The Project Gutenberg EBook of Karlo, by Edmond Privat 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
 
Title: Karlo 
 
Author: Edmond Privat 
 
Release Date: February 5, 2008 [EBook #24525] 
 
Language: Esperanto 
 
Character set encoding: UTF-8 
 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KARLO *** 
 
 
 
 
Produced by David G. Simpson 
 
 
 
 
 

KARLO

Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto

Tria Eldono

Edmond Privat

1910

ANTAŬPAROLO DE L' VERKINTO

La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, ĝis lia edziĝo.

Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l' ĉiutaga vivo.

Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.)

Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la akcento (ĉiam sur la antaŭlasta silabo) kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj.

Ĝenevo, en Januaro 1909.

EDMOND PRIVAT.




ENHAVO

1. La familio.

Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis ankoraŭ tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon en la tuta familio. Filo! vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj ĝuis internan kaj trankvilan plezuron.

Sed la patro de S-ro Davis estis tro ĝoja por esti trankvila. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj li kontraŭe sentis en si infanan gajecon.

Dum du tagoj post la naskiĝo de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto, eniris en ĉiajn magazenojn por aĉeti aferojn tute senutilajn; al ĉiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta.

La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loĝis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskiĝon de ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el ŝiaj fratoj kaj tri el ŝiaj fratinoj estis edziĝintaj kaj eĉ havis infanojn, kiam fraŭlino Margareto renkontis la junan S-ron Davis, kun kiu ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj poste edziniĝis. Fraŭlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolĉa. Pro tio ĉiuj gefratoj tre amis ŝin kaj ŝiaj gepatroj ricevis grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun sia juna edzo.

Ĉe la baptotago de Karlo, preskaŭ la tuta familio de Sinjorino Davis ĉeestis, kaj ankaŭ la patro kaj la juna frato de Sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Sinjorino Davis.

Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro ŝajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de la ceremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li mirigis multajn personojn.

Grava rimarko. — Por respondi al la demandoj oni devas neniam uzi simple "jes" aŭ "ne", sed ordigi la vortojn de la demando mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn.

EKZEMPLE: Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskiĝis? — Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino Davis, estis ankoraŭ junaj, kiam naskiĝis ilia filo.

1. Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskiĝis? — 2. Ĉu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? — 3. Kion faris la patro de S-ro Davis? — 4. Kiel oni anoncis la naskiĝon al la gepatroj de S-ino Davis? — 5. Kiom kostas la sendo de telegramo? — 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. — 7. Kion oni faris al Karlo en la preĝejo?

2. La hejmo.

Junaj gesinjoroj Davis estis nek riĉaj, nek malriĉaj, kaj havis plej ĉarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda ĝardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed ĉio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la ĉambroj ĉio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Ĉie oni povis admiri kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis aranĝis ĉiujn aferojn.

La patro de Karlo-Teodoro estis ĉefkomizo en filio de la Nacia Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Ĉar nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis ĉiujare ŝpari sumon por "siaj infanoj".

Efektive Karlo ne ĝuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaŭ tre longe . . . kiam li estis malgranda.

Aliaj kredeble estus iĝintaj tre ĵaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizaĝo tuj montris larĝan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto.

Karlo tre multe interesiĝis je la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam ŝi ankaŭ povis kureti tra la domo, li fariĝis ŝia instruanto kaj gvidanto.

Karlo estis tre observema kaj ankaŭ tre entreprenema. Li penadis imiti ĉion interesan, kion li vidis aŭ pri kio li aŭdis. Uzante tablon kaj multajn seĝojn, li konstruis grandan ŝipon, kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro. Por Helenjo li ĉiam aranĝis komfortan sidejon per broditaj kusenoj forprenitaj el la salono.

Kiam Sinjorino Davis laboris ĉe sia kudromaŝino kaj Karlo ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke danĝera ventego minacas la ŝipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la broditaj kusenoj. Subite ĉio haltis: la kudromaŝino kaj la ŝipo. Helenjo baldaŭ retrankviliĝis sur la genuoj de l' patrino, konsolita, ĉu per ŝiaj dolĉaj kisoj, ĉu per la elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por havi la okazon kuraĝe savi sian fratinon.

Supre en la domo estis longa subtegmenta ĉambro, en kiu kuŝis ĉiaj kestoj, korboj, seĝoj kaj malnovaj objektoj. Estis por Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l' ŝtuparo, li rapide rampis al la ŝatata ĉambrego. Tie li plezurege ĉirkaŭpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj malordigante ĉiujn aferojn. La ĝojo daŭris ĝis lia patrino aŭ la servistino, aŭdinte bruon, venis lin serĉi kaj rekondukis lin malsupren.

1. Ĉu gesinjoroj Davis estis riĉaj? — 2. Kie ili loĝis? — 3. Citu kelkajn meblojn, kiuj troviĝas en via hejmo? — 4. Kion faris la patro de Karlo? — 5. Ĉu li multe elspezis? — 6. Ĉu Karlo estis ĵaluza? — 7. Kiel oni nomis lian fratinon? — 8. Per kio Karlo konstruis ŝipon? — 9. Sur kion li sidigis Helenjon? — 10. Per kio oni kudras? — 11. Kiu estas la plej granda firmo por la fabriko de kudromaŝinoj? — 12. Kiu ĉambro estis en la supro de la domo? — 13. Kio estis en ĝi? — 14. Ĉu Karlo ŝatis iri tien? — 15. Kion li faris en tiu ĉambro? — 16. Kiu kondukis lin malsupren? — 17. Ĉu estas lifto en via domo? — 18. Ĉu vi loĝas sur la unua etaĝo? — 19. Kiom da loĝantoj estas en via urbo?

3. La servistino.

La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun ĉiuj en la familio tre amis pro ŝia fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna Sinjoro Davis edziĝis, la servistino iris en la novan hejmon por ĉion aranĝi. La juna edzino tiom plaĉis al ŝi, ke ŝi tie restis; kaj post la naskiĝo de Karlo, ŝi decidis, ke ŝi neniam foriros.

Ŝia nomo estis Anjo. Ŝi havis pintan nazon kun du malgrandaj grizbluaj okuloj kaj vangoj ĉiam tre ruĝaj, kiel pomoj. Sian blankan kufon ŝi preskaŭ neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris ĝin por vidi la koloron de ŝiaj haroj. Ĉiufoje li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison.

En la domo Anjo faris ĉion; ŝi estis samtempe kuiristino kaj ĉambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke ŝi facile plenumis ambaŭ taskojn. Sinjorino Davis ŝin ofte helpis kaj faris ĉiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro ŝia granda delikateco en ĉio.

Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Ŝi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marŝado ili alvenis al la publika placo. Multaj ĉevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, ĉirkaŭ la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromaĝoj, fruktoj ĉiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine aĉetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje ŝi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis.

Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn li ankaŭ alportis, sed neniam la glasojn, ĉar Anjo opiniis la aferon tro danĝera.

Iam li rompis tason, ĉar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo ĉe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundiĝis." Anjo lin longe riproĉis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli saĝe, se ŝi irus tuj serĉi alian tason.

Kun Karlo, Anjo estis ĉiam gaja kaj ŝercema; sed kun Helenjo, ŝi estis multe pli dolĉa kaj eĉ ŝajnis iom malĝoja rigardante ŝin. Ŝi prenis ŝin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Ĉiuj same ŝajnis melankolie dolĉiĝi apud Helenjo.

Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuraĝis multe ludi kun ŝi, ĉar ŝi ŝajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estaĵoj, kiuj bezonas multe da zorgoj.

1. Kiel nomiĝis la servistino de S-ino Davis? — 2. Ĉu ŝi estis diskreta? — 3. Kiu estis la koloro de ŝiaj vangoj? — 4. Ĉu ĉiuj pomoj estas ruĝaj? — 5. Kio estas en la mezo de pomo? — 6. Citu kelkajn fruktojn. — 7. Kiun vi preferas? — 8. Ĉu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? — 9. Kien iris Karlo kun la servistino? — 10. Kion li portis? — 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? — 12. Kion ili faris? — 13. Citu kelkajn legomojn? — 14. Kion aĉetis Anjo? — 15. Ĉu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? — 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? — 17. Kion li respondis al la riproĉoj de Anjo? — 18. Ĉu Helenjo estis amata de sia frato? — 19. Kion opiniis Karlo pri Helenjo? — 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? — 21. Ĉu kelkafoje Helenjo ploris? — 22. Kiam oni ploras?

4. Dimanĉo.

Dimanĉe matene Karlo restis longe en sia liteto kaj ĝuis la dolĉajn sonĝojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en la ĉambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li ekvidis la dolĉan vizaĝon de sia patrino, alveninta por lin veki. Li estis tre gaja. Laŭte sonoradis la sonoriloj de l' preĝejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto.

Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson al sia patrino, sed ŝi tamen daŭrigis la uzadon de spongoj. Dimanĉe S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelĉemizeto, blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn ŝuetojn kaj grandan pajlan ĉapelon, pri kiu li estis tre fiera.

Dimanĉe posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li ŝatis iri al la bordo de l' rivero por vidi la ŝipojn kaj la fiŝkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj, longbarbaj maljunuloj kaj ankaŭ multaj knaboj. Ĉiu silente sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis la fadenon de sia fiŝkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekroĉis de la hoko brilantan fiŝon, malespere saltantan ĉiuflanken.

Antaŭ la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj alvenis ĝustatempe por trinki varmegan tason da teo en la salono.

Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimanĉe kaj ĉiuj vespermanĝis kune.

La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo aŭdis mirindajn kantojn kaj muzikaĵojn. Iam onklo Jako diris ŝerckanteton antaŭ la granda buŝo de l' fonografilo. La maŝino ripetis la kanton poste kaj eĉ la ridegon de l' avo kaj de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion ajn Karlo dirus antaŭ la maŝino, sed Karlo ne kuraĝis ion diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre saĝe silenti.

Karlo tre ŝatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj aŭdi rakontojn pri la infaneco de sia patreto aŭ pri malproksimaj landoj, kiujn la avo vizitis. Li ŝatis aŭdi pri la maro, kaj tre deziris ĝin iam vidi.

Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la ĝardeneto. La avo prenis sian pipon, ĝin plenigis per tabako kaj ĝin ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre malŝatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro ĉiam respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia avo diris al li, ke ĉiuj maristoj fumas, li ekŝanĝis sian opinion.

1. Kion faris Karlo dimanĉe matene? — 2. Kiu helpis lin por lia tualeto? — 3. Kion li opiniis pri la spongoj? — 4. Per kio vestis sian filon S-ino Davis, dimanĉe? — 5. Kiuj personoj estis sur la bordo de la rivero? — 6. Ĉu ili faris multe da bruo? — 7. Kiu venis ofte por vespermanĝi? — 8. Kion alportis la onklo? — 9. Pri kio parolis la avo? — 10. Kie sidis la familio dum somero? — 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. — 12. Kiun vi preferas? — 13. Ĉu la patro fumis? — 14. Kiom kostas bona cigaro? — 15. Ĉu la maristoj ofte fumas?

5. Lernado.

Karlo jam fariĝis forta knabeto kaj rapide grandiĝadis; sed li ankoraŭ ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino decidis, ke ŝi mem instruos lin en la komenco.

Ĉiumatene ŝi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron kun nigraj signoj. Ŝi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldaŭ legi belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis sian opinion al la patrino.

— Sed, karuleto, ŝi diris, miloj da personoj volas koni la rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu ĉiujn. Multaj rakontistoj loĝas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun, kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis.

— Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni ĉiam povus aŭdi ilin.

La patrino trovis Karlon iom tro diskutema:

— Nu, karega, ŝi diris, kisante lin, vi devas eklabori.

Sed Karlo profundiĝis en sia pensado . . . la strangaj nigraj signoj dancadis en nebulo antaŭ liaj okuloj. Li ripetis, A, B, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, ĉar ĝi similas serpenton, kaj ankaŭ O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo loĝis maljuna sinjorino kaj ŝia filino, kiuj ambaŭ instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn ĉiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede.

Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum ŝi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Fraŭlino Linar, ke unu seĝo en la klasĉambro estas rompita kaj ankaŭ, ke estas desegnita vizaĝo sur la muro. Li demandis la fraŭlinon, ĉu tio estas ŝia portreto aŭ tiu de la maljuna virino. La fraŭlino treege ruĝiĝis.

— Mi esperas, ke vi estos bona kaj ĝentila, diris lia patrino adiaŭkisante lin.

— Ho jes, patrineto.

Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaŭ siajn manojn tute makulitaj je inko. Laŭ sia kutimo li viŝis ilin per sia antaŭtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol ŝin.

Rakontu skribe la supran ĉapitron. — 1. Kiu unue instruis Karlon? — 2. Kion faris la patrino de Karlo? — 3. Kion opiniis Karlo? — 4. Kiujn literojn li facile rekonis? — 5. Al kio similas la litero S? — 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? — 7. Kion li rimarkis sur la muro? — 8. Kiun demandon li faris? — 9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? — 10. Ĉu oni povas skribi sen inko kaj sen plumo? — 11. Ĉu Karlo estis en geknaba lernejo? — 12. Per kio li viŝis siajn manojn? — 13. Kiu ridis pri li? — 14. Ĉu de multaj jaroj oni uzas la skribmaŝinojn? — 15. Ĉu vi jam havis okazon uzi skribmaŝinon? — 16. Ĉu vi estas stenografiisto?

6. La ideoj de Karlo.

Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj ĝis la du ekstremaĵoj de la mondo. Tie sendube estas muro aŭ barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon.

Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antaŭen: nur la bluan ĉielon supre, kaj sub ĝi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremaĵo de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la riĉa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren ĉe la alia flanko. Li miris kiel estas la subaĵo de la mondo.

Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazaŭ grandega oranĝo, rondiranta ĉirkaŭ la suno, kiu estas ankaŭ tre granda globo. Ĉiuj steloj kaj la luno estas ankaŭ globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero?

Tiu demando lin multe priokupis, kaj li ŝajnis pripensadi dum la tuta tagmanĝo post la respondo de sia patro. Lia patrineto promesis ke, kiam li scios bone legi, ŝi aĉetos por li ilustritan libron pri tiuj aferoj.

Karlo havis grandan admiron al ĉiuj metiistoj, al ĉiuj manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la ŝufariston enpikanta najlojn en la ŝuojn per martelo. Li eĉ vidis ie en la urbeto grandan ĉambron, kie multegaj junulinoj fabrikas ĉapelojn por sinjorinoj. Ili aranĝis rubandojn kaj plumojn sur la ĉapelo. Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj, grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antaŭtukoj kaj ĉapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de rostaĵo alvenis al la nazeto de Karlo.

En la stratoj ĉiu ŝajnis rapidi: knabo puŝis veturileton ŝarĝitan je pakaĵoj; maljuna lama viro kriante vendadis ĵurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke ĉiuj homoj laboras por gajni monon kaj aĉeti siajn vestojn kaj nutraĵojn kaj tiujn de sia familio.

Ankaŭ tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo; kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego ĉe alta tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion kaj li decidis, ke li mem preferos fariĝi kuiristo en hotelo aŭ veturigisto.

1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? — 2. Ĉu li bone komprenis la geografion? — 3. Kion li studos en la lernejo, krom la geografio? — 4. Kio estas aeroplano? — 5. Kiu fabrikas la panon? — 6. Kaj la kukojn? — 7. Kion oni povas aĉeti ĉe la spicisto? — 8. Kiom kostas unu funto da pano? — 9. Kion oni metas sur la ĉapelojn por sinjorinoj? — 10. Kiu profesio plej plaĉis al Karlo?

7. La sonĝo de Karlo.

Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero, Karlo pripensis ankoraŭ tre ofte dum la tago. Strangan sonĝon li havis la sekvintan nokton. Li sonĝis, ke S-ro de Lavel, la riĉa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojaĝado en sia aeroplano.

Ili aĉetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte ĝin sur la aeroplanon, ili sidiĝis kaj ekflugis for. Ili devis transiri altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis kontraŭ sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj.

S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenaĵo subite finiĝas en la malproksimo. Tie estas la ekstremaĵo de la mondo, kiun li tiel deziris vidi. La aeroplano baldaŭ alteriĝis. Marŝinte kelkajn paŝojn, Karlo sin trovis ĉe la limo de la mondo. Estis granda kajo kun fera barilo inter limŝtonoj. Tenante la manon de S-ro de Lavel, Karlo kliniĝis por rigardi malsupren: nenio, nur bluo . . . senfine.

Ambaŭ manĝis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos malsupren sur nia flugmaŝino, ĉu ne?" Karlo ektimis iom sed nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero.

Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la tero, S-ro de Lavel ŝanĝis la direkton de la maŝino. Ĝi komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimiĝis al la tero, kaj tiam ĝian subaĵon ili vidis.

Pli kaj pli mallumiĝis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la ĉielo estis malsupre kaj flanke, sed supre kaj ĉe la alia flanko estis la bruna tero.

La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun flugadi preskaŭ horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun longa torda trunko rampanta. Baldaŭ domojn ili ekvidis, verajn domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj ŝajnis esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Ĉiam pli kaj pli ili alproksimiĝis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan tegmenton kaj ŝajnas pendi je la tero per granda fera ringo ligita al la trunkoj kaj branĉegoj de la rampantaj arboj.

Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj ŝajne blanke vestitaj.

Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj falis en la abismon . . .

Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li senfine faladis en la profundegaĵo.

— "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitiĝi!"

Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto," li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l' mondo."

1. Kiu invitis Karlon por vojaĝi en aeroplano? — 2. Kion montris S-ro de Lavel al Karlo? — 3. Ĉu Karlo iom timis? — 4. Kion faris la aeroplano? — 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? — 6. Ĉu ilia tegmento estis ronda? — 7. Kio estis inter la domoj? — 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? — 9. Kio okazis? — 10. Kiu vekis lin? — 11. Rakontu sonĝon, kiun vi faris.

8. La liceo.

Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiĉe longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. (Liceo estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas ĝis ili fariĝas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedaŭrinde ĝi estis malproksime kaj Karlo devos marŝadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni aĉetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marŝado estas tre bona kaj saniga ekzercado.

Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antaŭe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certiĝi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj.

Unu semajnon antaŭ la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post oraj okulvitroj.

— Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi ĝojas vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos espereble bona lernanto en la liceo.

La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis larĝan libregon.

— Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antaŭnomo, junuleto?

— Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante, ke lia filo distrate ne aŭdis la demandon. Efektive Karlo estis distrata: li ĵus vidis muŝon, kiu dronis en la kupran inkujon kaj li atente observis ĝiajn penojn por forflugi.

— Via aĝo? demandis la direktoro.

S-ro Davis pinĉis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas, Karlo?"

Karlo ektremis kaj serioziĝante, lia vizaĝo tute ruĝiĝis: "Dekdujara, sinjoro," li diris timeme.

— "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via filo, Sinjoro Davis, ŝajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan tagon . . . atentu la ŝtupon post la dua pordo maldekstre."

Elirante el la skriboĉambro de l' direktoro, S-ro Davis montris al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj konstruaĵoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla ŝtuparo super kolonoj kaj arkaĵoj.

— Tien venadis multaj generacioj antaŭ mi kaj vi, diris al Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj.

1. Kiun aĝon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? — 2. Ĉu la liceo estis proksime de lia hejmo? — 3. Ĉu Karlo estis multe lerninta ĉe S-inoj Linar? — 4. Kion diris la patro al la direktoro? — 5. Pri kio okupiĝis Karlo, kiam oni demandis lin? — 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? — 7. Kion montris S-ro Davis al sia filo? — 8. Ĉu la lernejo estis tute nova? — 9. Ĉu vi jam provis ekzamenon?

9. Ekzameno.

La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun lia patro ĵus donacis al li. En ĝi estis papero kaj skribilaro kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Ĉiumomente alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu ĉeestis du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis Henriko Belnett.

Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda ĝojo, ke li fine trovis iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto ĉe la liceo. Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis ĝin reprovi nun.

Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian ĉapon flanke aŭ malantaŭe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaŭ oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas, kaj rapide maldekstren puŝis sian ĉapon. Sed tio ne longe utilis ĉar la sonorilo tuj eksonoris, kaj ĉiuj knaboj ekiris al la ŝtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaŭ ŝafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian pordon ĉe la maldekstra konstruaĵo.

Apud la malfermita pordo troviĝis la direktoro parolanta kun tre altkreska profesoro. Tiu ĉi senpense saltigadis la ŝlosilon de la klaso super sia mano kaj ĝin ĉiufoje rekaptis. Malantaŭ Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj. Li ŝajnis tre bonmaniera kaj ankaŭ timema. Jam en la korto li forprenis sian ĉapelon por peti sciigon de Belnett, kies laŭta ekridego forflugigis lin kvazaŭ timigatan birdeton.

Kiam ĉiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidiĝi apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, ĉar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon.

— Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkaĵon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenaŭ tri paĝojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A aŭtomobile veturas kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia aŭtomobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan, supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la naŭa kaj duono matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene?

Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue ektusis. La granda profesoro promenadis tra la ĉambro. Ĉiufoje kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj haltis en sia skribado.

1. Kiun renkontis Karlo ĉe la ekzameno? — 2. Kial Belnett devis provi la ekzamenon? — 3. Kion rimarkis Karlo? — 4. Kion faris la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? — 5. Kion diktis la profesoro? — 6. Ĉu la problemo estis tre malfacila? — 7. Ĉu vi jam vidis kuradon de aŭtomobiloj?

10. Liceano.

Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto ĉe la liceo. Matene la lecionoj komenciĝis je la 8-a kaj daŭris ĝis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo ĉiuhore inter la lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue por la tagmanĝo. Post la deserto li tuj devis reiri, ĉar jam je la unua kaj duono komenciĝis posttagmeze la lecionoj.

Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marŝis sur la trotuaroj, sed flanke de ili, ĉefe se restis pluvakvo. Li tenis siajn manojn en la poŝoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj ŝtrumpoj kaj ankaŭ kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko Janko vidis tion", aŭ "mia amiko Delesar diris tion ĉi", aŭ "mia amiko Vuanzo faras nur mallertaĵojn". Li havis la manojn tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta vizaĝetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li diris "tiu malsprita ministro", aŭ "danĝera hundo, tiu deputato!"

Karlo nun havis ĉe la liceo multajn amikojn, aŭ pli bone multajn kamaradojn, ĉar li ne estimis ĉiujn egale. Estis Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin ĉiam aŭskultis. Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; ĉe la banejo, li ne bezonis naĝi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel peco da ligno. Estis Paŭlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj ĉiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aŭ bruis.

Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, ĉiam tre zorge vestita kaj ĝentila, sed ĉiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne volus lin tuŝi, ĉar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de riĉa bankisto. Estis Donel, kiu ĉiam aĉetis bombonojn kaj sukeraĵojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu admirinde imitis ĉiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara; Holder, ĉiam pensema kaj silenta; Vuanzo, ĉiam ridanta; Robert, fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, ĉiam kun ruĝa kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.

Estis Pergo, kiu ĉiam iris paroli kun la profesoroj post la lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikaĵoj ĉe la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis violonon kaj ricevis premion ĉe la muzika lernejo. Estis ankaŭ Stanen, ĉiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaŭ loĝis ekster la urbo. Estis Roĝers, kies patro havis aŭtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko. Estis ankoraŭ kelkaj aliaj plue.

Sed la amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko.

Rakontu skribe la supran ĉapitron. — 1. Ĉu Karlo sukcesis por la ekzameno? — 2. Je kioma horo komenciĝis la lecionoj? — 3. Ĉu Karlo havis multe da tempo por la tagmanĝo? — 4. Kion li faris post kelkaj semajnoj? — 5. Kiu estis la alnomo de Rigar? — 6. Ĉu Holder estis parolema? — 7. Kie loĝis Belti? — 8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo?

11. Latina leciono.

La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam estis tute blanka sed kiu flaviĝis iom post iom. Liaj bluaj okuloj montris bonkorecon.

Lupus, lupi, li diris per sia laŭta kantema voĉo, discipulus, discipuli, jen du substantivoj de la dua deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finiĝas nominative per -us, dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, ĉu ne? stariĝu! Kiel finiĝas la substantivoj de la unua deklinacio?

Rigar stariĝis silente kaj ekrigardis la profesoron.

— Vi skribu tion ĉi kvindekfoje por morgaŭ: nauta, nautae; insula, insulae, en ĉiuj kazoj!

Rigar residiĝis gratante sian orelon.

Discipulus, discipuli, discipulum . . . kante klarigis la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu ĝin parolas nun, lia patro diris. Tamen pri ĝi estis io mistera, io antikva, kiu plaĉis al Karlo. En la latina lingvo estas ĉiuj malnovaj surskribaĵoj, sur la muroj kaj en la preĝejoj. La sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj personoj. La preĝoj kaj la meso en la katolikaj preĝejoj estas latine dirataj.

Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia poŝtranĉilo li jam engravuris sur la benko sian tutan antaŭnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedaŭrinde lia tranĉileto estis tro delikata kaj subite ĝi brue rompiĝis.

La profesoro malrapide alpaŝis.

— "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis? Vian nomon? Malsprita amuzaĵo! Morgaŭ vi ne scios ion pri la dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, ĉiuj estas gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankaŭ vi skribis vian nomon kaj ĝin per makuloj ĉirkaŭis! Delasar, vi desegnis tiun ĉi vizaĝon, ĉu ne?"

Sur ĉiuj benkoj estis efektive desegnaĵoj kaj gravuraĵoj diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian nomon por lasi memoraĵon al la posteuloj.

"Mi opinias, ke mi devas vin ĉiujn puni," diris la profesoro, daŭrigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen ĉiuj kulpaj, tre kulpaj. Nur bubetoj kaj malsaĝuloj tiel amuziĝas anstataŭ . . ." Subite li haltis paliĝante antaŭ la benko de Gardiol . . . Dum longa momento li silentis. Lia vizaĝo estis blanka. Liaj okuloj ŝajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso kuraĝis moviĝi aŭ eĉ spiri.

"Knaboj, li ekdiris per mallaŭta kaj tremanta voĉo, tie estas gravurita la subskribo de . . . mia patro."

De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina lingvo.

1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? — 2. Ĉu Rigar aŭskultis? — 3. Ĉu vi parolas angle? — 4. Kiom de tempo vi lernis Esperanton? — 5. Kion faris Man? — 6. Ĉu la profesoro lin gratulis? — 7. Ĉu la lernantoj sidis sur seĝoj? — 8. Kion ekvidis la profesoro sur unu tablo? — 9. El kiuj lignoj oni faras tablojn? — 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas.

12. La amiko.

Tre feliĉa estis Karlo, ĉar li havis veran amikon. Lia nomo estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Nur ses monatojn pli aĝa ol Karlo li estis, tamen ĉiuj respektis lin en la klaso pro lia kuraĝo. Efektive nenion li timis kaj li estis plej lojala kaj malkaŝema knabo.

Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas ĉiumomente, lin demandis: "Janko, ĉu vi enuas tie ĉi?" — "Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed nur por unu horo.

Janko bonege desegnis kaj ankaŭ pentris. Li havis plej mirindan talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizaĝon de ĉiuj siaj amikoj. Ke preskaŭ ĉiuj profesoroj ŝatis Jankon, estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte ŝajnis lin timi.

Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li ĉiam klopodis esti apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedaŭris, ke li ne povas sidi en la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi faris tiel longe?" — "Mi akompanis Jankon," estis lia ĉiama respondo.

Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la liceo. Tamen Karlo ĉiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko neniam mokis lin pri eraro aŭ nescio. Karlo opiniis, ke tio estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko.

Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo ĝuis ĝin. Al Janko li diris ĉiujn sekretojn siajn kaj petis konsilojn en ĉiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos al vi morgaŭ." La morgaŭan tagon, sen ia forgeso, li alportis plenan informon pri la afero.

Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje Janko pruntis librojn al Karlo kaj eĉ al aliaj knaboj, sed sur la unuan paĝon li ĉiam metis antaŭe per kaŭĉuka stampilo sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto:

"De pruntita libro jen la nepra sorto:
Ofte ĝi perdiĝas, ĉiam difektiĝas."
Pro sia kontraŭema karaktero, la knaboj preskaŭ ĉiam redonis la librojn en sufiĉe bona stato.

En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn ekskursojn, ĉu piede, ĉu biciklete, kaj ĉiam pligrandiĝis ilia amikeco.

Anstataŭi la streketojn per taŭgaj vortoj.
1. Ĉu Karlo — feliĉa? Jes, li estis — ĉar li havis veran —. 2. — Kiu estis la — de — amiko? Lia — estis Janko. 3. — Ĉu li estis multe — aĝa ol Karlo? Ne, li nur — ses — pli aĝa. 4. Kion demandis la — de geografio? — demandis: Janko, — vi enuas — ĉi? — 5. Ĉu Karlo estis — de Janko? Ne, — ne — najbaro de —. — 6. Ĉu Janko — sciis? Jes, Janko estis — scienculo. — 7. Kion — Karlo al Janko? Li diris siajn —. 8. Ĉu Janko ĉiam tuj — la demandojn? Ne, — li respondis la morgaŭan —. — 9. Kion faris la — de Janko? Li estis —. 10. Kiu viro — la presarton? Gutenberg elpensis la —. 11.— publika biblioteko — via urbo? Jes, en — urbo estas unu — biblioteko.

13. Sur la rivero.

La jaroj rapide forpasis kaj Karlo ĵus eniĝis la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo. Preskaŭ la samajn kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko ĉiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis apud Karlo, sed estis anstataŭita unue de Laminde, due de Servetti kaj fine de Janko mem.

Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskaŭ ĉiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie ĉi, ĉu ni foriru? — Kien? — Ien ajn. Sur la riveron, ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmiĝis je la ideo, kvankam li timis iomete.

Inter du lecionoj, kiam ĉiuj aliaj iris momenton babiladi aŭ kuradi en la korto, ambaŭ rapide trapasis la pordegon kun Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato. Neniu estis vidinta ilin. Ŝajnis strange al Karlo promenadi en la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante ĉiam en la liceo je tiu tempo.

Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaŭ alvenis al boatejo. Janko elektis mallarĝan boaton kaj sidiĝinte, ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence kontraŭ la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambaŭ bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni aŭdis kaj la regulan bruadon de la remiloj.

Baldaŭ ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la rivero banis siajn branĉetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolĉa silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.

Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua, ĉar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo). Eltirinte sian poŝhorloĝon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue.

Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolĉe suden iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia voĉo ĝoje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la branĉoj kaj baldaŭ ili realvenis al la boatejo.

Ĉiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili reiros la liceon posttagmeze. Ĉe angulo de strato Karlo renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian ĉapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis; vi venu al mia domo morgaŭ je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi." Kaj li forpasis.

1. Kio estas la gimnazio? — 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? — 3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? — 4. Ĉu Karlo akceptis la proponon? — 5. Kion faris la tri junuloj? — 6. Ĉu la pluvo falis? — 7. Kion eltiris Karlo el sia poŝo? — 8. Kioma horo estas nun? — 9. Ĉu vi scias remi kaj naĝi? — 10. Kion diris la profesoro al Karlo?

14. La profesoro de historio.

La morgaŭan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, ĉar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke ĉi tiun tagon la ŝanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara.

S-ro Jehman estis tute ne riĉa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Ŝi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman ĉiuprintempe veturis Italujon kun ŝi, ĉe la paska libertempo. Ambaŭ estis artistoj. Ili konis en Italujo ĉiujn preĝejojn, templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentraĵoj.

La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado ĉe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, ĉu tro malvarma, ĉu venenita ĝi estis. Sed post apenaŭ unu horo ŝi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaŭ bedaŭris, ke li ne ankaŭ trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino loĝadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian ĝojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizaĝo rapide maljuniĝis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraŭ pli da bonkoreco kaj kompatemo.

Karlo pensis pri ĉio ĉi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis ĉe la pordo. Servistino lin kondukis al la laborĉambro de S-ro Jehman.

La profesoro leviĝis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li diris, "mi ĝojas vin vidi tie ĉi, sidiĝu. Vi demandis min antaŭ kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo ĉe la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn paĝojn. Mi jam alportis ilin por vi hieraŭ en la liceon." Karlo estis tre konfuzita. "Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . . Hieraŭ mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." — "Ne plu parolu pri tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolĉaĵo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi ĉiam plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos laŭpove." Kortuŝite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron puni lernanton.

1. Ĉu Karlo havis — de greka — la morgaŭan tagon? Ne, ĉar la — estis malsana. — 2. S-ro Jehman diris ion al la — ? Ne, li diris — ? 3. — da infanoj havis la profesoro? — havis — 4. Kie — lia edzino? Ŝi mortis — Milano. 5. — donis la — al Karlo? Du librojn. 6. Ĉu la profesoro — Karlon? —, li — punis —.

15. La sekreto de Karlo.

Ĉiudimanĉe la familio Davis iris al la ĉefpreĝejo, matene je duono post la deka. Ĝi estis tre malnova katedra preĝejo, ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda.

Dum la orgeno eksonis laŭtege, ĉe la komenco de l' diservo, Karlo sidiĝinte apud siaj gepatroj okule serĉadis iun sur la benkoj antaŭ si. Li estis maltrankvila ĝis li rekonis blondan hararon kun blua rubando, kiu ĉiudimanĉe aperis tie. Lumigata de sunradio falinta tra la koloraj vitraĵoj, la blonda hararo brilis kvazaŭ oro inter la nigriĝintaj kolonoj de l' antikva templo. Tiu vidaĵo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la preĝoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l' pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon elirantan; kaj ĉiufoje li konvinkiĝis, ke ŝi havas belege bluajn okulojn.

Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis ŝin admire starantan antaŭ pentraĵo de itala majstro. Li kompreneble haltis antaŭ la sama. Ŝi tre ruĝiĝis; sed de tiu tempo, ĉiudimanĉe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la ĉefpreĝejo. Ŝi ĝenerale estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el preĝejo kun kvar gefiloj. Karlo iam aŭdis ŝin diri al ili: "Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaŭ posttagmeze, ĉu ne?"

Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaŭ iros al la parko posttagmeze. Tie li havis mirindan ŝancon, ĉar promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al ŝi pilkon falintan sur la vojon aŭ perditan sub arboj. Ŝia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimanĉon, li sekvis ŝin de malproksime por vidi, kie ŝi loĝas. Ĝi estis ekster la urbo sur strato bordita de arboj kaj ĝardenoj. Ŝi eniris en kastelforman dometon kun belega florĝardeno plena je rozoj.

Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antaŭe, sed ŝajnis al li, ke ĝis nun ĝi ĉiam estis fermita; kaj li kredis, ke ĝi estas neluita. Kredeble ŝia familio ĵus luis aŭ aĉetis la domon.

De tiam Karlo ofte vagadis ĉirkaŭ tiu loko, esperante ŝin ŝance ekvidi. Unu vesperon li vidis ŝin promeni kun ŝia patro en la ĝardeno. Alian fojon li aŭdis ŝin kanti tra malfermita fenestro. Tio lin feliĉigis por multaj tagoj. Jam lia fratino kaj liaj kolegoj ĉe la gimnazio multe miris pri lia ofta revemeco.

Unu tagon li trovis ŝian domon tute fermita: Teruran baton li ricevis en la koro. Reveninte la morgaŭan tagon li same vidis. Ŝi eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la ĝardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita.

Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.

Rakontu skribe la supran ĉapitron. — 1. Kion faris la familio Davis dimanĉe? — 2. Ĉu la katedra preĝejo estis nova? — 3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? — 4. Kion diris la fraŭlino iun tagon? — 5. Kion faris Karlo? — 6. Kie loĝis la fraŭlino? — 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas? — 8. Kiuj birdoj estis en la ĝardeno?

16. Ĉagrenoj.

Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn informojn pri la mistera domo: ĝi apartenas al profesoro de la Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, ĉar oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis tute ĝojigaj por Karlo.

Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian ĉapelon, kuris al tramveturilo kaj baldaŭ alvenis en la avan domon. Suprenirinte la ŝtuparon, li kvazaŭ ne plu povis spiri. Ĉiaj ideoj kaj sentoj miksiĝis en lia cerbo. Li miris, ĉu li bone komprenis, kion Heleno diris. Ĉu vere li neniam plu vidos la bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo ekploris. Lia patrino kondukis lin al la ĉambro de l' mortinto.

Tie sur lito kuŝis la avo, kun vizaĝo tute blanka. Li ŝajnis dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo. Li repensis pri la tempo, kiam li aŭskultis rakontojn sur liaj genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj ŝercoj kaj vojaĝaj aventuroj; pri lia bonkoreco al ĉiuj.

Iam al Karlo la avo diris: En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambaŭ estas multe pli potenca, ol la alia. Eĉ kiam ĝi estas la diablo ĉiam serĉu la anĝelon. Forgesu la difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Ĉiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraĝigos multajn homojn kaj vin mem feliĉigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la bonajn ecojn de ĉiu!

La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj alvenadis ĉiumomente, redirantaj ĉiam la samajn kutimajn frazojn. Kiel ĉio ĉi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti sola, trankvila kun siaj gepatroj!

Post la diservo en la preĝejo, ĉiuj iris al la tombejo, sekvante la funebran ĉerkoveturilon. La tombejo estis malseka pro ĵusa pluvo. Ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ senherba loko. Estis granda fosaĵo en la tero kaj planko ambaŭflanke. Oni glitigis la ĉerkon malsupren kaj ĝin tuj rekovris per tero. La pastro ekpreĝis, sed Karlo pripensis malĝoje. En liaj oreloj ankoraŭ sonis la bruo de la tero falanta sur la ĉerkon. Tien oni metis lian karan avon.

Jam la personoj disiĝis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj tomboj, Karlo malĝoje ekpensis pri ĉiuj, kiuj jam kuŝas tie sub la tero.

1. Ĉu Janko povis — al sia — informojn? Jes, — povis, post kelkaj —. 2. — mortis en la — de Karlo? Lia —. 3. Kie — la avo? — — lito. 4. — oni kondukis la — ? Al la tombejo. 5. Per — oni rekovris la — ? Oni rekovris — per tero. 6. — kio pensis Karlo? — pensis pri la —, kiuj jam kuŝas sub la —.

17. Studento kaj poeto.

Ĉe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraŭ la gajeco de l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre ĝojan vivadon. Li pli kaj pli fariĝis revema. Dum la aliaj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile sidadis en sia ĉambro.

Li havis bonan brakseĝon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie sidis ĉe la fajro, pripensante aŭ legante. Li ofte verkis versaĵojn. Ankaŭ li skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studanta leĝosciencon. Karlo aŭskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos studadi medicinon. Por tio li ankaŭ veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.

En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankaŭ alian kunliceanon Laminde, kiu ĵus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, ĉar tiu amiko estis ĉiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la juĝejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaŭe, li multe lernigis al sia revema amiko.

Laminde estis neriĉa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li eĉ faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de ĵurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.

Kiel Janko, Laminde multe kuraĝigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo ĉiam pli interesiĝis je la literaturo kaj arto. Ambaŭ liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe serĉita titolo: "Oraj Flugiloj". La unua versaĵo estis la jena:

      Lasta flugo.

Vi kien flugas, papilio,
   Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
   Kaj venas frost' perfide.


Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
   Briletas en nebulo:
Vi kion serĉas tra la kampo,
   Perdita somerulo?


Dezertaj estas la ĝardenoj
   Kaj vana l' amo via.
Skeletoj ŝajnas la verbenoj
   Sub laŭbo senfolia.


Vi kial flugas en malvarmo
   Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
   Nun restas en herbejo.


Silentas ĉiuj en la nestoj,
   Kaj svenis bonodoroj;
Plu ne batalos vi kun vespoj
   Pri la floretaj koroj.


Jen restas nur en kampo vasta
   Velkinta krizantemo,
Sur kiu via kiso lasta
   Mortigos vin en tremo.
1. Al kiu urbo veturis Karlo? — 2. Kiom da monatoj li restis tie? — 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. — 4. Al kiu ofte skribis Karlo? — 5. Kion li studis speciale? — 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. — 7. Ĉu Karlo ŝatis skribi poeziojn? — 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". — 9. Ĉu vi preferas prozon aŭ versojn?

18. Alico.

Ĉiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li revenis hejmen, li trovis sian fratinon fianĉino de juna advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata pro sia delikata elokventeco kaj ankaŭ pro sia afablega karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fianĉiĝo kaŭzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis.

Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la urbo. La fianĉo de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu ĵus revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano.

Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro, homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan fajron rebruliĝantan en sia koro.

Pri la junulino ekvidita en la preĝejo li repensis. Pri la perdita pilko en la parko li rememoris, ankaŭ pri la promenadoj ĉirkaŭ la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li diris.

La tagon, kiam, kune kun la gefianĉoj, li iris al la domo de profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre miris pri tio.

La profesoro kun sia edzino akceptis ilin ĉarme kaj prezentis al Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolĉa, nun kredeble dudek aŭ dudek-unujara.

"Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico." Kvankam tre konfuzita, Karlo fariĝis kuraĝa. — "La grandan plezuron renkonti vin, fraŭlino, mi jam havis antaŭ kvin jaroj en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon."

Ŝi ĉarme ridetis iom ruĝiĝante: "Ho, jes, sinjoro, mi memoras, ŝi diris, vi estis tiel afabla!"

Plej agrablan vesperon pasigis Karlo ĉe la hejmo de profesoro Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versaĵojn siajn. Eĉ kanton li verkis, kiun lernis fraŭlino Alico por kanti laŭ ario ŝatata de ŝi.

Ofte fraŭlino Palam estis invitita de fraŭlino Davis; kaj Karlo pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antaŭe. Okazis iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton kaj ambaŭ trankvile remis ĝis la arbareto de salikoj. Kiam por vespermanĝo ili revenis hejmen, gefianĉoj ili estis.

La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej feliĉa junulo en la mondo.

Faru demandojn por la jenaj respondoj.
1. — ? Jes, ĉiusomere. 2. — ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno. 3. — ? Kun juna advokato en la urbo. 4. — ? Jes, li havis multajn amikojn. 5. — ? Ĉar li havis afablan karakteron. 6. — ? Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. — ? Li revenis por sia sano. 8. — ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas tre klera. 9. — ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. — ? Ŝi estis ĉirkaŭe dudekjara. 11. — ? Ĝi estis verkita de Karlo. 12. — ? Jes, li estis tre feliĉa.

19. Kuracisto.

Ankoraŭ du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo, sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj monatoj kaj ankoraŭ eĉ pli ofte. La edziniĝo de lia fratino Heleno estis unu el tiuj bonaj kaŭzoj por libertempo.

Ĉe tiu festo li la unuan fojon montriĝis oficiale kun sia fianĉino Alico Palam. Estis tre ĝojiga tago.

Ĉe la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis ĉe la Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis al sia hejma urbo.

Konsilate de sia patro, li luis ĉambraron sur la unua etaĝo de komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis por aranĝadi la ĉambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri aĉeto de mebloj, tapiŝoj, kurtenoj, k.t.p.

Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico donacis al li grandan kopion de la itala pentraĵo, antaŭ kiu ili ambaŭ haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.

Per la amikoj kaj la konatuloj de ambaŭ familioj Davis kaj Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendiĝis, ol lia poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervaj personoj, kaj li ĉiam pli kaj pli interesiĝis je tiu psikologia parto de l' kuracarto.

Li interesiĝis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn pri hejmozorgado, pri ordo en ĉiutaga vivado, pri reguleco en manĝado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p.

Post ses monatoj li estis preskaŭ la plej ŝatata kuracisto en la urbo kaj jam estis plu nenia kaŭzo por prokrasti lian edziĝon kun Alico Palam. Ambaŭ gejunuloj konsentis por ne havi bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edziĝas por la publiko. Laŭ ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj kredeble pro tio speciale ĉarma. Sinjorino Palam havis tamen doloran momenton da plorado pensante, ke ŝi de nun ne plu havos kun si sian amatan filinon. Sed la feliĉo de Alico ŝin konsolis. Ŝi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte ies feliĉo kaŭzas la malfeliĉon de alia, kaj kio alportas rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de alia.

Post la edziĝa ceremonio, la feliĉaj geedzoj foriris por fari la kutiman vojaĝon.

1. Ĉu Karlo kelkafoje revenis hejmen? — 2. Kiun tezon li prezentis? — 3. Sur kiu etaĝo li luis ĉambraron? — 4. Kiu helpis Karlon? — 5. Kiuj objektoj troviĝas ĝenerale en salono kaj en manĝoĉambro? — 6. Kion donis Alico al sia fianĉo? — 7. Kies tezo ne multe vendiĝis? — 8. Ĉu vi legis la tezon de S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por medicino? — 9. Kio estas en la kapo? — 10. Per kio oni vidas? — 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. — 12. Kiu mano estas ĝenerale pli lerta? — 13. Kiel oni nomas viron, kiu ne povas vidi? — 14. Kiel skribas la blinduloj?

20. En Italujo.

Ĉar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edziĝovojaĝo estis ne tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaŭ komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed ŝi ankaŭ deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis.

La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta pejzaĝo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per sia grandioza beleco.

Alveninte Luganon, ili estis tiel ĉarmitaj de la lago, ke ili denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaŭ vizitis Komon kaj la ĉirkaŭan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandiĝas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj ĉirkaŭe, blankaj domoj, ĝardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante promenadis antaŭ dumil jaroj.

En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de l' grandega ĉefpreĝejo, kiu blanke brilegis kvazaŭ giganta juvelo sub la hela ĉielo.

En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj, admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la venezia skolo. En nigra gondolo ili dolĉe glitadis sur la kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili ŝipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan. Antaŭ la ora ĉefpreĝejo de Sankta Marko ili disĵetis grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aŭ mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion.

En Bolonjo ili vizitis la malnovajn preĝejojn por admiri la pentraĵojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun ĉirkaŭas tiom da gloraj ruinaĵoj kaj plenigas tiom da eternaj memoraĵoj.

En Napolio ili vagadis ĉe l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn subirojn de la suno. La vaporŝipego, en kiu vojaĝis gesinjoroj Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta ĉe Napolio. Ĝian alvenon ili atendis, por ilin adiaŭi. Poste ili revenis hejmen haltante ankoraŭ en Nice kaj Marseille.

Tre ĝoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo feliĉkore miris, kiel bele realiĝis lia knaba revo.

Rakontu skribe la supran ĉapitron. 1. — ? Li estis kuracisto. 2. — ? Ne, ĝi ne estis tre longa. 3. — ? Ŝi deziris viziti Italujon. 4. — ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. — ? Ili haltis en Lucerno. 6. — ? Jes, tiu urbo estas ĉe la bordo de lago. 7. — ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. — ? La restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. — ? Estas la lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. — ? Jes, dum la vintro la svisaj montoj estas tute kovrataj de neĝo. 11. — ? Jes, Venezio estas tre malnova urbo. 12. — ? Sur la kanaloj oni veturas per gondoloj. 13. — ? Jes, tiuj ŝipetoj estas tre graciaj. 14. — ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de la gitaro. 15. — ? La vaporŝipo estis haltonta ĉe Napolio. 16. — ? Jes, Karlo fariĝis konata kaj bone sukcesis.
 
 
 
 
 
 
End of the Project Gutenberg EBook of Karlo, by Edmond Privat 
 
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KARLO *** 
 
***** This file should be named 24525-h.htm or 24525-h.zip ***** 
This and all associated files of various formats will be found in: 
        http://www.gutenberg.org/2/4/5/2/24525/ 
 
Produced by David G. Simpson 
 
Updated editions will replace the previous one--the old editions 
will be renamed. 
 
Creating the works from public domain print editions means that no 
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation 
(and you!) can copy and distribute it in the United States without 
permission and without paying copyright royalties.  Special rules, 
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to 
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to 
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project 
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you 
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you 
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the 
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose 
such as creation of derivative works, reports, performances and 
research.  They may be modified and printed and given away--you may do 
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is 
subject to the trademark license, especially commercial 
redistribution. 
 
 
 
*** START: FULL LICENSE *** 
 
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE 
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK 
 
To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free 
distribution of electronic works, by using or distributing this work 
(or any other work associated in any way with the phrase "Project 
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project 
Gutenberg-tm License (available with this file or online at 
http://gutenberg.org/license). 
 
 
Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm 
electronic works 
 
1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm 
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to 
and accept all the terms of this license and intellectual property 
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all 
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy 
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. 
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project 
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the 
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or 
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 
 
1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be 
used on or associated in any way with an electronic work by people who 
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few 
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works 
even without complying with the full terms of this agreement.  See 
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project 
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement 
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic 
works.  See paragraph 1.E below. 
 
1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" 
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project 
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the 
collection are in the public domain in the United States.  If an 
individual work is in the public domain in the United States and you are 
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from 
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative 
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg 
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project 
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by 
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of 
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with 
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by 
keeping this work in the same format with its attached full Project 
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 
 
1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern 
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in 
a constant state of change.  If you are outside the United States, check 
the laws of your country in addition to the terms of this agreement 
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or 
creating derivative works based on this work or any other Project 
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning 
the copyright status of any work in any country outside the United 
States. 
 
1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 
 
1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate 
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently 
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the 
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project 
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, 
copied or distributed: 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived 
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is 
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied 
and distributed to anyone in the United States without paying any fees 
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work 
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the 
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the 
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 
1.E.9. 
 
1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted 
with the permission of the copyright holder, your use and distribution 
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional 
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked 
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the 
permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 
 
1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm 
License terms from this work, or any files containing a part of this 
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 
 
1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this 
electronic work, or any part of this electronic work, without 
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with 
active links or immediate access to the full terms of the Project 
Gutenberg-tm License. 
 
1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary, 
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any 
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or 
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than 
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version 
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), 
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a 
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon 
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other 
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm 
License as specified in paragraph 1.E.1. 
 
1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, 
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works 
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 
 
1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing 
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided 
that 
 
- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from 
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method 
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is 
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he 
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the 
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments 
     must be paid within 60 days following each date on which you 
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax 
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and 
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the 
     address specified in Section 4, "Information about donations to 
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." 
 
- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies 
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he 
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm 
     License.  You must require such a user to return or 
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium 
     and discontinue all use of and all access to other copies of 
     Project Gutenberg-tm works. 
 
- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any 
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the 
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days 
     of receipt of the work. 
 
- You comply with all other terms of this agreement for free 
     distribution of Project Gutenberg-tm works. 
 
1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm 
electronic work or group of works on different terms than are set 
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from 
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael 
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the 
Foundation as set forth in Section 3 below. 
 
1.F. 
 
1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable 
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread 
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm 
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic 
works, and the medium on which they may be stored, may contain 
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or 
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual 
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a 
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by 
your equipment. 
 
1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right 
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project 
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project 
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all 
liability to you for damages, costs and expenses, including legal 
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT 
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE 
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE 
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE 
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR 
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH 
DAMAGE. 
 
1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a 
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can 
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a 
written explanation to the person you received the work from.  If you 
received the work on a physical medium, you must return the medium with 
your written explanation.  The person or entity that provided you with 
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a 
refund.  If you received the work electronically, the person or entity 
providing it to you may choose to give you a second opportunity to 
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy 
is also defective, you may demand a refund in writing without further 
opportunities to fix the problem. 
 
1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth 
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER 
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO 
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 
 
1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied 
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. 
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the 
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be 
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by 
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any 
provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 
 
1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the 
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone 
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance 
with this agreement, and any volunteers associated with the production, 
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, 
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, 
that arise directly or indirectly from any of the following which you do 
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm 
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any 
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. 
 
 
Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm 
 
Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of 
electronic works in formats readable by the widest variety of computers 
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists 
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from 
people in all walks of life. 
 
Volunteers and financial support to provide volunteers with the 
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's 
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will 
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure 
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. 
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation 
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. 
 
 
Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive 
Foundation 
 
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the 
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal 
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification 
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at 
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent 
permitted by U.S. federal laws and your state's laws. 
 
The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. 
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered 
throughout numerous locations.  Its business office is located at 
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email 
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact 
information can be found at the Foundation's web site and official 
page at http://pglaf.org 
 
For additional contact information: 
     Dr. Gregory B. Newby 
     Chief Executive and Director 
     gbnewby@pglaf.org 
 
 
Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation 
 
Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide 
spread public support and donations to carry out its mission of 
increasing the number of public domain and licensed works that can be 
freely distributed in machine readable form accessible by the widest 
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations 
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt 
status with the IRS. 
 
The Foundation is committed to complying with the laws regulating 
charities and charitable donations in all 50 states of the United 
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a 
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up 
with these requirements.  We do not solicit donations in locations 
where we have not received written confirmation of compliance.  To 
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any 
particular state visit http://pglaf.org 
 
While we cannot and do not solicit contributions from states where we 
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition 
against accepting unsolicited donations from donors in such states who 
approach us with offers to donate. 
 
International donations are gratefully accepted, but we cannot make 
any statements concerning tax treatment of donations received from 
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff. 
 
Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation 
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other 
ways including checks, online payments and credit card donations. 
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate 
 
 
Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic 
works. 
 
Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm 
concept of a library of electronic works that could be freely shared 
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project 
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. 
 
 
Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed 
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. 
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily 
keep eBooks in compliance with any particular paper edition. 
 
 
Most people start at our Web site which has the main PG search facility: 
 
     http://www.gutenberg.org 
 
This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, 
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary 
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to 
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.