PIV provizora versio farita je 2012-04-03 20:00

Vidu la nunan Version en vortaro.net. La jena versio permesas traserĉi la tutan vortaron. Vi facile povas instali ĝin en vian personan komputilon por senreta uzado.

Mi ankoraŭ plibonigos kelkajn aferojn. La fonto de tiu dokumento estas skanita dokumento de la papera PIV, ne la nuna reta versio.


Mi atendas viajn korektojn je Remuŝ .

===-a===

Fina morfemo, markanta la adjektivojn: - a, signifanta ’rilata’, ’kvalita’, estas uzata:
A. post morfemo montranta aĵon, personon kaj simile, por signi, ke la kvalifikita vorto:
  1. estas en apartena rilato kun la ideo entenata en la koncernata morfemo (homa mano, kotona industrio).
  1. havas tute aŭ parte ties kvaliton (reĝa persono, leĝo).
  1. estas tute aŭ parte el ties materialo (ŝtona statuo, tero).
  1. similas tute aŭ parte ties aspekton (olea likvaĵo, karaktero).
Rimarko. 1 Tiujn ĉi lastajn sencojn oni povas pli precize esprimi helpe de sufiksoj (ŝtonhava tero; oleeca, oleeska likvaĵo) aŭ de kunmeto per -plena, -riĉa, -aspekta, -simila.

B. post morfemo, signifanta proceson, por signi, ke la kvalifikita vorto havas kun la ago esprimita en la radiko rilaton de aparteneco (la nutra problemo, nutroproblemo; luma radio, lumradio), aŭ estas iel karakterizata de ĝi (nutra substanco; luma globo, ĉambro).
Rimarko. 2 Tiujn ĉi lastajn sencojn oni povas pli precize esprimi helpe de sufiksoj (lumiga globo, lumita ĉambro).

C. post prepozicio, por signifi ’estanta’ (en la pozicio aŭ la stato montrata de la prepozicio): transa regiono, antaŭa tago.
D. post numeraloj, por signifi la vicnumeralojn: dua, centa.

===Aarono===

[BIBLIO] Frato de Moseo kaj unua ĉefpastro de la hebreoj: Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn per la mano de Moseo kaj Aarono (L.L. Zamenhof).

===Abadono===

[BIBLIO] Anĝelo de la abismo: ĉirkaŭita de rabistoj […] mi staras kiel krieganta Abadono! (L.L. Zamenhof)

===abako===

  1. [ARKITEKTURO] Supra plata, ofte kvadrata parto de kolona kapitelo.
  1. Kalkulilo, konsistanta el bidoj trairitaj de stangetoj, laŭ kiuj ili estas ŝoveblaj. [SAMSENCA] sorobano.

===abandono===

[KOMERCO] Ago, per kiu oni cedas al asekuristo la asekuritan objekton aŭ tion, kio restis el ĝi post difektiĝo, kaj anstataŭe postulas la plenan asekuritan sumon: mencii rajton pri abandono.

===abatiso===

(arkaika) Baraĵo, farita el dehakitaj arboj.

===abato===

[KRISTANISMO] Estro de abatejo: abata jurisdikcio, lando.

===abazio===

[MEDICINO] Perdo de la kapablo paŝi, sen perturbo de la muskola forto.

===abdiki===

(transitiva)
  1. [JURO] Formale demeti ĉiujn rajtojn pri regeco, imperiestreco kaj simile.
  1. [JURO] Memvole forlasi altan oficon aŭ rangon: abdiki la prezidantecon. [SAMSENCA] demisii, eksiĝi.

===abdomeno===

  1. [ANATOMIO] Parto de la korpo de la vertebruloj, situanta inter la torako kaj la pelvo kaj entenanta la intestojn kaj diversajn viscerojn envolvitajn de la peritoneo. [SAMSENCA] ventro.
  1. [ZOOLOGIO] La malantaŭa parto de la korpo de diversaj senvertebruloj. [SAMSENCA] torako.

===abdukcio===

[ANATOMIO] Tiu movo de membro aŭ de anatomia elemento, kiu malproksimiĝas de la meza ebeno de la korpo: abdukcia muskolo; abdukcia nervo (la sesa paro de la krania nervo, kiu abdukcias la okulon). [VIDU] adukcio.

===abduktoro===

[ANATOMIO] Nomo de iaj difinitaj abdukciaj muskoloj: abduktoro de eta fingro (Musculus abductor digiti minimi).

===Abelardo===

(L.L. Zamenhof) Mezepoka filozofo, teologo kaj poeto (1079 -1142); edzo de Heloizo.

===abelo===

[ZOOLOGIO] Genro (Apis) de insektoj el la ordo de himenopteroj, kiu produktas mielon kaj vakson: abelo zumas; kiu havas abelojn, havas mielon (L.L. Zamenhof) (ofico ebligas profitojn); ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj (Hebrea Biblio) ; virabelo, abelino, abelreĝino. [SAMSENCA] burdo, formiko, vespo, svarmo, esameno [VIDU] abelbredado.

===aberacio===

(L.L. Zamenhof)
  1. [ASTRONOMIO] Diferenco inter la ŝajna kaj la vera situo de astro.
  1. [FIZIKO] Disperso de la lumradioj, kiu kontraŭstaras la formiĝon de preciza bildo: sfera, kromata aberacio.
  1. [ANATOMIO] Devio disde la normala tipo.
  1. [MEDICINO] Deflankiĝo disde la normala stato: aberacio de la sensoj, de la juĝokapablo; genera aberacio.

===abevilio===

[PRAHISTORIO] Unu el la aĉeŭleaj industrioj, karakterizita de krudaj bifacoj.

===abio===

  1. [BOTANIKO] (striktasence) Genro (Abies el pinacoj) de pinglarboj sen ŝosetoj, kun plataj pingloj, kiuj defalinte postlasas rondajn, ne elstarajn cikatrojn, kaj kun staraj konusoj, kies skvamoj iom post iom defalas; 49 specioj, nord-hemisferaj.

===abiogenezo===

[MEDICINO] Spontana generado; estiĝo de la vivo el neorganika materio. [SAMSENCA] biogenezo.

===abiseno===

Ano de Abisenio

===abismo===

  1. [BIBLIO] La praĥaoso: la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo esti super la abismo (Hebrea Biblio).
  1. Loko, en montoj aŭ en maroj, tiel profunda, ke ĝi ŝajnas senfunda: la aglo kvazaŭ falis en la abismon kaj tuj aspekti kiel museto; esplori la oceanajn abismojn. [SAMSENCA] faŭko.
  1. (figurasence) Profundo, kiun la menso ne povas ĝisfunde esplori: fremda animo estas abismo sen limo (L.L. Zamenhof) ; abismo da silento, da scienco kaŝas abismo (neakordigebla malsamo) inter tiuj du opinioj.
  1. (figurasence) Profundego, ekstremo kie oni estas forperdita: abismo de mizero esti sur la rando de la abismo (tuj pereonta) ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto (L.L. Zamenhof) ; la amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos! (L.L. Zamenhof) ; miaj esperoj forfalis en la abismon (L.L. Zamenhof).

===Abiŝag===

Juna virgulino, kiu flegis la maljunan Davidon.

===abituriento===

Tiu, kiu finis mezgradan studon en mezgradan studadon kaj sukcese trapasis la koncernan ekzamenon: iras abiturient’ jam for! (K. Kalocsay) ; abiturienta diploma. [SAMSENCA] bakalaŭro.

===abĵuri===

(transitiva)
  1. Malagnoski
  1. Forĵuri.

===ablacio===

  1. [MEDICINO] Fortranĉo de histo, organo aŭ membro: ablacio de ovario. [SAMSENCA] desekco, ektomio.
  1. [GEOLOGIO] Fazo de erozio, konsistanta en forigo de solidaj materialoj: ablacio de glaĉero (konsumiĝo de glacio pro vento, fandiĝo kaj aliaj).
Rimarko. Precipe uzata parolante pri glaĉeroj.
[VIDU] abrazio
  1. a) [ASTRONOMIO] Konsumiĝo de objekto (ekzemple meteorito) pro frotado tra la atmosfero

b) [ASTRONOMIO] Konsumiĝo de materialo pro interna radiado.


===ablativo===

[LINGVOSCIENCO] Kazo de la deklinacio en diversaj lingvoj (Latina, hungara kaj aliaj), esprimanta propre la disigon aŭ deirpunkto, kaj akcesore uzata por diversaj adjektoj: ablativo absoluta (L.L. Zamenhof) (aparta konstruo, en latino, de ablativaj substantivo kaj participo kun signifo de adjekta subprop.).

===abnegacio===

Volonta forlaso de propraj komfortaĵoj aŭ plezuroj, por la bono de aliuloj aŭ pro religiaj motivoj. [SAMSENCA] rezigno, sindonemo.

===Abnero===

[BIBLIO] Generalo de Saulo, poste de Davido.

===abnorma===

= nenorma.

===aboco===

  1. Alfabeto.
  1. (figurasence) Elementa instruo pri iu sciaro: aboco de fiziko, de sennaciismo. [SAMSENCA] kompendio, rudimento.

===aboli===

(transitiva) [JURO] Per oficiala akto nuligi leĝon aŭ forigi aranĝon aŭ kutimon: sklaveco estis abolita en Usono nur en 1865.

===abolicii===

= aboli.

===abomaso===

[ANATOMIO] La kvara stomaka poŝo de la remaĉuloj, lokita post la omaso. [SAMSENCA] centipelio, rumeno.

===abomeni===

(transitiva)
  1. Malamegi pro fizike naŭzaj ecoj: abomeni odoron, ostrojn; abomeni trinki akvon.
  1. Malamegi pro morale tre malplaĉaj ecoj: oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas (L.L. Zamenhof) ; ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato (Hebrea Biblio) ; abomenato de la popoloj (Hebrea Biblio) ; (figurasence) ĉu ĝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? (L.L. Zamenhof).

===aboni===

(transitiva)Ricevadi, laŭ kontrakto kaj post pago, dum difinita tempo, gazeton, komercaĵon, fervojbileton, telefonservon kaj simile: mi abonas la Gazeton de Anoncoj (L.L. Zamenhof) ; aboni loĝion en la teatro; li volu sciigi min, ĉu li abonos la Bibliotekon (L.L. Zamenhof).
Rimarko la signifon ’mendi, pagi por la abono, ekaboni’; kiom da abonitaj ekzempleroj de ’Esperantisto’? (L.L. Zamenhof).

===aborigeno===

  1. [HISTORIO] Mita praloĝanto de Latio.
  1. [KOMUNUZO] Praloĝanto: la Aŭstraliaj aborigenoj. [SAMSENCA] indiĝeno.

===aborti===

(1) (netransitiva)
  1. Naski antaŭtempe nevivipovan idon: se viroj […] frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos […] (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] akuŝi.
  1. (figurasence) Halti en sia evoluo, kreskado: kiom da laŭte reklamitaj projektoj de lingvo internacia ridinde abortis! [SAMSENCA] fiaski.

===Abrahamo===

[BIBLIO] Patriarko, komuna praavo de la hebreoj kaj araboj: ĉe la brusto de Abrahamo (L.L. Zamenhof) (en la paradizo).

===abrazio===

  1. [GEOLOGIO] Erozio pro frotado de materialo transportita de akvo, glacio aŭ vento. [VIDU] ablacio.
  1. [MEDICINO] Disigo aŭ fortranĉo de etaj supraĵaj eroj de haŭto aŭ mukozo.

===abrikoto===

[BOTANIKO] Frukto de abrikotarbo: kompoto el abrikotoj; drupo kun glata kerno, kun flava, iom faruneca karno kaj kun oranĝe flava, ofte vangoruĝa, lanuga haŭto: kompoto el abrikotoj; krudaj, sekigitaj abrikotoj.

===abrogacii===

= abrogi.

===abrogi===

(transitiva) [JURO] Nuligi leĝon aŭ dekreton fare de la rajtigitaj instancoj. [SAMSENCA] aboli.

===abrotano===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Specio de artemizio (Artemisia abrotanum), de nekonata deveno, ĝis 1 m alta tufarbusto kun duoble plume dividaj, citronŝelodoraj folioj; kvazaŭhejma en suda Eŭropo kaj sud-uesta Azio, pasintece uzata por medicino kaj spicado, nun kultivata por ornamo.

===abrupta===

Malagrable subita, neĝentile senprepara: (ordoni) per rapida, abrupta voĉo (L.L. Zamenhof) ; abrupta adiaŭo. [SAMSENCA] seka, kruda.

===Abruzo===

[GEOGRAFIO] Regiono en centra Italio (14° E, 42° N).

===absceso===

[MEDICINO] Amaso da puso, kolektiĝinta en kavaĵo formiĝinta meze de ĉirkaŭantaj histoj detruitaj aŭ deŝovitaj: varma, malvarma absceso; dreni absceson; la absceso disrompiĝis. [VIDU] tumoro, ulcero.

===absciso===

kartezia koordinato, en la ebeno kutime metita horizontale: ĉe funkcio kun unu variablo la absciso reprezentas la argumenton. [SAMSENCA] ordinato.

===absido===

[ARKITEKTURO] Tiu duonronda funda parto de katolika preĝejo, kiu formas unu el la ekstremoj de la navo kaj enhavas la ĥorejon kaj la altaron.

===absinto===

  1. [BOTANIKO] Speco de artemizio (Artemisia absinthium) el Eŭropo, plurjara herbo kun unu aŭ duoble plume dividaj, silkhare feltaj folioj; amar-aroma ekstrakto el la planto estas uzata por fabrikado de absinto 2.
  1. [KUIRARTO] Verda, forte alkoholita likvoro, entenanta interalie ekstrakton de absinto 1. Sinonimo: absinta likvoro. [VIDU] vermuto.

===absoluta===

  1. Tute sendependa de ĉia potenco aŭ kontrolo: absoluta reĝo (reganta nur laŭ sia arbitro) oni diris pri carismo, ke ĝi estas absoluta monarkio, moderigata de atencoj.
  1. Ne elmetita al ia kondiĉo, rezervo aŭ limigo: absoluta principo, regulo, logiko (L.L. Zamenhof) absoluta manko de singardo (L.L. Zamenhof) mi estis amiko absoluta de via entrepreno (L.L. Zamenhof) mi faros el la lando absolutajn ruinojn (Hebrea Biblio) absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ĝi. [SAMSENCA] nepra, radikala, perfekta, pura.
  1. [LINGVOSCIENCO] Sen sintaksa rilato kun sintagmo de la sama frazo: En Esperanto ne ekzistas absoluta participo.
  1. [KEMIO] Senmiksa, tute pura: absoluta alkoholo.
  1. [FIZIKO] Sendependa de arbitra mezurilo: absoluta temperaturo absoluta nulpunkto absolutaj elektraj unuoj.
  1. a) [MATEMATIKO] (parolante pri reela valoro) Sensignuma: la absoluta valoro de - 3 estas 3.

b) [MATEMATIKO] (parolante pri. kompleksa valoro) Estanta la distanco al la origino: la absoluta valoro de 4 + 3 i estas 5.


===absolvi===

(L.L. Zamenhof) (transitiva)
  1. Pardoni kaj nuligi la pekojn de iu. Sinonimo: pekliberigi.
  1. (figurasence) Deklari iun senkulpa. Sinonimo: malkondamni.
Rimarko. malĝusta estas la uzo de ’absolvi’ anstataŭ ’plenumi’ (kurson), ’fini’ (studadon), ’sukcese trapasi’ (ekzamenon).

===absorbi===

(3) (transitiva)
  1. Ekskluzive okupi (la spiriton aŭ atenton): fabeloj, kies enhavo […] tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj (L.L. Zamenhof) ; li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo (L.L. Zamenhof) ; la esprimo de lia vizaĝo estis absorbita (K. Bein). [SAMSENCA] obsedi.
  1. (evitinda) = sorbi: tiuj libroj estis tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn torentojn da larmoj (L.L. Zamenhof).

===abstemio===

(L.L. Zamenhof) = abstinado.

===abstinenco===

(L.L. Zamenhof) = abstinado.

===abstini===

(4) (netransitiva)
  1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako, seksaj rilatoj kaj tiel plu). [VIDU] asketo.
  1. [KRISTANISMO] Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo. [SAMSENCA] fasti, oferi 2.

===abstrakta===

  1. [FILOZOFIO] Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn: abstrakta ideo. [SAMSENCA] idea, neperceptebla.
  1. [LINGVOSCIENCO] (parolante pri substantivo) Esprimanta econ, estmanieron (parolante pri substantivo): ’kuraĝo’, ’beleco’ estas abstraktaj vortoj.
  1. [BELARTOJ] Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile: abstrakta pentroarto; abstrakta skulptaĵo. [SAMSENCA] figura.
  1. Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika: batalado abstrakta kaj teorio (L.L. Zamenhof) ; ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon en la mondon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] metafizika, nebula, ĥimera, spekulativa.

===absurda===

  1. Kontraŭa al la komuna saĝo: tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton (L.L. Zamenhof) ; via iniciativo estis absurda en tiaj cirkonstancoj. [SAMSENCA] sensenca, idiota.
  1. [FILOZOFIO] Ofendanta la regulojn de la logiko: ’mi tion kredas, ĉar tio estas absurda’ estas sprita resumo de la penso de Origeno; la ideo de senfina movado estas absurda hipotezo. [SAMSENCA] malracia, memkontraŭdira.

===Absalomo===

[BIBLIO] La longhara, ribela filo de Davido.

===Abudabio===

ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (45°22’ E, 24°28’ N).

===Abuĝo===

ĉefurbo de Niĝerio (7°11’ E, 9°12’ N).

===abulio===

[PSIKOLOGIO] Nenormala stato, konsistanta en manko de volpovo; nekapableco veni al ia vola decido.

===abunda===

  1. Estanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro: abunda rikolto (K. Bein) ; abunda manĝaĵo (L.L. Zamenhof) ; abunda programo; saĝo abunda, sed ne profunda (L.L. Zamenhof) ; abundaj larmoj (L.L. Zamenhof), haroj (L.L. Zamenhof).
  1. Entenanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro: maljunulo abunda je proverboj; tero abunda je rikoltoj. [SAMSENCA] riĉa, svarmanta. [VIDU] naĝi, boni, pluvo, moto.

===abutilo===

[BOTANIKO] Genro (Abutilon el malvacoj) de pli ol 100 specoj de arbustoj kaj unu- aŭ plurjaraj herboj el la tropikaj kaj varmaj regionoj: multaj abutiloj estas kultivataj por ornamo aŭ (ekzemple Abutilon theophrasti el Ĉinio) utiligataj por juto.

===abutmento===

  1. [ARKITEKTURO] Fortika masonaĵo, konstruita ĉe la flankoj de arko, ponto aŭ volbo, por kontraŭstari ĝian puŝon. [SAMSENCA] apogarko
  1. [TEKNIKOJ] Apogsurfaco, realigita per pligrandigo de la sekco.

===-ac===

[BOTANIKO] (aceae)
Sufikso , uzata por formi nomojn de plantfamilioj el la nomo de ilia nomenklatura genra tipo: liliaco(j), plantagaco(j), rozacoj, salikacoj, onagracoj.
Rimarko. 1 Pluraj familinomoj, devenantaj el nelegitimaj genronomoj estas konservataj; ekzemple akvifoliacoj, ebonacoj, fabacoj, kariofilacoj; onagracoj.
Rimarko. 2 Kelkaj familinomoj estas neregule formitaj kaj akceptitaj kiel esceptoj: gramineoj (Gramnineae) = poacoj; kompozitoj (Compositae) = asteracoj, labiatoj (Labiatae) = lamiacoj, kruciferoj (Cruciferae) = brasikacoj, kaj aliaj La aldono de aco al la nomo de tiuj familioj (ekzemple ’kruciferacoj’) estas nelogika, kontraŭa al la botanika kodo de nomenklaturo kaj nepre evitinda.
[SAMSENCA] -al/, - e /, -ine/, -oide/.

===ace===

[KEMIO] Prefikso , uzata por indiki
  1. rilaton al etino aŭ eteno.
  1. - C-C -grupon ligitan al ducikla sistemo inter la 1 a, 7a kaj la 8a karbonatomo: acenafteno.

===acerba===

  1. Adstringagusta, kiel nematura frukto.
  1. (figurasence) Kritike, ofendintence pika, morda.

===acero===

[BOTANIKO] Genro (Acer el aceracoj) de falfoliaj arboj kaj trunkarbustoj kun folioj, kiuj aŭtune montras belegajn kolorojn (de flava ĝis ruĝaj), kun sekaj, duflugiloj fruktoj (dusamaroj) kun blanka aŭ hele brunruĝa ligno utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj; 11 specoj el la norda hemisfero kaj tropikaj montaroj.

===acetabulo===

[ANATOMIO] (acetabulum) Kavaĵo de la koksosto, en kiu artikiĝas la femurala kapo.

===acetileno===

(L.L. Zamenhof) [KEMIO] Etino, HC≡CH, bruligebla gasa hidrokarbono, pasintece uzata por lumigado; nun por veldado kaj en la fabrikado de diversaj kemiaĵoj.

===aceto===

[KEMIO] [KEMIO] acetilo, CH3CO - (en kunmetaĵoj): acetanilido, C6H5-NH-CO-Radiko:CH3.

===acetono===

[KEMIO] Propanono, CH3-CO-CH3, senkolora likvaĵo, ketono, produktata interalie per distilo.

===acidimetro===

= [KEMIO] acidometro.

===acido===

[KEMIO] Kombinaĵo, havanta hidrogenjonojn en akva solvaĵo, kaj ruĝiganta lakmuson: ĉiu acido konsistas el hidrogeno kaj acidresto. [VIDU] acidmordi, acidnombro, acidalkala ekvilibro ([VIDU] ekvilibro 3).

===acino===

[ANATOMIO] Rondforma amaso de pluraj sekreciaj ĉeloj ĉirkaŭ kavo, ofte kontinua kun elsekrecia kanalo: la salivaj kaj larmaj glandoj konsistas el acinoj.

===acipenseroj===

[ZOOLOGIO] Genro (Acipenser) de kondrosteaj fiŝoj, al kiu apartenas sevrugo, sterledo kaj sturgo; el la frajo de pluraj el tiuj specoj oni faras la veran kaviaron.

===Aciso===

[MITOLOGIO] Helena vira nomo, interalie de la amanto de Galatea.

===Acoroj===

Portugala insularo en Atlantiko (27°12’ U, 38°38’ N): la Acora anticiklono.

===-aĉ===

I. Sufikso esprimanta senvalorigon (pro malbela aspekto, maltaŭgeco, malbona kvalito aŭ karaktero kaj simile): domaĉo (L.L. Zamenhof), ĉevalaĉo (K. Kalocsay) ; virinaĉo (L.L. Zamenhof), pastraĉo (L.L. Zamenhof), popolaĉo (L.L. Zamenhof), babilaĉi (L.L. Zamenhof), elparolaĉi (L.L. Zamenhof), rigardaĉi kiel bovido (L.L. Zamenhof), kriaĉi (L.L. Zamenhof), molaĉa. [SAMSENCA] fi, mis.
II. Memstare uzata morfemo, kun la sama signifo.

===aĉeti===

(transitiva)
  1. Akiri kiel propraĵon per pago de mono: aĉeti ion de iu, disde iu; la kampo kaj kaverno […] aĉetitaj de el la filoj de ĥet (Hebrea Biblio) ; aĉeti teon por unu franko (L.L. Zamenhof) ; David aĉetis […] bovojn pro 50 sikloj (Hebrea Biblio) ; aĉeti birdojn kontraŭ kelkaj spesdekoj; ĉiujn ĉi bienojn li aĉetis per la heredaĵo de sia patro; absolute aĉeti firme, kontante, kredite; marĉando aĉeti ne devigas (L.L. Zamenhof).
  1. Akiri per mono la uzon de io, la ĝuon de iu: aĉeti saĝon (Hebrea Biblio), amon (L.L. Zamenhof) ; alia vidas en mi nur nemalbelan virinon, kiun oni povas aĉeti (L.L. Zamenhof).
  1. Subaĉeti: la Esperantistaro nun estas tro granda, por ke kelkaj subaĉetitaj personoj povu multe fari (L.L. Zamenhof).

===aĉeŭleo===

Kultura facio, de la frua paleolitiko, karakterizata interalie de migdalforme tajlitaj silikŝtonoj, retuŝitaj sur la du facoj; en Afriko la aĉeŭleo aperas ĉirkaŭ - 1,5 miliono j, en Eŭropo ĝi daŭras de ĉirkaŭ - 600 000 j ĝis ĉirkaŭ - 100 000 jaroj.

===-ad===

I - Sufikso esprimanta ĝenerale agon kaj uzata por formi:
A. Substantivojn:
  1. El morfemo signifanta objekton, por signifi pli-malpli daŭran agon faritan per la koncerna objekto: martelado, telefonado brosado, kronado, afiŝado.
Rimarko. 1 La responda verbo estas sensufikse derivata el la substantivo: marteli, kroni kaj tiel plu. kaj la unuopan agon oni esprimas per aliaj kunmetoj: martelbato, peniktuŝo, brostiro kaj tiel plu.
Rimarko. 2 El tiu senco venas la uzebleco de ’-ad’ por nomi poemon, kiu rakontas la agojn de heroo: Odiseado (pri la aventuroj de Odiseo), Eneado, Mesiado kaj tiel plu.
  1. El morfemo signifanta agon, por signifi:

a) ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la koncerna ago: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj (L.L. Zamenhof) (Komparu: la uzo de la artikolo en tiu okazo ne estas ĝusta) oni aŭdis muzikon kaj kantadon (L.L. Zamenhof) venĝado estas mia metio (L.L. Zamenhof) ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestoj (L.L. Zamenhof), la irado de la aferoj (L.L. Zamenhof).
Rimarko. 3 Pro ĉi tiu senco ’-ad’ servis por nomi la artojn (kantado kaj tiel plu), sed oni nun preferas aŭ kunmetojn (pentroarto kaj tiel plu) aŭ apartajn radikojn (skulpturo (L.L. Zamenhof) kaj aliaj).

b) longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimanta de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin (L.L. Zamenhof), la pafado daŭris tre longe (L.L. Zamenhof) malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado (L.L. Zamenhof) donado de almozoj neniam malriĉigas (L.L. Zamenhof) putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo (L.L. Zamenhof).
B. Verbojn el morfemoj signifikantaj agon aŭ objekton, por prezenti la agon de ĝia malvolviĝo kaj insisti pri ĝia daŭro aŭ ripetiĝo: marteladi (longe m.) vizitadi (ofte aŭ regule viziti) mi saltadis la tutan tagon de loko al loko (L.L. Zamenhof) Karolino ĉiam obeadis ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis (L.L. Zamenhof) kiam mi venis al li, li finadis sian laboron (L.L. Zamenhof) dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo (L.L. Zamenhof).

Rimarko. 4 Kiel videble el la tri lastaj ekzemploj tiu ĉi formo similas la imperfekton de la latinidaj lingvoj.
ad
II - Memstare uzata morfemo, signifanta daŭron, pluigadon: la ekonomia vivo de l’ homaro ade sennaciiĝas adsubstantivo (substantivo montranta agon aŭ staton).

===adaĝo===

[MUZIKO] Peco, kies movo estas malrapida.

===adamantino===

[ANATOMIO] Emajlo 3.

===Adamo===

[BIBLIO] La unua homo, simbolo aŭ de la tuta homaro aŭ nur de la viroj: komenci de Adamo (L.L. Zamenhof) (komenci de tro malproksime la rakonton); parenco per Adamo (L.L. Zamenhof) (tre malproksima); demeti de si la antikvan Adamon (L.L. Zamenhof) (rezigni pri malbonaj kutimoj); Adamido (homo); Adampomo (elstaraĵo de la tireoido ĉe viroj); Adamtero (ruĝa, minerala, plej supera tavolo de la multkolora sabloŝtono). [SAMSENCA] Evo.

===adapti===

(3) (transitiva)
  1. Konformigi al specialaj celoj aŭ kondiĉoj: oni devas adapti sian parolon al la cirkonstancoj; adapti romanon al la ekrano, poemon al ario; adapti teatraĵon (ĝin modifi, por faciligi ĝian sukceson ĉe alikultura publiko).
  1. Taŭge, ĝuste kunigi ion materian al iu materialo: adapti kovrilon al kesto, tenilon al tino. [SAMSENCA] alfari, alĝustigi.

===adekvata===

(L.L. Zamenhof)
  1. [FILOZOFIO] Klare kaj tute ampleksanta ĉiujn karakterojn de la objekto: adekvata difino, scio, kaŭzo.
  1. [KOMUNUZO] ĝuste konforma al la cirkonstancoj: preskriboj, preparoj, instrukcioj.
Rimarko. Ne uzu ’adekvata’ kun la senco sufiĉa aŭ ekvivalenta.

===Adelajdo===

ĉefurbo de sud-Aŭstralio (138°33’ E, 34°56’ S).

===Adelilando===

Antarkta regiono, sude de Tasmanio, bazo de francaj esplorekspedicioj (140° E, 68’ S).

===adenino===

[KEMIO] Purina nukleobazo, C5H5N 5.

=== adeno ===

[ANATOMIO] [MEDICINO] Glando (en kunmetaĵoj).

===adenozilo===

[KEMIO] Radiko de adenozino: adenozilmetionino rolas kiel metildonanto en multaj biokemiaj reakcioj.

===adenozino===

[KEMIO] Estero de adenina ribozido, C10H13N5O 4 kies fosfataj derivaĵoj grave rolas en la energia metabolo (adenozintrifosfato kaj adenozindifosfato) aŭ kiel ĉela mesaĝanto (cikla adenozinmonofosfato). [SAMSENCA] ADP, AMP, ATP.

===adepto===

  1. Majstro en alkemio.
  1. Persono inicita en sekton aŭ doktrinon kaj konanta ĉiujn ties sekretojn.
  1. (figurasence) Persono

a) sin okupanta pri malfacila aŭ nekutima arto aŭ scienco; :%

b) aliĝinta al iu idealo, vivmaniero kaj simile, kaj aktivanta por ĝi: se Volapük akiris certan nombron da adeptoj, tio okazis nur tial, ke […] (L.L. Zamenhof) ; Esperanto estas lingvo havanta jam multajn adeptojn en diversaj landoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ano, aliĝinto, disĉiplo, partiano, esotera, okulta


===adheri===

(netransitiva) Supraĵe gluiĝi sur io; supraĵe fiksiĝi pro ia speciala forto: [MEDICINO] la du randoj de la vundo adheris; [TEKNIKOJ] en la armita betono la fero adheras al la betono.

===adiabata===

  1. [FIZIKO] Okazanta sen aldono aŭ depreno de varmo.
  1. [FIZIKO] Ne kaŭzanta transiron de unu kvantumstato al alia.

===adianto===

[BOTANIKO] Genro (Adiantum el pteridacoj) kosmopolita de ĉirkaŭ 150 specoj de filikoj, precipe el tropika ameriko, el kiuj multaj havas plurope plume dividajn foliojn kaj estas ĝenerale kultivataj, ofte en forcejoj. Sinonimo: harfiliko.

===adiaŭ===

Interjekcio, per kiu oni salutas iun, irante for de tiu persono por longa tempo: adiaŭ por ĉiam! (L.L. Zamenhof) ; farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! (L.L. Zamenhof) (mi ne plu bezonas vin); diri adiaŭ al la mondo surtera (L.L. Zamenhof) ; letero de adiaŭ (L.L. Zamenhof).

===adicii===

(2) (transitiva) [MATEMATIKO] Fari la operacion adicio: se ni adicias 4 kaj 4, ni ricevas 8. [SAMSENCA] aldoni.

===-adien===

[KEMIO] Sufikso , montranta, ke hidrokarbono havas du duoblajn ligojn: butadieno ([VIDU] but/), cikloheksadieno.

===Adiĝo===

nord-Italia rivero (12°20’ E, 45°10’ N).

===adipo===

[SCIENCOJ] Graso 1. [SAMSENCA] steato.

===Adis-Abebo===

ĉefurbo de Etiopio (38°42’ E, 9°02’ N).

===Adisono===

Brita medicinisto (Thomas Addison, 1793-1860).

===adjektivo===

[LINGVOSCIENCO] Vortospeco, dependanta de substantivo kaj determinanta ĝin, esprimante econ, rilaton, kvanton kaj simile, ekzemple ’bela’, ’homa’, ’ioma’, ’mia’ kaj simile. Sinonimo: a -vorto. [SAMSENCA] epiteto, predikativo, kvalifiki, determini.

===adjekto===

Sintaksa funkcio (kaj sintagmo kun tiu funkcio), esprimanta unu el la cirkonstancoj, aldoniĝantaj al la predikato. Ekzemple en la frazo: li kuris la tutan vojon, sen halto, kun kuraĝo, por la venko, kvar adjektoj akompanas la predikaton kuris. Sinonimo: cirkonstanca komplemento. [SAMSENCA] frazelemento.

===adjudanto===

[ARMEOJ] En pluraj armeoj, suboficiro de alta grado.

===adjudiki===

(transitiva) [KOMERCO] Proponi kontrakton pri laboro, livero kaj simile al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: adjudiki la konstruon de ponto, de lernejoj; adjudikado de publikaj laboraĵoj; la adjudikanto estas la ŝtata administracio de la tabakoj. [SAMSENCA] aljuĝi.

===adjunkto===

(L.L. Zamenhof) Helpanta oficisto: adjunkto de urbestro, de direktoro. [SAMSENCA] asistanto, asesoro.

===adjutanto===

[ARMEOJ] Oficiro, laŭofice akompananta ĉefon kaj helpanta lin en la detaloj de la komandado: se vi (generalo) devas ien veturi, kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe (L.L. Zamenhof) ; ĝenerala adjutanto (adjutanto de komandanta generalo); adjutanto-generalo (generalo, adjutanto de suvereno).

===administracio===

  1. Administrejo.
  1. Administristaro.
  1. [JURO] ŝtata aŭ ŝtatkaraktera funkcio, konsistanta en la aplikado de la leĝoj kaj en la ĉiutaga plenumado de publikaj servoj konforme al juraj preskriboj kaj direktivoj de la registaro, por kiuj la oficisto estas rajtigita: la administracio de la justico, de la fervojoj, de distrikto.

===administratoro===

(L.L. Zamenhof) Administranto, administristo.

===administri===

(transitiva)
  1. Prizorgi la aferojn de persono aŭ de organizaĵo, ekzemple pri financoj kaj havaĵoj: administri societon, privatan lernejon, bankon; li administradis la malgrandan terposedaĵon (L.L. Zamenhof) ; mi ne estis tro maljusta administranto de la havo konfidita al mi (L.L. Zamenhof) ; la administranto de la domo akceptis ŝin (L.L. Zamenhof) ; la administrantaro de la sinagogo (L.L. Zamenhof) ; [JURO] kuratoro administras la posedaĵojn de orfo. [VIDU] direkti, estri, gvidi, regi.
  1. Plenumi administracion 3.

===admiralitato===

  1. Aro de la admiraloj de iu regno.
  1. Loko, kie ili administras.
  1. La organizaĵo, kiu komandas la militfloton kaj ties personaron.

===admiralo===

[ARMEOJ] Estro de milita ŝiparo, plej altranga maroficiro: ĉefadmiralo, vicadmiralo, subadmiralo (la tri plej altaj gradoj); ŝipo, kiu portis la admiralan flagon sur la masto (L.L. Zamenhof).

===Admiraltoj===

Insularo en Pacifiko, norde de Nov-Gvineo (147° E, 2° S).

===admiri===

(transitiva)
  1. Senti entuziasman ravon, rigardante aŭ aŭskultante iun aŭ ion aparte belan: Marion, tiel aminda kaj admirata! (L.L. Zamenhof) ; edzin’ admirata-edzo malsata (L.L. Zamenhof) ; eĉ monstron admiras, kiu ame deliras (L.L. Zamenhof) ; kiel ne admiri tian muzikon?; admiri pejzaĝon, statuon; oni maron admiras, se oni maron ne iras (L.L. Zamenhof) ; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. [SAMSENCA] adori.
  1. Senti profundan respekton kun ia animaltiĝo antaŭ iu aŭ io rara pro aparta boneco: admiri la antikvajn heroojn; admiri la virton, la asketismon; stultulo ĉiam trovas pli grandan stultulon, kiu lin admiras; (ironie) mi admiras mian malfeliĉon! (L.L. Zamenhof).

===admitanco===

[FIZIKO] Grando egala al kvociento de la intenso de kurento trafluanta cirkviton per la interklema tensio (inverso de la impedanco); simbolo: Y.
Y=G + jB. [SAMSENCA] simenso.

===admoni===

(transitiva)
  1. Instigi per parolo al la plenumo de ago aŭ devo: la instruisto admonis la lernantojn al diligenteco (L.L. Zamenhof) ; vi povas almenaŭ admoni ilin, ke oni pro singardeco uzu ne la vorton […] (L.L. Zamenhof) ; oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn (L.L. Zamenhof) ; la policano admonis la popolamason disiri (K. Bein). [SAMSENCA] instigi.
  1. Severe riproĉi, mallaŭdi pro malbona konduto: la instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco; mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas (L.L. Zamenhof) ; ne por hontigi vin mi tion skribas, sed por admoni vin (Nova Testamento). [SAMSENCA] skoldi.

===adobo===

[ARKITEKTURO] Ne bakita, sunsekigita briko.

===adoleski===

(netransitiva) Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizata de la ekfunkciado de la seksaj glandoj.

===Adolfo===

Vira nomo.

===adolto===

Estaĵo, kiu atingis sian plenkreskan, definitivan formon: filmo permesata nur al adoltoj; adolta hundo. Sinonimo: plenkreskulo. [SAMSENCA] seksmatura.

=== Adonaj ===

[BIBLIO] Nomo (’mia Sinjoro’, fakte pluralo uzata kiel singularo), per kiu la hebreoj anstataŭigas la nomon JHVH en la legado de la Biblio. [SAMSENCA] Javeo.

===adonido===

[BOTANIKO] Genro (Adonis el ranunkolacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun duoble plume fajne dividaj folioj, la unujaraj specoj kun ruĝaj floroj, la plurjaraj kun flavaj; 26 specoj el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, kelkaj ĝardene kultivataj, ekzemple:

===Adoniso===

  1. [MITOLOGIO] Dio de la vegetaĵaro ĉe la fenicoj, helenoj kaj Romanoj; bela junulo, amata de Iŝtar, mortigita de apro, li malsupreniris en Seolon, releviĝis kaj supreniris en la ĉielon.
  1. (figurasence) Bela junulo.

===adopti===

(transitiva)
  1. [JURO] Alpreni, per oficiala laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: Aŭgusto adoptis Tiberion; la rilatoj inter adoptito kaj adoptinto. [SAMSENCA] filigi.
  1. (figurasence) Alproprigi al sia menso, konduto kaj simile: adopti opinion, metodon, konduton, lingvon, kostumon, modon, vivaranĝon.

===adori===

(transitiva)
  1. [RELIGIO] Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj: li faris al si idolon, li adoras ĝin (Hebrea Biblio) ; la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero (Nova Testamento) ; forrabi sanktan, al mi konfiditan kaj adoratan bildon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] kulti. [VIDU] adorkliniĝi.
  1. (figurasence) Ami per respektoplena pasio: vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras (L.L. Zamenhof) ; kiu sin mem adoras nenion valoras (L.L. Zamenhof) ; ŝi estas vidvino, kiu meritas esti adorata (L.L. Zamenhof) ; herooj de mi en infaneco adorataj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] admiri.
  1. Havi pasian emon al io: adori la poezion (K. Bein) ; mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj (L.L. Zamenhof) ; ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton (L.L. Zamenhof).

===ADP===

[KEMIO] Mallongigo de adenozin-difosfato.

===adrenalino===

[KEMIO] Substanco, C6H 3(OH)2-CH(OH)-CH2NH-CH3, rolanta kiel hormono kaj kiel nerva peranto, sekreciata de la medola parto de la surrenaj glandoj kaj de la simpataj nervoj, medicine uzata: adrenalino akcelas la koran ritmon, pliigas la arterian tension, mallarĝigas la angiojn, plilarĝigas la bronkojn kaj pupilojn kaj pliigas la glukozemion. Sinonimo: epinefrino.

===adreso===

  1. Preciza loĝloko de persono, firmo kaj simile, difinita per strato, urbo kaj tiel plu: mia nuna adreso estas la sekvanta (L.L. Zamenhof) ; telegrafa adreso (mallongigita aŭ simbolforma, por uzado en telegramoj).
  1. Surskribo, sur koverto aŭ pako, montranta la nomon kaj la precizan loĝlokon de la persono, firmo kaj simile, al kiu ĝi estas sendita: sub la adreso de s-ro Bourlet mi multe korespondis kun la grupo Pariza (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) ili esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto. (L.L. Zamenhof) ; la kritiko trafis sian adreson.
  1. [KOMPUTIKO] Nombro indikanta la lokon, kie dateno estas tenata en memoro: absoluta, relativa, virtuala, fizika adreso; adresspaco; adresingo (dateningo por teni adreson).

===Adria===

Adria Maro = Adriatiko.

===Adriano===

Vira nomo.

===Adriatiko===

Maro inter la Balkania kaj la Italia duoninsuloj (14° E, 44° N).

===adsorbi===

(transitiva) [KEMIO] Alsorbi.

===adstringi===

(L.L. Zamenhof) (transitiva) [MEDICINO] Kuntiri la histojn kaj malpliigi la sekreciojn.

===adukcio===

[ANATOMIO] Tiu movo de membro aŭ anatomia elemento, kiu proksimiĝas al la meza ebeno de la korpo: adukcia muskolo. [SAMSENCA] abdukcio.

===aduktoro===

[ANATOMIO] Nomo de iuj difinitaj adukciaj muskoloj: haluksa aduktoro (Musculus adductor hallucis).

===adulario===

[GEOLOGIO] Mineralo, vario de ortoklazo senkolora, travidebla aŭ diafana, kun perlamota rebrilo. [SAMSENCA] lunŝtono.

===adulteri===

(transitiva) Aldoni senefikan aŭ malbonan kvalitan elementon al uzotaj substancoj: adulteri lakton per aldono de akvo. [SAMSENCA] falsi.

===adulti===

(netransitiva)
  1. [BIBLIO] Atenci la rajton de viro je posedo de virino, koitante

a) (parolante pri viro) kun la edzino de alia viro;

b) (parolante pri edzino) kun alia viro, ol sia edzo: se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino (Hebrea Biblio) ; ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultas je ŝi en sia koro (Nova Testamento).

  1. [BIBLIO] (figurasence) Kulti alia(j)n dio(j)n, ol Javeo, konsiderata kiel la edzo de la Izraela popolo: ili adultis kun siaj idoloj (Hebrea Biblio).
  1. (en la burĝaj moralo kaj juro) Koiti kun alia partner(in)o, ol sia edz(in)o. [SAMSENCA] kokri.

===advekcio===

[METEOROLOGIO] La almoviĝo de aermasoj en plejparte horizontala direkto, kontraste al konvekcio, kiu okazas en plejparte vertikala direkto.

===adventico===

  1. [MEDICINO] La ekstera tuniko de arterio aŭ vejno.
  1. [BOTANIKO] Planto, kiu antaŭe fremda al iu teritorio, kolonias aŭ antaŭ nelonge koloniis ĝin spontane post nevola enporto (ekzemple per la ŝelo de ŝipo aŭ lanaj feloj). [SAMSENCA] trudherbo [VIDU] naturigi.

===adventiva===

[BOTANIKO] (parolante pri organo) Aperanta ĉu eksterordinare, en multaj okazoj reage al nefavoraj cirkonstancoj, ĉu ordinare sed nenorme laŭ pozicio aŭ disvolviĝo: adventiva burĝono, ŝoso, radiko; adventiva radiko senpere elkreskas el tigo (inkluzive rizomon) aŭ folio.

===Advento===

[KRISTANISMO] La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko.

===adverbo===

Vortospeco, dependanta de verbo, adjektivo aŭ alia adverbo kaj esprimanta ideon pri eco, maniero, loko, tempo, kvanto kaj simile: bele, fuŝe, hejme, ĉiutage, multe. Sinonimo: e -vorto. [SAMSENCA] adjekto.

===adversa===

Kontraŭbatalanta, kontraŭaga.

===advokato===

  1. [JURO] Persono oficiale rajtigita defendi en juĝejo la interesojn de procesanto aŭ de akuzito: pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj (L.L. Zamenhof).
  1. Persono, kiu parolas aŭ pledas favore al afero, aŭ vice de alia persono: mi elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi antaŭ la Delegacio la ĝisnunan Esperanton (L.L. Zamenhof) ; estu mia advokato antaŭ mia edzino! (K. Bein).

===adzo===

Speco de hakilo, uzata de ĉarpentistoj kaj barelistoj.

===aedo===

  1. [BELETRO] Helena pratempa poeto, kiu kantis, akompane de liro, la glorajn agojn de dioj kaj herooj. [SAMSENCA] bardo, rapsodo, skaldo. [VIDU] liriko.
  1. [ZOOLOGIO] Genro (Aedes) de moskitoj, kies plej konata specio, Aedes aegypti, transportas la flavan febron.

===aerobatiko===

[AVIADO] Aviadilaj akrobataĵoj.

===aero===

  1. [KEMIO] Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas Teron: aero konsistas precipe el nitrogeno kaj oksigeno; pesi, malkomponi la aeron, aerfluo, aerondo, aerhejtado (helpe de varma aero), aertiro (artefarita aerfluo en fornoj, por eksciti la fajron), aertruo (por allasi aeron), aerveziketo ( [SAMSENCA] bobelo); kunpremita aero.
  1. [KOMUNUZO] (en kunmetaĵoj) Tiu gaso aŭ alia, uzata en pneŭmataj objektoj: aerkuseno, aermatraco, aerpafilo, aerbremso.
  1. Tiu gaso, rigardata kiel la medio de la vivo: la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povus vivi (L.L. Zamenhof) ; seka, humida, saniga sufoka aero; freŝigi la aeron (L.L. Zamenhof) ; preni iom da freŝa aero (L.L. Zamenhof) ; ŝanĝo de aero (de klimato, por resanigo), aprila vetero-trompa aero (L.L. Zamenhof) ; vivi en la libera (L.L. Zamenhof), en plena aero; aerŝakto (por allasi aeron en la minojn); aerterapio (per densigita aŭ maldensigita aero), aerviva (aerbezona).
  1. La libera spaco ĉirkaŭ kaj super ni: la luno estis granda lampo alte en la blua aero (L.L. Zamenhof) ; ili tenis la manojn eltirite en la aero (L.L. Zamenhof) ; ĝi estas ankoraŭ pasero en la aero (L.L. Zamenhof) (necertaĵo); celi anseron, pafi aeron (L.L. Zamenhof) (mistrafi), kastel’ en aero-malsato sur tero (L.L. Zamenhof) (ĥimerado ne riĉigas); projektoj en aero (vanaj, senbazaj); se li mortos, aŭ forveturos Afrikon, tiam mi restos kun mia familio en la aero (L.L. Zamenhof) ; el aero al la tero (L.L. Zamenhof) (tute neatendite), aerdisiĝi (malaperi subite).
  1. Tiu spaco, rigardata kiel la medio de la aviado: aerarmeo, aeratako, aerinvado, aerfloto; aerfotografado (elde aviadilo); aerlinio (regula kurso de aviadiloj); aerkavo (loko kun maldensa aero), aermalsano, aerministro, aerpoŝto, aerŝipo, aerveturado. [SAMSENCA] flugi.

===aerobia===

[BIOLOGIO] Aerbezona.

===aerobiko===

[SPORTO] Gimnastiko, kiu aktivigas la spiradon kaj la histan oksigen-saturadon per moviĝo kun muziko.

===aerodino===

[AVIADO] ĝenerala nomo por iu ajn aviadilo, kiu estas pli peza ol la aero, kaj kies subteno en flugado pliparte rezultas el aerodinamika forto. [SAMSENCA] aerostato.

===aerodromo===

[AVIADO] Difinita kaj limita areo, kun la koncernaj instalaĵoj, destinita ebligi la alvenon, foriron kaj servadon de aviadiloj sur tero aŭ sur akvo. [SAMSENCA] flughaveno, kurejo.

===aerofagio===

[MEDICINO] Englutado de aero pro anksieco.

===aeroforo===

[TEKNIKOJ] Aparato, ekipita per premaerujo (pneŭmata ujo), servanta por savado.

===aeroframo===

(arkaika) [AVIADO] ĉelo de aviadilo sen motoro nek ekipaĵaro.

===aerogramo===

Malpeza aerpoŝta letero, ekspedata je reduktita prezo.

===aerolito===

[ASTRONOMIO] Petra fragmento, falinta sur Teron el la ĉielspaco. Sinonimo: meteorŝtono, ŝtona meteorito. [SAMSENCA] meteoroido.

===aerologo===

[METEOROLOGIO] [AVIADO] Spertulo pri aerologio.

===aerometro===

(L.L. Zamenhof) [FIZIKO] Instrumento por mezuri la denson de gasoj. [SAMSENCA] densometro.

===aeronaŭto===

(L.L. Zamenhof) [AVIADO] Tiu, kiu veturas en aerostato.

===aeroplano===

[AVIADO] Aviadilo, kiu funkcias per motoro kaj kies aloj estas fiksaj dum la flugado. [SAMSENCA] amfibia, flugboato, hidroplano.

===aerosolo===

Suspensio de tre fajnaj, solidaj aŭ likvaj partikloj en gaso: [MEDICINO] antibiotikaj aerosoloj, virusaj aerosoloj; [METEOROLOGIO] atmosfera aerosolo.

===aerostatiko===

[FIZIKO] Tiu parto de la mekaniko, kiu pritraktas la ekvilibron de gasaj korpoj. [SAMSENCA] aerodinamiko.

===aerostato===

(L.L. Zamenhof) [FIZIKO] Aparato, ĝenerale sfer- aŭ cigarforma, entenanta gason pli malpezan ol la aero, kaj servanta por sin levi kaj veturi en la aero. [SAMSENCA] aerŝipo, balono.

===afabla===

  1. (iu) Kondutanta plaĉivole kun agrablaj vortoj kaj komplezo: esti afabla al, kontraŭ iu; apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla (L.L. Zamenhof) ; ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj traduki por mi la tekston? (L.L. Zamenhof) ; mi afable petis lin, ke li sidiĝu (K. Bein) ; la firmo afable proponis al mi, ke […] (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ĝentila, galanta.
  1. (io) Plaĉa pro la montrata bonvolemo aŭ komplezo: afabla informo (L.L. Zamenhof), invito (L.L. Zamenhof) ; afabla vorto pli atingas ol forto (L.L. Zamenhof) ; nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo (L.L. Zamenhof) ; grafo per ridet’ afabla ŝajne dankis por tiom da laŭdo (A. Grabowski) ; afablaspekta domo (L.L. Zamenhof).
  1. [KOMPUTIKO] Facile uzebla por nesperta uzanto: afabla programo.

===afanipteroj===

[ZOOLOGIO] Ordo (Aphaniptera) de senflugilaj, saltantaj insektoj, kun suĉa aŭ pika buŝo, kaj pasantaj tra pupa stadio; al tiu ordo apartenas ekzemple la puloj.

===Afaro===

Afrika kaviĝego situanta ĉefe en Etiopio: Afara aŭstralopiteko.

===afazio===

[MEDICINO] Perturbo de la kompren- kaj/aŭ parolkapablo, sen difekto de la aŭd- kaj parol-organoj: afaziulo. [VIDU] afonio.

===afekcii===

(L.L. Zamenhof) (transitiva)
  1. [FILOZOFIO] Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo: objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.
  1. [PSIKOLOGIO] Forte tuŝi la sentojn. Sinonimo: emocii.
  1. [MEDICINO] Malsane aliigi la fizikan staton: iaj venenoj afekcias aparte tiun aŭ alian organon; maraero afekcias la nervozulojn. [SAMSENCA] ataki, trafi.

===afekti===

  1. (transitiva) ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: afekti solenan sintenadon, gravan mienon, modestecon, interesiĝon; ili afektis ne scii sian nacian lingvon. [SAMSENCA] hipokriti.
  1. (netransitiva) Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: ne afektu, infano, kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! (L.L. Zamenhof) ; ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo! (L.L. Zamenhof) ; ĉu vi jam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon? (L.L. Zamenhof).

===afelio===

[ASTRONOMIO] Tiu punkto de la orbito de sunsistema astro, kiu estas la plej malproksima de Suno. [SAMSENCA] perihelio, apsido.

===aferezo===

[LINGVOSCIENCO] Procedo kaj rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj fonemoj aŭ silaboj en komenco de vorto (ekzemple Tonio anstataŭ Antonio, Zabet (W) anstataŭ Elizabeto). [SAMSENCA] apokopo.

===afero===

  1. ĉio, kio estas en la mondo konkreta aŭ abstrakta, montrata en nedifinita maniero: dum mia vojaĝo mi vidis interesajn aferojn; pri kiu afero li parolas?; eĉ la plej nekredeblajn aferojn li kredas (L.L. Zamenhof) ; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, kaj kvaran mi ne scias (Hebrea Biblio) ; sen povo kolero estas ridinda afero (L.L. Zamenhof). [VIDU] aĵo, objekto.
  1. Tio, pri kio oni okupiĝas, kion oni faras aŭ intencas fari: la afero ne urĝas (L.L. Zamenhof) ; mi aranĝis la aferon; nun ni transiru al la afero (L.L. Zamenhof) (diskutota temo); saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon (L.L. Zamenhof) ; la afero ne iras glate (L.L. Zamenhof) ( [VIDU] tubero), malsukcesis (L.L. Zamenhof) ( [VIDU] fiasko); la afero estas plenumita (L.L. Zamenhof) ; tio estas alia afero, konata afero, malnova afero (L.L. Zamenhof) ; tio estas lia afero (koncernas nur lin); havi aferon kun (trakti kun, pritrakti); vi kutimis havi aferon kun aliaj, mi ne estas tiaspeca! (L.L. Zamenhof) ; ambaŭ lingvoj, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon […] (L.L. Zamenhof).
  1. Tio, kio koncernas la privatajn aŭ publikajn interesojn: tio estas ŝtata afero; ministro pri internaj, eksterlandaj aferoj; religiaj aferoj; zorgu pri viaj propraj aferoj, plenumi la kurantajn aferojn (L.L. Zamenhof). [VIDU] afervojaĝo.
  1. [JURO] Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j): defendu aferon de vidvino (Hebrea Biblio) ; havi aferon kun iu (L.L. Zamenhof) ; kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero […] (L.L. Zamenhof) ; mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalon; krima, sensacia afero. [SAMSENCA] proceso.
  1. Tio, kio estas diskutata inter proponanto kaj postulanto: negocaj aferoj estas severaj (L.L. Zamenhof) ; ludo aparte kaj afero aparte (L.L. Zamenhof) ; tago festa for aferoj! (L.L. Zamenhof) ; sen ordo en afero ne ekzistas prospero (L.L. Zamenhof) ; ne taŭgas la vero por komerca afero (L.L. Zamenhof).
  1. La Esperanta movado: rapide kreskas la afero (L.L. Zamenhof) ; se ni ne observos severan ordon kaj disĉiplinon, nia afero baldaŭ pereos (L.L. Zamenhof) ; mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero (L.L. Zamenhof).

/

===afgano===

Civitano de Afganio.

===afidavito===

[KOMERCO] Oficiala deklaro, kiun eksterlanda posedanto de valorpaperoj aldonas al la pagebligintaj kuponoj, por eviti pagi la kuponimposton.

===afido===

[ZOOLOGIO] Malgranda insekto (Aphis kaj parencaj genroj) el la ordo de hemipteroj, kiu suĉas sukon de plantoj. Sinonimo: plantlaŭso.

===afikso===

[LINGVOSCIENCO] Morfemo, lokiĝanta antaŭ (prefikso), post (sufikso) radiko aŭ interne de ĝi (infikso), por formi novan leksikan unuon. [SAMSENCA] derivilo.

===afina===

  1. [KOMUNUZO] Prezentanta similecojn de strukturo, humoro, karaktero kaj simile.
  1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Sistematike parenca: eruko estas afina al brasiko.
  1. [KEMIO] Kombiniĝema: fero estas afina al sulfuro, hidrogeno al oksigeno.
  1. [SCIENCOJ] Facile kolorigebla, solviĝanta, sorbebla, altiriĝema: [FIZIKO] [KEMIO] akvoafina, akvo-neafina substanco ([VIDU] akvo); [ANATOMIO] acidafina granulocito (facile kolorigebla per acidaj koloriloj, ekzemple eozino); [MEDICINO] nervafina viruso. [SAMSENCA] trop/.
  1. a) [MATEMATIKO] (parolante pri transformo) Konservanta rektojn kaj paralelecon inter tiuj ĉi.

b) [MATEMATIKO] (parolante pri spaco) Rilata al afinaj transformoj.


===afinacii===

(transitiva) Purigi likvan metalon.

===afiso===

(evitinda) = afido.

===afiŝo===

  1. Sciigo al la publiko, presita sur papero kaj ordinare gluita sur muro, kolono kaj simile: teatra, reklama, balota afiŝo; afiŝtabulo. [SAMSENCA] avizo. [VIDU] afiŝhomo.
  1. [KOMPUTIKO] Publika mesaĝo en komputila reto. [SAMSENCA] retnovaĵoj.

===aflikti===

(3) (transitiva) Kaŭzi severan kordoloron: ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin (Hebrea Biblio) ; mi scias, ke mia malĝojo vin sincere afliktas (L.L. Zamenhof) ; mia patrino estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis (L.L. Zamenhof) ; revivigi la koron de la afliktitoj (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] ĉagreni, deprimi.

===afonio===

[MEDICINO] Senvoĉeco pro malsaniĝo: plena, nekompleta afonio [VIDU] afazio.

===aforismo===

[BELETRO] Konciza, sencoriĉa eldiro, esprimanta principon aŭ penson rilatan al scienco, arto, mono aŭ kredo: juraj aforismoj; Hipokrato esprimis sin per aforismoj. [VIDU] aksiomo, maksimo, proverbo, sentenco.

===afranki===

(1) (transitiva) Antaŭpagi la sendokostojn de letero aŭ pako: ne sufiĉe afrankita letero; afranki per memoriga poŝtmarko.

===afrikanso===

[LINGVOSCIENCO] Lingvo de la nederlanddevena gento de sud-Afriko.

===afrikato===

[LINGVOSCIENCO] Kombino de plozivo kaj frikativo, ĉe kiu ploziva alteno estas sekvata de frikativa forteno (ekzemple en Esperanto: c, ĉ, ĝ).

===Afriko===

La kontinento sude de Eŭropo: Nord-Afriko, Mezafriko, Sud-Afriko.

===afrodito===

[ZOOLOGIO] Genro (Aphrodita) de anelidoj el la klaso de poliketoj; mallongaj dikaj vermoj kun belkoloraj ketoj flanke kaj kun dorso de dika tavolo de harsimilaj ketoj: vivas en ŝlima aŭ sabla marfundo ĉe la bordoj. [SAMSENCA] nereido.

===afrodizio===

[MEDICINO] Eksciteco de la seksorganoj.

===afto===

(L.L. Zamenhof)
  1. [MEDICINO] Sendanĝera ulcereto de la buŝa mukozo.
  1. [MEDICINO] Febrodona ŝvelaĵo ĉe la buŝo, mamo kaj piedo de kelkaj bestoj, bovoj, porkoj, ŝafoj: afta epidemio.

===afusto===

Portilo de kanono aŭ maŝinpafilo: afustovosto (per kiu ĝi fiksiĝas en la tero).

===agaco===

Malagrabla nervincita sento, kaŭzata ekzemple de acida frukto, de akuta bruo kaj simile.

===Agamemnono===

Mita reĝo de Argo, estro de la helenoj dum la Troja milito, kiu oferis sian filinon Ifigenion kaj estis murdita de sia edzino Klitemnestro; protagonisto en tragedioj de Esĥilo, Seneko kaj aliaj

===agamia===

(evitinda)
  1. = nesekse reproduktiĝanta.
  1. = neseksa, senseksa.

===agamio===

[ZOOLOGIO] Specio de birdo (Psophia crepitans) el la ordo de gruformaj, vivanta en suda Ameriko.

===agamo===

[ZOOLOGIO] Genro (Agama) de reptilioj el la subordo de lacertuloj, karakterizataj de egalaj skvamoj, kiuj formas oblikvajn liniojn sur la korpo, de plata kapo kaj de fortaj membroj; vivas en la varmaj landoj.

===agao===

[HISTORIO] Otomana oficiro aŭ ŝtatoficisto.

===agapanto===

[BOTANIKO] Genro (Agapanthus el aliumacoj) de plurjaraj herboj kun rizomo, kun floroj en umbeleca infloresko sur longa tigo kaj kun alaj semoj; 9 specoj el suda Afriko, inter aliaj Agapanthus africanus pororname kultivata.

===agapo===

(L.L. Zamenhof) [KRISTANISMO] Komuna manĝo ĉe la unuaj kristanoj, primitiva formo de la komunio.

===agaragaro===

[KEMIO] Gelozo.

===agariko===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Agaricus el agarikacoj) de ombrelfungoj kun ringo kaj kun liberaj lamenoj unue rozaj, poste brunaj, finevolue nigraj, ne likviĝemaj; kosmopolita genro de ĉirkaŭ 200 specoj, pluraj manĝindaj, ekzemple la duspora agariko (Agaricus bisporus ; ĉampinjono).

===agaro===

Mallongigo de agaragaro, uzata en kuirarto, biotekniko kaj aliaj

===agatido===

[BOTANIKO] Genro (Agathis, Sinonimo: Dammara, el araŭkariacoj) de koniferaj, ĝenerale monoikaj arboj kun fortika trunko, verticilaj branĉoj kaj kontraŭe duopaj aŭ alternaj folioj lancetformaj aŭ longe ovalaj, mallonge petiolaj; 20 specoj hejmaj de Sumatro ĝis Nov-Zelando kaj Fiĝioj, kelkaj kultivataj por ornamo, por ligno kaj/aŭ por helkolora rezino uzata por produktado de speco de kopalo, interalie kaŭrio kaj damaro.

===agato===

[GEOLOGIO] Mineralo, vario de kalcedono laŭzone diverskolora, uzata en juvelarto.

===agavo===

[BOTANIKO] Genro (Agave el agavacoj) de grandaj plurjaraj plantoj kun longaj karnecaj, fibraj folioj ofte elbazaj, meze de kiuj en malfrua ago de la planto elkreskas plurajn metrojn alta pedunklo de infloresko multaflora; post la florado la planto mortas; pli ol 100 specoj el Ameriko, pluraj uzataj interalie por fibroj, por suko utiligata en la fabrikado de pulko kaj tekilo kaj por burĝonoj kaj floroj manĝataj kuiritaj.

===agendo===

(L.L. Zamenhof) Kajero, en kiu oni notas je ĉiu tago la farotajn aferojn.

===agento===

  1. Persono, komisiita de iu, por konstante fari ion: administra, diplomatia agento.
  1. Tiu, kiu reprezentas personon aŭ firmon en komercaj aferoj: kiu estas via agento en Parizo?

===agenturo===

[KOMERCO] Rajto pri komerca reprezentado de unu aŭ pluraj specoj de varo: li havas agenturojn en sukero, en Portovino, en libropapero.

===agerato===

[BOTANIKO] Genro (Ageratum el asteracoj) parenca al eŭpatorio, de arbustoj kaj de unu- kaj plur-jaraj herboj kun bluaj, purpuraj, rozaj aŭ blankaj kapituloj; 44 specoj el tropika ameriko, kelkaj pororname kultivataj.

===agi===

(netransitiva)
  1. Eksterigi siajn kapablojn; uzi siajn fizikajn aŭ mensajn fortojn, por produkti ian efikon: lasu min nur agi! (L.L. Zamenhof) ; kiu bone agas, timi ne bezonas (L.L. Zamenhof) ; kiu agas afable, vivas agrable (L.L. Zamenhof) ; agi juste (L.L. Zamenhof), noble malprudente (L.L. Zamenhof), nesingarde, kun kolero (L.L. Zamenhof) ; se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava (L.L. Zamenhof) ; tiel agas la ĉefaj eŭropaj lingvoj. [SAMSENCA] fari.
  1. Konduti iel kontraŭ iu, trakti iun iamaniere: agi afable kontraŭ iu (L.L. Zamenhof) ; agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi (L.L. Zamenhof) ; kiu povus supozi, ke s-ino H. iam agos kun vi en tiel kruela maniero! (L.L. Zamenhof).
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn; la forto agas sur la pezocentron; du fortoj, kiuj agas en malaj direktoj.

===agiti===

(transitiva)
  1. Varbi por politika, sociala, religia kaj simile celo, ekscitante la sentojn: agiti la popolamason kontraŭ la reĝo; absolute tio farus la impreson, kvazaŭ mi kaŝite agitas kontraŭ tiu aŭ alia partio (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] propagandi, polemiki.
  1. Naski en animo sinsekvajn sentojn, kiuj ĝin malkvietigas: ŝia spirito estis agitata de mallumaj antaŭsentoj. [VIDU] maltrankviligi, skui.
  1. [KEMIO] Skui likvon, ne movante la ujon.

===Aglajo===

[MITOLOGIO] Unu el la tri Gracioj.

===aglo===

  1. [ZOOLOGIO] Granda rabobirdo (Aquila kaj parencaj genroj) el la familio de akcipitredoj, kun kurba beko kaj akra vido: la aglo estas rigardata kiel la reĝo de la birdoj; aglo trumpetas; kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj (Nova Testamento) ; aglido, aglino, aglonesto. [SAMSENCA] harpio, vulturo.
  1. Ties figuro, uzata kiel milita emblemo: la romaj, la napoleonaj agloj (armeoj).
  1. [HERALDIKO] Ties figuro en frontpozo kun etenditaj flugiloj: la Prusa aglo; la Aŭstria dukapa aglo.
  1. (figurasence) Homo kun tre penetranta inteligento: li ne estas aglo (L.L. Zamenhof) ( [VIDU] pulvoro).

===aglomeri===

(transitiva) Kunigi en densan, nedisiĝeman mason per premo aŭ varmigo: aglomeritaj karbobrikoj; aglomeraĵo de lafo; aglomerpanelo, aglomerplato. [SAMSENCA] breĉio, konglomeri.

===aglutini===

(transitiva) (L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] Kunigi gluante en unu mason: la sero de la grupo AB aglutinas la sangoglobetojn de ĉiu alia grupo; aglutinaĵo da bakterioj. [SAMSENCA] glui.
  1. [LINGVOSCIENCO] Formi vortojn, kunmetante morfemojn leksikajn kaj gramatikajn. Sinonimo: alglui.

===agnato===

[JURO] Familiano el la vira devenlinio. [SAMSENCA] kognato.

===Agnio===

[RELIGIO] Dio de la fajro en la Vedoj. [VIDU] Vesto.

===agnoski===

(transitiva) Deklari oficiale rajtigita: nur kiam Esperanto estos formale agnoskita de plej multaj registaroj, ni povos ekpensi pri ŝanĝoj; agnoski rajton, rekordon pri io ( [SAMSENCA] adopti, promulgi); (figurasence) deklari (iun, ion) ĝusta, aprobinda ( [SAMSENCA] konfesi).

===agnostika===

[PSIKOLOGIO] Rilata al agnostikismo.

===agnozio===

[MEDICINO] Perturbo de la sentuma (tuŝa, vida, aŭda) rekono de objektoj aŭ de formoj, kaŭzata de cerba malsano. [SAMSENCA] ikto.

===agonii===

(netransitiva)
  1. Suferi la lastajn dolorojn antaŭ la morto: prenu tiun ĉi glavon, li diris agoniante (L.L. Zamenhof) ; saturi la kreskaĵojn agoniantajn de soifo (K. Bein) ; senfortigita, kun malsana korpo kaj agonianta spirito (L.L. Zamenhof) ; preĝo por la agoniantoj.
  1. (figurasence) Esti tuj finiĝonta: tiu brila epoko nun agonias; la somera tago agoniis. [SAMSENCA] aŭtuno, kaduka, krepusko.

===agorafobio===

[MEDICINO] Psika perturbo, karakterizata de senkaŭza timo antaŭ specifa situo en la spaco. [SAMSENCA] fobio.

===agordi===

(transitiva)
  1. [MUZIKO] Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro: la violonisto agordis sian violonon; ĉe cimbal’ (zimbalono) du lernantoj agordas nove kordojn, provas ilin zume (A. Grabowski) ; en la kapo de violono estas agordaj kejloj.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco: agordi radioricevilon.
  1. (figurasence) Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero: diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? (L.L. Zamenhof) ; ree ŝi agordis la vizaĝon severe (A. Grabowski) ; tiuj mensogoj agordis vin maljuste kontraŭ li.
  1. [KOMPUTIKO] Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo: agordi novan programon. [SAMSENCA] instali.

===agoro===

[ARKITEKTURO] Placo en la antikvaj helenaj urboj. [SAMSENCA] forumo.

===agrabla===

Plaĉa kaj plezuriga: esti agrabla al, por iu (L.L. Zamenhof) ; agrabla vizaĝo, vizito; tio estas la juveloj kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto (L.L. Zamenhof) ; pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla (L.L. Zamenhof) ; agrabla estas gasto, se ne longe li restas (L.L. Zamenhof).

===agrafio===

[MEDICINO] Organika perturbo de la kapablo skribi. [SAMSENCA] aleksio.

===agrafo===

  1. Metalhoketo, kiu, enigante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵo aŭ tuko.
  1. Simila ilo, servanta por teni fermitaj la du kovroplatojn de libro, la du finojn de koliero.
  1. Simila ilo, uzata por kunfiksi plurajn paperfoliojn, la randojn de vundo kaj simile. [SAMSENCA] buko, pinglo, vinkto, zipo.
  1. Supersigno en la vjetnama lingvo kun la formo senpunkta demandosigno.

===agregacio===

  1. En Francio, plej alta konkurso por dungo de liceaj aŭ universitataj instruistoj: agregacio pri filozofio, pri matematiko.
  1. Rango de sukcesinto en tiu konkurso.

===agregato===

(L.L. Zamenhof) Agregaĵo.

===agregi===

(transitiva) [FIZIKO] Kunigi per nekemiaj fortoj: la statoj, kiel la materio estas agregata, estas la gasa, likva kaj la solida.

===agresi===

(transitiva) [PSIKOLOGIO] Ataki kiel unua, ne estante mem minacata de atako.

===Agrigento===

Antikva urbo en Sicilio (13°30’ E, 37°17’ N).

===Agrikolo===

Romana vira nomo.

===agrikulturo===

(L.L. Zamenhof) Agrokulturo kune kun ĉiuj farmorilataj okupoj (bredado de birdoj, bovoj kaj aliaj). [SAMSENCA] hortikulturo, arbarkultivo.

===agrimonio===

[BOTANIKO] Genro (Agrimonia el rozacoj) herboj kun lanugaj, plume kunmetaj folioj, kun longforma grapolo el flavaj, mallonge pedunklaj floroj, havantaj daŭran kalikon, kiu ĉesupre portas multajn hokajn dornetojn, alkroĉiĝantajn al bestoj: la floroj kaj folioj estas adstringaj; 15 specoj el la hemisfero kaj centra kaj suda Afriko, inter aliaj Agrimonia eupatorium.

===Agripo===

Romana vira nomo.

===agro===

Kulturata kampo. [VIDU] agrokulturo.

===agronomo===

Sciencisto pri agronomio.

===agropiro===

  1. [BOTANIKO] Genro (Agropyron el poacoj) de plurjaraj herboj kun spiko el spiketoj unuopaj sur ĉiu nodo de la akso; ĉirkaŭ 15 specoj el la mezvarmaj regionoj.
  1. [BOTANIKO] (arkaika) = elitrigio kaj parencaj genroj.

===agrostemo===

[BOTANIKO] Genro (Agrostemma el kariofilacoj) de du unujaraj Mediteraneaj specoj de herboj; pli konata specio , Agrostemma githago, kun violruĝaj floroj kaj nigraj, venenaj semoj; grenkampa trudherbo hejma en la Mediteranea regiono, sed disvastiĝinta al la preskaŭ tuta mondo antaŭ ĝia nuna malaperemo pro vastskala uzo de herbicidoj: disigi la agrostemon disde la tritiko. [SAMSENCA] lolo.

===agrostido===

[BOTANIKO] Genro (Agrostis el poacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj el la mezvarmaj regionoj kaj tropikaj montaroj; ĉirkaŭ 220 specoj, kelkaj (ekzemple Agrostis capillaris) utiligataj por gazonoj, aliaj (ekzemple Agrostis tenerrima) por ornamo.

===agutio===

[ZOOLOGIO] Specio (Dasyprocta agouti) de Amerikaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, same granda kiel kuniklo, sed havanta tre mallongajn orelojn kaj voston, longajn krurojn kaj brilan hirtan hararon, kaj rapide moviĝanta per saltoj.

===agvarao===

[ZOOLOGIO] Specio (Chrysocyon brachyurus) de sud-Amerika rabobesto el la familio de kanisedoj, kun tre longaj membroj kaj grandaj oreloj.

===aĝio===

[FINANCO] Diferenco inter la nominala kaj la efektiva (laŭkurza) valoro de la mono; profito ĉe monŝanĝo.

===aĝioti===

(netransitiva) (L.L. Zamenhof) [FINANCO] Spekuli pri la prezoŝanĝo de la borsaj valoraĵoj aŭ de varoj.

===aĝo===

  1. Kvanto da tempo, pasinta ekde la naskiĝo de ekzistaĵo, aŭ ekde la ekesto de io: li havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj (L.L. Zamenhof) ; en la aĝo de 8 tagoj (L.L. Zamenhof) ; ĝi estis virino de meza aĝo (L.L. Zamenhof) ; kia estas via aĝo? (L.L. Zamenhof) ; kian aĝon vi havas? (L.L. Zamenhof) ; aĝo tro matura ne estas plezura (L.L. Zamenhof) ; la aĝo de hundo, de kverko; la aĝo de Luno (fazoj); aĝo de militŝipo. [SAMSENCA] infano, (mal)juna, adoleski, adolto. [VIDU] aĝpiramido, aĝoprezidanto.
  1. Baza geokronologia unuo, responda al la stratigrafia unua etaĝo: aĝo ĝenerale daŭras 5-6 milionojn da jaroj. [VIDU] geokronologio.

===ah!===

Interjekcio, esprimanta fortan surprizon, bedaŭron: la poet’ similas iam al monaĥ’ kiu malgraŭ multaj ho! kaj multaj ah! skribas sanktan libron (KP).

===aha!===

Interjekcio, esprimanta la konstaton de io atendata aŭ suspektata: jen venas la du advokatoj, sinjoro! diris Clemency.-aha! ekkriis la doktoro (L.L. Zamenhof).

===Ahasvero===

Nomo de la mita ’eterne migranta judo’.

===ahimso===

Principo de multaj hindaj kulturaj kaj ideaj sistemoj, laŭ kiu la homoj devas vivi sen perforto al aliaj vivantoj.

===Ahura===

[RELIGIO] La plej alta dio en la zoroastra religio. [SAMSENCA] Mazdao.

===Aĥabo===

[BIBLIO] Reĝo de Izraelo en Samario (874-853). [VIDU] Izebel, Naboto.

===Aĥajo===

Homera nomo de Helenujo.

===Aĥaŝveroŝo===

[BIBLIO] Hebrea nomo de la persa reĝo Kŝajarŝa, helene Kserkso.

===Aĥemeno===

Mita prapatro de la Aĥemenidoj.

===Aĥeno===, ===Akeno===


===Aĥerono===

[MITOLOGIO] Rivero en Hadeso, kiun oni ne rajtis trapasi dufoje: pulvoreto, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] Karono, Stikso.

===aĥerontio===, ===akerontio===


===Aĥilo===

(L.L. Zamenhof) [BELETRO] Mita filo de Peleo kaj ĉefa heroo de Iliado. [VIDU] aĥila tendeno.

===aidoso===

Grava malsano, kaŭzata de retroviruso (HIV), transdonebla per seksaj rilatoj aŭ per sangaj injektoj, karakterizata de drasta malpliiĝo aŭ eĉ perdo de la imunaj reagoj.

===Aikso===

Nomo de pluraj urboj de Francio, inter aliaj Aikso Provenca (5°27’ E, 43°31’ N) kaj Aikso-Banurbo (5°54’ E, 45°41’ N).

===ailanto===

[BOTANIKO] Genro (Ailanthus el simarubacoj) de arboj, kun grandaj (0,5-1 m longaj), plume kunmetaj folioj kaj kun flugilhavaj fruktoj (samaroj); 5 specoj hejmaj de Azio ĝis Aŭstralio, inter aliaj Ailanthus altissima, naturigita en norda Ameriko kaj centra kaj suda Eŭropo, pasintece kultivata por bredado de specio de silkraŭpo (Samia cynthia).

===aino===

= ajnuo.

===airo===

[BOTANIKO] Genro (Aira el poacoj) de unujaraj herboj kun 2-floraj spiketoj en paniklo; ĉirkaŭ 10 specoj el Eŭropo kaj la Mediteranea regiono, plejparte sekejaj kaj sablejaj, kelkaj (ekzemple Aira elegantissima) kultivataj por ornamo.

===aizoo===

[BOTANIKO] Genro (Aizoon el aizoacoj) de 11 specoj de plurjaraj herboj el Afriko, sud-uesta Azio kaj suda Hispanio.

===aj !===

Interjekcio, esprimanta vivan doloron: pingloj, je kiuj oni pikiĝas: aj ! oni ekkrias (L.L. Zamenhof).

===Ajakso===

(L.L. Zamenhof) Helena vira nomo, inter aliaj de du herooj en Iliado.

===ajapano===

[BOTANIKO] Genro (Ayapana el asteracoj), tre parenca al eŭpatorio, de 14 specoj el tropika ameriko, inter aliaj Ayapana triplinervis, tufarbusto, kies folioj estas uzataj por tizano servanta kiel te-surogato.

===ajatolo===

[ISLAMO] Honortitolo de la plej gravaj religiaj ĉefoj de ŝijaismo.

===ajlo===

  1. [BOTANIKO] Specio de aliumo (Allium sativum), plurjara legomo kun specifa odoro kaj gusto, kun folioj similaj al la poreaj kaj kun akragusta bulbo; uzata por spicado kaj medicino. [SAMSENCA] ampeloprazo, cepo, poreo, ŝaloto, ŝenoprazo.
  1. [KOMUNUZO] Bulbero de ajlo 1: ŝafrostaĵo kun ajlo.

===ajn===

Partikulo, esprimanta ĝeneralan kaj insistan nedifinitecon, kaj almetata:
A. post rilataj pronomoj aŭ adverboj: kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo (L.L. Zamenhof) ; la spertaj Esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; mi mensogis, kion ajn mi diris (L.L. Zamenhof) ; kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis kaj tio devas sufiĉi (L.L. Zamenhof) ; kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulino (L.L. Zamenhof) ; la afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la inerciuloj babilus kontraŭ ĝi (L.L. Zamenhof) ; kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos.
B. post nedifinaj pronomoj aŭ adjektivoj: ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon (L.L. Zamenhof) ; iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon (K. Bein) ; kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi? (L.L. Zamenhof) ; iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!
Rimarko. Zamenhof, pro emfazo, ofte uzas ĉe ajn la rilatajn pronomojn kun la senco de nedifinaj: ellernante kiun ajn lingvon, mi konsentas akcepti kian ajn pagon, sed tre malofte la rilatajn tabeladverbojn anstataŭ la nedifinaj.

===ajnuo===

Ano de gento, loĝanta en nordaj insuloj de Japanio.

===ajugo===

[BOTANIKO] Genro (Ajuga el lamiacoj) de plurjaraj herboj kun kruce kontraŭe duopaj folioj kaj kun ŝajnverticiloj el akselaj floroj sidaj aŭ preskaŭ sidaj; ĉirkaŭ 50 specoj el la mezvarmaj regionoj de la Malnova Mondo, kelkaj ĝardene kultivataj.

===Ajuno===

ĉefurbo de Okcidenta Saharo (13°12’ U 27°09’ N).

===ajuto===

[TEKNIKOJ] Tubeto aŭ specialforma aperturo, ekzemple en nebuligilo aŭ vaporcilindro, lutita al la fino de tubo kaj servanta por reguligi la elfluon de likvo aŭ vaporo.

===-aĵ===

I - Sufikso esprimanta:
  1. konkretan objekton, koncernatan de la radiko: bonaĵo, belaĵo, necesaĵo, manĝeblaĵo, uzaĵo (ĉiu uzata objekto aŭ ilo); kavaĵo, araneaĵo, francaĵo, ĉirkaŭaĵo, kromaĵo; sensencaĵo, tolaĵo (io el tolo), lignaĵo, feraĵistoj kaj kupraĵistoj (Hebrea Biblio).
  1. eksteran manifestiĝon de ago aŭ sento: fluaĵo (io fluanta); skribaĵo (io skribita); konstruaĵo, vegetaĵo, akiraĵo; okazintaĵo; enteksitaĵo (Hebrea Biblio) ; kreotaĵo; amikaĵoj, porkaĵoj, azenaĵoj, infanaĵo (agoj indaj je amiko, porko, azeno, infano); fierindaĵo (L.L. Zamenhof), abomenindaĵo (L.L. Zamenhof).
  1. (post radikoj) montrantaj manĝeblajn bestojn aŭ materialon) manĝaĵon faritan el tiu materialo: ovaĵo; glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo (L.L. Zamenhof) ; porkaĵo, kokidaĵo, bovidaĵo.
Rimarko. 1 Post morfemo esprimanta agon, ’-aĵ’ povas, laŭ la senco de tiu morfemo signifi jen aktivan, jen pasivan uzeblecon: nutraĵo (io, kio nutras), trinkaĵo (io, kio estas trinkata); en okazo de bezono, oni uzu la participan sufikson: el manĝantaĵo devenis manĝataĵo (K. Kalocsay).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:

===aĵuro===

  1. Strio, farita per eltiro de pluraj vefteroj aŭ varperoj, en kiu la restintaj fadenoj estas diversmaniere orname faskiĝitaj: tajli aĵurojn en littuko, en tablotuko.
  1. Simila strio, farita per eltondoj.

===a.K.===

Mallongigo de antaŭ Kristo. [VIDU] erao.

===Akabo===

Golfo sur la Ruĝa Maro, kies norda pinto apartenas al Israelo (34°54’ E, 29°33’ N).

===akacio===

[BOTANIKO] Genro (Acacia el fabacoj) de herboj, arbustoj kaj arboj kun duoble plume kunmetaj folioj, kiuj estas anstataŭitaj de filodioj ĉe multaj specoj, kaj kies stipuloj estas anstataŭitaj de dornoj ĉe iuj specoj; ĉirkaŭ 1 200 specoj el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo en la mildaj regionoj, aliaj por valora ligno: branĉeto de akacio estas unu el la framasonaj simboloj. [SAMSENCA] mimozo, robinio.

===akademio===

  1. Societo, konstanta kaj oficiala, de beletristoj, artistoj aŭ sciencistoj: la franca Akademio estis fondita en 1635; la Akademio de Esperanto (ekde 1908 la maksimume 18-membra supera komisiono de la Lingva Komitato, ekde 1948 la 45-membra anstataŭanto de ĉi tiu): vivu do l’ Akademi’ saĝa kaj tre klera! (R. Schartz).
  1. (evitinda) = supera lernejo.

===Akado===

[HISTORIO] Semida urbo, poste regno en la norda parto de la Mezopotamia ebenaĵo (44° E, 33°30’ N): akada lingvo (semida lingvo, de kiu la Babilona kaj la Asiria estas dialektoj).

===akaĵuo===

[BOTANIKO] Frukto (ŝajnfrukto) de akaĵuarbo, konsistanta el du partoj: akaĵupomo kaj akaĵunukso.

===akantiaso===

[ZOOLOGIO] Specio (Squalus acanthias) de ŝarko, griza kaj blanka, kun akra pikilo antaŭ ĉiu el la du dorsaj naĝiloj; vivas ĉe la marfundo, manĝas fiŝojn; kosmopolita.

===akanto===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Acanthus el akantacoj) de tufarbustoj kaj plurjaraj herboj kun plume pli-malpli profunde entranĉaj, kelkfoje dornaj folioj kaj kun stara spiko el blankaj aŭ purpuretaj floroj; ĉirkaŭ 30 specoj el la Mediteranea regiono, Azio kaj Afriko, inter aliaj Acanthus mollis, sud-Eŭropa plurjara herbo kun relative larĝaj, plume duondividaj folioj kaj grandaj floroj, pororname kultivata: la korintikaj kapiteloj estas ornamitaj per akantaj folioj (verŝajne el Acanthus spinosus, eost-Mediteranea).

===akantocefaloj===

[ZOOLOGIO] Filumo (Acanthocephala) de vermoj similaj al nematodoj, sen buŝo kaj sen intesto, sed kun eligebla hok-aparato ĉe la kapo; la plenkreskulo parazitas en la intestoj de vertebruloj, la larvoj en krustacoj aŭ insektoj.

===akantopterigoj===

(arkaika) [ZOOLOGIO] Eksa ordo aŭ superordo (Acanthopterygii) de teleosteoj, kiujn karakterizas posedo de malmolaj ostradioj en la naĝiloj. [SAMSENCA] aktinopterigoj.

===akapari===

(transitiva)
  1. Aĉeti kiel eble plej multajn varojn, kaj poste per reteno maloftigi ilin sur la merkato, por povi vendi ilin pli kare: akapari la grenon; dum la franca Revolucio la akaparistoj estis punataj je morto. [SAMSENCA] monopoligi.
  1. (figurasence) Proprigi al si, kaŭzante al aliaj malutilon: la Romia imperiestro iom post iom akaparis ĉiujn povojn.

===akaro===

[ZOOLOGIO] Artropodo (Acarus kaj parencaj genroj) el la klaso de araneoidoj, tre malgranda, kun neklare distingeblaj artikoj.

===akceli===

(transitiva)
  1. [FIZIKO] Kreskigi la rapidon de korpo aŭ atomoj: akceli movon; movo unuforme akcelata; akceli la peladon de motoro, de raketo.
  1. Plirapidigi komencitan agon: akceli la iradon de la naturo (L.L. Zamenhof) ; akceli kemian reakcion; febro akcelas la pulson; akceli la marŝon de trupo, la kadencon de danco; akceli la evakuadon de vunditoj; ili akcelis la malfeliĉon (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Plifruigi: akceli tion, kio min minacas? (L.L. Zamenhof) ; ni devis akceli nian revenon hejmen; per dubo ni akcelas danĝeron (L.L. Zamenhof) ; tio nur akcelos la ruinon de la imperio (K. Bein).
  1. (figurasence) Progresigi, antaŭenigi: la aliĝo de scienculoj forte akcelus la progreson de Esperanto. (L.L. Zamenhof) ; ĉion, kio akcelas fratecon inter la homoj, ni salutados ĉiam kun ĝojo (L.L. Zamenhof) ; juĝisto celanta justecon, akcelanta la veron (Hebrea Biblio).

===akcento===

  1. [LINGVOSCIENCO] Emfazo de silabo, morfemo, vorto, vortgrupo aŭ frazo per pliigo de la sonforto aŭ modifo de la alteco aŭ longeco; ĝia celo estas distingo de la koncerna unuo disde aliaj samnivelaj unuoj: en Esperanto la vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo (L.L. Zamenhof) ; akcenta, senakcenta silabo. [SAMSENCA] tono, enklizo, proklizo, oksitona, proparoksitona, paroksitona.
  1. [MUZIKO] La relativa forto (emfazo) de difinita pulso aŭ tono.
  1. (figurasence) Klara kaj forta prononco de ĉiuj silaboj de vorto aŭ vortgrupo, por reliefigi ties signifon: diri kun akcento (L.L. Zamenhof) ; ili akcente citis vian nomon ( [SAMSENCA] marteli, insisti).

===akcepti===

(transitiva)
  1. (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: akcepti monon, rekompencon, ordenon; ĉu bonon ni akceptu de Dio kaj malbonon ni ne akceptu? (Hebrea Biblio) ; akceptu mian plej koran dankon (L.L. Zamenhof), mian funebran saluton! (L.L. Zamenhof).
Rimarko. ’akcepti’ diferencas de ’ricevi’ per tio, ke ĝi montras la manieron de la ricevo, la sintenon de la ricevanto.
  1. (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile: la malfeliĉa knabino, trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, mortis en arbaro (L.L. Zamenhof) ; komunumo, kiu akceptas en sin tutajn amasojn da forkurintoj (L.L. Zamenhof) ; nun tiu sama ĉambrego akceptas la reprezentantojn de la mondo Esperantista (L.L. Zamenhof) ; (speciale pri instru-institucio) en la gimnaziojn kaj en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento (L.L. Zamenhof) ; se mia filo volas eniri en la trian klason, […] li estos certe akceptita (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] enlasi.
  1. (iu iun) Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile: dece (L.L. Zamenhof), malbone (L.L. Zamenhof) akcepti iun; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo (L.L. Zamenhof) ; la lando, kiu gastame nin akceptis (L.L. Zamenhof) ; neniu forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj (L.L. Zamenhof).
  1. (iu ion) Konsenti pri io, aprobe allasi: mi atentigis lin, ke li ne havas la rajton ion akcepti en la nomo de la Esperantistoj (L.L. Zamenhof) ; akcepti proponon (L.L. Zamenhof), Deklaracion (L.L. Zamenhof), projekton (L.L. Zamenhof), postulojn (L.L. Zamenhof), rolon (L.L. Zamenhof) ; akcepti la batalon; ili postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj (L.L. Zamenhof) ; ia propono por tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita (L.L. Zamenhof) ; garantio, ke ĝiaj decidoj estos sendispute akceptitaj de ĉiuj (L.L. Zamenhof) ; la Deklaracio estis unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso (L.L. Zamenhof) ; tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas akcepti uzi tiel (L.L. Zamenhof) ; komune akceptata opinion, teksto.
  1. (io, iu ion) Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ: la lingvo devas akcepti definitivan porĉiaman formon (L.L. Zamenhof) ; la pola lingvo akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo (L.L. Zamenhof) ; por respondi al la demando kien, la vortoj akceptas la finiĝon de l’ akuzativo (L.L. Zamenhof) ; regulo, kiu akceptas multajn esceptojn; ili akceptis plej diversajn formojn (L.L. Zamenhof) ; la okuloj akceptis esprimon de prudento kaj memkonscio (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ricevi
  1. [KOMERCO] Devontigi sin pagi: akcepti kambion; (figurasence) vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon (L.L. Zamenhof).

===akcesora===

  1. Akompananta, sed ne necesa neĉefa, kroma: akcesora demando, profito; [GEOLOGIO] akcesora mineralo.
  1. Helpa, kvankam malpli grava ol io alia akcesora defendaĵo; akcesora nervo ( [MEDICINO] la 11a paro de la kraniaj nervoj, Nervus accessorius). [SAMSENCA] flanka, suplementa.

===akcidenco===

[FILOZOFIO] Tiu eco de fenomeno, kiu ne estas esenca, sed troviĝas ĉe ĝi nur hazarde, kontingence: koloro, pezo, malmoleco estas akcidencoj de la materio.

===akcidento===

Malfeliĉa okazaĵo, kaŭzanta materiajn aŭ korpajn damaĝojn: suferi akcidenton sur la strato; esti trafita en akcidento de aviadilo; fervoja akcidento; asekuro kontraŭ akcidentoj.

===akcio===

  1. [FINANCO] Frakcio de la kapitalo de financa societo aŭ industria entrepreno, kies posedo rajtiga partopreni en ĝiaj proprietaĵoj kaj en ĝiaj profitoj.
  1. [FINANCO] Atesto pri tia partopreno, valorpapero: ordinara akcio; fondinta akcio (L.L. Zamenhof) (subskribita jam ĉe la fondo de la kompanio kaj rajtiganta je apartaj avantaĝoj); prefera, privilegia (L.L. Zamenhof) akcio (donanta privilegion aŭ en la decidoj, aŭ en la elektoj aŭ en la profitoj); akcio je montranto, je nomo.

===akcipitro===

[ZOOLOGIO] Genro (Accipiter) de malgrandaj rabobirdoj, kun relative mallonga, kurba beko, inter aliaj: ĝentila akcipitro (Accipiter gentilis), mallongkrura akcipitro (Accipiter brevipes) kaj nizo.

===akcizo===

[FINANCO] Imposto pri la uzo de difinitaj varoj, pagata aŭ de la fabrikisto, aŭ de la importanto, aŭ de la aĉetanto: akcizopaga varo; akcizoficejo.

===akĉento===

[LINGVOSCIENCO] Tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj (pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo kaj simile), kiu aspektas nenorme en la kadro de difinita lingvo: havi sudan, kamparan, usonan akĉenton.

===akebio===

[BOTANIKO] Genro (Akebia el Lardizabalaceae) de volviĝantaj arbustoj kun mane kunmetaj, 3-5-folieraj folioj, kun unuseksaj, brunaj aŭ violaj floroj, kaj kun fruktoj (beroj) purpuraj aŭ hele violaj, 7-15 cm longaj; 5 specoj el mezvarma eosta Azio, du kultivataj por ornamo.

===akeno===

  1. [BOTANIKO] (striktasence) Seka frukto (precipe de la asteracoj) ne dehiska, unusema, kies perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo: la fruktoj de helianto, de kalendulo estas akenoj.
  1. [BOTANIKO] (vastasence) Akeneca frukto: ne dehiska seka frukto divers-forma kaj -struktura. [SAMSENCA] kariopso, nukulo, nukso, samaro.

===akeo===

= bradip(od)o.

===Akerono===

Aĥerono.

===akerontio===

Genro (Acherontia) de noktpapilioj el la familio de sfingedoj, inter aliaj atroposo (Acherontia atropos).

===akileo===

[BOTANIKO] Genro (Achillea el asteracoj) de plurjaraj herboj kun folioj de dentaj ĝis plume dividaj kaj kun densaj, plej ofte korimbe ariĝintaj, radiaj kapituloj; ĉirkaŭ 115 specoj el Eŭropo kaj Azio, kelkaj spicodoraj, inter aliaj Achillea herba-rota el centraj Alpoj, uzata por likvoroj kaj biteroj.

===akinezio===

[MEDICINO] Malfacileco aŭ neebleco de movoj.

===akiri===

(transitiva)
  1. Igi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie: akiri domon; akiri pentraĵon je malalta prezo; ĉu ni ne povus akiri la ŝnuron per kiu oni lin pendigos? (K. Bein) ; rigardi kaj aspiri ne devigas akiri (L.L. Zamenhof) ; peko akirita ne estas profita (L.L. Zamenhof) ; kiel akirite, tiel perdite (L.L. Zamenhof).
  1. Sukcesi ricevi ion petitan: tie vi petos, vi petos, vi nenion akiros (L.L. Zamenhof) ; la katolikaj pastroj akiris papan dekreton, kiu malpermesis […] (L.L. Zamenhof) ; vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio (L.L. Zamenhof).
  1. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron helpon, apogon: akiri amikon, prozelitojn; se ni sukcesos akiri por nia afero unu el la riĉaj amerikanoj, tio ĉi estos por ni tre grava (L.L. Zamenhof) ; per flatoj ŝi akiris mian koron (L.L. Zamenhof).
  1. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo: akiri influon, saĝon, potencon; scion akiru, sed ne ĉion eldiru (L.L. Zamenhof) ; kiu malmulte deziras, feliĉon akiras (L.L. Zamenhof) ; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (L.L. Zamenhof) ; neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita kaj la akirota (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) tiu propono akiris ĉies aprobon; la legendo tiam akiris grandan disvastiĝon. [SAMSENCA] atingi, gajni.

===aklami===

(transitiva) Per favoraj krioj akcepti, saluti (parolante pri granda amaso): la kongresanoj aklamis la veteranon, la elekton de la nova prezidanto; (li estis elektita) per aklamo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] aplaŭdi, ovacii.

===aklimatizi===

= alklimatigi.

===akmeo===

  1. [MEDICINO] Tiu periodo de malsano, en kiu la simptomoj atingas la maksimumon de intenso.
  1. Kulmina punkto de ies kariero, de movado kaj aliaj

===akneo===

[MEDICINO] Kolektiva nomo de haŭtaj afekcioj, karakterizataj de lezo de la sebaj glandoj, kaj ofte manifestiĝantaj per pintaj aknoj: juneca akneo.

===akno===

[MEDICINO] Pli-malpli ruĝa ŝvelaĵeto, pli-malpli longe videbla sur la haŭto. [SAMSENCA] butono.

===akolio===

= sengaleco.

===akolito===

(L.L. Zamenhof) (arkaika) [KRISTANISMO] Mesohelpanto, komisiita de episkopo. [SAMSENCA] mesoservanto. [VIDU] sakristiano, komunihelpanto.

===akomodi===

(transitiva) (L.L. Zamenhof) [MUZIKO] Alĝustigi ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii: akomodi la rimedojn al la celo: sin akomodi al nova situacio; la homaj okuloj tre rapide akomodiĝas al diversaj distancoj.

===akompani===

(transitiva)
  1. Esti aŭ iri kun iu: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? (L.L. Zamenhof) ; mi akompanos vin al la nova loĝejo (L.L. Zamenhof) ; akompani iun ĝis la pordo; li rajdis akompanata de du adjutantoj (K. Bein) ; (analoge) ŝi akompanis la donacon per vortoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] eskorti, kompanio.
  1. Aldoniĝi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io: filantropio ne ĉiam akompanas riĉecon; tiun teatran pozon akompanas vizaĝesprimo, kiu signifis ravitecon (L.L. Zamenhof) ; ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de seka rido (L.L. Zamenhof).
  1. [MUZIKO] Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton: akompani kantistinon, ĥoron; ŝi akompanis min per gitaro.

===akonito===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Genro (Aconitum el ranunkolacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj tre venenaj, kun bluaj, violaj, flavaj aŭ blankaj floroj kaskoformaj; ĉirkaŭ 300 specoj, nord-hemisferaj, inter aliaj napelo. Sinonimo: kaskofloro.
  1. [BOTANIKO] (evitinda) = napelo.

===Akonkagvo===

Plej alta supro de Andoj (7 040 m ; 70° U, 32°38’ S).

===akontio===

[ZOOLOGIO] Genro (Acontias) de Afrikaj, senkruraj, vivonaskaj lacertuloj el la familio de scinkedoj.

===akordiono===

[MUZIKO] Portebla blovinstrumento, provizita per lamenoj kaj klavaro. [SAMSENCA] bandonio, harmoniko.

===akordo===

  1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj: dum nia kunlaborado ni ĉiam trovis nin en perfekta akordo; veni en akordon pri io. [SAMSENCA] harmonio, kunsento.
  1. ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj: estas ia mirinda akordo inter la movoj de la astroj; esti en akordo, kiel peto kaj mordo (L.L. Zamenhof) (plena malakordo; [SAMSENCA] kato); [FIZIKO] leĝo de la interakordaj statoj (de van der Waals).
  1. [GEOLOGIO] Surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio nek faltita nek baskuligita, eĉ se ekzistas tavolmanko inter la du formacioj: akorda tavoliĝo. [SAMSENCA] neakordo.
  1. [LINGVOSCIENCO] Sintaksa fenomeno, laŭ kiu la formo de iu vorto varias depende de ties rilato kun alia vorto: en Esperanto ekzistas akordo de la epiteta adjektivo kun la substantivo, sed ne de la verbo kun la subjekto.
  1. [MUZIKO] Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: akordo trinota; oni distingas diatonan kaj kromatan akordojn; akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko: tonika, supertonika, medianta akordoj kaj tiel plu; se l’ harpo estas eĉ rompita, l’ akordo ankoraŭ do ploras (A. Grabowski) ; glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj (L.L. Zamenhof) ; ĵus falsakorde sonas siblo de serpento (A. Grabowski). [SAMSENCA] kadenco, agordo.

===akorio===

(arkaika) = trikofito.

===akoro===

[BOTANIKO] Genro (Acorus) el akoracoj) de plurjaraj herboj kun horizontala rizomo, klingoformaj folioj, mallarĝa spadiko kaj foliforma spato: 2 specoj, nord-hemisferaj, humidejaj, pororname kultivataj, inter aliaj kalam-akoro (Acorus calamus).

===akra===

  1. Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika: akra glavo (L.L. Zamenhof), tranĉilo (L.L. Zamenhof) ; akraj dentoj (L.L. Zamenhof), sagoj (Hebrea Biblio) ; malgranda birdo, sed akra ungeto (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] akuta.
  1. Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn: akra kreno (L.L. Zamenhof), pipro, vento (L.L. Zamenhof) ; akra sono (L.L. Zamenhof), voĉo (L.L. Zamenhof), bojado (L.L. Zamenhof) ; akra haladzo; akra brilo (L.L. Zamenhof), ruĝo, kontrasto (L.L. Zamenhof) ; akra doloro; tro akra, fajro estas sen daŭro (L.L. Zamenhof) ; la malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn (K. Bein). [SAMSENCA] morda, ŝiri, trabori, blindiga.
  1. (figurasence) Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn: akraj mokoj (L.L. Zamenhof), riproĉoj (L.L. Zamenhof) ; per akra tono (L.L. Zamenhof) ; eviti ĉion akran kaj polemikan (L.L. Zamenhof) ; lia (de Cart) akra maniero de agado faras al ni multe da malbono (L.L. Zamenhof) ; la plej akraj malamikoj de la homaranismo (L.L. Zamenhof) ; akra krizo, batalo; li akre atakis la pastrojn (K. Bein). [SAMSENCA] amara, severa.
  1. (parolante pri sensoj aŭ, figurasence, pri la intelekto) Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingebla detalojn: gasto havas akrajn okulojn (L.L. Zamenhof) ; ili ĉiuj havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton (L.L. Zamenhof) ; ŝi observis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj (L.L. Zamenhof) ; akrevida spirito. [SAMSENCA] sagaca, penetri.

===akrediti===

(transitiva) (L.L. Zamenhof)
  1. [JURO] Oficiale akceptigi iun provizante tiun personon per tiucelaj rajtigiloj; ambasadoro akreditita ĉe la papo.
  1. [KOMERCO] Komisii al banko, ke ĝi pagu el la kredito de la akreditanto difinitan sumojn ĝis difinita limo al tria persono, la akreditato.

===akreditivo===

[KOMERCO] Komisio de importisto al ties banko akcepti aŭ pagi tratojn de la eksportisto ĝis difinita sumo. [SAMSENCA] kreditletero.

===akreo===

[HISTORIO] Eksa unuo de termezurado, kiu valoris en Francio ĉirkaŭ 80, en Anglio ĉirkaŭ 40 kaj en Germanio ĉirkaŭ 55 arojn. [SAMSENCA] arpento, hubo.

===akrido===

  1. [ZOOLOGIO] Genro (Acrida) de saltantaj insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun longaj abdomeno kaj torako plilongigitaj de longa kapo, kaj kiuj ne muzikas.
  1. [KOMUNUZO] Saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun mallongaj, dikaj antenoj, kaj ĝenerale kapabla muzikadi per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn: la akridoj ampleksas preskaŭ ĉiujn ĉizsaltulojn; venis akridoj kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando (Hebrea Biblio) ; lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo (Nova Testamento). [SAMSENCA] grilo, lokusto.
  1. (evitinda) = herbsaltulo.

===akrilo===

[KEMIO] Radiko de akrilata acido, CH2=CH-CO -. [SAMSENCA] prop/: propenata acido, propenilo, propenalo.

===akro===

(L.L. Zamenhof) = akreo.

===akrobato===

Gimnastika artisto, faranta lertegajn elmontrojn de ekvilibro aŭ de forto en cirko kaj simile. [SAMSENCA] ŝnurdancisto, ĵonglisto.

===akrocefala===

[ANATOMIO] Havanta pintan kranion aŭ kapon: akrocefalulo.

===akrocefalo===

[ZOOLOGIO] Genro (Acrocephalus) de birdoj el la ordo de paseroformaj, familio de silviedoj, kun kapo grade transiĝanta al beko kaj kun ronda vosto; vivas ĉe kanoplenaj riveroj kaj lagoj, kantas bele precipe dum nokto. Sinonimo: kanbirdo. [SAMSENCA] filoskopo, hipolao, lokustelo, silvio.

===akrocianozo===

[MEDICINO] Blua koloro de la ekstremaĵoj, kaŭzata de malbona cirkulado de la sango.

===akroĥordo===

[ZOOLOGIO] Reptilio (genro Acrochordus) el la subordo de serpentoj, senvenena, vivanta en akvo ĉe la bordoj de Hinda Oceano.

===akroleino===

[KEMIO] Propenalo.

===akromata===

[FIZIKO] (parolante pri optika lenso aŭ sistemo) Korektita pri la aberacio, kiun kaŭzas la kolora disperso. [SAMSENCA] kromata.

===akromatopsia===

= kolorblinda.

===akromegalio===

[MEDICINO] Malsano de la cerba hipofizo, karakterizata de hipertrofio de manoj, fingroj, piedoj.

===akromio===

[ANATOMIO] (acromion) Skapola apofizo, fina parto de la skapola spino.

===akronimo===

[LINGVOSCIENCO] Vorto konsistanta el la komencliteroj de kompleksa nomo komerca, scienca, politika kaj tiel plu, precipe uzata, kiam la tuto formas prononceblan vorton, ekzemple: Sat (siglo), Unesko (siglo de neesperantlingva deveno), aidoso, lasero (akronimoj laŭ deveno, iĝintaj komunaj nomoj).

===akropolo===

5 Alte situanta fortikaĵo de la helenaj urboj: la akropolo de Ateno.

===akrostiko===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BELETRO] Poemo, en kiu la versaj komencliteroj, sinsekve legitaj, formas vorton, nomon kaj tiel plu, ekzemple: Kiu rivale Al ĉi stilisto Brilus egale En stelolisto? [SAMSENCA] mezostiko, telestiko.
  1. [BIBLIO] Poemo, en kiu ĉiu verso aŭ duonverso komenciĝas per unu el la sinsekvaj literoj de la alfabeto (ekzemple Psalmo 119). Sinonimo: alfabeta komponaĵo.

===akrotero===

[ARKITEKTURO] Alte, ekstreme staranta skulptaĵo sur la anguloj aŭ la pinto de klasika frontono.

===akselo===

  1. [ANATOMIO] (fossa axillaris) Kavo ĉe la artiko de la brako kun la trunko. Sinonimo: subbrako.
  1. a) [BOTANIKO] (parolante pri florplantoj) La angulo inter petiolo kaj tigo.

b) [BOTANIKO] (parolante pri likenoj, ekzemple kladonioj) La angulo inter du vicorde diferencaj branĉoj.


===aksiometro===

Instrumento, lokita apud la stirrado kaj montranta la pozicion de la stirilo rilate al la ŝipakso.

===aksiomo===

  1. Aserto, rigardata kiel evidenta per si mem aŭ ĝenerale akceptata: la tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo (L.L. Zamenhof) ; la amo maljuniĝas, velkas, pasas-mi pruvos, ke ĉi tiu aksiomo koncernas nur homojn malsaĝajn! (K. Bein) ; la ofte tro subjektivajn hipotezojn oni ne altrudu al la kredemaj homoj kiel aksiomojn (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] aforismo, maksimo, sentenco.
  1. [MATEMATIKO] Fundamenta aserto, el kiu oni eliras por pruvi teoremojn. [SAMSENCA] lemo, propozicio, teoremo, korolario.

===aksiso===

[ANATOMIO] (axis) La dua nuka vertebro, sur kies vertikala apofizo pivotas la atlanto. Sinonimo: aksoido. [SAMSENCA] atlanto 2.

===akso===

  1. [TEKNIKOJ] Mekanikaĵo stangoforma (ofte cilindra), ĉirkaŭ kiu turniĝas pecoj de maŝino, aŭ kiu turnas tiujn pecojn: akso de rado, de pulio; koplita, libera akso. [SAMSENCA] ŝafto.
  1. [BOTANIKO] Pedunklo de infloresko aŭ de infruktesko: akso portas florojn, fruktojn, spiketojn aŭ pedunkletojn.
  1. a) [MATEMATIKO] Rekto, rilate al kiu figuro estas simetria: akso de elipso, de hiperbolo, de cilindro; akso de vojo.

b) [MATEMATIKO] Rekto, laŭ kiu estas determinita koordinato de punkto: koordinata akso; aksokruco; triaksa koordinataro. [VIDU] absciso, ordinato, kartezia.

  1. [ASTRONOMIO] Imaga rekta linio, ĉirkaŭ kiu rotacias astro: la akso de la planedo Tero estas klinita sur la ebeno de la ekliptiko.
  1. [BOTANIKO] [GEOLOGIO] Imaga rekta linio, kiu trairas la centron de objekto kaj rilate al kiu ties partoj estas simetrie aranĝitaj: akso de kristalo, de tigo, de infloresko; ĉefakso, kromakso de kristalo.
  1. (figurasence) Centra, plej grava organo en organizo: tiu komitato estis la vera akso de la societo.
  1. (figurasence) Politika alianco: la akso Berlino-Romo-Tokio en 1942.

===aksolotlo===

[ZOOLOGIO] La larvo de la Meksika amblistomo, kapabla sin reprodukti. [VIDU] neotena.

===aksono===

[BIOLOGIO] Parto de nervoĉelo, en formo de filamento ordinare longa, kiu kondukas nervoimpulsojn for de la ĉela korpo al muskolo, glando aŭ alia nervoĉelo. [SAMSENCA] dendrito, neŭrono.

===aksungo===

(arkaika) [FARMACIO] Preparita porka ĉirkaŭrena sebo, pasintece uzata en farmaciaj pomadoj.

===akteo===

[BOTANIKO] Genro (Actaea el ranunkolacoj) de 8 specoj de plurjaraj herboj el Eŭropo, Azio kaj norda Ameriko, inter aliaj la Kristofora herbo (Actaea spicata).

===Akteono===

[MITOLOGIO] ĉasisto, kiu, ekvidinte Artemison dum ŝi sin banis, estis transformita en cervon kaj disŝirita de siaj propraj hundoj.

===aktina===

[KEMIO] (parolante pri lumradio) Kemie aktiva, interalie influanta la impresiĝemajn filmojn.

===aktinidio===

[BOTANIKO] Genro (Actinidia el aktinidiacoj) de dioikaj aŭ poligamiaj arbustoj ĝenerale grimpaj, kun blankaj aŭ flavetaj floroj en cumoj aŭ korimboj, kaj kun fruktoj (beroj) ĝenerale manĝeblaj; 40 specoj el Azio, inter aliaj la bone konata ĉinia aktinidio.

===aktinio===

  1. [ZOOLOGIO] Rozosimila ses-koralulo (Actinia kaj parencaj genroj), vivanta unuope, fiksiĝinta sur ŝtonoj kaj simile en la maro. Sinonimo: marrozo.
  1. [KEMIO] Radioaktiva elemento, Ac, atomnumero 89, atommaso 227,03.

===aktinistoj===

[ZOOLOGIO] Superordo (Actinistia) de krosopterigoj, al kiu apartenas latimerio.

===aktino===

[KEMIO] Fadenforma proteino de multaj eŭkariotaj ĉeloj, tre abunda en la muskoloj, rolanta en la ĉelmoviĝoj, interalie en la muskola kontrahiĝo kaj la moviĝo de la flageloj. [SAMSENCA] miozino, mikrofilamento.

===aktinolito===

[GEOLOGIO] Mineralo, specio de amfibolo, monoklina Ca2(Mg, Fe)5(Si8O22)(OH)2, sub formo de radiantaj nadloj; ĝia asbesta vario estas ekspluatata por produktado de asbesto. Sinonimo: radiŝtono. [SAMSENCA] asbesto.

===aktinomiceto===

  1. [BAKTERIOJ] Genro (Actinomyces) el la grupo de aktinomicetoj.
    1. [BAKTERIOJ] Ano de la aktinomicetoj.

===aktinopterigoj===

[ZOOLOGIO] Subklaso (Actinopterygii) de fiŝoj kun pli-malpli osteca skeleto, ampleksanta la ordinarajn, verajn fiŝojn. [SAMSENCA] elasmobrankoj, krosopterigoj, dipnoj.

===aktiva===

  1. Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion: aktiva membro de UEA ; aktiva loĝantaro (tiu parto de la loĝantaro, kiu kapablas labori); aktiva firmano (kiu partoprenas en la administrado); [GEOLOGIO] aktiva marĝeno; [ASTRONOMIO] aktiva galaksio; (analoge) la aktiva vivo (dum kiu individuo kapablas labori); aktiva militservo (dum kiu civitano efektive deĵoras en armeo; [SAMSENCA] rezervo).
  1. Plena je vigleco kaj energio; multe aganta: li estas tiel aktiva, ke li apenaŭ dormas; aktiva komercisto; (analoge) aktiva propagando, trafiko.
  1. Rezultodone, energie efikanta: aktiva kuracilo; aktiva pruvo de kompato (L.L. Zamenhof) ; estis inter ili multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio (L.L. Zamenhof).
  1. [LINGVOSCIENCO] Esprimanta procezon plenumatan de iu aŭ io, reprezentata per la sintaksa subjekto: ’amanta’ estas participo aktiva; ĉu la verbo estas aktiva aŭ ne (L.L. Zamenhof).
  1. Uzanta instrumetodon, per kiu oni igas la infanojn efektive partopreni en sia propra edukiĝo.
  1. [FINANCO] Koncernanta la pozitivajn partojn de proprieto, entrepreno kaj simile: aktiva ŝuldo.

===akto===

  1. [SPEKTAKLO] Parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn kunligitajn: tragedio en kvin aktoj (L.L. Zamenhof).
  1. Oficiala grava faro aŭ decido: mi, kiu post la publikaj aktoj en Buljono kaj ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferon (L.L. Zamenhof) ; liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto (L.L. Zamenhof) ; (edziniĝo) estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ago.
  1. Oficiala dokumento atestanta tian faron: la aktoj de niaj kongresoj; la testamento estas leĝa akto; akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo; transdona akto; dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj (L.L. Zamenhof) ; la stilo de la aktoj.

===aktoro===

[SPEKTAKLO] Tiu, kiu ludas rolon en teatraĵo, filmo kaj simile: la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj komedioj, por dramoj sendividaj kaj por poema senfinaj (L.L. Zamenhof) ; la ludo de aktoroj (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) ŝi ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco. [SAMSENCA] stelulino, histriono.

===aktuala===

  1. Efektive ekzistanta en la nuntempo: potenciala signifo de vortkunmeto, kiu fariĝas aktuala dank’ al la kunteksto.
  1. Interesanta pro la nuntempeco: verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj (L.L. Zamenhof) ; la problemo estas aktuala, tre grava por la mondo (L.L. Zamenhof) ; la televidaj aktualaĵoj; la aktualeco de la klopodoj por la L. I.

===aktuario===

[KOMERCO] Matematikisto, kiu ordinare estas en la servo de asekurkompanio, por kalkuli la asekurajn premiumojn.

===aktuaro===

= aktisto.

===akumulatoro===

(L.L. Zamenhof) [VIDU] akumuli.

===akumuli===

(transitiva)
  1. Pli ol sufiĉe amasigi, kunigi: akumuli (transitiva): akumuli la pruvojn kontraŭ la akuzitoj; akumuli la erarojn.
  1. [MATERIISMO] Uzi parton de la plusvaloro ne por persona konsumado, sed por pligrandigo de la produktiva kapitalo.

===akupunkturo===

[MEDICINO] Kuracado, kiu konsistas en la pikado de difinitaj korpopunktoj per tre delikataj pingloj: akupunkturo havas ĉinan originon.

===akurata===

Plenumanta promeson, servon, devon kaj simile precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo: akurata oficisto; li estas ĉiam akurata kun siaj respondoj; multaj kredeble miras, ke mi estas tiel neakurata en la korespondado (L.L. Zamenhof).

===akustiko===

(L.L. Zamenhof)
  1. [FIZIKO] Tiu parto de la fiziko, kiu koncernas la sonojn.
  1. [FIZIKO] Sonaŭdebleco: bona akustiko de salono, teatro.

===akuŝi===

(transitiva)
  1. Elpuŝi maturan feton el la utero: akuŝi je ĝemeloj, je malviva infano; la patrino akuŝis belan infanon (K. Bein). [SAMSENCA] naski, aborti.
  1. (figurasence) Malfacile kaj pene produkti: li akuŝis antaŭ nelonge dikan disertacion.

===akuta===

  1. [LINGVOSCIENCO] (parolante pri angulo) Malpli granda ol orto: triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn.
  1. [MEDICINO] Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta: li suferas akutan krizon. [VIDU] kronika.
  1. (parolante pri sono) havanta altajn frekvencojn: akuta voĉo de knabino; [LINGVOSCIENCO] akutaj vokaloj (ekzemple i), konsonantoj (ekzemple t, d); (analoge) akuta supersigno (’). [SAMSENCA] akra.

===akuzativo===

[LINGVOSCIENCO] Kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prepozicio , esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en Esperanto la funkcio, markata de la morfemo ’n’: uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo (L.L. Zamenhof).
Rimarko. 1 Malkonsilinde estas uzi akuzativon anstataŭ prepozicio kiu signifas deiron, formovon kaj tiel kontraŭdiras la almovan signifon: oni diru: eliri el urbo, ne: eliri urbon.
Rimarko. 2 Zamenhof uzis la akuzativon post agsubstantivo: akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membron; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento […] forte subtenas la gentan ŝovinismon.

===akuzi===

(transitiva) [JURO] Aserti iun kulpa: akuzi iun pri io; akuzi iun, ke li faris ion; elpaŝu kaj akuzu min publike! (L.L. Zamenhof) ; vi malprave lin akuzis (L.L. Zamenhof) ; oni ne devas akuzi la Akademion pro ĝia tute natura kaj prudenta konservemeco kaj singardeco (L.L. Zamenhof) ; pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj (Nova Testamento) ; Sokrato estis akuzita, ke li koruptis la junularon. [SAMSENCA] kulpigi, denunci, kalumnii.

===akvaforto===

  1. [BELARTOJ] Kupra plato, gravurita per fortakvo.
  1. [TIPOGRAFIO] Papera gravuro, presita per tia plato.

===akvamarino===

[GEOLOGIO] (aqua marina) Mineralo, vario de berilo, el grandaj, verde bluaj, travideblaj kristaloj. Sinonimo: marblua smeraldo. [SAMSENCA] gemo.

===akvarelo===

[BELARTOJ] Pentraĵo sur papero per akvosolveblaj farboj.

===akvario===

Akvujo, ordinare vitra, por la tenado de akvejaj plantoj kaj bestoj (ekzemple fiŝoj, ranidoj, maranemonoj): dolĉakva, salakva akvario.

===akvatinto===

(L.L. Zamenhof) [BELARTOJ] Procedo de gravurado per rezinsolvaĵo kaj nitracido, imitanta la tuĉon.

===akvedukto===

[ARKITEKTURO] Masona kondukilo, subtera aŭ surponta, destinita transporti akvon de unu loko (rivero, fonto kaj simile) al alia malproksima: Romanaj akveduktoj.

===akvifolio===

  1. [BOTANIKO] (arkaika) Alia nomo (Aquifoliuna, nomenklature ne legitima) de ilekso.
  1. [BOTANIKO] Specio de ilekso (Ilex aquifolium). Sinonimo: ordinara ilekso.

===akvilegio===

[BOTANIKO] Genro (Aquilegia el ranunkolacoj) de plurjaraj herboj kun multabranĉa tigo kaj diverskoloraj floroj, kies kvin petaloj ĉebaze plilongiĝas per pli-malpli longaj, nektardonaj spronoj po unu; ĉirkaŭ 80 specoj el la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero. Sinonimo: aglofloro.

===akvilono===

(figurasence) Norda vento.

===Akvino===

Latina kaj Italia urbeto (13°40’ E, 41°30’ N).

===Akvitano===

Loĝanto de Akvitanio.

===akvo===

  1. [KEMIO] Likva kombinaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, H2O : pura, distilita akvo; mola akvo (entenanta malpli ol 0,6 g da saloj, precipe kalciaj kaj magneziaj, en litro); malmola, dura akvo (entenanta pli ol 0,6 g da saloj en litro); sala, mara, saleta, sensala (Sinonimo: dolĉa) akvo; filtri akvon; ili akordas kiel akvo kaj fajro; ili similas unu la alian kiel du gutoj da akvo; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti (Hebrea Biblio).
  1. Tiu likvo, el kiu konsistas pluvo, maro, lagoj kaj riveroj: la spirito de Dio sin portis super la akvo (L.L. Zamenhof) ; la akvo ne fariĝos plu diluvo (Hebrea Biblio) ; nur unu klafton sub la akvo staris (ŝipeto) (L.L. Zamenhof) ; naĝi sub la akvo; feliĉa, kiel fiŝo en akvo; trapasi la akvon (maron, riveron kaj simile); veturi per akvo (L.L. Zamenhof) (ŝipe); fali en la akvon; la ŝuoj ne eltenis la akvon; akvo silenta subfosas la bordojn (L.L. Zamenhof) ; akvo kura, akvo pura (L.L. Zamenhof) ; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile (L.L. Zamenhof) ; ĝi estas akvo al lia muelilo (L.L. Zamenhof) (alportas al li profiton, helpon). [VIDU] akvokoko.
  1. Tiu likvo, servanta al la diversaj uzoj de la homa vivo: trinku akvon el via cisterno (Hebrea Biblio) ; via vitro miksiĝis kun akvo (Hebrea Biblio) ; lakto kun akvo; kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo […] neniel perdos sian rekompencon (Nova Testamento) ; trempi haringon en akvo (por sensaligi); akvo kaj pano servas al sano (L.L. Zamenhof) ; se mi lavus min per neĝa akvo […] (Hebrea Biblio) ; postlava akvo; (figurasence) ĵeti malvarman akvon sur ies entuziasmon; [RELIGIO] sankta akvo; [VIDU] mineralaj akvoj.
  1. Nomo de diversaj likvoj: lavenda, roza, Kolonja akvo (por la tualeto); gliciriza akvo; plumbacetata akvo, oksigena akvo ([VIDU] oksigena; [SAMSENCA] hidrogena peroksido); hipoklorita akvo (por blankigi tolaĵojn kaj tiel plu); peza akvo ( [KEMIO] kombinaĵo el oksigeno kaj deŭterio, D2O, denso 1,106; troviĝas en la ordinara akvo, en proporcio de 1/5 000).
  1. Likva sekrecio de la korpo: de niaj palpebroj elverŝiĝu akvo! (Hebrea Biblio) ; tiu respondo venigis akvon en ŝiajn okulojn; ĉe la nura vido kolektiĝas al mi akvo en la buŝo; ellasi akvon (L.L. Zamenhof) (urini).
  1. Travidebleco kaj pureco de gemo: diamanto de plej pura akvo; (figurasence) li estas kanajlo de la plej bela akvo.

===al===

I - Prepozicio montranta:
  1. Fizikan proksimiĝon en iu direkto: iri al la urbo, al la lernejo, al la onklo (L.L. Zamenhof) ; eliri renkonte al iu (L.L. Zamenhof) ; apogi sin al iu (L.L. Zamenhof) ; al la muro; la riveretoj fluas al riveroj (L.L. Zamenhof) ; la suno kliniĝas al la okcidento (L.L. Zamenhof) ; nun de loko flugu ĝi al loko! (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) de tago al tago; de tempo al tempo (L.L. Zamenhof) ; venos al vi mizero (L.L. Zamenhof).
Rimarko. 1 ’al’ ordinare montras nur la celadon al iu loko, dum la akuz. povas enhavi en si ankaŭ la atingon de la celo.’ (L.L. Zamenhof).
  1. Direkton aŭ celon de ia movo aŭ fizika ago: frapi al la pordo (L.L. Zamenhof) ; ĵeti ion al iu, prezenti ion al iu, etendi la manon al iu (L.L. Zamenhof) ; direkti sian voĉon (L.L. Zamenhof), levi la okulojn (L.L. Zamenhof) al iu, sin turni al iu (L.L. Zamenhof) ; (proprasence, figurasence) rigardi al la strato; diri, skribi, respondi al iu; pagi ion al iu, tiu pordo kondukas al la parko; enirejo al la ĝardeno; jen la vojo al Parizo; (figurasence) la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo.
Rimarko. 2 ’al’ montras kelkafoje la staton rezultantan de la movo: disrompi vazon al pecoj; natrio kaj kloro kombiniĝas al natria klorido.
[SAMSENCA] en.
  1. Celon de ia sento, penso aŭ volo: via koro sin tiru ne al pekuloj (Hebrea Biblio) ; sopiri al la hejmo (L.L. Zamenhof) ; deziri bonon al iu; minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, ordoni al iu; amo, abomeno, inklino al io; montri entuziasmon al Esperanto; intencoj al bono kaj malbono (L.L. Zamenhof) ; la malamo, kiun li eksentis al agi (L.L. Zamenhof) ; ni estu amikoj al ĉiuj popoloj!; ne estu tro severa al li.
  1. Atribuon, destinon, apartenecon: doni, proponi, komisii, sendi ion al iu; prezentu al vi mian embarason; apliki teorion al la praktiko; kondamni iun al morto; konveni, aparteni al; akiri al si gloron (L.L. Zamenhof) ; preni al si la liberecon, la rajton fari ion; ĉio bona estas al via dispono (L.L. Zamenhof) ; knabo lasita al si mem (L.L. Zamenhof) ; al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo (L.L. Zamenhof) ; sklavoj al Faraono (Hebrea Biblio) ; al via sano! (L.L. Zamenhof).
  1. Interesatecon, profiton aŭ malprofiton, kiun iu ricevas per la ago: servi, malutili al iu; detranĉu al mi pecon (L.L. Zamenhof) ; starigi al iu monumenton; lavi al iu la piedojn, bati al si la bruston (L.L. Zamenhof) ; legi, kanti ion al iu (L.L. Zamenhof) ; estas al mi varme, malvarme (L.L. Zamenhof), bone (L.L. Zamenhof), ĝoje (L.L. Zamenhof) ; li faris al si veston (Hebrea Biblio) ; mi planos al mi ĝardenon (Hebrea Biblio) ; mi kolektis al mi arĝenton (Hebrea Biblio) ; ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo (Hebrea Biblio).
  1. Rilaton de koncerneco, esprimeblan ankaŭ per akuz.: danki, helpi, aludi, kompati, obei, plaĉi, rilati al iu, io; konforma, fremda al io.
Rimarko. 3 Tiu malpreciza uzo klarigas, kial oni trovas ’al’, eĉ ĉe Zamenhof post verboj, kiuj logike postulus de-komplementon: ursino, al kiu estas rabitaj infanoj (Hebrea Biblio) ; ŝteli, forpreni ion al iu (L.L. Zamenhof) ; demandi, peti ion al iu, aĉeti ion al iu. Pli klare estas uzi ’disde’.
Rimarko. 4 Tie ĉi klasigas la komplementoj de la ig-kunmetoj, en kiuj la kaŭzata ago estas pasiva, kaj ties subjekto ricevas, okaze de la ago, ian profiton aŭ malprofiton: trinkigu al li akvon (L.L. Zamenhof) ; li sentigos al vi sian skurĝon (Hebrea Biblio) ; vidigi (L.L. Zamenhof), aŭdigi, konigi (L.L. Zamenhof) ; sciigi (L.L. Zamenhof), perdigi, evitigi (L.L. Zamenhof) ion al iu.
[SAMSENCA] per.
  1. Adicion, kompletigon: aldoni du al kvar; li enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj kaj anasoj (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) aldoniĝos al vi jaroj da vivo (L.L. Zamenhof) ; por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al (krom) tio ĉi en ĉiu tempo kaj modo novan serion da finiĝoj? (L.L. Zamenhof) ; al tio ĉi ne forgesu, ke […] (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] plus.
  1. (arkaika) Daton aŭ momenton, ĉe kiu oni faru ion: dankon por via amika sendaĵo al mia naskotago (L.L. Zamenhof) ; koran dankon por via amika gratulo al la datreveno de mia naskiĝo (L.L. Zamenhof) ; al la baldaŭa komenciĝonta nova jaro mi sendas al vi la plej koran gratulon (L.L. Zamenhof) ; la figarboj, ĉe kiuj la vojaĝantoj sidiĝas al la vespermanĝo (K. Bein) ; la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo (L.L. Zamenhof) ; al la malfeliĉo (L.L. Zamenhof) (malfeliĉe); = okaze de.
  1. Gramatikan rilaton inter ag-substantivo. kaj ties objekta suplemento: estimo al la tradicio (L.L. Zamenhof) ; akcepto al la kongresanoj; subtenado al io; ofendo, persekuto, protektado, ŝato, timo, voko al iu, io.
Rimarko. 5 Tiu uzo estas utila, en kelkaj okazoj, por eviti la dubasencecon de la prepozicio de: amo de la filo al sia patro; sed ekzemple post la verboj de produktado al signifas nature ’aldone al’: (verkado de ĉapitro al romano kaj simile), kaj la vera solvo estas la anstataŭigo de la subjekta suplementa de per fare de aŭ far.
  1. Post adjektivo, aŭ adverbo:

a) estmanieron de la koncernataĵo rilate al iu aŭ io: afabla, avida, bona, danka, favora, inklina, surda al iu, io;

b) bonan aŭ malbonan econ de iu aŭ io rilate al la koncernataĵo: abomena, agrabla, antipatia, kara, simpatia al;

c) konkretan aŭ metaforan proksimecon aŭ malproksimecon: konforma, egala, simila, parenca, najbara al iu, io; danke al, spite al.

al
II - Kunmetebla morfemo kun la sencoj 1, 4, 7 de la prepozicio:
al-
III - Prefikso kun la sencoj 1, 2, 4 kaj 7 de la prepozicio:
  1. alveni, alporti, alkuri, alesti;
  1. alkonduki, alrigardi, alparoli;
  1. almezuri, alpropagi, alfari, alĝustigi;
  1. aldoni, aldiri, almeti kaj tiel plu.

===Alabamo===

Unu el la Usonaj ŝtatoj (87° U, 33° N).

===alabastro===

[GEOLOGIO] Diafaneta, fajnkristala vario de gipso, aspektanta kiel marmoro kaj facile polurebla: statueto el alabastro.

===Alaho===

(L.L. Zamenhof) [ISLAMO] Dio.
Rimarko. En la Korano tiu nomo aperas sub la formo Allah.

===alambiko===

[KEMIO] Distililo. [SAMSENCA] distilbalono.

===alando===

(evitinda) = iduso.

===alanino===

[KEMIO] Aminacido, CH3-CH(NH2)-COOH, unu el la 20 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj; simbolo: Ala.

===alantoido===

[ZOOLOGIO] Embria elkreskaĵo de reptilioj, birdoj kaj mamuloj, funkcianta samtempe kiel urinujo kaj kiel spir- kaj nutrorgano.

===Alariko===

[HISTORIO] Reĝo de la ostrogotoj, la unua, kiu prirabis Romon (5a jarcento).

===alarmi===

(transitiva)
  1. [ARMEOJ] Alvoki al batalpreteco: mi tuj alarmos la divizion; alarmi la trupojn kontraŭ aeratako.
  1. Averti pri danĝero per sona signalo, krioj kaj tiel plu: taĉmento da flamaj rajdantoj krias: frakasu! frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita (L.L. Zamenhof) ; (analoge) oni pendigis la flagon de alarmo (L.L. Zamenhof) (pri danĝero de drono).
  1. (figurasence) Maltrankviligi pri minacanta danĝero, obstaklo: alarmanta novaĵo; esti alarmita de kalumnia kampanjo.

===Alasko===

Unu el la ŝtatoj de Usono (150° U, 65° N).

===alaterno===

[BOTANIKO] Specio de ramno (Rhamnus alaternus) el la Mediteranea regiono kaj Krimeo, arbusto aŭ arbeto kun folioj vintrodaŭraj, malhele verdaj, briletaj, pli-malpli maldense dentaj, havantaj diafanan randaĵon.

===alaŭdo===

[ZOOLOGIO] Birdo (Alaŭda kaj parencaj genroj) el la ordo de paseroformaj, vivanta sur kampoj kaj karakterizata de tre longa, rekta posta ungego kaj de trila kanto: la alaŭdo estis la emblemo de la Gaŭla legio.

===albano===

Ano de gento loĝanta ĉefe en Albanio kaj en Kosovo, parte en Makedonio.

===albatroso===

(L.L. Zamenhof) [ZOOLOGIO] Genro (Diomedea) de grandaj marbirdoj el la ordo de procelariformaj birdoj, vivantaj super la sudaj maroj, inter aliaj Diomedea exulans, blanka kun nigraj flugiloj. Sinonimo: diomedeo.

===albedo===

[FIZIKO] Kvociento de la reflektita lumkvanto per la ricevita lumkvanto, de la difuze reflektantaj korpoj.

===Alberto===

(L.L. Zamenhof) Vira nomo.

===albigenso===

Ano de religia komunumo de la 12-14a jarcento en Langvedoko: la albigensoj estis ekstermitaj de la katolika Inkvizicio kiel herezuloj. [SAMSENCA] katarismo.

===albino===

[BIOLOGIO] Homo aŭ besto, ĉe kiu de la naskiĝo mankas pigmento (melanino) en la haŭto, haroj kaj okuloj: la albinoj havas blankajn harojn kaj sangoruĝajn okulojn; albina kuniklo.

===Albiono===

(L.L. Zamenhof) [POEZIO] Britio.

===albito===

[GEOLOGIO] Mineralo, triklina feldspato, Na(Si3Alo8), el la plagioklazoj.

===albizio===

[BOTANIKO] Genro (Albizia el fabacoj) de arboj, trunkarbustoj kaj lianoj kun duoble plume kunmetaj folioj kaj kun ĉebaze kuniĝintaj stamenoj; 118 specoj el la varmaj regionoj de Azio, Afriko kaj suda Ameriko, ekzemple Albizia julibrissin, el Azio, arbo kun unuopaj glomeruloj el blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj, pororname kultivata.

===albo===

[KRISTANISMO] Liturgia ĝispieda vesto el blanka tolo.

===albugineo===

[ANATOMIO] Tre blanka fibra membrano de testiko kaj aneksaĵo; (ankaŭ: albuginea tuniko).

===albugo===

[MEDICINO] Blanka makulo en la korneo.

===albumeno===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Nutraĵrezerva, triploida histo (riĉa je proteinoj kaj amelo, hemicelulozo… aŭ lipidoj) de la semo de iuj angiospermoj, kiu nutras kaj pli-malpli ĉirkaŭas la embrion dum la ĝermado: semo senalbumena (ekzemple de fazeolo), albumenohava (ekzemple de ricino). [SAMSENCA] endospermo, perispermo, migdalo.
  1. (arkaika) = albumino.

===albumino===

(L.L. Zamenhof) (kolektiva nomo) Globforma, akvosolvebla proteino.

===albumo===

  1. Bindaĵo libroforma por teni notojn, fotojn, desegnojn kaj simile: skribu al mi pro memoro iajn versojn en la albumon! (L.L. Zamenhof).
  1. Libro, konsistanta preskaŭ ekskluzive el bildoj: albumo pri Parizo.
  1. [MUZIKO] Eldonita sonregistraĵo sub formo de disko(j), kasedo(j) kaj simile.

===albumozo===

[BIOLOGIO] [KEMIO] (arkaika , kolektiva nomo) Polipeptido, rezultanta el nekompleta hidrolizo de proteinoj age de pepsino, kaj pli granda ol peptono. [SAMSENCA] peptono.

===alburno===

[BOTANIKO] [ZOOLOGIO] La juna, mola, ĝenerale blanka, ligna tavolo, kiu troviĝas senpere sub la ŝelo de la trunko de dukotiledona arbo aŭ arbusto, kaj kiu ĉiujare formas novan rondon ĉirkaŭ la kambiumo: alburno kondukas la alsupran sevon.

===alcedo===

[ZOOLOGIO] Genro (Alcedo) de birdoj el la ordo de koraciformaj, kun verda kaj lazura koloroj kaj longa, rekta beko, vivantaj ĉe riveroj kaj manĝantaj fiŝojn. Sinonimo: alciono.

===alcelafo===

[ZOOLOGIO] Genro (Alcelaphus) de grandaj Afrikaj antilopoj kun postkolo notinde pli alta ol la postaĵo.

===alceo===

[BOTANIKO] Genro (Alcea el malvacoj) de du- kaj plur-jaraj herboj kun lobaj aŭ senlobaj folioj, kun floroj en longa grapolo kaj kun fendakeno disiĝanta en ĉirkaŭ 40 verticilajn akenojn; ĉirkaŭ 50 specoj el la Mediteranea regiono kaj centra Azio. [SAMSENCA] rozalteo.

===Alcestiso===

Helena virina nomo, interalie [BELETRO] de heroino de Eŭripido.

===Alcibiado===

(L.L. Zamenhof) [HISTORIO] Atena armeestro kaj politikisto (5a jarcento antaŭ Kristo).

===Alcinoo===

[MITOLOGIO] Reĝo de la Feakoj, gastiganto de Odiseo kaj patro de Naŭsikao.

===alcionio===

alcionio
[ZOOLOGIO] Genro (Alcyonium) de diverskoloraj okkoraluloj.

===alciono===

[KOMUNUZO] Alcedo.

===alĉemilo===

= alkemilo.

===Aldebarano===

[ASTRONOMIO] Ruĝeta stelo (α Tauri) en la konstelacio Taŭro, ĉirkaŭata de la Hiadoj.

===aldehido===

[KEMIO] Substanco, enhavanta la grupon -CH=O, ekzemple aceta aldehido aŭ acetaldehido, CH3-CHO (Sinonimo: etanalo). [SAMSENCA] al/.

===Aldernejo===

Anglonormanda insulo (2°12’ U, 49°43’ N).

===aldo===

  1. [MUZIKO] Kordinstrumento, meza inter violono kaj violoncelo.
  1. [MUZIKO] = kontralto.

===aldolo===

[VIDU] aldo.

===aldosterono===

[BIOLOGIO] Kortikosurrena hormono, efikanta al la reno kaj rolanta en la minerala ekvilibro: aldosterono estigas retenon de natrio kaj forigon de kalio.

===aleatora===

[STATISTIKO] Rilata al hazardo; loteca.

===Aleĉjo===

Karesformo de Aleksandro.

===Aleganoj===

nord-Amerika montaro, etendiĝanta de Pensilvanio ĝis uesta Virginio (79°30’ U, 39° N).

===alegorio===

  1. Metafora parolo, kiu sub la propra senco aludas kaŝitan signifon pli profundan, plej ofte moralan: apologo kaj parabolo estas specoj de alegorioj.
  1. [BIBLIO] Similaĵo, en kiu la celata ideo estas instruata per verkelementoj, unuope konsiderataj.
  1. [BELARTOJ] [BELETRO] Literatura aŭ plastika prezento, per kiu oni konkretigas abstraktajn ideojn: bronza matrono kun pesilo, alegorio de la Justico. [SAMSENCA] simbolo, emblemo.

===alegro===

(L.L. Zamenhof) [MUZIKO] Parto de verko kun vigla kaj gaja movado.

===Aleksandrio===

  1. Helena urbo, fondita en Egiptio de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ Kristo , fama pro sia lumturo kaj sia biblioteko, forbruligita en 391.
  1. Havenurbo en Egiptio (29°58’ E, 31°12’ N).
  1. Nomo de aliaj urboj en Italio, Aŭstralio, Usono kaj aliaj

===aleksandro===

[BELETRO] Verso francdevena, ekzistanta en diverslingvaj metrikoj kaj konsistanta el 12 ĝis 14 silaboj: la Esperanta aleksandro konsistas el du hemistikoj po du jamboj kaj unu amfibrako.

===aleksino===

(arkaika) = komplemento 3.

===aleksio===

[MEDICINO] Organika perturbo de la kapablo legi. [VIDU] agnozio, agrafio.

===alektoro===

Genro (Alectoris) de birdoj parencaj al perdriko 1, sed kun vizaĝo ne rufa kaj kun ruĝaj kruroj.

===alelo===

[BIOLOGIO] Formo de geno: alelo ebligas aŭ ne ebligas formon de fenotipo; ĉe la homo, sangaj grupoj A, B, O, AB estas fenotipoj de duopaj kombinaĵoj de tri aleloj A, B, kaj O de la sama geno.

===alemano===

[HISTORIO] Ano el grupo de ĝermanaj triboj, loĝantaj ĉe Rejno en la 5a jarcento

===aleno===

Rekta aŭ kurba pika stangeto, uzata de ledlaboristo, ŝuisto kaj simile por bori truojn kaj ebligi stebon: sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas (L.L. Zamenhof) (oni ne povas teni sekreton). Sinonimo: kudrilego.

===alensono===

(L.L. Zamenhof) [TEKSINDUSTRIO] Punto produktita en Alensono: kalsono brodita kun border’ de Alensono (W).

===aleo===

  1. Irvojo en ĝardeno aŭ parko, inter du vicoj de arboj: karpenaleo.
  1. Larĝa urba strato, kun du vicoj de arboj. [SAMSENCA] avenua, bulvardo.

===alergio===

[MEDICINO] [BIOLOGIO] Troa reago de organismo kontraŭ iu aganto (mikrobo, nutraĵo, poleno kaj aliaj) kapabla roli kiel antigeno: alergio manifestiĝas per simpla ruĝiĝo de haŭto, urtikario, edemo aŭ eĉ anafilaksio.

===alero===

Tegmenteto super domenireja pordo, destinita por ŝirmi precipe kontraŭ pluvo. [SAMSENCA] markezo, porĉo, portiko.

===alerono===

[AVIADO] Movebla klapo, metita ĉe aŭ apud la alopinto kaj uzata por doni ruliĝan movon al aviadilo. Sinonimo: kromklapo.

===Aleutoj===

Insuloj inter Alasko kaj Kamĉatko (180° E, 52° N).

===aleŭrito===

[BOTANIKO] Genro (Aleurites el eŭforbiacoj) de arboj kaj trunkarbustoj; 5 specoj el Azio kaj Pacifiko, kies semoj estas uzataj por produktado de oleo tre rapide sekiĝanta.

===aleŭrodo===

[ZOOLOGIO] Genro (Aleyrodes, Sinonimo: Aleurodes) de insektoj el la ordo de hemipteroj, parazitantaj sur vaskulplantoj.

===alezi===

(transitiva) [TEKNIKOJ] Glatigi la internon de cilindro, tubo kaj simile.

===alfa===

La unua grafemo de la greka alfabeto (A, α), responda al a, ofte prefikse uzata en vicmontra signifo, kun la senco unua, ekzemple: [FIZIKO] alfapartikloj, alfaradioj (radioaktiva emanaĵo, konsistanta el heliumaj kernoj). [SAMSENCA] beta, gama, omega.

===alfabeto===

  1. Listo de ĉiuj grafemoj uzataj en iu lingvo kaj aranĝitaj en difinita ordo: se mi nun, post tiu granda sperto, kiun mi havas, devus krei Esperanton denove, mi ne donus al ĝi alian alfabeton (L.L. Zamenhof) ; la Morsa alfabeto; la Internacia Fonetika alfabeto (Ifa).
  1. Tiu listo, lernota de tiu, kiu volas scipovi legi: li neniam venkis la alfabeton (L.L. Zamenhof) ; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto (L.L. Zamenhof) (li estas malklera aŭ stulta). [SAMSENCA] aboco.

===alfenido===

(L.L. Zamenhof) [KEMIO] Alojo el kupro, zinko, nikelo kaj kun 20% da arĝento. [SAMSENCA] arĝentano.

===alfo===

[BOTANIKO] Specio de stipo (Stipa tenacissima) el norda Afriko kaj suda Iberio, plurjara herbo, kreskanta precipe sur stepoj, kun preskaŭ 1 m longaj, firmaj, cilindroformaj, volviĝantaj folioj uzataj por espartado kaj fabrikado de speco de malpeza papero. [SAMSENCA] ligeo.

===Alfonso===

Vira nomo.

===Alfredo===

Vira nomo.

===algebro===

[MATEMATIKO] Branĉo de la matematiko, kie oni studas grupojn, ringojn, korpojn kaj similajn strukturojn.

===algida===

[MEDICINO] Hipotermia.

===algio===

[MEDICINO] Doloro (sufikse uzata): neŭralgio, cefalalgio (kapdoloro), termoalgio (Sinonimo: kaŭsalgio).

===algo===

[BOTANIKO] Ano de algoj.

===Algolo===

[ASTRONOMIO] Duobla varia stelo (β Persei), en la konstelacio Perseo.

===algonkio===

(arkaika) = [GEOLOGIO] proterozoiko.

===algoritmo===

  1. [MATEMATIKO] [KOMPUTIKO] Eksplicite preskribita procedo por plenumi iun kalkulon: la algoritmo de Eŭklido (por trovi la plej grandan komunan divizoron de du entjeraj nombroj); algoritmo por ordigi liston en tempo n log n. [SAMSENCA] programo.
  1. (vastasence, interalie en didaktiko) Metodo, kiu uzas serion de reguloj por aŭtomate plenumi planon.

===algvazilo===

Hispania polica oficiro.

===alĝebro===

[MATEMATIKO] Algebra strukturo, kiu samtempe estas ringo kaj vektora spaco.

===Alĝero===

ĉefurbo de Alĝerio (3°08’ E, 36°42’ N).

===Alhambro===

[ARKITEKTURO] Maŭra palaco en Granado.

===alĥemio===

Alkemio.

===alia===

  1. Ne la sama, kiel iu aŭ iuj jam menciita(j), ne identa kun: ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono (L.L. Zamenhof) ; la hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj (L.L. Zamenhof) ; transportu la seĝon de ĉi tie sur alian lokon (L.L. Zamenhof) ; skatolo aŭ alia objekto (L.L. Zamenhof) ; sen ia alia vorto li eliris; kelkaj ekzemploj; diversaj aliaj kreskaĵoj (L.L. Zamenhof) ; kian alian, pli bonan formon oni povus trovi (L.L. Zamenhof) ; inter aliaj aferoj ŝi devis iri ĉerpi akvon (L.L. Zamenhof) ; ne ekzistas alia dio, kiu povus vin savi (Hebrea Biblio) ; mi estas la Eternulo kaj ne ekzistas alia (Hebrea Biblio) (subkomprenu Dio); diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj (L.L. Zamenhof) (subkomprenu acidoj).
  1. Diferenca per unu aŭ pluraj ecoj: tio estas tute alia afero (L.L. Zamenhof) ; la rezulto estis tute alia, ol ni esperis; nun ŝia rideto estis alia, ol matene; kun la tempo la formo de la lingvo eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras (L.L. Zamenhof) ; ŝi estis tute alia, ol kiel li ĝin imagis al si (L.L. Zamenhof).
Rimarko. 1 Se ’alia’ estas akompanata de negacio, oni povas uzi sendiference ’ol’ aŭ ’krom’ (atentante, ke post la prepozicio ’krom’ oni ne uzas akuzativon): la diletanteco ne povas esti io alia, krom aldono, ornamo de la vivo (L.L. Zamenhof) ; nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro (L.L. Zamenhof) ; la kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta (L.L. Zamenhof) ; ne scii alian lingvon krom sia propra (L.L. Zamenhof) ; (sed: ol sian propran).
  1. Dua el du personoj, objektoj aŭ grupoj: la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo (L.L. Zamenhof) ; la transportado de l’ akcento de unu silabo sur alian (L.L. Zamenhof) ; krei malamon inter unuj gentoj kaj aliaj (L.L. Zamenhof) ; tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj (L.L. Zamenhof) ; el ŝiaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj (L.L. Zamenhof).
  1. (pronome uzata) Iu alia homo: tiam mi semu kaj alia manĝu! (Hebrea Biblio) ; ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos (L.L. Zamenhof) ; aliajn gvidas kaj mem ne vidas (L.L. Zamenhof) ; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via (L.L. Zamenhof) ; amu unu la alian (Hebrea Biblio).
Rimarko. 2 En la korelativaĵo ’unu… alia…’, oni enmetas la artikolon antaŭ alia, kiam oni volas akcenti la reciprokecon.

===alianco===

Provizora ligo inter ŝtatoj: la triopa, la kvaropa alianco; perfidi sian aliancon.

===aliario===

[BOTANIKO] Genro (Alliaria el brasikacoj), parenca al sizimbrio, de herboj, kies folioj frotate eligas odoron de ajlo; 2 specoj el Eŭropo kaj uesta Azio, inter aliaj la oficina aliario (Alliaria petiolata, Sinonimo: Alliaria officinalis), el Eŭropo, medicine uzata. [SAMSENCA] sizimbrio.

===alibio===

[JURO] Pruvo, ke akuzito ĉeestis en alia loko en la tempo de la krimo aŭ delikto: kontroli, malkonfirmi alibion.

===alicikla===

[KEMIO] Havanta ciklon el karbonatomoj, sed ne apartenanta al la aromataj kombinaĵoj; mallongigo de alifatcikla: la alicikla serio.

===Alico===

Virina nomo: Alico en Mirlando.

===alidado===

[TEKNIKOJ] Stangeta montrilo, turnebla ĉirkaŭ centra akso super cirkla gradaro de angulmezuraj instrumentoj, ekzemple ĉe teodolitoj kun verniero.

===aliel===

(evitinda) = alie, alimaniere.

===alieni===

(transitiva) Aliproprigi, translasi en fremdan posedon.

===alies===

(evitinda) = aliula(j), de iu (j) alia(j).

===alifata===

[KEMIO] (parolante pri organika substanco) Ne havanta aromatajn ciklajn ĉenojn de atomoj: la derivaĵoj de la serioj de hidrokarbonoj saturitaj kaj nesaturitaj (metana, etana, etena kaj etina serioj) estas alifataj, ekzemple la grasacidoj. [SAMSENCA] aromata.

===aligatoro===

[ZOOLOGIO] Genro (Alligator) de nord-Amerikaj kaj Aziaj krokodiluloj. [SAMSENCA] gavialo, kajmano.

===alilo===

[KEMIO] 2-propenilo.

===alimento===

(L.L. Zamenhof) [JURO] Devo provizi parencon aŭ boparencon, precipe infanojn aŭ separitan edzinon, per la vivrimedoj necesaj al ties situacio.

===alineo===

  1. [TIPOGRAFIO] Peco de teksto, normale konsistanta el pluraj frazoj, komenciĝanta per nova linio kaj ofte distingita de aliaj alineoj per vertikala spaco, deŝovo de la unua linio kaj simile: paĝo 13 a, dua alineo. [SAMSENCA] paragrafo.
  1. [TIPOGRAFIO] Deŝovo de la unua linio de alineo 1.

===Alio===

Araba vira nomo: la kaverno de Ali-Babo.

===alismo===

[BOTANIKO] Genro (Alisma el alismacoj) de 9 specoj de plurjaraj, akvejaj herboj el la norda hemisfero kaj Aŭstralio.

===aliso===

[BOTANIKO] Genro (Alyssum el brasikacoj) de herboj kaj arbustetoj, kies folioj surhavas pli-malpli densan harkovraĵon grizan, blanketan aŭ glaŭkan; ĉirkaŭ 190 specoj el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, pluraj kultivataj, precipe en rokĝardenoj.

===aliteracio===

[BELETRO] Sonfiguro, konsistanta en la efekta ripeto de iu sama, voĉa aŭ senvoĉa konsonanto en la komenco de la akcenta silabo de kelkaj vortoj, en iu verso aŭ frazo, ekzemple ’luktu firme, forte, fajre!’ aŭ ’vibras vok’ en ’vaga vento’ kaj simile: la aliteracio estis esenca parto de la praĝermanaj versoj. [SAMSENCA] agordo, asonanco.

===alito===

[ZOOLOGIO] Genro (Alytes) de teraj amfibioj el la ordo de anuroj, kies virbesto helpas la inon eligi la ovojn kaj poste portas kaj de tempo al tempo akvadas ilin. Sinonimo: akuŝbufo. [SAMSENCA] bufo.

===aliumo===

[BOTANIKO] Genro (Allium el aliumacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun tunika bulbo kaj kun umbelsimila infloresko; ĉirkaŭ 690 specoj, nord-hemisferaj, plejparte kun forta odoro specifa.

===alizarino===

[KEMIO] Ruĝa koloraĵo, C14H8O4, pasintece ekstraktata el la tinktura rubio, nun kemie sintezata.

===alizeo===

[METEOROLOGIO] Iu el la ventoj, kiuj regule blovas tra la tuta jaro inter la tropikoj kaj estas deturnataj okcidenten pro la terrotacio: alizeo blovas de nord-eoste en la norda duonhemisfero kaj de sud-eoste en la suda duonhemisfero.

===alizo===

[BOTANIKO] Frukto de alizarbo, speco de ovoida, faruneca, bruna aŭ ruĝa sorpo.

===alk===

[KEMIO] Prefikso , uzata por nomi nearomatajn hidrokarbonojn.

===alkado===

[HISTORIO] Justica oficisto en hispana, portugala aŭ hispan-amerika urbo; nun: urbestro en Hispanio.

===Alkajo===

  1. [MITOLOGIO] Filo de Perseo kaj prapatro de Heraklo.
  1. Helena poeto (ĉirkaŭ 630-580) el Mitileno.

===alkalio===

(L.L. Zamenhof) (evitinda) = alkalo.

===alkalo===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] Oksido aŭ hidroksido de kelkaj metaloj (Li, Na, K, Rb, Cs, Fr).
  1. [KEMIO] (vastasence) Hidroksido de metalo kaj, pli ĝenerale, substanco, kiu, kombiniĝante kun acido, naskas salon. [VIDU] alkalbluo, alk/al/ o.

===alkaloido===

[KEMIO] [MEDICINO] Nitrogenhava, ĝenerale alkala organika substanco, troviĝanta en plantsukoj, ĝenerale toksa, kaj uzata en farmacio: kokaino, kolĉikino, kafeino, morfino kaj aliaj estas alkaloidoj.

===alkao===

= aŭko.

===alkarazo===

Vazo el pora argilo, en kiu la akvo malvarmiĝas pro vaporiĝo.

===alkazabo===

[HISTORIO] En nord-Afriko kaj sud-Hispanio, citadelo aŭ palaco de araba ĉefo.

===alkazaro===

[HISTORIO] En Hispanio, reĝa kastelo araba.

===alkekengo===

[BOTANIKO] Specio de fizalido (Physalis alkekengi), plurjara herbo el Azio kaj sud-eosta Eŭropo, kun blanketaj, unuopaj, mallonge pedunklaj floroj, kies kaliko post florado ŝanĝiĝas al membraneca, apekse pinta veziko enfermanta ruĝan beron.

===alkemilo===

[BOTANIKO] Genro (Alchemilla el rozacoj) de malaltaj plurjaraj herboj kun petiolaj, pli-malpli mane lobaj, kvazaŭdividaj aŭ dividaj folioj kaj kun malgrandaj, flave verdaj floroj; ĉirkaŭ 250 specoj el la mezvarmaj regionoj kaj tropikaj montaroj. Sinonimo: dammantelo.

===alkemio===

Okulta procedaro, bazita sur kemiaj metodoj kaj mistikaj instruoj, kaj penanta atingi celojn materialajn (transformo de metaloj en oron, eltrovo de viveliksiro) aŭ de spirita perfektiĝo.

===Alkmeno===

[MITOLOGIO] La patrino de Heraklo.

===alko===

[ZOOLOGIO] Genro (Alces) de grandaj, remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, familio de cervedoj, kies virbesto portas grandan platan ramuron. [SAMSENCA] boaco, cervo, damao, kapreolo, rangifero.

===alkoholato===

[FARMACIO] Distilaĵo de alkoholaturo. [VIDU] alkohol/at/ o.

===alkoholaturo===

Alkohola maceraĵo de medicinaj plantoj: Kolonja akvo estas alkoholaturo. [VIDU] alkoholato.

===alkoholo===

  1. [KEMIO] Organika substanco kun hidroksio (- OH). [SAMSENCA] ol/.
  1. [KOMUNUZO] Likvo, akirita per distilado de fermentintaj sukerhavaj substancoj, kiel greno, vinberoj kaj tiel plu. Sinonimo: etanolo, C2H5OH.

===alkovo===

Enĉambra litniĉo, kelkafoje fermebla per kurteno aŭ pordo.

===Alaho===

Alaho: Alaho, Sinjoro de l’ Universo, la Donema, la Pardonema (NK).

===almagesto===

Kolekto de astronomiaj observoj.

===almanako===

Libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterantaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto.

===almandino===

[GEOLOGIO] Fera kaj aluminia grenato, Fe3A2(SiO4)3, ruĝe bruna.

===almenaŭ===

Partikulo signifanta:
  1. ’eĉ limigante sin je la plej malgranda kvanto’, ’ne malpli ol’, ’se ne pli’: la foso […] havis almenaŭ ok futojn da larĝeco (L.L. Zamenhof) ; tio kostos almenaŭ dek milionojn; lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura (L.L. Zamenhof) ; io tia, kio alproksimiĝus la celon almenaŭ je unu paŝo (L.L. Zamenhof) ; neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandan plimulton da personoj ligas unu komuna ideo (L.L. Zamenhof) ; ŝi estas almenaŭ kvardekjara; vi ŝajnas almenaŭ tiel juna, kiel via kuzino.
Rimarko. Kiam oni indikas samtempe la superan kaj la malsuperan limojn, oni prefere uzu ’minimume’: la ĉambro entenas minimume 200, maksimume 250 personojn.
  1. ’eĉ en la plej malfavora okazo’, ’se estas neeble fari pli bone’, ’se ne estas pli kontentiga solvo’: vi povas tute ĝin (la artikolon) ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo, kiam vi tute bone scios ĝian signifon (L.L. Zamenhof) ; la vera stilo Esperanta estas, aŭ almenaŭ devas esti, nur stilo simpla kaj logika (L.L. Zamenhof) ; ha, mia Dio! almenaŭ ian simplan brasikaĵon! (L.L. Zamenhof) ; almenaŭ neniun ili havu viva! (L.L. Zamenhof) ; sed mi almenaŭ estas trankvila en mia koro; tio prezentas estontecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan (L.L. Zamenhof) ; post tia skandalo li almenaŭ devus silenti.

===almeo===

Egipta dancistino kaj kantistino.

===almo===

[TEKNIKOJ] La meza vertikala parto de profilo (parolante pri I -forma relo kaj simile).

===almozo===

Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al malriĉulo: petadi almozon (L.L. Zamenhof) ; M. ekĝemegis de honto, kiam ŝi ricevis almozon (L.L. Zamenhof) ; kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra (Nova Testamento) ; almozo estas unu el la kvin kolonoj de Islamo; almoze vivi (L.L. Zamenhof) ; mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan (L.L. Zamenhof). [VIDU] almozkesto, almozosako.

===alno===

[BOTANIKO] Genro (Alnus el betulacoj) de falfoliaj arboj kaj arbustoj kun dentaj folioj kaj konussimilaj inseksaj amentoj; ĉirkaŭ 25 specoj el la norda hemisfero kaj Andoj, precipe sur humida grundo; la ŝelo de iuj specoj estas uzata por tanado, la ligno por tornaĵoj.

===alo===

  1. a) [ANATOMIO] ĉiu el la du flankaj partoj de la nazo.

b) [ANATOMIO] Pli ĝenerale, ĉia flanka elemento de organo.

  1. [BOTANIKO] Lamenforma elkreskaĵo de tigo, petiolo, sepalo, frukto aŭ semo; alo de frukto aŭ semo ofte faciligas disportadon fare de la vento kaj tial estas nomata ankaŭ flugilo.
  1. [BOTANIKO] ĉiu el la du liberaj mezaj petaloj de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj. [SAMSENCA] kareno, standardo.
  1. Flugilo de birdo.
  1. [TEKNIKOJ] ĉiu el la flugilformaj ekstremaĵoj de helico.
  1. [AVIADO] ĉiu el la flankaj portaj surfacoj de aviadilo: ala ŝarĝo. Sinonimo: planeo.
  1. [ARKITEKTURO] ĉiu el la du flankaj partoj de konstruaĵo: mezepoka kastelo kun du renesancaj aloj.
  1. [ARMEOJ] ĉiu el la du ekstremoj de armeo: la malamika kavalerio pretergalopis la dekstran alon; (figurasence) tiu frakcio estas la marŝanta alo de la partio.
  1. Parto de kutime paraj spegulbilde aranĝitaj objektoj: fenestra alo (L.L. Zamenhof).
  1. [TEKNIKOJ] ĉiu el la rotaciantaj velportaj framoj de ventmuelilo.
  1. Rando de larĝranda ĉapelo.

===alodo===

[JURO] Senkondiĉa posedo de bieno (unu el la tri formoj de proprieto dum Mezepoko). [SAMSENCA] feŭdo, tenuro.

===alofono===

[LINGVOSCIENCO] Parolsono, kiu estas libera aŭ kondiĉita varianto de iu fonemo, ekzemple en Esperanto la tri specoj de kaj (antaŭa en ’kilo’, meza en ’kalo’, malantaŭa en ’kulo’), la (mal)fermitaj e, o kaj aliaj

===alojo===

[TEKNIKOJ] Miksaĵo el kunfanditaj metaloj. [SAMSENCA] amalgamo.

===alokazio===

[BOTANIKO] Genro (Alocasia el arumacoj) de plurjaraj, ofte rizomaj herboj kun grandaj folioj; ĉirkaŭ 70 specoj el tropika Azio kaj Aŭstralio, pluraj kultivataj por ornamaj folioj sag- aŭ blazon-formaj, du- aŭ plur-koloraj.

===aloktono===

[GEOLOGIO] Io aliloke estiĝinta: aloktona mineralo, petro, tereno. [SAMSENCA] aŭtoktono, puŝtegaĵo.

===alomorfo===

[LINGVOSCIENCO] Varianto de morfemo (precipe en aglutinaj lingvoj).

===alonĝo===

  1. [KOMERCO] Papera folio, kiun oni algluas al kambio, kiam sur ties dorsa flanko ne plu estas loko por ĝiroj.
  1. [KEMIO] Longiga tubo, ofte kurba, por fluigi distilaĵon en ricevilojn: pluralonĝa tubo.
  1. Tabulo, kiun oni povas adapti al tablo, por pligrandigi ĝian surfacon.

===aloo===

[BOTANIKO] Genro (Aloe el asfodelacoj) de sukulentaj plantoj kun longaj, dikaj, sukplenaj, elbazaj folioj kaj kun tubformaj floroj en grapolo aŭ spiko sur longa pedunklo; ĉirkaŭ 365 specoj el la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Arabio kaj Kanarioj; multaj specoj kultivataj por ornamo. [VIDU] agavo.

===alopato===

Specialisto pri alopatio.

===alopecio===

[MEDICINO] Tuta aŭ parta senhareco.

===alopekuro===

[BOTANIKO] Genro (Alopecurus el poacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun ovoida aŭ cilindra, multarista spiko; 36 specoj el la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero kaj suda Ameriko. Sinonimo: vulpovosto.

===aloritmio===

[MEDICINO] Periode nenormala ritmo de la pulso.

===alostera===

[BIOLOGIO] [KEMIO] (parolante pri molekulo de enzimo) Havanta almenaŭ du apartajn lokojn de ligiĝo: unu por la substrato, kaj la alian por molekulo (alostera efikanto) efikanta al la aktiveco de la enzimo per ŝanĝo de la formo de ties molekulo.

===alotrofio===

[MEDICINO] Stato, en kiu organaj substancoj, albumino, fibrino, perdis siajn normalajn nutrajn ecojn, ekzemple post malsano.

===alotropa===

[FIZIKO] [KEMIO] (parolante pri substanco) Ekzistanta sub du aŭ pluraj fizikaj (interalie kristalaj) formoj: fosforo estas alotropa; grafito, diamanto estas alotropaj formoj de karbono. [SAMSENCA] enantiomorfa, enantiotropa.

===alozo===

  1. [ZOOLOGIO] Genro (Alosa) de mezgrandaj uest-Eŭropaj kaj uest-Marokaj fiŝoj el la familio klupeedoj, kun vico de malhelaj makuloj ambaŭflanke; vivas en maro, frajas en rivero. [SAMSENCA] haringo.
  1. [ZOOLOGIO] La plej konata, Atlantika specio de alozo (Alosa alosa).

===alpako===

(L.L. Zamenhof)
  1. [ZOOLOGIO] Specio de lamo (Lama pacos), malpli granda ol la ĉefa specio (Lama glama), kun mallongaj oreloj kaj kapo, kaj kun korpo kovrita de longa hararo ĝenerale malhelbruna, preskaŭ nigra; ĝi vivas en Peruo kaj Bolivio. [SAMSENCA] gvanako, vikuno.
  1. Lano de tiu besto.
  1. Teksaĵo el tiu lano: somera vesto el alpako.

===alparo===

[FINANCO] Egaleco de valoro: alparo de valuto (agnoskita valoro de la monunuo de unu lando, kalkulita per la monunuo de alia lando); alparo de kurzo (kiam akcio aŭ obligacio atingas sian nominalan valoron); laŭora alparo; esti subalpare, superalpare.

===alpinio===

[BOTANIKO] Genro (Alpinia el zingibracoj) de altaj (1-5 m) plurjaraj herboj kun aroma rizomo; ĉirkaŭ 200 specoj el Azio kaj Oceanio, inter aliaj galango kaj la oficina alpinio (Alpinia officinarum), el eosta kaj sud-eosta Azio, kies rizomo estas uzata por spicaĵo kaj medikamento; kelkaj specoj pororname kultivataj. [SAMSENCA] galango.

===alpo===

(L.L. Zamenhof) [GEOGRAFIO] Alta monto, kun paŝtejoj sur la flankoj: kabano sur alpo; konduki la bovinojn somere sur la alpon; alpobastono.

===alta===

  1. Granda en vertikala kaj suprenira direkto: alta arbo, monto, domo, turo; alta homo. [SAMSENCA] elstara.
  1. Havanta difinitan dimension en tiu direkto: muro duonmetron alta; hometo alta je iom malpli ol unu klafto.
  1. Troviĝanta je granda distanco super la tero: altaj nuboj; alta ĉielo (Hebrea Biblio).
  1. (figurasence) Superanta la ordinaran nivelon, intensa, ega: alta premo, varmo, temperaturo; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo (L.L. Zamenhof) ; en plej alta mizero al Dio esperu! (L.L. Zamenhof) ; mia alta estimo por vi; la alta saĝo de la rabeno.
  1. Supera al aliaj samspecaj aferoj: alta ofico, rango (L.L. Zamenhof), deveno (L.L. Zamenhof) ; alta lernejo; la Alta ĉambro (ekzemple ĉambro de la lordoj en Britio […]); la alta matematiko; la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo (L.L. Zamenhof) ; la altaj latitudoj (pli malproksimaj de la ekvatoro).
  1. Morale supera, nobla: altaj pensoj, sentoj; nia alta celo; li estis alta figuro en ĉi tiu proza jarcento; la Alta Kanto (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] majesta, sublima.
  1. Konscianta pri sia supereco: de rigardo tro alta malsaniĝas la okulo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] fiera, orgojla.
  1. Havanta altan frekvencon: altaj tonoj (L.L. Zamenhof) ; la lasta tono de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo. [SAMSENCA] akuta.

===Altairo===

[ASTRONOMIO] Blueta ĉefstelo (α Aquilae) en la konstelacio Aglo.

=== Altajo ===

Montaro en centra Azio (88’ E, 49° N).

===altano===

(L.L. Zamenhof) Rigardejo; konsistanta el teraso, plej ofte kun tegmento, ĉe la supra parto de konstruaĵo. [SAMSENCA] belvedero, balkono, kiosko.

===altaro===

  1. Rita tablo, sur kiu estas farataj la religiaj oferoj en di-servo: faru la altaron el akacia ligno (Hebrea Biblio) ; li konstruis tie altaron al la Eternulo (Hebrea Biblio) ; la fajro sur la altaro ne estingiĝu; ĉiu fremda devis sian vivon sur la altaro de Diano perdi (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) la suno staris kiel granda luma altaro malproksime (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) starigi altaron al iu (L.L. Zamenhof) (lin adori kiel dion).
  1. (figurasence) Preĝejo aŭ eklezio: li ŝtelas de najbaro por doni al altaro (L.L. Zamenhof) ; ricevi grizan haron, ne vidinte altaron (L.L. Zamenhof) (fraŭline maljuniĝi); la trono kaj la altaro (la ŝtato kaj la eklezio).

===alteo===

[BOTANIKO] Genro (Althaea el malvacoj) de du- kaj plur-jaraj herboj kun floroj havantaj kromkalikon el 6-9 brakteoj malsupraparte kuniĝintaj; 12 specoj el Eŭropo kaj Azio, pluraj ĝardene kultivataj kaj unu, la oficina alteo (Althaea officinalis), farmacie uzata kiel antitusaĵo.

===alteracio===

[GEOLOGIO] Kemia ŝanĝado de mineraloj kaj sekve de petroj fare de eksteraj agantoj: supraĵa alteracio; alteracio de feldspato al argilo fare de akvo riĉa je CO2; alteracio de granito al sablo. [SAMSENCA] aliigo, erozio, difekto, disfaligo, dissolvo, malkompono, malkombini, korodo, efloresko.

===alternanco===

[FIZIKO] Duonperiodo de alterna fenomeno.

===alternativo===

  1. Necesa elekto inter du eblaj kaj ofte kontraŭaj decidoj aŭ proponoj: esti malica aŭ stulta, ni penu eviti tiun alternativon; silenti aŭ morti, jen kia alternativo sin trudis al la surprizita gardostaranto; solvi alternativon (L.L. Zamenhof).
  1. Alia ebla maniero solvi problemon aŭ plenumi ion.

===alterni===

(netransitiva)
  1. Sin sekvi laŭvice, kun pli-malpli da reguleco: la sezonoj alternas; suno kaj luno alternas en la ĉielo; silento kaj tondro alternis (L.L. Zamenhof) ; terure nun alternas la kolero en mia kor’ jen kontraŭ ŝi jen kontraŭ mi (L.L. Zamenhof).
  1. [FIZIKO] Esti laŭvice pozitiva kaj negativa.

===altimetro===

= altometro.

===altitudo===

  1. [GEODEZIO] Alto de punkto super la meza marnivelo.
  1. [ASTRONOMIO] Angulo, kiun faras la direkto al astro kun la horizontala ebeno.

===altruismo===

[FILOZOFIO] Etika principo, kiu vidas la celon de la homa agado en la bonfarto kaj bonstato de la aliaj homoj; malegoismo. [SAMSENCA] abnegacio, karitato, sinforgeso.

===altruisto===

Tiu, kiu praktikas altruismon.

===aluato===

[ZOOLOGIO] Genro (Alouatta) de Amerikaj simioj el la familio de cebedoj, kun tre dika gorĝo kaj fortega voĉo, konataj pro sia blekado aŭ kantado. Sinonimo: bleksimio.

===aludi===

(transitiva)
  1. Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas: aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: ’ĝoju mia reĝino!’ (L.L. Zamenhof) ; ŝi aludis pri la familia filo, kiu devas demandi […] (L.L. Zamenhof) ; la artikolo klare aludas la ĵusan skandalon; mi ne volas ĉi tie aludi la okazintaĵojn interne de la komitato; (figurasence) tiu nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo (K. Bein).
  1. Nerekte sciigi, subkomprenige averti: sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B., li eĉ per unu vorto ne aludis al mi, ke tiu ne povas esti mia reprezentanto (L.L. Zamenhof) ; kelkaj aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono (L.L. Zamenhof) ; doni signon per la okulo kaj aludi per siaj piedoj (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] sugesti.

===alumeto===

Stangeto, havanta unu ekstremon ŝmiritan per fosforo aŭ alia substanco, kiu ekbrulas per frotado: skatolo da alumetoj. [SAMSENCA] fajrilo.

===aluminio===

  1. [KEMIO] Elemento Al, atomnumero 13, atommaso 26,98.
  1. [KEMIO] Metalo blanka, maldensa, kun arĝenta brilo: oni ekstraktas aluminion el baŭksito.

===alumino===

[GEOLOGIO] Aluminia oksido, Al2O3. Sinonimo: aluntero.

===alunito===

[GEOLOGIO] Mineralo el romboedra KAl3(SO4)2. [GEODEZIO] H2O, el kiu oni ekstraktas inter aliaj alunon 1.

===aluno===

  1. [KEMIO] Duobla sulfato de kalio kaj aluminio, K2Al2(SO4)4,24 H2O, diverse uzata (interalie en tinkturado, tipografio kaj medicino). Sinonimo: kalia aluno.
  1. [KEMIO] Hibrida sulfato de aluminio (aŭ simila trivalenta metalo) kaj kalio (aŭ alia unu- aŭ du-valenta metalo): natria aluno, NaAl(SO4)2,12H2O.
  1. [KEMIO] [GEOLOGIO] Mineralo kun sama konsisto kiel aluno 1 aŭ 2, precipe kalia aluno. [SAMSENCA] aluno 1, aluntero.

===aluvio===

(L.L. Zamenhof)
  1. Tavolo de tero, alportita de akvoj: la aluvioj de Nilo kreis Egiptujon.
  1. [GEOLOGIO] Sedimento de riveroj kaj lagoj.

===alveolaro===

[LINGVOSCIENCO] Dentalo, produktata per la alproksimiĝo de la langopinto al la supraj alveoloj. Sinonimo: dentalveol-sono.

===alveolino===

[PALEONTOLOGIO] [ZOOLOGIO] Genro (Alveolina el alveolinedoj) de foraminiferoj.

===alveolo===

(L.L. Zamenhof) [ANATOMIO] [BOTANIKO] Kavaĵeto: dentaj (alveoli dentales), pulmaj alveoloj; semaj alveoloj.

===alvuso===

[ZOOLOGIO] Fiŝido, fiŝideto, enmetota en riveron aŭ lagon, por ĝin reprovizi je fiŝoj.

===Alzaco===

Lando, apartenanta al Francio, inter Vogezoj kaj Rejno (Strasburgo): la alzaca lingvo (dialektaro altgermana).

===alzano===

Besto (precipe ĉevalo, mulo), kies felo estas brunruĝa.

===Amadeo===

Vira nomo.

===Amaleko===

(L.L. Zamenhof) [BIBLIO] Mita praavo de la Amalekidoj.

===amalgamo===

(L.L. Zamenhof) [TEKNIKOJ] Kunmiksaĵo de hidrargo kun metalo: amalgamo el stano.

===Amalio===

(L.L. Zamenhof) Virina nomo.

===amando===

  1. Semo de migdalo: dolĉa, amara amando. [VIDU] blamanĝo, draĝeo, krokanto, makarono, marcipano, nugato, pralino.
  1. [KOMUNUZO] Semo, entenata de malmola kerno: amando de abrikoto, de persiko, de juglando.
  1. = semkerno.

===amanito===

[BOTANIKO] Genro (Amanita el amanitacoj) de ombrelfungoj kun ringo kaj stipingo kaj kun blankaj lamenoj kaj sporaro; subkosmopolita genro de ĉirkaŭ 200 specoj, inter aliaj:

===Amano===

ĉefurbo de Jordanio (35°52’ E, 31°59’ N).

===amara===

  1. Maldolĉa por la gusto: amara kiel galo, aloo, genciano, kakao; por buŝo amara, por koro dolĉa; amara fonto. [VIDU] dolĉamaro.
  1. Maldolĉa por la koro: amara moko, parolo, riproĉo; amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco

===amaranto===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Amaranthus el amarantacoj) de unujaraj herboj kun verdaj, flavaj, oranĝaj aŭ ruĝaj floroj en longaj, staraj aŭ pendaj infloreskoj; ĉirkaŭ 60 specoj el la varmaj kaj mezvarmaj regionoj, pluraj pororname kultivataj.

===amarilido===

[BOTANIKO] Genro (Amaryllis el amarilidacoj) de nur unu specio (Amaryllis belladona), plurjara herbo kun tunika bulbo, kun kontraŭe duopaj, rubandoformaj folioj kaj kun grandaj lilisimilaj, bonodoraj, rozaj floroj 8-12-opaj, sur ĝis 1 m longa, senfolia pedunklo; hejma en Sud-Afriko, pororname kultivata. [SAMSENCA] hipeastro.

===amaso===

  1. Granda, plejofte senorda kvanto: amaso da neĝo (L.L. Zamenhof), da fojno (L.L. Zamenhof), da multekostaj objektoj (L.L. Zamenhof) ; la densaj amasoj da homoj (L.L. Zamenhof) ; amaso da parencoj (L.L. Zamenhof), da brutoj (L.L. Zamenhof) ; amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas (L.L. Zamenhof) ; amaso da mono (L.L. Zamenhof), da ŝuldoj (L.L. Zamenhof) ; tiaj proponoj estis faritaj al ni en granda amaso (L.L. Zamenhof) ; amaso da koto estos nun ĵetata sur min (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] kolono, stako.
  1. La aro de la ordinaraj homoj: en amaso eĉ morto estas pli gaja (L.L. Zamenhof) ; al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso (L.L. Zamenhof) ; al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas (L.L. Zamenhof) ; la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono sankte kredas (L.L. Zamenhof) ; pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn (L.L. Zamenhof) ; amaskomunikiloj, amaskonsumado, amasturismo, amasvarbado kaj simile. [SAMSENCA] popolamaso.

===Amateraso===

[RELIGIO] ĉefa diino (’ĉiela lumiganto’) de ŝintoo, mita prapatrino de la tennoa familio.

===amatoro===

  1. Tiu, kiu amas kaj kolektas belartaĵojn aŭ kuriozaĵojn: riĉa amatoro aĉetis ĉiujn liajn pentraĵojn.
  1. Tiu, kiu praktikas sportan, artan kaj simile aktivecon, ne estante specialisto, profesiulo: en teniso li estas amatoro; amatoro-fotografo; vespere okazis prezentado en fama amatora teatro (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] diletanto.

===amaŭrozo===

(L.L. Zamenhof) [MEDICINO] Perdo de la vidkapablo, sen aŭ kun lezo en la okulo. [SAMSENCA] blindeco, ambliopeco, katarakto.

===amazono===

(L.L. Zamenhof)
  1. [MITOLOGIO] Virino el tribo de rajdantaj militistinoj, kiuj laŭ la helena legendo, ne akceptis virojn inter si kaj forbruligis al si la dekstran mamon, por faciligi la arkpafadon.
  1. (figurasence) Virino, kiu rajdas en ĉaso, vetkurado, amoro kaj simile: ho suda nuda rajdonta amazon’ (W).
Rimarko Zamenhof iufoje uzis la malĝustan formon amazonino.

===ambasado===

[POLITIKO] Ambasadoro kun ties kunlaborantoj kaj tiel plu: la Usona ambasado ampleksis pli ol 200 membrojn.

===ambasadoro===

Oficiala, plej alta reprezentanto, konstanta aŭ ne, de iu ŝtato ĉe alia: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla kaj germana kaj mi (L.L. Zamenhof) ; sendi, revoki ambasadoron; la ambasadoro petis aŭdiencon ĉe la Prezidento. [SAMSENCA] diplomato, sendito, konsulo, nuncio.

===ambaŭ===

I - Nevaria pronomo kaj adjektivo , signifanta ’ĉiuj du’, ’la du kune kiel tutaĵo’: ĉu li saviĝis? ĉu Elektro vivas?-Jes, ambaŭ vivas (L.L. Zamenhof) ; al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj (L.L. Zamenhof) ; en unu tago ili ambaŭ mortos (Hebrea Biblio) ; pli bone estas iri senfila en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon (L.L. Zamenhof).
Rimarko. 1 Zamenhof iufoje uzis ’la ambaŭ’, sed poste konfesis, ke ’pli logike estas uzi la vorton ’ambaŭ’ sen art.’.
Rimarko. 2 ’La konjunkcian uzon de ’ambaŭ’ en la frazo ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro mi trovas tute ne aprobinda’ skribis Zamenhof oni diru: ’kiel en somero, tiel en vintro’, aŭ ’ne nur… sed ankaŭ…’.
ambaŭ
II - Prefikso. samsence uzata: flanke de ŝi staris statuoj (L.L. Zamenhof) : ambaŭtranĉa glavo (Hebrea Biblio) ; ambaŭdekstra homo (uzanta la du manojn egale); kolekti fruktojn ambaŭmane.

===ambicio===

  1. Arda deziro akiri gloron, famon, honoron aŭ potencon: havi la ambicion fariĝi granda poeto; tiu granda armeo, kiu sen personaj ambicioj en plena harmonio pacience laboras (L.L. Zamenhof) ; ekzistas iaj laŭdindaj ambicioj.
  1. Celo de tia deziro: se la nova komitato ne plenumos la ambicion aŭ la dezirojn de kelkaj […] (L.L. Zamenhof) ; lia sola ambicio estas la akademio.

===ambigua===

[LINGVOSCIENCO] Tia, ke ĝia signifo estas duba aŭ ke ĝi povas havi malsamajn sencojn: ambigua respondo, rideto. [SAMSENCA] dusenca, plursenca.

===ambistomo===

[ZOOLOGIO] Genro (Amblystoma) de amfibioj el la ordo de urodeloj, el kiu kelkaj specoj ordinare konservas la brankojn dum la tuta vivo, kaj eĉ seksmaturiĝas en tiu larva formo. [SAMSENCA] aksolotlo. [VIDU] neotena.

===ambivalenco===

[PSIKOLOGIO] Samtempa kunekzisto en unu persono de du kontraŭaj sentoj (plej ofte ama kaj malama) rilate la saman objekton.

===ambli===

Iri laŭ tiu maniero de kvarpieduloj, kiam ili levas samtempe la du piedojn de la sama flanko: tiu ĉevalo amblas; urso, kamelo, ĝirafo amblas.

===ambliopa===

[MEDICINO] Havanta difektiĝon de la vidkapablo, kvankam ne havanta troveblan lezon en la okulo: ambliopaj okuloj; ambliopulo.

===amblistomo===

(arkaika) = [ZOOLOGIO] ambistomo

===ambono===

(L.L. Zamenhof) [ARKITEKTURO] [KRISTANISMO] Loko por prediko aŭ voĉlego en preĝejo (antaŭe: tribuno, nun: surpodia pupitro en la altarejo).

===amboso===

  1. Fera bloko, sur kiu forĝisto batas metalpecon: esti inter martelo kaj amboso (L.L. Zamenhof) (figurasence ricevi batojn el du flankoj); pli feliĉa estas martelo insultata ol ambosa kompatata (L.L. Zamenhof) ; dupinta amboso. [SAMSENCA] ambosbeko, amboskorno.
  1. Inkudo.

===ambro===

Vakseca substanco, odoranta analoge al mosko, venanta de malsaneca eligaĵo el la intesto de kaĉaloto, kaj uzata en la parfum-industrio. [VIDU] sukceno.

===ambrosio===

= ambrozio 3.

===ambrozio===

  1. [MITOLOGIO] Ekskluziva manĝaĵo de la dioj.
  1. (figurasence) Ekstreme bongusta manĝaĵo [SAMSENCA] nektaro .
  1. [BOTANIKO] Genro (Ambrosia el asteracoj) de unu- aŭ plur-jaraj, monoikaj herboj kun unufloraj, tubetfloraj kapituloj en spikoj aŭ grapoloj, kaj kun akenoj senharaj, unuope enfermitaj de involukro; kosmopolita genro de 43 specoj, iuj tre aromaj.

===ambulakro===

[ZOOLOGIO] (parolante pri ekinodermoj) ĉiu el la ĝenerale 5 radiantaj strioj de la karapaco, kun multaj truoj, tra kiuj eligas kupohavaj piedetoj (ambulakraj piedetoj).

===ambulanco===

  1. Movebla armea hospitalo.
  1. Veturilo uzata por transporti vunditojn, grave malsanajn personojn kaj simile.

===ambulatorio===

(L.L. Zamenhof)
  1. [ARKITEKTURO] Parto de domo, kie ĉirkaŭ korto estas aranĝita promenejo. [SAMSENCA] galerio, klostro.
  1. Parto de teatro, kie la spektantoj povas promeni aŭ stari dum la prezentado.
  1. [MEDICINO] Parto de hospitalo kie eksteraj malsanuloj povas viziti kuraciston kaj ricevi kuracojn. [SAMSENCA] dispensario.

===amebo===

(L.L. Zamenhof) [BIOLOGIO] Protozoo (Amoeba kaj parencaj genroj), kiu moviĝas per pseŭdopiedoj kaj vivas en akvo, malseka tero aŭ (genro Entamoeba) parazitas en diversaj animaloj, inter aliaj homo, ĉe kiu ĝi estigas inter aliaj disenterion.

===amelanĉo===

[BOTANIKO] Genro (Amelanchier el rozacoj) de 33 specoj de nord-hemisferaj arboj kaj arbustoj, kelkaj kultivataj por ornamo kaj unu (Amelanchier lamarckii el nord-eosta Ameriko) por manĝeblaj fruktoj.

===amelo===

  1. Blanka substanco, ekstraktata el semoj (precipe grenoj) aŭ tuberoj (precipe de terpomo), kaj konsistanta el amelo 2: grenamelo estas uzata kiel gluo kaj por rigidigi tolaĵon; terpomamelo estas kuirarte uzata.
  1. [KEMIO] Substanco, konsistanta el du aŭ tri polisakaridoj-polimeroj de glukozo, (C6H10O5) [FOTOGRAFIO] kun n de kelkcent ĝis kelkdekmil-troviĝanta en multaj vegetaĵoj, kie ĝi rolas kiel energirezervo, kaj transformiĝanta en sukeron dum digestado. [SAMSENCA] glucido, glikogeno, inulino, sakarido.

===amen===

Interjekcio hebredevena, signifanta ’vere, certe!’, kaj uzata kiel vorto de aprobo aŭ sankcio, aŭ kiel lasta vorto de preĝoj: diri amen al io (ĝin aprobi); se ne estus ’se’ kaj ’tamen’, mi al ĉio dirus amen (L.L. Zamenhof).

===amendi===

(transitiva)
  1. [JURO] Fari per formala proceduro plibonigajn modifojn en leĝo aŭ leĝoprojekto: ĉiu parlamento havas la rajton amendi.
  1. [JURO] Korekti eraron en leĝa dokumento: oni amendis la tri lastajn dispoziciojn. [SAMSENCA] korekti.

===amenoreo===

[MEDICINO] Manko de menstruado ekster gravedeco.

===amento===

[BOTANIKO] Infloresko, densa spiko ofte konussimila, kies unuseksaj floroj defalas unubloke.

===ameo===

[KUIRARTO] Dolĉa kaj viskoza manĝaĵo orientazia, preparita el amelriĉa materialo (rizo, hordeo kaj simile). Sinonimo: grenmaltozaĵo.

===americio===

[KEMIO] Transurania elemento, Am, atomnumero 95, atommaso 243,06.

===Ameriko===

La kontinento inter Atlantiko kaj Pacifiko: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Centr- aŭ Mez-Ameriko; la eltrovo de Ameriko (L.L. Zamenhof).

===ametisto===

[GEOLOGIO] Violkolora vario de kvarco, uzata kiel ornamaĵo aŭ gemo: ametisto estas la gemo de la episkopoj.

===ametropa===

[MEDICINO] (parolante pri okulo) Trafita de ametropeco.

===amfetamino===

[KEMIO] [FARMACIO] 1-fenil-2-aminopropano; amfetamino (racema kaj precipe dekstrenĝira amfetamino) kaj kelkaj el ties derivaĵoj (ekzemple amfetamina sulfato kaj N-metilamfetamino) estis iam uzataj en medikamentoj cerbo- kaj psiko-stimulaj, antidormigaj kaj antiapetitaj, kaj daŭre estas misuzataj kiel drogoj.

===amfiartro===

= duonmovebla artiko.

===amfibioj===

[ZOOLOGIO] Klaso (Amphibia) de nudhaŭtaj vertebruloj, kies larvoj vivas en nesala akvo, spirante per brankoj, dum la plenkreskuloj spiras per pulmoj kaj ĝenerale vivas sur tero, ekzemple bufo, hilo, rano, salamandro, trituro: vostohavaj amfibioj (Sinonimo: urodeloj). [SAMSENCA] reptilioj.

===amfibolito===

[GEOLOGIO] Metamorfa petro, konsistanta el amfibolo kaj feldspato.

===amfibolo===

[GEOLOGIO] (kolektiva nomo) Kompleksa fera-magnezia siliciata mineralo kun kvaredraj grupoj, (Si4O11)6-, ariĝintaj en bendoj de duoblaj ĉenoj kaj kun hidroksiloj. [SAMSENCA] pirokseno, aktinolito, asbesto, tremolito. [VIDU] amfibolito.

===amfibologio===

(arkaika) = dusenceco, dusencaĵo.

===amfibrako===

(L.L. Zamenhof) [BELETRO] Trisilaba versero, konsistanta el unu longa aŭ akcenta silabo inter du mallongaj aŭ senakcentaj, ekzemple ’doloro’ (U-U).

===amfineŭroj===

(arkaika) [ZOOLOGIO] Kolektiva nomo (Amphineŭra) de pluraj nunaj klasoj de moluskoj. [SAMSENCA] plako.

===amfiokso===

(arkaika) [ZOOLOGIO] Brankiostomo.

===amfipodoj===

[ZOOLOGIO] Ordo (Amphipoda) de malgrandaj krustacoj el la subklaso de malakostracoj, kun korpo flanke plata.

===amfiteatro===

  1. [ARKITEKTURO] Ronda konstruaĵo, kie seĝovicoj altiĝas unu poste kaj supre de alia ĉirkaŭ centra libera spaco, en kiu antikvuloj aranĝis diversajn spektaklojn: la sangaj ludoj de la amfiteatroj Romaj; (figurasence) sur la deklivo amfiteatre kuŝas urbeto (K. Bein).
  1. Granda, ordinare ronda ĉambro, kun vicoj da benkoj plialtiĝantaj unu malantaŭ alia, por spektantoj, studentoj kaj tiel plu.
  1. [GEOGRAFIO] Speco de pli-malpli ronda valo kun proksimume ebena fundo, ĉirkaŭita de krutaj deklivoj. [SAMSENCA] cirko.

===Amfitriono===

  1. [MITOLOGIO] Reĝo de Tirinto kaj edzo de Alkmeno.
  1. (figurasence) Tiu, kiu invitis al festeno, bankedo kaj simile.

===Amfitrito===

[MITOLOGIO] Helena diino de la maro.

===amforo===

Antikva alta botelego el argilo kun pinta bazo kaj du teniloj, por konservi vinon, oleon kaj simile.

===amfotera===

[KEMIO] (parolante pri kemia elemento, oksido) Tia, ke ĝi estas jen alkala, jen acida.

===amharo===

Lingvo parolata en Etiopio.

===ami===

(transitiva)
  1. Havi seksan inklinon al iu, de kiu oni esperas precipe plezuron: ŝi amis volupte la filojn de Asirio (Hebrea Biblio) ; ŝi amis kaj estis amata (L.L. Zamenhof) ; ne bela estas amata, sed amata estas bela (L.L. Zamenhof) ; mia plej amata (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] amori, erotika.
  1. Havi koran inklinon al iu, kies feliĉon oni deziras: kiu amas sian filon, tiu baldaŭ lin punas (Hebrea Biblio) ; amu domon novan kaj amikon malnovan (L.L. Zamenhof) ; mi ne amas homojn duvizaĝajn (L.L. Zamenhof) ; kiu min amas, amas mian hundon (L.L. Zamenhof) ; amu viajn malamikojn (Nova Testamento) ; Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon (Nova Testamento) ; ĉar homoj estos sin amantaj (Nova Testamento) ; (figurasence) dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas (L.L. Zamenhof).
  1. Volonte kaj plezure uzi ion: li postulis tiajn manĝaĵojn, kiujn li plejmulte amis (L.L. Zamenhof) ; mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion (L.L. Zamenhof) ; kiu amas honoron, amu laboron (L.L. Zamenhof) ; plezuron amantaj pli ol Dion (Nova Testamento) ; la amata peko de ĉiuj artistoj (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) mono amas kalkulon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ŝati. [VIDU] plaĉi.
  1. (kun infinitivo aŭ subprop.) Volonte kaj plezure fari aŭ sperti agon: mi amas vivi alie ol ĉiuj (L.L. Zamenhof) ; ili amas danci (L.L. Zamenhof), fanfaroni pri sia forto (L.L. Zamenhof) ; vi amas preni, amu redoni (L.L. Zamenhof) ; ami esti laŭdata (L.L. Zamenhof) ; mi ŝerci ne amas (L.L. Zamenhof) ; la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn (L.L. Zamenhof) ; plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu (L.L. Zamenhof).

===amianto===

= asbesto.

===amido===

  1. [KEMIO] Derivaĵo de organika acido kaj amino kun la grupo - -CO-N<: acetamido, CH3CO-NH2; dimetilformiamido HCO-N(CH3)2.
  1. [KEMIO] Simila derivaĵo de neorganika acido: heksametilfosforamido, PO[N(CH3)2]3; amidosulfonata acido, HO-SO2-NH2. [SAMSENCA] peptido.

===amigdalino===

= migdalino.

===amiko===

  1. Viro, kiu estas ligita kun alia homo per reciproka inklino: amikon montras malfeliĉo (L.L. Zamenhof) ; pli bona amiko intima ol parenco malproksima (L.L. Zamenhof) ; amiko en ĝojo kaj ploro (L.L. Zamenhof) ; amiko de amiko estas ankaŭ amiko (L.L. Zamenhof) ; amiko estas kara, sed vero pli kara (L.L. Zamenhof).
  1. Persono, kiu ne intencas malutili, sed estas preta helpi aŭ defendi: malfermu, mi estas amiko; kiu iras?-amikoj de la lando! (L.L. Zamenhof) ; mi gajnos mian proceson, ĉar mi havas amikon ĉe la kortego; li kolektis ĉiujn siajn amikojn, por apogi la manifestacion.
  1. Tiu, kiu havas simpation, emon al io: amiko de la ordo, de la paco; amiko de la virto pli ĝuste ol virtulo; unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto. (L.L. Zamenhof) ; respondoj al la amikoj (L.L. Zamenhof).

===amikto===

[KRISTANISMO] Blanka tuko, kiu kovras la kolon kaj ŝultrojn de oficanta pastro.

===amilazo===

= amelazo.

===amilo===

(iom arkaika)
  1. [KEMIO] Radiko C5H11-: amilalkoholo (C5H11-OH).
  1. [KEMIO] Radikalo C5H11+. Sinonimo: pentilo.

===amino===

[KEMIO] Organika substanco, enhavanta nitrogenon deriveblan de amoniako: R-NH2 (unuaranga aŭ primara), R2=NH (duaranga aŭ sekundara), R3N (triaranga aŭ terciara), kie R estas alkilo aŭ arilo.
Rimarko. En kunmetaĵoj, amin (o) indikas NH2-aminogrupon: fenolo, amin(o)acido.

===amio===

[BOTANIKO] Genro (Ammi el apiacoj) de 3-4 specoj de unujaraj herboj el la Mediteranea regiono, Makaronezio kaj uesta Azio, ekzemple Ammi majus kaj Ammi visnaga, ĉi tiu medicine uzata.

===amirido===

[BOTANIKO] Genro (Amyris el rutacoj) de arboj kaj trunkarbustoj kun plume kunmetaj folioj, kun 4-5 nombraj floroj kaj kun drupoj; ĉirkaŭ 40 specoj el tropika ameriko, inter aliaj la balzama amirido (Amyris balsamifera), ĝis 10-15 m alta, rozodora arbo, uzata por produktado de incenso kaj de esenco.

===amiŝo===

[KRISTANISMO] Ano de komunumo Reformacia, vivanta kolonie en norda Ameriko.

===Amitabo===

[BUDHISMO] Budho, ĉefe adorata de unu el la budhismaj grupoj.

===amitozo===

[BIOLOGIO] Dividiĝo de nukleo al du identaj nukleoj, sen antaŭa apero kaj sen moviĝo de la kromosomoj: amitozo estas malofta kaj karakterizas maljunajn aŭ malsanajn ĉelojn.

===amnestio===

[JURO] ĝenerala nuligo de punoj el difinitaj kategorioj (ofte pri politikaj deliktoj), promulgata en escepta okazo.

===amnezio===

[MEDICINO] Perdo de la memoro pri difinitaj cirkonstancoj kaj faktoj: amneziulo.

===amnio===

[ANATOMIO] La interna membrano, ĉirkaŭanta la embrion de reptilioj, birdoj kaj mamuloj.

===amofilo===

[BOTANIKO] Genro (Ammophila el poacoj) de plurjaraj herboj, kreskantaj en la marsabloj, kun longa, spikforma paniklo; 3 specoj el nord-eosta Ameriko, Eŭropo kaj norda Afriko.

===amoko===

[PSIKOLOGIO] Speco de freneza murdemo, iam troviĝanta en la malajaj popoloj: amoke kuri tra la stratoj. [SAMSENCA] berserko.

===amomo===

[BOTANIKO] Genro (Amomum el zingibracoj) de plurjaraj tropikaj herboj kun horizontala, aroma rizomo, el kiu kreskas folihavaj tigoj kaj florhavaj pedunkloj; ĉirkaŭ 90 specoj hejmaj de Azio ĝis Aŭstralio, inter aliaj Amomum compactum (Sinonimo: Amomum cardamon), kun semoj uzataj kiel tiuj de kardamomo. [SAMSENCA] eletario.

===amoniako===

  1. [KEMIO] Alkala gaso kun tre pikanta odoro, NH3, konsistanta el nitrogeno kaj hidrogeno.
  1. [KEMIO] Ties akva solvaĵo (enhavanta NH4OH) kun sama odoro: amoniaka haladzo.

===amonio===

(L.L. Zamenhof) [KEMIO] La katjono NH4+, simila al Na+ kaj K+ pro reakcieco: amonia sulfato estas uzata kiel sterko; amonia klorido (NH4+Cl-); amoniaj saloj; tetrametilamonio (CH3)4N+. [SAMSENCA] onio.

===amonitoj===

[PALEONTOLOGIO] Grupo de fosiliaj cefalopodoj el la subklaso Ammonoidea, kiuj vivis de triaso ĝis kretaceo.

===Amono===

(L.L. Zamenhof)
  1. [RELIGIO] Egipta dio de Tebo asimilita kun Reo kaj kultata, sub tiu duobla nomo, kiel la plej alta dio.
  1. [BIBLIO] = Ben-Ami, filo de Lot kaj de lia pli juna filino.

===amorfa===

(L.L. Zamenhof) (parolante pri solido) = nekristala.

===amorfofalo===

[BOTANIKO] Genro (Amorphophallus el arumacoj) de plantoj kun tubera rizomo globa aŭ plata, ofte tre granda kaj ameloriĉa; tropika genro de ĉirkaŭ 90 specoj el Afriko kaj Azio, kelkaj pororname kultivataj, dum el la rizomo de Amorphophallus paeoniifolius kaj Amorphophallus konjak, ambaŭ el sud-eosta Azio, oni ekstraktas farunon uzatan en la preparo de manĝaĵoj.

===amoridoj===

(Hebrea Biblio) (majuskle en L. B.) Semida nomada popolo, kiu fondis dinastion en Babilono.

===amoro===

La tuto de la voluptocelaj seksaj agoj: amoro estas la kuntuŝo de du epidermoj kaj la interŝanĝo de du kapricoj, diris humuristo. [SAMSENCA] eroto, erotika.

===amortizi===

(transitiva)
  1. [FINANCO] Nuligi ŝuldon per regulaj (monataj aŭ jaraj) partopagoj: tiu ŝtata deprunto estos amortizita en dudek jaroj.
  1. [FINANCO] En la jaraj kontoj de entrepreno aŭ de privatulo, kalkuli la malplivaloriĝon de elementoj de fiksa aktivo laŭ ilia probabla daŭro: la aĉetprezo de aŭtomobilo estas amortizota en kvin jaroj.
  1. [FIZIKO] (parolante pri laŭtempe sinsekvaj osciloj) Malpliigi la amplitudon laŭ la tempo: amortizita, neamortizita oscilado. [SAMSENCA] atenui.

=== Amoso ===

[BIBLIO] La tria el la malgrandaj profetoj (8a jarcento antaŭ Kristo).

===AMP===

[KEMIO] Mallongigo de adenozin-monofosfato.

===ampeloprazo===

  1. [BOTANIKO] Kultivoformo de aliumo (Allium ampeloprasum grupo Ampeloprasum), legomo plurjara, tre simila al poreo, interalie pro plataj folioj, sed kun tipa bulbo, kiu formas multajn idbulbojn ne entenatajn de la bulbtunikoj.
  1. [BOTANIKO] Specio ( Allium ampeloprasum) el Eŭropo, norda Afriko kaj Azio; tri grupoj de kultivoformoj inter aliaj ampeloprazo 1 kaj poreo.

===ampelopso===

[BOTANIKO] Genro (Ampelopsis el vitacoj), parenca al partenociso kaj ofte konfuzita kun ĝi, de grimpaj lianoj kun forkaj ĉiroj sen alfiksiĝaj disketoj; 25 specoj el mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de Azio kaj Ameriko. [SAMSENCA] partenociso, vito.

===ampero===

[FIZIKO] Baza unuo de la kurent-intenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: A ; difino: unu ampero estas la kurento, kiu produktas magnetan forton de 2 x 10-7 neŭtonoj metre inter du paralelaj senfinaj konduktantoj de neglektebla kversekcio je distanco de unu metro.

===amplekso===

  1. La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas: la amplekso de liaj konkeroj estas frapanta; salono de grandioza amplekso; doni amplekson al jupo per plisado; la amplekso de tajdo, de feto, de oscilo (amplitudo), de skalo. [SAMSENCA] dimensio.
  1. Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj: li diris, ke la amplekso de miaj proponoj lin tute kontentigas (L.L. Zamenhof) ; rasoj kaj gentoj diferencas nur per sia amplekso (L.L. Zamenhof) ; la amplekso de katastrofo, de krizo; vasta amplekso da farita lernado (L.L. Zamenhof) ; tiu principo havas pli grandan amplekson ol nure juran.
  1. [FILOZOFIO] Tuto de la nocioj malpli ĝeneralaj, subordigitaj al unu supera nocio kaj entenata de ĝi: la ideo ’besto’ havas pli da amplekso ol la ideo ’hundo’.
  1. [STATISTIKO] La intervalo inter la plej malgranda kaj la plej granda valoro de variablo.
  1. [MUZIKO] La intervalo inter la sonoj plej malalta kaj plej alta de instrumento aŭ voĉo.

===amplifi===

(transitiva) [FIZIKO] [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Plifortigi elektrajn oscilojn aŭ alternajn kurentojn.

===amplifikatoro===

= amplifilo.

===amplitudo===

  1. [SCIENCOJ] Diferenco inter la du ekstremaj valoroj de alterne varianta grando aŭ kvanto.
  1. [SCIENCOJ] La absoluta valoro de harmone oscilanta kompleksa grando.

===ampolo===

  1. [KEMIO] Malgranda, ŝvela, vitra ujo, uzata en laboratorio.
  1. [MEDICINO] Vitra fandfermita ujeto, entenanta likvan medikamenton.
  1. Elektra lumigilo, kiu funkcias ĝenerale laŭ inkandeska principo. [SAMSENCA] lumtubo, lampo.
  1. [ANATOMIO] Pli larĝa parto de dukto: ampolo de spermodukto (aŭ: ampolo de deferenta kanalo). [SAMSENCA] cisterno.

===amputi===

(transitiva) [MEDICINO] Fortranĉi ion de vivanta estaĵo: amputi iun je la kruro; amputi la piedon al iu.

===Amsterdamo===

Havenurbo kaj ĉefurbo de Nederlando (4°54’ E, 52°22’ N).

===amuleto===

[RELIGIO] Objekto, kiu per supozata magia efiko gardas sian portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo kaj tiel plu. [SAMSENCA] fetiĉo, talismano.

===Amuro===

Rivero, 4 400 km longa, en eosta Azio, finiĝanta en la Oĥotska Maro (140°50’ E, 53°10’ N).

===amuzi===

(transitiva) Agrable kaj gajige distri: ĝi estas teatraĵo, kiu devas nin amuzi (L.L. Zamenhof) ; mi sciis nur danci, amuzi gastojn (L.L. Zamenhof) ; min amuzas la kolerego de virino (L.L. Zamenhof) ; okazis, ke, amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ludi, plezurigi, malenuigi.

===-an===

I - Sufikso signifanta:
  1. membron de grupo: komitatano, civitano, familiano, samklasano;
  1. loĝanton de loko: Amerikano, Parizano, urbano, vilaĝano, insulano;
  1. adepton de sistemo, disĉiplon de majstro: respublikano, islamano, samideano; Kristano, Luterano.
Rimarko. En ĉi tiu senco ’an’ indikas simple faktan apartenecon, dum ’ist’ emfazas, se necese, aktivan partoprenon en la koncerna ismo (Komparu respublikisto, islamisto).
an
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:

===anabaptisto===

(L.L. Zamenhof) [KRISTANISMO] Ano de movado, naskiĝinta en la 16a jarcento en Germanio, kiu rigardis la bapton de infanoj senvalora, kaj tial rebaptis la plenkreskulojn; tiu movado defendis la klasojn socie subprematajn. [SAMSENCA] baptisto, menonito.

===anabolo===

[BIOLOGIO] Tuto de la procezoj de konstruo de protoplasmo fare de la vivuloj: anabolo konsumas energion. [SAMSENCA] katabolo, metabolo.

===anaerobia===

(evitinda) = malaerobia, aernetolera.

===anafazo===

[BIOLOGIO] Fazo de la mitozo aŭ mejozo, dum kiu la kromosomoj disiĝas.

===anafilaksio===

[MEDICINO] Fenomeno, konsistanta en la apero de fiziologia ŝoko ĉe la sorbo de ia specifa proteino aŭ toksaĵo, pro impresiĝemo kaŭzita de antaŭa injekto de la sama substanco: anafilaksia reago.

===anaforo===

  1. [BELETRO] Ritmofiguro, konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ vortgrupo komence de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj, ekzemple: ’Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis […]’ (L.L. Zamenhof).
  1. [LINGVOSCIENCO] Sintaksa procedo, per kiu ripetiĝas sub alia formo, interalie per pronomo, antaŭa vorto aŭ sintagmo de la frazo. [SAMSENCA] kataforo.

===anagalo===

[BOTANIKO] Genro (Anagallis el primolacoj) de plantoj-unu aŭ plur-jaraj herboj kaj unu arbusteto-kun plejofte kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj kaj kun okulfrape koloraj, unuope akselaj floroj; 28 specoj el la mezvarmaj kaj varmaj regionoj.

===anagiro===

[BOTANIKO] Genro (Anagyris el fabacoj) de arbustoj; 1 aŭ 2 Mediteraneaj kaj Kanariaj specoj, inter aliaj la fetora anagiro (Anagyris foetida), malbonodora kaj tre venena.

===anaglifo===

  1. [BELARTOJ] Ornamo bareliefe skulptita aŭ ĉizita sur vazo, sarkofago kaj simile.
  1. Stereoskopa foto aŭ projekcio en du komplementaj koloroj.

===anagramo===

[BELETRO] Vorto eltirita el alia vorto per alivicigo de la literoj; ekzemple ’la komedia’ estas anagramo de’ l’ akademio’: tiri anagramon el ies nomo. [SAMSENCA] logogrifo.

===anakardio===

[BOTANIKO] Genro (Anacardium el anakardiacoj) de arbetoj kaj arbustoj, kies frukto (ŝajnfrukto) konsistas el ŝvelinta, karna pedunklo, kiu portas renforman, unuseman drupon (veran frukton) kun tre malmola ŝelo, enhavanta semon; 11 specoj el tropika ameriko.

===anakinezio===

[MEDICINO] Reedukado de la movoj.

===anakoluto===

Konstruoŝanĝo ĉe frazo, kiu, komencite en unu maniero, finiĝas en alia: ekzemple ’glora la celo, sankta l’ afero, la venko-baldaŭ ĝi venos’ (L.L. Zamenhof) ; aŭ ’la proponoj havas la karakteron ne de postulo-ili estas nur bonintencaj konsiloj’ (L.L. Zamenhof).

===anakondo===

[ZOOLOGIO] Grandega sufokserpento (Eunectes murinus) el la norda parto de suda Ameriko, vivanta en akvo. [SAMSENCA] boao, pitono.

===anakoreto===

(L.L. Zamenhof) Religiulo vivanta en solejo. [SAMSENCA] ermito, dezertulo.

===Anakreono===

Helena lirikisto, fama pro siaj am- vin-kantoj (ĉirkaŭ 570-485 aK).

===anakronismo===

  1. Kronologia eraro, per kiu oni konfuzas inter si malsamdatajn historiaĵojn.
  1. Afero ne konforma kun la kutimoj aŭ moroj de la koncerna epoko: ŝekspiro anakronisme paroligas Helenojn pri horloĝoj.

===anakruzo===

  1. [BELETRO] En la grek-latina metriko, kroma silabo antaŭ la unua piedo.
  1. [MUZIKO] Komencaj notoj antaŭ la unua mezurostreko.

===Anaksagoro===

Helena filozofo, kies disĉiploj estis inter aliaj Periklo kaj Eŭripido (ĉirkaŭ 500-428).

===analeptiko===

Plifortiganta kuracilo (ekzemple kafeino, amfetamino).

===analfabeto===

(L.L. Zamenhof) Homo, kiu scias nek legi nek skribi: kaj vi decidas profesie labori por la afero de tiuj stelornamitaj (esperantistaj) analfabetoj? (ŝt).

===analgeziko===

[MEDICINO] Kuracilo por mildigi doloron. [SAMSENCA] trankviligaĵo.

===analgezio===

[MEDICINO] Tuta aŭ -parta perdo de la kapablo senti doloron. [SAMSENCA] nesensiva.

===analitiko===

(L.L. Zamenhof) [MATEMATIKO] Parto de la matematiko, kie oni studas funkciojn per derivo kaj integro.

===analizi===

(transitiva)
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Provi trovi la konsistaĵojn de kombinaĵo aŭ kompleksaĵo: analizi solvaĵon, fenomenon.
  1. [LINGVOSCIENCO] Disigi eldiraĵon aŭ tekston en ties unuojn (frazoj, sintagmoj, morfemoj).
  1. Detale esplori la esencon de dokumento aŭ verko, por povi ĝin ĝuste resumi aŭ taksi: analizi dokumenton, paroladon, romanon; analizi ĉiujn faritajn proponojn estus laboro senfina (L.L. Zamenhof).
  1. Esplori veterstaton laŭ diversaj vidpunktoj, por prepari diagnozon, el kiu rezultos prognozo.

===analoga===

  1. Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco; nur parte simila: tiuj du lingvoj havas analogan manieron formi la pluralon.
  1. [ANATOMIO] Malsamdevena, malsamorigina, sed servanta al samaj fiziologiaj celoj ĉe malsamaj animaloj aŭ vegetaĵoj: la flugiloj de insektoj (haŭtfaldaĵoj) estas analogaj al la flugiloj de birdoj (antaŭaj membroj). [SAMSENCA] adekvata, homologa, konforma, responda, simetria.
  1. [KEMIO] (parolante pri molekulo) Parenca al alia molekulo pro strukturo, funkcio aŭ aktiveco: merkaptano estas analoga al alkoholo (kun sama skeleto sed malsama funkcio); tolueno estas analoga al benzeno (kun iom diferenca strukturo, sed sama reakciemo); ampicilino estas analoga al penicilino (kun sama aktiveco). [SAMSENCA] homologa.
  1. [KOMPUTIKO] (parolante pri datenoj) Kontinua, glate ŝanĝebla. [SAMSENCA] cifereca.

===analogio===

Analogeco: havi analogion kun io (L.L. Zamenhof) ; samgentanoj analogie (al la familio) kredas, ke ilin naskis la samaj prapraavoj (L.L. Zamenhof) ; [LINGVOSCIENCO] la analogio estas la plej grava ŝanĝoforto; la analogio alkondukis Esperantistojn formi ’alies’ laŭ la modelo de ’ies’.

===analoj===

[HISTORIO] Rakonto de historiaj faktoj, strikte kronologia: la Analoj de Tacito.

===anamirto===

[BOTANIKO] Genro (Anamirta el menispermacoj), parenca al koklo, de nur unu specio (Anamirta cocculus), dioika volvarbusto, kies fruktoj enhavas venenon alkaloidoriĉan, uzatan interalie por fiŝkaptado en la hejmlandoj de la planto, Hindio kaj Malajzio. [SAMSENCA] koklo.

===Anamo===

La centra parto de Vjetnamio.

===anamorfozo===

Desegnaĵo, kiu ŝajnas konfuza, sed prezentas regulan bildon, se rigardata de difinita punkto aŭ post reflekto sur kurba spegulo.

===ananaso===

[BOTANIKO] Genro (Ananas el bromeliacoj) de agavosimilaj plantoj plurjaraj, daŭrafoliaj, kun metrolongaj, ĉe la plej multaj formoj dornarandaj folioj, kaj kun konussimila, ĝis 1-3-kilograma kunmeta ŝajnfrukto, konsistanta el la maturiĝinta infloresko, kies elementoj (akso, brakteoj, floroj kaj poste veraj fruktoj) kuniĝas; 8 specoj el tropika ameriko, inter aliaj Ananas comosus grandskale kultivata en la tropikaj regionoj.
  1. [KOMUNUZO] La manĝebla ŝajnfrukto de ananasujo: sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso! (L.L. Zamenhof). Sinonimo: ananasfrukto.

===anao===

[FINANCO] Deksesono de rupio.

===anapesto===

[BELETRO] Trisilaba versero, en kiu post du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj sekvas unu longa aŭ akcenta silabo (◡◡―): en Esperanto la vorto «anapest’» mem prezentas anapeston.

===Anapurno===

  1. [GEOGRAFIO] Monta masivo en Himalajo, kies supro estis la unua el la pli-ol-8 000 metrojn altaj, kiun konkeris la homo (83°48’ E, 28°34’ N).
  1. [RELIGIO] Unu el la ŝaktioj de ŝivao.

===anarĥio===

= anarkio. sen Rajtigitaj Delegitoj al ni ĉiam minacas anarĥio (L.L. Zamenhof) ; se ne ekzistas iaj netuŝeblaj leĝoj, tiam ni baldaŭ havus plenan anarĥion (L.L. Zamenhof) ; semi inter ni intrigojn kaj anarĥion (L.L. Zamenhof) (en tiuj ekzemploj: anarkio 3).

===anariko===

[ZOOLOGIO] Genro (Anarhichas) de bongustaj fiŝoj el la ordo de perkoformaj, subordo de blenioidoj, sen postaj membroj, kun granda ronda kapo kaj tre fortika dentaro; vivas sur la marfundo.

===anarkio===

  1. [FILOZOFIO] Ideala stato de harmoniaj homaj rilatoj, liberigitaj disde hierarkia regado: anarkio estas ĝuste ordo.
  1. [POLITIKO] Socipolitika idearo, strebanta al individua libereco, federisma asociiĝo kaj al forigo de ĉia subpremado, ekspluatado kaj ŝtata regado: ’Nek dio, nek mastro!’ estis la devizo de la romantika periodo de anarkio; mutualaj kaj kooperativaj societoj originas el la principoj de anarkio.
  1. [KOMUNUZO] (evitinda) Plena manko de ordo kaj organizado ([VIDU] anarĥio).

===anasarko===

[MEDICINO] Hidropso de la konektivo, estiganta ĝeneralan ŝvelon de la korpo.

===anaso===

[ZOOLOGIO] Birdo (Anas kaj aliaj genroj) el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo kaj egallarĝa beko; iuj specoj estas tenataj en korto: doma, sovaĝa viranaso; anasiri, anaspaŝi (paŝi kiel anaso, balancante sin de unu piedo al la alia. [VIDU] ansero). [SAMSENCA] kreko.

===anastatiko===

[BOTANIKO] Genro (Anastatica el brasikacoj) de nur unu specio (Anastatica hierochuntica) el la dezertoj de norda Afriko kaj sud-uesta Azio, unujara herbo 10-20 cm alta, kun malgrandaj blankaj floroj; kiam ĝiaj semoj maturiĝas, en seka sezono, la folioj falas kaj la tigoj envolviĝas tiel, ke la planto formas kvazaŭ pilkon, kiu ruliĝas, ĝis ĝi atingas malsekan lokon aŭ ĝis la pluvosezono komenciĝas. Sinonimo: jerikorozo 1.

===Anastazio===

Virina nomo: mia malgranda fratino Anastazio (L.L. Zamenhof).

===anastigmata===

(parolante pri optika lenso aŭ sistemo) Korektita pri astigmateco.

===anastomozo===

[ANATOMIO] Kuniĝa punkto de du vaskuloj, nervoj, muskolfibroj kaj simile.

===anastrofo===

= inversio.

===anateksito===

[GEOLOGIO] Anateksa petro.

===anatekso===

[GEOLOGIO] Magmiĝo de metamorfaj petroj pro fandiĝo je altaj temperaturoj
(> 600° c) en la profundo de la tero, precipe en montariĝantaj regionoj.

===anatemo===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BIBLIO] Tabuo, per kiu homon aŭ objekton oni konsekris al Javeo, kun la devigo lin mortigi aŭ lin detrui: la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi, nur la malĉastistino Rahab restu viva! (Hebrea Biblio).
  1. [KRISTANISMO] Solena malbeno, per kiu la eklezio apartigas de si kulpan membron.

===anatoksino===

[FARMACIO] Toksino, per trakto perdinta sian toksecon, sed konservinta sian antigenecon kaj sekve sian imunigan kapablon.

===Anatolio===

Malgrand-Azio.

===Anatolo===

Vira nomo.

===anatomo===

[ANATOMIO] Specialisto pri anatomo.

===-anc===

[SCIENCOJ] Sufikso , karakterizanta iajn matematikajn kaj fizikajn grandojn, ofte por ilin distingi de terminoj deriviĝantaj de la sama radiko kaj signifantaj fizikan procezon, ekzemple por distingi indukto (procezo kreado de elektromova forto) kaj induktanco (fizika grando, rilatanta al indukto): [MATEMATIKO] varianco, signifikanco, [FIZIKO] induktanco; [AVIADO] portanco.
Rimarko. La vortfino ’anco’ troviĝas en neanalizeblaj nomoj: admitanco, disonanco, distanco, impedanco kaj aliaj

===ancilostomo===

[ZOOLOGIO] Genro (Ancylostoma) de sangosuĉaj nematodoj, parazitantaj en la maldika intesto de la homo.

===anĉo===

[MUZIKO] Maldika elasta langeto (plejofte el kano), kies vibrado produktas sonojn ĉe kelkaj blovinstrumentoj, ekzemple hobojo kaj simile: anĉo libera; anĉo batanta (vibranta en aerfendo).

===anĉovo===

  1. [KUIRARTO] Spicita engraŭlo aŭ sproto, ofte konservita en lada skatolo.
  1. = engraŭlo. [SAMSENCA] haringo, klupeo, pilĉardo, sardelo, sardino.

===andaluzo===

Ano de la ĉefa gento de Andaluzio.

===andanto===

[MUZIKO] Verko, kies movo estas mezrapida.

===Andersen===

(L.L. Zamenhof) Dana verkisto, aŭtoro de fabeloj (1805-1875).

===Andoj===

La plej granda montoĉeno en suda Ameriko, 7 500 km longa, apartiganta ĉilion disde Argentino kaj Bolivio kaj etendiĝanta pli norde tra Peruo kaj Ekvadoro, ĝis Kolombio. [SAMSENCA] Akonkagvo.

===andono===

Japana noktolampo kun paperumita kadro.

===Andoro===

Regno en Pireneoj, inter Hispanio kaj Francio (Andoro Malnova, 1°31’ E, 42°30’ N).

===Andrapradeŝo===

Unu el la ŝtatoj de Hinda Unio (Hajdarabado, 78°30’ E, 17°20’ N).

===andreo===

[BOTANIKO] Genro (Andreaea el andreacoj) de muskoj, kies kapsulo dehiskas per 4 (aŭ pli ol 4) laŭlongaj fendoj; ĉirkaŭ 115 specoj precipe el la mildaj kaj mezvarmaj regionoj.

===androceo===

[BOTANIKO] Tuto de la stamenoj de floro. Sinonimo: stamenaro. [SAMSENCA] gineceo.

===androgeno===

[BIOLOGIO] (kolektiva nomo) Virseksa hormono, kiu estigas la virajn trajtojn de la korpo: la precipa androgeno estas testosterono.

===androgino===

  1. a) [BOTANIKO] Planto havanta sur la sama infloresko kaj vir- kaj in-seksajn florojn.

b) = [BOTANIKO] monoika vegetaĵo. [SAMSENCA] dioika.

  1. [ZOOLOGIO] Hermafrodito.

===Andromaĥo===

(L.L. Zamenhof) [BELETRO] Troja princino kaj edzino de Hektoro, en Iliado; protagonisto en tragedioj de Eŭripido kaj Racino.

===andromedo===

[BOTANIKO] Genro (Andromeda el erikacoj) de daŭrafoliaj arbustetoj 10-40 cm altaj, kun mallarĝaj, ledecaj folioj kaj kun krucformaj, blankaj aŭ rozetaj floroj en umbelo; 1 aŭ 2 specoj el la malvarmaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj norda Ameriko.

===andropogono===

[BOTANIKO] Genro (Andropogon el poacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun unufloraj spiketoj en paniklo; ĉirkaŭ 100 specoj el Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko. [SAMSENCA] cimbopogono.

===androzaco===

[BOTANIKO] Genro (Androsace el primolacoj) de ĉirkaŭ 100 specoj de unu- kaj du-jaraj, nord-hemisferaj herboj, kelkaj kultivataj en rokĝardenoj.

===andujo===

[KUIRARTO] Porka tripkolbaso: fumaĵita andujo.

===anekdoto===

Mallonga, kurioza aŭ sprita rakonto, ofte biografia: el la anekdotoj, kiujn oni rakontas pri Napoleono […] ; kabareta anekdoto. [SAMSENCA] historio.

===aneksi===

(transitiva)
  1. [POLITIKO] Enpreni fremdan teritorion en sian regnon: post plebiscito Savojo estis aneksita al Francio en 1860; en 1793 Prusio, Rusio kaj Aŭstrio perforte aneksis partojn de Pollando.
  1. (figurasence) Aligi ion malpli gravan kaj neĉefan al io ĉefa kaj pli grava: aneksi statistikojn al raporto.

===anelidoj===

[ZOOLOGIO] Filumo (Annelida) de senvertebraj animaloj, vermoj, kies korpo konsistas el ringoformaj segmentoj, ekzemple afrodito, hirudo, lumbriko, nereido.

===anemio===

(L.L. Zamenhof) [MEDICINO] Malbona stato de la sango: vangoj palaj de anemio.

===anemogramo===

[METEOROLOGIO] Registrilfolio, sur kiu estas aŭtomate registrata la forto de la vento.

===anemometro===

[METEOROLOGIO] Instrumento, por mezuri la forton kaj la rapidecon de aerfluoj interalie de la vento.

===anemono===

[BOTANIKO] Genro (Anemone el ranunkolacoj) de plurjaraj herboj kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj ĉar petalecaj, blankaj, flavaj, bluaj, ruĝaj, purpuraj aŭ violetaj; 144 specoj el la ekstertropikaj regionoj, precipe de la norda hemisfero. [SAMSENCA] hepatiko, pulsatilo.

===aneroida===

  1. [FIZIKO] [METEOROLOGIO] (parolante pri ujo) Vakuigita kaj elasta.
  1. [FIZIKO] [METEOROLOGIO] (parolante pri barometro) Funkcianta per unu aŭ pluraj aneroidaj ujoj.

===anestezi===

(transitiva) [MEDICINO] Senigi je la sentokapablo, ordinare helpe de specialaj substancoj: anestezi operacioton. Sinonimo: senestezigi.

===aneto===

[BOTANIKO] Genro (Anethum el apiacoj) de 1 aŭ 2 specoj de unujaraj herboj el eosta Mediteranea Eŭropo, norda Afriko kaj uesta Azio; plej konata specio: Anethum graveolens, kultivata por spicaj junaj folioj kaj ŝosoj uzataj por saŭcoj, kaj por umbeloj uzataj por konfitado de kukumoj. [SAMSENCA] anizo, fenkolo, ilicio. [VIDU] anetolo.

===anetolo===

[KEMIO] Etero, 4-metoksi-alilbenzeno, CH3-O-C6H4-CH=CH-CH 3, abunda en stelanizo kaj anizo.
Radiko: aneto

===aneŭploida===

  1. [BIOLOGIO] (parolante pri nukleo kaj ĉelo) Havanta nenorman nombron de kromosomoj: unu, du aŭ kelkajn kromajn aŭ malkromajn.
  1. [BIOLOGIO] (parolante pri individuo) Konsistanta el aneŭploidaj ĉeloj.

===aneŭrismo===

[MEDICINO] Dilatiĝo de arterio: rompiĝo de aneŭrismo.

===anfrakto===

[GEOLOGIO] Neregulforma kavaĵo.

===angeliko===

[BOTANIKO] Genro (Angelica el apiacoj) de plurjaraj, altaj herboj, kies senhara, fortika, kava tigo portas plume kunmetajn foliojn kun larĝaj kaj dentaj folieroj; ĉirkaŭ 110 specoj el la norda hemisfero kaj eble Nov-Zelando; ĉe pluraj specoj la tigo kaj petiolo estas sukerriĉaj kaj la radiko kaj frukto enhavas esencon, uzatan kiel parfumo aŭ por aromigi likvoron.

===Angelo===

Vira nomo.

===angilo===

[ZOOLOGIO] Genro (Anguilla) de serpentosimilaj manĝeblaj river- kaj mar-fiŝoj kun muka, senskvama haŭto; ĝiaj Atlantikaj specoj vivas en Amerikaj (Anguilla rostrata) kaj Eŭropaj (Anguilla anguilla) riveroj, sed frajas en Sargasmaro: [KUIRARTO] marinita, fumaĵita angilo; la brando entombigas la angilon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] leptoĉefalo.

===angino===

[MEDICINO] Inflamo de la gorĝa istmo kaj de la faringo: katara, ulcera angino.

===angio===

  1. [ANATOMIO] Vaskulo 1: angipinĉilo, angispasmo.
  1. = vaskulo 2.

===angiospermoj===

[BOTANIKO] Unu el la du filumoj de la spermatofitoj (flor- aŭ sem-plantoj), karakterizata de ovolo(j) ene de ferma karpelo kaj sekve de semoj interne de frukto. Sinonimo: magnolifitoj, ovariplantoj; du klasoj: unukotiledonoj kaj dukotiledonoj. [SAMSENCA] gimnospermoj.

===angiotensino===

[KEMIO] [BIOLOGIO] Peptida hormono, pliiganta la sangan premon.

===anglezo===

(L.L. Zamenhof)
  1. Malnova angla vigla danco.
  1. Speco de manskribo, klinita al dekstre.

===anglicismo===

(L.L. Zamenhof) = anglismo.

===anglikano===

(L.L. Zamenhof) Membro de la anglikana eklezio.

===anglo===

Ano de la ĉefa gento de Anglio. [SAMSENCA] anglo, brito.

===Angolo===

Regno en sud-uesta Afriko, inter Kongo kaj Namibio (Luando).

===angoro===

  1. [MEDICINO] ĝenerala missento, kun premateco, aparte en la epigastra regiono kaj en la kapo, kaj akcelo de la spirado kaj pulso; observebla en diversaj malsanoj, en statoj de obsedo, timego aŭ granda maltrankvilo: tremante kaj tute malvarma de angoro (L.L. Zamenhof) ; preĝi en la horo de angoro (L.L. Zamenhof) ; alia akuzo, kiu kostis al ili multe da sango kaj angoro (L.L. Zamenhof) ; ’Angoroj’ estas la unua fikcia filmo en Esperanto. [SAMSENCA] anksio.
  1. [FILOZOFIO] Maltrankvilo; sentata de la homo antaŭ la vivo kaj deviganta lin meti al si metafizikajn demandojn pri siaj stato kaj destino. [SAMSENCA] ekzistismo.

===angosturo===

  1. [BOTANIKO] Genro (Angostura el rutacoj) de 38 specoj de arboj kaj trunkarbustoj el tropika suda Ameriko.
  1. [KOMUNUZO] ŝelo de kelkaj rutacoj-specoj de angosturo 1, inter aliaj Angostura febrifuga, kaj precipe Galipea officinalis -, pasintece uzata por ekstraktado de antifebra medikamento, nun por fabrikado de amara aperitivo.

===angreko===

[BOTANIKO] Genro (Angraecum el orkidacoj) de plurjaraj herboj kun bonodoraj, helkoloraj, spronohavaj floroj en grapoloj; ĉirkaŭ 200 specoj el tropika afriko, Maskarenoj kaj Srilanko, kelkaj pororname kultivataj.

===angstromo===

= anstromo.

===angulo===

  1. [MATEMATIKO] Mezuro de la grando de rotacio. [VIDU] grado, radiano, graduso.
  1. [MATEMATIKO] Regiono inter du sin sekcantaj rektoj, kurboj, ebenoj kaj tiel plu: akuta, malakuta (Sinonimo: obtuza) angulo; alternaj anguloj (formitaj de rekto sekcanta du aliajn rektojn kaj situantaj ambaŭflanke de la sekcanto, ekstere aŭ interne de la rektoj); apudaj anguloj (formitaj de du sin sekcantaj rektoj kaj havantaj komunan lateron); komplementaj anguloj (kies sumo egalas al orto); suplementaj anguloj (kies sumo egalas al 180°).
  1. [MATEMATIKO] Unu el la du polusaj koordinatoj de punkto en ebeno.
  1. (parolante pri kompleksa nombro) = argumento 3.
  1. [KOMUNUZO] Elstara eĝo, kie renkontiĝas du surfacoj, vandoj, muroj kaj simile: sin vundi ĉe la angulo de meblo; granda vento puŝis la kvar angulojn de la domo kaj ĉi tiu falis (Hebrea Biblio) ; jen ŝi estas sur la strato jen sur la placoj kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas (Hebrea Biblio) ; ĉirkaŭiri la angulon de domo; trans la angulo (en apuda strato) vi trovos drinkejon; ŝi estis tiel magra, ke ŝia korpo prezentis ĉiuflanke nur angulojn.
  1. [KOMUNUZO] Kava loko, kie renkontiĝas du surfacoj, vandoj, muroj kaj simile: serĉi en la anguloj de tirkesto; tiu ĉi havis la strangan inklinon glitadi en angulon (L.L. Zamenhof) ; ĉiam vi lasas iom da polvo en la anguloj de la ĉambro; meti la knabon en angulon de la klasĉambro (por lin puni); rideto glitis ĉe la angulo de ŝiaj lipoj (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) la kvar anguloj de la tero, en ĉiuj anguloj de la mondo (L.L. Zamenhof).
  1. [KOMUNUZO] Flanka malvasta loko malofte vizitata aŭ rigardata: ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj (L.L. Zamenhof) (de la dokumento); pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, ol kun malpacema edzino (Hebrea Biblio) ; la englutema celado de iaj popoloj kontraŭ aliaj en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo (L.L. Zamenhof).
  1. [TIPOGRAFIO] Loko en gazeto, regule rezervita por iu fako aŭ rubriko: la angulo de la ŝakamatoroj.

===Anguro===

Eksa nomo de Ankaro.

===angviso===

[ZOOLOGIO] Genro Senpieda reptilio (unuspecia genro Anguis fragilis) el la subordo de lacertuloj, vivanta en Eŭropo kaj Azio. [SAMSENCA] bazilisko, igvano, lacerto.

===anĝelo===

  1. [BIBLIO] Sendito aŭ komisiito de Javeo: ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David […] (Hebrea Biblio) ; iuj gastigis anĝelojn, nesciante (Nova Testamento) ; la azenino vidis la anĝelon de la Eternulo starantan sur la vojo (Hebrea Biblio).
  1. [RELIGIO] (en la zoroastra, kristana kaj islama kredoj) Spirita estaĵo, meza inter Dio kaj homo: ses ĉefaj anĝeloj ĉirkaŭis la tronon de Ahura-Mazdo ; [KRISTANISMO] la pano de l’ anĝeloj (eŭkaristio); [ISLAMO] kredi je Allah […] kaj je la anĝeloj (NK) ; forprenos vin la anĝelo de la morto (NK) ; malbona, defalinta anĝelo (diablo); la anĝelo de l’ abismo, de l’ mallumo (Satano). [SAMSENCA] kerubo, serafo.
  1. Aminda kaj senriproĉa homo: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas (L.L. Zamenhof) ; esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo (L.L. Zamenhof) ; mi ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn (L.L. Zamenhof) ; mi buĉis por vi anĝelon (L.L. Zamenhof) (mian fianĉinon); ŝi estis anĝelo de mildeco; adiaŭ, anĝelo de mia animo! (L.L. Zamenhof)

===anĝeluso===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KRISTANISMO] Katolika preĝo (anĝela saluto).
  1. [KRISTANISMO] Sonorilado anoncanta tiun preĝon je mateniĝo, tagmezo kaj vesperiĝo. [VIDU] muezino.

===Anhalto===

[HISTORIO] Iama princlando en centra Germanio, nun parto de la lando Saksio-Anhalto.

===anheli===

(netransitiva) Malfacile kaj brue spiri: anheli pro kurado, grimpado.

===anhidra===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] (parolante pri strukturo de kristalo aŭ alia solido) Sen akvomolekuloj: anhidra kalcia sulfato, CaSO4, estas uzata por sekigi gasojn kaj likvojn.
  1. [KEMIO] (parolante pri likvo aŭ gaso) Ne miksita kun akvo aŭ akvovaporo.

===anhidrido===

  1. [KEMIO] Oksido, kiu kun akvo povas formi acidon aŭ alkalon: fosfora pentoksido, P2O5, sulfura trioksido, SO3, kaj kalcia oksido, CaO, estas anhidridoj.
  1. [KEMIO] Substanco, kiu rezultas el la forigo de la elementoj de akvo, H2O, el du molekuloj de acido: acetata anhidrido (CH3-CO)2O.

===anhidrito===

[GEOLOGIO] Mineralo el kalcia sulfato (senakva gipso), CaSO4, triklina sed ŝajne kuba, pli dura ol gipso.

===anhidro===

[KEMIO] Prefikso , uzata por nomi substancon devenantan el alia substanco, kies molekulo enhavas la elementojn de aldona akvomolekulo, H2O.

===Anhujo===

Provinco en la eosta parto de Ĉinio.

===Anĥizo===

[BELETRO] Mita Troja princo, frato de Priamo; el lia amo kun Afrodito naskiĝis Eneo.

===anilido===

[KEMIO] Anilinamido, tio estas amido, en kiu la amino estas anilino: acetanilido.

===anilo===

[BOTANIKO] Plej konata specio de indigofero (Indigofera suffruticosa, Sinonimo: Indigofera anil).

===animalo===

[ZOOLOGIO] Eŭkariota vivulo (striktasence plurĉela, vastasence kaj arkaike ankaŭ unuĉela) sen klorofilo, kies ĉelmuroj ne konsistas el celulozo, ĝenerale kapabla senti kaj sin movi; kolektiva nomo de bestoj kaj homoj. [SAMSENCA] besto, bruto, vegetaĵo.

===animo===

  1. Ne sensperceptebla forto, rigardata kiel la esenco kaj la ekspliko de la vivo de ĉiu ekzistaĵo: tiel longe, kiel mia animo estas en mi (L.L. Zamenhof) ; homo, kies animo estas en liaj nazotruoj (Hebrea Biblio) (en lia spiro); lia animo forkuris en la pinton de la piedo (L.L. Zamenhof) (li preskaŭ svenas de timo); kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos (Nova Testamento) ; ili vivas per unu animo en du korpoj (L.L. Zamenhof) (parolante pri intimaj amikoj); sen Moor ni estas korpo sen animo! (L.L. Zamenhof) ; eligi sian animon (L.L. Zamenhof) (morti); (figurasence) la animo de l’ mondo ( [VIDU] panteismo).
  1. [RELIGIO] Tiu forto, rigardata kiel nemateria individua esenco, per kiu la sola homo kapablas rilati kun la dieco: rekomendi sian animon al Dio; mi fordonas mian animon al la diablo (L.L. Zamenhof) ; la unuaj teologoj diskutis, ĉu la virino havas senmortan animon; la pastra flegado de la animoj.
  1. [RELIGIO] Tiu sama esenco, rigardata kiel postvivanta la korpon: kredi je la transmigrado de la animoj ( [VIDU] metempsikozo, reenkarniĝo); la pesado de la animoj (jukado de la mortintoj en la religioj egipta, kristana, islama); la animoj de la purgatorio; preĝi por ies animo ( [VIDU] indulgenco); vagi kiel turmentata animo (damnito). [SAMSENCA] spirito 6.
  1. [PSIKOLOGIO] Psiko.
  1. Fonto de la sentoj kaj pasioj, tuto de la moralaj kaj emociaj kapabloj, kontraste kun la intelektaj: lia tuta la animo ribelis kontraŭ tiu hontiga trudo; konsideri la staton de la animoj (L.L. Zamenhof) ; algluiĝis lia animo al Dina (Hebrea Biblio) (li enamiĝis); sonoj ne aŭdeblaj sed senteblaj por ĉiu animo sentema (L.L. Zamenhof) ; Tolstoj estis pli ĝuste granda animo ol granda inteligento; tonoj, kiuj parolas al la animo (K. Bein) ; (figurasence) tiu pentraĵo ne havas animon.
  1. Homa persono: estis eĉ ne unu animo en mejla ĉirkaŭaĵo; urbeto de kvin mil animoj; [BIBLIO] mia animo (mi).
  1. ĉefa instiganto, aganto; li estis la animo de la entrepreno (K. Bein), de la Rezistado. [SAMSENCA] koro, kerno, motoro.
  1. [TEKNIKOJ] La interna parto de objekto: la animo de pafilo (centra kavo de la tubo), de violono (ligna cilindreto fiksita sub la ponto, inter la sontabulo kaj la dorso), animo de kablo (la centra ŝnureto); animo de statuo (kerno aŭ armaturo, sur kiu oni ĝin fandas). [SAMSENCA] kalibro, alezo, almo.

===anizidino===

= metoksianilino.

===anizo===

  1. [BOTANIKO] Specio de pimpinelo (Pimpinella anisum), unujara, spica herbo kun fruktoj (duakenoj) tre aromaj, kiuj enhavas esencon utiligatan por medicino kaj por aromigi likvorojn kaj bombonojn; hejma en la orienta Mediteranea regiono, kultivata en Eŭropo, Hindio kaj Ameriko. [SAMSENCA] aneto, fenkolo, ilicio.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de anizo 1.

===anizolo===

[KEMIO] Nenatura, malagrable anizodora substanco, metoksibenzeno, CH3-O-C6H 5, struktura kerno de anizaldehido.

===anizokorio===

[MEDICINO] Neegaleco de la pupiloj.

===anizometropio===

[MEDICINO] Neegaleco de la refrakto en la du okuloj.

===anizosfigmio===

[MEDICINO] Neegaleco de la pulsoj en simetriaj arterioj, ekzemple en la du radiusaj arterioj.

===anizotropa===

(evitinda) = neizotropa.

===Anjo===

Karesformo de Anno.

===anjono===

[FIZIKO] [KEMIO] Jono, kun negativa ŝargo: dum elektrolizo, anjono iras al la anodo. [SAMSENCA] katjono.

===Anĵuo===

(K. Kalocsay) Provinco de centr-uesta Francio (Anĝero, 0°33’ U, 47°28’ N).

===Ankaro===

ĉefurbo de Turkio (32°52’ E, 39°57’ N).

===ankaŭ===

Partikulo, signifanta ’plie’, ’krome’, ’tiel same’ kaj uzata:
  1. jen sole: ankaŭ diablo tondron suferos (L.L. Zamenhof) ; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon (L.L. Zamenhof) ; ankaŭ al ni la suno eklumos (L.L. Zamenhof) ; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro (L.L. Zamenhof) ; ankaŭ ŝi estas nomata Amalio (L.L. Zamenhof) ; sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? (L.L. Zamenhof) ; neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne! (L.L. Zamenhof).
Rimarko. Regule ’ankaŭ’ estas metata senpere antaŭ la vorto, kiun oni volas emfazi; nur ĉe la personpronomoj Zamenhof iufoje metas ĝin poste: ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso? (L.L. Zamenhof).
  1. jen kiel dua elemento de duopa ligilo: niaj kongresoj estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo (L.L. Zamenhof) ; la rubando servis kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo (L.L. Zamenhof) ; ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn (L.L. Zamenhof).

===ankilostomo===

= ancilostomo.

===ankilozo===

(L.L. Zamenhof) Parta aŭ plena senmovebleco de artiko.

===ankoneo===

[ANATOMIO] (Musculus anconeus) Muskolo, fiksita al epikondilo kaj al ulno, ekstensanta la antaŭbrakon rilate al la brako.

===ankoraŭ===

Cirkonstanca morfemo signifanta:
  1. ke iu ago ne ĉesis, sed daŭris ĝis la priparolata momento (t.e. ’ĝis nun’ aŭ ’ĝis tiam’): Karlo ankoraŭ vivas! (L.L. Zamenhof) ; ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis? (L.L. Zamenhof) ; Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia buŝeto (L.L. Zamenhof) ; la lampo ankoraŭ brulis (L.L. Zamenhof).
  1. kaj aliaj antaŭa fakto aŭ eco aldoniĝas alia(j) simila(j) (Sinonimo: plue, krome, denove): li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon (Hebrea Biblio) ; li diris ankoraŭ kelkajn vortojn (L.L. Zamenhof) ; ju pli mi lernas, des pli mi vidas, ke mi devas ankoraŭ lerni (L.L. Zamenhof) ; ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis la reĝidon (L.L. Zamenhof) ; ili iris ankoraŭ kelkan distancon (L.L. Zamenhof).
  1. ke oni akcentas la neatenditecon de aldoniĝanta cirkonstanco (Sinonimo: eĉ; kaj rimarku! ): ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon-kaj ankoraŭ tre facilan (L.L. Zamenhof) ; revizoro el Peterburgo, inkognite-kaj ankoraŭ kun sekreta ordono! (L.L. Zamenhof) ; la infano estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ (L.L. Zamenhof) ; tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭdiris ĉiuj eminentaj kapoj (L.L. Zamenhof) ; vi estis tiel bela-tia vi estas ankoraŭ nun! (L.L. Zamenhof).

===ankro===

  1. [ŜIPOJ] Peza fera ilo konsistanta el longa trunko kun transversa stango (la ŝtoko) je unu fino kaj du aŭ pluraj ŝpatoj je la alia, kaj servanta por fiksi ŝipon, eniĝante en la fundon de maro, rivero kaj simile, aŭ por fiksi balonon, eniĝante en la grundon: ĵeti, levi la ankron (L.L. Zamenhof) ; esti, stari ĉe la ankro. [SAMSENCA] graplo, kapstano, vinĉo.
  1. Fera kerno en dinamoj, ĉirkaŭvolvita de elektra drato, en kiu estas produktata kurento.
  1. Metala stango finiĝanta ekstere per transversa ferfiguro, kaj servanta por malhelpi dismoviĝon de muroj.
  1. Peco, kun formo de eta ankro, kiu en horloĝo reguligas la movadon de la pendolo.

===anksio===

[MEDICINO] Stato de psika perturbo kaj agitiĝo: maltrankvileco, anksio kaj angoro estas tri gradoj de unu sama stato.

===ankuzo===

[BOTANIKO] Genro (Anchusa el boragacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun floroj havantaj funelforman korolon fermitan de kvin vilaj alpendaĵoj, kaj kun raspaj tigoj kaj folioj; ĉirkaŭ 35 specoj el Eŭropo, uesta Azio kaj Afriko. Sinonimo: bovlango.

===anno===

[KUIRARTO] Japana dolĉaĵo, preparata per miksado de sukero al boligita kaj dispremita azukio aŭ fazeolo, fabo, pizo, terpomo, batato, kaŝtano kaj aliaj [SAMSENCA] jokano.

===anobio===

(L.L. Zamenhof) [ZOOLOGIO] Genro (Anobium) de insektoj el la familio de anobiedoj, borantaj en morta ligno interalie de domoj, mebloj.

===anodo===

(L.L. Zamenhof) [ELEKTRO] La pozitiva elektrodo en pilo, tubo, elektroliza aparato kaj tiel plu. [SAMSENCA] katodo.

===anodonto===

[ZOOLOGIO] Genro (Anodonta) de duvalvaj moluskoj kun maldikaj, sendentaj konkovalvoj, kaj vivantaj en sensalaj akvoj.

===anofelo===

[ZOOLOGIO] Genro (Anopheles) de insektoj el la ordo de dipteroj, familio de kuledoj, kies specoj transportas la malarian paraziton (plasmodion) de homo al homo. Sinonimo: malaria moskito.

===anoksemio===

[MEDICINO] Manko de oksigeno en sango.

===anoksio===

[BIOLOGIO] [MEDICINO] Manko de oksigeno en histoj.

===anomalio===

  1. Io ne normala, deflankiĝanta de ĝenerala regulo: anomalio en la distribua cirkvito de la varoj; la anomalioj de la franca aŭ angla ortografio. [SAMSENCA] escepto.
  1. [MEDICINO] Eksternormalaĵo, monstraĵo: denaska anomalio.

===anonci===

(transitiva)
  1. Oficiale sciigi al la publiko ion okazontan: anonci ĝeneralan amnestion, la finon de armistico, sian edziĝon; anonci siajn lastajn volojn; la polico anoncis, ke oni fine arestis la krimulon; [BIBLIO] novajn aferojn Mi anoncas (Hebrea Biblio) ; kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon! (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] raporti.
  1. Publike sciigi per gazeto aŭ tiucela oficejo: anonci regale la kunvenojn de la grupo; s-ro X anoncas pri sia perdita hundo; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj pli ofte, devas sin turni al la administracio (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] reklami.
  1. Formale sciigi pri ies veno: se amasoj da kurieroj anoncas pri mia veno […] (L.L. Zamenhof) ; bonvolu anonci min al via mastro; la kongresanoj devos sin anonci plej baldaŭ.

===anonima===

  1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro: anonima romano, letero (L.L. Zamenhof), ĉefverko arkitektura, pentraĵo.
  1. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j): komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn).
  1. Ne malkaŝanta sian nomon: raporto verkita de anonima aŭtoro (L.L. Zamenhof) ; persono, kiu deziras resti anonima (L.L. Zamenhof).

===anono===

[BOTANIKO] Genro (Annona el anonacoj) de arboj kaj trunkarbustoj kun unu- aŭ malmult-opaj floroj kaj kun fruktoj (pluroblaj beroj), devenantaj el la kuniĝo de karpeloj po multaj; tropika genro de 137 specoj el Afriko kaj Ameriko, pluraj kultivataj en la tropikaj regionoj por manĝeblaj fruktoj, inter aliaj cerimolio, graviolo kaj sukerpomarbo.

===anopluroj===

[ZOOLOGIO] Ordo (Anoplura) de senflugilaj insektoj parazitaj sur mamuloj. [SAMSENCA] pediko, ftiro, laŭso.

===anopsio===

[MEDICINO] Perdo de la vido.

===anorako===

Sporta, vent- kaj pluv-imuna jako kun kapuĉo.

===anoreksio===

[MEDICINO] Psika aŭ somata perturbo, karakterizata de manko de apetito, nutraĵ-rezigno kaj altgrada korpa magriĝo.

===anormala===

(L.L. Zamenhof) Nenormala, eksternorma.

===anortito===

[GEOLOGIO] Mineralo, Ca(Si2Al2O8), kalcia plagioklazo.

===anosmio===

[MEDICINO] Perdo de la flarsento.

===Anselmo===

Vira nomo.

===ansero===

[ZOOLOGIO] Birdo (Anser) el la ordo de anseroformaj, kun longa kolo, larĝa vosto kaj pinta beko alta ĉe la radiko; la specio Anser anser estas tenata kiel grasa kortobirdo: ansero gakas; fordoni anseron, por ricevi paseron (L.L. Zamenhof) (stulta interŝanĝo); celante anseron (sovaĝan), li trafis aeron (L.L. Zamenhof) (fiaskis); la ansero estas la porko de l’ hebreo; ansero rostita kun saŭrkraŭto kaj kneloj. [SAMSENCA] anaso. [VIDU] anserhepataĵo, anserpaŝo, anservice.
  1. (figurasence) Sensperta, senscia homo: provinca ansero (L.L. Zamenhof) ; pri la gramatiko, mi estas kompleta anserino (K. Kalocsay).

===anso===

(L.L. Zamenhof)
  1. Kurba elstara nemovebla tenilo, per kiu la mano povas preni, porti, tiri, levi: anso de poto (L.L. Zamenhof), vazo, kruĉo, korbo, tirkesto, klapo. [SAMSENCA] manilo.
  1. [ANATOMIO] Kurbaĵo, formita de angio, intesto kaj tiel plu, revenanta kontraŭdirekte.
  1. (evitinda) = klinko.

===anstataŭ===

I - Prepozicio signifanta ’en la loko de’, ’en la rolo, funkcio de’: neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj (L.L. Zamenhof) ; anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako (Hebrea Biblio) ; anstataŭ kupro mi alportos oron (Hebrea Biblio) ; li faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti (Hebrea Biblio) ; ne servas larmo anstataŭ armo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] vice al.
anstataŭ
II - Subjunkcio samsenca, kaj enkondukanta:
1 infinitivon: babili, laboru.
Rimarko. Se la subjekto kaj predikato estas identaj en la ĉef- kaj en la sub-propozicio , oni povas subkompreni la infinitivon: Petro batis Paŭlon anstataŭ (bati) Vilhelmon (L.L. Zamenhof) ; ĉiun, kiu petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, oni ĵetu en kavon de leonoj (Hebrea Biblio) ; se vi skribos per gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj […] (L.L. Zamenhof) ; anstataŭ manon, kisos mi la buŝon kun pasi’ (K. Kalocsay). Sed ĉiufoje, kiam la uzo de la nominativo post anstataŭ ne estigas dusencaĵon, ĝi estas preferinda, laŭ la konstanta admono de Zamenhof
  1. propozicion enkondukitan per ke, kun indikativo aŭ us -formo laŭ la senco: anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon (L.L. Zamenhof) ; Paskalo dediĉis sin al bigotaĵoj, anstataŭ ke li malkovrus la infiniteziman kalkulon.
anstataŭ
III - Samsenca memstare uzata morfemo.

===anstromo===

[FIZIKO] Unuo de longo, uzata en spektroskopio, kaj egala al 10-10 metroj;
simbolo: A.

===Anŝano===

Granda urbo en Ĉinio (122°30’ E, 41°10’ N).

===-ant===

[SCIENCOJ] Sufikso prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (tiel nomata ’de aktiva prezenca participo’): lupo dormanta ŝafon ne kaptas (L.L. Zamenhof) ; en la kandelingo sidis brulanta kandelo (L.L. Zamenhof) ; beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] imperfekto.

===antagonismo===

(L.L. Zamenhof) Aktiva opozicio inter personoj, ideoj kaj simile: ekzistis forta antagonismo inter Beaufront kaj Bourlet ; antagonismaj fortoj.

===antagonisto===

(L.L. Zamenhof) Aktiva, principa kontraŭulo.

===Antananarivo===

ĉefurbo de Madagaskaro (47°30’ E, 18°54’ S).

===Antareso===

[ASTRONOMIO] Fajre ruĝeta stelo (α Scorpii) en la konstelacio Skorpio, unu el la plej grandaj konataj steloj.

===antarkta===

(L.L. Zamenhof) [GEOGRAFIO] Sudpolusa: la Antarkta Oceano.

===antaŭ===

I - Prepozicio montranta:
  1. lokon pli proksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon, al kiu frontas la ĉefa flanko de la objekto: antaŭ la domo staras arbo; oni metis antaŭ mi glason (L.L. Zamenhof) ; iru antaŭ mi, jen mi venas post vi (L.L. Zamenhof) ; li montris rekten antaŭ si; subite li ekvidis la abismon antaŭ siaj piedoj; antaŭ ni sin etendis la senlima maro; balai antaŭ sia pordo (L.L. Zamenhof) ; li staris tuj antaŭ mi; (kun almovo) la militistoj venis antaŭ la urbon (L.L. Zamenhof) ; sin ĵeti antaŭ ies piedojn (L.L. Zamenhof) ; Lot eliris al ili antaŭ la sojlon kaj la pordon li ŝlosis post si (Hebrea Biblio).
  1. lokon rigardatan de iu (sub la okuloj de, en la ĉeesto de): paroli antaŭ la publiko; klini sian nukon antaŭ iu (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) cedi, humiligi, tremi, timi antaŭ iu; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi (L.L. Zamenhof) ; malkovri sian koron antaŭ iu; (kun movo) mi petos la permeson veni antaŭ viajn okulojn (L.L. Zamenhof) ; ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (L.L. Zamenhof) ; kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo (Hebrea Biblio).
Rimarko. 1 ’Oni povas sen eraro uzi la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple oni povas tute bone diri ’oni metis antaŭ mi manĝilaron’ (L.L. Zamenhof) (subkomprenu sur la tablon).
  1. Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol): ne laŭdu la tagon antaŭ vespero (L.L. Zamenhof) ; la kunveno finiĝis antaŭ la deka; fiereco venas antaŭ la falo (L.L. Zamenhof) ; atendu min, se vi alvenos antaŭ mi; tion oni devas pagi antaŭ la fino de la monato; li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ); mi atendas de vi respondon de antaŭ unu monato!; antaŭ nelonge. [SAMSENCA] de, ĝis, por.
  1. Rangon pli altan ol alia: mi ŝatas vin antaŭ li; la pliboneco de Esperanto. Volapük estas ekster dubo (L.L. Zamenhof) ; antaŭ ĉio mi devas peti vian pardonon (L.L. Zamenhof) ; rangigi la ekonomikon antaŭ la politiko; via sano venas antaŭ la ceteraj taskoj. [SAMSENCA] super.
Rimarko. 2 Por eviti konfuzon inter la tempa kaj la loka sencoj de ’antaŭ’, oni povas uzi la pli precizajn formojn ’iam antaŭ’ aŭ ’pli frue’ ol pri tempo, kaj ie ’antaŭ’ pri loko; en la tempa senco oni povas ankaŭ uzi ’antaŭ’ ol, subkomprenante la verbon: vi cedos antaŭ ol mi; cetere ’antaŭ’ kun akuz. povas havi nur lokan sencon.
antaŭ
II - Parto de kunmetita subjunkcio antaŭ ol, signifanta ’antaŭ la tempo, kiam’: antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno (L.L. Zamenhof) ; mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol mi alpaŝas al la publikigado (L.L. Zamenhof) ; li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo (L.L. Zamenhof) ; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki (Hebrea Biblio).
Rimarko. 3 Kiel videblas en la lasta ekzemplo, Zamenhof uzadis la os -formon por esprimi la perfektan futuron (estos -inta); oni neniam en tia okazo uzu la is -formon.
Rimarko. 4. Kiam la subjektoj de la du propozicioj estas identaj, oni povas ankaŭ uzi la infinitivon: li salutis antaŭ ol foriri; vi devas zorge esplori la aferon, antaŭ ol suspekti iun.
antaŭ
III - Memstare uzata morfemo, esprimanta ĝenerale pliproksimecon en la spaco aŭ tempo.

===antecedentoj===

  1. [JURO] Tuto de la antaŭa konduto de persono; ies pasinta vivhistorio: la akuzito havas tre bonajn antecedentojn; la registaro petis de siaj funkciuloj resumon de iliaj antecedentoj.
  1. [MEDICINO] Tuto de la antaŭaj afekcioj, kiuj eble povas klarigi la nunan staton de malsanulo. [SAMSENCA] precedenco.

===antedono===

[ZOOLOGIO] Genro (Antedon) de ekinodermoj el la klaso de krinoidoj, ne fiksiĝintaj al la marfundo per tigo.

===antefikso===

[ARKITEKTURO] Ornamaĵo (ofte konsistanta el ornamitaj tegoloj), fiksita ĉe la antaŭo de tegmento.

===antemido===

[BOTANIKO] Genro (Anthemis el asteracoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun pluroble plume dividaj aŭ kvazaŭdividaj folioj, kun multaj, apeksaj, longpedunklaj, radiaj kapituloj, konsistantaj el flava disko kaj ĝenerale blanka krono; ĉirkaŭ 210 specoj el Eŭropo, uesta Azio kaj norda kaj eosta Afriko, pluraj medicine uzataj kaj/aŭ ĝardene kultivataj. [SAMSENCA] kamomilo.

===antemo===

[MUZIKO] En britaj landoj, moteto kun vortoj el la Biblio.

===antenario===

[BOTANIKO] Genro (Antennaria el asteracoj) de plurjaraj, dioikaj, ofte lanugaj herboj kun malgrandaj kapituloj unuopaj aŭ en korimbo; 71 specoj el Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

===anteno===

  1. [ZOOLOGIO] Palpa, pli-malpli fadenforma organo, troviĝanta sur la kapo de artropodoj kaj aliaj bestoj.
  1. [ŜIPOJ] Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al la mezo aŭ supro de masto, por teni triangulan velon.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Metala drato aŭ drataro, kiu servas kiel malfermita oscilcirkvito, por ricevi aŭ elsendi radiosignalojn: direkta, sendirekta anteno; jagia anteno (faskoĵeta anteno), radianta anteno; reflekta, senda, riceva anteno; surtegmenta anteno kolektiva; kadra, ombrela, prisma, ventumila anteno.

===anteridio===

[BOTANIKO] Organo de la plantoj, tipa nur ĉe la kriptogamoj, kiu produktas virseksajn gametojn ( [SAMSENCA] anterozoido).

===antero===

[BOTANIKO] La supra, ĝenerale pli larĝa parto de stameno, kiu produktas kaj entenas polenon en polensakoj. [SAMSENCA] teko.

===anterozoido===

[BOTANIKO] Virseksa gameto de la plantoj. [SAMSENCA] oosfero, spermatozoo.

===anthelio===

[METEOROLOGIO] Optika aperaĵo, difuza bildo de Suno en la kontraŭa direkto.

===anti===

Prefikso , signifanta ’opozicie al’, ’malamika al’: antifaŝisto, antifebra medikamento, antipartiklo, antimaterio, antineŭtrino; antitoks(in)o, antitezo. [SAMSENCA] kontraŭ.
Rimarko. ’anti’ troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: antiaro, antibiotiko, anticiklono, antikorpo kaj aliaj

===antiaro===

[BOTANIKO] Genro (Antiaris el morusacoj) de nur unu specio (Antiaris toxicaria) el Afriko kaj Azio, tropika, daŭrafolia arbo kun venena laktosuko kaj kun senpetalaj floroj; incizo en la trunkoŝelo elfluigas tre venenan laktosukon ( [SAMSENCA] upaso). Sinonimo: upasarbo.

===antibiotiko===

[BIOLOGIO] [FARMACIO] Kemia organika substanco, produktata de mikroboj (precipe malsuperaj fungoj kaj bakterioj) aŭ kemie sintezata, kiu havas la econ, en diluitaj solvaĵoj, malhelpi la kreskadon de bakterioj kaj aliaj mikroorganismoj, kaj eĉ ilin detrui (ekzemple penicilino, streptomicino); vaste uzata en la kuracado de infektaj malsanoj de homoj kaj bestoj, pli malofte de plantoj.

===anticiklono===

[VIDU] ciklono.

===anticipi===

(transitiva)
  1. Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo: anticipi siajn rentojn; anticipi plezuron; (analoge) anticipi la rezultojn de baloto; anticipi la faktojn (rakonti postvenintajn faktojn antaŭ ol la antaŭirintajn); ne ĝoju jam, vi anticipas mian decidon!
  1. Fari, plenumi antaŭ la tempo: anticipi pagon de ŝuldo; anticipi sian rehejmiĝon; (figurasence) anticipita maljuneco.
  1. Antaŭtempe imagi, elpensi: La sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn.

===antidorko===

= saltantilopo.

===antidoto===

= kontraŭveneno.

===antifono===

[MUZIKO] Mallonga frazo, kantata antaŭ kaj post psalmo aŭ preĝo.

===antifrazo===

[BELETRO] Retorika figuro, konsistanta en ironia uzo de vorto aŭ esprimo en senco kontraŭa al ties ordinara signifo, ekzemple ’jen bela laboro!’ (kia fuŝaĵo!).

===antigeno===

[BIOLOGIO] [MEDICINO] (kolektiva nomo) Molekulo aŭ molekularo, iganta limfocitojn produkti antikorpon. [SAMSENCA] antikorpo, imuna sistemo.

===Antigono===

[BELETRO] Mita filino de Edipo, ĉefrolanta en tragedioj de Esĥilo, Eŭripido, Sofoklo, Racino kaj modernuloj.

===Antigvo-Barbudo===

Insularo kaj regno en Malgrandaj Antiloj (Sankta Johano).

===antiklinalo===

[GEOLOGIO] Konveksa parto de falto. [SAMSENCA] sinklinalo.

===antikorpo===

[BIOLOGIO] [MEDICINO] (kolektiva nomo) Proteino, produktata en la sango fare de limfocitoj por specife neŭtraligi fremdajn, inter aliaj danĝerajn substancojn. Sinonimo: imunoglobulino. [SAMSENCA] antigeno, imuna sistemo.

===antikristo===

Malamiko de Kristo kaj kristanismo.

===antikva===

  1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta: la antikva greka lingvo (la helena): legendo el la tempo antikva (L.L. Zamenhof) ; ili rekonstruos la antikvajn ruinojn (Hebrea Biblio) ; ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj (L.L. Zamenhof) ; demeti de si la antikvan Adamon (L.L. Zamenhof) (plibonigi la konduton); la antikve droninta trezoro de la Nibelungoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] praa, arkaika, alta.
  1. Tro malnova, malmoderna: antikva modo.

===Antilebanono===

Montoĉeno inter Sirio kaj Libano (36°10’ E, 33°45’ N).

===antilido===

[BOTANIKO] Genro (Anthyllis el fabacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kaj de tufarbustoj kun diverskoloraj floroj en densaj kapoj, pli malofte unuopaj aŭ en grapoloj, kaj kun malgrandaj guŝoj plejofte nedehiskaj; ĉirkaŭ 20 specoj el suda Eŭropo, Makaronezio, nord-eosta Afriko kaj uesta Azio.

===Antiloj===

(L.L. Zamenhof)
  1. Insularo inter Atlantiko kaj la Kariba Maro; oni distingas la Grandajn Antilojn (Kubo, Hispaniolo, Jamajko kaj Portoriko, 65-85° U, 20° N) kaj la Malgrandajn Antilojn (tio estas la Alventaj kaj la Subventaj Insuloj, 60-65° U, 15° N).
  1. [POLITIKO] Regno en Malgrandaj Antiloj 1 (Vilemurbo).

===antilopo===

[ZOOLOGIO] Kolektiva nomo de diversaj sovaĝaj, plejparte belaj aŭ strangaj, rapidkuraj mamuloj el la ordo de parhufuloj, familio de bovedoj, vivantaj en varmaj landoj. [SAMSENCA] alcelafo, ĉamo , gazelo.

===antimono===

  1. [KEMIO] Elemento, Sb, atomnumero 51, atommaso 121,76: antimona klorido (SbCl3 kaj SbCl5, respektive ankaŭ antimona triklorido kaj pentaklorido); antimonata acido (H3SbO4); antimonita acido (H3SbO3); antimonaj kombinaĵoj; antimonilo (la radiko SbO3).
  1. [KEMIO] Nemetalo bluete blanka, de lamena strukturo, uzata en industrio kaj medicino.

===antinomio===

(L.L. Zamenhof)
  1. [FILOZOFIO] Natura kaj neevitebla kontraŭeco, devenanta de la leĝoj mem de la homa racio. [SAMSENCA] tezo, antitezo. [VIDU] Kantio, Hegelo.
  1. [KOMUNUZO] Kontraŭeco de du principoj aŭ leĝoj: la antinomio inter ordo kaj libero.

===Antinoo===

[HISTORIO] Juna, tre bela sklavo, kiu iĝis la favorato de Hadriano.

===Antioĥio===

[HISTORIO] ĉefurbo de la antikva Sirio kaj lulilo de la helena kristanismo (36°10’ E, 36°14’ N).

===Antioĥo===

[HISTORIO] Nomo de pluraj reĝoj heleno-siriaj.

===Antiopo===

  1. [MITOLOGIO] Reĝidino, kiun Zeŭso amoris sub formo de satiruso.
  1. [MITOLOGIO] Reĝino de la Amazonoj, patrino de Hipolito.

===antipatio===

Malsimpatio: la rasa antipatio (L.L. Zamenhof) ; havi kontraŭ iu antipation naturan (L.L. Zamenhof).

===antipirino===

(L.L. Zamenhof) [FARMACIO] Blanka amara pulvoro, eltirita el terkarbo kaj uzata kontraŭ febro kaj neŭralgio, C11H12ON2. [SAMSENCA] kinino, aspirino.

===antipodo===

  1. Loko de la tero, kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia hemisfero, kaj diametre kontraŭa al la loko, sur kiu ni staras: kiam estas tagmezo en iu loko, estas noktomezo en ĝia antipodo.
  1. (figurasence) ĝusta malo, kontraŭo: li staras je la antipodo de mia teorio.

===antirino===

[BOTANIKO] Genro (Antirrhinum el skrofulariacoj) de unu-, duk plur-jaraj herboj, kies dulipaj, buŝformaj floroj, unuope akselaj aŭ en apeksa grapolo, havas kvazaŭ ĝibon ĉe la bazo de la korola tubo; ĉirkaŭ 20 specoj el la Mediteranea regiono, pluraj kultivataj por okulfrape koloraj floroj. Sinonimo: leonfaŭko, lupfaŭko.

===antisemito===

Persono malamika al la judoj: modernaj antisemitoj celas kredigi, ke la kontraŭjuda genocido fare de la Hitler-reĝimo estas nura ĥimero (M).

===antisepsa===

[VIDU] sepsa.

===antistrofo===

[BELETRO] En la helena ĥoro, kanto metrike egala al la strofo, situanta post ĝi kaj antaŭ la epodo: la antistrofo en pindaraj odoj.

===antitezo===

  1. [BELETRO] Stilfiguro, per kiu oni kontraŭmetas du malajn vortojn aŭ ideojn, por plireliefigi ilin, ekzemple ’feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue’ (L.L. Zamenhof) aŭ ’malgranda aspekte, sed granda intelekte’ (L.L. Zamenhof).
  1. [FILOZOFIO] Argumento, kiun oni kontraŭstarigas al tezo, por kontroli ties verecon. [SAMSENCA] sintezo. [VIDU] dialektiko.

===antociano===

[KEMIO] Vegetaĵa heterozido ĝenerale blua, ruĝa aŭ viola, solvebla en akvo: antocianoj troviĝas precipe en floroj kaj fruktoj.

===antoksanto===

[BOTANIKO] Genro (Anthoxanthum el poacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun spiketoj en spikforma paniklo; 18 specoj el Eŭropo, Azio, Afrikaj montaroj kaj centra Ameriko, uzataj por furaĝo.

===antologio===

Kolekto de mallongaj aŭ mallongigitaj prozaj aŭ poeziaj pecoj, kompilita el beletra vidpunkto. [SAMSENCA] krestomatio.

===Antoneno===

Latina vira nomo.

===antonimo===

[LINGVOSCIENCO] Vorto rekte kontraŭsignifa al alia. Sinonimo: mal-vorto. [SAMSENCA] sinonimo.

=== Antonio ===

Latina vira nomo, interalie de triumviro Mark- Antonio .

===Antono===

Vira nomo.

===antonomazio===

[BELETRO] Stilfiguro, konsistanta en la uzo de karakteriza ekvivalento anstataŭ la propra nomo, ekzemple ’la Roma oratoro’ anstataŭ Cicerono, aŭ de propra nomo kiel karakteriza epiteto, ekzemple ’li estas Herkulo’ anstataŭ fortegulo.

===antozooj===

(arkaika) Koraluloj.

===antraceno===

[KEMIO] Tricikla aromata substanco, C14H10, troviĝanta en karba gudro.

===antracito===

(L.L. Zamenhof) Plej bonkvalita speco de karbo, nigra kaj brila, konsistanta el 92-95 % da karbono kaj liveranta grandan varmon.

===antrakinono===

[KEMIO] Diketono de antraceno, C14H8O2: antrakinonaj koloraĵoj.

===antrakozo===

[MEDICINO] Malsano, kaŭzata de enspiro de karbopolvo, kiu lezas la pulmojn.

===antrakso===

(L.L. Zamenhof) [MEDICINO] Grava sepsemia malsano de bestoj, precipe de remaĉuloj, sed ankaŭ de ĉevaloj, azenoj, bizonoj, kunikloj, kaj aliaj , kaŭzata de Bacillus anthracis, kaj transmisiebla al homoj sub diversaj formoj.

===antrisko===

[BOTANIKO] Genro (Anthriscus el apiacoj) de herboj kun folioj plume dividaj kaj kun blankaj floroj; 10-12 specoj el Eŭropo, Azio kaj Afrikaj montaroj, inter aliaj cerefolio (Anthriscus cerefolium).

===antro===

  1. Kaverno.
  1. [ANATOMIO] Kavernoforma kavo de iuj organoj: mastoida, pilora antro (antrum mastoideum, pyloricum). [SAMSENCA] anfrakto.

===antropo===

[SCIENCOJ] Homo.

===antropofago===

Homo, kiu en difinitaj okazoj manĝas la karnon de alia homo. [SAMSENCA] kanibalo.

===antropomorfa===

Homaspekta.

===anturio===

[BOTANIKO] Genro (Anthurium el arumacoj) de plurjaraj herboj kun simplaj aŭ mane kunmetaj folioj, kies petiolo genuforme ŝvelas ĉe la limbo; pli ol 700 specoj el tropika ameriko, multaj kultivataj en varmaj forcejoj, kelkaj por la grandaj, ofte helripaj, kor- aŭ sag-formaj folioj, aliaj-precipe flamengofloro (Anthurium scherzerianum)-por la kuriozaj kaj ornamaj infloreskoj havantaj intense ruĝajn spatojn po unu.

===antuso===

= pipio.

===Antverpeno===

(L.L. Zamenhof) Granda Belgia havenurbo (4°24’ E, 51°13’ N).

===Anubo===

[MITOLOGIO] Egipta dio de la mortintoj, kun ŝakala kapo.

===anuitato===

[FINANCO] Difinita monsumo, ĉiujare pagenda, per kiu ŝuldanto iom post iom kvitigas sin je ŝuldo kaj je ties interezoj: la prezo de la domo estas amortizebla en 15 anuitatoj.

===Anunciacio===

  1. [KRISTANISMO] Festo, memoriganta la anoncon, kiun anĝelo faris al Maria pri la koncipoteco de Jesuo (25a de Marto).
  1. [BELARTOJ] Pentraĵo, prezentanta tiun scenon.

===anurio===

[MEDICINO] Halto de la urina sekrecio.

===anuroj===

[ZOOLOGIO] Ordo (Anura) de senvostaj amfibioj: bufo, hilo, rano estas anuroj. [SAMSENCA] gimnofionoj, urodeloj.

===anuso===

(L.L. Zamenhof) [ANATOMIO] (anus) Ekstrema aperturo de la intesto, tra kiu eligas la fekaĵoj.

===anzuo===

  1. [BOTANIKO] Vario de abrikotarbo (Prunus armeniaca vario ansu) el eosta marborda Azio, malgranda ornama arbo kun ruĝa drupo analoga al abrikoto.
  1. [BOTANIKO] [SAMSENCA] Frukto de anzuo 1.

===aoristo===

[LINGVOSCIENCO] Tenso en kelkaj lingvoj (helena, bulgara kaj aliaj), esprimanta okazintan fakton en difinita momento de pasinteco.

===aorto===

[ANATOMIO] (aorta) La ĉefa arterio, komenciĝanta ĉe la maldekstra ventriklo de la koro.

===Aosto===

ĉefurbo de Aosta Valo (Italia aŭtonoma regiono ĉe Alpoj, kun loĝantaro parte franclingva) (7°19’ E, 45°44’ N).

===aoto===

[ZOOLOGIO] Genro (Aotus) de Amerikaj malgrandaj noktaj simioj grandokulaj.

===apaĉo===

  1. Ano de indiana tribo el nord-Ameriko.
  1. (evitinda) Grandurba bandito.

===apanaĝo===

(L.L. Zamenhof)
  1. Bienoj donitaj de regnestro al princoj de la reganta familio, kaj redonotaj ĉe la morto de la apanaĝulo, se tiu ne havas idon.
  1. Asigno de monsumo, ĉiujare pagota al princoj de reganta familio.

===aparato===

  1. [KOMUNUZO] Kompleto aŭ mekanismo, aplikanta fizikan aŭ kemian fenomenon, por atingi specialan efikon: telegrafa, fotografa aparato, [ELEKTRO] elretonutra aparato; aŭtomata disdona aparato; konvertilo estas metalurgia aparato; aparato por distili vinon; Javal (blindiginte) skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de aparta skriba aparato (L.L. Zamenhof) ; marŝaparato.
  1. [ANATOMIO] Kunaĵo de la organoj, kiuj, rilatas al unu sama fiziologia funkcio: la digesta (apparatus digestorius), la cirkulada, la uro-genera aparato. [SAMSENCA] sistemo.
  1. [FINANCO] [POLITIKO] Tutaĵo de la oficaj organizaĵoj, destinitaj por plenumi difinitan funkcion en socio, societo aŭ entrepreno: ŝtata administra aparato; partia aparato.
  1. [BELETRO] Aro da notoj, variantoj kaj komentoj, uzataj por starigi la ĝustan tekston de verko: kritika aparato de Eneado. [VIDU] editoro, ekzegezo, leĝo.

===aparta===

  1. Ne ligita al io alia; disigita de aliaj: tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn (L.L. Zamenhof) ; mi sendas la cirkuleron sub aparta koverto; mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo; ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj (kaj ne kongreso) volas ŝanĝi Esperanton (L.L. Zamenhof) ; la Bulonja Deklaracio ligas ne la tutan esperantistaron, sed nur la apartajn esperantistojn (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] unuopa, izoli.
  1. Ne komuna al diversaj situacioj; distingiĝanta je la ceteraj: por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton (L.L. Zamenhof) ; al ĉiu sanktulo apartan kandelon! (L.L. Zamenhof) ; tiu malsanulo estas aparta kazo; por novaj malfaciloj ni devas serĉi apartajn rimedojn. [SAMSENCA] propra.
  1. Ne ordinara, sola en sia speco: mi legis vian leteron kun aparta intereso; aparta ĝojo (L.L. Zamenhof), donaco (L.L. Zamenhof) ; esprimo uzata en aparta senco; oni faris al mi turmentan proceson, kaj per aparta favoro oni elpelis min el la limoj de la lando (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] unika, rara.

===apartamento===

Loĝejo, konsistanta el pluraj ĉambroj, ordinare sur unu sama etaĝo, interkomunikiĝantaj.

===aparteni===

(netransitiva)
  1. Esti ies fakta aŭ leĝa posedaĵo: la domo apartenas al mia patro (L.L. Zamenhof) ; ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj (L.L. Zamenhof) ; al ĉiu konvenas, kio al li apartenas (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) la gratuloj apartenas al la tuta kunlaborantaro (L.L. Zamenhof) ; la estonteco apartenas al ni! (L.L. Zamenhof).
  1. Esti submetota al ies juko, decido, konsidero, esti ies afero: la lingvaj demandoj apartenas ekskluzive al la Lingva Komitato (L.L. Zamenhof) ; al kiu apartenas juĝi inter ni du?; ne apartenas al homo kondamni alian homon je morto.
  1. Esti parto de aro, ano de grupo, unu el pluraj difinitaj personoj: li apartenas al la laborista grupo; li apartenas al niaj amikoj (L.L. Zamenhof) ; mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni […] (L.L. Zamenhof) ; tiu provinco apartenas al la plej riĉaj; floro, kiu apartenas al aŭtuno.

===apatio===

Stato de spirito, kiun nenio tuŝas, ekscitas aŭ suferigas: kun malespero kaj apatio lasi fali la manojn (L.L. Zamenhof) (rezigni); kelkaj helenaj filozofoj rigardis la apation kiel la veran staton de la saĝulo.

===apatito===

[GEOLOGIO] Mineralo, el la sesangula kristalsistemo, konsistanta el kalcia fosfato kaj kalcia klorido aŭ fluorido: fluorapatito, Ca5(PO4)3F ; klorapatito, Ca5(PO4)3Cl.

===apatosaŭro===

[PALEONTOLOGIO] Genro (Apatosaurus) de herbomanĝantaj dinosaŭroj el la ordo saŭriskioj, el malfrua ĵurasio de norda Ameriko, kun grandega korpo, longaj vosto kaj kolo, kaj tre malgrandaj kapo kaj cerbo.

===apekso===

  1. [ANATOMIO] Konusforma ekstremaĵo de organo: la kora, petra apekso (apex cordis, partis petrosae).
  1. [BOTANIKO] ĉefina parto, pinto de organo kontraŭa al ties bazo. Sinonimo: malbazo.
  1. [ASTRONOMIO] Punkto de la ĉiela sfero, al kiu Suno moviĝas, troviĝanta en la konstelacio Herkulo.

===apelacii===

(netransitiva)
  1. [JURO] Alvoki al supera tribunalo kontraŭ verdikto de pli malsupera instanco: tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro (Nova Testamento) ; (figurasence) se la Komitato ne akceptas lian proponon, li povas apelacii al la Kongreso (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] instanco.
  1. Proteste alvoki: apelacii al la publika opinio; la homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco (L.L. Zamenhof).

===apelo===

[ARMEOJ] Pli-malpli ofta, perioda vicigo de soldatoj, kaptitoj kaj simile por kontrolado.

===apenaŭ===

I - Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon kaj signifanta:
  1. (kun kvantovorto) ’ne pli multe ol’, ’ne tute tiom’: apenaŭ centon povus vi kalkuli ĉe nerapida kalkulo (L.L. Zamenhof) ; tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj (L.L. Zamenhof) ; tio kostas apenaŭ kvin frankojn; mi restos apenaŭ tri tagojn.
  1. (ĉe verbo) ’preskaŭ ne’: li apenaŭ scias legi; persono, kiun mi apenaŭ konas (L.L. Zamenhof) ; la malfeliĉa imperiestro povis apenaŭ spiri (L.L. Zamenhof) ; la vizaĝo havis sur si apenaŭ videblajn sulketojn.
Rimarko. ĉar du negacioj detruas unu la alian, ’apenaŭ ne’ egalsignifas kiel ’preskaŭ’: apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj (Hebrea Biblio).
  1. (rilate kun kiam) ’antaŭ tre mallonga tempo’: li estis foririnta, kiam vi alvenis.
apenaŭ
II - Subjunkcio, signifanta ’tuj, post kiam’, ’preskaŭ samtempe, kiam’: apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton (L.L. Zamenhof) ; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon […] (L.L. Zamenhof) ; apenaŭ ŝi paŝis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn (L.L. Zamenhof).

===apendico===

  1. Aldona, akcesora parto, en fino de verko, libro aŭ dokumento, entenanta aferojn, kiuj ne trovis lokon taŭgan en la verko mem: ’La lingvoj en la nova Eŭropo’ havas statistikan apendicon.
  1. [ANATOMIO] Nomo de diversaj alpendaĵoj, kaj precipe de la vermoforma alpendaĵo de la cekumo ĉe la homo.

===apendikularioj===

[ZOOLOGIO] Klaso (Appendicularia) de tunikuloj tre malgrandaj, libere naĝantaj, la plimulto en maro; sekrecias ĵeleecan mantelon.

===Apeninoj===

(L.L. Zamenhof) Montoĉeno, etendiĝanta laŭ la tuta longo de Italio (12°40’ E, 43°20’ N).

===apepsio===

[MEDICINO] Nekapablo bone digesti pro manko de pepsino en la stomako.

===apercepto===

  1. [FILOZOFIO] Konscia perceptado; kapablo sintezi la perceptaĵojn en la tuto de la scioj, emocioj, valoroj de individuo.
  1. [PSIKOLOGIO] Fakulto organizi perceptaĵojn en epistemologie jam pretan kadron: la apercepto diferencas de la percepto per la vola elemento, kiu elektas el la diversaj sensacoj kaj perceptoj tion, kion ĝi volas speciale enmeti en la vidkampon.

===aperi===

(netransitiva)
  1. Subite sin montri al ies okuloj: iu nekonato aperis ĉe la pordo; en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj okuloj (L.L. Zamenhof) ; jam la unuaj floroj aperas en la ĝardeno; kolektiĝu la akvo en unu lokon, kaj aperu sekaĵo (Hebrea Biblio) ; dolora ruĝo aperis sur la vizaĝo de la bela Sara (L.L. Zamenhof) ; (speciale: montri sin sub videbla formo) la Eternulo aperis en nuba kolono (Hebrea Biblio) ; li aperis unue al Maria Magdalena (Nova Testamento) ; ne voku diablon, ĉar li povas aperi (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Subite sin montri al ies menso: iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta demando (L.L. Zamenhof) ; tiu ideo aperis ĉe li tre frue (L.L. Zamenhof) ; (analoge) nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro (L.L. Zamenhof).
  1. Evidentiĝi: tempo toleras, sed vero aperas (L.L. Zamenhof) ; post silenta tempo aperos revigliĝo (L.L. Zamenhof) ; tiu ĉi neceseco aperas nur tre malofte (L.L. Zamenhof) ; en tiuj okazoj kiam malkompreniĝo povas aperi (L.L. Zamenhof) ; aperas prudento, kiam pasis la momento (L.L. Zamenhof) ; se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, tiam kiu havas la rajton ilin solvi? (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] okazi, sin prezenti.
  1. Sin montri ia aŭ tia, kia oni efektive estas (male al ŝajni): aperi senkulpa (L.L. Zamenhof), pli granda (L.L. Zamenhof) ; aperi mensoganto (L.L. Zamenhof) ; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj al la leganto (L.L. Zamenhof) ; Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia (L.L. Zamenhof) ; kiel grandega malhelpo aperos la reciproka envio de la popoloj (L.L. Zamenhof) ; tia ŝanĝo aperas kiel tute ne akceptebla (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] aspekti.
  1. Esti publikigita per presado: estus utile, se mia letero aperus en ia organo (L.L. Zamenhof) ; mia artikolo aperu en formo de respondo al ia demando (L.L. Zamenhof) ; (la gazeto) aperas ĉiumonate (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] eldoni.
  1. Sin prezenti en difinita loko: en granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon (L.L. Zamenhof) ; ŝi ne aperis al la palaca festo (L.L. Zamenhof) ; jam la trian fojon vi aperas antaŭ ĉi tiu tribunalo!; mi aperas antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj (L.L. Zamenhof).

===aperitivo===

  1. [KUIRARTO] Trinkaĵo-alkohola (ekzemple viskio, portovino) aŭ ne (ekzemple fruktosuko), -servata antaŭ manĝo. [VIDU] digestigaĵo.
  1. [KUIRARTO] La daŭro, dum kiu la aperitivo 1 estas servata kaj trinkata.

===aperta===

[MEDICINO] Ne kovrita, ne fermita, libere alirebla: aperta kunveno; aperta promenejo; aperta urbo (ne defendota); [MEDICINO] aperta frakturo (kies fokuso komunikiĝas kun la ekstero).

===aperturo===

  1. [KOMUNUZO] Tiu malplena loko kiu ebligas eniĝi aŭ eliĝi el korpo, maso, objekto kaj simile: gardu la aperturon de via buŝo (Hebrea Biblio) ; alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno (Hebrea Biblio) ; la fenestra aperturo fermiĝis (L.L. Zamenhof) ; aperturo de sako (L.L. Zamenhof), de tubo, de puto (L.L. Zamenhof) ; aperturo por la kapo en mezo de tuniko (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] malfermaĵo, fendo, faŭko.
  1. [TEKNIKOJ] Grado de malfermiteco: [FIZIKO] numera aperturo de objektiva lenso; [ARKITEKTURO] (parolante pri supervoja ponto) vertikala aperturo de ponto (libera alto sub la plej malsupraj partoj de la ponto).

===apetaloj===

[BOTANIKO] Senpetaluloj. [SAMSENCA] dialipetaloj, gamopetaloj.

===apetenco===

[PSIKOLOGIO] Instinkta deziro al ĉio, kio povas kontentigi ian emocie fortan bezonon.

===apetito===

Konscia deziro manĝi: dum la manĝado venas apetito (L.L. Zamenhof) ; senti apetiton; perdi la apetiton (L.L. Zamenhof) ; bonan apetiton! (L.L. Zamenhof) (ĝentila saluto al manĝonto).

===apika===

Krute vertikala: apika klifo; la ŝipo alfundiĝis apike.

===apio===

[BOTANIKO] Genro (Apium el apiacoj) de plejparte dujaraj herboj kun plume dividaj folioj kaj kun blanketaj floroj en relative malgrandaj umbeloj; ĉirkaŭ 25 specoj el la mezvarmaj kaj ekster-Afrikaj varmaj regionoj, inter aliaj celerio (Apium graveolens).

===apioso===

[BOTANIKO] Genro (Apios el fabacoj) de plurjaraj herboj kun tuberaj radikoj, volve grimpaj tigoj, plume kunmetaj folioj kaj longformaj guŝoj; 10 specoj el eosta Azio kaj norda Ameriko, inter aliaj la Amerika apioso (Apios americana), el norda Ameriko, kultivata interalie en suda Eŭropo kaj Hindio por subteraj tuberoj uzataj kiel terpomo. [SAMSENCA] arakido, glicino, ternukso, terpiro, tubera helianto.

===Apiso===

[MITOLOGIO] La sankta taŭro ĉe la Egiptoj.

===aplanata===

[FIZIKO] (parolante pri optika lenso aŭ sistemo) Korektita pri la surfaco tiel, ke ĉiuj lumaj radioj elirantaj el la sama punkto renkontiĝas ĉe unu punkto.

===aplaŭdi===

(transitiva)
  1. Montri aprobon aŭ entuziasmon per klakfrapoj de la manoj: aplaŭdi aktorinon; aplaŭdi belan scenon; jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen […] (L.L. Zamenhof) ; (aktoroj), kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] plaŭdi 3.
  1. (figurasence) Forte aprobi: alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu (L.L. Zamenhof) ; mi aplaŭdas vian iniciaton.

===apliki===

(transitiva)
  1. (parolante pri teoriaj scioj) Uzi en la praktiko: apliki metodon, regulon, leĝon; ili neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis (L.L. Zamenhof) ; apliki sian talenton al la solvo de sociaj problemoj; neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike (L.L. Zamenhof) ; kion utilas konsilo ne aplikata? (K. Kalocsay) ; belarto, aplikita al la industrio (K. Bein) ; teoriaj kaj aplikataj sciencoj.
  1. Uzi ion laŭ ĝia destino: li estis viro, kiu povosciis apliki glavon, por trahaki pli klaran vojon (L.L. Zamenhof) ; apliki kuracilon en malsano; apliki severajn rimedojn al la ekonomia kriza situacio; [FIZIKO] apliki forton al unu punkto.
  1. Transdirekti al iu tion, kio estis dirita pri alia: apliki al iu la faman ekkrion de la poeto (L.L. Zamenhof) ; mi ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn (L.L. Zamenhof) ; ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino? (K. Bein) ; la rimarko aplikiĝas bone en ĉi tiu okazo.

===aplito===

[GEOLOGIO] Magma petro parenca al granito, sed el fajnaj grajnoj, ofta en tragranitaj vejnoj.

===aplombo===

Tre granda, neŝancelebla memfido: homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura (L.L. Zamenhof) ; unu persono, kiu parolas kun granda aplombo, simple faras sugestion al ĉiuj aliaj (L.L. Zamenhof) ; aplombe aserti malveraĵojn.

===apneo===

[BIOLOGIO] [MEDICINO] Vola aŭ senvola, pli-malpli longa ĉeso de la spirado.

===apocino===

[BOTANIKO] Genro (Apocynum el apocinacoj) de plurjaraj herboj; ĉirkaŭ 12 specoj el mezvarma Ameriko kaj de suda Rusio ĝis Ĉinio, inter aliaj la kanaba apocino (Apocynum cannabinum), el norda Ameriko, kun malgrandaj blankaj aŭ rozaj floroj en apeksa grapolo kaj kun rampa rizomo medicine uzata.

===apodo===

[ZOOLOGIO] Genro (Apus) de malgrandaj, hirundosimilaj birdoj kun tre longaj, pintaj flugiloj kaj tre mallongaj kruroj kun ĉiuj 4 piedfingroj direktitaj antaŭen.

===apofizo===

  1. [ANATOMIO] Akcesora elstaraĵo de osto, evoluinta el origine aparta ostokerno: etmoida, korakoida apofizo ( [VIDU] korako); dentoforma apofizo (Sinonimo: odontoido). [SAMSENCA] diafizo, epifizo, proceso.
  1. [GEOLOGIO] Alsupre elstara parto de batolito.

===apogeo===

  1. [ASTRONOMIO] Punkto de la ĉirkaŭtera orbito de ĉiela korpo (Luno kaj artefaritaj satelitoj), en kiu ĝi estas plej malproksima de Tero. [SAMSENCA] perigeo, zenito, nadiro, kulmino.
  1. (figurasence) Stato, en kiu oni atingas la plej altan gradon de io: esti ĉe la apogeo de sia famo, de la sukceso. [SAMSENCA] akmeo, klimakso, kulmino, supro.

===apogi===

(transitiva)
  1. Subteni kaj firmigi objekton per alia submetita: apogi la kapon sur la mano (L.L. Zamenhof), la kubutojn sur balustrado; sin apogi sur ies brakoj (L.L. Zamenhof) ; ŝi serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi (L.L. Zamenhof) ; ŝi sidis kun tempio apogita sur la mano (L.L. Zamenhof) ; sur la veluraj kusenoj de seĝo kaj apogite sidis Rabeno A. (L.L. Zamenhof) ; plafono de salono, apogita sur dekdu kolonoj (K. Bein) ; (figurasence) biblioteko, kiu apogas sin sur abonoj (L.L. Zamenhof).
  1. Oblikve meti ion kontraŭ firme staranta objekto, kiu malhelpu ĝin fali: apogi ŝtupetaron al muro, lancon al kolono; apogu al mi vian kapeton (L.L. Zamenhof) ; li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li (L.L. Zamenhof) ; li staris rekte, kaj en unu mano tenis glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono (L.L. Zamenhof) ; gastinoj, apogiĝinte unu al la alia (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) [MATEMATIKO] apoga funkcio, hiperebeno.
  1. (figurasence) Uzi ion kiel pravigon aŭ motivigon por plua agado aŭ teoriado: apogi siajn postulojn sur la kutimo; apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj, ĉiu klubo kunmetas nomaron (L.L. Zamenhof) ; sin apogi sur la rezono kaj ne sur siaj sentoj.
  1. (figurasence) Plifortigi per sia aŭtoritato: apogi kandidaton, proponon.

===apoĝaturo===

[MUZIKO] Ornamo de melodio, konsistanta en unu noteto, sen fiksita daŭro, ludata antaŭ la ĉefa noto.

===apokalipso===

(L.L. Zamenhof) [BIBLIO] [KRISTANISMO] Verko, kiu celas malkovri la sekretojn de la kosma historio, precipe de ties fino; pli speciale kaj majuskle: la lasta libro de la Nova Testamento, kiu entenas simbolajn revelaciojn pri la mondofino. [SAMSENCA] eskatologio.

===apokopo===

[LINGVOSCIENCO] Procedo kaj rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj fonemoj aŭ silaboj en fino de vorto, ekzemple aŭto anstataŭ aŭtomobilo, foto anstataŭ fotografaĵo kaj tiel plu. [SAMSENCA] aferezo.

===apokrifa===

  1. [BIBLIO] [KRISTANISMO] Ne akceptita en la kanono de la Biblio fare de judismo aŭ de iuj kristanaj eklezioj: ekzistas pluraj apokrifaj evangelioj. [SAMSENCA] kanona.
  1. Neaŭtentika: apokrifa dokumento, testamento. [SAMSENCA] falsa.

===apologetiko===

[RELIGIO] Metoda, argumenta defendo de kredo, precipe de la kristana.

===apologio===

(L.L. Zamenhof) Parola aŭ skriba defendo kaj pravigo de io aŭ iu, solene farita: prezenti la apologion de sia politiko; ’la Apologio de Sokrato’ estas libro de Platono. [SAMSENCA] pledo, senkulpigo.

===apologo===

[BELETRO] Proza fablo, enmetita en rakonton, paroladon kaj simile, por ilustri demonstradon. [SAMSENCA] alegorio, anekdoto, parabolo.

===Apolonio===

Helena vira nomo.

===Apolono===

(L.L. Zamenhof) [MITOLOGIO] Helena kaj Romana dio de la lumo, poezio kaj artoj. [SAMSENCA] Febo, Diano.

===apomikso===

[BIOLOGIO] Kresko kaj disvolviĝo de ŝajne seksa ĉelo sen fekundiĝo.

===aponeŭrozo===

[ANATOMIO] Nomo de maldikaj, sed fortikaj membranoj, formitaj el ĉela aŭ fibra histo, kaj tegantaj la muskolojn. [SAMSENCA] fascio.

===apopleksio===

[MEDICINO] Abrupta ĉeso de cerebraj funkcioj, konebla per la ĉeso de sentoj kaj movoj, sed ne de spirado; kaŭzata de hemoragio, trombozo, aŭ embolozo. [SAMSENCA] hemiplegio.

===aposiopezo===

[BELETRO] Stilfiguro, konsistanta en subita interrompo de frazo, ĉar la jam diritaj vortoj sufiĉas, por komprenigi la intencitan ideon; ekzemple ’silentu, aĉaj buboj, aŭ mi vin…’.

===apostato===

(L.L. Zamenhof)
  1. Homo, kiu publike forlasis sian religion: Juliano la apostato. [SAMSENCA] renegato.
  1. (figurasence) Homo, kiu publike forlasis sian partion, politikan kredon kaj simile.

===aposteriora===

[FILOZOFIO] Bazita sur faktoj kaj spertoj, ne sur simpla teorio: aposteriora rezono; leĝoj estas farataj aposteriore; Esperanto ekestis kiel artefarita lingvo aposteriora. [SAMSENCA] apriora.

===apostolo===

  1. [KRISTANISMO] ĉiu el la disĉiploj de Jesuo, kiu migris, por disvastigi lian evangelion: Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo) (Nova Testamento) ; ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn (Nova Testamento).
  1. (figurasence) Fervora, sindona propagandisto: apostolo de nia ideo (L.L. Zamenhof) ; Zamenhof estis vera apostolo de la homamo. [SAMSENCA] misiisto, pioniro.

===apostrofo===

  1. Skriba kaj tipografia signo (’), montranta la forigon de vokalo: la fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo (L.L. Zamenhof).
  1. Samforma signo, uzata post iuj radikoj, por distingi fremdlingvajn vortojn disde iliaj Esperantaj homonimoj en L. B. ’bat’o’, ’kor’oj’, kaj tiel plu.
  1. [BELETRO] Parolfiguro, konsistanta en alparolo direktata, en oratoraĵo aŭ poemo, al persono mortinta aŭ forestanta, aŭ al personigaĵo; ekzemple ’Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran saluton!’ (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] prozopopeo.

===apotecio===

[BOTANIKO] Disko- aŭ pelvo-forma askujo de la diskomicetoj (inkluzive diskolikenojn). [SAMSENCA] peritecio.

===apoteko===

Butiko, kie oni preparas kaj vendas medikamentojn.

===apoteozo===

  1. [RELIGIO] Diigo: la Romaj imperiestroj estis, post sia morto, honorataj je apoteozo.
  1. (figurasence) Glorigo per eksterordinaraj kaj entuziasmaj laŭdoj: ĉiu publika apero de la diktatoro estis vera apoteozo.
  1. [SPEKTAKLO] Lasta, plej brila kaj luksaspekta parto de spektakloriĉa peco.

===apozicio===

[LINGVOSCIENCO] Sintagmo, reprezentanta la saman realaĵon, kiel la antaŭa substantivo aŭ pronomo , sed prezentanta ĝin alimaniere; ekzemple en la frazoj ’Alberto, reĝo de la Belgoj’, ’Dio indulgu nin, pekulojn!’, ’la koko, trumpetisto de l’ mateno, vekas nin dormantojn’, la sintagmoj ’reĝo de la Belgoj’, ’pekulojn’, ’trumpetisto de l’ mateno’ kaj ’dormantojn’ estas apozicioj de la antaŭa substantivo aŭ pronomo [VIDU] nominacio.

===apreci===

= aprezi.

===apreti===

(transitiva) [TEKNIKOJ] Finpretigi teksaĵon, ledon, paperon kaj simile, donante al ili belaspektan rigidon kaj brilon. [SAMSENCA] glaceigi, glazuri, kalandri, katizi, laki.

===apreturo===

Substanco (amelo kaj aliaj), uzata por apreti.

===aprezi===

(transitiva) Taksi la valoron de io aŭ la meritojn de ies agado. [SAMSENCA] ŝati.

===Aprilo===

La kvara monato en la Gregoria kalendaro: Aprilo entenas 30 tagojn; Aprila vetero, trompa aero (L.L. Zamenhof) ; komenco Aprila, trompo facila (L.L. Zamenhof) (la unua de Aprilo estas okazo de multaj ŝercoj).

===apriora===

  1. [FILOZOFIO] Bazita sur teorio, ne dependanta de faktoj aŭ spertoj: aprioraj ideoj; Volapük estas grandparte apriora lingvo per sia vortaro. [SAMSENCA] aposteriora.
  1. [KOMPUTIKO] (parolante pri objekto en komputila programo) Disponebla en ĉiu programo sen eksplicita deklaro aŭ difino: apriora proceduro, funkcio, konstanto. [SAMSENCA] implicita, praproceduro.

===apro===

[ZOOLOGIO] Sovaĝa porko (genro Sus, inter aliaj Sus scrofa el Eŭropo kaj norda Afriko): apro gruntas; aprido, aprino, virapro; ’la bronza Apro’ (fabelo de Andersen, tradukita de Zamenhof kiel ’Kupra Porko’).

===aprobi===

(transitiva)
  1. Opinii kaj deklari bona kaj akceptinda: ĉu vi ne aprobas mian intencon? (L.L. Zamenhof) ; aprobi proponon (L.L. Zamenhof), iniciativon (L.L. Zamenhof), klopodon; la skribado de unu sono per du literoj neniam povas esti aprobata (L.L. Zamenhof) ; vortoj, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] laŭdi, aplaŭdi.
  1. Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo: la ekzamenkomisiono aprobis s-ron N. kiel doktoron; aprobita profesoro de Esperanto; la ’Kolekto aprobita’ de D-ro Zamenhof [SAMSENCA] konfirmi, sankcii, diplomi.

===aproksimi===

(transitiva) Trovi nombrojn (funkciojn) senlime proksimajn al objekto: aproksimi la oran proporcion per ĉena frakcio.

===apsido===

(L.L. Zamenhof) [ASTRONOMIO] Tiu punkto, kie iu planedo estas plej proksima aŭ plej malproksima rilate al Suno ( [SAMSENCA] afelio, perihelio), aŭ Luno rilate al Tero ( [SAMSENCA] apogeo, perigeo).

===apterigo===

Genro (Apteryx) de senflugilaj, senkarinaj birdoj vivantaj en Nov-Zelando. Sinonimo: kivio.

===apud===

I - Prepozicio esprimanta la netuŝan proksimecon, kaj koncernanta pli precize:
  1. la personon aŭ objekton plej proksiman al la priparolato: stari apud la patro (L.L. Zamenhof) ; la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo (L.L. Zamenhof) ; li sidas apud la tablo kaj dormetas (L.L. Zamenhof) ; oni starigis ĝin (la florpoton) ĉe la fenestro tute apud lia lito (L.L. Zamenhof) ; ĝian kropon kun ĝiaj plumoj (de la oferota birdo) li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron […] en la cindrejon (Hebrea Biblio) ; (figurasence) oni komencis praktiki la holandajn metodojn de medicino apud (paralele kun) la ĉinaj.
  1. objekton en pli-malpli granda najbareco: apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas (L.L. Zamenhof) ; estis varmega batalo apud Lepsiko (L.L. Zamenhof).
Rimarko Inter ’apud’ kaj ’ĉe’ (en ties loka signifo) la diferenco estas la sama, kiel inter ’super’ kaj ’sur’: li havis glavon ĉe la femuro kaj lancon terpikitan apud li; mi ne loĝas ĉe mia frato, sed mia loĝejo estas apud la lia (L.L. Zamenhof).
apud
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:

===Apulio===

sud-eosta regiono de Italio (17° E, 41° N).

===apunto===

[KOMERCO] Kelko da malgrandaj moneroj, necesaj por fari ronda nerondan sumon: la pasaĝeroj devas mem havigi la apunton, aĉetante sian bileton.

===apuso===

= apodo.

===-ar===

I - Sufikso esprimanta kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, kaj montranta pli precize:
  1. ĉiujn el la respektiva speco ekzistantajn en la mondo aŭ en difinita regiono: la homaro, la birdaro, la bestaro; la gazetaro.
Rimarko. Oni uzas ’ar’ en tiu senco nur kun la plej ampleksasencaj radikoj, neniam kun la nomoj de apartaj specioj kaj simile;
  1. ĉiujn elementojn, kunapartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo (L.L. Zamenhof), arbaro (L.L. Zamenhof) ; idaro (L.L. Zamenhof) ; la verkaro de Zamenhof via naskitaro (L.L. Zamenhof) ; tendaro (L.L. Zamenhof) ;
  1. (post bestonomoj) ĉiujn individuojn, kolektitajn en unu loko aŭ apartenantajn al unu posedanto: brutaro (L.L. Zamenhof), ŝafaro (L.L. Zamenhof), luparo, bovaro, abelaro ( [SAMSENCA] grego, herdo, esameno);
  1. liston, katalogon: nomaro (L.L. Zamenhof) (de la Esperantistoj), vortaro (L.L. Zamenhof), frazaro (A. Grabowski), prezaro, horaro, adresaro (L.L. Zamenhof).
ar
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:

===arabesko===

  1. [BELARTOJ] Ornama desegnaĵo, laŭ la araba maniero, konsistanta el reto da kunplektitaj linioj; (figurasence) tra la verda foliaro la suno desegnis sur la tero lumajn arabeskojn.
  1. Kaprica, kompleksa melodia figuro.

===arabidopso===

[BOTANIKO] Genro (Arabidopsis el brasikacoj) de 15-20 specoj de herboj el la norda hemisfero kaj Afrikaj montaroj. Plej konata specio: Arabidopsis thaliana, unujara, kun blankaj floroj en apeksaj grapoloj kaj kun longa silikvo; tre uzata en plantgenetiko, precipe pro malmultaj kromosomoj (2 n = 10) kaj mallonga kreskoperiodo (4-6 semajna).

===arabinozo===

[VIDU] arabo.

===arabiso===

[BOTANIKO] Genro (Arabis el brasikacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun blankaj, rozaj, bluaj aŭ violaj floroj en apeksaj grapoloj kaj kun longa silikvo; ĉirkaŭ 180 specoj el la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero kaj tropikaj Afrikaj montaroj, pluraj pororname kultivataj.

===arabo===

  1. Loĝanto aŭ devenanto de Arabio: arabo ne starigos tie sian tendon (Hebrea Biblio).
  1. (vastasence) Ano de unu el la popoloj de arabio, Proksim-Oriento kaj nord-Afriko, kiuj parolas la diversajn dialektojn de la araba lingvo.

===aragonito===

[GEOLOGIO] Mineralo el ortoromba kalcia karbonato, CaCO3. [SAMSENCA] kalcito.

===Aragono===

Regiono en la nord-eosta parto de Hispanio (Zaragozo, 0°51 ’ U, 41°39’ N).

===arahanto===

[BUDHISMO] Homo atinginta la nirvanon.

===arakidata acido===

[KEMIO] C20H40H2. [SAMSENCA] ternukso.

===arakido===

  1. [BOTANIKO] Genro (Arachis el fabacoj) de 22 specoj de herboj el suda Ameriko, inter aliaj: ternuksa arakido (Arachis hypogaea), vaste kultivata en tropikaj kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 2-folieraj folioj kaj kun flavaj aŭ flavruĝaj floroj 1-4-ope akselaj; post fekundiĝo de la floro, la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu subtere kreskos.
  1. [KOMUNUZO] Ternukso.

===araknoido===

[ANATOMIO] (arachnoides) La meza meningo. [SAMSENCA] duramatro, piamatro.

===arako===

(L.L. Zamenhof) [KUIRARTO] Orienta brando, distilita el palmovino, el fermentinta rizo aŭ el sukerkano. [SAMSENCA] sakeo.

===aralio===

[BOTANIKO] Genro (Aralia el araliacoj) de falfoliaj arboj kaj arbustoj kun ofte dornaj tigoj, kun tre grandaj, du- aŭ tri-oble plume kunmetaj folioj kaj kun malgrandaj, blanketaj floroj en panikloj ariĝintaj en umbelojn; ĉirkaŭ 40 specoj el norda Ameriko, eosta Azio kaj Malajzio, pluraj kultivataj por ornamo.

===Aralo===

Interna maro en centra Azio (60° E, 45° N).

===arameo===

Ano de semida gentaro, kiu fondis diversajn regnojn en Mezopotamio.

===araneo===

  1. [ZOOLOGIO] Genro (Araneus) de artropodoj el la klaso de araneoidoj, kiuj teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj ( [SAMSENCA] silko 2), per kiu ili kaptas insektojn kaj ceteraj.
  1. [KOMUNUZO] Araneulo: li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: vi instruas al mi elteni! (L.L. Zamenhof).

===aranĝi===

(transitiva)
  1. Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion: aranĝi ĉambron, liton; aranĝi librojn en biblioteko; aranĝi polinomon; la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestoj kaj iom da tolaĵo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] dispozicii, ordometi.
  1. Prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati: kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas (L.L. Zamenhof) ; aranĝi tetrinkadon (L.L. Zamenhof) ; la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn (L.L. Zamenhof) ; kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron? (L.L. Zamenhof) ; aranĝi eksperimenton; granda institucio aranĝita de registaroj (L.L. Zamenhof) ; estas ja tiel aranĝite! (L.L. Zamenhof) ; mi jam aranĝos, ke vi estu sufiĉe malgranda (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en egala maniero (L.L. Zamenhof) ; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas (L.L. Zamenhof) ; absolute se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] organizi, pretigi, plenumi.
  1. [MUZIKO] [SPEKTAKLO] Alporti al muzika aŭ teatra peco la necesajn ŝanĝojn, por ke ĝi adaptiĝu al nova akompano, prezentado kaj simile. [SAMSENCA] adapti.

===arao===

[ZOOLOGIO] Genro (Ara) de grandaj Amerikaj papagoj kun plumoj okulfrape koloraj. [SAMSENCA] kakatuo.

===Ararato===

Vulkana montaro en Turkio (44°20’ E, 39°40’ N).

===Araso===

Urbo en la norda regiono de Francio, fama en Mezepoko pro siaj murtapiŝoj (2°46’ E, 50°17’ N).

===araŭkario===

[BOTANIKO] Genro (Araucaria el araŭkariacoj) de altaj, plejparte dioikaj koniferaj arboj kun tipe verticilaj branĉoj, kun dense spirale sidaj folioj kaj kun globformaj konusoj; 18 specoj el la suda hemisfero, pluraj pororname kultivataj. [SAMSENCA] agatido.

===arbalesto===

Speco de pafarko, streĉata per risorto kaj provizita per ligna fusto, por direkti la sagon.

===arbedo===

(evitinda)
  1. = trunkarbusto.
  1. = tufarbusto.

===arbitra===

Tia, ke ĝi dependas de la sola volo, emo aŭ kaprico de iu: arbitra ago, regulo, povo; tio estas arbitra decido; ĉiuj vortoj de Volapük estis arbitre elpensitaj (L.L. Zamenhof).

===arbitracio===

  1. [JURO] Decido pri ia grava diskutaĵo, farita de ekstera(j) persono(j), interkonsente elektita(j) de la diskutantoj: ĉiu internacia malkonsento devus esti finita per arbitracio. [SAMSENCA] mediacio.
  1. [SPORTO] Tuto de la agoj de tiu, kiu oficiale zorgas pri la respekto de la reguloj en sporta konkurso, matĉo kaj simile.

===arbitraĝo===

[FINANCO] Spekulacia operacio, kies bazo estas elprofiti la kurzodiferencon de valoraĵoj (valorpaperoj, akcioj, devizoj, valutoj kaj simile) en diversaj merkatoj, por havi netan profiton per aĉetovendo. [SAMSENCA] aĝioti, spekuli.

===arbo===

[BOTANIKO] Multjara ligneca planto kun ĝenerale nur unu ĉefa tigo, kies nuda bazparto estas nomata trunko, kiu supre dividiĝas je pli-malpli larĝa branĉaro ( [SAMSENCA] krono, kanopeo); arbo maturstadie altas pli ol 7 m kaj iuj atingas pli ol 100 m ( [SAMSENCA] arbeto, arbego): kverko, platano, pomujo estas arboj; arbo krakanta venton ne timas (L.L. Zamenhof) ; fleksu arbon dum ĝia juneco (L.L. Zamenhof) ; [BIBLIO] la arbo de vivo, la arbo de sciado. [SAMSENCA] arbusto.

===arbusto===

[BOTANIKO] Ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6-7 m) sen (tufarbusto) aŭ kun (trunkarbusto) malalta trunko (ne pli ol 0,5 m). [SAMSENCA] arbeto, staŭdo, vepro.

===arbuto===

  1. [BOTANIKO] Genro (Arbutus el erikacoj) de daŭrafoliaj arbetoj kaj trunkarbustoj kun elipsaj, ledecaj, integraj aŭ dentaj folioj, kun kloŝformaj, blankaj floroj en panikloj kaj kun fruktoj (beroj) globaj, ruĝaj, veruketsupraĵaj, manĝeblaj; 14 specoj el uesta Eŭropo, Mediteranea Regiono kaj nord-uesta Ameriko. Sinonimo: fragarbo
  1. [KOMUNUZO] Frukto de arbuto 1. Sinonimo: arbutbero.

===arĉo===

  1. [MUZIKO] Frota ekscitilo por kordvibrado, konsistanta el maldika ligna stango, laŭlonge de kiu estas fiksita fasko el ĉevalharoj aŭ alia materialo, streĉita ekde la pinto ĝis la kalkano: per unu tiro de arĉo; se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) vibris mia koro sub la arĉ’ (K. Kalocsay).
  1. [FERVOJO] Horizontala frota parto de kurentodeprenilo, uzata ĉe elektraj trakciiloj. [VIDU] troleo, pantografo.

===Ardenoj===

Montaro en la partoj nord-eoste de Francio kaj sud-eoste de Belgio: la Ardena arbaro (5° E, 50° N).

===ardeo===

[ZOOLOGIO] Genro (Ardea) de vadbirdoj el la ordo de cikoniformaj, kun longaj, maldikaj kruroj kaj kolo, kun granda, pika beko, vivantaj ĉe marĉoj kaj riveroj. [SAMSENCA] gruo.

===ardezo===

  1. [GEOLOGIO] Petro fajne kristala, malforte metamorfa, fendiĝanta en platajn tavolojn, uzatajn interalie por fari tegmentojn: ardezo estas blugriza. [SAMSENCA] skisto, filito.
  1. Tabuleto, pasintece el ardezo, uzata de junaj lernantoj por skribado per kreto aŭ speciala krajono. [SAMSENCA] grifelo.

===ardi===

(netransitiva)
  1. Esti varmega ĝis koloro ĝenerale ruĝa aŭ blanka: en eleganta kameno ardis karboj (L.L. Zamenhof) ; ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj? (Hebrea Biblio) ; ardas fera stango en la fajro; bovo (bronza), en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas (L.L. Zamenhof) ; ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj malaperis en la flamo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] fajri, flami.
  1. (figurasence) Esti tre pasia, ekstreme viveca, fervora: siaj ardantaj okuloj (L.L. Zamenhof) ; febra volo ardas en liaj vejnoj; interna kolero, ĝojo ardis sur liaj vangoj; al li tutprave ŝi ardis kolere (A. Grabowski). [SAMSENCA] boli.

===areko===

[BOTANIKO] Genro (Areca el arekacoj) de daŭra- aŭ duondaŭra-foliaj, monoikaj arboj (palmoj) kun maldika trunko, kun plume kunmetaj folioj kaj kun ruĝaj aŭ oranĝaj fruktoj (beroj) unusemaj; ĉirkaŭ 60 specoj el Hindio kaj Malajzio, inter aliaj kateĉuareko.

===arenario===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Arenaria el kariofilacoj) de malaltaj, unu- aŭ plur-jaraj herboj kun ĝenerale blankaj floroj kaj kun ovoidaj kapsuloj postdehiske sesdentaj; ĉirkaŭ 150 specoj el la norda hemisfero, pluraj multe uzataj en rokĝardenoj.

===areno===

  1. Ebena loko, en la centro de cirko, rezervita por bataloj aŭ ludoj: la gladiatoroj eniris en la arenon.
  1. (figurasence) Kampo de agado aŭ de idea batalo: eniri en la politikan arenon; Orientlandoj fariĝis la areno de la grandaj potencoj.

===areo===

(L.L. Zamenhof)
  1. Parto de la tersurfaco, konsiderata el aparta vidpunkto: la inundo kovris milhektaran areon; alteriĝa areo. [SAMSENCA] tereno, kampo.
  1. [TEKNIKOJ] Surfaca amplekso: areo de muro, kversekca areo de akvotubo; neta areo de aerodino; surfacamplekso.
  1. a) [MATEMATIKO] Grando de surfaco: la areo de ĉambro, de fenestro; la areo de sfero kun radiuso r estas 4 πr².

b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Dudimensia amplekso de aro. [SAMSENCA] longo, volumeno.

  1. [TIPOGRAFIO] Kompostareo. [SAMSENCA] longo 3.

===areolo===

  1. [ANATOMIO] [MEDICINO] [METEOROLOGIO] Mallarĝa areo ĉirkaŭ punkto aŭ centro: la areolo de akno areolo de mamo (areola mammae iom pigmentita cirklo ĉirkaŭ la cico) areolo de Luno.
  1. a) [BOTANIKO] Ligneciĝinta dikaĵo, ĉirkaŭanta la rondajn interrompojn en la muro de la trakeoidoj de la gimnospermoj: areolaj trakeoidoj. [VIDU] toro.

b) [BOTANIKO] Kusenforma elemento de la tigo de kaktacoj, el kiu kreskas dornoj, haroj, glandoj, tigoj kaj floroj.

c) [BOTANIKO] ĝenerale plata kaj plurangula elemento de la talo de multaj krustecaj likenoj.


===areometro===

Instrumento, bazita sur la hidrostatika principo, kaj uzata por mezuri la denson de likvo.

===areopag===

(figurasence) Aŭtoritata juĝantaro.

===Areso===

[MITOLOGIO] Helena dio de la milito. [SAMSENCA] Marso.

===aresti===

(transitiva) [JURO] Per leĝa aŭ polica aŭtoritato kapti iun, por tiun malliberigi kaj eventuale transdoni al juĝado: aresti ebriulon, suspektaton, ŝteliston; li estis arestita de Gestapo; oni liberigis la arestitojn.

===arganio===

[BOTANIKO] Genro (Argania el sapotacoj) de nur unu specio (Argania spinosa) el Maroko, daŭrafolia, dorna arbeto kun tre malmola ligno, uzata en lignaĵarto, kaj kun verda bero, en formo de granda, pintfina olivo, enhavanta tre malmolan semon kaj liveranta oleon kompareblan kun olivoleo.

===argano===

  1. Metala ĉarpentaĵo, portanta la drilegon de naftoŝakto.
  1. (evitinda) = gruo 2.

===argemono===

[BOTANIKO] Genro (Argemone el papavacoj) de plantoj-unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kaj unu tufarbusto-enhavantaj flavan aŭ oranĝan laktosukon, kun profunde lobaj, pintapeksaj folioj, kun blankaj, flavaj aŭ bluetaj floroj kaj kun dornaj kapsuloj; 23 specoj el Ameriko kaj Havajo, kelkaj kultivataj por ornamo.

===argentano===

= arĝentano.

===Argentino===

suda Amerika regno, inter Andoj kaj Atlantiko (Bonaero, 58°22’ U, 34°36’ S).

===argilo===

  1. Sedimenta aŭ rezidua petro tre etgrajna (0,004-0,002 mm), ofte en formo de glueca, knedebla tero, konsistanta el aŭ precipe el argilaj mineraloj: brikoj el kruda, bakita argilo; kalcinita, potista, refraktara argilo; argildometo (L.L. Zamenhof) ; malbelaj argilkotaj stratetoj (L.L. Zamenhof).
  1. La responda sedimento. Sinonimo: argila sedimento. [SAMSENCA] koto, silto, tero.

===arginino===

[KEMIO] Aminacido, H2N-C(=NH)NH-(CH3)3CH(NH2)-COOH, unu el la 20 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj, esenca por la homo; simbolo: Arg.

===argiopo===

[ZOOLOGIO] Genro (Argiope) de araneuloj, kiuj teksas grandan, vertikalan araneaĵon kaj ŝirmas siajn ovojn en nesto.

===argironeto===

[ZOOLOGIO] Araneulo (unuspecia genro Argyroneta aquatica), vivanta en sensala akvo, kie ĝi teksas kloŝforman loĝejon, kiun ĝi plenigas per aero. Sinonimo: akvoaraneo.

===Argo===

[HISTORIO] La ĉefa urbo de Argolando (22°43’ E, 37°37’ N).

===argonaŭto===

[ZOOLOGIO] Genro (Argonauta) de okbrakaj cefalopodoj kun papereca ŝelo sekreciita de la brakoj, vivantaj en varmaj maroj. [SAMSENCA] naŭtilo, polpo, sepio.

===Argonaŭtoj===

[MITOLOGIO] Tiuj helenaj herooj, kiuj, sub la gvidado de Jazono, iris konkeri la oran ŝaffelon.

===argono===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] Elemento, Ar, atomnumero 18, atommaso 39,95.
  1. [KEMIO] Nobla gaso, ekzistanta en tre malgranda kvanto en la ter-atmosfero.

===argumenti===

  1. (netransitiva) Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj: ili senfine argumentas, kaj neniu konvinkas alian; batanto povas argumenti, batato devas silenti (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] diskuti, rezoni. [VIDU] kontesti.
  1. (transitiva) Prezenti ion kiel argumenton: ili argumentas lian nescion pri la faktoj; oni povas proponi forigon de la artikolo kaj de la akuzativo, argumentante, ke ekzistas lingvoj, kiuj vivas tre bone sen ili (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] pruvi, preteksti.

===Arguso===

[MITOLOGIO] Centokula giganto: (figurasence) li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato! (L.L. Zamenhof).

===arĝentano===

[TEKNIKOJ] Alojo el kupro, nikelo kaj zinko, imitanta arĝenton. Sinonimo: arĝentumo. [SAMSENCA] alfenido.

===arĝento===

  1. [KEMIO] Elemento, Ag, atomnumero 47, atommaso 107,87.
  1. [KEMIO] Metalo brila, blanka, ne oksidiĝanta en la aero: arĝento purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita (Hebrea Biblio) ; forigu de arĝento la almiksaĵon (Hebrea Biblio) ; arĝentodona grundo; (figurasence) via arĝento fariĝis skorio (Hebrea Biblio). [VIDU] arĝentano.
  1. [HERALDIKO] Blanko.

===arĝirolo===

[MEDICINO] Arĝento en koloida stato, uzata kiel antisepsaĵo.

===arĥ…===

Serĉu arkaika..

===arĥaika===

Malnoviĝinta kaj ne plu en uzado. Sinonimo: arkaa

===arkaika===

Malnoviĝinta kaj ne plu en uzado. Sinonimo: arkaa

===arĥaismo===

Arkaismo.

===arĥaja===

(L.L. Zamenhof) = arkaa

===arĥeologo===, ===arkeologo===

Fakulo pri arĥeologio.

===arĥitekturo===, ===arĥitekto===

Arkitekturo.

===arĥitravo===

(L.L. Zamenhof), arkitravo [ARKITEKTURO] La malsupra parto de entablemento, kiu kuŝas senpere sur la kapiteloj.

===arĥivo===, ===arkivo===

  1. Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj: historiaj arĥivoj; la arĥivoj de notario, de nobela familio, de granda gazeto; formeti ion en arĥivon (figurasence: flanklasi); jam aparteni al la arĥivo (K. Bein) (esti eksmoda).
  1. [KOMPUTIKO] Kolekto de malofte uzataj datenoj: bendarĥivo; densigita arĥivo; enarĥivigi dosieron. [SAMSENCA] savkopio.

===aria===

(L.L. Zamenhof) = arja.

===Ariadno===

[MITOLOGIO] Filino de Minoo kaj Pazifao, forlasita de sia amanto Tezeo, sed konsolita de Dionizo.

===arida===

  1. [GEOGRAFIO] (parolante pri klimato) Tre seka, dezerta; (parolante pri grundo). Malfekunda pro troa sekeco. [SAMSENCA] senarba, dezerta, stepo.
  1. (figurasence) Malsentema, sensenta.

===ariero===

[SPORTO] La malantaŭa parto de armeo, taĉmento kaj simile. [VIDU] ariergardo.

===Arieso===

= ŝafo 4 kaj 5.
unua punkto de Arieso = ekvinoksa punkto.

===arilo===

[BOTANIKO] Ekstera kovraĵo aŭ alpendaĵo de iuj semoj, ekzemple la intense ruĝa, karneca kovraĵo sur la semo de taksuso aŭ de evonimo.

===Arimano===

[RELIGIO] La principo de la Malbono, en la zoroastra religio. [SAMSENCA] Ahura-Mazdo, Satano.

===ario===

  1. [MUZIKO] Kantmelodio.
  1. [MUZIKO] Solo en opero.

===Ario===

Kristana teologo (Arius, 280-336).

===Ariono===

Helena lirikisto: la fablo de Ariono kaj la delfeno.

===Ariosto===

Itala poeto, aŭtoro de ’ Rolando freneza’ (Ariosto Ariosto, 1474-1533).

===Aristarko===

Helena kritikisto, fama pro sia justeco (3a jarcento antaŭ Kristo).

===Aristido===

Helena vira nomo, interalie de Atena regnestro (5a jarcento antaŭ Kristo).

===aristo===

  1. [ANATOMIO] Palpharego sur la antenoj de kelkaj dipteraj insektoj.
  1. [BOTANIKO] Rigida, fadenforma plilongigaĵo aŭ alpendaĵo sur la apekso aŭ ekstera flanko de brakteo aŭ de alia organo: aristo de akeno, glumeto, folio, sepalo.

===Aristofano===

Helena komediverkisto (ĉirkaŭ 445-385): la ’Nuboj’ de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco (L.L. Zamenhof).

===aristokrato===

Homo, kiu apartenas al la nobelaro aŭ al la privilegiita(j) klaso(j): la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) la teofilozofio faras el siaj adeptoj la aristokratojn de la gusto.
Rimarko. ’aristokrato’ konsideras sin apartenanta al elito; ’nobelo’ estas nur posedanto de titolo.

===aristolokio===

[BOTANIKO] Genro (Aristolochia el aristolokiacoj) de plurjaraj herboj kaj lianoj kun simplaj, ofte korformaj folioj, kun floroj havantaj korolaspektan kalikon malsupraduone kurbe tubforman, supraduone langetforman, kaj kun fruktoj (kapsuloj daŭrete karnecaj) ofte balonformaj; ĉirkaŭ 120 specoj el la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de la Malnova Mondo, pluraj pororname kultivataj.

===Aristotelo===

(L.L. Zamenhof) Helena filozofo, kiu interalie fondis la logikon (384-322).

===aritenoido===

[ANATOMIO] (cartilago arytenoidea) Nomo de la kartilagoparo, kiu formas parton de la laringo.

===aritmetiko===

[MATEMATIKO] Branĉo de la matematiko, kie oni studas entjerajn nombrojn kaj operaciojn sur ili. [SAMSENCA] nombroteorio.

===Arizono===

Unu el la ŝtatoj de Usono (112° U, 35° N).

===arja===

Rilata al la antikvaj triboj kaj lingvoj de tiuj, kiuj iĝis la persoj kaj la hindoj.

===arkaa===

Arkaika.

===Arkadio===

(L.L. Zamenhof)
  1. Antikva montara regiono en la centro de Peloponezo (22° E, 37°30’ N).
  1. (figurasence) Ideala paŝtista paradizo.
  1. [BELETRO] Literatura skolo, karakterizita de konvencia troŝato al naturo kaj simpleco.

===arkado===

[ARKITEKTURO] ĉiu el la serio de arkoj, subtenataj de kolonoj, formanta pasejon kaj simile: sub la arkadoj, kie la nobelaro kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj (L.L. Zamenhof) ; la arkadoj de strato Rivoli en Parizo; blinda arkado (nura ornamo, reliefe masonita sur fasadmuro).

===arkaika===, ===arĥaika===

Malnoviĝinta kaj ne plu en uzado. Sinonimo: arkaa

===arkano===

  1. [RELIGIO] Sekreta instruo aŭ rito, rezervita al inicitoj.
  1. Taroka karto: maĵora arkano (unu el la 22 simbolaj bildoj), minara arkano (unu el la ceteraj 56 kartoj).
  1. (figurasence) Sekreto, mistero. [VIDU] kripto.

===Arkansaso===

Unu el la ŝtatoj de Usono (92° U, 35° N).

===arkeano===

[GEOLOGIO] La unua tempodividaĵo de antaŭkambrio, iam taksita kiel periodo. [SAMSENCA] proterozoiko, hadeano.

===arkebuzo===

[HISTORIO] Malnova formo de fusilo, kiun oni, por la uzo, devis apogi sur forko aŭ tripiedo. [VIDU] muskedo, pafilo, arbalesto.

===arkegonio===

[BOTANIKO] Inseksa reproduktorgano de la briofitoj kaj vaskulplantoj, tipe konsistanta el botelforma ĉelara entenanta gameton ( [SAMSENCA] oosfero), sed tre reduktiĝinta ĉe la semplantoj.

===arkeo===

(L.L. Zamenhof) [BIBLIO] Laŭ legendo, reprilaborita en la Biblio, la ŝipo konstruita de Noa, por savi el la diluvo sian familion kaj ĉiujn specojn de bestoj.

===arkeoj===

Prabakterioj.

===arkeologo===, ===arĥeologo===

Fakulo pri arkeologio.

===arkeopterigo===

[PALEONTOLOGIO] Genro (Archaeopteryx) de primitivaj birdoj, kun parte reptiliaj trajtoj (inter aliaj dentoj kaj skvamoj), kiu vivis dum la supra ĵurasio.

===arkeozoiko===

= arkeano.

===arketipo===

  1. [FILOZOFIO] Eterna ideo, modelo de la estaĵoj.
  1. [LINGVOSCIENCO] Originalo, sur kiu oni kopiis la ceterajn manuskriptojn.
  1. [PSIKOLOGIO] Psika nekonscia strukturo, herede ricevita, povanta manifestiĝi per tipaj simboloj, el kiu fontas sentoj, pensoj, imagaĵoj kaj energio. [SAMSENCA] pratipo.

===arki===

= ĉef: arkifriponoj (L.L. Zamenhof) ; arkianĝelo; arkidiakono.

===Arkiloko===, ===Arĥiloĥo===

Helena satiristo de la 7a jarcento antaŭ Kristo

===arkimandrito===

[KRISTANISMO] Estro de monaĥejo, en la ortodoksa eklezio.

===Arkimedo===

Helena matematikisto kaj fizikisto (3a jarcento antaŭ Kristo): la principo de Arkimedo; arkimeda ŝraŭbo.

===Arkipelago===

[HISTORIO] Antikva nomo de la Egea Maro.

===arkipteroj===

(arkaika) [ZOOLOGIO] Grupo (eksa ordo Archiptera) de insektoj, kiu ampleksas inter aliaj la efemerojn, odonatojn, pedikojn, termitojn.

===arkitekto===, ===arĥitekto===

Tiu, kiu profesie sin okupas pri la konstruado de domoj, preĝejoj, palacoj, stacidomoj kaj tiel plu, farante la planojn kaj direktante la laboron: Le Corbusier estis la unua el la vere modernaj arkitektoj; (figurasence) la arkitekto de la universo (Dio); li estis la arkitekto de sia propra riĉo.

===arkitekturo===

  1. La arto kaj scienco organizi la spacon per konstruaĵoj, kiuj respondu al la bezonoj de la homoj.
  1. Stilo de konstruo: palaco de impona arkitekturo; ĉefverkoj de la renesanca arkitekturo; (figurasence) la arkitekturo de poemaro, de vizaĝo.

===arkiteŭto===

[ZOOLOGIO] Genro (Architeuthis) de grandegaj, dekbrakaj cefalopodoj, kies brakoj povas atingi la longon de pluraj metroj. [SAMSENCA] kalmarego.

===arkitravo===, ===arĥitravo===

(L.L. Zamenhof) [ARKITEKTURO] La malsupra parto de entablemento, kiu kuŝas senpere sur la kapiteloj.

===arkivo===, ===arĥivo===

  1. Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj: historiaj arkivoj; la arkivoj de notario, de nobela familio, de granda gazeto; formeti ion en arkivon (figurasence: flanklasi); jam aparteni al la arkivo (K. Bein) (esti eksmoda).
  1. [KOMPUTIKO] Kolekto de malofte uzataj datenoj: bendarkivo; densigita arkivo; enarkivigi dosieron. [SAMSENCA] savkopio.

===arkivolto===

[ARKITEKTURO] Modluro, ornamanta la konturon de arko.

===arko===

  1. [MATEMATIKO] Parto de cirklo aŭ de alia kurbo: arksekundo (1/3600 de grado); arkolongo.
  1. [MATEMATIKO] (parolante pri angulo) Nombro esprimanta la grandon de angulo per la arkolongo sur koncerna cirklo kun radiuso 1. [VIDU] radiano, sinuso.
  1. [KOMUNUZO] Objekto havanta tian formon: arkoj de kroketludo; arkoj de selo; arkoj de laŭbo; fari arkon el iu (L.L. Zamenhof) (instrui al li/ŝi ĝentilecon); (figurasence) mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis (L.L. Zamenhof) ; la venka arko de sia nigra brovo; mian arkon (ĉielan) Mi metos arkon la nubon (Hebrea Biblio).
  1. = lumarko.
  1. Pafarko: streĉi sian arkon; (figurasence) tro streĉi la arkon (tro postuli); havi du ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi).
  1. [ARKITEKTURO] Kurbo, laŭ kiu estas kreita volbo aŭ lintelo: arko de fenestro, de volba; arko duoncirkla, segmenta, elipsa, korbansa, triloba, hufa, kilforma; apoga, deŝarĝa arko; triumfa arko. [VIDU] gotika, romanika.
  1. [ANATOMIO] Nomo de diversaj anatomiaj elementoj en forma de arko: aorta arko; brova, puba, ripa arko; la dentara arko.
  1. [MUZIKO] Ligaturo.
  1. [LINGVOSCIENCO] Supersigna kun la formo de arko. [SAMSENCA] cirkumflekso, ligaĵo, diftongo.

===arkonto===

ĉiu el la 9 estraranoj, kiuj regadis Atenon.

===arkosaŭroj===

[PALEONTOLOGIO] Subklaso (Archosauria) de reptilioj, al kiu apartenas la krokodiluloj kaj la diversaj dinosaŭraj ordoj.

===arkozo===

[GEOLOGIO] Detrita, sableca sedimenta petro el kvarco (ĝis 60 \) kaj minimume 25 \ da feldspato, devenanta el la diseriĝo kaj malforta alteracio de granitecaj petroj: arkozo estas feldspatoriĉa sablopetro.

===arkta===

(L.L. Zamenhof) [GEOGRAFIO] Nordpolusa: la Arkta Oceano.

===arkteo===

[BOTANIKO] Genro (Arctium el asteracoj) de fortikaj, du- kaj plur-jaraj herboj, kun longpetiolaj, longe korformaj bazfolioj kaj kun branĉiĝanta infloresko, kies multaj, preskaŭ globaj kapituloj facile alkroĉiĝas al vestaĵoj pro hokformaj brakteoj; 11 specoj el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, el kiuj lapo.

===arktio===

  1. [ZOOLOGIO] Genro (Arctia) de noktpapilioj, grandaj okulfrape koloraj, inter aliaj: bruna arktio (Arctia caja) ruĝa, blanka kaj nigra; nigra arktio (Arctia villica) flava, nigra kaj blanka.
  1. = arkteo.

===arktostafilo===

[BOTANIKO] Genro (Arctostaphylos el erikacoj) de arbustetoj, arbustoj kaj arbetoj kun simplaj, ledecaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj en apeksaj grapoloj aŭ panikloj kaj kun fruktoj (beroj) globaj, karnaj, ĉirkaŭ 1 cm diametraj; ĉirkaŭ 50 specoj el Eŭropo, norda Azio kaj norda Ameriko; iuj specoj kultivataj por ornamo aŭ uzataj por medicino. Sinonimo: ursuvo.

===Arkturo===

[ASTRONOMIO] Oranĝeta ĉefstelo (α Bootis) en la konstelacio Bovisto, unu el la ses plej helaj steloj.

===arkuso===

(evitinda) = arko 2.

===arlekeno===

(ankaŭ majuskle) Gaja burleskulo, origine rolulo en la itala komedio, konebla per sia multpeca bunta vesto: la morto estas io pli, ol salto de arlekeno! (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] klaŭno, pajaco, pieroto, pulĉinelo, Kolombino.

===Arlezo===

Provenca urbo, fama pro la restaĵoj de Romanaj monumentoj (4°38’ E, 43°40’ N).

===armadelo===

  1. [ZOOLOGIO] Kolektiva nomo de la mamuloj, apartenantaj al la familio de dazipodedoj.
  1. [ZOOLOGIO] Specio de dazipodo (Dasypus novemcinctus) kun 9 vicoj de ostopecoj.

===armadilidio===

[ZOOLOGIO] Genro (Armadillidium) de krustacoj, parencaj al onisko.

===Armando===

Vira nomo.

===armaturo===

  1. [ARKITEKTURO] Aro da stangoj, pecoj aŭ dratoj, plejofte metalaj, kiuj plifortikigas masonaĵon, ĉarpentaĵon, fandaĵon aŭ ian ajn ferlaboraĵon: armaturo de teatra dekoracio, de gipsa statuo; domo el brikoj kun betona armaturo.
  1. [FIZIKO] Magneta ferpeco, metita kontraŭ la ekstremaĵoj de daŭra magneto, por malpliigi la reluktancon kaj konservi la magnetismon.
  1. [FIZIKO] La du platoj aŭ metalfolioj de kondensilo 2.
  1. [ELEKTRO] La rotacia parto de elektra maŝino.

===armeno===

Ano de gento loĝanta en Armenio kaj minoritate (Turkio, Irano) aŭ diaspore en diversaj landoj.

===armeo===

  1. La tuta militista forto de regno aŭ nacio: konstanta, profesia, volontula armeo; aktiva, rezerva armeo; la rusa armeo; aerarmeo, terarmeo, mararmeo.
  1. [ARMEOJ] Parto el tiu militistaro, ampleksanta ĉiujn kategoriojn de armiloj kaj aparte organizita sub la komando de unu ĉefgeneralo: la 3 a, la 6a armeo de la okcidenta fronto; la norda grupo da armeoj. [SAMSENCA] korpuso.
  1. Tuto de la batalantoj apartenantaj al unu el la du intermilitantoj: li faris mirindaĵojn antaŭ la okulo de la armeo (L.L. Zamenhof) ; sendi raportojn pri la marŝo de la armeo (K. Bein) ; Napoleon’ grandegan armeon disponas, kian homoj ne vidis (A. Grabowski).
  1. (figurasence) Multnombra kolekto da homoj aŭ bestoj: armeo da strikantoj, da petantoj (L.L. Zamenhof) ; vera armeo da komizoj (L.L. Zamenhof), oficistoj (L.L. Zamenhof) ; armeo da akridoj.

===armerio===

[BOTANIKO] Genro (Armeria el plumbagacoj) de malaltaj, tufiĝantaj plantoj-plurjaraj herboj kaj unu arbusteto-kun lancet- lini-formaj folioj kaj kun kapformaj glomeruloj, sub kiuj sidas membraneca involukro; ĉirkaŭ 100 specoj el Eŭropo, norda Afriko, sud-uesta Azio kaj Ameriko.

===armi===

(transitiva)
  1. Provizi per bataliloj, por ataki aŭ defendi: armi la laboristojn kontraŭ la polico; li armis sin per botelo kaj frapis; bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj (K. Bein) ; kiam fortulo plene armita gardas sian palacon […] (Nova Testamento) ; (analoge) armi urbon, citadelon.
  1. Vesti per armaĵo: armi nobelidon kavaliro (en Mezepoka ceremonio); li rapide sin armis (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Plifortigi por peno, tasko kaj simile: la malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min-nenio armis min kontraŭ la unua (L.L. Zamenhof) ; teruraj krimoj, kiuj armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! (L.L. Zamenhof) ; armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo […] (L.L. Zamenhof).
  1. [TEKNIKOJ] Fortikigi per diversaj rimedoj, subaĵo, ĉirkaŭvolvaĵo kaj tiel plu: la brusto kaj dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj (L.L. Zamenhof) ; betono armita (entenanta ferajn stangojn); kablo armita (per volvaĵo el dratoj aŭ per metaltubo); rigardi ion per nearmita okulo (K. Bein) (senlorna).

===armilario===

[BOTANIKO] Genro (Armillaria el trikolomacoj) de ombrelfungoj kun iom dekuraj lamenoj, sen stipingo, plejparte kun ringo; kosmopolita genro de ĉirkaŭ 40 specoj, inter aliaj la miela armilario (Armillaria mellea), mielkolora, manĝebla, parazita al la radikoj de arboj per rizomorfoj.

===armistico===

Militpaŭzo, difinita per detala skriba konvencio, kaj pli grava ol simpla batalhalto.

===armoracio===

[BOTANIKO] Genro (Armoracia el brasikacoj) de plurjaraj herboj kun tubera radiko, kun folioj kutime simplaj, la elbazaj grandaj kaj en rozeto, la nebazaj malgrandaj, kun blankaj, odoraj floroj en grapoloj kaj kun longe pedunklaj, elipsoidaj silikvoj; 4 specoj hejmaj de eosta kaj sud-eosta Eŭropo ĝis Siberio kaj en nord-eosta Ameriko.

===Armoriko===

Antikva nomo de Bretonio, ankoraŭ uzata en geologio: la Armorika masivo.

===armorio===

= blazono.

===arniko===

[BOTANIKO] Genro (Arnica el asteracoj) de plurjaraj herboj kun elbazaj folioj en rozeto, la aliaj ofte kontraŭe duopaj, kaj kun grandaj radiaj kapituloj, kies akenoj unuope portas hartufon; 32 specoj, nord-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj.

===Arno===

(L.L. Zamenhof) Toskania rivero, trafluanta inter aliaj Florencon kaj Pizon.

===aro===

(L.L. Zamenhof) Mezurunuo por kampoj en la metra sistemo kaj valoranta 100 ; simbolo: a ; centiaro (= 1 ); deciaro (= 10 ). [SAMSENCA] hektaro.

===aroganta===

Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj: popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon (Hebrea Biblio) ; arogantaj okuloj (Hebrea Biblio) ; al ilia aroganta postulo ni povis respondi nur per silento; arogante rigardi, akcepti vizitanton. [SAMSENCA] impertinenta.

===arogi===

(transitiva) (L.L. Zamenhof) Malhumile postuli, pretendi pri nemeritita honoro aŭ privilegio: ni protestas kontraŭ la rajto, kiun ĵus arogis al si unu ĵurnalo (L.L. Zamenhof) ; profeto, kiu arogos diri en Mia nomo ion […] (Hebrea Biblio) ; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn (Hebrea Biblio) ; knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero (L.L. Zamenhof) ; vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj (L.L. Zamenhof) ; mi ne arogas al mi kredi […] (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] uzurpi.

===aroki===

(netransitiva) [LUDOJ] En ŝako, movi samtempe unu turon, lokante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, kaj la reĝon, lokante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo.

===aromata===

[KEMIO] Enhavanta ciklan nesaturitan ĉenon, similan al la benzena molekulo.

===aromo===

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj: la aromo de vino, de kafo; aromo de spicoj kaj floroj leviĝis al ili (L.L. Zamenhof) ; ĉiu floro havis balzaman aromon (L.L. Zamenhof) ; aromherboj, pizoj; (figurasence) tiuj rakontoj ne povas transdoni la aromon de la realeco (L.L. Zamenhof) ; ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romantikeco.

===arondismento===

Parto de departemento aŭ de granda urbo en Francio.

===aroruto===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Specio de maranto (Maranta arundinacea).
  1. (striktasence) Nutra fekulo, ekstraktata el la rizomo de aroruto 1: kaĉo, ĵeleo el aroruto.
  1. (vastasence) Nutra fekulo simila al aroruto 2, ekstraktata el la rizomo de kelkaj tropikaj kaj subtropikaj plantoj (precipe dioskoreo, kanao, kurkumo kaj taro).

===arpeĝo===

[MUZIKO] Akordo, kies tonoj sonas ne samtempe, sed en rapida sinsekvo.

===arpento===

Malnova area mezurunuo en Francio, valoranta de 34 ĝis 51 arojn. [SAMSENCA] akreo, hubo.

===arsacetino===

(arkaika) [KEMIO] [FARMACIO] Medikamento, C8H9AsNNaO4, kies kerno estas benzena ciklo kun atomo de arseno; uzata kontraŭ la dormo-malsano, pasintece kontraŭ sifiliso.

===arsenalo===

(L.L. Zamenhof)
  1. (arkaika) Fabriko de armiloj.
  1. Tenejo de armiloj.
  1. (figurasence) Armilaro: la bandito portis kun si plenan arsenalon; (figurasence) ĉerpi el sia arsenalo da argumentoj.

===arseniko===

[KEMIO] (kolektiva nomo) Toksa kombinaĵo de arseno, precipe la arsenita anhidrido, As2O3.

===arseno===

  1. [KEMIO] Elemento As, atomnumero 33, atommaso 74,92, kies kombinaĵoj estas toksaj.
  1. [KEMIO] Nemetalo solida, ŝtalgriza.

===arsino===

(L.L. Zamenhof) Pasinteca rusa mezurunuo de longo (0, [BUDHISMO] 1 m).

===askalono===

(evitinda) = ŝaloto.

===askarido===

(L.L. Zamenhof) [ZOOLOGIO] Genro (Ascaris) de grandaj nematodoj, kiuj parazitas precipe en la intesto de homoj kaj aliaj mamuloj. [SAMSENCA] tenio, trikino.

===asketo===

(L.L. Zamenhof) Piulo, celanta animan perfektiĝon per korpaj rigoraĵoj: Budho deadmonis siajn disĉiplojn fariĝi asketoj. [SAMSENCA] ermito, fakiro.

===Askio===

[KOMPUTIKO] Ofte uzata 7-bita signaro (ASCII): - a dieso; Askia dosiero. [SAMSENCA] Unikodo.

===asklepiado===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Genro (Asclepias el asklepiadacoj) de plurjaraj herboj kun simplaj, ofte kontraŭe duopaj folioj kaj kun unuopaj aŭ precipe umbele ariĝintaj floroj; ĉirkaŭ 100 specoj el norda kaj centra Ameriko, kelkaj pororname kultivataj kaj unu, la Siria asklepiado (Asclepias syriaca ; [SAMSENCA] vatherbo), kvazaŭhejma en Eŭropo.
  1. [BELETRO] Antikva verso, konsistanta precipe el ĥorjamboj.

===Asklepio===

[MITOLOGIO] Helena dio de medicino. [VIDU] Eskulapo.

===asko===

[BOTANIKO] Fungoĉelo ofte pli-malpli sako aŭ klabo-forma, en kiu formiĝas sporoj (askosporoj) plejofte 8-opaj.

===askorba===

Mallongigo de antiskorbuta.

===Asmero===

ĉefurbo de Eritreo (39° E, 15° N).

===aso===

  1. [LUDOJ] Ludkarto, ĵetkuba faco aŭ domenpeco kun unu sola punkto: la aso estas en plej multaj ludoj la plej alta karto.
  1. [HISTORIO] Roma monero el bronzo.

===asocio===

  1. Grava societo, kuniĝanta la membrojn por komuna celo: Internacia Scienca Asocio (L.L. Zamenhof) ; Universala Esperanto-Asocio; Sennacieca Asocio Tutmonda; landaj, laboristaj asocioj. [SAMSENCA] kompanio, ligo, unio.
  1. Aro da kunligitaj diversaj aferoj, kiuj kvazaŭ alkroĉiĝas unu al alia: tiu poemo prezentas strangan asocion de ideoj; [KEMIO] (analoge) molekulasocioj.
  1. [EKOLOGIO] Vegetaĵa aŭ mikroba kunaĵo, klare difinita flaŭre, ekologie kaj disvastiĝe. [SAMSENCA] biocenozo.

===Asoko===, ===Aŝoko===


===asonanco===

  1. [BELETRO] Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekzemple en ’Noktuo jam ululis sur forumo’ aŭ ’Mia magia akvilegio’, kie ui faras asonancojn. [SAMSENCA] aliteracio.
  1. [BELETRO] Kvazaŭrimo kun samaj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj malsimilaj konsonantoj; ekzemple ’faros-baron’ aŭ ’fervore-korten’.

===asparagino===

[KEMIO] Amida aminacido, CONH2-CH2CHNH2-COOH, unu el la 30 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj, grava rezervoformo de amonio ĉe plantoj, interalie en ŝosoj de asparago.
Radiko: asparago

===asparago===

  1. [BOTANIKO] Genro (Asparagus el asparagacoj) de plurjaraj herboj aŭ malaltaj tufarbustoj, iuj grimpantaj, kun maldikaj, multabranĉaj tigoj, kun etaj, skvamecaj folioj kaj kun ofte delikate fadenformaj kladodioj; 130-140 specoj el Eŭropo, Azio kaj Afriko, pluraj pote kultivataj kaj unu, la oficina asparago (Asparagus officinalis), kultivata kiel legomo.
  1. [KOMUNUZO] Juna, fragila, legome uzata ŝoso de asparago 1, precipe de la oficina asparago: [KUIRARTO] asparagoj kun butero, asparagosupo. [VIDU] asparagino.

===asparto===

Radiko de aspartata acido (en kunmetaĵoj).

===Aspazio===

(LZ) Helena hetajro, amikino de Periklo.

===aspekti===

(netransitiva) Prezentigi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j): aspekti pale (L.L. Zamenhof), malbele (L.L. Zamenhof), sane (L.L. Zamenhof), mizere (L.L. Zamenhof) ; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam (L.L. Zamenhof) ; la gaje aspektantaj domoj (L.L. Zamenhof) ; bele aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo (L.L. Zamenhof) ; ŝi aspektas kiel la matenruĝo (Hebrea Biblio) ; ho ve! ili (la literoj) aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn (L.L. Zamenhof) ; la steloj aspektis tute novegaj (L.L. Zamenhof) ; vi aspektas tiel vire maltima! (L.L. Zamenhof) ; akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ŝajni.

===aspergi===

(transitiva)
  1. [RELIGIO] ŝprucigi likvon sur iun aŭ ion, por ĝin sanktigi: aspergi iun per akvo (L.L. Zamenhof), per oleo (L.L. Zamenhof) ; la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn (L.L. Zamenhof) ; li aspergis per sango la tabernaklon (Nova Testamento).
  1. Delikate, plurgutete surŝprucigi ion aŭ iun: aspergi florojn.

===asperulo===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Asperula el rubiacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun kvarangulaj tigoj, kun kontraŭe duopaj folioj ŝajne verticilaj pro folisimilaj stipuloj, kaj kun malgrandaj, blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj en korimboj aŭ panikloj; ĉirkaŭ 90 specoj el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, el kiuj deko pororname kultivataj.

===aspidistro===

[BOTANIKO] Genro (Aspidistra el konvalacoj) de plurjaraj, daŭrafoliaj herboj kun rampa rizomo, kiu portas grandajn foliojn petiolajn, malhele verdajn; ĉirkaŭ 10 specoj el eosta Azio, unu (Aspidistra lurida) pororname kultivata.

===aspido===

  1. [ZOOLOGIO] Venena serpento, specio (Naja haje) de kobro el Afriko, precipe Egiptio, kiu povas larĝigi sian nukan regionon, sed ne havas desegnaĵon sur ĝi: Kleopatro mortigis sin per piko de aspido; (figurasence) lia manĝaĵo fariĝos galo de aspidoj interne de li! (Hebrea Biblio) ; ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] kobro, najo.
  1. [ZOOLOGIO] Nomo de diversaj venenaj serpentoj.

===aspiko===

[KUIRARTO] Muldita gelatenaĵo, en kiun oni enmetis fileojn de kortobirdo aŭ de fiŝo, anseran grashepataĵon, trufojn kaj aliaj

===aspiracio===

[LINGVOSCIENCO] Karakterizaĵo (fonema aŭ ne) de iuj plozivoj, konsistanta en aerblovo, aŭdebla inter la konsonanto kaj la sekva vokalo.

===aspiratoro===

  1. [TEKNIKOJ] Iu ajn aparato, ekzemple suĉpumpilo, por movi fluidojn per suĉado. [SAMSENCA] polvosuĉilo.
  1. [MEDICINO] Instrumento por forigi per suĉado la nenormalan fluidan enhavon de kavoj en la korpo, de cistoj kaj simile.
  1. [METEOROLOGIO] Instrumento, uzata kutime en kunigo kun psikrometro, por ensorbado de etaj aerkvantoj, por ke tiel fiksiĝu la vera aertemperaturo.

===aspiri===

(al aŭ transitiva) Fervore deziri akiri ion altigan, glorigan kaj simile: se vi aspiras sian manon kaj volus edziĝi kun ŝi […] (L.L. Zamenhof) ; ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi (L.L. Zamenhof) ; aspiri al grandaj faroj (L.L. Zamenhof) ; aspiri honorojn (K. Bein) ; rigardi kaj aspiri ne devigas akiri (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ambicii, strebi.
Rimarko. Oni ’deziras’ aŭ ’celas’ ion ajn, oni ’aspiras’ al io bona, plaĉa, supera, oni ’ambicias’ ion altan, superan kaj malfacile atingeblan, oni ’sopiras’ pri io perdita.

===aspirino===

[FARMACIO] Medikamento, konsistanta el acetilsalikilata acido, CH3-CO-O-C6H4-COOH ; ĝi estas uzata kontraŭ febro, inflamo, doloro kaj, pro antiglobuletkuniĝaj ecoj, kontraŭ embolioj, trombozoj kaj miokardia infarkto.

===asplenio===

[BOTANIKO] Genro (Asplenium el aspleniacoj) de filikoj kun rozeto el folioj simplaj kaj integraj, plume lobaj aŭ plume kunmetaj, kaj kun liniformaj soroj unuope ŝirmitaj de induzio; kosmopolita genro de ĉirkaŭ 720 specoj, pluraj pororname kultivataj, inter aliaj: harasplenio (Asplenium trichomanes), kun vintrodaŭraj, plume dividaj folioj, havantaj rondajn folierojn kaj nigretajn pedunklon kaj ĉefripon; kosmopolita, prefere kreskas en roko aŭ mur-fendoj.

===aspra===

Prezentanta krude raspecan supraĵon: aspra ŝtono, vojo; (figurasence) ĉi tiu aspra mondo; vere aspra karaktero. [SAMSENCA] malglata.

===astako===

[ZOOLOGIO] Genro (Astacus) de dekkruraj krustacoj, vivantaj en sensalaj, puraj akvoj, kun longa pinto inter la okuloj; tre bongustaj. [SAMSENCA] kankro, omaro.

===Astano===

ĉefurbo de Kazaĥio (71°30’ E, 51°10’ N).

===Astarto===

[MITOLOGIO] Prasemida diino de la amo. Sinonimo: Aŝtar.

===astateno===

= astato.

===astato===

[KEMIO] Radioaktiva elemento, At, atomnumero 85, atommaso 209,99, halogeno.

===astenio===

[MEDICINO] Nenormala manko de fortoj, ordinare kaŭzata de nesufiĉa psika aŭ nerva stimulado; ĝi povas trafi aŭ la tutan organismon aŭ nur difinitan organon aŭ sistemon: trakeobronka astenio; neŭrastenio.

===astenosfero===

[GEOLOGIO] Fleksebla parto de la supra mantelo de Tero. [SAMSENCA] litosfero, magmo.

===asterio===

[ZOOLOGIO] Genro (Asterias kaj parencaj genroj) de ekinodermoj en formo de 5-pinta stelo. [SAMSENCA] ofiuro.

===asterisko===

[TIPOGRAFIO] Signo kun la formo de steleto (*), uzata interalie por indiki (post vorto aŭ frazo) referencon al piednoto, (ene de vorto) ellasitajn literojn, (sole) dividon en teksto, (en lingvistiko, antaŭ vorto aŭ frazo) neatestitan aŭ neakcepteblan formon. Sinonimo: steleto.

===astero===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Aster el asteracoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj, kies radiajn kapitulojn karakterizas flava aŭ purpura disko kaj granda, blanka aŭ okulfrape kolora krono; ĉirkaŭ 250 specoj, nord-hemisferaj, multaj pororname kultivataj. [VIDU] asterolino.

===asteroido===

(L.L. Zamenhof) [ASTRONOMIO] Planedeto.

===asterolino===

[VIDU] lino.

===asterozooj===

[ZOOLOGIO] Subfilumo (Asterozoa), ampleksanta la stelformajn ekinodermojn.

===Astianakso===

[BELETRO] Mita filo de Hektoro kaj Andromako, en Iliado.

===astigmata===

[MEDICINO] Prezentanta astigmatecon aŭ astigmatismon.

===astilbo===

[BOTANIKO] Genro (Astilbe el saksifragacoj) de plurjaraj herboj kun multegaj, malgrandaj floroj en pinta, kunmeta paniklo; 12 specoj el eosta Azio kaj nord-uesta Ameriko, pluraj por orname kultivataj.

===astmo===

[MEDICINO] Malsano, karakterizata de malfacila spirado kun konvulsioj de la spiraj muskoloj: atako de astmo; bronka, nerva astmo; somera astmo (fojnokataro); astmulo; kontraŭastmaj cigaredoj.

===astragalo===

  1. [BOTANIKO] Genro (Astragalus el fabacoj) de plantoj-unu- kaj plur-jaraj herboj kaj kelkaj arbustetoj-kun plume kunmetaj folioj kaj kun blankaj, flavaj, violetaj aŭ ruĝaj floroj en akselaj grapoloj aŭ kapoj; ĉirkaŭ 1 750 specoj, nord-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj. [SAMSENCA] astrakanto.
  1. [ARKITEKTURO] Modlura ornamo, kiu ĉirkaŭas la supran ekstremon de kolono: astragaloj troviĝas plej ofte ĉe romanikaj kolonoj.
  1. = talo ¹.

===Astraĥano===

Rusia urbo, ĉe la Volga delto (48°05’ E, 46°25’ N).

===astrakano===

Krispa felo de ŝafido azia, mortigita kelkajn tagojn post ĝia naskiĝo: virina mantelo el astrakano.

===astrakanto===

[BOTANIKO] Genro (Astracantha el fabacoj) parenca al astragalo, de dornaj, ofte kusenformaj arbustoj; ĉirkaŭ 250 specoj el sud-uesta Azio, pluraj (inter aliaj la guma astrakanto, Astracantha gummifera) liverantaj per incizo gumon farmacie uzatan. [VIDU] traganto.

===astreo===

[BOTANIKO] Genro (Astraeus el astreacoj el gasteromicetoj) de fungoj, aspektantaj kiel geastroj, kies ekstera parieto de bazidiujo humidastate stelforme sterniĝas kaj sekastate bule fermiĝas ĉirkaŭ la interna parieto; 2 specoj, tre disvastiĝintaj, el kiuj Astraeus ĥygrometricus ; unu el la tersteloj. [SAMSENCA] geastro.

===astro===

Natura ĉiela korpo, ekzemple stelo, kometo, planedo: la fiksaj astroj (la steloj); astrofiziko ([VIDU] fiziko); (kun astrologia senco) li estis naskita sub favora astro; Lun’ estas nia astro (L.L. Zamenhof) (de stelistoj).

===astrolabo===

Mezepoka sekstanto.

===astronaŭto===

[AVIADO] Kosmonaŭto.

===astronomo===

Specialisto pri astronomio.

===Asturio===

Provinco en la nord-uesta parto de Hispanio (Oviedo, 5°52’ U, 43°23’ N).

===Asunciono===

ĉefurbo de Paragvajo (57°42’ U, 25°19’ S).

===aŝaro===

Kondimento el fruktoj kaj legomoj, konfititaj en vinagro; ankaŭ uzata kiel almanĝaĵo. [SAMSENCA] ĉatnio, reliŝo.

===Aŝhabado===

ĉefurbo de Turkmenio (58° E, 39° N).

===aŝkenazo===

Judo en aŭ el centra kaj eosta Eŭropo. [SAMSENCA] sefardo.

===Aŝmodeo===

[BIBLIO] Malbonfarema demono en la libro de Tobio.

===aŝoko===

[BOTANIKO] Specio de sarako (Saraca asoka) el Hindio kaj Malajzio, daŭrafolia arbo kun belaj, de flavaj ĝis ruĝe oranĝaj floroj, rigardata de la budhistoj kiel sankta, ĉar apud ĝi naskiĝis la Budho.

===Aŝtar===

[MITOLOGIO] Fenicia nomo de Iŝtar : ili servis al Baal kaj al Aŝtar (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] Astarto.

=== Aŝtarot ===

= Aŝtar: la diino de Cidon, la sankta Aŝtarot pardonu min! (L.L. Zamenhof).

===Aŝuro===

[MITOLOGIO] La granda dio de la Asirianoj, kultata en Asiro.

===-at===

Sufikso esprimanta pasivon dum plenumiĝo (tiel nomata daŭro aŭ ripetiĝo) de la procezo (tiel nomata ’de pasiva prezenca participo’): punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos (L.L. Zamenhof) ; la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiligoj (L.L. Zamenhof) ; ho vi, paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naska kaj en flamoj mortanta! (E) ; la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] imperfekto.

===ataki===

(transitiva)
  1. (iu) Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io: ataki urbon, landon, popolon; du skerminstruistoj kun ŝajna kolero atakis unu la alian (L.L. Zamenhof) ; la sentima Patroklo atakis la malamikan ariergardon (K. Bein) ; la lastan el la amaso atakas la hundo (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] agresi, sturmi.
  1. (iu) Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston: ataki la registaron, la religion; ataki ies reputacion, honoron; s-ro Couturat kaj liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias […] (L.L. Zamenhof) ; la plej atakata flanko de nia lingvo estas ĝia alfabeton; (figurasence) ataki demandon, novan taskon (ekpritrakti).
  1. (io) Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito: atakis lin tempesto (K. Kalocsay) ; la febro, tremo (L.L. Zamenhof), suferego (L.L. Zamenhof), sopiro al la hejmo (L.L. Zamenhof) ; teruro lin atakis; la deziro atakis min, ke […] ; novaj, ĝis nun nekonataj pensoj atakis la kapon de la juna virino (L.L. Zamenhof) ; furioza puŝo de pasio atakis ŝin (L.L. Zamenhof) ; krizo atakis la pezan industrion.
  1. (io) Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco: rusto atakas feron; hidrogenfluorido atakas multajn substancojn.

===ataksio===

[MEDICINO] Patologia senordeco de la korpaj movoj.

===Atalanto===

[MITOLOGIO] Reĝidino, kiu volis kiel edzon nur tiun, kiu superos ŝin en Ia kurado. [SAMSENCA] Hipomeno.

===Atalja===

[BIBLIO] Malpia reĝino de Judujo.

===atamano===

(L.L. Zamenhof) = hetmano.

===Atanazio===

[KRISTANISMO] Helena vira nomo, inter aliaj e de Eklezia Patro (4a jarcento).

===ataraksio===

  1. [FILOZOFIO] Plena animtrankvilo, kiun epikurismo opinias privilegio de la dioj kaj de la saĝuloj.
  1. [MEDICINO] Stato de senemocieco pro manko de reago al la ekstera mondo.

===ataŝeo===

  1. Diplomato, asistanto al ambasadoro.
  1. Nediplomato, aldonita al la personaro de ambasadorejo por aparta servofako: armea, komerca ataŝeo.
  1. ĉe ministra kabineto aŭ stabo de granda administracio, eksterhierarkia persono, komisiita pri aparta funkcio: kulturataŝeo, gazetara ataŝeo.

===atavismo===

  1. Simileco de estaĵo kun ties praavoj: la leĝoj de atavismo. [SAMSENCA] mendelismo.
  1. [MEDICINO] Reapero de malsano post interrompo ĉe pluraj generacioj.

===ateismo===

[FILOZOFIO] Doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio: oni neniel devas konfuzi liberpensecon kun ateismo (L.L. Zamenhof) ; la panteismo de Spinozo estas konsiderata kiel speco de ateismo. [SAMSENCA] materiismo.

===ateisto===

Ano de ateismo: liberpensulo povas esti ateisto, sed li havas la rajton ankaŭ esti deisto (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] sendiulo.

===ateliero===

  1. Speciala ĉambro, kie laboras artistoj; ekzemple pentristoj, skulptistoj kaj simile.
  1. Tuto de la disĉiploj, laborantaj sub la gvidado de granda artisto: la ateliero de Rubens.

===atelo===

[ZOOLOGIO] Genro (Ateles) de Amerikaj simioj el la familio de cebedoj, kun longegaj membroj kaj tre longa vosto prenpova.

===Atena===

[MITOLOGIO] Helena diino de inteligento, patronino de Ateno. [SAMSENCA] Palas.

===atenci===

(transitiva)
  1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti: atenci reĝon, prezidenton; atenci kontraŭ la reĝo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] ataki, embuski, insidi, krimi.
  1. Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj: atenci ies vivon; jen mia filo atencas mian animon (L.L. Zamenhof) ; atenci la liberecon de la civitanoj; atenci la rajtojn de advokato, la honoron de virgulino; (figurasence) atenci la lingvon (grave malobei ĝiajn leĝojn).

===atendi===

(transitiva)
  1. Resti ĝis iu okazo aŭ ies alveno: adiaŭ, sep jarojn atendu min! (L.L. Zamenhof) ; ĝis vi estas la venonto, aŭ ni atendu alian? (Nova Testamento) ; atendi malfruiĝinton; atendi la horon de la malfermo; atendi aŭtobuson; atendante vian respondon, ni restas altestime via; li lasis sin atendi (L.L. Zamenhof) ; absolute oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj (L.L. Zamenhof) ; atendis, atendis, ĝis tiu ĉerko etendis (L.L. Zamenhof) (tiel longe, ke…).
  1. Prokrasti ian agon ĝis okazos alia ago: mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli (L.L. Zamenhof) ; oni devas atendi, ĝis la registaroj decidos (L.L. Zamenhof) ; li atendas, ke la okazo venu al lia nazon; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus (L.L. Zamenhof).
Rimarko. ’ĝis…- os’ simple konstatas la atendon, dum ’ke…- u’ akcentas la deziron de la atendanto: kun malpacienco mi atendis, ke li foriru, por ke mi transdonu al vi […] (L.L. Zamenhof) ; li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj (L.L. Zamenhof).
  1. Antaŭvidi ion kiel probablan: ni povas atendi de li ankoraŭ multe da malbono (L.L. Zamenhof) ; sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas (L.L. Zamenhof) ; la morton li atendis (K. Kalocsay) ; eble miaj amikoj estos pli feliĉaj, ol ni atendas (L.L. Zamenhof) ; ili tute ne atendis, ke mi rifuzos (L.L. Zamenhof) ; mi neniam atendis, ke ĝi longe vivos (L.L. Zamenhof) ; mi decidis eĉ preni sur min la tutan atendatan ventegon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] aŭguri, konjekti, supozi, suspekti.
  1. Esperi ricevi de iu ion kvazaŭ ŝuldatan: atendi rekompencon por sia bona konduto; ĉu vi atendas pagon por ĉi tio?; Eŭropo atendas de vi (diplomatoj) pacon (L.L. Zamenhof) ; kion mi povas ankoraŭ atendi de la Eternulo? (L.L. Zamenhof) ; ne tion mi atendis de vi; ĉiuj ili atendas de vi, ke vi donu al ili manĝon (Hebrea Biblio).
  1. Esti baldaŭ okazonta por iu; esti jam prete destinita por iu: tiu sama sorto tiu atendas (L.L. Zamenhof) ; kia puno atendas la rompanton de tiu leĝo! (L.L. Zamenhof) ; la tagmanĝo nin atendas (K. Bein) ; granda surprizo vin atendas.

===ateneo===

  1. [HISTORIO] Templo de Atena.
  1. Kultura domo, kie artistoj, beletristoj aŭ sciencistoj prelegas.
  1. (en Belgio) = liceo.

===Ateno===, ===Atenoj===

(arkaika) ĉefurbo de Atiko kaj de nuna Grekio (23°44’ E, 37°58’ N): vi, venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj! (L.L. Zamenhof) ; Pireo, rodo de Ateno (K. Kalocsay).

===atenta===

Tenanta sian vidon, aŭdon kaj intelekton vigle turnataj al iu aŭ io: observi kun atentaj okuloj; atenta lernanto; estu atenta al la preĝo de via servanto (Hebrea Biblio) ; M. atente ĝin rigardis (L.L. Zamenhof).

===atenui===

(transitiva) [FIZIKO] [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] (parolante pri elektra energio, tensio, kurento) Malpliigi la amplitudon laŭdistance (depende de la longo de konduktilo aŭ de la perdo en aparato). [SAMSENCA] amortizi.

===ateromo===

[MEDICINO] Kolektiva nomo de diversaspecaj lezoj de la interna arteri-tavolo, entenantaj kaĉosimilan materion kaj/aŭ montrantaj durajn platojn. [SAMSENCA] aterosklerozo, sklerozo.

===aterosklerozo===

[MEDICINO] Malsano de grandaj arterioj, en kiuj troviĝas tipaj lezoj, la ateromoj.

===atesti===

(transitiva)
  1. (iu) Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: mi atestas al vi mian indignon (L.L. Zamenhof) ; atesti la subskribon de iu; mi atestas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohamedo estas la profeto de Alaho (kredkonfeso de la islamanoj); Paŭlo […], atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo (Nova Testamento). [SAMSENCA] aserti, konfirmi, aŭtentikigi.
  1. [JURO] (iu) Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto: mi atestos pri vi (Hebrea Biblio) ; mi atestas, ke la akuzito ĉeestis la kunvenon; (figurasence) la signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili (Hebrea Biblio) ; atesti favore al iu.
  1. (io) Esti la signo, la pruvo de io: la egalmezura spirado de la infano atestas dormon trankvilan (L.L. Zamenhof) ; griza barbo saĝon ne atestas (L.L. Zamenhof) ; via hezito mem atestas, ke vi mensogas.

===atiko===

  1. [ARKITEKTURO] Malalta muro super la lasta plafono, staranta antaŭ tegmento.
  1. [ANATOMIO] Supera parto de la orela timpana kavo: en la atiko troviĝas la maleolo kaj la inkudo.

===Atilo===

Reĝo de la Hunoj (ĉirkaŭ 395-453).

===atingi===

(transitiva)
  1. (iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion: fine li atingis malgrandan preĝejon (L.L. Zamenhof) ; ili devis iri dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton (L.L. Zamenhof) ; la sonorilon de la pordo li ne povis atingi (L.L. Zamenhof) ; pli malproksime, ol oni povas atingi per la rigardo; la vulp’ klopodis longe, por ĝin atingi salte (K. Kalocsay) ; per unu pafo li atingis la celpunkton; la kuglo atingis lin ĝuste en la koro; ne atingas krio ĝis la trono de Dio (L.L. Zamenhof) (vane estas plendi).
  1. (io) Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo: la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro (L.L. Zamenhof) ; la tegmento atingis ĝis la tero (L.L. Zamenhof) ; la inundo atingis tre vastan areon; la stango ne estis sufiĉe longa por atingi la fundon; atingi profundan agon, la vesperon de sia vivo; (figurasence) oni ne povas kredi, ĝis kia grado atingas la facileco de tiu lingvo (L.L. Zamenhof) ; ilia nombro atingos certan ciferon (L.L. Zamenhof) ; por ke nin ne atingu la sorto de Volapük (L.L. Zamenhof) ; tiaj luksaĵoj ĉiam atingas altan prezon.
  1. (iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan: atingi rezulton, sukceson, rekompencon, efektiviĝon (L.L. Zamenhof), perfektecon (L.L. Zamenhof) ; atingi ies konsenton (L.L. Zamenhof) ; vi esperis atingi kontrakton pli bonan por mi (L.L. Zamenhof) ; pro sia inteligenteco kaj ruzo li atingis la prezidantecon (L.L. Zamenhof) ; la celo povas esti atingita per du vojoj; (figurasence) afabla vorto pli atingas ol forto (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] akiri.
  1. Sukcesi fari, ke io okazu: fine mi atingis, ke li prenis la kvitancon (L.L. Zamenhof) ; mi penos atingi, ke la Esperantistoj akceptu miajn naŭ plibonigojn (L.L. Zamenhof).
  1. [KOMPUTIKO] Aliri 2.

===Atlantido===

Fabela insulo en Atlantiko, malaperinta en la pratempo.

===Atlantiko===

Oceano inter Eŭropo kaj Ameriko.

===atlanto===

  1. [ARKITEKTURO] Granda skulptaĵo virfigura, kiu subportas entablementon, balkonon kaj simile. [SAMSENCA] kariatido.
  1. [ANATOMIO] (atlas) La unua nuka vertebro, portanta la kranion kaj pivotanta sur la aksiso: atlantoaksisa artiko, atlanto-odontoida artiko.

===atlaso===

(2) = sateno.

===atleto===

  1. Homo amatore aŭ profesie praktikanta tiujn sportojn, kiuj postulas grandan forton kaj lerton kaj longan trejnadon, kaj kies rezultoj estas submetataj al mezurado.
  1. (figurasence) Tre forta viro.

===atmano===

= atmo.

===atmo===

[FILOZOFIO] Koncepto de persona memo en la hinda filozofio, pritraktata de la Upaniŝadoj.

===atmometro===

[FIZIKO] Instrumento, por mezuri la elvaporiĝon el humida surfaco.

===atmosfero===

  1. Gasa maso ĉirkaŭanta astron: la tera, venusa atmosfero; Luno ne havas atmosferon.
  1. (figurasence) Cirkonstancaro, ĉe kiu iu vivas aŭ io okazas: vivi en atmosfero de malvirto; la traktadoj estiĝis en favora atmosfero; atmosfero saturita de genta malpaco (L.L. Zamenhof) ; la interna ideo de Esperanto ne estas dogmo, ĝi estas atmosfero. [SAMSENCA] etoso, medio.
  1. (arkaika) Mezurunuo de premo pri gasoj aŭ vaporoj: atmosfero estas egala al la premo de cilindra kolono el hidrargo kun alto de 76 cm. [SAMSENCA] paskalo.

===ato===

[SCIENCOJ] Prefikso , uzata antaŭ unuoj kaj signifanta ’triilionono’ (10-18); simbolo: a ; atofarado (aF).

===atolo===

[GEOGRAFIO] Ringoforma insulo, formita de koraloj, kun centra lageto kaj zono da rifoj.

===atomo===

  1. [HISTORIO] Plej malgranda, supozita nedividebla, ero de la materio: se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo? (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) homoj estas nur atomoj en la universo.
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Plej malgranda materiero kun kemiaj ecoj, konsistanta el kerno (el protonoj kaj neŭtronoj) ĉirkaŭata de elektronoj: la kemiaj elementoj diferencas inter si pro la nombro de elektronoj en iliaj atomoj; fendi atomon; atomkerna (nuklea) energio; atommaso, atomnombro, atomfiziko, atombombo.

===atonala===

Sentonala.

===atonio===

(L.L. Zamenhof) [MEDICINO] Manko de tonio aŭ forto de histoj kaj organoj. [SAMSENCA] sentonio.

===-ator===

[SCIENCOJ] Sufikso kun la signifo ’maŝino aŭ aparato, produktanta specifan agon’: transformatoro.
Rimarko. ’ilo’ estas preferinda.

===ATP===

[KEMIO] Mallongigo de adenozin-trifosfato.

===atrabilo===

[MEDICINO] ĉe la antikvuloj, melankolia humoro, supoze kaŭzata de la nigra galo.

===atrakcio===

[SPEKTAKLO] ĉiu el la allogaj programeroj de varietea spektaklo.

===Atreo===

[MITOLOGIO] Reĝo de Miceno: de Atreo unua fil’ Agamemnono estis (L.L. Zamenhof).

===atrepsio===

[MEDICINO] Lasta fazo de malasimila misnutriĝo ĉe suĉinfano: atrepsio ofte aperas post kronika diareo.

===atrezio===

[ANATOMIO] Manko de truo ĉe natura aperturo aŭ dukto.

===atribui===

(transitiva)
  1. Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite: atribui al iu la unuan premion; atribui privilegiojn; atribui domon kiel parton de heredaĵo; (figurasence) atribui valoron al variablo. [SAMSENCA] aljuĝi, asigni.
  1. Opinii, ke ago, ago aŭ eco apartenas al iu aŭ io: verko atribuita al Homero; oni atribuas al Kolumbo la malkovron de Ameriko; li ne havas ĉiujn meritojn, kiujn oni al li atribuas; atribui signifon al vorto (L.L. Zamenhof) ; atribui grandan efikon al medikamento; specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj (L.L. Zamenhof).
  1. Rigardi, opinii ion kaŭzita de iu aŭ io: atribui al iu la malsukceson de la afero; oni devas atribui tiun venkon al la hazardo; atribui ies morton al akcidento; tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] imputi.

===atributo===

  1. [BELETRO] [BELARTOJ] Distingilo, insigno, emblemo de iu metio, korporacio, dio kaj tiel plu, uzata precipe en belartoj: pesilo estas la atributo de la juĝpovo; rado kaj globo estas atributoj de Fortuno.
  1. [FILOZOFIO] Esenca konstanta senŝanĝa eco de substanco.

===atricio===

  1. [KRISTANISMO] Pento pri kulpita peko pro timo antaŭ la infero. [SAMSENCA] kontricio.
  1. [MEDICINO] Grava kontuzvundo.

===atrio===

  1. [ARKITEKTURO] Interna korto kun portiko.
  1. [ANATOMIO] La malsupra etaĝo de la timpano.
  1. [ANATOMIO] (atrium) Nomo de ĉiu el la du koraj kavoj, situantaj super la ventrikloj kaj komunikiĝantaj kun ili per la respektivaj atrioventriklaj orificoj: dekstra, maldekstra atrio.

===atriplo===

[BOTANIKO] Genro (Atriplex el kenopodiacoj) de unu- kaj plur-jaraj, monoikaj aŭ dioikaj herboj kun simplaj, lancoformaj, liniformaj aŭ triangulaj folioj ofte kovritaj de skvametoj aŭ de ’faruno’ (pro pedunklaj, akvoplenaj glandoj, kiuj poste sekiĝas); kosmopolita genro de ĉirkaŭ 300 specoj, inter aliaj la ĝardena atriplo (Atriplex hortensis) el Azio, kultivata por ornamo kaj por folioj uzataj kiel spinaco.

===atrofio===

(L.L. Zamenhof) [BIOLOGIO] Malkresko aŭ miskresko de organo, iufoje malsaneca: mjela atrofio. [SAMSENCA] kriplaĵo.

===atropo===

[BOTANIKO] Genro (Atropa el solanacoj) de 4 plurjaraj plantoj hejmaj de uesta Eŭropo ĝis Himalajo, el kiuj beladono.

===atroposo===

[ZOOLOGIO] Plej konata specio de akerontio (Acherontia atropos), kun krani-simila desegnaĵo sur la torako kaj kun raŭpo sin nutranta precipe per solanacoj, inter aliaj terpomo.

===atuto===

[LUDOJ] ĉe kartludo, tiu emblemo, kiu estis elektita, por havi superecon super la ceteraj emblemoj: la atuto estas kero; (figurasence) li havas ĉiujn atutojn por sukcesi en la vivo.

===aŭ===

Kunordiga konjunkcio , indikanta du aŭ pliajn eblojn, kaj uzata:
I - unuope, por kunigi:
  1. du aŭ plurajn vortojn aŭ propoziciojn, inter kiuj estas eble elekti: ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?; Jes aŭ ne?; unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ la oksigeno, mi ne plu memoras kiu!; ŝi perdis sian saketon en la strato, aŭ ŝi forgesis ĝin en la teatro;
  1. du vortojn, kiuj estas samsignifaj kaj ekvivalentaj: unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ azoto; la makropodedoj aŭ kanguruoj estas Aŭstraliaj bestoj. [SAMSENCA] alinome.
Rimarko. Post ordona propozicio ’aŭ’ povas enkonduki propozicion, kiu montras la sekvon de la neobeo al la ordono: ne kriu, aŭ mi vin batos!; pardonu, aŭ vi ne estos pardonata.
aŭ … aŭ …
II - duope, por kunigi du vortojn aŭ propoziciojn, kiuj prezentas la sole eblajn elektojn: tion permesi al vi povas aŭ la direktoro aŭ la vicdirektoro; nun, ni devas aŭ venki aŭ morti! [SAMSENCA] ĉu, jen.
III - kombineble en la esprimoj:

===aŭbado===

[MUZIKO] Peco verkita, por esti kantata honore al amatino, je tagiĝo. [SAMSENCA] serenado.

===aŭbrietio===

[BOTANIKO] Genro (aubrietia el brasikacoj) de tre malaltaj, kvazaŭ tapiŝformantaj, plurjaraj herboj kun kuŝaj tigoj kaj multegaj helruĝaj, helbluaj aŭ blue violetaj floroj; 12 specoj hejmaj de suda Eŭropo ĝis Irano, pluraj kultivataj en rokĝardenoj.

===aŭdaca===

Riskema fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj, sociaj kaj moralaj premoj kaj simile: aŭdaca ŝtelisto; (figurasence) aŭdaca pamfleto, revo, paradokso; aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo (K. Kalocsay). [SAMSENCA] kuraĝa, maltima.

===aŭdi===

(transitiva)
  1. Percepti sonojn: teraj vertebruloj aŭdas per oreloj, fiŝoj kaj senvertebruloj per aliaj organoj; aŭdi bone, malbone; mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas (Hebrea Biblio) ; orelojn ili (la idoloj) havas, sed ne aŭdas (Hebrea Biblio).
  1. Percepti per la oreloj ion, kion la menso analizas, rekonas kaj simile: aŭdi pafon (L.L. Zamenhof), ektondron, ĝemon (K. Bein) ; sed mi aŭdas iun: ĉu ĝi ne estas mia edzino? (L.L. Zamenhof) ; ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj kaj parencoj en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj (L.L. Zamenhof) ; tamen mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan (L.L. Zamenhof) ; ĉu vi aŭdas la birdojn kanti?; ĉu oni jam aŭdis ion tian?; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj (L.L. Zamenhof) ; viro, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj, la tiranojn paliĝas (L.L. Zamenhof).
  1. Atenti, rimarki ion diritan: aŭdi predikon, operon, meson; aŭdu, mi promesas al vi, ke […] (L.L. Zamenhof) ; vi aŭdis, kiel ŝi nin traktas? (L.L. Zamenhof) ; ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin! (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] aŭskulti.
  1. Sciiĝi per onidiro: mi kore ekĝojis, kiam mi aŭdis (L.L. Zamenhof) (pri la edziĝo); mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj (L.L. Zamenhof) ; oni aŭdas belajn aferojn pri vi!; mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi (L.L. Zamenhof) ; mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi (Hebrea Biblio) ; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj (Hebrea Biblio) ; (figurasence) mi nenion aŭdis de li (ne ricevis leteron de li).
  1. [BIBLIO] Elaŭdi.

===aŭdienco===

Oficiala akcepto de vizitanto(j), petanto (j) de regnestro aŭ altrangulo: peti aŭdiencon ĉe iu (L.L. Zamenhof) ; aranĝi aŭdiencon por iu (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) ĉe mi ĝi (la konscienco) neniam ricevos aŭdiencon! (L.L. Zamenhof).

===aŭditorio===

ĉambrego, destinita por
  1. disaŭdigoj radiofoniaj, gravurado de diskoj, registrado de filmomuziko kaj tiel plu.
  1. publikaj aŭ universitataj prelegoj.

===aŭditoro===

Nomo de alta juĝoficisto, kies funkcio estas diversa laŭ la landoj.

===Aŭgio===

[MITOLOGIO] Helena reĝo, kies aparte malpuraj ĉevalstaloj estis purigitaj de Heraklo.

===aŭgito===

[GEOLOGIO] Mineralo, fera-magnezia monoklina pirokseno, ĝenerale sub formo de nigraj kristaloj.

===aŭgmentativo===

[LINGVOSCIENCO] Vorto, formita el alia vorto per speciala sufikso , kiu esprimas la saman ideon en pliigita, fortigita grado; ekzemple domego, dikega, dormegi, rilate al domo, dika, dormi. [SAMSENCA] diminutivo.

===aŭgmento===

Prefikso uzata, en kelkaj lingvoj de la hindeŭropa familio, por formi preteritajn verbajn formojn.

===Aŭgsburgo===

ŝvabia urbo (10°53’ E, 48°23’ N): la kredkonfeso de Aŭgsburgo (1530) resumas la doktrinon de Lutero.

===aŭguro===

  1. Signo, interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵon: observi la aŭgurojn; solvi aŭguron (K. Kalocsay).
  1. (figurasence) Antaŭsigno: tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko. [SAMSENCA] aŭspicio, prognozo.

===Aŭgusteno===

(L.L. Zamenhof) Latina vira nomo, interalie de kristana teologo (354-430).

===Aŭgusto===

  1. Latina vira nomo, interalie de Romia imperiestro (Julius Caesar Octavianus Augustus).
  1. La oka monato en la Gregoria kalendaro.

===aŭkcio===

Procedo de vendo per publika konkuro, de kiu la proponanto de la plej alta prezo akiras la vendataĵon: vendo per aŭkcio de sinjora domo kaj tiel plu (L.L. Zamenhof) ; matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de li per plidono (L.L. Zamenhof) ; aŭkcia propona, oferto.

===Aŭklando===

Nov-Zelanda havenurbo (174°47’ E, 36°53’ S).

===aŭko===

[ZOOLOGIO] Genro (Alca) de nord-Atlantikaj naĝbirdoj el la ordo de karadriformaj, kun alta beko, pinta vosteto kaj kruroj malantaŭe lokiĝintaj; la individuoj loĝas amase sur klifoj. [SAMSENCA] urio. [VIDU] pingveno.

===aŭksino===

[BOTANIKO] [KEMIO] (kolektiva nomo) Vegetaĵa hormono (kun ducikla, nitrogenohava molekulo), kiu reguligas la kreskon de la plantoj: indolacetata acido (IAA), C10H9O2, estas la plej grava aŭksino. [SAMSENCA] giberelino.

===aŭksotrofa===

[BIOLOGIO] Bezonanta certan ne-energidonan nutraĵon (aminacidon, nukleozidon, vitaminon kaj tiel plu) por kreskado kaj reproduktiĝo. [SAMSENCA] aŭtotrofa, heterotrofa.

===aŭkubo===

[BOTANIKO] Genro (Aŭcuba el kornusacoj) de daŭrafoliaj, dioikaj tufarbustoj kun briletaj, ledecaj, kontraŭe duopaj, integraj aŭ dentaj folioj, kun ĝenerale brunpurpuraj floroj kaj kun berecaj drupoj ofte skarlataj aŭ koralruĝaj; 3-4 specoj el Ĉinio, Japanio kaj Himalajo, inter aliaj la Japania aŭkubo: (Aŭcuba japonica) pororname kultivata.

===aŭkumeo===

[BOTANIKO] Genro (Aucoumea el burseracoj) de nur unu specio (Aucoumea klaineana), alta arbo el tropika uesta Afriko, kun ligno rozkolora kaj malpeza, uzata en lignaĵarto kaj por fari kruclignon.

===Aŭlido===

Haveno en kontinenta Grekio, vid-alvide de Eŭbeo (23°48’ E, 38°24’ N): en Aŭlido atendis ili longe tute vane favoran venton (L.L. Zamenhof) ; ’ lfigenio en Aŭlido’ estas tragedio de Eŭripido, imitita de Racino.

===aŭlo===

Solenejo, festoĉambrego en universitato. [SAMSENCA] aŭditorio.

===Aŭreliano===

Latina vira nomo, interalie de Romia imperiestro, kiu konstruis la ankoraŭ parte ekzistantan muregon ĉirkaŭ Romo.

===aŭrelio===

[ZOOLOGIO] Genro (Aurelia) de celenteruloj el la klaso de grandmeduzoj, kies ordinara specio estas blueta kaj ne produktas brulsenton sur la homa haŭto. Sinonimo: vitromeduzo. [SAMSENCA] cianeo.

===aŭreolo===

  1. [KRISTANISMO] [BELARTOJ] Luma radiado ĉirkaŭ la figuro de sanktuloj: migdalforma aŭreolo (mandorlo); (figurasence) la fenikso frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo (L.L. Zamenhof) ; stranga brilo radiis el unu tomba monumento, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] glorkrono, nimbo.
  1. (figurasence) Signo pri prestiĝo, brila famo: la aŭreolo de la sukceso; s-ro Schleyer (aŭtoro de Volapüko) pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon (L.L. Zamenhof).
  1. [ASTRONOMIO] Ringoforma lumo ĉirkaŭ Suno aŭ Luno aŭ aliaj astronomiaj objektoj.

===aŭreomicino===

[FARMACIO] Antibiotiko efika kontraŭ multaj mikroboj, la rikecioj kaj iuj virusoj.

===aŭrignacio===

[PRAHISTORIO] Plej malnova facio de la malfrua paleolitiko, de ĉirkaŭ - 38 000 ĝis
- 26 000 j, karakterizita interalie, de la perfektiĝo de la prilaborado de ostoj kaj de la unua apero de arto; en Eŭropo ĝi koincidas kun la alveno de la homo de Kromanjono.

===aŭriklo===

(auricula)
  1. [ANATOMIO] La ekstera parto de la orelo.
  1. [ANATOMIO] Kava apendico supre de ĉiu kora atrio: dekstra, maldekstra aŭriklo. [SAMSENCA] ventriklo.
  1. [BOTANIKO] (parolante pri folio) Alpendaĵo en formo de aŭriklo 1, lokiĝinta ĉe la petiolo aŭ la bazo de la limbo.

===aŭriko===

[ŜIPOJ] Velo, trapeza aŭ triangula, metita laŭ la akso de la barko, jakto kaj tiel plu.

===aŭrikulario===

[BOTANIKO] Genro (auricularia el aŭrikulariacoj) de glathimeniaj fungoj, kies pli-malpli gelateneca bazidiujo fiksiĝas al la substrato per mallarĝa bazo kaj al apekso grade larĝiĝas, tiel aspektanta kiel homa orelo; 10 specoj tre disvastiĝintaj. Sinonimo: orelfungo.

===aŭrikulo===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Specio de primolo (Primula auricula) el Alpoj, ĵuraso kaj Karpatoj, plurjara herbo, kiu floras tre frue en la printempo, kun flavaj floroj en umbelo. Sinonimo: ursorelo.
  1. [ZOOLOGIO] Genro (auriculus) de marlimakoj.

===aŭripigmento===

= orpigmento.

===aŭro===

  1. [MEDICINO] Sensaĵo (aŭda, vida kaj aliaj), kiu anoncas al malsanulo baldaŭan atakon de epilepsio, histerio, astmo, kaj simile. [SAMSENCA] migreno.
  1. [RELIGIO] Spiriteca substanco, iom simila al lumo, povanta havi diversajn kolorojn, troviĝanta en kaj ĉirkaŭ vivanta korpo, de kie ti disradias; laŭ iuj kredoj ĝi estas videbla de inicitoj. [SAMSENCA] aŭreolo.
  1. [KOMUNUZO] Etoso, disradiata de persono.

===aŭroro===

(L.L. Zamenhof)
  1. Tiu momento de la matena krepusko, kiam la ĉielo ruĝiĝas: l’ aŭroro frostotrema en robo rozaverda; vekiĝi ĉe la aŭroro. Sinonimo: matenruĝo. [SAMSENCA] tagiĝo.
  1. (figurasence) Esperiga komenciĝo: stari ĉe la aŭroro de sia vivo.
  1. [ASTRONOMIO] Diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interagantaj kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero: boreala (arkta), aŭstrala (antarkta) aŭroro. Sinonimo: nordlumo.

===aŭskulti===

(transitiva)
  1. Peni aŭdi; atente uzi sian aŭdan senson: kiu bone aŭskultas, bone lernas; kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas (L.L. Zamenhof) ; ne aŭskultinte, ne kondamnu (L.L. Zamenhof) ; aŭskulti al ies voĉo (peni ĝin ekkapti); aŭskulti sub la pordo, trans la muro (L.L. Zamenhof) ; aŭskulti kiel ĥinan predikon (L.L. Zamenhof) (ne volante kompreni).
  1. (figurasence) Konformigi sian agadon al ies peto, konsilo kaj simile: ili vokis al la Eternulo kaj li ilin aŭskultis (Hebrea Biblio) ; li ne volis aŭskulti miajn konsilojn; sed al kiu aŭskultis tiuj frenezaj? [SAMSENCA] elaŭdi.

===aŭspicio===

(L.L. Zamenhof)
  1. Antaŭsigno pri la estonta evoluo de io: la afero prezentas sin sub favora aŭspicio.
  1. (ofte plurale) Protektado, patronado: la kongreso okazos sub la aŭspicioj de la registaro; multaj valoraj libroj aperis sub la aŭspicioj de Sat.

===aŭstera===

Severmora, morrigida; (figurasence) senornama.

===aŭstrala===

[GEOGRAFIO] Rilata al la suda hemisfero: la aŭstrala oceano; aŭstralaj konstelacioj. [SAMSENCA] boreala. [VIDU] Aŭstralio.

===Aŭstralazio===

Regiono ampleksanta Aŭstralion, Nov-Zelandon kaj Nov-Gvineon.

===Aŭstralio===

Kontinento kaj regno inter Pacifiko kaj Hinda Oceano (Kanbero): Aŭstralio estas federacio.

===aŭstralopiteko===

[PALEONTOLOGIO] Genro (Australopithecus) de fosiliaj homenoj, dupiedaj, kun cerbo ĉirkaŭ 500 cm³ volumena. En Afriko estis elfositaj pluraj specoj:
  1. ) gracilaj, inter aliaj: afara aŭstralopiteko (Australopithecus afarensis), de - 3,9 ĝis

- 2,5 milionoj j, al kiu apartenas la skeleto de Lucy ; afrika
aŭstralopiteko (Australopithecus africanus), de - 3 ĝis - 2 milionoj j ;
  1. ) fortikaj, inter aliaj fortika aŭstralopiteko (Australopithecus robustus, Sinonimo: Paranthropus r.)

de - 2,2 ĝis - 1,4 milionoj jaroj. [SAMSENCA] parantropo.

===aŭstro===

(L.L. Zamenhof) Civitano de Aŭstrio.

===Aŭstronezia===

Komuna nomepiteto de la gentoj indiĝenaj de la Pacifikaj insuloj kaj de iliaj lingvoj. [SAMSENCA] Indonezio, Mikronezio, Melanezio, Polinezio.

===Aŭŝvico===

[HISTORIO] Plej grava koncentrejo de nazia Germanio en suda Pollando (1940-45), dediĉita al sistemeca pereigo de la malliberuloj, grandparte judoj, interalie per gaskameroj. [SAMSENCA] genocido, holokaŭsto.

===aŭtarcio===

[FINANCO] Stato de lando, kiu volas limigi sin kiel eble plej al la konsumado de siaj produktoj kaj ambicias iĝi ekonomie sendependa.

===aŭtarkio===

[POLITIKO] Politika sendependeco.

===aŭtenta===

Aŭtentika: de la preĝejo oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco (L.L. Zamenhof).

===aŭtentika===

  1. Nedubeble vera, originala, ne falsita: jen la aŭtentika teksto de la kontrakto; aŭtentika subskribo; aŭtentika letero de Zamenhof [SAMSENCA] apokrifa.
  1. Oficiale certigita: aŭtentika naskiĝakto.

===aŭtigena===

[GEOLOGIO] (parolante pri mineralo) Estiĝinta surloke dum la demetiĝo de sedimento aŭ dum aŭ post la formiĝo de la petro, kie ĝi troviĝas: aŭtigena, neaŭtigena mineralo; detrita mineralo estas neaŭtigena. [SAMSENCA] aŭtoktono 2.

===aŭtismo===

  1. [MEDICINO] Psika perturbo, fruinfane konstatebla, karakterizata de rifuzo akcepti komunikadon, neapero aŭ malapero de la lingva esprimiĝo kaj stereotipaj movoj.
  1. [PSIKOLOGIO] Simptomogrupo de skizofrenio, karakterizata de fermiĝo kontraŭ la ekstera realo, favore al interna mondo delira.

===aŭto===

Aŭtomobilo: fermita, malfermebla aŭto. [VIDU] vojo.

===aŭtobiografio===

Priskribo de la vivo de iu persono, verkita de tiu persono mem: tio ne estas romano, sed aŭtobiografio. Sinonimo: membiografio.

===aŭtobuso===

  1. Aŭtomobila omnibuso: en la grandaj urboj la aŭtobusoj anstataŭis la tramveturilojn.
  1. (evitinda) = aŭtoĉaro.

===aŭtodafeo===

[KRISTANISMO] Publika punbruliĝo de herezuloj sur ŝtiparo: la hispanaj aŭtodafeoj. [VIDU] Inkvizicio.

===aŭtodidakto===

(L.L. Zamenhof) Homo, kiu instruis sin mem, sen la helpo de alia persono. Sinonimo: memlerninto.

===aŭtogamio===

= memfekundi

===aŭtogena===

  1. [KEMIO] Daŭriganta sin mem: aŭtogena reakcio.
  1. [TEKNIKOJ] (parolante pri veldo) Tia, ke en ĝin eniras neniu alia metalo ol tiu de la du veldotaj pecoj.

===aŭtogiro===

[AVIADO] Iama flugaparato, kiu aerportiĝas per rotoro libere turniĝanta sur sia akso kaj movas sin pere de ordinara vertikala helico. [SAMSENCA] helikoptero.

===aŭtografio===

(L.L. Zamenhof) [TEKNIKOJ] Procedo, per kiu oni mekanike reproduktas manskribaĵojn: aŭtografia eldono de poemaro.

===aŭtografo===

Skribaĵo propramane farita: kolekti aŭtografojn de famaj Esperantistoj. [SAMSENCA] manuskripto.

===aŭtokatalizo===

= memkatalizo.

===aŭtoklavo===

  1. [TEKNIKOJ] Speco de metala vazo tre fortika kaj hermete fermebla, en kiu oni povas preme varmigi likvon super ĝia bola varmogrado kaj tiel atingi specialajn reakciojn.
  1. [MEDICINO] [BAKTERIOJ] Aparato, kiu per kunpremita akvovaporo sterilizas ladmanĝaĵojn, operaciilojn, kultivmediojn kaj tiel plu.

===aŭtokrato===

Absoluta regnestro: la Aŭtokrato de tuta Ruslando (titolo de la rusaj caroj); (figurasence) ili rakontas, ke mi volas esti aŭtokrato (L.L. Zamenhof) ; (en Esperanto).

===aŭtoktono===

  1. Praloĝanto: tamaziĥtoj estas aŭtoktonoj en Nord-Afriko. [SAMSENCA] indiĝeno, aborigeno.
  1. [GEOLOGIO] Io surloke estiĝinta: aŭtoktona mineralo, petro, tereno. [SAMSENCA] aloktono, soklo.

===aŭtolizo===

[MEDICINO] Malkomponiĝo aŭ detruiĝo de histoj per la tie entenataj enzimoj.

===aŭtomacio===

Aŭtomata kunordigo de ĉiuj sinsekvaj stadioj de la produktado en fabriko, inter aliaj aŭtomata provizado kaj regado de la il-maŝinoj kaj simile.

===aŭtomato===

  1. Mekanikaĵo, kiu ŝajnas agi propramove, kvazaŭ ĝi estus vivanta estaĵo: oni konstruis ŝakludantan aŭtomaton.
  1. [TEKNIKOJ] Aparato, kiu, funkcianta per mekanismo, liveradas difinitan varon, informon kaj tiel plu. ĉiufoje, kiam oni enŝovas en ĝin la taŭgan moneron aŭ disketon: disdona aŭtomato por cigaredoj, bombonoj; pesaŭtomato; gramofonaŭtomato; la hordonanta aŭtomato de la Pariza observatorio.
  1. [KOMPUTIKO] Abstrakta mekanismo, kiu ŝanĝas sian staton kaj legas kaj skribas signojn laŭ iaj reguloj: finia, nefinia, staka, turinga aŭtomato.

===aŭtomobilo===

Kvarrada (malofte trirada) veturilo, movata de motoro, kaj uzanta la ordinarajn vojojn, por transporto de personoj aŭ varoj: turisma, komerca aŭtomobilo; vetkurado de aŭtomobiloj. [SAMSENCA] motoro, kapoto, kovrumo, remorko, kabrioleto, limuzino. [VIDU] ralio.

===aŭtomorfio===

[MATEMATIKO] Izomorfio de objekto sur ĝin mem.

===aŭtonoma===

Politike aŭ ekonomie sendependa, memstara rilate al la tutaĵo, al kiu ĝi apartenas: aŭtonoma regiono, teritorio; aŭtonoma administrado de fako en fabriko; havi aŭtonoman buĝeton; (figurasence) [ANATOMIO] aŭtonoma nerva sistemo ([VIDU] sistemo).

===aŭtoritato===

  1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu: li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco; teruran lian (Hamletan) agon per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato (reĝa prestiĝo) ni penos senkulpigi (L.L. Zamenhof) ; ŝirmi sin sub la aŭtoritato de Aristotelo.
  1. Povo, rajtigita postuli obeadon: kreinte la fundamenton de la lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton (L.L. Zamenhof) ; ’Centra Komitato’, kiu prezentos la plej altan kaj solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon (L.L. Zamenhof) ; ĝi (vortaro) tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo (L.L. Zamenhof).
  1. (plejofte plurale) Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton: tio, kion diras pri tio grandaj aŭtoritatoj (L.L. Zamenhof) ; ĉiu submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj (Nova Testamento) ; la regantoj kaj aŭtoritatoj (Nova Testamento) ; la universitataj, la religiaj, la justicaj aŭtoritatoj. [SAMSENCA] instanco.

===aŭtoro===

  1. Verkinto: aŭtoro de artikolo (L.L. Zamenhof), de dramo (L.L. Zamenhof), de desegno (L.L. Zamenhof), de skulptaĵo (L.L. Zamenhof), de simfonio.
  1. Homo, pro kiu io ekzistas: aŭtoro de malkovro, invento; li estas mem la aŭtoro de sia malfeliĉo. [SAMSENCA] iniciatoro.

===aŭtosomo===

[BIOLOGIO] (parolante pri eŭkariotoj) Neseksa kromosomo. [SAMSENCA] heterosomo.

===aŭtotrofa===

[BIOLOGIO] Ne bezonanta organikajn nutraĵojn por kreskado; kapabla fotosintezi (verdaj plantoj, fotosintezaj bakterioj) aŭ kemisintezi (kemisintezaj bakterioj) organikajn molekulojn el nur mineralaj substancoj. [SAMSENCA] heterotrofa.

===aŭtuno===

  1. La sezono de la jaro, dum kiu oni rikoltas fruktojn kaj prepariĝas al vintro: printempo semas, aŭtuno rikoltas (L.L. Zamenhof) ; multaj birdoj flugas en aŭtuno en pli varmajn landojn (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Ekkadukiĝo: la aŭtuno de la vivo. [SAMSENCA] krepusko, vespero, velki.

===Aŭvernjo===

Montara regiono en norda Okcitanio (Klermonto, 3°05’ E, 45°46’ N).

===avalo===

[JURO] Garantio pri kambio donita de tria persono, kiu devontigas sin pagi la sumon, se ĝi ne estos pagita de la subskribinto.

===avalokiteŝvaro===

[BUDHISMO] Bodisatvo, aganta por savi la homojn.

===avanci===

(netransitiva)
  1. [ARMEOJ] Iri antaŭen sur malamika tereno; konkeri terenon.
  1. [KOMUNUZO] Promociiĝi, rangaltiĝi: avanci pro merito, pro servodaŭro.

===avano===

[ARMEOJ] La antaŭa parto de armeo, taĉmento kaj tiel plu.

===avantaĝo===

Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon: ĉiu formo de regado havas siajn avantaĝojn; la amikeco havas tian avantaĝon super la parenceco, ke […].

===avara===

  1. Pasie deziranta kolekti riĉaĵojn kaj domaĝanta ilin elspezi: maljuna avara kamparano; ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon: tiel avara ŝi estis! (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, je laŭdoj, je sia tempo.

===avataro===

  1. [RELIGIO] Malsupreniĝo de diulo sur la teron en enkarniĝinta formo: tio estis unu el la avataroj de Viŝnuo.
  1. (figurasence) Transformiĝo; nova, ŝanĝita aspekto de iu aŭ io.

===avelo===

[BOTANIKO] Akeneca frukto (nukulo) de avelujo, entenanta semon manĝatan kruda aŭ rostita.

===aveno===

  1. [BOTANIKO] Genro (Avena el poacoj) de unujaraj herboj kun spiketoj pendantaj sur longaj, maldikaj pedunkletoj kaj konsistantaj el po 2-8 floroj komune kovritaj de glumo kaj individue de glumetoj; ĉirkaŭ 25 specoj el la mezvarmaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko, el kiuj la kultiva aveno (Avena sativa) estas ekonomie grava.
  1. [KOMUNUZO] specio de aveno (kultiva aveno) kaj precipe ties grajnoj uzataj kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por homoj: [KUIRARTO] avenkaĉo; avenflokoj.

===Aventino===

Unu el la sep montetoj de Romo: retiriĝi sur la Aventinon (parolante pri partio, rifuzi kunlabori kun aliaj partioj). [VIDU] secesio.

===aventurino===

[GEOLOGIO] Vario de kvarco, entenanta malgrandajn, brilajn pecetojn el glimo. [SAMSENCA] gemo.

===aventuro===

  1. Neatendita, neordinara okazaĵo en ies vivo: mi venis hejmen: nova aventuro! (L.L. Zamenhof) ; ŝi rakontis al li sian tutan aventuron (L.L. Zamenhof) ; ama aventuro; vi min akceptis tria en l’ alta aventur’ (W). [SAMSENCA] pasaĵo, travivaĵo.
  1. Entrepreno plena de riskoj kaj hazardo: serĉi la aventurojn; milita, komerca aventuro.

===avenuo===

Larĝa strato, ambaŭflanke borderita per arboj, ĝenerale kun perspektivo al monumento aŭ pejzaĝo. [SAMSENCA] aleo, bulvardo.

===averaĝo===

  1. Ia meznombro. Sinonimo: mezumo.
  1. [MATEMATIKO] [STATISTIKO] La aritmetika meznombro.

===averio===

  1. [ŜIPOJ] Difekto, okazinta al ŝipo aŭ al ĝia kargo.
  1. [KOMERCO] Difekto, okazinta al ĉiuspecaj varoj: asekuro kontraŭ averioj de fervoje transportataj nutrovaroj.

===Averno===

Lago apud Napolo; [POEZIO] La infero, ĉe la latinaj poetoj.

===Averoeso===

Araba filozofo en Mezepoka Hispanio, komentariisto de Aristotelo (Abu ibn Ruŝd, 1126-1198).

===averoo===

[BOTANIKO] Genro (Averrhoa el oksalidacoj) de du specoj de arboj, eble originaj el eosta Brazilo aŭ Malajzio, kultivataj en tropikaj landoj por acidetaj, karnaj fruktoj riĉaj je okzalatoj, uzataj interalie por siropoj kaj purigado de metalaĵoj.

===averso===

[TEKNIKOJ] Tiu flanko de plata objekto, kiu estas normale elmetata al la vido: averso de medalo, monero, ŝtofo, paĝo. [SAMSENCA] reverso, dorsflanko, frontflanko.

===averti===

(transitiva)
  1. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro: mi avertas vin, ke tion ĉi vi en mia parolo ne trovos (L.L. Zamenhof) ; ni avertas ilin ne esperi subvencion; li havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min du jarojn antaŭ la ĉesigo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] anonci, avizi.
  1. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono: mi estas devigata averti la Esperantistojn kontraŭ unu el la Esperantistoj, s-ro de Beaŭfront (L.L. Zamenhof) ; averti la legantojn kontraŭ la ruza manovro de kelkaj personoj (L.L. Zamenhof) ; mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio (L.L. Zamenhof) ; mi volus nur averti la Esperantistojn, ke ili sin gardu kontraŭ la maskoj (L.L. Zamenhof).
  1. Malkonsili, deadmoni iun de io: ne malnobla estas la zorgo, kiu penas min averti, ke mi ne trompu mian reĝon (L.L. Zamenhof) ; avertu ŝin, ke ŝi ne venu; tie ĉi la komoj avertas la leganton ne rigardi la interkomajn vortojn kiel objekton de la verbo.
Rimarko. En la signifo 3, estas necese, se oni uzas infinitivon, nepre esprimi la negacion antaŭ ĝi, por ke oni ne konfuzu kun la signifo 1.
  1. (arkaika) Preventi: ĉu la preĝo ne posedas forton averti krimon? (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] deturni.

===Avesto===

[RELIGIO] Kolekto de la sanktaj libroj de la malnova irana religio.

===Avi===

Mallongigo de Aldonvalora imposto.

===aviado===

Arto kaj tekniko aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol la aero. [SAMSENCA] aernavigado, aerŝipo.

===avicenio===

[BOTANIKO] Genro (Avicennia el verbenacoj) de 47 specoj de arbustoj, loĝantaj en mangrovoj.

===Aviceno===

Irana filozofo kaj kuracisto (Abu ibn Sina, 980-1037).

===Aviĉo===

[RELIGIO] La plej malbona el la ok frostaj inferoj de bramanismo. [SAMSENCA] narako.

===avida===

Forte deziranta ricevi aŭ ekposedi ion: ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi (Hebrea Biblio) ; leono krieganta kaj urso avida (Hebrea Biblio) ; homo avida je gloro, al laŭdoj, pri riĉaĵoj. [SAMSENCA] avara.
Rimarko. ’avid’ estas ofte uzata sufikse, kun la senco de ’am’, sed kun pli forta kaj ordinare malfavora nuanco: malbonavida (Hebrea Biblio), monavida (L.L. Zamenhof) sangavida (L.L. Zamenhof) ; parolavida langeto (Hebrea Biblio) ; voluptavida brusto (L.L. Zamenhof).

===avikulario===

[ZOOLOGIO] Genro (Avicularia, Sinonimo: Mygale) de tropikaj grandaj araneuloj el la familio de terafozedoj. Sinonimo: migalo.

=== Avinjono ===

Provenca urbo ĉe Rodano, kie mezepoke loĝis ses papoj (4°48’ E, 43°57’ N).

===avio===

Aviadilo.

===aviso===

[ŜIPOJ] Militŝipo rapida, nearmita, kiu iam transportis depeŝojn kaj estas nun uzata en konvojoj.

===avitaminozo===

(evitinda) = [VIDU] senvitamonozo.

===avizo===

  1. Afiŝeto, etikedo, slipeto kaj simile, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn: avizo pri la vizito de gaskontrolisto; avizo pri la uzado de telefono, de medikamento; sur la pordo estis avizo, ke la oficejo estas fermita ĉi-sabate.
  1. Korespondaĵo per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon: avizo pri ricevo de registrita letero; fervoja avizo pri alveninta pakaĵo.

===avo===

Patro de patro aŭ patrino: patrinflanka amo (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] nepo.

===avoceto===

[ZOOLOGIO] Specio (Recurvirostra avosetta) de birdo el la ordo de karadriformaj, familio de karadriedoj, blanka, kun nigraj vosto, ŝultroj kaj parto de la flugiloj; la beko estas tre longa kaj forte suprenkurba.

===Avogadro===

Itala kemiisto kaj fizikisto (Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro, 1776-1856).

===avokado===

[BOTANIKO] Frukto de avokadujo; bero granda, ovoida, pirforma aŭ globa, kun verda aŭ bruneta ŝelo, kun tre nutra, butereca karno manĝata kruda, kaj kun unu granda, amara semo.

===-az===

[KEMIO] Sufikso , uzata por nomi la enzimojn el la nomo de ilia substrato (ekzemple amelazo, maltazo) aŭ de ilia aktiveco (ekzemple permeablazo, transskribazo).

===aza===

[KEMIO] Prefikso , uzata en malsimplaj kemiaj nomoj, por montri, ke nitrogenatomo troviĝas en specifa loko de la molekulo: 1-azabiciklo- (2,2,2)oktano.

===azaleo===

[BOTANIKO] Subgenro (Pentanthera, Sinonimo: Azalea) de la genro rododendro (el erikacoj) de falfoliaj arbustoj kun korimbo el okulfrape koloraj, 5-stamenaj, ofte funelformaj floroj; tre multaj, nord-hemisferaj specoj, pororname kultivataj. [SAMSENCA] rododendro.

===azaro===

[BOTANIKO] Genro (Asarum el aristolokiacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun rizomo, el kiu kreskas longpetiolaj, kor- aŭ ren-formaj folioj kaj mallongpedunklaj floroj ekstere verdaj, interne malhelkoloraj; nord-hemisfera, precipe Japania genro de ĉirkaŭ 70 specoj, kelkaj medicine uzataj.

===azarolo===

[BOTANIKO] Specio de kratago (Crataegus azarolus), eost-Mediteranea trunkarbusto kultivata por fruktoj (drupoj 1-5-kernaj) ĉerizograndaj, flavaj aŭ oranĝe ruĝaj, bongustaj, uzataj por konfitaĵoj.

===azelo===

[KEMIO] Radiko de: azelata acido. Dikarboksila acido, HOOC-(CH2)4-COOH, formanta blankajn kristalojn.

===azeno===

  1. [ZOOLOGIO] Specio de ekvo (Equus asinus) proksime parenca al ĉevalo, sed kun longaj oreloj.
  1. [ZOOLOGIO] Kolektiva nomo de la longorelaj ekvoj: doma azeno; sovaĝa azeno (Hebrea Biblio) ( [SAMSENCA] hemiono); la azeno iaas; la hufbato de l’ azeno (venĝo al falinta malamiko); per enterigo de azeno li estos enterigita (Hebrea Biblio) (ironie: ĵetita al rubejo); humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] mulo, hino. [VIDU] Azenfelo.
  1. (figurasence) Tute malklera, malsaĝa homo: forveturis azenido kaj revenis azeno; azen’ al azeno riproĉas malsaĝon (L.L. Zamenhof) ; sur la tero se azenoj ne amasus, la milit’ eĉ ne okazus (K. Kalocsay). [SAMSENCA] ansero, ŝafo.

===azeotropo===

[KEMIO] Miksaĵo de likvoj, kiu, laŭ difinita proporcio de la konsistaĵoj, havas konstantan bolpunkton. [SAMSENCA] eŭtekto.

===Azerbajĝano===

  1. [GEOGRAFIO] Lando, situanta okcidente de Kaspo kaj dividita inter Irano kaj Azerbajĝano 2.
  1. [POLITIKO] Regno en la norda parto de Azerbajĝano 1 (Bakuo).

===azido===

[KEMIO] Salo de hidroazida acido HN3, tre eksplodema kaj toksa, uzata por fabriki eksplodaĵojn: natria azido (NaN3).

===azidotimidino===

[FARMACIO] Antivirusa medikamento, uzata kontraŭ aidoso; mallongigo: Azt. Sinonimo: zidovudino.

===azilo===

  1. [HISTORIO] Loko, kie persekutata homo estis, laŭ kutimo aŭ leĝo, sekura kontraŭ siaj persekutantoj: la preĝejoj, temploj, moskeoj estis aziloj.
  1. Rifuĝejo, kie homo aŭ besto trovas sekurecon kaj flegadon: azilo por malriĉuloj, kadukuloj; azilo por perditaj hundoj; peti azilon ĉe iu.

===azimeno===

[BOTANIKO] Genro (Asimina el anonacoj) de arbustoj kaj malgrandaj arboj kun beroj; 8 specoj el nord-eosta Ameriko.

===azimuto===

[ASTRONOMIO] [GEODEZIO] Angulo, mezurata en la horizonta cirklo inter meridiano kaj altocirklo aŭ de astro aŭ de tersurfaca punkto; kalkulata dekstrume desude en astronomio, denorde en geodezio. [SAMSENCA] altitudo.

===Azio===

La kontinento, kiu etendiĝas oriente de Eŭropo, de la Glacia ĝis la Hinda Oceano kaj de Uralo ĝis la Beringa Markolo: oni distingas la Okcidentan Azion (Kaŭkazo, Irano, Sirio, Arabio kaj Malgrandazio), Centran Azion kaj Orientan Azion (Ĉinio, Japanio, Koreio kaj simile).

===oazoa===

  1. [EKOLOGIO] Senvivula, pli speciale senanimala.
  1. [PALEONTOLOGIO] Senfosilia.

===azoiko===

(arkaika)
  1. = proksimume arkeano.
  1. = antaŭkambrio.
  1. = proterozoiko. [VIDU] azoa.

===azoksio===

[KEMIO] Radiko -N(O)=N- (en kunmetaĵoj de ĝenerala formulo R’-N(O)=N-R’’). [SAMSENCA] azoo.

===azolo===

[BOTANIKO] Genro (Azolla el azolacoj) de 6 specoj de tre etaj, flosantaj akvofilikoj el la tropikaj kaj varmaj regionoj; uzataj kiel verda sterkaĵo en rizkampoj.

===azoo===

[KEMIO] Radiko -N=N- (en kunmetaĵoj de ĝenerala formulo R-N=N-R’): azobenzeno (C6H5-N=N-C6H5); naftalenazobenzeno (C10H4-N=N-C6H5). [SAMSENCA] azoksio, diazoto.

===Azoroj===

= Acoroj.

===azoto===

[KEMIO] Alia, pli malnova nomo de nitrogeno, uzata en kemio nur en kelkaj derivaĵoj, sed konservata en agrikulturo kaj medicino: azotaj nutraĵoj ( [VIDU] proteino); azotaj sterkoj.

===azotobaktero===

[BAKTERIOJ] Genro (Azotobacter) de aerbezonaj eŭbakterioj, kiuj fiksas la aeran nitrogenon, tre abundaj en la kultivataj grundoj. [SAMSENCA] rizobio.

===Azovo===

sud-Rusia urbo (39°25’ E, 47°03’ N).

===Azt===

[FARMACIO] Mallongigo de azidotimidino.

===azteko===

Ano de indiana popolo, kiu loĝis en Meksiko.

===azukio===

  1. [BOTANIKO] Specio de vigno (Vigna angularis, Sinonimo: Azukia angularis.) el Azio, tre kultivata jam de la antikveco por ruĝaj semoj manĝataj kiel fazeoloj kaj el kiuj la japanoj faras annon kaj aliaj
  1. [KOMUNUZO] Semo de azukio 1.

===azuleĥo===

[BELARTOJ] [ARKITEKTURO] Kahelo, emajlita kaj ornamita per bildoj, kiuj origine estis nur bluaj, uzata en Hispanio kaj Portugalio, precipe por kovri murojn. [SAMSENCA] klinkero.

===b===

I - Konsonanto, voĉa ploziva labialo.
b
II - La dua grafemo de la Esperanta alfabeto, uzata (majuskle) inter aliaj kiel:
  1. [MUZIKO] nomo de la sepa tono de la C -maĵora gamo (494 Hz ; absolut-solfeĝa si): B bemola, diesa;
  1. [KEMIO] simbolo de boro;
  1. [FIZIKO] simbolo de magneta fluksdenso.

===ba !===

Interjekcio, uzata por esprimi iom malŝatan senzorgecon: mia kuzino sciis, sed ba ! ĉiufoje, kiam mi demandis ŝin pri la adreso […] (L.L. Zamenhof) ; la kulo diris al la taŭr’ kompleze: ’Se mi ŝarĝas vin tro peze, kaj vi volas, ke mi iru for de via korno, diru!’ kaj la taŭro diris: ’ ba ! Mi vin ne rimarkas ja!’ (K. Kalocsay).

===Baalo===

  1. Titolo (’Sinjoro’) de feniciaj dioj, precipe de Hadad.
  1. [BIBLIO] Falsa dio: ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj (Hebrea Biblio).

===babao===

[KUIRARTO] Spongeca kuko, ofte kun sekvinberoj, sorbigita per rumo.

===Babelo===

  1. [BIBLIO] Babilono: vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas (L.L. Zamenhof) ; Babelo fariĝos amaso da ŝtonoj (Hebrea Biblio) ; oni donis al ĝi la nomon Babelo, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero (Hebrea Biblio). [VIDU] turo.
  1. [KRISTANISMO] Nomo, per kiu Johano, en Apokalipso, aludas al Romo: Babelo la granda, la patrino de la malĉastistinoj (Nova Testamento).
  1. [KOMUNUZO] Loko, kie estas parolataj multaj lingvoj: la konferencejo estis vera Babelo.

===babili===

  1. (netransitiva) Abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj: Charmant !’ ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france (L.L. Zamenhof) ; pri tio jam ĉiuj paseroj babilas (L.L. Zamenhof) (ĝi estas publika sekreto); kiel oni babilas en poŝta kaleŝo (L.L. Zamenhof) ; kiu multe babilas, pensas malmulte (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] klaĉi.
  1. (transitiva) Diri senenhavajn banalaĵojn: la onklino babilas al la infano tiom multe da malsaĝaĵoj (L.L. Zamenhof) ; anstataŭ babiladi teorian sensencaĵon, rigardu la faktojn (L.L. Zamenhof).

===Babilono===

[HISTORIO] ĉefurbo de Babilonio (44°25’ E, 32°35’ N), fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. [SAMSENCA] Babelo.

===babiruso===

[ZOOLOGIO] Unuspeca genro (Babyrousa babyrussa) de neremaĉanta parhufa mamulo el Celebeso kaj Molukoj, parenca al porko, sed kun kurbaj supraj kaninoj elirantaj supren tra la naza haŭto. [SAMSENCA] apro, fakoĉero.

===babordo===

[ŜIPOJ] La maldekstra flanko de ŝipo por tiu, kiu rigardas al la pruo: la babordo estas signita per ruĝa lumo. [SAMSENCA] tribordo.

===babuŝo===

Speco de pantoflo sen postaĵo kaj kalkanumo. [SAMSENCA] sandalo.

===bac!===

Onomatopeo, esprimanta la kunfrapiĝon de du pezaj objektoj.

===bacilo===

  1. [BAKTERIOJ] Genro (Bacillus) de gram-pozitivaj eŭbakterioj, kies ĉelo havas formon de rekta bastoneto, moviĝas per flageloj kaj produktas sporon en malfavoraj vivkondiĉoj.
  1. [KOMUNUZO] Morfologia nomo de diversgenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto. Sinonimo: baston(et)bakterio. [SAMSENCA] koko.

===baco===

(L.L. Zamenhof) Iama germana monero (= 4 krejceroj).

===Badeno===

Germania banurbo (8°15’ E, 48°45’ N).

===baf !===

Interjekcio pli forta ol ba !

===Bafina===

Nomepiteto de vasta golfo inter Gronlando kaj la norda parto de Kanado (65° U, 72° N).

===bagaĝo===

[TRAFIKO] Tuto de aĵoj, kiujn kunportas aŭ ekspedas pasaĝero de vojaĝo. [SAMSENCA] pakaĵo.

===bagatelo===

Afero de malgranda valoro aŭ graveco: li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo (L.L. Zamenhof) ; eĉ bagatelo povas servi al celo (L.L. Zamenhof) ; se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto , ni tiun ĉi enkondukos en Esperanton (L.L. Zamenhof) ; la enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estos: […] bagateloj (humoraĵoj, ludoj kaj tiel plu) (L.L. Zamenhof). [VIDU] pinglo. [SAMSENCA] detalo, neniaĵo.

===Bagavadgito===

[RELIGIO] [BELETRO] La ĉefa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de Mahabarato.

===Bagdado===

ĉefurbo de Irako, ĉe Tigriso (44°25’ E, 33°21’ N): por enamiĝinto Bagdado ne estas malproksima.

===bagno===

Punlaborejo.

===bagro===

= fosmaŝino, dragilo.

===Bahamoj===

Insularo kaj regno en la Antila Maro (Nasaŭo).

===Bahao===

[RELIGIO] Fondinto de Bahaismo (Baha’u’llah, 1817-1892).

===Bahio===

Unu el la eostaj ŝtatoj de Brazilo (Salvadoro, 40° U, 10° S).

===Baĥo===

Nomo de pluraj samfamiliaj germanaj komponistoj, inter kiuj la plej fama estas Johano Sebastiano Bach, 1685-1750).

===Bairikio===

ĉefurbo de Kiribato (173°01’ E, 1°20’ N).

===bajbaj…===

Onomatopeo, uzata por luldormigi infaneton. [SAMSENCA] lulu.

===bajadero===

Hinda dancistino, ĝenerale alligita al templo.

===Bajkalo===

Granda Siberia lago, elfluanta en Jenisejon tra Angaro (107° E, 53° N).

===bajoneto===

[ARMEOJ] Pika kaj iafoje tranĉa mallonga batalilo, adaptebla al la tubo de fusilo per speciala peco, kiu ebligas la pafadon.

===Bajramo===

[ISLAMO] ĉiu el la du festoj post Ramadano.

===Bajrono===

Angla poeto (George Gordon Byron, 1788-1824).

===bajto===

  1. [KOMPUTIKO] Grupo de bitoj, kiun komputilo traktas kiel unuon, aŭ kiu reprezentas unu signon: okbita bajto. [SAMSENCA] bitoko, ĉelo, vorto.
  1. Unuo, plej ofte egala al 8 bitoj, uzata por mezuri la grandon de memorilo aŭ de komputila dosiero; simbolo: B.

===bakalaŭro===

Persono, posedanta la bakalaŭrecon: mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo (L.L. Zamenhof) ; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] doktoro, licenciulo, magistro.

===bakango===

[MUZIKO] Populara sud-Afrika muziko, influita de ritmenbluso, roko kaj regeo.

===bakarato===

[LUDOJ] Hazardludo per kartoj, inter bankiero kaj vetantoj.

===bakelito===

[KEMIO] Arta rezino, farita el fenolo kaj formaldehido, aŭ el similaj substancoj: bakelito estas uzata interalie en elektroindustrio kaj en radiotelefonio pro ĝia izola eco.

===Bakĥanalio===

(L.L. Zamenhof) [HISTORIO] Orgia festo de Bakĥo en Romo.

===Bakĥo===

[MITOLOGIO] Nomo, lidi-devena, de Dionizo, kultata kiel dio de la vino.

===baki===

(transitiva) [KUIRARTO] Fari taŭga por la destinita uzado, malmoligante en forno: baki brikojn; ne la dioj mem bakas la potojn (L.L. Zamenhof) (ne zorgas pri bagateloj); [KUIRARTO] baki panon, kukon, picon, viandon; (figurasence) diversaj rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] kuiri, friti, grateni, rosti, bakpleto, bakpulvoro.

===baklavo===

[KUIRARTO] Dolĉa densa kuko el nuksoj, amandoj kaj foje sekvinberoj aŭ zingibro, sukerita aŭ mielita.

===bakŝiŝo===

(familiare) ŝmirmono.

===baktericido===

Bakteri-mortiga substanco.

===bakterio===

  1. [BAKTERIOJ] (vastasence) Prokariota mikrobo, el la regnoj (aŭ eĉ domanioj) de bakterioj (Sinonimo: eŭbakterioj) aŭ de prabakterioj, kiu multobliĝas per simpla dupartiĝo; kelkaj prezentas primitivan formon de sekseco.
  1. [BAKTERIOJ] (striktasence) Eŭbakterio. [SAMSENCA] bacilo, koko, mikrobo, protozoo, fado, viruso.

===bakteriofaĝo===

[BAKTERIOJ] Viruso, kiu reproduktiĝas en bakteria ĉelo. Sinonimo: faĝo.

===Baktro===

[HISTORIO] Antikva nomo de Balĥo.

===Bakuo===

ĉefurbo de Azerbajĝano (49°50’ E, 40°22’ N).

===balado===

  1. [BELETRO] Fiksforma poemo, el tri strofoj kaj duonstrofo, kun unu sama verso ripetita fine de ĉiu el ili; la plej ofta strofo estas el ok kvarjambaj versoj kun tri rimoj (ababbcbc).
  1. [BELETRO] (en germanaj literaturoj) Strofa versaĵo, rakontanta draman legendon.
  1. [MUZIKO] Muzikaĵo diversa laŭ la epokoj (danckanzono, komponaĵoj laŭ balado 2, instrumenta muzikaĵo, moderna kanzono kun malrapida ritmo kaj romantika enhavo): la baladoj de Ŝopeno.

===balafono===

[MUZIKO] Ksilofono uzata en uesta kaj centra Afriko, en kiu ĉiu tabuleto estas provizita per malplena kalabaso, kiu rolas kiel sonkesto. [SAMSENCA] marimbo.

===balai===

(transitiva)
  1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj: balau la mortintajn foliojn; balai la sablon de sur la perono; absolute se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo (L.L. Zamenhof) ( [VIDU] metio).
  1. Purigi per tia ilo: balai la plankon, ĉambron; la stratoj estas balaitaj (L.L. Zamenhof) ; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita (L.L. Zamenhof).
  1. (figurasence) Dispuŝi, perforte forigi: vento balaas la nubojn; la venkinta partio balais la opozicion; mi balaos ĝin per balailo de pereigo (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] skrapi, ŝvabri.

===balalajko===

[MUZIKO] Rusa triangula platdorsa gitaro kun longa tenilo kaj tri kordoj.

===balancelo===

[ŜIPOJ] Speco de ŝipeto, kun granda velo fiksita sur anteno.

===balanci===

(transitiva)
  1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas: knaboj, kiuj sin balancas sur tabulo (K. Bein) ; balancante la korpon de l’ knabino sur la etenditaj brakoj, li levis la okulojn petege (K. Bein) ; la kantoro prenis la libron kaj, kvazaŭ ĝi estus infano, li balancis ĝin en siaj brakoj (L.L. Zamenhof) ; la pastroj balancadis la fumilojn (L.L. Zamenhof) ; vento balancas la branĉojn. [SAMSENCA] luli, ŝanceli.
  1. Ritme movi membron aŭ kapon: ŝi nerve balancis la piedon; balanci la kapon laŭ la takto de la muziko (L.L. Zamenhof) ; (por esprimi senton aŭ volon) li jese (L.L. Zamenhof), reveme (L.L. Zamenhof) balancis la kapon; ili fajfas kaj balancas (moke) la kapon pri Jerusalem (Hebrea Biblio) ; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj, ŝi balancadis (riproĉe) la kapon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] skui.

===balanciero===

  1. [TEKNIKOJ] Oscilanta radeto, kunigita kun spirala risorto, en horloĝo.
  1. [ŜIPOJ] Aranĝo el stangoj, fiksitaj ekster boato, por certigi ĝian stabilecon: pirogo kun balanciero.
  1. [TEKNIKOJ] Organo, kiu en vapormaŝino transmisias la movon de piŝto al ŝafto per bielo kaj kranko.

===balano===

  1. [ZOOLOGIO] Genro (Balanus) de maraj krustacoj el la subklaso de ciripedoj, kovritaj de konkosimila kalkplataro, sen tigo, alkreskintaj al roko, boato kaj simile. Sinonimo: marglano.
  1. [ANATOMIO] La ekstremaĵo de la peniso. Sinonimo: glano 2.

===balantido===

[ZOOLOGIO] Genro (Balantidium) de ciliuloj parazitaj en la intesto de vertebruloj.

===balasto===

  1. Peza materialo (ŝtonoj, sablo kaj tiel plu), per kiu oni ŝarĝas ŝipon, por certigi ĝian ekvilibron, aŭ aerostaton, por ĝin plipezigi.
  1. [FERVOJO] ŝutaĵo (el ŝotro, gruzo, skorio kaj simile) sub trako, kiu ricevas ŝarĝon de trakveturiloj pere de reloj kaj ŝpaloj, transdonas ĝin al subkonstruaĵo kaj samtempe amortizige kaj flekseble firmigas la trakon.
  1. (figurasence) Superfluaĵo, senutila komplikaĵo: ni, ĉi tie forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur pri […] (L.L. Zamenhof) ; la arta lingvo forĵetis nur tion, kio prezentos en ĝi al nenio servantan balaston (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] balaaĵo.

===balato===

  1. [BOTANIKO] Specio de manilkaro (Manilkara bidentata, Sinonimo: Mimusops balata), tropik-Amerika arbo, kies ŝelo estas riĉa je laktosuko, fonto de balato 3.
  1. [BOTANIKO] Specio (Ecclinusa balata el spotacoj) el Brazilo, fonto de malaltkvalita balato 3.
  1. [KEMIO] Elasta gumo, simila al gutao, devenanta el la sekiĝinta laktosuko de balato 1 kaj 2 kaj uzata kiel elektra izolaĵo, por transmisiaj rimenoj kaj ceteraj.

===Balatono===

Granda interna lago en Hungario (17°40’ E, 46°50’ N).

===balbuti===

I balbuti (netransitiva)
  1. [MEDICINO] Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn: tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante. [SAMSENCA] kartavi, lispi.
  1. Malfacile aŭ nedistingeble paroli: ili posedas la lingvon tre malbone kaj malfacile balbutas anstataŭ paroli flue (L.L. Zamenhof), Tadeo timis, balbutis, kiel antaŭ instruist’ lernanto (A. Grabowski).
balbuti
II -
(transitiva) Diri, balbutante: la infano imite balbutas la simplajn vortojn (L.L. Zamenhof) ; li balbutis pardonpeton.

===baldakeno===

  1. Tapeto, formanta tegmenton super trono, altaro, lito.
  1. Kovrila tapeto, portata sur stangoj, kiun oni tenas dum solenaĵo super la kapo de religiaj aŭ civilaj altranguloj, aŭ super relikvujo.

===baldaŭ===

Cirkonstanca morfemo, signifanta ’post paso de nur iom da tempo’: falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego (L.L. Zamenhof) ; la lacigita cigno estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe (L.L. Zamenhof) ; teatramanto ofte vizitas la teatron, kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn (L.L. Zamenhof) ; se via formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn amikojn (L.L. Zamenhof) ; la suno, kiu estis baldaŭ subironta (L.L. Zamenhof) ; kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas (L.L. Zamenhof) ; publikigu la proponon kiel eble plej baldaŭ (L.L. Zamenhof) ; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] post nelonge.

===Baldueno===

Vira nomo.

===Balduro===

(L.L. Zamenhof)
  1. [MITOLOGIO] Filo de Odino, dio de la bono kaj belo.
  1. Islanda vira nomo.

===Balearoj===

Grupo de insuloj en uesta Mediteraneo, apartenantaj al Hispanio (3° E, 39°30’ N).

===baleno===

  1. [KOMUNUZO] Cetaco.
  1. [ZOOLOGIO] Genro (Balaena) de cetacoj kun bartoj anstataŭ dentoj kaj sen dorsa naĝilo. [SAMSENCA] balenoptero, delfeno, foceno, kaĉaloto, makrocefalo.

===balenoptero===

[ZOOLOGIO] Genro (Balaenoptera) de cetacoj kun bartoj anstataŭ dentoj kaj kun dorsa naĝilo. Sinonimo: rorkvalo. [SAMSENCA] baleno.

===baleto===

  1. [SPEKTAKLO] Teatra senparola akto, en kiu pluraj aktoroj dancas kaj mimikas: prezenti baleton; komponi baleton.
  1. [MUZIKO] Komponaĵo por tia akto.

===balgo===

[TEKNIKOJ] Regule zigzage faldita parto de aparato, veturilo kaj simile, kunliganta du aliajn moveblajn partojn, tiel ke oni povas ilin proksimigi aŭ malproksimigi, konservante la fermitecon de la internaĵo: balgo de akordiono, de fotoaparato, de fajroblovilo; aŭtobuso kun balgo.

===Balĥo===

Urbo en Afganio (66°50’ E, 36°45’ N).

===Balio===

Indonezia insulo, oriente de Javo (Denpasaro,115°13’ E,8°39’ S).

===balisto===

[HISTORIO] Antikva militmaŝino por ĵetado de ŝtonoj, sagegoj kaj simile.

===Balkano===

Montaro en Bulgario, sude de Danubo (25° E, 43° N).

===Balkaŝo===

Interna maro en Kazahio (74°30’ E, 46°30’ N).

===balkono===

  1. Plata elstaraĵo ĉe la fasado de domo, ĉirkaŭita per balustrado aŭ krado kaj komunikiĝanta kun la interno: li sidis sur sia balkono (L.L. Zamenhof) ; ŝi elkliniĝis super la balkonon (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] altano, teraso, verando.
  1. [SPEKTAKLO] ĉiu el la etaĝoj kun sidlokoj, inter la partero kaj la galerio: sidi sur la unua balkono.

===balo===

Plezurkunveno, en kiu viroj kaj virinoj dancas kune: publika, societa balo; en la granda salono de baloj (L.L. Zamenhof) ; doni balojn; esti la reĝino de la balo; balmantelo, balrobo, balŝuoj (L.L. Zamenhof).

===balono===

  1. Aerostato: libera, direktebla balono; (figurasence) nian broŝuron ni sendis nur kiel provan balonon (L.L. Zamenhof).
  1. [KEMIO] ĉiaspeca ronda ujo, precipe el vitro, uzata en laboratorioj: balono da oksigeno; frakciiga, distila balono. [SAMSENCA] ampolo, bokalo, flakono, retorto.

===baloteo===

[BOTANIKO] Genro (Ballota el lamiacoj) de plurjaraj, vilaj herboj kun purpuretaj aŭ blankaj floroj en akselaj ŝajnverticiloj kaj kun kaliko havanta 5 (malofte 10) alenpintajn dentojn; ĉirkaŭ 35 specoj, el la Mediteranea regiono, Eŭropo kaj uesta Azio, inter aliaj la nigra baloteo (Balantidium nigra), medicine uzata.

===baloti===

(netransitiva) Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado: oni balotos la 10an de Aprilo; baloti por, kontraŭ leĝpropono; baloti pri la prezidanteco.

===Baltazaro===

Vira nomo. [VIDU] Belŝacaro.

===balteo===

Rubando, rimeno el ledo aŭ ŝtofo, portata sur unu ŝultro kaj oblikve trairanta la bruston, servanta:
  1. por subteni glavon aŭ alian pezaĵon. [SAMSENCA] portepeo.
  1. kiel parto de sekurzono, por fiksi aŭto aŭ aviadil-veturanton al la seĝo.

===Baltimoro===

Urbo en Marilando (76°36’ U, 39°18’ N).

===balto===

  1. [HISTORIO] Ano de etnaro, kies triboj inter la 5a kaj la 7a jarcento okupis la regionojn sude de la balta Maro.
  1. Ano de unu el la baltaj landoj.

===balustrado===

  1. [ARKITEKTURO] Vico da balustroj kun supra breto, ĉe la rando de teraso, balkono kaj simile.
  1. ĉia analoga barilo aŭ apogilo, starigita por eviti defalon: balustrado de ŝtuparo (L.L. Zamenhof), de ferdeko; faru balustradon ĉirkaŭ via tegmento (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] apogrelo, manrelo, parapeto.

===balustro===

[ARKITEKTURO] ĉiu el la kolonetoj, ordinare vazoformaj en sia mezo kaj artisme fasonitaj, el kiuj konsistas balustrado 1.

===balzamino===

[BOTANIKO] 1 (arkaika) Alia nomo (Balsamina, nomenklature ne legitima) de impatiento.
  1. Specio de impatiento (Impatiens balsamina), unujara herbo, el Hindio kaj sud-eosta Azio, kultivata en multaj landoj, interalie en Eŭropa. Sinonimo: netuŝumino 1.

===balzamito===

[BOTANIKO] Specio de tanaceto (Tanacetum balsamita, Sinonimo: Balsamita major) el Eŭropa kaj uesta Azio, plurjara aromherbo 0,6-1 m alta, kultivata por bonodoraj, folioj uzataj interalie por aromigi bieron. Sinonimo: balzamoherbo.

===balzamo===

  1. [KEMIO] Bonodora rezino elŝvitiĝanta el diversaj arboj kaj entenanta benzoatan aŭ cinamatan acidon: balzamo el Gileado, el Mekka, el Peruo, el Kanado.
  1. [FARMACIO] Olea aŭ rezina kuracilo, uzata por kvietigi korpajn dolorojn.
  1. (figurasence) Morala kuracilo, konsolo aŭ trankviligo: la mond’ malsanas-ho kie estus por ĝi balzamo? (K. Kalocsay) ; balzamon donas Lete al korvundo (K. Kalocsay).

===balzo===

  1. Ligno de okromo, pli malpeza ol korko, kaj tial uzata por flosoj kaj maketoj.
  1. [BOTANIKO] Okromo.

===Bamako===

ĉefurbo de Malio (7°52’ U, 12°38’ N).

===bambuo===

  1. [BOTANIKO] Grupo de ĉirkaŭ 45 genroj (Bambusa kaj parencaj el poacoj) de tropikaj kanoj kun forte ligneciĝantaj, ĝis 40 m altaj kaj 30 cm dikaj, kavaj ŝalmoj utiligataj por konstruado de domoj kaj pontoj, por meblofarado kaj aliaj
  1. [KOMUNUZO] ŝalmo de bambuo 1. [SAMSENCA] bambuzo.

===bambuzo===

[BOTANIKO] Tipa genro (Bambusa el poacoj) de bambuoj; ĉirkaŭ 120 specoj el tropikaj kaj varmaj regionoj de Ameriko kaj Azio.

===Banaĥo===

Pola matematikisto (Stefan Banach, 1892-1945): [MATEMATIKO] banaĥa spaco.

===banala===

Ordinara, ofte uzata de ĉiu kaj tial seninteresa pro senoriginaleco: banalaj laŭdoj; banala esprimo, vero (K. Bein), spritaĵo (K. Bein). [SAMSENCA] triviala, vulgara.

===banano===

[BOTANIKO] Frukto de bananujo; longa frukto (bero) kun nemanĝebla ŝelo facile deŝirebla, ĉe maturiĝo flava, ofte nigrapunkta, kaj kun nutra karno blanka, dolĉa, mola, pli-malpli faruneca; iuj specoj estas manĝataj krudaj, aliaj kuiritaj. [SAMSENCA] pizango. [VIDU] bananmuŝo.

===Banaraso===

Eksa nomo de Varanasio.

===bandaĝo===

Longa tola aŭ similmateria bendo, por ĉirkaŭvolvi aŭ senmovigi vunditan korpoparton: hernia bandaĝo. Sinonimo: pansobendo. [SAMSENCA] ĉirkaŭligi.

===Bandar-Seri-Begavano===

ĉefurbo de Brunejo (114°55’ E, 4°56’ N).

===banderilo===

Pikilo kun rubandoj, kiun la toreistoj enpikas en la dorson de la taŭro.

===banderolo===

  1. Bendo el papero, uzata por ĉirkaŭligi objekton: gazetoj estas sendataj sub banderolo, papera strio kun la adreso (L.L. Zamenhof) ; impostmarka banderolo de tabakbriketo; banderoleto de cigaro; reklama banderolo de libro.
  1. = bendo.

===bandito===

Rabisto sur vojo aŭ strato, apartenanta ordinare al bando: por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] gangstero, murdisto, rabisto.

===bando===

Aro da individuoj, kune irantaj aŭ agantaj, kaj sekve:
  1. Irantaro, precipe parolante pri muzikistoj: bando da muzikantoj; ĵazbando; (figurasence) bando da migrantaj birdoj (K. Bein).
  1. (familiare) Kunludantaro, orkestro, ensemblo en ĵazo, roko aŭ alia populara muziko.
  1. (pejorative) Aro da homoj, kuniĝintaj por malaprobinda aktivado, ĝenerale gvidataj de estro(j): ni kunmetos bandon da rabistoj (L.L. Zamenhof) ; inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon (L.L. Zamenhof) ; bando da huliganoj; bandanoj, bandestro. [SAMSENCA] grupo, hordo, roto, trupo.

===bandoliero===

= balteo.

===bandonio===

(RG) [MUZIKO] Portebla blovinstrumento, provizita per lamenoj kaj klavaro, uzata por interpreto de tangoj.

===Bandungo===

Urbo en Javo (107°36’ E, 6°55’ S), kie okazis en 1955 la unua Afrik-Azia Konferenco.

===bangalo===

[ARKITEKTURO] Malalta, memstara, ordinare teretaĝa domo, ofte kun verando: bangalo estas tipa somerloĝejo de Eŭropanoj en Hindio.

===bangio===

[BOTANIKO] Genro (Bangia el bangiacoj), kosmopolita, de multaj, ĝenerale maraj, filamentaj ruĝalgoj.

===Bangkoko===

ĉefurbo de Tajlando (100°34’ E, 13°43’ N).

===Bangladeŝo===

Regno ĉe la Bengala Golfo (Dako).

===Bango===

ĉefurbo de Centrafriko (18°35’ E, 4°22’ N).

===banĝo===

[MUZIKO] Platdorsa kordinstrumento kun sontabulo el streĉita pergameno, kun fretoj; ludata fingre aŭ plektre.

===Banĝulo===

ĉefurbo de Gambio (16°39’ U, 13°26’ N).

===bani===

(transitiva)
  1. Restigadi en akvo aŭ alia likvo, por lavi, ripozigi aŭ kuraci: bani infanon, ĉevalon; banu al vi la torditan piedon en varma salakvo; li demetis la vestojn, sin banis en ŝtona banujo (K. Bein) ; la amo estas kiel la mielo: oni povas ĝin plezure gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi (K. Bein) ; banĉambro, banhoro, bansezono; (figurasence) banante sin en la larmoj de multaj (L.L. Zamenhof) ; bani sin en la sango de senkulpuloj. [SAMSENCA] trempi.
  1. (parolante pri likva, ordinare pasive) Plene superverŝadi, tute malsekigadi: li estis banata de ŝvito; vangoj banataj de larmoj; (figurasence) grenkampo banata de suno.
  1. [TEKNIKOJ] Tute restigadi en likva: bani fotografian paperon en rivelanto. [SAMSENCA] mergi, saturi.

===banjano===

[BOTANIKO] Specio de fikuso (Bengala fikuso) el Hindio kaj Pakistano, arbo kies branĉoj mem reenradikiĝas, sankta por hinduoj.

===bankedo===

Komuna manĝo kun multaj partoprenantoj, plejofte samkorporacianoj, samcelanoj kaj simile: bankedo de la alilandaj ĵurnalistoj; politika, esperantista bankedo. [SAMSENCA] agapo, festeno; simpozio 1.

===bankiero===

  1. Posedanto aŭ kunposedanto de privata banko, direktoro de akcikompania banko kaj simile.
  1. [LUDOJ] Tiu, kiu tenas la bankon en iaj monludoj.

===bankizo===

[GEOGRAFIO] Glacikrusto (ĝis 2-3 m dika), formiĝanta en la polusaj regionoj per la glaciiĝo de la marakvo. [SAMSENCA] glacikampo, glacimonto, polusglaĉero.

===banko===

  1. [FINANCO] ŝtata institucio aŭ privata entrepreno, kiu plenumas tre diversajn financajn operaciojn, rilatajn ekzemple al pruntoj, kambioj, vendo kaj aĉeto de biloj, ĉekoj kaj tiel plu: havi krediton ĉe sia banko.
  1. [MEDICINO] Publika aŭ privata servo, destinita kolekti, konservi kaj distribui al la pacientoj iajn vivajn organojn aŭ substancojn: banko de sango, de okuloj, de osto, de spermo.
  1. ĉia sistemo, kiu kolektas, konservas kaj disponigas informojn.
  1. [LUDOJ] La sumo de la mono, kiun havas antaŭ si la tenanto de kelkaj monludoj: rompi la bankon (gajni la tutan sumon).

===bankroti===

(netransitiva)
  1. [FINANCO] ĉesigi la pagon de siaj ŝuldoj pro nepagipovo leĝe konstatita: ne nur komercistoj, sed ŝtatoj povas bankroti.
  1. (figurasence) Fiaski, ne povi plenumi planon: la Dia pardono, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn niajn kulpojn (L.L. Zamenhof).

===Bano===

Brita kavalir-ordeno.

===bantamo===

[ZOOLOGIO] Malgranda formo de kokbirdoj diversrasaj, ĉe kiu la virkoko estas batalema.

===banto===

Speco de nodo, ĉe kiu ornamcele oni lasas liberaj du buklojn ĉiuflanke de la streĉe ligita punkto: banto de ŝulaĉoj; ruĝa rubando al la kolo (de la hundo), sur kiu pendis banto kaj tintilo (L.L. Zamenhof) ; blazona banto de kordono. [VIDU] bantrozo.

===bantuo===

Ano de vasta etnaro, troviĝanta en la suda parto de Afriko; la sola komuna eco de tiuj popoloj estas la parenceco de la lingvoj.

===banuso===

[HISTORIO] Vicreĝo, komandanta en milito (en Hungario, Kroatio kaj simile).

===baobabo===

[BOTANIKO] Genro (Adansonia, Sinonimo: Baobab el bombakacoj) de tre longvivaj (ĝis 2 000 jaraj) arboj kun ofte tre dika trunko (kelkfoje 9 m diametra), kun grandaj, pendaj floroj kaj kun grandaj kapsulecaj fruktoj; 8 specoj el Afriko, Madagaskaro kaj Aŭstralio, inter aliaj Adansonia digitata, Afrika, kies grizbrunaj, ĝis 50 cm longaj kaj 15 cm larĝaj fruktoj enhavas brunajn semojn po multaj kaj acidete dolĉan karnon, el kiu oni povas prepari refreŝigan kaj kuracan trinkaĵon, dum la mucilaga folipulvoro estas uzata kiel spicaĵo.

===bapti===

(transitiva)
  1. [RELIGIO] Trempi (iun) en akvo, aŭ simple aspergi per akvo aŭ alia likvo, kiel puriga aŭ inica rito: venis Jesuo el Galileo al Johano, por esti baptata de li (Nova Testamento) ; la mitraistoj estis baptataj per la sango de taŭro.
  1. [KRISTANISMO] Per tiu sama rito inici en la kristanan eklezion: baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj (Nova Testamento).
  1. Per tia ceremonio doni al iu oficialan nomon: mi baptos vin Petro; (analoge) bapti ŝipon, sonorilon; (figurasence) la kuniklon la kuiristo baptis leporo kaj prezentis pompe. [SAMSENCA] inaŭguri.
  1. (familiare) Fripone almeti akvon en trinkaĵon, por pli profiti el la vendado: bapti vinon, lakton. [SAMSENCA] adulteri.

===baptisterio===

[ARKITEKTURO] Baptejo ekster preĝejo.

===Baptisto===

Vira nomo (ofte Johan -Baptisto).

===Barabaso===

Juda kontraŭromana ribelinto, liberigita anstataŭ Jesuo.

===barako===

Provizora konstruo, plejofte el ligno, por loĝigi soldatojn, laboristojn, malsanulojn, rifuĝintojn, militkaptitojn kaj simile. [SAMSENCA] budo, kabano, kajuto.

===barakti===

(netransitiva)
  1. Forte sin skui, vivege movadi la membrojn: barakti kiel fiŝo ekster la akvo (L.L. Zamenhof), kiel malseka hundo (L.L. Zamenhof) ; la malgranda infano laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero (L.L. Zamenhof) ; la kaptito furioze baraktis (K. Bein) (por sin liberigi); knaboj baraktantaj en ŝlima akvo. [SAMSENCA] tordiĝi.
  1. Forte penadi kontraŭ obstakloj: barakti kontraŭ la malfavoraj cirkonstancoj, la ŝuldoj; barakti kontraŭ la morto; kapoperde barakti; (figurasence) li baraktas en kontraŭdiroj; la internacia vivo baraktadas por sin organi (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] lukti.
  1. (io) Penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon: multaj projektoj baraktis en lia kapo (L.L. Zamenhof) ; nun en sia kapo baraktis nova demando (L.L. Zamenhof).

===baraterio===

[JURO] Fraŭdo aŭ grava senzorgo de ŝipestro aŭ ŝipanaro malutile al la proprietuloj de la ŝipo, al la kargoposedanto aŭ al la asekurinto.

===Barato===

  1. [MITOLOGIO] Reĝo, sub kies dinastio Hindio akiris la identecon de multgenta nacio, kiel rakontas Mahabarato.
  1. Hindio 2.

===barbadeno===

  1. Specio de pasifloro (Passiflora quadrangularis) el tropika ameriko, plurjara liano kun oblongaj, 10-15 cm diametraj, ĝis 25 cm longaj, manĝeblaj, acidetaj beroj.
  1. [KOMUNUZO] Barbadenbero.

===Barbado===

Insulo kaj regno en la Malgrandaj Antiloj (Briĝurbo).

===Barbadoso===

Unu el la malgrandaj Antiloj, sub brita regado (59°30’ U, 13°08’ N).

===barbakano===

[ARKITEKTURO] Ekstera fortikaĵo, ŝirmanta pordegon aŭ ponton antaŭ kastelo aŭ fortika urbo.

===Barbara===

Virina nomo.

===barbareo===

[BOTANIKO] Genro (Barbarea el brasikacoj) de du- kaj plur-jaraj herboj kun flavaj floroj en apeksaj grapoloj kaj kun longa, kvarflanka silikvo; 20 specoj, nord-hemisferaj, du kultivataj por vintrokreso: ordinara barbareo (Barbarea vulgaris) el Eŭropo kaj Azio; printempa barbareo (Barbarea verna) el Eŭropo.

===barbaro===

  1. [HISTORIO] Neheleno: mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al barbaroj (Hebrea Biblio) ; se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro (Hebrea Biblio).
  1. [HISTORIO] Ano de nekulturita gento ekster Romio: la invadoj de la barbaroj. [SAMSENCA] goto, huno, vandalo.
  1. Nekulturita, nerafinita homo: pri versarto vi estas nur barbaro. [SAMSENCA] ansero, porko.
  1. Kruela, nehumana homo: spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo: mi lin amas! (L.L. Zamenhof) ; rifuĝas sur landvoj’ konfuzaj aroj, kaj ilin ĉasas el aer’ barbaroj (K. Kalocsay). [SAMSENCA] bruto.

===Barbaroso===

(L.L. Zamenhof) = Ruĝbarbulo; la Ruĝbarba.

===barbedo===

[ARMEOJ] Platformo, interne de fortreso aŭ ŝipo, de sur kiu kanono povas pafi malantaŭ parapeto, sen embrazuro.

===barbio===

[ZOOLOGIO] Barbfiŝo.

===barbiro===

Tiu, kiu metie razas aŭ tondas barbon kaj kapharojn: la barbiroj estis la unuaj armeaj kirurgoj; la Barbiro de Sevilo (komedio de Bomarŝeo). [SAMSENCA] frizisto, kombisto, razisto.

===barbitono===

(L.L. Zamenhof) Helena kordinstrumento.

===barbituro===

[KEMIO] Malonilureo, C4H4N2O3, el kiu devenas pluraj dormigaj aŭ kvietigaj medikamentoj: dietilbarbituro, C8H12N2O3, estas bone konata dormiga substanco.

===barbo===

  1. Tuto de la haroj kreskantaj sur la mentono kaj vangoj: barbo bele kombita, distaŭzita; vangoj, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo (L.L. Zamenhof) ; falsa barbo; rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon (L.L. Zamenhof) ; (analoge) barbo de kapro.
  1. Tiuj haroj, rigardataj kiel signo de matura aĝo: saĝo barbon ne atendas (L.L. Zamenhof) ; griza barbo saĝon ne atestas (L.L. Zamenhof) ; barbo potenca, sed kapo sensenca (L.L. Zamenhof).
  1. Tiuj haroj, rigardataj kiel vireca ornamo: karesi al iu la barbon (L.L. Zamenhof) ; ĵuri per la barbo de l’ Profeto (L.L. Zamenhof) ; Ĥanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] muŝo 2.

===Barcelono===

Havenurbo kaj ĉefurbo de Katalunio; 5a UK en 1909 (2°10’ E, 41°22’ N).

===barĉo===

[KUIRARTO] Ukraindevena acideta supo el betoj.

===bardo===

  1. Kelta poeto-kantisto.
  1. (vastasence) Praa nacia poeto. [SAMSENCA] aedo, rapsodo, skaldo. [VIDU] menestrelo.

===bareĝo===

[TEKSINDUSTRIO] Gazosimila teksaĵo, el kruda silko aŭ kotono.

===Barejno===

Insularo kaj regno en la Persa Golfo (Manamo).

===bareliefo===

= basa reliefo.

===barelo===

  1. Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj, kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn likvojn: barelo da vino, biero; pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo; barelo malplena sonas plej laŭte (L.L. Zamenhof) (plej fanfaronas senvaloruloj; glori, rado); barelbendo, barelringego. [SAMSENCA] kuvo, sitelo, tino. [VIDU] tabulo.
  1. Same uzata, samforma aŭ cilindra ujo el metalo aŭ plasto.
  1. Malnova franca (ĉirkaŭ 220 l), nuna angla kaj usona mezurunuo de volumeno (ĉirkaŭ 160 l).

===baremo===

Tabelo de antaŭpretaj kalkuloj, progresive ordigitaj: baremo de prezoj, de salajroj, de impostoj.

===Barenca===

Nomepiteto de la maro inter Novazemlo kaj Spicbergo (40° E, 75° N).

===barĝo===

[ŜIPOJ] Platkarena, malalta, kargoporta barko aŭ ŝipo, uzata ordinare en riveroj, havenoj kaj kanaloj.

===bari===

(transitiva)
  1. Meti ion sur vojon, por malhelpi la iradon: bari straton; bari al iu la vojon (L.L. Zamenhof), la eniradon (L.L. Zamenhof), la komunikojn; bari la fluon de rivero (K. Bein) ; ĉiuj alirejoj al la palaco estis baritaj de la soldatoj; [MATEMATIKO] barita aro (subaro de globo kun finia radiuso); barita funkcio (kies bildaro estas barita aro). [SAMSENCA] bloki, fermi, obstrukci, ŝtopi.
  1. (figurasence) Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io: bari la progreson al la kalumnio; bari la vojon al ĉiuj reformoj; tiu kondamno baris al li ĉian estontecon; kio baras reĝan la ordonon? (L.L. Zamenhof) ; senkonscia tremo baras nian plej kuraĝan decidemon (L.L. Zamenhof) ; (oni diras), ke mi baras la lingvon kontraŭ ĉia evolucio (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] bridi, kateni. [VIDU] bastono, trabo.

===bariero===

  1. Movebla barilo, instalita transverse de vojo: bariero de vilaĝa korto, de traknivela pasejo; bariergardisto.
  1. Simila aparato, ĉe la pordego de urboj, aŭ ĉe la limo de lando, faciliganta la postuladon kaj pagadon de akcizo aŭ doganimpostoj.
  1. Ligna balustrado aŭ duonvando, kiu en tribunalo apartigas la juĝistojn (en kelkaj landoj ankaŭ la advokatojn aŭ la juĝotojn) disde la publiko.

===barikado===

Baro, improvize konstruita trans strato, per bareloj, pavimoj, lignaĵo, veturiloj kaj tiel plu, por ŝirmi kontraŭ atako kaj malhelpi trairadon de policanoj, soldatoj kaj simile: la Parizaj barikadoj (interalie en 1871, 1944, 1968).

===bario===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] Elemento, Ba, atomnumero 56, atommaso 137,33: baria klorido, BaCl2; bariaj saloj; [GEOLOGIO] barispato (= barito).
  1. [KEMIO] Metalo arĝente blanka.

===bariono===

[FIZIKO] Hadrono konsistanta el tri kvarkoj, ekzemple protono. [SAMSENCA] mezono, leptono.

===barito===

  1. [GEOLOGIO] Ortoromba baria sulfato, Baso4, aparte densa (komunuza nomo: peza spato), blanka aŭ flaveta, pli malofte bruneta, ruĝeta aŭ blueta, uzata en industrio kaj radiografio.
  1. [KOMUNUZO] Sulfata aŭ kaŭstika barito: barita akvo (solvaĵo de Ba(OH)2 en akvo); barita papero (papero, ŝmirita per tavolo da baria sulfato kaj uzata por specialaj laboroj fotografaj aŭ en presarto); pro opakeco al X -radioj barito 2 estas uzata kiel kontrastanto en digesta radiologio. [SAMSENCA] litopono.

===baritono===

[MUZIKO] Vira voĉo inter baso kaj tenoro.

===barkano===

[GEOLOGIO] Duno en formo de lunarko, konveksa al la ĉefa ventodirekto. [SAMSENCA] parabola duno.

===barkarolo===

(L.L. Zamenhof) [MUZIKO] Kanto de veneciaj gondolistoj kaj vastasence melodio simila al tiu.

===barko===

  1. ĝenerala nomo de akvoveturilo pli malgranda ol ŝipo kaj pli granda ol boato, ordinare pelata per veloj, kun aŭ sen motoro. [SAMSENCA] daŭo, jakto, jolo, ĵonko, kutro, lugro, ŝalupo.
  1. [ŜIPOJ] Velŝipo kun tri aŭ pli da mastoj, kun jardoveloj sur ĉiu, krom la plej posta, kiu estas rigita per gafovelo: kvarmasta barko.

===bar-micvo===

(L.L. Zamenhof) [BIBLIO] Ceremonio por festi la atingon de la 13-jara aĝo, kiam hebreo iĝas religie memstara.

===Barnabas===

(Nova Testamento) = Barnabo.

===Barnabo===

Vira nomo.

===baro===

[FIZIKO] Unuo de premo, kiu proksimume egalas la atmosferan premon;
  1. baro = 105 Pa. [SAMSENCA] paskalo.

===barografo===

[METEOROLOGIO] Barometro provizita per inkita pinto, kiu, lasante linion sur aŭtomate elvolviĝanta paperbendo, ebligas ekkoni la valoron de la aerpremo en ĉiu momento de ĝia funkciado.

===baroko===

  1. [ARKITEKTURO] Stilo (en Italio ekde la 16a jarcento, en cetera Eŭropo ĝis ĉirkaŭ 1750), kiu, transpreninte la formojn renesancajn, komplikis la konstrukoncepton, rektajn liniojn kurbigis kaj ĉion superkovris per ornamaĵoj.
  1. [BELARTOJ] [BELETRO] Artspeco, kontraŭa al la klasikaj idealoj, preferanta temojn kun granda, mistika aŭ erotika emoci-ŝarĝo, ŝatanta la malsobrajn ornamojn, celanta la kontrastojn kaj surprizefektojn, kiujn ĝi atingas en la skulpturo per prezento de patosaj pozoj, en beletro per uzado de troigaj stilfiguroj (hiperboloj, antitezoj, pintumoj kaj tiel plu): antikva, gotika, renesanca baroko. [SAMSENCA] manierismo, rokoko.

===barometro===

[FIZIKO] Instrumento por mezuri aerpremon: hidrarga barometro.

===barono===

  1. [HISTORIO] Granda militnobelo: la baronoj de Karolo la Granda.
  1. Nobelo ranganta malpli alte ol vicgrafo: ĉiu barono havas sian kapricon (L.L. Zamenhof) ; peto de barono estas ordono (L.L. Zamenhof) ; por mia mono mi ankaŭ estas barono (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] sinjoro.

===barto===

[ZOOLOGIO] ĉiu el la kornecaj elastaj lamenoj, pendantaj nombre sub la palato de la bartocetacoj (balenoj kaj balenopteroj), kaj utiligataj por firmigi korsetojn, ombrelojn kaj en diversaj industrioj.

===Bartolomeo===

[HISTORIO] Vira nomo.

===Baruĥo===

[BIBLIO] Vira nomo, inter aliaj: [BIBLIO] de disĉiplo de Jeremio.

===barzojo===

Rusa leporhundo.

===basa===

[MUZIKO] Malalta: basa muro, kurzo, tajdo, latitudo, reliefo, voĉo; la basa Imperio (Romana dekadenca); la basa Rejno; la basgermana (malaltgermana) lingvo; [MUZIKO] (parolante pri registro) basa klarneto.

===basbalo===

= bazopilko.

===baseno===

  1. Artefarita kavaĵo, ĝenerale profunda jam ĉe la rando, por teni akvon: granda baseno (L.L. Zamenhof) (de fontano); baseno de naĝejo; baseno en parko.
  1. [ŜIPOJ] Parto de haveno, ŝirmita kontraŭ la marventegoj: tajda baseno (libere komunikiĝanta kun la maro); kluza baseno (kien oni penetras nur tra kluzoj).
  1. [GEOGRAFIO] Parto de lando, tra kiu fluas rivero kun siaj alfluantoj. [SAMSENCA] akvodislimo.
  1. [GEOGRAFIO] Ronda aŭ ovala valo.
  1. [GEOLOGIO] Geomorfologia unuo, kies sedimentaj tavoloj faras samcentrajn rondojn aŭ ovalojn ĉirkaŭ enpremiĝinta centro.
Rimarko. Ne uzu ’baseno’ en la senco de ’pelvo’.

===Basetero===

ĉefurbo de Sankta-Kito kaj Neviso (62°43’ U, 17°18’ N).

===basiero===

[FINANCO] Tiu, kiu spekulas pri falo en prezoj aŭ kurzoj per vendo de varoj, biloj kaj simile, kiujn li ne posedas, esperante aĉeti ilin pli malkare antaŭ la tago de livero. [SAMSENCA] haŭsiero.

===basio===

  1. [BOTANIKO] Genro (Bassia el kenopodiacoj) de 21 specoj de arbustoj kaj arbustetoj el la varmaj regionoj, inter aliaj Bassia scoparia (Sinonimo: somercipreso), kultivata por ornama foliaro.
  1. [BOTANIKO] (arkaika) = maduko.

===basketbalo===

= korbopilko.

===basko===

  1. ĉe malstriktaj vestoj, tiu parto, libere pendanta, kiun oni povas suprenfaldi: tegmenta herbo, per kiu ne plenigas garbiganto sian baskon (Hebrea Biblio) ; sur la baskon oni ĵetas loton (Hebrea Biblio) ; eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj (Hebrea Biblio) ; la basko de la mantelo ŝoviĝis flanken (L.L. Zamenhof) ; kun ponardo kaŝita sub la basko (K. Kalocsay) ; basko de ĉemizo; (figurasence) la baskoj de la Sinjoro plenigis la templon (L.L. Zamenhof).
  1. ĉe striktaj vestoj, tiu parto, kiu libere pendas sub la talio: basko de frako, redingoto.

===baskulo===

  1. [TEKNIKOJ] Aparato, konsistanta esence el trabo, stango kaj simile, de kiu unu ekstremaĵo leviĝas, kiam oni plipezigas la duan per surmeto de ia maso aŭ per ago de ia forto: baskulfenestro, baskulponto, baskulaŭto, baskulŝaltilo.
  1. [LUDOJ] Longa tabulo metita sur ŝtipo, tiel ke personoj po unu ĉe ĉiu ekstremaĵo povas alterne leviĝi kaj malleviĝi: baskulludo. [SAMSENCA] balancilo.
  1. [TERVETURILO] En eksplodmotoro, levilo servanta por fermi kaj malfermi la valvojn.
  1. [ELEKTRO] [KOMPUTIKO] [TEKNIKOJ] Elektronika cirkvito, mekanismo aŭ variablo, ŝaltebla inter du statoj: majuskla baskulo de tajpilo; baskula variablo. [SAMSENCA] flago, reĝimklavo.

===Bassa===

Nomepiteto de la markolo inter Aŭstralio kaj Tasmanio (146° E, 40° S).

===bastardo===

  1. Infano, naskita ekster laŭleĝa geedzeco: Ludoviko la 14a leĝigis siajn bastardojn.
  1. [BIOLOGIO] (arkaika) Miksa produktaĵo, rezultinta el interfekundo de du genare malsamaj plantoj aŭ bestoj. [SAMSENCA] hibrido, krucaĵo.

===Bastiano===

(L.L. Zamenhof) Vira nomo.

===Bastilo===

  1. [HISTORIO] Pariza fortreso kaj malliberejo, detruita post la popola ribelo de la 14a de Julio 1789.
  1. (figurasence) Fortika malliberejo.

===bastiono===

  1. [ARMEOJ] Elstara parto de fortikaĵo, en formo de neregula kvinangulo, aranĝita por ebligi la flankpafojn: viaj bastionoj estas amaso da argilo (Hebrea Biblio) ; la Bastiono de la Fiŝistoj en Budapeŝto.
  1. (figurasence) Defendilo, ŝirmilo: Hungarujo, bastiono de kristanismo kontraŭ la Turkoj. [SAMSENCA] remparo.

===basto===

  1. [BOTANIKO] Floemo.
  1. [BOTANIKO] Forta, ligneca fibro, precipe el la floemo de diversaj plantoj, uzata por farado de ŝnuroj kaj tiel plu: en bastkorbeton metas ŝi la vakciniojn (A. Grabowski) ; bastmato (L.L. Zamenhof).

===bastono===

  1. Longa, proksimume cilindra peco el ligno, ordinare dehakita de branĉo kaj pli-malpli prilaborita: borita bastono de la paleolitiko; dorna, tubera, polurita, vernisita bastono; bastono de bilardludo; kurbaj bastonoj por golfludo, hokeo; bastono de standardo, de lanco; ĵeti bastonon en la radon (L.L. Zamenhof) (figurasence. fari malhelpojn. [VIDU] trabo). [SAMSENCA] fusto, kano, paliseto, stango, vergo.
  1. Tiu sama objekto, uzata por sin apogi: paŝtista, pilgrima, skiista bastono; alpa bastono (por grimpado); via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj kaj via bastono en via mano! (Hebrea Biblio).
  1. Tiu sama objekto, uzata por bati: ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? (Hebrea Biblio) ; kiu bati deziras, trovas bastonon (L.L. Zamenhof) ( [VIDU] rabia); kia fripono, tia bastono (L.L. Zamenhof) ; al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono (L.L. Zamenhof).
  1. Tiu sama objekto, rigardata kiel signo de estreco aŭ potenco: bastono de marŝalo; bastono de orkestra direktisto; episkopa, aŭgurista, magiista bastono; Eskulapa, Merkura bastono (kaduceo); Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] sceptro.

===baŝkiro===

(L.L. Zamenhof) Ano de gento, loĝanta en Baŝkirio.

===baŝliko===

(L.L. Zamenhof) = kapuĉo.

===baŝo===

[TEKSINDUSTRIO] Peco de impregnita fortika tolo kun okuletaj hokingoj ĉe la randoj por fiksado per ŝnuroj, destinita por tegi tendon, por protekti ŝarĝaĵon de kamiono kontraŭ pluvo, aŭ por ŝirmi nove verŝitan cement-miksaĵon kontraŭ suno, pluvo aŭ vento.

===baŝoo===

[BOTANIKO] Specio de muzo (Musa basjoo) el Japanio, kun fruktoj ne manĝeblaj, kultivata por produktado de fibroj kaj por ornamo, kaj kiu toleras malaltajn temperaturojn. Sinonimo: Japania bananujo.

===batali===

(netransitiva)
  1. (kontraŭ iu) Peni fizike venki, atakante aŭ defendante: la junulo aliĝis al via militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj (L.L. Zamenhof) ; li iras kun vi por batali pro vi (Hebrea Biblio) ; se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam […] (Hebrea Biblio) ; tiu glavo, per kiu li (Agamemnono) batalis kun Trojanoj (L.L. Zamenhof) ; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (L.L. Zamenhof) ; ili batalis la tutan tagon; buboj, batalantaj per neĝbuloj. [SAMSENCA] lukti, agresi, sturmi.
  1. (kontraŭ io) Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon: batali kontraŭ la fajro, la inundo; kamparanoj per la sitelo kaj plugilo batalis kontraŭ la dezerto (K. Bein) ; (figurasence) ni devis batali kontraŭ grandaj malfacilaĵoj (L.L. Zamenhof) ; la animo en mi batalas forte (L.L. Zamenhof) ; batali kontraŭ la morto (L.L. Zamenhof), la sorto (L.L. Zamenhof) ; anim’, kiu batalas liberiĝi (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] barakti, malcedi, rezisti.
  1. (figurasence, kontraŭ io) Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj: oni povas batali kontraŭ tio per fortaj argumentoj (L.L. Zamenhof) ; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu (L.L. Zamenhof) ; mi batalas kontraŭ fantomoj (L.L. Zamenhof) (vantaj teorioj); batali por la triumfo de la vero.

===bataliono===

[ARMEOJ] Parto de infanteria regimento, konsistanta el 2 ĝis 4 kompanioj: batalionestro (majoro).

===batato===

  1. [BOTANIKO] Specio de ipomeo (Ipomoea batatas), verŝajne origina el tropika ameriko, kultivata en tropikaj kaj varmaj regionoj por tuberaj radikoj 15 kg pezaj, subteraj, uzataj kvazaŭ terpomoj. Sinonimo: dolĉa terpomo.
  1. [BOTANIKO] Tubero de batato 1.

===Batavio===

Malnova nomo de ĝakarto.

===batavo===

[HISTORIO] Ano de antikva ĝermana popolo, establiĝinta ĉe la elfluejoj de Rejno.

===baterio===

  1. [ARMEOJ] Artileria grupo, konsistanta el kelkaj kanonoj, la koncernaj veturiloj kaj la soldatoj ilin servantaj.
  1. [ELEKTRO] Grupo da elektraj piloj.

===bati===

I -
(transitiva)
  1. (iu iun) Ektuŝegi per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ mantenata objekto): bati hundon, ĉevalon per vipo, kverelanton per pugno; azenon komunan oni batas plej multe (L.L. Zamenhof) ; kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem (L.L. Zamenhof), bati la buŝon al iu (L.L. Zamenhof) ; bati sian bruston (L.L. Zamenhof) ; bati sin sur la bruston (L.L. Zamenhof) (pentosigne); kion oni ankoraŭ batu en vi? (Hebrea Biblio) ; batanta povas argumenti, batato devas silenti (L.L. Zamenhof) ; (analoge) li al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj (L.L. Zamenhof) ; li sian pezan glavon en la glacion batis (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] frapi, skurĝi, vergi, draŝi, tani.
  1. (iu ion) Trafi per fortaj ektuŝoj, ordinare por pretiĝi: bati tapiŝon (por senpolvigi); bati ovojn (por omleto); batita kremo; oni batas la oron, por provi ĝian valoron (L.L. Zamenhof) ; bati la veprojn (por timpeli ĉasaĵon); (analoge) bati la tablon per pugno (por akcenti diron); bati la pavimon (gapvagi); vojon batitan herbo ne kovras (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] kirli, lamenigi.
  1. (io ion) Skue kaj abrupte trafi: la maro furioze batas la digon; altan arbon batas la fulmo (L.L. Zamenhof) ; ne ĉio batas, kio tondras (L.L. Zamenhof) ; greno batita de hajlo.
  1. Ektuŝegi, por sonorigi: bati la tamburon (L.L. Zamenhof), gongon, tamtamon; (analoge) bati la takton, la sturmon, la retreton; la horloĝo ĵus batis la kvaran.
  1. (figurasence) Venigi punon, malfeliĉon sur iun: Dio tiu batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! (L.L. Zamenhof) ; se la sorto vin batas; mokantoj ne mankas (L.L. Zamenhof) ; Mi batus vin kaj vian popolon per pesto (Hebrea Biblio) ; absolute tempo flatas, tempo batas (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] plagi.
  1. Venkobati: tiamaniere David batis la Filiston (Hebrea Biblio).
bati
II  (netransitiva)
  1. ĵetiĝi per ripetaj skuoj: en la mezo de la salono batis alta fontano (L.L. Zamenhof) ; pluvo batas en la fenestrojn; eĉ en granda ventego, kiam la ŝipo saltas kaj batas […] (L.L. Zamenhof) ; dek blankaj cignoj sidiĝis sur la ĉaro kaj batis per siaj grandaj flugiloj (L.L. Zamenhof) ; batas ventopuŝo; ho mia kor’, ne batu maltrankvile (L.L. Zamenhof) ; (figurasence) batas la atendado en la brusto (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] barakti, pulsi.
  1. Soni: jam la dekdua horo batis (L.L. Zamenhof) ; pro kio batas la tamburoj? (L.L. Zamenhof).
  1. [TEKNIKOJ] Fari nenormalan bruan skuon: la motoro batas.
sin bati
III batiĝi
Kolere interŝanĝi batojn: sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas (L.L. Zamenhof) ; se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke (L.L. Zamenhof) ; niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis (L.L. Zamenhof).

===batiko===

[TEKSINDUSTRIO] Metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn.

===batisfero===, ===batiskafo===

Granda, fortika, loĝebla, subakvigebla sfero aŭ sferoido, por observado de la marprofundoj.

===batisto===

[TEKSINDUSTRIO] Plej delikata tolo el lino.

===bato===

(L.L. Zamenhof) (en L. B.: bato (1)) [BIBLIO] Mezurunuo de kapacito: bat’ o estas dekono de kor’ o (Hebrea Biblio).

===batokroma===

[FIZIKO] Aliiganta la koloron en la direkto al ruĝo: iuj atomgrupoj havas batokroman efikon. [SAMSENCA] hipsokroma.

===batolito===

[GEOLOGIO] Granda, pli-malpli ovoida plutono. [SAMSENCA] lakolito.

===batometro===

[ŜIPOJ] Instrumento servanta por mezuri la profundon de akvujoj.

===batrako===

(arkaika) = amfibio.

===Bat-ŝeba===

[BIBLIO] Edzino de Urija, kiu adultis kun Davido kaj post la morto de la edzo eniris la haremon de Davido kaj naskis al li Salomonon.

===batuo===

Amasĉasado de bestoj, en kiu servistoj pelas ilin el iliaj kaŝejoj, por ke ili estu trafeblaj de la pafistoj.

===Baŭcis===

[BELETRO] Mita edzino de Filemono.

===Baŭdo===

[TELEKOMUNIKOJ] Franca inĝeniero (Jean-Maurice-Émile Baŭdot, 1845-1903).

===baŭdruĉo===

[TEKNIKOJ] Tre maldika membrano el bova aŭ ŝafa intesto.

===baŭhinio===

[BOTANIKO] Genro (Bauhinia el fabacoj) de ĉirkaŭ 300 specoj de tropikaj arboj, arbustoj kaj lianoj, pluraj pororname kultivataj por belaj, ofte bonodoraj floroj.

===baŭksito===

[GEOLOGIO] Sedimenta aŭ rezidua petro kohera, diversstruktura, precipe konsistanta el aluminiaj hidratoj, kaolino, silico kaj ferikaj oksidoj; ĉefa aluminia erco.

===baŭmi===

(netransitiva)
  1. Stariĝi sur la postaj piedoj, parolante pri ĉevalo kaj simile: la Hanovra blazono kun baŭmanta ĉevalo.
  1. (figurasence, parolante pri peniso) Erektiĝi: kaj baŭmas lia kaco en gloro intumeska (W).
  1. (figurasence) Obstine rezisti aŭ kontraŭstari. [SAMSENCA] kalcitri, pranci.

===baŭo===

[ŜIPOJ] ĉiu el la longaj traboj, kiuj trairas ŝipon de unu flanko al alia, por malhelpi ilin disiĝi, kaj por subporti la ferdekon.

===bavaro===

Ano de la gento de bavario.

===bavo===

[ZOOLOGIO] Speco de ŝaŭmo, kiun eligas iuj bestoj: bavo de bufo, de heliko.

===bavuro===

[TEKNIKOJ] Neutila elstaraĵo, kiu estiĝas ĉe objekto dum borado, tondado kaj tiel plu, dum muldprocedo aŭ dum fandado en muldilo.

===bazalto===

[GEOLOGIO] Vulkana petro el la gabra grupo, nigreta, konsistanta el pasto (precipe etkristala, kun malmulte da vitro) kaj malmultaj grandaj kristaloj, precipe pirokseno kaj plagioklazo: bazalto konsistigas 95 \ de la kontinentaj kaj oceanaj lafoj.

===bazamento===

[ARKITEKTURO] Ampleksa bazo de monumento, palaco, granda konstruaĵo kaj simile.

===bazaro===

  1. Loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj: la bazaro estas tenata ĉiun merkredon; en la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona (L.L. Zamenhof) ; bazaro de malnovaĵoj (L.L. Zamenhof) ; placo de l’ bazaro; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso (L.L. Zamenhof) ; fiŝbazaro, legombazaro; bazarkorbo (L.L. Zamenhof).
  1. Komerca kunveno de vendantoj kaj aĉetantoj, tenata en tia loko. [SAMSENCA] ĉiovendejo, foiro.

===Bazedovo===

Germana kuracisto (kaj aliaj Karl Adolf von Basedow, 1799-1854).

===Bazelo===

Svislanda urbo ĉe Rejno kaj ĉefurbo de la duonkantono Bazel-Urbo (7°35’ E, 47°33’ N).

===bazidio===

[BOTANIKO] Cilindra, klabforma aŭ ronda funga ĉelo aŭ ankaŭ grupo de kvar ĉeloj, kiu naskas ĝenerale kvarsporojn (bazidisporojn) unuope portatajn de alpendaĵo.

===Baziko===

[KOMPUTIKO] Simpla programlingvo el la 1960aj jaroj, multe uzata kun mikrokomputiloj (Basic).

===baziliko===

  1. [ARKITEKTURO] Ortangula apudforuma konstruaĵo kun duonrondaj ekstremaĵoj, servanta kiel juĝejo, borso kaj ceteraj ĉe la antikvaj Romanoj.
  1. [ARKITEKTURO] ĉefa konstruformo de la mez-epokaj okcidentaj preĝejoj kun granda meza navo, absido kaj 2 aŭ 4 paralelaj pli malgrandaj navoj.
  1. [KRISTANISMO] Titolo privilegie konsentita de papo al kelkaj preĝejoj.

===bazilio===

[BOTANIKO] Specio de ocimo (Ocimum basilicum), unujara, bonodora herbo, kies freŝaj aŭ sekigitaj folioj estas uzataj en kuirarto kaj por iuj farmaciaĵoj; hejma en la tropikaj regionoj de la Malnova Mondo, kultivata en la varmaj partoj de Eŭropo ekde Mezepoko.

===bazilisko===

  1. Fabela serpento, kiu mortigis per nura rigardo.
  1. [ZOOLOGIO] Genro (Basdiscus) de lacertuloj el la familio de igvanedoj, kun haŭta kresto sur la dorso kaj la kapo. [SAMSENCA] angviso, igvano, lacerto.

===Bazilo===

Vira nomo.

===bazo===

  1. Malsupra, subportanta parto de objekto: bazo de vazo, statuo, kolono, muro, turo (L.L. Zamenhof) ; arĝentajn bazojn li faris sub la tabulojn (Hebrea Biblio) ; ĉe la bazo de la altaĵo staris malgranda domo (L.L. Zamenhof) ; oni renversas montojn de ilia bazo (Hebrea Biblio) ; diru, se vi havas scion, sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj (Hebrea Biblio) (de la tero). [SAMSENCA] fondo, fundo, fundamento, grundo, infrastrukturo, piedestalo, soklo.
  1. (figurasence) Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa; la esenca principo, ĉefa deirpunkto: la bazo de teorio, sistemo, kredo; imitemo estas la bazo de la socia vivo; la Biblio estas la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis (L.L. Zamenhof) ; ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo (L.L. Zamenhof) ; (fari ion) sur leĝa bazo (L.L. Zamenhof) (apogante sin sur); via suspekto havas nenian bazon.
  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] Malsupra parto de organo, aŭ parto, per kiu organo altenas al sia portilo: la krania bazo; bazo de folio. [SAMSENCA] apekso.
  1. (arkaika) = kolo 4: el malnova bazo novaj plantidoj kreskas (Hebrea Biblio).
  1. [MATEMATIKO] Unu el la lateroj de plurangulo, konvencie elektita: la bazo estas orta al la alto.
  1. [MATEMATIKO] (parolante pri vektora spaco) Lineare nedependa aro de elementoj, kiuj generas la tutan spacon.
  1. a) (parolante pri potenco) La potencato.

b) (parolante pri nombrosistemo) La nombro, laŭ kies potencoj la nombroj estas 4 elvolvitaj en la sistemo (dekbaza = dekuma; dubaza = duuma = binara).

c) (parolante pri logaritmoj) La nombro, kies logaritmo egalas al unu: la naturaj logaritmoj havas la bazon e.

  1. [TEKNIKOJ] (en triangulado) Tiu el la lateroj efektive mezurita sur la grundo, el kiu oni kalkulas la ceterajn elementojn per simpla angulmezurado.
  1. [ARKITEKTURO] La malsupra parto de kolono, inter la fusto kaj la pavimo.
  1. [ARMEOJ] Fortike defendata pozicio, servanta kiel apogpunkto, provizejo, arsenalo, deirpunkto kaj ceteraj: bazo de operacoj; bazo de raketoj; marbazo, aerbazo.
  1. = alkalo.
  1. [POLITIKO] Tuto de la simplaj aktivuloj de partio, sindikato: la bazo ne sekvis la decidon de la stabo; provizi la bazon per agitvortoj.
  1. [SPORTO] Difinita loko, de aŭ al kiu la ludantoj moviĝas. Sinonimo: hejmo.
  1. [SOCIOLOGIO] Tuto de la formoj de produktado de difinita socio.
  1. [ELEKTRO] La parto de transistoro inter la emitoro kaj la kolektilo.

===bazoĉo===

[HISTORIO] Iama korporacio de la juĝhelpantoj en Parizo.

===bazuko===

[ARMEOJ] Tubo, kiu pafas kontraŭtankajn fuzaĵojn.

===be!===

  1. Interjekcio uzata por esprimi konfuzitecon: be! li staris senhelpe, tiun respondon li ne atendis! (L.L. Zamenhof).
  1. Onomatopeo, imitanta la blekon de ŝafo.

===bearnezo===

[KUIRARTO] Saŭco, farita el ovo kaj fandita butero. [SAMSENCA] brunaĵo, holandezo.

===Bearno===

Regiono de Okcitanio (Paŭo): Henriko la 4a estis Bearnano.

===beata===

  1. [KRISTANISMO] ĝuanta perfektan feliĉon: Maria diris: de nun ĉiuj generacioj nomos min beata; tero, ĉielo, kiuj nun apude dormis, kiel geedzoj beate (A. Grabowski) ; via Beata Moŝto (titolo de la ortodoksaj patriarkoj).
  1. [KRISTANISMO] Solene proklamita de la Eklezio kiel sanktulo por limigita regiono aŭ komunumo.

===Beatrico===

Virina nomo, interalie de la amatino de Danto.

===bebo===

Tre juna infano: la Madono kaj la Bebo; bebĉareto, bebvestaro.

===bedaŭri===

(transitiva)
  1. ĉagrene sentadi la perdon de iu aŭ de io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; ruinigita estas Nineve: kiu bedaŭros ĝin? (Hebrea Biblio) ; ne bedaŭru hieraŭan! (L.L. Zamenhof) ; nia bedaŭrata prezidanto.
  1. Sentadi ĉagrenon pro io, kion oni faris aŭ ne faris: mi bedaŭras mian severecon (L.L. Zamenhof) ; mi bedaŭras, ke vi ne akiris la povon labori (L.L. Zamenhof) ; ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne (L.L. Zamenhof) ; absolute kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras (L.L. Zamenhof) ; dum en la (kriza) tempo aliaj amikoj per vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis (L.L. Zamenhof).
  1. (arkaika) Kompati. [SAMSENCA] penti, domaĝi.

===bedelio===

[BIBLIO] Nekonata speco de aroma rezino: la manao estis kiel semo de koriandro kaj ĝia aspekto estis la aspekto de bedelio (Hebrea Biblio).

===bedo===

[AGRIKULTURO] Plata aŭ nivelita peco de grundo, preparita por plantoj: mia amato iris al la bedoj de aromaĵoj por kolekti rozojn (Hebrea Biblio) ; florbedo, fragbedo, sembedo (el kreskantaj semitaj plantoj); herbobedo (malgranda, flegata gazono); enbedigi.

===bedueno===

Ano de nomada araba gento. [SAMSENCA] ŝejko.

===begamo===

Muzulmana reĝino aŭ altrangulino en Hindio.

===begino===

[KRISTANISMO] Monaĥino, kiu ne estas ligita per voto kaj vivas en beginejo, kie ŝi mastrumas mem.

===begonio===

[BOTANIKO] Genro (Begonia el begoniacoj) de dioikaj herboj kaj arbustoj kun ĝenerale alternaj, dustipulaj folioj kaj kun cumoj el blankaj, rozaj, ruĝaj, flavaj aŭ oranĝaj floroj; tropika kaj subtropika, precipe Amerika genro de ĉirkaŭ 900 specoj, multaj subvitre kaj ĉambre kultivataj.

===behaviorismo===

[PSIKOLOGIO] Teorio, laŭ kiu psikologio konsistu el scienca kaj eksperimenta studo de la kondutoj ekstere konstateblaj, kaj evitu la uzon de memobservo, de fiziologiaj klarigoj kaj de la konceptoj propraj al psikanalizo kaj profundpsikologio.

===Behemoto===

[BIBLIO] Nomo de iu simbola besto, probable hipopotamo.

===beja===

Havanta ruĝbrunan koloron (parolante pri ĉevalo). [SAMSENCA] piga, ruana.

===bejo===

[HISTORIO] Turka guberniestro: la Tuniza bejo. [SAMSENCA] dejo.

===Bejruto===

ĉefurbo de Libano (35°31’ E, 33°54’ N).

===bekabungo===

[BOTANIKO] Specio de veroniko (Veronica beccabunga), plurjara, akveja herbo kun pli-malpli kuŝantaj tigoj, kun ovalaj, krenelforme dentaj, malhele verdaj folioj kaj kun bluaj floroj en akselaj grapoloj; malnova kuracplanto el Eŭropo, norda Afriko kaj uesta Azio.

===bekerelo===

[FIZIKO] Unuo de radioaktivo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: Bq ; difino: 1 Bq = 1 / s (unu diseriĝo en unu sekundo).

===bekeŝo===

(L.L. Zamenhof) Longa, vasta surtuto kun rigida kolumo, pasintece surportata vintre en Hungario, Pollando kaj Ukrainio.

===beko===

  1. a) [ZOOLOGIO] Tuto de la du sendentaj makzeloj de la birdoj, portanta kornecan tegaĵon anstataŭ dentoj: birdo kantas laŭ sia beko (L.L. Zamenhof) (ĉiu sekvas sian naturon).

b) [ZOOLOGIO] Simila organo de testudoj kaj ornitorinko. [VIDU] beknutri.

  1. [BOTANIKO] Longa, pli-malpli mallarĝa elstaraĵo de organo: beko de sporo, de sporujo, de silikvo de brasikaco (daŭra stiluso). [VIDU] geranio.
  1. [TEKNIKOJ] Ekstremaĵo de kelkaj objektoj, similforma: beko de skriboplumo; martelo, kun fendita beko; bekoformaj ŝuoj (L.L. Zamenhof).

===bekvadrato===

[MUZIKO] Naturigilo.

===bela===

I - Rilate al la naturo:
  1. Vekanta difinitan specon de admira vidplezuro, responda al la estetika sento, kaj kaŭzata ĉefe de harmonio de formoj, ĝusta kombino de koloroj, ekvilibro de proporcioj: la plej bela rozo de la mondo (L.L. Zamenhof) ; belaj floroj (L.L. Zamenhof) ; bela pejzaĝo, panoramo; bela montaro; amaso da belaj infanoj (L.L. Zamenhof) ; virino tiel bela, kiel povis krei nur la naturo (L.L. Zamenhof) ; la bela Sara (L.L. Zamenhof) ; ho bela nimfo! (L.L. Zamenhof) ; via tutaĵo estas bela, mia amatino, vi ne havas difekton! (Hebrea Biblio) ; tre bela kapo, sed sencerba! (K. Kalocsay) ; la bela sekso (virina); belaj birdoj; bela pantero.
  1. Vekanta analogan plezuron de la aliaj sensoj: ili havis voĉojn pli belajn ol la voĉo de homo (L.L. Zamenhof) ; puraj, belaj tonoj (K. Bein) ; ŝi donu al mi sian belan mufon! (L.L. Zamenhof) ; bela felo, ledo; bloko el bela palisandro; bindaĵo el bela ledo; sed la plej bela estis kuŝi en la lumo de la luno (L.L. Zamenhof).
  1. Donanta ĝojigan impreson de freŝeco kaj kvieteco: bela vetero, ĉielo, klimato; bela tago, nokto; ĉiuj estis en plej bela lumo (L.L. Zamenhof) ; bela maro; en la bela sezono (printempa aŭ somera); (analoge) mi volas ĝui la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco (L.L. Zamenhof) ; kiel bela estas la ekzistado! diris ĉiu rozo (L.L. Zamenhof) ; unu belan tagon (L.L. Zamenhof) (iam, en rakonto aŭ profetaĵo).
bela
II - Rilate al la homo:
  1. Admirinda kaj plezuriga pro sia arta perfekteco: bela statuo, pentraĵo, katedralo; la belaj ne vualitaj membroj de la Ticiana Venero (L.L. Zamenhof) ; bela poemo, sonato, himno, spektaklo, filmo; nun mi rakontos al vi belan historion (L.L. Zamenhof) ; neniu havis tiel belajn librojn (L.L. Zamenhof) ; la bela literaturo ( [SAMSENCA] beletro).
  1. Altige impresanta la animon pro sia spirita aŭ morala supereco: bela penso; bela talento, genio; bela ago de sinofero (L.L. Zamenhof) ; bela (heroa) morto (L.L. Zamenhof) ; tio restos bela paĝo en nia historio.
  1. Admirveka pro sia distingiteco, eksterordinareco: vidi iom la belan societon (L.L. Zamenhof) ; havi belajn manierojn (L.L. Zamenhof) ; domo, kiu, danke al tiu bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj (L.L. Zamenhof) ; tio estis bela donaco (L.L. Zamenhof) ; amiko plej fidela estas trezoro plej bela (L.L. Zamenhof).
  1. Escepte taŭga por sia funkcio, sukcesa en sia speco: bela specimeno de poŝtmarko; havi belan rikolton; jen bela tritiko!; neniam la kanto finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela (L.L. Zamenhof) ; tio estus bela edzino por mia filo (L.L. Zamenhof) ; (ironie) ĝi montriĝis kiel bela sofismo (L.L. Zamenhof) ; jes, tio kredeble estas vere bela plezuro, diris moke la kokino (L.L. Zamenhof) ; bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj! (L.L. Zamenhof) ; fari al iu belajn promesojn.
Rimarko. 1 ’bel’ estas ofte uzata kunmete, kun la senco 1, 2 aŭ 4: belartoj (L.L. Zamenhof), belskribado (L.L. Zamenhof) belritma (L.L. Zamenhof) belsoneco (L.L. Zamenhof), belvidejo (L.L. Zamenhof) ; belaspekta (Hebrea Biblio), belfigura (Hebrea Biblio) belforma (L.L. Zamenhof), belkolora (L.L. Zamenhof), belkreska (L.L. Zamenhof), belspirita (L.L. Zamenhof), belvizaĝa (L.L. Zamenhof) kaj tiel plu.

===beladono===

[BOTANIKO] Specio de atropo (Atropa belladonna) el Eŭropo, Azio kaj la Mediteranea regiono, plurjara herbo 0,5-1,5 m alta, kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj kaj glataj, briletaj, nigraj, tre venenaj beroj; ekstrakto el la planto estas uzata por diversaj farmaciaĵoj pro enhavo de atropino; akcidenta manĝo de la beroj kaŭzas frenezanalogan deliron, tial ilia nomo frenezĉerizoj en pluraj naciaj lingvoj. [VIDU] atropino.

===belemnitoj===

[PALEONTOLOGIO] Grupo de dekbrakaj cefalopodoj el mezozoiko, kun rekta kojnoforma interna konko, finiĝanta per rostro el kalcito.

===Belerofono===

[MITOLOGIO] Heroo, kiu, rajdante Pegazon, mortigis ĥimeron.

===beletro===

Literaturo rigardata el pure artisma vidpunkto: beletro, sed ne el katedro (W) ; dediĉi sin al beletro; beletra kolekto.

===Belfasto===

ĉefurbo de Nord-Irlando (5°55’ U, 54°35’ N).

===belfrido===

[ARKITEKTURO] Gvata alarma turo. [SAMSENCA] minareto, sonorilturo, spajro.

===belgo===

  1. [HISTORIO] Ano de kelta popolo, loĝanta norde de Sejno, kaj konsistiganta unu el la tri partoj de Gaŭlio.
  1. Civitano de Belgio. [SAMSENCA] flandro, valono.

===Belgrado===

= Beogrado.

===Belialo===

[BIBLIO] Demonestro: ĝi estas ago de Belialo! (L.L. Zamenhof).

===Bel-Insulo===

  1. Bretonia insulo.
  1. Unu el la Boromeaj insuloj.

===beliso===

[BOTANIKO] Genro (Bellis el asteracoj) de unu- kaj plurjaraj herboj kun baza rozeto el simplaj folioj kaj kun radia kapitulo apekse de longa pedunklo; 8 specoj el Eŭropo, uesta Azio kaj norda Afriko, du pororname kultivataj kiel multaj kultivoformoj, precipe la plurjara beliso (Bellis perennis), kampa kaj herbeja, kies kapitulo havas flavan diskon kaj blankan, rozan aŭ ruĝetan kronon. Sinonimo: lekanteto.

===Belizaro===

[HISTORIO] Bizanca generalo (ĉirkaŭ 500-565), militinta en nord-Afriko kaj Italio.

===Belizo===

Regno en centra Ameriko, ĉe la Hondura Golfo (Belmupano).

===Belmupano===

ĉefurbo de Belizo (88°47’ U,17°15’ N).

===belo===

Dek decibeloj (decibelo estas la pli ofte uzata unuo).

===belono===

[ZOOLOGIO] Genro (Belone) de belonoformaj fiŝoj, kun dorsa naĝilo proksime al la vosto kaj kun longaj makzeloj kaj verdaj ostoj.

===beloruso===

Ano de slava gento, loĝanta en Belorusio.

===beloto===

[LUDOJ] Kartludo, en kiu la valoro de iuj kartoj ŝanĝiĝas laŭ la elektita atuto.

===Belŝacaro===

(ankaŭ: Bel-ŝar-Usur) [BIBLIO] Babilona reĝo, venkita de Ciro.

===Belto===

(L.L. Zamenhof) Nomo de du markoloj, kiuj kunigas la Baltan Maron kun la Norda Maro.

===belvedero===

[ARKITEKTURO] Konstruaĵo (teraso, tureto) aŭ altaĵo, de kiu oni havas vidon malproksime al bela pejzaĝo. [SAMSENCA] altano, belvidejo, kiosko.

===Belzebuto===

= Baal-Zebub.

===bemerio===

[BOTANIKO] Genro (Boehmeria el urtikacoj) de plurjaraj herboj, arbustoj kaj arboj, monoikaj aŭ dioikaj, ne urtikecaj, kun alternaj aŭ kontraŭe duopaj folioj kaj kun floroj en akselaj spikoj aŭ glomeruloj; ĉirkaŭ 80 specoj, tropikaj kaj nord-subtropikaj, el kiuj ramio.

===bemolo===

[MUZIKO] Kromsigno (b), duondute malaltiganta la tonon: B bemola. [SAMSENCA] dieso, naturigilo.

===Benareso===

Eksa nomo de Varanasio.

===bendo===

  1. Mallarĝa kaj longa peco el maldika materialo: bendo el papero, tolo, lado, kaŭĉuko; bendo de filmo; magneta bendo por magnetofono, por magnetoskopo, por savkopii komputilajn datenojn; mentona bendo, harliga bendo. [SAMSENCA] rubando, strio.
  1. [ARKITEKTURO] Plata mallarĝa horizontala strio sur fasado, ekzemple super arkado, pordo kaj simile, foje ornamita per meandro.
  1. [TEKNIKOJ] Dika ringo el kaŭĉuko aŭ plasto, ĝenerale garnita per ŝtalfadenoj kaj ĉirkaŭanta radon por mildigi la akraĵojn de la vojo: pneŭmata (entenanta aeron), masiva (sen aerujo) bendo. [SAMSENCA] ringego.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Aro da frekvencoj inter du limoj, atribuitaj al speciala uzo: radiobendo, televidbendo, amatora bendo (atribuita al servo de amatoroj); interferaj bendoj; benda spektro. Sinonimo: frekvencbendo. [SAMSENCA] zono.
  1. [HERALDIKO] Larĝa kolora strio, oblikve trairanta la ŝildon.

===Benedikto===

Vira nomo.

===benefico===

(L.L. Zamenhof)
  1. [HISTORIO] Eklezia posteno provizita per rento.
  1. [JURO] Avantaĝo konsentita de la leĝo en certaj okazoj: absolvita pro benefico de dubo (se pruvoj ne estas sufiĉe fortaj).
  1. Prezentado (spektaklo, sportludo, koncerto kaj tiel plu), kies profitoj venas al unu aktoro, aŭ al filantropia entrepreno.

===Benelukso===

[HISTORIO] Ekonomia grupiĝo de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio, ekfunkciinta en 1960.

===bengalo===

Ano de la ĉefa gento de Bengalio.

===beni===

(transitiva)
  1. [RELIGIO] Solene alvoki dian favoron sur (iun, ion): Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin (Hebrea Biblio) ; la patro, mortante, benis siajn infanojn; pastro benis la ŝipon; ne malbenu la popolon (hebrean), ĉar ĝi estas benita (Hebrea Biblio) ; benita estu la frukto de via ventro! (Nova Testamento) ; kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita (L.L. Zamenhof).
  1. (parolante pri Dio kaj simile) Aparte favoradi: kiu sian langon katenas, Dio lin benas (L.L. Zamenhof) ; Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis (L.L. Zamenhof) ; Dio benis la sepan tagon (L.L. Zamenhof) (faris ĝin bonaŭgura); Dio benis vin per lerteco (L.L. Zamenhof) ; viaj benantoj estu benataj! (L.L. Zamenhof) ; venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon! (Hebrea Biblio) ; (figurasence) milda lando, benata de la naturo.
  1. (figurasence) Respekte danksenti al (iu, io): la nepoj nin benos, se ni pacience eltenos (L.L. Zamenhof) ; la posteuloj benos nian memoron (L.L. Zamenhof) ; (poeto), kies trezorojn benas la mondo (L.L. Zamenhof).

===benigna===

[MEDICINO] (parolante pri malsano) Negrava, nemortiga. [SAMSENCA] maligna.

===Benino===

Regno en uesta Afriko (Portonovo).

===Benjameno===

  1. Vira nomo, interalie [BIBLIO] de la plej juna filo de Jakobo.
  1. (figurasence) La Izraela tribo, deveninta de tiu patriarko.

===benjeto===

[KUIRARTO] Pastobulo, fritita kaj entenanta delikataĵon (legoman, viandan aŭ dolĉan), foje sukerita aŭ sukerglazurita: ringoforma benjeto; benjeto kun prunoj, marmelado, kazeo aŭ sukerita papavo. Sinonimo: fritkuko. [SAMSENCA] tempuro.

===benko===

  1. Longa tabulo, el ligno, ŝtono kaj ceteraj, apogita sur subteniloj ĉe la ekstremoj, kaj servanta por sidi: la benkoj de la promenejo; lerneja benko; preĝbenko; la benko de la registaro en parlamenta ĉambro.
  1. [TERVETURILO] Remburita seĝo, kun dorsapogilo, okupanta la tutan larĝon de la veturilo. [SAMSENCA] fotelo.
  1. [GEODEZIO] Similforma sed tre granda elstaraĵo en maro, grundo kaj simile: la ŝipo tuŝis benkon el roko, sablo.
  1. [GEOLOGIO] Dika tavolo da sedimento aŭ petro (precipe parolante pri malmola kaj kalka petro).
  1. [ŜIPOJ] Densa aro da samspeciaj fiŝoj, kune migrantaj: benko da haringoj, pilĉardoj.
  1. [TEKNIKOJ] Fortika stablo, precipe el giso: ĉarpentista benko, provobenko por motoroj.

===bento===

[EKOLOGIO] Vivularo de la fundo de maro aŭ lago. [SAMSENCA] pelago.

===benzeno===

[KEMIO] Aromata substanco, C6H6, likva, vaporiĝema, toksa, bruligebla, ekstraktata el karbo kaj nafto, uzata en la sintezo de multegaj kemiaĵoj, ekzemple kolorigiloj kaj farmaciaĵoj. [SAMSENCA] benzol, feno.

===benzidino===

= diamina bifenilo.

===benzilo===

  1. [KEMIO] Radiko C6H5CH 2-.
  1. [KEMIO] Radikalo C6H5-CH2·.

===benzino===

[KEMIO] Nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj hidrokarbonoj, ekstraktata preskaŭ nur el petrolo per distilado kaj uzata kiel solvanto aŭ kiel brulaĵo en motoroj: rafinita benzino (benzino vendata en komerco por forigado de grasaj makuloj); benzinujo (parto de la aŭto, aviadilo kaj simile, kie estas tenata la uzota benzino); benzinkruĉo (metallada kruĉo por la transporto de la benzino); benzinstacio (kie aŭtistoj povas provizi sin per benzino). [SAMSENCA] petrolo.

===benzo===

[KEMIO] Prefikso , montranta benzenan kombinaĵon: benzokinono, O=(C6H4)=O, benzonitrilo, C6H5-CN.

===benzodiazepino===

[FARMACIO] (kolektiva nomo) Medikamento trankviliga, antiepilepsia, antiangora, dormiga, muskolo-malstreĉiga: trouzo de benzodiazepinoj estigas dependecon, tial ili estas rigardeblaj kiel drogoj.

===benzolo===

[KEMIO] Nomo por la kruda komercprodukto, konsistanta je ĉirkaŭ 90 \ el benzeno; la ceteraj 10 \ estas homologoj, inter aliaj tolueno: benzolo estas uzata kiel solvanto, kiel baza substanco en multaj industrioj.

===benzoo===

[FARMACIO] Aroma rezino, eltirata el la trunko de kelkaj specoj de stirako (precipe la benzoa stirako kaj Tonkina s.) kaj uzata en farmacio kaj parfumindustrio. [SAMSENCA] storako.

===Beogrado===

ĉefurbo de Serbio kaj Jugoslavio, ĉe Savo kaj Danubo (20°28’ E, 44°49’ N).

===beoto===

  1. Loĝanto de beotio.
  1. (figurasence) Malspritulo.

===berberiso===

(L.L. Zamenhof) [BOTANIKO] Genro (Berberis el berberisacoj) de arbustoj kun dornaj branĉetoj, kun malgrandaj, ofte dornarandaj folioj, kun flavaj, kloŝformaj floroj ofte en grapoloj kaj kun multaj beroj, ĝenerale ruĝaj aŭ oranĝaj ĉe la falfoliaj specoj, nigre bluaj ĉe la daŭrafoliaj; pli ol 500 specoj el Eŭropo, Afriko, Ameriko kaj precipe Azio, pluraj pororname kultivataj.

===berbero===

= tamaziĥto.

===Berenico===

[ASTRONOMIO] Virina nomo.

===bereto===

Ronda plata ĉapo el drapo, uzata origine de eŭskaj kampuloj, kaj poste de diverslandaj laboristoj, militistoj, policistoj kaj aliaj [VIDU] bireto.

===bergamoto===

(L.L. Zamenhof)
  1. [BOTANIKO] Subspecio de citruso (Citrus aurantium subspecio bergamia), arbo kun fruktoj malpli grandaj ol oranĝo, pir- aŭ glob-formaj, kun tre acida, verdete flava karno kaj amara, bonodora flava ŝelo.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de bergamoto 1. Sinonimo: bergamotfrukto.

===Bergsono===

Franca spiritualisma filozofo (Henri-Louis Bergson, 1859-1941).

===beribero===

[MEDICINO] Malsano, ofta en tropikaj landoj, karakterizata de ĝeneraliĝanta stuporo kaj kaŭzata de manko de vitamino B 1. [SAMSENCA] senvitaminozo.

===berilio===

(L.L. Zamenhof)
  1. [KEMIO] Malofta elemento, Be, atomnumero 4, atommaso 9,01, kies derivaĵoj estas tre toksaj: berilia klorido, BeCl2; beriliaj kombinaĵoj.
  1. [KEMIO] Metalo malpeza, griza.

===berilo===

[GEOLOGIO] Ringsiliciata mineralo, entenanta berilion, sesangula Be3Al2(Si6O18); ĝi liveras flavan, rozan aŭ bluetan gemon. [SAMSENCA] akvamarino, smeraldo.

===Beringo===

Dana esploristo (Vitus Jonassen Behring, 1681-1741).

===berkelio===

[KEMIO] Transurania elemento, Bk, atomnumero 97, atommaso 247,02.

===Berlino===

[HISTORIO] ĉefurbo de Germanio kaj unu el ties landoj (13°25’ E, 52°31’ N).

===bermo===

[TEKNIKOJ] Mallarĝa irejo inter parapeto aŭ eskarpo kaj fosaĵo, aŭ inter kanalo kaj randa taluso, aŭ inter fervoja trako kaj taluso.

===Bermudoj===

Grupo de ĉirkaŭ 300 insuloj en Atlantiko, apartenantaj al Britio (65° U, 32°15’ N).

===Bernardo===

Vira nomo, interalie de fama kristana teologo, Sankta Bernardo (1091-1153).

===Bernike===

(Nova Testamento) = Berenico.

===berniklo===

[ZOOLOGIO] Specio (Branta bernicia) de relative malgranda, arkta birdo el la ordo de anseroformaj, kies kapo, kolo kaj brusto estas nigraj, dum ĉirkaŭ la kolo estas nekompleta blanka ringo.

===Berno===

ĉefurbo de la samnoma kantono kaj de Svislando (7°26’ E, 46°57’ N).

===bero===

[BOTANIKO] Frukto kun pli-malpli karneca kaj suka perikarpo, ĝenerale enhavanta plurajn semojn, kiel ribobero, tomato, vinbero, vakcinio. [SAMSENCA] peponedo.
  1. [KOMUNUZO] Malgranda karneca frukto (sendepende de ĝia strukturo), kiel frago, frambo, sorpo.

===berserko===

Skandinava sagaa heroo, batalanta kun freneza furiozo. [SAMSENCA] amoko.

===Berto===

Virina nomo.

===bertoletio===

[BOTANIKO] Genro (Bertholletia el lecitidacoj) de nur unu specio (Bertholletia excelsa) de arbo el tropika suda Ameriko, kiu produktas la Brazilan nukson.

===Bertrando===

Vira nomo.

===Besarabio===

eost-Eŭropa regiono, dividita inter Moldavio 2 kaj Ukrainio.

===bestio===

  1. Sovaĝbesto.
  1. Sovaĝinstinkta senbride perfortema homo: la naziaj bestioj.

===besto===

  1. ĉiu animalo escepte de homo: hejma, sovaĝa besto; mi donu vian karnon al la birdoj de l’ ĉielo kaj al la bestoj de l’ kampo (L.L. Zamenhof) ; la leono, plej forta el la bestoj (Hebrea Biblio) ; malbonaj infanoj amas turmenti bestojn (L.L. Zamenhof) ; tre kara best’ estas zibelo pro sia bela felo (L.L. Zamenhof) ; li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] animalo, bruto.
  1. (figurasence) Homo stulta aŭ kruda kiel besto: la malsaĝa besto alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon! (L.L. Zamenhof) ; vi trompas la popolon […] ha, vi abomena besto! (L.L. Zamenhof).

===beŝamelo===

[KUIRARTO] Saŭco, farita el brunaĵo kun lakto: florbrasiko kun beŝamelo. [SAMSENCA] bearnezo, holandezo.

===beta===

La dua grafemo de la greka alfabeto (B, β), responda al b, ofte uzata prefikse en vicmontra signifo, kun la senco dua: betaradioj. [SAMSENCA] alfa, gama.

===Betanio===

[BIBLIO] Hebrea urbo, kie loĝis Lazaro, resurektigita de Jesuo.

===betatrono===

[FIZIKO] Maŝino, en kiu elektronoj, kirlataj en konstanta magneta kampo, estas akcelataj per la kirla elektra kampo, elektromagnete induktita de aldona magneta kampo, variigata interne de la cirkla orbito de la elektronoj. [SAMSENCA] ciklotrono.

===Betelĝuzo===

[ASTRONOMIO] Ruĝeta stelo (α Orionis) en la konstelacio Oriono, iom malpli hela ol Riĝelo.

===betelo===

  1. [BOTANIKO] Specio de pipero (Piper betle), grimpa liano (ĝis 20 m alta) kun glataj, ovalaj, larĝaj folioj; hejma en sud-eosta Azio, kvazaŭhejma en multaj tropikaj landoj.
  1. [KOMUNUZO] betelaĵo.

===Bet-Leĥemo===

(Hebrea Biblio) [BIBLIO] Hebrea urbeto, kiun du evangeliistoj mencias kiel naskiĝlokon de Jesuo (35°12’ E, 31°43’ N).

===beto===

  1. [BOTANIKO] Genro (Beta el kenopodiacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun alternaj, senharaj, integraj folioj kaj kun verdaj aŭ ruĝaj floroj en malgrandaj glomeruloj ariĝintaj en maldensajn spikojn; 11-13 specoj, el Eŭropo, uesta kaj centra Azio kaj norda Afriko.
  1. [KOMUNUZO] La manĝebla radiko de iuj kultivoformoj de la ordinara beto.

===betoniko===

[BOTANIKO] Grupo de specoj de stakio (ampleksanta la eksan genron Betonica el lamiacoj), herboj karakterizataj interalie de plejparte elbazaj folioj en rozeto kaj de densa infloresko; ĉirkaŭ 10 specoj el Eŭropo, uesta Azio kaj norda Afriko.

===betono===

(L.L. Zamenhof) [ARKITEKTURO] Malmola substanco, kiu estiĝas el miksaĵo de cemento kun ŝtonetoj kaj sablo per reago de akvo: planko, trotuaro el betono.

===Betoveno===

(Ludwig van Beethoven, 1770-1827) Germana komponisto.

===betulo===

[BOTANIKO] Genro (Betula el betulacoj) de falfoliaj arboj kaj arbustoj ĝenerale kun neputrema ligno ĉarpente uzata kaj kun trunkoŝelo konsistanta el pluraj, facile disigeblaj, membranecaj tavoloj; 35 specoj el la norda hemisfero, pluraj kultivataj por ornamo aŭ ligno, kelkaj medicine uzataj.

===bevelo===

  1. [TEKNIKOJ] Oblikva rando de listelo, tabulo, vitra plato, spegulo kaj simile.
  1. [TEKNIKOJ] Oblikva tranĉa eĝo de ilo, ekzemple ĉizilo.

===bezoaroj===

[MEDICINO] Kalkulusaj konkrementoj en intestoj aŭ en urinaj vojoj de kvarpieduloj; oni iam atribuis al ili kuracajn ecojn.

===bezoni===

(transitiva)
  1. Suferi je manko aŭ nesufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo: bezoni nutraĵon (L.L. Zamenhof), ili ne trovis la bezonatan akvon (L.L. Zamenhof) ; honoro ne donas, kion stomako bezonas (L.L. Zamenhof) ; kiel ajn forte ili bezonis ripozon, ili tuj flugis (L.L. Zamenhof) ; la klimatoj, kie homo bezonas veston, estas kondamnitaj al la laboro, milito kaj moralo; (+ infinitivo) mi bezonas dormi; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos (L.L. Zamenhof) ; absolute kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas (L.L. Zamenhof) ; kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas (Hebrea Biblio) ; ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] malsati, soifi.
  1. Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas: iaj gesinjoroj bezonis por sia kuirejo kelke da seĝoj (L.L. Zamenhof) ; ni ekstreme bezonas plenan vortaregon (L.L. Zamenhof) ; antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon (L.L. Zamenhof) ; ne la sanuloj bezonas kuraciston (Nova Testamento) ; oni ĉiam bezonas monon! (K. Bein) ; por tio ni ne bezonas kondukanton (L.L. Zamenhof) ; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan (centonan) parton de tio, kio estas bezonata (L.L. Zamenhof). [SAMSENCA] malhavi, sopiri.
  1. Ne povi atingi sian celon aŭ destinitecon sen la ekhavo de io abstrakta: ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon (L.L. Zamenhof) ; la klasikaj verkistoj ofte bezonas komentarion (L.L. Zamenhof) ; granda ŝipo bezonas profundon (L.L. Zamenhof) ; por glate mensogi oni spriton bezonas (L.L. Zamenhof) ; la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos (L.L. Zamenhof) ; (kun infinitivo) io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton (L.L. Zamenhof) ; se ni bezonas uzi prepozicion […] (L.L. Zamenhof) ; li dentojn prunti ne bezonas (subkomprenu por sin defendi). [SAMSENCA] necesigi, postuli.
Rimarko. Zamenhof regule uzas ’ne bezoni… bezoni’, por esprimi la neadon de devo: ni ne bezonas timi, ke oni ilin reciproke konfuzos (L.L. Zamenhof) ; ni ne bezonas decidi, ke oni uzu ekskluzive nur la nominativon (L.L. Zamenhof) ; pri tio ni ne bezonas timi (L.L. Zamenhof).

===Bhagavadgito===, ===Bagavadgito===


===Bharato, Barato===

= Hindio Lando de la rivero Sindo (Induso)

===bi===

[SCIENCOJ] Prefikso , signifanta:
  1. ’du-’: [MATEMATIKO] bisekci (Sinonimo: dusekci).
Rimarko. ’du-’ kaj ’di-’ estas preferindaj; en kemio evitinda estas la nacilingva uzado de tiu prefikso en la kazo de acidaj saloj: ’bikarbonato’ estu prefereble ’hidro(geno)karbonato’ aŭ ’acida karbonato’;
  1. ’ambaŭ’: bijekcio. [SAMSENCA] di/.

===biaso===

  1. Nemotivita prefero.
  1. [STATISTIKO] (parolante pri stimanto) La diferenco inter la stimanto kaj la stimata parametro.
  1. [ELEKTRO] Konstanta tensio aŭ kurento, aplikata al elektronika komponanto, por atingi deziratan funkciadon.

===Biblio===

  1. Kolekto de libroj, parte komunaj por judoj kaj kristanoj; la Hebrea Biblio, sankta libro de la judoj, entenas la Leĝon ( [SAMSENCA] Torao), la Profetojn kaj la Skribojn, kaj konsistigas por la kristanoj la Malnovan Testamenton; la Nova Testamento, greklingva, estas nur kristana: Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio (L.L. Zamenhof) ; la Sankta Biblio; ĵuri sur la Biblio.
  1. Ekzemplero de tiu libro: la patro enskribis en sia Biblio: La dekan de Novembro naskiĝis […] (L.L. Zamenhof) ; Biblio kun komentario; lede bindita Biblio. [SAMSENCA] apokrifo, Septuaginto, Vulgato. [VIDU] Korano, Vedoj, pitako.

===bibliofilo===

Amatoro de luksaj aŭ raraj libroj.

===bibliografo===

Specialisto pri bibliografio.

===bibliomanio===

= libromanio.

===biblioteko===

  1. Kolekto de libroj aŭ manuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio: li havas riĉan bibliotekon; adiaŭ al vi, mia biblioteko! (K. Kalocsay) ; prunta, konsulta, rondiranta biblioteko.
  1. ĉambro aŭ domo, kie oni konservas tian kolekton.
  1. Bretaro aŭ ŝranko por ordigi librojn.
  1. Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj, temoj: Esperanta Biblioteko Internacia.
  1. [KOMPUTIKO] Aro da proceduroj kun ĝenerala utileco disponataj por uzado en aliaj komputilaj programoj: biblioteko de matematikaj, grafikaj proceduroj.

===bicepso===

[ANATOMIO] Dukapa muskolo: braka, femura bicepso (Musculus biceps brachii femoris).

===biciklo===

Velocipedo kun du egalaj radoj: etrada biciklo.

===bidento===

[BOTANIKO] Genro (Bideus el asteracoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun kontraŭe duopaj folioj, flavaj aŭ blankaj floroj kaj plataj akenoj, sur ĉi kiuj sidas dikaj haroj po 2-6; kosmopolita genro de ĉirkaŭ 240 specoj.

===bideo===

Malgranda pelvo, sur kiu oni rajde sidiĝas, por lavi la mezan parton de la korpo.

===bido===

  1. ĉiu el la glob- aŭ olivo-formaj pecoj, el ligno, vitro aŭ alia materio, traboritaj per malgranda truo, tiel ke oni povas ilin surfadenigi por ludi, produkti ornamaĵojn (ekzemple kolringojn) aŭ teknikaĵojn (ekzemple pordoŝirmilojn kontraŭ la muŝoj).
  1. (familiare) Peco aŭ buleto da haŝiŝo.

===bielo===

[TEKNIKOJ] En mekanismo, stango, kiu servas por transmisii movon, kun aŭ sen ŝanĝo de movspeco: en eksplodmotoro, la bielo transmisias la rektlinian alternan movon al kontinua rotacia movo sur la krankoŝafto. Sinonimo: turnostango.

===bienalo===

[BELARTOJ] Kultura prezentado, ripetiĝanta ĉiun duan jaron.

===bieno===

Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj kaj tiel plu dependantaj de ĝi: reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon.

===biero===

[KUIRARTO] Fermentigita trinkaĵo, produktata el akvo, lupolo, gisto kaj malto (precipe hordea): hela, malhela, bruna, nigra biero; malpeza bier (malforte alkoholhava); senŝaŭma biero, tritika, hordea biero. [SAMSENCA] elo, portero, kvaso, medo. [VIDU] bierkruĉo.

===bifaco===

[PRAHISTORIO] ŝtona ilo migdalforme tajlita kaj ambaŭflanke retuŝita por ricevi tranĉan periferion; ĝi karakterizas la aĉeŭlean industrion.

===bifadena===

= dudrata.

===bifenilo===

[VIDU] feno 2.

===bifida===

[ANATOMIO] Duparte dividiĝinta: bifida folio; la bifida lango de serpento; bifida spino (denaska malsano de la spino). [SAMSENCA] forka.

===bifilara===

  1. = dratrefalda.
  1. (evitinda) = dudrata.

===bifsteko===

[KUIRARTO] Maldika rostita tranĉaĵo de bovaĵo: bifsteko sanga, mezrostita, trarostita; bifsteko laŭ Tatara maniero (kruda hakita aŭ muelita viando miksita kun pecetigita cepo, ovo, pipro kaj salo). [SAMSENCA] fileo, steko.

===bigamio===

(L.L. Zamenhof) [JURO] Kontraŭleĝa stato de viro havanta samtempe du edzinojn, aŭ de virino havanta samtempe du edzojn. [SAMSENCA] poligamio.

===bigarado===

  1. [BOTANIKO] Subspecio de citruso (Citrus aurantium subspecio amara.) hejma en Hindio kaj Birmanio, arbeto kun globaj fruktoj (amaraj oranĝoj), havantaj ruĝe oranĝan ŝelon, el kiu oni ekstraktas esencon ( [SAMSENCA] nerolio), kaj tre acidan, pli-malpli amaran pulpon, uzatan por konfitaĵoj kaj amaraj trinkaĵoj.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de bigarado 1. Sinonimo: amara oranĝo.

===bigarelo===

[BOTANIKO] Ruĝa kaj blanka ĉerizo, kun dolĉa, tre firma karno.

===biglo===

[ZOOLOGIO] La plej malgranda leporhundo.

===bignonio===

  1. [BOTANIKO] (striktasence) Genro (Bignonia el bignoniacoj) de nur unu specio (Bignonia capreolata), ligneca liano kun kontraŭe duopaj folioj dufolieraj kaj unuĉiraj, kaj kun kafodoraj, tubformaj floroj ekstere ruĝaj, interne flavaj; hejma en sud-eosta Usono, pororname kultivata.
  1. [BOTANIKO] (vastasence) Bignonio 1 kaj parencaj genroj. Sinonimo: trumpetfloro.

===bigoto===

Homo ekscese fervora en la plenumado de eksteraj religiaj devoj, pedante kaj afekte pia.

===Biharo===

Unu el la ŝtatoj de Hinda Unio (Patna, 85°13’ E, 25°37’ N).

===biĵuterio===

Industrio de vitro- kaj metal-juveloj.

===bikino===

Virina bankostumo, konsistanta el du tre malvastaj pecoj.

===bikonkava===

= dukonkava.

===bikonveksa===

= dukonveksa.

===bikso===

[BOTANIKO] Genro (Bixa el biksacoj) de nur unu specio (Bixa orellana) de malgranda arbo kun longpetiolaj, korformaj, stipulohavaj folioj, kun ruĝaj, rozaj aŭ blankaj floroj en paniklo kaj kun semoj unuope gamitaj de ruĝa arilo, el kiu oni ricevas karotenoriĉan farbosubstancon ( [SAMSENCA] rokuo), uzatan por kolorigi buteron, ĉokoladon kaj iujn fromaĝojn; hejma en tropika ameriko, disvastigita al tropika afriko. Sinonimo: rokuarbo.

===bikŝuo===

[BUDHISMO] Budhana monaĥo. [SAMSENCA] bonzo, lamao, ŝramano.

===bilabialo===

[LINGVOSCIENCO] Labialo, produktata per la alproksimigo de la du lipoj (p, b, m). Sinonimo: dulipsono.

===bilanco===

[FINANCO] Tabela kalkulo montranta, laŭ aktivo kaj pasivo, la financan staton de firmo, de kliento, de banko aŭ eĉ de tuta regno: bilanco de la eksterlanda komerco ( [VIDU] eksporti); (figurasence) bilanco de militaj operacoj, de propaganda kampanjo.

===bilardo===

  1. [LUDOJ] Nomo de diversaj ludoj, en kiuj oni movas eburajn aŭ plastajn globojn, frapante ilin per la pinto de longa bastono: franca bilardo (tri globoj; bilarda karamboli), usona bilardo (16 globoj sendendaj en truojn).
  1. [LUDOJ] La tablo, uzata por tiu ludo, kovrita per verda drapo, provizita per elastaj randoj kaj eventuale per celtruoj.

===Bilbao===

Eŭskia havenurbo (2°56’ U, 43°16’ N).

===bilboko===

[LUDOJ] Ludilo, konsistanta el traborita globeto alligita per ŝnureto al bastoneto, per kiu oni devas pikkapti la suprenĵetitan globeton.

===bildo===

  1. Videbla aspekto de objekto, sceno kaj simile, formita de la lumradioj devenantaj de ĝi: la bildo formiĝas sur la retino; ŝi vidas sian spegulan bildon en la trankvila akvo (L.L. Zamenhof) ; la lageto reflektis la bildon de la plena luno; ĝi estas bela bildo, kiam oni vidas kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas duonnuda bubo (L.L. Zamenhof) ; [FIZIKO] reala, virtuala bildo. ( [SAMSENCA] fokuso).
  1. Videbla aspekto de objekto, sceno kaj simile, reproduktita per desegno, pentrado, skulptado, fotado, filmado kaj simile: la bildo de Venero tiel flama, kiel Ticiano tion vidis (L.L. Zamenhof) ; unu libro estas kun bildoj, la dua tute sen desegnoj (L.L. Zamenhof) ; li skulptis grandan lignan bildon (L.L. Zamenhof) ; tro hela, konfuza, bildo de fotografaĵo; ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis cent figurantoj (K. Bein).
  1. Pentraĵo aŭ skulptaĵo, prezentanta diaĵon: mi iras la bildon de l’ diino resanktigi (L.L. Zamenhof) ; ŝi aspergu per la sango la bildojn de la dioj (L.L. Zamenhof) ; ne faru al vi bildon de io, kio estas en la ĉielo (Hebrea Biblio). [SAMSENCA] ikono. [VIDU] idolo.
  1. (figurasence) Io, kio similas laŭ la aspekto: Dio kreis la homon laŭ sia bildo (Hebrea Biblio) ; al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco (L.L. Zamenhof) ; li estas la vivanta bildo de sia patro (L.L. Zamenhof) ; mi diktas al unu skribaĵisto la vivan bildon de unu tiea doktoro (L.L. Zamenhof) ; la mildaj kamparaj ludoj estas la bildo mem de la paco.
  1. (figurasence) Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en ies imago: centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj (L.L. Zamenhof) ; aperis al ŝi la bildo de ŝia mortinta fianĉo; en vi ili revekis la belan bildon de reveno hejmen (L.L. Zamenhof) ; mi ĉiam revidas en mia spirito la bildon de tiu terura nokto; tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo! (L.L. Zamenhof) ; jen la fidela bildo de nia situacio; analizi la konfuzitan bildon de la universala mizero (L.L. Zamenhof).
  1. [MATEMATIKO] La valoro de bildigo ĉe iu elemento el la argumentaro.

===Bileamo===

[BIBLIO] Aramea aŭguristo, kiu rifuzis malbeni la Izraelajn tribojn: la azenino (kiun Dio igis parolkapabla) de Bileamo.

===bileto===

  1. Folieto el papero, kartono kaj simile kun surskribo, rajtiganta la posedanton ricevi ion: fervoja, tramvoja bileto; trui la biletojn; aĉeti, bileton por iro kaj reveno; teatra bileto; bileto de loterio; enira bileto por ekspozicio. [SAMSENCA] karto.
  1. Paperfolio kun surskribo kaj bildoj, ofte kun filigrano, emisiita de banko, havanta difinitan valoron en difinita valuto: ne ĉiu papereto estas banka bileto (L.L. Zamenhof) ; centfranka, kvindolara, dekeŭra bileto. [SAMSENCA] bilo.
  1. Senkoverta, kunfaldita letero: kiel ĝentile ĉio estas esprimita en tiu ĉi bileto! (L.L. Zamenhof) ; ama bileto (L.L. Zamenhof).

===bilĝo===

[ŜIPOJ] La plej malsupra parto de la holdo, kie kolektiĝas akvo.

===bilharzio===

(arkaika) = skistosomo.

===biliono===

(L.L. Zamenhof) [MATEMATIKO] Miliono da milionoj (10 ¹²). Sinonimo: duiliono.
Rimarko. En la usona kaj nuna brita uzado billion signifas 109; en la kontinenta eŭropa kaj antaŭa brita uzado tiu (aŭ simila) vorto signifas 10 ¹² kiel en Esperanto. Pro tiu diverseco eble duiliono estas preferinda.
[SAMSENCA] bilioniliono. [VIDU] tera/.

===bilo===

(L.L. Zamenhof) [FINANCO] Kambio, per kiu la subskribinto devigas sin pagi ĉe fiksita tago sumon al persono en ĝi nomita, aŭ, laŭ ties ordono, al alia persono. [SAMSENCA] ĉeko, trato, valorpapero.

===bimetala===

= [FINANCO] dumetala.
bimetalismo
[FINANCO] Dumetalismo.

===binara===

  1. [FIZIKO] [KEMIO] Duelementa, dukomponanta: binara kombinaĵo.
  1. a) [BIOLOGIO] (parolante pri hibrido) Devenanta el la kruciĝo de du puraj rasoj.

b) (parolante pri nomenklaturo) = duuma.

  1. [MATEMATIKO] (parolante pri nombrosistemo) Dubaza, duuma.
  1. [KOMPUTIKO] Uzanta nur du valorojn aŭ simbolojn, ĝenerale 0 (nul) kaj 1 (unu). [SAMSENCA] bulea, duuma. [VIDU] kodo.

===bindi===

(transitiva)
  1. Kunkudri la kajerojn de libro kaj surmeti sur ilin rigidan kovrilon: marokene bindita libre. [SAMSENCA] broŝuri, kartoni.
  1. [KOMPUTIKO] Fari munteblan programdosieron el sendepende tradukitaj partoj, la celdosieroj de tradukilo: bindilo; bindŝarĝilo. [SAMSENCA] ŝarĝi.

===binoklo===

[FOTOGRAFIO] Dutuba lorneto, uzata en teatro, turismo, armeo, ornitologio kaj aliaj

===binomo===

[MATEMATIKO] Polinomo kun du termoj; dutermo. [VIDU] -nomial/.

===bio===

[SCIENCOJ] Prefikso kun la signifo ’koncernanta la vivon aŭ la vivulojn’: biogenezo, biokemio, biodiverseco, bioindustrio, biomaso, biosintezo, biotekniko kaj tiel plu.
Rimarko. La vortkomenco ’bio’, troviĝas en neanalizeblaj vortoj: biocenozo, biografo, biopsio, biologo kaj aliaj

===biocenozo===

[EKOLOGIO] Tuto de la vivuloj (animalaj, vegetaĵaj kaj mikrobaj), vivantaj en difinita medio kaj en funkcia rilato unu( j) kun la aliaj: mikro-, makrobiocenozo (Sinonimo: biomo). [SAMSENCA] asocio, ekosistemo, kunaĵo. [VIDU] biotopo.

===biocido===

Vivulicido.

===biografo===

Tiu, kiu verkis biografion.

===biologo===

Specialisto pri biologio.

===biometrio===

[BIOLOGIO] Statistika studo de la dimensioj de la vivuloj kaj de ties organoj.

===biomo===

[EKOLOGIO] Biocenozo de makroekosistemo, ekzemple biocenozo de tajgo, savano, pluvarbaro, dezerto. Sinonimo: makrobiocenozo.

===bionto===

(arkaika) = vivulo.

===biopsio===

[MEDICINO] Operacio, per kiu oni elprenas de vivanto organan aŭ tumoran fragmenton, por ĝin esplori per mikroskopo. [SAMSENCA] nekropsio .

===biosfero===

[GEOLOGIO] La tuto de la medioj de Tero, okupataj aŭ favoraj al la okupado fare de la vivuloj, kaj la tuto de la vivuloj.

===biotino===

[KEMIO] Vitamino de la B -grupo (nomata ankaŭ vitamino H), trovebla interalie en gisto, hepato kaj ovoflavo, medicine uzata interalie kontraŭ alopecioj kaj dermatozoj.

===biotito===

[GEOLOGIO] Nigra specio de glimo, K(Mg,Fe)3(Si3Al10)(OH,F)2. [SAMSENCA] muskovito.

===biotopo===

[EKOLOGIO] Medio, en kiu difinita biocenozo vivas. [SAMSENCA] ekosistemo, habitato.

===birdo===

  1. [ZOOLOGIO] Dupieda, flugilhava, ovonaska vertebrulo, kovrita de plumoj: sovaĝa, hejma, korta birdo; la birdoj kantis (L.L. Zamenhof), pepadis (L.L. Zamenhof) ; birdo kantas laŭ sia