La ovala portreto kaj aliaj rakontoj - Verkis Edgar Allan Poe


La ovala portreto kaj aliaj rakontoj
Edgar Allan Poe
El la la angla tradukis A. Frank Milward
Lingve reviziis Margaret Munrow
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-133-X
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
OKTOBRO 2001


Enhavo


La ovala portreto

La kastelo, kiun mia ĉambristo kuraĝis perforte eniri, prefere ol permesi ke mi, en mia terure vundita stato, pasigu la nokton subĉiele, estis unu el tiuj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj longe aperis severaspektaj en la Apeninoj, ne malpli fakte ol en la imago de sinjorino Radcliffe. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifitaj kaj antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora arabesko.

Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj pendis sur la muroj ne nur sur la ĉefaj surfacoj sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga arkitekturo de la kastelo necesigis — pri tiuj ĉi pentraĵoj mia komenciĝanta deliro, verŝajne, profunde estis interesiginta min; tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la fenestroj — ĉar jam estis nokto — ekbruligu la meĉojn en alta kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj flankentiru la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne rigardi la bildojn kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis kritiki kaj priskribi ilin.

Longe — longe mi legis — kaj pie, adoreme mi rigardadis.

Rapide kaj glore la horoj forpasis, kaj la profunda noktomezo alvenis. La pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, mi etendis malfacile mian manon kaj, prefere ol ĝeni mian dormantan ĉambriston, mi metis ĝin tiel, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.

Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan bildon. Ĝi estis portreto de junulino ĵus maturiĝanta al virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis la okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprenebla eĉ al mi mem.

Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi meditis pri la kaŭzo, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo por havi la tempon pripensi — por certigi min, ke mia vidpovo ne trompis min — por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse rigardis la pentraĵon.

Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj eksurprizis min tuj al veka vivo. La portreto, mi jam diris, estis de juna knabino. Ĝin konsistigis nur kapo kaj ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas ”vinjeta” maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully. La brakoj, la brusto, kaj eĉ la fino de la haroj, fandiĝis nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj filigranita laŭ maŭra stilo.

Kiel artverko nenio povis esti pli admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la verko, nek la senmorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj tiel energie estis min emociinta.

Eble malplej el ĉio povis esti tio, ke mia imago, vekita el ĝia duondormo, erare komprenis la kapon kiel kapon de vivanta persono. Mi vidis tuj, ke la strangaĵoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la kadro devis tuj forigi tian ideon — devis malhelpi eĉ momentan kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis eble unu horon duonsidanta, duonkuŝanta, kun mia rigardo fiksita al la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi ree kuŝiĝis en la lito. Mi trovis la sorĉon de la bildo, ĉar tio estis absoluta vivsimileco de esprimo, kio, unue surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝita al mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn kaj iliajn historiojn.

Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan portreton, mi legis la jenajn strangajn kaj malklarajn vortojn.

”Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj bela kaj plena de gajeco.

Kaj malbona estis la horo, kiam ŝi vidis, enamiĝis, kaj edziniĝis kun la pentristo. Li, pasia, studema, severa, kaj jam posedanta edzinon, sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj bela kaj plena de gajeco; ĉio ĉe ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton, kiu estis ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon de ŝia amato.

Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi la pentriston paroli pri sia deziro portreti eĉ sian junan novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidis milde dum multaj semajnoj en la malluma, altelokita tureta ĉambro, kie la lumo gutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo, trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon post tago. Kaj li estis pasia, sovaĝa kaj melankolia viro, kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne volis vidi ke la lumo, kiu falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigis la sanon kaj la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al li.

Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, senplende, ĉar ŝi komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo, kiam la verko alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis lasata en la tureton, ĉar la pentristo deliriĝis pro ardo pri sia verko, kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne volis vidi, ke la farboj, kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj, kaj nur malmulto restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis supren, kvazaŭ flamo en flamingo de lampo.

Kaj tiam la tuŝo estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj dum momento la pentristo staris ensorĉita antaŭ la verko, kiun li estis kreinta: sed tuj poste, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis, kaj kriante laŭtvoĉe: ,Tio ĉi ja estas la Vivo mem!’, li turniĝis subite por rigardi sian amatinon. — Ŝi estis mortinta.”

Ligeia

”Kaj tie kuŝas la volo, kiu ne mortas. Kiu konas la misterojn de la volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda volo, enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malforteco de sia malvigla volo.”

Joseph Glanvill

Mi ne povas, kiom ajn mi provas, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi unue konatiĝis kun Lady Ligeia. Multaj jaroj de tiam forpasis, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ eble, mi nun ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj nekonataj. Mi tamen kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rejno. Pri ŝia familio preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi estis treege malnova, estas senduba. Ligeia! Ligeia! Absorbita en studoj tiaj naturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto — per Ligeia — mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago ŝian formon, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, memoro eklumas en mi, ke mi neniam konis la patran nomon de ŝi, kiu estis mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de miaj studoj kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte de mia Ligeia? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo, ke mi je tiu punkto ne faru demandojn? aŭ, prefere, ĉu estis mia propra kaprico, — freneze romantika ofero sur la altaro de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton mem — ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun oni titolas Romaneco — se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe geedziĝoj malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe mia.

Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio estas la persona aspekto de Ligeia. Stature ŝi estis alta, gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno, aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj. Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro.

Neniam mi eksciis pri ŝia eniro en mian fermitan studejon, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron. Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo de opiosonĝo — aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo, kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la idolanoj. ”Ne ekzistas ia ravega beleco,” diras Bacon, lordo Verulam, parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, ”ne havanta ian strangecon de proporcio”. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de Ligeia ne estas laŭ klasika reguleco, kvankam mi rimarkis, ke ŝia beleco estas ja ”ravega”; kaj sentis, ke estas en ĝi multe da ”strangeco”, mi senfrukte penis trovi la ”neregulecon”, kaj sekvi ĝisfine mian propran percepton de la ”strangeco”. Mi ekzamenis la konturon de la alta kaj pala frunto — ĝi estis perfekta — kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! — la haŭton, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto ”hiacinta”!

Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo — kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj, harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj liberan spiriton.

Mi rigardis la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela — la belega kurbo de la supra lipo malalta — la mola, voluptema dormo de la malsupra — la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis; la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi analizis la formon de la mentono, kaj ankaŭ tie mi trovis la mildan larĝecon, la molecon kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj — la konturon, kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno, filo de la Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Ligeia.

Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj. Verŝajne ankaŭ la sekreto, kiun aludis lordo Verulam, kuŝis en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli grandaj ol ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nourjahad. Sed nur malofte, en momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco iĝis pli ol iomete rimarkinda en Ligeia.

En tiaj momentoj ŝia beleco fariĝis — eble pro mia pasia imago tiel nur ŝajnis — la beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de la fabelaj hurioj 1 de la turkoj. La nuanco de la okuloj estis la plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj. La ”strangeco”, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatita al la esprimo. Ha, vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo en la okuloj de Ligeia! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin! Kiel mi, tra tuta somermeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio estis tio, tiu io pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi estis? Firmtenis min la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj sferoj?

Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili la plej pia el la astrologoj.

Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto — neniam, mi kredas, rimarkita de la skoloj, ke, dum niaj penoj memori ion longe forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la okulojn de Ligeia, mi sentis, ke alproksimiĝas la plena scio pri la esprimo — sentis, ke ĝi alproksimiĝas — sed ne plene estas mia — kaj, tiel, fine tute

1 hurio (el persa radiko) = nimfo en la mahometana paradizo

foriĝas! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo, cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam la beleco de Ligeia eniris mian animon por loĝi tie kvazaŭ en sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo, senton tian, kian mi ĉiam sentis, ke ŝiaj grandaj lumaj okuloj vekas en mi. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi senton, aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu, iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo — dum medito pri nokta aŭ taga papilio, krizalido, aŭ rivereto el fluanta akvo. Mi sentis ĝin pro la oceano, pro falo de aerolito. Mi sentis ĝin en la rigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro), kies aspekto dum observado per teleskopo sentigis al mi la emocion. Mi estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne malofte de pecoj el libroj.

Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi bone memoras ion el volumo de Joseph Glanvill, kiu (eble nur pro sia kuriozeco — kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la senton:
”Kaj tie kuŝas la volo, kiu ne mortas. Kiu konas la misterojn de la volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda volo, enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malforteco de sia malvigla volo.”

La daŭro de jaroj kaj posta pripenso ebligis al mi trovi malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco de la angla moralisto, kaj io el la karaktero de Ligeia. Intenseco de penso, ago aŭ parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Ligeia, estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiel ĝojigis kaj teruris min — per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo — kaj per la sovaĝa energio de la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro kontrasto kun ŝia parolmaniero.

Mi parolis pri la klereco de Ligeia; ĝi estis grandega — tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas nur la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio, ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas sin al mi nur en ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino — sed kie spiras la viro, kiu trapasis, kaj sukcesplene, ĉiujn vastajn areojn de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Ligeia estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe konis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo — kiel viva ĝojo, kiom da ĉio, kio estas etera en la espero — mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉataj — sed malpli konataj — tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapide antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora por ne esti malpermesita!

Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn fortebazitajn esperojn! Sen Ligeia mi estis kvazaŭ infano serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi kliniĝis. Ligeia malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro — tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.

Mi vidis, ke ŝi devas morti — kaj en spirito mi luktis malespere kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis, je mia surprizo, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj por komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi estus konsolinta — mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia fortega deziro por vivo — por vivo — nur por vivo — la konsolado kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno. Ŝia voĉo plimoliĝis, mallaŭtiĝis — sed mi ne ŝatas pripensi la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis kiam, ravita, mi aŭskultis melodion superhoman — konjektojn kaj aspirojn, kiujn la mortularo neniam antaŭe konis.

Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke en sino kiel ŝia la amo ne regus kiel ordinara pasio. Sed nur je ŝia morto mem mi estis plene impresita pri la potenco de ŝia sento. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al idolservado. Kiel mi meritis tiel beniĝi per tiaj konfesoj? — Kiel meritis tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed la pritrakton de ĉi tiu temo mi ne povas elteni. Mi diru nur, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindulo donita), mi fine rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas tiu ĉi dezirego — estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo — nur por vivo — kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon esprimi ĝin.

Ĝuste meze de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:

Jen! estas nokto karnavala
Dum la solecaj postaj jaroj;
Anĝelamas’, flugila kaj vuala,
Dronante nun en larmaj maroj,
Kunsidas en teatro por elstudi
Dramon el timoj kaj esperoj;
Dum la orkestro halte daŭras ludi
Muzikon de la sferoj.

Sub form’ de alta Di’, murmure
Flustraĉas mimikistaj aroj;
Tien kaj reen flugas ili nure,
Pupetoj, kies pensoj, faroj
Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,
Kiuj la scenon movas fatan,
Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj
Malĝojon nevidatan.


Miksaĉa dramo! — ho, ja fidu,
Ke ne ĝi estos forgesata!


Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,
De homamas’, sed ne kaptata;
Rondkuras ili, kaj la vojostreko
Sampunkten venos ĝis eterno,
Tra multe da Frenezo, pli da Peko,
Kaj Timo, ja la kerno!


Sed vidu! en la ludistaron
Formaĉo trudas sin rampante!


Sangruĝa aĵo lasas la scenaron
El la soleco sin tordante!


Ĝi rampas — rampas! ĝiaj por manĝegoj
Mortas la mimikistoj blekaj;
Dum la serafoj ĝemas je dentegoj
Per homa sang’ malsekaj.


For — for! la lumoj iĝas for!


Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
Kurteno (la funebra, lasta hor’)
Defalas tra venteg’ blovanta;
L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
Ĉar estas ĝi la tragedio HOMO ,
Kaj la Venkint’ — LA VERMO .

”Ho, Dio!” duone ŝirkriis Ligeia, salte stariĝante kaj etendante supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi versojn, ”ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita?

Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu — kiu scias la misterojn de la volo, kun ĝia vigleco? La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malforteco de sia malvigla volo.”

Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris siajn lastajn spirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn vortojn de la peco el Glanvil. ”La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malforteco de sia malvigla volo.”

Ŝi mortis; — kaj mi, premita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu povis toleri la solecan malplenon de mia domego en la malhela kaj kaduka urbo apud la Rejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo nomas riĉo. Ligeia havigis al mi multe pli, tre multe pli, ol ordinare fariĝas la sorto de mortuloj. Post nemultaj monatoj, do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iom riparigis abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ ambaŭ, posedis multon harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco, kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko pendanta ĉirkaŭe, suferis nur malmulte da ŝanĝoj, mi al mi permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke eĉ multe da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj 1 desegnaĵoj sur la tapiŝoj el tufa oro.

Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio — kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto, mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino — kiel la postvenanto de la neforgesota Ligeia — la blondharan kaj bluokulan Lady Rowena Trevanion el Tremaine.

Estis neniu aparta peco de la arkitekturo kaj dekoracio de tiu novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco je oro, ili permesis al fraŭlino tiel amata transiri la sojlon de ĉambro tiel ornamita?

Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde gravaj, kaj tie ĉi troviĝis neniu sistemo, neniu agordo en la fantazia pompo, por reteni la memoron. La ĉambro staris en

1 Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.

alta tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis forme kvinangula kaj tre ampleksa, okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo la sola fenestro — grandega plato da senkadra vitro el Venecio — unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun mortpala lumo sur la objektoj interne. Ekster la supra parto de tiu ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de aĝa vinberujo, kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el malgajaspekta kverkoligno, estis tro alta, arkaĵa, kaj ellaboreme skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj, duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de tiu ĉi malĝojiga arkaĵo pendis, per unu ora ĉeno el longaj ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj flamoj.

Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise starigitaj; kaj estis tie ankaŭ la lito — la geedza lito — laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj de la Reĝoj ĉe Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj de belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, tre altaj, eĉ malproporcie altaj — estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj, per peza kaj dikaspekta tapeto — tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis ankaŭ kiel planka tapiŝo, kiel tegaĵoj de la sofoj kaj la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron.

La ŝtofo estis la plej riĉa ordrapo. Ĝi estis tute kovrita, je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo, kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el gagata nigro. Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj fakte trovebla ek de tre malproksima antikveco, ili fariĝis aspekte variaj. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto grade foriĝis kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sin en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭata de senlima sekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de monaĥo. La fantasmagoria efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de forta, senĉesa fluo de vento malantaŭ la tapetoj, — kiu donis malpacan kaj abomenan vivecon al la tuto.

En tiaspecaj ĉambroj — en tiaspeca geedza ĉambro mi pasigis, kune kun la Lady el Tremaine, la malsanktajn horojn de la unua monato post nia geedziĝo — pasigis ilin kun nemulte da maltrankvilo. Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero — ke ŝi evitas min kaj ne tre amas min — mi ne povis ne percepti; sed tio al mi donis pli plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis (ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Ligeia la amata, la statueca, la bela, la entombigita.

Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia, ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj (ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta — ho, ĉu povis esti por ĉiam? — ree sur la teron.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo Lady Rowena estis atakita de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj, laŭ mia konjekto, ne havis alian originon ol en ŝia malsana imago, aŭ eble la fantasmagoriaj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da tempo ŝi resaniĝis, kaj fine ŝi estis plene sana. Sed nur mallonga tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove ĵetis ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo, ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis.

Ŝiaj atakoj estis, post tiu tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado, kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj kuracistoj. Kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajnis esti tro forte kaptinta ŝian organaron por foriĝi pro homaj rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la sonoj — la iometaj sonoj — kaj pri la neordinaraj movoj inter la murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.

Unu nokton, proksimume fine de septembro, ŝi obstinis tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi estis ĵus vekiĝinta el maltrankvila dormo, kaj mi rigardis, kun sentoj duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj.

Ŝi duone leviĝis kaj parolis per serioza mallaŭta flustro pri sonoj, kiujn ŝi tiam aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi — pri movoj, kiujn ŝi tiam vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne svenis kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima por esti vokata. Mi memoris, kie estis karafo da malforta vino, kiun ordonis por ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi sentis, ke iu palpebla sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo ĵetita de la incensilo, ombro — tia ombro, kian oni povas imagi kiel la ombro de fantomo.

Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri ili al Rowena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj verŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon, dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rowena levis la vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble sonĝis, ke mi vidas, falanta en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rowena ne tion faris. Ŝi glutis la vinon senhezite, kaj mi min detenis paroli pri okazaĵo, kiu devas, malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de tro viva imago iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la horo.

Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis en la sano de mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro, kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj, opinaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de la ombro. Ĝi ne plu estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam surfluis sur min mil memoraĵoj pri Ligeia — kaj tiam revenis en mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta ŝin tiel volvitan. La nokto foriĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de Rowena.

Eble estis noktmezo — aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne notis la pason de tempo — kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed tre distingebla, vekis min el mia sonĝo. Mi sentis, ke ĝi venas de la ebona lito — la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro da superstiĉa timo — sed ne venis ripeto de la sono.

Mi streĉis la vidon por distingi ian movon de la kadavro — sed ne troviĝis io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi ja aŭdis la sonon, eĉ se malklare, kaj mia animo estis vekita interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco, kiu povus klarigi la misteron.

Post kelke da tempo evidentiĝis, ke iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj palpebroj. Iaspeca nedirebla teruro kaj respektego, por kiu neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi sidis. Tamen, la ideo pri devo fine sukcesis doni al min memregon. Mi ne plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj — ke Rowena ankoraŭ vivas. Necesis, ke io tuj estu farata, sed la tureto staris tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj — ne troviĝis iu vokebla — mi ne havis rimedon por voki ilin por helpi min, sen forlasi la ĉambron dum multaj minutoj, kaj tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum mi penis revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge, tamen, certiĝis, ke okazis denova senviviĝo; la koloro malaperis de la palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmoran; la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto de morto; abomena malseko kaj malvarmo kovris rapide la surfacon de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Ligeia.

Horo pasis tiel, kiam (ĉu povis esti eble?) mi duafoje rimarkis malklaran sonon venanta de la proksimeco de la lito. Mi aŭskultis — en ekstrema teruro. La sono revenis — ĝi estis suspiro. Kurante al la kadavro, mi vidis — klare vidis — tremon sur la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reginta tie sola. Mi sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, nur per fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady vivis; kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon. Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti. Sed senrezulte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj momenton poste la tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon, la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn trajtoj de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la tombo.

Kaj denove mi ekrevis pri Ligeia — kaj denove (ĉu mirinde, ke mi tremas, skribante?) denove atingis miajn orelojn mallaŭta plorĝemo el la ebona lito. Sed kial mi detale priskribu la nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi haltu por rakonti kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza tagiĝo, tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia, strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu ĝis la fino.

La plejparto de tiu terura nokto pasis, kaj ŝi, kiu jam estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis kaj nun pli vigle ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu, pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti aŭ moviĝi, kaj sidis rigide sur la sofo, senpova viktimo por kirlego de tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas, moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj ruĝiĝis per nekutima energio en la vizaĝo — la membroj malrigidiĝis — kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estis forte kunpremitaj, kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donis sian tomban aspekton al la figuro, mi povis kredi, ke Rowena ja estas tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu, kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj, kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en la mezon de la ĉambro.

Mi ne tremis — mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante rapide tra mia cerbo, estis paralizinta — estis frostinta min en ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardis la aperaĵon. Estis freneza malordo en miaj pensoj — tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi povis esti la vivanta Rowena, kiu kontraŭis min? Ĉu povis esti Rowena iel ajn — la helhara kaj bluokula Lady Rowena Trevanion el Tremaine? Kial, kial mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur la buŝo — sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta Lady el Tremaine? Kaj la vangoj — troviĝis rozoj en ŝiaj vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo — jes, efektive, tiuj ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremaine. Kaj la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne verŝajne estis la ŝia? — sed ĉu ŝi fariĝis pli alta dum sia malsano? Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu penso! Unu salto, kaj mi atingis ĝis ŝiaj piedoj! Detirante sin de mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrajn tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan atmosferon de la ĉambro grandaj amasegoj da longaj kaj implikitaj haroj — ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo! Kaj nun malrapide malfermiĝis la okuloj de la figuro, kiu staris antaŭ mi. ”Jen, do, almenaŭ,” mi kriegis laŭtvoĉe, ”povas mi neniam, neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la nigraj, kaj la brulantaj okuloj — de mia perdita amatino, de Lady — LADY LIGEIA”.

La barelo de amontilado

La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile, kiel mi kapablis; sed kiam li kuraĝis min insulti, mi ĵuris min venĝi. Vi, kiu tiel bone konas la naturon de mia animo, ne supozos, tamen, ke mi diris minacon. Ke fine mi estos venĝita, tio estis punkto definitive decidita — sed la definitiveco mem, per kio ĝi decidiĝis, forbaris ĉiun riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ puni senpune. Maljustaĵo ne reboniĝas, se puno atingos la reboniganton. Ĝi same ne reboniĝas, kiam la punanto malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Tio devas esti komprenata, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta al Fortunato kaŭzon por dubi pri mia bonvolo.

Mi daŭre, kiel mi kutimis, ridetis antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne komprenis, ke la rideto nun estas kun la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton — tiu ĉi Fortunato — kvankam alie li estis viro respektinda kaj eĉ timinda! Li fieris pro sia sperteco pri vino. Malmultaj italoj havas vere virtuozan spiriton. Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo kaj oportuno por trompi la britajn kaj aŭstrajn milionulojn. Pri pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj samlandanoj, estis ĉarlatano — sed pri tiu afero, malnovaj vinoj, li estis sincera. En tio mi esence ne diferencis de li, mi

Amontilado — vino; speco de palkolora ”ŝereo” (angle sherry, seka vino de sukcena koloro de Jerez en Hispanujo).

mem estis sperta pri la italaj vinberaj rikoltoj, kaj aĉetis pogrande, kiam ajn mi povis.

Unu tagon ĉirkaŭ krepusko, dum la plej alta frenezo de la karnavala sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco, ĉar li multon estis trinkinta. Li portis sorĉistan veston. Li havis malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo estis kovrita de konusa ĉapo kun tintiloj. Mi tiel ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: ”Kara Fortunato mia, bonŝance mi renkontas vin. Kiel rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.”

”Kio?” li diris, ”amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la karnavalo!”

”Mi mem dubas,” mi respondis, ”kaj mi estis sufiĉe malsaĝa por pagi la plenan amontiladan prezon, sen konsulti vin pri la afero. Vi ne estis trovebla, kaj mi timis perdi bonaĉeton.”

”Amontilado!”

”Mi havas dubojn.”

”Amontilado!”

”Kaj mi devas kontentigi min.”

”Amontilado!”

”Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Luchesi. Se iu posedas kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi —”

”Luchesi ne povas distingi amontiladon de ŝereo.”

”Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la via.”

”Venu! Ni iru.”

”Kien?”

”Al viaj keloj.”

”Amiko mia, ne; mi ne volas trudi min al via bonkoreco. Mi vidas, ke vi iras al rendevuo. Luchesi —”

”Mi iras al neniu rendevuo; — venu!”

”Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa malvarmumo, pri kiu vi suferas, laŭ kio mi vidas. La keloj estas netolereble malsekaj. Ili estas krustitaj per nitro.”

”Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nenio. Amontilado! oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Luchesi, li ne povas distingi ŝereon de amontilado.”

Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.

Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.

Estis neniu servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la proksima mateno, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo. Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, por certigi la tujan malaperon de ĉiuj, kiam mi turnis al ili la dorson.

Mi prenis el la ingoj du torĉojn, donis unu al Fortunato kaj riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambroj al la arkaĵo, kiu enlasis nin en la kelon. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta ŝtuparo, petante lin, ke li atentu, dum li sekvas. Ni atingis fine la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la katakomboj de la Montresoroj.

La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia ĉapo tintis dum li paŝis.

”La barelo?” li diris.

”Ĝi kuŝas pli malproksime,” mi diris, ”sed notu la blankan kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.”

Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du malklaraj okuloj, kiuj estis malsekaj pro ebrio.

”Ĉu nitro? ” li demandis fine.

”Nitro,” mi respondis, ”kiel longe jam vi estas suferinta pro tiu tuso?”

”Uh! uh! uh!- uh! uh! uh! — uh! uh! uh! uh! uh! uh! — uh!

uh! uh!”

Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.

”Ĝi estas nenio,” li diris fine.

”Venu,” mi diris decideme, ”ni reiru; via sano tre valoras.

Vi estas riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi estis. Vi estas viro, kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondeci pri tio. Krome, ekzistas Luchesi —”

”Sufiĉe!” li diris, ”tiu ĉi tuso estas nenio; ĝi ne mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.”

”Vere — vere,” mi respondis, ”kaj efektive mi ne intencis timigi vin nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon.

Gluto da tiu ĉi medoko 1 defendos nin kontraŭ la malseko.”

Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico de similaj kuŝantaj sur la tero.

”Trinku,” mi diris, prezentante al li la vinon.

Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo.

Li paŭzis kaj balancis la kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.

”Mi trinkas,” li diris, ”al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ ni.”

”Kaj mi al via longa vivo.”

1 Medoko = franca ruĝa vino.

Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.

”Tiuj keloj,” li diris, ”estas vastaj!”

”La Montresoroj,” mi respondis, ”estis granda kaj multnombra familio.”

”Mi forgesis vian blazonon.”

”Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.”

”Kaj la moto?”

”Nemo me impune lacessit.” (Neniu min senpune incitas.) ”Bone!” li diris.

La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis.

Mia fantazio varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn lokojn de la katakomboj. Mi denove haltis, kaj tiun ĉi fojon prove prenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.

”La nitro,” mi diris, ”vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko sur la volboj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol estas tro malfrue. Via tuso —”

”Ĝi estas nenio,” li diris, ”ni antaŭeniru! Sed unue, alia gluto da medoko!”

Mi rompis kaj donis al li botelon da De Gràve. Li ĝin malplenigis en unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.

Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon — groteskan movon.

”Vi ne komprenas?” li diris.

”Mi, ne,” mi respondis.

”Do, vi ne estas el la frataro?”

”Kiel?”

”Vi ne estas el la framasonoj?”

”Jes, jes,” mi diris, ”jes, jes.”

”Vi? neeble! Framasono?”

”Framasono,” mi respondis.

”Donu signon.”

”Jen ĝi,” mi respondis, eltirante trulon el sub la faldoj de mia mantelo.

”Vi ŝercas,” li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn malantaŭen, ”sed ni iru al la amontilado.”

”Konsentite,” mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon.

Ni trapasis aron da malaltaj volboj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de la aero igis niajn torĉojn pli subbruli ol flami.

Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta. Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto estis ornamitaj tiamaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli internan alkovon, profunda ĉirkaŭ kvar futojn, larĝa tri, kaj alta ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu speciala utilo, sed formis nur interspacon inter du el la kolosaj subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis fermita malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida granito.

Senrezulte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, klopodis spioni en la profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni vidi.

”Antaŭen,” mi diris, ”tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Luchesi —”

”Li estas malklerulo,” interrompe diris mia amiko, kaj paŝis malfirme antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj.

Post momento li atingis al finon de la niĉo, kaj, trovante pluan antaŭeniron malhelpata de roko, staris stulte konfuzita.

Post plia momento mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia surfaco troviĝis du feraj najlokrampoj, ĉirkaŭ du futojn for unu de la alia, horizontale. De unu el ili pendis mallonga ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia talio, estis laboro de malmultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro konsternita por rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis malantaŭen el la alkovo.

”Pasigu vian manon,” mi diris, ”sur la muron. Vi ne povas ne senti la nitron. Efektive ĝi estas tre malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu min petegi, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed unue, mi devas fari por vi ĉiujn etajn servojn, kiujn mi povas”.

”La amontilado?” ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia mirego.

”Certe,” mi respondis, ”la amontilado”.

Dirante tiujn vortojn, mi eklaboris ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris kvanton da konstruŝtono kaj morteron. Per tiuj materialoj, kaj per mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la niĉo.

Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de ŝtonoj, mi rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandkvante estis for. La plej fruan ideon pri tio mi ricevis pro mallaŭta ĝema krio el la profundo de la alkovo. Ĝi ne estis krio de ebriulo. Okazis poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn.

La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn malfortajn radiojn sur la figuron interne.

Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevantaj subite de la gorĝo de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen tre forte. Dum mallonga momento mi hezitis — mi tremis. Elingigante mian rapiron, mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de la katakomboj, kaj min sentis kontentigita.

Mi realproksimiĝis al la muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis — mi helpis — mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la krianto silentiĝis.

Estis nun noktomezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu hirtigis la harojn sur mia kapo. Ĝin sekvis malĝoja voĉo, kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo diris:
”Ha! ha! ha! — hi! hi! — treege bona ŝerco — treege bona.

Ni havos multajn gajajn ridojn pri ĝi en la palaco. Hi! hi! hi!

— kun nia vino — hi! hi! hi!”

”La amontilado!” mi diris.

”Hi! hi! hi! — hi! hi! hi! —jes, la amontilado. Sed ĉu ne fariĝas malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, sinjorino Fortunato kaj la ceteraj? Ni foriru.”

”Jes,” mi diris, ” ni foriru.”

”Pro la amo de Dio, Montresoro!”

”Jes,” mi diris, ”pro la amo de Dio!”

Sed mi aŭskultis senrezulte por respondo al tiuj ĉi vortoj.

Mi senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:
”Fortunato!”

Neniu respondo. Mi denove vokis:
”Fortunato!”

Ankoraŭ neniu respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis — pro la malsekeco de la katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova masonaĵo mi amasigis la malnovan remparon el ostoj.

Dum duona jarcento neniu mortulo estas tuŝinta ilin.

In pace requiescat!

Kelkaj vortoj kun mumio

La simpozio de la hieraŭa nokto estis iom troa por miaj nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema. Anstataŭ eliri por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe intencis, mi tial opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur manĝi plenbuŝon da nokta manĝo, kaj tuj iri enlitiĝi.

Malpeza nokta manĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon 1 . Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda.

Sed ne povas ekzisti grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto 2 sen kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.

Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktan ĉapon, kun la serena espero, ke mi ĝuos ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis la kapon sur la kapkusenon, kaj, helpe de bonega konscienco, tuj profunde ekdormis.

1 Welsh rabbit (aŭ rarebit), rostita fromaĝo; angla plado, tre nedigestebla.

2 Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.

Sed kiam estas plenumitaj la esperoj de la homaro? Mi certe ne estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo, kiu min vekis tuj. Momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis miajn okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia malnova amiko, d-ro Ponnonner. Ĝi tekstis jene:

”Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi ricevas tion ĉi. Venu helpi nin ĝoji. Fine, per longa, obstina diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urba muzeo, ke mi ekzamenu la mumion — vi scias, pri kio mi parolas. Ili permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas.

Nur malmultaj amikoj ĉeestos — vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ nokte.

Ĉiame via

PONNONNER .”

Kiam mi venis al ”Ponnonner,” mi ekopiniis, ke mi estas tiel veka, kiel oni bezonas.

Mi saltis el la lito ekstaze, renversante ĉion dumvoje, vestis min en vere mirinda rapideco kaj survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.

Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi eniris, la ekzameno komenciĝis.

Ĝi estis unu el paro alportita antaŭ kelkaj jaroj de kapitano Arthur Sabretash, kuzo de Ponnonner, el tombo apud Eleithias en la Libiaj montegoj, je ioma distanco de Teboj, ĉe la Nilo.

La grotoj en tiu loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj.

Laŭdire la ĉambro, el kiu nia specimeno estis portita, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj — la muroj estis plene kovritaj per freskoj kaj bareliefoj; dum statuoj, vazoj kaj mozaikoj laŭ riĉaj desegnoj montris la riĉon de la mortinto.

La trezoro estis metita en la muzeon precize en la sama stato kiel kapitano Sabretash ĝin trovis — t. e. el la ĉerko nenio estis elprenita. Dum ok jaroj ĝi tiel staris subigita nur ekstere al publika ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj por tiuj, kiuj scias, kiel malofte neprirabita antikvaĵo atingas nian landon, evidentiĝos tuj, ke ni posedis grandan kaŭzon por nin gratuli pri nia bonŝanco.

Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ keston, longan preskaŭ sep futojn kaj larĝan eble tri, kun du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma. La materialo, ni unue supozis, estas ligno sikomora, sed, tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn temojn — intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la nomo de la mortinto. Bonŝance, sinjoro Gliddon ĉeestis, kaj li sen malfacilaĵoj tradukis la literojn, kiuj estis nur fonetikaj, kaj prezentis la vorton ”Tutonureraro”.

Ni malfacile malfermis tiun keston sen difekti ĝin; sed, fine farinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis difektinta la kolorojn de la interna kesto.

Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj neniel diferenca de la dua, escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la tria kestoj ne troviĝis iu interspaco — unu akurate sidis en la alia.

Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni supozis, ke ni trovos ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ ili, ni trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun multaj identaj homaj figuroj, intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.

Etendiĝanta de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donanta denove liajn nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj. Ĉirkaŭ la kolo tiel eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava globo. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.

Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta.

La haŭto estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj estis en bona stato. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj, esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj estis brile orumitaj.

Sinjoro Gliddon opiniis, pro la ruĝeco de la haŭto, ke la balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro tiel formita, ni rimarkis aromon de kamforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj.

Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni povis trovi neniun. Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke oni sufiĉe ofte renkontas kompletajn, aŭ ne malfermitajn mumiojn. La cerbo kutime estis eltirita tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la flanko; la kadavron oni tiam razis, lavis kaj salis, kaj poste kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo komenciĝis.

Ĉar neniu signo de malfermaĵo estis trovebla, d-ro Ponnonner pretigis siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis, ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj ĝisrevide, kiam iu sugestis unu-du eksperimentojn per la voltaa pilo.

La almeto de elektro al mumio minimume tri- ĝis kvarmiljara estis ideo, se ne tre saga, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekone serioze, kaj naŭ dekone ŝerce, ni aranĝis baterion en la studio de la doktoro kaj tien portis la egiptanon.

Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian galvanan sentemon, kiam ni konektis ĝin al la elektra fadeno. Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido pri nia propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton unu al la alia, kiam miaj okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, tuj fiksiĝis tie pro mirego. Mia mallonga ekrigardo sufiĉis por certigi min, ke la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis el vitro, kaj kiuj unue estis rimarkindaj pro certa stranga rigardo, nun estis tiom kovritaj per la palpebroj, ke nur malgranda parto de la tunica albuginea restis videbla.

Per krio mi atentigis la aliajn pri la fakto, kaj tuj ĝi evidentiĝis por ĉiu.

Mi ne volas diri, ke mi timis pri la fenomeno, ĉar ”timo”

estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro, ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis. D-ro Ponnonner estis homo kompatinda. Sinjoro Gliddon, per iu kurioza metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silk Buckingham, mi opinias, apenaŭ estos sufiĉe senhonta por nei, ke li iris rampante sub la tablon.

Post la unua miriga ŝoko ni tamen decidis, kiel natura afero, tuj eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis al la dikfingro de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto ekstera, sesamoideum pollicis pedis, kaj tiel trovis la radikon de la abductor-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila, la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla fortego, donis piedbaton al dro Ponnonner, kiu sukcesis pafi tiun sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton malsupre.

Ni rapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, supreniranta per neklarigebla rapideco, plena de la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresita pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn rigore kaj fervore.

Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al subita kontakto kun la elektra fadeno.

Morale kaj fizike — figure kaj absolute — la efekto estis elektra. Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de d-ro Ponnonner; kvine sin turnante al sinjoroj Gliddon kaj Buckingham, ĝi ilin alparolis, en tre bona egipta lingvaĵo, jene:
”Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto kaj surprizas kaj dolorigas min. Pri d-ro Ponnonner nenion pli bonan mi atendis; li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne konas pli bonan konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Gliddon — kaj vi, Silk — kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo tiel ke oni povas supozi, ke vi naskiĝis tie, — vi, mi diras, kiuj tiel longe restis inter ni, ke vi parolas egipte same bone, laŭ mia opinio, kiel vi skribas vian nacian lingvon — vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la firmajn amikojn de mumioj — mi fakte atendis pli ĝentilan konduton de vi. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio, ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj vestaĵoj, en tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto (malmultvorte) mi devas rigardi vian helpon kaj subtenon al tiu senvalora friponeto, d-ro Ponnonner, kiam li tiris mian nazon?”

Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon en tiuj cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ irus rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝus fortege, aŭ svenus kune. Unu el tiuj estis certe atendebla.

Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo.

Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno de la mumio elprenis teruron el ĝiaj vortoj. Kiel ajn tio povis esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas speciale erara.

Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis flanken el la atingo de ĝiaj pugnoj. D-ro Ponnonner metis siajn manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion, kaj treege ruĝiĝis en la vizaĝo. Sinjoro Gliddon karesis siajn vangoharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo.

Sinjoro Buckingham malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la maldekstran angulon de sia buŝo.

La egiptano lin rigardis severmiene kelkajn minutojn, kaj fine, kun rikano diris:
”Kial vi ne parolas, sinjoro Buckingham? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion, kion mi demandis? Bonvolu elpreni vian dikfingron el la buŝo.”

Sinjoro Buckingham, je tio iom saltetis, elprenis sian dekstran dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso, enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam menciita aperturo.

Ne povante eltiri respondon el sinjoro Buckingham, la mumio sin turnis plendeme al sinjoro Gliddon, kaj en ordona tono demandis, per kelkaj vortoj, kion ni intencas fari.

Sinjoro Gliddon tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi ĉi tie, originallingve, ĉion da lia bonega parolado. Mi povas kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun la mumio partoprenis, okazis en antikva egipta lingvo, pere de (tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la aro), pere de sinjoroj Gliddon kaj Buckingham, kiel interpretantoj. Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la fremdulo) la du vojaĝantoj devis foje uzi skizojn por klarigi specialan signifon. Sinjoro Gliddon unufoje, ekzemple, ne povis komprenigi al la Egipto la vorton ”politiko,” ĝis li skizis sur la muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita malantaŭen, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo ...

Oni facile komprenos, ke la parolado de sinjoro Gliddon pritraktis ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble okazis speciale al ĝi, la individua mumio nomita Tutonureraro, kaj finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble estos bone daŭrigi la intencitan ekzamenon. Ĉe tio d-ro Ponnonner pretigis la instrumentojn.

Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Tutonureraro posedas konsciajn skrupulojn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis sian kontenton pri la prezentitaj pardonpetoj, kaj, glitante de sur la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.

Fininte tiun ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da nigra plastro sur lian nazpinton.

Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio estis la titolo de Tutonureraro) iom tremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ la plej bona stilo de Jennings, pantalono el ĉielblua tartano 1 kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el patenta ledo, pajlkoloraj kaproledaj gantoj, okulvitro, paro da vanghararoj kaj ”akvofala” kravato. Pro la diferenco de grandeco inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu), malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpon de la egiptano, sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita. Sinjoro Gliddon tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro tuj sonigis la tintilon, kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.

La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble, montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Tutonureraro ankoraŭ restas vivanta.

”Mi kredis,” diris sinjoro Buckingham, ”ke antaŭ tiu ĉi tempo vi nepre estas mortinta.”

”Kial?” respondis la grafo, tre mire, ”mi estas ne multe pli

1 Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la skotoj.

ol sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka, kiam li mortis.”

Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita.

Estis kvinmil kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la katakombojn ĉe Eleithias.

”Sed mia diro,” rediris sinjoro Buckingham, ”ne rilatis vian aĝon je via enteriga tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.”

”Per kio?” diris la grafo.

”Per asfalto,” persistis sinjoro Buckingham.

”Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian ol hidrargan bikloridon.”

”Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni,” diris d-ro Ponnonner, ”estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ kvinmil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivanta kaj aspektanta tiel aparte sana.”

”Se mi tiam estus, kiel vi diras, mortinta,” respondis la grafo, ”pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni en praaj tagoj. Sed laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris, ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn de la balzamada procedo?”

”Nu, ne tute.”

”Ha, mi komprenas — bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton), en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ,animala’ laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan ol la moralan kaj vivan estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo de balzamado konsistis ĉe ni el tuja haltigo, kaj tenado ĉiam dormanta de ĉiu animala funkcio, kiu subiris la procedon. Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas mia bonŝanco, ke mi devenas el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivanta, same kiel vi min vidas nun.”

”La sango de la Skarabo?” ekkriis d-ro Ponnonner.

”Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis.

Mi parolis figure.”

”Sed kiel tio efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?”

”Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; nur la Skaraba gento ne sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, mi nun troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene vivi.”

”Mi tion komprenas,” diris sinjoro Buckingham, ”kaj mi supozas ke ĉiuj kompletaj mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas de la Skaraba gento.”

”Sendube.”

”Mi kredis,” diris sinjoro Gliddon, tre humile, ”ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj”.

”Unu el la egiptaj kioj?” ekkriis la mumio salte stariĝante.

”Dioj!” ripetis la vojaĝinto.

”Sinjoro Gliddon, mi ja miregas, aŭdante vin paroli en tiu stilo,” diris la grafo, residiĝante; ”neniu nacio sur la surfaco de la tero iam konfesis pli ol unu dio. La Skarabo, la Ibiso, ktp., ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradon al Kreinto tro majesta por esti rigardata pli senpere.”

Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis d-ro Ponnonner.

”Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta”

li diris, ”ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.”

”Ne povas ekzisti dubo pri tio,” respondis la grafo, ”ĉiu Skarabano balzamita vivanta, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj intence tiel balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ restas en la tomboj.”

”Ĉu vi estos iom ĝentila kaj klarigos,” mi diris, ”kion vi volas diri per ,intence tiel balzamitaj’.”

”Kun granda plezuro,” respondis la mumio, post kiam li malrapide rigardis min per la okulvitro — ĉar nun estis la unua fojo, ke mi demandis al li rekte. ”Kun granda plezuro”, li diris, ”la ordinara daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento, antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da jarcentoj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi, kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni vivas tiun ĉi naturan periodon en partoj. Rilate la historion, efektive, la sperto montris, ke io tia absolute necesas. Historiisto, ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis libron kun granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili aranĝu, ke oni lin revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj. Denove ekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notlibro, t. e. al speco de literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentoj aŭ korektoj, tiel komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston, ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron.

Trovita, ĝi neniam valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci labori tuj, kaj korekti, laŭ sia propra scio kaj sperto, la tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektado, sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.”

”Pardonu min,” diris d-ro Ponnonner ĉe tio ĉi, metante la manon mole sur la brakon de la egiptano, ”pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi povas interrompi vin unu momenton?”

”Kompreneble, sinjoro,” respondis la grafo fiere.

”Mi nur volis fari demandon al vi,” diris la doktoro, ”vi menciis memkorektadon de tradicioj koncerne lian propran epokon. Sinjoro, meznombre, kia proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?”

”La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis tute similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj mem — tio estas, ke eĉ ne unu sola ero el ambaŭ iam troviĝis, pro iuj cirkonstancoj, kiu ne estus tute kaj absolute malprava.”

”Sed, ĉar estas tute certe”, rediris la doktoro, ”ke minimume kvin mil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas, ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek jarcentojn pli frue.”

”Sinjoro?” diris grafo Tutonureraro.

La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj klarigoj ni igis la fremdulon kompreni ilin. Li fine diris hezite:
”La ideo, kiun vi sugestas, estas por mi, mi konfesas, tute nova. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan fantazion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas tiel nomi ĝin), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje, kaj nur unufoje, mi aŭdis iun aludeton de viro kun multaj konjektoj koncerne la devenon de la homa raso; kaj de tiu ĉi persono la vorto mem, Adamo (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado el malbonodora humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de kreitaĵoj ĝermis) — la spontana ĝermado, mi diras, de kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo.”

Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Buckingham, unue iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Tutonureraro, diris la jenon:
”La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun kelkfoja praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, en partoj, devis ja altgrade kontribui al la ĝenerala kresko kaj kunigo de la scio.

Mi supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la antikvaj egiptanoj sur ĉiuj kampoj de la sciencoj, kompare kun la modernuloj, kaj pli speciale kun usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.”

”Mi denove konfesas,” respondis la grafo, tre kompleze, ”ke mi malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de la scienco vi aludas?”

Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la supozojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.

Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj, kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj, kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.

Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.

Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri lia scio el astronomio, kiam membro, kiu ĝis nun ne estis malferminta la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ iun Plutarĥon, de facie lunae (pri fazoj de la luno).

Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj lupeoj, kaj ĝenerale, pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn, kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur demandis ĉu ni modernuloj posedas mikroskopojn, kiuj ebligas al ni skulpti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, eta d-ro Ponnonner sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.

”Rigardu nian arkitekturon!” li ekkriis, tre indignigante ambaŭ vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.

”Rigardu,” li kriis entuziasme, ”la Bowling Green-fontanon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro granda por esti primeditata, rigardu momente la Kapitolon en Washington, D.C.!” kaj la bonkora kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo, kiun li aludis. Li klarigis, ke nur la portiko estas ornamita per ne malpli ol dudek kvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn interspace.

La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori en la momento la precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego Aznac, kies fundamentoj estis metitaj dum la komenco de la tempo, sed kies ruinoj ankoraŭ staris en la epoko de lia entombiĝo, sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Teboj. Li memoris, tamen, (parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco de antaŭurbo nomita Carnac, konsistis el cent kvardek kvar kolonoj, ĉiuj de la diametro de tridek sep futoj kaj interspace dudek kvin. La alirejo al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo du mejlojn longa, konsistanta el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, altaj dudek, sesdek kaj cent futojn. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori) mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis entute sep mejlojn da ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per hieroglifoj. Li ne pretendas konstati, ke eĉ kvindek aŭ sesdek kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj, sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti enpremitaj per iom da peno. La palaco en Carnac estis tamen nur sensignifa eta konstruaĵo. Li (la grafo) tamen ne povas bone rifuzi konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la fontano ĉe Bowling Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi, li devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.

Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj.

”Nenion,” li respondis, ”specialan”. Ili estas iom malgrandaj, iom malbone projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas esti komparitaj, kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanalitaj ŝoseoj, sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.

Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco en Carnac.

Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian ideon pri artezaj putoj; sed li nur levis la brovojn, dum sinjoro Gliddon okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe estis trovita de la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda oazo.

Mi tiam menciis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon, kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizita tute per iloj el kupro.

Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata ”Dial” (ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ Progresado.

La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo, sed ĝi neniam progresis.

Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de demokratio, kaj multe klopodis impresi al li la justan sencon pri la profitoj, kiujn ni ĝuas, vivante kie troviĝas libera voĉdonrajto kaj neniu reĝo.

Li aŭskultis kun evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte amuzata. Kiam ni finis, li diris, ke antaŭ tre longe okazis io tre simila. Dektri egiptaj provincoj decidis subite, ke ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian konstitucion, kiun oni povas koncepti. Dum iom da tempo ili sukcesis mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero finiĝis, tamen, per la kunfandiĝo de la dektri ŝtatoj kun dek kvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.

Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis memori, oni lin nomis Popolaĉo.

Ne sciante kion diri pri tio, mi laŭtigis la voĉon, kaj plendis pri la egipta nekono pri vaporo. La grafo min rigardis kun multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege puŝis min je la ripoj per sia kubuto — diris al mi, ke mi sufiĉe estas fordoninta min tiufoje — kaj demandis ĉu mi vere estas tia malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenas de la inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.

Ni nun troviĝis en tuja danĝero esti venkitaj; sed bonŝance d-ro Ponnonner, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis, ĉu la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.

La grafo, je tio ĉi, rigardis malsupren al la rimenoj de sia pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la vostoj de sia frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutoj. Defaliginte ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.

Je tio nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel sinjoro, ĉu la egiptanoj konis en tiu epoko la fabrikadon de la lozanĝoj de Ponnonner, aŭ de la piloloj de Brandreth.

Ni atendis profunde avide la respondon — sed vane. Ĝi ne venis. La egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam triumfo estis pli kompleta; neniam venko estis suferata kun tiel malbona humoro. Efektive, mi ne povis elteni la vidon de la ĉagrenego de la kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide, kaj foriris.

Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris por tuj enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa, skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino estas megero. Vere, mi estas kore naŭzita de ĉi tiu vivo, kaj de la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas erara.

Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono) en 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason da kafo, mi intencas iri rekte al Ponnonner, kaj resti balzamita por ducent jaroj.

La foruzita viro

RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MlLITIRO

Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,
Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombon.

Corneille

Mi ĝuste nun ne povas rememori, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa — dum iu publika kunveno, mi bone scias — kunvokita pro io tre grava, sendube, — en iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita — kies nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas, ke la prezento estis akompanita, miaflanke, de tiagrade maltrankvila embaraso, ke ĝi sukcesis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko.

Mi estas nature timema — tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi ne povas helpi tion. Speciale la plej eta ŝajno de mistero — de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni — tuj sukcesas meti min en kompatinde ekscititan staton.

Estis io iel rimarkinda — jes, rimarkinda, kvankam tiu ĉi estas nur malforta termino por esprimi mian plenan ideon — pri la tuta individueco de la dirita persono. Li staris, eble ses futojn alta, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj indikis altan devenon. Pri tiu temo — la persona aspekto de Smith — estante detalema, mi trovis iaspecan melankolian kontentiĝon. Lia hararo certe honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi pli belan brilon. Ĝi estis gagate nigra — kiu ankaŭ estis la koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangoharoj. Oni rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne estus troe, se mi dirus, ke ili estis la plej fajna aro de vangoharoj sub la suno. Ĉiuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon absolute senkomparan. Tie estis la plej glate ebenaj, kaj la plej brile blankaj el imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco. Ankaŭ rilate la okulojn mia konatulo estis plej supere provizita. Laŭ valoro ĉiu unuopa el tiu paro egalus paron da ordinaraj okulorganoj. Kolore ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu aldonas signifon al la esprimo.

La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi iam vidis. Neniam en via vivo vi povus trovi ian difekton en ĝiaj mirindaj konturoj. Tiun maloftan specialaĵon kompletigis tre bone paro da ŝultroj, kiu kaŭzus ruĝiĝon de la vizaĝo de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam antaŭe vidis iujn same perfektajn. La brakoj entute estis mirinde formitaj. Kaj la malsupraj membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte da karno — nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povas imagi pli gracian kurbon ol tiun de la os femoris, kaj troviĝis ĝuste tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte proporcian tibikarnon. Mi volas, je Dio, ke mia juna kaj talenta amiko, la skulptisto Chiponchipin, nur estus vidinta la krurojn de la Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith.

Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne estas same abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi min kredi, ke la rimarkinda io, al kiu mi ĵus aludis — ke la stranga ”mi-ne-scias-kion”, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon — kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la mieno — sed ankaŭ pri tio mi ne povas pretendi certecon. Ekzistis certe precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno — grado de malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de anguleca precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkita en pli malgranda figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero — aŭ mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.

La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris en mian orelon kelkajn vortojn komentajn pri la viro.

Li estas tre rimarkinda viro — tre rimarkinda viro — fakte, unu el la plej rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato ankaŭ de la sinjorinoj — precipe pro sia alta reputacio pri kuraĝo.

”Laŭ tiu punkto li staras sen rivalo — efektive li estas nepra desperado — absoluta fajromanĝanto, senerare,” diris mia amiko, kaj treege mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia tono.

”Absoluta fajromanĝanto, sen ia eraro. Li montris tion, mi opinias, efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj Kikapuaj indianoj.” (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.) ”Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! — Mirindaĵoj de kuraĝo! — vi estas aŭdinta, kompreneble? — vi scias, li estas la homo —”

”Homo viva! kiel vi sanas? Nu! kiel vi fartas? tre ĝojas vidi vin, treege!” nun interrompe diris la generalo mem, prenante la manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi devas diri, ke mi bedaŭris la interrompon en tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua kaj Kikapua militiro.

Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon.

Mia amiko nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi troviĝis ne nur kontentigita sed reale instruata. Mi neniam aŭdis pli fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga modesteco li neniam, malgraŭ tio, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej deziris diskuti — mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la Bugabua milito — kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga delikata sento, malpermesis, ke mi komencu la temon, kvankam mi estis vere treege tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li speciale ĝojas komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado. Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.

”Tute ne estas io, kio similas ĝin,” li diradis, ”ni estas mirinda popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj — homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur ĉiu maro, kaj la Nassaua pasaĝera balono estas ekironta regulajn vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono kaj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Ankaŭ tio ne estas la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive, neniu fino por la antaŭeniro de la inventoj. La plej mirindaj, la plej geniaj — kaj, mi aldonu, sinjoro — sinjoro Thompson, mi kredas, estas via nomo — mi aldonu, mi diras, la plej utilaj, la plej vere utilaj meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel agarikoj, se mi estas permesata tiel esprimi tion, aŭ pli figure, kiel — a-akridoj — kiel akridoj, sinjoro Tompsono — ĉirkaŭ ni kaj a-a-aĉirkaŭ ni.”

Thompson verdire ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de meĥanika inventado. Mia scivolo tamen ne tute estis kontentigita, kaj mi decidis fari tujan esploron inter miaj amikoj koncerne je la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn okazojn, quorum pars magna fuit 1 , dum la Bugabua kaj Kikapua militiro.

La unua okazo, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel skrupulis kapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto, d-ro Drummummupp, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu mia inda kaj informema amikino, fraŭlino Tabitha T.

1 Latine: ”kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto”.

Tiel sidante, mi min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo John A.

B. C. Smith, tiu persono, al mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabitha T. Ni telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan konversacion.

”Smith!” ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, ”Smith! — kio, ĉu generalo John A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi scias ĉion pri li! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko! Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis kiel heroo — mirindaĵoj de kuraĝo — senmorta famo! Smith, Breveta brigadestro-generalo John A. B. C.! Nu, vi scias, li estas la homo —”

”Homo,” jen interrompis D-ro Drummummupp laŭtegvoĉe, kaj kun pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. ”Homo, kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!”

Mi glitis al la fino de la sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de la flustroj de la fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.

La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la Rantipolan teatron, kie mi kredis min certa, ke mi tuj kontentigos mian scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de afablo kaj ĉionscio, fraŭlinoj Arabella kaj Miranda Cognoscenti. Tiu bona tragediisto, Climax, estis ludanta tiun tagon al tre homplena teatro, kaj mi spertis iom da malfacilaĵoj, komprenigante miajn dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj plene superrigardis la scenejon.

”Smith?” diris fraŭlino Arabella, kiam ŝi fine komprenis la kialon de mia demando; ”Smith? kio, ĉu generalo John A. B.

C.?”

”Smith?” demandis Miranda penseme. ”Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli belan figuron?”

”Neniam, fraŭlino, sed nun diru al mi —”

”Aŭ tiel neimiteblan gracion?”

”Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min — ”

”Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?”

”Fraŭlino, —”

”Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron! ”

”La diablo! ” kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.

”Smith!” ŝi diris. ”Kio, ĉu generalo John A. B. C.? Terura afero tio estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj — sovaĝaj, kaj tiel plu — sed ni vivas en mirinde inventema epoko!

Smith! Ho, jes! eminenta viro! absoluta desperado — senmorta famo — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis! ” (tiu ĉi dirata per akra krio). ”Benu mian animon! Nu, li estas la man 1 ”.

”Mandragoro,
Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
Ne lulos iam vin al tiu dolĉo
La dormo de hieraŭ” —

ekkriegis tiam Climax apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne povis toleri, nek intencis. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn

1 man (angle)= homo, viro.

Cognoscenti, iris rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon, ke mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.

Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Cathleen O’Trump mi fidis, ke mi ne renkontos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por mia animpaco.

”Smith?” diris mia kunludantino. ”Kio! ĉu generalo John A.

B. C? Terura afero tio estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas viston, se vi bonvolas, sinjoro Tattle 1 — tamen, tiu ĉi estas la epoko de la inventado, tre certe; la epoko par excellence — ĉu parolas france? — ho, absoluta heroo, absoluta desperado? — ĉu neniun keron, sinjoro Tattle? mi ne kredas tion — senmorta famo, kaj tiel plu — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo —”.

”Hommo? kapitano Hommo?” jen kriegis iu eta ina entrudanto el la plej malproksima angulo de la ĉambro. ”Ĉu vi parolas pri kapitano Hommo kaj la duelo? Ho, mi devas aŭdi; diru, mi petas — daŭrigu sinjorino O’Trump! bonvolu daŭrigi!” kaj daŭrigi sinjorino O’Trump ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita. Jes, sinjorino O’Trump daŭrigis, kaj mi — mi finis — la viziton. Ne estus iu ebleco aŭdi ion pluan tiun vesperon, rilate al Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith.

Tamen, mi min konsolis per la penso, ke la tajdo de malbonŝanco ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis

1 Klaĉo

fari fortan penon informiĝi ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia sinjorino Pirouette.

”Smith?” diris sinjorino P., dum ni kirliĝis kune en la zefira danco, ”Smith? kio? ĉu generalo John A. B. C.? Terura afero, tiu kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj indianoj! Bonvolu turni viajn piedfingrojn! Mi vere hontas pri vi — homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! — sed tiu ĉi estas mirinda epoko por inventado — Ho! oho! mi estas senspira — absoluta desperado — mirindaĵoj de kuraĝo! — Neniam aŭdis!! — Ne povos kredi tion — mi devas sidiĝi kaj informi vin — Smith! nu, li estas la man — ”Manfred, mi diras al vi!” jen kriaĉis fraŭlino Bas-Bleu, dum mi kondukis sinjorinon Pirouette al seĝo. ”Ĉu iu iam aŭdis ion similan? Ĝi estas Manfred, mi diras, kaj tute neniel ajn Manfrajdej 1 .” Jen fraŭlino Bas-Bleu manvokis min, en tre decida maniero; kaj mi deviĝis, volonte aŭ ne, forlasi sinjorinon Pirouette por decidigi disputon rilate la titolon de iu poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera titolo estas Manfrajdej, kaj tute neniel Manfred, tamen, kiam mi revenis por serĉi sinjorinon Pirouette, ŝi ne estis trovebla, kaj mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ ĉiuj Bas-Bleuoj.

La aferoj nun ricevis vere seriozan aspekton, kaj mi decidis tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Theodor Sinivate, ĉar mi sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion similan al definitiva informo.

”Smith?” li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn silabojn, ”Smith? kio, ĉu generalo John A. B. C.?

1 Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto de Robinson Crusoe en la romano de Defoe.

Sovaĝa afero, tio kontraŭ la Kikapu-u-uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke jes? Absoluta despera-a-ado — tre bedaŭrinde, je mia honoro! Mirinde inventema epoko! — mirinda-a-aĵoj de kuraĝo! Sed aliflanke, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?”

”Kapitano Hommo estu damnita,” mi diris, ”bonvolu daŭrigi vian rakonton.”

”Hem! — ho, nu! — toute la même cho-o-ose, kiel ni diras en Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo John A. B. C.? Sed vere (jen sinjoro Sinivate juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo) ”vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, same bone kiel mi, ĉu? Smith? John A. B. C.? Nu, min benu, li estas la vii-iro —.

”Sinjoro Sinivate,” diris mi petege, ”ĉu li estas la viro kun fera masko?”

”N-e-e!” li diris aspektigante sin sagaca, ”nek viro en la luu-uno.”

Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto, kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi mian amikon, sinjoron Sinivate, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora konduto kaj malĝentileco.

Intertempe mi tamen ne intencis esti malhelpata pri la informo dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen, almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara, certa, decida — malmola kiel pasteĉokrusto, konciza kiel Tacito aŭ Montesquieu.

Estis frue, kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta; sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj kondukiĝis en lian litĉambron de maljuna negra ĉambristo, kiu atendis atente dum mia vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj lin rimarki. Kuŝis granda kaj tre kuriozaspekta pakaĵo el io apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentis min plej bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.

” ̆em! Aĥem! ne tre ĝentila tio, mi certe dirus!” diris la pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj tagoj de mia ekzisto.

”Aĥem! ne tre ĝentila tio, mi opinias.”

Mi plene kriis pro teruro kaj iris oblikve al la plej malproksima fino de la ĉambro.

”Dio min benu, amiko mia,” denove fajfis la pakaĵo, ”kio — kio — kio — nu, pri kio temas? Mi fakte kredas, ke vi tute ne konas min.”

Kion mi povis diri pri ĉio ĉi — kion mi povis diri? Mi ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj gapanta buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.

”Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?” iom poste refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la planko ian neklarigeblan manovron, tre simila al surtirado de ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.

”Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompey, alportu al mi tiun kruron!” Ĉe tio Pompey alportis al la pakaĵo bonegan korkan kvazaŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide; kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.

”Kaj sanga batalo ĝi estis” daŭrigis la aĵo, kvazaŭ monologe; ”sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompey, mi dankos vin, se vi alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon, amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi vin al Bishop.” Ĉe tio Pompey surŝraŭbis brakon.

”Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni.

Nun, vi hundo, surmetu miajn ŝultrojn kaj bruston. Pettitt faras la plej bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.”

”Brusto!” mi diris.

”Pompey, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan perukon ĉe De l’Orme.”

”Peruko!”

”Nun, vi negro, miajn dentojn. Por bona aro da ili, vi plej bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega faro.

Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.”

”Postaĵo! faligis!! mia okulo!!”

”Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompey, vi fripono, enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu d-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.”

Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas neniu alia ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompey kaŭzis, mi devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono. La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero rapide klariĝis.

”Pompey vi nigra fripono,” knardiris la generalo, ”mi fakte kredas, ke vi lasus min eliri sen mia palato.”

Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro, malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj alĝustigis interne iom strangaspektan maŝinon, per tre lerta metodo, kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove parolis, lia voĉo reprenis tute tiun riĉan melodion kaj forton, kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.

”Damnu la friponojn!” li diris per tiel klara tono, ke mi absolute saltis pro la ŝanĝiĝo. ”Damnu la friponojn! Ili ne nur frakasis al mi la palaton, sed ili ankaŭ provis fortranĉi minimume sep okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfanti en Ameriko, por vere bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi sentas plej grandan plezuron, farante tion.”

Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato — kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta tiel longe. Ĝi estis evidenta.

Ĝi estis komprenebla afero.

Brevet-brigadestro-generalo John A. B. C. Smith estis la viro— estis la foruzita viro.

La silento — Fabelo

La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj silentas.

Alcman

Aŭskultu min,” diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. ”La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libio apud la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie kvieto, nek silento.

La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub la ruĝa okulo de la suno, en tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj pala dezerto el gigantaj nimfeoj. Ili sopiras unu al la alia en tiu soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn, kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de ili elvenas malklara murmuro, kiel plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili sopiras unu al la alia.

Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura, altega arbaro.

Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj la altaj praarboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen, kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo.

Kaj supre, kun susuro kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo ne troviĝas kvieto, nek silento.

Estis nokto kaj falis pluvo; kaj falante ĝi estis pluvo, sed falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon — kaj la nimfeoj sopiris unu al la alia en la soleno de sia soleco.

Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj aspektis el karmezina koloro.

Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj alta — kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj, ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto estis ” A fl IKTO ”.

Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko; kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de la viro. Kaj la viro estis forme alta kaj majesta, kaj estis volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per togo de antikva Romo. Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, lasis nekovritajn la trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro, kaj dezirego al soleco.

Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur la manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn praarbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmita de la nimfeoj; kaj rigardis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco, sed la nokto foriĝis kaj li sidis sur la roko.

Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj rigardis sur la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de ili. Kaj mi kuŝis en mia kaŝejo kaj rigardis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en sia soleco — sed la nokto foriĝis kaj li sidis sur la roko.

Tiam mi iris malsupren en la internojn de la marĉo, kaj vadis for en la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto 1 al la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj rigardis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco. Sed la nokto foriĝis kaj li sidis sur la roko.

Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento. Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego — kaj

1 Vidu Jobo XI. l5,24.

la pluvo batis sur la kapon de la viro kaj la diluvoj de la rivero fluegis malsupren kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon — kaj la nimfeoj akre kriis en siajn bedojn — kaj la arbarego falis antaŭ la vento — kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis — kaj la roko ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝis en mia kaŝejo kaj rigardis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco; sed la nokto foriĝis kaj li sidis sur la roko.

Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de silento, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis silentaj. Kaj la luno ĉesis ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo — kaj la tondro mortis — kaj la fulmo ne ekbrilis kaj la nuboj pendis senmove — kaj la akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis — kaj la arboj ĉesis svingiĝi — kaj la nimfeoj ne plu sopiris — kaj ne aŭdiĝis plu la murmuro de ili, nek ia nuanco de sono tute tra la vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj ili estis ŝanĝitaj — kaj la literoj estis ” SILENTO ”.

Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo, kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis neniu voĉo tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis ” SILENTO ”. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj forkuris rapide, tiel, ke mi ne vidis lin plu.”


Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj, en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras, troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la fortega maro — kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la diroj, kiujn diris la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono — sed, kiel Alaho vivas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton, li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian vizaĝon.

www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-133-X 75