Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La Nova Testamento

de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo

  • Tradukis el la Greka lingvo “Britaj pastroj”
  • El: La Sankta Biblio
  • Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj
  • Eldonado: Brita kaj Alilanda Biblia Societo Londono
  • Grandeco: 229 p.
  • Paĝoj 773 — 1002

Kreis la Esperantan tekston: “Britaj pastroj”

Proksimuma tradukojaro: 1916

Partoj

Pro longeco la teksto estas aŭtomate dividita en la jenajn partojn:

  1. LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO
  2. LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO
  3. LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO
  4. LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO
  5. LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ
  6. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA ROMANOJ
  7. LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ
  8. LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ
  9. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA GALATOJ
  10. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA EFESANOJ
  11. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA FILIPIANOJ
  12. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KOLOSEANOJ
  13. LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA TESALONIKANOJ
  14. LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA TESALONIKANOJ
  15. LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TIMOTEO
  16. LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TIMOTEO
  17. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TITO
  18. LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL FILEMON
  19. LA EPISTOLO AL LA HEBREOJ
  20. LA EPISTOLO ĜENERALA DE JAKOBO
  21. LA UNUA EPISTOLO ĜENERALA DE PETRO
  22. LA DUA EPISTOLO ĜENERALA DE PETRO
  23. LA UNUA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
  24. LA DUA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
  25. LA TRIA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
  26. LA EPISTOLO ĜENERALA DE JUDAS
  27. APOKALIPSO DE SANKTA JOHANO

LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO

1

1  La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

2  Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj, 3  kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram, 4  kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma, 5  kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj, 6  kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo.

Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija, 7  kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa, 8  kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija, 9  kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija, 10  kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija, 11  kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.

12  Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel, 13  kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor, 14  kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud, 15  kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob, 16  kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

17  Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.

18  Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. 19  Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. 20  Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. 21  Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. 22  Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23  Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon,
Kaj oni donos al li la nomon Emanuel;

tio estas, Dio kun ni. 24  Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; 25  kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

2

1  Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2  Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. 3  Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4  Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. 5  Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:

6  Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,
Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;
Ĉar el vi venos reganto,
Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7  Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8  Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li. 9  Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10  Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. 11  Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. 12  Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13  Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. 14  Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, 15  kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. 16  Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. 17  Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18  Voĉo estas aŭdita en Rama,
Ĝemado kaj maldolĉa plorado,
Raĥel priploras siajn infanojn,
Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19  Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20  Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21  Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22  Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23  kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

3

1  En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2  kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. 3  Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:

Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.

4  Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. 5  Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6  kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 7  Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8  Donu do fruktojn taŭgajn por pento; 9  kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 10  Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 11  Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12  lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

13  Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14  Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15  Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. 16  Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17  kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

4

1  Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. 2  Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. 3  Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. 4  Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. 5  Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, 6  kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite:

Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi,
Kaj sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

7  Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. 8  Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9  kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. 10  Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu. 11  Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.

12  Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon; 13  kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali; 14  por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15  Lando de Zebulun kaj lando de Naftali,
Laŭvoje de la maro, transe de Jordan,
Galileo de la nacioj,
16  La popolo, sidanta en mallumo,
Ekvidis grandan lumon,
Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17  De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.

18  Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 19  Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. 20  Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21  Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22  Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23  Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. 24  Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. 25  Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

5

1  Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li; 2  kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:

3  Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

4  Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

5  Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

6  Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

7  Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

8  Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

9  Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

10  Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. 11  Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12  Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

13  Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj. 14  Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. 15  Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. 16  Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

17  Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18  Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. 19  Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. 20  Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.

21  Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; 22  sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. 23  Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, 24  lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. 25  Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. 26  Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.

27  Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; 28  sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro. 29  Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan. 30  Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan. 31  Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron; 32  sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.

33  Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo; 34  sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio; 35  nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo. 36  Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra. 37  Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.

38  Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; 39  sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. 40  Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. 41  Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. 42  Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

43  Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; 44  sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; 45  por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. 46  Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? 47  Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? 48  Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

6

1  Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.

2  Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 3  Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; 4  por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

5  Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 6  Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. 7  Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. 8  Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. 9  Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. 10  Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. 11  Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. 12  Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. 13  Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. 14  Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. 15  Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

16  Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 17  Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon; 18  por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

19  Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; 20  sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; 21  ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro. 22  La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma. 23  Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo! 24  Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! 25  Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? 26  Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? 27  Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 28  Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; 29  tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. 30  Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? 31  Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? 32  Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. 33  Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 34  Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

7

1  Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. 2  Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. 3  Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? 4  Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? 5  Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

6  Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.

7  Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8  ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. 9  Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; 10  aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? 11  Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? 12  Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

13  Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. 14  Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.

15  Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16  Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn? 17  Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. 18  Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. 19  Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. 20  Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. 21  Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 22  Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? 23  Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. 24  Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25  kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. 26  Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27  kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.

28  Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado; 29  ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.

8

1  Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. 2  Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 3  Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. 4  Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

5  Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin, 6  kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. 7  Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin. 8  Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos. 9  Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. 10  Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido. 11  Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo; 12  sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 13  Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.

14  Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro. 15  Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li. 16  Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn; 17  por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.

18  Kaj kiam Jesuo vidis ĉirkaŭ si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo. 19  Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li: Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 20  Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. 21  Kaj alia el la disĉiploj diris al li: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 22  Sed Jesuo diris al li: Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.

23  Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis. 24  Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis. 25  Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas. 26  Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno. 27  Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?

28  Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo. 29  Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo? 30  Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie. 31  Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj. 32  Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj. 33  Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj. 34  Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

9

1  Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. 2  Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3  Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. 4  Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5  Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 6  Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn—tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7  Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. 8  Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.

9  Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.

10  Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. 11  Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? 12  Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 13  Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

14  Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas? 15  Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 16  Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 17  Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.

18  Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos. 19  Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj. 20  Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo; 21  ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 22  Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis. 23  Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, 24  diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. 25  Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis. 26  Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

27  Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David. 28  Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro. 29  Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido. 30  Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31  Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

32  Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. 33  Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael. 34  Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

35  Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. 36  Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. 37  Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. 38  Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

10

1  Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

2  Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano, 3  Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo, 4  Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin. 5  Ĉi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante:

Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; 6  sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. 7  Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis. 8  Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu. 9  Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, 10  nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon. 11  Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros. 12  Kaj venante en la domon, salutu ĝin. 13  Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. 14  Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. 15  Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo.

16  Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj. 17  Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; 18  kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. 19  Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos. 20  Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi. 21  Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. 22  Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. 23  Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.

24  Disĉiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia sinjoro. 25  Sufiĉas por la disĉiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaŭ liajn domanojn! 26  Tial ne timu ilin, ĉar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita. 27  Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi aŭdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj. 28  Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. 29  Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; 30  sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. 31  Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj. 32  Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 33  Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

34  Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. 35  Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; 36  kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj. 37  Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. 38  Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi. 39  Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.

40  Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. 41  Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo. 42  Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

11

1  Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

2  Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj, 3  por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 4  Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: 5  blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata. 6  Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi. 7  Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento? 8  Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj. 9  Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. 10  Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite:

Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.

11  Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li. 12  Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. 13  Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. 14  Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. 15  Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu. 16  Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj, 17  dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 18  Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon. 19  La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.

20  Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis. 21  Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. 22  Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi. 23  Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. 24  Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.

25  En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; 26  jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi. 27  Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 28  Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. 29  Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30  Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

12

1  En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi. 2  Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato. 3  Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4  ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj? 5  Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj? 6  Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo. 7  Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn. 8  Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

9  Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10  kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11  Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? 12  Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13  Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia. 14  Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. 15  Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn, 16  kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin; 17  por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

18  Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis,
Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron.
Mi metos Mian Spiriton sur lin;
Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
19  Li ne disputados, nek laŭte krios;
Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.
20  Kanon rompetitan li ne rompos,
Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos,
Ĝis li elsendos juĝon por venko.
21  Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

22  Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. 23  Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David? 24  Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj. 25  Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; 26  kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno? 27  Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. 28  Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. 29  Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon. 30  Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. 31  Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. 32  Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta. 33  Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto. 34  Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas. 35  La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn. 36  Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado. 37  Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

38  Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi. 39  Sed li respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona; 40  ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. 41  Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie. 42  La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. 43  Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. 44  Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita. 45  Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.

46  Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. 47  Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. 48  Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? 49  Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 50  Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

13

1  En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. 2  Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. 3  Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi; 4  kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5  kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6  kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7  Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8  kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9  Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

10  Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? 11  Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. 12  Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. 13  Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. 14  Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:

Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;
Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
15  Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,
Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,
Kaj siajn okulojn ili fermis;
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
Kaj ne aŭdu per siaj oreloj,
Kaj ne komprenu per sia koro,
Kaj ne rekonvertiĝu,
Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

16  Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas. 17  Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis. 18  Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. 19  Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. 20  Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 21  sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. 22  Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. 23  Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

24  Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25  sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. 26  Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo. 27  Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon? 28  Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin? 29  Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. 30  Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.

31  Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32  ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.

33  Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.

34  Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili; 35  por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

Mi malfermos per sentenco mian buŝon;
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

36  Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo. 37  Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo; 38  kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; 39  kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. 40  Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. 41  La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, 42  kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 43  Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

44  La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.

45  Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; 46  kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

47  Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco, 48  kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren. 49  Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50  kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

51  Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes. 52  Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.

53  Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie. 54  Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? 55  Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56  Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? 57  Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58  Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.

14

1  En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo, 2  kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. 3  Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. 4  Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. 5  Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. 6  Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. 7  Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. 8  Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 9  Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; 10  kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. 11  Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino. 12  Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

13  Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj. 14  Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15  Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. 16  Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi. 17  Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj. 18  Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. 19  Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 20  Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21  Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

22  Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. 23  Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. 24  Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. 25  Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26  Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. 27  Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. 28  Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29  Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30  Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. 31  Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? 32  Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. 33  Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.

34  Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret. 35  Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; 36  kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

15

1  Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2  Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. 3  Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? 4  Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 5  Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6  tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7  Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

8  Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj,
Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
9  Sed vane ili Min adoras,
Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

10  Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: 11  Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. 12  Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 13  Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14  Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. 15  Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon. 16  Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? 17  Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? 18  Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19  Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20  jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

21  Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22  Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23  Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. 24  Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. 25  Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min. 26  Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 27  Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28  Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.

29  Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. 30  Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; 31  tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

32  Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. 33  Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? 34  Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. 35  Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; 36  kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 37  Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38  Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. 39  Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.

16

1  Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo. 2  Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas; 3  kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas. 4  Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

5  Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn. 6  Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj. 7  Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn. 8  Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn? 9  Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? 10  Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis? 11  Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj? 12  Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

13  Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? 14  Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. 15  Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16  Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. 17  Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, SimonBar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 18  Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. 19  Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. 20  Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

21  De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. 22  Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi! 23  Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj. 24  Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; 25  ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos. 26  Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo? 27  Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj. 28  Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

17

1  Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; 2  kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. 3  Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. 4  Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5  Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6  Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis. 7  Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu. 8  Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

9  Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. 10  Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? 11  Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; 12  sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili. 13  Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

14  Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante: 15  Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon. 16  Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. 17  Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. 18  Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo. 19  Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? 20  Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi. 21  Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.

22  Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; 23  kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.

24  Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn? 25  Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj? 26  Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj. 27  Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

18

1  En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo? 2  Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, 3  kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. 4  Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. 5  Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min; 6  sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro. 7  Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! 8  Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron. 9  Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. 10  Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 11  Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita. 12  Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13  Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14  Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.

15  Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. 16  Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita. 17  Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto. 18  Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo. 19  Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 20  Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

21  Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? 22  Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. 23  Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. 24  Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. 25  Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. 26  Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. 27  Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. 28  Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. 29  Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. 30  Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. 31  Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. 32  Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; 33  ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? 34  Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. 35  Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.

19

1  Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan; 2  kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

3  Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo? 4  Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, 5  kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? 6  Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 7  Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin? 8  Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. 9  Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas. 10  La disĉiploj diris al li: Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi. 11  Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita. 12  Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.

13  Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin. 14  Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo. 15  Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.

16  Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? 17  Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn. 18  Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; 19  Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 20  La junulo diris al li: Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi? 21  Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 22  Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.

23  Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi: Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo. 24  Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 25  Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita? 26  Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla. 27  Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos? 28  Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. 29  Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. 30  Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

20

1  Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. 2  Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. 3  Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; 4  kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. 5  Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. 6  Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? 7  Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon. 8  Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. 9  Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. 10  Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. 11  Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro, 12  dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. 13  Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14  Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15  Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? 16  Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

17  Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: 18  Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, 19  kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.

20  Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. 21  Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. 22  Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. 23  Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. 24  Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. 25  Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 26  Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27  kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; 28  same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

29  Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis. 30  Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 31  Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 32  Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? 33  Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. 34  Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

21

1  Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, 2  dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3  Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. 4  Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

5  Diru al la filino de Cion:
Jen via Reĝo iras al vi,
Humila kaj rajdanta sur azeno,
Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.

6  Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, 7  kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. 8  Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. 9  Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto! 10  Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu? 11  Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

12  Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; 13  kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. 14  Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin. 15  Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis, 16  kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon? 17  Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie loĝis.

18  Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis. 19  Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis. 20  Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante: Kiel rapide la figarbo forvelkis! 21  Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos. 22  Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.

23  Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton? 24  Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 25  La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li? 26  Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto. 27  Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 28  Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno. 29  Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris. 30  Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris. 31  Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio. 32  Ĉar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al li.

33  Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 34  Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35  Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. 36  Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. 37  Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. 38  Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. 39  Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40  Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? 41  Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. 42  Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj:

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula:
De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?

43  Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. 44  Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos. 45  Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. 46  Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.

22

1  Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2  La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3  kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. 4  Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. 5  Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6  kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7  Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8  Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9  Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. 10  Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. 11  Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; 12  kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. 13  Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 14  Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

15  Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16  Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. 17  Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 18  Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? 19  Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20  Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? 21  Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 22  Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.

23  En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 24  Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. 25  Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; 26  tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa. 27  Kaj post ĉiuj la virino mortis. 28  En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis. 29  Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. 30  Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 31  Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: 32  Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj. 33  Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.

34  Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. 35  Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: 36  Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? 37  Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38  Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39  Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40  De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.

41  Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis, 42  dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David. 43  Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:

44  La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

45  Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? 46  Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.

23

1  Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante: 2  La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo: 3  ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. 4  Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. 5  Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, 6  kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj, 7  kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno. 8  Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. 9  Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro. 10  Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. 11  Sed la pli granda el vi estos via servanto. 12  Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

13  Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. 14  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

15  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

16  Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. 17  Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? 18  Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. 19  Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? 20  Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. 21  Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. 22  Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.

23  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. 24  Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

25  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. 26  Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.

27  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. 28  Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

29  Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: 30  Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. 31  Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn. 32  Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. 33  Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? 34  Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35  por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. 36  Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.

37  Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis. 38  Jen via domo estas lasita al vi dezerta. 39  Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

24

1  Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. 2  Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3  Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? 4  Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 5  Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6  Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. 7  Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8  Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. 9  Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. 10  Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11  Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. 12  Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. 13  Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. 14  Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

15  Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), 16  tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17  kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18  kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 19  Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! 20  Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; 21  ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. 22  Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. 23  Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; 24  ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. 25  Jen mi antaŭdiris al vi. 26  Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. 27  Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo. 28  Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.

29  Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; 30  kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. 31  Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

32  De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33  tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 34  Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos. 35  La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 36  Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola. 37  Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38  Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39  kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. 40  Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41  du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita. 42  Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43  Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 44  Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas. 45  Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe? 46  Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47  Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48  Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas; 49  kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj, 50  la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51  kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

25

1  Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2  Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3  La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4  sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5  Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. 6  Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. 7  Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. 8  Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. 9  Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. 10  Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. 11  Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12  Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas. 13  Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.

14  Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15  Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16  Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. 17  Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. 18  Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. 19  Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. 20  Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. 21  Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. 22  Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. 23  Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. 24  Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; 25  kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. 26  Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; 27  pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento. 28  Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. 29  Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. 30  Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

31  Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32  kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33  kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34  Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35  ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36  nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37  Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38  Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? 39  Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 40  Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41  Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; 42  ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43  mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44  Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45  Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46  Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

26

1  Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj: 2  Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita. 3  Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; 4  kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. 5  Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.

6  Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7  venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo. 8  Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9  Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj. 10  Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi. 11  Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas. 12  Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo. 13  Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.

14  Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj, 15  kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn. 16  Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.

17  Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon? 18  Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj. 19  Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. 20  Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj; 21  kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22  Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi? 23  Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24  La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 25  Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris. 26  Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo. 27  Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi; 28  ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj. 29  Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.

30  Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

31  Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros. 32  Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. 33  Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. 34  Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 35  Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.

36  Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi. 37  Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi. 38  Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi. 39  Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas. 40  Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon? 41  Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 42  Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu. 43  Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis. 44  Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn. 45  Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 46  Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.

47  Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. 48  Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49  Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50  Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. 51  Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon. 52  Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. 53  Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj? 54  Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi? 55  En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min. 56  Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.

57  Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj. 58  Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon. 59  Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi; 60  kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris: 61  Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj. 62  Kaj la ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? 63  Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio. 64  Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo. 65  Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon: 66  kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto. 67  Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj, 68  dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

69  Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70  Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras. 71  Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. 72  Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. 73  Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin. 74  Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. 75  Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

27

1  Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin; 2  kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

3  Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, 4  dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5  Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. 6  Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango. 7  Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. 8  Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ. 9  Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; 10  kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

11  Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras. 12  Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion. 13  Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi? 14  Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris. 15  Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris. 16  Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas. 17  Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo? 18  Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin. 19  Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li. 20  Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon. 21  Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason. 22  Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita. 23  Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita. 24  Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi. 25  Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj. 26  Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

27  Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28  Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29  Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! 30  Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. 31  Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

32  Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon. 33  Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio, 34  ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki. 35  Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn; 36  kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie. 37  Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ. 38  Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre. 39  Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40  kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41  Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris: 42  Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43  Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio. 44  Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

45  Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 46  Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47  Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan. 48  Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki. 49  Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin. 50  Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. 51  Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52  kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, 53  kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54  Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio. 55  Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56  inter kiuj estis MariaMagdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

57  Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58  tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59  Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60  kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61  Kaj MariaMagdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.

62  La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato, 63  dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos. 64  Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua. 65  Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo. 66  Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.

28

1  Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis MariaMagdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2  Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3  Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4  kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. 5  Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. 6  Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. 7  Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8  Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. 9  Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. 10  Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

11  Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn. 12  Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, 13  dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. 14  Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo. 15  Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.

16  Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17  Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis. 18  Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. 19  Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20  instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.


LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO

1

1  La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2  Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:

Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos vian vojon;
3  Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn;

4  venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. 5  Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 6  Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. 7  Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. 8  Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9  Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. 10  Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; 11  kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12  Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13  Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

14  Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15  kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

16  Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 17  Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. 18  Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19  Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. 20  Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

21  Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22  Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23  Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24  dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. 25  Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26  Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. 27  Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28  Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.

29  Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30  Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi; 31  kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.

32  Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33  Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. 34  Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

35  Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis. 36  Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin; 37  kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas. 38  Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis. 39  Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40  Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41  Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita. 42  Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura. 43  Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44  kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45  Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.

2

1  Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo. 2  Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton. 3  Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. 4  Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. 5  Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 6  Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7  Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8  Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9  Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? 10  Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn—li diris al la paralizulo: 11  Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12  Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.

13  Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14  Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. 15  Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16  Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17  Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

18  Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19  Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti. 20  Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21  Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 22  Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.

23  Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn. 24  Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25  Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26  Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj? 27  Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28  tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.

3

1  Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2  Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3  Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. 4  Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. 5  Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis. 6  Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.

7  Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo 8  kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. 9  Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; 10  ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin. 11  Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio. 12  Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

13  Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. 14  Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, 15  kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn: 16  kaj Simonon li alnomis Petro; 17  kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; 18  kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, 19  kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin.

Kaj li venis en domon. 20  Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. 21  Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas. 22  Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. 23  Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon? 24  Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari. 25  Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari. 26  Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. 27  Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. 28  Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; 29  sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; 30  ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.

31  Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. 32  Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. 33  Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? 34  Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 35  Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

4

1  Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. 2  Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado: 3  Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi; 4  kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin. 5  Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6  kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7  Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8  Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9  Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

10  Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. 11  Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; 12  por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. 13  Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? 14  La semisto semas la vorton. 15  Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. 16  Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 17  kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. 18  Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; 19  sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. 20  Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

21  Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? 22  Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita. 23  Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 24  Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon. 25  Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.

26  Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, 27  kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28  Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29  Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.

30  Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? 31  Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32  tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.

33  Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti; 34  kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.

35  Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo. 36  Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin. 37  Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. 38  Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? 39  Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. 40  Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon? 41  Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.

5

1  Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2  Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3  kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; 4  ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. 5  Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. 6  Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; 7  kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8  Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9  Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. 10  Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11  Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. 12  Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13  Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro. 14  Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15  Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16  Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17  Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18  Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19  Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20  Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.

21  Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. 22  Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, 23  kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. 24  Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25  Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26  kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, 27  aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. 28  Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 29  Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. 30  Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? 31  Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? 32  Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33  Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. 34  Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35  Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? 36  Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37  Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38  Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. 39  Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40  Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41  Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. 42  Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43  Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

6

1  Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis. 2  Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj? 3  Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li. 4  Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo. 5  Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis. 6  Kaj li miris pro ilia nekredemo.

Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante.

7  Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj; 8  kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono — nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono; 9  sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn. 10  Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko. 11  Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili. 12  Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu. 13  Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

14  Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. 15  Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj. 16  Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis. 17  Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi. 18  Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato. 19  Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; 20  ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte. 21  Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo, 22  eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. 23  Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno. 24  Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto. 25  Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 26  Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi. 27  Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo, 28  kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino. 29  Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.

30  Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis. 31  Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi. 32  Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte. 33  Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin. 34  Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon. 35  Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua; 36  forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. 37  Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi? 38  Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn. 39  Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo. 40  Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope. 41  Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj. 42  Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis. 43  Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj. 44  Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.

45  Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason. 46  Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi. 47  Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero. 48  Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin; 49  sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis; 50  ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. 51  Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon; 52  ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.

53  Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret, kaj alligis la ŝipeton. 54  Kaj kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis lin, 55  kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas. 56  Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.

7

1  Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, 2  kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. 3  Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj; 4  kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj. 5  Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj? 6  Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite:

Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj,
Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
7  Sed vane ili Min adoras,
Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

8  Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. 9  Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. 10  Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 11  Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 12  vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; 13  vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras. 14  Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu: 15  ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. 16  Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 17  Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo. 18  Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; 19  ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn. 20  Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21  Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, 22  ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; 23  ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

24  Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita. 25  Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj. 26  Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino. 27  Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 28  Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj. 29  Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino. 30  Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

31  Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis. 32  Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. 33  Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon; 34  kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu. 35  Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare. 36  Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin. 37  Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.

8

1  En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: 2  Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi; 3  kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4  Kaj liaj disĉiploj respondis al li: De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto? 5  Kaj li demandis ilin: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep. 6  Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7  Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ. 8  Kaj ili manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9  Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin. 10  Kaj tuj enirinte en la ŝipeton kun siaj disĉiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

11  Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin. 12  Kaj forte ĝeminte en sia spirito, li diris: Kial ĉi tiu generacio serĉas signon? vere, mi diras al vi: Nenia signo estos donita al ĉi tiu generacio. 13  Kaj forlasinte ilin, li denove enŝipiĝis kaj transiris al la alia bordo.

14  Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la ŝipeto. 15  Kaj li admonis ilin, dirante: Zorgu, gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj la fermentaĵo de Herodo. 16  Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante: Ĉar ni ne havas panojn. 17  Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili: Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? ĉu vi ankoraŭ ne konscias nek komprenas? ĉu via koro estas obstinigita? 18  Okulojn havante, ĉu vi ne vidas? kaj orelojn havante, ĉu vi ne aŭdas? kaj ĉu vi ne memoras? 19  Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li: Dek du. 20  Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li: Sep. 21  Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?

22  Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. 23  Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: Ĉu vi vidas ion? 24  Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. 25  Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare. 26  Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon.

27  Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas? 28  Kaj ili respondis al li: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Unu el la profetoj. 29  Kaj li demandis ilin: Sed vi—kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. 30  Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li. 31  Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi. 32  Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin. 33  Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj. 34  Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. 35  Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. 36  Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? 37  Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo? 38  Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

9

1  Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

2  Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili; 3  kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4  Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5  Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6  Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis. 7  Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin. 8  Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9  Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. 10  Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj. 11  Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? 12  Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13  Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

14  Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. 15  Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin. 16  Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? 17  Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; 18  kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis. 19  Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. 20  Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. 21  Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. 22  Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. 23  Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto. 24  Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25  Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26  Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. 27  Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis. 28  Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? 29  Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.

30  Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu. 31  Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj. 32  Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

33  Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo? 34  Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda. 35  Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj. 36  Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili: 37  Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.

38  Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. 39  Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40  Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni. 41  Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. 42  Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron. 43  Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, 44  kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 45  Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, 46  kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 47  Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, 48  kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 49  Ĉar ĉiu estos salita per fajro. 50  Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.

10

1  Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove. 2  Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? 3  Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi? 4  Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin. 5  Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. 6  Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina. 7  Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, 8  kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9  Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 10  Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero. 11  Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; 12  kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.

13  Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. 14  Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 15  Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. 16  Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

17  Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? 18  Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19  Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20  Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 21  Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 22  Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.

23  Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 24  Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! 25  Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26  Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? 27  Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio. 28  Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. 29  Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, 30  kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. 31  Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

32  Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: 33  Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; 34  kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.

35  Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. 36  Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi? 37  Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. 38  Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? 39  Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; 40  sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita. 41  Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano. 42  Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 43  Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 44  kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. 45  Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

46  Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47  Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. 48  Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! 49  Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. 50  Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51  Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52  Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

11

1  Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 2  kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. 3  Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien. 4  Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin. 5  Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? 6  Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7  Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi. 8  Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj. 9  Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10  Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11  Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.

12  Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. 13  Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. 14  Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.

15  Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; 16  kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. 17  Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. 18  Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

19  Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.

20  Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. 21  Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. 22  Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. 23  Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. 24  Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. 25  Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. 26  Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.

27  Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li, 28  kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion? 29  Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 30  La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi. 31  Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li? 32  Sed se ni diros: El homoj—ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. 33  Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

12

1  Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 2  Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3  Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 4  Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5  Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. 6  Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. 7  Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. 8  Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon. 9  Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. 10  Ĉu vi ne legis tiun skribon:

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula;
11  De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?

12  Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

13  Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. 14  Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 15  Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. 16  Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. 17  Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

18  Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 19  Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 20  Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; 21  kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22  kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. 23  En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. 24  Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25  Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 26  Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27  Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.

28  Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? 29  Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30  kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31  Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. 32  Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33  kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem—tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34  Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.

35  Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? 36  David mem diris per la Sankta Spirito:

La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

37  David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.

38  Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, 39  kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 40  kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.

41  Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. 42  Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43  Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; 44  ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.

13

1  Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj! 2  Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3  Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4  Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi? 5  Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 6  Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7  Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. 8  Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9  Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili. 10  Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj. 11  Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12  Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. 13  Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

14  Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; 15  kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16  kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 17  Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! 18  Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro. 19  Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos. 20  Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn. 21  Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu; 22  ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. 23  Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.

24  Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon, 25  kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos. 26  Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. 27  Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

28  De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima; 29  tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 30  Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos. 31  La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 32  Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. 33  Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo. 34  Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35  vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; 36  por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. 37  Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.

14

1  Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi; 2  ĉar ili diris: Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.

3  Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon. 4  Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo? 5  Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi. 6  Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi. 7  Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas. 8  Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo. 9  Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.

10  Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili. 11  Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin.

12  Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon? 13  Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; 14  lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 15  Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16  Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

17  Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du. 18  Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi. 19  Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi? 20  Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21  La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

22  Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo. 23  Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. 24  Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj. 25  Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.

26  Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

27  Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros. 28  Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29  Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30  Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31  Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.

32  Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos. 33  Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. 34  Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu. 35  Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. 36  Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. 37  Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon? 38  Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 39  Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn. 40  Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li. 41  Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 42  Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.

43  Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj. 44  Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. 45  Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin. 46  Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin. 47  Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis al li la orelon. 48  Kaj Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi elvenis, kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? 49  Ĉiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumiĝu la Skriboj. 50  Kaj ĉiuj forlasis lin kaj forkuris.

51  Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; 52  sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda.

53  Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj. 54  Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro. 55  Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. 56  Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis. 57  Kaj elpaŝis iuj, kaj malvere atestis kontraŭ li, dirante: 58  Ni aŭdis lin diri: Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan. 59  Kaj eĉ tiel ilia atesto ne akordiĝis. 60  Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? 61  Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? 62  Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo. 63  Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? 64  Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto. 65  Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

66  Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro; 67  kaj vidante Petron sin varmigantan, ŝi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo. 68  Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis. 69  Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili. 70  Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, ĉar vi estas ja Galileano. 71  Kaj li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas. 72  Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.

15

1  Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. 2  Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras. 3  Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis. 4  Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas. 5  Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

6  Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis. 7  Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. 8  Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. 9  Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? 10  Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin. 11  Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason. 12  Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj? 13  Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin. 14  Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin. 15  Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

16  Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. 17  Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; 18  kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! 19  Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. 20  Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

21  Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. 22  Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. 23  Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin. 24  Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. 25  Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. 26  Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ. 27  Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. 28  Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. 29  Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, 30  savu vin, deirante de la kruco. 31  Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. 32  La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

33  Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 34  Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35  Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan. 36  Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin. 37  Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. 38  Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. 39  Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio. 40  Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis MariaMagdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41  kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

42  Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43  venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44  Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45  Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46  Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47  Kaj MariaMagdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

16

1  Kaj kiam la sabato jam pasis, MariaMagdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. 2  Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. 3  Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? 4  kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda. 5  Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6  Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7  Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8  Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.

9  Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al MariaMagdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10  Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. 11  Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.

12  Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13  Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.

14  Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. 15  Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. 16  Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17  Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18  ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.

19  Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. 20  Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.


LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO

1

1  Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, 2  kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, 3  ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, 4  por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

5  En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto. 6  Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo. 7  Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.

8  Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo, 9  laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10  Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado. 11  Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12  Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13  Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14  Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. 15  Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16  Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17  Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. 18  Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. 19  Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20  Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe. 21  Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. 22  Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. 23  Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

24  Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante: 25  Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.

26  Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27  al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28  Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29  Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30  Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. 31  Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32  Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33  kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. 34  Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? 35  Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36  Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. 37  Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. 38  Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

39  Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; 40  kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton. 41  Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, 42  kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. 43  Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 44  Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. 45  Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. 46  Kaj Maria diris:

Mia animo altigas la Eternulon,
47  Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
48  Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino;
Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49  Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn,
Kaj sankta estas Lia nomo.
50  Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj
Al tiuj, kiuj Lin timas.
51  Li montris forton per Sia brako,
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52  Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
Kaj Li altigis humilulojn.
53  Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo,
Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54  Li helpis Sian servanton Izrael,
Memorante Sian korfavoron.
55  Kiel Li parolis al niaj patroj,
Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

56  Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

57  Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon. 58  Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi. 59  Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro. 60  Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61  Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62  Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63  Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris. 64  Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion. 65  Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio. 66  Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.

67  Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68  Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69  Kaj levis kornon de savo por ni
En la domo de Sia servanto David,
70  Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
71  Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
72  Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj,
Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73  La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74  Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj,
Ni servu Lin sentime,
75  En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76  Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,
Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
77  Por doni al lia popolo scion de savo
En la pardonado de iliaj pekoj,
78  Pro la kompata koro de nia Dio,
Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
79  Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto,
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80  Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.

2

1  Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2  Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3  Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. 4  Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, 5  por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. 6  Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. 7  Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

8  Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. 9  Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. 10  Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11  ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12  Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. 13  Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:

14  Gloro al Dio en la supera alto,
Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15  Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16  Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. 17  Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18  Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. 19  Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. 20  Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21  Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro. 22  Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, 23  kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; 24  kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. 25  Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26  Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27  Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, 28  tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29  Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
Laŭ Via vorto, en paco,
30  Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31  Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32  Lumon por malkaŝo al la gentoj,
Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33  Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34  kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; 35  kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. 36  Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, 37  kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 38  Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. 39  Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

40  Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

41  Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. 42  Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; 43  kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; 44  sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; 45  kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin. 46  Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; 47  kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. 48  Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. 49  Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? 50  Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. 51  Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.

52  Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.

3

1  En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene, 2  dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto. 3  Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj, 4  kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja:

Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
5  Ĉiu valo leviĝos,
Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos,
Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo,
Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
6  Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.

7  Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8  Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 9  Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 10  Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru? 11  Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same. 12  Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13  Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14  Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

15  Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo, 16  Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 17  lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

18  Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo. 19  Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris, 20  aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.

21  Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, 22  kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

23  Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, 24  de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef, 25  de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj, 26  de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, 27  de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri, 28  de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, 29  de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, 30  de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, 31  de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, 32  de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon, 33  de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda, 34  de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor, 35  de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ, 36  de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ, 37  de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, 38  de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.

4

1  Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton 2  dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. 3  Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano. 4  Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo. 5  Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. 6  Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas. 7  Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via. 8  Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu. 9  Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren; 10  ĉar estas skribite:

Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

11  kaj:

Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

12  Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.

13  Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.

14  Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo. 15  Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.

16  Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi. 17  Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

18  La spirito de la Eternulo estas sur mi,
Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj;
Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj
Kaj vidpovon al blinduloj,
Por meti la vunditojn en liberecon,
19  Por proklami favorjaron de la Eternulo.

20  Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21  Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj. 22  Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef? 23  Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo. 24  Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. 25  Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; 26  kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. 27  Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. 28  Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion; 29  kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren. 30  Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

31  Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato; 32  kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. 33  Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, 34  dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. 35  Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. 36  Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras. 37  Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.

38  Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi. 39  Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.

40  Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin. 41  Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.

42  Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili. 43  Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.

44  Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.

5

1  Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2  kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. 3  Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. 4  Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. 5  Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. 6  Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; 7  kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. 8  Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. 9  Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li, 10  kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. 11  Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.

12  Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13  Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li. 14  Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15  Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj. 16  Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.

17  Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18  Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li. 19  Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo. 20  Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21  Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22  Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj? 23  Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 24  Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn—li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25  Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion. 26  Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn hodiaŭ.

27  Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min. 28  Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin. 29  Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili. 30  Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? 31  Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 32  Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento. 33  Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas. 34  Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili? 35  Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36  Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37  Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus. 38  Sed novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn. 39  Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova estas preferinda.

6

1  Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj deŝiris la spikojn, kaj manĝis, frotante ilin en la manoj. 2  Sed iuj el la Fariseoj diris: Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate? 3  Kaj Jesuo, respondante al ili, diris: Ĉu vi eĉ ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4  ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj manĝis kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate, krom nur al la pastroj? 5  Kaj li diris al ili: La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

6  Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. 7  Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. 8  Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan: Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis. 9  Kaj Jesuo diris al ili: Mi vin demandas: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi? 10  Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li: Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis. 11  Sed ili pleniĝis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

12  Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por preĝi; kaj li pasigis la tutan nokton en preĝado al Dio. 13  Kaj kiam tagiĝis, li alvokis siajn disĉiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaŭ nomis apostoloj: 14  Simonon, kiun li ankaŭ nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15  kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16  kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu fariĝis perfidulo. 17  Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj disĉiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj; 18  kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj. 19  Kaj la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn.

20  Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. 21  Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. 22  Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. 23  Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. 24  Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. 25  Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros. 26  Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.

27  Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; 28  benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. 29  Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30  Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. 31  Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. 32  Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33  Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. 34  Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35  Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36  Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. 37  Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; 38  donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

39  Kaj li parolis ankaŭ al ili parabolon: Ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon? 40  Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. 41  Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo? 42  Kiel vi povas diri al via frato: Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato. 43  Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. 44  Ĉar ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Ĉar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn. 45  Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo.

46  Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras? 47  Pri ĉiu, kiu venas al mi, kaj aŭdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas: 48  li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita. 49  Sed tiu, kiu aŭdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraŭ kiun la rivero sin ĵetis, kaj ĝi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

7

1  Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

2  Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta. 3  Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. 4  Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon; 5  ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon. 6  Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; 7  pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos. 8  Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. 9  Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido. 10  Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

11  Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso. 12  Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. 13  Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. 14  Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. 15  Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino. 16  Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon. 17  Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.

18  Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio. 19  Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 20  Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 21  En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon. 22  Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata. 23  Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.

24  Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento? 25  Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj. 26  Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. 27  Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite:

Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.

28  Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li. 29  Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano. 30  Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li. 31  Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas? 32  Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 33  Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon. 34  La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! 35  Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.

36  Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo. 37  Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo, 38  kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo. 39  Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante: Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino. 40  Kaj responde Jesuo diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu. 41  Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. 42  Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos? 43  Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis. 44  Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj. 45  Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn. 46  Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo. 47  Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas. 48  Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas pardonitaj. 49  Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn? 50  Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.

8

1  Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du, 2  kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, 3  kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.

4  Kaj kiam granda homamaso kolektiĝis, kaj homoj el ĉiu urbo venis al li, li diris per parabolo: 5  La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la ĉielo formanĝis ilin. 6  Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, ĉar ili ne havis malsekaĵon. 7  Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin. 8  Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

9  Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo. 10  Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu. 11  La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. 12  Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj. 13  Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas. 14  Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton. 15  Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.

16  Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 17  Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. 18  Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.

19  Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. 20  Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. 21  Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.

22  Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis. 23  Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. 24  Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. 25  Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

26  Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo. 27  Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj. 28  Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min. 29  Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn. 30  Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin. 31  Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. 32  Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili. 33  Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis. 34  Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo. 35  Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis. 36  Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis. 37  Kaj la tuta homamaso, el la ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne veturis. 38  Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante: 39  Reiru al via domo, kaj rakontu ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo ĉion, kion Jesuo faris por li.

40  Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin. 41  Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon; 42  ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.

43  Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu, 44  venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis. 45  Kaj Jesuo diris: Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris: Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin. 46  Sed Jesuo diris: Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco. 47  Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita. 48  Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

49  Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston. 50  Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li: Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita. 51  Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino. 52  Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris: Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas. 53  Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis. 54  Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante: Knabino, leviĝu. 55  Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi. 56  Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

9

1  Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2  Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3  Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo — nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4  Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu. 5  Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili. 6  Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.

7  Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; 8  kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. 9  Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

10  Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li ĉion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida. 11  Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis. 12  Kaj ekvesperiĝis; kaj la dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko. 13  Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto. 14  Ĉar ĉeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek. 15  Kaj tion ili faris, kaj sidigis ĉiujn. 16  Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason. 17  Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

18  Kaj dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas? 19  Kaj ili responde diris: Laŭ iuj Johano, la Baptisto; sed laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. 20  Sed li diris al ili: Sed vi—kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio. 21  Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu; 22  dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. 23  Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. 24  Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos. 25  Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus? 26  Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. 27  Sed mi diras al vi certe: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio.

28  Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi. 29  Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta. 30  Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija, 31  kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem. 32  Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. 33  Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras. 34  Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. 35  Kaj el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu. 36  Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

37  Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin. 38  Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano; 39  kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. 40  Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis. 41  Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon. 42  Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro. 43  Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio.

Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj: 44  Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj. 45  Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

46  Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. 47  Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si, 48  kaj diris al ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.

49  Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas kun ni. 50  Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi.

51  Kaj kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizaĝon, por iri al Jerusalem, 52  kaj sendis senditojn antaŭ sia vizaĝo; kaj ili iris, kaj eniris en vilaĝon de la Samarianoj, por pretigi por li. 53  Kaj tiuj lin ne akceptis, ĉar lia vizaĝo estis direktata al Jerusalem. 54  Kaj liaj disĉiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris: Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin? 55  Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris: Vi mem ne scias, laŭ kia spirito vi estas. 56  Ĉar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilaĝon.

57  Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 58  Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. 59  Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 60  Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. 61  Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62  Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

10

1  Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta. 2  Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3  Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. 4  Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5  Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo. 6  Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi. 7  Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. 8  Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin; 9  kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi. 10  Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru: 11  Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi. 12  Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo. 13  Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro. 14  Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. 15  Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. 16  Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.

17  Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo. 18  Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo. 19  Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. 20  Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

21  En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. 22  Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 23  Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; 24  ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.

25  Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26  Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27  Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28  Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29  Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30  Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31  Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32  Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33  Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34  kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35  Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36  Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37  Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.

38  Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. 39  Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. 40  Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. 41  Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42  sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.

11

1  Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. 2  Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. 3  Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon. 4  Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

5  Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6  ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7  kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8  Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9  Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10  Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. 11  Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? 12  Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? 13  Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

14  Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. 15  Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. 16  Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. 17  Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas. 18  Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn. 19  Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj. 20  Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. 21  Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; 22  sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. 23  Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. 24  Kiam la malpura spirito eliris el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. 25  Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita. 26  Tiam ĝi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.

27  Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis. 28  Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.

29  Kaj kiam la homamaso kolektiĝis al li, li ekparolis, dirante: Ĉi tiu generacio estas malbona generacio; ĝi serĉas signon, kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. 30  Ĉar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaŭ estos la Filo de homo por ĉi tiu generacio. 31  La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun la viroj de ĉi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. 32  Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj ĝin kondamnos; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.

33  Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 34  La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam ĝi estas malbona, via korpo ankaŭ estas malluma. 35  Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo. 36  Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, ĝi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.

37  Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. 38  Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. 39  Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. 40  Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? 41  Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.

42  Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. 43  Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. 44  Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.

45  Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas. 46  Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn. 47  Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48  Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49  Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50  por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio, 51  de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio. 52  Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

53  Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54  insidante kontraŭ li, por kapti ion el lia buŝo.

12

1  Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj disĉiploj, dirante unue: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. 2  Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata. 3  Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj. 4  Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. 5  Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. 6  Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio. 7  Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj. 8  Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio; 9  sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio. 10  Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono. 11  Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri; 12  ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.

13  Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. 14  Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? 15  Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. 16  Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; 17  kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18  Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. 19  Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. 20  Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21  Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.

22  Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23  Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo. 24  Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25  Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26  Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27  Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj. 28  Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29  Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30  Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. 31  Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 32  Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon. 33  Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas. 34  Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

35  Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36  kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37  Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38  Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj. 39  Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 40  Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

41  Kaj Petro diris: Sinjoro, ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni, aŭ ankaŭ por ĉiuj? 42  Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo? 43  Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. 44  Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super ĉio, kion li havas. 45  Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos, 46  la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj. 47  Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn; 48  sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

49  Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? 50  Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! 51  Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; 52  ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. 53  Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.

54  Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel fariĝas. 55  Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel fariĝas. 56  Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la ĉielo; sed kial vi ne scias esplori ĉi tiun tempon? 57  Kaj kial eĉ per vi mem vi ne juĝas, kio estas justa? 58  Ĉar dum vi iradas kun via kontraŭulo al la reganto, survoje klopodu liberiĝi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin ĵetu en malliberejon. 59  Mi diras al vi: Vi neniel el tie eliros, ĝis vi pagos la lastan lepton.

13

1  Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj. 2  Kaj responde li diris al ili: Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3  Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos. 4  Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj homoj, kiuj loĝis en Jerusalem? 5  Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.

6  Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis. 7  Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8  Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9  kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.

10  Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11  Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. 12  Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13  Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. 14  Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15  Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? 16  Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago? 17  Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li.

18  Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19  Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. 20  Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21  Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.

22  Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem. 23  Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24  Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25  Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; 26  tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27  kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. 28  Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. 29  Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. 30  Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

31  En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. 32  Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33  Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34  Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35  Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

14

1  Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. 2  Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo. 3  Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne? 4  Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5  Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago? 6  Kaj ili ne povis respondi al tio.

7  Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: 8  Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9  kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. 10  Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. 11  Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

12  Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13  Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14  kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

15  Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. 16  Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn; 17  kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta. 18  Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19  Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20  Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21  Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22  Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko. 23  Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu. 24  Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.

25  Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: 26  Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. 27  Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 28  Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? 29  Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30  dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31  Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32  Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33  Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 34  Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35  Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

15

1  Kaj ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin. 2  Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili.

3  Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4  Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? 5  Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. 6  Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. 7  Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

8  Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9  Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10  Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

11  Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; 12  kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13  Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. 14  Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15  Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16  Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. 17  Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! 18  Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19  mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20  Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21  Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22  Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23  kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24  ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25  Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26  Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27  Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28  Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29  Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30  sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31  Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32  Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

16

1  Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2  Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3  Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4  Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5  Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? 6  Kaj li diris: Cent bat’ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. 7  Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor’ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8  Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9  Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. 10  Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. 11  Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? 12  Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13  Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

14  Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis. 15  Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio. 16  La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas. 17  Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali. 18  Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

19  Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; 20  kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21  kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22  Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. 23  Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24  Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. 25  Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26  Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27  Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28  ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. 29  Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. 30  Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31  Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

17

1  Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! 2  Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj. 3  Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. 4  Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.

5  Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon. 6  Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi. 7  Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi? 8  Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi vespermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos? 9  Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita? 10  Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

11  Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. 12  Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; 13  kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. 14  Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. 15  Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, 16  kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17  Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? 18  Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? 19  Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.

20  Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado; 21  kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.

22  Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos. 23  Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu; 24  ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. 25  Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio. 26  Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27  Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn. 28  Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis; 29  sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn; 30  tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos. 31  Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu. 32  Memoru la edzinon de Lot. 33  Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva. 34  Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 35  Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 36  Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 37  Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.

18

1  Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi, 2  dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3  kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo. 4  Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5  tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado. 6  Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. 7  Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8  Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?

9  Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10  Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11  La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. 12  Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. 13  Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14  Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

15  Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. 16  Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 17  Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.

18  Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19  Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20  Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21  Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 22  Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 23  Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. 24  Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 25  Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26  Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? 27  Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. 28  Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. 29  Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, 30  kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

31  Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. 32  Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; 33  kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos. 34  Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

35  Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36  kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37  Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38  Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min. 39  Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min! 40  Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis: 41  Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42  Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43  Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.

19

1  Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2  Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3  Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4  Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5  Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6  Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7  Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8  Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9  Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10  Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

11  Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12  Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13  Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. 14  Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni. 15  Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. 16  Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn. 17  Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. 18  Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn. 19  Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. 20  Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko; 21  ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22  Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23  kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento? 24  Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min’on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min’ojn. 25  (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min’ojn.) 26  Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. 27  Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28  Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.

29  Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 30  dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku. 31  Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas. 32  Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. 33  Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon? 34  Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas. 35  Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. 36  Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37  Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; 38  dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto. 39  Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn. 40  Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.

41  Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, 42  dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. 43  Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, 44  kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45  Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, 46  dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

47  Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48  kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.

20

1  Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj; 2  kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton? 3  Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4  La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? 5  Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li? 6  Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7  Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis. 8  Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

9  Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. 10  Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 11  Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12  Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. 13  Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14  Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. 15  Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16  Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu. 17  Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo:

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula?

18  Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.

19  Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon. 20  Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro. 21  Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio: 22  Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 23  Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: 24  Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro. 25  Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 26  Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.

27  Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, 28  dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 29  Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; 30  ankaŭ la dua; 31  kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32  Laste mortis ankaŭ la virino. 33  En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. 34  Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; 35  sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; 36  ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. 37  Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. 38  Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li. 39  Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris. 40  Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.

41  Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David? 42  Ĉar David mem diras en la Psalmaro:

La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
43  Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

44  Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

45  Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: 46  Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 47  kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.

21

1  Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. 2  Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. 3  Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; 4  ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.

5  Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris: 6  Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. 7  Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? 8  Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. 9  Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

10  Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; 11  kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo. 12  Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13  Tio fariĝos por vi atesto. 14  Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; 15  ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. 16  Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17  Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. 18  Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. 19  Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

20  Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. 21  Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22  Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. 23  Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. 24  Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. 25  Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; 26  homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. 27  Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. 28  Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

29  Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn; 30  kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. 31  Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. 32  Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos. 33  La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

34  Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; 35  ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero. 36  Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.

37  Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba. 38  Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.

22

1  Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko. 2  Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.

3  Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. 4  Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5  Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon. 6  Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

7  Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. 8  Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. 9  Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu? 10  Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11  Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 12  Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu. 13  Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

14  Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. 15  Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; 16  ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. 17  Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; 18  ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio. 19  Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 20  Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. 21  Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. 22  Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! 23  Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.

24  Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda. 25  Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. 26  Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto. 27  Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto. 28  Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; 29  kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; 30  por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. 31  Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; 32  sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. 33  Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. 34  Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

35  Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi? 36  Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon. 37  Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon. 38  Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.

39  Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis. 40  Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton. 41  Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, 42  dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via. 43  Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin. 44  Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. 45  Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo, 46  kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.

47  Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin. 48  Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo? 49  Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo? 50  Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon. 51  Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin. 52  Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? 53  Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

54  Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. 55  Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili. 56  Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: 57  Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas. 58  Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas. 59  Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. 60  Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis. 61  Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos. 62  Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

63  Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64  Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis? 65  Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.

66  Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: 67  Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68  kaj se mi demandos, vi ne respondos. 69  Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. 70  Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. 71  Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.

23

1  Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton. 2  Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. 3  Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras. 4  Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro. 5  Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie. 6  Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano. 7  Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.

8  Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9  Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10  Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11  Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. 12  Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.

13  Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, 14  diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15  nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. 16  Tial mi lin skurĝos kaj liberigos. 17  Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo. 18  Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19  kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon. 20  Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; 21  sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin. 22  Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. 23  Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. 24  Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo. 25  Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

26  Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.

27  Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. 28  Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. 29  Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. 30  Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. 31  Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

32  Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.

33  Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. 34  Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn. 35  Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. 36  Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, 37  kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. 38  Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.

39  Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. 40  Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. 41  Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. 42  Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43  Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.

44  Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; 45  kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. 46  Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. 47  Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo. 48  Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston. 49  Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.

50  Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51  (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52  irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53  Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54  Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55  Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56  Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn.

Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.

24

1  Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2  Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3  Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4  Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5  kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6  Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, 7  dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi. 8  Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9  kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj. 10  Kaj ili estis MariaMagdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11  Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12  Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

13  Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14  Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. 15  Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. 16  Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17  Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18  Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? 19  Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; 20  kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. 21  Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. 22  Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23  kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24  Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25  Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! 26  Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? 27  Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28  Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. 29  Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. 30  Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31  Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. 32  Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33  Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34  La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. 35  Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

36  Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 37  Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38  Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? 39  Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40  Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41  Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? 42  Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. 43  Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.

44  Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45  Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46  kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; 47  kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. 48  Vi estas atestantoj pri tio. 49  Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.

50  Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. 51  Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon. 52  Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; 53  kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.


LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO

1

1  En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2  Tiu estis en la komenco kun Dio. 3  Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4  En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5  Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. 6  De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7  Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8  Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9  Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. 10  Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. 11  Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12  Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13  kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14  Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15  Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 16  Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17  Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. 18  Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

19  Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas? 20  Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo. 21  Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne. 22  Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23  Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24  Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25  Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26  Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27  kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi. 28  Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

29  La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30  Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 31  Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32  Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. 33  Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34  Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

35  Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj; 36  kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio! 37  Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38  Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas? 39  Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo. 40  Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41  Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42  Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

43  La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min. 44  Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45  Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46  Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu. 47  Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48  Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49  Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael! 50  Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio. 51  Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

2

1  La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2  ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3  Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4  Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5  Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6  Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7  Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8  Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9  Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10  kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11  Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.

12  Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

13  Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14  Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15  kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; 16  kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17  La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. 18  La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? 19  Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. 20  La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj? 21  Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22  Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

23  Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24  Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, 25  kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.

3

1  Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; 2  tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3  Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4  Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? 5  Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6  Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. 7  Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. 8  La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. 9  Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? 10  Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? 11  Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12  Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? 13  Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. 14  Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15  por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

16  Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17  Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18  Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19  Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. 20  Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21  Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

22  Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23  Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24  Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon. 25  Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. 26  Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. 27  Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo. 28  Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. 29  Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. 30  Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.

31  Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. 32  Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33  Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34  Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton. 35  La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon. 36  Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

4

1  Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano 2  (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj), 3  li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo. 4  Kaj li devis trairi tra Samario. 5  Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef; 6  kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo. 7  Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki. 8  Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn. 9  La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) 10  Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11  La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon? 12  Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj? 13  Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos; 14  sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. 15  La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi. 16  Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien. 17  La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon; 18  ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere. 19  La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto. 20  Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori. 21  Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron. 22  Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo. 23  Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. 24  Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero. 25  La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion. 26  Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

27  Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi? 28  La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj: 29  Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo? 30  Ili eliris el la urbo, kaj venis al li. 31  Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu. 32  Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias. 33  La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi? 34  Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron. 35  Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto. 36  La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto. 37  Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas. 38  Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.

39  Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris. 40  Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn. 41  Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto, 42  kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

43  Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon. 44  Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando. 45  Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.

46  Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. 47  Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis. 48  Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos. 49  La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos. 50  Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. 51  Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas. 52  Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis. 53  Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. 54  Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

5

1  Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

2  En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3  En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; 4  ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis. 5  Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. 6  Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? 7  La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. 8  Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. 9  Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris.

Kaj estis la sabato en tiu tago. 10  La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11  Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. 12  Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? 13  Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. 14  Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. 15  La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. 16  Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. 17  Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. 18  Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

19  Jesuo do respondis kaj diris al ili:

Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras. 20  Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru. 21  Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. 22  Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo, 23  por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. 25  Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos. 26  Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon; 27  kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo. 28  Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, 29  kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.

30  Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 31  Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera. 32  Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi. 33  Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. 34  Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj. 35  Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis ĝoji kelkan tempon en lia lumo. 36  Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; ĉar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. 37  Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian formon. 38  Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. 39  Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; 40  kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon. 41  De homoj mi ne prenas gloron. 42  Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. 43  Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos. 44  Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne serĉas? 45  Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. 46  Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. 47  Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?

6

1  Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. 2  Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3  Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4  Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5  Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu? 6  Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros. 7  Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu. 8  Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9  Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10  Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil. 11  Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris. 12  Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu. 13  Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj. 14  Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

15  Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.

16  Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro; 17  kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili. 18  Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis. 19  Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis. 20  Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu. 21  Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.

22  La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis 23  (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) — 24  kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon. 25  Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? 26  Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. 27  Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. 28  Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29  Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis. 30  Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31  Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. 32  Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. 33  Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. 34  Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. 35  Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36  Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37  Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. 38  Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39  Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. 40  Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

41  La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. 42  Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo? 43  Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi. 44  Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45  Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46  Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48  Mi estas la pano de vivo. 49  Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50  Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. 51  Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

52  La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi? 53  Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54  Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55  Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. 56  Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57  Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. 58  Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. 59  Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

60  Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? 61  Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin? 62  Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis? 63  La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. 64  Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos. 65  Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

66  Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67  Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri? 68  Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69  Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70  Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71  Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

7

1  Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin. 2  La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis. 3  Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4  Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5  Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6  Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta. 7  La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj. 8  Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis. 9  Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.

10  Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete. 11  La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas? 12  Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason. 13  Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.

14  Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15  Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16  Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17  Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem. 18  Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. 19  Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min? 20  La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21  Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio. 22  Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23  Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24  Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.

25  Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26  Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo? 27  Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28  Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29  Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30  Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis. 31  Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris? 32  La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. 33  Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34  Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35  Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? 36  Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

37  En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38  Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39  Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita. 40  Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto. 41  Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas? 42  Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis? 43  Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso. 44  Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

45  Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis? 46  Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. 47  La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? 48  Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? 49  Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita. 50  Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51  Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras? 52  Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

53  [Kaj ĉiu iris al sia domo;

8

1  sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2  Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3  Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4  ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5  En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6  Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7  Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8  Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9  Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10  Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11  Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.]

12  Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. 13  La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera. 14  Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras. 15  Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun. 16  Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis. 17  Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera. 18  Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi. 19  Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron. 20  Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.

21  Jesuo do denove diris al ili: Mi foriras, kaj vi serĉos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. 22  La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni. 23  Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo. 24  Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj. 25  Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco. 26  Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo. 27  Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro. 28  Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. 29  Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li. 30  Dum li parolis tion, multaj kredis al li.

31  Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; 32  kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos. 33  Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj? 34  Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko. 35  Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. 36  Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj. 37  Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi. 38  Mi parolas tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro. 39  Ili respondis kaj diris al li: Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham. 40  Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi aŭdis de Dio; tion Abraham ne faris. 41  Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li: Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu Patron ni havas, Dion. 42  Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis. 43  Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas aŭdi mian vorton. 44  Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi. 45  Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. 46  Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi? 47  Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio. 48  La Judoj respondis kaj diris al li: Ĉu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon? 49  Jesuo respondis: Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras. 50  Sed mi ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas. 51  Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. 52  La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos. 53  Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti? 54  Jesuo respondis: Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio; 55  kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton. 56  Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita. 57  Tiam la Judoj diris al li: Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon? 58  Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas. 59  Tiam ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis, kaj eliris el la templo.

9

1  Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. 2  Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? 3  Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. 4  Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. 5  Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. 6  Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, 7  kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. 8  La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? 9  Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. 10  Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? 11  Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12  Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.

13  Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. 14  Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. 15  La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. 16  Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. 17  Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. 18  La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, 19  kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? 20  Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; 21  sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos. 22  Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. 23  Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin. 24  Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. 25  Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. 26  Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? 27  Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? 28  Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. 29  Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30  La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31  Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32  De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. 33  Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34  Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

35  Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? 36  Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? 37  Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. 38  Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li. 39  Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. 40  Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? 41  Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.

10

1  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. 2  Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. 3  Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. 4  Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. 5  Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj. 6  Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7  Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj. 8  Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin. 9  Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon. 10  La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. 11  Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. 12  La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13  li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj. 14  Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15  tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. 16  Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. 17  Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. 18  Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19  Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20  Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas? 21  Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

22  Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23  kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24  La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe. 25  Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26  Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. 27  Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28  kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29  Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30  Mi kaj la Patro estas unu. 31  Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. 32  Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? 33  La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34  Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? 35  Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36  ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio? 37  Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38  Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39  Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

40  Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41  Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera. 42  Kaj tie multaj kredis al li.

11

1  Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta. 2  Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj. 3  La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. 4  Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata. 5  Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron. 6  Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis. 7  Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon. 8  La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien? 9  Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo. 10  Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo. 11  Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. 12  La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos. 13  Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. 14  Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis. 15  Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. 16  Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.

17  Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. 18  Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj; 19  kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. 20  Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo. 21  Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 22  Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. 23  Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. 24  Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. 25  Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, 26  kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? 27  Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. 28  Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. 29  Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li. 30  (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) 31  La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie. 32  Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 33  Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, 34  kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. 35  Jesuo larmis. 36  La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis! 37  Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu? 38  Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. 39  Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. 40  Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? 41  Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. 42  Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. 43  Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. 44  Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.

45  Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. 46  Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

47  Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn; 48  se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49  Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, 50  nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51  Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52  kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio. 53  De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.

54  Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj. 55  Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi. 56  Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo? 57  Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.

12

1  Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2  Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. 3  Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. 4  Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: 5  Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? 6  Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. 7  Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. 8  Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

9  La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. 10  Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; 11  ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12  En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13  prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14  Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: 15  Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno. 16  Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion. 17  La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li. 18  Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon. 19  La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

20  Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; 21  tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22  Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23  Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24  Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. 25  Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. 26  Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros. 27  Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. 28  Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. 29  Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. 30  Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi. 31  Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita. 32  Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. 33  Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34  La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? 35  Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36  Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili. 37  Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; 38  por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis:

Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton?
Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

39  Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:

40  Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron,
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro,
Kaj ke ili ne konvertiĝu,
Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

41  Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42  Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43  ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

44  Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45  Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46  Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47  Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48  Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49  Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50  Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

13

1  Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. 2  Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, 3  Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio, 4  leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. 5  Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita. 6  Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn? 7  Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. 8  Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. 9  Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon. 10  Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj. 11  Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.

12  Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi? 13  Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas. 14  Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. 15  Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi. 16  Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto. 17  Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras. 18  Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon. 19  De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

21  Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. 22  Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. 23  Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis. 24  Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. 25  Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas? 26  Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon. 27  Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28  Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion. 29  Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj. 30  Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.

31  Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; 32  kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin. 33  Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras. 34  Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. 35  Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.

36  Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos. 37  Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon. 38  Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.

14

1  Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. 2  Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3  Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. 4  Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5  Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6  Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7  Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8  Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. 9  Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron? 10  Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11  Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem. 12  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. 13  Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14  Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15  Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16  Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; 17  tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18  Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. 19  Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos. 20  En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. 21  Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22  Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23  Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. 24  Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

25  Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas. 26  Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. 27  Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. 28  Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi. 29  Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos. 30  De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi; 31  sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.

15

1  Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2  Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3  Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4  Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5  Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. 6  Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. 7  Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8  En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 9  Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. 10  Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11  Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 12  Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13  Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14  Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15  Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16  Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17  Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. 18  Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. 19  Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20  Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. 21  Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22  Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23  Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron. 24  Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaŭ mian Patron. 25  Sed tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo: Ili malamis min senkaŭze. 26  Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27  kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco.

16

1  Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpuŝiĝu. 2  Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. 3  Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. 4  Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi. 5  Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min: Kien vi iras? 6  Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo plenigis vian koron. 7  Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8  Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: 9  rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; 10  rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11  rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita. 12  Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. 13  Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14  Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15  Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 16  Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos. 17  Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj: Ĉar mi foriras al la Patro? 18  Ili do diris: Kio estas ĉi tio, kion li diras: Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19  Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili: Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos? 20  Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo. 21  Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. 22  Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. 23  Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. 24  Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

25  Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la Patro. 26  En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi; 27  ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28  Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro. 29  Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras. 30  Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio. 31  Jesuo respondis al ili: Ĉu vi nun kredas? 32  Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi. 33  Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

17

1  Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; 2  kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. 3  Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 4  Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5  Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis. 6  Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton. 7  Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi; 8  ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis. 9  Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj; 10  kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili. 11  Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. 12  Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo. 13  Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. 14  Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 15  Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. 16  Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 17  Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. 18  Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. 19  Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero. 20  Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto; 21  por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22  Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23  mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis. 24  Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo. 25  Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26  kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

18

1  Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. 2  Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. 3  Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. 4  Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas? 5  Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6  Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron. 7  Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. 8  Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri; 9  por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10  Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo. 11  Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos?

12  La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, 13  kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. 14  Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.

15  Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro; 16  sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. 17  La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. 18  La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante.

19  La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado. 20  Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. 21  Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. 22  Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? 23  Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas? 24  Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas.

25  Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas. 26  Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno? 27  Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

28  Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon. 29  Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro? 30  Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. 31  Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon; 32  por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

33  Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? 34  Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi? 35  Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? 36  Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. 37  Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. 38  Pilato diris al li: Kio estas la vero?

Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon. 39  Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? 40  Kaj ili kriis denove, dirante: Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

19

1  Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis. 2  Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; 3  kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. 4  Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. 5  Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo! 6  Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon. 7  La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio. 8  Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; 9  kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. 10  Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? 11  Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. 12  Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro. 13  Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. 14  Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo! 15  Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro. 16  Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.

17  Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; 18  tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. 19  Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ.

20  Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. 21  Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. 22  Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.

23  Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24  Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras:

Ili dividis miajn vestojn inter si,
Pri mia tuniko ili lotis.

Tion la soldatoj faris. 25  Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26  Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! 27  Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.

28  Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas. 29  Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo. 30  Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

31  La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. 32  Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33  sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34  tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35  Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu. 36  Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita. 37  Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

38  Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39  Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40  Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. 41  Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita. 42  Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

20

1  La unuan tagon de la semajno MariaMagdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. 2  Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. 3  Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. 4  Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; 5  kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. 6  Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, 7  kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. 8  Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. 9  Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj. 10  Kaj la disĉiploj iris returne hejmen.

11  Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; 12  kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. 13  Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. 14  Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 15  Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. 16  Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. 17  Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. 18  MariaMagdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi.

19  Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 20  Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. 21  Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. 22  Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: 23  kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

24  Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25  La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

26  Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. 27  Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28  Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29  Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

30  Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; 31  sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

21

1  Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. 2  Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. 3  Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. 4  Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 5  Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. 6  Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. 7  Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. 8  Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. 9  Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon. 10  Jesuo diris al ili: Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis. 11  Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. 12  Jesuo diris al ili: Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi: Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. 13  Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon. 14  Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.

15  Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn. 16  Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. 17  Li diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn. 18  Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. 19  Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min. 20  Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21  Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo: Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu? 22  Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23  Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?

24  Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion: kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

25  Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.


LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ

1

1  La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui, 2  ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis; 3  al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio; 4  kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi; 5  ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

6  Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7  Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato. 8  Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero. 9  Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. 10  Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11  kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

12  Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo. 13  Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. 14  Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

15  Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek): 16  Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17  Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado. 18  (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis. 19  Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20  Ĉar estas skribite en la Psalmaro:

Lia loĝejo dezertiĝu,
Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto;

kaj:

Lian oficon ricevu alia.

21  El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22  komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo. 23  Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason. 24  Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis, 25  por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26  Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

2

1  Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2  Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3  Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4  Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

5  Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6  Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7  Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8  Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9  Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10  Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11  Kretanoj kaj Araboj—ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. 12  Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas? 13  Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.

14  Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn. 15  Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago; 16  sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17  Kaj en la lasta tempo, diras Dio,
Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
Kaj viaj junuloj havos viziojn,
Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
18  Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo
Mi elverŝos Mian spiriton,
Kaj ili profetos.
19  Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre,
Kaj signojn sur la tero malsupre:
Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20  La suno fariĝos malluma,
Kaj la luno fariĝos sanga,
Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21  Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

22  Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23  lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; 24  lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi. 25  Ĉar David diris pri li:

Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi,
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26  Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango,
Eĉ mia karno ripozas en espero;
27  Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol,
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28  Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,
Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29  Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago. 30  Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31  li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. 32  Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33  Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. 34  Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris:

La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
35  Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36  Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37  Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? 38  Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39  Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40  Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio. 41  Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. 42  Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.

43  Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. 44  Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; 45  kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. 46  Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, 47  laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

3

1  Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa. 2  Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3  tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. 4  Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. 5  Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. 6  Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7  Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. 8  Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. 9  Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion; 10  kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.

11  Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12  Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri? 13  La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin. 14  Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi, 15  kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj. 16  Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj. 17  Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj. 18  Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos. 19  Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo, 20  kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon, 21  kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. 22  Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos. 23  Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo. 24  Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn. 25  Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 26  Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.

4

1  Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj, 2  ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj. 3  Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero. 4  Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.

5  Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj 6  kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro. 7  Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion? 8  Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj, 9  se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis, 10  estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi. 11  Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula. 12  Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

13  Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo. 14  Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri. 15  Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis, 16  dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas. 17  Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo. 18  Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. 19  Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu; 20  ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. 21  Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo. 22  Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.

23  Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili. 24  Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, 25  kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris:

Kial tumultas popoloj,
Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26  Leviĝis la reĝoj de la tero,
Kaj la regantoj kolektiĝis kune,
Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;

27  ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28  por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis. 29  Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo, 30  dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo. 31  Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.

32  Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. 33  Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. 34  Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj 35  kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

36  Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo, 37  posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.

5

1  Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedaĵon, 2  kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la apostoloj. 3  Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? 4  Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio. 5  Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn. 6  Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.

7  Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis. 8  Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom. 9  Kaj Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos. 10  Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo. 11  Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.

12  Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. 13  Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; 14  kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; 15  tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. 16  Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.

17  Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, 18  kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. 19  Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: 20  Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo. 21  Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. 22  Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, 23  dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. 24  Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero. 25  Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. 26  Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj. 27  Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis, 28  dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. 29  Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn. 30  La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo. 31  Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. 32  Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.

33  Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiliĝis, por pereigi ilin. 34  Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo. 35  Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari. 36  Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj leviĝis Teŭdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aliĝis nombro da viroj, ĉirkaŭ kvarcent; kaj li pereis; kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis. 37  Post tiu leviĝis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaŭ pereis, kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis. 38  Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; 39  sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio. 40  Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. 41  Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo. 42  Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.

6

1  Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2  Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3  Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero. 4  Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 5  Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia; 6  tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.

7  Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.

8  Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo. 9  Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10  Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11  Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio. 12  Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13  kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo; 14  ĉar ni aŭdis lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon, kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15  Kaj ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.

7

1  Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel? 2  Kaj tiu diris:

Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran, 3  kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4  Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas; 5  kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon. 6  Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7  Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko. 8  Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn. 9  Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10  kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11  Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon. 12  Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn. 13  Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14  Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn. 15  Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj; 16  kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem. 17  Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo, 18  ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon. 19  Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu. 20  En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro; 21  kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon. 22  Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj. 23  Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn. 24  Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton; 25  kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis. 26  Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia? 27  Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? 28  Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ? 29  Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn. 30  Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo. 31  Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo: 32  Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi. 33  Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 34  Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon. 35  Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo. 36  Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj. 37  Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio. 38  Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni; 39  al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo, 40  dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li. 41  Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj. 42  Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj:

Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn
Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43  Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ
Kaj la stelon de la dio Refan,
La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;
Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.

44  Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis. 45  Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David; 46  kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob. 47  Sed Salomono konstruis por Li domon. 48  Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:

49  La ĉielo estas Mia trono,
Kaj la tero estas Mia piedbenketo;
Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;
Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50  Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?

51  Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi. 52  Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53  vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.

54  Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn. 55  Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, 56  kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio. 57  Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, 58  kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. 59  Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. 60  Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

8

1  Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo.

Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. 2  Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. 3  Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

4  Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5  Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. 6  Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. 7  Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. 8  Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.

9  Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10  al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11  Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj. 12  Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. 13  Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.

14  Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15  kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16  ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 17  Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18  Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19  kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20  Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21  Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. 22  Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. 23  Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. 24  Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.

25  Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.

26  Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27  Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi; 28  tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja. 29  Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro. 30  Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas? 31  Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li. 32  La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena:

Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo;
Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto,
Li ne malfermis sian buŝon;
33  En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita;
Pri lia generacio kiu rakontos?
Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.

34  Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? 35  Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36  Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? 37  Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38  Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. 39  Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. 40  Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.

9

1  Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2  kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3  Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; 4  kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5  Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6  sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7  Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8  Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9  Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.

10  Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro. 11  Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas; 12  kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13  Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem; 14  kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon. 15  Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj; 16  ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo. 17  Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. 18  Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis; 19  kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis.

Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko. 20  Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio. 21  Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn. 22  Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.

23  Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi; 24  sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25  sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

26  Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo. 27  Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo. 28  Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem, 29  kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin. 30  Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.

31  Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.

32  Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida. 33  Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo. 34  Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis. 35  Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.

36  Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris. 37  Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron. 38  Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni. 39  Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili. 40  Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis. 41  Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta. 42  Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43  Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.

10

1  En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2  viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante. 3  Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio. 4  Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio. 5  Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6  li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7  Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li; 8  kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.

9  Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo; 10  kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11  kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12  kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo. 13  Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 14  Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran. 15  Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16  Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.

17  Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo, 18  kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19  Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas. 20  Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis. 21  Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis? 22  Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi. 23  Tial li envokis kaj gastigis ilin.

Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24  Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25  Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li. 26  Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo. 27  Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28  kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura; 29  tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis? 30  Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita, 31  kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio. 32  Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33  Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro. 34  Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:

Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35  sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. 36  Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj); 37  vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano — 38  Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li. 39  Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo. 40  Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41  ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. 42  Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43  Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

44  Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron. 45  Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito. 46  Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47  Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48  Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.

11

1  Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. 2  Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3  dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. 4  Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5  Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; 6  kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. 7  Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 8  Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. 9  Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10  Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. 11  Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12  Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13  kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14  kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. 15  Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16  Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. 17  Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? 18  Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

19  Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20  Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo. 21  Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro. 22  Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia; 23  li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24  ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro. 25  Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon; 26  kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.

27  Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia. 28  Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio. 29  Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo; 30  tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

12

1  Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2  Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3  Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4  Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5  Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. 6  Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. 7  Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8  Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. 9  Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10  Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li. 11  Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12  Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. 13  Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, 14  kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. 15  Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. 16  Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17  Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko. 18  Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro. 19  Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

20  Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo. 21  Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. 22  Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. 23  Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.

24  Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.

25  Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.

13

1  Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo. 2  Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3  Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

4  Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro. 5  Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6  Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7  kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio. 8  Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9  Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10  diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11  Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn. 12  Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

13  Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem. 14  Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis. 15  Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu. 16  Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris:

Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu. 17  La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18  Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19  Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj; 20  kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel. 21  Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22  Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23  El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24  kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25  Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj. 26  Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. 27  Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. 28  Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29  Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. 30  Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31  kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo. 32  Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33  ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34  Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David. 35  Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36  Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37  sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38  Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39  kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo. 40  Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

41  Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu,
Ĉar en via tempo Mi faras ion,
Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42  Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43  Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44  En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. 45  Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. 46  Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47  Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:

Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,
Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.

48  Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49  Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50  Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51  Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52  Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.

14

1  Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2  Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj. 3  Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj. 4  Sed la loĝantaro de la urbo dividiĝis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5  Kaj kiam fariĝis atenco de la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj ŝtonmortigi ilin, 6  sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio—Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon; 7  kaj tie ili proklamis la evangelion.

8  Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9  Li aŭdis Paŭlon paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10  diris per laŭta voĉo: Stariĝu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris. 11  Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12  Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto. 13  Kaj la pastro de la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14  Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante, 15  kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron kaj ĉion en ili; 16  kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke ĉiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17  Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, ĉar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutraĵo kaj feliĉo. 18  Kaj tiel dirante, ili apenaŭ retenis la amasojn de oferado al ili.

19  Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis. 20  Sed kiam la disĉiploj staris ĉirkaŭ li, li leviĝis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe. 21  Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antioĥia, 22  firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio. 23  Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis. 24  Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion. 25  Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia; 26  kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis. 27  Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido. 28  Kaj ili restis kelkan tempon kun la disĉiploj.

15

1  Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn: Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi. 2  Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando. 3  Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj. 4  Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili. 5  Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.

6  Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon. 7  Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili:

Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu. 8  Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni; 9  kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn. 10  Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni? 11  Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.

12  Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili. 13  Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante:

Fratoj, aŭskultu min; 14  Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo. 15  Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16  Post tio Mi revenos,
Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David,
Mi restarigos la detruitaĵojn,
Kaj Mi rekonstruos ĝin;
17  Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj
Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo,
Diras la Eternulo,
18  Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19  Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio; 20  sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango. 21  Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.

22  Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23  kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24  Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25  ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo, 26  homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27  Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman. 28  Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29  ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

30  Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron. 31  Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo. 32  Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin. 33  Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. (34 Tamen plaĉis al Silas tie restadi.) 35  Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.

36  Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37  Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38  Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39  Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro; 40  sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio. 41  Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

16

1  Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro. 2  Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio. 3  Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko. 4  Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem. 5  Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.

6  Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7  kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili; 8  kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas. 9  Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10  Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.

11  Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12  kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13  Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj. 14  Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo. 15  Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.

16  Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. 17  Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18  Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.

19  Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj, 20  kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj, 21  kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj. 22  Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. 23  Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; 24  kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon. 25  Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; 26  kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis. 27  Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. 28  Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie. 29  Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas, 30  kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31  Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32  Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo. 33  Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj. 34  Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.

35  Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn. 36  Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace. 37  Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin. 38  Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj; 39  kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo. 40  Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.

17

1  Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj; 2  kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj, 3  klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo. 4  Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj. 5  Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo. 6  Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie; 7  ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo. 8  Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis. 9  Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.

10  Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11  Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj. 12  Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj. 13  Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason. 14  Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie. 15  Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

16  Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena. 17  Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj. 18  Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon. 19  Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? 20  Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. 21  (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) 22  Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris:

Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. 23  Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24  La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; 25  kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; 26  kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; 27  por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; 28  ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. 29  Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. 30  Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; 31  tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

32  Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. 33  Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili. 34  Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.

18

1  Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton. 2  Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; 3  kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj. 4  Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

5  Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. 6  Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. 7  Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. 8  Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis. 9  Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10  ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo. 11  Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.

12  Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo, 13  dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion. 14  Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15  sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto. 16  Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo. 17  Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.

18  Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson. 19  Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. 20  Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis; 21  sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio—li ekŝipiris el Efeso. 22  Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia. 23  Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.

24  Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. 25  Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; 26  kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. 27  Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; 28  ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.

19

1  Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn, 2  li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito. 3  Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano. 4  Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5  Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6  Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis. 7  Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.

8  Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio. 9  Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos. 10  Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro. 11  Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; 12  tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris. 13  Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas. 14  Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris. 15  Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16  Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj. 17  Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis. 18  Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19  Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj. 20  Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

21  Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon. 22  Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.

23  Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo. 24  Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo; 25  kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn. 26  Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj; 27  kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras. 28  Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj. 29  Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo. 30  Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li. 31  Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron. 32  Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis. 33  Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo. 34  Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj! 35  Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo? 36  Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense. 37  Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino. 38  Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia. 39  Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno. 40  Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon. 41  Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

20

1  Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon. 2  Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon. 3  Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo. 4  Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj. 5  Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas. 6  Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

7  Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo. 8  Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis. 9  Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva. 10  Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li. 11  Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris. 12  Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.

13  Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri. 14  Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene. 15  Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton. 16  Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

17  Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio. 18  Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili:

Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19  servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; 20  kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21  ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. 22  Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, 23  krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24  Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio. 25  Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon. 26  Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj. 27  Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28  Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. 29  Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; 30  kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. 31  Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj. 32  Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj. 33  Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron. 34  Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35  En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

36  Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj. 37  Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis, 38  malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.

21

1  Kaj kiam ni, apartiĝinte de ili, ekŝipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara; 2  kaj trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis. 3  Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro; ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi. 4  Kaj trovinte la disĉiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Paŭlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon. 5  Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojaĝis; kaj ili ĉiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin ĝis ekster la urbo; kaj genuiĝinte sur la marbordo, ni preĝis; 6  kaj adiaŭinte unuj aliajn, ni enŝipiĝis, kaj ili returne iris hejmen.

7  Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon. 8  Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li. 9  Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis. 10  Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo. 11  Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta Spirito: Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj. 12  Kaj aŭdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon. 13  Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. 14  Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.

15  Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris al Jerusalem. 16  Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon, ĉe kiu ni devis loĝadi.

17  Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje akceptis. 18  Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis. 19  Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado. 20  Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo; 21  kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22  Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis. 23  Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson; 24  prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon. 25  Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco. 26  Tiam Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos alportita por ĉiu el ili.

27  Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28  ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon. 29  Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la templon. 30  Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis ŝlositaj. 31  Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas. 32  Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon. 33  Tiam la ĉefkapitano alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris. 34  Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikaĵon. 35  Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso; 36  ĉar la multego de la popolo sekvis, kriante: Forigu lin!

37  Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon? 38  Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39  Sed Paŭlo diris: Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40  Kaj kiam li tion permesis, Paŭlo, starante sur la ŝtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:

22

1  Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.

2  Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:

3  Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ. 4  Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. 5  Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi. 6  Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi. 7  Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 8  Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas. 9  Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi. 10  Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru. 11  Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi. 12  Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj, 13  venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis. 14  Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo. 15  Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis. 16  Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon. 17  Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo, 18  kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19  Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20  kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. 21  Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

22  Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu. 23  Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron, 24  la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li. 25  Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan? 26  Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano. 27  Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes. 28  Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia. 29  Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

30  Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.

23

1  Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago. 2  Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon. 3  Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu? 4  Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio? 5  Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via popolo ne insultu. 6  Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata. 7  Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis. 8  Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ. 9  Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo? 10  Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.

11  Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris: Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.

12  Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon. 13  Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj. 14  Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon. 15  Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin. 16  Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon. 17  Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li. 18  Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi. 19  Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi? 20  Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan. 21  Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson. 22  Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio. 23  Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris: Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte; 24  kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro. 25  Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:

26  Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton. 27  Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano. 28  Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion; 29  kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn. 30  Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.

31  Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32  Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo; 33  sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin. 34  Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio, 35  li diris: Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

24

1  Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo. 2  Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante:

Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco, 3  ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4  Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco. 5  Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto; 6  li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo. 7  Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8  kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas. 9  Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.

10  Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis:

Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas; 11  ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi; 12  kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13  Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14  Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj; 15  kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16  En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj. 17  Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18  ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio, 19  kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi. 20  Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio, 21  krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.

22  Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23  Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

24  Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25  Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26  Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li. 27  Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.

25

1  Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem. 2  Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis, 3  petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo. 4  Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien. 5  Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.

6  Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon. 7  Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; 8  tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis. 9  Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj? 10  Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias. 11  Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. 12  Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.

13  Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston. 14  Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron, 15  pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li. 16  Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo. 17  Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron. 18  La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis, 19  sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas. 20  Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon. 21  Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro. 22  Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.

23  Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon. 24  Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu. 25  Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin. 26  Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi. 27  Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.

26

1  Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:

2  Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3  precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience. 4  Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias, 5  konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6  Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7  al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo! 8  Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn? 9  Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10  Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. 11  Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj. 12  Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj, 13  mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj. 14  Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj. 15  Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16  Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi; 17  liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18  por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi. 19  Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio; 20  sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21  Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22  Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23  ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24  Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25  Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento. 26  Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo. 27  Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. 28  Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano. 29  Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.

30  Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; 31  kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn. 32  Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

27

1  Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto. 2  Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko. 3  Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi. 4  Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj. 5  Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio. 6  Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin. 7  Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone; 8  kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

9  Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin, 10  dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj. 11  Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo. 12  Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri. 13  Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime. 14  Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo; 15  kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj. 16  Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton; 17  kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj. 18  Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon; 19  kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo. 20  Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita. 21  Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon. 22  Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo. 23  Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24  dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi. 25  Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi. 26  Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.

27  Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando; 28  kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn. 29  Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝipmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu. 30  Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo, 31  Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi. 32  Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali. 33  Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion. 34  Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj. 35  Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi. 36  Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon. 37  Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj. 38  Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron. 39  Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon. 40  Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo. 41  Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj. 42  Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru. 43  Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero; 44  kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.

28

1  Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita. 2  Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco. 3  Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano. 4  Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi. 5  Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon. 6  Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.

7  Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn. 8  Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. 9  Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj; 10  ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.

11  Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj. 12  Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn. 13  Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli, 14  kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo. 15  Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.

16  Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

17  Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, 18  kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton. 19  Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion. 20  Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon. 21  Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan. 22  Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.

23  Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero. 24  Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis. 25  Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26  dirante:

Iru al tiu popolo, kaj diru:
Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;
Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
27  Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,
Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,
Kaj siajn okulojn ili fermis,
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj,
Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro,
Kaj por ke ili ne konvertiĝu,
Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

28  Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos. 29  Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.

30  Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li, 31  predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA ROMANOJ

1

1  Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, 2  kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, 3  pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno, 4  la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj—Jesuo Kristo, nia Sinjoro, 5  per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo, 6  inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo; 7  al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

8  Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9  Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj, 10  ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio. 11  Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12  tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia. 13  Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj. 14  Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj. 15  Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo. 16  Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. 17  Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.

18  Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; 19  ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. 20  Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21  ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis. 22  Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, 23  kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.

24  Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem; 25  kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.

26  Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 27  kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.

28  Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn; 29  plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30  kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj, 31  senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32  kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.

2

1  Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn. 2  Kaj ni scias, ke la juĝo de Dio estas laŭ vero kontraŭ tiuj, kiuj faradas tiajn agojn. 3  Kaj ĉu vi kalkulas, ho homo, kiu juĝas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la juĝon de Dio? 4  Aŭ ĉu vi malestimas la riĉecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento? 5  sed laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝigo de la justa juĝo de Dio, 6  kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj; 7  al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8  sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9  aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10  sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko; 11  ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio. 12  Ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo; 13  ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj (14 ĉar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ĉi tiuj, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem; 15  kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.) 16  en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.

17  Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la leĝon, kaj fieras pri Dio, 18  kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindaĵojn, kaj estas instruita el la leĝo, 19  kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20  edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la leĝo la formon de la scio kaj la vero; 21  vi, kiu instruas alian, ĉu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas: Ne ŝtelu; ĉu vi ŝtelas? 22  vi, kiu diras: Ne adultu; ĉu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, ĉu vi prirabas templojn? 23  vi, kiu fieras pri la leĝo, ĉu vi malhonoras Dion per via transpaŝo de la leĝo? 24  Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite. 25  Ĉar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la leĝo; sed se vi estas pekanto kontraŭ la leĝo, via cirkumcido fariĝas necirkumcido. 26  Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la leĝo, ĉu lia necirkumcido ne kalkuliĝos kiel cirkumcido? 27  kaj ĉu la laŭnatura necirkumcidulo, se li plenumas la leĝon, ne juĝos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpaŝas la leĝon? 28  Ĉar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29  sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laŭ la spirito, ne laŭ la litero, kies laŭdo estas ne de homoj, sed de Dio.

3

1  Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido? 2  Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio. 3  Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio? 4  Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite:

Ke Vi estu justa en Via vorto
Kaj pura en Via juĝo.

5  Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.) 6  Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon? 7  Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto? 8  kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

9  Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko; 10  kiel estas skribite:

Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
11  Ne ekzistas prudentulo,
Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
12  Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
13  Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritis;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14  Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
15  Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
16  Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17  Kaj vojon de paco ili ne konas;
18  Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

19  Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio; 20  ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko. 21  Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj; 22  nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo; 23  ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; 24  pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; 25  kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio; 26  por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo. 27  Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido. 28  Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo. 29  Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj; 30  ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido. 31  Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.

4

1  Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laŭ la karno? 2  Ĉar se Abraham praviĝis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaŭ Dio. 3  Ĉar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 4  Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel ŝuldo. 5  Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto. 6  Kiel David ankaŭ pridiras la feliĉon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj, 7  dirante:

Feliĉaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj,
Kies pekoj estas kovritaj.
8  Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

9  Ĉu do ĉi tiu feliĉo apartenas al la cirkumcidularo, aŭ al la necirkumcidularo ankaŭ? Ĉar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto. 10  Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido; 11  kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili; 12  kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido. 13  Ĉar ne per la leĝo fariĝis la promeso al Abraham aŭ al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido. 14  Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis; 15  ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo. 16  Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj 17  (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus. 18  Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro. 19  Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara; 20  tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio, 21  kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari. 22  Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. 23  Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li; 24  sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25  kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

5

1  Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2  per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio. 3  Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4  kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5  kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. 6  Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. 7  Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. 8  Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9  Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10  Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11  kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

12  Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis; 13  ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo. 14  Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto. 15  Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo. 16  Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo. 17  Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco. 18  Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo. 19  Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj. 20  Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis, 21  por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

6

1  Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu? 2  Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi? 3  Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? 4  Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. 5  Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, 6  sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7  ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko. 8  Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; 9  sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10  Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11  Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

12  Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj; 13  ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio. 14  Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.

15  Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne! 16  Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco? 17  Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18  kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco. 19  Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo. 20  Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco. 21  Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto. 22  Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon. 23  Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

7

1  Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas? 2  Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo. 3  Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro. 4  Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio. 5  Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto. 6  Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

7  Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru; 8  sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva. 9  Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis; 10  kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto; 11  ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis. 12  Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13  Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono—por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka. 14  Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon. 15  Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras. 16  Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona. 17  La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. 18  Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. 19  Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. 20  Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. 21  Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi. 22  Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo; 23  sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24  Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto? 25  Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.

8

1  Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. 2  Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto. 3  Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4  por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito. 5  Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito. 6  Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; 7  ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei; 8  kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio. 9  Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. 10  Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11  Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.

12  Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno; 13  ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos. 14  Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. 15  Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro. 16  La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; 17  kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

18  Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. 19  Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. 20  Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, 21  ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. 22  Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. 23  Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. 24  Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25  Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.

26  Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; 27  kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio. 28  Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. 29  Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30  kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

31  Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? 32  Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li? 33  Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; 34  kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. 35  Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? 36  Kiel estas skribite:

Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

37  Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38  Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, 39  nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

9

1  Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito, 2  ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro. 3  Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno; 4  kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; 5  kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. 6  Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; 7  nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron. 8  Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro. 9  Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara. 10  Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak11  (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12  estis dirite al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan. 13  Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

14  Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne! 15  Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16  Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. 17  Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 18  Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

19  Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo? 20  Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? 21  Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22  Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo; 23  kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro, 24  nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj? 25  Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea:

La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo,
Kaj la neamatinon amatino.
26  Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo,
Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

27  Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; 28  ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin. 29  Kiel Jesaja diris antaŭe:

Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon,
Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

30  Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31  sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. 32  Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; 33  kiel estas skribite:

Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo;
Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

10

1  Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado. 2  Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio. 3  Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio. 4  Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas. 5  Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi. 6  Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston), 7  nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). 8  Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; 9  ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; 10  ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo. 11  Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. 12  Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas; 13  ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. 14  Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? 15  kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

16  Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? 17  La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo. 18  Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe:

Tra la tuta mondo iris ilia sono,
Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.

19  Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris:

Mi incitos vin per ne-popolo,
Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.

20  Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris:

Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis;
Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.

21  Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

11

1  Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2  Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael: 3  Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon. 4  Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal. 5  Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco. 6  Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco. 7  Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita; 8  kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago. 9  Kaj David diris:

Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo
Kaj falpuŝilo kaj repago;
10  Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.

11  Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin. 12  Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

13  Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon; 14  se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili. 15  Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj? 16  Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj. 17  Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18  ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19  Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20  Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21  ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos. 22  Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos. 23  Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin. 24  Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?

25  Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos; 26  kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite:

El Cion venos la Liberiganto;
Li deturnos de Jakob malpiecon;
27  Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili,
Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

28  Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29  Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30  Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31  tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton. 32  Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.

33  Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34  Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto? 35  aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36  Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

12

1  Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. 2  Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

3  Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu. 4  Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, 5  tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. 6  Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; 7  aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; 8  aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo. 9  Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. 10  En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11  en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12  en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; 13  kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. 14  Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15  Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. 16  Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. 17  Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. 18  Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. 19  Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20  Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21  Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

13

1  Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2  Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. 3  Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; 4  ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. 5  Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. 6  Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. 7  Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

8  Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. 9  Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10  Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.

11  Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12  La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13  Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. 14  Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

14

1  Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2  Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn. 3  Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis. 4  Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi. 5  Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. 6  Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7  Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8  Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9  Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10  Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio. 11  Ĉar estas skribite:

Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo,
Kaj ĉiu lango gloros Dion.

12  Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.

13  Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon. 14  Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura. 15  Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis. 16  Via bono do ne estu kalumniita; 17  ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito. 18  Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19  Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20  Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo. 21  Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas. 22  Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio. Feliĉa estas tiu, kiu ne juĝas sin mem per tio, kion li aprobas. 23  Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li manĝas; ĉar li manĝas ne el fido, kaj ĉio, kio ne estas el fido, estas peko.

15

1  Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem. 2  Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi. 3  Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 4  Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon. 5  Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo; 6  por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 7  Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio. 8  Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj, 9  kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite:

Tial mi gloros Vin inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantos.

10  Kaj ankaŭ oni diras:

Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

11  Kaj ankaŭ:

Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj,
Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.

12  Kaj ankaŭ Jesaja diras:

Estos radiko de Jiŝaj,
Kaj la stariĝanto por regi la naciojn.
Al li celados la nacioj.

13  Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.

14  Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian. 15  Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio, 16  ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito. 17  Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio. 18  Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, 19  en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo; 20  jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia; 21  sed kiel estas skribite:

Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li,
Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.

22  Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi; 23  sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi, 24  kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi); 25  sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj. 26  Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem. 27  Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj. 28  Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje. 29  Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.

30  Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi; 31  ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj; 32  por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi. 33  Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.

16

1  Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; 2  por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.

3  Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, 4  kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj; 5  kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo. 6  Salutu Marian, kiu multe laboris por vi. 7  Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi. 8  Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro. 9  Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison. 10  Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo. 11  Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro. 12  Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro. 13  Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon. 14  Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili. 15  Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili. 16  Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

17  Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. 18  Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj. 19  Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon. 20  Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj.

La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

21  Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj. 22  Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro. 23  Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato. 24  La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.

25  Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, 26  sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido; 27  al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.


LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ

1

1  Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato, 2  al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia: 3  Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

4  Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo; 5  ke en ĉio vi riĉiĝis en li, en ĉia parolo kaj ĉia scio; 6  kiel ankaŭ la atesto de Kristo konfirmiĝis en vi; 7  tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 8  kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino, por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9  Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

10  Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo. 11  Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj. 12  Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo. 13  Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo? 14  Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo; 15  por ke neniu diru, ke vi baptiĝis en mian nomon. 16  Kaj mi baptis ankaŭ la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, ĉu mi baptis iun alian. 17  Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu.

18  Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. 19  Ĉar estas skribite:

Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj,
Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.

20  Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? 21  Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. 22  Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; 23  sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; 24  sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. 25  Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

26  Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27  sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28  kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; 29  por ke neniu karno fieru antaŭ Dio. 30  Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; 31  por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

2

1  Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. 2  Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3  Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4  Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5  por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.

6  Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; 7  sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; 8  kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; 9  sed kiel estas skribite:

Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis,
Kaj kio en la koron de homo ne eniris,
Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

10  Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. 11  Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12  Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13  Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. 14  Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. 15  Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. 16  Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

3

1  Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2  Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas; 3  ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 4  Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5  Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6  Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7  Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8  Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. 9  Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

10  Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11  Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12  Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13  ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14  Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15  Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.

16  Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? 17  Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18  Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19  Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20  kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21  Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22  ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23  kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

4

1  Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2  Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. 3  Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. 4  Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. 5  Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

6  Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. 7  Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? 8  Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. 9  Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj. 10  Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11  Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12  kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13  kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.

14  Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15  Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. 16  Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi. 17  Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio. 18  Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi. 19  Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon. 20  Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. 21  Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?

5

1  Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro. 2  Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi. 3  Ĉar mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis, kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion, 4  en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo, 5  transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo. 6  Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason? 7  Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo; 8  tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

9  En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj; 10  ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11  sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. 12  Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, 13  dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

6

1  Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj? 2  Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn? 3  Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo? 4  Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio? 5  Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj, 6  sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj? 7  Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon? 8  Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj. 9  Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, 10  nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11  Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

12  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. 13  Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14  kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco. 15  Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne! 16  Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno. 17  Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. 18  Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo. 19  Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20  ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

7

1  Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. 2  Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. 3  La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. 4  Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5  Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. 6  Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. 7  Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.

8  Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. 9  Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. 10  Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo 11  (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon. 12  Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro: Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj ŝi konsentas loĝadi kun li, li ne forigu ŝin. 13  Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas loĝadi kun ŝi, ŝi ne forlasu sian edzon. 14  Ĉar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj. 15  Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru: la frato aŭ la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco. 16  Ĉar kiel vi scias, ho edzino, ĉu vi savos vian edzon? aŭ kiel vi scias, ho edzo, ĉu vi savos vian edzinon? 17  Sed kiel la Sinjoro disdonis al ĉiu, kiel Dio ĉiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en ĉiuj eklezioj. 18  Ĉu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne fariĝu necirkumcidita. Ĉu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidiĝu. 19  Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio. 20  Ĉiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21  Ĉu vi estas vokita, estante sklavo? ne ĉagreniĝu pro tio; sed se vi povas liberiĝi, tion uzu prefere. 22  Ĉar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23  Vi estas aĉetitaj per prezo; ne fariĝu sklavoj de homoj. 24  Fratoj, ĉiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

25  Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela. 26  Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti. 27  Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon. 28  Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin. 29  Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus; 30  kaj la plorantoj, kvazaŭ ne plorantaj; kaj la ĝojantoj, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj la aĉetantoj, kvazaŭ ne posedantaj; 31  kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. 32  Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; 33  sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. 34  Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. 35  Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite. 36  Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu. 37  Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone. 38  Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone. 39  Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro. 40  Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.

8

1  Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. 2  Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; 3  sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. 4  Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5  Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6  tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. 7  Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas. 8  Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas. 9  Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. 10  Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn? 11  Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12  Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. 13  Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

9

1  Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro? 2  Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. 3  Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena: 4  Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki? 5  Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? 6  Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori? 7  Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro? 8  Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman? 9  Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas? 10  aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno. 11  Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? 12  Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13  Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14  Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. 15  Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. 16  Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17  Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18  Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. 19  Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20  Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; 21  al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. 22  Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23  Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu. 24  Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25  Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26  Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; 27  sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

10

1  Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2  kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3  kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; 4  kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5  Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6  Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. 7  Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8  Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9  Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10  Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11  Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. 12  Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13  Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.

14  Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15  Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16  Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17  pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18  Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19  Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20  Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21  Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. 22  Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?

23  Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. 24  Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. 25  Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26  ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27  Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28  Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo—ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29  konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? 30  Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31  Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. 32  Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; 33  tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.

11

1  Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.

2  Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3  Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4  Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5  Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. 6  Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7  Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8  Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9  ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; 10  pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj. 11  Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12  Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio. 13  Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite? 14  Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15  Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo. 16  Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

17  Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo. 18  Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. 19  Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi. 20  Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon; 21  ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas. 22  Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas. 23  Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24  kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 25  Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26  Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos. 27  Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28  Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29  Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon. 30  Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31  Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. 32  Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo. 33  Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian. 34  Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

12

1  Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2  Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3  Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4  Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5  Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6  Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7  Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8  Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9  al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10  kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11  sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

12  Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13  Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14  Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15  Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo—ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16  Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo—ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17  Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18  Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19  Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20  Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21  Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22  Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23  kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24  sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25  por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26  Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27  Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28  Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29  Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30  ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31  Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

13

1  Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2  Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3  Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4  Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5  ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6  ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7  ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8  Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9  Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10  sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11  Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12  Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13  Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

14

1  Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. 2  Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn. 3  Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. 4  Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5  Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon. 6  Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? 7  Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? 8  Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo? 9  Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. 10  Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11  Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. 12  Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio. 13  Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu. 14  Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15  Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte. 16  Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. 17  Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. 18  Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj; 19  tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

20  Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj. 21  En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo. 22  Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. 23  Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas? 24  Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj; 25  la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.

26  Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo. 27  Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu; 28  sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29  Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30  Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. 31  Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon; 32  kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; 33  ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.

34  La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35  Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. 36  Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?

37  Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. 38  Sed se iu ne scias, li ne sciu.

39  Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. 40  Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.

15

1  Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, 2  per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3  Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4  kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5  kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6  poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7  poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8  kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. 9  Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10  Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11  Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12  Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13  Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 14  kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15  Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. 16  Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 17  kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18  Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. 19  Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.

20  Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. 21  Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22  Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23  Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24  Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25  Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26  La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27  Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. 28  Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.

29  Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? 30  kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? 31  Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. 32  Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. 33  Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. 34  Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35  Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas? 36  Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos; 37  kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco; 38  sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. 39  Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj. 40  Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. 41  Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro. 42  Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; 43  ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; 44  ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo. 45  Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. 46  Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. 47  La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. 48  Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj. 49  Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

50  Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51  Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, 52  en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. 53  Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. 54  Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. 55  Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56  La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; 57  sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. 58  Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

16

1  Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. 2  La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3  Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; 4  kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi. 5  Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos; 6  sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos. 7  Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos. 8  Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto; 9  ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.

10  Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ; 11  neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj. 12  Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

13  Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu. 14  Ĉio via estu farata en amo.

15  Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj), 16  ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17  Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis. 18  Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

19  La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20  Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso. 21  La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. 22  Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23  La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24  Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.


LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ

1

1  Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun ĉiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Aĥaja lando: 2  Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; 4  kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. 5  Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo. 6  Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas; 7  kaj nia espero pri vi estas firma, ĉar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaŭ vi estas partoprenantoj en la konsolo. 8  Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo; 9  ni ja ricevis la aljuĝon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, 10  kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraŭ plu nin forsavos; 11  dum vi ankaŭ nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

12  Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaŭ Dio, ne laŭ homa saĝeco, sed laŭ la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe ĉe vi. 13  Ĉar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos ĝis la fino; 14  kiel ankaŭ vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaŭ estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

15  Kaj en ĉi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon, 16  kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antaŭen irigita al Judujo. 17  Kiam mi do tiel intencis, ĉu mi elmontris kapricemon? aŭ kion mi celas, ĉu mi tion celas laŭkarne, tiel ke estu ĉe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne? 18  Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne. 19  Ĉar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estiĝis. 20  Ĉar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaŭ per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni. 21  Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, 22  kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.

23  Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraŭ ne venis al Korinto. 24  Ne kvazaŭ ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via ĝojo; ĉar per via fido vi staras.

2

1  Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo. 2  Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi? 3  Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj. 4  Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

5  Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj. 6  Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7  pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo. 8  Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon. 9  Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj. 10  Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo, 11  por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

12  Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo, 13  mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo. 14  Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. 15  Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; 16  al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? 17  Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

3

1  Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi? 2  Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj; 3  ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro. 4  Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; 5  ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio, 6  kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas. 7  Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, 8  kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? 9  Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. 10  Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro. 11  Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

12  Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, 13  kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta; 14  sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, 15  sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. 16  Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. 17  La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. 18  Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

4

1  Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas; 2  sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio. 3  Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; 4  en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. 5  Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. 6  Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.

7  Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; 8  ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9  persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10  ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. 11  Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. 12  La morto do energias en ni, sed la vivo en vi. 13  Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas; 14  sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi. 15  Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.

16  Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. 17  Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18  dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

5

1  Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. 2  Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; 3  se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. 4  Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. 5  Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito. 6  Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro 7  (ĉar ni iradas fide, ne vide); 8  ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro. 9  Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li. 10  Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.

11  Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj. 12  Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore. 13  Ĉar ĉu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio estas pro vi. 14  Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; 15  kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. 16  Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas. 17  Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. 18  Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; 19  nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

20  Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio. 21  Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.

6

1  Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio 2  (ĉar Li diris:

En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
Kaj en tago de savo Mi helpis vin;

jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); 3  ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4  sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, 5  en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6  en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7  en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8  per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9  kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10  kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

11  Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita. 12  Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj. 13  Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.

14  Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo? 15  Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? 16  Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 17  Tial

Eliru el inter ili, kaj estu apartaj,

diras la Eternulo,

Kaj ne tuŝu malpuraĵon;
Kaj Mi vin akceptos,
18  Kaj Mi estos por vi Patro,
Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj,

diras la Eternulo Plejpotenca.

7

1  Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

2  Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraŭ neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis. 3  Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti. 4  Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.

5  Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj. 6  Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito; 7  kaj ne nur per lia alveno, sed ankaŭ per la konsolo, per kiu li konsoliĝis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraŭ pli ĝojis. 8  Ĉar kvankam mi vin malĝojigis per mia epistolo, mi ne bedaŭras pri tio, kvankam mi ja bedaŭris; ĉar mi vidas, ke tiu epistolo vin malĝojigis, sed nur mallonge. 9  Mi nun ĝojas, ne pro tio, ke vi malĝojis, sed pro tio, ke vi malĝojis ĝis pento; ĉar vi laŭ Dio malĝojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni. 10  Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton. 11  Ĉar jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero. 12  Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio. 13  Tial ni konsoliĝis; kaj en nia konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia animo estas refreŝigita de vi ĉiuj. 14  Ĉar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera. 15  Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis. 16  Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.

8

1  Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj; 2  nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco. 3  Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo—jes, kaj super sia povo—ili donis memvole, 4  petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; 5  kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6  Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon. 7  Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco. 8  Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ. 9  Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj. 10  Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli. 11  Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo. 12  Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo. 13  Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, 14  sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco; 15  kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

16  Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi. 17  Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole. 18  Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj; 19  kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon, 20  evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21  ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj. 22  Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi. 23  Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. 24  Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

9

1  Ĉar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi; 2  ĉar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Aĥaja lando jam antaŭ unu jaro pretiĝis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili. 3  Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne fariĝu vanta rilate al ĉi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj, 4  por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro ĉi tiu fido. 5  Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antaŭe iru al vi, kaj antaŭe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

6  Sed jen: Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaŭ rikoltos malavare. 7  Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar Dio amas donacanton ĝojan. 8  Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro; 9  kiel estas skribite:

Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj;
Lia justeco restas eterne.

10  Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutraĵo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco; 11  dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio. 12  Ĉar la administrado de ĉi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaŭ abundas per multaj dankoj al Dio; 13  ĉar provinte vin per ĉi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al ĉiuj; 14  dum ili mem ankaŭ, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi. 15  Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

10

1  Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi: 2  mi mem petegas vin, ke ĉeestante, mi ne kuraĝu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuraĝi kontraŭ iuj, kiuj rigardas nin kiel laŭkarne iradantajn. 3  Ĉar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno 4  (ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj); 5  deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo, 6  kaj starante pretaj puni ĉian malobeon, tuj kiam via obeo plenumiĝos. 7  Vi rigardas la aferojn antaŭ via vizaĝo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaŭ ni. 8  Ĉar eĉ se mi fierus iom supermezure pri nia aŭtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin deĵeti), mi ne hontus; 9  por ke ne ŝajnu, kvazaŭ mi volus timigi vin per miaj leteroj. 10  Ĉar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda. 11  Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, ĉeestante, ni estas ankaŭ per agado. 12  Ĉar ni ne kuraĝas nin interkalkuli aŭ kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; ĉar ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem kaj komparante sin al si mem. 13  Sed ni fieros ne pretermezure, sed laŭ la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi eĉ ĝis vi. 14  Ĉar ni ne tro etendas nin, kvazaŭ ni ne atingus ĝis vi; ĉar ni jam venis ĝis vi en la evangelio de Kristo, 15  ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laŭ nia mezurilo ĝis plua abundo, 16  por prediki la evangelion ĝis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj. 17  Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo. 18  Ĉar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

11

1  Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras. 2  Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo. 3  Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo. 4  Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras. 5  Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn. 6  Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj. 7  Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio? 8  Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi; 9  kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos. 10  Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj. 11  Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias. 12  Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni. 13  Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. 14  Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. 15  Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.

16  Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu. 17  Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado. 18  Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos. 19  Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj. 20  Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon. 21  Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas. 22  Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ. 23  Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. 24  De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. 25  Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; 26  en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; 27  en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco. 28  Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj. 29  Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas? 30  Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco. 31  La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. 32  En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti; 33  kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.

12

1  Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkaŝoj de la Sinjoro. 2  Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon; 3  kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias), 4  ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli. 5  Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj. 6  Ĉar se mi deziros fieri, mi ne estos malsaĝa; ĉar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aŭ aŭdas ĉe mi. 7  Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj — por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu. 8  Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi. 9  Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10  Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

11  Mi malsaĝiĝis: vi min devigis; ĉar mi devus estis laŭdata de vi; ĉar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio. 12  Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj. 13  Ĉar en kio vi fariĝis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu al mi ĉi tiun maljustaĵon.

14  Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. 15  Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata? 16  Tio estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo. 17  Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi? 18  Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

19  Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi. Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por via edifo. 20  Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj; 21  ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

13

1  Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita. 2  Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos; 3  ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi; 4  ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi. 5  Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj. 6  Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj. 7  Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj. 8  Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero. 9  Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo. 10  Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado.

11  Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. 12  Salutu unu la alian per sankta kiso.

13  Ĉiuj sanktuloj vin salutas.

14  La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA GALATOJ

1

1  Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), 2  kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: 3  Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 4  kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; 5  al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

6  Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; 7  kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. 8  Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9  Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10  Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

11  Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. 12  Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo. 13  Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; 14  kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. 15  Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16  por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, 17  kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

18  Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19  Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. 20  Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. 21  Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. 22  Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; 23  sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; 24  kaj ili gloris Dion en mi.

2

1  Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. 2  Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta. 3  Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi; 4  sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu; 5  al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi. 6  Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado)—tiuj valoruloj nenion aldonis al mi; 7  sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido 8  (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj), 9  Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo; 10  kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

11  Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda. 12  Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13  Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco. 14  Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo? 15  Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj, 16  sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos. 17  Sed se, dezirante praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne! 18  Ĉar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo. 19  Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. 20  Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. 21  Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

3

1  Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2  Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido? 3  Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas? 4  Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5  Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido? 6  Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7  Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8  Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj. 9  Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham. 10  Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin. 11  Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido; 12  kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13  Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo; 14  por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

15  Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. 16  Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo. 17  Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson. 18  Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso. 19  Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo. 20  Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu. 21  Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo. 22  Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.

23  Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota. 24  Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. 25  Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. 26  Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27  Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. 28  Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29  Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

4

1  Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; 2  sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. 3  Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4  sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, 5  por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton. 6  Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! 7  Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.

8  Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9  sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? 10  Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11  Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.

12  Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13  sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; 14  kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon. 15  Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. 16  Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko? 17  Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. 18  Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. 19  Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, 20  mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.

21  Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon? 22  Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23  Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. 24  Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25  Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. 26  Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. 27  Estas ja skribite:

Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis,
Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron;
Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

28  Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. 29  Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. 30  Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. 31  Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

5

1  Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

2  Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. 3  Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. 4  Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5  Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6  Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo. 7  Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? 8  Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. 9  Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason. 10  Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas. 11  Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita. 12  Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.

13  Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. 14  Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15  Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

16  Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17  Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18  Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. 19  Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, 20  idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21  envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22  Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23  mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo. 24  Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

25  Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu. 26  Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

6

1  Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2  Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. 3  Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas. 4  Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5  Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.

6  Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. 7  Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. 8  Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. 9  Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. 10  Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

11  Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. 12  Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. 13  Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno. 14  Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. 15  Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. 16  Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

17  De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

18  La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA EFESANOJ

1

1  Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo: 2  Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo; 4  kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo; 5  antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, 6  al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7  en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco, 8  kiun li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento, 9  sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li, 10  por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero; 11  en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo; 12  por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo; 13  en kiu vi ankaŭ esperas, aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14  kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.

15  Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj, 16  ne ĉesas danki pro vi, vin nomante en miaj preĝoj; 17  por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li; 18  dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj, 19  kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto, 20  kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj, 21  multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; 22  kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio, 23  kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.

2

1  Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2  en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3  inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj. 4  Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5  eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis), 6  kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo; 7  por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: 8  ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; 9  ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10  Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.

11  Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno — 12  ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo. 13  Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. 14  Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo, 15  en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; 16  kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17  kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj; 18  ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro. 19  Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, 20  konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; 21  en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo; 22  en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

3

1  Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2  se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3  ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, 4  per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5  kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6  ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7  al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. 8  Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; 9  kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; 10  por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio, 11  laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12  en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13  Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

14  Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, 15  el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata, 16  por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17  por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18  kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19  kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

20  Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni, 21  estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.

4

1  Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2  kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3  penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4  Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5  unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6  unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. 7  Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. 8  Tial li diras:

Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn,
Kaj donis donacojn al homoj.

9  (Ĉi tio do: Li supreniris—kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? 10  La malsuprenirinto—tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.) 11  Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12  por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13  ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14  por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15  sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, 16  el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

17  La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18  mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19  kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco. 20  Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21  se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22  por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23  kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24  kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.

25  Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia. 26  Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27  ankaŭ ne donu lokon al la diablo. 28  Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. 29  El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj. 30  Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto. 31  Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; 32  kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.

5

1  Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2  kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo. 3  Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4  nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5  Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6  Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7  Ne estu do partoprenantoj kun ili; 8  ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9  (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero), 10  provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro; 11  kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12  ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13  Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo. 14  Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

15  Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj; 16  elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj. 17  Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro. 18  Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito; 19  parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro, 20  dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 21  submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.

22  Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23  Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24  Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio. 25  Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, 26  por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, 27  por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. 28  Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29  ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; 30  ĉar ni estas membroj de lia korpo. 31  Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32  Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33  Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

6

1  Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. 2  Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), 3  por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. 4  Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

5  Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6  ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; 7  kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; 8  sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro. 9  Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.

10  Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11  Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. 12  Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. 13  Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari. 14  Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15  kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco; 16  super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17  Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18  per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj, 19  kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio, 20  pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.

21  Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro, 22  kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

23  Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24  Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA FILIPIANOJ

1

1  Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj: 2  Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3  Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, 4  ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo, 5  pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun; 6  pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo; 7  kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio. 8  Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo. 9  Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, 10  por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo, 11  plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.

12  Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio, 13  tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke; 14  kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio. 15  Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; 16  ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; 17  sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj. 18  Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos. 19  Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo, 20  laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto. 21  Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. 22  Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. 23  Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona; 24  tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. 25  Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido; 26  por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi. 27  Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio, 28  kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo; 29  ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li; 30  havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.

2

1  Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, 2  plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, 3  nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4  ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj. 5  Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, 6  kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio 7  sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; 8  kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. 9  Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, 10  por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11  kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

12  Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; 13  ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. 14  Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj, 15  por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16  forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris. 17  Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj; 18  kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.

19  Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato. 20  Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. 21  Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. 22  Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. 23  Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos, 24  sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ. 25  Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; 26  ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano; 27  ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo. 28  Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo. 29  Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru; 30  ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.

3

1  Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga. 2  Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj; 3  ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno; 4  kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive; 5  cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo; 6  rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa. 7  Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8  Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9  kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; 10  por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, 11  se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj. 12  Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. 13  Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, 14  mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo. 15  Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi; 16  sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

17  Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. 18  Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; 19  ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn. 20  Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21  kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

4

1  Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

2  Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro. 3  Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

4  Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. 5  Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. 6  Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. 7  Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

8  Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. 9  Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

10  Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. 11  Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12  Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. 13  Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. 14  Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. 15  Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; 16  ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. 17  Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. 18  Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. 19  Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo. 20  Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

21  Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. 22  Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

23  La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KOLOSEANOJ

1

1  Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato, 2  al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.

3  Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi, 4  aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj, 5  pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio, 6  kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero; 7  kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni, 8  kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.

9  Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento, 10  por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio; 11  fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo; 12  dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, 13  kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; 14  en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj; 15  li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16  ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17  kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. 18  Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. 19  Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; 20  kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. 21  Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis 22  en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li; 23  se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.

24  Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; 25  kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26  la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, 27  al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28  kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29  por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

2

1  Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno; 2  por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3  en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio. 4  Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5  Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

6  Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7  enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8  Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo; 9  ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco, 10  kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato; 11  en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12  enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13  Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn; 14  elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco; 15  kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.

16  Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato; 17  kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18  Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso, 19  kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.

20  Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj: 21  Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu, 22  pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23  Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

3

1  Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. 2  Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. 3  Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. 4  Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

5  Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; 6  pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; 7  en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili. 8  Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; 9  ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10  kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; 11  kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.

12  Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13  reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; 14  kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. 15  Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. 16  La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17  Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

18  Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19  Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. 20  Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. 21  Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu. 22  Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; 23  kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, 24  sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. 25  Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.

4

1  Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.

2  En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; 3  preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita; 4  por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli. 5  Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. 6  Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.

7  Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8  kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9  kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.

10  Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin), 11  kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12  Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13  Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14  Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15  Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16  Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea. 17  Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.

18  La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.


LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA TESALONIKANOJ

1

1  Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco.

2  Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj preĝoj; 3  memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ nia Dio kaj Patro; 4  sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton, 5  ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi. 6  Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito; 7  tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando. 8  Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion. 9  Ĉar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion, 10  kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

2

1  Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; 2  sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3  Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; 4  sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5  Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6  nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. 7  Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8  tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. 9  Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10  Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; 11  kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, 12  ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

13  Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas. 14  Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj, 15  kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; 16  ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.

17  Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro; 18  ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19  Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? 20  Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

3

1  Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno; 2  kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido, 3  por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4  Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. 5  Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila. 6  Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ vin, 7  pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido; 8  ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9  Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio; 10  nokte kaj tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

11  Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; 12  kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; 13  por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

4

1  Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2  Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo. 3  Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; 4  ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5  ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6  ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis. 7  Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo. 8  Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

9  Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10  ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj,