Gaja leganto per Esperanto - Verkis P. E. Schwerin


GAJA LEGANTO PER ESPERANTO
verkis kaj kompilis P. E. SCHWERIN
(kovrilo desegnita de la aŭtoro)
Spritaĵoj
Vortludoj
Preseraroj
Anekdotoj
Matematikaĵoj
DUA LIBRO
BOOKLEAF PUBLISHING
Beverley kaj Bakers Hill W.A.
Aŭstralio
1997© Posteuloj de Paul Schwerin, 1997
ISBN: 1 876042 10 9


Mi dediĉas la libreton al la memoro de mia unua verdstela instruisto Julius Gluck kies entuziasmo por Esperanto kaj la Zamenhofa genio brile inspiris mian edzinon kaj min jam en nia unua leciono.

El la malneto preparis: Ralph Harry Redaktis: Ralph Harry, Donald Broadribb Ĉi tiu libro, verkita antaŭ preskaŭ 30 jaroj, troviĝis inter la paperoj de Paul Schwerin kaj estas eldonita honore al lia kara memoro. Kelkaj esprimoj, ekzemple la geografiaj nomoj, estas modernigitaj, kaj kelkaj skriberaroj korektitaj.

Ralph HarryĈi tiu elibro estas preparita de Donald Broadribb, la eldoninto de la presita eldono en 1997.

La manuskripto postlasita de Paul Schwerin estis korektita de Ralph Harry, kiu ankaŭ porpagis la eldonon. La tekston plu korektis Donald Broadribb kaj krome redaktita per forigo de granda nombro da kontraŭvirinaj kaj aliaj malbongustaj anekdotoj kaj ŝercoj, kiujn Schwerin estis inkluzivinta en sia origina manuskripto.

Dato de ĉi tiu elibro: 2005

ANTAŬPAROLO

Dudek jarojn post apero de la unua Gaja Leganto per Esperanto mi verkis nun duan libreton kun la sama titolo.

Ĝi estas planita por legantoj, kiuj strebas pliperfektiĝi en la internacia lingvo. Mi zorge elektis abundan vorttrezoron; tiu entenas ne nur ĉiujn vorterojn en la Esperantologia listo de la 743 plej oftaj vorteroj en Esperanto, sed krome 1290 aliajn radikojn, kiuj kune inkluzivas preskaŭ ĉiujn 2000 unuajn vortojn en la oftec-listo de Helen S. Eaton.

Tamen mi ne forgesis la ĉefcelon: krei gajan helpilon por klubkunvenoj kaj kursoj kaj doni konvenan, amuzan instigilon al legantoj izolaj.

P.E. SCHWERIN

ENHAVO

  • SPRITAĴOJ
  • VORTLUDOJ
  • PRESERAROJ
  • ANEKDOTOJ
  • PROVERBOJ
  • 207 Anglaj proverboj.
  • 208. Arabaj proverboj.
  • 209. Birmaj proverboj.
  • 210. Ĉinaj proverboj.
  • 211 Danaj proverboj.
  • 212. Francaj proverboj.
  • 213. Germanaj proverboj.
  • 214. Hebreaj proverboj.
  • 215. Hispanaj proverboj.
  • 216. Italaj proverboj.
  • 217. Japanaj proverboj.
  • 218. Latinaj proverboj.
  • 219. Malajziaj proverboj.
  • 220. Nederlandaj proverboj.
  • 221. Rusaj proverboj.
  • 222. Skotaj proverboj.
  • MATEMATIKAĴOJ
  • SOLVOJ
  • Vortludoj.
  • Preseraroj.
  • Matematikaĵoj

    SPRITAĴOJ

    1. Miskompreno.

    Amiko A donacas al sia bona amiko B belkoloran papagon. Post kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas al li la birdo.

    “Ho,” plendas B, “ĝi ne gustis tre bone.”

    “Gustis?” miras A, “ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?”

    “Jes, kompreneble.”

    “Vi estas stulta! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo; tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!”

    “Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?”

    2. Tro laŭte.

    Profesoro: “Ho, vi ne povas dormi en mia prelego!”

    3. Vana peto.

    Li (flustrante): Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.

    Ŝi: Ĝi estas en la telefonlibro.

    Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?

    Ŝi: Ankaŭ ĝi estas en la telefonlibro.

    4. Stranga postulo.

    Nova familio ekloĝis en la najbara domo, kaj Sinjorino Maldiskreta tre interesiĝis pri ĝi.

    “Ili ŝajne vivas en tre bona harmonio,” ŝi raportas al sia edzo. “Li kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol li foriras, kaj de la strato li mansignas al ŝi; kial vi ne faras tion?”

    “Dio mia,” embarasite defendas sin la edzo, “mi ja ankoraŭ eĉ ne konas tiun virinon.”

    5. Infana parolo.

    Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: “Paĉjo, kie ili entombigas la malbonajn homojn?”

    6. Fidinda gardisto.

    Ŝi: Mi tuj iros en la urbon; ĉu mi povos aĉeti ion por vi?

    Li: Jes vi povas aĉeti por mi vekhorloĝon.

    Ŝi: Vekhorloĝon? Kion vi volas fari per tia horloĝo, vi, kiu estas noktgardisto?

    Li: Nu, vidu, mi venis malfrue hejmen trifoje en la pasinta semajno, ĉar mi preterdormis la ĝustan tempon.”

    7. Komprenebla deziro.

    Meze en la nokto, ebria hotelgasto falete eniras la vestiblon de la hotelo.

    “Mi volas alian ĉambron,” li postulas.

    “Sed vi jam havas la plej bonan ĉambron en nia hotelo,” diras la servisto.

    “Tamen, mi insistas, volas alian ĉambron, volas alian ĉambron, rapide...”

    Kompleze la servisto ordonas al la ĉambro-kelnero, doni alian ĉambron al la gasto. Kiam tiu volas stumble iri el la vestiblo, la servisto demandis lin: “Ĉu vi afable diros al mi, sinjoro, kial vi volas foriri el via nuna ĉambro?”

    “Certe. La terura ĉambro estas en flamoj!”

    8. Malfacila laboro.

    Estas frumatene en la zoologia ĝardeno. Vizitanto vidas du laboristojn, kiuj sidas malgaje ĉe la rando de la vojo kaj preskaŭ ploras.

    Kompateme li demandas pri la kaŭzo de ilia ĉagreno.

    “Ho, la granda elefanto mortis en ĉi tiu nokto,” ili ĝemas.

    “Kaj ĉu vi tiom amis ĝin?”

    “Amis ĝin? tute ne, sed la direktoro ordonis, ke ni fosu ĝian tombon.”

    9. Ŝparema.

    Knabino A: Kie estas via skota amiko, kun kiu vi kutime iris danci?

    Knabino B: Ho, li forlasis min pro alia knabino, kies naskiĝtago estas je Kristnasko.

    10. Prokrasto.

    Apotekisto: Nu, sinjoro, ĉu la medikamento kontraŭ la reŭmatismo helpis vin?

    Kliento: Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povis provi ĝin; mia edzino ne permesis, ke mi prenu ĝin antaŭ la pikniko.

    Apotekisto: Kial do?

    Kliento: Ho, .ŝi volas, ke mi antaŭdiru al ŝi eblan ŝanĝiĝon de la vetero.

    11. Infana fantazio.

    Por infanoj la mondo estas plena de mirakloj. Eta knabino intime alŝovas sin al la patrino kun mistera demando: “Panjo, ĉu mi iam havis fratineton, kiu falis en la lageton?”

    “Ne, kial vi demandas?”

    “Ho, mi enrigardis hodiaŭ matene en la lageton, kaj en la akvo estis knabineto, kiu aspektis ekzakte kiel mi.”

    12. Dubo.

    Sekretariino: En la antaŭĉambro estas sinjoro, kiu volas intervjui vin; li estas tre scivolema. Li deziras, ke vi rakontu al li la sekreton de viaj mirindaj sukcesoj en la vivo.

    Direktoro: Hmm. Kio li estas? Ĉu ĵurnalisto aŭ detektivo?

    13. Infana eraro.

    Estis dum la dimanĉa diservo en la preĝejo. La prediko estis iomete seka kaj multe tro longa. Juna knabo, kiu tre enuis, fine ne plu povis regi sin kaj ne mallaŭte flustris al sia patrino: “Panjo, se ni pagus nun, ĉu li lasus nin foriri?”

    14. Idioto.

    A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu filo en la frenezulejo?

    B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.

    A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?

    B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.

    15. Danĝera trinkaĵo.

    Komercisto A: Mi invitis vin por taso da kafo; kial vi ne volas trinki ĝin?

    Komercisto B: Ho ne, mi neniam trinkas kafon; mia patro mortis pro kafo.

    Komercisto A: Ĉu fakte? Mi neniam aŭdis, ke iu mortis pro tro multe da kafo.

    Komercisto B: Tamen okazis; sako kun cent kilogramoj da kafo falis sur lin.

    16. Tribunalo.

    Juĝisto al akuzito: La tribunalo trovis vin nekulpa, vi estas malkondamnita. Ĉu vi volas ion diri?

    Akuzito: Jes, via moŝto. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi tiom da laboro por nenio .

    17. Kakatuo parolas.

    Sinjorino Birdulino ricevis rozkoloran kakatuon kiel naskiĝtagan donacon. La amikinoj, kiuj vizitas ŝin por la kutima festado kaj babilado, brue ĉirkaŭstaras la ornamitan kaĝon, en kiu tute silente sidas la birdo.

    Fine unu amikino demandas la fieran posedantinon: “Kiun aĝon havas via kakatuo?”

    “Mi ankoraŭ ne scias. Sed mi instruos ĝin paroli, poste ĝi eble diros al mi sian aĝon.”

    18. Kredito.

    Gasto: Tiu granda ŝranko aspektas tre malnova.

    Mastrino: Jes, ĝi estas de antaŭ kvarcent jaroj.

    Gasto: Ĉu ĝi estas via propraĵo?

    Mastrino: Mi kredas ke jes, kvankam mi ankoraŭ ne pagis ĝin.

    Gasto: Dio mia, mi dezirus, ke oni donu al mi krediton por tiel longa tempo!

    19. Granda firmao.

    Kelkaj junaj oficistoj kutimis fanfaroni, se ne pri sia propra lerteco, almenaŭ pri la graveco de la firmao, por kiu ili laboras. Iutage oni povis subaŭskulti jenan dialogon: “Ĉu estas granda firmao, ĉe kiu vi nun laboras?

    “Jes, tre granda.”

    “Kiom granda ĝi estas?”

    “Vidu, daŭras du semajnojn, ĝis kiam ŝerco venas de la direktoro al la oficeja lernanto.”

    20. Malmuziko.

    Amikino A: Kiam mi hieraŭ vespere kantis, unu el la najbaroj ĵetis ŝtonon tra mian fenestran vitraĵon.

    Amiko B: Kiom stulte, ili ja aŭdos vin des pli laŭte.

    21. Spertulo.

    Mastrino: Vi bone renovigis la farbon sur mia dompordo; sed ĉu vi ne volas alfiksi avertan karton: “Ĵus farbita!”?

    Li: Tute ne, mi ne volas havi premsignojn de fingroj ĉie sur la pordo!

    22. Seniluziiĝo.

    Aŭtoro (al juna fraŭlino): Mi tre ĝojas, ke vi kaj viaj gepatroj legis mian novan tri-aktan teatraĵon; kaj kion vi opinias pri ĝi?

    Junulino: Verdire, ni ĉiuj opinias, ke unu akto estas superflua.

    Aŭtoro: Mi bedaŭras tion; kiu akto?

    Junulino: Hmm, ĉiu el ni proponis alian akton.

    23. Du ranoj.

    Dum malhela nokto, du ranoj promenis en la korto de bieno.

    Ambaŭ estis same grandaj, same fortaj kaj same verdaj; sed iliaj karakteroj estis diversaj: unu estis optimisto, la alia estis pesimisto.

    Hazarde iu pordego estis malferma, ili trairis ĝin kaj venis en la bovinejon. Pro akcidento ambaŭ ranoj falis en sitelon, kiu estis plena de freŝa kremo.

    La pesimisto iomete naĝis, malvigle kaj malkuraĝe, sed baldaŭ malesperis kaj dronis.

    La optimisto naĝis per ĉiuj siaj fortoj, naĝis, naĝadis kaj en la mateno troviĝis sidanta sur bulo da butero.

    24. Profesiaj malfacilaĵoj.

    Bonkora virino al lama almozulo: Jen, mia amiko, prenu tiun moneron. Esti lama, devas esti terure. Sed mi opinias: esti blinda estas multe pli malbone.

    Almozulo: Vi pravas, sinjorino; kiam mi estis blinda, la homoj ĉiam donis al mi falsajn monerojn

    25. Streĉa prelego.

    Post longa prelego, la universitata profesoro devis ankoraŭ respondi dekojn da demandoj pri la temo. Tute lacigite li fine diris: “Ĉu estas pliaj demandoj?”

    El angulo aŭdiĝis studenta voĉo: “Jes, kioma horo estas?”

    26. Vera komforto.

    Hotelisto: Tiu estas la sola libera ĉambro; bedaŭrinde ĝi estas iomete malgranda.

    Gasto: Iomete malgranda? Se mi kuŝos en la lito, miaj piedoj pendos tra la fenestro!

    Hotelisto: Ho, tio ne gravas, ne estas vitro en la fenestro

    27. Dunaskitoj A: Amiko mia, ĉu vi kaj via fratino vere estas ĝemeloj?

    B: Fakte ni estis iam.

    A: Iam? Mi ne komprenas.

    B: Jes; ni estis naskitaj en la sama tago, sed nun mia fratino estas kvin jarojn pli juna ol mi.

    28. Malavara.

    Komercisto: Mia edzino morgaŭ festos sian naskiĝtagon, kaj mi tre deziras aĉeti por ŝi valoran donacon. Sed maloportune mi ne havas eĉ unu cendon ĉe mi. Ĉu vi povas helpi al mi?

    Amiko: Certe; jen unu cendo!

    29. Du paroj.

    Eva volas fari ekskurson kun sia amiko Johano, sed ŝia amikino Anna volas akompani ilin. Do, Johano invitas alian junulon, por kuniri kaj amuzi Annan. Sed la afero ne bone sukcesas. Jam post malmultaj minutoj Anna fortiras Evan iom flanken kaj indigne flustras en ŝian orelon: “Mi tute ne amas tiun junulon! Li estas malbela, malsimpatia, malĝentila kaj krome li strabas!” Trankvile Eva interrompas ŝin: “Vi ne bezonas flustri, li estas ankaŭ surda.”

    30. En Afriko.

    Indiĝeno: Sinjoro, mi ĵus ektrovis kelkajn freŝajn pied-signojn de giganta leono en norda direkto!

    Esploristo: Bone, kie estas la vojo suden?

    31. Ebla helpo.

    La kuracisto serioze rigardas la malsanulon. “Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana”, li diris preskaŭ funebre, “Ĉu estas iu homo kiun vi deziras vidi?”

    “Jes,” diris la paciento malforte sed klare.

    “ Kiun?”

    “ Alian kuraciston”

    32. El la filmomondo.

    Iu fama filmaktoro devis esti atestanto en juĝejo.

    Solene li deklaris tie: “Mi estas la plej eminenta aktoro en la mondo.”

    Post la kunsido, liaj amikoj mokis lin kaj unu el ili ŝerce demandis: “ Ĉu vi ne laŭdis vin iomete tro bombaste?”

    “Absolute ne,” respondis la filmstelo, “vi ĉiuj scias, ke mi abomenas, eĉ en eta maniero laŭdi min mem. Sed en ĉi tiu okazo mi estis ligita per la ĵuro, kaj mi devis diri la tutan veron.”

    33. Nova ĉapelo.

    Junulo A: Bonan tagon, amiko. Kie vi aĉetis tiun elegantan ĉapelon?

    Junulo B: Tiun? Mi ja havas ĝin de jaroj! Kaj en la lasta monato mi igis ĝin renovigi kaj aliformi kaj hieraŭ en la kafejo mi interŝanĝis ĝin.

    34. Eraro.

    En la klubaj salonoj oni dece festas la alvenon de la Nova Jaro; la atmosfero estas plena de alkoholo kaj gajeco kaj bruo. Longe post la noktomezo, gasto rapidas kurbvoje al la klubestro kaj sciigas al li: “Mi ĵus vidis vian edzinon; ŝi sidas kun via plej bona amiko kaj kisas lin.”

    La klubestro ekstaras ruĝa pro kolero kaj iras el la salono. Post minutoj li revenas kaj ridetas: “Mi estis certa, ke vi eraras; mi eĉ ne konas tiun viron.”

    35. Malagrabla demando.

    En universitata seminario la profesoro ne estas kontenta pri la maniero, laŭ kiu la studentoj respondas al liaj demandoj. Li daŭre devas korekti ilin. Fine li postulas, ke ili respondu en strikta maniero per nura “jes” aŭ “ne”.

    La studentoj grumblas, kaj unu eĉ riskas demandi, ĉu li same respondos iliajn demandojn. La profesoro promesas, ke li certe faros tion, kaj tuj aŭdas la demandon: “Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon?”

    36. Ombreloj.

    La restoracio estas plenplena de homoj. Unu sinjoro ĵus volis forlasi la gastejon, kiam alia gasto atentigas lin, ke li kunprenas lian ombrelon.

    La unua multvorte senkulpigas sin, sed la dua ŝajne ne estas konvinkita, ke fakte estis nur eraro.

    La “kulpulo” pripensas la malagrablan eventon kaj subite memoras, ke li ja havas hejme kvar ombrelojn, kiuj estas riparendaj.

    Li decidas, tuj la venontan tagon porti ilin al riparejo.

    Kiel pensite, tiel farite. Kiam li estas survoje al la riparejo, li malfeliĉe renkontas sian antaŭtagan kontraŭulon el la restoracio, kiu mokride salutas lin: “Nu, hodiaŭ vi sendube havis pli sukcesan tagon!”

    37. Okulkuracista esploro.

    Paciento (dum la legado): Ĉi tiuj okulvitroj ne estas sufiĉe fortaj por mi!

    Doktoro: Sed kara sinjoro, ili estas jam numero 10.

    Paciento: Kiu numero sekvas post tiu?

    Doktoro: La proksima grado estas numero 12.

    Paciento: Kaj post numero 12?

    Doktoro: Post numero 12?! Post tiu numero, sinjoro, post tiu numero vi bezonos blindulhundon.

    38. Kristnaska ĝojo.

    Kvinjara knabino ricevis belegan pupon kiel donacon en la Antaŭkristnaska Vespero. Entuziasme ŝi telefonas la avinon, por sciigi al ŝi la gravan novaĵon. La avino pacience eltenas la gajan babiladon de la etulino, sed fine ŝi volas adiaŭi. Sed la infano ekscitite krias en la aŭdilon: “Sed, avinjo, atendu do momenton, ĝis kiam mi montris al vi la pupon.”

    39. Malkompleta justeco.

    Juĝisto ĵus volis fari resumon pri iu kazo kiam li rimarkas, ke unu el la dek du ĵurianoj forestas.

    “Ĉu ne unu el vi mankas?“ li demandas la plejaĝulon.

    “Vi pravas, juĝista moŝto; li estis forvokita pro urĝa negoca afero, sed li lasis sian verdikton ĉe mi.”

    40. Inteligenta rezonado.

    Knabo: Mi opinias, ke en la suba etaĝo estas gastoj ĉe miaj gepatroj Onklino: Kiel vi povas scii tion?

    Knabo: Mi ĵus aŭdis panjon ridi pri unu el la ŝercoj de mia patro.

    41. Li scias.

    A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.

    B: Kial vi ne ĉesas fumi?

    A: Tio estas tre malfacila.

    B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

    42. Mitologio.

    Li: Ĉu vi iam aŭdis pri la antikva reĝo Midas? Ĉio, kion li tuŝis, fariĝis pura oro!

    Ŝi: Mirinde; estas vera tragedio, ke li ne plu ekzistas nun. Alie li povus tuŝi la ringon, kiun vi donacis al mi je mia naskiĝtago.

    43. Forgesema.

    Amikoj interpaciĝas post kolera disputo.

    A: Nun vi devas pardoni kaj forgesi!

    B: Mi povas pardoni; sed ne estas same facile, forgesi.

    A: Kia eraro! Mi povas diri al vi centojn da aferoj, kiujn mi forgesis.

    44. Malbona asekuro.

    Agento (provante konvinki kamparanon): Vidu, se vi asekurigos la aŭtomobilon per mia kompanio, vi havos multajn avantaĝojn. Ekzemple, se via aŭto tute forbrulos, ni ne pagos la monsumon, sed ni anstataŭigos ĝin per alia aŭto.

    Kamparano: Ho, tiamaniere vi faras vian negocon! Vi teruraj trompistoj! Bonvolu tuj nuligi la vivasekuron de mia edzino!

    45. Rekomendo.

    La granda cigaredfirmao “Belfumo” montris en gazeta anonco la bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: “Belfumocigaredoj ne malutilas al mia voĉo.”

    Post mallonge, kuracisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: “Ili ja vere ne malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin.”

    46. Antaŭvido.

    Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan — ankoraŭ sufiĉe taŭgan — al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.

    Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn, mi kolerete admonis lin: “Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el mia jako!”

    47. Inteligenta homo.

    Vilaĝano ricevis komision, fosi novan puton por fiksita monsumo.

    Kiam vesperiĝis, li interrompis la laboron.

    La proksiman matenon li volis daŭrigi ĝin, sed je sia ĉagreno li rimarkis, ke dum la nokto la tero ĉe la puto estis enfalinta. Li absolute ne deziris refari la tedan laboron. Jen li ekhavis brilan ideon: rapide li demetis siajn jakon kaj veŝton, pendigis ilin rekte apud la puto kaj foriris matenmanĝi.

    Post kelkaj minutoj iuj vilaĝanoj preterpasis la lokon kaj opiniis, ke la putkonstruisto havis akcidenton kaj nun kuŝas sub la enfalinta tero. Tuj ili komencis rapide elŝoveli la teron, por helpi al la supozita viktimo.

    Ili ĵus trapenetris ĝis la fundo de la puto, kiam la ruza viro ekaperis supre ĉe la rando, dankis al la amikoj, surmetis siajn vestojn kaj foriris, por ricevi sian pagon.

    48. Pacema soldato.

    Estis en armea manovro, antaŭ la unua batalo. La soldatoj kuŝis en longaj vicoj sur la tero, kun la pafiloj antaŭ si, kaj rigardis la malamikojn, kiuj simile kuŝas ĉe la alia rando de la ebeno. Admone la oficiro instrukciis siajn subulojn: “Aŭskultu! Kiam mi poste ordonos al vi pafi, tiam ĉiu el vi devas celi al la soldato precize kontraŭa, tiu kvazaŭ estas lia speciala malamiko, kiun li devas trafi.”

    Aŭdiĝis la voĉo de unu el la bravuloj: “Sinjoro kapitano, bonvolu montri al mi mian specialan kontraŭulon; mi provos, interpaciĝi kun li sen pafado.”

    49. Inter amantoj.

    Ŝi: Kial vi diris al mi tiel multajn mensogojn klarigante, pro kio vi ne venis al la rendevuo hieraŭ?

    Li: Simple nur, ĉar vi ne volis kredi al mi la unuan.

    50. Praktika maŝino.

    Vendisto: Tiu maŝino faros duonon de via laboro.

    Aĉetanto: Bone, donu al mi du ekzemplerojn.

    51. Hejmo.

    Eĉ honestaj filinoj ofte devojiĝas de la kutima virta pensmaniero, kiam ili fianĉiniĝas kaj komencas antaŭzorgi pri la konstruo de propra nesto. Mi memoras, ke mia fianĉino kolektadis en apartaj kestoj kaj kofroj la donacojn, kiujn ŝi ricevis por la estonta hejmo; sed fojfoje ankaŭ kelkaj nedonacitaj objektoj el la gepatra hejmo, ornamaĵoj el porcelano aŭ kristalvitro, erartrovis sian vojon en ŝiajn trezorejojn.

    Poste, kiam ili brile fieris en la propra hejmo kaj mia bopatrino unuafoje vizitis nin, ŝi nur milde kaj bonkore okulridis: “Infanoj, ĉirkaŭrigardante ĉi tie mi sentas min vere kvazaŭ en mia propra hejmo.”

    52. Parolanta birdo.

    En la Zoologia Ĝardeno estas aŭkcio. Ankaŭ sinjoro Bestamulo ĉeestas. Sed unue li ne povas konkuri, ĉar oni ofertas leonojn, tigrojn kaj aliajn grandajn bestojn, kies prezoj estas tro altaj por li. Poste venas la vico al malgrandaj bestoj kaj birdoj, kaj kiam kakatuo estas vendota, ankaŭ nia amiko partoprenas la proponadon. Li kaj unu alia, kiun li ne povas ekkoni en la densa homamaso, alterne plialtigas la prezon, sed finfine la kakatuo estas aljuĝita al nia amiko por kvardek kvin dolaroj.

    “Estas iomete multekoste por tia birdo,” li alparolas la aŭkciiston,” ĉu ĝi povas paroli?”

    “Vi devas scii tion,” seke rimarkas la oficisto, “ĝi ja faris la proponojn kontraŭ vi dum la lastaj dek minutoj!”

    53. Esperanto.

    Klubano A: Mi hieraŭ sciiĝis, ke via filino parolas Esperanton; ĉu ŝi parolas ĝin flue ?

    Klubano B: Tre flue, tute kiel indiĝeno.

    54. Homoj — simioj.

    Riĉega Usonano vojaĝas kun sia filo ĉirkaŭ la mondo kaj nun admiras la bestaron en la Zoologia Ĝardeno de Londono. La fileto apartenas al tiu speco de dorlotitaj riĉulidoj kun grandaj okulvitroj sur la nazo kaj tre maldikaj membroj; li estas plena de entuziasmo pri la multevalora gorilo, la plej brila allogaĵo en la bestkolekto.

    La Usonano tuj eniras la oficejon de la direktoro kaj alparolas lin kun kutima senĝeneco: “Fakte, mi deziras aĉeti vian gorilon por mia filo.”

    La direktoro meditante alrigardas la knabon, kies stranga aspekto estas okulfrapa, kaj fine respondas: “Efektive, mi deziras aĉeti vian filon por mia ĝardeno.”

    55. Nova ŝoseo.

    Por ebligi pli rapidan aŭtomobiltrafikon al la ĉefurbo, la registaro volas konstrui novan ŝoseon tra regiono, kiu ankoraŭ havas pure kamparanan karakteron. La planoj estas finitaj, kaj la inĝenieroj kaj laboristoj komencas la lokajn laborojn.

    La ĉefinĝeniero provas klarigi al izola kamparano la ideon de la afero: “Mi tre bedaŭras, ke ni devas ĝeni vin, sed la nova ŝoseo iros precize tra la mezo de via garaĝo.”

    Tuj aŭdiĝas la furioza respondo: “Bone, faru kion vi volas, sed ne pensu, ke mi ellitiĝos en la nokto ĉiufoje, kiam aŭto alvenos, por malfermi la garaĝ-pordon!”

    56. Efika Helpilo.

    Vendisto de kontormaŝinoj, eniras oficejon de firmaestro kaj diras: “Nu, kia estas la nova sistemo de registro-kartoj, kiun mi vendis al vi en la lasta monato?”

    “Grandioza.”

    “Bone; kaj kia estas la negoco?”

    “Negoco? Ni ĉesigis ĝin, ĉar ĉiuj oficistoj estas plenokupitaj nur pri via kartsistemo.”

    57. Liniaj rakontoj.

    Estis jam malfrue en artista kafejo; verkistoj kaj pentristoj vigle diskutis kaj disputis pri la altaj celoj de arto kaj pri ties detaloj; oni faris paralelon inter noveloj kaj desegnoj, kaj la pentristoj mokis la aŭtorojn, ĉar tiuj malŝparas tiom da linioj, por rakonti simplan fakton.

    Unu artisto asertis, ke li povos rakonti tutan historion per nur tri linioj: unu rekta linio, unu kurba linio kaj unu zigzaga. Jen ili estas: Kaj li klarigis, ke la bildo reprezentas soldaton kaj lian hundon, kiuj ĵus iris ĉirkaŭ angulon de domo; la bajoneto kaj la hunda vosto estas ĉio, kion oni povas ankoraŭ vidi de ĉi tiu flanko de la stratangulo.

    La ĉeestantoj, eĉ la verkistoj, vigle aplaŭdis, sed tuj alia artisto volis superi la unuan. Li promesis fari rakonton el nur du linioj: unu angulo kaj unu ondlinio. Li aranĝis ilin jene: Triumfe li klarigis la signifon; kamelo pasas antaŭ piramido en Egiptio.

    (Vidu ankaŭ numeron 68.)

    58. Sportentuziasmo.

    La bona Adamo estis entuziasma adepto de futbalo. Li ne ludis mem, sed ĉiun semajnfinon li ĉeestis iun futballudon, ĉiun lundon li legis en la gazeto pri la estintaj ludoj kaj dum la semajno li studadis la prognozojn pri la estontaj.

    Tiel okazis, ke iutage li trovis sian junan edzinon larmanta. Al lia demando ŝi plorĝeme riproĉis lin: “Vi ja konas nur vian futballudadon, nenion alian, vi eĉ ne memoras la tagon, en kiu ni geedziĝis!”

    Sed jen Adamo ekbrilis: “Ho certe! estis en la sama tago kiam Oksfordo venkis Londonon 3:2!”

    59. Pafa praktiko.

    La pafekzercado de la novaj soldatoj ne estas plena sukceso. Unu rekruto ĉiam maltrafas la celon, kaj la serĝento furiozas: “Vi mallerta aĉulo! Denove vi maltrafis! Min vere ne ĉagrenus, se vi tuj irus post tiun muron kaj mortpafus vin.”

    Trankvile la rekruto foriras malantaŭ la muron, kaj post kelkaj sekundoj oni aŭdas pafon de tie. La serĝento kuregas terurite ĉirkaŭ la muron. Jen staras la rekruto kun fumanta pafilo kaj mizere konfesas: “Mi maltrafis denove.”

    60. Meblo-transporto.

    La gesinjoroj Riĉ transloĝiĝas; ĝis nun ĉio okazis bone. Sed la granda ŝranko estas tro peza; unue la mastro mem kun juna laboristo portas ĝin de la strato en la domon kaj tra la koridoro, sed en la pordo de la dormoĉambro ili fiaskas. Do, la mastro vokas la plej fortan laboriston por anstataŭi la junulon kaj helpi ĉe la alia flanko. Laŭ komando de la mastro ambaŭ samtempe levas la ŝrankon kaj arde penas movi ĝin. Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj, la ŝranko tute ne moviĝas. Kolere la mastro krias al la laboristo ĉe la alia flanko: “Ho, Karlo, tiel ni neniam sukcesos porti ĝin en la ĉambron!” Kaj de malantaŭ la ŝranko aŭdiĝas la voĉo de la helpanto: “En la ĉambron? Mi kredis, ke ni portas ĝin el la ĉambro eksteren.”

    61. Kvietiga rimarko.

    Sinjoro Kuraĝulo renkontas sian amikon Timemulo kaj invitas lin al longa veturado en sia nova aŭtomobilo.

    Hezite tiu akceptas, kaj ili ekrapidas. La gasto timas akcidenton, fine li alparolas la amikon: “Ĉu vi ne povas veturi ĉirkaŭ la stratangulojn iomete malpli rapide?

    Tiu trorapideco nervozigas min.”

    “Nervoza? Ho, nur faru same kiel mi, fermu la okulojn!”

    62. La plej bona rekomendo.

    Sinjoro Cedemulo komencis fiŝvendadon. Li havis grandan butikon kaj grandan provizon da fiŝoj. Por allogi klientojn li pendigis ekstere grandan ŝildon: Ĉi tie freŝaj fiŝoj estas vendataj!

    Ne daŭris longe ĝis kiam unu el liaj amikoj eniris la butikon; li ne aĉetis ion, sed donis bonan konsilon: “Vidu, via ŝildo ne taŭgas; estas memkompreneble, ke vi faras reklamon nur por la varoj en via butiko, do la vortoj “Ĉi tie” estas tute superfluaj.”

    Bone, Cedemulo cedis kaj ŝanĝis la ŝildon, kiu nun tekstis: Freŝaj fiŝoj estas vendataj!

    Sed tuj alia amiko alvenis kun alia konsilo: “Via ŝildo estas iomete kurioza; ĉiu homo scias, ke vi vendas fiŝojn kaj ne fordonacas ilin. Do la vortoj “estas vendataj” tute ne necesas, forstreku ilin.”

    Cedemulo agis laŭ tio, kaj la ŝildo montriĝis nun jene: Freŝaj fiŝoj!

    Sed ankaŭ tio ne kontentigis ĉiujn. Baldaŭ eniris alia amiko; ankaŭ li ne aĉetis ion, sed libere donis sian opinion: “Vi certe ne scias propagandi, via ŝildo estas stulta. Oni ja ne anoncas putrajn varojn do ellasu la vorton ‘freŝaj’.”

    Cedemulo ne povis rezisti, kaj la belega longa ŝildo nun montris nur unu vorton: Fiŝoj!

    Cedemulo estis konvinkita, ke neniu povos mallaŭdi ion plian; sed li ne sufiĉe konis siajn amikojn. Ree malfermiĝis la pordo, kaj amiko de ekstere vokis en la butikon: “Kial vi pendigis tiun ŝildon? Ke estas fiŝoj ĉi tie, oni ja flaras jam el distanco de unu kilometro!”

    63. Danĝera bumerango.

    Iu knabo en Aŭstralio tre interesiĝis pri bumerangoj; tiuj ĵetaĵoj de la indiĝenoj estas faritaj el maldika kurba ligno, kaj oni povas ĵeti ilin tiel, ke ili revenos al la ĵetinto.

    La knabo do vizitis indiĝenan spertulon; tiu vendis al li bone faritan bumerangon kaj sukcese instruis lin en la arto, ĵeti la lignaĵon tiel, ke ĝi nepre revenos al la ĵetinto. Fiera la knabo veturis hejmen kaj praktikis kiel eble plej ofte.

    Malbonŝance lia bonkora avo aŭdis pri lia favora sporto kaj donacis al li alian bumerangon. Tio kaŭzis al la knabo nervan kolapson: li ne volis riski forĵeti la unuan bumerangon.

    64. Malbona sciigo.

    La kuracisto ne povis klare ekkoni kaŭzon de la suferoj de la maljuna paciento; tial li sendis lin al radiologia specialisto por plia ekzamenado.

    Nun la paciento revenis al la kuracisto kun la rezulto specialista en fermita koverto. Zorge la kuracisto malfermis ĝin kaj ĵus estis leginta la raporton, kiam la ekscitita paciento ekparolis: “Doktoro, mi estas preparita por ĉio, sciigu al mi la plej-malbonon”

    “Ankoraŭ ne,” trankvilige venis la respondo, “tion vi ekhavos poste, kiam mi prezentos al vi la fakturon.”

    65. Progresema kuracisto.

    Doktoro (esplorante la pulmojn): Diru 199 — cent naŭdek naŭ.

    Paciento: Lastfoje mi devis diri nur 99 — naŭdek naŭ.

    Doktoro: Jes certe, sed intertempe ja ĉio plialtiĝis.

    66. Venĝo.

    Virina voĉo altelefonas ĵurnalan oficejon: “Mi petas, aperigu la mortanoncon de mia edzo en via morgaŭa ĵurnalo.”

    “Bone. Kiam li mortis?” demandas la oficisto.

    “Li mortos morgaŭ. Mi ĵus ekvidis lin, kiam li kisas sian sekretariinon.”

    67. Horloĝa butiko.

    Fraŭlino: Ĉu vi havas vekhorloĝon, kiu vekos min sen ĝeni ĉiun en la tuta domo?

    Vendisto: Ne, mi bedaŭras, fraŭlino, ni havas nur la ordinarajn, kiuj vekas ĉiun en la tuta domo escepte de vi!

    68. Linia rakontado pliiĝas.

    (Daŭrigo de n-ro 57) Malgraŭ la malfrua horo, en la kafejo la spiriteco de la artistoj estis vekita. Estis kvazaŭ ili infektis sin reciproke. Unu linia rakonto sekvis la alian, ĝis la tuta nigra tabulo estis kovrita per ili. Vidu: Du ĝirafoj, kiuj parolas ame.

    Kvar elefantoj inspektas akvo-melonon.

    Urso grimpanta arbon.

    Rinocero enfermita en sako.

    Du elefantoj turnantaj la dorson unu al la alia.

    Tablo aranĝita por Ĉina bankedo.

    Mastrino, kiu fermas la pordon de la fridujo.

    La turo de Pizo vidata de ebria turisto.

    69. Freneza ĉefo.

    Edzo: “Ĉu vi scias, kion mia firmaestro diris al mi hodiaŭ?”

    Edzino: “Nu?”

    Edzo: “Li diris, ke mi dum la lastaj ses monatoj, dum kiuj mi deĵoris en la firmao, frenezigis lin.”

    Edzino: “Kia sensencaĵo! Li jam estis freneza dungante vin!”

    70. Praktikado.

    Iu ĉasisto en Afriko estis survoje ree al la tendejo en vespero, kiam grandega leono elvenis el la ĝangalo, en distanco de nur sep metroj. Kiam la leono eksaltis, la ĉasisto pafis per sia lasta kuglo kaj maltrafis. La leono saltis tro longe kaj surteriĝis kvin metrojn malantaŭ la ĉasisto, kiu nun sukcese forkuregis al la tendejo.

    En la posta tago la ĉasisto iris el la tendejo, por ekzerci sin iomete pri pafado al proksimaj celoj. Li aŭdis strangan bruon en la arbustaro kaj esploris pri tio. Estis la leono, kiu...ekzercas sin pri longsaltado.

    71. Kolonia militado.

    Estis en iu kolonia milito en la nigra kontinento. Du Eŭropaj soldatoj, Jim kaj Bob, patrolis en densejo netravidebla, iom aparte unu de la alia. Subite Jim aŭdis ekkrion de Bob: “Jim, Jim, venu rapide ĉi tien! Mi ĵus kaptis du indiĝenojn!”

    “Nu, kial vi ne venigas ilin al mi ĉi tien?”

    “Ho, vidu, ili ja ne lasas min iri libere.”

    72. La kadavro.

    Inter Bavario kaj Aŭstrio, proksime al Salzburg, estas loko, kie la ĉefa ŝoseo formas samtempe la landlimon inter la du Ŝtatoj por distanco de multaj mejloj.

    Iutage du Bavaraj dogan-policistoj patrolis sur tiu ŝoseo. Estis jam malfrue, ĝuste duonhoron antaŭ ol ilia deĵoro finiĝos. La pensoj de ambaŭ jam iris al la baldaŭ libera vespero; unu volis pasigi ĝin hejme kun la edzino; la alia pensis pri rendevuo kun ĉarma knabino en najbara vilaĝo.

    Pace kaj kontente ili laŭiris la ŝoseon, kiam ili subite ekvidis sur apuda arbo la kadavron de viro, kiu verŝajne pendigis sin tie. Ambaŭ tuj komprenis, ke la trovo de tiu malviva korpo povus facile endanĝerigi ilian liberan vesperon.

    Se ili raportus la akcidenton al la estra policisto, certe sekvus longa demandado; eble la ĉefulo volus mem pridemandi ilin kaj inspekti kun ili la lokon de la evento. Nenia dubo, ke ili perdus la prisopiritajn ĝuojn de la vespero. Post iom da diskuto ili interkonsentis, ne raporti ion ajn.

    Zorge ili deprenis la kadavron de la arbo kaj same zorge pendigis ĝin, trans la landlimo, sur arbo en la Aŭstria teritorio.

    Nur mallongan tempon poste, patrolo de du Aŭstriaj doganistoj venis al tiu sama loko; ekvidinte la pendigiton unu el ili surprizite atentigis sian kamaradon: “Vidu! Jen pendas tiu damnita kadavro denove!”

    73. Tunelo.

    Fremda inĝeniero vizitis la faman tunelon, kiun oni konstruis inter Francio kaj Italio sub la Monto Blanka. Li inspektis en ambaŭ landoj la lokojn, de kie oni antaŭenpuŝis la elfosadon de la longa tunelo. Mirigite li demandis la ĉefkonstruiston pri la metodo, laŭ kiu oni povus aranĝi, ke la du tunelpartoj fine trafos unu la alian.

    “Ho,” diris la konstruisto, “kompreneble ĉio estis precize kalkulita de niaj spertuloj.”

    “Strange,” komentis la eksterlandano, “en nia lando ni faras tion sen iu ajn longa kalkulado.”

    “Ĉu vere?” dubis la konstruisto, “kaj se la du tunelpartoj ne trafas unu la alian?”

    “Ho, ne gravas, tiuokaze ni havas du tunelojn!”

    74. Kondensita raporto.

    Instruisto: “Karlo, via traktaĵo pri la lakto estas tre modera faraĵo; ĉiuj aliaj knaboj skribis kvin ĝis ses paĝojn, sed vi skribis nur duonan. Ĉu lakto estas indiferenta por vi?”

    Karlo: “Ho ne. Sed mi skribis pri kondensita lakto.“

    75. Ne atendu.

    Juna knabo estis trovita, kiam li ŝtelis surarbajn pomojn. La farmbienisto opiniis, ke tio estas kolosa krimo, kaj volis ege timigi la junulon per la vortoj: “Vi, malbonulo, vi atendu nur ĝis kiam mi rakontis tion al via patro!”

    Sed la unika respondo estis: “Ho, vi ne bezonas atendi, li estas tie sur la proksima branĉo de la pomarbo!”

    VORTLUDOJ

    Kiu ano ĉiam superas la ĉirkaŭaĵojn Kiu amo trankviligas?

    Kiu aĝo estas preferinda post akcidento?

    Kiu aĝo bongustas?

    Kiun aĝon oni havu en batalo?

    Kiu aro marŝas lerte en dezerto?

    Kiujn batojn oni permesas en parlamento?

    Kiu busto ne prezentas korpan parton?

    Kiu bono estas produkto de arbo?

    Kiu baso ne povas kanti?

    Kiu ero havas longan kolon?

    Kiu fero estas ĉiam gasforma?

    Kiu felo estas tre malmola?

    Kiu ilo estas manĝebla?

    Kiu ilo ne estas manĝebla?

    Kiu kurado malgrandigas riskojn?

    Kiu kano utilas kiel pelto?

    Kiu kardo ne havas pikilojn?

    Kiu lupo portas homojn?

    Kiu lano ne kreskas sur bestoj?

    Kiu lando produktas sekreciojn?

    Kiu mato tuŝas ĉiujn landojn?

    Kiu mino situas plej supre?

    Kiu motivo movas pezajn objektojn?

    Kiu noto kaŭzas dormon?

    Kiu nulo ne estas cifero?

    Kiu ovo aspektas kiel fiŝo?

    Kiu oro regas la junulojn?

    Kiu oro ne estas stampebla?

    Kiu ono ne faras numeralojn?

    Kiu poto kaŭzas turmentojn?

    Kiu perko havas neniajn naĝilojn?

    Kiu puno pike dolorigas?

    Kiuj reloj ne estas esencaj por relvojo?

    Kiu rano volonte flugas?

    Kiu raso kaŭzas ĝenan staton?

    Kiu racio havas vivdaŭron de nur 30 jaroj?

    Kiu reto estas fondita por amuzi homojn?

    Kiu reto estas premita el mineralo?

    Kiuj sektoj postulas grandajn oferojn?

    Kiu sono estas fundamenta vestaĵo?

    Kiuj seloj estas fonto por infana plezuro?

    Kiu ŝoko ne estas malplaĉa?

    Kiu tremo estas plej malproksima?

    Kiu tolo troviĝas en Romo?

    Kiu turo estas ornamaĵo?

    Kiu tuko estas estimata kiel somera manĝaĵo?

    Kiu tiko troviĝas sur kampoj?

    Kiu truo komunikas scion?

    Kiuj uloj estas ĉiam ĉirkaŭitaj de akvo?

    Kiu valo floras en printempo?

    Kiu zono estas rezervita por soldatoj?

    Kiu poto estas manĝebla?

    PRESERAROJ

    129. La fama industriulo fendis novan kompanion privatan. Sed tiu filmo bankrotis kaj lasis lin sen mano.

    130. La aŭtoro sendis la prespretan ĉapitron de sia litro al la eldonisto per registrita litero.

    131. Post la okcidento du personoj kaŝis senkonscie sur la struta pavimo.

    132. Por pli tone observi la strangajn nubojn, la astronomo apogis sin kontraŭ la maro.

    133. Kelkaj humoj pensas, ke oni devus sonarmigi ĉiujn nociojn, por eviti militojn.

    134. En la strabo ŝarĝaŭtomobilo paŝis kontraŭ damo.

    135. La sovaĝa ĉevalo elsaligis la mollertan rajdanton.

    136. Kiam eta infano forkuris, la geputroj ŝercis en la tuta arbo.

    137. La sako da freŝaj citronoj estas etika kontraŭ multaj malsunoj.

    138. La frua bordo kaptas la verton.

    139. En foira buko oni vendas multajn virojn por malmulte da mano.

    140. En la zoologia ĝardeno ĉiu busto festas en aparta foko.

    141. Ne ĉio, kio brulas estas ero.

    142. Se du faras la sumon, ĝi ne estas la fama.

    143. La hotelisto estis punita, ĉar li faldis la vinon, aldonante akvon farĉitan.

    144. La frunto de la dono estis kovrita per murmuraj plotoj.

    145. La ŝtalisto portis maston antaŭ la vizaĝo kaj kaŭĉukajn gentojn sur la minoj.

    146. La blankaj mezoj flugis alte super la faro.

    147. En la familio ĉiuj frazoj laboris dum la tuta lago en proksima vilaĵo.

    148. La bala junulino ruĝigis la ripojn post la beno.

    149. La komenco de ĉiu verbo estas malfacila, sed tio ne gratas al vara entuziasmulo.

    150. Ne velas kokino al festeno, sed oni ĝin tretas perforte.

    151. De multaj antikvaj skulpturoj oni trovas nur la torton, dum la brikoj kaj kepoj mankas.

    152. La atomenergia sportulo estis pagita tra la templon.

    153. La furioza kuiristino metis puton al la mapo de la mastrino.

    154. La hotelestro vekis policiston, ĉar la gusto ne volis pafi la fakturon.

    Tamen la forta vino eskapis trans la borilo en la malantaŭa karto.

    Dum la vermega somero multaj flokoj en la perko velkis.

    La infanoj flugigis ruĝan balenon kaj ploris, kiam la korta vento blovis ĝin for trans la mapo.

    La apotekisto zorge mezuris la doton de la medikamento por la virino.

    Post la streĉa laboro dum la tigo, mi ĉiam havas mapdolaron kaj tial mi ne povas rasti trankvile en la mito.

    La aviadisto dum siaj ferioj ree vizitis la orbon de sia naskiĝo; bedaŭrinde li malsuniĝis tuj post sia alveno kaj devis resti en malheĝa ĉambro dum multaj monakoj.

    En la honto eĉ de grandaj riveroj ofte ne troviĝas multe da akno.

    Sur multaj altaj montoj de la algoj kaŝas eterna reĝo.

    Ameboj, grosoj kaj sakero estas gravaj partoj de la homa putrado.

    Nian ĉiutagan lanon donu al ni hodiaŭ.

    Lerni poemojn partere, estas bona rimeno, por perfektiĝi en Esperanto.

    La oficiro sendis patronon en la arbaron, por eltrovi, ĉu la malamikoj jam okulis ĝin.

    La kadavro pentis de alta arbo kaj la vulturoj ĉirkaŭflegis ĝin.

    Ĉar la ŝafoj ne povis troti sufiĉe da herboj, ili nutris sin per la ŝaloj de la arboj, kiuj kreskis sur la mento.

    Multe da kreno estis en la siloj, ĉar la relvojoj ne povis diskonigi sufiĉe da vagonoj, por transporti la ripan rikolton.

    Oni loĝas muŝon per lardo, knabon per luko, knabinon per dolĉaj vertoj.

    Deziro ne sonas seĝojn.

    Ni lekas en gazetoj ofte pri aferoj, kiujn oni ne kradas.

    Kiam li aŭdis frajon sur la pordo, li ŝajnigis, ke li ne estas en la malgrunda kabineto.

    Ĉe la kato estis aro da ripoj pretaj suprentiri la ankrojn.

    En Svedio ĉasistoj ofte pafas al arkoj, kiuj havas larĝajn kernojn.

    Sur la lago neĝis gracia ligno kun multaj idetoj.

    La cikadoj faras grincan truon per fritado de la subvintraj membranoj.

    La dratoj en la fabeloj havas plugilojn, ungegojn kaj serpentan veston.

    178. Kiel dorna rano en la mano de ebriulo, tiel estas sentenco en la puŝo de malsatulo.

    ANEKDOTOJ

    179. Diabla malfacilaĵo Kiam la muzikisto Haydn estis tridekjaraĝa, li komponis serenadon por tri instrumentoj kaj mem prezentis ĝin kun du amikoj en diversaj partoj de la Aŭstria ĉefurbo. Iutage ili hazarde ludis ĝin sub la fenestroj de Bernardon, fama arlekeno, kiu tiam direktis teatron en Vieno. Ĉar lin frapis la originaleco de la muziko, Bernardon iris malsupren en la straton kaj demandis, kiu komponis la serenadon. Eksciinte, ke Haydn mem komponis ĝin, li kunprenis lin supren en sian hejmon kaj tuj komisiis lin verki la muzikon por opero kun la titolo La lamentanta diablo, kies libreton li mem ĵus finis. La muziko, kiun Haydn verkis en nur kelkaj tagoj, okazigis brilan sukceson; sed la opero estis malpermesita, ĉar ĝi ial ofendis iun nobelon ĉe la kortego.

    Dum la verkado Haydn spertis grandajn malfacilaĵojn, por ĝuste prezenti la movadon de maraj ondoj dum ventego. Kaj ne estis facile kontentigi Bernardon. Malbonŝance, neniu el la du verkantoj iam estis vidinta maron aŭ spertinta ŝtormon. “Kiel oni povas trafe priskribi ion, kion neniam oni travivis!” plendis Haydn. Ekscitite Bernardon marŝis tien kaj reen en la salono dum la komponisto sidis ĉe la klaviceno, la tiama formo de piano. “Imagu do,” diris Bernardon, “monto leviĝas kaj poste valo malleviĝas, kaj poste alia monto, kaj poste alia valo..., la montoj kaj valoj sinsekvas rapide kaj pli rapide...”

    Eĉ tiu bona priskribo ne multe helpis, kaj vane la aktoro aldonis tondron kaj fulmon, por pli stimuli la krean imagpovon. Fine la juna Haydn perdis la paciencon, furioze li irigis siajn manojn al la du finoj de la klaviceno, kaj kunigante ilin en rapida glitado sur la klavaro li elvokis: “La diablo forprenu la ŝtormon!”

    “Jen la ĝustaj notoj!” ekkriis la arlekeno, saltis al la kolo de la komponisto kaj preskaŭ sufokis lin.

    Multajn jarojn poste, Haydn transveturis la markolon de Dover en malbona vetero. La pasaĝeroj demandis al si, kial li ridas dum la tuta tempo: li memoris pri la ŝtormo en La lamentanta diablo.

    180. Surpriza rezulto.

    La mondfama Angla verkisto G.K. Chesterton per eksperimento konvinkiĝis, ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas ĉiam de ilia vera signifo.

    Iutage li iris al la foireja placo kaj haltis antaŭ budo de fiŝvendistino.

    Alprenante tre afablan mienon li dolĉavoĉe alparolis la vendistinon: “Vi estas substantivo, adjektivo kaj verbo.” Senemocie la virino alrigardis lin.

    Nun li plilaŭtigis sian voĉon kaj kolere kriis: “Vi estas adverbo, prepozicio kaj konjunkcio! Vi estas pronomo!” — Pronomo estis tro multe por la vendistino; rapidmane ŝi ekprenis fiŝon, vangfrapis la verkiston per ĝi kaj alvokis policiston.

    181. Vera majesto.

    Pedro II regis Brazilon de 1840—1889; oni ŝerce diras, ke LatinAmeriko neniam havis pli demokratan prezidenton ol tiun duan imperiestron de Brazilo. Li aranĝis publikajn aŭdiencojn, dekoraciis artistojn, sciencistojn kaj poetojn, interesiĝis pri la ordinara “homo en la strato”, kuraĝigis virojn kiaj Graham Bell kaj Pasteur. Li studis la Hebrean lingvon kaj tradukis poemojn el la Angla en la Portugalan. Li ŝatis vojaĝi en Eŭropo, kie li frekventis muzeojn kaj artgaleriojn kaj ofte interkonatiĝis kun ĉiufakaj eminentuloj.

    Kiam li foje estis en Parizo, li vizitis la verkiston Viktoro Hugo, kaj tuj ambaŭ kleruloj troviĝis en profunda konversacio pri poezio. Hazarde la juna nepo de la verkisto venis en la ĉambron. “Salutu la majestan moŝton, knabo,” ordonis Hugo al la etulo. Sed la imperiestro nee skuis sian kapon dirante. “Ne, infano; en ĉi tiu ĉambro estas nur unu majestulo: via avo!”

    182. Rapidsprita.

    Robert Benchley, usona humuristo, kiu mortis baldaŭ post la dua mondmilito, estis notinda pro siaj spritaj rimarkoj.

    Dum la milito, li elvenis iuvespere el luksa klubo; antaŭ la pordo li vidis viron en uniformo, kiun li frapis sur ŝultron ordonante: “Havigu al mi aŭton!”

    La uniformita figuro furioze turnis sin kaj indigne informis la alian, ke li estas ne pordisto sed subadmiralo.

    “Bone,” diris Benchley, “havigu al mi batalŝipon!”

    183. Vino kun akvo.

    Kiam la fama Germana poeto Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.

    La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.

    Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro: Akvo sola mutigas, Tion pruvas la fiŝoj probable; Vino sola stultigas, Tion pruvas la viroj ĉetable; Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi, Do akvon en la vinon enverŝas mi.

    184. Amatora poeto.

    La Germana poeto Schiller ofte estis ĝenata de entuziasmaj junuloj, kiuj pro troa memfido imagis sin kapablaj mem fari poemojn. Iutage li trovis sur la tablo de tia diletanto notlibron sur kies lasta paĝo troviĝis jenaj bombastaj versoj: La brilradia sun’ mergiĝas Ĝis la profunda grund’ de l’mar’, Post tiu ŝvelparola komenco la junulo evidente ne plu sciis kiamaniere daŭrigi. Sed Schiller flugrapide ekprenis plumon kaj aldonis la mokan finon: La fiŝoj nun jam ekŝvitiĝas, Ho suno, ne estu barbar’!

    185. Portreto.

    La pentristo Liebermann, kiu loĝis en Berlino kaj ĝis la aĝo de naŭdek jaroj ĉiujare produktis novajn majstro-verkojn, estis krome fama pro siaj drastaj eldiroj. Iutage riĉa sinjoro, kies portreton li estis farinta, venis al li plendante, ke la bildo ne estas sufiĉe simila. Liebermann abrupte interrompis lin: “Sensencaĵo! Mi faris vin eĉ pli simila ol vi vere estas!”

    186. La parko de libereco.

    Antaŭ iom da tempo, eksterlandano vizitanta Londono devis agnoski: “nun mi vere konvinkiĝis, ke la Britoj kredas je libereco de parolado. Hodiaŭ mi veturis en mia aŭto tra Hyde-Parko; hazarde mi aŭdis, kiel unu el la oratoroj vigle denuncas la brutecon kaj koruptecon de la ĉefurba polico. Mi haltigis mian aŭton por mem aŭskulti, sed forgesis malfunkciigi la motoron. Ĝuste en tiu momento mi vidis gigantan viron, membron de la “bruta kaj korupta” policistaro, alproksimiĝi en mia direkto. Mi pensis: “nun mi vidos spektaklon!” Mi supozis, ke li prenos la parolanton ĉe la kolumo kaj fortrenos lin al malliberejo. Sed kiam la policisto estis pli proksima, li turnis sin — je mia surprizo — ne al la parolanto sed al mi, kaj ĝentile petis: “Bonvolu afable malfunkciigi vian motoron, la homoj ne povas aŭdi, kion la sinjoro diras.”

    187. Tro riĉa.

    Patrino demandis al Benjameno Franklin, kial troa riĉeco ofte estas akompanata de seniluziiĝo.

    Franklin, vidante fruktoplenan korbon, prenis unu pomon kaj donis ĝin al la knabo, kiu ludis en la ĉambro. La infano preskaŭ ne povis firmteni ĝin per sia malgranda mano. Franklin nun prezentis alian pomon, kiun la knabo pene prenis per la alia maneto. Fine Franklin donacis trian frukton, pli belan ol la du aliaj; la infano kunigis ambaŭ manojn kaj metis ilin antaŭ la bruston, por ricevi la trian pomon metitan sur la du aliajn. Sed li ne sukcesis, la tria frukto falis teren kaj la knabo ekploris.

    Franklin turnis sin al la patrino: “Vidu! Kun du pomoj la etulo estis feliĉa, kun tri pomoj li ne plu estas tia! Troa riĉeco ofte fariĝas ĝena.”

    188. Epidemio.

    Maristo estis mordita de araneo. La kapitano perradie petis kuracistan konsilon. Oni ordonis, doni al la viro multe da viskio. Post du horoj la kapitano denove perradiis, ke la viro resaniĝis, sed ke epidemio ekestis inter la ŝipanoj: ĉiuj estis morditaj de araneoj.

    189. Genia Homeco.

    Multaj anekdotoj ekzistas pri la fama sciencisto Einstein, kreinto de la teorio pri relativismo, patro de nia atoma epoko. Oni rakontas, ke lia persona sinteno estas simpla, modesta, nepretenda, de milda humoro kaj varma homeco.

    Loĝante en du-etaĝa domo en Princeton, li iutage mendis la instalon de elektra lifto. Surprizite amiko demandis lin: “Dio mia, kial vi faris tion?

    Por kio vi bezonas lifton?” — “Mi mem ne scias,” milde respondis Einstein, “sed la viro, kiu vendas ĝin, estis tiel afabla, ke mi vere ne povis diri ne.”

    * Juna knabino, kiu loĝis proksime al la eminenta matematikisto, interamikiĝis kun li kaj vizitis lin preskaŭ en ĉiu posttagmezo. La patrino miris kaj fine demandis la profesoron, ĉu la etulino ne ĝenas lin kaj pri kio ili konversacias. “Estas tre simple,” li klarigis, “ŝi alportas por mi kuketojn kaj mi faras ŝiajn matematikajn taskojn por la lernejo.”

    * Kiam Einstein estis invitita viziti la reĝon de Belgio, oni sendis oficistaron al la stacidomo, por akcepti lin; ŝoforo kaj servistaro estis pretaj, por helpi lin pri la kofraro. Sed vane ili atendis la famulon. Tiu estis jam modeste elirinta el la trajno kaj trotinta al la palaco, portante sian malgrandan valizon. Poste li simple klarigis: “Mi ŝatas piediri”

    190. Detektivo Arthur Conan Doyle, Angla aŭtoro, iutage alvenis en Parizo kaj antaŭ la stacidomo prenis taksion por veturi al la hotelo. Kiam li pagis, la ŝoforo diris ĝentile: “Dankon, sinjoro Doyle.”

    “Kiel vi scias, kiu mi estas,” scivole demandis la detektivo.

    “Estis sciigo en la gazeto, ke vi alvenos,” klarigis la ŝoforo, “ke vi alvenos en Parizo el la sudo de Francio. Mi vidis laŭ via ekstero, ke vi estas Anglo, kaj evidente viaj haroj estis tonditaj lastafoje de sudfranca barbiro. Pro ĉio ĉi mi ekkonis vin.”

    “Tio estas eksterordinara!” diris Doyle, “Kaj ĉu tiuj estis la solaj faktoj por via konkludo?”

    “Certe,” diris la ŝoforo, “kaj krome via nomo estas sur la kofroj.”

    191. Churchill kaj la karpo.

    La sekva anekdoto baziĝas sur fikcia rendevuo inter Churchill, Mussolini kaj Hitler, kiu (ne) okazis dum la Dua Mondmilito en la fama parko de Versajlo.

    En 1940 Hitler estis konkerinta Francion kaj, certa pri sia fina venko, li invitis Mussolini kaj Churchill, por diskuti la packondiĉojn aŭ plimalpli dikti ilin.

    Laŭ sia buldoga maniero Churchill insistis, ke ankoraŭ la venko ne estas certigita, kaj fine li proponis al la furioza Hitler jenon: “Vidu, tie en la lageto naĝas unu el la famaj centjaraj karpoj; ni ĉiuj provu kapti ĝin, kaj tiu, kiu sukcesos, gajnos ankaŭ la militon”

    Flugrapide Hitler elpoŝigis sian revolveron, celis kaj pafis sesfoje, sed maltrafis la karpon. Tuj Mussolini streĉis sian sportharditan korpon, rapidis al la lageto, ensaltis kaj naĝis subakven, por kapti la fiŝon per la manoj. Sed ankaŭ li malsukcesis.

    Trankvile Churchill prenis kuleron de la tablo, iris al la lageto kaj komencis elĉerpi iom da akvo, kiun li verŝis malantaŭen trans sian ŝultron. Moke Hitler demandis lin pri la celo de lia stulta sinteno.

    Sen interrompi la ĉerpadon Churchill respondis: “Mi eligas la akvon el la lageto, kuleron post kulero; tio certe daŭros longan tempon, sed fine mi kaptos la karpon...kaj mi venkos.”

    192. Cenzuristo.

    Studento en kolegio skribis hejmen; la letero entenis certan kritikon pri la kolegiaj aŭtoritatoj, kaj li finis ĝin per: “Mi ne scias, ĉu tiu letero atingos vin, ĉar eble la kolegia cenzuristo malfermos ĝin.”

    Kelkajn tagojn poste liaj gepatroj ricevis noton de la kolegiestro: “La raporto en la letero de via filo ne estis korekta; ni neniam malfermas kovertojn.”

    193. Granda reĝo.

    Pri la Dana reĝo Christian X oni rakontas, ke li ofte donis pruvojn de sprita vigleco. Post la Germana invado en 1940, li firme rezistis al ĉia kompromiso kun la malamikoj; per sia impona personeco li ŝirmis multajn homojn kaj savis la vivon de miloj da Danaj judoj.

    En la tago de la invado, kelkaj Germanaj soldatoj gvidataj de juna aroganta oficiro penetris en la palacon, mortigis la gardistojn kaj brue rapidis en la laborĉambron de la reĝo. Silente staris la reĝo malantaŭ sia skribotablo, kun rideto sur la vizaĝo. Iel necerta pro la malkutima situacio, la oficiro raŭke alkriis la reĝon: “Ĉu vi ankoraŭ volas diri ion, majesto?” Stoike la reĝo respondis: “Mi kredas, leŭtenanto, ke vi forgesis frapi ĉe la pordo, antaŭ ol vi envenis!”

    * Dum la tuta milito ekzistis en Danio — krom la “subtera”

    rezistado — iu Dana specialaĵo, la “surfaca” rezistado, kiu estis kondukata kaj organizata de la reĝo mem.

    Ĉiutage la reĝo rajdis tra la stratoj de Kopenhago kaj ĉiam sen gardistoj. Iun matenon li falis de la ĉevalo kaj difektis la kruron. Nelonge poste, konata Dana kompromisulo vizitis lin kaj postulis, ke la reĝo perradie ordonu al la Dana popolo, maldaŭrigi la sabotadon kontraŭ la invadintoj. La firma respondo de la reĝo estis: “Vi eraras; mi difektis la kruron, ne la kapon!”

    194. Tro modesta.

    Thomas Mann iam estis prezentita al iu sukcesa Usona aŭtoro, kiu mizere humiligis sin antaŭ la fama romanisto kaj konfesis, ke li mem estas simpla diletanto, fuŝulo, kiu ne meritas, esti nomata verkisto en la ĉeesto de tiel eminenta artisto.

    Mann estis ĝentila, sed poste li diris al amiko: “Tiu viro ne havas la rajton, tiamaniere malgrandigi sin; li ne estas tiom eminenta.”

    195. Tamburi.

    Kiam Jozefo Haydn estis nur sesjara knabo, li neatendite devis ludi la tamburon. Estis la Pentekosta semajno, en kiu multaj procesioj estis aranĝitaj. Lia flegopatro Franck, kiu direktis la muzikistaron je tiuj okazoj, troviĝis en granda embaraso pro la subita morto de sia tamburisto. Li decidis, ke Jozefo tuj devos eklerni ludi la instrumenton.

    Mallonge li montris al la knabo, kiamaniere fari la frapmovojn, ordonis al li ekzercadi kaj diktatore eliris.

    Jozefo prenis malgrandan korbon, kian oni uzas en la kamparo por baki panon, kovris ĝin per tuko, metis la tuton sur remburitan seĝon kaj tamburis tiel entuziasme, ke li ne rimarkis, ke la faruno elfalis de la korbo kaj ruinigis la valoran seĝon. Kiam Franck revenis en la ĉambron, li volis riproĉi la knabon, sed li tuj repaciĝis vidante, ke Jozefo jam fariĝis perfekta tamburisto.

    La postan tagon, la knabo fiere marŝis en la procesio. La tamburo, kiu estis tro peza por la etulo, estis fiksita sur la dorso de ĝibulo, malantaŭ kiu la knabo marŝis ludante ĝin. Tio certe estis neordinara vidaĵo, sed la muziko estis perfekta.

    Proksimume kvindek jarojn poste, Haydn montris al Angla tamburisto dum orkestra provo, kiel ludi la tamburon. Eble li tiam memoris pri siaj unuaj eksperimentoj per tiu instrumento.

    196. Mensogoj.

    Mark Twain akre plendis pri homoj, kiuj rakontante historion interrompadas sin, por demandi, ĉu oni jam aŭdis ĝin. Mark Twain iam estis kune kun Henry Irving. La aktoro demandis lin, ĉu li jam aŭdis certan rakonton kaj Twain ĝentile neis. Irving daŭris rakonti kaj poste faris la saman demandon. Atinginte preskaŭ la kulminon de la rakonto, Irving denove demandis, ĉu li jam aŭdis ĝin. Twain diris: “Mi povis mensogi duan fojan, pro ĝentileco; sed tio estas la limo. Mi ne povas mensogi trian fojon pro io ajn. Mi ne nur aŭdis la rakonton, mi mem inventis ĝin.”

    197. Feliĉa kuracisto.

    D-ro Samuel Garth, fama Angla medicinisto en la komenco de la dekoka jarcento, iom tro ŝatis la vinon. Iutage li restis en klubejo, por trinki ĝis malfrua horo. Amiko admonis lin: “Vere, Garth, vi devas ĉesigi la trinkadon kaj rapidi al viaj pacientoj!”

    “Ne multe gravas,” trankvile respondis Garth, “ĉu mi vidos ilin en ĉi tiu vespero aŭ morgaŭ; ĉar naŭ el ili havas tiel malbonan korpan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus savi ilin; kaj la aliaj ses havas tiel bonan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus mortigi ilin.”

    198. Von Hindenburg.

    Kiam Basil Cameron, muzikdirektisto, komencis sian karieron, li serĉis konvenan pseŭdonimon kaj fine alprenis “Von Hindenburg” kiel sian artistan nomon.

    Ĝi ja estis bona nomo, almenaŭ ĝis la komenco de Aŭgusto 1914.

    Tiam “Von Hindenburg” kviete malaperis en Anglio, samkiel multaj aliaj “Germanoj” de la epoko.

    En ĉi tiu kazo tamen la publiko tre miris, kiam ĝi eksciis ke la brila juna direktisto, kies muzikan lertecon ili antaŭe tre admiris, nun komandas la Germanan armeon.

    199. Noktomeza alvoko.

    Meze en la nokto, kuracisto ricevis telefon-alvokon de viro, kies familion li ne estis kuracinta dum longa tempo.

    “Doktoro,” ekscitiĝis la viro, “bonvolu tuj veni! Mia edzino suferas fortajn dolorojn; mi estas certa, ke temas pri apendicito.”

    La doktoro, ankaŭ duone endorma, iomete memoris la medicinan historion de la familio kaj diris: “Nu, verŝajne tute ne temas pri tio. Mi vizitos ŝin morgaŭ matene. Ne zorgu! Verŝajne estas nur dispepsio.”

    “Sed, doktoro, vi devas veni senprokraste. Tutcerte estas apendicito,”

    protestis la embarasita edzo.

    “Aŭdu, s-ro Johnson,” furiozis la kuracisto, “mi elprenis la apendicon de via edzino jam antaŭ du jaroj. Vi scias, ke ŝi ne ekhavis alian apendicon!”

    “Vi pravas,” aŭdiĝis el la telefono, “sed mi ekhavis alian edzinon.”

    200. Ŝercaĉo Mark Twain iam renkontis ĉe la ĉevalkonkursoj amikon kiu plendis: “Mi estas senmona! Mi ŝatus, ke vi aĉetu por mi bileton, por reveturi al la urbo.”

    “Ha, mi mem estas preskaŭ senmona,” diris Twain. “Sed mi diros al vi, kion fari. Vi kaŝu vin sub mia sidloko kaj mi kovros vin per miaj kruroj.”

    La amiko konsentis, kaj Twain iris al la biletejo kaj aĉetis du biletojn.

    Kiam la vagonaro estis survoje kaj la imaga “kaŝvojaĝanto” estis komforta sub la sidloko, la konduktoro envenis kaj Twain donis al li la du biletojn.

    “Kie estas la dua pasaĝero?” demandis la konduktoro.

    Twain fingrofrapetis sian tempion kaj laŭtvoĉe diris: “Tio estas la bileto de mia amiko. Li estas iom stranga kaj ŝatas veturi sub la benko”

    201. Tordita dorso Komercisto, kiu deziris eviti la prenemajn intencojn de delegito de iu bonfara asocio, instrukciis sian sekretariinon diri, ke li estas malsana.

    Decidinte, fari seriozan aferon el tiu malsano, la sekretariino informis la vizitanton: “Mi bedaŭras, sed S-ro Johnson ne povas akcepti vin hodiaŭ; li suferas pro tordita dorso.”

    La delegito estis iomete surprizita, poste li ĵetis mokan rigardeton al la sekretariino dirante: “Mi ne venis ĉi tien, por lukti kun S-ro Johnson.

    Mi nur volis paroli kun li.”

    202. Malinteligenta.

    Vilaĝa bubo, kiun ĝenerale oni opiniis ne tre inteligenta, ĝenis plenokupatan forĝiston per daŭra fiksrigardado. Esperante fortimigi lin, la forĝisto subite tenis ruĝ-ardan feraĵon sub la nazo de la knabo.

    “Se vi donos al mi duonan dolaron, mi lekos ĝin,” diris la naivaspekta junulo.

    La forĝisto prezentis la moneron. Senvorte la knabo ekprenis la moneron, lekis ĝin, enpoŝigis ĝin kaj mallaŭte fajfante foriris.

    203. Embarasa situacio.

    Dum Coolidge estis prezidento de Usono, gasto en la Blanka Domo troviĝis en stranga situacio. Ĉe la familia matenmanĝo li sidis dekstre de la Prezidento. Je sia granda surprizo li vidis, ke Coolidge prenas sian kafotason, verŝas grandan kvanton de ĝia enhavo en la profundan subtason kaj malrapide aldonas iom da kremo kaj iom da sukero.

    La gasto tiel embarasiĝis, ke li tute perdis sian sintenon. En panika alarmo, li sentis, ke decus al li kiel gasto, fari same kiel la Prezidento. Li rapidege verŝis sian propran kafon en la subtason kaj sekvis la ekzemplon. Sed finfarinte tion, li ektremis pro teruro, kiam li vidis, ke Coolidge prenis sian subtason kaj metis ĝin sur la plankon por la kato.

    204. Araneo Kiam Mark Twain estis ĵurnalisto, li publikigis malgravan ĵurnalon en Missouri. Iutage li ricevis leteron de abonanto kun la sciigo, ke tiu trovis araneon en sia ĵurnalo. Kaj li demandis, ĉu tio estas bona aŭ malbona aŭguro.

    Twain skribe respondis: “Trovi araneon en via ĵurnalo antaŭsignas nek bonon nek malbonon. La araneo trarigardis nian ĵurnalon nur por vidi, kiu komercisto ne reklamas en ĝi; tiel ĝi povus iri al la koncerna butiko, teksi sian araneaĵon trans la enirpordon kaj loĝi tie neĝenate kaj en paco dum la cetero de sia vivo.”

    205. Konkurenco.

    Juna kaj konscienca viro havis gazetkioskon antaŭ banka konstruaĵo.

    Iutage unu el liaj amikoj preterpase haltis kaj petis de li pruntedonon de kvin dolaroj.

    “Mi bedaŭras,” diris la junulo sincere, “estas domaĝe, ke mi ne povas fari tion. Vidu mi havas kontrakton kun la banko.”

    “Vi, kontrakton kun la banko? Kion vi volas diri?”

    “Nu, komprenu, estas tiamaniere. Mi ne donas pruntojn. La banko ne vendas gazetojn. Estas perfekta inter-konsento. Mi bedaŭras, sed tio ligas min.”

    PROVERBOJ

    206. Kio estas proverbo?

    Proverboj estas grava parto de la naciaj literaturoj, parto kiu estas plej proksima al la animo de la popolamasoj. Jen kelkaj interesaj difinoj.

    Proverboj estas : • Popolaj maksimoj enhavantaj konsilon aŭ konstaton pri ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.

    • Fragmentoj de antikva saĝeco, konservitaj pro siaj mallongeco kaj taŭgeco.

    • La filinoj de ĉiutaga sperto.

    • Mallongaj frazoj ĉerpitaj el longa sperto.

    Iu moderna spertulo diras: Fari difinon de proverbo estas tro malfacile por kompensi la klopodon.

    Certe, proverboj kutime enhavas ian pikantan antitezon, rimon aŭ aliteracion, por fariĝi vere popularaj. Tre ofte diversaj nacioj esprimas la saman sperton laŭ tre malsama maniero, uzante ideojn, kiuj estas al ili familiaraj.

    207 Anglaj proverboj.

    Tempo estas mono.

    Mia domo estas mia kastelo.

    Kie estas volo estas vojo.

    Sango estas pli densa ol akvo.

    La frua birdo kaptas la vermon.

    Gardu viajn pencojn kaj la pundoj gardos sin mem.

    Scio estas potenco.

    Ne saltu el la pato en la fajron.

    Scivolemo mortigis la katon.

    Eraroj okazas.

    Malsaĝulo kaj lia mono estas baldaŭ apartigitaj.

    Rigardu, antaŭ ol vi saltas!

    Pripensu, ke vi ne estas la sola ŝtoneto sur la plaĝo.

    Dormantan hundon lasu kuŝanta.

    Oni ne povas manĝi sian kukon kaj reteni ĝin.

    Saŭco por la anserino ankaŭ estas saŭco por la viransero.

    Duonscio estas danĝera.

    For de l’ okulo, for el la memoro.

    Faru fojnon dum la suno brilas.

    Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas devigi ĝin trinki.

    Infanoj estu vidataj, ne aŭdataj!

    Estas pli facile, kapti muŝojn per mielo ol per vinagro.

    Hundo, kiu bojas, malofte mordas.

    Ne bruligu kandelon de ambaŭ pintoj.

    Bona reputacio pli valoras ol oro.

    208. Arabaj proverboj.

    Se simio regas, dancu antaŭ ĝi.

    La lango de saĝulo estas en lia koro, la lango de stultulo en lia buŝo.

    La sonĝoj de kato ĉiam temas pri musoj.

    Mono estas dolĉa balzamo.

    La vosto de hundo neniam staras rekte.

    Mi demandis la mulon: “Kiu estas via patro?” kaj ĝi respondis: “Mia patrino estas ĉevalino.”

    Eĉ griza skarabo estas bela por la okuloj de la patrino.

    Neniam donu konsilon ĉirkaŭite de homamaso.

    Kiu havas sanon, tiu havas esperon; kaj kiu havas esperon, tiu havas ĉion.

    Ĵetu feliĉulon en la maron, kaj li elvenos kun fiŝo en la buŝo.

    Se via najbaro pilgrimis al Mekko unufoje, observu lin; se li pilgrimis dufoje, evitu lin; se trifoje, transloĝiĝu en alian straton.

    En la infero ne estas aerumiloj.

    Matena krepusko ne venas dufoje, por veki viron.

    Proverbo estas por parolaĵo, kio salo estas por manĝaĵo.

    Nur mulo malkonfesas sian devenon.

    Kiu ŝtelas ovon, tiu ŝtelos kamelon.

    Proverboj estas la lumigiloj por la vortoj.

    Kiam forestas la leono, tiam la hienoj ludas.

    Oni ĵetas ŝtonojn nur al arbo, kiu portas fruktojn.

    La vivo similas al fajro: ĝi komenciĝas per fumo kaj finiĝas en cindro.

    209. Birmaj proverboj.

    Paseroj, kiuj imitas pavojn, povas facile rompi femuron.

    Se vi ne havas ideojn, aliĝu al la armeo; se vi ne havas rizon, kuiru fazeolojn.

    Manĝu unu parteton de ajlo, kaj vi odoros ajle; manĝu du partetojn, kaj vi odoros same.

    Fidu al sklavo: vi perdos unu okulon; fidu al viaj infanoj: vi perdos ambaŭ.

    Nur riveroj kaj riveretoj povas malaperi sen postsigno, popolo ne povas.

    Vera rubeno ne povas subiĝi en ŝlimo.

    Kiam vi vidas la tigon kaj radikon de nimfeo, vi devus esti kapabla, ekkoni la profundon.

    Se vi provas akrigi putran bambuon, ĝi ne pintiĝos.

    La heroo aperas nur, kiam la tigro jam mortis.

    Maljunaj bovoj ŝatas molajn herbojn.

    Ju pli granda la tigro, des pli grandaj la piedsignoj.

    Kvankam la skolopendro rompis sian piedon, tio ne influas ĝian movadon.

    Se kudrilo povas trapiki, ne uzu hakilon.

    Ligu kokidon per elefant-ŝnurego, ĝi forglitos; ligu elefanton per kokid-ŝnureto, ĝi rompiĝos.

    Se vi obeas la vortojn de viaj gepatroj, vi povas boligi ferajn platojn kaj ŝtonojn, kaj ili moliĝos.

    La zorgo pri unu filino egalas al tiu pri mil bovoj.

    La kuracisto estu maljuna kaj la advokato juna.

    Bona arbo povas loĝigi dek mil birdojn.

    Se la bovoj estas dispelitaj, la tigro kaptas ilin.

    Se cirkonstancoj estas favoraj, akvo fluas supren.

    La deziro ridi estas pli forta ol la deziro plori.

    Nur sub nova reganto oni povas ekkoni la valoron de la malnova.

    210. Ĉinaj proverboj.

    Benoj neniam venas duope, akcidentoj neniam sole.

    Pli bone, esti tro kredema, ol tro skeptika.

    Malantaŭ kapabla viro ĉiam estas aliaj kapablaj viroj.

    Kiu rajdas sur tigro, neniam povas desalti.

    Ruĝnaza viro povas esti abstinulo, sed neniu kredas tion.

    Neniam respondu leteron, dum vi furiozas.

    La eraro de unu momento fariĝas la ĉagreno de tuta vivo.

    Se najbaro estas en via fruktoĝardeno, malatento estas la vera ĝentileco.

    Bona koro ĉiam kaj ĉiel faras etan ekstraĵon.

    Acida, dolĉa, amara, pikanta — ĉio devas esti gustumata.

    Se vi sopiras pri io sufiĉe longe, vi ne plu deziras ĝin.

    Ĉiu, kiu povas kontribui proverbon, estas priatentinda, li estu princo aŭ kulio.

    Esti ĝentila signifas: nenial ofendiĝi.

    Societa miraklo: la malliberejoj estas tage kaj nokte ŝlositaj, tamen ili konstante estas plenaj; la temploj estas ĉiam malfermitaj kaj tamen ĉiam malplenaj.

    La homo alportas nenion ĉe naskiĝo kaj nenion forportas ĉe mortiĝo.

    Maljuna fraŭlo komparas vivon al ĉemiz-butono, ĉar efektive ambaŭ ofte pendas je unu fadeno.

    Pli bone manĝoj sen viando ol domo sen bambuo.

    Migdaloj venas al tiuj, kiuj ne havas dentojn.

    Malnova zingibro estas la plej akra.

    Cent aŭdoj valoras malpli ol unu vido.

    La aŭtuna malvarmo unue estas sentata de maldika viro.

    211 Danaj proverboj.

    Adamo prenis ŝovelilon kaj Eva ŝpin-spindelon, kaj de ili devenas nia tuta nobelaro.

    Pli bone malforta biero ol malplena kruĉo.

    Oni devas konstrui per la ŝtonoj, kiujn oni havas.

    Kredito helpas rilate al multaj supren, sed ankaŭ rilate al kelkaj malsupren.

    Ebriulo estas aŭ ŝafido, aŭ porko, aŭ simio, aŭ leono.

    Ne diru ion al via amiko, kion via malamiko ne sciu.

    Malbone tondita hararo estas hontaĵo por du viroj.

    Malsato estas akra glavo en sana stomako.

    Multaj edziĝas pro mono, sed ricevas nur la monujon.

    Por maldiligentaj porkoj la grundo estas ĉiam glaciigita.

    Haku kaj vi havos splitojn.

    De grasa viandotranĉaĵo faletas grasaj gutoj.

    Kiam la ĝojo estas en la ĉambro, la malĝojo estas en la antaŭĉambro.

    Prijuĝu knabinon ĉe la pastujo ne ĉe dancado.

    La pordo havas la plej malfacilan taskon en la domo.

    Kiu vojaĝas en aliaj ŝtatoj, fermu sian buŝon kaj malfermu la monujon.

    Oni povas vidi flikitan manikon, sed ne malsatan inteston.

    En socio: diri la veron estas danĝere, aŭskulti ĝin estas malagrable.

    Koko ofte krias sen venko.

    212. Francaj proverboj.

    Kiel oni preparas sian liton, tiel oni kuŝas.

    En la regno de la blinduloj la unuokulaj estas reĝoj.

    Oni devas forĝi la feron, dum ĝi estas varmega.

    Ne ekzistas fumo sen fajro.

    La apetito venas dum la manĝado.

    Mortintoj ne parolas.

    For el la okuloj, for el la koro.

    Pli bone malfrue ol neniam, Kia patro, tia filo.

    Kiu vivos, tiu vidos Kiu dormas, tiu kvazaŭ manĝas.

    Kiu ridas la lasta, tiu ridas plej bone.

    Kiu senkulpigas sin, tiu sin akuzas.

    La vesto ne faras monakon.

    Unu hirundo ne faras printempon.

    Ĉiu laŭ sia gusto.

    Amo faras pasion, sed mono faras edziĝon.

    Oni ĵetas ŝtonojn nur al fruktoplenaj arboj.

    Fiŝo sen trinko estas veneno.

    Paroli afable ne vundas la langon.

    Lakto post vino estas veneno, vino post lakto estas beno.

    Kiu semas dornojn, ne iru nudpiede.

    Enuo estas la patrino de ĉiuj malvirtoj.

    Kiu ne trinkas vinon post la salato, estas en danĝero malsaniĝi.

    Amo kaj morto, nenio havas pli da forto.

    213. Germanaj proverboj.

    Ĉiu komenco estas malfacila.

    Esceptoj konfirmas la regulon.

    Kie multe da lumo estas, tie multe da ombro troviĝas.

    Oni ne aĉetu la katon en la sako.

    Kia la mastro, tia la servisto.

    Fino bona, ĉio bona.

    Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj.

    Malpermesitaj fruktoj gustas dolĉe.

    Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

    Post laboro farita, bone gustas la ripozo.

    Amo blindigas.

    Ne ĉio estas oro, kio brilas.

    Kiu volas la celon, devas iri la vojon.

    Kiam la kato forestas, la musoj dancas sur tabloj kaj benkoj.

    Paroli estas arĝento, silenti estas oro.

    Ĉiu balau antaŭ sia pordo.

    Oni ne laŭdu la tagon antaŭ la vespero.

    Malsato estas la plej bona kuiristo.

    Kiu alvenas unue, tiu muelas unue.

    Se oni donas al la diablo unu fingron, li volas la tutan manon.

    Inter lupoj kriu lupe.

    Infanoj kaj malsaĝuloj diras la veron.

    Kiel kantas la maljunuloj, tiel pepetas la junuloj.

    Daŭra gutado kavigas la ŝtonon.

    Homo projektas, Dio direktas.

    214. Hebreaj proverboj.

    Iru la ŝtupareton malsupren, kiam vi edziĝas; iru supren, kiam vi elektas amikon.

    Ne rigardu la ujon, sed la enhavon.

    Kion vi sana donas, estas oro; kion vi malsana donas, estas arĝento; kion post la morto vi donas, estas plumbo.

    Rapidu, se vi volas akiri kampon; iru malrapide, se vi volas preni edzinon.

    Maljuneco estas krono el kardoj; juneco estas krono el rozoj.

    Se via edzino estas malalta, klinu vin kaj flustru en ŝian orelon.

    Kiam vi bezonas sukeron, salo ne utilas.

    Kiu estas suspektema, tiu estas suspektenda.

    La vero estas peza, tial malmultaj emas porti ĝin.

    Malfortaj muroj invitas la domrabiston.

    Kuracisto de for estas kia blinda okulo.

    Se fripono kisis vin, kalkulu viajn dentojn.

    Ne parolu pri sekretaj aferoj en kampo, kie troviĝas multaj malaltaj montetoj.

    La stomako portas la piedojn.

    La ŝtelisto, kiu ne trovas oportunon ŝteli, kredas sin honestulo.

    Ŝafoj sekvas ŝafojn.

    Du sekaj branĉetoj ekbruligos unu verdan.

    215. Hispanaj proverboj.

    Ŝlosu vian pordon kaj vi havos honestajn najbarojn.

    Mortintoj kaj forestantoj ne havas amikojn.

    Testamento estas pli danĝera eĉ ol kuracisto; pli multaj mortis pro testamentado ol pro malsano.

    Italio — por naskiĝi; Francio — por loĝi; Hispanio — por morti.

    Gastoj kaj fiŝoj malbonodoras post la tria tago.

    Dio kuracas, sed la kuracisto enspezas.

    Se du amikoj havas komunan kason, unu kantas kaj la alia ploras.

    Spegulo diras al vi, kion la amikoj prisilentas.

    Saĝulo komencas tie, kie stultulo finas.

    Ŝanĝi sian opinion, estas signo pli de saĝeco ol de nescio.

    Nenio estas pli facila, ol trompi honestulon.

    Pentraĵon kaj batalon oni devas rigardi de malproksime.

    Vino havas du mankojn: se vi aldonas akvon, vi ruinigas ĝin; se vi ne aldonas akvon, ĝi ruinigas vin.

    Maljuna bovo faras rektan sulkon.

    Ne fidu al viroj silentemaj nek al hundoj ne bojantaj.

    Amo mortigas per oraj sagoj.

    Kutimoj estas komence araneaĵoj, poste kabloj.

    Porko aĉetita je kredito daŭre gruntas.

    Kiun ajn direkton oni prenas, ĉie estas kilometroj da malbona vojo.

    Se la lito estas mallarĝa, kuŝu en la mezo.

    Kiu estas tro kredema, tiu kolektas akvon per kribrilo.

    Ĉio estas malfacila, antaŭ ol ĝi fariĝas facila.

    Lama kapro ne havas sieston.

    Malfeliĉo eniras pogrande, kaj foriras podetale.

    Pasero en la mano samvaloras kiel vulturo fluganta.

    216. Italaj proverboj.

    Kiu flatas vin, tiu manĝigas vin per malplena kulero.

    Pli bone donaci unu moneron, ol pruntedoni dudek.

    Preferu: de vino la mezon, de oleo la supron, de mielo la fundon.

    Ĉio povas ekzisti, escepte de fosaĵo sen bordo.

    Italo estas saĝa antaŭ la ago, Germano dum la ago, Franco post la ago.

    Manĝu laŭ via kutimo, vestiĝu laŭ tiu de la aliaj.

    Pensu multe, parolu malmulte, skribu pli malmulte.

    Ĉiuj vojoj kondukas al Romo.

    Racio regas saĝulon, bastono stultulon.

    Kiu malmulte timas, tiu malmulte minacas.

    Kiu volas prosperi ĉe kortego, tiu devas esti blinda, muta, surda, azeno, bovo kaj kaprino.

    Unu korniko ne elhakas la okulojn de alia.

    Laŭdu la montojn, sed restu sur la ebeno.

    Malvirtoj lerniĝas sen instruisto.

    La sango de la soldatoj famigas la kapitanon.

    Iru frue al la foiro, malfrue al la batalo.

    Post la ŝak-ludo la reĝo kaj la peono iras en la saman sakon.

    Kiu laboras, havas unu ĉemizon; kiu ne laboras posedas du.

    Trinku vinon, kaj lasu la akvon iri al la muelejo.

    Edzinoj, ĉevaloj kaj libroj ne estu pruntedonitaj!

    Malriĉeco estas la patrino de saneco.

    Pli bone plumo en la mano, ol birdo en la aero.

    217. Japanaj proverboj.

    Vojaĝo de mil kilometroj komenciĝas per unu paŝo.

    Ĉe la unua glaso: homo trinkas vinon; ĉe la dua glaso: vino trinkas vinon; ĉe la tria glaso: vino trinkas homon.

    Malvarman rizon kaj malvarman teon oni povas toleri, sed ne malvarmajn rigardojn kaj vortojn.

    Se vi malamas iun viron, lasu lin vivi.

    Estas la melankolia vizaĝo, kiun la abeloj pikas precipe.

    Unu bona vorto povas varmigi tri monatojn.

    La lotuso elkreskas el ŝlimo.

    Esti amata signifas esti malhelpata.

    Ripozu post la manĝo, eĉ se viaj gepatroj jam mortis.

    Traktu ĉiun maljunulon kiel vian patron.

    Riĉulo kaj cindrujo fariĝas pli malpuraj, dum ili amasigas.

    La voĉo de ĉiuj estas la voĉo de Dio.

    Insekto du centimetrojn longa havas unu centimetron de animo.

    La lavistino scias la difektojn de la vilaĝo.

    Estas la tempo por timo, kiam la tiranoj ŝajnas kisi.

    Memoru dum via tuta vivo tiujn, kiuj donis al vi salon.

    En la rikolta sezono eĉ rato havas sep edzinojn.

    Rigardu la patrinon, antaŭ ol vi fianĉiĝas al la filino.

    La infano de kuracisto mortas ne pro malsano, sed pro medikamentoj.

    218. Latinaj proverboj.

    La ĉemizo estas pli proksima al la korpo ol la vesto.

    La montoj akuŝas, kaj ridinda museto naskiĝas.

    Ne ĉiu scipovas ĉion.

    Disputo de geamantoj estas renovigo de la amo.

    Homo mi estas; nenio homeca estas al mi fremda.

    Kiujn la dioj pereigas, tiujn ili antaŭe frenezigas.

    Se du faras la samon, ĝi ne estas la sama.

    Kiom da homoj, tiom da opinioj.

    El nenio fariĝas nenio.

    Duoble donas, kiu tuj donas.

    De heredantoj la plorado estas maskita ridado.

    Se vi volas pacon, preparu militon.

    La envio akompanas la gloron.

    Eĉ se vi per forko la naturon elpuŝas, ĝi tamen ĉiam revenas.

    Bone estas ripozi post laboro farita.

    Kiel semite, tiel rikoltite.

    Fortuno estas blinda.

    Erari estas homece.

    Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.

    Nin ĉiuj atendas la unusama nokto.

    Kial ajn la reĝoj furiozas, la subuloj suferas.

    Kiam du malpacas, ĝojas la tria.

    Eĉ se la fortoj mankas, tamen la volo laŭdenda estas.

    Kion ajn vi faras, saĝe ĝin faru kaj la finon pripensu!

    Ĉiu homo erari povas, sed nur stultulo en sia eraro persistas.

    219. Malajziaj proverboj.

    Estas la sorto de la kokosa ŝelo flosi, la sorto de la ŝtono subakviĝi.

    Ne sakru en boato sur rivero, alie la krokodiloj furioziĝos.

    Oni povas mezuri la profundon de la maro, sed kiu konas la homajn korojn?

    Kiu plantas la kokosarbon, ofte ne manĝos ties fruktojn.

    Se arbo havas multajn fortajn radikojn, ĝi ne bezonas timi la ventegon.

    La femuro estas pli proksima ol la genuo.

    Pli bone milito kontraŭ lertuloj, ol amikeco kun stultuloj.

    Kie estas sukero, tie estas formikoj.

    Se vi plantas herbon, vi ne rikoltos rizon.

    Kun la elefantoj trumpetu, kun virkokoj kokkriu, kun kaproj bleku.

    Eĉ se pluvos oron kaj arĝenton eksterlande, kaj ponardojn kaj lancojn hejme, tamen estas pli bone esti hejme.

    Cervo mortas pro sia piedsigno, fazano pro sia krio.

    Ne instruu al tigrido manĝi karnon.

    La testudo demetas milojn da ovoj, kaj neniu ekscias; sed kiam kokino demetas unu, la tuta lando informiĝas.

    Kiu ne scipovas danci, tiu mallaŭdas la malebenan plankon.

    Banana arbo ne portos fruktojn dufoje.

    Kiam ŝipo rompiĝas, la ŝarkoj pleniĝas.

    Ne metu la kaldronon super la fajron dum la cervo plu estas en la arbaro.

    Kiam la birdogluo estas forigita, la kolomboj alvenas.

    Ne falu el la makzeloj de krokodilo en la buŝegon de tigro.

    Donu al li kruron, kaj li deziros femuron.

    Kiam vi estas eknaskanta, obeu la akuŝistinon.

    Se vi ne emas demandi pri la vojo, vi perdiĝos.

    220. Nederlandaj proverboj.

    Edziĝi unufoje estas devo; dufoje estas stulteco, trifoje frenezeco.

    La plej malhela loko estas ĉe la bazo de lumturo.

    Rostitaj kolomboj ne flugas tra la aero.

    Konsilantoj ne estas donantoj.

    Kiu bruldifektas sin, devas sidi sur la brulvezikoj.

    Floroj ne estas fruktoj.

    Demandante oni lernas.

    Juna kuracisto bezonas grandan tombejon.

    Tro proksima al la oriento estas la okcidento.

    La kutima fino de vulpo estas en peltista butiko.

    La rano resaltas al sia flako, eĉ se ĝi sidas sur ora seĝo.

    Dio ne pagas ĉiusemajne, sed je la fino.

    Kokino neniam kokokrias.

    Malfeliĉo kutime havas frateton aŭ fratineton.

    Postulu bovon, tial vi facile ricevos bovidon.

    Gaja gastiganto faras gajajn gastojn.

    Ĉe la fundo de l’ sako troviĝas la fakturo.

    Praktikanta kuracisto devas havi la okulon de falko, la manon de knabino kaj la koron de leono.

    Se vi tiras la voston de unu porko, ĉiuj aliaj krias.

    Malfortan ŝnuron tiru delikate.

    Infano, kiu estas edukita sen timo, mortas sen honoro.

    221. Rusaj proverboj.

    Ne prokrastu ĝis morgaŭ ion, kion vi povas fari hodiaŭ.

    Kiu ridas, tiu eltiras najlon el sia ĉerko.

    Kiam pluvas rublojn, oni ne havas sakon; kiam oni havas sakon, ne pluvas rublojn.

    Unu putra kukurbo malbonigas ses sanajn.

    Unu malnova amiko pli valoras ol du novaj.

    Malsata hundo ne atentas la bastonon.

    Ora ŝlosilo malfermas la koron eĉ de la Caro.

    En printempo la floroj, en aŭtuno la fruktoj.

    Kiu silentas, ties lango ne doloras.

    Homoj montras sian superecon interne, bestoj ekstere.

    Dormanta vulpo nombras kokinojn en siaj sonĝoj.

    Neniam estis sanktulo kun ruĝaj haroj.

    Lerta patro: lerta filino; lerta patrino: lerta filo.

    Kiam mono parolas la vero silentas.

    Li estas malsaĝa kiel porko.

    La tombejon oni tiel ofte preterpasas, ke fine oni enfalas.

    Afabla vorto estas kiel tago printempa.

    Kiu tro rapidas vivi, tiu baldaŭ mortos.

    Manĝu ĝis vi estas duone sata; trinku ĝis vi estas duone ebria.

    Agloj ne kaptas musojn.

    Malsaĝulo esperas ricevi mielon eĉ de vespo.

    Sano foriras kilograme, kaj revenas grame.

    Kiu timas lupojn, ne iru en arbaron.

    Pacienco kaj penado traboras ĉion.

    222. Skotaj proverboj.

    Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi.

    Malkaŝa konfeso estas bona por la animo.

    Vivu kaj lasu vivi.

    Nenion faru rapide krom kaptadon de pulo.

    Dio helpu la malriĉulojn, ĉar la riĉuloj povas mem helpi sin.

    Neniam etendu vian brakon pli longan distancon ol de kie vi povos facile retiri ĝin.

    Kolektu la fiŝlogaĵon, kiam la tajdo malflusas.

    Se vi havas reputacion, ke vi frumatene ellitiĝas, vi povas kuŝi en lito dum la tuta tago.

    Malsata stomako ne havas orelojn.

    Se vi ne vidas la fundon, ne vadu.

    Pano estas la bastono de la vivo, sed pudingo formas bonan lambastonon.

    Kontenteco ne estas infano de riĉeco.

    Kiu plej longe drinkas, tiu plej longe vivas.

    La botoj de la diablo ne knaras.

    Malplena poŝo rapide trapaŝas eĉ vastan foiron.

    Amikoj estas perditaj kaj per tro oftaj vizitoj kaj per vizitoj tro maloftaj.

    Eĉ la plej malgranda haro havas sian ombron.

    Ĉesu ludi, dum vi gajnas.

    MATEMATIKAĴOJ

    223. Kokinaĵo.

    Unu kokino kaj duono demetas unu ovon kaj duonon en unu tago kaj duono.

    Kiom da ovoj demetas unu kokino en ses tagoj?

    224. Katoj — Ratoj Se tri katoj kaptas tri ratojn en tri minutoj, kiom longe bezonas tricent katoj, por kapti tricent ratojn?

    225. Dekduoj.

    Kio estas pli granda, (a) aŭ (b)?

    (a) ses dekduoj da dekduoj (b) duona dekduo da dekduoj

    226. Okoj Ĉu vi povas skribi ok ciferojn “8” tiel, ke ilia adicio rezultigas 1000?

    227. Aĝo.

    Karlo estas nun 36 jaraĝa. Karlo havas la duoblan aĝon de tiu, kiun Fredo havis, kiam Karlo havis duone la aĝon, kiun Fredo havas nun. Kiun aĝon havas Fredo?

    228. Por infanoj.

    Adiciu: la jaron de via naskiĝo la jaron en kiu vi eklernis Esperanton, vian aĝon la jarojn post via Esperantistiĝo.

    Dividu la sumon per du!

    229. La mankanta monero.

    Ĉiu el du viroj, A kaj B, aĉetas keston kun sesdek oranĝoj. La monereto de la lando estu “m”.

    A vendas siajn oranĝojn jene: 30 grandajn je 1m por 2 fruktoj, kaj 30 aliajn je 1m por 3 fruktoj.

    Tuta enspezo — 25m.

    B vendas siajn fruktojn jene: ĉiujn 60 je 2m por 5 fruktoj.

    Tuta enspezo — 24m.

    Kie estas la mankanta monereto?

    SOLVOJ

    230.

    Vortludoj.

    la alt-ano la balz-amo la band-aĝo la from-aĝo la kur-aĝo la dromed-aro la de-batojn la ar-busto la kar-bono la kol-baso rangif-ero la atmos-fero la gri-felo la dakt-ilo la gor-ilo la ase-kurado la astra-kano la bran-kardo la ŝa-lupo la porce-lano la g-lando la kli-mato la kul-mino la loko-motivo la hip-noto la kampa-nulo la anĉ-ovo la am-oro la k-oro la le-ono la des-poto la guta-perko la har-puno la ba-reloj la kormo-rano la emba-raso la gene-racio la kaba-reto la konk-reto la in-sektoj kal-sono la karu-seloj la arti-ŝoko la eks-tremo la Kapi-tolo la garni-turo la lak-tuko la tri-tiko la ins-truo la ins-uloj la kon-valo la garni-zono la kom-poto

    Preseraroj.

    fendis-fondis filmo-firmo mano-mono litro-libro litero-letero okcidento-akcidento kaŝis-kuŝis struta-strata tone-bone maro-muro humoj-homoj sonarmigi-senarmigi nociojn-naciojn strabo-strato paŝis-puŝis damo-domo elsaligis-elseligis mollertan-mallertan geputroj-gepatroj ŝercis-serĉis arbo-urbo sako-suko etika-efika malsunoj-malsanoj flua-frua bordo-birdo verton-vermon buko-budo virojn-varojn mano-mono busto-besto festas-restas foko-loko brulas-brilas ero-oro sumon-saman frunto-fronto dono-domo murmuraj-marmoraj plotoj-platoj ŝtalisto-ŝtelisto maston-maskon gentojn-gantojn minoj-manoj mezoj-mevoj faro-maro frazoj-fratoj lago-tago vilaĵo-vilaĝo bala-bela ripojn-lipojn beno-bano verbo-verko gratas-gravas vara-vera velas-volas tretas-trenas torton-torson brikoj-brakoj kepoj-kapoj sportulo-spertulo pagita-pafita templo-tempion metis-ĵetis puton-paton mapo-kapo vekis-vokis gusto-gasto pafi-pagi vino-viro borilo-barilo karto-korto150 fama-sama faldis-falsis farĉitan-farbitan perko-parko balenon-balonon korta-forta mapo-maro doton-doson tigo-tago mapdolaron-kapdoloron rasti-resti mito-lito orbon-urbon malsuniĝis-malsaniĝis malheĝa-malhela monakoj-monatoj honto-fonto akno-akvo algoj-alpoj kaŝas-kuŝas reĝo-neĝo ameboj-ameloj grosoj-grasoj sakero-sukero putrado-nutrado lanon-panon partere-parkere rimeno-rimedo patronon-patrolon okulis-okupis pentis-pendis flegis-flugis troti-trovi ŝaloj-ŝeloj mento-monto kreno-greno diskonigi-disponigi ripan-riĉan veston-voston vermega-varmega flokoj-floroj frajon-frapon grunda-granda kato-kajo ripoj-ŝipoj arkoj-alkoj kernojn-kornojn neĝis-naĝis ligno-cigno truon-bruon fritado-frotado subvintraj-subventroj dratoj-drakoj plugilojn-flugilojn rano-kano puŝo-buŝo malsatulo-malsaĝulo loĝas-logas muŝon-muson luko-ludo vertoj-vortoj sonas-konas seĝojn-leĝojn lekas-legas kradas-kredas

    Matematikaĵoj

    230. Kvar ovojn.

    231. Tri minutojn.

    232. (a)

    233.

    888 88 8 8 8 1000

    234. Tridek ses.

    235. La fina rezulto estas la nuna jaro.

    236. Ĉio en ordo.

    A vendas je 5/6m por frukto — 25m B vendas je 4/5m por frukto — 24m