GULIVERO EN LILIPUTO

   Jonathan Swift
Mallongigita versio
El la angla tradukis M. Inman
Lingve reviziita en 2002
Ilustrita de J. R. Monsell


ENHAVO


ĈAPITRO UNUA

   Mi, Lemuelo Gulivero, estis la tria el kvin filoj.
Mia patro sendis min al Cambridge al unu el la kolegioj.
Mi havis dek kvar jarojn, kaj mi dediĉis min al studado dum tri jaroj.
Mia patro estis malriĉa, tial mi forlasis Cambridge kaj fariĝis metilernanto ĉe sinjoro Bo, eminenta kirurgo en Londono.
Mi lernis dum kvar jaroj ĉe sinjoro Bo.
Mi ankaŭ studis navigacion kaj matematikon, sciencoj, kiuj utilas al vojaĝistoj.
Mi kredis, ke mi iam vojaĝos.
Post kvar jaroj mi revenis hejmen.
Mia patro, onklo kaj aliaj parencoj donis al mi kvarcent spesmilojn, ili ankaŭ promesis donacon de tricent spesmiloj jare.
Tial mi vojaĝis al Leyden, kie mi lernis fizikon dum du jaroj kaj sep monatoj.
Nelonge post mia reveno, sinjoro Bo rekomendis min kiel kuraciston sur la ŝipo ”Hirundo ”.
La ŝipestro havis la nomon C, kaj mi vojaĝis kun li tri jarojn kaj duonon.
Reveninte, mi deziris resti en Londono.
Sinjoro Bo helpis min kaj rekomendis min al kelkaj familioj.
Mi luis dometon kaj mi edziĝis kun fraŭlino Maria Burton.
Ŝi estis la dua filino de sinjoro Burton, ŝtrumpisto sur la Novpordega strato.
Mi ricevis dote kvarmil spesmilojn de ŝia patro.
Post du jaroj miaj aferoj ne prosperis.
La bona majstro Bo mortis kaj mi estis tro honesta por fari kiel aliaj kuracistoj, kiuj gajnis ruze.
Post konsiliĝo kun mia edzino kaj iuj amikoj mi decidis denove vojaĝi ŝipe.
Fariĝinte kuracisto mi vojaĝis ses jarojn, tiel gajnante monon.
Libertempe mi legis la plej bonajn librojn, antikvajn kaj modernajn.
En la landoj, kiujn ni vizitis, mi observis la morojn kaj karakterojn de la loĝantoj.
Mi lernis la lingvojn facile, ĉar mi memoris tre bone.
Poste mi enuiĝis pri vojaĝoj kaj volis resti kune kun mia edzino kaj infanoj.
Mi klopodis tri jarojn, sed mi ne sukcesis.
Tial mi akceptis oficon ĉe la ŝipestro de ”Antilopo ”, vojaĝonta al la Suda Maro.
Ni foriris de Bristol la kvaran de majo milsescentnaŭdeknaŭan.
Unue ni bone sukcesis, sed poste atakis nin ventego, kiu antaŭpelis la ŝipon ĝis la bordo de Suda Aŭstralio.
Ni observis, ke ni atingis la tridekan gradon de suda latitudo.
Dek du maristoj jam mortis pro penegoj kaj malsato, la aliaj estis malfortaj.
La kvinan de novembro estis somero kaj la vetero nebuliĝis.
La maristoj ekvidis rokon tre proksime antaŭ ni.
La vento estis tre forta, kaj pelis nin al la roko.
La ŝipo fendiĝis.
Ses el la maristoj, el kiuj mi estis unu, mallevis boaton sur la maron.
Ni malimplikis nin for de la ŝipo kaj de la roko.
Ni remis dek kvin kilometrojn ĝis ni pro lacegeco ĉesis remi.
Ni flosis tien kaj reen, ĝis subita ekblovo renversis la boaton.
Mi kredas, ke la tuta maristaro mortis krom mi.
Naĝante pelate de vento kaj marfluo, mi naĝis laŭ mia kapablo.
Ofte mi mallevis la piedojn por serĉi la fundon.
Post longa penado mi sukcesis, tiam la ventego kvietiĝis.
Mi piediris proksimume mejlon kaj atingis marbordon.
Estis ĉirkaŭ la oka horo.
Mi marŝis kilometron, vidante nek domojn nek loĝantojn.
Aŭ mi estis tiel laca, ke mi ne rimarkis ilin.
Mi volis dormi, mi kuŝiĝis sur la herbo, kiu estis kuŝmola kaj tre malalta.
Mi dormis pli profunde ol iam antaŭe.
Mi kalkulis, ke mi kuŝis naŭ horojn, ĉar estis taglumo kiam mi vekiĝis.
Mi volis levi min, sed mi ne povis movi min.
Mi kuŝis dorse kaj mi sentis, ke miaj brakoj kaj kruroj estas forte ligitaj ĉiuflanke teren.
Miaj haroj, longaj kaj densaj, estis ankaŭ ligitaj al la tero, kiel la korpo.
Mi sentis iujn ŝnuretojn trans la korpo, de la subbrako ĝis la femuro.
Mi povis rigardi nur supren.
La suno varmigis kaj la lumo ĝenis la okulojn.
Mi aŭdis konfuzan bruon ĉirkaŭ mi.
Sed mi kuŝis tiamaniere, ke mi povis vidi nur la ĉielon.
Baldaŭ mi sentis, ke vivulo marŝas sur mia maldekstra kruro, tuj ĝi estis sur mia brusto, kaj apud la mentono.
Mi mallevis la okulojn, kiom eble, kaj mi ekvidis homon, kies alteco estis de nur dek kvin centimetroj.
Li tenis pafarkon kaj sagon, en la manoj.
Sagujo estis sur lia dorso.
Dum mi kun surprizo rigardis lin, kvardek similaj etuloj sekvis tin.
Mi ekkriis tiel laŭte, ke ili forkuris timigitaj.
Mi sentis, ke ili saltas teren de miaj flankoj.
Tamen ili baldaŭ revenis kaj unu el ili atingis lokon, de kie li povis klare vidi mian vizaĝon.
Li levis la manojn kaj ekkriis laŭte kaj klare : ”Hekina degul !
”Kredeble mi ne komprenis lin, sed mi divenis, ke li admiras min, ĉar la voĉo estis aproba.
La tutan tempon mi kuŝis malkviete.
Fine mi penegis min malligi, kaj mi sukcesis rompi la ŝnuretojn, kiuj ligis miajn harojn maldekstre.
Tiam mi povis iom turni la kapon.
La etuloj forkuris antaŭ ol mi povis kapti ilin.
Sekve de tio mi aŭdis akrasonajn kriojn.
Ili ĉesis kaj unu ekkriis laŭte : ”Tolgo fonak ”.
Subite mi sentis centon da sagoj vundantaj la maldekstran manon.
Ĉiuj pikis min kiel kudriloj.
Krom tio, alia cento da sagoj leviĝis alten kaj falis sur la tutan korpon kaj vizaĝon.
Post tiu falaĵo mi ĝemis pro doloro, kaj kovris mane la vizaĝon.
Estis ĝustatempe, ĉar tuj alia kaj pli granda falaĵo malleviĝis sur min.
Iuj el la etuloj penis enpiki mian korpon per siaj lancoj, sed bonŝance mi portis ledan veŝton, kiun la lancoj ne povis trapiki.
Post tio mi opiniis preferinde, ke mi kuŝu senmove, ĝis mallumiĝo.
Mi esperis, ke la stranga armeo forlasos min, kaj mi sukcesos liberigi min.
Mi tute ne devis timi aron, kiel ajn grandan, da tiaj hometoj, tuj kiam mi ricevos la eblon uzi miajn membrojn.
Rimarkinte, ke mi restas senmove, ili ĉesis pafadi, sed laŭ la bruo mi komprenis, ke pli kaj pli multe da homoj ĉirkaŭas min.
Samtempe mi aŭdis frapadon, kvazaŭ de iloj laborantaj.
Turninte la kapon kiel eble plej multe, mi vidis, ke ili konstruas lignan estradon, sur kiu kvar viroj povis stari.
Du aŭ tri ŝtuparetoj troviĝis apude.
Per unu el ili unu el la etuloj, kiu ŝajnis persono grava, supreniris.
Li staris sur la estrado, kaj de tie li parolis longe.
Mi ne komprenis eĉ unu vorton.
La parolanto ŝajne havis la aĝon de tridek jaroj.
Li estis iom pli alta ol la tri, kiuj staris apud li sur la estrado.
Paĝio, kiu havis la grandecon de mia tria fingro, tenis la vestan trenaĵon de la viro, kiu parolis al mi.
Kvankam mi ne povis kompreni la lingvon, mi eksciis per liaj gestoj kaj voĉtonoj, ke jen li minacas min, jen montras al mi kompaton kaj amikecon.
Mi respondis mallonge kaj humile, kaj ĉar mi malsatis, mi penis montri al ili, ke mi bezonas manĝaĵon.
Mi metis fingron en la buŝon kaj rigardis petante, ke oni donu al mi nutraĵon.
La parolinto tuj komprenis min.
Poste mi eksciis, ke li estas unu el la estroj.
Li malsupreniris de la estrado kaj ordonis, ke oni metu ŝtupetarojn al miaj flankoj.
Multope la etuloj supreniris kaj marŝis al mia buŝo, portante korbojn, plenaj da viandoj.
La viandaĵoj havis la saman formon kiel kuirpecoj, kiujn ni havas hejme, lumbaĵo, femuro, kaj tiel plu, sed malpli grandaj ol flugiloj de alaŭdo.
Ĉio estis bone kuirita kaj mi manĝis du aŭ tri pecojn samtempe.
Mi prenis po tri panoj ĉe ĉiu preno ; ili estis ne pli grandaj ol kugloj.
La etuloj donis al mi la nutraĵon kiel eble plej rapide.
Mi manĝis tiom, ke mi mirigis ilin.
Post la manĝo mi faris signon, ke mi volas trinki.
Tial ili suprentiris sur min unu el siaj plej grandaj bareloj.
Ili rulis ĝin al mia mano kaj malŝtopis ĝin.
Ĉar la barelo havis la grandecon de nur duono de vinglaso, mi eltrinkis ĝin per unu engluto.
La vino havis bonegan guston.
Ili alportis al mi duan barelon.
Mi trinkis la vinon kaj petis pri pli, sed neniom restis.
La etuloj ekkriis ĝoje kaj dancis sur mia brusto, kiam mi finis.
Ili faris signon, ke mi ĵetu malsupren la du barelojn.
Oni ekkriis por averti la homamason sur la tero, ke ili donu spacon.
Mi ĵetis la barelojn ĉielen.
Vidante ilin en la aero, la etuloj ekkriis tre laŭte.
Mi konfesas, ke mi estis tentita kapti tiujn, kiuj kuris sur mia korpo, por ĵeti ilin teren.
Sed memorinte la falon de sagoj, kaj la nutraĵon kiun oni donis al mi, mi sentis, ke la honoro malpermesas, ke mi agu malbone al ili.
Mi opiniis, ke ili estas tre kuraĝaj, ĉar ili sentime kuras sur mia korpo, kvankam unu el miaj manoj estis libera por kapti ilin.
Post nelonge alvenis grava persono, la imperiestro de la etuloj.
Lia Moŝto suriris sur mian dekstran kruron, kaj antaŭen marŝis al la vizaĝo.
Deko da korteganoj sekvis lin.
Rigardante mian vizaĝon, li parolis dum dek minutoj, ne kolere, sed li parolis serioze kaj severe.
Li ofte montris antaŭen.
Poste mi eksciis, ke li montris al la ĉefurbo.
Al tiu urbo la viroj konsentis porti min ; ĝi estis unu kilometron for.
Mi faris signon al la imperiestro, ke mi deziras esti liberigita de la ŝnuretoj, kiuj ligis min teren.
Mi volis min levi, sed kvankam li komprenis min bone, lia Moŝto balancis la kapon kaj klarigis al mi, ke mi devas lasi min porti kiel malliberulo.
Tamen li faris aliajn signojn por diri al mi, ke oni donos al mi nutraĵon kaj trinkaĵon, kaj ke oni ne agos kruele kontraŭ mi.
Poste la imperiestro kaj la korteganoj malsupreniris kaj foriris.
Baldaŭ mi sentis amason da laborantoj ĉe la maldekstra flanko.
Ili malligis la ŝnuretojn, kiuj tenis min, tiel ke mi estis malpli ĝenata kaj povis turni min iom dekstren.
Ili ŝmiris miajn vizaĝon kaj manojn, kaj baldaŭ mi sentis malpli la doloron kaŭzitan de la sagaj vundoj.
Refreŝigita, mi ekdormis denove kaj dormis longe.
Iliaj meĥanikistoj faras bone ĉian maŝinon por porti pezajn objektojn.
La militajn kaj komercajn ŝipojn, kiuj havas la grandecon de manĝotablo, ili konstruas en la arbaroj, kie troviĝas la arboj por la tratoj, kaj de tie oni veturigas ilin al la marbordo.
Nun ili komencis pretigi sian plej grandan veturilon.
Ĝi estis ligna trabaĵo, portata proksimume ok centimetroj super la tero, kaj iom simila al niaj litoj.
Kvincent ĉarpentistoj kaj meĥanikistoj pretigis tiun veturilon por porti min al la urbo.
Oni ekkriis, kiam ili venigis ĝin flanke al mi.
Mi aŭdis pri tiu faro nur poste, ĉar en la trinkaĵo, kiun oni donis al mi, oni verŝis dormigilon, tial mi dormis kaj ne sciis, ke oni movas min.
Ĉu estis eble levi min sur la veturilon ?
Ili fiksis okdek stangojn en la teron.
Ĉiu stango havis la altecon de tridek centimetroj.
Poste ili vindis mian kolon, manojn, korpon kaj krurojn.
Per hokoj, ili fiksis ŝnuretojn al la vindiloj.
Naŭcent fortaj laboristoj tiris la ŝnuretojn per rulblokoj, kiuj estis ligitaj al la stangoj.
Post tri horoj oni levis kaj kuŝigis min sur la veturilon, al kiu ili ligis min forte.
Mil kvincent ĉevaloj, kiuj apartenis al la imperiestro kaj havas mezan altecon de dek du centimetroj, tiris min sur la veturilo.
Dum la vojaĝo mi vekiĝis.
Okazis, ke du aŭ tri enlanduloj volis vidi min dormanta.
Tial ili supreniris sur la veturilon kaj rampis kviete ĝis mia vizaĝo.
Unu el ili estis soldato.
Li metis la akran pinton de sia glavo en mian naztruon, ĝi tiklis min kiel pajlo kaj ternigis min perforte.
Fine mi alvenis al la urba pordego.
La imperiestro kaj liaj korteganoj elvenis renkonte al mi.
Ĉe la loko, kie mi haltis, staris antikva templo, la plej granda el la temploj de la tuta insulo.
Ĉar antaŭ longe perfida mortigo okazis en la templo, la homoj ne plu preĝis tie kaj oni malplenigis ĝin.
Mi devis loĝi en tiu templo.
Tra la plej granda pordego, kies alteco estis ĉirkaŭ cent dudek centimetroj, kaj larĝeco ĉirkaŭ sesdek centimetroj, mi facile povis enrampi.
Ambaŭflanke de la pordego troviĝis po unu fenestreto supre de la tero je dek kvin centimetroj.
Al la dekstra fenestro la forĝisto de la imperiestro fiksis naŭdek unu ĉenojn, similajn al poŝhorloĝa ĉeno.
Tiuj ĉenoj estis ŝlositaj ĉirkaŭ mia dekstra kruro per tridek ses pendaj seruroj.
Aliflanke de la vojego, kaj precize kontraŭ la templo, staris turo, kies alteco estis almenaŭ cent sesdek centimetroj.
La imperiestro supreniris sur la turon por rigardi min kuŝanta.
Multe da homoj amasiĝis kaj ĉiuj supreniris sur mian korpon per ŝtuparetoj.
Poste la imperiestro ordonis, ke neniu marŝu sur mi, kaj difinis al ĉiuj malobeontoj punon per morto.
Tio ĝojigis min, ĉar mi tre laciĝis.
Opiniante, ke mi ne povos liberigi min, la laboristoj tranĉis ĉiujn ŝnuretojn, kiuj min ligis.
Sentante min tre malfeliĉa, mi leviĝis.
La homoj pro mirego ekkriis laŭte, vidante min staranta kaj faris veran bruegon.
La ĉenoj, kiuj tenis la kruron, estis longaj du metrojn, tial mi povis marŝi tien kaj reen.
Ankaŭ mi povis enrampi kaj kuŝi en la templo.

ĈAPITRO DUA

   Mi rigardis la ĉirkaŭaĵon.
Ĝi similis grandan ĝardenon.
La kampoj, kiuj havis la mezan grandecon de niaj ĉambroj, aspektis kiel bedoj.
Mi vidis arbaretojn, en kiuj la plej grandaj arboj ne estis pli alta ol mi.
La urbeto havis la aspekton de teatra sceno.
Mi laciĝis tiom, ke mi baldaŭ enrampis domen, kaj fermis la pordon.
Kiam mi eliris, mi marŝis tien kaj reen kiom eble, laŭ la longeco de miaj katenoj.
La imperiestro rajdis al mi, sed la ĉevalo timis ekvidante min, preskaŭ forĵetante sian rajdanton.
Tio ne estis strange, ĉar vere mi devis aspekti kiel monto.
Estante lerta rajdanto, la imperiestro sidis firme, dum liaj kavaliroj iris helpi lin.
Tiam la imperiestro deiris de sia ĉevalo kaj marŝis al mi.
Li admiris min, sed li ne tiom proksimiĝis al mi, ke mi povus lin tuŝi.
La imperiestro ordonis al siaj kuiristoj, ke ili alportu al mi pli da nutraĵo kaj trinkaĵo.
Oni metis nutraĵon sur veturilojn, kiujn oni puŝis ĝis kie mi povis atingi ilin.
La imperiestrino kun la junaj princoj, kaj multe da nobeloj kaj sinjorinoj venis apude, kaj ili rigardis min dum mi manĝis.
La imperiestro estis la plej alta el la viroj.
Kreske li superis ĉiujn aliajn per la larĝeco de mia ungo.
Li estis bela laŭ mieno kaj figuro, kaj havis majestan sintenon.
Oni diris al mi, ke li jam regis dum sep jaroj, kaj ke li estis venkulo kaj estis respektata.
Lia vestaro estis simpla ; nur sur la kapo li portis malpezan kaskon el oro, ornamitan de juveloj kaj plumoj.
Li tenis en la mano nudigitan glavon por sin defendi, se mi liberigus min.
De tiu glavo la longeco estis ok centimetroj, kaj la tenilo kaj ingo estis beligitaj per diamantoj kaj oraj ornamaĵoj.
La genobeloj portis belajn vestojn.
La loko, kiun ili okupis, ŝajnis gaje kaj diverse kolorita jupo.
La imperiestro ofte parolis al mi kaj mi respondis, sed nek li nek mi komprenis vorton.
Post ĉirkaŭ du horoj la korteganoj foriris kaj mi restis gardata de soldatoj, kiuj devis malpermesi, ke la popolo min turmentu.
Tio estis necesa, ĉar unu el la viroj kuraĝis pafi al mi sagon, kiam mi sidis tere.
Li preskaŭ trafis mian okulon.
Kolonelo ordonis, ke oni kaptu kaj ligu lin, kune kun ses aliaj, kiuj ĝenis min.
Li juĝis, ke plej taŭga puno estus transdoni ilin ligitajn en miajn manojn.
Tion, do, la soldatoj faris, pelante la mizerulojn per renversitaj lancoj, ĝis kie mi povis kapti ilin.
Mi levis ilin per la dekstra mano kaj metis kvin el ili en mian poŝon.
Tenante la sesan, mi rigardis lin kvazaŭ mi intencus manĝi lin.
La mizeruleto kriegis terure, kaj la kolonelo kaj oficiroj mem ektimegis, precipe kiam mi eltiris mian poŝtranĉilon.
Tamen ili tuj ĉesis timi, kiam mi delikate tratranĉis la fadenojn, kiuj ligis lin.
Mi metis lin kviete teren kaj permesis, ke li forkuru.
Ĉiujn aliajn mi tiel same traktis, elprenante ilin unu post unu el mia poŝo.
Mi rimarkis, ke la soldatoj kaj homoj taksis tion kiel pruvon de mia bonkoreco, kaj oni rakontis favore pri ĝi en la kortego.
Vespere mi enrampis malfacile en mian domon, kie mi kuŝis sur la tero, kaj tiu aranĝo daŭris dum dek kvar tagoj.
Dume la imperiestro ordonis, ke laboristoj faru liton por mi.
Ili alportis per veturiloj sescent litojn laŭ la ordinara grandeco de la lando.
Ili kunkudris matracojn en kvar tavoloj el po cent kvindek matracoj ĉe ĉiu tavolo ; tamen la lito eĉ tiel ne havis sufiĉe da dikeco, por ke mi ne sentus tra ĝi la malmolan ŝtonan plankon kaj povus kuŝi komforte.
Same ili faris por mi kovrilojn sufiĉe bonajn por homo, kiu tiel kutimiĝis al malagrablaĵoj.
Aŭdinte pri mia alveno, amaso da homoj alvenis por vidi min.
Tiel la vilaĝoj senhomiĝis, ke la imperiestro ordonis, ke tiuj, kiuj min vidis, foriru tuj hejmen.
Ili ne rajtis veni pli proksime ol dek ses metroj de mia domo sen la permeso de la kortego.
El tiu cirkonstanco la regnaj oficistoj aranĝis por si riĉan profiton.
Dume la imperiestro kaj lia politikistaro konsiliĝis inter si pri tio, kion ili devas fari kun mi, por agi plej saĝe.
Ili timis, ke mi eble liberigos min, kaj cetere ke mi formanĝos tiom da provizaĵo, ke estas danĝero, ke mankos nutraĵoj.
Foje ili preskaŭ decidis mortigi min aŭ per malsato aŭ per sagoj venenitaj.
Tiam ili pripensis, ke, mortiginte min, ili kreus peston, ĉar oni ne povus enterigi tiel grandan kadavron kiel mia.
Dum la konsiliĝo, militaj oficiroj venis al la pordo de la konsilantara ĉambro.
Du el ili enkondukite rakontis, kiel mi agis kun la ses kulpuloj antaŭe metitajn en miajn manojn.
Tio kaŭzis tiom da bonvolo al mi, ke la imperiestro ordonis, ke ĉiu vilaĝo en la ĉirkaŭaĵo de tricent metroj ĉirkaŭ la urbo, devos liveri ĉiumatene ses bovojn, kvardek ŝafojn kaj aliajn nutraĵojn por mia subtenado, ankaŭ sufiĉe da pano kaj vino.
La pagmonon li asignis kontraŭ sia trezorejo.
Ĉar la imperiestro vivas per sia bieno, nur malofte li postulas helpan monon de la regnanoj, kiuj tamen estas devigataj al senpaga militservo.
La imperiestro apartigis al mi sescent servistojn, kiuj ricevis regalan salajron, kaj ili starigis siajn tendojn apud la pordego de la templo.
Ankaŭ oni ordonis, ke tricent tajloroj tranĉu vestojn laŭ la modo de tiu lando.
La ĉevaloj de la imperiestro kaj kavaliroj estis ofte ekzercataj antaŭ mi, por ke ili kutimiĝu al mia vidiĝo.
Fine, ses el la plej lertaj instruituloj devis instrui min pri la tiea lingvo.
La ordonoj estis plenumataj.
Post tri semajnoj mi progresis bone en la lernado de la lingvo.
Dume lia Moŝto ofte honoris min per vizito kaj helpis instrui min en mia lernado.
Ni jam komencis iom interparoli.
La unuaj vortoj, kiujn mi lernis, konsistigis peton pri mia liberigo.
Mi rediris tiujn vortojn ĉiutage, genuante.
La respondo, laŭ tio, kion mi povis kompreni estis, ke mi devas atendi.
Unue mi devos ĵuri esti pacema kun la reĝo kaj lia lando.
La imperiestro promesis, ke oni kondutos bone al mi.
Li konsilis min, ke mi kondutu kiel eble plej bone, por ke liaj regnanoj admiru min.
Li deziris, ke mi ne malaprobu, se li ordonos, ke taŭgaj oficistoj traserĉu min, ĉar verŝajne mi portis iajn batalilojn nepre tre danĝerajn, se ili estas grandaj laŭ mia grandeco.
Mi promesis kontentigi lin, dirante samtempe, ke mi tre volonte senvestigus min, kaj elturnus antaŭ li la poŝojn.
Lia imperiestra Moŝto respondis, ke, laŭ la leĝoj, du oficistoj devos min priesplori ; ke li scias, ke oni ne povos tion fari sen mia konsento kaj helpo, ke li juĝas min tiel grandanima, ke li povas konfidi ilin en miajn manojn ; ke kion ajn ili eventuale forprenos de mi, oni certe redonos al mi, kiam mi foriros, aŭ pagos la plenan valoron laŭ mia postulo.
Mi suprenlevis la oficistoj per miaj manoj.
Unue mi metis ilin en la surtutajn poŝojn, kaj poste en ĉiun alian poŝon, krom du pantalonaj poŝoj, kaj en sekreta poŝo, en kiu troviĝis kelkaj necesaĵoj gravvaloraj nur por mi mem.
Tiun poŝon mi decidis kaŝi pli zorge ol la aliajn.
En unu poŝeto ili trovis monujon enhavanta kelkajn orajn monerojn, en alia arĝentan poŝhorloĝon.
La sinjoroj faris skribaĵon pri ĉio, kion ili vidis.
Fininte, ili petis min meti ilin teren, por ke ili povu doni la raporton al la imperiestro.
Post kelka tempo mi faris la jenan tradukon de tiu raporto : ”Unue, en la dekstra surtuta poŝo de la granda Homo Monto, post atenta serĉado, ni trovis nur tukegon unupecan el maldelikata ŝtofo sufiĉe grandan por servi kiel tapiŝo en la imperiestra trona ĉambrego.
”En la maldekstra poŝo ni vidis arĝentan kestegon, kiun ni ne povis levi.
Ni petis, ke ĝi estu malfermata.
Unu el ni enpaŝinte sin trovis vadanta en speco de polvo.
Iom da ĝi fluge leviĝis al niaj vizaĝoj kaj kaŭzis al ni fortan ternadon.
”En la veŝta poŝo ni trovis aparaton similan al grandega palisaro el dudek fortikaj stangoj, per kiu konjekteble la Homo Monto ordigas siajn harojn.
En la dekstra pantalona poŝo ni trovis feran cilindron, kies longeco egalas viran altecon.
Ĝi estas fiksita al forta lignaĵo pli granda ol ĝi.
El unu flanko de la cilindro elstaras grandaj feraĵoj.
Ni ne komprenis ĝian uzmanieron.
Simila objekto estis en la dua poŝo.
[Ili aludas al mia pistolo.
]”En la pli malgranda ni trovis rondajn platajn metalaĵojn ruĝajn kaj blankajn.
La ŝajne arĝentaj estis tiel grandaj, ke apenaŭ ni povis levi ilin.
En la maldekstra poŝo troviĝis du ingoj.
Estis malfacile tuŝi ilian supron kiam ni staris sur fundo de la poŝo.
”Unu ingo estis kovrita ; sur la supro de la alia troviĝis blanka substanco, duoble pli granda ol niaj kapoj.
En ĉiu ingo estis pecego da ŝtala lameno, kiujn ni ordonis, ke la Homo Monto montru al ni, ĉar ni timis ke eble ili estas danĝeraj iloj.
”El la dekstra poŝo pendis arĝenta ĉenego kun mirinda objekto ĉe la fino.
”Ni ordonis al li, ke li eltiru la objekton, kia ajn ĝi estu, fiksitan al tiu ĉeno.
Ĝi ŝajne estas globo farita unuflanke el arĝento kaj aliflanke el ia travidebla metalo, tra kiu ni povis vidi strangajn signojn, kiujn ni kredis palpeblaj, ĝis la fingroj estis malhelpataj, renkontante la travideblaĵon.
Li almetis tiun objekton al niaj oreloj.
Ni aŭdis senĉesan bruon similan al tiu de akvomuelilo.
Tio devas esti sovaĝa besto, aŭ la dio, kiun li adoras, kaj ĉar li diris, ke li konsiliĝas kun ĝi antaŭ ol ion fari, tial ni kredas la duan konjekton.
”El la maldekstra poŝo li elprenis grandan reton, preskaŭ tiel granda kiel fiŝkaptista reto, sed fermebla kaj malfermebla.
Li uzas ĝin kiel monujon, kiun ĝi similas.
Ni trovis interne kelke da pecegoj el flava metalo.
Ili devas esti multvaloraj, se ili estas oraj.
Obeinte la ordonojn de via Imperiestra Moŝto, ni elesploris ĉiujn poŝojn.
”Poste ni rimarkis, ke zono ĉirkaŭas lin, farita el la haŭto de grandega besto.
Maldekstre de ĝi pendis glavo, kiu havis la longecon de kvin viroj.
Kaj dekstre sako dividita en du fakojn, sufiĉe granda por enhavi tri regnanojn de via Imperiestra Moŝto.
En unu el tiuj ĉi ĉambretoj sin trovis kelke da globoj aŭ multpezaj pilkoj faritaj el metalo.
Ili havas la grandecon de niaj kapoj kaj ne estis facile ilin levi.
La alia ĉambreto enhavis kvanton da nigraj grajnoj ; ili estis nek grandaj nek pezaj, ĉar en la mano ni povis teni almenaŭ kvindek.
”Jen estas preciza katalogo de la apartenaĵoj de la Homo Monto.
Li ĝentile kondutis al ni, kaj li montris decan respekton al la komisiitaro de via Imperiestra Moŝto.
”Subskribita kaj sigelita je la kvara tago de la okdeknaŭa luno de la bonaŭspicia regado de via Imperiestra Moŝto.

”Klefren Frelok.
”Marso Frelok.

”Post la legado de tiu dokumento la imperiestro ordonis al mi, tre afable, ke mi transdonu ĉiujn objektojn.
Unue li postulis la glavon, kiun mi deprenis de la zono, kune kun ĝia ingo.
Li estis ordoninta tri mil el la plej bonaj soldatoj, ke ili ĉirkaŭu min malproksime.
Ili devis havi pafarkojn kaj sagojn pretaj por pafi.
Mi ne rimarkis tion, ĉar miaj okuloj rigardis nur la imperiestron.
Tiam li ordonis, ke mi eltiru la glavon.
Ĝi ne estis ĉiaparte brilanta, ĉar la marakvo faris al ĝi kelkajn rustajn makulojn.
Mi eltiris ĝin kaj tuj ĉiu soldato ekkriis pro teruro kaj surprizo.
Brilante hele, la suno rebrilis kaj miregigis la okulojn, dum mi svingis la glavon tien kaj reen.
La imperiestro ne estis tiel timigita, kiel mi antaŭsupozis.
Li ordonis al mi, ke mi remetu ĝin en la ingon.
Poste mi devis ĵeti ĝin teren kiel eble plej kviete kaj malproksime du metrojn de la fino de mia ĉeno.
Tiam li postulis la feran cilindron, kiu estis la pistolo.
Mi eltiris ĝin kaj klarigis la uzadon.
Mi ŝargis la pistolon nur per pulvo.
Prudentaj maristoj zorgas ke la pulvo ne malsekiĝu, metante ĝin en nepenetreblan saketon.
Tiel farinte mi havis sekan pulvon.
Avertinte la imperiestron, mi pafis ĉielen.
La homoj miregis pli, ol kiam ili vidis mian glavon.
Centoj falis teren kiel mortigitaj.
Eĉ la brava imperiestro ne kvietiĝis rapide ; kvankam li ne falis, li sin regis malfacile.
Mi ĵetis miajn pistolojn teren, kiel mi ĵetis la glavon, ankaŭ la saketon kun pulvo kaj kugloj.
Mi petis al li, ke li ne metu la pulvon proksime al fajro, ĉar ĝi ekflamos facile, eble ĝi suprensendus la imperiestran palacon ĉielen.
Mi transdonis mian poŝhorloĝon, kiun lia Moŝto tre scivole deziris rigardi.
Li ordonis, ke du el siaj plej altaj gvardianoj portu ĝin inter ili.
Li miris pro ĝia bruegado kaj pro la senĉesa moviĝado de la montrilo.
Ĉi tion li povis vidi facile, kaj li konsiliĝis kun la saĝuloj kaj li demandis la opiniojn de siaj instruituloj.
Iliaj respondoj estas diversaj kaj malproksime de la vero, kiel la leganto povas imagi sen mia rakonto, kaj efektive mi ne komprenis ĉion, kion ili diris.
Mi transdonis miajn arĝentajn monerojn kaj la monujon en kiu mi portis nur oran monon, kune kun tranĉilo, flartabakujo, naztuko kaj taglibro.
La glavon, pistolon kaj saketon oni portis en veturiloj al imperiestra magazeno, sed la restaĵon de miaj posedaĵoj oni redonis al mi.
Kiel mi diris, mi havis sekretan poŝon, kiun ili ne trovis.
Ĝi enhavis okulvitrojn, lorneton kaj aliajn utilaĵojn, kiuj ne interesus lian Moŝton.
Tial mi kredis, ke mi ne devas montri ilin, ĉar mi timis, ke oni malbonigus ilin, se mi fordonus ilin.

ĈAPITRO TRIA

   Mia ĝentileco kaj bona konduto tiel gajnis la bonan opinion de la imperiestro kaj liaj korteganoj, ke mi esperis esti liberigota baldaŭ.
Mi klopodis pligrandigi la favorajn sentojn.
La enlanduloj grade iom pli kuraĝis.
Foje mi kuŝiĝis kaj permesis al kvin aŭ ses el ili danci sur mia mano.
Fine, geknaboj kuraĝis ludi sinkaŝon kaj serĉon inter miaj haroj.
De tiam, kiam tio unue okazis, mi povis iomete paroli kaj kompreni ilian lingvon.
Iun tagon la imperiestro deziris amuzi min.
Li ordonis spektaklon.
En tiaj vidaĵoj ili superas ĉiujn naciojn, kiujn mi konas, rilate lertecon kaj pompon.
La dancantoj sur la ŝnuro amuzis min bone.
Ili montris sin sur maldika blanka fadeno, etendita proksimume unu metron super la tero.
Pardonu al mi se mi plilongigas mian historion per plua rakontado.
La ŝnurdancistoj estis ĉiam viroj, kiuj celas grandajn poziciojn, kaj altan kortegan favoron.
Ili pretiĝas en frua juneco preparante sin por tiu ĉi arto, kaj kelkaj el ili estas nek instruituloj, nek el nobelaj familioj.
Kiam granda ofico estas ne okupata pro morto aŭ malhonoro, kio okazas ofte, kvin aŭ ses kandidatoj petas la imperiestron, ke li permesu ilin amuzi la kortegon per ŝnurdancado.
Tiu, kiu saltis plej alte sen fali, gajnas.
Ofte la imperiestro ordonas la ministrojn mem montri sian kapablon, por konvinki lian Moŝton, ke ili ne perdis sian lertecon.
Flimnapo, la trezoristo, laŭ ĝenerala famo saltas sur ŝnuro almenaŭ du centimetrojn pli alta ol ĉiu alia sinjoro en la tuta lando.
Mi vidis lin renverssaltanta fojon post fojo, sur plado fiksita sur unu el iliaj ŝnuroj, ne pli dika ol niaj pakfadenoj.
Mia amiko Reldresal, ĉefa privata imperiestra sekretario, estas, laŭ mia opinio, la dua en ordo de la ŝnurdancistoj.
La aliaj ministroj estas preskaŭ egalaj inter si.
Tiuj amuzaĵoj ofte kaŭzas mortigajn malfeliĉojn, el kiuj oni rakontas multajn.
Mi mem vidis du aŭ tri kandidatojn rompi siajn membrojn.
La danĝero pligrandiĝas, kiam la ministroj mem laŭ ordono montras sian lertecon, ĉar, klopodinte superi sin mem, kelkaj nepre ĉiuokaze falas.
Apenaŭ unu, kiu ne estas vundita.
Oni diris al mi, ke antaŭ du jaroj Flimnapo falis sur kusenon de la imperiestro, okaze kuŝanta sur la tero, kiu sola malhelpis, ke li estu rompinta al si la kolon.
Pli malofte antaŭ iliaj Moŝtoj kaj la ĉefa ministro okazas alia sporto.
La imperiestro metas sur la tablon tri maldikajn silkajn fadenojn, kies longeco estas dek kvin centimetroj.
Unu estas purpura, dua flava, kaj la tria blanka, jen la premioj.
La ceremonio okazas en la granda trona ĉambro.
Ĝi estas provo tute malsimila al provoj kutimaj en aliaj landoj de la nova aŭ malnova mondo.
La imperiestro tenas horizontale en siaj manoj bastonon.
La kandidatoj iras antaŭen unu post alia, jen subrampas, jen supersaltas la bastonon, laŭ la deziro de la imperiestro, kiu pli aŭ malpli alte tenas ĝin.
Foje la imperiestro tenas unu finaĵon de la bastono kaj ministro la alian.
Kiu estas plej facilmovema kaj eltenema, ricevas la purpuran silkan fadenon.
La flava fadeno estas donata al la dua kaj la blanka al la tria.
Ĉiu portas la koloran fadenon ĉirkaŭ la talio.
Multe da granduloj ĉe la imperiestra kortego havas tiajn.
La ĉevaloj de la imperiestro, kondukitaj ĉiutage antaŭ min, ne plu timis.
Vidante min, ili kutimis alveni ĝis miaj piedoj sen ŝanceliĝi.
Metinte manon sur teron, mi permesis rajdantojn supersalti ĝin.
Iun tagon mi havis la feliĉon amuzegi la imperiestron.
Unue mi proponis, ke li ordonu, ke oni alportu al mi kelkajn bastonojn, kies longeco devis esti kvindek centimetroj, kaj kies dikeco devas egali la mezdikecon de miaj bastonoj.
Matene ses arbaristoj kun tiom da veturiloj alvenis.
Ĉiun veturilon ses ĉevaloj trenis.
Mi prenis naŭ bastonojn kaj forte fiksis ilin en la tero, je la anguloj de kvadrato.
Mi ligis mian naztukon al la bastonoj, streĉante ĝin firme, ĝis ĝi similis al tamburo.
Kvar horizontalaj bastonoj estis fiksitaj en la alteco de dekdu centimetroj super la naztuko.
Ili utilis por randoj ĉiuflanke.
Post la perfektigo de la konstruaĵo, mi petis, ke la imperiestro lasu dudek kvar el siaj kavalerianoj veni kaj ekzerciĝi sur tiu ebenaĵo.
Lia Moŝto bonvolis konsenti, tial mi suprenlevis la rajdantojn unuope per miaj manoj, armitajn kaj pretigitajn.
La oficiroj ĉeestis por ekzerci ilin.
Post kiam ili estis ordigitaj, ili apartiĝis duone, ili ŝajne bataletis, pafis senpintajn sagojn, eltiris la glavojn, forrajdis kaj sekvis, atakis kaj reiris, kaj per malmultaj vortoj, mi neniam vidis pli bonajn manovrojn.
La randoj malhelpis ke la ĉevaloj falu malsupren.
Tio tiel plaĉis al lia Moŝto, ke li ordonis, ke oni ripetu la spektaklon post kelkaj tagoj.
Foje eĉ plaĉis al li esti levita de mi kaj komandi la soldatojn.
Malfacile li decidigis la Imperiestrinan Moŝton, ke ŝi konfidu sin en miajn manojn, kaj mi tenis ŝin sidanta en seĝo sufiĉe proksime por vidi la tutan faradon.
Feliĉe, nenia malfeliĉo okazis dum tiuj paradoj, sed fine vivega ĉevalo, apartenanta al unu el la kapitanoj, piedobatante traskrapis truon en la naztuko.
La ĉevalo faletis, deĵetante la rajdanton kaj sin mem.
Mi tuj helpis ilin kaj, kovrinte la truon per unu mano, mi malsuprenmetis la tutan skadron per la alia mano sammaniere, kiel mi levis ilin.
La falinta ĉevalo estis streĉvundita je la maldekstra ŝultro.
La soldato estis tute sen difekto.
Mi rebonigis mian tukon laŭ mia kapablo, tamen mi ne ree uzis ĝin tiel.
Foje, kiam mi amuzis la imperiestron kaj la korteganojn, alvenis rapide sendito, kiu diris al lia Moŝto, ke kelkaj regatoj, kiu rajdis proksime al la loko, kie mi unue estis trovita, vidis grandan nigran objekton kuŝanta sur la tero.
Tio estis strange formita.
Je la centro ĝi estis alta kiel viro.
La randoj havis la larĝecon de la dormoĉambro de lia Moŝto.
Unue ili supozis, ke ĝi vivas, sed ĉar ĝi kuŝis senmove sur la tero, ili vidis ke ĝi ne estis vivulo, kiel ili unue kredis.
Iuj el ili marŝis ĉirkaŭ ĝi, fine ili staris unuj sur la ŝultroj de aliaj, kaj tiel suprenrampis sur ĝin, kaj, sin trovinte sur ebena supraĵo, ili piedfrapis kaj eksciis, ke ĝi estas kava interne.
Kredante, ke ĝi apartenas al Homo Monto, ili proponis al la imperiestro venigi ĝin per nur kvin ĉevaloj al la palaco.
Mi tuj komprenis, kion ili trovis, kaj ĝojis aŭdi la sciigon.
Ŝajne kiam mi atingis la bordon post la alveno, mi tiel konfuziĝis, ke mi ne rimarkis, antaŭ alveni al la loko, kie mi dormis, ke mi perdis la ĉapelon.
Ĝi estis ligita per ŝnureto dum mi remis kaj naĝis, sed eble ĝi falis post la albordiĝo.
Mi konjektis, ke la ŝnureto rompiĝis akcidente, ne observate de mi, tial mi kredis, ke mi perdis la ĉapelon.
kiam mi estis en la maro.
Mi klarigis al la imperiestro la utilecon de la ĉapelo kaj mi petis lin, ke li ordonu la virojn venigi ĝin.
La sekvantan tagon la veturigistoj alvenis kun ĝi en ne tre bona stato, ĉar ili traboris du truojn en la spaco de kvar centimetroj de la rando.
En tiuj ili fiksis du hokojn kaj ligis per longa ŝnuro al la jungaĵo, kaj tiel ili tiris mian ĉapelon tra kilometro.
Tamen, ĉar la lando en tiu insulo estas tre plata kaj ebena, ĝi ne estis tiel malbonigita, kiel mi timis.
Post du tagoj la imperiestro volis sin amuzi laŭ stranga maniero.
Ordoninte, ke ĉiuj soldatoj loĝantaj en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefurbo sin pretigu, li deziris, ke mi staru kun piedoj apartigitaj kiel eble plej vaste.
Li tiam ordonis al maljuna generalo, sperta estro kaj mia bona protektanto, ke li formu la soldatojn dense kaj marŝigu ilin sub mi.
La infanterio po dudek kvar ĉiuvice, kaj la kavalerio po dek ses marŝis, tamburoj sonoris, standardoj flirtis kaj bataliloj brilis.
Ĉeestis tri mil el la infanterio kaj mil el la kavalerio.
Mi sendis tiom da petoj al la imperiestro, ke fine li konsiliĝis kun siaj ministroj pri mia liberigo.
Ĉiuj konsentis krom Skajreŝ Bolgolam, kiu elektis sen ia incitego esti mia malamiko.
Sed la konsilantaro kune kun la imperiestro aprobis malgraŭ li.
Skajreŝ estis admiralo, tre estimata kaj konfidata de la imperiestro, ankaŭ li estis kompetentulo, sed li estas malgajema kaj murmurema.
Tamen, fine, li konsentis, sed li postulis, ke mi devige ĵuru observi certajn kondiĉojn.
Li aranĝis ilin, kaj li mem kune kun du ministroj kaj kelkaj eminentuloj alportis al mi tiujn kondiĉojn.
Post la lego de ili mi devis ĵuri, ke mi plenumos ilin, unue laŭ la kutimo en mia lando, kaj poste laŭ la legoj de Liliputo.
Tio estas, ke mi devis teni la dekstran piedon en la maldekstra mano, meti la mezfingron de la dekstra mano sur la verton, kaj la dikan fingron sur la pinton de la dekstra orelo.
Scivolemuloj volis legi la kondiĉojn, kiuj donis al mi liberecon.
Jen ili estas : ”Golbasto Momaren Evlamo Gurdilo Ŝefin Muli Uli Gue, potenca Imperiestro de Liliputo, ĝojo kaj teruro de la mondo, kies aŭtoritato etendiĝas kvin mil blustrugojn [ĉirkaŭ dudek kilometrojn ]al la randoj de la mondo, monarĥo, pli alta ol la filoj de homoj.
Kies piedoj prenas malsupren ĝis la centro, kaj kies kapo tuŝas la sunon.
Kiam li faras kapsignon la princoj tremas.
Li estas agrabla kiel printempo, komforta kiel somero, fruktodona kiel aŭtuno, terura kiel vintro.
Lia Imperiestra Moŝto proponas al la Homo Monto la sekvantajn regulojn.
Li ĵuru plenumi ilin.
”Unue.
La Homo Monto ne rajtas foriri el la lando sen nia permeso.
”Due.
Li ne rajtas viziti la ĉefurbon sen nia ordono, tiam la loĝantoj havos averton, ke ili restu dome.
”Trie.
La Homo Monto marŝos laŭlonge de la grandaj vojoj, ne flankiĝante ĉu por iri aŭ por kuŝiĝi sur la kampoj.
”Kvare.
Li devas zorgi, ke li ne premu per la piedoj, ĉu la korpojn aŭ ĉevalojn, aŭ veturilojn de niaj amantaj regatoj, kaj ne prenu ilin en siajn manojn sen ilia konsento.
”Kvine.
La Homo Monto devas porti en la poŝo nian senditon kaj lian ĉevalon unufoje en ĉiu monato, kiam necesas, ke oni rapidu, kaj marŝi kun ili Liliputan veturadon sestagan, kaj reporti lin al nia ĉefurbo.
”Sese.
La Homo Monto devos aligi sin al ni kontraŭ malamikoj, kiuj loĝas en la insulo Blefusku, kaj li penos detrui ilian militŝiparon, nuntempe preparanta sin por invadi nian landon.
”Sepe.
La Homo Monto devos helpi la laboristojn dum sia liberaj tempoj, li metos iujn grandajn ŝtonojn sur la muron de la ĉefa parko kaj aliaj imperiestraj konstruaĵoj.
”Oke.
En la daŭro de du monatoj la Homo Monto termezuros la insulon, kalkulante siajn paŝojn, ĉirkaŭ la marbordo.
”Fine.
Post ĵuro, ke li observos ĉiujn regulojn, oni donos al la Homo Monto nutraĵon sufiĉan por nutri mil sepcent dudek kvar regatoj de nia lando.
Li havos la permeson alproksimiĝi al nia Imperiestra Persono kaj aliajn signojn de nia favoro.
”Subskribita en la palaco de Belfaborak la dekduan tagon de la naŭdekunua monato de nia regado.
”Mi ĵuris kaj subskribis la regulojn tre kontente, kvankam iuj el ili ne estis honoraj.
Mi sciis, ke Skajreŝ instigis ilin.
Tiam oni malŝlosis la ĉenojn kaj mi estis liberigita.
Lia Moŝto mem ĉeestis la ceremonion.
Mi falis teren apud la piedoj de la imperiestro, sed li ordonis, ke mi leviĝu, kaj post multe da afablaĵoj, kiujn mi ne ripetas por ne ŝajni tro malmodesta, li daŭrigis paroli pri sia espero, ke mi estos fidela servisto kaj meritos egale liajn estintajn kaj estontajn favorojn.
Kredeble plaĉos al la leganto rimarki, ke en la lasta paragrafo la imperiestro faris kondiĉon pri la kvanto da viando kaj trinkaĵo, kiam oni donos al mi, nome, sufiĉe da ili por mil sepcent dudek kvar Liliputanoj.
Poste mi eksciis, ke per kalkulo pri la grandeco de mia korpo, ili trovis, ke mi estas dekduoble pli granda ol unu etulo.
Konsekvence, mi bezonos nutraĵon sufiĉan por mil sepcent dudek kvar da ili.

ĈAPITRO KVARA

   Mia unua peto post mia liberiĝo estis permeso viziti la ĉefurbon, Milendon.
La imperiestro bonvole konsentis, dirante samtempe, ke mi estu zorgema ne vundi loĝantojn nek difekti domojn.
La homoj aŭdis per proklamo pri la vizito.
La muro, kiu ĉirkaŭas la urbon, havas la altecon de sepdek centimetroj kaj almenaŭ tridek da larĝeco, tial veturilo kaj ĉevaloj facile povas iri laŭlonge de ĝia supro.
Flanke de ĝi je ĉiuj tri metroj staras fortegaj turoj.
Mi superpaŝis la grandan okcidentan pordegon kaj iris tre kviete laŭlonge de la du ĉefaj stratoj, movante min flanken.
Mi vestis min per mallonga veŝto, ĉar mi timis, ke la baskoj de surtuto difektus la tegmentojn kaj defluilojn de domoj.
Tre zorgeme mi paŝis, por ke mi ne piedpremu la homojn, kvankam la ordonoj estis tre precizaj, ke ĉiuj restu hejme, aŭ eliru je sia propra risko.
La tegmentoj kaj la plej altaj fenestroj estis plenaj de homoj.
Mi kredis, ke mi neniam vidis pli multhoman urbon.
Ĝi estas kvadrata ; ĉiu flanko havas la longon de cent kvindek metroj.
Du grandaj stratoj, kies larĝo estas unu metro kaj duono, apartigas ĝin kvarone.
La vojoj kaj stratoj, kiujn mi vidis, sed sur kiujn mi ne povis marŝi, havas larĝecon de tridek centimetroj.
Kvincent mil homoj povas loĝi en la urbo.
La domoj havas po tri ĝis kvin etaĝojn, la butikoj kaj vendejoj estas plenaj je provizaĵoj.
La palaco de la imperiestro staras meze de la urbo, kie la du grandaj stratoj interkruciĝas.
Ĝi estas ĉirkaŭata per muroj sesdek centimetrojn altaj kaj ses metrojn for de la palaco mem.
La imperiestro permesis al mi transpaŝi tiun muron, kaj pro la vasteco de la loko, mi facile povis vidi ĉion.
La ekstera korto estas kvadrato, kies ĉiu flanko havas la longecon de dek du metroj.
Ĝi enhavas du aliajn kortojn.
En la plej malgranda troviĝas la imperiestra loĝejo, kiun mi tre deziris vidi.
Sed estis tre malfacile tion fari, ĉar la grandaj pordegoj havis la altecon de nur kvardek kvin centimetroj kaj la larĝecon de dek ok.
Nu, la konstruaĵoj de la ekstera korto havis almenaŭ unu metron kaj dudek kvin centimetrojn da alteco, ne estis eble por mi transpasi ilin sen difekti ion, kvankam la muroj estis konstruitaj el ĉizita ŝtono.
Tamen lia Moŝto volis, ke mi vidu la luksecon de lia palaco.
Sed tion mi povis fari nur post tri tagoj.
Irinte en la imperiestran parkon kaj tranĉinte du el la plej grandaj tieaj arboj, per mia poŝtranĉilo mi faris du skabelojn, kies alteco estis unu metro, kaj de sufiĉa forteco por subteni min.
Denove oni avertis la loĝantojn, mi remarŝis tra la urbo al la palaco, portante la du benketojn en la mano.
Alveninte al la flanko de la ekstera korto, mi staris sur unu benketo kaj per la mano mi zorge suprenlevis la alian kaj starigis ĝin en la spaco inter la unua kaj la dua korto, kies larĝeco estis du metroj kaj duono.
Mi paŝis facile trans la konstruaĵojn de unu benketo al la alia.
Mi suprentiris la unuan per hokforma bastono.
Tiel mi atingis la plej internan korton.
Mi kuŝigis min flanke, metante la vizaĝon apud la fenestrojn de la mezetaĝo.
Ili estis malfermitaj, por ke mi vidu la plej belegajn ĉambrojn, kiujn oni povus imagi.
Tie mi vidis ŝian Moŝton kaj la gereĝidojn en iliaj propraj loĝejoj kun iliaj ĉefaj korteganoj apud ili.
Ŝia Moŝto estis tiel afabla, ke ŝi ridetis gracie kaj prezentis al mi sian manon, por ke mi kisu ĝin.
Du semajnoj post mia liberigo, Reldresal, ĉefa ministro por privataj aferoj, venis en mian domon kun nur unu servisto.
Li ordonis, ke lia veturilo restu malproksime kaj deziris, ke mi donu al li horon de mia tempo.
Tion mi bonvole faris, ĉar li estis ministro grava kaj honesta, kaj li foje helpis min ĉe la imperiestro.
Mi proponis kuŝiĝi, tiel ke li atingu pli facile mian orelon, sed li preferis esti suprenlevita de mi kaj tenata en mia mano dum nia interparolado.
Komencante li gratulis pri mia liberiĝo kaj diris, ke eble li helpis min.
Sed li aldonis, ke se ne estus pro la nuna stato de aferoj en la kortego, eble mi ne estus atinginta ĝin tiel frue.
Ĉar li diris : ”Ni ŝajnas prosperaj al fremduloj, sed ni suferas de du malbonoj, tio estas hejma malpaco, kaj la timo de fremdaj malamikoj.
”Pri la unua vi devas kompreni, ke jam de sepdek monatoj ekzistas du partioj, nomataj ”Trameksan ”kaj ”Stameksan ”.
Oni konas ilin per iliaj kalkanumoj.
Trameksanulo portas altajn kalkanumojn kaj la aliaj malaltajn.
Efektive oni pretendas, ke estas la altkalkanumuloj, kies opinioj plej bone akordas kun la tradicioj de nia antikva konstitucio.
Iel lia Moŝto elektis uzi kiel ministrojn nur tiujn, kiuj portas malaltajn kalkanumojn, kaj same en ĉiuj oficoj disdonataj de li.
”Sendube vi rimarkis, ke la kalkanumoj de lia Moŝto estas malpli altaj per almenaŭ du milimetroj ol tiuj de la korteganoj.
Inter la partioj ekzistas tiom da malamo reciproka, ke la kontraŭuloj nek manĝas nek trinkas kune.
La Trameksanuloj estas plej multaj, sed la potenco estas tute nia.
Ni timas, ke lia Moŝto la heredonto inkliniĝas al la Trameksanoj, almenaŭ unu el liaj kalkanumoj estas pli alta ol la alia.
Kaŭze de tio li marŝas nerekte.
”Plie, ni estas minacataj per milito el la insulo Blefusku.
Tio estas la alia granda imperio de la tutmondo, preskaŭ tiel granda kaj potenca kiel la nia.
Ĉar pri tio, kion vi diras pri aliaj ŝtatoj sur la mondo enhavantaj homojn tiel grandajn kiel vi, niaj saĝuloj multe dubas, pli volonte kredante, ke vi falis el la luno aŭ steloj, ĉar niaj historiaj skribaĵoj de ses mil monatoj ne nomas ian landon krom Liliputo kaj Blefusku.
Tiuj du potencaj regnoj senĉese interbatalis en la daŭro de tridek ses monatoj.
”Mi nun rakontos al vi kiel la milito komenciĝis.
Ĉiuj konfesas, ke la malnova maniero manĝi ovojn estis rompi ilin ĉe la larĝa fino.
Tamen iam okazis, ke la avo de la nuna imperiestro, estante knabo, rompis ovon por manĝi ĝin laŭ la tiama kutimo ĉe la larĝa fino kaj tranĉis sian fingron.
Tial la imperiestra patro dissendis ordonon ke, sub minaco de granda puno, ĉiuj regnanoj rompu la mallarĝajn finojn de siaj ovoj.
La homoj tiel ofendiĝis pri tio, ke ses ribeloj okazis, per kiuj unu imperiestro perdis la vivon, alia la kronon.
Tiuj ĉi malfeliĉoj estis ĉiam incitataj de la monarĥoj de Blefusku, kaj ĉe ilia kvietigo la ekzilitoj rifuĝis al tiu insulo.
”Oni kalkulas, ke dek unu mil homoj de tempo al tempo suferis mortpunon prefere ol rompi siajn ovojn je la mallarĝa fino.
Centoj da grandaj libroj estis eldonitaj pri tiu disputo.
Oni malpermesis la librojn de la larĝfinuloj kaj ili ne povas labori por la ŝtato.
Sed ili estas favorataj ĉe la kortego de la imperiestro de Blefusku.
Ili ankaŭ ricevas helpon de siaj samideanoj en Liliputo kaj sanga milito okazas dum tridek monatoj.
”Kelkfoje ni sukcesas, sed ne ĉiam.
Ni jam perdis kvardek grandajn militŝipojn kaj multajn malgrandajn, kune kun tridek mil lertaj maristoj kaj soldatoj.
La malutilo okazinta al la malamiko estas kalkulata esti iom pli granda ol nia.
Tamen ili havas nun grandan militŝiparon kaj sin preparas por veni tien ĉi.
Lia imperiestra Moŝto, kredante ke vi estas kuraĝa kaj forta, ordonis al mi montri al vi la aferon.
”Mi proponis mian humilan servon, kaj mi petis la sekretarion doni mian respektplenan saluton al la imperiestro, kaj diri, ke laŭ mia opinio mi ne devis, estante fremdulo, esti probatalanto por iu el la landaj partioj.
Sed mi estis preta, sen timi ion, protekti lian Moŝton kaj regnon kontraŭ ĉiu.

ĈAPITRO KVINA

   La insula regno de Blefusku kuŝas norde de Liliputo.
Kanalo, kies larĝeco estas okcent metroj, apartigas la du insulojn.
Ĝis tiam mi ne vidis la insulon.
Post la raporto, kiun la ministro donis al mi, mi evitis montri min ĉe la flanko apud Blefusku, pro timo ke mi eble estos vidata de la ŝipanoj de la malamiko.
Ili ne konis min.
Ĉar la imperiestro malpermesis, ke ili intervizitu, oni detenis ŝipojn laŭ leĝa ordono dum la milito.
Mi komunikis al lia Moŝto projekton, kiun mi elpensis, por kapti la tutan militŝiparon de la malamiko.
Niaj spionoj certigis, ke la ŝipoj ankris en iu haveno, pretaj por la unua favora vento.
Mi konsiliĝis kun la plej lertaj maristoj pri la profundeco de la kanalo, kiun ili ofte jam sondis.
Ili respondis, ke meze de ĝi, je la altmara tempo, la profundeco estas du metroj.
Marŝinte al la nordorienta marbordo, kaj kuŝiĝinte post monteto, mi prenis el la poŝo lorneton kaj rigardis la ankritajn ŝipojn.
Estis kvindek militŝipoj kaj multe da transportiloj.
Poste mi revenis hejmen kaj petis, ke oni donu al mi kvanton da forta ŝnuraĵo kaj feraj stangoj, kiuj similis trikilojn.
Mi plektis la ŝnuregojn trioble por plifortigi ilin.
Mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope kaj je la fino de ĉiu triobla stango mi formis hokon.
Fiksinte kvindek hokojn al tiom da ŝnuregoj, mi reiris al la nordorienta marbordo, formetis la surtuton, ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj eniris la maron je duonhoro antaŭ altmaro.
Mi vadis kiel eble plej rapide, meze de la kanalo mi naĝis proksimume tridek metrojn, ĝis mi povis tuŝi la teron.
Mi alvenis al la ŝiparo post malpli ol duonhoro.
La malamikoj estis tiel timigitaj, kiam ili vidis min, ke ili elsaltis el la ŝipoj kaj naĝis al la lando.
Tie ĉeestis tridek mil homoj.
Mi tuj kaptis la antaŭaĵon de ĉiu ŝipo per hoko kaj ligis ĉiujn fadenojn kune.
Dume la malamikoj pafis milojn da sagoj ; multaj el ili trafis miajn manojn kaj vizaĝon, dolorigante kaj malhelpante min.
Mia plej granda timo estis pri la okuloj, kiujn mi preskaŭ perdis ; sed, mi memoris miajn okulvitrojn, kiuj, kiel mi antaŭe diris, estis en la kaŝita poŝo ne trovita de la serĉantoj.
Mi elprenis ilin kaj ligis ilin sur la vizaĝon, kaj tiel protektite mi daŭrigis la laboron sen atenti, ke la sagoj ofte frapis la vitrojn senefike.
Mi estis liginta ĉiujn hokojn ; preninte do la ligotuberon per la mano, mi penis fortiri la ŝipojn.
Sed mi malsukcesis movi eĉ unu.
Ĉar ĉiuj estis ankritaj, la plej malfacila parto de mia entrepreno restis.
Lasinte la fadenojn sen depreni la hokojn de la ŝipoj, mi tratranĉis la ankrajn ŝnuregojn per la poŝtranĉilo, ricevante samtempe centojn da sagoj en la manojn kaj vizaĝon.
Tiam, repreninte la fadenojn, mi facile fortiris la plej grandajn ŝipojn de la malamikoj.
La Blefuskanoj ne povis imagi, kion mi intencis fari ; ili estis tute mirigitaj.
Ili supozis, ke mi volis nur malligi la ŝipojn, sed kiam ili vidis, ke mi tranĉis la ŝnuregojn por fortiri ilin, ili ellasis grandan krion de ĉagreno kaj malespero ; ĝi estas nepriskribebla !
Foririnte el danĝero, mi haltis por elŝiri la sagojn, kiuj pikvundis min, kaj mi ŝmiris min per la ŝmiraĵo, kiun oni donis al mi, kiam mi alvenis, kiel mi jam antaŭe rakontis.
Poste mi demetis la okulvitrojn kaj atendis horon, ĝis la fluo iom pli malgrandiĝis.
Tiam mi vadis tra la mezkanalo kaj alvenis bonstate.
Lia imperiestra Moŝto kaj la tuta kortego staris sur la marbordo, atendante la rezulton de tiu aventuro.
Ili vidis, ke la ŝipoj antaŭen vojaĝas en la formo de novluno, sed ili ne povis vidi min, ĉar mi estis subakvigita ĝis la brusto.
Kiam mi atingis la plej profundan lokon, ili timis plu, ĉar mi subakviĝis ĝis la kolo.
Lia Moŝto kredis, ke mi dronis kaj ke la ŝipoj de la malamikoj alvenas batale.
Sed li baldaŭ rekuraĝiĝis, ĉar la akvo fariĝis malpli profunda je ĉiu paŝo, kiun mi faris.
Baldaŭ ili povis vidi min kaj mi levis supren la ligotuberon de la ŝnuroj, kiuj kunligis la ŝipojn.
Mi kriis laŭte : ”Vivu la potenca imperiestro de Liliputo !
”Tiu ĉi granda potenculo gracie renkontis min, kaj kun multe da laŭdo li faris min ”Nardako ”, kio estas la plej alta rango en lia lando.
Lia Moŝto deziris, ke mi provu tiri la aliajn ŝipojn de la malamikoj al liaj havenoj.
Tiel senlima estas la ambicio de princoj, ke li ŝajne eĉ pripensis la venkon de la tuta regno Blefusku por igi ĝin provinco regata de vicreĝo.
Li intencis mortigi la ekzilitojn kaj devigi ĉiujn homojn rompi la mallarĝajn finojn de siaj ovoj, kaj tiel fariĝi la sola monarĥo de la tuta mondo.
Mi penis ŝanĝi lian intencon per multe da argumentoj egale de la saĝeco kaj de la justeco.
Mi malkaŝe diris, ke mi neniam helpos neniigi la liberecon de bravaj homoj.
La plej saĝaj ministroj de la konsilantaro konsentis kun mi pri tio.
Mia malkaŝa, memkonfida deklaracio tiel kontraŭis la projektojn de la imperiestro, ke li neniam pardonis al mi.
Li parolis ruze pri mia opinio ĉe la konsilantaro.
Mi eksciis poste, ke iuj, per silento, ŝajnis konsenti kun mi, sed aliaj, kiuj estis miaj malamikoj, ellasis parolojn, kiuj nerekte malutilis min.
Post tri semajnoj alvenis ambasadoraro el Blefusku, por proponi humile pacon.
Ĉio finiĝis feliĉe por nia imperiestro laŭ kondiĉoj, kiujn mi ne rakontos.
Ses ambasadoroj alvenis kun sekvantaro de kvincent viroj.
La eniro estis tre impona, kiel taŭgis por la okazo.
Fininte la interkonsenton kaj aŭdinte iel pri mia bonvolo al ili, la senditoj vizitis min, laŭdante mian kuraĝon kaj grandanimecon.
Ili invitis min viziti ilian insulon, dirante, ke ilia imperiestro tiel ordonis al ili.
Tio, kion oni rakontis pri mi, mirigis ilin.
Ili postulis, ke mi montru mian vastegan fortecon.
Mi donis la pruvojn, kiujn ili petis de mi.
Poste ili amuzis sin longe.
Mi regalis ilin je ilia grandega kontentigo kaj miro.
Mi petis ilin honori min per la prezento de miaj humilaj salutoj al la imperiestro, ilia mastro, kies famo plenigis la tutan mondon.
Sekve, mi petis permeson viziti la imperiestron Blefuskan.
La imperiestro konsentis, sed mi rimarkis klare, ke la propono ne plaĉis al li.
La kaŭzon mi ne komprenis, ĝis iu sciigis min, ke Flimnap kaj Bolgolam parolis false al li pri miaj rilatoj kun la ambasadoroj, dirante, ke mi estas malfidela al li.
Sed pri tio mi estis tute senkulpa.

ĈAPITRO SESA

   Mi skribos kelkajn vortojn pri la liliputanoj kaj iliaj leĝoj kaj kutimoj.
Tiuj etuloj estas tre lertaj kaj ili lernas diligente.
Kiam iu el ili mortas, oni enterigas la korpon kun la piedoj supre, ĉar ili kredas, ke la mortintoj reviviĝos je la lasta tago.
Sed antaŭ tiu tempo la mondo renversiĝos, kaj tial la mortintoj estos ree sur la piedoj, pretaj por marŝi.
Kelke da iliaj leĝoj estas iom strangaj kompare kun la niaj.
Malveremo kaj trompo estas taksataj kiel pli malbonaj ol rabo.
Ĉar ili diras, ke oni povas defendi siajn posedaĵojn pli facile ol malhelpi, ke alia homo mensogu al iu.
Tial se viro faras promeson kaj ne plenumas ĝin, oni punas lin severe.
Ankaŭ se iu havas monon, kiun li promesis gardi, kaj perdas ĝin pro malzorgemo aŭ elspezas ĝin, li estas krimulo.
La leĝo postulas ne nur, ke la kulpuloj estu punataj, sed ke la senkulpuloj estu rekompencitaj.
Tiu, kiu kondutas bone dum tuta jaro ricevos monon kaj favoron de la imperiestro.
La statuo de la diino Justeco en la juĝejo havas malfermitajn okulojn, du antaŭe, du malantaŭe, kaj po du dekstre kaj maldekstre de la kapo.
Per tio oni volas signi, ke la diino povas vidi ĉie kaj ĉiel.
Ŝi tenas malfermitan sakon da oro en la dekstra mano, glavon en la ingo en la maldekstra.
Tio signifas, ke ŝi preferas rekompenci el la malfermita sako ol puni per la glavo.
La imperiestro, volante montri specialan favoron aŭ nomi al ofico, ne elektas la plej saĝan aŭ lertan viron.
Li elektas tiun, kiu kondutis plej bone kaj kiu estas plej brava kaj justa el la reganoj.
Maldankemo estas mortpunata, kaj tiu, kiu redonis malbonon por bono, estas sentaŭgulo, ne inda je vivo.
Mi bedaŭras skribi, ke la imperiestro kaj la regnanoj ne observis tiajn bonajn leĝojn kiel ili devus.
Ĉar se ili estus ĉiam observantaj ilin, lia Moŝto ne kondutus kontraŭ mi tiel malbone, post miaj penoj helpi lin.
Liliputo havas tri gimnaziojn.
Ĉiu infano devas iri en la lernejojn.
Ĉiu estas edukata bone kaj lernas fariĝi honorinda, brava kaj verema.
Al la vartistinoj estas malpermesate rakonti al la infanoj malsaĝajn kaj harstarigajn fabelojn.
Se ili rakontas tiajn, ili estas batataj per la vipo kaj estas sendataj al senkunula loko.
Nun mi skribos al vi pri mia vivo inter tiuj strangaj liliputanoj.
Mi fabrikis tablon kaj seĝon el la plej alta arbo en la imperiestra parko.
Ducent kudristinoj sin okupis por fari miajn ĉemizojn kaj la tolaĵon por mia lito kaj tablo.
Ili uzis la plej dikan kaj maldelikatan tolon, kiu troviĝis en la insulo.
Eĉ ili kudris kelke da faldoj kune por plifortigi ĝin.
La kudristinoj mezuris min dum mi kuŝis tere.
Unu staris apud la kolo, alia apud la kruro, kaj ili uzis fortan ŝnureton.
Unu lerta virino faris por mi ĉemizon laŭ mezuroj ricevitaj nur el la ĉirkaŭmezuro de mia dika fingro.
Ĉar ŝi diris, dufoje ĉirkaŭ la dika fingro estas la mezuro de la karpeo, kaj dufoje ĉirkaŭ la karpeo estas unufoje ĉirkaŭ la kolo, kaj dufoje ĉirkaŭ la kolo estas unufoje ĉirkaŭ la talio.
Tiel ŝi faris tre taŭgan ĉemizon.
Aliamaniere la tricent tajloroj, kiuj fabrikis miajn vestojn, mezuris min.
Mi stariĝis genue kaj ili metis ŝtupareton de la tero al mia kolo ; viro supreniris kaj faligis ŝnuron de mia kolumo ĝis la tero.
Tiel li trovis la longecon de la vesto.
La talion kaj brakojn mi mem mezuris.
La plej granda peco de tuko havis nur la grandecon de metro de larĝa rubando ; miaj vestoj aspektis kiel flikaĵo, sed samkolora.
Tricent kuiristoj pretigis mian nutraĵon kaj ĉiu kuiris sufiĉan por du pladoj.
Kiam mi estis preta por manĝi, mi levis dudek kelnerojn en la mano kaj starigis ilin sur la tablon.
Cent restis tere por venigi manĝaĵojn kaj barelojn da vino.
La kelneroj sur la tablo suprentiris ĉion per fadenoj, same kiel mi levas sitelon el puto.
Unu kuirpeco ordinare sufiĉas por unu plenbuŝo.
Unufoje mi eĉ manĝis lumbon de bovo tiel grandan, ke mi devis mordi trifoje.
Mi neniam manĝis alian tiel grandan.
Ankaŭ la anserojn kaj meleagrojn mi manĝis per unufoja gluto.
La malgrandajn birdojn mi manĝis po dudek sur la fino de mia tranĉilo ; mi ne havis forkon.
Unu tagon la imperiestro diris al mi, ke la edzina Moŝto kaj la gereĝidoj ŝatus veni por tagmanĝi kun mi.
Kompreneble mi diris, ke mi ĝojus ilin vidi, kaj ili alvenis.
Mi sidigis ilin sur ceremoniajn seĝojn sur la tablo apud mi.
Iliaj soldatoj ĉirkaŭis ilin.
La ministro, kiu malamis min, ĉeestis.
Mi vidis, ke li rigardas min severe, sed mi ne atentis pri tio kaj nur manĝis des pli multe.
Poste mi aŭdis, ke Skajreŝ malutilis min, ĉar li diris al la imperiestro, ke la kosto por mia nutraĵo kaj vestoj estis tioma, ke la lando ruiniĝos, se mi estos permesata resti tie pli longe.
Multe da sinjorinoj kaj nobeloj alveturis por viziti min.
Kiam ili venis, mi levis la veturilon kaj ĉevalojn tre zorge per miaj manoj kaj starigis ilin sur la tablon, sur kiu mi jam fiksis elstarantan randon, por ke la veturiloj kaj ĉevaloj ne falu de ĝia flanko.
Ofte kvar veturiloj, plenaj je homoj, estis sur la tablo samtempe.
Sidante sur mia seĝo, mi kliniĝis por paroli al miaj gastoj.
Dum mi babilis kun la areto en unu kaleŝo, la veturigistoj de la aliaj malrapide ĉirkaŭiris sur la supro de la tablo.

ĈAPITRO SEPA

   Nun mi volas skribi pri konspiro, kiun oni faris kontraŭ mi en Liliputo.
Iun tagon, pretiĝante por viziti la imperiestron de Blefusku, mi aŭdis, ke iu nobelo venis al mia domo.
Sen diri sian nomon, li petis interparoli kun mi.
Elirinte, mi suprenprenis lian Moŝton.
Mi ordonis al miaj servistoj diri, ke mi iris kuŝi kaj ke ili ne rajtas veki min.
Ŝlosinte la pordon, mi sidiĝis antaŭ la nobelo.
Vidinte lin maltrankvila, mi demandis al li, kio estas ?
Tiam li petis min aŭskulti pacience, ĉar li volas rakonti multon, kio rilatas mian vivon kaj honoron.
Mi respondis, ke mi aŭskultos avide, kaj li parolis jene : ”Vi devas scii, ”li diris, ”ke la imperiestro en la lasta tempo ofte kunvenis private kun la nobeloj pri vi.
Antaŭ du tagoj iu penis kulpigi vin pri perfido kaj aliaj krimoj.
Nu, ĉar mi kredas, ke ili agas maljuste, kaj ĉar vi ĉiam montris al mi bonon kaj ĝentilecon, mi riskas mian vivon por veni averti vin.
”Jen estas kopio de la kulpigoj redaktitaj kontraŭ vi.
”Tuj li montris peceton da papero, kies grandeco egalis tiun de niaj poŝtmarkoj, kaj malferminte ĝin, legis laŭte la jenon : ”La Homo Monto estas akuzata pri malobeo de la esprimitaj ordonoj de Lia Imperiestra Moŝto, kiu petis, ke la Homo Monto ekkaptu la tutan ŝiparon, kiu apartenas al la Imperio de Blefusku, ke li helpu venki tiun insulon kaj sklavigi la loĝantojn kaj mortigi ĉiujn, kiuj rompas siajn ovojn je la mallarĝa fino.
Al tiu propono la Homo Monto malkonsentis.
Li estas kulpa, ĉar li malobeis tiun ordonon de Lia Imperiestra Moŝto.
”Ankaŭ ni akuzas la Homon Monton, ke li akceptis amike la senditojn de la kortego de Blefusku, kiuj estis antaŭ nelonge malkaŝaj malamikoj de Liliputo.
Fine, la Homo Monto pretigis sin por viziti la insulon de Blefusku.
Vere, Lia Imperiestra Moŝto konsentis al tiu vizito, sed ni kulpigas la Homon Monton pri la intenco helpi la Imperiestron de Blefusku militi kontraŭ nia insulo.”
”Ĉu vi komprenas, ”daŭrigis la nobelo, faldante la paperon, ”pri kio vi estas kulpigata ?
Unue, mi devas diri al vi, ke lia imperiestra Moŝto diris al la ministroj, ke kompato devas esti montrata al vi pro la servoj, kiujn vi faris por ni.
Sed Skajreŝ kaj la aliaj nobeloj postulis, ke vi estu mortigata kruele.
Aŭ oni ekbruligos vian domon dum via dormado, aŭ dudek mil viroj pafos al vi venenajn sagojn.
”Sed la imperiestro decidis, ke vi ne estu mortigota.
Li demandis la opinion de Reldresal, kiu havas ĉiam amikecon por vi ; li opiniis jene.
Reldresal konsentis pri viaj grandaj krimoj, sed li opiniis ke, ĉar vi estas utila, vi meritas, ke oni montru kompaton, kaj rigardante viajn servojn, li konsilis, ke oni ne mortigu, sed nur blindigu vin.
Tiel la postuloj de la justeco estos plenumitaj.
Tiamaniere li agos juste.
”Sed ne ĉiujn sinjorojn tio kontentigis.
Skajreŝ ekkoleris, dirante, ke li miras, ke Reldresal volas savi la vivon de perfidulo, ke li ankaŭ kredas, ke vi estas mem mallarĝfinulo.
Li daŭrigas, ke pro via forto, vi povos iam malutili nian landon, kaj ĉar vi estas perfidulo, oni devus mortigi vin.
La aliaj nobeloj konsentis kun li.
Ili diris al la imperiestro, ke li post nelonge estos almozulo, ĉar vi kostas tiom da mono por nutraĵoj kaj vestoj, kaj eble, estante blindulo, vi manĝos pli multe.
”Tamen la imperiestro rifuzis konsenti pri via morto.
Li diris, ke, ĉar la ministroj opiniis ne sufiĉa la punon de blindigo, alia puno devas esti trovota.
Reldresal denove parolis ; li diris, ke, ĉar estis tiel multkoste nutri vin, estus puno tre konvena, se vi ricevus ĉiam malpli kaj malpli da nutraĵo, ĝis vi mortos pro malsato.
Tiu metodo estus ŝparema.
Tuj post via morto kvin aŭ ses mil regnanoj devus detranĉi la karnon de viaj ostoj, forporti la pecojn en veturiloj kaj enterigi ilin en diversaj lokoj de la insulo.
La skeleto devus stari kiel monumento kaj admiraĵo por ĉiuj rigardontoj.
Ĉiuj konsentis, sed decidis fari ĉion sekrete.
”Post tri tagoj Reldresal venos tien ĉi por legi tiujn ĉi kulpigojn, kiujn mi ĵus legis, kaj por diri al vi, ke laŭ la ordono de la imperiestro vi devas esti blindigita.
Dudek kirurgoj de lia Moŝto pafos tre akrajn sagojn en viajn okulojn, dum vi kuŝos sur la tero.
Jen mi rakontis al vi ĉion, kion vi devas atendi, kaj vi agu laŭ via volo.
Ĉar neniu rajtas ekscii, ke mi vizitis vin, mi reiros en la kortegon kiel eble plej sekrete.
”Tuj li foriris kaj mi restis duba kaj maltrankvila.
Mi pripensis, kion mi devas fari.
Preskaŭ mi decidis uzi mian forton, ĉar, havante liberecon, mi povis venki facile ĉiujn etulojn kaj ruinigi la urbon per ŝtonoj.
Sed tio ne estus honorinda, ĉar mi ĵuris, ke mi ne faros malutilon al la insulo kaj la loĝantoj.
Kvankam la imperiestro estis maljusta kaj kruela kontraŭ mi, mi opiniis, ke mi ne rajtas rompi mian promeson.
Fine mi decidis, kion mi devas fari.
Havante la permeson de la imperiestro viziti la insulon de Blefusku, mi pretigis ĉion por tien iri.
Mi sendis leteron al Reldresal por sciigi lin, ke mi intencas vojaĝi al Blefusku, laŭ la permeso donita al mi de la imperiestro, kaj mi aldonis, ke mi foriros hodiaŭ matene.
Senprokraste mi iris al la rando de la insulo, kie estis la ŝiparo.
Mi kaptis grandan militŝipon kaj ligis ŝnuron al ĝi.
Mi senvestigis min kaj metis la vestojn sur la ŝipon, kaj marŝante en la maro, mi tiris la ŝipon post mi.
Tiel vadante kaj naĝante mi transiris la kanalon kaj atingis la havenon de Blefusku.
Mi estis atendata, kaj la homoj ŝajnis kontentaj min vidi.
Ili sendis du gvidantojn kun mi al la ĉefurbo.
Tiujn virojn mi tenis en la mano, dum ili gvidis min laŭlonge de la vojoj.
Atinginte la pordegojn de la urbo, mi metis ilin sur la teron, kaj petis ilin, ke ili diru al la imperiestro de Blefusku, ke mi atendas liajn ordonojn.
Post horo mi ricevis respondon ; iliaj Moŝtoj eliros min akcepti.
La imperiestro kaj lia korteganaro elrajdis el la palaco kaj ŝia Imperiestrina Moŝto kaj ŝiaj sinjorinoj alvenis veturante.
Ili ne ŝajnis timigitaj min vidi.
Mi kuŝiĝis tere kaj kisis la manojn de iliaj Moŝtoj.
Mi diris, ke mi venis laŭ mia promeso, kaj kun konsento de la imperiestro de Liliputo ; mi sentis min honorita, ĉar mi estis ricevita bonvole.
Mi petis, ke lia Imperiestra Moŝto permesu al mi fari tion, kion mi povos por helpi lin.
Oni kondutis ĝentile al mi dum mia restado en Blefusku.
Ĉar nenie estis loĝejo tiel granda, ke mi povus eniri ĝin, mi estis sen domo kaj lito.
Mi devis dormi sur la tero, kovrita de mantelo.

ĈAPITRO OKA

   Tri tagojn post mia alveno en Blefusku, mi marŝis laŭlonge de la marbordo, kiam subite mi ekvidis ion sur la maro, kio similis boaton renversitan.
Mi deprenis la ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj vadis tra la maro.
Atinginte la objekton, mi vidis klare, ke ĝi vere estas granda boato, kiun, mi supozas, ventego pelis tien.
Mi rapide reiris al la bordo kaj marŝis al la urbo por peti, ke lia Moŝto bonvolu prunti al mi dudek el la plej grandaj ŝipoj kaj tri mil maristojn sub komando de admiralo.
La imperiestro konsentis kaj la ŝiparo veturis al la loko, kie mi trovis la boaton.
Mi ree vadis en la maron.
La marfluo estis pelinta la boaton pli proksimen al la bordo.
La maristoj havis ŝnureton torditan kvaroble kaj fortigitan.
Mi piediris kiel eble plej proksimen al la boato kaj poste naĝis al ĝi.
La maristoj ĵetis al mi la ŝnureton kaj per ĝi mi ligis la boaton al la militŝipo.
Irante post la boato, mi naĝis kaj puŝis, ĝis mi povis meti piedon sur la fundon de la maro, kaj post nelonge atingis teron kune kun la boato.
Dumil viroj per ŝnuroj kaj maŝinoj helpis min renverse rektigi la boaton.
Ĝi estis bonstata kaj mi laboris multajn tagojn farante remilojn kaj pretigante la boaton por veturi.
La homoj de Blefusku venis kaj rigardis mirigitaj, ĉar la boato estis tiel granda !
Mi diris al la imperiestro, ke bonŝanco donis al mi tiun boaton por forporti min al iu loko, de kie mi eble povos reiri al mia patrujo.
Mi petis, ke li permesu al mi provizi la boaton per necesaĵoj, kaj ankaŭ ke li donu al mi permeson foriri, kiam ĉio estos preta.
Tion lia Moŝto bonkore konsentis al mi.
Ĉiam mi miris, ke mi aŭdis nenion de la imperiestro de Liliputo.
Poste oni diris al mi, ke lia Moŝto, kredante, ke mi nenion scias pri la puno, kiun li pretigis por mi, atendis mian tujan revenon.
Sed ĉar mi restis tiel longe, li estis maltrankvila kaj sendis serviston al Blefusku, por doni al la imperiestro kopion de la denuncoj kontraŭ mi.
Tiu sendito rakontis al lia Imperiestra Moŝto mian kulpigon kaj pri la kompatema puno, kiun mi devas ricevi.
Li diris, ke mi forkuris de justeco, kaj se mi ne revenos post du horoj, mi estos mortkondamnita.
La imperiestro de Liliputo atendis, ke lia frato, la imperiestro de Blefusku, min malliberigu kaj li sendu min ligitan mane kaj piede al Liliputo.
Lia Moŝto pripensis dum tri tagoj, tiam li ĝentile petis, ke oni pardonu al li, se li ne agos laŭ la deziro de la imperiestro de Liliputo.
Ankaŭ, ke oni devas scii, ke ne estus eble ligi min, ĉar mi ankoraŭ havas la uzon de miaj membroj.
Plue ke, kvankam forpreninte la ŝiparon, mi tamen montris al li bonkorecon kaj bonvolon alimaniere, pro tio li povus esti kontenta pri mi, ĉar mi trovis boategon, sufiĉe grandan por porti min sur la maro, ke li permesis min provizi ĝin per iloj.
Ke post ne longe mi forveturos kaj tiel forprenos de ambaŭ insuloj grandegan malhelpaĵon kaj malfacilaĵon.
La sendito reiris al Liliputo por doni tiun respondon al sia mastro.
La imperiestro de Blefusku rakontis al mi la interparoladon, kiu okazis inter ili.
Tiam li promesis sian afablan protektadon, se mi eventuale deziras loĝi sur la insulo kaj servi lin.
Dankante lin multe mi diris, ke mi havas ŝancon reiri hejmen kaj ke mi volas foriri.
La imperiestro ne ŝajnis ĉagrenita ; efektive mi kredas, ke li kaj liaj korteganoj estis tre kontentaj pri mia foriro.
Mi rapide pretigis la boaton por foriri kaj la homoj, kiuj deziris sin liberigi de mi, helpis min bonvole.
Kvincent kudristoj faris la velojn laŭ mia direkto.
Estis necese kudri la plej maldelikatan tolon dektrioble.
Mi kunplektis dudek ŝnurojn kiel eble plej fortajn.
Post longa serĉado laŭlonge de la marbordo, mi trovis grandan ŝtonon por uzi kiel ankron.
Mi ŝmiris la boaton per la graso de tri cent bovoj.
Mi tranĉis kelkajn el la plej grandaj arboj por fari remilojn kaj mastojn.
La ĉarpentistoj de la imperiestro helpis min glatigi ilin.
Post monato mi sendis mesaĝon al la imperiestro por diri, ke ĉio estas preta kaj ke mi deziras la honoron vidi lin por adiaŭi.
Iliaj Moŝtoj eliris el la palaco kaj permesis min kisi la manojn.
La imperiestro donacis al mi kvindek monujojn, kiuj enhavis po ducent orajn monerojn, ankaŭ sian portreton tutfiguran.
Mi tuj metis ĝin en mian ganton por gardi ĝin zorge.
Mi metis en la boaton cent bovajn kaj tricent ŝafajn korpojn, kune kun tiom da pano, trinkaĵo kaj kuirita viando, kiom kvarcent kuiristoj povis pretigi por mi.
Mi ankaŭ prenis ses vivantajn bovinojn, du bovojn kaj kvar ŝafojn por montri al miaj amikoj.
Por paŝti tiujn bestojn, mi havis grandan faskon da fojno kaj sakon da greno.
Mi volis kunpreni kelkajn homojn, sed la imperiestro ne permesis tion.
Tiel pretigita mi forveturis la dudekkvaran de majo en la jaro milsepcentunua, je la sesa horo matene.
Mi vojaĝis longe antaŭ ol mi vidis malgrandan insulon.
Atinginte ĝin, mi ĵetis ankron apud la bordo.
Foririnte el la boato, mi venis al la insulo, ĉar mi ne vidis iun ajn signon de loĝanto.
Iom manĝinte, mi kuŝiĝis kaj dormis bone.
Mi vekiĝis kiam ektagiĝis, mi matenmanĝis sur la boato kaj antaŭ la sunleviĝo mi foriris.
Mi vojaĝis la tutan tagon sen eltrovo, sed la sekvantan tagon mi vidis la blankajn velojn de malproksima ŝipo antaŭ mi.
Mi vokis ĝin, sed neniu respondis.
Mi klopodis atingi la ŝipon kaj veninte pli proksimen, mi vokis denove kaj tiam oni aŭdis min kaj respondis.
Mi ne povas esprimi mian ĝojon, trovinte la okazon reiri hejmen.
Kiam mi atingis la ŝipon, mi prenis la bestojn kaj, metinte ilin en la poŝon, transiris en la ŝipon.
Ĝi estis brita komerca ŝipo, kiu revenis de Japanujo.
La ŝipestro estis bonkora.
Unu el la kvindek homoj, kiuj estis en la ŝipo, estis malnova kamarado mia.
Ĉiu sin montris ĝentila al mi kaj demandis, de kie mi venis kaj kien mi iros.
Aŭdinte mian rakonton pri Liliputo kaj Blefusku, oni taksis min frenezulo, sed tirinte bovojn kaj ŝafojn el la poŝoj, mi montris ilin al la maristoj, mirigante ĉiujn sur la ŝipo.
Poste mi montris ankaŭ la monon donitan al mi, kune kun la portreto de la imperiestro de Blefusku.
Mi donacis al la ŝipestro du el la monujoj kaj ankaŭ bovinon kaj ŝafon, kiuj tre plaĉis al li.
Veninte hejmen, mi metis la bestojn sur malgrandan paŝtejon, kie ili amis la herbon.
Dum la vojaĝo ili havis pulvorigitan biskviton miksitan kun akvo.
Montrante la bestetojn mi gajnis multe da mono kaj antaŭ mia foriro por alia marvojaĝo mi vendis ilin je la prezo de mil ducent spesmiloj.
Mi restis hejme dum nur du monatojn.
Mia ĉiama sopiro al vagado malhelpis min ripozi.
Zorginte, ke mia edzino kaj infanoj havu sufiĉe da mono, mi denove adiaŭis kaj eniris en ŝipon nomitan ”Aventuro, ”en kiu mi veturis orienten.
Sed la rakonto pri tiu vojaĝo estos aparta historio.
www.
omnibus.
se/inko ISBN 91- 7303- 178- X 64