimo”, deklaras siaflanke Cilla Benkö, ĝenerala direktoro de la sveda nacia Radio kaj prezidanto de la Ĵurio de la monda Premio de la libero de la gazetaro 2017. “Li estas enkarcerigita sen ajna kontakto kun siaj familianoj kaj sen proceso. Tio estas situacio tute ne akceptebla.”

Rifuzo al rajto pri proceso

Kelke da tagoj antaŭ la ceremonio de disdono de premioj Unesko en Ĝakarto, en Indonezio, kiu koincidis kun la Monda Tago de la libereco de la gazetaro, la 3-a de majo 2017, la Afrika Komisiono pri la Rajtoj de la Homoj kaj de la Popoloj anoncis, ke ĝi levas la demandon pri Isaak. Ĉi tiu decido venas post kiam la advokatoj de Isaak prezentis peton al la Komisiono bazitan sur la principo de "habeas corpus", kiu garantias al persono arestita rapidan alvokon antaŭ juĝisto kiu decidu pri la valideco de lia aresto.

Se la eritreaj aŭtoritatoj akceptis ĉi tiun principon, ili tamen rifuzis la rajton al proceso por Dawit Isaak kaj la aliaj ĵurnalistoj malliberigitaj ekde septembro 2001.

La Komisiono diris, ke ĝi demandos Eritreon pri ĝia malrespekto de la internaciaj konvencioj pri la Homaj rajtoj. Promeso kiu ree estigis esperon de la familio de Isaak, sed Betlehem montris sin singarda: “Tio signifas ion, sed scii ĉu tion sekvos efiko dependas nur de Eritreo. Ili havas la povon decidi pri la sorto de mia patro.” Siaflanke, Esayas taksis ĉi tiun ekpaŝon “pozitiva antaŭeniro”.

“Ĝi estas mesaĝo sendita al la internacia komunumo kaj al la Eritrea ŝtato, kiu turmentas mian fraton per pezaj kruelaĵoj dum preskaŭ dek ses jaroj. Mi nur esperas ke tiuj kiuj estas ĉe la povo, aŭskultas kaj faros ion.”

Silenta diplomatio

La svedaj aŭtoritatoj, la amas­ komunikiloj kaj la civila socio bezonis multe da tempo por ekzorgi pri la kazo de mia frato, diras Esayas. Sed la registaro fine ekpraktikis “silentan diplomation” kun Eritreo por atingi la liberigon.

Mallonga sparko de espero aperis kiam Isaak estis liberigita en novembro 2005, sed ĝi rapide estingiĝis kiam li estis denove arestita du tagojn poste, dum li estis iranta al la hospitalo.

Espero revenis kelkajn jarojn poste, kiam eksa provoso fuĝinta el Eritreo rakontis al la svedaj amaskomunikiloj ke Dawit Isaak ja vivas, sed estas malsana kaj malliberigita en malhumanaj kondiĉoj. Oni opinias, ke li pasigis la plej multajn el la pasintaj dek ses jaroj en izolo en sombra karcera ĉelo.

Lia historio montras, ke "ni bezonas ĵurnalistojn por postuli respondon de tiuj kiu havas la povon, sed, bedaŭrinde, tio metas ilin pli kaj pli en danĝeron," diris Cilla Benkö. "Ni devus esti dankemaj al tiuj kiuj pretas surpreni riskojn por priskribi realaĵon al kiu ni ne havus aliron sen ili. Dawit estas ekzemplo de kuraĝo kiel aliaj ĵurnalistoj en la mondo certigantaj la defendon de libereco de esprimado ... Mi fieras, ke la ĵurio kiun mi prezidas, montris unuanimecon en sia decido aljuĝi al Dawit Isaak la mondan premion de Unesko pri la libereco de la gazetaro.

Ĉi tiu premio helpos kiel premo al tiuj kiuj lin tenas en malliberejo.”


Nathalie Rothschilde estas sveda sendependa ĵurnalisto. Ŝi kunlaboras ĉe The Wall Street Journal, The Atlantic, The Guardian kaj Foreign Policy. Same, ŝi estas produktanto kaj raportisto ĉe Sveriges Radio, la sveda nacia publika radio.


Carlo Minnaja (Italio) tradukis el la franca lingvo.

Mike Leon (Nov-Zelando) provlegis.


Rekonstruado: ŝanĝiĝaj sintenoj

de Christina Cameron

Naturkatastrofoj kaj kreskado de teroristaj atakoj signifis, ke la monda kultura heredaĵo suferis la plej seriozajn perdojn dum la lastaj jaroj. El tio rezultis pli favora sinteno de la Komitato pri Mondheredaĵoj de Unesko rilate al la rekonstruado de difektitaj aŭ detruitaj ejoj, kompare kun la tradicia opozicio.

Per ĉi tiu artikolo, la Unesko- Kuriero markas la 41-an sesion de la Komitato pri Mondheredaĵoj, en Krakovo, Pollando, en julio 2017.

Tutmonda detruado de kulturaj heredaĵoj, nuntempe okazanta je senprecedenca amplekso, fokusigas la atenton al la demando, ĉu oni rekonstruu gravajn lokojn kiel rimedo por regajni ilian signifon.

La detruo de la antikvaj Budho- statuoj en la Bamijana-valo en Afganio en la jaro 2001 aŭguris ondegon de intencaj sakrilegioj kontraŭ ikonaj kulturejoj tra la mondo, inkluzive de Palmiro kaj Alepo en Sirio.

Unesko nomas tiujn atakojn al Mondaj Heredaĵoj speco de kultura fipurigado, pro kio bezonatas novaj naciaj kaj internaciaj regularoj, la engaĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Internacia Kortumo pri Krimoj.

Krome, naturkatastrofoj detruas tutajn arojn da konstruaĵoj, kiel ni observis dum la tertremo en 2015 en la Katmandua valo, Nepalo, kie centoj da konstruoj de la Mondheredaĵa Ejaro estis trafitaj.

Rekonstruado ne estas nova afero. Ĝia origino troviĝas en la okcidentaj kulturoj de la 19-a jarcento, kiam la koncepto de "historiaj monumentoj" kreiĝis kaj la konscio pri historia pasinteco evoluiĝis, pro la rapida industriigo de la socio kaj la sekva rompo disde la pasinteco. Per la anstataŭigado de mankaj partoj de historiaj monumentoj, arkitektoj celis restarigi tiujn laŭ ilia antaŭa pompo. Tipa ekzemplo pri tio estas la rekonstruo de la muroj de la historia fortigita urbo Carcassonne [Karkason’] en Francio, farita de la franca arkitekto kaj teoriisto Eugène Emmanuel Viollet-le-Duc [Ojĝen Emanujel Viole’- le-Dujk], kiu profundiĝis al la revivigo de la franca gotiko. En la 20-a jarcento, tiu tendenco estis precipe forta en Nord-Ameriko, kie historiaj duplikatoj servis kiel vivantaj historiaj muzeoj, kiuj popularis ĉe vizitantoj kaj estis efektivaj formoj de prezentado kaj interpretado de la pasinteco.

La plej fama ekzemplo de tio troviĝas en la kolonitempa Williamsburg [Viljemsborg] en Virginio, Usono, kie 350 konstruaĵoj estis restarigitaj en la 1930-aj jaroj kaj aliaj el pli postaj periodoj estis detruitaj, pro la provo krei areon interpretumantan la kolonitempan Amerikon de la 18-a jarcento.

Oni povas eĉ argumenti, ke la Konsento pri Mondheredaĵoj el 1972 originas en Uneska projekto: la dismuntado de Nubiaj monumentoj en Abu Simbel kaj ilia rekonstruado en Philae [File] en Egiptujo.Tiu elstara arkeologia areo, kiu estis subakviĝonta pro la Asuan-Baraĵo, estis la starlokoj de 3000-jaraĝaj monumentoj kaj temploj. Tiuj trezoroj estis savitaj danke al senprecedenca internacia kampanjo, iniciatita de Unesko kaj daŭranta dudek jarojn inter 1960 kaj 1980.

Honesteco kaj travidebleco

La demando restas: Ĉu konstrui aŭ ne rekonstrui. Fakuloj pri konservado de heredaĵoj tradicie kontraŭas rekonstruadon, ĉar tiu agokoncepto povas falsi historion kaj krei fikciajn lokojn, kiuj neniam ekzistis tiaforme.

Tiu kontraŭstaro komenciĝis en la19a jarcento kaj gajnis impeton sekve de la ofte ripetata gvidlinio de la franca artohistoriisto kaj arkeologo Adolphe Napoléon Didron [Adolf’ Napoleon’ Didro’], ke “rilate la antikvajn monumentojn pli bonas stabiligi ol ripari ilin, pli bone ripari ol restaŭri, pli bone restaŭri ol rekonstrui ilin”.

En la jaro 1883, en la Prima Carta del Restauro [unua ĉarto pri restaŭrado], la itala arkitekto Camillo Boito deklaris ok principojn pri konservado de heredaĵoj, kiuj insistas pri honesteco kaj travidebleco, kiam oni aldonas mankantajn erojn al konstruaĵoj. Tiuj ideoj eventuale trovis esprimiĝon en la doktrina teksto de la 20a-jarcento, per kiu fondiĝis la Internacia Konsilantaro pri Monumentoj kaj Ejoj (ICOMOS, laŭ angla lingvo): La Internacia Ĉarto pri la Konservado kaj Restaŭrado de Monumentoj kaj Ejoj, konata kiel la Venecia Ĉarto, reguligas rekonstruadon kaj insistas, ke restaŭrado devas finiĝi, kiam supozado komenciĝas. Troviĝas esceptoj – la Aŭtralia ICOMOS- Ĉarto por la Konservado de Lokoj de Kultura Graveco, konata kiel Burra-Ĉarto, akceptita en la jaro 1979, akceptas rekonstruadon, kondiĉe ke ĝi respegulas modelon de uzado aŭ kultura praktikado, kiuj subtenas kulturajn valorojn. Tamen, eĉ tiukaze oni pledas por "malaŭdaca agokoncepto por ŝanĝado de loko".

Moviĝema sinteno

En la fruaj jaroj, la Komitato pri Mondheredaĵoj (KM) de Unesko sekvis la ICOMOS-doktrinon kaj ĝenerale kontraŭis rekonstruadon.

Escepto estis farita en la jaro 1980 pri la historia urbo de Varsovio, kies ampleksa rekonstruado estis konsiderata kiel simbolo de la patriotisma sento de la pola popolo. Ĝis antaŭ nelonge, la Komitato ĝenerale restis malŝata pri rekonstruitaj lokoj, kvankam ekzistis aliaj esceptoj.

Ekzemple, la registrado de la Areo de la Malnova Ponto de la Malnova Urbo de Mostar en Bosnio- Hercegovino en la jaro 2005 estis pravigita surbaze de la rekonstruado de "kultura valoro", nemateria speco de propraĵo. En la kazo de la Tomboj de la Reĝoj de Bugando en Kasubi en Ugando, kiuj estis detruitaj de fajro en la jaro 2010, la Komitato donis provizoran aprobon por la rekonstruado, kondiĉe ke la nova strukturo estu bazita sur fidinda dokumentado, sur tradiciaj formoj kaj teknikoj kaj sur daŭra uzado.

Fakte, la nuna versio de la Gvidlinioj pri la Realigado de la Konvencio pri Mondheredaĵoj de la KM ankoraŭ respegulas la Venecian Ĉarton deklarante: "Je rilato al aŭtenteco, la rekonstruado de arkeologiaj postrestaĵoj aŭ historiaj konstruaĵoj estas pravigebla nur sub esceptaj cirkonstancoj. Rekonstruado estas akceptebla nur sur la bazo de kompleta kaj detala dokumentado kaj sen iu ajna etendiĝo bazita sur supozoj".

Tamen, en la lumo de lastatempaj atakoj al heredaĵaj lokoj fare de ekstremistoj, la decidoj de la KM kaj de Unesko respegulas moviĝeman sintenon koncerne al rekonstruadoj.

La pravigo por tiu moviĝemo estas bazita parte sur la ideoj de la Nara- Dokumento pri Aŭtenteco (kiu estis "konceptata en la spirito de la Ĉarto de Venecio" en la jaro 1994 kaj aprobita de ICOMOS), laŭ kiu la pliampleksa utiligado de nemateriaj atributoj pledas por la rekonstruado.

La komencon por tiu moviĝemo oni povas fiksi je la intenca detruado de la Sufi-maŭzoleoj sur la Mondheredaĵa Areo de Timbuktu en Mali. Spite al alvokoj de la ĝenerala direktoro de Unesko kaj de la KM netuŝi tiujn adoratajn tombojn, la ekstremistoj atakis tiujn kun denova venĝemo, ĝis dekkvar maŭzoleoj estis detruitaj.

Ekde tiu tempo, Unesko progresigis rekonstruan procezon, kiu estis kompletigita en rekorda tempo en la jaro 2015. Tio estas bona ekzemplo por respondi al la demando:
Aktualaĵoj

"Rekonstruado: por aŭ kontraŭ?>

Estas rimarkinde, ke la valoroj listigitaj en la Deklaro pri Elstaraj Universalaj Valoroj refokusigas la tombojn sole kiel atestantojn pri la pasinteco de Timbukto, sen mencii valorojn de komunumoj aŭ teknikojn arkitekturajn.

Okazis nur post la detruado de la tomboj, ke komunumaj kaj nemateriaj valoroj estis ekkonsiderataj.

Rimedo por regeneriĝo

Argumentoj favore al rekonstruado troviĝas multfoje en la loka komunumo: tradiciaj konstruaj teknikoj estas transdonataj de la maljuna al la nova generacio de konstruantoj, la projekto kunigas la tutan komunumon, kaj la ejoj daŭre servas kiel religiaj spacoj por ceremonioj kaj kontemplado.

Fakte, kunlaborigi la lokan komun­ umon en la rekonstruado de la tomboj estas rigardate kiel ero de repaciga procezo kaj rimedo por regeneriĝo.

Argumentoj kontraŭ la rekonstruado ekster la reguloj de la Gvidlinioj pri Traktado de la KM inkludas mankon de travidebleco en la procezo de la Uneska decidofarado kaj skeptikeco pro tio, ke la decidoj estas farataj ekster la loka komunumo, per profesiaj kaj registaraj organizoj. En tiaj kazoj estas grave dokumentadi la decidofaran procezon tiucele, ke la venontaj generacioj povu kompreni, kiel la elektoj estis faritaj, kiuj alternativoj estis konsiderataj, kiuj valoroj pludaŭras kaj kiuj novaj estis kreitaj.

Aldone vagas la ideo permesi al si tempon por reflektado post traŭmato kia en Timbuktu, cele lasi spacon por estonta konsiderado tra tempoj kaj generacioj. La rekonstruado de ĉiuj tomboj eble estingas dum la pasado de la tempo la memoron kaj malprovizas la homojn je la spaco reflekti pri la pasinteco. La duone detruita Genbaku-kupoldomo en la pacparko de Hiroŝimo, Japanio, servas al precize tiu celo kiel rememoro pri la plej detrukapabla povo iam ajn kreita de la homaro.

Nova gvidado bezonata

Rilate al la temo de rekonstruado, la laŭcirkonstanca decidfarado de la KM ŝajnas konduki al novaj agokonceptoj. Tiu moviĝemo reprezentas defion por la defendantoj de la doktrino pri konservado, kiel ICOMOS, ĉar decidoj faritaj de tia prestiĝa internacia korporacio donas fidindecon al ŝanĝata normo de konservado. Pro la apero de ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj bezonata estas nova gvidado.

Ĉartoj pri konservado devas lasi spacon al novaj ideoj kaj la iloj por Mondheredaĵoj bezonas aktualigon.

Ekde la ekapero de la doktrino pri konservado en la 19-a jarcento, ĉiu generacio aldonis novajn principojn kaj gvidliniojn. Doktrino pri konservado, bazita sur uzitaj materialoj, kiel manifestite en la Gvidlinioj pri Traktado de Mondaj Heredaĵoj, ankoraŭ estas parto de nia legacaro. La Burra- Ĉarto kaŭzas gravan moviĝon al konservado bazita sur valoroj, fokusita al heredaj kaj kulturaj valoroj. La Nara- Deklaracio, kun sia emfazo al kultura diverseco kaj la relativeco de valoroj, kuraĝigas tiujn, kiuj praktike okupiĝas pri heredaĵoj, interpreti la Venecian Ĉarton tra tiuj novaj lensoj. Tiu aldona agokoncepto estas bona startopunkto por okupiĝi por la demando pri rekonstruado.


Christina Cameron (Kanado) estas profesoro kaj okupas la Kanadan Katedron pri Esplorado de Konstruitaj Heredaĵoj, en la Lernejo pri Arkitekturo, Universitato de Montrealo. Ŝi funkciis en gvidaj pozicioj en la heredaĵa kampo en Parks Canada dum pli ol tridek kvin jaroj. Cameron estis aktive engaĝita en la Uneska Mondheredaĵo kiel estro de la kanada delegacio (1990 ĝis 2008) kaj kiel ĝia prezidanto (en 1990 kaj 2008).


Fritz-Ferdinand L. Palatinus , Frank Lappe (Germanio) tradukis el la angla lingvo.


Frueco: la ŝlosilo de legipovo

de Helen Abadzi

Dum la amasa eliro de fuĝantoj ĥaosigas lernadon de dekmiloj da infanoj, la fakulino pri edukado Helen Abadzi – kies studoj kontribuis por atingi, ke legipovo ekde la elementaj studoj estu internacie unua prioritato – vigle pledas favore al la frua inokulado de legipoveco al infanoj, kaj nepre antaŭ 18-a jaraĝo.

Ĉiujare, la 8-an de septembro, okaze de la Internacia Tago por Legipovigo, mi repensas pri nelegipovaj virinoj en mia infaneco.

En mia naskiĝa Grekujo, antaŭ kelkaj jardekoj, malriĉeco kaj etnaj konfliktoj estis gravaj, tamen estigis samajn problemojn pri edukado kiel hodiaŭ.

En la 1930-aj jaroj, kiam oni maloftege irigis la kamparajn knabinojn en lernejon, ambaŭ miaj onklinoj dungis en Ateno kamparan junulinon. Kiel instruantoj ili atenteme lernigis al ŝi legi la grekan ortografion, kiu estas sufiĉe kohera. Maria lernis la literojn, sed sciis distingi nur izolajn vortojn. Ŝi fine rezignis. Ŝi zorgis infanojn, kiuj studis sub ŝiaj okuloj, sed forlasis ĉi mondon pli-ol-90-jaraĝa kiel nelegipovulo.

La etnaj konfliktoj kaj la translokiĝoj malhavigis lernadon al mia patra onklino. En 1922 ŝia familio fuĝis de Turkujo en Grekujon, ŝiaj gepatroj mortis, kaj ŝi neniam iris en lernejon. Ŝi akiris de sia filino, kiu estis instruistino, fundamentan legoscion en siaj 40-aj jaroj. Ŝi pasigis pli ol duonon el sia vivo en granda urbo kun multaj surskribaĵoj.

Tamen, kiam ŝi estis 97-jaraĝa, mi elprovis ŝin, ŝi kapablis nur tre hezite legi la dikliterojn. Plej bonokaze ŝi sukcesis rekoni nomojn de buslinioj.

Sofia, kiu edukis min, atingis tute alian nivelon. Eltirita el Turkujo en 1922, ŝi komencis elementan studotempon antaŭ ol iĝi senhejma orfo. Kiam mi lernis legadon, estis ŝi kiu helpis min. Ŝi legis niajn instrulibrojn per hezita voĉo, tio ridigis nin. Tamen, kiel ŝi sukcesis diri kompletajn frazojn, ŝi daŭre provis kaj pli kapabliĝis. Fine de sia vivo, ade ŝi surnazigis siajn okulvitrojn, malfermis gazeton kaj legis la novaĵojn al mia patrino.

Mislegado de plenkreskuloj

Multajn jarojn poste, kiel specialisto pri edukado ĉe la Tutmonda Banko, mi ekzamenis por taksi plurajn projektojn pri legipovigo de plenkreskuloj. Malgraŭ klopodoj de registaroj kaj neregistaraj organizoj por legipovigi plenkreskulojn en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, la elvokitaj statoj memorigis al mi la bildojn de mia infaneco. En Bangladeŝo la lernantoj unusilabe eldiris eĉ post unu jaro da studado. En Burkino, la finkursaj plenkreskuloj haltis post ĉiu vorto kaj eĉ penis provlegi sian propran skribaĵon.

Kontraŭe ĉiuj, kiuj estis mallonge studintaj en infaneco, legis komforte, kiel estis farinta Sofia. La kontrasto estis impresa.

Ne nur la plenkreskuloj, kiuj ne studis, legas klopode. La edukitaj fremduloj lernantaj lingvon, kies aboco malsimilas al la propra, konas samajn malfacilaĵojn. Esploristo aŭ homarhelpanto "okcidentulo", kiu vivis dekojn da jaroj en Etiopujo aŭ en Bengladeŝo, parolas frue la landan lingvon, sed legas la tutan vivon kiel infano en ekelementa kurso, li faletas pro miksaĵo da literoj, kiujn li devas malimpliki unu post la alia. La legado estas tro laborteda kaj multaj evitas tion.

Tiuj faktoj bildigas trafan fenomenon, kiun oni povas nomi "mislegado de nov-legscia plen­ kreskulo". Ŝajnas, ke ĝi iĝas signifo­ plena ekde la 19-jariĝo, kaj ĝi tuŝas verŝajne ĉiujn. La studentoj, kiuj devas havigi novan skribsistemon post la 18-a jaraĝo, legas malrapide kaj dum dekoj da jaroj havas malfacilaĵojn por malkodi tekston.

Pluraj konigaj kaj neŭrosciencaj studoj indikas nemalaperigeblajn legajn malfacilecojn ĉe plen­kreskuloj.

La mislegado de plenkreskuloj sendube klarigas parte la malŝatindajn rezultojn de la programoj por legipovigadi la plen­kreskulojn tra la mondo. Sed ĝi estis nevidata. La edukistoj atribuas tiujn malsukcesojn al sociaj problemoj, al manko de emo de la lernantoj aŭ al misaĵoj en organizado. Certe tio parte respond­ecas, sed la rezultoj estas same tute elrevigaj koncerne tiujn, kiuj persistas. Plie pro la nevidebla karaktero de tiu stranga mislegado, malmulte da esploroj rekte koncernis ĝin.

Kio do estas flua legado kaj kial ĝi gravas? Perceptita kiel neescepta rito de trairo de infaneco, ĝi tamen postulas specifajn cerbajn ŝanĝojn.

"Inokuli" legipovon al infanoj

La legado estas frukto de percepta lernado; dum la unuaj miliononoj da sekundoj, ĝi dependas de neniu kompreno. Poste helpate de ekzercado, la cerbo lernas samtempe kunligi kaj malkodi la konturon de la literoj. Ĝi faras tion kun pli da efiko, se la simboloj estis unuope lernigataj kun insisto pri iliaj formaj similecoj. La ekzerciteco kondukas al tio kombini la etajn unuojn al pli grandaj unuoj. La lernado de iaj alfabetoj (legsimboloj) kaj ortografia (normalskribada) sistemo postulas pli da tempo.

Tamen en ĉiuj kulturoj, de Francujo ĝis Ĉinujo, homoj uzas la samajn cerbajn strukturojn.

Komence, la lernanto malkodas la literojn dise per konscia streĉo.

Post dekduoj da horoj de ekzercado, tiu procezo migras al parto de la cerbo, kiu rekonas la vortojn, same kiel se temus pri vizaĝoj. Poste ekrigardo sufiĉas por malkodi serion da literoj, kiel la trajtoj de iu vizaĝo.

Samtempe la legado iĝas facila, aŭtomata. Ni ne plu povas ĉesi legi, same kiel ni ne povas malpermesi al ni rekoni la personojn, kiujn ni konas. La rapideco atingita estas po 45 ĝis 60 vortoj minute.

Danke al la percepta lernado la homo povas lerni por rekoni spuron, muzikan notadon, nombrojn, matematikajn ekvaciojn, stelarojn aŭ antaŭsignojn de la vetero. Kaj ekde kiam tiu vida funkcio estas akirita kaj regule ekzercata, ĝi restas en la memoro. Oni do povas "Inokuli" legipovon al infanoj.

Kurioze, ne necesas koni lingvon aŭ scii ĝian skribadon por tamen regi ĝian fluan legadon! Por religiaj celoj milionoj da infanoj tra la mondo lernas legi tekstojn de nekonata lingvo, kies skribado ne similas al ilia nacia lingvo. La lernado estas grandskale faciligita, kiam literoj kaj fonemoj estas interrespondaj, malsame kiel en la hispana aŭ la hinda, sed okazas same al la angla aŭ la khmera kies normala skribmaniero estas ne kohera.

Tamen por kompreni tekston, necesas flueco: la necesigoj de la momenta memoro postulas rapidecon. Edukita plen­kreskulo legas po 250 ĝis 350 vortoj minute.

La infanoj, kiuj forlasas lernejon post akiro de aŭtomateco, kapablas legi surskribaĵojn de sia ĉirkaŭejo kaj ekzercadi sufiĉe por konservi siajn legkapablojn kaj plibonigi ilin:
tio okazis al Sofia, mia edukistino.

Sed se ili forlasas la lernejon antaŭ ol flue legipovi, la malkodo literon post litero estas tro tedega. Kiel Maria kaj mia patra onklino, ili povas preterpasi ŝildon kaj nomon de strato sen kapablo legi ilin.

Malfeliĉe tiu kapablo aŭtomatigi la legadon de multaj simboloj havas limigitan vivdaŭron. Iaj cerbaj cirkvitoj koncerne percepton havas sentpovajn periodojn kaj iompostiome pli mal­rapidiĝas en la junultempo. Se la proceso de aŭtomateco estas rompita dum pluraj jaroj, la infano povas perdi valoran tempon, kiun li ne povos kompensi.

Necesas akiri leg­­fluecon antaŭ la 18-jaraĝo.

La amasaj translokiĝoj de rifuĝantoj en la 21-a jarcento okazigis gravan krizon de nelegipoveco (analfabetismo).

La lernado de multaj infanoj estis rompita en grava momento.

Trans­lokitaj de Sirio al Grekujo kaj Germanujo, ili eble neniam aŭtomatigos percepte la postulan konon de arabaj skribsignoj. Por kelkaj la rompo estos verŝajne finofara. Plie la ekzilo ne estas la nura minaco koncerne la legipovigon de la infanoj. La landoj malriĉaj ampleksigis sian instrusistemon sen bone scii kiel instrui al malfavoritoj, do produktis generacion de nelegipovaj lernantoj. Tiu fakto malpli boniĝas pro la uzo de la angla aŭ la franca lingvo, kies normala skribmaniero estas komplika.

Tial veras, ke multaj afrikanaj lernantoj kapablas, plej bonokaze, nur malkodi kelkajn literojn aŭ kelkajn vortojn en ambaŭ lingvoj.

Iuj plenkreskiĝintaj partoprenos en legipovo-kursoj, sed tio okazos verŝajne tro malfrue, laŭ la Monda Banko por ke ili kreskigu la necesajn aŭtomatismojn.

Tiuj cerbaj (neŭrologiaj) okazaĵoj prezentas ankaŭ konsekvencojn pri la celoj de daŭra disvolviĝo (ODD). Laŭ ODD 4.6 la registaroj devas atenti, ke ĝis 2030 ĉiuj junuloj kaj sufiĉe grandega proporcio de plenkreskuloj, viroj kaj virinoj, sciu legi, skribi kaj kalkuli. Por faciligi la lernadon kaj helpi la instruistojn en iliaj taskoj, necesas kontribuigi la cerbosciencajn esplorojn.

Funkciigi perceptan lernadon ne postulas ellaboritajn instruagadojn.

La instruistoj devas instrui la interrespondojn: simboloj-fonemoj kaj obligi la ekzercojn bone komentatajn en klaso. La praktika ekzerco ebligas kunligi la etajn unuojn kun la pli grandaj, la vortoj kaj la frazoj. Dikaj aŭ multaj libroj estas nemalhaveblaj por ebligi, ke la kapablo pri rekono "vizaĝa" disvolviĝu.

Ili devas esti skribitaj per dikaj literoj kun sufiĉa interspaco por respondi al la vidaj postuloj de la cerbo. Ĉar la skribado subtenas la legadon, necesas akiri vortareton por kompreni la tekstojn. Ĉar la procedo de legado estas universala, po 45 ĝis 60 vortoj minute devus esti uzataj kiel proksimuma kriterio de aŭtomateco koncerne preskaŭ ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn alfabetojn (legsimbolarojn). Por ke la infano lernu pere de tekstoj kaj ĝuu la legadon, tiu rapideco devos esti atingita ekde la fino de la dua jaro de elementa lernejo.

Donacantoj kaj registaroj ricevas multajn devojigajn konsilojn pri legado. La tradiciaj metodoj de la lernado literon post litero, pli konformaj al la funkciado de la cerbo, estis anstataŭigitaj per tutecaj agadoj de alproksimiĝo de la lingvo, Aktualaĵoj kiuj reflektas la opinion de mezaj sociklasoj. Tio povas okazigi gravajn malbonaĵojn por la malriĉuloj. La lernantoj de lingvoj skribe koheraj povas progresi sufiĉe pri legado por rezisti al postaj rompoj. Tion ebligis la malnovaj silabaroj. Sed la enigo de "modernaj" metodoj malrapidigas tiun procedon, malprotektante la lernantojn kontraŭ vivriskoj, kaj riskante ke ili iĝu funkcie nelegi­ povaj.

La internacia tago de legipovigo memorigas nin, ke ni devas sekurigi la aŭtomatecon ekde la infanaĝo.

Ĉar tiu funkcio havas limdaton:
nepras ke plej malfrue 18-jaraĝaj, ĉiuj infanoj sciu legi flue laŭ unu aŭ pluraj legsimbolaroj. Ontece la biokuraca esploro povos eble malgravigi tiun cerban fenomenon, sed ĝis 2030, la celo estas klara. La militoj kaj la translokiĝoj de homgrupoj ŝajnas esence propra al la homara evoluo, do la eduka komunumo devas esti preta. La registaroj kaj la donacantoj devos kontribuigi la ekzistantan esploradon por ke la akiro de la aŭtomatismoj okazu ekde la unua jaro. Ankaŭ por ke, se urĝa situacio rompus la lernejan procedon, la plenkreskuloj havus estontecon similan al tiu de Sofia, ne al tiu de Maria.


Helen Abadzi estas greka psikologiistino, esploristo en la universitato de Teksas en Arlington (Teksaso, Usono). Ŝi laboris dum 27 jaroj kiel ĉeffakulo pri edukado en la Monda Banko kaj apog-uzis la kondutisman psiko­sciencon kaj la cerbosciencojn por plibonigi la rezultojn de produktodonaj elspezoj en edukado. Helen Abadzi estas ekde 2015 unu el la kvin membroj de la juĝantaro de la internaciaj premioj pri legipovigo de Unesko, kiun ŝi prezidis en 2016 ĝis junio 2017.


Pjer Tell Bouvier (Francio) tradukis el la franca lingvo.

Anna Bennett (Usono) provlegis.


Kundividi laŭleĝe senpage kaj por pli bona lernado

de Cable Green

Manko de universala alirebleco al efikaj eduk-rimedoj estas internacia problemo. Sed, diras Cable Green, la bona novaĵo estas, ke malferma edukado pliigas alireblecon, malgrandigas elspezojn kaj plibonigas la lerna­ don de la studentoj.

Per tiu ĉi artikolo, la Unesko- kuriero markas la 2-an Mondan Kongreson pri Malfermaj Eduk- resursoj en Ljubljana, Slovenio, en septembro 2017.

Ni vivas en la erao de abunda informado, kie ĉiu persono, unuafoje en la historio, povas aliri ĉion de la scio, kiun oni ŝatas. La ŝlosilo al tiu ĉi granda ŝanĝo en eduka oportuneco estas Malfermaj Edukaj Rimedoj (MER), libere akireblaj iloj, kiujn oni povas elŝuti, redakti kaj kundividi por pli bone servi la studentojn.

Dum la pasintaj dudek jaroj, la edukaj rimedoj - tekstlibroj, videoj, kursoj, licenciulaj programoj k.a.

– uzataj por instrui kiel legi kaj skribi, lerni fizikon kaj pensi kritike, estas ‘naskiĝintaj informadike’.

Kvankam ni ankoraŭ uzas presitajn ekzemplerojn kaj senrete-liveritajn lernomaterialojn, troviĝas diĝita dosiero. Dank’ al la reto, malkara diskospaco kaj nelokdependa komputado, nun ni povas konservi, disdoni kaj pretigi kopiojn de diĝitaj edukaj rimedoj por marĝena kosto de nulo.

Sed kiel la edukistoj kundividas diĝitajn lernomaterialojn sen kontraŭi kopirajtan leĝon – kiel ili povas kundividi laŭleĝe?

La ŝlosila distinga karaktero de malfermaj eduk-rimedoj estas ilia universala kopirajta licenco kaj la leĝa permeso proponita al la publiko, uzi, modifi kaj kundividi ĝin. Se iu eduka rimedo ne estas klare markita ke ĝi estas en publika domajno aŭ havas malferman permeson, tio ne estas publika eduka rimedo.

La plej ĝenerala vojo permesi edukan rimedon por publika uzo estas - marki ĝin MER – estas aldoni CC-licencon de Kreitaj Komuniaĵoj al la rimedo. Tiuj ĉi licencoj estas normigitaj, senpage uzeblaj, sen­ kopi­rajtigitaj rimedoj simile al pli ol 1.2 bilionoj da kopirajtigitaj verkoj en naŭ milionoj da retpaĝaroj, laŭ la stato de raporto pri komunaĵoj, 2016. Kiam la aŭtoroj aldonas CC-licencon al sia verko, ili havas sian kopirajton kaj kundividas ilian verkon kun la publiko, senpage, laŭ siaj elektitaj kondiĉoj.

Potencigi la tutan povon de MER

Konvenas noti, ke “malferma”

ne egalvaloras kun “senpaga”. Ĉiuj MER estas libere alireblaj, sed ne ĉiu senpaga enhavo estas MER.

Multaj Amasaj Malfermaj Enretaj Kursoj (AMEK-oj, en la angla originalo MOOCs), ekzemple, estas senpagaj sed ne malfermaj.

Kvankam aliro al la AMEK-a enhavo povas esti senpaga, la AMEK estas konsiderata MER nur se la enhavoj estas malferme licencitaj aŭ publika posedaĵo. Ĉi tio fariĝas serioze grava, se oni deziras traduki iun AMEK-on al malsamaj lingvoj kaj/ aŭ modifi ĝin laŭ lokaj cirkonstancoj por adapti ĝin al la bezonoj de siaj studentoj.

MER povas esti libere retenataj (konservi kopion), reutiligataj (uzi tia kia ĝi estas), reviziataj (adapti, ĝustigi, modifi), rekombinataj (unuigi malsaman enhavon por krei ion novan) kaj redisdonataj (parto­ prenigi kopiojn al aliaj), sen trapasi kopirajtajn leĝojn. Kompreneble, se ni deziras potencigi la tutan povon de MER, instruistoj kaj studentoj ankaŭ bezonas aliron al infrastrukturo de Informa kaj Komunika Teknologio (IKT, en la angla originalo ICT):
komputiloj, porteblaj aparatoj kaj interreta konekto, ĉie por ĉiuj.

Resume, MER estas eblaj ĉar:
(1) edukrimedoj estas ciferecaj (la plimulto de MER estas “denaske ciferecaj”, kvankam oni povas disponigi MER-ojn al studentoj tiel en cifereca kiel en presita formoj) kaj ciferecaj rimedoj povas esti konservataj, kopiataj kaj disdonataj kontraŭ preskaŭ nula kosto; (2) interreto simpligas por iu ajn partopreni ciferecan enhavon; kaj (3) malfermaj licencoj de Krea Komunaĵo igas simpla kaj laŭleĝa tion, ke oni konservu sian kopirajton kaj laŭleĝe partoprenigu eduk­ rimedojn kun la mondo.

Kian diferencon faras MER?

Kiam altlernejoj kaj universitatoj ekuzas MER-ojn, ili ebligas serion de pozitivaj edukaj ŝanĝoj. Kio unue okazas, estas ke plialtiĝas justa aliro al edukrimedoj. Ĉiu unuopa studento povas en la unua tago aliri la tuton de la edukrimedoj projektitaj por ke ili estu sukcesaj en la klaso.

Ĉi tio povas ŝajni memevidenta, sed eĉ en Usono, du trionoj de la altlernejaj kaj universitataj studentoj ne aĉetas la lernolibrojn preskribitajn por siaj lecionoj ĉar ili ne povas pagi ilin.

La dua pozitiva rezulto estas ke ĉiuj studentoj akiras aliron al grava, laŭtema eduka enhavo projektita por ili. Profesoro en Mumbai povas elŝuti lernolibron malferme licencitan kiu estas kundividita de la Universitato de Barcelono, traduki ĝin en la hindan lingvon, kaj ĝisdatigi la libron per ekzemploj kiuj estos allogaj por liaj aŭ ŝiaj studentoj.

Trie, lernorezultoj pliboniĝas aŭ restas egalaj, dum la prezo malaltiĝas ĝis preskaŭ nulo. Kiam ĉiuj studentoj en iu klaso havas aliron al ĉiuj rimedoj en la unua tago, ili sukcesas. Analizo publikigita en revuo, de pli ol 16 000 studentoj en publikaj institucioj, montris ke studentoj uzantaj malfermajn materialojn funkcias tiel bone kiel, aŭ pli bone ol, iliaj paruloj uzantaj tradiciajn kursmaterialojn.

(Lane Fischer, John Hilton, T.

Jared Robinson kaj David Wiley:
A multi-institutional study of the impact of open textbook adoption on the learning outcomes of post-secondary students [angle:
Plurinstitucia studo de la sekvoj de la adopto de malfermaj lernolibroj sur la lernorezultojn de post-mezlernejaj studentoj], Journal of Computing in Higher Education, 2015).

Kvare, oni rimarkis ke procentoj de kursplenumo plialtiĝas. En kontrolita apliko de MER ĉe la Komunuma Mezlernejo Tidewater, en Virginia, Usono, studentoj uzantaj MER-rimedojn en diversaj kursaranĝoj prosperis ĝis 11% pli 66 | Unesko-Kuriero • julio - septembro 2017 Kian diferencon faras MER?

bone tiel en plenumo de kursoj kiel en rezultoj. (Lane Fischer, John Hilton, David Wiley kaj Linda William: Maintaining momentum toward graduation: OER and course throughput rate [angle: Konservante impeton al diplomiĝo: MER kaj la procento de trapaso de kursoj], The International Review of Research in Open and Distributed Learning, 2016).

Studentoj restas kaj sukcesas en kursoj kiuj provizas ilin per aliro al la tuto de la edukrimedoj kiujn ili bezonas por prosperi. Ĉar pli da studentoj finas siajn kursojn, tempo ĝis diplomiĝo ankaŭ malaltiĝas.

Pere de MER, edukinstitucioj helpas studentojn moviĝi tra siaj edukaj ŝancoj pli rapide kaj sukcese - pli efika publika investado.

Kvine, kiam ni jam havas MER-ojn en niaj lernospacoj, studentoj kaj instruistoj povas ekuzi malfermedukajn praktikojn - “kunlaborajn praktikojn kiuj inkluzivas la kreon, uzon kaj reuzon de MER kaj pedagogiaj praktikoj utiligantaj partoprenajn teknologiojn, kunulan lernadon, kreon kaj disdividon de scio, kaj memfidigon de lernantoj” (Catherine Cronin:
Openness and praxis: exploring the use of open educational practices in higher education [angle: Malfermo kaj praktiko: esplori la uzon de malfermaj edukaj praktikoj en alta edukado], The International Review of Research in Open and Distributed Learning, 2017). Laŭ Cronin, studentoj fariĝas kunproduktantoj, estigantoj kaj kreantoj de scio; ili povas krei, ĝisdatigi kaj plibonigi MER-ojn dum ili lernas.

Necesas politika subteno

Unu el la manieroj, laŭ kiuj regis­ taroj povas subteni la malferman edukadon estas la adoptado de simpla politiko: postuli, ke la edukrimedoj financataj de publikaj monrimedoj estu alireblaj laŭ libera licenco.

Por tio, sufiĉas enkonduki en la jam ekzistantajn financadajn sistemojn por edukrimedoj (stipen­ dioj, kontraktoj kaj aliaj) devigojn pri kreado laŭ libera licenco, konformigi ilian enhavon al REL kaj transigi de "fermita" al "malferma" la norman valoron de tiuj rimedoj financataj de la Ŝtato.

Tio estas aparte valora argu­ mento sur la kampo de eduk­politikoj:
ĉar la publiko financas tiujn rimedojn, ĝi devus rajti tion utiligi sen aldona kosto kaj kun la leĝosubteno adapti tiujn por kontentigi lokajn bezonojn.

Ĉio ŝajnas memevidenta, sed tio ne estas la regulo. Ĉar plej ofte la rimedoj, saĝe ellaboritaj per la helpo de publikaj monrimedoj, submetiĝas al la merkato, tiel ke la aliro al ili estas rezervata al tiuj, kiuj pretas pagi por ili duan fojon. Nu, kial trudi tiun kromkoston al la civitanoj de iu lando?

La registaroj, la fondaĵoj kaj la lernejoj povas kaj devas funkciigi politikojn de libera aliro, postulante la transformadon al libera aliro de la edukrimedoj, kies kreadon ili financis. La aktualaj politikoj devigas la aperigon laŭ libera licenco kaj al tio ili aplikas klaran difinon, ideale per aljuĝo de la licenco Atribution [Atribuita] de Creative Commons [Krea Komunaĵo] (CC BY), kiu liveras la rajtojn je plena utiligo, laŭ la kondiĉo, ke menciiĝu la aŭtornomo.

Bonŝance, tiaj politikoj ekzistas.

En junio 2012, Unesko gastigis en sia sidejo Mondan Kongreson de Liberaj Edukrimedoj kaj aperigis Deklaron de Parizo pri la REL 2012, kiu alvokas la registarojn "instigi la atribuon de malfermaj licencoj al la edukmaterialoj produktitaj per publikaj rimedoj". Mi ĝojas anonci, ke pluraj registaroj sekvis tiun rekomendon.

Por konkludi, se oni volas ĝeneraligi REL, se oni volas disponigi REL por ĉiuj niveloj de edukado, ĉiuj temoj kaj en ĉiuj lingvoj, adaptitan al la lokaj bezonoj, kaj ekhavi la necesajn rimedojn por subteni ilian kreadon, ilian ekuzon kaj ilian regulan aktualigon, tiam necesas (1) ĝenerala konsciiĝo kaj sistema subteno favore al ili kaj (2) vasta adoptado de politikoj por atribuo de malfermaj edukaj licencoj. Kiam ĉiuj edukistoj enamiĝos al la libera kaj malferma aliro al tiuj rimedoj, kiam estos ŝanĝitaj la financaj reguloj kaj la norma aliro al la ensemblo de edukaj rimedoj produktitaj per publikaj monrimedoj estos "mal­ ferma" kaj ne "fermita", tiam ni vivos en mondo, kie ĉiu havos aliron al edukado laŭdezire.


Cable Green (Usono) gvidas la servon Open Education (Mal­ferma Edukado) ĉe Creative Commons, kiu kunigas pli ol 500 esploristojn, aktivulojn, volontulojn kaj fakulojn pri juro, edukado, scienco, muzeologio kaj strategio, en tutmonda reto, kiu ampleksas 85 landojn.


Traduko el la angla, de P. V.

Ranganayakulu (Hindio) por P.64, de Daniel Cotarelo Garcia (Argentino) por P.65-66, el la franca de James Rezende Piton (Brazilo) por P.67.


Doni al gejunuloj voĉon!

Por la Internacia Tago de Gejunuloj, la 12-a de aŭgusto, la Kuriero dediĉas ĉi tiujn paĝojn al projektoj de Unesko kiuj celas junajn generaciojn kiuj deziras partopreni en volontula agado kaj dialogo.

Se mi estus ...

"Tiuj tomboj kiuj tenas nin vivaj" estas nekutima titolo pro same stranga fotaĵo farita de la 27-jaraĝa Vesal Sulaiman, loĝanta en Germanio. "Ĝi plenigas min samtempe per malĝojo kaj ĝojo", li diras. La bildo eternigas la momenton kiam, dum lia vojaĝo al Kabulo, li vidis infanojn devigitajn purigi tombojn por mono. Plejmezvintre kaj kun manoj frostigitaj pro la malvarmo, la infanoj grimpis al la monta pinto malantaŭ moskeo por elpreni akvon!

Kiam Sulaiman demandis ilin ĉu ili ŝatas la laboron, ili respondis: "Jes, ĝi ebligas nin aliri al lernejo".

"Mi penis imagi kiel mi estus kiel ili", klarigas Vesal, unu el la dek finalistoj de la konkurso "Se mi estus...", lanĉita de Unesko en arabaj, anglaj, francaj kaj hispanaj sociaj komunikiloj, inter la 24a de februaro kaj la 12a de marto 2017. Dum du semajnoj Unesko ricevis 837 proponojn el 117 landoj tutmonde.

Tra la lensoj de fotilo aŭ film­ registrilo, la partoprenantoj, aĝaj inter 21 kaj 30 jarojn, imagis sin en la haŭto de aliulo.

La dek finalistoj, kiuj gajnis iPad mini, estis invititaj prezenti siajn bildojn aŭ filmojn en la "Dua Internacia Konferenco pri Junula Volontulado kaj Dialogo: preventi ekstreman perforton kaj fortigi socialan inkluzivecon", okazonta en Unesko-sidejo en Parizo, inter la 25a kaj la 27a de septembro 2017.

Dum la tritaga okazontaĵo, pli ol cent junulaj partoprenantoj el la tuta mondo havos oportunon kundividi spertojn kaj sciojn kiujn ili gajnis kiel volontuloj en pluraj kampoj rilataj al Unesko.

Ili estis invititaj proponi kunlaborajn projektojn cele antaŭenigi solidarecon, kunsenton, kritikan pensadon, socian devontigon kaj civilan engaĝiĝon.

Kvar temoj estis elektitaj por la atelieroj (kunlaborejoj) kaj plen­ kunsidoj: rifuĝintoj kaj migrado; interkultura klerigado; la rolo de komunikilo kaj socia komunikilo por konstrui pozitivan dialogon; kaj junula engaĝiĝo pri kultura heredaĵo kaj arto.

Kontakto: youth-conference@ unesco.org

Volontuloj por monda heredaĵo

Lanĉita en 2008, Iniciativo de Volontuloj por Monda Heredaĵo donas al junuloj oportunon dediĉi sin al protektado de monda heredaĵo - per akirado de spertoj kaj kompetentecoj, kaj mergante sin en la vivon de lokaj komunumoj.

Por sia deka datreveno, la kampanjo proponas realigon de kvindek unu projektoj de gejunulaj agadoj en tridek du landoj inter majo kaj novembro 2017. Ĉi-jare, la konstruaĵaro de la temploj Vajrayogini en la Nepala Valo Kathmandu, la deksesjarcentaj monaĥejoj sur la deklivoj de Popocatepetl en Meksiko, la parkoj kaj ĝardenoj de Weimar en Germanio, la grandegaj montaj pintoj de la Nacia Parko Montaro Rwenzori en Ugando kaj pluraj aliaj eksterordinaraj lokoj en la mondo bonvenigas gejunulojn okupiĝantajn pri protekto de la komuna heredaĵo de la homaro.

La kampanjo estas parto de la Programo de Klerigado pri Monda Heredaĵo de Unesko lanĉita en 1994. Ĝi celas kuraĝigi kaj trejni la estontajn decidfarulojn por partopreni en la konservado de heredaĵo kaj respondi al la daŭrantaj minacoj kiujn ĝi alfrontas.

Kontakto: Ines Yousfi (i.yousfi@ unesco.org)

Junulara forumo en biosfera rezervejo

Gejunuloj, precipe tiuj kiuj loĝas aŭ laboras en biosferaj rezervejoj, estas la estonteco de tiuj areoj enhavantaj terajn, marajn kaj marbordajn ekosistemojn. Unesko kredas ke al gejunuloj oni devas doni parolpovon por formi siajn teritoriojn kaj decidi siajn engaĝiĝojn en la Programo Homo kaj la Bio­sfero (Man and the Biosphere: MAB) de Unesko.

Tio instigis la MAB-sekretariaton kaj la Regionan Oficejon de Unesko en Venecio organizi la MAB-Junularan Forumon de 2017 en la Biosfera Rezervejo Po Delta, Italio, inter la 18a kaj la 23a de septembro. Kiam la iniciato estis unue anoncita dum la 4a Monda Kongreso de Biosferaj Rezervejoj en Limo, Peruo, en marto 2016, ĝi ricevis staran ovacion!

Adresante gejunulojn 18-ĝis-35- jaraĝajn, la Forumo celas garantii ke ili fariĝos agantoj de ŝanĝo kaj antaŭenigantoj de pli justa kaj daŭripova socio. Interŝanĝo de plej bonaj praktikoj kaj antaŭenigo de biosferaj rezervejoj kiel iloj por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE) - de bona mastrumado de naturaj resursoj ĝis verda ekonomio, de daŭripova turismo ĝis klerigado - estas grava fokuso de la Forumo.

La Forumo ankaŭ sekvas la Laboran Strategion pri Gejunuloj (2014-2021) de Unesko, konstruitan sur la premiso ke gejunuloj estas ŝlosilaj partneroj kaj agantoj por evoluigo kaj paco.

Gejunulaj interesiĝantoj parto­ prenis en grandskala reta konsultiĝado por pripensi ideojn diskutotajn dum la Forumo. Tri ĉefaj temoj aperis - la kontribuo de gejunuloj por la vivo de biosferaj rezervejoj; esploro kaj studo pri daŭripova evoluigo de biosferaj rezervejoj; kaj daŭripova estonteco por gejunuloj, donante parolpovon al siaj maltrankviloj, kaj kuraĝigante al interŝanĝo de pli bonaj praktikoj kaj negocaj ideoj, prezentotaj al eblaj donacontoj.

Kontakto: Philippe Pypaert (p.pypaert@unesco.org) Stimuli dialogon inter gejunuloj

Trejnado de instruistoj estas ŝlosilo

Tra sia ĉeesto en 195 membroŝtatoj en la tuta mondo, Unesko celas stimuli etoson kiu helpas gejunulojn flori kiel individuoj kaj iĝi respondecaj civitanoj. Ĝi faras tion kuraĝigante al novigado, kreemo kaj pensemo, precipe pri gravaj temoj kiel interkulturaj kaj interreligiaj konfliktoj.

Por transformi tiujn idealojn en realon, la oficejo de Unesko en Almaty, Kazaĥio, gastigos la Unuan Junulan Konferencon pri Interkultura kaj Interreligia Dialogo en septembro, 2017. Kunigonte junularajn esploristojn kaj aktivulojn el Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio, la konferenco celas trovi solvojn por helpi interkonsenton pri interkultura kaj interreligia konfliktoj en la regiono.

Estas preparita plena programo, inkluzive metiejon pri interkultura dialogo, enkonduko al diversaj kulturoj en la regiono, kaj oportunojn por kundividi spertojn. Partoprenantoj ankaŭ lernos kompreni sintenojn kaj reagojn de aliaj kulturoj, kaj pripensi pri manieroj superi interkulturajn problemojn.

La iniciato estas planita por instigi dialogon inter religioj, spiritaj kaj humanismaj tradicioj, kaj por ebligi la komprenon de iliaj interrilatoj kaj influoj, tiel ke oni kontraŭbatalu antaŭjuĝon kaj konstruu reciprokan respekton.


Kontakto: Arina Plokhikh (a.plokhikh@unesco.org)


Rafael Lima (Brazilo) tradukis el la angla lingvo.


Nova komenco por la Unesko-Kuriero

"Nur la nomo de ĉi tiu simbola publikaĵo elvokas la esencon de nia Organizo, ĝian historion, ĝiajn valorojn. De la unua eldono, publikigita en februaro 1948, al tiu, kiun mi havas en miaj manoj, la Kuriero restis fidela al sia misio - promocii humanismajn idealojn, konstrui pontojn de dialogo inter kulturoj, disponigi sekuran spacon por internacia debato. "

Per ĉi tiuj vortoj Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, lanĉis la Unesko-Kurieron ĉe la Ŝtata Gasta Hejmo Diaoyutai en Pekino, Ĉinio, la 13-an de majo 2017. Post interludo (pro buĝetaj kialoj) de kvin jaroj, la revuo komencis sian novan vivon en aprilo 2017, danke al la sindona subteno de la Popola Respubliko de Ĉinio.

Aperante trimonate en limigita printa eldono, la Kuriero denove estas legebla rete (en.unesco.org/ courier) en sep lingvoj: la angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa. Aliro al la interreta eldono estas senpaga kaj oni bezonas nur kelkajn klakojn por konsulti la arkivojn. Nun estas ellaborata strategio por pligrandigi la enretan ĉeeston de la revuo kaj partneroj por versioj en novaj lingvaj estas serĉataj.

"En la 1980-aj jaroj, la revuo estis eldonata en pli ol 35 lingvoj, danke al la kunlaboro de la diversaj Naciaj Komisionoj," rememoris Irina Bokova, kiam la Kuriero estis relanĉita ĉe la Unesko-ĉefsidejo la 27an de aprilo 2017. Ŝi aldonis, ke ŝi estas konvinkita ke la kunlaborado kun Ĉinio instigos "multajn ludantojn en la publikaj kaj privataj sektoroj fariĝi niaj partneroj por helpi evoluigi la Kurieron tutmonde."


Andrej Pehconkin (Rusio) tradukis el la angla lingvo.


Ekspozicio - Kontraŭi "ĉiutagan" rasismon

Kion diras genetiko pri la diverseco de la homa specio? De kie venas la ksenofobio? Kiel ni povas kompreni rasismajn ideojn kaj konduton? Kiu modelo estas la plej bona por vivi kune, respektante egalajn rajtojn? Jen kelkaj el la demandoj levitaj de la ekspozicio "Ni kaj Ili – De antaŭjuĝo al rasismo" ĉe la Musée de l'Homme [Muzeo de la Homo] en Parizo, de la 31-a de marto 2017 ĝis la 8a de januaro 2018 sub la aŭspicio de Unesko.

Surbaze de studoj pri antropologio, biologio, sociologio kaj historio, la ekspozicio sekvas la saman logikon por malkonstrui rasismon kiel tiun, kiu gvidas Unesko-n en unu el ĝiaj ĉefaj misioj - uzi sciencon kaj publikajn informojn por kontraŭbatali antaŭjuĝojn kaj stereotipojn pri homaj kategorioj, rigidaj identecoj kaj aliecoj kiel simbola baro inter "ni" kaj "ili".

Por fari tion, la ekspozicio proponas al la vizitantoj interagan vojaĝon, kiu ebligas al ili pripensi la individuajn kaj kolektivajn mekanismojn, kiuj kondukas al la malakcepto de la alia. Ĝi ankaŭ emfazas la rolon de la Internacia Koalicio de Inkluzivaj kaj Daŭripovaj Urboj [angle International Coalition of Inclusive and Sustainable Cities (ICCAR)], iniciativo de Unesko por antaŭenigi la pacan kunvivadon de homoj ene de socioj.