Tien

Romano

Johán Valano

HTML-eldono kreita laŭ la libroforma eldono:

Kembriĝo: Edmundo, 2014-01-24.


1

– Kiel ni povus akcepti ŝin? Estas klare, ke ŝia menso misfunkcias. Mi ne komprenas, kial vi bezonas tiom heziti, – la prezidanto diris.

Mi rigardis la aliajn membrojn de la komisiono. Estis malfacile diveni, kion ili pensas, krom ke la situacio estas ĝena, kaj ke preferindus ne respondeci pri la alprenota decido. Estas grava respondeco. La ŝtato ja fidas nin por taksi, ĉu iu sendanĝere povas memstare praktiki psikoterapion, kaj ankaŭ la popolo, eĉ sen scii precize pri la regularoj, tamen fidas, ke iu instanco protektas ĝin kontraŭ praktikado de tiel delikata profesio fare de fuŝuloj.

– Ne estas tiel simple, – diris Roberto Sativa.

– Ne simple!

Prof. Javorski, la prezidanto, rigardis la parolinton kun miro tiel evidenta, ke ĉiu el ni sentis embarason. La suspekto, ke la tuta komisiono konsistas el frenezuloj, klare legiĝis sur lia vizaĝo. “Ju pli li maljuniĝas, des malpli li kapablas rezoni nuance,” mi pensis, sed jam li reparolis, same memcerte:

– Ne simple! Kiel vi povas tion diri? Tiu Lorena Margun ne kapablas distingi inter realo kaj fantaziaĵo, ŝi montriĝas tiel facile influata, ke ŝi kredas pacienton, kiu evidente deliras, kaj vi pretus doni al ŝi oficialan rajtigon sendepende praktiki?

Per subita, preskaŭ timiga movo, li turnis sian indignan rigardon al mi.

– Pro vi, Klaŭdjo, ni perdas nian tempon. Ŝi laboras sub via kontrolo. Vi konas la tutan historion de la rilato inter tiu paciento kaj ŝi. Vi devis tuj vidi, kiel li impresas ŝin, perdigas al ŝi la kapablon ĝuste rezoni. Mi ne komprenas, ke vi lasis tiun aferon putri ĝis la nuna stato ...

Li hezitis, lia emocio estis tiel forta, ke li ne sukcesis trovi la vortojn. Li ĉiam estimis min ĝis nun, kaj tiu estimo ŝajne koliziis kun lia emo klasi min inter la fuŝmensulojn.

– Se vi kredas ŝin mense sana, tio pruvas, ke ŝi transdonis sian malsanon al vi.

Necesis, ke mi defendu min.

– Ni atingis la finon de la kontrolperiodo, – mi rebatis. – Ĉion, kion ŝi faris ek de la komenco, mi sekvis plej atente. Mi trovis ŝin inteligenta, saĝa, prudenta, kuraĝa, kun bona psika ekvilibro, altnivela pri teorio, kaj en praktiko trafe intuicia. Ŝi pruvis sin kapabla vidi la proprajn erarojn kaj lerni el ili. Unuvorte, ŝi montriĝis kompetenta. Kompare kun multaj kandidatoj, ŝi riveliĝis aparte talenta. Mi ne povas kredi, ke tiel stabila personeco povis sen videbla laŭgrada evoluo subite fali en deliron.

– Ĉu vi do kredas ŝian rakonton?

– Mi nek kredas nek nekredas. Mi rezervas mian juĝon, ĝis post kiam mi mem iris tien kaj proprokule vidis.

– Vi vidos nenion, ĉar estas neeble, ke estu io por vidi.

– Kun plej granda respekto, sinjoro prezidanto, tio estas antaŭjuĝo.

Ree lia vizaĝo esprimis la jaman konflikton: estis malfacile por li kunordigi sian estimon kun la malĝojiga penso, ke mi freneziĝis. Sed li trovis solvon:

– Mi supozas, ke vi enamiĝis al ŝi, kaj ke tio falsas vian juĝon, – li fine diris kun longa, profunda elspiro.

2

Roberto kaj mi sidis en trinkejo por nia kutima “potkunveno”. (Komence ni nomis ĝin postkunveno, sed la nova vorto iutage trudiĝis, alude al la “poto” da biero, kiun ni kune trinkis komentante la ĵusan komisionan kunsidon).

– Longa Naz' aspektis, kvazaŭ li pretus ekskludi vin el la komisiono, – komencis Roberto.

– Mi komprenas lin. Fakte mi simpatias kun li. Estas tre malfacila afero. Eble efektive Lorena suferas halucinojn, kaj se tiel ...

– Kial vi parolas pri halucinoj? Ĉu ne temas nur pri la fakto, ke ŝi kredis homon delirantan anstataŭ kredi lin deliranta?

– Estas multe pli ol tio. Sed kiel ...? Ha jes, vi ne ĉeestis ...

– Verŝajne vi priparolis la halucinojn, post kiam mi estis vokita telefonen, tiel ke mi maltrafis gravan parton de via raporto.

– Jes, mi memoras nun. Vi estis for, dum mi rakontis, ke ŝi iris tien por kontroli.

– Kaj kio rezultis el ŝia kontrolo?

– Ŝi travivis ion similan al li. Almenaŭ tion ŝi diras. Per voĉo de iu plene sincera. Estas malfacile ne kredi ŝin.

– Sincera tono signifas nenion. Halucinito ĝenerale sonas sincera, ĉar li estas konvinkita pri la realeco de tio, kion li vidis.

– Sed se vi komparas kun la halucinoj, kiujn ni pritraktis dum nia trejniĝo en psikiatria hospitalo, ĉi tiuj aperas tute malsamaj. Ili montriĝas multe pli realismaj, ĉiurilate, kaj, precipe, ili havas plej pozitivan, sanigan efikon sur la personecon, ili montriĝas kontraŭpatologiaj. Ĉu vi iam vidis ion similan ĉe skizofreniulo?

– Sur kio vi bazas vian juĝon?

– Nu, mi vidis ilin, ambaŭ, la pacienton kaj Lorenan, kaj mi povas ĵuri, ke ... Ne forgesu, ke li unue konsultis min. Estas mi, kiu direktis lin al Lorena, ĉar mia horaro estis plenŝtopita. Mi klarigis, ke ŝi laboros sub mia kontrolo, ke mi atente sekvos lian progreson, kaj ke do, se li fidas min, li povas fidi ankaŭ tiun aranĝon. Mi eĉ demandis, ĉu ĝenos lin, se, helpe al la kontrolo, ŝi surbendigos. Li senhezite akceptis. Estas aparte malfacila kazo, la plej malfacila, kiun Lorena havis. Kaj kiam la ... la afero okazis, li estis en plej profunda deprimiĝo. Kiel li trovis la energion forveturi, estas nekompreneble, en tia stato, sed li ĝin trovis kaj iris tien. Kaj kiam li revenis ...

– Jes, se kredi vin, li estis transformita. Min impresis tio, kion vi raportis. Mi ja atendis ion, kiel ekscitiĝon, ekzaltiĝon. Sed ne. Vi klarigis, ke li revenis, ne nur resanigita, sed ankaŭ tute kvieta.

– Efektive, okulfrapis, kiam mi vidis lin post tiu travivaĵo, lia mirinda sereneco. Li diris: “Mia animo similas vastan trankvilan lagon”. Ĉu vi iam aŭdis pri iu, kiu, en unu tago, transiris el plej profunda deprimiĝo en perfektan serenecon kun plena malapero de ĉiuj psikaj simptomoj?

– Estas apenaŭ kredeble, kaj mi ne miras, ke Longa Naz' rifuzas kredi. Permesu, ke mi estu honesta: ankaŭ mi emas ne kredi vin. Mi bezonus pruvon.

– Mi hejme havas ion, kio ne estas pruvo, sed eble helpus vin kompreni mian sintenon: la kasedon, sur kiu li rakontas ... Ĉu vi venus aŭskulti ĝin?

– Jes, jes, jes. Tio estus ege interesa kaj helpus min difini mian starpunkton.

Li rigardis sian brakhorloĝon.

– Ne estas tro malfrue. Ĉu ni povus iri tuj? Sed kio pri la profesia sekreto?

– Lorena petis de li permeson publikigi lian travivaĵon en faka revuo, tiel impresita ŝi estis. Li konsentis, kun la kutima kondiĉo: ke oni ne rivelu lian nomon, nek aliajn detalojn, kiuj ebligus identigi lin. Li eĉ diris: “Tiu malkovro tiom ŝanĝis mian vivon, ke, eĉ se vi proponus disaŭdigi ĝin per radio, mi ne kontraŭstarus; ĝi povas fari nur bonon.”

3

Reaŭdante la kasedon kun Roberto, mi repensis pri tiuj vortoj. Ĝi certe interesus multajn radioaŭskultantojn. Eble plej emociis io rekta en la voĉo, io sentroa, senornama. Sed parolis homo tre klera, granda amanto de literaturo. Al la konvinkopovo eble kontribuis la precizeco de lia vort-elekto. “Jen homo,” mi pensis, “kiu scias rakonti”. Ĉu lia arto iel trompis nin? Kiel ajn estu, la atenton de Roberto, kiel la mian, plene kaptis la iom obtuza voĉo, kiu diris al Lorena:

Mi estis deprimita. Vi memoras, ĉu ne?, en kia stato mi troviĝis pasintan vendredon. Nu, sabaton estis ankoraŭ pli terure. Mi tuŝis la fundon de l' mizero. Mia vivo havis eĉ malpli da senco ol antaŭe, kaj vi scias, kiom absurda mi jam trovis ĝin. Ne eblas priskribi tiun nigraĉan animstaton, senesperan, tiun senton pri senvaloreco. Mi konstatis min senenergia, kapabla pri nenio, fuŝa, neamebla kaj neamata, senigita je saĝo kaj kuraĝo, kaj kun certeco, ke neniam, neniam mia forto revenos, neniam eblos trovi ĝojlumon en la vivo. Mi kaŭris funde de truo, kvazaŭ mia vivo estus tro peza, por ke mi povu ĝin plu porti, tro amara, por ke mi havu motivon daŭrigi ĝin. Sed por la sava memmortigo mi ne havis la kuraĝon. Kaj pro mia malkuraĝo mi malestimis min eĉ pli.

Dimanĉon matene, kiam mi vekiĝis, mi sentis min iom pli forta. Ne. Tio ne estas vera. Estus pli ĝuste diri: malpli senforta. Ĉar mi sentis en mi iom pli da energio, sed ne vidis mian ekziston pli tolerebla, mi decidis meti finon al mia vivo. Sed min kaptis stranga ideo, nome, ke antaŭ ol morti mi lastfoje volas vidi Safirlagon. Vi memoras, ĉu ne?, mi jam diris al vi, ke, kiam mi estis ... normala ..., mi multe kaj plezure praktikis montgrimpadon? Tiu Safirlago troviĝas en la montaro, proksime al Sovaĝkapra Monto. Ĉu vi aŭdis pri tiu? Estas malfacile atingebla loko, kien preskaŭ neniu iam ajn iras. Nur stranguloj kiel mi, kiuj amas solecon ...

Mi devis kunstreĉi miajn lastajn fortojn por eliri el la lito, vesti min, surmeti miajn marŝoŝuojn, eldomiĝi kaj ŝofori montaren. Post la fino de la veturvojo, atendis min trihora marŝado sur mallarĝa vojeto apenaŭ videbla inter la rokoj. Mi ne komprenas, ke, senenergia, mi entreprenis ĝin. Sed iu forto puŝis min antaŭen. Vidi Safirlagon estis kiel la lasta cigaredo de mortkondamnito. Mi marŝis, marŝis, marŝis. La vetero estis rava, kaj la beleco de la lago, kiam mi fine atingis ĝin, superis ĉion memoratan. Mi eksidis sur roko por ĝin kontempli.

Ondo de malĝojo invadis min. Meze de tiu sovaĝa naturo, la lago estas juvelo instiga al poezio. La suno brilis. La ĉielo havis ĝuste sufiĉe da nuboj por emfazi ĝian ĉarmon. Sed ju pli mi rimarkis la ĉirkaŭan belecon, des pli mi sentis min premata en inferon de malgajo.

Kaj subite mi eksentis soifon kaj malsaton. Mi sidis sur tiu roko je multaj kilometroj for de la plej proksima loĝejo. Mi estis ege laca. Stulte, kiam mi eliris el la hejmo, mi forgesis pri tiuj elementaj bezonoj. Mi volis morti, sed nek soife nek malsate!

Ne malproksime torento elrokiĝis kun tinta muziko, kies gajeco akcentis mian malfeliĉon. Sed mi dubis, ĉu ĝia akvo estis trinkotaŭga. La ideo riski ventrodoloron forturnis min de tiu akvo, dum mia soifo min puŝis al ĝi. Mi konsciis pli klare ol iam ajn la turmenton de deprimiĝo. Mankis la kuraĝo elteni la soifon, mankis la kuraĝo akcepti la riskon de doloro, kaj mankis la kuraĝo alfronti la streĉon inter ambaŭ. Pro tio oni malesperas. Ne troviĝas elirejo, krom morto. Sed mankas la kuraĝo morti. Kuraĝo postulas energion, kaj funde de deprimiĝo energio obstine forestas. Eble mian lastan rezervon mi elĉerpis marŝante.

Mi tie sidis longe, plorema sed nekapabla plori, rekonanta la belecon de la ĉirkaŭaĵo sen povi ĝui ĝin.

Kaj tiam mi memoris pri la framboj. Foje, kiam mi venis ĉi tien, mi pasis tra valeto, kie kreskis framboj ege bongustaj. Estis konsiderinde pli malalte ol la loko, kie mi troviĝis, kaj je iom granda distanco, sed la kombino de malsato kaj soifo ŝajne sukcesis malkovri funde de mi pliajn kaŝitajn stokojn de forto, ĉar mi ekstaris kaj ekiris tiudirekte. Mia mensa stato min tiom stultigis, ke mi eĉ ne starigis al mi la demandon, ĉu nunsezone framboj maturas. Mi estis elĉerpita, morale kaj fizike, pli kaj pli nebulis en mia kapo, mi paŝis aŭtomate, iom post iom certiĝante, ke neniam mi havos sufiĉe da forto por atingi la frambojn, kaj ke ĉiaokaze ili ne sufiĉus por satigi kaj sensoifigi min. Sed estis la plej proksima havebla manĝaĵo, kaj, kvazaŭ pelata de besta viv-instinkto, mi plu stumble antaŭeniris al ĝi.

Post kelka tempo, dum la vojeto laŭiris serion da rokoj, kiujn naturo aranĝis linie, iom kiel muron, mi sentis, ke mi tuj svenos. Mi volis apogi min al unu el la rokoj, kiuj tie staris, sed ... ĝi fortiriĝis, cede al la premo de mia mano, kaj malfermiĝis kvazaŭ ĝi estus – aŭ ĉar ĝi estis – pordo, enroke kaŝita. Sed ĉe la pordo troviĝis nek sojlo nek planko, nur abismo, en kiun mi falis, trapasate de stranga tikla vibrado.

*

Kiom da tempo daŭris la falo, mi ne povus diri, sed ĝi ŝajnis tre longa. Mia menso estis tro nebula por povi pensi, kaj tamen mi sentis en mi, tre klare, du kontraŭajn movojn. Unu parto de mi pensis: “Nun mi mortos, bone, finfine venas fino al turmento”. Kaj alia parto samtempe kriis: “Mi ne volas morti, mi ne volas morti, mi volas vivi!” Konvinkite, ke mi tuj trafos rokan fundon, mi prepariĝis al frakaso, sed kontraŭ ĉia atendo mi alteriĝis sur ion molan, sorban al la skuo, kies naturon mi ne povis diveni. Ĝi estis iom kiel lanuga aŭ pluma dikaĵo kovranta materialon similan al pajlo, sed sen ties tipa odoro. Dum kelkaj minutoj mi kuŝis tie en mallumo, ne tre certa, ĉu mi vivas aŭ mortis.

*

Mi ekstaris. Mi movis miajn membrojn, palpis min ĉie. Neniu osto estis rompita. Iom post iom miaj okuloj kutimiĝis al la senlumeco. Mi tiam konstatis, ke la mallumo ne estas absoluta. Spaceto iomete pli hela ol la cetero ie fore distingiĝis. Natura koridoro iris tiudirekte. Se mi restus surloke, mi suferus la teruran morton pro soifo. Kion fari, se ne sekvi tiun invitan vojon?

Post eble kvaronhora marŝado, la koridoro iĝis pli kaj pli malvasta, tiel ke mi fine devis rampi kiel serpento por plu iri antaŭen, sed tio ne daŭris longe. Dume mi sentis vibron similan al tiu, kiu min trapasis dumfale, kvazaŭ mi glitus tra nevidebla, sed fizika ekrano ... kiel diri? ... iom kiel sinusoida vertikala vento, se vi povas tion imagi.

Mi angilis el tiu pasejo en groton, kiun brila suno malavare prilumis. Mi iris ĝis la rando. Estis nekredeble! Antaŭ mi etendiĝis valo pli kaj pli vasta, tiel longa, ke mi ne vidis ĝian ekstremaĵon. Mi ade staris tie, senmova, kun malfermita buŝo, tro mirfrapite por povi pensi. Sed baldaŭ pensoj tumulte envenis min kaj koliziis inter si: “Ne eblas” – “Tamen mi vidas” – “Sed ne eblas, mi konas ĉi tiun regionon ege bone. Kiom ofte mi esploris ĝin ekskurse aŭ montgrimpe! Ĉi tiu valo ne ekzistas” – “Eble mi frakasis mian kapon sur la rokojn, kiam mi falis, kaj nun febre sonĝas” – “Sed mi sentas neniun doloron” – “Ĝi estas ege bela” – “Tamen mi multfoje konsultis mapon de la regiono: mi scias, ke tia valo ne povas ekzisti. Kaj je ĉi tiu alteco ĝi ne povus esti tiel verda.”

Sed kiom ajn akre mia racio kritikis, fakto restis, ke vastega valo sterniĝis sub miaj okuloj. Kaj ĝi estis admirveka. Vilaĝoj, kampoj, ĝardenoj, herbejoj, urbeto, lagoj, arbaroj, rivero ... Ne eblus priskribi. Sed tuj okulfrapis, ke nenio moderna tie videblas: neniu maŝino, nek aŭtoŝoseo, nek lineo elektra.

Necesis iom da tempo, por ke la kirliĝo de miro kaj aliaj emocioj komencu trankviliĝi kaj cedi lokon al pli praktika penso: tie mi povos trinki. Piedvojeto tuj apud la groto invitis iri malsupren. Mi ekpaŝis sur ĝi. Mi sentis min tre strange. Mia deprimiĝo plu ĉeestis, kiel funebra fonmuziko; sed, kontraste kun antaŭe, ne plu sole ĝi okupis la terenon de mia psiko.

Je ĉiu paŝo sur tiu vojeto trafis mian nazon flor-, arb- kaj herbparfumo, kiu ĝermigis en mi ian obtuzan feliĉon, strange kunekzistantan kun la melankolio. Kiam birdoj kaj papilioj ekflugis pretere, mi sentis ian naivan plezuron, infanecan, kiu brile kaj ĝojdone ŝvebis super la ombraĉa truo, funde de kiu mia animo kaŭris, senespere kaptita. Bonvolu pardoni, se mi uzas nekoherajn bildojn; mi ne scias, kiel komprenigi min alimaniere.

Desuprante pli kaj pli, mi atingis nelarĝan ebenaĵon, kie staris benko. Mi decidis sidi tie por rigardi pli detale, kie mi povos trovi lokon por korekti mian trink- kaj manĝomankon. Fascinate de la mirinda pejzaĝo, mi restis tie, kontemple, kiam mi divenis, flanke, ies rigardon. Kapturno rivelis knabinon, eble kvinjaran, kiu proksimiĝis. Kiam ŝi troviĝis je du aŭ tri metroj, ŝi haltis. Ŝi rigardis min, kaj mi ŝin. Estis io eksterordinara en ŝiaj okuloj. Rigardo profunda, kvazaŭ de iu multe pli matura ol ŝi povis esti. Rigardo, en kiu kunsento kaj nekompreno kunfandiĝis. Ŝiaj unuaj paroloj estis plej mirigaj:

– Ha! Vi venas el la sufermondo!?

Ne estis demando, sed ankaŭ ne estis aserto, kvazaŭ ŝi pensus: “Tio ne estas ebla, kaj tamen tio estas”. Mi sentis en ŝi la saman miron pri mi, kiel en mi pri ĉi tiu stranga mondo, ne ebla, kaj tamen konkrete plej palpeble fakta.

Kiam ŝi aldonis: “Ĉi tie neniu suferigas”, mi sentis la baldaŭan alvenon de larmoj, sed ŝi ne havis la tempon ilin vidi. Kun rideto ŝi turnis sin, kaj salte-dance iris for. Mia rigardo ŝin sekvis kaj mi vidis ŝin halti ĉe paro, verŝajne la gepatroj. Ŝi parolis, kun montrofingro direktita al mi, kaj la du plenkreskuloj ekpaŝis al mia benko.

Ĉifoje mi ne povis, kaj ne volis, subpremi la larmojn. Mi ploris, ploris, ploris. La geviroj sidiĝis sur la benkon ambaŭflanke de mi. La virino prenis mian manon en la sian, kaj kviete karesis ĝin, dum la viro lasis sian manon sur mia ŝultro, amike, konsole. Mi plu ploris. Mi tute ne imagis, ke povas kuŝi en mi tia larma potencialo. Miaj sentoj estis ege konfuzaj, sed tra ilia kirlo mi perceptis la du manojn, unu ĉe miaj manplato kaj fingroj, la alian sur mia ŝultro. Ili komunikis amon. Jes, jes, tio estas nekredebla, sed estas la vero. Unuafoje en mia vivo mi sentis, ke iu amas min. Mi ne scias, kion signifas tiu vorto “ami”. Mi scias nur, ke tiuj du esprimis amon al mi. Ili postulis nenion, atendis nenion, esperis nenion. Nenion ili deziris. Ili lasis min plene libera. Ili ne demandis, kial mi ploras. (Kion mi povus respondi?). Ili ne faris supozojn pri mi, nek taksis min tia aŭ tia. Ridinda, aŭ kompatinda, aŭ eĉ inda je helpo. Ili komunikis nur, ke ili kunvibras kun mia doloro, ke ili akceptas ĝin, eble strangamaniere parte prenas ĝin sur sin, tiel ke iom post iom ĝi malaperos.

La ŝajne senfina larmfonto finfine elĉerpiĝis. Mi aŭdis min murmuri: “Pardonu” kaj “Dankon”. Ĉu mi vere aŭdis la virinon diri: “Vi venas el la sufermondo” aŭ ĉu mi tion poste imagis, mi ne povas diri. Iom post iom revenis mia penskapablo kaj mi demandis: “Bonvolu diri: kie mi povus trinki kaj manĝi?” Nur tiam mi rimarkis la sakon, kiun la viro portis korpoflanke. El ĝi li tiris trinkaĵujon plenan je akvo, kiun mi sorbis avide kaj danke, post kio mi ricevis pomon, kies bongusteco ŝajnis senrivala.

Nur manĝinte ĝin mi vere ilin rigardis. Mi ricevis pri ili la saman impreson, kiel pri la knabino, nome: “Ili ne estas speciale belaj, kaj tamen ili estas pli belaj ol iu ajn homo iam ajn vidita en mia vivo.” Ili estis proksimume 30-jaraj kaj vestitaj tute alimaniere ol en nia mondo. Mi ne scias, kiel klarigi. Mi hezitas inter “mezepoke”, “kamparane” kaj “folklore”, sed tiuj vortoj povus elvoki ion preman, dum iliaj vestoj aperis komforte liberlasaj. Ili estis simplaj kaj gajkoloraj, kun delikataj ornamaĵoj, tamen tiel diskrete enplektitaj, ke ne tuj mi ilin rimarkis. Kio okulfrapis, tio estis, ne la vestoj, sed la vizaĝaj esprimoj. Ili disradiis bonkorecon, kian oni malofte vidas ĉe ni. Mi preskaŭ dirus: ili eligis lumon. Sed tio ne estus ĝusta. Fizike tia lumo ne vidiĝis. Kaj tamen estis io luma en ili. Mi emus diri: ilia animo estis bela, brila, kaj tion mi vidis tra la konkrete tute ordinara aspekto. Ekzemple mi rimarkis, ke la dentoj de la viro tute ne estas egalaj, nek la korpo de la virino perfekte proporcia, kiel estus ĉe modaj modeloj. Kaj tamen la vorto “bela” trudis sin al mi, same pri ili, kiel pri la knabino. Kaj pri la pejzaĝo.

Eble ne estis tre ĝentile detale rigardi ilin, kiel mi faris, sed tio ilin tute ne embarasis. Kiam ili sentis, ke mi finis mian inspekton, la viro diris:

– Venu vilaĝen, vi bezonas korvarmon.

Tiuj vortoj, samtempe strangaj kaj nestrangaj, gravuriĝis en mia memoro, pro la voĉa tono. Mi bedaŭras, ke mankas al mi la vortoj por priskribi ĉion, kion mi tie travivis. Voĉo amikeca, homfrata, solidara, samtempe emociplena kaj markita per retenemo.

Ni ekstaris kaj malsupreniris ĝis la plej proksima domaro ...

4

Estis tagmeze. Elirante el la domo, kie mi havas mian terapian kabineton, mi hazarde renkontis kolegon Sativan.

– Klaŭdjo! Saluton!

– Ha! Roberto! Kion vi faras en ĉi tiu kvartalo?

– Mi iras al Oazo por tagmanĝi. Mi subite sopiris al ilia fiŝa specialaĵo, kaj ne rezistis la tenton. Ĉu vi akompanos min?

– Volonte.

Nur post kiam ni mendis, mi vortigis la demandon. Mi scivolemis pri lia impreso, kaj, se diri la veron, iom timis ĝin.

– Ĉu vi aŭskultis la kasedon ĝisfine?

– Jes, mi furiozis, kiam ni estis interrompitaj viahejme. Sed, nu, urĝaĵo estas urĝaĵo. Dankon, ke vi prunte donis ĝin. Fakte, mi atendis la morgaŭon, ĉar estis pli saĝe dormi, se mi volis taŭge disponebli por la pacientoj. Sed la sekvantan tagon, reveninte hejmen post la laboro, mi tuj reaŭskultis ĝin ĝis la fino. Estas eksterordinare. Kiam li rakontas pri la kuraciĝo ... La “rebonigisto”, kiu venigas en lian menson tiun kvazaŭfilmon de la vivo, en kiu li vidas la kaŭzojn kaj rezultojn kiel en vasta flagranta panoramo ... Fascina rakonto! Kiel la deprimiĝa etoso plene forsvenas, ŝanĝata al profunda animpaco. Kaj eĉ detaloj pri la afableco de la homoj, ilia feliĉo, ilia kompreno pri sufero ... Se diri nenion pri la beleco de la pejzaĝo, de la muziko ... Estas kvazaŭ fe-fabelo, kaj samtempe li sukcesas kredigi, ke tute ne temas pri fabelo, kvankam estas malfacile diri, kial. Aŭskultante, oni sentas sin ravata. Sed poste oni repripensas la aferon, kaj preskaŭ koleras pri tio, ke tiu aventuro ne estas ebla, kaj ke do, iel, oni lasis la kortuŝan voĉon agi trompe.

– Kaj poste oni ree pripensas, kaj konkludas, ke ne povis esti trompo. Tamen oni ne sukcesas kredi.

– Precize tio okazis al mi. Mi komprenas, ke nia kara Lorena ne sciis, kion fari.

– Ŝi bezonis nenion fari, ĉar la paciento komplete resaniĝis. Ŝi saĝe decidis tamen plu vidi lin unufoje semajne, por kontroli, ĉu la resaniĝo vere stabilas. Kiel vi eble scias, eĉ antaŭ ol deprimiĝi, li havis tipan neŭrozan simptomaron kun angoro, inhiboj, obsedemo, k.s. Nu, tiu nun estas for. La sekvantaj renkontiĝoj kun ŝi nur alportis aron da novaj detaloj pri lia vojaĝo tien.

– Sed kial li revenis, se la loko estas tiel mirinda?

– Li hezitis, ĉu reveni aŭ ne. Li diskutis la aferon kun siaj novaj amikoj. Parenteze tiuj diris, ke ili mem ne povas veni al nia mondo, kvankam li ne bone komprenis, pro kio. Sed nenio malhelpis, ke revenu li. Li decidis reveni, ĉar li lernis tie, li diris, du gravajn aferojn, kiujn li nun volas instrui al la homfratoj: esperon kaj dankemon.

– Pri espero mi iom komprenas, sed dankemo ...

– Li diris, ke la homoj tie estas ege feliĉaj grandparte pro tio, ke ili vivas en stato de konstanta dankemo. Ili konscias tuttempe (ne en pensa maniero, sed en senta), kiom antaŭsupozas ĉio, kion ili ĝuas. Rigardu nin, ekzemple. Jen ni sidas en plej agrabla restoracio, plezurante pri bonega manĝo, sed ĉu ni sentas dankon pri la grandega kvanto da laboro, peno, sufero, kiun ĝi postulis? Prepare al nia manĝo, fiŝistoj penis; ĉu vi kredas, ke ili amuziĝis kaptante nian frandaĵon en oceano, sub la-diablo-scias-kia vetero? Kaj tiuj, kiuj kolektis la rizon? Ĉu vi nun sentas dankon al tiuj, kiuj faris la penigan laboron de rizproduktado? Kaj kio pri la homoj, kiuj fridkamione transportis la fiŝon? Kaj tiuj, kiuj faris la aŭtoŝoseojn, sur kiuj ili veturis, kaj tiuj, kiuj flegas ilin? Ĉu vi imagas, kion signifas fari modernan vojon, sub bruliga suno, sub pluvo, por salajro ne princa, veninte el fora lando, eble, por vivigi familion per luo de la korpa forto? Kaj tiuj, kiuj desegnis la kamionon, fabrikis la pecojn, muntis ĝin? Kaj la pakistanaj aŭ koreaj laboristoj, kiuj en Kuvajto aŭ Abu Dhabi donis sian penon kaj suferon por ĉerpi nafton kaj ĝin transformi al benzino? Kaj tiuj, kiuj kreskigis, kolektis, prizorgis la legomojn? Kaj la komplikaj komercaj retoj, kiuj ebligas ĉion venigi ĝustatempe? Kaj tiuj, kiuj ĵus laboris en la kuirejo? Nian bongustan manĝon ni ne povus ĝui sen la kontribuo de miloj da homoj, kiuj laboris pri tiu aŭ alia aspekto de la agoj konverĝaj al ĝia fina pretigo. Sed ni manĝas sen senti dankon al ili. Tie ili dankon sentas. Ne demandu min, kiel ili sukcesas tion senti, kaj samtempe diskuti pri aliaj aferoj, mi ne scias, sed laŭ la informoj de Lorena kaj de ŝia paciento, tiel estas, kaj por atentigi nin pri tio, inter-alie, li decidis reveni.

– Ŝajnas al mi, ke vi troigas. Ni scias pri ĉio ĉi.

– Ni scias teorie, sed ni ne konscias, ne altetaksas. Antaŭ minuto vi diris, kiel bona vi trovas ĉi tiun vinon. Ĉu vere en vi troviĝas dankemo, al la multego da laboro, kiun enhavas via glaso, plej diskrete, nevidate? Lorena klarigis al mi pri tio, kion ili tie nomas dankonutro. Ne temas nur pri nia tempo. Ili iel sentas sin konstante dankaj pri la jarcentoj da plibonigo, progreso, provado ĝis oni kapablis produkti tiom da bonaj aferoj. Malantaŭ ĉiu minuto de nia vivo kaŝiĝas miloj kaj miloj da horoj da laboro, jen ĝoja, jen malĝoja, jen en justeco, jen en maljusteco, kaj ni rigardas tion normala. Ni ilin ignoras. Tie, oni iel sentas ilin, kaj vidas en ĉio donacon, de la ceteraj homoj, de la praavoj, de la naturo, tiel ke la animoj konstante baniĝas en etoso de dankado.

– Ĉe ni, se la homoj tion konscius, iuj reagus per kulposento (“ne pensigu min pri tiom da sufero kaj peno, mi sentos min kulpa”), aliaj per rajtosento (“nu, estas normale, oni pagis ilin; ĝuante ĉion ĉi ni ne prenas ion ajn de iu ajn”).

Tie, Lorena diris, ili sentas ion eksterordinaran en la fakto tiom ricevi. Ili konceptas la homaron kiel reton, en kiu ĉiu alportas sian kontribuon, kaj sentas tion mirinda, dum ni ofte ne pensas pri ĝi, kaj, se jes, trovas tion ne speciale inda je admiro. Tie, ĉiu konscias, ke ĉiu ĝuas la kontribuon de milionoj da aliaj, ankaŭ en la regnoj besta kaj planta, ĉu nun vivantaj, ĉu vivintaj en la antaŭa tempo. Lorena bone klarigis al mi tion. Ekzemple, kiam viro amas virinon, li sentas dankemon al la gepatroj, kiuj enmondigis ŝin, sed kiuj ankaŭ havigis al ŝi ŝiajn agrablajn karakteron, personecon, kapablojn.

– Tio ne eblus ĉi tie, ĉar multaj ne havas agrablan karakteron!

– Sed tie la gepatroj nutras la personecon per bonaj sentoj, kaj, laŭ Lorena, ili tiel kompetentas en tiu arto, multjarcente perfektigita, ke malplaĉaj karakteroj tute simple ne ekzistas. Agrablan personecon ili ne atribuas al bonŝanco aŭ naturo, aŭ al heredo, nur al la agmaniero de la gepatroj. Tial ili sentas sin dankaj.

– Ĉu ili ne scias pri genetiko, neas heredecon?

– Ne, tute ne. Ili konsideras ĝin. Sed por ili oni genetike heredas nur la muzikilon, ne la muzikon. Ĉi-lasta dependas de gepatra instruo, de propra ekzercado, de la diversaj modeloj, kiujn prezentas la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ de hazardaj eltrovoj. Kaj de inspiro, kio, por ili, estas rilato kun estuloj alisferaj. Laŭ ili, eblas fari belan vivon per tre modesta genetika heredaĵo, kaj, male, ricevi de la praavoj riĉajn kapablojn en plej sana korpo, kun bone funkciantaj cerbo kaj nervaro, kaj tamen la vivon plej komplete fuŝi. Ili estas tre saĝaj, ĉu ne?

– Ili estus, se ili ekzistus. Rekonu, ke la ekzisto de tiu bela mondo malfacile kredeblas!

– Konsentite, se rakontus ekzaltitoj, aŭ troigemaj, idealigemaj personoj. Eble la paciento estas tia, sed Lorena tute certe ne. Laŭ ambaŭ, la homoj tie vivas en konstanta etoso de dankemo. Ĉiu sentas sin centro, al kiu konverĝas milionoj da agoj, kiuj igas la personan vivon ebla kaj ĝojiga, sekve dankindaj, sed ĉiu el tiuj centroj estas ligita al ĉiu alia, ĉar ĉiu kontribuas al la vivo, tiel ke ili sentas sin eroj de reto de feliĉigo, kaj kiam frapas malfeliĉo ilia solidareco tuj agas save kaj pliigas la ĝeneralan dankosenton. Tio, laŭ ili, estas unu el la kaŭzoj de la komunaj feliĉo kaj kontenteco, kiuj siavice kaŭzas, ke “tie neniu suferigas”. Iu kontenta ne bezonas suferigi.

– Estas paradiza mondo.

– Jes. Tial mi konsentas kun vi: estas malfacile kredi, ke ĝi havas realecon. Tamen mi vidis tiun sinjoron, kiam li estis psike suferanta, kaj suferiga por la ĉirkaŭuloj. Li estis plena je obsedoj kaj angoroj, lin turmentis sendormeco kaj dekoj da aliaj malplaĉoj. Post kiam Lorena lin transprenis, mi ne plu vidis lin, ĝis tiu nekredebla ekskurso, sed mi aŭdis lian voĉon kasede dum la kontrolkunsidoj kaj mi povas garantii, ke li estis vere deprimita tuj antaŭ ĝi. Post lia reveno, mi deziris vidi lin kaj li volonte akceptis. Liaj simptomoj malaperis, li diris al mi. Mi submetis lin al serio da testoj. Liaj reagoj montris lin tute liberigita je la trajtoj, kiuj kondukis al la origina diagnozo. Mi ne scias, ĉu io tie okazis aŭ ne, mi eĉ ne scias, ĉu tie entute ekzistas, sed, ke li estis ia antaŭe, kaj alia poste, kun neta dividlinio, tio estas fakto, antaŭ kiu mi nur povas klini min. Lia konduto fariĝis tiu de homo psike sana, pli sana ol la plimulto. Li estas serena, trankvila, matura. Mi ne ripetas onidirojn, nur esprimas la fakan juĝon de profesiulo, kiu vidis mem.

– La tuta afero min incitas. Estus tiom pli facile, se mi ne konus Lorenan! Sed mi ne povas nei, ke ŝi estas racia, inteligenta, realisma, tute fidinda ĉiurilate. Mi sentas min tiel distirita inter kredo kaj nekredo, ke estas preskaŭ fizike dolore.

– La afero estis malfacila ankaŭ por ŝi. Ŝia koro tuj sentis la veremon de la paciento, sed ŝia kapo ne povis akcepti lian rakonton. Li tiom insistis, ke ne povas esti sonĝo aŭ halucino! Ŝia intuo diris, ke li pravas, sed kiel akordigi tion kun longa universitata trejniĝo pri kritika analizo? Fine ŝi diris al li: “Estas malfacile kredi vin, sed nia kunlaboro ne plu bone funkcios, se inter ni staros tiu dubo. Mi nepre devas iri tien por kontroli.” Kaj, kiel vi scias, ŝi iris.

5

La komisiono, ne sciante, kiel trakti la kazon, fine instrukciis tri el siaj membroj aparte pridemandi Lorenan kun la celo provi difini, kiel fidinda ŝi estas. Ĝi tiel povis prokrasti sian decidon ĝis ricevo de iliaj raportoj. Roberto ege kontentis esti unu el la tri. Li akceptis ŝin kun larĝa rideto.

– Kara kolegino, mi ĝojas pri ĉi tiu persona renkontiĝo.

– Ankaŭ mi ĝojas, d-ro Sativa, eĉ se mi timas samtempe.

– Nu, kiel vi scias, la praktik-rajtiga komisiono estas ege embarasita pro via maniero pritrakti kazon, kiu kondukis vin al plej nekredebla rakonto. Mia amiko kaj kolego, sub kies kontrolo vi laboras, aŭdigis al mi la kasedon de via paciento. Mi estis ege impresita, konsentite. Tamen, nun mi devas aŭskulti vin. Kiel vi scias, mi estas unu el la tri komisiitoj taksi, ĉu vi ... pardonu, se mi parolos krude, sed, se vi praktikas nian profesion, vi tion kapablas sorbi, ĉu ne? ... ĉu vi suferas je halucinoj, aŭ ĉu vi diras ion faktan.

– Mi bone komprenas viajn dubojn. Se mi anus en via komisiono, kaj devus decidi pri kazo tiel stranga, ankaŭ mi sentus embarason.

– Dankon, ke vi akceptas la situacion tiel komprene. Tio faciligos nian rilaton. Vi do iris tien, kaj tie restis. Kiom longe?

– Tri tagojn.

– Ĉu vi iris sola?

– Ne. Kiam mi diris al mia paciento, ke mi ŝatus tien iri, li ege ĝojis kaj proponis gvidi min dirante, prave, ke mi neniam povus trovi la “pordon” per mi mem. Ni do ambaŭ iris.

– Tio ne estas tre konforma al la reguloj pri psikoterapia rilato. Se Prof. Javorski tion eksciis, mi komprenas, ke li ne emas akcepti vin.

– La afero estis tro stranga! Etike, mi devis kontroli.

– Ĉu vi informis vian kontrolanton?

– Li bedaŭrinde tiutempe forestis, kaj mi ne povis atendi lian revenon, pro la sezono. Se mi vidu la lokon, devis esti dum periodo, kiam tiu alta montaro estas alirebla. Mi scias, ke eble mi profesie mispaŝis. Sed mi prenis sur min la riskon. Se ne, mi ne povis plu trakti tiun viron, kvankam mi sukcesis krei kun li aparte bonan rilaton, kaj vi scias, kiom tio gravas en severaj neŭrozaj kazoj, kiel tiu. Li do kondukis min tien. Li diris al mi antaŭe: “Vi sciu, la falo estas longa kaj ege timiga, ĝi postulas agon de fido, ĉu vi sentas vin sufiĉe forta por ĝi?” Mi respondis jese kaj tiam li aldonis: “Kiam la roko pordiĝas kaj oni ekfalas, okazas tre stranga sensaĵo, kvazaŭ ĉiuj molekuloj de la korpo ekvibrus, kvazaŭ ilin trapasus ia elektra ondo. Ne estas agrable. Ĉu ankaŭ tion vi pretas elporti?” Mi jesis, kompreneble.

– Vi aperas sportema. Por vi do ne estis obstaklo devi longe marŝi surmonte, ĉu?

– Ne. Mi estas en tre bona fizika stato. Kaj plaĉas al mi surmonte ekskursi. Mi tion ofte faras. Sed tiuregione mi neniam estis.

– Ĉu li facile trovis la lokon? Se mi bone komprenis, temas pri speco de rokdezerto, en kiu ĉiu ŝtono similas ĉiun alian.

– Li senprobleme trovis. Li premis la rokon, kiu estas tre rekonebla pro diversaj karakterizoj. Ĝi ŝanceliĝis, sinkis malfermiĝe. Ni stumblis, falis, trapasis la vibron, trafis la molaĵon, kiu formas la fundon de la ŝajna abismo, fakte natura kamentubo. Kia emocio! Kvankam mi emis kredi lin sincera, estis terura bato por mi malkovri, ke li diris la veron. Kiam mi reale trapasis tiun vibron kaj falis, mi apenaŭ povis repaciĝi kun la fakto, ke tio vere okazas. Sed tio okazis. Ni kune iris la tutan koridoron, ĝis ni alvenis – refoje strangavibre – al la groto kaj al la alvilaĝa vojeto. Li montris al mi la lokon, kie li sidis kaj ploris.

– Kiel vi tiam sentis vin?

– Kortuŝite. Li videble resentis emocion, kiun li iel silente transdonis al mi. Mi min demandis, ĉu la sama knabino ĉeestos. Sed venis neniu. Rigardante tiun belegan panoramon, mi palpis ĉion ĉirkaŭ mi: la benkon, la grundon, ŝtoneton, arbeton, kiu tie kreskis, eĉ mian korpon, min demandante, ĉu mi perceptus ĉion tiel konkrete, se mi sonĝus. Mi ripetis al mi: “En sonĝo la aferoj ne estas tiel stabilaj; post kelkaj minutoj, ĉio jam estus alia, aŭ mi povus per volo ŝanĝi la pejzaĝon”. Sed kiom ajn mi provis, ĝi ne ŝanĝiĝis. Ĝi rezistis. “Kio rezistas, tio ekzistas,” mi diris al mi, memorante citaĵon de Charles Baudouin, kiun Prof. Tolja ŝatas ripetadi en siaj seminarioj. Kaj tamen ĉi tio estis nia lando, nia montaro. En tempo, kiam oni tiom penas por venigi la turistojn, kiel eblus, ke tia okulkaresa valo neniam menciiĝis? Mi ne sukcesis kongruigi tion, kion mi vidis, kun ĉio, kion mi scias cetere. Ni malsupreniris al la unua vilaĝo, nin demandante, ĉu ni provos viziti la paron, ĉe kiu li unue gastis, aŭ faros ion alian. Sed apenaŭ ni pasis sur la ŝtona ponto, kiu markas la eniron en la vilaĝon, jen maljunulo, kiu laboris en sia ĝardeno, salutis nin bonvenige kaj diris, plej surprize por mi, se ne por Eriko (mia paciento kaj kunulo): “Vi venas el la sufermondo?!” Li invitis nin al sia domo tiel afable, ke ni ne povis rifuzi.

– Kia estis lia domo?

– Ŝtona, senpretenda, tamen sufiĉe komforta. La suno estis tre forta ekstere, kaj la interna malvarmeto tute bonvena. Li proponis al ni bongustan trinkaĵon, kies bazo estis fruktosuko, sed en kiu certe troviĝis ankaŭ iom da vino kaj diversaj spicoj. Venis knabeto, kiun li sendis for kun la komisio “informi la jumon, ke venis du el la sufermondo”. Li karese pasigis la manon sur la haroj de la knabo dirante: “Estas mia nepo, la plej bona iru-diri-ulo en la tuta vilaĝo.” Telefono tie ne ekzistas, kaj la knaboj agas mesaĝiste.

– Kiajn vestojn ili surhavis?

– Ambaŭ havis kolorajn pantalonon kaj ĉemizon. Sur la ĉemizo estis rubando kun tre fajnaj desegnoj: floroj por la avo, fiŝoj por la nepo. Mi ne povis identigi la materialon, mi dirus, ke ĝi similis al lino. Ĉiaokaze, ĝi ne aspektis moderna. Nelonge post la malapero de la knabo alvenis virino, kiun la maljunulo prezentis kiel sian bofilinon. Ankaŭ ŝi surhavis pantalonon, sed poste en la vilaĝo mi rimarkis, ke tio tute ne estas la sola vestmaniero. Aliaj virinoj havis robon aŭ jupon, kaj ne ĉiuj viroj estis same vestitaj: kelkaj surhavis pantalonon, sed aliaj robon, kelkfoje tre koloran kaj bele ornamitan, iom kiel ĉe viroj el okcidenta Afriko.

*

– Nu, supozeble, tiu bofilino estis ĉarma kaj lumradianta, kiel ĉiuj en tiu mondo.

– Ĉu vere vi devas ironii, d-ro Sativa? Pensu, kion vi volas, restas fakto, ke la plimulto el la homoj tie disradias ian ... ne estas vorto por tio ... ion, kio igas homon senti sin ege bone. Ion en la rideto, en la okuloj, kio signifas: “Vi havas valoron por mi”. Sed ŝi efektive estas bela virino, la plej bela, kiun mi vidis dum tiu stranga vojaĝo.

– Kaj ĉu ŝiaj paroloj same belis, kiel ŝia aspekto?

– Ŝi parolis afable, kiel ĉiuj. Ŝi unue diris la saman frazon kiel nia gastiganto, kun tiu sama duon-aserta, duondemanda tono: “Vi venas el la sufermondo!?”, al kio mi respondis: “Jes. Ni miras pri ĉi tiu mondo. Ni ne sciis pri ĝia ekzisto.” Ŝi respondis: “Estas granda diferenco inter tio, kion ni scias, kaj tio, kio ekzistas.”

– Tion jam Ŝekspiro emfazis siatempe.

– Tuj poste mi demandis: “Kiuj vi estas?” Ŝi rigardis min nekomprene. “Ni estas homoj,” ŝi diris. – “Jes, jes, tion mi vidas,” mi respondis, “sed de kiu popolo?” Ŝia respondo estis plej neatendita: “Kion signifas tiu vorto: popolo?” Mi provis la vortojn gento, etno, nacio, sed tiuj por ŝi nenion signifis. Kaj nur tiam mi rimarkis, ke ni parolas samlingve. Antaŭe tio ne mirigis min, ni ja estis en nia lando, sed konsiderante la diferencon de vestaĵoj, rasa aspekto, domoj, homaj sintenoj, de ĉio, fakte, estis strange, ke ni tiel facile komunikas. Sed kiam mi diris: “Tamen ni havas la saman lingvon,” ŝi diris: “Ĉu vere?” kun tia enigma rideto, ke mi restis gapanta, ne povanta demandi, kion ŝi volis diri. Ĝuste tiam alvenis la jumo.

– Kio estas tiu?

– Ŝajnas, ke, kiam iu alvenas el ekstere, el la sufermondo, kiel ili diras, oni venigas lin. Estas li, kiu resanigis Erikon. Fakte, kiam li eniris kaj vidis tiun, li ege surpriziĝis. “Vi revenis!?”, li diris, kaj subkompreniĝis, ke tio ne estas ordinara. Li ege varme ĉirkaŭbrakis Erikon, kvazaŭ tiu estus plej kara amiko. Eriko demandis: “Kial vi miras pri mia reveno? Ĉu ne estus normale konigi vin al homoj en nia sufermondo?” Li respondis: “Jes, sed ĝenerale ne eblas, la pasejo al nia mondo estas blokita por homoj, kiuj venis unufoje. Se vi sukcesis reveni, tio havas sencon, eble vi devis konigi nin al via kunulino.” Dirante tion, li direktis al mi rideton luman kiel suno.

Longe li rigardis min silente. Poste li diris: “Vi havas tre bonan koron. Sendube tial vi povis veni. Vi venis por lerni ion. Kio estas via okupo?” Kiam mi uzis la vorton psikoterapio, li ne komprenis. Kaj denove mi miris pri nia komunikado. Ni parolis la saman lingvon, sed ... Ne eblas priskribi mian impreson. Eble ni rilatis multe pli telepatie ol mi unue suspektis. Sed antaŭ ol mi komencis klarigi, pri kio temas, li mem diris, kvazaŭ ricevinte el sia observo la informon: “Ha jes, vi okupiĝas pri homoj, kiuj suferas. Estas vi, kiu prizorgis Erikon, ĉu ne?” – “Estas mi,” mi respondis, “kaj mi hontas, ke miaj rimedoj estas tiel malrapidaj, kompare kun la viaj. Mi ne povus resanigi homon en unu tago, kiel vi.” – “Ne hontu,” li rebatis. “Honto estas malbona sento, kiun oni ĉiam evitu. Niaj praavoj fuĝis el via mondo ĝuste pro tio, ke ĉe vi homoj konstante uzas malbonajn sentojn kontraŭ la aliaj, eĉ, ŝajnas, kontraŭ la propraj gefiloj: hontigon, kulpigon, humiligon, timigon, malfidigon per trompo, malestimon, maladmiron, maldankon, malamon al tiu aŭ alia kategorio de estaĵoj, eĉ malamon al si, malindulgon, malrespekton, malkonsideron, ktp, sentojn, kiuj detruas, anstataŭ helpi vivi feliĉe.”

“Tian mondon ni nomas infero,” diris la bofilino.

“Mondo sufera, mondo infera,” la avo sentencis.

Tiu konstanta apliko de la vorto “sufero” al nia vivo, kontraste kun ilia, pli kaj pli incitis min. Mi min demandis, ĉu mi trafis socion, kiu ne kuraĝas rigardi suferon fronte, kaj do neas ĝin. “Ĉu ĉe vi do ne ekzistas sufero?” mi iom indigne demandis. Ĉiuj tri silentis. Mi rigardis ilin unu post la alia. Ĉies vizaĝo havis esprimon de kortuŝiteco pli intensa ol mi iam ajn vidis. Rebatis la jumo:

“Ho jes, sufero ekzistas ĉe ni. Ne eblas esti homo kaj ne suferi. Okazas akcidentoj, malsanoj, fuŝoj ĉe uzo de ilo, kun teruraj rezultoj, aŭ erara takso kondukanta al dolora elreviĝo. Kio ne ekzistas ĉe ni, tio estas suferigo. Laŭ niaj historiaj libroj, niaj praavoj forlasis mondon, en kiu suferigo de homo al homo estas ĉiutaga. Tie, ili rakontas, iuj suferigas por ĝui la plezuron dolorigi iun alian, aliaj por senti sian potencon, aliaj por senti sin superaj kaj tiel kompensi senton de malplivaloro, kiu mem radikas en suferigo fare de iu antaŭa. Viroj suferigas por pruvi al si, ke ili estas viroj, sen kio, strange, ili ne povus estimi sin mem. Virinoj suferigas, ĉar ili sentas sin en suba pozicio kaj volas venĝi sin. Multaj el ambaŭ seksoj suferigas, ĉar oni suferigis ilin kaj tio kaŭzis rankoron aŭ repagbezonon, kiu siavice tradukiĝas per emo suferiga. Iu pli malforta ol la aliaj ofte viktimas, kaj poste ne scias, kion fari el la malbonaj sentoj, kiujn tiu stato estigis en li: li trovas eliron nur en plia suferigo, eventuale al si mem. Ĉar homoj tiom suferigas homojn, regas konstanta etoso de nesekureco, kiu kreas angoron, el kiu estas malfacile eliri, se ne per plua suferigo, jen al iu alia, jen al si. Kiam oni suferigas, oni ja sentas sin pli forta. Tiu mondo, laŭ niaj libroj, estas kaptita en infera spiralo de suferigo, ofte nekonscia, kiu komenciĝas jam ĉe eta infano. Tio vivtenadas tiom da malbonaj sentoj, ke neniu imagas, ke eblas vivi alimaniere. Mi ne scias, ĉu via mondo efektive similas al tiu bildo, sed tia ĝin prezentas niaj antikvaj libroj. Ili ankaŭ rakontas, ke anĝelo gvidis niajn praavojn al ĉi tiu transa mondo por vivi vivon, en kiu sufero venas nur de naturo, de la aĵoj, ne de homo. Sed eĉ ĉe ni rozoj havas dornojn.” Tiel klarigis la jumo.

*

– Nu, kara kolegino, mi ĉiam trovis vin simpatia. Tamen vi komencas agaci min. Mi pli kaj pli komprenas la malkontenton de Prof. Javorski. La mondo, kiun vi priskribas, estas idealigita. Vi devus scii, ke idealigo estas tipa psika meĥanismo, kiu aperas, kiam oni timas alfronti la veron. Ĝi estas danĝera al mensa sano, kaj neakceptebla ĉe terapiisto.

– Mi bedaŭras pri via reago, sed kion mi povas fari, krom rakonti, kion mi spertis, kaj rediri, kiel eble plej fidele, kion oni diris al mi?

– Tamen, nun, de post kiam vi revenis, vi havis la tempon pripensi pri via travivaĵo. Ĉu vi vere kredas, ke ĝi okazis? Vi diris, ke sonĝo estas nestabila. Certe. Sed iuj hipnotaj statoj povas krei specon de tute kohera filmo.

– Jes ja, sed ĉu vi vere kredas, ke oni povus hipnotigi min, kaj mi ne rimarkus la t.n. enkondukfazon? Ne forgesu, ke mi lernis pri hipnoto! Je la risko aperi freneza, permesu, ke mi diru mian impreson: por mi tiu mondo estas pli reala ol ĉi tiu. Mi konscias, ke tio estas pure subjektiva. Sed se mi dirus, ke nia nuna interparolo ŝajnas al mi pli reala ol mia diskuto kun la jumo, mi mensogus. Mi volas esti honesta kun vi. Mi do ne mensogas. Ĉu mi estas freneza aŭ ne, estas via tasko juĝi, ne mia.

– Nu, mia tasko ne estas facila. Eble vi povos respondi al demando, kiu min tiklas. Se tiuj homoj, mirindaj kaj bonkoraj, vere ekzistus, ĉu ili ne venus savi nin? Ili scias pri ni, pri nia sufero, kaj, mi konsentas, suferigado. Sed ĉu vi ne trovas terure egoisma ilian obstinon sin teni aparte de la suferantoj?

– Pri tio mi parolis kun ili. Ili simple ne povas veni al nia mondo. La groto, tra kiu ni atingas ilin, estas por ili fermita. Ili povas eniri ĝin, sed se ili tuŝas la fundan rokaĵon, ĝi neniam prezentas la aperturon, tra kiu ni pasis. Kvankam ...

– Pardonu, se mi interrompas vin, sed vi ĵus pensigis min pri io. Se vi iris tien falante, kiel vi revenis? Ĉu vi flugis supren, kiam vi atingis la niaflankan finon de la koridoro?

– Tute ne. Efektive, la demando zorgigis min, post kiam ni falis. Sed Eriko klarigis. Kiam li revenis unuafoje, li simple reiris al la groto, serĉis la pasejon en ĝia fundo, trovis la zigzagan tunelon, kie necesas rampi, kaj vidis iom da lumo funde de la koridoro. Montriĝis, ke estas alia koridoro, kiu, anstataŭ esti tute ebena, kiel tiu, laŭ kiu oni alvenas, iras laŭ deklivo supren. Plurfoje eĉ estas kelkaj ŝtupoj. Tiu vojo serpentas altiĝante. Ĝi estas multe pli longa ol la alvena, kaj ĝi ne kondukas al la enira roko, sed al alia, tamen tute proksime.

– Dankon. Tiu klarigo necesis por prijuĝi la verŝajnecon de la afero. Sed kion vi volis diri, kiam mi interrompis?

– Nu ... Pri kio ...? Ha jes! Mi volis diri, ke la tieuloj emas kredi, sen esti tute certaj, ke kiam iu venas el nia mondo, tion planis la ... estas ilia termino ... la Granda Mistero. Ili kredas, ke, se niaj du mondoj nun subite renkontiĝus, ĉio, kion ili sukcesis krei, perdiĝus, ĉar estas pli facile detrui ol konstrui, kaj la fortorilato nun favoras la detruemulojn. Ili bezonis jarcentojn por trejni sin kaj unu la alian al nutrado de bonaj sentoj kaj forvelkigo de malbonaj. Sed ili kredas, ke iom post iom homoj venos el nia mondo al ilia, observos la realismon de ilia sentonutra vivmaniero, kaj venos ĝin rakonti al ni. Ili ja opinias, ke detrui estas pli facile ol konstrui, sed ankaŭ ke io bona tamen finfine venkas. “Disfalas io fuŝe farita, sed bone farita daŭras”, estas unu el iliaj diraĵoj. Tamen, ili konscias, ke eĉ tre bone konstruita domo povas disfali en kelkaj minutoj, ekzemple se okazas tertremo. Male al via impreso, ili ne havas idealan vidon pri la mondo. Sed, se okazos tertremo, la bone konstruitaj domoj pli eltenos ol la fuŝe konstruitaj. Simile, homo, kiu nutris bonajn sentojn en si, ne disfalos, kiam okazos io ŝancela, dum iu, kies ena etoso plenas je malbonaj sentoj, ne sukcesos elteni: tiu suferigos iun alian, aŭ fizike malsaniĝos, aŭ deprimiĝos, aŭ perdos la racion, aŭ falos en neŭrozan simptomaron, aŭ mortos, aŭ simile.

– Hm!

– Ĉu miaj respondoj kontentigas vin?

– Mi ne povas diri. Kaj ke mi ne povas diri, tio agacas min. Neniam ĝenis min diskuti la halucinojn de paciento en psikoza kazo, sed kun vi la tuta atmosfero estas alia, kaj mi ne scias, kion pensi. Vi embarasas min, kiel vi embarasis Profesoron Javorski kaj la tutan komisionon. Mi min demandas, kion diros la du aliaj kolegoj, kiuj sondos vin.

– Eble ne mi embarasas vin, sed realo, kiu ĝenas, ĉar ĝi troviĝas ekster la kutimaj kadroj. Se tio povas vin konsoli, ankaŭ min ĝi treege ĝenas.

– Dankon pri via preteco konsoli! Ho, pardonu, tiu diro estis sarkasma, kio devus foresti de nia rilatado. Ĝi ne estis ĝentila, kaj nur montras, kiom incitita mi sentas min. Min plu tiklas la idealigo. Kion ajn vi diras, mi tamen ĉie flaras ĝin. Se ili sukcesas vivi sen negativaj sentoj, ĉu tio signifas, ke malĝojo, malfeliĉeco, senkuraĝiĝo, elreviĝo, malfiereco kaj similaj sentoj tie neniam aperas?

– Vi miskomprenis. Kiel la tieuloj povus eviti similaĵojn? Ili estas homoj! Sed ili zorgas, kiom eble, neniam ilin estigi en iu alia. Vi nomis tiujn sentojn negativaj, sed ili rigardas ilin bonaj, ĉar sen sperti ilin ne eblus solidari kun ĉiu suferanto. Ili havas por tiuj apartan kategorion, tiun de “nedaŭraj maturigaj sentoj”. Nedaŭraj, ĉar tiuj sentoj plenumas sian funkcion nur, se oni trapasas ilin sufiĉe rapide, gardante sin kontraŭ la tento longe teni ilin en si, lasi ilin kreski, aŭ loki ilin en la kernon de sia psiko.

– Kaj kio pri veraj negativaj sentoj, kiel malamo?

– Nu, tia sento estas rigardata kiel normala, sed super ĝi necesas labori, por ĝin velkigi for, ĉar, se ĝi restas, ĝi malhelpas feliĉi.

– Tiuj uloj (se akcepti la duban hipotezon, ke ili ekzistas) atribuas grandan valoron al feliĉo, ĉu ne?

– Jes. Iusence, ili estas ege egoismaj. Por ili tre gravas, kiel eble plej altkvalite feliĉi. Kaj tio igas ilin eliri el egoismo, ĉar ili rimarkis, ke por altkvalite feliĉi necesas vivi laŭ la postuloj de la homa naturo, kaj estas en la naturo de homo, laŭ ili, agrable rilati kun la samspeculoj. Por tio necesas kompreni, solidari, bonkori. Ilia egoismo do, puŝata ekstremen, kondukas ilin al malegoismo.

– Sed konkrete, kion faras iu, kiu rimarkas, ke li malamas homon?

– Li akceptas, ke malami povas esti la unua reago kontraŭ iu, kiu faris ion malbonan al li, aŭ pri kiu li tion imagis.

– Ili do tamen malbonfaras unu al la alia. Bone! Jen ili fariĝas homaj, finfine.

– Jes, povas okazi, ke iu malbonfaras. Kvankam, laŭ mia impreso, multege malpli ofte ol niamonde. Kiam iu rimarkis la malaman senton (kio okazas facile, ĉar ili konstante tre atentas pri siaj sentoj), li tuj reagas pensante: “Tio riskas malfeliĉigi min”. Li do deziras seniĝi je sia malamo, ĉar li konsideras, ke ĝi venenas lin. Sed li scias, ke senton oni ne povas ŝanĝi laŭvole. Li do uzos diversajn teknikojn, por forsvenigi la malamon. Ekzemple, li petos la helpon de amiko, al kiu li parolos pri sia malamo, pri ties kaŭzo, kiel eble plej sincere kaj detale. Ili parolis al mi pri “ĉiutagaj ekzercoj de sincereco”, sed mi ne komprenis, el kio tiuj konsistas. Sincere priparoli la malamon, tiomfoje kiom necese, estas por ili rimedo eligi ĝin el si. Ili nomas tion: lavi sian animon. Alia tekniko, praktikata apud la amikhelpo, estas speco de preĝo. Ĉiutage, la homo kun malamo turnos sin al la Granda Mistero aŭ al la anĝeloj (ankaŭ pri ĉio ĉi mi ne klare komprenis), ripetante ĉante, aŭ simple parole: “Mi bezonas helpon por seniĝi je malamo. Venigu en min bonajn sentojn rilate al X. Igu, mi petas, ke la bonaj sentoj superu, kaj la malamo mortu for”, aŭ ion similan.

– Kaj ĉu ili konas timon?

– Kompreneble. Ili rigardas ĝin, same kiel malamon aŭ koleron, io tute normala. Sed tiuj devas ne daŭri. Se ili ne daŭras, ili helpas maturiĝi. Sed se timo daŭras, ili diris al mi, ĝi transformiĝas al angoro, kaj tio estas ege malkomforta, tio malhelpas feliĉi. Pri timo mi memoras specon de ... mi ne scias, kiel nomi similajn formulojn ... Nu, kiam ili sentas sin kaptitaj de timo, ili ripetas plurfoje ĉiumatene, etendante la brakojn kaj fiksante la rigardon orienten, direkte al la leviĝanta suno: “Dissolviĝu la timoj / La lumo regu / Superu la bono”. Tion unu el ili ripetigis al mi, ĝis mi sciis la formulon parkere, ĉar mi konfesis, ke mia sperto timigas min, i.a. rilate al mia deziro je profesia rajtigo. Ilia principo pri malbonaj sentoj estas: ni homoj havas naturan tendencon ilin nutri; kontraŭ tio oni nepre gardu sin; oni nutru nur bonajn sentojn.

– Se ekzistas tia natura inklino, ili do ne vivas nur laŭ la postuloj de homa naturo, kiel vi antaŭe diris!

– Eble ili ne estas konsekvencaj. Vi riproĉis, ke mi idealigas ilin, sed ĉu ne vi volas vidi ilin idealaj? Vi venigis min por esplori, kiel mia menso funkcias, ĉu ne? Permesu diri, ke vi agacas min. Mi estis tie tri tagojn, kaj vi demandadas min, kvazaŭ mi estus antropologia studento, kiu vivis kun tribo dum kvin jaroj kaj verkis pri ĝi doktoriĝan tezon! Sed mi eĉ ne skribis unu noton tie!

– Admirinde! Via kontrolanto diris, ke vi estas sincera kaj kuraĝa. Tion mi povos konfirmi. Ne multaj personoj tiel honestus kun iu, de kies opinio dependas ilia onta profesia vivo.

– Nu, ŝajnas do, ke mi ne ofendis vin. Sed, se jes, apliku la metodon, kiun ili priskribis al mi: kiam psika vundo estas freŝa, estas normale pensi: “Kia aĉulo! Mi volus, ke li malsaniĝu, ke trafu lin akcidento, ke li suferu tiel kaj tiel!” Laŭ ili estas nature kaj bone tion senti, tio necesas al la besto-en-ni, kies bezonojn oni atentu. Sed tion oni allasu nur dum la unuaj tagoj, por “eligi el si la brulon, (aŭ la froston, aŭ la skuon)”, kiel ili diras. Poste ili tre zorgas eviti ripetadi en si tiajn ideojn, ĉar per tiuj ili nutrus la malamon, kaj tenus ties venenon en si.

– Kiom da saĝo en iliaj ideoj! Sed ĉu vere estas iliaj? Aŭ ĉu vi mem tre bone lernis pri la homa psiko kaj projekcias viajn sciojn sur imagata mondo, aŭ halucinita? Kiel ĝene ne scii, kara kolegino, kiel ĝene ne scii! Mi vere min demandas, kion la kolegoj diros.

6

– Saluton, Klaŭdjo!

– Bonan, Roberto! Roberto, permesu, ke mi prezentu al vi mian bokuzon Viljamon. Li estas helikoptera piloto, kiu laboras por la Monta Helpa Centro, sed ankaŭ fojfoje por la landa mapa servo. Mi klarigis al li nian misteron. Viljamo, bonvolu diri al Roberto, kion vi opinias.

– Ke estas pura fantaziaĵo. Ne povas esti io alia. La valo, pri kiu vi parolis, ne ekzistas. En nia tempo, kiam mapoj estas farataj surbaze de aviadilaj fotoj, ĝi ne povus ekzisti nerimarkite. Klaŭdjo konigis al mi tiun Erikon, kaj, ĉar mi trovis lin tute simpatia, mi proponis al li veni kun mi helikoptere kaj flugi super tiu regiono. Li akceptis. Li surprizis min per sia funda kono de tiu montaro, kaj sia facileco rekoni detalojn de la tereno. Oni tuj vidas, ke li ofte estis tie. Se lia valo ekzistus, ni flugus super ĝi. Io tiel vasta ne povas esti kaŝita.

– Kiel li reagis al via esplorflugo?

– Li diris: “Mi suspektis, ke ne eblos vidi ĝin de supre. Kaj tamen mi tie estis. Kaj ĝi ne povas esti subtera, ĉar mi vidis la ĉielon, la sunon. Kaj la kamparo tie ne povus subgrunde ekzisti.” Li estis plej perpleksa.

– Kion vi opinias, Klaŭdjo?

– Mi iros. Bonŝance, ni havas nenormale varman aŭtunon, tiel ke la regiono ankoraŭ estas alirebla. Sed mia esploro ne solvos la problemon. Se la roko ne malfermiĝos, kaj mi revenos konvinkita, ke temas nur pri halucino, ili diros, ke ne ĉiu sukcesas eniri, ke mia animo ne estas sufiĉe pura, ke la vizitontojn elektas la Granda Mistero, aŭ ion ajn similan. Mi pli kaj pli trovas la tutan aferon freneza kaj min demandas, kiel ili sukcesis momente konvinki min pri ĝia realeco. Tamen, mi promesis al Lorena, ke mi iros kontroli. Mi do iros kontroli.

– Ĉu vi iros sola?

– Ne. Mi iros kun Eriko. Sen li mi ne trovus la ĝustan lokon. Lorena estis kun li, kiam ili laŭdire pasis tra la roka pordo. Mi ne volas, ke poste ŝi diru al mi: vi ne povis eniri, ĉar vi ne tenis la manon de Eriko, kiu havas ion specialan ebligantan al li pasi.

– Kaj vi, Viljamo, ĉu vi ne volas akompani la edzon de via kuzino?

– Ne. Mi estas simpla piloto. Mi ne kompetentas pri halucinoj. Li ne trovos tie reale ekzistantan valon, paradizan aŭ ne, sed li eble revenos kun specimenoj de ia halucina drogo, kiun la rokoj tie disradias ...

7

– Klaŭdjo! Ĉu vi aŭdis la lastan?

– Lastan kion?

– Novaĵon, stultulo! Pri nia kara prezidanto Javorski, alinome Longa Naz'.

– Kio okazis?

– Ĉu vi imagis, ke, je sia aĝo kaj kun sia sperto, li povas sveni pro emocio kiel junulino?

– Ne. Ĉu vere li svenis? Kie? Kial?

– Nu, kiel junulo, li estis fanatike aviadema. Li eĉ faris akrobatan pilotadon. Kaj li estas honora prezidanto de la flugoklubo. Imagu! Ili havis bankedon honore al la 50-a datreveno de la fondiĝo, kaj Longa Naz' kompreneble ĉeestis. Ankaŭ via parenco Viljamo estis tie. Dum la aperitivo, tiu troviĝis apud Longa Naz' kaj diris al li: “Sinjoro Profesoro, mi eble sendos al vi kolegon, kiu bezonus psikiatran helpon.” Kaj li klarigis, ke tiu kolego, flugante super la safirlaga regiono, pasis tra nebula zono, kaj subite la nebulo dissolviĝis, kaj li vidis sub si verdan valon kun tuta serio da vilaĝoj kaj urbetoj, tiel malsimilan ol la roka dezerto, kiu devus troviĝi tie, ke li panike revenis sen plenumi sian komision. Aŭdante tion, Longa Naz' ekfalis svene. Oni timis, ke estas cerba aŭ kora fuŝo, sed tute ne. Li fartas bonege. Nur la emocio igis lin momente perdi la konscion ...

*

– Haloo!

– Viljamo, ĉu?

– Jes! Kiu ...? Ha, ĉu estas vi, Klaŭdjo? Saluton! Kion vi deziras?

– Diru, kio estas tiu stranga rakonto, kiu, laŭdire, svenigis Profesoron Javorski?

– Ha! Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi? Kiel rapide la famoj diskuras! Mi diris nur la veron, nome, ke mia kolego Darjo Ospedzi vidis la valon, kiun priskribis via Eriko. Mi demandis lin, ĉu li konas Erikon aŭ hazarde renkontis lin, sed ne. Mi ankaŭ scivolis, ĉu li havas kontakton kun iu psikoterapiisto, vira aŭ ina, li ree respondis: ne. Li neniam antaŭe aŭdis ion ajn pri tiu strangaĵo. Interese, ĉu ne vere? La valo tute certe ne ekzistas. Sed indus esplori la halucinkreajn ecojn de tiu rokaro. Ĉu ne strange, ke ili ĉiufoje kreas similan halucinon?

8

Mi komencis trovi la marŝadon longa kaj laciga.

– Post dek minutoj ni alvenos – diris Eriko.

La pejzaĝo estis grandioza, almenaŭ por iu, kiu ŝatas la sovaĝecon de rokoj je nivelo pli alta ol la lasta herbejo. Neĝkovritaj montosuproj, majestaj, en nin alvokis humilecon, kaj la multaj brile blankaj nuboj akcentis la bluon de la ĉielo. La rokoj, preter kiuj ni paŝis, elmontris tutan gamon da grizoj, brunoj, flavoj, malhelruĝoj apud, jen kaj jen, la purblankaj vejnoj de marmoro. Sed ĉefe kontribuis al la sovaĝa etoso la kompleta manko de verdo. Neniu vivo povis ekzisti ĉi tie.

Kaj ĝuste kiam mi mense vortigis al mi tiun penson, jen ni aŭdis la siblan vokon de marmoto. Kion ĝi faris je ĉi tia alteco, kie troviĝis nenio por ĝin nutri? Trafulmis mian cerbon la penso, ke ironia dio venigis ĝin ĉi tien nur por konsciigi min, ke miaj deduktpovoj ne estas fidindaj: realo ĉiam pli vastas ol tio, kion homo povas racie konkludi. La direkto, kiun alprenis tiu pensofluo, ne plaĉis al mi. “Mi submetiĝas al ilia influo,” mi diris mense, “du frenezuloj sukcesis persvadi min entrepreni ĉi tiun frenezan ekspedicion, kaj nun mi lasas ilin kontaĝi sian frenezon al mi. Mi reagu kontraŭ tio. Eble la sovaĝeco de la rokdezerto agas sur la cerbon. Aŭ eble la laco.” Jam pli ol tri horojn ni marŝis. Kelkajn tagojn antaŭe, kiam ni organizis nian ekskurson, mi proponis al Eriko uzi montobiciklojn, sed li diris, ke estus eĉ pli lacige ol piede. Nun, vidante la terenon, mi aprobis lin. Ne eblis atingi nian celon alimaniere, krom per helikoptero, kiun ni ne povus disponi. Mi petis Viljamon, sed ial li ne povis helpi.

– Estas tiu ruĝbruna roko kun triangula supro – Eriko anoncis.

Kaptis min korakcelo. Io ŝancelis mian menson, kvazaŭ balance. Post konfuzmomento, mi komencis distingi la konfliktajn emociojn. Timon, ke la valo montriĝos reala, kaj samtempe timon, ke nenio okazos. Deziron, ĉu infanecan?, pri fabela mondo. Furiozon, ke mi, plenkreska, lasis knabecajn revojn de du stranguloj tiagrade impresi min. Kritikon de la ĵusa penso, jene: “Stranguloj vi nomas ilin! Kiel vi fi-pensas! Vi perfekte scias, ke ili estas plej normalaj, mense tute sanaj homoj. Jes ja, vi ekkonis Erikon, kiam li estis neŭroza, sed li resaniĝis, kiel neniu el viaj pacientoj iam ajn resaniĝis. Sinceru!”

Dum sentoj kaj pensoj resaltis de unu mensa angulo al alia, ni faris la lastajn paŝojn ĝis la koncerna roko. Ruĝeca, kun sia triangula ĉapo sur korpo apenaŭ pli larĝa kaj alta ol tiu de dumetra atleto, ĝi elstaris kolore kaj forme inter la aliaj.

– La du fojojn, kiam mi faris la grandan salton, – Eriko diris, – mi sentis, ke mi tuj mortos. Lorena sentis la samon. Pretigu vin al simila impreso; ĝi estas ege malagrabla. Kaj tenu mian manon. Vi sentus vin ridinda, se mi malaperus en la rokon, kaj vi restus tute sola ĉi tie.

Mi tenis lian manon, li premis la rokon, kaj dum eta sekundo mi rimarkis ĉi tiun moviĝi, ne kiel malfermata pordo, laŭ la neĝusta rakonto de miaj du antaŭuloj, sed kiel plato, kiu estus fiksita supre, simile al tuko pinĉmetita al ŝnuro por sekiĝi, kaj kiu svingiĝus, ebligante pasi tra la malsupra spaco. Tra tiu mi falis, kvazaŭ tra senmateria vibrokurteno, en abismon de mallumo. La falo estis pli longa ol mi atendis, kaj ĝia akcelo fortigis la certecon, ke mi karambolos kun la suba roko, forlasante nian sufermondon en alia maniero ol la dezirata.

Sed okazis neniu frakaso. Ni trafis ion molan, kio sorbis la kolizian efikon, tiel ke absolute nenio doloris.

“Nekredeble!” mi konfesis al mi. “Ili rakontis la veron!”

– Ĉi tie komenciĝas la koridoro, – Eriko diris. Ne rolulo en sonĝo, ne fantomo, sed la vera Eriko, kies manon mi ĵus tenis plej senseble. Tuŝado rivelis la koridoron roka, malvarma, iom malseka. Mi ne povis dubi, ke ĝi estas reala. Kaj tamen ... Ke ili efektive pravis, estis ege perturbe.

Eriko montris neniun signon de perturbo. Estis por li nur la tria fojo, sed li kondutis kiel tute sperta profesia gvidisto.

– Sekvu min, – li diris, sekurige, kaj mi paŝis malantaŭ li.

Post kelkaj sekundoj, mi ektremis, ĉar mi aŭdis brueton dekstraflanke kaj per okulrando duonvidis moviĝantan estaĵon. Ĝuste tiumomente – ĉu li vidis la samon? – Eriko reparolis:

– Povas okazi, ke vi imagos la ĉeeston de timigaj bestoj sur la flankoj de la tunelo, bestoj el specoj krokodila, serpenta, monstr-insekta, bestoj kun veneno ... Mi ne scias, ĉu ili ekzistas efektive aŭ estas efiko de la imago. Sed mi konstatis, ke plej bone estas nur plu paŝi antaŭen ne zorgante pri ili kaj evitante rigardi flanken.

Estis sobrige pensi, ke, laŭ Longa Naz', Eriko estas mensmalsanulo, kaj mi normala. Fakte, li estis multe pli bone adaptita al ĉi tiu medio ol mi, kiun invadis ĉiaspecaj timoj, kaj kiu sentis min kapabla plej fuŝe reagi al eventuala subita danĝero.

La apenaŭ perceptebla lumo, al kiu ni direktis nin ek de post la falo, fariĝis pli kaj pli neta. Ni atingis la lokon, kie la flankoj de la tunelo proksimiĝas unu al la alia kaj apenaŭ lasas sufiĉe da spaco, por rampe progresi.

– Mi trapasas la vibron, – Eriko diris kun la ĉiama trankvilo, kiu nun karakterizis lin.

Ankaŭ ĉe mi ekvibris ĉiuj ĉeloj de la korpo. Impresis, kvazaŭ mi estus malkunmetita kaj rekunmetita en ne pli ol du sekundoj. Post tiu nevortigebla sensaĵo, ni staris en groto, kun, antaŭ ni, vasta lumplena spaco. Mi iris ĝis la rando. Mi ne plu povis stari. Mi eksidis. Kaj ploris.

Kial, vi demandas. Nu, mi ne scias. Postefiko de troaj emocioj, verŝajne. La simpla beleco de tiu pejzaĝo, kiu etendiĝis multe pli malproksimen ol mi imagis laŭ la priskriboj de Eriko kaj Lorena. Fakte la lando ŝajnis senfina, kaj ĝi estis valo nur proksime al ni. Poste ĝi vastiĝis al kontinenta grando.

Kun delikateco, kiun mi ne atendis, Eriko metis la manon sur mian ŝultron, kaj tiu simpla gesto varmigis al mi la koron.

– Estas imprese, ĉu ne? – li diris.

Mi preskaŭ ĉesis plori, sed rea rigardo al tiu plejplejo de okulplaĉa vasto refluigis miajn larmojn. Estis tro. Miradmiri oni povas ĝis iu sojlo, trans kiu la nerva sistemo ne plu eltenas. Ŝajnis al mi, ke dum mia tuta vivo mi atendis renkonti ĉi tiun belecon, sed neniam ĝi prezentiĝis. Venis interesaj aferoj, jes ja, venis ĝuo pri bela naturo, artaj ĉefverkoj, anim-altiga muziko, profundaj amikaj renkontiĝoj, amosento, intensa fizika plezuro, ktp, sed ilin iel fuŝis la fona ĉeesto de zorgoj, turmentoj, suferado, kaj kiam travivaĵo superis mian atendon, tiam estis laŭ normala mezuro. Ĉi tiu vidaĵo tiun superis tiagrade, ke mi sentis, kvazaŭ mi baldaŭ devus eksplodi. Ankaŭ pro la subita forsveno de zorgofono mi sentis, ke mi eksplodos. Fulme trapasis min la penso: “Homo ne estas adaptita al manko de negativeco, mi ne eltenos, tiom da belo kaj bono malhelpas spiri.” Dum kelkaj sekundoj mi havis la impreson, ke mi sufokiĝos ĝismorte. Tamen la sento de troeco iom post iom malpliiĝis. Min invadis ondo de feliĉo, kiun mi ne imagis ebla, kaj en kiu kvieto okupis pli kaj pli vastan spacon. Tiun mikson el feliĉo kaj trankvilo mi rekonis: mi ja konstatis ĝin, de ekstere, ĉe Lorena kaj Eriko.

– Venu, – diris ĉi-lasta. – Ni iru al la jumo.

Ni iris la vojon malsupren. Estis mirige. Ŝajnis, ke je ĉiu spiro mi ŝanĝiĝas, kvazaŭ la aero ĉi-loke enhavus ion, kio bonigus la homon. Je ĉiu paŝo pli akriĝis mia konscio pri tiuj sentoŝanĝoj.

Mi komence ekkonsciis pri la trankvilo. Mi trafis profundecon de psika kvieto, pri kies eblo mi antaŭe ne sciis. Poste venis admira miro kaj danko. Dankovibra raviĝo, formiĝanta al kvazaŭpreĝo: “Dankon, ke ĉio ĉi efektive ekzistas!”. Poste amo: mi konsciis, kiom mi amas ĉi tiun pejzaĝon, ĉi tiun lokon, la mirindan lumon, kiu banis ĉion ĉirkaŭe. Dume, la rilato, duone duba, duone profesia, kiu ligis min al Eriko, fariĝis je ĉiu sekundo pli amika. Poste venis memvaloro. Mi sentis, ke mi havas valoron. Tio tute bone akordis kun la sento, ke mi neniel estas iu speciala. Mi estas homo, nur eta homo, kun la propra kombino de flankoj bonaj kaj malbonaj, de fortoj kaj malfortoj, jes, mi neniel estas speciala, sed simple, ĉar mi estas homo, mi havas valoron. Grandegan valoron. Kiel ĉiu alia homo, eĉ tiuj, kiuj ne povas tion senti pri si. Poste kuraĝo. Kompreneble, mi ne scias, kiel mi tiumomente reagus, se prezentiĝus danĝero, sed, iel, mi sentis en mi kuraĝon, kiun mi antaŭe ne konis. Mi scias, ke tio sonas fanfarona. Sed, se pro iu devo al modesteco mi dirus la malon, mi trompus vin. Mi sentis en mi tiun forton alfronti, eble koste de propra granda peno, kiun oni nomas kuraĝo.

Estus tede priskribi la tutan transformiĝon. Plej miriga estis la kvazaŭfizika impreso de ŝanĝo. La fakto, ke ĉiu paŝo alportas ion novan, kaj fortigas la ĵus akiritajn ecojn. Ŝajnis, ke la tuta gurdado pri bonaj sentoj havas realecan bazon. Kiel ĝi eblas, mi ne povis kompreni. Ĉu io en la fizika medio influis la homojn? Ĉu simple okazis ia memsugestia fenomeno pro la multaj diraĵoj de Eriko kaj Lorena pri ĉi tiu mondo? Mi tute ne scias. Mi nur konstatis tiun agrabliĝon de la ena etoso sen kompreni ĝin, sed, kun obtuza, fona ĝojo, kiu ne ĉesis kreski.

Enirante la vilaĝon, mi ĉirkaŭrigardis kun la sama admira miro, kiun mi spertis ĉe la grotobuŝo. Domoj estis tiel belaj, en sia kampara simpleco! Kaj ankaŭ la aranĝo de ĝardenoj, placetoj, stratoj, kun jen kaj jen fontano, ĝuinde estetikis.

Knabeto staris flanke de vojo.

– Ho, jen unu iru-diri-ulo, – Eriko klarigis, kaj li petis la knabon informi la jumon, ke li ne bezonos veni, se li aŭdos pri nia ĉeesto, ĉar ni iras al li.

La knabo kuris kvazaŭ fluge.

Ni vidis plurajn personojn, kiuj rigardis nin kun miro, sed ilin Eriko nur salutis, kaj, kvankam ilia unua emo estis alparoli nin, ili komprenis el lia sinteno, ke nun ne estas la momento por tio, kaj ili respektis nian nedeziron tuj ekrilati. Ridetoj, mienoj de kompreno kaj diskreteco, amikaj kapklinoj sufiĉis.

Aŭdante patrinon krii ion sufiĉe laŭte al sia filineto, mi esprimis mian miron al Eriko:

– Ne nian lingvon ili parolas! Tamen Lorena diris ...

– Ŝi eraris, – li respondis. – Jam la unuan fojon mi rimarkis, ke, kvankam mi aŭdas ilin nialingve, iliaj lipoj faras aliajn movojn, kiel ĉe filmo kun alilingva sonstrio ol la originala. Sed mi devas diri, favore al Lorena, ke tio rimarkiĝas pli ĉe kelkaj personoj ol ĉe aliaj. En la familio, ĉe kiu ni unue estis, nur tre atenta observo tion rivelis. Tio estas nur unu el la mil aferoj, kiujn mi ne komprenas pri ĉi tie.

Nu, la lingvodiferenco certigis, ke temas pri alia gento ol tiu de la regiono, nialanda, kie ni eniris ĉi tiun mondon. Alia detalo, ne menciita de la du antaŭuloj, okulfrapis konfirme. Ilia haŭto tute ne similis, kolore, tiun de eŭropanoj. Ĝi estis bruna kiel ĉe sudamerikaj indianoj aŭ homoj el Polinezio. Sed la haroj ne estis nepre nigraj, kiel ĉe tiuj. Mi ne vidis blondulojn, sed kelkaj havis relative helbrunan hararon, fojfoje eĉ kun kuproruĝaj rebriloj. La vizaĝoj esprimis ion, kion mi ne povus difini. Vortoj kiel paco, feliĉo, amikeco, bonvenigo, mildeco rondiras ĉirkaŭ la vera koncepto sen sukcese trafi ĝin. Sed tiu silenta, simple okula rilatado iel kortuŝis min tiel forte, ke mi preskaŭ ekploris refoje.

9

La jumo atendis nin ĉe ligna enirkadro, ornamita per subtilaj desegnoj en la materialo kaj delikata flora kaj verdaĵa rampaĵo ĉirkaŭ ĝi. Pasante sub ties horizontala stango ni penetris en ĝardenon, post kiu vidiĝis konstruaĵo pli impona ol la ceteraj domoj. La jumo, alta eble 175 centimetrojn, senbarba, kiel ĉiuj tie, svelta je la talio, iom misproporcie larĝaŝultra, tenis sin tre digne. Liaj okuloj kantis pri humuro, lia rideto signis mildakorecon. Li havis longan blankecan, sed ne pure blankan, robon kun, sur ĉiu ŝultro, larĝa rubando kun fajnaj oraj desegnaĵoj ĉe malhelblua fono. Estis malfacile diveni lian aĝon, sed li certe estis pli ol kvindekjara, kiel atestis la griza hararo, formanta vepron el mallongaj bukloj. Mi havis la impreson, ke lumo elradiis el li, kaj samtempe mi sciis, ke tio ne estas vera. Sed io forta, dolĉe aŭtoritata en lia sinteno vere imponis.

Roberto kaj mi, kiam ni diskutis la rakontojn de Lorena kaj Eriko, nomis lin, iom sarkasme, la “moŝto”, grandparte tial, ke ni ne konis ekzakte liajn funkciojn. Ĉu li estas kuracisto, pastro, komunuma estro, estis kaj restas por ni senresponda demando. Nu, tiu moŝto sukcesis kune majesti kaj humili.

Eriko prezentis min kaj ni interŝanĝis kelkajn salutvortojn. Lia rigardo ŝajnis penetri tiel profunde en mian koron, ke tio min ŝancelis, tiagrade, ke mi nenion rimarkis pri la ĝardeno kaj la konstruaĵo, en kiun li gvidis nin. Mi iom memoras la konversacion, kiun li havis kun Eriko, pli malpli laŭ la temo: “Trian fojon vi revenis. Tio estas tute neordinara. Ĉu la tempo maturiĝus, por ke la sufermondo eklernu pri la arto bele vivi?”

Fine li kondukis nin en plaĉan ĉambron, kie nia triopo eksidis en apogseĝoj. Ĉar li kuracis Erikon en maniero, kiu, por ni, estis vere mirakla, mi intencis diskuti kun li fakul-al-fakule. Sed tiu projekto komplete forsvenis. Mira pri la propra diro, mi aŭdis min peti: “Ĉu vi bonvolus resanigi min?” Mia peto estis des pli stranga, ĉar mi ne konsideris min nesana, kaj konsciis neniun specialan problemon. Mi do ne tuj komprenis min mem. Sed post kelkaj sekundoj la klarigo formiĝis: ek de kiam mi revidis Erikon post lia unua vojaĝo ĉi tien, mi enviis lin. Mi sentis en li kvieton, saĝon, animpacon, kiuj mankis al mi.

La moŝto tre afable konsentis:

– Se vi akceptas, ni faros tion tuj, – li diris.

*

Li iris preni alian seĝon, en kiu mi povis resti pli klinite, kun la kapo agrable ripozanta sur kap-apogilo. Sur larĝan breton je nivelo iom pli alta ol miaj okuloj li metis vitroglobon, kaj malantaŭ ĝin kandelon, kiun li lumigis. De la loko, kie mi sidkuŝis, la flamo videblis kiel tre brila punkto meze de la vitra sfero.

– Ha! Hipnoto! – mi ekkrietis.

Mi trejniĝis pri hipnotterapio, kaj ĝin ofte praktikas, kiam la stato de la paciento indikas tiun metodon pli oportuna ol aliformaj terapioj. Al la aliaj emocioj aldoniĝis nun profesia intereso. Ekzistas mil manieroj hipnotigi iun kaj uzi la hipnotan staton kurace, kaj mi min demandis, kiel li procedos.

Li ridetis al mi.

– Vi konas! Des pli bone! Ni pli facile atingos la deziratan staton. Bonvolu fikse rigardi la lumpunkton en la vitro kaj, ĉar vi jam konas la vojon, lasu vin transiri al stato de plena senstreĉo.

Senstreĉiĝo ne havas sekreton por mi, kaj la simpla fakto fikse rigardi la punkton igis, ke mi rapide “dislasis” mian korpon, igante ĉiun muskolon fali laŭ la propra movo, neregate de mi. Dum kelkaj sekundoj iom da streĉiĝo revenis, ĉar mi pensis: “Mi estas komplete freneza. Mi liveras min tute sub la regon de tiu ulo, pri kiu mi scias nenion”. Sed tuj la memoro pri Eriko kaj Lorena resekurigis min. Ambaŭ revenis el tiu sperto pli bonfartaj, pli maturaj, pli profunde homaj, kion do mi timu?

Post nelonge miaj okuloj spontane fermiĝis. Per ritma, lula parolmaniero simila al tiu, kiun mi uzas hipnotigante, la jumo venigis min al plaĉa ripoza stato, sed poste, mi ne scias kiel, li igis min travivi ion neniam spertitan, kaj pri kio, verdire, mi neniam legis ...

10

Mi vidas kaj sentas (sed ne laŭ la ordinara maniero, estas alia formo de percepto) kompletan, kompleksan kaj kunplektan panoramon de mia senta vivo. Giganta pulsanta vizio prezentiĝas al miaj mensaj okuloj, kaj kun akra precizeco mi sentas, en la cerbo, koro, ventro, ĉiun eron el ĝi.

Konsciiĝas al mi vasta retaro formita el interligitaj retoj, kies materialo, vibranta per diverstipaj, diverspotencaj energioj, apartenas al la sferoj ama, dezira, tima, admira, fida, ktp. Miaj entuziasmoj, miaj indignoj, miaj allogiĝoj kaj forpuŝoj, miaj atakemoj kaj inklinoj pacigi, tuta gamo da rankoroj, kvietiĝoj, senkuraĝiĝoj kaj rekuraĝiĝoj, apud kulposentoj, hontoj, kaj fieroj, diversaj kvalitoj de ĝojo kaj malĝojo, angoro kaj sereno, emoj ridi kaj plori, ĝui kaj frandi, elteni kaj ellasi, batale venki aŭ forkuri el konflikto, ĉio ĉi kakofonias en mi kiel orkestro mis kaj dis muzikanta, aŭ tumultas kiel oceano, en kiu ĉiu ŝvelo kaj malŝvelo estas klare, aparte, difinite perceptata.

Profundaj stabilaj sentoj, kiel plej lojala amo, najbaras al krudaj momentaj emocioj: timo aŭ kolero ekzemple. Mi estas ampleksa homamaso, kies unuopaj individuoj promenas, kuras, laboras, ripozas, helpas kaj malhelpas sin reciproke, en giganta kvazaŭordo kunmetita el miliardoj da eroj jen bone strukturitaj, jen batiĝantaj en ĥaoso. Sed la plej nekredebla vero estas, ke samsekunde mi sentas kun akuta precizeco kaj ĉiun unuopan elementon, kaj ties subsumojn kaj sumon. Kaj, por ĉiu ero, por ĉiu nodo el eroj, mi vidas kaj sentas la kaŭzojn kaj efikojn, tiel ke mia tuta vivo en unusola rigardo riveliĝas al mi. Neniam mi imagis, ke mia senta vivo estas tiel abunda. Mi rimarkas, kiel amo diferencas en ĉiu amrilato, mi vidas la mikson de amo kaj malamo, fido kaj malfido, benemo kaj malbenemo, kiuj viglas en mi por tiu, por tiu ĉi, por tiu alia, por ĉiu, verdire, kun kiu mi rilatas.

Plej miriga estas la samtempeco. Ĉion mi perceptas detale, kiel muzikamanto, sekvante melodion, kapablas aŭskulti samtempe kaj distinge ĉiun agordon, ĉiun noton en la agordo kaj ĉiun apartan instrumenton, tamen sen perdi la percepton de la tuto. Impresas, kvazaŭ miaj cerbokapabloj milionobliĝis, sed, Dio mia, kia skuo!

Mi vidas tiel klare la aĉan efikon de miaj malbonaj sentoj, ke mi agas tuj por ilin elimini, iom kiel, se vi rimarkas, ke vin pikis dorno, vi reflekse forprenas ĝin por liberiĝi de l' doloro. Mi vidas la efikojn de miaj timoj, de miaj antipatioj, de netoleremo, de troa bezono sekuri, de ĉiu negativa animmovo, fakte, kaj ili estas tiel malutilaj, ke mi rezignas tiujn sentojn, des pli facile, ĉar klara percepto de la kaŭzoj montras, ke nur pro mistakso mi lasis ilin ĝermi kaj kreski.

*

Kaj jen miaj haŭtharoj elstaras. Mi ekgapas, paralizita, frapate de troa hororo. Staras antaŭ mi ... mankas vortoj por esprimi ... mia ĝemelo, mia samulo, ulo, kiu estas dua mi. Ĉu tiu estas mi, ĉu ne estas mi, mi ne povas diri, sed mi scias, ke ĝi vivas en mi. Mi vidas ĝin ekstere, vid-al-vide, sed mi konscias, ke tio estas artefaritaĵo de la konsciiga procezo, tra kiu mi pasas: fakte ĝi loĝas en mia teritorio, ie ene de la limoj de mia korpo, aŭ pli ĝuste de mia animo. Konscie mi diras “ĝi”, dum ĝi-li estas klare virseksa. Ĝi havas mian formon, miajn trajtojn, la saman manieron teni sin. Ĝi estas mia spegulbildo. Sed ĝia vizaĝesprimo! Ĉu vere mi foje montriĝas tia? Sarkasma, ironia, venĝema, ĉe mortige senluma fono.

Ĝi aperas al mi kiel unu el tiuj nigraj truoj, pri kiuj astronomoj parolas. Ĝi estas pli ol simple malluma: ĝi estas kontraŭluma, lumvoranto. Ne nigra! Tute diferenca de la belaspektaj nigrahaŭtuloj, kiujn mi kalkulas inter miaj amikoj: ties afrikdevena haŭto nigre rebrilas plaĉe, kaj ilia rido lumigas la koron. Tiu, kiu staras antaŭ mi, defie, tute ne similas ilin. Ĝi estas lumsuĉa. Kiel akvokirlo altiras naĝanton por lin sorbi en sin, tiel ĝi ŝajne ensuĉas la lumon.

Kaj ĝi volas ensuĉi min.

– Kiu vi estas? – mi demandas, provante igi mian voĉon sentrema.

Sed ĝi nur ridaĉas, kun survizaĝe la memcerto de venkonto.

Kaj jen mi trasentas ĝin. Mi sentas, kio ĝin animas: detruemo. “Ĉi tiu ĝuas detrui”, mi legas el liaj lumsorbaj okuloj, el lia malame tordita buŝo. “Ĉi ties plezuro estas neniigi”. Kaj turmentas min pensi, ke ĝi, iel, estas mi, miksita kun mi, loĝanta en mi.

Mi ĝin plu rigardas, kun la sama horora sento. Min teruras, ke ĝi estas klare pli forta ol mi, kaj kun videble malicaj intencoj. Ĝia supereco amuzas ĝin. Ĝi rigardas min malestime. Ĝi eldiras eĉ ne unu vorton. Ĝi nur ridaĉas superece. Sed mi kvazaŭ-aŭdas ĝin: “Mi estas la sabotanto. Estas mi, kiu malhelpas vin feliĉi, kaj ankaŭ la aliajn. Mia plezuro estas montri, ke bono malvenkas, ke amo ne ekzistas, ke feliĉo estas trompo. Mi estas la ĝojblokanto, la disfaliganto de ĉio esperata”.

Mi rimarkas ĝian amarecon. Ne eblas amari kaj senti sin bone. Efektive, mi sentas, ke ĉio doloras al ĝi.

– Ĉu vi do ŝatas suferi? – mi demandas, kaj mire konstatas, ke mi sentas por ĝi – por tiu aspekto de mi – ian kompaton.

Laŭ ĝia stranga maniero respondi per nura ridaĉo, kies signifon mi iel “aŭdas” enkape, mi perceptas ĝian penson: “Mi ne ŝatas suferi, sed mi suferas. Estas la prezo, kiun mi akceptas pagi por altiga, grandiga volupto: esti la plej forta. Pli forta ol la Estanto.”

– La Estanto, ĉu? Kiu estas tiu? Kion vi volas diri?

Nun ĝi ridas, ridas, ridas, kvazaŭ estus la plej bona ŝerco en la tuta universa historio. Sed estas malplaĉa rido, triumfa, jes, tamen ankaŭ dolora. Kaj mi komprenas, ke la Estanto estas ĝia malamiko, ĉar ĝi, ĉi tiu, mia lumsuĉa memfrato, ne havas eston. Pardonu, se mi estas neklara. Mi provas honeste raporti, sed kiel priskribi ion senteblan, videblan, sed kion ne eblas diri?

– Vi estas nenio! – mi ekkrias mire. – Kiel eblas, ke mi vidas vin?

Kaj ĝia aĉa mieno nun diras: “Mi estas nenio, prave, tamen mi estas io, ĉar mi estas Iluz. Iluz-io!”. Moke, li etendas la manon al mi: “Iluz, Princo de la Mallumo! Mi ĝojaĉas konatiĝi kun vi.” Kaj plu ĝi ridas sian triumfan-amaran ridaĉon. Nun ĝi faras paŝon al mi. Ridanta, certa pri sia baldaŭa venko, ĝi aspektas tiel minace, ke mia terursento atingas neniam spertitan profundon. Mi komprenas, ke post kelkaj sekundoj ĝi suĉos min en sian neniecon, kaj mi estos nenio.

– Help! – mi krias, ne sciante, al kiu mi direktas la vokon.

Iu certe aŭdis ĝin, ĉar jen mi ricevas en la manon lumradion, kiun mi turnas al ĝi. Kaj mi vidas. Mi vidas tra ĝi. Ĝi efektive estas nenio. Sed nenio, kio sukcesas kredigi sin estanta, ĉerpante el mi sian vivon. “Mi ne estas, sed mi ekzistas”, ĝi diras. “Mi ekzistas, ĉar mi rezistas”. Kaj mi komprenas, ke iluzio estas sensubstanca, sen-esta, kaj tamen rezistas, ĉar ni nutras ĝin per nia substanco. Iluzion oni ne povas laŭvole forviŝi. Kaj tamen ĝi ne havas esencon.

La vizio iĝas pli vasta, kaj mi vidas nun, ke estas du niveloj de trompo. La unua trompo konsistas el tio, ke ia nenio estas transformata en pseŭdo-eston: tiu tordaĵo el nenio sukcesas kredigi, ke ĝi estas io efektiva. Tiel Iluz naskiĝas el nenio, formante sin el nia mensa materialo. Kaj la dua trompnivelo estas, ke Iluz kaŝas sin ie profunde en ombra tavolo de ni, kaj kredigas, ke ĝi ne ekzistas, kio ebligas al ĝi detrui senpune, kaj ĉerpi el siaj neniigaj faroj la volupton de plejpotenculeco. Neniu vidas ĝin, ĝi kaŝas sin funde de ombra truo, kiel araneo centre de sia reto, kaj de tie ĝi direktas la sabotadon, por la plezuro fuŝi, fuŝi, fuŝi, kaj senti sin supera. Mi vidas ĝin rigardi la fortojn de lumo, kiuj celas krei belon, bonon, ĝojon, amon kaj la multajn animvibrojn, kiujn la ĉitie-uloj nomas “bonaj sentoj”, defii ilin per sia senskrupuleco, kaj ricevi egan plezuron, kvankam amaran pro sufero, el la povo tiujn detrui. “Mi fuŝas, mi sabotas, mi subfosas”, ĝi bombastas al mi senvorte, “kaj tiel mi sentas min pli granda ol ĉiu el vi”.

Sed mi vidas, ke ĝia fi-grandiozo neniam kontentigos ĝin. Ĝi estas fuŝita ĉe l' kerno per la scio (neata), ke ĝi estas, fundfunde, nenio.

Mi kompatas ĝin.

Ĝi sentas mian kompaton, furiozas pri ĝi, mokas ĝin. Kaj rekomencas sian minacan iron miadirekte.

Ial mi malpli timas. Mi direktas al li la lumradion, kiun mi plu disponas. Kaj mi prononcas, apartigante la silabojn:

– Kaj tamen vi estas nenio!

Mi diras tion milde, kun ege trankvila tono. Kaj ĝi haltas. Ĝi rigardas min, kvazaŭ mi estus pafinta mortigan sagon. Sed mi nur rigardis ĝin, kaj nomis ĝin nenio.

Dum kelkaj sekundoj ĝi mienas kiel dronanto, ĝi ŝanceliĝas, ĝi preskaŭ petas helpon. Mia kompato pli kaj pli kreskas.

Nun ĝi komencas dissolviĝi. Ĝi disiĝas en milionon da travideblaj eretoj, kiuj flugas al mi, eniras min, refariĝas mi. Kiam tiuj eliĝas el ĝia ŝrumpanta formo, ili estas mallumegaj, sed ie survoje ili koloriĝas, oriĝas, kaj kiam ili eniĝas en min, ili estas eroj de lumo.

Mi sentas min iĝi pli granda, kaj samtempe pli eta. Bonvolu pardoni la kontraŭdiron, sed la sperto estas paradoksa. Kiel eblus ĝin priskribi? Kio estis mallumo, tio nun fariĝas la belo de milionstela nokto. Nigra, malhela, sed radianta. Kaj tio fariĝas plia riĉaĵo en mi.

*

Refoje la travivaĵo evoluas. Mi eklernas ludi per la sentoj kaj emocioj kiel orgenisto per orgeno. Mi lernas per provo kaj eraro, sed post nelonge mi rimarkas, ke mi povas laŭvole intensigi tiun senton, malfortigi tiun ĉi, laŭŝtupe transformi tiun alian al ĝia kontraŭo ... Kia malkovro! Ke tia talento eblas, mi tute ne imagis.

Mi tiam eltrovas, ke mi povas vojaĝi en la filmo de mia vivo. Mi malŝlosas ŝrankojn, mi penetras ĉambrojn, kies eniro estis blokita, mi levas for obstaklojn barajn al tiu aŭ alia vojo, mi promenas tra keloj kaj subtegmentejoj plenaj foje je arĥivoj, foje je ĥaoso el forgesitaj objektoj, en kiu io por ĉiam fuŝita apudas trezoron ege valoran. Mi sentas min reĝo revokita hejmen post ekzilo, kaj ekkomprenanta, ke pri la riĉoj, mizeroj kaj eventoj de sia reĝlando li fakte nenion scias.

Tiu vojaĝo en mia historio komprenigas al mi multon. Mi vidas, kiel tiu aŭ tiu okazaĵo difinis postan evoluon. Mi naĝas en mia pasinteco pli kaj pli profunde. Kaj tiel atingas la ĉefan eron, la lokon, kie situas la dividlinio.

Antaŭe, kaj poste: tute malsamaj.

Temas pri io terura, kiun mi perceptas kun ĉiuj detaloj, kvazaŭ ĝi nun okazus, sed ĉifoje mi travivas ĝin kun komprena povo, kiu tiam mankis, kaj dank' al tio ĉio nun elporteblas. Pli ol io ajn alia, tiu okazaĵo influis mian karakteron, mian personecon, la disvolviĝon de mia vivo. Dum jaroj da psikanalizo kaj alia faka trejniĝo mi alproksimiĝis al ĝi, sed neniam mia memoro liveris ĝin: netrapasebla bloko baris la vojon. Feliĉe, kvankam mi resentas la tutajn tiamajn angoron kaj konfuzon, mi ilin trapasas kun nova profundega trankvilo. Tiu kerna evento prezentiĝas jene.

11

Mi estas sesjara. Estas posttagmeze. Dekokjara kuzo, Roĝero, vartas min, dum mia patrino estas for kun miaj du fratoj. Li rigardas min kun esprimo, kiu kreas en mi, kvankam mi ne komprenas kial, strangan kor-akcelon. Li ridetas, sed estas io nekutima en lia rideto. Mi sentas lin kiel salivantan hundon. Kaj jen li diras, ke li instruos al mi novan ludon, kiu estas multe pli interesa ol ĉiuj ludoj, kiujn mi antaŭe ludis.

Disvolviĝas jena dialogo:

– Ĉu vi aŭdis pri indianoj?

– Jes.

– Ĉu vi ŝatus esti indiana heroo?

– Ho jes!

– Por tio necesas, ke mi inicu vin. Ĉu vi scias, kion signifas “inici”?

– Ne.

– Ne gravas. Vi vidos. Mi faros el vi indianan heroon. Sed ĉu vi promesas, ke vi diros nenion al iu ajn? Inicado ĉiam estas sekreta. Ĉu vi promesas?

– Jes.

– Levu la manon kaj diru: “Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la inicado al neniu”.

– Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la ...

– Inicado.

– ini... inicado al neniu.

– Bone. Nun mi povos inici vin. Kaj vi iĝos granda, forta indiana heroo. Doloros al vi, sed ĝuste parto de la inico estas lerni suferi sian doloron. La indianoj diras: “Suferi por superi, superi post suferi”. Ĉu vi scias, ke indianoj povas elporti terurajn dolorojn sen tremi, sen plori, restante neŝanceleblaj? Ĉu vi scias?

– Jes, mi komprenis tion el filmoj kaj bildostrioj.

– Do, eĉ se doloros al vi, vi eltenos, kiel indiano, ĉu ne?

– Jes. Mi restos senŝanceliĝa. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos.

(Tiun frazon mi citas parkere el rakonto, ĝi ege impresis min).

– Bonege. Mi sentas, ke vi havas ĉion, por iĝi vere heroo laŭ la indiana maniero. Nu, indianoj vivas nudaj, ni do devas malvesti nin.

Li forprenas sian ĉemizon, sian pantalonon, eĉ sian kalsonon. Mi rigardas kun korpinĉa observemo. Neniam mia patro montriĝas nuda, mi neniam vidis senvestan plenkreskan viron. Kion mi vidas, tio impresas impone kaj timige.

– Rigardu, kiel forta mi estas, – li diras.

Kaj li ŝveligas siajn brakajn bicepsojn tiel streĉe, ke ili aspektas kiel duonpilketoj. Li plenigas siajn pulmojn per aero kaj ŝveligas la bruston, kiu fariĝas dika, dikega, kaj la brustaj muskoloj elstaras, same kiel muskoloj ĉe la dorsoflanko, kies ekziston mi eĉ ne suspektis. Li aspektas vaste larĝa. Mi ne sciis, ke homo povas tiel laŭvole, ŝajne, grandigi sin. Mi admiras lin. Mi trovas lin tre bela, kvankam lia forto impresas min pli kaj pli timige. Mi estas eta, eta, eta, fronte al tiu 18-jarulo, kiu flegas sian korpon atletiĝe.

– Ke mi estas tiel forta, tio venas de la fakto, ke mi estis inicita kiel indiana bravulo. Mi amas vin. Tial mi konsentas inici ankaŭ vin, kvankam estas tute sekreta afero. Neniam vi aŭdis iun ajn paroli pri tio, ĉu? Tio pruvas, ke inico estas plej sekreta.

Mi sentas timon, kiun mi ne povas esprimi, eĉ al mi mem, kaj samtempe mi estas mirplena kaj scivola. Mi timas, sed kun ekscitiĝo. Mi ankaŭ deziras tion, kio okazos, ĉar mi konfuze sentas, ke mi ekkonos sekreton de plenkreskuloj. Sed ankaŭ tio min teruras: estas malpermesite rigardi la sekretan mondon grandulan. Al la angoro aldoniĝas stranga telepatia sento, kiel ĉe eta besto manĝota de pli granda.

Roĝero konas nian hejmon. Li ofte venas, ĉar li loĝas ĉe la apuda strato. Miaj gepatroj parolas pri li ege laŭde. “Kia helpema knabo!”, ili diras. “Ĉiam preta fari servon, ĉiam bonhumora. Kaj li fariĝis bela junulo, ĉu ne? Feliĉa la knabino, al kiu li ligiĝos!” Tiel parolas miaj gepatroj pri sia nevo Roĝero. Senpene do, ĉar la lokon li konas, li trovas ŝnuron.

– Ĉu vi scias, ke indiana inico postulas, ke oni ligu la inicaton al fosto? – li demandas.

– Jes, – mi respondas. – Mi ne vere scias pri i... ici...

– Inico.

– ... pri inico, sed mi vidis ion similan en Tinĉjo.

Ni iras al la ĉambro, kiun mi kundividas kun frato Petro. Ni havas supermetitajn litojn. Li ligas min al la ŝtupetaro, kiu ebligas atingi la superan liton.

– Tio estas la torturfosto, – li diras, kaj mi sentas samtempe esperplenan ekscitiĝon, kaj timon plej akran.

Kaj jen venas la minuto, kiam ĉio ŝanĝiĝas por mia tuta vivo. La kontinenta dividlinio. Nun revivante ĝin, mi vidas la kaŭzojn, la efikojn, la sentojn. Mi komprenas, kion mi ne povis kompreni je aĝo de ses jaroj, kiam ĝi okazis, ĉar tiuaĝe oni pensas per bildoj kaj impresoj pli ol fraze, kaj nur vortoj ebligas kapti nuance la realon, kiel nur fingroj ebligas kapti kun precizeco ion fajnan kaj delikatan. Tiu evento, kiu ŝanĝos ĉion, estas nur rigardo. Aŭ pli ĝuste rigardado. Longa, daŭra, senfina. Kun rideto, kiu iĝas ridetaĉo.

Li silente rigardas min, mian tutan nudan korpon, kaj mi sentas, ke mi ne plu estas ludkunulo, sed predo. Mi estas kiel ŝafideto, naskita antaŭ kelkaj tagoj, kiu devojiĝis, kaj troviĝas premata en senelira angulo, ĝu-sopirate de malsata tigro. Mi legas malsaton el lia vizaĝo. Mi sentas, ke mi estas vorota. Kaj mi disduiĝas.

Duono de mi estas ekscitita, pikata de scivolemo, tiklata per la ideo travivi sekretan aventuron, kiu egaligos min al juna ĉefo indiana aŭ penetrigos min en la kaŝitan mondon de l' granduloj. Tiu duono antaŭfieras pri la inicado, kaj imagas, ke atleta korpo, kiel tiu de Roĝero, estos mirakle mia post ĉi tiu posttagmezo. Mi estos tiel forta, ke miaj gepatroj devos obei min, kaj ankaŭ miaj fratoj, ambaŭ pli aĝaj, kaj miaj kunlernejanoj, kaj eĉ la instruistino. Kaj oni admiros min. “Tiel juna knabo, kaj tiel herkule forta!”, “Indiana heroo li estas!” la homoj murmuros pri mi. Mi rigardas Roĝeron admire, kaj tra li mi vidas min: mi estos granda, forta, bela kiel tiu juna dio. Indas suferi iom da indiana turmento. Mi estos kuraĝa. Mi ne ĝemos, mi ne ploros, mi restos neŝancelebla. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos. Tiel pensas unu duono de mi.

Sed samtempe alia duono travivas angoron neniam spertitan eĉ en plej teruraj premsonĝoj. Mi vere estas la vorota ŝafido, la muso antaŭ la kato, kiu ludos per ĝi, mi antaŭsentas la dentojn, kiuj ŝiros, la teruran konscion esti por ĉiam perdita, nerekunmetebla, suĉita inferen ...

Strange! Anstataŭ dente ŝiri, li karesas mian bruston. Eĉ lekas kaj kisas. Tio kreas sensaĵon iom tiklan, elektronervan, pri kiu mi ne scias, ĉu ĝi estas plezuro aŭ doloro. Kaj nun lia mano malrapide, malrapide desupras, supren revenas, vagas jen al tiu flanko, jen al la alia, foje ŝvebtuŝas, foje premas kaj prenas, pinĉe aŭ knede, kaj rekomencas karese desupri, ĝis ĝi fine atingas mian pisileton. Jam de pluraj minutoj mi rimarkis, ke lia, kiu tute ne estas ileto, cetere, alprenas strangan aspekton, iom kiel ruĝa boteleto, sed senfine pli timiga ol botelo povas esti, pli timiga ol bastono en manoj kruelaj, timiga kiel fajra serpento. Kvankam mi ne tre precize scias, pri kio temas, mi aŭdis pri la diablo. Kaj tiu afero por mi iĝas la diablo, fascina kaj terura.

Kaj tiam vere komenciĝas la inico. Kiom da agoj nekompreneblaj li devigas min fari! Mi malkovras aferojn tiel malsamajn ol mia kutima vivo, eĉ sonĝa aŭ fantazia, ke mi ne scias, kien meti ilin en miaj kapo kaj koro. Kia besto estas tiu, kiun mi opiniis Roĝero, mia kuzo? Kial li trudas al mi fari tion kaj tion, ĝis li ripetas per nekonata voĉo, obtuza kaj raŭka, preskaŭ ĝema, verdire: “Plu, plu, plu, jes, jes, tiel, plu, plu ...”? Kaj la diabla serpento kraĉas konvulsie. Kaj li kaptas mane mian afereton, knedas, frotas, masaĝas ĝis ankaŭ mi ... nu, ĝi ne iĝas dika rampulo, tamen ĝi rigidiĝas kaj ruĝiĝas kaj sentiĝas varma; ĝi kraĉas nenion ... sed mi spasmas nekompreneble, spertante ion tro intensan por ne esti dolora, kvankam ĝi samtempe estas plezuro, kaj tio vibrigas mian tutan etan korpon, de la kapo ĝis la piedoj, en plej skua ŝtormo, kiu lasas min en teruro kaj konfuzo. Ĉu tio estas la inico?

Sed li ne kontentiĝas per ĉio, kion ni ĝis nun faris. Lia rigardo fariĝis nehoma. Klare, ne plu Roĝero loĝas en tiu korpo, sed ia brutaĉo, kiun mi rifuzas asimili al la amataj indianoj. Li trompis min. Mia korpo plu estas la eta korpo de antaŭe. Miaj revoj pri senpera herkuliĝo estis nur revoj. Sed eĉ kiam li malligas min, “ĉar ni transiras al alia fazo de la inico”, li estas tiom pli forta ol mi. Kiam li volas, ke mi kuŝu sur la planko, mi provas rifuzi. Nun mi ne plu kredas lin. Kuŝi laŭordone senigus min je digno. Sed per du brakmovoj li sternas min tie, kaj ekkuŝas sur mi, kaj mi sentas lian diablon, kaj mi min demandas, ĉu mi estos tutvive venenita, kiam la diablo ree kraĉos.

Li spiregas anhele. Mia angoro atingas kulminon. Kaj doloras al mi, ege, ege. Mi komencas ĝemi. Sed li vangofrapas min.

– Inico efikas nur, se oni elportas la doloron silente, kiel brava indiano, – li diras. Sed mi rebatas:

– Mi ne kredas je via inico, vi trompis min, vi ne estas indiano kaj mi neniam estos.

Venas al mi la ideo krii por venigi helpon de la najbaroj. Sed apenaŭ mi komencis, jam li metas la manojn sur mian kolon kaj premas. Pli kaj pli sufoke. Li nun rezignas je ŝajnigo ludi. Mi ne vidas lian vizaĝon, sed mi sentas lin pli kruela ol iam ajn.

– Mi povas fari el vi, kion mi volas, mi estas tiom pli forta! – li diras, kaj mi scias lin prava. – Se vi provos krii, mi mortigos vin.

Mi kredas lin. Mi vidas, ke li parolas serioze.

Kaj kvazaŭ por forgesigi mian ribelon, li ŝanĝas la pozicion. Li eksidas, sidigas min sur lia femuro, kaj la mia tuŝas lian staran diablon, brulantan, ŝajne, kaj li rekomencas karesi. Li flustras dolĉajn “mi amas vin”. Lia vizaĝo alprenas mildan esprimon, li refariĝas homa ... kaj liaj fingroj revenas al la loko inter miaj kruroj por manflati, stimuli, masaĝi, tiel ke li rekondukas min al la skua ŝtormo, terura, ĉar pli intensa ol la unua, kaj impresas, kvazaŭ mi atingis la sojlon de morto, en kulmino de hakataj ĝuo kaj doloro.

*

Kiom da misteroj solviĝas, dum mi revivas tiun por mi epokfaran eventon. La gusto, ekzemple. La stranga impreso en la buŝo. Mi finfine komprenas, ke la stranga buŝa sensaĵo, kiun mi ofte sentas dum sonĝo, aŭ, sen kompreni, kio elvokas ĝin, jen kaj jen en maldorma vivo, estas la lipa kaj langa memoro de lia balano, kiun li devigis min suĉi. Mi komprenas, ke la sento de forĵetindeco, la sento esti aĉa rubaĵo, kiu igis min psike tiel mizera dum mia posta infaneco kaj juneco, ĝis mi petis psikiatrian helpon, radikas en la impreso de malpuriĝo, kiun li kaŭzis. Kaj kiom el miaj kulposentoj fontas el la certeco, ke mi partoprenis en krimo, certeco, kiun li transdonis al mi per la tuta etoso de tiu tago, pro sia propra neelportebla kulpeco!

Jes, mi revidas, revivas, resentas ĉion, ĝis la plej terura momento, kiam, alprenante voĉon tremige minacan li admonas:

– Neniam diru al iu ajn, kion ni faris! Al neniu! Neniam! Se vi rakontos, mi mortigos vin. Kie ajn vi estos, mi vin trovos kaj mortigos. Mi sufokos vin per ĉi tiuj du manoj.

Mi sentas la fingrojn ĉe mia kolo. Mi memoras, ke li jam preskaŭ mortigis min, kiam mi volis krii. Mi scias, ke li diras la veron. Kaj vortigante sian minacon, li rigardas min rekte en la okulojn kun tiom da malico, ke la subpremo estos senmanka. Mi forgesos ĉion, ĉar memori estus riski diri, kaj diri estus morti. Ne mirige, ke eĉ dum psikanalizo la memoraĵo ne revenis.

12

Sed post kiam mi traspertis ĉion ĉi, pli kaj pli komprene, okazas io eĉ pli supriza. Per mi-ne-scias-kiu miraklo regata de la jumo, jen mi vidas la sentojn de Roĝero! Mi vidas, kiom lin tenas terura seksbezono, el kiu li ne scias, kiel sin elturni, ĉar nenio en lia vivo tion permesas. Mi vidas la teruran inferiĝon, kiun li sentas, kiam li rimarkas, ke al li knabinoj faras neniun efikon, dum bela knabo kaŭzas konkretan, organan ekscitiĝon, kiu neniel obeas al la ordonoj de lia volo aŭ de lia deziro senti sin normala, simila al la kamaradoj. Kun mikso el honto kaj abomeno li malkovras sin samseksema, kaj konstatas, ke li povas fari nenion pri tio. Li ne elektis, tio simple trudiĝis. Kiel li sukcesos vivi? Kiu sadisma sorto kondamnis lin al tiu ekzisto, kun la devo elporti la mokajn anekdotojn, la ĝeneralan forĵeton, la bezonon sin kaŝi?

Mi vidas liajn kulposentojn pri tio, kion li faris kun mi. Kiom li volus malfari tion! Kiom li donus, por ke tio estu neniam okazinta! Sed ne eblas. Mi vidas lin en la momentoj antaŭ la komenco, kiam la tento fariĝas pli kaj pli forta, tro forta por lia malfeliĉa, turmentata koro. La konscio, ke dum longaj horoj li estos sola kun eta knabo, kiun li tiel facile povas superforti. La ĝuo senti sian potencon unufoje en vivo, en kiu li estas ĉies subulo. Plus la volupto seksa. Jes, en tiuj unuaj minutoj la logo estis nerezistebla. Li eĉ diris al si: “Mi faros nenion malbonan, mi konigos al la knabo ion, kion ĉiu infano devus scii, kaj scius, se ni ne vivus en fermita socio.” Sed post la faro, nun, li ŝanceliĝas. Li sentas sin krimulo. Li konstatas, ke li difektis min, profunde, profundege. Kaj li hontas.

Ĝuste tiumomente mia patrino revenas kun la fratoj. Ili ridas kaj klaŭnas. Ankaŭ mia patrino aspektas tute gaja. Ŝi demandas:

– Ĉu ĉio iris glate?

Li respondas:

– Neniu problemo!
kaj senkulpigas sin pri tio, ke li jam devas foriri, sed li ne povas resti unu minuton plu. Nur mi komprenas lian bezonon forkuri.

Tiam aperas momento, kiu povus ĉion ŝanĝi, eble eĉ savi min el la onta psika infero. Mia patrino diras:

– Kio okazis al vi, Klaŭĉjo? Vi mienas iom strange!

Ŝi rigardas min, mi rigardas ŝin. Mi sentas fortegan emon rakonti. Mi sentas, ke, se mi rakontos la veron, mi liberigos min: iu amata kundividos kun mi la travivaĵon, min subtenos, helpos al mi digesti ĝin. Sed mi min hardas. Ne eblas diri. La mortminaco! Kaj krome, perfidi ne eblus. Knabeta menso ne povas taksi la fortorilaton. Pri premoj kaj trudo ĝi komprenas nenion. Fakto estas, ke mi konsentis pri la inico, ke mi deziris ĝin. Mi kulpas. Iel mi estas ligita al Roĝero. La sekreto estas ambaŭa. Ĝi devas resti sekreto. Mi diras:

– Nenio speciala okazis.

Kaj mi sukcesos komplete forgesi tiun posttagmezon. Nun mi vidas, ke se mi tiam rakontus al la patrino, aŭ eble al alia komprenema plenkreskulo, mi eligus el mi la tutan malpuraĵon, la tutan angoron, la tutan perturbon, kiu poste kaŭzos tiom da psikaj fuŝoj. La eblo daŭris kelkajn sekundojn. Mi ĝin ne kaptis. Kaj nun mi vidas alian kaŭzon de mia ne-diro. La penson: “Ŝi ne kredos min, ŝi havas tiel altan opinion pri Roĝero!”

Mi vidas ĉi-lastan en lia ĉambro. Li tenas la kapon ambaŭflanke per la manoj, kaj singultas silente. La fortulo ploras! Se mi scius tion tiutempe! Eble ni tiam povus priparoli la aferon, transformi ĝin al io klarigebla. Sed ĝi ne estas pli asimilebla por li, ol por mi. Mi vidas liajn pensojn: li vivos tutvive kun la sento, ke li estas monstro. Fari tion al sesjara infano! Kiel li povis? Li estas krimulo. Li hontas, ke li uzis min kiel aĵon. Nun, sola, ploranta side sur sia lito, li vidas, ke li amas min alimaniere, sensekse, kiel kuzo, parence, kaj li fuŝis tiun amon, ĉar li dum kelkaj sekundoj perdis la povon sane pensi, kaj poste ĉio sekvis aŭtomate. Kial li ne sukcesis regi sin? Kial li ne vidis, ke li povos nur kondamni sin poste? Memriproĉoj sufokas lin. Mi vidas la pensojn, kiuj ekobsedas: “Se mia patrino scius!” La patro de Roĝero, homo severa, rigide morala, mortis antaŭ pluraj jaroj, tial li ne mencias lin tuj, sed terura ideo nun ekvenas: “Kelkaj asertas, ke mortintoj vidas nin. Se mia patro vidis ...” Tiu penso superas ĉion elporteblan. Io tuj rompiĝos en lia kapo, en lia koro, mortige. Sed ne. Li pluvivas. Kaj sekvas alia terura eblo: “Ĉu Klaŭĉjo tamen rakontos?” Infero. Roĝero metis sin en inferon. Mi vidas lian angoron, lian senton esti tenata en kaptilo, el kiu eliri ne eblas. Kompatinda Roĝero! Mi vidas lin tiel malfeliĉa!

Tiel malfeliĉa, ke mi pardonas.

Mia vidado pliakriĝas, iras pli profunden en la historio. Mi vidas, kiom liaj problemoj ligiĝas al la sinteno de liaj gepatroj, al la morto de la patro, al la senkonsileco de patrino devanta lin eduki sola. Mi vidas la edukfuŝojn de la gepatroj, sed ankaŭ, ke tiuj faris sian plejbonon, laŭ tio, kion ili povis scii en la socio, en kiu ili vivis, kaj laŭ la modeloj de la propraj gepatroj, kiuj mem ricevis siajn modelojn de generacioj kaj generacioj ... Kiom da timoj, superstiĉoj, nekonsciaj trompoj, nescio de elementaj leĝoj de homa rilatado amasiĝis konverĝe al la roĝera faro! Kaj, konsekvence, al tio, kion mi suferis.

13

Mi ne scias, ĉu la jumo tion iel regas, aŭ ĉu la sperto disvolviĝas mem, aŭtomate, post kiam ĝi estis lanĉita, sed la vido de tiuj retoj de kaŭzoj kaj efikoj vastiĝas, vertikale kaj horizontale, al generacioj kaj al popoloj, ĝis ŝajnas al mi, ke mi perceptas la tutan psikan mizeron homan.

Ho miaj fratoj, miaj fratinoj! Se vi scius, kiom pezegas la homa mizero. Socia mizero, familia mizero, para mizero, infana mizero. Kiom da malsekureco! Kiom da perforto! Kiom da delogoj! Kiom da trompo! Kiom da soleco! Kiom da stultaj taktikoj, suferigaj, ĉar oni mem tro suferas, kaj ne kuraĝas vidi fronte, ke oni suferas. Kiom da fuŝaj momentaj elektoj, kiuj metas en kaptilon! Jam jarojn mi profesie traktadas la psikan mizeron, sed ĝis ĉi tiu momento, mi neniam konsciis pri ĝia amplekso, ĝia akreco, ĝia konstanta milpinta turmentado.

Ho miaj fratinoj, miaj fratoj! Se vi scius, kiom ĉiu el ni suferas! Kaj ĉar nia sufero estas neelportebla, kiel lerte ni trejnas nin ĝin ignori kaj nei, gvidante nian menson al psika anestezo! Kiom da bezono esti rekonata kaj ame rigardata, ĉar nur ama rigardo igas nin ekzisti, kaj kiom da ne-veno de tiu rigardo, arde sed silente sopirata! Kiom ni suferigas aliajn pro nia sufero, ĉar ni ne konas alian manieron liberiĝi el ĝia premo, kaj plej ofte ni eĉ ne rimarkas, ke ni kaŭzas suferon! Kiom da rezonoj por pruvi al ni, ke la humiliga frazo ne kaŭzas malbonon, estas nur humuro! Kiom da “Estas por lia, por ŝia bono”! Kiom da “Se mi estis iom bruta, estas ĉar ŝi, aŭ li, incitis min”! Kiom da malkuraĝaj elturniĝoj, per mensogo aŭ forlaso! Sed ankaŭ kiom mankas instruo pri tio, kiel kuraĝi kaj honesti! Kiom da forlasiteco, da sinĝeno, da nepovo diri! Kiom da honto, da timo, da koroj ŝiritaj! Ĉu miri, ke tiom da kantoj estas dolorkrioj, ĉiugente?

Ne eblus ĉion listigi, sed ĉion mi vidas, tute klare, kaj sentas en la propra karno, tiel dolore, ke aperas dubo, ĉu mi sukcesos transvivi tiun pasaĵon. Sed mi povas, ĉar la perceptado disvolviĝas ĉe fono de baza kvieto, kiu ebligas al mi trankvile registri ĉion sen esti detruata. Kaj tamen la kunsento, la solidareco, vibrigas min treme.

La vizio atingas novan stadion. Kaj mi eĉ pli miras.

Ho gefratoj miaj! Se vi scius, kia feliĉpotencialo ekzistas en la homo! Kia povo feliĉigi! Kiom da subpremita bonkoreco ĉe krueluloj! Kiom da malavara donemo ĉe ŝajnaj indiferentuloj, mem senpovaj imagi la propran bonecon, kiun ili de longe forpuŝis en la ombrajn zonojn de si! Kiom pli bonaj homoj estas, ol ili kredas kaj sukcesas eksterigi! Kaj tamen efektiviĝo okazas multe pli, ol pensas cinikuloj. Kiom da bonkoreco konkretiĝas ĉiutage! Kiom da sindediĉo, da kuraĝo, da senrezerva amo! Kiom da savo! Televidaj informoj montras la teruraĵojn. Ili vidigas soldatojn batalantajn, viktimojn de eksplodo, ĉiajn katastrofojn. Sed ili ne montras la milionojn da bonkoraj agoj, kiuj okazas malantaŭ la scenejo, vidate de neniu. Kiom da respondeca sento, da sindono, da efikaj helpoj!

Kaj kio kaŭzas tiujn savajn agojn, kiuj redonas forton al senkuraĝigito, esperon al senesperulo, al fidperdinto fidon? La bonaj sentoj. Tion mi vidas tute klare. Kaj mi vidas, kiel eblas nutri en si bonajn sentojn kaj seniĝi je malbonaj.

Ju pli la sperto disvolviĝas, des pli mi sentas min relokita al ĝusta, malalta loko, plaĉe liberige. Mi komprenas, ke, kia ajn mia profesia trejniĝo, mi antaŭe sciis nenion pri la homo.

*

Kaj refoje la vizio ŝanĝiĝas. Mi vidas, ke okazas kosma alĥemio. Jes ja, mi vidis la nemezureblan amason da mizero, kiun la tuta homaro travivas, kaj ankaŭ ĉiu individuo. Mi vidis la kruelan sorton de multaj infanaĝe, kiam semiĝas en la senbaran psikon venenoj el timigo, trompo, ekspluato, kiam oni kredigas al etulo, ke ĝi valoras nenion aŭ estas ĝisfunde malpura, kiam oni senpense diras aĵojn, kiuj igos ĝin psike kripla dum la tuta vivo. Sed nun mi vidas, ke tiu mizero estas grundo. Jes, grundo! Nigraĉa, ruĝaĉa, brunaĉa, formita grandparte el putrintaj folioj, tombejo de la gentoj musa, talpa, birda kaj simila, enloĝata de vermoj kaj diversaj insektoj ne speciale allogaj, simbolo de malpureco – kiam infano ludis en koto kaj revenas hejmen, ĉu oni ne tuj vidas lin malpura? – la grundo povus nin naŭzi. Sed el ĝi arbo ĉerpas sian energion, en ĝi ĝi trovas fundamenton, al kiu ĝi sin apogas sekuriĝe, tra ĝi ĝi suĉas la malsekon, kiun ĝi transformos al suko, ĝin ĝi transsubstancigos al sia esto mem, tiel ke, celante la ĉielon, ĝi kreskos kaj vastiĝos, kaj donos fruktojn.

Tia aperas al mi homo: estaĵo destinita transformi grundon el sufero kaj propra fuŝemo al fruktoj frandindaj. Multaj tion ne sukcesas ĉi-vive, sed, en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte kaj la homojn tie plu plenumi la alĥemian procezon, ĝis riveliĝas ilia orbrila beleco.

Kaj dum mia rigardo koncentriĝas sur ties lumo, la beleco kaj boneco iĝas tiel altgradaj kaj milionfacetaj en sia flagranta eterna viglado, la etoso de feliĉo tiel intensa, ke montriĝas inde trapasi la kotan bazan vivogrundon. Je tiu alta, luma nivelo regas nur bonaj sentoj. Feliĉo, amo, mira admiro, dankemo, fido, respekto, estimo, ĝojo kaj aliaj formas la nevideblan reton, laŭ kies linioj dancas la miliardoj kaj miliardoj da partneroj, kiuj estas la estaĵoj iam vivintaj surtere, kaj aliplanede, rafinitaj per la alĥemia procezo. Ili similas al diamantoj, kiujn oni ne trovis tuj brilaj, sed kaŝitaj en koto kaj malpuraĵoj, antaŭ ol, rafinite, ili disradias ĉien la flaman lumon de sia glorfajrado. Dio estas feliĉo, kaj homo di-amanto.

Dum mi kontemplas tiun korŝveligan panoramon, sento de paco pli kaj pli plenigas min, kaj mi komencas ĝui la silenton. Verdire, estas speciala silento, ĉar ĝi havas la belecon de muziko plej plaĉa. Ne estas silento el vakuo, sed el plena pleneco. Ankaŭ mia cerbo komencas silenti. Kaj la fona silento renkontas mian silenton en unike intima, respektoplena, amika-ama etoso, en kiu ĉiuj esperaj revoj de mia tuta vivo estas kontentigataj. Mi estas unu kun la Unu, kaj tamen malsama, kaj mi estas unu ankaŭ kun ĉiuj unuopaj estaĵoj de ĉiu unuopa universo. Ĉiu estas si mem, ne konfuzebla kun la aliaj, sed ĉiu rilatas kun ĉiu per rilato formita en la bona sentaro. Lumfluo pasas inter ni kiel lumradioj tra la facetoj de kristala glaso: ĉiu faceto estas malsama, sed neniu el ili baras la pason de la lumo.

*

Post tio venis paca nokto: la ripoziga kvalito de mallumo. En silento kaj mallumo mi ripozis. Mi bezonis longe ripozi. Mi travivis tro intensajn, multajn kaj diversajn spertojn. Mi bezonis ilin digesti. Mi ne scias, ĉu la jumo estigis tiun ripozon, aŭ ĉu ĝi aperis mem, sed mi longe ripozis, tiel ke ĉiu aparta travivaĵo trovis sian lokon en mi kaj kunordiĝis kun la aliaj por formi grandiozan brilan trezoron el mirindaj spertojuveloj. Grandiozan, kaj tamen tiel ete, tiel bele simplan!

*

Finfine mi malfermis la okulojn. La moŝto sidis antaŭ mi, ridetante. Mi sciis, ke en hipnota stato la tempo estas tute elasta: kelkfoje oni travivas en kvin minutoj tiom, kiom en tuta tago, alifoje longega daŭro sentiĝas, ĉe reveno normalstaten, kiel tre rapide pasinta.

– Vi iris profunden, – li diris, kaj neniam mi vidis tiom da bonkoreco en homa rigardo.

– Jes, – mi respondis.

Ĉi tiu estis tre stranga sperto. Kiam mi lernis hipnotterapion, mi faris vere interesajn mensajn “vojaĝojn”, sed neniu proksimiĝis al ĉi tiu. Kaj neniu el la pacientoj, kun kiuj mi uzis hipnoton, rakontis al mi ion kompareblan.

– Kiel vi sentas vin?

– Ŝanĝita, – mi respondis. – Estas la sama “mi”, sed estas iu pli freŝa, renovigita, liberigita. Ne eblas priskribi. Mi estas plena je dankemo. Al vi, kompreneble, sed ankaŭ ...

– Al la Granda Mistero, – li diris.

– Jes, al la Granda Mistero.

14

Malgraŭ mia impreso de kompleta resaniĝo, la nokto, en la domo de la jumo, ne estis ripoziga. Mi ofte vekiĝis. Inter la dormofazoj, plenaj je stranga sonĝado, min invadis malnovaj rememoroj aŭ mi pense repasis tra la tuta ĉitiea sperto, frontante al multaj demandoj, kiujn mi ne povis respondi. Mi repensis pri la epizodo kun Roĝero, malkovrante sekvojn, kiujn mi ne vidis dum la kuraciĝo (ekzemple, timon pri soleco, kiu antaŭe tute ne ekzistis). Mi ankaŭ lasis la menson vagi ĉe similaj infanaĝaj spertoj de tiu aŭ alia paciento, konstatante, ke mi malvolis kredi ilin, preferante nei la eblon de tiaj kazoj. Ŝajnas al mi, ke entute mi ne dormis pli ol tri horojn.

Tamen, mi ne sentis min malbone, kiam mi ellitiĝis. Estas strange esti si kaj samtempe esti malsama. Sed estis agrable, ĉar la nova “mi” ĝuis liberecon, kiun la malnova ne imagis ebla. Post la matenmanĝo, la jumo senkulpigis sin for: li devis lasi min sola, ĉar liaj respondecoj postulis lian ĉeeston aliloke. Ne ĝenis min esti senkunula, tute male, mi sentis bezonon resti en silento, por lasi la emociojn de la antaŭa tago naturritme trovi sian ĝustan lokon en miaj menso kaj koro, kaj tiel fariĝi eroj de pli matura, sperte pli riĉa “mi”.

Ĉar mi klarigis al la jumo mian silentbezonon, li proponis, forirante, konduki min al la plej proksima “meditejo”, ĉe kies pordo li lasis min, paŝante al siaj aferoj. Mi eniris. Estis ejo ne tre granda, kun alte metitaj fenestretoj enlasantaj nemulte da lumo. La planko estis kovrita de kusenoj, diverskoloraj. Kiam oni eniris, la rigardo estis tuj altirita al juvela cirklo, kiu pendis fronte, apenaŭ svingiĝanta, de la alta plafono, kaj kiu disradiis la lumon de kandeloj starantaj je kelka distanco de ĝi. Por tiel bele dissendi tiun lumon, ĝi devis havi milionojn da facetoj, kaj ŝajnis al mi, ke ĝi konsistas el diamantoj, kvankam pri tio mi ne ĵurus. Diversloke vidiĝis ankaŭ floroj, pri kiuj mi min demandis, kiel ili povas elteni tiel malmulte da sunlumo. Mi kaŭris sur kuseno kaj nur rigardis la lumcirklon. Mi eksentis ion malfacile esprimeblan: ion, kiel la ĉeeston de amo. Granda paco envenis min. La silento estis ĝuinda, kaj agis balzame. Mi pensis pri nenio. Mi eble eĉ duondormis. La moŝto pravis. Kiel li klarigis al mi antaŭe, oni tie sentas sin sola kaj nesola, kun la avantaĝoj de ambaŭ. Estis ripozige, ĉar ne necesis aŭskulti iun, respondi, paroli: la menso vagis laŭ plej spontana movo. Sed estis sekurige, ĉar, ial, oni sentis kvazaŭ iun ĉeeston, nevideblan, nedifineblan, sed diveneble ŝvebantan en la ejo, respekte kaj protekte.

Post eble duonhoro tie, mi eliris, refreŝigita, kaj decidis iri promeni. Mi plu bezonis solecon, kaj do evitis la vilaĝon mem. Estis facile, ĉar la meditejo staris je ĝia limo, apud rivero, trans kiu arbaro etendiĝis. Tien mi direktis miajn paŝojn.

La vetero estis bela, kaj la parfumo de la floroj, de diversaj arboj, kaj de ŝtonoj kovritaj de musko, pliprofundigis la senton de paco, en kiu mia animo baniĝis. Trafis min la penso, ke la hieraŭa sperto estis kvazaŭ kirurga operacio, sed ke la vera resaniĝo efektiviĝas nur nun. Longe mi tie promenis. Mi foje observis cervidon, kiu, vidinte min, haltis sur deklivo je ne pli ol dek metroj, kaj min rigardis sentime, trankvile maĉante vegetaĵon. Min konstante akompanis papilioj, ege diversaj kaj multkoloraj, kies abundeco estis miriga, kompare kun la nuna situacio en nia hejmomondo. Ankaŭ sciuroj, jen nigraj, jen helbrunaj, saltis de branĉo al branĉo, de arbo al arbo, en korteneriga baleto. Sed la plej supriza vidaĵo atendis min en eta interarba herbejo, ĉe kies rando mi mire haltis: paŝtiĝis tie, reĝece, blanka rinocero. Eble pro la ventodirekto, ĝi ne rimarkis min. Post longa kontemplado, mi turnis al ĝi la dorson kaj iris la vojon revenan.

Reenirinte la vilaĝon, mi min demandis, kion fari, kiam miaj vagantaj paŝoj kondukis min al parka lageto, ĉe kies bordo saliko staris, kaj sub ties branĉaro benko. Mi ege sentis la lacon, kaj de la et-dorma nokto, kaj de la longa promenado arbara. Varmis la suno (multe pli ol eblus hejmlande en ĉi tiu sezono), kaj, eksidinte, mi forprenis mian zipjakon, kiun mi metis sur la benkon apud mi. La delikata balanciĝo de la salikbranĉoj lulis min, kaj mi endormiĝis.

*

Kiam mi vekiĝis, mia jako kuŝis sur la grundo. Probable mi dormante faris geston, kiu faligis ĝin. Sed reprenante ĝin mi konstatis, ke la zipo de la dekstraflanka poŝo estas malfermita. Mi miris, ĉar mi memoris, ke, kiam mi senjakigis min, mi sentis miajn ŝlosilojn en ĝi tra la teksaĵo, kaj ĝi certe estis fermita. Mi metis la manon en la poŝon. La ŝlosiloj estis for.

Min demandante, ĉu mia memoro normale funkcias, aŭ ĉu la lastaj eventoj ĝin skuis fuŝige, mi serĉis ĉirkaŭ la benko. La ŝlosiloj nenie videblis.

– Korpo de porko! – sakris iu parto de mi, vokanta sur mian mensan ekranon malplaĉajn bildojn pri reveno kun Eriko ĝis veturilo, kiun ni ne sukcesos malŝlosi, tiel ke al la trihora marŝado aldoniĝos longa plua piedirado ĝis la plej proksima telefono. Kiom longa? Mi provis diveni, sed mankis sciigiloj. Kiam mi veturis tien, mi neniam atentis tiajn detalojn. Mi memoris nur longegan zigzagan vojon apenaŭ sufiĉe larĝan por la aŭto.

Mi ĵus uzis la esprimon “parto de mi”. Mi konscias, ke ĝi sonas strange, sed stranga estis ankaŭ la subjektiva sento. La plej granda parto de mi estis tute paca kaj kvieta. Senzorga. Kvazaŭ ĝi pensus: “Kial ombrigi sunan tagon per tia priokupo? La problemo iel solviĝos. Kaj se ni devos marŝi longe, nu, ni longe marŝos, tio ne estas katastrofo.” Tio estis pli ol fono, estis la kvazaŭtuto de mi. Sed, kiel petolema knabo, iu ero de mi blasfemis kaj koleris pri la eblaj konsekvencoj de la ŝlosilperdo. Por ĝi, retrovo vere necesis.

Por esplori pli serioze ĉe kaprifolio, kiu preskaŭ tuŝis la benkon, kaj kie mi antaŭe nur supraĵe rigardis, mi kvarpiedulis, kiam alparolis min pasanta viro:

– Ŝajnas, ke vi perdis ion!

“Jen helpo!”, mi di-danke pensis, relevante min kaj frontante al fortulo, kiu direktis al mi plej larĝan rideton. Li aspektis kiel forĝisto, dikmuskola, fortik-osta, kun, survizaĝe, la suverena mieno de iu, por kiu problemoj ne ekzistas.

Estis malfacile komprenigi al li, kiel malgrandaj kaj plataj miaj ŝlosiloj estas. La ringon, al kiu ili estas kroĉitaj, li tuj bildigis al si, sed kiam mi fingre imitis la mallongecon de la ŝlosiloj, li skuis la kapon, kvazaŭ li pensus, ke mi nur povas ŝerci.

Li iom rigardis ĉirkaŭe, sed rapide certiĝis, ke mia ŝlosilringo tie ne kaŝiĝas.

– Kie vi estis antaŭe? – li demandis.

Mi priskribis la arbaran vojiron.

– Ni unue serĉu tie, – li diris, kaj antaŭ ol mi havis la tempon demandi, kian ŝancon nia duopo havus trovi la perditaĵon, li metis la manojn kiel parentezojn ĉirkaŭ la buŝon kaj eligis ian jodlan sonon, tiel laŭtan, ke ĝi saltskuis min. Li replenigis siajn pulmojn, brustobarelige, kaj rejodlis la samon. Post kio li ree larĝridetis al mi, kvazaŭ la problemo nun estus magie solvita.

Fakte, apenaŭ kvar minutoj pasis, kaj jen alvenis knabo.

– Iru diri, ke necesas serĉ-ekspedicio, – li diris.

La knabo ekkuris kun la kutima rapideco de iru-diri-ulo.

– Venu! – la herkulo invitis. – Ni bezonos, ke vi priskribu.

Dum ni paŝis el la parko, mi aŭdis trumpetadon, kiu klare ne estis muzika, sed voka. Post nelonge ni atingis placon, kie du junuloj tutkore dissendis la kuprovibran vokon. Rapide de ĉie alvenis infanoj kaj adoleskantoj. La plej eta eble estis sepjara, la plej aĝa havis dek jarojn pli. La forĝisto, kiu survoje sciigis al mi, ke li efektive praktikas tiun metion (mi infanece fieris pri mia divenpovo!), ekstaris sur podio, kaj klarigis al la starantaro, ke mia ŝlosilringo falis el mia poŝo. Li rediris, kie mi promenis, kaj tiam venigis min apud lin sur la podio, por ke mi priskribu la perditan objekton. Mi ne sukcesis paroli per voĉo same laŭta kiel li, kaj li rediris miajn frazojn tuj post mi. Mi tiam rimarkis ion eksterordinaran: mi laŭvole povis, per mensa decido, aŭdi lin en nia lingvo aŭ en ilia!

Mi opiniis, ke la knaboj iros tuj al la arbaro por serĉi, sed tio montriĝis erara. Ili diskuris en la vilaĝo, kaj revenis kun formitaj serĉogrupoj, el kiuj ĉiu konsistis el deko da personoj, infanoj kaj plenkreskuloj kune. Iu, kiu videble ĝuis grandan aŭtoritaton, iris al la podio por organizi la serĉon. Grupo kun nur infanoj kaj junaj geviroj foriris kure. La forĝisto klarigis, ke tiuj celas la herbejon, la plej malproksiman punkton, kiun mi atingis. La aliaj iros al diversaj segmentoj de la vojo. Klare, tia serĉ-ekspedicio neniel estis improvizita. Ĉiu videble sciis, kion li devas fari. Nur la vojsegmentojn necesis precize difini. La forĝisto kaj mi aliĝis al unu el la grupoj. Ni ĉiuj serĉis ege detale.

Kiam ni rekunvenis sur la placo, la rezulto montriĝis negativa. Miaj ŝlosiloj ne estis retrovitaj.

Tiam iu kriis:

– Ĉu pigo?

La ĉefo – tiu, kiu organizis la serĉadon – revenis al la podio:

– Reiru al viaj laboroj ĉiuj, krom la pigokonantoj! – li ordonis.

Restis sufiĉe ampleksa amaseto da geknaboj kaj gejunuloj, kun jen kaj jen iu pli aĝa.

– Nu, vi scias, kion fari, – li diris, kaj ili disiris.

Mi alparolis la ĉefon:

– Kiel eblas ...?

– Ili scias, kie la nestoj troviĝas. Niaj pigoj ne estas tre originalaj, kaj neniam flugas en vasta teritorio. Kaj ĉiu serĉanto kapablas grimpi ĝisneste. Nur kelkaj maljunuloj, kiuj scias pri tiu aŭ alia nesto, mem ne grimpos. Iros kun ili knaboj.

Li fermis la okulojn dum sekundo, kvazaŭ li rapide kontrolus ion en si (mi vidis la jumon fari same, ĉiufoje, kiam li bezonis scii la horon) kaj aldonis:

– Ĉu vi farus al mi la plezuron tagmanĝi miahejme?

Mi sciis, ke la jumo ne estos libera tagmeze, kaj mi intencis retrovi Erikon por manĝi kun li, sed tiu invito senigis min je la zorgo lin serĉi. Mi tuj jesis.

*

Dum la manĝo mi paroligis la ĉefon pri ilia socia organizo. Mi iris de miro al miro. Ekzemple, tie ne estas lernejoj. La infanoj lernas legi, skribi, kalkuli per instruo fare de aliaj, pli aĝaj infanoj, kiuj mem jam lernis. Ili lernas teorie pri naturaj sciencoj, la homa korpo, bazaj scioj flegistaj, astronomio ktp en simila maniero: junaj homoj instruas adoleskantojn, kaj adoleskantoj infanojn. Neniam estas kontrolo pri la scioj. Tio ne necesas, ĉar ĉiuj estas tiom trasorbitaj de la mesaĝo, ke plej gravas feliĉi, kaj ke por vere feliĉi necesas unuflanke kapabli orientiĝi en la vivo, kaj aliflanke helpi la aliajn, ke neniu instruus ion malveran. Almenaŭ tion diris la ĉefo. Kiom da fuŝoj tiel enkondukiĝas en la sciojn, mi ne povis diveni. Sed laŭdire la sistemo funkcias tre bone en la praktika vivo.

Cetere, ĉe ni, kiom da sci-fuŝoj enmensiĝas tra la instrusistemo? Kiam mi estis en la elementa lernejo, oni asertis al mi, ke la Tercentro konsistas el fajro. Sed jarojn poste, en universitato, oni instruis, ke ĝi estas formita el nikelo kaj fero, kaj ke la fajro-teorio estas arkaikaĵo science ne valida. Nu, neniam mi demandis al instruisto, kio troviĝas centre de nia Tero. Kial oni poluis mian menson per io malĝusta, pri kio mi nenion demandis? Ĉu ne preferindas scii, ke oni ne scias, ol pseŭdoscii ion neveran? Eble do la tiea sistemo ne estas pli malbona.

Tie, ĉiuj infanoj laboras, laŭ la kapablo de la aĝo, kaj laŭ la propra intereso. La instruado fare de aliaj geknaboj okazas nur dum parto de la tempo. Eble tial la infanoj aspektas multe pli dignaj kaj memcertaj ol niamonde. Ili havas respondecojn, ne ludajn, sed seriozajn, kaj do sentas sin enplektitaj en la vera vivo, dum en Okcidento la lerneja vivo ofte apartigas la geknabojn disde la reala.

La infanoj komencas labori en la metio, por kiu praktiktestado rivelas ilin plej lertaj. Se la okupo, en kiu ili estas aparte talentaj, ne koincidas kun tiu, kiun ili plej deziras havi, oni provinstruas al ili ambaŭ. Nur se la infano montriĝas fuŝulo en la metio, kiun li ŝategas, oni direktos ĝin al alia, sed tio malofte okazas, kaj preskaŭ neniam necesas trudi. Infanoj ja, kiel ĉiuj, konstante observas siajn sentojn kaj uzas ilin kompase. Se iu sentas sin bone en agado, la sento estas pozitiva, stimula. Se li konstante fiaskas, li perceptas en si malagrablan senton, pro kiu li ne emas daŭrigi. Tiel infano, kiu ege deziris fari ion, por kio li ne estas talenta, mem forlasas la unuan inklinon. Eblas ankaŭ per ludo, sporto, agado, kiu simbole reprezentas la perditan deziraĵon, helpi lin eliĝi el la elreviĝo, se tiu estas vere intensa. Ankaŭ kompreno, ke “oni feliĉas per solidareco”, kontribuas al solvo, ĉar la geknaboj trovas grava, ke ili havigu al la komunumo la plejbonon, kiun ili povas doni. Envio kaj ĵaluzo ne aperas, ĉar la infanoj konas ilin kiel venenojn barajn al feliĉo, kaj lernas ilin forsvenigi. Tial la interinfana etoso estas bona, markita per reciproka respekto. Konkurado, krom pure luda, inter infanoj ne ekzistas; neniu provas senti sin supera al la kamaradoj. Ili ja frue komprenis, ke feliĉo estas io tro subtila, por ke potenco aŭ posedaĵoj povu ĝin havigi. Se hazarde infano montriĝus ema humiligi la aliajn, oni tion tuj rimarkus, kaj per speciala pli malpli longdaŭra kunlaboro inkluzivanta paroligon, dancon, marionetludon aŭ aliajn metodojn por pasigi al pli bona sento, jumo rekondukus la etulon al la vojo feliĉen.

– Ĉu senti sin supera en konkurado ne kreas pozitivan senton? – mi demandis.

– Jes ja, sed nur se la sento ne enhavas venĝtriumfan ingrediencon. Supereca sento povas inkluzivi ion amaran, ion, kio ĉerpas plezuron el la fakto vidi la alian sub si, kaj tiuj aspektoj malhelpas la naskon de feliĉo. Pri tiuj mi parolis, ne pri la kazoj, kiam oni ĵus venkis en ludo, kaj pro tio simple fiere kontentas.

– Jes, – mi komentis. – Estas tre diversaj manieroj senti sin supera. Ekzistas multaj nuancoj inter fiereco, supereca sento, orgojlo, ktp, kiujn ĉe ni oni ofte pretervidas. Sed, se vi permesos, ni reparolu pri la profesio. Ĉu ĉe vi oni praktikas la saman tutvive?

– Ne. Tute ne. Post kiam oni lernis metion, por kiu oni estas naturdotita, oni devas ekzerci sin en la fako, en kiu oni plej malsukcesis dum la testoj. Tio okazas ĉe mastro, kiu scias pri la nekapablo, kaj provas iom post iom redoni fidon al la junulo tiukampe, kvankam tiu instruo ne kondukos al okupo, nur celas kiel eble plej bone korekti mankon. Krome, post dudeko da jaroj en unu profesio, multaj iras lerni novan, kiun ili praktikos, ĝis ili volos pliafoje ŝanĝi. La instruado ĉiam estas de mastro al lernanto, kun malmultaj kolektivaj kursoj.

– Kaj kie oni instruas la tutan teorion kaj praktikon pri sentoj, kiu tiom gravas ĉe vi?

– En la familio, kaj ankaŭ, se oni volas (kaj multaj volas) en regulaj kunvenoj.

– Ĉu estas vere, ke ĉe vi infanoj ofte iras portempe vivi en alia familio?

– Kompreneble. Ĉu ne ĉe vi? Ĉiuj familioj estas akceptemaj. Ni konsideras bono povi sperti vivon en diversaj familiaj etosoj. Tio relativigas la vivmanierojn, kaj malhelpas, ke familiestro misuzu sian aŭtoritaton.

– Interese. Interesis min ankaŭ scii pri via sistemo de profesi-elekto. Tamen, demando restas ĉe mi, ĉar certe iuj laboroj necesas por la socio, kiujn neniu deziras fari. Kiel vi solvas tiun problemon?

– Tian laboron faras la homoj en la hardotempo.

– Hardotempo? Kio estas tio?

– Estas dumtempa vivinstruado deviga por ĉiuj, egale ĉu viraj aŭ inaj. Vidu, ni ĉiuj estas tiel amikiĝemaj ĉi tie, ke infanoj ne altetaksus la bonaĵojn, ne enkondukiĝus en la dankan etoson, se ili proprasperte ne suferus, fojfoje, pro ilia manko. Niaj praavoj do saĝe decidis, ke ĉiu devas vivi tre malfacilan periodon, en kiu oni traktas lin aŭ ŝin seke, severe, rigore, kaj en kiu oni lasas al ŝi aŭ li malmulte da libereco. Hardatoj (tiel ni nomas ilin) devas manĝi kaj trinki malmulte, lerni elporti lacecon, fari pezajn, malagrablajn laborojn, ktp.

– Ĉu regas krueleco al ili?

– Mi ne estas certa, kion signifas la vorto “krueleco”, sed mi kredas, ke ne. La homoj, kies okupo estas prizorgi tiun vivofazon, estas tiuj, kiuj, ĉe la testoj, montriĝis kun bezono grumbli, ordoni, krii, ktp. Ili komprenas, ke por esti feliĉaj, ili devas agi tute juste kun la subuloj, sed ke ili rajtas esti postulemaj kaj nemildaj. Tiel ili povas feliĉi, ĉar iliaj hardaj respondecoj provizas ilin per elirejo por iliaj psikaj bezonoj senti sin nekompatemaj kaj malmolaj, tamen alportante utilan kontribuon: estas grave en la vivo esti hardita, lerni elporti frustron, scii, ke ĉio ĝuata estas dankinda. Kaj ke facileco ne venis mem, sed estas frukto de longa sintrejno, aŭ de longa provado fare de praavoj.

– Kiaaĝe okazas tiu hardotempo?

– Almenaŭ trifoje dum la vivo, kiam oni atingas aĝon, kiu estas oblo de sep. La unua harda periodo devas okazi je aĝo de 14 jaroj; por la dua preskaŭ ĉiu elektas la aĝon de 21 jaroj, sed kelkaj preferas 28. La precizan tempon la koncernato libere elektas. Oni povas ankaŭ havi pli ol tri. Fojfoje okazas, ke iu diras: “Mankas al mi io. Ĉio estas tro agrabla en mia vivo. Mi ŝatas mian okupon, mi havas enviindan familian vivon, mi moliĝas. Iom da hardiĝo plifeliĉigus min.”

– Interese.

– Tiuj hardotempoj estas tre utilaj por eltrovi la estrontojn. Ili ja enhavas agadojn, en kiuj tre bone vidiĝas, kiu scias komandi kaj organizi, kaj kiu ne. Tiel formiĝas la decidrespondeculoj de la komunumo. La partoprenintoj elektas siajn ĉefojn surbaze de la sperto havita kun ili, kaj poste estos same surbaze de la praktika vivo. Sed kompreneble, por atingi postenon kun granda decidpovo kaj respondeco, necesas, ke astrologia kontrolo kongruu kun la opinio de la homoj. La fakuloj pri astrologia juĝo ekzamenas la aferon ĉe la naskiĝo, kaj enmetas siajn konkludojn pri la kapablo komandi en sigelitan koverton, kiun oni malfermas nur post la elektoj aranĝitaj fine de la dua hardoperiodo.

– Ĉu la astrologaj konkludoj ofte konformas kun la surterenaj juĝoj de la partoprenintaro?

– Preskaŭ ĉiam. Aŭ ĉiam. Mi ne memoras fojon, kiam tio ne okazis.

– Ĉu vere ...?

Mi ne vortigis mian demandon ĝisfine, ĉar li fermis la okulojn kaj aperis sur lia vizaĝo la esprimo, kiun mi konstatis ĉiufoje, kiam la koncernato, ĉe ni, rigardus horloĝon. Ŝajnas, ke tiuj homoj havas en la cerbo ion, kio ebligas scii, kioma horo estas.

– Pardonu, ke mi interrompas, – li diris, – sed estus tempo reiri placen por ricevi la raportojn de la piguloj.

*

Li ekstaris, kaj ni iris al la placo, sur kies flankoj troviĝis pluraj trinkejoj kaj restoracioj, kun tabloj ekstere. Ni eksidis ĉe unu el tiuj. Dum kelnerino servis nin per aromigita fruktotrinkaĵo, jen Eriko alvenis. Post kelkaj minutoj, ni estis dekopo: du maljunuloj, unu paro, unu junulino kaj du knaboj sinsekve venis; kun signifplena respekta-rideta sinteno ili silente petis permeson aliĝi al nia grupeto, kaj silente-ridete la ĉefo donis ĝin.

Tiu elprenis el poŝo notlibreton kaj skribilon. Mi baldaŭ komprenis, kial. Ĉiufoje, kiam knabo venis por raporti pri la serĉrezulto, li faris markon ĉe ties nomo. Li havis kompletan liston de ĉiuj piguloj. Kiam la lasta alportis sian negativan respondon, li turnis sin al mi:

– Se pigo ŝtelis vian ŝlosilaron, estas iu, kiun ni ne konas, aŭ kiu nestas tre malproksime. Sed plej probable ne pigo forprenis ĝin. Mi timas, ke vi devos reiri sen ĝi.

Eriko min surprizis per sia reago: li ridis, antaŭ ol demandi:

– Ni foriros morgaŭ vespere, ĉu ne?

Mi jese respondis.

– Nu, ni devos tutnokte marŝi por atingi la plej proksiman telefonon. Mi memoras, ke vi ŝlosis la aŭton. Ni devos lasi ĝin tie kaj piede iri malsupren. Al nia trihora marŝado sur la roka vojeto do aldoniĝos trihora marŝado sur la veturvojo.

– Ĉu vere tiom?

– Mi ne scias, sed la vojo estas longa. Ekzistas piedvojetoj, sed ili estas tre krutaj, kaj nokte mi ne fidus ilin. Ni riskus misvoji kaj perdi tempon.

– Kio estas aŭto? – Kio estas telefono? – samtempe demandis la knaboj.

Eriko klarigis, kiel eble plej bone. Surprizis min la reago de la junulino:

– Ĉu tiuj igas vin feliĉaj?

Eriko kaj mi rigardis unu la alian, dubeme.

– Ili igas la vivon pli facila, – li diris.

– Pli komforta, – mi aldonis.

Sed ŝi insistis:

– Ĉu pli feliĉa?

Ni ne sciis, kion respondi. Ŝi rigardis nin mire.

– Estas strange, – ŝi diris, – ke vi enmetas en vian vivon novajn aferojn sen elprovi, ĉu vi feliĉas pli aŭ malpli per ili.

La mezaĝa viro, kiu venis kun la edzino, komentis:

– Ne aĵo igas feliĉa aŭ ne, sed la sentoj de la homo, kiu uzas ĝin.

Li turnis sin al mi:

– Eble estus saĝe ne tuj entrepreni la longan marŝon, sed unue tranokti ie ĉe la Pordo. Se vi volas, mi donos al vi kovrilojn. Plus akvimunan tukon, kiun vi povus aranĝi al tendo, se la vetero estos pluva.

Ni varme dankis lin. Ni ja suspektis, ke la vetero ne similis ambaŭflanke de la pordoroko. Ĉi tie ĝi estis multe pli varma ol en nia mondo ĉi-sezone.

– Ni mense preparu nin al tuttaga marŝado, – mi avertis Erikon.

Tio ŝajne inspiris la plej maljunan ĉetablulon:

– Marŝi tuttage estas por mi granda plezuro, – li diris, – kaj tamen mi estas dekulo!

– Dekulo? Kion vi volas diri?

La ĉefo klarigis:

– Laŭ ni homa vivo evoluas serpente, zigzage, kaj ĉiun sepan jaron la direkto ŝanĝiĝas. Dekulo estas homo, kiu pasis la dekan turniĝon: sepdekjara.

Tiam disvolviĝis sceno, kiun oni kredus prenita el teatro. La du maljunuloj alterne deklamis kun grandega, infaneca amuziĝo:

– Unuul' sep jarojn vivis, de nun pensos laŭ racio.

– Duulo, kun dek kvar jaroj, ekkomprenas pri la vivo.

– Triulo, kun dudek unu, iĝas vera plenkreskulo.

– Kvarulo saĝe elkreskas el junula troriskemo.

– Kvinulo staras surpinte, kaj malsupren glitos nun.

– Sesulo, fizike forta, devas celi novan saĝon.

– Sepulo kvardeknaŭjara scias, ke li ne plu junas.

– Ok-ulo malhaste faras, sed plezuras rafinite.

Je ĉi tiu diro, ambaŭ eksplodis per giganta ridego, kiu certigis min, ke temas pri seksa aludo.

– Naŭulo multe laboris, rajtas vivi pli ripoze.

– Dekulo malsaĝi povas kaj kun sama gajo saĝi.

Denove ambaŭ ekridis plej laŭte sian nekredeble gajan ridon, en kiu sentiĝis ĝojego malofte vidata niamonde ĉe sepdekjaruloj. “Tiuj homoj scias feliĉi”, mi pensis, kaj ondo de kompato plenigis min por niaj samsortuloj sur la alia flanko. Samtempe ankaŭ mi ridis pro la komika esprimo de la du avoj.

Eriko estis ankoraŭ sekiganta siajn ridlarmojn, kiam graseta virino, eble kvardekjara, alpaŝis al nia tablo. Ŝi tenis en la mano ion, kion ŝi tintigis antaŭ nia grupo: mian ŝlosilringon.

– Ĉi tio certe estas la serĉata objekto!? – ŝi diris, kun tiu tono samtempe aserta kaj demanda, kiu ŝajne estis unu el la trajtoj de ĉi tiu gento.

– Jes! – mi ekkrietis. – Mi plej profunde dankas vin. Kia senpeziĝo! La retrovo ege faciligos mian vivon.

– Kie ĝi estis? – demandis Eriko.

– Infano prenis ĝin.

Ŝi turnis sin al mi por klarigi:

– Se mi bone komprenis, vi estis sur benko kaj dormis, kun via ... tio ... (Ŝi montris mian zipjakon) ... via survestaĵo ... apud vi, ĉu ne?

– Jes.

– La knabeto preterpasis vin kun pli aĝa frato, kiu ĝuste tiam renkontis amikon. Vi certe estis tre laca, se vi dormis tiel profunde, ke ili ne vekis vin, ĉar mi supozas, ke knaboj tiaaĝaj ege bruis. Sed eble ne. Eble ili vidis vin kaj flustre parolis por respekti vian dormon. Nu, dum diskutis la du, la etulo enuis. Li vidis ion brilan sur via vestoflanko, kaj tio lin fascinis. Estas ĉi tio, tute certe, – ŝi diris, kaj prenante mian jakon, kiun, pro la varmo, mi ree metis sur seĝon apud mi, ŝi montris al la grupo la poŝan zipon, kiun ŝi, kun videbla infaneca plezuro, malfermis kaj fermis plurfoje. – El tie li prenis la ringon, sen kompreni, al kio ĝi utilas, ĉar ĉe ni ŝlosiloj estas dikaj, longaj kaj plej ofte nigraj.

– Dankon, dankon! – mi ripetis.

– Ĉu tion faris via Mako? – petole demandis la plej juna el la knaboj, kiuj sidis kun ni.

– Ŝŝŝŝŝ! – samtempe diris la ĉefo kaj la paro, riproĉe.

La grasetulino skuis la kapon.

– La farinto ne apartenas al mia familio, kaj vi devus scii, ke mi neniam rivelos, kiu li estas, des pli facile, ĉar mi ne scias mem. Nur lia patrino scias, kaj mi eĉ ne scias, kiu estas ŝi. Pluraj transpasigis la aĵon kaj la klarigon. Ilian sekreton ni respektu. La knabo komprenas nun, ke li misfaris. Ni lasu lin trankvila.

– Fino bona, ĉio bona! – diris unu el la sepdekjaruloj. Kaj ambaŭ ree eksplodis per rida gajego, kiun mi ne komprenis, sed kiu, tamen, ŝveligis mian koron.

Nia grupo disiris.

15

Eriko kaj mi apenaŭ faris kelkajn paŝojn, jen aliris nin junulo ne multe pli ol dudekjara. Mi rekonis lin tuj. Li sidis ĉe apuda tablo dum la tuta ĵusa konversacio kaj aŭskultis nin kun rimarkeble streĉita atento.

– Ĉu mi povas paroli kun vi dum momento? – li demandis.

Mi admiris lian voĉon, agrable basan, plaĉe akordan kun lia staturo de bele disvolvita altulo. Sed io en lia rigardo ĝenis min. Li distingiĝis de ĉiuj homoj ĝis nun renkontitaj tie per trajtoj elvokantaj kontraŭemon, per io pretendema en la maniero sin teni. Lia esprimo ege kontrastis kun la ĝenerale paca-kontenta aspekto de la lokanoj.

– Kompreneble! – mi diris.

Eriko kapjesis aprobe, kaj tuj demandis:

– Kiu vi estas?

– Mi nomiĝas Kamakomo. Mi dezirus iri kun vi.

Mi ne tuj komprenis.

– Iri kun ni ... kien?

– En vian mondon, en tion, kion ili ĉi tie nomas sufermondo.

– Kial vi esprimas vin tiamaniere? Ĉu vi ne kredas ilin?

– Mi ne scias. Mi scivolas. Mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Vi venis el ĝi. Pluraj venis el ĝi. Mi eĉ konis iun, kiu venis kaj restis.

– Ĉu vere? Kial neniu menciis lin? Estus interese lin renkonti.

– Li mortis, bedaŭrinde, sed mi amikiĝis kun li dum lia vivo. Eble pro tiu amikeco mi tiom scivolas. Nu, kiel mi diris, mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Mi aŭdis pri aŭtoj, telefono, televido, domoj, kiuj tuŝas la nubojn. Mi sentas min enŝlosita. La maniero, laŭ kiu oni ĉi tie parolas pri via mondo, impresas, kvazaŭ oni volus malhelpi nin iri tien. Oni volas timigi nin. Mi ŝatus proprasperte vidi, ĉu vere la vivo tie estas infera, kiel oni diras.

– Sed vi ne povas transiri al nia mondo. Io malebligas.

– Ĉu tio estas vera, aŭ nur mito por malinstigi nin? La maljunulo, kiu venis el via mondo, kaj mortis, parolis foje kun mi pri landoj tie, kie diktatoro ŝlosas la landlimojn, kaj la landanoj ne povas eliri. Kiu diras, ke ni ne loĝas en simila lando, kun bonega ... Kiel li diris? Mi ne memoras la vorton. Falsaĵoj por influi.

– Propagando, ĉu?

– Jes, propagando.

– Ĉu vi neniam provis iri al la groto?

– Neniu kapablis precize diri al mi, kiu groto estas la ĝusta. Mi suspektas, ke ni povus iri, sed la estroj faras ĉion, por ke ni tion ne deziru, kaj ne kredu ebla.

– Ĉiu tie ĉi ŝajnas al mi sincera kaj fidinda. Mi malfacile povas preni vian suspekton serioze.

– Tio montras nur, ke ili sukcesis kun vi, kiel kun la tuta popolo. Sed eĉ se la pasejo fermiĝas por ni, se mi tuŝus vin, ĉirkaŭbrakus vian talion dum vi rampas, mi certe pasus. Ĉu vi serioze kredas, ke mistika fulmo trafus nin, aŭ ke viaj kruroj restus ĉi-monde, dum via torso plu rampus Porden?

– Ni scias nenion pri la transiro de unu mondo al alia. Kiu povas pasi, kiu ne povas, kiel prezentiĝas la nepovigo, neniu el ni tion komprenas. Eble estus tre danĝere.

Eriko intervenis:

– Eĉ se vi sukcesus pasi, vi ne povus vivi en nia mondo.

– Kial?

– Vi ne imagas, kiel komplika la vivo estas ĉe ni, kompare kun la via. Kie vi loĝus? Kie vi trovus laboron? Kiel vi sukcesus elturni vin el la plej simpla problemo, ne povante skribi kaj legi laŭ nia maniero.

Mi vidis la aferon el pli psikfakula vidpunkto:

– Krome, – mi diris, esperante, ke mia subteno al Eriko agos konvinke, – estas tre dube, ĉu via nerva sistemo eltenus la kontraston.

– Ankaŭ vi ambaŭ travivis egan kontraston, kaj tamen vi fartas tute bone.

– Sed, – Eriko diris, – ni devis adaptiĝi al mondo senfine pli bona ol la nia. Ĉe vi estus inverse.

– Mi kredas min kapabla vivi ie ajn, adapti min al iu ajn situacio.

– Eble vi malbone taksas viajn kapablojn, – mi diris.

Li paŭtis arogante.

– Diri tion ne estas tre respekta maniero trakti min.

– Estas realisme, – mi rebatis. – Kaj vidu, se vi tiel malbone akceptas simplan amikan diraĵon, fontantan nur el deziro helpi vin, kiel vi sukcesos akcepti la sintenojn de tiom el niamondanoj, kiuj tute ne zorgas pri la sentoj de la aliaj?

– Mi estis hardita, mi trapasis la du unuajn hardotempojn.

Eriko komentis:

– Eble tiuj sufiĉas por hardi vin rilate al tio, kio povas okazi ĉi tie. Sed trans la rokopordo necesas tute alia hardo. Vi ne imagas, kiel vi tie malfeliĉos!

– Ĝuste ĉar mi ne imagas, mi volas travivi mem. Estas la sola maniero koni, ĉu ne?

Mi turnis min al Eriko:

– Mi ne akceptas lin. Se li venus kun ni, li estus sub nia respondeco tie transe. Mi ne pretas preni sur min la multajn riskojn kaj komplikaĵojn, kiujn lia ĉeesto kaŭzus. Kion pri vi, Eriko?

Mi sentis lin pli hezitema ol mi.

– Ankaŭ mi ne akceptos, – li fine diris. – Mi ne povus havigi al vi manĝojn, loĝon, helpon por ne morti jam en la unuaj horoj. Estus tro. Morale, mi povas nur rifuzi vin.

– Stranga moralo! Vi estas senkoraj! – amaris la junulo.

Li restis momente absorbita en pensoj.

– Nu, vi ne povas malhelpi, ke mi sekvos vin. Mi atentos tre precize, pri kiu groto temas. Mi iros mem. Kaj se mi ne sukcesos pasi, mi provos kun iu alia, kiu venos el tie transe. Certe venos iu. Oni rimarkis, ke la venoj tendencas multiĝi.

Abrupte li turnis sin kaj foriris, eĉ ne dirinte “Ĝis revido”.

– Kia ulo! – Eriko diris.

– Jes. Mi timas, ke li komplikos al ni la vivon. Imagu! Se li pravas kaj ne ekzistas vera obstaklo, nur tabuo malinstiga ... Kion ni faros, se, elirinte tra la revena rokpordo, ni vidos lin kelkajn metrojn post ni?

– Mi dubas, ke li venos. Li montris sin obstina, sed tamen ... Certe li komprenis el niaj sintenoj, ke ne temas pri ŝerco, ke la danĝero estas ega kaj efektiva.

Mi ne kundividis la optimismon de Eriko. Kaj la demando tiklis min el morala vidpunkto: ĉu ni vere rajtas kaŝi al bravulo tiun parton de la realo, en kiu nia vivo disvolviĝas?

*

Ĉifoje mi bonege dormis. Tamen, dum tiu dua nokto tie, mi faris strangan sonĝon, kiu tute ne similis al sonĝo, tiel normala, preciza, konsekvenca ĉio aperis. Mi min demandis, ĉu la speco de filmo, kiu prezentiĝis al mia menso, ne estis ekstersensa maniero percepti ion realan. La scenaro disvolviĝis jene.

*

Kamakomo sukcesas iri tra la grotofunda vibro en la zigzagan trairejon, tra kiu, rampe, atingiĝas la intermonda pasejo. Li eliras en la rokdezerton ĉe la vojeto Safirlagen, sur kiu li sekvas nin ĝis la veturilo. Li paŝas tiel singarde kaj senbrue, ke ni ne rimarkas lin. Nur ĉe la aŭto li komprenas, ke lia intereso estas montri sin. Vidi lin min furiozigas.

– Reiru! – mi kriaĉas.

Ni ne plu estas en tiu paradiza mondo, kaj miaj emocioj refariĝas krudaj. Hieraŭ, kiam ni kune parolis, mi sentis por li komprenon, iom da kompato. Mi sentis min nur ĝenata de lia peto, ne kolera kiel nun.

– Mi diris, ke mi ne akceptas respondecon pri vi. Mi ne ŝanĝis mian opinion. Kiom koncernas min, vi povas resti ĉi tie kaj morti en la rokdezerto: vi prenu sur vin la sekvojn de via stulta decido.

Eriko rigardas min mire. Ĉu li apartenus al tiu kategorio de homoj, kiuj opinias, ke psikoterapiistoj ĉiam restas kvietaj, rezistantaj ĉian movon primitivan? Tiuj, kiuj ne rigardas nin ĉarlatanoj, emas idealigi nin.

– Ni ne povas lasi lin ĉi tie, – li mildavoĉas. – Rigardu, li jam tremas pro malvarmo. Lasi lin estus kontraŭi la devon helpi al iu en danĝera situacio. Mi ne kunkulpos tiun krimon kun vi.

– Li povas ne resti ĉi tie. Reiri al sia lando.

– Tri horojn da malvarma marŝo! Kaj kiel li rekonos la rokon? Li neniam vidis ĝin de ekstere, kaj certe ne scias precize, kie ĝi staras. Li faris la vojon ĝis ĉi tie. Li povas malsupren veturi kun ni.

Dum longa minuto nia triopo silentas.

Fine, Eriko ekridetas, tute malstreĉite.

– Mi montros al li iom de nia mondo, sufiĉe por naŭzi lin. Poste mi revenos kun li, montros al li la pordon. Eble tiel mi sukcesos kvarafoje reiri tien. La jumo miros eĉ pli ol antaŭe, kaj trovos, ke certe la Granda Mistero volis, ke Kamakomo rakontu pri siaj spertoj ĉe ni.

Mi tro lacas por plu diskuti. Kaj eble Eriko konvinketis min. Ne estus tre bone por mia membildo tutvive pensi, ke mi lasis homon morti surmonte per rifuzo helpi lin.

Eriko trovas la venkan argumenton:

– La aŭto estas via. Se vi ne volas lin, reiru sola. Mi restos kun li kaj nun, kiam li venis ĝis ĉi tie, estus stulte ne montri al li, kiel vivas la sufermondanoj. Ni piede desupros.

Tio estas sensenca. Mi gestas al la junulo, ke li enaŭtiĝu.

– Supozeble li loĝos kun vi, – mi diras al Eriko.

– Kompreneble! – li simple respondas.

*

Sekvis multaj aliaj scenoj.

*

Kamakomo ĉe Eriko. Ĉi-lasta loĝas ĉe strato tre brua pro la konstanta trafiko. Krome, ne tre malproksime troviĝas fervojo, kaj trajnoj faras bruon por li teruran. Ne eblas eskapi el la bruo. Lia kapo doloras.

Li prenas magazinon, kiu troviĝis sur tablo. Kun faltoplena frunto li foliumas. Li rigardas fotojn sen kompreni, kiel tiuj bildoj estiĝis. Lin ŝokas la reklamoj kun junaj virinoj apenaŭ vestitaj kaj (liaopinie) ege malbelaj. Li esploras la tutan loĝejon kun kreskanta miro. Li tuŝas plastan ujon kaj mire palpas ĝin. Li karesas nekomprene kafmaŝinon. Li preskaŭ brulvundas sin fluigante akvon, pri kies varmegeco li ne suspektis.

Kiam Eriko ekfunkciigas la televidon, kaj hazarde aperas bildo de rajdanto kun larĝranda ĉapelo kaj esprimo imprese malica, li eligas laŭtan, akutan krion kaj forkuras en dormĉambron, kie li ĵetas sin sur liton kaj kaŝas sian kapon sub kuseno.

Sed apud la lito staras tableto kaj sur tableto stranga aparato, kiu ektintas kaj komencas vomi paperon. Ree akra krio. Kiel li povus scii, kio estas fakso? Sed Eriko komencas sin demandi, kiom longe daŭros antaŭ ol la najbaroj venos postuli klarigojn pri la krioj, eventuale eĉ vokos la policon ...

*

Kamakomo surtrotuare, kun la saturita vizaĝo de iu, kiu ne povas akcepti, kion li vidas. Li metas la manojn sur la orelojn, provante protekti sin de la bruo. Aŭtoj pasas ĉiudirekte. Li rigardas la trafiklumojn, kiuj transiras de flavo al ruĝo al verdo, kaj tiel jen haltigas, jen irigas la veturilojn. Li preskaŭ mirmortas, kiam tramo alvenas kaj elektraj fajreroj dissaltas sur la supera drato. Li rigardas la montrofenestrojn kaj ĉiu objekto lin fascinas. Konstante li petas de Eriko klarigojn, kiuj ne kontentigas lin. Kiel ili povus? Eriko petis lin subpremi sian emon krii, kaj li plurfoje sukcesas, malgraŭ la teruro, sed jen alvenas veturilo ŝajne miloble pli rapida ol la jam viditaj, ĉiuj svenige rapidaj, kaj ĝi havas surkape strangan bluan lumon turniĝantan, kaj ĝi ululas kiel besto vundita kaj furioza, kuranta al la-diablo-scias-kia venĝo, kaj ĝin persekutas granda ruĝa veturilo, kun simila terura okulo, kiu disĵetas siajn radiojn kun alternoj de forto kaj malforto. Ne eblas vidi klare, ne eblas kompreni. Nur eblas krii, krii, krii. La preterpasantoj, kies atento ĵus estis kaptita de la polica kaj fajrobrigada veturiloj, nun alpafas lin per siaj minacaj, dolorigaj, senrespektaj rigardoj ...

*

Kamakomo kun Eriko. Komencas noktiĝi. Kaj jen, logita de montrofenestro, la junulo iom apartiĝas de sia gvidanto en strato nekredeble homplena, kaj Eriko tion ne tuj rimarkas. Stranga miela muziko logas la fremdulon en komercan centron, kie ĝi plu aŭdiĝas, ĉie ŝvebanta, kvankam nenie videblas muzikistoj. Ĉiaspecaj butikoj najbaras unu la alian kaj Kamakomo eniras en ĉiovendejon, tiel plenan je mirigaj varoj, ke li ne scias, al kiu vidotento cedi. Estas multe da ĉio tie. Eĉ vastega sekcio plena je manĝaĵoj, kiujn homoj (ĉefe virinoj) prenas jen kaj jen, kaj metas en dratan korbegon ekipitan per radoj, kiujn ili rulpuŝas antaŭ si ĝis eĉ pli mistera ruliĝanta tapiŝo el ege malbela materialo. Hipnote li rigardas junulinon preni ĉiun aĵon unu post la alia, pasigi super ĝi nigran objekton, kiu bleketas ĉiufoje, kaj ĉiufoje skribaĵo lume aperas skribite de neniu, kaj okazas nekompreneblaj interŝanĝoj de mano al mano ...

Dume Eriko, kiu ne pensis pri la komerca centro, serĉas en sinsekvaj stratoj kaj malproksimiĝas pli kaj pli, dubante, ĉu estus danĝere informi la policon pri la perdo de l' kunulo.

Li komencas demandi preterpasantojn. La aspekto de Kamakomo estas tiel tipa, ke li facile retrovas lian spuron ĝis la komerca centro kaj la ĉiovendejo. Li petas, ke oni laŭtparolile voku lin, pensante, ke, se li plu vagas tie, li certe komprenos sian nomon.

– Kamakomo, ĉu vere? – suspektemas la respondeculino, kaj ŝia komence afabla vizaĝo fariĝas severa. – Ne estas ŝerco, ĉu?

Rigardo al Eriko konvinkas ŝin, ke ne temas pri ludo. Ĉiuj liaj trajtoj kunkrias: “Urĝe!” Per sia sekseloga voĉo, samtempe melodia kaj oficialtona, ŝi anoncas:

– Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo ...

Kamakomo estas ie en la vendejo. Li aŭdas sian nomon, prononcatan de, certe, diablino. Kiu alia povus koni lian nomon? Kiu alia povus paroli tiamaniere, ke oni ĉie aŭdu ŝin? Per nekredebla regostreĉo li sukcesas subpremi la krion, kiu ekformiĝis, kaj li forkuras, eliras el tiu tro luma loko, serĉas ombron, mallumon. Nur lokoj senlumaj helpos lin savi sin el la persekuto. Sed feliĉe nun estas nokte.

Li trovas stratetojn pli kaj pli mallumajn. Tiel li atingas kvartalon, kiu lin timigas. De tro da bruo kaj lumo li transiris al malhelo tro silenta. Estas io en la etoso ĉi tie, kio ne helpas sekuri. Eble la sinkaŝema sinteno de la homoj. Junulo proksimiĝas al li, demandas ion strangan, pri tio, ĉu li estas unu el la bolivianoj (kio estas tio?), kian kvaliton li havas, kaj je kiu prezo. Kaj antaŭ ol Kamakomo povas demandi precizigon, por respondi kiel eble plej bone laŭ sia povo, jen la knabo rigardas preter lin, sin turnas, kaj rapidas for.

Alkuras du viroj tute same vestitaj, kiuj, ŝajnas, sekvis la junulon. Unu kuras post tiu. La alia haltas.

– Dokumentojn! – li bojas per tiel severa voĉo, ke Kamakomo agnoskas veron antaŭe pridubitan: ne false oni diris, ke malbonaj sentoj regas ĉi-monde. Jam la ĵusa junulo sin esprimis ne respekte.

– Pri kio vi parolas? – li demandas tute ĝentile, eĉ kun rideto.

– Ne ŝajnigu vin stulta. Vian pasporton! Restadpermeson!

– Kio estas pasporto?

Alvenas alia samvestito. Ambaŭ krudaĉe premas liajn brakojn. Li estas forta, iel sukcesas liberiĝi, ekkuras. Sed fronte al li alvenas tria samvestulo, kiu baras la vojon. La aliaj tuj reatingas lin, superfortas lin, kaj jen li sentas ĉe la manoj ion glacie malmolan, kio metale bruas, kaj liaj manradikoj estas kaptitaj en ilo malliberiga, kiun nur infera mondo povis elpensi.

Nun li sidas en oficejo, ne tre pura, kie homoj jen vestitaj kiel la unuaj, jen pli normale, iras kaj venas. Antaŭe oni nudigis lin, iu eĉ metis la fingron en lian anuson, serĉe al io. Li vidis ilin malplenigi liajn poŝojn, submeti liajn vestojn al longa palpado. Li sidas unuflanke de tablo, kaj aliflanke sidas dikulo, sur kies vizaĝo legiĝas, ŝajne, la kompleta katalogo de la malbonaj sentoj, kiujn li infanaĝe lernis forsvenigi: malrespekto, malamo, naŭzo, aroganteco, tediĝo, malinklino kompreni, malĝojo ... Kaj la voĉo de la ulo sonas tiom lace kiom kolere.

– Oni priserĉis vin. Vi havas neniun dokumenton, neniun monon. Nenion, fakte. Kie estas viaj posedaĵoj?

– Mi ne havas aĵojn.

– Ili estas, kie vi loĝas, tute certe. Kie vi loĝas?

– Mi ne scias.

– Vi ne scias, kie vi loĝas, ĉu vere? Kien vi irus, se mi liberigus vin?

– Mi ne scias. Mi estis kun Eriko. Mi perdiĝis.

– Eriko kiu?

– Mi ne scias. Mi konas nur la nomon Eriko.

– Ne eblas. Vi aspektas tute inteligenta. Vi certe scias, ke ĉi-urbe ekzistas centoj, eble miloj da Erikoj. Se vi iris al lia domo, vi nepre havis adreson.

– Mi bedaŭras, mi ne havas. Li kondukis min.

– De kie? De kie vi venis?

– Mi ne scias, kiel diri al vi. De mia mondo.

– Karulo, mia pacienco ne plu longe daŭros. Mi ne havas tempon por ludi je viaj ludoj. De kiu lando vi venas?

– Kio estas lando?

Nur la neatendita alveno de ĵurnalisto, konata de la demandanto, savas Kamakomon de la pugnobato, kiu komencis direktiĝi al li. Oni neniam batas, kiam ĉeestas ĵurnalisto.

– Ĉu Bolivio, eble, Ekvadoro, Peruo?

– Tio signifas nenion por mi.

Alvenas uniformulo, kun papero enmane. Li montras ĝin al la demandanto, kiu aperas incitita.

– Poste! – li blekas, malkontente.

Tute trankvila, la ĵus-alveninto plu staras apud li, rigardas Kamakomon ironie, eĉ kun klara ĝueto pri ties malkomforto.

– Kion mi diris? – reparolas la demandanto. – Ha jes, ĉu el Bolivio aŭ Ekvadoro vi venis?

Kamakomo ŝatus kontentigi lin, sed li nenion komprenas.

– Mi ne scias, kion vi volas diri, – li ripetas, kaj li penas hardi sin kiel eble plej forte por subpremi disfalon en emon plori aŭ akute krii, kio, li sentas, kaŭzus nur pliajn aĉojn.

– Sed diable, vi ja venas de ie! Aviadile, certe. Kie estas via bileto?

– Mi ne scias, kion signifas “aviadile”, nek pri kia bileto vi parolas. Nek, cetere, kial vi parolis pri diablo.

La demandanto turnas sin al la uniformulo, kiu staras apud li.

– Kaj ĉion ĉi li diras parolante nian lingvon eĉ sen plej eta spuro de fremda prononco. Kiel denaske nia!

Kun ŝultrolevo li redirektas la rigardon al Kamakomo. Li demandas iom pli milde:

– Kiel vi nomiĝas?

– Kamakomo.

– Ĉu japano?

– Kio estas tio? Mi ne scias.

– Kamakomo kio?

– ...?

– Kamakomo estas la familia nomo, supozeble. Kio estas la individua?

– Mi estas nur Kamakomo, filo de Ugaha kaj Neri.

La demandanto skuas la kapon, rezignacie.

– Nu, rakontu ĉion de la komenco.

Kamakomo klarigas, ke de longe li sopiris vidi “tiun ĉi mondon”, ke venis iu, kiun li povis sekvi, ktp ktp. Kiam li momente interrompas sin, regas neatendita silento. Ambaŭ rigardas lin gape.

– Ĉu vi rimarkis, ĉefo? – diras la staranto.

– La lipoj!

– Ni aŭdas lin en perfekta nia lingvo, sed la lipoj ne moviĝas laŭ la sonoj.

La demandinto ekstaras. Teruro legiĝas en liaj okuloj.

– Foriru! Foriru! Iru, kien vi volas, sed ne restu ĉi tie! Vi ne ekzistas. Mi neniam vidis vin. Ankaŭ vi neniam vidis lin, ĉu, Frank? La vivo jam estas tro malfacila por ni. Se krome ni zorgu pri eksterteranoj ...

Kaj li eksidas, kaj metas la manojn sur la okulojn, por ke la subuloj ne vidu, ke li ploras, nerve elĉerpite.

*

Kamakomo vagas tra la urbo, duonstultigita de la troo da strangaĵoj, kiuj lin ĉirkaŭas ĉiuflanke. Plurtage li eltenas preskaŭ sen manĝi: li estis antaŭ nelonge hardita. Feliĉe staras fontanoj, ĉe kiuj li povas trinki. Fojfoje li sukcesas ŝteli iom da manĝaĵo tie aŭ tie ĉi.

Finfine li atingas la straton de Eriko, rekonas la domon, ne scias, kiel oni malŝlosas la pordon: pri elektraj butonoj li havas neniun ideon. Li falsidas ĉe la enirejo, endormiĝas.

Alvenas virino bonkora.

– Kio okazis al vi? Kiu vi estas?

Li movetas sin, vekiĝas, palpebrumas, atendas la baton aŭ insulton. Sed li vidas mildan koron. Tiaj tamen ekzistas ĉi-monde!

– Ĉu mi ne vidis vin kun mia najbaro Eriko?

– Eriko! Jes, Eriko! – li balbutas. Lumas espero elinferiĝi.

– Mi tuj vokos lin. Se li ne estos hejme, vi venos al mia loĝejo, kaj mi preparos por vi bonan varman teon.

Sed Eriko estas hejme. Kamakomo estas savita.

*

Safirlago. La vojeto al Forklo Saguca. La ruĝbruna roko meze de la grizaj. La unika triangula supro. Falo. Marŝo. Strangaj bestoj ambaŭflanke, feliĉe ne vere videblaj. Groto.

Ankaŭ Kamakomo ekploras, ploras, ploradas.

Finfine li atingas la vilaĝon.

– Plia homo el la sufermondo! – sonas virina voĉo. Ŝi proksimiĝas.

Ŝi rekonas lin.

– Sed ...! Vi ... ĉu ...? Vi estas Kamakomo, ĉu ne?

– Jes. Ĉu vi ne estas certa?

Tiuregione, oni ne havas la saman koncepton pri ĝentileco, kiel trans la Pordo. Ŝi tuj diras la veron:

– Vi estas apenaŭ rekonebla. Viaj haroj estas tute blankaj. Via vizaĝo estas plena je sulkoj, kvazaŭ vi estus dekduulo. Kiel vi povis maljuniĝi tiagrade? Vi do iris tien, ĉu?

– Mi iris. Estas miraklo, ke mi transvivis sufiĉe por povi reveni. Vi ne imagas, kia estas la vivo tie! Se vi scius ...

Ŝi pensas, ke ŝi tuj informos la jumon. Utilos, ke li rakontu al la tuta popolo. Kelkaj homoj kelkfoje pridubas la dirojn de la praavoj. La jumo certe organizos renkontiĝojn de etaj grupoj, kie li povos detale raporti. Ĉar li estas bone konata, neniu povos dubi plu. Estas li, kaj li aspektas mizere. Eble la homoj ĉi tie pli alte taksos sian bonŝancon. Eĉ frenezaĵo povas doni bonajn fruktojn ...

*

Tiel mi sonĝis en tiu dua nokto tie. Sed ĉu vere estis nur sonĝo? Neniu sonĝo de mi iam ajn farita havis tian realismon. La sola punkto, kiu ne estis klara, estis la personeco de la helpanto. Mi nomis lin Eriko. Povus esti iu alia. Same, mia sonĝo komence enscenigis min. Sed ĉu estis vere mi? Aŭ ĉu mi miksis elementojn de mia nuna vivo kun io ... io okazonta? Aŭ eble okazunta? Kiuj eldiras certaĵojn pri sonĝoj, tiuj malbone konas la kompleksecon de la homa psiko.

16

Kaj jen alvenis la tria tago. Kamakomon mi ne revidis, kaj iom post iom li forfalis el miaj priokupoj. Mi pasigis la tagon kun la moŝto, vizitante la urbeton, renkontante amikojn, konstante diskutante. Ni longe promenis en la parko ĉirkaŭ la konstruaĵo, kie mi spertis la kuracan vizion. Estis agrable kunparoli, dum papilioj kaj birdoj akompanis nin lude. Jen ni paŝis; jen ni sidis sur benko apud lageto, kie cignoj kaj anasoj pace okupis sin per la ŝajne feriaj okupoj de cignoj kaj anasoj, dum kanoj, trankvile karesante unu la alian pro balancema vento, diskrete flustris sian dancan, delikatan muzikon; jen ni iris al ĝardena frandejo, kie mia kunulo regalis min per simpla, sed agrabla manĝo.

Kiel plaĉe ni babilis! Tamen, iom malĝoje ni konsciis, ke ni bezonus jarojn por pritrakti la temojn, kiuj interesas nin ambaŭ. Ni ĝuis mirindan spiritkomunecon. Vere, ni amikumis. Sed la animvastiga kuno ne povis daŭri longe.

– Nun vi devos reiri, – li diris.

– Jes. Al la sufermondo.

– Eriko atendas vin ĉe siaj amikoj, la paro, kiun li renkontis unuafoje. Ĉu vi scias, kie estas ties domo?

– Jes, li montris al mi venante.

– Ĉu vi malĝojas, ke vi devas forlasi ĉi tiun mondon por la nuna via?

– Jes. Sed mi povas alĥemii la malĝojon. Vidu, ĝi fariĝas eta. Mi ĉerpas el la fonto de kuraĝo, kiun vi malkovrigis al mi, inter tiom da donacoj. Jes, de sekundo al sekundo kreskas la kuraĝo realfronti la sufermondon, mi perceptas ĝin pli kaj pli. Se mi povus esprimi, kiel dankema al vi mi min sentas ...

– Ne mi donacis. Mi nur ebligis, ke vi iru mem preni. Donas nur la Granda Mistero. Sed necesas tien iri.

– Tien? Kien?

– Kien vi iris.

– Kial la Granda Mistero ne donas rekte?

– Se ni scius, kial tio kaj tio alia, ne estus Mistero, ĉu? Tamen, mi supozas, ke ĝi lasas nin trovi mem, pro respekto al ni, kaj por nia digno. Eble ankaŭ por vibrigi la tutan reton de amo. Se ĝi donus rekte, ne necesus, ke amo pasu tra ni homoj, kaj ankaŭ tra la aliaj estaĵoj, kiuj kunlaboras en aliaj dimensioj. Se ĝi donus rekte, vi ne bezonus min. Kaj mi perdus la ĝojon esti relajso en tiu vasta mil-universa amtransdonado. Esti tia relajso, eĉ se nur unu inter la milionoj de la reto, estas grava faktoro en la feliĉiĝo. Ankaŭ vi estas unu, vianivele, por aliaj. Ĉu tio ne helpas vin feliĉi?

Ni restis plurminute en silento, kiun fine li rompis:

– Mi opinias, ke mi komprenis, kial Eriko venis trifoje.

– ...?

– Jes. Eble mi eraras, sed mi kredas, ke tio estas unika en nia historio. Ni rimarkis, ke, kiam venas homo el la sufermondo, li aŭ ŝi, ĉu restas ne pli ol tri tagojn, ĉu restas definitive. Sed ĉi-lasta eblo preskaŭ neniam realiĝas, ĉar ĉe ni ili ricevas fortan percepton pri siaj respondecoj. Ili do ne povas lasi la konatojn en la sufermondo sen alporti al ili la mesaĝon de espero, kiun ili ricevis ĉi tie. Nur personoj sen infanoj, sen amikoj, sen rilatoj, fakte, decidas resti kun ni. Tio kelkfoje okazas. Sed kiam iu venis, restis maksimume tri tagojn kaj reiris viamonden, li neniam plu revenas. La trifoja veno de Eriko estis vere stranga. Mi min demandis, kial li venis, unuafoje sola, duafoje kun juna trejniĝanta animhelpistino, kaj triafoje kun vi. Sed kiam li diris al mi, ke vi verkas, mi havis la impreson – eble tute eraran – ke tio povus klarigi vian venon. Pluraj signoj ŝajnas indiki, ke la rilatoj ŝanĝiĝas inter la mondoj nuntempe. Eble via mondo atingis stadion, kiam la malkovroj de niaj prauloj povas akceptiĝi ĉe vi.

– Ĉu vere? Kial ne antaŭe? Multaj homoj niamonde opinias, ke la homoj estis pli bonaj antaŭe, ke nia socio plene dekadencas.

– Ĉu vi samopinias? Fermu momente la okulojn, repensu al la stato, en kiu vi estis dum via psika vojaĝo, kaj lasu veni la bildojn.

– ...

– Kion vi vidas?

– Mi ...

– Ne! Lasu la okulojn fermitaj! Kion vi ...?

– Mi vidas, ke antaŭ jarmiloj regis terura krueleco. Ho jes! Kiel kruela la vivo longe estis! Inoj kaj idoj estis aĵoj, laŭplaĉe turmenteblaj. Mi vidas, ke antaŭ dumil jaroj, granda parto de la loĝantaro estis posedaĵo de malgranda parto, kiu havis neniun konsideron pri la sentoj, ekzemple oni ofte vendis edzon sen zorgi pri la edzino, por ĉiam apartigita. Oni krucumis tiujn, kiuj volis liberiĝi aŭ liberigi. Mi vidas, ke antaŭ kvincent jaroj oni bruligis tiujn, kiuj malsamopiniis ol la regantoj, kaj nekredebla socia mizero regis ĉe la plimulto, al kies mensoj oni malhelpis vastiĝi. Kaj kiom da terura doloro tiam plagis! Kiom da blinduloj, kripluloj, lepruloj, kiujn, anstataŭ ami, oni mokis kaj ekspluatis aŭ forĵetis. Mi vidas, ke antaŭ apenaŭ jarcento en Ĉinio al kuiristo, kiu fuŝis vespermanĝon, riĉa familiestro povis fortranĉi la kapon, kaj en Okcidento burĝfamilian servistinon, kiun la filo perforte gravedigis, oni forĵetis straten sen kompato, rigardante la viktimon kulpa, kaj malhelpante ŝin retrovi sian dignon. Mi vidas ...

– Kaj hodiaŭ, kion?

– Hodiaŭ estas ankoraŭ multege da maljusteco kaj mizero, sed mi vidas progreson. Ekzemple en la generacio de miaj gepatroj, iu hontema, sinĝenema, malaplomba povis nur resti tia dum la tuta vivo. Nun, dank' al psikoterapio, oni el tio povas liberiĝi. Kompreneble, nur malmultaj tion povas, kompare kun la mondskalaj bezonoj, sed almenaŭ estas komenco, kiu en la lastaj jardekoj multe larĝiĝis, dum antaŭe eblis absolute nenio. En multaj landoj, oni traktas la infanojn multe pli bone en la lernejoj. La mondo multe suferas, kaj multo estas nestabila, sed mi vidas, ke la konfuzo de multaj ŝuldiĝas al la rapida ŝanĝo bonen. Ankaŭ al la rezisto, kiun ĝi kaŭzas, ĉar boniĝo estas ŝanĝo, kaj ŝanĝi estas iri en ion nekonatan, kio timigas. Estas multege da antaŭjuĝoj – ofte kondukantaj al mortiga konfliktado – sed samtempe ekzistas multaj homoj, kiuj rigardas aliajn rason, popolon, sekson, sen malplivalorigo. Antaŭ apenaŭ unu jarcento, estis preskaŭ nur antaŭjuĝoj. Televido, aŭtoj, senkompata komerca konkurado fuŝis la simplan, naturan homan rilatadon, sed tion avangardo komencas kompreni: la situacio ŝanĝiĝos. Evidentas teruraj streĉiĝoj en la politika mondo, en la socia, en la eklezia, en ĉiaspecaj komunumoj, sed tiuj streĉiĝoj radikas en la fundamenta transformiĝo. La bonaj sentoj ne venkis, multege mankas ĝis tio, sed ili okupas pli vastan terenon ol iam ajn. Multego restas lernenda, sed la homaro iom lernis ...

– Vi pravas. La homaro ĉiam lernas. Sed ĝi devas lerni plu kaj pli. Eble tial la Granda Mistero venigis vin. Necesis, ke Eriko venu, por malkovri nin, ĉar neniam Lorena venus proprainiciate en la regionon de la Pordo. Kaj necesis, ke ŝi venu, por ke venu vi. Sen ŝia rakonto, vi certe ne venus mem. Eble vi venis ĉi tien por reiri kaj atesti, kaj atestante atentigi kelkajn pliajn homojn pri la rolo de bonaj sentoj. Vi atestos, ĉar vi kapablas verki. Tio estas via respondeco.

– Ĉu vere vi kredas tion?

– Mi scias, ke mi povas komplete mispensi, ĉar neniu konas la fundan esencon de la okazaĵoj. Sed kial ne imagi, ke iu devis veni por verki? Kompreneble, tio ne signifas, ke vi estas bona verkisto, aŭ ke vi havas unikan rolon. Vi estas nur unu inter multaj, kiuj povas alporti interesajn pensojn, kaj sendube via interveno koncernos, ne la homaron, sed limigitan homgrupon. Verŝajne ekzistas multaj, kiuj verkus multe pli bele kaj efike ol vi, sed ili ne havas la kontaktojn, kiuj ebligas publikigon. Mi aŭdis, ke viamonde estas tre malfacile trovi eldoniston ...

– En nia mondo, oni trovus vian manieron pritrakti mian eble ne speciale brilan talenton kiel mankon de ĝentileco. Iu kun tia opinio sian penson ne vortigus. Sed mi preferas vian sintenon. Kaj via hipotezo estas interesa. Kvankam tion vi ne povis scii, mi intuas ion faktan en ĝi. Mi verkas en lingvo kun tiel marĝena statuso, ke estas malmulta konkurenco, do la ŝancoj iĝi eldonita estas multe pli grandaj, ol se mi verkus nacilingve. Aliflanke, kvankam marĝena, tiu lingvo estas disvastigita sur la tuta terglobo. Eble ĝi estas do aparte taŭga por atingi la homojn, kiujn celas la Granda Mistero, se mi akceptu vian vidpunkton.

– Povas esti. Diru al mi: kiel tiu marĝena sociero rilatas al la bonaj sentoj?

– Ĝi ne konscias pri tio, sed ĝi lernis tiun lingvon pro sento: kelkfoje sento, ke la monda komunikado ne estas bone organizita, ofte sentoj iom pli altnivelaj, kiel deziro translime trovi amikojn, scivolemo pri alilokaj pensmanieroj, intereso al eksteraj kulturoj, sed ofte ankaŭ vere altaj sentoj: toleremo, pacamo, deziro rilati unuece, tamen kun respekto al ĉies identeco, intuo, ke intima komunikado intergente gravas, sopiro al mondo pli justa, ktp. Psikologia enketo rivelis ankaŭ, ke la anoj distingiĝas de la ĝenerala publiko, ĉar la sento “espero” estas pli forta en ili.

– Oni neniam kredu, ke oni komprenis la manieron, laŭ kiu disvolviĝas la (niaskale) malrapida, laŭgrada lumigo de la universoj fare de la Granda Mistero, sed eble mia ideo ne estas tute stulta. Eble Eriko venis trifoje pro kaŭzo el dimensio, kiu superas nin, kaj eble vi verkos ankaŭ pro tio. Mi esperas, ke vi sukcesos verki konscience, kaj ke via atesto disvastiĝos. Kaj nun, mia amiko, permesu, ke mi akompanu vin sur parto de la vojo. Estas tempo, ke vi reiru ...

17

El Tribuno de la 10-a de oktobro:

Oficiale anonciĝis hieraŭ la malapero de Prof. Danielo Javorski, kiu estris la psikiatrian departementon de la universitato de 1967 ĝis sia emeritiĝo en 1987. Li estis 77-jara. La cirkonstancoj de tiu malapero lasas la aŭtoritatojn perpleksaj. Antaŭ tri semajnoj, Prof. Javorski luis la servojn de helikoptera piloto, Viljamo Klarluna, por iri ekskursi en la regiono de Safirlago, piede de Sovaĝkapra Monto. Klarluna jene priskribis la okazaĵojn al nia raportisto:

“La luon de la helikoptero kaj de miaj servoj Prof. Javorski antaŭe pagis por tuta tago. Estis la 10:45, kiam ni atingis nian celon. Ne facilis trovi taŭgan lokon por restigi la helikopteron, ĉar tie etendiĝas vera ĥaosa rokmaro. Post kiam mi sukcesis, kaj dum ni ambaŭ staris ekster la flugmaŝino, Prof. Javorski petis min atendi tiuloke ĝis la 12-a, aldonante, ke, se li ne ree estos apud mi je tiu horo, tio signifas, ke li ne revenos kaj ke mi povos forflugi. Pro tiu stranga instrukcio, mi timis, ke li intencas plenumi memmortigon, kaj mi sekvis lian iron binokle. La loko, kie ni troviĝis, flankas la apenaŭ videblan vojeton, kiu iras de Safirlago al Forklo Saguca. Li ekpaŝis sur tiu vojeto direktante sin al difinita loko, jen kaj jen haltante por konsulti notojn, eble mapon. Li tiel atingis rokon facile rekoneblan, ĉar ĝi elstaras ruĝbrune meze de griza rokaro. Krome, tiu ŝtonbloko, alta eble du metrojn kaj duono, havas facile memoreblan triangulan supron.

“Prof. Javorski tie staris kelkminute senmova. Subite, ŝajnis al mi, ke la roko glitas kaj ke mia kliento stumblas malantaŭ ĝin. Mi tuj iris tien por lin helpi, kaze ke li estus falinta kaj rompinta al si oston. Sed mi ne sukcesis trovi lin. Estas des pli incite, ĉar tie troviĝas neniu kavo, neniu deklivo povanta glitigi falinton ĝis kaŝita loko. Mi revenis helikopteren kaj per radio kontaktis miajn kolegojn de la Monta Helpa Centro. Estis decidite, interkonsente kun la polico, ke serĉgrupo esploros la regionon tuj, kiam eblos. Mi kompreneble partoprenis en la serĉado, sed ni trovis neniun spuron. Tio ege mirigas min, ĉar li surhavis buntan torsotrikaĵon kun ruĝaj, bluaj kaj flavaj desegnoj, kiuj okulfrape kontrastis kun la roka kolorfono.”

Prof. Javorski estis vidvo kaj neniam havis gefilojn. Li ne plu praktikis psikiatrion kaj ne havis alian respondecon ol prezidi la komisionon pri rajtigo al psikoterapia praktikado, de kiu, cetere, li intencis eksiĝi. Li estis vigla, rimarkinde bonfarta por sia aĝo, kaj amanta la vivon. Tial liaj konatoj ne kredas je la memmortiga hipotezo. Prof. Javorski tre ŝatis aviadile flugi kaj estis mem kompetenta piloto, sed li neniam lernis gvidi helikopteron. Aliflanke, li neniam ekskursis en la montaro, kaj liaj konatoj ne komprenas lian subitan deziron promeni en roka dezerto je pli ol 2000 metroj de alteco super la marnivelo.

18

– Kion vi opinias, Klaŭdjo? Ke Longa Naz' finfine kredis Lorenan kaj vin, kaj decidis fini sian vivon paradize?

– Estas vere strange. Li ŝajnis tiel malamika al Eriko kaj Lorena, kaj tiel elreviĝinta pri mi. Aliflanke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, li estis mense ege pli malfermita ol multaj, eĉ se lastatempe li iom rigidiĝis. Memoru, kiel li luktis, por ke ne nur medicinistoj, sed ankaŭ psikologoj, se taŭge trejnitaj, rajtu praktiki. Li sukcesis krei inter ambaŭ profesiaj grupoj harmonion, kiu multloke ne ekzistas.

– Tamen, li ne povis akcepti ion transnormalan.

– Prave. Sed li estis tre honesta. Tial verŝajne li ne povis daŭre rifuzi la konverĝon de la atestoj de Eriko, Lorena kaj mi. La momenta vidado fare de piloto estis plia bato al lia malvolo kredi. Eble lia komenca kontraŭstaro estis nur unua reago favorata de la aĝa rigideco, antaŭ ol lia intelekta honesteco devigis lin pli serioze konsideri niajn dirojn. Fakte, ni neniam scios, almenaŭ ĉi-vive.

– Se li iris tien, ĉu li revenos?

– Ne. Iu el nia mondo povas resti tie ne pli ol tri tagojn. Li do jam longe estus inter ni. Miaopinie, li ne havis kialon reveni. Homo forlasanta tiun mondon por la nia faras tion pro sento pri respondecoj. Sed li ne havis familion. Ĉu li havis amikojn? Ne sufiĉe intimajn, probable, por pravigi revenon. Lia sola restanta respondeco estis la komisiono, sed li sciis, ke li ne necesas por ĝia bona funkciado. Ĉu reveni por atesti? Li estis sufiĉe realisma por kompreni, ke, je lia aĝo, oni ne prenos lin serioze: oni atribuus lian rakonton al grandaĝa cerba degenero.

– Jes. Via rezonado samvojas kun la mia.

– Nu, ni esperu, ke li tie feliĉas. Li estas altkvalita homo.

19

Viljamo, senkomplika viro ĝenerale bone adaptita al ĉiuj situacioj, ĉi-foje aspektis ĝenata.

– Mi dankas, Klaŭdjo, ke vi konsentis akcepti min. Mia kuzino, al kiu mi ĉiam sentas tre teneran korligon (bone mi komprenas, ke vi edziĝis al ŝi!) ofte diradas, ke vi estas tre okupata, kaj ke malfacile oni ricevas rendevuon kun vi ...

– Jes, Viljamo. Tio estas fakto, kiun mi ofte bedaŭras. Sed ĉi-semajne mi estas iom pli libera. Estas la oktobraj ferioj por la lernejo, kaj multaj pacientoj estas for kun la infanoj. Mi do iom pli larĝe spiras, kaj mi ĝojas povi helpi vin. Kion mi povas fari por vi?

– Mi bezonas helpon. Mi ne scias, ĉu psikiatrian, ĉu psikologian ... Ĉiaokaze mi neniam komprenis la diferencojn inter tiuj multaj “psi”-vortoj. Nu, mi bezonas helpon. Io misfunkcias en mia kapo, io perturbas min. Sed oni diris al mi, ke parenco ne povas psikfake okupiĝi pri parenco. Ĉu tio estas vera? Kaj ĉu ni estas parencoj? Aŭ nur bouloj?

– Mi diru pli simple, ke ne temas pri familia ligo, nur pri tio, ke se oni konas la pacienton en alia kadro ol la terapia, tio komplikas la situacion. Oni riskas havi antaŭjuĝojn, aŭ timi la konsekvencojn de terapiaj decidoj sur membrojn de la familio, kun kiuj oni rilatas. Tial entute estas multe pli bone, se iu, kiu bezonas psikhelpon, iras konsulti personon tute nekonatan. Tio favoras objektivecon, kaj forigas multajn eblajn komplikaĵojn.

– Alivorte, ne vi povos profesie trakti min?

– Prave. Mi ne konsentus, malgraŭ, aŭ pro, mia granda simpatio al vi. Sed mi povas aŭskulti vin, se vi deziras prezenti al mi vian problemon. Tiam mi pli facile povos rekomendi kolegon. Pri kio temas?

– Mi timas diri. Mi timas, ke vi trovos min mokinda.

– Neniu estas mokinda. Nur personoj, kiuj bezonas senti sin superaj al aliaj, trovas ilin mokindaj.

– Nu ...

– Se ĝenas vin paroli al konato, mi povas tuj doni la adreson de persono, kiun mi rekomendas.

– Ne. Mi ŝatus unue diri al vi. Sed ne estas facile. Vi konas min. Mi estas tre praktika ulo, hejma en materio kaj konkretaĵoj, kaj kun natura malfido al ĉio reva, ideeca, abstrakta. “Fantazia” eble estus pli bona vorto por klarigi, kion mi celas. Jes. Mi sentas min pli hejme en io fakta, palpebla, ol en fantazio. Kaj tamen ...

– Tamen?

– Mi sentas min tiel stranga devi diri tion ... Tamen ĝi okazis ankaŭ al mi!

– Ĝi? Pri kio vi parolas?

– La halucino. Mi vidis ĝin.

– Kion?

– La valon. La verdan valon, kiu ekzistas sur neniu mapo. La verdan valon, je alteco, kie nenio povas verdi. La verdan valon, kiu situas, kie estas nur rokdezerto, kaj kiu samtempe ne situas tie. Mia kapo rompiĝas. Mi ne povas elteni. Mi vidis ĝin. Sed mi scias, ke ĝi ne ekzistas. Kial ankaŭ al mi? Ĉu ne terure?

– Rakontu trankvile, kio okazis.

– Trankvile, trankvile! Kiajn vortojn vi uzas! Mi ne povas trankvili, tio estas mia problemo. Mi flugis super tiu regiono. Iu stulta turisto, kiu ne imagis, ke montoj estas danĝeraj, iris perdiĝi en la apudeco de la Moac-Kabano, kaj sukcesis tie fali kaj rompi al si humeron unuflanke, tibion aliflanke. La Centro sendis min helikoptere por lin transporti hospitalen. Estis densa nebulo norde kaj okcidente. Mi do decidis flugi ne laŭ la plej rekta vojo, sed super Forklo Saguca kaj tiu regiono. Eble mi duonkonscie pensis, ke mi povus bonŝanci kaj vidi la buntan trikaĵon de Prof. Javorski. Mi neniam vere akceptis la ideon, ke ni ne trovis lian korpon, ĉar certe ĝi kuŝas morta ie tiuzone. Nu, la trikaĵon mi ne vidis, sed ...

– Sed ...? Kial vi subite palas?

– Mi vidis la valon. Mi flugis sufiĉe alte. Mi vidis Safirlagon, kaj nevole miaj okuloj sekvis la vojeton, kiu pasas preter la ruĝbruna roko. Io kaptis mian atenton tie, io malfacile difinebla, vibro, kiel ĉe forta varmo, kiam la aero ŝajnas tremi. Mi proksimiĝis. Kaj anstataŭ vidi la kutiman rokpejzaĝon, jen etendiĝis vastega verdejo, kun vilaĝoj, lagoj, riveroj, eĉ almenaŭ unu relative granda urbo. Mi rigardis fikse dum eble unu minuto. Kaj ree ĉio perdis sian netecon, iĝis tremetanta kaj nebuleca, kiel filmo fuŝe farita, aŭ kvazaŭ oni vidus tra fluanta akvo, kaj poste sub mi videblis nur la kutima roka pejzaĝo. Mi estis tiel surprizita, ke mi nur gapis silente. La medicina helpisto, kiu sidis apud mi, tiumomente kontrolis ion en sia medikamentujo, tute absorbite, kaj kiam li fine levis la okulojn, la vizio jam estis for. Mi furiozas kontraŭ mi mem, ke mi ne tuj kriis, ke li rigardu. Ni havus unikan okazon scii, ĉu nur mi haluciniĝas. Sed bedaŭrinde mi lasis ĝin perdiĝi!

– Mi komprenas, ke tia sperto estis bato, malfacile sorbebla!

– Jes. Antaŭe, mi unufoje tie estis kun Eriko, mi aŭdis la rakonton de kolego Darjo Ospedzi, mi tie perdis Profesoron Javorski ... Sed mi ne povas akcepti la fakton, ke io ekzistas kaj ne ekzistas! Mi iĝas freneza. Mi ne plu povas dormi. Mi sentas miajn nervojn, kvazaŭ iliaj ekstremaĵoj bukle volviĝus, treme kaj dolorige. Mi ne sukcesas racie pensi. Mia tuta vivo estas kvazaŭ dispecigita. Se ni ne plu povas kredi, kio estas firma, kiel eblas vivi? Mi nepre bezonas helpon por la menso. Klaŭdjo, mi petas, helpu min ...

20

– Viljamo Klarluna konsultis min. Li diris, ke vi donis al li mian nomon.

– Jes, Roberto. Kia kompatinda viro! Estas tre bona knabo, simpla, senpretenda, mense tute sana. La problemo kuŝas en tio, ke li estis iom tro materi-centra, se vi vidas, kion mi volas diri. Kiam tiaj homoj faras sperton, kiu ne akordas kun ilia fakteca kadro, estas por ili ege malfacile ĝin integri. Mi ne envias vin.

– Ankaŭ mi ne envias min, ke mi lin akceptis! Ĉar ankaŭ por mi estas malfacile kunmeti tiun strangaĵon kun mia kara, firma, racia mondo. Mi pli kaj pli sentas la bezonon trakti tiun kazon sub kontrolo. Kontroli min vi kompreneble ne povus, sed mi petos la helpon de alia kolego, Alĉjo, eble. Sola, mi sentus min ege nesekura.

– Estas strange, ke dufoje helikopteruloj vidis la valon. Ek de kiam flugmaŝinoj ekzistas, tio neniam okazis. Ĉu io fundamente estus ŝanĝiĝanta en la rilato inter la du mondoj?

– Eble simple nia socio freneziĝas. Sed se vi pravas, ĉu la fakto, ke tio okazis al Viljamo, signus, ke, se li irus al la roko, tiu pordiĝus kaj li travivus la tutan sperton, kiel Eriko, Lorena kaj vi?

– Tiakaze, via problemo havos facilan solvon: li iru tien. La moŝto lin facile eltiros el lia dilemo.

– Kiu scias? Eble lia rezisto estos tro forta. Tri personoj tuŝis tiun rokon, kaj okazis al ili similaj strangaĵoj. Sed pri ties naturo ni scias nenion. Ni ne idealigu plu. Se la kuracado supozigas, ke Viljamo asimilu la ideon pri paralela mondo, eble li ne povos, certe li ege rezistos, li jam tre rezistas nun. Trudi tiun sperton al li estus krei tro gravan konflikton en lia menso. Sekve, io povus rompiĝi en li. Mi ne prenos la riskon submeti lin al tia danĝero. Des pli, ĉar ankaŭ mi ne kredas je via jumo.

– Kion do vi faros?

– Mi ne scias. Mi subtenos lin. Mi lin paroligos. Mi atendos, ke la maturigaj fortoj agu solve. Eble li iom post iom pensos, ke estis nur sonĝo, aŭ momenta, sensignifa mispercepto. Mi ne scias ekzakte. Ĉefe mi sekvos mian intuon.

*

– Sed ni parolu pri io alia, Klaŭdjo. Kiel statas via projekto? Ĉu vi publikigos vian sperton en faka revuo?

– Iom da seriozo, Roberto! Nomu al mi fakan revuon, inter la bonreputaciaj, kiu akceptus ĝin!

– Sed, se okazis io alia ol sonĝo, vi promesis al la moŝto ...

– Okazis io alia ol sonĝo, kaj mi povas tion pruvi.

– Kiel?

– Antaŭ ol iri tien kun Eriko, mi aĉetis etan ... la vendisto nomis ĝin “spionilo” ... magnetofoneton, kiun eblas havi enpoŝe, dum nevidebla mikrofoneto fiksita sur vesto kaptas ĉion diratan ĉirkaŭe. Mi surbendigis longan konversacion kun la jumo.

– Kia bona ideo! Kial vi ne menciis tion pli frue? Ĉu vi povus aŭdigi la kasedon al mi?

– Mi volonte aŭdigos, sed ne helpos vin multe. Mia parto de la interparolo estas senprobleme aŭdebla, sed la respondoj de la moŝto registriĝis lialingve. Nenio kompreneblas.

– Oj aĉ! Domaĝege! ... Nu, ni havas la bonŝancon, ke en nia urbo loĝas unu el la plej famaj specialistoj pri kompara lingvologio. La homo, kiu rapide povas identigi preskaŭ iun ajn lingvon. Kiel li nomiĝas? Vaksali, ĉu? Vi devus aŭskultigi al li vian kasedon.

– Vaksali, efektive. Mi vizitis lin. Li aŭskultis tre atente, plurfoje ripetante la saman parton, farante notojn pri fonetikaj kaj aliaj trajtoj. Li diris al mi, ke tio estas lingvo, pri kiu li povas diri nenion. Li eĉ ne havas ideon, al kiu familio ĝi apartenas. Estis tre ĝene, kiam li demandis, kiel povis okazi tia dulingva interŝanĝo.

– Kion vi respondis?

– Mi diris, ke mi ne povas klarigi, ĉar tio koncernas pacienton protektatan per la profesia sekreto. Li ne estis tre kontenta. Li diris, ke li rekonas mian voĉon. Li petis renkonti la personon, kiu surbende parolas kun mi, aŭ ke almenaŭ mi diru, de kie li devenas. Mi diris, ke tio estas nun neebla. Li emfazis, ke se mi havigus pliajn detalojn, li certe povus pli rapide trovi respondon al mia demando. Finfine, post longa pripensado kun grumbla mieno li diris: “Certe temas pri studento, kiu ŝerce parolas fantazian pseŭdodialekton, kaj defias min identigi la lingvon. Mi ne perdos tempon pri tia stultaĵo.”

– Kiel bedaŭrinde! Eĉ via pruvo konvinkos neniun. Kaj certe ne la redaktistaron de faka revuo. Kaj tamen vi promesis atesti.

– Mi promesis verki por marĝena publiko, kiun mi rigardas avangardo, kaj kiu estas disvastigita sur la tuta terglobo. Tion mi jam faris: la teksto estas preta. En la transnacia lingvo. Nun mi esperas, ke ĝi eldoniĝos.

– Mi bedaŭras, ke vi ne verkis nialingve. Interesus min legi.

– Uzu la tekston por lerni la lingvon. Ĝi estas facila. Por vi, kiu lege komprenas kvar lingvojn, estos infanludo.

– Ne. Mi havas aliajn prioritatojn. Ĉu iu jam legis vian tekston?

– Jes, du personoj.

– Kion ili opinias pri ĝi?

– Unu volas, ke mi forprenu la rakonton pri mia “kuraciĝo”, ĉar por ŝi ĝi konsistas precipe el pornografio.

– Kaj kion diris la alia?

– Ke la rakonto certe bone vendiĝos, eĉ vendiĝus nacilingve, ĉar tiu pornografia parto garantias sukceson.

– Oj ja! Ĉu vi estas certa, ke la homoj, kiuj lernis vian lingvon, estas avangardo?

– Eble mi malbone elektis miajn provlegantojn. Estu kiel ajn, ilia komento estis doloriga. Jen la kerna ŝiro de mia vivo, kaj ili reduktas ĝin al pornaĵo! Mi falis de alte.

– Vi sentis, kvazaŭ ili forĵetus vian personon mem, ĉu ne?

– Jes, vi estas komprenema, Roberto. Feliĉe, mi tie lernis ŝanĝi tian senton de forfalo al io feliĉiga, riĉiga. Kiam vi kapablas ludi per la sentoj, vi riĉiĝas en ĉiu sekundo de via vivo, ĉar ĉiusekunde okazas io, el kio vi povas lerni.

– Kion vi lernis el tiuj komentoj pri via verko?

– Ke elrevigo povas veni de tute neatendita flanko. Ke estas malfacile komuniki. Ke transdoni emocion, kiun oni ŝatus kundividi kun iu rigardata kiel amiko, povas ne ebli. Ke homoj estas tiel malsamaj, ke tio, kio por unu estas la kerno de la vivo, io kvazaŭ sankta, estas por alia nur supraĵa afero, ĉu facile forĵetebla, ĉu ekspluatebla sendigne por profito. Ke ...

– Sed ĉion ĉi vi jam delonge sciis, ĉu ne? Estas scia bazo de nia profesio.

– Certe, sed mi lernis ĝin iom pli profunde. Krome mi lernis taktikon.

– Taktikon?

– Jes. Mi decidis meti tiujn komentojn en la tekston mem. Tio estas taktiko por antaŭgardi min kontraŭ la recenzontoj. Ne gravas, se vi taksos tion infaneca defendmekanismo de la egoo, sed se mi mem parolas pri porna aspekto, eble ili sentos sin devigitaj uzi alian vorton, pli respektan al mia koro. Ja temas, ne pri io elpensita por eksciti, sed pri realeca provo priskribi la travivaĵojn de infano. Vi konas la statistikojn, ĉu ne? Laŭ la lastaj esploroj, almenaŭ en Okcidento ...

– ... unu knabino el tri, unu knabo el sep estis senkomprene kaj perforte enmiksita en seksan faron, ĝenerale kun parenco aŭ intima amiko de la familio.

– Mia sperto do ne staras ekster ordinareco. Povas utili priskribi ĝin. Ĉefe priskribi la sentojn, ĉar nur pro la tiea travivaĵo mi ilin retrovis tiel klare. Infano ne povas diri, kion ĝi sentas tiaokaze. Kaj kiam oni atingis aĝon plenkreskan, oni ne plu memoras la sentojn. Tiuj de infano estas tiel malsamaj ol tiuj de homo, kiu pli scias pri la vivo, kaj kapablas distingi, kio estas verŝajna kaj kio ne. Infano kredas je magiaj transformoj. Mi reale kredis, ke post kelkaj horoj, mi havos korpon de indiana fortulo. Aŭ, se preni alian ekzemplon, neniam plenkreskulo, niasocie, imagus, ke oni manĝos lin. Sed tio estis mia unua sento, kiam Roĝero rigardis min komence kun la stranga rideto de ĝuonto. Ĉiu infano povas tion kredi. Kiam oni iĝis plenkreska, oni ne plu memoras, kiagrade tiaj spertoj estis teruraj, ĉar oni eliris el la drama psika etoso de infanaĝo. Per ia besteca telepatia timo mi efektive sentis lian “malsaton”, mi nur miskomprenis ĝin. Eble legante tion, homoj komprenos pli bone.

*

– Ĉu eblas kompreni tiajn aferojn alimaniere ol per propra sperto? Nu, ni tamen esperu, ke via teksto utilos. Eble ĝi utilos al junaj psikologoj ...

– Mi ĝojus, se mi helpus al tio, ke, krome, oni pli bone komprenu la kompatindan situacion de iu, kiel Roĝero. Mi estas treege danka al la moŝto, ĉar li ebligis al mi koni ankaŭ, kiom tumultis ties koro. Nuntempe, oni komencis multe paroli pri seksaj atencoj al etuloj, sed ĉiam kun forĵeta, kondamna sinteno al la farinto. Jes ja, estas kondamninde, kaj mi komprenas la indignon, eĉ se nur pro propra sperto: Roĝero fuŝis mian vivon multrilate. Sed oni ankaŭ komprenu, kiel mallarĝa estas la libermarĝeno de l' kulpulo.

– Tion ni, profesiuloj, povas kompreni, sed mi dubas, ĉu la ĝenerala publiko ...

– Tamen! Viro povas esti forta, bonvolema, kuraĝa, klarvida; se lin atakas bando de dek harditaj ŝtelistoj, kiuj, malgraŭ lia tutforta defendo, lin faligas grunden kaj tie tenas por rabi lian monon, ĉu vi akuzos la viktimon, ke li ne kapablis mastri la atakantojn? Ĝuste tia Roĝero aperis al mi dum la vizio. Li estis boncela, bonkora, kuraĝa junulo. Sed la seksa soifo, kiu atakis lin, estis dekoble pli forta ol li. Kiam mi vidis lin plori en sia hejmo, kiam mi vidis lin diri al si: “Mi estas monstro”, kaj povi fari nenion por malfari la faron, mi sentis egan kompaton. Evidentis al mi, ke, restante sincera, mi neniam povus diri: “Je lia loko, mi ne farus kiel li”.

– Sed li faris nenion por korekti la malbonon. Se kelkajn tagojn post la perforto li parolus kun vi, tio povus ripari multon.

– Ĉu vere? Kion li povus diri?

– Ekzemple: “Kion mi faris kun vi, tio estis malbona. Mi ne rajtis. Mi petas vian pardonon. Ne estas vere, ke mi mortigos vin, se vi rakontos. Tamen, mi ege preferus, ke vi ne parolu pri tio al viaj gepatroj aŭ al via onklino, estus terure por mi. Mi ne scias, kio okazis al mi. Mi momente perdis la kapon. Sed eĉ se vi raportos, mi komprenos vin, kaj prenos sur min la respondecon ...”

– Ĉu vere vi kredas, ke tion diri estus psikologie eble? Kaj ke sesjarulo povus kompreni, pardoni, eĉ konsenti esti refoje sola kun la monstro, por aŭskulti lin? Estu realisma! Ne forgesu, kiom profunde perturbata Roĝero estis. Nur antaŭ tri aŭ kvar jaroj li malkovris sin samseksama, kio tuj igis lin vidi sin nenormala. Li estis en grava konfuza stato rilate al sekso. En aĝo, kiam ties naturaj postuloj fariĝas diktatoraj, li vivis en familio, kie la koncepto “sekso” praktike ne ekzistis. Neniu iam ajn parolis honeste pri ĝi. Neniu disponeblis, ĉe kiu li malfermu sian koron, priparolu siajn problemojn, sentu sin subtenata. Vi ne povas kompreni, ĉar mi diris nur malmulton pri lia tiama angoriga vivo.

– Kion alian mi sciu?

– Ekzemple, li havis fraton multe pli brilan, kaj la patrino konstante emfazis ties superecon, kio igis lin senti sin senvalora. Li ne facile rilatis al nekonatoj, ĉar kiam lia patro vivis, tiu kritikis lin senĉese; kion ajn li faris, neniam estis kontentige por la patro. El tio fontis lia helpemo: por li, plaĉi estis la sola maniero rilati. Li neniam povus montri sian veran eston, kiun li taksis neakceptebla, pro almenaŭ du kaŭzoj: la gepatra kritikado unuflanke, kaj, aliflanke, la obsedo kaŭzata de seksa energio, kiun li ne sciis, kiel elspezi, kaj kiun li rigardis aĉa. Li abunde masturbis sin, sed pri tio hontis. Tamen, estis la sola elirejo por la sekspremo, kiu, kiel vi scias, havas uraganan forton ĉe knabo tiaaĝe. Li ne kuraĝus aliri putinon, aŭ ne havus sufiĉe da mono, kaj ĉiaokaze inoj ne interesis lin. Manko de memestimo blokis la eblon trovi knabon akcepteman. Kion li faru per la seksa impulso, kiu, kun la potenco de Ĝingis-Ĥana armeo, venis invadi lin neinvitite? Li sentis sin sovaĝa, forpuŝa, monstra besto. Pro tio li montriĝis ekstere tiel afabla. Li devis surhavi maskon de ĝentilo por kovri la fian aĉulon, kiun li sentis vivaĉi en li, kaj por vivteni la iluzion, ke li tamen amindas.

– Kiel vigle vi lin defendas! Pensi, ke vi estis lia viktimo ... Vi diris, ke li fuŝis vian vivon dum ... dum kiom da jaroj?

– Dudek, dudek du. Mi estis sesjara. Mi vivis en turmento, kun multegaj psikologiaj problemoj, ĝis la dua jaro de mia psikanalizo, kiam mi estis 28-jara. Nur tiam mi komencis eliri el la tunelo, komencis vivi normale. Sed mi estis nekredeble bonŝanca povi ricevi sukcesan psikologian helpon. Multaj portas ĝismorte la vundojn de tia malpuriĝo, kaj vivas en konstanta streĉo aŭ timo, ne sciante, kial, ĉar ili forgesis (subpremis, fakte), kio okazis al ili en etula infaneco. Ili ne imagas, ke ili povus vivi larĝe kaj feliĉe. Pro tio mi elektis la nunan profesion. Mi ne povas helpi ĉiujn, mi helpu almenaŭ tiujn, kiuj povas kaj volas veni al mi.

– Kaj tamen mi miras pri via energia defendo de ulo, kiu vin difektis por tiel longe!

– Vi pravas, li respondecas pri multe da sufero en mi, sed ... Ĉu la iro tien igis min freneza? Mi vidas lin pli kiel viktimon ol kulpulon. Eble mi tre klare vidis, ke malbonaj sentoj neniam helpas. Kaj neŭtrali ne eblus. Se mi ne rilatus kun li (aŭ kun lia memoro) bonasente, t.e. komprene kaj pardone, mi devus nutri en mi sentojn de rankoro, kolero, venĝemo, viktimeco, kiuj estas negativaj. Ili ŝanĝus nenion pri li, nek pri mia pasinteco, sed malhelpus min feliĉi.

– Tamen! Estas normale tiajn havi, eble eĉ danĝere ilin rifuzi, ili povas amasiĝi venene en nekonscia anguleto.

– Jes, estas normale, eĉ bone, ilin trapasi, sed ne resti ĉe ili. Same danĝere, kiel ilin rifuzi, estas nutri ilin.

– Ĉu vi mencios ĉion ĉi en via verko? Ankaŭ tio povus esti danĝera. Multaj povus bazi sin sur via komprenemo al Roĝero por pravigi kondamnindan konduton, aĉrezultan por infanoj.

– Eble vi pravas. Ĉu estus pli bone tion ne mencii?

– Memoru pri tiu ulo, kiu publikigis jarlibron kun la adresoj de lokoj, kie oni povas seksumi kun infanoj. Vi scias, kiel homa menso talentas por ŝajnpravigi ion nepravigeblan. Multaj interpretas deziron kiel bezonon, kaj bezonon kiel rajton. Sed neniu bezonas seksi kun infano, kaj neniu rajtas tion fari. Roĝero nek bezonis, nek rajtis submeti vin al sia seksa kaprico. Se vi mencios lian turmenton en via verko, almenaŭ aldonu, ke kompreni ne estas aprobi, kaj ke pardoni ne signifas: “Vi povas rekomenci” aŭ “Ne estis grave”. Pardoni signifas, ke vi turnas la koncernan paĝon en via vivolibro, ne ke malbono ĉesis esti malbono. Kaj, se vi priparolos ĉion ĉi, akcentu, kiel grave estas lerni elporti frustron, vivi kun ĝi, kaj neniam, neniam preni infanon kiel objekton por sia ĝuo.

– Prave. Se tiam Roĝero kapablus elporti sian frustron, mi neniam spertus tiun teruraĵon. Sed en nia socio ... Ĉu mi diris al vi, ke lerni elporti la nekontentiĝon de deziro, eĉ de bezono, estas unu el la artoj, kiujn ili lernas tie? Precipe dum la hardotempoj. Konscii la malplaĉan senton, kiam oni frustriĝas, ne ŝajnigi, ke ĝi estas agrabla, aŭ ke ĝi ne ekzistas, sed laŭgrade transformi ĝin al akcepto, anstataŭ viktimigi aliulon. Anstataŭigi la malplaĉan senton per plaĉaj, kiel sentoj pri forto, pri memestimo, pri konsidero al la aliuloj, sentoj, kiuj iom post iom kunkonstruas feliĉon. Tie mi vidis ankaŭ, ke por elporti frustron sen suferigi, oni devas senti sin komprenata, respektata, amata. La utilo de tiu sinteno vidiĝis detale dum mia kuraciĝo. Sed kiel instrui ĝin ĉi-monde, kiam reklamado kaj viv-organizo gurdas la mesaĝon, ke nur facila kaj senfrustra vivo estas vere kontentiga?

– Mi ne scias. Ofte estas pli grave starigi demandon ol trovi respondon al ĝi. La respondo venos mem, siatempe. Fidu la Grandan Misteron! Sed, se vi permesas, ke ni revenu al via travivaĵo kun Roĝero, ĉu io simila povus okazi tie?

– Kiel mi povus respondi? Mi estis tie nur tri tagojn! Tamen mi estas preskaŭ certa, ke, se ĝi okazus, la infano tuj rakontus pro la ĝenerala fida atmosfero, kaj ricevus helpon. Kaj al la farinto oni rilatus komprene, ankaŭ fortigante lian kapablon elteni ĉe frustro, por eviti, ke li ree cedu al posta tento. Laŭ miaj konversacioj kun la jumo, ili tie bone komprenas la sovaĝan parton de homo. Ili ne neas ĝian ekziston en ĉiuj, kiel ni emas fari. Kaj ili ne rigardas ĝin malbona, ili vidas en ĝi nur esprimon de la impresa forto de naturo. Sed kompreneble ili konsideras ĝin sufiĉe blinda por necesigi la enmeton de taŭgaj psikaj bariloj kaj energi-transformiloj. Ili lernas ami ĝin, sed kun firma aŭtoritato.

– Ĉu ne estas same ĉe ni?

– Teorie, eble. Praktike tute ne. Ni preferas subpremon al kompreno. Kaj nia socio uzas vertikalan dividon: ili (la aĉuloj) kaj ni (la bonuloj). Tie oni dividas horizontale: en ĉiu homo tavolo bonsenta, kunsentema, respekta, ama, kaj sub ĝi tavolo instinkta, nature memcentra, nekapabla konsideri aliulan bonon. La besta parto estas ege potenca, ĉar ĝin animas la viv-instinkto. Estas do tre grave ĝin eduki, kaj malhelpi, ke ĝi vundu blinde sekvante siajn impulsojn. Sed por sukcese eduki necesas kompreno kaj amo, neniam forĵeti, malrespekti, ignori. Ami tiun parton ne signifas, ke oni lasas ĝin fari, kion ĝi volas, kiam ĝi volas. Se vi havas hundon kaj amas ĝin, vi ne lasos ĝin ataki ĉiun preterpasanton. Sed vi konsideros ĝiajn bezonojn, kaj, ekzemple, promenos kun ĝi ĉiutage. Interesis min observi, ke tie forestas alia vertikala elemento, kiu eble estas la plej grava ĉe multaj el niamondanoj: masko. Ili ne bezonas ĝin, ĉar ĉiu sentas sin respektata kaj amata, kia ajn li aŭ ŝi estas, do ekzistas neniu kialo ŝajnigi sin pli bela ol oni estas.

– Ilia koncepto pri la homo tre similas tiun de nia profesia grupo, ĉu ne?

– Jes. Se ili aŭdus vin, ili dirus, ke certe ne hazarde tien iris unu el ni, du el ni, fakte, ĉar ankaŭ Lorena komprenas pri ĉio ĉi. Eriko resaniĝis, sed li probable ne komprenus detale la agantajn faktorojn same bone kiel vi, Lorena aŭ iu ajn el niaj kolegoj.

– Do iri tien devus eble ankaŭ mi ...

21

Estis tiu paca horo, post la labortago, kiam mia edzino kaj mi retroviĝis kune, en la plaĉa hejma etoso, kontentaj povi ripozi. Sunradioj oblikve penetris la loĝejon kaj metis sur helan muron aludon de rozkoloro, kiu igis min rigardi trafenestre. La okcidenta ĉielo impresis feaĵe: plektejo de ruĝoj, grizoj, violbluoj, kun centoj da nuancoj, kiujn nur magia pentristo kapablus produkti. “Kiel rave!” mi prononcis, sed mia edzino ne aŭdis min. Ŝi estis koncentrita sur leteron, kiun ŝi skribis.

Rigardante ŝin, admire, kiel kutime, mia penso tuŝis la sensolvan problemon de bono kaj malbono. Estis klare por mi, ke mian parfeliĉon mi ŝuldas grandparte al la psikanalizo, al kiu mi submetiĝis kiel junulo. Mi antaŭe estis vere neŭroza ...

Verdire, mi ne ŝatas tiun vorton, ĉar ĝi elvokas nervojn kaj medicinon por signi suferon, kiu plej ofte ekzistas sen korpa doloro kaj estiĝis sen kaŭzo apartenanta al fizika patologio, sed, nu, kiu alia vorto haveblas? Ne povi rekte alfronti la realon. Vivi en angoro kun teruroj senkialaj. Esti tiel centrita al la propra memo, ke ĉiuj rilatoj fuŝiĝas, kun gravaj sekvoj en la profesia vivo, same kiel en la seksa kaj senta. Mensogi tiom al si, kiom al la aliaj. Timi. Komplike taktiki. Forkuri honte aŭ, male, lanĉi sin antaŭen sen prudento. Ne scii, kiel reagi en plej facilaj cirkonstancoj. Havi fuŝajn gestojn kaj respondojn, tiel ke oni sentas sin stulta. Ruĝiĝi neregeble, kaj honti, aŭ igi la trajtojn rigidaj kiel ŝtala masko, time, ke la aliaj perceptos nian enan konfuzon. Senti la vivon, kaj la aliajn, nur konstanta premo ... Kia malĝoja sorto! Vivo senlibera, malvasta, kvazaŭ planita por fiaski, aŭ por sukcesi nur koste de terura streĉo. Plenvivo da tabuoj, kaj inhiboj tiel multaj, ke ŝajnus, kvazaŭ oni havus la brakojn ligitaj al la trunko kaj krome, kiel iamaj kondamnitoj al punejo, trenus ĉien ŝtalglobon katene ligitan al la maleolo.

Ankaŭ tio estis dividlinio: antaŭ la psikanalizo, post la psikanalizo. Du homoj malsamaj. Mi spertis, ŝajne, kvar reenkarniĝojn en unu sola vivo. Mi mortas ĉe dividlinio, kaj post ĝi revivas, aliigita. Antaŭ la roĝera turmento, post ĝi. Antaŭ la psikanalizo, post ĝi. Antaŭ la renkonto kun Kolnjo, post ĝi. Antaŭ la iro tien, post ĝi.

Jes, estis klare al mi, ke la geedza feliĉo grandparte dankiĝas al la psikanalizo. Sed kial mi akceptis tiun longan kaj ofte doloran traktadon? Ĉar mi psike tiom suferis. Kaj kial mi tiom suferis, se ne pro Roĝero? Ĉu ne strangas la rilato inter bono kaj malbono? Ĉu mi danku Roĝeron, ĉar sen lia monstra perforto mi ne ĝuus la nunan paradizan gean feliĉan?

– Vi meditas pezajn pensojn!

Ŝia voĉo saltetigis min.

– ...?

– Viaj vizaĝaj esprimoj estis filmindaj, tiom da malsamaj emocioj ili montris!

– Nu, mi pensis pri miaj ĉi-vivaj reenkarniĝoj.

– Kio? Pri kio vi parolas?

Mi klarigis al ŝi. Kaj la etoso inter ni estis tiel stimula al fido, ke mi ne povis ne konfesi:

– Oni neniam plene saniĝas. Mi konstatis, ke mi pliafoje friponis kun la vero. Mi ne mensogis, sed estis io, kion mi volis diri al neniu, eĉ ne al vi. Sed nun mi sentas, ke estos pli bone tion diri.

Ŝi respondis nenion, nur atendis akcepteme.

– Mi rakontis al vi la tutan sperton de mia “kuraciĝo” tie. Tamen, ion mi ne diris.

– Pri kio temas?

– Pri io, kio eble estis plia dividlinio en mia vivo.

– Kiam tio okazis?

– Mi ne memoras bone. Mi dirus: tri jarojn post la roĝera inico.

– Vi do estis naŭjara.

– Naŭ-, ok-, dek- ... Mi neniam scios, kaj tute ne gravas. Estis nokto. Mi sentis min ege malfeliĉa. Tiel malfeliĉa, ke mi enlite ploris, silente, ĉar mi volis veki neniun. Mi hontus, se familiano aŭdus. Petro estis for tiutempe. Mi do havis la ĉambron por mi sola. Miaj senbruaj larmoj fluis, kaj mi sentis min la infano plej malfeliĉa en la mondo, kiam aperis lumo en la ĉambro, lumo tute ne ordinara, mi perfekte memoras ĝin nun, ĉar mi revidis la scenon tie, kaj mia menso de nun ne plu ellasos ĝin. Sed mi ne povas priskribi, ĉar vortoj por tio ne ekzistas. La lumo iom post iom netiĝis, iĝis homo.

– Homo, ĉu?

– Nu, ne homo. Iu homforma.

– Kiel li aspektis?

– Viro, mi dirus, 27-, 28-jara. Tute ordinara. Svelta, malgrasa, alta, sed ne aparte rimarkinda. Junulo, da kiuj oni vidas dekojn surtrotuare, kiam oni promenas en urbo. Li surhavis flavan, orkoloran ĉemizon, kaj pantalonon ruĝbrunan ... ... ... ...

– Kial vi haltas subite?

– Ĵus frapis min, ke tio estas ekzakte la koloro de la porda roko. Nu, ne grave. Li elradiis lumon, veran videblan lumon, ne kiel la homoj, kiujn mi trovis lumanimaj tie.

– Ĉu li parolis al vi?

– Jes. Li proksimiĝis. Mi sentis strangan mikson de timo kaj fido. Li diris: “Vi ploras. Mi venis por konsoli vin.” Mi demandis: “Kiu vi estas?” Li diris: “Anĝelo. Lasu min doni konsolon.”

– Kaj ĉu li konsolis vin?

– Jes.

– Kiel?

– Li parolis tre tenere. Lia voĉo estis ... kiel diri? ... intima, konfidenca, amikecvibra. Li parolis pri la roĝera epizodo, esprimante, kion mi tiam sentis, multe pli ekzakte ol mi mem povus, eĉ iĝinte plenkreskulo. Li donis vortan esprimon al miaj sentoj, kiel nur poeto povas fari. Tial mi sentis min komprenata, kiel neniam antaŭe aŭ poste. Li ankaŭ tuŝis min, kore, kare, transdonante la senvortan mesaĝon, ke mi estas amata. Li diris: “Ne estas vere, ke la afero malpurigis vin, ke vi konsentis al io krima, aŭ ke vi iel kulpas.” Li parolis konvinke, mi sciis, ke li estas sincera, kaj ke li pravas. Mi sentis, ke li estigas laŭgradan liberiĝon. Poste, kiam mi estis jam sufiĉe konsolita, li rakontis al mi amuzajn aferojn, kaj finfine ni kune ridegis. Dio mia! Kiom ni ridis! Estis mia unua senbrida ridado post la roĝera aĉo.

– Ĉu tiu konsolo ne resanigis vin el la neŭrozo?

– Jes, por kelkaj horoj. Sed poste, mi faris ion stultan. Erare. Pro troa entuziasmo.

– Kion vi faris?

– Mi havis en la lernejo bonegan amikon, aŭ pli ĝuste kamaradon, kiun mi opiniis amiko. Mi rakontis al li. Kaj li reagis tiel moke kaj senvalorige, ke li difektis ĉion, kion la anĝelo rekonstruis. Li diris al mi, ke anĝeloj ne ekzistas, ke tio estas nur sonĝo, ke sonĝojn oni ne kredu, ke, se mi tion kredas, mi estas stulta kiel kvarjarulo kaj li, inteligenta knabo, ne plu volos diskuti kun mi.

– Kia stultulo!

– Eble tion mi elportus, kvankam estis terura bato. Sed li diris al aliaj, ke mi kredas, ke venis al mi anĝelo, kaj ĉiuj mokis min. Ek de tiam, ili moknomis min “Anĝelo” tiel ironie, ke tiu vorto fariĝis por mi neaŭdebla. Foje, la instruisto demandis, kial tiu moknomo, kaj mi provis klarigi al li. Li ne diris, ke anĝeloj ne ekzistas, sed lia rigardo parolis pli ol vortoj. Li kompatis min. Li videble pensis: “Mi opiniis lin normala, sed li havas la menson de etulo, kiu kredas je feinoj.”

– Kompatinda! Kia ĝojfrakaso! Sed kial do la anĝelo ne revenis, por korekti ĉion ĉi?

– La kialon mi komprenis nur tie, kiam la anĝelo aperis al mi dum la kuracado. Li klarigis, ke li ofte revenis, sed mia nekredo, en etoso de malbonaj sentoj (furiozo pri la elreviĝo, humiliĝo, ktp), igis, ke mi ne povis percepti lin. Kvankam mi tion ne konsciis, influate de la samklasanoj, mi ne plu volis vidi anĝelon, ĉar mi volis ne esti mokebla. Sed la anĝelo diris, ke li tamen plu helpis min, nevidate. Vi ne imagus ... Ekzemple ...

– Ekzemple kio?

– Mi rakontis al vi, kiel malfeliĉa mi estis dum miaj unuaj monatoj en Novjorko. Nu, iutage, kiam mi estis aparte senespera, estas li, kiu inspiris al mia sola tiama amikino, Tanja, proponi al mi promeni kun ŝi en la Centra Parko, kaj estas li, kiu sugestis al mi paroli pri psikanalizo, tiel ke ŝi donis al mi la adreson de tiu rimarkinda viro, al kiu mi ŝuldas mian savon. Novjorko, kiel multaj urboj, estas ĝangalo, rilate al la psikprofesioj. Estas tiom da ĉarlatanoj, da nekompetentuloj, da homoj pensantaj pli pri la propra profito, aŭ la propra teorio, ol pri tio, kiel bonfartigi la pacienton! Kiam la anĝelo, dum la tiea mirindaĵo, tion rakontis al mi, mi sentis, ke li diras la veron. Multo el la bonaĵoj, kiujn homoj diras al homgefratoj, fakte venas de la anĝeloj, li klarigis al mi. Li eĉ diris: “Se vi scius, kiom ofte mi, aŭ kolego, helpas vin en via profesio!”

– Ĉu vi mencios ĉi tion en via verko?

– Kion vi opinias? Ĉu tio ne igos min mokinda?

– Revenas via iama komplekso, laŭ kiu paroli pri anĝelo estas submeti sin al aliula rido. Klare, vi ne estas tute resaniĝinta.

– Kompreneble ne. Restas multaj spuroj el la pasinta tempo. Sed kion vi farus rilate al la verko. Ĉu enmeti la anĝelon aŭ ne?

– Mi enmetus. Kiu imagus, ke la faktoj, kiujn vi priskribas en via teksto, efektive okazis? Vi prezentas ilin romanforme, kaj vi pravas: kiel vera raporto ĝi aperus tro eksterordinara por kredebli, kaj do neniu legus ĝin. Ne gravas, ĉu oni prenos la aferon serioze aŭ ne, gravas nur, ke io luma el via iro tien transdoniĝu. Por la publiko ĉio raportita estos fikcia. La parto pri la anĝelo do estos nur plia fantaziaĵo.

– Sed ĉu ne unu troa?

– Kial vi ne demandus la anĝelon?

22

Viljamo sentis sin senstreĉa fizike, sed mense streĉita. “Mi tro trinkis,” li pensis. “Kiam estas tiel ete da lumo, oni ne konscias la efikon, kaj oni troas. Krome mi ne kutimas al viskio.”

Ĝuste tiumomente, d-ro Martin kriis per sia forta, ĉiam tro laŭta voĉo:

– Harold! Du pliajn skotajn! Ni havis teruran tagon. Ni bezonas seriozan gluton por revivi.

Jes, la tago estis terura. Kiam Viljamo devis reflugi por venigi monten d-ron Martin, li tremis tuttempe. La vento furiozis kaj minacis venki la helikopteron, kiu luktis kontraŭ ĝi. Kaj necesis lukti ankaŭ kontraŭ la mensa bildo, ne pensi pri la rokbloko, kiun tiu ŝtorma vento faligis. Kaj kiam ili sukcesis atingi la junan paŝtiston, kaj d-ro Martin devis ... La mensa bildo estis tiel abomena, ke Viljamo, rememorante, fermis la okulojn ... devis surloke fortranĉi la kruron, ĉar la roko pezis tunojn kaj ne eblis alimaniere savi lin ... estis terura tago, ververe.

Kelnero Harold alportis la du glasojn. Reflekse, Viljamo tuj ektrinkis. “Mi ne kutimas al viskio, mi devus ĉesi,” li ripetis al si, sed lia mano samtempe, kvazaŭ memvole, reprenis la glason kaj kondukis ĝin lipen. “Kiam mi tro trinkas, mi parolas tro, kaj poste mi tion bedaŭras. Kial mi rakontis al li pri mia mensa problemo? Se mi estus sobra, mi certe tion ne farus. Kvankam, kompreneble, mi devis paroli pri io, io ajn, por forgesi la knabon tie supre ...” Li konsciiĝis, ke d-ro Martin parolas.

– Tiun Sativan mi ne konas, – diris ĉi-lasta. – Mi aŭdis la nomon, nenion pli. Sed mi havas principon pri tiaj aferoj: neniam konsultu psiktuŝiston. Ĉiu el ili estas pli freneza ol ĉiuj aliaj.

– Nu, kuzino mia havas edzon, kiu ...

– Ĉiuj samaj! Ĉiuj frenezaj! – interrompis la kunulo, kun sendubeco tute firma, kiu kontrastis kun la malnetiĝo de la voĉo, pli kaj pli markata alkohole. – Ne oftumu kun ili, jen mia konsilo. Mi scias, kio okazis al vi. Ili influis vin per siaj sensencaj rakontoj. Kaj kiam vi perdis Javorskin, vi sentis vin respondeca, kaj vi ne eltenis la respondecon, ke vi iel rolis en la perdiĝo de loka famulo. Kiu scias? Eble vi estis iom febra tiutage. Sufiĉas kelkfoje malvarmumo. Kaj dum kelkaj sekundoj, vi febresonĝis tiun pejzaĝon: estis maniero savi vin el la respondeco: “Se tiu valo ekzistas, Javorski estas tie, do mi ne kulpas pri lia malapero.” Sed vi ne kulpas, amiko, vi tute ne kulpas. Vi faris ĉion, kion vi povis fari. Kiam vi faris ĉion, kion vi povis, vi faris ĉion, kion vi devis.

– Eble vi pravas.

Malplezure Viljamo aŭdis sian voĉon. Li ŝatus ĝin pli neta kaj firma.

– Kompreneble mi pravas. Mi konstante alfrontas verajn realojn, ne frenezaĵojn kiel tiuj. Mi povus kuraci vin en eta tempo ... en malpli ol tiom.

Li gestis fingroklake por signi neniomon.

– Nu, nu, tio estus bonega! – raŭkis Viljamo.

– Vi transportos min tien. Kaj ni ambaŭ tutforte puŝos tiun rokon. Vi rekonos ĝin, ĉu ne?

– Ho jes! Mi tre bone identigis ĝin, kiam Prof Jasko ... kiam li malaperis. Ĝi elstaras inter la grizaj.

D-ro Martin vaste oscedis, kvazaŭ preta ekdormi.

– Kaj vi konŝtatoŝ, ke okaĵaŝ nenio ... kaj el via problemo reŝtoŝ ... pfu ... tiel.

Al Viljamo la konturo de la kunulo pli kaj pli malprecizis.

– Ŝe ne eŝtuŝ nokto, mi borbo.. brobonuŝ al vi iri tuj – la kuracisto aldiris.

– Ne, ne. Kompatu! – La ideo residi en helikoptero estis abomena. – Mi iras hejmen, mi bezonas dormi nun. Dankon pro la viskio. Ĝi estis ege bona.

D-ro Martin ne respondis. Liaj okuloj estis fermitaj, kaj ronka sono eliĝis el ia profundo naza-palata.

*

Kelkajn tagojn poste.

Puŝo, stumblo, faaaaaaaaaaaaaaaaaalo. Mola alfundiĝo.

– Viljamo! Ĉu ankaŭ vi? Kie vi estas, se entute vi estas ...?

– Ĉi tie, d-ro Martin. Atendu. Ne zorgu. Niaj okuloj certe alkutimiĝos al la senlumeco.

– Ha! Jen vi estas. Mi estas kontenta tuŝi vin.

– Ankaŭ mi ĝojas pri via apudeco. Sed ĉu mi resaniĝas, aŭ iĝas pli kaj pli freneza?

D-ro Martin ne estis embarasita. Lia ĉefa trajto – jen utila, jen maltrafa – estis certeco.

– Vi ne estas freneza. La roko, kontraŭ ĉia atendo, iel glitis kaj ni ambaŭ falis, ĉu ne? Tio estas fakto. Se vi estus freneza, ankaŭ mi frenezus. Kaj tio ne eblas.

Viljamo ne demandis, kial. Tia firmeco estis sekuriga. Sed kiel ofte (tro ofte, laŭ la konatoj), d-ro Martin sentis la bezonon klarigi plu:

– Ĉar mi ne frenezas kaj spertis tute normalan falon en speco de natura vertikala tubo, kaj vi spertis la samon, ankaŭ vi ne frenezas. Diru, ĉu vi vidas min?

– Apenaŭ, tamen iomete. Mi pli divenas ol vidas. Sed estas iom da lumo tie fore.

– Ekzakte! Konfirmo, ke ni ne frenezas. Se estus halucino, ni ne vidus la samon, kaj tiun lumon mi vidis, kaj ne priparolis. Pruvo, ke mi ne influis vin. Ni iru al ĝi. Nenio alia eblas.

Ili ekmarŝis silente.

Post dekkvino da minutoj d-ro Martin reparolis:

– Mi esperas, ke eblos plu. Ĉi tie la pasejo preskaŭ ne lasas spacon. Mi eniĝas en ĝin kiel farĉo en malplenan kolbason. Vi facile pasos, ĉar vi ne estas grasa, sed mi ... Oj!

– Kio okazas?

– Vibro! Ĉu vi sentis strangan vibron, kiam ni falis?

– Jes.

– Nu, estas simile, kvazaŭ la haŭton pikus miliono da pingloj kaj la tuta interno de la korpo skuetiĝus. Ĉu vi estas religia, Viljamo?

La pensturniĝoj de d-ro Martin ne ĉiam estis facile sekveblaj. Sed agrablis lia ĉefa trajto: li ĉiam estis gaja.

– Ne, mi ne interesiĝas pri religio, kial?

– Estas psalmo, en kiu diriĝas: “Mi estas vermo, kaj ne homo”. Nu, tia mi devas iĝi por sukcesi pasi. La grasulo devas vermiĝi. Ne facila tasko. Mi esperas, ke mi ne restos fiksita ĉi tie. Estus malplaĉa morto. Kaj se la vojon mi blokos, kiel vi iros voki helpon? Ne eblas resupreniri laŭ la falejo.

La humuro de d-ro Martin ne ĉiam igis optimisma.

Anhele, spirege, sible, blove sonis lia antaŭenrampo, sed li finfine puŝis sin el la striktejo.

– Uf! – li diris, kaj post longa rapidspira paŭzo: – Tamen, mi pasis! Mi gratulas min! Por vi estis facile, vi ne estas pli dika ol vermo.

Sed Viljamo ne atentis lin. Li kuretis al la grotobuŝo.

– Rigardu!

Blove-spire la doktoro malrapidis ĝis li. Lia unua reago post ekvido de la pejzaĝo ne estis esprimo de entuziasmo aŭ raviteco, sed demando tute neatendita:

– Tie maldekstre ĉu vi vidas ion vastan?

– Jes. Arbaregon.

– Kaj tie meze, ĝuste fronte al ni?

– Riveron.

– Kion pli?

– Ponton super la rivero, kaj poste vilaĝon, kaj tie dekstre flavan kampon. Kial vi demandas?

– Por scii, ĉu vi vidas la samon, kiel mi. Vi vidas la samon. Vi estas resanigita. Ne temas pri halucino. Ne eblus, ke ni vidus la samon, se ni haluciniĝus.

– Tamen! Ĉi tio ne ekzistas. Mi konas la regionon. Kaj ni falis tute vertikale, kiel ĉiam ĉe falo en malplena spaco. Mi do povas dedukti, kien ni alvenis. Ĉi tiu pejzaĝo ne povas ekzisti.

– Ankaŭ mi tion opiniis, kiam vi rakontis sub influo de viskio. Sed ni ambaŭ vidas ĝin, do ĝi ekzistas. Mi supozas, ke temas pri tio, kion romanistoj nomas paralela universo. Venu! Nun, kiam ni alvenis ĉi tien, estus stulte foriri sen iom turismi en tiel bela loko!

Ili iris la vojeton malsupren.

Kiam la vilaĝo estis bone videbla trans ponto, sed tamen ankoraŭ je iu distanco, ili vidis silueton, maljunulon, ŝajne. Tiu kolektis florojn kaj tenis en unu mano bukedon jam iom ampleksan. Ili proksimiĝis. La grandaĝulo turnis sin.

– Viljamo!

– Profesoro Javorski!

– Djego Martin! Kara kolego kaj korpoturmentisto! Mi atendus iun ajn ĉi tie, sed certe ne vin! Kiel okazis, ke vi venis?

– Mi volis protekti ĉi tiun simpatian piloton kontraŭ la psikfuŝuloj, al kiuj li malsaĝe turnis sin. Mi resanigis lin per realismo. Li imagis, ke li suferas pro halucinoj.

– Jes, jes! Vi saĝe faris. Rigardu ĉi tiun floron. Ĉu vi iam vidis ion same belan? Kaj flaru! Ĉu ne mirinde? Se vi deziras ĝui pro la naturo, vi trafis la ĝustan lokon. Nu, bonvenon al ambaŭ! Sekvu min. Mi kondukos vin al manĝo pli frandinda, ol ĉio, kion vi povus imagi. Sed, kio okazas al vi, Viljamo, vi aspektas tute pala!

– Prof. Javorski, bonvolu respondi sincere. Ĉu ni mortis? Ĉu ĉi tio estas “la alia flanko”?

– Mi ne scias, ĉu mi mortis, sed mi scias, ke mi vivas, kaj ke la vivo ĉi tie estas miloble pli plaĉa ol en mia eksmondo. Kaj se ĉi tio estas transmorta, oni tamen povas reveni antaŭmorten, se vi komprenas min. Pluraj personoj tion faris, kiujn vi konas.

– Ne aŭskultu lin, Viljamo! – amike konsilis d-ro Martin. – Iam psikiatro, ĉiam frenezulo. Estas klare, ke nek li, nek vi, nek mi mortis. Tial la propono manĝi havas mian favoron. Kelkfoje eĉ psikiatroj diras ĝustaĵojn. Ni iru viziti, kaj ni decidos, ĉu ni restos ĉi tie, aŭ reiros hejmen, laŭ, eble, nia devo. Se entute troviĝas vojo revena, kiel asertas ĉi tiu kap-sabotulo ...

23

– Klaŭdjo! Permesu, ke mi transdonu al vi la korajn salutojn de Prof. Javorski.

– Minuton, minuton, Viljamo. Lasu min momenton spiri. Kion vi ĵus diris? Ĉu vi vidis lin? Kie?

Tie, kompreneble.

– Kie tie?

– En la transfala mondo. En kiu alia loko li povus esti?

– Sed ĉu ... ĉu vi iris tien?

– Jes. Okazis jene.

Kaj Viljamo rakontis la tutan aventuron kun d-ro Martin.

– Ankaŭ iu alia petis min transdoni saluton. Iu maljunulo, kiun vi renkontis tie. Li nomiĝas ... Aĉ! Mi forgesis! ... Mokomoka, Makamoko, io simila.

– Kamakomo, ĉu vere? Sed li aĝas apenaŭ dudek jarojn!

– Do estas iu alia. Li laboras kun Javorski. Ili iras paroli al grupoj pri la sufermondo, por konsciigi pri diversaj aferoj. Mi nenion komprenis el ilia psikfaka ĵargono. Sed Prof. Javorski ege feliĉas ankaŭ pro tio, ke li profesie laboras tie, kun tiu komiknoma helpanto. Estas la sola ulo el ilia gento, kiu sukcesis pasi niaflanken de la vibrobarilo, kaj, ŝajnas, estis por li terura sperto. Li rakontas pri ĝi. Li estas tre populara. Bona rakontisto. Aperas, ke aŭskulti lin estas por tiuj homoj, kvazaŭ spekti hororfilmon ĉe ni. Ili samtempe timas kaj ĝuas.

– Kamakomo! Io do envere okazis! Vi scias, Viljamo. La mondo estas pli stranga ol la plej fantaziaj verkistoj imagas.

– Kiu mondo, Klaŭdjo?

24

Ni tagmanĝis triope, mia edzino, Roberto Sativa kaj mi.

– Kaj kio pri Lorena? Ĉu vi finfine akceptis ŝin? – mia edzino demandis.

Roberto ridetis.

– Jes. La tri anoj komisiitaj esplori, ĉu ŝi estas mense sana, konkludis jese. La komisiono ankoraŭ ne formale akceptis ŝin, sed ni nun scias, ke ĉiuj voĉdonos favore al ŝi.

– Tio signifas, ke vi akceptas la realan ekziston de la tiea mondo!

– Ne. Ni ne scias. Sed, kiel diras kolego Alĉjo, ĉiu homo, inkluzive de ĉiu psikfakulo, havas en si sfereton de frenezeco. Ŝia estas eble iom pli stranga ol ĉe multaj, sed la grava afero ne estas, ĉu ĝi ekzistas aŭ ne, sed ĉu ĝi riskas endanĝerigi ŝian praktikadon. La unuanima respondo estas: ne. Evidentiĝis, ke ŝi nun havas pli mensesanan aliron al la mondo, al la homoj, al si mem, ol antaŭe. Ŝia sperto plibonigis ŝin. Ni ne bezonas scii ekzakte, kio ĝi estas, esence. Ni testis ŝin, sondis ŝin, observis la rezultojn de ŝia travivaĵo, kaj ni ne havas dubojn pri ŝia kapablo fari bonan laboron kun la pacientoj. Por Lorena la afero do estas finita. Sed por mi ne. Plu tiklas min ne povi decidi, ĉu halucine, ĉu reale ŝi tion travivis. Kaj se halucine, kial en tiu stranga maniero, tiel simila al la spertoj de Eriko kaj Klaŭdjo?

Efektive, jam de kelka tempo mi rimarkis, ke Roberto montriĝas pli kaj pli embarasata, kaj pri la tiea mondo, kaj pri la lingvo, en kiu li eksciis, ke mi verkas. Amuzis min observi, ke pri ambaŭ aferoj li manifestas egalfortajn tiron kaj puŝon: aliri ilin li deziris, sed samtempe timis. Mi pli kaj pli atendis la momenton, kiam li min petos gvidi lin al la porda ruĝbruna roko, sed neniam li vortigis tiun deziron. Ĉu eble mi imagis ĝin? Tamen, kiam li aŭdis la kasedon, kiun mi reportis de tie, lia skeptikeco suferis tre seriozan baton. Plia bato, eĉ pli grava, prepariĝis.

– Ĉu mia kuzo Viljamo plu iradas al vi? – demandis mia edzino. Sed tuj ŝi portis la manon al la buŝo, kiel ŝi kutime faras ekkonsciante pri ĵusa mispaŝo, kaj ŝi diris: – Eble mi ne rajtas demandi.

– Efektive, principe mi devus respondi: “Tio ne koncernas vin”, sed ĉi-kaze ... Via kuzo ĉesis veni. Li lasis sur mia telefona registrilo mesaĝon, ke li nuligas la venontan rendevuon, kaj ne plu daŭrigos la terapion, ĉar li komplete resaniĝis. Honeste, mi ne komprenas.

Mia edzino kaj mi interŝanĝis signifplenan rigardon. Evidente, Roberto ankoraŭ ne sciis pri la vojaĝo de Viljamo tien. Sed mi konis mian bokuzon sufiĉe bone por scii, ke li foje volos informi sian terapiiston. Viljamo estas amuze ŝercema. Mi bildigis al mi lian venontan telefonadon al Roberto:

– D-ro Sativa, mi ne plu bezonas terapion, ĉar mi scias nun, ke mi neniam suferis pri halucino. Mi scias, ĉar mi iris tien. Ĉu interesus vin aŭdi pri tiu sperto? Se jes, mi volonte venos al vi, sed tiun rendevuon mi ne pagos, ĉar ĝi ne plu estos parto de la terapio. Eble eĉ mi devus postuli pagon de vi. Estos ja kontribuo al via plua profesia trejniĝo ...

Kiel reagos Roberto post tiu nova atesto? Ĉu ĝi sukcesos venki lian malvolon kredi? Mi ŝatas kaj estimas lin, sed mi ĉiam trovis lin ege hezitema.

Ankaŭ pri la lingvo de mia verko li elmontris la ĉiaman heziton. Li kondutis kiel kato ĉe manĝo nekonata. Li alproksimiĝis, reforiris, revenis, turniĝis ĉirkaŭ ĝi, neniam starigante verajn demandojn pri la lingvo mem, aŭ la homoj, kiuj ĝin uzas. Li ŝajne hezitis inter moko kaj respekto. Nu, mi lasu lin barakti kun siaj disaj sentoj. Fakte, ĝuste kiam mia silenta cerbumado atingis tiun konkludon, li vortigis penson neatenditan:

– Ion mi min demandas, – li ekdiris. – Se tien irus ano de via lingva avangardo, ĉu li aŭ ŝi pli bone komprenus la tieajn ideojn ol iu hazarde prenita el la ĝenerala publiko?

– Kia demando! Mi ne scias. Tamen ...

Surprize, io skuiĝis en mi. Dum longeta momento, ambaŭ kunmanĝantoj rigardis min mire.

– Kio okazas? – ŝi demandis, kaj li pludiris:

– Vi ... Via subita esprimŝanĝo estis miriga. Pardonu la ironion, sed via vizaĝo subite aperis kiel fulmtrafita de inspira lumo! Mi kutime vidas vin pli sobra.

Mi tuj klarigis la ekpenson, pro kiu mia koro misbatis:

– Nur ĵus frapis min konstato. La homo, kiu staras je la origino de la lingva komunumo, por kiu mi verkas, estis animata de plej bonaj sentoj. Tio vidiĝas en ĉio, kion li diris, faris, skribis. Tio evidentiĝos al vi, ekzemple, se vi legos liajn leterojn, precipe kiam li respondas al atakema skribinto. Kaj baze de la specifa kulturo de la eta socio, kiu formiĝis per tiu lingvo, troviĝas poemo, kiu fariĝis kanto, kaj kies unuaj vortoj estas: “En la mondon venis nova sento”.

– Interese, ege interese! – Roberto ekkriis. – Mi suspektas, ke via Granda Mistero agas pli en tiu afero, ol la koncernatoj mem imagas. Kondiĉe, kompreneble, ke en ĉio ĉi kuŝas io alia ol pura imagaĵo kaj magnetofonaj friponaĵoj de du uloj, kiuj deliras.

Amuzis min refoje lia bezono tuj korekti sian spontanan esprimon. Ĉiufoje, kiam li parolis, kvazaŭ la realeco de niaj spertoj estus nedubebla, li nepre devis aldoni ion, kio kvazaŭ forviŝis la ĵusan diron. Nu, estis lia problemo, ne mia. Mi daŭrigis:

– La jumo klarigis al mi, ke la plej bona sento estas tiu, kiu unuigas kun plena respekto al la unuigatoj, tiel ke ĉiu restas si mem, kaj tamen ĉiuj estas unu. Li diris: “Vi ne havas vorton por tiu sento, bedaŭrinde. Estas la sento, kiu igas transiri de du al unu sen konfuzo, sen kunfando, ankaŭ sen apartigo. Fakte, la du iĝas tri, kaj tamen unu: staras unu, staras la alia, kiu restas si mem, tute malsama, kaj ili estigas trian: tiu tria estas la sentorilato inter ambaŭ, kiu ebligas, ke la du iĝu unu ...”

– Komplika afero. Mistika, tro mistika por mi. Mi nenion komprenas, – diris Roberto.

– Al mi tio elvokas la Triunuon de la kristanoj, – komentis mia edzino.

– Jes, – mi reparolis, – sed por la jumo ne temis pri dio, nur pri ni homoj. Nu, li plu parolis pri tiu sento. Li diris: “Poste, ne nur la du, sed la multaj iĝas unu. Tiun senton vi fojfoje nomas amo, sed tiu vorto kovras tro malsamajn realaĵojn aŭ iluziojn por helpi al kompreno. Kaj sub tiu sento troviĝas alia, pli paradiza, kiu aperas, kiam la unuiĝo montriĝis reala kaj certa: dankemo. Oni sentas sin danka al tiuj, kiuj akceptis la unuiĝon, ne trudante sin, kaj oni sentas sin danka al la Granda Mistero, kiu igis nin konverĝi unuiĝe.”

– Mirigas min, kiom ofte vi uzas la vorton “konverĝi”, de post via laŭdira travivaĵo tie. Ĉu vi scias, kial?

– Ĉu vere? Mi tion ne rimarkis. Eble bono rezultas el konverĝo. Ni deiras de tre malsamaj punktoj, sed ni konverĝas al renkontiĝejo. La multaj konverĝas al la unu, kiu tamen konsistos el multaj. Krome, ĉiu el ni estas konverĝpunkto de tiom da agoj, kiel mi vidis dum la vizio! Neniu el ni estus tia, kia li aŭ ŝi estas, se ne konverĝus al ŝi aŭ li la tuta historio de la tuta universo. Neniu el ni ekzistus, se la sunon ne subtenus ĉiuj aliaj steloj, konverĝe. Kaj nia personeco estus tute alia, se ne konverĝus al ĝi milionoj da influoj, agantaj ek de la pratempoj, ĉar ĉiu unuopa personeco, kiu influis nin, ne influus nin specife tiel, se ĝi ne ricevus tiujn kaj tiujn antaŭajn influojn. Estas menskirle tion pensi, ĉu ne? Sed tio estas la vero. Mi tie klare vidis ĝin. Ankaŭ la dankemo, kiun ili tie nutras en si, rezultas el konscio pri konverĝo: milionoj da agoj necesis por ĉiu plezuro, por ĉiu ĝuata sekundo, por ĉiu savo.

– Milionoj ankaŭ por ĉiu sufero! – ironiis Roberto.

– Jes.

Mia respondo estis refleksa. Sed ĝi ne kontentigis min. Ne mi, tamen, sed mia edzino komprenigis, kial.

– Jes kaj ne, – ŝi diris. – Multaj faroj necesas por estigi suferon, konverĝe, sed ege malpli ol por io bona. Via rimarko subkomprenigas simetrion, kiu ne ekzistas. Kiel vi mem foje emfazis, detrui estas multe pli rapide kaj facile ol konstrui. Same kiel manko estas pli facila ol havo. Kaj ŝajnas al mi, ke sufero rezultas el detruo aŭ manko.

La vizaĝo de Roberto esprimis dubemon.

– Ĉu vere manko estas pli facila ol havo?

“Tiu demando, ŝajne elementa, tamen estas fundamenta”, mi pensis, konsciante, ke mi neniam antaŭe starigis ĝin al mi. “Mi bezonus tempon por alveni al respondo”. Reparolis mia edzino:

– Nur pensu! Kiom da peno necesas por havi manĝon, dum necesas nenio por esti sen ĝi! Kaj por havi monon. Por havi scion kaj aliajn mensajn kapablojn. Por havi sanon. Se vian sanon vi ne flegas, ĝi disfalas. Se vi anstataŭos la havon de atento per manko de atento, akcidento baldaŭ trafos vin. Ni scias tion, kaj tamen atento estas pli malfacila ol ĝia manko: ĝi postulas penon, streĉon de la menso. Io necesas por ĝi, dum por preteratento necesas nenio.

– Por tiu, kiu heredis riĉegon, havo estas facila.

– Sed por ke tiu riĉego disponeblu, necesis fari ion, peni.

– Kelkaj ne penas, nur ŝtelas kaj rabas pli malpli subtile ...

– Eĉ por kapti havaĵon necesas iel peni. Ne ŝteli estas pli facile. Estas pli facile ne fari ol fari.

– Dependas de la persono. Por ŝtelemulo povas esti pli facile cedi al la tento ol rezigni ĝin.

– Nur se li flegis sian ŝtelemon. En nia socio la unua konscia ŝtelo postulas, ke vi transpasu ian baron en vi. Mi ne nomus ĝin facila. Kaj por tiu, kiun oni prirabis, la manko estas pli facila. Estas pli facile lasi iun ŝteli ion vian, ol defendi vian havaĵon.

Tiuj du tre ŝatas diskuti laŭ simila vojo. Iliaj ideinterŝanĝoj, similaj al tiuj de adoleskaĝo, ĉiam amuzas min. Eble pro tiu plezuro intelekte lukti ili konservas freŝan, junan menson, enviinde ...

Interrompis mian pensovagon la voĉo edzina. Mi ekkonsciis, ke mi perdis parton de la diskuto.

– Kion vi ĵus diris? – mi demandis ŝin.

– Vi foje rakontis ion pri la tiea koncepto de ... mi ne memoras ... ha jes! Neniiĝemo. Esti nenio pli facilas ol esti io. Ni do konstante inklinas al nenio. Vivo estas tio, kio, en ĉiu vivanto, luktas kontraŭ tiu emo.

– Vi bele filozofas, – reparolis Roberto, – sed vi ne estas logika. Se manko pli facilas ol havo, manko de bonkoreco estas pli facila ol bonkoreco, ĉu ne? Sed ankaŭ, haha!, manko de malbonkoreco pli facilas ol malbonkoreco.

– Grrr! – ŝi respondis.

– Tiu estis bela, – mi komencis, ridante. – Gratulon, Roberto. Estos interese vidi, kiel ŝi elturnas sin.

– Silentu, flankulo! La frazo de Roberto estas nur vorta ludado. Se vi pensos iom pli profunde, vi konstatos, ke la vorto “malbonkoreco” simple signifas “manko de bonkoreco”. Lia “manko de malbonkoreco” do estas nur foresto de manko, alivorte havo.

– Kaj kio pri dono? Doni estas pli malfacile ol konservi por si, ĉu ne? Tamen, doni estas krei mankon en si, kompare kun la antaŭa situacio de havo.

– Sed doni estas fari ion! Kiel vi ĵus diris, doni ne estas manki, sed krei mankon. Postuliĝas ia ago, ia peno, ia decido. Doni estas ellasi, kaj ellasi ofte estas malfacile. Por ellasi ion, kion ni trovas havinda, ni devas konverĝigi al la ago multajn el niaj disaj psikaj fortoj. Mi ne scias pri vi, sed, persone, kiam mi decidas fari ion, kion mi preferus ne fari, mi preskaŭ fizike sentas tiun konverĝigon de la fortoj al la necesa vola ago. Kvazaŭ mi devus pliigi la kvanton de energio metatan sur la koncernan pesiltason, por ke tiu malaltiĝu. Nu, eble mi komence misklarigis mian penson.

– Miaopinie, – mi helpe intervenis, – vi sentas ion ĝustan, sed ne trovis la bonan manieron vortigi vian intuon. La vorto “manko” ne estas tute ĝusta. Vi devos pripensi plu por trovi esprimon similan, sed pli taŭgan.

– Eble. Nu, se reveni al nia antaŭa temo, vi certe rekonos, ke kompare kun elsuferigo, suferigi postulas malmulton. Sufiĉas iom da plasta eksplodaĵo. Sufiĉas du-tri donacoj da heroino. Sufiĉas kalumnio. Sufiĉas ekfunkciigi latentan fanatikismon, kio ne postulas grandan penon: estas multe pli facile krude pensi, ol nuance. Vi malpravas, Roberto. Por krei suferon ne necesas tiel delikata konverĝo. Pensu nur pri tio, kiom da penhoroj konverĝis por kunmeti konstruaĵon, aŭ aŭton, kaj kiom por la bombo, kiu ilin neniigas ...

Ekŝvebis silento.

Verdire, ilia matĉo pli kaj pli agacis min. Mi estis parolanta, kiam Roberto interrompis, kaj min incitis, ke mi ne sukcesis findiri mian diron. Mi decidis profiti de l' silento:

– Nu, se vi permesas, ke mi plu rakontu, kion mi komencis diri, kiam Roberto devojigis nin pri la konverĝkoncepto ...

– Estis interesa devojiĝo, ĉu ne? – li komentis. – Mi neniam pensis pri ĉio ĉi antaŭe. Sed se vi nepre volas fini vian paroladon, ni pacience aŭskultos, kiel kutime.

Mi ignoris la sarkasmon.

– Mi parolis pri la sento, kiu unuigas, – mi diris. – En la momento, kiam la jumo parolis pri ĝi, mi sentis min superplenigita de tia “amo” al li, miksita kun intensa dankemo. Mi esprimis tion. Kaj vi ne imagus, kion li respondis!

– ...?

– Ke ankaŭ li sentas dankemon al mi. “Kial vi danku min?” mi miris. – “Mi trovis novan amikon,” li respondis, “kaj li donas al mi esperon”. – “Esperon pri kio?” mi demandis. – “Pri io, kion nek vi nek mi spertos en ĉi tiu vivo, ĉar tio okazos en fora onta tempo. Sed ĝi okazos.” – “Kio estas?” mi scivolis, kaj li respondis: “La unuiĝo de la mondoj, kun plena respekto de ĉiu al tiu. Tiam sentiĝos la harmoniigo de la diferencoj.” Tiel parolis la jumo, kaj mi sentis lin kredinda.

Evidente, mia edzino akceptis senprobleme la aferon, kaj kunsentis kun mi. Sed Roberto estis skeptika:

– Nu, tio estas tre bela, sed ... ĉu ne tro bela?

– Antaŭ ol iri tien, mi reagus kiel vi. Sed nun ... Estas strange!

– Jen reaperas tiu en-okula lumo, kvazaŭ vi ĵus malkovris novan Amerikon. Kial do?

– Pro la vorto, kiun la jumo uzis. La vorto “harmonio”. Ankaŭ ĝi troviĝas en la poemo, pri kiu mi antaŭe parolis, la poemo pri la nova sento, kaj kun adjektivo, kiu, mi ne scias kial, nun igas min tremeti per impresa, stranga ĝojo, la sama, kiun mi sentis, kiam la anĝelo montriĝis. Ĉu mi tute frenezas? Mi min demandas, ĉu la lingvolanĉinto ...

– ... ne vizitis viajn amikojn tie? Ne necese. Povus esti simpla inspiro. Kio estas tiu verso?

Respondis mia edzino, kun simpleco senemfaza, kaj tamen iel solena, kiu impresis nin:

– “Al la mond' eterne militanta / ĝi promesas sanktan harmonion”.


Ĉi tiu romano estas fikcia verko. La roluloj en ĝi (escepte de la rakontanto) estis elpensitaj de la aŭtoro kaj ĉia eventuala simileco kun efektivaj personoj estas pure ŝanca.


Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Tien, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.