Fontamara - Verkis Ignazio Silone


Enhavo


Fontamara
Ignazio Silone
El la la itala tradukis A. Angelo kaj J. van Scheepen
Lingve reviziita en 2003
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-196-8
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
MAJO 2003

ANTAŬPAROLO

La faktoj, kiujn mi rakontos, okazis en somero de la pasinta jaro en Fontamara.

Imagu Fontamaran kiel la plej malriĉan kaj neprogresintan vilaĝon de Marsica, norde de la sekigita lago Fucino. Ĉirkaŭ ruina preĝejo, enkavigita sur la dorso de ŝtona monteto, troviĝas proksimume cento da dometoj unuetaĝaj, misformaj, neregulaj, nigriĝintaj pro la tempo kaj rompiĝintaj pro ventoj kaj pluvoj, kun tegmentoj nebone kovritaj de tegoloj kaj ĉiaj rompaĵoj. La pli granda parto de tiuj domaĉoj havas nur unu aperturon, kiu servas kiel pordo, fenestro kaj kamentubo. En la interno, kie mankas pavimo kaj estas neglataj muroj, loĝas, dormas, manĝas kaj naskas, kune, sur pajlo, la viroj, la virinoj, iliaj gefiloj, la azenoj, la porkoj, la kaproj kaj la kokoj.

Io alia pri Fontamara ne estus dirinda, se ne estus okazintaj la faktoj, kiujn mi rakontos.

Mi vivis en la ĉirkaŭaĵo de Fontamara la unuajn dudek jarojn de mia vivo. Dum dudek jaroj ĉiam la sama suno, la sama tero, la sama pluvo, la sama neĝo, la samaj domoj, la sama kapeleto, la samaj festoj, la samaj manĝoj, la sama mizero: la mizero, ricevita de niaj gepatroj, kiuj ĝin heredis de la geavoj, kiuj siavice heredis ĝin de siaj gepatroj. La vivo de la homoj, de la bestoj kaj de la tero ŝajnis fermita en senmova ringo, imuna kontraŭ nekonstanteco de la tempo; fermita en ringo natura.

Antaŭe venis semado, post tio sarkado, pritranĉado, sulfurado, falĉado, rikolto de vinberoj. Kaj poste? Poste rekomenco: semado, sarkado, pritranĉado, sulfurado, falĉado, rikolto de vinberoj. Ĉiam la sama, neŝanĝebla afero. Ĉiam. La jaroj pasis, la jaroj akumuliĝis, la junuloj maljuniĝis, la maljunuloj mortis kaj oni semadis, sarkadis, pritranĉadis, sulfuradis, falĉadis, rikoltadis. Kaj poste ankoraŭ? La sama afero. Kaj post tio? Ĉiam la sama afero. Ĉiun jaron kiel la pasintan jaron, ĉiun sezonon kiel la antaŭan sezonon, ĉiun generacion kiel la antaŭan generacion.

Dum la monatoj de malbona vetero oni ordigas la familiajn aferojn, tio estas: oni kverelas. En Fontamara ne ekzistas familioj, kiuj ne estas parencaj inter si. En malgrandaj vilaĝoj, ĝenerale ĉiuj familioj estas parencaj.

Ĉiuj familioj havas komunajn interesojn. Pro tio ili malpaciĝas. Ĉiam la samaj disputoj, senfinaj konfliktoj, kiujn oni transprenas de generacio al generacio en senfinaj procesoj, en nekalkuleblaj elspezoj por povi fiksi, al kiu apartenas dornbarilo. La dornbarilo forbrulas, tamen restas la kvereloj.

Ne estas elirvojo. Oni penas ŝpari dudek soldojn, tridek soldojn ĉiumonate, somere ĝis cent soldojn, tio estas sume trideko da liroj en unu jaro. Sed poste venas malsano aŭ akcidento kaj oni formanĝas la ŝparaĵojn de dek jaroj. Kaj oni komencas denove: dudek soldojn, tridek soldojn, cent soldojn ĉiumonate. Post tio denove komenco.

En la ebenaĵo, dume, multaj aferoj ŝanĝiĝas, sed en Fontamara nenio ŝanĝiĝas. La tero estas malmulta, seka kaj ŝtona. La malmultan teron oni tro multe subdividis kaj ŝarĝis per hipotekoj. Neniu kafono* posedas da ĝi pli ol kelkajn hektarojn.

La sekigo de la lago Fucino, okazinta antaŭ okdek jaroj, kaŭzis tian plialtiĝon de la temperaturo sur tuta Marsica, ke sur la ĉirkaŭaj montetoj ĝi ruinigis la antikvan terkulturon. La olivarboj estis tute detruitaj: la vinberoj estis atakataj de malsanoj kaj ne sukcesas plene maturiĝi; oni devas ilin rikolti fine de oktobro, antaŭ neĝfaladoj, kaj el ili oni produktas vinon akre acidan kiel citrono. Tiun vinon trinkas nur la kafonoj, kiuj ĝin produktis.

* malriĉa kamparano

La ekspluatado de la grundo, akirita per la sekigo de la lago Fucino, malgraŭ tio, ke ĝi apartenas al plej fruktodonaj kampoj de Italio, ne rekompencas tiujn perdojn.

La ebenaĵo de Fucino estas fakte regata kiel kolonio. La egaj riĉaĵoj, kiujn ĝi ĉiujare produktas, ne restas tie, sed migras al la metropolo. Kune kun grandegaj agroj romaj kaj toskanaj, la dek kvar mil hektaroj de Fucino estas en la manoj de tiel nomata princo Torlonia. Ĉi tiu devenas de iu aŭvergnano, iu Torlogne, kiu venis en Romon kun franca regimento komence de la pasinta jarcento; li spekulaciis je milito, poste je paco, spekulaciis je salo, je la milito de ’48-a kaj je la paco, kiu sekvis, je la milito de la jaro ’59-a kaj je la paco, kiu sekvis, je Burbonoj kaj je ilia ruiniĝo. Post la jaro ’60-a li sukcesis akiri per malgranda elspezo la akciojn de iu societo napola-franca-hispana, kiu konstruis la akvoeliron por la sekigo de Fucino: laŭ la agnoskitaj rajtoj de la napola reĝo al la societo, Torlonia rajtis ricevi la renton de la sekigitaj kampoj dum 90 jaroj. Sed pro la politika subteno, kiun li donis al la piemonta dinastio, Torlonia ricevis la sekigitajn kampojn por eterne. Li estis distingita per titolo de duko kaj poste per titolo de princo. La piemonta dinastio donacis al li ion, kio ne apartenis al ĝi.

La tiel nomita princo Torlonia havas nuntempe propran gvardion por defendi sian sanktan propraĵon. Kanalo, longa proksimume 60 kilometrojn, ĉirkaŭas lian grandegan feŭdon. Por atingi ĝin oni devas transpasi pontojn, kiujn oni nokte levas. Neniu rajtas konstrui domojn aŭ kabanojn sur la vastega terebenaĵo.

Pri la kulturado de Fucino laboras proksimume dek mil kafonoj. La t.n. princo Torlonia luigas la teron al advokatoj, kuracistoj, notarioj, instruistoj kaj al riĉaj kamparanoj de la ĉirkaŭaĵoj, kiuj poste ludonas aŭ mem kulturas ĝin, dungante potage la plej malriĉajn kafonojn.

En ĉiuj gravaj centroj sur la bordoj de Fucino — kiel en la plej granda parto de la suditalaj komunumoj — okazas ĉiumatene merkato de kafonoj, kie la riĉaj farmantoj dungas labormanojn de tago al tago. Por atingi la laboron en Fucino, la kafonoj devas ĉiutage piediri kvin ĝis dek du kilometrojn.

En akra kontrasto kun la malriĉeco de la kafonoj estas la grandegaj riĉaĵoj, kiujn Torlonia ĉiujare akiras el Fucino: 80.000 kvintaloj* da sukerbetoj, 300.000 kvintaloj da greno, 10.000 kvintaloj da diversaj legomoj.

La betoj de Fucino konsistigas la ĉefan materialon de unu el la plej grandaj sukerfabrikoj de Eŭropo, sed por la kafonoj, kiuj ilin kulturas, sukero ĉiam restas frandaĵo, kiu eniras iliajn hejmojn nur en la paskotagoj por la rita dolĉaĵo. Preskaŭ ĉiu greno de Fucino estas sendata al la urbo, kie ĝi servas por baki tritikan panon, biskvitojn kaj

* cent kilogramoj

por pretigi makaroniojn, kie ĝi servas por nutri ankaŭ hundojn kaj katojn, sed la kafonoj, kiuj ĝin kulturas, estas devigataj nutri sin per maizo preskaŭ la tutan jaron. Tion, kion la kafonoj akiras el Fucino, ili povas konsideri vera kaj propra rento de malsato: rento, kiu lasas al ili la eblon nur vivi, sed ne progresi.

Iam almenaŭ kelkaj kafonoj sukcesis elmigri al Ameriko. Ankaŭ kelkaj fontamaranoj antaŭ la milito provis sian sorton en Argentino aŭ Brazilo. Tiuj, kiuj havis fortunon, ne revenis al Fontamara, sed ekloĝis en la apudaj komunumoj, kie ili havis eblon fruktigi siajn ŝparaĵojn. Tiuj, kiuj ne estis bonŝancaj, revenis al Fontamara kaj tie refalis en la ĝeneralan bestecan letargion, konservante, kiel perditan paradizan revon, la vizion pri la vivo pasigita transmare.

Sed la pasintan jaron, dum mallonga tempospaco de kelkaj semajnoj, okazis serio da faktoj, kiuj renversis en Fontamara ĉi tiun vivon stagnantan dum multaj generacioj. La ĵurnalaro ne tuj okupis sin pri tiuj faktoj. Nur post kelkaj monatoj malmultaj sciigoj filtriĝis tra Italio al eksterlando.

Fontamara, menciita de neniu geografia karto, subite fariĝis objekto de multaj diskutoj kaj al kelkaj aktuale simbolis grandan parton de Italio, nome la sudan parton.

Foresto dum multaj jaroj ne malpermesis al mi, kiu naskiĝis en la apudo de Fontamara kaj tie vivis dudek jarojn, pensi, ke la epizodoj koncernantaj Fontamaran, estas fantaziaj, neniam okazintaj, tute inventitaj, kiel multaj aliaj pro diskuteblaj motivoj kaj atribuitaj al tiu malproksima vilaĝo pro tio, ke la kontrolado estas nefacila. Ĉiuj miaj klopodoj, tuj faritaj por ekhavi sciigojn, ne donis iajn rezultojn. Mi jam ne plu pensis pri tio, kiam okazis io neantaŭvidita: revenante hejmen, malfrue en la nokto, mi trovis antaŭ mia hejmo, kuŝantaj kontraŭ la enirejo kaj preskaŭ endormiĝintaj, du virojn kaj unu virinon, kiujn mi laŭ iliaj surtutoj kaj jutsakoj tuj rekonis kiel fontamaranoj. Ĉe mia alveno ili ekstaris kaj ĉe la lumo de gaso mi rekonis ankaŭ la vizaĝojn. Ili vere estis el Fontamara.

Alta maljunulo, ege maldika kun malviglaj ursaj movoj, sulka vizaĝo kaj grizaj barbharoj. Malantaŭ li en lia ombro liaj filo kaj edzino. Ili eniris, eksidis kaj komencis rakontadi. (Tiam mi rekonis ankaŭ la voĉojn) Antaŭe parolis la maljunulo. Poste la edzino. Post tio denove la maljunulo. Poste denove la edzino. Post tio denove la maljunulo. Poste la filo kaj fine la maljunulo.

Kiam la maljunulo finis paroli, mateniĝis. Tio, kion ili diris, troviĝas en ĉi tiu libro.

Nun du rimarkoj. Ĉi tiu rakonto ŝajnos al la leganto akre kontrasta al la pitoreska bildo pri Suditalio, kia la literaturo ĝin ofte prezentas. Estas konate, ke en libroj Suditalio estas benita kaj belega tero, kie la kamparanoj iras al la laboro kantante en ĥoro pro ĝojo, al kio ĥore respondas la vilaĝaninoj vestitaj de belegaj tradiciaj vestoj, dum en apuda arbaro trilas najtingaloj.

Sed, ho ve! . . . en Fontamara ĉi tio neniam okazis.

Kiu serĉos en la rakonto ian folkloron, estos seniluziigita. Li ne trovos eĉ unu vorton pri la vestmaniero de la fontamaranoj, nek unu solan vorton en dialekto. En Fontamara ne ekzistas arbaro! La montoj estas sekaj kaj nefekundaj, kiel la plej granda parto de Apeninoj*. Birdoj estas malmultaj. Ne estas najtingalo; en la dialekto eĉ ne ekzistas vorto por ĝi. La kamparanoj ne kantas, nek ĥore, nek solaj, ankaŭ ne, kiam ili estas ebriaj, do, des malpli, kiam ili iras al la laboro. Anstataŭ kanti, ili blasfemas. Por esprimi grandan emocion, ĝojegon aŭ malpacon, ili blasfemas. Sed ankaŭ en la blasfemado ili ne havas fantazion, fantazion ekzemple de la florencanoj; la fontamaranoj elektas ĉiam inter du aŭ tri sanktuloj, konataj de ili, kaj ĉi tiujn misuzas ĉiam per la samaj vortoj.

La nura persono, kiu kantis en Fontamara dum mia junaĝo, estis iu ŝuisto. Li kantis nur unu kanzonon, kiu

* montaro en meza Italio

rememorigas la komenciĝon de la etiopia milito kaj komenciĝas jene: Ho! Baldissera, Ne fidu la nigran genton . . .

Aŭdante ripeti tiun admonon ĉiun tagon de la jaro, de mateno ĝis vespero kun voĉo ĉiam pli malgaja pro tio, ke la ŝuisto iom post iom pli maljuniĝis, la junularo de Fontamara sentis seriozan timon pri General Baldissera, ke li pro tro granda kuraĝo, distremo aŭ senpripenseco vere komencos fidi la nigran genton. Longan tempon poste ni sciiĝis, ke la malbono okazis jam antaŭ ol ni naskiĝis.

Ĉi tio estas la unua rimarko.

La dua estas ĉi tiu: en kiu lingvo mi rakontu la historion?

Neniu pensu, ke la fontamaranoj parolas la italan lingvon. La itala lingvo estas por ni lingvo lernita en la lernejo, kiel la latina, franca aŭ esperanta. La itala lingvo estas por ni fremda lingvo, morta lingvo, lingvo, kies vortaron kaj gramatikon oni verkis, ne kontaktinte kun ni, nia vivmaniero, nia agmaniero, nia pensmaniero, nia esprimmaniero.

Kompreneble, jam antaŭ mi, aliaj sudaj kafonoj parolis kaj skribis itallingve en la sama maniero, kiel ni, irontaj en la urbon, surmetas ciritajn ŝuojn kaj kolumon kun kravato. Sed sufiĉas observi nin por rimarki nian neklerecon. La itala lingvo ne povas fari ion alian ol kripligi en la formado niajn pensojn, rompi ilin, donante al ili sensencan kaj banalan aspekton, aspekton de traduko. Sed, por bone sin esprimi, la homo ne traduku. Se estas vere, ke, por flue esprimi sin en iu lingvo, necesas antaŭe lerni pensi en ĝi, la peno, kiun kostas al ni paroli itallingve, signifas evidente, ke ni ne scias pensi en ĝi, (do, ke ĉi tiu itala kulturo estas por ni fremda). Sed, ĉar ni ne havas alian manieron komprenigi nin (kaj komprenigi nin estas por ni afero pri vivo aŭ morto), tial ni penos kiel eble plej bone traduki en la lingvon, kiun ni lernis en la lernejo, tion, kion ni deziras, por ke ĉiuj sciu: la veron pri la okazintaĵoj en Fontamara.

Kvankam ni prunteprenas la lingvon, la maniero rakonti apartenas al ni. Ĝi estas fontamara arto. Ĝi estas la sama, kiun ni eklernis en junaĝo dum longaj, sendormaj noktoj, ĉe la ŝpinilo, sekvante ĝian ritmon.

Ekzistas neniu diferenco inter ĉi tiu rakontarto, inter ĉi tiu arto meti vorton post vorto, linion post linio, frazon post frazo, figuron post figuro, kaj la antikva teksarto, la antikva arto meti fadenon post fadeno, koloron post koloro, ordige, purege, insiste, klare. Antaŭe vidiĝas la trunketo de la rozo, post tio la folioj, poste la kaliko kaj poste la koroloj; sed de la komenco ĉiu komprenas, ke temas pri rozo. Pro tio niaj produktoj ŝajnas al la urbanoj senkulpaj kaj malkleraj; sed, ĉu ni iam klopodis vendi ilin en la urbo? Ĉu ni ofertis ilin en la urbo? Egale: ĉu ni iam petis al la urbanoj rakonti siajn okazintaĵojn laŭ nia maniero? Tion ni neniam petis.

Ĉiu do havu la rajton rakonti siajn spertojn laŭ propra maniero.

Zürich, someron 1930 Ignazio Silone

ĈAPITRO I.

La unuan de junio pasintjare Fontamara estis la unuan fojon sen elektra lumo. La duan, la trian, la kvaran de junio Fontamara restis senluma.

Tia ĝi restis dum la sekvintaj tagoj kaj monatoj, ĝis kiam Fontamara denove kutimiĝis al la lunlumo. Por veni de la lunlumo al la elektra Fontamara bezonis centon da jaroj tra olivoleo kaj petrolo. Por reiri de la elektra lumo al la luna sufiĉis unu vespero.

La junuloj ne konas la historion, sed ni, maljunuloj, ĝin scias. Ĉio nova, veninta de la piemontanoj al ni, sudaj kafonoj, dum sepdek jaroj, estas reduktebla al du aferoj: elektra lumo kaj cigaredoj.

La elektran lumon oni forprenis. La cigaredojn? . . .

Sufokiĝu tiu, kiu fumis ilin la unuan fojon. Por ni sufiĉis ĉiam tabako.

Kiam la elektra lumo mankis al ni la unuan fojon, tio ne devus esti surprizo, tamen estis.

La elektra lumo fariĝis en Fontamara aĵo natura. En la senco, ke neniu pagis por ĝi. Neniu pagis por ĝi dum multaj monatoj. En la lasta tempo la komunuma enkasigisto ne plu venis por distribui la kutiman monatan fakturon, markitan per la vorto ”nepagita”. Ĉi tiun papereton ni utiligis por purigi la pipon. La lastan fojon, kiam la enkasigisto venis, li apenaŭ savis la vivon. Pafo el fusilo preskaŭ mortigis lin ĉe la eliro de la vilaĝo. Li estis tre prudenta. Li venis en Fontamaran, kiam la viroj laboris kaj en la domoj troviĝis nur virinoj kaj infanoj. Sed neniam oni povas esti tro prudenta. Li estis tre afabla. Li distribuis la paperojn kun stulta, kompata rideto, dirante: ”Prenu, mi petas. En mastrumo peco da papero estas ja ĉiam utiligebla . . .” Sed neniam oni povas esti tro afabla.

Poste, ne en Fontamara (en Fontamaran li ne plu metis piedon), sed malsupre, en la ĉefurbo, veturigisto komprenigis lin, ke la pafo estis celita eble ne al li, al lia persono, al la persono Innocenzo La Legge*, sed supozeble al la impostoj. Sed, se la pafo estus trafinta la celon, ne estus mortigitaj la impostoj, sed li. Tial li ne plu venis kaj neniu bedaŭris tion. Ne ne ekpensis proponi al la komunumo procesi kontraŭ la fontamaranoj.

”Se estus eble konfiski kaj vendi pedikojn,” li diris iam, ”sendube juĝa persekuto donus grandajn rezultojn.

Sed, ĉar tio ankoraŭ ne estas permesita de la leĝo, restas nenio alia ol forpreno de la lumo.”

* la senkulpa leĝo

La liverado de la kurento estis ĉesigota la unuan de januaro. Poste la unuan de marto, la unuan de majo, la unuan de junio. Fine la unuan de junio la ĉesigo estis efektivigita.

La virinoj kaj la infanoj estantaj hejme estis la lastaj, kiuj rimarkis tion. Sed ni, kiuj revenis de la laboro — tiuj, kiuj estis en la muelejo kaj revenis laŭ la ŝoseo, tiuj, kiuj estis en la proksimo de la tombejo kaj revenis malsupren de la monto, tiuj, kiuj estis en la sablofosejo kaj revenis laŭ la bordoj de la rivereto, tiuj, kiuj estis ĉe la ĉiutaga laboro kaj revenis de ĉiuj direktoj, dum iom post iom krepuskiĝis, ni ĉiuj vidis eklumigi la lampojn de la apudaj vilaĝoj kaj vidis, ke Fontamara estas senluma, nigra, vuala, nebula, kunfandiĝanta kun la arboj, arbustoj kaj sterkejoj. Tuj ni komprenis la kialon. (Estis surprizo kaj ne estis.) Por la geknaboj tio estis motivo por petolado. Ĉe ni la knaboj ne ofte havas distron kaj, kiam ĝi prezentiĝas, ili plene ĝuas ĝin. Tiel estas, kiam pasas motociklo, kiam du azenoj sekskuniĝas, kiam forbrulas kamentubo.

Alveninte en la vilaĝon, ni trovis General Baldissera, kiu somere kutimis fliki ŝuojn antaŭ sia hejmo ĝis malfrua horo ĉe la lumo de lampiono; la buboj ĉirkaŭis lian stableton kaj estis intermiksintaj la fajlilojn, najlojn, tranĉilojn, pecon, fadenojn kaj la ledajn detranĉaĵojn. Ili estis elverŝintaj la kuveton, plenan de malpura akvo, sur liajn piedojn kaj li laŭte malbenis ĉiujn sanktulojn de la ĉirkaŭaĵo kaj demandis nin, kiuj revenis de la laboro, ĉu en sia aĝo, miopa, li meritas, ke oni forrabas la lumon de la lampiono kaj kion opinios pri tia fiago reĝo Umberto.

Malfacile estis imagi, kion pensos reĝo Umberto.

Tutkompreneble kelkaj virinoj plendis. Kelkaj virinoj, (ne necesas mencii nomojn) sidante sur la pavimo antaŭ siaj hejmoj, mamnutrantaj siajn idojn, aŭ pretigantaj manĝon, lamentis kvazaŭ iu mortis. Ili plendis pro la manko de la lumo, kvazaŭ la mizero en la mallumo fariĝis ankoraŭ pli nigra.

Antaŭ la trinkejo de Marietta Sorcanera, ĉe la tablo metita sur la straton, haltis Michele Zompa kaj mi. Tuj malantaŭ ni alvenis Giacobbe Losurdo kun la azenino, kiu ĵus estis gravedigita. Sekvis ankaŭ Ponzio Pilato, portanta sur la dorso la pumpilon por sulfuri, kaj poste alvenis Antonio Ranocchia kaj Baldovino Sciarappa, kiuj pritranĉis la vinberbranĉojn. Venis ankaŭ Giacinto Barletta, Venerdì Santo, Ciro Zironda, Papasisto kaj aliaj, kiuj estis en la sablofosejo kaj kune ni interparolis pri la elektra lumo, pri la impostoj novaj kaj malnovaj, pri impostoj komunumaj kaj ŝtataj, ĉiam ripetante la saman aferon, ĉar ekzistas aferoj, kiuj neniam ŝanĝiĝas. Kaj nerimarkite alvenis fremdulo. Fremdulo kun biciklo. Estis malfacile konjekti, kiu venis je tia horo. Ne estis tiu de la elektra lumo. Ankaŭ ne tiu de la komunumo, nek de la juĝejo. Laŭ aspekto li estis elegantulo. Li havis delikatan, razitan vizaĝon, ruĝan buŝeton, similan al kokina postaĵo. Per unu mano li tenis la biciklon ĉe la direktilo kaj la mano estis malgranda, glata kia ventro de lacerto.

Sur la ŝuoj li portis blankajn gamaŝojn.

Ni ĉesis paroli. Estis klare, ke tiu fremdulo alvenis por anonci al ni novan imposton. Pri tio ne ekzistis dubo.

Sed krome, ekzistis neniu dubo, ke li faris senutilan vojaĝon, ke liaj folioj havos tian saman finon, kian tiuj de Innocenzo La Legge. La afero klarigenda estis iu alia: sur kion estus ankoraŭ eble meti novan imposton? Ĉiu el ni enpense penis diveni, sed neniu sukcesis.

Intertempe la fremdulo demandis jam du aŭ tri fojojn kun kapra voĉo, ke oni indiku al li la hejmon de la vidvino post la heroo Sorcanera.

Marietta Sorcanera staris sur la sojlo de la trinkejo, barante la eniron per sia monstra graveda figuro, graveda la trian aŭ kvaran fojon, de kiam ŝia edzo mortis en la milito. La edzo postlasis al ŝi arĝentan medalon kaj pension, sed ne la tri aŭ kvar gravedecojn. Pro la gloro de sia edzo (kiel oni diras) Sorcanera ofte kontaktis post la milito kun gravaj personoj. Foje, en solena patriota ceremonio en la ĉefurbo oni elektis ŝin prezidantino kaj lokigis ŝin flanke de la episkopo. Tiam ŝi estis la duan fojon gravediĝinta. La gravedeco sin montris en ŝi ĉiam per aĉaj kaj monstraj formoj. La episkopo, kiu ne estis blinda, demandis al ŝi: ”Ĉu vi eble duan fojon edziniĝis, sinjorino? . . .”

Ŝi respondis, ke ne. Oni diras, ke la episkopo surprizite aludis la gravedan staton kaj Marietta, nepreparita, sciis respondi nenion ol: ”Ĉi tio estas memoraĵo de la heroo . . .”

Do, la trinkejestrino sciis rilati kun gravaj personoj.

Tial ŝi petis la fremdulon eksidi ĉe la tablo. Li elpoŝigis grandajn foliojn kaj metis ilin sur la tablon.

Vidante la foliojn, ni ne plu dubis. Jen la folioj pri la nova imposto. Restis nur sciiĝi, pri kia imposto. La fremdulo ekparolis. Ni tuj konstatis, ke li estas urbano. Ni komprenis nur malmultajn vortojn el ĉio, kion li diris.

Sed ni ne povis kompreni, pri kia imposto temas.

Intertempe malfruiĝis. Ni estis tie kun la laboriloj, la pioĉoj, la sarkiloj, la pumpilo por sulfuri kaj la azenino de Giacobbe Losurdo. Kelkaj malaperis. Venerdì Santo, Giacinto Barletta kaj Papasisto foriris. Baldovino Sciarappa kaj Antonio Ranocchia aŭskultis ankoraŭ iomete la babiladon de la urbano kaj poste ankaŭ ili foriris. Giacobbe Losurdo volis resti, sed la azenino, kiu estis laca, devigis lin ekiri.

Ni restis kvarope ĉe la urbano.

La urbano paroladis plu. Sed neniu komprenis lin.

Neniu komprenis, kio estus ankoraŭ impostebla.

Finfine li ĉesis paroli, turnis sin al mi, kiu estis plej proksime al li, metis blankan folion antaŭ min, donis krajonon kaj diris: ”Subskribu!”

Kial subskribi? Kial necesas la subskribo? El lia tuta parolaĉo mi komprenis eĉ ne dek vortojn. Sed, se mi estus kompreninta ĉion, kial mi subskribu?

La urbano turnis sin al la kafono, kiu apudis min, metis la folion antaŭ lin, donis la krajonon kaj diris: ”Subskribu!”

Ankaŭ ĉi tiu ne respondis. La urbano turnis sin al la tria kafono, metis antaŭ lin la folion, donis la krajonon kaj diris: ”Komencu vi. — Post vi ankaŭ la aliaj subskribu . . .”

Estis kvazaŭ li parolus al muro. Neniu respondis! Ni eĉ ne sciis, pri kio temas, kial do ni subskribu?

La urbano ege ekkoleris. Laŭ la tono, en kiu li parolis, ni konjektis, ke li insultas nin. Sed li evitis paroli pri impostoj. Ni atendis, ĝis kiam li decidos paroli pri nova imposto, sed li parolis ĉiam pri io alia. Subite li prenis vipon, kiu pendis sur la biciklo kaj eksvingis ĝin kontraŭ mi, preskaŭ batante mian vizaĝon.

”Parolu, respondu,” li kriis, ”hundo, vermo, malbenito. . . . Kial vi ne parolas? . . . Kial vi ne volas subskribi? . . .”

Mi komprenigis lin, ke ni ne estas idiotaj. Mi klarigis, ke per ĉiuj liaj babiloj li ne kapablos konvinki nin, ke ne temas pri nova imposto.

”Ni komprenas,” mi respondis. ”Tre bone ni komprenas, tamen ni ne pagos. Impostita estas la domo, la vitkulturejo, la azeno, la hundo, la paŝtejo, la porko, la ĉaro kaj la vino . . . Jam sufiĉas. Kion vi intencas ankoraŭ imposti?”

Li rigardis min, kvazaŭ mi parolus la hebrean lingvon.

”Ni parolas, sed ni ne komprenas unu la alian,” li diris malkuraĝiĝinte. ”Ni parolas la saman lingvon, tamen ni ĝin ne parolas.”

Estis vere. Urbano kaj kafono ne facile povas interkompreniĝi. Kiam li parolis, li estis urbano kaj, estante urbano, ne povis ne paroli kiel urbano. Sed ni estis kafonoj. Ni komprenis ĉion kiel kafonoj, tio estas laŭ nia maniero. Mil fojojn dum mia vivo mi rimarkis tion: urbanoj kaj kafonoj estas du malsamaj aferoj. Dum mia junaĝo mi estis en Argentino, en la pampoj*; mi parolis kun kafonoj de ĉiu raso, de la hispana ĝis la indiana kaj ni reciproke komprenis nin, kvazaŭ ni estus en Fontamara; kaj mi parolis kun italo, kiu ĉiudimanĉe venis de la urbo, sendita de la konsulejo. Ni interparolis, sed ne komprenis unu la alian; eĉ ofte ni komprenis la malon de tio, kio estis dirita.

* stepo en Sud-Ameriko, precipe en Argentino

Tial mi ne miris, kiam la fremdulo rekomencis la babiladon klarigante, ke li ne parolis pri impostoj, ke li tute ne okupas sin pri ili, ke li venis en Fontamaran pro alia afero kaj ke ne temas pri pago.

Ĉar mallumiĝis kaj malfruiĝis, li ekbruligis kelkajn alumetojn. Li montris al ni, unu post alia, la paperajn foliojn. La folioj estis vere tute blankaj. Ne estis impostbiletoj. Nur en la supro de la folioj estis io skribita. La urbano ekbruligis du alumetojn kaj montris al ni tion, kio estas surskribita: ”Subtenante la supre menciitan peton, la subskribintoj cedas spontanee kaj entuziasme siajn subskribojn al kavaliro Pelino, Milica estro.”

Kavaliro Pelino estas li, li diris.

La subskribitaj folioj estas sendotaj al la registaro.

Kavaliro Pelino ricevis la foliojn de siaj superuloj.

Samspecajn liaj kolegoj portas al aliaj vilaĝoj. Do estas afero ne speciale por Fontamara, sed por ĉiuj vilaĝoj.

Fakte estas petskribo al la registaro, li diris al ni. Ĝi bezonas multajn subskribojn. Li ne havas ĝin ĉe si kaj ne konas la enhavon. Liaj superuloj pretigis ĝin. Li devas nur kolekti subskribojn. Kaj la kafonoj havas la devon subskribi.

”Ĉu vi komprenas?” li demandis al ni kaj klarigis: ”Finigis la tempo, kiam la kafonoj estis ignorataj kaj malestimataj. Nun ekzistas novaj aŭtoritatuloj, kiuj sentas grandan estimon por la kafonoj kaj volas scii ilian opinion . . . tial, subskribu! . . .”

Grandvalore taksu la honoron, kiun al vi faras la aŭtoritatuloj, sendintaj ĉi tien funkciulon por ekscii vian opinion . . .

Ni estis ankoraŭ malfidaj. Sed intertempe alproksimiĝis General Baldissera, kiu aŭdis la lastajn klarigojn kaj ne pripensinte diris (vi scias ja, kiaj estas la ŝuistoj): ”Se la honorinda moŝto certigas min, ke ne temas pri impostoj, mi subskribos unua . . .”

Li subskribis unua. Sekvis mi. Poste Ponzio Pilato, kiu estis apud mi kaj Michele Zompa. Laste Marietta. Kaj la aliaj?

Kiel peti ilin? Pro la malfrua horo ne eblis viziti hejmon post hejmo. Kavaliro Pelino trovis solvon: Ni diktu al li la nomojn de ĉiuj kafonoj en Fontamara kaj li surskribos ilin. Tiel ni decidis. Nur pri la nomo de Berardo Viola ni diskutis. Ni klopodis klarigi al kavaliro Pelino, ke Berardo neniel cedus subskribon, sed tamen ankaŭ lia nomo estis registrita.

La urbano plenigis jam la duan folion per nomoj kaj li forbruligis tridekon aŭ kvardekon da alumetoj, kiam subite li observis ion sur la tablo. Io, kio estis sur la tablo, impresis lin, naŭzis lin. Sur la tablo estis nenio. Li ekbruligis alumeton kaj ree fikse rigardis sur la tablon. Li klinis sin super la tablon, preskaŭ tuŝante ĝin per la nazo.

Poste, montrante per fingro punkton sur la tablo, li kriis kun sia kapra voĉo: ”Kio estas tio? Al kiu apartenas ĉi tiu malpuraĵo? Kiu metis ĝin sur la tablon?”

Ni komprenis, ke li intencas malpaciĝi. Neniu respondis al li. General Baldissera prudente foriris. La fremdulo ripetis la demandon kvar, kvin fojojn; li ekbruligis samtempe tri alumetojn por akiri pli da lumo sur la tablo.

Tiam vidiĝis io; io, kio movas sin. Nenio timiga; sed io tie estis. Ponzio Pilato unua ekstaris, klinis sin super la tablon, observis la aĵon kaj diris: ”Ne estas mia.”

Mi faris la samon: observis, tuŝis, turnis kaj returnis la insekton per la piptubo. Vere, honorvorte, ne estas mia.

Michele Zompa agis, kvazaŭ li ne komprenas kaj fumis, rigardante la ĉielon. Ankaŭ Marietta klinis sin super la tablon, longtempe esploris la insekton, kiu atingis jam la mezon de la folio, plena de nomoj, prenis ĝin per la mano kaj ĵetis ĝin sur la straton. Post tio ŝi diris: ”Strange. Estas tre strange. Ĝi estas nova speco de pediko . . . Pli malhela, pli longa kun kruco sur la dorso . . .”

Michele Zompa saltleviĝis kaj ekkriis: »Kion? . . . Kion? . . . . Ĉu ĝi vere havas krucon sur la dorso? Kaj vi forĵetis ĝin? Ĉu vi forĵetis la pedikon de la Papo? La pediko de la Repaciĝo? Malfeliĉulino, malbenitino, sakrilegiulino . . .”

Neniu komprenis ion pri tiu paroleksplodo. Tiam Michele ekrakontis: Temas pri sonĝo, li diris, kiun mi havis la pasintan vintron. Mi rakontis ĝin al kanoniko don Abbacchio. Sed la kanoniko ordonis al mi ne disrakonti ĝin. Sed nun, se Marietta ne mensogas, Li aperis kaj mi rajtas paroli. Jen, mia sonĝo: Kiel vi memoras, don Abbacchio klarigis al ni de sur la altaro, post la paco inter la eklezio kaj la ŝtato, ke komenciĝos por la kafonoj feliĉa epoko. La Papo ricevis de Kristo ĉiajn favorojn, kiujn la kafonoj bezonas. Kaj en la sonĝo mi aŭdis la Papon diskutanta kun la Krucumito.

La Krucumito diris: ”Por festi ĉi tiun interpaciĝon estus bone disdonaci la kampojn de Fucino al la kafonoj, kiuj ilin kulturas”.

La Papo respondis: ”Sinjoro, princo Torlonia ne konsentos . . . Ne forgesu, ke li bone kontribuas al la kaso de sankta Petro”.

La Krucumito diris: ”Por festi ĉi tiun interpaciĝon estus bone malŝarĝi la kafonojn de impostpagoj.”

La Papo respondis: ”Sinjoro, la registaro ne konsentos . . . Ne forgesu, ke per la impostoj, pagitaj de la kafonoj, la registaro devas pagi du miliardojn da liroj al la kaso de sankta Petro.”

La Krucumito diris: ”Por festi ĉi tiun interpaciĝon ni donos ĉi jare bonegan rikolton al la kafonoj kaj la etposedantoj.”

La Papo respondis: ”Se la rikolto por la kafonoj pligrandiĝos, la prezo de la agrikulturaj produktoj malaltiĝos. Ne forgesu, ke niaj episkopoj kaj kardinaloj ĉiuj estas grandbienposedantoj.”

La Krucumito tre bedaŭris, ke li ne povas helpi la kafonojn, ne farante malbonon al aliaj.

Tiam diris la Papo, kiu tre amas la kafonojn: ”Sinjoro, ni iru . . . Ni eble povos fari por la kafonoj ion, kio ne malplaĉos al princo Torlonia, nek al la registaro, nek al episkopoj kaj kardinaloj.”

Tiel en la nokto de la Repaciĝo, Kristo kaj la Papo flugis ĉirkaŭ Fucino super ĉiuj vilaĝoj de Marsica. Kristo antaŭiris, portante sur la ŝultroj grandan sakon. Malantaŭ li iris la Papo, kiu havis permeson preni el la sako ĉion, kio povos helpi la kafonojn.

La du diaj vojaĝantoj vidis en ĉiu vilaĝo la samon. La kafonoj lamentis, blasfemis, afliktiĝis, ne sciante, kion manĝi, per kio sin vesti. Tiam la Papo sentis sin profundkore malĝoja; li prenis el la sako amason da pedikoj kaj ĝin ĵetis sur Marsica, dirante: ”Prenu, ho amataj gefiloj, prenu kaj gratu vin . . . Tiel en momentoj de mallaboremo io distros viajn pensojn for de pekoj.”

Tio estis la sonĝo de Michele Zompa. Sonĝo, kiun ĉiu klarigu laŭ propra maniero. Estas multaj, kiuj ŝercmokas pri sonĝoj. Aliaj vidas en ili la estontan tempon. Mi opinias, ke sonĝoj ekzistas por dormi. Sed Marietta Sorcanera, pia virino, klarigis ĝin alie, lamente ekploregis kaj singultante diris: ”Estas vere . . . Estas vere . . . Kiu tenus nin malproksime de pekoj, se la Papo ne preĝus por ni? Kiu savus nin de la infero?”

Sed kavaliro Pelino alimaniere klarigis: ”Vi mokas min,” li ekkriis, svingante la vipon kontraŭ Zompa kaj la estrino. ”Vi mokas min. Vi mokas la aŭtoritatulojn, la eklezion kaj la registaron . . .”

Kaj multon alian li kriis tiamaniere, ke neniu lin komprenis.

”La registaro trovos vin,” li diris. ”La registaro punos vin. La aŭtoritatuloj okupos sin pri vi . . .”

Ni pensis: li paroladas, sed poste silentos, poste certe silentos. Sed li parolis plu. Li ne silentis.

”Ĉu vi ne scias,” li diris al Michele, ”ke, se mi denuncos vin, oni vin kondamnos minimume je dek jaroj da mallibero? Ĉu vi ne scias, ke multaj, kiuj diris aferojn malpli gravajn aŭ malpli perfidajn ol tiujn, kiujn vi ĵus diris, estas malliberigitaj kaj kondamnitaj je dek jaroj da malliberejo? Sed en kia mondo vi vivas? Ĉu vi scias, kio okazis dum la lastaj jaroj? Kiu regas hodiaŭ? Kiu nuntempe estas la estro?”

Zompa pacience respondis por trankviligi lin.

”Komprenu,” li diris, ”en la urbo okazas tiom. En la urbo ĉiutage okazas almenaŭ unu afero. Ĉiutage aperas ĵurnalo, kiu rakontas almenaŭ unu okazaĵon. Kiom da faktoj tio estas fine de la jaro? Centoj kaj centoj . . . Kaj post kelkaj jaroj? Miloj kaj miloj . . . Imagu . . . Kiel kafono, mizera vermo, povus koni ĉiujn tiujn faktojn?

Ne eblas. Ĉiutage okazaĵoj ŝanĝiĝas. Kiu ordonas, estas ĉiam la sama. La aŭtoritatuloj estas ĉiam la samaj. Kelkfoje nomo ŝanĝiĝas, sed ĉio restas sama. . ..”

”Kaj la hierarĥio?” demandis la urbano, kiu evidente estis ĝia adepto. Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis, kion signifas tiu vorto. La urbano devis ripeti ĝin plurfoje per aliaj vortoj. Kaj Michele respondis al li: ”Antaŭ ĉio estas Dio, estro de la ĉielo.

Poste estas princo Torlonia, estro de la tero.

Poste la armita gvardio de princo Torlonia.

Poste la hundoj de la armita gvardio de princo Torlonia.

Poste nenio!

Poste ankoraŭ nenio.

Poste ankoraŭ nenio.

Poste estas la kafonoj.

Kaj nenio pli.”

”Sed kien vi klasifikas la aŭtoritatulojn?” demandis ankoraŭ pli furioze la urbano.

”La aŭtoritatulojn,” interdiris klarige Ponzio Pilato, ”oni klasifikas inter la trian kaj kvaran rangojn . . . Laŭ la salajro . . . La kvara rango (tiu de la hundoj) estas nemezurebla.”

Kavaliro Pelino salte leviĝis. Li tremis pro kolero kaj diris al ni: ”Mi promesas, ke vi baldaŭ aŭdos pri mi.”

Kaj li foriris.

ĈAPITRO II.

La sekvintan tagon tuta Fontamara incitiĝis pro miskompreno.

Ĉe la eniro de Fontamara, el sub ŝtonamaso, fluas mizera akvofadeno, simila al marĉeto. Post kelkpaŝa distanco la akvo eniras la ŝtonriĉan teron, fosante truon, kaj reaperas ĉe la piedo de monteto, pli abunde, en formo de rivereto. Antaŭ ol direkti sin al Fucino, la rivereto serpentumas diversflanken. El ĝi la kafonoj de Fontamara ĉiam ĉerpis akvon por irigacii la malmultajn kulturejojn, kiujn ili posedas en la ebenaĵo kaj kiuj formas la solan riĉaĵon de la vilaĝo. Por disdividi la akvon de la rivereto ĉiusomere furiozis malpacoj inter la kafonoj. En la jaroj de granda seko, la malpacoj ofte finiĝas per tranĉilo.

Kiam matene de la dua de junio la unuaj kafonoj de Fontamara supreniris la monteton por iri al la laboro, ili ekvidis grupon da terlaboristoj, veninta de la ĉefurbo kun fosiloj kaj pioĉoj por, kiel ili diris, deviigi la rivereton de la kampoj kaj legomĝardenoj, kiujn ĝi ĉiam irigaciis, ĉiam, tiel longe, kiel ekzistas akvo kaj tero. La laboristoj direktos ĝin en kontraŭan direkton, tiel ke ĝi fluos laŭ kelkaj vitkulturejoj, kiuj ne apartenas al Fontamara, sed al iu riĉa bienposedanto, don Carlo Manĝas, (tiel nomita, ĉar al la demando: Ĉu mi povas paroli kun don Carlo? Ĉu don Carlo estas hejme? la servistino nevarie respondis: ’Don Carlo? Manĝas! Se vi deziras, vi povos paroli kun la mastrino’.

En la unua momento ni pensis, ke la laboristoj intencas moki nin. La loĝantoj de la ĉefurbo facile mokas pri Fontamara. Por rakonti ĉiujn fiŝercojn, kiujn ili faris al ni, ne sufiĉus unu tago. Por doni al vi ekzemplon, mi rakontos al vi la farson pri la azeno kaj la pastro.

En Fontamara neniam estis pastro. La preĝejo havas tro malgrandan enspezon por povi pagi pastron; pro tio ĝi estis malfermita nur dum solenaj okazoj, kiam venis don Abbacchio el la ĉefurbo por celebri la meson kaj klarigi la evangelion. Antaŭ du jaroj la fontamaranoj sendis petskribon al la episkopo, por ke ankaŭ nia preĝejo havu propran pastron. Post kelkaj tagoj oni komunikis al ni el la ĉefurbo, ke nia peto estas favore akceptita. Ni preparu nin por festi la alvenon de la unua pastro. Ni, kompreneble, faris ĉion necesan por akcepti lin.

La preĝejo estis tute purigata. La vojon kondukantan al Fontamara, ni riparis kaj sur kelkaj lokoj plilarĝigis. Ĉe la eniro de Fontamara ni konstruis grandan triumfarkon.

La dompordoj estis ornamitaj per verdaj branĉoj. Fine, en la fiksita tago, la tuta vilaĝo iris renkonte al sia pastro, kiu estis alvenonta el la ĉefurbo. Post kvaronhora promeno ni vidis malproksime grandan homamason venanta renkonte al ni. Ni plu antaŭeniris, kantante sanktajn himnojn kaj trapreĝante la rozarion. La maljunuloj iris fronte kun General Baldissera, kiu devus salutdiri kelkajn vortojn. Post ili sekvis la virinoj kaj infanoj.

Kiam ni atingis la grupon el la ĉefurbo, ni vicigis nin flanke de la vojo por akcepti nian pastron. Nur General Baldissera antaŭenpaŝis, kriante: ”Vivu Jesuo! Vivu Maria! Vivu la Eklezio!”

En tiu momento ankaŭ la venintoj el la ĉefurbo disiĝis kaj, pelata per piedbatoj kaj ŝtonĵetoj, antaŭenvenis la nova pastro, en formo de maljuna azeno, ornamvestita per pastra kostumo . . .

Tiajn ŝercojn oni ne facile forgesas, precipe, kiam la loĝantoj de la ĉefurbo konstante elpensas ion novan.

Tial ni pensis, ke la deviigo de la rivereto eble estas nova mokŝerco. Fakte estus la fino de ĉio, se la volo de la homoj komencus influi eĉ la elementojn, kreitajn de Dio, se ĝi komencus deviigi la iron de la suno, la iron de la ventoj, la iron de la akvo, fiksitajn de Dio. Estus, kvazaŭ oni rakontas al ni, ke azenoj flugas, ke princo Torlonia ĉesis esti princo aŭ ke la kafonoj ĉesis suferi pro malsato. Per unu vorto, ke la diaj leĝoj ĉesis esti leĝoj de Dio.

Sed la laboristoj, ne donante klarigojn, kaptis la fosilojn kaj pioĉojn por fosi la novan riveretan vojon. Tiam la ŝerco ŝajnis transiri la limojn. Iu kafono iris returne supren al Fontamara kaj alarmis la loĝantojn.

”Rapidu, tuj ekagu . . . Ni avertu la karabenistojn kaj la sindacon* malsupre en la ĉefurbo . . .”

La viroj ne povis iri. Dum la monato junio la viroj havas tro multe da laboro sur la kampoj. Devis iri la virinoj. Mia edzino rakontos al vi la ceteron.

Al la virinoj okazis la jeno — vi scias, kiaj ni estas. La suno estis jam alte kaj ni ankoraŭ ne foriris.

Komence neniu volis iri, neniu povis forlasi la hejmon.

Unu devis prizorgi la kokinojn, alia la porkon, tria devis lavpurigi la tolaĵon, prepari sakojn por la draŝado aŭ tranĉi herbon por la kaprino. Nur Sorcanera sin prezentis, ĉar ”ŝi scias rilati kun aŭtoritatuloj”. Ŝi trovis kiel akompanontinon alian virinon, kies nomon ni ne menciu. Dum dek jaroj ŝia edzo estis en Ameriko, sed ankaŭ ŝi estis graveda. Malfacile estis kredi, ke la edzo kaŭzis tion el tiel malproksima loko.

”Ĉu ni permesu,” mi diris al la edzino de Michele Zompa, ”ke por afero grava al la tuta vilaĝo Fontamara estu reprezentata de, pardonu min, du malĉastulinoj?”

* (elparolu: síndako) komunumestro

Tion ni ne povis permesi. Ni interparolis kun Lisabetta Limona kaj Maria Grazia kaj sukcesis persvadi ilin iri kun ni al la ĉefurbo. Maria Grazia kunvenigis Ciammaruga, kiu venis kun la filino de Cannarozzo, kiu siavice kunvenigis Filomenan Quaterna.

Ni estis jam pretaj foriri, kiam la edzino de Ponzio Pilato faris skandalon, ĉar ni ne petis al ŝi kuniri.

”Ĉu vi intencas kaŝe agi?” ŝi kriis. ”Ĉu vi intencas prizorgi viajn proprajn interesojn koste de niaj? Ĉu vi opinias, ke la kulturejo de mia edzo ne plu bezonas akvon?”

Ni devis atendi, por ke ŝi vestu sin. Sed anstataŭ sin vesti, ŝi iris al Filomena Castagna, Recchiuta, Giuditta Scarpone kaj Fornara, kiujn ŝi persvadis iri kun ni al la ĉefurbo. Do estis jam grupo de dek kvin virinoj antaŭ la butiko de Baldissera preta por foriri. Sed ni atendis ankoraŭ Mariettan Sorcanera, kiu faris tualeton kaj fine aperis vestita per la ”dimanĉaj” vestoj, nova antaŭtuko, korala kolĉeno kaj la arĝenta medalo de la heroo sur la brusto.

”Sur nova ventro, nova antaŭtuko!” ridante rimarkigis Baldissera, kiu estis miopa, sed, kiam li volis, vidis klare. Ankaŭ Marietta ekridis.

La suno estis jam alte, kiam ni forlasis la vilaĝon. La vetero estis sufoke varma.

Vidante nin, la terlaboristoj ektimis kaj fuĝis tra la vinberejoj.

Lisabetta Limona deziris, ke ni iru returne, ĉar ni atingis la celon, sed Sorcanera, kiu surmetis la novan antaŭtukon, diris, ke ni tamen iru al la ĉefurbo. La laboristoj ja agis ne propravole, sed laŭ ordono de la komunumo.

Ni diskutis pri tio, kion ni faru, kiam Marietta ĉesigis ĉiun diskuton: ”Se vi timas,” ŝi diris al ni, ”ni iros duope,” kaj ŝi kuntiris la alian virinon, kiu gravediĝis pere de la sankta spirito kaj kune ili ekiris en la direkton de la ĉefurbo.

Ni ne povis permesi, ke Fontamara estu reprezentata, pardonu min, de du publikulinoj, mi diris kaj ĉiuj ni sekvis Sorcaneran.

Proksimume je tagmezo ni atingis la ĉefurbon.

Kiam ni aperis sur la magistratdoma placo, multaj timis. Nia aspekto ne estis tre kvietiga. La negocistoj kuris el la butikoj kaj rapide fermis la fenestrokovrilojn.

Kelkaj fruktovendistoj, troviĝantaj meze de la placo, fuĝis kun la korbetoj sur la kapo. Malantaŭ fenestroj kaj sur balkonoj iĝis homoplene. En la pordo de la magistrata domo aperis kelkaj timigitaj oficistoj. Ĉiuj atendis, ke ni atake prenos la domon. Ni marŝis en fermita vicaro, pretaj al ĉio. En tiu momento kampara gvardiano kriis de fenestro en la magistrata domo: ”Ne permesu al ili eniri . . . Ili plenigos la domon per pedikoj . . .”

Tiam ĉiuj rideksplodis.

Tiuj, kiuj komence tremis, kiuj jam fuĝis pro timo, kiuj fermis sian negocejon, kiuj fuĝis kun la korbetoj sur la kapo, ekridegis. Ni haltis ĉe la pordo de la domo. Logita de la sukceso, la gvardiano ekrakontis kun laŭta voĉo nekredeblajn historietojn pri ni kaj niaj pedikoj. Sur la placo ĉiuj ridegis ĝis krevo. Sur kontraŭa balkono iu sinjorino tenis la ventron per la manoj pro ridegado.

Horloĝisto, remalfermante sian butikon, preskaŭ ploris pro la rido. En la pordo de la magistrata domo aperis aliaj oficistoj kaj oficistinoj kaj ĉiuj brue ridegis.

Ni ne plu sciis, kion fari. Survoje Sorcanera diris, ke ni lasu ĉion al ŝi, sed vidante tiun ridantan homamason, ŝi ne plu sciis kiel agi. Se temus nur pri tiu aĉa gvardiano, estus facile repagi al li laŭ merito, ĉar en sia junaĝo li vidis la pedikojn ne nur ĉe aliaj. Sed ekzistis ankoraŭ tiu tuta amaso . . .

Oficisto demandis al ni: ”Kiun vi serĉas? Kion vi deziras?”

Marietta respondis: ”Ni deziras paroli kun lia moŝto la sindaco.”

Post tiu respondo la oficistoj ĉe la pordo mirigite rigardis unu al la alia. Kelkaj el ili ripetis la demandon: ”Kion vi deziras?”

”Paroli kun la sindaco,” ni respondis kvar- aŭ kvinope.

Tiam la oficistoj denove stulte ekridis. Laŭtvoĉe ili ripetis nian respondon kaj nova ridego kuris sur la placon, sur la balkonojn kaj en la manĝejojn de la najbaraj domoj, ĉar estis manĝotempo.

La oficistoj forlasis la domon kaj unu el ili fermis la pordon. Antaŭ ol foriri, li diris al ni: ”Ĉu vi vere deziras paroli kun la sindaco? Atendu lin ĉi tie. Verŝajne vi devos longe atendi . . .” Nur poste ni komprenis, kion signifas tiu frazo.

En tiu momento altiris nian atenton fontano en angulo de la placo. Ni ĉiuj rapidis al ĝi. Ekestis interpuŝado. Ĉiuj estis soifaj, sed ni ne samtempe povis trinki. La pretekston de Marietta, kiu volis trinki unua pro sia graveda stato, ni ne agnoskis. Post multaj fortaj interpuŝoj, ni konsentis pri iu aranĝo de laŭvica trinkado. Unua trinkis Giuditta Scarpone. Post ŝi Fornara. Sekvis knabino, havanta ekzemon sur la lipoj. Ni deziris, ke ŝi trinku lasta, sed ŝi kaptis la akvokondukilon de la fontano kaj ne volis cedi sian lokon. Kiam Marietta estis trinkonta, subite mankis la akvo.

Povis esti portempa interrompo. Ni atendis, sed la akvo ne revenis. La fontano estis elĉerpita. Ni estis forirontaj, kiam plaŭdbruo de la akvo revenigis nin: la akvo denove fluis. Ekestis nova interpuŝado, novaj diskutoj.

Du knabinoj reciproke kaptis sin je la haroj. Fine ni rekonsentis pri trinkado laŭvica. Sed tuj la akvo denove mankis. Ni atendis iom, sed ĝi ne reaperis.

La sinteno de la akvo estis vere neklarigebla. Ĉe nia fonto, troviĝanta apud la eniro de la vilaĝo, ni ankoraŭ neniam spertis ion similan.

Sur alia loko de la placo la gvardiano kaj la horloĝisto rigardis al ni kaj ridis.

Eble ŝajnas malsaĝe, ke mi perdas tiom da tempo rakontante ĉi tiun okazaĵon, dum poste ni travivis suferojn multe pli gravajn. Sed la fenomeno pri la akvo, kiu fuĝis for de nia soifo, ne plu malaperis el mia kapo.

Okazis tiel: ĉar la akvo ne revenis, ni foriris de la fontano, sed kiam ni turnis nin, ĝi denove ekfluis. Kaj tio okazis tri- aŭ kvarfoje. Ni alproksimiĝis kaj tuj la akvo malaperis, la fontano estis elĉerpita. Kiam ni forturnis nin, la akvo reaperis, la fontano denove murmuris. La soifo turmentis nin kaj ni ne povis trinki. Ni povis nur de malproksime rigardi la akvon. Apenaŭ ni intencis reveni, la akvo ĉesis flui . . .

Kiam post nia kurado, la akvo malaperis la kvaran fojon, alvenis deko da karabenistoj. Ili ĉirkaŭis nin kaj demandis, kion ni deziras.

”Paroli kun la sindaco,” ni respondis.

”Ĉu la sindaco?” kriis la estro de la patrolo. ”Ĉu la sindaco? Sed ĉu vi ne scias, ke sindaco ne ekzistas? Kiam vi kapablos memori, ke nuntempe sindaco nomiĝas podestà?”

Al ni estis tute egale, ĉu la komunumestro nomiĝas sindaco aŭ podestà. Sed por la kleruloj la diferenco certe estas granda, se ne, la oficistoj ne estus tiom ridintaj post nia peto, paroli kun la sindaco kaj la patrolestro ne estus tiel furioza. La instruitoj estas sofistoj kaj pro bagatelo ekkoleras.

La estro ordonis al kvar karabenistoj konduki nin al la podestà. Du ekmarŝis antaŭ kaj du malantaŭ ni. En la stratoj de la urbo la scivolemuloj vokis unu la alian kaj mokis nin per gestoj kaj vortoj hontigaj, kiel la enloĝantoj de gravaj urboj, speciale manlaboristoj kaj metilernantoj, ofte faras kontraŭ kafonoj el la vilaĝoj.

La karabenistoj irigis nin laŭ la ĉefstrato de la urbo, post tio laŭ multaj stratetoj nekonataj. Ni atingis la domon de la antaŭa sindaco, don Circostanza, sed je nia granda miro la karabenistoj preteriris. Ni tre miris pri tio, ke don Circostanza ne plu estas estro de la komunumo. Ni supozis tiam, ke la karabenistoj kondukos nin al la domo de don Carlo Manĝas. Sed ili preterpasis ankaŭ lian domon, ne haltante. Irante ĉiam plu, ni estis post mallonga tempo ekster la urbo inter la legomkulturejoj.

La karabenistoj, ni diris inter ni, mokas nin. La komunumestro povas esti nur don Circostanza. Tio li estis ja antaŭ kaj dum la milito kaj post la milito li restis estro.

Dum la mallongaj tempospacoj, kiam don Circostanza ne estis komunumestro, lia loko estis okupita ĉiam de don Carlo Manĝas. Post kiam la karabenistoj preterpasis la domojn de la unua kaj dua, estis evidente, ke ili preparas ian mokŝercon, ni pensis.

La vojeto, laŭ kiu la karabenistoj nin kondukis, estis barita per konstrumaterialoj, brikoj, kalko, sakoj de cemento, sablo, traboj, feraj platoj kaj malfacile ni povis marŝi en grupo. Post granda peno ni atingis la feran kradbarilon de vilao ĵus konstruita kaj apartenanta al iu romano, kiun ni en Fontamara nomas ”Impresario”. La vilao estis ornamita per paperaj lampionoj multkoloraj kaj per flagetoj. En la korto ni vidis kelkajn virinojn batpurigantaj tapiŝojn. Ĝuste antaŭ la kradbarilo de la vilao la karabenistoj haltis.

Neniu el ni povis reteni sian miron.

Kiel? Ĉu tiun banditon oni nomis estro de la komunumo? Ĉu fremdulon? Neeble!

”Hieraŭ,” la karabenistoj diris al ni, ”alvenis el Romo telegramo, per kiu oni nomis lin podestà.”

Antaŭ tri jaroj, kiam la Impresario venis en nian regionon, neniu sciis, kiu li estas, nek kie li naskiĝis. Li ekloĝis en gastejo, kien venis nur trapasantoj. Li aĉetis pomojn de la kafonoj en majo, kiam ili estis ankoraŭ sur la arboj kaj la kafonoj bezonis monon. Poste li aĉetis cepojn, fazeolojn, lentojn kaj tomatojn. Ĉion, kion li aĉetis, li ekspedis al Romo. Poste li bredadis porkojn kaj prizorgis ankaŭ ĉevalojn. Per kelkaj vortoj, li okupis sin pri ĉio: kunikloj, abeloj, feloj, strat-, ter-, lignolaboroj, brikoj. Oni vidis lin sur ĉiuj foiroj kaj ĉiuj apudaj vendoplacoj. Komence la terposedantoj rigardis lin malestime kaj rifuzis negoci kun li. Sed la Impresario submetis ilin unu post alia. Ne ekzistis plu iu grava entrepreno, en kiu li ne venkis la konkurencon de la malnovaj posedantoj.

Suspektante lin, oni lin denuncis ĉe la karabenistoj kiel monfalsiston. La esploro de la aŭtoritatuloj vere rezultigis malkovron de fabriko de monbiletoj, kiu havigis al la Impresario la rimedojn por ĉiuj liaj entreprenoj, sed la biletoj estis laŭleĝaj, ĉar la fabriko apartenis al banko.

Ni multe parolis en Fontamara pri tiu stranga afero, kiun neniu povis kredi. Ni sciis per spertoj kaj laŭ onidiroj, ke banko servas por konservi monon, ekspedi ĝin de Ameriko al Italio aŭ ŝanĝi monon de iu lando kontraŭ tiu de alia. Sed kiel banko rilatas al aliaj aferoj? Kiel banko povis interesiĝi pri porkobredado, pri domkonstruado, feltanado, brikobakado?

Post la enketo fare de la karabenistoj, la aŭtoritato de la Impresario multe kreskis. Li reprezentis la bankon. Li disponis fabrikon de monbiletoj. La malnovaj posedantoj komencis timi lin. Malgraŭ ĉio ĉi ni ne povis kompreni, kiel oni povis destini al li la postenon de sindaco (aŭ podestà, kio estas por ni la samo).

Apenaŭ la virinoj, kiuj balais en la korto de la vilao, ekvidis nin, ili kuris por voki Rosalian, la edzinon de la Impresario. Ĉi tiu aperis kiel furio. Ŝi estis virino jam nejuna, vestita kiel urbano, kun rabobirda kapo sur korpo longa kaj maldika.

”For! . . . for! . . . for! . . .” ŝi kriis al ni. ”Kion vi deziras? Ĉu en propra hejmo ni ne plu estas mastroj? Ĉu vi ne scias, ke hodiaŭ ni festas? Post unu horo komenciĝos la bankedo pro la enoficigo. Neniu vin invitis . . . Iru for! Mia edzo ne estas hejme kaj kiam li revenos, li ne havos tempon por perdi kun vi . . . Se vi deziras paroli kun li, serĉu lin en la brikbakejo.”

La karabenistoj indikis al ni la irotan vojon al la fabriko kaj forlasis nin.

Post multaj erarvojoj, ni atingis la brikbakejon. Ni trovis dudekon da laboristoj kaj kelkajn veturigistojn ŝarĝantaj brikojn. Sed ni ne vidis la Impresarion.

Antaŭ mallonge li estis ĉi tie, sed jam foriris, oni diris al ni. Li iris eble al la elektra segejo, sed verŝajne jam el ĝi malaperis. Estus pli saĝe, serĉi lin en la tanejo. Sed ĝi estas malproksime . . .

Ni ne sciis, kien direkti nin kaj momenton staris nedecide en la polvo meze de la strato. Estis terure varme.

La polvo fiksiĝis sur niaj okuloj. Ni fariĝis preskaŭ nerekoneblaj kun la malpura hararo kaj la dentoj, la buŝo, la gorĝo, la brusto plenaj de polvo. Ni sentis nin malfortaj pro soifo kaj malsato.

”Vi kulpas pri ĉio! . . . Malbenitino! . . .” Lisabetta Limona ekatakis Sorcaneran.

Tio estis signalo por ĝenerala malpaco. La edzino de Ponzio Pilato turnis sin kontraŭ min.

”Vi trenis min ĉi tien . . . Mi ne volis, mi devis prizorgi la mastrumon kaj ne havis tempon por perdi ekster la hejmo. Ne plaĉas al mi bele vestita trairi la ĉefurbajn stratojn!”

Giuditta Scarpone kaj la filino de Cannarozzo reciproke kaptis siajn harojn kaj rulfalis teren. Maria Grazia helpe al Cannarozzo intervenis, sed Recchiuta ĵetis sin sur ŝin kaj kvarope ili zigzagis surtere en nubo da polvo. Feliĉe la krioj estis multe pli gravaj ol la batoj, kiujn oni donis kaj ricevis. Precipe Sorcanera, kaptita inter la edzino de Michele Zompa kaj Limona, hurlis kvazaŭ ili mortigas ŝin. Fakte ŝi perdis nur kelkajn harojn kaj la novan antaŭtukon, kiun ili ŝiris en pecojn. Pro interveno de la laboristoj la lukto finiĝis.

”Estis malsaĝe sekvi tiun megeron,” diris Limona, montrante Mariettan, kiam ĉiuj denove kvietiĝis. ”La Impresario ne povas kulpi pri la deviigo de la rivereto.

Kial ni estas ĉi tie?”

”Ni iru al don Carlo Manĝas,” la edzino de Michele Zompa proponis. ”Oni deviigos la rivereton laŭ lia kamparo. Do povas esti, ke temas pri privata afero de li.”

Dividitaj en du aŭ tri grupoj, ni revenis en la homokupitajn regionojn. Ni direktis nin al la hejmo de don Carlo Manĝas. La ĉiama servistino akceptis nin.

Ni faris la kutiman demandon: ”Ĉu ni povos dum momento paroli kun don Carlo?”

Ni ricevis la konatan respondon: ”Don Carlo? Manĝas! en tiu momento. Kial vi ne volas paroli kun la sinjorino?”

En tiu momento aperis la mastrino, kiu nin jam konis.

Donna Zizzola nin akceptis, kvazaŭ ŝi atendus nin. Ŝi petis al ni eniri la kuirejon. De sur la plafono pendis ŝinkoj, salamoj, kolbasoj, vezikoj da porkograso, aroj da sorpofruktoj, ajloj, cepoj . . . Donna Zizzola estis ĉiam vestita malnovmode, kun nigra kufo kaj jupo pendanta ĝis la planko. Kiam ŝi parolis, estis kvazaŭ ŝi plorus; ŝi ne povis paroli ne lamentante. Ĉe ni, en la familioj de la bienposedantoj, la virinoj same bone konas ĉiujn aferojn kiel la viroj. Koncerne demandojn pri heredo aŭ posedo, la opinio de la virinoj preskaŭ ĉiam superas. Ili defendas la familian posedon, traktas kun la servistoj, pagas al la laboristoj, fiksas la vendoprezojn de la produktoj. Arde defendante la integron de la bienoj, dote alportitaj de ili, la edzinoj de la bienhavantoj sekurigas almenaŭ parton el la posedo for de la spekulacioj kaj debitoroj de la edzo.

Koncerne don Carlo Manĝas ĉiu sciis, ke li estas ludemulo, drinkemulo kaj manĝemulo.

Se la edzino ne bridus lin, li estus jam longe fordiboĉinta sian tutan havon. La senvaria respondo, donata dum multaj jaroj de la servistino al la vizitantoj, estis elpenso de la mastrino por kontroli la edzajn aferojn.

Kiam ni finis la historion pri la rivereto, donna Zizzola estis palega, kvazaŭ ŝi estus svenonta. Sur la maldika vizaĝo ni vidis je la rigidaj makzeloj la penadon bremsi la larmojn.

”Kia bandito! . . . Kia bandito! . . .” flustre ŝi murmuris. Per tio ŝi aludis ne sian edzon, sed la Impresarion.

”Li estas vera bandito,” ŝi diris. ”Li neglektas ĉiun leĝon. Se li restos ĉi tie ankoraŭ kelkajn jarojn, li formanĝos nin ĉiujn vivaj, kun niaj domoj, niaj bienoj, niaj arboj, nia monto. Li disŝiros nin ĉiujn . . . Li kaj lia diabla banko devigos nin almozpeti. Post tio ili ankoraŭ forŝtelos niajn almozojn.”

Tiel ni eksciis, ke la famaj bienoj de don Carlo Manĝas, kien oni deviigos la rivereton de Fontamara, de unu semajno estas en la manoj de la Impresario, kiu sendube vendos ilin por pli alta prezo, post kiam li transformis ilin en irigaciitajn kampojn.

”Nun oni nomis lin podestà,” plu diris donna Zizzola.

”La nova registaro nomis lin podestà. Regas bando da rabistoj. Ili nomas sin bankistoj kaj patriotoj, sed fakte ili estas rabistoj, kiuj ne respektas la malnovajn bienposedantojn. Dum unu tago tiu bandito estas podestà kaj el la magistrata domo jam malaperis la skribmaŝinoj. Post unu monato estos malaperintaj ankaŭ la pordoj kaj fenestroj. Ni pagas la stratpurigistojn per la komunuma mono, sed de hieraŭ ili laboras kiel laboristoj en la brikbakejo de la Impresario. La terlaboristoj, pagataj de ni ĉiuj, fosas la kanaleton, kiu kondukos la akvon al la kampoj, ŝtelitaj de tiu rabisto for de mia edzo. La komunuma enkasigisto, Innocenzo La Legge, fariĝis servisto ĉe la edzino de la Impresario: hodiaŭ matene mi renkontis lin portanta grandan korbon da legomoj, kun klinita kapo, malantaŭ lia mastrino, kvazaŭ hundo. Kaj ĉio ĉi estas nur komenco. Post mallonge li formanĝos nin ĉiujn.”

Dum la tuta ekscita vortfluo ni havis unu fortan impreson: ankaŭ por la malnovaj bienposedantoj alvenis la tago de puno, laŭ la proverbo: ”Kiu manĝis la ŝafon, feku lanon.”

Denove ni troviĝis surstrate al la vilao de la podestà.

Pro la tro multa marŝado miaj genuoj doloris kiel en sankta Vendredo, kiam oni surgenue surgrimpas la kalvarian vojon. Miaj nudaj piedoj brulis.

Survoje ni renkontis Antonion Zappa, kapropaŝtiston el Fontamara, kiu ankaŭ serĉis la Impresarion. Li estis kun siaj ŝafoj sur la traturo*, kiam kampara gvardiano ordonis al li foriri, ĉar ĉi tiu parto de la traturo apartenas al la Impresario.

”Ĉu la traturo apartenas al la Impresario?” demandis la paŝtisto. ”Ĉu eble ankaŭ la aero apartenas al li?”

Ni konis Antonion Zappa kiel junulon ne tre saĝan, sed en tiu kazo li pravis. Verŝajne la gvardiano trompis lin. La traturoj apartenis ĉiam al ĉiuj. De nia montaro ĝis antaŭ Apuglia. En majo, post la foiro de Foggia, ĝis en oktobro, proksimume unu miliono da ŝafoj iras al nia montaro por pasigi la someron. Jam antaŭ la naskiĝo de Kristo estis tiel. Multo okazis, militoj, invadoj, ŝanĝiĝoj de papoj kaj reĝoj, sed la traturoj restis ĉiam komuna posedaĵo.

”La Impresario frenezas,” ni diris, ”se li kredas sin kapabla alproprigi la traturon. Se li ne estas freneza, la gvardiano intencis trompŝerci la fontamaranojn.”

Ĉe la kradbarilo de la komunumestra vilao ni trovis la servistinon malespera: ”La podestà ankoraŭ ne revenis! La sinjoroj manĝas jam dum duona horo kaj la persono, pro kiu ni festenas, ankoraŭ ne venis.”

* altaj vojoj en Apuglia kaj Abruzzo, kie oni paŝtas brutojn

Ni flaris la odoron de la manĝaĵoj. La servistino detale raportis pri la bankedo. Don Circostanza faris belan paroladon. Post tio ŝi parolis pri la manĝaĵoj kaj esprimis sin per diminutivoj. Ŝi diris: cepetoj, saŭcetoj, fungetoj terpometoj, odoretoj kaj gustetoj.

La bankedo preskaŭ finiĝis, ĉar ni ekaŭdis la efikon de la vino. La voĉo de don Circostanza superis tiun de ĉiuj aliaj.

Tra la malfermitaj fenestroj ni aŭdis la diskutojn.

Subite oni akre disputis pri la Plejpotenca. Don Abbacchio kaj la apotekisto subtenis plej diferencajn opiniojn. Oni petis klarigon al don Circostanza.

”La Plejpotenca?” li kriis. ”Sed estas ja klare: la Plej potenca estas adjektivo.”

Ĉiuj konsentis kaj oni repaciĝis.

Post tio la ebria voĉo de don Abbacchio resonis: ”En la nomo de la pano, de la salamo kaj de la blanka vino, Amen!”

Rideksplodo salutis la eltrovon de la pastro. Ekestis nova paŭzo. Poste don Abbacchio kantis kun sia preĝeja voĉo: ”Ite missa est . . .”

Tio estis la signalo por fini la bankedon. La gastoj eliris en la ĝardenon por urini.

Kanoniko don Abbacchio, dika kaj spireganta, kun ŝvelinta kolo kaj purpura vizaĝo, fermitaj okuloj kun esprimo de benita porko, elvenis unua. Li apenaŭ kapablis stari surpiede pro ebrio kaj urinis kontraŭ arbon en la ĝardeno, tenante la kapon premita kontraŭ ĝin por ne fali, la malfermitan pantalonon turninte al ni . . . .

Malantaŭ li ni vidis eliri advokaton don Pomponio, subtenata de la karabenistestro kaj sincerdire, li lasis sin konduki malantaŭ la domon, kie neniu lin povis vidi, por plenumi naturan devon.

Elvenis ankoraŭ la apotekisto, la enkasigisto de impostoj, la poŝtestro kaj la notario. Ili komencis akvumi malantaŭ brikamaso.

Poste eliris advokato don Ciccone kun junulo, kiu subtenis lin per brako. La advokato ekvomis malantaŭ la arbo, kiun don Abbacchio ĵus surŝprucis kaj la junulo apogis lian frunton per unu mano; pro tio ni povis vidi ĉe la piedo de la arbo la delikataĵojn, laŭditajn de la servistino: makaroneton, saŭceton, cepetojn, terpometojn, salateton, odoreton, gusteton.

Tiam aperis maljuna komunuma oficisto, kiun ni nomis la Studento, ĉar li enskribigis sin ĉe la universitato en dudekjara aĝo, sed estante sesdekjara li ankoraŭ preparis sin por la ekzamenoj. Ankaŭ li iris malantaŭ la domon por plenumi necesan naturan aferon.

Advokato don Cuccavascio, malgranda, dika, kun bovaj okuloj kaj ĉevalaj makzeloj, faris ĉion necesan malantaŭ la brikamaso.

Poste ni vidis advokaton Tarandella, nomita ankaŭ la Kalvulo, ĉar mankas ĉe li la kapharoj, la brovoj, la okulharoj, lipharoj kaj barbo. Ni iom scivolis vidi, ĉu mankas la haroj ankaŭ sur alia loko, sed li deponis siajn aĵojn malantaŭ la domo. Venis ankoraŭ la Pensemulo, kiu, antaŭ ol malaperi malantaŭ la brikamason, kuris tien kaj reen tra la ĝardeno, pensante pri kiu scias kiu afero. La Pensemulo estis ebriega kaj ni vidis, ke li falas surgenue sur sian propran malpuraĵon. Dum li pensis pri maniero ekstari, la servistino, kiu restis ĉe ni observante la straton, signalis la alvenon de la Impresario.

Li alproksimiĝis vigle diskutante kun kelkaj laboristoj.

Li surhavis laboristajn vestojn kaj portis sian jakon sur brako. En la mano li tenis nivelilon. El lia pantalonpoŝo rigardis mezurilo. La ŝuoj estis bruligitaj de kalko, la pantalono kaj ŝultroj estis malpuraj pro kalko kaj gipso.

Neniu, ne konanta lin, kredus, ke li estas la plej riĉa homo en nia regiono kaj la estro de la komunumo. Kvankam li rimarkis nian ĉeeston, li kriis kaj diskutis plu kun la laboristoj lin akompanantaj.

”. . . Se la veturigisto ne estos pli singarda kaj plu rompos tegolojn,” li diris, ”mi page rekompencos lin per la pecetoj. Kion? . . . Ĉu vi deziras la salajron de la pasinta monato? . . . Kiel hontige! Ĉu vi timas, ke mi fuĝos?

Danku min, ke mi laborigas vin en tempo plenkriza. Ĉu la cementistoj rifuzos labori po dek horoj en tago? Ĉu jes? Ĉu dekhora tago estas tro longa? Sed mi laboras dek du horojn. Mi estas la mastro kaj ĉiutage laboras dek du horojn.”

”Rosalia,” li vokis direkte al la vilao, sur kies balkono tuj aperis la edzino. ”Rosalia! . . . Ĉu la arkitekto alportis la planojn? Sed, ĉu tiu homo opinias, ke mi pagas lin nur por ke li manĝu? Ĉu la staciestro alportis la frajtoleteron? Ĉu ne? Tiun homaĉon oni sendu al Calabria . . . Ĉu alvenis la gvardiestro? Ĉu vi forsendis lin? Kial vi tion faris? La bankedo? Kiu bankedo? Ha, ĉu vi parolas pri la festeno pro mia enoficigo? Mi bedaŭras, ke mi ne havas tempon. Mi ne povas veni, mi nepre devas retrovi la gvardiestron. Ĉu la invititoj ofendiĝos? Sed ne, certe ne!

Mi bone konas ilin. Donu trinkaĵojn, donu multe da trinkaĵoj kaj ili ne ofendiĝos. Mi ja bone konas ilin!”

Kaj li paŝis al la kradbarilo, ne haltante, ne rigardante nin, kaj denove diskutis kun la laboristoj.

Liaj manieroj agi kaj paroli estis impresaj.

”Vere,” ni pensis ”se tiu rabisto restos ĉi tie ankoraŭ du jarojn, li estros nin ĉiujn.”

Antonio Zappa ekkuris malantaŭ li kaj diris: ”Vi, virinoj, ĉi tie atendu.”

Ni vidis lin malaperanta malantaŭ konstruatan domon kaj atendis ĝis kiam li revenos.

Intertempe la ebriaj gastoj kolektiĝis sur la balkono de la vilao. En la grupo de advokatoj plej multe reliefiĝis don Circostanza kun siaj volboĉapelo, senforma pora nazo, ventumilaj oreloj kaj la ventro en la tria stadio. Vi sciu, ke advokatoj en niaj regionoj, ironte al bankedo, surmetas specialan tipon de pantalono, del nomitan harmonikan aŭ intelektulan pantalonon, ĉar, anstataŭ unu, ĝi havas tri vicojn da butonoj. Tiel la posedantoj povas laŭbezone plilarĝigi ĝin, por ke la ventro ne sentu la abundon. Cetere la unuan stadion oni atingas post la pasta asciutta, pastaĵo kun tomata saŭco, la duan post la rostita viando, la trian post la deserto.

Hodiaŭ la harmonikaj pantalonoj de don Circostanza, don Pomponio, don Ciccone, don Cuccavascio, don Tarandella kaj la Pensemulo, estis ĉiuj en la tria stadio.

Don Circostanza, apenaŭ rekoninte nin, laŭte salutis.

”Vivu, vivu, miaj fontamaranoj!” li kriis.

Don Circostanza ĉiam montris specialan bonvolon al la enloĝantoj de Fontamara. Ĉiuj malpacoj trairis liajn manojn. Tial la pli gran da parto de la kokinoj kaj ovoj de Fontamara transloĝiĝis en la kuirejon de don Circostanza.

Iun fojon, kiam rajtis voĉdoni nur tiuj, kiuj scias legi kaj skribi, venis al Fontamara instruisto, kiu al ĉiuj kafonoj instruis skribi la nomon kaj antaŭnomon de don Circostanza. La fontamaranoj voĉdonis do ĉiam unuanime por li. Se ili dezirus elekti iun alian, ili ne povus, ĉar ili kapablis skribi nur lian nomon. Poste oni abolis la voĉdonadon, sed neniu el ni perdis larmon pro tio.

Sed don Circostanza konservis la titolon Amiko de la Popolo.

”La ĉeesto de tiuj bravaj virinoj el Fontamara,” diris don Circostanza al la sinjoroj estantaj ĉe li sur la balkono, ”permesas al ni kompletigi la telegramon ekspedotan al la regnestro.”

Li elpoŝigis paperfolion kaj skribinte ion, li legis kun laŭta voĉo: ”Aŭtoritatuloj kaj popolo frate kunvenintaj laŭdas la enoficigon de la nova podestà.”

Rimarkante, ke la invititoj eksalutas sinjorinon Rosalia kaj intencas foriri, dum neniu sin okupis pri ni kaj la Impresario ne revenis, ni perdis nian paciencon. Ni postenigis nin antaŭ la barilpordo, decidinte ne preterlasi iun, antaŭ ol nia afero estos klarigita kaj oni promesos al ni, ke la rivereto ne estos deviigata. Ĉe la ago ni aldonis nian kriadon: ”Hontu, tiel trakti virinojn malriĉajn! . . . Ŝtelistoj!

. . . Ŝtelistoj! . . . Ankaŭ ni estas kristanoj! . . . De la mateno ni rondiras kaj neniu aŭskultas nin! . . . Dio vin trovos! . . . Dio vin punos! . . .”

Du aŭ tri el ni prenis ŝtonojn kaj ĵetis ilin tra la unuaetaĝa fenestro. La vitropecoj dissaltis ĉiudirekten. Instigitaj de la bruo de la falanta vitro, ni ĵetis nin sur brikamason ĉe la fera pordo. La ebriuloj en la ĝardeno, kiuj intencis hejmeniri, ektimis kaj rifuĝis en la vilaon. La servistino rapide fermis la fenestrajn ŝirmilojn.

Subite ni aŭdis malantaŭ ni la voĉon de la Impresario.

Lia voĉo estis trankvila.

”Kion vi faras per miaj brikoj?” li demandis al ni. ”La brikoj apartenas al mi kaj vi ne rajtas forpreni ilin, eĉ ne por ŝtonmortigi min . . . Cetere ne ekzistas motivo por tio . . . Mi estas ĉi tie por doni al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi deziras . . ..”

Ni remetis la brikojn sur iliajn lokojn kaj eniris la ĝardenon. Ni ekstaris ĉe unu flanko, la Impresario ĉe la alia, ĉirkaŭita de siaj ebriaj gastoj, ĉe kiuj la timo ankoraŭ ne pasis.

Marietta Sorcanera paŝis al la fronto de nia grupo, metis manon sur la koron je alto de la medalo kaj ekparolis kun bone elektitaj vortoj pri la fiago de la terlaboristoj, kiuj volis deviigi la riveretan vojon en Fontamara.

”Ni estas certaj, ke vi, sinjoro, pensas pri puno al la laboristoj pro ilia perforta agado,” resumis Marietta.

”Se temas pri perforto,” rediris tuj la Impresario ”vi povos esti certaj, ke mi kapablos subpremi ĝin. Tiel longe, kiel mi estas estro de la komunumo, perfortoj ne okazos. Precipe, ili ne okazos kontraŭ laboristoj, kiaj fontamaranoj . . . Sed en ĉi tiu kazo ne temas pri perforto. Kapitano, klarigu, pri kio temas.”

El la grupo de la invititoj antaŭenpaŝis la kapitano de la karabenistoj.

”Vere ne estas perforto,” diris li. ”Sub la nova registaro perforto ne povas okazi. Temas pri ago leĝa, absolute leĝa. Antaŭ ĉio ĝi estas favoro, kiun la aŭtoritatuloj plenumas al Fontamara.”

Li elpoŝigis faskon da paperoj kaj parolis plu: ”Jen petskribo, subskribita de ĉiuj enloĝantoj de Fontamara, ĉiuj sen escepto. La skribo petas al la registaro ”por la plej granda intereso de la produktado,” ke oni deviigu la rivereton for de la nesufiĉe kulturataj kampoj de la fontamaranoj al la kampoj de la ĉefurbo, ”kies posedantoj povas disponi kapitalon.”

La kapitano intencis ankoraŭ aldoni pli, sed ni ne permesis tion. Ni bone sciis, kiel la antaŭan vesperon iu kavaliro Pelino surpaperigis la nomojn de la fontamaranoj.

”Trompistoj! Netaŭguloj! Spekulaciistoj!” ni protestis.

”Vi pristudas la leĝojn nur por trompi la malriĉan popolon! Sed finiĝis tiaj falsaj petskriboj!”

La Impresario klopodis aldoni ion, sed vane.

”Ni ne deziras aŭdi babilojn,” ni kriis. ”Ni sufiĉe parolis. Ĉiu vorto via estas trompo. La akvo estas nia kaj restos nia. Ni forbruligos vian vilaon. Fajro! Fajro!”

Save al la Impresario intervenis don Circostanza.

”Ĉi tiuj virinoj pravas,” li kriegis. ”Dekoble, centoble, miloble ili pravas.”

Ni tuj silentis. Don Circostanza defendos nin kaj ni sciis, ke li estas lerta advokato.

”Ĉi tiuj virinoj pravas,” parolis plu la Amiko de la Popolo.

”Dekmiloble ili pravas. Mi ĉiam defendis ilin kaj ĉiam tion faros. Kion fakte ĉi tiuj virinoj deziras? Ke oni respektu ilin.”

”Jes, vere!” multaj el ni interrompis.

”Ili deziras esti respektataj kaj ni devas ilin respekti,”

diris don Circostanza, ”ĉar ili meritas respekton. Tiuj virinoj ne estas malbonaj. Ili komprenas, ke la leĝo estas kontraŭ ili, sed ili ne volas kontraŭi la legon. Ili deziras amikan interkonsenton kun la podestà. Ili apelacias al la bona koro de la komunumestro. Ili ne apelacias al la estro de la komunumo, sed al la bonfaranto, la filantropo, la popola amiko, kiu multon donacis, postulante nenion . . . Ĉu interkonsento eblas? Certe!”

Kiam don Circostanza ĉesis paroli favore por ni, oni kompromise faris kelkajn proponojn. Don Abbacchio faris iun proponon, la notario alian, trian la impostisto.

Sed ili estis neakcepteblaj, ĉar ili tute ignoris la kvanton da akvo kaj la manieron de irigaciado.

La Impresario diris nenion. Li lasis paroli la aliajn. La veran solvon prezentis don Circostanza.

”Tiuj virinoj diris, ke la duono de la rivereto ne sufiĉas por irigacii iliajn kampojn. Ili deziras pli ol duonon, mi almenaŭ kredas bone interpreti iliajn bezonojn. Ili pravas, dekoble pravas. Ekzistas unu sola, unika solvo.

Ni lasu al la podestà tri kvaronojn de la rivereta akvo kaj tri kvaronoj de la resto estu por la fontamaranoj. Tiel ambaŭ havos tri kvaronojn, t.e. iom pli ol duonon. Jen la sola, ununura ebla solvo. Mi komprenas, ke mia propono postulas multegon de la podestà, sed mi apelacias al la bona koro de filantropo kaj bonfaranto, kiu kutimas doni, postulante nenion.”

Don Ciccone, don Cuccavascio, don Tarandella, don Pomponio kaj la kapitano, forgesinte la timon, turnis sin al la Impresario por peti lian sindonon favore al ni. Ankaŭ la Pensemulo, pensinte iom, subtenis iliajn petojn.

Post kiam ili multfoje petis al li, la Impresario cedis.

Oni alportis paperfolion.

La notario skribis la tekston de la kompromiso, kiun subskribis la Impresario, la kapitano de la karabenistoj kaj don Circostanza kiel reprezentanto de la fontamaranoj.

Post tio ni ekiris hejmen.

(Verdire, neniu el ni komprenis, kion praktike entenas la interkonsento).

Tion, kio poste okazis, rakontos al vi mia edzo.

ĈAPITRO III.

Dum la sekvintaj tagoj, la laboristoj, gardataj de du karabenistoj, rekomencis fosi la kanaleton, kiu forkondukos parton de nia akvo al la kampoj de la Impresario. Sed kiun parton?

Nia malgranda scio malebligis al ni kompreni, kiel oni povos dividi la akvon en du partojn de po tri kvaronoj.

Eĉ la virinoj, akceptintaj la proponon pri divido, ne sciis, el kio ĝi fakte konsistas: kelkaj asertis, ke oni dividos la akvon en du samgrandajn partojn, aliaj, ke Fontamara ricevos kvanton pli grandan ol duonon, t.e. tri kvaronojn kaj fine General Baldissera penis konvinki nin, ke la tri kvaronoj rilatas al lunfazoj tiel, ke la rivereto irigacios la kampojn de Fontamara dum tri fazoj de la luno kaj la kampojn de la Impresario dum la tri sekvontaj fazoj, k.t.p.

Sincerdire, neniu el ni deziris diskuti kun la Impresario, konsiderante tion perdita tempo. Des pli oni pripensis manieron akiri plej multe da akvo, koste de la aliaj kafonoj. Daŭris ankoraŭ kelkajn semajnojn, antaŭ ol mankos la akvo, sed la malpacoj kaj diskutoj jam komenciĝis.

En tiu epoko la plimulto el ni laboris potage en Fucino. Ni devis ellitiĝi matene je la tria kaj esti sur la ĉefurba placo, kie estis la merkato, antaŭ la sunleviĝo kaj atendi, ĝis kiam iu ofertos al ni laboron. Antaŭe nur la plej malriĉaj kafonoj estis devigitaj iri al la merkato, sed poste la tempo pli malboniĝis por ĉiuj. La malmulta tero, posedata de la kafono, estis ŝarĝita per hipotekoj kaj apenaŭ sufiĉe produktis por pagi la rentojn de la ŝuldoj.

La grandan alfluon de kafonoj sur la placon la posedantoj kaj grandfarmistoj elprofitis por malgrandigi la salajron. Kiom ajn malalta la salajro estis, ĉiam ekzistis kafonoj, kiuj pro malsato akceptis ĝin. Multaj proponis sin, ne demandante pri salajro, pretaj al ĉia mizero.

De la placo en Fucino ni devis marŝi dek ĝis dek kvin kilometrojn, kiuj ankoraŭ aldoniĝis al la kvar por atingi la ĉefurbon. La saman distancon ni devis reiri ĉiuvespere por reveni hejmen.

Dum la marŝoj al kaj la hejmeniroj de Fucino, la diskutoj pri la akvo fariĝis de tago al tago pli akraj.

Kelkaj el ni grave vundiĝis. Michele Zompa perdis pro puŝo per branĉotondilo de Giacobbe Losurdo preskaŭ tutan sidvangon; al Baldovino Sciarappa oni rompis la kapon kiel melonon; la bofrato de Antonio Ranocchia rompis al li brakon. Inter mi kaj Ponzio Pilato minacis terura solvo, ĉar neniu el ni pretis oferi sin por la alia kaj ambaŭ ni iris al la laboro, akompanataj de la respektivaj filoj kaj armitaj de la kapo ĝis la piedoj. Renkontante unu la alian, ni ne plu salutis, sed reciproke rigardis nin, kvazaŭ por diri, ke interbatado estos neevitebla.

Iun matenon, irante al Fucino kun mia filo, ni atingis Ponzion Pilaton en la momento, kiam li parolis kun la fosistoj.

”Komprenu, plej grave estas, ke vi lasu akvon por miaj fazeoloj,” li diris, ”la aliaj krevu . . .”

”En tiu okazo vi unua krevu,” mi kriis, ĵetante min sur lin kun branĉtranĉilo en ĉiu mano.

Berardo Viola kaj la du gardostarantaj karabenistoj alkuregis kaj malhelpis la murdon.

Berardo akompanis nin kelkajn tagojn al Fucino por malhelpi novan tian renkonton kun Ponzio Pilato: li povis fari pacon pro la fakto, ke li ne posedas teron, nek sekan, nek irigaciitan kaj do havas interesojn malsamajn al tiuj de la aliaj kafonoj. Antaŭ du jaroj, kiam li intencis elmigri al Ameriko, li vendis la solan pecon da tero, kiun li heredis de sia patro. Sed li ne ricevis permeson enŝipigi sin kaj restis en Fontamara kiel liberigita hundo, kiu ne kapablas ĝui sian liberon kaj malsata vagas ĉirkaŭ la perdita posedaĵo. Sed, kutime, li tute ne estis paciganto.

Estante nepo de la fama rabisto Viola, la lasta en nia regiono, ekzekutita de la piemontanoj en 1867, Berardo heredis de la avo la animon kaj la korpon: li estis altstatura, fortika kiel trunko de kverko, la kapo malmola kaj kvadrata kiel amboso, kun du grandegaj okuloj, kiajn havas frenezulo, senhonta, bravega, impulsa, batalema.

Li ne respektis Dion, ŝatis vinon, malŝparis, tamen al amikoj li estis malavara, sed volonte ankaŭ kruda. Pro sia fizika supero li havis influon je kelkaj junuloj en Fontamara, kiu efikis ofte per malkonstruoj kaj perfortagoj alportantaj nenian utilon.

Kiam li definitive sciis, ke elmigro al Ameriko ne eblas, oni trovis desegitaj ĉiujn vitojn de la tuta kulturejo de don Carlo Manĝas; kiel respondo al la fama farso pri la azeno kaj la pastro, la akvokondukiloj al la ĉefurbo estis rompitaj sur kelkaj lokoj; alian fojon la cementaj kilometrofostoj de la ĉefvojo estis tute detruitaj en radio de dek kvin kilometroj; la vojmontriloj por la aŭtomobilistoj kutime restis ne pli longe ol du aŭ tri tagojn sur siaj lokoj.

Kiam mankis en Fontamara la lumo la unuan fojon, Berardo diris eĉ ne unu vorton, sed du tagojn poste ĉiuj lampoj de la trafikvojoj inter la ĉefurbo kaj la najbaraj vilaĝoj estis rompitaj.

”Oni ne diskutas kun urbanoj,” estis la doktrino de Berardo Viola.

Kaj li klarigis: ”Urbanoj kreas leĝojn; ilin aplikas juĝistoj kaj interpretas advokatoj, kiuj ĉiuj estas urbanoj. Kiel kamparano povas pravi? . . .”

Se iu demandis al li: ”Sed, se la mastroj malaltigas la salajron por taglaboristoj, ĉu ĉi lastaj malpravas, se ili diskutas?”

Lia respondo estis facila: ”Ili perdas tempon. La laboristoj, kiuj diskutas kun la mastro, perdas tempon. Oni ne povas konvinki mastron per rezonoj. La mastro agas laŭ siaj propraj interesoj. Li ne plu malaltigos la salajron, se tio ne favoras liajn interesojn . . . Kiel tio eblas? Tre simple: Por la sarkado de greno, oni malaltigis la salajron de la knaboj de sep ĝis kvin liroj. Laŭ mia konsilo la junuloj ne protestis, sed anstataŭ eltiri la herbaĉojn, ili kovris ilin per tero. Post la aprilaj pluvoj la mastroj malkovris, ke la herbo estas pli alta ol la greno . . . La malmulton, kion ili kredis gajni per la malaltigo de la salajroj, ili perdis dekoble post kelkaj semajnoj, kiam estis tempo de rikoltado . . . Ĉu oni malaltigas la salajron de la falĉistoj? Senutile protesti. Neutile diskuti. Ne ekzistas unu sola maniero de grenfalĉado, sed dek: ĉiu maniero konformas al certa pago. Ĉu la salajro estas bona? La rikolto estos bona. Ĉu la salajro estas malbona? La rikolto estos ankoraŭ pli malbona . . .”

Se iu demandis al li: ”Nuntempe, kiam la Impresario intencas ŝteli de ni la akvon, ĉu ni ne devas diskuti?”

Lia respondo estis ĉiam sama: ”Bruligu lian feltanejon, kaj li sendiskute redonos la akvon. Se li ne komprenas la argumenton, ekbruligu lian lignoprovizon. Se tio ne sufiĉas, eksplodigu per bombo lian brikbakejon. Se li estas frenezulo kaj restas nekomprena, forbruligu la vilaon, nokte, kiam li kuŝas enlite kun donna Rosalia . . . Nur tiel ni reakiros la akvon . . .

Se vi ne agos tiel, iam venos tago, kiam la Impresario prenos viajn filinojn kaj vendos ilin sur la vendejo. Kaj li bone agos, ĉar . . . Kiom valoras viaj filinoj? . . .”

Tio estis la doktrino de Berardo Viola.

Tiel li parolis, ĉar li ne posedis teron kaj tio certe tre ĉagrenis lin interne. Li estis tia, ĉar li posedis nenion por perdi. La situacio de la aliaj kafonoj estis kontraŭa.

Lia intenco iri Amerikon kaj liaj penadoj labori en plej diversaj metioj, laŭ la sezonoj, kiel taglaboristo, hakisto, karbisto, masonhelpisto, pruvis, ke li fakte ne kontentas.

Ne havante teron, do estante pli malsupera ol la aliaj kafonoj, li havis nenian rajton postuli, ke ili sekvu lin.

Tiel, ĉiun fojon, kiam li partoprenis niajn diskutojn, la konfuzo kreskis kaj neniu praktika homo aŭskultis lin, eĉ ne por kontraŭargumenti, escepte de General Baldissera, principe tute lia kontraŭulo, kiu kiel ŝuisto, avidis fari interparolojn senutilajn.

Per siaj strangaj ideoj kaj ankoraŭ pli per sia ekzemplo, Berardo estis ŝanĝinta la pensmanieron de la tuta junularo en Fontamara.

En la vilaĝo neniam estis tiom da junuloj. Antaŭe ili ekmigris por serĉi laboron, estante apenaŭ deksesjaraj; unu foriris al Lazio, dua al Apuglia kaj tria al Ameriko; multaj disiĝis de la fianĉino por kvar, ses aŭ ĝis dek jaroj kaj ĉe reveno edziĝis; aliaj edziĝis la tagon antaŭ la forveturo kaj post la unua nokto de amoro foriris malproksimen por kvar, ses aŭ dek jaroj; ĉe la reveno ili trovis la filon granda kaj okazis ankaŭ, ke ili trovis kelkajn de diferencaj aĝoj. Sed la elmigromalpermeso haltigis la forvojaĝon de la junuloj, kiuj estis devigataj resti en Fontamara, kie la laboro estis malmulta por ĉiuj. La malpermeso elmigri signifis por ili neeblon laborenspezi kaj ŝpari tiom, kiom bezonate por konservi la malgrandan gepatran teron, almorditan de ŝuldoj kaj hipotekoj, por fari la plej necesajn plibonigojn kaj kulturi laŭ malpli primitiva metodo, por anstataŭigi la maljunan aŭ mortintan azenon per juna, por akiri porkon, du kaprinojn, aĉeti liton por edziĝi. Sed estante junaj, ili ne montris sian malkontenton per lamentoj kaj plendoj kaj eĉ ne pervorte esprimis sin pri la senkompata sorto, kiu trafis ilin. En la multaj tagoj de neniofarado ili kolektiĝis kaj influataj de la plej aĝaj, tamen plej malprudentaj, ili facile faris sensencaĵojn kaj ekplanis entreprenojn malsaĝajn.

Vintre ili kunvenis prefere en la stalo de Antonio Zappa, kie la haladzoj de la kaprinoj varmigis la aeron. Tien iris Antonio Spaventa, Luigi della Croce, Palummo, Raffaele Scarpone, Venerdì Santo, mia filo, tiu de Ponzio Pilato kaj aliaj. Berardo Viola aperis ĉiufoje, kiam oni planis fanfaronaĵojn kaj perfortojn. Oni allasis neniun alian en la societon, kiun la knabinoj de Fontamara nomis ”La malvirta rondo”. Tiu nomo estis pli ĝusta ol unuavide ŝajnis. Iun tagon oni malkovris, ke la plej dezirata tempopasigo estas misuzi la kaprinojn kaj precipe la junan kaprinon de Baldovino Sciarappa, nomitan Roscetta, laŭ la koloro de la felo, pri kiu oni rakontis, ke kun multaj obeo kaj volupto ĝi sciis kontentigi la dezirojn de la junuloj. Pro Roscetta ili multe disputis kaj la malĉasto longe daŭris, ĝis kiam, kiel ĉiam okazas en similaj aferoj, la posedanto de la kaprino, Baldovino Sciarappa, fine aŭdis pri tio. Pro tiu skandalo multaj kafonoj, konfidintaj siajn kaprinojn al Antonio Zappa, reprenis ilin kaj ”La malvirta rondo” likvidiĝis.

Plej mirige estis, ke Berardo, sana, muskola junulo, jam tridekjaraĝa, orfo, por kiu estis devigita mastrumi la proksimume naŭdekjara avino, montras nenian intencon edziĝi. Iam inter li kaj Elvira, la tinkturistino, ekzistis amrilato kaj pli bonan kunulinon li ne povus trovi, sed post la perdo de la peceto da tero, Berardo rompis la rilaton, donante neniun klarigon. Demandi al li pri Elvira estis certa maniero furiozigi lin. Dum la longaj vintraj vesperoj, kiam ne estis laboro farenda, kiam la pliaĝuloj drinkis kaj la gejunuloj amkaresis, Berardo diskutis kun General Baldissera ĝis noktmezo pri la diferenco inter urbanoj kaj kamparanoj, inter la tri privilegioj, nome la privilegio de la pastraro, de la posedantoj kaj de la kutimo. Ĉe tio li pugnobatis sur la tablon tiel, ke ĉio en la trinkejo de Marietta Sorcanera tremis, sed la maljuna General, adepto de la ”neŝanĝebla ordo” restis kvieta. Oni povus pensi, ke Berardo ne plu havas pretendojn pri Elvira, sed iun tagon, kiam lin atingis la sciigo, ke Filippo il Bello petis ŝin edziniĝi, li ege furioziĝis. Li kuris al lia hejmo, sed tie lin ne trovis. Ekaŭdinte, ke li iris al la ŝtonmino, Berardo rapidis tien kaj trovis lin mezuranta altamasojn da silikoj kaj ne petinte konfirmon de la onidiro, li kaptis lin ĉe la brusto kaj ĵetis lin dekon da fojoj sur ŝtonamason kiel ĉifonon, ĝis kiam alkuregis laboristoj.

De tiam neniu sin prezentis al Elvira, tamen, siaflanke Berardo plu evitis sin.

Iun vesperon, reveninte el Fucino, mi klopodis paroli kun li.

”Elvira eble jam transpasis sian dudek-kvinan jaron,”

mi diris, ”kaj en nia regiono, kie la junuloj geedziĝas antaŭ la dudeka jaro, tio estas jam tro aĝa. Krom tio ŝia patro estas paralizita kaj ne kapablas helpi ŝin ĉe teksado kaj tinkturado. Ekster ĉiu alia motivo Elvira bezonas edzon, kiu povas helpi hejme.”

Berardo ne diris ion.

”Se vi decidis ne edziĝi kun ŝi,” mi konkludis, ”ŝi rajtas edzigi alian.”

Subite Berardo ekkoleris: ”Ŝanĝu la temon,” li diris kun voĉo, kiu ne permesis malobeon.

La sekvintan tagon mi vane atendis lin por iri al Fucino. Mi iris al lia hejmo por rigardi, ĉu li ankoraŭ dormas. Mi trovis la maljunulinon lamentanta: ”Berardo freneziĝos,” ŝi diris al mi, ”li finos ankoraŭ pli malbone ol lia avo. Ĉi tiun nokton li ne fermis la okulojn, eĉ ne unu minuton. Li ellitiĝis antaŭ la dua. Mi diris al li: estas tro frue por Fucino. Li diris: mi ne iros al Fucino. Mi demandis: kien do? Li respondis: mi iros al Cammarese. Mi: kaj kial vi iros al Cammarese, se estas laboro en Fucino? Li: ĉar tie oni laborenspezas pli multe. Mi: de kiam vi zorgas pri enspezado? Sed li foriris, ne doninte aliajn klarigojn . . .”

La sciigo pri la forveturo de Berardo al la romana agro tuj disvastiĝis inter la kafonoj de Fontamara kaj alportis miregon, kvankam kafono, kiu vivas de tago al tago, se li povas akiri pagon malpli modestan, havas nenian devon resti en sia vilaĝo, eĉ kiam la laboro estas intensa. Nia miro kreskis, kiam tiun saman vesperon Berardo revenis al Fontamara.

Kvar- aŭ kvinope kun Marietta kaj General Baldissera ni troviĝis meze de la strato, ĝuste parolante pri Berardo. Vidante reaperi lin neatendite, ni pensis, ke la sciigo pri lia foriro estas ŝerco. Ni tamen rimarkis, ke li surhavas la ĉemizon kaj la pordimanĉan ĉapelon kaj sub la brako paketon. Kial li revenis? Lia rakonto estis konfuza.

”Mi staris en la stacidomo kaj jam aĉetis mian bileton.

Enmarŝis karabenista patrolo kaj al ĉiu oni petis la legitimilojn kaj demandis pri la celo de la vojaĝo. Mi tuj diris la veron, ke mi intencas iri al Cammarese por labori. Oni respondis: — Bone, ĉu vi posedas permesilon? — Kian permesilon? — Sen tio vi ne rajtas labori! — Sed, kian permesilon? Neeble estis ricevi bonan klarigon. Oni repagis al mi la prezon de la bileto kaj eligis min el la konstruaĵo. Tiam kaptis min la ideo piediri ĝis la sekvanta stacidomo kaj tie envagoniĝi. Kiam mi estis ĵus aĉetinta la bileton, alvenis du karabenistoj. — Kien vi iras? — Mi respondis: al Cammarese por labori. Ili diris: — Montru la permesilon! — Kian permesilon? Kio ĝi estas? — Vi ne povas labori, ne havante permesilon, — ili respondis, — tiel tekstas la nova regularo pri migrantaj laboristoj.

Mi klopodis konvinki ilin, ke mi iros al Cammarese ne por interna migrado, sed nur por labori, sed ĉio estis senutila. — Ni ricevis niajn ordonojn — diris la karabenistoj, — ni ne povas permesi al iu ajn laboristo, kiu vojaĝos en alian regionon por labori, sen permesilo eniri la vagonaron. Oni repagis la prezon de la bileto kaj mi devis foriri. Sed tiu historio pri la permesilo ne eliris mian kapon . . . Mi eniris gastejon kaj ekparolis kun tiuj, kiuj estis tie. — La permesilo? Ĉu vi ne scias, kio ĝi estas? — al mi demandis ĉaristo, — dum la milito oni parolis pri nenio alia! — Kaj jen mi estas ĉi tie post perdita tago . . .”

General Baldissera plej multe interesiĝis pri la rakonto de Berardo, ĉar li elpoŝigis presitan cirkuleron, alportitan de la poŝto, dirante: ”Ankaŭ ĉi tie oni parolas pri permesilo.”

Vere temis pri ĝi. La sindikato de manlaboristoj, sekcio ”prilaborado de ledo,” provinco Aquila, invitis General Baldissera havigi al si ŝuistan permesilon.

”Ankaŭ Elvira ricevis similan leteron,” aldonis Marietta, ”ŝi venis al mi, tute timigita, por ke mi klarigu, pri kio temas, sed mi komprenis nur tion, ke ne plu ekzistas la libero labori . . . La prapatroj de Elvira ĉiuj estis tinkturistoj kaj teksistoj kaj neniu iam malhelpis tion al ili; nun oni skribis al ŝi, ke, se ŝi deziras daŭrigi la metion, ŝi devas pagi imposton kaj havigi al si permesilon . . .”

La ricevo de tiuj cirkuleroj en Fontamara, kiuj koincidis kun la incidentoj okazintaj al Berardo, igis min supozi, ke probable oni preparas burleskon: ”Pro kio la registaro okupas sin pri ŝuistoj kaj tinkturistoj? Pro kio pri kafonoj, serĉantaj laboron en alia provinco? La registoj havas aliajn aferojn pripensindajn,” mi diris, ”tio estas privataj entreprenoj . . . Nur dum milita tempo oni reguligas tiajn aferojn. Sed nun ne estas milito . . .”

”Kion vi scias?” interrompis General Baldissera, ”ĉu vi scias, ĉu ni havas militon aŭ pacon?”

Tiu demando impresis nin ĉiujn.

”Se la registaro enkondukas permesilojn, tio signifas, ke estas milito,” daŭrigis kun funebra voĉo General.

”Milito kontraŭ kiu?” demandis Berardo. ”Ĉu eblas, ke estas milito kaj ni scias pri nenio?”

”Kion vi scias?” redemandis General, ”kion vi kredas scii, malsaĝa kafono sen tero? La kafonoj, kiuj batalas, faras militon, sed la urbanoj ĝin deklaras . . . Kiam eksplodis la unua milito, neniu kafono sciis, kontraŭ kiu ni batalas. Ponzio Pilato asertis, ke estas kontraŭ Menelik.

Simplicio diris, ke estas kontraŭ la turkoj kaj nur poste ni sciiĝis, ke ni batalis kontraŭ Trento kaj Trieste . . .

Sed en la historio estis militoj, pri kiuj neniu komprenis kontraŭ kiu! Ĉu milito? Sed milito estas tiel komplikita, ke kafono neniam povos kompreni ĝin . . . Kafono vidas nur etan parton de la milito, ekzemple permesilon kaj tio impresas lin. La urbano vidas pli multe, kazernojn kaj armilfabrikojn. La reĝo la tutan landon. Nur Dio vidas ĉion!”

”Sed, ĉu vi prenos la permesbileton?” mi demandis al Baldissera.

”Ĉu mi ĝin prenos?” li respondis. ”Certe, sed mi ne pagos.”

Malgraŭ la diversaj manieroj esprimi nin, ni povis diri, ke fakte ni akordiĝis pri nia sinteno koncerne permesilojn.

Tiun vesperon ni parolis ankoraŭ multe pri militoj kaj ne ekzistis familio, en kiu oni ne pritraktis la temon.

Ĉiu faris al alia la demandon: ”Sed milito kontraŭ kiu?”

Neniu sciis respondi. Sidante antaŭ la trinkejo de Sorcanera, General Baldissera pacience respondis al ĉiu, kiu petis al li informojn: ”Kontraŭ kiu estas milito? Ankaŭ mi ne scias; sur la folio ricevita oni klarigas nenion; ĝi diras nur, ke mi pagu . . .”

”Pagi, ĉiam pagi,” komentariis la kafonoj.

La konfuzo en niaj pensoj kreskis pro la neatendita alveno de Innocenzo La Legge.

Ke Innocenzo kuraĝas denove reveni al Fontamara, de kie li pro komprenebla timo restis malproksima dum kelkaj monatoj, certe havis gravan motivon; propravole li certe ne venis. Preskaŭ atinginte la trinkejon de Sorcanera kaj vidante, ke la kafonoj de ĉiuj flankoj kuras renkonte al li, dum momento li ektimis. La palego de lia leporvizaĝo perfidis lian internan angoron. Ĝustatempe Marietta alŝovis benketon, antaŭ ol li falus teren.

”Pardonu min, pardonu,” li ekdiris kun malforta voĉo, ”ne timu, ne, ne timu; kial timi? Ĉu mi eble vin timigas?”

”Parolu,” konsolis Berardo kun malmulte kuraĝiga voĉo.

”Jen, ni bone komprenu,” plu parolis Innocenzo, ”bone ni komprenu, ke ne temas pri impostoj, mi ĵuras je ĉiuj sanktuloj, ke ne temas pri impostoj, mi denove ripetas, ne estas parolo pri impostoj. Se estos pri impostoj, Dio tuj igu min blinda!”

Li paŭzis kelkajn minutojn kaj ne perdis la vidpovon.

”Daŭrigu!” diris Berardo.

”Ĉu vi memoras, ke iun vesperon venis ĉi tien milica oficiro, iu kavaliro Pelino? Ĉu vi memoras? Bone, bonege, tio plaĉas al mi. Kavaliro Pelino raportis al la plej altaj aŭtoritatuloj, ke li konstatis en Fontamara centron de malamikoj kontraŭ la nuna registaro . . . Ne timu, estas nenio malbona, ne timu . . . Kavaliro Pelino denuncis, vorton post vorto, certajn parolojn faritajn en lia ĉeesto kontraŭ la nuna registaro kaj la religio . . . Sendube li malbone komprenis viajn diskutojn, sendube. Sed la plej superaj aŭtoritatuloj decidis fari kelkajn antaŭzorgojn koncerne Fontamara . . . Nenio grava, mi certigas, nenio pagenda, nenio . . . Temas pri bagateloj, kiujn la urbanoj rigardas gravaj, sed por kafonoj havas nenian signifon . . .”

Innocenzo ne sciis, kiuj estas tiuj antaŭzorgoj deciditaj kontraŭ Fontamara. Li estis komunuma oficisto kaj tial konis la decidojn nur de la komunumo, kiu ordonis al li komuniki ilin al la fontamaranoj: la ceteron li ne sciis kaj pri tio ne scivolis.

La unua decido estis la deviga enkonduko de la leĝo, koncernanta la fermotempon; unu horon post Ave Maria, ĉiu kafono devas esti hejme kaj tie resti ĝis aŭroro.

”Ĉu la salajroj restas samaj?” interrompis Berardo.

”Kiel tio rilatas al salajro?” demandis Innocenzo.

”Kiel? Se ni ne povos eliri antaŭ aŭroro,” Berardo klarigis, — ”tio signifas, ke ni atingos Fucino, la lokon, kie ni laboras, iom post tagmezo . . . Se oni pagos la antaŭan salajron por kelkaj laborhoroj malpli, tiukaze vivu la leĝo pri fermotempo! . . .”

”Kaj la irigaciado?” demandis Ponzio Pilato, ”kiel ni aranĝos ĝin nokte, kiam ĉiu restos hejme?”

Innocenzo La Legge embarasiĝis.

”Vi ne komprenis min,” li diris, ”aŭ, pardonu min, vi ŝajnigas ne kompreni por turmenti min. Kiu diris al vi, ke vi ŝanĝu viajn kutimojn? Vi restos kafonoj kaj plenumas vian laboron, kiam vi deziras. Sed la Impresario estas podestà kaj vi ne povas malhelpi al li esti podestà.

Kaj mi, kio estas mi? Komisiito de la komunumo kaj vi ne povas malhelpi tion. La Impresario, kiel podestà, decidis, por eviti protestojn kaj plendojn de aliaj aŭtoritatuloj, ke vi dumnokte restu hejme. Mi, kiel komisiito, komunikas al vi lian ordonon. Vi, kiel kafonoj, faru tion, kio plaĉas al vi.”

”Kaj la leĝo?” ekkriis General Baldissera, ”kie ni finos tiel? Ĉu ekzistas leĝo aŭ ne?”

”Pardonu,” Innocenzo demandis, ”je kioma horo vespere vi ekdormas?”

”Tuj post sunsubiro,” respondis la maljuna, miopa ŝuisto.

”Kaj je kioma horo vi ellitiĝas?”

”Je la deka, ĉar la laboro estas malabunda.”

”Bonege,” decidis la komisiito, ”mi nomas vin reprezentanto de la leĝo. . .”

Ĉiuj ekridegis, sed Baldissera restis serioza kaj ĉar estis jam mallume, li foriris por dormi. Innocenzo, feliĉa pro sia neatendita sukceso, fariĝis pli kuraĝa. Li ekbruligis cigaredon kaj ekfumis. Sed li fumis laŭ maniero nekonata: anstataŭ eligi la fumon el la buŝo, li tenis ĝin tie kaj poste elblovis tra la naztruoj, sed ne tra ambaŭ samtempe, kiel ankaŭ ni kapablas, sed alterne, antaŭe tra unu kaj poste tra la alia . . . Li profitis la momentan miron por surprizi nin per la dua decido de la podestà koncerne Fontamara: en ĉiuj publikaj salonoj devas pendi afiŝo, tekstanta: EN ĈI TIU EJO ESTAS MALPERMESITE PAROLI PRI POLITIKO.

Publika ejo en Fontamara estis nur la trinkejo de Marietta. Innocenzo donis al la mastrino skribitan ordonon de la podestà, dirante, ke ŝi respondos, se en ŝia trinkejo oni ankoraŭ diskutos pri politiko.

”Sed en Fontamara neniu scias, kio estas politiko,”

prave rimarkigis Sorcanera, ”en mia trinkejo neniu parolis iam pri politiko.”

”Pri kio vi do parolas, dirante, ke kavaliro Pelino revenis al la ĉefurbo tiel furioza?” demandis Innocenzo.

”Oni parolas iom pri ĉio,” respondis Sorcanera, ”oni parolas pri prezoj, salajroj, impostoj, leĝoj; hodiaŭ ni babilis pri permesiloj, milito, migrado . . .”

”Pri tio vi ne plu devas paroli, laŭ la ordono de la podestà,” klarigis Innocenzo. ”Ne estas ordono speciale por la fontamaranoj, sed por tuta Italio . . . En publikaj salonegoj oni ne bezonas paroli pri impostoj, salajroj, prezoj, leĝoj . . .”

”Do, ni tute ne bezonas plu paroli!” konkludis Berardo.

”Ĝuste! Jen, Berardo perfekte komprenis ĉion,” ekkriis Innocenzo, ”vi ne plu bezonas rezoni; jen la senco de la decido. Vi ĉesigu ĉian rezonadon.”

La kontento de Innocenzo estis granda, kiam li konstatis, ke Berardo pravigas lin kaj tial li akceptis lian proponon pliklarigi la afiŝon, skribitan en nia ĉeesto sur larĝan folion de blanka papero kaj kiu devis pendi sur muro, jene: LAŬ ORDONO DE LA PODESTÀ, ĈIUJ REZONADOJ ESTAS MALPERMESITAJ!

Berardo prizorgis la pendigon de la afiŝo, alte sur la muron, fronte de la trinkejo. Lia konduto tre mirigis nin.

Kvazaŭ lia sinteno estus ankoraŭ ne sufiĉe klara, Berardo aldonis: ”Kaj ve al tiu, kiu tuŝas ĝin.”

Innocenzo donis al li la manon kaj volis ĉirkaŭbraki lin.

Sed la klarigoj, kiujn Berardo aldonis, estingis lian entuziasmon.

”Kion hodiaŭ ordonas la podestà, mi ĉiam asertis,”

diris Berardo. ”Oni ne diskutu kun mastroj, tio estas mia tezo. Ĉiuj malfeliĉaĵoj okazis al la kafonoj pro rezonadoj.

La kafono estas azeno, kiu rezonas. Tial nia vivo estas centoble pli malbona ol tiu de veraj azenoj, kiuj ne diskutas (aŭ almenaŭ ŝajnigas tion). Azeno ne rezonanta portas 70, 90, 100 kilogramojn da ŝarĝo; pli ĝi ne portas.

Ĝi havas limigitan rapidon kaj bezonas certan kvanton da pajlo. Oni ne povas ricevi de ĝi, kion oni havigas al si de bovino, kaprino aŭ ĉevalo. Neniu argumento konvinkas ĝin kaj neniu parolado kaŭzas, ke ĝi moviĝas. Ĝi ne komprenas nin aŭ ŝajnigas ne kompreni. Kontraŭe, la kafono rezonas. Oni povas lin konvinki. Oni povas persvadi lin, labori super sia fizika forto. Oni povas persvadi lin, ke li fastu, oferu la vivon por la mastro, iru militon.

Oni povas kredigi al li, ke en la alia mondo ekzistas infero. Vidu la rezultojn. Rigardu ĉirkaŭen kaj rimarku la rezultojn . . .”

Ĉio, kion diris Berardo, ne estis nova al ni. Sed Innocenzo La Legge ektimis.

”Senprudenta ulo ne fastas. Ĝi diras: se mi manĝas, mi laboras, se mi ne manĝas, mi ne laboras,” daŭrigis Berardo, ”aŭ pli ĝuste, ĝi eĉ ne diras tion, ĉar tiukaze ĝi rezonus, sed ĝi agas tiel laŭ naturo. Do, imagu, se la sesmil kafonoj, kiuj kulturas Fucinon, anstataŭ esti rezonantaj azenoj, t.e. malsovaĝaj, konvinkeblaj, timaj pro karabenistoj, pastro, juĝisto, estus veraj nerezonantaj sar ̧bestoj . . . Princo Torlonia povus almozpeti . . . Vi, ho Innocenzo, venis ĉi tien kaj post iom da tempo reiros laŭ la malluma vojo al la ĉefurbo. Kio retenas nin, mortbati vin? . . . Respondu!”

Innocenzo penis iom balbuti, sed ne kapablis; li estis morte pala.

”Kio retenas nin,” plu diris Berardo, ”estas la konsekvencoj, kiujn murdo alportas. Sed vi, Innocenzo, per via mano skribis sur tiun afiŝon, ke de hodiaŭ, laŭ ordono de la podestà estas malpermesitaj ĉiuj diskutoj . . . Vi mem rompis la fadenon, al kiu estis ligita via vivo . . .”

”Jen,” sukcesis diri Innocenzo, ”jen, vi asertas esti kontraŭ rezonado, sed kontraŭe, pardonu min, ŝajnas, ke vi rezonas tro multe . . . Via tuta vortofluo estis nenio alia ol rezonado . . . Mi neniam aŭdis azenon, t.e.

kafonon senprudentan, tiel parolanta . . .”

”Se rezonadoj estas favoraj nur al labordonantoj kaj aŭtoritatuloj,” mi demandis al Berardo, ”kial la podestà malpermesis ĉiujn rezonadojn? . . .”

Berardo silentis dum momento. Poste li respondis: ”Estas malfrue, morgaŭ mi devos ellitiĝi je la tria por iri al Fucino. Bonan nokton . . .”

Kaj li foriris hejmen.

La diskutoj kun li ĉiam tiel finiĝis. Li parolis, paroladis dum tutaj horoj kiel pastro kaj diris la plej absurdajn kaj terurajn aferojn, kiuj venis en lian kapon, kun voĉo, kiu ne permesas kontraŭargumentojn. Se post tio, kiam li ĉesis paroli, iu faris al li demandon, li embarasiĝis kaj ne respondinte foriris.

Tiun vesperon Innocenzo La Legge ne reiris al la ĉefurbo: eble pro la minacaj vortoj de Berardo, eble pro subita malforto, li preferis pasigi la nokton ĉe Sorcanera.

ĈAPITRO IV.

Meze de junio disvastiĝis la diro, ke la reprezentantoj de la kafonoj en Marsica estos vokataj al kunveno en Avezzano por aŭskulti la decidojn de la nova roma registaro pri la problemo koncerne Fucino.

Ĉi tiu sciigo tre impresis nin, ĉar la antaŭaj registaroj neniam konfesis, ke ekzistas tia problemo kaj post la abolo de la voĉdonoj eĉ la advokatoj de niaj regionoj forgesis mencii ĝin, kvankam ili antaŭe multe parolis pri tiu problemo.

Ke en Romo estas nova registaro, pri tio ni ne plu dubis, ĉar kelktempe ni aŭdis paroli pri ĝi. Tio povis esti konfirmo, ke furiozis aŭ ankoraŭ furiozas milito, ĉar nur milito forpelis la antaŭajn registojn kaj instalis novajn: tiel en nia regiono la Burbonoj forpelis la hispanojn kaj poste la piemontanoj la Burbonojn. Sed en Fontamara neniu certe sciis, de kie venis kaj al kiu nacio apartenas la nova registaro. Tio estis aferoj speciale por urboj . . .

Koncerne ĉiun novan registaron, kafono povas diri nur: ”Dio helpu nin,” kiel somere, kiam ĉe la horizonto aperas nuboj, kaj dependas ne de li, sed de Dio, ĉu ili alportos akvon aŭ hajlon.

Tamen estis mirige, ke registara reprezentanto deziras paroli kun kafonoj.

”Ni revenos al la malnovaj leĝoj,” ripete diris General Baldissera, ”kiam inter la kafonaj kabanoj kaj la reĝa palaco ne estis barilo el kazernoj, subprefektoj kaj prefektoj kiel nun kaj kiam almenaŭ unu fojon ĉiujare iu registo vestis sin kiel malriĉulo kaj vizitis foirojn por aŭskulti la plendojn de malriĉuloj . . . Poste venis elektoj kaj inter la kafonoj kaj la registoj ekestis abismo. Sed nun, se estas vera tio, kion oni diras, revenis la malnova leĝo, kaj pli saĝe estus, se ĝi ne estus iam malaperinta.”

Saman esperon havis Michele Zompa.

”Registaro formita per elektoj ĉiam favoras riĉulojn,”

li diris. ”Sed la regado de unu timigas ilin. Ĉu povas ekzisti envio aŭ konkurenco inter registo kaj kafono? Estus ridige. Sed tio facile povus esti inter registo kaj princo Torlonia.”

Esperante, ke pro nova divido de la grundo en Fucino, li povos akiri kampon, Berardo ne kontraŭdiris la opiniojn de la aliaj, laŭ siaj kutimo kaj malvirto.

”Ĉiu registaro ĉiam konsistas el ŝtelistoj,” diris Berardo. ”Kompreneble, por la kafonoj estas pli bone, se la regado okazas de nur unu ŝtelisto ol de kvincent . . . Ĉar granda ŝtelisto, kiom ajn granda li estas, manĝas ne tiom, kiom kvincento da ili, malgrandaj kaj malsataj . . .

Se oni intencas dividi la grundojn de Fucino, Fontamara devos postuli siajn rajtojn . . .”

Iun dimanĉan matenon en Fontamara venis sar ̧aŭtomobilo kaj ĝia direktisto invitis ĉiujn kafonojn, dezirantajn iri al Avezzano, suriri la veturilon. La vojaĝo estos senpaga. La aŭtomobilo estis tute ornamita per trikoloraj flagoj kaj ĝin sendis la aŭtoritatuloj. Ni tre miris, ke ni ne devos pagi.

Hazarde en Fontamara troviĝis ankoraŭ deko da kafonoj, ĉar la aliaj jam eklaboris. Ĉiudimanĉe en somero, kiam multo estas farenda, la preĝejaj superuloj mem permesas al ni labori. Sed neniu el ni povis kulpigi la novan registaron, ke ĝi ignoras la fakton, ke fine de junio komenciĝas la falĉado. Kiel registaro, konsistanta el urbanoj, povus scii, en kiu sezono estas rikolto? Sed kontraŭ perdo de tuttaga laboro, ni pretis ĉeesti la kunvenon, kie oni solvos la problemon koncerne Fucino.

Ni, fontamaranoj, ĉiam deziris reakiri la rajton ricevi kontraŭ lupago terpecojn de Fucino, sed la administrantaro de Torlonia konstante rifuzis, ĉar li preferis luigi la kampojn al kuracistoj, advokatoj, profesoroj kaj riĉaj urbanoj, kiuj laborigis nin kiel taglaboristojn. Sed neniam ni ĉesis esperi luakiri pecon de ĝi; ne restis io alia ol atendi la faman eksproprigon, pri kiu don Circostanza tiom parolis al ni, precipe antaŭ la voĉdonoj.

”Fucino apartenu al tiuj, kiuj ĝin kulturas!” estis la rekantaĵo de don Circostanza.

Fucino estu forprenata de princo Torlonia, de la riĉaj urbanoj, de la advokatoj, de la profesoroj kaj estu koncesiita al tiuj, kiuj fekundigas ĝin, t.e. al la kafonoj. Tial, aŭdinte, ke en Avezzano okazos la divido de Fucino, kaj ke la nova registaro sendis ŝarĝaŭtomobilon, dezirante, ke la kafonoj ekhavu sian parton, ni estis tre ekscititaj.

Ne petinte klarigojn, suriris la veturilon la nemultaj kafonoj, estantaj en Fontamara: Berardo Viola, Antonio Zappa, Teofilo della Croce, Baldovino Sciarappa, Simplicio, Giacobbe Losurdo, Ponzio Pilato kun sia filo, Andrea Caporale, Raffaele Scamorza kaj mi.

Antaŭ la foriro la ŝoforo demandis al ni: ”Kaj la flagrubando?”

”Kiu rubando?” ni demandis.

”Ĉiu grupo da kamparanoj devos kunporti rubandon, laŭ instrukcioj, donitaj al mi,” aldonis la ŝoforo.

”Sed kio estas tiu rubando?” ni demandis.

”La rubando estas la flago,” klarigis li.

Ni ne volis malbone impresi la novan registaron kaj precipe ne ĉe la ceremonio, en kiu oni solvos la problemon koncerne Fucino. Tial ni konsentis pri la propono de Teofilo, kiu konservis la preĝejan ŝlosilon. Li ekhavis la penson, kunporti la standardon de sankta Rocco. Kun helpo de Raffaele Scamorza, li eniris la preĝejon por alporti ĝin. Sed kiam la ŝoforo vidis ilin reveni, pene tenantaj dekkvinmetran arbon, je kiu pendas grandega tuko el blanka kaj ĉiela koloroj kun bildo de sankta Rocco kaj la hundo, kiu lekas lian vundon, li volis malpermesi porti ĝin sur la veturilon. Sed en Fontamara ni ne havis alian standardon kaj post insisto de Berardo la veturigisto konsentis.

Por teni la standardon rekte supren dum la veturado, ni triope devis laŭvice subteni ĝin kaj tio postulis penegan laboron. Nia standardo similis pli velŝipan maston, atakatan de uragano, ol flagon. Jam de malproksime ĝi estis videbla: ni vidis la kafonojn, dise laborantajn sur la kampoj, mire gestantaj, dum la virinoj ekgenuis kaj faris la signon de la kruco.

Ĉe la eniro en la unuan vilaĝon, kiun ni pasis sur la vojo al Avezzano, la veturigisto ordonis: ”Kantu la himnon!”

”Kiun himnon?” ni demandis.

”Trapasante vilaĝon, la kamparanoj kantu la himnon kaj montru sin entuziasmaj,” estas la instrukcio,” respondis la ŝoforo.

Sed ni konis neniun himnon kaj krom tio ni estis tro okupitaj per tenado de la standardo de sankta Rocco.

Sur la vojo ni renkontis aliajn ŝarĝaŭtomobilojn kun kafonoj, multajn ĉaretojn, aŭtomobilojn, motociklojn kaj biciklojn, kiuj ankaŭ direktis sin al Avezzano.

La apero de nia granda standardo kun blanka kaj ĉiela koloroj vekis unuavide miron, poste ridon. La rubandoj kunportataj de la aliaj estis nigraj kaj ne pli grandaj ol naztuko. En la mezo ili surhavis skeletkapon inter kvar ostoj, kian oni povas vidi sur telegrafaj fostoj kun surskribo: mortdanĝero.

Pro la grandega standardo ni ekhavis malfacilaĵojn ĉe la eniro de Avezzano. Meze sur la strato troviĝis grupo da junuloj, vestitaj per nigraj ĉemizoj, kiu atendis nin kaj tuj ordonis forigi la standardon. Ni rifuzis, ĉar ni ne posedis alian. La junuloj ordonis al la ŝoforo haltigi la veturilon kaj ili klopodis perforte forpreni la standardon.

Sed ni, kiuj jam tre ekscitiĝis pro la mokoj aŭditaj survoje de la renkontitoj, furioze defendis nin kaj pluraj nigraj ĉemizoj fariĝis grizaj en la polvo de la strato.

Ĉirkaŭ nia aŭtomobilo kolektiĝis ululanta amaso. Tie estis multaj nigraĉemizaj junuloj, sed ankaŭ multaj kafonoj el vilaĝoj apudaj al Fontamara, kiuj rekonis nin kaj laŭtvoĉe salutis. Ni staris silente sur la veturilo ĉirkaŭ la standardo, decidinte ne plu akcepti pliajn insultojn. Subite en la amaso ni vidis aperanta la dikan, ŝvitantan kaj snufantan figuron de kanoniko don Abbacchio kun kelkaj oficiroj karabenistaj kaj ni ne dubis, ke li, kiel pastro defendos sanktan Roccon. Sed la malo okazis.

”Ĉu vi opinias, ke estas karnavalo?” Don Abbacchio akre alparolis nin. ”Ĉu tio estas la maniero akordigi la pastraron kun la aŭtoritatuloj? . . . Kiam fine, vi fontamaranoj, ĉesigos tiujn provokojn kaj tumultojn? . . .”

Silentante, ni lasis forpreni la standardon fare de la nigraĉemizuloj. Kiam kanoniko perfidas sanktan Roccon, kial ni devus resti fidelaj, riskante per tio niajn rajtojn pri Fucino?

Oni kondukis nin al la granda placo en Avezzano, kie oni lokigis nin en la ombron, malantaŭ la tribunalo. Aliaj grupoj da kafonoj estis lokigitaj ĉe konstruaĵoj, ĉirkaŭantaj la placon. Inter la diversaj grupoj troviĝis karabenistaj patroloj. Karabenistoj surbicikle veturis ĉiudirekte sur la placo. Tuj post la alveno de nova ŝarĝaŭtomobilo la kafonoj eliris kaj akompanataj de karabenistoj, ili ricevis lokon, disigitan de la aliaj kafonoj.

Oficiro sur bela nigra ĉevalo ĉirkaŭrajdis la placon.

Tuj poste aperis kuriero, kiu donis ordonon al la patroloj.

El ĉiu patrolo iu karabenisto komunikis ĝin al la kafonoj. Ĝi tekstis; ”Estas permesite eksidi surtere.”

Ni eksidis. Post unuhora atendado nova kuriero kaŭzis viglan agadon. En angulo de la placo aperis grupo da aŭtoritatuloj. La karabenistoj ordonis al ni: ”Ekstaru! ekstaru! . . . Laŭte kriu; Vivu la podestà!

Vivu la honestaj administrantoj! Vivu la administrantoj, kiuj ne ŝtelas.”

Ni saltleviĝis kaj forte kriis: ”Vivu la podestà! Vivu la honestaj administrantoj!

Vivu la administrantoj, kiuj ne ŝtelas! . . .”

Inter tiuj neŝtelantaj administrantoj ni rekonis nur la Impresarion. Post alproksimiĝo de la neŝtelantoj la karabenistoj denove permesis al ni eksidi.

Post kelkaj minutoj nova kuriero kaŭzis pli viglan movon.

”Ekstaru! . . . ekstaru! . . .” la karabenistoj ordonis, ”kaj pli laŭte kriu: Vivu la prefekto!”

Ni ekstaris kaj pli laŭte kriis: ”Vivu la prefekto!”

La prefekto, sidanta en belega aŭtomobilo, preterpasis kaj denove ni povis eksidi post permeso de la karabenistoj.

Sed apenaŭ ni sidis kaj denove ni devis ekstari. ”Kriu kiel eble plej forte: Vivu la ministro!” ili diris. En la sama momento aperis granda aŭtomobilo, akompanata de kvar biciklantoj kaj fulmrapide preterpasis, dum ni kriis, kiel ni povis; ”Vivu la ministro! Vivu! . . .”

Poste, ricevinte permeson de la karabenistoj, ni eksidis sur la teron. La patroloj estis anstataŭigataj pro manĝo. Ni malfermis niajn pansaketojn kaj ekmanĝis, kion ni kunportis.

Proksimume je la dua la ludo ripetiĝis. Unua revenis la ministro, poste la prefekto kaj sekvis la neŝtelantaj administrantoj. Ĉiun fojon ni devis ekstari, krii kaj montri entuziasmon. Ĉe la fino la karabenistoj diris al ni: ”Nun vi estas liberaj . . . Vi povas foriri . . .”

La karabenistoj devis klarigi tion al ni per aliaj vortoj.

”La festo finiĝis . . . Vi povas foriri aŭ viziti Avezzanon. Sed vi havos nur unu horon. Post unu horo vi devos esti foririntaj . . .”

”Kaj la ministro kaj la problemo Fucino?” ni demandis, sed neniu aŭskultis.

Ni ne povis reiri, ne aŭdinte kaj ne kompreninte iom pri tio, kio okazis.

”Sekvu min,” diris Berardo, kiu konis Avezzanon.

Ni venis al iu palaca portalo, tute ornamita.

”Ni deziras paroli kun la ministro,” diris Berardo al la karabenistoj, gardestarantaj ĉe la portalo.

Kvazaŭ Berardo eldiris teruran blasfemon, la karabenistoj sin ĵetis sur lin kaj klopodis tiri lin en la portalon.

Sed ni alkroĉis nin al li kaj ekestis manbatalo. De interne de la konstruaĵo alkuris multaj homoj, inter kiuj don Circostanza, evidente ebria kaj lia harmonikopantalono en la tria stadio.

”Neniun perforton kontraŭ miaj fontamaranoj! Traktu ilin bone! . . .” li ekkriis.

La karabenistoj lasis nin. Don Circostanza venis al ni kaj intencis ĉirkaŭbraki kaj kisi nin unu post alia.

”Ni deziras paroli kun la ministro,” ni diris al la Amiko de la Popolo.

”La ministro jam foriris,” estis la respondo.

”Ni deziras scii, kiel solviĝis la problemo koncerne Fucino,” aldonis Berardo.

Don Circostanza ordonis al karabenisto akompani nin al la administrejo de princo Torlonia kaj tie ni trovis oficiston, kiu klarigis al ni, kiel statas la afero.

”Ĉu la nova registaro solvis la problemon pri Fucino?”

demandis Berardo.

”Jes, la registaro solvis ĝin kontentige al ĉiu,” respondis la oficisto.

”Kial oni ne petis al ni ĉeesti la interparolojn? Kial oni lasis nin sur la placo?” demandis Ponzio Pilato.

”La ministro ne povis paroli kun dekmil kafonoj . . .

Sed li parolis kun via reprezentanto,” li respondis.

”Kiu estis la reprezentanto de la kafonoj?” mi demandis.

”kavaliro Pelino, milica ĉefo,” estis la respondo.

”Kiel oni dividos la grundon? . . . Kiun parton ricevos la kafonoj de Fontamara? . . . Kiam okazos la divido?

. . .” plu demandis Berardo.

”Oni ne dividos la kampojn,” respondis la oficisto. ”La ministro kaj la reprezentanto de la kafonoj decidis, ke la malgrandaj farmistoj estu eliminataj . . . Multaj el ili ricevis kampon, pro tio ke ili estas eksmilitistoj, sed tio estas nejusta kriterio ekonomia . . .”

”Vere,” interdiris Berardo, ”ke oni batalis en la milito, ne signifas, ke oni scias prilabori la teron. Plej grave estas kulturi grundon. ’Fucino al tiuj, kiuj ĝin kulturas!’ estas la devizo de don Circostanza.”

”Kaj ankaŭ la opinio de la ministro,” diris la oficisto.

”Fucino al tiuj, kiuj ĝin kulturas . . . Fucino al tiuj, kiuj havas rimedojn kulturi aŭ kulturigi ĝin . . . Per aliaj vortoj: Fucino apartenu al tiuj, kiuj posedas sufiĉan kapitalon . . . Fucino estu liberigita el la manoj de malriĉaj etfarmistoj kaj estu koncesiita al riĉaj kamparanoj. Kiuj ne disponas abundajn rimedojn, ne havas rajton lupreni grundon en Fucino . . .”

”Kion diris pri tio nia reprezentanto?” mi demandis.

”kavaliro Pelino, reprezentanto de la kafonoj, konsentis, ke en la intereso de la nacia produktado, la kafonoj estu eliminotaj ĉe la luado de Fucino . . . Por akiri tion, li proponis, ke la lupagoj de grandbienuloj estu malaltigotaj kaj tiuj de etfarmistoj estu plialtigotaj per dudek procentoj. La lupago okazu per naturaĵoj kaj precipe per sukerbetoj, kies prezon fiksos la administrantaro de Torlonia . . . La etfarmistoj, ne kulturantaj betojn, pagu po sepcent liroj por hektaro . . . Plaĉas al mi diri, ke la proponoj de via reprezentanto estas tute akceptitaj . . . La kafonoj el tuta Fucino, kunvenintaj en Avezzano, manifestis sian kontenton per aklama salutado al la ministro, la prefekto kaj al la aliaj aŭtoritatuloj . . . Ĉu vi deziras ankoraŭ pliajn klarigojn?”

”Ĉio estas klara!” ni respondis.

Ĉio estis klara.

La stratoj estis plenaj de lumo. Fariĝis malfrue, sed la stratoj estis iluminataj, kvazaŭ estis dumtage. (Ĉio estis klara).

Avezzano aspektis stranga kaj dolora, kiel mondo freneziĝonta. Mi vidis homojn distrantaj sin en trinkejoj kaj gastejoj, kantantaj, dancantaj, kriantaj senutilajn kaj sensencajn dirojn. Mi devis perforte kolekti miajn pensojn por kredi pri la realeco de ĉio, kio okazis kaj mi demandis al mi; ĉu ĉiuj ŝercas? Aŭ ĉu ĉiuj freneziĝis, ne sciante tion?

”La urbanoj amuziĝas,” diris Berardo. ”Ili estas gajaj . . . ili drinkas . . . ili manĝas . . . Antaŭ la okuloj de la kafonoj . . .”

Grupo da ebriaj junuloj kantante preteriris, akompanante la kantadon per voluptamaj gestoj. La kanto tekstis: Miaj haroj kontraŭ viaj Ho, kia amaso tio estas . . .

Post la unua grupo sekvis dua, en kiu troviĝis la junuloj en nigraj ĉemizoj, kiuj forprenis de ni la standardon de sankta Rocco ĉe nia alveno en Avezzano. Apenaŭ rekoninte nin, ili ekkriis: ”Vivu sankta Rocco,” kaj post tio sekvis fibanalaĵoj. Ili prenis unu la alian ĉe la mano, ĉirkaŭis nin kaj en cirklo saltis ĉirkaŭ ni, kantante kun voluptamaj movoj, kiel parodion de amo: Miaj kruroj kontraŭ viaj Ho, kia arko tio estas . . .

Ni ne reagis. Neniu el ni deziris plu kontraŭagi. Ni komprenis jam nenion. Ni estis en alia mondo. Ni estis inter urbanoj.

La junuloj forlasis nin; ili foriris, kantante infanan kanton: ”La vigla Teresa,” laŭ melodio de la himno de Garibaldi.

Iu sinjoro, kiu jam dum kelka tempo spionsekvis nin, alproksimiĝis. Li estis bone vestita, havis ruĝajn harojn kaj barbon kaj sur la mentono cikatron.

”Ĉu vi venis el Fontamara?” li demandis al ni.

Ni ne respondis.

”Ĉu vi scias, ke la aŭtoritatuloj timas vin?” li plu demandis. ”Ili scias, ke vi estas kontraŭ la registaro . . .”

Ni ne respondis.

”Sed vi pravas,” li diris. ”Vi faros bone ekribelante. Kia la stato nun estas, tia ĝi ne povos resti . . . Venu, ni parolu neĝenate.”

Li eniris flankan straton. Ni sekvis lin. Malantaŭ ni iris junulo, kiu havis aspekton inter laboristo kaj studento kaj kiu jam du aŭ trifoje al ni ridetis, kvazaŭ por diri ion al ni. La ru ̧hara sinjoro eniris izolan kaj malplenan trinkejon. Ni eniris malantaŭ li. La junulo sekvanta nin, iom hezitis, sed poste envenis kaj eksidis ĉe tablo tre apuda al nia.

La ru ̧harulo mendis vinon kaj malfide observis la junulon. Poste flustravoĉe li daŭrigis la interrompitan parolon: ”Ne plu povos resti tiel . . . La malkontento de la kafonoj atingis la zeniton . . . Sed vi estas malkleraj. Vi bezonas klerulon por helpi vin . . . Don Circostanza kun multa simpatio parolis al mi pri vi. Li deziras al vi ĉion plej bonan, sed estante saĝa, li ne volas kompromiti sin . . . Se vi bezonos min, mi estos tute je via dispono . . .

Se vi havas planojn, petu konsilojn al mi . . . Ĉu vi komprenas?”

La sinteno de tiu nekonata sinjoro, kiu senkondiĉe disponigis sin al ni, aperigus dubon ĉe kiu ajn, ne estanta en nia animstato. Estis la unua fojo, ke urbano tiel konfidence parolas kun ni. Ni lasis lin paroli.

”Mi komprenas vin . . . Sufiĉas al mi rigardi viajn okulojn por kompreni vin,” li plu diris. ”La karabenistoj diris al vi, ke post unu horo vi devos esti for, sed tiu horo jam pasis kaj vi estas ankoraŭ ĉi tie . . . Mi komprenas.

Vi intencas ion kontraŭ la registaro. Evidente, vi ne povas nei . . . Kaj kial mi estas ĉi tie? Mi estas ĉi tie por helpi, por konsili al vi, por oferi min kun vi. Ĉu vi komprenas?”

Ni vere ne komprenis. Ponzio Pilato intencis ekparoli, sed Berardo gestis, ke li silentu.

”Estas bone,” la nekonato diris. ”Ankaŭ mi estas malamiko de la registaro . . . Vi eble intencas diri al mi: jes, ni planis atencon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sed al ni mankas rimedoj . . . Ni ne posedas armilojn . . . Kaj mi respondas al vi: ne estos malfacile trovi armilojn. Estos facile, facilege, nenio estos pli facila.”

Ni diris ankoraŭ neniun vorton, sed la urbano ne ĉesis paroli por propra konto. Li starigis la demandojn kaj mem ilin respondis: ”Vi povos al mi diri: ĉio estas nur parolo, sed la plenumo estos malpli facila. Bone, elprovu min. Se vi atendos ĉi tie kvaronhoron, mi alportos ĉion, kion vi bezonos kaj mi ankaŭ klarigos, kiel vi uzu ĉion . . . Ĉu vi dubas? Ĉu vi ne kredas al mi? . . . Bonvolu atendi.”

Doninte al ni manon kaj paginte la menditan vinon, li foriris.

Apenaŭ li estis foririnta, la junulo, sidanta sur la benko tuj apud la nia, alproksimiĝis kaj diris: ”Ĉi tio estas sekreta policisto . . . provokisto . . . Bone atentu! Li alportos kelkajn eksplodilojn kaj poste arestigos vin . . . Foriru, antaŭ ol li estos reveninta.”

Ni forlasis Avezzano laŭ interkampaj vojoj por eviti novan renkonton kun la provokisto.

Piede ni reiris la vojon, laŭ kiu ni matene veturis per aŭtomobilo, portante la standardon de sankta Rocco en la vento, kun espero en la koro. Ni estis soifaj, malsataj, amaranimaj.

Noktmeze ni atingis Fontamaran.

Je la tria matene denove ni ekmarŝis al Fucino. Komenciĝis la falĉado.

ĈAPITRO V.

Ĉirkaŭ la traturon, kiun la Impresario senpage alproprigis, la komunumo konstruigis lignan barilon.

La barilo devus fini la babilojn de la kafonoj, kiuj dubis ĉu iu povas alproprigi terenon, kiu jam dum jarmiloj apartenis al ĉiuj; sed la diskutoj ne ĉesis.

Iun nokton la barilo forbrulis.

La Impresario konstruigis duan per la komunuma mono kaj gardigis ĝin per du armitaj komunumaj stratpurigistoj.

Ĉu du balaistoj povus timigi traturon, kiu de la tago de kreado travivis tiom: militojn kaj invadojn, kverelojn inter ŝafpaŝtistoj, lupoj kaj rabistoj?

Ili ne povus. En ĉeesto de la du stratpurigistoj la barilo denove ekflamis. Ili klare vidis la flamojn elpafiĝi el la tero kaj en kelkaj minutoj cindrigi la tutan barilon.

Kiel ĉiam pri mirakloj, la du gardistoj tuj rakontis ĉion al kanoniko don Abbacchio kaj post tio al ĉiu, kiu volis aŭskulti. Konsultinte multajn antikvajn librojn, don Abbacchio eksciis, ke la incendio sendube estis supernatura fakto, diabla laboro. Ni trovis, ke post ĉio, la diablo ne estas tiel kruda, kiel oni pentras lin. La Impresario, devigita savi sian aŭtoritatan prestiĝon kaj ne povante arestigi la diablon, malliberigis la du gardantojn.

Kiu venkos: la diablo aŭ la Impresario?

(Ni ĉiuj estis kontraŭ la Impresario, sed publike nur Berardo kuraĝis defendi la diablon).

Iun vesperon dum krepusko, atendante sur la placeto laŭ la preĝejo la revenon de la viroj el Fucino, kelkaj virinoj parolis pri tio. Ĉe mi estis Maria Grazia, Ciammaruga, Filomena Castagna, Recchiuta kaj la filino de Cannarozzo. Ni sidis, kiel kutime sur la mureto, limanta inter la placeto kaj la valo, kiel terasa balustrado. Ni rigardis al Fucino, kuŝanta jam en ombro. La malalta ebenaĵo al Fontamara, dividita en du partojn de la polvostrio de la vojo, estis dezerta kaj forlasita. Ankaŭ la provinca vojo de la valo, suprenkondukanta al Fontamara, kiu serpentas sur la dorso de la monteto, estis dezerta.

Niaj edzoj estis malfrue revenontaj, ĉar dum la falĉado en Fucino oni malatentas la tempon.

Subite en la silento ekaŭdiĝis monotona, regula bruo, simila al tiu de abelujo kaj poste al tiu de draŝiloj. La bruo suprenvenis de la ebenaĵo, sed la kaŭzo estis ankoraŭ kaŝita. Ni ne vidis draŝilojn. La lokoj, kie ili devus troviĝi, estis malplenaj. Krom tio, draŝiloj ne revenos antaŭ la fino de la rikoltado.

La bruo rapide pliklariĝis.

Subite ĉe la unua vojkurbiĝo de la ebenaĵo al Fontamara, aperis homoplena ŝarĝaŭtomobilo.

Tuj malantaŭ ĝi dua.

Kaj tria.

Kaj kvara.

Kaj kvina.

Kvin aŭtomobiloj, kiuj venis al Fontamara. Sed subite sekvis alia. Kaj poste ankoraŭ pli multe. Neniu povis plu nombri ilin. Ĉu dek? Ĉu dek kvin? Ĉu dek du? La filino de Cannarozzo kriis, ke estas cent, sed ŝi ne scipovis nombri. La unua veturilo estis jam ĉe la lasta kurbiĝo antaŭ Fontamara, kiam la lasta atingis la piedon de la monteto. Tiom da aŭtomobiloj ni neniam vidis.

Neniu el ni iam pensis, ke ekzistas tiom da ili.

Alarmite de la neniam aŭdita bruo de tiom da motoroj, la tuta loĝantaro de Fontamara, t.e. la virinoj kaj maljunuloj, kiuj ne iris al Fucino, kuris al la placeto antaŭ la preĝejo. Ĉiu klarigis laŭ sia kompreno la neatenditan kaj subitan aperon de tiom da motorveturiloj en Fontamara.

”Estas pilgrimo, estas pilgrimo . . .” kriis Sorcanera, ”nuntempe la pilgrimantoj ne plu piediras, sed vojaĝas per aŭtomobiloj. Estas pilgrimo dediĉe al nia sankta Rocco . . .”

”Estas konkurso inter aŭtomobiloj . . .” ripetis Pasquale Cipolla, kiu soldatis en urbo, ”estas veto inter aŭtomobilistoj, kiu el ili plej rapide veturas. En la urbo ĉiutage okazas tiaj konkursoj . . .”

La bruo de la veturiloj pli kaj pli laŭtiĝis kaj impresis.

Sovaĝaj krioj de la homoj sur la aŭtomobiloj ekaŭdiĝis.

Aro da sekaj eksplodoj, sekvataj de tintado, kiun kaŭzis falanta vitro de la preĝejo, ŝanĝis nian scivolon en panikon.

”Ili pafas! Ili pafas al ni! Ili pafas al la preĝejo! Ili pafas! . . .”

”Malantaŭen! Malantaŭen!” kriis General Baldissera al la virinoj, plej proksimaj al la mureto, ”malantaŭen, ili pafas!”

”Sed kiuj pafas? Kaj kial? Kial kontraŭ ni?”

”Estas milito, estas milito,” ripetis Baldissera, ”estas milito!”

”Sed kial milito? Kial milito kontraŭ ni?”

”Estas milito,” ripetis General, ”milito! Nur Dio scias, kial estas milito . . .”

”Se estas milito, ni diru la litanion de la milito,” proponis Teofilo la sakristiano kaj ekkantis: Regina Pacis, ora pro nobis, sed dua salvo truis la preĝejan fasadon kaj kovris nin per kalko. Ĉio, kio okazis, estis tute sensenca. Ĉu milito? Sed kial milito? Giuditta Scarpone ekhavis atakon de ĥolero. Ni staris ĉirkaŭ ŝi kiel freneziĝintaj kaproj.

Ĉiuj kriis sensencaĵojn. Nur General Baldissera senemocie ripetis: ”Ni povas fari nenion. Estas milito, estas milito, nenio estas farebla, estas milito, estas la sorto, ĉiu milito, kiam ĝi venas, komenciĝas tiel!”

Maria Vincenza havis bonan proponon: ”Ni eksonigu la sonorilon. Kiam minacas danĝero en la vilaĝo, ni devas sonigi la sonorilon. Kiam en la ’60-a alvenis la piemontanoj, la sonorilo sonis la tutan nokton.”

Sed Teofilo ne povis resti surpiede pro malkuraĝo. Li donis la ŝlosilon al mi. Kun Elvira mi supreniris la turon por sonigi. Ĉe la sonorilo Elvira hezitis kaj demandis: ”Ĉu iam estis milito kontraŭ virinoj?”

”Mi neniam aŭdis pri tio,” mi respondis.

”Do, la alvenintoj venis ne kontraŭ ni, sed kontraŭ la viroj,” Elvira aldonis. ”Se venos la viroj kaj oni trovos ilin, ekestos buĉado . . . Tiuokaze estos milito! Estus pli bone ne alarmi. Se ni sonigos la sonorilojn, la viroj supozos, ke estas incendio kaj rapide revenos kaj ĉi tie renkontos la ĵusalvenintojn.”

Elvira pensis pri Berardo kaj mi pri miaj edzo kaj filo.

Pro tio ni restis en la sonorilejo, ne tuŝante la sonorilojn.

De supre ni vidis halti la aŭtomobilojn ĉe la enirejo de Fontamara.

Granda nombro da homoj, armitaj per pafiloj, malsupreniris de la veturiloj. Grupo el ili restis ĉe la aŭtomobiloj. La aliaj iris en la direkton de la preĝejo.

Malsupre la loĝantoj jam finis la litaniojn de la milito kaj komencis tiujn de la ekzercado: Propitius esto, parce nobis, Domino, Propitius esto, exaudi nos, Domine.

Teofilo la sakristiano diris la alvokon kaj la aliaj ĥore respondis: Libera nos, Domine. Ankaŭ Elvira kaj mi ekgenuis en la sonorilejo, flustre respondante: Libera nos, Domine. Neniu sciis, kio estas okazonta. Teofilo diris ĉiujn ajn malbonojn kaj post ĉiu ni aldonis: Libera nos, Domine.

Ab ogni malo, libera nos, Domine, Ab ogni peccato, libera nos, Domine, Ab ira tua, libera nos, Domine, A subitanea et improvisa morte, libera nos, Domine, A spiritu fornicationis, libera nos, Domine.

Teofilo jam diris la preĝojn kontraŭ ĥolero, malsato kaj milito, kiam la kolono disiĝis sur la placeto, hurlante kaj svingante la pafilojn en la aero. Ilia granda nombro timigis nin. Instinkte Elvira kaj mi kaŝis nin en angulon de la sonorilejo tiel, ke ni povis vidi, ne vidate.

Ni taksis la nombron de la armitoj je proksimume ducent. La pli granda parto havis ponardon en la zono. Ĉiuj surhavis nigran ĉemizon. Ni rekonis nur la kamparan gvardianon kaj la ĉefterlaboriston Filippo il Bello, sed ankaŭ la aliaj ne havis nekonatajn vizaĝojn kaj venis de proksime. Parto el ili estis kafonoj sen tero, kiuj servis siajn mastrojn, enspezante per tio malmulte, kaj ili vivis per ŝtelado kaj mallibero. Aliaj estis makleristoj, kiujn oni vidis en la foiroj, serviclavistoj de gastejoj, barbiroj, veturigistoj el privataj domoj kaj migrantaj muzikistoj.

Homoj senenergiaj kaj dumtage malkuraĝaj, servopretaj al la posedantoj, sed kruelaj kontraŭ etfarmistoj. Homoj senskrupulaj, malbenitaj. Homoj, kiuj iam venis al ni por disdoni la regularon pri la elektoj kaj nun venis kun pafiloj por militi. Ŝtelistoj kaj vagistoj, komisiitaj defendadi la ordon kaj la posedaĵon. Homoj senparencaj, senhonoraj, senkredaj, malfidaj, malriĉaj, malamikaj al malriĉuloj.

Fronte de ili marŝis malgranda dikventrulo kun trikoloro sur la ventro kaj flankita de paradanta Filippo il Bello.

”Kion vi diras?” la ventrulo demandis al Teofilo, la sakristiano.

”Mi petas pri paco,” respondis la preĝeja servisto.

”Nu, mi donos al vi pacon,” ridante aldonis la dikulo, signalante al Filippo il Bello.

Ĉi tiu alproksimiĝis kaj vangofrapis Teofilo.

La viktimo metis manon sur la frapitan vangon kaj ĉirkaŭrigardante, time demandis: ”Kial? . . .”

”Malkuraĝulo! . . . Malkuraĝulo! . . .” ekkriis la hometo kun trikolora ventro. ”Kial vi ne defendas vin? . . .

Malkuraĝulo! . . .”

Sed Teofilo restis senmova kaj silenta. Inter la amaso da virinoj, maljunuloj kaj invalidoj, proksimaj al li, la ventrulo ne trovus tipon, kiun li povus provoki kun malpli da rezulto. Konsultinte kun Filippo il Bello, li diris; ”Nenio estas farebla . . .”

Poste li komandis al la amaso: ”Iru hejmen, ĉiuj . . .”

Kiam sur la placo ne estis plu iu fontamarano, la hometo turnis sin al la nigraĉemizuloj kaj ordonis: ”Kvinope vi eniru la domojn, traserĉu ĉion kaj konfisku ĉian armilon . . . Rapide, antaŭ ol revenos la viroj!”

Post momento la placo estis senhoma. Jam krepuskiĝis.

De nia rifuĝejo ni povis vidi, ke la patroloj disiĝas sur la malmultaj vojetoj de Fontamara kaj po kvin malaperas en la mallumajn domojn.

”Sen elektra lumo kaj ne havante alian helpilon, estos malfacile al la homoj de la leĝo plenumi sian intencon,”

ni diris unu al alia.

Sed la subita kriado de Maria Grazia, kiu loĝis tuj apud la preĝejo, kaj tuj poste, preskaŭ samtempe, la senesperaj krioj de Filomena Castagna, Sofia Recchiuta, Lisabetta Limona, Carracina, Filomena Quaterna kaj la vekrioj el pli malproksimaj loĝejoj, kiujn akompanis bruo kaj frapoj de rompitaj mebloj, pecigitaj seĝoj, tintantaj vitroj, malkovris al ni la veran intencon de tiu armita bando.

Maria Grazia, sub ni, hurlis kiel besto buĉota. Tra la malfermita pordo ni vidis la lukton inter la kvin viroj kaj la junulino. Kelkfoje ŝi sukcesis liberigi sin kaj unu fojon atingis la pordon, sed ili retiris ŝin, kaptis ŝiajn krurojn kaj ŝultrojn, surterigis kaj senmovigis ŝin. Kvarope ili forigis la vestojn kaj metis siajn brakojn kaj krurojn tiel, ke la kvina povis meti sin sur ŝin . . . Maria Grazia stertoris kiel besto, kiun oni mortigas. Kiam la unua misuzis sin, lian lokon okupis alia kaj la suferoj denove komenciĝis . . . Kaj post la dua venis tria kaj la suferoj ankoraŭfoje komenciĝis . . . Kaj post la tria estis la vico al kvara, sed la stertorado de la virino jam tiom mallaŭtiĝis, ke ĝi ne plu atingis nin. Ŝi ĉesigis la kontraŭstaron.

La kvara kaj kvina povis misuzi sin, dum neniu bezonis teni ŝiajn krurojn kaj brakojn. Poste la grupo forlasis la domon ridante kaj kuris al la hejmo de Lisabetta Limona, kiu troviĝis dudek metrojn pli malproksime . . .

Ankaŭ Elvira estis atestanto de la tuta sceno. Kiel mi povus malhelpi tion? Ĉio okazis antaŭ niaj okuloj, kelkajn metrojn for de ni. Ŝi ne povis ne vidi eĉ unu detalon. Premita kontraŭ mi kun la brakoj ĉirkaŭ mia kolo, mi sentis ŝin tremanta, kvazaŭ trafita de konvulsioj. Ŝajnis, ke tremas la tuta turo, la tuta tero. Mi devis atenti, ke Elvira ne falu, per tio minacante rompi la lignan ŝtupareton kaj altirante la atenton de la armitoj al nia kaŝejo. Kun grandaj, senmovaj, tute malfermitaj okuloj, Elvira rigardis la ĉambreton, el kiu foriris la kvin homoj kaj kie kuŝis etendita la suferinta korpo de Maria Grazia. Mi timis, ke Elvira perdos la prudenton. Mi fermis ŝiajn okulojn per miaj manoj, kiel oni faras ĉe mortinto. Poste subite ankaŭ mia rezisto forlasis min. Miaj kruroj tremis kaj ni glitis surplanken en la mallumo.

Pri ĉi tiu vespero mi rememoras nenion alian ol tion, kion mi rakontis.

Ofte ŝajnas al mi, ke de la tuta vivo de la homoj mi scias kaj rememoras nur tion, kio okazis dum tiu vespero kaj kion hodiaŭ mi rakontis.

Kio sekvis, rakontos mia edzo.

Ni, viroj, kiuj revenis el Fucino, sciis pri nenio. Se la virinoj estus sonigintaj la sonorilon! . . .

Sur la vojo ĉe Pescina renkontiĝis mi, Berardo Viola, Vincenzo Scorza, Papasisto, Ciro Zironda, la patro de Maria Grazia kaj la fianĉo de Lisabetta Limona kaj kune ni reiris. Malantaŭ ni iris je malgranda distanco Giacinto Barletta, Quintiliano, Venerdì Santo, Luigi Serpa kaj aliaj.

Kiam ni ekvidis ĉe la vilaĝo la grandan vicaron da aŭtomobiloj kaj la grupon da militistoj, Berardo diris: ”Tio estas pro la barilo . . . La Impresario opinias, ke kelkaj fontamaranoj bruligis ĝin.”

Inter la militistoj, gardantaj la veturilojn, troviĝis iuj, kiuj persone konis Berardon, sed ili ne volis klarigi, kial ili venis al Fontamara, eble eĉ ne sciis la kialon. Ili diris al ni, ke ni nur atendu kaj kiam la dua grupo da kafonoj atingis nin, ili akompanis nin en Fontamaran ĝis la placeto, kie kolektiĝis ĉiuj aliaj militistoj. Ili formis kvadraton kaj la malgranda dikventrulo kun trikoloro sur la ventro komandis, helpata de la terlaboristo Filippo il Bello.

En la mezo de la kvadrato ni rimarkis General Baldisseran, Teofilon la sakristianon, Pasqualen Cipolla, la maljunan Antonion Braciola, Anacleton la tajloron kaj kelkajn aliajn, mutajn, senmovajn, palajn kaj rezignajn, kiaj militkaptitoj.

Ĉe nia proksimiĝo, la kvadrato malfermis sin kaj post nia eniro, ĝi refermiĝis.

Berardo rigardis min, ne sciante, ĉu li ridu aŭ indignu.

Ni klopodis ekscii de General Baldissera ĉion, kio okazis antaŭ nia alveno kaj li proksimiĝis al mi kaj flustris en la orelon: ”Tio estas io neniam spertita” kaj post tio li turnis sin al Berardo kaj ripetis al li la samon kaj ankaŭ al la aliaj li murmuris la saman frazon: ”Tio estas io neniam spertita, neniam, neniam!” Ĉi tio estis eble ne tre klara, sed certe eksterordinara, ĉar por ĉiuj okazintaĵoj, eĉ la plej gravaj, ĝis nun Baldissera ĉiam trovis klarigon. Unuafoje en sia vivo li konfesis ne kompreni.

La kvadrato el militistoj ankoraŭfoje malfermis sin por akcepti trian grupon da kafonoj, revenintan el Fucino. Alvenis Ponzio Pilato, Giacobbe Losurdo, Michele Zompa, Giovanni Testone, Giovanni Uliva, Gasparone kaj kelkaj junuloj.

Ili rigardis nin, kvazaŭ ni kulpas pri ĉio, sed antaŭ tiom da armitaj, neniam viditaj homoj, eĉ ili ne kuraĝis protesti.

Post tio alvenis ankoraŭ al ni: Achille Piunzo, Alberto Saccone, Palummo, la edzo de Recchiuta, Cesidio Verdone kaj aliaj junuloj, inter ili la fianĉo de Maria Grazia.

Neniu komprenis, kio okazis. Neniu parolis. Ni rigardis unu la alian. Ĉiu konjektis, ke ni estos respondaj al la aŭtoritatuloj pro iu ankoraŭ nekonata motivo kaj neniu volis kompromiti sin pli ol alia. Ĉiu pensis pri si mem.

Post nova malfermiĝo envenis Antonio Spaventa, Raffaele Scarpone, Luigi della Croce, Antonio Zappa kaj aliaj.

Kion intencas la dikventrulo, estis malfacile imageble.

Ĉu ĉiujn malliberigi? . . . Tio estis neverŝajna kaj praktike neebla.

Tiom longe, kiom temas pri starado meze de la placeto de nia vilaĝo, ĉiu el ni povis akcepti, sed por transporti nin al karcero la armitoj ne sufiĉus.

Ni konis tiujn homojn en nigraj ĉemizoj. Ili devis veni nokte por kuraĝigi sin mem. La pli granda parto malbonodoris pro vino kaj se oni rigardis ilin de proksime en la okulojn, ili ne povis kontraŭstari la rigardon. Ankaŭ ili estis malriĉuloj, sed de speciala kategorio: sen tero, sen metio aŭ kun tre multaj, kio estas la sama afero.

Evitante pezan laboron, ili solvis de semajno al semajno la problemon pri nutrado, ĉiam per novaj rimedoj; tro malfortaj kaj tro malkuraĝaj por ribeli kontraŭ la riĉuloj kaj aŭtoritatuloj, ili preferis servi ilin por ekhavi la rajton priŝteli kaj subpremi aliajn malriĉulojn, la kafonojn, la etfarmistojn, la malgrandajn bienposedantojn.

Renkontate tage sur strato, ili estis humilaj kaj respektoplenaj; nokte en grupo ili estis malbonaj kaj krimaj. Ili ĉiam servis la ordonantojn kaj ĉiam tion faros. Ilia rekrutigo en specialan armeon kun specialaj uniformo kaj armado estas novaĵo de antaŭ malmultaj jaroj.

Ili estas la t.n. faŝistoj.

Ilia indiferento havas ankoraŭ alian klarigon. Ĉiu el ni, fizike, valoris almenaŭ tri el ili; sed, kio ni estis, ĉirkaŭitaj de ili? Kion komunan ni havis kun ili? Kiu ligilo estis inter ni?

Ni ĉiuj estis sur la sama placeto kaj ĉiuj ni naskiĝis en Fontamara; jen, kio estis komuna inter la kafonoj, nenio pli. Ekster tio, ĉiu pensis pri si mem; ĉiu pripensis manieron por eliri la kvadraton kaj lasi la aliajn; ĉiu el ni estis estro de familio kaj pensis pri ĝi. Eble nur Berardo pensis alie, sed li ne posedis teron, nek edzinon . . .

Intertempe alvenis aliaj kafonoj el Fucino, inter ili la edzo de Ciammaruga kaj ankaŭ ili eniris la kvadraton.

Jam malfruiĝis.

La dikventrulo diris: ”Nun ni komencu la esploron!”

Ĉu la esploron? Kiun esploron?

En la kvadrato oni formis unu metron larĝan trairejon kaj ĉe la flankoj sin postenigis la ventrulo kaj Filippo il Bello.

La esploro komenciĝis.

La unua esploroto estis Teofilo, la sakristiano.

”Vivu kiu?” la homo kun la trikoloro demandis al li.

Teofilo ŝajnis falinta el la nuboj.

”Vivu kiu?” incite ripetis la reprezentanto de la leĝo.

Teofilo turnis sian timplenan vizaĝon al ni, esperante ricevi konsilon, sed ĉiu el ni sciis tiom, kiom li.

Ĉar Teofilo silentis, la malgrandulo turnis sin al Filippo il Bello, kiu havis grandan registron en la manoj, kaj ordonis: ”Skribu malantaŭ lia nomo: refrattario*.”

Teofilo foriris. La dua estis Anacleto, la tajloro.

”Vivu kiu?” al li demandis la ventrulo.

Anacleto, havinte tempon pripensi, respondis: ”Vivu Maria!”

”Kiu Maria?” demandis Filippo il Bello.

Anacleto iom pripensis, ŝajne hezitis kaj poste respondis: ”Tiu de Loreto!”

”Skribu,” ordonis la dikulo al la terlaboristo: refrattario.”

Anacleto foriris. La tria esplorito estis maljuna Antonio Braciola. Ankaŭ li havis sian respondon preta kaj kriis: ”Vivu sankta Rocco!”

Sed la respondo ne kontentigis la hometon, kiu ordonis al la alia: ”Skribu: refrattario.”

Pasquale Cipolla estis la kvara.

”Vivu kiu?” oni demandis.

”Pardonu, kion tio signifas? . . .” aŭdacis demandi Cipolla.

* ribelulo, malobeulo

”Klare respondu, kion vi pensas,” la hometo ordonis al li. ”Vivu kiu?”

”Vivu pano kaj vino!” estis la sincera respondo de Pasquale Cipolla. Ankaŭ li estis refrattario.

Ni ĉiuj atendis nian vicon kaj neniu sciis, kion deziras la reprezentanto de la aŭtoritato, ke ni respondu al lia demando: Vivu kiu?

La grava demando, kompreneble, estis, ĉu ni devos pagi, doninte eraran respondon. Neniu el ni sciis, kion signifas ”refrattario”, sed estis tre verŝajne, ke ĝi signifas ”devas pagi”.

Mi klopodis proksimiĝi al General Baldissera, kiun ni opiniis persono plej multe instruita kaj kiu en sia junaĝo vizitis Napolon. Mi deziris konsilon pri la donota respondo, sed li rigardis min kun kompata rideto, kiel iu, kiu multe scias, sed ne volas eldiri.

”Vivu kiu?” demandis al General Baldissera la homo de la leĝo.

La maljuna ŝuisto deprenis sian ĉapelon kaj kriis; ”Vivu reĝino Margherita!”

La efiko estis alia ol atendis Baldissera. Ĉiuj militistoj rideksplodis kaj la dikulo instruis al li: ”Ŝi mortis . . . Reĝino Margherita estas mortinta . . .”

”Ĉu mortinta?” konsternite demandis Baldissera, ”Neeble!”

”Skribu,” estis la ordono al Filippo il Bello: ”Konstituciano”.

Baldissera foriris, skuante la kapon pro tiu sinsekvo de neklarigeblaj okazintaĵoj. Post li sekvis Antonio Zappa, kiu, instruita de Berardo, kriis: ”For la ŝtelistojn!” kaŭzante per tio ĝeneralan proteston de la nigraĉemizaj militistoj.

”Skribu: anarkiisto”.

Zappa foriris. Estis la vico de Antonio Spaventa.

”For la netaŭgulojn!” diris Spaventa, tiel provokante novan hurladon en la vicaro de la nigraĉemizuloj. Ankaŭ li estis nomata anarkiisto.

”Vivu kiu?” la ventrulo demandis al Luigi della Croce.

Sed ankaŭ ĉi tiu estis lernanto de Berardo. Li ne povis diri ”vivu,” sed nur ”for.” Tial li respondis: ”For la impostojn!”

Ĉi tiun fojon eĉ la faŝistoj ne protestis. Ankaŭ della Croce estis registrita kiel anarkiisto.

Plej multe impresis Raffaele Scarpone, kriante al la aĉa vizaĝo de la leĝoreprezentanto: ”For tiun, kiu pagas al vi!”

La hometo volis arestigi lin, sed Raffaele estis zorginta elparoli tion ekster la kvadrato kaj per du saltoj li malaperis malantaŭ la preĝejon kaj neniu vidis lin plu.

Per Giacobbe Losurdo komenciĝis la vico de prudentaj homoj.

”Vivu ĉiuj!” li respondis kaj malfacile estis pripensi pli prudentan respondon. Sed oni ne alte taksis ĝin.

”Skribu,” la hometo diris al Filippo il Bello: liberalisto.”

”Vivu la registaro!” kriis bonvole Giovanni Uliva.

”Kiu registaro?” demandis Filippo il Bello.

Uliva neniam aŭdis, ke ekzistas pluraj registaroj, sed bonedukite li respondis: ”La laŭleĝa registaro!”

”Skribu: perfidanto.”

Ponzio Pilato klopodis spekulacii kaj kiam estis lia vico, ankaŭ li kriis: ”Vivu la registaro!”

”Kiu registaro?” demandis Filippo il Bello.

”La neleĝa registaro!”

”Skribu,” ordonis la ventrulo: ”netaŭgulo.”

Ankoraŭ neniu estis sukcesinta trovi kontentigan respondon. Post la iom post iom pligrandiĝanta nombro da eraraj respondoj, restis al ni, kiuj estis ankoraŭ ekzamenotaj, ĉiam pli malgranda elekto. Sed la vere grava demando, kiu restis malklara, estis, ĉu ni devos pagi pro malĝusta respondo. Nur Berardo montris, ke ĉio ĉi ne tuŝas lin kaj li instigis siajn junajn kamaradojn respondi incite sur bazo de ”for” kaj ne de ”vivu.”

”For la bankon!” kriis Venerdì Santo.

”Kiun bankon?” demandis al li Filippo il Bello.

”Ekzistas nur unu banko, kiu donas nur al la Impresario,” respondis Venerdì, kiu estis bone informita.

”Skribu: komunisto.”

Registrata kiel komunisto estis ankaŭ Gasparone, kiu respondis: ”For Torlonia!”

Pro la respondo: ”vivu la malriĉuloj,” Palummo estis registrata kiel socialisto.

En tiu momento kontraŭflanke de la placeto aperis Maria Vincenza, la avino de Berardo, kiun ni antaŭ nelonge vidis eniri la hejmon de Maria Grazia.

”Berardo? Kie estas Berardo?” la maljunulino kriis.

”Kion faris tiuj aĉuloj en niaj hejmoj . . . Kion faris ili al niaj virinoj . . . Kaj la viroj? Kie estas la viroj? Berardo? . . .”

Berardo tuj komprenis, aŭ almenaŭ ŝajnigis kompreni kaj per unu salto stariĝis apud Filippo il Bello, kiu pro timo paliĝis. Li kaptis lin ĉe la kolumo kaj demandis: ”Kie estas Elvira? . . . Kion vi faris al Elvira?”

Maljuna Maria Vincenza atingis la preĝejan sojlon kaj ekgenuinte denove ekkriis: ”Madono, ŝirmu nin, savu nin, intervenu . . .”

La maljunulino apenaŭ finis la alvokon, kiam aŭdiĝis la sono de la granda sonorilo kaj ni ĉiuj rigardis al la sonorilejo.

Flanke de la granda sonorilo ni rimarkis virinan ombron kiel fantomon, junan, altan, delikatan kun vizaĝo blanka kiel neĝo kaj la manoj apogitaj sur la balustrado.

Momenton ĉiuj estis kaptitaj. La vizio malaperis.

”La Madono! La Madono!” panike ekkriis Filippo il Bello.

”La Madono! La Madono!” ekhurlis la aliaj militistoj.

La kvadrato disiĝis. La militistoj rapidege fuĝis al la ŝarĝaŭtomobiloj ĉe la enirejo de la vilaĝo, De malproksime ni aŭdis la ronkadon de la motoroj.

Poste ni vidis la veturilojn kun granda rapido malsuprenveturantaj la monteton kun radiantaj lampoj. Ni ne sukcesis nombri ilin. Estis senfina vosto.

Ĉe la monteta piedo en la lasta vojkurbiĝo antaŭ la nacia vojo la veturilaro subite haltis.

La prokrasto daŭris pli ol duonan horon.

”Kial oni haltas? . . . Ĉu oni intencas reveni?” mi demandis al Berardo.

”Raffaele Scarpone scias, kial oni haltas,” ridante li respondis al mi.

Kiam la aŭtomobiloj ekveturis, estis noktmezo.

”Ĉu ni ekdormu aŭ ĉu ni atendu ankoraŭ iom por reiri al Fucino?” mi demandis al Berardo.

”Antaŭe ni esploru, kiu estas en la sonorilejo,” li respondis.

Laŭ vero li kredis pri la diablo, sed ne pri la Madono.

La apero de la diablo konvinkus lin, sed ne la veno de la Madono.

Ni supreniris la turon kaj trovis mian edzinon kaj Elvira pli mortaj ol vivaj.

(La sekvintan tagon ankaŭ ni eksciis la kaŭzon de la veturprokrasto. Ĉe la piedo de la monteto renversiĝis la unua aŭtomobilo, kiu ne sukcesis eviti arban trunkon, kuŝanta transverse sur la strato. Pluraj personoj vundiĝis, inter ili la hometo kun la trikoloro).

ĈAPITRO VI.

La ekscitoj de tiu terura nokto devigis Elviran resti malsana en la lito.

Ŝi ĵus ricevis iom da lano por teksi kaj tinkturi kaj tial tre ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne povis labori. La teksado en nia regiono atingis post la milito sian nadiron. La teksilo de Elvira estis unu el kelkaj, kiuj ankoraŭ teksis, sed pli kaj pli malmulte. Nur de tempo al tempo ŝi ricevis kelkajn kilogramojn da lano por teksi kaj tinkturi. En najbaraj vilaĝoj oni bruligis la teksilojn, kiuj funkciis dum jarcentoj. Diversaj kaŭzoj kondukis al la pereo de la industrio: la malapero de la nacia krudmaterialo, la enkonduko de teksaĵoj produktitaj en la urbo kaj la progresinta mizero de la kafonoj.

Elvira sendis peton al Berardo, ke li bonvolu helpi al ŝi haki lignon por la kaldrono kaj Berardo, ne parolante pri rekompenco, tuj akceptis. Li ne nur hakis, sed laŭ indikoj de Elvira, ankaŭ tinkturis la lanon.

Elvira kuŝis sur pajlomatraco en angulo de la ĉambreto. Ŝi estis malgrasiĝinta pro angoro kaj eble pro tio aspektis pli bela kun siaj simpla bruna vizaĝo, nigraj haroj kaj okuloj kaj svelta korpo. Ŝi ordonis kaj Berardo plenumis ŝiajn dezirojn, kvazaŭ infano lernanta novan arton. Ofte li embarasis Elviran per siaj demandoj, ekzemple, kiam li deziris scii, kial flava stofo trempita en indigon, iĝas malhelblua.

”Ne povus esti alie,” respondis Elvira, ”Sed kial?” Berardo insistis.

”Ĉar ne estas alie,” konkludis Elvira. Kaj por konvinki lin, ŝi demandis: ”Kial semoj de helianto ne produktas cepojn?”

”Ne diru malsaĝaĵojn,” respondis Berardo. ”Estas tutkompreneble, ke veraj heliantaj semoj povas naski nur heliantojn . . .”

Tiaj interparoloj pli intimigis ilin. Ĉiun fojon irinte al la tinkturejo por demandi al Elvira, ĉu ŝi bezonas ion, mi tie trovis Berardon antaŭ la enmasonitaj kaldronoj, kiuj okupis preskaŭ la duonon de la loĝejo. En la vapordensa aero Berardo kirlis per longa nigra stango la bolantan enhavon de la kaldronoj aŭ li incitis la fajron.

Iun vesperon, en mia ĉeesto, Elvira faris novan klopodon igi Berardon rekompence akcepti kelkajn lirojn, sed li rifuzis laŭ sia kutima kruda maniero.

”Se Berardo rifuzas,” mi aŭdacis diri, ”li deziras, ke vi ŝparu ilin por la geedziĝa tago . . .”

Elvira arde ruĝiĝis kaj Berardo okulumis al mi, kvazaŭ intencante batataki min.

”Ne estas io farebla,” mi pensis ĉe mi, ”Berardo ne estas homo, kiu povos edziĝi.”

La sekvintan matenon, Maria Vincenza, la avino de Berardo, venis al mi.

”Ĉu vi vidis Berardon?” ŝi demandis al mi.

”Kio?” mi surprizite elkriis. ”Ĉu ĉi tiun nokton li ne revenis?”

”Li ne revenis,” la maljunulino respondis kaj foriris.

Iom poste aperis Berardo. Ne dirinte bonan-matenon, li restis staranta en la pordo kaj mi lasis lin, dirante nenion. Kiam mi intencis foriri al la kampo, li diris al mi: ”Mi deziras vian konsilon . . .”

Unuafoje en sia vivo ĉi tiu homo petis konsilon.

”Temas pri edziĝo,” aldonis Berardo, ”hieraŭ tio ŝajnis al mi neurĝa, sed hodiaŭ ĝi estas.”

Tiam mi komprenis, ke Berardo pasigis la nokton ĉe Elvira.

”Mia konsilo estas,” mi diris, ”ke per baldaŭa edziĝo vi neniom perdos, male, vi nur gajnos . . . Pli bona edzino en Fontamara ne ekzistas.”

”Vi ne komprenas min,” Berardo klarigis. ”Ĉu mi iam pensis pri edzino pli valora ol Elvira? Kontraŭe. Kio mi estas? . . . Kafono, ne posedanta teron. Vermo, talpo, vulpo sen kaverno. Ĉu Elvira estus kontenta kun sentera edzo? . . . Tio ne sufiĉus. Se ne ŝi estas prudenta, mi estas. Ne ĝenas min, malsati sola aŭ kun mia avino. Sed kiam Elvira venas en mian hejmon? . . . Labori unu tagon ĉe unu mastro, alian tagon ĉe nova, ne tre ĝenas min. Sed ĉu la edzo de Elvira povos esti taglaboristo?

. . . Ĉu la edzo de Elvira povos esti kafono sen tero?”

”Kial vi ne pripensis tion pli frue?” mi demande respondis al li. ”Kial vi ne pripensis tion hieraŭ vespere, antaŭ ol vi kuŝis ĉe ŝi?”

”Vi ne komprenas min,” senpacience ripetis Berardo . . .”Mi ne lasos ŝin . . . Mi ne permesos, ke alia viro prenu ŝin . . .”

Berardo ĉiam parolis tiel pri ĉiuj aferoj. Oni povus diskuti tutan tagon kun li, ne atingante rezulton Ĉi tiun fojon la problemo estis tre simpla kaj mi opiniis forpreni de li ĉian kontraŭdiron per la demando: ”Ĉu vi deziras aŭ ne deziras edziĝi kun ŝi?”

”Vi komprenas neniom kaj neniam iomete komprenos,” li respondis kaj foriris.

Berardo tre senkuraĝiĝis. La kaŭzo de lia maltrankvilo fakte estis la malhavo de tero. Ĝis nun li eltrovis per strangaj rezonadoj motivojn por eviti konfeson pri tio, sed la urĝa neceso fondi familion, memorigis al li la krudan veron.

En Fontamara kaj en la najbaraj vilaĝoj la pli granda parto de la kafonoj estis etfarmistoj. La nombro de kafonoj sen tero estis limigita. Oni malestimis la neposedantojn; ili estis devigitaj ofte ŝanĝi metion kaj dum la lastaj jaroj la salajro malpliiĝis. Oni konsideris taglaborantan kafonon homo plej netaŭga, plej stulta, nescia, plej mallaborema kaj vere multfoje tiu juĝo ŝajnis prava. Sed dum la lastaj jaroj multo ŝanĝiĝis. En niaj regionoj ne estis etfarmistoj, kiuj sciis pligrandigi siajn kampojn, nek iu taglaboristo fariĝis etfarmisto; kontraŭe, ni povis mencii multajn kazojn, ke kreditoroj eksproprigis etfarmistojn kaj devigis ilin fariĝi taglaboristoj kaj fine, ke riĉaj kamparanoj malaltiĝis al rango de kafono. Oni povus diri pri Berardo Viola, kion oni volus, sed oni ne povus malkonfesi, ke li superas per forto kaj inteligento ĉiujn fontamaranojn. Ke li ne sukcesis ŝpari etan sumon por aĉeti pecon da tero, tio signifas, ke finiĝis la tempo, kiam kafono sentera povis fariĝi etfarmisto. La saman sorton suferis granda parto de la kafonoj.

Kvankam ŝanĝiĝis la tempoj, la rezonado estis ankoraŭ antikva. Kafono, ne posedanta teron, restis malestimata. Berardo ne povis submetiĝi. Li ĉiam esperis akiri teron, laborinte kelkajn jarojn en Ameriko aŭ en aliaj regionoj italaj, sed li neniam sukcesis tiurilate. Kun la minacanta kaj neevitebla edziĝo antaŭ la okuloj, li sentis sin dumvive kondamnita al rango pli malalta ol tiu de la aliaj kafonoj. Elirvojon li ne vidis.

Ne atendinte tion, ni aŭdis novaĵojn pri la urbaj labormetodoj de iu persono, kiun ni supozis neniam revidi en Fontamara.

Li estis kurbiĝinta maljunulo, nek kafono, nek urbano, aŭ pli ĝuste kafono ŝanĝita de la urbo, kiun ni, kiam li, anhelante alvenis sur la placeton de Fontamara kun valizo sur la ŝultroj, rigardis kiel profeton migrantan, kiu antaŭdiras la rikolton, malaperigas epidemiojn, imunigas bestojn kaj virinojn kontraŭ la malica okulo kaj vendas la veran balzamon kontraŭ kalo.

”De kie vi venas kaj kion vi profetas?” demandis al li General Baldissera, kiu, vidante lin preteriri lian butikon, scivole sekvis lin kaj vokis Mariettan Sorcanera, Michelen Zompa, Berardon Viola kaj min.

La maljunulo iris ĝis la mezo de la placeto, metis sian valizon surteren, eksidis kiel iu, kiu ne plu kapablas resti surpiede, kaj respondis al la ŝuisto: ”Neniu profetas en sia propra hejmolando . . .”

Ni ne tuj komprenis, kion li aludas . . .

Li aspektis stranga: malgranda infana kapo, du larmokuloj, longaj lipharoj kaj grandega, sponga nazo, el kiu, se premita, elverŝiĝus la vino de pluraj generacioj. Surkape li portis fortikan ĉapelon melonforman; li surhavis jakon kun velura kolumo kaj duobla vico da brilaj butonoj kaj grizan soldatan pantalonon.

”Aŭguru iom, sed senpage,” petis al li Michele.

”Havu paciencon . . . Voku ĉi tien Giudittan Goriano,” respondis la maljunulo.

”Ŝi jam polviĝis,” diris Michele, per tio esprimante, ke ŝi jam mortis. Ni ekridis, ĉar la maljunulo prezentis sin malbona profeto.

”Se Giuditta estas mortinta, tiuokaze voku Berardon Goriano,” petis la falsa profeto.

”Ankaŭ li mortis, antaŭ la milito,” respondis Sorcanera.

”Kaj Peppino Goriano? . . . Ĉu ankaŭ li mortis?” la profeto kolere demandis.

La opinioj diferencis. Sorcanera, kiu ankaŭ kun Peppino Goriano amrilatis en sia junaĝo, asertis, ke li mortis en Romo, sed kontraŭe Baldissera klopodis kredigi, ke li havis fortunon en Romo kaj edziĝis kun riĉulino kaj fine forgesis la nomon de sia gepatra vilaĝo.

”Hodiaŭ,” la maljunulo diris al ni, ”mi klopodos profeti la veran historion de Peppino Goriano.”

”Li forlasis Fontamaran por vojaĝi al Romo en la jaro de la murdo al reĝo Umberto . . . Antaŭ kiom da jaroj?

. . . Estas facile kalkuleble: de la morto de Umberto ĝis la kometo, kiu aperis post la milito de Tripoli, pasis jardeko; de la kometo ĝis la milito de Trieste pasis ankoraŭ kvin jaroj, tio estas dek kvin; la milito de Trieste daŭris kvar aŭ kvin jarojn, tio estas dudek; poste, dum kvin jaroj potencis la sindikatoj, tio estas dudek kvin; sekvis la epoko de ordo, kiu daŭras dek jarojn kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finiĝos kaj ke sur ĝian lokon venos la turkoj, sed ĝi ne finiĝis kaj la turkojn ni ne vidas, tio estas tridek kvin jaroj.

Do antaŭ tridek kvin jaroj, Peppino Goriano foriris al Romo por serĉi fortunon kaj intencis reveni al Fontamara, tuj post kiam li atingis sian celon, por edziĝi kun deksepjara junulino, kiun li amis kaj kiu nomiĝis tiam Marietta Sorcettonero . . . .”

”Jen mi,” ruĝiĝante interrompis Marietta.

”Neeble!” elkriis la falsa profeto, okule esplorante Marietta de la kapo ĝis la piedoj.

Ni konfirmis la diron de Marietta kaj la profeto silentis konfuzita kaj embarasita. Post longa paŭzo li plu profetis la vivon de Peppino Goriano.

”Li kalkulis ekhavi fortunon post kelke da jaroj. En Romo li tuj trovis okupon kiel kuireja servisto ĉe la fondaĵo ”Fate-bene-fratelli,” sed ne riĉiĝis tie. Li laboris ĉiutage dum dek kvar horoj kaj ricevis manĝon kaj dormejon, sed ne trinkon. La pastroj de la fondaĵo opiniis, ke vino humiligas la homon kaj ili ne volis, ke iliaj subuloj humiliĝu. La solaj, kiuj rajtis humiligi sin tie, estis la superuloj. Sed la vino de la superuloj estis en la kelo kaj en la kelo laboris Peppino Goriano, kiun post dujara fidela servado, oni metis ekster la pordon pro konstanta ebrio . . . Dum kelka tempo li ne havis okupon. Kelkfoje li laborenspezis kelkajn soldojn per malgrandaj servoj, sed tio apenaŭ sufiĉis por kvietigi la soifon kaj por forigi la malsaton kaj tiom malpli por dormi . . . Laŭ la sezono li dormis en la botanika ĝardeno, en Koloseo*, aŭ sub la pordego de Esdra, belaj vidindaĵoj dumtage, sed maloportunaj por dormi . . . Iun nokton Peppino Goriano vidis en sonĝo sanktan Roccon, kiu klarigis al li kiel eniri proksiman salambutikon. Peppino tuj kuris al la indikita loko, sed ĉe la freŝa faro li estis surprizita de gardisto, arestita kaj poste kondamnita je okmonata mallibero. Dum la proceso li klopodis tiri la atenton al sankta Rocco, sed la juĝistoj ne kredis lin. Ĝenerale, la juĝistoj ne kredas malriĉulojn . . . En la karcero li ekhavis feliĉon: liaj okuloj malsaniĝis. Antaŭe fluis el ili blanka fluidaĵo, poste ili ŝvelis kaj ruĝiĝis kvazaŭ tomatoj kaj li vere estis kompatinda. Pro tiu stato liberigita el karcero, Peppino Goriano unuafoje en sia vivo sukcesis kapti la fortunon ĉe la haroj: de iu konato li dungis knabineton kaj dediĉis sin al almozado. Kutime li iris ĉiumatene preter la preĝejoj, kie oni celebris la meson por la animoj en la purgatorio, ĉiutagmeze li manĝis supon ĉe du aŭ tri monaĥejoj kaj en la posttagmezo li lokigis sin ĉe tombejoj kaj ĉe la enirejoj de teatroj. Kvankam la knabineto kostis al li po du liroj por tago, Peppino Goriano gajnis ankoraŭ sufiĉe por pagi loĝejon kaj ŝpari kelkajn soldojn. Li ne bezonis timi pri manĝado, ĉar ĉe la monaĥejoj li ricevis tro multe kaj li estis devigata vendi par ton en gastejo ĉe la pordego sankta Giovanni, kontraŭ vino. Dum kelkaj jaroj li okupis sin per almozado por ŝpari sumeton kaj veni al Fontamara kaj edziĝi kun Sorcettonero . . .”

* grandega, famkonata amfiteatro en Romo

”Kial li ne plenumis tion?” ĝemante demandis Marietta.

”Kiel kutime, envio malhelpis lin realigi sian planon.

En malbona tago iu gvardiano arestis lin kaj kondukis lin al malsanulejo, por ke liaj okuloj resaniĝu. Peppino Goriano ekribelis. La okuloj estas miaj, li diris, kaj mi estas libera fari per ili, kion mi deziras. Sed en Italio neniam estis vera libero . . . Do, post kelkaj tagoj li ree ekhavis la vidpovon kaj perdis per tio sian vivrimedon.

Finiĝis la feliĉaj tempoj, la tempoj de superfluo, kaj komenciĝis la tentoj. Li provis pezajn laborojn kiel masonisto, ŝarĝveturigisto, sablisto ĉe rivero Tevere, sed li ne sukcesis ie pli longe ol unu semajnon. Kiam li havis deziron labori, mankis la fortoj kaj kiam li havis la fortojn, mankis la deziro. Laŭ mil manieroj li serĉis riĉon . . . En tiu tempo alvenis ĉiutage en Romon centoj da provincanoj por serĉi fortunon. Tiuj, kiuj havis malgrandajn aspirojn, eklaboris kiel stratlaboristoj, ŝuciristoj, kuirejservistoj, stalistoj, ĝardenistoj kaj ili sukcesis okupi malgravajn lokojn kaj ĉiutage povis flankenmeti kelkajn soldojn. Sed Peppino Goriano ne havis tiom da pacienco, por atendi dek jarojn por ŝpari milon da liroj kiel la aliaj vilaĝanoj. Li atendis, ke iam subite malfermiĝos la pordo al fortuno. Sed kontraŭe, al li estis ĉiufoje malfermita la pordo de karcero, kie li entute pasigis kvar jarojn kaj kvin monatojn.

Post multaj malsukcesoj Peppino Goriano perdis la kuraĝon. Fine ankaŭ li pretis vivi la vivon de la malriĉuloj el Abruzzo, kiuj plenumis en Romo la plej malŝatindajn laborojn . . . Li vagis kelktempe ĉe stacioj kaj kazernoj kun papago, kiu kontraŭ du soldoj donis koverton, en kiu estis profetita la estonta tempo, sed post kelkaj monatoj la besto mensmalsaniĝis kaj iun tagon ĝi mortis. Eluzante la konstantan alfluon de laborserĉantoj el Abruzzo, kiuj dum la vintra sezono venis al Romo, Peppino iom da tempo okupis sin per laborhavigo al kamparaninoj kiel nutristinoj kaj servistinoj kaj al kamparanoj kiel serviclavistoj kaj masonistoj.

En tiu periodo Peppino koniĝis kun sankta homo, monsignor Calogero, nudpieda karmelano*, kiu enoficigis lin kiel provizestron. Lia moŝto estis pli voluptema ol laŭ lia aĝo konvenis kaj por kontentigi sin li preferis kamparaninojn el Abruzzo. Peppino ricevis loĝlokon kaj manĝon, krom tio premie po dek liroj por ĉiu kamparanino, kiun li sukcesis konduki en la liton de la sanktulo. La unuajn monatojn Peppino konscience plenumis sian

* monaĥa ordenano, nomita laŭ la monto ”Karmelo” en NordPalestino

laboron kaj li konstante kuris laŭ aleoj kaj publikaj parkoj por inklinigi servistinojn konfesi ĉe monsignor Calogero. La rezultoj iĝis ĉiam pli malbonaj. Krome la sanktulo ne akceptis la saman knabinon pli ol du aŭ trifoje kaj Peppino devis ĉiam serĉi novajn. Por ne perdi sian profesion li estis devigita iri al la virinoj en Via Panico, kiuj profesie amoris; li igis ilin manĝi ajlon kaj cepojn, por ke monsignor havu la iluzion, ke ili estas kamparaninoj, ĵus venintaj el Abruzzo . . . La sanktulo rimarkis la trompon, sed ne antaŭ ol li ekhavis malican malsanon.

Tiam li maldungis sian serviston.

La malfeliĉo denove persekutis lin . . .”

”Sed kial li ne reiris al Fontamara?” demandis Marietta.

”Ĉu reveni kiel almozpetanto? Neeble! . . . Li restis en Romo, kie li supozis la mizeron malpli peza kaj li okupis sin per mil metioj: hundorazisto, sonorigisto, tombofosisto, vendisto de laĉoj kaj bildkartoj de Gugliemo Oberdan, serviclavisto en diversaj gastejoj. Ju pli li ŝanĝis metion, des pli ĉio estis sama.

Miloj da loĝantoj el Abruzzo vivis kaj vivas en Romo kiel li, farante ĉion, kion ’la aliaj’ ne ŝatas fari. La tutan vivon ili troviĝas unu gradon malpli alte ol ’la aliaj’. Ili restas dumvivaj kafonoj, dumvivaj almozpetantoj. Sufiĉas iri surstrate en Romo por unuavide rekoni ilin. Ili alie sin vestas, promenas, ridas, rigardas kaj parolas ol ’la aliaj.’ Ĉiudimanĉe ’la aliaj’ iras al la stadiono aŭ al Parioli, eniras kelkajn malgrandajn gastejojn. Peppino Goriano estis en Romo, kiam ’la aliaj’ manifestaciis por aŭ kontraŭ la milito de Trieste kaj li eniris malgrandan gastejon ĉe pordego Trionfale. Post la milito ’la aliaj’ iris preskaŭ ĉiuj al la laborhaviga oficejo, li multfoje vizitis trinkejon ĉe Testaccio. Ofte en la urbo estis malkviete kaj nevole li miksis sin inter ’la aliajn.’ Sed tio havis malbonan rezulton.

Ekzemple en tiu tago, kiam Peppino vidis sur strato Cola di Rienzo homamason kun ruĝaj flagoj, atakantan butikojn, li miksis sin en la amason kaj eniris ŝubutikon, sed elirinte, li rimarkis, ke la ŝuoj de li kaptitaj estas neparaj; li havis du porfraŭlinajn balŝuojn, ambaŭ por la maldekstra piedo kaj grandan rajdboton por la dekstra . . . Kion li povis fari per ili? Li do ekserĉis la personon, kiu forprenis la ŝuojn, konvenantajn al la liaj kaj demandis dekstre kaj maldekstre, ĝis kiam li renkontis elegantan sinjoron, kiu pretis helpi lin kaj invitis lin al sia hejmo. Sed la elegantulo kondukis lin ne al sia hejmo, sed al policejo, kie oni arestis lin kaj akuzis pri rabado. Dum la proceso Peppino aperis antaŭ la tribunalo kun multaj aliaj laboristoj, kiuj ĉiuj deklaris, ke ili partoprenis la atakon pro ’politikaj motivoj’, sed Peppino konfesis, ke li bezonas ŝuojn kaj pro tio li estis kondamnita al duoble longa puno.

En tiu tempo okazis ankaŭ, ke, se iu homo surstrate estis murdita, lia murdinto estis ne persekutata, sed premiita, kiam la murdo okazis pro ’politikaj motivoj’ kaj kondamnita al grava puno, kiam la murdo okazis pro mizero. Peppino konvinkiĝis, ke lia vivo estis malsukceso pro tio, ke li ĉiam agis pro malsato kaj neniam pro ’politiko’ kaj kvankam sufiĉe aĝa, li decidis, ke en la estonta tempo, kio ajn okazos, li agos ’pro politiko’.

Ĉe la liberigo el la karcero, la polico vokis Peppinon kaj prezentis al li jenajn kondiĉojn: vi faru, kion ni al vi ordonos, aŭ hodiaŭ vespere vi forlasu Romon kaj reiru al Fontamara. Peppino sciis, ke oni faris la saman proponon al ĵus liberigitaj kamaradoj. Li do bonvole akceptis la proponon labori ’en la politiko’, ricevis kvindek lirojn antaŭpage kaj la ordonon iri vespere al Piazza Venezia por krii: ’Vivu Nitti! For Fiume!’ ”

”Ĉu kvindek lirojn nur por krii?” demandis Michele Zompa al la falsa profeto, esprimante per tio nian ĝeneralan nekredon.

”Ne interrompu min,” li respondis, ”vi komprenas nenion pri ’politiko’ . . . Tiun vesperon Peppino Goriano trovis sur Piazza Venezia grandan homamason, inter kiu grupon da kamaradoj de Regina Coeli* kaj li ekkriis;

* malliberejo en Romo

’Vivu Nitti! For Fiume!’ Li vidis kuri al li grupon da ofi ciroj kaj soldatoj, dum liaj kamaradoj de Regina Coeli tuj fuĝis ĉiudirekte. Sed li estis ĉe la komenciĝo de sia kariero ’politika’ kaj volis plenumi sian devon; tial li plu kriis, kion ordonis al li la polico, kvankam li ne sciis, kion tio signifas. La oficistoj kaj soldatoj ĉirkaŭis lin kaj kio okazis, tion li neniam povis rakonti, ĉar li svenis kaj rekonsciiĝis en la malsanulejo sankta Giacomo . . .”

”Sekve, la oficiroj estis kontraŭ la polico? . . . Kiel tio eblas?” demandis General Baldissera, kiu havis altan koncepton pri militista disciplino.

”Ne interrompu min,” denove diris la falsa profeto.

”Vi povas nenion kompreni pri ’politiko’ . . . Elirinte la malsanulejon, Peppino plu laboris ’en la politiko’, t.e. li ricevis bastonbatojn en la horoj kaj lokoj fiksitaj de la polico. Dufoje li estis ĝissange bastonbatita de tramistoj ĉe pordego sankta Croce, alian fojon de laboristoj de la gasfabriko ĉe pordego sankta Paolo, de brikbakistoj ĉe pordego Trionfale . . . Ĉie, kie li kriis, kion la polico al li ordonis, li ricevis batojn . . . Kutime, ricevante batojn, li estis sola, ĉar liaj kamaradoj de Regina Coeli, kiuj akompanis lin, fuĝis, apenaŭ ekvidante danĝeron . . .”

”Kaj Peppino, kial ne fuĝis ankaŭ li?” time demandis Marietta.

”Por pli multe enspezi,” klarigis la falsa profeto. ”Li ricevis de la polico po kvin liroj por tago kaj krom tio premie dudek kvin lirojn ĉiufoje, kiam li eniris malsanulejon. Kompare kun la kostoj por vivi, kvin liroj ne povis sufiĉi al li kaj li nepre bezonis bastonbatojn . . .

Kompreneble, ne estis agrabla afero, sed laborado neniam estis agrabla . . . Mi devas diri, ke la vortoj kriotaj ofte ŝanĝiĝis; kriinte dum ses monatoj: ’Vivu Nitti!’ oni devigis Peppino krii dum tuta jaro: ’For Nitti!’ sed la rezulto estis ĉiam egala. Ĉiam li ricevis batojn. Post unu kaj duona jaroj da ’politika’ aktiveco, la korpo de Peppino Goriano similis tiun de Jesuo sur la kruco, kiam Ponzio diris: jen, homo.

Oni vere povis konsideri Peppinon Goriano martiro de la politiko. Neniu italo iam suferis tiom pro la politiko, tiom li. Li ne apartenis al tiuj, kiuj restis hejme kaj sendis aliajn por ricevi batojn. Li mem laboris. Multaj aliaj italoj tiutempe batalis por siaj idealoj, sed ili ne estis kompareblaj kun Peppino, kiu batalis por ĉiuj idealoj, kiu donis sian sangon por la demokratio kaj por la naciismo, por la socialismo kaj por la religio. Ĉiu ajn idealo enhavas ion bonan kaj Peppino trovis, ke tiu bono fakte estas, ke li enspezas pro sia servado ĉiutage kvin lirojn kaj dudek kvin lirojn premie ĉiufoje, kiam li eniras malsanulejon.

Plimaljuniĝinte, Peppino malpli bone povis elteni la batojn. La deziro retiri sin el ’la politiko’ komencis turmenti lin. La politikaj bataloj ĉiam pli danĝeriĝis. La manifestantoj ne plu uzis ŝtonojn kaj bastonojn, sed tuj ekpafis. La ’politiko’ iĝis mortiga. Ĝi ĉesis esti arto vivsubteni sin per batricevado. Ĝi iĝis grava afero, nekunigebla kun la karaktero de Peppino Goriano . . .”

”Sed kial la popolo pafis?” ekdemandis Sorcanera.

”Dum tridek kvin jaroj mi estis en Romo, sed mi ne scias. Kial vi, nescia virino, kiu ĉiam restis en Fontamara, volas scii tion?” estis la evita redemando de la falsa profeto. Post tio li diris; ”Tio estis la politiko . . . Peppino ne plu aŭskultis la ordonojn de la polico. Post mallonga tempo oni vokis lin kaj faris al li la kutiman alternativon: vi faru, kion ni ordonos aŭ ĉi vespere vi forlasu Romon kaj reiru al Fontamara. Ne plu temis pri ricevo de batoj.

Estis parolo pri nova ’politiko’: ĉiutage dudek lirojn, senpagan tramabonon, la devon bastonbati kaj la rajton ne ricevi ilin . . .”

”Ne diru sensencaĵojn,” interdiris Michele Zompa.

”Kial la polico donus po dudek liroj por tago al Peppino Goriano, krom tio tramabonon kaj la devon bastonbati, kvankam li ne risku esti batata? . . . Ne babilu . . .

Por enspezi dudek lirojn mi devas iri tri tagojn al Fucino.”

La falsa profeto silentis, hezitante, ĉu daŭrigi aŭ ne.

Sed post iom da tempo li daŭrigis, ne atentante la interrompon de Michele.

”Vere estis parolo pri ’politiko’ nova kaj belega, neniam vidita. Temis pri t.n. faŝismo. Kion signifis la faŝismo al Peppino Goriano? Mirigan aferon! Bonan pagadon, trioble pli bonan ol tiun de kafono, la rajton bati, ne estante batata kaj la protekton de la aŭtoritatuloj.

Policisto kondukis lin en grandan salonon, malantaŭ la presejo de ’Giornale d’Italia’. Kiam li alvenis, ĉeestis jam multaj personoj, oficiroj, studentoj, soldatoj, oficistoj, elegantaj sinjorinoj, komercistoj, du aŭ tri pastroj, inter kiuj monsignor Calogero. La muroj estis ornamitaj per trikoloraj flagoj. Ĉiuj laŭte diskutis. Inter tiom da honorindaj homoj, Peppino sentis sin tima. Sed en angulo li trovis grupon da konataj vizaĝoj, malnovaj kamaradoj de Regina Coeli, preskaŭ ĉiuj krimuloj. Oni eksilentis. Sur la scenejo aperis sinjoro, kiu ekparolis. Antaŭ ĉio li elkore salutis Peppinon Goriano kaj ties kamaradojn ’la novan aristokration de la laboro’, la klaskonsciajn fabriklaboristojn, pretajn verŝi sian sangon por la savo de la patrio. Poste li ekrakontis nekompreneblajn aferojn.

Kiam li ĉesis paroli, la salono malpleniĝis kaj oni invitis Peppinon kaj la kamaradojn resti por partopreni la venkon de Porta Pia.

Ili ricevis manĝon kaj trinkon en proksima gastejo kaj post tio oni ŝarĝis per ili aŭtomobilon, kiu transportis ilin al Porta Pia ĉe la monumento de Breccia, kie ili atendis proksimume unu horon. De sia loko ili povis vidi grupojn da karabenistoj kaj reĝaj gvardianoj, invadantaj la administrejon de iu komunista gazeto kaj elkondukantaj iom poste kiel malliberigitoj ĉiujn, kiuj troviĝis en la administrejo. Policisto alvenis por averti Peppinon Goriano kaj la aliajn, ke ili ne timu kaj ke ili sendanĝere povos ataki la administrejon de la gazeto. Tiel okazis. Ili invadis la oficejojn, transportis la meblaron al la mezo de la strato kaj ekbruligis ĝin kun la administraj libroj kaj kartoj; ili pecigis la vitrojn, pordojn, skribmaŝinojn, pentraĵojn, fornojn kaj vazojn kaj ĵetis la inkujojn kontraŭ la tapeton de la muroj; la brulrezista ŝranko estis malfermita laŭ la reguloj de la arto, sed ĝi estis malplena . . .

Antaŭ la forlaso de la detruitaj oficejoj, la invadintoj estis fotografataj de grupo da ĵurnalistoj. Peppino troviĝis en la mezo de la grupo, svingante tablan piedon en la aero. La sekvintan tagon la fotografaĵo aperis en ’Piccolo’ sub la titolo ’La Heroo de Porta Pia.’ De tiu tago la famo pri Peppino Goriano estis disvastigita kaj oni honoris lin. Li komencis viziti la redaktejojn de ĵurnaloj, kie oni pagis al li trinkmonon. Fine li ricevis inviton de markizino Parucchini, kiu prezentis lin al siaj amikinoj, poste kondukis lin en la kuirejon kaj post tio en la dormoĉambron, kie li multe pli laciĝis ol dum la atako ĉe Porta Pia.

Peppino sciis elprofiti sian akiritan famon kaj trovis okupon kiel gardisto ĉe la noktazilo Borgo Pio. Unu el liaj kamaradoj estis murdita de laboristoj de la kvartalo sankta Lorenzo kaj tio igis lin multe pripensi. Ricevinte plurajn kunvokilojn de la faŝistoj, li ĉiam respondis, ke li malsanas . . . Kiel gardisto li laborenspezis malmulton, sed ankaŭ malmulton riskis.”

”Kiam la faŝistoj akiris la estrecon, kial Peppino Goriano ne profitis per bonega posteno?” Sorcanera volis scii.

”Kiam la faŝistoj ekregis, komenciĝis malgaja periodo por la maljunaj helpantoj . . . Oni vokis Peppinon antaŭ komisionon kaj demandis al li; ĉu vi estas faŝisto?

. . . Kiom longe? . . . Ĉu iam kondamnita? Kaj oni konkludis: en la faŝista partio ne estas loko por homoj plurfoje kondamnitaj pro ŝtelado, tial Peppino Goriano, la Heroo de Porta Pia, devis forlasi la faŝistan partion. La saman sorton suferis liaj kamaradoj, kiujn la polico dungis, kiam ili estis liberigitaj el Regina Coeli, escepte de tiuj, kiuj estis junaj; tiujn oni lokis en la milicon. En la sama tempo oni maldungis Peppinon kiel gardiston ĉe la noktazilo Borgo Pio kaj lian postenon ekokupis junulo nomita: la filo de monsignor Calogero.

Sekve, por Peppino rekomenciĝis la vivo kun malfacilaĵoj, senokupeco, kun la malnova malsato, kiu neniam ĉesas. De monato al monato ĝi fariĝis pli malfacila. Neniu supozis, ke la nova reĝimo povos ekzisti dek jarojn, sed ĝi eltenis.

Romo fariĝis neloĝebla. Ĉiu tago alportas novan leĝon. Certe, ĉiu nova registaro kreis novajn leĝojn, sed la nuna tion faras ĉiutage.

Dum jarcentoj la papoj regis per kvin leĝoj, la kvin leĝoj de la eklezio. Post la ekspedicio de la milo, Garibaldi enkondukis nur tri leĝojn, la leĝon de la tranĉilo, la leĝon de la sangovenĝo kaj la leĝon de la passatella*. La nuna registaro kreas leĝon por ĉiu afero. Ekzistas leĝo, kiu al ni malpermesas paroli pri certaj temoj, urini kontraŭ murojn, promeni maldekstre, kanti dumnokte, ensalti tramon tra la antaŭa pordo; ekzistas leĝo por tiuj, kiuj ne deziras edziĝi, aliaj por ĉiuj metioj, por laborhavigaj oficejoj, por la opinidiferencoj inter labordonantoj kaj laborprenantoj . . .

Ju pli oni multigas la leĝojn, des pli grandiĝas la mizero. Ju pli da mizero, des pli da leĝoj. Romo fariĝis vere neloĝebla. La aero malbonodoras. La aero de Romo odoraĉas. Oni faris multajn klopodojn forigi tiun odoraĉon, sed vane. Iu diris: la malbonodoro eble venas de musoj.

La komunumo deklaris militon kontraŭ musoj, distribuis venenon por detrui ilin kaj miloj kaj miloj da ili mortis. Sed la fetoro restis. Alia diris: la malbonodoro venas de muŝoj. La komunumo do ekmilitis kontraŭ muŝoj. Ĝi distribuis al ĉiuj romanoj fluidaĵojn kaj pulvorojn por detrui ilin kaj mi ne plu memoras, kiom da mi lionoj da ili mortis . . . Sed la haladzo restis. Dum iuj horoj de la tago ĝi estis tiel forta, ke ĝi inklinigas al vomado.”

* itala popola ludo

”Kio estas la kaŭzo? Ĉu malpuraĵo? . . .” demandis Michele.

”Neniu trovis la fonton de la roma miasmo,” respondis la profeto. ”Malplej forta ĝi estas en la popolaj kvartaloj, en Trastevere, Testaccio, sankta Lorenzo. Jam pli rimarkebla en Prati, la oficista kvartalo, sed ankoraŭ tolerebla. Sed odoraĉa, fetora ĝi estas en la centro, la kvartalo de la ministroj kaj ĉe sankta Petro . . . De kie ĝi venas? Kiu scias? Oni diras, ke ĝin kaŭzas la malnoveco de Romo. Eterna urbo ne povas ne malbonodori. Laŭdire ĝin kaŭzas kaŝitaj mortintoj en subterejoj de publikaj konstruaĵoj kaj prefektejoj. Oni diras ankaŭ, ke ĝi venas de ŝtofoj, vestoj, plumoj, kaskoj, kirasoj, kiujn la nuna registaro portis el muzeoj por fari el ili uniformojn por ministroj, ambasadoroj kaj pordistoj. Krome oni diras, ke defluigiloj estas baritaj kaj ankoraŭ pli multe da diskuteblaj aferoj, sed unu fakto estas certa kaj ĝi estas, ke de tago al tago la haladzo plifortiĝas ..

Ĉiusemajne la polico malkovras novajn komplotojn.

Dumnokte oni invadas tutajn laboristajn kvartalojn per miloj da armitaj homoj; oni traserĉas la domojn de la keloj ĝis la mansardoj kaj arestas centojn da personoj . . . Neniu scias la motivon. Ĉiu komprenas, ke ankaŭ lin povos trafi tia sorto. Multaj timas.

La timo en Romo estas kvazaŭ malsano, kvazaŭ epidemio. Pasas semajnoj kaj tagoj da ĝenerala paniko. Sufiĉas fikse rigardi iun surstrate aŭ en gastejo por vidi lin paliĝanta kaj rapide foriranta . . . Pro kio? Pro timo.”

”Pro timo antaŭ kiu?” demandis Berardo.

”Pro timo.”

”Sed pro timo antaŭ kiu?” insistis Berardo.

”Pro timo. Neniu scias pro kio. Simple pro timo. Se timo regas popolon, neniu scias plu klarigi. La timo ekposedas ĉiun homon de la kapo ĝis la piedoj. Ne nur la malamikoj de la registaro timas: pli multe timas eĉ la t.n.

faŝistoj. Ankaŭ ili scias kaj diras, ke tiel ne povos daŭri kaj ili timas. Kial ili mortigas siajn kontraŭulojn? Pro timo. Kial konstante plimultiĝas la nombro da policistoj kaj militistoj? Pro timo. Kial oni malliberigas milojn kaj milojn da senkulpuloj? Pro timo . . . Ju pli multiĝas iliaj krimoj, des pli ili timas. Kaj ju pli grandiĝas ilia timo, des pli multiĝas iliaj krimoj. La timo kreskas kaj provokas novajn krimojn.”

”Ĉu la registaro estas potenca?” Michele volis scii.

”Ĝia timo estas multe pli potenca,” respondis la profeto.

”Kaj kion faras la Papo?” demandis Marietta.

”La Papo timas . . . Li akceptis du miliardojn de la registaro. Li aĉetis aŭtomobilon, konstruigis radiosendstacion kaj kvankam neniam vojaĝante, li konstruigis fervojan stacion kaj permesas al si luksojn kaj ĉio ĉi timigas lin. La preĝejoj kaj monaĥejoj en Romo ricevis leteron de la Papo, ke ili disdonadu pli multe da supo al malriĉuloj. Ĝi estas supo pro timo. Ĉe la fondaĵo ”Fatebene-fratelli” ĉiuĵaŭde oni aldonis en la supo pecon da porkhaŭto. Ĝi estas porkhaŭto pro timo. Sed multaj supoj kaj porkhaŭtoj estas bezonataj por forgesigi du miliardojn . . .”

”Kiel vivas la provincanoj en Romo?” mi demandis.

”La riĉuloj el Abruzzo fartas bone, la malriĉuloj malbone kaj ĉiuj timas. La polico komencis revizii malriĉulojn. La revizio pro timo. Ĉiun semajnon oni kaptas centon kaj resendas ilin al iliaj naskiĝlokoj. Personojn, vivintajn tri aŭ kvardek jarojn en Romo kaj kies vilaĝoj estis detruitaj de la tertremo en 1915 kaj kies parencoj mortis, la polico kaptis kaj resendis ’pro motivoj de publika ordo’. Pro la samaj motivoj oni kaptis Peppinon Goriano, donis al li devigan vojaĝbileton, lokis lin en vagonaron kaj sendis lin al Fontamara, de kie li foriris antaŭ tridek kvin jaroj . . . Kaj li revenis!”

”Ĉu Peppino Goriano estas vi?” time demandis al li Marietta.

”Ĉu la Heroo de Porta Pia estas vi?” General Baldissera demandis.

Estis li.

ĈAPITRO VII.

Ne havante propran hejmon kaj proksimajn parencojn, la Heroo de Porta Pia trovis loĝejon en la lito de Marietta Sorcanera.

Evidente, li finis per tio tiel, kiel li devus esti komencinta, se la falsa fatamorgano* akiri fortunon en la urbo ne estus persekutinta lin de lia junaĝo. Marietta estis virino, deziranta rekomenci, kiel lupo, kiu perdis la harojn, sed ne la malvirtojn; la Heroo, kontraŭe, estis viro jam perdita.

Li pasigis longajn horojn en la sunbrilo, senmova kvazaŭ lacerto.

”Kial ni naskiĝis?” li demandis al ĉiu, kiu venis proksimen al li.

Kion respondi? Kiu povas scii, kial la homo naskiĝis?

Eĉ General Baldissera tion ne sciis. Plej multe frapis lin la rakonto pri la vivo en la urbo. La malnova mondo, kiun li konis, mortis jam antaŭ tridek jaroj. Ĝin anstataŭas stranga kaj malkonsekvenca mondo, en kiu okazas frenezaj aferoj.

* atmosfera trompbildo pro rompo de lumradioj

La kafonoj sulkigis la grundon per lignaj plugiloj, kontraŭe la urbanoj fendis la aeron per flugantaj maŝinoj.

La kafonoj ŝparadis kuprajn soldojn, el kiuj dudek valoras unu liron, kontraŭe la urbanoj parolis nur pri milliraj biletoj.

La kafonoj ne sukcesis kvietigi la malsaton, fosante de frua mateno ĝis malfrua vespero, kontraŭe la urbanoj rapide akiris fortunon per stratbatalado.

Eble neniu ekster Fontamara pensis ankoraŭ pri la kristana generalo, kiu libervole foriris Afrikon kaj neniu ripetis la antikvan kanton: Ne fidu la nigran genton . . .

La novaj sinjoroj en la urbo kaj iliaj ĵurnaloj laŭdis la ridigajn ĉeffigurojn de punekspedicioj kontraŭ publikaj gastejoj, ĵurnalaj administrejoj kaj privataj domoj.

”Kion oni kantas nuntempe en la urbo?” iun tagon la ŝuisto demandis al la Heroo de Porta Pia kaj laŭ lia voĉo oni povis kompreni la gravecon, kiun li atribuis al la respondo.

La Heroo, starante meze de la placeto, ekkantis la lastan novkanton de la urbo: Deŝiru min Prenu mian koron Kaj deŝiru min!..

Ĉe la roma stacio la Heroo estis ricevinta propagandan broŝuron, por la kafonoj presitan de la nova registaro. Ni supozis, ke en ĝi troviĝas klarigoj koncerne la sintenon de la registaro kontraŭ ni kaj iun vesperon ni kolektiĝis ĉirkaŭ la Heroo, por ke li voĉlegu al ni.

La unua parto estis dediĉita al falĉistoj kaj enhavis poemon. Mi kopiis ĝin kaj ĉiam portis ĝin ĉe mi, esperante trovi iun, kiu povas klarigi al mi la signifon.

La poemo tekstas: Ĉe la montetoj, sub suno afabla, Plu laboras la falĉisto.

En koro espero ridanta, Li ĝojas pri rikoltoj abundaj.

Sur la ebenaĵo, kiun ĉirkaŭas Altaj Alpoj, estas freŝa odoro.

Ĝi serĉas la ombron de l’dometoj, Troviĝantaj sur altaj pintoj.

Kabanoj staras en malaltaj valoj Kiel ŝafoj dum tagmezo En la ombro malvarmeta.

En la trankvileco De la ombroplenaj arbaroj Mallaŭte murmuras kaskado.

Aliaj partoj de la libreto estis pli klaraj kaj priskribis la benitan vivon en la kamparo. Inter la donitaj argumentoj mi rememoras jenajn: ”Kiam la urbanoj volas ripozi kaj ĝui freŝan aeron, kien ili iras?

Al kamparo!

De kie venas freŝa butero, pura oleo, blanka faruno, unuarangaj fruktoj?

De kamparo!

Loĝantoj de urboj estas maldikaj, nervaj, palegaj, melankoliaj.

Loĝantoj de kamparo estas fortikkorpaj, gajhumoraj, sanaspektaj, optimismaj.”

Laŭ sekvanta maniero oni klarigis en la libreto ĉion, kion faris la nova registaro por la kafonoj: ”Dank’al la nova registaro la kafonoj laboras ĉiutage ne pli ol ok horojn.

La kafonoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj, malsanoj kaj senlaboreco.

La impostoj, kiujn pagas la kafonoj, estas malaltigitaj.

Bankoj kredite disponigas monon al la kafonoj.”

Kiam la Heroo tion legis, ni rigardis unu la alian, kvazaŭ por diri: li trompas nin.

La Heroo transdonis la broŝuron al Michele Zompa, kiu legis la samon kaj post li Ponzio Pilato.

Ĉi tiu donis ĝin al mi kaj mi legis: ”Dank’al la nova registaro la kafonoj laboras ĉiutage ne pli ol ok horojn.

La kafonoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj, malsanoj kaj senlaboreco.

La impostoj, kiujn pagas la kafonoj, estas malaltigitaj.

Bankoj kredite disponigas monon al la kafonoj.”

La konkludo de la broŝuro estis: ”Fine la potenco estas en la manoj de kafonoj. Fine, la agrikultura lando Italio havas agrikulturistan gvidon. La interesoj de la kamparanoj superas ĉion alian. La kamparanoj reprezentas la patrion.”

Michele Zompa esprimis la dubon, kiun ni ĉiuj sentis; ”Ĉi tiu libreto estas verkita karikature de registara malamiko . . . aŭ ĝi venas el frenezulejo . . .”

”Povas esti,” la Heroo diris, ”sed ĝin donis al mi la karabenistoj . . .”

”Kial la karabenistoj distribuas tiajn broŝurojn?” Berardo Viola diris scivole. ”Kial la registaro de princo Torlonia kaj de la banko permesas distribuadon de tiaj presaĵoj? . . . Kial ĝi ŝajnigas sin registaro de kafonoj? . . .

Kial ĝi volas elrabi, mortigi kafonojn en la nomo de kafonoj? . . .”

Vere, unuafoje ni rimarkis, ke la registaro prezentas sin kiel registaro por kafonoj. Sed ĝuste ĝi transdonis nin al malsato.

”La registaro ĉiam estis kontraŭ la malriĉuloj,” klarigis la Heroo de Porta Pia, ”sed la nuna registaro estas speciala . . . Ĝi estas kontraŭ la malriĉuloj, sed en speciala maniero. Ĝia tuta potenco estas kontraŭ la malriĉuloj, inter kiuj estis multaj, kiuj verŝis sian sangon por fondi ĝin. Mi ne parolas pri mi mem kaj miaj samsortanoj, kvankam neniu povus diri, ke ni estas riĉaj. Sed mi parolas pri la oficistoj, tramistoj, fervojistoj, manlaboristoj, kiuj estis inter la unuaj faŝistoj . . . Mi parolas pri tiuj, kiuj nuntempe estas en la milico, kiuj grandparte ne estas milionuloj, sed malriĉaj kafonoj. Sen ili la nuna registaro ne regus longe. Ĝi bezonas ilin. La registaro de princo Torlonia kaj la banko bezonas ilin. Ju pli la registaro plenumas la interesojn de princo Torlonia kaj la banko, des pli ĝi ilin bezonas kaj des pli ĝi bezonas kredigi, ke ĝi estas registaro por kafonoj kaj ĉiuj manlaboristoj . . .”

Tio, kion diris la Heroo de Porta Pia, ne estis tre klara.

Sed dum kelka tempo nenio estis komprenebla.

Milicanoj venis al Fontamara kaj seksperfortis plurajn virinojn, tio estis klara. Sed tio okazis en nomo de la leĝo kaj dum ĉeesto de policestro kaj tio estis neklara.

En Fucino la lupago de la malgrandaj luantoj estis altigita kaj tiu de la grandaj farmistoj malaltigita, tio estis klara. Sed la propono estis farita de reprezentanto de la etfarmistoj kaj tio estis neklara.

La t.n. faŝistoj plurfoje bastonbatis, vundis aŭ eĉ mortigis personojn, kontraŭ kiuj la juĝisto povis nenion diri krom tio, ke ili kaŭzas ĝenon al la Impresario kaj tio estis klara. Sed la registaro ĉiam premiis la farintojn kaj mortigintojn kaj tio estis neklara.

Oni povis diri, ke ĉiuj malfeliĉoj, kiujn ni spertis, ekzamenitaj unu post alia, ne estis novaj kaj en la historio oni povas trovi multajn ekzemplojn de ili. Sed la maniero, en kiu ili venis, estis nova kaj absurda.

Ni povis klarigi plu nenion.

La malmulta greno, kiu de la venonta rikolto devus resti en Fontamara, estis aĉetata de la Impresario jam fine de majo, kiam ĝi estis ankoraŭ verda, kontraŭ po 120 liroj por kvintalo. Ni tre miris, ke la Impresario, kutime tiel singarda, kuraĝas aĉeti grenon en majo, kiam neniu jam povas scii la merkatan prezon, sed ni bezonis monon kaj vendis la verdan grenon kaj tiel faris ankaŭ la kafonoj de la najbaraj vilaĝoj. Dum la rikolto solviĝis la mistero: la registaro proklamis leĝon speciale favoran al nacia greno kaj la prezo altiĝis de 120 ĝis 170 liroj por kvintalo. Evidente la Impresario sciis pri tiu leĝo jam en majo. Li gajnis tuj 50 lirojn je ĉiu kvintalo de nia greno, antaŭ ol ĝi estis falĉita.

Tiel la tuta profito de nia laborado malaperis al la Impresario. La tuta profito de niaj plugado, semado, erpado, sarkado, la tuta profito de tutjara laborado iris en la poŝon de la Impresario. La kafonoj plugis, sarkis, semis, fosis, rikoltis, draŝis kaj kiam ĉio finiĝis, intervenis la Impresario kaj profitis, intervenis la banko kaj profitis.

Ĉu protesti kontraŭ tio? Estis neeble fari tion. Ĉio okazis laŭleĝe, tute laŭleĝe. Nur nia protesto estus neleĝa.

Dum kelka tempo ĉiuj ŝteloj kontraŭ la kafonoj estis laŭleĝaj. Kiam ne sufiĉis la malnovaj leĝoj, oni kreis novajn.

Berardo Viola, Raffaele Scarpone kaj mi havis monpostulon al don Circostanza pro plantado de vitoj en lia malnova kulturejo malantaŭ la tombejo, kiu la pasintan jaron duone detruiĝis pro inundo. Iun dimanĉon ni iris al la hejmo de la Amiko de la Popolo por enspezi nian perlaboraĵon.

Don Circostanza premis nian manon kaj ĉiujn tri ĉirkaŭbrakis, kvankam li ne estis ebria.

”Kiom da labortagoj mi ŝuldas?” li demandis al ni.

Al Berardo Viola li ŝuldis dek kvin tagojn, al Raffaele Scarpone kaj mi po dek du; por klera homo, kiel don Circostanza, la kalkulo ne estis malfacila.

La Amiko de la Popolo faris seriozan mienon. Kelkajn minutojn li silentis. Du aŭ trifoje li trapasis la studejon.

Li rigardis tra la fenestro, aŭskultis ĉe la porda seruro por ekscii, ĉi iu kaŝaŭskultas. Post tio li proksimiĝis al ni kaj subpremante sian emocion, flustre diris: ”Estas terure! . . . Vi ne povos prezenti al vi, kiel la registaro persekutas nin. Ĉiutage ĝi eltrovas novan leĝon kontraŭ ni. Ni ne plu estas liberaj, eĉ ne pri nia mono.”

Tio tre impresis nin. Ĉu la registaro komencis persekuti ankaŭ la altrangulojn?

”Via moŝto diru nur unu vorton,” diris Berardo, ”kaj ĉiuj kafonoj ekribelos!”

”Tion mi ne aludis,” rediris don Circostanza timigite, ”sed ion pli teruran . . . Jen tie estas tri kovertoj, kiujn mi preparis por vi . . . Unu por ĉiu el vi, kun la salajro.”

Sur la tablo vere kuŝis tri kovertoj.

”Mi preparis ilin tiel, kiel ni interkonsentis,” li plu diris. ”Ne mankas eĉ unu centimo*. Ĉu vi kredas?”

”Ni kredas,” ni respondis triope.

Li denove manpremis kaj ĉirkaŭbrakis nin. (Kial ni ne kredu lin? Se ni ne kredus lin, kiun do ni devus kredi?) ”Bone,” diris la Amiko de la Popolo, ”ĉi tiun matenon mi ricevis la novan laborkontrakton de la agrikulturaj laboristoj en nia provinco . . . Ĝi estas al mi terura bato, neatendita . . . Legu!”

Mi prenis ĵurnalon, kiun don Circostanza metis antaŭ min kaj legis kelkajn per ruĝa krajono signitajn liniojn:

* centono de liro

”La nuna salajro de agrikulturaj laboristoj estas malaltigita per kvardek procentoj por laboristoj de la unua kategorio (viroj de 19 ĝis 60 jaroj).

La reduktita salajro estas plie malaltigita per dudek procentoj por junuloj 17 kaj 18-jaraj (dua kategorio) kaj per kvardek kvin procentoj por virinoj kaj infanoj (tria kategorio).”

”Ĉu ne terure? Diru, ĉu tio ne estas terura?” interrompis la Amiko de la Popolo.

Mi plu legis: ”Agrikulturaj kaj teraj plibonigoj, nova plantado de vitoj, olivarboj, fruktarboj, fondo de sterkejoj, riparadoj, purigadoj, foslaboroj, kulturado, konstruo de vojoj, k.t.p.

havantaj specialan karakteron, rubrikiĝas sub laborhavigo kaj estas pagataj pli malalte ol supre nomitaj. Ĉi tiu malaltigo ne povas superi dudek kvin procentojn.”

”Ĉu ne estas nekredeble?” diris la Amiko de la Popolo. ”Kial la leĝo okupas sin pri mastroj kaj kafonoj? . . .

Kie finiĝos nia libereco? . . .”

”Tie kuŝas la tri kovertoj,” diris Berardo, ”ni prenos ilin kaj ĉio estos en bonordo.”

Berardo volis preni sian, sed don Circostanza antaŭis lin.

”Kion?” li ekkriis, ŝanĝante voĉon kaj mienon. ”Ĉu en mia hejmo tia misago? . . . Ĉu ĉe mi? . . .”

”Ne estas misago,” mi diris. ”Ni laboris kontraŭ interkonsentita salajro dum interkonsentita nombro da tagoj.

Ne estos malfacile kalkuli, kiom vi ŝuldas . . .”

”Kaj la leĝo?” krie demandis la Amiko de la Popolo, ”kie finiĝos la leĝo? . . . Ĉu vi ne scias, kio okazos al tiu, kiu malobeas tiujn leĝojn? Vi ne scias tion, vi estas nesciaj, sed mi scias . . . Mi ne deziras iri en malliberejon pro vi. Mi bedaŭras, tre bedaŭras, sed ne povos, absolute ne povos iri en malliberejon pro vi . . . Leĝo estas leĝo. Ni devas respekti ĝin.”

”La leĝo de Moseo tekstas: Vi ne ŝtelu,” diris mi.

”Nuntempe ordonas ne Moseo, sed Musolino,” rediris don Circostanza . . . ”Krome, ne mi devas igi respekti la leĝon . . . Se vi ne konvinkiĝos propravole, restos al mi nenio alia ol voki la karabenistojn.”

Don Circostanza ekscitiĝis. Li trairis la studejon laŭlonge kaj laŭlarĝe kaj liaj okuloj furioze turniĝis.

”Ion tian mi neniam atendis de vi,” li diris, ”post la multa bono, kiun mi faris al vi. . . Mian tutan vivon mi dediĉis al la popolo . . . Kion vi deziras? . . . Ĉu vi intencas ruinigi min? . . . Kial? Diru malkaŝe: kial vi intencas ruinigi min? . . .”

Poste li kvietiĝis. Li iris al la pupitro, prenis la koverton de Berardo kaj eltiris 85 lirojn. Preninte papereton kaj krajonon li ekkalkulis: ”Laŭ la leĝo,” li diris, ”ni devas subtrahi entute 40 procentojn . . . Tio estas 34 liroj . . . Restas 51 liroj . . . De tiu sumo ni devas laŭleĝe depreni 25 procentojn pro la laborhavigo . . . Tio estas 13 liroj . . . Restas al Berardo 38 liroj . . . Kara, karega Berardo, mi tre bedaŭras, sed kulpas la faŝistoj.”

Post tio don Circostanza prenis mian koverton kaj eltiris 78 lirojn. Li kalkulis sammaniere: ”Laŭ la leĝo, ni komencas per subtraho de 40 procentoj . . . Tio estas 32 liroj . . . Restas 46 liroj . . . Poste ni malpliigas ilin per 25 procentoj pro la laborhavigo . . . Tio estas 12 liroj . . . Restas 34 liroj.”

La saman kalkulon li faris pri la mono de Scarpone.

En momento de noblanimeco li vokis la servistinon kaj proponis glason da vino al ni.

Ni ne povis ne akcepti kaj trinkis.

Tiun saman matenon donna Zizzola invitis Baldovinon Sciarappa kaj lian edzinon al la ĉefurbo. Baldovino estis luinta terpeceton de don Carlo Manĝas kaj pagis antaŭ kelkaj tagoj la luprezon. Sed donna Zizzola ne kontentis pri la pago, ĉar la antaŭan jaron la edzino de Baldovino donacis ĉe la pago dudek kvar ovojn kaj laŭ la leĝo de kutimo ŝi postulis, ke ĉiujare ĉe la monpago Baldovino donacu dudek kvar ovojn.

Elirinte la hejmon de la Amiko de la Popolo, ni renkontis Baldovinon Sciarappa, kiu meze sur la strato, ĝissange batis sian edzinon. Ili estis ĉe donna Zizzola kaj devis konfesi, ke laŭ la leĝo de kutimo, ili havas la devon ĉiujare donaci ĉe la lupago dudek kvar ovojn . . .

La ideo pri la regalo venis pasintan jaron de Baldovino, sed ĝin plenumis lia edzino, kiu ne diris, ke ĝi estas unika, eksterordinara . . . Do, fakte la edzino kulpas.

Pro tio en la nuna jaro kaj en la sekvontaj, ĝis kiam estos mortinta Baldovino kaj post lia morto, ĝis kiam estos mortinta lia filo, donna Zizzola pro la leĝo de kutimo devos ricevi ĉiujare krom la lupago dudek kvar ovojn.

Unu afero estis klara: ĉiutage aperis novaj leĝoj favore al la posedantoj, sed el la malnovaj malaperis ĝuste tiuj, kiuj estis favoraj al la kafonoj. La ceteraj restis.

Tiel oni nuligis la leĝon de kutimo, (doni la interkonsentitan salajron al kafono), ĉar ĝi favoris nin. Sed la malbona (ke ni devige donacu), restis.

Laŭ antikva kutimo donna Zizzola kaj aliaj malnovaj posedantoj havis lignan ringon por mezuri la grandon de la ovoj, donacitaj de la subluantoj, kaj ili sisteme rifuzis tiujn, kiuj pro siaj dimensioj trairas la ringon. Ni devas diri, ke la ringo kreiĝis en tempo, kiam la kokinoj demetis grandajn ovojn kaj nun okazis ofte, ke donna Zizzola rifuzis malgrandajn ovojn kaj postulis grandajn.

Sed kiom kulpis la kafonoj pri tio, ke la kokinoj demetas ovojn ne pli grandajn? . . .

En tiu tempo Teofilo la sakristiano kolektis monon por peti al don Abbacchio celebri meson por la loĝantaro de Fontamara. La rezulto de la kolektado estis deko da liroj. Don Abbacchio respondis, ke la prezo de mesoj plialtiĝis kaj ke li povos veni, se ni sendos ankoraŭ dek lirojn. Kun grandega peno, soldon post soldo, la petita sumo estis ŝparita kaj iun dimanĉan matenon don Abbacchio venis por celebri la meson.

La preĝejo estis nebone konservita, plena de polvo kaj araneaĵoj, kun muroj multloke senkalkaj.

Bela estis nur la pentraĵo de la eŭkaristio sur la altaro. Jesuo mantenis pecon da tritika pano kaj diris: ”Ĉi tio estas mia korpo.”

Tio estas, la blanka pano estas mia korpo. La blanka pano estas filo de Dio. Ĝi estas vero kaj vivo. Jesuo ne aludis la panon el maizo, kiun manĝas la kafonoj, nek la sensalan, sekan pansurogaton, la hostion de la pastroj.

Jesuo havis en la mano pecon da pure tritika pano kaj diris: ”Ĉi tio (la tritika pano) estas mia korpo.”

Tio signifas la korpon de la dia filo; tio signifas veron kaj vivon; tio signifas: kiu havas blankan panon, havas min (Dion). Kiu ne havas blankan panon, kiu havas nur maizan, ne havas dian benon, ne konas Dion, ne konas la veron, ne posedas la vivon. Al tiu, kiu ne havas tritikan panon, sed nur maizan, estas, kvazaŭ la Savinto ne vivis, kvazaŭ Jesuo ankoraŭ estas venonta.

Kiel eblis ne pensi pri nia greno, kulturita kun multa peno dum la tuta jaro kaj akaparita de la banko fine de majo, kiam ĝi estis ankoraŭ verda? Ni kulturis ĝin kun nia ŝvito, sed neniam ĝin gustumis. Ĝi estis ekspedita al la urbo, kie manĝis ĝin eĉ hundoj kaj katoj, sed ni ne povis ĝin akiri. Ni manĝis nur maizan panon.

Tamen, Kristo sur la altaro aludis ne maizan panon, sed tritikan, kiam Li diris: .

”Ĉi tio estas mia korpo.”

Kaj la peto en la preĝo ”Patro Nia”: donu hodiaŭ nian ĉiutagan panon, — koncernas ne maizan, sed tritikan panon.

La pano, kiun Jesuo pliigis kaj kun la fiŝoj donis por satigi la malsatajn kafonojn de sia lando, estis pano ne el maizo, sed el tritiko.

La pano en la kanto de la sakramento: Ho, vivu, pano ĉiela, ne estas maizpano, sed pano el tritiko (de greno, kreskinta sur la kampo kaj konsumata en la urbo).

Leginte la evangelion, don Abbacchio turnis sin al ni kaj ekpredikis pri sankta Berardo.

Sankta Berardo estis kafono kaj ĉiam estis la sanktulo nia. La plej granda miraklo en lia vivo estis granda grendistribuado al la kafonoj de Pescina en jaro de granda malsato. Tial, iusence, li estis la sanktulo de la pano, de la blanka pano.

Sankta Berardo mortis grandaĝa post vivo suferplena.

Oni rakontas, ke kiam li aperis antaŭ la dia trono, Dio, kiu lin konis kaj deziris bonon al li, ĉirkaŭbrakis lin, dirante: ”Ĉion, kion vi deziras, mi disponigos al vi . . . Ne forgesu peti tion, kio plej plaĉas al vi . . .”

Sankta Berardo tre embarasiĝis pro tiu propono.

”Ĉu mi povas ion peti?” li demandis time.

”Ĉion,” respondis Dio kuraĝige . . .”Ĉi tie en la ĉielo ordonas mi . . . Ĉi tie mi povas fari, kion mi deziras . . .

Ĉi tie ne estas la papo . . . Kaj al vi mi deziras bonon.

Kion ajn vi petos de mi, mi konsentos doni!”

Sed sankta Berardo ne kuraĝis esprimi sian peton. Li timis, ke lia malmodera deziro kolerigos Dion. Nur post multaj hezitoj kaj ricevinte la honoran vorton de Dio, ke Li ne ekkoleros, sankta Berardo diris sian deziron: ”Sinjoro, donu grandan pecon da tritika pano!”

Dio ne rompis sian honoran vorton kaj ne ekkoleris, sed ĉirkaŭbrakis la sanktan kafonon kaj ploris kun li.

Poste, kun tondranta voĉo, Li vokis dek du anĝelojn kaj ordonis al ili, ke ĉiutage, de mateno ĝis vespero, ”per omnia saecula saeculorum”’, ili provizu sanktan Berardon per la plej bona tritika pano trovebla en la paradizo. Tio okazis antaŭ proksimume kvarcent jaroj. De tiu tempo neniu alia kafono eniris la paradizon. Ĉi tio estas la vera historio pri sankta Berardo, kiel rakontas ĝin ĉe ni la patroj al la filoj. Sed la pastroj rakontas ĝin diference.

Laŭ la modernaj pastroj, oni ne manĝas en la paradizo: ne manĝante, oni ĝuas la ĉeeston de Dio; en la paradizo oni eterne fastas . . . Se tio estas vera, ni havas unu plian motivon por manĝi ĉi tie sur la tero. Ankaŭ don Abbacchio certe pensis tiel, ĉar ni konis lin kiel gastronomon, kiu antaŭvidas eternan fastadon kaj tial klopodas grasiĝi kiom li kapablas.

Don Abbacchio finis sian predikon, proponante novenon* por konservi la dian protekton al la loĝantaro de Fontamara.

”Meso estas tre bona, sed nesufiĉa,” li diris. ”Meso daŭras duonan horon kaj post tio finiĝas. Kiu el vi, havante gravan aferon ĉe advokato, konsentas paroli pri ĝi nur unu fojon? . . . La saman persiston ni devas havi antaŭ Dio. Dio, kompreneble, estas bonvola, sed plaĉas al Li, ke ni preĝadas . . . Noveno alportus al Fontamara multan benon, se ne materian, certe spiritan . . . Por plenumi novenon estos necese, ke Fontamara dum naŭ tagoj gastigu pastron je kosto de la loĝantaro . . . La elspezo sumiĝos je kvindek liroj . . .”

* laŭ la katolika religio: dum 9 tagoj ripetata preĝado en preĝejo

”Pagi, ĉiam pagi!” interdiris Berardo Viola kun laŭta voĉo kaj eliris la preĝejon. Lin sekvis unu post alia la aliaj viroj.

Don Abbacchio tuj komencis la antifonon, rapidegis fini la meson, demetis la mesveston kaj la surplison kaj malaperis el la sakristio, kiel hundo kun la vosto inter la kruroj.

Dum abundaj jaroj la pastro vivas bone. Li celebras la meson, tridumon*, novenon, li baptas, konfirmas, donas lastan sanktoleadon, kuniras al tombejo kaj, se la tempo estas favora, ĉio ĉi okazas laŭdezire. Sed kiam regas malsato, kion povas fari pastro?

Se estas malsato, la kafonoj havas nur unu savon: kvereli inter si.

En Fontamara ne ekzistis du familioj, kiuj vivis en paco. La plej eta okazo sufiĉis por kaŭzi teruran interkverelon. Ili komenciĝis tage inter la virinoj kaj infanoj kaj daŭris vespere ĉe reveno de la viroj. Unu fojon temis pri iom da pruntedonita fermentaĵo, kiu ne estis redonita, alian fojon pri briko, barelo, peco da lado aŭ ligno, pri kokino aŭ iom da pajlo.

En tia mizera tempo, la motivoj por malpaciĝi sin prezentis ĉiutage dekfoje. Sed por ni la plej grava motivo restis ĉiam la akvo de la rivereto.

* laŭ la katolika religio: dum 3 tagoj ripetata preĝeja ceremonio

La fosistoj rapide fosis la novan fluejon de la rivereto kaj en la tago de la divido de la akvo, ĉiuj kafonoj, kiujn interesis la irigacio, ĉeestis.

Sur la loko, kie oni dividos la akvon, estis konstruitaj du kluzoj tiel, ke oni povos reguligi la fluon laŭ la malnova fluejo kaj laŭ tiu al la Impresario. Tio signifis la solvon pri tiuj du misteraj tri kvaronoj.

De la ĉefurbo venis cento da karabenistoj, kiuj lokis sin sur la vojo. Patrolo venis al ni kaj devigis nin reiri de la rivereto ĝis la vitoj. Ni ne kontraŭstaris, ĉar neniam antaŭe ni vidis tiel grandan nombron da karabenistoj.

Iom poste alvenis du grupoj da faŝistaj soldatoj kaj fine la altranguloj: la Impresario, la notario, don Circostanza, la Pensemulo, don Cuccavascio, don Ciccone, don Pomponio, don Tarandella, kanoniko don Abbacchio, don Pelino en nigra ĉemizo, aliaj sinjoroj, nekonataj de ni, kaj malantaŭ ili Filippo il Bello kaj Innocenzo La Legge.

Don Circostanza venis rekte al ni, donis al ĉiu la manon kaj konsilis havi fidon pri li pro nia propra intereso. Oni decidis, ke ni nomu komisionon de kleruloj, kiu helpos ĉe la divido de la akvo. En tiu komisiono estis ankaŭ Ponzio Pilato, Giacobbe Losurdo kaj mi. Al la aliaj kafonoj oni permesis kolektiĝi malantaŭ kordono de karabenistoj.

Post tio la notario pasis antaŭ nin kaj legis la interkonsenton inter la loĝantaro de Fontamara kaj la Impresario pri la akvodivido.

”La interkonsento estas tre klara . . . Laŭ la nova rivereta fluejo fosita de la komunumo fluos tri kvaronoj, kaj tri kvaronoj de la restanta akvo daŭrigos sian malnovan iron.”

”Ne estas tiel!” subite protestis Ponzio Pilato. ”La interkonsento tekstas: tri kvaronoj kaj tri kvaronoj . . .

Nenio pli. Do, la duono kaj la duono . . . Tio signifas tri kvaronojn por ni kaj tri kvaronojn por la Impresario . . .

Por ambaŭ sama kvanto . . .”

”Sed ne, sed ne,” ekkriis Giacobbe Losurdo. ”La interkonsento ne estas tia. Ĝi diras, ke ni ricevos tri kvaronojn de la akvo, kaj la resto, (se estos resto, ĉar estas ja nur malmulta akvo) la resto estas por la Impresario.”

”Tri kvaronoj kaj tri kvaronoj estas diablaĵo,” mi diris.

”Neniam ni aŭdis pri simila strangaĵo . . . La vero estas, ke la akvo apartenas al Fontamara kaj devos aparteni al ĝi.”

Per niaj gestado kaj kriado la kafonoj sur la vojo, ĉirkaŭitaj de la karabenista kordono, komprenis, ke la divido de la akvo estos malfavora al ni kaj ili ektumultis.

Precipe Raffaele Scarpone, subtenata de sia kutima grupo da senpripensaj junuloj, hurlis kvazaŭ frenezulo.

”Ĉar la fontamaranoj prenas provokan sintenon kaj la membroj de la komisiono, nomita por helpi ĉe la akvodivido, ne konsentas inter si,” diris la Impresario, ”mi, kiel rajtigita estro de la komunumo, nomas reprezentantoj por Fontamara kavaliron Pelino, estron de la faŝista milico, kaj don Circostanza . . .”

Ses karabenistoj ĵetis sin sur nin kaj kondukis nin al la aliaj fontamaranoj sur la vojo. Don Circostanza kriis post ni: ”Fidu min! Restu kvietaj!”

De malantaŭ la kordono ni povis malklare distingi tion, kio okazas ĉe la rivereto. Fakte tio ne malplaĉis al ni, ĉar tiel ni havis plu nenian respondecon kontraŭ la aliaj kafonoj. Estis bone, ke nia defendo estis en la manoj de don Circostanza, homo instruita.

Antaŭe la notario, poste arkitekto kaj kvar laboristoj kun fosiloj proksimiĝis al la rivereto. Don Pelino kaj don Circostanza kelkfoje diskutis kun la arkitekto.

Sed la vojdigo kaj la granda amaso da karabenistoj kaj aŭtoritatuloj ĉirkaŭ la kluzoj reguligontaj la akvodividon, malhelpis al ni vidi kiel okazas la finreguligo de la famaj tri kvaronoj kaj tri kvaronoj. Sed centon da metroj pli malproksime, kie la malnova rivereta vojo kurbis sin tra la legomkulturejoj de Giacinto Barletta kaj Papasisto, ni povis klare distingi, kiamezure malpliiĝas nia akvo kaj kiom restas.

Ni ĉiuj do okulis tien. Ni klopodis diveni, kion decidis la aŭtoritatuloj kaj niaj reprezentantoj kelkajn paŝojn for de ni.

Raffaele Scarpone estis la unua, kiu kriis, ke la akvonivelo falas. Kvankam neniu el ni atendis, ke la kvanto de la akvo restos sama, ni ĉiuj, vidante malrapide malaltiĝi la nivelon de la akvo, ekkriis kaj malbenis la Impresarion kun la tuta honorinda societo. Ĝi malaltiĝis malrapide ĝis la duono, sed ne haltis . . .

”Ŝtelistoj! Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!” ni kriis.

Filomena Quaterna, Recchiuta, la filino de Cannarozzo, Giuditta Scarpone, Lisabetta Limona kaj aliaj virinoj ekgenuis surtere kaj recitative diris la litaniojn de malbeno: Vi perdu tiom da sango, kiom da akvo vi rabas de ni!

Vi verŝu tiom da larmoj, kiom da akvo vi rabas de ni!

Ke bufoj naskiĝu en via stomako!

Ke marserpentoj naskiĝu en via stomako!

Ke neniu el vi revidu siajn edzinon kaj gefilojn!

Jesuo, Giuseppe, sanktaj Anna kaj Maria Plenumu tiujn petojn el animo nia!

Intertempe la akvo daŭre malaltiĝis sur la loko, kie ni povis kontroli ĝin, ĝis kiam aperis ŝtonoj kaj herbo.

”Consumatum est!” ni aŭdis diranta kanonikon don Abbacchio.

”Ĉiom da akvo! Ĉiom da akvo! Ili forprenis ĉiom da akvo!” ni denove ekkriis. Raffaele Scarpone kaj Venerdì Santo per helpo de la aliaj junuloj turnis sin kontraŭ la kordono de karabenistoj, kiu tenis ilin sur la vojo. La karabenistoj defendis sin per la kolboj de la pafiloj, sovaĝe batante kaj kriante: malantaŭen! malantaŭen!

Kun granda peno don Circostanza sukcesis aŭdigi sian voĉon super la granda tumulto.

”Estu kvietaj! Estu kvietaj!” li kriis. ”Mi estas ĉi tie por defendi viajn interesojn . . . Lasu tion al mi! Ne faru malsaĝaĵojn!”

Don Circostanza venis al ni sur la vojrandon kaj faris unu el siaj kutimaj paroladoj: ”Ĉu vi ne plu fidas min? Jen, kial viaj aferoj iras malbone, ĉar vi ne plu fidas min . . . Ĉu vi opinias agi en viaj interesoj, tiel kriante kaj perfortante? . . .”

Poste li turnis sin al la Impresario kaj diris: ”La malkontento de tiuj homoj estas justa . . . Ni trovu kompromison. Mi apelacias al via koro filantropa kaj popolamika! La fontamaranoj estas bonaj homoj kaj meritas respekton . . . La komunumo faris la elspezon por fosi la novan kanaleton. Kio okazis estas okazinta. Diro de Kristo tekstas: quod factum est, factum est . . .”

”Ĝuste!” interdiris don Abbacchio.

”Ni eble povus fiksi templimon, post kiam la rivereta akvo tute reirus al Fontamara,” proponis don Circostanza. ”Estu al la fontamaranoj konsolo: ilia perdo estas laŭleĝa, sed ne eterna! . . . Ĉiu faru proponon.”

”Kvindek jarojn,” proponis la Impresario. Indigna hurlado el niaj buŝoj protestis kontraŭ tiu senhonta propono.

”Prefere ni lasos mortigi nin! Pli volonte ni iros en malliberejon! Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!”

Don Circostanza denove silentigis nin kaj parolis al la Impresario.

”En la nomo de la fontamaranoj mi deklaras la proponon de la podestà neakceptebla. Kvindek jaroj estas tro longe! Ni fiksu tempon malpli, sed multe malpli longan . . .”

”Kvardek jarojn!” proponis kanoniko don Abbacchio.

”Tridek jarojn!” diris kavaliro Pelino.

”Dudek kvin jarojn!” proponis la notario.

Sed ĉiu nova propono renkontis rifuzan kriadon de la tuta kafonaro.

Denove don Circostanza paŝis antaŭen, dirante: ”Permesu al mi proponi en la nomo de tiu kuraĝa kaj laborema popolo de Fontamara . . . Mi proponas dek lustrumojn* . . . Mi apelacias al la bona koro de la podestà, ke li akceptu tiun gravan oferon!”

* jarkvinojn

Don Tarandello, don Ciccone, don Pomponio, don Cuccavascio kaj la Pensemulo ĉirkaŭis la Impresarion, klopodante konsentigi lin, fari tiun oferon niafavore.

Post multaj petoj la Impresario cedis.

Oni alportis folion da papero. La notario formulis la proponon, faritan de don Circostanza kaj ĝin subskribis la Impresario, kavaliro Pelino kaj la aŭtoro de la propono kiel ”reprezentanto de la popolo en Fontamara.”

(Verdire, neniu el ni komprenis, kiom da tempo reprezentas dek lustrumoj).

ĈAPITRO VIII.

En Fontamara ni multe diskutis por sciiĝi, kiom da tempo reprezentas dek lustrumoj.

La Heroo de Porta Pia asertis, ke temas pri cent jaroj, sed General Baldissera opiniis eĉ dek jarcentojn.

”Ĉu oni aludis dek monatojn?” Sorcanera supoze demandis. Sed neniu respondis al ŝi.

Ĉiuokaze, dek lustrumoj signifis por Fontamara konstantan malsaton. Ĉe la piedo de la monteto, la kampoj kaj la legomkulturejoj, forlasitaj de la rivereto, de tago al tago aspektis pli senkonsolaj. Kvazaŭ la ĉiela patro interkonsentis kun la Impresario, post finiĝo de majo ne plu falis pluvo. Don Abbacchio utiligis tion per propono, okazigi naŭtagan preĝadon, sed Teofilo, la sakristiano, estis la unua, kiu kontraŭis per vortoj sakrilegiaj el buŝo de preĝeja servisto, kia li.

En la ebenaĵo la tuta rikolto brulsekiĝis. Multaj longaj fendoj aperis en la sekega grundo. Vidataj de malproksime, nur la maizkampoj de Ponzio Pilato kaj Antonio Ranocchia ŝajnis esceptoj, tamen tio estis nur ŝajno: la herbecaj partoj de la plantoj bone elkreskis, sed la maizospikoj estis maloftaj kaj malgrandaj kun grajnoj sensignifaj kaj nemultaj. Ili eble povus servi kiel brutmanĝaĵo. La fazeolkampoj de Michele Zompa, Baldovino Sciarappa kaj mi statis ankoraŭ pli malfavore: la fazeoloj similis herbaĉon bruldifektitan de la suno: ŝajnis, kvazaŭ fluas sur la kulturejoj de Giacinto Barletta, Venerdì Santo, Antonio Braciola kaj Papasisto riverego da lafo.

Por Fontamara ĉio ĉi signifis malsaton.

En ordinaraj cirkonstancoj la produktoj de la kampoj, posedataj aŭ luitaj de ni, sufiĉis por pagi la impostojn kaj luprezon, kaj el la rikolto de la irigaciitaj kampoj ni provizis nin per maizpano kaj legomoj por supo dum la vintraj monatoj. Post la forrabo de la akvo ni estis kondamnitaj al vintro sen pano kaj legomsupo. Ĉu tio estis ebla?

Tute ne! Neniu kafono eĉ penis prezenti al si ion tian.

Sed al kiu ni turnu nin?

La enigmo pri la dek lustrumoj, aldonita al la enigmo pri la tri kvaronoj plus tri kvaronoj, forprenis de ni ĉiom da fido inter ni kaj la ”honorinda societo.” En ambaŭ kazoj trompis nin, laŭ la reguloj de la arto, la sama homo, al kiu ni ĉiam konfidis niajn interesojn. Ni povis kredi neniun; do al kiu ni turnu nin?

Ne estas facile kompreni, kion ĉi tio signifis por ni.

Kafono ĉiam konsideras sin senhelpa kaj perdita, kiel vermo sur la terfaco, se li ne sukcesis akiri la protekton de iu ”honestulo,” se li ne sukcesis eniri klientelon*, kies

* kunigo de laboristoj, dependaj de labor donantoj

gvidanto estas ”honestulo,” ofte advokato, se li ne konas iun, al kiu sin turni kun malfacilaj problemoj, kiaj: serĉi juston kontraŭ la ruzaĵoj de aliaj, akiri laboron, elmigri, akiri kelktagan libertempon por la filo, kiu estas soldato, peti konsilon pri heredoj, pri geedziĝo kaj similaj aferoj. Tial ĉiu kafono serĉas kontakton kun iu el la intelektula klaso, prefere kun advokato; tiu kontaktas kun kolego, kiu havas influon ĉe la subprefekto kaj ĉi tiu, siavice, havas influon ĉe la prefekto, kiu fine trovas subtenon ĉe la registaro en Romo. La reto de ĉi tiu konspiro konsistigas tion, kion la homoj kleraj nomas la ŝtaton.

Estas vere, ke antaŭ ĉiuj okazintaĵoj ni ne vidis la fadenon tiel klare, sed nun niaj okuloj malfermiĝis.

Neniam iu fontamarano enirus publikan oficejon por peti, ekzemple, ateston pri naskiĝo, sen akompano de don Circostanza. Oni forpelus lin. General Baldissera ofte rakontis, ke dum la unua tempo de la fervojo Romo–Pescara, la fontamaranoj iris al la stacidomo de la ĉefurbo, ne nur kun sufiĉe da mono por aĉeti voja ̧bileton, sed ankaŭ kun rekomenda letero de don Circostanza. La fervojoj apartenis ja al la ŝtato kaj ĉu la ŝtato iam havis devojn al la kafonoj? Kiam poste oni pli ofte vojaĝis kaj la vagonaroj pli pleniĝis, malaperis la kutimo prezenti ĉe la stacidomo rekomendan leteron kaj fine okazis, ke la kafonoj vojaĝas al Romo, eĉ ne parolinte pri tio kun don Circostanza. Sed cetere, sen la helpo de iu ”honestulo,” kafono sin sentus kiel fiŝo ekster akvo.

Tiu vivmaniero ŝajnis al ni tre natura, tamen la maljunuloj rememoris, ke ne ĉiam ĝi estis tia. Iam en nia regiono vivis tri aŭ kvar grandbienposedantoj, inkluzive la episkopo, kiuj posedis ĉiujn kampojn kaj regis laŭ du aŭ tri oportunaj leĝoj, konataj de ĉiuj. Poste venis la piemontanoj; ĉiu tago alportis novan leĝon, ĉiutage ili kreis novan oficon, ĝis kiam fine neniu povis kompreni ion kaj advokatoj estis bezonataj. Laŭ la teksto de la leĝo, bienposedantoj fariĝis egalaj al ĉiuj, sed por apliki, por utiligi, por lerte eviti, por misuzi la leĝon, oni bezonis advokaton.

Kiam mi estis juna, en nia ĉefurbo loĝis du advokatoj, kiuj estis samtempe notarioj; nuntempe tie estas ok advokatoj kaj kvar notarioj, ekskluzive la trompistojn, kiuj kaŭzas la malfacilaĵojn antaŭe. Por vivi, multaj advokatoj estas devigataj ĉiusemajne eltrovi novajn intrigojn, provoki malpacon kaj malrapidigi malgravajn procesojn.

Opinidiferencoj, interkonsente likvidataj en antaŭa tempo, nuntempe per helpo de advokatoj, daŭras jarojn, kostas manplenojn da mono kaj postlasas malamon kaj koleron. Pro advokatoj la sinteno inter parencoj fariĝas ĉiam pli malfida. Advokatoj sin okupas pri ĉiuj aferoj.

Iliaj gestoj, tono de la voĉo, manieroj sin vesti, saluti, trinki, manĝi estas studitaj por imponi la fantazion de la kafonoj. La plej granda ambicio de kafono estas havi advokaton kiel baptopatron; tial oni vidas en la komunia tago ĉirkaŭ ĉiu advokato de la ĉefurbo, en la preĝejo dekon da feste vestitaj infanoj, akompanataj de siaj patrinoj. Advokatoj estas nemankipovaj gastoj ĉe grandaj festoj familiaj kaj precipe ĉe geedziĝaj bankedoj, kie ili sidas dekstre de la fianĉino.

Ĉiu klientelo utiligis ĉiajn rimedojn kontraŭ aliaj. Ĉiu penis favorigi al si la sindaco aŭ la podestà, la juĝiston, la kapitanon de la karabenistoj, la subprefekton, la prokuroron, la deputiton. Plej multe dezirataj objektoj al ĉiu klientelo estis komunumaj kasoj kaj tiuj de institucioj de bonfarado; oni fordonis la oficojn al propraj partianoj, arbitre fiksis la impostojn, akaparis la publikajn laborojn kaj en tempo de voĉdonado sur la listoj abundis nomoj de mortintoj kaj forestantoj.

Per tiuj rimedoj klientelo ofte sukcesis alproprigi tutan vilaĝon. Tiel Fontamara ĉiam sekvis don Circostanza, Collarmele apartenis al don Cuccavascio, Ortona al don Ciccone, Bisegna al don Tarandella, San Benedetto al don Pomponio . . . Povis ŝanĝiĝi juĝistoj, karabenistoj, oficistoj; la novuloj devis sin submeti al la reganta klientelo aŭ foriri.

Malpaco inter ”honestuloj” fariĝis malpaco inter vilaĝoj. Sufiĉas rememorigi la militon inter Pescina kaj San Benedetto en 1913. Ĝi estis malpaco inter la ”sinjoroj,”

pro kiu militis kafonoj per ĉiaj armiloj: venenigo de akvo, fortranĉo de vitoj, forbruligo de grengarboj, pafado; milito, kiun la roma registaro nur kun granda peno kapablis subpremi, sendante regimenton infanterian kaj kelkcenton da kavalerianoj. La milito finiĝis, sed la malamo inter la kafonoj restis.

En la klientelo ne partoprenis nur tiuj kafonoj, kiuj ne posedis ion por protektigi, nek havis ion por perdi aŭ gajni, nur kafonoj ne posedantaj teron, almenaŭ tiuj, kiuj ne estis krimuloj aŭ ne deziris blinde plenumi la ordonojn de kiu ajn ”sinjoro,” ĉu ili estas servistoj, ĉu gvardianoj aŭ, kiel lastatempe, faŝistoj.

Necesas diri, ke la t.n. partioj, fonditaj lastatempe en niaj regionoj laŭ ekzemplo de tiuj en aliaj partoj de la lando, estas nenio alia ol la malnovaj klienteloj sub aliaj nomoj. Tiel don Circostanza lokis sin sur la plej altan postenon de la popola partio por pligrandigi sian potencon super la plej malriĉaj kafonoj. Li prezentis sin defendanto de Marsica kontraŭ la enpenetrado de fremdaj ekspluatantoj, favoranto de la aŭtonomio kaj la eksproprigo de Fucino, sed ĉe la vera ekspluatanto li ludis tute inversan rolon.

Don Carlo Manĝas kaj la aliaj grandbienposedantoj sendube multe perdis per la banko. Sur la merkato ne plu ili, sed la Impresario fiksis la prezojn; ĉe la aljuĝo de publikaj laboroj la Impresario sisteme elpuŝis ilin; en komunumaj aferoj ili havis voĉon nur tiam, kiam ĝi ne interesis la Impresarion. La posedantoj klopodis rekompenci la perdojn, kaŭzitajn de la banko, koste de la kafonoj, sed samtempe ili kaŝe kontraŭis la Impresarion, koruptante kontraŭ li la kafonojn kaj la malnovajn komunumajn oficistojn. La agmaniero de don Circostanza kaj liaj kolegoj estis alia. Pli lertaj ol la Impresario, sciantaj pli bone la pensojn de la kafonoj, ekspertoj pri la arto trompi malriĉulojn, ili klopodis savi siajn antaŭajn influojn per perado inter la kafonoj kaj la novaj aŭtoritatuloj. Fakte don Circostanza savis la Impresarion el ĉiuj malfacilaj situacioj.

Certe pli ol centfoje don Circostanza nin trompis. Sed li faris tion en bonvola kaj kora manieroj, donis al ni la manon kaj estante ebria, li eĉ ĉirkaŭbrakis nin. Ni ĉiam pardonis al li, des pli, ĉar ni bezonis lian protekton. Sed la trompaj ruzaĵoj koncerne la du trikvaronojn kaj la dek lustrumojn definitive malfermis niajn okulojn.

Ili ĉiuj estis kontraŭ ni. La malnova stato kun siaj multaj internaj konspiroj ne plu ekzistis kaj anstataŭ ĝi aperis nova stato kun unu sola kamarilo.

Do, al kiu ni turnu nin?

”Ni atingis la tempon, kiam la kafonoj ne plu havas panon,” Baldissera predikis, ”la ŝuistoj ne havas ŝuojn, la tajloroj montras la postaĵon tra la pantalono kaj la cementistoj dormas sub la ĉielo. Ni atingis la tempon de la banko. Ni atingis la finon. Venis Antikristo . . .”

Neniu povis submeti sin al la perdo de la akvo, sed neniu konis vojon por reakiri ĝin. Ponzio Pilato kaj Michele Zompa deziris, ke ni denuncu la Impresarion, sed mi kaj la aliaj interesatoj kontraŭis tiun proponon. Ni tro bone sciis, kiel finiĝos tiaj procesoj; ili daŭras centon da jaroj, pasas de unu juĝejo en alian, de apelacio al apelacio, formanĝas la ŝparaĵojn de tutaj generacioj kaj finiĝos tiaj, kiaj ili komenciĝis. Ĉiu vilaĝo de Marsica konas tiajn procesojn inter malriĉuloj kaj riĉuloj, inter komunumo kaj komunumo, kiuj finiĝas nur por denove komenciĝi. Sed, se ni intencus procesi, al kiu ni konfidu niajn interesojn? Ĉu al don Circostanza? Li certe eltrovus novan artifikon, kia la du trikvaronoj kaj la dek lustrumoj. Ĉu don Cuccavascio? Ĉu don Tarandella? Estis pli bone ne paroli pri tio.

Sed neniu kontentiĝis pri la perdo de la akvo, pri la perdo de la rikolto. Neniu povis prezenti al si vintron sen pano kaj supo.

”Se kontraŭ ŝtelistoj ne plu ekzistas justo, ni atingis la finon!” ripetis Ponzio Pilato.

”Se la regnaj leĝoj ne plu validas kaj se ilin unuaj malrespektas tiuj, kiuj devus respekti ilin, revenos la popolaj leĝoj,” iun vesperon diris la ŝuisto.

”Kiuj estas tiuj leĝoj popolaj?”

”Helpu vin mem, por ke Dio vin helpu!” respondis Baldissera, kiu transprenis la amaran doktrinon de Berardo Viola.

Oni ne povis diri, ke li malpravas.

”Jen la leĝo de la popolo,” aldonis Raffaele Scarpone, montrante skatolon da alumetoj.

Berardo, kontraŭe, diris malmulton. Li ne plu estis tia, kia antaŭe. Li pensis alimaniere. De la unua nokto pasigita ĉe Elvira li pensis alimaniere. Elvira ankoraŭ ne kapablis leviĝi kaj ŝajne malrapide estingiĝis. Malgraŭ ĉio, ne klopodante prezenti la ŝajnon sub la okuloj de la paralizita patro, Berardo plu pasigis la noktojn ĉe ŝi.

”Vi sufokos tiun knabinon,” diris mia edzino al li, sed li levis la ŝultrojn.

La trompo pri la dek lustrumoj tute ne tuŝis lin, samkiel niaj proponoj reakiri la akvon.

”Bedaŭrinde por vi,” li diris, ”sed mi ne posedas teron irigaciotan. Mi ne plu estas infano kaj devas atenti miajn proprajn aferojn.”

Berardo suferis monomanion: elmigri, foriri, labori kvazaŭ besto, labori duoble pli multe ol aliaj kaj reveni post ses monatoj aŭ post unu jaro al Fontamara, aĉeti pecon da tero kaj edziĝi . . . Pri io alia oni ne povis paroli kun li. Li ne plu estis la sama homo.

”Foriri, labori dek, dek du, dek kvar horojn ĉiutage . . . Poste reveni kun mil liroj en la poŝo.”

Plurfoje oni vidis Berardo parolanta kun la Heroo de Porta Pia pri laboro en la urbo.

”Kompreneble pri peza laboro . . . Ne pri laboro subtegmentigi servistojn kaj publikulinojn . . . Ne pri laboro por monsignor Calogero . . . Nek pri faŝista laboro . . . Sed pri vera laboro!”

La Heroo skribis al diversaj adresoj en Romo kaj responde eksciis, ke oni serĉas terlaboristojn kontraŭ po dek liroj tage.

”Dek liroj ne estas multo,” Berardo diris al mi ”sed povas esti la meza salajro. Laborante pli ol aliaj, mi povos enspezi pli. Por ekonomie vivi, mi tiros la pantalonrimenon ĝis la lasta trueto.”

Berardo petis al mi prunte cent lirojn por vojaĝi kaj mi donis ilin al li, kondiĉe, ke akompane kuniru mia filo.

Berardo akceptis. De Elvira li prunte akiris ankoraŭ kvindek lirojn.

La vesperon antaŭ la forvojaĝo mi serĉis Berardon por doni al li kelkajn konsilojn koncerne mian filon kaj, kiel kutime, mi trovis lin en la tinkturejo, sidanta ĉe la piedoparto de la pajlomatraco, sur kiu kuŝis Elvira.

”Mi deziras, ke mia filo faru pezan laboron ne pli longe ol dek horojn ĉiutage,” mi ekparolis al Berardo. ”Mi deziras, ke li ne loĝu en gastejoj, kien venas malĉastulinoj . . .” Ĉi tie mi devis interrompi min pro la alveno de Raffaele Scarpone. Lin akompanis aliaj personoj, kiuj atendis antaŭ la domo.

”En Sulmona eksplodis revolucio!” kriis Scarpone, apenaŭ enveninte, al Berardo.

”Kia revolucio?” demandis Berardo.

”Kion? Kia revolucio? . . .”

”Ĉu la revolucio de la sukeraĵistoj?” redemandis Berardo.

”En Sulmona ekribelis la kafonoj,” klarigis Scarpone kun voĉo, kiu ekskluzivis ĉiun ŝercon.

”Kiu diris tion al vi?” demandis Berardo.

”Baldissera.”

”Kaj kiu diris tion al li?”

”Tio estas sekreto,” respondis Scarpone.

”Tiuokaze estas nevere,” konkludis Berardo.

Scarpone eliris sur la straton, vokis Venerdì Santo, kiu estis inter la atendantoj kaj ordonis al li voki la ŝuiston.

Dum la atendado neniu parolis.

Baldissera venis post multaj petoj kaj rakontis al ni la jenon: .

”Hodiaŭ mi iris al la ĉefurbo por aĉeti ledon. Sur la placo mi renkontis Donnan Zizzola, kiu vizitis la preĝejon. Kiel vi scias, en mia junaĝo mi servis en la gepatra domo de donna Zizzola kaj tial inter ni estis ĉiam fido kaj renkontante unu la alian ni iom ekparolis.

”Sankta Antonio vin sendis,” diris al mi kun mallaŭta voĉo la edzino de don Carlo Manĝas. ”Venu momenton al mi hejmen, mi devas paroli kun vi.” Konante mian devon, sed ne divenante pri kio temas, mi iris al donna Zizzola tuj post kiam mi aĉetis la ledon.

”Ĉu vi scias la grandan novaĵon?” ŝi demandis al mi, malferminte la pordon: ”En Sulmona eksplodis revolucio . . . Ĉiujn karabenistojn de ĉi tie kaj la ĉirkaŭaĵoj oni sendis al Sulmona.” Laŭ la rakonto de donna Zizzola, ŝajnas, ke en Sulmona estas iuspeca Impresario, kiu ĵetis ĉiujn en mizeron. La revolucio komenciĝis antaŭ tri tagoj sur la vendoplaco kaj daŭras ankoraŭ . . . ”Ĉu la horo de puno jam alvenis por nia rabisto?” ŝi demandis al mi, per tio aludante nian Impresarion.

Mi ne respondis al ŝi.

Poste ŝi flustris al mi en la orelon: ”Dum du monatoj mi bruligis du kandelojn, tage kaj nokte, antaŭ la statueto de sankta Antonio, por ke okazu al li akcidento, sed ĝi ne venis.” Ĉar mi ankoraŭ silentis, donna Zizzola parolis malkaŝe kun mi: ”Ĉi tio estas la momento por agadi . . . La karabenistoj foriris al Sulmona . . . La malkontento kontraŭ la Impresario estas ĝenerala . . . Ĉiuj pretas komenci post signalo . . . Nur la fontamaranoj ĝin povas doni. Renkontante vin ĉe la preĝejo, mi tuj komprenis, ke sankta Antonio sendis vin . . .” Mi klarigis al ŝi, ke mi venis al la ĉefurbo por aĉeti ledon, sed donna Zizzola pensis alie. ”Estas sankta Antonio mem, kiu sendis vin,” ŝi diris . . .”Hodiaŭ matene, kiam laŭkutime mi preĝis al sankta Antonio, la sanktulo donis al mi ĉi tiun inspiron: Mi povas fari por vi nenion, nur la fontamaranoj kapablas doni al tiu rabisto la lecionon, kiun li meritas . . . Kaj elirinte la preĝejon, mi renkontis vin!”

La edzino de don Carlo Manĝas komprenigis al la maljuna ŝuisto, ke, se la fontamaranoj bezonos petrolon aŭ kelkajn armilojn pere de fidinda persono, ili estos helpataj.

”Kion vi opinias pri tio?” Raffaele Scarpone demandis al Berardo, kiam Baldissera apenaŭ finis.

”Kaj vi, kion vi opinias?” redemandis Berardo.

”Antaŭ ol veni ĉi tien kuniĝis Luigi della Croce, Antonio Spaventa, Venerdì Santo, Gasparone, Antonio Zappa kaj mi . . . Ankaŭ en la nomo de tiuj, kiuj atendas ekstere, mi diras al vi, ke necesas sekvi la ekzemplon de Sulmona kaj ni ne rifuzu la helpon de iu ajn,” respondis Raffaele. Li pretigis jam tutan planon por nokta atako al la ĉefurbo, komencanta per detruo de la diversaj konstruaĵoj apartenantaj al la Impresario.

”Sed pro kio ĉion ĉi?” demandis Berardo.

”Ĉu vi vivas sur la luno?” seke redemandis Raffaele.

”Ĉu vi forgesis ĉiujn misagojn faritajn de la Impresario?

Ĉu vi ne scias, ke restas al ni neniu alia vojo por akiri juston? Ĉu vi ne scias, ke en Fontamara la proksiman vintron ni havos por manĝi nur ŝtonojn?”

Berardo lasis lin paroli. Poste kun la samaj indiferento kaj naivo li demandis al Baldissera: ”Se donna Zizzola malamas la Impresarion, kial ŝi turnas sin al sankta Antonio? Ĉu ŝi ne havas edzon? Kaj, se sankta Antonio kunsentas, kial ŝi petas la helpon de la fontamaranoj? Ĉu Li ne disponas anĝelojn?”

Kun la sama tono li alparolis Scarponen: ”Se vi forbruligos la posedaĵojn de la Impresario, ĉu vi kredas, ke la proksiman vintron ni povos nutri nin per la cindro? Se la laboristoj laborantaj en la cementejo, en la brikbakejo kaj en la tanejo de la Impresario estos senlaboraj, ĉu vi opinias, ke tio alportos favoron al la fontamaranoj?”

Fine li ŝanĝis sian tonon kaj malkaŝe diris, kion li havas sur la lango: ”Ĉio ne tuŝas min. Nia situacio vere estas kruela. Necesas, ke ĉiu faru siajn proprajn aferojn. En pasinta tempo mi okupis min per aferoj, kiuj ne estis miaj. La rezulto estas, ke en mia tridekjara aĝo mi posedas nenion, krom mia pajlomatraco, sur kiu mi povas dormi . . . Hodiaŭ mi ne plu estas knabo kaj devas pensi pri miaj propraj aferoj. Tial lasu min en paco!”

”Ni ne ĝenos vin,” rediris Scarpone. ”La Impresario estas la kaŭzo de ĉio . . .”

”Bone esprimite!” ekkriis Baldissera. ”Neniu iam pli respektis ordon kaj trankvilon ol mi. Sed nuntempe ne plu ekzistas ordo, nek trankvilo, ne plu ekzistas registaro, nek justo, nek leĝoj. Neniu kapablas fari siajn proprajn aferojn. Nun neniu povas havi pacon . . . Se la protektantoj de la leĝo venas nokte kaj seksperfortas la virinojn de la vilaĝo, ĉu vi en tiu okazo povas diri; neniu el tiuj kompatinduloj estas mia edzino? Se la protektantoj de la leĝo forrabas de vi la kampojn kaj la akvon, malhelpas al vi labori, ĉu en tiu okazo vi povas diri: tio estas faktoj ne tuŝantaj min?”

Berardo aŭskultis, skuante la kapon. Ĉiujn argumentojn li ja konis. Centfoje li debatis per ili en diskutoj kontraŭ General Baldissera. Sed li ne plu estis etulo, ne plu estis sola. Li ne povis senatente riski la vivon kaj personan liberon, ĉar li ne plu estis sola. Li estis devigita pensi alimaniere. De la nokto, pasigita ĉe Elvira, liaj pensoj aliiĝis. Kiam la tuta vilaĝo pensis kiel li, lia opinio estis ŝanĝiĝinta.

”Aŭskultu,” li diris, ”mi klarigos ankoraŭ pli bone. ”Mi havas neniun deziron iri en malliberejon pro viaj akvo kaj tero. Mi devas okupi min pri miaj propraj aferoj.”

Scarpone kaj Baldissera ekstaris kaj foriris.

Ekstere, sur la strato, Scarpone diris al la junuloj kun laŭta voĉo, tiel ke ankaŭ ni povis aŭdi lin: ”Berardo timas!”

Por la junuloj de Fontamara Berardo estis kvazaŭ Dio.

Sub lia gvido ili riskus la vivon. Estis facile diveneble, ke sen li neniu entreprenus ion.

Dum la tuta diskuto Elvira restis kuŝanta sur la pajlomatraco kaj ŝajnis ankoraŭ pli pala ol kutime. Dum la interparolado ŝi ne turnis la okulojn for de Berardo kaj komence aŭskultis scivole, kvazaŭ dubante pri lia seriozeco, poste mirigite kaj fine, kiam ekzistis neniu dubo, time kaj zorgoplene, ne kuraĝante interrompi aŭ kontraŭparoli lin en ĉeesto de la aliaj. Sed tuj kiam Scarpone kaj Baldissera foriris, ŝi ne povis ne diri al Berardo riproĉtone: ”Se vi kondutas tiel strange pro mi, memoru, ke mi ekamis vin antaŭ kelkaj jaroj, ĝuste ĉar vi rezonis laŭ kontraŭaj ideoj . . .”

Aŭdante, ke ankaŭ Elvira malpravigas lin, li ne povis kaŝi esprimon de kolero kaj li estis dironta ion malagrablan. Sed prefere li foriris sen saluto.

Proksimume noktomeze mi revenis en mian hejmon.

”Okazu, kio okazos,” mi diris al mia filo, ”sed klopodu dormi, ĉar morgaŭ antaŭ aŭroro vi devos forvojaĝi.”

Ni ĉiuj klopodis dormi aŭ ŝajnigis tion, sed ni ne sukcesis. Ĉiuj tri estis ankoraŭ vekaj, kiam, proksimume je la dua, subite eksonis la sonorilo de la preĝejo. La unua kaj dua batoj sonis sufiĉe forte kaj klare, la aliaj kiel eĥo de la antaŭaj.

”Ĉu vi aŭdis?” alarme demandis mia ektimigita edzino.

”Tio estas la Madono,” mi respondis. ”Ni klopodu ekdormi.”

Sed tio estis evita respondo. Triope ni aŭskultis, retenante la spiron, sed ni aŭdis nenion.

Forpasis eble duonhoro, kiam denove eksonis du aŭ tri batoj, pli mallaŭtaj ol la unuaj.

”Ĉu vi aŭdis?” ripetis mia edzino.

”Tio estas la vento,” mi respondis. ”Ni dormu.”

Sed la aero estis trankvila, ne povis esti la vento. Krome, la plej forta vento ankoraŭ neniam eksonigis nian sonorilon.

Post iom da tempo la sonorilo ankoraŭfoje eksonetis, kion ni aŭdis nur, ĉar ni aŭskultis.

”Tio estas monedo,” mi diris, por paroli iom.

”Ĉu monedo kapablas sonigi sonorilon?”

”Se ne estas monedo, ĝi estas mustelo,” mi respondis.

”Kion serĉas mustelo ĉe la sonorilo?”

”Se ne estas mustelo, ĝi estas sorĉistino,” mi diris, ne sciante alian respondon.

En tiu momento malmultaj personoj en Fontamara povis dormi. Kaj ĉiuj, kiuj vekiĝis pro la nekutima sonorado, faris verŝajne la samajn supozojn kaj interparolojn kiel ni. Sed ĉiu pensis pri si mem kaj neniu ekstaris por rigardi, kio okazas en la turo.

Tion, kio sekvos, rakontos mia filo.

ĈAPITRO IX.

Je la kvara matene Berardo kaj mi forlasis Fontamaran kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo por kapti la vagonaron al Romo.

Berardo estis malbonhumora kaj ne respondis eĉ al mia saluto. Sed mi ŝajnigis ne rimarki tion, por ne malpaciĝi jam ĉe nia foriro.

”Ĉu vi aŭdis ĉi tiun nokton la sonorilon?” mi demandis al li por komenci interparolon. Sed ŝajnis, kvazaŭ mi parolus al vento.

Ĉe la kapelo de la Madono de Aluvio mi klopodis denove: ”Ĉu vi opinias, ke pluvas en Romo?” Sed li nenion respondis.

Li iris kun grandegaj paŝoj kaj mi devis streĉi min por resti apud li.

Veninte ĉe la eniro de la ĉefurbo, ni aŭdis subite la fajfon de nia vagonaro kaj ni ekkuregis por ĝustatempe atingi ĝin. Sed estis ŝarĝvagonaro. Ni havis ankoraŭ sufiĉe da tempo, antaŭ ol forveturos nia vagonaro.

Ni estis duonan horon en la stacidoma atendejo, kiam Raffaele Scarpone aperis en la pordo.

Berardo ŝajnigis ne rimarki lian alvenon, turnis la dorson al li kaj eklegis afiŝon gluitan sur la muron. Sed Scarpone ekiris rekte al Berardo.

”Teofilo pendigis sin!” li diris.

Sed Berardo ne turnis la okulojn for de la afiŝo.

”General Baldissera trovis lin ĉi matene sur la ŝtupareto en la sonorilejo,” plu parolis Scarpone. ”Li ligis la ŝnuron de la sonorilo ĉirkaŭ la kolon . . . La kadavro estis ankoraŭ varma . . . La tutan nokton li svingpendis je la ŝnuro . . .”

”Pacon havu lia animo!” diris Berardo, ne turnante sin.

”Mi estis ĉe don Abbacchio,” daŭrigis Scarpone, kvazaŭ ne fidante la indiferenton de Berardo. ”Mi ĵus venis de la domo de don Abbacchio. Antaŭ ĉio li superŝutis min per insultoj, ĉar mi vekis lin tiel frue; post tio li rifuzis veni por beni la kadavron de Teofilo. ”Kiel oni povas rifuzi benon al sakristiano, kiu dediĉis sian tutan vivon al la eklezio?” mi demandis al li. ”Kiu pendigis sin, iros en inferon,” respondis don Abbacchio. ”Kaj kiam sakristiano pendigis sin, li devas iri en la plej malproksiman profundon de la infero.”

”Pacon havu lia animo!” stoike ripetis Berardo.

”Ni volas meti sur katafalkon la kadavron de Teofilo meze en la preĝejo,” diris Scarpone. ”Se la pastro ne venos, ni faros ĉion sen li. Se li sendos karabenistojn, ni kontraŭstaros. Ni metu la kadavron de Teofilo en la mezon de la preĝejo kaj tie ĝi restu dudek kvar horojn, por ke Kristo, la Madono, sanktaj Rocco, Antonio, Giuseppe, Berardo kaj ĉiuj aliaj sanktuloj havu tempon por vidi lin . . . Ili vidu en kia stato ni troviĝas . . .”

”Pacon havu lia animo!” ripetis Berardo.

Nia vagonaro alvenis.

”Ne forveturu!” diris subite Scarpone al Berardo.

”Kial ne?” demandis li mirigite.

”Ne forveturu!” ripetis Scarpone.

Berardo ekiris al la vagonaro. Kaj mi malantaŭ li. Sekvis Scarpone, nekrede skuante la kapon.

”Hodiaŭ la karabenistoj venos al Fontamara pro Teofilo,” diris Scarpone al Berardo, ”ne foriru!”

Sed ni forveturis.

En la vagonaro, dum la tuta vojaĝo, ni interŝanĝis eĉ ne unu vorton. Berardo sidis kontraŭ mi kaj seninterrompe rigardis eksteren tra la fenestro.

Rigardante lin, mi komprenis, ke Berardo kuraĝus fari ĉion. Neniu skrupulo malhelpus al li. Li ne hezitus ĵeti min el la fenestro, se li opinius tion utila al si. La aspekto de lia makzelo estis timiga. — Se li malsatos, li manĝos min — mi pensis.

En Romo ni ekloĝis en la gastejo ”La bona rabisto,”

kiun rekomendis al ni la Heroo de Porta Pia. Super la pordo troviĝis tabulo, reprezentanta la tri krucojn de Kalvario. Per tio oni povis supozi, ke la nomo de la gastejo rilatas al la fama rabisto, kiun oni krucumis dekstre de Kristo kaj kiu antaŭ sia morto rekonis lian diecon kaj rekompence ricevis la grandan promeson: ”Hodiaŭ vi estos kun mi en la Paradizo.” Sed laŭvere la gastejo ricevis sian nomon de la posedanto, kiu pro ŝtelado kelkfoje estis malliberigita kune kun la Heroo de Porta Pia.

Ĉe la fino de sia vivo li dediĉis sin al la faŝismo kaj partoprenis diversajn punekspediciojn kontraŭ la ŝtataj malamikoj, kaj specialigis sin pri patriota ŝtelado, koste de unuiĝoj kaj popolaj entreprenoj. Tiom multe li valoris, ke en iu solena patriota kunveno, la policestro donis al li la titolon ”Bona rabisto” . . .

La sekvintan tagon, frumatene, ni ekiris al Via Venti Settembre kaj anoncis nin en la oficejo, kie ni esperis ricevi laboron.

La pordisto sendis nin al la tria etaĝo. Ni supreniris kaj vidis koridoron, en kiu multaj homoj atendis. Ni stariĝis malantaŭ ili. Proksimume je tagmezo estis nia vico kaj nur tiam ni rimarkis, ke anstataŭ en la tria, ni atendis en la kvara etaĝo.

La tagon poste ni iris al la tria etaĝo. Ni atendis tri horojn, sidante sur benko nur duope. Multaj homoj preterpasis, sed neniu okupis sin pri ni. Fine oni sendis nin al la kvina etaĝo. Tie ni atendis du horojn, ĝis kiam oni donis al ni adreson en Corso Vittorio.

Tiel pasis la tria tago.

En la oficejo en Corso Vittorio oni demandis al ni: ”Ĉu vi posedas permesbileton?”

”Kiun bileton?” surprizite ni demandis.

Oni kondukis nin al giĉeto, kie oficisto skribis la permesilon kaj surgluis dek du impostmarkojn, po unu por ĉiu monato de la jaro.

”Tridek kvin lirojn,” la oficisto postulis.

”Pagi, ĉiam pagi,” diris Berardo.

Se ni estus ricevintaj tridek kvin pikojn per tranĉilo, ni estus suferintaj saman doloron. Ni pagis la tridek kvin lirojn.

Ni reiris al la unua oficejo.

”Jen la permesilo” ni diris.

”Vi faris vian devon” oni rediris al ni. ”Iru morgaŭ al la labordona oficejo kaj enskribigu vin kiel senlaborulojn por la publikaj laboroj.”

Tiel pasis la kvara tago.

Mi devas diri, ke Berardo ne perdis sian paciencon pro tiu tempoperdo. Kontraŭe, li opiniis ĉion tute komprenebla.

”Ju pli malfacile estas trovi laboron, des pli oni povos laborenspezi,” li ripetis al mi.

Posttagmeze, kiam la oficejoj estis fermitaj, Berardo trairis kun mi la urbon ĉiudirekte.

”Rigardu, rigardu” li diris al mi, kiam ni unuafoje preterpasis konstruaĵon, surhavantan tabuleton kun la surskribo ”Banko.” Dum kelkaj minutoj li rigardis sorĉite la surskribon.

”Ĉi tie la Impresario akiras sian monon,” li flustris al mi en la orelon.

Sed poste ni vidis alian bankon kaj trian, kvaran, tiom, ke ni ĉesis nombri ilin. Kiu estis tiu de la Impresario?

Nefacile diveneble. En la centro de Romo, kie ni supozis sanktan Petron, estis nur bankoj.

”Rigardu, rigardu,” diris Berardo al mi, ĉiufoje kiam li malkovris novan bankon. La konstruaĵoj estis unu pli impona ol alia. Antaŭ ili estis trafikplene, venado kaj forirado de sinjoroj kaj aŭtomobiloj.

Berardo ne laciĝis, admirante ĉion.

Iun vesperon ni vidis antaŭ nia gastejo grandan homamason. Armea veturilo renversiĝis sur la flankon, kontraŭ muro kaj pluraj personoj senefike penadis por restarigi ĝin, farante pli da bruo ol da laboro, kiel kutime en urbo. Berardo antaŭenpaŝis, demetis siajn jakon kaj ĉapelon, rampis sub la veturilon, genue ekstaris kaj per la ŝultroj malrapide levis tiun parton de la ĉaro, kiu kuŝis surtere kaj antaŭ la okuloj de la mirigitaj ĉeestantoj li restarigis ĝin.

Tiu okazintaĵo redonis al Berardo iom de lia antaŭa babilemo.

”Donna Zizzola bruligas du kandelojn antaŭ la statuo de sankta Antonio por rompi la forton de la bankoj. Ĉu ne ridige?” li demandis al mi tiun vesperon.

Sed mi ne havis deziron diskuti. Mi komprenis, ke Berardo intencas rekomenci la diskuton, kiun li havis kun Scarpone, la vesperon antaŭ nia foriro.

”Ekstravagancojn oni povas permesi al si, kiam oni estas juna,” li ankoraŭ diris al mi. ”Rosti kaŝtanojn povas esti utile, sed forbruligi la vilaon de la Impresario utilas al nenio.”

Mi lasis lin paroli, ĉar li ne povis ne paroli.

”Ne temas pri kuraĝo, ĉu vi komprenas? Scarpone kredu, ke mi timas, sed tute ne temas pri kuraĝo. Se ekzistus motivo endanĝerigi la vivon por laborenspezi iom pli ol la aliaj, mi ne hezitus fari tion. Mi sentas en mi la forton por fari tion, kion neniu homo antaŭe kapablis, ĉu vi komprenas? Morgaŭ oni donos al ni laboron kaj kiam mi laboros, vi miros, la aliaj miros kaj la inĝenieroj miros . . .”

”Kiel oni ordigus la enterigon de Teofilo?” mi demandis, por ke li ĉesigu la parolfluon. Sed tio malplaĉis al li.

”Sed ne temas pri kuraĝo, mi certigas al vi,” respondis Berardo. ”Nek pri forto. Ĉu la Impresario uzis perforton kontraŭ ni? Tute ne! La Impresario ne uzis perforton kontraŭ ni, nek kuraĝon, nek forton, sed ruzon. Per ĝi li akiris la rivereton. Li eĉ ne prenis ĝin, sed la fontamaranoj donis ĝin al li. . . Antaŭe ili subskribis petskribon al la registaro, poste akceptis la artifikon pri tiuj du trikvaronoj kaj la artifikon pri la dek lustrumoj . . . Kion devis fari la Impresario? Li agis korekte laŭleĝe kaj en siaj interesoj . . .”

Koncerne tiun punkton liaj ideoj tre ŝanĝiĝis.

”Estas certe, ke la prezo de la tero multe malaltiĝos,”

li poste aldonis, malkaŝante per tio siajn sekretajn pensojn.

”Sen rivereto la tero devos malpli valori kaj ŝanĝi kulturadon . . .”

Li jam sciis sur kiun terpecon li metos la manojn ĉe la reveno.

Matene de la kvina tago ni iris al la labordona oficejo por akiri laboron.

”El kiu provinco vi venis?” oni demandis al ni.

”El provinco Aquila,” ni respondis.

”En tiu kazo vi turnu vin al la oficejo de Aquila,” oni diris al ni.

”Kie estas la oficejo de Aquila?” ni demandis.

La oficisto rideksplodis. Li transportis nian demandon al siaj kolegoj kaj la mokrido traflugis la tutan oficejon.

Post kiam oni rekvietiĝis kaj la oficisto sekigis la okulojn, kiuj baniĝis en larmoj pro tro multa ridado, li klarigis al ni: ”La oficejo de Aquila estas en Aquila . . .”

Sed ni tute ne deziris rondvojaĝi tra tuta Italio.

”Ni vidis jam sufiĉe da oficejoj,” diris Berardo energie.

”Ni iris al Romo, por ke oni sendu nin al iu laboro, sed ne por suriri la kalvarian vojon.”

Tamen la kalvaria vojo ankoraŭ ne finiĝis.

En la gastejo ”La bona rabisto” loĝis advokato el Abruzzo, kavaliro don Achille Pazienza. Nun ni turnis nin al li kaj la sekvintan tagon, la sesan de nia restado en Romo, li invitis nin en sian dormoĉambron tuj apud nia kaj simila pro la mallumo, malgrando, malordo kaj malpuro. Ni trovis don Achille Pazienza etendita laŭ sia tuta longo sur la lito: li estis malsaneta maljunulo kun barbo dektaga, flavaj vestoj, blanktolaj ŝuoj, pajla ĉapelo sur la kapo, bronza medalo sur la brusto kaj ligna dentpurigilo en la buŝo. Li surmetis tiujn ornamaĵojn por akcepti nin.

Sub la lito ni vidis noktovazon plenan de urino.

”La konsulto kostos dek lirojn,” diris don Pazienza al ni.

”Ni konsentas,” mi respondis impulse.

”Dek lirojn antaŭpagotajn,” diris la kavaliro. Ni donis al li dek lirojn.

”Po dek liroj por persono,” li plu diris. Ni donis ankoraŭ dek lirojn.

La kavaliro eliris la liton kaj malaperis el la ĉambro, dirante nenion. Ni aŭdis lin tusanta en la koridoro. Poste ni aŭdis la tusadon malrapide malsupreniranta la ŝtuparon. Kelkajn minutojn ĝi restis en la teretaĝo, kie spionis la bona rabisto, eliris sur la straton kaj mutiĝis en la kontraŭa trinkejo.

Ni devis atendi preskaŭ plenan horon, antaŭ ol la tusado reaŭdiĝis, transversis la straton, malrapide kaj pene supreniris la ŝtuparon. Ĉe la pordo la kavaliro iom hezitis, envenis, ĵetante sur la liton pecon da pano, duonan kolbason kaj duonplenan botelon da ruĝa vino.

”Via afero estas malluma,” diris kavaliro Pazienza, repreninte sian horizontalan pozicion, kvankam ni ankoraŭ ne rakontis al li, kial ni venis.

”Kiom da mono vi posedas ankoraŭ?” li demandis post paŭzo, longe meditinte.

Ni metis ĉion, kio al ni restis, inkluzive la kuprajn monerojn, en la ĉapelon de Berardo kaj kalkulis proksimume dek kvar lirojn.

”Via afero estas sensignifa kaj malespera,” juĝis la seniluziigita kavaliro.

Post nova medito li demandis al ni: ”Ĉu ne estus eble, venigi el Fontamara pli da mono?”

”Certe,” respondis tuj Berardo, konvinkita pri la malo.

”Kaj kelkajn kokinetojn? Kaj iom da fromaĝo? iom da mielo kontraŭ la tusado?” aldonis la kavaliro.

”Certe,” rapidis respondi Berardo, kiu dum sia tuta vivo ankoraŭ neniam vidis mielon.

”Via afero iom klariĝas,” diris kavaliro Paaenza al ni kun larĝa ĉevala rideto, montrante tridekon da flavaj dentoj.

Nur nun Berardo rakontis nian aferon.

La kavaliro ekstaris, serĉis bastonon, kiu aspektis kiel malnova ombrela anso kaj kaptinte ĝin kiel iu, kiu foriras en militon, li diris al ni: ”Sekvu min!”

Ni sekvis. La unua celo estis la telegrafejo. La kavaliro redaktis telegramon kun jena enhavo: ”Urĝe bezonataj ducent liroj dek kilogramoj da fromaĝo du kilogramoj da mielo kelkaj kokinoj.”

Kaj li demandis al ni: ”Al kiu mi adresu la telegramon? Kiu el vi havas pli riĉajn parencojn?”

”Ekspedu ĝin al mia patro, Vincenzo Viola,” respondis Berardo, kiu perdis lin, estante ankoraŭ infano.

Don Pazienza intencis prezenti la telegramon ĉe la giĉeto, kiam Berardo demandis al li: ”kavaliro, ĉu al vi ne plaĉos persikoj?”

”Certe,” li respondis, ”ili estas bonegaj kontraŭ la tusado.”

Li do aldonis al la telegramo la peton ankoraŭ sendi dek kilogramojn da persikoj. La kavaliro kopiis la telegramon kaj ordonis al ni: ”Pagu kaj sekvu min!”

Ni pagis kaj sekvis lin. La dua celo estis la labordona oficejo de la faŝista sindikato, el kiu oni resendis nin la unuan tagon. Don Pazienza lasis nin en la koridoro, sed tra giĉeto ni povis vidi lin konfidence parolanta kaj vigle diskutanta kun la oficeja estro. Li vidigis al li la kopion de la telegramo, kiun ni ekspedis al Fontamara kaj fingre montris la plej signifoplenajn vortojn. La estro supozeble diris al nia advokato kelkajn fortajn skrupulojn, ĉar ni vidis, ke li paliĝas kaj kuras al ni por demandi: ”Ĉu oni devas raspi la fromaĝon aŭ tuj manĝi?”

”Oni manĝas ĝin, kiam ĝi estas freŝa kaj oni raspas ĝin, kiam ĝi estas seka,” respondis Berardo, kontentigante per tio la kavaliron, kiu tuj kuris al la estro por komuniki al li la kvietigan respondon.

Aliaj gravaj skrupuloj ne ekzistis, tial la kavaliro povis veni por sciigi al ni; ”La afero marŝas. La oficejo prizorgos la necesajn dokumentojn; naskiĝateston, ekstrakton el la punregistro, ateston pri bona konduto kaj tuj kiam ili alvenos, oni enskribos vin en la senlaborulan registron. La laboro venos poste. Vi estos tiam vokataj de la oficejo.”

La sepan tagon de nia restado en Romo ni posedis ne pli ol kvar lirojn. Ni aĉetis du kilogramojn da pano kaj eĉ ne unu centimo restis al ni.

”La alvoko de la labordona oficejo certe ne restos longe for,” ripetadis Berardo al mi, por kuraĝigi sin mem.

Por tuj respondi al la alvoko kaj, ĉar ne manĝinte, ni ne havis deziron promeni, ni ne plu eliris la gastejon. Ĉe ĉiu brueto, kiu preterpasis, ni kuris al la pordo. Ĉiun fojon, kiam alvenis la poŝtisto, ni rapidis malsupren al la teretaĝo, kie embuskis la bona rabisto.

En tiu sama timo vivis kavaliro Pazienza. La diferenco tamen estis, ke ni atendis la alvokon al laboro kaj li la telegrafan monsendon kun la nutraĵoj de la patro de Berardo. Ĉiuj tri pasigis la tutan tagon etenditaj sur la lito kaj triope ni staris ĉe la ŝtuparo post ĉia brueto. Dum la supreniradoj la reciprokaj riproĉoj fariĝis de tago al tago pli akraj.

”Vi havas degenerintan patron,” diris kavaliro Pazienza al Berardo. ”Kiel li povas atendigi vin je ducent liroj?”

”Ĉu estas aŭ ne estas laboro por ni?” demandis Berardo. ”Se jes, kial oni ne vokas nin? Se estas laboro, kial do tiom da formalaĵoj?”

”Ni devas pacienci koncerne la postan pakaĵon,” aldonis la kavaliro. ”Ni scias, ke pakaĵoj vojaĝas malrapide, precipe, kiam ili entenas rompeblajn vazetojn, sed telegrafa monsendo povas esti ĉi tie post unu tago . . . Via patro estas egoista porko.”

”Kiel naskiĝatesto rilatas al laboro?” demandis Berardo. ”Kiam iu petas pri laboro, tiam estas ja klare, ke li jam naskiĝis . . . Neniu petos laboron, ne naskite!”

Fastinte kaj senutile atendinte dum tri tagoj, Berardo kaj mi ĉesis kuri malsupren ĉe alveno de la leterportisto. Ni restis kuŝantaj sur la lito de la mateno ĝis la vespero kaj leviĝis de tempo al tempo nur por trinki akvon ĉe la krano en la necesejo.

Multe pli optimisma kaj obstina evidentiĝis kavaliro Pazienza. Tri fojojn ĉiutage, ĉe alveno de la leterportisto, ni aŭdis, ke la tusado leviĝas de la lito, eliras la ĉambron, malrapide malsupreniras la ŝtuparon al la teretaĝo kaj post iom da tempo malrapide revenas, pene supreniras, pli malrapidas ĉe nia pordo, ĉe nia porda seruro, tra ĝin ĵetante ĉiam novajn malbenojn kontraŭ Fontamara.

”Berardo Viola,” raŭke kriis la maljunulo, ”via patro estas kanajlo! Via patro estos mia pereo! Via patro estos mia morto! Via patro kulpas, ke dum tri tagoj mi ne manĝis,” li kriis ankoraŭ.

Berardo ne respondis. Li refalis en la antaŭan silentemon. Ne dirante eĉ unu vorton, li rigardis dum horoj la plafonon.

”Kion ni faru?” mi demandis, ”ni ne povos resti eterne sen manĝo!”

Sed Berardo ne respondis.

Posttagmeze de la kvara fastotago ni havis kaŭzon por ĝoji. Estis proksimume je la kvina, kiam ni aŭdis sur la ŝtuparo konfuzajn kriojn de la kavaliro kaj la bona rabisto.

”Hura! Hura!” kriis la kavaliro.

Kie estas la Venko?

Donu la harbelecon al ŝi, Kiu estas sklavino de Romo.

Dio ŝin kreis.

La duo atingis nian pordon, ne frapinte malfermis ĝin kaj eniris. La bona rabisto svingis telegramon en la aero por Berardo kaj kavaliro Pazienza mantenis la kolojn de du boteloj da vino.

”Berardo Viola,” kriis la kavaliro, ”via patro estas ĝentilhomo! Via telegrafa monsendo alvenis . . .”

”Ĉu vere?” demandis Berardo surprizite kaj samtempe ekster si pro ĝojo. Kompreneble li ne povis kredi, ke lia patro, kiu mortis antaŭ dudeko da jaroj, sendas al li telegrafan poŝtmandaton; sed kiu, post kvartaga fastado, deziras diskuti?

Dumla kavaliro enverŝis trinkaĵon, Berardo prenis la telegramon, malfermis ĝin kaj legis, relegis, rigardis niajn vizaĝojn, faldis ĝin kaj ne dirante eĉ unu vorton, li metis ĝin en sian poŝon.

”Kio okazis?” mi demandis al li.

Berardo ne donis respondon. Lia mieno estis rigida.

Sed la blanko de liaj okuloj subite fariĝis malbrila kaj sangostria. Mi jam sciis el Fontamara, ke tio estas la sola ekstera signo, per kiu manifestiĝas ĉe li granda emocio.

”Kio okazis?” mi demandis ankoraŭfoje kun voĉo kiel eble plej amika.

Berardo denove ekkuŝis sur la lito, dirante nenion. La bona rabisto kaj kavaliro Pazienza embarasite foriris. Mi etendis min flanke de Berardo, sur la sama lito, longe silentis por sentigi al li kunsenton kaj poste demande flustris al li: ”Kio okazis? Ĉu iu mortis?”

Sed li ne respondis kaj mi komprenis, ke eble en Fontamara iu mortis.

La saman vesperon, proksimume je la oka, ni aŭdis nekutiman bruon en la najbara ĉambro, kiu, kiel dirite, estis okupita de kavaliro Achille Pazienza. Ĉe nia pordo la kavaliro diris al ni: ”La estro de la labordona oficejo de la faŝista sindikato vizitis min. Viaj dokumentoj alvenis.

Sur la ateston pri bona konduto, donitan de la podestà, oni skribis: konduto laŭ nacia vidpunkto nefidinda. Havante tian dokumenton, vi tute ne povos trovi laboron.

Neniam vi trovos ĝin. Krome oni avertis la policon.”

Referminte la pordon, li foriris.

Kvin minutojn poste la pordo denove malfermiĝis.

”Via ĉambro estas forluita,” la bona rabisto diris al ni, ”vi havos duonhoron da tempo por foriri . . .”

Estis jam mallume, kiam ni devis forlasi la gastejon ”La bona rabisto.”

”Kion ni faru?” mi demandis al Berardo. Sed li ne respondis.

Mi sentis min malforta sur miaj piedoj kaj pro la malsato mi havis teruran kapdoloron. De tempo al tempo mi kredis min falanta surteren. La homoj sur la strato nin rigardis. La sinjoroj flankeniris, kvazaŭ ili timus nin.

Kaj vere, Berardo aspektis timiga.

Tiel ni senvole atingis la stacion. Sur la placo ni vidis multajn karabenistojn, soldatojn kaj policistojn, kiuj haltigis la preterpasantojn kaj traserĉis ilin. Ili haltigis kaj traserĉis ankaŭ aŭtomobilojn. Junulo, kiu mirigite rigardis nin, direktis siajn paŝojn al ni.

”Bonan vesperon,” li diris al Berardo.

Berardo malfide okulis al li kaj ne respondis.

”Mi ĝuste pensis pri vi,” aldonis la junulo, ”se mi ne estus renkontinta vin hodiaŭ, morgaŭ mi forveturus al Fontamara por serĉi vin.”

”Mi posedas eĉ ne unu centimon,” diris Berardo al li, ”se vi intencas trompi min, via rikolto estos malgrandeta!”

La junulo ekridis. Li aspektis inter laboristo kaj studento. Li estis alta, maldika, bone sed ne elegante vestita kaj liaj voĉo kaj rigardo fide impresis.

”Ĉu vi memoras la unuan fojon, kiam vi estis en Avezzano?” la junulo demandis al Berardo. ”Ĉu vi memoras la trinkejon, en kiun la ru ̧hara spiono kun la cikatro sur la mentono invitis vin kaj la aliajn fontamaranojn? . . .

Ĉu vi memoras tion? Tamen vi forgesis, kiu avertis vin kontraŭ li!”

Berardo esplore rigardis lin kaj rekonis la junulon.

”Donu manĝaĵon al ni,” mi petis, vidante, ke Berardo lasis preteriri la okazon.

La juna avezzanano kondukis nin al proksima manĝejo kaj mendis ovojn kaj ŝinkon.

”Ĉu tio estas por ni?” demandis malfide Berardo ”kaj kiu pagos? Ni posedas eĉ ne unu soldon!”

Por kvietigi Berardo, la junulo devis anticipe pagi ĉe la kaso la prezon de la manĝaĵoj. Berardo rigardis min, kvazaŭ por diri: li sendube estas frenezulo!

”Kion signifas tiu ekscitiĝo de la karabenistoj kaj soldatoj?” demandis Berardo al la junulo, post kiam li sufiĉe manĝis.

”Oni serĉas la Faman Nekonaton,” li respondis. Sed tiu respondo estis tre neklara.

”Dum kelka tempo iu nekonato, la Fama Nekonato, endanĝerigas la publikan ordon,” aldonis la junulo. ”En ĉiuj procesoj antaŭ la speciala tribunalo oni parolas pri la Fama Nekonato, kiu presas kaj distribuas sekretajn folietojn . . . Tiuj, kiujn oni surprizis kun neleĝaj presaĵoj, ĉiam konfesas, ke ili ricevis la paperojn de la Fama Nekonato . . . Komence li prefere laboris ĉe kelkaj fabrikoj; poste li ofte vizitis la ĉirkaŭaĵojn de la urbo, la kazernojn de soldatoj; fine li aperis en la universitatoj.

En la sama tempo oni signalis lin en diversaj provincoj ĝis la limo. Lin ĉasas miloj da policistoj italaj, sed ĝis nun oni ne sukcesis kapti lin. Proksimume sesmil personojn oni arestis kaj multfoje la registaro kredis, ke inter la arestitoj estas ankaŭ li, la Fama Nekonato, tamen post mallongaj interrompoj, la sekretaj presaĵoj denove aperis kaj la kronikoj de la speciala tribunalo resignalis la aktivecon de la Fama Nekonato . . . ŝajnas, ke dum kelka tempo li kaŝlaboras en Abruzzo . . .”

”Ĉu en Abruzzo?” vigle demandis Berardo.

”En Sulmona, Prezza, Avezzano kaj aliaj vilaĝoj. Ĉie, kien li alvenas, la kafonoj ekribelas. Ĉie, kie la kafonoj ribelas, li aperas.”

”Sed kiu estas li? Ĉu la diablo?” demandis Berardo.

”Eble . . .” ride respondis la avezzanano.

”Se oni povus montri al li la vojon al Fontamara,” aldonis ankoraŭ Berardo.

”Tiun li jam konas,” respondis la alia flustre.

En tiu momento, policisto, sekvata de grupo da militistoj, eniris la manĝejon kaj turnis sin al ni.

”Pasportojn kaj identecajn kartojn!” li ordonis.

Dum la policisto esploris la permesbiletojn, kiujn Berardo kaj mi ricevis en la oficejo de la faŝista sindikato kaj la identecan karton, pasporton kaj multajn dokumentojn de la avezzanano, kiu estis ĉe ni, la militistoj traserĉis la manĝejon. Niaj dokumentoj estis bonordaj kaj la policisto intencis jam foriri, kiam la militistoj venis al li kun paketo en tolpeco, kiun ili trovis sub la vesthokaro. La enhavo de la paketo sufiĉis por furiozigi la policiston kaj soldatojn, kiuj ĵetis sin sur nin, kriante: ”Al kiu apartenas ĉi tiu paketo? Kiu metis ĝin sur la plankon?” kaj eĉ ne aŭskultante niajn respondojn, ili lokis nin inter si kaj kondukis nin al policejo.

Berardo, supozante, ke oni opinias nin ŝtelistoj kaj ke la trovita paketo entenas ŝtelaĵojn, kriis sur la tuta vojo al la policejo: ”Ĉu ni estas ŝtelistoj? . . . Hontu! Ŝtelistoj estas vi! Ni estas la priŝtelitoj, sed ne la ŝtelintoj . . . ŝtelisto estas la faŝista sindikato, kiu igis nin pagi tridek kvin lirojn . . .

Ŝtelisto estas kavaliro Pazienza, kiu prenis de ni dudek lirojn . . . Ĉu ni ŝtelistoj? . . . Ŝtelisto estas la Impresario!”

En la policejon, kien oni kondukis nin, konstante alfluis novaj grupoj da arestitoj el diversaj kvartaloj de la urbo.

”La daŭra ĉaso al la Fama Nekonato,” flustre klarigis la avezzanano al Berardo, kiu fine komprenis, ke oni suspektas nin ne pri ŝtelado kaj tial trankviliĝis.

Kiam post malmultaj formalaĵoj oni metis nin en ĉelon, kie troviĝis jam du aliaj arestitoj, Berardo kaj mi interŝanĝis kontentan rideton: fine ni havis loĝejon kaj almenaŭ ĝis morgaŭ manĝaĵon . . . Pri la pli malproksima tempo ni povus pensi poste.

La duono de la ĉelo estis okupita de cementa altaĵo, iom pli alta ol ordinara trotuaro kaj ĝi servis kiel lito. En angulo estis truo, kies destino estis ankoraŭ pli klara. La du arestitoj, antaŭ ni metitaj en la ĉelon, kuŝis en la kontraŭa angulo, kun la kapo sur siaj kunfalditaj jakoj, kiuj servis kiel kuseno. Mi tuj imitis tiun ekzemplon, ekkuŝis sur la cementon, demetis mian jakon kaj ĝin faldis sub mian kapon. Kontraŭe, Berardo kaj la avezzanano vigle ekdiskutis, pasante tien kaj reen en la ĉelo. La avezzanano parolis flustre, eble pro nefido al la du nekonatoj, sed tio ne sukcesis al Berardo. Pro tio mi aŭdis de la tuta diskutado nur tion, kion diris Berardo.

”Ĉi tiu historio de la Fama Nekonato ne konvinkas min,” li diris. ”Ĉu la Nekonato estas urbano aŭ kafono?

Se li estas urbano kaj venas al Abruzzo, li devas havi ian celon . . .”

”Sed la urbanoj ja vivas bone,” li diris ankoraŭ. ”Ili vivas bone pro tio, ke ili elpremas la kafonojn. Mi komprenas, ke ankaŭ en la urbo estas homoj, kiuj vivas malbone. Ekzemple: Peppino Goriano kaj kavaliro Pazienza ne naĝas en abundo. Sed ili ne estas veraj urbanoj; ili estas abruzzanoj translokitaj en la urbon . . .”

Kelkfoje, kiam Berardo streĉis sin por paroli flustre, mi perdis la fadenon de la diskutoj, sed laŭ la gestoj de li kaj la avezzanano mi komprenis, ke ili ankoraŭ ne interkonsentas. Kiam estis utile mallaŭtigi la voĉon, Berardo forgesis ĉion kaj lin povis aŭdi ne nur la du nekonatoj, sed verŝajne ankaŭ tiuj en la najbaraj ĉeloj.

”Ĉu en la paketo trovita en la manĝejo troviĝis nur gazetoj? . . . Kaj pro tiu paketo da ŝirpapero oni arestas tiom da homoj? Kian valoron prezentas tiu paketo da papero?”

La avezzanano estis junulo ne nur simpatia, sed ankaŭ pacienca. Li rekomendis al Berardo paroli flustre kaj Berardo promesis, sed tuj forgesis.

”La unueco de la urbanoj kaj kafonoj? . . . Sed la urbanoj vivas bone kaj la kafonoj malbone. La urbanoj satmanĝas, trinkas kaj ne pagas impostojn. Ili laboras malmulte kaj enspezas multe . . . Ĉiutage dudek lirojn nur por bastonbati, mem ne ricevinte ilin. Sufiĉas vidi, kiom ili igas nin pagi por ŝtofoj, ĉapeloj, ŝuplandoj . . . Ni, kafonoj, estas kvazaŭ vermoj. Ĉiu elpremas nin. Ĉiu pasas sur nin. Ĉiu superruzas nin. Eĉ don Circostanza turnis sin kontraŭ nin. Eĉ li.”

Kun larĝe malfermitaj okuloj la avezzanano aŭskultis.

”Estas terure,” li murmuris al si mem. ”Ĉu vere vi kredas, kion vi diris? Ĉu la aliaj kafonoj pensas kiel vi?”

”Mi ne komprenas,” diris Berardo iom poste, ”kial la urbanoj presas gazetojn por senpage distribui inter la kafonoj. Kial la Fama Nekonato okupas sin pri aferoj, kiuj ne estas liaj? Sed li eble estas komercisto de papero kaj presas gazetojn por vendi ilin?”

”Ĉu ĉiuj tiuj homoj, pri kiuj vi parolis kaj kiujn oni kondamnis je malliberejo, estas frenezaj?” mi aŭdis Berardon ankoraŭ demandi. ”Sed, kiam ili ne estas frenezaj, kion ili intencas? Kaj tiuj, kiujn vi nomis kaj kiujn pafmortigis la registaro, kion ili deziris? Ĉu eble tio estas maniero prizorgi siajn proprajn interesojn?”

La avezzanano ne povis ne kompreni, ke Berardo direktis la pli grandan parton de la kontraŭdiroj al si mem.

La espero, kiun Berardo havis, kiam li forlasis Fontamaran, estis detruita. La eblo efektivigi siajn planojn, trovi laboron kaj aĉeti pecon da tero, estis nuligita. Dum sia tuta vivo li ne plu povos efektivigi siajn planojn. La podestà nomis nin homoj kun malbona konduto laŭ nacia vidpunkto kaj tiel estis decidite pri nia tuta vivo. Pro tio Berardo devis senti revenanta en si, kun plej granda furiozo, la malnovan pensmanieron; la kontraŭargumentoj diritaj al la avezzanano estis lia lasta rezisto.

La konversacia temo transiris al aliaj landoj kaj Rusio, ĉar min atingis frazo de Berardo, kiu diris: ”Ĉu Rusio? Diru al mi la veron: ĉu vere ekzistas tia Rusio, pri kia oni tiom parolas? Ĉiuj parolas pri ĝi, sed neniu iam estis tie. Kafonoj vizitis eĉ Amerikon, Afrikon, Francion. Sed neniu iam vidis Rusion.”

Pri kelkaj punktoj, ekzemple, kiam en la diskuto temis pri libero, Berardo estis nekonvinkebla.

”Ĉu libero paroladi publike?” li demandis. ”Sed ni ne estas advokatoj . . . Ĉu libero presi? Sed ni ne estas presistoj. Kial vi ne parolas prefere pri libero labori, pri libero posedi teron?”

Poste mi ekdormetis. Kelkajn horojn mi estis dorminta, kiam Berardo vekis min. Li sidis ĉe miaj piedoj kaj la avezzanano estis apud li. Mi miris, ke ili estas ankoraŭ vekaj kaj ne ĉesis interparoli.

”Pardonu,” Berardo diris al mi, ”tuj mi lasos vin redormi . . . Ĉu vi konas la historion de princo Torlonia?”

”Ne interesas min,” mi respondis al li, ”ĉiuj rakontoj pri princoj estas egalaj. Lasu min dormi!”

”Vi sciu, ke t.n. princo Torlonia estas nek princo, nek Torlonia. Nu, se vi kapablas, dormu . . .”

”Ĉu vi sonĝas?” mi demandis al li.

”Sciu,” respondis Berardo, ”ke t.n. princo Torlonia, kiun la kafonoj adoras kiel teran dion, venis Italion antaŭ proksimume cent jaroj, kiel kantinisto de franca regimento. Li ne nur ne estis princo, sed eĉ ne kavaliro kiel don Pazienza. Li estis vendisto de vino kaj kolbasoj. Lia nomo estis eĉ ne Torlonia, sed Torlogne. Li estis franco, spekulaciisto. Li spekulaciis je milito, je salo, enspezis per pastroj, per la piemontanoj, ŝtelis dekstre kaj maldekstre kaj estis nomata antaŭe duko kaj poste princo . . .”

”Ĉu vi sonĝas?” mi redemandis al Berardo.

Sed Berardo turnis la dorson al mi kaj denove ekdiskutis kun la avezzanano. Ili ne plu miskomprenis unu la alian. Laŭ la parolmaniero kaj gestoj oni povis konkludi, ke Berardo cedas ĉiun reziston. Ĉio, kion li rakontis pri Torlonia similis fabelon, sed la antaŭa Berardo avidis tiajn fabelojn.

Dum ili plu parolis, mi ree ekdormis kaj vekiĝis matene. Berardo iris kun grandaj paŝoj tien kaj reen en la ĉelo, kvazaŭ enkaĝigita leono. La avezzanano kuŝis apud mi, sed ne dormis. Li estis tiel proksima al mi, kvazaŭ atendanta mian vekiĝon.

”Ĉu vi fidas Berardon?” li flustre demandis al mi.

”Jes,” mi respondis.

”Ĉiuj kafonoj devas fidi lin,” aldonis la avezzanano.

”Diru en Fontamara, ke ĉiu lin devas fidi. Li estas eksterordinara homo. Tio, kio al li okazis, ne povis ne okazi al li. Verŝajne ne troviĝas nuntempe en tuta Italio kafono, kia li. Ripetu tion en Fontamara. Oni faru, kion li diros.

Sendube oni liberigos vin hodiaŭ aŭ post kelkaj tagoj kaj resendos vin hejmen. Mia sorto estos eble alia. Pardonu, ke mi tion ne klarigos al vi: Berardo diros al vi ĉion en Fontamara. Tio, kion vi devas fari, estas repacigi Berardon kun Raffaele Scarpone. La ceteron Berardo jam scias.”

Je la oka oni donis al ni tason da kafo. Berardo ĉesis paŝi tra la ĉelo kaj diris al la gardisto: ”Mi deziras tuj paroli kun sinjoro policestro.”

”Atendu vian vicon,” diris la gardisto kaj foriris.

Tiu dialogo ne pasis ne rimarkite de la avezzanano, kiu time rigardis al Berardo. Li ne kuraĝis peti al li klarigojn, sed timo pri perfido kuŝis en lia rigardo.

Je la naŭa oni kondukis nin triope al la policestro.

Berardo antaŭenpaŝis kaj diris: ”Sinjoro estro, mi pretas diri la tutan veron.”

”Parolu!” diris la homo de la leĝo.

”La paketo kun malpermesitaj presaĵoj, trovita en la manĝejo ĉe la stacio, apartenas al mi . . . Mi igis ilin presi por distribui inter la kafonoj . . . La Fama Nekonato estas mi.”

ĈAPITRO X.

La Nekonato, la Fama Nekonato estis arestita!

Post la sciigo, ke la Nekonato, la Fama Nekonato, estas arestita, ĵurnalistoj, faŝistaj kaj altaj ŝtataj funkciuloj vizitis la policejon, kie ni estis en mallibero.

Kaj la Nekonato estis kafono . . .

La polico serĉis lin en urbo, sed ĉu eĉ unu urbano restis nekonata? Ĉiun urbanon oni konis, registris, stampis, spionis. Ankaŭ la revolucia urbano (precipe la revolucia urbano) estis registrata, stampata, konata. Sed kafono?

Kiu konas kafonon? Ĉu ekzistis iam registaro en Italio, kiu konis la kafonon? Kaj kiu iam konis, registris, stampis, spionis, ĉiujn kafonojn?

Do la Nekonato, la Fama Nekonato, estis kafono.

Multfoje oni trenis Berardon el la ĉelo por montri lin al ĉiu nova funkciulo, kiu deziris esplordemandi lin aŭ nur vidi la kafonon (la Nekonaton).

Pro antaŭzorgo oni disigis nin ĉiuvespere kaj lokis en tri diversajn ĉelojn min, Berardon kaj la avezzananon, sed la sekvintajn tagojn oni kunigis nin por esplordemandi.

La policestro deziris scii multon de Berardo. Li deziris scii, kie estas la malpermesita presejo, kiu estas la presisto kaj ĉu estas ankoraŭ kunkulpuloj. Sed Berardo ne respondis. Li mordis siajn lipojn per la dentoj, ĝis kiam ili sangis, por pruvi al la estro sian obstinan volon silenti. Post la esploroj Berardo aspektis ĉiam pli difektita. La unuan fojon li havis nur bluon sub la dekstra okulo, sed post la sekvintaj esploroj lia vizaĝo estis preskaŭ nerekonebla; la lipoj, la nazo, la oreloj, la brovoj prezentis postsignojn de la teruraj turmentoj. Tamen li silentis. Li ne respondis al la demandoj de la policestro.

Ĉar li ne plu kapablis kunpremi la fenditajn lipojn, li kunpremis la dentojn, ĉiam obstine silentante.

Iun vesperon ankaŭ mi havis specialan esploron. Oni kondukis min en subteran volbon, ĵetis min sur lignan benkon kaj ligis miajn manojn per rimenoj sur la dorson. Ŝajnis, kvazaŭ falas sur min fajropluvo, kvazaŭ oni ŝirmalfermas mian dorson kaj trapikas ĝin per fajro. Mi kvazaŭ falis en senfundan abismon . . .

Rekonsciinte, mi vidis, ke sango gutas el mia buŝo, formante sur la benko flaketon*. Mi lekis ĝin per la langopinto kaj trinkis iom, ĉar mia gorĝo dolorbrulis.

La sekvintan matenon oni liberigis la avezzananon.

* fluida maseto

Berardo kaj mi devis iri denove en la saman ĉelon, ĉe iu malliberigito, kiu aspektis kiel spiono. Mi komunikis mian suspekton al Berardo, tamen li diris al mi: ”Ne tuŝas min . . . Ĉion, kion mi devis diri, mi jam diris . . .”

Sed, kiam mi aldonis, ke la avezzanano estas libera, li respondis: ”Tiuokaze ankaŭ ni trovu rimedon por liberiĝi . . .”

La ludo valoras nur, se ĝi daŭros mallonge . . .

Estis facile komenci la ludon, sed estis multe malpli facile ĝin fini.

Kiam Berardo diris al la policestro, ke lia unua konfeso estis mistifiko, ĉi tiu ekridis kaj resendis lin en la ĉelon, dirante: ”Vi konfesu ĉion, kion vi scias, se ne, vi malbone fartos.”

Tiun saman vesperon Berardo suferis novan ”specialan esplordemandadon”. Oni ĉiam estis tre kruela. Berardo defendis sin. Li ne povis ricevi baton, ne redonante ĝin. Por ligi liajn manojn kaj piedojn oni bezonis ok aŭ naŭ policistojn. Ĉi tiun vesperon li hipokritis ne kontraŭi la torturojn, sed, kiam policisto intencis ligi ŝnuron ĉirkaŭ la genuojn, li faligis sin sur lin, kaptis per la dentoj la nukon kaj tenis ĝin tiel fortike, ke la aliaj policistoj devis pugnobati lin sur la makzelon por liberigi la viktimon . . . Kaj ĉe la fino oni rekondukis lin en la ĉelon, trenante lin ĉe la kruroj kaj ŝultroj, kiel Kriston post la krucumo.

”Li estas libera kaj mi estas ĉi tie,” Berardo diris la sekvintan matenon. ”Fakte ankaŭ li estas urbano . . . li nun ĝuas kaj mi estas ĉi tie . . . mi lasas min mortigi por li . . . Kial mi ne rakontu ĉion? . . . Ĉion, kion vi scias, kion vi supozas kaj en plej multaj kazoj, kion vi ne scias kaj eĉ ne supozas? . . .”

La malliberigito, kiun ni supozis spiono, aŭskultis interesiĝe.

Kiam Berardo denove estis vokita antaŭ la policestron, mi ne sciis, ĉu li agos bone aŭ malbone, se li rakontos ĉion, kion li aŭdis de la avezzanano, por tiel esti liberigata.

”Ĉu vi pretas konfesi ĉion?” demandis la estro al Berardo.

”Jes,” li respondis.

La estro montris al li gazeton, kiu grandlitere havis jenan surskribon: VIVU BERARDO VIOLA!

”En ĉi tiu gazeto” diris la estro ”troviĝas multaj sciigoj pri la traktado, kiun la polico al vi juste faris, de post la aresto ĝis hodiaŭ . . . Estante preta konfesi ĉion, ekrakontu, kiel vi kapablis kontrabandi tiujn sciigojn el via ĉelo al la sekreta gazeto.”

Berardo ne respondis.

”En ĉi tiu gazeto,” la estro daŭrigis ”oni skribas multon pri Fontamara. Oni skribas pri la devio de iu rivereto . . . pri iu traturo . . . pri la afero Fucino . . . pri la sinmortigo de iu Teofilo . . . pri la morto de iu Elvira . . .

kaj similaj aferoj. Estas evidente, ke nur fontamarano scias skribi tiajn artikolojn . . . Klarigu, kiel vi transportigis tiujn artikolojn el via ĉelo al la sekreta gazeto . . .”

Berardo ne respondis. Kvazaŭ hipnotigita li rigardis la gazeton, kiun la policestro metis antaŭ lin kaj en kiu estis presitaj lia nomo kaj tiu de Elvira. Per grandaj literoj oni presis: VIVU BERARDO VIOLA ”Parolu!” ordonis la estro.

”Neeble, sinjoro policestro!” diris Berardo. ”Prefere mi mortu . . .”

La estro kuraĝigis lin. Sed, enpense, Berardo estis jam aliloke. Li ne plu vidis la estron, ne plu aŭdis lin. Li lasis sin rekonduki en la ĉelon kiel iun, kiu ĵus farigis sian testamenton antaŭ ol morti. Tamen la lukto ankoraŭ ne finiĝis.

Neniu el ni ambaŭ fermis tiun nokton la okulojn. Berardo tenis la kapon inter la manoj, kvazaŭ ĝi krevus. Li decidis konfesi, poste bedaŭris tion, denove decidis konfesi, sed poste denove bedaŭris. Li ĉirkaŭprenis la kapon, por ke ĝi ne krevu. Kial li devis resti kaptita? Kial li devus morti en malliberejo en sia trideka jaro? . . . Ĉu pro honoro? . . . Ĉu pro konvinko? . . . Sed li ja neniam okupis sin pri politiko. Tiel pasis la noktaj horoj.

Tiel Berardo Viola parolis al mi, al si mem kaj dume la alia klopodis kapti ĉiun vorton. La lukto daŭris: ”Se mi perfidos lin, ĉio estos perdita. Se mi perfidos,”

li diris, ”Fontamara estos eterne malbenita. Se mi perfidos, daŭros ankoraŭ jarcenton, antaŭ ol sin prezentos simila okazo . . . Kaj se mi mortos? . . . Mi estos la unua kafono, kiu mortis ne por si mem, sed por la aliaj . . . Por la aliaj kafonoj . . . Por unuigi la aliajn kafonojn . . . Por la unueco de la kafonoj.”

Tio estis lia granda revelacio. Tiuj vortoj malfermis al li la okulojn, kvazaŭ blindiga lumo radiis en la ĉelon.

”Unueco . . . Kio ĝi estas? . . . Unueco! Ĉu vi konas tiun vorton? . . . Mi neniam aŭdis ĝin. Ĝi estas nova vorto. Unueco . . . t.e. la tero, la tero sen lupago. Unueco . . . Ĉu vi iam aŭdis ĝin? . . . Simpla afero! Ni transportu tiun vorton al Fontamara: se mi mortos,” li diris al mi, ”vi portu al Fontamara ĉi tiun vorton: UNUECO.

Diru ĝin al ĉiuj . . . Unue al Raffaele Scarpone, poste al la aliaj, Michele Zompa, General Baldissera, Ponzio Pilato, Antonio Ranocchia, al ĉiuj: Unueco . . . Ke ĉesu la malpaco inter la kafonoj. Al ili mankas nur: Unueco . . .

Ĉio cetera venos per si mem.”

Ili estis la lastaj vortoj, kiujn mi aŭdis de Berardo.

La sekvintan matenon oni disigis nin poreterne.

Post du tagoj oni vokis min antaŭ la policestron, kiu estis tre ĝentila.

”Berardo Viola mortigis sin ĉi tiun nokton,” li diris al mi. ”Pro malespero li pendigis sin ĉe la fenestro de la ĉelo. La fakto estas vera. Ĉar neniu ĉeestis, mankas protokolo. Protokolo estas nemankipova . . . Se vi pretas subskribi protokolon, en kiu troviĝas la deklaro, ke Berardo pendigis sin, ni liberigos vin ankoraŭ hodiaŭ.”

Aŭdinte, ke Berardo Viola estas murdita, mi ekploris . . .

La policestro skribis la protokolon, kiun mi, ne leginte, subskribis.

Post tio oni kondukis min en la oficejon de la ĉefpolicestro.

”Ĉu vi estis amiko de la mortinta Berardo Viola?” li demandis al mi.

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto ĉiam havis intencon mortigi sin?”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto antaŭ nelonge havis malfeliĉan amaferon?”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto estis malliberigita en la sama ĉelo, kie estis vi kaj ke li profitis la okazon, kiam vi dormis, por pendigi sin ĉe la krado?”

”Jes, sinjoro.”

Li igis min subskribi protokolon kaj mi povis foriri.

Oni kondukis min al la palaco de justico en la oficejon de iu juĝisto.

”Ĉu vi estis amiko de la mortinta Berardo Viola?” demandis la juĝisto al mi.

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto antaŭ nelonge havis malfeliĉan amaferon?”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto estis malliberigita en la sama ĉelo, kie estis vi kaj ke li profitis la okazon, kiam vi dormis, por pendigi sin ĉe la krado?”

”Jes, sinjoro.”

Ankaŭ li igis min subskribi protokolon kaj mi povis foriri.

En la posttagmezo oni liberigis min, akompanis min al la stacidomo, envagonigis min al Avezzano, doninte vojaĝbileton laŭ deviga vojo. La ceteron rakontos mia patro.

Ni jam aŭdis de la Fama Nekonato la pli grandan parton de tio, kion mia filo sciis rakonti, kiam li alvenis al Fontamara.

Mia filo alvenis, ĝuste kiam ni dekkvinope staris ĉirkaŭ la ”ŝtono” kaj la aliaj materialoj, donacitaj de la Nekonato por presi la gazeton de la kafonoj. (La unuan gazeton de la kafonoj).

La ”ŝtono” kuŝis en ligna kesteto, kiu kaŝis sub la kovrilo blankan platon t.n. litografan platon kaj malgrandan tirkeston entenantan acidojn kaj inkon por presi sur la blankan platon ĉiun permane skribitan folion tiel, ke oni povas reprodukti tiom da kopioj, kiom oni deziras.

Ni estis metintaj la ŝtonon sur la tablon de Sorcanera, meze de la strato kaj diskutis ĉirkaŭ ĝi pri la presota gazeto. Kiel dirite, ni estis proksimume dekkvinope.

Tie estis la Heroo de Porta Pia, kiu skribis plej klare kaj devis skribi la foliojn; General Baldissera, kiu konis la gramatikon kaj ortografion; Raffaele Scarpone, al kiu la Nekonato jam klarigis la funkciadon de la aparato. Kaj krome ĉeestis Antonio Braciola, Pasquale Cipolla, Ciro Zironda, Vincenzo Scorza, Giacinto Barletta, Giovanni Testone, Anacleto la tajloro, Alberto Saccone, Michele Zompa, Sorcanera kaj mi.

La unuan diskuton ni havis pri la titolo donota al la gazeto.

La Heroo de Porta Pia deziris titolon, kian oni havas en la urbo: II Messaggero, La Tribuna, aŭ similan. Sed Raffaele Scarpone, kiu de Berardo heredis la manierojn, silentigis lin . . .

”Nia gazeto ne estu imitaĵo . . . Antaŭ ĝi ne aperis simila!” li diris.

Michele Zompa proponis bonan titolon: ”La Vero”, kio signifas multon.

Sed Scarpone levis la nazon: ”La Vero?” li demandis ”kiu konas la veron?”

”Ni ne konas ĝin, sed deziras ĝin koni,” respondis Michele.

”Kaj kiam vi konos ĝin,” demandis Scarpone, ”ĉu vi volas per ĝi pretigi buljonon?”

Tio estis lia parolmaniero.

Ankaŭ General Baldissera havis bonan ideon: ”La Justico.”

”Sed vi freneziĝis,” kriis Scarpone al li, ”la justico estis ja ĉiam kontraŭ ni!”

Por kompreni ĉi tiun kontraŭargumenton vi sciu, ke por ni ”justico” signifas karabenistojn. Havi aferon kun la justico, signifas havi aferon kun la karabenistoj. Fali en la manojn de la justico, signifas fali en la manojn de karabenistoj. Esti en servo de la justico signifas esti spiono, esti konfidenculo de karabenistoj.

”Sed mi aludas la veran justicon,” diris incitite la maljuna ŝuisto. ”La justico estas egala al ĉiuj . . .”

”Vi trovos ĝin en la paradizo,” diris Raffaele Scarpone.

Kion oni povis diri kontraŭ tio?

Sorcanera proponis kiel titolon de la gazeto: ”La Trumpeto de la Kafonoj! . . .”

Sed neniu atentis ŝian proponon.

”Kion ni faru?” demandis Scarpone.

”Ni serĉu nomon,” respondis al li la Heroo. ”Ankaŭ vi faru proponon . . .”

”Mian proponon mi jam faris: KION NI FARU?” ripetis Scarpone.

Post kiam li kelkfoje ripetis ĝin, ni komprenis, ke li proponas kiel titolon de la gazeto la frazon: Kion ni faru?

kaj surprizite ni rigardis unu al alia.

”Sed tio ne estas titolo!” la Heroo aŭdacis rimarkigi.

”Ni bezonas titolon . . . titolon, kiun ni povas skribi fronte sur la gazeto, ĉu vi komprenas? . . . Bele skribitan.”

”Bone,” respondis Scarpone, ”skribu supre sur la gazeton per belaj literoj: KION NI FARU? kaj vi havos titolon . . .”

”Sed oni ridos pri ĝi,” ankoraŭ kontraŭdiris la Heroo, ”kiam kopio de la gazeto atingos Romon, ĉiu ekridos . . .”

Raffaele Scarpone furioziĝis. ”La gazeto estu gazeto de la kafonoj, la unua gazeto presita de kafonoj por kafonoj . . . Ĉio, kion opinios la romanoj, ne tuŝos min . . .

Baldissera pravigis Scarponen. Do oni akceptis lian proponon.

Dum la Heroo, kontraŭvole, skribis la titolon de la gazeto, oni diskutis pri la unua artikolo.

Michele Zompa proponis: ”La unua artikolo havu jenan titolon: ’Oni murdis Berardon Viola’. Pri tio vi ĉiuj ja konsentos.”

Scarpone samopiniis, sed aldonis: ”Oni murdis Berardon Viola, kion ni faru?”

”Jam troviĝas en la titolo: ’Kion ni faru?’ ” rimarkigis Michele.

”Ne sufiĉas,” diris Scarpone ”ni devas ĝin ripeti . . .

Se ni ne ripetos, la titolo ne valoros . . . Antaŭ ĉio ĝi reliefiĝu . . .”

”Kion ni faru?” ni devas ripeti en ĉiu artikolo . . . ’Oni forrabis de ni la akvon, kion ni faru?’ Ĉu vi komprenas?

’La pastro rifuzas enterigi niajn mortintojn, kion ni faru?’ ’En la nomo de la leĝo oni seksperfortis niajn edzinojn, kion ni faru?’ ’Don Circostanza estas fripono, kion ni faru?’ ”

Tiam ni ĉiuj komprenis kaj konsentis pri la propono de Scarpone.

Malgravan diskuton ni ekhavis pri la nomo de Berardo. Baldissera asertis, ke oni devas skribi ”Violla” per du ”l,” kontraŭe Michele Zompa opiniis, ke unu ”l” sufiĉas.

Fine la Heroo diris, ke li kapablas skribi tiel, ke oni dubos, ĉu estas unu aŭ du ”l” kaj per tio li finis la diskuton.

Rimarkinte, ke estas plu nenio por priparoli, mi forlasis la societon kaj iris hejmen por esti sola kun mia filo, kiun mi kredis perdita, sed tamen retrovis . . .

Estis jam malfruvespere, kiam Scarpone venis al mi kun trideko da kopioj de la gazeto ”KION NI FARU?”, por ke mi distribuu ilin en San Benedetto, kie mi havas multajn konatojn. La sekvontan tagon la aliaj kafonoj distribuos la gazetojn en la ceteraj vilaĝoj najbaraj. Oni presis entute kvincent kopiojn.

En San Benedetto loĝas la parencoj de mia edzino kaj por festi la liberiĝon de mia filo min kaptis la ideo iri tien triope. Tio iĝis nia savo!

Ni foriris al San Benedetto la sekvintan tagmezon. Por distribui la gazetojn mi bezonis duonan horon. La vesperan manĝon ni prenis en San Benedetto kaj proksimume je la naŭa ni reiris al Fontamara.

Duonvoje ni aŭdis pafadon, malproksime.

”Kiu festo estas hodiaŭ?” demandis mia edzino por ekscii el kiu vilaĝo venas la pafado. Estis malfacile diri, kiu festo. Sankta Ludoviko jam pasis kaj sankta Anna ne ankoraŭ venis.

Kiam ni pluiris, la pafoj plimultiĝis. ”Oni povus kredi, ke la pafoj venas el Fontamara,” mi diris.

En tiu momento preteriris veturigisto el Manaforno, venanta el la ĉefurbo.

”He, fontamaranoj,” li kriis al ni, ne haltante, ”en Fontamara estas milito . . .”

Ni antaŭeniris plu.

”Milito? . . . Kial milito? . . .” ni demandis al ni reciproke.

”Milito inter fontamaranoj? . . . Neeble!” ni diris.

”Ĉu la Impresario militas kontraŭ Fontamara? . . .

Sed kial?”

De tempo al tempo ĉesis la pafado kaj poste pli forte ekbruis.

Pli kaj pli ni konjektis, ke la eksplodoj venas el Fontamara. Oni pafis per fusiloj.

”Kion ni faru?” ni demandis unu al alia. Estis la demando de Scarpone. Sed la demando estis pli facila ol la respondo. Intertempe ni ĉiam antaŭeniris.

Ĉe la kruciĝo de la vojoj al Pescina kaj Fontamara, ni renkontis Pasqualen Cipolla.

”Kien vi intencas iri? . . . Ĉu al Fontamara? . . . Ĉu vi freneziĝis? . . .” Cipolla kriis al ni kaj plukuris al Pescina.

Ni postkuris lin.

”Sed kio okazas en Fontamara? . . .” mi kriis malantaŭ li, ”kial oni pafas? . . .”

”Estas milito, estas milito . . .” respondis Cipolla, ”milito kontraŭ la kafonoj . . . kontraŭ la gazeto . . .”

”Kaj la aliaj, kion ili faras?” mi demandis.

”Kiu povis, savis sin . . . Kiu havis okazon, fuĝis . . .”

respondis Cipolla ne haltante.

”Ĉu Scarpone fuĝis?” demandis mia filo.

”Pacon havu lia animo!” respondis Cipolla, farante la signon de la kruco.

”Ĉu Venerdì Santo fuĝis?”

”Pacon havu lia animo!” respondis Cipolla, ripetante la signon de la kruco.

”Kaj Ponzio Pilato?” mi demandis.

”Li enkuris la montaron.”

”Kaj Michele Zompa?”

”Kuris al Ortona.”

”Kaj General Baldissera?”

”Pacon havu lia animo!”

”Kaj kiuj ankoraŭ mortis?”

De malproksime ni aŭdis piedfrapadon de ĉevaloj, venantaj antaŭ ni.

Eble tio estas karabenistoj el Pescina, kiuj rajdas al Fontamara.

Ni rifuĝis en la kamparon. En la mallumo ni perdis Cipollan el la vido.

Ni aŭdis plu nenion pri li.

Ankaŭ pri la aliaj ni ne aŭdis plu ion. Nek pri tiuj, kiuj sin savis, nek pri tiuj, kiuj mortis. Nek pri nia hejmo, nek pri la tero.

Nun ni estas ĉi tie.

Per helpo de la Fama Nekonato ni atingis eksterlandon. Sed estas klare, ke ni ne povos resti ĉi tie.

Kion ni faru?

Post tiom da penoj, da luktoj, da larmoj kaj vundoj, post tiom da sango, da malamo kaj da malespero: KION NI FARU?