La Ondo de Esperanto 2001


Ondo de Esperanto 2001

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №1

Feliĉan Novan Jaron! Gajan Kristnaskon!

Redakcie

La Esperantisto de la Jaro 2000

Surpriza rezulto...

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Tiu projekto trovis vastan subtenon, kaj al ĝi aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto - komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis skota poeto William Auld ; en 1999 lin sekvis aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio.

En 2000 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 20 personoj, el kiuj 9 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 2000, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado :

3 voĉoj Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt

2 voĉoj Renato Corsetti, Ilona Koutny, Floréal Martorell

1 voĉo Reinhard Fössmeier, Jerzy Fornal, Stano Marček, Tibor Papp, Andrzej Pettyn, Claude Piron, Katalin Smidéliusz.

Konforme al la Regularo, Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas proklamitaj kiel Esperantistoj de la jaro 2000!

Hans Bakker ( Nederlando ) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

Mauro La Torre ( Italio ) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo , kies kvazaŭlernejo “ Tibor Sekelj ” jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.

Jouko Lindstedt ( Finnlando ) estas distingita pro la prizorgo de BJA - listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20 - jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro , redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel - Aviva UK.

Proponantoj ( Kandidatigantoj )

Marija Belošević ( ekssekretario de ILEI )

Višnja Branković ( posedanto de Orbis Pictus )

Renato Corsetti ( vicprezidanto de UEA )

István Ertl ( redaktoro de Esperanto )

Edmund Grimley Evans ( prezidanto de EAB )

Judit Felszeghy ( direktoro de LF - koop )

Aleksander Korĵenkov ( redaktoro de La Ondo de Esperanto )

Bruno Masala ( gvidanto de AERA ĉe OSIEK )

Valentin Melnikov ( poeto, ĵurnalisto, tradukanto )

Elektantoj

Petr Chrdle ( estrarano de UEA, posedanto de KAVA - PECH )

Lee Chong - Yeong ( eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA )

Geraldo Mattos ( prezidanto de la Akademio de Esperanto )

Stefan Maul ( prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato )

Mine Yositaka ( redaktoro de Riveroj )

Sergio Pokrovskij ( sciencisto, tradukanto, eseisto )

Anna Margareta Ritamäki ( aktivulo pri eksteraj rilatoj )

Roland Rotsaert ( kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato )

Ljubomir Trifonĉovski ( ĉefredaktoro de Literatura Foiro )

Sekretario Halina Gorecka

Per la unua plurkolora kovrilo en nia historio ni renkontas la unuan jaron de la 3a jarmilo ; krome ni deziris, ke la jubilea ( jam sepdek - kvina! ) Ondo havu iomete pli festan aspekton.

Esperanto en 2000

Verkonte revuon de la jara aktivado mi foje pensas, ke eble estus preferinde skribi simile al malnova rusa kronikisto : “ En ĉi tiu jaro okazis nenio ”. Sed ĉar la organizantoj de la Zamenhofa Tago en Jekaterinburg ĉiujare petas min rakonti pri la plej interesaj eventoj kaj tendencoj en Esperantujo dum la pasinta jaro, mi cedas al ilia insisto. Ja la tradiciaj panoramaj artikoloj similas al la tagĵurnaloj kiuj, laŭ Karel čapek, “ ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio ”.

Sed oni ne povas diri, ke okazas nenio en Esperantujo, baze difinebla kiel aro da dise loĝantaj homoj, kiuj fordonas al Esperanto parton de sia libertempo. Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub ( et ) oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.

Malpli amase

Malgraŭ la nestabila situacio kaj eventuala bojkoto, UEA decidis kongresi en Tel - Avivo, kaj ĉi tiu kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ malpli granda ol la Aŭstralia UK ( 1997 ). Bedaŭrinde, partoprenis neniu esperantisto el la arabaj landoj, kie UEA provas organizi kampanjon, kaj la postkongresa rebrulo de la konflikto en la regiono verŝajne rapide forgesigis, ke “ pacaj batalantoj ” ĉi - jare unuafoje kongresis en la Sankta Lando.

Foto : Kvankam la Tel - Aviva kongreso estis vere malgranda, la kongresanoj povis dum ĝi pli facile interkomunikiĝi kaj en la Kongresejo kaj ekster ĝi. ( Fotaĵo de CO UEA )

Malpli grandaj ol kutime estis ankaŭ la kongresoj de TEJO ( Hongkongo ) kaj SAT ( Moskvo ), kiuj logis malpli da personoj ol, ekzemple, la fervojista kongreso en Budapeŝto, landaj kongresoj en Brazilo, Japanio kaj Litovio, junulara festivalo apud Venecio kaj ĉiu el la du jar - ŝanĝaj renkontiĝoj en Germanio.

La magreco de tiuj kongresoj ŝrumpigis la membronombron de la organizintaj asocioj. Unuafoje post 1986 la individua membraro de UEA ne atingis 7 mil. La membraro de TEJO falis sub 700, kaj SAT raportis pri nur 930 anoj. Supozeble en 2001 la kongresoj en pli allogaj landoj ( Kroatio, Francio, Hungario ) plimultigos la kongresanaron kaj la membraron, tamen la membrokrizo devas atentigi la asociajn responsulojn pri pli adekvata interna politiko.

Cetere la 4a Eŭrop - Unia kongreso estis sukcesa kaj kvante kaj kvalite —Esperanto plu restas plej disvastigita ĝuste en Eŭropo.

Kion ni diskutas?

Efektive, en Eŭropo loĝas pli ol duono da membroj de UEA kaj SAT, ĉi tie kutime okazas iliaj kongresoj. Aliaj internaciaj asocioj, ekzemple OSIEK kaj LF - koop, ankoraŭ neniam okazigis siajn ĉefajn aranĝojn ekster Eŭropo. La agado de ERA, EEU kaj diversaj sendependaj iniciatoj ( precipe la informa aktivado de Dafydd ap Fergus ) metas en la tagordon la demandojn pri pli kunordigita agado en Eŭropo, interalie pri malfermo de oficejo en Bruselo. Probable pro la Eŭropa jaro de lingvoj ( 2001 ) “ Esperanto en Eŭropo ” plu restos la ĉefa diskuttemo en Esperantujo.

La alia ofte traktata temo en 2000 estis la evoluo kaj strategio de la esperantista komunumo, kiu devas ŝanĝi sin adapte al la rapide ŝanĝiĝanta mondo, por ne iĝi areto de kuriozaj manietuloj.

En Tel - Avivo estis lanĉita diskuto pri la nova strategio de UEA, kiu daŭrigos Kampanjon 2000 ( ĉu tiu estas plenumita? ) Tamen la publikigita projekto apenaŭ serioze konsideras la berlinan proponon de Enderby laŭ kiu UEA iĝus “ asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj ”.

Se temas pri la homaj rajtoj, la rajtojn de la esperantistoj intencas defendi la Esperanta Civito, kiu fondiĝos en junio 2001. Kvankam ĝuste la Civito estas inspirata de raŭmaj ideoj, la ĉefa omaĝo al la Manifesto de Rauma ( 1980 ) okazis en ties naskolando Finnlando kadre de seminario 20 jaroj post Raŭmo preparita de Jouko Lindstedt, unu el la tri kunaŭtoroj de la dokumento, kies tezoj estas diskutataj ĝis nun.

44 jarojn post la Principaro de Frostavallen, UEA pretigis Gvidliniojn por informado pri Esperanto. Malkiel la antaŭa dokumento, ĝi ne listigas la ĉefajn erarojn en informado, nek donas konsilojn pri insignoj kaj vestaĵoj, sed proponas “ konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas ”. Ĉu komenciĝas distanciĝo de “ dua lingvo por ĉiu ” kaj konceptado de Esperanto kiel la ĉefa komuniklingvo ene de nia malgranda grupo kun propraj tradicioj kaj interesoj?

Ekstere

Sendepende de la respondo al ĉi tiu demando UEA daŭrigas sian eksteran agadon, precipe inter neregistaraj organizaĵoj. Ĝi reprezentiĝis, interalie, en Jarmila Forumo de NROj, Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko, Kongreso de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco kaj en kolokvo “ Kulturo de paco : aganta ideo ”. Eŭropa Esperanto - Unio lanĉis proponon pri Konstanta konferenco pri la lingvoproblemo en Eŭropo. Esperantistoj ( kun ) manifestaciis sur stratoj de Parizo kaj San - Paŭlo.

Sed eble la plej interesaj eksteraj iniciatoj estas projektoj Indiĝenaj Dialogoj kaj Interkulturo ( al ĝi aliĝis jam cent klasoj ) kaj la movado por “ Lingvaj Festivaloj ”. Tiujn festivalojn okazigas junularaj Esperanto - grupoj por prezenti diversajn lingvojn kaj iliajn kulturojn —kompreneble, kun emfazo de Esperanto.

La kultura jaro

Kvankam la movadaj kongresoj de UEA, SAT kaj TEJO ĉi - jare ne povas esti nomitaj sukcesaj, tiun epiteton meritis la du festivaloj de la Esperanto - kulturo en Francio ( KAFE ) kaj en Finnlando ( KEF ). Precipe multajn pozitivajn reagojn vekis KEF 2000 en Helsinki pro la elstara programo muzika, poezia kaj teatra, kaj pro la entuziasmiga etoso reginta dum ĝi. Ĝuste antaŭ la festivaloj Vinilkosmo finrealigis sian projekton Kolekto 2000 de dek K - diskoj kun junulara muziko. Kaj en Moravia filharmonio estis prezentita Esperanta Simfonio de David Gaines por mezsopranulino kaj orkestro.

La finnlanda grupo Dolĉamar en KEF 2000 kantis por esperantistoj kaj por ĉiuj dezirantoj en la urbocentra parko de Helsinki. ( Fotaĵo de Sakari Kauppinen )

Plu aktivas eldonemuloj. Surmerkatiĝis gravaj tradukoj : La lada tambureto de Günter Grass, Resurekto de Lev Tolstoj, La hobito de Tolkien, La ŝaŭmo de l tagoj de Boris Vian... Inter la originale verkitaj libroj estas menciendaj Surklifa de Serĝo Elgo kaj Neniu ajn papilio de Trevor Steele ( laŭreato de OSIEK - premio pro alia libro ).

Tiuj aferoj nun ŝajnas preskaŭ same ordinaraj kiel UKoj, sed ne necesas forgesi, ke en la epoko de “ vinilaj diskoj ” oni simple ne havis popularan dancmuzikon en Esperanto kaj ke dum 1950–79 ( tridek jaroj ) estis eldonitaj malpli ol 20 romanoj originale verkitaj en Esperanto.

Gazete

Sed la kultura gazetaro ne progresas. Plu falas la abonantaro de Kontakto . Post la malapero de Iltis - Forumo kaj Riveroj ĉesis aperi Kulturaj Kajeroj , kaj aŭtune Esperantujon konsternis informo pri tio, ke ekde 2001 El Popola Ĉinio aperos nur elektronike.

Pro la paŭzo de La Brita Esperantisto ( eble la plej leginda nacia Esperanto - gazeto en la jaroj 1990aj ) la Estraro de EAB decidis ke al la membroj de la asocio estu provizore sendata La Ondo de Esperanto . Dank al la nova redaktoro, Stano Marček, Heroldo de Esperanto plibonigis siajn enhavon kaj aspekton.

La movadaj gazetoj evoluas en konkurenco kun la kreskanta ret - informado, per kiu rapide kaj nemultekoste ( ofte senpage ) estas disvastigataj novaĵoj kaj opinioj. Pli ol du mil esperantistoj jam registriĝis en la publike atingebla adresaro, kaj supozeble pli multaj uzas la reton sen anonci sin ( por eviti nebezonatajn informojn ). Sed krom kunigi la homojn Interreto ankaŭ disigas ilin. Ekzemple, multaj ret - aktivuloj ne atentas la aliajn aplikosferojn de Esperanto. Krome, nur rete disvastigata materialo ( ekzemple, pri kelkaj Esperanto - renkontiĝoj ) ne atingas la pli grandan parton de la esperantistaro, kiu ne havas ret - aliron.

Menciendaĵoj

—Antaŭ la Tel - Aviva UK, en Amano UEA okazigis sian unuan seminarion por arabaj esperantistoj.

—En Britio ekagis Esperanto - partio.

Pasporta servo unuafoje listigis pli ol mil adresojn.

—Reaktiviĝis Pola Esperanto - Junularo.

—Kastelo Greziljono kaj Esperanto - redakcio de Radio Aŭstria Internacia sukcesis daŭrigi sian agadon malgraŭ malfavoraj cirkonstancoj.

—Fondiĝis Astronomia Esperanto - Klubo, kiu jam okazigis fakan seminarion kaj eldonis jaran almanakon.

—En Toruń ( Pollando ) okazis la jubilea 20a Internacia renkontiĝo de popolaj orkestroj.

Yomiuri Shinbun , USA Today kaj The Times of India , ĉiu kun milionoj da legantoj, pozitive informis pri Esperanto.

—Ekde marto Barbara Pietrzak eklaboris, post Andrzej Pettyn, kiel estro de la Esperanto - redakcio de Pola Radio.

William Auld iĝis laŭreato de la 7a Esperanto - Kulturpremio de Aalen.

—Ne unu, sed tri personoj ( Hans Bakker, Jouko Lindstedt, Mauro La Torre ) estas proklamitaj kiel la Esperantistoj de la Jaro 2000.

***

Enirante en la trian jarmilon ni memoru pri la samideanoj, kies vivo ĉesis en la pasinta jaro. Por ĉiam forlasis nin Märtha Andréasson, Zsuzsa Barcsay, Ingemund Bengtsson, Stanislava Chrdlová, Rüdiger Eichholz, Thomas A. Goldman, Jiří Karen, Leopoldo Knoedt, Karl Maier, Jan Strönne, Anton Zachariáš kaj aliaj meritplenaj esperantistoj.

Foriras la malnovaj generacioj, venas la novaj. Laŭ Kep Enderby “ eĉ se la revoj de niaj pioniroj pri Rapida Fina Venko ankoraŭ ne realiĝas, oni rajtas honeste kaj memfide diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi dum tiu ĉi tumultega jarcento... atendi pli estis utopie kaj tro optimisme ”. De ni, nuntempuloj, dependas la estonteco de Esperanto. Se ni faros nenion, pri Esperanto memorigos eble nur muzeoj, bibliotekoj kaj la subneĝa Mesaĝo por venontaj generacioj , metita en Antarkto 27 apr 2000 memore al Monda Scienca Pintkunveno —dank al aktivuloj de Argentina Esperanto - Ligo unu el la kvin lingvoj de la mesaĝo estas Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Renkonte al Zagrebo

Ministrino pri turismo Pave Zupan - Rusković akceptis 27 nov trimembran delegacion de LKK de la Zagreba UK kaj informiĝis pri preparoj por la kongreso.

La ministrino konatiĝis kun la kongresa temo, kun turismaj prospektoj pri Kroatio en Esperanto ( kvar pri Zagrebo kaj po unu pri la urboj Osijek, Varaždin, ďurďevac ), kun Esperanto - poŝtmarko eldonita en 1997 kaj tiu preparata por 2001 kaj kun la Esperanto - monero. Ŝi promesis helpi pri klopodoj eldoni geografian mapon de Kroatio en Esperanto por la kongresanoj kaj favore traktis aliajn petojn de LKK. Faruk Islamović, LKK - ano pri ekskursoj, informis ŝin pri la ekskursa programo de la 86 - a UK.

La ministrino, kiu mem lernis Esperanton en lerneja tempo en Dubrovnik, akceptis inviton fariĝi membro de la Honora Komitato de UK. Por la Dua Bulteno ŝi kontribuos per bonveniga saluto.

Spomenka štimec

Por kulturo de paco en Parizo

Pli ol 130 neregistaraj organizaĵoj ( NRO ) partoprenis 24–25 nov 2000 en kolokvo “ Kulturo de paco : aganta ideo ”. Ĝi okazis en la Unesko - domo en Parizo kaj estis organizita de la NRO - Ligokomitato de Unesko por revui la agadon de la tutmonda movado por kulturo de paco kaj neperforto. Tiu movado estis lanĉita komence de 2000, Internacia Jaro por la Kulturo de Paco.

Krom bilanci la agadon de NROoj kaj la atingitajn rezultojn, la kolokvo diskutis ankaŭ kiel plifortikigi kunlaboron inter NROoj kaj Unesko sojle de la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo ( 2001–2010 ). La kolokvo laboris en plenkunsidoj kaj ok atelieroj laŭ la ok temoj de la agadprogramo de UN pri kulturo de paco.

Malfermante la kolokvon la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ĝojis pri la sukceso de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, dum kiu NROoj mobiliziĝis por disvastigi Manifeston 2000 iniciatitan de Nobel - premiitoj pri paco. Matsuura aldonis : “ Ni povas aserti, ke la alvoko estis aŭdita : 72 milionoj da subskribintoj —pli ol centono de la monda loĝantaro —jam aliĝis al Manifesto 2000 ”.

UEA kaj ILEI estis oficiale reprezentitaj de Vincent Charlot kaj Renée Triolle. UEA kaj ILEI partoprenis en kvar atelieroj. Al tiu pri la temo “ Subteni plenvaloran komunikadon kaj liberan cirkuladon de informoj kaj scioj ”, UEA estis invitita kontribui per prelego. Philippe Berizzi kaj Karine Berizzi - Texier faris la prelegon, por kies preparado oni starigis retgrupon antaŭ la kolokvo.

La prelego de Karine kaj Philippe Berizzi vekis intereson de la publiko. La fina raporto de la grupo elstarigis kiel ĝiajn specifajn kontribuaĵojn la nocion de lingva malegaleco, la deziron esti komprenita kaj la rifuzon ignori aliulon.

La raportistino aparte menciis la reton de UEA, precipe la interretan, kaj la komunan lingvon kiel kontribuantajn al respekto de aliuloj kaj al “ interŝanĝo kaj dialogo ”.

La ok atelieroj ebligis starigi konkludojn kaj precizajn rekomendojn. Monique Fouilhoŭ, prezidantino de la NRO - Ligokomitato de Unesko, resumis ilin ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj : la necesoj informi, formi kaj fine dialogi. Pri tiu lasta ŝi indikis ke la neceso dialogi kaj interŝanĝi implicas “ partoprenigi ĉiun kaj redukti la lingvan malegalecon ”.

GK UEA

Por Esperanto en Eŭropo

Laŭ invito de UEA 15 elstaraj agantoj por Esperanto en Eŭropo, precipe ĉe la instancoj de Eŭropa Unio, kunvenis en Roterdamo 25 - 26 nov 2000 por klopodi kunordigi la plurajn iniciatojn, kiuj okazas en ĉi tiu kampo.

La ĉefaj priparolitaj temoj estis la agado de Eŭropa Esperanto - Unio ( EEU ), la agado de la brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo en EU ( tute aparte la projekto NEIGHBOUR ), la partopreno de esperantistoj en la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001, kaj ebla starigo de Esperanto - oficejo en Bruselo.

Multaj ideoj kaj agad - direktoj estis funde analizitaj. Tio helpis ekkompreni la celojn de la malsamaj agantoj, kio estas nepra kondiĉo por kunordiĝi kaj subteni unu la aliajn, anstataŭ konfuzi eŭropajn esperantistojn per kontraŭdiraj mesaĝoj kaj iniciatoj.

La planoj por la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001 antaŭeniras relative kontentige. La esperantistaro ricevos baldaŭ pliajn informojn pri ĝi per apartaj komunikoj.

La projekto NEIGHBOUR troviĝas nun en repripensa fazo. Ĝi akiras trajtojn de scienca projekto, kies realigado devos esti en la manoj de neesperantistaj sciencistoj kaj de la eŭropaj instancoj.

Komenciĝis la esplorado de la eblecoj trovi en Bruselo taŭgan ejon kaj precipe taŭgan deĵoranton por oficejo, kies labor - enhavo restas ankoraŭ pli precize difinenda.

Pri EEU estis prezentitaj ideoj por doni al ĝi pli da forto en la kampoj de reprezenteco de la eŭropaj esperantistoj, firma kunligo kun la landaj asocioj en EU kaj agad - kapablo ĝenerale.

Ĉiuj diskutitaj ideoj trovos konkretigon en la venonta periodo, tiel ke oni povas rigardi al la ĵusa kunveno kiel al promesoplena etapo sur la vojo al pli efika agado por Esperanto en Eŭropo.

La kunveno rekonfirmis la utilon de konsultiĝoj pri specifaj laborkampoj kaj la oportunecon okazigi tiajn lige kun la Malferma Tago de la CO. Unuafoje oni spertis tion en novembro 1999, kiam UEA invitis al simila kunsido lingvopolitikajn fakulojn.

GK UEA

Nova peranto de UEA en Britio

UEA denove havas kotizperanton en Britio. Ekde la kotizjaro 2001 pri tiu tasko zorgas s - ro Geoffrey Sutton, konata al multaj i. a. kiel iama redaktoro de la revuo Esperanto kaj tradukinto de la libro Kio estas demokratio?

Britaj esperantistoj povas direkti siajn pagojn al la nova peranto je la adreso : Geoffrey H. Sutton, 17 Partridge Road, Aylsham, Norwich NR11 6DQ.

UEA nun sisteme okupiĝas pri plidensigo de sia reto de kotizperantoj, ne nur en landoj kie peranto mankas. Interesitoj pri la tasko, per kiu diligentuloj eĉ povas iom enspezi, bv. kontakti la Direktoron de la Centra Oficejo.

GK UEA

Grava rekono de AIS

Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj ( IAUPL ) dum sia jarkunveno ( 7 okt 2000, Parizo ) akceptis AIS ( Akademio Internacia de la Sciencoj ) San - Marino kiel membron. IAUPL estas prestiĝa asocio kun dekmiloj da membroj kaj havas konsultajn rilatojn kun UNESKO. La akcepto signifas gravan rekonon de AIS ekster la mondo de Esperanto - parolantoj.

La kunvenon akompanis seminario pri “ evoluo de la universitatoj ”, al kiu AIS kontribuis per referaĵo pri “ virtualaj universitatoj ”. IAUPL publikigos nian kontribuon en la aktoj de la seminario.

AIS lastatempe kontribuis ankaŭ al kongreso pri aŭtomata tradukado, en Exeter ( Britio ). La referaĵo temis pri aŭtomata rekono de parola Esperanto sur vorta nivelo.

Sian sekvan studadsesion AIS okazigos jarfine dum la Internacia Festivalo en Treviro ( Germanio ).

Reinhard Fössmeier

Sankta Nikolao parolis Esperante

1–3 dec, kaj organizita kiel ĉiujare de Esperanto Regiona - Societo de Poprad ( Slovakio ), laŭ la gvido de ties prezidanto Milan Zvara, okazis en ĉi belega pola vilaĝo Murzasichle Internacia Festo de Sankta Nikolao. Partoprenis ĉ. 30 homoj el Slovakio, Pollando, Britio kaj Hispanio.

Sabate vespere, la 2an de decembro, alvenis Sankta Nikolao, tre bele ekipita per la tradicia episkopa vestaĵo, bastonego, mitro kaj longa blanka barbo, kaj disdonis amason da donacoj al la ĉeestantoj, kiuj, speciale la infanaro, ege ĝojis pro tio.

Estas interese klarigi ke tio estis kiel vera miraklo, ĉar en la tempo kiam vivis Sankta Nikolao ankoraŭ ne ekzistis tiaj lernolibroj, li tre flue parolis Esperante. La etoso estis tre agrabla, loko belega ( ĉirkaŭata de la belaj Tatraj Montoj ). Pere de Esperanto ĉiuj babiladis kaj amikiĝis dum tiuj belaj kaj neforgeseblaj tagoj, kaj adiaŭis, esperante denove renkontiĝi okaze de Sankta Nikolaa Festo.

Augusto Casquero

Foto : Sankta Nikolao ( kiu havis voĉon tre similan al tiu de Milan Zvara ) kun helpanta anĝelino kaj samideanoj el Pollando kaj Hispanio.

Festivalo en Västerås

Per prezentoj de 28 lingvoj, 5 muzikgrupoj, 3 specialaj manĝoj kaj pluraj prelegoj la unua lingva festivalo en Svedio ofertis abundan programon. Sed pli ol tiuj sekaj faktoj imponis la etoso.

La organizado de LF estas por loka Esperanto - grupo konkreta agado, kiu ofertas al la membroj la eblecon engaĝiĝi pri agado utila por la socio. La grupo subite ekhavas agadon kiu ebligas, eĉ nepre enhavas, kontaktojn kun lokaj instancoj kaj aliaj organizoj. Tio —nerekte —signifas multon por la Esperanto - movado.

Ekzakte tio okazis en Västerås —ekestis kontaktoj kun asocioj de enmigrantoj, kun instruistoj de fremdaj lingvoj kaj kun respondeculoj pri kulturo de la loka komunumo. Forte kontribuis al la agado ombrela organizo en kiu membras plej multaj enmigrantaj asocioj —ĝi disponigis ejon kaj financajn rimedojn.

Dum la festivalo evidentiĝis, ke la loka publiko ankoraŭ ne malkovris la ekziston de la festivalo —preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj estis konatoj de la “ lingvoambasadoroj ”, kaj nur tre malmultaj estis denaskaj svedoj... Sed tio ne malhelpis konatiĝon kun diversaj lingvoj el la tuta mondo, kiel ekzemple japana, nepala, rusa, kurda, tornedalfinna, aimara, somalia, tigrinja.

Pluraj prezentis ankaŭ tipajn manĝaĵojn de sia lando, kaj kompletajn manĝojn ofertis somalia, greka kaj irana asocioj.

Krom lingvo grava ero de la festivalo estis kulturo. Pluraj “ lingvoinsuloj ”, la salonoj kie oni prezentis la lingvojn, montris multon de kulturo kaj turismaĵoj de la koncerna lando. Plej impona estis la salono de la rumana lingvo —la rumana ambasado sendis multajn afiŝojn, videobendojn, ktp. Sed “ kulturo ” ankaŭ signifis muziko kaj danco. Plej sukcesaj estis Nataŝa kaj Oksana, kiuj kantis en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

La svedan lingvon reprezentis instruisto de la sveda kiu kutimis instrui al enmigrantoj, kaj tiel povis rakonti interesajn anekdotojn. Reprezentanto de la komunumo surprizis sian publikon per laŭtlegado de poemoj.

Fine de la festivalo ni firme decidis venontan jaron organizi ĝin denove —verŝajne kun iuj ŝanĝoj, kaj espereble kun pli granda publiko.

Sjoerd Bosga

Zamenhof denove la unua!

Antaŭ kelkaj monatoj ni informis pri la plebiscito kiun organizis Gazeta Wyborcza lige kun elekto de Bialistokano de XX - a Jarcento en kiu venkis Ludoviko Zamenhof.

Nun ni estis informitaj pri la nova plebiscito kiun organizis alia gazeto Gazeta Wspolczesna ( Novtempa Gazeto ). Ĝi daŭris preskaŭ unu jaron kaj estis ligita kun la elekto de la plej populara kaj ŝatata persono kiu vivis en la regiono de Podlahio ( nord - orienta regiono de Pollando ) en la 20a jarcento. Kun granda ĝojo la redakcio informis nin, ke en la plebiscito venkis Ludoviko Zamenhof. La solena anonco de la rezulto okazis la 15an de decembro en la Podlahia Muzeo en Bialistoko.

La redakcio invitis multajn gastojn kaj ĵurnalistojn el radio kaj televido. Estas invititaj ankaŭ reprezentantoj de Pola Esperanto - Asocio.

Stanisław Mandrak

Magistriĝu pri Esperanto

Eblas fariĝi magistro pri Esperanto, kun kvalifiko de mezlerneja instruisto aŭ filologo de Esperantaj lingvo kaj literaturo post trijara kurso en ELTE - universitato, sen devigo restadi en Budapeŝto, escepte de naŭ tagoj, du fojojn jare. Informas : ELTE, Esperanto - fako, HU - 1052 Budapest, Piarista koz 1.

hekaszsu@freemail. c3. hu

HeKo

Kolombia bebo bone fartas

37 partoprenantoj kunvenis 11–13 nov 2000 en la urbo Armenio, okaze de la 6a Kolombia Kongreso de Esperanto. Varman etoson kreis salutmesaĝoj de UEA, Akademio de Esperanto kaj de diverslandaj esperantistoj, speciale el Respubliko Armenio, kies nomon havas la kongresurbo.

Profesoro Luis Jorge Santos - Morales per klera prelego enkondukis la neesperantistojn en nian aferon, kaj poste la ĉeestantoj ĝuis la artan vesperon kies ĉefan parton konsistigis la teatraĵo Tragedio en Suda Lando , originale verkita de Ricardo Carrillo kaj bele ludita de gejunuloj de la grupo ABEJA de Bogoto.

Kelkaj meksikaj kanzonoj de Luis Casas alte levis la entuziasmon de la kongresanaro. La arta vespero finiĝis per kelkaj pensigaj “ rakontoj ” de Rikardo Carrillo kaj Jimmer Vásquez kaj per la neortodoksa deklamado de Ho, mia kor ’ fare de Rubén Torres.

La duan kongrestagon komencis trihora Esperanto - Kurso de profesoro Santos - Morales. Oni spektis la filmon Cent Jaroj de Esperanto kaj aŭskultis prelegon de d - ro Frank William Daza Terapioj de antaŭaj vivoj . Maritza Román, juna reprezentantino de KEL - Tuluo, proponis kreadon de Kolombia Jarlibro kie oni trovu ne nur la nomon kaj telefonnumeron de la kolombiaj esperantistoj, sed ankaŭ pli personan informadon pri ili.

La Ĝenerala Asembleo de Kolombia Esperanto - Ligo disvolviĝis glate. Post la raportoj de la prezidanto kaj la kasisto, kiu informis ke la kaso de KEL havas ĉirkaŭ $16. 000 ( 8 USD ), aliĝis novaj individuaj kaj grupaj membroj. La grupoj KEL - Tuluo, ABEJA, KEL - Bogoto kaj KEL - Kali estis akceptataj kiel membroj de KEL, kio donas al nia Ligo pli solidan karakteron. Por apogi finance la Ligon, oni starigis jarkotizon de $36. 000 por ĉiu membro.

La Asembleo elektis novan estraron : Rubén Torres ( prezidanto ), Rikardo Carrillo ( vicprezidanto ), Gloria Granada ( sekretariino ), Consuelo Polanco ( kasistino ) ; kaj Maritza Román, Hernando Maya kaj Rafael Mejía ( kunkonsilianoj ). Rimarkindas, ke en la nova estraro rolas du junaj membroj : Maritza Román kaj Rikardo Carrillo.

Lastatage per prelego Homa Genaro Rikardo Carrillo klarigis kelkajn aspektojn pri la projekto kiu ebligis eklegi la kodon de la homaj genoj. Post la aŭskultado de argumentoj pri ĉiu el kvar proponitaj urboj, oni decidis okazigi la 7an Kongreson en Bogoto en 2001 kaj inviti esperantistojn de Medeĝino por ke ili okazigu la 8an Kongreson en 2002.

La kongresanoj eksciis pri du gravaj literaturaj projektoj : profesoro Santos - Morales reverkas la libron Karlo de Edmond Privat laŭ la gramatikaĵoj hodiaŭ uzataj ; kaj profesoro Carlos A. Castrillón preparas antologion de Kolombia poezio.

La Kongreso dankis la organizintojn ( Carlos A. Castrillón kaj Orlando Caicedo ) pro tio, ke malgraŭ malfacilaĵoj ili sukcesis doni al la kolombia esperantistaro la ŝancon ĝui rekte nian lingvon kaj diskuti pri nia movado. Per tiu rekono finiĝis nia Kongreso.

Oni povas konkludi ke la Kongreso plene sukcesis laŭ diversaj vidpunktoj :

—La movado en Armenio ricevis impulson kaj la organizintoj de la Kongreso planas reaktivigi la lokan movadon.

—La decido organizi regionan Kongreson en Perejro, kie ekzistas esperantistoj sed ne Esperanto - movado, revivigos nian lingvon en tiu urbo.

—La fakto, ke ni “ malkovris ” la laboron de la poeto Carlos A. Castrillón estas sufiĉa kialo por diri, ke la Kongreso sukcesis.

La kolombia esperantistaro klare konscias la gravecon de pli bona organizado de la movado kaj la ege gravan rolon de la komuna laboro de la lokaj grupoj. Ni scias ke nia movado ankoraŭ estas beba, sed ni scias, ke tiu bebo bone fartas kaj havas fortajn bazojn por kreski esperige.

Rubén Torres

Pli ol tricent en Kaunas

9–10 dec 2000 pli ol tricent esperantistoj el Litovio kunvenis en Kaunasa Universitato de Vytautas la Granda por sia 36a kongreso. La raporto de la prezidanto estis disdonita al ĉiuj partoprenantoj, kaj prezidanto Povilas Jegorovas parolis pri la nuna situacio de Litova Esperanto - Asocio kaj pri ĝiaj perspektivoj. Estis diskutita ebleco organizi en Vilnius Universalan Kongreson en 2004 aŭ 2005.

Posttagmeze komenciĝis Zamenhofaj Tagoj, al kiuj aliĝis ankaŭ gastoj el la najbaraj landoj : Latvio, Belorusio, Pollando. Partoprenis ankaŭ du samideanoj el pli foraj Koreio kaj Aŭstralio. Trevor Steele, denove loĝanta en Kaunas, rakontis pri siaj spertoj lige kun Esperanto, ekzemple kun lia filo, kiu denaske parolas Esperanton, kaj pri spirita kuracado en Brazilo. Aliaj partoprenantoj rakontis siajn impresojn pri someraj Esperanto - kongresoj. Vespere koncertis ensembloj el Litovio kaj Pollando.

Dimanĉe la nombro de partoprenantoj reduktiĝis, ĉar multaj forveturis hejmen post la unua tago. La restintoj diskutis pri aktualaj problemoj de Esperanto - movado.

Petras čeliauskas

110 vizitantoj en Roterdamo

Jam por la 13a fojo pleniĝis de vizitantoj la sidejo de UEA en Roterdamo dum la Malferma Tago la 25 - an de novembro. 110 gastoj el 12 landoj ĝuis la programon.

La ĉefa gasto estis Spomenka štimec, kiu dufoje prelegis pri sia verkista aktivado kaj aŭtografis siajn librojn. Ĉar ŝi estas sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la 86a UK, ŝi uzis la okazon ankaŭ por doni freŝajn informojn pri la kongresaj preparoj.

La librokulturan funkcion de la Malferma Tago plie emfazis la lanĉo de la Esperanta eldono de “ La lada tambureto ” de la Nobel - premiito Günter Grass. Ĉeestis kaj la tradukinto Tomasz Chmielik, kiu prezentis ĝin, kaj la eldoninto Georgo Handzlik, kiu regalis la publikon ankaŭ per trobadora koncerto.

En la plenŝtopita biblioteko de UEA, kiu cetere funkciis kiel kinejo de Esperanto - filmoj, okazis krome prelego de Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA, pri la nun preparata laborplano de UEA.

Por la libroservo de UEA la tago estis aparte laboriga. Libroj kaj aliaj varoj vendiĝis je la suma valoro de 4249, 65 eŭroj, kio estas la dua plej bona rezulto en la serio de Malfermaj Tagoj. Pleje furoris murkalendaro dediĉita al la Zagreba UK ( 28 ekz. ), la romano de Grass ( 16 ) kaj nederlanda Esperanto - gramatiko ( 13 ).

GK UEA

10a konferenco de GIL

Ĉiujare la germana scienca organizaĵo “ Gesellschaft für Interlinguistik e. V. ” ( GIL t. e. la komunutila “ Societo pri Interlingvistiko ” ) okazigas sian fakan konferencon, ligitan al la laŭstatuta jarkunveno de siaj membroj.

La aranĝoj okazas en la Ĉaskastelo Glienicke en Berlin. Partoprenas ankaŭ nemembroj de GIL, ĉar ĉiu interesato kompreneble rajtas partopreni la aranĝojn de GIL. La konferenca lingvo ĝenerale estas la germana, kvankam neniu statuta paragrafo malpermesas la uzon de alia lingvo. Oni jam prezentis prelegojn en Esperanto, Ido kaj Interlingua. GIL eldonas la bibliografie orientitan bultenon Interlinguistische Informationen ( IntI, kvar kajeroj jare ) kaj publikigas la prelegojn de la fakprogramoj en kromkajeroj al IntI.

Ke GIL tre klopodas trakti ankaŭ aliajn planlingvajn sistemojn ekster Esperanto, ĝi plurfoje montris dum siaj konferencoj. Tio aparte sukcesis dum la deka konferenco ( 17 - 19 nov 2000 ). La kadro - temo estis “ Pri la strukturo de planlingvoj ”. 30 personoj sekvis jenajn prelegojn :

Latino sine flexione —kompare kun la Latina , d - rino Vera Barandovská - Frank ( Paderborn )

Pri la strukturo de Ido , Günter Anton ( Prezidanto di Uniono por la Linguo Internaciona ( Ido ), Käthen )

Strukturaj specifaĵoj de Occidental - Interlingue , Prof. d - ro Otto Back ( Vieno )

Pri la strukturo kaj evoluo de Interlingua , Peter Liebig ( Representante de Union Mundial pro Interlingua, Leipzig )

Naturalismo kaj Aŭtonomismo en planlingvoj —prezentita ĉe la ekzemplo de frazeologio , d - rino habil. Sabine Fiedler ( Leipzig )

La lasta instanco —kiu decidas pri la ĝusteco de planlingvaj esprimoj? d - ro Werner Bormann ( Hamburg )

Pri la strukturo de lingvoj de eksterteranoj , d - rino habil. Cornelia Mannewitz ( Rostock )

Strukturkomparo pri Esperantidoj —kion oni kritikas ĉe Esperanto? Claus J. Günkel ( Eschweiler )

La projekto Loglan kaj ĝiaj sekvoj : Logiko, homa menso kaj socia realeco , Ulrich Fellmann ( Frankfurt / Main )

La 11a konferenco de GIL, en la jaro 2001, verŝajne traktos la ideajn kaj kulturajn radikojn kaj tendencojn de planlingvaj movadoj.

Detlev Blanke

Seminario pri Billy Waldon

Sep faktoj, tri tezoj, du demandoj : jen la rezulto de la tre interesa Novembra Monatfino de KCE, dediĉita al la afero Billy Waldon ( Sekvojo ), la esperantisto en la mortoalo de kalifornia prizono. La diskutojn enkondukis Olivier Tzaut, kiu persone vizitis plurfoje la malfeliĉan samlingvanon. Claudio Marinucci, de la societo Fos. ters, kontribuis per grava dokumentaro.

La unuanimaj konkludoj de tiu seminario estas :

—la afero Billy Waldon meritas pozitivan kaj aktivan atenton en Esperantio ;

—kiuj strebas helpi por atingi la revizion de la proceso, tiuj kontaktu Fos. ters ( Friends of Sequoyah, Team Research Switzerland ) ;

—kiuj strebas la valorigon de la kazo interne de Esperantio, tiuj kontaktu la Evolukomisionon de la Pakto por la Esperanta Civito, konforme al la rezolucio de la Forumo en Karolovaro ( 28–29 jul 1999, tagprezidanto Yves Peyraut, SAT ).

HeKo

Kurte

La prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato okupis la unuan lokon en la furorlisto de la kongresa libroservo ankaŭ en la Tel - Aviva UK —ĝi vendiĝis en 48 ekz ; la dua plej populara verko estis Pri internacia lingvo dum jarcentoj de Isaj Dratwer ( 38 ekz. ) La suma rezulto de la vendoj estas 21500 eŭroj. ( GK UEA )

Post trijara kompetenta sekretariado de la premio La Verko de la Jaro , s - ino Mari - Roza Vilain de Wolf petis esti liberigita de la posteno. ( HeKo )

Anstataŭ la demisiinta Ciprian Jauca ekde 22 nov la prezidantan postenon en Kanada Esperanto - Asocio transprenis Brian Kaneen. ( Interredaktore )

Kvin beninaj esperantistoj ĉeestis 17 sep en Niĝerio la oficialan inaŭguron de Badagry Esperanto - Movado. ( Esperanto )

Profesoro Mario Miranda ĉiutage gvidas kursojn de Esperanto al diversaj grupoj, ĉefe gejunulaj, ĉe Esperanto - Asocio de Buenos Aires. ( Argentina Esperanto - Vento )

28 sep Georges Lagrange, kiel prezidanto de Societo Yvonne Martinot, subskribis aĉetkontrakton de plia domo por Kvinpetalo ; la domo ricevis la nomon Jeannine Vincent. ( SES Informas )

Esperantistoj okazigis standon kun sloganrubando antaŭ tribunalo en urbo Millau ( Francio ) okaze de juĝproceso pri konstruado de rapidmanĝejo MacDonald ’ s . ( SAT - Amikaro )

Association charentaise d ’ espéranto ĉeestis 20 sep la tagon de la eldonistoj k zorgis pri budo en kolegio Pierre Bodet en Angoulême. ( Franca Esperantisto )

Estrarano de Litova Esperanto - Asocio Algimantas Piliponis estas honorigita per medalo Integra humanismo en la 3a renkontiĝo de kulturagantoj de Litovio k Pollando. ( Litova Stelo )

Tago de Zamenhof en Uralo

Dudeko da jekaterinburganoj kaj gastoj de la urbo kunvenis en Jekaterinburg 17 dec okaze de la lasta ĉi - jarmila esperantista aranĝo en Uralo —tradicia Tago de Zamenhof.

La programo estis tradicia. La prezidanto de Urala Esperantista Societo ( UES ), Viktor Kudrjavcev ( sur la foto ), rakontis pri la agado de UES ; Halina Gorecka prezentis novajn librojn de Sezonoj ; Aleksander Korä enkov revuis la esperantistan aktivadon en la jubilea jaro.

La kunvenintoj per aplaŭdoj akceptis la rezultojn de Liro - 2000, volonte partoprenis en la konkursoj, babilis ĉe la festa tablo. Urala libro - servo per belaj rabatoj memorigis, ke la Zamenhofa Tago estas ankaŭ la Tago de la Esperanta libro.

Dum la antaŭa semajno regiona televidkanalo OTV trifoje montris kadre de la kleriga programo specialan programeron pri Esperanto, kun prezento de la lingvo, intervjuo de Halina Gorecka kaj fragmentoj de videofilmo de Sergej Fedotov.

Tatjana Kulakova

Malgaja datreveno

28 nov okaze de 60 - jara datreveno de la sekreta instrukcio de NKVD, kiu anoncis esperantistojn kaj filatelistojn malamikoj de la popolo, la programo Nova malnova apartamento ( televidkompanio RTR ) okazigis 15 - minutan elsendon pri Esperanto. Estis invitita Nikolaj Zubkov, la sola en Moskvo viva atestanto de la kontraŭesperantistaj reprezalioj, sed li neatendite ekmalsanis.

Anstataŭ li venis gvidanto de la klubo Lev Tolstoj Nikolao Gudskov, kiu estis intervjuita pri historio kaj la kaŭzoj de la reprezalioj, ideologio de la Esperanto - movado, karaktero de la lingvo, rilato al Esperanto de Lev Tolstoj ktp. Gudskov interalie diris, ke nun, dum la anglalingva tutglobiĝo, la signifo de Esperanto principe kreskas.

Bedaŭrinde la elsendo okazis en neoportuna tempo 13 00 labortage ), do ne multaj sukcesis ĝin spekti.

Valentin Melnikov

Nova klubo

Post du gastvizitoj de esperantistoj, en Roslavlj ( Smolenska regiono ) 25 nov estis fondita junulara Esperanto - klubo. La ĉ. 20 - homa membraro estas diversaĝaj studentoj de la Roslavla Filio de Moskva Ŝtata Industria Universitato ( RF MGIU ), tre esperantemaj kaj agemaj. La fonto de la entuziasmo estas la aprila semajna vizito de profesoro Helmar Frank kaj lia nova eventuala veno kun Esperanto - kurso pri kibernetiko. Krome, la gejunuloj aspiras novajn lingvajn sciojn, deziras varii la vivon, vojaĝi kaj komunikiĝi. Bv sendi gratulojn, invitojn, korespond - kaj aliajn proponojn rete al la kluba kunordiganto Vitalij Sidorov (

raa@sci. cmolensk. ru
, dlja Vitalija Sidorova ) kaj normalpoŝte al Jelena Nikolajeva : 216500, Smolenska obl., Roslavl, ul. Respublikanskaja, 12 - 7.

Irina Gonĉarova

Esperanto kaj “ veraj ” homoj

Dum pli ol dek jaroj mi observas la adeptojn de t. n. “ Teorio de feliĉo ”. Iuj opiniis ilin honesta bonfara societo, propagandistoj de sana vivmaniero —kaj protestis, kiam mi rekte parolis pri la totalisma sekto kun faŝisma ideologio ( LOdE. 1994 / 3 - 4 ; 2000 / 8 - 9 ; 2000 / 12 ). Ja, du “ feliĉuloj ” estas membroj de SAT, kaj la grupo eĉ finance subtenis ties kongreson en Moskvo!

Ni lasu al konscienco de SAT - aktivuloj tiun strangan kunagadon ( miaopinie, ĝi pruvas nur la idean bankrotiĝon de SAT ), kaj vidu nur la objektivajn faktojn.

La “ Teorio de Feliĉo ” —kelkcent paĝoj da nebulaj vortoj —fine resumiĝas en la tezo : ĉiuj homoj disdivideblas inter “ veraj ” kaj “ malveraj ” ; feliĉa povas esti nur “ vera ” homo, kaj la “ malveraj ” devas prizorgi tion, laborante por li. Nenio esence nova —ĉu ne la samon predikis Hitler, kiu same kiel la “ veraj homoj ” ne fumis kaj ne drinkis?

Ĉiu novico devis kelkfoje mane reskribi la “ Teorion ”, do ĝi plene okupis lian cerbon kaj forpuŝis de tie ĉiujn proprajn pensojn ( por plifortigi la efikon, la teksto estis poezieska, ritmo kaj ripetoj lulis la konscion ). Krome li devis respondi centojn da demandoj pri si —do la gvidanto ricevis plenan informon pri “ malfortaj lokoj ” kaj povis ilin uzi.

Ankaŭ la aliaj “ edukmetodoj ” estis tipaj por totalismaj grupoj : peza sensenca laboro kun la celo lacigi la homon, ke li jam ne povu pri io pensi. Forigo de ajna individueco : uniformo kaj samaj ekzercoj por ĉiuj. Ĉiu devis kuri semajne 100 km ( sendepende de sanstato ), ĉiutage verki versaĵon ( temo kaj kvalito neniun interesis ), kaj —lerni Esperanton.

Ankaŭ tio celis nur balastigi la kapojn —eĉ la gvidantoj de la sekto ne povas normale paroli. Sed, bedaŭrinde, ili deklaris sin esperantistoj ( do, kreis negativan reputacion de Esperanto por ekstera publiko ) kaj aperadis en Esperanto - aranĝoj por reklami sin kaj varbi novicojn. Esperanto - aranĝoj en Zmijov ( Ukrainio ) eĉ tute ĉesis, sisteme perturbataj de “ feliĉuloj ”.

Politike ili ĉiam subtenis la naziojn de Barkaŝov.

Venis logika kaj justa fino : 7 dec la ĉefaj “ feliĉuloj ” estis arestitaj. De la “ Malfermita akcia societo por helpo al pensiuloj kaj handikapuloj ” oni konfiskis ĉ. 20 diversajn pafilojn kaj pli ol 300 kartoĉojn ; krome la polico liberigis 4 neplenaĝulojn, kiujn “ feliĉuloj ” ekde aŭgusto uzis kiel senpagan laborforton kaj multfoje turmentis. En apuda hangaro troviĝis kelkdek kontraŭleĝaj enmigrintoj el ekssovetiaj respublikoj, kiuj tie loĝis kaj laboris po 16 horojn tage. ( Defendantoj de la laboristaj rajtoj el SAT, aplaŭdu! ).

Bedaŭrinde, estis rete dissendita “ al ĉiuj honestaj esperantistoj ” histeria kaj mensoga “ alarmo ”, kun alvoko “ fari demandojn al ambasadoj de Rusio en siaj landoj : kio okazis al J. Davydov kaj aliaj ”.

Tamen ĉiu vere honesta esperantisto povas deklari publike, ke Esperanto kiel lingvo kaj movado havas nenion komunan kun tiu koterio!

Valentin Melnikov

Jubileo de la Krasnojarska klubo

Pasis jam 25 jaroj post 24 nov 1975, kiam la buroo de la Krasnojarska urba komitato de komsomolo ( Komunisma Unio de Junularo ) oficiale decidis krei Krasnojarskan urban esperantistan klubon, sed kunvenintaj 25 nov 2000 por la festo 55 krasnojarskaj esperantistoj, kelkaj el kiuj ĉeestis tiun pasintan karmemoran momenton, ĝis nun restas nemaljunaj kaj pretas ĝisvivi pluajn jubileojn.

Nia klubo dum sia historio kelkfoje sanĝis la formalan nomon kaj agadterenon : Krasnojarska urba esperantista klubo, Krasnojarska Centra klubo de esperantistoj, Krasnojarska Regiona Societo de Esperantistoj, Krasnojarska Regiona Filio de ASE. Surbaze de la klubo estis fonditaj ankaŭ distriktaj kaj eninstitutaj kluboj, kiuj estis en la sistemo de la Klubo. Pro tio la nuna festo estas festo de Krasnojarska Esperanto - Klubo —kiel komuna ĝeneraliga nomo de la Krasnojarska Esperanto - movado.

La tabloj en la kluba Salono ( unu el sep klubaj ĉambroj ) estis plen - plenaj de ĉampano, dolĉaĵoj kaj fruktoj. Granda torto kun la konvena surskribaĵo estis ornamita per 25 brulantaj kandeletoj, kiuj estis en la certa momento estingitaj fare de la plej malnovaj klubanoj. Grandeco de la torto permesis al ĉiu ĉeestinto formanĝi iom da Kluba 25 - jaraĝo. Estis festaj paroladoj, kantoj de Sergej Bozin, Evelina Sokolova, Olga Bozina, Vlad Ŝĉebenkov kaj Sergej Miĥajlin. Komuna kantado daŭris preskaŭ du horojn —tiom da kantoj dum 25 jaroj iĝis ŝatataj de la klubanoj! Ekspozicio de la klubaj arkivaĵoj ( nia historio estas konservata en multnombraj fotoalbumoj kaj paperujoj ) vekis karajn rememorojn de la esperanto - dinosaŭroj. La fotaĵplakatoj, preparitaj de Alla Jaĥina, rakontis pri nuntempa vivo de la Klubo.

Sed plej multe impresis la fakto, ke en la festo regis Esperanto, kiun ne forgesis eĉ tiuj, kiuj forlasis la Klubon antaŭ dek - dudek jaroj. Antaŭ la festo multaj personoj, kiujn mi kontaktis por inviti al la festo, avertis min iom hezite, ke eble ne povos normale komuniki en esperanto, rezervinte por si la rajton paroli ruse. Sed tio ne necesis, ĉar post nur kelkaj minutoj en la klubejo jam regis iama lingva etoso.

La Klubo ricevis pli ol 20 gratulojn de niaj amikoj el Ruslando kaj eksterlando. Dankegon, karaj amikoj, memorantaj pri la fora klubo en Siberio!

Prepariĝo por la festo okupis dum preskaŭ tuta monato la nunajn klubanojn, el kiuj multaj esperantistiĝis antaŭ kelkaj jaroj kaj nur aŭdis ( eble kun ioma dubo ) pri potenca krasnojarska esperantistaro.

La evento pruvis, ke ili apartenas al io reale ekzistanta kaj inda. Krasnojarskaj esperantistoj progresis ne nur en la movado kaj la lingvo, sed ankaŭ en siaj profesiaj agadterenoj. Nun en nia komunumo estas deko da sciencistoj kun sciencaj gradoj, inkluzive doktoran, oni laboras en administracioj kaj universitatoj, justico kaj medicino, kio ofte helpas por klubaj aferoj.

Certe, ankaŭ nian Klubon trafas multaj problemoj, kaj por solvi ilin necesas streĉe labori.

Gravas konscii, ke malgraŭ la sanĝoj kaj ioma individuiĝo de la movado, en Ruslando la kluboj plu restas la sola rimedo por konstantaj vivaj interhomaj kontaktoj. Interreto ne povas nuligi ilian signifon. Iĝante grava informejo ( aparte utila por la dissemita esperantistaro ), Interreto ne permesas al siaj uzantoj komune kanti, premi manon de la amiko, brakumi kaj regali per speciale bakita torto dum naskiĝtago.

Kaj por la ekstera publiko niaj kluboj plu estas simboloj de la esperanto - kulturo, reprezentantoj de nia komunumo. Ĝuste pro tio ni elspezis multe da fortoj kaj mono por konservi la Klubon, kvankam ne ĉiam tio estis facila, precipe dum la ok postsocialismaj jaroj.

En la sekva artikolo mi provos prezenti kaj analizi historion de nia Klubo. Tio, eble, estos interesa por la legantoj de LOdE .

Sergej Bronov Prezidanto de KEK, d - ro, profesoro

Jubileo de Pacifiko

21 okt Vladivostoka Esperanto - klubo Pacifiko festis sian 20 - jariĝon. Kvankam la klubo estas relative juna, la historio de Esperanto en Fora Oriento kaj Vladivostok estas pli longa kaj riĉa : ĝi estas preskaŭ 110 - jara. La unua societo de esperantistoj, gvide de Fjodor Postnikov, estis fondita ĉi tie en 1891 kaj funkciis ĝis 1937.

La nuna klubo daŭrigas la tradiciojn de la unua societo, kaj strebas al agnosko de Esperanto kiel rimedo de internacia interkomunikado. En 1997 la klubo ekhavis la rangon de la Unesko - klubo. Inter la novaj membroj estas studentoj de la Teknika Universitato, kiuj studas Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj kursanoj de la Supera popola lernejo.

Al la jubileo de la klubo venis multaj gratuloj. Trifoje la ĉefa loka radio informis pri la jubileo kaj samtempe gratulis la klubon. La samon faris la ĉefa loka ĵurnalo Vladivostok . La festo pasis en la Societo de La Esploro de la Amura Regiono, kie nun situas la klubo. Okazis ekspozicio, prelego kaj multaj muzikaj kaj versaj gratuloj inter kaj dum la teumado.

9–14 okt 2001 la klubo organizos la sekcion “ Esperantologio kaj Interlingvistiko ” en la 4a Internacia Studenta Kongreso kaj samtempe festos la 110 - jariĝon de la Esperanto - movado en Fora Oriento.

Aleksandr Titajev prezidanto de Pacifiko

La justa solvo

La eseo de Ziko Sikosek La Jarcento de Esperanto ( LOdE . 2000 : 12 ) vekis retan polemikon en Bja - listo . Ni publikigas, kun la permeso de la aŭtoro, reagon de d - ro Lindstedt, kiu estas, same kiel aliaj du personoj, La Esperantisto de la jaro 2000 .

Ofte mi malsamopinias kun Ziko Sikosek, kaj mi timas, ke li iĝis kvazaŭ kaptita de sia propra rolo de la “ prezidanto de la opozicio ”, de la ĉefa kritikanto de la movado ; al mi ŝajnas, ke la kontraŭulo, la tradicia Esperanto - ideologio TEI, kiun li tiom ŝatas ataki, estas efektive konstruita de li mem. Sed estus neprudente simple preteratenti lian kritikon, ĉar li konas bone la historion de la Esperanto - movado kaj strebas al analizoj senantaŭjuĝaj.

Ziko skribas :

Oni povas defendi la tezon, ke ĉio jam tiam estis dirita kaj ke apenaŭ io nova poste aperis en Esperantio. Niaj ĉefaj trajtoj : 1. La tri - ŝtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la “ monda lingvo - problemo ” kaŭzas malfeliĉon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj ; due oni povas solvi la lingvo - problemon “ kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj ” ( Ivo Lapenna ) ; trie la solvo estas ĝuste esperanto.

Mi ŝatus subdividi la porEsperantan argumentadon iom alimaniere : unue, Esperanto estas justa solvo, ĉar ĝi ne estas la propra lingvo de iu ajn nacio aŭ ŝtato ; due, Esperanto estas racia solvo, ĉar ĝi estas —relative! —facila.

La dua argumento konfesinde fariĝis malforta en la nuna mondo, ĉar temas ne nur pri tio, kiel facile oni povas lerni certan lingvon, sed ankaŭ per tio, kion oni atingas per tiu lernoinvesto : kvankam la angla lingvo postulas pli da lernoinvesto ( tempon k. a. ) ol Esperanto, oni povas atingi per la angla tiom multoblan informaron kaj kontaktaron, ke tiumaniere kalkulite ĝi fakte estas multe pli racia elekto kiel lernota lingvo —nun kaj en la senpere antaŭvidebla estonteco.

La argumento pri justeco estas tute valida, kaj tion oni vidas ankaŭ per tio, ke oni ofte uzas ĝin por la angla. Ekzemple, multaj finnlingvaj finnoj preferus uzi la anglan kun la svedoj anstataŭ la sveda, ĉar tiumaniere neniu en la komuniksituacio parolus sian gepatran lingvon. La nova granda finna - sveda - dana - norvega banko Nordea ( en Finnlando Merita , en Svedujo Nordbanken , en Norvegujo Christiania ) decidis ŝanĝi la internan lingvon for de la sveda al la angla, kaj unu el la argumentoj estis ĝuste la interna justeco. Se oni uzas tiun argumenton rutine por la angla, evidente ni ne estas frenezuloj uzante ĝin por Esperanto. Ni nur postulas, ke la argumento validu ankaŭ en la rilatoj kun la landoj anglalingvaj.

Krome, laŭ mi la Esperanto - ideologio, ankaŭ la tradicia, havas ankaŭ trian parton, ne menciitan de Ziko. La esperantistoj sentas kiel sian devon antaŭenigi internaciajn toleremon kaj egalecon, kaj lige kun tio ili kredas, ke la Esperanta kulturo estas la embrio de la venonta vere tutmonda kulturo. Tiumaniere Esperanto estas identec - forma per tute alia maniero, ol la angla.

Tiu “ tria motivo ”, por kiu la tradicia nomo estas “ interna ideo ”, estas certe parto de la tradicia Esperanto - ideologio. ( “ Interna ideo ” kompreneble estas termino miskomprenata kaj eĉ primokata ; eble ni devus simple paroli pri “ la tria motivo ” ĝis iu trovos pli bonan priskriban nomon. ) La ĉi - supra formulo fare de Ziko simple ne estas adekvata kaj sufiĉa por priskribi TEI ; ĝi respondas nur al la certa fluo en la “ ekstera politiko ” de la movado post la dua mondmilito, sed neniam kovris la tutan idean mem - difinon de la Esperantaj movado kaj komunumo.

Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraŭ kontraŭas tiu - uzan anglan kaj postulas “ defendi ” la naciajn lingvojn, ĉu la kontraŭ - internaciemuloj ne fariĝas aŭtomate niaj alianculoj?

Tie Ziko laŭ mi rezignas sian analizemon —kiuj estas “ la internaciemuloj ”?

Estas vere, ke naskiĝis nova generacio de “ internaciemuloj ” en certaj okcidentaj socioj, sed ilin interesas ĉefe la blankula, teknike evoluinta okcidenta mondo ; maltoleremo, antaŭjuĝoj kaj perforta rasismo tute ne malaperis.

Estas vere, ke multaj “ internaciemuloj ” uzas la anglan, sed ne estas vere, ke ili ĉiam vidas tion kiel tute senprobleman evoluon. Mi konas multajn homojn, kiuj opinias, ke ekzemple la uzo de la finna en la universitata instruado kaj scienco postulas defendadon, kvankam ili ne estas esperantistoj nek verŝajne trovas nian lingvon solvo realigebla.

Mi mem uzas la anglan ĉiutage en miaj profesiaj kontaktoj, publikigis science ĉefe nur en la angla, konstante konsilas al doktoriĝantoj eldoni en la angla kaj pli bone lerni tiun lingvon. Samtempe mi estas ĉiutaga hejma uzanto de Esperanto, miaj Esperant - lingvaj TTT - paĝoj estas pli vizitataj ol la anglalingvaj, kaj nia familio vojaĝas eksterlanden preskaŭ nur al Esperantaj renkontiĝoj.

La problemo en la argumentado de Ziko estas, ke ĝi kvazaŭ sugestus, ke homo kiel mi estas interne nekonsekvenca aŭ kontraŭdira. Tute male, mi sentas min mense sana, vivanta kaj en la realo kaj en la eventualo, kiel la homo devas fari.

Ziko prenas kiel realan alternativon, ke pro la poluado oni estontece limigos certajn transportmanierojn. Iu ekonomiisto povus konsideri lin tiukampe “ idealisto ” —ĉar “ kompreneble ” ĉiuj homoj deziras nur pli da aŭtomobiloj kaj pli da malmultekostaj flugoj, alia alternativo estus idealisma ĥimero. Ziko tamen akceptas la alternativon, ke la racio venkos tiukampe. Kial ne ankaŭ lingve? Kaj eĉ se ni ne povas esti certaj pri tio, kial honti pro la valoroj kiujn ni jam kreis per Esperanto?

Jouko Lindstedt

Senvualigi la “ misteron ”

Iom mirigis min la kovrilpaĝa indiko “ Akademiaj problemoj ” ( LOdE . 2000 : 11 ). Mi tuj scivolis : Ĉu eble okazis io nova, io grava? Je paĝo 6 mi tamen konstatis, ke temas [ nur ] pri la konata [ sed ja bedaŭrinda ] demisio kiel vicprezidanto de s - ro Michel Duc Goninaz el la Akademio de Esperanto. Tiun sian paŝon li motivis per iom nebulaj asertoj, kiujn la Akademia estraro senkaŝe publikigis kaj kiujn citas ankaŭ s - ino Martinelli. Sed supozeble la leganto postrestas kun dubaj demandoj : kio okazis do?

Eble helpas iom senvualigi la “ misteron ”, se vi aldonas la jenon : la ĉefa “ problemo ” inter s - ro Duc Goninaz kaj la aliaj estraranoj temis pri tio, ke AdE decidis okazigi okaze de l venonta UK en Zagrebo iun “ Internacia Simpozio pri Lingva Planado kaj Leksikologio ”. Tio estas aranĝo komuna de du akademioj : Hrvatska Akademija Znanosti i Umjetnosti kaj la Akademio de Esperanto.

Oni do devis decidi pri la laborlingvoj de la simpozio. Proponite estis, ke la laborlingvoj estu la kroata, esperanto, la angla kaj la franca. Kaj tion s - ro Duc Goninaz ne akceptis : laŭ li, se kunlaboras AdE, devus esti nur esperanto. Jen la problema punkto.

Miatakse, la estraro de AdE decidis laŭ la sola eblo : akcepti la kvar proponitajn laborlingvojn.

Gerrit Berveling

Hilelistoj renkontiĝos

Hilelismon Zamenhof pripensis kiel universalan religietikan ponton inter homoj naskiĝintaj, edukitaj kaj vivantaj en diversaj kulturaj, religiaj, naciaj etosoj. Esperanto estas lingva parto de tiu multe pli ampleksa kaj ambicia Zamenhofa projekto. Fine de la aŭgusto 2000 hilelismon, en iom modernigita formo, renaskigis Hilelista Esperanto - rondo.

La 1a Hilelista renkontiĝo okazos 23–26 jul 2001 en Zagrebo, tiusemajna ĉefurbo de Esperantujo. Ĝin povos partopreni ankaŭ nemembroj de la rondo, nur sen rajto voĉdonadi. Dum ĝi, laŭplane, estos iniciatita fondiĝo de Tutmonda Hilelista Asocio, kaj estos proklamitaj Statuto de THA kaj Hilelista religietika principaro. Ne estas antaŭvidita kongreskotizo.

La hilelistoj celas nek rivali, nek kontraŭstari al iu ajn jam ekzistanta Esperanto - asocio. Hilelistoj havas parte proprajn celojn kaj idealojn, sed ili pretas kunlabori kun aliaj esperantistoj por kiel eble pli sukcesa disvastigado de Esperanto tra la tuta mondo.

Bonvolu kontakti la kunordiganton de Hilelista Esperanto - rondo Mato Spekuljak letere ( Ostarijska 8, HR - 10000 Zagreb, Kroatio ) aŭ rete (

mato. spekuljak@zg. tel. hr
).

Mato Spekuljak

Survoje al konfederacio

Je la unua decembra semajnfino okazis la 5a Esperanto - Konferenco ĉe Ronda Tablo kun Balo .

En Zalaegerszeg ( kromnomo Zego ) kunvenis reprezentantoj de jure registritaj Esperanto - organizaĵoj : Hungaria Esperanto - Asocio, Kultura Esperanto - Asocio, Prospera Linio - Unuiĝo ( Zalaegerszeg ), teritoriaj asocioj el Tatabánya kaj Pécs kaj individuoj aŭ reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj ne plenumas ĉiujn kondiĉojn por eniri la konfederacion. Sendis leteron Debrecena Esperanto - asocio.

La Zalaegersega teamo de Jozefo Baksa estis preparinta la renkontiĝon bonege, kaj Jozefo Baksa ankaŭ gvidis la diskuton kun prudenta ekvilibro.

Oni interkonsentis pri posta planado kaj fondado de tegmenta organizo por la reprezentataj ( kaj aliaj ) organizaĵoj. Do nun ekzistas, ŝajne, komuna intenco. Tio ne inkludas pretan kaj detalan projekton de la farota tegmenta organizaĵo ( konfederacio ).

Montriĝis simptomoj de pli frua streĉo inter Kultura Esperanto - Asocio kaj Hungaria Esperanto - Asocio, tamen la reprezentantoj de tiuj organizoj plurfoje substrekis siajn reciprokajn toleremon, bonvolon kaj kunlaboremon.

Estas reemfazite, ke instruante esperanton oni devas la kursanojn ankaŭ kapabligi trovi kontaktojn kun la esperantistaj movado, kumunumoj, vivo, praktiko.

La postulo pri faka nivelo de la instruado restas evidenta. Estas, krome, konfirmite, ke oni informas ( almenaŭ esperantistojn men ) pri Esperanto - aferoj kun rimarkinda reguleco. Evoluas ankaŭ informado alekstera. Certe oni provos kaj povos atingi, ke la poresperantista informado restu sendependa kaj laŭeble multfonta. Tio, laŭ mi, estas dezirinda.

Géza Felsó ekster - tagorde anoncis pripensadon kaj preparadon de negranda organizo, kies celo estus laborado por celoj porEsperantaj, kun reciproka kontrolado kaj taksado ene de malgranda grupo. Estis agrable vidi relative grandan partoprenon de la junularo.

La kunveninta societo evidente ĝuis la balon kaj la vesperan programon, priĝojis donacojn kaj amikan kunestadon.

Dankon kaj redankon al la organizintoj!

Blazio Wacha

Leterkesto

Kara Redakcio!

Esperanta klubo Laro arde gratulas vin okaze de la sukcesa eldono de la lasta LOdE en ĉi jarcento kaj jarmilo kaj el la tuta koro deziras al vi pluajn sukcesojn en la nova jarmilo.

Kiel pri atesto de nia fido kaj ŝato al la periodaĵo ni informas vin, ke ni jam sendis abonon por la 2001a jaro —sume 10 ekzemplerojn. Tio estu nia kontribuo por la Tago de Zamenhof, la 15a de decembro, kaj la Tago de la Esperanta Libro .

Nome de la klubanoj Vladimir Bespalov

Mi deziras al vi ĉion bonan por la venonta Kristnaskfesto kaj la nova jaro 2001. La Ondo de Esperanto estis ankaŭ dum la jaro 2000 tre interesa por mi kaj garantiis kontinuan kontakton kun la problemoj de nia movado kaj donis bonan orientiĝon por mi.

Hans Burkhard Dietterle

La plej bela gastejo de la urbo

Novelo de Maeve Binchy

Ili devintus ŝati unu la alian, la patrinoj. Finfine ili estis kiel samspecaj parademaj plumbirdoj. Plenaj de nocioj, plenaj de tio, kio laŭ ilia pensmaniero estis stilo. Sed ili malamis unu la alian ekde ilia unua renkontiĝo antaŭ 18 longaj jaroj, kiam iliaj respektivaj filo kaj filino fianĉiĝis en 1970. La patrino de Noel, kiu post unu jaro fariĝis Avinjo Dunne, havis lipon kiu krispis per si mem sen pliaj instrukcioj ; kaj la patrino de Avril, kiu fariĝis Avinjo Byrne, havis longan vicon de sonoriletaj ridoj, kiu povus frostigi la sangon. Dum la geedziĝo ambaŭ havis edzojn, kiuj metis la feliĉon de la infanoj antaŭ siaj propraj teritoriaj luktoj, sed eĉ la komuna sperto de la vidvineco ne kunigis ambaŭ virinojn. Ili renkontiĝis unu tagon dum la jaro kaj tio estis la Kristnaska tago. Ili renkontiĝis por terorigi kaj detrui tion, kio povus esti sufiĉe eltenebla familia Kristnasko.

Noel nomiĝis Noel, ĉar li estis Kristnaska bebo. Avinjo Dunne neniam laciĝis rakonti tion. Kiel la doloro venis dum la Kristnaska manĝo. Pri la visko kaj ilekso kaj paperstrioj ĉie en la akuŝeja ĉambro. “ Ho, tiam oni sciis, kiamaniere festi Kristnaskon ”, —ŝi diris akuze al Avril, kvazaŭ akuŝejo en 1950 estus pli malpli kiel la Balo de Versajlo kompare kun la regalo kiun oni ofertis al ŝi dum tiu ĉi tempo.

Avinjo Byrne neniam malsukcesis klarigi, ke Avril havis tiun nomon, ĉar ŝi estis naskita en aprilo. Tre aminda monato, plena de sunbrilo kaj freŝaj floroj kaj ŝafidetoj kaj ĉio plena de espero. Tiutempe. Estus malgaja, frostiga ridtinto kaj malica rigardo al Noel. La impliko estis facile komprenebla. La vivo perdis la printempan impeton, ĉar ŝia filino edziniĝis kiam ŝi havis 19 jarojn, forĵetante poreterne ĉiun esperon.

Noel kaj Avril triumfis super la komuna malŝato de siaj patrinoj. Fakte tio cementigis ilin pli profunde unu al la alia post tiom da jaroj. Ili diris, ke ili estis feliĉaj, ĉar la pesilo estis en ekvilibro. Por ĉiu trumpetado de Avinjo Dunne estis reciproka salvo de Avinjo Byrne. Kaj ili zorge samtraktis ĉiun patrinon, tiel ke ne eblis fari komparojn. Dum la unua dimanĉo en ĉiu monato ili vizitis unu patrinon aŭ la alian. La tri infanoj ŝatis la domon de Avinjo Dunne, ĉar ŝi havis akvarion kaj tiun de Avinjo Byrne, ĉar ŝi havis manksan katon kaj libron pri manksaj katoj, kiun ili legis ses fojojn dum la jaro kun kompleta fasciniĝo.

Ne, por la infanoj ne estis problemo viziti la domon de ajna avinjo. Por Noel kaj Avril ĉiam estis defio. Avinjo Dunne havis striktan argumentadon kontraŭ katoj, kiuj disvastigis malsanojn, kaj cetere ĉu ne estis perverse havi kompatindan, stultan beston, kiu estis bredita misforme** kaj elmontris la malsupran parton. Avinjo Byrne ĉiam sukcesis mencii, kion ŝi pensis pri homoj, kiuj havis varman akvujon plenan da malfreŝa akvo kaj en ĝi frenezajn oranĝkolorajn fiŝojn, kiuj senespere ĉirkaŭnaĝis kun la nura celo plezurigi iun neŭropaton.

Avinjo Byrne diris kutime, ke estis mirinde, ke Avril tiom bone sukcesis sen ĉiuj modernaj aparatoj, kiujn la plej multaj edzoj nuntempe aĉetis por siaj edzinoj. Avril simple grincigis la dentojn kaj premis lian manon por montri, ke ŝia patrino ne elbuŝigis ŝian malkontentecon. Aŭ Avinjo Dunne diris kun tiom krispita lipo, ke eĉ ŝanĝo de ventdirekto ne povus malkrispigi ĝin, ke ŝi vere admiris junajn virinojn kiel ŝia bofilino, kiuj ne tro okupiĝis pri ŝminkado kaj konvena vestado nur por plezurigi sian edzon aŭ por aldoni laŭdon al li. Nun estis la vico de Noel por manpremi. Ili konsentis, ke ili devis ĉiam rekonfirmi unu al la alia kiom ili amis sin reciproke, nur por reagi kontraŭ la efikoj de ambaŭ patrinoj kaj tio en si mem ne estis malbone.

Ili nomis siajn infanojn Ann, Mary kaj John reage kontraŭ siaj propraj artifikaj nomoj. Ambaŭ patrinoj opiniis tiujn nomojn triste malkreivaj kaj ĉiu akuzis la infanon de la alia pro manko de vizio kaj stilo.

Ann havis dek sep jarojn kaj devis prizorgi la distran programon dum Kristnasko. Ann bone studis komputilojn en la lernejo, kio estis granda helpo, ĉar organizi la distradon de la avinjoj fariĝis pli kaj pli komplike. La problemo estis la kresko de televidaj programoj kaj la havebleco de vidbendoj. Ĉi - foje estis tro granda elekto. Ann klarigis serioze al siaj gepatroj, ke estis pli simple en la malnovaj tagoj kiam estis nur La Sono de la Muziko kaj poste la kutimo de Papo kaj Reĝino. La patrino de Avril, Avinjo Byrne, opiniis, ke ĉiu kun ioma sento pri kvalito spektis la mesaĝon de la reĝino —ne temis pri porbrita aŭ anglama aŭ io simila, simple estis io, kion oni faris. La patrino de Noel diris, ke neniam estis parto de ilia kulturo spekti la reĝan familion. Sed nun ŝi memoris, ke efektive antaŭ longa tempo la servantoj en la domo ja ŝatis legi frandaĵetojn pri la regantaro, do jes eble estis fascine por iuj. Parolante pri si mem, spite ke ŝi ne akceptis ĉiun unuopan econ de Papo Johano Paŭlo, ŝi opiniis ke estis mizera katoliko, kiu ne trovis tion en sia koro : fleksi la genuojn dum unu tago el tricent sesdek kvin.

Noel kaj Avril estis prudentaj kaj enkadrigis ambaŭ moŝtojn en la Kristnaska Tago. Estis kromaj ingrediencoj, kiel bone saniga promenado post la Papo kaj antaŭ la sekfruktaj tortetoj kaj la donacoj. Ili konsentis, ke estus tro peze por la vespermanĝo, se ili restus la tutan tagon endome. Eĉ dum pluvo aŭ neĝo ili devis montri sin surstrate kaj apudstrande. Ili promenis preter aliaj familioj, kaj Noel kaj Avril ofte demandis sin : ĉu ili vere estis feliĉaj aŭ ĉu ĉiu familio estis kiel ili, pulvobarelo, vulkano, kolekto de atendotaj katastrofoj?

Kaj tiam post la fortaj kokteloj, kiuj venis kune kun la Reĝino, estis la Kristnaska Manĝo kaj Seriozaj Rigardoj kombinitaj kun “ Dio mia, jam tiom malfrue? Ĉu tason da agrabla teo antaŭ ol ŝofori vin hejmen? ”

La vidbendmaŝino faciligis la vivon, ĉar nun ne plu necesis ŝanĝi kanalojn aŭ decidi surloke. Dum la lastaj jaroj la familio studis anticipe la Kristnaskan programon intense kvazaŭ temus pri la invado en Normandion. Popkanzonaj programoj estis ekster la debato pro la torento de insultoj, kiujn ili liberigus. Estis dubo pri komedioj. Ne valorus la flankrigardoj kaj miro, ĉu Avinjo Byrne kaptis la pintumon kaj ĉu Avinjo Dunne estus dironta, ke en ŝia tuta vivo ŝi ne kapablus kompreni kial iuj homoj ofendiĝas pro nenio. Ne eblis antaŭprogramigi la avinojn. Unu jaron unu havis altan moralon kaj la alian ŝi estis frivola, sed oni neniam sciis anticipe kiam estis kies vico. Estis simile al Kristnaskaj donacoj : festo aŭ malsato. Dorlotu ilin dum ili estas junaj aŭ donu al ili senton pri proporcioj.

Ann sentis, ke la elekto de la distrado estis grava, sed ŝi konfesis, ke estis multaj problemoj. Se ili registrus Reveno n al la Estonteco en unu kanalo dum la tagmanĝo, ĝi estus preta por spekti je la kvina, sed ĉu la avinjoj pretis spekti tempomaŝinon?

La infanoj ŝatus vidi, laŭ la raporto de Ann, filmon La Imperio rebatas . Ili esperis, ke ŝi kapablus envicigi ĝin en la surbendigan programon. Sed ĝi daŭris de la kvara ĝis la sesa kaj ili verŝajne bezonos vidi ion tiutempe, probable ion jam surbendigitan, kio signifis, ke ili ne povos surbendigi samtempe.

Ann miris, ĉu eblis surbendigi Tempesta n knabo n, kies titolo sonis pli oportune por tutfamilia spektado ol Enamiĝanta . Ili ne sciis, pri kio temis Enamiĝanta , sed kiam Meryl Streep kaj Robert De Niro partoprenis, eble estus ioma palpumado kaj neniu sciis la eblan reagon de la avinjoj al surekrana karesado.

Noel kaj Avril observis la seriozan vizaĝon de sia filino ĵonglanta kun la programoj. Jo Maxi Show , kiun Mary kaj John ŝatis, estis ekster la debato, ĉar la avinjoj ne toleris ion tian. Ludi la Ludon estis priskribita kiel Kristnaska Petolo, kaj ĉiam estis malsaĝa supozo, ke petolo povus plezurigi s - inon Dunne aŭ s - inon Byrne. Glenroe , evidente je la oka, sed ne necese la Senpaŭza Kristnaska Programo , kiu estis tro varia por la avinjoj. Eble ili ŝatus la knaban ĥoron de Dublin, sed ĉu vere indus pro la riproĉoj, kiuj povus erupcii ĉe Johnny Logan aŭ Dingbats ?

Ann diris, ke ŝi denove konsultos la pli junajn : devos esti eliro. “ Ĉiuj familioj certe havas la saman problemon dum tiu tempo de la jaro, —ŝi diris saĝe, —estis nur tio, ke la etuloj plublekis pri Popkanzonaj pintoj kaj aliaj aferoj, kiuj estis ekster la debato. Ŝajne Kristnasko ne celas infanojn ”.

La koroj de Avril kaj Noel pleniĝis per tristeco. Ilia filino estis sen ajna aludo de ironio. Dum sia tuta vivo ŝi pensis, ke Kristnasko temis pri la avinjoj kaj pri kontentigo de ili tiom, kiom ili mem permesis.

Avril mordis sian lipon, kiam ŝi memoris tion kio estis tiom longa kiel mil Kristnaskaj tagoj, kiam Avinjo Dunne rigardis ŝin supren kaj malsupren kaj demandis, kiam ŝi alivestiĝos kaj poste kun lipkrispo petis pardonon kaj diris, ke kompreneble ŝi jam alivestiĝis kaj kiom prudenta ŝi estis ne surmeti ion elegantan.

Ŝi memoris aliajn milojn da festoj kiam Avinjo Byrne ekzamenis la etikedon de la supermarkta vinbotelo kaj demandis Noel ’ on pri la nomo de ilia vinkomercanto kaj ĉu ili elektis ion specialan tiujare. Noel palpserĉis ŝian manon sub la tablo. “ Ne gravas, —li diris al ŝi. —Ni ĉiuj havas nian propran vivon ”.

Certe, sed iliaj infanoj ne havis la Kristnaskfeston, kiun ili devus havi.

Se ne estus avinjoj, imagu kiel povus esti. Imagu.

Avril dorlotis sin. Ili povus ellitiĝi pli malfrue. Ili povus matenmanĝi en matena robo. Unu tason da teo post alia ili povus spekti la vidbendon kun La Freneza Hotelo . La epizodon kun la rato de Manuelo. Ĉiuj ŝatis ĝin. Ne estus kaŝaj rigardoj al la du bonaj foteloj por vidi, kiamaniere ĝi estis perceptita.

Ili povus promeni mallonge en malnovaj vestaĵoj, iri al lokoj kun koto kaj montri aĵojn unu al la alia kaj ridi. Kiel ili faris dum normalaj tagoj. Ne iri kun avinja rapideco kaj sen ekzamenado kaj poent - disdonado.

Ili ne bezonus spekti Papon kaj Reĝinon. Ilia Kristnaska mesaĝo estus enfamilia.

La meleagro gustus pli bone sen analizado, eksplikado kaj bedaŭrado. Ili povus manĝi grekan jogurton kune kun Kristnaska pudingo, kion ili pli ŝatis ol fari brandumitan buteron por la elmontrado. La infanoj povus laŭte ekridi pri la ŝercoj en la kukoj anstataŭ kapklini saĝe kun la avinjoj, ke aĉeti kukojn de tiom neinda kvalito estas peko krianta al la ĉielo por venĝo.

Noel sentis rankoron kontraŭ siaj du fratoj kaj fratino, kiuj neniam pripensis inviti la Patrinon. Eĉ unu fojon ili ne invitis. “ Estas tradicio, ke ŝi vizitas Noel ’ on kaj Avril ’ on ”, —ĉiuj diris kun granda kulpa trankviliĝo kaj donis al ŝi botelojn da ŝereo, ŝaflanajn botelojn por varmega akvo kaj etajn skatolojn da likvora ĉokolado, kiujn ŝi gardu por si mem, kion ŝi faris.

“ Kaj ĉu ne la fratino de Avril en Limerick povus preni s - inon Byrne? Nur unu fojon, nur dum tiu jaro? Kial devis esti tradicio? La maljunaj vespertoj eble ŝatus ŝanĝon, iom da varieco ”, —Noel pensis senespere.

Sed estis tro malfrue pripensi tion dum ĉi jaro. Planojn oni devus fari tre anticipe kaj neniam devus aspekti kiel, nu kiel ĝi estis.

Avril kaj Noel rigardis unu la alian kaj por la unua fojo ili ne manpremis unu la alian por rekonfirmi, memorigi unu la alian pri la tuta komuna vivo, por substreki, ke unu tago ne estis granda cedo. Por la unua fojo ŝajne estis tro. Tiu tago estis por ĉies ĝuo. Kaj ilia familio serioze kredis, ke tiu tago estis por la infanoj.

La sento daŭris pliajn tagojn kaj kondukis ilin al Kristnasko. La infanoj sciis, ke io ne estis en ordo. Iliaj patrino kaj patro, kiuj antaŭ Kristnasko kutime estis plenaj de petoj, alvokoj kaj instigoj, ŝajne iel perdis la Kristnaskan spiriton.

Ili eĉ ne havis tiujn embarasajn mezaĝulajn ĉirkaŭbrakojn kaj manpremojn kiel kutime. Kiam Ann aŭ MaryJohn demandis pri iliaj planoj por la avinjoj, ili ricevis malabundajn respondojn.

—Ĉu ni alportu la ŝirmilon, se Avinjo Byrne sidos en trablovo? —demandis Ann.

—Do ŝi sidu en trablovo, —diris ŝia patrino neatendite.

—Kie estas la lupeo por la televida gazeto? —demandis John. —Avinjo Dunne ŝatas havi ĝin ĉemane pro la malgrandaj literoj.

—Do ŝi surmetu siajn damnajn okulvitrojn, kiel ni ĉiuj, —diris lia patro.

Tiam la infanoj zorgis pri ili.

Ann pensis, ke la patro eble havis masklan menopaŭzon. Mary demandis sin, ĉu ŝia patrino travivis mezaĝan krizon. Ŝi ne sciis, kio estis tio, sed estis programo en la televido kun multaj blankvizaĝaj virinoj en la aĝo de ŝia patrino, kiuj diris, ke ili ĵus travivis ĝin. John pensis, ke ili simple estis malbonhumoraj, kiel instruistoj, kiuj en la lernejoj malbonhumoriĝis por la duono de la lernojaro. John esperis, ke la gepatroj venkos ĝin, ĉar estis tre malgaje kiam ili “ formordis la kapon ” de ĉiuj.

La tagon antaŭ Kristnasko ĉiuj sidis apud la kameno. Ĉiuj deziris vidi la saman filmon, post kelkaj minutoj ili donus sin al James Stewart. Ne estis plendumaj sentoj, pri kiu sidis kiel, pri la honora pozicio pli proksime al la fajro aŭ al la aparato. Neniu ĉasis lupeon aŭ trablov - forigilon.

Noel kaj Avril ĝemis.

—Mi bedaŭras pri la avinjoj! —Avril diris subite.

—Estus agrable, se vi ĉiuj povus havi normalan Kristnaskon, kiel ĉiuj infanoj, —diris Noel.

La tri infanoj rigardis ilin nekredeme. Tio estas la unua fojo de bedaŭro iam ajn. Kutime ili diris, kiom feliĉaj ili estis pro tio, ke ili havas du avinjojn kiuj eĉ vizitas ilin dum Kristnasko.

Neniam ili kredis tion, kompreneble, tio estis kiel : “ krustoj estas bonaj kaj rapidmanĝadejoj malbonaj ”, —ili aŭdis kaj akceptis, kiel ion, kion oni diras. Ili jam diris tion tiom longe, ke ĝi nun estis parto de la enscenigo. Estis pli simple aŭskulti kaj forgesi ol tiu nova maltrankvileco inter iliaj gepatroj kaj tiu nova revelacio ke avinjoj finfine tamen ne estis tiom Bona Afero.

Ann kaj Mary kaj John ne ŝatis tion. Tio ŝanĝis la naturan ordon de la aferoj. Ili ne ŝatis ŝanĝon de aferoj. Kaj nepre ne dum Kristnasko.

“ Estas ja via tago, vi scias, ” diris Avril.

“ Pli via ol ilia, efektive, ” la vizaĝo de Noel impetis al klarigo.

En la fajrolumo la tri infanoj rigardis ilin. Ili ne estus aŭskultontaj klarigon. Neniu akuzo pri geonkloj, kiuj ne transprenis sian parton. Ne vortoj kiel “ ŝarĝo ” aŭ “ ĝeno ”. Certe ne dum Kristnaska tempo.

Ili devis paroli rapide, por eviti ke ili diru nedirendajn aferojn.

—Ni pensis, ke eble ni surbendigu Stelvojo Tri kaj donu al ili iusencan ĝisdatigon pri kiu estas kiu, vi scias : Kirk kaj Spock kaj Scotty, —diris John.

—Kaj eble Avinjo Byrne estas en spiritstato rememoriganta pri Drakula kaj Frankenŝtejn, —diris Mary esperoplene.

Ann, kiu maturiĝis dum ĉi tiu Kristnasko, komprenis preskaŭ ĉion. Subite ŝi diris mildvoĉe :

—Kaj ne povus esti multe da loko por ili en iu alia gastejo, ĉar tiuokaze ili estus irintaj tien, do ili estas feliĉaj, ĉar ĉi tie estas la plej bona gastejo de la urbo.

Tradukis el la angla Wolfgang Kirschstein

Notoj de la tradukinto

* En la franca lingvo Noël estas Kristnasko, kaj avril estas aprilo.

** Manksaj katoj estas senvostaj.

Maeve Binchy ( 1940– ) estas irlanda ĵurnalistino kaj verkistino. En ŝiaj rakontoj kaj noveloj temas pri la vivo en irlandaj vilaĝoj kaj urbetoj, kies enloĝantojn ŝi portretas kun akra, sed bonhumura observemo. En 2000 ŝi anoncis la finon de sia literatura kariero.

Jubileo de Sergej Rublov

Sergej Grigorjeviĉ Rublov naskiĝis 14 jan 1901 en Odeso. Esperantistiĝis 17 - jara kaj baldaŭ iĝis unu el gvidantoj de la movado en Odeso ; membro de CK SEU ; ekde 1929 membro de Internacia Lingva Komitato. Aŭtoro de Struktura, Laŭsona kaj Sistema vortaroj de Esperanto, kiuj restis manuskriptaj. Grandan sukceson havis lia lernolibro “ Esperanto - rondeto ”.

Sed unuavice li estas fama kiel tradukisto. Li tradukis en Esperanton pli ol 600 verkojn de rusaj poetoj —plej konataj estas la fabloj de Krilov.

Li rimarkis : “ Laŭ siaj poeziaj eblecoj Esperanto estas mirinda lingvo ”. Li opiniis ke poezio estas muziko kaj tiun muzikon oni ne devas rompi. Kiel por tradukisto, por li gravis ekzakte respeguli la nuancojn, transpeni harmonion kaj sonon de la verso. Tiel aperis lia specifa, tuj rekonebla stilo.

Nikolaj Nekrasov

Al Zina

Vi ankoraŭ rajtas pri la vivo,

Sed treniĝas mi al morta fin .

Lasas min la glor sur viv - deklivo,

Estu tiel —ne bedaŭru ĝin.

Ĝi ne brilos longe kun fatalo

Apud mia nomo en senfort :

Por poet malhelpis min batalo,

Por batal malhelpis versa vort .

Kiu servas al justec kaj vero,

Vivon sian donas tute for

Al batal por frato en mizero,

Tiun nur postvivas vera glor ...

( 1876 )

Tradukis el la rusa Sergej Rublov ( 1901 - 1978 )

Novaj libroj

Turisma Esperanto - Kalendaro 2001 / Red. Andrzej Grzębowski kaj Tomasz Jan Kudrewicz. —Bydgoszcz : Monda Turismo, 2000. —24 pĝ., il.

Turisma Esperanto - Kalendaro estas unu el la plej popularaj konsultlibroj en Esperantujo. Monda Turismo eldonis 3000 ekzemplerojn ankaŭ por 2001. La kalendaro enhavas adresaron de personoj, vojaĝoficejoj kaj organizoj en pluraj landoj kaj liston de la plej gravaj Esperanto - aranĝoj en la mondo. Pluraj kunlaborantoj ricevis ĝin senpage, kaj dezirantoj mendu ĝin en Bydgoszcz kontraŭ bagatela prezo 1 USD.

стен бергман. по дикой камчатке / пер с эсп. а. натинь. —петропавловск - камчатский : камчатский печатный двор ; кн. изд., 2000. —166 с., ил.

Esperanto en Tra sovaĝa Kamĉatko de Sten Bergman rolas kiel pontlingvo. La libron pri la sveda ekspedicio de 1920–22, elsvedigis Birger Gerdman ; ĝi estis eldonita en 1932. Post preskaŭ 70 jaroj Andris Natinj tradukis ĝin el Esperanto en la rusan lingvon. Interesa teksto, bona uzo de Esperanto ; sed kelkaj el la malnovaj fotoj estas preskaŭ ne distingeblaj.

La vorto Esperanto estas trifoje menciita, kaj komence de la libro inter la dankatoj estas ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.

Esperanta - rusa vortaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. —3a eld. —Jekaterinburg : Ruslanda Esperantisto, 32 pĝ.

Malofte Esperantaj libroj estas reeldonataj. Tamen ĉi tiu vortareto, unue eldonita komence de 1997 vendiĝis tiel rapide, ke jam aŭtune 1998 sekvis la dua eldono, kiu same rapide elĉerpiĝis. La 3a eldono aperis en septembro 2000.

La vortareto entenas ĉ. du mil vortojn. La bazo de la vortaro estas 706 radikoj de la unuaj kvin oftec - grupoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, al kiuj estas aldonita la leksika materialo de la elementa kurso de UES. Krome, la vortaro enhavas iom da vortoj, lastatempe vaste ekuzitaj en la parolo, literaturo kaj en la gazetaro.

Recenzo

Voĉo en krepusko

Ĉiriĉ, Zoran. Vespermesaĝoj . —Varna : Bambu, 2000. —68 paĝoj.

Tiuj vespermesaĝoj de Zoran Ĉiriĉ provokas min tuj uzi la metaforon pri voĉo en krepusko. Vespero en Eŭropo sin manifestas nun en fenomeno, trafe nomita “ humana katastrofo ”. Oni revenu al tiu printempo en Jugoslavio. Ĉu vi memoras? —amasa fuĝo de albanoj el Kosovo, aeraj atakoj de NATO, pacaj iniciatoj de diplomatoj...

Mi memoras ankaŭ miron kaj ŝokon : en nia kontinento kun la konsento de la civilizita mondo oni dekumadis popolon pro kulpo de la ŝtatestro.

La sekvintaj monatoj klarigas iom la aferon : la pasioj pri Kosovo nutriĝis de eksterbalkana fonto, tamen la esprimo “ humana katastrofo ” neniom perdis la sencon. Antaŭ pli ol unu jarcento rusa verkisto proklamis, ke la tuta homara harmonio ne pezas larmon de unu infano : ĉiuokaze kaj absolute klaras, ke eĉ por la plej ĝenerala feliĉo oni ne rajtas oferi eĉ unu vivon. Tiam neniu kuraĝis kontesti tiun etikan postulaton. Nun, por la “ valoroj de la civilizo ” oni oferas sen kalkuli. 43 kadavroj ilustris la “ lecionon de la demokratio ” en Niŝ, la urbo de Ĉiriĉ. Temas do ne pri simpla falo de la moralo. Temas pri aŭtenta humana katastrofo. Bonvolu aŭskulti la logikon de la punantoj : oni murdis en Kosovo, do oni murdu kompense en Serbio! —ĉu tio ne estas parolo de kria konscio?!

Franca ĵurnalistino rakontis, ke virino el germana vilaĝo postulis monkompenson de NATO, kies aviadiloj frustris ŝiajn bovinojn per la bruo, kaj la aŭtoritatoj trovis tion natura. Ĉu oni neniom frustriĝas sub la bomboj? Evidente inter la egalrajtaj civitanoj de la Unuiĝantaj Nacioj de Eŭropo loĝas iuj, kiuj estas pli egalaj ol la aliaj. La licoj de bovo superas tiujn de Jovo, sed la unua paŝtiĝas sur kampoj de Turingio, kaj la dua loĝas en Beogrado.

Vespermesaĝoj estas dokumento de ties stranga milito. Kuraĝa junulo de la tegmento de sia domo observas la aerajn atakojn kaj iom poste ĉe la ret - servilo atestas pri la okazintaĵoj. Sirenoj, eksplodoj, detruoj, mortoj, mankoj ( “ lastatempe nur bomboj ne mankas ” ), konstanta risko, solvita en la viva rutino : la mondo de Orwell enkarniĝas sur la stratoj de Niŝ. Unu sola diferenco : la spirito de la homoj ne estas rompita.

“ Atakoj kontraŭ tabak - fabrikoj. Ĉu NATO zorgas pri la sano de la nacio? ” —ironias la aŭtoro de la mesaĝoj.

Cetere, ne nur tabak - fabrikoj estas celataj. Oni bombadas pontojn, trajnojn, hospitalojn, elektrajn instalaĵojn, petrolujojn. Oni celas la ŝtatan televidon, ĉar “ ĝi mensogas ”. Ĉi lasta argumento vere fajne sonas. Mi estis en Parizo en januaro, marto kaj aprilo 1999 : tiam la franca televido praktikis tipan propagandon, sen mezuro kaj ekvilibro. Minutoj de malamo kontraŭ “ krima popolo ”, laŭ Orwell. —Ĉu iu aŭtoritata instanco ekpensis ataki la francan televidon?

Zoran Ĉiriĉ skribas pri la amara sperto de la milito : “ Ĉu vi scias kiel oni trapasas stratojn en Beogrado? Oni unue rigardas maldekstren, dekstren kaj poste supren... ”

Malgaja ŝerco. Des pli, ke oni estas en la stato de la homoj en buso, pri kiu Ĉiriĉ rakontas en sia unua informo : alarmo, bombatako, kaj la buso haltis je vojkruciĝo antaŭ la ruĝa trafiklumo.

Do ni legu. Tiuj vesperaj mesaĝoj de Ĉiriĉ estas por ĉiuj, kiuj kapablas adekvate reagi al la signaloj de alarmo. Kaj —krome —la krepusko ne estas pure loka fenomeno.

Alen Kris

La nuna milito en Balkanoj komenciĝis ne en 1999, kaj ne pro Kosovo. La arkiva foto montras serban armeanon antaŭ dek jaroj.

La lasta Liro de l jarmilo

Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg ( 17 dec 2000 ) estis anoncita la rezulto de la tradiciaj belartaj konkursoj Liro - 2000 , kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto .

La kvarpersona juĝkomisiono ( Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev kaj Valentin Melnikov ) ricevis 42 konkursaĵojn de 20 personoj el 11 landoj —Belarusio, Ĉeĥio, Finnlando, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Urugvajo, Ukrainio, Usono. La geografia reprezento estas la plej granda en la historio de Liro j.

La rezulto de Liro - 2000

1. Originala prozo

Laŭreato : Zora Heide ( Kroatio ) pro La reveno

Laŭdaj mencioj : Grigori Arosev ( Ruslando ) pro Nerekonebla ; Zecchn Armando ( Italio ) pro Komerca reprezentanto .

2. Originala poezio

Laŭreato : Grigori Arosev ( Ruslando ) pro Cindra soneto , Interparolo kun subkonscio , kaj Viro de mia revo de mia viv ’ .

Laŭdaj mencioj : Helena Melnikova ( Ruslando ) pro Eks - promte , Mi dum tuta nokt hodiaŭ solas... kaj La penso ; Klara Ilutoviĉ ( Ruslando ) pro Kun kaj sen kaj Du aŭtunaj tagoj ; Ludmila Orajevskaja ( Ukrainio ) pro Mezo de somero .

3. Traduka prozo ( Anton Ĉeĥov. сапоги )

Laŭreato : Miĥail Maĥnaĉ ( Ruslando )

Laŭdaj mencioj : Aleksandr Uljanov ( Ruslando ) ; Jozefo Horváth ( Hungario ).

4. Traduka poezio ( Sergej Jesenin. устал я жить в родном краю... )

Laŭreato : Aleksandr Uljanov ( Ruslando )

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro , la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2001.

Dankon pro la partopreno! Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka sekretario de Liro - 2000

Gazetoj

Ruslanda Esperantisto. 2000 : 5 - 6

Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata por senpaga dissendo al neesperantistaj amaskomunikiloj, bibliotekoj, universitatoj kaj aliaj instancoj.

La decembra numero ( 5 / 6 ) estas tradicie duobla. Sur la aldonaj paĝoj estas konsultebla kronologia historio de Esperanto kun pluraj ilustraĵetoj. La lasta RE en ĉi tiu jarmilo enhavas ankaŭ la ĝeneralan parton de la Gvidlinioj por informado pri Esperanto , liston de UKoj, fragmenton el la Malferma Parolado de Kep Enderby en la Tel - Aviva UK, movadan diĝeston, Esperanto - kalendaron kaj bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro .

Donacoj por RE estas bonvenaj ĉe UEA - konto avko - u. Oni povas helpi ankaŭ per subtena abono —nur 6 eŭroj jare. Ruslandaj abonantoj de La Ondo por ricevi RE simple sendu al la redakcia adreso 15 rublojn per poŝtmarkoj.

Ekzakte. 2000 : 1

Inter la nuntempaj ruslandaj Esperanto - gazetoj Ekzakte estas la plej longe seninterrompe eldonata periodaĵo. Ĝi estis fondita somere 1982 kaj nun estas eldonata de Urala Esperantista Societo ( UES ), kies jar - raporto estas la ĉefa materialo de la 65a kajereto de Ekzakte . Krom tio oni povas trovi en ĝi aliajn oficialajn informojn de UES kaj artikoleton pri alilandaj esperantistoj, kiuj vizitis Uralon.

Ekzakte ne estas abonebla ; ĝin ricevas kontraŭ sia kotizo la membroj de UES. Tamen abonantoj de La Ondo povas ricevi ekzempleron kontraŭ 10 rubloj ( per poŝtmarkoj ) ĉe nia redakcia adreso.

Ricevitaj gazetoj

Argentina E - Vento. 2000 / 1 ;

Debrecena Bulteno. 2000 / 121 ;

Ekzakte. 2000 / 1 ;

El Popola Ĉinio. 2000 / 11 ;

Esperanto. 2000 / 10, 11 ;

Franca Esperantisto. 2000 / 522 ;

Heroldo de Esperanto. 2000 / 9, 13 ;

Kontakto. 2000 / 6 ;

La BELmonda Letero. 2000 / 2 - 3 ;

La Ondo de Esperanto. 2000 / 12 ;

La Revuo Orienta. 2000 / 11 ;

l ’ esperanto. 2000 / 8 ;

Le Travailleur Espérantiste. 2000 / 253 ;

Litova Stelo. 2000 / 4, 5 ;

Monato. 2000 / 11 ;

Norvega Esperantisto. 2000 / 5 ;

SAT - Amikaro. 2000 / 555 ;

Sennaciulo. 2000 / 11 ;

Spiritisma Esperanto - Informilo. 2000 / 111 ;

Svisa Esperanto - Societo Informas. 2000 / 5 ;

TREFO. 2000 / 4 ;

Ruslanda Esperantisto. 2000 / 5 - 6 ;

Trampo. 2000 / 3.

Mozaiko

La plej aktiva partoprenanto

La plej aktiva mozaikano en la jaro estas Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil ( Ruslando ). Li sendis respondojn al ĉiuj konkursoj de la 2000a jaro kaj ĉiuj liaj respondoj estis tute ĝustaj. En la Zamenhofa Tago Vladimir ricevis donace La hobito n, kies protagonisto Bilbo brile solvadis la enigmojn de Golumo. Tre aktivaj estis ankaŭ Oleg Vasiljev el Uljanovsk kaj Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk.

Koran gratulon!

Ni ricevis 5 solvojn de la plektita krucvortenigmo el la oktobra Ondo . Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur unu havis eraron. La nomoj de la ĝuste respondintaj legantoj : Vladimir Vyĉegĵanin ( Ruslando ), Hans Burkhard Dietterle ( Germanio ), Oleg Vasiljev ( Ruslando ). La libropremion gajnis Margaret Trethowan el Britio. Ni gratulas!

La ĝustaj solvoj :

Horizontale : 1. Dinamometro ( tensiometro ) ; 9. San ; 10. Amant ; 13. Ano ; 16. Puding ; 17. Dek ses ; 21. Iri ; 23. Krono ; 24. Ran ; 28. Manuskripto.

Vertikale : 2. Naŭ 3. Oceano ; 4. Tub ; 5. Kosmopolito ; 8. Protestanto ; 14. Avida ; 15. Lakto ; 19. Slovak ; 26. Vin ; 27. Lip .

Ronde : 6. Akra ; 7. Uson ; 10. Asociit ; 11. Malv ; 12. Nuda ; 14. Abrupta ; 15. Lacerto ; 18. Daŭr ; 20. Tron ; 22. Razi ; 23. Kanajlo ; 25. Aŭdi.

Verdeskaj Pensoj

de Georgo Handzlik

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C

Centfoje ripetitan eraron oni agnoskas la vero ; ĉu tio rilatas ankaŭ al la akuzativo?

Ĉ

Ĉiam post pinto aperas descendo. Kio okazos post la Fina Venko?

Ĉiu esperantisto el la tuta mondo rajtas diri al mi “ samideano ”, eble nur krom kelkaj uloj el la klubo de nia urbo.

Ĉiu estos via amiko, ĝis kiam vi pagos la tagmanĝon.

Ĉiufoje finfine venkas la vero, tamen tro ofte post la morto.

Ĉiuj homoj laŭleĝe estas egalaj, tamen la povohavaj kaj la riĉaj kreas la leĝon.

Ĉiuj virinoj estas belaj, tamen kelkaj pli.

Ĉiun tempeston finas kvieto, tamen ankaŭ inverse.

Ĉu en neoficialaj leteroj oni rajtas uzi oficialajn radikojn?

Ĉu la malplena kapo povas akcepti pli da pensoj?

Ĉu translokiĝi al Esperantujo? Dependas de la impostoj.

Ĉu rajtas stiri aŭtomobilon ŝoforo ebria je feliĉo?

Ĉu riĉulo povas kompreni malsatan homon? —Dependas de lia prononco.

Tri proverboj

Provu deĉifri la tri subajn proverbojn :

La unua proverbo

1, 2, 3, 4 5, 3, 6, 2, 6 3, 7, 8, 3, 5, 9, 10, 2, 6 6, 3, 7, 8.

Helpvortoj

Komenca formo de l embrio, reproduktonta vegetaĵon aŭ beston : 7, 9, 10, 4, 8.

Kultura terpeco : 1, 3, 4, 5, 8.

Tuŝo per la lipoj : 1, 2, 6, 8.

La dua proverbo

1, 2 2, 3, 4, 5, 3 6, 7, 2, 8, 7, 9, 5, 1, 4, 10 11, 10, 12, 2, 13, 10 5, 12 9, 5, 14, 8, 5, 1, 4, 10.

Helpvortoj

Kantbirdo : 1, 5, 14, 4, 7, 1, 13, 5, 12, 10.

Kredo, ke realiĝos tio, kion oni deziras : 2, 3, 6, 2, 9, 10.

Granda laŭ la tria dimensio, kiu estas nek larĝeco, nek longeco : 8, 7, 11, 5.

La tria proverbo

1, 2, 3, 4, 5, 6 5, 7, 6, 2, 8, 2, 9 6, 10 1, 11, 12, 5, 9, 10, 13 12, 11, 12, 5.

Helpvortoj

Besto : 11, 7, 9, 5.

Ĉefprofesoro de universitata fakultato : 13, 10, 12, 2, 6, 5.

Manĝaĵo : 12, 5, 4, 3, 2, 9, 5.

Aro da ludantoj por sporta konkurso : 1, 10, 2, 8, 5.

La respondoj atingu la redakcion antaŭ 10 mar 2001 poŝte al la redakcio aŭ rete al la rubrikestro

kulakova@akb. mplik. ru
.

Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Tatjana Kulakova kaj Jevgenij Kostygov ( Kazaĥstano )

K o n k u r s o!

Sur la dorspaĝo de ĉi tiu revuo estas ok urbopejzaĝoj. La konkurstasko estas identigi la urbojn kaj respondi al la demando : kiu el la ok urboj estas superflua? Kial?

Respondoj atingu la redakcion antaŭ la 10a de marto.

Sukcesojn!

Foto : Marian Zdankowski el Olŝtino ( Pollando ) en Esperantujo estas konata kiel gvidanto de interesaj konkursoj kaj kvizoj, kiujn li okazigis en FREŜOj kaj en aliaj esperantistaj aranĝoj, ekzemple en GRUPE - 4 ( Gliwice, novembro 2000 ), kie lin fotis Andrzej Sochacki.

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2001

1851. ( Antaŭ 150 jaroj ) Naskiĝis Emile Boirac.

1866. ( 145 ) Naskiĝis Carlo Bourlet.

1881. ( 120 ) Zamenhof pretigis la duan version de sia projekto.

1891. ( 110 ) Fondiĝis societo Espero ( Sankt - Peterburgo ). Naskiĝis Hendrik Adamson, Julio Baghy, Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Hans Jakob, Kálmán Kalocsay.

1896. ( 105 ) Naskiĝis Hilda Dresen. La unua teatra prezentado en Esperanto.

1901. ( 100 ) Naskiĝis Isaak Ĥoves, Izrael Lejzerovicz, Sergej Rublov, Gaston Waringhien. Aperis la unua studo pri la hilelismo de Zamenhof. Kontrakto kun Hachette pri eldono de Esperanto - literaturo. Mortis Wilhelm Heinrich Trompeter.

1906. ( 95 ) Fondiĝis Germana Esperanto - Asocio. Ekaperis La Revuo k Pola Esperantisto . Aperis Dogmoj de Hilelismo k Homaranismo ( L. Zamenhof ). Deklaracio pri neŭtraleco de la UKoj.

1911. ( 90 ) Fondiĝis Kristana Esperantista Ligo Internacia. Aresto k juĝo de Aleksandr Postnikov ; fermo de Ruslanda Esperantista Ligo k de Ruslanda Esperantisto . Kabe forlasis Esperanton. Ekaperis Kovno - Esperanto k Bakua Stelo .

1916. ( 85 ) Naskiĝis Konstantin Gusev. Pereis Harold Bolingbroke Mudie.

1921. ( 80 ) Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, Inazo Nitobe, verkis pozitivan raporton pri Esperanto. Ruĝa Kruco rekomendis disvastigi lernadon de Esperanto. Fondiĝis SAT k SEU. Naskiĝis Johan Hammond Rosbach. Aperis Mondo kaj koro ( K. Kalocsay ). Ekaperis Sennacieca Revuo . En Parizo ekfunkciis la unua Esperanto - kabareto Verda Kato . Mortis Antoni Grabowski k Timofej Ŝĉavinskij.

1926. ( 75 ) 6a Kongreso de SAT en Leningrado. Aperis Malnova Testamento .

1931. ( 70 ) Naskiĝis Claude Piron k Endre Tóth. Aperis Printempo en la aŭtuno ( J. Baghy ) k Streĉita kordo ( K. Kalocsay ). Komenciĝis la dua periodo de Literatura Mondo . Mortis Theophile Cart k Vladimir Ŝmurlo.

1936. ( 65 ) Dissolvo de Germana Esperanto - Asocio. Skismo en UEA kaj fondo de IEL.

1941. ( 60 ) Fondiĝis Argentina Esperanto - Ligo. Naskiĝis Detlev Blanke. Mortis Leo Belmont.

1946. ( 55 ) Ekaperis Esperantisto Slovaka .

1951. ( 50 ) Fondiĝis Ĉina Esperanto - Ligo. Munkena deklaracio pri la celo de la Esperanto - movado. Aperis Kredu min, sinjorino ( C. Rossetti ).

1956. ( 45 ) Malsukcesa refondo de SEU. Eksiĝo de EANA el UEA. Aperis Infana raso ( W. Auld ) k Beletro ( G. Waringhien ).

1961. ( 40 ) Fondiĝis Internacia Naturista Organizo Esperantista. UEA aĉetis domon en Roterdamo. Ekaperis Hungara Vivo k Internacia Ĵurnalisto . Mortis Petro Stojan.

1966. ( 35 ) Peticio de UEA al UN. Fondiĝis SEJM. Ĉesis Monda Kulturo . Aperis Rusa - Esperanta vortaro de Jevgenij Bokarev.

1971. ( 30 ) Mortis Jevgenij Bokarev.

1976. ( 25 ) Aperis Transe ( Lorjak ) k Ĉu vi kuiras ĉine? ( J. Valano ). Ekaperis La Kancerkliniko . Mortis David Armand k Kálmán Kalocsay.

1981. ( 20 ) La unua UK en la Suda hemisfero ( Brazilo ). Aperis La litomiŝla tombejo ( K. Piĉ ) k Tutmonda sonoro ( K. Kalocsay ). Mortis Hilda Dresen, Gurgen Sevak k Endre Tóth.

1986. ( 15 ) 71a UK en Pekino. Aperis Varmas en Romo ( C. Tavanti ). Mortis Ints Ĉaĉe k Grigorij Demidjuk.

1991. ( 10 ) Fondiĝis Esperanta PEN - Centro k Monda Kunagado. La unua Afrika Esperanto - Kongreso ( Togolando ). Reaperis La Ondo de Esperanto k Ruslanda Esperantisto . Aperis La majsto kaj Margarita de M. Bulgakov ( tradukis S. Pokrovskij ). La unua Eŭropo - Azio en Jekaterinburg. Mortis Gaston Waringhien.

1996. ( 5 ) La unua Azia Esperanto - Kongreso ( Ŝanĥajo ). SAT denove kongresis en Peterburgo. Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto.

Nekrologo

La 5 an de septembro 2000 forpasis

Rüdiger Eichholz

( 1922 - 2000 )

membro de la Akademio de Esperanto, fondinto de la Magnetofona Servo de UEA, aktiva eldonisto kaj terminologo, direktoro de Esperanto Esperanto - Press , aŭtoro de la Pekoteko kaj Esperanta Bildvortaro , nia granda amiko.

Ni kondolencas al liaj filinoj Suna kaj Brila kaj al la kanadaj esperantistoj.

LOdE

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №2

Redakcie

Jarkomenco ĉiam estas agrabla tempo. Ne laste pro la festaj gratuloj. Amasegon da gratuloj ni ricevis. Ni eĉ kuraĝas pensi, ke tio okazis ankaŭ pro la aspekto de la jubilea, sepdek - kvina Ondo , ĉar neniu el pli fruaj kajeroj kaŭzis tiel multajn laŭdojn kaj entuziasmon.

Koran dankon!

Cetere, kelkaj legantoj gratulis nin okaze de la “ kolora epoko ”. Ne, dume La Ondo restas tia kia ĝi estas, sed ne tia kian vi kaj ni ŝatus vidi. La kvanto de la kotizantoj kaj la abonkotizo ne permesas al ni eldoni la revuon plenkolore. La Ondo estas financata de neniu asocio aŭ fondaĵo, ni eldonas ĝin nur dank al la kolektitaj kotizoj ; kaj ni bone konscias ke altigo de la abontarifo reduktus la abonantaron —do ni restu realismaj. ( Donacemuloj sciu, ke mil - ekzemplera plenkolora kovrilo por unu monato kostas 250 eŭrojn. )

Verdire, ni meritas ne nur gratulojn, sed ankaŭ kritikon —ja nia ekster - etata redakcia koboldo denove kunlaboris, kunverkante la titolon de la jar - revuo de la redaktoro. Jes, devas esti Esperanto en 2000 . Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon.

( Emerita redaktorino rakontis anekdoton el la historio de la plej granda urala eldonejo Sredne - Uraljskoje . En 1977 ĝi ricevis taskon eldoni luksan albumon okaze de la 60 - jara jubileo de l bolŝevista Revolucio, 1917. Ĉar temis pri grava partia tasko, dudeko da provlegantoj estis atentege kontrolintaj la tekston, kaj ĉiu litero kaj komo en ĝi estis perfekte lokitaj. Ĝi estis donita al la presejo. Sed kiam la presejo sendis al la direktoro provekzempleron, li estis terurita —sur la titolpaĝo li legis : “ Uralo. 50 jaroj sub la Oktobra standardo ”. )

Cetere, ĉar ni menciis la tradician panoraman revuon, eble estas konvene sciigi al la novaj abonantoj ( jam pli ol 50 ), ke La Ondo havas kelkajn ĉiujarajn tradiciojn.

Eble la plej konata el ili estas la elekto de La Esperantisto de la Jaro . Post William Auld ( 1998 ) kaj Kep Enderby ( 1999 ), ĉi - foje estas kunproklamitaj tri laŭreatoj, kaj nun ni proponas intervjuon kun Hans Bakker, en marto kaj aprilo sekvos respondoj de Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Jam en januaro vi legis la rezultojn.

Libroproduktado en Esperantujo estas la dua el la tri temaj revuoj de la redaktoro de La Ondo ; la tria ( analizo de la membrostatistiko de UEA ) aperos printempe.

En marto ni proponos kelkajn el la premiitaj verkoj de Liro - 2000 —nia ĉiujara internacia konkurso. Kaj en aprilo estos publikigita anonco pri Liro - 2001 . La junia kajero estos dediĉita plejparte al beletro. La duobla aŭgusta - septembra Ondo raportos pri la “ Kongresa Sezono ” en Esperantujo. Kaj kun la decembra revuo ĉiu abonanto ricevos literaturan suplementon.

Ankoraŭ unu tradicio de La Ondo estas sur nia kovrilpaĝo. Jes, vi vidas la foton, pro kiu la fotinto, Andrea Ottrok ( Budapeŝto ), ricevis la unuan premion en nia tria Internacia Fotokonkurso.

Ĝis la marta kajero!

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

La afrika movado estas plejvalora parto de la tutmonda Esperanto - movado

En januaro ni jam informis, ke per decido de internacia elektantaro Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas kunelektitaj kiel la Esperantistoj de la jaro 2000. Laŭ nia tradicio, ĉiu laŭreato respondos al la demandoj de la redakcio. Nia unua gasto estas nederlandano Hans Bakker, kiu estas distingita pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

Demando : Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis Esperantisto de la jaro?

Respondo : Kiel plia rekono de la afrika movado kiel plenvalora parto de la tutmonda Esperanto - movado. Ne mi, sed la afrikaj esperantistoj ( kaj iliaj eksterafrikaj geamikoj ) estas la esperantistoj de la jaro.

Demando : Kio necesas por konservi kaj evoluigi la atingitajn rezultojn?

Respondo : Sekvi la rekomendojn en la artikoleto “ La ŝlosilo troviĝas ekster Afriko ” ( Heroldo de Esperanto , 20 jan 1987 ). Se vi volas, vi povas represi tiun tre simplan kaj mallongan artikoleton.

Demando : Ĉu vi, kiel komisiito de UEA pri Afriko, ricevis helpon de aliaj internaciaj organizaĵoj, ekzemple SAT, OSIEK, LF - koop, fakaj asocioj, gazetoj, radiostacioj?

Respondo : Jes. Sed tiun respondon vi taksas verŝajne tro konciza. Tamen, listigi ĉiujn helpojn estus tro malkoncize. El viaj menciitaj organizaĵoj precipe SAT ( SAT - Amikaro ) faris / as multon.

Se vi demandus : Kiel aliaj internaciaj organizaĵoj povas doni helpon al la afrika agado, mi respondus : akceptante afrikajn esperantistojn kiel normalajn membrojn, abonantojn, kunlaborantojn, sed respektante la fakton ke afrikaj esperantistoj ĝenerale ne havas monon por pagi kotizojn. Ili ofte eĉ ne havas monon por poŝtmarko. Estus bone se ĉiu el la menciitaj organizaĵoj kaj establoj trovus eliron por tiu problemo, ne turnante sin al UEA por ke tiu pagu la kotizon.

La Ondo de Esperanto estante unu el tiaj “ aliaj organizaĵoj ” montris kiel oni povas doni helpon al la afrika agado : elekti unu el la aktivuloj “ esperantisto de la jaro ” por ke aperu intervjuo kiel ĉi tiu.

Demando : Kiel ordinara esperantisto povas helpi al progresigo de Esperanto en Afriko?

Respondo : Fariĝi amiko de afrika ( j ) esperantisto ( j ), korespondante tiucele.

Demando : Kiam povos okazi la unua UK en Afriko? En kiu lando?

Respondo : Mi ne scias. Ne baldaŭ.

Demando : Kiuj meritas esti nomitaj la esperantistoj de la jaroj 1990 - aj?

Respondo : Mia respondo, se ĝi estus sincera, estus tro malkonciza. Tial mi ripetas ion, kion mi jam diris plurfoje, duonŝerce : junaj kaj nejunaj sinjorinoj estas miaj plej bonaj kunlaborantinoj.

Mi nomu nur kelkajn ( iuj jam mortis ) : Andrée Orsolini, Lucy Leroy, Ada Fighiera, Helga Farukuoye, Katelina Hall, Marjorie Boulton, Odette Scheidel, Margarete Bettmann, Els Kervers, Anita Dagmarsdotter, Anna - Maria Lange, Raita Pyhälä, Louise Marin, Henny Jacques, Joan Dawson, Rosalind Walter, Mila van der Horst, Renée Triolle, Ina Tautorat, Eva Bork, Nora Caragea, Nely Holevitch, Sally Phillips, Sabine Meyer, Heidi Goes, Dorothy Holland, kaj nelaste : mia edzino.

Demando : Ĉiun laŭreaton ni tradicie demandas : “ Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus estante ekzilota al neloĝata insulo? ”

Respondo : Jarlibro de UEA, La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj ( Kipling ) kaj kompleta serio de La Ondo de Esperanto .

Denove oratora konkurso por junularo

Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis ĝin en la 34a UK ( Bournemouth, 1949 ). La sperto estis kuraĝiga kaj ekde la sekva jaro ĝi fariĝis konstanta aranĝo, kiu daŭris ĝis la UK en 1974 laŭ regularo redaktita de prof. Ivo Lapenna. En 1960 prof. Lapenna donacis pokalon, kiun ricevis la gajninto de la unua premio.

Post paso de pliaj 25 jaroj la prezidanto de UEA, Kep Enderby, lanĉis la ideon restarigi la konkurson. Intertempe la Estraro de UEA decidis prove organizi la konkurson en la Zagreba UK. Se la provo estos same kuraĝiga kiel en 1949, la konkurso fariĝos denove konstanta programero de UK - oj. Laŭ la spertoj oni faros eventuale bezonatajn modifojn en la regularo de la konkurso. En Zagrebo validos la malnova regularo, kun la sola escepto, ke la aĝlimo por la konkursantoj estas plialtigita al 30 jaroj konforme al la nuna aĝlimo de TEJO.

En la konkurso estos tri monpremioj, egalaj al tiuj de la Belartaj Konkursoj. Pri aliaj teknikaj detaloj kaj eventuala komuna temo por la paroladoj la Estraro decidos en sia aprila kunsido, kiam ĝi elektos ankaŭ la ĵurion.

GK UEA

Auld honorigita

Bill Auld, la antaŭa redaktoro de La Brita Esperantisto , estis la ĉefgasto ĉe lunĉo okazigita en la Green Hotelo, Kinross, Skotlando, 21 okt 2000.

Kiel dankesprimon pro la 28 - jara redaktoreco, Bill ricevis ĉekon kaj botelon da maltviskio kun gravurita arĝentaĵo de E - Asocio de Britio ( EAB ). Oni laŭtlegis bondezirojn de multaj renomaj esperantistoj inkluzive de Kep Enderby, Humphrey Tonkin kaj Giorgio Silfer. Ĉiuj aludis al lia elstarega kontribuo al la E - literaturo originala kaj tradukita.

D - ro Chris Gledhill, tradukinto de La Hobito , malkaŝis la fakton, ke Bill tradukis la poemojn por tiu verko kaj plezurigis ĉiujn per la premiera deklamado de unu el tiuj poemoj.

D - rino Marjorie Boulton, intima amikino de Bill Auld kaj eminenta poetino, parolis elokvente pri lia herakla redakta laborado kaj unika pozicio en la Esperanta literatura mondo. Ŝia omaĝo estis spicita de anekdotoj pri la eksterordinara kariero de Bill. Ŝi emfazis lian modestecon kiu kunvivis kun literaturaj atingoj mondsignifaj.

Rilate al La Mastro de l ’ Ringoj de Tolkien ŝi asertis, ke eĉ kopii la tutan tekston estus laborego ; tamen tiel elstarege traduki ĝin estis preskaŭ nekredeble! Ŝi emfazis la subtenan rolon de Meta, lia edzino.

Ron Calder, antaŭa multjara sekretario de la Esperanto - Asocio de Skotlando ( EAS ), transdonis ĉekon de EAS al Bill. Li laŭdis liajn atingojn kaj trafe kaj sprite anekdotis.

EAS transdonis dumvivan membrecon al Bill Auld kaj Marjorie Boulton. David Bisset, vicprezidanto de EAB kaj sekretario de EAS, estris ĉi tiun feliĉan kaj malstreĉigan okazon, organizitan de s - ino Jean Bisset.

Dufoje Bill stariĝis por esprimi dankojn. Lingva kreemo kaj flueco ne mankis al li. La ĉeestantaro aprecis ĉiun vorton!

David W. Bisset

Nia nobel - kandidato

La aŭtoro de La infana raso , la plej grava verko de la postmilita E - poezio, estos ree kandidato por la literatura Nobel - premio. William Auld, prezidanto de Esperanta PEN - Centro, estas la unua E - verkisto kiu atingas la honoron de la kandidateco. Pri la iniciato EVA kaj IEMW kunlaboras kun la Esperanta PEN - Centro.

Malmultaj minoraj literaturoj sukcesas esprimi kandidaton al Nobel - premio. Ekzemple la kataluna dum kelkaj jaroj antaŭ lia morto proponis Salvador Espriu ( 1913 - 1985 ). Post tiam neniu kataluna verkisto kandidatis. Estas malfacile trovi tian literaturan personecon, kiu senkonteste superas ĉiujn siajn samlingvanojn, kaj tial estas proponebla al ĵurio tendence favora al la reprezentantoj de la plej uzataj lingvoj.

La granda eĥo en la eŭropa gazetaro en 1998, post la propono iniciatita de Manuel de Seabra ( ankaŭ PEN - klubano ), interalie influis la Skotan Nacian Bibliotekon en Edinburgo, kiu decidis akcepti kaj flegi la tutan E - libraron de Auld, se li bonvolus testamenti ĝin.

HeKo

UEA : Akredito ĉe UN kaj Unesko

Kadre de la oficialaj rilatoj de UEA kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko la Ĝenerala Direktoro akreditis la oficialajn reprezentantojn de la Asocio ĉe tiuj mond - organizaĵoj.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj UEA havas la statuson de specialaj konsultaj rilatoj kaj rajtas akrediti reprezentantojn ĉe ĉiuj oficejoj de UN. En Nov - Jorko la delegacio de UEA konsistas el Ulrich Becker, Daniel Cuthbert, Rochelle Grossman, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin. En Ĝenevo UEA estas reprezentata de Mireille Grosjean, Andy Künzli kaj Marion Belisle, kaj en Vieno de Hans Michael Maitzen, Renate Klag kaj Walter Klag.

Kun Unesko UEA estas en operaciaj rilatoj. Ĝiaj reprezentantoj en Parizo estas Vincent Charlot, Barbara Despiney kaj Philippe Berizzi.

GK UEA

La renaskiĝo de Esperanto?

Sub la titolo “ La renaskiĝo de Esperanto, alternativa lingvo ”, la tagĵurnalo Le Monde ( 9 jan 2001, suplemento Economie ) publikigis pozitivan artikolon pri Esperanto. Tio estas rezulto de interparolado de ĵurnalistino Anne Proenza kun Philippe Berizzi ( eksprezidanto de JEFO ) kaj Bruno Flochon ( prezidanto de Esperanto - France ).

Tiu artikolo reliefigas la puŝon kiun donas la Interreto al Esperanto kaj indikas i. a. ke multaj personoj, pli ĝenerale junaj, malkovras tiun lingvon per retserĉiloj per la simpla ŝlosilvorto “ Esperanto ”.

Henri Masson

Faulhaber - semajnfino

La ĉiujara Faulhaber - semajnfino en Elspeet ( Nederlando ) okazis ĉi - foje 8 - 10 dec kaj enhavis krom la tradiciajn kulturaĵojn rememoron pri Zamenhof. Vendredvespere prelegis Nora Caragea ( Germanio ) pri la fama libro Hirthara Petro ( el la germana originalo tradukita de Rudolf Fischer ).

Sabatmatene la partoprenantoj promenis en la arbar - kaj erikejriĉa ĉirkaŭaĵo de la feriejo, kun profesia gvidisto. Poste Jan Kuster montris videofilmon pri la inaŭguro de la E - monumento en Zwolle en 1975. Ginta Uittenbogaard parolis pri Zamenhof kaj Litovio. La Alkmara E - ĥoro Malvo kantis E - kantojn. Ed Borsboom prelegis pri Zamenhof kaj homaranismo.

Vespere aktoris Lutkobuso el Zagrebo ; ĝi prezentis La etan Princon . Dimanĉmatene okazis edifa kaj humanista kunestoj. Poste prelegis René Ballaguy el Francio pri Distribua Ekonomio. Sekvis lin Jakvo Schram ( Belgio ), parolante pri Naciismo, Internaciismo, Sennaciismo. Fine Ivan špoljarec ( Kroatio ) montris diapozitivojn pri Zagrebo.

Partoprenis ĉ. 100 personoj, inter kiuj 20 eksterlandaj. Paralele al la programo okazis E - kurso, gvidita de membroj de la Nederlanda E - Junularo.

La sekvonta Faulhaber - semajnfino okazos 5–7 okt 2001.

Ans Kramer

Nova asocio en Benino

De kelkaj jaroj oni ne plu aŭdis pri ia nacia strukturo esperanta en Benino. La unua paŝo al la realiĝo de tia ideo estas la ekzisto de E - oficejo en Cotonou, ĝis nun tute financata de unuopuloj, inter kiuj Martin Schäffer el Germanio ( Esperanto - Stuttgart ).

15 dec 2000, je la Zamenhofa Tago preskaŭ ĉiuj aktivaj esperantistoj kaj reprezentantoj de esperantaj kluboj el Benino kunvenis en la E - oficejo, kiu pro tio iĝis ege malgranda, kaj multaj akceptis stari dum la tuta kunveno kaj la debato estis vere vigla.

La partoprenantoj, grandparte esperantistoj, kiuj neniam spertis aŭ konis la Beninan E - Asocion, ĉar ili esperantiĝis post 1993, esprimis siajn opiniojn pri BEA. La maloftaj iamaj esperantistoj, kiuj ĉeestis, devis klarigi la situacion, kiu tiutempe regis. Multaj el ili konfesis siajn erarojn kaj konsentis, ke oni refreŝigu la movadon surbaze de novaj principoj.

Unuanime la asembleo aprobis la ideon starigi novan asocion, sed ne por konkurenci kun BEA, sed kun la espero, ke iam la du asocioj kuniĝos. La afero tiel rapide evoluis, ke tuj fondiĝis komitato por gvidi la balotadon de la estraro de la asocio, kiun oni, post kelkaj dekoj da minutoj de interŝanĝo de opinioj, baptis Benina E - Federacio ( BEF ). Tute prudente la iniciatinto de la kunveno jam de longaj tagoj pretigis statutojn kaj regularojn, kiujn oni laŭtlegis por la asembleo kaj plibonigis antaŭ la balotado. Ĉar temis pri homoj kun bonaj intencoj, oni ne perdis multe da tempo por la balotado de la estraro.

Post la balotado tiel prezentiĝis la rezulto :

Prezidento : Fabossou Amancio Christian ; sekretarioj : Hounsounou Francois kaj Tchidi Berengère, kasistoj : Djokoui Magloire kaj Laüt Honoré. Tri el la kvin estraranoj loĝas en Cotonou.

BEF momente havas 50 membrojn. Iliaj kotizoj helpas al BEF ekfunkcii : fotokopioj, pretigado de dokumento por la registrado ĉe Ministerio, kunveno, ktp.

Jean Codjo

La oka Togolanda Kongreso

2 beninanoj, 12 niĝerianoj, ganaano, francino kaj togolandano el Kotdivuaro aldoniĝis al 80 togolandaj esperantistoj por agrabligi al si reciproke la kvartagan ( 27–31 dec ) restadon en la urbo Tsevie pro la 8a Togolanda E - Kongreso ( TEK ) kun la temo “ Esperanto kaj la infanaj rajtoj ”.

La kongreson malfermis la vicurbestro. Tuj post la malfermo okazis la prelego de Afantchao - Biakoi Yao pri la infanaj rajtoj. Ĵurnalistoj de tri radiostacioj ĉeestis la kongreson kaj du jam elsendis pri ĝi.

Okazis du komitatkunsidoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto ( UTE ) ; dum la unua la sekcioj prezentis sian agadon en la jaro. Ĉar la jaro 2000 estas elekta, la nova komitato kun kvardek membroj okazigis la duan kunsidon, dum kiu okazis diversaj elektoj, plejparte reelekto de antaŭaj estraranoj. La estraro de UTE havas novajn vic - prezidanton Doumegnon Koffi kaj sekretarion Agbehou Ayaovi.

La komitato faris aliajn decidojn, i. e, pri fiksado de la kotizoj, elektado de lokoj de la Zamenhoffesto 2001 ( vilaĝo Kleve ) kaj de TEK - 9 en la urbo Notse 27 - 31 dec 2001.

Okazis debatoj pri kvin temoj : Kiel gajni monon per Esperanto? –Kiel vojaĝi per Esperanto? –Esperantismo / Interna Ideo / Homaranismo –Kiel estraraniĝi en la movado Togolanda? –La vivo en la Centra Oficejo de UEA. Ne estis prelegoj, sed veraj diskutrondoj, dum kiuj multaj personoj parolis. La tekstoj de la enkondukoj al la debatoj aperos en la kongresa libro, kiu aperos post kelkaj semajnoj.

La ĝeneralaj asembleoj ebligis al la esperantistoj konigi al la publiko sian agadon en la jaro. Ĉiuj sekcioj de UTE prezentis sian laboron en 2000 : kluboj UVA, Nova Sento, Nova Stelo, Juna Amikaro, Modelo, KEK, Pacbatalantoj, Junulsperto, Espero, Verda kaŭzo, Venko , C - 21, Zamenhof , ankaŭ la klubo de la Paco kaj ILEI - sekcio TIETo. TIETo multfoje kunvenis por plibonigi sian agadon. Akceptiĝis du novaj instruantoj kaj nova plano por la jaro 2001. Ne mankis raportoj de JOTE kaj UTE. Poste niĝerianoj prezentis siajn laborojn. Parolis ankaŭ beninanoj kaj la ganaano.

Okazis internaciaj ekzamenoj de UEA / ILEI. Estis 11 kandidatoj ĉe la elementa kaj 9 ĉe la meza. La provizora rezulto montras 2 sukcesintojn ĉe la elementa kaj 4 ĉe la meza.

Prepara kurso okazis en Tsevie de la 24 - a ĝis la 27 - a de decembro 2000. TIETo profitis la okazon por plibonigi la instrunivelon de siaj novaj instruistoj. La kultura flanko de la kongreso ne estas forgesata. Du vesperoj dediĉiĝis al tio. Unu el la programeroj, kiujn preskaŭ ĉiuj kongresanoj partoprenis, estis la kvizo.

UTE agadas ankaŭ sporte. Ĉe ĉiu TEK, ĝi okazigas futbalmatĉon. Ĉi - foje teamo Maljunaj Pulmoj de la urbo Tsevie ludis kontraŭ la teamo Esperanto . Tiu ĉi malgajnis 2 : 3.

Gbeglo Koffi, estrarano de UEA pri la agado en Afriko, parolis kun kongresanoj. Krom formalaj interparoloj li kunvenis dum plena horo kun la okmembra niĝeria delegacio. Li klarigis al ili pri la subvenciado fare de UEA al Afriko, kaj la klopodoj de afrikanoj por trovi pliajn monfontojn.

En vere amika etoso fermiĝis la kongreso kun grupa fotiĝo.

La kongreso tute ne forgesis la infanojn pro sia temo. Tial ĝi omaĝas al la infanoj, kiuj partoprenis la kongreson. Ili estas : Elom, Ami kaj Alix Sagbadjelou ; Dzifa kaj Aminda Gbeglo ; Jeannot Kanlipou. Gbeglo Dzifa jam partoprenis kvin TEK - ojn. En ĉi tiu kongreso li prezentis kantojn kaj gajnis plurajn premiojn.

Agbehou Ayaovi

[ Zamenhofa tago ] Serioze en Budapeŝto

Plena salono da esperantistoj kunvenis en Budapeŝto je la Zamenhofa Festo 16 dec 2000.

Post deklamo de László Vizi, malferme parolis Gyorgy Nanovfszky, prezidanto de Hungaria E - Asocio. Li parolis pri la intenco fondi tegmentan organizon de hungariaj esperantistoj kaj anoncis, ke la grandioza E - biblioteko de Károly Fajszi havos lokon en la Muzeo Festetich de urbeto Keszthely. Li informis pri la oficiala “ akreditigo ” de la Esperanta ekzamen - sistemo.

Poste Zsuzsa Varga - Haszonits prelegis pri Zamenhof kaj pri la instruado en la fako de Esperanto ĉe la universitato ELTE. Bele kantis Anjo Amika ( tamen kun iom ĝene laŭta magnetofona akompano ).

Ĉio estis konvena por amika festado de malgranda komunumo.

Blazio Vaha

[ Zamenhofa tago ] Gastronomie en Triesto

Triesto situas en la nord - orienta parto de Italio, proksime de Slovenio, ĉe la maro. Triesta E - Asocio fondiĝis en 1906 kaj aktivas ĝis nun. TEA organizas renkontiĝojn, seminariojn, kongresojn, regule kunvenas kaj aranĝas societan programon. Rimarkeblas la celebrado de la Zamenhofa Tago kaj de la Semajno de Internacia Amikeco.

Ĉi - decembre TEA estis tre aktiva : la festado komenciĝis la 17an per Zamenhofa Tago, daŭris la 22an per Kristnaska Festo kaj finiĝis la 28an per Bondezira jarmilfina tostada festo.

La Zamenhofa Tago okupis la tutan dimanĉon kaj kunvenigis esperantistojn ankaŭ el aliaj italaj urboj kaj el Kroatio.

Matene oni vizitis ekspozicion pri Elizabeth, Aŭstria Imperiestrino, kie oni lasis spurojn en la gastlibro, poste la rendevuo lokiĝis en la asocia sidejo. Tie ses gekuiristoj preparis siajn specialaĵojn okaze de la 3a Gastronomia Konkurso, ĉi - foje dediĉita al fazeoloj.

La komuna tagmanĝo estis ne nur abunda ( 6 pladoj ) sed ankaŭ tre bongusta, kaj aljuĝado de premioj estis malfacila. Venkis junulo Silvio Arata dank al speciala salato kun fazeoloj, cepoj kaj tunfiŝo, sed menciindas nepre fazeola supo kun fumaĵitaj porkaj ripaĵetoj. Ne mankis bonega ruĝa vino, kukoj kaj kafo.

Por omaĝi al Zamenhof, la prezidanto de TEA legis parton el letero, kie la Majstro klarigas kiamaniere li elpensis kaj kunmetis Esperanton. Sekvis premiado de la plej ŝatata fazeola plado kaj finfine venis la muzika parto. Dek membroj de la virina koruso I. Grbec prezentis Kristnaskajn kaj popolajn kantojn en Esperanto.

Post la koncerto en la Asocio, la korusaninoj estis petataj ludi post unu horo ĉe infana Kristnaska festo organizita de Bonfara Germana Asocio. Ni ĉiuj iris tien kaj ĝuis denove, sed kune kun tiu alia grupo, Kristnaskajn kaj popolajn kantojn en Esperanto.

Fine de julio 2001, TEA organizos la 70an Italan Kongreson de Esperanto, ĝia temo estas “ Eŭropo 2001 : kulturoj —lingvoj —Esperanto ”.

Edvige Ackermann prezidanto de TEA

[ Zamenhofa tago ] Tutlande en Niŝ

15 - 17 dec en Niŝ ( Jugoslavio ) kunvenis ĉ. 100 esperantistoj el preskaŭ ĉiuj aktivaj serbiaj E - societoj.

Vendrede oni oficiale akceptis la gastojn en unu el la salonoj ĉe la fervoj - stacidomo. Bedaŭrinde makedoniaj esperantistoj ne sukcesis veni, ĉar loĝantaro blokis la aŭtovojon kaj fervojon Skopje - Niŝ proteste kontraŭ atakoj al la serbia teritorio el la “ senmilita ” UN / NATO - aero. Ĉiuj aliaj venintoj vendrede ĝuis interkonan vesperon en restoracio.

La publika solena kunsido okazis sabate en salono de la Armea Domo. Krom esperantistoj ĉeestis ĉ. 50 membroj de neesperantistaj organizoj, kun kiuj la niŝa societo kunlaboras. La solenaĵo komenciĝis per E - himno, sekvis salutoj de la urbestro de Niŝ ( Vladimir Domazet ), prezidanto de Serbia E - Ligo ( Zoran ćirić ), prezidantoj de E - societoj kaj de neesperantistaj organizaĵoj.

La kultura parto enhavis korus - kantojn, ŝalm - muzikadon, ŝercojn kaj poemojn. Fine pri Zamenhof raportis Momĉilo Krstiĉ Japanac, vestita en la serba popolkostumo.

Posttagmeze estis solene malfermita ekspozicio pri Zamenhof kaj Esperanto. Post la ekspozicio oni spektis filmon pri NATO - bombado de Niŝ la film - aŭtoro pardonpetis pro tio, ke la filmo provokis tristajn emociojn, sed tia estas la realeco. Alian filmon montris beograda fervojista E - societo. Estis prezentitaj novaj E - eldonaĵoj.

La solena vespermanĝo okazis en alia restoracio. Dum la vespermanĝo, kiu daŭris preskaŭ ĝis mateno, krom la dancado kaj kulturaj programeroj, okazis elekto de la plej bela E - torto ( 5 tortoj partoprenis ) kaj loterio. ( La venkinta torto estis la dua premio en la loterio, kaj la ĉefpremio estis bakita porkido ; ili estis formanĝitaj de la feliĉaj gajnintoj helpe de novaj kaj malnovaj amikoj, parte pro la amikeco, parte pro neebleco ĉion sola formanĝi. )

Dimanĉo estis sporta kaj ekskursa tago. Teamo de lokanoj kaj gastoj ludis “ malgrandan piedpilkon ” kontraŭ urba neesperantista teamo. La esperantistoj sukcese rezistis dum la unua duono, sed dum la dua duono la “ gaja nokto ” tamen estis rimarkebla. Poste atendis nin ŝakistoj el la Regiona ŝak - asocio. La neesperantista teamo venkis.

Fine oni ekskursis al proksima Niŝa Banloko, kie nin atendis la prezidanto de la komunumo Niŝa Banloko, kun kiu ni restis dum ĉirkaŭ unu horo.

Zoran ćirić

[ Zamenhofa tago ] Hobitece en Skotlando

Je la Zamenhofa Tago en Abedour ( Skotlando, 9 dec 2000 ) inter diversaj programeroj por celebri la Zamenhofan datrevenon, d - ro Chris Gledhill prezentis sian tradukon de La hobito de J. R. R. Tolkien, kiun en novembro eldonis Sezonoj . La tradukinto deklamis kelkajn poemojn, kiujn esperantigis la plej fama verda skoto, William Auld. La postprelega debato daŭris unu horon kun multaj scivolemaj kaj entuziasmaj demandoj.

Dum la riverego Forth ondis apud la kunvena boatejo, oni manĝis kukojn kaj babilis amikece —kvazaŭ sceno el La hobito .

Chris Gledhill

Semajnaj kursoj en Bydgoszcz

En Bydgoszcz dum januaro - aprilo kaj septembro - decembro eblas partopreni semajnajn E - kursojn kaj praktikojn kun prelegoj pri turismo kaj kulturo ( ĉiam de lundo ĝis vendredo ) kadre de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo —klerigejo de AIS San Marino. La kotizo estas 10 USD por la semajna kurso plus 5 USD por ĉiu tranokto en studenta domo. De majo ĝis aŭgusto 2001 eblas apartaj E - kursoj por grupoj minimume 10 - personaj.

Ni invitas ankaŭ prelegantojn, kiuj kapablas interese prelegi en Esperanto pri turismo, kulturo kaj lingvoj dum 8 - 10 studhoroj semajne ( lundo - vendredo ) ; ni certigas senpagan loĝadon, manĝadon kaj etan poŝmonon.

Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando. Rete :

Andreo@rubikon. net. pl

MT

Prelegoj pri Zamenhof

Kultura Centro Esperantista gastigis tre interesan prelegaron de d - ro Walter żelazny, 16 - 17 dec 2000, pri la ideologiaj fundamentoj de L. L. Zamenhof.

żelazny atente komparis du leterojn de la iniciatinto de Esperanto : al Borovko ( 1895 ) kaj al Kofman ( 1901 ). Diversaj demandoj ricevas ambaŭflankajn respondojn : ekzemple, ĉu Zamenhof verkis sian lingvon por la homaro aŭ por la homaranoj? Laŭ la letero al Kofman, kaj laŭ la broŝuro Hilelismo la enradikiĝo de lingvo neŭtrala ne estos ebla sen hilelismo ( poste : homaranismo ), tio estas sen kreo de neŭtrala popolo.

Estas rimarkinde, ke Zamenhof neniam difinis sian lingvon helpa : li skribis pri lingvo internacia, neŭtrala, laŭ signifo fakte ne registrita en PIV. Efektive, per Esperanto Zamenhof ne celis nur faciligon de la komunikado, sed ankaŭ la kreon de nova identeco. Tiu “ interna ideo ” akompanis la lingvon ekde la Unua Libro, kaj danke al ĝi Esperanto fariĝis tute aparta fenomeno, kompare kun la ceteraj inventitaj lingvoj.

HeKo

BET - 37

Litova Esperanto - Asocio invitas partopreni la tradiciajn 37ajn Baltiajn Esperanto Tagojn ( BET - 37, 7 - 15 jul 2001 ).

BET - 37 okazos en universitata urbeto de Litovia Agrikultura Universitato kelkajn kilometrojn for de Kaunas.

Por dispono de esperantistoj estos tuta Litovia Agrikultura Universitato kun salonoj, aŭditorioj, studenta komunloĝejo, hoteleto, manĝejo, librovendejo, presejo, biblioteko, banejo, sporta centro, medicina centro, banko, poŝtejo, vendejoj, apoteko, frizejo, lavejo, kafejoj, gazetara butiko, stadiono kaj aliaj bezonataj aferoj. Eblos uzi universitatajn busojn, komputilojn k. s.

Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ / kaj signife helpos organize, pro loĝado kaj manĝado ne pagos.

La programo estos tradicia : somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, pupteatra spektaklo, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto - movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, primovada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun litova lingvo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj...

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto - Asocio.

Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. Esperantistoj el ekssovetiaj landoj helpe de Litova E - Asocio povas ricevi vizojn senpage.

Petu pliajn informojn ĉe LEA :

Adreso : p. k. 167, LT - 3000 Kaunas, Litovio

Rete :

ritavalc@takas. lt

LF - koop sen direktoro

S - ino Judit Felszeghy spontane kaj subite demisiis de la direktora posteno ĉe la Kooperativo de Literatura Foiro, 30 nov 2000.

17 dec la Administra Komitato de LF - koop, kunsidante en Svislando, konstatis la demision kaj taksis la direktoran oficon ne plu bezonata en la organigramo de la societo.

La taskoj de la malaperinta posteno transiras parte al la deĵorantoj en Svislando, sub la supervido de la prokuristo, parte al du novaj oficoj : la administranto de la novaĵagentejo Heroldo Komunikas kaj la responsulo pri la TTT - paĝoj.

Tial ke ambaŭ aktivos ne nur por LF - koop, sed por ĉiuj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, necesos suplementa decido kadre de la Evolukomisiono de la Pakto.

En la nuna konjunkturo de LF - koop, bazita sur tri polusoj ( administra en Svislando, produktaj en Italio kaj Bulgario ) la direktora posteno fakte fariĝis superflua.

Kooperantino Felszeghy donis gravan kaj valoran kontribuon al la ekspansio de la entrepreno dum 1993–99. LF - koop deziras al ŝi multe da sukceso en la profesia vivo.

HeKo

Zamenhof sur fresko

3 nov 2000 en Lodzo ( Pollando ) oni omaĝis 33 personojn meritajn por la urbo.

Urbocentre sur muro de la domo 71 en la ĉefstrato Piotrkowska aperis granda fresko, kiu imitas muron de konstruaĵo kun pordego, balkonoj kaj fenestroj, tra kiuj rigardas la 33 eminentuloj. Inter ili estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Similaj freskoj ( tamen sen Zamenhof ) estas, ekzemple, en Liono kaj Barcelono.

Aleksander Kamiński

Foto de Robert Kamiński

Poŝta propagando

Ĉeĥa poŝto propagandas Esperanton rekte ĉe poŝtoficejo Strážnice ( distrikto Hodonín ) per porokaza afrankmaŝina stampilo ekde 11 dec 2000 ĝis 20 jul 2001. Sur la kliŝeto estas dulingva teksto “ Internacia Esperanto Konferenco Strážnice 14 - 20. 7. 2001 La Espero ”.

Aŭtoris ĝin tradicie konata praga duopo : laŭ projekto de inĝ. Karel Kuča ĝin majstre gravuris d - ro Karel Pavlíček. Ekde 2 jan 2001 la sama poŝtoficejo uzadas E - glumarkon okaze de la menciita konferenco.

Vladislav Hasala

DESKF : Ĉirkaŭdanuba kunlaboro

La kvinan sesion de Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo ( DESKF - 5 ) okazigos en Beograd 7–10 jun 2001 Serbia E - Ligo kaj ĝia E - Instituto. En sia unua sesio okazinta en Timişoara ( 1997 ), laŭ iniciato de prof. Ignat Bociort, DESKF difinis siajn agadkampojn : scienca, kultura, socia kaj turisma. DESKF celas progresigi egalrajtan kunlaboron kaj evoluigi interkonon en la koncernaj landoj, establi daŭrajn kontaktojn, progresigi egalrajtan valorproduktan kunlaboron, progresigi E - instruadon, sciencon kaj kulturon, organizi liberajn diskutojn pri aktualaj problemoj en diversaj kampoj kaj prezenti al decidofarantoj kaj larĝa publiko rekomendojn.

La postaj sesioj de DESKF okazis en Budapeŝto ( 1998 ), Poprad ( 1999 ) kaj denove en Timişoara ( 2000 ), ĉiam kun ĉeesto de reprezentantoj de ŝtataj instancoj, akademioj kaj universitatoj de gastiganta lando.

La ĉeftemo de DESKF - 5 estos : “ Danubo —faktoro de ekonomia kaj kultura integriĝo de ĉirkaŭdanubaj landoj ”.

En kvar sekcioj estos pritraktitaj diversaj aspektoj de integriĝoj en tiu multkultura kaj interkultura spaco :

En apartaj programeroj estos prezentitaj la movado de Lingvaj Festivaloj de TEJO kaj la projekto Interkulturo de ILEI kun la specifa subprojekto Proverbejo , kun precipa konsidero de ilia signifo por Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001 en ĉirkaŭdanubaj landoj.

Pliaj informoj estas riceveblaj de SEL ( Adreso : Terazije 42, YU - 11000, Beograd Rete :

radp@ptt. yu
).

Radojica Petrović

Duobla festo en Pazarĝik

24 nov en la prezentosalono de la Belarta galerio en Pazarĝik ( Bulgario ) okazis solenaĵo okaze de la 90 - jara jubileo de E - societo Radio kaj 15 - jara jubileo de ĝia ina koruso.

Krom la societanoj ĉeestis pluraj urbanoj kaj gastoj el aliaj loĝlokoj, direktoroj de la regionaj muzeo, arkivo, biblioteko, gimnazioj kaj aliaj lernejoj, eĉ reprezentantoj de politikaj partioj.

La kunvenon gvidis Aleksandro Arnaudov, kiu en sia enkonduka paroladeto notis gravajn momentojn de la societa vivo. La prezidanto de Bulgara E - Asocio substrekis la honoran lokon de la societo en la strukturo de la Asocio kaj dekoris per ora insigno plurajn aktivulojn : Petko Arnaudov, Grozdenka Filipova k. a. La urbestro de Pazarĝik, d - ro Ivan Kolĉakov, menciis en sia mesaĝo : “ En nia urbo la Esperantista societo estas grava kultura institucio, malantaŭ kiu staras la nomoj de eminentaj personoj el la diversaj fakoj de la socia kaj kultura vivo ”.

Pri la agado de la societo, kiu estas tradicie tre aktiva kaj fruktodona, parolis la prezidantino Grozdenka Filipova. Sufiĉas mencii nur, ke la societo en tiu jaro eldonis jam tri esperantaĵojn : numeron de Bulgara Esperantisto , esearon de Georgi Mihalkov kaj libreton pri la urbo. Baldaŭ aperos du aliaj libroj.

Fine la virina koruso de l societo kun la urba mandolina orkestro prezentis belan koncerton. Vespere la regiona televido prezentis detalan raporton pri la duoble jubilea kunveno de Radio .

Petko Arnaudov

Alvoko al verkistoj

Eldonejo KLEKS de Georgo Handzlik ( aperiganta la luksan “ Nigran serion ”, en kiu fine de 2000 aperis La Lada Tambureto de Günter Grass ) planas kunlabore kun EVA eldoni libron, kiu enhavos mallongajn rakontojn de nuntempaj E - verkistoj. La libro aperu por la Zagreba UK.

Ni petas vin kontribui al la libro per rakonto ( j ), ne pli longa ( j ) ol 7 tajpopaĝoj ĝis 30 apr 2001. Ĉar en la libro aperos ankaŭ biogrametoj, sendu kelkajn informojn pri vi mem.

La elekton de la rakontoj faros nome de Eldonejo KLEKSGeorgo Handzlik, kaj nome de EVATomasz Chmielik.

Ni intencas aperigi pli - malpli 25 tekstojn. Se ni sukcesus pri la libro, ni ŝatus eldoni similajn rakontokolektojn por venontaj UK - oj. Ĉiuj aŭtoroj enirintaj la libron estos honorigitaj dum la Zagreba jarkunveno de EVA per la diplomoj kaj “ verdaj laŭroj ” de Eldonejo KLEKS.

Kontaktoj :

Adreso : Tomasz Chmielik, . Jarzebinowa 3 / 30, PL 21 - 040 świdnik, Pollando.

Rete :

handzlik@kleks. pl

Georgo Handzlik Tomasz Chmielik

Kristnaske en Odeso

5–7 jan 2001 en Odeso ( Ukrainio ) okazis la 2a junulara Renkontiĝo de E - naturamantoj “ Kristnaska Birdokalkulo ” ( Kristnasko - 2001 ). Estas kurioze, ke same tradicia iĝis nepartoprenemo en ĝi de tiuj “ junaj, naturamantaj... ”. Eble, ili tute ne ekzistas, kaj tiu “ enigma animo de esperantistoj ” strebas ne al naturo, sed nur al kulturo?

Sed ni odesanoj ŝatas la verdaĵon kaj ofte vizitas ĝin ; eĉ kiam ĝi estas nur virtuala, enburĝonigita. Ĉi - foje ni organizis la renkontiĝon por ni mem, kaj mem ĝuis nian propran gastamecon. La tuta programo estis plenumita : ekskursoj al naturo, Vespero de sorĉaŭguroj kaj Intelektaj Ludoj kun “ kutja ” ktp.

Ni kore kompatas ĉiujn nevenintojn. Sed vi havas eblecon viziti nian urbon kaj partopreni E - renkontiĝon Aprilaj ridetoj dum la fama Odesa festivalo de humuro.

Tatjana Auderskaja

Kurte

La Konsilantaro de Ĉina E - Ligo diskutis en sia oktobra kunsido pri invito de la 89a UK en 2004 al Pekino. ( El Popola Ĉinio )

Jacques Yvart k Kajto kantis en la urba koncertejo de Arras ( Francio ) antaŭ 400 personoj ( el ili 100 e - istoj ) okaze de la kongreso de la Norda Federacio ; krome, en la urba parko Les grandes Prairies estis plantita E - arbo ( ginkgo biloba ) kun memor - tabulo. ( Franca Esperantisto )

18 nov Milana E - Klubo kontribuis per ekspozicio, prelego k informado al Festo de Asocioj, kiun partoprenis 42 asocioj kun kulturaj aŭ volontulaj celoj. ( l ’ esperanto )

12 nov en Marsejlo esperantistoj starigis inform - budon okaze de Euromed —kunlabora forumo de mediteraneaj neregistaraj organizaĵoj, sindikatoj k lokaj respondeculoj. ( Esperanto )

Laŭ iniciato de e - istoj en gubernio Tokusima ( Japanio ) oni kolektis pli ol unu milionon da enoj por subteni vjetnamajn infanojn kun handikapo pro damaĝo de kemia veneno. ( La Revuo Orienta )

23 sep estis inaŭgurita en urbocentra paroĥo de Pécs ( Hungario ) E - Muzeo “ Lajos Gyula ”, nomita laŭ la unua E - instruisto en la urbo. ( Esperanto ).

Je la Zamenhofa Tago 2000 LF - koop anoncis ke estas praktike elĉerpita ( restas nur 30 ekz. ) la unua eldono de la historiografia verko de Zofia Banet - Fornalowa “ La familio Zamenhof ”, eldonita fine de la lasta julio. ( HeKo )

Eldonejo Hiria eldonis eŭske la humuran verkon de Louis Beaucaire El la vivo de bervala sentaŭgulo en la traduko de Aitor Arana. ( Esperanto )

Pro la altiĝo de poŝtaj prezoj la komitato de Ĉeĥa E - Asocio decidis, ke Starto aperu nur 4 fojojn jare, sed la sumo de la paĝoj restos la sama. ( Starto )

Litova Stelo , eldonata en la eldonkvanto 1000 ekzempleroj, estas sendata al 433 adresoj en Litovio k 38 aliaj landoj, inkluzive de preskaŭ 100 senpagaj ricevantoj. ( Litova Stelo )

Ekde 2001 sen prezaltiĝo Heroldo de Esperanto aperos ĉiun trian semajnon, nome 17 fojojn jare, k evitos duoblajn numerojn, kiuj kondukis al nur 14 efektivaj eldonoj ( ekspedoj ) ; LF - koop esperas atingi poste la realan duonmonatecon. ( HeKo )

Post kelkmonata restado en Hongkongo k Aŭstralio Trevor Steele en oktobro revenis en Litovion k denove gvidas E - kursojn en Kaunas. ( Litova Stelo )

Jar ( mil ) fino en Moskvo

Moskvaj esperantistoj lanĉis novan tradicion —Moskvajn Zamenhof - Tagojn. Ni esperu, ke ankaŭ estonte ni organizos ampleksan programon, uzante la ŝtatan Tagon de Konstitucio ( 12 dec ), kiu estas aldona ripoztago.

La klubkunveno 14 dec ne estis speciale festa, tamen iom pli solena kaj amasa, ol la ordinaraj. Okazis finalo de la tradukkonkurso pri sovetiaj kantoj : ( laŭreatiĝis G. Arosev, V. Aroloviĉ kaj V. Melnikov ).

Sabate 16 dec la programo daŭris ses horojn. Televido ( kanalo ORT ) filmis nian teumadon, kantadon kaj ĝeneralan etoson en la klubo. La mallonga filmeto estis montrita lunde 18 dec en la programo Bonan matenon!

Por tiuj tagoj en Moskvon venis studenta grupo el Roslavl. Por la novuloj ruslingvaj prelegoj kaj komuna kantado. Ĉina gasto Wang Huai Yu rakontis pri siaj vojaĝoj. A. Besĉastnov prezentis modelan lecionon. Finis la tagon “ Esperanto - karnavalo ” aŭ teatra spektaklo laŭ klasikaj motivoj ( L. Suŝinskaja ).

Dimanĉe 17 dec okazis prelegoj, kvizo por novicoj, koncerto kaj deklamkonkurso. Por la gastoj el Roslavl okazis ekskurso tra Moskvo.

La festa etoso daŭris ankaŭ en la kunveno de la literatura klubo 28 dec. Oni omaĝis al N. Nekrasov okaze de ties 100 - jara jubileo. Estis solene anoncitaj la rezultoj de Liro - 2000 . Okazis teumado kaj regalo per hejmfarita vino. Paralele estis ekspozicio de manlaboraĵoj.

Valentin Melnikov

Vintra Lernejo en Udmurtio

Dum tri tagoj ( 2 - 4 jan ) en Iĵevsk, la ĉefurbo de Udmurtio, funkciis tradicia Vintra Lernejo de scienca lernejana societo мысль ( Penso ). Ĉi tiu societo funkcias en la Domo de junulara kreado. Ĉi - jare kadre de la lernejo funkciis ankaŭ sekcio Esperanto , kiun gvidis Bronislav Ĉupin.

En la sekcio partoprenis pli ol 50 lernantoj de la 3aj kaj 4aj klasoj. Ili aŭskultis informojn pri Esperanto kaj ties rolo en la vivo de la nuntempa junularo. La rakonton bone ilustris ensemblo de internaciaj kantoj, kiu plenumis en Esperanto kelkajn kantojn. Aliaj membroj de la klubo Verda Elefanto deklamis versaĵojn.

Rezulte deko da ĉeestantoj esprimis deziron lerni Esperanton. La kurso jam ekfunkciis.

Bronislav Ĉupin

Senĉapelaj proverboj

Ruslingva internacia gazeto игра ( Ludo ) estas destinata por “ intelektaj minoritatoj ” kaj abonata en 167 urboj de 19 landoj ( informo el la kolofono ).

En n - ro 103 ( 2001 ) inter diversaj tradiciaj intelektaj taskoj aperis 8 proverboj en Esperanto kun propono serĉi iliajn rusajn ekvivalentojn ( la tradukoj troveblas sur la lasta paĝo ). Nia kolego Jevgenij Rubaŝkin el Sankt - Peterburgo ruze elektis proverbojn tute sen ĉapelitaj literoj —do evitigis komposterarojn.

Dankon al li pro la vica “ guto malgranda ”, plu montranta ke Esperanto estas parto de reala vivo.

Valentin Melnikov

Malvivaj animoj

Fragmentoj el la poemo de Nikolaj Gogol

Ĉapitro 4

... Nozdrjov salutis lin amikece kaj demandis, kiel li dormis.

—Nek bone, nek malbone, —respondis Ĉiĉikov sufiĉe seke.

—Sed mi, frato, aĉe, —diris Nozdrjov, —tia abomenaĵo trudis sin la tutan nokton, ke hontinde estas eĉ rakonti, kaj en la buŝo post hieraŭ gustas kvazaŭ tie eskadrono tranoktus. Imagu : mi sonĝis, ke min oni vergis, vere! Kaj imagu, kiuj? Vi neniam divenos : ĉefleŭtenanto Pocelujev kune kun Kuvŝinnikov.

“ Jes, —pensis Ĉiĉikov, —estus bone, se vin oni vergus reale ”.

—Mi ĵuras al Dio! Kaj tre dolore! Mi vekiĝis, diablo prenu, vere io jukas, ĝuste fiaj puloj. Nu, iru nun vestiĝi, mi iom poste al vi venos. Mi devos nur insulti la fian administranton.

Ĉiĉikov foriris al la ĉambro por vesti kaj lavi sin. Kiam post tio li venis en la manĝoĉambron, sur la tablo jam staris ilaro por teo kaj botelo da rumo. En la ĉambro estis signoj de hieraŭaj tag - kaj vespermanĝoj ; ŝajne la broso tute ne tuŝis la plankon. Sur la planko estis ĵetitaj paneroj, kaj tabaka cindro estis videbla eĉ sur la tablotuko. La mastro mem baldaŭ eniris kun nenio sub la negliĝo, krom la malfermita brusto, sur kiu kreskis ia barbo. Tenante en la mano ĉibukon kaj sorbante el la taso, li estis tre bona por la pentristo, kiu tre malŝatas la sinjorojn kun glate kombitaj haroj, buklitaj kiel sur la frizejaj reklamŝildoj, aŭ tonditaj tre kurte.

—Nu, kion vi decidis? —diris Nozdrjov, iom silentinte. —Ĉu vi ne volas ludi je la animoj?

—Mi jam diris al vi, frato, ke mi ne ludas ; mi pretas aĉeti.

—Vendi mi ne volas, tio estos ne amikeca. Mi ne volas profiti pro diablo - scias - kio. Ludi bankon estus alia afero. Almenaŭ unufoje ni ludu!

—Mi jam diris, ke ne.

—Kaj ĉu interŝanĝi vi ne volas?

—Mi ne volas.

—Nu, aŭskultu, ni ludu damojn ; se vi gajnos, ili ĉiuj iĝos viaj. Mi ja havas multe da tiuj, kiujn oni devas forstreki el la censolisto. Hej, Porfirij, alportu ĉi tien damojn.

—Tio estas vana, ĉar mi ne ludos.

—Sed tio ja ne similas al kartludo ; ĉi tie ne povas esti ŝanco aŭ falsaĵo : ĉio dependas de la arto ; mi eĉ sciigas vin, ke mi tute ne scipovas ludi, eble vi konsentu je handikapo.

“ Mi do eksidu, —pensis Ĉiĉikov, —kaj ludu damojn kun li! Antaŭe mi damludis ne malbone, kaj al li estos malfacile trompi min ”.

—Bone, mi ludos damojn.

—Ĉiuj animoj kontraŭ cent rubloj!

—Por kio do? Sufiĉos kvindek.

—Kia intereso estas kvindek rubloj? Pli bone estus, se en tiun sumon mi enmetus al vi iun mezrasan hundidon aŭ oran sigelilon por la horloĝo.

—Nu, bone! —diris Ĉiĉikov.

—Kiom da dampecoj vi donos al mi handikape?

—Por kio? Certe neniom.

—Sed permesu al mi fari almenaŭ du sinsekvajn movojn.

—Mi ne volas, mi mem malbone ludas.

—Mi scias, kiel vi malbone ludas! —diris Nozdrjov movante dampecon.

—Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! —diris Ĉiĉikov ankaŭ movante dampecon.

—Mi scias, kiel vi malbone ludas! —diris Nozdrjov movante dampecon.

—Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! —diris Ĉiĉikov movante dampecon.

—Mi scias, kiel vi malbone ludas! —diris Nozdrjov movante la dampecon, kaj samtempe li movis per la refaldo de la maniko ankaŭ alian dampecon.

—Delonge mi ne prenis dampecojn... He, he! Kio, frato, estas ĝi? Movu ĝin returnen! —diris Ĉiĉikov.

—Kion?

—La dampecon, —diris Ĉiĉikov kaj samtempe ekvidis preskaŭ antaŭ sia nazo ankoraŭ unu diskon, kiu ŝajne celis damiĝi. De kie ĝi aperis, tion nur Dio sciis. —Ne, —diris Ĉiĉikov, stariĝinte, —kun vi neniel eblas ludi! Ja oni ne movas po tri dampecoj samtempe!

—Kial po tri? Tio estas eraro. Unu moviĝis hazarde, mi ĝin removos, se vi volas.

—Kaj la alia de kie aperis?

—Kiu alia?

—Jen ĉi tiu, kiu estas damiĝonta.

Kiel? Ĉu vi ne memoras?

—Ne, frato, mi ĉiujn movojn kalkulis kaj ĉion memoras ; vi ĝin ĵus metis. Ĝia loko estas jen tie.

Kiel? Kie estas ĝia loko? —diris Nozdrjov ruĝiĝinte. —Kaj vi, frato, estas elpensulo, kiel mi vidas!

—Ne, frato, ŝajnas, ke vi elpensas, sed malsukcese.

—Por kiu vi prenas min? —diris Nozdrjov. —Ĉu mi povas friponi?

—Mi prenas vin por neniu, sed ekde nun mi neniam estos ludanta kun vi.

—Ne, vi ne povas rezigni, —diris Nozdrjov flamiĝinte, —ĉar la ludo komenciĝis!

—Mi havas la rajton rezigni, ĉar vi ludas ne tiel, kiel decas al honesta homo.

—Ne, vi mensogas, tion vi ne povas diri!

—Ne, frato, vi mem mensogas!

—Mi ne friponis, kaj vi ne povas rezigni, vi devos finludi!

—Vi ne devigos min fari tion, —diris Ĉiĉikov trankvile, venis al la tabulo kaj konfuzis la dampecojn.

Nozdrjov ekbrulis kaj aliris al Ĉiĉikov tiel proksime, ke tiu retroiris je du paŝoj.

—Mi vin ludigos! Ne estas grave, ke vi miksis la dampecojn, ja mi memoras ĉiujn movojn. Ni ilin starigos denove tiel, kiel ili staris.

—Ne, frato, la afero estas finita, mi ne ludos kun vi.

—Do, ĉu vi ne volas ludi?

—Vi mem vidas, ke kun vi ne eblas ludi.

—Ne, diru rekte, ĉu vi ne volas ludi? —diris Nozdrjov, paŝante ankoraŭ pli proksimen.

—Mi ne volas! —diris Ĉiĉikov kaj por ĉiu okazo levis ambaŭ manojn pli proksimen al sia vizaĝo, ĉar la afero iĝis vere varmega.

Tiu singardo estis tre ĝustatempa, ĉar Nozdrjov svingis sian manon... kaj verŝajne povus esti, ke unu el la agrablaj kaj pufaj vangoj de nia heroo kovriĝus per neforlavebla malhonoro ; sed feliĉe flankiginte la frapon, li kaptis Nozdrjovon je ambaŭ liaj batalemaj manoj kaj forte tenis lin.

—Porfirij, Paŭlo! —kriis Nozdrjov furioze, penante liberiĝi.

Aŭdinte tiujn vortojn, Ĉiĉikov liberigis liajn manojn por ne fari la servistojn atestantoj de interesa sceno kaj samtempe sentante, ke teni Nozdrjovon estis senutile. Ĉi tiam eniris Porfirij kaj Paŭlo, forta junulo, kun kiu havi aferon estus tute malavantaĝe.

—Ĉu vi ne volas fini la ludon? —diris Nozdrjov. —Respondu al mi rekte!

—Ne eblas fini la ludon, —diris Ĉiĉikov kaj rigardis en la fenestron. Li ekvidis sian kaleŝon, kiu staris tute pretigita, kaj Selifano atendis nur signon por veturi al la perono, sed el la ĉambro neniel eblis eliri : en la pordo staris du fortaj servutaj malsaĝuloj.

—Do, ĉu vi ne volas fini la ludon? —ripetis Nozdrjov kun la vizaĝo brulanta kvazaŭ fajro.

—Nur se vi ludus, kiel decas al honesta homo. Sed nun mi ne povas.

—Ha! Vi ne povas, fiulo! Vi ne povas, ĉar vi ekvidis, ke vi malgajnos. Batu lin! —li kriis furioze, turnante sin al Porfirij kaj Paŭlo, kaj mem kaptis per la manoj merizan ĉibukon. Ĉiĉikov iĝis pala kiel tolo. Li volis ion diri, sed li sentis, ke liaj lipoj moviĝas sensone.

—Batu lin! —kriis Nozdrjov, impetante antaŭen kun meriza ĉibuko, tute en flamo kaj ŝvito, kvazaŭ li proksimiĝus al neatakebla fortreso. —Batu lin! —li kriis per la voĉo, per kiu dum granda sturmo iu bravega leŭtenanto krias al sia plotono : “ Kamaradoj, antaŭen! ” Ekstravaganca braveco de tiu leŭtenanto jam akiris tian famon, ke estas ordonite teni lin je la manoj dum varmegaj aferoj. Sed la leŭtenanto jam eksentis bataleman incitiĝon, ĉio rondiris en lia kapo ; antaŭ li kuregas Suvorov, li impetas al granda afero. “ Kamaradoj, antaŭen! ” —li krias impetante, ne pensante, ke li malutilas al jam pripensita plano de ĝenerala sturmo, ke milionoj de pafiloj estis elŝovitaj tra embrazuroj de neatakeblaj ĝisnube altaj fortikejaj muroj, ke suprenflugos en la aeron, kiel lanugo, lia malforta plotono kaj ke jam fajfas fatala kuglo silentigonta lian krieman gorĝon.

Sed se Nozdrjov prezentis per si la proksimiĝintan al la fortreso bravegan perdiĝintan leŭtenanton, la fortreso, kiun li atakis, tute ne ŝajnis neatakebla. Kontraŭe, la “ fortreso ” sentis tian timon, ke lia animo kaŝis sin en la kalkanoj. Jam la seĝo, per kiu li intencis defendi sin, estis elŝirita fare de la servistoj el liaj manoj, jam ferminte la okulojn kaj nek viva nek morta li estis preta gustumi ĉerkesan ĉibukon de sia gastiganto, kaj Dio scias, kio okazus al li ; sed la sorto savis la flankojn, ŝultrojn kaj la aliajn bonedukitajn partojn de nia heroo. Per neatendita maniero subite tintis sonorileto, kvazaŭ el la nuboj, klare aŭdiĝis frapado de radoj de ĉaro alveturinta al la perono, kaj eĉ en la ĉambro eĥis peza ronkado kaj brua anhelo de ekscititaj ĉevaloj de haltinta trojko. Ĉiuj nevole rigardis en la fenestron : iu lipharulo en duonarmea surtuto estis eliranta el la ĉaro. Informiĝinte en la antaŭĉambro li eniris, kiam Ĉiĉikov ankoraŭ ne sukcesis rekonsciiĝi de sia timo kaj estis en la plej mizera stato, en kiu iam troviĝis mortema homo.

—Permesu antaŭe ekscii, kiu estas ĉi tie sinjoro Nozdrjov? —diris la nekonato rigardante kun ia miro al Nozdrjov, kiu staris kun la ĉibuko en la mano, kaj al Ĉiĉikov, kiu nur komencis rekonsciiĝi de sia neenviinda stato.

—Permesu antaŭe ekscii, kun kiu mi havas honoron paroli? —diris Nozdrjov, veninte al li pli proksime.

—Mi estas distrikta policestro.

—Kaj kion vi bezonas?

—Mi venis por sciigi vin pri tio, ke vi troviĝas sub juĝo ĝis la fintrakto de via afero.

—Absurde, kia afero? —diris Nozdrjov.

—Vi estas implikita en historio, kiam vi en ebria stato persone ofendis bienulon Maksimov, skurĝinte lin.

—Vi mensogas! Mi neniam vidis bienulon Maksimov.

—Kara sinjoro! Permesu al mi raporti, ke mi estas oficiro. Vi povas tion diri al via servisto, sed ne al mi.

Ĉi tiam Ĉiĉikov, sen atendi respondon de Nozdrjov, haste prenis sian ĉapon kaj post la dorso de la distrikta policestro elglitis sur la peronon, enkaleŝiĝis kaj ordonis al Selifano peli la ĉevalojn plenforte.

Tradukis el la rusa Vladimir Vyĉegĵanin

Notoj

Ora sigelilo. Sigelilo por fermi leterojn ; ĝi estis portata kiel breloko kun horloĝo.

Suvorov, Aleksandr Vasiljeviĉ ( 1730–1800 ). Princo, generalisimo. Suvorov gajnis ĉiujn batalojn, kiujn li partoprenis.

Sezonoj ( Jekaterinburg ) eldonos la ĉefverkon de N. V. Gogol ( 1809–1852 ) Malvivaj animoj jam en februaro. Ĝi aperos kiel la 32a volumo kadre de la eldonserio Oriento - Okcidento.

Mia plej granda sukceso

Tre speciale mi volas gratuli al ĉiuj, kiuj ebligas ekziston de La Ondo de Esperanto .

Por mi la ebleco legi monate vian revuon estas la plej granda sukceso en mia Esperanta vojo, ĉar mi ne havis eblecon legi freŝajn novaĵojn de Esperantujo, kaj La Ondo permesis al mi gajni tiun rajton pro la internacia Fotokonkurso, en kiu mi ricevis kiel premion la revuon.

Mi dankas vin ankaŭ pro tio ke vi sendis la revuon al mia nevo Gustavo, per kies foto mi gajnis laŭdan mencion. Kiam Gustavo ricevis la revuon kun sia foto, li estis tre feliĉa kaj montris la revuon al ĉiuj, en sia lernejo, al siaj geamikoj. Preskaŭ ĉiuj geinfanoj demandis lin pri Esperanto. Kiam antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis mian nevon kaj mi trovis lin kun siaj geamikoj, surprizis min, ke tiuj geinfanoj volis scii pri Esperanto, kaj ili faris al mi multe da interesaj demandoj. Ili petis ke mi fotu ankaŭ ilin kaj sendu la foton al vi... infanaj ideoj.

Nuntempe, en mia lando oni ne parolas pri Ruslando. Nur kiam la rusoj faras teruraĵojn, tiam ili estas novaĵo. Kaj ankaŭ multajn malagrablaĵojn pri rusoj diras personoj kiuj malamas la nunan prezidanton Putin. La fifamo de via prezidanto kreskis ĉi tie speciale pro la submarŝipo en kiu ĉiuj mortis.

Mi kredas ke Esperanto helpas konigi ekstere vian landon. Mi mem spertis tion, ĉar personoj demandis min pri Ruslando dank al via revuo, ili diris, ekzemple : “ Bone, mi prefere lernu Esperanton kaj ne la rusan lingvon, kiu estas stranga kaj malfacilega lingvo por ni ”.

Sandra Burgues Roca ( Urugvajo )

Naivo? Ĉu vere?

Kun granda miro mi legis aserton de Valentin Melnikov ( LOdE . 2000 : 12 ) ke nete faŝismaj ideoj estis propaganditaj dum la Moskva SAT - Kongreso. Mi miris des pli ke mi partoprenis tiun kongreson.

Kvankam mi persone ne partoprenis la kunvenon, en kiu parolis la grupo Teorio de Feliĉo , mi scias de la efektivaj partoprenantoj ke nenio tiaspeca okazis. Nenio estis kondamninda en la prezentado de ilia asocio. Pro la aĝo de la parolantoj, neniu miris ke la lingva nivelo ne estis tre alta ; ankaŭ ni estis iam komencantoj!

Mi jam menciis, ke la grupo ekaktivis en 80 - aj jaroj. Se ili volus lerni la lingvon, ili havis sufiĉe da tempo. Sed ili havis aliajn celojn. ( V. Melnikov )

Estas malaprobinde akuzi sen alporti pruvojn kun la risko de gravaj damaĝoj por la akuzitoj. Fakte, mi scias malmulton pri tiu societo, krom ke ili zorgas pri helpo al pensiuloj, handikapuloj, veteranoj, kaj tio estas nur laŭdinda.

La pruvojn jam trovis la oficiala justico —kelkajn tagojn post mia artikolo. La “ bonfara ” societo perforte devigis neplenaĝulojn labori po 16 horoj tage k turmentis ilin. Kaj kiucele la “ feliĉuloj ” bezonis amasegon da armiloj? ( V. Melnikov )

Eble mi estas naivulo, sed tamen mi povas logike rezonadi. Jen grupo, kiu helpas al la sukceso de la kongreso, pruntedonante buson, aktive partoprenante la aktivaĵojn. Eĉ kelkaj el ili aliĝis al SAT. Ĉu pro propagando? Eble, sed logike oni propagandas en medio proksima de la propraj celoj, ne en medio diametre kontraŭa. Ankaŭ mi fidas niajn rusajn amikojn de la kongres - komitato, kiuj konas tiun societon kaj havas favoran opinion pri ĝi. Aliel ili ne estus akceptintaj ĝian partoprenon.

Marcel Hardy ( Francio )

Vi estas eĉ pli naiva, ol ŝajnis dekomence. Vi defendas la homojn, pri kiuj vi fakte tute nenion scias. La fiuloj volis sin reklami k impresi solide. La “ rusa amiko en kongres - komitato ” ( nepre en singularo! ) simple kaŝis la fakton pri ilia engaĝo de aliaj rusaj komitatanoj, kiuj sciis la veran esencon de tiu koterio. ( V. Melnikov )

Nefermita plendoletero

Estimata ĉefredaktoro Trifonĉovski,

En la numero 186 de Literatura Foiro , sur la paĝo 175, vi publikigis faksimilon de privata letero, sendita en 1986 de mi kaj mia eksedzino al Giorgio Silfer kaj Perla Ari Martinelli. Per tio vi lezis miajn aŭtorajn rajtojn, ĉar vi ne petis permeson por la publikigo. Laŭ la juro valida en Finnlando, kaj evidente ankaŭ en Bulgarujo aŭ Svislando, sendita letero apartenas materie al ties ricevinto, sed la sendinto konservas la aŭtoran rajton decidi pri ĝia publikigo.

Mi trovas la lezon kontraŭ miaj aŭtoraj rajtoj des pli grava, ĉar ne temis pri teksto celita por aperigo ie, nur ŝtelita por via revuo —sed temis pri teksto, kiu kiel privata letero estis evidente neniel celita por publikigo.

Por mi estas tro malfacile procesi kontraŭ via revuo en tribunalo. Mi estas ankaŭ informita, ke la redaktoroj de via revuo ne membras en Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj tial mi ne povas uzi ties Arbitracian Komisionon por ricevi juston. Tial mia sola ebla reago estas ĉi tiu nefermita plendoletero, kiun ĉiu esperantisto povas libere publikigi.

Al la personoj menciitaj en la letero de la jaro 1986 mi diras : evidente mi skribis ĝin surbaze de la informoj, kiujn mi tiutempe havis ; sed mi ne celis ĝin por publikigo, nek publikigus ĝin nun sen kontroli, ĉu miaj informoj tiutempaj estis ĝustaj kaj kompletaj. Tial mi pardonpetas al ĉiuj menciitaj en la letero kaj esperas, ke la kontraŭleĝa aperigo ne malbonigos miajn personajn rilatojn kun iu ajn —krom la ĉefredaktoro de Literatura Foiro , kompreneble.

Jouko Lindstedt ( Finnlando )

Por pli facile legebla gazeto

Kiel mi jam skribis, mi tre aprecas la altan kvaliton de la enhavo de La Ondo .

Sed lastatempe mi ne estas same kontenta pri la paĝaranĝo de la rubriko Tra la mondo . Tie aperas unu post la aliaj tra la kolumnoj granda miksaĵo da tre diversaj raportoj. La kolumna paĝaranĝo aspektigas ilin nuraj leteroj de legantoj, sed efektive multaj el ili estas fidindaj raportoj de spertuloj pri la koncernaj aferoj. Pli grandaj titoloj —trans 2 aŭ 3 kolumnoj —aŭ divido en plurajn subrubrikojn donus multe pli bonan superrigardon. Kaj nepre neniu artikolo komenciĝu kun titolo malsupre en iu kolumno kaj daŭrigu supre de la sekva!

La samo validas —sed malpli preme —ankaŭ pri la rubrikoj Tra Ruslando kaj Tribuno .

Tia aliaranĝo ja postulos de la enpaĝiganto iom da cerbumado pri la puzlo, sed mi opinias ke la rezulto estos multe pli alloga kaj la gazeto pli facile legebla.

Douglas Draper ( Norvegio )

Ne kompromiti la verkojn

Dankon pro la libreto Rusaj amnoveloj , kiun mi tralegis kun plezuro kaj multaj emocioj : estas bona selekto de rakontoj ( malgraŭ ke tiel eta ). Ja malfacilas elekti tri en la temo eble plej riĉa en tuta beletro. Nu, kiel ĉiam mi bedaŭras pri kelkiom da neologismoj tute ne necesaj en tiuj ĉi tradukoj. Eĉ la fundamentaj vortoj “ versto ” kaj “ klafto ” ( kiuj supozeble igas multajn legantojn serĉi en la vortaroj ) povus esti anstataŭitaj per “ kilometro ” kaj “ metro ” sen kompromiti la verkojn.

Mi stumblis ankaŭ al “ horizontala piano ” ( ruse рояль ), miaopinie iom tro laŭlitera kaj tial “ malbongusta ” traduko, kvankam ĝuste laŭ la vortaro de Bokarev. En PV oni proponas “ fortepiano ” por la “ horizontala piano ” distinge de “ piano ” por la vertikala klav - instrumento, kaj “ fortepiano ” tut - sufiĉus.

Ankoraŭfoje, dankon pro la abono de LOdE, kiun mi jam reabonis por la jaro 2001 ( livero per - aere ).

Aleksandro Gofen ( Usono )

Ekstereŭropa konferenco

En via prelego Esperanto en 2000 vi mencias afable nian kooperativon, en la alineo :

Efektive, en Eŭropo loĝas pli ol duono da membroj de UEA kaj SAT, ĉi tie kutime okazas iliaj kongresoj. Aliaj internaciaj asocioj, ekzemple OSIEK kaj LF - koop, ankoraŭ neniam okazigis siajn ĉefajn aranĝojn ekster Eŭropo.

Verdire LF - koop organizis sian 3an Mediteranean Konferencon de Esperantologio en Tel - Avivo kaj Jerusalemo, fine de 1993, kaj planis ( sed ne efektivigis, pro rifuzo de la lokaj homoj ) Internacian Literaturan Forumon en Aŭstralio, 1988. Esploron pri la eventuala okazigo de ILF en Japanio mi persone faris en la 1980aj jaroj, kaj mi esperas ke io realiĝos en la nuna jarcento.

Ni dankas pro la aperigo de ĉi tiu korekto, kaj deziras al La Ondo multe da sukceso.

Marc Hiltbrand ( Svislando ) prezidanto de LF - koop

Mi bone sciis pri la Israela Konferenco. Sed antaŭ kelkaj jaroj mi interparolis kaj korespondis kun la direktoro de LF - koop pri okazigo en Jekaterinburg ( Azio ) de la unua ekstereŭropa ILF, kiu estis tiam konsiderata kiel la ĉefa aranĝo de LF - koop. ( A. Korĵenkov )

La fenestro al la movado

Estas tre interese, utile kaj grave por mi legi La Ondo n. Abundaj interesvekaj novaĵoj, recenzoj, diĝestoj, analiza kaj polemika materialo —estas eble ion pripensi kaj ion simple legi. Des pli ke mi estas sur la periferio de la movado, La Ondo estas la fenestro al ĝi.

La plej gravaj, miaopinie, estis ĉi - jare la eseo de Walter żelazny kaj reeĥoj de legantoj al ĝi, kaj la “ lingva respondo ” de Sergio Pokrovskij. La kritiko de żelazny eble estas tro radikala, sed en multo li pravas. Sergion Pokrovskij mi povas nur gratuli. Profunda analizo, ĝustaj konkludoj —la artikolo tre plaĉis al mi. Koran dankon al li ankaŭ pro Komputika Leksikono , kiu nun estas unu el miaj plej ŝatataj libroj.

Dankon pro via laboro!

Vadim Oparin ( Ruslando )

Leterkesto

Nun, 5 tagojn antaŭ Kristnasko, mi avide atendas la poŝtiston, esperante ricevi kartojn kaj leterojn de amikoj novaj kaj malnovaj. Kia bona surprizo estas via donaco, la jarfina suplemento. Mi kore dankas vin.

Alwyn Kind ( Britio )

La unua numero de La Ondo 2001 alvenis al mi hieraŭ, la 8an de januaro 2001. Ĝi aspektas bela kaj interesa. Mi estas kontenta ke mi abonis.

Raita Pyhälä ( Finnlando )

Dankon pro la bonega donaco — Rusaj amnoveloj . Mi vere kun ĝuo tralegis ĝin. Ĝi vere estas trezoro de la rusa literaturo. Apartan dankon pro la brila versaĵo de Valentin Melnikov Meditoj dum jarmilŝanĝo , kiu fariĝis la “ lasta vorto ” en la dua jarmilo. Tiel okazis, ke Oĉjo, Grigori Arosev kaj Ivan Naumov jam havas eldonitajn librojn, sed tia talenta poeto kaj tradukisto kiel Valentin ŝajne ankoraŭ ne havas. Laŭ mi, tio ne estas justa, kaj li meritas ke aperu lia verkaro.

Olga Kiseljova ( Ruslando )

Gratulon pro la luksa aspekto de unua numero de La Ondo , kiun mi hodiaŭ ricevis. La enhavon mi englutis unuside, sed ŝokis min nepardonebla pretervido, nome manko de la naskiĝ - kaj morto - dato de nia majstro Ludoviko Z. inter “ niaj jubileoj... ” Ĉio cetera laŭdinda.

Kazimiro Strzelecki ( Pollando )

Ne estas pretervido. Ni enmetas en la jubilean liston t. n. rondajn datojn pri la eventoj, kiuj okazis antaŭ 5, 10, 15 ktp jaroj. ( LOdE )

Libroproduktado en Esperantujo

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

La Ondo ĉiujare revuas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de bedaŭrinde ĉesinta Hungara Vivo . La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto , kiu listigas la librojn, kiujn la eldonintoj sendis al la Libroservo de UEA, sendepende de la eldonjaro.

Efektive, pro ĉi tiuj kondiĉoj la statistiko ne tute fidinde respegulas la merkaton, ĉar ĝi kompreneble ne mencias la librojn, kiuj ne atingis Roterdamon ; krome, ofte estas registrataj libroj, eldonitaj ankaŭ multaj jaroj. Sed la resuma statistiko por jardeko vidigas la ĉefajn tendencojn kaj kelkajn nombrojn en nia “ eldon - industrio ”.

La kompilinto esprimas dankon al István Ertl, kiu pacience helpis kompletigi la informojn, kiujn kelkaj eldonintoj forgesis meti en la kolofonon.

Stabilaj nombroj

1991 1992 1999 2000 Sume aŭ averaĝe* Nombro de libroj en / pri Esperanto 222 205 208 235 2107 Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 26. 091 25. 789 24. 460 25. 869 251. 276 Nombro de la eldonintoj 118 126 117 110 650 Averaĝa paĝonombro de unu libro 131 103 120 109 120. 3* Averaĝa prezo de unu libro ( ned. guldenoj ) 16. 1 15. 9 18. 6 20. 8 18. 08* Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto 36 36 28 22 296 Originala beletro 30 34 23 22 258 Traduka beletro 44 31 46 72 458 Planlingvistiko kaj esperantologio 25 27 19 19 229 Esperanto ( historio, kulturo, movado k. s. ) 27 18 32 30 241 Politiko, historio, filozofio 21 17 9 30 166 Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj 18 13 25 13 182 Religio 8 12 13 10 105 Aliaj temoj 13 17 13 17 172

La lasta jaro de la dua jarmilo repruvis la stabilecon de nia eldonado. Respondante al demandoj ni povas diri, ke ĉiujare aperas pli ol 200 libroj en / pri Esperanto kun la suma paĝonombro 25 mil. Tiu nombro ne estas falanta. Ĉar, supozeble, ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo ( tion mi scias kiel eldonisto ) ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas almenaŭ unu nova libro.

Ankaŭ la temaro estas relative stabila, kvankam jaro jaron ne similas. La plej populara ĝenro estas traduka beletro —458. Nur unu fojon, en 1992, la tradukliteraturo ne estis ĉe la pinto. Cetere, komence de la jaroj 1980aj lerniloj kaj informiloj pri Esperanto estis pli multaj ol beletraj tradukoj. Ĉu temas pri konscia reorientiĝo de nia eldonado al interno aŭ pri ŝrumpo de la ekstera intereso?

Eta komparo

210 libroj jare : ĉu multe aŭ ne? Ni komparu.

Jukka Pietiläinen afable disponigis statistikon pri Finnlando. Laŭ ĝi, en la jaro 1997 en Finnlando aperis 12 mil 717 libroj kaj broŝuroj —kvindekoble pli multe ol en Esperantujo. Tamen Finnlando havas kvin milionojn da loĝantoj, sed en la mondo estas, laŭ diversaj taksoj, inter 40 kaj 200 mil esperantistoj.

Taksinte Esperantujon centmilpersona ( laŭ mi tio estas tro optimisma ), oni povas konstati, ke ĝi estas kvindekoble malpli loĝata ol Finnlando. Do, proporcie ni eldonas ne malpli ol Finnlando, kiu estas ekonomie kaj kulture inter la avangardaj landoj.

Eldoni estas facile

Tiujn librojn ĉiujare surmerkatigas pli ol cent eldonantoj —110 pasint - jare. Kaj dum la tuta jardeko 1991 - 2000 da ili estis 650.

Sed paroli pri 650 Esperanto - eldonejoj estus ridinde. 398 el ili produktis dum la jardeko nur unu libron aŭ broŝur ( et ) on, pliaj 90 —eldonis po du librojn. En la nuntempa “ bonstata ” mondo preskaŭ ĉiu eldonemulo kaj societo povas, post kelkmonata ŝparado, aĉeti mezkapacitan komputilon ( aŭ uzi la oficejan aparaton ) por komposti kaj enpaĝigi la tekston kaj poste porti printitajn foliojn aŭ diskon kun prespreta dosiero al malmultekosta ofseta presejo aŭ multobligejo, kaj tre baldaŭ pretos materialo por Laste aperis .

Sed, bedaŭrinde, tiel produktitaj legaĵoj estas preskaŭ nevendeblaj, ĉar la produktintoj kutime havas multe da entuziasmo, sed malmulte da fakaj konoj pri kompostado, enpaĝigo, teknika redaktado kaj dezajnado. Kaj post la senpaga disdono de la presita stoko preskaŭ ĉiam malaperas ankaŭ la entuziasmo.

“ Preskaŭ ” ne estas “ ĉiam ”. Laŭrojn de laŭreato ĉi - foje meritis Libro - Mondo de Tomasz Chmielik. Plejparte temas pri kajeretoj kun tradukoj de verketoj de jida verkisto Icĥok Lejbuŝ Perez, kiujn la pola tradukinto mem eldonis kiel apartajn numerojn de revuo La Epoko antaŭ sep jaroj. La Israela UK estis bona preteksto por debeti la kajerojn de la jid - literatura klasikulo, kaj ni ekhavis novan rekordon —39 libroj jare!

UEA kun 11 libroj restis sur la dua loko, ĝin sekvas Flandra E - Ligo kaj brazila Fonto ( po 9 ) kaj la unuan kvinon finas usona Bero per 7 titoloj.

Sed la menciitaj 39 eldonaĵoj paĝo - kvante malsuperis al la vjetnama eldonejo Mondo , kies du libroj ampleksas 1641 paĝojn, kompare kun 1311 ĉe Chmielik. Interalie, la eldonejo el Ĥanojo eldonis la plej dikan libron de l jaro —Granda vortaro vjetnam - Esperanta de Nguyên Minh Kinh havas 1432 paĝojn. FEL kun 1178 paĝoj estas la tria eldonejo, donacinta al ni pli ol mil paĝojn en la jaro 2000.

“ Krome, UEA estas... ”

El tiuj 650 eldonantoj ( eldonejoj, asocioj kaj individuoj ) nur 41 dum la lasta jardeko produktis almenaŭ po dek libroj —averaĝe unu libron jare. Kaj nur 6 eldonis almenaŭ unu libron sezone.

Plej multe eldonis UEA, per tio ankaŭ respondante al la akuzoj pri neglektado de la interesoj de la esperantistoj. Efektive, estas UEA kiu en Esperantujo okazigas la plej grandajn kongresojn, funkciigas la plej grandan libroservon, eldonas la plej amasan revuon kaj —laŭ la modesta frazo el la Jarlibro ( pĝ. 16 ) —“ krome, UEA estas eldonanto de libroj ”.

Se la libroservo de UEA ne akceptos plian kvardekon da broŝuroj de T. Chmielik ( estas sciate, ke li havas centojn da tekstoj multobligitaj aŭ multobligeblaj ), nia plej granda kaj plej riĉa asocio longe konservos sian merititan lokon en la libro - listo.

Cetere, tiu loko estas malpli alta en la paĝo - listo. La 24 libroj de la abnegacia japano Ludovikito estas sume pli “ dikaj ” ol la libroj de iu ajn alia esperantista eldonejo. Cetere, ankaŭ la duan kaj trian lokojn okupas ekstereŭropaj eldonejoj. Nur Ruslandon reprezentas du eldonejoj.

1991–2000. Libroj

UEA ( NL ) 72

Fonto ( BR ) 55

FEL ( BE ) 54

Ĉina E - Eldonejo ( CN ) 47

Libro - Mondo ( PL ) 41

Sezonoj ( RU ) 40

UFE ( FR ) 38

Pro Esperanto ( AU ) 37

Impeto ( RU ) 32

Bero ( US ) 30

1991–2000. Paĝoj

Ludovikito ( JP ) 11. 047

Ĉina E - Eldonejo 9. 152

Fonto 7. 289

FEL 6. 917

UEA 6. 583

Sezonoj 6. 332

UFE 5. 430

Magyar álamvasutuk ( HU ) 5. 285

Edistudio ( IT ) 4. 727

Impeto 4. 645

Lando, kiu mankas sur la mapo

Usono estas la plej potenca libro - eldona regno en la mondo. Sed Esperantujo estas lando, kiu mankas sur la mond - mapo, kaj en niaj librokolektoj oni trovas nemulte da usonaj libroj. En 2000, dank al la Chmielika fenomeno Pollando kun 45 libroj plej altas en la libro - listo. Ĝin sekvas Francio ( 24 ), Germanio ( 19 ), Ruslando kaj Nederlando ( po 13 ) —nekredebla statistiko por la granda mondo!

Tamen paĝokvante Germanio ( 2502 ) superis Pollandon ( 2414 ) kaj Francion ( 1946 ). Cetere, Esperantaj libroj ĉi - jare aperis en 35 landoj, kaj dum la lasta jardeko en 60 landoj.

Dum la du lastaj jaroj, Germanio ( la lando de Gutenbergo kaj la dua nuntempa eldon - regno en la mondo, post Usono ) sukcesis iomete superi Francion laŭ la kvanto de la eldonitaj libroj ( respektive 209 kaj 201 ), sed Francio plu estas la unua laŭ la paĝo - kvanto en la resuma tabelo por la lasta jardeko.

1991–2000. Libroj

Germanio209

Francio 201

Nederlando 148

Pollando 126

Brazilo 118

Ruslando 111

Japanio 97

Italio 96

Usono 88

Hungario87

1991–2000. Paĝoj

Francio 24. 523

Germanio 23. 020

Japanio 20. 120

Brazilo 17. 059

Ruslando 14. 647

Hungario 14. 036

Italio 13. 347

Nederlando 12. 880

Ĉinio 11. 389

Belgio 10. 196

El kiuj lingvoj ni tradukas?

Estas ĝenerale konate, ke en la mondo oni tradukas plejparte el la angla lingvo. Laŭ la menciita statistiko, en 1997 en Finnlando aperis 1. 846 libroj tradukitaj en la finnan el aliaj lingvoj. El ili 1. 249 ( 67. 6 % ) estas tradukoj el la angla, 223 el la sveda ( la dua ŝtata lingvo de Finnlando ), 102 el la germana kaj 93 el la franca. En la jaro 1980 la angla estis malpli dominanta : tiam inter la 959 tradukitaj libroj estis 447 ( 46. 6 % ) tradukoj el la angla, 167 el la sveda, 84 el la germana kaj 48 el la franca.

Sed, Esperantujo estas la lando, kiu mankas sur la mondmapo. Finfine, oni preskaŭ ne tradukas en Esperanton el la angla librojn sciencajn kaj teknikajn pro “ manko de intereso ”. Ne! Ni fajfu pri la monda statistiko. La jida lingvo, pro la tradukoj el Perez estis nia ĉefa fontolingvo ĉi - jare. La jidan ( 25 tradukoj ), sekvas la franca ( 10 ), angla, germana kaj rusa ( po 7 ).

Sed ĉar dum la antaŭaj naŭ jaroj la hejmlingvo de Zamenhof tute ne estis registrita, ĝi kun 25 libroj ankoraŭ dividas kun la nederlanda la 8an kaj 9an lokojn. Antaŭ ili estas la lingvoj franca ( 81 ), angla ( 67 ), germana ( 53 ), ĉina ( 36 ), portugala ( 34 ), rusa ( 32 ) kaj pola ( 28 ), entute 51 lingvoj. Cetere, Laste aperis registris 26 tradukojn el Esperanto.

Io mankas en la supra teksto. Nome, la literatura analizo de la eldonitaj libroj. Sed ĝin oni ne povas facile fari surbaze de Laste aperis .

Teruriga fabelo pri homaro

Higinio García. Kapturnoj : Noveloj. —Antverpeno : Flandra Esperanto - Ligo, 1999. —159 paĝoj. —Serio Stafeto ; N - ro 24.

La ciklo de 11 fantastaj noveloj diversgrade interligitaj prezentas estontecan mondon kun socia sistemo kripligita, profunde pesimisma, teruriga kaj senesperiga. La noveloj estas esence memstaraj, sed ili estas trakteblaj kvazaŭ ĉapitroj de romano. Fantasta, satira, antiutopia romano.

La priskribata mondo similas al vico de scenoj de teruriga kaj groteska fabelo. Ĉion superas la giganta senanima potenca Uzino kaj ties ido Uzinurbo —de la unuaj linioj de la unua novelo, Neĝis ĉi - matene, frostis ĉi - nokte , priskribo de ĝia kolosa aspekto estas efektive impresa.

La agado daŭras en la Ekonomia Cikla Erao post fino de la Historiaj Tempoj, kiam okazis “ ekonomia miraklo de l Libera Merkato kiu faligis Ĝin ( la Uzinon. —A. B. ) de l ĉielo, kaj la Berlinan Muron teren... ”

La homa historio estas reverkita konforme al la Uzinurba agado aŭ pli ĝuste por pravigi agojn de konkretaj personoj ( same faris la Departemento de Vero en 1984 de Orwell ). Forgesitaj estas la tradiciaj religioj ; ilin anstataŭis la nova : nun oni preĝas je Sankta Ekonomio, Ĉiopova Financo, Ĉiovida Buĝeto kaj petas protekton de l Ekonomiaj Estaĵoj.

Male al utopiaj kaj utopieskaj verkoj, kiuj projektis idealan ( kaj pro tio neatingeblan ) justan socion kun homa egaleco kaj socia homogeneco, la socio de Higinio García estas disigita je du polusaj tavoloj —homoj utilaj kaj neutilaj por la Uzino. La utilaj estas “ socie laŭordaj, diplomitaj, klasifikitaj, statistike kompileblaj, enkomputitaj... ” ( Nekomputita ). Ties elito —Tre Gravaj Personoj, alinome kravatuloj kaj pikkalkanumulinoj —estas inĝenieroj, sindikatĉefoj, psikologoj, teknologoj, profesoroj, ekonomikistoj kaj speciale —horoskopistoj kaj tanatologoj.

Priskribante ilin la aŭtoro malavaras sarkasmon, kun komika seriozeco skribante pri volapuko kiel Internacia Komerca Lingvo dum la Historiaj Tempoj, antikvaj haŭtpentraĵoj de la ŝamanoj de Birobiĵano, dosieroj de la Belga Armeo kiel fonto pri historiaj studoj ks.

La neutilaj estas nesindikatitaj senlaboruloj kaj aparte “ kaŝitaj senlaboruloj, kiuj havas fantaziajn metiojn : poetoj, artistoj, instruistoj pri mortintaj lingvoj ”.

Ili havas neniujn rajtojn krom servi kiel ludiloj en amuzoj de la elito. Amuzoj senhomecaj, sangoverŝaj kaj kanibale kruelaj. Kontraŭ la senlaboruloj oni organizas ĉasadon por detranĉi la kapojn kaj fari juvelojn laŭ tiea kaj tiama tute kanibala modo malgraŭ teknika progreso kun ties nepraĵoj : moviĝaj trotuaroj, antigravitaj tuboj, hologramoj, laserglavoj ks. ( Tiuj teknikaĵoj de la literatura vidpunkto aspektas pale kaj ŝajnas esti stampoj multfoje ie kaj iam legitaj. )

Tra la tuta novelaro la aŭtoro montras kiel interplektiĝas la sortoj de diversaj personoj : el la malalta socia tavolo —Dubĉeko Delponto, Mudja Calmavet ; el la superuloj —Lia Doktora Moŝto, ĉiopova kovarda kaj malica potenculo, simbolo de pura sensenta kaj senhomeca racia intelekto.

Por prosperi en la Uzinurbo necesas sekvi la solan regulon —esti kiel ĉiuj, ne montri sian individuecon, subiĝi al la superuloj. Neniel devii. Aliokaze oni riskas ne ricevi konvenan dokumenton kaj mortigi propran karieron —sekve ne okupi sian niĉon —do perdi ĉion valoran en ĉi tiu socio.

Dubĉeko Delponto en la juneco estis devigita elekti inter amo al sia instruistino Konĉeta, persono libera kaj ribela ( mutacianto, laŭ opinio de la ceteraj ), tamen ne havanta certan okupon kaj celon en la vivo, kaj daŭrigo de la lernado —sekve karieron. Li elektis la karieron, sed dubis eble dum momento. Kaj tio sufiĉis, ke oni rimarkis tiun dubon kaj ne donis al Dubĉeko Ateston pri Infanaĝa Bona Konduto. De nun li estis senrajta —nekomputita kaj iĝis ludilo por Lia Doktora Moŝto. Kaj tiu por amuzi la lernantojn post kelka tempo ( Nekomputita ) organizis kanibalan buĉadon de la Dubĉeka familio. Tiun epizodon la aŭtoro priskribas kun ŝokaj anatomiaj detaloj, preskaŭ simile al Jurij Petuĥov en la lasta volumo de lia kvinvoluma ĉefverko.

Mudja Calmavet —filino de iu pikkalkanumulino kaj laboristo Nikko —havante parapsikajn povojn karieris ĝis la prestiĝa grado de Doktoro pri Tanatologio. Ŝi neniam dubis kaj ĉiam plenumis la taskojn de sia ĉefo : kaj la ( pseŭdo ) sciencajn kaj la pli pikantajn. Nome ŝi organizis solenan kaj konvenan mortigon de Toĉjo —baptofilo de Lia Doktora Moŝto kaj filo de Dubĉek Delponto kaj Virta, kiun Lia Doktora Moŝto konatigis siavice al s - ro Delponto. Vivpriskribo de s - ino Calmavet plejparte abundas per detaloj rilataj al t. n. transmondaj aferoj, kaj elvokas pli mokon ol kompaton. Des pli por la ruslingvanoj eĉ en plej dramaj epizodoj ( Sub la fumoj de l Uzino ) apero de la nomo Mudja ( ruse “ skroto ” ) elvokas nekonvenan rideton.

Tamen la burleska kaj groteska mondo estas tre rekonebla. Samkiel en la realo, elvokas simpation kaj kompaton la amo de gepatroj al la gefiloj, eĉ iam blinda : Nikko, la patro de Mudja, restinte sen vivrimedoj poparte vendas siajn organojn por doni konvenan kleron al la filino ( Paĉjo ), la gepatroj de Toĉjo donas ĉion por ke la filo atingu gradon de grava persono ( Virta la konkubino ) kaj poste elspezas la tutan monon por digne pasigi lin transmonden ( La aliaj mortintoj ). Samkiel en la realo, la idoj estas maldankaj al la gepatroj.

La lingvaĵo estas flua, facile legebla. La neabundaj neologismoj ( laŭ la teksto klarigitaj ) ŝajnas pravigitaj por emfazi la fantastecon de la mondo. Sed la matematikaj formuloj kaj fragmentoj de komputila programo apenaŭ estas originala eltrovo kaj donas al la leganto nenion.

Malfacile kompreneblaj estas la apero kaj rolo de Konĉeta en la lasta novelo. Se en la unua novelo ŝi estas amidealo de Dubĉeko kaj malaperas restinte idealo, librofine evidentiĝas ke ŝi iel havis kontakton kun senlaboruloj kaj kun la demonisma Doktora Moŝto kaj fine trovas en “ la Infero ” Malbenitan Libron — Utopio n de Tomaso Moro.

Kaj fine pri la teknika kvalito. En la enhavtabelo estas indikita Antaŭparolo en la 5a paĝo. Sed en la 5a paĝo tute ne estas Antaŭparolo . Same la dorspaĝa reklam - teksto diras pri 12 memstaraj rakontoj, sed da ili estas 11 kaj kurta Biografieto.

Aleksej Birjulin

La tria Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo ( UES ), post la sukceso en 1998 kaj 1999, organizis la trian Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 62 fotoverkoj de 18 aŭtoroj el 10 landoj : Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando, Urugvajo. ( En 1998 estis 42, kaj en 1999 —43 konkursaĵoj ).

17 jan 2001 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio ( du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto ) : Andrea Ottrok ( Hungario ) pro “ Infana ĝojo ”.

2a premio ( unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto ) : Luz Vázguez Sonto ( Hispanio ) pro “ Patrineco ”.

3a premio ( abono al La Ondo de Esperanto ) : Robert Kamiński ( Pollando ) pro “ Malnova Jerusalemo ”.

Laŭda mencio : Raita Pyhälä ( Finnlando ) pro “ La suno en la lago ”.

Specialaj premioj ( libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro fotoj teme ligitaj kun Esperanto ) : Robert Kamiński ( Pollando ) pro “ Pardonu! En Ĉinio nun estas noktomezo ” Sandra Burgues Roca ( Urugvajo ) pro “ Ankaŭ mi volas lerni Esperanton ”.

Laŭ la Regularo de la Konkurso, la kunorganizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis 31 dec 2002 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE , Komitato de UES

La unua lernolibro por udmurtoj

эсперанто. калык куспо кылъя учебник estas la unua lernolibro por udmurtoj. Ĝin verkis ruslingve konata aktivulo kaj E - instruisto Bronislav Ĉupin kaj tradukis en la udmurtan lingvon ĵurnalisto kaj esperantisto Aleksandr Laptev. La lernolibron eldonis en decembro 2000 Ruslanda Esperantisto ( Jekaterinburg, Ruslando ), dank al subvencio de FAME - Fondaĵo ( Germanio ).

Ĉi tiu lernolibro estas aktualigita kaj perfektigita versio de la gazeta kurso de Bronislav Ĉupin, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj en junulara udmurtlingva gazeto “ Ĝoĉbur ” ( Saluton ). La 80 - paĝa libro enhavas 20 lecionojn kun multaj poeziaĵetoj.

La nova lernolibro estas mendebla ĉe UEA kaj FEL kontraŭ 4 eŭroj. Oni povas mendi ĝin rekte ĉe La Ondo sendinte 6 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 15 rubloj ( plus sendokosto ).

Udmurtoj estas aŭtoktonaj loĝantoj de Udmurtio. Ekde la mezo de la 16a jarcento Udmurtio estas en Ruslando. El ĉ. 750 mil udmurtoj 496 mil loĝas en Udmurta Respubliko ( ĉefurbo Iĵevsk ). La udmurta lingvo apartenas al la perma branĉo de la finn - ugra lingvofamilio ; ĝia skribsistemo estas cirilida. La plimulto de la kredantaj udmurtoj estas rus - ortodoksaj.

Halina Gorecka

Gazetoj

Literatura Foiro. 2000 : 188

La 188a Literatura Foiro , la lasta por la jarmilo, proponas, kiel ĉiam, interesajn legaĵojn.

Uvertura poemo de Anja Karkiainen, eseo de Julian Modest pri la ampoezio de William Auld, Edwin de Kock kaj Giorgio Silfer, eseo de Zofia Banet - Fornalowa pri la pola poeto Jerzy Ficowski, recenzoj de Konstanten Krysakov, Giorgio Silfer kaj Julian Modest pri novaj esperantaj libroj kaj humura rakonto de Horst Vogt aperas en la literaturaj rubrikoj de la revuo.

La muzika rubriko proponas recenzon de Anna Lászay pri la ĵus eldonita Kvinpinta kantaro kaj artikolon de Radosław Nowakowski pri la harmonio en muziko.

La sociologia kaj kulturpolitika parto riĉiĝas per la dua parto de la eseo “ Eŭropo post 1989 : ĉu pli aŭ malpli da literaturaj lingvoj? ” de Daniele Vitali. La Konkludoj de Segedo ( 1988 ) reaperas en LF kadre de la jubileo de la Manifesto de Raŭmo. Ĉi - lasta vekas pliajn komentariojn, fare de la legantoj kaj de la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski.

En la numero aperas ankaŭ artikolo de Claude Piron pri la centa datreveno de Ekspliko de sonĝoj de Sigmund Freud. Leen C. Deij daŭrigas la esploron de la vorto “ Kristnasko ”. Kaj ĉiu leganto trovos agrablan surprizon sur la lasta paĝo.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2000 / 11, 12, 13 ;

Brazila Esperantisto. 2000 / 313 ;

El Popola Ĉinio. 2000 / 12 ;

Esperanto. 2000 / 12 ;

Esperanto aktuell. 2000 / 5 ;

Esperantolehti. 2000 / 6 ;

Esperanto - Nyt. 2000 / 4 ;

Espéranto Vendée. 2001 / 23 ;

Franca Esperantisto. 2000 / 523 ;

Heroldo de Esperanto. 2000 / 14, 15 ;

Informilo por Interlingvistoj. 2000 / 4 ;

Internaciisto. 2001 / 1 ;

Juna Amiko. 2000 / 4 ;

KAE - Informilo. 2001 / 33 ;

Kal - Ĉi Dokumentaro. 2000 / 3, 4 ;

Kataluna Esperantisto. 2000 / 312 ;

Komencanto. 2000 / 8 ;

La KancerKliniko. 2000 / 96 ;

La Ondo de Esperanto. 2001 / 1 ;

La Revuo Orienta. 2000 / 12 ;

l ’ esperanto. 2000 / 9 ;

Literatura Foiro. 2000 / 188 ;

Litova Stelo. 2000 / 6 ;

Monato. 2000 / 12 ;

Najbara Folio. 2000 / 4, 6 ;

Norda Stelo. 2000 / 5 ;

Norvega Esperantisto. 2000 / 6 ;

REGo. 2000 / 2 ;

Service de Presse. 2001 / 557 ;

Sennaciulo. 2000 / 12 ;

Starto. 2000 / 5 - 6 ;

Trampo. 2000 / 4 ;

Vekilo. 2000 / 4.

Mozaiko

Ni ricevis 13 solvojn de la longa krucvortenigmo el la novembra numero. Malgraŭ tio, ke la krucvortenigmo estis longa, ĉiuj respondoj estis tute korektaj. La nomoj de la ĝuste respondintoj : Grigori Arosev ( Ruslando ), Ivars Barŝevskij ( Ruslando ), Charles Dornan ( Skotlando ), Bård Hekland ( Norvegio ), Norman Ingle ( Britio ), Brian D. Kaneen ( Kanado ), Erkki Kemppainen ( Finnlando ), Svetlana Konjaŝova ( Ruslando ), Marianne Lund & ; Mario Machlik ( Norvegio ). Sergei Paĥomov ( Ruslando ), Margaret Trethowan ( Britio ), Vladimir Vyĉegĵanin ( Ruslando ).

La libropremion per loto gajnis Hans Burkhard Dietterle ( Germanio ). Ni gratulas!

La ĝusta solvo : 1. acer , 2. fervoj ; 3. teda ; 4. RE ; 5. tro ; 6. Riga ; 7. agema ; 8. aĉul ( fiul ’ ) ; 9. Ankar ; 10. ino ; 11. agl ; 12. orli ; 13. kato ; 14. cifer ; 15. nomo ; 16. roman ; 17. Alpoj ; 18. Ivano ; 19. rara ; 20. Edeno ; 21. anonima ; 22. rublo ; 23. glit ; 24. map ; 25. impone ; 26. ampol ; 27. kopeko ; 28. olivo ; 29. depeŝ ; 30. dogmo ; 31. imuna ; 32. damni ; 33. korb ; 34. oblong ; 35. ozono ; 36. ondo ; 37. plej ; 38. imam ; 39. damoj ; 40. pian ; 41. dog ; 42. infan ; 43. lak ; 44. po ; 45. Leono ; 46. bo ; 47. beton ; 48. dormi ; 49. on ; 50. Lenin ; 51. en ; 52. zon ; 53. poŝ ; 54. amoniak ; 55. agento ; 56. Germani ; 57. korn ; 58. nov ; 59. TV.

Krucvortenigmo

Horizontale : 7. Ĉiela zono, kiu enhavas 12 stelarojn ( Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj... ) ; 8. Oficiala ordono de la ŝtata reganta povo ; 11. Birdo, noktohirundo ; 12. Brodteksita per oraj fadenoj ; 14. Aŭreolo ; 15. Angulo inter la meridiano kaj la vertikalo, kiu trapasas tra difinita terpunkto ; 16. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono ; 19. Punkto, en kiu la vertikalo de iu loko renkontas la ĉielan imagan sferon ( R ) ; 20. Uzurpinto ( R ) ; 22. Longorela ŝarĝbesto ; 23. Science esplori ; 27. Salono, uzata por elmontri artaĵojn ( R ) ; 28. Mondonaco al malriĉulo ( R ) ; 32. Kosmetika ŝmiraĵo ( R ) ; 33. Tre malmola nigra vulkana ŝtono ; 34. Rabobesteto kun bela felo ( R ) ; 37. Eco de substancoj havantaj la saman formalan strukturon ( R ) ; 38. Ornama bulba planto kun grandaj, bonodoraj floroj ; 39. Scienco pri la strukturo de la organismoj ( R ) ; 40. Prizorgado de la spirita evoluo de homo.

Vertikale : 1. Scienco pri la plantoj ( R ) ; 2. Horizontala tabulo por surmeti librojn ( R ) ; 3. Skizo, plano, skeleto, resumo ; 4. Afrika ĉevalo kun strioj ; 5. Motorhavaj veturiloj por kampokulturo ; 6. Fundamenta regularo de societo ; 9. Baseno, uzata por levi aŭ mallevi ŝipojn inter du partoj de rivero ; 10. Verba is - tempo ; 13. Agrable kaj gajige distri ; 17. Z - forma linio ; 18. Lumigilo, konsistanta el cilindra stearina maso, ĉirkaŭanta meĉon ; 21. Homo, kiu scipovas nek legi, nek skribi ( R ) ; 24. Tre preciza horloĝo ( R ) ; 25. Plibeligo per aldonitaĵo ( R ) ; 26. Homo, povoscianta plurajn lingvojn ; 29. Rajdantino ; 30. Plej malgranda ero de materio ; 31. Provizora loĝejo ; 35. Teatra verko ; 36. Ruĝa bero ( R ).

Ĉi - foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj poste kalkulu : Kiom da literoj “ Z ” estas en la krucvortenigmo? La respondoj atingu nin antaŭ 10 apr. 2001 poŝte ( la redakcia adreso ) aŭ rete al la rubrikestro

kulakova@akb. mplik. ru
. Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Tatjana Kulakova

Verdeskaj Pensoj

de Georgo Handzlik

A ( LOdE - 73 ) B ( LOdE - 74 ) C, Ĉ ( LOdE - 75 )

D

Dek mil radikoj estas absolute sufiĉe por averaĝa homo, kiu en propra lingvo uzas ne pli ol naŭcent vortojn.

Demokratio : sistemo en kiu opinio de profesoro egalas al tiu de analfabeto.

Denaskaj infanoj ofte diras al ĉiu esperantisto “ onklo ”, mi konas ĉarman etan samideaninon, kiu al ĉiu esperantisto diras “ paĉjo ”.

Du jarojn post la enkonduko de eŭro malaperos la naciaj valutoj, kiom da tempo ricevos la naciaj lingvoj.

Dum UK oni parolas nur Esperante —ĉu manko de toleremo?

Dum UK parolu al ĉiuj Esperante, tamen ne pli longe ol ili pretas vin aŭskulti.

Dumviva membro ĝojigas nur dufoje la asocion : pagante kaj mortante.

Ke la Ondo n oni ne nur legas, sed ankaŭ montras al aliaj, repruvas la foto, afable sendita de Vilmoŝ Arnold, kiun li faris ĉi - jare en la Ago - Taga ekspozicio en Senta ( Jugoslavio ).

Kalendaro

4–11 mar. Sankt - Peterburgo ( Ruslando ). REK - 2001 kaj EoLA - 13. Adreso : RU - 195274 Sankt - Peterburgo, ab. ja. 28, Ruslando. Rete :

rekeola@mailru. com
.

25 mar–1 apr. Budapeŝto ( Hungario ). Seminario de TEJO “ La lingva ĉielarko —ponto al kulturaj trezoroj ”. Adreso : Hokan Lundberg, Fisksatra Torg 12, SE - 133 41 Saltsjobaden, Svedio. Rete :

Hokan. Lundberg@home. se
.

31 mar–1 apr. Odeso ( Ukrainio ). Aprilaj ridetoj . Adreso : Ukrainio, 65000, Odessa, Dekabristov 16, kv. 1, Vera Tintulova. Rete :

verda99@mail. ru
.

31 mar–1 apr. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). Lernu pli pri la kuracaj plantoj. Adreso : KCE, CP 311, Postiers 27, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando. Rete :

kce. esperanto@bluewin. ch
.

8–12 apr. E - centro Kvinpetalo ( Francio ). Preparado al ekzameno pri kapableco. Adreso : Rue du Lavoir, FR - 86410, Bouresse, Francio. Rete :

kvinpetalo@club - internet. fr
.

12–16 apr. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). 4a PIK ( Plurnivela Internacia Kursaro, printempa sesio ). Adreso : KCE.

17–22 apr. E - centro Kvinpetalo ( Francio ). Staĝo pri historio. Adreso : Kvinpetalo .

28 apr. –6 maj. Bydgoszcz ( Pollando ). Internacia kurso por E - vojaĝgvidantoj. 26aj E - tagoj de Bydgoszcz. 19a Pola Studadsesio de AIS. Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

28–29 apr. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). Psikologio kaj nia ĉiutaga vivo. Adreso : KCE.

12–19 maj. Tábor ( Ĉeĥio ). 53a Kongreso de Internacia Fervojista E - Federacio. Adreso : Anglická 878, CZ - 25229 Dobřichovice, Ĉeĥio. Rete :

Ifef - kongreso@kava - pech. cz
.

24–27 maj. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). 13a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo. Adreso : Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH - 4702 Oensingen, Svislando.

1–10 jun. Mielno ( Pollando ). 23a Ĉebalta Esperantista Printempo. Adreso : PEA, Filio en Koszalin, skr. poczt. 30, PL 75 - 016 Koszalin - 1, Pollando.

7–10 jun. Beogrado ( Jugoslavio ). Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo ( DESKF - 5 ). Adreso : Terazije 42, YU - 11000 Beograd, Jugoslavio. Rete :

radp@ptt. yu
.

7–15 jul. Kaunas ( Litovio ). 37aj Baltiaj Esperanto - Tagoj ( BET - 37 ). Adreso : p. k. 167, LT - 3000 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto - Asocio. Rete :

ritavalc@takas. lt
.

11–17 jul. E - centro Kvinpetalo ( Francio ). “ Leviĝas la Kurteno ” : Staĝo pri aktorarto kaj aktorado. Adreso : Kvinpetalo .

14–20 jul. Nagykanizsa ( Hungario ). 74a Kongreso de SAT. Adreso : Tibor Szabady, pf 66, HU - 8800 Nagykanizsa, Hungario. Rete :

esptibor@pro. hu
.

14–20 jul. Strážnice ( Ĉeĥio ). 14a Internacia E - Konferenco. Temo : Karolo Piĉ - Onesork kaj liaj mondoj. Adreso : p. k. 36, CZ - 696 62 Strážnice, Ĉeĥio. Rete :

Vlada& ; #95 ; hasala@iol. cz
.

17–24 jul. Slovakio, Hungario, Italio, Aŭstrio. 11a Internacia E - Kongreso. Renkontiĝo de Folkloro. Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

21–28 jul. Zagrebo ( Kroatio ). 34a Internacia Infana Kongreseto. Adreso : Bethlen G. u. 2, HU - 2030 Erd, Hungario. Rete :

stefan. macgill@galamb. net
.

21–28 jul. Zagrebo ( Kroatio ). 86a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso : Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete :

uea@inter. nl. net
.

28 jul–4 aŭg. Lovran ( Kroatio ). 35a ILEI - Konferenco. Adreso : Orbis Pictus, Via Leghissa 6, IT - 34131 Trieste, Italio. Rete :

orbispictus@iol. it
.

29jul–5 aŭg. Strasburgo ( Francio ). 57a Internacia Junulara Kongreso. Adreso : JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR - 75014 Paris, Francio. Rete :

Jefo@esperanto. org
.

31 jul–20 aŭg. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). 4a Plurnivela Internacia Kursaro ( somera sesio ). Adreso : KCE.

13–23 aŭg. Uljanovsk ( Ruslando ). OkSEJT - 41. Adreso : RU - 432063 Uljanovsk - 63, ab. ja. 4716, Ruslando. Rete :

yuka@chat. ru
.

25–26 aŭg. Kyongsan ( Koreio ). 33a Korea Kongreso de Esperanto Adreso : Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588 - 43 Bongduk 1 - dong, Taegu, 705 - 021, Koreio. Rete :

Taeguesperanto@hanmail. net
.

21–30 sep. Bydgoszcz, Poznań ( Pollando ). 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo. Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

Anoncetoj

Ĉiu vorto en la rubriko “ Anoncetoj ” kostas 1 rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj kvin vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al галина романовна горецкая je la redakcia adreso.

Rusinoj konatiĝos edziĝcele. Sendu IRK, informiĝu :

eSPero Adreso : ab. ja. 1392, RU - 610904, Kirov, Ruslando.

28 - jara komencanto deziras korespondi tutmonde pri diversaj temoj : filozofio, esoterismo, budĥismo, literaturo ( fantasta kaj ne nur ), komputiko k. a. Mi deziras konatiĝi kun interesaj homoj, diskuti diversajn ideojn.

Vadim Oparin Adreso : ul. Ŝossejnaja, 125 - 26, RU - 385745, r. Adygeja, p / o Pobeda, Ruslando.

Membroj de nova E - grupo deziras korespondi kun E - kluboj kaj apartaj esperantistoj.

Veronika Paŝeviĉ Adreso : ul. Ŝkoljnaja, 26 - 12, 211720 Dokŝicy, Vitebskaja obl., Belarusio.

La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj sendas plej korajn bondezirojn kaj gratulojn al sia konstanta moskva kunlaboranto Grigori Arosev kaj al siberia aktivulino Jelena Katajeva, okaze de ilia geedziĝo en Tomsk je la antaŭlasta tago de la dua jarmilo.

Nekrologo

La 22an de decembro 2000 post longa malsano en Lodzo ( Pollando ) forpasis longjara Esperanta aktivulo kaj tradukanto de diverslinvaj kanzonoj, poemoj kaj teatraĵoj

Włodzimierz Wesołowski ( 1936 - 2000 )

Ni funebras kaj kondolencas

Estraro de PEA, Filio en Lodzo La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №3

Redakcie

Ordigante la materialon, ricevitan por ĉi tiu kajero, mi ja povis konstati, ke ni, esperantistoj, ne ĉiam estas ekster la socia vivo dank al persistemo de kelkaj entuziasmuloj. Vere, ni ne estis invititaj al la Davosa forumo, tamen ja sukcesis esti en la kontraŭdavosa forumo en Brazilo. La eŭrop - uniaj pintuloj ne bonvenigis nin al sia Nica pint - kunveno, tamen ni manifestaciis kontraŭ ili tie. Eĉ kontraŭ la Praga forumo de la monsakuloj kelkaj el ni sukcesis kontraŭforumi.

Sed la esperantista kontraŭforumemo ankoraŭ ne estas atinginta la zeniton. Efektive, la Konferenco pri la problemoj de la tutmonda veter - varmiĝo pasis sen nia rezistado. Kvankam estas malfrue, mi ne hezitas protesti —ja ĉi tiu vintro estis tre malvarma en Nord - Okcidenta Azio, kie estas nia redakciejo. Se la mond - konferencanoj estus pretigantaj la februaran Ondo n en nia redakciejo ( jes, ĝi estas unu el la ĉambroj de nia loĝejo ) tremante pro la frosto, se ili estus devigitaj dormi ne senvestiĝante, se iliaj infanoj ne lernus pro la fermo de la lernejoj, iliaj konkludoj eble estus aliaj...

Jes, estas halanĝo, mi konsentas... Sed ĉu kelkaj argumentoj de niaj varm - kapaj samlingvanoj ne estas same galimatiaj? Finfine, printempo neeviteble venos ankaŭ al Uralo, kaj la neĝo ekdegelos sendepende de ĉiuj ( kontraŭ ) konferencoj.

Cetere, nia unua printempa tasko estas jam plenumita —la marta kajero. ( Ĝin ni prespretigas la 18an de februaro, por ke vi povu legi ĝin meze de marto. ) Ĝi enhavas, interalie, resumon de nia pasint - jara abonstatistiko, montranta modestan sed konstantan kreskon de nia legantaro. Kaj la ricevataj abonlistoj esperigas nin, ke tiu agrabla tendenco ne estos rompita ankaŭ en la unua jaro de la nova Jarmilo.

Jam multaj skribis, ke ili ŝatas en La Ondo ties superpartiecon. Nu, ĉi - kajere oni povas legi, ekzemple, opiniojn de Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, proponon de Aleksander Zdechlik, komentariojn de Dafydd ap Fergus kaj Josefo Kardozo, informojn de GK UEA kaj HeKo. Tia “ plurpoluseco ” restos nia principo ankaŭ en la venontaj kajeroj...

Sed ĉi tiu kajero estas marta, kaj en marto en la lando, kie La Ondo estas presata, oni ja havas Virinfeston. Apenaŭ troviĝas gazeto en Ruslando, kiu tute ignoros ĝin pro neinternacieco aŭ politika origino. La unuan printempan feston ŝatas ĉiuj. Tiusence ne hazarde ni publikigas ĉi - kajere la printempan rakonton pri knabinaj fantaziaĵoj, kiun tradukis Anja Karkiainen, kaj la poemon de Helena Melnikova.

Gratulon al ili! Gratulon al niaj konstantaj kunlaborantinoj kaj unuafojaj aŭtorinoj ( precipe al Jennifer Bishop —la unua virina prezidanto de la Aŭstralia asocio )! Gratulon al ĉiuj niaj legantinoj, ankaŭ al tiuj kiuj tute ne scias pri ĉi tiu festo!

Printempo venas al ni!

Aleksander Korĵenkov

La kovril - paĝa foto de Luz Vázguez Sonto ( Hispanio ), ricevinta la 2an premion en nia fotokonkurso, estas plia omaĝo al la Virinfesto.

Dek demandoj al Jouko Lindstedt

Jouko Lindstedt, 45 - jara profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko, estis kunproklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro la prizorgo de Bja - listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20 - jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro , redaktita de li, kiu estis disvendita dum naŭ monatoj kaj represita post la Tel - Aviva UK.

Demando : Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Respondo : Mirigis. Mi ja konas la meritojn de la du kunelektitoj, sed mi mem ĉefe nur helpis realigi kelkajn iniciatojn proponitajn de aliuloj.

Demando : La internacia elektantaro atribuis al vi la laŭrojn pro tri “ meritoj ”. La unua estas Bja - listo. Per kio ĝi distingiĝas de la aliaj listoj?

Respondo : Ekzistas nuntempe tiom da diversaj retdiskutejoj Esperantaj, ke mi ne kapablas kompari ĉiujn nek diri, ĉu Bja - listo estas iel speciala. Sed kiam ĝi estis lanĉata, mi jam havis spertojn pri la administrado de la listo DENASK - L, kiu estas diskutejo pri “ Esperanto kiel hejma kaj denaska lingvo ”, kaj tiu listo plu estas mia plej kara “ infano ” en la reto. Almenaŭ mi lernis eviti kelkajn danĝerojn de novaj diskutejoj.

Demando : Cetere, en Bja - listo ne mankas diversaj opinioj, sed mankas klaĉuloj kaj insultantoj, kiuj kotas preskaŭ ĉiujn listojn en Esperantujo, inkluzive de la Akademia listo. Kiel tio estas atingita?

Respondo : Mi rigardas min mem kiel la prezidanton de kunveno, kiu devas observi la tagordon kaj kelkajn regulojn de interhoma konduto. Tial mi kelkfoje devas ĉesigi tro longan aŭ eksterteman diskuton pri iu temo aŭ, en vere ekstrema kazo, eksigi listanon, kiu ne subiĝas al tia prezidado.

Demando : La dua emfazo koncernas la okazigon de seminario pri la Manifesto de Rauma. Kiel vi taksas la signifon de la dokumento, kiun vi kuniniciatis?

Respondo : Ĝia pozitiva signifo estis, ke ĝi kuraĝigis Esperant - lingvanojn mem pripensi sian personan rilaton al la lingvo. La Manifesto deklaris ( fakte, ne tre originale ), ke en Esperanto estas ankaŭ multaj aliaj valoroj, ekzemple kulturaj, ol la nura socia movado proponi ĝin por la praktika uzo en la tuta mondo. Enestis tamen ankaŭ eraroj, ekzemple ĝi subtaksis la forton de la anglalingva komerca kulturo.

Demando : Sed en Esperantujo estas grupo, kiu provis kvazaŭ monopoligi la ideojn de Rauma per la fondo de “ raŭmismo ”. Kio estas la diferenco inter la Manifesto kaj “ raŭmismo ”.

Respondo : La Manifesto estis konkreta historia dokumento, verkita en konkreta historia situacio. La nuntempa “ raŭmismo ” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “ raŭmistoj ” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas.

Demando : Hejma vortaro fariĝis furoraĵo, kaj la unua eldono tre rapide elĉerpiĝis. Ĉu surprizis vin tia debito de la “ vortareto de hejmaĵoj ”, kiun vi redaktis?

Respondo : Mi sciis, ke la bezono estis granda —nur tio konvinkis min lasi aperi vortaron, kiun mi neniel povas nomi preta. Mi esperas, ke mi iam havos tempon redakti pli bonan duan eldonon.

Demando : Ĉu la tiel granda esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi iel sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo :... aŭ ĉu ĝi malhelpas en mia familia vivo? Fakte mia plej grava Esperanta tasko estas paroli la lingvon kun miaj tri infanoj, kiuj estas denaskaj Esperant - lingvanoj, kaj pri tiu prioritato mi devas de tempo al tempo rememorigi min. Rilate mian profesian laboron —jes, certe mi povus produkti pli da sciencaj esploroj, se mi ne okupiĝus pri Esperanto. Mi havus tempon lerni paroli pli bone pli multajn slavajn lingvojn. Sed aliflanke, Esperanto direktis miajn esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo.

Demando : Kion vi pensas pri la idea evoluo de la Esperanto - movado komence de la nova jarcento?

Respondo : Principe ĉio estas en ordo, se la esperantistoj ankaŭ mem konos ekzemple la Manifeston de Prago. Sed mi timas, ke en kelkaj aferoj nia movado perdis sian kapablon renoviĝi. Ekzemple, ni parolas pri tutmondeco, sed preskaŭ ne havas rilatojn kun iuj grandaj kultursferoj, precipe la islama, kie Esperanto ĝis nun malmulte disvastiĝis. Ni ofte ne konas la minoritatajn lingvojn de niaj propraj landoj, nek la rajtojn de iliaj parolantoj aŭ la mankon de tiuj rajtoj. Kaj la gvidado de la movado plu estas en la manoj de viroj tiom, ke tio jam aspektas anakronismo en la nuna mondo.

Demando : Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu ( j ), laŭ via opinio, meritas esti nomita ( j ) la Esperantisto ( j ) de la jaroj 1990aj?

Respondo : Multaj meritus... sed mi deziras speciale mencii Floréal Martorell, kiu per siaj disko - eldonoj kaj subteno al bandoj disvastigis nian kulturon al tute nova dimensio.

Demando :... kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo : Nova Esperanta Krestomatio de William Auld ; Tien de Johán Valano ; kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĉiu el ili meritas relegon pli ol unufojan.

UEA kandidato por premio de Nobel

Universala Esperanto - Asocio estas kandidato por ĉi - jara Pacpremio de Nobel. Laŭ provizoraj informoj, UEA estis kandidatigita de membroj de registaroj aŭ parlamentoj almenaŭ el Francio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Litovio, kaj de proponrajtaj universitataj profesoroj almenaŭ el Ĉeĥio, Hispanio, Koreio, Kroatio kaj Usono.

Pliaj informoj sekvos.

GK UEA

Renkonte al Zagrebo

1070 kongresanoj el 50 landoj aliĝis al la 86a Universala Kongreso de Esperanto ĝis 5 feb 2001.

Francio, Germanio kaj la gastiganta lando Kroatio pintas en la statistiko, kun respektive 129, 122 kaj 115 registritaj aliĝintoj. Pli ol 20 kongresanoj aliĝis ankaŭ el Japanio ( 68 ), Italio ( 49 ), Pollando ( 45 ), Nederlando ( 41 ), Belgio ( 35 ), Britio ( 32 ), Hungario ( 32 ), Svislando ( 29 ), Svedio ( 26 ), Brazilo ( 25 ), Ĉeĥio ( 24 ) kaj Usono ( 22 ).

La granda atento de kroataj amaskomunikiloj al la kongreso montriĝis en la ĉeesto de ok amaskomunikiloj en la gazetara konferenco pri la UK, okazinta 15 jan en hotelo Esplanade . La ĵurnalistoj ricevis freŝajn informojn pri la kongrespreparoj de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA Nikola Rašić, la estro de la Gazetara Servo de LKK Judita Rey Hudecek kaj la sekretario de LKK Spomenka štimec.

13 jan televida elsendo Bonan matenon! invitis Judita Rey Hudecek kaj Ankica Jagnjić kun la Esperanto - parolantaj infanoj David Rey Hudecek kaj Tina Tišljar partopreni en rekta elsendo. La esperantistoj gastis en la elsendo lige kun la temo Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001. 17 jan la Kroata Radio invitis Ankica Jagnjić al speciala programo pri la Jaro de Lingvoj. La gazeto Fokus petis aldonan intervjuon en la kongresa oficejo por konatiĝi kun la Libroservo.

8 jan reprezentantoj de LKK rendevuis ĉe la vicprezidanto de la Parlamento żeljka Antunović kaj en la Ministerio pri klerigo por enkadriĝi al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Ministrino pri turismo sendis salutmesaĝon por la kongresanoj aperontan en la Dua Bulteno de la UK.

GK UEA

Du novaj komisionoj de UEA

Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon.

Ĝia kunordiganto estas Oszkár Princz, sekretario de Hungaria Esperanto - Asocio. La aliaj membroj estas Stanisław Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto - Asocio, kaj Ján Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.

La Estraro de UEA elektis ankaŭ regionan komisionon de UEA por Balkano. Ĝia kunordiganto estas Radojica Petrović ( Jugoslavio ). Krome membras Aurora Bute ( Rumanio ), Mićo Vrhovac ( Bosnio kaj Hercegovino ), Bardhyl Selimi Mezini ( Albanio ), Aleksandar Ŝivarov ( Bulgario, junularo ), Milĉo Beloreŝki ( Bulgario ), Murat Ozdizdar ( Turkio ) kaj Zoran ćirić ( Jugoslavio, junularo ).

La estraro celas kompletigi la komisionon per membroj el Esperanto - organizaĵoj de balkanaj landoj ankoraŭ ne reprezentataj.

GK UEA

Kandidatoj por la Akademio

41 voĉrajtaj membroj de Akademio de Esperanto estas renovigantaj la trionon kiu plenumos sian mandaton en 2001–2010. Estas entute 30 kandidatoj por 18 postenoj ( en 1998 28 por 17 ) : 15 por 9 jaroj, 3 por nur 3 jaroj ( anstataŭ la forpasintaj Eichholz, Ĝuĝev kaj Oljanov, kies mandato estus ĉesinta en 2004 ).

Jen la kandidataro, laŭ etnolingvaj grupoj [ plus kiom da samlingvanoj eventuale jam enestas ]. Prof. d - ro Carlo Minnaja, registrita kiel itallingvano, estas la sola kandidato denaske E - lingva.

Afriklingva : Gbeglo Koffi ; anglalingvaj [ plus 4 ] : Donald Broadribb, Bernard Golden, Anna Löwenstein, Trevor Steele, Humphrey Tonkin ; bengallingva : Probal Daŝgupto ; bulgarlingva : Ljubomir Trifonĉovski ; ĉinlingva [ plus 1 ] : Li Shijun ; franclingvaj [ plus 3 ] : André Cherpillod, Daniel Moirand ; germanlingva [ plus 3 ] : Erich - Dieter Krause ; greklingva : Angelos Tsirimokos ; hebrelingva : Amri Wandel ; hindilingva : Aŝvinikumar ; hispanlingvaj : Jorge Camacho, Miguel Fernández Martín, Miguel Gutiérrez Aduriz ( ps. Liven Dek ) ; hungarlingva [ plus 1 ] : Vilmos Benczik ; itallingvaj [ plus 2 ] : Carlo Minnaja, Daniele Vitali ; japanlingvaj [ plus 2 ] : Sibayama Zyun ’ iti, Yamasaki Seikô perslingva : M. Saheb - Zamani ; portugallingvaj [ plus 1 ] : Gersi A. Bays, Gilbert Ledon ; ruslingvaj [ plus 2 ] : Boris Kolker, Alexander Shlafer ; svedlingvaj [ plus 1 ] : Sabira Ståhlberg, Bertil Wennergren.

La akademianoj estas ( re ) elektataj per absoluta plimulto de la voĉdonantoj ( en 1998 voĉdonis 35 el 42, do la kvorumo estis 18 ).

Se nesufiĉe da kandidatoj atingas la kvorumon, rebaloto devas okazi, dum kiu la relativa plimulto decidas. En tiu rebaloto, okaze de nombroegaleco de la voĉoj la prezidanto de AdE havas decidan voĉon.

La limdato por la nuna voĉdonado estas 31 mar 2001.

HeKo

Diskriminaciaj dunganoncoj

Instigite de flandraj esperantistoj, Eŭropa parlamentano Bart Staes forte kritikis la Konsilion de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj ( KEKR ) pro lingva diskriminacio.

En novembro 2000 KEKR serĉis denaskan parolanton de la angla kiel gazetaran oficiston. Per tio, laŭ Dan Van Herpe, gazetara oficisto de la Flandra E - Ligo ( FEL ), KEKR praktikis lingvan diskriminacion. En decembro 2000, Van Herpe dissendis gazetaran komunikon al ĉiuj belgaj ĵurnaloj kaj politikistoj kritikante KEKRon pro lingva diskriminacio.

Post unu semajno, EPano Bart Staes dissendis similan komunikon, kvankam li ne menciis la Esperantan fonton. Fine de januaro Staes, kiu ne kredas je Esperanto kiel solvo, dissendis novan komunikon pri lingva diskriminacio. Ĉi - foje li menciis, ke FEL avertis lin pri la kazo de lingva diskriminacio. “ Multaj el la 2000 internaciaj neregistaraj organizoj en Bruselo nun praktikas lingvan diskriminacion. Aliaj dunganoncoj, bedaŭrinde, montras ke ne estas unika kazo ”, —skribis Staes.

Laŭ Elisabeth Gateau, ĝenerala sekretario de KEKR, la dunganonco ne estas diskriminacia : “ La celo estis dungado de kunredaktoro scipovanta denaske ( aŭ simile ) la anglan. Ne temas pri diskriminacio, ĉar estas absolute nepre, ke la homo perfekte regu la anglan ”.

Multaj el la nova eŭropa elito, kiuj aspiras bonajn postenojn ĉe internaciaj organizoj en Bruselo, jam studis en Britio por perfektigi sian anglan. Pro tio, ekzemple, triono el la 110 kandidatoj por la posteno de gazetara oficisto ĉe KEKR ne estis denaskaj parolantoj de la angla. “ La posteno finfine estis proponata al civitano germana kiu tamen intertempe estis akceptinta alian postenon ”, —klarigas Gateau. Estontece KEKR uzos la vortojn denaske aŭ samnivele scipovante la anglan : “ Tio evitigas ĉiujn malkomprenojn ”.

Germain Pirlot, konata belga esperantisto, ne estas kontenta pri tiu respondo : “ Kial ne rekoni la faktojn kaj ne ĉesi paroli demagogie kaj malhoneste pri la plurlingveco, multkultureco kaj egaleco de ŝancoj? ”

En letero al eŭropa parlamentano Staes, belga ministrino por egalaj ŝancoj, Laurette Onkelinx, konfirmis ke eŭropaj neregistaraj organizoj, serĉante denaskajn parolantojn de la angla, praktikas lingvan diskriminacion. Kaj kvankam la ministrino pretus agadi, multaj Bruselaj esperantistoj malesperas : “ Neregistaraj organizoj nun serĉos perfektajn , kaj ne denaskajn parolantojn de la angla ”, —diras unu el ili. Aliaj bruselaj esperantistoj esperas je baldaŭa esperantista oficejo por profesie lobii ĉe la internaciaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj organizoj en Bruselo.

Dafydd ap Fergus

Ĉu alia mondo eblas?

Kun la devizo “ Alia mondo eblas ”, okazis en Porto Alegre ( Brazilo ) la unua Socia Forumo opozicie al la Ekonomia Forumo de Davos. 25–30 jan 2001 tri mil delegitoj de sindikataj, religiaj, ekologiaj kaj homrajtaj organizoj diskutis kiel forigi la malriĉecon, militojn kaj socian maljuston, kiujn novliberalisma politiko trudas al triamondaj landoj. Krom la delegitoj partoprenis ĉ. dek mil aliaj aktivuloj el pli ol 120 landoj.

La forumon komencis “ marŝo kontraŭ novliberalismo kaj por la vivo ”. Dudek mil partoprenantoj protestis marŝante du kilometrojn de la urbocentro ĝis la amfiteatro kie okazis muzika spektaklo. Fine de la marŝo oni bruligis usonan kaj hispanan flagojn.

Dum la tuta forumo matene okazis debatoj. Posttagmeze okazis pli ol 500 laborsesioj pri diversaj temoj kaj projektoj realigataj de NROj aŭ de urbaj / provincaj registaroj. Vespere okazadis senpagaj koncertoj de kantistoj apogantoj de la Forumo. Paralele okazis la Parlamenta Forumo kaj la Forumo de Lokaj Altranguloj kun 240 urbestroj el Latina Ameriko, Afriko kaj Eŭropo. La junularo organizis tendumadon en la centra parko de la urbo. Ankaŭ indianoj estigis tendumadon en tiu parko.

Bedaŭrinde, ŝajnas ke nek UEA, nek SAT, nek la Civito estis tie. Verŝajne la francoj Gérard Paing kaj Henrika Olek estis la nuraj delegitoj. Ili aliĝis kiel anoj de la Verda Movado ( Verda Partio ). Ili kune kun lokaj esperantistoj distribuis reklamilojn de Esperanto.

La forumo povus estis bona okazo por montri la utilecon de Esperanto. La kompleta neŭtraleco de Esperanto alportas problemojn al ĝia disvastigado. Ĝi restas nekonata kaj izolita de la mondo. Pluraj personoj ĉi tie pensis ke Esperanto estas mortinta lingvo. Sed en la junulara kampadejo ni trovis kelkajn anarki - punkojn kiuj sciis ion pri Esperanto kaj ili utiligis la nomon de nia lingvo kiel la nomon de sia lando ( ĉar la anarkiistoj ne agnoskas la landojn ).

Josefo Cardozo

Mi malpermesus la anglan...

Laŭ informo de AFP, 23 jan en Parizo la ministro de Nacia Edukado de Francio, Jack Lang, petis la inspektorojn de la nacia edukado helpi lin disvastigi la lingvan diversecon en la unuagrada lernejo.

Esprimante sin antaŭ ĉ. 150 inspektoroj de la nacia edukado de la eduk - distriktoj de Lille, Amiens kaj Rouen, kunvenintaj en Parizo, la ministro substrekis ke li batalis por ke “ ĉiu junulo povu plene regi du vivantajn fremdajn lingvojn, la unuan instruatan de la plej juna aĝo, kaj la duan en la sesa klaso ” ( t. e. la unua klaso de la duagrada instruado ).

Li aldonis : “ Se mi estus diktatoro, mi malpermesus la anglan en la unuagrada lernejo ”, alvokante la inspektorojn, kiuj sekvas sur la kampo de praktiko la profesorojn de la lernejoj kaj instruistoj, al disvolvado de la instruado de aliaj lingvoj.

Jack Lang lanĉis antaŭ kelkaj semajnoj vastan kvinjaran planon de instruado de la vivantaj lingvoj en unuagrada instruado. Tiun ĉi jaron, la instruado estas ĝeneraligata en ĉiuj klasoj de CM2, la venontan jaron en CM1 ( respektive, la dua kaj unua lernojaro de la mezgrada instruado ), kaj tiel plu ĝis la infanlernejo.

Henri Masson

Nova Estraro en Pollando

En Lodzo 3–4 feb 2001 okazis la landa kunveno de delegitoj de Pola E - Asocio ( PEA ). La delegitoj krom la pritakso de la pasinta 3 - jara funkciado de PEA kaj ĝia estraro proponis novajn taskojn kiujn la nova Ĉefa Estraro devos solvi en sia laboro.

Interalie oni devus komenci la konstantajn kontaktojn kun la pollandaj E - asocioj ne aliĝintaj al PEA, plifortigi la kontaktojn kun la refondita pasintjare Pola E - Junularo, pli ofte informi amaskomunikilojn pri nia agado, pripensi la pli bonan, efikan kaj rapidan informadon de esperantistoj pri E - agado en la filioj kaj kluboj.

Tre grava problemo estas instruado de nia lingvo kaj bonaj lernomaterialoj. Tion polaj esperantistoj spertas de kelkaj jaroj. Kun ĝojo oni konstatis ke eldonejo Kleks el Bielsko - Biała proponas por poloj bonan instru - materialon surbaze de la konata Zagreba metodo. Same interesa estos certe novaĵo Esperanto —propedeŭtiko en la lernado de fremdaj lingvoj .

Oni elektis la novan Ĉefan Estraron de PEA : Stanisław Mandrak ( Gliwice, prezidanto ), Lech Piotrowski ( Warszawa, vicprezidanto ), Czesław Baranowski ( Koszalin, vicprezidanto ), Aleksander Zdechlik ( Zabrze, ĝenerala sekretario ), Jan Książek ( Piotrków Trybunalski, kasisto ), Zofia śmistek ( Lodzo, estrarano ), Danuta Zelinska ( Gliwice, estrarano ), Antoni Beyga ( Siedlec, “ Wydarzenia ” ), Jerzy Walaszek ( Sosnowiec, estrarano ).

Estis elektita ankaŭ tripersona Revizia Komisiono.

Ĉar oni ofte rimarkas ke eĉ sciencistoj en diversaj elparoloj ne substrekas la valorojn de la pola lingvo, konsiderante ke “ ĉiuj devas koni la eŭropan lingvon ”, forgesante verŝajne sur kiu kontinento funkcias la pola lingvo, delegitoj akceptis la suban rezolucion :

Pola Esperanto - Asocio dum sia Landa Delegita Kunveno en Lodzo, 3 - 4 feb 2001, lige kun la perspektivo de la eniro de Pollando al Eŭropa Unio kaj antaŭvidante tiun ĉi eniron per tutlanda referendumo :

1. Apelacias al la plej altaj aŭtoritatoj de Pola Respubliko fari ĉion eblan por garantii egalrajtan pozicion de la pola lingvo kun aliaj lingvoj de venonta strukturo de Eŭropa Unio.

2. Proponas konsideri eblecon enkonduki alternativan neŭtralan lingvon, kiel rimedon por solvi la problemojn aperantajn ĉe interlingvaj tradukoj en ĉiuj instancoj de Unuiĝinta Eŭropo.

3. Tiu ĉi neŭtrala lingvo povus esti Esperanto, la plej konata en la mondo lingvo internacia.

Prezentita solvo, konforma al la XXI - a jarcento, donus egalan kaj realan ŝancon por ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de asociigitaj landoj, kaj permesus venonte ŝpari signifan parton de Eŭrop - Unia buĝeto, ĝis nun destinita por tradukkostoj, kaj kiu povus esti destinita por aliaj pli noblaj celoj.

La supra rezolucio koincidas kun la rezolucio de la pasintjara renkontiĝo de la E - organizaĵoj de Meza Eŭropo en Zagrebo.

Stanisław Mandrak

Sur la foto : prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak kaj estrarano de PEJ Agnieszka Kużnik. ( Fotis Andrzej Sochacki )

AEA kun nova prezidantino

La 17a Aŭstralia E - Somerkursaro okazis 13–21 jan. Bela somera vetero salutis la 82 partoprenantojn el 9 landoj ĉe Internacia Domo, kolegio de Universitato de Melburno. Ampleksa kursprogramo je kvar niveloj allogis la studemulojn, aparte pro skipo de profesiaj instruistoj.

Por gvidi Cseh - kurson por komencantoj tri horojn tage venis el vintra Beogrado sperta instruistino Tereza Kapista. Ŝi instruis ankaŭ en la dua nivelo kune kun Shirley Gradussov el Okcidenta Aŭstralio. En la tria kaj kvara niveloj instruis Marcel Leereveld, gramatikisto de Melburno, kaj Trevor Steele, aŭstralia verkisto nuntempe loĝanta en Litovio.

E - Federacio de Viktorio kaj Melburna E - Asocio aparte fieras pro kunlaboro kun la nova UEA - Komisiono pri Oceanio per partoprenigo de la unuaj reprezentantoj el Papua Novgvineo ( Sarah Sepoe kaj Stanley Snam Iko ) kaj Samoo ( Joyce Tamasese ). Menciindas, ke Sarah Sepoe kaj Stanley Snam Iko partoprenis en Nederlando kurson de la projekto Indiĝenaj Dialogoj .

Post la kursoj, praktikado de la lingvo en amika etoso ege gravas por pliprofundigi la sciojn. Posttagmeze tra la tuta semajno elekteblis tre diversaj okupiĝoj :

1. Cseh - seminario “ A ”, unua paŝo al diplomo de Cseh - instruisto ( Jennifer Bishop ) ;

2. Komunikado per kantado ( Suzanne Holten ) ;

3. Kreema verkado ( Ronald Gates ) ;

4. Plua studado por progresintoj ( Bernie Heinze, Hazel Green, Bob Felby kaj Debra McCarney ) ;

5. Preparado por baza kaj meza ekzamenoj de AEA ( Marcel Leereveld ).

La vesperan programon preparis Bernie Heinze. Ĝi inkluzivis interesajn prelegojn de Ralph Harry, emerita ambasadoro de Aŭstralio, Kep Enderby, Prezidanto de UEA, Peter Ellyard el universitato de Suda Kvinslando, profesia antaŭvidanto de la estonteco Rainer Kurz, prezidanto de Germana E - Asocio kaj Dimitar Haĝiev, emerita diplomato el Bulgario.

Unu vesperon estis permesite deklami kion ajn pri kiu ajn temo kontraŭ risko de kontraŭa opinio kaj ridego. Alia tradicio, planti arbon por paco markitan per ŝildo okazis por la dua fojo en la bela ĝardeno de la kolegio.

Merkrede okazis ekskurso al la interesa Muzeo de Enmigrado de Viktorio kaj al la nova Akvario. MEA kaptis okazon honorigi per festomanĝo sian grandaniman kaj malavaran membron, Errol Chick. La tuta afero finiĝis per festomanĝo kaj disdonado de atestoj kun interkonsento renkontiĝi venontjare en Perto.

La jarkunveno de AEA elektis novan estraron. Unuafoje la asocio havas inan prezidanton ( Jennifer Bishop ). Ankaŭ la du vicprezidantoj estas inaj : Hazel Green ( enlandaj rilatoj ) kaj Franciska Toubale ( eksterlandaj rilatoj ). La sekretario estas Ĝono Gallagher.

Komisiitoj pri la nacia E - biblioteko en Kanbero kaj pri la Libroservo estas serĉataj.

Elkoran pardonpeton al tiuj eksterlandaj esperantistoj kiuj ne povis veni pro nericevo de la vizoj.

Jennifer Bishop

Ni festivalu!

19–21 jan 2001 la okan fojon okazis la tradicia vintra aranĝo Ni festivalu! de E - Asocio de Britio ( EAB ) en Wedgwood Memora Kolegio en Barlastono ( Stoke - on - Trent, Britio ) kun partoprenantoj el Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Norvegio. La ĉefa vintra aranĝo en Britio ne havas komunan fiksitan programon, sed ebligas al kluboj, federacioj, fakgrupoj kaj hobiuloj fari propran aranĝon en komuna kadro. Kiel tradicie, plej granda estis la laborgrupo pri teatrumado, sed okazis ankaŭ seminario pri instruado kaj duopa laborgrupeto pri pentrado.

Kompreneble ne eblas dum semajnfino enscenigi grandan spektaklon. La kritikemaj teatrumantoj tralegis kvar teatraĵojn, el kiuj nur unuaktaĵo de la gvidanto Paŭlo Gubbins mem ricevis favoran akcepton. Pro manko de entuziasmo estis vespere prezentata nur La Muro de Julian Modest adaptita de William Simcock. Post tiom da legado kaj diskutado, ĉiuj bonvenigis la dimanĉajn praktikajn ekzercojn. Kiel montri humoron per la korpa lingvo, kiel regi la spiron kaj ĝuste prononci sursceneje? Pri tio ni nun almenaŭ iom scias.

La seminario sub gvido de Hilary Chapman pritraktis diversajn metodojn pliefikigi lingvoinstruadon. Mi mem estis uzata kiel kobajo dum sesio pri kiel utiligi viziton de eksterlandano dum leciono aŭ en klubo kie la membroj ne bone regas la lingvon.

La nomo Barlastono jam estas konata pro la ĉiujaraj someraj esperantolernejoj. Se ne okazos io neatendita, ĝi iĝos eĉ pli fama estontece : Post la forvendo de la EAB - oficejo en Londono, oni nun preparas oficejan translokiĝon al Barlastono. Memstara konstruaĵo de la kolegio iĝos esperanto - oficejo kaj vizitantoj povas utiligi la tranokteblojn kaj bongustajn pladegojn en la kolegio relative malaltkoste. La vilaĝo estas agrabla, estas bela ĉirkaŭaĵo por promenoj kaj ( ne malgrave ) bona trinkejo. Barlastono troviĝas apud Stoke, sufiĉe centre en Britio, tamen semajnfine ne facile atingebla per publika transporto.

La plej grava sciigo dum la semajnfino, estis la enpostenigo de David Kelso kiel “ evoluigisto ” por la britia movado. Kelso, ĝis nun ĉefinspektoro pri post - lerneja edukado en Skotlando, estas dungita por ( dume ) du jaroj en 70 % - a posteno por diversrimede antaŭenigi Esperanton en Britio. Li restos loĝanta en Glasgow, sed ĉeestos la oficejon kelktage semajne. En la oficejo li ricevos akompanon de ankoraŭ ne dungita oficisto, kiu prizorgu la ĉiutagan organizan funkciigon. Espereble tiu ĉi moninvesto sufiĉos por doni novan inspiron al la maljuniĝanta brita movado, kies membronombro delonge malkreskas.

Bård Hekland

Sur la foto estas David Kelso

Pozitiva jaro ĉe la Domparo

Pli ol 20 mil svisaj frankoj estas la sumo de la donacoj ricevitaj de Kultura Centro Esperantista en 2000. Entute kontribuis 3 societoj, 5 geedzaj paroj kaj 69 individuoj. El tiuj 82 kontribuintoj 12 loĝas ekster Svislando. 36 donacis almenaŭ 180 frankojn kaj unu societo ( LF - koop ) 720 frankojn. Tial KCE havas 37 Apogantojn.

La donacoj estas la plej grava fonto de enspezo, kiun sekvas la lupagoj ( 16 mil 500 frankoj ). Per la lupagoj KCE kompensas la hipotekan interezon kaj la redonon de ŝuldo al la banko. Per la donacoj KCE funkciigas la servojn kaj kovras la kostojn de la domflegado ( ekzemple la riparon de la tegmento ).

Kiel konate, neniu lernejo povas vivi sen subvencioj kaj donacoj. KCE ricevas nenian subtenon de publikaj instancoj, kio garantias ĝian sendependecon. KCE pagas mem ĉion, kaj sukcesas elteni nur ĉar ekzistas eĉ ne unu salajrato : ĉiuj kunlaborantoj estas volontuloj. Restante en via komforto, per eta mondonaco vi kontribuos al la vivo de la kulturcentro. Pck : 23 - 2921 - 8, Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds.

HeKo

Bona informado pri la marta LF

Lingva festivalo en Berdjansk ( Ukrainio ) okazos 17–18 mar 2001. La ĉefa informa sponsoro de LF estas televida kompanio TV - Berdjansk , aliaj informaj sponsoroj estas du FM - radiostacioj, du gazetoj kaj kieva ĉiusemajna revuo “ Zagranica ”. Jam pri la Festivalo scias multaj homoj.

Apartaj organizoj ( institutoj, kulturdomoj, simple iniciatemaj grupoj ) laboras pri siaj partoj de la festivala programo, kaj OK ne influas aktive ilian agadon, ĉar plejparte pri gravaj programeroj okupiĝas profesiuloj. OK nur helpas la homojn ligiĝi, sciigas pri ĉefaj principoj de LF, okupiĝas pri reklamado, artikoloj, teĥnikaĵoj.

Konstantin Demjanenko

Rekorda aliĝo de dumvivaj membroj

Granda ondo de dumvivaj membriĝoj en UEA fine de decembro rezultigis, ke en la jaro 2000 UEA ricevis pli da novaj dumvivaj membroj ol en iu ajn jaro de post 1976, kiam la kotizo de dumviva membreco estis fiksita je 25 - oblo de la kotizo de Membro - Abonanto. En 2000 UEA ricevis 34 novajn dumvivajn membrojn. La antaŭa rekordo ( 29 ) estis de la jaro 1979.

Plej multe da novaj dumvivaj membroj venis el Francio kaj Germanio ( po 5 ). Japanio kaj Usono liveris po 4, Brazilo kaj Britio po 3. El Nederlando venis 2 dumvivaj aliĝoj, kaj po 1 el Aŭstralio, Bulgario, Ĉinio, Hispanio, Korea Resp., Luksemburgio, Pollando kaj Vjetnamio.

23 aliĝintoj estas viroj, 11 estas virinoj. La plej juna naskiĝis en 1984, la plej aĝa en 1921. Ok novaj dumvivaj membroj antaŭe ne membris en UEA sed rekte aliĝis en la dumviva kategorio.

Fine de 2000 UEA nombris entute 899 dumvivajn membrojn.

GK UEA

Jarkunveno de EAB

La jarkunveno de EAB okazos 31 mar ( sabate ) en Londono. Kvankam la jarkunveno estos en la angla, la aliaj eroj uzos esperanton. La vendredan vesperon estos agrabla programo en la Londona E - Klubo. La programo estos kutima : protokolo de la lasta jarkunveno, raportoj de la sekretario kaj kasisto, diskuto pri la raportoj, voĉdonado pri la raportoj, diskuto pri la venonteco, elekto de la komitato k. a.

Eric Walker Honora Sekretario de EAB

La roka reviviĝo de la finna junularo

Dumlonge malbrua Finnlanda Esperantista Junulara Organizo ( FEJO ) oficiale reaktiviĝis ĉi - januare.

La novaj aktivuloj de la asocio —fondita en 1976 —organizis semajnfinan festivaleton en la bela marborda urbeto Porvoo. Dum la FEJO - semajnfino oni ĝuis modernan rokmuzikon, nokt - kluban vivon, kartludis esperante kaj faris gvidatan promenon al la ligna parto de la urbeto.

La ideo pri aktivigi FEJO - n naskiĝis dum la “ biero - kaj - babilado ” - aj vesperoj de la Helsinka klubo. En la lastaj jaroj la movado frontis defion de la nuntempa vivo : organiza agado ne plu interesas homojn kiel antaŭe. Sed por Esperanto, la nova, pli juneca kaj pli malstreĉa maniero alportis frukton. En la pasintsomera festivalo KEF troviĝis novaj membroj por realigi la planojn cerbumitajn dum la trinkejaj vesperoj.

Post aŭtunaj halhokea maĉo kaj krozado al la rondo Ranetoj ( Stokholmo ) oni pretis por asocia jarkunsido —sed ne nur por tio!

12 jan, vendredon, ni venis en Porvoo kaj iris al rok - banda trejnejo por sperti koncerton de la komputilroka Dolĉamar kun lokaj gejunuloj. Ni gaje festis ĝis la mateno, same kiel en la nokt - kluba sabato.

Dimanĉe Jukka Vaijarvi ludigis sian amatan, kvankam provizore nepublikigitan, Sufiksludon, kaj okazis ankaŭ la kunsido en kiu FEJO havigis novajn, junajn estraron kaj prezidanton ( la subskribinto ).

Kvankam eta, FEJO estas jam tre aktiva, precipe eksperimentema kaj eltrovema, dank ’ al la energiulino Riitta Hämäläinen, kiu efike aktivigas la junajn membrojn. Dum la prezidanto studas en Svedio, FEJO jam organizis ekskurson al psikoscienca ekspozicio, poste sekvos lingvokurso pri tabuaj vortoj, ĉiuprintempa futbalmatĉo kaj multe da kunagado kun la Helsinka klubo. FEJO venis por esti kaj resti!

Patrik Austin

Prelegantoj urĝe serĉataj

La temo de la 25a Internacia Junulara Festivalo ( IJF ) kiu okazos 11–17 apr 2001 en Bolsena ( Italio ), 100 km norde de Romo, estas “ 2001, lingva Odiseo ”, klare inspirita el la “ 2001, Jaro de lingvoj ” proklamita de Eŭropa Unio. Pro tio ni ŝatus organizi ciklon de mallongaj prelegoj kiuj donos al la junaj partoprenantoj la eblecon havi pli klarajn ideojn pri sekvaj temoj :

1. La lingvopolitikoj kaj la politikoj de protekto de minoritatoj proponitaj de Eŭropa Unio : nuna leĝa stato kaj prenitaj intervenoj.

2. Kiu estas la pozicio de la ĉefaj esperantistaj organizoj kaj de la diskutrondoj kaj kiaj aktivadoj estas komencitaj.

3. Kiuj strategioj kaj projektoj por la nuna kaj estonta tempo por kreskigi la movadon kaj la junan esperantistaron, kaj kia ebla reala rolo de Esperanto en Eŭropa Unio.

Ni invitas prelegi ĉiujn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj temoj. La celo estas krei ene de la Festivalo laboratorion pri studoj kaj diskutoj kiuj generu ion konstruan kaj klerigan por la junaj partoprenantoj.

Kiu ŝatus kunlabori povas sin adresi al respondeculino pri tema programo Chiara Baro

cbaro@yahoo. com
aŭ al Michele Gazzola
michele. gazzola@esperanto. it
prezentante etan resumon pri la temo de la prelego.

Michele Gazzola

Werner Bormann en la Malferma Tago

La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia 14a Malferma Tago sabaton, la 21an de aprilo.

Ankaŭ ĉi - foje la vizitantoj povos aŭskulti kaj diskuti kun eminenta movadano, d - ro Werner Bormann, prezidinto de la Akademio de Esperanto kaj longtempa estrarano de UEA. El inter multaj kampoj, pri kiuj li jam longe okupiĝas, d - ro Bormann elektis kiel temon de sia kontribuo en la Malferma Tago la evoluon kaj defiojn de la faka lingvo de Esperanto.

Specialaĵo de la tago estos, ke al unu el la oficistoj de la CO, Rob Moerbeek, ĝi estos la lasta Malferma Tago antaŭ lia emeritiĝo. Tial li havos propran programeron por rememori sian 32 - jaran servadon en la sidejo de la Asocio.

Kiel kutime, krom specialaj ofertoj, la libroservo rabatos la prezojn de ĉiuj siaj varoj je 10 %. Funkcios bazaro de esperantaĵoj kaj la tutan tagon oni povos spekti Esperanto - filmojn. Ĉiu vizitanto povos partopreni en senpaga loterio kaj babili kun aliaj ĉe la senpagaj kafo kaj teo. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

GK UEA

Alvoko el Lublino

( HeKo ) En Lublina Politekniko Esperanto estas oficiale instruata kiel dua elektebla lingvo por studentoj pri mediprotektado. Ĉiujare ( ekde 1995 ) kvarono aŭ triono de studentoj elektas Esperanton kiel duan lingvon. La unua fremdlingvo estas la angla kaj la dua estas unu el la sekvaj : germana, franca, rusa kaj Esperanto.

La studado daŭras du semestrojn kaj enhavas 60 horojn ( po 30 en la semestro, 15 semajnoj x 2 horoj ). Kutime la studadon de mediprotektado komencas ĉirkaŭ 130 personoj, el kiuj 30–40 elektas Esperanton. Ĉi - jare nian lingvon studas 35 personoj.

Nia problemo estas, kie oni povus fari eksterlande profesian praktikon. Mi serĉas tiuspecajn kontaktojn. Mi povas akcepti personon, kiu volas doktoriĝi en la kampo de media inĝenierio, por fakiĝi pri tersurfaca protekto ( grundoprotekto, konstruado de rubdeponejoj, rekultivado de rubdeponejoj, rekultivado de grundo, redoksiaj transformiĝoj en anoksiaj kondiĉoj en grundo ).

Witold Stepniewski Vic - dekano de la Fakultato de Konstrua kaj Sanitara Inĝenierio

Intense studi en Kalifornio

Esperanto - Ligo por Norda Ameriko kaj Esperantic Studies Foundation aŭspicias la 32an ĉiujaran Esperanto - Kursaron.

Ĉi - jare la Nord - Amerika Somera Esperanto - Kursaro okazos 2–13 jul en nova, suna loko, centre de la urbo, ĉe la Universitato de San Francisco. Studentoj loĝos en unu el la novaj dormejoj, Halo Gillson. Situanta tute apud la fama Orpordega Parko, kaj per mallonga aŭtobusveturo apud la urbocentro, Fiŝista Doko, Strato Castro kaj Haight - Ashbury, la loko estas bonega por studi Esperanton kaj la lokan kulturon. Loĝkosto, kun tri manĝoj ĉiutage, estos 800 USD por dividi ĉambron, aŭ 917 USD por unupersona ĉambro. Ĉambrorezervojn oni devas ricevi antaŭ 15 apr 2001, por garantii loĝadon.

Nia dusemajna programo de intensa studado proponas unikajn eblecojn por plezure plibonigi vian Esperanton. Ni proponas la jenajn du kurs - nivelojn :

Plia memfido pri Esperanto

Tiu kurso, por la postkomencantaj kaj progresantaj lernantoj, celas helpi al studentoj gajni memfidon pri efika kaj krea uzado de la lingvo. Diversajn legaĵojn kaj la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo oni uzos por lanĉi vin al esplorado de multaj flankoj de la konversacia kaj skriba Esperanto. Studentoj havos okazojn por roli en ordinaraj konversaciaj fonoj, plibonigi siajn legajn kaj skribajn kapablojn, kaj konatiĝi kun la aktuala Esperanta kulturo. Kosto : 295 USD.

Aŭdaj - vidaj metodoj por instrui kaj lerni Esperanton

Ĉi - jara supera kurso estos laŭforme intensa grupdiskutado pri aŭdaj - vidaj materialoj kaj metodoj de Esperanto - instruado. Studentoj esploros aktualajn konceptojn pri la teorio de dualingva akirado kaj kiel tiuj rilatas kun modernaj instrumetodoj, pristudos vastan gamon da materialoj nuntempe haveblaj por Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj laboros en malgrandaj grupoj por pluadaptigi kaj evoluigi ilin. La kurso valoros por ĉiu interesita pri tio, kiel Esperanto estas instruebla kaj lernebla, ĉu klas - ĉambre, klube, aŭ rete. Necesos aktive partopreni. Kosto : 295 USD.

Stipendioj de ELNA / ESF

Studentoj kaj instruistoj povas ricevi partan financan subtenon por kotizo kaj loĝkostoj. Ni invitas klubojn kaj unuopulojn rekomendi studentojn por supera studado. Interesitoj, studentaj kaj instruistaj, skribu en Esperanto, priskribante siajn Esperanto - historiojn ( studado, instruado, kluba aktivado ) al Ellen Eddy, adreso malsupre.

Kromaj aktivaĵoj

Ni provizas multajn eblecojn por ĝui uzadi Esperanton ekster la klasĉambro. Ekskursoj, grupa kantado, popoldancado, diapozitivaj prezentoj, ekzercado pri publika prezentado, kaj specialaj prezentoj pri diversaj temoj pri Esperantaj lingvo kaj kulturo disponeblas dum vesperoj kaj semajnfinoj. Se vi volas fari prezenton pri via speciala intereso, kontaktu Ellen Eddy ( adreso malsupre ). Por ekzemploj de la pasintjaraj aktivecoj, vizitu la hejmpaĝon de la kursbulteno por 2000, La NASKa Fasko , ĉe http : / / www. medialabinc. net / nask / nask. htm.

Por informoj pri kursoj, stipendioj, loĝado kaj aliĝformuloj, kontaktu la organizantojn : Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Rete :

eddyellen@aol. com

Don Harlow

Kurte

D - ro Hans Michael Maitzen estis reelektita por dujara periodo kiel sekretario de la Packomitato de Ne - Registaraj Organizaĵoj reprezentataj ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. En la Packomitato membras 22 NRO - j. ( GK UEA )

Prezidento de Slovenio, Milan Kučan, esperas, ke la slovena traduko de la E - libro de Zlatko Tišljar Eŭropa ideologio “ atingos pli vastan legantaron, aparte inter la junaj homoj ”. ( Esperanto )

La estraro de Verniolle ( Francio ) honoris la memoron de E - aktivulo Raymond Pons nominte Salle Raymond PonsEspéranto la salonon, disponigitan por E - kursoj. ( SAT - Amikaro )

7 dec 2000 grupeto da e - istoj el kelkaj nord - italaj urboj kun E - standardo partoprenis en Nico manifestacion okaze de Eŭrop - Unia Interregistara Konferenco. ( l ’ < ; |> ; esperanto )

SAT - Amikaro sub la titolo Radio espéranto ĉiuvendrede disaŭdigas sin en pariza liberecana radiostacio Radio libertaire . ( SAT - Amikaro )

Pro ekonomiaj kialoj la estraro de la Estona Radio planas ĉesigi multajn programojn, inter ili ankaŭ la ĉiusemajnan E - programon. ( Heroldo de Esperanto )

Budapeŝta radiostacio Klub elsendis tuthoran —muzike interrompitan —interparoladan programon pri E - to. En la studio ĉeestis Oszkár Princz. ( Interredaktore )

Ministerio pri scienco financis projekton de Kroata E - Ligo en kiu pri komputiloj edukiĝis 14 membroj k kunlaborantoj de KEL en la tria aĝo. ( Tempo )

Koresponda Servo Mondskala de UEA en 2000 ricevis entute 378 korespondpetojn el 53 landoj ( en 1999 estis 428 petoj ). Plej multe da petoj venis el Francio ( 80 ), sekvas Ruslando kun 76 petoj k Brazilo kun 54 petoj. ( GK UEA )

Internacia magazino Monato pasint - jare havis plej multajn abonantojn en Germanio ( 219 ), Francio ( 155 ) k Japanio ( 131 ), entute en 73 landoj. ( Monato )

Je la asembleo de Venezuela E - Asocio ( 4 nov 2000 ) estis inaŭgurita nova propra sidejo de VEA ; tie jam funkcias E - kurso. ( Venezuela Stelo )

D - ro Chris Gledhill, la tradukinto de La hobito de Tolkien, akceptis la postenon de vicprezidanto de Skota E - Asocio. ( Scottish Esperanto Bulletin )

La komitato de Unuiĝo Franca por E - to decidis eldoni provekzempleron de nova dumonata revuo, planata anstataŭ ĉiumonata Franca Esperantisto ; ĝi konsistos el du partoj : franca k E - ta ; ĝin preparos Christian Lavarenne por la aprila komitat - kunsido. ( Franca Esperantisto )

Bonvenu al Peterburgo

La landa E - kongreso kaj festivalo EoLA okazos 4–11 mar 2001 en Sankt - Peterburgo.

Konciza programo :

4 mar. Alveno, registriĝo kaj enloĝigo ; interkona vespero kaj salut - koncerto.

5 mar. Inaŭguro de REK - 20 ; REU - konferenco ; KEK - kunveno.

6 mar. REU - konferenco ; PREM - kunveno ; koncerto de Georgo Handzlik.

7 mar. REU - konferenco ; koncerto de peterburgaj artistoj.

8 mar. Solena fermo de REK ; malfermo de EoLA ; koncertoj de JoMo kaj Povorin.

9 mar. Koncerto de KNAB.

10 mar. Koncertoj de Obrezkov, Koĉetkova, Kablukov.

11 mar. Porurba komuna koncerto. Ekskurso.

Ankoraŭ kelkaj eroj de la programo : LONo ( Lingva Olimpiko por Novuloj ) kaj BeLego ( konkurso de bela legado ), REJM - konferenco, prelegoj, diskutrondoj pri movadaj kaj kulturaj aferoj, intelektaj ludoj, komuna kantado, karaokeo. Abundos nokta programo : barda kafejo, poezia salono, tea ceremonio, diskoteko, nokta videohalo ( + lumbildoj ), diskoteko, “ popolaj ” E - ludoj...

Georgij Kokolija

Mensogulinoj

Printempa novelo de Teuvo Pakkala

Hanna kaj Lidia estis tre emociitaj.

Tiel estis ĉar hieraŭ ilia kuzino Olga vizitis ilin por montri sian novan palton kaj rakontis, ke kiam ŝi iris pro komisio de sia panjo en la urbon, ĉiuj rigardis ŝin. Precipe la altranguloj. Ja ŝi havis printempan palton, kiun havas nur infanoj de altranguloj kaj de kelkaj riĉuloj! Olga opiniis sin kvazaŭ ido de altranguloj kaj tiel ŝajnis ankaŭ al ŝiaj kuzinoj.

Ili estis ravitaj de Olga. Ili iris ĝis la pordo por postrigardi ŝin. La juprandoj de Olga svingiĝis tre gracie!

Ho, se ankaŭ ili havus printempajn paltojn! Sed ne, ili havis nur longajn mantelojn, sub kiuj la juprandoj tute ne videblis kaj ne povis svingiĝi.

—Se Dio lasus nin trovi sur strato sepdek kvin peniojn, ankaŭ ni aĉetus novajn printempajn paltojn! —diris Lidia.

Sed Hanna klarigis, ke tio ne sufiĉus, ĉar oni bezonas multe pli ol markon.

—Se Dio lasus nin trovi cent kvindek markojn! —tuj esperis Lidia. Kaj enirante hejmen ŝi kurbiĝis kaj rigardis tre atente, kvazaŭ serĉante kudrilon.

Vespere ŝi preĝis en la lito, ke Dio faligu la monon antaŭ ilian ŝtuparon, kie ŝi ĝin trovu matene. Vekiĝinte ŝi tuj iris kontroli, malkompaktigis la humon, eĉ fosis truetojn kaj koleriĝis, ĉar ŝi nenion trovis. Ja okazis ankaŭ antaŭe, ke malgraŭ preĝado ŝi ne ricevis ion, sed nenion ŝi tiel deziris kiel printempan palton. Ŝi preskaŭ ploris.

Sed tage, kiam panjo foriris plenumi siajn komisiojn ie kaj ili restis solaj hejme, Hanna prenis la ruĝan bluzon, kiun panjo portadis dum la laboro, kaj surmetis ĝin por vidi, ĉu ĝi taŭgus kiel printempa palto. Ŝi promenis en la ĉambro, balancante sian korpon tiel, ke la juprandoj svingiĝis.

Lidia raviĝis senlime, sed ŝi tuj ekbedaŭris, ke ne estis bluzo ankaŭ por ŝi.

Hanna iris al la subtegmentejo kaj prenis tie la nigran dimanĉan bluzon de panjo kaj donis la ruĝan al Lidia. Kaj ambaŭ kune provis promeni. Ankaŭ Lidia sukcesis bone svingi la jupon, post kiam Hanna iom instruis ŝin. Ambaŭ amuziĝis, sed precipe Lidia.

—Ĉiuj kredos ilin veraj printempaj paltoj, ĉu ne? —demandis Hanna.

Lidia jesis. Kaj laŭ ŝi ili ja estis tute veraj. Eĉ la manikoj —tiom longaj ke ili falis ĝis la genuoj kiam la brakoj estis rektaj kaj kies mezo pendaĉis kvazaŭ malplenaj saketoj kiam ili estis kurbitaj —laŭ Lidia estis nur pompaj, ĝuste kiel ĉe veraj printempaj paltoj. Ili havis pli bonajn kaj pli belajn printempajn paltojn ol Olga!

Pro tio ili nun estis ekscititaj! Kaj ili eliris por promeni en la urbo.

Ili rigardis ĉiujn homojn por vidi, ĉu tiuj rimarkas ilin. Kaj kiam iu ilin rigardis, ili plezuriĝis kaj svingis siajn jupojn ankoraŭ pli forte. Kiam renkonte al ili iris altrangula sinjorino aŭ fraŭlino, ili rigardis ŝin ridetante. Kaj preterpasinte pensis, ke tiuj supozis ilin riĉaj. Tamen kamparanojn ili preterpaŝis digne, en firma fido je sia altranguleco.

En iu strato ili ekvidis antaŭ si sian onklinon. Ili iris per alia strato por renkonti ŝin. Lidia pensis, ĉu ŝi rekonos ilin... Kaj renkontante la onklinon Hanna ridetis, sed Lidia aspektis serioze kaj digne.

—De kie vi venas? —demandis la onklino kun mirigita mieno.

—De komisio de panjo! —respondis Lidia rapide, konvinkita, ke tio estas konvena, ĉar ankaŭ Olga estis plenumanta komision de sia panjo.

—Kiujn ĉifonaĵojn vi surhavas!

—Ili estas niaj novaj printempaj paltoj! —respondis Lidia firme kaj iom kolere, ĉar la onklino parolis pri ĉifonaĵoj. Kaj ŝi komencis rakonti :

—Ni ricevis ilin ĝuste hodiaŭ. Panjo aĉetis ilin en Sunila vendejo, kaj ili estas faritaj de Josefina Juustinen. Kaj Josefina devis tre hasti, ĉar devas esti faritaj novaj printempaj paltoj por la infanoj de ĉiuj altranguloj. Por ni Josefina faris pli frue ol por la infanoj de la armea komisaro, ĉar Josefina estas nia baptopatrino.

La onklino aŭskultis mirigite, ne sciante kion pensi. Oni povus ĉion kredi vera, se oni estus tute blinda kaj ne vidus, ke ili surhavas bluzojn de sia panjo! Kaj tiel serioze kaj eĉ sen ajna hezito Lidia mensogis al ŝi. Laŭ ŝi, Josefina eĉ preferis ilin, ĉar ŝi estas ilia baptopatrino!

—Sed Josefina ne estas via baptopatrino.

—Ŝi ja estas la baptopatrino de Olga!

—Sed ne de vi!

—Nu jes, sed Josefina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, —senkonfuze klarigis Lidia.

—Sed ili ne estas printempaj paltoj, vi ja havas bluzojn de via panjo!

—Ne, ne, —asertis Lidia. —Ili havas longajn manikojn, nur ĉar tio estas nova modo. Ĉiuj gealtranguloj rigardis ilin, kaj unu sinjorino demandis, kiom ili kostis. Ili kostis cent kvindek markojn.

La onklino ekridus, se al ŝi ne ŝajnus tiom terure, ke tia etulino provis mensogi eĉ pri aferoj, pri kiuj ŝi nenion sciis. Ŝi strikte ordonis al la knabinoj, ke ili iru hejmen, kaj intencis mem veni kaj sciigi panjon pri ilia malbela petolado.

Hanna diris al Lidia, ke estas stranga tiu onklino, ĉar ŝi ne kredis. Sed ili spite al la onklino kaj ŝia ordono iris al Olga por montri siajn paltojn.

Survoje tien Hanna elpensis, ke Olga —kiu estis pli aĝa ol ili —estu kvazaŭ ilia panjo kaj ili estu kvazaŭ ŝiaj filinoj kaj ke ili kune iru ien.

Olga tuj konsentis pri ilia propono. Ŝi prenis la pajlan ĉapelon de sia frato, kaj al ĝi ili alkudris buntajn ŝtofpecojn kaj rubandojn, paperajn florojn kaj aliajn haveblajn ornamaĵojn, kiuj laŭ ili estis konvenaj. Por Hanna kaj Lidia ili vindis ĉapelojn el kaptukoj. Kaj tiel ili reiris en la urbon.

Ĉiuj homoj rigardis kaj ridetis al ili, kio tre plaĉis al ili. Ili konjektadis, ke ĉiuj homoj pensas kaj supozas : “ Kiuj do estas ili? Kiu estas tiu sinjorino? Ili ja estas belaj! Kiu faris al ili tiujn novmodajn paltojn?.. ”

Tre kontentaj kaj ekscititaj ili revenis! Olga ankoraŭ ne emis iri hejmen, sed venis unue al siaj kuzinoj por plu paroli pri si mem, ĉar ŝi opiniis sin la plej elstara el ili, ĉar ŝi havis la veran printempan palton kaj do estis ververa damo!

La onklino de Hanna kaj Lidia jam pli frue venis en ilian hejmon, kaj tie klarigis al panjo kaj ankaŭ al paĉjo, kiu venis hejmen por tagmanĝi, kiel ŝi renkontis la knabinojn surstrate kaj kiel Lidia mensogis. Tio ŝajnis al panjo tute nekredebla. Kaj ankaŭ la onklino asertis, ke se ŝi ne aŭdus propraorele, kiel Lidia rakontis pri la printempaj paltoj, ŝi ne kredus tion. La onklino konkludis, ke ĝi okazis eble nur pro tio ke Hanna plantis tiujn mensogojn en la kapon de Lidia. Ĉiukaze tio estis terura, kaj la patrino decidis puni ilin severe.

Kiam la knabinoj revenis, panjo malfacile povis konservi la severecon de la menso kaj mieno. Ĉio estis fandiĝonta en ridon. Ion pli komikan ŝi neniam vidis!

Olga komencis tuj tre serioze rakonti, kvazaŭ pri io bonega, ke ili trairis la tutan urbon kaj ke ĉiuj supozis, ke ŝi estas sinjorino kaj Hanna kaj Lidia estas ŝiaj filinoj.

—Jes, vere kaj fakte oni supozis! —diris la onklino. —Pri tiaj birdtimigiloj ĉiuj ridis!

Sed neniu ridis. Ĉiuj nur tre amikece ridetis. Kaj Lidia klarigis :

—Iuj gesinjoroj venis renkonte al ni, kaj ili demandis unu la alian pri ni : “ Kiu estas tiu bela sinjorino, kiu havas tiel belajn filinojn? ”

Olga iom ekdubis pri siaj kunulinoj, kaj komencis defendi sin dirante, ke ŝi ja havas veran printempan palton, faritan de Josefina Juustinen, kiu faras por ĉiuj infanoj de altranguloj...

—Nu, kio estas tiuj? —demandis panjo al Hanna kaj Lidia pri la bluzoj.

Kaj kiel la plej puran veron, Lidia respondis firme :

—Novaj printempaj paltoj. Ili estas el simila ŝtofo kiel la bluzoj de panjo, kaj tial ankaŭ la onklino kredis, ke ili estas bluzoj de panjo, sed ili ne estas. Panjo tamen rajtas pruntepreni ilin ĉiam, kiam ŝi bezonos...

Panjo ne sciis kion fari. Sed paĉjo diris al ŝi kaj al la onklino, ke la infanoj havis ne mensogon sed firman kredon.

( 1895 )

Tradukis el la finna Anja Karkiainen

Teuvo Pakkala ( 1862–1925 ). Finna ĵurnalisto kaj instruisto. Li verkis novelojn, romanojn kaj teatraĵojn kaj redaktis porinfanajn kajerojn. Li rakontis realisme pri la vivo de nepotenculoj en la ĉemara urbo Oulu kaj de trunkflosistoj. Plej ŝatataj iĝis liaj rakontoj pri infanoj kaj la ankoraŭ tre populara teatraĵo Ĉe la flosad - rivero .

Liro - 2000

Helena Melnikova

19 - jara fraŭlino Helena Melnikova, kies poemojn laŭde menciis la juĝkomisiono de Liro - 2000 portas, laŭ ŝiaj propraj vortoj, “ pezan ŝarĝon ” : du muzikaj lernejoj, kantado en kelkaj ĥoroj, membreco en bardaj kluboj, partopreno en festivaloj de amatoraj kantoj, duono da vojo al la supera klero ( filologia fakultato ) kaj multaj impresoj pri esperantistaj aranĝoj.

Eks - promte

1

Vi ankoraŭ esperon havas?

Vi ĝis nun homajn vortojn kredas?

Ho infano, vi estas sankta!

Ve al vi, stultulaĉ mizera!

2

Mi ne celas atendi helpon,

Nek atendi pohoran velkon.

Mi elektos tagon aŭ nokton,

mi elektos tempon kaj lokon —

mi forlasos la Teron memstare.

Ne balbutu, ke pekas mi —vane :

mi ne kredas inferon, tamen...

Tie estus almenaŭ varme!

3

Mia flago senforte pendas,

mia flamo ne plu varmigas,

miaj vitroj koloraj fendas,

mia vento flugadi pigras.

Ili diras : ĉu io gravas

aŭ vin ne embuskas fino?

Jes, sinjoro Kajam, vi pravas...

Mi foriras aĉeti vinon.

Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo?

Intervjuo al Giorgio Silfer

LOdE : La redakcia artikolo en LOdE . 2000 : 12, pri eventuala reformo de la povostrukturo en UEA ( precipe de la Komitato ), vekis interesajn komentariojn. Unu el ili estas mallonga eseo de Giorgio Silfer “ Federalismo aŭ krizo : Kolonjo 1933 pezas ĝis nun ”. ( Heroldo de Esperanto . 2001 : №1 ). Ĉu d - ro Silfer bonvolas resumi siajn tezojn?

GS : Estas oportune premisi, ke mia interesiĝo pri UEA estas esence historiografia. La asocio fondita de Hodler en Ĝenevo ( 1908 ) konsistis nur el individuaj membroj. En 1933 Ĝenevo interkonsentis kun Parizo ( centralo de la landaj societoj ) pri kunfandiĝo. Laŭ tiu interkonsento UEA havu kaj individuajn kaj asociajn ( nuntempe oni diras : aligitajn ) membrojn. La ĉefa instanco estu elektata de la reprezentantoj de la landaj societoj ( A - komitatanoj ), plus malgranda kvoto elektita de la delegita reto ( B - komitatanoj ). Ĉi tiu strukturo daŭras jam preskaŭ 70 jarojn, kun unusola modifo : ekde la 1980aj la menciitan kvoton elektas ne la delegita reto, sed la tuta individua membraro. En mia mallonga eseo mi esprimis miron, ĉar la svisaj gvidantoj de UEA en 1933 ne klopodis enkonduki pli federan strukturon, sed akceptis plenan centralismon. Kio interalie kondukis, en Stokholmo 1934, al la elimino de tiuj svisoj, unuavice Edmond Privat, eliranta prezidanto. Mi klarigis tion per la fakto ke la organiza modelo de “ armeo konkeronta la mondon ” pli kongruas kun la ideo de “ fina venko ”, dum la federismo pli kongruas kun raŭmismo.

LOdE : Bonvolu klarigi la diferencon inter la du organizaj konceptoj.

GS : En federa organizo mankas la “ tegmentismo ” : la centro estas konsiderata ne kiel gvida, sed kiel subsidua por siaj federitoj. Tio ĝenerale influas la labormetodon : ne plu laŭ vertikala akso, sed prefere laŭ horizontala. Kaj tio influas la reprezentosistemon : la Komitato havus du branĉojn —en unu ( pariteta ) la landaj asocioj estus ĉiuj reprezentataj po unu aŭ du komitatanoj ; en alia ( proporcia ) la individua membraro rekte elektus siajn komitatanojn, proporcie al la kvanto da IM en la unuopaj landoj. Tiu ĉi estas precize la sistemo antaŭvidita por la naskiĝonta Esperanta Civito : ĝi plej garantias kaj kolektivojn kaj individuojn.

LOdE : Vi aludis al la Civito, kies konstitucio estas promulgota en Sabloneto ( Italio ), 2 jun 2001. Kiel funkcios ĝia reprezenta mekanismo?

GS : Ni vidu la apudan skemon. La Parlamento havas du branĉojn : Forumo kaj Senato. La paktintaj establoj nomumas unuope la proprajn delegitojn en la Forumo, kie ili havas po unu voĉo. La individuaj civitanoj elektas, ĉiun kvinan jaron, per ĝenerala kaj sekreta baloto la membrojn de la Senato ( entute 19 ) : la ĉefkandidato de la gajninta listo fariĝos la Konsulo ( la dua kandidato de la listo fariĝos vickonsulo ). La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn decidojn pere de “ registaro ” nomata Kapitulo. La decidoj de la Forumo devontigas la establojn, sed ne la individuojn ( krom se la establoj konformigas siajn statutojn ), dum la decidoj de la Senato devontigas la individuojn.

LOdE : La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, deklaris ke la Esperanta Civito povos peti aliĝon al UEA kiel faka asocio...

GS : La Civito ne estos faka asocio, sed konsorcio de multaj establoj celanta esti subjekto de internacia juro. Eventuale ĝi petos aliĝon tie, kie kunsidas aliaj subjektoj de internacia juro. Aliflanke, ĉiuj E - establoj ( supernaciaj, landskalaj, lokaj, fakaj ktp ) principe rajtas aliĝi al la Pakto, kaj sekve iliaj membroj ( aŭ abonantoj ) rajtas peti la civitanecon.

LOdE : Ĉu la aliĝo al la Pakto estas multekosta?

GS : La aliĝo estas finance senkosta. Ĝi tamen implicas moralan elekton : la memkonscio pri sia Esperanta identeco, do senti sin apartenanta al senŝtata diaspora lingva grupo, konforme al la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj ( Barcelono, 1996 ).

LOdE : Ĉu la Esperanta Civito ne riskas esti ( strukture federisma ) duoblaĵo de UEA?

GS : Tute ne. UEA estas internacia neregistara organizo kiu strebas disvastigi lingvon kaj defendi lingvajn rajtojn ( kvankam ĝi ne defendas la cititan Deklaracion de Barcelono : tion faras nur la Pakto, ĉar Esperanta PEN - Centro aliĝis al la Pakto kaj mem iniciatis la Deklaracion, kune kun la tuta PEN - Klubo Internacia kaj amaso da aliaj lingvoinstitucioj, sen UEA ). La Civito estos subjekto de internacia juro strebanta defendi la rajtojn de siaj civitanoj. Laŭ la projekto de Karolovaro, la Civito ne strebos havi internacian libroservon aŭ universalan kongreson : ĝi strebos starigi alispecajn kulturajn, socialajn kaj administrajn servojn por siaj civitanoj. Somerumejo por E - infanoj aŭ ripozdomo por maljunaj E - lingvanoj, ekzemple, estus servoj pli kongruaj al la celoj de la Civito ol al tiuj de UEA. Kaj ambaŭ realaĵoj povos kunekzisti. Same povos kunekzisti la Civito kaj SAT : verdire ili estas inter si pli similaj, ĉar ambaŭ estas / os PERlingvaj pli ol PORlingvaj realaĵoj —simple la laborista E - movado praktikas la klasbatalon ( almenaŭ teorie ), dum la Civito ne naskiĝos sur klasbatala fundamento.

LOdE : Ĉu vi ne antaŭvidas ke ankaŭ UEA iam povos havi federisman strukturon?

GS : Teorie tio eblas, sed ekzistas tro multaj obstakloj. Unuavice, la tempoj : reformi ( kaj eĉ radikale! ) la statuton okupus plurajn jarojn. Due, la internaj ekvilibroj estas tro malstabilaj : UEA ne havas estraron kun tre fortaj personecoj ( la lasta estis Humphrey Tonkin, estrarano ĝis 1989 ) ; en la 1990aj jaroj iom post iom la fakaj asocioj levis la kapon, kompare kun la landaj asocioj —ekde 1994 kun estrarano pri faka agado, ekde 1998 kun la t. n. strategia forumo... nun ili ŝajnas ree sinki, laŭ la ĝenerala membrokrizo. La landaj asocioj mem estas kelkdeko, sed nur kelkaj el ili ( ĉiuj en Eŭropo, escepte de Japanio kaj Brazilo ) sume kovras pli ol du trionojn de la aligita membraro : ĉu ili konsentus egali ( eĉ pli ol nun ) al nombre sensignifaj partneroj? Trie, ĉiu reformo kuntrenus pli - malpli drastajn ŝanĝojn ĉe la personaro : ĉu sen rezistoj? Kiel ajn, ekzistas limdato, eĉ morta linio, kiel dirus la angloj : kiam la individua membraro konsistos plejparte el okcidenteŭropaj emeritoj, UEA ne estos plu memreformebla. Detalan statistikon mi ne konas, sed mi perceptas ke la tempo laboras kontraŭ ia sukcesa perestrojko de tiu asocio.

LOdE : Kio okazas tiam? Ĉu tiaj asocioj mortas?

GS : Ne nepre, kaj ne tuj. Simple ili ne havas plu internan forton por naĝi en la makrosocio, sed nur por flosi. Eventualaj ŝanĝoj dependos nur de eksteraj makrosociaj novaĵoj, ne de internaj mikrosociaj premoj. Por Esperantio ĝenerale la enkonduko de interreto povus esti unu el tiuj eksteraj makrosociaj novaĵoj. Interalie la Esperanta Civito estis teorie pensebla, sed praktike nerealigebla antaŭ la disvastiĝo de interreto.

UEA devas ŝanĝi pensmanieron!

Dum konsultiĝo de mezeŭropaj E - organizaĵoj en Zagrebo ( 15–17 sep 2000 ) V. Morankić ( Kroatio ) prezentis interesan ideon. Li rimarkis, ke laŭ jara bilanco, UEA posedas kapitalon investatan per diversaj akcioj, obligacioj. Poste li starigis demandon : Ĉu eblus almenaŭ 10 aŭ 20 procentojn de la kapitalo investi en la Esperanto - movado, anstataŭ “ pliriĉigi Nederlandon ”?

Bedaŭrinde, pri la ideo aliaj partoprenantoj ne strebis diskuti. Ankaŭ estrarano de UEA Petr Chrdle el Ĉeĥio ne estis preta respondi la demandon, verŝajne pro tio, ke li en UEA ne okupiĝas pri financaj aferoj. Por ke la ideo de V. Morankić ne estu forgesita, mi volas pridiskuti ĝin.

Kion signifas investi kapitalon en E - movado? La problemon mi klarigos laŭ unu ekzemplo.

Legantoj povas imagi, ke en iu lando estas iu funkciulo de la landa E - movado. Li bezonas aŭton, ĉar antaŭan veturilon li devis ferrubigi. Havante la aŭton li povus esti pli utila al la movado kaj samtempe al sia familio.

Kial li ne povas normale aĉeti la aŭton ricevante simplan bankokrediton? Aĉetante aŭton li devis antaŭvidi en siaj elspezoj ne nur partopagojn sed ankaŭ kostojn de aŭta ekspluato. Pro tio ĉiumonataj partopagoj proponataj per bankoj estas por li tro grandaj. Legantoj devas scii, ke en vico de liaj elspezoj la ĉefaj estas kunligitaj kun edukado de liaj gefiloj - studentoj.

Do, kion li atendus flanke de UEA? Li volus ricevi pli taŭgan krediton de UEA, kiu ebligus al li pagi kontraŭ la aŭto. Kompreneble, ke UEA ricevus de li redonon de la kapitalo kaj pli grandan procenton ol tiu kiun la asocio ricevus de bankoj investante per ĝisnunaj metodoj.

Kiajn aliajn profitojn ricevus E - movado? Mi supozas, ke liaj familianoj vidante la helpon de la asocio, estus varbitaj al la movado. Ankaŭ konatoj de la familianoj interesiĝus pri la helpema E - movado.

Do, tiaj estas profitoj, sed nun oni devas serioze pridiskuti riskon kiu ĉiam akompanas investprocezon. Li laboras kiel instruisto kun almenaŭ kelkjara dunga perspektivo. Lia edzino ricevas renton. Oni vidas, ke la risko estas malgranda des pli, ke la gefiloj post siaj studoj malpligrandigos elspezojn de la familio. Nur malsanego aŭ alia malfeliĉo povus kaŭzi, ke la familio estos nepagipova.

Sed ekzistas nesimpla kontraŭa flanko de la problemo. Oni devas mencii pri diversaj leĝoj, impostsistemoj en Nederlando kaj en aliaj landoj, kiuj kaŭzus ke investado ne estus ebla en ĉiuj landoj. Resto, mi pensas, estas nur teknikaj problemoj. Sed en tiuj landoj en kiuj la ideo estus realigebla oni devas ĝin provi. Por tio estas bezonata nur ŝanĝo de pensmaniero de funkciuloj de UEA.

Mi donis nur unu ekzemplon de investeblecoj, sed laŭ mia scio en Kroatio estas jam preparitaj du projektoj : aĉeto de domo por Kroata E - Ligo en Zagrebo kaj renovigo de junulara restadejo Vila Amfora en Kostrena, propraĵo de E - Societo Rijeka, por ebligi akcepti en la restadejo 50 personojn je pli bona komforto.

Do, ekzistas diversaj eblecoj, nur estas bezonata bona volo de responsaj organoj de UEA.

Aleksander Zdechlik ( Pollando )

Trompaj proponoj el Niĝerio

En la pasintaj jaroj UEA ofte avertis pri trompaj almozpetoj kaj komercaj proponoj, kiujn precipe delegitoj de UEA ricevis. Lastatempe tiu misuzo de la Delegita Reto ĝenerale mildiĝis, sed insiste daŭras veni komercaj proponoj el Niĝerio.

La leteroj el Niĝerio proponas partoprenon en transpago de enormaj monsumoj kun promeso pri granda gajno. Tiuj proponoj estas tute falsaj kaj temas pri sisteme organizita krima agado. Antaŭe delegitoj de UEA ricevis ilin en anglalingvaj leteroj, sed lastatempe ili komencis veni ankaŭ rete, telefakse kaj eĉ telefone, kaj ankaŭ al aliaj esperantistoj ol delegitoj. Ankaŭ la uzata lingvo ĉiam pli ofte estas Esperanto.

Mi denove avertas, ke temas pri pura trompo. Oni ne respondu al la proponoj. Telefaksojn kaj leterojn, kune kun la koverto, oni povas plusendi al la Centra Oficejo de UEA sed oni ankaŭ povas transdoni ilin al la loka polico. En multaj landoj polico jam okupiĝas pri la afero.

Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA

Pri la historio

Mi loĝas en Francujo kaj estas via nova leganto. Estis plezuro ricevi la unuan postnovjaran numeron. Via datrevenaro estas ege interesa kaj tiurilate mi havas demandon : Ĉu ankaŭ antaŭ la regantarfalego en 1917 la E - movado estis subpremita en Ruslando?.. Min interesas la okazintaĵoj de 1911 : la fermo de la Ligo, arestoj, ktp. Ĉu ne pro tio Kabe forlasis la movadon, ĵus post la apero de lia vortaro? Ĉu la Ligo Ruslanda estis neŭtrala aŭ subtenis la ribelulojn de 1905?

Yenovk Lazian ( Francio )

Ni rekomendas legi la 40 - paĝan monografion Esperanto en Ruslando , kiu estis eldonita pasint - jare ( por ricevi ĝin sendu 6 IRK al nia adreso ). Kelkaj artikoloj pri ĉi tiu temo ( interalie, tri artikoloj pri la kazo Postnikov ) estas konsulteblaj en nia retpaĝaro. ( LOdE )

Sendanka tasko

La fondintoj de la Tutmonda Hilelista Asocio intencas, laŭ Mato Spekuljak ( LOdE . 2001 : 1 ), fariĝi ponto inter diversaj religioj. Bedaŭrinde la ilustraĵo, kiun vi uzis apud la letero, ne karigas la organizaĵon al islamanoj, judoj ktp. Vidu la bildon el La Humanisto , novaĵletero de la E - Asocio de Humanistoj.

La asocio ja entreprenas sendankan taskon pro tio, ke estas problemo kunvenigi ne nur malsamajn religiojn, sed ankaŭ multajn dividojn de tiuj religioj.

William H. Simcock ( Britio )

Religiaj notoj de aziano

Oni ofte plendis ke PV kaj PIV estas tro okcidentismaj ; nun, kunlaborante en la kadro de ReVo ( “ Reta Vortaro ”, vd http : / / www. uni - leipzig. de / esperanto / voko / revo / ) mi provas kompensi tiun malekvilibron. Hodiaŭ mi prezentas kelkajn pecojn religiajn.

Alaho

Alaho z La ununura Dio en islamo.

Rim. : La eŭropanoj kutime rigardas tiun vorton kiel nomon propran ; tamen laŭ miaj spertoj, la islamanoj mem emas traduki ĝin per la simpla “ Dio ”. Efektive, la plej evidenta kaj probabla etimo de tiu vorto estas la araba AL - ILAH, t. e. “ la dio ”. Ĝi estas egale uzata por la malnovtestamenta Eternulo, ankaŭ de la arabaj kristanoj.

Tradukoj :

Angle ~o : Allah. Ruse ~o : аллах

Budao

buda / o. 1 En budaismo : homo atinginta la plej altan nivelon de spirita perfekteco. 2 En budaismo : homforma figuro prezentanta la idealon de spirita perfekteco. 3 Speciale : budao Sidarto Gaŭtamo ( aŭ “ Gotamo ” ), la fondinto de budaismo ( 6–5 jc a. K. ).

Rim. : Tiusence “ Budao ” estas titolo, aŭ rango, iom simile al “ Kristo ”, kiu en la vulgara uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial, simile al “ la Profeto ” en islamo, oni devus diri “ la Budao ”.

budaismo. Filozofio ( aŭ, laŭ la kutima opinio, religio ) fondita de budao Sidarto Gaŭtamo kaj disvastiĝinta el Hindio en la Orientan Azion ( Ĉinio, Koreio, Japanio, Vjetnamio, Siberio ktp ).

budaisto, budaano. Homo akceptanta la instruon de budaismo.

Rim. : Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita formo por la sanskrita vorto buddha devus esti “ budo ” ; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimeco estus ĝena en iuj okazoj ( imagu ŝercojn pri “ telefonbudo ” ktp ).

Probable Zamenhof rigardis tiun vorton propra nomo, kaj donis al ĝi formon similan al unusilabaj propraj nomoj, kiel “ Anna ” kaj “ Emma ” : Buddo ( cetere, kiel en la rusa, pola, itala ). Proprajn nomojn li rigardis esceptaj periferiaĵoj, kiuj povas esti nur duone asimilitaj, ne tute apartenante al la lingvo.

Tamen la duobla konsonanto ja ĝenis la esperantistojn, kaj la Zamenhofa formo restis la malplej uzata. Anstataŭe, jam sufiĉe frue aperis alia natura formo asimilita : budao , kiu simple konservas la finaĵon a. Tiun formon preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj [ 1, 2, 3 ], kaj tiun formon uzas PV.

Tamen la eŭropanoj preferis misanalizi la Latinan transskribon : bud ( dh ) a → bu ( dd ) ha → budha, kaj en la sama epoko aperas en Eŭropo “ budhismo ” [ 4 ]. Waringhien, verkante PIV - on, misklasas la vorton inter “ la nomoj propraj ” kaj preferas la formon okcidentan [ PIV, p. xviii ] :

Por la hindaj nomoj mi helpis min precipe per la tre bona “ Leksikologia Komentario ”, kiun J. Régulo Pérez aldonis fine de “ Nepalo malfermas la pordon ”. Tamen unu punkton mi ne povis akcepti, t. e. la konservadon de h post konsonanto, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la kutimoj de nia lingvo... Sola escepto estas la Budho , kiun, post longa hezito, mi preferis al la Zamenhofa Buddo , ĉar en tiuj religiaj alnomoj plej grave estas konservi la internacian aspekton, ĉe kiu la h estas pli frapa ol la duobla d ; cetere Zamenhof mem skribis Kristo ( kaj ne Ĥristo ), Mesio ( kaj ne Maŝiaĥ ).

Ĉi tie enestas pluraj mallogikaĵoj :

Unue, en la ĵusaj ekzemploj ĝuste la internacia formo preferita de Zamenhof ankaŭ pli konformas al la kutimoj de la internacia lingvo ol la etimologia ; dum la formo Budho , tute male, aspektas plej barbare el ĉiuj.

Due, tiu barbaraĵo fakte estas malpli fidela al la originalo. En la originala Sanskrita vorto ne estas kombino el [ d ] kaj [ h ], sed unuopa sono, tre malsama ol la prononco postulata de la skribo budho , kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel maŝino kompare kun maŝino .

Trie, estas iom naiva imperiismo paroli pri grafika rekoneblo de okcidenta skribmaniero ( cetere, esceptante la italan, polan, hispanan... ) kiam temas pri vorto apartenanta al kultura rondo kiu tian skribon ne uzas.

Kaj super ĉio, la formo Budho estas misgvida : ĝi impresas kiel ekzakta transskribo de vorto sanskrita ( pro la nekutima kombino dh , kiu normale iĝas simpla d en la vortoj asimilitaj : darmo, bodisatvo ktp ) ; tial oni devus supozi ke temas pri Budha, hinduisma dio personiganta Merkuron! —vidu la bildon ).

Bedaŭrinde pro la aŭtoritato de PIV kaj la praktiko de la esperantlingvaj redaktoroj ĉion PIV - igi, nun la plej malbona formo Budho estas ankaŭ la plej uzata en Esperantujo.

[ Helpe de materialoj de Rubeno Fernandez Asensio kaj Haszpra Ottó ]

Tradukoj :

Angle ~o : Buddha ; ~ismo : Buddhism ; ~isto, ~ano : buddhist.

Bulgare ~o : буда.

Itale ~ismo : buddismo.

Pole ~o : Budda.

Ruse ~o : будда, будда ; ~ismo : буддизм ; ~isto, ~ano :

буддист.

Turke ~ismo : budizm, budistlik ; ~isto, ~ano : budist.

Fontoj

1. La Lumo Orienta : organo de la Japana Budaana Ligo Esperantista, 1933.

2. Narasu. Budao / Trad. el la japana Takeuĉi Tookiĉi, 1933.

3. Takeuĉi Tookiĉi. Budaisma fakvortaro , 1934.

4. La Budhismo , eldonis Budhana Ligo Esperantista, 1933.

Epifanio

2 Epifani / o. Evangelia epizodo kaj kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la Kristnasko.

a ) En la okcidenta kristanismo temas pri la veno de “ saĝuloj el la oriento ” [ Mt 2 ], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, Tri Reĝoj, kiuj salutis Jesuon kiel Kriston.

b ) En la orienta kristanismo temas pri Dia apero en la tri personoj dum la bapto de la Sinjoro [ Mt 3 : 16 - 17 ], kiu epizodo malfermas la publikan agadon de Jesuo.

Rim. : En la orienta kristana mondo, de Etiopio ĝis Rusio, oni kutimas veni al rivero ( Jordano ), beni tie la akvon kaj sin bani. Afero simpla en Etiopio, sed kiu necesigas elhakadon de glacitruo en Rusio.

Tradukoj :

angle Epiphany.

greke θεοφάνεια ; ~o : επιφάνεια.

latine festum magorum, festum regum.

ruse ~o a : поклонение волхвов ; ~o b : крещение господне ; ~o : богоявление

Sergio Pokrovskij

Politike korekta evangelio

Cool, Gerard. Sava la savontino . —Pazarĝik : Belloprint, 2000. —250 pĝ.

Kvankam estas kompreneble, ke la ŝanĝo de la jarmiloj estas plene konvencia dato ( finfine, eĉ la reala dato de naskiĝo de Jesuo Kristo diferencas de la oficiale akceptita je kelkaj jaroj ), la magia cifero elvokis speciale grandajn festojn kaj dediĉitan al ĝi literaturon. Aperis novaj verkoj —kaj estas reeldonataj la malnovaj, kiuj temas pri gravaj ŝanĝoj de la mondo okaze de la nova jarmilo. Kaj, nature, pluraj el tiaj verkoj sekvas modelojn de Evangelioj.

Ĝenerale, nove verkitaj “ evangelioj ” dividiĝas je du subĝenroj : novaj beletraj versioj de la vivo de Jesuo ( ekzemple, La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov ) kaj rakontoj pri novaj kristsimilaj savantoj de la mondo ( ekzemple, Fremdulo en fremda lando de Robert Heinlein ). Ambaŭ specoj, nove verkitaj kaj reeldonitaj, aperis en diversaj lingvoj okaze de la jarmilŝanĝo, kaj la recenzata libro apartenas al tiu vico de la dua speco —en Esperanto.

La verko, verdire, estas beletra nur laŭforme. Ĝi estas pli rakonto pri la ideoj de la aŭtoro, kiel savi la mondon de la plej gravaj danĝeroj kun iom da beletra ( fikcia ) garnaĵo, por ke oni pli volonte legu la libron. La unua, malgranda, parto de la libro eĉ estas simpla listigo de tiuj plej gravaj monddanĝeroj. Poste sekvas la granda “ fikcia ” dua parto pri la vivo de la nova kristsimila persono, kie grandan spacon okupas tamen ne la vivhistorio sed rerakonto de ties Mond - Sav - Plano de “ verdaj paculoj ”.

La fikcia historio de la protagonisto estas, tamen, iom bizara : nova “ Kristo ” estas virino Sava, filino de negro kaj ĉinino, kaj havas liberajn seksajn morojn egale amante virojn kaj virinojn. Certe, tiuj trajtoj estas tre fidela sekvo de la “ politika korekteco ” nepra nuntempe en Okcidenta Eŭropo kaj Usono —sed en tioma kvanto ĝi ŝajnas iom troa. Cetere, kial do moderna “ evangelio ” ne estu politike korekta?

Ŝi naskiĝas mirakle, precize noktomeze dum la jarmilŝanĝo, post 24 - taga gravedperiodo de sia patrino. Kaj ankaŭ poste ŝi kreskis kaj lernis kun rapideco 12 - obla kompare al normala infano —( lun ) monato al ŝi estas egala al jaro. ( Nu, por esperantistoj tio ne estas miraklo, ĉar ja eĉ ĉiu novico scias ke nian lingvon oni lernas dum tiom da monatoj, kiom da jaroj estas bezonataj por lerni fremdan nacian lingvon! ) Certe, tri saĝuloj el tri universitatoj trovis ŝin per astrologiaj donitaĵoj ; inter la okazaĵoj de ŝia vivo estis kaj pikniko, kie ŝi trinkigis el kelkaj vinboteloj kvinmilhoman amason ; okazis ankaŭ fasto en dezerto. Verd - Verdan Movadon por la mondsavo, kies kreo estas ŝia ĉefa tasko, ekgvidis, krom ŝi, 12 personoj... Tamen, diference de aliaj modernaj “ evangelioj ”, neniu krucumo aŭ alispeca pereo okazis en la fino de ŝia vivo : la finalo restas malfermita, kaj, ŝajne, la aŭtoro nenion tian antaŭvidas.

Cetere, por fakuloj pri astrologio, la plej fantasta elemento de la libro estas ne mirakla naskiĝo kaj kresko de Sava, ne ŝiaj rememoroj pri antaŭaj teraj vivoj, sed la astra dispozicio sur la ĉielo : 31 dec 2000 ne estis plenluno ( ĝi, eĉ kun luneklipso, okazis 9 jan 2001 ), kaj planedoj Marso, Jupitero kaj Saturno estis en tiu momento nek unu apud la alia, nek apud Luno. Kontroli tion oni povas en ajna kalendaro.

La verko havas idean fonon, pruntitan el diversaj literaturaj verkoj, filozofioj kaj sociaj movadoj. Kiam oni legas ĝin, senteblas tre grava influo de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári ( modernaj homoj estas ofte nomataj “ behinoj ” ), supre menciita libro de Heinlein, teorio pri reenkarniĝo, instruo de Martinus ( modernaj homoj estas nomataj, krom “ behinoj ”, ankaŭ “ krizhomoj ”, kiuj nur evoluas direkte al “ veraj homoj ” ), modernaj programoj de verduloj. La bazo de la Mond - Sav - Plano estas Esperanto, vegetaranismo, ŝanĝo de la karaktero de moderna kapitalismo kaj kelkaj aliaj similaj konceptoj. En la libro ĝenerale senteblas forta kontraŭstaro al kapitalismo, globalismo, tutmonda disvastigado de la angla lingvo, nuntempa kristanismo ( speciale Rom - Katolika eklezio ). Ĝenerale, senteblas ke la aŭtoro estas esperantisto, proksima al verduloj, kun certaj mistikaj inklinoj.

Speciala trajto de la verko estas la lingvaĵo. La aŭtoro speciale klarigas siajn ideojn pri modera “ atismo ”, propra sistemo de landonomoj, ktp. Tamen, ŝajne, la komuna lingvouzo influas lin pli ol propraj teorioj, kaj li mem foje hezitas inter “ biologio ” kaj “ biologiko ”, ktp. Do, la nekutimaj lingvoformoj ne tro ĝenas la leganton.

Ĉu rekomendi legi aŭ ne —estas la ĉefa demando, kiun devas respondi la recenzanto. Sed mi hezitas. De unu flanko, estas interese konatiĝi kun kelkaj ideoj de la aŭtoro, kaj tio povas esti eĉ utila por pli facile kompreni kelkajn ideojn, per kiuj vivas la moderna socio. De alia flanko, la stilo de la libro estas tro peza, diversaj pensoj ripetiĝas sen iu disvolviĝo plurfoje ; kaj pro tio, sen speciala kunsento al la aŭtoraj ideoj, legi la libron estas tro enue. Eble, la peza stilo de la aŭtoro malhelpis lin ĝis nun trovi eldonantojn de siaj verkoj ( laŭ kovrilpaĝa indiko, tio estas lia unua libro, kvankam verkis li kelkajn ). Do, se vin entuziasmigas nova speco de verda filozofio —legu, aliokaze —ŝparu la tempon.

Nikolao Gudskov

Lumo fine de la tunelo

Picasso, Marco. La tunelo : Romano originale verkita en Esperanto. La Chaux - de - Fonds : LF - koop, 1998. —176 pĝ.

“ Koridoroj finiĝas per muro,

sed tuneloj eliras al lum ! ”

( Vladimir Vysockij )

La tunelo , originala romano de Marco Picasso, rakontas pri eventoj okazantaj ĉe Alpa montaro, en du nenomitaj landoj ( konjekteble Italio kaj Francio aŭ Svislando ). Jes, la tuŝitaj problemoj universalas, ĉio ĉi povus okazi ie ajn en la moderna mondo —do la romano estas interesa por leganto en ajna lando. ( Ĉu ne tion, ideale, devas celi ĉiu originala verko en Esperanto? )

Oni planas konstrui aŭtoŝoseon, kiu rekte kunigos la landojn per tunelo. Tamen tio perturbos la vivon en montaraj vilaĝoj, kaj pli grave —la grundo interne malfirmas, la konstruado estas tre danĝera. Tamen tro grandaj potenculoj ĝin bezonas, tro granda mono turniĝas ĉirkaŭ la projekto. Neniu volas aŭdi la honestan fakulon. La direktoro de la entrepreno, por eviti disputojn, “ ekzilas ” lin oficvojaĝi en Sud - Amerikon.

Li trovas subtenon translime kaj inter lokaj “ verduloj ” —sed ne ĉio tiom simplas, ankaŭ pri manieroj protekti la naturon ekzistas tute diversaj opinioj... Kaj interplektite kun ĉio ĉi preskaŭ nerimarkeble naskiĝas kaj kreskas la amo. Sed ankaŭ lige kun ĝi la heroo spertas doloran frustradon.

Ĉu oni povas amori nur por amuziĝi? Ĉu facilas distingi inter porokaza seksumado kaj profunda amo? Ĉu la homo ŝatinta flirtajn rilatojn —eble pro neniam spertita vera amo —povas plene ŝanĝi sian karakteron?

Pluraj demandoj aperas, kaj la leganto devas mem ilin respondi. Same pri rilatoj inter homo kaj naturo, inter devo kaj konscienco, inter libero kaj respondeco.

La romano respegulas la vivon, kiu estas ĉiam komplika. La aŭtoro ne donas pretajn respondojn ; ankaŭ pri pluevoluo de la eventoj oni povas fantazii : la priskribo abrupte finiĝas en la plej streĉita momento.

La lingvaĵo estas libera kaj bela. Vere ĝuindas freŝaj ( foje preskaŭ Lorjakecaj ) esprimoj : “ jarfina vetero ” ; “ larmoj, kiujn dabe kisetante li forprenis ” ; “ baldaŭ, eble hodiaŭ mem ” ; “ li miris ke asocio... povus sideji en loko tia ”. Eraroj ne pli multas ol kutime —plejparte estas nur miskompostaĵoj, kvankam kelkloke aperas kontraŭlogika pluralo ĉe “ pantalonoj ” ks., kaj misuzo de “ sia ” anstataŭ lia / ŝia.

Tre ofte, kaj precipe en originala Esperanto - literaturo, mi kun granda bedaŭro konstatis palan artefaritecon, neversimilecon de ĉio priskribata. La tunelo estas feliĉa escepto el tiu tendenco, kaj mi sincere rekomendas ĝin al legantoj.

Valentin Melnikov

Novaj libroj

Antologio de la serba poezio : ( 1200 - 2000 ) / Komp. Srdj Aranđelović. Tradukis Margarethe - Greta Stoll, Zlatoje Martinov, Marko Petrović k. a. —Beograd : SEL, 1998. —500 pĝ.

Jen plia antologio. Ĝi venas el la lando multe suferinta dum la senfinaj militoj. Sed ne nur militistojn ĝi donis. La tuta klera mondo konas kaj relegas la Ĥazaran vortaron de Milorad Pavić, por doni almenaŭ unu ekzemplon.

Cetere, du poemoj de Pavić estas en la volumo, tamen per pli multaj poemoj estas reprezentitaj Jovan Dučić, Milan Rakić, Aleksa šantić, Miloš Crnjanski.

Tiu lasta skribis interalie :

Nun ni sentas nin mildaj kaj reĝaj

Ekpensas ni : ho, kiel estas neĝaj

pintoj uralaj!

Ĉu ne estas mirinde ricevi tian saluton el montoj balkanaj?

Gian Carlo Fighiera. La strategio de Esperanto en la nova jarmilo . –Rotterdam : UEA, 2000. –24 pĝ. –( Diskutkajeroj ; Vol. 4 ).

Laŭ la dorspaĝa klarigo,

En ĉi tiu kajero Gian Carlo Fighiera skizas la celojn de la agado per kaj por Esperanto, la problemaron komunumo / movado, la rolon de UEA kaj kritikojn pri ĝi, kaj faras konkretajn proponojn pri la evoluigo de la Esperanto - strategio por la proksima estonteco.

Ho, jes, bone. Diskutindaĵoj ne mankas. Ekzemple, tute neatendite la aŭtoro mencias pri “ provo kapti kaj uzi Heroldo por personaj celoj ” kaj proponas al ĉiuj “ fotokopion de la nerespektita transdona protokolo al la aŭtoro de la nuna skribaĵo ” ( faksnumero kaj ret - adreso estas aldonitaj, kompreneble ). Ial tio memorigas pri la protagonisto de Jules Verne, kiu eldonis belegan mapon de Ameriko, en kiun li ial kaj iel enmetis Japanion.

Epitomo de la Alianco Universala Kalamata : La Alianco Universala, 1998. –34 pĝ.

Returninte la paĝon vi povas legi pri Mond - Sav - Plano. Sed se ial la ideoj de Sava la savontino de imponas vin, konatiĝu kun La Alianco Universala. Ĝi modeste prezentas sin jam sur la kovril - paĝo :

La Alianco Universala estas Spirituala, Socia Kai Tutmonda Movado de nia Humaneco por Tutkosma feliĉo Kai Senlima Vivo per Eterna Saĝo, Nova Kosmokreiva Povo, Universala Ora Erao Kai Tutkosma Unuiĝo , rimedoj por la Kvina Nova Humaneca Regno en la Naturo : La Euhumaneca Nova Kosmo .

Ankaŭ la Epitomo havas modestan celon. Laŭ la prologo, ĝi

... estas iĝi la “ LIBRO DE LA TRIA JARMILO ” ( baza libro, sed tamen ne “ sakrala ” ). Ĝi temas pri ĉiuj fakoj de la diversaj homaj agadoj, laŭ nuntempaj aŭ estontaj cirkonstancaroj.

Ktp. Legu kaj aliĝu. Sed antaŭ iĝi Tutmonda Kunordiganto vi evidente devas esti servanto, kiu “ memvolontas senpage plenumi respondecojn kaj apartajn agojn ”.

Festlibro pri Ivo Lapenna

( HeKo ) La esearo honore al Ivo Lapenna aperos en Danlando fare de Torben Kehlet, kiu prizorgos la presadon kaj surprenos ankaŭ la financan respondecon. Krome la tuto eldoniĝos ankaŭ kiel kompakta disko : teksto kaj fotoj aperos sur la ekrano de la komputilposedantoj. La enhavo estas jam delonge preskaŭ fermita, kaj tamen ankoraŭ detaloj devas esti aranĝitaj, ekzemple la lokado de la fotoj. Sed la certeco ke la libro aperos donas novan elanon ankaŭ al la redaktoro.

La antaŭaj klopodoj trovi eldonanton malsukcesis. UEA, akirinte la kompletan manuskripton, rifuzis eldoni la verkon pro taksita tro alta kosto kaj pro pluraj supozataj mankoj, kiujn ĝi trovis. La ideo de UEA, kiel tegmenta instanco de la movado, aperigi mem volumon pri Lapenna ŝajne ekzistas, sed la koncepto estas tute alia ol tiu nia, kiu ne celas sekan bio - bibliografian akademiaĵon, sed konsideras ankaŭ la emocian aliron de la E - mondanoj al la personeco de Ivo Lapenna. Do ne strange, ke la du ideoj ne koincidas, kaj estas espero, ke plia verko pri la personeco de tiom unika homo pli aŭ malpli frue aldoniĝos...

Ankaŭ Flandra E - Ligo ricevis la tutan manuskripton, sed dum monatoj ne respondis al la propono pri publikigo. La strukturo pri decidoj en FEL ampleksas plurajn personojn, kaj do respondoj ne venas rapide. Tial la solvo proponita de Torben Kehlet superpasis ankaŭ la heziton de FEL.

Carlo Minnaja Prezidanto de la Internacia Scienca Instituto “ Ivo Lapenna

Grass en la serio “ Oriento - Okcidento ”

( GK UEA ) Mejloŝtona verko en la postmilita germana literaturo, La lada tambureto de la Nobel - premiito Günter Grass, estas nun legebla en Esperanto. Tradukis ĝin Tomasz Chmielik kaj eldonis KLEKS, firmao de Georgo Handzlik, kiu apud pollingvaj verkoj lastatempe aperigis plurajn librojn en grafike altkvalita vesto ankaŭ en Esperanto. La tradukinto kaj la eldoninto lanĉis la libron en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 25an de novembro, kien ili portis ĝin rekte el la presejo, pretiginta la unuan kvanton en la tago antaŭ la Malferma Tago.

La apero de La lada tambureto ( Die Blechtrommel ) en 1959 skuis ne nur la literaturan mondon sed ankaŭ pli vaste la germanan socion. Dum jaroj ĝi estis objekto de kritikaj atakoj, sed samtempe oni tradukis ĝin en dekojn da lingvoj. Hodiaŭ ĝi estas rekonita kiel la plej grava verko de la germana literaturo post la dua mondmilito. Poeto H. M. Enzensberger karakterizis ĝin : “ Ĝi estas sagao de la Libera Urbo Gdansko, poezia provo savi antaŭ forgeso tiun malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj germanoj, judoj kaj kaŝuboj. ” La aŭtoro mem naskiĝis en Gdansko en 1927 kaj pasigis tie siajn infanaĝon kaj fruan junecon.

Per La lada tambureto la eldonejo KLEKS partoprenas en la Serio Oriento - Okcidento, en kiu ekde 1961 aperas reprezentaj verkoj de naciaj literaturoj el diversaj partoj de la mondo. La Serio estas aŭspiciata de UEA, kies estraro decidas pri la akcepto de novaj verkoj en ĝi. Per la Serio UEA kontribuas al la programo de Unesko por reciproka aprecado de kulturoj de Oriento kaj Okcidento.

“ Malvivaj animoj ” en Esperanto

Libroserio Oriento - Okcidento estas la plej konata kaj longedaŭra eldonprojekto en Esperantujo. En ĝi aperas aparte gravaj kaj reprezentaj verkoj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Verkoj de Dante, Shakespeare, Kafka kaj Márquez najbaras kun tiuj de Mori Oogai, Chun - Chan Yeh kaj Tagore. La serio prezentas ankaŭ la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj kaj folkloraj, entenataj en La Nobla Korano , Kalevala , mondpoezia antologio Tutmonda sonoro ...

La malcentra funkciado de la serio ebligis partoprenon de diversaj eldonejoj kaj eminentaj tradukistoj. La talento de William Auld, Fernando de Diego, Kálmán Kalocsay, Konisi Gaku, Miyamoto Masao, Sergio Pokrovskij kaj de aliaj majstroj, multiplikita je la valoro de la verkoj, konsiderinde kontribuis al evoluo de nia literatura lingvo.

Ĝis 1991 la rusan literaturon reprezentis nur Elektitaj fabloj de Ivan Krilov ( 1979 ). Sed en la 1990aj jaroj Sezonoj riĉigis la serion per La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov ( tradukis Sergio Pokrovskij ) kaj Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij ( tradukis Andrej Parfentjev ). Nun la rusa literaturo definitive ricevas dignan lokon en Oriento - Okcidento per Malvivaj animoj de Nikolaj Gogol.

Puŝkin en 1835 donacis al Gogol la ideon pri la intrigo, el kiu Puŝkin intencis fari poemon. Kaj Gogol difinis la ĝenron de sia ĉefplenumo poemo ; supozeble li estis inspirita de Puŝkin : Eŭgeno Onegin estas neproza romano, kaj Malvivaj animoj —neversa poemo.

Gogol planis verki tri volumojn. La unuan parton li konsideris malpli grava ol la du verkotaj : “ Kompare al ili ĝi ŝajnas al mi simila al perono, haste farita de provinca arĥitekto al palaco, kiu estas intencita kiel kolosa konstruaĵo ”.

La laboro pri la dua volumo daŭris, kun paŭzoj, dum dek jaroj, sed la manuskripton de la redaktita teksto Gogol forbruligis, kaj post naŭ tagoj lia vivo finiĝis. Estis trovitaj nur kelkaj malnete verkitaj kajeroj, hazarde falintaj post librojn en la ŝranko. La tria volumo eĉ ne estis komencita. Laŭ kelkaj indikoj, ĝia intrigo devus disvolviĝi en Siberio...

Sed jam la unua volumo fariĝis klasikaĵo, unu el la plej fierindaj verkoj de la rusa literaturo. Jam dum la vivo de la aŭtoro la kritika literaturo pri Malvivaj animoj multoble superis la amplekson de la teksto mem. La figuroj de la protagonistoj metaforiĝis. Aperis pluraj teatraj kaj kinofilmaj versioj de la poemo en Ruslando kaj eksterlande, televida filmo kaj eĉ opero de Rodion Ŝcxedrin ( 1976 ).

La poemo estas tradukita al pluraj lingvoj, nun ankaŭ al Esperanto. La eldonejo Sezonoj kaj la tradukinto, Vladimir Vyĉegĵanin, opinios sian celon plenumita, se en Esperantujo oni parolos pri iu avara kiel Pluŝkin, mensogema kiel Nozdrjov, malsprita kiel Koroboĉka aŭ pri Ĉiĉikoveskaj projektoj.

La libro estas fortike bindita kun jako ( kromkovrilo ) de Maria Baĵenova ( simile al Resurekto ). Ĝi estos mendebla ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 18 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 30 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 69 rubloj ( plus sendokosto ).

Aleksander Korĵenkov

Gazetoj

“ Ruslanda Esperantisto ”. 2001 : 1

Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto.

La ĉefa materialo de la 91a numero estas la ruslingva adapto de Esperanto en 2000 de Aleksander Korĵenkov. Kiel kutime, enestas E - novaĵoj, rezultoj de niaj konkursoj kaj bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro . Artur Artejev rakontas pri sia E - kurso, kiun aperigas Komia gazeto Raduga .

Ruslandaj abonantoj de La Ondo por ricevi RE simple sendu al la redakcia adreso 15 rublojn per poŝtmarkoj.

HaGo

“ La Ondo ” ĉiam pli internacia

La lasta jaro de l jarmilo rekonfirmis la tendencon al pliinternaciiĝo. Ĉiam kreskas la nombro de la abonantoj kaj abonlandoj. En 2000 La Ondo ricevis 360 rektajn abonkotizojn el 36 landoj.

1998 1999 2000 Ruslando 147 133 122 Aliaj landoj 136 170 238 Sume, rektaj abonoj 283 303 360 Kolektivaj abonoj 0 0 500 Abonoj, entute 283 303 860 Landoj kun rektaj abonintoj 29 35 36

Reale oni legas La Ondo n en pli multaj landoj. En nia dissendolisto estas pliaj 76 personoj ( perantoj, kunlaborantoj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj ), kiuj ricevas la revuon senpage, interalie en landoj sen abonantoj. Krome, inter la membroj de EAB, kiuj ricevas la revuon per speciala kontrakto, estas esperantistoj el Bharato, Irlando, Libano, Luksemburgio kaj Samoa Insularo. Entute en 2000 ni sendadis la revuon al 936 adresoj en 46 landoj. La restintaj ekzempleroj estis uzataj reklam - cele, interalie en la Kongreso de SAT ( Moskvo ) kaj dum la Pollanda vojaĝo de la ĉefredaktoro.

Cetere, dank al ĉi tiu vojaĝo Pollando sukcesis superi Usonon, kie la nombro de la abonintoj ne ŝanĝiĝis. La unua landodeko ( sen Britio, kie estas pli ol duono de nia legantaro ) estas jena :

Ruslando ( 122 ), Pollando ( 28 ), Usono ( 22 ), Svedio ( 18 ), Francio ( 17 ), Brazilo ( 15 ), Italio ( 14 ), Japanio ( 14 ), Finnlando ( 13 ), Germanio ( 12 ).

Ni supozas, ke post du - tri jaroj ni havos 100 rektajn abonantojn en Ruslando kaj 300 en aliaj landoj. Pri kolektivaj abonantoj ne estas eble prognozi, sed ni volonte kontraktos kun landaj kaj regionaj asocioj, kiuj havas problemojn pri la propra organo.

Inter la urboj Londono suferas pro altajdo de Ondo j plej multe, ĉar ni sendas tien 32 ekzemplerojn ĉiumonate. Tamen la rekte pagintaj abonantoj plej abundas en nigramara ruslanda urbo Soĉi ( 11 ) —dankon al Vladimir Bespalov! Sekvas Moskvo ( 9 ), Krakovo ( 6 ), Varsovio kaj Tokio ( po 5 ).

AlKo

Ricevitaj gazetoj

Antaŭen. 2000 / 25 ;

ELNA Update. 2000 / 4 ;

Esperanto. 2001 / 1 ;

Esperanto USA. 2000 / 6 ;

Eventoj. 2000 / 177 - 200 ;

Franca Esperantisto. 2000 / 524 ;

Heroldo de Esperanto. 2000 / 16 ;

Komencanto. 2001 / 1 ;

Konkordo. 2001 / 1 ;

La Gazeto. 2000 / 91 ;

La Ondo de Esperanto. 2001 / 2 ;

La Revuo Orienta. 2001 / 1 ;

l esperanto. 2001 / 1 ;

Monato. 2001 / 1 ;

REGo. 2001 / 1 ;

Ruslanda Esperantisto. 2001 / 1 ;

SAT - Amikaro. 2000 / 556, 2001 / 557 ;

Scottish Esperanto Bulletin. 2001 / 1 ;

Sennaciulo. 2001 / 1 ;

Spiritisma Esperanto - Informilo. 2000 / 112 ;

SES Informas. 2001 / 1 ;

Tempo. 2000 / 4 ;

Venezuela Stelo. 2000 / 68.

Mozaiko

La lasta pasint - jarmila tasko

Ni ricevis 12 respondojn por la novjara konkurso. Preskaŭ ĉiuj venintaj respondoj estas ĝustaj ; kelkaj havis eraretojn, kiujn ni pardonas al la solvintoj. Iliaj nomoj estas : Sergei Pahomov, Vadim Oparin, Miĥail Maĥnaĉ, Valentin Melnikov, Georgij Kokolija ( ĉiuj el Ruslando ), Alwyn Kind, Polly Brown, Angus Wilkinson ( ĉiuj el Britio ), Svetlana Pohorila ( Ukrainio ).

La libropremiojn lote gajnis tri ruslandanoj : Svetlana Konjaŝova ( Sanboli ), Viktor Alikin ( Permo ) kaj Vladimir Vyĉegĵanin ( Niĵnij Tagil ). Niaj gratuloj!

La ĝustaj solvoj estas : ĉevalo, fiŝo, serpento, musoj .

La frazo estas : Feliĉan novan jarmilon!

Krucvortenigmo “ Alfabeto ”

En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj - respondoj, sube estas la demandoj. Via tasko estas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.

A. Besto.

D. Vegetaĵo kun diversformaj floroj ( R ). Konjunkcio.

E. Aparato por suprenlevi grenon ( R ). Ĝardeno, kie Dio lokis Adamon kaj Evan ( R ).

F. Granda muzikinstrumento ( R ).

I. Eŭropano ( R ). Figuro de diaĵo, honorata per kulto. Sankta birdo de la antikvaj Egiptoj ( R ).

K. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu. Kapo sen haroj. Plidensigi ( R ). Kesto por vojaĝoj. Demanda pronomo. Eligi laŭtajn akrajn voĉsonojn ( R ). Ŝtopilo por enlasi aŭ ellasi fluaĵon aŭ gason.

L. Alojo el kupro kaj zinko ( R ).

M. Celita agado ( R ). Vasta etendaĵo da sala akvo.

N. Amaso da densaj akvovaporoj, pendanta en la ĉielo ( R ). Akva feo ( R ). Adverbo.

O. Manko de lumo en loko, kiun korpo apartigas de la lumo. Narkota substanco ( R ). Fortika substanco, el kiu konsistas la skeleto de la homo ( R ). La... de Esperanto. Organo de aŭdkapablo ( R ).

P. Pingla arbo. Eŭropano ( R ). Speco de saketo, alkudrita al vestaĵo ( R ).

R. Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro ( R ).

S. Longa tabulo, per kiu oni glitas sur neĝo.

T. Bulbofloro ( R ).

U. Unuiĝo.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj atingu nin antaŭ 10 maj. 2001 poŝte ( la redakcia adreso ) aŭ rete (

kulakova@akb. mplik. ru
). Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

En la dua numero enŝteliĝis eraro. En la horizontala linio 11 estis forgesita indiko ( R ), do devas esti : 11. Birdo, noktohirundo ( R ).

Ni atendas enigmojn de niaj legantoj.

Kiom estas sep plus sep?

Virino estas ĉe viandejo. Ŝi mendas iom da bovaĵo kaj iom da ŝafaĵo. La kosto estas 7 dolaroj por ĉiu kvanto.

—Tio estas entute 14 dolaroj, sinjorino, —diras la buĉisto.

—Ne, vi eraras. Estas nur 11 dolaroj, —ŝi respondas.

—Pardonu min, sinjorino, sed 7 plus 7 estas 14, —insistas la buĉisto.

—Ne, vi denove eraras, sinjoro. Vere, 7 plus 7 estas 11. Mi pruvos ĝin al vi : Kiam mi edziniĝis, mi jam havis 4 infanojn, kaj ankaŭ mia edzo simile jam havis 4 infanojn. Poste ni kune faris 3 infanojn. Do, li tiam havas 7 infanojn kaj mi havas 7 infanojn. Kiam mi nombras la infanojn mi atingas 11. Do, sinjoro, klare 7 plus 7 estas 11.

Sendis Grigori Arosev

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C, Ĉ ( LOdE - 75 ) D ( LOdE - 76 )

E

Eĉ korekta uzo de participoj ne garantias, ke oni vin komprenos.

Eĉ plej granda monsumo utilas al nenio, se ĝi nur kuŝas en tirkesto.

Edziĝringo ne malebligas enamiĝon, donas nur pli da spico.

Ekzistas aferoj pri kiuj eĉ ne sonĝis filozofoj, ekzemple : la aldonvalora imposto.

Ekzistas esperantistoj, samideanoj kaj homoj kiuj parolas Esperanton.

Ekzistas fenomenoj senlimaj kaj internaciaj, kiuj funkcias glate sen lingvo internacia, ekzemple, muziko aŭ stulteco.

En ĉiu lingvo oni ne komprenas ĝuste tion, kion postulas la aŭskultantoj.

En la Esperanta literaturo unu libron pri ekonomio akompanas cent poemaroj.

En kelkaj libroj la plej interesa paĝo estas la kolofona.

En la komenco estis la vorto, ĉu ĝi estis neologismo?

Tutmonda fabelkonkurso por infanoj

Paatalo - instituto, edukejo por amatoraj verkistoj en Taivalkoski, komunumo en Norda Finnlando, organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj ĉiujare ekde 1994. Tiu konkurso fariĝis tre konata kaj populara en la lando.

En Metsakyla, vilaĝo en Taivalkoski, de kelkaj jaroj aktivas E - grupo gvidata de s - ino Aini Vaaraniemi. Laŭ ĝia iniciato, la vilaĝa asocio de Metsakyla proponis aldonon de Esperanta branĉo al la konkurso de la jaro 2000. Malgraŭ mallonga tempo alvenis 25 verkoj el 8 landoj. La publikigo de la rezultoj kaj la ĉeesto de unu el la ne - finnaj premiitoj, Stefani Strunjek el Kroatio kun sia instruistino Judita Rey - Hudechek, altiris multe da atento de ĵurnalistoj.

Pro la sukceso de la unua provo, ankaŭ la konkurso en 2001 havas Esperantan branĉon. La Estraro de UEA asignis al ĝi la aŭspiciojn de UEA por rekoni la gravecon de tiu unika iniciato kaj por kontribui al ĝia diskonigo.

La konkurso bonvenigas fabelojn de infanoj, kiuj jam scipovas aŭ nur studas Esperanton. Estas tri aĝkategorioj : A. infanoj ĝis 9 - jaraj ; B. 9–11 - jaraj ; C. 12–14 - jaraj. La konkursaĵoj povas ampleksi maksimume tri tajpitajn paĝojn. Minimuma limo ne estas. La konkursaĵoj devas alveni plej laste 31 jul 2001 ĉe la adreso : Paatalo - Instituto, PL 39, FI - 93401 Taivalkoski, Finnlando.

Oni skribu sur la koverto la vorton “ Fabelkonkurso ”. Ĉiu konkursaĵo estu signita per pseŭdonimo. En akompana koverto estu la vera nomo, naskiĝdato, adreso kaj, se eble, telefonnumero aŭ retadreso.

La rezultojn oni publikigos en la Tago de Fabelo ( 18 okt ) samtempe kun la rezultoj de la finnlingva konkurso. La publikigo estos programero de infana kultursemajno, tradicie okazanta en Taivalkoski oktobre.

Pli da informoj pri la konkurso haveblas ĉe Aini Vaaraniemi ( Vaarajarventie 26 A, FI - 93590 Vanhala, Finnlando Rete :

aini. vaaraniemi@pp. inet. fi
).

Paatalo - instituto, fondita en 1990, portas la nomon de Kalle Paatalo, la plej populara finna verkisto de la lastaj kvardek jaroj. Li naskiĝis en Taivalkoski en 1919 kaj mortis en Tampereo en 2000. Lia hejmregiono estas konata al esperantistoj per la filmo Reveno al Finnlando de Roman Dobrzynski pri la vivo de pola sklavlaboristo dum la dua mondmilito.

Literatura konkurso EKRA - 2001

Esperantista domo de kulturo “ D - ro Ivan Kirĉev ” en Razgrado ( Bulgario ), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto EKRA - 2001, je libera temo.

La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj ( Esperantista domo de kulturo D - ro Ivan Kirĉev str. Sv. Kliment, EK - 3, BG - 7200 Razgrad, Bulgario ). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo. La ĵurio kunsidos 7 jun 2001.

La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno ( Razgrad ). La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus - 2001 en Razgrad ( 8 - 9 jun 2001 ) organizota kunlabore kun LF - koop.

Donacoj

Fonduso “ Amiko ”

La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto .

Tapio Sormunen ( Finnlando ) 24. 00 EUR

Sabin Orueta ( Hispanio ) 50. 00 EUR

Kerstin Kristoferson ( Svedio ) 77. 00 DEM

Entute en 2000 117. 50 EUR

Abonhelpa Fonduso

La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

Anonima ( Moskvo, Ruslando ) 270. 00 RUR

Tatjana Kulakova ( Ruslando ) 135. 00 RUR

Bård Hekland ( Ruslando / Norvegio ) 150. 00 RUR

Carme Llapart Costa ( Hispanio ) 98. 20 EUR

Entute en 2000 119. 50 EUR

Fonduso “ Informado ”

La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k. < ; |> ; s.

Entute en 2000 0. 00 EUR

Fonduso “ Trans la krado ”

La fonduso estas uzata por ekspedo de lernomaterialo, gazetoj kaj libroj en Esperanto responde al informpetoj, kiujn ni ricevas el prizonoj.

Entute en 2000 0. 00 EUR

“ Rusa Antologio ”

La donacintoj de la subtena kotizo ( 50 eŭroj aŭ 500 rubloj ) ricevos la volumon tuj post la eldono. La listo de la subtenintoj estos presita librofine.

Bård Hekland ( Ruslando / Norvegio ) 500. 00 RUR

Walter żelazny ( Francio ) 50. 00 EUR

Gerrit Berveling ( Nederlando ) 50. 00 EUR

Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.

La rublajn donacojn sendu perpoŝte al галина романовна горецкая ( 620077, екатеринбург - 77, аб. ящик 67 ) Moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto оксана юрьевна костоусова ( 7587212 ).

Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA - konto avko - u.

Koran dankon pro la subteno!

Internacia Fotokonkurso

En nia tria fotokonkurso partoprenis rekorda kvanto da fotaĵoj : 62 fotoverkojn sendis 18 aŭtoroj el 10 landoj ( Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando kaj Urugvajo ).

Multaj fotaĵoj estis faritaj en Israelo, nia pasintjara kongreslando, ekzemple, Malnova Jerusalemo de Robert Kamiński ( Pollando ) kaj Trafikiloj de Andrea Ottrok ( Hungario ).

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №4

Redakcie

Eldoni gazeton signifas obei eldon - ritmon. Ekzemple, la matricoj de La Ondo devas esti pretigitaj dimanĉe. Por ne malfrui, mi eklaboras pri la revuo lunde. ( Kompreneble, ne nur la revuon mi faras dum la ses tagoj. ) Unue mi vidas la staton de la menditaj artikoloj, recenzoj, beletraĵoj, intervjuoj kaj poste esploras la rete ricevitan materialon.

Ĉi - foje la reto alportis nekutime multajn akrajn mesaĝojn.

Iu ĉefredaktorino ( ŝia revuo rapide perdas abonantojn ) denuncis antaŭ iu estraro iun profesian esperantiston pri seksa perforto de iuj esperantistoj kaj ŝanĝo de seksa orientiĝo. Ĉar ĉiu el la nomitaj “ viktimoj ” rezolute malaprobis la fakton de la krimo oni atendis, ke la estraro apliku konvenan rimedon al la kalumniinto. Sed tio dume ne okazis, kaj amaso da cirkuleroj kaj retleteroj fermitaj kaj nefermitaj estas distribuataj...

Dek samurbaj aktivuloj subskribis nefermitan leteron al la prezidanto de iu landa asocio, kiu loĝas en ilia urbo sed ne membras en la urba E - klubo. Ili petis lin “ nenie prezenti sin ano de nia klubo, ne uzi ĝian nomon por ricevi avantaĝojn financajn aŭ aliajn, ne malhelpi la urban movadon ”. Nu, tiu prezidanto jam ricevis la prefiksojn eks - kaj vic - ...

Iu latinamerika organizo, uzante la nomon de iu eŭropa ( kompreneble, internacia ) asocio, anoncis la planon klerigi orient - eŭropajn fraŭlinojn helpe de lokaj profesoroj kiuj havis “ ankaŭ geedziĝan intereson ”. La asocio distanciĝis de sia transoceana “ filio ”, kies prezidanto siavice deklaris ke ĝi mem “ estas aŭtonoma kaj ne bezonas permeson el Eŭropo por agi ” kaj nomis la projekton “ kontraŭprostitucia kaj poreduka internacia programo ”.

Daŭras kvereloj pri eksiĝo de iu altpostena akademiano, kaj al tiu diskuto abunde kontribuis iu pli frue suspendita akademiano. Cetere, en la publika listo de tiu plej Zamenhofa institucio oni povas trovi ne nur respondojn de akademianoj al demandoj, sed ankaŭ polemikadon inter neakademianoj dezirantaj klarigi al si kaj al la aliaj, kiu el ili meritas la titolon de “ vilaĝa idioto ”. ( Kaj en la listo destinita por diskuti literaturajn verkojn, kompetentulo simple klarigis, ke “ sen rimoj verki poemojn kapablas ĉiu azeno ”. )

Kompreneble ne mankas afablaj informoj pri neplene pagita honorario, neleĝe administrata gazeto, ŝtelitaj tekstoj kaj aliaj senmaskigaj riveloj. Raŭmistoj, pracelanoj, sennaciistoj, etnistoj, klasbatalantoj... Aĥ, kiel ni estas multaj kaj malstultaj.

Sed sufiĉas... Ni ne intencas pludistribui la nepetitajn polemikaĵojn.

Jam antaŭ tri jaroj mi skribis en ĉi tiu gazeto, ke se la “ spektaklo ” daŭros, la ordinaraj esperantistoj sentos sin teditaj, kaj sen iliaj laboro kaj kotizoj niaj prezidantoj kaj ĉefredaktoroj trovos sin en la situacio de la bril - nomaj idistaj “ gvidantoj sen gvidatoj ” antaŭ 90 jaroj. Efektive, dum tiuj tri jaroj la spektaklo daŭris, la membrokotizoj falis. Kio plu?..

Aleksander Korĵenkov

La kovril - paĝa foto montras Georgon Handzlik en lia Peterburga koncerto. Liaj kantoj “ Kabeiĝos iam mi... ”, “ Dek klubanoj ” kaj kelkaj aliaj parolas pri la absurdeco de niaj konfliktoj pli elokvente ol via redaktoro ĉi - supre.

Interkultura edukado per Esperanto

Mauro La Torre, 54 - jara scienca esploristo pri Eksperimenta Pedagogio ĉe la Tria Roma Universitato, Romo ( Italujo ), estas proklamita, kune kun Hans Bakker kaj Jouko Lindstedt, kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro “ la projekto Interkulturo , kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ mil lernantoj ”. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Demando : Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Respondo : Unue mi iomete miris, sciante ke nia projekto pri interkultura edukado ne estas tiom vaste konata kaj aprecata tra la Esperanta komunumo. Poste mi ekkomprenis, rimarkante ke la decido estis perata de malvasta pli atentema juĝantaro.

Demando : La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro la projekto “ Interkulturo ”. Kiel ĝi komenciĝis?

Respondo : La projekto, nomota poste Interkulturo , naskiĝis el la volo de ILEI aranĝi en la lernejoj, laŭeble kadre de Unesko - organizo, edukan agadon, por kiu la uzado de la Internacia Lingvo estas plej signifa kaj konvena.

Demando : Kiam vi instruistoj parolas pri “ interkultura edukado ”, kion vi celas konkrete?

Respondo : Ni celas ke la lernantoj, ĉiu laŭ sia - aĝa kapablo, eksciu pri la ekzisto de aliaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj ol tiuj konataj en la propra lando, ke ili lernu kompreni ties valorojn komunajn kaj specifajn.

Demando : Kiel tio realiĝis en la lernejaj klasoj?

Respondo : La klasoj de Interkulturo elektas esplorotan temon ( ekzemple povas temi pri la tradiciaj festoj dum la jaro ) kaj grupiĝas laŭ malgrandaj “ ringoj ”, por interŝanĝi pri tio ne nur informojn, sed ankaŭ dokumentajn materialojn ( ekzemple : kalendaroj, afiŝoj, fotoj, kantaĵoj, ktp ). Surbaze de la kolektitaj materialoj, ili aranĝas komparojn kaj analizojn, por produkti, fine de la lernoperiodo, iajn publikajn ekspoziciaĵojn.

Demando : Per kiuj lingvoj ili kunlaboras?

Respondo : La kunlaborantaj klasoj apartenas je plej diversaj landoj kaj lingvaj komunumoj. La labora hipotezo de Interkulturo estas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas principe samrajtaj kaj konindaj. Tial, kiel kunlaborlingvon, ili uzas lingvon “ neŭtrale homan ” : Esperanton. Pro tio, kompreneble, la lernado de Esperanto estas la karakteriza bazo de la projekto. Aliflanke, la hejmaj lingvoj de la lernejanoj povas esti esplorataj studobjektoj.

Demando : Se la klasoj troviĝas je grandaj interdistancoj, tra kiu kanalo ili komunikas kaj interŝanĝas?

Respondo : Unue per poŝto papera kaj reta. Due ili ankaŭ aperas en la Interreta paĝaro ( TTT ) kvazaŭ ili estus partoj de unu sola lernejo, tial nomata “ Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj ”. Tiuj, kiuj disponas je la teknikaj rimedoj por facile aliri Interreton ( bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj! ) komunikas per ĝi. Ili konsultas la Bibliotekon kaj la Lingvan Laborejon, afiŝas en la koridora Afiŝejo,......, fine elmontras siajn produktaĵojn en la Ekspoziciejo. Simile la klas - instruistoj povas rete “ kunsidadi ” en la Instruistara Salono.

Demando : Ĉu tia sistemo bezonas grandan organizan strukturon? Kaj kiu regas kaj mastrumas la sistemon?

Respondo : La sistemo estas planita fare de ILEI kunlabore ( almenaŭ teorie ) kun UEA. La funkciado de la tuta projekto, kaj speciale la ĉiutaga mastrumado de la Kvazaŭa Lernejo, bezonus almenaŭ fortikan kernon da centraj prizorgantoj, kiujn en la nuna fazo ILEI kaj UEA ne vere sukcesas garantii. Fakte pluraj partoj de la sistemo nuntempe stagnas ĝuste pro manko de centra organiza teamo. Bedaŭrinde, se oni ne rapide solvos ĉi tiun krizan situacion, la tuta bela kastelo riskas ŝrumpi en nuran revon.

Demando : Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo : Mian priesperantan kaj peresperantan agadon mi sukcesas parte kongruigi kun mia profesia laboro, kiu estas eksperimenta esplorado pri pedagogio. Tamen momente —por tia eksperimentado —mi ne trovas grandan ( nek entuziasman ) subtenon en la edukscienca medio, kiu estas plejparte ravata de la usonema “ tutmondigo ”, aŭ, kiam ĝi ne estas ravita, ĝi ne kuraĝas reagi je tia kultura poluo, kie la angla fono estas imagata kvazaŭ neŭtre kultura ĉies komunaĵo.

Demando : Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu ( j ), laŭ via opinio, meritas esti nomita ( j ) la Esperantisto ( j ) de la jaroj 1990aj?

Respondo : Sen statistika esplorado, mi opinias ke homo, kiu plurkiale meritas esti nomata “ esperantisto de la jar ( dek ) o ” estas Renato Corsetti, hazarde nia samurbano, kies senlaca klopodado por la vastigo, firmigo kaj profesiecigo de nia lingva movado evidentas por ajna “ samideano ”, kiu observas la vivon de nia lingva komunumo tra la lupeo de niaj retaj diskutejoj, paperaj gazetoj aŭ fizikaj renkontiĝoj.

Demando : Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo : Tikla demando, ĉar mia ĉiutaga vivo estas tiom laborprema, ke apenaŭ mi havas tempon por legi la librojn, kiujn mi naiv - espere daŭre aĉetadas.

Tial mi tre ŝatus iri al neloĝata insulo, ne nur kun trio, sed kun tricento da volumoj. Pensiga eko povus esti la Ludovikita serio de la Zamenhofa verkaro.

12 kandidatoj por la Komitato

Entute 12 kandidatoj konkursos pri 7 lokoj de komitatanoj B en la Komitato de UEA por la periodo 2001–2004. La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn.

La kandidatiĝa periodo finiĝis 28 feb, kiam plej laste la kompleta dokumentaro de ĉiu kandidato devis atingi la Centran Oficejon. La kandidatoj estas :

Marija Belošević ( Kroatio )

Vincent Charlot ( Francio )

Philippe Chavignon ( Francio )

Christian Darbellay ( Germanio )

Katinjo Fetes - Tosegi ( Aŭstrio )

Aleksander Korĵenkov ( Ruslando )

Lee Chong - Yeong ( Korea Resp. )

Alicja Lewanderska - Quednau ( Germanio )

Atilio Orellana Rojas ( Argentino / Nederlando )

Leon H. Roijen ( Nederlando )

Amri Wandel ( Israelo )

Wu Guojian ( Ĉinio )

Fetes - Tosegi, Korĵenkov, Lee, Orellana kaj Wandel membris kiel komitatanoj B ankaŭ en la nuna Komitato, kaj Darbellay reprezentis sian landan asocion kiel komitatano A.

En majo la individuaj membroj de UEA ricevos balotilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta baloto. Intertempe komenciĝis ankaŭ la elektado de komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn kaj fakajn asociojn aliĝintajn al UEA. Tiuj asocioj elektas siajn reprezentantojn laŭ siaj propraj reguloj. Krome la junulara sekcio TEJO nomumas du komitatanojn A.

GK UEA

Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio

Sub la aŭspicioj kaj kun la subteno de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, la Akademio de Esperanto organizos Internacian Simpozion pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo.

La malferma ceremonio de la simpozio okazos en la posttagmezo 28 jul, kaj la simpozio finiĝos en la posttagmezo 30 jul 2001.

Simpoziejo : La Iliria Halo de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, Opatička 18, HR - 10 000 Zagrebo, Kroatio.

Kontribuaĵoj : La sekvantaj kontribuaĵoj estas akceptitaj por prezento dum la simpozio :

Ayafor, Isaiah Munang ( Freiburg im Breisgau, DE ). Language Planning, Flexibility in Lexical Usage and the Status of English in Cameroon.

Balbin, Julius ( New York, US ). Language Planning and Planned International Languages.

Benczik, Vilmos ( Budapest, HU ). Komunikteoriaj konsideroj pri Esperanto kaj ĝia leksiko.

Blanke, Detlev ( Berlin, DE ). Pri la leksikografio de kelkaj planlingvoj. Tipologia kaj bibliografia skizo.

Fiedler, Sabine ( Gordemitz, DE ). Frazeologiaĵoj en Esperanto : klasifiko kaj uzo.

Fu Kin - hung ( Hong Kong, CN ). Lexical differences in Chinese across the Taiwan Strait.

Goodall, Grant ( El Paso, US ). Pri la transitiveco de verboj en Esperanto.

Haszpra Ottó ( Budapest, HU ). Kritika trarigardo de la provoj modernigi la Fundamentan alfabeton de la komencoj ĝis 2001.

Hoffman, Heinz ( Radebeul, DE ). Komenco de nocisistemigo ĉe fervojo.

Kiselman, Christer ( Uppsala, SE ). Kreado de matematikaj terminoj.

Krouglov, Alexander ( London, UK ). Ukrainian : Undoing Previous Corpus and Status Planning.

Kurtböke, Petek ( Milano, IT ; Melbourne, AU ). Schizoglossia, Turkish Language Reform, and Dictionaries.

Mattos, Geraldo ( Curitiba, BR ). Analizo kaj Kritiko de Vortaraj Difinoj.

Salomonné Csiszár Pálma ( Budapest, HU ). La funkcio de latinidaj prefiksoj en Esperanto kaj en la itala lingvo.

Wen Jingen ( Beijing, CN ). Esperanto - vortaro : internacieco kaj facileco.

żelazny, Walter ( Metz, FR ; Rzeszów - Tyczyn, PL ) La lingvoplanado favore al la Internacia Lingvo bezonas novan leksikon de la sociaj kaj politikaj sciencoj.

Partopreno : Personoj kiuj deziras partopreni en la simpozio ( eĉ sen prezento de iu verko ) estas petataj informi profesoron Christer Kiselman,

kiselman@math. uu. se
, antaŭ la fino de majo 2001. ( p. k. 480, SE - 751 06 Uppsala, Svedio. )

Christer Kiselman

3a Forumo por la Esperanta Civito

Konforme al la decidoj de la dua Forumo en Karolovaro ( 27–29 julio 1999 ) la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito kunvokis la trian Forumon en Sabloneto / Sabbioneta ( 1–4 jun 2001 ) laŭ la sekva tagordo :

1 ) Promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito ( Ĉarto de Sabloneto ) ;

2 ) Plenumoj konsekvencaj al la promulgado.

La programo de la Forumo

1 jun. La akceptejo ekfunkcias ( 14h00 ) ; literatura kafejo ; interkona vespero ; kunsido de la Evolukomisiono.

2 jun. Inaŭguro ; unua sesio de la Forumo ; dua sesio de la Forumo / paralele : vizito de la renesanca urbo ; subĉiela bankedo en la duka placo ( renesancaj menuo, kostumoj, muziko, ludoj ).

3 jun. Ekumena diservo ( ĉefpreĝejo ) ; vizito en la sinagogo ; publika akto de la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto ; matineo en Teatro allo xyz Antica ( festo de la Esperanta kulturo ) kaj fermo de la Forumo ; libera vespero.

4 jun. Tuttaga ekskurso al Mantuo.

La partopreno en la Forumo kostas 250 svisajn frankojn. La kotizo inkluzivas : du tranoktojn en hoteleto en la renesanca urbo ; du tagmanĝojn, unu vespermanĝon kaj la renesancan bankedon ; la enirbileton por la matineo kaj la ĉeeston en la sesioj ; la vizitojn en Sabloneto.

La aliĝoj devas atingi la Evolukomisionon de la Pakto por la Esperanta Civito, CP 28, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds ( Svislando ),

pakto@freesurf. ch
. Pagoj al la poŝta ĉekkonto Pro Esperanto 23 - 4803 - 0, La Chaux - de - Fonds. Atentu! La litoj je dispono en la hoteletoj de la renesanca urbo estas nur 40. Kiam ili estos ĉiuj okupitaj, eblos mendi en granda kaj moderna hotelo du kilometrojn ekster la muregoj, sed kun suplemento de 30 CHF nokte / persone.

HeKo

ILEI pli iniciate kaj multnombre

35a ILEI - konferenco okazos en ĉi - jara kongreslando ( Kroatio ), marborde, en pitoreska mezepoka urbeto Lovran, tuj postkongrese ( 28 jul–4 aŭg 2001 ).

ILEI - estraranoj kune kun ĉi - jara loka organizanto ( firmao Orbis Pictus el Triesto ) firme intencas signife plialtigi la nombron de partoprenantoj, kiu dum lastaj jaroj multe ŝrumpis. Ĉio estas preta por tio : bunta kaj alloga programo, loĝado por diversaj gustoj kaj poŝoj, organizita transporto. Aldonendas kulturaj kaj naturaj belaĵoj de la regiono ( Istrio kaj Kvarnero ) kiu pioniras en kroata turismo, inaŭgurita meze de la lasta jarcento ĝuste en Opatija kaj Lovran, fare de vienaj korteganoj.

Sub la titolo “ Dialogo al plifortigo de Esperanto - instruado kaj Interkultura edukado ” oni pritraktos kvar ĉeftemojn.

Gvide de la prezidanto de ILEI, Mauro La Torre, okazos seminario pri la projekto “ Interkulturo ”. Direktoro de Internacia Esperanto - Instituto, populara Cseh - instruisto Atilio Orellana Rojas, gvidos trejnkurson por instruantoj kiuj volas diplomiĝi pri tiu rekta instrumetodo. Estos ankaŭ pritraktitaj novaj ekzamensistemo kaj instruprogramo, kiujn ILEI ĵus aprobigis ĉe UEA - komitato, samkiel novaj iniciatoj pri la universitata agado.

Trankvilige bela urbeto, montpiede de verda monto Ucka, simbolo de Istrio, estos taŭga loko por sukcese konferenci kaj samtempe bone ripozi en agrabla klimato. La urbo mem riĉas je someraj kulturaj programoj kiuj kompletigos la esperanto - kulturajn.

Ne malmultos la eblecoj por organizite aŭ memstare ekskursi. Fine de aprilo finiĝas la dua aliĝperiodo, la loĝkategorioj ( bonpreza belepoka hotelo / malmultekosta lerneja domo ) elekteblas ĝis la elĉerpiĝo.

Sinproponojn kaj informpetojn direktu al Orbis Pictus ( Via Leghissa 6, IT - 34 131 Trieste, Italio

orbispictus@iol. it
.

Višnja Brankovi

Unuaj paŝoj, unuaj sukcesoj

Partoprenis la ĉiuprintempan t. n. Mezlandan Esperanto - Tagon komence de marto ĉe Wedgwood Memorial College, Barlaston, ĉ. 17 homoj. Kunsidis samtempe du studgrupoj : komencanta, gvidata de Ann Morse - Brown, kaj progresanta, gvidata de Paul Gubbins.

Dum la progresanta grupo diskutis artikolon el Monato , aŭskultis kaj komparis Esperanto - kanzonojn kaj profundiĝis kadre de gramatika forumo en la nuancoj de la internacia lingvo, la komencantoj faris siajn unuajn paŝojn en Esperanto. Almenaŭ unu komencanto, en malrapida sed klara Esperanto, anoncis, ke por la unua fojo li aŭdas, komprenas kaj uzas la Zamenhofan lingvon. Espereble —ĉar jen unu el la celoj de la Mezlanda E - Tago —li estos trovinta memfidon por partopreni la pli rigoran, ja intensivan somerlernejon okazontan en Barlaston 11–17 aŭg 2001.

Paul Gubbins

Oblata renkontiĝo en Varsovio

27 jan varsoviaj kaj aliurbaj esperantistoj kunvenis en preĝejo de s - ta Aleksandro por partopreni ĉiujaran Sanktan Meson en Esperanto.

La diservon celebris pastro Roman Forycki. Dum la Meso bele kantis la konata E - koruso Muzilo . Bedaŭrinde, ĉi - jare inter ni mankis granda amiko de Esperanto, episkopo Wladysław Miziołek, kiu mortis pasintjare. Post la Meso en la paroĥejo okazis oblata renkontiĝo. La partoprenantoj kun oblato en la mano bondeziris unu al la aliaj kaj kantis Kristnaskajn kantojn.

Bogusław Sobol

Fervojista skisemajno

La 42an Internacian Fervojistan Skisemajnon en Tatra civito Tatranská Lomnica ( 20–27 jan 2001 ) partoprenis skiemuloj el Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Hungario kaj Slovakio.

La unuan vesperon ĉiuj kunvenis ĉe “ rabista ” teo kaj cimbala muziko. La neskiantoj dimanĉe vizitis lagon štrbské kun ties skicentro kaj saltejoj kaj ĝuis agrablan promenon ĉirkaŭ ĝi. Lundon ili veturis per telfero de Starý Smokovec al Hrebienok kaj promenis al glacifrostitaj Malvarmakvaj Akvofaloj. Marda ekskurso gvidis al Starý Smokovec kun ties muzeo prezentanta historion de vintraj sportoj kaj porokazan ekspozicion de ikonoj. Tamen al la skiantoj la vetero ne permesis egan ski - diboĉadon.

Merkredo apartenis al la tuttaga ekskurso. Oni traveturis preskaŭ tutan etŝpuran reton de la Tatra Fervojo, uzis dentradan fervojon, kiu kunligas Tatrojn kun la ĉefa fervojlinio. En Spišská Sobota oni admiris bele rekonstruitan mezepokecan ĉefan placon kun gotikaj, renesancaj kaj barokaj domoj ( en unu el ili havas sian bele renovigitan sidejon Esperanto —Regiona Societo ) kaj la preĝejon de Sankta Georgo.

Ankaŭ la vesperoj estis programplenaj. Dimanĉe videobendo prezentis al ĉiuj la pasintjaran IFES - on. La lunda vespero apartenis al karnavalo kun ties kutima bonhumora etoso. Dum la marda vespero atendis ĉiujn la lingva konkuro. Kaj la ĵaŭdo apartenis plene al la konkuroj. Antaŭtagmeze estis slalomaj konkuroj, posttagmezan konkuron por piedirantoj malfavorigis neĝa pluvo. Tamen vespere oni jam povis anonci la rezulton de la konkuroj. La ĉefan IFEF - premion gajnis Erik Mortensen ( Danlando ). Sed antaŭe konata pupteatristo Tomáš Plaszky memorigis al ni popolan fabeleton pri Janĉjo Pizeto kaj ravis nin per kelkaj sorĉadoj.

Por la vendredo planita veturado al la pinto Lomnický pro forta vento ne tute sukcesis. Eblis nur veturi ĝis la stacio Starto proksimume trionvoje. Poste la Muzeo de Tatra Nacia Parko ravis ĉiujn per siaj eksponaĵoj rilataj al flaŭro, faŭno kaj vivo de popolo sur ĉi teritorio. Vespere agrabla manĝaĵo je cimbala muziko ĝis la postnoktomezaj horoj donis finan punkton por la 42a IFES.

Magdalena Ferfičová

Esperanto en Israelo : Kia strategio?

9–10 mar 2001 okazis en Arad, proksime de la Morta Maro, seminario “ Kia strategio por Esperanto en Israelo? ”. Unuafoje israelaj esperantistoj okazigis plurtagan renkontiĝon ( “ kunloĝado ”, se uzi terminon de la japana movado ).

Partoprenis 40 personoj, inter ili dek infanoj kaj gejunuloj. La programo estis varia. La ĉefa ero estis debato pri la temo —kian strategion sekvu la Esperanto - movado en Israelo en la venontaj jaroj, kaj diskuto pri la strategio de UEA.

Oni diskutis la strategion kiun ELI devas sekvi en la venontaj jaroj. Estis emfazitaj du direktoj : okazigo de kursoj kaj ĝenerala informado. Pri kursoj, post la UK estas multaj informpetantoj, pluraj kiuj ankaŭ volis lerni la lingvon. Unu kurso kun ĉ. 15 lernantoj sukcese kompletiĝis en Tel Avivo. Oni jam lanĉis por ili la daŭrigan kurson kaj nun planas novan bazan kurson. Pri ĝenerala informado oni sugestis pli aktive partopreni en publikaj aranĝoj kiel libro - foiroj por plivastigi la informadon kaj konon pri Esperanto en la publiko kaj ĉe gravuloj.

Tamen, ne mankis distraj eroj : lingvaj kvizoj, Esperanta filmo Angoroj , kostumado por la infanoj ( la seminario koincidis kun la juda kostum - festo “ Purim ” ), kaj duontaga migrado en la dezerta naturo, al fama kaverno kaj monto de Sodomo kun belega pejzaĝo de la Morta Maro.

La etoso estis tre bona kaj harmonia, kaj almenaŭ pri unu temo ĉiuj tuj unuanime decidis : okazigi pliajn tiajn renkontiĝojn en la estonteco. Ni esperas ke en la venontaj semajnfinaj renkontiĝoj ĉeestos ankaŭ eksterlandaj gastoj!

Amri Wandel

Staĝoj en Kvinpetalo

Daŭras regulaj staĝoj en E - Centro Kvinpetalo ( Francio ).

20–24 feb pli ol 20 partoprenantoj praktikis la lingvon je du niveloj ; inter ili ĉeestis infanoj 12–13 - jaraj. Josée Lafosse sukcesis en kvar tagoj munti etan spektaklon kun siaj lernantoj!

27 feb–3 mar ni studis nuntempajn aŭtorojn de Iberia el Katalunio, Hispanio kaj Portugalio ( Miguel Fernández, Jorge Camacho, Liven Dek, Gonçalo Neves ) kaj aparte Poemon de Utnoa de Abel Montagut.

Printempe okazos kvar staĝoj.

8–12 apr. Preparado al ekzameno Kapableco ( Gvidas Pierre Royer kaj Georges Lagrange ). 17–22 apr. Historio de la lingvo : didaktikaj konsiloj al Esperanto - instruantoj kaj studantoj. ( Gvidas Claude Gacond ). 28 apr –1 maj. Botaniko ( Gvidas Philippe Pellicier ) ; 24–27 maj. Piedmigrado ( Gvidas Monique Dussenty, Thérèse Pinet ).

Adreso : Rue du Lavoir, FR - 86410 Bouresse, Francio.

Rete :

kvinpetalo@club - internet. fr

Georges Lagrange

1161 adresoj en Pasporta Servo

La ĉi - jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras 1161 gastigantojn en 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el 1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskaŭ je unu kvarono, ĉar en 1999 ĝi ampleksis 945 adresojn.

Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun 94. Ruslando, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn. Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojaĝantaj esperantistoj estas Pollando ( 63 ), Britio ( 52 ), Usono ( 49 ), Ukrainio ( 48 ), Brazilo ( 46 ), Japanio ( 41 ), Nederlando ( 36 ), Hungario ( 35 ), kaj Bulgario kaj Irano ( po 34 ).

En la bele presita 198 - paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri ĉiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojaĝon. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj.

Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti ĉe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas ĉiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas aĉeti ĝin.

La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne - Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj troviĝas inter la gastigantoj ankaŭ en la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen el Nederlando.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas € 10, 80 plus afranko ( plus imposto de 6 % en EU ). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

GK UEA

Pollando : Televide kaj radie

Ĝenerala sekretario de Pola E - Asocio ( PEA ), Aleksander Zdechlik, 2 mar 2001 dum vespera programo de TV Katowice ( spektata en suda Pollando ) estis intervjuita pri Esperanto kaj E - movado.

Interesa estis fakto, ke la ĵurnalistino kiu intervjuis Aleksandron menciis, ke ŝi iam lernis Esperanton. Ŝi eĉ elparolis kelkajn vortojn el la versaĵeto kiun ŝi rememoris. Aleksander tre interese kaj kompetente rakontis pri nia movado, montris kelkajn librojn kaj esperantaĵojn.

Tri tagojn pli frue al radio FAN ( urbo Knurów, proksime de Gliwice ) estis invitita prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak. Dum la intervjuo kiu daŭris ĉirkaŭ horduonon oni interparolis pri la E - movado en Pollando kaj en la mondo.

Ĉefredaktoro de la radio per intence “ provokaj ” demandoj volis elvoki intereson al internacia lingvo inter aŭskultantoj. Stanisław Mandrak klarigis interalie pri propedeŭtikaj valoroj de Esperanto, pri diferencoj inter planita kaj arta lingvo, informis kie oni povas lerni Esperanton ktp.

Post la intervjuo la ĉefredaktoro de radio FAN proponis prepari konkurson pri Esperanto en ĉi tiu radiostacio.

Ĝi okazos dum tri sinsekvaj sabatoj. Demandojn kaj valorajn donacojn por la konkurso preparis la Ĉefa Estraro de PEA. Ĉiu konkursonto povos elekti la ĝustan respondon el tri eblecoj. Dum du sabatoj okazos duonfinaloj kaj en la tria sabato okazos finalo. Do, dum tri sabatoj antaŭtagmeze ( bona tempo por promocio de nia lingvo ) oni aŭdos pri Esperanto. Tio influos al la pli granda kono pri Esperanto en la regiono kie funkcias de kelkaj jaroj la Ĉefa Estraro de PEA.

Oni devas aldoni ke de kelkaj jaroj kabla televido de Knurów informas pri Esperanto kaj kontakt - eblecoj kun E - organizaĵoj.

Stanisław Mandrak

Renkonte al Esperanto

Malofte Urbo plene subtenas, finance kaj organize, serion da diversaj agadoj eksplicite destinitaj diskonigi Esperanton.

Tion faris la urbo Namur ( Belgio ) 16–19 feb 2001. La urba kultura “ skabeno ” estis entuziasmigita pri la lingvo post kontaktoj kun la loka Asocio por Esperanto. Li decidis organizi tutan semajnon da agado por konsciigi la urbanaron pri la problemo de lingva komunikado kaj pri la valoro de la internacia lingvo. Li sukcesis konvinki siajn kolegojn en la urba registaro, kaj la aranĝo estis decidita.

Jam komence de la jaro estis organizita konkurso por afiŝoj anoncontaj la eventon, kies oficiala titolo estis “ Renkonte al Esperanto, la internacia lingvo ”. Pluraj interesaj projektoj estis prezentitaj, kiujn oni poste povis admiri en la Kulturdomo. La premiita afiŝo en februaro videblis ĉie en la urbo.

En la loka kultura revuo Confluent ( Kunfluejo, aludo al la loko kie, en Namur, Mozo kaj Sambro kunfluas ) aperis tutpaĝa artikolo tute favora al Esperanto. Alia periodaĵo Coup d ’ Oeil ( Ekrigardo ), kies legantaro estas lernejanoj, publikigis tutan dosieron pri la lingvo, kun “ pedagogia suplemento ” konsistanta el demandoj pri lingva komunikado kaj Esperanto, per kiu eblas kontroli, ĉu la lernanto atente legis kaj komprenis la dosieron. Krome, ampleksa informdosiero estis disdonita al la gazetaro.

Du okazaĵoj preskaŭ fiaskigis la tutan aferon. Okazis elektoj, kaj la nova urba registaro ne aperis tiel favora kiel la antaŭa al tiu tamen multekosta projekto. Kaj Michel Gilles, la skabeno, kiu plej aktive dediĉis sin al la preparo de la aranĝo, subite mortis pro kor - infarkto je la aĝo de 46 jaroj.

Tamen la Urbo ne forlasis la projekton. La nura ŝanĝo estis, ke la planita tuta semajno da aktivecoj reduktiĝis al nur kelkaj tagoj.

La 16an posttagmeze en la Kulturdomo estis oficiale inaŭgurita tute profesie farita ekspozicio, kun mallongaj paroladetoj de reprezentantoj de la urbaj instancoj, kaj de la verkanto de ĉi tiu raporto, Claude Piron, kiu estis honora gasto de la Urbo ( li vivas en Svislando kaj estas svisa civitano, sed naskiĝis en Namur ). Ĉampano donacita de la Urbo fluis je la sano de nia lingvo.

Samloke standoj proponis diverslandajn frandindaĵojn, kion aranĝis la esperantistoj kunlabore kun la “ Provinca Centro pri Interkultura Agado ”. Post la inaŭguro de la ekspozicio, diapozitivoj faritaj de Denis Flochon, Ghislaine Tilleŭ kaj Marcel Delforge montris al la ĉeestantoj ĉiaspecajn aspektojn de esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj.

La sekvantan tagon informaj aŭ distraj eroj plu sekvis unu la alian : legado de poemoj en la franca kaj en Esperanto ; prelego pri Moresnet, regiono ĉe la landlimoj inter Nederlando, Belgio kaj Germanio, kie estis projekto uzi Esperanton kiel oficialan lingvon ; rimarkinda programo de Nikolino xyz , kiu dulingve prezentis esperantajn kantojn, kun disvastiĝema korvarmo kaj kabareda profesiuleco, kiu ege plaĉis al la ducenthoma publiko...

Tuj post ĝi sursceniĝis Claude Piron, kiu komencis sian duonhoran babiladon en la loka dialekto de la valona. Tio ege surprizis la publikon, kaj la parolanto mem estis tre surprizita konstati, kiel atente oni aŭskultas lin, ĉar li imagis, ke tiun lokan lingvon neniu plu sciis. Transirante al la franca, la surscenulo skize prezentis la mondan kaj eŭropan lingvan problemaron kaj Esperanton, post kio okazis debato pri la samaj temoj, en kiuj partoprenis universitataj profesoroj Joseph Orszagh, Marc Demonty, Christine Jaminon, Thierry Sterck, Manfred Peters kaj Claude Piron. La publiko per siaj demandoj manifestis grandan scivolemon, kaj neniu parolis agrese. La sola kontraŭulo al Esperanto, prof. Peters, ne pruvis sin tre konvinkita pri la propraj starpunktoj ( li aperis pli favora al Esperanto ol la organizintoj imagis ). Pluaj manĝaĵoj, tipaj pri plej ekzotikaj landoj, ree proponiĝis al la publiko. Okazis ankaŭ folklora dancado el la tuta mondo, fare de la grupo Vitri Folk.

Ofte mi partoprenis en esperantistaj aranĝoj, sed neniam mi travivis ion tiel ampleksan, tiel bele aranĝitan de neesperantistaj instancoj.

Gratulon al la Urbo Namur!

Claude Piron

Tradicia printempa aranĝo

Monda Turismo kaj AIS invitas al tradicia printempa aranĝo en Bydgoszcz ( Pollando ) —28 apr –6 maj samtempe okazos Internacia kurso por E - vojaĝgvidantoj, 26aj E - Tagoj de Bydgoszcz kaj 19a Pola Studadsesio de AIS. Al la riĉa programo kontribuos ankaŭ Kujavia - Pomerelia Filio de PEA, Internacia kultur - turisma centro “ Kujavio kaj Pomerelio ”, Vojevodia Kulturcentro kaj aliaj. Al la aranĝo aliĝis jam pli ol 150 diverslandaj gestudentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo ( ISTK ) —klerigejo de AIS.

Al fina ekzameno por vojaĝ - gvidantoj eblas prepariĝi ankaŭ aŭtodidakte aŭ en unu el la konsultejoj de ISTK : en Ŝiauliai, VisaginasPanevėžys ( Litovio ), Rigo ( Latvio ), Karlovo ( Bulgario ), Tirano ( Albanio ), Fortaleza ( Brazilo ) kaj Istanbulo ( Turkio ).

Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando

Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

Esperantista domo de kulturo en Razgrado invitas

Programo

1 kaj 20 mar. Koncertoj de la artkolektivoj funkciantaj ĉe la domo de kulturo.

28 apr. Prezento de la libro Literaturaj konfesoj de Georgi Mihalkov.

15 maj. Ekzamenoj de esperanto.

9–10 jun. Internacia krea renkontiĝo “ Abritus ” kun internacia literatura konkurso EKRA.

23 okt. Vespero dediĉita al la 110 - jariĝoj de Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.

20 nov. Vespero je la temo “ Mi parolas esperanton ”.

11 kaj 13 dec. Koncertoj de la artkolektivoj funkciantaj ĉe la domo de kulturo okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo.

Esperantista Domo de Kulturo D - ro Ivan Kirĉev Adreso : str. Sveti Kliment EK - 3, BG - 7200 Razgrad, Bulgario.

HeKo

Krakova “ Areno ”

Kulturdomo de Krakova Urbocentro kaj Krakova societo Esperanto inaŭguris la Esperantan teatran scenon Areno por konatigi la loĝantaron kun artista kaj verkista agado en Esperanto. Areno signifas laŭsence diversecojn de artista verkado, t. e. de surscenigitaj monodramoj kadre de la Esperanta Unuaktora Teatro fondita en 1964 de Jadwiga Gibczyńska.

La literaturaj, muzikaj kaj belartaj prezentadoj de profesiaj aktoroj, kiuj samtempe estas spertaj esperantistoj, okazos plejparte pollingve kun fragmentoj en Esperanto, ĉar la prezentadoj estas destinitaj por neesperantista publiko. La prezentadoj okazos ĉiun unuan lundon de la monato en la sidejo de la Urbocentra Kulturdomo ( strato Mikołajska 2 ) je 18h00. La eniro estas senpaga.

En februaro kaj marto la programo enhavis respektive monodramon de Karol Wojtyła Signaloj en la plenumo de Jadwiga Gibczyńska kaj junularan muzik - kanzonan forumon Hip anh Hop fare de Igor Wasilewski.

Proksimaj aranĝoj :

2 apr. Kanzon - recitalo ( pole kaj Esperante ) de Jadwiga Dzięgielewska kun akompano de Grażina Nazarko.

7 maj. Aŭtora vespero de Lidia Ligęza, krakova poetino kaj esperantistino.

4 jun. ” Kiel oni kreas la bildon ” : prelego kaj prezentado de krakova artpentristo Andrzej Kołpanowicz.

Marian Kostecki

Vide el Bruselo

Dafydd ap Fergus, 32 - jara kimra ĵurnalisto, vivanta en Bruselo, afable konsentis regule informi nin pri la lingva situacio en Eŭropo.

Pafi angle

Usona kapitano Jean Pyzyk el la 440a aerdivizio estas ege kontenta instrui la anglan al orienteŭropaj soldatoj. “ Estas ŝanco iom ŝanĝi la mondon ”, —diras Pyzyk. La poldevena kapitanino lastatempe instruis la oficialan lingvon de la Partnereco por Paco kaj NATO al tri litovoj, du estonoj kaj dek ses ĉeĥoj. “ La rezulto estis mirinda ”, —diras Pyzyk. —“ Ĉi tiu instruprogramo havos signifan kaj daŭran efikon pri landoj de la Partnereco por Paco ”. Ankaŭ ĉeĥa soldato Peter Langer ĝojas pri la angla : “ Ni studu la anglan. Ni nepre klare interkomunikiĝu kaj kunagadu kun aliaj landoj de Nordatlantika Traktata Organizo ”.

Same kiel en preskaŭ ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo kaj Meza Azio, ankaŭ en la naskiĝlando de Zamenhof, Pollando, malmulta kono de la angla lingvo estas malfacileco. “ Estas vera problemo ”, —diras Philip Gordon de la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj. —“ Necesas tempo kiam vi traktas, ekzemple, kun kvardekjara oficiro kiu konas nur sian propran lingvon kaj la rusan. Ne estos facile ”. Por Jerzy Krawczyk evidentas ke polaj soldatoj nun lernu la anglan. “ En NATO ĉiuj interkomunikiĝas angle. Se vi scipovas la francan, germanan kaj danan, sed ne la anglan, vi konas malmulton ”, —klarigas la pola kapitano. Krawczyk estas ĉefo de la armea lingvolernejo en Lodzo. Studentoj, de serĝentoj ĝis generaloj, havas 550 horojn da intensa lingva trejnado dum kvin monatoj en la lingvolernejo. “ La angla estas ege grava por iliaj karieroj. Ĝi estas vidata de ili kiel la vojo antaŭen al NATO kaj al la estonteco ”, —diras Mark Crossey el British Council.

Tamen la estonteco ne estas roza por tiuj polaj soldatoj kiuj ne bone lernas la anglan. Pollando, same kiel multaj landoj de la Partnereco por Paco, strategie “ investas ” en multkostajn altteknologiajn armilojn el Usono. Pro tio la malriĉa lando rapide malaltigas la nombron de la soldatoj. Venontjare Pollando havos 180 mil armeanojn kompare al 450 mil antaŭ dek jaroj. Tiuj kiuj ne lernas la anglan jam serĉas aliajn laborlokojn.

Aliflanke usonaj instru - kaj armilfirmaoj alfrontas rozan estontecon. “ Iom post iom kreskanta aro de homoj, trejnitaj en la angla lingvo, gvidos la armean reformon en la lando ”, skribas la usona komercministrejo. Ĝi esperas je pli da profitoj, kvankam Pollando pro manko de mono nuntempe dediĉas al defendado nur 2. 1 % el sia nacia produkto. Dank al la membreco de Pollando en NATO oni esperas, ke la armea sektoro alportos novajn okazojn por investado...

“ Post la membriĝo de Pollando en NATO, la bezono por armeaj dungitoj parolantaj la anglan plu kreskas ”, —rimarkas la usona komercministrejo. —“ Pollando daŭre havos konstantan bezonon je lingva trejnado... estas tre verŝajne ke la armeo serĉos aliajn usonajn lingvotrejnadajn ilojn ”.

Dafydd ap Fergus

Kurte

Vizitantoj de italaj urboj Milano k Parma havas la eblecon utiligi profesian ĉiĉeronon en E - to ; sufiĉas sin adresi al la oficejo de la urba Turisma Entrepreno ( Azienda Promozione Turismo ) k peti E - ĉiĉeronon laŭ la kutimaj kondiĉoj. ( Milana E - Klubo )

Societo de Maltaj Poetoj honoris e - iston, d - ron Carmel Mallia, kiel sian honoran membron pro lia poezia kontribuo en la malta k aliaj lingvoj, ankaŭ en E - to. ( Heroldo de Esperanto )

8 jan telefonis al la oficejo de SAT el malliberejo de St. Quentin ( Usono ) Billy Waldon ( N. I. Sequoyah ) —indiana esperantisto kondamnita al morto. ( Sennaciulo )

Laŭ la programo de Bulgara E - Asocio, BEA agados por stabiligo de la nuna nombro de membroj ( 500 ), ties plialtigo k por atingo de almenaŭ 300 abonantoj de Bulgara Esperantisto . ( Bulgara Esperantisto )

Kataluna grupo Kaj tiel plu k Gianfranco Molle publike koncertis en Tuluzo okaze de la Zamenhofa Tago. ( Franca Esperantisto )

Naŭ E - organizoj el la pariza regiono Ile - de - France aranĝis komunan Zamenhof - feston en Choisy - le - Roi kun 200 personoj ; dum arbo - plantado ĉe Zamenhof - busto festparolis la urbestro Daniel Davisse k senatanino Hélène Luc. ( Esperanto )

Pli ol 200 e - istoj kunvenis en Trier ( Germanio ) okaze de la jarŝanĝa 17a Internacia Festivalo kun la ĉeftemo “ Esperanto kaj infanoj ”. ( Esperantolehti )

En decembro 2000 estis elektita 11 - kapa estraro de Japana E - Instituto ( landa E - Asocio, aliĝinta al UEA ) ; la prezidanto restis Sibayama Zyun ’ iti. ( La Revuo Orienta )

En la biblioteko de Litova E - Asocio en Kaunas estas registritaj 3591 libroj k jarkolektoj de gazetoj. ( Litova Stelo )

Sekretario de UFE ( franca sekcio de UEA ) translokiĝis al Pollando, tamen li daŭre sekretarias por UFE k ĉeestas la estrarajn k komitatajn kunvenojn. ( Franca Esperantisto )

La estraro de Norvega E - Ligo decidis malfondi societon “ Amikoj de Esperanto ”, malmultekostan asocian membrokategorion por neesp - istoj. ( Heroldo de Esperanto )

En la memorlibro de la mondfama operkantisto Kim Borg ( forpasinta antaŭ unu jaro ) estas jena opinio : En la mondo evoluas nun “ natura Esperanto ” la angla. Ŝajnas nun amuze se iu reklamas pri Esperanto. Ĝi estas simila fanatikismo kiel vegetarismo, miniaturfilmado kaj baletomanio . ( Vekilo )

REU kun nova prezidanto

4–11 mar en Serovo ( proksime al Peterburgo, loko konata laŭ Internacia Junulara Kongreso en 1995 ) okazis Ruslanda E - kongreso kaj tuj senpaŭze la 13a festivalo EoLA ( Esperanto —Lingvo Arta ). La decido kunigi du aranĝojn evidentiĝis sukcesa : ne ĉiu konsentus veturi mil kilometrojn pro tritaga renkontiĝo ; plena semajno estas alia afero. Do venis rekorda kvanto da partoprenantoj : ĉ. 200 el 11 landoj.

En la konferenco de REU kadre de la kongreso estis elektita nova estraro de REU ( prezidanto G. Kokolija, vicprezidanto A. Grigorjevskij, membroj N. Gudskov, I. Gonĉarova, Ju. Karcev, A. Blinov ), faritaj statut - amendoj. Paralele okazis konferenco de REJM ; ankaŭ ĝi ricevis novan prezidanton —N. Grigorjevskaja. Ĉeestis estrarano de UEA K. Kniivila kaj reprezentantino de ĉi - jara UK I. Barac. Oni multe parolis pri eblo organizi UK - on en Ruslando kaj fine decidis esplori la situacion por 2007, tamen oficiala dokumento pri tio dume ne aperis.

La festivala programo estis abunda kaj varia. Koncertis JoMo, G. Handzlik kaj pluraj nialandaj bardoj —sur podio kaj en barda kafejo. Okazis KGS, intelektaj ludoj kaj “ divenu melodion ”. Tamen alta nivelo de majstraj elpaŝoj nur emfazis palecon de la konkursa parto. Laŭ la regularo, laŭreato de antaŭaj EoLA - j ne plu rajtas konkursi en la sama branĉo, kaj novaj talentoj lastatempe ne aperadis... Nur la originala poezio ĉi - foje estis sufiĉe interesa ; tamen en la ĵurio forestis poetoj kaj tial la distribuo de la premioj estis, laŭ mi, stranga. Traduka poezio estis prezentita per unu subnivela konkursaĵo ; nekutime malmultis ankaŭ teatraĵoj kaj “ ajna distro ” : tial du lastaj branĉoj estis kunigitaj.

Dum la aranĝo okazis ankaŭ ekzamenoj de ĉiuj niveloj. Sukcesis pluraj, sed ne ĉiuj : ĉe la elementa ekzameno unu knabino malbone memoris kaj iom miksis la sufiksojn, do al la demando “ Kion signifas la sufikso - in - ? ” respondis ( ruse ) : “ Nu, estas tio, en kion oni ion enigas ”...

Spite al kalendaro, regis vintraj frostoj. Hejtado apenaŭ funkciis, feliĉe oni disdonis elektrajn radiatorojn —do vivi eblis, tamen dum kunsidoj kaj koncertoj ĉiuj surhavis paltojn kaj jakojn. Tepideta akvo en kranoj aperadis nur laŭ horaro, dum cetera tempo ĝi glacie malvarmis. Ĝenerale la kondiĉoj estis kutime - tolereblaj por ekssovetianoj kaj ekzotikaj por alilandanoj ; tamen la organiza flanko senriproĉa, ĉiuj problemoj estis rapide solvataj. La aranĝon menciis kelkaj peterburgaj gazetoj kaj televido.

Dum lasta tago okazis tre bona ekskurso tra Peterburgo kaj poste koncerto, principe destinita por “ ekstera ” publiko, tamen, kiel ĉiam en similaj situacioj, en la halo ĉeestis ( preskaŭ ) nur esperantistoj.

Oni taksis la sperton pri kunigo de du aranĝoj sukcesa, do probable ankaŭ venontjare REK kaj EoLA estos kunigitaj.

Valentin Melnikov

SIA en Udmurtio

Okaze de la Semajno de Internacia Amikeco ( SIA ) lernejanoj, membroj de E - klubo Verda Elefanto en Iĵevsk, ĉefa urbo en Udmurtio, rakontis pri Esperanto en siaj lernejoj. Kantensemblo de la klubo plenumis du E - kantojn en koncerto okazinta en la Domo de junulara kreado. La klubanoj uzis la Semajnon por sendi amikajn mesaĝojn al E - kluboj en Usono, Kanado, Pollando k. a. kun kiuj ni havas amikajn rilatojn.

Bona preteksto por informado pri Esperanto estis la eldono de la unua lernolibro de Esperanto por udmurtoj, kiun verkis Bronislav Ĉupin kaj eldonis Ruslanda Esperantisto helpe de FAME - fondaĵo.

La lernolibro estis donacita al multaj bibliotekoj, interalie al tiu de la Udmurta universitato, al redakcioj de respublikaj kaj distriktaj udmurtlingvaj gazetoj, al kelkaj sciencistoj...

Respublika porinfana ĵurnalo Ĝoĉbur aperigis tutpaĝan artikolon de Aleksandr Laptev pri la lernolibro kaj Esperanto.

23 feb Laptev estis intervjuita de la respublika radio. La duhora udmurtlingva programo estis enhavoriĉa. En ĝi partoprenis ankaŭ filologo el la Udmurta universitato, Pjotr Voroncov, kiu montris intereson pri Esperanto.

Bronislav Ĉupin

Konferenco de UES

Komitato de Urala Esperantista Societo ( UES ) invitas al sia ĉiujara Konferenco, kiu okazos 22 apr 2001 en Jekaterinburg. La programo de la konferenco enhavos jenajn erojn :

La Konferencon rajtas partopreni ĉiu deziranto, sed la elektorajton havos nur la membroj de UES pagintaj la 40 - rublan kotizon por 2001. Oni povas kotizi ( kaj aliĝi al UES ) en la Konferenco aŭ poŝte ( 620077, екатеринбург - 77, аб. ящик 67, галине романовне горецкой ). Pli detalan informilon pri la Konferenco petu ĉe nia redakcia adreso.

Tatjana Kulakova sekretario de UES

Peterburga tradicio

Esperanto - koncertoj en Peterburga gimnazio №271 iĝis tradiciaj. Kvankam ilin vizitas preskaŭ ekskluzive gepatroj de la lernantoj, la propaganda efiko estas pli granda ol tiu de la ordinaraj E - koncertoj antaŭ neesperantista publiko, ĉar ĉiuj vizitantoj restas simpatiantoj de la lingvo. Kelkaj gepatroj eĉ decidis mem studi Esperanton. La 10an kaj 16an de februaro okazis vicaj koncertoj ( vidu la foton ).

Boris Kondratjev

Poemoj de Grigori Arosev

INTERPAROLO KUN SUBKONSCIO

Ŝtorma vento malrapide nin konkeras,

plibeliĝas la natur aŭtuniĝonta.

Ĉu, Helena, nia vivo efemeras?

“ Jes, sed ne pli ol la strio horizonta ”.

* * *

Am knabina estas virto kaj dorloto.

Ĝi samtempe estas virto kaj prudento.

Kial peko? Tia estas Dia doto.

Kial virto? Ĉar ĝi estas vera sento.

Pro svelteco de l ’ talio am venena

min trapikas ĝis la koro kvazaŭ sago.

Kiel softa estas viv sen vi, Helena!

Ajna pens pri vi —malbeno, sakro, plago.

* * *

Forveturus mi al nordo de Meksiko,

vivus tie mi sen ajna dialogo —

estus bele! Sed ne povas mi, amiko.

Tro kutimas mi al mia eta drogo.

Vivi sola! Ambiciojn kaj aplombon —

ĉion for! Kaj laŭ la viv senhaste flosi.

Nur domaĝe ke necesas propran tombon

anticipe kaj per propraj manoj fosi.

Tia fino iusence jes, genias.

Tamen kien propran ĉerkon eblas movi?

Ho Helena, ĉu vi ne samopinias?

“ Jes, verŝajne. Por pli certi —indas provi ”.

* * *

Iu graf dronigis sin en acidkremo.

Ĉu ĉi tio estas bele por priskribo?

Poezio estas viv sen iu temo,

kaj popol sen poezio estas tribo.

Kie trovi temojn? Ĉu en pluvo splena?

Aŭ en reloj, kiuj kuras ambaŭflanken?

Ĉu konsilon povas doni vi, Helena?

“ Temo estas nur vi mem ”. “ Amuze, dankon ”.

Mi atendas ( ankaŭ vi ) nur noktomezon,

tiam homoj vivas vere kaj senteme.

* * *

Ĉiu homo nepre havas sian prezon.

Ĉiu homo aĉeteblas senprobleme.

Nur necesas havi certan monan kvanton,

kaj post tio la amikon la amiko

Brave vendos ( ricevinte nur kontanton ),

kaj perfidos lin ĝis tria kokeriko...

* * *

Tuŝas min de via pluvo varma guto,

vi brakumas min per viaj du riveroj.

Sonas vi simile al fabela fluto,

haladzigas vi min per la efemeroj.

Tempo mankas por priskribi, tempo mankas.

Kroman tempon Dio, ve, neniam donas.

Ho Helena, kial l ’ vivo ne nur blankas?

“ Ĝoju vi ke nia viv ne unutonas ”.

Suno ial ne laciĝas vagabondi,

ĉiam lun komencas sian sekvan fazon.

Ho Helena, ĉiam pretas vi respondi...

“ Mi ne volas ke vi diru lastan frazon ”.

CINDRA SONETO

Mi renkontis vin aŭguste, dum malvintro.

Aŭgusteco estis forta malobstaklo...

Ekde tiam tagoj brulas kvazaŭ cindro,

sed vi restas —multe pli ol nur miraklo.

Ekde tiam en pasia incendio

fajras vi... Sed ne sufokas tiu pezo.

“ Ne eskapu, —kun admon susuras Dio, —

ne eskapu, estas ŝi pli ol frenezo! ”

Profundego de okuloj min strangolas,

via man donaco estas kaj korupto.

Mi vin amas —tial vivas —tial folas,

estas vi dorlot por menso kaj volupto.

Vi vespertas tra la nokt ... Vi mare lestras...

Flugas jaroj cindre... Sed vi sola restas.

* * *

Viro de mia revo de mia viv .

Strangas konsci ĉi tiu —ĉu estas lud ?

Ĉu por la rev ekzistas kial , motiv ?

Mi fluas peĉe, vakse pro la apud .

Ĉio leĝere glitas en nia kun ,

mi vin karesas ĝue sen ajna dev .

Ĉio palpeble glatas en nia nun ,

viro de mia vivo de mia rev .

Amo de mia vivo de mia rav —

ĝi, atendata ĉiam, mem estas rar .

Ĝi, mensoganta ofte, mem estas prav ,

ĝi, oferata kore, mem estas kar .

Vivo de mia revo de mia ver ,

dankon pro la ĉeesto en mia am .

Vi estas mia dolĉa amara ber ,

vi ŝajnas la alio, sed estas sam .

Vento de mia monto de mia rur .

Mi ne kliniĝas dekstren, ĉar estas liv .

Mi tre feliĉas —jen estas mia nur ,

viro de mia revo de mia viv .

Pro ĉi tiuj poemoj Grigori Arosev iĝis laŭreato de “ Liro - 2000 ” en la branĉo “ Originala poezio ”.

Liro - 2001

Urala Esperantista Societo ( UES ) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro - 2001 .

Liro - 2001 havas ses branĉojn.

En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro - 2001 ( RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando ). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 15 sep 2001.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario poŝte kontraŭ afrankita koverto ( por Ruslando ) aŭ internacia respondkupono ( alilandanoj ), aŭ rete (

sezonoj@mail. ru
).

La laŭreatoj de Liro - 2001 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2003 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto , libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 mar 2002.

Halina Gorecka sekretario de Liro - 2001

Homaj rilatoj interkulture

En nia movado homaj rilatoj estas plejparte agrablaj, pacaj, kaj bazitaj sur reciproka respekto kaj egaleco. Diferencoj lingvaj, religiaj, seksaj, devenaj, seks - orientiĝaj k. a. kontribuas al la riĉeco de la movado. Tamen, rilatoj ne ĉiam glate funkcias. Foje iu konscie aŭ nekonscie rompas ies limojn, ofendas, aŭ eĉ turmentas. Temas pri reala problemo, pri kiu ni konsciiĝu kaj komune trovu solvojn.

TEJO nun planas organizi seminarion kadre de vasta temo “ Homaj rilatoj interkulture ”. En tiu kadro i. a. eniras : manieroj por saluti, manieroj por komuniki, diferencoj inter virinoj kaj viroj, kiel pace solvi konfliktojn, kiel konsciiĝi pri sia propra seksa orientiĝo kaj kiel ĝin komuniki, diferencoj de percepto, kiel reciproke unu la alian respekti.

Ni nun serĉas kunlaborantojn por ellabori la temon kaj organizi la seminarion. Interesatoj bonvolu kontakti la kunordiganton de preparteamo, Enĉi Barkoviĉ

encibar@yahoo
. com aŭ paper - poŝte al CO en Roterdamo.

Sjoerd Bosga prezidanto de TEJO

Denove pri la sama temo

Unue mi dankas vin pro la regula sendado de via revuo —kiun kun intereso mi legas... Vi plurfoje aperigis reagon de Marcel Hardy kaj Valentin Melnikov, koncerne la grupon “ Teorio de Feliĉo ”.

Mi samopinias kiel Marcel : dum la SATkongreso en Moskvo kontentigis min renkonti la helpemajn, ridemajn gejunulojn, kiuj apartenis al tiu grupo. Ili klarigis sian celon : labori kaj kleriĝi ekzemple per lernado de la lingvo Esperanto kaj helpi tiujn, kiuj bezonas helpon, interalie ekssoldatojn ( laŭ mia kompreno ). Ili neniam provis trudi al mi ke ilia pensmaniero estas pli ĝusta ol alia. Mi tute ne komprenis kial Valentin Melnikov taksas ilin faŝistaj.

En la januara numero de Sennaciulo ( mi ricevas ilin ege malfrue ) mi legis pri la ago de la policanoj kontraŭ tiu grupo. Kion signifas tio? Ĉu Valentin bonvolas pli detale klarigi sian opinion? Kiel estus tiu grupo malutila, danĝera.

Franciska Toubale ( Aŭstralio )

Ĉar Valentin Melnikov jam kelkfoje respondis pri ĉi tiu temo, nun ni ne reagas publike. Valentin observas la evoluon de la proceso, kaj li raportos pri ties rezulto. LOdE

Rimedo kontraŭ la “ morto de UEA ”

En la intervjuo al Giorgio Silfer ( LOdE . 2001 : 3, pĝ. 13 ) ni povis iom depriman aŭguron legi pri UEA. La aŭguro ( laŭ kiu, se nekapabla fari ŝanĝon en sia strukturo, la asocio —eĉ se “ ne nepre kaj ne tuj ” —mortos ), kiel ajn funebro - flara, en mi elvokis plie surprizon ol bedaŭron, eĉ se ĉia prudenta pensado povus sole ĉi tion konkludi, kaj eĉ se sen simila tegmenta organizaĵo nian aferon atendus fina malvenko anstataŭ tia venko.

G. Silfer tutcerte konas multe pli bone la trajtojn de nia movado ol mi, mi do havas nenian kaŭzon kontesti la kredeblecon de lia aŭguro.

Estinta ĝia individua membro dum tempo nur mallonga, mi min sentas ne tute kompetenta juĝi pri UEA, miaj spertoj kaj la mizera stato mem de nia afero tamen dirigas, ke UEA vere bezonas seriozajn ŝanĝojn.

Mia opinio diferencas en tio disde tiu de G. Silfer, ke laŭ mi la asocio bezonas ŝanĝojn ne nur en sia strukturo ( se ĝi ĉi tiun entute bezonas ), sed ankaŭ kaj precipe en siaj statutaj, precipe strategiaj celdifinoj. Kaj s - ano Silfer, kaj s - ano Aleksander Zdechlik ( pĝ. 12 ) proponas aferon konsiderindan, sed mi trovis neniun proponon sufiĉe radikala kaj esenca por malfermi revolucie novan padon en la direkto de nia celo. Malsupre mi skizas la esencon de tiu koncepto, kiun mi imagas sufiĉe radikala kaj esenca por atingi revolucie pli altajn ŝancojn por nia afero.

Laŭ mi, niaj movadaj fiaskoj klarigeblas per tio, ke nia movada strategio tiajn taskojn ne enhavas, per la plenumo de kiuj ni povus krei sufiĉe favorajn cirkonstancojn en ( kaj ĉi tio estas la plej grava! ) la ĉiutaga vivo por scipovi konvinki la makrosocion pri la uzebleco kaj ( sekve ) pri instruindeco de Esperanto.

Niaj ĝisnunaj asertoj pri uzebleco de Esperanto estas tro teoriaj por esti kredeblaj.

La plej oportuna kampo por ĉi ties realigo mi trovas tiun de la internacia turismo. Esperanton, ekde nun ni instruu ( instruigu ) ne al iu ajn, sed al dungitoj de laborlokoj ( servoj ) kun plej strikta rilato al la internacia turismo ( kie do la dungitoj estas plej interesitaj pri rego de nia lingvo ). Ili estus : policanoj, ĉiĉeronoj en muzeoj, galerioj, informistoj en magazenoj, en stacidomoj de la publika transporto k. t. p.

Atinginte sufiĉan nivelon de lingvoscio ĉe ili, ni zorgu ( kun financa helpo de niaj asocioj ) ankaŭ pri starigo de informtabuloj pri uzebleco de Esperanto en la koncernaj lokoj. Vidante sufiĉe multloke niajn tabulojn oni ( ankaŭ “ supre ” ) iĝus multe pli facile konvinkeblaj per niaj argumentoj ol nun. La ĉefan kondiĉon de ĉi tio prezentas anticipa establo de internacia porcela organizaĵo ( ni diru, kia estas DESKF kun pliampleksigita celaro ) kaj paŝ - post - paŝeco ( ni devus en Meza Eŭropo komenci la kunlaboron ). Kondiĉon prezentas ankaŭ la ekzisto de samideanoj emaj entrepreni la supre skizitan laboron...

Evidente, mi prezentis ne panaceon. Ni ja devas konsideri, ke la eksteraj kondiĉoj ( prezentantaj la malhelpojn eble plej gravajn ) por akceptigo de Esperanto dume estos apenaŭ ŝanĝitaj. Sed la rajton akuzi la makrosocion pri “ malracieco ” aŭ indiferenteco ni havos nur farinte ĉion eblan starantan je nia dispono por la antaŭenigo de la afero de la Internacia Lingvo.

Johano Petik ( Hungario )

Piratoj sur la verda maro

Intervjuo al István Ertl

En malpli ol kvin monatoj ni legis tri gazetarajn komunikojn el la plumo de István Ertl pri aŭtor - rajta delikto kiun —li asertas —“ Esperanto ” Radikala Asocio kulpis kontraŭ li .

Demando : Ĉu ne sufiĉas unufoje deklari sian veron?

Respondo : Bedaŭrinde, ne. Post mia unua komuniko ERA aperigis plumpan provon je refuto, kiun mi devis rebati. Fine kaj —mi esperas —laste, mi igis publika tre konkretan pruvon, kiun eĉ tribunalo pretus konsideri.

Demando : La koncerna teksto estas Esplorvojaĝo , roman - komenco de Jules Verne, kies daŭrigon li kunportis al sia tombo. En ĉi tiu teksto Esperanto ludas signifan rolon. Kiu do esperantigis la roman - stumpon?

Respondo : Mi mem, vintre de 1993 / 94, nur monatojn post la premiera franclingva apero de la teksto. Mi proponis mian tradukon al Unuiĝo Franca de Esperanto, kaj redaktoro Hervé Gonin aperigis ĝin kiel literaturan numeron de Franca Esperantisto , en aprilo 1994.

Demando : Sed en la eldonaĵo de ERA, ses jarojn poste, eble aperas alies traduko?

Respondo : Laŭ mistera aserto de ERA, ili “ enplektis en la italan kaj Esperantan tradukojn ja 6 personojn, el kiuj almenaŭ 3 perfekte scipovas Esperanton. ” Komparu kun tio ateston de Nicolino Rossi, nia granda poeto Napola : li ricevis de ERA komputile tajpitan tekston de Esplorvojaĝo , svarman je “ ortografiaj eraroj kaj mistajpaĵoj ”, kiujn li devis laŭ - pete korekti kun grandaj peno kaj pacienco. Mi konjektas ke ĉe ERA, malŝparante laborforton, oni retajpigis mian tradukon al ne - scipovanto de Esperanto, kaj poste senhonte misuzis la talenton de elstara beletristo simple por rekrei la tekston —kiun ili estus povintaj ricevi de mi per simpla peto.

Demando : Ricevi : ĉu kontraŭ pago?

Respondo : Ideale, ankaŭ en Esperantujo eldonistoj devus pagi al homoj kiuj liveras al ili rezultojn de sia intelekta laboro. Tamen, se ERA tiam petus de mi publikigan rajton, mi ja estus doninta ĝin senpage, por la bono de nia kulturo.

Demando : Kial do vi insistas nun? La libro, prizorgita de Giorgio Pagano, estas bela, kaj la trilingva ( franca, itala kaj Esperanta ) eldonaĵo eĉ propagandas nian lingvon ĉe la grandnombraj ŝatantoj de Jules Verne. Nia kulturo riĉiĝis, dank al vi kaj al ERA.

Respondo : Mi devas insisti, ĉar pirati ies plum - frukton sen ties permeso kaj poste eĉ nei sian misfaron estas konduto duoble neakceptebla. Tial mi postulas ke ERA min morale sendamaĝigu, publike agnoskante ke ĝi aperigis mian tradukon senpermese, sen mencio de mia nomo.

Demando : Koincide, en la lasta Heroldo , Nicolas Vanof —pseŭdonimo pruntita ĝuste el Esplorvojaĝo —donas sian opinion pri aŭtor - rajtaj konfliktoj. Li ne mencias nomojn ; ĉu temus pri via kazo?

Respondo : Videble, ne. Li ja parolas pri homoj kiuj “ nutras sian kverelemon ”, “ kaŝas sian pasintecon ”, aŭ estas ĝenataj de konkurenco. Neniu el tiuj estas mia kazo. Per mia protesto mi precipe kaj principe celas atentigi niajn samkulturanojn ke ili protektu sin kontraŭ friponoj : scipovo de Esperanto ankoraŭ ne garantias altan moralan nivelon.

Demando : Vi parolis pri “ piratado ”. Sed, denove laŭ Nicolas Vanof, tio ne estas la ĝusta vorto ĉi - kaze, ĉar “ pirati ” signifas “ vendocele faksimiligi alies eldonaĵon ”.

Respondo : La deĵoranta orakolo de Heroldo povus eĉ pravi —jurismaj vortmanipuloj ne estas mia tereno. Al mi plene sufiĉas la difino de PIV, kies piratan eldonon iranan mi posedas : “ pirato ” estas “ homo, kiu alproprigas al si aliulan posedaĵon ”. Mi sopiras la tempon kiam ni povos trankvile kaj pace navigi sur la verda maro, sen ĝeno de piratoj.

Oz : la lando sen problemoj

Praktikaj konsiloj de Joyce Bunting

En Aŭstralio ( Oz ) la homoj ŝajnas sufiĉe kontentaj. Ili al ĉio respondas : “ Nenia problemo! ”

Kial? Ĉu Oz estas vera Edeno?.. Tamen oni diras, ke en ĉi tiu kontinento estas pli da venenaj animaloj ol en iu ajn alia. Ĉu tio estas komploto por fortimigi fremdulojn de Paradizo? Je ĉiu angulo io atendas por ataki vin.

Do, post loĝado ĉe mia frato mi proponas propraspertajn konsilojn al vizitonto de arbaro en norda Kvinslando.

Lernu kaj rekonu pik - arbon, kaj neniam tuŝu ĝin! Ĝi jukas multe pli ol urtiko. Pikiloj estas kvazaŭ vitraj kaj venenaj.

Alkutimiĝu al la ĉiea liano, kiun Ozanoj nomas “ Atendu Momenton ”. Ĝi pendas de arboj kaj rampas surtere. Miloj da ŝirlokoj sur la branĉoj skrapvundos vian haŭton kaj vestaron kaj malrapidigos vian progreson. Se en la arbara mallumo vi zorgas pri la vizaĝo, la liano eble kaptos vin je la piedoj, pro tio Ozanoj nomas ĝin ankaŭ “ Jurista Liano ”.

Ne tro longe staru senmove en la malseka arbaro. Hirudo fiksos sin sur via haŭto. Ne paniku, kiam oni proponas forbruligi ĝin. Cindro de bruligita papertuko efikos, aŭ salo, aŭ sablo, aŭ alkoholo. Vi eble bezonos alkoholaĵon poste. Nenia problemo!

Eble tropika ĝardeno estas sekura loko por senkuraĝulo. Sed ne leku malbelan kan - bufon, ĝi portas surdorse venenan glandon! Bonŝance vi haluciniĝus, malbonŝance vi mortus.

Verdaj formikoj en arbusto kunkudras sian neston el folioj. Sed ne ĝenu ilin ĉar ili mordas kaj rapidege postkuras trudanton.

Papervespoj pendigas sian neston pli alte. Zorgu, kiam vi plukas frukton aŭ tondas gazonon, ne perturbi ilian arbon, aŭ vi eble suferus koleran amas - pikadon, kiel iam spertis mia frato.

Serpenton vi renkontos. Prudente retiriĝu, aŭ prefere restu senmova ĝis ĝi forrampos. Memoru, ke serpento malvolonte atakas homon, sed ĝi ne estas senfine pacienca. Do, se vi vagadas, iru la unua, ĉar serpento kutime mordas la duan aŭ trian en la viclinio. Multaj aŭstraliaj skvamuloj estas tre venenaj, sed la venen - dentoj estas mallongaj. Pro tio la veneno post la mordo eble ne eniros vian sangon. Kunulo bandaĝu firme la morditan kruron aŭ brakon kaj malpermesu al la viktimo ( vi ) movi tiun korpoparton por ke la veneno ne atingu la koron. Rapidu hospitalen. Kion vi farus, se vi sidiĝus sur serpenton, mi tute ne scias.

Admiru grandajn brilkolorajn papiliojn sed ne karesu ties vilajn larvojn pro venenaj haroj.

Se Ozano invitos vin al nokta promenado kun forta lampo, akceptu, ĉar estos ege interese. Eble vi vidos valabion. Aŭ eble vidiĝos paramelo —longnaza ratsimila marsupiulo. Ĝi estas fetora kaj portas pulojn. Aliaj marsupiuloj kaj diversaj ranoj videblos en lamp - lumo, se vi estos bonŝanca. Granda fruktvesperto eble flugos el arbo. Sed atentu : ĝi ĉiam abunde fekas, kiam ĝi ekflugas.

Ciklono foje atakas la nordon de Kvinslando. Nepre ne staru dum ventaj tagoj sub kokosujo. Ne nur kokosoj, sed eĉ folioj estas pezaj.

Do, ne timu, estu kuraĝa! Se la pluvarbaro kaj ĝardeno ne mortigis vin, eniru veprejon. Tie ni ne menciu formikojn, termitojn aŭ vagantajn virbovojn. Sed atentu pri manko de akvo, grandaj distancoj sen benzinejo, drinkejo, hospitalo k. s. Prefere vojaĝu per kvar - rad - stira aŭto, kaj evitu malsekan sezonon, kiam pluvo kaj inundo kutime forlavas vojojn. Kaj se la vojo subite iĝas onduma, kaj la dentoj klakas en la kapo, iru pli rapide, por ke la radoj tuŝu nur la ondopintojn.

Antaŭ la elaŭtiĝo ĉiam rigardu teren. Povas esti sunbananta serpento ĝuste tie, kien vi volas meti la piedon.

Vizitu riveron, sed protektu vin kontraŭ moskitoj. Ili portas danĝerajn malsanojn. Oni diras, ke manĝado de ajlo bone protektas —certe ĝi efikas kontraŭ geamikoj.

Nepre estu singarda pro flosanta krokodilo, aparte proksime al estuaro. Ĝi manĝas malofte, sed vi ja ne volas esti ties postfasta matenmanĝo. Oni konsilas nek tendumi tro proksime nek naĝi dum varma vespero post iom tro da vino aŭ biero. Alkoholo ne efikas kontraŭ krokodilo!..

Rigardu belajn vastajn plaĝojn kaj admiru. Ŝarko en la profundo, blua polpo kaj venena meduzo minacas laŭ sezono. Ne miru, ke plaĝoj restas preskaŭ senhomaj.

Do, ŝirmu vin en la domo. Mi esperas, ke vi ne estas araneofoba. Eble vi ne vidos la fifaman “ ruĝdorsulon ” en bankuvo, aŭ sub neceseja sidloko. Matene rigardu en la ŝuojn. Sed ne timu grandan rapidan araneon sur la muro. Ĝi povas esti ĉasisto, kaj eble vi vidos ĝin kun noktopapilio en la buŝo.

Sed kontraŭ ĉiu ebla danĝero bilancu la belecon, trankvilon, vastan sovaĝejon, abundan naturon, malstreĉan vivstilon kaj mankon de frosta vintro. Kaj enviu, enviu, enviu la landon “ sen problemoj ”.

Religiaj notoj de aziano ( 2 )

La unua parto aperis en la marta kajero

Eklezio

1 eklezi / o

1 POL REL Religia organizaĵo posedanta dogmaron, kulton kaj hierarkion ( ofte kun disdivido en klerikaron kaj laikojn ) : lamaisma, romkatolika, evangelia eklezio .

2 KRI La tuta kristanaro estanta en mistika unuiĝo kun Dio : la eklezio estas la korpo de Kristo, la fianĉino de Kristo ; Kristo estas kapo de la eklezio [ Efes 5 : 23 ] ; la eklezio militanta ( sur la tero ) ; la eklezio triumfanta ( en la ĉielo ) ; jam komence de la 2a jc s - ta Ignaco de Antioĥio deklaris ke ne gravas la aritmetika plimulto, sed ke “ kie estas Kristo, tie estas la katolika eklezio ”.

Rim. : Tiu mistika senco estas alternativo al la administracia interpreto de la nocio katolika , identiganta eklezion 1 kun eklezio 2 , laŭ la PV - aj difino kaj ekzemplo : “ 2 KAT La katolika eklezio : la papo estas la estro de l eklezio ”.

Tiusenca Eklezio iom similas la idealan Esperantujon, kaj la PVa ekzemplo aspektas kiel identigo de Esperantujo kun UEA. Alia provo materiigi Esperantujon en palpeblan strukturon estas la iniciato pri Esperanta Civito.

3 Klerikaro.

ekleziulo z Kleriko.

ekleziano Ano de eklezio ( kleriko aŭ laiko aŭ monaĥo ).

Tradukoj :

Greke ( klasike ) εκκλησία. Ruse ~o : церковь ~ulo : церковник ~ano : член церкви. ~o militanta : церковь воинствующая ~o triumfanta : церковь торжествующая.

Katolika

1 katolik / a

1 KRI Konforma al la tuto de la kristanismo : ni kredas je unu sankta katolika kaj apostola eklezio.

Rim. 1 : Tiusence tiu adjektivo aperas en la oficiala nomo de diversaj kristanaj eklezioj : la rusa ortodokse katolika eklezio , ktp. Ekleziologie la vortoj “ katolika ” 1 kaj “ ortodoksa ” estas do sinonimoj. Tial oni egalsence povas diri ke la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj katolikaj la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj ortodoksaj .

Rim. 2 : “ Konforma al la tuto ” estas interpretata diversmaniere. La romkatolikoj plej ofte aplikas “ la tuton ” al la kredantaro —kiel kredon ĉiaman, ĉiean, ĉiesan ( quod semper, quod ubique, quod ad omnibus creditum est, Vincento de Lerino, 434 ).

Laŭ la orienta kristanismo “ la tuto ” aŭ “ la universala ” ĉi tie koncernas plurajn aspektojn : 1. malloka kaj kuna ; 2. doktrine integra, sen deprenoj aŭ aldonoj ; 3. universale adaptita al la bezonoj de ĉiaj homoj ; 4. morale kaj spirite perfekta ( s - ta Cirilo de Jerusalemo, 348 ).

2 KAT POL Romkatolika.

Rim. : La Roma eklezio pretendas esti la katolika eklezio, tial nomi ĝin simple katolika estas tiom malĝentile rilate al la aliaj sampretendaj konfesioj, kiel estas aldoni la limigan rom - rilate al ĝi mem.

katoliko KAT POL Ano de la romkatolika konfesio.

Rim. : Historie kaj ekleziologie, ĉi tiu nocio devus esti derivaĵo de la adjektivo “ katolika ” tamen tio donus derivaĵon katolikulo aŭ simile. La internacia formo “ katoliko ”, pli konforma al politiko ol al la religio, estas pli forta ol la gramatiko de Esperanto ; oni devas do rigardi la adjektivon “ katolika ” kaj la substantivon “ katoliko ” sendependaj kaj malkoheraj pruntoj.

katolikismo Romkatolika doktrino, dogmaro.

romkatolika KRI POL Propra al la Roma eklezio, kies estro estas la papo : romkatolika dogmo, kredo, preĝejo, eklezio, pastro .

Tradukoj :

Laiko

3 laik / o

1 REL Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo. Vd. profanulo, ekleziulo, religiulo .

2 Homo, ne havanta apartan kompetentecon ; nefakulo, malspertulo : laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan devenon de esprimo, kiun li uzas.

Rim. : La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj ; tio certe malveras en ( ekz - e ) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj ( inklude la konciliojn ), profesoras en pastraj altlernejoj ktp ; absolute maleblas uzi la rusan “ мирянин ” por diri “ diletanto ” oni prefere uzu por tio la vorton profanulo ( ankaŭ Zamenhof uzis la “ profan ” - vortojn por implici nekompetenton ). Kp. diletanto .

laika

1 Havanta karakteron de laiko 1 : laika lernejo, instruisto.

2 POL ( Evitinda ) Kontraŭklerikala.

Rim. : Evitinda francaĵo. Tiusence devus esti “ laikiga ” aŭ “ laikisma ” aŭ simile.

Tradukoj :

Ruse ~o 1 : мирянин ~o 2 : профан ~a 1 : светский.

Sergio Pokrovskij

Kongresa ekskurso en UK - 85 : Monaĥo en butiko de la ortodoksa parto de la Kristnaska Baziliko en Betlehemo ( Fotis Robert Kamiński ).

Novaj libroj

Lucien Bourgois. Kvarlingva proverbaro . —Thaumiers : La KancerKliniko, 2000. —28 pĝ.

La KancerKliniko ĉiujare aperigas suplementon. La lasta 20 - jarcenta suplemento estas franca - angla - germana - Esperanta kolekto de 482 proverboj.

Iu diris, ke oni povas koni la popolon per ties proverboj. Nu, konu la verdan popolon per jenaj proverboj Zamenhofaj :

Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. Faru aferon, Dio zorgos ceteron. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon. Donacetoj subtenas amikecon. Kiu havas nenion, estas nenio. Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. Ne ekzistas ofico sen benefico. Neniu ago fariĝas sen pago.

Eliza Orzeszko. Marta / Tradukis el la pola L. L. Zamenhof. —5a eld. —Bielsko - Biała : KLEKS, 1999. —256 pĝ.

Tre malmultaj beletraĵoj en Esperanto havas kvin eldonojn ; Marta estas unu el ili. Ĉu nur dank al la nomo de la tradukinto? Aŭ pro la interesa enhavo?

Se temas pri la enhavo, jen la komenco :

La amo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj...

kaj jen la fino :

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelpelan ĉielon.

Kaj intere estas rakonto pri nefacila vivo de juna vidvino Marta.

Sándor Takáts. La granda Thúry György / Tradukis el la hungara István Takács. —Nagykanizsa : Tibor Szabadi, 1996. —101 pĝ.

Ĉi tiun libron eble kun intereso legos la partoprenontoj en la 74a Kongreso de SAT, ja temas pri unu el la herooj de la kongresregiono, kies fortikaĵon li estis defendanta kontraŭ turka armeo.

La legemajn nekongresanojn en la libro ( abunda je miskompostaĵoj ) eble interesos la lingvaĵo, precipe en la suplementa kroniko. Nu, en ordo pri bejoj, ĉefbejoj, janiĉaroj, paŝaoj , kaj grandveziroj . Sed estas aro da pli ekzotikaj vortoj, ekzemple : akĉeo, ĉorbaĝio, ejaleto, ĝebeĝibaŝio, ketkudo, muteferiko, seferagao, seĝbanbaŝio, zarbuzano.

Vane vi serĉos glosaron, kaj restos al vi sekvi jenan ekzemplon :

la malnobla malamikaro kapitulacis kontrakte ( pĝ. 83 ).

Restas senco, forestas sento

Tolkien, John Ronald Reuel. La hobito, aŭ tien kaj reen : Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld ( poemoj ). —Jekaterinburg : Sezonoj, 2000. —224 paĝoj. —( Serio Mondliteraturo , Volumo 9 ).

Mi konatiĝis kun la originala, angla versio de La hobito , kiam mi havis ok aŭ naŭ jarojn.

Kvankam tiam mi interesiĝis pli pri trajnoj, bicikloj kaj vakeroj ol pri elfoj, drakoj kaj sorĉistoj, min tamen allogis la ĉiama, ĉiea etoso de la Tolkiena mondo. Des pli mi nun ĝojas, ke tiu ĉi moderna klasikaĵo —apartenanta ne al unu popolo, unu socio, unu generacio, sed al ĉiuj, preter landlimoj, ismoj kaj aĝoj —haveblas ankaŭ al esperantistoj, dank al la traduko de Christopher Gledhill kaj William Auld. Tiel riĉiĝas la infana —kaj ne nur! —literaturo de Esperanto.

Por mi la aparta ĉarmo de La hobito konsistas ne nur el la imagpovo de la aŭtoro, el la priskriboj pri fantaziaj regnoj kaj pri plej teruraj bataloj, sed ankaŭ —kaj ĉefe —el la karaktero de la kontraŭvola heroo hobita, Bilbo Baginzo. Bilbo estas ja vi aŭ mi : estaĵo, kiu sopiras sian hejmon, sian ordon, sian trankvilon, sed kiu, frontante al plej krizaj, plej minacaj situacioj, tamen trovas en si mem kuraĝon kaj kapablon por savi sin kaj ankaŭ siajn amikojn. Heroo malgraŭ si : jen la kerno de la Tolkien - a fabelo.

Kerno, kiu unualege konvinke kaptiĝas en traduko flua kaj forta. Neniel sterile stumble impresas la verko, malgraŭ fojaj anglismoj ( ekzemple, mi preferus, anstataŭ “ komfortigus ”, “ konsolus ” —pĝ. 138 ), kaj krom la unusola preseraro, kiun mi rimarkis ( “ pastlasis ” anstataŭ “ postlasis ” —pĝ. 141 ).

Gratulindas la tradukintoj —aparte Auld, kiu elegante, elokvente peris la poemojn —ke ili tiel nature liveras la sencon de la originalo, ke leganto apenaŭ scius, ke pri traduko temas.

Tamen sencon liveri ne ĉiam signifas senton liveri. Kaj verdire, ju pli mi esploris, ju pli mi kontrolis tradukon kaj originalon, des pli io juketis. Estis, mi konstatis, kvazaŭ la tradukinto de la ĉefa, proza parto de La hobito surgrimpus monton kaj tiom avidus la majestan rokon de la pinto, ke li survoje preteratentis la buntajn ŝtonetojn de la pado. Alivorte : kvankam la senco restas, la sento —la nuancoj, la subtilaĵoj de la prozo —foje mankas. Tio ne signifas, ke la traduko fiaskas : laŭokaza, fotela leganto, mergiĝante sendube kun plezuro en la aventuroj de Bilbo Baginzo, plej verŝajne nenion rimarkus.

Sed foje, enirinte butikon kaj ricevinte ŝanĝmonon, oni poste malkovras, ke tamen forestas moneroj. Aŭ ke la butikisto ruze enmanigis monerojn de alia valuto. Oni sentas sin etete trompita. Kaj tiel rilate La hobito n.

Mankas spaco por detale analizi : sufiĉu du pli malpli hazarde elektitaj partoj por indiki ja karakterizajn truojn en la traduko kaj por ilustri ke, kie restas senco, forestas sento.

Oni legas ( pĝ. 179 ) : “ Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj ”. Tamen en la angla oni trovas, ke temas pri “ alarm - trumpetoj ” ( “ warning trumpets ” ) kiuj “ subite sonis, kaj eĥiĝis ” ( “ suddenly sounded, and echoed ” ) laŭ la rokaj bordoj. Kvankam “ sonis kaj resonis ” ja kaptas la anglan, mankas indikoj pri alarmo aŭ pri subiteco. Iom poste ( sampaĝe ) oni trovas similan lakonecon : “... antaŭ ol la draka tondro alproksimiĝis ”. La angla originalo multe pli timigas : “... antaŭ ol laŭtiĝis la rorado de la terura proksimiĝo de Smaŭgo ” ( “ before the roar of Smaug ’ s terrible approach grew loud ” ). Kaj ( sampaĝe ) lamas : “... kiu malplaĉis al li, ĉar ĝi [ la akvo ] estis tro profunda kaj tro malvarma ”. En la angla troviĝas tri adjektivoj por priskribi la akvon, ne du : “... too deep and dark and cool for his liking ”. Kaj, en la angla, aliteracio : eventuale “... al li tro senlima, tro senluma, tro malvarma ”.

Tuj poste preskaŭ biblie riĉa frazo en la angla povrigita en Esperanto : ”... vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj ”. En la originalo legiĝas : “... a vapour and a steam would arise enough to cover all the land with a mist for days ” do “... leviĝus nebulo kaj vaporo sufiĉaj por vuali dum tagoj la tutan landon ” ( tiu ĉi frazo prezentas apartajn problemojn al tradukonto pro la malfacilo distingi en Esperanto inter la anglaj “ vapour ” kaj “ steam ” plue tiklas la parenca nocio pri “ mist ”, nebuleto ).

Klare : facilas kritiki, diablas traduki. Mi, kiu neniom Esperanten tradukis krom lingvo - ekzercoj kaj kiu ankoraŭ ne kuraĝas praktiki —laŭ Auld —ĉi tiun arton plej malfacilan, apenaŭ rajtas verŝi mizeran recenzanto - galon super tiun, kiu ja kuraĝas, kiu ja grandparte sukcesas. Kiel supre dirite : La hobito legindas. Ĝi meritas lokon ne nur sur la bretaro de ĉiu Esperanto - familio sed ankaŭ, pli grave, inter la manoj de ĉiu Esperanto - infano ( kaj malinfano ).

Do brave, sinjoro Gledhill, traduke ekgrimpu denove! Sed ĉi - foje, survoje al parnasa pinto, malpli impete. Profundiĝu en la lingva panoramo, plenigu la pulmojn per freŝaj frazoj, flaru la apudpadajn idiomojn —kaj tiel, lante, lante al la supro!

Paul Gubbins

Esperantaj Songazetoj

Esperanta Songazeto . № 9, 10, 11. —Kooperativo de Literatura Foiro, 1991– 1993.

En la komenco de la 1990aj jaroj ajna muzika esperantlingva produktaĵo estis se ne unika, do almenaŭ mirinda. La kooperativo de Literatura Foiro ( Svislando ) tiam estis eldonanta Esperantaj n Songazetoj n.

Estas iom malfacile pritaksi similaĵojn nuntempe, ĉar nun ĉiu deziranto povas ekhavi preskaŭ ajnan ( muzikan ) varon. Sed kiam ne estis tiaj eblecoj, la Esperantaj Songazetoj , kompreneble, estis tre valoraj, ja ili enhavis po iom de ĉiuj literaturaj aŭdeblaj branĉoj. Por la recenzado estis proponitaj la numeroj 9a, 10a kaj 11a de la Songazetoj.

Ĉiujn tri kasedojn malfermas ( post konciza enkonduko ) iu muzikaĵo. Temas respektive pri la muzikbando Kajto , fragmentoj el la unuaj KDoj en Esperanto ( La koro - sutro de Lou Harrison kaj Esperanto de Ryuichi Sakamoto ), kaj “ Osborne la kontraŭtenoro ”.

La duan flankon de ĉiu Songazeto malfermas iu voĉlegita teatraĵo. En la menciitaj numeroj oni povas aŭdi La paneo n de Serĝo Elgo, Triptiko n de Giorgio Silfer kaj La ĉampionegoj n de Dino Buzzati ( tradukita de Giorgio Silfer ).

La reston de la kasedoj plenigas diversaĵoj : jen voĉlegata poezio de Attila József ( ESG - 9 ), jen tiel nomita “ rara sondokumento el la 1950aj ” kiu prezentas al ni malnovan italan kanzonon ( ESG - 10 ), aŭ jen iuj primovadaj aĵoj ( parolado de Raymond Schwartz en iu kunveno kaj intervjuo kun István Szerdahelyi en ESG - 11 ).

Oni ne povas certe diri ĉu similaj songazetoj estus utilaj nuntempe, kiam multaj povas ĝui muzikajn avantaĝojn de komputilo kaj interreto.

Verŝajne kompilantoj de modernaj songazetoj devus elekti iun alian sistemon por elektado de sonmaterialoj, ĉar eĉ kvazaŭ plonĝante en la tempon kiam la menciitaj songazetoj estis aperigataj, oni interesiĝas ne pri ĉiuj prezentataj eroj. Kvankam entute la songazetoj, kiel la movada fenomeno, estas interesaj.

Grigori Arosev

Japanaj eldonaĵoj en 2000

Unu el plej menciindaj eldonaĵoj estas tiu de Osaka E - Societo, kies membroj post malfacila strebado realigis la propran eldonon de Vortareto de kombineblaj vortoj, parto A - K de Matubara Hatiro. La verko estas la unua parto de la multjara kolektado kaj studado de la aŭtoro. Ankaŭ Japana E - Instituto eldonis verkon de alia eminenta studanto de la lingvo : Esperantaj sinonimoj por japanlingvanoj de Saka Tadasi. Tiuj du verkoj estas utilegaj helpiloj al japanoj, kies lingvo estas tre malproksima de Esperanto.

La sola eldonaĵo en 2000 de Japana E - Librokooperativo, librofako de KLEG, estas Kvar fabeloj de Miyazawa Kenzi de Konisi Gaku.

Libroteko Tokio eldonis la trian kajeron de Raportoj el Japanio de Hori Yasuo. Ĝi kaj la du unuaj kajeroj estas aĉetataj ankaŭ de japanaj legantoj, kiuj supozeble bezonas gvidilojn por trafe esprimi japanaĵojn en Esperanto. De la sama eldonejo aperis la 8a suplemento de Etimologia vortareto pragmata de Esperanto ( 1991 ) de Yamasaki Seikô. Estas notinde, ke Fonto eldonis novan verkon de la akademiano Yamasaki Enkonduko en la japanan .

Okaze de la Japana E - Kongreso en Kumamoto oni eldonis du broŝurojn de tieaj samideanoj. La unua estas plejparte japanlingva Artikolaro de Bun ’ ichi Ishizaki, kaj la alia estas Lernolibro de Intersteno de F. de Kunovski kompilita de Hukahori Yoshifumi por japanlingvanoj.

Hokkajda E - Ligo eldonis broŝuron Raportoj de la karavano al For - Orienta Rusio . En ĝi oni dulingve raportas pri la aktivaj interŝanĝoj de la Ligo kaj Vladivostoka E - Klubo. La eldonon financis ekstermovada fonduso por internacia interŝanĝo de la nordaj regionoj en Hokkajdo.

Jarfine eldonejo Riveroj aldonis novan broŝuron al sia japanlingva serio de E - movado : Nakahara Syuzi kaj lia tempo verkita de bedaŭrata Nozima Yasutaro. Temas pri pioniro de Esperanto en Kioto, kiu eldonis monatan, nemovadan gazeton Tempo en la malfacila periodo antaŭ la dua mondmilito, kies redaktoro estis la aŭtoro mem.

Mine Yositaka

( Ĉi tiu artikolo samtempe aperas en la japana revuo La Movado . )

Gazetoj

Literatura Foiro. 2001 : 189

La unua numero en la nova jarmilo estas vestita per bela plenkolora kovrilo prezentanta Jerusalemon, kadre de ĉi - jara serio pri la ideala urbo, interalie en la imagoj de homoj. Kvazaŭ por akcenti tiun temon, Zlatoje Martinov proponas tradukojn de pecoj el la interesa liriko de Milan Orlić, kies inspiro estas precize La Urbo.

Novjara salutmesaĝo de la prezidanto de LF - koop Marc Hiltbrand, artikolo de Giorgio Silfer pri la malfondita Gastejo Edmond Privat kaj la printempa programo de la progresanta Kultura Centro Esperantista estas parto de la “ svisaj ” paĝoj en la numero. Aldoniĝas al ili ankaŭ la uvertura poemo de Conrad Ferdinand Meyer tradukita de Willy Nüesch.

La baldaŭa promulgado de la Konstitucia Ĉarto okazonta 2 jun 2001 en Sabloneto kaj artikolo de Leen C. Deij kovras la kulturpolitikan temon, kiu tradicie ĉeestas en la revuo.

Carlo Minnaja recenzas libron de André Cherpillod pri Gaston Waringhien, kies centjaran datrevenon ni omaĝas en 2001.

La literaturo, kiel kutime, okupas plej multe da spaco. Sian novan originalan rakonton, Hema mankos al ni , proponas Julian Modest. Sabine Trenner recenzas la esperantan tradukon de la libro La mirinda sorĉisto de Oz , kaj Armando Zecchin kun Luciano Mantaut analizas la romanon La ŝtona urbo de Anna Löwenstein.

En la numero estas la voĉdonilo por la Premio La Verko de la Jaro , por kiu ĉi - jare kandidatas ses originalaj prozaj verkoj surmekatigitaj en la periodo 1999–2000.

La tria parto de la eseo de Daniele Vitali pri la literaturaj lingvoj en Eŭropo post la jaro 1989 aperas en la lingvopolitika rubriko. Al la demando “ Kiam kie komenciĝis la Nova erao? ” respondas Dimitar Haĝiev. Pri la tria orelo skribas Radosław Nowakowski.

HeKo

El Popola Ĉinio en la reto

Kun ĝojo ni informas vin, ke la reta El Popola Ĉinio jam aperis. Ĝi estas legebla ĉe www. chinareport. com. cn aŭ www. espero. com. cn. La nova EPĈ estas enhavoriĉa kun diversaj rubrikoj : Novaĵoj, Kulturo, Socio, Esperantujo, Inter ni, Homaro kaj naturo, Turismo, Ekonomio, Scienco kaj tekniko, Arto, Kuirarto, Sur nia librobreto ktp.

Redakcio de EPĈ

Franca Esperantisto adiaŭas

Laŭ la redakcia artikolo de Hervé Gonin en la februara kajero “ Ekde marto Franca Esperantisto ĉesos sian aperon, ĝin anstataŭos nova revuo, kun nova skipo, nova aspekto, nova redakto - politiko ”. Gonin redaktis la organon de UFE ekde la 273a numero.

Ricevitaj gazetoj

Bulgara Esperantisto. 2001 / 1 ;

Esperanto. 2001 / 2 ;

Esperanto aktuell. 2000 / 6 ;

Esperantolehti. 2001 / 1 ;

Fonto. 2001 / 241, 242 ;

Franca Esperantisto. 2001 / 525 ;

Heroldo de Esperanto. 2001 / 1, 2 ;

Internaciisto. 2001 / 2 ;

Kal - Ĉi Dokumentaro. 2001 / 1 ;

Kataluna Esperantisto. 2000 / 313 ;

Kontakto. 2001 / 1 ;

La Gazeto. 2001 / 92 ;

La KancerKliniko. 2001 / 97 ;

La Ondo de Esperanto. 2001 / 3 ;

La Revuo Orienta. 2001 / 2 ;

La Travailleur Espérantiste. 2001 / 254 ;

Literatura Foiro. 2001 / 189 ;

Litova Stelo. 2001 / 1 ;

Monato. 2001 / 2 ;

Norda Stelo. 2000 / 4, 2001 / 1 ;

Oomoto. 2001 / 445 ;

SAT - Amikaro. 2001 / 558 ;

Sennaciulo. 2001 / 2 ;

Vekilo. 2001 / 1 ;

Venu kaj Vidu. 2001 / 18, 19.

Mozaiko

Ni ricevis 24 solvojn de la Tri proverboj el la januara Ondo . Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur tri havis erarojn. La ĝustajn respondojn sendis Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Ivars Barŝevskij, Sergej Paĥomov, Vladimir Denisov, Vadim Oparin, Viktor Alikin, Vladimir Vyĉegĵanin, Jelena Katajeva & ; Grigori Arosev, Valentin Melnikov, Oleg Sevruk ( ĉiuj el Ruslando ), A. P. Warren ( Britio ), Dieter Rocke ( Svislando ), Erkki Kemppainen ( Finnlando ), Könczöl Ernő ( Hungario ), Milan Smely ( Ĉeĥio ), Ludmila Orajevskaja, Tamara Popova ( ambaŭ el Ukrainio ), Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio ), Donald J. Harlow ( Usono ). La libropremion lote gajnis Nikolaj Neĉajev el Irkutsk ( Ruslando ). Ni gratulas!

La ĝustaj solvoj :

Moskvo estas... superflua!

La januara urbokonkurso estis pli komplika ol la proverbo - konkurso. El la dek du ricevitaj respondoj nur du estis ĝustaj. Unu el ili faris Jacqueline Huberdeau el Francio. Sed la libropremion la loto donis al Jurij Kivajev el Kiĉier ( Ruslando ).

Sur la bildoj estis : Berlino, Parizo, Moskvo, Kopenhago, Prago, Seulo, Vaŝingtono kaj Londono. La superflua estas Moskvo, ĉar ĉi tie neniam okazis Universala Kongreso de Esperanto.

Krucvortenigmo “ Dometo ”

Ĉi - foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj kalkulu : Kiom da literoj “ T ” estas en la krucvortenigmo? La respondoj atingu nin antaŭ 10 jun 2001 poŝte aŭ rete (

kulakova@akb. mplik. ru
). Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Horizontale : 2. Liberigi iun el danĝero ( R ) ; 4. Malnova mezurunuo por areoj ; 6. Forigi, malaperigi, malakcepti ; 8. Prepozicio ; 9. Mallongigo de imperativo ; 11. Artikolo ; 12. Sufikso ; 13. Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikva epoko ( R ) ; 16. Ĥemia elemento n - ro 10 ; 17. Ne simila al aliaj kaj iom stranga.

Vertikale : 1. Teorio pri la medikamentoj kaj ilia uzo ( R ) ; 2. Longaj lignaj tabuloj, per kiuj oni sportas ( R ) ; 3. Ekkrii plendojn pro malfeliĉo ; 4. Diferenca, malsama ( R ) ; 5. Persona nedifinita pronomo ; 6. Trompiĝi, malpravi ( R ) ; 7. Supozi, fantazii ( R ) ; 8. Supra interna parto de ĉambro ; 10. Unuaranga, unuagrada ; 14. Eligi voĉmodulitajn harmoniajn vortojn aŭ sonojn ; 15. Impresanta la flarsenton.

Kompilis Tatjana Kulakova

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C, Ĉ ( LOdE - 75 )

D ( LOdE - 76 ) E ( LOdE - 77 )

E

Egalrajteco de la seksoj : ankaŭ viro rajtas babili telefone la tutan tagnokton.

En la negoco la komuna profito pli gravas ol la komuna lingvo.

En la nuntempa mondo malkreskas nombro da analfabetoj kaj kreskas nombro da homoj, kiuj ne legas pro propra plezuro.

Erinacon ne piedfrapu... nudpiede.

Esperantistoj similas maristojn : ŝipanoj en ĉiu havenurbo, esperantistoj en ĉiu kongresurbo havas “ edzinojn ”.

Esperanto - aranĝo : renkontiĝo, dum kiu samlingvanoj parolas Esperante pri neniu temo.

Esperanto helpas la instruadon de fremdaj lingvoj malgraŭ la fakto, ke ĝia celo estis ĝuste nuligi la bezonon mem.

Esperanto : ilo por kaŝi pensojn antaŭ internacia publiko.

Esperanto ne estas morta lingvo, ĝi evoluas : mia lando iam apartenis al la nepagipova kategorio ĉe UEA, nun oni nomas ĝin kategorio B.

Esperanto rejunigas homojn, kelkaj iĝis jam infaneskaj.

Esperanto similas al religio, ĉiam troviĝas homoj, kiuj volas disvastigi ilin eĉ perforte.

Espero : bona se komence, mizera se fine.

Eternaj komencantoj havas grandan rolon en la movado : ili plibonigas la statistikon pri unuagradaj kursoj.

Nekrologoj

La 21an de decembro 2000 forpasis

Tomislav Mitroviĉ ( 1934 - 2000 )

esperantisto ekde 1956, aktivulo de E - societo en Niŝ ( Jugoslavio ), kunlaborinto de multaj E - gazetoj, ĉefe per ilustraĵoj.

La 29an de decembro 2000 en Devon, Anglio, post Kristnaska festo kun sia familio forpasis

Margaret Trethowan ( 1922 - 2000 )

ŝi eklernis Esperanton en 1982 kaj fariĝis fidela membro de Chippenham - a E - grupo kaj reprezentanto por EAB en la urbo. Kiel regula leganto ŝi ofte partoprenis en Mozaiko .

La 24an de februaro 2001 post longa kaj tre suferiga malsano je sia 56a jaraĝo forpasis doktoro de teknikaj sciencoj

Kiril Velkov ( 1944 - 2001 )

membro de la Esperanta PEN Centro, honora membro de BEA, vicprezidanto de E - societo Sukceso , eksvicprezidanto de BEA, aŭtoro de Esperanto por komencantoj , kunaŭtoro de Ek al la leg ’ kaj Tabuaj vortoj en Esperanto .

Ni funebras kaj kondolencas.

Anoncetoj

Ĉiu vorto en la rubriko “ Anoncetoj ” kostas unu rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj kvin vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al галина романовна горецкая je la redakcia adreso.

Komencanta instruanto de Esperanto serĉas esperantistojn - filatelistojn en la tuta mondo ( krom Litovio ) por interŝanĝi poŝtmarkojn.

Vjaĉeslav Vasiljev Adreso : UA - 91005 Lugansk, Osipenko 10 - 2, Ukrainio.

43 - jara esperantisto deziras korespondi.

Stanislav Meĥniĉev Adreso : RU - 610035 Kirov, Maklina, 46 - 39, Ruslando.

Mi serĉas opiniojn pri la instruado de lingvoj kaj aliaj fakoj per Esperanto ; la kurso EKU! ofertas bazon por tio.

Annice Szrajbman Adreso : 37 Graham Road, Mitcham, CR4 2HB, Britio.

33 - jara rumana tradukistino deziras korespondi kun esperantistoj en la tuta mondo pri diversaj temoj, ekzemple : pri religio, turismo, haiku - poemoj, diversaj vivmanieroj.

Isaulă Gabriela Adreso : OP 13, CP 26, Bukareŝto, Rumanio.

Bulgara esperantisto deziras korespondi tutmonde kaj interŝanĝi bildkartojn.

Stanislav P. Stojkov Adreso : BG - 5100 Gorna Orjahovica, ul. Druĵba, 5 - B - 13, Bulgario.

La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto , Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

Adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

Semjon Vajnblat jubileas

La 30an de marto 2001 prezidanto de E - klubo Verda akacio ( Odeso, Ukrainio ), tradukanto de kantoj kaj poemoj, Semjon Vajnblat festas sian 65 - jariĝon.

Esperantisto ekde 1977, li instruis Esperanton al pli ol 1000 personoj en Odeso kaj gvidis paroligajn kursojn en Baltio, Ruslando kaj Armenio okaze de esperantistaj aranĝoj. Semjon Vajnblat estis vicprezidanto de UkrEA kaj gvidanto de ties instru - metodika sekcio.

Sed plej konata li estas pro tradukado de pli ol 500 rusaj, ukrainaj kaj moldovaj kantoj. En 1996 estis eldonita lia kantareto Kantoj pri Odeso kaj anekdotoj .

Odesaj esperantistoj, multaj el kiuj estas liaj lernantoj, deziras al la jubileanto sukcesojn en disvastigo de Esperanto, inspiron por verkado kaj tradukado, sanon kaj feliĉon.

Ludmila Orajevskaja ( Ukrainio )

Por la nova jarmilo, jen bondezira donaco

Esperanto Desperado estas dana / pola / bosnia grupo kiu kantas ritmajn, humoristajn kaj orelfrapajn kantojn origine verkitajn en Esperanto.

La lastajn jarojn la muzikistoj ludis en diversaj konstelacioj, en diversaj aranĝoj. Sed en la somero 2000, kiam ili ludis dum la festivaloj KAFE kaj KEF, ili vere serioze iĝis bando kaj finfine estis pretaj por eldoni la unuan kompaktdiskon.

Plejparte la kantoj estas de Amir Hadziahmetoviĉ kaj Kim J. Henriksen. Ili renkontiĝis kune kun Helle Eble Cleary, kiam Amir venis kiel rifuĝinto al Danio de Bosnio fine de 1992. Sur la kompaktdisko li por la unua fojo prezentas tekstojn en Esperanto. Kim J. Henriksen, certe ĉiuj rememoras la orkestron Amplifiki por kiu li verkis la kanton Sola ( el la kasedo Tute ne gravas ).

Ĝuste malnovaj Amplifiki - kantaĵoj estis la bazo de la repertuaro en la komenco. Tial la grupo tiam nomis sin Brokantaĵo , kaj tiel daŭrigis la vortlud - tradicion de la unuaj rokbandoj kiuj kantas en Esperanto.

Tiutempe ili ludis en danaj kafejoj por neesperanta publiko. Ĉar la nomo “ Brokantaĵo ” ĉiam estis misprononcita kaj neniam komprenita, ili en la printempo 1997 ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado , kaj tuj Dana Radio invitis ilin al populara posttagmeza programo, kaj tie ili vive ludis 2 kantaĵojn.

Ĝis la somero 2000 ili kutime ludis pli aŭ malpli akustike. Ofte kun akordiono, fluto kaj gitaro, kaj dum periodo kun kongasoj. Sed printempe Brian Laustsen revenis de unujara mondvojaĝo kaj kune kun li kaj drumisto Tomas Crawfurd, Kimo kaj Amiro ( Helle ne povis ) koncertis en KAFE kaj KEF 2000.

Kaj nun jen ilia unua kodisko!

Tiu disko ( referenco VKKD 34 ) disponeblas ĉe la kutimaj libroservoj aŭ rekte ĉe Vinilkosmo , po 85 FRF ( 13 Eŭroj ) + 20 FRF ( € 3, 05 ) por sendokostoj al Eŭropo ( aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin ).

Mendojn de diskoj, Rok - gazet ’ - abonojn, inform - kaj katalogpetojn direktu al Vinilkosmo *Esperanto - Muzik - Prod. *

Adreso : FR - 31450 Donneville, Francio

Rete :

vinilkosmo@esperanto. org
, aŭ rok - gazet ’ @esperanto. org

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №5

Redakcie

Kelkfoje estas malfacile trovi pretekston verki ion en la redaktora kolumno, kaj mi pensas, ke ni eble vane forigis la enhavtabelon. ( Cetere, kion vi opinias pri tio? ) Ĉi - loke aperas jen grava informo, jen komentario pri aktuala evento, jen klarigo pri iu novaĵo en nia revuo ktp. Sed en majo 2001 ni ne devas longe serĉi konvenan pretekston, ĉar ĉi tiu revuo estis refondita en majo 1991.

Ĝuste antaŭ 10 jaroj per fotokopiilo estis faritaj la unuaj ekzempleroj de kajero №1 de La Ondo .

Komplika estis nia situacio. Ja estis facile eldoni la samtempe refonditan Ruslandan Esperantiston , kun informoj pri la ĉefaj eventoj en Esperantujo, kaj multaj ruslandanoj abonis ĝin. Sed antaŭ dek jaroj la averaĝa ruslanda esperantisto apenaŭ povis pagi pli ol kvarpaĝan informilon. La pli ampleksa kaj varia LOdE havis tiam malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko, praviganta la malprofitan eldonadon de la dumonata Ondo .

Malgraŭ la sociaj kataklismoj, prezosaltado, inflacio, praktika malebligo de civilizita entreprenado , transpagaj problemoj, misfunkcianta poŝto kaj dudeko da aliaj ruslandaj periodaĵoj La Ondo trovis sian legantaron. Post kelkaj jaroj klariĝis, ke en Ruslando oni povas ekeldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Do, meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de RE kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo —tia, kia ĝi estas nun.

Mi hipokritus, se mi dirus ke antaŭ dek jaroj ni ne revis pri tio. Ni ja revis, sed revante ni komprenis ke temas pri io fora kaj simila al la Fina Venko. Sed la revo realiĝis! La Ondo de Esperanto regule aperas, kaj ĝi estas sendata al preskaŭ mil adresoj en 46 landoj. Niaj du konkursoj ( fotografia kaj literatura ) kaj la proklamo de la Esperantisto de la Jaro iĝis integra parto de la tutmonda vivo esperantista.

Tio okazis nur et - parte pro ni mem. Fari ion seriozan dum jardeko oni ne povas sen subteno. Feliĉe ni trovis vastan subtenon. Ni dankas la elstarajn aŭtorojn kaj la ordinarajn esperantistojn, kiuj dediĉas parton de sia tempo al verkado de artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj por La Ondo . Ni dankas niajn legantojn, kiuj vivtenas la revuon per abonoj kaj donacoj. Ni dankas niajn perantojn. Ni dankas niajn kritikantojn —tute sincere, sen ili nia vivo estus malpli interesa.

Kun tiu subteno ni certe daŭrigos, kaj baldaŭ vi legos pri grava ŝanĝo en la eldonado de la revuo. Sed jam sekvakajere aperos plia sinlaŭda kolumno —ja antaŭ dek jaroj ni komencis ankaŭ nian profesian libroeldonadon.

Aleksander Korĵenkov

La kovrilpaĝa foto ( disponigita de CO UEA ) tamen ne montras la farantojn de La Ondo . La maja ĉefmaterialo pritraktas la Akademion, kaj tio estas... hm, bona preteksto por aperigi la foton de la prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos ( kun István Ertl ).

Ĉu ni bezonas la Akademion?

La titolo, kiel ĉiuj miaj titoloj, estas iom provoka, kaj la respondo, kiel vi prave jam divenis, estas “ jes ”.

Mi klopodas klarigi la kialon aŭ la tialon, laŭ kelkaj esperantistoj ( jen tipa demando por la Akademio ).

Kiel mi ŝatas rediradi, multo ( eĉ la kerno de la radikoj de la Akademio de Esperanto ) komenciĝis en la jaro 1492a, la jaro en kiu oni malkovris Amerikon, la meza epoko en okcidenta Eŭropo finiĝis, kaj oni aperigis la unuan lernolibron de nacia lingvo en okcidenta Eŭropo. Temis pri la hispana, sed poste sekvis la aliaj.

Kiam la naciaj lingvoj en okcidenta Eŭropo progresis, oni kreis Akademiojn por poluri ilin, doni nacian normon, instrui homojn pri la ĝustaj uzoj, ktp. Je tiuj modeloj inspiriĝis esperantistoj, kiam ili kreis sian Akademion, kiu fiere anoncas en sia titolita papero, ke ĝi estas sendependa lingva institucio de la jaro 1905a ( ni preteratentu detalojn pri nom - ŝanĝoj ĉi tie ).

La agado de la naciaj akademioj kiel tiu de la Akademio de Esperanto estis ĉiam pridubata de multaj kaj ege admirata de kelkaj. Sed la pozicio de la internacia lingvo Esperanto estas iom aparta rilate al tiu de la grandaj naciaj lingvoj kun milionoj da parolantoj kaj kun vasta verkantaro kaj komunikaj rimedoj. Tio laŭ mi pravigas la ekziston de lingva instanco, kiu iel gvidu la pluplanadon de la lingvo.

Efektive Zamenhof planis la kernon de la lingvo ; kaj poste la genia interkonsento pri la netuŝebleco de la Fundamento garantiis al Esperanto trankvilan evoluon for de la tumultaj eventoj okazintaj en aliaj internaciaj plan - lingvoj, kiuj estis tirataj al ĉiuj direktoj de tro fervoraj plibonigantoj.

Tamen Esperanto ne estas solida lingvo. Tion ni povas agnoski inter ni. Ĝi ne estas solida, ĉar la parolanta komunumo estas ankoraŭ tro malgranda por rezisti la “ plibonigan ” agemon de energiaj individuoj. Ĝi ne estas solida, ĉar ĝia komunumo estas tro disa kaj sekve tro preta ricevi influon de lokaj lingvaj kutimoj. La super - pezo de okcident - eŭropanoj kaj iliaj lingvaj preferoj estas nur unu simptomo de la situacio. Ĝi ne estas solida, ĉar ĝi ne estas prestiĝa, kaj pro tio ĉiu neesperantista membro de la publiko rajtas kritiki ĝin pro jena aŭ alia detalo, kun la sekvo ke esperantistoj provantaj akiri la favoron de la publiko, tuj proponas modifi parton de la lingvo.

Pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj Esperanto estas en daŭra danĝero mis - evolui.

Al tio ni devas aldoni ke, kiel okazas pri la hebrea aŭ la araba aŭ la eŭska, novaĵoj, tio estas novaj aĵoj aŭ ideoj, malofte naskiĝas en nia komunumo mem. En nia kazo ni enportas en la komunumon inventojn de aliaj ĉiutage kaj emas, kiel ĉiuj, enporti ankaŭ la vortojn por nomi ilin. Nenio malbona en tiu enportado se la enportantoj komprenas la spiriton de la lingvo, ĝian superan skemecon, kaj provas sekvi la duan parton de la 15a regulo pri enportado de fremdaj vortoj. Sed tio malofte okazas. La batalo ĉirkaŭ komputero / komputoro / komputatoro / komputilo estas konata al ĉiuj. Multaj, kun bona konscienco, opiniis, ke la mondo ridos pri ni, se ni ne uzos ion, kio estas maksimume simila al la prestiĝa “ computer ”. Tio okazas ĉiutage pri la plej malsamaj aĵoj.

Pro tio nia Akademio, simile al la akademioj de malgrandaj lingvoj, devas daŭre sekvi ĉi tiun fenomenon, observi ĝin kaj klopodi restigi la lingvon en la sulko de la origina plano.

La malnova debato, ĉu nia Akademio devas, kiel la akademioj de la franca aŭ de la sveda, simple sekvi la evoluon aŭ pli aktive enplektiĝi en la procedon de kreado de novaj terminoj, estas antikva kaj ankoraŭ ne solvita.

Persone mi opinias ke nia Akademio estas pli lingvoplana institucio, kiel similaj instancoj pri afrikaj lingvoj, ol observanto de la evoluo, kiel similaj instancoj pri grandaj okcidenteŭropaj lingvoj. Sed ĉiu rajtas havi sian starpunkton pri tio.

Ĉu nia Akademio efektive faras tion? Tre malmulte, laŭ mi, pro multaj kialoj, ĉefe pro manko de rimedoj. Aliflanke niaj akademianoj faras tre multe tiurilate, kiel verkantoj de beletraĵoj kaj de instruaj materialoj, de vortaroj, ktp.

Dum la lasta periodo la Akademio eĉ provis fari decidajn paŝojn por alproksimiĝi al la popolo per la Konsultejo de la Akademio, kiu rete respondas demandojn de esperantistoj pri io ajn. La tipa demando estas io de ĉi tiu speco : “ Kiel oni nomas en Esperanto tiun specon de aviadilo sen motoro de kiu homo pendas, lanĉinte sin de la supro de monto? ”

Ne laste la Akademio kaj la akademianoj reprezentas nian komunumon en la scienca mondo, kiu okupiĝas pri similaj problemoj pri aliaj lingvoj. La simpozio pri lingva planado kaj leksikologio, organizata kunlige kun la Universala Kongreso en Zagrebo kunlabore kun la Kroata Akademio, elvokis amason da intereso ekster la Esperanto - movado, inter lingvistoj, kiuj mem venos tien por prelegi en nacia lingvo.

Fine mi menciu, ke nia Akademio per la lastaj elektoj reakiris la statutan nombron da membroj, 45, kiu ĉiam emas fali malsupren pro, bedaŭrinde, morto de la plej maljunaj membroj.

La ( re ) elektitaj akademianoj estas : Miguel Gutiérrez - Aduriz ( Hispanujo ), Ashvinikumar ( Barato ), Gersi Alfredo Bays ( Brazilo ), Vilmos Benczik ( Hungarujo ), Jorge Camacho ( Hispanujo ), André Cherpillod ( Francujo ), Probal Daŝgupto ( Barato ), Boris Kolker ( Usono ), Erich - Dieter Krause ( Germanujo ), Li Shijun ( Ĉinujo ), Anna Löwenstein ( Italujo ), Carlo Minnaja ( Italujo ), Sabira Ståhlberg ( Bulgarujo ), Trevor Steele ( Aŭstralio ), Humphrey Tonkin ( Usono ), Yamasaki Seikô ( Japanujo ), Amri Wandel ( Israelo ), Bertil Wennergren ( Svedujo ).

Ne ĉiuj havas blankan barbon kaj naz - pinĉajn okulvitrojn, kiel mi naive supozis, ke akademianoj laŭofice havas. Kelkaj estas eĉ virinoj, kio montras ke ankaŭ la Esperanto - Akademio cedis al la modo pri egalrajteco inter viroj kaj virinoj.

Sed ĉiuj estas tre kompetentaj pri la internacia lingvo, kiel ili pruvis per siaj ĝisnunaj verkoj kaj agoj. Bonan laboron al ili!

Renato Corsetti sekretario de AdE

Malmultekoste loĝi en Zagrebo

Loka Kongresa Komitato de la 86a Universala Kongreso de Esperanto informas ke en Zagreb estas je la dispono amasloĝejo kun plurlitaj ĉambroj. Bedaŭrinde, ne ekzistas ebleco de manĝado. Ankaŭ ne eblas veni pli frue kaj resti pli longe ol dum la kongreso daŭras. Prezo de la tranoktado por la tuta semajno ekde la 21a ĝis la 28a de julio estas 35 eŭroj. Lokoj limigitaj. LKK povas trakti nur la aliĝojn kun indikita kongresnumero.

Skribu rete :

esperanto@zg. tel. hr

Vladimir Dujnić Loĝiga Servo

Perbuse kongresen!

Por faciligi la vojaĝon al la 86a UK Orbis Pictus preparis du buskaravanojn al Zagrebo : el Munkeno ( Germanio ) kaj Triesto ( Italio ) ( ambaŭ kun la datoj 21–28 jul 2001 ) kaj peras la informojn pri la hungara, hispana kaj aliaj karavanoj. Krome, pretas la buso por ILEI - konferencanoj kiu veturigos ilin de Zagrebo al Lovran, tuj post la fermo de la kongresejo.

Pri la munkena karavano eblas informiĝi ankaŭ ĉe : s - ino Betti Maul - Propadović ( Lindenweg 5, DE - 82194 Gröbenzell.

propadovic. nenad@debitel. net
) kaj pri ĉiuj rekte ĉe Orbis Pictus ( Via Leghissa 6, IT - 34 131 Trieste.
orbispictus@iol. it
).

Višnja Branković

Kuracado per Esperanto

Masayuki Saionji, iniciatinto de Yumeiho terapio, havis publikan prelegon pri sia metodo en zagreba hospitalo la 7an de aprilo. Junaj terapiistoj el diversaj partoj de Kroatio venis informiĝi pri la metodo. Aparte interesis ilin enkadrigo de la masaĝa terapio en regulan sansistemon en diversaj landoj.

Masayuki Saionji partoprenos en julio Internacian Kongreson de Medicinistoj - Esperantistoj okazonta en Osijek en la semajno antaŭ la 86a UK. Tie li planas publikan prelegon por la terapiistoj de la regiono. En aŭtuno 2001 li planas seminarion por interesitaj terapiistoj.

La organizanto de lia prelego en Zagreb estis Asocio de kroataj terapiistoj, kiu reinvitas por Osijek. Kroata Esperanto - Ligo helpis en organizado kaj tradukado. Gazetaro informis.

Spomenka štimec

La lingva ĉielarko

Seminario de TEJO “ La lingva ĉielarko —ponto al kulturaj trezoroj ” okazis 25 mar –1 apr 2001 en Eŭropa Junulara Centro ( Budapeŝto, Hungario ).

La seminario estis dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj celis trejni pri organizado de Lingvaj Festivaloj —sukcesa internacia projekto, kiu montras diversecon kaj unikecon de lingvoj en la mondo, interkulture edukas, stimulas intereson al lingvoj kaj kulturoj.

Lingvaj Festivaloj sub diversaj nomoj okazas en diversaj landoj kaj urboj : Francio, Ruslando, Finnlando, Usono, Svedio, Ukrainio. La kerno de la Lingvaj Festivaloj estas lingvaj prezentoj ( mallongaj kursoj ). Nun oni povas konstati, ke rapide kreskas la intereso al tiu ĉi projekto, plifortiĝas kontaktoj inter diversaj Festivaloj kaj evoluas internacia movado de Lingvaj Festivaloj. TEJO konsideras ĉi projekton tre perspektiva por agado de lokaj junularaj E - organizoj kaj aktive subtenas ĝian evoluon.

Partoprenis la seminarion 37 reprezentantoj de junularaj organizoj el 23 landoj —studentoj, instruistoj, aktivuloj pri porlingvaj - kulturaj aferoj, lingvemuloj, kiuj interesiĝas kaj okupiĝas pri lingvistiko, lingva lernado kaj instruado, interkultura edukado, estas aŭ planas esti envolvitaj en projektoj, kiuj rilatas al lingvoj kaj kulturoj. La laborlingvoj de la seminario estis Esperanto kaj la angla. Oni organizis samtempan tradukadon. Partoprenantoj estis plejparte esperantistoj, dek venis el ekster la Esperanto - movado.

Honoraj gastoj estis Dennis Keefe ( Usono / Francio ), la “ patro ” de Lingvaj Festivaloj en Tours ( Francio ), Illinois ( Usono ) kaj Mauro La Torre ( Italio ), kunordiganto de la projekto Interkulturo .

Dum la seminario okazis prelegoj, laborgrupoj, videofilmoj, prezento de diversaj projektoj k. a. Apartan atenton dum la seminario ricevis la preparado al Lingva Festivaleto. Ĝi okazis fine de la seminario en Eŭropa Junulara Centro kaj estis vera pinto de la trejna semajno. Estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj. La Festivalon partoprenis ankaŭ 10 - 15 budapeŝtanoj.

Distra parto de la seminaria programo konsistis el la interkona, internacia ( prezento de naciaj manĝaĵoj ), arta, ekstercentra ( vizito al urba restoracio ), konkursa kaj hungara vesperoj.

Multaj partoprenantoj esprimis emon organizi Lingvan Festivalon en siaj urboj. Multaj ŝatus kunlabori pri aliaj lingvaj kaj kulturaj projektoj.

Jekaterina Jevlampieva TEJO - komisiito pri Lingvaj Festivaloj

Koreio gastigos la 3an Azian Kongreson

La 3a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Seulo 23–26 aŭg 2002. La dato estis fiksita en la unua preparkunsido okazinta en Seulo kun ĉeesto de 11 personoj. Inter ili estis Puramo Chong, Takeuti Yosikazu kaj Syozi Keiko el Komisiono pri Azia Esperanto - Movado de UEA ( KAEM ), d - ro Lee Chong - Yeong kaj LKK - anoj.

En la kunsido oni diskutis pri la konsisto de la organizantaro, pri la kongresa programo ktp. Poste oni vizitis la lokojn, kiujn LKK konsideris taŭgaj por la kongresejo. La insulo Chejhu estis proponita kiel kandidato por postkongresa ekskurso. Definitivajn decidojn oni faros en la dua prepara kunsido en decembro 2001.

GK UEA

PIV estas reviziita

“ La definitiva enpaĝigo de PIV kaj la lasta korektada relegado progresas kontentige, tiel ke ni povos baldaŭ liveri la tute pretan tekston ”, komunikis hodiaŭ la ĉefrevizianto, prof. Michel Duc Goninaz.

Sennacieca Asocio Tutmonda eldonos la libron, kiu fakte fontas el la iniciato de Eŭgeno Lanti en la 1930aj jaroj, kiam la unuan eldonon aŭtoris la svisdevena Grosjean - Maupin, kies disĉiplo kaj posteulo estis Waringhien.

Estas nun la oportuna momento por antaŭmendi la libron favorpreze ( SAT, 67 avenue Gambetta, FR - 75020 Paris, Francio ;

satesper@cybercable. fr
).

HeKo

Paska kurso en KCE

Unuafoje Kultura Centro Esperantista organizis kursojn ankaŭ dum Pasko.

Ĉiuj tri niveloj okazis kun sukceso, sub la brila gvido de Stefano Keller ( komencantoj ), Stano Marček ( progresantoj ) kaj Giorgio Silfer ( instrumetodiko ). La partoprenantoj venis el kvin landoj, kaj ilia meza aĝo estis signife pli malalta ol ĉe la kulturaj monatfinoj.

La programon kompletigis diversaj distraj aranĝoj : ekskursoj al natur - kaj konstruceloj, ludoj, gastronomio, filmoj en Esperanto. La 14an de aprilo oni festis la Memortagon de niaj Pioniroj : temis ankaŭ pri la datreveno de la fondo de Heroldo de Esperanto kaj pri la apero de la dumila numero, ĵus redaktita!

HeKo

Du staĝoj en Kvinpetalo

E - Centro Kvinpetalo akceptis 8–13 apr 2001 dudek kvin geesperantistojn el diversaj regionoj de Francio kaj unu el Germanio.

En tre bonhumura etoso la partoprenintoj studadis kaj prepariĝis al la triagrada ekzameno pri la kapableco. Multaj temoj estis reliefigitaj de la du instruistoj ( Pierre Royer, Georges Lagrange ) kiel ekzemple la manieroj de tradukado kaj verkado. Poste, daŭrigante la etoson, kelkaj staĝanoj veturis al la Kongreso de SAT - Amikaro en Chambéry ( Orienta Francio ).

17–21 apr en Kvinpetalo 12 homoj sekvis staĝon de Claude Gacond pri historio de Esperanto kaj didaktikaj konsiloj al instruantoj, esplorante verkojn de la unuaj poetoj en la pionira periodo ( 1887–1919 ). Simpatia kaj studema etoso regis dum la staĝo. La kursomaterialo de Claude Gacond estos baldaŭ konsultebla kaj deŝutebla rete. Bonvolu peti informojn ĉe

gacond@bluewin. ch
.

Christian Isidore, Marie Christine, Zohra, Dinah Mackenzie Peers

Vintraj Tagoj de EAF

La Vintraj Tagoj okazis en la sud - finnlanda urbeto Hämeenlinna 17– 18 mar 2001. La loka E - grupeto preparis viglan semajnfinon en la hotelo Emilia kaj la apudaj kunsidejoj de Osuuspankki. La loka gazeto Hämeen Sanomat atentigis pri la evento per antaŭsciigo kaj per granda artikolo ( 18 mar ) kie aperis ankaŭ intervjuoj kun Marjatta Niemi kaj Jukka Laaksonen.

Sabate ( 17 mar ) Esperanto estis finnlingve prezentita al aro da scivolemuloj fare de Anna Ritamäki. Ĉeestis sesdeko da aŭskultantoj. Poste prof. Jouko Lindstedt kaj Jorge Camacho el la Akademio de Esperanto rakontis pri la Akademio kaj ties laboro.

Prof. Lindstedt klarigis la diferencon inter vorto kaj radiko . En vortaro kapvortoj estas vortoj en alfabeta ordo, laŭ kiuj ni serĉadas tradukojn por niaj pensaĵoj. Dikigas la vortaron ne nur la nombro de la kapvortoj sed ankaŭ la ekzemploj pri ties nuancoj, stilo kaj uzado en frazoj. La manko de ekzemploj pri la uzado de iu vorto povas estigi miskomprenojn aŭ almenaŭ ĝeni la vortar - uzanton. Por bona vortaro estas diversaj kriterioj. Prof. Lindstedt rimarkigis, ke la grupo laboranta por nova Finna - Esperanta vortaro celas vortaron de 50 mil kapvortoj, sed la kvanton de la ekzemploj oni ne ankoraŭ decidis.

Riitta Hämäläinen kaj Jorge Camacho detale priskribis siajn labormanierojn kaj problemojn.

Malgraŭ la malvarma vento multaj partoprenantoj konatiĝis kun la urbo, serĉante literojn el monumentoj kaj tabuloj por solvi enigmaĵon, kiu fine klariĝis kiel Eterna lernanto . La unuan premion gajnis Raimo Tuisku. La sabato finiĝis per restoracia vespermanĝo kaj ludado, kie oni konatiĝis kun la Sufiksoludo de Jukka Vaijärvi, Gloso - Blago de Sten Johansson kaj konkursa vortodivenado helpe de ŝlosilaj priskriboj kaj sinonimoj.

Dimanĉo ( 18 mar ) komenciĝis per matena preĝo organizita de KELF. Poste okazis la jarkunveno de E - Asocio de Finnlando ( EAF ). Komence de la kunveno la estraro anoncis, ke ĝi denove post kelkjara intertempo prijuĝis Esperanto - aganton de la Jaro. La premion ricevis Riitta Hämäläinen pro sia ŝlosila kontribuo al la tre sukcesa KEF - 2000 projekto. La premio inkluzivis diskojn de Eurokka. Sekve la kunveno havis silentan paŭzon kondolence al Raimo Pystynen, kiu forpasis antaŭ nelonge.

La raportoj de la estraro ( agadraporto kaj financa raporto por 2000 ) estis aprobitaj sen gravaj ŝanĝoj. Same la agadplano kaj buĝeto por la nuna jaro.

Jukka Laaksonen estis elektita kiel prezidanto de EAF. Kiel estraranoj elektiĝis Anna Ritamäki kaj Tiina Oittinen kaj Anna - Liisa Heikkinen. Vic - estraranoj estas tute novaj : Eila Martin, Raita Pyhälä, Jukka Vaijärvi. Kiel revizoroj daŭrigas Heta Kesälä kaj Erkki Kemppainen ; la vic - revizoroj iĝis Seija Kettunen kaj Marja - Liisa Parpala.

La membrokotizoj estis neŝanĝitaj. Kiel estraranoj de fonduso Propra Ejo daŭrigas Irma Heikkilä kaj Harri Laine.

Post la jarkunveno okazis informada duonhoro : Riitta Hämäläinen prezentis la venontajn Aŭtunajn Tagojn kaj Jukka Laaksonen la venontajn somerajn kursojn. Poste Jorge Camacho prelegis pri tradiciaj vortoj kaj neologismoj.

Lasta vera programero de la tagoj estis Vortkonsilio. La konsilio konsistis el Riitta Hämäläinen, Jorge Camacho kaj Jukka Laaksonen, kiuj kun prezido de Anna Ritamäki klopodis eltrovi trafajn tradukojn por finnlingvaj vortoj kolektitaj de la publiko. Fine estis tradicia posttagmeza kafo, dum kiu lokaj esperantistoj ( precipe Marjatta Niemi, Eila Dahlman kaj Kati Lindell ) estis aplaŭde dankitaj kaj ricevis malgrandan subvencion por la venonta aktivado.

Raita Pyhälä, Jukka Laaksonen

Sur la foto : Jorge Camacho, Anna Ritamäki, Riitta Hämäläinen kaj Seija Kettunen. ( Fotis Raita Pyhälä )

Pli ol 200 en Chambéry

14–18 apr la tre bela alpa urbo Chambéry [ Ŝamberi ] akceptis la 56an Kongreson de SAT - Amikaro en iama maneĝo transformita en belegan kongrescentron. La partoprenantaro estis pli internacia ol kutime : pli ol 10 landoj estis reprezentitaj.

Poŝta stampo, ekspozicio pri Esperanto, ekskursoj estis ja pli malpli kutimaj kongreseroj. Impona libroservo, prizorgata de Bernard Schneider kaj helpantoj, kontentigis la bezonojn de literaturŝatantoj per libroj eldonitaj ankaŭ de Sezonoj .

Prelegoj temis i. a. pri “ Identeco kaj eŭropa konscienco ” ( Zlatko Tiŝljar, Slovenio ), la afrika Esperanto - movado ( Désiré Rabevazaha, Madagaskaro ), uzo de la komputilo kaj de la Reto ( André Grossmann, Francio ), ATTAC - movado ( René Ballaguy ), Edukado, instruado, civitaneco kaj Esperanto ( Thierry Saladin ), Indiĝenaj dialogoj ( Philippe Chavignon )...

Fariĝis preskaŭ kutimo inaŭguri Zamenhof - Esperanto - Objekton okaze de SAT - Amikaraj kongresoj. Chambéry jam havis Zamenhof - skvaron, Esperanto - memorplakon kaj Zamenhof - monumenton. Ĝi ricevis sian kvaran ZEOn ( kaj Francio sian 164an ) per inaŭguro de Esperanto - arbo sekvojo, por memorigi ke usona ĉeroka esperantisto N. I. Sekvojo estas nun en kalifornia malliberejo, mortkondamnita surbaze de dubinda akuzdosiero. Krome, same kiel jam okazis dum la lastaj kongresoj, metalaj plakoj kun la surskribo “ Esperantolangue internationale / internacia lingvo ” estis definitive instalitaj ĉe la ĉefaj enirvojoj de la urbo.

La postkongresa tago estis dediĉita al kolokvo pri “ Multlingvismo kaj Lingvo Internacia ” kun partopreno de Michel Duc Goninaz, Claude Piron, Zlatko Tiŝljar, Désiré Rabevazaha. La programo finiĝis per lumbilda prelego de Bruno Robineau kiu, kun sia edzino Maryvonne, ĉirkaŭiris la mondon dum ok jaroj. Ambaŭ spertis la utilecon de Esperanto kiun ili lernis post la ekiro.

SAT - Amikaro jam havas kongresurbojn por la tri venontaj jaroj : laŭvice Vigy ( nord - oriente ), Toulouse ( sude ) kaj La Roche - sur - Yon ( okcidente ).

Inter la gravaj projektoj de SAT - Amikaro estas aĉeto de nova sidejo en Parizo, reeldono de modernigita lernolibro surbaze de metodo kiu jam montriĝis efika, ekspozicio pri la laborista movado en Parizo fine de septembro kaj komence de oktobro.

La retpaĝoj de SAT - Amikaro konstante pliriĉiĝas per novaj dokumentoj en la franca lingvo pri Esperanto ĉe

www. multimania. com / satesperanto / satamikaro / index. html
.

Henri Masson

Jarkunveno de EAB

60 homoj partoprenis la jarkunvenon de Esperanto - Asocio de Britio kaj kunajn programerojn kiu okazis 31 mar 2001 en Bloomsbury, Londono.

Matene, d - ino Marjorie Boulton elokvente prelegis pri la literatura signifo de William Auld. Ŝi trafe uzis la similaĵon de alta turo kun diversaj fenestroj tra kiuj oni povis rigardi diversajn pejzaĝojn tiamaniere eksplikante la diversecon de la Aulda literatura kontribuo. Je la fino de la prelego ŝi image paŝis ekster la turon kune kun la aŭskultantaro por rigardi la tutan literaturan konstruaĵon kaj agnoski la atingojn de humila geniulo.

Posttagmeze Edmund Grimley Evans prezidis dum la bone organizita kaj pozitiva jarkunveno. Bill Walker kaj d - ro Derek Tatton resumis la komplikan intertraktadon inter EAB kaj la urbego Stoke - on - Trent pri la starigo de nova asocia sidejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono. Estis indikite, ke oni ĵus atingis leĝan konsenton pri ĉiuj gravaj punktoj. Ilia kontribuo estigis longan ovacion.

David Kelso, la nova Direktoro pri evoluigo, klarigis sian vizion por la renovigata brita movado, kaj emfazis sian deziron aŭskulti sugestojn kaj komentojn de la membraro. Terry Page, la nova respondeculo pri Britaj Kongresoj, resumis la rezultojn de sia komenca konsultado. David Bisset, prezidanto de la Publica Komitato, indikis sian deziron kreive labori kun la Direktoro kaj plene ekspluati la novajn eblecojn kiuj rezultiĝus de la translokiĝo al Barlastono.

Estis ĝenerala konsento inter la partoprenintoj ke post la malfacilaĵoj de la pasintaj du jaroj la brita movado nun troviĝas sur la sojlo de nova epoko : epoko kiu kongruas kun la nova jarmilo.

La sidejo de EAB nun troviĝas en portempa loko ĉe Barlastono ; la nova konstruaĵo espereble pretiĝos aŭtune.

David kaj Jean Bisset

Ĉeĥa kulturo per Esperanto

Sukcesa kultura prezentado okazis en Budapest 6 apr 2001. Dum preskaŭ du horoj estis prezentataj perloj de la ĉeĥa kulturo ne pere de la hungara lingvo, kiel kutime en la Ĉeĥa Centro, sed ĉi - foje Esperanto funkciis en la rolo de pera lingvo.

La direktoro de la Centro Tamas Csemi subtenis la prezentadon per pago de la vojaĝ - kaj restadkostoj de la reprezentanto de Ĉeĥa E - Asocio Vlastimil Kočvara. Komence de la programo Tamas Csemi salutis la pli ol 40 partoprenantojn kaj esprimis sian estimon al esperantistoj, kiuj agadas por nobla ideo.

En la duparta programo, kiun organizis Hungaria E - Asocio, kunlaboris proksimume 15 esperantistoj el ĉiuj generacioj. La anoj de László Németh Gimnazio —kun la gvido de Zsofia Baross —la unuan fojon rolis antaŭ la publiko, sed sukcese. Vlastimil Kočvara koncize prelegis pri la historio de ĉeĥa literaturo kaj prezentis kelkajn poemojn ankaŭ ĉeĥe por konigi la ĉeĥan lingvon al hungaroj. Oszkár Princz prezentis mondfamajn ĉeĥajn muzikistojn kun muzikaj ilustraĵoj. Du malnovaj esperantistoj sinprezentis tute alie, ol ili estas konataj —Imre Szabó kaj Iván Bujdosó —ja ili surscenigis parton de dramo Aŭdienco de fama ĉeĥa verkisto Vaclav Havel. Fine de la programo la partoprenantoj kune kun la kantgrupo kantis du konatajn ĉeĥajn popolkantojn.

Post la unua parto de la prezentado okazis paŭzo dum kiu —dank al la direktoro de la Ĉeĥa Centro —la partoprenantoj povis refreŝiĝi per trinkaĵoj kaj kukoj.

Oszkár Princz

Bela surprizo en Francio

Gurde anoncita per la titolo “ La malsukceso de Volapuko kaj de Esperanto ” por la sabato ( 17 mar ) 55 - minuta radioelsendo de France Culture, unu el la stacioj de Radio France, estigis maltrankvilon inter la esperantistoj de la franclingvaj landoj. La inform - kaj rebat - servo de SAT - Amikaro atentigis tutmonde pri neceso de vigla atentemo kaj preteco al tuja amasa reago. Tiun maltrankvilon pravigis pluraj misprezentoj de Esperanto en parizaj amasinformiloj dum la antaŭaj semajnoj.

La interparolado okazis kadre de la Eŭropa jaro de la lingvoj kaj rekte el la Salono de la Libro en Parizo. Ĝin gvidis Jean - Noël Jeanneney, iama prezidanto - ĝenerala - direktoro de Radio France. La invitito estis Jean - Claude Lescure, 40 - jara historiisto, kiu esploris dum la lastaj jaroj la strebadon al kreo de internacia lingvo, kun aparta atento al Volapuko kaj Esperanto. Pri tio li verkis tezon kiu baldaŭ aperos libroforme en la franca.

Maloftege okazis, ke neesperantistoj tiel bone kaj longtempe parolis pri Esperanto. Aperis el la tuto ke fakte fiaskis nur Volapuko, kaj ke Esperanto daŭrigis sian vojon malgraŭ obstakloj, ĉefe politikaj, i. a. pro la francaj registaroj.

La tuto estis vere honeste prezentita, interesa, sen malicaj demandoj. S - ro Jeanneney montriĝis tre scivolema kaj oni povas supozi ke la aŭdigo de registraĵo ( Havebla ĉe SAT - Amikaro por mendoj el Francio kaj ĉe SAT por la aliaj landoj : 5, 34 eŭroj ) de tiu elsendo povas veki saman scivolemon flanke de la publiko.

Sekve, la atentigo pri necesa preteco reagi transformiĝis en alvokon por sendi... gratulojn!

Henri Masson

Oszkár Princz : inspektoro

Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de Hungaria E - Asocio, estis elektita al la posteno de inspektoro ĉe la ŝtata Hungara Radio kaj Televido, 29 mar 2001 en Budapeŝto.

La inspektoraro traktas kaj decidas pri ĉiuj gravaj, principaj aferoj de la landa Radio, kiu havas plurajn landajn kaj regionajn programojn kaj redaktejojn. La unua tasko de la nova inspektoraro estos elekti novan prezidanton por la Hungara Radio. La elekto de Princz eblis ĉar en Hungario ankaŭ kulturaj societoj rajtas proponi kandidatojn. Pro la granda nombro da kandidatoj estis decidite elekti per lotumado. La sagacon de esperantistoj premiis la bona ŝanco.

HeKo

La unua LF en Ukrainio

Lingva Festivalo en Berdjansk ( Ukrainio ) okazis 17 mar 2001 en lernejo №15 kaj kulturdomo Nefteĥimik . Estis prezentitaj 25 lingvoj.

La lingvojn prezentis profesiaj instruistoj kaj amatoraj lingvosciuloj el 3 institutoj, 1 faklernejo, 8 lernejoj, 1 kulturdomo kaj la domo de junulara arta kreado.

Laŭ informo de la junulara sociologa klubo ( kiun gvidis esperantistino Viktorija Novickaja ) la plej popularaj lingvoprezentoj estis la franca, hispana, germana kaj turka. 150 personoj vizitis prezentojn de Esperanto kaj 15 el ili esprimis deziron lerni la lingvon.

Kadre de LF okazis 2 poliglotaj konkursoj ( inter lernejaj kaj studentaj teamoj ). 18 mar okazis solena fermo de la LF kaj internacia koncerto. La lingvoprezentan parton en lernejo №15 vizitis ĉ. 800 homoj, la konkurs - koncertan parton en Nefteĥimik vizitis entute ĉ. 1000 homoj.

Konstantin Demjanenko

Aprilaj Ridetoj

Ĉiuj scias, ke la 1a de aprilo estas Humura Tago, sed eble ne ĉiuj scias, ke Odessa estas neoficiala ĉefurbo de humuro en eks - Sovetunio, kaj des pli nun estas tiu en Ukrainio.

En la 1980aj jaroj en Odessa okazis famaj humuraj Esperantaj festivaloj Aprilaj Ridetoj al kiuj venis ĝis 100 gastoj. Nepra programero tiam estis humura koncerto fare de ĉiuj partoprenantoj. Sed pasas la tempo. Ŝanĝiĝas ĉio. Nur la Humura Tago restas konstanta festo en Odessa.

En 1995 la stafeton reprenis junulara E - klubo Verdaĵo , kiu organizis Aprilajn Ridetojn en nova formo, kiel renkontiĝo de junaj esperantistoj. La ĉefaj partoj de ĝi nun estas urboludo, intelektaj ludoj, amika vespero kaj urbaj eventoj : gapado al humura procesio, partoprenado en diversaj surstrataj aktivadoj, kamelrajdado en la urba zoo ktp. Ankaŭ ĉi - jare okazis tiu renkontiĝo, kun gastoj el Kievo kaj Moskvo.

Ne domaĝu tiuj, kiuj ne sukcesis veni al ni ĉi - jare! En 2002 Odessa denove invitas vin al Aprilaj Ridetoj !

Tatjana Auderskaja

Motorcikle al la Fina Venko

EMĈ ( Esperantista Motorciklanta Ĉeno ) ekspoziciis sian budon dum la semajno Renkonto kun Esperanto , organizita de la Kultura Oficejo de Namur en februaro ( vidu la artikolon de Claud Piron en la aprila Ondo ).

La iniciatoro de EMĈ estas André Rambeaŭ. EMĈ volas arigi la esperantistajn motorciklantojn en la mondo. Ĝi estas aliĝinta al FEMA ( Federacio de Eŭropaj Motorciklaj Asocioj ) kaj ekde 1998 al UEA. EMĈ tradukas en Esperanton kaj disvastigas la raportojn de FEMA pri la Eŭropaj leĝoj koncerne la motorciklantojn.

Ĉiujare EMĈ partoprenas, fiere montrante la Esperantan flagon, en pluraj motorciklaj manifestacioj, interalie en la tradicia promenado kun la eŭrodeputitoj en Strasburgo. EMĈ esperas, ke multaj esperantoparolantoj aliĝos al ĝi.

Adreso : 27 La Fagne de Chimay, BE - 6460 Chimay, Belgio

Rete :

emcx@skynet. be

Marcel Delforge

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Internacia Esperanto - Konferenco ĉi - jare okazos en Strážnice 14–20 jul. Ĝia temo estas Karolo Piĉ kaj liaj mondoj .

14 jul. Akceptado. Renkontiĝo de E - filatelistoj. Interkona vespermanĝo. 15 jul. Malfermo, prezento de la temo kaj de kvin verkoj proponitaj por OSIEK - premio. Prelego pri Strážnice. Ekskurso kun esperanta ĉiĉerono. Balo. 16 - 19 jul. Pritemaj prelegoj kun liberaj, sencenzuraj diskutoj. Aliaj prelegoj. Historio kaj nuno de Ĉeĥio, E - kulturo. 20 jul. Sintezo de la konferenco. Ĝenerala Asembleo de OSIEK. Voĉdono por OSIEK - premio. Loko de IEK - 2003 ktp.

Dum la tuta semajno estos prezentataj multaj kulturaj programeroj : ekskursoj, koncertoj, poeziaj vesperoj, dancoj, ekspozicioj.

Postkonferencaj ekskursoj.

21 jul. Tuttaga ekskurso al Litomyšl. 22 jul. Busekskurso al regiono de kasteloj : Valtice, Lednice ktp. 23 jul. Ŝipekskurso tra Bata - kanalo.

Loko. Strážnice situas rekte je la landlimo kun Slovakio, 90 km de Vieno, 90 km de Brno, 399 km de Prago. Mondfame konata dank al Internacia folklor - festivalo, ĝi apartenas al regiono Moravské. Slovacko, unu el la plej allogaj en Ĉeĥio.

Loĝado. Loĝado kaj prelegoj okazos en studenta hotelo Interstudent , kiu situas 10 min piede de la fervoja stacidomo kaj 15 min de busa stacidomo.

Adreso : Esperanto, p. k. 36, CZ - 696 62 Strážnice, Ĉeĥio ( loka ) ; Eric Laubacher, 1 rue Louis - Antoine de Bougainville, FR - 78180 Montigny le Bx, Francio ( konstanta ).

Rete :

andreahslvc@iol. cz
( loka )
ericl@iname. com
( konstanta ).

Vide el Bruselo

Malvarma Roterdamo

Kiel denaska parolanto de la angla, mi neniam alparolu fremdlingve ĉe internaciaj renkontoj. Tamen ĝuste tio okazis dum malvarma kaj pluva semajnfino en novembro 2000. Tiam deko da esperantistoj kunvenis je kosto de la UEA ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. Kiel nova esperantisto, mi malcerte serĉis miajn vortojn en fremda lingvo. Aliaj, esperantistoj ekde dekoj da jaroj, flue parolis. Tian lingvan malegalecon mi ĝis tiam neniam spertis!

Kion ni faris je kosto de UEA en Roterdamo? Ni diskutis... Kaj ni diskutis. Esperantistaj gravuloj nun konscias ke Eŭropo unuiĝas. La marŝo al “ pli proksima unuiĝo ” estas evidenta ankaŭ en meza kaj orienta Eŭropo. El la lingva vidpunkto, ĉi tiu historia proceso forte favoras la superregon de la angla. Sendube pro tio, kelkaj movadanoj plendas pri la manko de profesia kaj daŭra agado favore al la ideoj malantaŭ Esperanto, t. e. lingva diverseco kaj egaleco. Tiuj movadanoj malesperas pro la malbona bildo de Esperanto kaj esperantistoj ĉe politikistoj kaj ĵurnalistoj ( Eŭropa parlamentano klarigis al mi, ke la “ kelkaj ” esperantistoj estas nur “ politike naivaj emeritoj ”! ). La roterdama kunveno celis diskuti tiajn problemojn kaj ellabori strategiojn por eŭropaj esperantistoj.

Dum la kunveno evidentiĝis granda diverseco de niaj vidpunktoj. Partoprenantoj kun sperto de la ĉiutagaj problemoj de CO kaj de landaj E - organizoj, ŝajnis favori internan strategion : fortigi la tradician funkciadon de la movado ( renkontoj, CO, revuoj ktp ). Aliaj, ankaŭ mi mem, favoris eksteran strategion : peresperanta agado por lingva diverseco kaj egaleco ĉe politikaj instancoj kaj ĵurnalistoj.

La kunveno bedaŭrinde ne atingis konkretan rezulton. Tamen sekvis gazetara komuniko de UEA pri “ grava ” kunveno de “ elstaraj ” esperantistoj celanta plibonigon de la Eŭropa agado. Ankaŭ sekvis serio de elektronikaj mesaĝoj pri la fortigo de la scienca agado en Eŭropo kaj proponoj, sen detalaj financ - aŭ agadplanoj, pri starigo de brusela oficejo. Post du monatoj la fluo de mesaĝoj haltis. La ideo pri oficejo en Bruselo iom post iom malaperis.

Cinikulo eble demandus : kial UEA pagis hotelkostojn dum semajnfino por deko da “ elstaraj ” esperantistoj? Ĉu ni mem devintus pagi nian diskutrondeton? Tiaj demandoj maltrafas. Jes, la kunveno malsuksesis. Jes, ni nenion konkretan atingis. Tamen, almenaŭ por mi, la kunveno alportis gravan konstaton : la internacia esperantista movado ( ĉefe UEA ) ne havas pliajn fortojn kaj financojn por politika agado en Eŭropo. Ĝia batalo por travivo estas lukto por pli bone organizitaj kongresoj, pli moderna Centra Oficejo, kaj pli agrablaj publikaĵoj. Se UEA sukcesos, eble post kelkaj jaroj, ĝi povos konkrete helpi homojn rekte kaj nerekte suferantajn pro lingva malegaleco. Do, hispana amiko en Bruselo hodiaŭ akceptu la centojn da diskriminaciaj dunganoncoj, postulantaj denaskajn parolantojn de la angla, faritaj per “ eŭropaj ” organizoj.

Bonŝance, pro la kultura anekso de mia lando, Kimrio, mi jam denaske parolas la anglan! Mi neniam pagos eŭrocenton al Berlitz, Wall Street Institute, Inlingua kaj aliaj fabrikoj de anglaj “ parolantoj ”.

Dafydd ap Fergus

Balkana Kongreso

La Balkanaj E - Kongresoj ( BEK ) komenciĝis en 1947 per la unua BEK en Asenovgrad ( Bulgario ), sekvita de kongresoj en Varaždin ( Kroatio, 1948 ) kaj Budapeŝto ( Hungario, 1949 ). En 1983 la tradicio estis restarigita : Bankja ( Bulgario ), poste Atheno ( Grekio, 1984 ) kaj Ohrid ( Makedonio, 1989 ).

La Balkanaj Junularaj Konferencoj ( BAJK ) komenciĝis en 1994 per la unua en Sofio. Sekvis tiuj en Beogrado ( 1995 ), Timiŝoaro ( 1996 ), Tirano ( planita por 1997 sed neokazinta ), Niŝ ( planita por 1999 sed neokazinta ), Kopaonik ( 2000 ).

La demokratiaj ŝanĝoj en la socio fine de la 1980aj jaroj influegis ankaŭ Esperantion. Estas disputo, ĉu tio estas por bono aŭ por malbono, tamen estas fakto ke la esperantista komunumo ne estas la sama kiel antaŭ dek jaroj.

La defioj de la 21a jarcento, la politikaj kaj ekonomiaj realaĵoj, la eventoj en la Balkana regiono stimulis serĉi novajn formojn de kunlaboro, novtipan kunlaboron inter la esperantistoj. Tial la iniciato de E - Societo Sukceso ( Vraca, Bulgario ) okazigi la 8an BEK estas admirinda kaj subteninda per aktiva partopreno. La organizantoj celas, krom proponi diskutojn kaj riĉan kulturan kaj ekskursan programon, ebligi ankaŭ renkontiĝon de la nova generacio, per la 7a Balkana Junulara Konferenco ( BAJK ), ĉar sen junularo ne estos estonto. Pri la graveco de tiu evento parolas la fakto, ke nia aranĝo estos parto de la programo de la tradiciaj kulturaj festoj Botev - tagoj en Vraca.

Programo de BEK - 8 kaj BAJK - 7

24 maj Akcepto kaj registriĝo ( ĉe la stacidomo ). Partopreno en la solenaĵoj dediĉitaj al la Tago de la slava alfabeto, la bulgara kulturo kaj klerigo kaj en la solenaĵoj okaze de la oficiala inaŭguro de Botev - tagoj . Vizito al la traca trezoro de Rogozen kaj la loka historia muzeo. Videofilmo en Esperanto. Interkona vespero.

25 maj Sekciaj kunsidoj. Oficiala malfermo ( en la artgalerio ). Vizito al Esperanta ekspozicio. Inaŭguro de marmora tabulo okaze de la Kongreso. Internacia vespero.

26 maj Vizito al la kaverno Ledenika. Sekciaj kunsidoj. Internacia konkurso - recitalo pri Botev - poezio en Esperanto ( en la junulara domo ). Arta programo ( en la junulara domo ). Adiaŭa vespero.

27 maj Ekskurso al Ĉerepiŝ - monaĥejo. Tagmanĝo en la monaĥejo. Forveturo.

Urbo Vraca situas en la nord - okcidenta parto de Bulgario kaj estas la plej granda urbo en ĉi tiu regiono, kun riĉaj esperantaj tradicioj pli ol 90 - jaraj. Ĝi estas bone atingebla kaj per trajno kaj per ŝoseo.

La akceptejo funkcios 24 kaj 25 maj 2001 ĉe la informejo de la stacidomo en Vraca.

Adreso : Esperanto, p. k. 26, BG - 3000 Vraca, Bulgario

Telefono 359 92 24890, 359 92 21044

Rete :

sukceso@dir. bg

Ljubomir Trifonĉovski

Kurte

Proponita de la urba konsilanto Carlos Alberto Jorge k jam sankciita de la urbestro Virgílio Galassi, brazila urbo Uberlândia nun havas leĝon, kiu permesas instruadon de E - to en la urbaj lernejoj ekde la 5aj klasoj de la unua grado. ( Brazila Esperantisto )

Budo rezervita de UFE k prizorgita de JEFO denove prezentis E - ton ĉe Expolangues en Parizo 31 jan –4 feb ; 250 vizitintoj de la ekspozicio skribis sian adreson por postaj kontaktoj. ( Le Monde de l ’ espéranto )

Post faka esplorado k kelkaj vizitoj al la hejmurbeto de William Auld, la Nacia Biblioteko de Skotlando ( Edinburgo ) decidis akcepti la bibliotekon de Auld ; baldaŭ oni transportos ĝin al Edinburgo. ( Esperanto en Skotlando )

Fondita en 1997 senprofitcela asocio Réinsertion et Espéranto servas kiel sociala objekto por reintegriĝo de senlaboruloj, ricevantoj de Minimuma Integriĝa Enspezo, gejunuloj en ekstrema situacio, pere de lernado k posta diskonigado de E - to. ( SAT - Amikaro )

Okaze de la 90 - jara jubileo de Norvega E - Ligo ( 27 jan ) fine de januaro kvar gazetoj aperigis artikolojn, k tri radioj elsendis intervjuojn kun e - istoj. ( Norvega Esperantisto )

Dagens Nyheter , unu el la ĉefaj svedaj ĵurnaloj, havis 12 feb preskaŭ tutan grandpaĝon pri E - ro en la kultura sekcio. ( Heroldo de Esperanto )

16 mil 728 korespondaĵojn ricevis E - redakcio de Radio Aŭstria Internacia ( ROI ) ; tio estas duono de la tuta kvanto ( 33 mil 309 ). La duan lokon okupis la germana redakcio kun 9 mil 427 ricevitaj korespondaĵoj. ( Heroldo de Esperanto )

Ekde 1 feb radiostacio ZYC - 567 en Anápolis ( Brazilo ) ĉiusabate elsendas duonhoran E - programon je 18h30. ( Brazila Esperantisto )

CDELI ( Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia ) ĉe la urba biblioteko de La Chaux - de - Fonds en la jaro 2000 katalogis 172 novajn librojn. En 2000 esplorantoj venis el Bulgario, Ĉinio, Francio, Hungario, Nederlando, Pollando k Svislando. ( Svisa E - Societo Informas )

Prezidanto de Hungaria E - Asocio, d - ro György Nanovfszky, ekde ĉi tiu printempo ree laboras kiel diplomato : li oficas kiel ambasadoro en Singapuro. Konsekvence li forlasas la postenon ĉe HEA. ( HeKo )

En 2000 SAT - Amikaro ( Laborista E - Asocio de Franclingvaj Landoj ) havis 774 membrojn. ( SAT - Amikaro )

Manifestacio en Niĵnij Novgorod

30 mar –2 apr en Niĵnij Novgorod en la lernejo № 154 okazis Strelka - 3 —printempa renkontiĝo organizita de E - klubo Ĉapelo por ĉiuj, kiuj amas vivon, ridon kaj la 1an de aprilo. Registriĝis 69 personoj el 6 urboj, sed entute partoprenis ĉ. 85 personoj. Inter la partoprenintoj estis 4 E - familioj, tri el ili —kun infanoj.

Al la programo kontribuis ankaŭ junulara klubo de praktika psikologio Lad kaj Instituto de evoluigo de kariero. Unio de Studentoj de Niĵnij Novgorod helpis al ni en kelkaj gravaj momentoj de organizado.

La plej interesaj kaj memorataj estis tri eventoj.

1. Urba bloko —ekskurso en la urba Kremlo kun kunligitaj piedoj, manifestacio por la gloro kaj plivastiĝo de la E - movado en Niĵnij Novgorod, Ruslando kaj tuta mondo, kaj porurba koncerto apud la drama teatro.

La partoprenantoj en ekskurso estis dividitaj je 4 grupoj, kaj piedoj de ĉiuj samteamanoj estis kunŝnuritaj al la najbaraj. La teamo, kiu unue venis al la fino ricevis la portreton de Zamenhof, la dua kaj la aliaj —portretojn de V. Melnikov, G. Kokolja kaj A. Grigorjevskij. Al la niĵnij - novgorodanoj estis donita sloganrubando “ Esperanto - klubo Ĉapelo pro organizado de ekskurso ”. Kun la portretoj sub la sloganrubando ni venis al la centra strato de Niĵnij Novgorod por manifestacio, kiu finiĝis per porurba koncerto.

2. Tandemoj ( Etulinka kaj Anja Dadaeva ).

3. Sufijskije kruĵenija ( Noĉo kaj Oleg Cvetkovi ) kaj ĉiuj estis ĉarmitaj per la teatraĵo Dom de nia kluba teatro Ombro ( Jana kaj Lo Kozlovi, Nastja Petrova kaj Lena Straĵnova ).

Dum la renkontiĝo nin vizitis ĵurnalistoj de 3 gazetoj kaj 2 TV - kanaloj. Post Strelka - 3 kreskis intereso pri Esperanto en la urbo. Kelkaj studentoj aliĝis al la organiza teamo de la klubo ; nia klubo kaj la klubo de praktika psikologio Lad faros komunan aranĝon fine de la aprilo. Poste ni planas komenci kurson de Esperanto.

Ĉapelanoj

Libera Esperanto - Tendaro

Somera Trejna Tendaro de Personeca Kresko, Turisme - tendara kunveno, organizata per fortoj de esperantistoj kaj ne esperantistoj, por esperantistoj kaj iliaj amikoj - neesperantistoj, okazos 10–15 jul 2001 apud Dimitrovgrad, sur bordo de rivero Ĉeremŝan.

La tendaro estos plene tenda. Estu pretaj al turisma vivo en naturaj kondiĉoj.

En la tendara programo estas : psikologiaj trejnoj, lernejo de petveturo, kuro laŭ ruĝardaj karboj, iro kaj kuŝo laŭ kaj sur frakasitaj vitroj, “ bodyart ” —desegno de korpo, esperanto - kursoj, esperanto - trejno, teatra trejno, sportaj ludoj, turisma zono de obstakloj, kanotoj, rolludoj, skoltaj trejnoj kaj, certe, suno, arbaro, rivero kaj dekalitroj da freŝa aero. Ĉelignofajraj kantoj kun gitaro —ĉu eblas aliel?!

Aliĝu, laŭeble, pli frue : kvanto da partoprenantoj estas limigita!

La tendaro ne estos plene esperantista. Esperanto estos nur parto de la programo. Se vi deziras striktan lingvodisciplinon, LETO - 2001 estas ne por vi! Sed, se vi kontentiĝos per trejno de malkrokodilado, ekzisto de “ verdaj zonoj ” kaj kursoj —bonvenu!

Plej verŝajne per simpla, papera poŝto ni ne dissendos la informon! Dank al tio la tendaro estos pli malmultekosta. Skribu rete :

Rete :

letoendimgrad@krovatka. net
.

UES kun nova prezidanto

22 apr en la centro Junitur en Jekaterinburg okazis Konferenco de UES ( Urala Esperantista Societo ).

La Konferenco akceptis la agadan kaj financan raportojn de la Komitato de UES ( ilin ĉiu partopreninto ricevis en Ekzakte ) kaj aliajn aktualajn aferojn de la Societo, kiu havas 26 kotizintajn membrojn kaj relative bonan financan staton.

Pro la eksiĝo de Viktor Kudrjavcev, kiu prezidis la Societon dum du sinsekvaj periodoj, estis elektita nova prezidanto de UES —jekaterinburga esperantisto Vladimir Terjoĥin. Lin asistos du komitatanoj : Viktor Kudrjavcev ( li redaktos la informilon Ekzakte ) kaj Lidia Jerofejeva ( Niĵnij Tagil ).

La Konferenco de UES decidis starigi fondaĵon Kurso , por renovigi la elementan instruadon en la ĉefa urbo de Uralo. Jam en la Konferenco oni donacis al la nova fondaĵo sume 350 rublojn.

Tatjana Kulakova sekretario de UES

Cabell kaj lia ĉefverko

Usona aŭtoro James Branch Cabell ( 1879–1958 ) publikigis pli ol kvindek romanojn, el kiuj plimultaj estas fantaziecaj. Lia oka libro estis Jurgen ( 1919 ), kaj jam dum pli ol duonjarcento ĝi restas unu el miaj plej ŝatataj legaĵoj, kies sorĉo neniam paliĝas. La romano pasas en sentempeca mezepoko de la imagita lando Poictesme.

La heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas sian perditan junecon, retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas konatajn fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj ( ekzemple, Helena de Trojo ) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel - potencan Koŝĉej ( kiu “ faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas ” ) kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

John Francis tre lerte utiligis Jurgenon kaj la stilon de Cabell en sia novelo “ Kiel kaj kial Jurgen turniris por Damo Lisa ” ( Vitralo , paĝoj 112–132 ).

El ĉiuj libroj de Cabell, Jurgen estas la sola, kiu restis seninterrompe aĉetebla ekde la apero ĝis nun. Ĝian sukceson akcelis la hodiaŭ nekredebla fakto, ke en Novjorko ĝi estis en juĝejo akuzita pri maldeco kaj obsceno. Sed ne serĉu tiujn en la libro!..

La delikateco kaj preskaŭ poezieco de la Kabela stilo estas unu el la ĉefaj logaĵoj de la libro. La juĝisto ĉiuokaze rifuzis la akuzon.

William Auld

Sezonoj en aprilo eldonis la romanon Jurgen en la traduko de William Auld. Ĝi estas aĉetebla kontraŭ 18 eŭroj ĉe UEA kaj aliaj libroservoj aŭ ĉe nia redakcia adreso kontraŭ 30 IRK.

Jurgen

El la romano de James Branch Cabell

Ĉapitro 1

Pro kio Jurgen agis kiel deca viro

Jen estas historio, kiun oni rakontas en Poictesme, dirante : “ En la malnovaj tagoj vivis lombardisto nomata Jurgen ; sed lia edzino ofte epitetis lin malpli agrable. Ŝi estis virino vigla, kiu ne multe emis al silento. Ŝia nomo, oni diras, estis Adelais, sed la homoj ordinare nomis ŝin Mastrino Lisa ”.

Oni rakontas plue, ke en la malnovaj tagoj, alfiksinte vespere la fenestrokovrilojn, Jurgen ĝuste preterpasis la Cistercian Abatejon survoje al sia hejmo, kaj unu el la monaĥoj estis stumblinta kontraŭ ŝtono sur la vojo. Tiu malbenadis la diablon, kiu estis lokinta ĝin tie.

—Honte, frato! —diris Jurgen. —Ĉu do la diabloj ne sufiĉe suferas sen tio?

—Mi neniam konsentis kun Origeno, —respondis la monaĥo, —kaj cetere ĝi tre dolorigis al mi la halukson.

—Tamen, —atentigis Jurgen, —ne konvenas, ke diotimaj personoj parolu malrespekte pri la dikreita Moŝto de la Mallumo. Pripensu, ke plue refutas vin la laboremo de tiu monarko. Tage kaj nokte oni rimarkas lin strebanta super tiu tasko, kiun al li difinis la ĉiela potenco. Similon oni povas diri pri malmultaj paroĥanoj kaj neniuj monaĥoj. Pripensu ankaŭ lian elstaran artismon, kiun atestas ĉiuj danĝeraj kaj belaj insidoj en la mondo, kontraŭ kiuj vi metie batalas, kaj pro kiuj mia metio estas pruntedoni monon. Vidu, sen li ni ambaŭ estus senokupaj! Pripensu ankaŭ lian filantropion, kaj meditu, kiel netolerebla estus nia sorto, se vi kaj mi kaj ĉiuj niaj kunparoĥanoj hodiaŭ societus kun aliaj bestoj en la Ĝardeno, kiun ni ŝajnigas sopiregi dimanĉe! Ĉu leviĝi kun la porkoj kaj kuŝiĝi kun hieno? Ho, netolereble!

Tiel li daŭrigis, elpensante motivojn por tio, ke oni ne taksu tro severe la diablon. La pliparto estis mallongigo de kelkaj versoj, kiujn Jurgen verkis en la butiko, kiam la komerco ne tre premis.

—Laŭ mia opinio, tio estas sensencaĵo, —estis la gloso de la monaĥo.

—Sendube via ideo estas sagaca, —diris la lombardisto, —sed la mia estas pli bela.

Poste Jurgen preterpasis la Cistercian Abatejon kaj estis proksimiĝanta al Belgardo, kiam li renkontis nigran sinjoron, kiu salutis lin kaj diris :

—Dankon, Jurgen, pro viaj afablaj vortoj.

—Kiu vi estas, kaj kial vi dankas min? —demandis Jurgen.

—Mia nomo ne tre gravas. Sed vi estas bonkora, Jurgen. En via vivo manku zorgoj!

—Dio gardu min, amiko, sed mi jam edziĝis.

—Nu kio! Ĉu mirinda lerta poeto, kia vi?

—Tamen jam delonge mi ne poetas praktike.

—Nu, efektive! Vi havas temperamenton artistan, kiu ne tute akomodiĝas al la strikteco de la hejma vivo. Kaj verŝajne via edzino havas propran opinion pri la poezio, Jurgen.

—Vere, sinjoro, ne decas, ke mi rediru ŝian opinion, ĉar certe vi ne kutimiĝis al tiaj esprimoj.

—Jen afero malĝojiga. Mi timas, ke via edzino ne tute komprenas vin, Jurgen.

—Sinjoro, —diris Jurgen mirigite, —ĉu vi kapablas diveni la plej internajn pensojn de la homa menso?

La nigra sinjoro aspektis tre deprimita. Li kunpremis la lipojn kaj komencis kalkuli per la fingroj ; kiam ili moviĝis, liaj akraj ungoj ekbrilis kvazaŭ flampintoj.

—Jen estas afero trista, —diris la nigra sinjoro, —trafinta la unuan personon, kiun mi trovis preta diri ion afablan pri la malbono. Dum tiom da jarcentoj, cetere! Ve, jen tre bedaŭrinda ekzemplo de misaranĝo! Negrave, Jurgen, la mateno pli helas ol la vespero. Bele mi rekompencos vin, vere!

Do Jurgen ĝentile dankis la nigran maljunulon. Kaj kiam Jurgen atingis sian hejmon, lia edzino estis nenie trovebla. Li serĉis ĉie kaj pridemandis ĉiujn, sed vane. Mastrino Lisa malaperis, dum ŝi pretigis la vespermanĝon —subite, komplete kaj neklarigeble, samkiel ( laŭ la metaforo de Jurgen ) ventŝtormo pasas kaj lasas poste trankvilon, kiu, kontraste, ŝajnas supernature nereala. Magio estis la sola ebla klarigo, kaj Jurgen subite rememoris la strangan promeson de la nigra sinjoro. Jurgen krucosignis.

—Vidu, kiel nejuste, —diris Jurgen, —iuj personoj ricevas malbonan reputacion pri sia dankemo! Kaj nun mi rimarkas, kiom mi estas saĝa, ĉar mi parolas ĉiam afable pri ĉiu en tiu ĉi mondo de klaĉemuloj.

Poste Jurgen pretigis por si vespermanĝon, enlitiĝis kaj profunde dormis.

—Mi plene fidas al Lisa, —li diris. —Precipe ŝian kapablon aranĝi sin kie ajn.

Tio taŭgis provizore, sed la tempo pasis, kaj baldaŭ disvastiĝis onidiro, ke Mastrino Lisa promenas ĉe Morven. Ŝia frato, kiu estis spicisto kaj urbestrarano, iris tien por esplori la raporton. Kaj efektive, jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

—Honte, fratino! —diris la urbestrarano, —tia konduto ne konvenas al edzino, kaj la homoj certe ĝin priklaĉos.

—Sekvu min, —respondis Mastrino Lisa. Kaj la urbestrarano iomete sekvis ŝin tra la krepusko, sed kiam ŝi atingis la erikejon Amneran kaj ankoraŭ iris antaŭen, li sciis pli bone, ol plu sekvi ŝin.

En la posta vespero la pliaĝa fratino de Mastrino Lisa iris al Morven. Tiu fratino edziniĝis al notario kaj estis virino ruza. Sekve ŝi kunprenis tiuvespere longan vergon de senŝeligita salikoligno. Kaj jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

—Honte, fratino! —diris la notariedzino, kiu estis virino ruza. —Ĉu vi ne scias, ke la tutan tempon Jurgen mem kudras por si kaj denove okulumas la grafinon Dorotea?

Mastrino Lisa tremegis, sed ŝi diris nur :

—Sekvu min!

Kaj la notariedzino sekvis ŝin ĝis la erikejo Amneran, kaj trans la erikejon, ĝis kaverno. Tiu loko havis reputacion abomenan. Tie malgrasa hundo kun elpenda lango venis renkonte al ili tra la krepusko, sed la notariedzino frapis trifoje per sia vergo, kaj la silenta besto forlasis ilin. Kaj Mastrino Lisa silente eniris la kavernon, kaj ŝia fratino sin turnis kaj plorante iris hejmen al siaj infanoj.

Do la postan vesperon Jurgen mem venis al Morven, ĉar la tuta familio de lia edzino certigis al li, ke tion devas fari la deca viro. Jurgen lasis la gvidon de la butiko al Urieno Vilemarĉo, kiu estis komizo tre kapabla. Jurgen sekvis sian edzinon trans la erikejon Amneran, ĝis ili atingis la kavernon. Jurgen volonte troviĝus aliloke.

Ĉar jen la hundo sidis sur siaj gluteoj kaj ŝajnis rikani kontraŭ Jurgen, kaj en la ĉirkaŭaĵo estis aliaj kreaĵoj, kiuj flugis malalte tra la krepusko, restante proksimaj al la tero, kiel strigoj ; sed ili estis pli grandaj ol strigoj, kaj pli maltrankviligaj. Kaj cetere, ĉio ĉi okazis ĝuste post sunsubiro en la Vespero de Valburgo, kiam tre verŝajne okazos ĉio ajn.

Tial Jurgen diris, iomete malafable :

Lisa, mia kara, se vi eniros la kavernon, mi devos sekvi vin, ĉar tio decas al viro. Kaj vi scias, kiel facile mi malvarmumiĝas.

Jen la voĉo de Mastrino Lisa estis maldensa kaj ulula, voĉo strange aliiĝinta :

—Pendas kruco sur via kolo. Vi devas forĵeti ĝin.

Jurgen ja portis tian krucon pro sentimentaj motivoj, ĉar ĝi iam apartenis al lia mortinta patrino. Sed nun, por kontentigi sian edzinon, li formetis tiun ornamaĵeton kaj pendigis ĝin sur berberiso ; kaj pripensante, ke tiu afero montriĝos priplorinda, li sekvis Mastrinon Lisa en la kavernon.

Tradukis William Auld

Unua Kaspia renkontiĝo

En 1999 printempe estis instruita la grupo da homoj en urbo Sumgajyt. Nun en Sumgajyt funkcias filio de Azerbajĝana E - Asocio ( AzerEA ). AzerEA mem estis jure registrita 29 dec 1999. Nun AzerEA daŭrigas sian laboron pri la varbado kaj instruado.

20 studentoj kaj pedagogoj el tri Azerbajĝanaj universitatoj komencis lerni Esperanton, kun deziro kune kun spertaj esperantistoj Akif Mirzojev, Ilja Ginzburg, Ravil Ajbuŝev k. a. partopreni 1–7 jul 2001 la unuan internacian E - renkontiĝon en Baku. Temas pri la 1aj Kaspiaj E - Tagoj.

La ĉefa temo de la 1a KET estos “ Interŝtata agado por Esperanto. Eksperimenta ( paralela ) interŝtata korespondado : sperto, perspektivoj kaj problemoj ”. Kompreneble la temo postulas inviton de oficialuloj kaj ambasadoroj.

La speciala temo estas “ Ĉu Babelturo estis konstruita? ”. Azerbajĝana amatora historiesploristo Firudin Gilarbejli asertas, ke la fama Babelturo estis konstruita. Li skribas, ke ĝi estas pordo al alia mondo. Gilarbejli asertas ankaŭ, ke nur post la fino de la konstruado Dio konfuzis la tiaman internacian lingvon ( pralingvon ) por ke homaro perdu la informon pri Babelturo. Gilarbejli pretas ne nur prelegi al ni, esperantistoj, sed eĉ gvidi la ekskurson al la loko ( proksimume 350 km de Baku ), kie, laŭ lia opinio, estas kaŝita la Babela turo.

Krom la tradiciaj somera universitato, koncertoj, ludoj, diskotekoj, lignofajroj, paroligaj kursoj, fiŝkaptado ktp, la dezirantoj havos eblecon lerni kaj ricevi la internacie uzeblan diplomon de profesia akvalangisto ( =spirtubisto ). Instruos la fama turka akvalangisto s - ro Hejraddin Barbaros. La instruado estas aparte pagenda ( 250 USD ) kaj la dezirontoj povos plilongigi sian restadon en Baku por vidi interesajn lokojn de la fundo de Kaspia maro.

Rete :

shaig@box. az

Shaig Bahramoglu prezidanto de AzerEA

Zamenhof, hilelismo kaj Argentino

En la ruslingva broŝuro гиллелизмъ ( Hilelismo ) eldonita de Zamenhof en la jaro 1901 sub la pseŭdonimo гомо сумъ, la iniciatinto de Esperanto revis pri Argentino! Fakte en la 66a paĝo de tiu ĉi broŝuro li proponis ke oni starigu la centron de la hilelismo en Usono, Kanado aŭ Argentino. Post cent jaroj de la apero de la broŝuro de Zamenhof, estas kortuŝa afero por ni, argentinanoj, memorigi tiun fakton.

Kial Zamenhof pensis pri Argentino?

Por respondi al tia demando, ni devus rememori ke Zamenhof pripensis la hilelismon unue por la juda popolo kun la uzo de Esperanto. La unuaj judaj elmigrintoj el Ruslando tiam vojaĝis ne nur al Usono kaj Kanado, sed ankaŭ al Argentino, kun la devizo de siaj rabenoj : reveni al la tero, al la kamparana vivo. Helpe de koloniigaj asocioj, barono Hirsch fondis judajn koloniojn ĉefe en la provincoj de Entre Rios, Santa Fe kaj Kordobo. Ĉi tie naskiĝis generacio de judaj kamparanoj, nomitaj Gauchos judios ( Gaŭĉaj juduloj ). Zamenhof revis, ke en tiaj kolonioj oni starigu centron de la hilelismo. Kelkaj enmigrintoj estis aŭ poste iĝis esperantistoj kaj korespondadis kun li. Sed la Zamenhofa hilelismo neniam sukcesis, ĉar preskaŭ neniu konis lin. Kaj post la unua UK de Esperanto, Zamenhof lanĉis jam la projekton homaranismo.

Roberto Sartor

Ruslandaj Zamenhofoj serĉataj

Mi estas direktoro de la Biblioteko de la fakultato de Teologio de Granada ( Hispanio ). Mi preparas studon pri la nomo Zamenhof. Mi serĉas posteulojn de Zamenhof en Rusujo, eble de Jozefo Zamenhof, la onklo de L. L. Zamenhof.

Mi trovis kelkajn posteulojn de Zamenhof ( Zamengof ) en Rusujo, ekzemple

Lev Miĥajloviĉ Zamenhof ( 1920 - 1995 ), nepo de kuzo de LLZ ( nekrologo en Esperanto , 1996, pĝ. 80 ).

Zoja Miĥajlovna Zamenhof, pranepino de Jozef Zamenhof, la frato de Marko ; verkistino, kiu aperas ĉe OPAC de la bibliotekoj de Berlino kaj Zagreb kiel Zamengoh.

Iu M. Zamenhof ĉe OPAC de la biblioteko de Berlino.

Almenaŭ estus tre utile koni la Zamenhof / Zamengof / Zamengov / Zamenov en la telefonlibroj de Moskvo kaj aliaj urboj de Rusujo.

Kontaktu poŝte ( Biblioteka de la Facultad de Teologia, Apartado 2002, ES - 18080 Granada, Hispanio ) aŭ rete (

gmverd@teleline. es
).

Gabriel M. Verd

P. S. Zoja Miĥajlovna Zamenhof, kiu tre alte taksis nian eldonan agadon, forpasis 19 okt 1992 en Moskvo ( LOdE ).

Esperanto “ Bum ”

Germana ĵurnalo Bad Lauterberger Zeitung skribis, ke la angla 86 - jara esperantisto Frank Buckley estas Esperanto - Weltenbummler . Germane Bummler estas “ pigrulo ” aŭ “ sentaŭgulo ”. Bum en la usonangla lingvo estas senlabora vagabondo, kiu veturas senpage tra la lando. Bad Lauterberger Zeitung diras, ke Frank Buckley vagabondas inter E - grupoj kaj konferencoj kun la gastamo de esperantistoj.

Tio estas prava. Post la emeritiĝo kiel advokato ( “ Barrister - at - Law ” ) li vizitis multe da kunvenoj, konferencoj kaj lokaj grupoj por prelegi. La spertaj esperantistoj estas ĉiam bonvenaj al E - grupoj, kaj oni feliĉe gastigas kaj poste ofte montras interesajn vidindaĵojn al la vizitantoj.

Frank lernis Esperanton kiel knabo kaj ricevis diplomojn de la Brita E - Asocio kaj de Cseh - Instituto. Lin instruis Andreo Cseh en Arnhem ( Nederlando ).

Li mem instruis ĉe la Folkdomo en Bristol ( Anglio ) kaj verkis teatraĵojn por lernantoj La Ĉeĥoslovaka Porko, Domo Fantomata, Blua Bovino kaj la muzikan Neĝulino kaj la Sep Koboldoj . Ĉe la Internacia Kongreso en Weston - super - Mare ( 1939 ) li prezentis la teatraĵojn kaj kanton, kaj lian uverturon Esperantiana ludis orkestro en la Vintraj Ĝardenoj. Li organizis vesperajn programojn en UKoj kaj prezentis spektaklojn Sonĝoj de Somermeza Nokto kaj Hamleto . Li instruis en Grésillon, La Chaux - de - Fonds kaj aliloke.

Por prelegi kun lumbildoj li vizitis E - grupojn en Aix - en - Provence, Alexandria, Ankara, Arhus, Arnhem, Arran, Ateno, Avignon ( sekvas granda alfabetorda listo ĝis Wrocław ).

Je sia 80 - jariĝo li ricevis 272 gratul - kartojn de esperantistoj tutmonde, ĉar parolante Esperanton, oni havas kunulojn kaj samideanojn tra la tuta mondo, kiuj etendas la manon de amikeco.

Frank Buckley

Esperanto —porviva neceso

Komento pri la artikoloj La jarcento de Esperanto de Ziko Markus Sikosek ( LOdE . 2000 : 12 ) kaj La justa solvo de Jouko Lindstedt ( LOdE . 2001 : 1 ) kun rilato al la publika mesaĝo de la aŭtoro al UEA okaze de la 86a UK.

Negrave de la ĝisdataj lingva kaj / aŭ kultura evoluoj de Esperanto, ekzistas neŭtrale ekologia neceso por internacia lingvo. La aŭtoro rajtas referi pri tio, ĉar li esperantistiĝis fakte ekskluzive pro ekologiaj kialoj.

Nia tutmondiĝanta planedo bezonas ĝenerale interkonsentitan kaj akceptitan valorsistemon sur ĉiam aktualigenda naturscienca fundamento. Trans ĉiuj ideologioj ( inkluzive de la novliberalismo kaj de la “ kapitalo ” ) kaj ties ideoj pri la fina feliĉo de la homaro restas la imperativa konstato —tiu ĉi planedo estas finita sistemo. La logika konsekvenco el tio estas —aŭ la tuta socio primare interkonsentos pri porviva ( ebliganta supervivon ) prioritatolisto aŭ ĝi poste akceptos paŝ - post - paŝe la saman liston : laŭkatastrofe, devige kaj pli koste.

La paco, homaj rajtoj kaj daŭripovo estas la ĉefaj pilonoj de la racia nuna kaj onta homara kunvivado. Temas pri definitivaj, efektivigataj kaj efektive kontroleblaj justeco kaj daŭripoveco.

La ( neŭtrale ) ekologia kriterio de daŭripoveco necesigas utiligon de imanente preventivaj iloj, t. e. iloj, kiuj pro kaj el si mem garantias konservadon de la homaj kaj naturaj resursoj en la senco : “ Ne konsumi potempunue pli multe ol povas esti regenerata ”.

Esperanto estas la plej taŭga preventiva efektivigilo de la triageneracia homa rajto pri neŭtrala lingvo. Tiu fakto legitimas ĝian pretendon pri ĝenerala aplikado laŭ la koncepto de “ demokratia dulingveco ”. Laŭkvalite ( koncerne metodajn riskojn ) Esperanto sistem - imanente maldisigas, eĉ kunigas, tiel minimumigante konflikto - potencialojn pro diferencoj. Laŭkvante ( koncerne metodajn riskojn ) Esperanto sistem - imanente maldisipas, eĉ kuntenas, tiel minimumigante perdo - potencialojn pri resursoj.

Estas deziro kaj propono de la aŭtoro ke la kutime pli lingve orientataj esperantistoj pli intense konsciiĝu pri la pli superaj ĝeneralaj, kvazaŭ natursciencaj kvalitoj de sia projekto. La lingvuloj ne timu : tiu naturscienca kvalito restos, eĉ post la jaroj 2045 kaj 2070.

Wolfgang Gunther

Memortago de ĉiuj Pioniroj

Modestaj sed aŭtentaj iniciatoj en diversaj urboj de Eŭropo unuafoje celebros la Memortagon de ĉiuj Pioniroj, kiun la projekto de Karolovaro fiksis je la 14a de aprilo, datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La Tago estas dediĉita al la memoro de ĉiuj forpasintaj pozitive aktivaj esperantlingvanoj.

Diversaj estas la eblaj iniciatoj, kongrue al la cirkonstancoj. En junulara medio eblus kvizo, dum kiu oni prezentas dek portretojn de gravaj, forpasintaj esperantistoj, kaj petas rekoni ilin. Pasintjare en Internacia Junulara Festivalo en Italio Carlo Minnaja faris tian ludon : multaj identigis Zamenhof, unu identigis Lapenna, neniu identigis Kalocsay, Privat kaj aliajn... Al infanoj oni povus ne paroli pri, sed legi el la verkoj de E - aŭtoroj : ekzemple legi fablon verkitan de Kalocsay. Jubileoj estas alia inspirofonto por specifaj prelegetoj : en 2001 estas la centa datreveno de la naskiĝo ( kaj deka de la morto ) de Gaston Waringhien.

La 14an de aprilo estos la paska sabato : pluraj E - aranĝoj okazos tiam. Ĉiuj trovu horon por kompren ( ig ) i ke la E - komunumo havas propran historion kaj propran identecon.

HeKo

Monumenta vortaro en Irano

Komence de tiu ĉi jaro en Irano aperis Ampleksa Esperanto - Persa Vortaro verkita de veterana esperantisto Aref Azari, kiu dum pli ol 20 jaroj preparadis ĝin. La teamo kiu kunhelpis lin dum paso de la jaroj ŝanĝiĝ ( et ) is, kaj la fina grupo konsistis el membroj malpli multaj ol la fingroj de du manoj, kiuj tamen pene kaj kvalite laboris por la 600 - paĝa vortaro. Inter la helpantoj aparte menciindas s - ino Fariba N. Majd kiu dekomence kompostis, reviziis kaj enordigis la manuskriptojn de la aŭtoro.

Laŭdire la verko estas la plej bona inter la amaso da diverslingvaj vortaroj, kiuj aperis en Irano, ĉefe rilate al simboloj uzitaj en ĝi kaj facileco de trovado de la vortoj.

Laŭ la iniciato de Irana E - Centro ( IRECO ), kies membroj multe kunlaboris pri la libro kaj kiu nun distribuas ĝin, kunvenis 45 E - istoj en Teherano por festi la aperon de la vortaro kaj danki ĝian aŭtoron kaj la kunlaborantaron.

En la enkonduko la aŭtoro mencias pri estonta apero de Persa - Esperanta vortaro, kies realiĝon ni senpacience atendas.

Reza Kheir - khah

Religiaj notoj de aziano ( 3 )

La unua parto aperis en la marta kajero

La dua parto aperis en la aprila kajero

Ortodoksa

2 ortodoks / a

1 Konforma al la tradicia doktrino : ortodoksaj opinioj, verkistoj ; ortodoksa judismo ; en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan [ 1 ].

a ) KRI Ortodoksa kaj tial bona, aprobinda : mi emas suspekti, ke la direktoro de “ Espero Katolika ”... estas ne tre ortodoksa kredulo [ 2 ] ; En la tridek - tria jaro de l feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo [ 3 ]. Kp. hereza

b ) Ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda : ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj [ 4 ]. Kp. liberala, fundamentisma.

2 KRI Rilata al la ortodoksa kristanismo : la rusa ortodoksa eklezio.

ortodoksa kristanismo Formo de orienta kristanismo tradicia ĉe la grekoj, kartveloj, bulgaroj, serboj, rusoj, rumanoj kaj pluraj aliaj nacioj.

Rim. 1 : La difinoj de PV kaj PIV : “ grekrite kristana ” estas eraraj. La “ grekritaj eklezioj ” ene de la romkatolika ne estas “ ortodoksaj eklezioj ” laŭ sia dogmaro.

Rim. 2 : Historie tiu nomformo estas mallongigo de la oficiala “ ortodokse katolika ” ( kristanismo, eklezio ).

ortodoksismo Dogmaro kaj la ritoj de la ortodoksa kristanismo.

Tradukoj

Greke ~a 2 : ορθοδόξος. Ruse ~a a : правоверный ; ~a b : ортодоксальный ; ~a 2 : православный ; ~a kristanismo : православное христианство ; ~ismo : православие.

Fontoj

Papo

*pap / o

1 KRI En la antikva kaj orientaj eklezioj, honora titolo de la episkopoj de Aleksandrio ( nun la estro de la kopta eklezio ) kaj de Romo : post la skandalo de la jaro 387 - a, imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron [ 1 ] ; se ili ne konsentos forigi la Filioque, la roma papo kaj lia episkoparo sinkos en plena herezo [ 2 ].

2 KAT En la okcidenta kristanismo, la episkopo de Romo, estro de la romkatolika eklezio : esti en Romo kaj ne vidi la papon [ 3 ] ( preterlasi la plej interesan aferon ) ; en 1073 papo Gregorio la Sepa dekretis ke nur la episkopo de Romo rajtas je tiu titolo.

papisto KRI POL Malafabla sinonimo por “ ( rom ) katoliko ”, polemike uzata de oponantoj de la romkatolika eklezio.

kontraŭpapo HIS KAT Papo 2 kiun la oficiala tradicio romkatolika malagnoskas.

Tradukoj

~o 2 : папа римский ; ~isto : папежник, папист ; kontraŭ~o : антипапа.

Fontoj

Patriarko

patriark / o z

1 Prapatro kaj gentestro : kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn [ 1 ].

2 KRI En la antikva kaj en la orienta kristanismo, la estro de grava memstara eklezio : la patriarko de Romo ( = papo de Romo ), la patriarko de Aleksandrio ( = papo de Aleksandrio ), la patriarkoj de Antioĥio, de Jerusalemo, de Konstantinopolo ; do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj ; en la Okcidento estis nur po unu da ili [ 2 ] ; ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando [ 3 ].

3 KAT Honortitolo de kelkaj ĉefepiskopoj : patriarko de Venecio, de Lisbono .

4 ( f ) Respektinda maljuna familiestro.

Traduko

Ruse ~o : патриарх.

Fontoj

Sergio Pokrovskij

Sud - Amerika vojaĝo per Esperanto

Rakontas Andrzej Grzębowski

Esperantotur —Turisma Servo de “ Monda Turismo ” en Bydgoszcz ( Pollando ) 13 jan –18 mar 2001 realigis 11 variantojn de vojaĝo en 6 etapoj por 30 personoj tra Suda Ameriko.

La vojaĝojn ĉefe gvidis profesoro Remigiusz Mielcarek, kiu estis ankaŭ programaŭtoro —li mem revenos al Pollando post 90 - taga vojaĝo. La vojaĝoj daŭris 65 tagojn, kaj mi mem vojaĝadis dum 44 tagoj.

La unua grupo startis en Venezuelo por vojaĝi al Bogoto en Kolombio. Mi gvidis la duan 18 - personan grupon, kiu post dutaga vizitado de Londono en Esperanto atingis Bogoton. Tie, kiel kutime, tre bone kaj afable zorgis pri nia grupo Santiago Alvarez kaj kelkaj liaj amikinoj - esperantistinoj.

Post vizitado de Bogoto ni busvojaĝis al San Augustin por konatiĝi kun famaj antaŭkolumbaj elfosaĵoj. Sekvis vojaĝo tra montaro ( partizanoj feliĉe ne atakis —nur okazis kelkaj rutinaj soldat - kontroloj ) al Popayan por vidi unu el la plej belaj koloniaj urboj de tuta Kolombio. Ni daŭrigis al Pasto ĉe vulkano Galavas, de kie ni ekskursis al unu el la plej belaj kaj grandaj lagoj en Kolombio —Laguna de la Cocha —kun insulo - naturrezervejo La Corota.

Fine tra Ipiales ni adiaŭis Kolombion por vojaĝi al Ekvadoro.

Ni komencis de Tulcan kun fama tombejo —verko de ĝardena arto —kaj sekvis Ibarra. Sekvatage ni daŭrigis al la ĉefurbo de Ekvadoro —Kvito, kie dum tri tagoj ni vizitadis la plej belan UNESCO - antikvaĵejon, i. a. San Francisco - preĝejon kaj monaĥejon, ankaŭ la ekvatoron. Poste ni daŭrigis vojaĝon al Banos por ne nur bani sin en varmaj akvoj, sed ripozi, promeni kaj viziti lokan bird - kaj best - ĝardenon.

Bedaŭrinde daŭris bus - striko kaj ni devis preni ĵipaŭtomobilojn kaj tra vulkandetruitaj montaraj vojoj vojaĝi al Riobamba, kiun ni tamen ne atingis, kion malpermesis stratbataloj inter indianoj kaj policanoj. Ni revenis al Ambato kaj sekvatage daŭrigis ne tra montaro, sed laŭ marbordo al Guayaquil —la plej granda urbo de Ekvadoro.

Post la urbovizitado kaj ŝipekskurso tra rivero Rio Guayas ni flugis al Galapagoj —la Nacia Parko kun 60 insuloj, el kiuj ni vizitis 6. Okazis la plej komforta, sed la plej multekosta parto de nia vojaĝo —krozado per ŝipeto Pelikano inter la insuloj. Al nia grupo aliĝis konataj esperantistoj profesoro Marian Dobrzyński kaj redaktoro Roman Dobrzyński, kiu kiel kutime multe filmis. Liajn ĉi - jarajn filmojn pri Galapagoj kaj Ekvadoro prezentis jam Pola Televido.

La vagado en belega naturo, inter netimantaj homojn testudoj, marleonoj, igvanoj kaj diversaj birdoj estis neforgesebla. Nenie en la mondo ( mi vizitis pli ol 130 landojn ) eblas tia proksima kontakto kun bestoj kaj birdoj. Fotoj en “ haremo ” de marleonoj estos ne forgeseblaj.

Reveninte post 4 - taga krozado el Galapagoj ni ripozis du tagojn ĉe Pacifiko en Playas proksime de Guayaquil, poste daŭrigis al la landlimo en Huaquillas.

Ni venis al Peruo al Tumbas kaj tuj oni ŝtelis mian horloĝon ( en Peruo mi estis la duan fojon kaj nur en tiu lando la duan fojon priŝtelita —cetere Peruo estas tre simpatia lando ). Ni daŭrigis nian busvojaĝon al Trujillo —urbo de indiana kulturo Moche por viziti templojn de Luno kaj de Suno kaj elfosaĵojn de Chan - Chan. Ni naĝis ankaŭ en Pacifiko en Huanchaco kaj poste busvojaĝis al la ĉefurbo de Peruo —Limo. Tien venis ankaŭ laŭvica grupo de turistoj.

En tritaga vizitado kulminis Museo Oro del Peru , Miraflores ĉe Pacifiko kaj renkonto kun esperantistoj, kiuj pretas gvidi Esperanto - grupojn tra Peruo kaj Bolivio. De Limo ni daŭrigis suden al Pisco —la ŝipekskurso al Islas Ballestas kun iliaj marleonoj, pingvenoj kaj diversa amas - birdaro estis belega —se mankas al Vi mono por viziti Galapagos en Ekvadoro, almenaŭ vizitu Islas Ballestas Pisco en Peruo.

Plua nia busvojaĝo daŭris al Nazca, kie flugo per mini - aviadilo super la famaj gigantaj geometriaj linioj kaj bestbildoj ege impresis. La busvojaĝon al Arequipa rompis por 12 horoj montara river - inundo —ni devis atendi en vico de kelkcent busoj, kiam la akvo malaltiĝos por trapasi la riveron. Arequipa impresis nin per blanka vulkana “ tufo ” kaj la plej bela monaĥejo de Sankta Katalina.

De Arequipa ni busekskursis al la plej profunda en la mondo ( 3400 m ) kanjono Colca tra Chivay al Cruz del Condor. Kelkfoje ni busvojaĝis apud vulkano Misti ( 5822m ) trapasante 4000 metrojn. Ni haltis en trapaseja baro por trinki varman “ mate de coca ” en kompanio de lamo Margarita ( vidu la suban foton ).

( daŭrigota )

Novaj libroj

Mauro Nervi. Havenoj / Antaŭpar. Miguel Fernández. —Varna : Bambu, 2001. —72 pĝ. —( Serio Kargo. Vol. 4 ).

La Turoj de l ĉefurbo ( 1978 ) de Mauro Nervi iĝis literatura evento ; la 19 - jara aŭtoro ricevis amason de laŭdoj kaj eĉ kuraĝajn komparojn kun Kalocsay. Mauro Nervi ja daŭrigis verki, traduki ( interalie, La Metamorfozon de Kafka ), pluki laŭrojn en Belartaj Konkursoj ; li sukcesis eĉ trifoje doktoriĝi, sed pasis 23 jaroj antaŭ lia dua originala libro.

Bonegaj poemoj estas en Havenoj , jen unu el ili :

Odiseo

Trans greke blua mar , al novaj spacoj

navigas Odiseo : kurbaj veloj

el flava tolo sub la vento knaras.

Li ekparolas : en la verda ŝaŭmo

perdiĝas la memor pri olivarboj.

Li ekparolas : kaj ne pezas jaroj

sur eksmarist , al plia ŝtormo preta,

al plia oceano, al refoja

malvenko preter niaj horizontoj.

Kiu volas pli, ĝuu la libron kaj legu la antaŭparolon de Miguel Fernández, laŭ kiu Nervi “ transsaltas la parnasisman barieron por instaliĝi sur la, feliĉe, ĉiam pli kulturata grundo de l o esenca ”.

Mi malvolas atendi plian jardudektrion antaŭ la sekva libro, kaj tiusence al la poeto ( ve, jam ne plu student - aĝa ) estu direktitaj liaj propraj versoj :

Ne perdiĝu, mi petas,

en viaj ombraj katedraloj,

kie la eĥo de kriantaj voĉoj

svenas rapide.

Edmond Privat. Esprimo de sentoj en Esperanto . —5a eldono. —Hago : IEI, 2000. —56 pĝ.

La resumo de la kurso, kiun Privat faris antaŭ 70 jaroj ĉe la Universitato de Ĝenevo atingis jam la kvinan eldonon. Tio rekomendas la libron mem, kiu estas verkita kun bona atento al la enlibraj konstatoj.

Interalie, ĉi tiu reeldono rekonfirmas, ke en Esperantujo plu aperas ĉiujare la sama kvanto da libroj, sed la eldonkvanto ( do, la legantaro ) ŝrumpas.

Eldon - jaro Eldon - kvanto 1a eldono 1931 5. 000 2a eldono 1937 5. 000 3a eldono 1957 2. 000 4a eldono 1980 500 5a eldono 2000 500

Oni povas fari etan kvizon : “ Kiom da ekzempleroj havos la 6a eldono? ”

AlKo

Modesta kontribuo al literaturologio

Modest, Julian. Literaturaj konfesoj : Esperantaj eseoj. —Pazarĝik : Esperanto - societo “ Radio ”, 2000. —78 paĝoj.

Literaturaj konfesoj de Julian Modest apartenas al la malofta ĝenro en nia literaturo. Antaŭa simila libro de la sama aŭtoro aperis en 1987 ( Beletraj eseoj ) ; eblas rememori kelkajn el “ Dek prelegoj ” de K. Kalocsay ( Budapeŝto : HEA, 1985 )... kaj jen ŝajne ĉio dum lastaj jardekoj.

La 78 - paĝa broŝuro enhavas dek du eseojn : plejparto traktas verkojn de apartaj aŭtoroj, kvar lastaj pecoj estas dediĉitaj al ĝeneralaj problemoj de la Esperanto - literaturo. La eseoj estas verkitaj en 1986–2000.

Ni legas kurtajn kaj sufiĉe interesajn priskribojn de kelkaj tre konataj aŭtoroj, ofte el neŝablona vidpunkto : Baghy kiel eterna vagabondo ; Kalocsay kiel fondinto de avangarda poezio... Sed bedaŭrinde ne ĉio traktata en la esearo estas egale valora aŭ almenaŭ komparebla. Per tute sama tono Julian Modest rakontas pri poetoj kaj vere elstaraj, kaj subnivelaj —kiam la sola kaŭzo de lia atento estas la loka “ patriotismo ”.

Oni scias, ke en Bulgario neniam ekzistis propra skolo de Esperanto - poezio, ke bulgaraj poetoj ( se kompari kun pluraj alinaciaj ) fakte neniam prezentis al la mondo ion vere valoregan, do en tia medio oni apenaŭ lernus distingi inter poezio bona kaj malbona... La aŭtoro skribas pri certa bulgara poeto : “... posedas freŝan poezian talenton. Li bonege regas ne nur la formon... ” ( pĝ. 42 ) —kaj tuj apude legeblas citaĵoj el la laŭdataj poemoj kun lamanta ritmo, fuŝaj rimoj kaj banalega enhavo. La loka patriotismo ne estas taŭga argumento en la poezio, des pli en la internacilingva...

Kelkloke la aŭtoro esprimas pravajn tezojn —pri aparta signifo de internaciismo en la Esperanto - literaturo, pri avantaĝoj de la Esperanto - tradukoj kompare kun tradukoj al naciaj lingvoj k. a. —sed ĉion ĉi ni jam delonge scias. Fakte, enhava malprofundeco estas trajto de la tuta libreto. Nur la lasta eseo La teatro —eterna kaj bezonata , vere legeblas kun grandega intereso, donas sciojn kaj instigas al pensado.

Pikas la okulojn nepra fonetika transskribo de propraj nomoj —ofte stranga pro nekutimo ( Bagi, Kaloĉaj, Tarkon ), kaj ofte eĉ simple nekorekta ( Ujljam Old, F. Silagi ). Komposteraroj multas, precipe ili okulfrapas en konataj versaj citaĵoj —kie ili ofte fuŝas la sencon, neniigas ritmon kaj rimon. Sperta komputisto rimarkos ankaŭ multajn misajn interspacojn k. s., kiuj ne ĝenas komprenon, sed atestas pri malalta kvalifiko ( aŭ malzorgemo ) de la eldonanto. Ne mankas lingvaj eraroj —foresto de la akuzativo aŭ maltrafa elekto de afiksoj ( senhomeco en senco de mal - aŭ kontraŭhomeco, pĝ. 51–52 ).

Do —eseoj pri Esperanto - literaturo estas bezonataj, la recenzata broŝuro certe utilas, sed ĝi povus esti multe pli bona...

Valentin Melnikov

Sur la foto : Julian Modest kaj Venelin Mitev en la prezento de Literaturaj konfesoj ( Sofio, 17 jan 2001 )

Furorlisto de UEA

Al Hejma vortaro sukcesis en 2000 la sama raraĵo kiel al Monumente pri Esperanto en 1997 : la unua loko en ambaŭ furorlistoj de la libroservo de UEA, tiu de totalaj kaj tiu de unuekzempleraj vendoj. Ĉi - sube aperas ambaŭ statistikoj ( po 12 plej vendataj libroj ). En la listo de totalaj vendoj ĉefe pezas la vendoj al aliaj libroservoj, kiuj siavice revendas parton de la akiritaj stokoj al individuaj klientoj nur en postaj jaroj. Plejmulto en tiu listo estas eldonaĵoj de UEA, tiel ke la listo de unuekzempleraj vendoj al individuaj klientoj donas pli fidindan ideon pri tio, kiuj titoloj vere estis la plej popularaj sur la Esperanta merkato.

Pro la malpli granda UK la vendoj en 2000 restis multe sub tiuj en 1999. En Tel - Avivo la libroservo enkasigis 37500 eŭrojn malpli ol en Berlino. Tamen la tuta volumeno de la vendoj ( EUR 125433 ) estis nur 18100 eŭrojn sub tiu en 1999. En jaro de granda UK, parto de la regulaj klientoj aĉetumas en la kongreso anstataŭ mendi de la vendejo en la CO. En jaro kiam ili ne kongresas, ili mendas de Roterdamo. Sekve la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK.

En granda UK la libroservo atingas ankaŭ klientojn, kiuj neniam mendas poŝte, sed tie ankaŭ la poŝtaj klientoj emas aĉeti pli. Reklamo aŭ kataloga priskribo ne same efikas kiel vidi la libron, preni ĝin en la manojn kaj foliumi ĝin. Tion montras ankaŭ la sperto de la Malfermaj Tagoj de la CO. En ĉiu Esperanto - aranĝo devus esti almenaŭ modesta libroservo. Bedaŭrinde landaj asocioj tro ofte neglektas tion, por ne paroli, ke pli kaj pli multaj el ili ne plu havas libroservon, kvankam funkciigo de libroservo devus esti unu el iliaj bazaj taskoj.

En 2001 la libromerkato, ne nur la libroservo de UEA, ricevos ekstran impulson per la apero de nova, 190 - paĝa katalogo de UEA. Ĝin ricevos senpage la Membroj - Abonantoj en pagipovaj landoj, ĉiuj honoraj kaj dumvivaj membroj, ĉiuj delegitoj, Esperanto - kluboj kaj la ceteraj klientoj de la libroservo. Krome ĝi estos aĉetebla por malalta prezo.

Vendoj entute

Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* 485

Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* 477

Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* 349

Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* 275

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA, gvidilo* 221

Saluton! lernolibro, Audrey Childs - Mee* 179

Lito apud la fenestro, rakontoj, Betty Salt* 173

Kio estas demokratio? D. Beetham & ; K. Boyle* 164

Zamenhof, hodiaŭ, A. Chiti - Batelli* 129

Diccionario de bolsillo, poŝvortaro hispana 128

Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton* 118

La nigra insulo, aventuroj de Tinĉjo 114

Unuopaj vendoj

Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* 106

Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* 102

Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* 74

Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* 68

Kio estas demokratio? D. Beetham, K. Boyle* 62

Lito apud la fenestro, rakontoj de Betty Salt* 58

La ŝtona urbo, romano de Anna Löwenstein 38

Apartaj mondoj : verboj kaj participoj, Geraldo Mattos 36

Masko, kompakta disko de Kajto 32

Gramatiko de Esperanto, Miroslav Malovec 31

La ĉefaj principoj de fremdlingva instruado, A. Melnikov 31

Alico en Mirlando, Lewis Carroll 31

GK UEA

Gazetoj

Le Monde de l ’ espéranto . 2001 : 527

“ Nova jaro, nova jarcento, nova jarmilo kaj jen nova revuo. Kun nova vesto, nova titolo, nova koncepto kaj nova redaktoro ”, —entuziasmas prezidanto de UEF, Claude Nourmont. Kaj la entuziasmo havas bonan bazon. Nur la numerado similigas la novan revuon kun la pli frua Franca Esperantisto .

La nova koncepto aperis en diskutoj de la laborgrupo “ revuoj ”, kiu laboris dum pluraj renkontiĝoj kaj rete sub gvido de Bruno Flochon. La koncepto estas realigita kun profesieco, tre nekutima en Esperantujo. Ĉio estas bona —la enhavo, prezento, ilustraĵoj kaj la ekvilibro inter la lingvoj franca kaj Esperanto. La kunordiganto de la redakcio, Christian Lavarenne, meritas gratulon, kaj se la redakcia skipo sukcesos teni la altan nivelon, Le Monde en Esperantujo meritos la titolon de la evento de la jaro .

Brazila Esperantisto . 2001 : 314

Renoviĝis la aspekto ankaŭ de la organo de Brazila E - Ligo, kvankam ĝia nomo restis neŝanĝita. La ĉefa novaĵo : “ La nova redaktoro de la oficiala organo de BEL profesie faras sian laboron ”.

Estas videble, ke Fabrício Valle laboris multe : bone planitaj paĝoj kun pluraj koloraj fotoj kaj bunta materialo. Li bone kombinis la temojn Esperantajn kaj Brazilajn ( la venont - jaraj kongresanoj atentu ) : apud la intervjuo kun Gersi Alfredo Bays, skizo pri Merlin kaj jubilea artikolo pri societo Lorenz estas “ foto - eseo ” pri la fama Brazila Karnavalo kaj konciza materialo pri la ĉefurbo de Brazilo ktp.

Kelkaj misetoj ( tro avara vorttransmetado kaj senintence aperintaj grekaj literoj omega anstataŭ ŭ ) ne fuŝas la pozitivan impreson. Brazilo venis en la novan jarmilon kun nova revuo.

Ruslanda Esperantisto . 2001 : 2

Tamen Ruslanda Esperantisto ne ŝanĝiĝis. Ĝi plu informas ruslingve pri Esperanto eksteran publikon.

La front - paĝa artikolo rakontas pri la projekto Oriento - Okcidento , kaj alipaĝe oni vidas la tutan liston de la aperintaj libroj. Enestas pluraj novaĵoj el Esperantujo kaj bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro .

AlKo

Ricevitaj gazetoj

Babila Turo. 2001 / 1, 2, 3 ;

Brazila Esperantisto. 2001 / 314 ;

Debrecena Bulteno. 2001 / 122 ;

Ekzakte. 2001 / 1 ;

Esperanto en Skotlando. 2001 / 183 ;

Esperanto USA. 2001 / 1 ;

Heroldo de Esperanto. 2001 / 3, 4 ;

Informilo por Interlingvistoj. 2001 / 1 ;

KAE - Informilo. 2001 / 34 ;

Komencanto. 2001 / 2 ;

La Gazeto. 2001 / 93 ;

La Ondo de Esperanto. 2001 / 4 ;

La Revuo Orienta. 2001 / 3 ;

Le Monde de l ’ espéranto. 2001 / 527 ;

l ’ esperanto. 2001 / 2 ;

Le Travailleur Espérantiste. 2001 / 255 ;

Norda Stelo. 2001 / 2 ;

Norvega Esperantisto. 2001 / 1 ;

Monato. 2001 / 3 ;

Ruslanda Esperantisto. 2001 / 2 ;

SAT - Amikaro. 2001 / 559 ;

Scienco kaj Kulturo. 2000 / 4, 5, 6, 2001 / 1 ;

Sennaciulo. 2001 / 3 ;

Service de Presse. 2001 / 559, 559 - 2 ;

Svisa Esperanto - Societo Informas. 2001 / 2 ;

Trampo. 2001 / 1 ;

вестник эсперанто. 2001 / 1 ;

Mozaiko

Ni ricevis 17 solvojn de la februara krucvortenigmo. Nur kvar respondoj ne estis ĝustaj, ĉiuj ceteraj havis verajn solvojn. La ĝustajn solvojn sendis : Malcolm Jones ( Britio ), Erkki Kemppainen ( Finnlando ), Pascal Vilain ( Francio ), Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio ), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska ( ambaŭ el Pollando ), Viktor Alikin, Vladimir Vyĉegĵanin, Jurij Kivajev, Nikolaj Neĉajev, Oleg Sevruk ( ĉiuj el Ruslando ), Tatjana Auderskaja ( Ukrainio ).

La libropremion gajnis Jacqueline Huberdeau ( Francio ). Ni gratulas!

La ĝustaj solvoj :

Horizontale 7. zodiako ; 8. dekreto ; 11. kaprimulg ; 12. orbrokita ; 14. nimbo ; 15. azimuto ; 16. konto ; 19. zenit ; 20. uzurpator ; 22. azeno ; 23. studi ; 27. artgaleri ; 28. almoz ; 32. ŝmink ; 33. bazalto ; 34. zibel ; 37. izomorfec ; 38. amarilido ; 39. anatomi ; 40. kulturo.

Vertikale 1. botanik ; 2. librobret ; 3. skemo ; 4. zebro ; 5. traktoroj ; 6. statuto ; 9. kluzo ; 10. preterito ; 13. amuzi ; 17. zigzago ; 18. kandelo ; 21. analfabet ; 24. kronometr ; 25. ornam ; 26. poligloto ; 29. amazono ; 30. atomo ; 31. tendaro ; 35. dramo ; 36. arbut .

Se plenigi la krucvortenigmon, en ĝi estos 11 literoj z .

Japana krucenigmo

La japanaj krucenigmoj ĝuas grandan popularecon de nia legantaro. Por la novaj abonantoj ni klarigu, ke en la kvadratoj kaŝas sin ne vortoj, sed bildoj. La tasko estas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo. Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en ĉi tiu linio estas 3 grupoj, konsistantaj : la unua —el du, la dua —el kvin, la tria —el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaŭ unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaŭ en la komenco kaj fino de linioj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigitaj grupoj.

Ĉi - sube vidu la novan japanan krucenigmon. Vi devas solvi ĝin, pentri la bildon kaj sendi ĝin poŝte ( la redakcia adreso ) aŭ rete (

kulakova@akb. mplik. ru
) tiel, ke ĝi atingu la redakcion antaŭ 10 jul 2001. Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!

Kompilis Tatjana Kulakova

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C, Ĉ ( LOdE - 75 )

D ( LOdE - 76 )

E ( LOdE - 77 ) E ( LOdE - 77 )

F

Favore rigardis lin la blinda sorto.

Fekado : la plej agrabla el la funkcioj de homa organismo, precipe post kvartaga paŭzo.

Fidela, kiel Kabe.

Fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas propran tombon.

H

Havi la saman lingvon ne signifas havi la samajn opiniojn.

Homoj kun scio de pluraj lingvoj kutime kapablas paroli nur pri gramatikoj.

Homoj timas neekziston post la morto. Neniu timas la samon antaŭ la nasko.

Honora protektanto : ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas leteron.

Horloĝon vi povas turni reen, la tempon tamen ne.

Hundo bojas al luno,... homo al homo.

Anonceto

Vigla, svelta esperantistino Ljuba Koĉegarova ( vidu la foton ), kun supera klero, ŝatas vojaĝojn, artojn ; deziras konatiĝi kun 35 - jaraj aŭ pli aĝaj viroj el diversaj landoj edziniĝ - cele. Sendu IRKon kaj skribu al :

eSPero por Ljuba ab. ja. 1392, RU - 610904, Kirov, Ruslando.

Leterkesto

... Mi povas nur ripeti ĉiujn komplimentojn al la kovrilpaĝo de LOdE - 1, vere luksa. La intervjuo kun Jouko Lindstedt ( LOdE - 3 ) kaj lia artikolo ( LOdE - 1 ) estas pensvekaj. El la versaĵoj de Helena Melnikova mi eĉ volas traduki la duan, se nur ŝi mem ne tradukis ĝin, unue verkinte la ruslingvan version. Nu, interesaĵoj abundas...

Mi dume ne havas tempon verki por La Ondo , ĉar esti pensiulo en Ruslando ne estas simpla afero, necesas iom labori. Tamen eble iu atentos, almenaŭ kritike, mian modestan provon enradikigi novan kliŝon : La propra lingvo estas hejmo, Esperanto estas hotelo .

Vjaĉeslav Roĵdestvenskij ( Ruslando )

Mi ŝatas la intervjuon al Jouko Lindstedt ( LOdE. 2001 : 3 ), ĉar li praktike, ne nur literature aŭ teorie, uzas nian karan lingvon. Kontraŭe, Giorgio Silfer faras diskuton sensignifan al nia et - eta movado. Lia kontribuo eble eĉ estas malutila, ĉar ĝi kaŭzas dividojn pro malgravaj demandoj.

Frans Cobben ( Nederlando )

Dankon pro la sendita libro Rusaj amnoveloj , kiun mi povos recenzi. Min tre agrable impresis La Ondo de Esperanto . Vere, tiu ĉi revuo kaj ekstere kaj interne estas certe unu el la plej interesaj E - revuoj, kiujn eldonadis eksSovetiaj esperantistoj. Ne nur!

Viktoras Baniulaitis ( Litovio )

Nekrologoj

La 1an de marto 2001 forpasis

pastro Hugh Martin ( 1931 - 2001 )

prezidinto de E - Societo en Glasgovo, redaktinto de Esperanto en Skotlando .

La 16an de aprilo 2001, la Paskan Lundon, en Ostrovite ( Pollando ) forpasis

pastro Tadeo Nowakowski ( 1917 - 2001 )

aktiva esperantisto ekde 1961. Li forpasis en la loka preĝejo antaŭ la altaro, ĉe kiu li intencis celebri la Sanktan Meson.

Ni funebras kaj kondolencas.

Premio por historia studo pri UEA

Por ke venontaj generacioj povu bone informiĝi pri la problemoj de la Esperanto - movado en la 1970 - aj jaroj, la studgrupo Perspektivo volas stimuli per konkurso la verkadon de studoj pri tiu periodo. La kvin plej bonaj studoj pri la influoj de tiuj problemoj sur la tiaman funkciadon de UEA ricevos premion de 500, resp. 400, 300, 200 kaj 100 USD —dank al pluraj personoj, ĉefe la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

La temo de la konkursaĵoj estu “ Universala Esperanto - Asocio en la periodo 1970–1980 ”. Ili ampleksu inter 10 kaj 50 paĝoj ; la teksto estu esperantlingva kaj klare legebla. Eblas partopreni individue aŭ kolektive, sed oni donu klaran indikon pri tio. La konkursaĵoj atingu Flandran Esperanto - Ligon ( Frankrijklei 140, BE - 2000 Antwerpen, Belgio ) antaŭ la 1a de oktobro 2001. La verkinto uzu kaŝnomon ; en aparta koverto estu indikitaj la vera nomo kaj la adreso. Tri kvalifikitaj personoj ( po unu nome de Perspektivo , s - ano Miyoshi kaj UEA ) pritaksos la verkojn per poentoj. La sekretario de Perspektivo redaktos la rezulton laŭ la poentumo kaj indikos la laŭreatojn. La studgrupo Perspektivo rajtos publikigi ĉiujn senditaĵojn.

Pliaj informoj riceveblas ĉe la membroj de Perspektivo ; retpoŝte ĉe la kasisto

alhu@xs4all. be
. Aktivuloj el la periodo 1970–80 estas petataj, se ili ne mem konkursos, disponigi sciojn kaj dokumentojn al partoprenemuloj.

La prezidanto de la studgrupo Perspektivo estas d - ro Wim M. A. De Smet ( Hertendreef 12, BE - 2920 Kalmthout, Belgio ) kaj la honora prezidanto la Nobel - premiito prof. Reinhard Selten.

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №6

Redakcie

En Esperantujo oni ofte planas, sed malofte raportas. Sed “ ofte ” ne signifas “ ĉiam kaj ĉiuj ”.

En 1998 mi akceptis proponon de amikoj kaj kandidatiĝis por B - komitataneco en UEA. Tiam konforme al la regularo, mi prezentis miajn “ movadajn celojn ” :

( 1 ) pliefikigo de la informado pri Esperanto, akcentante la realajn valorojn de la esperantisteco ; ( 2 ) kreado de pozitiva stereotipo pri Esperanto, kiel la lingvo kaj komunumo ligita kun la ideoj de la homaj rajtoj, neperforta paca kunekzistado kaj ekologia mondo ; ( 3 ) establo de reala kunlaboro inter la esperantistaj asocioj kaj instancoj, redaktoroj, ĵurnalistoj, instruistoj, verkistoj cele de stabiligo de la esperantista parolkomunumo.

Ĉar 1129 membroj de UEA elektis min komitatano per siaj voĉoj, kaj ĉar inter la voĉdonintoj estis pluraj legantoj de La Ondo , mi uzas ĉi tiun kolumnon por denove danki la subtenintojn kaj por konfirmi, ke dum la tri jaroj mi agis laŭ la proklamitaj direktoj.

En la du unuaj sferoj ( tre proksimaj ) mi laboris per artikoloj en la Esperanta gazetaro kaj, precipe, per pluraj ruslingvaj artikoloj en Ruslanda Esperantisto . Estas malfacile taksi la ( mal ) sukceson de ĉi tiu agado, sed eble ankaŭ dank al mia modesta kontribuo en la ruslingva gazetaro oni nun malpli ofte renkontas blagojn kaj fantaziojn ol antaŭ kelkaj jaroj.

Mian koncepton pri la loko kaj rolo de Esperanto en la nuna mondo mi detale formulis en Esperanto post la jaro 2000 , kiun UEA eldonis antaŭ la Montpeliera UK. Preskaŭ ĉiuj aperintaj recenzoj estis pozitivaj, kaj en kelkaj kluboj, societoj kaj kongresoj oni efektive diskutis la tekston ( precipe kiam mi prelegis pri la temo ).

Pli malfacila estas la tria tasko, sed la atentaj legantoj de La Ondo scias, ke en nia superpartia revuo aperas materialoj malsamtendencaj ( sed ne personaj insultoj ) kaj informoj el GK UEA kaj HeKo. Modelo de la reala kunlaboro iĝis nia projekto La Esperantisto de la jaro , en kiu partoprenas aktivuloj de la tradicia movado, adeptoj de raŭmismo, gvidantoj de fakaj organizoj, akademianoj kaj ĵurnalistoj.

Mi firme kredas ke la aferoj, gravaj por la tuta esperantistaro, povas esti farataj per la fortoj kunigitaj preter la rivaleco kaj ambicioj de niaj gvidantoj, kaj preter malsamaj konceptoj de niaj ĉefaj “ partioj ”. Tian kunlaboron mi provas starigi ankaŭ kiel komisiito de UEA pri Esperanto - Centroj kaj - Kursejoj.

Ĉi - jare, akceptante la kandidatigajn proponojn mi intencas pluagi laŭ la samaj ( iom reformulitaj ) direktoj. Mi esperas, ke ĉi tiujn celojn apogos per siaj voĉoj tiuj membroj de UEA, kiuj deziras ke en Esperantujo estu pli da kunlaboro, kaj ke la socia bildo pri Esperanto estu pli adekvata kaj pozitiva.

Aleksander Korĵenkov

Ĉiujunie La Ondo donas pli da spaco al aparta temo aŭ persono. Ĉi - foje la ĉefmaterialo estas dediĉita al la centjariĝo de Gaston Waringhien. Dekoj da liaj libroj estas daŭre aĉeteblaj en la libroservo de UEA, kiun montras la kovrilpaĝa foto sendita de Roy McCoy el la Centra Oficejo de UEA.

Internacia lingvo —internacia movado —internacia kunlaboro

Oszkár Princz respondas

Pasintjare estis fondita Mez - Eŭropa Komisiono de UEA. Ĝia prezidanto, Oszkár Princz, afable konsentis rakonti pri ĝi.

Demando : Bonvolu skizi la ĉefajn celojn de la nova Komisiono.

Respondo : La ĉefa celo de nia Komisiono estas kunordigi agadojn de la mez - eŭropaj E - asocioj kaj iniciati novajn agadojn. Ni agas laŭ la slogano : Internacia lingvo —internacia movado —internacia kunlaboro. Bedaŭrinde plimulto de esperantistaj agadoj okazas en naciaj kadroj. Pro tio ni bezonas regionan instancon, ja ni havas ne nur lokajn, sed ankaŭ regionajn interesojn, kiujn ni ŝatus kune reprezenti, ĉar ili estas problemoj de internacia kunvivado.

Demando : Ĉu via Komisiono estos unu el la vico de grizaj komisionoj de UEA, aŭ iom alia?

Respondo : Verŝajne ankaŭ ĝi similas al la plimulto de la UEA - komisionoj, ja niaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj estas la samaj. Ni disponas neniujn rimedojn de UEA kaj de niaj landaj asocioj por plenumi niajn taskojn. Per niaj privataj rimedoj ni ne povas financi pli oftan renkontiĝon ol la dumkonsultiĝan. Grava problemo estas, ke niaj profesioj permesas nun malmulte da tempo por movadaj laboroj.

Demando : La Komisiono estis proponita en la Konsultiĝo de Mez - Eŭropaj Landaj Asocioj ( Zagreb, sep 2000 ). Kia rilato estas inter ĉi tiuj institucioj?

Respondo : La fondo de la Komisiono estas unu el la rezultoj de la Konsultiĝoj, kaj estas natura evoluo de nia kelkjara kunlaboro. Unu el la taskoj de la Komisiono estas prepari la Konsultiĝojn.

Post la soci - politikaj ŝanĝoj okazintaj antaŭ unu jardeko ĉesis la ĝistiamaj kunlaboraj formoj inter la E - asocioj en la iamaj socialismaj landoj. Ni bezonis novan forumon por priparoli niajn komunajn ideojn. Kun Stanisław Mandrak mi revivigis la iamajn konsultiĝojn, tamen ne sur ideologia, sed sur la teritoria bazo, pli precize sur la bazo de la komuna intereso. La bazo de nia kunlaboro estas tio, ke niaj landoj jam aliĝis al Eŭropa Unio ( EU ), kaj niaj lingvoj ne apartenas al la mondlingvoj.

EU kun 11 oficialaj lingvoj jam apenaŭ povas funkcii, sed kiam estos preskaŭ dudek lingvoj, la kvanta kresko rezultigos kvalite alian situacion ol estis ĝis nun. Mi opinias, ke ni havas pli gravan argumenton por Esperanto ol la koston de la komunikado —nome la difekton de la baza principo de EU. La fonda dokumento de EU certigas egalrajtecon por ĉiuj ŝtataj lingvoj, sed uzante laborlingvojn EU difektas sian bazan principon. La anoj de mezeŭropaj landoj nun devas batali por certigi la egalrajtecon de niaj lingvoj, ja estas politikistoj ekzemple en Hungario, kiuj pro la kostoj emus rezigni pri la uzado de la hungara lingvo.

Por informi la hungaran publikon, en 1998 mi iniciatis Societon por Egalrajteco de Lingvoj. Kunlabore kun neesperantistaj organizaĵoj ĝi havis jam du kunvenojn ( la unuan kun la landa verkista asocio, la duan kun Universitato ELTE ), helpis eldonon de tri hungarlingvaj libroj pri lingvokomunikadaj temoj. Bedaŭrinde en aliaj landoj ankoraŭ mi ne trovis sekvantojn pri tio, kvankam mi jam dufoje lanĉis la temon en la Konsultiĝoj.

Demando : Kiam okazis la unua Konsultiĝo de ĉi tiu nova serio?

Respondo : La unua Konsultiĝo de Mez - Eŭropaj Landaj Asocioj okazis en Gliwice ( Pollando, 1998 ), la dua en Budapest ( Hungario, 1998 ), la tria en Liptovský Jan ( Slovakio, 1999 ) kaj la kvara en Zagreb ; la kvina okazos en Prago fine de septembro ĉi - jare.

Demando : Kion konkretan oni faras en la Konsultiĝoj?

Respondo : La Konsultiĝoj donas okazojn por ekkoni la okazintaĵojn de la membrolandoj kaj kunlabori. En Gliwice mi iniciatis, ke dum la Konsultiĝoj ni prilaboru iun komunan starpunkton pri gravaj aferoj kaj sendu ĝin al niaj ŝtataj gvidantoj. Kiel kutime, la sorto de la iniciatinto estas, ke li devas prilabori la proponon. Tion mi faris por la budapeŝta Konsultiĝo.

Por sukcesigi la iniciaton mi enkondukigis malgrandan teknikan elementon —kiu bedaŭrinde ne okazas dum UKoj —dum la Konsultiĝoj ni mem tradukas nacilingven la rezolucion kaj eĉ transdonas la precizajn nomojn kaj adresojn de la prezidento, ĉefministro, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj de prezidanto de parlamento. La organizantoj tuj post la Konsultiĝo sendas la nacilingvan kaj la originalan esperantlingvan rezolucion al la menciitaj politikistoj.

Pesimistoj diris, ke niajn rezoluciojn neniuj legos. Feliĉe ne tiel okazis. Ekzemple post la budapeŝta Konsultiĝo venis leteroj el Pollando, Slovakio kaj Hungario. Post la zagreba Konsultiĝo venis letero ekzemple ankaŭ de la nuna prezidento de Hungario Ferenc Mádl, kiu skribis :

“ Kun danko ni ricevis la rezolucion de prezidantoj de mez - eŭropaj landaj asocioj pri la aplikado kaj disvastigo de neŭtrala internacia lingvo esperanto. Plene mi konsentas pri la spirito kaj la aludoj al la komunaj radikoj de mez - eŭropa kulturo. Viajn pensojn mi rekomendos al la koncernuloj de Hungario. Mi deziras al vi pluajn sukcesojn en la profundigo de internacia kompreniĝo kaj amikeco. ”

Dum la Konsultiĝoj ni revarmigis la malnovan ideon fondi komunan revuon kunigante la naciajn, ĉar ni devas scii, kio okazas landnivele, por elekti tion, kio estas pli efike realigebla internaciskale. Tre malfacile eblas orientiĝi sen regiona movada revuo. Kvankam ni ne sukcesis interkonsenti pri la komuna revuo, per la financa helpo de HEA kaj de la redaktoro mem, Johano Petik redaktas kaj eldonas periodaĵon Mezeŭropaj Lumoj , kiu espereble fariĝos komuna revuo de mezeŭropaj esperantistoj.

Ni planis ankaŭ komunan kongreson, sed ni transŝovis la ideon al la praga Konsultiĝo.

Demando : Kiuj landoj partoprenas en la kunlaboro?

Respondo : La nombro de la partoprenantoj kreskas. En Gliwice partoprenis nur Hungario, Pollando kaj Slovakio, sed en Zagreb krom ili estis reprezentitaj ankaŭ Ĉeĥio, Kroatio, Slovenio. Estis invitita ankaŭ Aŭstrio, sed ankoraŭ ili ne sendis siajn reprezentantojn.

Survoje al Zagrebo

Je la fino de aprilo 1471 kongresanoj el 56 landoj aliĝis al la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo ( 21–28 jul 2001 ).

Kvar landoj konsistigas propran grupon pro granda nombro da aliĝintoj : Francio ( 188 ), Kroatio ( 173 ), Japanio ( 151 ), Germanio ( 150 ). Kun longa distanco sekvas Italio ( 65 ), Pollando ( 62 ), Hungario kaj Nederlando ( po 51 ), Britio ( 43 ), Belgio ( 41 ), Brazilo kaj Svislando ( po 30 ).

Rimarkinda estas la ankoraŭ tre malgranda nombro da aliĝintoj el aliaj eksjugoslaviaj landoj : Bosnio - Hercegovino ( 10 ), Jugoslavio ( 8 ), Slovenio ( 6 ) kaj Makedonio ( 3 ), same kiel tiu el aliaj balkanaj landoj : Rumanio ( 18 ), Bulgario ( 17 ), Albanio ( 3 ) kaj Greklando ( 2 ).

Apud Japanio kaj Brazilo la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj estas Usono ( 27 ), Korea Respubliko ( 22 ), Israelo ( 18 ), Ĉinio ( 16 ), Aŭstralio ( 9 ) kaj Kubo ( 8 ).

GK UEA

UK - 87 traktos ekologian turismon

La Estraro de UEA decidis dediĉi la 87an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan 3–8 aŭg 2002 en Fortalezo ( Brazilo ), al ekologia turismo. La jaro 2002 estos Internacia Jaro de Ekologia Turismo, kaj ankaŭ en tiu jaro la UK daŭrigos la tradicion kontribui al la aktuala tema jaro aŭ jardeko de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

La vortumo de la Fortaleza temo tekstas “ Diverseco : ŝanco, ne minaco ”. Per tio la Estraro de UEA akcentas la neceson kompreni la ekologian turismon pli vaste ol nur en rilato al la naturo. Same necesa kiel konservo de la natura diverseco estas tiu de kultura diverseco. Fundamenta aspekto de la kultura diverseco estas la diverseco de lingvoj.

GK UEA

Por justa merkato de lingvoj

3 maj 2001 en Novjorko kunsidis deko da reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizoj ( NRO - oj ) por priparoli la agadprogramon de la Koalicio por Internacia Helplingvo ( angle CIAL ), premgrupo iniciatita de UEA antaŭ kelkaj jaroj.

CIAL grupigas dudek tre diversajn NRO - ojn homrajtajn, religiajn, junularajn k. a. Ĝiaj celoj estas duflankaj : unue, entagordigi la demandon pri internacia lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj ( UN ) kaj aliaj interŝtataj organizoj ; due, konsciigi NRO - ojn pri lingvaj problemoj kaj diversaj rimedoj por solvi ilin, inkluzive de Esperanto.

La kunsidon enkondukis referaĵoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes. Tonkin evidentigis la akrajn kontraŭdirojn inter la lingva reĝimo de UN kaj la principoj fiksitaj en ĝia Ĉarto kaj aliaj gravaj dokumentoj de la internacia juro : egaleco, inkluziveco, diverseco, kaj sendiskriminacieco. Fettes turnis sin al la lingvopolitiko de NRO - oj, montrante kiel manko de planado submetas ilin al “ libera merkato ” de lingvoj, kontraŭe al la principoj de “ justa merkato ” kiujn ili subtenas sur aliaj kampoj.

En la posta diskuto, gvidita de Fettes, la ĉeestantoj rekomendis la aperigon de la du prelegoj en presita formo ; pli vastan distribuon de la CIAL - novaĵletero ; kaj kreon de CIAL - retpaĝo kiu konstante informu pri la lingva situacio ĉe UN kaj la agado de CIAL, kaj instigu al kundiskutado.

La kunsido decidis ke CIAL provu krei laborgrupon kadre de KONGO ( Kunordiga Komitato de NROj ĉe UN ) kaj esploru la eblecon okazigi pli regulajn CIAL - kunvenojn en Novjorko, inkluzive de intensa instruado de Esperanto por interesitaj NRO - aktivuloj kaj UN - dungitoj.

La laboron surloke en Novjorko plu kunordigos la Novjorka Oficejo de UEA, sub la gvido de Rochelle Grossman kaj Ulrich Becker.

GK UEA

Vicprezidanto de UEA ĉe Unesko

Vicprezidanto de UEA, d - ro Renato Corsetti, vizitis la sidejon de Unesko en Parizo 24–25 apr. Akompanis lin Vincent Charlot kaj Philippe Berizzi —konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.

Tre interesan diskuton la delegacio de UEA havis kun s - ino Kaisa Savolainen, direktorino de la Sekcio pri Humanisma, Kultura kaj Internacia Edukado. Ŝi aparte aprecis la esperantigon de Unesko - eldonaĵoj fare de UEA. En la renkontiĝo ĉeestis ankaŭ s - ro Matoko. Sub lia aŭtoritato estas la projekto Linguapax, kaj Corsetti informis lin pri la nuna stato de Interkulturo , komuna projekto de UEA kaj ILEI.

Kun s - ino Monique Fouilhoux, prezidantino de la Komitato de Unesko por Ligoj kun NRO - j, oni bilancis la Unesko - aktivadon de UEA en 2000. En ĝi elstaris la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000, en kiu UEA atingis la 14an lokon inter NRO - j rilate la kolektitan nombron. UEA partoprenis ankaŭ en du programkomisionoj, “ Homaj rajtoj kaj toleremo ” kaj “ Komunikado kaj novaj teknologioj ”, kaj kontribuis per prelego al la novembra kolokvo pri la Kulturo de Paco. S - ino Fouilhoŭ alte taksis la aktivecon de UEA, esperante, ke ankaŭ ĝiaj landaj asocioj pli aktive rilatos kun la naciaj Unesko - komisionoj.

Plia kunsido okazis kun s - ino Liselotte Andersson el la Divizio Kulturo de Paco. Temis pri laborkunsido por klarigi la celojn de la Internacia Jardeko por la Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo ( 2001–2010 ) kaj la funkciadon de la TTT - ejo de Unesko pri la Kulturo de Paco.

GK UEA

UNICEF : atentigo de UEA atentita

Laborgrupo de NRO - j havantaj konsultajn rilatojn kun UNICEF, la Infan - Fonduso de UN, pretigis dokumenton pri la realigo de infanaj rajtoj en la unua jardeko de la tria jarmilo por transdoni ĝin al speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN dediĉota al infanoj.

UEA subskribis la dokumenton, sed ĝi atentigis pri tre grava manko en ĝi, nome ne - mencio de la rajto de la infanoj esti edukataj en la propra denaska lingvo, almenaŭ en la elementa nivelo.

La interveno de UEA donis fruktojn : en la reviziitan version de la dokumento eniris mencio pri “ akcelado de gepatralingva instruado en la fruaj jaroj de la elementa lernejo ”.

UEA havas la statuson de konsultaj rilatoj kun UNICEF ekde 1993.

GK UEA

La 5a Amerika Kongreso

En Meksikurbo, la iama ĉefurbo de la Azteka Imperio, efektiviĝis 15–21 apr 2001 la 5a Tut - Amerika Kongreso de Esperanto ( TAKE ). 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj meze de varma printempo ĝuis la akceptemon kaj gastamon de la lokaj Esperantistoj.

La malfermo efektiviĝis en la sidejo de la Deputita Ĉambro. Per kortuŝa indiĝena ceremonio oni bonvenigis nin meze de plurkoloraj petaloj, buntaj maizospikoj, kukurboj kaj sonoj de jarmila konka muziko kaj la beleco de la naŭatla lingvo. Ĉeestis la Alta Protektanto de TAKE, deputito Yolanda Torres Tello ; la Honora Prezidanto de TAKE, D - ro Miguel Leon - Portilla ; reprezentanto de la Urbestro de Meksikurbo, Pablo Yanes Rizo kaj eksdeputito Virginia Jaramillo Flores, kiu mirigis ĉiujn per sia flua Esperanto iam lernita dum kurso en Budapeŝto. Fine de la ceremonio ĉiu landa reprezentanto enmetis floron en florvazon meze de la podio kreante tiel simbolon de unuiĝo de ĉiuj landoj en nia terglobo.

La temo de la Kongreso, “ Ameriko : unu kontinento, diversaj historioj ”, estis prezentita de Mark Fettes kaj al ĝia analizado kaj pripensado kontribuis diskutsesio gvidita de la konata mondvojaĝanto Amanda Higley. Certe elstare brila estis prezentado de la meksika verkisto Miguel Leon - Portilla, kies verko Tra l okuloj de l venkitoj estis tradukita en Esperanton de D - ro Juan Jacobo Schmitter - Soto kaj prezentita kun samtempa traduko en la unua tago de la Kongreso.

Pri la historio de la E - Movado en Ameriko prelegis Rubén Torres ( Kolombio ), Fidel Figueroa ( Meksiko ), Juán Ramon Rodríguez Gomez ( Kubo ) kaj Hugo Mora Poltronieri ( Kosta - Riko ).

Dum TAKE ni povis konatiĝi kun la meksika kulturo per prelegoj kaj ekskursoj. En Xochimilco tra la aztekaj kanaloj, kiuj iam irigaciis la kultivejojn de Tenochtitlan ( la malnova nomo de Meksikurbo ), ni veturis per plenkoloraj boatoj speciale pretigitaj por ni kun la nomoj Esperanto, Klara, Ludoviko kaj MEF ( Meksika E - Federacio ), al Teotihuacan kaj estis tempo por promenado kaj konatiĝo kun la plej granda urbo en la mondo.

La distraj programeroj konatigis nin kun la muziko kaj dancoj de Meksiko kaj dum prezentado de la ĥoro Gepatroj kaj geamikoj ni muzikstile celebris la datrevenon de 2 kongresanoj per la fama Mañanitas .

Rilate al instruado, efektiviĝis fulma kurso gvidita de Alberto Gracia Fumero, prezentado de la ekzamena sistemo de ILEI / UEA kaj sekve sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI / UEA ( El 5 kandidatoj 4 sukcesis ), filmo Esperanto, pasporto al la tuta mondo ( Lucille Harmon ). Realiĝis A - Seminario pri Cseh - metodo kun 7 kandidatoj kaj cetere, eblis lerni la naŭatlan lingvon.

La 5a TAKE donis la okazon aŭskulti la kontribuon de James Resende Piton pri filatelo kaj kiel la retaj rimedoj kontribuas al Esperanto, de Franklin Montenegro pri medicino, Julie Regal pri la baha ’ a kredo en la amerika kontinento, Ricardo Carrillo pri la homa genaro aŭ Detlef Meier pri la doktrino de Bruno Gröning. Pli primovadaj estis la prezentadoj de Michela Lipari, Bill Maxey, Vladka Chvátalová kaj Johano Bachrich.

La UEA - Komisiono por Ameriko okazigis diversajn sesiojn ( junularo, informado, instruado, aplikado, financoj, strategia plano ) kiam aktivuloj pridiskutis la nuntempon de Esperanto en Ameriko kaj kiel subteni la laboron en landoj, kie ekburĝonas la E - movado ( Honduraso, Panamo, Paragvajo ).

En la diskutado pri junularo denove pli klare vortiĝis la fenomeno, ke en la plejmulto el la amerikaj landoj la gejunuloj laboras kune kun la maljuna parto de la movadanoj kaj ne estas sentata la bezono krei kaj vivigi TEJO - Sekciojn en la kontinento.

Venis interesaj proponoj, kiel :

—vastigi la amplekson de AktivAmeriko , tiel, ke ĝi iĝu la voĉo de la Movado en landoj, kie Esperanto ne estas ankoraŭ firme ankrita ;

—kadre de la sekvaj Amerikaj Kongresoj okazu Lingva Festivalo por tiel eliri la fermitecon de la E - rondo kaj prezenti sin tiel antaŭ alia medio ;

—kontakti respondeculojn de retpaĝoj pri vojaĝoj por konigi la eblecojn vojaĝi malaltkoste pere de Esperanto ;

—kreado de datumbazo pri ĝemelaj rilatoj inter amerikaj urboj kaj urboj en aliaj partoj de la mondo ( informojn pri amerikaj urboj kaj iliaj ĝemeloj, bv sendi al la Amerika Komisiito, Atilio Orellana Rojas ) ;

—starigi reton de kontribuantoj, kiuj regule kontribuos strukture al la Fondaĵo “ Ameriko ” de UEA por tiel konsistigi kapitalon por ĝi ;

—starigi en baldaŭa estonteco Hispanlingvan Sekcion de ILEI.

Dum la Kongreso aperis kvar numeroj de Kuriero de la Nova Mondo sub la respondeco de James Resende Piton.

Antaŭ la Kongreso, LKK sukcesis aperigi 2 artikolojn en la loka gazetaro kaj dum ĝi en Excelsior , unu el la plej malnovaj ĵurnaloj de Meksiko, aperis kvarona paĝo kun foto pri la Kongreso. Cetere, kadre de la Kongreso okazis konkurso por infanoj kaj gejunuloj “ Kiel mi vidas mian landon ” kaj la konkursaĵoj estis ekspoziciitaj en la deputitejo kaj en kafejo proksima al la kongresejo... kies nomo estis Esperanto kaj kie la kongresanoj estis akceptitaj de la estro.

La ferma ceremonio estis la momento por invito al la sekva TAKE okazonta en Kubo en la jaro 2004.

Atilio Orellana Rojas UEA - Komisiito por Ameriko

La esperantistaj boatoj en la kanaloj de Xochimilco [ socimilko ]. La boatoj estis speciale alinomitaj por la E - ekskurso. ( Foto de James Rezende Piton )

Skotlando : junaj gvidantoj

46 partoprenantoj el 8 landoj kunvenis en Motherwell okaze de la 96a Skota E - Kongreso ( 4 - 7 maj ). Oni kongresis en Bentley Hotelo, Motherwell, iama hejmo de ŝtalestro kiu nun estas trejnejo por la hotelindustrio. Gastronomie ĉiu manĝo estis bankedo, kaj frandaĵoj ne mankis en la programo.

Estis aŭdaca decido de la LKK elekti industrian historion kaj la kontribuon de enmigrintoj kiel la kongrestemojn ; tamen, la eksperimento sukcesis, kaj la partoprenantoj edukiĝis kaj poluris sian Esperanton. La nivelo de la prelegoj estis elstarega enhave kaj lingve.

Prezidanto Charlie Dornan faris pensigan enkondukon por skizi la kialojn de la rapidega industriiĝo de Motherwell dum la 19a jarcento kaj la genezo por grandskala enmigrado de Irlando kaj Litovio. Mia Casey, profesia geografo, brile klarigis la signifon de karbo kaj fererco rilate al la ŝtalurbo kaj surprizis nin per la aserto ke meza Skotlando iam troviĝis ĉe la ekvatoro! Jack Casey prelegis pri la vivo de Keir Hardie, fondinto de la Laborista Partio kiu naskiĝis en la urbo. Li forviŝis kelkajn mitojn, sed konkludis ke Hardie estis homo kiu plene meritas nian respekton. David Kelso, nova Direktoro de la Esperanto - Asocio de Britio, trafe kaj sprite pritraktis la fruktodonan kontribuon de la italoj al la urbo emfazante la perfektan integriĝon de skoteco kaj italeco.

Ĉiuj ekskursoj aldonis ion al la kongresa temo. Oni vizitis la industriajn muzeojn en Motherwell kaj apuda Coatbridge ; kaj pilgrimejon starigitan de homoj el Irlando, Litovio, Ukrainio kaj Pollando dum la senlaboraj dudekaj jaroj. La lastan tagon de la Kongreso estis ekskurso al la belega valo de la rivero Clyde, loko kiu estis antaŭe eskapejo por la laboristoj en peza industrio.

Estis du prelegoj ekster la kongresa temo : Princo Henriko Oguiye klarigis la nunan situacion en Niĝerio ; kaj Don Lord ridigis la kongresanaron per siaj anekdotoj rilate al amuzaj incidentoj kaj eksterordinaraj homoj en Esperantujo.

Ankaŭ estis forta muzika flanko : Girvan kaj Maire McKay kantis, ludis kaj ŝercis irlandece, kaj Elena kaj Aleksandr Danko distris nin popolkante kaj akordione.

Mi aldonu ke sunis tuttempe ; kaj ke Mia Casey administris finance kaj Jean Bisset elstarege organizis la tuton! Finfine, la nova prezidanto de la Esperanto - Asocio de Skotlando estas d - ro Chris Gledhill kaj la nova vicprezidanto —Duncan Thomson : ambaŭ estas junaj homoj!

David Bisset

Ŝanĝoj en Argentino

14 apr 2001 okazis jarasembleo de Argentina E - Ligo.

La asembleo analizis la ĝeneralan malbonan situacion de la argentina E - movado dum la lastaj jaroj. Ni rimarkis mankon de profesiaj instruistoj kaj ke ni ne havas kurson aŭ programon por profesoroj de E - o. Ni ne sukcesis okazigi ĉi - jare nacian kongreson.

Oni proponis ŝanĝi iomete la strukturon de AEL kaj aktivadi nur kun “ grupoj ” ( asocioj ) kaj ne havi “ individuajn membrojn ”. Por instigi la progresadon de profesoroj oni organizos elementan kurson gvidatan de novaj instruistoj kaj la nunaj instruistoj trejniĝos por superaj kursoj.

La oficiala organo de AEL Argentina E - Vento ankoraŭ ne solvis la problemon pri komputilo por la redakcio. Pro rezigno de Diego Cossavella, antaŭa respondeculo de Argent - EJO, la taskon reprenis Carlos F. Ortiz.

Estis elektita nova Estraro. Prezidanto : Prof. Rubén Teofil Diaconu Tkachenco ; vic - prezidanto : Prof. René Arce ; sekretario : Inĝ. Alcides Pieter Wentinck k. a.

Nova adreso de AEL : Calles 119 y 122, AR - H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho, Argentino.

Rubén T. Diaconu Tkachenco prezidanto de AEL

Seminario pri la Jaro de la Lingvoj en Vieno

Vendrede, 20 apr 2001, la impona konstruaĵo de la Viena Instituto pri Astronomio gastigis seminarion aranĝitan okaze de la Eŭropa Jaro de la Lingvoj de jenaj organizoj : Pola Instituto de Vieno, Aŭstria Esperanto - Federacio, Lingvistika Instituto de la Universitato de Vieno kaj Radio Aŭstria Internacia.

Reprezentis tiujn organizojn kaj parte salutis la aranĝon ambasada konsilisto d - ro Jaczek Burasla, direktoro de la Pola Instituto, d - ro Cezary Kruk, ĝia vicdirektoro, prof. d - ro Hans Michael Maitzen, prezidanto de AEF kaj AEM, prof. d - ro Heiner Eichner, Roland Machatschke, intendanto de Radio Aŭstria Internacia kaj Katinjo Fetes - Tosegi, redaktorino de la E - redakcio.

La programo konsistis el tri prelegoj ĉirkaŭ la kadra temo “ Eŭropa lingvodiverseco kaj la Eŭropa unuiĝa procezo ”, kiuj temis pri la Eŭropa lingva situacio, eblaj efikoj de la Universala Reta Lingvo UNL kaj lingvopolitikaj aspektoj de la interlingvistiko, respektive de prof. d - ro Maitzen, d - ro Fössmeier kaj prof. d - ro Eichner. En la publiko, kiu vigle kundiskutis, troviĝis mag. Zdzisław Piotr Gwozdz, reprezentanto de la Instituto por la Danuba Regiono kaj Mezeŭropo, pluraj ĵurnalistoj kaj profesiaj tradukistoj.

La seminarion, kadritan de violona muziko, finis bufedo kaj la ŝanco supreniri en la kupolon de la instituto por vidi kaj eĉ manipuli ties 90 - centimetran teleskopon, kun fokusdistanco de 10 metroj.

Reinhard Fössmeier

En Esperanto pri fakaj temoj

Plensukcese disvolviĝis la TAKE - IKEF - seminario kun uzo de Esperanto en priprofesiaj prelegoj okazinta en orienta Francio kadre de la tradiciaj staĝoj de Orientfranca Esperanto - Federacio 20 - 22 apr 2001.

La aranĝon majstre organizis André Grossmann kaj Roberto Kueny. Kursojn gvidis Erwin Kretz, Catherine Gallego kaj Stano Marček. La aranĝo allogis okdekon da esperantistoj el 10 landoj.

Dek prelegoj pri fakaj temoj estis prezentitaj de 9 kunlaborantoj de IKEF ( Internacia Komerca kaj Ekonomia fakgrupo ) kaj TAKE ( Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj ) el 5 landoj ( Franz Josef Braun, Fabien van Mook, Zoltán Kőnives, Peter de Breems, Rainer Kurz, André Grossmann, Roberto Kueny, Peter Hauser kaj Violette Walther ).

Pri la distra parto zorgis kun novaj kaj ankaŭ intaj sukcesoj la itala kantisto Gianfranco Molle kaj la deklamisto Roberto. Per diapozitivoj vojaĝigis al Laponio Raita Pyhälä. Vizito de muelejo produktanta juglandan oleon fermis la aranĝon.

Pro tiu sukceso, pluaj tiatemaj kunvenoj estas planataj. Resumoj de la prelegoj estos legeblaj en la julia numero de La Domo , la revuo de la profesioj kaj de la servoj.

André Grossmann

Pola Printempo

En Bydgoszcz ( Pollando ) 28 apr–6 maj 2001 Monda Turismo organizis 26ajn Esperantajn Tagojn de Bydgoszcz kaj 19an Polan Studadsesion de la Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ).

Partoprenis pli ol 150 gestudantoj kaj gastoj el 15 landoj de Eŭropo, Afriko, Azio kaj Ameriko.

El inter 23 seminarioj kaj kursoj, kiuj okazis dum la sesio, plej grandan intereson vekis tiuj de OProf. Wim M. A. De Smet ( Belgio ), ADoc. Johann - Andreas Pachter ( Germanio ), Margit Evva ( Hungario ), Edvige Tantin - Ackerman ( Italio ) kaj triparta seminario pri ekologio en norda, centra kaj suda Eŭropo, kiun gvidis Mara Timermane ( Latvio ), Milan Zvara ( Slovakio ) kaj Augusto Casquero de la Cruz ( Hispanio ). OProf. Remigiusz Mielcarek ( Kanado ) interese rakontis pri siaj esplor - vojaĝoj tra Sud - Ameriko kaj sud - orienta Azio, kaj el Pollando la programon riĉigis i. a. prof. Marian Dobrzyński el la Varsovia Universitato, OProf. Adam Sudoł el la Akademio de Bydgoszcz, Barbara Pietrzak de Radio Polonia kaj Teresa Nemere de la Etnografia Muzeo en Toruń.

Tradicie la 3an de majo, okaze de la nacia festo, okazis Pola vespero, dum kiu ensembloj Baby Jagi kaj Rytmix el Toruń, Ensemblo de Elektronika Muziko de la Junulara Palaco kaj ensembloj de Junulara Kulturdomo №5 en Bydgoszcz, popola grupo Senior - Kujawy el Włocławek kaj koruso Inwencja el Solec Kujawski prezentis siajn programojn, ricevante invitojn al la 11a Internacia E - Kongreso en Budapeŝto, 11a Eŭropa E - Forumo en Rigo, Poprad kaj Valencio kaj 70a Itala E - Kongreso en Triesto.

Porokazajn programojn en Esperanto prezentis ankaŭ Urszula Tupajka el Bydgoszcz kaj Jadwiga Gibczyńska el Krakovo.

El inter pli leĝeraj programeroj mencion indas interesa posttagmezo en la Ceramika Laborejo de la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, kun rigardado de ekspozicio okaze de 5 - jariĝo de la laborejo, kaj komuna vespera ekskurso ekster la urbon, kun bivak - fajro, preparado kaj gustumado de Valencia popola manĝaĵo —paeljo.

La programo finiĝis per ekzamenoj por gestudantoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Monda Turismo dezirantaj fariĝi vojaĝgvidantoj ( 1a studjaro ), turismaj ĉiĉeronoj ( 2a studjaro ) aŭ bakalaŭroj de AIS pri turismiko aŭ kulturo ( 3a studjaro ).

Monda Turismo akceptas nun aliĝojn al la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz —klerigejo de AIS —por la studjaro 2001 / 2002, kiu komenciĝos per la 24a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS en Bydgoszcz kaj Poznań 21–29 sep 2001. Pliaj informoj riceveblas ĉe MT : Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

turismo@bydg. pdi. net
.

MT

La Kvinpetalo

Ĝenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot okazis 22 apr 2001. La rezulto de la pasintjara agado estis tre pozitiva : 19 novaj membroj, pli ol 200 partoprenintoj en la 16 staĝoj en La Kvinpetalo ( neniu nuligita ) kaj pli ol 3700 manĝoj servitaj!

Plia pruvo pri la fido de la membraro al nia skipo : por aĉeti la plian, najbaran domon, ni devis peti de “ la Amikoj de SYM ” monhelpon. Nu, en nur kelkaj semajnoj ni ricevis ( prunte aŭ donace ), multe pli ol ni efektive bezonis ( 200 000 FRF ).

Tial ni povis jam aranĝi garaĝon por la gastoj kaj komencis la instaladon de tualetĉambro.

Tiu plia domo, nomata “ Jeannine Vincent ” ebligos fine disigi la privatan domon disde la Kultura Centro. Ne mankas la projektoj! Ni atendas nur pli junan skipon por repreni la torĉon.

La komitato decidis plilarĝigi la konsilantaron kaj proponis tri pliajn membrojn, kiuj estis elektitaj kun pli ol 90 % de la esprimitaj voĉoj, kio pruvas, plian fojon, ke la anaro fidas nin. La novaj konsilantoj estas : Janine Dumoulin ; Jean - Luc Tortel, membro de Franca Esperanto - Instituto ; Brian Moon, bone konata en la movado.

Dankon al ĉiuj geamikoj de SYM.

Georges Lagrange prezidanto de SYM

Membrostatistiko de UEA

Laŭ informo de la Centra Oficejo de UEA, post 13 - jara periodo kun pli ol 7 mil individuaj membroj ( IM ) de UEA, en 2000 ilia nombro restis sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 ( 7 % ) sub tiu en 1999.

Unuafoje post 1987 kreskis la nombro de aligitaj membroj ( AM ), t. e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. En 1999 ili estis 12096 ; en 2000 je 426 pli multaj —nome 12522. Tio preskaŭ kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA dum 2000 malkreskis nur per 69 —de 19171 al 19102.

La nuna statistiko montras la staton je 20 apr 2001. La definitivaj nombroj aperos en la Estrara Raporto pri 2000 en la junia Esperanto .

jaro AM IM sume

1987 36351 7291 43642

1988 35945 7203 43148

1989 32474 7355 39829

1990 25224 7645 32869

1991 19146 8071 27217

1992 18808 7783 26591

1993 16041 7272 23313

1994 14495 7018 21513

1995 13808 7237 21045

1996 13314 7284 20598

1997 13035 7122 20157

1998 12812 7360 20172

1999 12096 7075 19171

2000 12522 6580 19102

Plej multe da IM perdis Brazilo ( - 58 ) kaj Usono ( - 37 ), dum ili pleje plimultiĝis en la kongreslando Israelo ( + 16 ) kaj Hungario ( + 14 ). El ĉiuj individuaj membroj 489 aliĝis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t. e. 30 % de la tuta individua membraro de TEJO.

En 17 landoj ( 20 en 1999 ) estis almenaŭ 100 individuaj membroj : Francio 651 ( falo de 35 ), Germanio 572 ( - 15 ), Brazilo 493 ( - 60 ), Japanio 389 ( - 20 ), Usono 352 ( - 37 ), Nederlando 337 ( - 12 ), Svedio 238 ( - 17 ), Italio 223 ( - 30 ), Finnlando 222 ( - 12 ), Britio 207 ( - 23 ), Ĉinio 186 ( - 1 ), Belgio 164 ( - 21 ), Hispanio 157 ( - 33 ), Pollando 138 ( - 12 ), Hungario 136 ( + 14 ), Ruslando 135 ( - 35 ) kaj Svislando 128 ( - 6 ).

Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilo ( + 642 ) kaj Francio ( + 230 ). La plej grandan falon registris Germanio ( - 411 ) kaj Svedio ( - 245 ).

La revuo Esperanto havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t. e. je 161 ( 3, 3 % ) malpli ol en 1999 ( 4890 ). Pli forte perdis Kontakto , kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 ( - 312, t. e. 20 % ).

AlKo

Konkurso pri Esperanto en radio

Kiel ni jam informis ( LOdE . 2001 : 4 ) la Ĉefa Estraro de Pola E - Asocio kune kun radio FAN organizis konkurson pri Esperanto.

Post dusemajna konkursado restis kvar personoj, kiuj en la finalo batalis por valoraj premioj ( inter alie senpaga partopreno en E - kurso kaj moderna radioricevilo ). Oni devas substreki ke finalanoj estis bone preparitaj kaj ege atente aŭskultis dum la pasintaj semajnoj la konkurson. Dum tri semajnoj ĉiutage en la radio multfoje estis ripetataj la vortoj “ Esperanto ” kaj “ Pola E - Asocio ” dum la informoj pri konkurso. Iom da homoj reagis al la konkurso, kvankam ne multe deklaris partopreni la E - kurson. La finalan disaŭdigon aŭskultis estraranoj de PEA, kiuj kunsidis ĝuste tiutempe en Gliwice. La konkurso estas surbendigita kaj povas esti uzata kiel helpilo dum diversaj kunvenoj kaj kiel instrumaterialo.

Stanisław Mandrak

Kurte

Prezidanto de Kultura Asocio E - ista José María Galofré Domingo, samtempe vicprezidanto de Hispana E - Federacio, ricevis de la Ekscelenca Magistratejo de Sabadell Medalon de Honoro , kiel rekonon k rekompencon de lia altnivela laborado por la urbo dum la lastaj 27 jaroj. ( Augusto Casquero )

Direkcio de Estona Radio ĉesigis E - elsendojn, kiuj okazis ĉiusemajne dum la lastaj 12 jaroj. ( Litova Stelo )

129 personoj ( inter ili 30 neesp - istoj ) kunvenis 27 jan 2001 en Tokio por la simpozio de Japana E - Instituto kontraŭ la ideo fari la anglan lingvon la dua oficiala lingvo de Japanio. ( La Revuo Orienta )

Franca komitatano de Eŭropa E - Unio, Claude Longue - Epée, reprenis de Germain Pirlot la taskon kolekti deklarojn de eŭroparlamentanoj, kiuj esprimis simpation al E - to. ( Esperanto aktuell )

En Ekstremaduro ( Hispanio ) okazas oficiala 42 - hora E - kurso por instruistoj patronita de la Centro de Instruistoj kaj Rimedoj de Don Benito - Villanueva de la Serena. Komenciĝis kurso pri Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de la Laguna. ( Boletín )

21 apr por la 14a fojo okazis la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kun 55 vizitantoj el sep landoj ; d - ro Werner Bormann faris trifoje prelegon pri “ La faka lingvo kaj Esperanto ”. La libroservo enkasigis dum la tago 1768, 11 eŭrojn. ( GK UEA )

50 - jariĝis Kansaja Ligo de E - Grupoj ( Japanio ), fondita en Oosaka en marto 1951 ; nun al KLEG apartenas 20 grupoj kun 450 membroj k 90 individuaj membroj ; la monata gazeto de KLEG, La Movado , jam atingis sian 600an numeron, aperas en la kvanto super 800 ekz - oj. ( La Movado )

Antaŭnelonge oni ŝtelis monumenton de Zamenhof en Dimitrovgrad, Bulgario. ( Bulgara Esperantisto )

En 2000 Norvega E - Ligo havis 332 membrojn ( 342 en 1999 ), inter kiuj 104 estas membroj de la E - Klubo en Oslo. ( Norvega Esperantisto )

Reza Kheir - khah, konata E - aktivulo, ses monatojn post la ekloĝo en Tajvano komencis gvidi du kursojn de E - to. ( R. K. K. )

27 apr okazis festeto en la Centra Oficejo de UEA por omaĝi la emeritiĝon de Rob Moerbeek post lia 32 - jara laborado kiel oficisto de la Asocio. Moerbeek zorgis pri la ekspedofako de la CO, provlegado de la Esperanto k aliaj eldonaĵoj de UEA, prizorgis la Bibliotekon Hector Hodler k la arkivon de la CO. ( GK UEA )

Vide el Bruselo

Malklaraj ideoj

“ Vi ja perfekte scipovas la anglan. Kial do vi interesiĝas pri lingva egaleco? ” —demandis bulgara profesorino. Kiel respondi al tia demando? Mi rapide diris ion pri pola ĵurnalisto kiu lastmonate serĉis laborlokon ĉe la Konsilio de Eŭropo. La posteno de gazetara oficisto, kvankam “ malfermita ” al ĉiu civitano de lando membranta en la Konsilio de Eŭropo, estas “ teknike ” nur por denaska parolanto de la angla. Ĉu homo vidante diskriminacion ne agu?

La demando de la profesorino bone montras la malklarajn ideojn pri lingvoj en Bruselo. Lingvo, laŭ la plejparto de homoj en la eŭropa ĉefurbo, estas nura teknikilo kiun oni ekhavas per studado, prefere en lando kie la koncerna lingvo estas parolata. Plie, kelkaj bonŝanculoj denaske parolas la “ plej gravan ” lingvon, la anglan. Ĉiuokaze, laŭ tiaj ideoj, oni ne povas ŝanĝi la dominantan lingvan ordon. Sendube pro tio la bulgara profesorino, esplorante la manieron kiel ŝtatoj aŭ regionoj produktas, uzas kaj plutenas “ edukitajn ” homojn, nur malklare scias, kiom gravaj estas lingvoj en la tutmonda batalo por intelekta kapitalo. Sed oni bedaŭrinde ne esploras la konkretajn faktojn de la problemo, pri kiu oni apenaŭ konscias.

Tiuj konkretaj faktoj de la lingva malegaleco estas ĉiam pli gravaj. Ne temas pri kelkaj malbonŝancaj nedenaskaj parolantoj de la angla kiuj ne ekhavas bone pagitajn postenojn ĉe internaciaj organizoj. Por multaj en Eŭropo la angla lingvo fariĝas esenca por profesia sukceso. Ĉefe pro tiaj lingvaj kialoj, Usono jare altiras 515 000 eksterlandajn studentojn kaj 13, 7 miliardojn da eŭroj. Britio altiras 220 000 eksterlandajn studentojn kaj 5, 8 miliardojn da eŭroj. Ankaŭ pro la lingvaj kialoj, Eŭropo havas jardeficiton de pli ol 10 miliardoj da eŭroj pro la vendado kaj aĉetado de usonaj muzikaĵoj kaj filmoj. Ekzemple, la unuaj 19 plej vizititaj filmoj pasintjare en Hispanio estas usondevenaj!

La efikoj de la lingva malegaleco estas soci - ekonomiaj. En la tutmonda “ batalo ” por la intelekta kapitalo Eŭropo perdas. Ĝi ne plu ofertas alternativon al la anglalingva kaj usona hegemonio. En la eŭropa politika debato, Esperanto, fakte ekzistanta alternativo, ne ludis eĉ simbolan rolon. Komence de junio en Prago 29 eŭropaj edukadministroj kunvenos por gratuli sin pro la progreso al la usona - brita universitatsistemo de “ bachelors ” kaj “ masters ”. Tia sistemo de universitatkursoj, kaj pli da “ internaciaj ” kursoj en la angla, estas la “ solvo ” en la batalo kontraŭ la anglalingvaj universitatoj. Niaj karaj edukadministroj ankoraŭ ne aŭdis pri pli bona solvo : lingva egaleco. Tiel malklare ili konscias pri la lingva malegaleco, ke la greka edukadministro eĉ ne sonĝas pri peti financan ekvilibraĵon de la angla ministro, al kies pluva lando 30 000 grekaj studentoj jare flugu por perfektigi la anglan. Nur tiel, en la nuna lingva ordo, eŭropaj junuloj povas esperi je internacia laboro.

Dafydd ap Fergus

Kiu kiun bezonas?

Corsetti parolas pri la Akademio de Esperanto ( LOdE . 2001 : 5 ) kiel pri “ sendependa ” lingva institucio. Sed ĉu tio ke AdE, anstataŭ aktive enplekti sin en la opajn kampojn de lingvoevoluo de Esperanto, prefere sekvas la “ evoluon ” kaj klopodas “ restigi la lingvon en la origina plano ” pruvas ne la dependecon de AdE ( nome : tiun de la okcidentaj lingvaj preferoj, precipe ĉar li samtempe agnoskas la ekziston de “ super - pezo ” de ĉi tiaĵoj ) ol ĝian sendependecon?

Plue. Corsetti unuflanke parolas pri la tasko “ gvidi la pluplanadon ” de la lingvo, aliflanke ( kiel menciite ), esence pri bremsado de la evoluo. Tio ĉi ŝajnas eĥi la Majstron, kiu ( simile ) unuflanke parolis pri granda diferenco inter la nuna Esperanto kaj tiu de post multaj jarcentoj, aliflanke ( kaj samloke... ) pri “ Nenie rompiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova. ”

Plue. Kiel Corsetti ( kaj Zamenhof ) imagas ( - is ) la evoluon de Esperanto, se la Fundamento estas por ĉiam netuŝebla? Lingva evoluo, laŭ mi, interpretendas pli kiel forigo de plej okulfrapaj lingvaj kontraŭdiroj, makuloj ol kiel abundiĝo de la terminoj en la opaj lingvoj ( ĝi do estas nocio plie kvalito - ol kvanto - rilata ). Ĉar la Fundamento esence servas kiel modelo por solvoj de tiuj kvalito - rilataj problemoj, ĉu deklarante ĝin netuŝebla ni esence ne malebligas la lingvan evoluon? Ja eĉ paroli pri la gramatikaj ( kvalitaj ) problemoj de Esperanto ankoraŭ ĉiam estas ago tabua. Ĉu ne estus pli oportune limigi la sencosferon de la netuŝebleco de la Fundamento je tiu de ĝiaj opaj eldonaĵoj? Ĉu estus nura ĥimero tiel imagi la lingvan evoluon, ke AdE vere direktus la lingvan evoluon ( laŭ la opaj konsiderindaj konsiloj - proponoj ) kaj la novaj eldonoj de Fundamento ĉiam servus kiel mejloŝtonoj, reprezentantoj de Esperanto sur la aktualaj evoluniveloj, lezi kies normojn oni ne rajtus? Per la modernaj komputiloj ni povus facile efektivigi tiun ĉi “ freŝigon ”, “ aktualigon ”.

Corsetti konstatas kun bedaŭro, ke AdE plenumas “ malmulte ” sian funkcion, ĉefe pro “ manko de rimedoj ”. Verŝajne ĉi tiel estas, sed la ĉefa demando estas : ĉu forigi tiun ĉi mankon AdE entute volas aŭ ne.

La bezonatecon de AdE Corsetti i. a. motivas per la “ danĝero ” de influo de lokaj lingvaj kutimoj. AdE tamen faras malmulte por la forigo de tiu “ danĝero ” ( la gradojn de la “ danĝero ” ĝi ŝajne tre specife interpretas, ekzemple : ne plu , kvankam kontraŭdira al la fundamentaj vortordaj reguloj, estas nedanĝera, ĉar originanta el hindo - eŭropaj lingvoj ; sed la afero de evoluigendeco de fraza vortordo estas kvazaŭ tabua, ĉar en la gepatra lingvo de la plimulto de la akademianoj la vortordo estas rigida ).

Corsetti nomas ĉiujn anojn de AdE “ tre kompetentaj pri la internacia lingvo ”, sed ĉu estas kompetentaj tiuj akademianoj, kiuj povas nur malobjektive, en kelkaj kazoj manke de la necesa rego de la koncernita lingva problemo, respondi al la lanĉitaj demandoj. ( Tio ne estas malestimo de la tuta AdE, ĉar la multjaran laboron de Bernard Golden mi taksas de modela valoro ).

Estus en ordo, se AdE - anoj eldonadus siajn verkojn kun la celo influi tiumaniere la lingvan evoluon. Sed, laŭ mi, tiu akademia agadmaniero servas pli ilian profitĉasadon ol la lingvan evoluon mem, ĉar ilia devo unuavice devus esti publika, objektiva pritraktado, eksplikado de la opaj lanĉitaj problemoj. Tio ĉi koncernas modifojn kaj “ korpohavajn ”, kaj “ senkorpajn ”. Krome, ĉu estas en ordo, ke nur por ekscii ion pri la agado de AdE oni estas trudita aĉeti la verkojn de akademianoj, eĉ se eventuale ili estas neindaj je monelspezo?

Ŝajnas, ke ne ni bezonas AdE - on, sed inverse : AdE bezonas nin ( t. e. nian monon pro iliaj verkoj ).

Johano Petik ( Hungario )

Kvar atentigoj pri Radio Libertaire

Multaj primovadaj informoj similas nigrablankajn fotojn sen ia subskribo aŭ klarigo. En la marta numero de LOdE oni legas, ke Pariza liberecana radio ( Radio Libertaire ) ĉiusemajne disaŭdigas Esperantajn elsendojn. Kvankam la fakto estas vera, sciigi nur tiom estus nesufiĉe.

Unue, neniu elsendo estas pretigita antaŭe. La elsendanto antaŭ la mikrofono trafoliumas iun ( ĉiam ĵusricevitan kaj tial ne jam - legitan ) Esperanto - eldonaĵon kaj tuj, surloke decidas laŭtlegi iun aŭ tiun artikolon.

Due, ekde antaŭlernejo ni scias, ke unu metro enhavas 100 centimetrojn kaj unu horo 60 minutojn. La unu horo ĉe la liberecanoj daŭras ne 60 minutojn, sed nur 45 aŭ eĉ 35, depende de la malfruo de l elsendisto.

Trie, la temo ĉiam maĉata, sed neniam englutota, estas la klasbatalo. En unu el someraj elsendoj la parolisto diris : la libertempo komenciĝas, niaj aŭskultantoj baldaŭ disveturos feriumi, por revenonte plifortigi la batalon kontraŭ kapitalismo. Kaj kiel bonvojaĝa deziro eksonis “ Po dolinam i po vzgorjam... ”

Kaj kvare, la lingvo estas fuŝega, la prononco lama. Oni ofte aŭdas : “ ĵis la venonta ”, “ ŝefurbo ”, “ akseptu ”, “ li parkuris la land o ”. La elpensaĵo de kapitalistoj —la malbenita akuzativo —estas tute forĵetita : “ nia amiko skribis leter o ”, “ vi aŭdis kanzon o ” k. t. p.

Ĉion Esperante diritan oni po kelkaj frazoj tuj tradukas francen. Mia edzino ĉiam ripetas : “ Kial ci aŭdas ĉiujn ĉi mizeraĵojn? ” Ŝi scias Esperanton nur malmulte kaj ne komprenas, ke neniu laŭnorma franca traduko kapablas konservi la ĉarmon de l ’ originalo.

Yenovk Lazian ( Francio )

Tiu supozo estas vera ofendo

En la 5a paĝo de numero 3 / 2001 de via revuo, vi aperigis artikolon de Jozefo Cardozo pri la Socia Forumo de Porto - Alegre. Via redaktoro presigis akompanan foton kun la sekva komento : “ Sed li ( J. G. ) konstatas ke nek UEA, nek SAT, nek la Civito estis tie inter la miloj da forumanoj. Kial? Ĉu eble tiutempe ili lobiis por Esperanto en Davos? ”

Pri tio ni ne reagos nome de UEA nek de la Civito. Tiuj asocioj eventuale reagos propranome. Sed koncerne SAT vi povus imagi ke ĝi ne partoprenis oficiale tiun forumon pro simplaj kialoj kiel :

—manko de mono por sendi delegitojn

—nesufiĉa atento pri la graveco de la okazintaĵo,

ktp.

Sed ne, vi “ imagas ” ke SAT “ eble lobiis en Davos ”... Tio signifas ke viaj legantoj povus supozi ke SAT sentas sin pli proksime de la kapitalistoj kunvenintaj en Davos ol de laboristoj ĉeestintaj la Socian Forumon. Kiam oni konas ( kaj tion vi bonege scias ) la sintenon de SAT kaj tiun de la SAT - membroj jam de 80 jaroj, sine de la Monda laborista E - movado, tiu supozo estas vera ofendo, kiu komplete malvalorigas vian gazeton.

Yves Peyraut prezidanto de la Plenum - Komitato de SAT

Gaston Waringhien

Omaĝo de Aleksander Korĵenkov

Se la entuziasmon de la unuaj kelkaj jaroj ne konkludas ĝisrevido pro familiaj aŭ profesiaj kaŭzoj, pro natura seniluziiĝo, aŭ pro nova hobio, kutime sekvas trankvila vizitado de klubkunvenoj, kongresumado, korespondo, legado...

Parto de esperantistoj krom ĝui sian esperantistecon kontribuas al iu sfero —lingvistiko, instruado, organizo, literaturo —kaj agas en ĝi dum jardeko aŭ pli longe, per tio ricevante renomon kaj prestiĝon ( kaj kritikon ) en sia fako kaj / aŭ lando.

Iuj faras Esperanton sia profesio kaj sukcesas vivteni sin propralabore aŭ helpe de la dunginta organizo, kvankam la konstanta zorgo pri “ mono, mono kaj mono ” ( laŭ Hans Jakob ) ebligis al neniu “ profesia esperantisto ” plene realigi sin intelekte per Esperanto. ( Cetere, la “ profesiuloj ” havas malpli da libera tempo por Esperanto kiel hobio, ol la amatoroj, ĝue revenantaj al sia ŝatata okupo post la okhora labortago. ) Nur tre malmultaj sukcesis elstare aktivi dum jardekoj en kelkaj sferoj, ekzemple, Edmond Privat, kaj nur unu el la esperantistoj brile elstaris en pluraj sferoj de nia Esperantujo ekde la fino de la Unua Mondmilito ĝis la falo de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo.

Dank al la belaj okuloj

Kompreneble, temas pri Gaston Waringhien. Ja li konatiĝis kun Esperanto en 1916, apenaŭ 16 - jara, dank al la belaj okuloj de la filino de la helpkasisto de la bulonja UK Gaston Lephay, laŭ Roger Bernard, longtempa amiko kaj “ vatsono ” de Waringhien 1 . Sed lia intereso al Esperanto ne estis nur lirika, kvankam Duonvoĉe poste montris lin poeto elstara kaj unika, ĝi estis aŭtente lingva, ĉar filologio estis la estonta fako de la juna Gastono.

Naskita 20 jul. 1901 en Lille, en la familio de fremdlingva instruisto, li jam en sia 19a jaro estis licenciato pri literaturo, 20 - jara li ricevis diplomon pri historio de la religioj kaj 22 - jara li iĝis agregaciulo pri filologio —la plej alta grado en la franca instrusistemo. Kaj li neniam ŝanĝis sian fakon, plu laborante kiel profesoro pri la lingvoj kaj literaturo en liceoj de Lille, Turo kaj Parizo, kaj ekde 1953 profesoro pri literaturo en la Brita Instituto ( ĉe la Pariza Universitato ). Waringhien estis rekonita aŭtoritato en la franca leksikologio kiel membro de Office de Vocabulaire Français kaj kunlaboranto de Larousse.

Ke Waringhien neniam ŝanĝis sian fakon, ne signifas, ke li ĉiam profesoris. En 1939 li estis mobilizita kiel stab - oficiro pri ĉifrado. En 1940 li estis militkaptita en Alzaco kaj en 1942 kondamnita pro “ kaŝaŭskultado de la anglaj radiodissendoj ” kaj restis en koncentrejo de Lubeko ĝis 2 maj. 1945. 2 En 1962 Waringhien emeritiĝis kiel honora profesoro kaj en 1963 elektiĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto.

15 mil 250 artikoloj sur 3 mil 285 paĝoj

Sed ni komencu de l komenco de lia kariero esperantista, ne de unu el la kulminoj, kvankam ĝuste akademie li komencis : nur 24 - jara li estis elektita membro de la Lingva Komitato, la prototipo de la nuna Akademio de Esperanto.

Kiel filologo, li havis pli bonan bazon por la praktika Esperantologio ol kuracistoj, inĝenieroj kaj natursciencistoj. Kaj li baldaŭ engaĝis sin en laboro pri la du plej gravaj branĉoj de Esperantologio —gramatiko kaj leksiko.

Kvankam fine de la 1920aj jaroj ekzistis pluraj dulingvaj vortaroj, mankis bona unulingva vortaro de Esperanto, kiu havus superan aŭtoritaton por la ordinaraj lingvouzantoj, kaj servus kiel bazo por la esperantistaj leksikologoj kaj leksikografoj. La antaŭmilitaj vortaroj de Boirac, Vérax kaj Kabe jam eksmodiĝis kaj postrestis de la postmilita lingvoevoluo kaŭzita de la ekapliko de Esperanto en la socio ( SAT ) kaj scienco kaj de la vigliĝo de la literatura vivo ( Literatura Mondo ). Estis danĝero por la juna lingvo, ke kompilantoj de dulingvaj vortaroj kaj de la lernolibroj ne havis ĝisdatan unuecan leksikan bazon.

Tion bone konsciis la fondinto de SAT Eŭgeno Lanti. Li konvinkis en decembro 1927 la direktoron de la Akademia Sekcio pri la “ Komuna Vortaro ” profesoron Emile Grosjean - Maupin ekzorgi pri la vortaro, kiu “ estu oportuna, praktika gvidilo por la ordinaraj esperantistoj ”.

Waringhien, precipe post la malsaniĝo de Albert Esselin fariĝis la ĉefa kunlaboranto de Grosjean - Maupin. Plena vortaro de Esperanto aperis en oktobro 1930 kaj en julio 1934 aperis la dua eldono, funde reviziita kaj aktualigita. Ĝi entenis ĉ. sep mil artikolojn kun multaj frazoj kaj tipaj ekzemploj kolektitaj kaj kribritaj de Grosjean - Maupin kaj Waringhien.

La vortaro havis kolosan sukceson kaj estis dek - foje reeldonita de SAT, servante kiel enspezo - fonto por ĉi tiu klasbatala organizaĵo.

Lanti antaŭvidis evoluigi PVon al ilustrita enciklopedieto laŭ modelo de Petit Larousse Illustré . Liberiĝinte el la kaptiteco Waringhien sola ekentreprenis la taskon, kontrolante la ekzemplojn kaj trakribrante novajn librojn kaj vortarojn, kaj ekserĉante kunlaborantojn por la scienc - teknika leksika materialo.

“ Ĉar la cirkonstancoj ne favoris en tiu tempo la eldonon de granda vortaro ” Waringhien decidis uzi la akiritan materialon en Esperanta - franca vortaro, kiu estis “ kvazaŭ la ĝenerala provado de la P. I. V. ” Grand Dictionnaire Espéranto - Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko, kaj por triona jarcento estis la plej bona Esperanta - nacilingva vortaro —nur en la jaroj 1990aj estis eldonitaj pli ampleksaj vortaroj.

Intertempe Waringhien preparis Suplementon al PV, kiu aperis en junio 1954 kun 966 artikoloj, sed li konfesis, ke “ la redaktado de tiuj du verkoj evidentigis la neeblon daŭrigi sola tiel ampleksan laboron ”.

La helpantoj estis trovitaj, kaj en aprilo 1960 Waringhien komencis la redaktadon de la manuskripto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto . La definitiva tajposkripto ampleksis 15 mil 250 artikolojn sur 3285 paĝoj.

La fama foto, afable sendita de CO UEA, prezentas profesoron Waringhien kun la manuskripto de PIV antaŭ transdoni ĝin al la eldonejo ( jul 1966 ).

La pli ol 1300 - paĝa PIV aperis en 1970 kaj signis la novan fazon de la lingvoevoluo —ĝi fariĝis la ĉefa referencilo por la esperantistoj, kio ne sukcesis fariĝi la fundamenta Universala Vortaro .

En 1987 aperis la Suplemento al PIV, kiu kronis lian leksikografian laboron —ĝin stafete reprenis Michel Duc Goninaz, ricevante konsilojn de Waringhien ĝis ties vivofino.

Gramatikon li ja konas...

Nur la vortarista laboro sufiĉus por eternigi Waringhien en Esperantujo. Sed nek eternigon, nek sufiĉecon li alstrebis. La vortaro nur donas la lingvan materialon kiun la gramatiko vivigas.

Ĉiu kursfininto, ekdaŭriginta la lingvostudojn, scias ke la famaj 16 reguloj —iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj —neniel estas la gramatiko de Esperanto. Oni bezonas pliajn klarigojn. Ĝuste per gazetaj klarigoj pri gramatikaj problemoj Waringhien komencis, kaj en 1935 aperis ĉe Literatura Mondo la unua eldono de la Plena Gramatiko de Esperanto kunverkita de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay.

La maniero de la kreado de PG similis al tiu de PV —registrado de la lingvaj tradicioj, unuavice de la Zamenhofa lingvouzo, kribrado, sistemigado kaj prezentado en la formo laŭeble komprenebla.

Sed tiu laboro montriĝis pli komplika ol la leksika, ja la kunaŭtoroj ne disponis pri bone ellaborita terminologia aparato, per kiu oni povus priskribi la lingvon. Rezultis volumo impona, sed multe pli komplike uzebla ol PV. Cetere, eble tiel devus esti, ja la vortaroj estas multe pli ofte uzataj ol gramatikoj. Se en la koncerna lingvo ekzistas fidinda nacilingva priskribo de Esperanto aŭ bona lernolibro, la averaĝa lingvouzanto ne bezonas pli plenan gramatikon, kiu estas pli necesa por la Esperantologoj, verkistoj, tradukistoj kaj redaktoroj 3 . Tamen la unua eldono estis rapidege elaĉetita, eble ĉar iujn el la aĉetintoj motivis neceso havi, sed ne nepre uzi ĝin.

En 1938 sekvis la dua eldono, en kies prefaco Kalocsay kaj Waringhien devis respondi al la kritikoj. La tria eldono sekvis en 1958–64, kaj la kvara titolita Plena Analiza Gramatiko de Esperanto estis eldonita en 1980, post la forpaso de Kalocsay.

PG kaj PAG, kiel menciite, ricevis abundan kritikon, foje justan, sed pli ofte nekompetentan, sed ĝis nun nek la Akademio, nek aparta ( j ) aŭtoro ( j ) sukcesis verki pli bonan gramatikon. Kaj estas malfacile dubigi la vortojn de Waringhien : “ malgraŭ la neeviteblaj mankoj, ĝi efike kontribuis, kaj —mi esperas —kontribuos plu, same kiel la Plena Ilustrita Vortaro sur alia tereno, al la stabiligo kaj unuecigo de nia lingvo... ”

La plej aŭtoritataj Esperantaj vortaro kaj gramatiko de la plej grava inter la esperantologoj ( jam estis menciite, ke li prezidis la Akademion de Esperanto en 1963–79 ) ne estis liaj solaj lingvistikaj verkoj. La jam menciitan GD, kompletigas liaj didaktikaj verkoj por francaj lernantoj de Esperanto —ja li estis profesoro kaj fondinto de la Franca Esperanto - Instituto ( en 1934 ) —eble la plej grava el tiuj estas lia lingvopriskribo por “ la uzo de la beletro - ŝatantoj ” ( 1946 ).

Kun Kalocsay li kunaŭtoris ankoraŭ unu fundamentan konsultverkon. Temas pri la Parnasa gvidlibro ( 1932, 2a eld. 1968, 3a eld. 1984 ), kiu estas ĝis nun la ĉefa metia libro por la komencantaj poetoj.

La Montaigne de Esperanto

En la multaj artikoloj kaj recenzoj Waringhien poluris sian doktan stilon, ĝis li fariĝis, laŭ Fernando de Diego, “ nia unua originala eseisto... senrivala dum ankoraŭ multaj jaroj ”, ni diru, la Montaigne de Esperanto.

En la eseoj Waringhien belstile meditas pri la problemoj de la kulturo, historio kaj lingvo, montrante eminentan erudicion, penetremon kaj, ofte, humuron. Jen li rolas kiel enketanta ĵurnalisto, jen kiel mistifikanto, jen kiel skeptikulo.

Liaj eseoj estis eldonitaj per kvin apartaj volumoj.

Eseoj 1. Beletro estis lia unua esearo. Ĝin eldonis en 1956 alia elstarulo —Juan Régulo - Perez en la serio Stafeto . En ĝi Waringhien prezentas kelkajn gravajn verkojn : La Biblio , Hamleto , Infero kaj aliaj. Sekvas literaturaj portretoj de Grosjean - Maupin, Lanti, Helmi Dresen, kaj librofine troviĝas alitemaj literaturaj eseoj, kiel Sprito kaj humuro , La detektivromano , La kiso , Best - albumo de poetoj . La dua eldono sekvis en la jubilea jaro 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro .

Lingvo kaj vivo , eldonita en 1959, fariĝis eble la plej grava esearo en nia kulturo 4 . La trafaj, kelkloke paradoksaj, konstatoj de Waringhien iom post iom fariĝas parto de nia baza sciaro, speciale, se temas pri la praEsperanto de Zamenhof. Kial la lingvo fariĝis tia, kia ĝi fariĝis, sed ne tia, kia Zamenhof planis ĝin? Kial ĝi ne fariĝis “ la facila lingvo ”? Kio pri la landnomoj, pasivo kaj neologismoj? Ĉu estas fidinda la teksto de la Originala Verkaro ? Fine mallonga, sed tre valora, “ Historia skizo de la esperanta movado ”.

“ Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. Kaj tiu ideo estas tiel senkuraĝiga, ke, por ŝirmi sin kontraŭ pereiga malespero, la homa raso elpensis tiujn ekranojn, kiaj estas la religio, la arto kaj la scienco ”, —antaŭparolas Waringhien en Ni kaj ĝi , kiu memorigas, ke Waringhien studentaĝe okupis sin pri historio de religioj. Religio kaj arto, kaj kristanaj dogmoj estas la temo de tiu volumo. Pilgrimo al la fontoj kaj kritiko sen mallaŭdo —jen la recepto de ekvilibro.

1887 kaj la sekvo... aperis en 1979 ( reeld. 1990 ) kiel kolekto da eseoj Esperantologiaj, speciale pri Zamenhof. Tio ne estas hazarda, ĉar Waringhien ne malpli elstara zamenhofologo 5 ol Holzhaus, Dietterle kaj Maimon. Ankoraŭ en 1948 li editoris duvoluman kolekton Leteroj de Zamenhof , kiujn li mem eltrovis. Plue, li saĝe editoris Lingvajn respondojn ( 1962 ) de la unua esperantisto. Verŝajne, same kiel Lingvo kaj vivo tiu esearo “ devas ” esti tralegita de ĉiu konscia esperantisto, speciale La ideologia dramo de L. L. Zamenhof , kaj La inkunabloj de Esperanto , kaj Kulisaj manovroj ( kiu dokumente malkovras la konspiron de la estontaj idistoj ) kaj... fakte, necesas listigi la tutan enhavtabelon. La alia duono de 1887 pritraktas la lingvon, speciale la vortarojn kaj lian metodon en la leksikografio, kiu rezultigis al ni PIVon.

La kvina volumo Kaj la ceter —nur literaturo ( 1983 ), same kiel la unua, traktas literaturon, per nuancita maniero. La unuaj du partoj prezentas memoraĵon pri Kalocsay —la “ verkofrato ” de Waringhien. La tria parto pritraktas la esperantan literaturon, precipe la traduk - literaturon. La lasta parto profundigas la kompar - literaturan tradicion de Beletro sub la rubrika titolo Vizite ĉe najbaroj .

Eble tiu lasta volumo primeditas malpli akrajn problemojn, sed ĝuste en ĝi la stilo de Waringhien atingas sian plejon, ekzemple, en la ĝuinda Fantomsimpozio pri la mirfabeloj kuniganta opiniojn de reale malrealaj Suzaneta, Arieh ben Guni kaj G. E. Maura, per tio memorigante —kvankam alidimensie —la literaturajn eseojn de Borges.

Nia kulturarkivo

Lia rilato al la eseoj estas konstatebla ankaŭ en La Nica Literatura Revuo ( 1955–62 ), kiun William Auld prave titolis “ kulturarkivo ”. Kvankam en La Nica aperis gravaj beletraj verkoj originalaj kaj tradukaj, nuntempe oni relegas precipe la recenzajn eseojn kaj la lingvohistoriajn studojn, speciale tiujn pri Zamenhof de Naftali Cvi Maimon, kiuj en 1978 aperis libroforme kiel La kaŝita vivo de Zamenhof formetinta la tabuon pri la cionismo de la iniciatoro de Esperanto.

La revuo de Waringhien, kiun finance sponsoris modestega Raymond Fiquet, fariĝis evento en la esperanta kulturo, kun kiu laŭ la graveco revuokampe povas esti komparebla eble nur Literatura Mondo ( en kiu Waringhien kompreneble kunlaboris, kaj poste li kunlaboris en Norda Prismo , Horizonto , Iltis - Forumo , Literatura Foiro ).

Post la eleganta fermo de La Nica Waringhien daŭre redaktoris, kompiladis, antaŭparolis kaj editoris, sed ne plu revuojn, kies aperritmo estas kateno tro strikta.

Ankaŭ ĉi - sfere li montris emon al gravaj kulturaj verkoj, la Leteroj n kaj Lingvaj n Respondoj n sekvis Fundamenta Krestomatio , posteume eldonita de UEA, kun antaŭparolo kaj notoj de Waringhien.

Versoj, versoj...

Se oni bone konas Waringhien praktike kiel la aŭtoron de PIV kaj de PAG, kaj multaj almenaŭ iomete scias pri liaj eseoj kaj La Nica , lia poezio, precipe la originala, restas malmulte konata.

Sed tio estas komprenebla, ja eĉ Kalocsay, la plej granda el la esperantaj poetoj, longe restis en ombro de la malpli profunda, sed pli populara “ popola ” poeto Julio Baghy. Oni devas esti preparita por ĝui verkojn intelektajn.

Waringhien tradukis plejparte francan poezion, kvankam oni konas liajn tradukojn el la persa de Omar Kajam ( poste Auld tradukis robaiojn de Kajam el la anglaj versioj de Eduard Fitzgerald, pli konataj en la eŭropa tradicio ), el la germana —Heinrich Heine Kantoj kaj romancoj ( kun Kalocsay ), kaj el la itala — Dekamerono !

Ne kvante, sed precipe kvalite elstaris liaj tradukoj el La floroj de l malbono de Charles Baudelaire ( estas simbole, ke tradukoj de Waringhien komencas kaj finas la volumon ).

Estus lacige listigi ĉiujn librojn, en kiuj traduke partoprenis Waringhien, sed oni ne povas ne diri pri la mirinda kvar - voluma poezia antologio Tra la parko de la franca poezio 6 kun iom malpli ol mil paĝoj, kun poemoj zorge elektitaj kaj tradukitaj de Gaston Waringhien, kaj ĝuinde prefacitaj de li.

Eble la kvara el la volumoj, La romantika periodo , estas la plej signifa —ja la envolumaj poemoj de la 19 - jarcenta franca poezio estas integra parto de la ĝenerala homa kulturo, kiel la fama Aŭtuna Kanto de Paul Verlaine ( por la ruslingvaj legantoj mi aldonas la krestomatian rusan tradukon ).

Paul Verlaine

Chanson d Automne

Les sanglots longs

Des violons

De lautomne

Blessent mon coeur

Dune langueur

Monotone.

Tout suffocant

Et blême quand

Sonne lheure,

Je me souviens

Des jours anciens

Et je pleure ;

Et je men vais

Au vent mauvais

Qui memporte

Deçà, delà

Pareil à la

Feuille morte.

Poèmes Saturniens

1866

Aŭtuna Kanto

Pro l plora son

De l violon ’

Aŭtuntona,

Min en la kor ’

Lezas langvor ’

Monotona.

Sufoksentum

Kaj palo, dum

Hor sonoras,

Memoras mi

Tagojn kun ŝi,

Kaj mi ploras ;

Kaj vagas plu

Laŭ ventosku

Sen alia

Malbona cel ’

Ol tiu de l ’

Mort folia.

Tradukis

Gaston Waringhien

осенняя песня

осень в надрывах

скрипок тоскливых

плачет навзрыд,

так монотонны

всхлипы и стоны —

сердце болит.

горло сдавило,

пробил уныло

тягостный час.

вспомнишь, печалясь,

дни, что промчались, —

слёзы из глаз.

нет мне возврата,

гонит куда - то,

мчусь без дорог —

с ветром летящий,

сорванный в чаще

мёртвый листок.

Tradukis

A. Reviĉ

Kiam ni, la rusoj, havos almenaŭ iomete similan antologion en Esperanto?

Estas bedaŭrinde, ke nur malmultajn poemojn originalajn Waringhien postlasis, kaj sub tiuj aperis la nomoj de panamano (! ) Georgo Stefano Maura kaj Georgo Peterido Peneter. Sed eĉ tiu malmulto sufiĉis por esperantistiĝo kaj poetiĝo de la perma artisto Pavel Pavlov traleginta en la novlernita lingvo eseon pri la poezio de Waringhien far Michel Duc Goninaz en la 112a Literatura Foiro 7 , precipe per la mildaj erotikaĵoj, kiel la tristrekaj miniaturoj de la “ filo ” de Peter Peneter :

Dorsturne al gapanto

knabino ellasas sian pilkon

kaj ĝin levas —genustreĉe

Super la altaj kalkanumoj

kuspiĝas kaprica pugo

kiel de kuniklet ’

Sub la somera robo

apenaŭa ombret ’

—blonda aŭ bruna?

Spirataj ŝtuparoj

de la knabinliceo —

spirhaltigaj perspektivoj!

Fandiĝanta kis

kaj la langeto

vibranta pistil ’

Ĉiuj muskoloj rigidaj

ŝiaj femuroj laŭre

kronis miajn tempiojn

Pro la erotikeco ( laŭ kelkaj pornografio ), pli konata ol Maura estas Georgo Peterido Peneter per La travestiita muzo en La libro de amo ( 1965 ), kie li denove kunlaboris kun KalocsayPeter Peneter, la aŭtoro de la Sekretaj sonetoj . ( Plia mistifikaĵo, la prefacon verkis la jam menciita Arieh ben Guni —anagrame Baringhien, kaj eldonis l Akacio en Byblos en la fantazia dato 1969. )

Kaj evidente pravas Duc Goninaz, ke “ Waringhien superis sian modelon kaj kolegon Peneter - Kalocsay sur tiu elektita tereno, kiu ankoraŭ grandparte restas neesplorita teritorio en la puritana Esperantujo ”.

* * *

Ĉio havas la finon. Ankaŭ la longega vivo de Gaston Waringhien, konservinta viglajn menson kaj korpon ĝis la lasta momento.

La 19an de decembro 1991 Perla Martinelli, tiam redaktorino de Literatura Foiro , de la mateno estis en la apartamento de la 90 - jara profesoro, ĝis tagmeze priparolante la korektojn en la presprovaĵo de Dekamerono . Sekvis tagmanĝo en pariza restoracio kun esperantistaj amikoj kaj la sekva rendevuo estis fiksita por la venonta tago. Sed ĝi ne okazis, kaj la redaktorino devis repreni la lasitajn materialojn el la domo, kie “ li matene kuŝis en sia lito kun la serena mieno de dormanto, neniel tuŝita de zorgoj aŭ ĉagrenoj ”.

La lasta skribaĵo de Gaston Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN, fondita tri semajnojn antaŭe. Sian deklaron li akompanis per bonhumora emfazo, ke “ verkinte pli ol sesdek librojn, certe mi povas plenrajte eniri tiun klubon de profesiuloj ”.

Des pli, se inter tiu sesdeko estis pluraj ĉefverkoj de nia kulturo!

Uzita literaturo 8

Duc Goninaz M. Gaston Waringhien / / Esperanto. 1992 : 2.

Duc Goninaz M. La poezia verkaro de Gaston Waringhien / / Literatura Foiro. 1988 : 112.

Li kaj ni : festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien / Ed. R. Haupenthal. —Antverpeno ; La Laguna : TK ; Stafeto, 1985

Martinelli P. Kun Waringhien en lia lasta tago / / Literatura Foiro. 1991 : 134.

Neergard P. Gaston Waringhien / / Esperantologio. 1961 : 1.

Notoj

1. Pri tio Waringhien skribis ankaŭ mem :

“ Mia interesiĝo ne estis pure filologia : certe min altiris la aspekto de “ sekreta lingvo ”, pri kiu tiel ofte revas la knaboj, sed eble ankaŭ la ĉeesto de lia filino, kiu, pli aĝa ol mi, estis ornamita de longa, nigra hararo ”

( Kaj la ceter —nur literaturo . pĝ. 11 )

2. Cetere, post la liberiĝo li rifuzis realiĝi al la socialista partio ( li aliĝis al ĝi en 1931 kaj en 1935 elektiĝis magistratano en Lille ) kaj al la framasona loĝio ( li aliĝis en 1933 al loĝio “ La homa rajto ” kaj estis departementa sekretario de la franca “ Ligo por la homaj rajtoj ” ), ĉar neniu el tiuj organizaĵoj helpis siajn militkaptitajn membrojn kontraste kun la esperantista movado, kiu estis same malpermesita. ( laŭ Roger Bernard en Li kaj ni , pĝ. 26 )

3. Kiel redaktoro, mi devas konfesi, ke mi ĉiutage plurfoje uzas PIVon, Esperanta n Bildvortaro n de Eichholz kaj la vortarojn de Bokarev, kelkfoje en semajno aperas bezono pri vortaroj anglaj, francaj kaj germanaj —precipe ĉe tradukado kaj redaktado de tradukoj —kaj pri diversfakaj enciklopedioj kaj leksikonoj, sed nur kelkajn fojojn monate mi malfermas PAG, kiu aspektas multe malpli trivita ol PIV.

4. En la Kolektiva E - Biblioteko, funkciinta en Jekaterinburg ( 1982– 1999 ) ĝi estis unu el la plej legataj libroj, se escepti lernolibrojn kaj vortarojn. Ŝajnas, ke ĝin jam tralegis ĉiu el la malmultaj uralaj kaj siberiaj esperantistoj kulture aktivaj. Tial mi kelkfoje estis embarasita, ĉar mi ne povis ĉebezone konsulti ĝin, kaj finfine mi sukcesis aĉeti la esearon.

5. Oni pardonu min pro la herezo, sed Privat kaj Drezen, laŭ mi, ne konsidereblas kiel zamenhofologoj, iliaj verkoj estas finfine periferiaj ; kaj Ito Kanzi estas pli eldonanto ol editoro, eĉ se ĉiel admirinda pro la giganta laboro.

6. Mi sukcesis aĉeti ĝin ĉe siberia esperantisto elmigronta al Usono, kontraŭ sumo tute bagatela. Mi dankas al la foririnto.

7. Ĝi aperis ankaŭ en Li kaj ni .

8. Ĉi tiu teksto estis verkita antaŭ kvar jaroj, por la prelegociklo Eminentaj esperantistoj ( ĝi estis prezentita ankaŭ en Eŭropo - Azio ’ 97 ). La dulingva monografio de André Cherpillod pri Waringhien aperis en 2000, kaj mi volonte citas el ĝi la opinion de Ivo Rotkvić pri Ni kaj Ĝi :

“... eĉ se nur por ĝin tralegi, plenvalorus ellerni Esperanton ”.

La ĉefaj libroj de Gaston Waringhien

Plena vortaro de Esperanto ( kun aliaj, 1930 )

Parnasa gvidlibro ( kun K. Kalocsay, 1932 )

Plena gramatiko de Esperanto ( kun K. Kalocsay, 1935 )

Pripensoj aŭ Sentencoj kaj primoraj maksimoj ( La Rochefoucauld, 1935 )

Duonvoĉe ( 1939 )

ABC d ’ Espéranto à lusage de ceŭ qui aiment les lettres ( 1946 )

Leteroj de L. - L. Zamenhof. La tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj ( 1948 )

Poemoj ( O. Kajam, 1953 )

Eseoj I. Beletro ( 1956 )

Grand dictionnaire espéranto - français ( 1957 )

La floroj de l malbono ( C. Baudelaire, kun aliaj, 1957 )

Lingvo kaj vivo ( 1959 )

Libro de amo ( kun K. Kalocsay, 1965 )

Kantoj kaj romancoj ( H. Heine, kun K. Kalocsay, 1969 )

Plena ilustrita vortaro de Esperanto ( 1970 )

Ni kaj ĝi ( 1972 )

La ĥimeroj ( G. de Nerval, 1976 )

La trofeoj ( J. M. de Heredia, 1977 )

Tra la parko de la franca poezio ( 4 volumoj, 1977—1984 )

1887 kaj la sekvo... ( 1979 )

Plena analiza gramatiko de Esperanto ( 1980 )

Kaj la ceter —nur literaturo... ( 1983 )

La robaioj ( U. Kajjam, 1984 )

Beletro, sed ne el katedro ( 1987 )

Plena ilustrita vortaro de Esperanto. Suplemento ( kun R. Levreaud, 1987 )

Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj ( kun R. Bernard, 1991 )

Dekamerono. Unuaj tri tagoj ( G. Boccaccio, kun P. Martinelli, posteume en 1995 )

Perloj de gramatika inspiro

Mattos, Geraldo. Apartaj mondoj : verboj kaj participoj . —Chapecó : Fonto, 1999. —88 pĝ. —( Lingva Kolekto ; №2 ).

La celo de la recenzata libro estas iom ambicia —klarigi la esperantan verban kaj participan sistemon. La fakto, ke ĝin verkis Geraldo Mattos, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, sendube devas pliigi la intereson al tiu ĉi verko pri la temo, generinta tiom viglajn kaj emociajn diskutojn ( kaj eĉ seriozajn konfliktojn ) en la antaŭa historio de provoj lingvistike kohere priskribi ( kaj preskribi ) la strukturon de Esperanto. Mi ne kaŝos, ke mi estis aparte interesita, ĉar siatempe mi profesie okupiĝis pri la temo.

La aŭtoro opinias la temon tiom grava, ke li malfermas la libron per jena aserto :

La verba sistemo de Esperanto estas tiel originala, ke ĝi profunde diferencas de tiuj de ĉiuj etnolingvoj kun la malagrabla rezulto, ke ĝi estas senescepte malfacila por ĉiuj esperantistoj, kvankam en diversaj gradoj.

Mi plene konsentas, ke kompleta kaj ekzakta priskribo de la verba sistemo de nia lingvo estas defia kaj ankoraŭ ne finita entrepreno, tamen mi iom mildigus la aserton, ke la uzado de Esperantaj verboj kaj participoj estas senescepte malfacila —laŭ mia impreso ĉiuj iom spertaj rusaj esperantistoj nature kaj praktike senriproĉe uzas kompleksajn verboformojn kaj esperantajn participojn. Konjekteble tion klarigas pli forta ( genetika ) influo de la rusa lingvo al la Esperanta gramatiko ol oni kutime agnoskas. Unu faceton de tia influo kaŭzas la nocio de verbaj aspektoj kaj rilataj semantikaj kategorioj, kiun ruslingvaj esperantistoj perceptas kaj uzas tute nature dum por alilingvanoj ĝi ŝajnas enigma kaj stranga specialaĵo de esperanta verbosistemo.

Geraldo Mattos aplikas profunde kaj detale konceptitan metodologion. La distingon inter signifo kaj senco la aŭtoro enkondukas ( pĝ. 8 ) per koncizaj klarigoj kaj konsekvence uzas tra la libro. ( La samloka klarigo pri la diferenco inter plursenceco kaj ambigueco tamen profitus per same utila distingo inter plursenceco kaj elasteco de la signifo, neeviteble grava en Esperanto. ) Same grava estas distingo inter la agoj kaj faktoj ( pĝ. 10 ). Gravas, ke la aŭtoro ne nur enkondukas, sed ankaŭ tre konsekvence aplikas la difinitajn nociojn.

La kvintesenco de la libro estas en la ideo, ke la senco de la t. n. “ kompleksaj verbo - tempoj ” ( ekzemple, “ estos lavita ” ) estas derivebla el la sendepende difinitaj signifoj de la finitivaj verbo - formoj ( estos ) kaj la participo ( lavita ), traktataj kiel libere kombinitaj kopulo kaj predikativo. La tuta verko estas dediĉita plejparte al difino de la sencoj de la verboformoj kaj participoj konforme al tiu ĉi doktrino.

Ĝenerale tio sukcesas, kaj mi kun plezurego legis kaj relegis la libron plurfoje por detale kaj precize kompreni la rezonadon kaj argumentadon de la aŭtoro. La teorio skizita en la libro estas interne kohera kaj plejparte adekvate priskribas la observeblajn lingvajn faktojn.

Mi tamen devas diri, ke iuj asertoj de la aŭtoro ne ŝajnis al mi konvinkaj, aŭ ili ne estis sufiĉe motivitaj, dum la apogo de la kunteksto ne estas sufiĉa por precize kompreni la intencitan sencon. Parte tio klarigeblas per la vasteco de la temo kaj amplekso de materialo en tiu ĉi kompakta verko. Aliflanke, miaopinie kelkaj interpretoj en la libro iom tro absolutigas cetere interesajn lingvajn observojn kaj etendas ilin ekster la sferon de ilia aplikeblo. Tiel, la kritiko de la antaŭaj teorioj, inkluzive la ĝisnunan akademian doktrinon, bazitan sur la verbaj kategorioj de daŭro kaj rezulto, evoluas al la interpretoj, kiuj konfliktas kun la ekzemploj ĉerpitaj el la Fundamento. Mi admiras la sintenon de Geraldo, kiu havas sufiĉe da intelekta kuraĝo kaj konsekvencemo por insisti, ke la Zamenhofa uzado en tiaj Fundamentaj ekzemploj estas erara, sed mia persona reago estus rekonsideri kaj rafini la teorion, se ĝia predikto konfliktas kun la lingva realo.

Feliĉe tiaj konfliktoj koncernas la periferiajn gramatikajn ideojn de la libro, kiuj ne malpliigas la valoron de la tuto. Ekzemple, mi ne dubas, ke la ruslingvaj esperantistoj, kiuj alproprigis la nocion kaj sencojn de verbaj aspektoj kune kun la patrina lakto, opinias la klarigon de Zamenhof pri la formo “ mi estas okupita ” konvinka, natura kaj preskaŭ memevidenta, dum Mattos ( sekvante multajn aliajn lingvistojn en Esperantujo, devenantajn el “ aspekto - mankaj ” lingvaj regnoj ) serĉas alternativajn eksplikojn aŭ kontestas tiun ĉi formon ( Mattos citas William Auld, dirintan “ mi estas okupata ” ). Mi havas la impreson, ke fojfoje en la libro la aprioraj teoriaj konstruoj superregis la devon akcepti la realajn faktojn de la normala lingvouzo, kiel ilustras lia analizo kaj kategoria malakcepto de la frazo “ Tiu libro estos presita en Parizo ” ( pĝ. 53 - 54 ), la entuziasma aprobo de la Zamenhofa frazo “ Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita... ” ( pĝ. 54 ), kun la aspekta senco de participo simila al tiu de kontestata formo “ okupita ”, aŭ la analizo de la formo “ estos prezentita ” ( pĝ. 55 ).

Kelkfoje pli konvinka estis la tre specifa kritiko de aliaj teorioj, ol la alternativaj solvoj proponitaj en la libro ( ekzemple, rilate la kategoriojn de daŭro kaj rezulto, kaj rilate ilian aplikon en Plena Analiza Gramatiko, kompare kun nebula klasado de verboj kiel kontinuaj kaj diskretaj kaj ilian sencon por agaj kaj stataj faktoj ).

La libro estas zorge eldonita kaj havas ĝeneralan aspekton, kiu vekas leg - apetiton. Preseraroj estas malmultaj, la stilo —flua, klara, kun la personece varma tono, kiun mi konas el persona korespondado kun Geraldo. Kiel mi menciis antaŭe, mi preferus plian ekzaktecon kaj kompletecon de argumentado, sed mi ja konscias, ke mi apartenas al la subspecio de gramatikaj pedantuloj kaj, krome, mi konscias, ke tiam temus pri libro de alia ĝenro kaj amplekso...

Resume, leganto trovos multajn klarvidajn observojn kaj perlojn de gramatika inspiro, malavare disŝutitajn tra la libro, kiuj povas sproni plian esploradon de la temo kaj... pliajn diskutojn, kiuj ( kiel mi forte esperas ) forĝos estontan koheran kaj ekzaktan priskribon de tiklaj titol - temaj gramatikaĵoj. Mi forte rekomendas tiun ĉi enhavoriĉan kaj penso - stimulan libreton al ĉiu gramatikemulo —kaj kiu serioza esperantisto ne estas tia?

Alexander Shlafer aere inter San Francisco kaj Los Angeles

Unu el la plej perfektaj verkoj de la tutmonda literaturo

Gogol, Nikolaj. Malvivaj animoj / Tradukis el la rusa Vladimir Vyĉegĵanin ; Enkond., notoj Aleksander Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 224 paĝoj. —( Serio Oriento - Okcidento ; Vol. 32 ).

Kiam, preskaŭ nenion scianta pri la rusa literaturo, mi legis en librolisto, ke Gogol verkis Les âmes mortes ( laŭ franclingva titolo ), mi imagis, ke temas pri “ mortintaj animoj ” aŭ eble “ animoj de la mortintoj ”, kaj kredis, ke temas pri iu funebra libro, kaj pro tiu impreso tute ne havis emon legi ĝin! Sed kiam mi legis en La Ondo de Esperanto prezenton de tiu verko, mi komprenis mian eraron kaj ekhavis fortan deziron legi tiun romanon en ĝia Esperanta versio : Malvivaj animoj .

Kiam oni petis min verki recenzon pri tiu verko, mi entuziasme konsentis, ĉar la tristaj fantomoj, kiujn mi imagis dum tiom da jaroj, komplete malaperis el mia menso. Kun granda ĝojo mi komencis la legadon kaj komprenis, ke temas pri tre sprita verko en kiu oni trovas multajn okazojn rideti kaj eĉ ridi. De Gogol mi konis nur lian faman verkon La Revizoro , en la perfekta traduko de nia Majstro Zamenhof. Mi konvinkiĝis, ke Malvivaj animoj rivelas la saman komikan inspiron, kiel la fama teatraĵo de la sama aŭtoro.

La intenco de la aŭtoro estas kritiki la morojn de Rusujo en lia epoko. La kritiko estas la ĉefa celo de Gogol, same kiel en La Revizoro kaj en la teatraĵoj de Molière kaj en noveloj de Voltaire.

Ekde la unuaj paĝoj la legado estas agrabla kaj facila, dank al la perfekta stilo en Esperanto, kiu redonas al ni la stilefektojn de la originala verko. La tradukinto meritas laŭdojn pro tiu flua Esperanto, kaj ankaŭ pro la giganta laboro, al kiu li dediĉis probable milojn da horoj. Vladimir Vyĉegĵanin estas esperantisto de 1991, kaj la laboro de tiu “ novebakita ” samideano estas nekredeble perfekta. Ŝajnas neeble, ke tiu homo eklernis nian lingvon antaŭ nur dek jaroj! Al li gratulojn kaj dankon, ĉar li riĉigis nian tradukan literaturon per ĉefverko!

Io tre speciala en tiu verko, estas la interveno de la aŭtoro mem, kiu kvazaŭ dialogas kun sia leganto, aŭ almenaŭ esprimas siajn personajn ideojn. Li estas kvazaŭ reĝisoro, kiu aperus el malantaŭ la kulisoj por paroli al la spektantoj. Tiel Gogol mem klarigas multajn aferojn kaj pravigas tion, kion li verkas.

Mi konfesas, ke estas io por mi nekomprenebla. La aŭtoro nomas sian verkon : “ poemo ”.

Kompreneble la verko estas en prozo. Tamen povas esti poezio en proza teksto, pro la elekto de la vortoj aŭ pro la nobleco de la sentoj de la personoj. Sed en tiu verko, tio tute ne ekzistas. Preskaŭ ĉiuj estas fiuloj, kaj pro tio nemoralaj homoj. Ili trompas, mensogas. ( Sed tamen estas simpatiaj al la leganto! ) La leganto estas pli malpli kunkulpulo de Ĉiĉikov, la ĉefa persono de la verko, kiun oni sekvas ĉien. Sed kie estas la poezio en ĉio tio? Sed, poemo aŭ ne poemo, la leganto forte ĝuas la legadon de tiu “ romano ”!

La heroon Ĉiĉikov ni sekvas en lia akirado de “ senvivaj animoj ” ĉe multaj diversaj homoj. Temas pri listoj de nomoj de servutuloj ( jam mortintaj, sed ankoraŭ ne registritaj depost la lasta censo, do tute kontraŭleĝa afero ), kiujn li proponas aĉeti. La leganto sekvas lin dum la vizitoj al multaj homoj, al kiuj li faras sian proponon, kaj strange deziras, ke li sukcesu...

La unua, kiun li renkontas estas Manilov, ĉe kiu li nur parte sukcesas. Poste li vizitas maljunan malspritan virinon Koroboĉka, ĉe kiu li tranoktas kaj sukcesas akiri animojn. Poste gravas la vizito ĉe Nozdrjov, kun la stranga damludado dum kiu ili interbatalas, kaj fine Ĉiĉikov devas forkuri pro alveno de la distrikta policestro, veninta por aresti Nozdrjovon.

En la 5a ĉapitro temas pri la renkonto kun bela junulino, kiu revigas Ĉiĉikovon, kaj pri la vizito al unu el la plej strangaj personoj de la verko : Sobakeviĉ, kies “ parolanta nomo ” elvokas hundon ( ruse : собака ) kaj kiu similas al urso.

Poste Ĉiĉikov renkontas Pluŝkinon la avarulon.

Tre interesa estas la sceno ĉe la oficistoj, kiujn la heroo vizitas por legitimi la aĉetkontraktojn, kaj tiam intervenas denove Nozdrjov, kiu agas kontraŭ Ĉiĉikov por malkaŝi lian neleĝan agadon.

Oni scias, ke Gogol intencis verki tri partojn de sia “ poemo ”, kaj ke en la aliaj partoj li volis montri pli honestajn homojn, sed li mem forbruligis tion, kio devis sekvi la unuan parton. Sed tamen oni retrovis kelkajn paĝojn malnetajn, kiuj ne estis publikigitaj.

La kunlaboro inter la fama verkisto de la rusa literaturo kaj la meritplena tradukanto al Esperanto de tiu fama verko donas al la esperantistaro unu el la plej legindaj libroj de nia literaturo.

Mi tamen rimarkis kelkajn ( malgravajn ) erarojn. Ekzemple ( pĝ. 79 ) anstataŭ “... personoj, je garnado de kiuj naturo ne tro cerbumis ”, devus esti : “ personoj, je kies garnado naturo ne tro cerbumis ”.

Kelkloke estas rusismoj, kiel la uzo ( pĝ. 80 ) de “ rekomendi ” anstataŭ “ prezenti ”. Alia influo de la rusa lingvo, kiu aperas kelkloke, estas la uzo de la refleksiva pronomo “ si ”, kiam temas pri alia persono, ol la tria. Ekzemple ( pĝ. 87 ) “ mi ne povas klarigi al si ” anstataŭ “ mi ne povas klarigi al mi ”.

Sed tio tute ne ĝenas la legadon! Kaj la prezento de tiu bone kartonita kaj preskaŭ perfekte presita libro, kaj ankaŭ la multaj klarigaj notoj sur sep paĝoj ĉe la fino devus doni al ĝi tre merititan sukceson. Nepre aĉetu tiun mirindan libron, dank al kiu vi pasigos, kiel mi mem, multajn horojn de tre interesa legado kaj tiel ekkonos unu el la plej perfektaj verkoj de la tutmonda literaturo.

Daniel Luez

Montrofenestro al la Esperanto - kulturo

La impona nombro de 4387 titoloj troviĝas en la ĵus aperinta 189 - paĝa katalogo de la Libroservo de UEA. Pli ol 4100 el ili estas libroj, dum la resto konsistas el diskoj, kasedoj, vidbendoj, insignoj k. a.

La nova katalogo, titolita simple Esperanto - katalogo kaj eldonita en 7500 ekzempleroj, havas 40 % pli da titoloj ol la antaŭa, aperinta en 1994, kiu havis 3150 erojn. Ĝi ne estas nura prezlisto, sed la varoj estas koncize priskribitaj, krom se la titolo mem estas sufiĉe priskriba. La katalogo estas dividita en 32 fakojn. Ĝian uzon plifaciligas ankaŭ indekso de la aŭtoroj, entute 375, kiuj estas reprezentataj per pluraj titoloj. Al la informa valoro kontribuas ankaŭ multaj reklamoj de Esperanto - eldonejoj.

Plenkolora kovrila foto pri la libroserva butiko en la Centra Oficejo ( vidu ĝin sur la kovrilpaĝo de ĉi tiu Ondo ) faras el la katalogo tre allogan eldonaĵon, kiu certe ne povos manki en iu ajn ekspozicio pri Esperanto. Apud la Jarlibro de UEA kaj la adresaro de Pasporta Servo de TEJO ĝi montras la vivantecon de Esperanto kaj ĝia movado.

La katalogo estas sendita senpage al la dumvivaj membroj kaj delegitoj de UEA, al la klientoj de la Libroservo kaj al la Membroj - Abonantoj en pagipovaj landoj. Poste ĝin ricevos ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ĉi - jare aliĝos al UEA en la kategorio Membro - Abonanto, kaj la novaj klientoj.

Eblas ankaŭ aĉeti la katalogon. Ĝia prezo estas 4, 50 eŭroj ( plus afranko kaj, por EU - civitanoj, imposto de 6 % ). Se oni samtempe aĉetas minimume tri ekzemplerojn, la prezo estas 3, 00 eŭroj. Tiuj kiuj pagas la plenan prezon de 4, 50 eŭroj, rericevos ĝin ( escepte de sendokostoj ) lige kun sia unua mendo ĉe la Libroservo de UEA. Tiu favoraĵo validos tri monatojn ekde la aĉeto de la katalogo.

GK UEA

Mia ŝlosiltruo

( HeKo ) Mia ŝlosiltruo de Josef Schiffer, estas germanlingva broŝuro enhavanta kompletan malgrandan E - kurson kaj ampleksan informmaterialon pri Esperanto.

Pro ĝia eksterordinare alta eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj la vendoprezo de la broŝuro estas treege malalta. Unu ekzemplero kostas nur 1, 50 DM aŭ 0, 75 eŭrojn, ekde 3 ekzempleroj oni ricevas 10 % an rabaton. Tial oni povas grandkvante aĉeti Mia n Ŝlosiltruo n kiel bonegan varbilon kaj disdoni ĝin al germanlingvanoj. 52 paĝoj, formato DIN A 5.

Pliaj informoj kaj mendoj ĉe la aŭtoro :

Adreso : Wilstorfstr. 58, 78050 Villingen - Schwenningen

Rete :

Josef. Schiffer@esperanto. de
.

Josef Schiffer

Gazetoj

Literatura Foiro . 2001 : 190

La aprila Literatura Foiro havas belegan kovrilon : la fama fresko de Ambrogio Lorenzetti, en la Publika Palaco de Sieno ( Italio ) : “ La rezultoj de la bona regado enurbe ” ( 1338 ).

Okaze de ĝia centa datreveno, LF reaperigas la leteron de Zamenhof al Abraham Kofman el la jaro 1901, kie Zamenhof unuan fojon tuŝas la temon pri la lingvo hereda por la esperantistoj. Giorgio Silfer komentarias. La Zamenhofan temon pliriĉigas recenzo pri la libro La familio Zamenhof de Zofia Banet - Fornalowa.

Per la kvara parto finiĝas la artikolo de Daniele Vitali “ Eŭropo post 1989 : ĉu pli aŭ malpli da literaturaj lingvoj? ”. En la etno - rubriko aperas prezento de Raita Pyhälä pri la sameoj kaj ilia literaturo kaj kulturo.

Literaturo okupas, kiel kutime, pli ol duonon de la numero : originala poemo de Leen C. Deij, traduko de Carmel Mallia el la poezia heredaĵo de Pawlu Aquilina, la unua ĉapitro de la romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra kaj ĝia prezento per literatur - kritika artikolo de Marie - France Borot ( en traduko de Marie - France Conde - Rey ), recenzoj de Jordan Todorov kaj Valentin Melnikov, reagoj pri faktoj el la aktuala literatura vivo en Esperantio.

Daniele Vitali recenzas la libron de Marco Picasso pri la falsaj amikoj por italoj, José Antonio Morales prezentas la kompaktan diskon Sojle de la klara temp ’ . Radosław Nowakowski meditas pri la tembro ( ne nur ) en muziko, Nikola Uzunov prezentas la libron La vivovojo de Jesuo Kristo .

Eventoj ree krizas

En papera formo aperis ĉi - jare nur du numeroj de Eventoj . En marto kaj en aprilo ne aperis la gazeto. Hungaraj abonantoj informas pri tiu ĉi fakto. Al la plendoj Szilvási ne reagas.

Ankaŭ la retpoŝta versio de Eventoj spertis perturbojn. Inter 16 jan kaj 2 maj 2001 aperis entute 5 anstataŭ 8 retnumeroj. “ Pro la antaŭaj teknikaj problemoj en ret - info ne estis dissenditaj la retpoŝtaj versioj de la gazeto ”, —diras komuniko de la eldonisto.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Bulgara Esperantisto. 2001 / 2

Debrecena Bulteno. 2001 / 123

Esperanto. 2001 / 3

Esperanto aktuell. 2001 / 1

Esperantolehti. 2001 / 2

Esperanto USA. 2001 / 2

Fonto. 2001 / 243, 244

Juna Amiko. 2001 / 1

Kataluna Esperantisto. 2001 / 314

Komencanto. 2001 / 3, 4

Kontakto. 2001 / 2

La Blanka Rozo. 2000 / 219

La Movado. 2001 / 4

La Ondo de Esperanto. 2001 / 5

La Revuo Orienta. 2001 / 4

l ’ esperanto. 2001 / 3

Literatura Foiro. 2001 / 190

Litova Stelo. 2001 / 2

Monato. 2001 / 4

Norvega Esperantisto. 2001 / 2

REGo. 2001 / 2

Sennaciulo. 2001 / 4

Mozaiko

Ni ricevis 23 solvojn de la marta krucvortenigmo. Ĉiuj, krom du, estis tute ĝustaj. La ĝustajn respondojn sendis : Vladimir Vyĉegĵanin, Jurij Kivajev, Oleg Sevruk, Vadim Oparin, Svetlana Konjaŝova, Sergej Paĥomov, Viktor Alikin, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij, Boris Nebesnyj ( ĉiuj el Ruslando ), Malcolm Jones, Alwyn Kind, Vilĉjo Walker, D. B. Kershaw, Polly Brown ( ĉiuj el Britio ), Pascal Vilain, Jacqueline Huberdeau ( ambaŭ el Francio ), Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio ), Mario Machlik ( Norvegio ), Hanna Skalska ( Pollando ), Tatjana Auderskaja & ; Kostja Konovalov ( Ukrainio ).

Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Jack Warren el Britio. Ni gratulas!

La ĝustan solvon prezentas la suba bildo :

Linia krucvortenigmo

1. Eksplodema substanco ; 2. Solida substanco dispecigita en subtilajn erojn ; 3. Kuiri manĝaĵon, elmetante ĝin al varmego ; 4. Stango, per kiu oni manipulas aŭton ( R ) ; 5. Havi inter si ian ajn ligitecon aŭ interefikon ( R ) ; 6. Certigi fakton, kiel vidinto, aŭdinto aŭ eksciinto ; 7. Alte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron ; 8. Translokiĝi en alian restadejon ( R ) ; 9. Plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj ( R ) ; 10. Havanta akran guston, kiel tiu de vinagro aŭ citrono ; 11. Preciza tempo de ia okazaĵo ; 12. Vegetaĵo ( R ) ; 13. Atinginta sian plenan kreskadon ( R ) ; 14. Besto ; 15. Sezono ( R ) ; 16. Sfero de vendo, kampo de komerca agado pri aparta branĉo ; 17. Besto.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondojn sendu tiel, ke ili atingu la redakcion poŝte aŭ rete antaŭ 10 aŭg 2001. Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Mozaiko invitas al kunlaboro ĉiujn, kiuj verkas diversspecajn enigmojn, vortludojn, humuraĵetojn. Ni bezonas ankaŭ karikaturistojn. Anoncu vin ĉe la redakcio.

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C, Ĉ ( LOdE - 75 )

D ( LOdE - 76 )

E ( LOdE - 77 )

E ( LOdE - 78 ) F, H ( LOdE - 79 )

I

Idioto : homo, kiu opinias malsame ol mi.

Ili bezonis komunan lingvon por kompreni, ke ili havas nenion komunan krom la lingvo.

Ili pace kunvivis, kiel du kreitaĵoj de unu Dio : la kato kaj hundo.

Imposto : laŭleĝa ŝtelo.

Insulo : truo en la maro.

Intelekto de la homo estas senlima, li ĉiam povas trovi kulpantojn de la propraj eraroj.

Inter ĉiuj libroj en la mondo plej ofte staras sur la bretoj la Biblio, tamen plej ofte uzata estas la ĉeklibreto.

Internaciaj gastoj en hoteloj plej ofte nur kapklinas kaj ridetas. Trudi al ili komunan lingvon signifus kvereligi ilin.

Iu radioprogramo diskonigis nur bonajn informojn. Iufoje mi aŭdis nur “ Bonan tagon ”.

Iuj bezonas komunan lingvon por prisilenti aferon.

J

Ju pli da interhomaj kontaktoj, des pli da miskomprenoj.

Ju pli granda vizitkarto, des pli malgrava posedanto.

Ju pli ofte vi pravas, des pli multajn malamikojn vi havas.

Ju pli rapida iro, des pli necesas bremsoj.

Ju pli vi rapidas, des pli multaj homoj volas paroli kun vi.

Justa milito estas kiam aviadile oni ĵetas la bombojn sur la popolon kaj buŝe kritikas la diktatoron.

Justeco estas blinda —tial oni ofte prezentas la aferojn al ĝi permane.

Anoncetoj

Ĉiu vorto en la rubriko “ Anoncetoj ” kostas unu rublon por la ruslandanoj. Por la alilandanoj kvin vortoj kostas unu respondkuponon. La pagon sendu al галина романовна горецкая je la redakcia adreso.

La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto , Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

Adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

Emerito el Britio serĉas samidean ( in ) on kun kiu li povus korespondi pri ĉiutagaj aferoj.

Geoffrey Ball Adreso : 107 Ingrave Road, Brentwood, Essex, CM15 8BA, Great Britain

Kiu povas sendi al mi la rusan tekston de la kanzono Koro , kies komenco estas jena :

Vi volas scii, kial ĝojas mi

pro kio brilas la okuloj

kial kanzono sonas,

al mi multan ĝojon donas?

Mi tre ŝatus kanti ĝin en la rusa originalo.

Władysław Burszta Adreso : Sosnowa 9, PL 41 - 808, Zabrze, Pollando.

En la ĉeĥa urbo Poděbrady loĝis kaj kreis fama ĉeĥa gliptikisto Ladislav Havlas ( 1907 - 1988 ). Per metodo de gliptiko ( arto gravuri sur gemoj kaj kristaloj ) li kreis portretojn de eminentaj personoj. En 1983 li faris por eksterlanda kliento ankaŭ intaglion ( = gliptikaĵon ) de L. L. Zamenhof, pri kio konserviĝis nur foto. La Apud - Elba Muzeo en Poděbrady klopodas kompletigi informojn pri la verkaro de Ladislav Havlas kaj bezonas scii, por kiu la portreto de Zamenhof estis farita, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas kaj kie ĝi troviĝas. Tial la muzeo turnas sin al la esperantistaro kun peto pri iu ajn informo koncernanta la verkon.

Marie Klára Prchalová, Polabské muzeum Adreso : CZ - 290 55 Poděbrady, Ĉeĥio.

Samarkandaj esperantistoj preparas la internacian letervesperon en aŭgusto 2001, okaze de la 10 - jariĝo de la proklamo de la sendependeco de Respubliko Uzbekistano. Ĉiuspecaj tiutemaj materialoj ( salutleteroj, reeĥoj, vojaĝimpresoj, nacilingvaj gazetartikoloj, libroj, turismaj broŝuroj, kantoj, poemoj, dokumentoj, fotoj, desegnaĵoj ktp ) pri Uzbekistano, fakte ĉio ajn pri la temo ( eĉ fotoj de vialandaj vendejoj kaj restoracioj kun la nomoj “ Samarkando ”, “ Buĥara ” ks ) estas tre bonvenaj kaj atendataj. Ĉiuj senditaĵoj estos eksponataj en la speciala muzea ekspozicio. La plej interesajn materialojn ni publikigos ankaŭ en nialanda nacilingva gazetaro. Krome, la plej aktivaj kontribuintoj ricevos specialajn uzbekiajn memoraĵojn, la noveldonitan esperantlingvan broŝuron Samarkando por Turistoj kaj la unuan uzbeklingvan E - lernolibron.

Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro Adreso : P. O. Box 76, UZ - 703000 Samarkando, Uzbekistano

Kalendaro

1–10 jun. Mielno ( Pollando ). 23a Ĉebalta Esperantista Printempo. Adreso : PEA, Filio en Koszalin, skr. poczt. 30, PL 75 - 016 Koszalin - 1, Pollando.

7–10 jun. Beogrado ( Jugoslavio ). Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo ( DESKF - 5 ). Adreso : Terazije 42, YU - 11000 Beograd, Jugoslavio. Rete :

radp@ptt. yu
.

21–23 jun. Moskvo ( Ruslando ). Internacia Simpozio pri problemoj de transcendentala sintezo de klerigado. Rete :

ejusto@dol. ru
.

7–15 jul. Kaunas ( Litovio ). 37aj Baltiaj Esperanto - Tagoj ( BET - 37 ). Adreso : p. k. 167, LT - 3000 Kaunas, Litovio. Rete :

ritavalc@takas. lt
.

11–17 jul. E - centro Kvinpetalo ( Francio ). “ Leviĝas la Kurteno ” : Staĝo pri aktorarto kaj aktorado. Adreso : Rue du Lavoir, FR - 86410, Bouresse, Francio. Rete :

kvinpetalo@club - internet. fr
.

14–19 jul. Valencia ( Hispanio ). 11a Eŭropa Esperanto - Forumo Adreso : Avenida Burjasot, 29, A - 31. 46009 Valencia, Hispanio. Rete :

a. casquero@eresmas. net
.

14–20 jul. Nagykanizsa ( Hungario ). 74a Kongreso de SAT. Adreso : Tibor Szabady, pf 66, HU - 8800 Nagykanizsa, Hungario. Rete :

esptibor@pro. hu
.

14–20 jul. Strážnice ( Ĉeĥio ). 14a Internacia E - Konferenco. Temo : Karolo Piĉ - Onesork kaj liaj mondoj. Adreso : p. k. 36, CZ - 696 62 Strážnice, Ĉeĥio. Rete :

Vladahasala@iol. cz
.

17–24 jul. Slovakio, Hungario, Italio, Aŭstrio. 11a Internacia E - Kongreso. Renkontiĝo de Folkloro. Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

21–28 jul. Zagrebo ( Kroatio ). 34a Internacia Infana Kongreseto. Adreso : Bethlen G. u. 2, HU - 2030 Erd, Hungario Rete :

stefan. macgill@galamb. net
.

21–28 jul. Zagrebo ( Kroatio ). 86a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso : Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete :

uea@inter. nl. net
.

28 jul–4 aŭg. Lovran ( Kroatio ). 35a ILEI - Konferenco. Adreso : Orbis Pictus, Via Leghissa 6, IT - 34131 Trieste, Italio. Rete :

orbispictus@iol. it
.

29 jul–5 aŭg. Strasburgo ( Francio ). 57a Internacia Junulara Kongreso. Adreso : JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR - 75014 Paris, Francio. Rete :

jefo@esperanto. org

31 jul–20 aŭg. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). 4a Plurnivela Internacia Kursaro ( somera sesio ). Adreso : KCE, CP 311, Postiers 27, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando. Rete :

kce. esperanto@bluewin. ch
.

1–10 aŭg. Tjumeno ( Ruslando ). OrSEJT - 33. Adreso : Gennadij Basov, RU - 634055, Tomsk - 55, ab. ja 2289, Ruslando. Rete :

esperanta@mail. ru
.

13–23 aŭg. Uljanovsk ( Ruslando ). OkSEJT - 41. Adreso : RU - 432063 Uljanovsk - 63, ab. ja. 4716, Ruslando Rete :

yuka@chat. ru
.

25–26 aŭg. Kyongsan ( Koreio ). 33a Korea Kongreso de Esperanto Adreso : Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588 - 43 Bongduk 1 - dong, Taegu, 705 - 021, Koreio. Rete :

Taeguesperanto@hanmail. net
.

21–30 sep. Bydgoszcz, Poznań ( Pollando ). 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo. Adreso : M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando. Rete :

andreo@rubikon. net. pl
.

Internacia Fotokonkurso

En nia tria Internacia Fotokonkurso patroprenis 18 aŭtoroj per 62 fotaĵoj. Ni daŭrigas aperigi la plej interesajn konkursaĵojn.

Ĉi - foje ni proponas tri fotoverkojn :

Robert Kamiński ( Pollando ) Jaffo.

Raita Pyhälä ( Finnlando ) La suno en la lafo de Aŭtunaj folioj .

Luz Vázquez Souto ( Hispanio ) La lasta provkanto.

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №7

Redakcie

Ĉi - jare jam du numeroj de nia revuo havis apartan signifon. La januara Ondo iĝis la unua numero en la Tria Jarmilo kaj samtempe ĝi estis nia 75a, jubilea, kajero. Kaj en majo ni rememoris, ke ĝuste antaŭ dek jaroj La Ondo de Esperanto fenikse renaskiĝis.

Ankaŭ ĉi tiu kajero estas iusence historia —ĝi markas la finon de la Jekaterinburga eldon - periodo.

Kvankam neniu el ni du estas denaska loĝanto de Jekaterinburg, ni sentas nin preskaŭ tiaj, ja en neniu alia urbo ni loĝis tiel longe ( Halina pasigis ĉi tie dudek kvar jarojn, kaj Aleksander —preskaŭ dek sep ). Ni venis al ĉi tiu urbo ( tiam ankoraŭ Sverdlovsk ) junaj kaj esperplenaj. Ĉi tie ni baraktis por transvivi la malfacilegaĵojn de la komunisma kaj postkomunisma tempo. Ĉi tie ni laboris kaj ripozis. Ĉi tie ni spertis haladzon de “ komunloĝejoj ” kaj mankon de nutraĵoj, sed ankaŭ la ĝojegon ekloĝi en propra loĝejo sen ebriaj najbaroj. Ĉi tie ni kunligis niajn vivojn, kaj nia filo estas denaska jekaterinburgano.

Sed eĉ en la plej malhelaj tagoj varmigis niajn animojn la konscio pri tio, ke ni ne estas solaj. Forveturonte ni esprimas nian plej koran dankon al la jekaterinburgaj samideanoj, kiuj helpis kaj apogis nin, kaj sen kiuj nia agado certe ne estus tiel konata kaj estimata.

“ Dankon, niaj karaj! ” —ni diras al Alla Dzjuba, Olga Gavrilova, Vjaĉeslav Gusev, Rita Ĥusanova, Aleksandr Karvacki, Viktor Kloĉkov, Viktor Kudrjavcev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Natalia Lifŝic, Jevgenij Lipin, Jelena Morozova, Ilsia Novikova, fratoj Parfentjev, Vladimir Polikarpov, Valentin Puŝkarjov, Ivan Stroitelev, Natalia Talankina... Dankon al ĉiuj, kiuj dediĉis parton de sia valora tempo laborante kun ni por Esperanto.

Tamen ni decidis forlasi Uralon kaj pro la maloportuna geografia situo de Jekaterinburg ( necesas tritaga trajna vojaĝo por veni al Pollando, aŭ multekosta avia vojaĝo ) kaj pro la ĉiam pli malbona efiko de la urala klimato al la sano kaj laborkapablo.

Post longa pripensado ni elektis iri al Kaliningrad ( Königsberg ). El ĉi tiu urbo ni povos pli facile veni eksterlanden ( necesas nur kelkaj horoj, ne tagoj, por veni al Pollando, Germanio kaj la tri Baltaj landoj ), kaj ni povos okazigi en la urbo de Kantio internaciajn esperantistajn aranĝojn.

Ni daŭrigos la informan, eldonan, gazetan, instruan, kulturan kaj movadan agadon en unu el la ŝlosilaj regionoj de Eŭropo ( Orienta Prusujo ), kiu ofte estas en la fokuso de la Ruslanda kaj Eŭropa gazetaro.

La urala Ondo baldaŭ venos sur la baltan bordon, sed la transira periodo neeviteble perturbos la eldonritmon de ĉi tiu gazeto —ni petas viajn komprenemon kaj indulgon.

Sur la kovrilo estas bilda gratulo de Maŝa Baĵenova okaze de plia jubileo, al kiu estus dediĉita ĉi tiu kolumno, se ni ne estus nun forveturantaj. Ja komence de junio aperis Trans la spegulo , kiu fariĝis la 75a libro, kiun ni eldonis.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

Diversaj historioj, diversaj futuroj —kaj la volo elekti

Ĉefparolado de Mark Fettes en la 5a Tut - Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo, la 18an de aprilo 2001

“ Unu kontinento, diversaj historioj ” —nia kadra temo jam starigas kontraston inter kuniĝo kaj diseco, inter komunecoj kaj malsamecoj. Tre konvena dialektiko por Esperanto - kongreso, certe. Sed interesas min, ke tie la diverseco aperas unuavice kiel historiaĵo : oni ne parolas pri malsamaj nunoj, nek pri diversaj futuroj. Mi volas do streĉi tiun dialektikon en nova direkto, ekirante el la historio, pasante tra la nuno, kaj rigardante antaŭen al du eblaj vojoj en la monda evoluo.

La hazardo donis al mi du pretajn etikedojn por tiuj vojoj. Dum mi flugis ĉi tien, suden el okcidenta Kanado, aviadiloj diverslandaj direktiĝis norden al orienta Kanado, portante la ŝtatajn reprezentantojn al konferenco pri la Amerika Pakto pri Libera Komerco. Meze de Kebekurbo la polico starigis trimetran barilon por disigi la protestantojn de la APLIKistoj, se tiel nomi ilin ; kaj la grandaj kanadaj ĵurnaloj bagateligas ĉiujn kritikojn, asertante ke la libera komerco servas ĉies interesojn. Do mi parolos pri la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo —nia vojo. Ili parolas pri libera komerco ; ni pri libera komunikado. Tamen la diferencoj estas pli profundaj, ol oni povus supozi el tiu simplisma formulo.

Sed unue mi notu unu gravan komunaĵon. Ambaŭloke, oni parolas pri forigo de muroj konstruitaj de ŝtatoj en la 19a kaj 20a jarcentoj, kiam la modernismo trairis sian florperiodon. Celante regi la enlandan merkaton, ŝtatoj enkondukis varlimigojn, impostojn, krompagigojn, kiuj limigis la interŝtatan komercadon kaj kreis kompleksan sistemon de reciproka dependeco inter la mondoj politika kaj komerca. Celante regi la enlandan kulturon, ŝtatoj kreis unulingvajn lernejajn sistemojn kaj diversmaniere malhelpis aŭ eĉ sufokis la publikan uzadon de aliaj lingvoj, kreante kompleksan interrilaton inter normlingvoj, etneco kaj socia klaso. Do, ambaŭkaze, la starigo de muroj inter la nacioj, ĉu komercaj, ĉu komunikaj, estis integre ligita al la firmigo de sociaj hierarkioj ene de la nacioj. Al tiu grava konstato ni revenos poste.

Tamen, okazis io preskaŭ paradoksa. Pro la fakto, ke en tiom da landoj oni aplikis la konceptojn de la modernismo, ellaborante similajn politikojn, similajn praktikojn, iom post iom estiĝis vere tutmondaj sistemoj de komerco kaj de komunikado. Neniu planis tiun evoluon, do ĝi kompreneble favoris la potenchavantojn, kiuj disponis pri kapitalo mona, homa, kaj simbola por defendi kaj firmigi sian pozicion. Kun la kreskego de internaciaj kontaktoj en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, la monda komerca sistemo komencis alpreni klarajn kulturajn trajtojn : ĝiaj retoj de kunlaboro kaj konkurenco iĝis pli kaj pli sendependaj de la ŝtatoj, ĝiaj valoroj kaj idealoj iĝis pli kaj pli aŭtonomaj, troveblaj ĉiulande kie oni studas “ biznison ”, kiel niaj rusaj amikoj ŝatas diri. Ekestis nova perspektivo, en kiu la muroj inter nacioj ekaspektis kiel nedezirinda obstaklo al la disvolviĝo de la kulturo de l komerco.

Mi parolos unue pri la pozitivaj trajtoj de tiu kulturo, ĉar ekzistas almenaŭ du, malgraŭ la fakto ke verŝajne ni ĉiuj emas kritike rilati al ĝi kiel tuto. Unue, temas pri inkluziva kulturo, kies kresko certe helpis kunpeli la evoluon al pli sendiskriminaciaj socioj. Due, ĝi estas dinamika kulturo, kiu eble nekonsekvence sed tamen relative ofte premias kreemon kaj iniciatemon. Ni ne subtaksu tiujn valorojn, kiuj multe kontribuas al ĝia alloga forto kaj disvastiĝemo.

Tamen ni rimarku ankaŭ, ke tiuj valoroj havas sian ombran flankon. Kun la inkluzivemo ofte iras neglektado aŭ bagateligo de diferencoj, dum la kulton de la novo ofte akompanas forgeso de la malnovo. Krome, la rutina transformado de ĉiuj valoroj en la ciferojn de spezokonto kaj bilanco emas forgesigi, ke malantaŭ ili kuŝas pli komplika kaj alte taksenda realo. Laŭ ĉiuj indikoj, precipe virojn delogas tiaj abstraktaĵoj, kaj efektive la kulturo de l komerco restas ege virocentra, malgraŭ ĉiuj sociaj ŝanĝoj de la lastaj jardekoj.

Kaj kian liberon ofertas al ni la komerculoj, kies anoj nun entuziasme kunvenas en Kebekurbo? Eble la liberon de la kliento, kies elektopovo limiĝas nur je la enhavo de la katalogo kaj la dikeco de la monujo. Aŭ la liberon de la turisto, kiu ĉiam gardas la privilegion forfuĝi de la nedezirata realo, sen lokaj ligoj, sen respondeco. Aŭ la liberon de la televidspektanto, kun cento da kanaloj kaj la teleregilo ĉemane. Sed precipe, kompreneble, la liberon amasigi tiajn gajnojn, ke neniu socia aŭ ekologia limo restas netransirebla. Danĝera kaj deloga vizio, kiu elbriladas al ni de ĉiuj televidekranoj.

Antaŭ deko da jaroj, usonano Francis Fukayama publikigis eseon pri “ La fino de la historio ”. En ĝi li argumentis, ke la venko de la kulturo de l komerco ( li nomis ĝin alie, sed ne gravas ) signalas la kulminon de la socia evoluo : venkinte, tiu kulturo scios vivteni sin eterne. Por li, do, la historia diverseco, al kiu aludas nia kongresa temo, estas io superenda, postlasenda. Diversaj historioj, sed unu futuro. Tia ideologio havas pelan forton : ĝiaj aktivuloj sentas sin kvazaŭ rajdante sur la ondoj de la monda evoluo. En Kebekurbo certe rolas similaj konvinkoj.

Ankaŭ al nia kulturo —la kulturo de Esperanto —ne mankas tiaj vizioj. Analogante al diversaj teknikaj rimedoj —la metrosistemo, la telefono —kaj al la kresko de la komerco mem, niaj propagandistoj ofte asertis la venkon de Esperanto esti natura, neevitebla, konforma al la leĝoj de racio. Ankaŭ al ili ŝajnis, ke per Esperanto finiĝos ia socia evoluo, trans kio troviĝas la Eterno. Kaj ni agnosku ankaŭ ĉi - kaze la inspiran forton, kiun tio alportis al niaj aktivuloj.

Tamen ni ne fermu la okulojn antaŭ la fundamenta nesufiĉo de tiu analizo. Rigardante nun pli realisme al la monda lingva sistemo, ni venos al aliaj konkludoj.

( Daŭrigota )

Strategia Forumo en Zagrebo

Estrarano de UEA, d - ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia kvara kunsido. Ĝi okazos kadre de la 86a Universala Kongreso en Zagrebo 26 jul de 14h15 ĝis 18h15 en salono Sekelj.

Partopreno en la Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, kaj ĝi ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj nek partoprenon en la kunsidoj de la antaŭaj jaroj. Ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton : praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas la E - komunumon.

La Strategia Forumo, lanĉita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998 kaj poste en la UK - oj en Berlino ( 1999 ) kaj Tel - Avivo ( 2000 ). La ĉi - jara Forumo okazos en la sama semajno, kiam la Komitato de UEA decidos pri nova laborplano de UEA. D - ro Chrdle skribas, ke UEA volonte konsideros en ĝia fina versio ideojn kaj proponojn de aliaj asocioj kaj instancoj de la Esperanto - komunumo. Tial li proponas diskuti pri ĝi, apud aliaj temoj eventuale starigotaj de la forumanoj. Li precipe emfazas la gravecon de praktika utiligo de Esperanto : “ Ni devus eniri novan fazon, en kiu la praktika utiligo de Esperanto por ĉiuj bezonoj de la normala vivo marku la efektivajn vivon kaj utilon de nia lingvo. ”

Ankaŭ tiuj, kiuj eble ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estos helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ 15 jul al d - ro Petro Chrdle : poŝte ( Anglická 878, CZ - 252 29 Dobřichovice–, Ĉeĥio ), fakse ( + 420 2 991 2126 ) aŭ rete (

chrdle@kava - pech. cz
). Antaŭa sinanonco tamen ne estas deviga.

GK UEA

Novaj gvidorganoj de UEA ekkonturiĝas

En la Zagreba UK novaj Komitato kaj Estraro transprenos la gvidadon de UEA por la 3 - jara periodo 2001–2004. Miloj da esperantistoj estas envolvitaj, ĉu rekte ĉu nerekte, en la elektadon de la Komitato. En Zagrebo la Komitato siavice elektos la Estraron, kiu laŭ la parlamentisma principo devas ĝui la fidon de la supera organo de UEA.

La elektado de novaj komitatanoj startis jam en novembro pasintjare per alvoko pri kandidatiĝoj por sep lokoj de komitatanoj B, kiuj reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio. En februaro la landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA ricevis alvokon elekti siajn reprezentantojn, la komitatanojn A. Landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj elektas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la Komitato sed kiuj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan komitatanon A.

La Komitato inkluzivas ankaŭ komitatanojn C. Ili estas elektotaj de la komitatanoj A kaj B ĝis maksimume unu kvarono de sia propra nombro. Kiel komitatanojn C oni povas elekti spertulojn, kiuj per siaj scioj kaj kapabloj povos aparte kontribui al la Asocio, i. a. kiel membroj de la Estraro.

La novan Estraron elektos la Komitato en Zagrebo. La praktikan iradon de la elektado de la Estraro, same kiel tiun de komitatanoj C, kunordigas la Elekta Komisiono. Ĝi konsistas el komitatanoj Roland Lindblom, Claude Nourmont kaj Syôzi Keiko. La Komisiono jam prezentis la unuan proponon pri ebla konsisto de la Estraro. En ĝi estus ok membroj, dum la demisianta Estraro havis sep anojn.

Por la prezidanteco oni proponas la nunan vicprezidanton, d - ron Renato Corsetti ( Italio ). Oni proponas du vicprezidantojn : prof. LEE Chong - Yeong ( Korea Resp. ) kaj prof. Humphrey Tonkin ( Usono ). S - ro Ivo Osibov ( Kroatio ) transprenus la ĝeneralan sekretariecon de s - ino Michela Lipari ( Italio ), kiu en la nova Estraro respondecus pri landa agado. Ceteraj membroj estus s - ino Ans Bakker ( Nederlando ) pri financoj, s - ro Gbeglo Koffi ( Togolando ) pri Afrika agado kaj edukado, kaj s - ro Andrej Grigorjevskij ( Ruslando ) pri informado.

Por komitataneco C estas ĝis nun kandidatigitaj Hans Bakker ( Nederlando ), Josep Franquesa Solé ( Katalunio / Hispanio ), Ulrich Lins ( Germanio ), Takeuti Yosikazu ( Japanio ) kaj Flory Witdoeckt ( Belgio ), kaj la estraraj kandidatoj Corsetti, Tonkin, Osibov, Gbeglo, Grigorjveskij kaj Lipari. Inter la aliaj proponataj estraranoj Ans Bakker estas komitatano A kaj Lee kandidatas por komitataneco B.

Tri semajnojn post la dissendo de la balotiloj pri komitatanoj B, la Centra Oficejo jam rericevis 715 kovertojn kun ili. La limdato por la balotado estas 7 jul. Kvankam la aliaj elektoj estas nerektaj, ankaŭ ilin la interesitoj povas influi ĝis la UK per diskutoj en landaj kongresoj k. a. renkontiĝoj, en retlistoj kaj pere de komitatanoj A kaj B kaj observantoj.

GK UEA

Interkulturo : riĉa praktika ekzemplo

En la internacia simpozio “ Teknologio kaj informadiko en edukado —defio de la 21 - a jarcento ”, okazinta en Beograd fine de majo organizite de la tiea Instituto por Pedagogiaj Esploroj, la projekto de ILEI / UEA Interkulturo kaj ties Kvazaŭlernejo Tibor Sekelj estis prezentita kiel riĉa praktika ekzemplo por la simpozia traktado pri didaktikaj kaj teknikaj aspektoj de aplikado de informadika teknologio en edukado, precipe en la kunteksto de la multkultura edukado, plurlingvismo kaj apogo al la kulturo de paco.

La traktaĵon pri tio kunverkis Mauro La Torre, la ĉefaŭtoro kaj gvidanto de la projekto, kaj Radojica Petrović –, la komunikinto de la traktaĵo.

Tute hazarde la sesion, en kiu tio okazis, prezidis konsilanto en la Ministerio pri edukado de Serbio kiu lernis kiel mezlernejano Esperanton el lernolibro de Tibor Sekelj kaj plu simpatias ĝin.

Radojica Petrović

Thorsen - apogoj denove disponeblaj

UEA disdonos por la kvina fojo subvenciojn al Esperanto - bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare 15 bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1800 eŭroj.

Povas peti subvencion bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La petojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k. a. ne - libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2001.

GK UEA

Proletoj ĉiulandaj unuiĝas

( HeKo ) La 13a Internacia Komunista Esperantista Konferenco sukcese gastis ĉe KCE ( La Chaux - de - Fonds, Svislando ) 24–28 maj sub la tagprezidado de Mayra Nunez Hernández ( Kubo ) kaj Vilhelmo Lutermano ( Francio ). Aliĝis pli ol 40 personoj, inter kiuj du trionoj nur solidare : ĉeestis gekamaradoj kaj geamikoj ankaŭ el Belgio, Germanio, Italio, Pollando kaj Svislando.

La laborkunsidoj pritraktis multajn organizajn kaj politikajn temojn. Estis renovigita la estraro por 2001–2003, kun la aldono de honora prezidanto : Nikola Aleksiev ( Bulgario ). Jen la oficoj : Faustino Castaño ( prezidanto ), Ann Johnson ( vicprezidantino ), Mayra Nunez ( sekretariino ), Luis Serrano Pérez ( redaktisto de Internaciisto ), Alcino Alves Ramos ( kasisto ), Dieter Rooke kaj Stefka Andreeva ( konferencoj ), Vilhelmo Lutermano kaj Vincent Charlot ( eksteraj rilatoj ), Stefan Fisahn ( retpaĝoj ), Lin Xiao Zhe ( junularo ), Julio Cesar ( Latin - Ameriko ), Vladimir Bespalov, Maria Prilepskaja, Andris Natinj ( estraranoj ).

En la kultura programo la konferencanoj ĝuis viziton en la Urba Biblioteko, kie ili esploris la riĉegan arkivon de Jules Humbert Droz, ĉaŭdefonano, sekretario de la Kominterna plenumkomitato en 1921–31, kaj CDELI, kun la afabla akcepto de Danielle Béguelin kaj Claude Gacond. Tre interesa estis ankaŭ la prelego de Giorgio Silfer pri la proleta literaturo originale en Esperanto. La tuttaga ekskurso ebligis viziton en la citadelo de Besançon, kie situas tre interesa muzeo pri la rezistado kaj deportado dum la dua mondmilito en Francio, kaj en la unika granda ekspozicio pri idealaj civitoj, en la eksa salminejo de Chaux, kiu inspiris al Led oux, la arkitekto de la franca revolucio, lian utopian projekton.

La 14a IKEK okazos post du jaroj en Bulgario. La Konferenco dankas al la ĉefa organizanto, k - do Dieter Rooke, kaj al KCE, speciale al d - ro Giorgio Silfer, pro la grandega helpo en la realigo de la programo, disponigo de la rimedoj, kaj multaj valoraj sugestoj.

VL

Ĉe hungara junularo

JER estas semajnfina junulara renkontiĝo. Ĝi kutime okazas tuj post IJF. Tiel sufiĉe ofte ni havas eksterlandajn gastojn. Ĉi - jare neniu venis de IJF, sed malgraŭ tio ni havis almenaŭ unu gaston de eksterlando.

Ĉi - jare JER estis organizita 20–22 apr en montara, arbara regiono de Hungario —Pusztamarót, Sólyomfészek.

Vendrede post la alveno de partoprenantoj, ni komencis nian semajnfinan programon kun serĉado de lignoj por bivakfajro. Tio ja ne estis tiel facila laboro, ĉar antaŭe dum tagoj pluvis. Dank al nia eksterlanda gasto ni povis ĝoji ne nur Esperantajn, hungarajn, anglajn sed ankaŭ hispanajn kantojn.

Sabate post matena gimnastiko kaj matenmanĝo la programo estis promenado en ĉirkaŭaĵo. Feliĉe tiam jam sunis, sed la antaŭaj pluvoj ne faciligis la vojon. La promenado faris bonegan apetiton por tagmanĝo, sed siesti ni jam ne havis tempon. Posttagmeze venis la ĉefa programo de JER —jarĉefkunveno de HEJ ( Hungara E - Junularo ) kun agadraporto de HEJ, kun elektado de nova estraro, kaj kun kelkaj decidoj pri la sekvontjara plano.

Vespere venis la gastronomia parto de JER. Kun la gvidado de kelkaj spertaj kuiristoj ĉe fajro estis preparita la fama gulaŝo, kaj en kuirejo iu hispana manĝaĵo, kaj post la vespermanĝo ni tamen daŭris la vesperon ĉe fajro, kantante, babilante.

Ankaŭ dimanĉe ni ne enuis. Post la matenmanĝo eblis perlumadi, aŭskulti prelegon, gramatikumadi —ni plenigis la testojn por meznivela ŝtata Esperanta ekzameno.

Andi Ottrok

Apudmara kongreso

La 12a Kongreso de Valencia E - Federacio kaj Murcio okazis 12–13 maj en la belega mediteranea urbo Alicante ( Hispanio ), en impona kaj bone ekipita kongresejo kaj en agrabla esperantista etoso, kun partopreno de esperantistoj el kvar provincoj : Alicante, Castellón, Murcia kaj Valencia.

José Miguel Bernabeu bele kaj interese prelegis pri “ Kiel funkcias Universo ”. La kongresanoj havis la eblecon viziti la grandan historian fortikaĵon “ Kastelo de Sankta Barbara ”, kiu havas belan vidon al la maro.

Notindas la disdonado de riĉe presita turisma broŝuro en Esperanto pri la Blanka Marbordo, kio estis surprizo por la ĉeestantoj.

Dum la Ĝenerala Asembleo oni aprobis okazigi la kongreson de la jaro 2002 en la vilaĝo “ Vall d ’ Ŭo ” de la provinco Castellón, kies urba registaro elkore invitis tiucele. Famas en tiu turisma vilaĝo la Kavoj de Sankta Jozefo, viziteblaj grandparte per subtera boato, laŭlonge de kelkaj kilometroj.

Adiaŭo okazis, kiel tradicie, ĉetable kun valencia “ paeljo ”.

Augusto Casquero

La 53a Fervojista Kongreso

La 53a kongreso de IFEF ( Internacia Fervojista Esperantista Federacio ) okazis 12–19 maj 2001 en la sudbohemia urbo Tábor. Proksimume

170 partoprenantoj el 18 landoj venis ne nur trarigardi la belegan historian urbon kaj ties ĉirkaŭaĵon, sed ĉefe trakti dum la kongresaj kunvenoj kaj prelegoj. Post 10 jaroj jam la duan fojon venis fervojistoj al Ĉeĥio kaj kun malavara apogo kaj subteno de Ĝenerala Direkcio de Ĉeĥaj Fervojoj ( ĈF ) kaj landa FISAIC ĝuis amuzajn, kulturajn kaj ekskursajn programerojn. En la stacidomo de Tábor la partoprenantoj povis aŭdi “ bonvenon ” en Esperanto, ili ricevis kongresmaterialon, kaj lokaj esperantistoj akompanis ilin al la loĝejoj.

Dimanĉe antaŭtagmeze okazis solena inaŭguro de la kongreso en urba teatro de Oskar Nedbal. Sur la podio sidis krom IFEF - estraranoj ankaŭ urbestro de Tábor sinjoro F. Dědič kaj la unua ĝenerala vicdirektoro de ĈF kaj sekretarioj de landa asocio de FISAIC kaj sindikata asocio de fervojistoj. Post salutvortoj de landaj reprezentantoj sekvis parto, dum kiu estis nomumitaj novaj honoraj membroj de IFEF kaj precipe publika gratulo al honora membro de IFEF Joachim Giessner el Germanio, kiu partoprenis sian jam 50 - an IFEF - kongreson sen interrompo. Posttagmeze okazis la unua faka kunveno kaj poste ekumena diservo en preĝejo de Diaj Batalantoj apartenanta al Ĉeĥoslovaka Husana Eklezio. Vespere ni ĝuis brilan artan koncerton, plejparte kantojn de ĉeĥaj kaj mondfamaj majstroj en Esperanta traduko de Joachim Giessner kaj kantojn de Elena Puchova.

La kongresajn bultenojn preparis V. Podhradská kaj J. Melichárková. La tuttagaj ekskursoj gvidis nin al pitoreskaj lokoj, multaj flegataj de Unesko, kiel ekzemple Telč, český Krumlov, Třeboň kaj aliaj –, sed realiĝis ankaŭ piedekskurso tra la ĉirkaŭaĵo de Tábor kaj nostalgia trajnveturo al proksima banloko Bechyně–.

La kulturajn programojn riĉigis ankaŭ lernantoj de baza arta lernejo, la ensemblo úsvit ( Tagiĝo ), kaj dum la balo ludis por la danco ensemblo Keramička .

Libuše Filipová

La Esperanta Civito naskiĝis

Preskaŭ tagmeze 2 jun 2001 la Forumo promulgis en la magistrata salono de Sabloneto / Sabbioneta ( Italio ) la Konstitucian Ĉarton de la Esperanta Civito, kun tuja ekvalido. Naskiĝis tiel nova jura subjekto, kiun la urbestro notarie registris okaze de la solena akto ( 3 jun ) kiel internacian konsorcion sen profita celo.

La Civito estas unu el la tri celoj de la Pakto starigita en Ĉaŭdefono ( Svislando ) la 10an de aŭgusto 1998, la lasta fine plenumita. Aliĝis al la Pakto kaj estas en la Forumo 15 establoj.

Ĉeestis la tuta arbitracia instanco, nome la Kortumo : Zofia Banet - Fornalowa, Paolo Bonomi, Giorgio Silfer. Predikis èva Farkas Tatár ( KELI ) kaj Gustavo Zanoli ( IKUE ). El ĉiuj kontinentoj multaj sendis salutojn kaj gratulojn, interalie la prezidanto de UEA, Kep Enderby.

Partoprenis per oficiala observanto Akademio de Esperanto, Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj, Sennacieca Asocio Tutmonda ( delegito de SAT Kreŝimir Barkoviĉ prezidis dum la tuta Forumo ). Por tiuj tri, kaj la respektivaj organoj ( Internaciisto, Sennaciulo, Sennacieca Revuo ), la Forumo decidis ke ili estos akceptitaj en la Pakto, se ilia aliĝpeto alvenos antaŭ 31 jul 2001.

Pliaj aliĝpetoj al la Pakto eblas kiam ajn, sed la Forumo ( nome la asembleo de la paktintaj establoj ) devas fizike kunveni por aprobi ilin. La unua ordinara kunveno de la Forumo estas antaŭvidita por decembro 2001 en Svislando. La establoj ne ratifintaj ĝustatempe sian aliĝon al la Pakto perdis ĉiun rajton, kaj devos rekomenci la tutan aliĝproceduron, se ili deziros ree eniri la Pakton. Inter ili estas Esperanto - Radikala Asocio, kiu ( kun la Esperanta PEN ) en 1997 kunvokis la unuan Forumon, por 1998.

Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo - ĉe - Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj ( 6 jun 1996 ). La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj.

La Senato estos elektota aŭtune.

La Parlamento de la Esperanta Civito konsistas el du branĉoj : la Forumo, kie estas egalrajte reprezentitaj la paktintaj establoj, kaj la Senato, kie estas proporcie reprezentitaj la individuaj civitanoj. La Forumo jam ekzistas, la Senato estas elektota.

Laŭ la art. 32 de la Konstitucio, la Forumo tuj fiksis la datojn por la elektoj de la Senato. Ĝis 30 sep 2001 la kandidatlistoj devas esti liveritaj al la adreso : CP 28, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando ; rete :

pakto@freesurf. ch
. En oktobro estos dissendataj la balotiloj al la voĉdonontoj. La 15an de decembro 2001 okazos la balotkontrolo. Antaŭ la fino de decembro la Forumo kunvenos por validigi la elektojn, kaj la saman aŭ sekvan tagon kunvenos unuafoje la Senato.

Rajtos partopreni en la elektoj por la Senato ĉiuj individuoj kiuj situos en la provizora Registro, nome :

a ) la membroj de la establoj ; b ) la konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcioj kaj la perantoj de la gazeto, se individuoj ; c ) la abonantoj, se la koncerna redakcio garantias por ili ; d ) docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliĝintaj al la fako dum la koncerna jaro.

En Sabloneto estis anoncitaj jam du Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj ( KoKuSoj ). La unua, por la Blanka Listo, formiĝis jam en aprilo : ĝi inspiriĝas al kristanaj kaj religiaj valoroj. La dua, por la Verda Listo, formiĝis la 3an de junio : ĝi emfazas en sia programo la realigon de ĉiuj strukturoj de la Civito kaj la zorgon pri la defendo de la rajtoj de la esperantistoj, kontraŭ ĉia negativa diskriminacio kaŭzita rekte aŭ nerekte de la esperantisteco.

HeKo

Aroma Jalto –2001

Denove printempo kaj lazuraj bordoj renkontis la partoprenantojn de Aroma Jalto , kiu okazis 29 apr –8 maj en Jalto ( Krimeo, Ukrainio ) kun ĉ. 60 partoprenantoj el Ukrainio, Ruslando, Pollando, Britio kaj Francio.

La perfekta vetero, belega naturo, mirindaj montoj ĉirkaŭ la urbo kaj neimageble blua maro kreis la etoson de romantiko kaj amikeco. La intensa programo ne donis tempon por ripozo.

La alloga korto taŭgis por matenaj lecionoj en tri grupoj : komencantoj, kune deklamintaj versojn ; progresantoj ; kaj kelkaj homoj, kiuj jam perfekte scias la lingvon sed volas ekscii ion novan pri la lingvo.

Post tagmanĝo ĉiutage okazis ekskursoj : tra la urbo, en montaro, en Livadia Palaco, Nikita Botanika Ĝardeno, Kabo Martjan k. a. La plej grandan impreson faris dutaga marŝo en montoj sur Aj - Petri kaj en Granda Kanjono.

Ĉiutage nin atendis ludoj kaj konkursoj. Tiuj, kiuj volis ekzameniĝi kaj ricevi rajton instrui Esperanton havis tiun eblecon. Preparadon al la ekzamenoj organizis pola instruistino Ewa Bondar.

Konstantin Demjanenko prezentis videofilmon pri la lingvofestivalo, kiu okazis ĉi - aprile en Berdjansk ( vd. LOdE . 2001 : 5 ).

Olga Gribovan

La unua Premio Delfí Dalmau por gazeta artikolo

1. Oni aljuĝos ĉi tiun premion al la plej bona populariga gazeta artikolo kiu pritraktos ajnan aspekton en rilato al la ekologio de la lingvoj, la lingva ( mal ) egaleco, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj aŭ la ebla aŭ fakta kontribuo de internacia lingvo kiel Esperanto sur ĉi tiu kampo.

2. Oni rajtas prezenti konkursaĵojn en la kataluna kaj / aŭ en Esperanto. Ĉiu partoprenanto rajtas prezenti tiom da tekstoj kiom oni deziros. Ili estos neeldonitaj kaj en ili oni mencios fakton aŭ studon diskonigitan dum la kuranta aŭ dum la pasinta jaro.

3. La tekstoj ampleksos minimume tri kaj maksimume kvar foliojn DIN A4, tajpitajn je duobla spaco, kun 24 linioj ĉiupaĝe kaj 65 karaktroj ĉiulinie aŭ je simila amplekso. Oni liveros ilin kvinoble, aldonante surdisketan aŭ informadikan kopion.

4. La monsumo de la premio estos 300 eŭroj. La teksto aperos en diversaj periodaĵoj, ĉu katalunlingve, ĉu esperantlingve.

5. La personaj aŭtoraj donitaĵoj ( nomo, adreso, telefonnumero, loĝloko kaj eventuale ret - adreso ) estos kunsenditaj en aparta fermita koverto, sur kiu legeblos la titolo de la prezentita verko kaj, laŭdezire, pseŭdonimo aŭ devizo.

6. La limdato por la akcepto de originaloj estos la 15a de aŭgusto 2001. Oni sendu ilin poŝte al la adreso : Abel Montagut, c / Tossalet, 4, ES - 25460 Cervià de les Garrigues ( Lleida ) Katalunio, indikante sur la koverto : Por la 1a Premio Delfí Dalmau.

7. La ĵurion de la 1a Gazeta Premio Delfí Dalmau konsistigos la jenaj personoj : Jordi Solé i Camardons, Lluís de Yzaguirre, Luz Vázquez, Hèctor Alòs kaj Abel Montagut, kiuj povos interkonsente proponi aliajn ĵurianojn ĝis maksimumo de sep personoj. La decidoj de la ĵurio estos neapelacieblaj. La ĵurio rajtos deklari ĝin nealjuĝita, se ĝi konsideros tion oportuna.

8. Oni proklamos la rezulton en la kadro de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Girona, dimanĉon la 14an de oktobro 2001.

9. Kataluna Esperanto - Asocio rezervas al si la rajton publikigi, aparte aŭ kune en unu sola volumo, la konkursaĵojn kiuj superis la unuan fazon de la aljuĝo de la premio akorde kun ĝia specifa aljuĝa regularo, t. e. la verkojn al kiuj oni atribuis tri aŭ pli da poentoj super kvin en la komuna kvalifiko de la ĵurio.

10. La partopreno en la premio implicas la akcepton de ĉi tiu regularo.

Kataluna Esperanto - Asocio

Kontentiga partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA

Entute 76 originalajn beletraĵojn kaj 4 infanlibrojn ricevis ĉi - jare la Belartaj Konkursoj de UEA. Pasintjare temis pri respektive 62 kaj 5. Kiel oni jam spertis antaŭe, la partoprenemo malstrikte rilatas al la grandeco de UK en la koncerna jaro. Tial eblis antaŭvidi pli grandan rikolton en 2001 ol en 2000 sed ne same abundan kiel en la du antaŭaj jaroj, kiam la UK - oj estis pli ol averaĝe grandaj.

La juĝantoj, po tri en ĉiu branĉo, estas nun pesantaj la meritojn de 47 poemoj ( pasintjare 40 ), 16 prozaĵoj ( 11 ), 3 teatraĵoj ( 1 ), 6 eseoj ( 4 ) kaj 4 kantoj ( 6 ). Pri la premio Infanlibro de la Jaro konkursas 4 libroj ( 5 ) aperintaj pasintjare. Tiu lasta estas la sola branĉo, en kiu konkursas jam eldonitaj verkoj. Ili ankaŭ rajtas esti tradukoj, dum la konkursaĵoj de la aliaj branĉoj devas esti originale verkitaj en Esperanto kaj ne publikigitaj.

En la vidbenda branĉo la limdato ankoraŭ ne pasis. Eblas sendi filmojn por la konkurso ĝis la 1a de julio. Ilia daŭro devas esti 15 ĝis 60 minutoj.

GK UEA

Irano : la 131a lando de MT

Esperantotur sendas grupojn al pli ol 130 landoj de la mondo. 20–31 maj 2001 ĝi sukcesis sendi ankaŭ la unuan polan - latvan esperantistan grupon al Irano, dank al kunlaboro kun iranaj esperantistoj.

Dum dek tagoj la grupo, akompanata de 4 irananoj, rondvojaĝis per buseto pli ol 2500 kilometrojn, vizitante la plej gravajn vidindaĵojn de Irano. En Ŝirazo oni vizitis kun E - ĉiĉerono la plej grandajn moskeojn, ĉeestante islamajn religiajn ceremoniojn, krome Naranjestan - palacon kaj Eram - ĝardenon. Sekvis vizitado de famaj antikvaĵoj de la lando : Persepolis, Naghsh - el - Rostam, Naghsh - el - Raĵab kaj Pasargade. En Esfahano ĉefe impresis la grandega Imam - moskeo, Jomeh - moskeo, armena katedralo Vankh, Ali - Qapu - palaco, Chehel - Sotun - palaco, tremantaj minaretoj kaj Sio - Sepol - ponto. Poste oni vojaĝis al la Kaspia maro por iom ripozi.

Reveninte al Teherano, la grupo vizitis arkeologian muzeon ( kun i. a. la fama kodekso de Hammurabi ), islaman muzeon, muzeon de tapiŝoj kaj multkoloran bazaron. Okazis tie ankaŭ renkontiĝo kun teheranaj esperantistoj, kaj poste aviadile tra Vieno la grupo revenis al Pollando.

Irano apartenas jam al la landoj, kie funkcias E - turismo. La grupo havis plenan prizorgon de iranaj esperantistoj ekde la komenco ĝis la fino de la restado.

Andrzej Grzębowski prezidanto de MT

Kurte

Dum la marta tutlanda kongreso de la Verda Partio en Stuttgart, Manfred Westermayer dum diskuto pri la nova partia programo atentigi pri la lingva problemo k pri E - to ; lian paroladon elsendis televida stacio Phoenix k menciis kelkaj gazetoj. Dum la kongreso funkciis informstando pri E - to. ( Esperanto aktuell )

E - Societo Bude Borjan ( Zagreb ) ricevis subvencion de la Registaro de Kroatio k de la urbestraro por organizo de ĉi - jara Infana Kongreseto ; Kroatia kulturministerio aprobis subvencion al Tempo , organo de Kroata E - Ligo, okaze de ties 20 - jara aperado ; E - Societo en Rijeka ricevis subvencion por partoprenigo de siaj membroj en la Zagreba UK.

E - stando ( 10m 2 ) estis aranĝita okaze de Expolingua ( 19 - 22 apr 2001, foirejo de “ Casa de Campo ” ) ; HEF havis 45 - minutan prezenton k disdonis informilojn pri E - to. Amaskomunikiloj atentis E - ton per intervjuoj. ( Interredaktore )

Itala E - federacio starigis inform - agentejon Disvastigo por disvastigi informojn pri E - to tra la itala gazetaro. ( l ’ esperanto )

Umberto Broccatelli reprezentis Italan E - Federacion en la Internacia Forumo “ De la Ĉarto de la Rajtoj al eŭropa demokratio —Civila socio kaj demokratio en Eŭropo ” li dufoje alparolis la kongresanojn. ( l ’ esperanto )

Registaro de komunumo Centar en kantono Sarajevo aprobis projekton pri instruado de E - to en kvin elementaj lernejoj ; la projekto dume realiĝas en kvar lernejoj. ( Heroldo de Esperanto )

1 jun estis subskribita akto de aĉeto de la nova sidejo de SAT - Amikaro en la 13a distrikto de Parizo ; ĝin antaŭe okupis florvendisto k poste ĉina entrepreno de importo k eksporto. En la lokalo estas granda salono kun vasta montrofenestro, apuda ĉambro uzebla kiel oficejo, k kelkaj malgrandaj ejoj. ( Henri Masson )

Kun ĉeesto de edukaj k kulturaj funkciuloj 1 apr en Karakaso estis solene inaŭgurita nova sidejo de Venezuela E - Asocio. ( Heroldo de Esperanto )

La unua numero de Le Monde de l ’ Espéranto estis sukcesa. Post ĝia dissendo al UFE aliĝis 49 novaj membroj. ( Le Monde de l ’ Espéranto )

La urba biblioteko de Chauxdefono ( Svislando ) donacis al la Biblioteko de Interlingvistiko en Milano ( Italio ) centojn da jarkolektoj de periodaĵoj en E - to ( k kelkajn en aliaj planlingvoj ). ( HeKo )

En la jarkunveno de Svisa E - Societo ( 7 apr., Berno ) estis legita letero de Perla Martinelli, kiu rezignis de la vicprezidanteco en SES. ( Esperanto )

Ed Borsboom iĝis kunredaktisto de La Gazeto . ( La Gazeto )

Dinastio de intelektludantoj

Valentin Melnikov plu aperas televide en intelektaj ludoj ( nur vere intelektaj, do ne serĉu lin sur Kampo de mirakloj aŭ inter tiuj, kiuj volas iĝi milionulo ! ). Oni invitis lin ĵurii en la ludo por lernejanoj Mi scias ĉion —do vi povos kelkfoje spekti lin en julio - septembro ( kanalo TV6 ). La ludgvidanto Pjotr Kuleŝov ( konata laŭ “ Propra ludo ”, i. a., baldaŭ reaperonta ) prezentis lin jene : “ Unu el la plej interesaj poetoj, verkantaj en la lingvo Esperanto ”. Maje tiun ludon sukcese partoprenis lia 16 - jara filo Pavel Melnikov, do jam aperas dinastio de intelektludantoj.

Oksana Kostousova

Mi promesas ellerni...

En la Unua lernolibro de d - ro Esperanto estis kuponoj kun la teksto :

“ Mi, subskribita, promesas ellerni la lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. ”

Surbaze de tio REU - aktivuloj en majo okazigis surstratan enketadon. Ni tamen rekalkulis, ke 10 milionoj de 1887 proksimume ekvivalentas al 50 nuntempaj milionoj.

Sume estis pridemanditaj 784 personoj en Kazanj, Volgograd, Irkutsk, Vladivostok, Ivanovo, Kostroma kaj Ĉeboksary. Plejparto de la respondintoj estis studentoj ( en kelkaj urboj —nur studentoj ), pli ofte —inseksaj, ĉar mem la enketintoj estas tiaj. La ĉefa rezulto : 37, 1 % da respondintoj pretus studi Esperanton jam nun aŭ se ĝin parolus 50 milionoj en la tuta mondo!

La unua demando estis “ Ĉu vi scias kio estas Esperanto? ” Pozitive kaj korekte respondis 43, 9 % da respondintoj. La nombro variis de urbo al urbo : en Vladivostok sciis 92, 9 % ( tamen ĉiuj estas studentoj de Vladivostoka universitato, kie oni instruas Esperanton ).

Estis multaj amuzaj respondoj : iuj pensis, ke Esperanto estas danco, poezia mezuro, pozicio de Kama - Sutra, stratnomo ( en Kazanj, kie vere estas tianoma strato ) ktp.

Andrej Grigorjevskij

Kirov : ĉu revigliĝo?

Lastatempe en la regiona biblioteko Herzen de Kirov ( 900 km oriente de Moskvo ) kelkfoje renkontiĝis esperantistoj, plejparte eksmembroj de EK Antaŭen Lidia Vvedenskaja, Natalia Luppova, Stanislav Meĥniĉev, Jevgenij Tartyŝev. Ili deziras revigligi la esperantistan vivon en la urbo kaj rekrei la klubon.

Sergej Paĥomov

Sur la supra bildo : Jevgenij Tartysev, Natalia Luppova kaj Sergej Paĥomov ( Fotis Masa Paĥomova ).

Vide el Bruselo

Eŭropa Jaro de Kostaj Flugfolioj

La Eŭropa Jaro de Lingvoj ( EJL ) jam duone pasis ne rimarkate de la plejparto de eŭropanoj.

Kvankam Eŭropa Komisiono facile sukcesis pagi pli ol milionon da eŭroj al brita firmao Ogilvy por “ kunordigado ” de la Jaro, ĝi ne sukcesis atentigi homojn pri la lingvotendencoj en Eŭropo. “ La Komisiono evitas lingvajn problemojn kiel ĉiam ”, —diris membro de la asocio por la defendado de la germana lingvo. —“ Evidente, laŭ la Komisiono, ni kredu la oficialan doktrinon ke ĉiu povas lerni du aŭ eĉ tri lingvojn ”.

La defendanto de la germana lingvo verŝajne zorgas pri lingva diverseco pro la lastaj statistikoj de Eŭrostat pri lingvolernado ĉe lernejoj. Nur 13 elcentoj de eŭropaj mezlernejanoj lernas la germanan lingvon ( malpli ol unu elcento lernas la rusan! )

Nederlanda futbalisto

La vera senco de EJL rimarkeblas el la koloraj kaj kostaj flugfolioj. Kampanjeto de la nederlanda EJL - komitato klarigas la oficialan Eŭropan doktrinon pri lingvoj.

La ideo de niaj nederlandaj kuneŭropanoj estas diskonigi la gravecon de la lingvoj helpe de futbalisto Sander Westerveld. La futbalisto, kiu parolas la anglan pro sia laboro, ludas por la fama klubo Liverpool. Tiel li estas ekzemplo por nederlandaj infanoj, almenaŭ laŭ la nederlanda EJL - komitato. Westerveld bone lernis la anglan en bazlernejo kaj pro tio li nun ĝojas en Liverpool. “ Ni nur la anglan devas paroli sur la kampo. Se vi ne respektas tiun regulon vi ricevas punon. Oni strikte aplikas ĉi tiun regulon. ” Por kelkaj francaj kunludantoj en Liverpool paroli nur la anglan estas problemo. Tamen Westerveld, dank al la bona instruado de la angla en Nederlando, ne spertas malfacilaĵojn pro la strikta lingva regulo.

“ Finfine, futbalo estas skipsporto. Futbalo ne havas sencon, se vi ne komprenas viajn kunludantojn ”, —diras la lingvista futbalisto.

Svislandaj taksiistoj

Ne nur nederlanda futbalisto estas bona ekzemplo dum EJL.

Ankaŭ svislandaj taksiistoj diligente lernas la anglan. Nova leĝo en Ĝenevo postulas bonan scipovon de nia kara internacia lingvo. Pro tio kvardek taksiistoj nun riskas perdi siajn laborlokojn. Ili sukcesu la anglalingvan ekzamenon aŭ lasu hejme siajn taksiojn por ĉiam. Taksiistoj ne estas kontentaj pri la nova leĝo. “ Ni devas mem pagi. La kostoj de la angla kurso kaj la ekzameno bankrotigos nin ”, —diras taksiisto. La kvindekjarulo timas ke li malsuksesos kostan ekzamenon ( 333 eŭroj ). “ Kion mi faros se mi ne povos stiri mian taksion? ” —demandas kolere la ĝeneva taksiisto. La ĝeneva konsilisto pri justeco, polico kaj transporto Gérard Ramseyer ne komprenas la koleron de la taksiistoj. Laŭ li, taksiistoj ja delonge scias pri la nova leĝo.

Eble konsilisto Ramseyer instigos la svisan EJL - komitaton fari kostajn kaj multkolorajn flugfoliojn montrante ridantajn ĝenevajn taksiistojn flue parolantaj la anglan.

Dafydd ap Fergus

Eble ni bezonas ion alian

“ Ĉu ni bezonas la Akademion? ” Renato Corsetti, metinte tiun demandon al si en la maja numero de tiu ĉi revuo, respondas ke jes, ĉar la malgrandeco de Esperanto kaj ĝia manko de komunikaj rimedoj “ pravigas la ekziston de lingva instanco, kiu iel gvidu la pluplanadon de la lingvo ”. Laŭ li la Akademio ekzistas, do, por plani la lingvon Esperanto. Ankaŭ poste li esprimas sian opinion, ke la Akademio estas “ pli lingvoplana institucio... ol observanto de la evoluo ”.

Sed tiaj diroj konsistigas misgvidan uzon de la Esperanta radiko “ plan ”, ĉar la funkcio de la Akademio ne estas mem plani, sed sekvi jam prideciditan planon. Corsetti fakte agnoskas tion : “ Efektive Zamenhof planis la kernon de la lingvo ”, li diras, kaj la Akademio devas “ klopodi restigi la lingvon en la sulko de la origina plano ”. Tio ne estas planado laŭ la kutima kompreno pri tiu termino, sed sekvado de plano jam farita.

Mi ne emas diskuti pri la demando ĉu oni bezonas la Akademion aŭ ne, sed mi ja protestas kontraŭ tia misa alproprigo de la koncepto pri lingvoplanado, kvazaŭ la Akademio de Esperanto vere estus lingvoplana institucio. Mi ja preferus ke ĝi estu tia, kiel mi indikis en respondo al Christer Kiselman en la retgrupo < ; akademia - diskuto> ;, kiam tiu petis “ pripensindajn ideojn kaj proponojn kiuj almenaŭ teorie povas kontribui al la estonta agado de la akademio ” :

“ La plej valora ideo kiun mi povas imagi por la Akademio estas tiu kiu laŭdire motivis ĝian starigon, ke ĝi servu por evoluigi la lingvon kaj fari ( supozeble saĝajn ) decidojn pri ĝia estonteco, cele al tutmondiĝo. Ĝi ne faris tion en la pasintaj jardekoj —dum la pasinta jarcento, fakte —kaj ĝi ne faras tion nun. Malgraŭ ĉiu papaga vantaĵo per kiu oni provas pretendi alie, ĝia funkcio restas esence ( kaj praktike ) nur konserva kaj 99 % - e reakcia ”.

Ajna kontrolo ĉe la dokumentoj de la koncerna periodo konfirmos ( se iu dubas ), ke la tiame nomata Lingva Komitato estis ja celata kiel lingvoplana instanco laŭ la pretendata prefero de Corsetti. Ke la koncepto pri ĝia funkciado signife ŝanĝiĝis poste, estas klare atestate de tio ke neniu komprenanto pri la nuntempa Akademio sincere dirus al homo kun ideo pri lingva plibonigo ke li proponu ĝin por la konsidero de la Akademio, kiel ade okazis ĉe la Lingva Komitato en la komenca periodo. Corsetti agnoskas, pretekstante pri manko de rimedoj, ke la nuntempa Akademio efektive faras tre malmulte ; sed la vera kialo de ĝia neagado estas, ke ne estante vere lingvoplana institucio, kaj kun nek emo nek povo efike agi tiurilate, la Akademio nun ekzistas precipe por doni ioman prestiĝon kaj aŭtoritaton al la Fundamenta lingvo ( kaj eventuale al la akademianoj mem ). Mi ne diras ke tio estas nepre malbona, sed nur sugestas ke ĝi eble estas nesufiĉa por kontentiga progresado de la internacilingva afero ĉe la ekstera mondo estontece.

Kiel Werner Bormann prave observis lastatempe, la esperantistoj nun havas nenion alian ol tion, ke ili konservis sian lingvon tiom longe senŝanĝe. Tio estas ja respektinda kaj konsiderinda atingo, sed ĉu sufiĉa por kontentigi internaciajn instancojn, aŭ la mondon ĝenerale?

Oni eble konsideru la ideon de Franklin Montenegro, ke apud la nuna Akademio, kiu daŭre okupiĝu pri lingva unueco kaj respondoj al demandoj rilate al la tradicia lingvoformo, ekzistu flanka “ Reform - Akademio ”, kiu serioze traktu la eblojn je vera kaj daŭra lingvoplanado ene de la Esperanta kunteksto. Se tia institucio indas, ĝi kredeble iam ekzistos kaj funkcios, en respektinda kaj respektata maniero, kia ajn estu la sinteno de la nuna Akademio kaj ties anoj.

Roy McCoy ( Nederlando )

Interŝanĝo de studentoj

Mi serĉas interesatojn kaj kunlaborantojn por organizi la samon en aliaj landoj!

Temas pri interŝanĝo de studentoj, simile al tiuj, en kiuj oni vojaĝas al Usono aŭ Eŭropo por loĝi ĉe familio kaj lerni la lokan lingvon.

La ideo estas preskaŭ la sama : esperantistoj vojaĝu al alia lando kaj pere de Esperanto lernu la lingvon de alia lando ( ekzemple, brazila E - instruisto instruus la portugalan al eksterlandaj esperantistoj dum unu monato en Brazilo ) kaj la gastigado okazus ĉe familio, kie estas esperantisto.

Studi eksterlande pere de turisma agentejo kaj internacia lernejo estas multekoste, sed se eblas organizi tion kun helpo de E - Asocioj ( por havi la lokon por instrui ) kaj de aliaj geesperantistoj por gastigi ( se necese, kontraŭ nemultekosta pago ) tio povus fariĝi pli facila afero por gejunuloj, kunlaboros por pli da interrilatoj interpopolaj ; kaj la pli bona afero estas ke ĉio estos organizata per Esperanto. En Brazilo tio eblas kaj la prezo por unumonata interŝanĝo kun studado ( lerno - materialo inkluzivita kaj du - hora klaso ĉiutaga ), gastigado ĉe familio ( kun manĝado ), akcepto en la flughaveno kaj transporto estas kalkulita dekomence ĉirkaŭ 300 USD. La flugbileto estas respondeco de la studento mem.

Kion vi opinias pri tio? Ĉu interesas vin veni al Brazilo kaj dum unu monato loĝi ĉi tie, lernante la portugalan pere de Esperanto kun profesia instruisto? Aŭ ĉu vi pretas helpi min organizi la saman projekton en via lando?

Rete :

araukan@hotmail. com
.

Julio Calegari ( Brazilo )

Pri fiasko de lingvoj

“... fakte fiaskis Volapuko ”, —skribis Henri Masson en La Ondo de Esperanto . 2001 : 5, pĝ. 7.

Se Volapuko fiaskis, kio pri la pli ol mil volapukaj publikaĵoj, la centoj da volapukokluboj, la centmiloj da volapukanoj? Certe Esperanto laŭmerite senkonkurence nun dominas sur la fundamentoj faritaj de Volapuko kaj sur ties provo pri la efikeco de lingvo konstruita. Ĉu la latina, ĉu la anglo - saksa fiaskis pro la nuna domino de la angla? Ĉu la angla estos fiaskinta post la domino de Esperanto?

Ni ne parolu pri fiasko de lingvoj kiuj siatempe plenumas sian rolon.

Brian R. Bishop ( Britio ) Cifal Volapükamufa

Esperanto helpas en la vivo

En nian E - kurson pasintjare venis Anastasia Bokina. Post la enkonduka leciono en kiu mi diris, interalie, ke Esperanto helpas trovi amikojn en la tuta mondo, ŝi demandis, ĉu mi havas amikojn en Norvegio, konkrete en Tromsø. “ Jes, mi havas ”, —mi respondis.

Tiam ŝi rakontis pri sia promeso al mortanta najbarino Faina konservi la restigitajn familiaĵojn kaj trovi ŝiajn fratojn, kun kiuj ŝi ekde la juneco ne havas ligojn.

Jen la historio. En Murmansk kaj Arĥangelsk vivis marista familio Burkov. Antaŭ la revolucio ( 1917 ) Ivan Iljiĉ Burkov estis kapitano de glacirompilo en Murmansk. Ankaŭ liaj filoj Ivan, Ilja kaj Aleksandr estis maristoj. La familio posedis propran ŝipon, sed la soveta registaro proklamis likvidon de privata proprieto kaj de la klaso de kapitalistoj.

La situacio iĝis vivdanĝera, kaj la tri fratoj per la propra ŝipo fuĝis al Norvegio, kie en Tromsø Ivan antaŭ kelka tempo studis la norvegan lingvon.

La fratinoj Anna kaj Faina kun la patrino loĝis en Murmansk en la domo, kie ĝis nun loĝas Anastasia. Ili subtenis bonegajn najbarajn rilatojn.

Kiam la patrino kaj Anna mortis, Faina restis sola kaj malsana. Prizorgis ŝin Anastasia. Ĝis nun ŝi prizorgas la tombojn de ĉiuj tri. Faina antaŭ la morto petis Anastasian trovi la fratojn. Al Anastasia ŝi transdonis familiaĵojn ( albumoj, muzikiloj, vestoj ktp. ) kaj informojn pri ĉiuj familianoj. Ekde 1982 Anastasia serĉis eblon plenumi la volon de Faina...

Mi skribis al mia amiko Herolv Olsen, loĝanta en Tromsø. Okazis, ke eĉ kelkaj Burkov - oj loĝas tie. Mi ricevis iliajn adresojn kaj ekkorespondis kun Sergej Burkov, kiu rakontis, ke el la tri fratoj, fuĝintaj al Norvegio, edziĝis nur Ivan. Li havis tri filojn kaj du el ili, Sergej kaj Aleksej, loĝas nun en Norvegio kun siaj familioj. Ili invitis nin, por ke ni alveturigu la familiaĵojn kaj rakontu pri iliaj onklinoj Anna kaj Faina.

La 16an de majo ni venis al Tromsø. Dum kvin tagoj okazis multaj interesaj renkontiĝoj kaj vizitoj, ekskursoj kaj eĉ festado de la Konstitucia Tago ( 17 maj ). Ni spektis la festan defiladon kaj partoprenis la iradon en la kolono de esperantistoj. Poste ni gastis ĉe kelkaj lokaj esperantistoj.

Ĉu eblas antaŭvidi, kiam kaj kiel Esperanto helpos en la vivo?

Aleksas Masiukas

Trans la spegulo

kaj kion Alico trovis tie

Fragmento el la fabelo de Lewis Carroll

Ĉapitro I

SPEGULDOMO

Ĉi tio estis certa, ke la blanka katido tute ne kulpis : —ke plene kulpis la nigra katido. Ĉar la vizaĝo de la blanka katido estis lavata de la maljuna kato dum la pasinta kvarono da horo ( kaj ĝi tre bone kondutis, laŭeble ) ; do komprenu ke ĝi ne povis partopreni en la petolado.

Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tiel : unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo ; kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni —sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.

Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis ; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido ĉasas sian propran voston.

“ Ho, vi estas fia fia uleto! ” kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. “ Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi devus , Dina, vi scias ke vi devus! ” ŝi pludiris, rigardante riproĉe la maljunan katon, kaj parolante per laŭeble plej kolera voĉo —kaj poste ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin. Sed ŝi ne rapide sukcesis, ĉar ŝi tutdume paroladis, kelkfoje al la katido, kaj kelkfoje al si. Kanjo sidis tre digne sur ŝia genuo, ŝajnigante rigardi la progreson de la volvado, kaj fojfoje etendante piedon kaj milde tuŝante la volvaĵon, kvazaŭ ĝi volonte helpus se ĝi povus.

“ Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo? ” Alico komencis. “ Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi —sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro —kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ. ” Nun Alico vindis la lanfadenon du - aŭ tri - foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos : tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.

“ Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo, ” Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, “ kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min! ” ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. “ Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu : vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉi - matene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo : mi aŭdis vin! Kion vi diras? ” ( ŝajnigante ke la katido parolas. ) “ Ŝia piedo eniris vian okulon? Vi mem kulpas, ĉar vi tenis viajn okulojn malfermitaj —se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu! Numero du : vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri : vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!

“ Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo —supozu ke oni kolektus ĉiujn miajn puniĝojn! ” ŝi pludiris, parolante pli al si ol al la katido. “ Kion oni farus je la fino de jaro? Mi supozas ke oni enkarcerigus min, kiam la tago alvenus. Aŭ —mi pensu —supozu ke ĉiu puno estus ke mi ne ricevu ĉefmanĝon : do, kiam la mizera tago venus, mi devus ne manĝi samtempe kvindek ĉefmanĝojn! Nu, tio ne multe ĝenus min! Mi multe preferus ne manĝi ilin ol manĝi ilin!

“ Ĉu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas! Tute kvazaŭ iu kisus la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo amas la arbojn kaj kampojn, kaj tial ĝi kisas ilin tiom karese? Kaj poste ĝi sekurige kovras ilin, komprenu, per blanka kovrilo ; kaj eble ĝi diras, ` Dormu, karuloj, ĝis revenos la somero. Kaj kiam ili vekiĝas somere, Kanjo, ili vestas sin per verdaĵoj, kaj ĉirkaŭdancas —kiam ajn blovas la vento —ho, estas tre bele! ” kriis Alico, faligante la lanvolvaĵon por kunfrapi siajn manojn. “ Kaj tre volonte mi trovus ĝin vera! Mi estas certa ke la arbaroj aspektas dormemaj dum la aŭtuno, kiam la folioj bruniĝas.

Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenus : kaj kiam mi diris ` Ŝak! vi ronronis! Nu, la ŝako ja estis bela, Kanjo, kaj efektive mi povus venki, se ne rampus tiu Ĉevalaĉo inter miajn ludfigurojn. Kanjo, kara, ni imagu... ” Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amata frazo “ Ni imagu. ” Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon —nur ĉar Alico komencis per “ Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj, ” kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, “ Nu, do vi estu unu el ili, kaj mi estos ĉiuj aliaj. ” Kaj unufoje ŝi vere timigis sian maljunan vartistinon, subite kriante en ŝian orelon, “ Varnjo! Ni imagu ke mi estas malsata hieno, kaj vi estas osto! ”

Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. “ Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino! ” Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu : tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas : “ kaj se vi ne tuj bone kondutos, ” ŝi aldonis, “ mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi tio ?

“ Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo —ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo —ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus tiun parton! Mi volegas scii, ĉu ili havas fajron en la vintro : ne eblas scii, komprenu, krom se nia fajro faras fumon, kaj tiam fumo supreniras ankaŭ en tiu ĉambro —sed eble tio estas nur ŝajniga, nur por ŝajnigi ke ili havas fajron. Nu, la libroj estas iom similaj al niaj libroj, sed la vortoj iras laŭ malĝusta direkto ; mi scias tion , ĉar mi tenis unu el niaj libroj antaŭ la vitro, kaj tiam oni tenis libron en la alia ĉambro.

“ Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga... Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete vid et i la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita : kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho! belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi... ” Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel ŝi iris tien. Kaj certe la vitro ja komencis disiĝi, same kiel brila arĝenta nebulaĵo.

Post momento Alico jam estis trairinta la vitron kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. “ Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro, ” pensis Alico : “ pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min! ”

Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto ( vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo ) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.

“ Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian, ” Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj ; sed post momento, kun malgranda “ Ho! ” pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!

“ Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino, ” Alico diris ( flustre, ĉar ŝi ne volis timigi ilin ), “ kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo —kaj jen la du Turoj promenantaj brak - en - brake —mi kredas ke ili ne povas aŭdi min, ” ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigis sian kapon, “ kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla... ”

Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj : ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.

“ La voĉo de mia infano! ” la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindrojn. “ Mia karega Lilio! Mia imperia katido! ” kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.

“ Imperia absurdaĵo! ” diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis iomete koleri kontraŭ la Reĝino, ĉar li estis kovrita de cindroj de la kapo ĝis la piedoj.

Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.

Tradukis Donald Broadribb

Bildoj de John Tenniel

Noto : La 4a de novembro, Tago de Guy Fawkes, populara feritago en Anglio, festata per festofajro.

Sud - Amerika vojaĝo per Esperanto

Rakontas Andrzej Grzębowski

Fino

( la komencon legu en la maja Ondo Cetere nur en Peruo kaj Bolivio vi povas trinki teon de coca por vigliĝi ; en Singapuro por 30 gramoj de drogoj atendas Vin mortpuno ( ĝis 29 gr —ĝismorta malliberejo ). Survoje ni vidis multajn lamojn, alpakojn, vicuniojn.

Ni haltis ankaŭ ĉe memortombo de 6 poloj kaj 2 peruanoj, kiuj antaŭ kelkaj monatoj falis en abismon vojaĝante nokte. Kun ilia vojaĝgvidanto Andrzej Tuleja mi ankoraŭ en 1997 gvidis grupojn de Esperantotur al Havajo. Do ne vojaĝu nokte en Andoj.

Tamen por ŝpari tempon ni devis sekvanokte vojaĝi 16 horojn tra Andoj pasante kelkfoje 4000 metrojn en neĝo aŭ pluvo tra teruraj vojoj, kiajn antaŭe mi renkontis nur en Arĥangelsko, Jakutio, Dagestano, Kamboĝo kaj Albanio. La alia pli “ komforta ” parto de nia grupo flugis rekte al Cuzco. La tria parto jam de Nazca kun prof. Remigiusz Mielcarek forvojaĝis tra Limo, aviadile al Iquitos, ŝipe tra Amazonio al Leticia en Kolombio kaj poste al Manaus en Brazilo, kaj fine revenis tra Salto del Angel al Karakaso, la ĉefurbo de Venezuelo.

Vizitante la faman Cuzco ni bus - kaj trajn - vojaĝis al Aquas Colientes, de kie atingis faman inkan pinton Machu Picchu, kio estis ankaŭ “ pinto ” de nia preskaŭ dekmil - kilometra busvojaĝo, kiun ni daŭrigis al Juliaca kaj Puno. De Puno ni faris boatekskurson al famaj Los Uros —46 fluantaj insuloj faritaj de “ tortora ” —kano de lago Titikako. Titikako ( roko de pumo ) estas la plej alta ( 3800< ; |> ; m ) navigata lago de la mondo, longa pli ol 230 km kaj larĝa ĉirkaŭ 100 km. Revenante ni daŭrigis laŭ Titikako al Bolivio al Copacabana. De tie ni faris tuttagan ŝipekskurson tra la lago al Insulo de Suno kaj Insulo de Luno, kaj tra Estrecho de Tiquina ni atingis la ĉefurbon de Bolivio —La Paz, kie ĉefe impresis nin la malnova urbo kun la strato de gesorĉistoj kaj Valo de Luno.

En La Paz ni adiaŭis la aliajn du grupojn kaj reflugis tra Ĉilio ( AricaIquiqueSantiago ) kaj Argentino ( Buenos Aires ), fine tra Londono al Varsovio. La aliaj grupoj vojaĝis ankoraŭ tra OruroPotosiUyuniSalar de UyuniAtacama kaj simile revenis al Pollando.

La 44 - taga vojaĝado tra Suda Ameriko kostis relative malmulte —ĉ. 700 USD ( meze ĉ. 15 USD tage ) kaj aldone flugo kaj krozado tra Galapagoj 800 USD. Ni loĝis en turistaj hoteloj —ĉefe en dupersonaj ĉambroj kun duŝo, varma akvo kaj televidilo, pagante po 38 USD po nokte / persone —nur en Bogota tranoktoj kostis po 14 USD. La manĝado estis sufiĉa —tagmanĝon “ almuerzo ” ( supo, viandaĵo aŭ fiŝo, deserto kaj trinkaĵo ) eblas aĉeti kontraŭ 1 USD. La transportiloj estis sufiĉe komfortaj. Onidire tiun “ komforton ” ne akceptas ĉiuj, ĉefe usonanoj kaj japanoj, tamen kelkaj usonanoj kaj japanoj ofte vojaĝas kun karavanoj de Esperantotur —Turisma Servo de Monda Turismo.

Do se Vi volas multon vidi kaj malmulte pagi, aliĝu al vojaĝoj de Esperantotur de Monda Turismo. Dum oktobro - novembro - decembro 2001 ni proponas al Vi similajn vojaĝojn al Suda Ameriko, kiel priskribitaj ĉi - supre. Nia vojaĝo helpis jam nun plani dek kvin karavanojn por la 87a UK en Fortaleza ( Brazilo ) en 2002.

Esperanto - turismo pli kaj pli funkcias ankaŭ en Suda Ameriko.

Semantiko kaj leksikografio

de Geraldo Mattos

Nun okazas la balotado por nova mandato de la Estraro de la Akademio de Esperanto. Du el la punktoj de nia rekandidatiga platformo tuŝas plurajn aspektojn de Leksikografio :

1. Naŭa oficiala aldono ( kun ebla revizio de antaŭaj decidoj ).

2. Komenco de Akademia Vortaro enhavanta nur la oficialajn kaj oficialigitajn vortojn, laŭ propono de Geraldo Mattos en la baldaŭ aperonta volumo de la Internacia Simpozio pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo.

Mi dediĉis ok jarojn de mia vivo al pretigo de porinfana vortaro, kaj el tiu laboro rezultis libro pri Leksikologio, en kiu mi esploris plurajn vortarojn kaj ties kvalitojn kaj difektojn por profiti la unuajn kaj eviti la duajn ( la rimoj aperas ekster miaj intencoj ). Unu punkto tamen estas tiel grava, ke mi devas prezenti ĝin al la verda publiko : semantika teorio estas nepre necesa, pro la simpla motivo, ke la signifo de vorto dependas de la medio, en kiu ĝi aperas.

Mi imagas al mi, ke la signifo de ĉia eldiro analogas al transporto, en kiu kargo ( K ) eliras el origino ( O ) al destino ( D ) tra irvojo ( I ) kaj per tio produktas fakton ( F ) :

infano iras el sia domo en sian lernejontra la trotuaro

K F O D I

La fakto estas resumo de ĉiuj fakteroj, kiuj ĝin konsistigas : infano ( K ) el sia domo ( O ) en sian lernejon ( D ) tra la trotuaro ( I ). Efektive, la fakto iri implicas, ke io ( K ) iras el ia loko ( O ) al alia loko ( D ) tra ia vojo ( I ). Ĉiuj faktoj, kiuj povas kunigi tiujn kvar fakterojn estas sinonimoidoj, kiuj diferencas nur per la detaloj, per kiuj ili kolorigas la fakton :

infano iras... infano kuras... infano venas... infano naĝas... infano flugas... infano rajdas... infano......

Tiujn fakterojn mi nomas instancoj, ĉar ili estigas la fakton.

La semantika analizo per tia teorio permesas konstati, ke kelkaj nesinonimaj verboj tamen produktas sinonimajn frazojn, ĉar la elementoj de la pluraj faktoj estas absolute la samaj, kaj ilin distingas nur la fokuso, kiun la parolanto volas doni per sia propra interpreto :

knabino donis pomon al knabo

O F K D

knabo ricevis pomon de knabino

D F K O

pomo pasis de knabino al knabo

K F O D

Tiuj tri eldiroj estas evidentaj sinonimaj frazoj, ĉar la pomo estas la kargo en la tri frazoj, la knabino estas la deiro de la pomo en la tri frazoj kaj la knabo estas la aliro de la pomo ankaŭ en la tri frazoj!

Fokuso de fakto estas komuna elekto de aganto : fotisto invitita al la eternigo de ceremonio de diplomado de supera kurso devas foti la akton de transdono de diplomo al la diplomato ( mi ne kulpas pri ĉi tiu ambigua vorto de Esperanto! ) per la mano de diplomanto. La fokuso de la foto povas esti la diplomo, la diplomato aŭ la diplomanto depende de la paganto : se la diplomato, li estas la fokuso ( diplomato ricevas... ) ; se la diplomanto, li estos la fokuso ( diplomanto transdonas... ) ; se ĵurnalo, eble la diplomo ( diplomo pasas... ). Ĉiuj estis fotoj de la sama fakto, sed kun apartaj detaloj, kiujn ankaŭ la lingvo permesas distingi!

La profunda diferenco inter la sintaksa analizo kaj la semantika kuŝas en tio, ke sintaksa strukturo jen havas, jen ne havas diversajn komplementojn : la verbo murdi postulas subjekton kaj rektan objekton, sed la verbo morti nur subjekton, kaj evidente ne posedas rektan objekton. La ŝajna escepto de la pleonasma rekta objekto estas luksaĵo : la frazo morti gloran morton havas falsan rektan objekton, kiu estas nur instrumenta komplemento de la frazo morti per glora morto . Tute kontraŭe, el semantika vidpunkto, ĉiu eldiro havas ĉiujn instancojn, kun la solaj esceptoj de la intenca forlaso de necesaj elementoj pro evidenteco kaj senintereseco, kiuj ilin permesas forligi. Tio estas facile komprenata, se ni konstatas, ke la fakto povas akumuli kelkajn instancojn :

knabo kisas knabinon

O F ( K ) D

La fakto akumulas la kargon kaj tio implicas, ke la kiso iras de knabo al knabino, ĉar kisi egalas al irigi ( F ) kison ( K ).

leono mortas

K F ( OD )

Nun la fakto akumulas la originon kaj la destinon, ĉar morti estas iri ( F ) el la vivo ( O ) en la morton ( D ).

La instancoj havas facilan difinon :

La instancoj estas devigaj, se ne intervenas unu el la du forigaj jam cititaj faktoroj. Aperas tamen aliaj fakteroj, kiuj estas nedevigaj, kaj ili diferencas per tio, ke ili rekte rilatas al la fakto, ne al la kargo. Tiuj cirkonstancoj prezentas la samajn aspektojn de transporto, kiuj estas kargo ( k ), origino ( o ), destino ( d ) kaj irvojo ( i ), sed nun —ni rememoru! —ili rilatas al la fakto. Ni komparu la sekvantajn frazojn :

teni aŭton en garaĝo

F K I

lavi aŭton en garaĝo

F K i

Ĉe la fakto teni, la garaĝo estas la loko de la aŭto, sed la garaĝo estas la loko de la lavado, ĉe la fakto lavi.

Cirkonstancoj permesas difini la signifon de aganto kaj de instrumento per helpo de la samaj fakteroj :

generalo irigis trupon el la sudo en la nordon tra maro

o F K O D I

ŝipo irigis trupon el la sudo en la nordon tra maro

i F K O D I

La generalo estas la origino de la irigo, ne de la trupo : li estas aganto. La ŝipo estas la irvojo de la irigo, ĉar ĝi akompanas la irigon de la komenco ( origino ) al la fino ( destino ) : ĝi estas instrumento.

Tiuj ideoj pri la analizo de la signifo estas oportuna gvidilo de leksikografo, ĉar precipe la verboj estas malfacile difineblaj. Nur post la konstato, ke certaj verboj produktas sinonimajn frazojn, la leksikologo povos difini ilin en tia maniero, ke iliaj rilatoj enhavu la faktorojn de la sinonimigo de la respektivaj frazoj.

Efektive, nur tia teorio portis min al la tre mallongaj difinoj de du verboj :

Diversaj ioj

de Sergio Pokrovskij

La problemo

En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi ; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon .

Tiu bela deklaro de Zamenhof 1 trovas simpatian reeĥon en la koro de la skemistoj ( kia estas mi mem ) kaj kuraĝigas la lernantojn, lacajn de kapricaj absurdaĵoj de la naciaj lingvoj. Kaj la unuaj impresoj de la lernanto ŝajnas konfirmi la deklaron ; ekz - e, kiom precize kompleta aspektas la paradigmo de Esperanto kompare kun la difektaj paradigmoj rusa - germanaj :

Esperanto kiu kiun kio kion Rusa кто кого что что Germana wer wen was was

Facile kaj rapide oni lernas ke kiu posedas ankaŭ multenombron, malkiel en la lingvoj Eŭropaj ; malmultaj demandas pri la formoj kioj, kiojn , postulatajn de la simetrio. Iuj tamen demandas, precipe en la situacioj nature invitantaj al tiaj formoj :

—Ĉu vi rimarkis la diferencon?

—Diferencon inter kioj?

Kaj laŭ atesto de John Wells,

Anglaj komencantoj, lerninte “ Kio estas tio? ” kaj la pluralon - j, foje miras, ke oni ne povas demandi “ Kioj estas tioj? ”, kiam temas pri pluraj objektoj.

La respondo de Zamenhof

Pri “ ioj ”, “ tioj ”, “ kioj ” k. t. p.

Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon ; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “ Tio ” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon ( aŭ abstraktan ideon ), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj.

Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple : “ Lia potenco konsistas el diversaj ioj , el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton ”. 2

Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io - vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.

La logikon de lia respondo iuj multenombro - oponantoj klarigas tiel :

Esperanto havas la iu - serion por la individuaj, distingeblaj, nombreblaj konkretaĵoj ; tiaj konkretaĵoj kompreneble povas havi multenombron kaj fakte ĝin havas ( iuj, kiuj, tiuj ). Male, la io - vortoj referencas abstraktan situacion, tial ili ĉiam estas ununombraj ; se oni komencas analizi tian situacion, ĝiaj eroj ĉesas esti abstrakta io , kaj iĝas distingeblaj iuj .

Tiun rezonadon mi opinias logike erara ; por montri tion mi unue konsideru etnajn lingvojn posedantajn plurnombrajn io - vortojn, kaj analizu la rilaton inter la io / iu - serioj.

Etnaj lingvoj

Logikan kaj klaran sistemon de demandaj pronomoj prezentas la lingvo uzbeka. Tie ni trovas la demandovortojn substantivajn

nima? nimalar? t. e. kio? kioj? ( что–? what? was? ) —por demandi pri aĵoj ; kim? kimlar? t. e. kiu? kiuj? ( кто–? who? wer? ) —por demandi pri uloj ;

kaj la adjektivajn

qanday? t. e. kia? ( какой? what? welcher? ) —por demandi pri eco ; qaysi? t. e. kiu? ( который? which one? welcher? ) —por demandi pri elekto, pri ekzemplero.

Por ke la komparo kun la uzbeka sencu, unue ni konstatu, ke ankaŭ Esperanto ofte kontrastigas la demandovortojn kio / kiu laŭ la principo “ aĵeco / uleco ”.

Tion ja agnoskas ĉiuj vortaroj ( ankaŭ PV, PIV ) kaj gramatikoj ( PAG, §59 ) :

Kio kuŝas sur la sofo? —Kuseno. Kiu kuŝas sur la sofo? —La patro.

Jes, la elekta senco de “ kiu ” ( la uzbeka qaysi, la franca lequel? ) nepre aplikiĝas al aĵoj se implice aŭ malimplice estas indikite ke temas pri serio da objektoj :

Jen du libroj ; kiu pli plaĉas al vi?

—tamen se la objektoj ne formas serion, oni uzas pure aĵan “ kio ” n eĉ kiam klare temas pri elekto :

—Do, kion li elektis, ĉu la vivon aŭ la honoron?

kaj pure ulan “ kiu ” n eĉ se la aro de la uloj neniel estas difinita :

—Kiu telefonas?

Nu, la konkretaj aĵoj, samkiel uloj, povas aperi sole aŭ plure, tial la uzbeka lingvo laŭbezone uzas multenombron de la koncernaj demandovortoj :

Kiojn mi aĉetu en la bazaro? ( Evidente, oni iras por aĉeti dekojn da ioj, kaj klare konscias ke temas pri disaj ioj, el kiuj oni neniun forgesu. )

Kiojn mi precipe atentu aĉetante komputilon? ( Mi petas indiki plurajn plej gravajn atentindaĵojn, sen iel ajn limigi ilian specon ; “ kion mi precipe atentu? ” eble pensigus pri unu sola plej grava atentindaĵo ; “ kiujn parametrojn mi precipe atentu? ” jam anticipe limigus la demandon al la teĥnikaĵoj, dum unu el la atentindaĵoj povus esti komerca aŭ funkcitena kondiĉo de la vendo, la disponeblo de riparservoj aŭ alia aspekto de la afero kiun la demandanto ne antaŭvidas ).

En iuj situacioj la logiko klare postulas multenombran “ kioj ” n :

—Diferencon inter kioj?

La rusa lingvo ĉi - okaze duobligas la demandovorton : разницу между чем и чем? ( Diferencojn inter kio kaj kio? ). La vortoj, posedantaj multenombron, aperas en tia situacio multenombre : “ Jes, mi rimarkis la diferencon inter ili ”.

Feriante en Turkio mi plurfoje aŭdis uzojn de neler —la turkaj ne, neler respondas al la uzbekaj nima, nimalar ( = kio, kioj ).

Nekonkreta kio

La obĵeto, ke kio estas tiom abstrakta kaj elasta vorto, ke ĝi povas aplikiĝi al tuta situacio aŭ grupo, fakte estas argumento favora al multenombra kioj , ĉar tio ebligas distingi inter demandoj poaj kaj opaj :

—Kioj estas Petro, Maria kaj Paŭlo? —Ili estas patro, patrino kaj filo.

—Kio estas Petro, Maria kaj Paŭlo? —Ili estas familio.

Tioj

La pronomo tio ofte aperas kontraste al tiu :

Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tio ( = la kombino, rozo + vazo ) ŝajnis al ŝi malbela.

Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tiu ( = la vazo ) ŝajnis al ŝi malbela.

En la ekzemplo “ tio ” rilatas al la tuta situacio, dum “ tiu ” —al ties elemento ; kaj la kutima obĵeto konsistas en tio, ke ĉar la tuton oni ne povas diserigi sen perdi la tutecon, tial “ tioj ” estas sensencaĵo.

Tamen tiu rezonado estas erara, ĉar oni samtempe povas paroli pri pluraj tutoj, pri pluraj situacioj, sen diserigi iun el ili. Ekzemple :

Vidu, sinjoro :

1. Oni ŝtelis la monon ( ĝi estis destinita por elpagoj ; tio malfaciligas la aferojn ).

2. La kasisto malaperis ( li devis elpagi ; ankaŭ tio malfaciligas la aferojn ).

Tioj malebligas tuj solvi vian problemon.

( En la tradicia stilo oni devas elpensi iun ŝtopvorton anstataŭ “ tioj ” : “ tiuj du cirkonstancoj ” aŭ simile ; uzante ununombran “ tio malfaciligis ”, oni riskas ke la aŭskultanto aplikos ĝin nur al la ĵusa tio, t. e. nur al n - ro 2. )

Jen frazo el mia propra afiŝo en soc. culture. esperanto :

Sed konsiderante tian semantikan genron oni povas konstati ke la franca vorto por gardosoldato ial estas ingenra, la germana vorto por ino estas neŭtra —kaj tiojn oni perceptas kiel malregulaĵojn kaj esceptojn.

Ioj

El la tuta serio, ioj ŝajnas esti plej facile akceptata —eble ĉar Zamenhof mem donis ekzemplon pri ĝia uzo. Kaj ŝajnas ke io plej klare el la tuta serio estas perceptata ununombre : la frazon

li tenis ion subbrake

mi komprenas tiel, ke subbrake li tenis unu objekton.

Logika uzo de “ ioj ” troveblas en la lingvo bulgara :

нещо io, afero ( kp la respondan rusan “ нечто ” ) : кажи нещо! = diru ion! това е друго нещо = tio estas alia afero / io alia. неща ( multenombro de нещо ) : в чекмеджето има много неща = en la tirkesto estas multe da aĵoj / ioj.

Kaj Eugenio Fabian rimarkigis :

En la hungara lingvo, kiel en Esperanto, ne estas maleble diri “ ioj ” ( valamik ) kvankam oni uzas ĉi tiun formon nur se ĝi estas nepre necesa. En la hungara estas observebla samtempe la tjurkaj - orientaj influoj, kaj la influoj de la okcidentaj lingvoj. Ĉi tiu miljara okcidenta influo tamen ne sukcesis detrui la bazajn strukturojn de la lingvo.

La reala uzo

Diris Bertilo Wennergren :

Cetere mi povas rimarkigi, ke mi centon da fojoj legis kaj aŭdis pri la ideo, ke oni povu diri “ kioj ”, sed neniam mi rimarkis, ke iu tion vere ekpraktikis. Ŝajnas, ke la tabuo estas tiel forta, ke ankaŭ tiuj, kiuj racie opinias, ke ĝi estas foriginda, tamen en la praktiko submetas sin al ĝi.

Tiu observo estas vera, kvankam parte tio estas sekvo de redaktora filtrado. En medio necenzurata, ekz - e en la Interreto, oni povas trovi dekojn da “ tioj ” kvankam multaj el ili estas eraraj eĉ laŭ plej permesemaj kriterioj, iuj tamen ja estas logikaj ( mi citas nur kelkajn ) :

“ Kia speco de ĥemia energio? Ne ekzistas libera oksigeno, nek fluoro, nenio... Konjekteble li uzas tion, kion ajn li sukcesas trovi — tiojn , kiuj interagas —por produkti energion. ” [ http : / / home. att. net / ~MisteraSturno / TrigambaJoĉjo. html ]

En Japanio okazas tre multaj festoj aŭ konkursoj de maratono. Multaj homoj partoprenas en tioj . [ http : / / www. asahi - net. or. jp / ~WH4K - BNB / ]

Mi legas ( preskaŭ ) nur la recenzojn en “ Esperanto ”, partojn de “ Fonto ” kaj iojn el “ Monato ”. [ Jorge Camacho ]

Tamen kial la malemo?

Tamen ja restas demando, kial la ioj aperas malpli ofte ol oni atendus.

Unu evidenta klarigo estas, ke la Eŭropaj lingvoj ne uzas ilin multenombre. Tamen ankaŭ la ulsenca “ kiu ” malhavas multenombron en la Eŭropaj lingvoj, kaj tamen estas senprobleme akceptata.

Nu, “ kiu ” ja estas en la lingvo jam dekomence, do oni akceptis ĝin sendiskute. Sed kial Zamenhof mem ne enkondukis sammaniere “ kioj ” n, kaj eĉ obĵetis kontraŭ ĝi?

Mi opinias, ke la kaŭzo kuŝas en la genra strukturo de la lingvoj kiuj determinis la pensmanieron de Zamenhof.

Ekde la klasikaj lingvoj la abstrakte - aĵajn sencojn de “ tio ” esprimis la pronomoj neŭtraj. Latino kaj la greka malhavis apartajn pronomojn por kontrastigi kio / kiu, uzante por “ kio ” la neŭtragenran formon de unu sola demanda pronomo. Tio kreis firman asociaĵon, tiom firman ke la aŭtoroj de PAG, kontrastigante la io / iu - seriojn, rutine ( sed por Esperanto malkonvene ) uzas karakterizilojn kiel “ neŭtra “ tio ” ” ( kvankam ankaŭ “ tiu ” povas indiki la objektojn ĝi - genrajn : “ el la du libroj, kiun vi preferas? ” ) kaj “ individuiga “ tiu ” ” ( kvankam ankaŭ “ tio ” povas indiki individuan objekton : “ donu al mi ĉi tion ” ).

Tamen en la posta historio la demandaj pronomoj tute perdis kaj la genron kaj la nombron ; dum la montraj, en la lingvoj slavaj kaj en la germana, konservis ĝin nur ununombre ( samkiel la personaj pronomoj li, ŝi, ĝi / ili en Esperanto ). La rusa - pola formo de “ tio ” estas la neŭtragenra formo de tiu sama pronomo, kies vir - kaj in - genraj formoj nepre respondas al “ tiu ”. Sed multenombre la genraj distingoj malaperas —kaj oni kutime atribuas al tiu komuna formo la pli ofte bezonatan sencon de “ tiuj ”.

Tial la rusoj, poloj, germanoj emas konstrui siajn frazojn tiel, ke “ tio ” nepre aperu ununombre. Se tio maleblas logike, oni ŝanĝas esprimmanieron tiel ke la koncerna io - pronomo tute ne aperu, uzante diversajn surogatajn vortojn ( “ aĵoj ”, “ aferoj ” ktp ).

Kaj estas atendebla ke la lingvoj kiuj ne distingas la genrojn ( la angla, la hungara, la tjurkaj ) malpli emas redukti “ tio ” n ktp al ununombro. Anglalingve “ these ”, “ those ” povas referenci “ tiojn ” ankaŭ “ what ” ŝajnas pli facile akcepti la sencon multenombran. Iagrade tio rimarkeblas en la statistiko de miaj TTT - esploroj ( pli da “ tioj ” ĉe la angla - kaj japan - lingvanoj ). Kaj ĝuste al tiu lingvogrupo strukture apartenas Esperanto.

Ĉu rompo de la tradicio?

Bertilo Wennergren komentis mian ekzemplon “ Decidu kio ( j ) n vi kunprenos, kaj kio ( j ) n mi metu en mian valizon ” :

En normala Esperanto oni diras :

Decidu kion vi kunprenos, kaj kion mi metu en mian valizon.

Kaj tiam “ kion ” estas neŭtrala pri nombro. Eblas paki po nur unu solan aferon, aŭ po plurajn. Nu, tion ni ĉiuj scias.

Do, se oni komencas uzi “ kiojn ” en tiaj frazoj, por montri, ke estas pli ol unu nedifinita speco de afero, ĉu tiam la formo “ kion ” ekhavas nure ununombran signifon? Kaj tiam la ekuzo de “ kioj ” ne nur alportas plian eblon, sed ankaŭ ŝanĝas la signifon de la nuna “ kio ”, kio rezultigus miskomprenojn.

Ĉi tio estas valida obĵeto, tamen praktike mi ne vidas ĉi - okaze grandan danĝeron, precipe pro la tre elasta senco de “ kio ”, ebliganta la opan, resuman interpreton. Ĉiu ununombra “ kio ” pluinterpreteblas kiel rilata al ara tuto, al la tuta situacio. Nur la multenombra tuto forigas dubojn, ĉu temas pri pluro ; la ununombra restos same dubsenca kiel nun.

Fakte tiel estas en la lingvoj posedantaj multenombrajn “ ioj ” n : plejofte oni uzas “ io ” n amorfe ununombran, kaj la formojn multenombrajn oni uzas nur kiam tio efektive klarigas la diron.

Sekve, ekuzo de “ ioj ” estas pura etendo, kiu forigas tabuon senmalvalidigi la antaŭan lingvouzon. La antaŭa lingvouzo simple evitadis la frazojn kie “ ioj ” estus nepraĵo —oni simple ŝanĝadis la esprimmanieron, uzante evitvortojn kiel “ aĵoj ”, “ aferoj ”, “ objektoj ”, “ cirkonstancoj ” ktp.

Ekz - e, apenaŭ oni povas paroli pri rompo de tradicio ĉe “ diferencon inter kioj? ” —la tradicia Esperanto simple malhavas iun norman kaj bonstilan solvon por tia situacio.

En tiaj okazoj la multenombra formo de la pronomoj ne tiom rompos la tradicion, kiom ebligos rektasencan esprimmanieron, pli simplan kaj klaran ol la nunaj elturniĝoj.

Referencoj

1. Zamenhof L. L. Lingvaj respondoj. Jekaterinburg : Sezonoj, 1992. pĝ. 37.

2. Samkie [ 1 ]. pĝ. 35.

Novaj libroj

Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj / Trad. el la franca Perla Martinelli, Giorgio Silfer. —La Chaux - de - Fonds : Esperanta PEN - Centro, 2001. —34 pĝ., il.

La broŝuro enhavas krom la Deklaracio, proklamita antaŭ kvin jaroj en Barcelono, antaŭparolon de Daniele Vitali, Ĉarton de la Federacio de PEN Internacia, deklaron de la E - delegacio en Barcelono okaze de la subskribo de la Deklaracio, artikolojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli kaj prezenton de la Esperanta PEN.

La Deklaracio, interalie, proponas krei Konsilion de la Lingvoj ĉe UN kaj sendependan Mondan Komisionon de Lingvaj Rajtoj. Ĉu post duona jardeko ili estas fonditaj? Ĉu niaj samideanoj ( raŭmismaj kaj pracelaj ) kunlaboras en ili?

Ljudmila Arnaudova, Petko Arnaudov. Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj . —Pazarĝik : Radio, 2000. —112 pĝ.

La geaŭtoroj ( bedaŭrinde la aŭtorino jam forpasis ) avertas, ke por legi la libron “ sufiĉas tiuj ĝeneralaj ideoj, informoj kaj lertecoj kiuj tamen restas en la kapo de ĉiu persono pasinta tra la lerneja sistemo de kiu ajn lando ”. Eĉ pli, ĉar krom “ matematiko ” estas ankaŭ “ legaĵoj ”, kiujn povas ĝui eĉ analfabetoj, ekzemple :

Eŭklido demandis iun el siaj lernantoj :

—Kion vi ŝatus havi : du pomojn aŭ iliajn kvar duonojn?

—Mi preferas la duonojn, —respondis la lernanto.

—Kial? Ĉu ne estas egale?

—Ne estas! Kiam ili estas tutaj, kiel mi sciu, ĉu ili ne estas vermoplenaj.

Rubenaj refrenoj / Red. Paul Gubbins. —Berkeley : Bero, 2001. —54 pĝ.

La libreto enhavas ses eseojn honore al kvardek jaroj da E - somerlernejoj en Barlaston. La eseoj fontas el prelegoj prezentitaj post la kvardeka somerlernejo ( aŭgusto 2000 ). Al la esearo kontribuis Marjorie Boulton ( La jubileo de la kursoj ), William Simcock ( Horace Barks ), Anna Löwenstein ( La ŝtona urbo ), Tim Carr ( Tra la ŝtormo de Kalocsay ), Paul Gubbins ( tradukanto kaj E - teatro ), kaj ĉieesta Renato Corsetti ( movadaj problemoj ).

Jen eseoj interesaj kaj legindaj, ja laŭ la redaktinto :

ili kaptas mikrokosme kaj makrokosme la esencon de Esperanto...

AlKo

Promenoj en tempo kaj spaco

Astronomia Almanako 2000 / Komp. Alexander Mikishev. —[ Ashdod ] : AEK, 2000. —72 pĝ., il.

La steloj atestas pri la eterno. Ĉu estas alia realo, kiu farus tion pli elokvente? Kaj ĉu io, kio pretendas ĉirkaŭpreni ne nur spacon sed ankaŭ tempon, povas neglekti la stelojn? Do tiu Astronomia Almanako estas bona signo por Esperanto.

La unua kolektlibro de Astronomia E - Klubo naskiĝis rezulte de virtuala komunikado kaj celis larĝigi la rondon de la klubanoj, ĉar, kiel diras la aŭtoroj, “ verŝajne plimulto da esperantistoj ankoraŭ havas problemojn pri la uzo de Interreto ”. Vere, estas tiel, sed tio ne estas sola argumento, kiun oni povus prezenti en la favoron de la libra esprimmaniero. La avantaĝoj de la libro estas ekster konkurenco, kaj ili restos dum la steloj brilas ĉiele. Do niaj kolegoj - retanoj tre bone faros, se ili daŭrigos uzi ankaŭ la klasikan komunikrimedon.

Pri la dominanta rolo de la angla en la scienco oni jam longe parolas, kaj ni konsentu, ke nia okazo de la uzo de Esperanto povas “ iom ŝanĝi la situacion ”. Sed krom tiu strategia rezono ekzistas unu alia, ne malpli grava : inter esperantistoj estas miloj da tiuj, kiuj levas la okulojn al la nokta ĉielo. Profesiaj astronomoj, astrofizikistoj kaj amatoroj, romantikaj animoj, poetoj kaj —kial ne? —ordinaraj loĝantoj de la ŝtona ĝangalo, kiuj iam rigardas supren dum nokta sendormo. Kial ili ne parolu en Esperanto, se ili estas esperantistoj?

Persone mi, amatoro kun staĝo kaj teleskopo, trovis tute normala, ke oni konversas pri altaj materioj en la lingvo de idealistoj. Kun agrabla sento mi prenis en la manojn la almanakon kaj neniom trompiĝis en la espero. Vere, ĝi estas libro por ĉiuj. Se vi estas ĉiela profesiulo, vi povas kompari kaj diskuti, legante Helion J. Rocha - Pinton aŭ Antonion M. Sánchez Párezon. Kiel diletanta amatoro vi, probable, preferos la enkondukajn artikolojn de Amri Wandel kaj de Patrick Lagrange. En la kvalito de observanto vi trovos interesaj la artikolon de Witold Cayzac aŭ la observon de Marco Trevisan Herraz. Kaj se vi estas simple kaj nure gapulo, legu la liston de la konstelacioj —ja eĉ por ne perdiĝi surtere oni devas orientiĝi interastre.

Fine, ĉu la verda stelo estas la sola, kiu montras la vojon al la esperantistoj?

Pozitive la ebloj de la Interreto montriĝis en la internacia stelaro de la aŭtoroj. Dr Alexander Mikishev, kiu redaktis kaj kompilis tiun simpatian libreton, meritas specialan mencion. Mi esperas, ke certa prokrasto de la publikigo de ĉi tiuj linioj ne multe pezas kompare kun la astra eterno.

Dankon, sinjoroj. Kaj ĝis la relego!

Alen Kris

La neĝo kaŝas preskaŭ ĉion

Johansson, Sten. Neĝo kaŝas nur... : Krimromaneto. —Skövde : Al - fab - et - o, 2001. —79 pĝ.

La neĝo en la sveda urbeto Kalmar povas kaŝi preskaŭ ĉion, foje eĉ kadavron de murdita azianino.

La policista duopo Svedberg kaj Jankéus havas nun la malfacilan taskon trovi la murdinton. Malfacila estas tiu tasko, ĉar la neĝo sukcesis forigi preskaŭ ĉiujn spurojn. Ni sekvas la esploradon de la polico. Sten Johansson priskribas tiun esplorlaboron pli realisme ol kutimas en krimromanoj : jen aperas iu indico, alia spuro ŝajne sekvas al Kaliningrado, plia al Kaŭkazio. Kaj kie estas tiu suspektinda ruso?

Abundo da demandoj, sed nenia respondo kaj meze de la libro la polico rezignas pri solvo de la enigmo, sed tiam helpas la hazardo kaj la mozaikeroj fariĝas bildo.

Neĝo kaŝas nur... estas la tria romaneto en la serio kun Svedberg kaj Jankéus.

La serio sekvas la sezonojn kaj mankas nur printempo por kompletigi la ciklon. Bedaŭrinde mi ( ankoraŭ ) ne legis la aliajn romanojn de la serio. Fakte mi ne bedaŭras, ĉar nun mi ja havas la antaŭĝojon konatiĝi kun somera krimo en Falĉita kiel fojno ( 1997 ) kaj aŭtuna murdo en Trans maro kaj morto ( 1999 ).

Tiu romano apartenas al la skolo de modernaj svedaj krimromanoj. Ni pensas unuavice pri Henning Mankell ( Hundoj en Riga ), kies Wallander deĵoras en marborda Ystad. Aliaj motivoj memorigas pri Voku longdistance de åke Edwardson. Sed la intrigo, kiun Sten Johansson prezentas ja estas memstara.

Sten Johansson uzas simplan, sed imagivan lingvon, tiel kaj komencantoj, progresantoj kaj spertantoj povas ĝui lian prozon. Nekutimajn vortojn ( ne estas multaj ) klarigas la glosaro.

Eĉ tiuj, kiuj ne nepre ŝatas krimromanojn povas distri sin kun tiu libro. Eble ankaŭ ili bedaŭros, ke la libro jam finiĝas post 80 paĝoj.

Wolfgang Kirschstein

Gazetoj

Esperantologio , kajero 2

Aperis la longe atendita dua kajero de la Esperantologio / Esperanto Studies , internacia revuo pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. La grandformata 64 - paĝa kajero, redaktita de Christer Kiselman ( Svedio ), enhavas tri studojn kaj kvar recenzojn.

La studo de Heidi Goes ( Belgio ) “ La Esperanto - movado en Tanzanio kaj Togolando ” estas bazita sur lia licencia disertacio prezentita en la Universitato de Gento pri Esperanto en Afriko.

En “ Uma língua, uma bandeira, um pastor : Spiritism and Esperanto in BrazilDavid Pardue ( Usono ) anglalingve analizas ligojn inter Esperanto kaj spiritismo en Brazilo.

Sociologo Walter żelazny ( Francio / Pollando ) prezentas franclingve la sociajn kaj religiajn ideojn, kiuj asociiĝas al la planlingvoj per la eseo “ Les idées sociales et religieuses suscitées par le phénomène des langues dites artificielles ( aspect interlinguistique et social ) ”.

Recenzataj estas la anglalingva Esperanto - gramatiko de Christopher Gledhill ( Liu Haitao, Ĉinio ), granda Esperanta - germana vortaro de Erich - Dieter Krause ( Ebbe Vilborg, Svedio ), doktoriĝa disertacio de Anett Heil ( Liu Haitao ) kaj la habilitiga disertacio de Sabine Fiedler ( Till Dahlenburg ).

Resume : tre utila kolekto.

AlKo

Heroldo № 2000

Heroldo de Esperanto atingis sian dumilan numeron precize en la sama tago, kiam aperis la unua : la 14an de aprilo, datreveno de la forpaso de Zamenhof, nuntempe la Memortago de la Esperantaj Pioniroj.

La dumila numero tamen ne estas memreferenca : apud la gratuloj de Kep Enderby, Barbara Pietrzak, Carlo Minnaja, Tibor Papp, Sabira Ståhlberg kaj István Ertl, nur retrospektiva artikolo de Perla Martinelli celebras la rekordon de la plej ofte aperanta E - gazeto. En la unua paĝo elstaras la novaĵoj pri Akademio de Esperanto kaj pri Oszkár Princz ĉe Hungara Radio, kaj ĉefartikolo pri la Pac - Nobelo por esperantistoj : revo kiun havis jam Valdemar Langlet en 1896.

La centraj paĝoj estas dediĉitaj al la tradicia kalendaro de aranĝoj, la plej detala en Esperantio. Kaj eĉ se la numero estas okpaĝa, ĝi ne estas duobla! Tio signifas ke ĉi - jare la abonantoj ricevos 12, 5 procentojn pli da informoj ol pasintjare, tamen je la sama prezo.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Esperanto. 2001 / 4 ;

Esperanto aktuell. 2001 / 2 ;

Esperantologio / Esperanto Studies. 2001 / 2 ;

Esperanto - Notícias. 2001 / 86 ;

Franca Esperantisto. 2001 / 526 ;

Fonto. 2001 / 245, 246 ;

Heroldo de Esperanto. 2001 / 5, 6, 7 ;

Internaciisto. 2001 / 3 ;

Kataluna Esperantisto. 2001 / 315 ;

Kontakto. 2001 / 3, 4 ;

La Espero. 2001 / 1, 2 ;

La Gazeto. 2001 / 94 ;

La KancerKliniko. 2001 / 98 ;

La Movado. 2001 / 5 ;

La Ondo de Esperanto. 2001 / 6 ;

La Revuo Orienta. 2001 / 5 ;

Le Monde de l ’ Espéranto. 2001 / 528 ;

l ’ esperanto. 2001 / 4 ;

Le Travailleur Espérantiste. 2001 / 256 ;

Monato. 2001 / 5 ;

SAT - Amikaro. 2001 / 566 ;

Sennaciulo. 2001 / 5 ;

Tempo. 2001 / 1 ;

Trefo. 2001 / 5 ;

Vekilo. 2001 / 2 ;

Venezuela Stelo. 2001 / 69.

Mozaiko

Ĉar dum la pretigado de la julia Ondo la redaktoro de ĉi tiu paĝo, Tatjana Kulakova, feriis ĉe maro, ekster la atingeblo de la reto, la rezulto de la aprila konkurso estos anoncita en la venonta kajero.

Hepatprozo

Ĉu vi ne scias, kio estas Hepatprozo ”? Nu certe! Tiun amuzaĵon pli - malpli konas ruslingvaj intelektludantoj, kaj nun ni unuafoje provas apliki ĝin al Esperanto. Do, kio ĝi estas? Oni prenas sufiĉe longan vorton, dividas ĝin je du aŭ kelkaj partoj kaj “ renversas ” ĉiun parton —substituas ĝin per antonimo, kaj se rekta antonimo ne ekzistas —do per samkategoria vorto el la sama sfero. Tiamaniere el ren ’ verso rezultas hepat ’ prozo.

Via tasko estas diveni la originajn vortojn. Por ioma faciligo ni aldonas enkrampe al kiu temo rilatas la vorto.

1. Pipri / anaso ( marbesto )

2. Vir / blovo ( teknika novaĵo )

3. Skribi / minaci ( jura termino )

4. Muzika / stango ( fungo )

5. Do / rompo ( biologia termino )

6. Divan / ŝafo ( lando )

7. Nek / aro ( libreto )

8. Punkt / plej / kumino ( flato )

Kompilis Valentin Melnikov

La respondojn sendu tiel, ke ili atingu nin poŝte aŭ rete (

kulakova@akb. mplik. ru
) antaŭ 1 sep 2001.

Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A ( LOdE - 73 )

B ( LOdE - 74 )

C, Ĉ ( LOdE - 75 )

D ( LOdE - 76 )

E ( LOdE - 77 )

E ( LOdE - 78 )

F, H ( LOdE - 79 ) I, J ( LOdE - 80 )

K

Kapo : ilo por teni ĉapelon.

Kelkaj povruloj ne vidas diferencon inter pastro, eklezio kaj Dio.

Kelkfoje mi sentis drastan mankon de kanibaloj.

Kial oni ne punas ŝtelistojn de la tempo.

Kial vi studas fremdajn lingvojn, se eĉ en la gepatra vi diras nenion aŭskultindan.

Kiam finfine falos la lingvaj baroj ni vivos kontentaj, restos nur la ekonomiaj, kaj politikaj. Pli kruelaj.

Kiam Jesuo kvietigis la ventegon sur la lago, la apostoloj... devis pluiri remante.

Kiam parolas A mi suspektas, ke li forgesis horloĝon, se parolas B mi timas, ke li forgesis kalendaron.

Kiam ŝi ekvidis, ke la reĝo nudas, ŝi tuj demetis la vestojn.

Kiam finiĝas dogmo povas naskiĝi penso.

Kiel ne perdi en ludo? Ne ludi.

Kiom longe povas vivi morta lingvo?

Kion li ne komprenas, tion li blasfemas.

Kiso : rimedo ĉesigi virinon paroli.

Kiu certas centprocente, verŝajne scias tro malmulte.

Kiu d. k. pri ĉ. t. plej ofte interesiĝas pri nenio.

Kiu kapablas prezenti la sencon en unu frazo verkas ne romanon sed aforismon.

Kiu kuŝas, ne timas falon.

Kiu ne havas celon en la vivo, vivas nur por morti.

Kiu neniam uzas akuzativon miras, ke aliaj povas ĝin ne uzi nur en ĉiu dua frazo.

Kiu serĉas kandelon povas ne rimarki la sunon.

Kiu tremas pro la frosto ne bezonas vian termometron.

Knabino : enigmo kun ofte tro evidenta solvo.

Konsekvencoj de kelkaj ideoj estas dolorige realaj.

Koalicio : alianco de du partioj, el kiuj neniu realigas siajn antaŭvoĉdonajn promesojn, tamen la partiestroj okupas la ministeriajn fotelojn.

Kongresa libroservo : loko, kie oni vendas bildkartojn kaj surskribitajn globkrajonojn.

Korektado de libro daŭras kelkajn horojn, la honto pro eraroj —plurajn jarojn.

Koruso toleras soliston nur en kantoj sen solista voĉo.

Kun ŝi li neniam uzis la lingvon, sufiĉis la lango.

Kvar titoloj antaŭ la nomo sur vizitkarto diras pli pri la psika stato de l posedanto ol pri lia scienca kompetenteco.

Anoncetoj

Ĉiu vorto en la rubriko “ Anoncetoj ” kostas unu rublon por la ruslandanoj. Por la alilandanoj kvin vortoj kostas unu respondkuponon. La pagon sendu al галина романовна горецкая je la redakcia adreso.

La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto , Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

Adreso : RU - 236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.

Mi daŭrigas efektivigi projekton “ Esperanto - trezoroj por ruslingvanoj ” kaj serĉas eldonejon. Estas enrusigita “ Metropoliteno ” de Vladimir Varankin, nun estas enrusigata “ Rememoroj... ” de Aleksandr Saĥarov.

Ergard Budagjan Adreso : RU - 117449 Moskvo, Ŝvernika, 17 - 3 - 269, Ruslando.

Tangshan - a Esperanto - Asocio okaze de sia 15a datreveno aranĝos fine de 2001 kongreson kaj ekspozicion. Unu el la standoj estos dediĉita al diverslandaj moneroj kaj uzitaj kovertoj. Se vi bezonos ion de nia lando, ni povos sendi al vi.

TEA Adreso : P. O. Box 3, Tangshan Hebei, CN - 063000, Ĉinio.

Nekrologoj

La 4an de aprilo 2001 forpasis

profesorino Liisi Oterma ( 1915 - 2001 )

honora Membro de UEA, profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku en 1962 - 78. Ŝi malkovris multajn asteroidojn kaj tri kometojn kaj multe kontribuis al la prestiĝo de Esperanto en sia faka medio. Ŝi estis membro ankaŭ en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975 kaj mecenato de pluraj fondaĵoj de UEA kaj de la Novjorka Oficejo de UEA.

La 11an de aprilo en Bonaero forpasis tre agema samideano

magistro Kurt Julio Milkuschutz ( Milko ) ( 1914 - 2001 )

kiu esperantistiĝis en 1929 en Berlino kaj pro sia juda deveno devis forlasi Germanion en 1933. En Bonaero li aktiviĝis en loka asocio kaj poste en Argentina E - Ligo, kies sekretario kaj prezidanto li estis en diversaj periodoj.

La 23an de aprilo ankaŭ en Bonaero forpasis 94 - jara samideanino

Pilar Pomes Bahamonde de García

esperantistino de la juneco, aktivega membro de AEL, Argentina Esperanto Katolika Asocio kaj Argentina Scienca kaj Teknika E - Rondo.

29 apr ĉieleniris la Kvara Spirita Gvidantino de Oomoto ( Honora Prezidanto de E - Propaganda Asocio de Oomoto )

Kijoko Deguĉi

La 14an de majo forpasis

Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev ( 1915 - 2001 )

esperantisto ekde 1930, aktiva propagandisto de Esperanto, fondinto kaj plurjara gvidanto de la E - klubo en Niĵnevartovsk ( Tjumena regiono ).

La 21an de majo mallonge antaŭ sia 96 - a naskiĝdatreveno forpasis en Bad Kissingen

Hugo Röllinger ( 1905 - 2001 )

honora membro de UEA. Esperantisto ekde 1921. Senlaca registranto de ZEO - j, t. e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k. a. Zamenhof / Esperanto - objektoj. Li komencis tiun laboron en 1965 kaj daŭrigis ĝin kiel komisiito de UEA ĝis sia morto.

Ni funebras kaj kondolencas.

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №8 - 9

Redakcie

La julian redakcian kolumnon, plejparte, plenigis dankoj, kaj ankaŭ nun ni dankas niajn legantojn pro la multaj gratuloj kaj bondeziroj, diritaj kaj senditaj okaze de nia transloĝiĝo! La varmaj kaj sinceraj vortoj donas al ni pliajn fortojn por la daŭrigo de nia agado en la nova loko —koran dankon pro la subteno kaj fido!

Cetere, la “ nova loko ” estas interesa, kaj ni volonte plenumas viajn petojn kaj koncize karakterizas ĝin.

Ni estas en Ruslando. Kurioze, sed kompare kun Jekaterinburg, kie loĝas multaj tataroj, baŝkiroj kaj amaso da ( plejparte, neoficialaj ) rifuĝintoj el Centra Azio, la loĝantaro de Kaliningrad estas tre slaveca —krom la rusoj estas ĉi tie multaj belorusoj kaj ukrainoj, kiuj kunvivas surprize harmonie —malgraŭ la manko de la historiaj radikoj ĉi tie. Sed la ruslandeco signifas la ekziston de amaso da ruslandaj problemoj. Ankaŭ de moroj kaj kutimoj.

Ni estas en eksa Sovetunio. Ĉiupaŝe oni povas vidi la restaĵojn de la komunisma regado : la nomoj de la ĉefaj stratoj, monumentoj de Lenino kaj liaj kamaradoj, tipe sovetiaj konstruaĵoj, trivitaj stratoj, apenaŭ funkciantaj akvoduktoj kaj liftoj, apenaŭ funkciantaj nekonkurenckapablaj uzinoj...

Ni estas en Eŭropo. La enklavanoj malbone konas la “ kontinentan Ruslandon ”, kaj nur malmultaj junuloj vizitis Moskvon aŭ Peterburgon, kvankam preskaŭ ĉiuj proprasperte konas Pollandon, Litovion kaj Germanion. Laŭ la procentaĵo de la eksterlandaj aŭtoj, poŝtelefonoj kaj satelitaj TV - antenoj Kaliningrad estas la plej avangarda en Ruslando. Funkcias amaso de butikoj kaj trinkejoj. Agrable impresas, ke la aŭtoj ofte ( sed ne ĉiam! ) cedas la pasorajton al piedirantoj kaj ke la komizoj kaj oficistoj estas pli afablaj ol en la cetera Ruslando. Necesas nur unu horo por atingi la limon de Pollando, kaj du horoj ĝis Litovio, kaj ni jam vizitis ambaŭ landojn.

Ni estas en Orienta Prusujo. La kruckavaliroj konkeris la prusojn kaj ekloĝis ĉi tie meze de la 13a jarcento, kaj —malgraŭ la barbara rilato de la sovetuniaj gvidantoj al ĉio germana —ĉi tie senteblas la etoso de la pasinteco. Kelkaj katedraloj kaj kasteloj estas rekonstruataj, kaj post la fenestroj de nia hejmo estas majesta panoramo de la Katedralo, apud kiu trovis sian lastan ripozejon la granda Kantio. Kaliningrad, Sovetsk ( Tilsit ), Svetlogorsk ( Rauschen ) kaj Zelenogradsk ( Cranz ) allogas multajn turistojn el Ruslando kaj Germanio.

Ni estas en Esperantujo. Kvankam tiu ekstermapa lando suferetas pro potencbataloj inter iuj gvidantoj, por la pli multaj esperantujanoj amikeco , interhelpo kaj solidareco estas ne nur vortoj. Jam ĉi tie atingis nin la agrabla informo pri la subvencio Cigno , kiun la Estraro de UEA asignis al nia modesta entrepreno, kaj sekvis sciigo pri la premio La Infanlibro de la Jaro al La hobito .

Koran dankon!

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

La kovrilpaĝa foto de Jelena Ĉepinoga montras la Katedralon de Königsberg sur la urbocentra insulo.

Duafoje en Zagrebo

21–28 jul 2001 Zagrebo duafoje gastigis UKon, sed unuafoje en la sendependa Kroatio, ĉar en 1953 oni kongresis en Jugoslavio. Cetere, tiam UK - 38 ricevis 1760 aliĝojn, kaj UK - 86 en la unua jaro de la tria jarmilo –ĉ. 1700.

Kvankam, laŭ Georgo Handzlik, la alta protektanto estas “ ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas telegramon ”, ĉi - foje prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić, venis al la malfermo kaj komparinte la du UK - epokojn, diris :

En tiu epoko, maltrankvila, sed interesa kaj sortdecida, unu sola afero ne ŝanĝiĝis, kaj tio estas la entuziasmo de vi, esperantistoj, kaj via deziro helpi, per la lingvo kiun vi uzas kaj kiun vi propagandas, ke la mondo, en kiu ni vivas fariĝu pli bona.

La kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon. La kongresa insigno garantiis senpagan veturon en la urbaj busoj kaj tramoj. La amaskomunikiloj atentis la kongreson. Antaŭ la Ekonomia Fakultato estis inaŭgurita monumento “ Futuro ” de dana skulptisto Jesper Nergaard. Laŭ la urbestro Milan Bandić, ĝi “ plinobligis ĉi tiun urbanisme ordigitan urboparton ”.

Kroatiaj samideanoj dank al la bonaj kontaktoj kun la ŝtatgvidantoj preparis bonan kongreson, kaj ni esperu, ke la kongresa postrikolto estos abunda.

En la urbo de Lapenna

Zagrebo estas ligita kun Ivo Lapenna, kiu aktivegis ĉi tie komence de sia kariero. Populara kongres - salono havis lian nomon ; esearo pri li estis lanĉita en la Tago de la Libro, estis renovigita la oratora konkurso kiun iam Lapenna iniciatis. Lia iama kontraŭbatalinto Humphrey Tonkin publike diris :

Lapenna nun prenas sian ĝustan lokon en nia historio, kiel unu el niaj plej elstaraj kolegoj kaj animantoj. Estas bele, ke tio okazu ĝuste ĉi tie en Zagrebo, kaj ke memorante lin ni memoru ne la aferojn, kiuj en pasinteco nin dividis, sed la aferojn, kiuj nin unuigis kaj unuigas en dialogo de paco kaj kompreniĝo, kiu estu ekzemplo por nia mondo dividita.

Dialogoj kaj aliaj konversacioj

Tonkin uzis la vorton dialogo , ĉar la kongresa ĉeftemo estis “ Kulturo de dialogo —dialogo inter kulturoj ”. La temo pretekstis plurajn prelegojn, sed apenaŭ vekis multajn seriozajn dialogojn.

Fakaj asocioj uzis la kongreson por siaj kunvenoj. Ekzemple, IKEF ( Internacia kaj Komerca Ekonomia Fakgrupo ) konfirmis la stabilan agadon. Ĝia prezidanto, Josef Braun, menciis eldonon de INKOTERMOJ 2000, verkadon de altnivelaj artikoloj por Monato kaj bonan kunlaboron kun TAKE, kiu manifestiĝis per sukcesa komuna faka seminario en Francio. En la diskutado oni emfazis neceson de rapida pretigo de aktualaj terminaroj pri ekonomio kaj komerco kaj pli forta helpo al esperantistaj komercistoj. IKEFanoj estis akceptitaj en la Zagreba Ekonomia Ĉambro.

Terminologian problemaron dum tri horoj diskutis sesdeko da interesitoj. Daŭras provoj reaktivigi Terminologian E - centron, estas serĉata kunordiganto por terminologia diskutgrupo. Esperantologia konferenco allogis pli ol 160 personojn —kvin prelegoj kun vigla diskutado daŭris kvar horojn.

Elektado sen elekto

Gravaj estis la kunsidoj de la Komitato de UEA, ĉar 2001 estas elektojaro. Jam je la unua tago estis elektita nova Estraro de UEA. Prezidantiĝis d - ro Renato Corsetti ( Italio ). Oni elektis du vicprezidantojn : prof. Lee Chong - Yeong ( Koreio ) kaj prof. Humphrey Tonkin ( Usono ). Ivo Osibov ( Kroatio ) iĝis ĝenerala sekretario. Aliaj estraranoj : Ans Bakker ( Nederlando ), Gbeglo Koffi ( Togolando ), Andrej Grigorjevskij ( Ruslando ) kaj Michela Lipari ( Italio ).

Laŭ la propono de la Elekta Komisiono, la elektado estis senalternativa ; kaj inter la nunaj estraranoj estas nur unu B - komitatano, rekte elektita de la membroj. Kvankam nun estas je unu estrarano pli multe ol antaŭe, el la taskoj de la Estraro malaperis “ kulturo ” kaj “ faka kaj scienca agado ”.

Forta lezo antaŭ Fortalezo

Oni diras, ke UEA povas funkcii eĉ kun nefunkcipova Estraro, ĉar ekzistas Centra Oficejo faranta la plej grandajn servojn en Esperantujo. Tial estis ŝoko, kiam la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, anoncis sian demision ; lin sekvis la direktoro de CO, Pasquale Zapelli, kaj supozeble sekvos kelkaj aliaj.

Kvankam la demisiintoj ne diris tion, multaj mense asociis la demisiojn kun la premkampanjo kontraŭ iuj roterdamaj oficistoj, informoj pri kiu likis en la reto antaŭ la kongreso. Sed mankas glasnosto en Esperantujo, kaj dum la tri postkongresaj semajnoj la novaj gvidantoj de UEA ankoraŭ ne donis la “ oficialan vidpunkton ”. Ĉu Zagrebon hantis Lapenna, kies iama demisio efikis pli ol la kabeo de Kabe? “ Forta lezo jam en Zagrebo ”, —komentis kongresano.

Cetere, Fortalezo atendos nin en 2002. Kaj Göteborg en 2003. Ankaŭ en Ĉinio, Vjetnamio, Japanio, Litovio kaj Ruslando oni planas inviti UKon. La nova estraro decidos.

Halina Gorecka

kiu kore dankas al Petko Arnaudov pro la senditaj zagrebaj impresoj, kaj al Josip Pleadin kaj István Ertl pro la senditaj eroj el Zagreba Albumo .

Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj al la 86a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi plezuro transdoni miajn bondezirojn al la 86 - a Universala Kongreso de Esperanto.

La Esperanto - movado ĉiam partoprenis la celon interligi homojn trans naciaj limoj. Hodiaŭ ni vivas en nova epoko de komunikado, en kiu eblas transsendi informojn pli rapide kaj pli foren ol iam ajn antaŭe. Tamen unu homo el du neniam faris aŭ ricevis telefonvokon. Larĝa diĝita disdivido forbaras multajn malriĉajn landojn de la rimedoj de informteknologio. Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la civila socio kaj la privata sektoro, havas firman volon transponti tiun dividon.

Inter la novaj iniciatoj, pri kiuj mi esperas, ke ili konstruos diĝitajn pontojn al la evolulandoj, estas la Teknologia Servo de UN, UNITeS. Tiu norda reto de volontuloj dividas sian scipovon kun grupo en sudaj landoj, donante trejnadon pri la aplikado de teknologio. Plibonigita komunikado havigas multajn avantaĝojn : por distanca lernado, pli rendimenta negocado kaj pli rapida reago al urĝaj okazaĵoj. Dividante la neelĉerpeblan varon informado ni povas plibonigi ĉies aliron al edukado, sano kaj prospero.

Dum ni alstrebas niajn komunajn celojn de plibonigitaj komunikado kaj komprenado, mi antaŭĝojas pri pluaj kunlaboro kaj bonvolo inter Unuiĝintaj Nacioj kaj la Esperanto - movado. En tiu spirito mi deziras al vi plenan sukceson.

( La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto. )

Mesaĝo de Unesko al la 86a Universala Kongreso de Esperanto

Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo “ Kulturo de Dialogo —Dialogo inter Kulturoj ”.

Unesko aparte sin koncernas pri tiu ĉi temo : unue rilate ĝian mandaton antaŭenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro, en la kadro de la Jaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj. La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dediĉas al tiu ĉi jaro de Unuiĝintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Neregistaraj organizaĵoj kiel la via ludas gravan rolon en antaŭenigo de la celoj kaj objektivoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam longedaŭrajn rilatojn kun Universala Esperanto - Asocio.

Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la ŝlosilon al interkultura dialogo. Ĉar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de kulturo kaj ebligas al ĝiaj membroj komunikiĝi inter si. Je sama tempo, estas la lingvo, kiu povigas kulturojn interŝanĝi ideojn kaj prunti kaj adaptiĝi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj aŭskultado unu al alia, ke ni atingas kompreniĝon, tiel esencan al paca kunekzisto.

La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo daŭre emfazas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondiĝanta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto aŭ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dediĉis sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.

En tiu ĉi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso de Esperanto, ĉar vi antaŭenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aŭ intelekta tradicio de difinita grupo de nacioj.

Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.

John Daniel Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

Ni estas multnombra ŝiparo iranta laŭ la sama vojo

Estas tro da esperantistoj en la mondo, aŭ almenaŭ tro da Esperanto - organizaĵoj! Similan rimarkon mi aŭdis antaŭ la malfermo de la 4 - a kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo en Zagrebo dum la Universala Kongreso. Ĝin eldiris partoprenanto, kiu timis suferi pro la troa pleneco de la salono en la varma Zagrebo.

Yves Peyraut, la prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, prezidis la kunvenon. Li rimarkis, ke io tia ( prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, kiu prezidas kunvenon okazantan en la kadro de la Universala Kongreso de UEA ) antaŭ iom da jaroj estus neimagebla. Tamen la afero aspektis tute nature al la dudeko da reprezentantoj de esperantistaj asocioj, kiuj partoprenis, kaj al la trideko da kongresanoj, kiuj ĉeestis.

Yves Peyraut enkondukis la kunvenon per memorigo de la esenco de ĉi tiu Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo : temas pri libera interŝanĝo de opinioj kaj planoj inter sendependaj asocioj cele al kunlaborado por la bono de la tuta esperantlingva komunumo.

Sekvante tiun rimarkon, mi mem uzis la metaforon pri ŝiparo konsistanta el ŝipegoj, ŝipoj, ŝipetoj kaj boatoj, kiuj restas en kontakto inter si nur por decidi la vojon de la tuta ŝiparo.

Ĉi - jare la kontakto rilatis ĉefe al la nova labor - plano aprobita de la komitato de UEA. La prioritatoj de tiu labor - plano estas : informado, instruado, utiligado. Kaj ĝuste pri la punkto utiligado, pri la per - esperanta agado, temis la debato. Ni devas trovi manieron por subteni la agantojn per Esperanto, la utiligantojn de la lingvo.

Preter la multaj praktikaj ideoj proponitaj, unu ŝajnas esti la ĝenerala principo : fini la interasocian batalon ( mi ŝtelas membrojn de vi kaj vi ŝtelas membrojn de mi ) kaj utiligi nian diversecon por puŝi agadojn kaj agantojn al la ĝusta asocio. Mi donu du ekzemplojn.

Se en la Esperanto - komunumo estas homoj, kiuj opinias, ke esperantistoj agu kontraŭ la mort - puno, estas senutile, eĉ malutile, organizi ardajn batalojn en UEA aŭ en IKUE, ĉu ili pro sia neŭtraleco kaj ĝenerala idearo rajtas aŭ ne rajtas partopreni. Estas tre pli simple lasi SAT - on gvidi tiun agadon.

Se venas propono de ĉina fervojisto provizi ĉiujn ĉinajn lokomotivojn per verda stelo, antaŭ ol UEA aŭ SAT komencas pristudi, kio estas lokomotivo, verŝajne valoras transdoni la proponon kaj la laboremon de la ĉina membro al la IFEF. Kaj inverse.

Dua ideo, kiu estis debatita, estis la neceso starigi iom pli stabilan sistemon de konsultiĝoj tra la jaro. Eble la solvo estos nova ret - listo starigota, por doni respondon al demando, kiu jam estis levita en la unua kunsido de la Strategia Forumo en Montpeliero.

Ne mankis rakontoj pri sukcesoj ( ekzemple la partopreno de gesinjoroj Grattapaglia de la Rotaria Asocio en granda kunveno de rotarianoj en Usono ) kaj pri malfacilaĵoj ( ekzemple la manko de administra stabileco de multaj fakaj asocioj ).

Ne mankis klopodoj de partoprenantoj ne reprezentantaj asociojn tiri la diskuton al siaj propraj amataj ĉevaletoj ( inform - oficejo de UEA en Bruselo aŭ provizado de ĉiuj skribiloj en la mondo per la vorto Esperanto ). Sed tio apartenas al la esperantista folkloro.

La sukceson de la debato oni povas taksi per tio, ke la partoprenantoj en debato, kiu laŭ la programo daŭris proksimume de la 2a horo posttagmeze ĝis la 6a, rifuzis havi paŭzon en la mezo de la debato, malgraŭ la varmo en la salono kaj la evidenta neceso provizi sin per trinkaĵoj.

Nur fervoraj esperantistoj kapablas je tio.

Fine de la kunsido Yves Peyraut diligente listigis la sugestojn de la partoprenantoj, kiuj estos temo por debato en la nova ret - listo.

Renato Corsetti

UEA : la popolo elektis...

Zorga rekontrolado konfirmis la grandan surprizon de la ĵusa elektado de sep Komitatanoj B de UEA : la nombro de individuaj membroj, kies balotilo revenis ĝustatempe, montriĝis identa kun la naskiĝjaro de Esperanto : 1887.

La balotilo estis dissendita en majo al 6010 membroj, el kiuj do 31, 4 % voĉdonis.

10 balotiloj estis malvalidaj. El la voĉoj de la validaj 1877 balotiloj estiĝis jena rezulto :

Atilio Orellana Rojas 1302

Marija Belošević 1190

Amri Wandel 1189

Lee Chong - Yeong 1107

Wu Guojiang 1079

Aleksander Korĵenkov 1063

Katinjo Fetes - Tosegi 1017

Vincent Charlot 909

Philippe Chavignon 837

Christian Darbellay 815

Leon Roijen 776

Alicja Lewanderska - Quednau 651

Por la sep lokoj de Komitatanoj B estis elektitaj : Atilio Orellana Rojas ( Argentino / Nederlando ), Marija Belošević ( Kroatio ), Amri Wandel ( Israelo ), Lee Chong - Yeong ( Koreio ), Wu Guojiang ( Ĉinio ), Aleksander Korĵenkov ( Ruslando ) kaj Katinjo Fetes - Tosegi ( Aŭstrio ). Dum 2001–04 ili reprezentos en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio.

La rekorda aktiveco de 33, 6 % en la elektoj en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, ne rompiĝis. Pro malpli da kandidatoj ( 15 en 1998, 12 ĉi - foje ) la partopreno evidente ne estis same alloga kiel antaŭ tri jaroj. Dank al la daŭraj instigado kaj diskonigado de la elektoprocezo fare de la Centra Oficejo, la partoprenemo tamen multe superis tiun en 1995, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj voĉdonis 1388 membroj.

GK UEA

La Akademio elektas novan estraron

Estas okazanta la voĉdonado pri la nova estraro de la Akademio de Esperanto.

Tial ke ne estas aliaj kandidatoj, Geraldo Mattos certe estos reelektita kiel prezidanto, kaj Renato Corsetti kiel ĝenerala sekretario / kasisto. Por du vicprezidantaj postenoj konkuras la eliranta Christer Kiselman, kaj la novaj kandidatoj Probal Dashgupta kaj Bertilo Wennergren. Ĉiuj tri elirantaj estraranoj jam indikis sian kolegon Dashguptan kiel preferatan, sekve ankaŭ la rezulto pri la vicprezidantecoj estos sensurpriza.

Male, ne prognozebla estas la sorto de la sekcioj, kies direktoroj estas elektotaj tuj post la estraro. La sekcioj praktike ne funkciis dum la lasta mandato, kaj ilia reaktivigo implicus diversajn anstataŭigojn, pormomente ne diveneblajn pro manko de kandidatoj.

HeKo

Monda Turismo aktivis somere

La 11a Eŭropa Esperanto - Forumo, organizita de Monda Turismo havis tri partojn. La unua parto de EEF - 11 okazis 2–7 jul en Jurmala ( Latvio ) kiel simpozio “ Ekologio en Norda Eŭropo ” kun ĉ. 150 partoprenantoj.

Grupoj de naturamikoj estis tre varme akceptitaj ĉe Jurmala urbodomo, respondeculoj pri medioprotektado de la urbo ricevis multegajn malfacilajn demandojn flanke de Esperantistoj naturamikoj de Slovakio. Grupoj de Pollando konatiĝis kun medioprotektado en urbo Tukums, kie ili volontullaboris en tre malnova Frata Tombejo. Ĉiuj partoprenantoj de la unua parto de la EEF - 11 pro la volontullaboro kaj partopreno en simpozio kaj ekspozicio de fotoj kaj pentraĵoj “ Naturo en mi kaj ĉirkaŭ mi ” ricevis memor - medalionojn.

La dua parto okazis poste en Poprad ( Slovakio ) kiel simpozio “ Ekologio en Meza Eŭropo ”.

La tria parto okazis en Valencio ( Hispanio ) kun ĉ. 200 personoj. En la Valencia fakultato pri Filologio ekde 14 ĝis 19 jul okazis prelegoj pri la temoj : Naturprotektado, Esperanto - kurso, Esperanto - Festivalo.

Kadre de la tria parto de EEF, 16 jul okazis Esperanto - Festivalo en urbo Cheste kun ekskurso al vinfabriko kaj giganta “ paella ” por 200 homoj. Vespere sur la placo de la Urbodomo okazis koncerto de polaj grupoj Babi Jagi kaj Ritmix kun modernaj dancoj kaj Esperanto kantoj, koruso de Janowiec ankaŭ kantis kelkajn kantojn Esperante. Plej forte prezentiĝis orkestro “ Veloce ” per elektronikaj instrumentoj.

Samtempe 18–21 jul okazis la 11 - a Internacia Esperanto - Kongreso de MT en Budapeŝto kun ĉ. 400 partoprenantoj kun folkloraj kaj artaj programoj. Venis sep busoj de MT, plej multaj estis hungaroj, poloj kaj slovakoj.

Post la du aranĝoj de MT, ĉiuj rapidis al Zagrebo al UK - 86. Dum la kongreso en Zagrebo funkciis budo de MT. En salono Ivo Lapenna dimanĉe okazis kunsido de MT. Estraranoj de MT raportis pri pasintaj aranĝoj en diversaj landoj kaj pri sekvontjaraj Kongresoj kaj Forumoj.

Post la Zagreba UK du busoj daŭrigis la vojaĝon al Trieste por partopreni la 70an Italan Kongreson de Esperanto, kiun partprenis ĉ. 330 esperantistoj el pli ol 20 landoj. Ankaŭ en Trieste MT havis kunvenon kaj disdonis ĉiujn kunportitajn materialojn.

Ĉi - jare preskaŭ ĉiuj busoj, sendiaj de MT al kongresoj, estis internaciaj. Al la karavanoj plej multe aliĝis esperantistoj el Pollando, Islando, Usono, Latvio, Slovakio.

Mara Timermane Estrarano de MT

Jubileo en Norvegio

Norvega E - Kongreso okazis ĉe Rønningen popola altlernejo en Oslo 7–9 jun 2001. Ĉeestis ĉ. 30 personoj. Dum la tri tagoj faris siajn kunsidojn Eldonejo Esperanto, Norvega E - Ligo kaj Norvega Junularo E - ista. Dumkongrese estis festata la 90 - jariĝo de NEL.

La eldonejo, prizorganta libro - kaj abonservon, lamas ekde pluraj jaroj. Nun elektiĝis prezidanto Arne Olav Mjøen, kiu jam efektivigis rabatitan forvendon de malnovaĵoj kaj planas eldoni kelkajn lernilojn de Jon Rømmesmo.

La landa kunsido de NEL akceptis jarraportojn de 1999 kaj 2000. La estraro konkludis, ke oni ne sukcesis agi sufiĉe alekstere, ke la kluboj malmulte reciprokas la laboron de la estraro, sed aliflanke ke oni sukcesis realigi plurajn konkretajn projektojn lastatempe. Ekonomie NEL relative bonstatas, plejparte pro malmulta aktivado kaj sekve limigitaj elspezoj. Akceptiĝis strategia plano por 2001 - 05 en kiu la ĉefaj celoj estas ke la plimulto de la norvega popolo sciu ke Esperanto estas lingvo ( tion oni jam preskaŭ atingis ), funkciu regula kaj altnivela instruado minimume kvarloke enlande kaj ke la membrokvanto stabiliĝu je 350 ( lastjare estis 343, sed multaj maljunas ). La plano ankaŭ difinas neprioritatajn kampojn, i. a. internaciajn taskojn, kunlaboron kun aliaj asocioj en Norvegio kaj kulturon. La konkreta kaj modesta agada plano por la venontaj du jaroj detaligas kiel atingi la celojn. Kiel prezidanto reelektiĝis Torstein Kvakland. Elestrariĝis Otto Prytz, kiu dum 30 jaroj seninterrompe membris en la estraro, dum la lastaj 28 kiel vicprezidanto!

La jarkunsido de Norvega Junularo E - ista konstatis, ke post junulara revigliĝo dum 1997 - 99 iom malaktiviĝis la asocio dum la pasinta periodo. Ĉefa projekto estis ĉiujara okazigo de AJN, internacia skisemajno apud Trondhejmo. La nova estraro sub prezido de Bård Hekland laŭ agada plano prioritatos enlandan laboron kaj aktivigon kaj varbadon de kursfinintoj antaŭ informado al la ĝenerala publiko. Ene de la jaro pretu novaj broŝuro kaj retpaĝoj.

Eksterkunside Odd Tangerud drame prezentis La svaton de Anton Ĉeĥov kaj Tron øgrim prelegis pri “ Interreto kaj interlingvo ”, pri lingvaj kaj sociaj konsekvencoj de la interreta “ eksplodo ”. Sabaton vespere ni festis la 90 - jariĝon de NEL i. a. per longa historia prelego de Otto Prytz.

En solena ceremonio, Signe Korstvedt kaj Elna Matland estis nomumitaj honoraj membroj de NEL por sia pli ol 60 - jara diversflanka aktivado en la movado.

Bård Hekland

Dumkongresa inaŭguro

Ekde la 21a ĝis la 25a de junio, okazis en la belega apudmara vilaĝo San Javier la 60a Hispana E - kongreso kun partopreno de samideanoj el Hispanio, Portugalio, Ruslando, Israelo, Britio kaj aliaj landoj.

Unu el la ĉefaj surprizoj por la ĉeestantoj estis la inaŭguro de “ Plaza de Esperanto ” ( Placo de Esperanto ).

Augusto Casquero

Sur la foto de la inaŭguro estas s - ino Skabeno pri Kulturo de San Javier,

kaj la Prezidanto de Hispana E - Federacio, Miguel Angel Sancho.

SAT unuafoje kongresis en Hungario

La 74a kongreso de SAT okazis 14–20 jul en Nagykanizsa ( Hungario ). El 27 landoj venis ĉ. 215 personoj.

La ĉeestantoj sentis sin agrable kaj senlace laboris dum la tuta kongresperiodo, kaj ili vizitis la projektitajn ekskursojn al Budapeŝto, al Balatonszentgyörgy, al Hévíz - Keszthely. Ĉiuvespere okazis amuzaj programoj.

Unuafoje la kongresanoj ricevis medalon por memoro de la kongreso! Kaj oni trovis en sia kongressako skribilon kun la signo de la kongreso, E - librojn kaj aliajn materialojn. La departementa tagĵurnalo Zalai Hírlap ĉiutage aperigis artikolojn pri la laboro de la kongreso. Krom ĝi interesiĝis pri nia kongreso la tutlandaj kaj regionaj televidoj kaj radiostacioj, ĉar ĝi estis la unua kongreso de SAT en Hungario!

Szabadi Tibor

Instruistoj konferencis post UK

La 35a Konferenco de ILEI okazis en Lovran ( Kroatio ) de 28 jul ĝis 4 aŭg 2001. Situinta ĉe belega marbordo ĝi altiris preskaŭ 60 partoprenantojn el 20 landoj. Prelegis Mauro La Torre, Stefan MacGill, Ron Glossop, Bill Maxey, Hector Jimenez, Johano Negrete, Ilona Koutny, Juán Ramon Rodríguez Gomez kaj Irina Gonĉarova ; la tekstoj aperos en Internacia Pedagogia Revuo.

La Komitato de ILEI elektis novan estraron por trijara deĵorperiodo : Mauro La Torre ( prezidanto ), Stefan MacGill ( vic - prezidanto ), Agneta Emanuelsson ( sekretario ), Boo Mee Kim - Lindblom ( kasisto ), Sabine Trenner ( help - sekretario ), Jennifer Bishop kaj Radojica Petrović ( estraranoj ).

Projekto Interkulturo post celebri ĉe UK dujaran enkondukan periodon intencas daŭrigi per helpo de dungota helpanto kun komputikaj kapabloj kaj per pli efika lerneja kontakto de la nova help - sekretario.

2 novaj sekcioj estas akceptitaj : Benino kaj Kroata Esperanto - Ligo. ILEI membriĝis al Fédération Internationale de Professeurs des Langues Vivantes. Rene Triolle kaj Mireille Grosjean reprezentos ILEI ĉe Unesko.

Jennifer Bishop

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

La 14an Internacian E - konferencon de OSIEK ( Strážnice, 14–20 jul ) partoprenis trideko da konferencanoj kaj kelkaj gastoj. La temo estis Karolo Piĉ kaj liaj mondoj. Prelegis Ed Borsboom ( beletraj kaj esperantologiaj verkoj de K. P. ), Christian Declerck ( poezio kaj virino en la verkoj de K. P. ), Josef Dörr ( lingvaĵo de K. P. ), Miroslav Malovec ( situacio de verkisto dum la totalismo ) kaj sian prelegon sendis ankaŭ malsaniĝinta Claude Gacond ( didaktikaj rendevuoj kun K. P. ).

La konferencanojn akceptis la urbestro Jaromír šašinka, ili vizitis lokan kastelon, historiajn elfosaĵojn en Milkulov, kaj sabate, la urbon de PiĉLitomiŝlo. Tie ili vidis la tombon de Piĉ, muzeon, iaman gimnazion, kie lernis Piĉ, apudan piaristan preĝejon kun klostro, kastelon kaj bierfarejon, kie naskiĝis komponisto Smetana.

En Strážnice la vesperojn plenigis kulturaj programoj : vira kant - korpuso el la vilaĝo Josefov, geknaba koruso el urbeto Vracov, unu vesperon prelegis Vladislav Hasala pri Esperanto en filatelo kaj unu vespero estis dediĉita al greka kulturo, precipe la gastronomia.

Vendrede estis balote elektita premio OSIEK 2001 —venkis Eli Urbanová pro Hetajro dancas. Post du jaroj en 2003 okazos plua IEK denove en Ĉeĥio, proksime de Prago, kun la temo Intimaj temoj en la Esperanto - beletro.

El Litomiŝlo venis vizite la direktoro de la urba muzeo kaj magistrata komisiitino pri kulturo, kiuj volis ion ekscii pri sia urbano, kiun oni konas en la mondo, sed en la naska urbo ne. Ili miris, kiam usona samideano vizitinta ilian urbon rekonis multajn lokojn en Litomiŝlo el la libroj de Karolo Piĉ. La sinjorino el la magistrato poste ĉiĉeronis al la grupo dum la sabata vizito.

Miroslav Malovec

Junia printempo en Mielno

1–10 jun jam la 23an fojon okazis en Mielno ( Pollando ) Ĉebalta Esperantista Printempo. Pri la esperantisteco atestis verdaj flagoj, surskriboj kaj vojmontriloj en Esperanto. La loĝantoj de Mielno havis okazon konvinkiĝi pri la facila interkompreniĝo de diverslandanoj, ĉar multnombre venis ne nur poloj, sed ankaŭ alilandanoj.

La antaŭtagmeza tempo estis libera, krom du ekskursoj al Koszalin kaj Kołobrzeg. Posttagmeze estis videofilmoj, prelegoj, renkontiĝoj kun konataj personoj, kantado, dancado ktp. Dufoje nin vizitis famaj polaj dancistoj.

Grava evento estis la kunveno de la Ĉefa Estraro de Pola E - Asocio. Okazis ankaŭ renkontiĝo de la Estraro kun la partoprenantoj. Prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak prezentis la agadon de PEA kaj respondis demandojn.

Multaj partoprenintoj planas reveni al Mielno post unu jaro. Eble la ĉeforganizanto Czesław Baranowski mendos pli bonan veteron por ĈEP - 24?

Bogusław Sobol

Sur la foto : raportas Stanisław Mandrak,

apude staras vicprezidanto de PEA kaj prezidanto de Koszalina Filio de PEA, Czesław Baranowski.

Nova estraro de TEJO

En la ĵus pasinta 57a Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo ( Francio ) elektiĝis nova naŭkapa Estraro de TEJO, kiu laboros ĝis IJK en 2003.

Pri la fakoj de unuopaj estraranoj decidos la Estraro mem, ankaŭ pri vicprezidanto ( j ) ; se ĉe estraranoj estas skribita fako, ĝi estas verŝajna antaŭvidata fako.

Prezidanto : Holger Boos, Germanio ; Ĝenerala Sekretario : Katja Ignatieva, Ruslando ; Kasisto : Ilja De Coster, Belgio ; Estraranoj : Håkan Lundberg, Svedio ( interreto, informado ), Nastja Koĵevnikova, Ruslando ( kongresoj ), Sonja Petrović, Jugoslavio ( seminarioj ), Federico Breda, Italio ( eksteraj rilatoj ), Marko Lins, Germanio, Mayrim Sandoval, Venezuelo ( Ameriko, landa agado ).

Vladka Chvátalová

La 37an fojon en Baltio

Tradiciaj Baltiaj Esperanto - Tagoj ( BET - 37 ) okazis 7–15 jul en Litovio. Por pasigi unu semajnon en amika etoso kaj praktiki nian lingvon venis 303 esperantistoj el 18 landoj. En ĉirkaŭaĵo de Kaunas ili povis ne nur ĝui la belan veteron, sed ankaŭ partopreni abundan programon de la aranĝo.

Dum la solena inaŭguro de BET - 37 post enkondukaj vortoj de la prezidanto de Litova E - Asocio Povilas Jegorovas, estis tralegitaj salutmesaĝoj de Valdas Adamkus, prezidento de Litovio, kaj de L. C. Zaleski - Zamenhof. Salutis ankaŭ reprezentantoj de landoj, kaj poste sekvis la koncerto de la Ĉambra Orkestro de Kaunas, gvidata de Pavel Berman.

Ĉiumatene dezirantoj komune kuradis kaj naĝis en la apuda artefarita lageto. Post la matenmanĝo eksterlandanoj povis konatiĝi kun la litova lingvo. Por lernemuloj funkciis paroligaj kaj perfektiga kursoj.

La somera universitato estis riĉa je diverstemaj prelegoj. Gastoj kaj lokaj esperantistoj prelegis pri la E - movado, literaturo, sana vivmaniero ktp. Se iu trovis prelegojn neinteresaj, li / ŝi povis spekti videofilmojn, viziti la libroservon aŭ “ krokodilejon ”, kie troviĝis gaja kolekto da krokodiloj kaj aliaj ekspoziciaĵoj.

Ĉiuvespere okazis prezentado de popolaj metioj ( ceramiko, ligna skulptoarto, teksaĵoj ktp. ), diversaj koncertoj, instruado de balaj dancoj kaj diskotekoj. La pupteatro speciale por BET - 37 preparis spektaklon en Esperanto laŭ litova popola fabelo La Ora Ovo.

Dikredantoj povis partopreni en loka kapelo la katolikan meson kaj la ekumenan Diservon. La infanoj havis proprajn programerojn. La etoson varmigis aŭkcio kaj diversaj ludoj, kiujn prezentis gastoj el Ukrainio, Ruslando kaj Germanio. Ĉiutage aperis informilo BETago.

Dezirantoj ekskursi vizitis la malnovan urboparton de Kaunas kaj monaĥejon Pažaislis, kaj ili havis tuttagan ekskurson al la parko Grétas apud Druskininkai, kie estas kolektitaj kaj starigitaj 70 diversaj monumentoj de sovetaj “ idoloj ”. Survoje oni vizitis urbeton Veisiejai, kie Ludoviko Zamenhof loĝis kaj kie estas monumento al li.

BET - 37 finiĝis, sed al la Organiza Komitato daŭre venas kaj kritiko kaj dankvortoj. La unua helpas rimarki erarojn kaj mankojn en nia laboro, kaj la dua ĝojigas niajn korojn.

Rita Valčiukaitė

Sur la foto : prezidanto Jegorovas en la malfermo. ( Fotis Gražvydas Jurgelevičius )

Salutmesaĝo al BET - 37

Estimataj baltlandaj esperantistoj,

Elkore mi salutas ĉiujn zorgantojn pri lingvo Esperanto en Baltiaj landoj, ĉiujn partoprenantojn kaj gastojn de la 37aj Baltiaj Esperanto - Tagoj.

Vi estas komunumo, kiu strebas al pli bona interkompreniĝo, pli proksima komunikiĝo kaj pli granda sincereco pere de via propra kaj krea vojo. Lingvo Esperanto ekde la apero fariĝis rimedo unuiganta homojn, kaj tio estas la plej taŭga komprenigo de humanismaj ideoj de doktoro Zamenhof. Estas agrable, ke la ligoj de Baltiaj landoj kun tiu lingvo esprimiĝas ne nur per historia memoro, sed ankaŭ per via nuntempa agado, per via aktiva kaj krea vivo.

Mi tiel komprenas la celon de la agado, kiu kunigas vin, la samon mi deziras al via forumo kaj al ĉiuj anoj de la komunumo de baltiaj esperantistoj.

Valdas Adamkus Prezidento de Litova respubliko Vilnius, 8 jul 2001

Malgraŭ la tro malmolaj seĝoj

Printempa staĝo en Beziers ( Francio ) disvolviĝis la lastan semajnon de majo.

Venis 39 staĝanoj kaj 4 instruantoj. La nova loko estis agrabla, la manĝoj bonaj. Sed la partoprenintoj trovis la seĝojn tro... malmolaj. Tio estas vera, sed la estro promesis, ke venontjare ni ĝuos pli komfortajn seĝojn kaj ankaŭ pli taŭgajn klasĉambrojn. Krom tiuj etaj materiaj aferoj la staĝanoj estis kontentaj kaj profitis de la kursoj. Gratulojn al la gvidintoj. La ekzamenoj altiris 4 kandidatojn por la Atesto pri lernado kaj 6 por la Praktika lernado.

Okazis unutaga vizito de Agde. Ĉiutage J - P. Peray gvidis kurson pri desegnado, post la tagmanĝo : bona malstreĉo meze de la tago. La variaj vesperoj bone finis la studotagojn. Ni spektis lumbildojn pri la Tel - Aviva UK, filmon pri belega vojaĝo tra la artaĵoj de Egiptio, alian filmon Babel , paroladeton pri savismo ( helpo al la viktimoj de akcidento ). Tiu lasta temo, ne tro gaja, tamen tre utila kaptis ĉies atenton. La lasta vespero ebligis malkovri la talentojn de la staĝanoj : kantoj, poemoj, skeĉoj vigle alternis ( tekstoj de Schwartz, Baghy, ktp ).

La staĝo finiĝis per komuna aperitivo kun kuketoj kaj ni adiaŭis kun la promeso denove renkontiĝi.

Entute kontentiga staĝo. La novaj organizantoj tre serioze, efike kaj diskrete laboris. Ni devas varme danki ilin pro tio. Ni ankaŭ ne forgesu ĉiujn aliajn helpantojn, kiuj kontribuis al la bonaj rezultoj de la staĝo.

Ni esperas, ke multaj revenos post unu jaro en majo.

Suzanne Authier

Pri teatro kaj ne nur...

Dek ses personoj partoprenis kurson por novbakitaj geaktoroj 11 - 17 jul en la Kvinpetalo sub la gvido de d - ro Paul Gubbins kaj fakulo Colin Simmonds.

Ĉe la kulmino, fine de la staĝo la grupo enscenigis tri diversajn variaĵojn de la teatraĵo Nun ni parolu , verketo de Paul Gubbins mem, premiita ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Tiel la partoprenantoj plenmezure ĝuis la internan vivon de la Verda Radiostacio Son - Ĝoj .

Interne de kaj paralele kun la staĝo okazis lecionoj pri elokucio kaj praktikado de jogo “ Hatha ” sub la gvido de Arlette Plutniak. Dum la teatrumado streĉis la mensojn kaj la parolkapablon, la jogo malstreĉis korpojn kaj mensojn en bela harmonio.

Edmond Plutniak

UEA en lingvojara konferenco

D - ro Detlev Blanke reprezentis UEA en la konferenco de la Eŭropa Lingva Konsilio ( ELK ), kiu okazis 28–30 jun en Berlino. Kun la temo “ Plurlingvismo kaj novtipaj lernmedioj ” ĝi estis dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. UEA estas unu el la fondaj membroj de ELK.

La konferencon partoprenis ĉ. 400 delegitoj de universitatoj, altlernejoj, ministerioj, ambasadoj, naciaj lingvoinstitucioj, instancoj de Eŭropa Unio ktp. UEA estis unu el la tre malmultaj internaciaj ne - registaraj organizaĵoj, kiuj reprezentiĝis.

Kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon. Ĝenerale la multlingveco estis komprenata tiel, ke la pozicio de la angla kiel “ lingua franca ” estas nediskutebla kaj ke krome la eŭropanoj regu unu - du aliajn fremdlingvojn. Oni opiniis necesa instrui pli frue al pli da homoj pli efike pli da aliaj lingvoj, apud la angla.

Negativaj sekvoj de la hegemonia rolo de la angla apenaŭ estis tuŝitaj, kvazaŭ regus interkonsento, ke la angla definitive estas la mondlingvo. Pri iom da nuancado zorgis germanaj delegitoj, kiuj plendis, ke la germana lingvo ne ludas adekvatan rolon en EU. Konfuzan kaj kontraŭdiran aliron al la problemaro montris i. a. la sinteno de d - ro Hans - Friedrich von Plötz, germana ambasadoro en Londono, kiu unuflanke ne dubindigis la rolon de la angla sed aliflanke draste postulis samrajtecon de ĉiuj lingvoj de EU kiel oficialaj kaj laboraj lingvoj. D - ro Bode el la Germana Akademia Interŝanĝa Servo proponis “ forpreni ” de la anglalingvaj landoj la anglan kaj plisimpligi ĝin por la rolo de “ lingua franca ”, ĉar la pontolingvo devus ne esti ligita al specifa kulturo.

GK UEA

Sarajevo 2001

En Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, 29 jul –2 aŭg okazis renkontiĝo pri internacia solidareco Sarajevo 2001 . Partoprenis 30 esperantistoj el 5 landoj. En la urbo, kiu defendis principojn de civila socio kaj de civita vivmaniero kaj dank al la internacia solidareco sukcese rezistis, ni priparolis la temon internacia solidareco. En siaj enkondukoj S. Colić parolis pri “ Naturaj kaj sociaj katastrofoj en la mondo ” kaj F. Zvirac pri “ Agado de neregistaraj organizoj ”.

S - ro Colić konstatis ke katastrofoj trafas ĉiun homon, senkonsidere de la rasa, etna aŭ religia aparteno kaj socia pozicio.

S - ro Zvirac prezentis la humanan organizon Espero . Ĝi estis fondita por peri kaj disdoni helpon al ĉiuj anoj de la asocio kaj ankaŭ al ĉiuj civitanoj, precipe nutraĵon, medikamentojn kaj monon senditajn el eksterlando de diversaj internaciaj organizoj kaj de la E - movado. Post la milito Espero transprenis iniciatojn pri renovigo de detruita lando, evoluigante siajn edukajn, kulturajn kaj teknikajn programojn. Poste li prezentis jam realigitajn projektojn kaj detale parolis pri la projekto de rekonstruado de ĝenerala hospitalo en Tesanj.

Poste, en vigla diskuto kaj dum la ferma sesio partoprenantoj interŝanĝis opiniojn kaj proponojn pri la temo.

Ĉiuj konsentis ke esperantistaro devu partopreni en humana agado. Kelkaj diskutantoj akcentis, ke nia celo devos esti reto de humanaj organizoj kiujn gvidos esperantistoj kaj kiuj uzas lingvon internacian en sia ĉiutaga laboro.

Por la eksterlandanoj ni organizis viziton de Sarajevo laŭ la “ mapo de la sieĝo ” oni partoprenis koncerton de Balkana filharmonio. Tuttagan ekskurson al Mostar kaj Blagaj partoprenis 24 esperantistoj.

Jakupović Kemal

Sur la foto : Tagmanĝo en Blagaj

Omaĝe al Waringhien

29 jul Gaston Waringhien estus centjara. Kultura Centro Esperantista ( La Chaux - de - Fonds ) inaŭguris la jubilean jaron per Junia Monatfino, fare de du elstaraj prelegantoj kaj varingjenologoj : Michel Duc Goninaz kaj Perla Martinelli.

La sukcesa aranĝo estis aparte dediĉita al la poeto, kiu verkis sub la pseŭdonimo G. E. Maura, aŭtoro de Duonvoĉe . La identecon de tiu ĉi “ panama ” poeto ( Panama slange signifis Parizon ) malkovris Duc Goninaz mem. Sed plie Duc Goninaz malkovris ke Waringhien estas ankaŭ Georgo Peterido Peneter, kunaŭtoro de Libro de Amo .

La ĉeestantoj ( el Francio, Italio, Kubo, Nederlando kaj Svislando ) havis la privilegion vidi specimenojn el la reviziita PIV, kies lasta ĝenerala relegado atingis la literon R. Tiel certe la verko estos eldonita okaze de la varingjena jubileo.

Perla Martinelli pritraktis la tradukiston kaj la LF - kunlaborinton. Ŝi anoncis baldaŭan eldonan proponon, kiun LF - koop pritraktos en sia Asembleo. La tekstoj de la prelegoj aperos en Literatura Foiro .

HeKo

Abunda plado pri Esperanto - muziko

La lasta semajno de julio en La Chaux - de - Fonds estis dediĉita al la prelegaro pri Esperanto - muziko de Floréal Martorell —direktoro de Vinilkosmo , kiel organizanto de KAFE, kaj kontribuanto al kulturaj aranĝoj en Esperanto - aranĝoj, ekzemple ĉi - jare en IJK - 57.

Flo kondukis nin ekde la komenco —intermilita periodo —ĝis la nuntempa plej moderna muziko. Ni sekvis ankaŭ la evoluon de la teknikaj rimedoj de la disko tra la kasedoj ĝis la KD - oj. Aŭskultante ne nur la prelegon, sed ankaŭ specimenojn de diversaj produktaĵoj de artistoj, kantistoj, rokbandoj, ni ĝuis la stilojn unu post la alia.

Pro la tre bona etoso, kaj altnivela prelego de Flo, ni esperas ke en la proksima estonto, ni sukcesos inviti lin por daŭrigi la aventuron pere de novaj produktoj en Esperanto - muziko.

Anna Lászay

IvERo

Ivanova E - klubo, la plej malnova en Ruslando ( fondita en 1890 de Antoni Grabowski ) strebas tradiciigi sian renkontiĝon IvERo : 5–10 jul 2001 okazis la dua.

La renkontiĝo estas destinita ĉefe al familioj kaj ŝatantoj de ripozo en E - medio, kun unu el celoj —reteni en la movado la esperantistojn kun infanoj.

Entute partoprenis 35 personoj, inter ili 13 infanoj. Por la infanoj ekzistis aparta distra kaj kleriga programo kun elementoj de Esperanto, kiun profesinivele gvidis denaska esperantistino Maja Loskutova. Ĉiuj ĝuis la pitoreskan naturon : arbaro, herbejo, rivereto, floroj kaj beroj, mirinde pura aero. Ĉiuj dormoĉambroj kaj salonoj situis en unu sama konstruaĵo, do estis ĉiam facile trovi bezonatajn homojn.

La programo ne estis streĉita, paralelaj programeroj ne okazis. Vere laŭdindas la muzika parto : koncerto de Andrej Obrezkov, prelegoj de Bronislav Ĉupin kaj Nina Gonĉarova pri Beethoven kaj Grieg kaj de Irina Mironova pri “ ragtime ” kun muzikaj ilustraĵoj ; ankaŭ la ludo por divenado de kantoj.

Okazis ankaŭ la tradiciaj lignofajro ( kiun forte ĝenis abundego da kuloj ), gaja olimpiko kaj komuna kantado preskaŭ ĝis mateno. La lingva nivelo ( de plenaĝuloj ) sufiĉe altis.

Ni esperu, ke IvERo - 3 estos pli longa kaj pli amasa. La klubanoj ŝatus pligrandigi la rondon de familianoj kaj de personoj delonge aktivaj en la movado.

Valentin Melnikov

Alternativa kongreso en Brazilo

15–20 jul 2001 okazis en la brazila ĉefurbo Brazila Alternativa Kongreso de Esperanto ( BAKE ) kun deko da partoprenantoj.

La kongresejo estis en la Urba Administrejo ( urbestrejo ), kie kunvenis tiuj, kiuj ne estas kontentaj pri Brazila E - Ligo, kiu estas ilo de la spiritistoj por disvastigi siajn “ filozofiojn ”.

Ni ne estas kontraŭaj al la apogoj de ĉiuj kiuj disvastigas esperanton, tamen BEL estas misuzata.

BEL devus esti organizo de ĉiuj brazilaj geesperantistoj sendepende de la religio. Pro tio ni pledas por laika movado.

Aliflanke ni protestas pro la altaj kotizoj postulitaj de la E - kongresoj, kiuj iĝis elitismaj, turismaj kaj et - burĝaj eventoj, ne permesantaj al la laboristoj efektive partopreni la E - movadon.

TV BAND prezentis tre favoran raporton en sia vespera notic - programo, kie ĉefrolis kvinjara knabino Marina, kiu ĉiujn ravis per siaj flueco kaj gajeco. Okazis baza kurso laŭ Cseh - metodo.

Roberto Resende

19 maj 2001 en la Kulturdomo de Staszów ( Pollando ) okazis Esperanta Arta Vespero. Unue prezentis sian poezian programon anoj de E - klubo de Staszów, poste kantis gastoj el Varsovio, fine bele koncertis junulara ensemblo de la Kulturdomo. Funkciis pentroarta kaj fotografia ekspozicio de Ilona Ejsmont. Partoprenis ĉ. 50 personoj inkluzive de dek anoj de la junulara E - klubo Varsovia Vento , kiuj venis bicikle. Vespere ĉe fajrujo oni kantis kaj rostis kolbasetojn.

Foto kaj teksto de Andrzej Sochacki

Kurte

8 maj 171 junaj e - istoj el 7 eŭropaj landoj partoprenis en “ Euroscola ” en la sidejo de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo ( Litova Stelo )

24 maj en Prilep ( Makedonio ) oni inaŭguris ŝton - mozaikan Zamenhof - portreton de la loka pentristo Borĉe Ilioski ; ĝi estas la sepa ZEO en Prilep. ( Esperanto )

La rezolucio de la konferenco pri “ La homrajtaj komisionoj en la regionoj de Ruslando —la akumulita sperto kaj perspektivoj de evoluo ” ( Sankt - Peterburgo, 16 - 19 maj ) havas jenan frazon : “ Partoprenantoj de la Konferenco aprecas la agadon de UEA kaj de REU en la sfero de defendo de la lingvaj rajtoj kaj firmigo de la toleremo en la mondo ( ankaŭ en la islama mondo ), kaj esperas pri evoluo de la fruktodona kunlaboro ”. ( GK UEA )

30 jun UEA nombris 6027 kotizintajn membrojn, t. e. 291 pli ol je la sama dato pasintjare. Tio signifas, ke post unujara paŭzo la nombro de individuaj membroj povus jam ĉi - jare reatingi la limon de 7000. ( GK UEA )

Okaze de la centjariĝo de la organizita E - movado en Japanio estas planate inviti en 2006 UKon al Japanio. ( La Revuo Orienta )

Antonio Quintana aperigas E - kurson en ĉiu numero de la revuo La nova Badia ( Hispanio ), kiun li mem redaktas. ( KAE - Informilo )

Nepala E - Asocio ekhavis konstantan sidejon, en kiu ĉiusabate kunvenas 20 - 30 personoj. ( Esperanto en Azio )

En la tradicia voĉdonado de la abonantoj de Literatura Foiro la romano de Trevor Steele Neniu ajn papilio per 11 voĉoj ricevis la titolon La Verko de la Jaro 2000 . La ŝtona urbo de Anna Löwenstein kun 7 voĉoj estas la dua. Entute estis menciitaj 6 libroj. ( Literatura Foiro )

La unuan lokon en la renovigita Oratora Konkurso en la Zagreba UK okupis Gilles Dazord, kiu oratoris pri Esperanto kiel literatura lingvo ; lin sekvis Christopher Culver k Normand Fleury. ( Zagreba Albumo )

Komisiono pri Azia E - Movado decidis sin plivastigi tiel, ke ĝin formos po unu reprezentanto de ĉiu landa asocio de UEA, kiu aktivas en Azio. ( Zagreba Albumo )

Konata E - magiisto Trixini ( Germanio ) prezentis sian arton dum la Infana Kongreseto en Zagrebo. ( Zagreba Albumo )

Diversaj historioj, diversaj futuroj –kaj la volo elekti

La fina parto de la ĉefparolado de Mark Fettes en la 5a Tut - Amerika Kongreso de Esperanto

La unua parto aperis en la julia Ondo

Ni rememoru, kiel mi jam menciis, ke la monda komunika sistemo ne baziĝas sur racio —neniu planis ĝin —sed sur interesoj, ne nur tiuj de ŝtatoj, sed ankaŭ de etnoj, klasoj kaj aliaj potenchavantoj en la politika kaj ekonomia vivo. La internacia, aŭ pli vaste interkultura, komunikado estas kunordigita kun la enŝtataj sociaj hierarkioj. Pensu, ekzemple, kiom povus ŝanĝiĝi la statuso de hispanlingvanoj en Usono, se la hispana atingus saman nivelon de internacia uzado kiel la angla ; aŭ, inverse, kiel la prestiĝo de la rusa kiel internacia lingvo ŝrumpis post la disfalo de Sovetunio. Do, jen ĝenerala principo : oni ne povas ŝanĝi la mondan lingvosistemon sen ŝanĝi la enlandajn lingvosistemojn, kune kun la sociaj rilatoj kiujn ili peras. Jam la disvastiĝo de Interreto alportas senteblajn ŝanĝojn en la monda komunika sistemo, kiujn nek la ŝtataj instancoj nek la kulturo de l komerco sukcesas regi. La disvastiĝo de Esperanto promesas eĉ pli revolucian renverson —ne fermon, sed ĝuste remalfermon de la pordo de la Historio.

Ĉar, kvankam la kulturo de l komerco estas transnacia, ĝi bezonegas la naciojn, organizitajn en ŝtatoj, por fabriki ĝiajn merkatojn. Samigaj lernejaj sistemoj, leĝaroj, komunikiloj k. s. necesas por venki la diversecon kaj eduki konsumantojn laŭ la bezonoj de amaskomerco. Esperanto simple ne funkcias en tiu kadro, ĉar ĝi neniam iĝis perilo de la hierarkiaj rilatoj inter etnoj kaj klasoj sur kiuj baziĝas la ŝtata sistemo, nek ekzistas kialoj ĝin transpreni kiel lingvon de la ĉiutaga ekonomia vivo. Ĝi estas alispeca lingvo. Kaj se ni jam venis al tiu konkludo, ni povas pludemandi : kia lingvo ĝi estas? Kian kulturon ĝi peras? Kaj kian liberon, kian futuron ĝi ofertas?

Por gvidi min en tiu esploro, mi ne trovis pli bonan rimedon ol la Manifesto de Prago, kiu listigas kaj mallonge eksplikas sep kernajn premisojn de la Esperanto - movado. Mi trairos ilin laŭvice, demandante en ĉiu kazo, kiel la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo malsamas inter si.

Demokratio. En Kebekurbo temas pri la egaleco de konsumantoj ; ĉe ni pri duflanka rilato inter kunparolantoj. Tie monologas la reklamistoj, la anoncistoj, la ekzamenistoj ; ĉi tie dialogas ĉiuj. Eĉ pli ol demokratian socion, ni ambicias dialogan socion, en kiu ĉiuj estas kaj konsumantoj ( legantoj, aŭskultantoj ) kaj produktantoj —parolantoj, verkistoj, artistoj, eĉ se tre modeste. La komerco ne devas esti malamiko de tio, sed la kulto de l komerco certe estas, kun sia logiĝo al giganteco, al akaparo, al industriigo de ĉio. Oni tiom timas dialogon en Kebekurbo, ke la pridiskutataj tekstoj restas plejparte kaŝitaj de la publiko. Oni volas spektantojn, ne kundecidantojn.

Transnacia edukado. La transnacieco de la komerculoj tendencas al samigo, la nia kondukas al intervizitado. Ili kultas ĉion monumentan kaj potencan ; ni kultivas proprecojn homskalajn. Ĉu ne ironie, ke la kulturo de l komerco disvolviĝas en ejoj sterile neŭtralaj : oficejoj, hotelĉenoj, flughavenoj, stadionoj —dum la esperantistoj, kies lingvon oni nomas “ artefarita ”, plej ofte renkontiĝas en medio vivproksime specifa : hejmoj, etaj gastejoj, tendaroj. Ĉu vi imagas, ke tio ŝanĝiĝos, kiam Esperanton parolas ne miloj sed milionoj? Mi male supozas, ke amasiĝos tiuj retoj de personaj kontaktoj, ke ĝuste tiu intima dimensio de interkultura komunikado per neŭtrala lingvo restos plej specifa kaj valora.

Pedagogia efikeco. Nekredeble sed vere : la kulturo de l komerco estas intime ligita kun lernejsistema administrado ĉiulande. La universaligo de la lernejo en la 20a jarcento sekvigis la industriigon de la naciaj eduksistemoj, kontraŭante ĉion, kion ni scias pri la eduka procezo. Efika pedagogio dependas de reciproka rilato inter instruistoj kaj lernantoj, de adaptado de la lernendaĵoj al kulturaj antaŭscioj kaj atendoj, de la havigo de iloj por propra krea eksperimentado kaj malkovrado. Tio preskaŭ ne eblas en publikaj lernejoj, kiuj plejparte provizas edukadon tajlitan laŭ la kulturo de la regantaj klasoj kaj etnoj, kaj kiuj allasas ( aŭ altrudas ) precipe aprobitajn verojn, konformajn al ties ideologia sistemo. Pli multe temas pri disciplinigo ol pri mensmalfermo. Kaj tio validas interalie por la lingvoinstruado, kie oni edukiĝas ne al kreemo kaj eksperimentado, sed al la blinda sekvado de reguloj kaj parolturnoj karakterizaj pri la reganta socitavolo. Kiel ni ĉiuj scias, kun Esperanto okazas alie. Oni ricevas ne pretan normaron, sed ilaron kun senfina kombineblo, kiel pasporton al mondo de tre diversaj veroj. Oni edukiĝas per malkovro. Ĝis nun la studoj pri Esperanto en edukado koncentriĝis al relative malvastaj temoj, kiel ĝia lernfaciliga efiko por plua lingvolernado. Mi opinias ke ĝia latenta eduka potencialo estas enorme pli vasta, kvankam malfacile ekspluatebla kadre de la nuntempa lerneja sistemo.

Plurlingveco. La kulturo de l komerco favoras difinitajn tipojn de plurlingveco, precipe tiun de la vendista elito kiu vojaĝas tra la mondo kolportante siajn varojn, kaj tiun de la financa - politika elito kiu kunsidas, kunedukiĝas kaj kungolfludas en la ĉefa lingvo de la kapitalo, la angla. Pri lingvoj sen granda ekonomia signifo, kaj pri aliaj tipoj de plurlingveco, ĝi ne interesiĝas. Kontraste, ni en Meksikurbo alstrebas plurlingvecon de la civitano, plurlingvecon de la aktivulo, kaj en tiu kadro ni ekskludas neniun lingvon. Male, ni komprenas, ke la plej esenca kriterio por lerni kaj uzi lingvon estas la ebleco rilati per ĝi kun nova grupo de homoj, kaj ekkoni ( eble eĉ ekpartopreni ) la kulturon kiun ili kunvivas.

Lingvaj rajtoj. De ĉi tiu konstato ekiras nia koncepto pri egalrajteco : nome, ke la plej gravaj lingvaj rajtoj estas tiuj, kiuj ŝirmas la parolantojn de la plej malgrandaj lingvoj, kaj ebligas la pluekziston kaj pludisvolviĝon de ilia komuna kulturo. En tio nia vojo estas tute kontraŭa al tiu de Kebekurbo, kie oni rigardas la homojn kiel konsumantojn, kaj agnoskas la lingvajn rajtojn nur de la parolantoj de la merkate gravaj lingvoj. Ni en Meksikurbo do multe pli fidelas al la baza koncepto de homaj rajtoj, kiel rimedo por defendi individuojn kaj malfortajn sociajn grupojn kontraŭ ŝtata subpremo. Pri tio, kiam temas pri lingvoj, la kulturo de l komerco estas tute indiferenta.

Lingva diverseco. Tiu indiferenteco estas plej frape konstatebla kiam ni turnas nian atenton al la leviĝanta tajdo de lingvomalapero. Malpli ol cent lingvoj tutmonde estas ŝtataj ; eĉ per la aldono de duobla nombro de ekonomie gravaj subŝtataj lingvoj, la lingva diverseco de la kulturo de l komerco sumiĝus je malpli ol dudekono de la lingva heredaĵo de la homaro, kutime kalkulata kiel 6 ĝis 10 mil lingvoj. Laŭ nuntempaj prognozoj, sufiĉos tri aŭ kvar generacioj por efektivigi tiun amasan reduktiĝon, ja neeviteblan se la kulturo de l komerco daŭre disvastiĝos en mensoj kaj institucioj ĉiulande. Ĉie jam la ŝtataj edukistoj uzas la ekonomiajn interesojn de la infanoj por pravigi sian unulingvan instruadon, se hazarde la naciisma argumento ne sufiĉis.

Esperantistoj, aliflanke, emas troigi en mala direkto : iliaj deklaroj foje donas la impreson, ke per la ŝanĝo de kelkaj leĝoj oni povus garantii la konservadon de ĉiuj lingvoj kaj egalecon por iliaj parolantoj. Ekzistas tamen vastaj diferencoj inter lingvo uzata buŝe inter kelkmilo da homoj kaj lingvo integrita en industria ekonomio de cent milionoj. Principoj kaj leĝoj ne ŝanĝos tion. Kion ni en Meksikurbo ja proponas, tio estas radikale nova bazo por la serĉado de justaj kaj efikaj solvoj : nome, interrilatadon en komunika egaleco. Tion oni neniam provis. Ĉiam tra la homa historio la pli fortaj starigis la komunikan kadron, ŝajnigante ĝin neŭtrala, aŭtoritata, nepridiskutebla. La spertoj pruvis ĝin ilo pli potenca ol pafiloj kaj pagiloj. Ĉu vi do miras, ke en Kebekurbo oni ne volas aŭdi pri Esperanto? Ne nur, ke oni ne volas aŭdi : oni ne kapablas aŭdi, ĉar tiu ideo renversus ilian mondbildon.

Homa emancipiĝo. Kiel ni ĵus konstatis, la lingva diverseco ne estas afero nur lingva. Ĝi profunde koncernas homajn interrilatojn, la manieron organizi socion. Per Esperanto eblas ekrigardi tiujn rilatojn el nova perspektivo —ne nur ekrigardi, sed eksenti, ekvivi ilin. La konsciiĝo kiun ĝi peras ne estas io abstrakta, sed io profunde konkreta kaj persona. Kaj la celo de tio —la celo kiu motivis Zamenhof tra tiom da malfacilaj jaroj, la celo kiu pli bone ol iu alia resumas la ekzistokialon de la Esperanto - movado —estas la liberigo de ĉiu homo el subpremaj, sufokaj rilatoj esprimitaj lingve. Al tiu persona liberigo nemalhaveble kontribuas la disvastiĝo kaj plifortiĝo de komuna Esperanto - kulturo, multfaceta “ kulturo de kulturoj ” kiu ebligas al la homoj ne timi sian diversecon, sed ĝui ĝin kaj kultivi ĝin, responde al homaj bezonoj.

En Kebekurbo malmulte temas, finfine, pri homa libero. Domaĝe, ĉar en pli egaleca rilato inter vendisto kaj kliento, en pli vasta koncepto pri komerco ne nur libera sed justa, troviĝus multo komuna kun la vojo de Meksikurbo. En tia konferenco ni eble trovus aliancanojn. Sed la venkigo de nur unu monda kulturo, la kulturo de l komerco, kaj la transformado de ĉiu diverseco en varon vendeblan, estas strebo kondukanta en direkto mala al la nia. Ni klare konsciu tiun fundamentan diferencon, kaj —kiel diris Ivo Lapenna antaŭ pli ol sesdek jaroj, en la ombra epoko antaŭ la dua mondmilito, kiam la faŝismo disvastiĝis ĉiulande —ni ne hontu pri tio, ke la registaroj neglektas Esperanton ; male, ni fieru, ke ili ne konsentas kun ni!

Malmultaj homoj ankoraŭ konscias, ke ekzistas alternativo al la vojo de Kebekurbo. Ege malpli multaj konscias, kian kernan rolon Esperanto povas ludi en tio. Ni devas do kultivi tiun konscion! La historio, kaj ĝia mirinda heredaĵo de homa diverseco, devas ne finiĝi kun ni! Oni povas elekti : necesas nur la scio, kaj la volo. Tiujn do ni disvolvu kaj fortigu, ĉi tie en nia kongreso, kaj poste reveninte hejmen, por ke nia voko atingu tiujn milionojn kiuj batalas por la vera libero —ne la libero de la komerco, sed la sola libero kiu indas tiun nomon —la libero de la homo.

Vide el Bruselo

Senpaga vespermanĝo

Je fino de varma junia labortago, la plej bonaj sidlokoj de la Thalys - trajno estas plene okupitaj. Bone vestitaj funkciuloj el Parizo rapidas al Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Ili gustumos la bonegan belgan kuirarton. Tamen, kiel instruas olda angla saĝeco : “ Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga ”. Kaj kvankam temas pri vespermanĝo, la angla saĝeco tute trafas. Ankaŭ altranguloj devas labori antaŭ ol manĝi. Kune kun francaj diplomatoj laborantaj en Bruselo, la parizaj funkciuloj devos aŭskulti tedajn paroladojn pri la rolo de la franca lingvo kaj pligrandiĝo de la Eŭropa Unio ( EU ). Nur post senfina 90 - minuta diskuto la gravuloj povos gustumi belgajn delikataĵojn!

Komencas la streĉan laboron lia Ekscelenco Pierre Vimont, la plej alta reprezentanto de la franca respubliko ĉe EU. Pligrandiĝo —kaj aldonaj dek du lingvoj —grave atakas la francan, la lingvon de amo kaj diplomatio. En tia situacio, nepras favori plurlingvecon, saĝe konsilas la eleganta franco. Bedaŭrinde, malriĉaj orienteŭropanoj, tro facile altiritaj per la flaro de usona mono, amase elektas la anglan. “ La praktiko de la franca lingvo estas altmoda ene de EU ”, —notas Vimont.

Plurlingva luksemburgo Pierre Defraigne ne senesperas : “ Nepras akcepti la anglan —bonegan lingvon de komunikado ”. Defraigne estas ĉefo de la kabineto de franca ano de la Eŭropa Komisiono Pascal Lamy. “ La angla estas neevitebla en tutmondiĝo ”, asertas Defraigne. Ankaŭ Jérôme Vignon defendas la novan eŭropunian Esperanton —la anglan. Bonŝance, Vignon, same kun preskaŭ ĉiuj altranguloj ĉe la Eŭropa Komisiono, bone regas la novan “ internacian ” lingvon de komunikado. Tamen, laŭ Vignon, normaluloj sen perfekta kono de la angla ne devos malesperi, almenaŭ se ili parolas “ grandan ” lingvon. “ Ni defendu la grandajn lingvojn ”, kuraĝe proponas Vignon. La franco estas plej influa homo tage flustranta al la oreloj de Romano Prodi, prezidanto de EU.

Subite, surprizo venkas la aŭskultantojn. Kolerigita voĉo sonas el la fundo de la luksa ejo en la franca ambasadejo. Estas Marceau Déchamps, vicprezidanto de la asocio Defendado de la lingvo franca. Li plene senesperas. “ La altruiĝo de la angla pravigas eŭrofobion kaj vartigas morgaŭajn ribelojn ”, —antaŭdiras Déchamps. Lin kolerigas la senfina fluo da dunganoncoj en eŭropaj organizoj ekskluzive por denaskaj parolantoj de la angla. Lin tristigas la falo de la franca lingvo, antaŭ nelonge la nura diplomata lingvo.

Déchamps konsternas la altrangulojn. Tamen Déchamps ne estas sola. Atakas la anglan lingvon ankaŭ Giuseppe Adurno. La italo ĉiutage kontraŭas la altrudiĝon de la angla lingvo ĉe Komisionaj funkciuloj. “ Post dudek jaroj ĉe la Komisiono, mi nun malamas la Eŭropan Union ”, —informas la reprezentanto de Komisionaj dungitoj. Per tiaj maldiplomataj vortoj, la debato finiĝas. Bonŝance, la altranguloj, sen la tedaj kontraŭuloj Adurno kaj Déchamps, povos komenci la gustumadon de la belga kuirarto. Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga. Reagoj?

Dafydd ap Fergus

La infana malsano de reformismo

Tre bona artikolo de Renato Corsetti Ĉu ni bezonas la Akademion? ( 2001 : 5 ) vekis replikon de Roy McCoy ( 2001 : 7 ), kiu arde pledas por reformoj de Esperanto. Nu, la historio de reformproponoj estas preskaŭ same longa, kiel tiu de Esperanto mem...

Tamen “ plibonigi ” Esperanton strebas nur tiuj, kiuj ne sufiĉe regas ĝin. La spertuloj vidas la senlimajn eblecojn de la lingvo kaj uzas ilin, utiligante la kulturajn riĉaĵojn de la antaŭuloj. Nature, en la Akademion oni elektas la plej klerajn personojn kaj “ ĝia funkcio restas esence ( kaj praktike ) nur konserva kaj 99 % - e reakcia ” ( vortoj de McCoy ), same kiel en ĉiuj Akademioj de naciaj lingvoj. Ĉiu parolata lingvo evoluas “ de sube ”, kaj Akademioj nur fiksas kaj kontrolas tiun procezon.

Nia Akademio ĝis nun agas sukcese, kaj multjara funkciado de viva Esperanto klare montras tion. Dank al prudento ni plu povas senprobleme ĝui la verkojn, aperintajn antaŭ cent jaroj. Bonvolu relegi la Zamenhofan Esenco kaj estonteco de la ideo pri la Lingvo Internacia —vi klare vidos, kial ajna principa reformo de Esperanto estus sensenca kaj povus nur malutili.

Jes, “ la internaciaj instancoj kaj la mondo ĝenerale ” nun ne tre interesiĝas pri Esperanto. Tamen la supozo, ke ilia rilato estus pli favora, se nia lingvo malstabiliĝus kaj perdus ligon kun la kultura trezoro, akumulita dum jarcento —estas, milde dirante, nelogika.

Jes, la Akademio “ donas ioman prestiĝon kaj aŭtoritaton al la Fundamenta lingvo kaj eventuale al la akademianoj mem ”... Mi ŝatus kompari kun la situacio en Ruslando. Dum pli ol 200 jaroj ekzistas tutmonde konata kaj respektata Ruslanda Akademio de Sciencoj. Tien trafas nur vere elstaraj sciencistoj. Tamen post la falo de Sovetio, kun la veno de “ libero ” aperis pluraj “ alternativaj akademioj ”, kutime ili fiere nomas sin internaciaj aŭ tutmondaj, kvankam konsistas el kelkdeko da personoj, ofte eĉ ne havantaj doktoran gradon. Ja ankaŭ tiu, kiu ne povas fari ion science valoran, volas aspekti impone kaj nomi sin “ Akademiano ”... Evidente, la proponata de McCoy “ flanka Reform - Akademio ” estus io tiaspeca. Jes, oni ŝatas prestiĝon kaj famon. Sed tiakaze la famo estus Herostrata... Ĉu la fiasko de Ido kaj ĉiuj ceteraj reformprojektoj neniom instruis la reformemulojn? Saĝaj homoj lernas el fremdaj eraroj...

Valentin Melnikov ( Ruslando )

Esperanto varbas... por la angla

Serĉante en interreto sub la nomo http : / / www. esperanto. ru / mi trovis tekstpaĝon kiu sub la nomo Planet ESPERANTO provas varbi por studorestado de orienteŭropaj infanoj en Britio por tie lerni la Anglan. Jen cito :

Planet ESPERANTO is a leading educational company in Eastern Europe and Russia with offices in Moscow, St. Petersburg, Ufa, Ekaterinburg and Samara. We are proud we are only educational company in CIS with European Bureau in London, UK. This is a promised sign how important is UK market for us.

Laŭ mi tio estas klara misuzo de la nomo Esperanto. Ĉu la Rusaj esperantistoj ne povus protesti kontraŭ tio?

Gerrit Berveling ( Nederlando )

Preleganto serĉata

En la kadro de la projekto de UEA, TEJO kaj ILEI oni serĉas preleganton, kiu estas :

Ĉiuj kostoj estos repagataj. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe : Renato Corsetti Colle Rasto, prima strada, 3, IT - 00036 Palestrina, Italio Rete :

renato. corsetti@esperanto. org

Renato Corsetti

Sennaciisma Frakcio reestablita

La Sennaciisma Frakcio de SAT, kiu dormis dum jaroj, estis reestablita ĉe la ĵusa SAT - Kongreso en Nagykanizsa ( Hungario ). Grupo de proksimume dek frakcianoj kaj aro de observantoj kunvenis 20 jul 2001.

La kunvenantoj diskutis tekston de “ Deklaracio pri sennaciismo ”, kiu klarigas la taskon de la sennaciisma frakcio. Ĝi eldiras i. a., ke la naciismo estas “ unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo ”, narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn, kaj afero, kiun la frakcio kontraŭbatalu kaj ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. Pliaj diskuttemoj de la kunveno estis la rilatoj kun simpatiantaj ne - SAT - anoj kaj la nocioj “ raso ”, transnaciismo kaj mondcivitanismo.

La memstara sennaciisma agado utilos ankaŭ por malhelpi la identigadon de la fakte tre diverstendenca SAT kun la sennaciismo. Tiu konfuzo oftas ekster la SAT - medio.

La frakcio disponas spacon en Sennaciulo kaj kiel jam pli frue en Laŭte! por pliaj komunikoj.

La frakcia adreso estas ĉe Djémil Kessous :

38 rue du Capitaine Cocart, FR - 91120 Palaiseau

dkessous@club - internet. fr
.

Gary Mickle

Kio estas kio?

La Pakto por la Esperanta Civito estas kontrakto, ĝis nun subskribita de dek kvin establoj, kun tri celoj. Unu el tiuj tri celoj estas la kreo de la Esperanta Civito.

La Forumo estas asembleo : la asembleo de la paktintaj establoj. Ĝi estas unu el la du branĉoj de la Civita parlamento. En ĝi ĉiuj establoj estas egalrangaj ( po unu voĉo ). Ekde la promulgado de la Konstitucio, la Forumo kunvenos unu fojon jare.

La Civito estas konsorcio de establoj, celanta fariĝi subjekto de internacia juro. La Esperanta Civito havas juran personecon, la Pakto kaj la Forumo —ne.

Nur kolektivoj paktaniĝas, nur individuoj civitaniĝos. Por peti la civitanecon necesas libera kaj individua decido, fare de homo kiu membras en unu el la paktintaj establoj, aŭ abonas unu el la paktintaj gazetoj ( se la redakcio garantias por li / ŝi : la abono ne inkluzivas aŭtomate la rajton je civitaneco ).

HeKo

Premio Melinda

Premio Melinda, por partopreno en Internacia Junulara Semajno ( Hungario ), ĉi - jare plivastiĝis per 200 - dolara subteno de David Coffin el Usono kaj subvencio de Budapeŝta E - Domo. La decidkomitato aljuĝis plenan rabaton al Julia Litvinova ( Ruslando ), Milena Makaveeva ( Bulgario ) kaj Pavel Moĵaev ( Ukrainio ). Ricevas 50 - procentan rabaton Mariana Genĉeva ( Bulgario ), Katarina Pigl kaj Katarina Vujoviĉ ( Jugoslavio ).

Krome, Hungara E - Junularo kaj la E - Asocio ĉe Eventoj el siaj rimedoj subvencias 80 - procente partoprenon al 5 junaj kursgvidantoj de la Budapeŝta E - Domo.

Interredaktore

Novaj libroj

Jarlibro 2001 / Red. Francisco L. Veuthey. —Roterdamo : UEA, 2000. —304 pĝ.

La 7500 - ekzemplera Jarlibro de UEA estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Ĉi - jare ĝin malfermas portreto de la jubileanta Gaston Waringhien, kaj antaŭparolo de Osmo Buller, kiu notas, ke en 2000 nur “ 6580 esperantistoj aliĝis individue al UEA, je 495 malpli ol en la antaŭa jaro ”.

Tamen la adresaro de la Delegita Reto de UEA, kiu okupas du trionojn de la Jarlibro , montras ke la falo estas apenaŭ sentebla inter la delegitoj : pasint - jare kiel delegitoj volontulis 1945 individuoj en 98 landoj —nur je 15 personoj kaj unu lando malpli ol antaŭ unu jaro.

Preskaŭ duono de la delegitoj kontakteblas ankaŭ rete : 927 delegitoj kompare kun 774 en la antaŭa Jarlibro .

La brazila delegitaro kreskis dum la jaro je 10, kaj UEA denove havas la plej multajn delegitojn en Brazilo, kvankam en Brazilo estas malpli da individuaj membroj de UEA ol en Germanio kaj Francio ( nur IMoj rajtas esti delegitoj ).

Brazilo 239

Germanio 184

Francio 139

Japanio 95

Usono 81

Italio 77

Britio 64

Nederlando 56

Finnlando 54

Hungario 50

Ruslando havas nun 39 diverskategoriajn delegitojn ( 40 antaŭ unu jaro ). Tamen en la landoj de eksUSSR estas sume 94 delegitoj ( 97 pasintjare ) ; en eksJugoslavio —68 ( 68 ) ; en eksĈeĥoslovakio —56 ( 58 ).

La plej “ delegitoza ” urbo plu restas Rio de Janeiro. Ĝin sekvas 3 orient - eŭropaj, 3 aziaj kaj 3 sud - amerikaj urboj kun almenaŭ 10 delegitoj.

Rio de Janeiro ( Brazilo ) 20

Budapeŝto ( Hungario ) 17

São Paulo ( Brazilo ) 17

Teherano ( Irano ) 14

Tokio ( Japanio ) 14

Brazilio ( Brazilo ) 12

Seulo ( Koreio ) 12

Karakaso ( Venezuelo ) 11

Moskvo ( Ruslando ) 10

Sofio ( Bulgario ) 10

Cetere, la moskva deko inkluzivas ankaŭ du delegitojn el Odincovo kaj unu el Zelenograd. ( Se oni kalkulus simile situantajn lokojn, verŝajne Parizo estus pinte de la listo. ) Kvar delegitoj estas en Peterburgo kaj tri en Jekaterinburg.

AlKo

Kvarlingve ĉirkaŭ la jaro 1648ª

Maier, Ingrid kaj Wouter F. Pilger. Duamana traduko por la Rusa Caro. Pri 17a - jarcentaj novaĵ - tradukoj en “ Vesti - Kuranty . —Lelystad : Vulpo - Libroj, 2000. —96 p., il.

La verko

Temas pri traduko de politikaj aktualaĵoj ( kutime gazetaj artikoloj, sed en la koncerna okazo, de broŝuro ) kiajn faris por la Moskva registaro ties eksterlanda kancelario en la 17ª jc. Tekstologiaj studoj el la rusa historio maloftas en Esperantujo, tial mi volonte akceptis la proponon recenzi la verkon.

La studata dokumento rilatas al la Hispana - Nederlandaj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 1648ª, do temas pri Okcident - Eŭropaj realaĵoj ; tamen la studo prezentas ankaŭ ( kaj eĉ precipe ) la Rusian fonon, la problemojn de tradukado en naciajn lingvojn ( precipe en la rusan, sed ankaŭ en la Nederlandan ) en epoko kiam la naciaj lingvoj ankoraŭ malhavis ellaboritan fakan terminaron politikan, kompareblan kun la tradicia faklingvo de la internacia juro ( tiutempe, Latino ). La dokumento estis originale verkita en la hispana lingvo ; la rusa traduko estas farita el ĝia versio Nederlanda ; tial la aŭtoroj parolas pri “ kvarlingva ekskurso ” hispana - Nederlanda - rusa - Esperanta.

Laŭ sia enhavo la verko estas solida studo tute fidinda, kiajn oni ne ofte trovas en Esperanto. La aŭtoroj konvinke demonstras ke la kvalito de la tradukoj de la eksterlanda kancelario estis surprize bona, ege pli bona ol ilia reputacio, kiun ili havis laŭ la atesto de Sobolevskij kaj aliaj aŭtoritatuloj :

“ A. I. Sobolevskij, kolono de la rusa historia lingvistiko, karakterizis la tradukistojn en la Posol ’ skij prikaz jene :

“ Kaj jen iuj tradukas el la pola tiel, ke ilia traduko estas nenio alia ol la pola teksto de la originalo, skribita per la rusaj literoj ;... aliaj havas tian rusan lingvon, ke la leganto devas longe pripensi por diveni, kio estis skribita en la eksterlanda originalo. ”

... La karakterizo fare de Sobolevskij stampis la opinion de pluraj generacioj de rusaj lingvistoj, ke la tradukoj faritaj en Posol ’ skij prikaz estas fuŝaj. ”

Ni esperantistoj ofte okazas en la situacio kie mankas ellaborita faklingvo, tial ni pli bone povas kompreni kiom malfacila estis la tasko de la tradukistoj de la 17ª jc kaj apreci ilian laboron.

Mi ne plu parolos pri tiu enhava flanko de la verko, kiu estas neriproĉinda ; anstataŭe, mi konsideros la faklingvan aspekton ; iom ironie, mi volas konsideri la verkon el la sama studpunkto, el kiu ĝi konsideras la tradukaĵon de la 17ª jc.

Terminoj historiaj

La recenzanto ne estas historiisto, kaj la tradicio de la historia terminaro estas eble eĉ pli malforta en Esperanto, ol en la rusa lingvo de la 17ª jc. Tamen laŭ la principoj de Esperanto en kelkaj okazoj mi preferus aliajn solvojn ol la adaptitaj en la recenzata verko.

Nederlando ( j )

La aŭtoroj uzas la landnomon multenombre parolante pri tio kion ruse oni nomas “ la historia Nederlando ” ; fakte temas jen pri

  • la tuta regiono norden de Ardeno ĝis la Norda Maro ( la nunaj Nederlando, Belgio kaj norda Francio ; eblus diri “ la granda Nederlando ” ) —tiel ekz - e en la noto 7, pĝ 51 ;
  • jen pri ties norda parto : “ la Reĝo de Hispanio deklaras la Nederlandojn liberaj ” ( pĝ 57 ).
  • Tian distingon, eĉ nekompletan, malfacilas kohere elteni, kaj sporade aperas la ununombra “ Nederlando ” historia, ekz - e “ Andries Winius forlasis Nederlandon en 1627 ” ( pĝ 19 ) ; “ gazetoj, alportitaj el Nederlando ” ( pĝ 57 ) ktp.

    Nu, por la historia lando ekzistinta antaŭ la Monastera Traktato ( 1648 ) eblas uzi tradukitan nomon : “ la Malaltaj Landoj ” ¹. Tiu nomo troveblas en la literaturo kaj donas pli rimarkeblan kontraston persistantan en la derivaĵoj : Malaltlanda, malaltlandano ktp.

    La Nordan parton mi preferus nomi “ [ la respubliko de ] la Unuiĝintaj provincoj ” ( Republiek der Verenigde Provincien ).

    Ŝtatoj kaj statoj

    La recenzata verko koncernas la pactraktaton inter Nederlando kaj Hispanio, kaj de la Nederlanda flanko ĝin subskribis la reprezentantoj de la asembleo de la Unuiĝintaj Provincoj : Staten - Generaal. Kiel traduki tion en Esperanton?

    Mirinde, sed en la lingvoj de la klasike feŭdismaj landoj ( la angla, la franca, la germana ) mankas preciza vorto por сословие —la socia stato ( tiel ĝin nomis Zamenhof : “ ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj ” ). PIV hezitas inter “ la Tria Ordo ” kaj “ la Tria Stato ” por le tiers état .

    Fojfoje la regnestroj Franciaj kaj Burgundiaj kunvokis “ ĉiujn tri statojn ” —fakte, ties reprezentantojn. En la koncerna epoko tiaj asembleoj nomiĝis “ états Généraux ” ( simile al la tiamaj rusaj земские соборы ). Tiun francan nomon la “ Grand dictionnaire Français - Espéranto ” ( Paris 1992 ) sufiĉe logike tradukas per “ Ĝeneralaj Statoj ” —cetere, tute konforme al la historio : en la Latina titolo de la koncerna Traktato la partio Nederlanda estas nomita Domini Ordines Generales Provinciarum Unitarum Inferioris Germaniæ. Ĉi tie endas rimarkigi ke tiu francdevena nomo plu vivas en la Nederlanda, kaj ĝis nun la Nederlanda parlamento nomiĝas Staten - Generaal ( kompreneble, nun kun egala reprezentado de la civitanoj ; same malprave la leĝofara asembleo en Sovetio portis la nomon Soveto ).

    Nu, ĉar la Okcidentaj lingvoj estas tiom malprecizaj, ne mirindas ke ankaŭ pri la senco de “ états Généraux ” oni ĉion konfuzis : la anglalingvanoj misnomas ilin “ States - General ”, PIV kaj la recenzata verko, “ Ĝeneralaj Ŝtatoj ”. ( La germana laŭsence tradukas la francan nomon : “ Generalstände ”, dum la Nederlandan nomon ĝi adaptas laŭ ties trompa formo : “ Generalstaaten ” ; la rusa uzas ambaŭokaze “ генеральные штаты ”, en kiu “ штаты ” estas pruntvorto sen propra senco. )

    Resume, mi opinias ke

  • Kiam temas pri la realaĵo historia, ĝia nomo estu “ ĝenerala statasembleo ” ( resp. “ provinca statasembleo ” ). La nomo “ Ĝeneralaj Ŝtatoj ” estas galimatio. ( En kelkaj verkoj de Nederlandaj esperantistoj, kaj interalie en la Nederlanda - Esperanta vortaro de Middelkoop, la ilialanda ĝenerala statasembleo de antaŭ 1796 nomiĝas laŭsence “ Regna Delegitaro ” ¹, nomo tute klara kaj nekonfuzebla. )
  • Kiam temas pri la parlamento de la post - Napoleona Nederlando, tute sufiĉas nomi ĝin parlamento ( kaj la Nederlandaj esperantistoj ĝuste tiel faras ¹ ).
  • Aliaj historiaĵoj

    Jen estas kelkaj terminoj kies esperantigo ŝajnas akceptebla :

    • la civila alfabeto ( гражданская азбука ) ;
    • Moskvio ( московия, московская русь ) ;
    • Monastero ( Münster ) ;
    • tempo de perturboj ( смутное время ) ;
    • Apotekista kancelario ( аптекарский приказ ) ;
    • Diplomatia kancelario ( посольский приказ ) ;
    • Sekreta kancelario ( приказ тайных дел ) ;
    • pridemandoj ( расспросные речи ).

    Sed jen malpli bonaj :

    • supre - skribitaj / levitaj literoj ( выносные буквы ) —mi preferus eksterliniaj superliniaj literoj ;
    • lia Imperiestra Majesto ( ekz - e pĝ 36 ) —kial ne “ lia imperiestra moŝto ”?
    • “ vorto kiu faras sencon en kunteksto ” ( pĝ 42 ) —kiu sencas en kunteksto ;
    • Eklezio - Slava lingvaĵo —mi jam klarigis aliloke kial mi opinias la terminon Slavono preferinda ( en la koncerna epoko ĝia rolo ankoraŭ ne reduktiĝis al la kulta uzo ).

    Jen kurioza malkoheraĵo ( cetere, tradicia ĉe la okcidentanoj ) : la nomoj de la Okcidentaj regnestroj aperas en la formo asimilita ( surbaze de la oficiala Latina tradicio ) : Karolo V, Filipo II ; sed la nomoj de la rusaj caroj aperas en la vulgara formo neasimilita : Ivan IV, Fedor, Aleksej, Miĥail —kvankam la oficiala formo Slavona egale invitas al asimilado : Johano ( Iоаннъ ), Teodoro ( θеодоръ ), Aleksio, Miĥaelo...

    Paleografio

    En la artikoloj de la Traktato oni vidas ankaŭ parojn el komunuza vorto kaj la koncerna Latina ( jura ) fakvorto. Tio povus indiki ke la nacilingva < ; t. e. Nederlanda, rusa> ; jura terminologio ne jam estis firme establita [ pĝ 43 ].

    La situacio bone konata al la esperantistoj ; sed ankaŭ sufiĉe ofta kaj eĉ laŭmoda en la verkoj filologiaj. Tiel en la recenzata verko mem aperas la paro, aŭ eĉ triopo “ скоропись ( skoropiso xyz , rapidskribo ) ” por nomi la specon de manskribo de la rusa dokumento ( ekz - e pĝ 63 ).

    Kompreneble la nomoj nacilingvaj por diversaj skribmanieroj estas la plej preciza indiko, kondiĉe ke la leganto konas la realaĵon ; ekz - e skoropiso xyz , ustav, Chancery Hand, Kufa skribo ... Tio estas tre konforma al la filologia tradicio —kaj mirinde similas la manieron prezenti “ la polan tekston de la originalo, skribante ĝin per la rusaj literoj ”, kiun Sobolevskij riproĉis al la mallertaj tradukistoj.

    La precizajn nomojn oni certe bezonas, sed antaŭ ĉio utilus iu priskribo laŭ konataj nocioj paleografiaj : skribo monumenta / kodeksa / kancelaria ; majuskla / minuskla ; kursiva / duonkursiva / kaligrafia ktp. Bedaŭrinde la terminaro paleografia mankas en Esperanto.

    Cetere, la broŝuro donas bonan materialon por la studoj paleografiaj, danke al la faksimilaĵoj de la tekstoj kaj riĉaj tiparoj uzitaj en kompostado.

    Noto

    ¹ Pro tiu informo mi dankas al P. Peeraerts.

    Sergio Pokrovskij

    Eĉ se vi ne volas legi...

    Günter Grass. La lada tambureto / Trad. el la germana Tomasz Chmielik. Bielsko - Biała : KLEKS, 2000. —534 pĝ. —( Serio Oriento - Okcidento ; №33 ).

    La lada tambureto furoris en Germanio jam post la unua apero en 1959. Verkisto Hans Magnus Enzensberger, prognozis “ kriojn de ĝojo kaj indigno ”. Kelkaj bonvenigis novan kaj originalan talenton, aliaj vidis en la libro plian antaŭsignon por la baldaŭa korupto de la okcidenta civilizacio. Ankoraŭ en 1969 estis procezo, en kiu la tribunalo devis decidi, ĉu Grass vere estas verkanto de “ fiaj pornografiaĵoj ”.

    La temo kaj lingvo de la romano estas tro aŭdacaj, sed ankaŭ estas malfacile por novaj legantoj orientiĝi en la libro.

    Oskar Matzerath rakontas al sia flegisto en iu sanatorio la historion de sia vivo. La flegisto estas tre kontenta pri tio, kion Oskar nomas “ mensogoj ”. Oskar deklaras sin ( kaj sian flegiston ), ĉar ili havas propran individuecon. Kaj tial ilia vivo estas rakontinda ( pĝ. 11 ).

    La raportendaj eventoj el la vivo de Oskar komenciĝis jam ĉe la genero de lia patrino, kio okazis en la jaro “ nulo - nulo ”, kvazaŭ tio estus la komenco de nova epoko. Anna Bronski, la kaŝuba avino de Oskar, regas kiel senaĝa aŭtoktona diino de la tero siajn kampojn kaj donas azilon al fuĝanta brulfarinto. La vasta juparo de la avino fariĝas en la libro azilo kaj protekto kontraŭ la kaosa ekstera vivo ( pĝ. 11 ).

    La “ kara panjo ” ( neniam Oskar nomas ŝin formale patrino ) ja plene ĝuas la vivon. Estas eĉ dubo, ĉu la pola amanto Jan Bronski povas esti la vera patro de Oskar. Naŭzite de sia vivo kaj verŝajne denove graveda, ŝi kvazaŭ mortigus sin mem.

    Oskar kredas, ke Jan estas lia vera patro, ĉar li havas ties okulojn. Sed li sentas sin jam antaŭ la naskiĝo kiel eksterulo, ĉar li apartenis al tiuj “ beboj, kies spirita evoluo finiĝis en la naskiĝ - momento kaj poste devos nur konfirmi sin ” ( pĝ. 38 ). Nur la panja promeso, ke li okaze de la tria reveno de la naskiĝtago ricevos ladan tamburon, donas perspektivon al lia vivo. Sed poste li ne plu volas kreski ( pĝ. 54 ). El sia nana ranperspektivo li priskribas eventojn de sia naskiĝurbo Dancigo, sed plej ofte la mondhistorio okazas aliloke : “ la raportoj de Wehrmacht kaj “ specialaj komunikaĵoj ” estis por Oskar lecionoj de geografio ” ( pĝ. 279 ).

    En la centro estas la obsedoj de la tamburisto, ties ŝamana elvoko de la pasinteco per la tamburo, la serĉado de la origina harmonio, kion li spertis antaŭ sia naskiĝo kaj parte sub la jupoj de la avinoj. Kompreneble li serĉas tion ĉe virinoj. Virinoj en la koncepto de Oskar ŝanceliĝas inter putino kaj sanktaj virgulinoj. La kontrasto al tiuj lumaj idealoj estas la “ nigra kuiristino ”, kiu precipe en la fino hantas la menson de Oskar. Verŝajne nenia tamburado povas forigi ŝian koŝmaran efikecon :

    Nigra iris ĉiam post mi la Kuiristino.

    Estas konsiderinda hermeneŭtika diferenco inter legantoj de la germana kaj internacia kulturo. Tial tradukanto devas zorgi, ke la internacia leganto ricevu specifajn kulturajn sciojn por havi similan estetikan travivaĵon. Se la tradukanto malsukcesas, la leganto sen aliro al la originalo ne povas adekvate prijuĝi la tekston. Ofte mi trovas, ke tradukantoj en la internacian lingvon elstare solvas tiun taskon, sed jen estas libro, en kiu ni povas pristudi, kiamaniere oni nepre ne prezentu libron al la internacia publiko. Tro da eraroj, fuŝaĵoj kaj aliaj misoj makulas tiun libron.

    Vulgarigoj

    Chmielik ofte vulgarigas la tekston en tute netolerebla maniero. La lingvaĵo de Grass estas drasta, senkaŝa pri seksaj aferoj, sed ne plata.

    La “ pistubeto ”, kiun Oskar ofte mencias ( pĝ. 123, 143, 149, 236 ĝi jam kreskis al pistubo ) estas en la germana “ akvumilo ” aŭ “ verŝileto ” ( “ Gießkannchen ” vd. Esperanta Bildvortaro , pĝ. 108, №17 ). Chmielik ĉiam bezonas tro ekspliki, eĉ se tio ne estas bezonata, ekzemple se temas pri sinjorino, kiu “ volis meti la vivan angilon en sian piĉon ” ( pĝ. 133 ) —sufiĉus “ kontentigi sin mem per vivanta angilo ” ( sich miteinem lebendigen Aal befriedigen wollte ). Ekzemploj bedaŭrinde abundas. Chmielik ofte aldonas pornografietajn detalojn, kiuj ne estas en la libro kaj kiuj komplete maltrafas la stilan nivelon. Sur pĝ. 251 li absolute maltrafas la etoson de la teksto parafrazante “ elsaltis el la piĉo de mia panjo ”. En la germana ni legas nur “ foriris de mia panjo ” ( von Mama weggegangen ). La listo estas bedaŭrinde plilongebla.

    Malprecizigoj

    Foja komparo ofte montras, ke Chmielik elektas maltaŭgajn, en plej bonaj kazoj nur malprecizajn vortojn kaj esprimojn. Ekzemploj estas denove abunde haveblaj : “ Klimbim ” estas ne “ ĉagreno ” ( pĝ. 325 ), sed “ ornamaĉo ”, “ ĉarlatanaĵo ”. “ La plej bona maniero de forpaso ” ( pĝ. 279 ) ne necese estas unu el la plej noblaj, majestaj aŭ sublimaj ( erhabend ).

    Foje li klopodas anstataŭi malfacile tradukeblan vorton, sed ne ĉiam kun tro da sukceso. Sur pĝ. 103 elmarŝas “ infanterianoj ” —jam en la traduko inter citiloj. La leganto, kiu ne havas la originalon ĉemane ja ne povas scii, kial ili aperas inter citiloj kaj supozas, ke tiel estas en la originalo. Sed tiam li eraras, ili marŝas intercitile, ĉar la tradukinto bezonis tradukon por “ Landsknecht ”. Eble li timis la neologismon “ landskneĥto ” ( Esperanta Bildvortaro , pĝ. 614, №32 ), sed se tio estas la vera kialo, mi ne komprenas, kial li ja uzas “ knajpo ”, kio eĉ ne aperas en la nova vortaro de Erich - Dieter Krause ( 1999 ).

    Nomoj

    Chmielik uzas —politike korekte —la nunajn polajn nomojn. Oskar Matzerath do vivas en Gdansko. La fono de La lada tambureto tamen estas esence germana, do denove li maltrafas la etoson de la libro. Grass anoncas la ŝanĝon en la libro : “ kaj nun (! ) Danzig estis nomata Gdansko ” ( pĝ. 359, mia emfazo ).

    Aliaj loknomoj estas tiom distorditaj, ke apenaŭ eblas rekoni ilin : Lisjo ( pĝ. 314 ) estas la franca urbo Lisieux. Iuj eble divenas, ke Bajrojto ( pĝ. 269 ) estas Bayreuth.

    En la germana versio aperas konsekvence la kaŝuba nomformo Koljaiĉek, kun sama konsekvenco Chmielik devige pligas ĝin al Koljaĉek ( pĝ. 30 ).

    Pro la mania esperantigo de la nomoj, scivolema leganto ne plu havas la eblecon mem trovi informojn, kiujn la libro ne donas. Neniu povas diveni, ke Kverks ( pĝ. 104 ) estas Quex en la originalo.

    Interese estas krome, ke Grass ĉiam donas al Pilsudski la pollingvan titolon “ Marszałek ”, sed en la esperanta traduko li estas normale “ marŝalo ”... kial?

    Dialektoj

    Ne facile respondebla demando estas, kiamaniere oni redonu dialektojn kaj regionajn normojn en Esperantaj tradukoj. Kelkaj verkintoj ja elpensis propran dialekton, sed ĝenerale tio aspektas nenature, konstruita. En la esperanta traduko ni devas ankoraŭfoje noti, ke la tradukinto ne sukcesis redoni la riĉecon de ankaŭ tiuj lingvaj tavoloj.

    Tiu, kiu legas la libron por la unua fojo tre rapide eltrovas, ke estas malfacile orientiĝi en la romano. Tiu traduko bedaŭrinde ne helpas la scivoleman leganton, ĉar ofte ni apenaŭ retrovas la vortojn en tiu esperantigo, por tute ne mencii la spiriton.

    La eldonejo alvokas : “ Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin ” ( I. Lejzerowicz ). Tio estas necesa maksimo : se vi ne volas legi la libron, vi aĉetu ĝin. La libro estas belaspekta, plaĉe bindita, presita sur bona papero, sed se vi celas legaĵon, elektu prefere alian titolon el la sendube bonkvalita sortimento de la kleksa eldonejo.

    NOTOJ

    1. Chmielik tradukas pedante “ mil naŭcent ”.

    2. Oskar komparas sin foje kun Jesuo. La avino de Jesuo laŭ la protoevangelio de Jakobo nomiĝis Anna.

    3. Estas notinde, ke Agnes, la “ kara panjo ” de Oskar, kaj Dorotea, la lasta “ amatino ” de Oskar, mortis defendante sian virgulecon. Kaj pri Maria sufiĉas : “ Ŝi ne nur nomiĝis Maria, ŝi estis tia ” ( pĝ. 229 ).

    4. Oskar ŝatas la helecon de flegistinaj uniformoj.

    5. Paul Christaller. Deutsch - Esperanto Wörterbuch ( 1923 ), pĝ. 285. Se la tradukinto aŭ almenaŭ la tiel nomitaj lingvaj reviziantoj foje estus konsultintaj normalan vortaron, ili povintus forigi almenaŭ kelkajn erarojn.

    6. Fonetike pli korekta formo en PIV : Dancigo .

    7. Hitlerjunge Quex ( romano de Karl Aloys Schenzinger de 1932 ) estis unu el la ikonoj de la nazioj.

    Wolfgang Kirschstein

    La hobito premiita

    En la Zagreba Kongreso estis anoncita la rezulto de ĉi - jaraj Belartaj Konkursoj de UEA.

    Poezio ( Partoprenis 47 poemoj de 19 aŭtoroj el 14 landoj )

    1a premio : Sten Johansson ( Svedio ) pro “ La kvina forto ”

    2a premio : Sten Johansson pro “ Haŭto ”

    3a premio : Mauro Nervi ( Italio ) pro “ La floro kaj la frukto ”

    Honora mencio : Marie - France Conde Rey ( Francio ) pro “ Pilgrimo ”

    Prozo ( 16 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj )

    1a premio : Paul Gubbins ( Britio ) pro “ Gamp

    2a premio : Lena Karpunina ( Germanio ) pro “ La pluvo en Ĉenstoĥovo

    3a premio : Lena Karpunina pro “ La demando de emancipiĝo ”.

    Honora mencio : Lena Karpunina pro “ Mirt ”, kaj Christian Rivière ( Francio ) pro “ Fuĝo ”.

    Teatraĵo ( 3 verkoj de 1 aŭtoro )

    Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 3 verkoj de 1 aŭtoro.

    Eseo ( 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj )

    Premio Luigi Minnaja : Jan Werner ( Ĉeĥio ) pro “ Kulturo de komunikado ”

    2a premio : Stefan MacGill ( Hungario ) pro “ Kriptaj krucvortenigmoj en Esperanto ”

    3a premio : ne aljuĝita.

    Kanto ( 4 kantoj de 1 aŭtoro kaj 1 aŭtora duopo el 2 landoj )

    Premio Ahn Song - san : Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki ( Finnlando ), respektive teksto kaj muziko, pro “ Ĉaŭ, adiaŭ —ĝis revido! ”

    Infanlibro ( 4 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj )

    Premio Infanlibro de la Jaro 2000 : eldonejo “ Sezonoj ” ( Ruslando ) pro “ La hobito, aŭ tien kaj reen ” de John Ronald Reuel Tolkien, tradukita de Christopher Gledhill kaj William Auld ( kantoj )

    Vidbendo : neniu konkursaĵo partoprenis.

    La abonantoj de La Ondo povas ricevi La hobito n, sendinte 24 IRK al nia nova redakcia adreso ( RU - 236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik 1248 ).

    Gazetoj

    Literatura Foiro . 2001 : 191

    La tria Forumo por la Esperanta Civito estas la ĉefa temo de la junia LF : enkonduko de Ljubomir Trifonĉovski, alparolo de Giorgio Silfer kaj prediko de Eva Farkas - Tátár ; kaj omaĝaj hajkoj de Leen C. Deij.

    Tamen literaturo estas la kerno de la revuo : poemo de Gabriel Mora i Arana ; ĉapitro el la romano La fotoalbumo de Trevor Steele ; pluraj recenzoj ; la vivo kaj verkado de Izrael Lejzerovicz ( de Zofia Banet - Fornalowa ). Sed la plej granda materialo estas eseo de Daniele Vitali “ Literoj j kaj ŭ inter duonvokaloj kaj aproksimantoj ”.

    Juna amiko kun varb - direktanto

    ILEI anoncas la ekaktiviĝon de nova helpanto por sia revuo Juna Amiko . La revuo nun havas varb - direktanton, Zoran Ĉiriĉ el Jugoslavio, kiu traktos unuopajn informpetojn, sendos specimenajn ekzemplerojn al petantoj, rilatados kun perantoj kaj starigos varb - kampanjojn. Tio estas la plej konkreta rezulto de labor - kaj plan - semajnfino apud Budapeŝto komence de junio.

    Stefan MacGill

    Eventoj : La malfruo malaperos?..

    Mi kun ĉiuj miaj fortoj laboras pro tio, ke Eventoj ne malfruu plu. Mi klarigas kelkajn kialojn, kial fine de marto ekis denove malfruo. Mi diras kialojn kaj ne senkulpilojn :

    —ni devis renovigi la komputilan sistemon de la redakcio, tio daŭris unu monaton pro neatenditaj problemoj ;

    —mi kunorganizis kun TEJO la seminarion “ Lingva Ĉielarko ” kun TEJO kaj Konsilio de Eŭropo en aprilo ;

    —mi diplomiĝis ĉi jare.

    Ekde fino de majo mi semajne finpretigas numerojn de Eventoj kaj ĝis la Universala Kongreso malfruo malaperos. En la estonto mi esperas ĝustatempe aperigi ĉiun numeron.

    Axel Orszag - Krysz redaktoro de Eventoj

    Ruslanda Esperantisto baldaŭ ĉesos

    Pro la transloĝiĝo de la eldonanto baldaŭ ĉesos Ruslanda Esperantisto —ruslingva informilo pri Esperanto, kiu dum kelkaj jaroj estis sendata al amaskomunikiloj k. a. instancoj. En julio aperis duobla 93 - 94a numero. En ĝi estas ĉefartikolo de Aleksander Korĵenkov pri la movadaj problemoj, analizo de la membrostatistiko de UEA, pluraj informetoj el Esperantujo, bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro kaj la tekstoj proponitaj por tradukado en Liro - 2001 . Ĝis la jarfino aperos ankoraŭ unu duobla RE . La plej interesa materialo de la antaŭaj numeroj estos konsultebla rete.

    HaGo

    Kontakto serĉas redaktoron

    ( TEJO ) Post tri jaroj da diligenta laboro la nuna redaktoro de Kontakto , Sabira Ståhlberg, decidis fini sian mandaton. TEJO serĉas novan redaktoron de Kontakto ekde la unua numero de 2002.

    Ricevitaj gazetoj

    BETago. 2001 / 1, 2, 3, 4 ;

    Bulgara Esperantisto. 2001 / 3 ;

    Debrecena Bulteno. 2001 / 124 ;

    Esperanto. 2001 / 5 ;

    Esperanto en Azio. 2001 / 1 ;

    Esperantolehti. 2001 / 3 ;

    Esperanto - nyt. 2001 / 1 ;

    Esperanto USA. 2001 / 3 ;

    Heroldo de Esperanto. 2001 / 8 ;

    Israela Esperantisto. 2001 / 134 ;

    KAE - Informilo. 2001 / 35 ;

    La Gazeto. 2001 / 95 ;

    La Movado. 2001 / 6 ;

    La Ondo de Esperanto. 2001 / 7 ;

    La Revuo Orienta. 2001 / 6 ;

    l ’ esperanto. 2001 / 5 ;

    Literatura Foiro. 2001 / 191 ;

    Litova Stelo. 2001 / 3 ;

    Monato. 2001 / 6 ;

    REGo. 2001 / 3 ;

    Ruslanda Esperantisto. 2001 / 3 - 4 ;

    SAT - Amikaro. 2001 / 561 ;

    Trampo. 2001 / 2 ;

    Venu kaj Vidu. 2001 / 20, 21 - 22.

    Mozaiko

    Reveninte el la feriado en Bulgario mi trovis amason da respondoj. Dum la lasta jaro la nombro de la respondantoj bone kreskis. Dankon pro la respondoj!

    Ni ricevis 27 solvojn de la aprila krucvortenigmo Dometo . Ĉiuj, krom tri, estis tute ĝustaj. Ilin sendis : Ludoviko De Doncker ( Belgio ), Judith Barata ( Brazilo ), Malcolm Jones, Alwyn Kind, Vilĉjo Walker, D. B. Kershaw, Jack Warren ( Britio ), Erkki Kemppainen ( Finnlando ), Pascal Vilain, Jacqueline Huberdeau ( Francio ), Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio ), Mario Machlik ( Norvegio ), Gwenda Sutton ( Novzelando ), Hanna Skalska, Andrzej Kołpanowicz ( Pollando ), Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Vadim Oparin, Sergej Paĥomov, Anatolij Sidorov, Vladimir Vyĉegĵanin ( Ruslando ),

    Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Oleg Sevruk el Ruslando. Ni gratulas!

    La ĝusta solvo : Horizontale : 1. Sav , 4. Akreo, 6. Elimini, 8. Pri, 9. Imp., 11. La, 12. Ar, 13. Arkeologi , 16. Neono, 17. Originala. Vertikale : 1. Farmakologi , 2. Ski , 3. Vei, 4. Ali , 5. Oni, 6. Erar , 7. Imag , 8. Plafono, 10. Primara, 14. Kanti, 15. Opona.

    En la krucvortenigmo estas unu litero “ T ”.

    Ni ricevis 14 solvojn de la japana krucenigmo en la maja Ondo . Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj. Ĝuste respondis : Vilĉjo Walker ( Britio ), Erkki Kemppainen ( Finnlando ), Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio ), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska ( Pollando ), Viktor Alikin, Svetlana Konjaŝova, Nikolaj Neĉajev, Jelena Sanajeva, Vladimir Vyĉegĵanin ( Ruslando ).

    La libropremion loto donis al Vadim Oparin el Ruslando. Ni gratulas!

    La ĝusta solvo estas sur la suba bildo :

    Krucvortenigmo

    Ĉi - foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj poste kalkulu : Kiom da literoj “ R ” estas en la enigmo? Sendu al ni respondon al la demando tiel, ke ĝi atingu nin poŝte ( RU - 236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando ) aŭ rete (

    kulakova@akb. mplik. ru
    ) antaŭ 1 nov 2001.

    Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

    Horizontale : 5. Lando en Eŭropo ; 7. Lando en Ameriko ( R ) ; 8. Scienco pri monumentoj kaj artoj en la antikva epoko ( R ) ; 11. Arbo ( R ) ; 14. Metalo ; 15. Insekto ; 16. Ĉefurbo de la lando en Ameriko ; 17. Kvinversa ŝerca poemeto R ) ; 20. Floro ; 22. Bonodoro ; 23. Spico ( R ) ; 26. Oceano ; 27. Acido. Ĝi estas en groso, spinaco ( R ) ; 28. Scienco pri la plantoj ( R ).

    Vertikale : 1. Legomo ; 2. Insulo en Mediteraneo ; 3. Bero ; 4. Monato ; 6. Vortspeco ; 9. Laktaĵo ; 10. Maŝino por buterigi R ) ; 12. Akiro per milito ; 13. Kemia elemento, gaso ( R ) ; 18. Grandegulo ; 19. Grena planto ; 21. Kantbirdo ; 24. Maparo ( R ) ; 25. Testikujo ( R ).

    Kompilis Nikolao Neĉajev

    Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A ( LOdE - 73 )

    B ( LOdE - 74 )

    C, Ĉ ( LOdE - 75 )

    D ( LOdE - 76 )

    E ( LOdE - 77 )

    E ( LOdE - 78 )

    F, H ( LOdE - 79 )

    I, J ( LOdE - 80 ) K ( LOdE - 81 )

    L

    La ĉefa principo de la tempoplanado : ne faru tion, kion vi ne devas fari.

    La ĉefajn socialajn promesojn de komunismo realigis kapitalismo ; la ideojn de Zamenhof pri internacia komunikado multparte realigas nun la angla.

    La Fina Venko : kiam la monumentojn por anglalingvaj verkistoj oni subskribos Esperante, por ke ĉiuj komprenu.

    La Fina Venko : kredo, ke fremdaj homoj estas pli facile konvinkeblaj ol la propra edzino.

    La internan ideon mi plej volonte praktikas duope.

    La problemoj iĝas ĉiam pli kaj pli grandaj. Ĉu tio estas progreso?

    La simioj ne plendas, ke ili ne evoluis je homoj.

    La tempo : la plej longe funkcianta mekanismo.

    La ŝtatoj devus funkcii laŭ modelo de asocioj. Oni proklamus la programojn kaj poste la homoj rajtus elekti kiun civitanecon akcepti.

    La vero similas lunon —vi povas vidi nur unu flankon.

    La vero valoras oron, tial do oni ne diras ĝin al ĉiuj.

    La vivo estas plej bona instruisto, sed kutime tro multekosta.

    La vivo similas al teatro. Estas reĝisoro, aktoroj, kulmino, kutime mankas nur feliĉa fino kaj aplaŭdo.

    Lastatempe oni notas evidentan pligrandigon de la nombro de novaj esperantaj libroj. Disvolvo de la literaturo aŭ de poligrafio.

    Laŭ statistiko eldono de averaĝa esperanta libro donas deficiton de 1243 dolaroj. —Ĉu oni povas plifavorigi la situacion? —Jes, aĉeti la librojn.

    Leterkesto

    Mi vin kore salutas kaj sincere gratulas okaze de la unua jardeko de nia amata Ondo . Mi deziras... ke la revuo iĝu eĉ pli interesa kaj ampleksa —sed ĉiam gardu sian spiriton! Jam fine de ĉiu monato mi komencas atendi la koverton kun la nova kajero, kalkuli tagojn, ĝemi kaj grumbli : “ Nu kial oni ĝin ne portas? ” Dankon pro via grava laboro. Vivu La Ondo!

    Vadim Oparin ( Ruslando )

    Ekde januaro 2001 mi estas abonanto de La Ondo de Esperanto . Mi taksas ĝin tre bona, tre informa kaj tre utila. Ĝi estas ankaŭ literatura revuo, pro tio tre interesa.

    Gilberto A. Silva Velho ( Brazilo )

    Jam de du jaroj mi estas abonanto de via revuo, kaj ĝi jam fariĝis nepraĵo en mia esperantista vivo. Precipe mi kontentas pri la neofte korekta lingvouzo kaj foresto de pres - kaj aliaj eraroj.

    Lucija Borčić ( Kroatio )

    Leginte la 6an numero de La Ondo mi gratulas pro la kreskanta kvalito de tiu E - periodaĵo. Mi esperas, ke vi denove elektatos [ kiel la komitatano de UEA ] kaj ke vi sukcesos realigi la tri nomitajn taskojn, precipe la trian pri pli bona kunlaboro de esperantistoj kaj de E - organizacioj. Mi, 92 - jara, estas kontenta ke ekzistas ankoraŭ aktivuloj, al kiuj mi deziras realigi puŝon por Esperanto, plejeble en moderna kvalito.

    Volonte mi legis en la sama numero la artikolon de Johano Petyk pri la nekontentiga laboro de la Akademio de Esperanto kaj pri la rifuzo zorgi pri la adaptado de Esperanto al la bezonoj de la moderna socio... Tiurilate mi rememorigas mian artikolon pri necesa modernigo de Esperanto en La Ondo ( 1997 : 3 ), en kiu mi proponis plurajn necesajn modernigaĵojn.

    Bruno Vogelmann ( Germanio )

    La verdeskaj pensoj de Georg Handzlik en paĝo 18 de la julia Ondo plaĉas al mi, kvankam kun kelkaj mi ne konsentas : ” Konsekvencoj de kelkaj ideoj estas dolorige realaj ”, do la ideoj mem ne estas vere danĝeraj. “ Kelkfoje mi sentis drastan mankon de kanibaloj ”, sed oni povas manĝi parton de homa korpo sen mortigo, kaj ĉu la kanibaloj ne manĝus Georgon Handzlik?

    Frans Cobben ( Nederlando )

    Anoncetoj

    Ĉiu vorto en “ Anoncetoj ” kostas 1 rublon por la ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas 1 respondkuponon. La pagon sendu al галина романовна горецкая je la redakcia adreso.

    Du knabinoj ( 12 - jara kaj 13 - jara ), komencantinoj, deziras korespondi en Esperanto.

    Saŝa Domraĉeva, Lena Guseva : кU - 610094 Kirov, ab. ja. 1392, Ruslando.

    Pro finiĝo de kontrakto kun antaŭa lingvoinstruisto, la estro de japana entrepreno kun filioj en Ekstrem - Oriento serĉas kvalifikitan instruiston de Esperanto kaj de la angla. Salajro : 150 mil enoj monate ( 1 250 $ ). Flugbileto Eŭropo —Japanio ambaŭdirekte pagota. Ebleco loĝi senpage en apartamento de la kompanio ( luprezo egalvalora al 15 000 enoj monate ).

    Etsuo Miyoshi

    miyoshi@swany. co. jp

    Ŝanĝiĝis la adreso de nia kanada peranto, Paul Hopkins, kiu revenis el Usono al Kanado.

    52 Crescentwood Drive, St. Catharines, Ontario, Kanado L2N 4L2

    phopkins@cymfony. com

    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post la sukcesaj konkursoj en 1998, 1999 kaj 2000 la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la kvara Internacia Fotokonkurso .

    La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra - blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj komputil - rete ne estas akceptataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al La Ondo de Esperanto RU - 236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15 a de decembro 2001.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj :

    1a premio : du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio : unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio : abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion ( libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro ) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2003 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Sukcesojn !

    Nia konstanta konkursanino ( kaj dufoja laŭreato ), Andrea Ottrok ( Hungario ), fiksis la aspekton de Assisi ( Italio ) antaŭ la tertremo.

    Fotoekspozicio en Kaunas

    Ĉiuj fotistoj aŭ fotantoj - esperantistoj estas invititaj partopreni en la fotoekspozicio okazonta en la urbo Kaunas ( Litovio ) dum Zamenhof - Tagoj - 2001 komence de ĉi decembro.

    La temo de la fotoekspozicio estas libera. Oni volas prezenti kiel eble plej vastan rondon de la fotemaj esperantistoj kaj iliaj fotoj faritaj pri ŝatata temo. La formato de la fotoj estas 15×20cm ĝis 24×30cm, koloraj aŭ nigre - blankaj. La kvanto de la alsendotaj fotoj ne estas limigita. Bonvolu kune alsendi vian portreton 9×13cm ( ne estas devige ), mallongan priskribon por memprezentado kaj 1 respondkuponon, se vi volas, ke viaj fotoj estu redonitaj. La neredonitaj fotoj restos en la biblioteko de LEA. La ekspoziciaĵoj devos atingi la organizantojn ĝis 25 nov 2001 laŭ la adreso : “ Fotoekspozicio ”, p / d 1008, LT - 3007 Kaunas, Litovio.

    Pri pli detalaj informoj kaj pri intencoj partopreni oni povas kontakti ankaŭ rete :

    gjurgis@one. lt

    Rita Valčiukaitė

    Nekrologoj

    La 3 an de majo 2001 forpasis

    Harri Melasniemi ( 1934 - 2001 )

    aktiva finna esperantisto, nia abonanto, laŭreato de la 2 a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto .

    La 31 an de majo 2001 en Kalveheve, dum la lasta prespretigo de la Eseoj memore al Ivo Lapenna , forpasis

    Torben Kehlet ( 1941 - 2001 )

    entreprenisto kaj eldonisto, posedanto de la eldonejo TK / Stafeto.

    La 26 an de junio forpasis

    Georgo Abraham ( 1916 - 2001 )

    esperantisto ekde 1931, kunfondinto de Argentina E - Ligo, honora membro de UEA, tradukinto de pluraj verkoj de Ĥalilo xyz Ĝibran, aŭtoro de lerniloj de Esperanto kaj de “ Klara vortaro Esperanta - araba ” ( 1998 ).

    La 4 an de aŭgusto en Prago forpasis

    Rudolf Horský ( 1914 - 2001 )

    pastoro de Ceĥoslovaka Husana Eklezio, episkopo, profesoro kaj dekano de Husana teologia fakultato, de sia juneco esperantisto, prezidinto de KELI - sekcio de ĈEA kaj estrarano de KELI, honora membro de ĈEA.

    Ni funebras kaj kondolencas

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №10

    Redakcie

    Hodiaŭ, la 15an de septembro, kvar tagojn post la apokalipsaj eventoj en Nov - Jorko, oni ankoraŭ scias nek la nombron de la viktimoj, nek la nomojn de la teroristoj kaj ties inspirintoj, nek la reagon de la plej potenca ŝtato en la mondo.

    En la koro de la “ libera mondo ”, en la loko, kie la “ tutmondiĝo ” senteblas plej bone, en la plej riĉa urbo de la mondo enviviĝis unu el la multenombraj holivudaj scenaroj aŭ malvirtualiĝis unu el la nekalkuleblaj komputilaj ludoj. Sed malkiel en la filmoj, mankis la herooj kiuj surprizus la misulojn sekunderon antaŭ la krimfaro. Kaj malkiel en la ludoj, oni ne havas rezervajn vivojn, nek povas rekomenci la ludon.

    La mondo estas ŝokita. La mondo funebras. Ĉar temas pri atako kontraŭ la tuta demokratia mondo, ne kontraŭ unu lando, ankaŭ ni sentas nin atakitaj, kaj ni kondamnas la malhumanajn agojn. Ĉi tiun kondamnon kaj kondolencojn al la familianoj kaj proksimuloj de la murditoj kaj vunditoj ni tuj sendis rete al niaj transoceanaj amikoj kaj konatoj, kaj ni uzas nian kolumnon por rekonfirmi nian solidarecon kun la usonaj samideanoj, kiujn trafis malfeliĉo...

    Hodiaŭ, post vizito al publika komputilejo ( bedaŭrinde, ni ankoraŭ ne sukcesis aĉeti telefon - numeron, kaj por sendi kaj ricevi ret - mesaĝojn la redaktoro devas viziti la urban teknikan universitaton ), jam venis kelkaj reagoj.

    Interalie, Vaŝingtona delegito de UEA, d - ro E. James Lieberman skribis al ni :

    ... mia animo skuiĝas —simile al tiam, kiam John F. Kennedy mortis pro murdinto. Mi memoras la unuan viziton al Eŭropo, 1954, kiel 19 - jara studento. Naŭ jarojn post la Mondmilito mi trovis la restaĵon de milito : krateroj, ruinoj, amputuloj... kune kun optimismo pri la renaskiĝo. Tiu sperto kondukis min laŭ pacifista vojo. Eĉ nun mi kredas ke milita respondo ne solvos la problemon.

    Kaj Enrike Ellemberg ( en la pasint - jara decembra Ondo ŝi artikolis pri Okemo —ĉu ĝi reokazos, kiel planite, oktobre ) aldonis al sia mesaĝo ankaŭ foton de la dunaskitaj filinoj de sia nevino —sur la fono de la domoj, kiuj nun apartenas al la historio.

    La amasmurdo en Usono forpuŝis ĉiujn ceterajn temojn el la unuaj paĝoj de la tagĵurnaloj. Sed tagĵurnaloj kaj semajnĵurnaloj mankas en Esperantujo, kaj la ĉefa temo de la oktobra Ondo estas la stato kaj perspektivo de UEA.

    Ĉar la elektoj kaj demisioj ne estas retroigeblaj, ni devas akcepti la fakton : UEA enkriziĝis. Malgraŭ la komplikaj vivcirkonstancoj kaj malgraŭ la nesolvita problemo pri la komunikado ( ĉi - kajere mankas la rubriko Gazetoj , ĉar du semajnoj ne sufiĉis por ke la poŝtaĵoj venu el Uralo al Baltio ) ni pretas laŭforte kontribui al la elkriziĝo. Ni sincere invitas ĉiujn al kunlaboro, al honesta analizado de la nuna situacio, al evito de konfliktoj kaj miskomprenoj.

    Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

    Sur la kovrilpaĝo estas la Centra Oficejo de UEA. Ĉu ĝi plu restos en Roterdamo? Se jes, ĉu ĝi restos la sama ekstere kaj interne?

    UEA : de problemoj al krizo

    Estas konate, ke UEA havas multajn problemojn, inter kiuj eble la plej akra estas la falanta membronombro. Sed lastatempe aldoniĝis kadrokrizo, pro la plej granda interna konflikto en la Asocio post la “ Hamburga Puĉo ” en 1974.

    Krizas la Centra Oficejo de UEA. La emeritiĝojn de Rob Moerbeek ( okazinta ) kaj Simo Milojević ( okazonta ) garnis demisi - deklaroj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, direktoro de CO Pasquale Zapelli kaj redaktoro de Esperanto István Ertl.

    La deklaroj sekvis post la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano.

    Laŭ la ĝenerala direktoro, la elektoj estas neakcepteblaj el du vidpunktoj :

    Unue, ĉar la du nomitaj personoj :

    havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj. La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA...

    ML siavice dum siaj antaŭaj periodoj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malŝato al ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili.

    Due, ĉar ili ( kaj la elirinta prezidanto Enderby ) morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de Sabira Ståhlberg kontraŭ Francisco Veuthey kaj Buller mem —kalumnioj, kiuj montriĝis senbazaj.

    Buller konkludas :

    Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj trenintoj suferis konsekvencojn aŭ eĉ nur admonojn pro sia rolo. Male, RC kaj ML reelektiĝis al la Estraro malgraŭ tio, ke ili morale kompromitis sin kaj damaĝis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaŭ eble kunlabori kun la nuna Estraro.

    Pasquale Zapelli simile klarigis :

    Mi perdis ĉian motiviĝon resti en posteno, kiu postulas grandan sindediĉon kaj sinoferon, post la elekto kiel prezidanto de UEA de Renato Corsetti, kiu opinias la Centran Oficejon financa balasto por la movado, ĝian laboron nur servado al malmultaj riĉaj membroj, ĝiajn oficistojn obstakloj al la realigo de la planoj de la estraro. Kiel respondeculo pri la funkciado de la CO, mi interpretas tiujn ideojn kiel implicitan malaprobon de mia laboro ”.

    La Estraro de UEA akceptis la demisiojn, komentinte ke ili

    ... estas bazitaj sur miskompreno de la rolo de la Estraro en la laboro de la Asocio, kaj sur misjuĝo de du estraranoj, kaj unu eksa prezidanto, kiuj diligente kaj sindediĉe laboras por la bono de la Asocio kaj la Esperanto - movado tra multaj jaroj.

    Sed krom la deklaritaj kialoj, la krizon kaŭzis la elektostrukturo en UEA.

    Komitato. Malpli ol dekonon da komitatanoj ( nur 7 el 80 ) rekte elektas la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. Tio aspektas anakronisme en la 21a jarcento. Precipe maldemokratia ŝajnas la situacio, en kiu la komitatanoj C estas duoble pli multaj ol la rekte elektitaj B - komitatanoj. Laŭ la nuna koncepto ili estas komitatanigataj “ por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj ”. Jes, UEA bezonas spertulojn en siaj gvidorganoj, sed prefere ilin la membroj rekte elektu.

    Estraro. La situacio estas eĉ pli absurda : la Elekta Komisiono ( EK ), —Roland Lindblom, Claude Nourmont, Syôzi Keiko —proponis ok senalternativajn kandidatojn por la ok postenoj en la estraro. Nur unu kandidato ( = estrarano ) el la ok estas rekte elektita B - komitatano ( profesoro Lee Chong - Yeong ), unu estas A - komitatano, sed ses estraranoj ( 75 % ) estas C - komitatanoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la aliĝintaj asocioj.

    Malgraŭ la malrekomendo de Buller, EK kandidatigis la du menciitajn estraranojn, ne sciiginte la malrekomendon al la Komitato. Ĉu ĉiu komitatano voĉdonus por ili, sciante pri iliaj “ funkciaj malkvalifikoj ” kaj pri ilia rolo en la menciita denunco - kazo, kaj se por ĉiu el la postenoj estus aliaj kandidatoj?

    Feliĉe, la tri oficistoj konsentis kelkan tempon plulabori en Roterdamo por transdoni la torĉon. Tio estas tre grava, ĉar CO estas la motoro de UEA, kiu ja povus funkcii eĉ kun nefunkcipovaj prezidanto kaj estraro, sed ne sen Esperanto , Jarlibro , libroservo, kontosistemo kaj Universalaj Kongresoj. Ĉi tiu konsento kaj la milda reago de la nova prezidanto al la nemiskompreneblaj esprimoj en la eksiĝ - deklaroj esperigas pri la senskandala ŝanĝo en Roterdamo.

    Eble eĉ la du emeritiĝoj kaj tri demisioj ( eble sekvos plia ) faciligos la reformadon de la Centra Oficejo, ĉar post la eksiĝoj estos perdita ne nur sperto ( pli ol 100 jaroj da profesia laboro por Esperanto! ), sed ankaŭ kontraŭstaremo de “ eternaj ” oficistoj al la rapide ŝanĝiĝanta gvidantaro.

    Ja ne nur la elektosistemo, sed ankaŭ la “ aparato ” de UEA estas modernigenda. Lastatempe oni multe parolas pri malcentrigo de la laboro, ĉar en la ret - epoko oni povas redakti la revuon kaj la jarlibron ekster la oficejo —ekzemple, la du gazetoj de LF - Koop ( kun sidejo en Svislando ) estas redaktataj en Bulgario ( Literatura Foiro ) kaj Slovakio ( Heroldo de Esperanto ). Alia diskutata propono estas transigo de la oficejo ( aŭ almenaŭ de unu oficisto ) el Roterdamo al Bruselo —la ĉefurbo de Eŭropo.

    Bedaŭrinde, la Strategia Plano de UEA ne montras la vojojn por elkriziĝo, sed estis faritaj ( precipe en la reto, sed ankaŭ en la gazetaro ) tre multaj proponoj. Ne estas malfacile kolekti kaj sistemigi ilin. La krizo estas oportuna momento ankaŭ por prepari amendojn al la Statuto kaj al la Regularoj de UEA, kiuj reglamentas elektadon de la Komitato kaj Estraro. Evidente, oni povas konsideri la dezirindecon de personaj kaj oficaj ŝanĝoj en la estraro, se tio estos saniga por la asocio. ( La antaŭa Estraro estis kompletigita unu jaron poste. )

    La afero estas en la manoj de la estraro. Ĝi frontis malfacilan, sed plenumeblan taskon. Sed se oni simple enpostenigos pli fidelajn oficistojn kaj ne atentos la neceson de reformoj, UEA eble renkontos sian cent - jaran jubileon en ankoraŭ pli granda krizo.

    Aleksander Korĵenkov Komitatano B de UEA

    Ĝenerala Direktoro serĉata

    Je la 1a de marto 2002 ekvakos la ofico de Ĝenerala Direktoro de UEA.

    La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo.

    Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de

    • ĝeneralaj operacioj ;
    • eksteraj rilatoj ;
    • gvidado kaj evoluigo de la financoj ;
    • gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj ;
    • gvidado de la eldona agado ;
    • realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

    La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.

    La Asocio

    Universala Esperanto - Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por - Asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj ; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj ; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO ( ĝia junulara sekcio ), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

    Kvalifikoj

    Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas :

    • eduko laŭ universitata nivelo ;
    • plurjara profesia sperto pri administrado ;
    • kono de la Esperanto - movado ;
    • flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj ĉefaj lingvoj, prefere i. a. la angla aŭ la franca ;
    • bona skriba kaj parola esprimkapablo ;
    • kapablo komuniki kun homoj, plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili ;
    • iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco ;
    • energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo.

    Renovigo de la Asocio

    En tiu ĉi mandata periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Reekzameno de la Asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso fizike renovigi la nunan oficejan domon de la Asocio aŭ serĉi novan, ĉu en Roterdamo, ĉu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaŭ eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la Asocia administrado.

    Daŭro kaj enposteniĝo

    La dungo okazos plej verŝajne laŭ 5 - jara kontrakto, kun 1 - jara provperiodo. En Nederlando la aĝlimo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad - kaj laborpermeso en Nederlando.

    Kandidatiĝoj

    Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn ( prefere kun plenaj biografiaj informoj ) oni direktu al la Estraro ĉe : s - ino A. J. Bakker - ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL - 1082 EG Amsterdam, Nederlando, retpoŝta adreso :

    tenhagenuea@hotmail. com
    . La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ la 15a de oktobro 2001. ( Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato, originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto. )

    GK UEA

    Akademio : dojeno jubileas, maldojeno kabeas

    Festis la okdekan datrevenon la dojeno de la Akademio de Esperanto, Johan H. Rosbach... Li estas la plej longdaŭra akademiano ( ekde 1960aj jaroj ). Rosbach, aŭtoro de novelaroj kaj romanoj, estas la plej fama el la vivantaj norvegaj E - verkistoj. Li aparte kompetentas pri etimologio kaj lertas pri desegno. Ankaŭ lia frato intelekte aktivis en nia lingvo.

    La 16an de aŭgusto Jorge Camacho Cordon demisiis de la Akademio de Esperanto, kiu do estis plene 45 - membra nur dum kelkaj monatoj. Camacho ( konata pro sia kverelemo kaj insultemo, kiujn kelkaj eŭfemisme nomas polemikemo kaj vervo ) motivis sian demision per privata malinteresiĝo pri Esperantio kaj deziro rezigni pri ĉiuj tieaj taskoj ; tamen li plenumis neniun oficon, ĉu de redaktoro ĉu de eldonisto ĉu de estrarano aŭ komisiito ie ajn : li estis nur simpla akademiano, sen ajna rango interne al la institucio. Dum la lasta renovigo de la Akademia triono li estis unu el la malplej balotitaj, inter la reelektitaj akademianoj. Kaj en 1998 li estis eĉ la lasta el la elektitoj entute.

    HeKo

    Ekumene en Zagrebo

    Zagreba dioceza seminario gastigis 14–21 jul du ekumenajn E - aranĝojn : 15an Ekumenan E - Kongreson kaj 5an Junularan Ekumenan E - Tendaron.

    Partoprenis la Kongreson pli ol 150 kongresanoj el trideko da landoj, plejparte membroj de IKUE ( katolikoj ) kaj KELI ( evangelianoj ).

    La antaŭnelonge aperigita impona liturgia libro Adoru estis la ĉefa temo de la kongreso. Ĝin oni studis diverse : solene oni prezentis ĝin ĉe la inaŭguro kiam oni havis eblecon aŭdi ion pri la historio de ĝia ekesto. Dum la tuta semajno ĝi estis ĉiutage en la manoj de la kongresanoj : dum komunaj preĝoj, diservoj kaj dum ĉiutagaj kanthoroj.

    La solenan inaŭguron ĉeestis la zagreba helpepiskopo d - ro Vlado Košić. En la Kroata episkopa konferenco lia tasko i. a. estas ekumenismo. La temo de lia prelego estis “ Katolika Eklezio en Kroatio kaj ekumenismo ”. Kelkaj reprezentantoj de aliaj kristanaj komunumoj el Kroatio sendis salutmesaĝojn. La kongreso ricevis salutmesaĝojn ankaŭ el Vatikano de la Papaj konsilioj por laikoj kaj por unuiĝo de kristanoj.

    Tuttaga ekskurso estis direktita al Maria pilgrimejo Marija Bistrica, kie okazis Diservo kaj krucirado en Esperanto. Dum posttagmezo estis vizitita Stubica, konata loko en Hrvatsko Zagorje, kie oni havis eblecon ekscii ion pri la loka dialekto, kaj ankaŭ pri loka gastronomio.

    Ĉar la temo estis muziko, oni okazigis du koncertojn : Kantojn el malnova liturgio prezentis Grek - katolika Cirila - Metodia koruso kiu agas ĉe la grekkatolika paroĥo en Zagrebo. Majstro Ernst Leuze el Germanio koncertis per orgeno en la baziliko de Koro de Kristo.

    Porjunulara programo sub la gvido de Hatto von Hatzfeld havis tre varian programon : ĉiutagaj kursoj, sportumado, ekskursoj.

    22 jul en la Zagreba katedralo okazis Ekumena Diservo kun ĉeesto de 300 partoprenantoj de la Zagreba UK. La Diservon gvidis Lajos Kobor, nova prezidanto de la Ekumena E - Komisiono.

    Predikis Adolf Burkhart. Li menciis beatan Stepinac, kies tombo troviĝas malantaŭ la ĉefa katedrala altaro. Ankaŭ li menciis la libron Adoru . La Ekumenan Diservon sekvis la katolika meso en Esperanto kiun kuncelebris 5 pastroj el 4 landoj. Dum la Diservo la kantadon akompanis Ernst Leuze.

    Lunde ĉe la giĉeto “ faka agado ” dum la antaŭtagmezaj horoj deĵoris anoj de KELI kaj IKUE. La interesitoj povis ricevi informojn pri ambaŭ organizoj, ekkoni la eldonaĵojn, ricevi aliĝilojn por la venontjaraj kongresoj.

    Marde kvindeko da kongresanoj ĉeestis en la fakkunsido de KELI al kiu oni invitis ankaŭ IKUE, kaj oni povas diri ke en vera senco de la vorto ĝi estis komuna kunsido. Mallonge estis prezentitaj la ĵus finitaj Ekumena E - Kongreso kaj Junulara E - Tendaro. Oni atentigis la ĉeestantojn pri la venontjaraj okazaĵoj, t. e. kongreso de KELI en Hungario kaj kongreso de IKUE en Ĉeĥio. Parto de la kunsido estis dediĉita al Adoru .

    Marija Belošević

    Sur la supra foto kantas la grekkatolika koruso.

    Amase kaj sukcese en Bretonio

    La 5an Esperantistan Renkontiĝon en Plouézec ( Bretonio ) partoprenis ĉ. 160 gesamideanoj el dek du eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, inkluzive de 16 infanoj! Tiu somerfina ( 18–24 aŭg 2001 ) staĝo proponis kursojn pri la lingvo por infanoj kaj plenkreskuloj ( por lerni la lingvon kaj por lerni gvidi kurson per Cseh - metodo ) sed ankaŭ pri jogo, interreto, koruso, teatro. La programon gvidis 15 personoj el kvin landoj.

    Posttagmeze la organizantoj proponis promenadojn tra belegaj pejzaĝoj ( muelejo de Kraka, preĝejoj, marbordo, ktp ). Vespere okazis prelegoj pri Raymond Schwartz, bretona historio, Goražde, ktp. Eta sed grava detalo ankoraŭ plibonigis la etoson : ni tre bone manĝis! Sed la ĉefa estis la etoso : ĉiuj amike babilis kun la aliaj, retrovis geamikojn, amikiĝis kun novaj geamikoj.

    Tiu staĝo estis granda plezuro por ĉiuj ; la laboro de ĉiuj permesis proponi simpatian lastan vesperon : iuj kantis, iuj teatrumis kaj ankaŭ tiuj, kiuj zorgis pri manĝaĵo, proponis muzikon, uzante kuirilojn kiel instrumentojn! Fine multe da partoprenantoj brakumis unu la aliajn : ĉiuj malfacile malkunigis...

    Certe Roger Eon kaj lia skipo plibonigos tiun staĝon : pro entuziasmo multe da ĉeestantoj proponis ideojn por tion fari ; sed vere la organizo estis tute adaptita al 160 homoj. Kaj tiun nombron Roger ne volas transpasi, por gardi la etoson!

    Novaj esperantistoj tre ŝatis tiun renkonton ; la lingvo logis ilin, la etoso persvadis ilin daŭrigi! Multaj jam scias, ke ili denove partoprenos en 2002!

    Kristin Keysers

    Tradicia Mediteranea staĝo

    La lastan semajnon de aŭgusto okazis la 27a internacia semajno en Sète apud Montpeliero ( Francio ), ĉe Mediteraneo. Partoprenis 55 personoj el kiuj estis 40 lernantoj. La instruadon prizorgis malsamnaciaj kursgvidantoj : rusdevena Nina Korĵenevskaja - Gouriou ( komencantoj ), italo Mario Guzzi ( paroliga kurso ), franco Pierre Babin ( supera kurso ).

    Tage okazis kursoj ( 3 horoj matene kaj 2 horoj posttagmeze ), dum la paŭzo oni povis sin bani, ekskursi, siesti. Vespere okazis prelegoj, ludoj, spektado de lumbildoj. S - ro Jorgos Esperanto kunportis grandan libro - servon. La vetero, kiel ĉiam en tiu sezono, estis tre bela dum la tuta staĝo. La etoso estis agrabla.

    Evelyne kaj Nikolao

    Pli ol kongreso : kultura evento

    Temis pri eble la plej elstara nacia kongreso, kiun mi spertis dum mia esperantista vivo. Verŝajne, samopinias la preskaŭ 300 partoprenantoj en la 70a Itala Kongreso de Esperanto, kiuj kunvenis komence de aŭgusto en Triesto, iama disput - urbo inter Italio kaj Aŭstrio - Hungario okaze de la unua mondmilito.

    Kvankam la tutan kongreson vestis kulturo, el ĉiuj kongresaj eventoj, centran rolon ludis la tre klera komentario pri la Dia Komedio de Dante aŭtorita de la forpasinta profesoro Vittorio Russo kaj prezentita de Mauro Nervi. La tiurilata nov - eldonita libro Danteskaj itineroj kunmetas apud la klasikaj Dante - aj vers - tradukoj fare de Kalocsay ( Infero ) la plej novajn versiojn fare de Dondi kaj Rossi ( Purgatorio kaj Paradizo ).

    La supra lekcio formis nur parton de Esperantologia Forumo sekvata de vigla debato, kiun respektive enkondukis Anna Löwenstein ( metodologioj por familia instruado de Esperanto al infanoj ) kaj profesoro Humphrey Tonkin el Usono ( Esperanto en la 21 - a jarcento ).

    La dua Forumo, ĉiam en la moderna kongresejo, koncernis unuiĝantan Eŭropon. Chiti - Batelli prezentis la tezon, ke la sukceso de Esperanto ligiĝas al estonta kreo de federacia supernacia Eŭropo, kiu spertos la bezonon de supernacia komunik - lingvo, same kiel ĝi jam spertis la neceson de la komuna mono eŭro . G. C. Fighiera, antaŭa funkciulo ĉe interŝtataj institucioj, poste montris la rektajn, nerektajn kaj kaŝitajn kostojn de multlingvismo : lin sekvis la irlanda diplomato Seán ó Riain, kies temo bildigis irlandan vidpunkton pri etna identeco kaj lingva diverseco.

    La debatojn de la tria kunveno, same amase vizitita kiel la antaŭaj, gvidis la reprezidantino de la itala Unesko - Komisiono, Maria Luisa Stringa. Inter la ĉefaj parolantoj troviĝis Vincent Charlot ( Francio ), UEA - reprezentanto ĉe Unesko, kaj ges - roj Grattapaglia ( Brazilo ).

    El la supraj linioj jam aperas la internacieco de la kongres - anaro. Same internaciaj laŭ la enhavo kaj plenumantaro estis la vesperaj artaj programoj, en kiuj aktivis i. a. italaj, slovenaj kaj polaj artistoj kaj ensembloj. Entuziasmajn aplaŭdojn rikoltis la Triesta folklora trupo La 13 familioj . Ĉion brile preparis LKK sub gvido de Edwige Ackermann.

    Se ĉiuj naciaj E - Kongresoj estus kiel la Triesta...

    Giancarlo Fighiera

    La inaŭguro estis tute speciala pro partopreno de la reprezentantoj de la 13 antikvaj nobelaj Familioj de Triesto en mezepokaj kostumoj. ( Fotis Edvige Ackermann )

    La 52a Kongreso de BEA

    7–9 sep en Velingrado okazis la 52a Kongreso de Bulgara E - Asocio. Partoprenis 130 personoj. La fanfaroj kaj dancgrupo solene invitis la delegitojn kaj gastojn en la kongresan salonon, kie sur la podio oni plenumis la nacian himnon kaj La Espero n. La ina koruso de E - societo Radio ( Pazarĝiko ) plenumis belan programon en Esperanto kaj la prezidanto de la loka kongresa komitato anoncis la kongreson malfermita.

    La prezidanto de BEA inĝ. Petar Todorov petis la ĉeestantojn honori la memoron de la forpasintaj Asociaj membroj en la pasinta jaro.

    Salutis kaj bondeziris la kongreson : la urbestro d - ro Cvetan Dafov, la veteranoj Manol Ĉolev ( 98 - jara ) kaj Nikola Godev ( 93 - jara ), gastoj el Ĉinio, Francio, Germanio, Pollando, Serbio. Kun varmaj aplaŭdoj estis renkontita la kortuŝa mesaĝo de d - ro Renato Corsetti —la nova prezidanto de UEA.

    Estis diskutitaj kaj aprobitaj la raportoj pri la agado de la Asocia Estraro kaj de la Kontrola Komitato. El ili videbliĝis plua supreniro de BEA, pri kio atestas la duobliĝinta abonantaro de Bulgara Esperantisto . La kongreso akceptis decidojn por sia agado kaj anoncis eksterordan kongreson, kiu okazos en novembro 2001 por akordigi la Asocian statuton al la nova bulgaria leĝo.

    BEA dekoris la urbestron kaj la gesinjorojn Boris Gaĝanov kaj Elena Janĉeva —prezidanto kaj sekretario de LKK kaj de la loka E - societo —per la ora Asocia medalo “ 100 jaroj Esperanto ”. La asocio honoris veteranojn kaj aktivulojn per diplomoj, libroj kaj arĝentaj insignoj de BEA.

    Kun granda plezuro delegitoj kaj gastoj spektis la teatraĵon La invento de la jarcento de Georgi Mihalkov, kiun majstre surscenigis la artistoj de la Bulgara E - Teatro : Darinka Mitova, Veneta Zjunbjuleva, Ivan Zlatarev, Miŝo Zdravev kaj reĝisoro ( ankaŭ rolanto ) Teo Jurukov. La teatraĵon kaj la aktorojn prezentis Belka Beleva.

    La programo finiĝis sur la ĉefa urba placo per altkvalitaj prezentoj de la menciitaj art - grupoj, al kiuj aliĝis lokaj estradaj plenumantoj. Ĉiuj delegitoj kaj gastoj, ankaŭ urbanoj ( pri la kongreso raportadis la lokaj radio kaj televido ), memoros longe la kongreson.

    Petko Arnaudov

    Sur la foto estas grupo da kongresanoj ( Fotis Petko Arnaudov )

    Simpozio pri lingva planado kaj leksikologio en Zagrebo

    Tuj post la Universala Kongreso en Zagrebo okazis samurbe simpozio pri lingva planado kaj leksikologio. Ĝi estis aranĝo de la Akademio de Esperanto ( AdE ), kunlabore kun la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. La ejo estis la belega Iliria Salonego de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, situanta en trankvila strato de la Monta Urbo de la kroata ĉefurbo. Entute en tiu evento partoprenis 46 personoj.

    En 1994 AdE aranĝis sian unuan simpozion : estis en Prago, kaj la rezultoj aperis la sekvan jaron en libro kun 15 artikoloj. Ĉi - foje la simpozia volumo estis preta jam antaŭ la evento kaj estis vendata dum la UK. La eldonadon prizorgis Gersi Alfredo Bays kaj lia firmao Fonto . La volumo enhavas 17 kontribuaĵojn, el kiuj 12 estas en esperanto kaj 5 en la angla.

    La simpozion inaŭguris Andre Mohorovičić, membro de la prezidio de la Kroata Akademio, kaj Geraldo Mattos, prezidanto de AdE. Sekvis tri lekcioj dum tiu unua tago. La unua estis anglalingva prezento de la planadaj problemoj de la ukraina lingvo fare de Alexander Krouglov, estro de la Rusa sekcio de la Diplomatia lingva centro de la Brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. La ukraina lingvo dum la lastaj dek jaroj montris multajn interesajn ŝanĝojn. La dua estis prezento de Heinz Hoffmann pri nocisistemoj en la fervojoj, kaj la tria prelego de Sabine Fiedler pri la frazeologio de esperanto.

    La duan tagon okazis sep prelegoj, el kiuj unu en la angla : Fu Kin - hung el Hongkong lekciis pri la emociaj faktoroj influantaj la lernadon de Putonghua kiel duan lingvon. La aliaj lekciantoj estis Vilmos Benczik ( komunikteoriaj konsideroj pri esperanto kaj ĝia leksiko ), Detlev Blanke ( leksikografio de kelkaj planlingvoj ), Grant Goodall ( transitiveco de verboj en esperanto ), Koutny Ilona ( temvortaroj ), Amri Wandel ( fakterminoj en astronomio kaj astrofiziko ) kaj Haszpra Ottó ( provoj pri novaj alfabetoj ).

    Lastatage prelegis Palma Csíszár - Salomon pri la funkcio de latinidaj prefiksoj en esperanto, Christer Kiselman pri la kreado de matematikaj terminoj kaj Geraldo Mattos pri vortaraj difinoj.

    Bedaŭrinde ne venis du lingvistoj kiuj estis invititaj : Petek Kurtböke kaj Isaiah Munang Ayafor. Iliaj kontribuaĵoj pri la turka lingvo respektive la angla lingvo en Kameruno tamen estis konataj de la partoprenantoj.

    Estis do la dua simpozio de AdE, tamen kun du atentindaj novaĵoj : pro la kunlaboro ni rajtis uzi la ejon de la Kroata Akademio, kaj estis lekcioj ankaŭ en la angla. Kvin invititoj volis prelegi angle, kvankam nur du el ili alvenis.

    Renkontiĝo konsistas ne nur el formalaj prezentoj. Fakte tiuj ĉi konsistigas nur la supron de glacimonto, ĉar grava parto estas la neformalaj diskutoj dum la paŭzoj pri ĉiuj temoj —diskutoj kiujn ebligas, spite al nia informteknika epoko, nur personaj renkontiĝoj. Por faciligi tiajn renkontiĝojn, trinkaĵoj dum la kvin longaj paŭzoj kaj tagmanĝo dum la dua tago estis servitaj sen kosto por la partoprenantoj.

    Kion do oni povas lerni de tiu evento? Ĉar estis la unua evento organizita de la Akademio de Esperanto en kiu partoprenis neesperantistoj, ni povas diri ke ĝi estis klopodo ne nur akceli la konojn pri la du temoj de la simpozio, sed ankaŭ konatigi laboron de esperantistoj al neesperantistoj. Kvankam ĝis nun modesta, tiu klopodo ŝajnas al mi sekvinda.

    Christer Kiselman

    NASKas esperantistoj en San - Francisko

    Nord - Amerika Somera Kursaro de Esperanto ( NASK ) okazis la tridek - duan fojon ĉi - somere en San - Francisko, Kalifornio, Usono. Kiel ĉiam, partoprenis bunta grupo da studentoj ( 35 personoj ), plejparte el Usono kaj Japanio, sed ankaŭ el Svedio, Ĉinio, Francio, Senegalio, Kanado, Kostariko, Meksiko kaj Barato.

    La kursaro dividiĝis en du sekciojn —progresantan kaj pedagogian.

    Instruis en la progresanta sekcio Grant Goodall surbaze de la nova vidbendserio Esperanto : Pasporto al la Tuta Mondo . La pedagogian sekcion, kies temo estis teknologiaj rimedoj por instrui Esperanton, gvidis Duncan Charters kaj Derek Roff.

    Malkiel en la antaŭaj jaroj, ĉi - jara kursaro okazis ĉe la Universitato de San - Francisko ( USF ), kiu troviĝas proksime al la urbocentro. La kursaro estis malsama ankaŭ pro tio ke ĝi daŭris du semajnojn anstataŭ la kutimaj tri.

    Mi estas relative nova Esperantisto, kies Esperanto - sperto ampleksas unu jaron kaj duonon. Ĉi - jare estis mia dua NASK - vizito. Sen NASK, verŝajne mi ne estus uzanto de Esperanto. En Usono esperantistoj estas malmultaj kaj etendiĝas tra granda lando. NASK estas unu el la plej bonaj eblecoj renkonti homojn kies gepatra lingvo ne estas la angla. Esperanto subite iĝas lingvo kiu estas komprenilo necesa. La malofta okazo paroli Esperanton ĉetable fariĝas ĉiutaga afero.

    La instruado estis tre altnivela kaj valora, kompreneble. Same valora estis la kultura dialogo inter la diversdevenaj partoprenantoj. Dum ĉiutagaj ekskursoj en San - Francisko ni vizitis la japanan kaj ĉinan kvartalojn : la japanaj kaj ĉinaj esperantistoj komentis la kvartalojn, aldonis informojn pri la veraj landoj, kaj ege profundigis la sperton.

    Studentoj ĉiuaĝaj el la tuta mondo ĉiujare kunvenas en San - Francisko por interŝanĝi kulturojn, plivastigi lingvosciojn, kaj enkorigi lecionojn pri internacia komprenemo kaj amikeco. En la Esperanta ĉielo, NASK estas unu el la plej grandaj verdaj steloj.

    Tim Westover

    La supra foto montras la NASKantojn.

    Plano B en Barlastono

    Feliĉe, kiam ĉio estas fiaskonta, restas —kiel angloj diras —plano B : tio estas kromaj aranĝoj lastminute substitueblaj por savi eventuale krizan situacion. Kaj nepris efektivigi planon B komence de la Esperanta somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College en Barlaston ( Britio ), kiam la ĉefprelegonto, Katinjo Fetes - Tosegi ( Radio Aŭstria Internacia ), ne alvenis. Bizare estis, ke du semajnojn antaŭ la somerlernejo ties direktoro, Paul Gubbins, parolis en Zagrebo kun la invititino kaj interkonsente kun ŝi finaranĝis la programon ; eĉ pli bizare, jam tri semajnojn post la somerlernejo riceviĝis nek klarigoj pri nek pardonpetoj pro la foresto.

    Tamen malgraŭ la mistero de la malaperinta radio - ĵurnalistino, la somerlernejo, kun iom malpli ambicia programo ol anoncite, sukcesis —plejparte danke al la herkula laboro de Andrej Peĉonkin, kiu lastminute surŝultrigis kromajn taskojn, inkluzive de instruado kaj prelegado. Ni ŝuldas grandajn dankesprimojn al nia rusa kolego. Sen li mi estus komence de la kurso plene enkaĉiĝinta.

    Ni danku ankaŭ al niaj konstantaj kunlaborantoj, d - rinoj Marjorie Boulton kaj Kate Hall, kiuj senpezigis Andreon kaj min ĝis la fino de la somerlernejo.

    Datoj por la venontjara somerlernejo en Barlaston jam estas fiksitaj : 10–16 aŭg 2002. Invitita jam estas gastprelegonto, kiu provizore akceptis : tiu tamen neniel asociiĝas kun RAI...

    Paul Gubbins

    Sovaĝa vivo en Esperanto

    30 jul –12 aŭg 2001 Odesa EK Verdaĵo ( Ukrainio ) okazigis la 16an Ekspedicion laŭ la rivero Dnestro. Partoprenis 23 personoj el Ukrainio kaj Pollando.

    La ekspedicio estis dediĉita al naturesplorado kaj naturprotektado de Dnestra delto, unu el tutmonde protektataj akvo - marĉaj teritorioj. La partoprenantoj ekskursis al la Blanka lago, kie pompe floris blankaj nimfeoj. Sur flosantaj rondaj folioj de tiuj plantoj nestis blankvangaj ŝternoj. Ĉi - jare la alta akvo staris tre longe, kaj pro tio la birdoj ne povis elkovi idojn ĝustatempe, do eĉ komence de aŭgusto ni vidis iliajn nestojn kun brunetaj ovoj. Kaj en kelkaj nestoj videblis eĉ ĉarmaj lanugaj buletoj —la ĵus elkovitaj birdidoj.

    Sur malgranda parto de la lago ni kalkulis 170 nestojn kaj ringumis 70 birdidojn. Sekvajare ni ekscios, kiom da birdoj revenos al sia patrujo.

    Alia bonfara afero de nia ekspedicio estis konstruo de nesto por aglo. Haliaetoj estas raraj rabobirdoj, kiuj vivas ĉiam apud akvo. Longeco de ĝiaj plene etenditaj flugiloj atingas eĉ 2 metrojn. Kaj por tiu “ birdeto ” kaj ĝiaj 2 infanoj ni konstruis neston sur arbo. Ni esperas, ke la haliaeto aprecos nian gastamecon kaj ekloĝos en la nova domo.

    Certe, aromon de freŝa fojno, teneran plaŭdadon de riverondoj, kareson de suda aŭgusta suno povas rememori nur tiuj, kiuj vere travivis tion. Sed ekvidi la sovaĝan naturon de la Dnestra delto povas ĉiu per la kasedo Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj , produktita de la Odesa filio de Ukrainia Birdoprotekta Societo, EK Verdaĵo kaj Jokohama E - Rondo ( Japanio ). La premiero de la filmo okazis en la 74a Kongreso de SAT ( Hungario ) ; poste ĝin spektis partoprenantoj de la Zagreba UK.

    Tatjana Auderskaja

    La 19a EsTeRo

    Dekomence —iom da historio.

    La unua kunveno de okcidentukrainaj gesamideanoj, organizita de ternopilanoj, okazis en 1982. En tiu tempo kaj postaj 10 jaroj ĝi nomiĝis E - renkontiĝo ĉe rivero Zbruĉ . Ĉi rivero estis iam limo inter okcidenta kaj tiel nomata granda ( Sovetia ) Ukrainioj kaj per tiu kunveno ni celis unuigi gesamideanojn de diversaj bordoj. Kelkfoje la renkontiĝo pro partopreno de bulgaroj, usonanino kaj rusoj havis statuson de internacia.

    Ni kelkfoje ŝanĝis la lokon : la tendaro okazis ĉe Dnestro, ĉe rivereto Stripa, en norda urbeto de nia provinco Kremenec, en turistejo “ Arbara ”. Pro tio estis ŝanĝita la nomo de kunveno, nun ĝi nomiĝas EsTeRo —Esperanta Ternopila Renkontiĝo.

    Malgraŭ tio ni ofte revenas al kutima loko, ĉar la bordo de Zbruĉ apud vilaĝo Krutiliv estas fama. Antaŭ pli ol 150 jaroj polaj arkeologoj trovis tie Zbruĉan idolon —la solan atestanton de la antaŭkristana epoko de praslavoj. La originala idolo nun estas en Krakovo, kopioj —en Ternopil kaj Kijiv. Apud la E - bivako estas fonto de minerala akvo. Ni ĉiam organizas ekskursojn al ortodoksa vira monaĥejo kaj al kaverno de kuracisto - ermito, kiu bone konserviĝis.

    7–8 jul okazis la 19a EsTeRo kun 30 partoprenantoj. Ĉar ĝia dato koincidis kun Johanfesto ( 7 jul ) ni montris al la gastoj antikvan Kupalan tradicion, kiu konserviĝis de la pagana tempo kaj poste ekhavis kristanan ornamaĵon. Ĉio —Esperante, ne ukraine! Vespere ni kantis en Esperanto popolajn ukrainajn kaj popularajn Esperantajn kantojn.

    En apuda lago eblis ne nur satnaĝi, sed ankaŭ fiŝkapti. Dezirantoj sub la gvido de spertulo povis kolekti en arbaro kaj kampo sanigajn herbojn. Infanoj badminton - kaj pilk - ludis ; plenkreskuloj kartludis kaj gustumis veran ukrainan brandon kun lardo kaj sekala pano.

    Bonvenu venont - jare al la jubilea, 20a, EsTeRo!

    Araneo

    Esperantologia fakultato en KCE

    La Kultura Konsilio de Kultura Centro Esperantista ( La Chaux - de - Fonds, Svislando ) aprobis la projekton de Esperantologia Fakultato, ellaboritan surbaze de propono de d - ro Giorgio Silfer. La projekto iros al la Asembleo de KCE por la definitiva aprobo, kiu antaŭvidas aplikon ekde 2003 aŭ 2004.

    La Esperantologia Fakultato de KCE estos malgranda privata universitato, kiu zorgos pri la evoluigo de esperantologio ĉiudirekten : E - beletristiko, historio kaj sociologio de Esperantio, ( inter ) lingvistiko, komunikosciencoj kaj metodiko aplikitaj al Esperanto. Ĝi estos strukturita laŭ katedroj ( de tri ĝis kvin ), kun profesoroj nomumitaj inter esperantologoj rajtaj instrui en universitato ; sub la kunordigo de rektoro, ili povos peti la helpon de fakuloj ( nomataj docentoj ) sen specifaj akademiaj rajtoj ( ekz - e, valoraj verkistoj aŭ pedagogoj ).

    La Esperantologia Fakultato devos produkti ne nur kursojn, sed ankaŭ tekstojn universitatnivelajn. Tiurilate ĝi signifos la plej altan investon interne al Esperantio por la ĉiudirekta progreso de esperantologio.

    HeKo

    Kurte

    La Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto - Ligo starigis laborgrupon por ellabori k kunordigi planon kun la celo diskonigi Esperanton inter la aktivuloj de la ekologiista movado en Brazilo. ( BEL )

    La sveda nacia libro - datenbazo Libris , prizorgata de la nacia biblioteko, enhavas informojn pri 659 esperanto - libroj eldonitaj en Svedio aŭ rilataj al Svedio. ( Nun )

    25 aŭg 2001 en la 33a Korea E - Kongreso la deputitaro de KEA elektis por tri jaroj sian novan prezidanton —Lee Jung - kee, ĉefo de Seula E - Kulturcentro. ( Nun )

    Monda Turismo planas eldoni 5 mil ekz - ojn de Turisma Esperanto - Kalendaro 2002 kunlabore kun Heroldo de Esperanto . ( MT )

    La subaj informeroj pri la Zagrebaj decidoj de la Komitato de UEA estas ĉerpitaj el la raporto de Osmo Buller, kiu aperos en la revuo Esperanto . La tekston afable sendis István Ertl.

    Komitatanon A aŭ observanton ankoraŭ ne anoncis UMEA k la landaj asocioj de Armenio, Aŭstrio, Benino, Britio, Ĉilio, Danlando, Ebura Bordo, Grekio, Hinda Unio, Islando, Kartvelio, Kongolanda D. R., Makedonio, Meksiko, Peruo k Urugvajo.

    36 komitatanoj A k B kompletigis la komitaton de UEA per 12 C - komitatanoj : Humphrey Tonkin ( 34 voĉoj ), Renato Corsetti k Gbeglo Koffi ( po 33 ), Kep Enderby ( 31 ), Grégoire Maertens ( 30 ), Michela Lipari k Ivo Osibov ( po 28 ), Ulrich Lins ( 27 ), Hans Bakker k Takeuti Yosikazu ( po 23 ), Choi Yun - huy ( 21 ), Andrej Grigorjevskij ( 20 ).

    Naŭ novaj Honoraj Membroj de UEA estis elektitaj en Zagrebo : Muztar Abbasi ( Pakistano ), Aref Azari ( Irano ), Lucija Borčić ( Kroatio ), Dao Anh Kha ( Vjetnamio ), Christopher Fettes ( Irlando ), Lina Gabrielli ( Italio ), Claude Gacond ( Svislando ), Mila van der Horst - Kolińska ( Nederlando ) k Ebbe Vilborg ( Svedio ).

    Benina E - Federacio estis akceptita kiel la 63a aliĝinta landa asocio de UEA ( la kvina en Afriko ) ; la aliĝpeto de Azerbajĝana E - Asocio ne estis akceptita. Astronomia E - Klubo k Yumeiho - Societo, estis akceptitaj kiel kunlaborantaj asocioj ( da ili estas jam 40 ).

    La baza kotizo de UEA estas plialtigita al 50 eŭroj.

    Vide el Bruselo

    Kalumnio de malriĉa esperantisto

    “ Mi ne kalumniis. Vere. Mi ne akuzis ilin pri lingva diskriminacio ”, —sinpravigas eŭropa civitano P.

    Ĉu la timigita esperantisto vere ne kalumniis? Aŭ ĉu li nur informpetis pri la nacieco kaj gepatra lingvo de nova dungito ĉe grava eŭropa organizo? Lastasemajne mi relegis amason da longaj mesaĝoj senditaj de P. dum la lastaj monatoj. Do, en marto 2001 la skribema civitano skribis E - poŝton al K., direktoro de granda kaj tre oficiala eŭropa organizo E. kun sidejo en Bruselo. Organizo E. vere estas eŭropa kun 31 eŭropaj membroŝtatoj. Kiom gaja estas la vivo por la direktoro de la organizo kaj liaj amikaj gravuloj! Vojaĝante tra la 31 membrolandoj de la organizo, ili konas la veran belecon kaj diversecon de Eŭropo. Kompreneble, dum kongresoj kaj kunvenoj ili vojaĝas je kosto de la organizo mem.

    Eŭropa civitano P. ne estas tiel gaja kaj vojaĝema kiel niaj karaj eŭropaj oficistoj. Kaj pro sia skribemo kaj ĝenaj demandoj pri dung - anoncoj, P. nun havas zorgojn. “ Mi ne havas sufiĉan monon por gajni juĝaferon se direktoro K. atakas min pro kalumnio ”, —plendas la malriĉa esperantisto. En sia unua kaj iom teda letero P. informpetis angle pri dunganonco por informada oficisto publikigita de organizo E. en oktobro 2000. Kiel en pli ol 300 aliaj dunganoncoj, faritaj dum la lastaj 12 monatoj per internaciaj organizoj bazitaj en Bruselo, ankaŭ E. serĉis denaskan parolanton de la angla [ “ English mother tongue, other languages an advantage ” ]. Tamen nur unufoje en la letero de P. legeblas la vorto “ diskriminacia dunganonco ”. Ĉu li kalumniis? Ĉu la malriĉa esperantisto malutilas per mensogaj akuzoj al la honoro de eŭropa gravulo K.?

    La plej granda malprudenteco

    Por la direktoroj de organizo E., civitano P. certe eraris. “ Post dek semajnoj sen respondo al mia unua letero mi koleris ”, —sinpravigas la skribema esperantisto.

    En junio 2001 li reskribis esperante kaj france al direktoro K. En sia dua letero P. ankoraŭfoje ĝene demandis, interalie, kiujn denaskan lingvon kaj naciecon havas la nova dungito, kiu respondis al dunganonco por denaska parolanto de la angla. “ Ni estas ŝokitaj per la fakto ke vi sendis kopion de via mesaĝo al granda nombro de personoj. Tiel vi agadis tre malprudente. Sendante la mesaĝojn al homoj gravaj, vi nekontraŭdireble damaĝis la renomon de nia organizo ”, —kontraŭatakis la vicdirektoro de la organizo.

    “ Mi estis tre stulta ”, agnoskis P. Malprudente li sendis kopion de la letero al eŭropaj gravuloj kaj al preskaŭ ĉiuj francaj parlamentanoj. Ankaŭ per sia ironia skribmaniero la eŭropunia civitano tre ĝenis eŭropajn gravulojn. “ Kiel ĉefo de eŭropa organizo, vi certe komprenas la spiton, kiun la dunganonco povas kaŭzi ĉe nedenaskaj parolantoj de la angla ”, —aŭdacis la kalumnia esperantisto. —“ Tio estas eĉ pli la kazo ĉar ni ĉiam pli bone devas koni la anglan ”. Por sinpravigi, P. naive citis vortojn de Anna Diamantopoulou —ano de la Eŭropa Komisiono respondeca pri egalaj ŝancoj. Laŭ Diamantopoulou, la denasklingvo - kriterio povus esti “ konsiderata kiel diskriminacia kaj pro tio nekongrua kun Komunumaj reguloj pri libera movado de dungitoj en la Komunumo ”. Ĉu la esperantisto neniam estis en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo? Ĉu la naivulo ne scias ke lingva egaleco estas nur bela frapvorto dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj?

    La plej bela frapvorto

    La pozicio de la naiva esperantisto ne estas tute perdita. Bonŝance, informita de P. en junio, franca senatano Jacques Myard faris skriban demandon pri la dunganonco al Pierre Moscovici, la franca ministro por eŭropaj aferoj. “ Kion vi faros kontraŭ ĉi tiu honta defio al la reguloj de la Eŭropa Unio ”, —fiere demandis Myard. En Francio por ekhavi pli da voĉoj politikistoj estas —almenaŭ publike —la plej grandaj defendantoj de la franca lingvo. Kaj kiu amas la francan lingvon pli ol la franca ministro pri eŭropaj aferoj? Do, post plena monato de telefonado kaj leteroj de laboremaj francaj funkciuloj, ministro Moscovici povis publike informi Myard ke “ la sekretariejo de la organizo agnoskis, ke ĝi faris eraron ”. Moscovici ankaŭ informis senatanon Myard ke la sekretariejo de organizo E. “ ne neas la diskriminacian naturon ” de la dunganonco por denaska parolanto de la angla. La francoj nun “ bonvenigas ” la respondeculojn de la organizo por ke ili estu “ tre atentaj ” al plurlingveco.

    Informita de la franca agado por “ plurlingveco ”, P. nun iom pli bone dormas. “ Mi ne plu skribos al direktoroj de eŭropaj organizoj, ” promesas P. Kaj direktoro K.? Por ripari sian bonan reputacion, K. nun minacas al P. per proceso pri kalumnio. La eŭropa gravulo sensuksese kontaktas esperantistojn por informpeti pri P. kaj la Eŭropa Esperanto - Ligo. “ Li akuzis min pri rasismo ”, —sinpravigis K, al agadema esperantisto el Belgio. Feliĉe por P., tiu belga esperantisto suferis akutan kaj subitan atakon de forgesemo. Evidente la belgo trinkis tro da bona belga biero dum la varma somero. Pro tio la belgo memoris nek adreson nek nomon de sia samideano. Kaj P.? Hodiaŭ, la naiva eŭropa civitano estas pli saĝa lerninte gravan lecionon dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj : lingva egaleco estas nur bela frapvorto.

    Dafydd ap Fergus

    Al lingva demokratio

    Strategia laborplano de UEA 2001–2010

    Cel - deklaro de UEA

    UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

    UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

    UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado - fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

    UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta paca kunvivado kaj al la vivo - diverseco ĝenerale.

    Strategia laborplano de UEA 2001–2010

    Enkonduko

    “ Al lingva demokratio ” estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto - Asocio dum la jaroj 2001 - 2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la “ Kampanjo 2000 por nova lingva ordo ”.

    Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri agad - kampoj :

    • informado ( konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado ),
    • instruado ( interkultura instruado de la fenomeno Esperanto ),
    • utiligado ( stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto ).

    La organoj de UEA analizos la ĝisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto - organizaĵojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aŭ pri kiuj ili plej kompetentas.

    La plano ankaŭ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al ĉiu agad - kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad - direktoj :

    • profesiiĝo,
    • plijuniĝo,
    • tutmondiĝo.

    La plano “ Al lingva demokratio ” povas servi al ĉiu kunlaboranta Esperanto - organizaĵo kiel komuna bazo por agado. Ĉiu organizaĵo povas analizi sian agadon laŭ tiu ĉi kadro. La baza planpropono estas ĝenerala kaj nur indikas kelkajn ĉefajn gvidliniojn. Ĉiu organizaĵo povas adapti ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad - kampoj kaj agad - direktoj indikitaj.

    Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj paŝoj por la plenumo de la plano.

    Plano

    1 - a agad - kampo : informado

    Tio signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaŭ celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto - movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto - movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

    Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado ( nur al petantoj ), sed plie al aktiva informado, ĉu al la publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.

    Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaŭ la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj - sociaj - internaciaj agadoj kaj rekomendante al ĉiuj organizaĵoj fari la samon en la koncernaj landoj aŭ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

    Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu pri la lingvo mem, ĉu pri ĝia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, ĉu pri ĝia historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

    Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto - movado ne enradikiĝis aŭ estas malforta.

    Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto - movado.

    Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.

    2 - a agad - kampo : instruado

    Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lern - okazoj —inkluzive de Esperanto - renkontiĝoj —estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

    Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, ĉu ekster - ĉu en - movade ; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaĵojn de Esperanto - instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ĝia lingvokomunumo kaj ĝiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado ; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.

    Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur - sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde.

    Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj.

    Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto - instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.

    3 - a agad - kampo : utiligado

    Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

    Necesas transiri de la nuna situacio al vastskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.

    1 - a agad - direkto : profesiiĝo

    Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i. a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

    Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiun ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo de la asocio ( precipe de ĝiaj propraj profesiuloj ) al ĉi tiuj fakuloj, por ke ili engaĝiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt - ebleco.

    Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano.

    Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano.

    La nocio “ profesiiĝo ” havas implicojn por la tri agad - kampoj :

    En la kampo “ informado ”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud - programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

    En la kampo “ instruado ”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil - produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent - rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj.

    En la kampo “ utiligado ”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.

    2 - a agad - direkto : plijuniĝo

    Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj.

    TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto - kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.

    Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.

    3 - a agad - direkto : tutmondiĝo

    Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.

    Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto - movado ; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.

    La plano de UEA —2001–2004

    Strukturaj elementoj

    Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj :

    • Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.
    • Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.
    • Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.

    Financaj elementoj

    Progreso sur la tri agad - kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de ŝlosilaj projektoj. La Estraro proponos kaj la Komitato aprobos kriteriojn kaj procedon por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj ( asocioj aŭ unuopuloj ), per la uzeblaj buĝetaj rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.

    La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto - organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto - prezentojn.

    La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj ( el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo ).

    La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad - kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo - nivelo ( kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj ) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.

    La asocio fortigu la kontroladon de ekster - asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aŭ kompenson en kazoj de neplenumo.

    Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.

    Nepre planindas la sekvaj agadoj en la periodo 2001 - 2004 :

    • Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto - komunumon.
    • Okazigo de la kampanjo “ Por pli vasta komunumo ” por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.
    • Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform - kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto - movado en tiu mondo - parto.
    • UEA produktu ĝisdatajn profesi - nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado —kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj... —kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.
    • La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.
    • UEA starigu aŭ / kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.
    • UEA transiru de pasiva informado ( nur al petantoj ) al aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu aranĝojn, kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto kaj disvastigu informojn pri ili laŭ ĉiuj eblaj kanaloj.
    • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto - organizaĵojn krei sciencajn societojn, institutojn aŭ alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.
    • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto - organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.
    • UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo.
    • UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.
    • UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo.
    • UEA havu klaran kaj deklaritan ( internan ) lingvopolitikon pri sia oficiala lingvo Esperanto.

    Instruado

    • La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada agado.
    • Komputil - retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon ; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo.
    • Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.
    • La Universala Kongreso estas fenomeno pristudinda, kiel la plej granda kaj la plej “ efika ” maniero por ensociigi esperantistojn. Kiel malfermi ĝin al pli vasta publiko, ĉu fari tion, kaj kiel aktualigi ĝian strukturon, estu temoj esplorataj de la Estraro de UEA.
    • La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon pri Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s., kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.
    • La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.
    • UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la nove starigata komuna ekzamena branĉo “ Instrukapablo ”, klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj.
    • UEA daŭrigu la kampanjon “ Savu esperantaĵojn ” kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantaĵojn en bibliotekoj kaj muzeoj.

    Utiligado

    • La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto - organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.
    • UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna / nacia streĉo por pruvi la pac - potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indiĝenaj Dialogoj.
    • La rolo instrua / kuntena / aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.
    • Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo : por Esperanto per Esperanto.
    • UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.
    • UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.

    Al lingva demokratio

    Alvoko al la membroj de UEA / TEJO / ILEI

    Karaj membroj ( kaj ne - membroj ) de UEA / TEJO / ILEI,

    dum la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor - planon kaj komisiis nin esti speco de “ garantia komisiono ”, kiu certigos, ke la labor - plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizaĵoj.

    La nova labor - plano emfazas la jenajn prioritatojn :

  • informado
  • instruado
  • utiligado
  • plijuniĝo
  • tutmondiĝo
  • profesiiĝo
  • Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor - plano mem, kiel ili estas komprenataj.

    Ĉu ni bezonis novan labor - planon komence de la 3 - a jarmilo? La respondo estas, laŭ ni, jes! Sekve de tio, kion ni ĉiuj faris sub la flago de la Kampanjo 2000 , ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo, kaj reiĝi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la mondo komprenas ( informado ), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankaŭ per la lastaj metodoj kaj teĥnikaj rimedoj ( instruado ), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo ( utiligado ).

    Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tutmonda dimensio de nia agado ( por ke ne restu landoj sen esperantistoj ) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj.

    Unu lasta afero devas esti klara al ĉiuj : ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas ĉiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor - plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de ĉiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni ŝatus en ĉiuj landoj vidi kunlaboron, eĉ se kun la bezonata memstareco de ĉiu organizaĵo.

    Ankaŭ la titolo de ĉi tiu komuniko kaj de la laborplano “ Al lingva demokratio! ” ne bezonas klarigon. Ĝi tre klare diras, kiu estas la finfina celo de nia laboro.

    Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

    Renato Corsetti, prezidanto de UEA

    Holger Boos, prezidanto de TEJO

    Mauro La Torre, prezidanto de ILEI

    Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA

    Sorĉa koncerto

    Okaze de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, la programo ofertis piankoncerton de 15 - jara Andrej Korobejnikov, studento de la kvara lernojaro en Eŭropa Jura Universitato ( Moskvo ).

    Mi kurioze scivolemis la muzikprezentadon de tiu junulo. Kion mi aŭskultis, vere superis ĉion kion mi imagis. La juna pianisto ludis dum pli ol 1, 5 horoj malfacilan muzikon de Chopin, Skrjabin, Ĉajkovskij kaj diversajn aldonojn sen notoj (!!! ) kun profundaj sentoj kaj brila tekniko. Mi miris pri la nekredebla matureco de lia muzikesprimo. Ni havis la grandan feliĉon travivi neforgeseblan koncerton de tiu genio. Ankaŭ mi havas simpatian impreson de li kiel infano partopreninta en la Infana E - kongreseto. Tie la juna esperantisto Andrej povis ĝui la komunecon kun aliaj infanoj de diversaj landoj, inter ili miaj gefiloj.

    Gabriel Chaves

    Fiasko kaj fisukceso aŭ verda chauvin - ismo

    Kiel oni esperantigu la vorton : ĉu ŝovinismo, ĉu ĉaŭvinismo. La 15a regulo ĉi - kaze dubigas. Temas ne pri inaj ŝovoj , sed pri malestimo al ceteraj planlingvaj movadoj elbuŝe de troverdaj ĉaŭvinistoj.

    S - ro Henri Masson, kies delonga okupo estas luktobove ataki ĉion usonan, en LOdE - 5 hufobatis tute senkulpan Volapukon, dirinte ke ĝi “ fiaskis ”. Li tuj ricevis indan respondon de l ’ elstara ano de la “ fiaskinta ” movado ( LOdE - 7 ).

    Tio ne hezitigis s - ron Valentin Melnikov mismencii la “ fiaskon ” de Ido kompare kun la “ sukceso ” de Esperanto en la lasta ( 8 - 9a ) numero de LOdE . Bedaŭrinde s - ro Melnikov ne precizigis, kion signifas la vorto “ fiasko ”.

    Okupiĝante pri ambaŭ lingvoj, mi povas atesti jenon :

    1. En Ido aperas kvankam eta, tamen ĉiutaga retgazeto pritraktanta enmondajn okazaĵojn. ( Parenteze : ĝia lingvaĵo estas ekzakte tiu de la Kompleta Gramatiko Detaloza de L. de Beaufront ). Mala signo de “ fiasko ”, ĉu ne? Kiom da ĉiutagaj eldonaĵoj ekzistas en Esperanto?

    2. Ĉiuj idistoj ial ajn estas ankaŭ esperantistoj : ĉu eksaj, ĉu pluaj. Ambaŭkaze, ili okupiĝas pri Ido post ioma komparo de ambaŭ lingvoj. Dubindas, ke iu ajn mense sana estus preferinta la “ fiaskintan ” lingvoprojekton al la “ sukcesinta ”.

    3. La etoso de Ido - movado estas pli amikeca ol tiu en Esperanto. La insultoj kutimaj en la “ rondo familia ” estas tute neimageblaj inter la idistoj.

    4. Kvankam malpli multenombra, Ido - movado estas tamen pli demokratia kaj malpli burokrateca. Tie ekzistas nek estraranoj, nek A - aŭ Z - komitatanoj, nek ĉef - aŭ vicdelegitoj, nek ia “ Civito ” kun tribestroj kaj prezidontoj de la surpapere naskita “ Ŝtato ”.

    5. La idistoj nomas esperantistojn “ nia mi - frati ”, t. e. niaj duonfratoj. Ĉu esperantistoj pretas reciproki tion ĉi?

    Yenovk Lazian

    Invito al eksperimento

    Jam de la 1992a jaro mi prilaboras la projekton “ Eksperimenta paralela enkonduko de Esperanto en interŝtata korespondado ”. Temas pri la traduko kaj interŝanĝo en Esperanto de modeloj de ŝtataj oficialaj kaj juraj dokumentoj, komence de la konkreta temaro pri ekologia kunlaboro. Azerbajĝana ŝtato oficiale subtenis la projekton kaj konsentis pridiskuti partoprenon de Azerbajĝanio en la eksperimento, se estos aliaj ŝtatoj, kiuj deziros partopreni ĝin, ne tuŝantan la ekzistan ordon de la interŝtata korespondado.

    Mi supozas, ke surbaze de interŝtataj kontraktoj kun organiz - metodika kaj financa subteno de UEA ( kaj, eble, sub patronado de UN ) por komenco sufiĉos organizi po unu grupo de E - tradukistoj ĉe ŝtatoj - partoprenantoj de la eksperimento ( plej oportune ĉe Kabineto de Ministroj ). La grupo tradukos el naciaj ŝtataj lingvoj la dokumentojn, dissendos ilin al la landoj - partoprenantoj de la eksperimento kaj reen.

    Kion donos al ni, esperantistoj, ĉi multjara ( ne malpli ol 5 - jara ) eksperimento?

    Unue, la oficialan ŝtatan agnoskon de Esperanto, pri kiu la E - mondo revas kaj laboras pli ol 100 jarojn.

    Due, tre bonan “ tegmenton ”, sub kiu ni proponus niajn tradukservojn al la organizaĵoj kaj homoj, al kiuj ne estas tutegale per kiu lingvo - ponto kaj per kia kvalito ilia informo atingos iliajn fremdlandajn partnerojn. Ĝuste pri la kvalito temas, ĉar ni, esperantistoj, bone scias, ke estis organizitaj multfoje diversaj tradukaj konkursoj por multaj lingvoj kaj ĉiam gajnis Esperanto per siaj tradukaĵoj, plej adekvataj, plej proksimaj al iliaj originoj. Ankaŭ pro tio la sukceso de la eksperimento estas garantiita.

    Trie, la eksperimento promesas laborlokojn kaj salajron al ni, esperantistoj.

    Kvare, la ekstera mondo ricevos neŭtralan, pli facilan, pli altkvalitan, kaj malmultekostan lingvoperilon, kaj pli justan lingvoordon tutmondan, pli sekuran ( ankaŭ ekologie ) faktoron de kontraŭmilito, eble ne malpli efikan, ol danĝera por la tuta mondo “ nuklearmila faktoro de l ’ paco ”.

    Do, por la komenco de la eksperimento necesas kaj sufiĉas partopreno de ankoraŭ 2–3 landoj krom Azerujo. Certe, mi kredas, ke post 5 jaroj la nombro de la landoj - aliĝintoj ege multobliĝos. Tamen por la komenca etapo mi proponis al esperantistoj de Kartvelio kaj Ukrainio, Ĉinio kaj Japanio esplori la eblecon aligi iliajn ŝtatojn al la eksperimento. Nun mi atendas la pozitivajn reagojn de la gesamideanoj el ĉi landoj, kvankam la eksperimento estas malfermita al ĉiuj aliaj.

    Ŝaig Bahramoglu Mamedov prezidanto de AzerEA

    PIV : ne plu kun rabato

    Dum la kongreso en Nagykanizsa, SAT decidis fini la antaŭpagperiodon kun rabatita prezo por la nova PIV. Ekde ĝia apero oni povos aĉeti ĝin laŭ la normala vendoprezo. La definitiva vendoprezo kaj la aperdato de la nova PIV estos anoncitaj en la reto kaj en E - gazetaro.

    PK de SAT

    Paradoksisto

    Fragmento el “ La taglibro de l verkisto ”

    de Fjodor Dostojevskij

    La taglibro de l verkisto , kiun Fjodor Dostojevskij eldonis ( kun kelkaj paŭzoj ) en la jaroj 1873–1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci - kultura vivo pro la vasta gamo de la prezentataj temoj kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

    En 1999 ni komencis aperigi fragmentojn el la Taglibro per la satira Enkonduko kaj lirika bildo “ facila kaj senenhava ” La Centjarulino . En 2000 sekvis Iom pri la mensogado , kaj nun ni prezentas dialogecan ĉapitron Paradoksisto , kiu estis verkita antaŭ 125 jaroj.

    Interalie, pri la milito kaj militaj informoj. Mi havas konatan paradoksiston. Mi lin longe konas. Ĉi tiu homo estas malmulte konata kaj strangkaraktera : li estas revulo . Mi nepre rakontos pri li pli detale. Sed nun mi rememoris, ke foje —cetere, jam antaŭ kelkaj jaroj —li foje disputis kun mi pri la milito. Li defendis la militon ĝenerale, eble nur pro emo ludi paradoksojn. Cetere, li estas civila kaj la plej pacema kaj malmalica homo el ĉiuj, kiuj povas esti en la mondo kaj en Peterburgo.

    —Sovaĝa estas la ideo, —li diris interalie, —ke la milito estas plago de l homaro. Male, ĝi estas la plej utila afero. Nur unu militospeco estas abomeninda kaj efektive pereiga : la enlanda, interfrata milito. Ĝi senvivigas kaj putrigas la ŝtaton, ĉiam daŭras tre longe kaj bestigas la popolon por jarcentoj. Sed la politika, interpopola milito donas ĉiurilate nur utilon, kaj tial ĝi estas tute necesa.

    —Ne, neeble, ja popolo atakas popolon, homoj iras por mortigi homojn, kio necesa estas en ĝi?

    —Ĉio kaj en alta grado. Unue, estas malvero, ke la homoj iras por mortigi homojn : tio neniam estas sur la unua plano ; male, ili iras por oferi la proprajn vivojn —tio devas esti sur la unua plano. Sed tio estas tute alia. Ne estas pli alta ideo ol oferi la propran vivon, defendante siajn gefratojn kaj sian patrujon, aŭ eĉ simple defendante la interesojn de sia patrujo. La homaro ne povas vivi sen grandanimaj ideoj, kaj mi suspektas, ke la homaro amas la militon ĝuste por partopreni en la grandanima ideo. Tio estas bezono.

    —Ĉu la homaro vere amas la militon?

    —Jes ja! Ĉu iu tristas dum la milito? Male, ĉiuj tuj ekkuraĝas, ĉies spirito firmiĝas, kaj oni ne plu aŭdas pri la pactempe kutimaj apatio kaj enuo. Kaj post la fino de l milito oni tre ŝatas rememori ĝin, eĉ se oni malvenkis. Ne kredu, se dummilite ĉiuj diras al la aliaj ĉe renkonto : “ Jen la malfeliĉo, jen ni ĝisvivis! ” Tio okazas nur pro deco. Male, ĉiu havas feston en la animo. Sciu, ke estas tre malfacile konfesi kelkajn ideojn, ĉar oni nomos vin besto, malprogresemulo kaj kondamnos vin ; sed ĉiuj timas. Neniu kuraĝas laŭdi la militon.

    —Sed vi parolas pri la grandanimaj ideoj, pri la humaneco. Ĉu grandanimaj ideoj vere ne ekzistas sen la milito? Ja ili povas pli bone evolui dum la paco.

    —Tute male, tute male. La grandanimeco pereas dum la longaj pacperiodoj, kaj anstataŭ ĝi aperas cinikeco, indiferenteco, enuo kaj almenaŭ —almenaŭ malica mokado, kaj eĉ ĝi preskaŭ por la sencela amuziĝo, sed ne por la afero. Oni povas diri certe, ke la longa paco malmoligas la homan animon. Dum la longa paco la socian superecon ricevas ĉio fia kaj kruda en la homaro —precipe la riĉeco kaj kapitalo. La honoro, homamo, sinoferemo ankoraŭ estas estimataj kaj aprecataj, ili alte staras nun, post la milito, sed ju pli longe daŭras la paco, des pli tiuj belegaj kaj grandanimaj ideoj paliĝas, sekiĝas, senviviĝas, kaj ĉion konkeras la riĉeco kaj profitamo. Fine restas nur la hipokriteco —hipokritaj honoro, sinoferemo kaj devo ; ilin oni verŝajne daŭrigos estimi, malgraŭ la cinikeco, sed nur por la elokventeco kaj formalaĵoj. La vera honoro forestos, kaj restos nur formuloj. La formulo de l honoro estas morto de l honoro. La longa paco generas apation, malnoblecon de la pensado, moralan koruptecon, ĝi malakrigas la sentojn. La ĝuoj ne delikatiĝas, sed krudiĝas. La kruda riĉo ne kapablas ĝuigi sin per la grandanimeco, kaj ĝi postulas pli obscenajn ĝuojn, pli proksimajn al la afero, do al la senpera kontentigo de la karno. La ĝuoj iĝas karnomanĝaj. La delicemo elvokas volupton, kaj la volupto ĉiam estas kruela. Vi tute neniel povas negi tion, ĉar oni ne povas negi la ĉefan fakton, nome : dum la longa paco la socian superecon fine ricevas la kruda riĉeco.

    —Sed la scienco kaj arto —ĉu ili povas evolui dum la milito? Ja ili estas grandaj kaj grandanimaj ideoj.

    —Jen mi kaptis vin. La scienco kaj arto evoluas ĝuste dum la unua postmilita periodo. La milito ilin renovigas, refreŝigas, vekas ; ĝi firmigas la menson kaj spronas. Male, dum la longa paco ankaŭ la scienco velkas. La scienca laboro sendube postulas grandanimecon kaj eĉ abnegacion. Sed ĉu multaj sciencistoj kapablas rezisti al la tentoj de l paco? La falsa honoro, memamo kaj delicemo konkeros ankaŭ ilin. Ekzemple, provu venki tian pasion, kia la envio : ĝi estas kruda kaj triviala, sed ĝi penetras eĉ en la animon de la plej nobla sciencisto. Ankaŭ li deziros partopreni en la universala pompo, en la brilo. Kio estas, kompare kun la triumfo de l riĉeco, la triumfo de iu ajn scienca malkovro, kompreneble se ĝi ne estas tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Ĉu, laŭ via opinio, restos multaj honestaj laborantoj? Male, oni deziros gloron, kaj en la scienco aperos ĉarlataneco, strebo al efektoj, kaj precipe utilismo, ĉar oni deziros ankaŭ la riĉecon. Same en la arto : la sama strebo al efektoj, al iu delikateco. Simplaj, klaraj, grandanimaj kaj sanaj ideoj eksmodiĝos ; oni bezonos ion multe pli obscenan ; oni bezonos artefaritajn pasiojn. Iom post iom perdiĝos la sento pri la proporcio kaj harmonio ; aperos perversaj sentoj kaj pasioj, kiujn oni nomas rafinitaj sentoj, sed kiu efektive estas nur vulgarigitaj. Ĝuste ilin la arto ĉiam obeas fine de la longa paco. Se en la mondo ne ekzistus la milito, la artoj definitive velkus. La plej bonajn ideojn al la arto donis la milito kaj batalo. Vizitu teatron, vidu la statuojn, jen Horaco de Corneille, jen la Belvedera Apolono mortiganta la monstron...

    —Sed la Madonoj, sed la kristanismo?

    —La kristanismo mem agnoskas la ekzistadon de la milito kaj profetas, ke la glavoj ne malaperos ĝis la fino de l mondo. Tio estas tre rimarkinda kaj trafa. Ho, en la supera, en la morala senco ĝi sendube malakceptas la militon kaj postulas amon al la gefratoj. Mi mem la unua ĝojus, se oni forĝus plugilojn el la glavoj. Sed ĉu nun necesas forĝi plugilojn el la glavoj? La nuna paco estas ĉie kaj ĉiam malpli bona ol la milito ; ĝi estas tiel malpli bona, ke fine estas malmorale gardi ĝin : restas nenio aprecenda, nenio konservenda ; estas honte kaj triviale konservi tion. La riĉeco kaj la krudeco de l ĝuoj generas pigrecon, kaj la pigreco generas sklavojn. Por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo. Ja vi ne povas malbezoni sklavojn, neniu povas, eĉ se vi estas la plej humana homo, ĉu? Krome mi konstatas, ke dum la paca tempo enradikiĝas poltroneco kaj malhonesto. La homo nature tre inklinas al poltroneco kaj senhonteco, kaj li bonege scias tion ; eble pro tio li tiel soifas kaj tiel amas la militon : li sentas ke ĝi kuracas. La milito evoluigas la amon al la gefratoj kaj unuigas la popolojn.

    —Kiel ĝi unuigas la popolojn?

    —Ĝi devigas ilin reciproke estimi sin. La milito refreŝigas la homojn. La homamo plej bone kreskas nur sur la batalkampo. Estas tre stranga fakto, ke la milito malpli iritas ol la paco. Efektive, en la paca tempo iu politika ofendo, iu insolenta interŝtata kontrakto, politika premo, orgojla memorando —simile nin traktis Eŭropo en la jaro 1863a —iritas la homojn multe pli ol la malkaŝa batalo. Rememoru, ĉu ni abomenis la francojn kaj anglojn dum la Krimea kampanjo? Male, ni eĉ kvazaŭ pli proksimiĝus al ili, ni kvazaŭ parenciĝus. Nin interesis ilia opinio pri nia kuraĝo, ni afable traktis la militkaptitojn ; niaj soldatoj kaj oficiroj dum la militpaŭzoj iris al la antaŭpostenoj kaj preskaŭ brakumis la malamikojn, eĉ trinkis vodkon kun ili. Ruslando ĝue legis tion en gazetoj, tamen tio ne malhelpis al ni bonege batali. La kavalireco kreskis. Mi eĉ ne parolu pri la materiaj damaĝoj de la milito : ĉiuj scias la leĝon, laŭ kiu post la milito ĉio renaskiĝas kaj refortiĝas. La ekonomiaj fortoj de la lando dekobliĝas, kvazaŭ fulmotondra nubego faligus abundan pluvon sur la sekan grundon. Ĉiu tuj ekhelpas la militviktimojn, sed dum la paca tempo tutaj regionoj povas pli rapide malsatmorti, ol ni movos nin kaj donos tri rublojn.

    —Ĉu dummilite la simpla popolo ne suferas pli ol ĉiuj? Ĉu ĝi ne havas neeviteblajn kaj multe pli grandajn perdojn kaj malfacilaĵojn ol la mondumo?

    —Eble jes, sed provizore. Tamen ĝi gajnas pli multe ol malgajnas. Ĝuste al la popolo la milito donas la plej bonajn kaj superajn rezultojn. Ja malgraŭ ĉio, eĉ se vi estas la plej humana homo, vi tamen opinias vin pli supera ol la simplaj popolanoj. Kiu en nia tempo taksas la animojn per la kristanaj kriterioj? Oni mezuras per la poŝo, potenco, forto, kaj la tuta amaso de la simplaj popolanoj perfekte scias tion. Ĉi tie temas ne pri envio —ĉi tie estas iu netolerebla sento de la morala neegaleco, tro doloriga por la simpla popolo. Malgraŭ ĉiaj liberoj kaj malgraŭ ĉiaj leĝoj oni ne povas neniigi la neegalecon en la nuna socio. La sola kuracilo estas milito. Paliativa, efemera, sed konsola por la popolo. La milito firmigas la spiriton de l popolo kaj ties konscion pri la propra digno. La milito egaligas ĉiujn dum la batalo kaj interpacigas la sinjoron kaj la sklavon en la plej alta manifestiĝo de la digno —en la oferado de sia vivo por la komuna afero, por ĉiuj, por la patrujo. Ĉu vi vere pensas, ke la amaso, eĉ la plej malklera amaso da kampuloj kaj almozuloj, ne bezonas aktivan manifestadon de la grandanimaj sentoj? Sed kiel la amaso povas manifesti siajn grandanimecon kaj dignon dum la paco? Eĉ la sporadajn manifestiĝojn de la grandanimeco en la simpla popolo ni rigardas, apenaŭ rimarkante ilin, foje kun rideto de nefidemo, foje simple ne kredante, foje eĉ kun suspekto. Se ni kredas la heroecon de iu solulo, ni tuj faras bruon, kvazaŭ pro io neordinara ; sed rezulte nia miro kaj niaj laŭdoj similas malestimon. Dum la milito ĉi tio malaperas per si mem, kaj ekregas plena egaleco de l heroismoj. La verŝita sango estas grava afero. La reciproka heroeco de l grandanimeco generas la plej firman ligon de la neegalaj sociaj statoj. La bienmastro kaj kampulo kune batalante en la jaro 1812a, estis pli proksimaj unu al la alia ol en sia vilaĝo, en la paca bieno. La milito donas al la amaso motivojn por estimi sin ; pro tio la popolo amas la militon —ĝi verkas kantojn pri la milito, ĝi poste ĝue aŭskultas legendojn kaj rakontojn pri ĝi... la verŝita sango estas grava afero! Ne, en nia tempo la milito estas necesa ; sen la milito la mondo pereus aŭ almenaŭ transformiĝus je ŝlimo, je malnobla koto, infektita pro pusaj vundoj...

    Kompreneble, mi ĉesis disputi. Oni ne povas disputi kun revuloj. Sed estas tre strange, ke nuntempe oni komencas disputi kaj rezoni pri la aferoj, kiuj ŝajne jam delonge estis solvitaj kaj enarkivigitaj. Nuntempe oni ilin denove elfosas. Plej gravas, ke tio okazas ĉie.

    Tradukis Aleksander Korĵenkov

    Notoj

    ... tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Neptunon malkovris 23 sep 1846 en Berlino Johann Gottfried Galle ( 1812–1910 ) laŭ la precizaj lokindikoj, kalkulitaj sendepende de Urbain - Jean - Joseph Le Verrier ( 1811–1877 ) kaj de John Couch Adams ( 1819–1892 ). Le Verrier kaj Adams ricevis multajn rekonojn. Interalie, ili iĝis korespondaj membroj de la Peterburga Akademio de Sciencoj.

    Horaco de Corneille. Protagonisto de la tragedio Horaco ( 1640 ) de franca dramaturgo Pierre Corneille ( 1606–1684 ),

    Belvedera Apolono. Statuo de Apolono en la Belvedera salono de Vatikano. Ĝi estas romia kopio de la originalo kreita de helena skulptisto Leoĥaro ĉ. jaro 320 a. K.

    Krimea kampanjo. Ĝi komenciĝis en 1853 kiel milito inter Ruslando kaj Turkio. En februaro 1854 al Turkio aliĝis Britio kaj Francio ( poste ankaŭ Sardlando ), kiuj invadis en Krimeon. Ruslando malgajnis la militon, kies rezulto estis la Pariza packontrakto.

    ... kune batalante en la jaro 1812a. Napoleona armeo eniris en Ruslandon 12 jun 1812, kaj 14 dec 1812 ĝi estis plene forpelita el Ruslando.

    Novaj libroj

    николай гудсков. факты и краткие сведения об эсперанто. —м. : росэ ; импэто, 2000. —104 с.

    Ŝajnas, ke la aŭtoro sekvis la alvokon de Aldo de Giorgi kiu —malgraŭ la propra opinio pri ekzisto de ne pli ol 200 mil esperantistoj —konfesis ke li mem blufas pri milionoj kaj alvokis kunblagi :

    ... ni ne tro zorgu pri etiko, deontologio, veramo k. s.... ni tute trankvile kaj senzorge povas ( rajtas ) iom emfazi, ekscesi, fanfaroneti. ( Esperanto . 1999 : 3 ).

    Nu, la eksprezidanto de REU, moskva anarkiisto Gudskov mencias pri 1 ĝis 18 milionoj da esperantistoj en la mondo. Krom tiu malgratulinda referenco al dubindaj taksoj kaj kelkaj absurdaj asertoj ( ekz - e : la lingvaj elspezoj de UN, Unesko k. t. p. formanĝas de triono ĝis du trionoj de la buĝetoj de tiuj organizoj ) la cetero de la libro estas ordinara : antaŭparolo, gramatiko kaj du vortaretoj.

    Tamen ĝi povus estis pli bona, se Gudskov atentus la konsilojn de Sikosek, kaj se li klare skribus, ke li estas ne nur aŭtoro, sed ankaŭ kompilinto —plurloke “ lia ” verko vort - al - vorte kopias la dosieron de Stefan Maul por ĵurnalistoj, sed la fonto ne estas menciita.

    Pranas Gavėnas. Sankta Kazimiro ( 1458–1484 ) / Tradukis el la portugala C. Lemos, L. Knoedt. —2a eld. —Kaunas : Aušros, 1995. —96 pĝ., il.

    La libron pri “ La Unua Laika Juna Sanktulo de la Moderna Epoko ” Henrique L. Alves rekomendas jene :

    Ĝi estas amplena libro, verkita per sentebla forto de iu, kiu deziras fiksi la vivon de sanktulo kaj la luktojn de lia popolo... Ĝi estas libro, kiu entenas epopeon de Litovio kaj heroan rezulton de tiom da aspiroj, ĉu triumfantaj, ĉu stumblantaj... Ĉi tiu libro estas bela momento por legado kaj meditado.

    Nu, jes, ĝi estas legebla plezure, precipe se oni jam antaŭe konis la historian fonon de tiu periodo. Kiuj ne konis ĝin, ĝuu la grandecon de Litovio, kiu dum la regado de Vytautas la Granda estis la plej granda orient - eŭropa lando : de balta Palango en la nordo ĝis nigramara Oĉakov en la sudo, de Białystok okcidente ĝis Kursk oriente.

    La libron kompletigas epilogo de Alfredas Gusčius kaj ( post la epilogo! ) ĉapitreto Esperanto en Litovio .

    AlKo

    Drive kaj navige

    Nervi, Mauro. Havenoj : Originalaj poezio kaj prozo / Red. István Ertl ; Antaŭpar. Miguel Fernández Martin. —Varna : Bambu, 2001. —72 pĝ. —( Serio Kargo ; Volumo 4 ).

    Persono, kiu bone konas miajn preferojn en literaturo kaj kies opinion mi ĉiam alte taksas, laŭdis tiun libron, kiel la plej bonan poemkolekton de lastaj jaroj.

    Do kiam la redaktoro proponis al mi recenzi ĝin, mi volonte konsentis —ja mi ŝatas bonan poezion. Sekvis kelkmonata prokrasto pro objektiva kaŭzo, kaj, ho ve, mi spertis sufiĉe konatan senton : se oni aŭdis laŭdojn pri iu libro kaj longe revas ĝin akiri —do post finfina tralego venas seniluziiĝo, des pli granda, ju pli longis la atendo... Kvankam povas okazi, ke post plia tempopaso la impresoj ŝanĝiĝos.

    Jes, poezio. Iom elitisma kaj por elituloj. Majstra tekniko en diversaj formoj —de soneto kaj tercino ( tamen, kun sufiĉe ofte lamanta ritmo, kio tute ne tolereblas por legantoj edukitaj per rusa poezio ) ĝis senorda vortamaso. La aŭtoro mem asertas, ke “ Poezio estas fizika lerto kaj sento de malpleno ”, kaj mem neas tion per siaj poemoj. ( Tamen, du prozaj “ interludoj ” min tute ne impresis... ) Brila lingvoposedo —eble eĉ iom tro brila, ne ĉiu ŝatos abundon da neologismoj. 13 el la prezentitaj poemoj ricevis en 1979–1996 distingojn en Belartaj Konkursoj de UEA. Certe ĉio ĉi trovos plurajn ŝatantojn, kvankam la preferantoj de simpleco kaj klareco grumblos. Sed eĉ akraj malŝatantoj ne povus aserti, ke la aŭtoro ne havas talenton kaj propran voĉon. Nervi serioze okupiĝas pri filozofio, tradukis el Kafka —tio respeguliĝas en lia poezio. Morna, deprimiga etoso —ĉu tuta nia vivo vere estas tiom nigra?..

    Pluraj kritikistoj trovas en la poezio de Nervi ( nov ) barokismon. Mi tamen prefere dirus, ke temas pri impresionismo : bildriĉa lingvo kun abundaj, plurtavolaj metaforoj, kun diverse kompreneblaj alegorioj. Ĉiu aparta vorto klaras, sed kune ili formas strangan svagan bildon kaj vekas, probable, plej diversajn pensojn en diversaj homoj —samkiel serioza klasika muziko. Ne hazarde unu el la poemoj nomiĝas “ Suito por baroka fluto ”...

    Apenaŭ estas senco ion citi : gravas la etoso, la impreso, kiun kreas nur la tuta verko kaj kiun malfacilas vortumi. La konscio rifuzas ĉion sobre analizi, eĉ memorfiksi ion precizan. Se vi havas konvenan humoron —vi legos kun plezuro, ĝuos la poemon samkiel aroman kaj amaran noblan trinkaĵon. Aŭ la humoro mem kreiĝos dum legado.

    Preskaŭ la tutan libron obsedas la komparo de homo kun ŝipo —tion diverse prezentas la poemoj, pro tio nature aperas la titolo. La vivo estas vojo, kaj ne nur tra maro : jen la impresoj kaj skizoj pri trajno, stacidomo, diversaj urboj, renkontitaj homoj... Leviĝas la figuroj el pratempo —Odiseo, Don Juan ; la aŭtoro parolas per la voĉoj de Tristan kaj Jago.

    Se la libro hazarde trafos en viajn manojn nur por kelkaj minutoj kaj vi ne povos legi ĝin plene —do por ricevi impreson atentu almenaŭ “ Tri decidojn de Narciso ”.

    Kaj unusola verslinio longe obsedas, esprimante kvintesence la poezion de Nervi :

    Nur morto, morto kaj muziko regos.

    Kaj paradokse, post tiom da nigro kaj amaro enanime fine restas plejparte helo.

    Valentin Melnikov

    Kion ni legas?

    Revuo Esperanto , ĉiujare publikigas la furorliston de la Libroservo de UEA —la plej granda librejo en Esperantujo, kiu laŭ la takso de Osmo Buller okupas almenaŭ trionon de la tuta Esperanta libromerkato. Ĉar ekde 1989 la administrado de la Libroservo okazas komputile, oni povas facile resumi la vendostatistikojn. Tio estas farita : en la ĵus ricevita julia - aŭgusta kajero de Esperanto aperis listo de cent libroj, plej bone venditaj dum la lastaj 12 jaroj 1989–2000.

    Laŭ ĉi tiu listo, la plej populara estas la lernolibro de Audrey Childs - Mee kun 3233 venditaj ekzempleroj. UEA vendis pli ol mil ekzemplerojn de dek unu libroj.

    1. Childs - Mee A. Saluton * 3233

    2. Pasporta Servo * 3138

    3. Piron C. Gerda malaperis! 2075

    4. Kalocsay K., Waringhien G. Plena analiza gramatiko de Esperanto * 1532

    5. Boulton M. Faktoj kaj fantazioj * 1490

    6. Nova Esperanta Krestomatio / Red. W. Auld* 1448

    7. Internaciaj ekzamenoj de ILEI / UEA * 1398

    8. Zamenhof L. Proverbaro esperanta 1142

    9. Ojalo J. Esperantaj sinonimoj 1049

    10. Milne A. Winnie - la - Pu 1049

    11. Röllinger H. Monumente pri Esperanto 1011

    ( La Pasporta Servo okupas la duan lokon pro la suma vendo de pluraj jar - adresaroj, de kiuj UEA kutime vendis po 300–400 ekz. )

    En la listo dominas la libroj, eldonitaj de UEA / TEJO ( markitaj asteriske ), ĉar la landaj libroservoj kutime mem mendas la librojn de aliaj eldonejoj, kaj la nacilingvajn lernilojn kutime la eldonejoj mem vendas en siaj lingvoteritorioj.

    Cetere, ĝuste la lerniloj kaj aliaj prilingvaj verkoj estas supre, kaj tio klare montras la legopreferojn en Esperantujo, kie preskaŭ ĉiuj ( escepte de la nemultaj “ denaskuloj ” ) lernas la lingvon helpe de lernolibroj kaj vortaroj. Beletraj verkoj estas malpli popularaj ( krestomatioj, legolibroj kaj bildlibroj ne estas en la suba listo ), la plej vendita beletraĵo estas nur sur la deka loko

    10. Milne A. Winnie - la - Pu ( Trad. I. Kellermann, R. Lewin ) * 1049

    21. Sekelj T. Kumeaŭa, la filo de la ĝangalo * 742

    31. Esperanta antologio / Red. W. Auld* 595

    37. Beaucaire L. El la vivo de Bervala sentaŭgulo 515

    44. Saint - Exupéry A. La eta princo ( Trad. Pierre Delaire ) 461

    47. Koffi G. De vilaĝo al ĉefurbo * 444

    52. Schwartz R. ... kun siaspeca spico! 412

    56. Kalevala ( Trad. J. E. Leppäkoski ) 388

    57. Valano J. Ĉu li venis trakosme? 379

    60. Dresen H. Norda naturo 366

    AlKo

    Impona memorlibro pri Ivo Lapenna

    Ĝustatempe por oficiala lanĉo en UK - 86 en Zagrebo aperis impona memorlibro pri Ivo Lapenna, la arkitekto kaj konstruinto de la moderna UEA, kiu komencis sian monumentan agadon por Esperanto ĝuste en la ĉi - jara kongresurbo.

    Eseoj memore al Ivo Lapenna aperis sub aŭspicioj de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Ĝi estis eldonita de Torben Kehlet, kiu 31 maj subite forpasis dum li estis faranta, kune kun s - ino Birthe Lapenna, la lastajn prespretigajn tuŝojn pri la libro. Memorpaĝo komence de la libro omaĝas al tiu elstara Esperanto - eldonisto.

    La 417 - paĝa libro, redaktita de Carlo Minnaja, kunigas 47 kontribuaĵojn de 29 verkintoj. La tekstoj konsistigas fascinan mozaikon de personaj rememoroj pri homo kaj amiko kaj de studoj pri la agado de Ivo Lapenna sur plej diversaj kampoj, apud kelkaj eseoj malpli rekte ligitaj al <