La Ondo de Esperanto 2000


Ondo de Esperanto 2000

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 1 ( 63 )

Redakcie

“ Al ĉiuj niaj amikoj en diversaj landoj kaj urboj ni sendas per ĉi nian koran gratulon je veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu ĉi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos ĝin per paŝoj grandegaj al la ideala celo ”

—per tiuj vortoj en la januara numero de la unua Esperanto - gazeto La Esperantisto por 1891 komenciĝis la unua novjarfesta mesaĝo en la historio de Esperanto ( en januaro 1890 la jarŝanĝo ne estis aparte menciita ). Kaj nur malmultaj redaktoroj sukcesas eviti la Zamenhofan tradicion jarkomence alparoli sian legantaron. Kun via permeso, ni pruntos kelkajn frazojn el tiu historie grava dokumento kaj

“ Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, ĉar la legantoj ĝin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante laŭ la vojo, kiun ni unu fojon elektis... ”

Ankaŭ ni iros “ la vojon celitan ”, kaj niaj malnovaj legantoj ankaŭ en 2000 trovos en La Ondo la kutimajn rubrikojn kaj materialojn. Por la novaj legantoj ni tamen diru, ke jam ĉi - kajere vi povas legi la tradician revuon pri Esperantujo en la jaro pasinta kaj ekscii la nomon de la Esperantisto de la jaro 1999. En la sekvaj kajeroj vin atendos panoramaj prezentoj de la libroeldonado kaj membrostatistiko, konatiĝo kun verkoj premiitaj en la lasta Liro kaj en nia dua Internacia Fotokonkurso.

Kelkajn novaĵetojn ni havos ( vidu la supran bildeton el la nova serio de Maŝa Baĵenova ). Ekzemple, jam februare ni komencos felietone aperigi studon pri la nuna stato de la esperantistaro, kiun al ni afable proponis Walter Zelazny, kaj kelkfrazajn prezentojn de la laste ricevitaj libroj.

La pasinta jaro estis por ni malfacila, aparte pro tio, ke pro la financa krizo multaj el niaj Ruslandaj abonantoj nur malfacile povis trovi monon por aboni eĉ unusolan revuon en Esperanto. Tamen nia revuo estas ne Ruslanda, sed internacia, kaj nia legantaro pasint - jare ne malkreskis, sed kreskis dank al plimultiĝo de alilandaj abonantoj. Kaj tial

”... ni povas diri, ke ni havas la rajton kuraĝe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la estontecon ”.

Restas al ni fine nur ripeti ankoraŭ kelkajn vortojn Zamenhofajn :

“ La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri ĉiam novaj abonantoj ”.

Ni faros nian eblon, ke la jubilea jaro 2000 estu por ĉiu el vi serena kaj agrabla, almenaŭ dum vi estos legantaj La Ondo n.

Ĝis la renkonto en februaro!

Halina & ; Aleksander

La kovrilpaĝa foto de Milan Zvara montras al vi la vintran pejzaĝon en Altaj Tatroj.

ESPERANTO EN 1999

La tradicia revuo pri la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en Jekaterinburg je la Tago de Zamenhof ( 12 dec 1999 ).

Denove du forumoj

Nia Esperantujo ne estas granda. En la nuna mondo, laŭ diversaj taksoj, nur inter 40 ĝis 200 mil personoj uzas Esperanton por interkomunikiĝo. Kaj la konscio pri nia reala amplekso iom post iom forpuŝas la propagandajn nombrojn ( eĉ se Aldo de Giorgi en la marta kajero de Esperanto , malgraŭ la scio pri la vera nombro —laŭ li, ne pli ol 200 mil —konfesis, ke li mem blufas pri milionoj, kaj proponis al la aliaj kunblagi ).

Ŝajnus nature, se tiu eta grupo da adeptoj de Esperanto starigus forumon por libere interŝanĝi ideojn kaj plani kunlaboron inter niaj asocioj, akademioj, fondaĵoj, gazetoj, turismaj oficejoj, ĵurnalistoj, eldonantoj, aŭtoroj, kulturcentroj, esperantistaj entreprenistoj, lingvistoj kaj aliaj ( kun invito de neesperantistaj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj demandoj ).

Tiu forumo taŭgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn ( informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj ).

Sed tia kunlaboro, kies neceson konscias ĉiu normala esperantisto, ŝajnas nereala pro la rivaleco de niaj gvidantoj, ties ambicioj kaj pro malsamaj konceptoj pri la rolo kaj loko de Esperanto inter niaj ĉefaj “ partioj ”.

Samkiel en 1998, ankaŭ en 1999 okazis du forumoj. La dua kunsido de la Strategia Forumo de la E - komunumo, okazigita de UEA, arigis en Berlino reprezentantojn de pli ol 50 establoj. Oni denove ne sukcesis formuli komunan starpunkton, eble ĉar la kunsido estis nur 2, 5 - hora, sed gravas, ke la Berlina prelego de Kep Enderby vekis diskuton en nia gazetaro.

La dua Forumo de la Esperanta Civito ( kadre de la 72a Kongreso de SAT, Karolovaro ) havis malpli da partoprenantoj ( 8 paktintaj establoj kaj 3 observantoj ) kaj pli da tempo ( 4 sesioj ). Rezulte estis aprobita la projekto de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito proponita por dujara diskutado antaŭ la definitiva akcepto en la jaro 2001.

Al la ideologia diskuto kontribuis ankaŭ du studoj : Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045 de Tazio Carlevaro, kaj Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek. Jarfine formiĝis komisiono pri la nova strategia laborplano de UEA por prezenti en Tel - Avivo dokumenton anstataŭ Kampanjo 2000.

Levi kaj influi

La supraj linioj koncernas la unuan taskon de Kampanjo 2000 : “ Levi la organizan kaj idean nivelon de la E - komunumo ”. La du aliaj taskoj estas : “ Levi la prestiĝon de la internacia lingvo ” kaj “ influi la internacian vivon ” —informado kaj eksteraj rilatoj.

En la informado okazis nenio nova. UEA lanĉis informkampanjon en la islama mondo, sed ĝia efiko dume ne superas eĉ tiun de la artikolado de Viktor Kudrjavcev ( kelkcent varbitoj ) ; la informado en Germanio estis pli vigla pro la kongreso, ktp. Nia informado plu dependas de centoj da lokaj aktivuloj ; kaj en nia komunumo apenaŭ ekzistas sufiĉe da kunlaboremo kaj financo por mondskala kampanjo pri Esperanto. ( La pasintjara precedenco Auld montras, ke Esperanto povas penetri en amaskomunikilojn sendepende de niaj planoj kaj kampanjoj. )

La Balkana konflikto respeguliĝis en Esperantujo per kelkaj rezolucioj ne aparte gravaj. Pli grava estas la Agado Espero, kiun iniciatis kaj tegmentis UEA, por helpi militviktimojn. Precipe efika estis projekto “ Mil familiaj pakaĵoj ” de humana Organizo Espero en Bosnio. Kadre de tiu projekto esperantistoj aĉetis ne mil, sed preskaŭ du mil ( ekzakte 1998 ) pakaĵojn ( ĉiu pakaĵo kostis 50 DEM ), refoje pruvinte, ke ankoraŭ vivas la idealoj de Zamenhof kaj Hodler.

Laŭ iniciato de UEA, Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj starigis temgrupan sesion pri “ Lingvo kaj homaj rajtoj ”, kiu sub la gvido de Kep Enderby kaj post la enkonduka prelego de Lee Chong - Yeong unuanime rezoluciis pri rekomendo al EKOSOK diskuti lingvajn problemojn, fondi tiucelan komisionon kaj raporti pri la rezulto al la Ĝenerala Asembleo de UN. UEA partoprenis en kelkaj aliaj internaciaj konferencoj kaj aliĝis al la subskribado por Manifesto 2000 verkita de Nobel - pacpremiitoj.

ERA okazigis en la Eŭropa Parlamento seminarion “ De la kostoj de la ( ne ) komunikado al la organizo de lingva federaciismo ”, en kiu estis lanĉita projekto de ERA pri rajto al la internacia lingvo en 2020. IKEL plurfoje rezoluciis pri konfliktoj en la mondo. Esperanta PEN - Centro prezentiĝis en la monda kaj regiona konferencoj de PEN. Ekster - rilate aktivis Francio kaj Italio. Startis projekto Indiĝenaj Dialogoj por kunlaborigi per Esperanto organizaĵojn de indiĝenaj popoloj. Preskaŭ cent klasoj partoprenas en la projekto Interkulturo de ILEI.

Neŭtraleco kaj homaj rajtoj

La eksteraj rilatoj de UEA kaj ties Unesko - eca eldonado, laŭ Kep Enderby, ne estas sufiĉa manifestiĝo de ĝia socikampa aktivado. En Berlino li publike proponis : “ ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale ”. Laŭ li “ Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj sociaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj ”.

La propono de Enderby ( kiun li faris en la rolo de la prezidanto de Esperanta Jura Asocio ) trovis pozitivan reagon de pluraj aktivuloj, tamen ĝi implicas kelkajn problemojn, ekzemple :

—La statuto de UEA estas ambigua, kaj la prioritato al la homrajta aspekto neeviteble kolizios kun la statuta postulo pri neŭtraleco pri “ sociaj kaj politikaj problemoj ”.

—Nun la asocia financo prosperas, kaj la individua membraro estas stabila. Ĉu la esperantistaro donos subtenon al UEA kotize kaj donace, se tiu aktiviĝos socie kaj akceptos starpunkton pri aferoj politikaj laŭ la homrajta dimensio?

—UEA ne havas realajn konkurenculojn en la neŭtrala E - movado. Pledante por “ sociaj liberecoj ” ĝi trovos sin en la kampo, kiun plugas SAT, ERA kaj IKEL.

—Se la respekto de la homaj rajtoj efektive ( ne nur statute ) determinos la pozicion de UEA, ĉu ĝi sukcesos “ reveni sur la socian batalkampon ” sen batali tiukampe kontraŭ la asocioj kaj gazetoj, kiuj subtenas malrespekton de la homaj rajtoj. Ekzemple, povos temi pri la pozicio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio en la problemoj Tibeta kaj disidenta ; pri la asocioj en Kubo kaj Serbio ne defendantaj la rajtojn de la subprematoj tie ; kaj fine pri la reformulo de sia rilato al la personoj, kiuj kunlaboris kun ( aŭ estis pagataj de ) komunismaj reĝimoj en Sovetunio kaj Orienta Eŭropo. Kiel reagus la koncernaj aktivuloj kaj la reĝimoj, se al lokaj esperantistoj oni proponus partopreni en la homrajta agado kunlabore kun Amnestio Internacia?

La problemoj, kiujn eble kaŭzus ŝanĝo de la prioritatoj, estas aparte studendaj, sed la unua rezulto jam estas : Kep Enderby estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro .

Kongrese

La Berlina UK sukcesis pro la akurata organizado, sukcesa informado kaj altnivela programo scienca kaj kultura. Duafoje okazis la kongreso Azia, kun senprecedenca subteno de la kongreslando Vjetnamio. Malpli amasa kaj malpli subtenita estis la kongreso Amerika. IJK - 55 en Hungario iĝis la plej partoprenita IJK en la jaroj 1990aj. Dekoj da fakaj kaj landaj kongresoj kaj konferencoj estas apenaŭ listigendaj. Ili okazis, kaj multaj ŝatis ilin, kaj pri ili jam multe informis niaj amaskomunikiloj.

Rete kaj gazete

Cetere estas rimarkeblaj ŝanĝoj en nia interna informado pro la teknologia evoluo. Interreto daŭre penetras en la vivon de la pli prosperaj landoj ( kie loĝas la pliparto de niaj membroj, abonantoj kaj kongresanoj ). Tio ja faciligis la laboron de la gazet - redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret - informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA , Heroldo Komunikas kaj Interredaktore ( tiu lasta fariĝis malpli regula pro la lanĉo de la pagenda servo RetInfo ).

Sed ĉar ankaŭ la ordinaraj legantoj nun povas facile kaj senpage ricevi informojn, la tradicia gazetaro devas trovi novajn formojn kaj manierojn de la informado kaj prestekniko. Monato sukcesis elkriziĝi per reinvito de Stefan Maul kaj aldono de koloroj. La Ondo proponas senpagan literaturan suplementon. Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje ŝanĝis siajn ( vic ) redaktorojn. Kolor - riĉajn kovrilojn ekuzis Esperanto, Juna Amiko kaj Literatura Foiro . Kaj pluraj gazetoj aperas ankaŭ rete.

Cetere rete estas aŭdeblaj pluraj radio - programoj per RealAudio. Tio koncernas ne nur la ŝtatajn, sed ankaŭ lokajn staciojn, kiuj antaŭe estis aŭdeblaj nur en sia regiono. Eĉ pli : kelkaj radioj aŭskulteblas nur rete.

Do, nia gazetaro konstatinde progresis pro la pli facile troveblaj informoj, kaj pro la konkurenco kun la reto, kaj pro la drasta evoluo de la komposta kaj presa teknologioj.

Literature kaj kulture

La teknologia evoluo faciligis ankaŭ la libroeldonadon, kaj nuntempe oni ne devas multon investi por prespretigi kaj presi libron. Laŭ Laste aperis en Esperanto ankaŭ en 1999 oni eldonis pli ol 200 librojn. Kaj ili estis bone aĉetataj : la libroservo en Berlino denove donis rekordan rezulton.

Tamen antaŭ eldoni libron, oni devas ĝin verki. Sed eĉ bona komputilo ne sufiĉas por verki bonan poemon aŭ novelon, kaj literature elstaras ne multaj el la eldonitaj libroj. Sed verŝajne proporcie simila situacio estas ankaŭ en aliaj lingvoj. Kiel la atuton de la jaro oni povas konsideri la novan tradukon de Faŭsto ( Karl Schulze ). Ĝojigis niajn legantojn Alico en Mirlando ( Carroll / Broadribb ) kaj Noveloj el antikva Ĉinio ; rapide elĉerpiĝis en Berlino la stoko de La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Posteume aperis Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto de Karolo Piĉ.

Sed la plej bonvena libro en 1999 estis esearo Lingva arto dediĉita al la 75 - jaraj jubileoj de Bill Auld kaj Marjorie Boulton.

En la nelibra kulturo aparte prosperis la projekto Kolekto 2000 , kadre de kiu estas eldonitaj jam 8 kompaktaj diskoj. Sed la plej granda muzika atingo venis el Germanio, kie grupo Freundeskreis produktis albumon Esperanto , kies 250 mil ekzempleroj jam vendiĝis.

Bonan novan jaron 2000!

Aleksander Korĵenkov

Kep Enderby : esperantisto de la jaro 1999

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la esperantisto de la jaro ; al kiu aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto - komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato pasintjare estis elektita skota poeto William Auld.

Por 1999 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 13 personoj, el kiuj 10 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1999, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado :

Kep Enderby 6 voĉoj ; Renato Corsetti 4 ; N. I. Sequoyah 2 ; Marjorie Boulton, Reinhard Fössmeier, Antonio Herrera, Gbeglo Koffi, Ilona Koutny, Geza Kurucz, Mauro La Torre po 1 voĉo.

Per tio aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estas proklamita la esperantisto de la jaro 1999. Tiu ĉi proklamo rekonas la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo ( aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto - komunumo ) kaj en la eksteraj rilatoj ( precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo ).

Halina Gorecka, sekretario

Proponantoj ( Kandidatigantoj ) :

Marija Beloŝeviĉ ( Ekssekretario de ILEI ),

Viŝnja Brankoviĉ ( Posedanto de “ Orbis Pictus ” ),

Renato Corsetti ( Vicprezidanto de UEA ),

István Ertl ( Redaktoro de Esperanto ),

Edmund Grimley Evans ( Prezidanto de EAB ),

Wolfgang Kirschstein ( Tradukisto kaj ĵurnalisto ),

Aleksander Korĵenkov ( Redaktoro de La Ondo de Esperanto ),

Bruno Masala ( Gvidanto de AERA ĉe OSIEK ),

Valentin Melnikov ( Poeto, ĵurnalisto, tradukanto ).

Elektantoj :

Petr Chrdle ( Estrarano de UEA, posedanto de KAVA - PECH ),

Viktor Kudrjavcev ( Redaktoro de Komencanto ),

Lee Chong - Yeong ( Eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA ),

Andy Künzli ( Eseisto kaj historiisto ),

Geraldo Mattos ( Prezidanto de la Akademio de Esperanto ),

Stefan Maul ( Prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato ),

Mine Yositaka ( Redaktoro de Riveroj ),

Sergio Pokrovskij ( Sciencisto, tradukanto, eseisto ),

Roland Rotsaert ( Kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato ),

Ljubomir Trifonĉovski ( Ĉefredaktoro de Literatura Foiro ).

IJK okazos en Honkongo

La venonta 56a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos denove —post Chonan en 1994 —en Azio! Kaj eĉ en unu el la plej interesaj kaj vidindaj urboj de tiu ĉi kontinento : en Honkongo 5 - 12 aŭg 2000.

TEJO speciale ĝojas ke tiu IJK okazos ĝuste en tiu ĉi vigla urbego en Suda Ĉinio —ĝi permesos al la partoprenantoj sperti la sintezon de la etoso de unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en la mondo kun tiu de la ĉina kulturo. Tion garantias LKK kiu konsistas el lokaj junaj esperantistoj same kiel anoj de Ĉina Junulara E - Asocio.

En Honkongo eblos sperti la signifon de la temo de tiu ĉi IJK per propraj okuloj : La transiro al tutmondiĝo - tutglobismo en la 21 - a jarcento. Tio ĉi certe validas jam longe en la ekonomia senco kaj ĝuste tion eblas rigardi en Honkongo kie ĉiu mondskale laboranta firmao reprezentiĝas —sed kiuj evoluoj okazas en la socia vivo, rigardante la plifaciliĝon kaj malplikostiĝon de vojaĝoj ien ajn. Kiel spertas la nune juna generacio tiujn ŝanĝiĝojn apenaŭ imageblajn por la antaŭaj generacioj? Kia estas vivo antaŭ ni sub tiuj novaj cirkonstancoj?

Jen pri kio okupiĝos la kongresanoj. Kompreneble ankaŭ riĉa kultura programo estas antaŭvidita kaj partoprenantoj povas certi ke ankaŭ la tipa IJK - etoso ne mankos. Cetere, se vi volas ligi tiun ĉi certe unikan IJK - n kun neforgesebla alvojaĝo, partoprenu ankaŭ la trajnan karavanon de Moskvo tra Siberio, Mongolio kaj Pekino. Detaloj sekvos!

Aktualigita aliĝilo por la IJK - 56 ( per kies publikiĝo senvalidiĝas ĉiuj aliaj publikigitaj aliĝiloj por tiu ĉi aranĝo ) haveblas en la CO de TEJO ( Nieuwe Binnenweg 176, NL - 3015 BJ Rotterdam, Nederlando ), rete

<address> tejo - oficejo@esperanto. org address>, aŭ ĉe LKK de IJK - 56, p / a Ĉina Junulara E - Asocio, P. O. Kesto 77, Beijing CN - 100037, Ĉinio, rete <address> epc@china - report. com address>.

GK UEA

Vicprezidanto de UEA gastis ĉe Jordania ministro

Prepare al la jordania antaŭkongreso de la 85a UK, la vicprezidanto de UEA, d - ro Renato Corsetti, 15 - 17 nov 1999 vizitis Amanon, la ĉefurbon de Jordanio, kiel persona gasto de la ministro pri edukado, Faisal Al - Refou ’ h.

Corsetti renkontis plurfoje la ministron kaj kelkajn el liaj ĉefaj oficistoj. Al - Refou ’ h donis sian aŭspicion al la antaŭkongreso kaj certigis senpagan uzon de 100 - persona salono en la urbomeza Reĝa Centro pri Kulturo 22 - 23 jul 2000. La ministro —cetere profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato de Amano —mem ĉeestos la inaŭguron kaj parolos pri “ Tutmondiĝo kaj la araba mondo ”.

La unuan renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Natasha Twal, ĵurnalistino de la reta novaĵagentejo Arabia. On. Line. Ŝi ekinteresiĝis pri Esperanto pro la anoncoj kiujn UEA lokis kadre de Kampanjo 2000 en decembro 1998 en du jordaniaj tagĵurnaloj.

GK UEA

125 vizitantoj en la Centra Oficejo

Ankaŭ la 11a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA pruvis ĝian famon de sukcesa novtipa Esperanto - aranĝo. Eĉ el landoj tiel foraj de Nederlando kiel Bulgario, Finnlando, Svedio, Italio kaj Japanio venis entute 125 vizitantoj por vidi sian domon en Roterdamo kaj ĝui la unikan etoson de tiu aranĝo.

Tri konataj profesoroj kontribuis prelege al la Tago. Humphrey Tonkin parolis dufoje pri “ Muroj de miljaroj : Pensoj antaŭ nova jarmilo ”. En tre persona prelego, kiu plene kaptis la publikon, li parolis pri sia ŝuldo al Esperanto. Plenkaŭze li eĉ fiksis floreton al la busto de Zamenhof en la konferencejo de la CO —je granda aplaŭdo de la aŭskultantoj, kies vivojn Esperanto same pliriĉigis. Ankaŭ Ignat Bociort estis inspirita de la jarmila ŝanĝo. Li prelegis pri la strategia graveco akiri poziciojn por Esperanto en universitataj kaj sciencaj medioj. Jouko Lindstedt, ĉefredaktoro de la nova Hejma vortaro , prilumis la celojn kaj ekeston de tiu verko.

Ĉiujn prelegojn sekvis vigla diskuto, kiu pludaŭris en la koridoroj kaj ĉe la kaftablo.

En la biblioteko estis senhalte montrataj Esperanto - filmoj, dum en la libroservo kaj la bazaro de esperantaĵoj oni senhalte butikumis. La vendoj sumiĝis je 7454 guldenoj ( 3382 eŭroj ), kio signifis ke dum la Malferma Tago la totalo de la ĉi - jaraj vendoj de la libroservo de UEA transpasis la sojlon de 300 000 gld., kio antaŭe okazis nur unufoje ( en 1988 ).

Plej pinte vendiĝis Hejma vortaro ( 39 ekz. ). Krome furoris Lito apud la fenestro kaj Alico en Mirlando ( po 12 ), kaj Por aktiva lingvopolitiko ( 11 ). La plej populara kompakta disko estis Masko de Kajto ( 7 ).

GK UEA

Mez - Eŭropa junularo konferencis

25 - 28 nov 1999 en Bydgoszcz ( Pollando ) okazis la 9a Mez - Eŭropa E - Junulara Konferenco.

Ĉeestis reprezentantoj de Pollando, Bulgario, Finnlando, Hungario, Germanio, Kroatio, Italio, Ruslando ( ĉefe prezidantoj aŭ estraranoj de naciaj E - junularaj organizoj ). Inter aliaj partoprenis du TEJO - estraranoj Holger Boos kaj Grigori Arosiev, kaj multjara komisiito de TEJO Anna Ritamäki.

La unua tago de la konferenco estis dediĉita al interŝanĝo de novaĵoj el landoj, reciprokaj informiĝoj pri lokaj aranĝoj, karavano al IJK - 56 tra Ruslando al Honkongo k. a.

Dum la dua tago plene temis pri fortaj kaj malfortaj flankoj de landaj sekcioj de TEJO. La diskutado evidentigis, ke ekzistas kelkaj komunaj malfortecoj —manko de aktivuloj, malbonaj kontaktoj kun plenkreskulaj E - asocioj, nesufiĉo de financado de siaj projektoj k. a.

MEJK estas forta ĉelo de TEJO, kaj ĝi estis iniciatinto de MEJS —MezEŭropa E - Junulara Seminario, kiu okazis jam 5 - foje. Oni esploros, ĉu eblos okazigi sekvan MEJSon en la orienta parto de Germanio.

Grigori Arosiev

Sofio ’ 99 kun Esperanto - budo

Eldonejo Interpres , je la nomo de Bulgara E - Asocio, kun la helpo de UEA kaj per kontribuaĵoj de E - organizaĵoj kaj individuoj el pluraj landoj partoprenis per E - budo en la internacia librofoiro Sofio ’ 99 ( 17 - 21 nov 1999 ).

Dum la foiro miloj da homoj legis la ŝildon “ Esperanto ”. Precize ekscii la nombron ne eblis, ĉar lernejanoj, studentoj kaj pensiuloj ne pagis enirbiletojn, sed probable la budon preteriris ne malpli ol 50000 vizitantoj!

La vizitintoj de la budo, kiuj montris intereson pri Esperanto, ricevis reklamojn kaj informfoliojn. Ni disdonis ĉ. 1500 adreskartetojn, kelkcent ekzemplerojn de la Praga Manifesto kaj pli ol 1000 kartetojn kun informoj pri la retkurso por komencantoj.

Por allogi atenton Interpres interkonsentis kun la organizantoj kaj publikigis rete la katalogon de la partoprenantoj kaj la kulturan programon. Do ili direktis homojn al nia ret - paĝaro, kie estis informoj pri la E - partopreno.

Estis prezentitaj eldonaĵoj en kaj pri Esperanto el la tuta mondo : literaturaj, fakaj, lingvistikaj eldonaĵoj ; lernolibroj, vortaroj kaj instruhelpiloj ; periodaĵoj ; katalogoj kaj aliaj reklamiloj de eldonejoj aŭ libroservoj ; E - mapoj, turismaj broŝuroj, E - bildkartoj, reklamfolioj pri internaciaj E - aranĝoj aŭ radioprogramoj ; sonkasedoj, vidbendoj, komputil - ludoj k. s.

El la informa vidpunkto aparte interesaj estis la Jarlibro de UEA kaj la Pasporta Servo . Menciindas ankaŭ la diversaj eldonformoj de Bulgara Esperantisto —papera, sonkaseda ( registrata por nevidantoj ), brajla kaj reta.

Oni povis aŭdi Esperanton ne nur per sonkasedoj, sed ankaŭ parolatan, ĉar ĉe ni gastis prezidanto de Serba E - Ligo Zoran Ĉiriĉ.

19 nov ni partoprenis en la oficiala kultura programo per prezento de tri temoj : virtualaj eldonaĵoj ; instruado en la Interreto ( Elementa kurso laŭ la Zagreba Metodo —la unua fremdlingva kurso por bulgaroj en la reto ) ; Bulgara Esperantisto —80 - jara.

La vizitintoj rilatis al Esperanto pozitive. Multaj deziris eklerni Esperanton. Ili estis invitataj partopreni en koresponda kaj intensa ĉeesta kursoj. Estis ankaŭ propono pri okazigo de kurso por bahaanoj —jam estas grupeto de lernemuloj kaj disponebla salono.

Estis ankaŭ kuriozaĵoj : Iu virino tiel senpaciencis eklerni Esperanton, ke ŝi proponis sian pasporton kiel garantion, por ke mi donu al ŝi la solan ekzempleron de la zagreb - metoda lernolibro kaj ŝi fotokopiigu ĝin. Almenaŭ du personoj devis agnoski, ke Esperanto estas esprimpova lingvo, post kiam mi montris la libreton Knedu min, sinjorino! La plej interesan demandon faris knabo, kiu scivolemis, ĉu ekzistas kvarlingvaj denaskaj esperantistoj —se la gepatroj devenas de du diversaj landoj, loĝas en tria lando kaj parolas kun la infanoj en siaj denaskaj lingvoj, en la lingvo de la lando kaj en Esperanto.

La budon atentis ankaŭ multaj esperantistoj, kiuj dum la lastaj jaroj ne partoprenis la E - movadon. Iuj el ili pensis, ke BEA ne plu ekzistas pro la malapero de la verdstela ŝildo ĉe strato “ Hristo Botev ”, kie ne plu troviĝas la kancelario de la asocio. Ili esprimis ĝojon, ke ili retrovis Esperanton kaj la bulgaran E - movadon, kaj petis informojn.

Mariana Evlogieva

TEJOano instruis Esperanton en irana milit - organizo

Unuafoje en Irano, stabo de paramilit - organizo en nord - okcidenta urbo Kangavar okazigis E - kurson por knabaj membroj!

Tiu organizo nomata Basigh ( Mobilizado ) aperis post la irana revolucio ( 1979 ) por defendi la revoluciajn celojn. Dum la milito inter Irano kaj Irako ĝi grave rolis por defendi la landon. Sed en la nuna pacperiodo ĝi aktivas konstruece, kulture, arte, tamen ne forgesante prepari siajn membrojn al milito.

La E - klaso funkciis de 26 jun ĝis 6 sep 1999 dum la somera feriado por knabaj dezirantoj en urba stabo “ Shahid Mohammadi Aragi ”. La E - instruisto estis Ali - Asgar Kousari konstanta kunlaboranto de Kontakto kaj membro de TEJO. Post la kurso la stabestro, kolonelo Mohsen Hosein - Abadi, oficiale dankis la instruiston per admira letero. Tiel grava paĝo aldoniĝis al la historio de la irana E - movado.

Tiu okazo estas unika por tiaspecaj organizaĵoj, kiuj antaŭe rigardis Esperanton dube, ĉefe pro religiaj miskomprenoj. Nun Esperanto trovas favoran pozicion en diversaj sociaj tavoloj. Tio okazas pro la agado de la iranaj E - pioniroj kaj dank al iliaj sendependaj ( politike ) karakteroj fidataj de la socianoj. Ekzemple, profesoro M. H. Saheb - Zamani, fama verkisto kaj altranga psikologo, dum sia E - agado neniam akceptis politikan starpunkton.

Mojtaba Kheir - Khan

Mi uzis la prefikson para ( simila ) por montri, ke tiu organizo estas ne tute milita aŭ armea, sed popola organizo, nur preparanta por la milita tempo. Do tiu organizo dum milito funkcias kiel partizanoj en la dua mondmilito, sed iom pli vaste kaj ŝtatnivele ; kaj post milito ĝi ne malaperas, sed aktivadas en la socio konstrue, kulture ktp.

Monumento kaj placo samloke

7 dec 1999 estis inaŭguritaj en Castelldefels ( Barcelono, Hispanujo ) placo “ Esperanto ” kaj monumento “ Esperanto ” samloke. La inaŭguron ĉeestis urbaj aŭtoritatoj, kaj la urbestro s - ro Agustin Marina havis kuraĝigajn vortojn por la ĉeestantoj. Samtempe oni omaĝis faman, sed bedaŭratan samideanon, Ramon Fernandez Jurado, iam agema esperantisto, poeto kaj politikisto, kies strofo estas gravurita sur ŝtono apud la monumento. La monumento konsistas el abstrakta figuro, kies nomo estas “ Aspiro ”.

Respondis kaj dankis la aŭtoritatojn, samideano Marti Guerrero. La aranĝon ĉeestis ĉirkaŭ 500 personoj : esperantistoj, simpatiantoj, amikoj kaj lokaj scivolemuloj.

Luis Serrano Pérez

UEA : ankaŭ ĉi - jare pli ol 7 mil membroj

La individua membraro de UEA en 1999 superis 7000 la 24an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en 118 landoj. La fina nombro estos ankoraŭ pli alta, ĉar kotizoj konstante fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn eldonaĵojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO.

La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea Jaro 1987.

GK UEA

La Evolukomisiono kunsidis en Svislando

27 nov 1999 tri membroj de EKo ( Felszeghy, von Bueren, Zelazny ) kaj unu vicmembro ( Buhlmann, delegita de Trifonĉovski ) kunvenis ĉe KCE. Senkulpiĝis la kvina membro, Picasso.

Temis pri la unua kunveno de EKo, post la Forumo en Karolovaro. Laŭ la tagordo, jen temoj kaj decidoj.

1 ) Raporto pri la evoluo de Esperantio en 1999 : estis aprobita la kanvaso proponita de Picasso, post diversaj amendoj. Picasso kaj Zelazny estas komisiitaj finpoluri la tekston, kiu estos dissendita al ĉiuj paktintaj establoj, por libera interna diskuto.

2 ) Heroldo komunikas : post trejniĝo en aŭtuno 1999, Judit Felszeghy respondecos pri la redaktado ekde januaro 2000.

3 ) Kvin interpretaj duboj estas submetitaj al la Kortumo. Ili koncernas principe du problemojn : la perkoresponda balotado de la paktintaj establoj kaj la proceduro de akcepto de novaj aŭ / kaj ratifitaj aliĝoj. La Kortumo sin esprimos jam en decembro, dum kunsido en Verono ( Italio ). Temas pri la unua fojo en kiu la Kortumo estas konsultita, kaj feliĉe ne pro konflikto inter la paktintaj establoj.

4 ) David Buhlmann estas komisiita zorgi pri la Heraldika Registro. Li estas mem fakulo pri heraldiko, kaj lia tasko estos registri la blazonojn elektitajn de la paktintaj establoj, laŭ la artikolo 7 de la Konstitucio. Tiel oni evitos duoblaĵojn kaj miskomprenojn. Buhlmann ankaŭ ellaboros kriteriojn : ekzemple, ĉiu loka E - societo aliĝinta al la Pakto povus utiligi ( ĉefan ) parton de la blazono de la koncerna urbo aŭ vilaĝo, kiu situus blanke sur la verda fono. Buhlmann povos eĉ proponi solvojn al la interesataj establoj.

5 ) EKo planas kunvoki la trian Forumon de la Esperanta Civito por majo 2001. Tiu Forumo promulgos la Konstitucian Ĉarton, post diskuto kaj eventuala aprobo pri ĉiuj amendoj kaj rimarkoj ricevitaj ĝis marto 2001. Samtempe estos aprobita la provizora Registro de la voĉrajtaj civitanoj, kiuj devos ricevi la balotilon por la Senato. Limdato por liveri la kandidatlistojn estos la fino de majo aŭ komenco de junio, limdato por la voĉdonado estos 9 aŭg 2001. Eblos voĉdoni per poŝto ( al la adreso ĉe svisa notario ) aŭ en unu el la fizikaj balotejoj, en la urboj de SAT - kongreso, IJK kaj UK 2001. La tri sigelitaj urnoj estos malfermitaj kune kun la kvara ( svisa ) 10 aŭg. Tuj post la proklamo de la rezulto kunvenos la kvara Forumo, kiu validigos la balotojn kaj per tio malfondos la Evolukomisionon. En tiu momento ekvalidos ankaŭ la Konstitucio.

6 ) EKo ekzamenis du projektojn : por unu el Itala Interlingvistika Centro ĝi rekomendas al KCE kunlaboron. Por alia el Afriko ĝi petos pliajn klarigojn.

7 ) Konstatinte la disponeblon de la koncernaj financaj rimedoj, pro donacoj de anonimaj mecenatoj, EKo aprobis subvencii du paktintajn establojn, en Ruslando kaj en Bulgario. En la dua kazo temas pri pure sociala helpo ( aĉeto de medikamentoj por unu el la klubanoj ).

Ekde 15 dec 1999 Evolukomisiono disponas je propra poŝta ĉekkonto : kiu deziras subteni la Pakton por la Esperanta Civito, tiu povas donaci al la svisa pĉk 23 - 4803 - 0 “ Pro Esperanto, La Chaux - de - Fonds ”.

HeKo

Du kongresoj en Manresa : 29a Kataluna kaj 2a Transpirenea

La kongresurbo Manresa akceptis 30 okt - 1 nov la 29an Katalunan Kongreson post 63 - jara paŭzo, ĉar ĝi organizis ankaŭ la 18an Kongreson en junio 1936 ( post unu monato kaj duono eksplodis la hispana intercivitana milito ).

Entute aliĝis 140 gekongresanoj, el kiuj 17 francoj el najbaraj federacioj, kaj gastoj el Aŭstralio / Litovio, Nederlando kaj Francio.

La solena inaŭguro okazis en la loka urbodomo, kie la urbestro mem s - ro Jordi Valls kaj la kultura magistratano s - ro Ramon Fontdevila, prezidis la ceremonion.

Krom la kutimaj protokolaj intervenoj elstaris la omaĝo al la du lokaj veteranoj Pere Saumell kaj Modest Tuset, iamaj organizantoj de la 18a Kongreso en 1936 kaj la prelego de s - ro Jordi Badia, prezidanto de la loka ekologia asocio.

Pri diversaj aspektoj de la kongrestemo “ Ekologio kaj progreso ” prelegis esperantlingvaj fakuloj Emilo Mas kaj Bert de Wit.

Koncerto de la kataluna esperantlingva ensemblo Kaj Tiel Plu kaj aŭdvida prezentaĵo de Bruno Robineau pri la okjara mondvojaĝo okazis dum la du artaj vesperoj.

La kongreson kronis literatura mateno okazinta 1 nov kun prelego de Trevor Steele kaj intervenoj de la E - poetoj Abel Montagut la aŭtoro de Poemo de Utnoa kaj Antonio Valen ĉi - jara unua poezia premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, kiu memorigis la ĵusan forpason de la fama hispanlingva poeto Rafael Alberti.

Konkluda debato adoptis la kongresan rezolucion kun jenaj rekomendoj :

—Kolekti pozitivajn novaĵojn kaj disvastigi ilin.

—Interesigi infanojn pri ĉio kio rilatas al nia mondo natura kaj socia, laŭ ekologia vidpunkto.

—Proponi al ĉiuj registaroj organizi aŭ kunorganizi ĉie objektivajn larĝajn publikajn debatojn, de lokaj ĝis internaciaj, pri ĉiuj gravaj ekologiaj problemoj, kiel energio, aero, sano, genetika manipulado kun ĉiuj skoloj, por konsciigi homojn, per certa kaj vera informado, pri eblaj respondecoj kaj komunaj agadoj.

Du televidkanaloj, la loka kaj la tutkataluna informis pri la Kongreso kaj ankaŭ la regiona ĵurnalo vaste kaj daŭre aperigis informojn, eĉ du tutpaĝajn artikolojn.

Llibert Puig

Projekto Interkulturo gajnigis komputilaron

La 5a klaso de la Ĝenerala Lernejo 1 en Biksado ( Kovasna provinco, Rumanujo ) partoprenis nacian konkurson, prezentante projekton Interkulturo ( ILEI / UEA ), en kiu ĝi partoprenas.

Ilia propono estas konsiderita kiel la plej bona projekto, kaj pro tio ili gajnis komput - laborejon, kiu konsistas el 5 komputiloj kun ligo al Interreto.

La 25 gelernantoj tre feliĉiĝis pro tio, ĉar estante la unuaj aliĝintoj al la interreta kvazaŭlernejo “ Tibor Sekelj ”, kie nun partoprenas 92 klasoj el ĉiuj kontinentoj, ĝis nun ili povis interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per papera korespondado.

En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai Trifoi, kiu aranĝis tie eĉ etan Esperanto - muzeon.

Gratulu aŭ kontaktu la gajnintojn per ilia freŝa retadreso

<address> pg024@xnet. ro address> kaj la paper - adreso : Ŝcoala Generala Nr. 1, RO - 4038 Bixad, Jud. Covasna, Rumanujo.

Mauro La Torre

Kampanjo 2000 en Nederlando

1. Asocio Esperanto Nederland sendis en septembro gratulon al la nederlandaj eŭro - parlamentanoj. Komence de novembro ĝi sendis al ĉiuj leteron, en kiu ĝi petis atenton pri la lingva problemo en Eŭropo kaj atentigis pri la ekzisto de Esperanto kiel demokrata, neŭtrala lingvo, kiu povos solvi tiun problemon. Ni petis ilian opinion pri la principa dezirindeco uzi Esperanton kiel pontlingvon, ne nur en la Eŭropa Parlamento, sed en tuta Eŭropo, precipe en la instruado.

Ni aldonis kelkajn diraĵojn de Flandraj Eŭroparlamentanoj, kiuj favoras Esperanton, parton de la parolado de la parlamentano Christoph Tannert, kiun li faris dum la malfermo de la Berlina UK, kaj superrigardon pri la progreso de Esperanto en Nederlando. Ĝis nun alvenis jam unu pozitiva reago.

2. En novembro 1998 okazis la unuhora televid - elsendo “ la postlasaĵo de d - ro Esperanto ”, okaze de kiu Esperanto Nederland metis anonceton en ĉiuj grandaj gazetoj ( ĉ. 30 ), invitante la legantojn peti informojn pri Esperanto. Venis reagoj de ĉ. 360 personoj. Al tiuj personoj ni sendis meze de novembro leteron, en kiu ni i. a. skribis, ke ni esperas, ke ili ne forgesis Esperanton, eble jam sekvis kurson kaj daŭre havas intereson pri la internacia lingvo.

Ni aldonis 8 poŝtkartojn, kiuj havas sloganon rilate Esperanton. La kartoj estas iniciato de E - grupo en Heemskerk. La sloganoj estas jenaj ( en la nederlanda lingvo ) :

—Ankoraŭ serĉanta mega - evoludirekton? ESPERANTO ;

—ESPERANTO, aŭ ĉu vi preferas silenti en ĉiuj lingvoj?

—ESPERANTO, no problems ;

—Pli bone pagita per ESPERANTO, la dividend - a lingvo ;

—Lernu ESPERANTON, facilan lingvon, tiam vi ankoraŭ havas tempon por aliaj aferoj ;

—ESPERANTO ; malgranda pasinteco, GRANDA FUTURO ;

—Ni jam havis solvon antaŭ ol aliaj malkovris la problemon ; ESPERANTO, dua lingvo por ĉiuj ;

—Ne agu stulte, parolu ne per manoj kaj piedoj ; lernu ESPERANTON, tiam vi ne bezonas silenti.

Dorsflanke troviĝas invito peti senpagajn informojn ĉe la centra adreso de la asocio. La celo estas, ke la ricevintoj sendu tian karton al konatoj kaj amikoj. Kelkaj homoj jam sciigis al ni sian kontentecon pri la sendaĵo.

3. En preparo estas nederlandlingva informgazeto, kies unua numero aperos en januaro 2000. Ĝi enhavos artikolojn pri la lingva problemo, pri la situacio de malgrandaj etnaj lingvoj, pri la servoj de la nederlanda Esperanto - movado, ktp. La gazeto estos sendata al ĉiuj publikaj bibliotekoj, al ĉiuj mezgradaj lernejoj, al la landaj kaj regionaj tagĵurnaloj, al informpetintoj, al universitatoj kaj altlernejoj, ktp. La gazeto aperos kvarfoje jare. Eventuale ĝi estos sendata al iu specifa celgrupo.

Hans ten Hagen

Dekobligo en Vendeo

Ĉu oni povas, per pli bona informado, dekobligi la nombron de esperantistoj kaj simpatiantoj?

Antaŭ ol mi revenis al departemento Vendeo ( okcidenta Francio ) post 31 - jara restado en Parizo, estis nur proksimume 7 aŭ 8 esperantistoj el kiuj neniu konis ĉiujn aliajn. Fondo de asocio Esperanto - Vendee, en oktobro 1996, ebligis arigon de ĉ. 80 membroj.

Nun funkcias tri semajnaj kursoj en la ĉefurbo La Roche - sur - Yon kun 21 lernantoj. Pliaj lernas aparte.

En vilaĝo Aizenay, relative nova membro, licenciito de angla kaj germana, malfermis publikan kaj lernejan E - kursojn kun respektive 5 kaj 12 lernantoj.

En Fontenay - le - Comte funkcias alia kurso sub gvidado de novbakita esperantistino.

Plej laste, instruistino de agrikultura liceo de La Roche - sur - Yon, freŝdata esperantistino, iniciatis kvintagan kursoparton kun dudeko da gelernantoj el kiuj pluraj deziras plue lerni kaj eĉ korespondi.

El sistema informado de la amasinformiloj rezultis ke la publiko rimarkas la ekziston kaj viglecon de la lingvo, kaj ke iom post iom ĝi estas konsiderata kun kreskanta intereso kaj respekto : invitoj al infanfestivalo, al internaciaj renkontiĝoj de La Roche - sur - Yon, inaŭguro de trafikcirklo Zamenhof ( vidu sur la foto ), alskribo de deputito al la ministro de edukado, ktp.

Necesas aldoni ke en tiu sukceso partoprenis ankaŭ niaj najbaroj de apuda departemento Loire - Atlantique, kiuj multe helpis al ni. Ilia asocio jam funkciis pli frue. Kaj ankaŭ la prelegoj de paro Maryvonne kaj Bruno Robineau, kiuj vojaĝis 8 jarojn ĉirkaŭ la mondo ( pri tio legu en Monato ), venigis al ni homojn.

Kompreneble ilian laboron vanigus la foresto de asocio en la departemento. Nu, ĝi ekzistas kaj povas respondi al la deziroj de la interesatoj.

Henri Masson

Agrabla kvarnivela semajnfino

La tradicia ĉiuduonjara studsemajnfino de Esperanto - Nederland okazis 19 - 21 nov 1999 en urbeto Castricum. Castricum situas 25 kilometrojn nord - okcidente de Amsterdamo apud la Norda Maro. Ĉar la organizantino, kiu kutime organizas la studsemajnfinon, forvojaĝas dum kelkaj monatoj, ni devis fondi procirkonstancan organizon. Malgraŭ la sensperteco, ni sukcesis organizi interesan programon.

Sabate ni havis 6 kaj dimanĉe 3 studhorojn. Ni pasigis la vendredan kaj la sabatan vesperojn kun distrado, interbabilado, kantado kaj eĉ festado ĉar Birgit, la kuiristino festis sian naskiĝtagon. 36 partoprenantoj, 5 instruistoj kaj 3 kuiristoj ĉeestis en la grupdomo. Estis eble partopreni en 4 studniveloj ( komencantoj, komencantoj / progresantoj kiuj finis elementan kurson, progresantoj kaj la konversacia grupo ).

Por krei internacian etoson ni invitis du nenederlandajn instruistojn ( Silvia Moritz, germana denaska esperantistino kaj Raoul Kouamigan Hounnake, togolanda fraŭlo kiu laboras ĉe UEA en Rotterdamo ), kiuj gvidis la progresantojn kaj la konversacian grupon. Mi mem partoprenis la konversacian grupon, kiu tre ŝatis min. Sabate posttagmeze ni konversaciis eĉ dum promenado laŭlonge de la marbordo. Dimanĉe, post agrabla semajnfino, ĉiuj revenis hejmen.

Ronald Bijtenhoorn

KURTE

La germana hip - hop - muzikgrupo Freundeskreis ( Amikaro ) vendis 250 mil ekzemplerojn de sia kompaktdisko Esperanto ; pro tio la grupo ricevis la premion “ Goldene Schallplatte ” —ora disko. ( Walter Klag )

Por 15 dec estis anoncita fondo de la E - partio de Britio por “ antaŭenigi E - ton kaj la demokratiajn kaj homamajn valorojn ligitajn al ĝi ”. ( Esperanto )

469 personoj, inkluzive de la prezidanto kaj eksprezidanto de UEA, partoprenis en la 86a Japana kongreso okazinta 15 - 17 okt 1999 en Motizuki Nagano. ( JEI )

4 okt 1999 kadre de eŭropa sinodo de episkopoj en Vatikano, ĉefepiskopo de Alba Julia ( Rumanio ) Gyorgy Jakubinyi, en intervjuo al la Vatikana Radio menciis, ke li proponis E - ton al la katolika eklezio. ( Esperanto aktuell )

Mi iras laŭ ŝtuparo de radi ’ de Lidia Spasova - Pavunĉeva estas nova libro eldonita de Fondaĵo Socio kaj Esperanto ; malgraŭ ke en la bulgara, en la libro estas tradukoj de du poemoj en E - ton faritaj de Venelin Mitev. ( HeKo )

Atilio Orellana Rojas invitite de Norvega E - Ligo instruis aŭtune E - ton al komencantoj k daŭrigantoj en Tĝnsberg, Oslo, Trondheim k Tromsĝ kaj en rus - norvega grupo en popola altlernejo de Svanvik. ( Norvega Esperantisto )

Ekspozicio de literaturaj epopeoj en E - to ( Kalevala, La Luzidoj, Kavaliro en tigra felo k. a. ) okazis septembre en la ĉefbiblioteko de Turku k oktobre en la biblioteko de Runosmäki. ( Esperantolehti )

bedaŭrinde estas revuo, kiu “ kun plezuro aperigos informojn pri E - vivo, kiu daŭras ekster la oficiala Pola E - Asocio, tamen ni volus eviti kontraŭ PEA - jn opiniojn. ” ( bEdaŭrinde )

En Veisiejai ( Litovio ) malfermiĝis kafejo Esperanto k kelkaj ŝildoj en la urbeto montras direkton al ĝi. ( Litova Stelo )

Ĉeĥa poŝto denove propagandas Esperanton rekte ĉe poŝtoficejo Stráznice per porokaza afrankilo ekde 25 nov ĝis 31 dec 1999. La stampo estas dediĉita al la 30 - jariĝo de la Ĉeĥa E - Asocio. Ĝin gravuris Karel Pavlíĉek laŭ projekto de Karel Kuĉa, ambaŭ praganoj. ( Vladislav Hasala )

REK - 2000

Ruslanda E - Kongreso okazos en Ĉeboksary ( Ĉuvaŝio ) 3 - 6 feb 2000.

Programo

La malfermo okazos ĵaŭde je 15h30 kaj la fermo —dimanĉe je 14h30. Estas planataj : ronda tablo de la gvidantoj de ruslandaj E - organizoj, prelegoj, laborgrupoj, konferenco de REU, kunvenoj de SEJM kaj IKEK, instruistoj de Esperanto, ekzameno de ĈALK, prezento de aplikeblaj projektoj, koncertoj de E - artistoj, prezento de ĉuvaŝa folklora grupo k. a. Ekster la kongresa programo antaŭ la malfermo estas planata ekskurso tra la urbo.

Loko kaj trafiko

La kongreso okazos en la respublika instituto de klerigado laŭ adreso : ul. Maksima Gorjkogo 5. De la fervoja stacio la kongresejo atingeblas per trolebuso 12 ( haltejo “ Institut obrazovanija ” ) aŭ per trolebuso 14 ( haltejo “ Kooperativnij institut ”, de kie necesas piediri ĉirkaŭ 1 haltejon ).

De la busa stacio per subfervoja transirejo eblas atingi la fervojan stacion de kie veturi kiel estas priskribite supre ; aŭ eblas preni trolebusojn 9, 15, 18 kaj veturi ĝis la haltejo, kie necesas ŝanĝi la trolebuson je 7 aŭ 12 kaj same veturi ĝis “ Institut obrazovanija ”.

Ĉeboksary atingeblas de Moskvo per trajno, kiu startas ĉiuvespere je 18h26 aŭ per noktaj busoj, kiuj veturas de la Ŝĉelkovskaja stacio. De aliaj direktoj, ankaŭ de Moskvo, eblas veni per trajno ĝis urbo Kanaŝ, de kie preskaŭ ĉiun horon veturas busoj ( 1, 5 horo ).

Partoprenkotizo

La partoprenkotizo inkluzivas la loĝadon kaj kongresan programon. La baza kotizo por ekssovetianoj estas 250 rubloj, por aliaj 15 eŭroj. La sama instituto disponigas sian hoteleton je 300 metroj de la kongresejo ( 3 - 4 - litaj ĉambroj kun komunaj kuirejoj kaj duŝejoj ). Dezirantoj loĝi aparte pagu nur la programon ( 80 rubloj ). Aliaj loĝeblecoj estas apudaj luksaj hoteloj : “ U Irini ” kaj “ Kurortnaja ”.

La manĝado estas organizebla en la instituto kaj kostos ĉ. 20 - 25 rublojn por manĝo. Ĉar por organizi manĝadon necesas antaŭmendi la manĝojn, bonvolu anonci pri tio anticipe.

Adreso : RU - 428000, Ĉeboksary, a. k. 189, Ruslando.

Rete :

<address> esperant@chtts. ru address>

Zamenhofa Tago en Uralo

Trideko da lokaj kaj aliurbaj esperantistoj kunvenis 12 dec en Jekaterinburg por kunfesti la 140an naskiĝdatrevenon de la iniciatoro de Esperanto.

Halina Gorecka rakontis pri Esperanto en Ruslando, Viktor Kudrjavcev skizis la agadon de Urala Esperantista Societo, kaj la redaktanto de La Ondo revuis la esperantistan eventaron de la finiĝanta jaro. Estis anoncitaj laŭreatoj de Liro - 99 . En la movada kvizo gajnis Jurij Karcev ( Uljanovsk ) kaj Valentin Puŝkarjov ( Jekaterinburg ). Funkciis Urala libro - servo. Ĉe la festa tablo ne mankis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

La Zamenhofa Tago denove okazis en la duetaĝa sidejo de la centro Junitur .

Tatjana Kulakova

sur la foto : prelegas Viktor Kudrjavcev, prezidanto de UES ( HaGo ).

... kaj en Moskvo

Por festi la Zamenhof - tagon ( 16 dec 1999 ) Moskva EK “ Lev Tolstoj ” kunvenis ne en sia kutima ĉambro, sed en apuda pli granda salono. Venis ĉ. 50 personoj, inkluzive gastojn el aliaj moskvaj E - kluboj kaj el Ivanovo. La programo variis. Grupo, gvidata de profesia reĝisoro, montris spektakleton laŭ la etoso de la 19a jarcento kun konvenaj kostumoj kaj muziko.

Komencantino kun bonega voĉo kantis rusajn romancojn en Esperanto. Vladimir Samodaj rakontis pri historio de sovetiaj E - organizoj. Irina Gonĉarova prezentis sian E - lernolibron por studentoj. Estis aĉeteblaj E - libroj. Fine okazis tradicia teumado kun tortoj ( bone utilis ankaŭ granda skatolo da kafo, kiun iam donacis preterveturinta eksterlandano ), neformala babilado kaj kantado en amika rondo.

Valentin Melnikov

Esperante ornamita Ivanovo

“ Ni amas Esperanton ” —tiu frazo nun estas videbla por homoj, kiuj trairas aŭ traveturas la centran placon de Revolucio en Ivanovo. La kvinmetra surskribo estas farbita sur longa griza barilo frontanta la placon. Ĝi aperis tie 21 nov 1999 kadre de urba konkurso de grafitioj, okazinta kiel parto de interregiona festivalo “ Serĉante kulturajn heroojn ”. La membroj de Ivanova junulara grupo “ Teamo ” eksciis pri la konkurso nur en la antaŭa tago. Sed 6 - 7 el ili sukcesis veni kaj partopreni.

Estis bela suna, tamen ege frosta vetero. Ni vere glaciiĝis tie —speciale niaj ĉefpentristinoj Sonja Ŝejnina kaj Nataŝa Grigorjevskaja —kiuj restis tie la tutan tempon, per apenaŭ fleksiĝantaj fingroj kreante la surskribon. De tempo al tempo alkuradis ĉu hazarde, ĉu speciale venintaj esperantistoj, ĝojis kaj iel kontribuis.

Laŭ pluraj ( niaj ) opinioj la E - surskribo rezultiĝis la plej bonhumoriga kaj anima. Ĝi okupas la centron de la granda barilo kaj iuj urbanoj eĉ pensas, ke la tuta konkurso estis lanĉita de esperantistoj ( almenaŭ tiel pensis la prezidantino de la Ivanova urba komitato pri junularaj aferoj, kiu telefonis al mi sekvamatene, ofendita, ke ŝi ne estis anticipe informita ).

Andrej Ananjin

Triafoje en Tatarstano

6 - 8 nov en Tatario okazis la tria Tataria E - Renkontiĝo ( TERO ), organizata de SEJM kaj volgiaj E - kluboj ( Ĉeboksary, Kazanj, Nabereĵnyje Ĉelny ).

La du unuaj TEROj okazis en Kazanj, kaj ĉi - foje ĝi okazis en Nabereĵnyje Ĉelny / Ĝi enhavis ĉiujn tradiciajn TEROajn erojn : diversnivelaj kursoj, prelego pri TSIT ( TRIZ ), psikologiaj ludoj, kurso de balaj dancoj ( Sambo ). Mankis nur vespero de la tatara kulturo, sed okazis “ Tago de malfermitaj pordoj ” por neesperanta publiko dum kiu oni rakontis pri Esperanto kaj okazigis malgrandan kurson Cseh - metode.

Rimarkindas ke la E - klubo de Nabereĵnyje Ĉelny Gaja Krokodilo aktiviĝas : ĝi jam sukcesis printempe okazigi Volgian E - Renkonton, sekvis TERO, kaj en marto 2000 la klubo invitas ĉiujn al la festivalo EoLA.

Konstantin Viĥrov

Junuloj aktivas en Ĉuvaŝio

9 nov 1999 en Ĉeboksary okazis reelekto de la komitato de Junulara E - Asocio de Ĉuvaŝa respubliko ( JEAĈR ). Kiel prezidanto denove reelektiĝis Katerina Ignatjeva, kiel vicprezidantoj estis ( re ) elektitaj Jekaterina Burmisova, kiu zorgos pri la eksteraj rilatoj kaj novaj membroj kaj Eduard Lebedev, kies ĉefokupoj estos Lingva Festivalo kaj scienca agado ; la nova komitato konsistas el 7 personoj, anstataŭ 9 en pasinta jaro.

JEAĈR estis fondita en printempo 1997 surbaze de junulara E - klubo ĈENO ( Ĉeboksary ), kaj ĝi estas unu el la plej aktivaj E - organizoj en Ruslando pro la kunorganizado de OkSEJT - 98, ĉiujaraj novjarfestoj ( NEBO ), preskaŭ ĉiujare funkciantaj E - kursoj kaj tutcerte pro la Lingvaj Festivaloj. Komence de februaro en Ĉeboksary pasos Ruslanda E - Kongreso, unu el kies kunorganizantoj estas la asocio.

Konstantin Viĥrov

Rezolucio pri Esperanto

11 - 15 nov 1999 en Niĵnij Novgorod okazis internacia scienc - praktika konferenco pri komputilaj teknologioj por blinduloj. Ĝin partoprenis 54 reprezentantoj el dek landoj. Kiel la laborlingvoj funkciis la rusa, angla kaj Esperanto. Ĉiutage sonis nia lingvo, ĉar venis gesamideanoj el Bulgario, Hungario, Italio kaj kelkaj el Ruslando. Du referaĵoj estis prezentitaj en Esperanto, kiujn mi tradukis ruslingven ; kaj por niaj eksterlandaj gastoj mi ĉiam tradukis el la rusa al Esperanto. Estas notinde, ke unu rezolucio de la konferenco substrekas efikecon de la internacia lingvo kaj invitas : “ utiligi Esperanton kiel unu el laborlingvoj ankaŭ dum estontaj konferencoj kaj por la regula internacia kunlaboro de la fakuloj ”.

La konferencon subvenciis la fama Soros - fondaĵo, do ni ĝuis veran komforton.

Anatolij Masenko

“ Fontano de kreado ”

En Iĵevsk ( ĉefurbo de Udmurtio ) en la 62a lernejoJurij Gagarin ” estas fondita infana societo Fontano de kreado . Ĝiaj membroj —infanoj 11 - 16 - jaraj —agas laŭ tri direktoj.

Infana ordeno de mizerikordo . La societanoj akiras sciojn kaj spertojn pri reciproka helpo, lernas helpi tiujn, kiuj bezonas atenton kaj karitatan helpon.

Esperanto por ĉiuj . Oni studas la internacian lingvon kaj utiligas ĝin por internacia korespondo, ankaŭ en la kantensemblo kaj infana E - teatro.

Bonfara kultur - klerigado . Oni prezentas filantropiajn koncertojn por multinfanaj familioj, invalidoj, pensiuloj, por infanoj en infanvartejoj kaj lernejoj.

Nia slogano estas : “ Ni ĉiam esperu! Feliĉo estas jam sursojle! ”

La societo pretas korespondi kun infanaj organizaĵoj el diversaj landoj kaj sendas al ili jenan mesaĝon :

Karaj amikoj! Ĉiu arda koro, flamanta per krea etoso, kapablas flamigi, varmigi kaj lumigi aliajn! Ni ĉiuj estas alvokitaj donaci al la homoj amon kaj ĝojon de kreado. La Tero estas nia destino. Konsciu en vi mem la kreanton, kaj tiam ĉiu via penso kaj ĉiu via vorto iĝos efika.

Ĉiuj, en kiu estas fajrero de kreado, unuiĝu por estigi la flamon de l vivo sur la Tero.

Adreso : Ljudmila Danilova, ul. Krasnoarmejskaja, 168 - 4, RU - 426057 Iĵevsk, Ruslando.

Ljudmila Danilova

prezidanto de Fontano de Kreado

Kio estas SAT

En la jaro 2000 en Moskvo okazos la 73a kongreso de SAT. Speciale por la legantoj de LOdE kelkajn klarigojn pri SAT donas ties Ruslanda peranto Nikolao Gudskov.

Sennacieca Asocio Tutmonda estas internacia organizo de laboristoj - esperantistoj. SAT ne estas asocio, kiu celas disvastigi Esperanton kaj ne okupiĝas pri tio, sed celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de la ekspluatataj kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. Sidejo de SAT troviĝas en Parizo.

SAT estis fondita en 1921 jaro laŭ iniciato de esperantisto E. Adam, pli konata sub la pseŭdonimo Eŭgeno Lanti, kiel organizo de laboristoj - esperantistoj por socia progreso kaj emancipado de la tutmonda laboristaro. SAT estas konstruita ne kiel ligo de naciaj asocioj, sed kiel unuiĝo de individuaj membroj sur sennacia bazo ( tial ĝi nomiĝas “ sennacieca ” ) kaj strebas kutimigi siajn membrojn helpe de sennacia lingvo Esperanto al eksternacia sent -, pens - kaj agadkapablo.

SAT estas laborista asocio, sed la nocion “ laboristo ” necesas kompreni en la plej vasta senco, kiel personon, kiu akiras vivrimedojn per vendo kaj apliko de siaj fizikaj aŭ mensaj fortoj ( do, “ laboristo ” povas esti kaj manlaboristo, kaj scienca laboristo, kaj instruisto, kaj metiisto, ktp. ). SAT ne estas parti - politika asocio, sed reprezentantoj de diversaj ideologioj formas sine de ĝi apartajn frakciojn : liberecanan, socialistan, liberpensulan, ekologiistan, naturistan, pacisman, sennaciisman k. a. Ĉiu membro de SAT povas aparteni al unu aŭ kelkaj diversaj frakcioj, sed povas aparteni al neniu el ili.

Ĉiujare SAT organizas kongresojn en diversaj urboj de la mondo. Dum la kongreso okazas komunaj laborkunsidoj, dediĉitaj al la laboro de la asocio entute, kaj kunvenoj de la frakcioj. Certe, estas organizataj aranĝoj klerigaj ( prelegoj, diskutoj ), kulturaj ( koncertoj, teatroprezentoj, libroprezentoj ), turismaj ( ekskursoj ), amuzaj ( kvizoj, aŭkcioj ). SAT ne havas propran politikan ideologion, sed ne estas “ neŭtrala ”, kiel plejmulto de aliaj internaciaj Esperanto - asocioj. Ĝi aktive elpaŝas kontraŭ faŝismo, naciismo, rompo de homaj rajtoj ktp. Diference de UEA, por kiu malgravas politika reĝimo de tiu aŭ alia lando, se tie Esperanto ne estas malpermesita, kaj kiu organizis Universalajn Kongresojn en Madrido en 1966 kaj Havano en 1990, SAT neniam konsentus kongresi en la lando, kie oni malkaŝe praktikas politikajn persekutojn ( kvankam trovi landon sen kaŝitaj politikaj persekutoj, bedaŭrinde, apenaŭ eblas ).

Ĉar SAT - membroj reprezentas plej diversajn ideologiojn ( tial membroj de la asocio ne estas “ samideanoj ”, sed ja “ kamaradoj ” ), kaj aktivas en plej diversaj movadoj, la asocio estas krucvojo kaj ligilo inter diverslandaj organizoj kies celoj estas similaj, aŭ proksimaj sur tereno de edukado, sindikatismo, libereco, homa interhelpo, pacdefendo, ktp., sed kies lingvo estas malsama.

SAT okupas elstaran lokon en la disvolvo de la Esperanto - kulturo. Ĝi eldonis la plej gravajn vortarojn ( PV, PIV, nun preparas novan reviziitan eldonon de PIV ), kelkajn tre gravajn librojn ( inter ili Vojaĝo en Kazohinio de Szathmári, 7000 tagoj en Siberio de Stajner, La fremdulo de Camus kaj pluraj aliaj ), la plej brilan kulturan periodaĵon en Esperanto Sennacieca Revuo .

Membroj de SAT estas ligitaj inter si per monata revuo Sennaciulo kaj per SAT - adresaro , aperigata ĉiun duan jaron.

Krome, SAT havas du gravajn servojn kun esence soci - kultura intereso : tio estas la SAT - broŝurservo por eldono de broŝuroj kun tre varia enhavo ( de beletraĵoj ĝis diverstendencaj soci - politikaj eldonaĵoj ) kaj la vojaĝservo Amikeca Reto .

SAT konstante kunlaboras kun Esperanto - Fako de Turisma Asocio de Naturamikoj ( TANEF ).

SAT mem ne disvastigas Esperanton. Por tio servas proksimaj al ĝi naciskalaj Laboristaj E - Asocioj ( LEA - oj ), kunlaborantaj kun ĝi laŭ speciala konvencio, akceptita en 1928 dum SAT - kongreso en Gotenburgo. Ankaŭ en Ruslando ekzistas tia asocio. Ĝi nomiĝas PREM ( Popola Rusia E - Movado ), kiu agas propagandante Esperanton en politike - aktivaj medioj.

Nikolao Gudskov

Du precizigoj

Kompreneble, mi tre ĝojis pri mia kontribuo en la pasintjara fotokonkurso, kiun vi publikigis en La Ondo . 1999 : 8 - 9. Sed mi bedaŭras, ke vi ne publikigis mian klarigon :

En Germanio gelernantoj ricevas tiun specialan ujon plenigitan per dolĉaĵoj, ludiloj aŭ aliaj donacoj okaze de la unua lerneja tago. La foto pri tiuj ĝemeloj estas farita en tramo.

Fine temas pri lingva afero. La redakcio en Mozaiko informis la legantojn, ke alvenis “ ok korektaj respondoj ”. Mi deziras atentigi vin, ke “ korekta ” ĉi - kaze ne taŭgas. Kvankam en pluraj naciaj lingvoj ĝi esprimas ion tian, tio nepre ne validas por Esperanto. Bedaŭrinde, ankaŭ en la fama verko de William Auld Paŝoj al plena posedo troviĝas plurloke la esprimoj “ Uzu, enmetu korekte... ”

Laŭ PIV ( pĝ. 567 ) korekta signifas : ” 1. Rilata al korektado : la korektaj reguloj de presejo ; korekta domo ( establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn. 2. ( evitinda ) Laŭregula, ĝusta ”.

Tio do signifas, ke korekta povas esti nur derivaĵo de korekti , sed ne povas ricevi tute alian signifon. Se ekzemple instruisto faras korektan laboron, tio signifas, ke li okupiĝas pri korektado de taskoj faritaj de siaj lernantoj. Sed tio ne signifas, ke li bone, trafe, ĝuste laboras, ke li faras bonan, trafan, ĝustan laboron... Do, en la kazo de tiuj enigmoj povas alveni nur ĝustaj, taŭgaj, bonaj kaj trafaj respondoj ( aŭ inverse ).

Nora Caragea

Ni devas ne dormeti

Mi forestis dum unu monato, kaj reveninte al Kijivo mi tuj komencis legi vian revuon. Por mi via revuo estas tre ege bezonata, mi multe uzas ĝin en la kluba laboro. Mi sincere kompatas tiujn, kiuj ne havas la bonŝancon ĝin legi.

Mi bedaŭras, ke mi ne ĝuste vortumis mian ideon, kaj eble iuj miskomprenis mian frazon pri La Ondo kaj Helianto ( dupaĝa bulteno de UkrEA ) en la oktobra LOdE . Certe la eldonaĵoj estas nekompareblaj, sed mi nomis ilin ambaŭ nur pro tio, ke en Ukrainio ne ekzistas io, kun kio oni povas kompari La Ondo n.

Mia celo estis esprimi mian estimon al la kunlaborantoj de La Ondo kaj memorigi al esperantistoj el Ukrainio, ke ni devas ne dormeti, sed eklabori plenforte, uzante la sperton de aliaj landoj.

Svitlana Pohorila

Iom pri tradukado

En la decembra Ondo aperis novelo de Anton Ĉeĥov Ivaĉjo , tradukita de Valentin Melnikov. La tasko surprenita de Melnikov estis tre defia kaj malfacila, tamen malgraŭ la komplikeco la tradukinto brave efektivigis la laboron.

Estas nur sola, sed grandega manko : absolute perdiĝis la etoso de la originala teksto. Tio ne estas kulpo de la tradukinto. La novelo estas verkita per t. n. “ popola ” lingvaĵo, kiu abundas je arkaismoj, historiismoj k. a. Bedaŭrinde Esperanto estas ne sufiĉe malnova lingvo por havi samajn malnovajn vortojn, kaj tial estas ĝenerale tre malfacile traduki tiajn tekstojn. En la novelo Ivaĉjo ne okazas iuj ajn eventoj, kaj la kerno de la teksto estas mem spirito de la 19a jarcento, lingvaĵo de juna, seneduka knabo kaj la ĉirkaŭanta medio. La lasta pli - malpli transdoniĝis, sed la aliaj —bedaŭrinde ne. Tamen estas certe aplaŭdinde ke la nuntempaj literaturistoj kuraĝas traduki tiaspecajn verkojn.

Grigori Arosiev

Pilgrimo en la Sanktan Landon ( 2 )

de monaĥejestro Daniero kaj Sergio Pokrovskij

La komencon legu en la novembra kajero

Pri la kirko de la Releviĝo de la Sinjoro

En la epoko de Danielo ĝi konsistis precipe el la rotondo kie estas la Sankta Tombo ; iuj el aliaj apartaj kultejoj nun estas kunigitaj en unu grandan kaj senforman komplekson, alkonstruitan al la rotondo.

La imponan kaj belan konstruaĵon de la epoko de Konstanteno la Granda ĝisfunde detruigis en 1009 la freneza Fatmida ĥalifo al - Hakim de Egiptio. Skribis Jahja ibn Sa`id : “ Tiu pia faro komenciĝis marde, je la kvina tago antaŭ la fino de la monato Safar de la jaro 400a de Heĝiro. Nur la malfacile atingeblaj partoj restis nedetruitaj ”.

La konstruaĵo Konstantena eble estis farita el pagana templo ; pri ĝia grando oni povas juĝi per la “ Kupolo super la roko ”, kiu estis konstruita kiel islama respondo al la kristana sanktejo ( kaj kies dimensioj estas similaj al, eĉ se iomete pli grandaj ol, la Konstantena rotondo de la Releviĝo ; dum 328 jaroj la du kultejoj pace rivalis ). La Bizanciaj imperiestroj ne povis plene rekonstrui la Konstantenan bazilikon sur la malamika tereno, sed tio kion ili rekonstruis malmulte ŝanĝiĝis en la rotondo ( kvankam oni multe alkonstruis ĉirkaŭe ). Tamen la ornamojn priskribitajn de Danielo ( la figuron de Kristo, la mozaikojn kaj surskribojn ktp ) mi ne plu trovis tie. Iujn partojn oni forprenis en aliajn lokojn ( ekz - e la Bizanciaj ornamoj de la enirejo nun estas ie en Usono ), fragmentojn de la Bizancia mozaika planko oni malkovris dum elfosado. Tamen la tuto aspektas pli mizere kaj plumpe ol en la epoko de Danielo.

La kirko de la Sankta Releviĝo estas ronda, ĝi havas 12 kolonojn integrajn kaj 6 masonitajn, bele pavimita per marmoraj platoj ; pordojn ĝi havas 6, kaj sur la ĥorejo ĝi havas 6 kolonojn. Super la ĥorejo sur la plafono mozaike prezentitaj estas sanktaj profetoj, ili staras kiel vivaj. Kaj super la altaro Kristo estas prezentita per mozaiko. En la granda altaro estas mozaike prezentita la kreo de Adamo ; supre sur la tegmento estas mozaike prezentita la Ĉieliro de la Sinjoro, sur la du kolonoj ambaŭflanke de la altaro estas mozaika prezento de la Anunciacio.

La plafono ne estas komplete kunmasonita sed ĝi estas ĉarpente fiksita per tabuloj. Ĝuste sub tiu nekovrita parto estas la Sankta Tombo. Do, tia estas la Sankta Tombo : malgranda kaverneto hakita en roko, kun malgranda pordo, tiel ke oni povas eniri sur la genuoj, sin klininte. Laŭalte ĝi estas malgranda, egalflanka, po 4 ulnojn longa kaj larĝa. Kaj rampinte en la kaverneton tra la malgranda pordo, ĉe la dekstra flanko oni havas kvazaŭ benkon hakitan en la kaverna roko, sur tiu benko kuŝis la korpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Nun tiu sankta benko estas tegita per marmoraj platoj. Flanke estas faritaj 3 rondaj aperturoj, tra kiuj videblas la sankta roko, kaj ĝin kisas la kristanoj.

En la Sankta Tombo pendas 5 grandaj lucernoj kun oleo, kaj senĉese lumas la sanktaj lucernoj, tage kaj nokte. Kaj la sankta benko, kie kuŝis la korpo de Kristo, estas 4 ulnojn longa, 2 ulnojn larĝa kaj duonulnon alta.

Antaŭ la pordo de la kaverno kuŝas ŝtono, tri futojn for de la pordo ; sur tiu ŝtono sidante la anĝelo aperis al la virinoj kaj anoncis al ili la ĝojan novaĵon pri la releviĝo de Kristo.

La sankta kaverno estas tegita je bela marmoro, kiel ambono, kaj ĉirkaŭe staras 12 belaj marmoraj kolonoj.

Super la kaverno estas farita speco de bela etaĝo sur kolonoj, supre ronda, kovrita je orizitaj arĝentaj skvamoj ; sur ĝi staras Kristo, farita el arĝento, kiel viro aŭ pli granda, kaj tion faris la frankoj.

Nun ĝuste sub la nekovrita parto de la volbo estas 3 pordoj ĉe la etaĝo, arte faritaj, kiel kribrilo, kun krucetoj. Per tiuj pordoj oni penetras al la Sankta Tombo. Ke la tombo de la Sinjoro estis tiu kaverneto, kiel mi diris, tion mi tute certe eksciis de homoj delonge tie vivantaj kaj bone konantaj ĉiujn tiujn sanktajn lokojn.

Kaj estas tiu kirko de la Releviĝo rondforma, simetria, kaj havas po 30 klaftojn laŭlonge kaj laŭlarĝe. En ĝi estas vasta ĥorejo, kaj tie supre loĝas la Patriarko.

Kaj de la tomba pordo ĝis la vando de la granda altaro estas 12 klaftoj. Tie ekster la vando trans la altaro estas la Terumbiliko, super ĝi estas konstruita volbo, supre estas mozaike prezentita Kristo, kaj la surskribo diras : “ Per mia manlarĝo mezuris mi la ĉielon kaj la teron ”.

Pri la centra loko de la Tero, kie Kristo estis krucumita

La tradicia koncepto ke Golgoto estas la centro de la tero baziĝis sur Ps 74 : 12 —“ Dio estas mia reĝo de antikve ; li faras savon meze de la tero ”. Nu, en la Londona Biblio anstataŭ “ meze de la tero ” ( “ in the midst of the earth ” laŭ la tradicia “ Biblio de reĝo Jakobo ”, KJB ) ni trovas “ sur la tero ”. Tre probablas ke ĝuste tio estis la intencita senco ; sed jen ilustraĵo pri la principo ke ĉe la traduko de historie grava teksto necesas atenti ne nur la originalan koncepton, sed ankaŭ ĝian percepton en la monda kulturo.

De la Terumbiliko ĝis la Krucumejo de la Sinjoro kaj ĝis la rando estas 12 klaftoj. La Krucumejo estas orienten de la Releviĝo, ĝi estis alte sur ŝtono, pli alte ol lanca pintingo. La ŝtono estis ronda, kiel malgranda monteto. Kaj en la mezo de tiu ŝtono, en la supro, estas farita truo, ulnon profunda kaj malpli ol manstreĉon larĝa, kaj en ĝin estis eningigita la kruco de la Sinjoro. Ene sub tiu ŝtono kuŝas la kapo de Adamo la unuekreita ; kaj dum la krucumo de la Sinjoro, kiam sur la kruco nia Sinjoro Jesuo Kristo transdonis sian spiriton, tiam la kurteno de la Sanktejo disŝiriĝis kaj la roko fendiĝis ; tiam ankaŭ ĉi tiu ŝtono rompiĝis super la kapo de Adamo, kaj tra tiu fendo venis la sango kaj akvo el la flanko de la Sinjoro sur la kapon de Adamo kaj forlavis ĉiujn pekojn de la homa gento.

Kaj ĝis la hodiaŭa tago estas tiu fendo en la ŝtono —pli precize, dekstre de la Krucumejo Sinjora estas tiu honorinda signo.

Pri la loko Krania

Ĉirkaŭ la Krucumejo de la Sinjoro kaj la Sankta Ŝtono estas masonita muro, supre super la Krucumejo estas konstruita volbo, inĝenie ornamita per mirinda mozaiko. Kaj de la oriento sur la muro estas prezentita Kristo krucumita, inĝenie kaj mirinde, kiel viva, sed pli granda kaj pli alta ol li tiam estis. Kaj sur la suda muro estas prezentita la Dekrucigo, same mirinde. Estas du pordoj ; supreniro per ŝtuparo : 7 ŝtupoj antaŭ la pordo ; kaj enirinte tra la pordo, ankoraŭ 7 ŝtupoj. Pavimite estas per belaj marmoraj platoj.

Sub la Krucumejo, kie estas la kapo de Adamo, estas alkonstruita kvazaŭ kirketo malgranda, bele ornamita per mozaiko kaj pavimita per bela marmoro ; ĝi estas nomata “ Loko de Kranio ” ; kaj la loko supre, kie estas la Krucumejo, estas nomata “ Golgoto ”. Kaj de la Krucumejo de la Sinjoro ĝis la Dekrucigo estas 5 klaftoj.

Norde apud la Krucumejo estas la loko kie oni dividis liajn vestojn, kaj la alia loko, kie oni surmetis la kronon el dornoj sur la kapon de la Sinjoro, kaj surmetis al li skarlatan mantelon de mokado.

Pri la altaro de Abrahamo 1

Kaj tie apude estas la altaro de Abrahamo, kie li metis oferon al Dio kaj buĉis virŝafon anstataŭ Isaakon ; ĉar sur la saman lokon Kristo estis kondukita kaj oferita pro ni la pekaj. Kaj proksime de tie, je du klaftoj, estas la loko kie Kristo nia Dio ricevis vangofrapojn. Kaj je 10 klaftoj de tie estas sankta malliberejo, kien Kristo estis metita, kaj kie li restis mallonge, dum oni preparis la krucon por lin krucumi.

Ĉiuj ĉi tiuj sanktaj lokoj, sub unu tegmento, situas en vico norden. La distanco de la malliberejo de Kristo ĝis la loko, kie sankta Helena trovis la Gloran Krucon, la najlojn, la kronon, la spongon kaj la kanon, estas 25 klaftoj. La Sankta Tombo kaj la krucumejo kaj ĉiuj ĉi sanktaj lokoj estas sur ebeno ; kaj estas altaĵo okcidente super la Tombo kaj super la krucumejo.

Kaj estas tie loko super la altaĵo ; tien impetis la sankta Dipatrino ; ĉar strebadis ŝi sekvi Kriston, kaj diradis ŝi plorante en la turmento de sia koro :

—Kien vi iras, mia infano ; pro kio tiun rapidan movon vi faras? Ĉu estas dua edziĝo en Kana Galilea, ke vi tien rapidus, ho mia filo kaj Dio? Ne forlasu silente min kiu vin naskis, donu vorton al mi via servantino! 2

Kaj venis sur tiun lokon la sankta Dipatrino, kaj vidis de ĉi tiu altaĵo sian filon krucumata, kaj vidinte teruriĝis, fleksiĝis kaj eksidis, kaptite de aflikto kaj ploro. Tie plenumiĝis la profetaĵo de Simeono, kiu antaŭe diris al sankta Dipatrino :

—Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos, kiam vian filon vi vidos buĉata.

Ankaŭ multaj geamikoj 3 staris tie kaj lian signon 4 de malproksime vidis : Maria Magdalena kaj Maria de Jakobo kaj Salomea kaj staris tie ĉiuj venintaj el Galileo kun Johano kaj la patrino de Jesuo ; kaj staris ĉiuj konataj geamikoj de Jesuo rigardante de malproksime, kiel diras la profeto :

“ Amikoj miaj kaj miaj proksimuloj malproksime de mi staris ”.

Kaj tiu loko estas pli malproksime de la krucumejo de Kristo, ĉirkaŭ 150 klaftojn okcidenten ; ĝia nomo estas Spudio, en traduko Zorgo de la Dipatrino 5 . Kaj estas nun en tiu loko monaĥejo, la kvarfaca supro ŝprucas ĉe la kirko de la sankta Dipatrino.

Pri la Turo de Davido

De tie ĝis la Turo de Davido kaj ĝis lia domo estas 200 klaftoj. La turo estas de la sankta profeto Davido, tie estis lia hejmo. En tiu turo profeto Davido la psalmaron verkis kaj skribis. La turo estas mirinda pro la grandaj ŝtonoj el kiuj ĝi estas masonita, 4 - angule, kaj tuta estas firma, kaj tagnaska 6 . Kaj la ŝtono bone naskiĝis, kaj en ĝia mezo estas multe da akvo. Pordojn ĝi havas 5 ferajn, ŝtupojn 200 por suriri supren, kaj da tritiko tie estas sennombre.

Tre fortika ĝi estas por defendo, kaj ĝi estas ĉefa en la urbo ; ĝin oni vigle gardas, kaj simple neniun enlasas. Sed al mi la malgranda kaj neinda prosperigis Dio viziti tiun turon sanktan ; nur Izdeslavon mi apenaŭ sukcesis kunpreni.

Pri la domo de Urja

Kaj apud la turo estis la domo de Urja, kiun Urjan mortigis Davido kaj kies edzinon li prenis, vidinte ŝin sin lavi en banejo. Kaj tie estas nova filio de la monaĥejo de sankta Sabo, proksime al la turo, je ŝtonĵeta distanco.

Kaj ĝis nun estas sciate, kie estis tiu banejo : ĝi estis kie sankta Helena la Honorindan Krucon trovis, apud la krucumejo, 20 klaftojn orienten.

Iam estis tie tre granda kirko bazilike konstruita, sed nun, malgranda kirketo. Oriente estas granda pordo, al tiu pordo venis Maria la Egiptino, ŝi volis eniri kaj kisi la krucon, sed ne enlasis ŝin la forto de Sankta Spirito en la kirkon. Post tio ŝi preĝis al la sankta Dipatrino : ĉar tie en la antaŭnavo staris ikono de la sankta Dipatrino ; kaj post tio ŝi ekpovis eniri la kirkon kaj kisi la Honorindan Krucon. Per tiu sama pordo mi eliris 7 en la Dezerton Jordanan. Apud la pordo estas loko kie trovis sankta Helena la Honorindan Krucon de la Sinjoro, kiam tuj ekstaris la mortinta fraŭlino.

Kaj tie je malgranda iro orienten estas la pretorejo, kien la soldatoj kondukis Jesuon al Pilato, kaj tie Pilato lavis siajn manojn kaj deklaris sin senkulpa pri la sango de tiu justulo, kaj skurĝinte Jesuon lin transdonis al la judoj.

Kaj tie estas juda malliberejo ; el tiu malliberejo nokte la anĝelo elkondukis sanktan apostolon Petron.

Tie estis la korto de Jehudo, perfidinta Jesuon. Nun forlasita estas tiu malbenita tereno, ĉar neniu aŭdacas tie loĝi pro la malbeno.

Kaj je malgranda iro de tie orienten estas la loko kie Jesuo kuracis la sangfluulinon 8 . Apude estas la kavo, kien profeto Jeremia estis ĵetita ; kaj lia domo estis tie, kaj la antaŭa korto de apostolo Paŭlo estis tie, kiam li estis en judismo.

Se de tie iri iomete orienten kaj iomete turni de la vojo, tie estas la domo de sanktaj Joakimo kaj Anna 9 . Tie estas kaverno iom sube sub la altaro, en la roko ; en tiu kaverno naskiĝis la sankta Dipatrino, kaj tie estas la tombo de sanktaj Joakimo kaj Anna.

La Ŝafa Lageto 10

Proksime de tie estas la Portiko de Salomono, kie estas la Ŝafa lageto, kie Kristo kuracis la paralizulon, kaj estas tiu loko okcidenten de Joakimo kaj Anna, je la distanco de ŝtonĵeto. Orienten de tie estas urba pordego, per kiu oni eliras al Getsemane.

Pri la kirko de Plejsanktejo

Mi jam diris ke temas pri la Kupolo sur la Roko, moskeo kiun la kruckavaliroj faris kirko. Tiu kupolo okulkroĉe dominas la tutan Jerusalemon. Ankaŭ ĝi estas malpli bela ol en la epoko de Danielo ; ekz - e la mozaikajn ornamojn kaj marmorojn ekstere sur la muroj en la Osmana epoko anstataŭis kahelo. ( post 1962 oni tamen provis restaŭri la originalan aspekton ).

De la Releviĝo de Kristo ĝis la Plejsanktejo estas iom pli ol du sagoflugoj. La kirko estas mirinde kaj inĝenie konstruita, kun mozaiko interne, ĝia belo estas nerakontebla, ĝiaj muroj estas tegitaj per platoj el diversaj marmoroj, bele pavimita ĝi estas per marmoraj platoj. Da kolonoj ĝi havas :

sub la plafono, ĉirkaŭe starantajn, rondajn —12 ; kaj

masonitajn kolonojn —8 ;

pordojn ĝi havas 4, ĉirkaŭtegitajn je kupro kaj orizitajn. De interne la supro estas kovrita je mozaiko inĝenie kaj nerakonteble, kaj de ekstere, tegita je orizita kupro.

Sub tiu sama supro estas kaverno, en roko farita, kaj en tiu kaverno iĝis mortigita profeto Zeĥarja 11 ; ankaŭ lia tombo kaj lia sango antaŭe estis tie, sed nun ne estas. Kaj ekster la kaverno sed sub la sama supro estas ŝtono 12 , sur tiu ŝtono Jakobo sian sonĝon havis : jen, ŝtuparo estis ĝis la ĉielo, kaj anĝeloj de Dio iradis sur ĝi supren kaj malsupren ; kaj tie luktis Jakobo kun anĝelo 13 , kaj ekstaris li post la dormo kaj diris :

—Tiu loko estas domo de Dio kaj pordego ĉiela 14 .

Kaj sur tiu sama ŝtono profeto Davido vidis anĝelon stari kun elingigita armilo kaj frapi la homojn de Izraelo, kaj enrampis li en tiun kavernon plorante, preĝis al Dio kaj diris :

—Sinjoro, ne la ŝafoj malbonagis sed mi pekis 15 .

La kirko estas egalflanka, po 30 klaftojn laŭlarĝe kaj laŭlonge, kun 4 pordoj. La malnova kirko de la Plejsanktejo 16 estis detruita, kaj nenio restas de unua konstruaĵo, krom la fundamento kiun komencis konstrui profeto Davido. Kaj tiu kaverno en la kirko, kaj la ŝtono kiu estas sub la volbo, nur tio restas de la malnova konstruaĵo ; kaj la novan kirkon nunan konstruis estro saracena kies nomo estas Amoro17.

Vi legis iom malpli ol kvinonon de la verko. Ĉi tie mi interrompas la raporton de Danielo por atendi reagon de la legantoj, ĉar mi ne certas ke tio estas interesa por la moderna publiko. —S. P.

NOTOJ

1. Gen 22 : 9.

2. La vortoj kantataj kiel parto ( ikos, ) de la nokta diservo je Sankta Vendredo.

3. Geamikoj : druzi t. e. kredantoj en Kriston, = “ gefratoj ”, “ la niaj ”, kristanoj —kp Agoj 27 : 3 ; socialiste “ gekamaradoj ”.

4. Lian signon ( znamenije jego ) —la krucon de Kristo ( kp Mt 24 : 30 ).

5. Spudio : de la greka = Lat. studium, orig. Tŝĉanije Bogorodiĉno. La tradukoj en NT estas diligenteco [ 2Petro 1 : 5 ], zorgemo [ 2Kor 7 : 12 ], fervoro [ 2Kor 8 : 8 ], zorgo [ 2Kor 8 : 16 ], rapid ( ec ) e [ Readm 16 : 3, Mk 6 : 25 ].

6. Loko klare legebla sed sensenca, supozeble pro miskompreno de kopiisto.

7. mi eliris : tiel en la originalo ( izydoĥ ), kvankam la kunteksto trudas ŝi eliris.

8. Lk 8 : 43 - 48 ŝajnas loki tiun epizodon en Kapernaum.

9. Apokrife kaj tradicie, la gepatroj de la Dipatrino.

10. En tiu lageto la judoj lavis ŝafojn destinitajn por ofero en la Templo —Jo 5 : 2.

11. Mt 23 : 35 ; Lk 11 : 51 ; probable ankaŭ 2Kr 24 : 20 - 22.

12. Temas pri la roko en la centro de la moskeo, laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon Kubbat - as - Sahra ( Kupolo super la Roko ). Laŭ la islama tradicio, de la pinto de tiu roko Muhamedo leviĝis sur sia mirakla ĉevalo sur la ĉielon por paroli kun Dio ; Danielo rakontas la kristanan version.

13. Gen 32 : 24.

14. Gen 28 : 19, 28 : 22.

15. 2Sam 24 : 17.

16. T. e. la Templo.

17. “ La Moskeon de Umaro ” fakte konstruis la Umajida ĥalifo Abdalmaleko en la 72a jaro de Heĝiro ( 691 / 692 ) sur la loko de la Templo detruita de la romianoj. Post la falo de la Umajidoj la islama tradicio, malfavora al la “ maljusta dinastio ” preferis ligi tiun moskeon kun la justa ĥalifo Umar, kiu laŭ legendo, akirinte Jerusalemon, ordonis purigi la lokon de la Templo kaj konstruis tie provizoran lignan moskeon. Sub la plumo de Danielo Umaro ( aŭ Omaro ) iĝis Amoro, supozeble pro la influo de la Latinaj klerikoj kiuj servis en la Templum Domini.

Plano de S - ta Releviĝo

2. la Monaĥejo de Abrahamo ;

7. la kapelo de la Dipatrino ;

14. la Ŝtono de la Sanktoleado ;

16. la kapelo de la Anĝelo ;

17. la Sankta Tombo ;

18. la kopta kapelo ;

30. la Terumbiliko ;

31. la loko de la Jerusalema patriarko ;

34. la malliberejo de Jesuo ;

36. la kapelo de la Vestodivido ;

37. la kapelo de la Dorna krono ;

38. la kapelo de s - ta Helena ;

41. la Trovo de la Sankta Kruco ;

42. la Krucumejo ;

43. Golgoto.

Libro kiu kontraŭis sian recenzon

Francis, John. Tri rakontoj pri la Miljara Paco : Originala novelaro —Antwerpen : Flandra Esperanto - Ligo, 1997. —119 paĝoj. —( Serio Stafeto ; Vol. 20 ).

Fino! La libro estas venkita —paŝon post paŝo, paĝon post paĝo, kun stumbloj, plurtagaj paŭzoj, revenoj al antaŭaj paĝoj —sed legita ĝis la fino. Parte eĉ relegita. Parte eĉ kelkfoje relegita. Ĉar iuj el la antaŭaj epizodoj, eventoj kaj personoj, reaperintaj poste, iĝis forgesitaj dum la legado.

Legadante, mi ekhavis impreson, ke la libro protestas pro tio, ke oni ĝin legas, kaj kontraŭas la recenzadon. Iam ĝi aperis nur peze legebla, iam enuiga ĝis endormiĝo.

En la tri noveloj John Francis en satira formo traktas la ideon, ke la paca stato en interŝtataj kaj internaciaj rilatoj estas nur nenatura escepto el sovaĝa regulo, kaŭzita de la natura hom ( ec ) a inklino al milito kaj bataloj. La eventoj okazas en fikcia mondo, plejparte en la ŝtato, kies nomo estas Juglando, kaj en ties najbaraj ŝtatoj. Estas priskribita vico de internaj politikaj intrigoj en la kortegoj de la ŝtatoj kun konsekvencoj, kiuj influas al eksteraj interŝtataj rilatoj.

En la verkaro senteblas stila misbilanco inter la ĝenroj novela kaj romana. ( Temas pri la klasika senco de la terminoj, ne konsiderante modernismon literaturan. ) Laŭ ampleksoj la verkoj estas noveloj, same eblas noti pro neekzisto de protagonisto kun ties rilato kaj pritakso de eventoj en la verkaro.

Sed aliaflanke, en la Tri rakontoj evidente ne sufiĉas lakoneco, inda por noveloj satiraj. Rekte de la unuaj paĝoj la leganto estas superŝutita ĝis kapopinto per nomoj propraj de la fikciaj landoj, provincoj, personoj, titoloj de la ŝtatestroj ( ĉefreĝo, imperiestro ), titoloj de la korteganoj kaj genealogiaj rilatoj inter nobeloj de la kortegoj kaj la landoj. Abundas ankaŭ detaloj teknikaj akurate ( sed multvorte ) priskribitaj ( ekzemple teknikaĵoj de la ludekzercoj, La senpintaj lancoj , pĝ. 45 - 46, priskribo de vestaĵoj de la fremdulo, La stranga fremdulo , pĝ. 78 ), kio fakte donas nenion por kompreni daŭran intrigon sed la percepton pezigas.

Abundo de la nomoj, titoloj kaj teknikaĵoj estas pli karakterizaj por la historia romano simila al la multvoluma verkego de Melnikov - Peĉerskij ( sur la montoj kaj En la arbaroj ). Ankaŭ la eldonantoj komparis verkojn de Francis kun klasika romano de Jonathan Swift La vojaĝo de Gulivero —vidu tekston sur la kovrilpaĝo.

Ankoraŭ necesas rimarki ke kelkajn detalojn kvazaŭ nesignifajn la aŭtoro insiste atentigas. Ekzemple, tio tre senteblas pro emfaza ripeto de la nomo de ŝipestro Kaluĉen ( La stranga fremdulo ), persono ŝajnas tute epizoda, kaj ankaŭ lia ŝipo Lunadoro . Same eblas diri pri mistera lando Ruz, “ kun ĝiaj montoj kaj arbaroj kaj poezio ”. Ĉu ne aludo estas al Ruslando kaj romanoj de la jam menciita Melnikov - Peĉerskij? Same eble sub abundaj elpensitaj nomoj propraj kaj agoj absurdaj kaj burleskaj la aŭtoro konsideras realajn personojn, landojn kaj eventojn politikajn ( same kiel Swift en la fama romano ) aŭ eventojn E - movadajn?

Eble pli utile estus por la libro, se la redaktoroj aŭ la aŭtoro aldonus pli da komentoj al la verkoj, ĉar aldonita Biografieto donas tre malmulte. Tiaj komentoj certe plifaciligus komprenon kaj eble kelkkaze pravigus pezecon de la stilo. Endas rimarki ke jam menciita romano de Swift en Ruslando estis eldonita kun abundaj komentoj, aldonajn komentojn al Alico de Lewis Carroll eblas legi kiel apartajn verkojn kun ega plezuro, kaj el studoj pri La majstro kaj Margarita eblas kompili biblioteketon. Ĉio ĉi absolute ne malgrandigos dignojn de la verkoj kaj de la aŭtoroj, nur pliigas ilin.

Aleksej Birjulin

Kroataj dramoj

Antologio de kroataj unuaktaj dramoj / Komp., enkond. Branko Heĉimoviĉ. Trad. Lucija Borĉiĉ, Ivo Boroveĉki, Klaus Dahmann, Zlata Flego, Mirko Mamuziĉ, Zlatko Tiŝljar. —Zagreb : Kroata E - Ligo, 1997. —212 paĝoj. —500 ekz.

Ĝis antaŭ nelonge la arto de kroata dramverkado ne estis amase konata en Esperantujo. En 1997 tio ŝanĝiĝis, ĉar Kroata Esperanto - Ligo eldonis solidan volumon Antologio de kroataj unuaktaj dramoj . La dramojn mem prefacas bona artikolo de d - ro Branko Heĉimoviĉ pri la kroataj drama literaturo kaj teatro. En tiu enkonduko li interese rakontas pri historio de kroata teatro ekde ties komenco en la 13a jarcento. La enkonduko estas tre detala kaj kompetente verkita, sed por averaĝa leganto ĝi povas ŝajni tro longa : 11 paĝoj. Sed tio estas la sola malagrabla flanko de la antaŭparolo.

Plejparte la aŭtoroj de la dramoj estas proksimume samepokaj. El dek prezentitaj aŭtoroj ( de ĉiu —po unu verko ) ses vivis inter la 19a kaj 20a jarcentoj, tri —en la 20a, kaj la unua dramisto en la libro estas Marin Drziĉ vivinta en la 16a jarcento. Li estas plej granda kroata komediverkisto de Renesanco. Lia verko Farso pri Stanac ( tradukis Lucija Borĉiĉ ) estas la sola poezi - forma dramo. Ĝi laŭ la stilo kaj enhavo tre diferenciĝas de la ceteraj, sed legeblas tute glate.

Por ruslandaj legantoj la plej interesa verko estas La morto de Gogol de Ulderiko Donadini ( tradukis Klaus Dahmann ). Estas tre enigmoplena dramo kiu rakontas pri la genia verkisto. Sed ĝi ne estas simpla priskribo de lia morto. Gogol, kiu ofte havis en siaj verkoj kiel la ĉeftemon nome luktadon kontraŭ la diablo, ne povas simple morti. Inter la personoj de la dramo estas Ĉiĉikov ( la protagonisto el la ĉefa verko de Gogol Malvivaj animoj ), Kristo —parolanta de - el ikono kaj Ĥlestakov ( la protagonisto de unu el plej geniaj teatraĵoj en la mondo Revizoro ). La tuta dramo estas plena da misteraj eventoj —ekzemple Ĉiĉikov aperas surscene de libroŝranko kaj komencas moki la kompatindan verkiston. Kun la sonoj de la cara himno en la ĉambron, kie ĉio okazadas, eniras Ĥlestakov —vestita kiel la caro de Ruslando, kaj ankaŭ li aliĝas al turmentado de Gogol. Fine komenciĝas vera diabla diboĉo —ambaŭ literaturaj protagonistoj ekdancas, ekkantas ion tute neimageblan. Gogol, senfortigita, ĵetas la manuskripton de la Malvivaj animoj en fajron, kaj tuj post tio falas surplanken... Certe tio, kio okazas antaŭ la okuloj de la legantoj ne estas reala evento. Ĉio okazinta estas nur deliro de malsana menso de Gogol, sed pro tio la dramo iĝas eĉ pli interesa.

Sed certe, kulmino de la libro estas la lasta verko — La amoj de George Washington verkita de Miro Gavran kaj tradukita de Klaus Dahmann. Ĉi dramo estas verkita speciale por du zagrebaj aktorinoj ( la aŭtoro nun estas 38 - jara ). La dramo estas interesega de ĉiuj vidpunktoj. El la titolo de la dramo eblas konkludi ke la ĉefa heroo estas, nature, George Washington, la unua prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko, mortinta fine de la 18a jarcento. Sed post la unuaj vortoj klariĝas ke la tago, kiam okazas la eventoj en la dramo, estas ĉirkaŭ unu semajnon post la morto de George.

Du virinoj —Martha, la edzino de Washington, kaj Silvia, lia amatino —renkontiĝas por reciproke klarigi unu al la alia siajn rilatojn. La bonege elpensita intrigo, detale emfazitaj karakteroj de la du virinoj kaj tradicie kortuŝa, ambigua fino estigas bonegan impreson post finlego de la dramo.

La libro estas altkvalite eldonita, la teksto ne havas miskompostaĵojn, sed al mi iom mankis ilustraĵoj —la kompilinto povintus prizorgi almenaŭ kelkajn. Tamen tio estas la sola manko de la libro. Ĉiuj tradukistoj faris bonan laboron —la lingvaĵo de la tradukoj estas glata kaj facile legebla. Kelkaj eventualaj riproĉoj pri la stilo estas verŝajne direktendaj al la aŭtoroj, sed ne al la tradukintoj.

La libro estas nepre havenda por homoj interesiĝantaj pri la eŭropa dramverka arto. Mi mem plezure starigos ĝin sur mian librobreton.

Grigori Arosiev

Furora libro pri rasismo nun en Esperanto

Tahar Ben Jelloun. Paĉjo, kio estas rasismo? / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. —Rotterdam : UEA 1999. —52 paĝoj. 6, 50 EUR.

( GK UEA ) Sojle de la jaro 2000, la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, aperis ĉe UEA bonega libro pri unu el ĝiaj plej gravaj subtemoj, edukado al toleremo kaj respekto de diverseco. La franclingva originalo de Paĉjo, kio estas rasismo? ( “ Le racisme explique ah ma fille ” ), aperinta en 1997, fariĝis enorme populara.

La aŭtoro de la libro, Tahar Ben Jelloun, naskiĝis en 1944 en Maroko. Ekde 1971 li vivas en Francio. En 1987 li ricevis la plej prestiĝan literaturan premion francan, Premion Goncourt, pro sia romano “ La sakrala nokto ”.

Pri la ekesto de Paĉjo, kio estas rasismo? la aŭtoro skribas :

“ Akompanante min al manifestacio kontraŭ leĝo pri enmigrado, mia filino demandis min pri rasismo. Ni multe interparolis. La infanoj pli bone ol iu ajn komprenas ke oni ne naskiĝas rasista sed iĝas tia. Foje. Per ĉi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Ĝi celas la infanojn kiuj ankoraŭ ne havas antaŭjuĝojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj ĝin legos, mi esperas ke ĝi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj. ”

Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil transdonis al internacia leganto la verkon de Tahar Ben Jelloun en klara kaj facilflua Esperanto.

Liro - 99 : Rekorda partopreno

Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg estis anoncita la rezulto de Liro - 99 , kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto . La tripersona juĝkomisiono ( Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kudrjavcev ) ricevis 57 konkursaĵojn el 8 landoj —Bulgario, Finnlando, Italio, Jugoslavio, Kazaĥstano, Malto, Ruslando, Ukrainio ( Liro - 98 ricevis 31 verkojn el 6 landoj ).

Originala prozo

Laŭreato : Dimitrije Janiĉiĉ ( Beogrado, Jugoslavio ) pro Kavalira anatemo

Laŭda mencio : Ilija Ivanov Iliev ( Loveĉ, Bulgario ) pro Veto por honoro kaj forto

Originala poezio

Laŭreato : Anja Karkiainen ( Ylöjärvi, Finnlando ) pro Libroj...

Laŭdaj mencioj : Grigori Arosiev ( Moskvo, Ruslando ) pro Min timigas la ombro de frua aŭtuno ; Klara Ilutoviĉ ( Moskvo, Ruslando ) pro Vidigas ĉiu sian mankon... Anja Karkiainen ( Ylöjärvi, Finnlando ) pro Patrino, patrinet!...

Traduka prozo el la rusa lingvo novelo de Anton Ĉeĥov Ĥameleono

Laŭreato : Tatjana Vŝivceva ( Miass, Ruslando )

Laŭda mencio : Anatolij Sidorov ( Syktyvkar, Komio - Ruslando )

Traduka poezio el la rusa lingvo

Laŭreato : Gennadij Turkov ( Ĥabarovsk, Ruslando ) pro poemoj de Fjodor Sologub.

Laŭda mencio : Maksim Petrov ( Aksu, Kazaĥstano ) pro La sonĝo de Stepan Ŝevyrjov

Primovada karikaturo

Laŭ la Regularo la juĝkomisiono ne rajtis nomi laŭreaton, ĉar ĉiuj karikaturoj estis senditaj de la sama persono.

Laŭda mencio : Claudio Russo ( Romo, Italio ).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro , la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 DEC 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 FEB 2000.

Dankon pro la partopreno!

Gazetoj

Literatura Foiro. 1999 : 181

La oktobran numeron de LF karakterizas la unua parto de longa eseo de Daniele Vitali, unu el la plej kompetentaj Tolkienologoj en Esperantio. Temas pri pli ol 30 - paĝa recenza studo, okaze de la aperigo en Jekaterinburg de la trilogio en la E - traduko de Auld. Al la 75 - jara Auld omaĝas Giorgio Silfer per poezia kriptogramo dediĉita al ĉapitro de La infana raso .

De la sama aŭtoro estas ankaŭ duobla recenzo pri la libro Sonĝonovelo de Schnitzler kaj la nun furoranta filmo de Kubrick.

En la sama numero la legonto trovas la glositan projekton de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, kun raporteto pri la dua Forumo en Karolovaro.

Kulturpolitika kontribuo venas de la Evolukomisiono de la Pakto, per la raporto pri 1998. Laŭ agentejo HeKo tiu raporto, pro la pozitiva sintenado al UEA, kaŭzis la distanciĝon de ERA el la Pakto por la Esperanta Civito.

Aparte interesa estas la eseo de Ronald Harwood, prezidinto de PEN - Klubo Internacia, “ Adiaŭ al la Dudeka Jarcento ”, tradukita de Aleksandar Ŝivarov.

Esperantologio. 1999 : 1

Aperis la unua kajero de la revuo Esperantologio = Esperanto Studies —internacia revuo pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Ĝin redaktas prof. Christer Kiselman, laŭ kies koncepto la nova eldonaĵo daŭrigas la samtitolan revuon, kiun Paul Neergard eldonis en 1949 - 61. Esperantologio ne publikigos proponojn pri lingvaj reformoj.

La revuo aperas papere ( eldonejo Bambu en Bulgario ) kaj elektronike ( Upsala Universitato en Svedio ) unu fojon jare. La unua kajero enhavas 80 paĝojn en la formato A4.

En la unua kajero :

Esperantologio estas mendebla rete ĉe

<address> bambu@mailroom. com address> kontraŭ 33 EUR por institucioj, 22 EUR por individuoj.

La elektronika versio legeblas ĉe

http : / / www. math. uu. se / esperanto

A. K.

Nova vicredaktoro de “ Heroldo ”

( HeKo ) La slovaka publicisto kaj manaĝero Stano Marĉek estas la nova vicredaktoro de Heroldo de Esperanto . La nomumon, laŭ propono de la redaktoro, faris la Administra Komitato de LF - koop. Laŭ pli frua decido, Perla Martinelli povas transdoni sian oficon al la vicredaktoro, kiam ajn en la venontaj monatoj.

Stano Marĉek naskiĝis en 1953 kaj eklernis Eon en 1966. Aŭtoro de lernolibro kaj aŭdvida konversacia kurso, dum kelkaj jaroj li manaĝeris por la fama rokensemblo Team , kies E - kasedon kuneldonis LF - koop en 1989. Marĉek redaktis ankaŭ la gazetojn Esperantista Vegetarano kaj Esperantisto Slovaka .

Samtempe LF - koop nomumis s - ron Stefan MacGill kunordiganto de la specifaj numeroj por la periodo 2000 - 02. Stefan MacGill ( novzelandano en Hungario ) estas konata metodologo, kaj lia profesia profilo plej konvenas por numeroj principe turnitaj al ne flue parolantoj.

Ekde la numero 1999 : 16 la internacia sendependa gazeto Heroldo de Esperanto estas redaktata, grafike aranĝata kaj enpaĝigata en Slovakio. La kontribuaĵojn bv. sendi rekte al : Stano Marĉek

Adreso : Zvolenska 15, 036 01 Martin, Slovakio ;

Rete :

<address> heroldo@esperanto. sk address>.

Pri administraj aferoj ( abonoj, reklamacioj ) skribu al CP 928, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando.

La redakcio de HdE ne transprenas informojn de aliaj ( ret ) gazetoj, novaĵleteroj kaj informiloj. Se vi volas informi la legantojn de HdE pri via agado, bv. nepre kontakti la redakcion.

Stano Marĉek

vicredaktoro de Heroldo de Esperanto

Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 1999 / 1, 2, 3, 4, 5 ;

bedaŭrinde. 1999 / 0 ;

El Popola Ĉinio. 1999 / 12 ;

Esperanto aktuell. 1999 / 8 ;

Esperanto. 1999 / 11 ;

Esperantolehti. 1999 / 5 ;

Esperantologio. 1999 / 1 ;

Eventoj. 1999 / 172 ;

Franca Esperantisto. 1999 / 511, 512 ;

Heroldo de Esperanto. 1999 / 13 ;

Kataluna Esperantisto. 1999 / 308 ;

Kontakto. 1999 / 6 ;

l esperanto. 1999 / 8 ;

La Ondo de Esperanto. 1999 / 12 ;

Literatura Foiro. 1999 / 180, 181 ;

Litova Stelo. 1999 / 5 ;

Monato. 1999 / 11 ;

Norvega Esperantisto. 1999 / 5 ;

Svisa Esperanto - Societo informas. 1999 / 5 ;

Trampo. 1999 / 3.

Mozaiko

Tri proverboj —dek ses respondoj

Ni ricevis 16 respondojn por la tasko “ Tri proverboj ” en LOdE . 1999 : 10, malgraŭ tio, ke ni faris du eraretojn. El la venintaj respondoj estis 10 tute ĝustaj, sed 6 enhavis eraretojn. Ni lotumis libropremion, ĝin gajnis Bard Hekland el Karelio, niajn gratulojn!

La ĝustaj respondoj :

1. Kiu diras la veron, havos sur la kapo tuberon. ( direktoro, slavo, bulteno, hepato ) ;

2. Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. ( pajlo, ornamo, spegulo ) ;

3. Fianĉiĝo ne estas edziĝo. ( ses, fidi, ĉantaĝo ).

Japana krucenigmo

En la kvadratoj de la japanaj krucenigmoj kaŝas sin ne vortoj, sed bildoj.

Via tasko estas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas live kaj supre de la kolumnoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita kolumno kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo. Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en tiu ĉi linio estas 3 grupoj, konsistantaj : la unua —el du, la dua —el kvin, la tria —el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per minimume unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaŭ en la komenco kaj fino de la kolumnoj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigitaj grupoj.

Do, pentru la bildon kaj sendu ĝin al ni tiel, ke la solvoj atingu la redakcion antaŭ 10 mar 2000.

Kompilis Tatjana Kulakova

Foje okazis

Konkreta ekzemplo

Foje fama rusa sciencisto Aleksandr Butlerov ( 1828 - 1886 ) ekzamenante en Peterburga universitato, metis al studento aldonan demandon :

—Bonvolu respondi, kia diferenco estas en la efiko de varmo kaj de malvarmo.

—Ho, tre granda! —vigle respondis la ekzamenato. —La varmo ĉion disvastigas, sed malvarmo, kontraŭe, mallongigas.

—Ĝuste. Ilustru vian respondon per konkreta ekzemplo.

—Volonte, —tuj respondis la studento. —Somere, kiam varmas, la tagoj fariĝas pli longaj ; sed vintre, kiam regas frosto, tiuj rimarkeble mallongiĝas.

Butlerov ekridegis kaj donis al la studento altan poenton.

Tiu studento estis Vladimir Vernadskij ( 1863 - 1945 ), kiu poste iĝis akademiano kaj fama naturesploristo.

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

NIAJ JUBILEOJ KAJ DATREVENOJ EN 2000

1855 ( Antaŭ 145 jaroj ) Naskiĝis Louis de Beaufront, Théophile Cart.

1860 ( 140 ) Naskiĝis barono Menu de Ménil ( la komponinto de la muziko por La Espero ).

1865 ( 135 ) Naskiĝis Leo Belmont, Aleksandr Saĥarov.

1880 ( 120 ) Naskiĝis Gabriel Chavet, Aleksandr Postnikov.

1890 ( 110 ) Naskiĝis Vasilij Jeroŝenko. Forpasis Leopold Einstein.

1895 ( 105 ) Naskiĝis Andreo Cseh, Grigorij Demidjuk, Ferenc Szilágyi. Ekaperis Lingvo Internacia . Ĉesis aperi La Esperantisto .

1900 ( 100 ) Naskiĝis Nikolaj Nekrasov. Fondiĝis la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia. Aperis Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de Zamenhof.

1905 ( 95 ) Naskiĝis Frans van Dooren ( Dorno ), Isaj Dratwer, Henrik Seppik. La unua Universala Kongreso ( Boulogne - sur - Mer ). Akcepto de la Deklaracio pri esperantismo. Elekto de la Lingva Komitato. Ekaperis La Brita Esperantisto , Esperanto , Ruslanda Esperantisto .

1910 ( 90 ) Naskiĝis Nikolao Kurzens. Fondiĝis Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La unua kongreso de UEA ( Augsburg ). La unua Ruslanda Kongreso Esperantista ( Sankt - Peterburgo ).

1915 ( 85 ) Naskiĝis Clelia Conterno - Guglielminetti, Poul Thorsen. La plej malgranda UK ( 163 partoprenantoj en San Francisco ).

1920 ( 80 ) Naskiĝis Karolo Piĉ, Eli Urbanová. Forpasis Hector Hodler. Ekaperis Esperanto triumfonta ( nun Heroldo de Esperanto ) kaj Esperanta Finnlando . Aperis Vivo de Zamenhof ( E. Privat ).

1925. ( 75 ) Naskiĝis Louis Beaucaire, Bernard Golden. Rekorda individua membraro de UEA ( 9424 membroj ). La unua poŝtmarko en Esperanto. Akcepto de Esperanto en telegrafio. Pafekzekuto de Aleksandr Postnikov.

1930 ( 70 ) Naskiĝis André Cherpillod, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Reinhard Selten. Forpasis Hippolyte Sebert. Aperis Plena vortaro de Esperanto ( E. Grosjean - Maupin ). Fondiĝis EKRELO kaj Internacia Cseh - Instituto de Esperanto ( nun IEI ). Skismo en SAT.

1935 ( 65 ) Aperis Plena Gramatiko de Esperanto ( K. Kalocsay, G. Waringhien ). Forpasis Louis de Beaufront, Gaston Moch.

1940 ( 60 ) Naskiĝis Ĵak le Puil.

1945 ( 55 ) Naskiĝis Vilmos Benczik, Tazio Carlevaro, Reinhard Haupenthal.

1950 ( 50 ) Komenciĝis Belartaj konkursoj de UEA. Fondiĝis Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Aperis Retoriko ( I. Lapenna ). Ekaperis El Popola Ĉinio . Forpasis Cezaro Rossetti.

1955 ( 45 ) La sidejo de UEA translokiĝis al Roterdamo. Ekaperis Norda Prismo kaj La Nica Literatura Revuo .

1960 ( 40 ) Fondiĝis Hungaria E - Asocio. Forpasis Giorgio Canuto, Stellan Engholm.

1965 ( 35 ) La unua UK en Azio ( Tokio ). Ekaperis Der Esperantist .

1970 ( 30 ) Fondiĝis Monda Turismo. Aperis PIV. Ekaperis Literatura Foiro kaj Internacia Pedagogia Revuo . La aŭstria prezidento Franz Jonas faris E - paroladon en UK - 55 ( Vieno ). Forpasis Ernfrid Malmgren.

1975 ( 25 ) Aperis Neologisme ( Lorjak ) kaj Hamburgo en retrospektivo ( I. Lapenna ). Unuafoja aljuĝo de Trofeo Fyne ( al Sveda E - Federacio ).

1980 ( 20 ) Manifesto de Raumo. Fondiĝis LF - koop. Ekaperis Fonto k Monato . Aperis PAG. Forpasis Ljudmila Jevsejeva.

1985 ( 15 ) UNESCO akceptis rezolucion pri Esperanto. Fondiĝis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.

1990 ( 10 ) La 1a Afrika E - Kongreso ( Togolando ). Fondiĝis E - Asocio de Rumanio. Ekaperis Rok - Gazet ’ . Fidel Castro nomis sin “ soldato de Esperanto ”. Forpasis Neil Salvesen, Paul Ariste, Armand Su.

1995 ( 5 ) Aperis Mazi en Gondolando kaj Komputika leksikono ( S. Pokrovskij ). Forpasis Karolo Piĉ, Edward Symoens, Jean Thierry.

FRAZOJ

“ Ĉu SKEF - anoj ne sentas sin malhelpataj de la ekonomiaj muroj? ” Respondas prezidanto de Slovaka E - Federacio Ján Vajs.

Unuflanke la manko de mono malhelpas la disvolvon de la Esperanta agado, sed aliflanke mono povas ankaŭ mortigi la belan ideon de Esperanto. Se la slovaka ŝtato donus nun al la E - movado multe da mono, la nunajn “ idealismajn ” esperantistojn tre rapide forpelus la monavidaj karieristoj. Bone estus ricevi ŝtatan subtenon po - parte, grade, tiel ke restu tempo defendi la internan moralon.

Esperanto . 1999 : 11

La financan temon koncernas ankaŭ la prezidanto de Svisa E - Societo Bruno Graf :

La kotizoj sufiĉas por kovri la kostojn por administrado, por la bulteno SES informas kaj por la revuo Literatura Foiro . Sed la kotizoj ne sufiĉas pro regule informi kaj varbi. La donacoj ebligas eldoni kaj aĉeti informilojn, fari gazetanoncojn kaj realigi projektojn. Ne estas saĝe daŭre foruzi la asocian kapitalon por la varbado.

SES informas . 1999 : 5

Mi pensis ankaŭ pri partopreno en la solena malfermo de la [ Berlina ] UK. Mi ne sukcesis pri tiu ĉi lasta ideo, ĉar la organizantoj “ proponis ” al mi aĉeti la unutagan partopren - kotizon, kontraŭ 60 germanaj markoj. Ne pro la financaj kialoj ( malgraŭ ĉio mi estas pagipova —sed ne stulta! ) mi rifuzis uzi tiun eblecon por eniri la Grandan Salonon, sed pro la principoj. Laŭ mia opinio, eniro —almenaŭ por solena malfermo / fermo de UK —devas esti libera por ĉiuj interesintoj, eĉ ( aŭ des pli ) por neesperantistoj.

Tadeusz Chrobak. bedaŭrinde . 1999 : 0

Adopti Esperanton kiel eŭropan komunikan lingvon, postulus fortan politikan volon de forta ŝtato, kiu havu intereson fari tion. Eŭropa Federacio nepre havus tian intereson, kaj por solvi sian internan komunikad - problemon en demokratia maniero, forigante riskojn de lingvaj malkontentoj kaj apartismoj, kaj por plifortigi la eŭropan identecon de siaj civitanoj, kaj por montri al la cetera mondo sian kulturan kaj politikan sendependecon disde Usono.

Umberto Brocatelli.

Kataluna Esperantisto . 1999 : 308

Eble eldonota nova PIV forigos multajn malklarecojn. Tamen ĝi ne solvos ĉiujn problemojn... Akademio de Esperanto devus prepari akademian vortaron, kiu entenu ekzaktajn difinojn, regulojn kaj ekzemplojn de uzado de aprobitaj vortoj.

Antanas Grinceviĉius. Litova Stelo . 1999 : 5

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 2 ( 64 )

Redakcie

Kutime ĉi - loke oni trovas redakcian mesaĝon, sed ĉar en la revuo mem mankis loko por la rubriko Frazoj , ni metis ĝin ĉi tien.

Io ne estas bonorda en Esperantujo. Kion fari? Afrika estrarano de UEA Gbeglo Koffi responde al la jarŝanĝa demando de la revuo Esperanto skribis, interalie :

Oni povas rimarki ke Esperanto ĝenerale regresas en la riĉmondo. Tion kaŭzas ĝia malkreskanta ŝanco esti la dua lingvo de ĉiuj en internaciaj kontaktoj... Ni do devas reagi al tiu evoluo. Kiel? “ Esperanto estu la dua lingvo por ĉiu ” jam kadukiĝis. Ni trovu aliajn argumentojn por pravigi ĝian uzon...

Esperanto . 2000 : 1

Pri la nova strategio meditas ankaŭ Marco Picasso :

Esperanto ne estas la sama por ĉiuj : iuj bezonas ĝin por vojaĝi malmultekoste, aliaj por kleriĝi, aliaj por interŝanĝi poŝtmarkojn, aliaj por ne resti solaj en sia maljuneco, aliaj por rapide kaj profunde interkonatiĝi kun samaĝuloj alilande ktp. Unu sola establo ne povas mastrumi mem tiom da kategorioj : prefere ĝi lasu la taskon al specifaj kaj fakaj asocioj kaj instancoj komplete sendependaj, ene de komuna regularo, baze de kiu estu la komuna destino de la esperantistaro.

Literatura Foiro . 1999 : 182

SATano proponas pli radikalan solvon —purigon :

Mi postulas la eksigon de Kep Enderby, la prezidanto de UEA, el la Sennaciista Asocio Tutmonda kaj ĉiujn aliajn UEA - membrojn kiuj ankaŭ estas SAT - anoj. Se SAT - anoj samtempe aniĝas en UEA kaj konsentas al ties Manifesto, SAT fariĝas tute superflua.

Jurgen Kuhl. Sennaciulo . 1999 : 11

Sed Giorgio Silfer limigas sin je nura atentigo :

Pormomente, la dekstra mano ignoras tion kion faras la maldekstra : unuflanke UEA invitas al sia kongreso en Tel - Avivo, aliflanke ĝia junulara sekcio akuzas Israelon pri malrespekto de la homaj rajtoj ( rezolucio de la TEJO - Komitato ). Sed ambaŭ manoj devos froti la saman vizaĝon.

Heroldo de Esperanto . 1999 : 14

Fine, propono fondi novan regionon :

Nia tasko estis lerni kaj uzi sperton de la Eŭroregiono [ Karpatoj ] por krei la novan, aŭtente funkciantan eŭroregionon en nordoriento, en naskiĝ - regiono de Esperanto. Laŭ propono en ĝin devis eniri : 1. Kaliningrada distrikto ; 2. Vojevodioj Podlahio kaj Varmio - Mazurio ; 3. Kaunas, Klaipeda, Marijampole, Alytus ; 4. Grodno, Brest. La areo estas ĉ. 100 000 km2.

... La kvereloj komenciĝis jam dum diskutado pri la nomo de la nova eŭroregiono. Mi proponis Prusio , por aliaj ne tolerebla. Sed povas esti ankaŭ Esperantio , ĉar Esperanto devas esti la unua oficiala lingvo kaj kvin aliaj egalrajtaj : la belorusa, germana, litova, pola, rusa. Alia problemo estas ĉefurbo. Proponoj : Elk, Suwalki, Marijampole, Grodno.

Adalberto. Litova Stelo . 1999 : 6

Sur la kovrilpaĝo estas foto Konstruante novan homon pro kiu Sandra Burgues Roca ( Urugvajo ) ricevis la unuan premion en nia Fotokonkurso.

Ni ne devas esti sen influo laborante

por plibonigi la mondon

En januaro ni informis, ke la prezidanto de UEA Kep Enderby estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 1999 . La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE : Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Enderby : Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiĝis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas ĝin granda honoro kaj provos pravigi ĝin.

LOdE : La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado : komunuma ( aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj : UK, SAT, Azia kaj naciskale ) kaj movada ( precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo ). Kia, laŭ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

Enderby : La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, ĉar tia ekvilibro estas afero de juĝo. Ĝenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto - movado, ege gravas kapablo sufiĉe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraŭe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiĝi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie ĉi tie, ĉar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraŭ ĉiuj aktualaj problemoj en la mondo —tiom ofte kaŭzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aŭ de identeco —mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

LOdE : Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

Enderby : Ĉiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto - ideo. Ĉi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raŭmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto - skoloj aŭ - vidpunktoj, sed al la espero ke ĉiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aŭ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laŭ spirito de frateco.

LOdE : Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

Enderby : La kontraŭajn de tiuj, kiujn mi ĵus menciis : ĉiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj : alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia ĝi estas, la elekto inter la du ne ĉiam estas facila.

LOdE : Al kiu ( j ) persono ( j ) vi mem donus via ( j ) n voĉo ( j ) n, se vi estus elektanto ĉi - jare?

Enderby : Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laŭ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malĝuste preterpasi. Ne ĉiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laŭ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni ĝin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaŭ estus Mark Fettes, Lee Chong - Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi ĝojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

LOdE : Iam populara demando : kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Enderby : Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiĉus diri ke mi unue pensus pri La danĝera lingvo , La Dekamerono kaj Sed nur fragmento .

LOdE : Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Enderby : Nepre bonega, kvankam, ĉar mi ne estas aŭguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj ĝi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daŭros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Ĝi estas identigilo. Lingvo ankaŭ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu ĉi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraŭe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marĝene, kvankam kelkfoje grave. Ankaŭ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaŭ ŝanco ludas gravan rolon. Ĉiurilate, la kaŭzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas ĉiujn tiujn faktorojn. Ĉu tiu hegemonio daŭros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne ĉiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj ĉie —ĉu anoj de UEA, ĉu de SAT, ĉu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo —devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato ĉie, sed tio ne signifas, ke ĝi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

LOdE : Ĉu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999 ?

Enderby : Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

685 aliĝis al Tel - Avivo

20 jan 2000, kiam plejmulto de la aliĝoj ĝis la fino de la unua aliĝperiodo estis jam registrita, la 85a Universala Kongreso en Tel - Avivo nombris 685 aliĝintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aliĝoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224.

La pinton de la statistiko konsistigas Germanio ( 76 ), Japanio ( 71 ), Pollando ( 55 ), Israelo ( 54 ), Francio ( 49 ), Nederlando ( 45 ), Italio ( 27 ), Usono ( 25 ) kaj Brazilo ( 20 ).

GK UEA

Bona jaro por KSM

Unu el la plej longedaŭraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de serĉantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn ( 419 en 1998 ).

Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio ( de 70 al 96 petoj ), Ruslando ( de 38 al 56 ), Belgio ( de 6 al 12 ) kaj Ebura Bordo ( de 1 al 12 ), kaj malkresko en Brazilo ( de 59 al 39 ), Irano ( de 22 al 8 ) kaj Japanio ( de 5 al nul ). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, ĉar la ŝanĝoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.

De tempo al tempo ekz - e landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, ĉar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaŭ tiukampe la limigitaj rimedoj de la E - movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke ĉiuj asocioj, instruistoj k. a. kurs - organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la E - gazetaro ankoraŭ pli multe diskonigu ilin.

De 1990 KSM estas prizorgata de s - ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas : B. P. 6, FR - 55000 Longeville en Barrois, Francio.

Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

GK UEA

Jarfina Kroatio

Tago de infanrajtoj

Okaze de la Internacia tago de la infanrajtoj, 19 nov 1999 KEU ( Kroatia E - Unuiĝo ) kunlabore kun la porinfana organizo en Ogulin organizis ekspozicion. Ĉi - jare oni prezentis la internacian ekspozicion “ Naturo —nia vivtrezorejo ”.

En la lernejoj, kie KEU organizas kursojn, oni dum la kurshoro diskutis pri la rajtoj de infanoj, organizis etajn ekspoziciojn kaj verkis mesaĝojn por sendi ilin al infanoj en Francio, naskitaj la 19 nov 1989.

Kristnaska foiro

Ĉe la inaŭguro de la 6a Kristnaska foiro, 4 dec kantis ankaŭ eta koruso de la plej junaj membroj de KEU. Ili kantis unu inter la plej famaj kroataj vintraj kantoj tradukitaj al Esperanto. Krom junaj e - istoj, ĉe la inaŭguro kantis la koruso de la Internacia virina klubo, kiu organizis la foiron. Post la kantado, la Foiron inaŭguris la edzino de la kroata vicministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

La duan tagon de la Foiro, KEU havis budon ĉe kiu oni prezentis la manlaborojn de la E - lernantoj : kristnaskaj ornamaĵoj, gratulkartoj.

La Internacia klubo de virinoj, en kiu plej parte membras la edzinoj de eksterlandaj diplomatoj en Kroatio per ĉi - manifestacio jam ses jarojn kolektas monon celatan al bonfaro. La ĉi - jara profito estas antaŭvidita por la porinfana departemento de unu el la zagrebaj hospitaloj.

Ni menciu, ke la etaj e - istoj jam trian fojon prezentiĝis ĉe la foiro kaj ĉi - jare ili estis la sola infana grupo.

Zamenhof - Tago

Okaze de la Zamenhof - Tago KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo S - ta Gabrijelo prizorgis okazan poŝtstampon. La stampon oni povis uzi dum la tuta tago ( 15 dec ) en la ĉefa zagreba poŝtoficejo.

En la lernejoj, kie KEU organizas E - kursojn, oni organizis etajn ekspoziciojn pri la vivo de Zamenhof.

Marija Beloŝeviĉ

Esperantista Kulturdomo en danĝero!

Ekde 1964 Esperanto estas instruata en la Federa Universitato de Ceará ( UFC ), en la nordorienta urbo Fortaleza ( Brazilo ), kie okazos la 87a Universala Kongreso en 2002. La kurso estas nedeviga kaj povas partopreni ĝin la tuta komunumo. Mi mem kaj miaj familianoj lernis la lingvon tie. Mia instruisto Paulo Amorim Cardoso emeritiĝis, kaj nun laboras tie kiel profesoro de Esperanto mia frato Adelson Alves Sobrinho. La domo, kie dum multaj jaroj funkciis la E - kursoj, staras antaŭ placo kun busto de Zamenhof.

Antaŭ kelkaj tagoj mia frato donis al mi la bedaŭrindan informon, ke oni translokigis la E - kurson al malgranda domo kaj ke oni deziras ĉesigi la E - agadojn ĉe la universitato. Ili proponis al mia frato instrui la italan aŭ la portugalan, ĉar ili ne deziras maldungi lin, kiu antaŭ kelkaj jaroj trapasis ekzamenon por instrui Esperanton anstataŭ Paulo Amorim.

Ni ne povas permesi, ke la Esperantista Kulturdomo de UFC malaperu. Tial ni petas al la monda esperantistaro, bonvolu sendi leterojn, kartojn al la rektoro de tiu universitato petante, ke li redonu la lokon al la E - kurso kaj pli grave, ke li daŭre apogu la E - kursojn, precipe nun, ĉar en tiu urbo okazos la 87a UK. Se vi volas helpi nin, bonvolu fari tion en Esperanto kaj / aŭ en unu el la lingvoj instruataj tie, nome : la portugala, hispana, itala, franca, angla, germana kaj rusa.

Sube estas la nomo de la rektoro kaj la adreso de la rektorejo.

Magnífico Reitor Roberto Cláudio Frota Bezerra.

Reitoria da UFC : Av. da Universidade, 2853, Benfica, Fortaleza, CE, BR - 60020 - 181, Brazilo.

Aristâphio Andrade Alves Filho

Komunistoj konferencis en Kubo

La 12 - a Konferenco de IKEK ( Internacia Komunista E - ista Kolektivo ) okazis 27 - 30 dec 1999 en Havano ( Kubo ). Ĝi ricevis moralan apogon de la Komunista Partio de Kubo kaj firman subtenon de Kuba Esperanto - Asocio kaj dum la preparado kaj realigado de la konferenco.

Partoprenis 51 personoj el Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Islando, Kubo, Norvegio, Svisio. La Konferenco ricevis salutmesaĝon de Kep Enderby, prezidanto de UEA, kiu memorigis sian ĉeeston en la 75a UK ( Havano, 1990 ) kaj substrekis la laboron faratan de IKEK —kunlaboranta asocio kun UEA de 1998.

Dum la kvar kunsidoj, la Konferenco :

—analizis la staton de nia revuo Internaciisto , de niaj relative bonaj financoj, organizi pli taŭgan retadresaron kaj ĝisdatigitajn retpaĝojn. Ni ĝojis pri la bona stato de niaj rilatoj kun UEA, SATEB, FET ktp ;

—adoptis rezoluciojn pri la rabado de la 6 - jara knabo Elian Gonzalez per Miamia mafio en Usono, leteron al Bill Clinton pri tiu atenco kontraŭ la Deklaracio pri Infanaj Rajtoj. La konferenco decidis aliĝi pere de UEA al la Manifesto 2000, agado de Unesko kadre de la Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Ni kondamnis la blokadon de Usono kontraŭ la Kuba popolo, kaj en plia rezolucio militajn intervenojn kontraŭ popoloj, etnoj aŭ komunumoj ;

—decidis kunveni en la Tel - Aviva UK dum unuhora kunveno. La Konferenco decidis peti starigon de la 13 - a Konferenco en Britio en printempo 2001 kaj komisiis Anne Johnson kaj Stan Keable por ellabori la projekton ;

—elektis novan IKEK - Estraron.

Kadre de la Konferenco ni povis aŭdi kvar altkvalitajn prelegojn pri la revolucia movado en Kubo, la nuntempa situacio por nia IKEK ( Luis Serrano ), la E - agado de UEA ĉe Unesko ( Vincent Charlot ) kaj la penso de Josè Marti ( Juan Bessada ).

Dum la konferenco okazis du gravaj renkontoj por IKEK.

30 dec ni renkontiĝis kun membroj de la Centra Komitato en ĝia sidejo sur Placo de la Revolucio. La kunveno okazis en tre bona etoso kaj ni povis informi pri la konferenco, la ligoj de IKEK kun la E - Movado kaj kun la komunista kaj progresema movado.

31 dec ni vizitis UNIAC, organizon arigantan la diversajn asociojn de Amikeco kun Kubo tra la mondo. Ni povis tie pripensi pri ligoj inter la E - Movado kaj Kubo.

La restado de alilandaj esperantistoj ne limiĝis nur al la Konferenco. La Havana esperantistaro akceptis nin en amika rondo ĉe la Havana Municipo 24 dec, kaj KEA starigis Julfestenon ĉe si 25 dec 1999. Ni omaĝis la 50 - jariĝon de la Esperanta agado de la elstara aktorino Georgina Almanza dum speciala vespero.

Ni atendis la jarfinon kaj 2000 - komencon ĉe nia Sekretariino Mayra Nunez Hernandez. Okazis riĉa distra kaj ekskursa programo.

4 jan 2000 Granma ( la ĉefa gazeto de la lando ) menciis en artikolo la Konferencon de IKEK kaj ĝian rezolucion pri la infano Elian.

Dum la tuta semajno post la Konferenco IKEK - anoj kaj KEA - anoj povis paroli ĉe Radio Internacia kaj Provinca Havano, Radio Progreso en Esperanto, hispane kaj france.

Vincent Charlot

Internacia Literatura Forumo en Bulgario pri nia gazetaro

La unua Internacia Literatura Forumo de la nova jarcento okazos parte en Vraco parte en Razgrado ( Bulgario ) inter 27 maj kaj 4 jun 2000.

En la unuaj tagoj ILF estos inkluzivita en la kulturaj festoj Botev - Tagoj en Vraco. En la lastaj tagoj ĝi koincidos kun la kultura festo Abritus en Razgrado.

La Forumon kunorganizos LF - koop kaj la Esperanta PEN - Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo “ D - ro Ivan Kirĉev ” ( Razgrad ) kaj la E - Societo Sukceso ( Vraca ). La kvar establoj ( LF - koop, Esperanta PEN, Vraca kaj Ragrad ) kunlaboras kadre de la Pakto por la E - Civito.

La Forumo estos dediĉita al la temo “ Nia gazetaro fronte al la telematika defio : kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto - kulturo? ”.

Estas atendataj interalie William Auld, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.

Kadre de ILF okazos ankaŭ la ĝenerala Asembleo de la Esperanta PEN - Centro.

Adreso : ILF, p. k. 26, BG - 3000 Vraca

KURTE

7 nov en Peterburgo Meri Abolskaja partoprenis en kontraŭfaŝista seminario per prelego pri persekutoj kontraŭ E - to en Germanio k Sovetunio. ( Vestnik Esperanto )

Per koncerto en Trenèín antaŭ 400 aŭskultantoj renaskiĝis slovaka muzika grupo Qexteto Esperanto , kiu kantis E - te en la jaroj 1970aj. ( Esperanto )

26 sep Nov - Jorka E - Societo aranĝis E - Tablon kadre de la librofoiro. 6 nov en Berkeley Ligo de Orient - Golfaj E - istoj k San - Franciska E - ta Regiona Organizo prezentis E - ton en la aŭtuna kunveno de la Nord - Kalifornia fremdlingva asocio. ( Esperanto USA )

En la Amsterdama muzeo pri la nederlanda verkisto k E - simpatianto Theo Thijssen malfermiĝis ekspozicio “ Lingvo sen limoj. Theo Thijssen kaj E - to ”. ( Esperanto )

En la Universitato de Saint - Quentin - en - Yvelines / Versailles Anne - Sophie Markov sukcese prezentis memuaron de magistriĝo pri historio pri la temo “ La internacia movado de E - laboristoj en 1918 - 1939 ”. ( Internaciisto )

MZ - Verlag Harald Schicke en Germanio ne plu ekzistas ; ĝi fariĝis MZ - Verlag Ltd. kun sidejo en Londono, ĉar la germana ŝtato malhelpas la ekziston de malgrandaj firmaoj. ( La Gazeto )

Ĉe la Ĉeĥa E - Asocio ekfunkciis sekcio pri informatiko por kunlaborigi e - istojn, kiuj uzas komputilon ; estas iniciatata artsekcio de ĈEA. ( Starto )

La vendoj de la libroservo de UEA bonege progresis en 1999. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 ( NLG 297165 ) signifis la plej bonan rezulton de la 90 - aj jaroj ĝis tiam. Kresko je 6, 4 % en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 = NLG 316230. ( GK UEA )

La 15a numero de Heroldo ( 1999 ) estas dediĉita al la E - aktivado en Hungario, interalie al E - Fako ĉe ELTE, Juna Amiko , junulara agado, E - grupo en Pápa, Tibor Papp, Tibor Szabadi, Elizabeta Ködmön, biblioteko de Károly Fajszy k. a. Sekvos materialoj pri E - to en la landoj de Orienta Eŭropo. ( Heroldo de Esperanto )

La revuo de Germana E - Junularo GEJ - Gazeto ŝanĝis sian nomon al Kune . ( Esperanto )

REK : novaj loko kaj kotizoj

Kongresejo

Ruslanda E - Kongreso okazos 3 - 6 feb 2000 en Ĉeboksary, en la respublika faklernejo de kulturo ( ul. Entuziastov, 26 ). La lernejo estas tute nova, inaŭgurita en decembro 1999. Ĝi troviĝas en la distrikto Jugo - zapadnij.

De la fervoja stacio la kongresejo atingeblas per la trolebuso 20, ĝis la haltejo Ulica Entuziastov Uĉiliŝĉe kulturi . ( La lernejo troviĝas meze inter tiuj du haltejoj ).

De la busa stacio per subfervoja transirejo eblas atingi la fervojan stacion de kie veturu kiel estas priskribite supre aŭ prenu trolebusojn 9, 15 aŭ 18 kaj veturu ĝis la haltejo Agregatnij zavod , kie ŝanĝu la trolebuson je 19 kaj same veturu ĝis la haltejo Ulica Entuziastov Uĉiliŝĉe kulturi .

Partoprenkotizo

La partoprenkotizo inkluzivas 3 - tagan loĝadon kaj la kongresan programon. La baza kotizo por ekssovetianoj estas 150 rubloj, por aliaj landoj —10 eŭroj. La sama faklernejo disponigas al ni hoteleton apartenantan al ĝi, kiu troviĝas en la aligita al la lernejo konstruaĵo. La hoteleto estas parto de la komunloĝejo kaj por ni oni ofertas unu etaĝon, kiu havas 2 - 3 - litajn ĉambrojn, duŝejojn, kuirejon.

Kiuj volas loĝi en la dulita ĉambro devos krompagi 30 rublojn. Por la dezirantoj estas ankaŭ amasloĝejo, kiu kostos je 30 rubloj malpli ol la baza kotizo. Aliaj loĝeblecoj estas en kelkaj urbaj hoteloj, kies averaĝaj prezoj estas 60 - 100 rubloj por la nokto. Se kongresano deziros loĝi aparte li pagos nur por la programo sumon je 50 rubloj.

Por partotempa partopreno necesos pagi po 60 rublojn por tagnokto. La manĝado estas organizebla en la kongresejo de la lernejo kaj kostos ĉirkaŭ 15 - 20 rubloj por manĝo. Krom tio je du haltejoj for de la kongresejo estas nova kafejo Putj k sebe kaj apude estas vendejoj kaj bazareto.

Aleksandr Blinov

prezidanto de OK

Zamenhof - festo en For - Oriento

18 dec 1999 surbaze de la fakultato de informadiko kaj komputilaj teknologioj de la For - Orienta Ŝtata Teknika Universitato, en Vladivostoko estis aranĝita festo okaze de la 140 - jariĝo de L. L. Zamenhof.

La studentoj, kiuj studas Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj la membroj de Regiona E - klubo Pacifiko partoprenis literatur - muzikan koncerton, jubilean ekspozicion kaj aktivis pri kantoj kaj teumado. Inter gastoj estis junaj muzikistoj el la ensemblo Melodio kaj rusparolantaj studentoj el Ĉinio kaj Koreio. La sekva komuna renkontiĝo okazos dum la Semajno de Internacia Amikeco en februaro.

La studentoj interesiĝas pri kontaktoj kun samaĝuloj kaj samfakuloj tutmonde. Krome ili invitas partopreni la Regionan Studentan Konferencon ( sekcio “ Esperantologio kaj Interlingvistiko ” ) kiu okazos en Vladivostoko 24 - 29 apr, la Tagojn de Slava Kulturo ( 22 - 28 maj ) kaj la Renkontiĝon okaze de la 20 - jariĝo de Pacifiko ( 20 - 22 okt ).

Aleksandr Titajev

“ Verda fajrero ”

EK Verda fajrero funkcias ekde 1991 en Ĉusovoj ( Perma regiono en Okcidenta Uralo ). Nun en la klubo estas 15 membroj.

Klubkunvenoj okazas ĉiusemajne en la urba medicina lernejo. Ofte oni havas festojn, dum kiuj la klubanoj teumas kaj kantas. Verdafajreranoj vizitas somerajn tendarojn kaj aliajn renkontiĝojn. Kelkaj aktivuloj studentiĝis en Permo kaj Jekaterinburg, sed ili ne perdas kontakton kun la klubo. Aleksej Odincov, Miĥail Buldakov kaj Aleksej Ĉikiŝev partoprenis en la Perma regiona konkurso pri la jubileo de Puŝkin per deklamado en Esperanto. Rimma Roganova instruas la internacian lingvon en la 6a mezlernejo kaj en la medicina lernejo. Krome, 15 ĉusovojanoj lernas Esperanton koresponde.

Rimma Roganova

SAT kongresos en Ruslando

Ekde 1 feb 2000 por la ruslandanoj ekvalidas nova kotizperiodo. Ruslandanoj povas kotizi per rubloj.

ĝis 31 mar ĝis 31 maj Poste Kategorio A 520 600 680 Kategorio B 800 1000 1200 Kategorio C 280 350 400 Kategorio Ĉ 650 750 850 Kategorio D 1000 1200 1400 Kategorio E 330 400 500

Difinoj de la kategorioj

A. SAT - membro

B. SAT - geedzoj

C. SAT - junul ( in ) o, ĝis 30 jaroj

Ĉ. nemembro de SAT

D. geedzoj, nemembroj de SAT

E. junul ( in ) o, nemembro de SAT

Infano ĝis 15 jaroj, veninta kun gepatro ( j ), aliĝas senkotize.

La kotizojn akceptas Miĥail Konstantinoviĉ Ĉertilov, 143000, Moskovskaja oblastj, Odincovo - 6, ab. jaŝĉik 21.

Nikolao Gudskov

Aŭtune ses gejunuloj el Murmansk studis en la tradiciiĝanta E - kurso ĉe la popola altlernejo en Svanvik ( Norvegio ). Kvin el la ses kursanoj ( de live dekstren : Julia, Alla, Aleksandr, Julia, Miĥail ) estas fotitaj antaŭ la forveturo. ( Sendis A. Masiukas )

Korajn gratulojn al Aleksas Masiukas okaze de la 70 - jariĝo!

La plej indaj verkoj de nia literaturo

Ni adiaŭas la 20an jarcenton, kiu estis tempo de du teruraj Mondmilitoj, sed ankaŭ tempo de nekredebla teknika progreso. La homa civilizo trapasis la limojn de sia tera ekzisto, kiam la unua homa plando ektuŝis la lunon.

La finiĝanta jarcento estis grava ankaŭ por ni, esperantistoj. Dum ĝi ekprogresis nia literaturo. La Slava skolo, Literatura Mondo , La infana raso de William Auld, Norda Prismo , eldonejo Stafeto de J. Régulo Pérez, Literatura Foiro , Fonto , Belartaj Konkursoj, Karolo Piĉ —jen mejloŝtonoj de la evoluo. Al tio aldoniĝas centoj da aperintaj libroj, kaj dekoj da eldonejoj.

Ĉiuj ĉi klopodoj havigis al ni neforgeseblajn momentojn, kiam legante niajn aŭtorojn, ni povis konvinkiĝi, ke la lingvo internacia vivas kaj fortikiĝas. La literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia “ verda ” memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj.

Nekontestebla estas fakto, ke en la pasanta jarcento ĉefe libroj kaj revuoj ( kaj leteroj ) servis kiel unuigilo por nia tutmonda komunumo. Romanoj kaj poemaroj estis ofte la fonto de niaj revoj, pensado, emocioj kaj distro.

Dum la kunsido de EVA ( Esperantlingva verkista asocio ) en Berlino, okaze de la 84a UK, oni akceptis la proponon de kolego Tomasz Chmielik, kiu apud la konata prefero - listo de William Auld ŝatus koni ankaŭ iun pli malpli ĝeneralan elekto - liston de la publiko pri la 25 plej gravaj verkoj de la Esperanto - literaturo de la 20a jarcento.

Pro tio ni petas la esperantistojn el kie ajn, noti la titolojn de la Esperanto - verkoj ( prozo, poezio kaj dramo ), kiuj en Via vivo ludis precipan rolon —edukan, klerigan, emocian kaj konceptan —kiuj plej firme engravuriĝis en Via memoro aŭ kiuj simple estas plej valoraj por Vi.

Via elekto montros, kiuj literaturaj ŝatoj kaj preferoj regas en la “ verda ” mondo nuntempe. Ni atendas viajn respondojn plej malfrue ĝis majo, tiel ke dum la Tel - Aviva UK ni povu prezenti la kompletan liston.

Poŝtkartojn kun titoloj oni sendu al Tomasz Chmielik ( ul. Jarzebinowa 3 / 30, 21 - 040 Swidnik, Pollando ).

.

Du specoj de esperantistoj

Mi dankas por la interesa revuo Esperanto en 1999 . Mi opinias, ke ekzistas du specoj de esperantistoj.

1 ) Unuj volas propagandi Esperanton kvazaŭ ian religion, kiel plej gravan kriterion de sukceso ili konsideras la nombron de E - parolantoj kaj tial ili inklinas blagi, blufi kaj superruzi la publikon.

2 ) Malpli multaj volas funkciigi la lingvon, prepari ĝin por funkciado. Ili preparas vortarojn, terminarojn, gazetojn, librojn, TTT - ojn kaj por ili estas la plej grava kriterio, kiel tiuj instruiloj kaj literaturaĵoj kovras la bezonojn de internacia lingvo.

Ĉiu internacia lingvo ( angla, Esperanto aŭ alia ) bezonas lernolibrojn kaj vortarojn en ĉiuj kulturitaj lingvoj, kaj la vortaroj necesas poŝaj, mezaj kaj grandaj, ĝeneralaj, teknikaj, elektroteknikaj, kemiaj, medicinaj, juraj, ekonomiaj, agrokulturaj ktp. Ankaŭ la literaturo de la internacia lingvo devas esti alirebla al ĉiuj interesatoj. Ni povas tre bone registri, kio efektive en Esperanto jam estas farita kaj kio ankoraŭ mankas. Ni ne bezonas blufi nin mem, male helpos al ni nur vero.

Se la lingvo ne estas preparita, ne eblas entuziasmigi milionojn da homoj por tia lingvo. Propagandado rompiĝas je obstino de la ekstera mondo, sed preparado de libroj dependas nur de nia propra laboremo.

Tial la “ propagandantoj ” facile estas deprimataj de pesimismo, dum la “ funkciigantoj ” optimismas, kredante je propraj fortoj.

Miroslav Malovec

Estus por mi grandega ĝojo, se mi erarus

“ Tiu forumo taŭgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn ( informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj ”, —vi skribis en Esperanto en 1999 .

Estas vere ke kuŝas en tio grandaj urĝaĵoj. Ni scias ke rusaj esperantistoj brile kontribuis en la pasinteco en tiaj esploroj kaj laboroj. Mi vere deziras ke ili povu finfine labori pli serene kaj ke tion ebligu nova politika situacio. Bedaŭrinde pri tio mi ne estas optimista kvankam estus por mi grandega ĝojo se mi erarus, se la popoloj de Ruslando elirus finfine el ekstremaj situacioj.

Mi esperas ke la SAT - kongreso kaj aliaj aranĝoj en Ruslando, en julio 2000 ebligos starigi konstruajn rilatojn inter popoloj de Ruslando kaj de okcidenta kaj eĉ centra Eŭropo ( bedaŭrinde mi eksciis pri ekzistanta timo de baltaj landoj kaj Pollando rilate la malstabilecon de Ruslando kaj intencoj de ties regantoj ). Tro ofte okazis ke regantoj ne kapablaj solvi internajn sociajn problemojn inventis “ malamikon ” kaj turnis sin al milito por deturni la atenton de siaj regatoj.

Henri Masson

Ne du, sed unu

Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje ŝanĝis siajn ( vic ) redaktorojn ”, —mi skribis en la januara kajero.

La redaktoro de Heroldo , Perla Martinelli, afable atentigis, ke Heroldo ŝanĝis la vicredaktoron ne du fojojn, sed nur unu. Ŝi pravas, ĉar la supra frazo estas interpretebla kvazaŭ KALiFo nomumis trian vicredaktoron post du malnomumoj... Kaj la redaktoro mem neniam estis ŝanĝita, kompreneble.

Dankon pro la atentigo!

A. K.

“ Interredaktore ” : same regula, nur malpli ofta

“ Tio ja faciligis la laboron de la gazet - redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret - informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA , Heroldo Komunikas kaj Interredaktore ( tiu lasta fariĝis malpli regula pro la lanĉo de la paga servo Ret - Info ) ”, —skribis Aleksander Korĵenkov en la trarigardo de la jaro 1999.

La servo Interredaktore restis same regula, nur iĝis malpli ofta, ja por tiu listo estas dissendataj nur tiuj mesaĝoj, ĉe kiuj oni eksplicite petas tion. Krome, plimulto de redaktoroj de signifaj E - gazetoj aliĝis al la retpoŝta E - novaĵservo Ret - Info , sed malgraŭ plurfoja atentigo multaj ne vere komprenas la funkciadon kaj diferencojn inter Ret - Info kaj Interredaktore .

László Szilvási

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado

aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Eseo de Walter Zelazny

Mi ne ofte konsultas PIVon. Ekzemple, ĝis nun mi komprenis kio estas inteligencio kaj intelektulo . Sed post la kontrolo en PIV mi ne komprenas. Do inteligencio laŭ PIV estas :

1. Klaso de la intelektuloj - reformistoj en la cara Rusujo de 19a jc. 2. Tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso.

Laŭ tiu difino ne eblas havi inteligencion en la Oficiala Movado . Unue, ne ĉiuj intelektuloj - reformistoj en la cara Rusujo estis esperantistoj ; ni diru, ke estis male... Due, ĉar Esperantio ne estas nacio, ĝi laŭ la difino ne povas havi tiun parton, kiu strebas al libera pensado. La difino de la inteligencio en PIV estas pli malpli esperantigita vortumo de la franca intelligentsia laŭ vortaroj de Larousse, kiuj faras referencon, ke tiu vorto devenas de la rusa.

Kiam Dostojevskij, GercenBakunin vivis okcidente, neniu sciis ke ili estas inteligencio. Post la Granda Oktobra Revolucio, pere de la blankuloj venintaj al Parizo, la francoj konatiĝis kun la koncepto inteligencio, kiun ni hodiaŭ trovas en PIV. Ĉu vere ne ekzistas pli kurta vojo de la inteligencio al PIV? Ĉu vere, laŭ la kriterioj de la PIVa difino, la lasta inteligencio en Eŭropo —tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso —restis nun nur en Belorusio?

Iom pli bone aspektas la PIVa difino de plebo. Unue etimologia referenco :

1. En Romo, la plej grandnombra k malalta klaso...

poste la nuntempa :

2. La pli malaltranga parto el popolo, el socio ks.

La plebo povas ekzisti en la Oficiala Movado, tion permesas PIV —la pli malaltranga parto el socio. Sed ne la plej malaltranga parto. Sed venas alia problemo, en kiu senco oni povas diri en la Oficiala Movado pri la socio? De la sociologia vidpunkto ni ne estas socio, prefere io inter diasporo kaj kvazaŭ - socio, preskaŭ apud - socio.

Feliĉe PIV havas alian koncepton, nome intelekto, de kiu ĝi strange ne derivas inteligencion. Ne gravas. Intelektulo estas Zamenhofa vorto kaj intelektularo jam PIVa. Laŭ PIV intelektulo estas “ homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto ”. Sed kio estas intelekto? “ Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili ”.

Iom da rimarkoj pri moralaj valoroj

Mi ne opinias ke la Esperanta inteligencio, intelektularo kaj plebo diferencas en la morala senco. Inter intelektuloj oni trovas kanajlojn, same kiel inter la plebanoj. Inter intelektuloj oni trovas morale rigorajn homojn, ankaŭ inter la plebanoj. Se la distingo ekzistas, ĝi fontas el la malsamaj sociaj roloj. Laŭ PIV la inteligencio havas eĉ nenion komunan kun intelektularo. La unua batalas pri la sendependa libera penso, la dua kapablas pensi.

Laŭ la difino, kiun mi konas en la slavaj lingvoj, ĉefe en la rusa, ne eblas rekte distingi inter la sendependa libera penso kaj kapablo pensi.

Penso bezonas liberecon, kaj tion verŝajne ne komprenis francaj intelektuloj —inter ili meritplena Waringhien —kiuj posedis tian kapablon pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili, ke ili forgesis ligi la rilaton inter la penso kaj la libereco.

Ĉar la intelektuloj ĉefe pensas ( foje sciencumas, poezias kaj verkas ), la plebo ĉefe sekvas ilin en la pensado ; estas do normale, ke certaj intelektuloj celas kapti atenton de la plebo. Tiuj intelektuloj fariĝas politikistoj kaj apogas sian cerbon je amasoj, ilia penso signifas nur tiom kiom la politika forto de la plebo, kiu apogas ĝin. La separado de la intelektuloj disde politikistoj komenciĝis dum la Franca Revolucio, la divorcan verdikton anoncis la Ruslanda Revolucio.

Rolo de la inteligencio estas komentarii la socion, eĉ en la libera socio. La tekniko sapumadi la okulojn de la plebo estas tiom perfekta, ke en la demokrataj landoj oni komencas eĉ dubi, ĉu iu elekto inter du politikistoj, kiuj startas je la prezidenteca posteno ne estas nur afero de la mono kaj soci - tekniko manipuladi la opinion, sen trapasi la jurajn limojn, ofte formale malfrue pretas por haltigi la manipuladon.

Kial en Esperantujo devas esti alimaniere? Kontraŭe, estas eĉ pli terure. Ne mankas mono ĉe kandidatoj, ne mankas soci - teknikoj sapumi la okulojn, mankas la inteligencio, kaj se tia manifestiĝas, oni likvidas ĝin. Ĉio ĉi okazas mikroskale, en etaj dimensioj, praktike ne eksplikeblaj kaj ne montreblaj al la plebo.

“ Pracelanoj ” aŭ “ raŭmistoj ”

Se oni konsideras pracelanojn ( la Fina Venko ) aŭ raŭmistojn ( la Interna Ideo ), iliaj metodoj agi estas tiom diferencaj, ke ĝuste ili kaŭzis ŝanĝon de la prioritatoj de la celoj. Tio, kio estis kohera koncepte komence de la 20a jc. ( tiam la Fina Venko estis biologie ligita kun la Interna Ideo ), fine de la 20a jc. ne plu havas sencon. La Fina Venko fariĝis eksporta varo, kiun oni ne povas vendi, la Interna Ideo fariĝis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne vendas.

Por la pracelanoj ne gravas ke morgaŭ estos diluvo, gravas, ke hodiaŭ ili trovis la solvon de la mondaj lingvaj problemoj, sed bedaŭrinde la mondo ne komprenas ilin, sed eble... se ni ankoraŭ rekomencos alimaniere... per Kampanjo 2000!

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio. Ĝi estas valoro en si mem kaj postulas de la ekstera mondo je la nomo de larĝe komprenita humanismo, en tio homaranismo, sian lokon en nuntempa mondo. Homo ne povas vivi ekster socio, aŭ ( kio estas pli evidenta post certaj sociologiaj trovaĵoj ) li vivas en kelkaj socioj samtempe. Ĉiu vivas en iu makrosocio, ekzemple en ŝtato, sed samtempe en sia komunumo, en sia etno, kiun li kunkreas, en iu diasporo ( ideologie li vivas en la nacio ).

Praktike inter la pracelanoj kaj raŭmistoj estas la sama diferenco kiel inter la koncepto de la franca jakobena ŝtato - nacio kaj libera sindeklaro de la individuo pri sia identeco. En Francio ĉiuj manifestiĝoj de la individueco estas parto de la privata vivo ( lia religio, esperantismo, aŭ tio ke li opinias sin vasko ). Pri ĉio zorgas la ŝtato, por la individuo estas loko en la socio, kondiĉe ke li submetis sin al la kultura modelo de la laika, jakobena, unusole francetna koncepto, sen esceptoj. Kompreneble neniu malpermesas deklari sin bretono, sed tio havas neniun juran, politikan aŭ kulturan konsekvencon. Do li povas esti bretono en sia hejmo, forirante ĝin li estas franco. Ekzemple, ukraino kiu ricevis francan ŝtatanecon ne plu havas siajn kulturajn radikojn en Kievo, sed lia historio komenciĝas kune kun la Gaŭloj. La raŭmistoj ne akceptas tian koncepton.

Alivorte, por la pracelanoj ĉiuj esperantistoj estas esperantistoj, sed la pli bonaj esperantistoj estas la finvenkistoj. Pli malpli tiun doktrinon havas UEA. Estas ĝi, kiu lanĉis la Manifeston de Prago kaj esperantigon de la islama mondo. De la Esperanta plebo ĝi atendas financan apogon, ideologian lojalecon, varbadon kaj nenion pli.

Por la raŭmistoj oni ne povas meti esperantismon en la sferon de nur privata vivo de individuo. Vole - nevole ĉiu civitano de koncerna ŝtato pagas imposton, kaj mi volas ke tiun parton de la imposto, kiun la ŝtato utiligas por siaj ŝtat - naciismaj celoj, oni uzu ĝuste por Esperanto. Mi rajtas al publika manifestiĝo de mia esperanteco. Mian esperantistecon oni rekonu kiel civilizan unuon ekzistantan inter aliaj, oni ĝin rekonu jure, tiusence, kiel jure oni agnoskas vaskojn en Hispanio ( ne en Francio ), kiel jure oni agnoskas certajn religiajn movadojn, respektante ilian pacifismon kaj ne metante iliajn partizanojn en la armeon, kiel jure oni agnoskas rajton de kanadaj eskimoj al sia propra edukado kaj teritorio ktp.

La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj estas novaĵo en la juro, politiko kaj sociologio, ties neceson ĝustamomente sentis raŭmistoj. Ili komprenis, ke la movado, bazita sur la partia organiza skemo, kiel UEA, forĵetas el siaj strukturoj la plej valorajn intelektulojn, kiuj pli bone sentas sin elemento de la diaspora lingva minoritato ĉie en la mondo kaj celas kreadi la federalajn modelojn.

Sed tio ne estas tipe kaj nur raŭmista. La koncepto estas larĝa kaj eble raŭmistoj nur la unuaj esprimis la ideon kaj lanĉis ĝin en la formo de la Manifesto. Similan vojon pasis OSIEK kaj multaj aliaj Esperanto - centroj. La tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj ŝtataj strukturoj, ili rapide malfortiĝas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondiĝo rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laŭ alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaŭrinde. Ankaŭ en nia movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed mi ne kuraĝas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas, aŭ akuzi kelkajn pri frenezaj konceptoj.

Pro tio mi ne bezonas, ke iu piramida strukturo voku min por subskribo de iu manifesto kun kiu mi ne identiĝas. Mi postulas pli ol la Finan Venkon. Mi postulas, ke oni rekonu mian esperantecon. Mi havas nur unu vivon, kaj mia Esperanto havas sian valoron por mia vivo, kiu daŭros post mia morto en la kultura kontinueco kaj dimensio de mia reala vivo hodiaŭ. Tio ne ekskluzivas la Finan Venkon, sed la Fina Venko rekte ne koncernas min. Estas komprenebla afero, ke dum la pionira periodo la plej grava demando estis la Fina Venko. Hodiaŭ ni scias, ke ne okazos la Fina Venko. Sed la ideo havis pozitivan influon al Esperanto, ĝi metis Esperanton al nova dimensio intelekta kaj kultura, ni diru raŭmisma. La unua jarcento de Esperanto estis lingvistika, la dua jarcento estos soci - kultura, aŭ ĝi tute ne estos! Pro tio mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci - intelektaj kondutoj. Miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de tio, kion devas fari la Esperanta inteligencio ( PIVe neekzistanta difino 3 estas difinenda eble tiel : “ Tiu parto de esperantistaro, kiu strebas al sendependa libera penso opozicie al la Esperanta plebo, kiu estas sendependa, libera, sed ne pensanta ” ).

Scii kion verki, kaj ne verki kion oni scias

Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia ĉefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eĉ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia ĉefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprecu lian talenton de la intelektulo.

Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo ( finfine ne lingvisto ) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj —unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.

Edmond Privat scipovis perfekte gardi ĝustajn proporciojn : kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.

Aplikistoj, aŭ la unua stratulino kun principoj

inter monaĥinoj kaj samtempe la unua monaĥino

inter la stratulinoj kun principoj

Kelkaj deziras, ke ĉio, kion ni konas en la scienco, estu tuj esprimebla en Esperanto. Do ili kreas grandajn terminarojn pri akvofaladoj aŭ pri la horloĝindustrio en Burkina Faso. Ili kreas verkojn en Esperanto pri la influo de la turniĝoj de Marso ĉirkaŭ sia akso je la seksa vivo de pingvenoj. Kompreneble neniu esperantisto povas kontroli, ĉu tiu verko respondas al konceptaĵoj kaj estigo de la rilatoj inter ili. La aŭtoro estas la sola fakulo pri tio en la tuta Esperantio. La aplikistoj argumentas : “ Vidu, en Esperanto oni esprimas ĉion, kion konas la scienco ”. Sed la regulo estas, ke oni esperantigas iun ajnan produkton de cerbumado, plej ofte kun kapablo pensi konceptaĵojn sen estigi rilatojn inter ili.

Tia estas konsiderinda plimulto de niaj esperantaj eldonaĵoj, eldonitaj proprakoste. Serioza eldonisto ne akceptas eldoni ion ajn. Mi persone preferas, ke esperantisto ricevu Nobel - premion en sia fako. Poste li ĉiam trovos manieron esprimi sian teorion en Esperanto... La problemo estas, kiu komprenos?

daŭrigota

Notoj

1. Oficiala Movado.

En la tuta mondo ĉiuj fenomenoj dividiĝas je oficialaj kaj ne oficialaj. Oficialaj estas tiuj, kiuj posedas laŭ ili la legitimilon fari ion, kontraŭe al tiuj, kiuj faras ion, eble pli bone, sed ne oficiale. Oficiala estas ĝenerale pli granda, pli riĉa, pli serioza, kaj havas sufiĉan povon por deklari sin ( eĉ ne oficiale ) “ oficiala ”. Oficiala ne estas kontraŭo de maloficiala ; prefere “ maloficiala ” devus esti disidenta, kvankam hodiaŭ oni ne plu uzas tiun adjektivon, sed temas pri tio.

2. Mi klare diras pri la rusa, ne sovetia. Pli precize, la rusa de antaŭ la Revolucio.

3. Multaj povas senti sin ofenditaj kaj peti de mi ekzemplojn. Mi parolas pri tiuj, kiuj opinias : se hodiaŭ la mondo vokos nin por solvi la mondajn lingvo - problemojn, ni ne havas sufiĉe da fak - vortaroj! Unue, la mondo ne vokos nin, kaj kiam ĝi vokos jam estos pretaj fak - vortaroj ; kaj se ĝi vokos sen vortaroj, ĝi faros ĉion por ke Esperanto havu ĝustajn vortarojn. Tia estas “ logiko ” de tiu problemo.

Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito

Daŭrigo. La komenco aperis en LOdE. 1999 : 12. Proponita fare de la Dua Forumo de la Esperanta Civito en Karolovaro, 28 - 29 jul 1999. La glosoj ne apartenas al la teksto.

Ĉapitro III

Pri la povoj

Art. 19. Ekzekutiva povo

§ 1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.

§ 2. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj.

§ 3. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.

§ 4. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.

Art. 20. Konsulo

§ 1. La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito.

§ 2. La Konsulo responsas en ekskluziveco pri la taskoj :

a ) kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn ;

b ) prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voĉdon - egaleco, eĉ se li ne estas delegito de paktinto ĉe la Forumo ;

c ) promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento ;

d ) plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento ;

e ) funkciigi la organizon de la Civito.

§ 3. Dum sia mandato, la Konsulo estas juĝebla de la Kortumo nur se lin denuncas parlamentano aŭ unu el la membroj de la Saĝularo [ Kortumo ].

§ 4. La elektita Vickonsulo anstataŭas la Konsulon en kazo de neceso ; okaze de morto aŭ demisio de la Konsulo, li anstataŭas tiun ĝis la novaj elektoj.

Art. 21. Arbitracia povo

§ 1. La arbitracia povo apartenas al la Saĝularo [ Kortumo ] 21 kaj, laŭ ties delego, al lokaj aŭ fakaj kortumoj. 22

§ 2. Saĝulo [ Kortumano ] estas voĉrajta civitano, sed nek parlamentano nek kapitulano.

21. Plimulto de la dua Forumo preferis uzi alian vorton ol Kortumon, pro ties miskomprenebla forto.

22. Loka kortumo havas la kompetenton pri la aferoj ene de difinita teritorio. Faka kortumo juĝas pri specifaj problemaroj, ekzemple pri malrespekto de labor - aŭ aliaj kontraktoj, interne de la tuta Civito.

Art. 22. Saĝularo [ Kortumo ]

§ 1. La Saĝularo [ Kortumo ] estas elektita de la Forumo ĉiun duan jaron. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj.

§ 2. La Saĝularo [ Kortumo ] sin esprimas pri konflikto inter establoj laŭ la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu devo ne estas delegebla.

§ 3. La Saĝularo [ Kortumo ] sin esprimas pri aliaj konfliktoj konforme al la Civita Kodo aŭ, manke de la koncerna aŭ de interpretaj duboj, laŭ la Svisa Civila Kodo.

§ 4. Okaze de duagrada juĝo, du el la tri partoprenintoj en la unua grado estas anstataŭitaj de la vicmembroj.

Art. 23. Kodo

§ 1. La Saĝularo [ Kortumo ] responsas pri la verkado de komuna Kodo, kiu disciplinos la solvon de konfliktoj inter civitanoj.

§ 2. La Kodon aprobas la Parlamento.

§ 3. Referenco por la Civita Kodo estas la svisa civila kodo.

Art. 24. Lokaj kaj fakaj kortumoj

§ 1. Post la aprobo de la Civita Kodo la Saĝularo [ Kortumo ] rajtos nomumi lokajn kaj fakajn kortumojn, laŭ la Kodo mem.

§ 2. Lokaj kaj fakaj kortumoj sin esprimos nur per unuagradaj juĝoj, lasante la duan gradon al la Saĝularo [ Kortumo ].

Ĉapitro IV

Pri la organizo

Art. 25. Registro

§ 1. La Registro de la Civitanoj estas la fundamento de la civitana vivo 23 : ĝi ebligas la aplikon de la art. 9 de la Konstitucio.

§ 2. La Registro konserviĝas kaj ĝisdatiĝas sub la respondeco de la Konsulo, laŭ specifa leĝo.

§ 3. Individua legitimilo atestas la enskribiĝon en la Registro, do la civitanecon 24 .

23. Tio rememorigas pri la Registro de la Mondcivitanoj.

24. La kosto de la legitimiloj kovrus la kostojn de la Registro.

Art. 26. Establoj

§ 1. Establo estas ĉia organizo fondita kaj aranĝita por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri ( kun aŭ sen jura personeco ).

§ 2. La instancoj de la Civito ( informaj organoj, banko ktp ) ne estas konsidereblaj kiel apartaj establoj, kiuj rajtus peti aliĝon al la Pakto.

§ 3. Se paktinto ne havas propran juran personecon, rajtas peti la civitanecon ĝiaj :

a ) konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcio kaj perantoj de la gazeto, se individuoj ;

b ) abonantoj, se la redakcio garantias por ili ;

c ) docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliĝintoj al la fako dum la koncerna jaro.

Art. 27. Informaj organoj

§ 1. La informa organo de la Civito estas la novaĵagentejo Heroldo komunikas ( HeKo ), 25 kies posedon la kooperativo de Literatura Foiro donacas al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio.

§ 2. La normigaj aktoj de la Civito ( kodo, direktivoj, reglamentoj, leĝoj, ediktoj kaj dekretoj ) estas telematike je dispono de ĉiu voĉrajta civitano 26 .

25. HeKo naskiĝis en marto 1999, kiel novaĵagentejo de la Evolukomisiono.

26. Ekzistos do propra TTT - punkto, alirebla per individua pasvorto.

Art. 28. Financaj rimedoj

§ 1. La Civito havas propran bankon, por enkasigi donacojn kaj legacojn, akcepti alpruntojn de civitanoj kaj establoj, subteni projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto, financi la Civiton kaj prizorgi la administradon de ĝiaj valoraĵoj, kaj specife de la senmoveblaĵoj.

§ 2. La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo, kiu nomumas kaj malnomumas la membrojn de la administra komitato.

§ 3. La administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso.

§ 4. Kondiĉe ke la koncernaj profitoj estu komplete rezervitaj por la Civito, la Civita Banko povas krei aŭ partopreni aliajn financajn institutojn, ekzemple asekurkompanion.

§ 5. La Civito povas produkti kaj vendi filatelajn kaj numismatajn valoraĵojn.

Art. 29. Domoj

§ 1. La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj.

§ 2. Domoj povas esti aŭ paktinta senmoveblaĵo ( kulturcentro, naturamika domo ktp ) aŭ neesperantista institucio kiu akceptas esperantistan aktivecon ( ekzemple somerumejo por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton ).

Art. 30. Legacioj

§ 1. La Civito establas legaciajn rilatojn kun aliaj subjektoj de internacia juro 27 .

§ 2. Legacion nomumas la Konsulo, kiu havas la devon konsulti la paktinto ( j ) n jam en rilato kun la koncerna subjekto, se tia ( j ) ekzistas.

27. Tiaj estas internaciaj organizoj ( UN, EU ktp ), registaroj, ŝtatestroj en ekzilo ( Dalai - lamao ktp ), ekleziaj kaj religiaj instancoj ( Vatikano, Universala Domo de Justeco ktp ).

Art. 31. Prefektoj

§ 1. La prefekto estas persono komisiita zorgi pri la interesoj de la koncernaj civitanoj, unuavice ilia informiteco, kaj pri la bildo de la Civito en ilia lando 28 .

§ 2. Laŭbezone, kie ekzistas neniu establo reprezentita en la Forumo, la Konsulo povas nomumi prefekton.

§ 3. La prefektoj rajtas ĉeesti la sesiojn de la Forumo 29 .

28. La prefekto estas speco de interna ambasadoro en landoj ( provincoj, regionoj, ŝtatoj ) kie relative multas la civitanoj sed mankas lokaj establoj kiuj reprezentas ilin. La koncerna leĝo fiksos la minimuman nombron de la civitanoj necesan por nomumi eventualan prefekton, kaj ĉu tiu prefekto devas esti civitano loĝanta en la koncerna lando.

29. La reglamento de la Forumo indikos ĉu kun aŭ sen voĉrajto.

Art. 32. Evolukomisiono

§ 1. Je la ekvalido de la Konstitucia Ĉarto, la Evolukomisiono ekzistanta laŭ la Pakto organizas provizoran Registron, sur kies bazo estos elektita la Senato.

§ 2. Laŭ propono de la Evolukomisiono la Forumo fiksos la daton por la voĉdonado pri la Senato kaj aprobos provizoran regularon pri la voĉdonoj.

§ 3. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti per la unua sesio de la Senato, kaj ĝiaj posedaĵoj kaj kompetentoj transiras al la Konsulo.

Art. 33. Modifoj

§ 1. La Konstitucia Ĉarto estas modifebla nur de la Senato, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de ĝia membraro.

§ 2. Neniu modifo ekvalidas, se mankas la ratifo de la Forumo, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de la ĉeestantaj paktintoj.

La provizora propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito transformiĝis al definitiva projekto, danke al la diskutoj kaj voĉdonoj dum la Forumo en Karolovaro ( Bohemio ), 27 - 29 jul 1999.

La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut ( prezidanto de la Plenum - Komitato de SAT ), kunigis la delegitojn de 8 el la 11 ĝisnunaj aliĝintoj al la Pakto, nome : Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN - Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E - Societo Charente ( Francio ), redakcioj de Literatura Foiro kaj de Heroldo de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad ( Bulgario ). La observantoj havis preskaŭ la samajn rajtojn de la delegitoj : ili povis libere interveni kaj eĉ proponi amendojn, sed ne voĉdoni.

Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E - parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio. Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas ĉirkaŭ 3600 ; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.

La Forumo aprobis unuanime ankaŭ etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiĝo estas pli klara ( kaj facila ). Krome ĝi elektis la novan Evolukomisionon : Jean - Thierry von Büren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski kaj Walter Zelazny ; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem. La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaŭ la arbitracian instancon ( Saĝularon aŭ Kortumon ) : Zofia Banet - Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.

La Esperanta Civito, almenaŭ laŭ la proponita Ĉarto, ne havas propran teritorion. Sed feliĉe Esperantujon sur nia Tero jam markas pli ol mil stratoj, placoj, monumentoj kaj aliaj ZEOj. Ĉi - sube estas bildigitaj la plej freŝdataj ZEOj —placo kaj monumento “ Esperanto ”, pri kies inaŭguro LOdE informis en januaro. ( Foto de Luis Serrano Pérez ).

La tubar - riparisto

Novelo de Boris Vian

Tio ne estis la sonorado de Jasmena, kiu butikumis en suspektinda lokalo akompanate de sia amanto. Ankaŭ ne estis mia onklo, ĉar li ĵus mortis antaŭ du jaroj. La hundo tiris ĝin dufoje, kaj mi havis la ŝlosilon. Do, troviĝis iu alia. Estis karakteriza sonorado : peza... eble prema... ne, densa, prefere... lanta kaj kara sonorado.

La tubar - riparisto, konsekvence. Li eniris, ekipita, traŝultre, per bastarda pendsako el ledo de formortinta herbomanĝanto, ŝarĝita per tintanta ferrubo.

—La banĉambro estas tie, —li diris al mi kun sageca gesto.

Li ne faris la demandon. Li finfine sciigis al mi, kie troviĝis, en tiu loĝejo, la banĉambro, kiun, sen lia rimarko, mi povintus preteratenti loki, ankoraŭ tre longatempe, dank ’ al la precizigo tuj implikita per lia mallonga frazo.

Je tiu horo de la tago, ĉar Jasmena ne ĉeestis, ĉar mia onklo ĵus mortis kaj ĉar la hundo tiris la sonorilon dufoje ( plejofte ), estis en la domo nur miaj dek unu genevoj, okupataj ludante en la kuirejo per la gaskaldronego, kaj oni aŭdis neniun bruon.

Ĉar li alvenis al la salono post longa ĉirkaŭiro, alkrampiĝinta al sia gesto, mi remetis la ripariston sur la ĝustan vojon kaj do gvidis lin ĝis la banĉambro. Mi estis enironta kun li, kiam li flankenŝovis min, sen brutaleco sed per tiu firmeco propra nur de fakuloj.

—Mi ne bezonas vin, —li diris al mi, —kaj vi riskus malpurigi vian belan kostumon novan .

Li insistis pri novan .

Mi diris nenion, ĉar li rikanis, plie, kun insidemo, kaj mi iris malkudri mian pendantan etikedon.

Denove malatento fare de Jasmena. Sed, finfine, vi ne povas atendi de virino, kiu ne konas vin, kiu neniam aŭdis vian nomon, kiu eĉ ne scias, ke vi ekzistas, kiu mem eble ekzistas nur parte, aŭ eĉ tute ne, ke ŝi faru por vi la servojn de angla guvernistino, Alica Marshall, naskiĝinta en Wilshire ; kaj mi skoldis Alican pro ŝia kronika malatentemo. Ŝi rimarkigis al mi, ke ne eblas samtempe ĉesi prigardadon de la genevoj kaj forpreni la etikedojn, kaj mi devis klini min, ĉar mi tiumomente trapasis la pordon, kiu kondukas de la vestiblo al la manĝoĉambro, pordon nekontesteble tro malaltan, kiel mi plurfoje rimarkigis al la surda arkitekto pagata de mia domposedanto.

La malordo de mia tualeto tiel estis kompensita, mi paŝis blindopalpe, por ne atentigi pri mi, direkte al la ĉambro de la patrino de Jasmena, al kiu mi rezervis unu el la plej belaj ĉambroj en la apartamento, unu el tiuj, kiuj rigardas al la strato kaj kiuj daŭras ĉe la alia flanko, kiam neniu ilin rigardas, kun la nura celo konservi sian ekvilibron.

Eble estas tempo nun, ke mi faru al vi la portreton de Jasmena ; sed en la mallumo, ĉar oni neniam malfermas la fenestrojn, ĉar Jasmena ne ekzistas kaj konsekvence ne povas havi patrinon ( kio estas kontestebla, kiel pruvos al vi la sekvo de tiu historio ), en la mallumo, do la priskribo ne estus ekzakta.

Mi trairis la ĉambron de la patrino de Jasmena kaj singarde malfermis la pordon, kiu, ekde ĝi, kondukas al la bilarda ĉambro, kies muro apudas la banĉambron. Antaŭvide al la vizito de la riparisto, mi anticipe farigis kvadratan aperturon en tiu muro, kio klarigas, ke mi povis, ekde tiu vidpunkto, laŭplaĉe observi la konduton de la viro, dum li diligentis ĉirkaŭ la tubaro. Levante la kapon, li signis al mi, ke mi iru al li.

Mi rapidis reiri inversdirekte la vojon, kiun mi ĵus faris. Mi pasante rimarkis, ke miaj genevoj daŭrigis petoladon apud la gaskaldronego kaj mi konceptis el tio ( sed mallonge, ĉar la riparisto atendis min, kaj mi deziris, ke li ne konsideru mian malfruiĝon kiel arogantecon, al kiu oni ofte atribuas mian seriozan sintenon ) kompletan kaj senkaŭzan malestimon koncerne tiujn neperfektajn aparatojn : la gaskaldronegojn. Mi rapide alpaŝis la servistejon, malfermis la interpordon kondukantan al mallarĝa ŝtuparplaceto kun kvar direktoj, el kiuj unu komunikiĝus kun la bilarda ĉambro, se ĝi ne estus barita, la alia, ankaŭ barita, kun la ĉambro de la patrino de Jasmena, kaj la kvara kun la banĉambro. La trian mi refermis kaj fine eniris.

Sidante sur la rando de la bankuvo, la riparisto melankolie kontemplis la dikajn tabulojn, kiuj protektis la tubojn... imperfekte ; ĉar li ĵus elsaltigis ilin per la pinto de la ĉizilo.

—Mi neniam vidis, —li certigis al mi, —tian instalaĵon.

—Ĝi estas malnova, —mi diris.

—Tio vidiĝas, —li diris.

—Pro tio mi diras tion, —mi diris.

Ĉar mi estas nekapabla determini la aĝon de instalaĵo, kiam ĉiuj ne povas rimarki ĝin.

—Estas homoj, kiuj parolaĉas, —li observis, —kaj kien tio kondukas ilin?.. Sed tiu, kiu instalis ĝin, li ne estis profesiulo.

—Estas via firmao, kiu faris la instalaĵon, —mi diris. —Pri tio mi tute precize memoras.

—Mi tiutempe ne laboris ĉe ili, —li diris. —Alie, mi estus foririnta.

—Do, —mi diris, —tio estas tutsama, ĉar vi estus foririnta ; estas kvazaŭ vi estus tie, pro tio, ke vi ne estis.

—Ĉiuokaze, —li diris, —se mi tenus la fian infanon de putino kun grasaĵo de kangurua kojono, kiu faraĉis tiun nom - de - Di merdan bordelan instalaĵon kun tiel aĉa maniero.... nu.... kiel oni diras, mi ne komplimentus lin.

Kaj li komencis sakri kaj la vejnoj de lia kolo ŝveliĝis kiel ŝnuroj. Li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon, kiun li konservis dum la tuta sekvanta horo.

—Bone, —li konkludis, perdinte la spiron. —Nu, restas al mi nur eklabori.

Mi jam serĉis oportunan pozicion por vidi lin labori, kiam li elprenis el sia leda ujo dikan blovlampon. Tirinte el sia poŝo flakonon, li verŝis ties enhavon en la kavaĵon aranĝitan de la inĝenia fabrikisto ĉe la piedo de la alkondukado de la gasoj. Alumeto ŝprucigis grandan flamon al la plafono.

Lumigata per tiu blua lumo, la riparisto kliniĝis kaj malestime ekzamenis la du tubojn de akvo varma kaj malvarma, la gastubon, la dukton de la centra hejtado kaj kelkajn aliajn tubarojn, kies utilecon mi ne sciis.

—Plej bone, —li diris, —ĉion tranĉi murnivele kaj rekomenci de nulo. Sed tio multe kostos.

—Se tio necesas, —mi diris.

Ĉar mi ne volis ĉeesti la masakron, mi foriris piedpinte. Li turnis la ŝtoppinton de sia blovlampo en la momento, kiam mi refermis la pordon, kaj la tondro de la gasigita benzino superbruis la mallaŭtan klakadon de la globo kun risorto revenanta en sian loĝtruon.

Mi trapasis la pordon de la ĉambro de Jasmena, komence kondamnita sed kies puno ĵus ĉesis, kaj, trairinte la salonon, mi alidirektiĝis al la manĝoĉambro de kie mi povis reiri al mia ĉambro. Pli ol unufoje mi jam erarvojiĝis en la apartamento, kaj Jasmena nepre volas, ke ni ŝanĝu ĝin, sed ŝi devos trovi ĝin mem, ĉar ŝi obstinas reveni nepetite de mi.

Cetere, mi mem obstinas paroli al vi pri Jasmena, simple ĉar mi amas ŝin ; ŝi ludas neniun rolon en tiu ĉi rakonto kaj probable neniam ludos iun ajn, krome, kompreneble, se mi ŝanĝos la decidon, kaj tion neniu povas antaŭvidi ; ĉar la rezulto baldaŭ estos konata, ne utilas insisti pri temo tiel seninteresa ; eĉ malpli ol kiu ajn alia ; mi aparte pensas pri la bredado de tirola stuko kaj pri la melkado de lanhavaj afidoj.

Alveninte en mia ĉambro, mi sidiĝis apud la meblo el vaksita kverkligno, kiun mi transformis en elektrofono jam antaŭ longa tempo, sen troigi. Kaj, manovrante la ŝaltilon, kiu malkonektas la tutajn cirkvitojn, kies konektado ebligas la funkciadon de la aparato, mi ekfunkciigis la movadon de la plataĵo, sur kiun disko almetiĝis kun la celo okazigi la eltiron de la melodio adsorbebla dank al la perado de akra pinto.

La nigraĉaj akcentoj de Deep South Suite baldaŭ mergis min en mian preferatan letargion, kaj la akcelado rezultanta el la movado de la horloĝoj kuntiris la sunan sistemon en plifortiĝanta rotacio, mallongiganta la daŭron de la mondo je preskaŭ unu tago ; kaj rezulte de tio estis la oka kaj duono de la mateno, kaj mi en mia lito jam vekiĝis ; maltrankvila pro tio, ke mi ne karesis per miaj kruroj la allogajn krurojn de Jasmena ; ho ve, Jasmena ignoris min. Kaj mi senĉese atendas ŝin ; ŝi havas akvajn harojn sub la suno kaj mi volus ĉirkaŭi ŝian talion per miaj malmolaj brakoj kaj mortigi ŝin sub hirud - voluptamaj kisoj ; sed ne dum la tagoj, kiam ŝi eksimilas al Claude Farrère.

—La oka kaj duono, —mi diris al mi. —Kaj la riparisto certe estas mortanta pro malsato!

Mi tre rapide vestiĝis kaj orientiĝis, poste mi ekiris al la banĉambro. Ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ŝajnis al mi profunde modifitaj, kvazaŭ sekve de iu gravega kataklismo ; mi rapide konsciis, ke estis nur la diferenco pro la manko de la kutimaj tuboj, kaj mi kutimiĝis.

La riparisto, kuŝanta apud la bankuvo, ankoraŭ spiris. Mi injektis al li buljonon tra la naztruoj, ĉar liaj dentoj preme tenis bastoneton de stanlutaĵo. Tuj kiam li reanimiĝis, li reeklaboris.

—Rezulte, —li diris al mi, —mi plenumis plejparton de la tasko ; ĉio estas tranĉita murnivele kaj mi rekomencas de nulo. Elektu.

—Faru kiel eble plej bone, —mi diris. —Mi fidas vian kapablon de fakulo, kaj neniokaze mi volus, ke mia plej eta sugesto estu obstaklo al via iniciatemo... al tiu iniciatemo, kiu, mi devus diri, estas la propreco de la plumbista korporacio.

—Ne troigu, —li konsilis al mi. —Principe, mi komprenas ; sed mia atesto estas malproksima, kaj se vi tedegas min, mi ne plu povos alparoli vin. Estas strange, ke homoj opiniantaj sin kleraj, sentas bezonon fiveneni la mondon.

—Mi certigas vin, —mi diris, —ke mi lokas tre alte eĉ la plej etan el viaj agoj ; kaj ne dubu pri mia humileco.

—Bone, —li diris. —Mi ne estas malica ulo. Nu, mi faros ion. Mi refaros ekzakte tiel, kiel ili muntis. Ĉar estas tamen kolego, kiu okupiĝis pri tio, kaj riparisto ĉiam pravas. Oni ofte pensas : “ Jen tubo, kiu ne estas rekta ”. Kaj oni scivolas kial, kaj kompreneble oni fine akuzas la ripariston ; sed se oni volas ĝisfunde esplori la aferon, estas plejofte pro nekonata kialo, kaj oni preferas kredigi, ke la tubo ne estas rekta. Sed nerekta estas la muro. Revenante al nia afero, mi refaros ĉion tiel, kiel estis, kaj poste, mi estas certa, ke tio funkcios.

Mi pensis pri iu rimarko : tio funkciis antaŭ ol li alvenis. Sed fakte, eble mi nenion sciis pri tio. La parabolo pri la rekta tubo restis en mia memoro kaj mi silentis.

Mi sukcesis retrovi mian liton. Senpaciencaj pied - bruoj sonis en la supra etaĝo. La homoj estas tedaj ; ĉu ili ne povas nervoze enlitiĝi, anstataŭ nervoze paŝadi sur la planko de sia ĉambro. Mi rezignaciis : ne.

La bildo de Jasmena hantis min ĝis evidenteco, kaj mi malbenis ŝian patrinon, kiu forigis ŝin de mi kun malkonscienco, kiun nenio pravigis. Jasmena estas deknaŭjara, kaj mi scias, ke ŝi konis aliajn virojn ; des pli prave por ke ŝi ne hezitu akcepti min en ŝia intimeco ; estas pro ŝia patrino kaj la ĵaluzo. Mi devigis min pensi pri io tre malsimila, senkiala malico ; kaj estis al mi tiel malfacile koncepti ties ekzaktan formon, materiigitan per ŝnuroj el ruĝa kaj blanka kotono, ke mi miavice svenis dum longa periodo. En la banĉambro, la zumado de la blovlampo bluigis la randon de mia sonĝo per neegale oksiditaj franĝoj.

*

La riparisto restis ĉe mi kvardek naŭ horojn seninterrompe. La laboro ankoraŭ longe ne finiĝis, kaj mi pasis al la enirejo por iri al la kuirejo, kiam mi aŭdis frapojn ĉe la pordo.

—Malfermu! —oni diris al mi. —Estas urĝe!

Mi malfermis kaj vidis la najbarinon de la supra etaĝo, kiu staris antaŭ mi grandfunebre vestita. Sur ŝia vizaĝo estis la markoj de ĵusa ĉagreno kaj ĝi fluetis sur mian tapiŝon. Ŝajnis, ke ŝi eliris el Sejno.

—Vi falis en akvon? —mi demandis kun intereso.

—Mi petas senkulpigon, ke mi ĝenas vin, sinjoro, —ŝi diris. —Estas, ĉar mi havas likadon hejme... Mi vokis la ripariston kaj li devis veni antaŭ tri tagoj...

—Mi havas unu ĉi tie, —mi diris. —Estas eble la via?

—Miaj sep infanoj dronis, —ŝi diris al mi. —Nur la du plejaĝuloj ankoraŭ spiras, ĉar la akvo atingas nur iliajn mentonojn. Sed se la riparisto havas ankoraŭ laboron ĉe vi, mi ne volas ĝeni vin...

—Mi supozas, ke li eraris, —mi diris. —Mi nun iros demandi lin por havi puran koron. Efektive, mia banĉambro kontentige funkciis.

*

Kiam mi eniris la banĉambron, li finfaris lutadon irisforman por ornami la nudan parton de la muro.

—Tio jam povas konveni tiel, —li diris al mi. —Mi ĉion refaris tiel, kiel estis ; mi aldonis kelkajn lutadojn, ĉar estas tio, kion mi plej sukcese faras, kaj mi ŝatas bone faritan laboron.

—Iu sinjorino volas paroli al vi, —mi diris. —Ĉu ne al la pli supra etaĝo vi devis iri?

—Ĉu estas la kvara tie ĉi?

—La tria, —mi diris.

—Do mi eraris, —li konkludis. —Mi iros al tiu sinjorino. La firmao sendos al vi la fakturon. Sed nenion bedaŭru... Estas ĉiam laboro por tubar - riparisto en banĉambro.

Tradukis el la franca Daniel Luez

Libroproduktado en Esperantujo : jaro 1999

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, LOdE ĉiufebruare proponas superrigardon de la Esperanta libroproduktado, surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto , kiu listigas la librojn, kiujn eldonintoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tia kalkulado ne estas centprocente fidinda : ( 1 ) ĝi ne mencias eldonitajn librojn, kiujn oni ne sendis al CO, ( 2 ) en ĝi registriĝas libroj eldonitaj antaŭ jaroj sed senditaj ĉi - jare. Tamen ĝi rivelas tendencojn, precipe ĉe la resuma statistiko por kelkaj jaroj.

Ĉi - jare la superrigardo estas maldetala ( ankaŭ pro manko de loko ), sed sekvajare ni konigos la statistikon por la jardeko 1991 - 2000. La kompilinto dankas al István Ertl, kiu plenigis la truojn en la eldonindikoj.

Stabileco

La suba tabelo konfirmas la stabilecon de nia libroproduktado. Ĉiujare pli ol cent eldonantoj produktas iom pli ol 200 librojn. Denove plej multe oni tradukis el la franca ( 7 el la 69 tradukoj ). Denove la plej populara ĝenro estas traduka beletro. En 1999 surmerkatiĝis la nova traduko de Faŭsto ( de Karl Schulze ), kiu verŝajne estas unu el la plej gravaj atingoj de nia literaturo, dominata de tradukoj. Inter la libroj nefikciaj estas atentindaj esearo Lingva arto , posteuma verko de Karolo Piĉ Kritiko kaj recenzistiko kaj Granda E - germana vortaro de Erich - Dieter Krause. Tiu lasta estas ankaŭ la plej “ dika ” libro de la jaro 896 - paĝa.

UK stimulas la eldonemon

Pasint - jare ni skribis, ke “ dank al la kongres - landeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias, ke UK stimulas la eldonemon ”.

Ĉi tiel okazis. En Germanio aperis 23 libroj. La kongreslandon sekvas Italio ( 20 ), Nederlando ( 19 ), Ruslando ( 16 ), Francio ( 15 ) kaj Pollando ( 14 ), entute 37 landoj. Laŭ la librokvanto eble ŝajnas, ke Germanio nur iomete “ avancis la rivalojn ”, sed paĝokvante la unualokeco estas pli firma : 4263 paĝoj en Germanio, dum en neniu alia lando produktiĝis sume pli ol 2 mil paĝoj.

Nu, mi ne kuraĝas diri, ke en 2000 Israelo estos listosupre, sed certe niaj samideanoj en la Sankta Lando eldonos pli ol ĉi - jare ( nur 8 - paĝa broŝuro de rabeno David Rosen Judismo kaj interreligia kunestado ).

UEA la plej aktiva

Sufiĉe ofte oni kritikas UEA pro, ekzemple, ties ignoro de bezonoj de la esperantistaro, aŭ oni aludas pri roterdamaj burokratoj. Nu, mislanguloj malfermu la okulojn kaj konstatu, ke ĝuste UEA donacas al ni plej multajn librojn —14 libroj pasint - jare kaj 56 libroj dum la lastaj 8 jaroj.

Libroj eldonitaj en 1999

UEA ( NL ) 14

Impeto ( RU ) 7

Al - fab - et - o ( SE ) 6

CoEdEs ( IT ) 6

FEL ( BE ) 6

Sezonoj ( RU ) 6

Asocio por NBN ( BE ) 4

Bambu ( BG ) 4

Bero ( US ) 4

Lexicon Silvestre ( DE ) 4

J. W. Pióro ( PL ) 4

Libroj eldonitaj en 1992 - 99

UEA 56

Fonto ( BR ) 46

FEL 40

Ĉina E - Eldonejo 35

UFE ( FR ) 33

Sezonoj 32

Pro Esperanto ( AT ) 32

Impeto 30

Iltis ( DE ) 25

Al - fab - et - o 25

KAVA - PECH ( CZ ) 24

Kiel promesite, post unu jaro sekvos detala revuo, kiu vidigos, kiu estas kiu en la Esperanta libroproduktado dum la lasta jardeko de la 20a jarcento.

1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999 Nombro de libroj en / pri Esperanto 205 136 188 200 232 273 208 208 Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 25789 18511 22078 23345 28637 27727 28769 24460 Nombro de la eldonintoj 103 98 132 113 146 124 127 120 Averaĝa paĝonombro de unu libro 126 136 117 116 123 102 138 117 Averaĝa prezo de unu libro ( NLG ) 15, 9 20, 1 16, 9 16, 9 19, 3 16, 1 20, 1 18, 6 Lernolibroj, vortaroj, informiloj k. s. 36 23 35 30 39 19 28 28 Originala beletro 24 17 27 25 25 31 24 23 Traduka beletro 31 28 43 34 47 59 54 46 Planlingvistiko, esperantologio 27 21 19 21 31 32 15 19 Esperanto ( kulturo, movado k. a. ) 18 15 14 28 24 27 26 32 Politiko, filozofio, historio 17 6 11 13 12 23 24 9 Scienco kaj tekniko, terminaroj 13 13 13 26 16 30 15 25 Religio 12 6 7 8 11 18 12 13 Aliaj temoj 17 7 19 15 27 34 10 13

Elektu kaj delektu!

Nothomb, Amélie. Higieno de l murdisto : Romano / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. —Bielsko - Biala : KLEKS, 1998. —151 paĝoj.

Kvankam diamanton apenaŭ eblas poluri pli brila ol ĝi envere estas, mi tamen provu direkti almenaŭ parton el ties radioj al vi, ontaj legantoj de Higieno de l murdisto . Ĝi estas la debuta verko de Amélie Nothomb, juna verkistino belga. Naskita en Japanujo, ŝi loĝis en pluraj landoj antaŭ ol setli en Bruselo, Belgio. Krom La Higieno ŝi verkis ankoraŭ ses romanojn, ĉiuj publicitaj, kaj estas plentempa verkistino.

“ Kiam ĉiuj eksciis ke la giganta verkisto Pretekstat Taŝ mortos post maksimume du monatoj... ” —jen la komenco de vojaĝo, same horora kiel amuza, laŭlonge de la psikaj manifestiĝoj de mortonto kaj lia interkomunikado kun la preso kiu sin ĵetas sur Gravelin, lian sekretarion, por elpeti permeson intervjui la nobel - premiitan aŭtoron.

Tiu ĉi estas ĉampiono, ne nur de verkistiko, sed krome prototipa feĉulo. La aŭtorino ŝarĝis lin per superpezo de malbonaj ecoj pri kiuj ŝia heroo rekte fieras. Jam la nura fakto, ke li komencas ĉiun interparolon kun sia sekretario per la vortoj : “ Mi bedaŭras, kara Ernesto, sed mi ankoraŭ ne mortis ”, ne aŭguras multon bonan.

Trafe resumas la teksto dors - flanke de la bindita romano : “ Monstro de obezo kaj mizantropeco, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigi la ĵurnalistojn kiuj venis intervjui lin. La unuaj kvar fuĝas, terurite. La kvina, Nina, sukcesas regi lin kaj malkovri lian sekreton. ”

La unuaj intervjuoj konsistigas intelektan lukton inter la “ obezulo ” kaj la ĵurnalistoj, kies eltenivo similas al la kapablo de plumo teni cent kilogramojn levitaj.

Unu post la aliaj ili ricevas similan trakton de sia amuziĝema regalanto ; unu post la alia ili paŝas preskaŭ senhezite en la kaptilon de lia ekstravaganco. Post sia humiliĝo, la viktimo iras en transstratan trinkejon aŭskulti magnetofonan registraĵon kune kun siaj kolegoj kiuj konsolas la kompatindulon per ne tre kolegaj rimarkigoj kaj konstatoj ; maldolĉa pilolo post heroa provo komunikiĝi kun la diabla aŭtoro.

Nina, pri kiu jam iris la diro, impresas ŝekspireske lerta ĵongli per vortoj kaj ŝia inĝenio similas tiun de Beatrica en ties Multe da bruo pro nenio . Ŝi replikas, eĉ ripostas per municio simile trafa kaj laŭgrade subiga.

Ŝi sukcese puŝas lin konfesi sian sekreton, kio havas sekvon similan al fosto - puŝo tra la koron de vampiro.

Tiom pri la enhavo kies strukturo estas blindige simpla.

Per ampleksa uzo de ” —” kiu indikas, ke iu ion diras, la aŭtorino taskis al siaj legantoj daŭre konscii kiu estas responsa pri la koncerna diro. Tio ne konfuzas, sed, male, igas la tuton pli viva kaj streĉa. Tiel, la interparoloj jen trotas jen galopas kaj oni devas firme teni la selon.

La ĵurnalistoj, kiujn Nina decide rifuzas nomi kolegoj, aperas anonimaj kvazaŭ por akcenti ilian solecon kaj sensignifecon antaŭ “ gravulo kaj grandegulo ”. Tamen, soleca estas ankaŭ la tute malsimpatia maljunulo. Jam ekde sia sesdeka jaro li terure enuas kaj, per sia konduto kiun stampas interalie senkondiĉa sincereco, obsede klopodas resti juna kaj virga. La lasta strebo estas en liaj cirkonstancoj facile realigebla, la unua, evidente, ne troviĝas en lia influ - sfero.

Tragike estas konstati kiel facile interparolo, kiu komenciĝis relative normale, povas ene de sekundero gvidi de ĝentileco kiel ajn supraĵa al sparkoj de antipatio, de konflikto kaj de bruska disiĝo. Fido ĉekape, veneno voste ; kiel eblas optimisme rilati al la kunhomoj se tia necerteco onin hantas?

Ankaŭ Nina, kiel ajn impone ŝi rolas, ne estas senrezerve simpatia. Tamen, eble nur tiel eblas transvivi la konfrontiĝon kun homo kia li. Finfine temas pri tio, kies forto estos pli persista : ĉu ŝi restos dama aŭ fariĝos besto kiel ŝia kontraŭulo. Venki aŭ esti venkita —jen la demando. Ja unu venkas, sed ĝuste kiu...?

Higieno de l murdisto estas unika ; ion similan vi neniam legis, nek iam ajn renkontos el alies plumo. Ĝia enhavo estas jen terura, jen invitas al rid - eksplodoj, ĉar la rolulojn oni vidas kvazaŭ en misformiga spegulo. Tio ĉi ebligas elekti kiel oni volas konsideri la enhavon, ĉu kiel ion seriozan, kiel morale subnivelan aŭ simple kiel ion senlime amuzan.

Elektu kaj delektu!

Antônio de Ruyter

Laŭ la “ reguloj de la ludo ”

Vermeiren, Leopold. La egipta dancistino : Tri erotikaj rakontoj / Tradukis el la ned. Lode Van de Velde. —Antwerpen : Flandra Esperanto - Ligo, 1999. —95 paĝoj.

Esperanto - literaturo jam havas ĉiujn trajtojn kaj erojn de naciaj literaturoj. Do ankaŭ poramasa legaĵo, kun seriaj verkoj, produktitaj laŭ unu sama simpla “ recepto ”, facile troveblas. Detektivaĵojn ni jam gustumis delonge, nun venis vico de erotiko...

La novelserio de Leopold Vermeiren sume enhavas 22 pecojn, La egipta dancistino estas la kvara libro en la serio, kun tri rakontoj. Ĉie rolas juna poeto Marko kaj ties kapricema amatino Silvia, kiu konsentas amori, nur se li rakontas al ŝi novan erotikan historion, improvizitan laŭ tri vortoj, hazarde nomitaj de ŝi. Tiaj “ reguloj de la ludo ” determinas plenan neversimilecon kaj malnaturecon de la rakontoj, ilian tro artefaritan etoson.

Jen juna dancistino estas mortigota por servi al faraono transmonde ; ŝia amanto alivestiĝas je ino kaj celas morti anstataŭ ŝi, sed oni malkovras la trompon ; nun ambaŭ devos morti, sed per vico de malverŝajnaj hazardoj kaj aventuroj ili mirakle saviĝas, kaj antaŭe dudek paĝoj priskribas ilian amoradon...

Jen junulo per multaj artifikoj retrovas hazarde viditan en tramo belulinon kun preteksto redoni perditan ombrelon ; sekvas romantika vespero, sed poste laŭ gazetanonco li rekonas ŝian telefonnumeron kaj ekscias, ke ŝi estas putino.

Jen alia junulo same pene retrovas la virinon kun kiu li konatiĝis en kermesa labirinto, ŝi trafis aŭtoakcidenton —certe bagatelan —rakontas al li sian malfeliĉan vivhistorion, kaj baldaŭ ili geedziĝas... La aŭtoro penas pruvi la aserton, egale banalan kaj falsan, ke amo ĉion povas kaj ĉion venkos ( tede ripetataj frazoj “ Ĉiam venkas la amo ” kaj “ Estas la volo de la dioj ” estas disŝutitaj tra la novelo ). Kontraŭvole rememoriĝas fama slogano : “ Faru al ni bele! ” Nu, se produktantoj de kelkcentseriaj TV - filmoj bonfartas, kial ne bonfartu ankaŭ novelverkistoj? Multas larmozaj sentimentalulinoj, pretaj konsumi similaĵojn...

La traduko de Lode Van de Velde ĝenerale bonas. Flua lingvaĵo kun pluraj interesaj esprimoj : “ Ili vivis... unu ĉe kaj apud kaj kun kaj en la alia ” ; ” ( ili ) prenis la reciprokajn manojn ” ; “ mamoj... staris... forte cicitaj ” ; “ fortrinkis sian soifon ” ; originalaj komparoj kiel “ hajloblanka ” ks. Tamen plurfoje ĝenas superflua akuzativo kaj konfuzo inter “ lia ” kaj “ sia ” ; iu povas malaprobi kunmeton de prepozicioj : “ metis... al sub ŝia kolo ”, “ iris al ĉe li ”.

Do, se vi ŝatas tiaspecan legaĵon nacilingve, vi ŝatos ankaŭ tiun ĉi libron. Se ne, do ne. Pri gustoj oni ne disputas ( sed skandalas —tamen nun mankas al mi skandalemo... ). Plene evoluinta, matura literaturo enhavas ĉiujn ĝenrojn.

Valentin Melnikov

Libroj

Kiel promesite, ekde tiu ĉi kajero en nia revuo sporade aperos, krom la recenzoj, ankaŭ koncizaj prezentoj de libroj, kiujn ricevas la Biblioteko de “ La Ondo ” . Foje ni uzos la pretajn tekstojn, per kiuj eldonantoj foje garnas siajn librojn, foje ili estos verkataj de niaj redakcianoj kaj kunlaborantoj. ( LOdE )

Ignat Bociort. La spirito de Esperanto kaj la “ samideanaj ” malamikaĵoj . —Rotterdam : UEA, 1999. —12 . —( Diskutkajeroj. Vol. 2 ).

Diskutkajeroj estas serio de eseoj pri aktualaj diskutindaj temoj. UEA lanĉis ĝin per Esperanto post la jaro 2000 , unue aperinta en La Ondo . La eseo de la 75 - jara rumana sciencisto traktas du asertojn de Bernard Golden, kiuj aperis en la revuo Esperanto en 1997. Unue, ke la tezo de la Praga Manifesto “ Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado ” estas “ blufa kaj efektive falsa ”. Due, ke prenante la radikon kurb anstataŭ kurv Zamenhof pruvis sin “ nek lingvisto nek genio ” sed “ nur diletanta poligloto ”.

Bociort pledas por pli deca konduto inter la esperantistoj, ĉar “ Senbazaj mallaŭdoj ( blamaĵoj! ), orgojlaj kaj furiozaj interdiskutoj malorganizas nian ne tro grandan taĉmenton troviĝantan antaŭ riĉa, bone organizita, longsperta, granda kaj plurflanke ( finance, morale ktp ) apogata malamikaro ”.

Ĉu ni vere lernis Esperanton por aniĝi en taĉmento frontanta riĉan malamikaron?

Turisma Esperanto - Kalendaro. 2000 / Red. Andrzej Grzebowski kaj Tomasz jan Kudrewicz. —Bydgoszcz : Monda Turismo, 1999. —24 ., il. —3000 ekz.

Apud la Jarlibro de UEA kaj Pasporta Servo unu el niaj plej ofte konsultataj libroj estas Turisma E - Kalendaro . Monda Turismo eldonis 3000 ekzemplerojn ankaŭ por tiu ĉi jaro.

La kalendaro konsistas el du partoj : adresaro de personoj, vojaĝoficejoj kaj organizoj en 122 landoj, kiujn kontaktas Monda Turismo ; kaj listo de la plej gravaj E - aranĝoj en la jaro 2000 en 28 landoj.

Valerij Brjusov. Kvar noveloj / Trad. el la rusa Grigori Arosiev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova ; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1999. —24 . —( Serio Rusa literaturo ; Vol. 5 ).

En 1999 La Ondo sendis al siaj abonantoj Kvar noveloj n de Valerij Brjusov. Ĝi estas la kvina volumo en la libroserio Rusa literaturo post Sveda alumeto ( Ĉeĥov ), La unua amo ( Turgenev ), Princidino Mary ( Lermontov ) kaj La morto de Ivan Iljiĉ ( Lev Tolstoj ).

Kiel diras la titolo, la volumeto enhavas kvar novelojn de la plej konata el la rusaj dekadencaj aŭtoroj : Nun, kiam mi vekiĝis, En la spegulo, Marmora kapo, Nokta aventuro . La situaciaj modeloj en tiuj noveloj estis kreitaj por demonstri la svagan limon inter la reala kaj fantazia mondoj, ilian interferon, reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto —tiel Brjusov kombinis la rimedojn de la poezia simbolismo kaj “ horor - novelan ” tradicion de Poe.

Dan Tirinaro. La liberpoeto . —2a eld. —Seulo : Korea Esperanto - Asocio, 1999. —203 .

KEA reeldonis la poemaron La liberpoeto , kiu estis unue eldonita en Parizo, “ en somero brulanta de 1938a ”. Ĝia aŭtoro Dan Tirinaro, koree Chong Sasup ( 1910 - 1944 ), denaske koreo, vivis kiel kosmopolito, vojaĝante tra la mondo en la epoko, kiam nur malmultaj internacie vojaĝis, en la epoko, kiam sojle de la mondmilito ĉie furiozis naciismoj.

La liberpoeto estas la unua poemaro ( kaj ĝis nun la sola! ) originale verkita en Esperanto de Koreo. La unua eldono restis apenaŭ rimarkita en Esperantujo. Ĉu ankaŭ la dua? Sed intertempe KEA jam aranĝis eldonon de la koreaj tradukoj de 52 elektitaj poemoj el La liberpoeto ( en la originala Esperanta versio estas 105 poemoj ) sub la titolo Birdoj sen flugiloj .

Prezidanto de KEA, profesoro Lee Chong - Yeong “ forte rekomendas ĉi tiun poemaron al tiuj kiuj amas liberecon, pacon kaj Esperanton ”. Sed kio pri tiuj, kiuj amas poezion?

LA DUA INTERNACIA FOTOKONKURSO

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo ( UES ), post la sukceso en 1998, organizis en 1999 la duan internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 43 fotoverkoj de 17 aŭtoroj el 11 landoj : Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Ukrainio, Urugvajo. ( Pasintjare estis 42 fotoj de 15 personoj el 9 landoj. ) 18 jan 2000 la kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio ( du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto ) : Sandra Burgues Roca ( Urugvajo ) pro “ Konstruante novan homon ”.

2a premio ( unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto ) : Andrea Ottrok ( Hungario ) pro “ Super la nuboj ”.

3a premio ( abono al LOdE ) : Harri Melasniemi ( Finnlando ) pro “ Eta arbo ”.

Laŭdaj mencioj :

Florencia Sevrini Rossi ( Urugvajo ) pro “ Liberigeco ” ;

Irja Melasniemi ( Finnlando ) pro “ Kvieta maro ” ;

Sandra Burgues Roca ( Urugvajo ) pro “ Mia kara amiko ”.

Speciala premio ( libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto ) :

Pavla Zemanová ( Ĉeĥio ) pro la trifota hundo - ciklo ;

Vilmoŝ Arnold ( Jugoslavio ) pro “ Geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto ”.

La organizantoj, laŭ la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton ĝis 31 dec 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE, Komitato de UES

Literatura konkurso EKRA - 2000

Esperantista domo de kulturo “ D - ro Ivan Kirĉev ” en Razgrad ( Bulgario ), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto —EKRA - 2000, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj ( Esperantista domo de kulturo “ D - ro Ivan Kirĉev ”, str. Sv. Kliment, EK - 3, BG - 7200 Razgrad, Bulgario ). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos 31 maj 2000. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno ( Razgrad ).

La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus - 2000 en Razgrad ( 2 - 4 jun 2000 ), koincidanta kun la Internacia Literatura Forumo organizita de LF - koop kaj la Esperanta PEN - Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo “ D - ro Ivan Kirĉev ” en Razgrad kaj la E - Societo Sukceso en Vraca.

HeKo

Gazetoj

Literatura Foiro. 1999 : 182

En 1999 LF elstaris pro interesaj eseoj. Tiel estas ankaŭ en la decembra kajero. Sufiĉas listigi la temojn : Tolkien ( Daniele Vitali ), “ Lingvolibereco Svislande kaj 21 - jarcente ” ( Andres Bickel ), “ La liberigo de la homoj estas la liberigado de la libroj ” ( Ferdinando Camon ), Stellan Engholm ( Leen C. Deij ). Marco Picasso meditas pri la individua merkato ( merkatiko 1 : 1 ) aplike al Esperanto, kaj Walter Zelazny respondas al Zbigniew Gabor, interalie pri kunlaborado kaj kolaborado . Krome, poko da beletro kaj abundo da recenzoj.

Ruslanda Esperantisto. 1999 : 5 - 6

Ruslanda Esperantisto estas ruslingva informilo pri Esperanto. Ĝi aperas en Jekaterinburg milekzemplere.

La lasta RE por 1999 estas duobla. En la parto kutima oni trovas plurajn informojn pri E - eventoj, bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro kaj du pliajn erojn el la porĵurnalista dosiero de Stefan Maul. Kiel speciala suplemento al RE estas aldonita la unua ĉapitro de la eseo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Esperanto en Ruslando , kiu aperos en Esperanto antaŭ la Moskva kongreso de SAT.

Riveroj ne plu fluos...

En novembro 1999 mi redaktis la numeron 26 de la interkultura revuo Riveroj , kiu iĝis la lasta, kiun mi redaktis. Kaj la revuo ne plu aperos en la nova jaro 2000. Mi mem bedaŭras, ke mi ne plu povos daŭrigi la redaktadon, kaj la eldonisto ne povos eldoni sen mia redaktado. Kaj mi elkore dankas vin pro via ĝisnuna subtenado kaj kunlaborado.

Mi tamen plu aktivas en la movado, kiel prizorganto de Japana Esperanta Librokooperativo, membro de la redakcio de “ La Movado ” —monata organo de KLEG ( Kansaja Ligo de E - Grupoj ).

Mine Yositaka

Ricevitaj gazetoj

ELNA Update. 1999 / 4 ;

Esperanto. 1999 / 12, 2000 / 1 ;

Esperantolehti. 1999 / 6 ;

Esperanto - nyt. 1999 / 3, 4 ;

Esperanto USA. 1999 / 6 ;

ES - TO. 1999 / 2, 4 ;

Franca Esperantisto. 1999 / 513 ;

Heroldo de Esperanto. 1999 / 14, 15 ;

Internaciisto. 1999 / 6 ;

Israela Esperantisto. 1999 / 131 ;

Komencanto. 1999 / 8 ;

La Gazeto. 1999 / 85 ;

La Kancerkliniko. 1999 / 92 ;

La Ondo de Esperanto. 2000 / 1 ;

La Revuo Orienta. 1999 / 11, 12 ;

Le Travailleur Espérantiste. 1999 / 246 ;

Literatura Foiro. 1999 / 182 ;

Litova Stelo. 1999 / 6 ;

Monato. 1999 / 12 ;

Riveroj. 1999 / 26 ;

Ruslanda Esperantisto. 1999 / 5 - 6 ;

Scienco kaj Kulturo. 1999 / 5, 6 ;

Sennaciulo. 1999 / 11 ;

Starto. 1999 / 5 - 6 ;

TEJO - Tutmonde. 1999 / 4 ;

Trampo. 1999 / 4 ;

Trefo. 1999 / 2 ;

Vekilo. 1999 / 4 ;

Vestnik Esperanto. 1999 / 4.

Mozaiko

12 animaloj

Ni ricevis 9 solvojn de la novembra enigmo. Preskaŭ ĉiuj estis tute ĝustaj, nur unu enhavis malgrandan erareton. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Viktor Nikitin —nia fidela leganto el Jekaterinburg. Niaj gratuloj!

Respondoj : vulpo, simio, erinaco, baleno, gepardo, rinocero, vesperto, elefanto, histriko, kanguruo, sciuro, leporo. Animaloj.

Krucvortenigmo

Enskribu vortojn, laŭ la hormontrila direkto, komencante de tiu sesangulo, kiu estas indikita per montrilo.

1. Surskribo sur koverto ;

2. Peco de meĥanismo, kiun oni movas per la piedo ;

3. Unuo de valoro ĉe ludoj ;

4. Malgranda montrilo ( R ) ;

5. Frukto ;

6. Havanta nek komenciĝon, nek finiĝon ;

7. Lernanto en oficirlernejo ;

8. Plata pilkoĵetilo kun interplektitaj ŝnuroj ;

9. Domo aŭ ĉambraro ;

10. Kunigaĵo de kelkaj paperfolioj ;

11. Manuskripto el kunkudritaj folioj, kontraste al skribrulaĵo ( R ) ;

12. Kristaleca blanka dolĉa substanco ;

13. Vitra vazo kun mallarĝa kolo ;

14. Aerostato ;

15. Ujo el ligno, kartono, ledo ktp ( R ) ;

16. Malpura aŭ difekta loko sur io.

Kompilis Tatjana Kulakova

Valentin Melnikov

Urba tra ( - ) fiko

La aŭtoro dum kelkaj jaroj efektive laboris kiel biletkontrolisto en busoj. Ne ĉion el la priskribitaj eventoj li observis mem, tamen ĝenerale la urbaj busoj estas interesega loko...

Veturas buso, pro mallerta stir

kaj aĉa voj spertante fortan skuon.

Ĉe la biletstampilo iu vir ’

neniel povas trafi en la truon.

Pro tio eblis nur kompati lin...

La buso haltis. Kion fari? Klaras!

Aŭdiĝis hasta voĉo de l edzin :

“ Enŝovu pli rapide, dum ĝi staras! ”

Kiel nederlanda cikonio favoris la disvastigon de Esperanto

Rakonto de avo en la jaro 2000

Jes, miaj geinfanoj, estis mirakla historio pri tiu “ Cikonio ” kaj Esperanto.

Estis en la tempo, kiam la homoj estis jam tiel progresintaj en la aviadarto, ke ili prizorgis regulajn flugservojn inter la ĉefaj lokoj en Eŭropo, Afriko, Suda Azio kaj ankaŭ en Ameriko.

Nur Aŭstralio ankoraŭ ne partoprenis en la granda “ regula ” trafiko, kio ne kontentigis la homojn tie, ĝis kiam iu riĉulo promesis grandan premion al tiu aviadisto, kiu montros, ke estas eble rapide kaj samtempe senriske kunligi Okcidentan Eŭropon al Aŭstralio per flugvojo —Londonon al Melburno.

Tio okazis en la jaro 1934, kiam mi ankoraŭ estis mezlerneja knabo.

La afero promesis fariĝi streĉa flugkonkuro. Multaj aeroplanoj el diversaj landoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis speciale konstruitaj por rapidega flugo.

Ankaŭ la aliaj estis rapidaj sport - aeroplanoj, escepte de unu. Tiu estis nederlanda trafik - aviadilo, destinita por la tiam jam ekzistanta regula ( semajna ) aerlinio Nederlando - Hindujo.

Same kiel la aliaj aeroplanoj de tiu linio, ankaŭ ĉi tiu ricevis birdnomon, nome “ Uiver ”, t. e. “ cikonio ”. Estis iom strange, ke tiu cikonio kuraĝis partopreni. Kio estis la fakto?

Jam mi diris, ke ĉiuj aliaj partoprenantoj estis tre rapidaj konkurantoj, kun du pilotoj, sed la “ Uiver ” estis granda transport - maŝino kun kvarhoma ekipaĵo.

Al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ aŭtobuso riskis sur kurejo kontraŭ kur - aŭto, sed fakuloj donis al la “ Uiver ” sufiĉan ŝancon pro ĝia solida konstruo kaj sperta ekipo.

Tamen estus iom mirakle, se tiu omnibuso superus kur - aŭton. Sed, la neatendita realiĝis. Streĉite la homoj sekvis en la ĵurnaloj la konkurvojaĝon, ĉar la “ Uiver ” de la komenco estis inter la plej antaŭaj aeroplanoj.

Post proksimume 96 horoj, kio por tiuj tagoj estis tre rapidega, atingis la “ Uiver ” kiel dua la finpunkton Melburno en Aŭstralio. La omnibuso postlasis ĉiujn rapidaeroplanojn, escepte de unu. Estis grandega efiko, kiu la tutan mondon eksterordinare mirigis.

Kiam mi rakontas al vi, ke la “ Uiver ” devis halti en pli multaj stacioj, ke ĝi transportis krom kvarhoma ekipo ankoraŭ tri pasaĝerojn kaj 3000 leterojn, ke ĝi flugis 1700 kilometrojn pli longan vojon kaj tamen en tre bona stato en Melburnon venis nur kelkajn horojn post la unua maŝino, vi, miaj geinfanoj kaj genepoj, ankoraŭ nun povas imagi, kiel granda kaj neatendita estis la sukceso de la “ Uiver ” - flugo.

Gravaj estis la sekvoj por la flugtrafiko tra la mondo. Post mallonga tempo multaj novaj aerlinioj por grandaj distancoj estis fondataj, la rapidecoj estis plialtigataj, kaj distancoj praktike ne plu ekzistis.

La intensa internacia trafiko, kiu estis la sekvo de ĉi tio, donis okazon al la homoj viziti en mallonga tempo diversajn landojn, sed samtempe kaŭzis diversajn lingvajn malfacilaĵojn, ekzemple por vojaĝanto kiu vizitis Anglujon, Germanujon, Hungarujon, Persujon, Ĥinujon, Japanujon, Brazilon. La scipovo de du aŭ tri lingvoj eĉ ne sufiĉis.

Ju pli la trafiko intensiĝis, des pli oni sentis tion kiel grandan obstaklon ; speciale la komerco bezonis ununuran internacian lingvon.

Naciaj lingvoj postulis tro multe da tempo por bona studado, kaj la komercistoj ne ŝatis komplikaĵojn neeviteble elfluantajn el idiomaj ruzaĵoj. Feliĉe jam tiam Esperanto estis internacie uzata ligilo inter diversaj personoj, grupoj, asocioj ktp., sed ankoraŭ ne ĝenerale akceptita.

Nun la eminentuloj de komerco, trafiko, industrio, en speciale por tiu celo aranĝita kunveno, akceptis unuanime ankaŭ por si Esperanton kiel internacian lingvon, precipe pro ĝia simpleco kaj taŭgeco.

Nuntempe la aviadistoj ĉiam kaj ĉie en la mondo esperantlingve kontaktas kun flugantaj fakuloj, kun aviadhavenoj, radiostacioj kaj meteorologiaj institutoj.

Tiel, miaj geinfanoj, cikonio en 1934 favoris Esperanton.

El Mozaiko : Legolibro por komencantoj kaj progresintoj. —Rotterdam : Heroldo de Esperanto, 1935. —. 16 - 19.

ANONCETOJ

Ekde septembro en servilo Citycat aperas ĉiusemajna dissendaĵo pri la novaĵoj de E - movado. Kutime ĝi enhavas 2 - 3 novaĵojn, interesajn por la ekstera publiko, diversajn faktajn materialojn pri Esperanto kaj E - movado, informojn pri retaj eblecoj uzi E - on, pri planataj aranĝoj kaj malgrandajn prezentajn lecionojn. Komence de decembro la dissendo havis ĉ. 900 abonantojn. Informojn pri la ekabono ( senpaga! ) de la dissendo oni povas ricevi de la gvidanto de la projekto Andrej Ananjin

Mi deziras korespondadi kun tiu, kiu volas diserti per la Ya - zu en Esperanto. Se vi volus ni sendos disertaĵan libreton al vi.

Adreso : D - ro Ts. Bold Mongolio - Ulanbatoro p. 30. k. 20

En 1995 ANEKO komencis aperigi esperantlingve 90 - minutan sonrevuon Voĉo de Amikeco . Por 2000 la abonprezo estas 48 rub. Dumjare aperos 4 numeroj. Vi povos ekscii pri E - movado en Ruslando kaj eksterlande, aŭdi kantojn kaj literaturaĵojn, kiuj estas plenumitaj dum E - renkontiĝoj kaj kongresoj. Ĝi enhavas ankaŭ sonigitajn artikolojn el E - periodaĵoj. Nian sonrevuon abonas esperantistoj el 12 landoj de Eŭropo kaj Azio. Mendi la revuon kaj pagi ties koston vi povas laŭ la adreso :

Adreso : Rassohin Vladimir, ab. ja. 96, RU - 352900 Armavir, Ruslando.

Mi volonte oferos mian liberan tempon al esperantistaj grupoj, kiuj planas kaj deziras viziti Kopenhagon. Mi estas pensiulo, kaj turismo estas mia hobio ( ne profesio ). Pro tiu kaŭzo mia gvido estas senpaga, sed mi bone konas la urbon.

Eugeniusz Rybarczyk Adreso : Bispeparken 29. lth, DK - 2400 Kopenhago NV, Danlando.

KALENDARO

Kompletigo de la jar - kalendaro aperinta en LOdE . 1999 : 12

.

27 maj. - 4 jun. Vraco, Razgrado ( Bulgario ). 19a Internacia Literatura Forumo. Temo “ Nia gazetaro fronte al la telematika defio : kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto - kulturo? ” Adreso : p. k. 26, BG - 3000 Vraca, Bulgario.

2 - 8 jul. Tallinn ( Estonio ). 36aj Baltaj E - Tagoj Adreso : Helju Lainjärv, str. Käo 21 - 2, EE - 11311 Tallinn, Estonio.

10 - 15 jul. Valencia ( Hispanio ). Mediteranea Kultura E - Semajno Adreso : Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot, 29, A - 31, ES - 46009 Valencia, Hispanio.

15 - 21 jul. Motovun ( Kroatio ). Internacia E - Konferenco. Temo : “ Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado ”. Adreso : Via Leghissa 6, IT - 34131 Trieste, Italio.

5 - 12 aŭg. Honkongo ( Ĉinio ). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo : “ La transiro al tutmondiĝo. Tutglobismo en la 21a jarcento ” Adreso : ĈJEA, P. O. Kesto 77, Beijing, CN - 100037, Ĉinio.

19 - 20 aŭg. Pusan ( Koreio ). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso : Jisan Nurse Institute, 390 - 20, Yangjong 3 - dong, Pusan, Koreio 614 - 053.

30 sep. - 7 okt. Blanes ( Katalunio, Hispanio ). 8a Internacia E - Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso : H. E. F., Apartado 15037, ES - 08080 Barcelona, Hispanio.

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 3 ( 65 )

Redakcie

En la reto ni legis jenan opinion de la eldonantoj de la porinfana E - revuo La Krokodileto , aperanta ekde julio 1997 en Francio :

Ofte homoj diras al ni, ke ĝi estas valora revuo, sed ne pretas aboni ĝin, aŭ kiam ili abonas, ne montras ĝin al siaj infanoj aŭ lernantoj... Aŭ tutsimple ili ne kontribuas, kvankam ni legas iliajn nomojn en aliaj gazetoj...

Ni jam multfoje provis rilati kun aliaj tutmondaj asocioj ( TEJO, ILEI, UEA, kelkaj landaj asocioj, kaj eĉ UFE, la tegmenta asocio en Francio, kies JEFO, eldonanto de La Krokodileto , estas la junulara sekcio ). Ni neniam ricevis oficialan subtenon... Post iom pli ol du jaroj, ni atingis la mirindan nombron de 60 abonantoj, el kiuj nur 10 infanoj, el kiuj unu aŭ du fojfoje kontribuas. Oni diras al ni, ke Juna Amiko sufiĉas.

Jen moralo : la Esperanto - movado neniam kaptas la okazon havi interesajn agadojn. Esperantistoj preferas konservi siajn proprajn agadetojn, en sia angulo, izoliĝemante, ne rigardante tion kio okazas ĉe la najbaroj.

Evidente, pri la malsukceso de La Krokodileto kulpas ni esperantistoj ( ĉar ne abonas ; aŭ abonante nek reklamas nek kontribuas ), niaj asocioj ( ĉar ne helpas konkrete, do —buĝete ), nia gazetaro ( ĉar aliaj revuoj sufiĉas ) kaj nia tuta movado ( ĉar ĝi estas tia, kia ĝi estas ). Laŭ tiu konstato, oni prefere ne fondu novajn gazetojn. Ĉu vere?

Ni ne estas tiel pesimismaj kiel la JEFOanoj, kaj antaŭ ol lanĉi La Ondo n ni atente studis la konjunkturon de la gazetmerkato en Esperantujo.

Esperantujo estas plej ĝenerale difinebla kiel aro da homoj, kiuj fordonas al Esperanto la plezuron de sia libertempo. Laŭnombre, Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj. Estus naive esperi, ke loĝantoj en tia urbo amase ekdezirus aboni novan gazeton —jam aperas multaj : lokaj kaj centraj. Cetere, en tiu abstrakta urbo oni povus reklamcele disdoni la revuon al bibliotekoj kaj lernejoj, proponi ĝin simbolpreze al kioskoj kaj librovendejoj, lasi ĝin en lokoj publike vizitataj, alparoli la urbanojn per radio kaj televido.

La kazo de Esperantujo estas malpli avantaĝa —ni loĝas dise, kaj pli ol duono el ni estas apenaŭ atingeblaj, kaj inter la ceteraj tro multaj personoj neriĉaj, dum la pli bonstataj samideanoj estas jam troĝenataj per petoj aboni, kotizi kaj donaci. Ne estas eble sukcesigi en Esperantujo iniciaton, kies bezono ne estas sentata plurloke kaj plurnivele.

Tial ni ne plendas : ja nia abonantaro pasintjare kresketis de 283 al 303 ; plurkaze la abonita revuo estas legata de du aŭ de kelkaj personoj ( rekordo estis starigita en Tomsk, kie la novembran kajeron sinsekve legis... 16 personoj! ) ; kaj, ĉefe, ni ricevas ĉiam pli multajn leterojn kiuj atentigas nin pri mankoj kaj helpas fari la revuon pli interesa.

Koran dankon pro viaj leteroj, pro viaj abonoj, pro viaj artikoloj kaj pro viaj donacoj! Ni estos ĝojaj, se la kovril - paĝa bildo instigos kelkajn el vi al plia letero. Ĝis la reskribo!

Halina kaj Aleksander

Konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto

La Akademio de Esperanto estas lingva institucio kreita en 1905 per decido de la unua Universala Kongreso de Esperanto sub la nomo de Lingva Komitato, kies unua prezidanto estis mem Zamenhof, post kelkaj monatoj sekvata de rektoro Emile Boirac. Kvar aspektoj distingas ĝin de la naciaj lingvaj akademioj :

La unua estas la juneco de nia Akademio, kiu estis starigita nur dek ok jarojn post la apero de la unuaj tekstoj de la lingvo. Ni memoru, ke la unua teksto de la franca datas de 864 p. K., dum ĝia Akademio naskiĝis kelkajn jarcentojn poste : efektive, en 1635. La dua kuŝas en tio, ke la naciaj akademianoj estas dumvivaj kaj fariĝas senmortaj, dum la esperantistaj estas senmortaj dum solaj naŭ jaroj, sed ili rajtas rekandidatiĝi al novaj senmortecoj... La tria devenas de la historiaj cirkonstancoj de ĝia naskiĝo, intime ligitaj al la propra naskiĝo de la lingvo mem : ordinare la naciaj akademioj ne rajtas administri la evoluon de la lingvo, kaj la brazila ekzemple ne kuraĝas esplori, ĉu la senakcenta pronomo post estonta verboformo estas jam akceptinda, kvankam ĝi estas ege uzata, precipe se sekvas infinitivo. Kaj la lasta dependas de tio, ke la konsisto de nia Akademio estas diversnacia kaj diversetna, kaj tio permesas al ĝia personeco ian supernacian konduton, dum la naciismo karakterizas tiujn de la naturaj lingvoj.

La celo de la Akademio de Esperanto estas difinita per la unua Artikolo de ĝia Statuto : “ La Akademio de Esperanto... estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. ” Kaj ni bone memoru, ke kontroli estas ne regi kaj komandi, sed honeste esplori la komunan uzon de ĝiaj parolantoj.

La aŭtoritato de la Akademio estas evidente nur morala —de la fakto, ke ĝi originas rekte de la Kreinto de la lingvo. Sekve de tio, ĝiaj decidoj —rekomendoj aŭ malrekomendoj kaj aproboj aŭ malaproboj —estas ordinare observataj de la plejmulto de la samideanoj, sed kelkaj ĝiaj konkludoj estis vere polemikaj, ĉar ili estis prenitaj en tre emociaj cirkonstancoj kaj sen sufiĉa esplorado. La nuna prezidanto preferas proponi al la publiko prelegojn pri aspektoj de la lingvo kadre de ĉiu Universala Kongreso, kiam estas aŭdataj la opinioj de pluraj esperantistoj ekster la Akademio : en la lasta Universala Kongreso parolis doktorino Ilona Koutny kaj la prezidanto.

La plej granda maloportunaĵo de nia Akademio estas la perdo de ĉiu tria jaro dum la okazigo de la elektoj pro la testudeco de la ordinara poŝto : unu triono de nia tuta tempo forglitas por la voĉdonado... En la 26 - a de Aprilo 1996, la antaŭa prezidanto, nia kolego doktoro Werner Bormann, skribis la sekvantan plendon al la direktoroj de sekcioj kaj komisionoj de la Akademio : “ La mandato de la antaŭa periodo finiĝis, laŭ konstato de d - ro Albault, en junio 1995, nun estas baldaŭ majo 1996. Unujara paŭzo estas malagrable longe. Bonvolu ekaktivi rapide en la sekcioj kaj komisionoj. ” Nenia surprizo estas, ke similan plendon mi faris en la komenco de 1999, preskaŭ unu jaron post mia prezidantiĝo. La nuna estraro studas la eblecon mallongigi tian intervalon ( mi konscias, ke tiu lasta vorto devias de la PIVa difino ).

Multaj opinias, ke la Akademio agas malmulte aŭ eĉ tute ne agas... Ili tamen devas rekoni, ke la precipa celo de la Akademio estas ne agi, sed gardostari... Kaj gardostaranto povas maldormi la tutan nokton, kaj nur atenti, se ĝi fluas pace, kaj do nenio pravigas lian ekagon. Ni tamen konfesu, ke la akademianoj multe laboras ekster la sino de la Akademio : sur dudek unu el la dudek du tabloj kun libroj de la Libroservo en la pasintjara Universala Kongreso estis almenaŭ unu libro de akademiano, kaj ofte pluraj! Kaj la sola tablo sen kunlaboro de akademiano prezentis ekzemplerojn de unu sola libro en pluraj lingvoj, krom Esperanto, cetere kun nelingvaj temoj.

Efektive, la Akademio havas la tutan tempon de la mondo por la internaj laboroj, sed ni ne havas sufiĉan monon por disperdi per reklamoj pri ili, sed unu mi certe povas fari ĉi tie senpage, dank al la malavara invito de ĉi tiu revuo : nia Lingva Konsultejo, sub la respondeco de kolego Stefan Maul, estas je la dispono de la publiko por ĉiaj duboj, kiujn la lernolibroj ne solvos.

Kaj fina parolo : la venontan jaron estos elektoj, kaj por ili mi atendas la kandidatiĝon de kelkaj el la amindaj legantoj de ĉi tiu paĝo!

Geraldo Mattos

prezidanto de la Akademio

Heroldo : ĉiutage dum UK - 85

Lastfoje okazis en 1933, dum UK en antisemita regno. Nun ree okazos en 2000, dum UK en Israelo. La Loka Kongresa Komitato en Tel - Avivo esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto . La redakta teamo konsistos el Marie - France Conde Rey, Stano Marĉek kaj Perla Martinelli.

La kvin numeroj de HdE formos novtipan kongresan kajeron, kiun ricevos senpage ĉiuj abonantoj de Heroldo . Ne nur la redakto, sed ankaŭ la komposto, enpaĝigo kaj preso okazos en Israelo. La eldono de HdE ne anstataŭos la kongresan kurieron, sed traktos pli profunde, per intervjuoj, referaĵoj, elzeviroj ktp la kongresan vivon. Unu kolumno estos dediĉita al ĝeneralaj novaĵoj el la monda aktualeco.

HeKo

Ĝustigo de LKK

Laŭ Heroldo Komunikas , la LKK de la Tel - Aviva UK “ esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto ” dum UK.

Mi ĝustigas, ke LKK nenion decidis pri tia afero nek povus decidi, ĉar decido pri ĝi, same kiel ĝenerale pri disdonado de ĉiaj materialoj en UK, apartenas al la kompetenteco de la Estraro de UEA. Tiusence mi siatempe respondis al demando de la redaktorino de HdE .

Amri Wandel

Prezidanto de LKK de la 85 - a UK

AVE : duoble verdaj

Asocio de Verduloj Esperantistaj ( AVE ), estis fondita en 1984 por akceli uzadon de Esperanto kiel komunikilo en la tutmonda Verda Movado ( politika kaj eksterpolitika agado ekologia ). En 1999 AVE havis 246 regulajn membrojn kaj 130 interesatojn.

Sukceso de Pariza Rezolucio

Kadre de la Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Parizo ( 27 feb 1999 ) AVE, dank al la kunlaborantoj el SAT kaj FEJO, informis pri Esperanto kaj organizis unu el la 16 forumoj.

La konsilio de EFVP, Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj ( intertempe 30 partioj en 28 landoj ) en 1999 decidis pri nia rezoluci - propono, kiun ni verkis —paralele kun ERA —por du celoj. Unue, ke Esperanto povu reprezenti tiujn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj laborlingvoj en la Eŭropa Parlamento kaj en la sistemo de la Eŭropa Unio ( eŭska, gaela, kataluna, soraba, ktp. ). Due, ke Esperanto iĝu libervola studobjekto en la eŭropaj lernejoj.

La komitato de EFVP kunmetis ambaŭ Esperanto - rezoluciojn kaj decidis interrete.

Fine de septembro 1999 la konsilio de la EFVP kunsidis en Bratislava. Martin Minich kaj lia kolego reprezentis tie AVE - on por informi kaj eble defendi nian rezolucion. Sed ne necesis defendi ĝin —do, nia rezolucio estas akceptita de EFVP!

Niaj renkontiĝoj

Okaze de la 84a UK en Berlino okazis la regula AVE - Renkontiĝo. Partoprenis pli ol 40 personoj. Krom mia prezento de AVE kaj respondo al kelkaj demandoj parolis Krayg Meulen pri la projekto “ Sunfloroj ”, celanta helpi al rifuĝintaj infanoj en Kosovo. Julius Wasik invitis al kontraŭnuklea pacorganizaĵo. Krome ni informis pri AVE en la budo de la fakaj asocioj.

La 2a AVE - Seminario pri Verda Politiko okazis en Jetrichovice ( Ĉeĥio ), proksime de Germanio, enkadre de turisma aranĝo de la saksaj esperantistoj, gvidata de Micha Wolf. Tie situas la tre vizitinda pitoreska sabloŝtona rokaro. Dumtage ni migradis ekologie kaj vespere diskutis pri Verda Politiko.

Informa Fako de AVE

AVE - anoj tradukis tekstojn pri la Ekologia Imposto kaj pri la Paco - Politiko de la Verda Grupo en la Eŭropa Parlamento. Mi verkis opinion pri la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de la Eŭropa Unio ; ĝi estis demandita de la Verda Grupo en la EP.

Okazontaj aranĝoj

Aprilo. Canberra ( Aŭstralio ). Tutmonda Konferenco de Verdaj Partioj : AVE intencas prezenti Esperanton tie.

Aprilo. Oostende. 4a Eŭrop - Unia Kongreso : Eŭropa AVE - Renkontiĝo ; partopreno je vizito de la Eŭropa Parlamento en Bruselo ; vizito de ekologia bieno de Komitato Jean Pain.

Julio. Moskvo. 73a Kongreso de SAT : AVE - prezentado kaj diskuto pri Verda Politiko.

Julio. Tel - Aviv. 85a UK : Tutmonda AVE - Renkontiĝo.

Manfred Westermayer

sekretario de AVE

Germana sesio de AIS

Sojle al la jaro 2000 en la germana urbo Münster okazis la ok - taga 16a Internacia Festivalo ( IF ) kaj la 12a germana studadsesio de AIS ( Akademio Internacia de la Sciencoj ) San - Marino —tamen estis nur unu aranĝo. Unuafoje en la kadro de IF okazis scienca konferenco kun plurtagaj kursoj. Docentoj de AIS lekciis pri jenaj temoj :

OProf. Hans - Dietrich Quednau. “ Aplikado de aŭdvidaj kaj plurkanalaj rimedoj en instruado ” ;

ADoc. Alicja Lewanderska - Quednau. “ La rolo de virinoj en socio, familio kaj politiko ” ;

Dr. Dirk Willkommen. “ Stacioj de la eŭropa ideo ” ;

Mag. H. Fischer. “ La rebaptistoj en Münster : ĉielo kaj infero ” ;

PDoc. Dr. R. Fischer. “ La germana kulturo sub la premo de la usona prestiĝo ” ;

AProf. Amri Wandel. “ La suneklipso / La misteroj de Marso ”.

Ĉiuj kursoj kaj prelegoj okazis en Esperanto. La festivalanoj ne nur fervore diskutis pri la temoj, sed pli ol 30 ankaŭ utiligis la okazon akiri ateston de AIS.

Tiu kombino de AIS - konferenco kun Esperanto - aranĝo denove pruvis la sukceson de tiu koncepto. Jam kelkfoje, laste en Berlino, AIS prezentis kursojn kadre de Universala Kongreso de Esperanto, kaj Amri Wandel, la rektoro de la Tel - Aviva IKU ( Internacia Kongresa Universitato ), jam invitis fari tion ankaŭ ĉi - jare. Same la sukceso de la AIS - kursoj dum la lastjara IJF en Bellaria ( Italio ) instigis la organizantojn al ripeto en la ĉi - jara IJF, kiu paske okazos en Cavallino ( Venecia marbordo ) kaj havos la temon “ Ĉu esti aŭ ne esti eŭropano? ”

Pliaj aranĝoj de AIS ĉi - jare okazos pentekoste en Hradec Králové ( Ĉeĥa Respubliko ) kaj Sibiu ( Rumanio ). Aprile la Meksika AIS - asocio okazigos tritagan inaŭguron en la urbo Celaya.

Reinhard Fösssmeier

IS - 2000

Pri tiu ĉi aranĝo plej ofte oni diras simple “ Iso ”, ne deĉifrante, ja ĉiuj scias, ke temas pri la Internacia Seminario de Germana E - Junularo. Kaj ĉiuj scias, ke ĉiuNovjare ĝi okazas en Germanio. Kaj venas tien gejunuloj de la tuta Eŭropo kaj foje eĉ de la tuta mondo.

Ĉi - foje Iso okazis 27 dec —3 jan en Wezlar, urbeto ĉ. 70 km norde de Frankfurt - am - Mein, kiel kutime en junulargastejo. La urbeto estas belega, antikva kaj ege trankvila.

Jam dek minutojn post la enveturo en la urbon ni renkontis la unuan esperantiston, interkisiĝis, ĉar estis nia konato, kaj kune daŭrigis la vojon al la gastejo. Iom poste en nian buson eniris ankoraŭ kelkaj dorsosakitaj personoj —kompreneble ili estis alvenantaj IS - anoj —de diversaj partoj de Germanio, Hispanio, Francio kaj aliaj. Nin ili ekkonis ne tuj, ĉar ni jam demetis niajn “ naci - karakterizajn apartaĵojn ” —nome la dorsosakojn. “ Ni pensis, ke vi estas bonaj veclaranoj, kiuj miras pri la nekutimaj dorsosakuloj ”, —klarigis Ajke, knabino el iu orientgermana urbo.

La seminario ĉi - foje kunvenigis ĉ. 300 personojn. La programo estis tradicia. Mi jam partoprenis en la aranĝo antaŭ du jaroj kaj fakte formale kaj programe ĉio estis tute sama. Mi komprenas, ke tio estas valoro —ja homoj preferas antaŭscii, kio ilin atendas. Sed malaperis pluraj el la antaŭa generacio de IS - vizitantoj, venis multaj novaj homoj, parte aliaj personoj respondecis pri multaj programeroj kaj parte aliaj personoj prelegis kaj gvidis kursojn. Sed same okazis Novjara banado ( amasa vizito al baseno la 30an de decembro ), tuttaga ekskurso, Internacia vespero, koncerto de muzik - steloj —ĉi - foje tio estis JoMo kaj Kim Henriksen, Silvestra bufedo, same bonis diskotekoj kaj logis Gufujo per siaj bongustegaj teoj kaj noktomezaj literaturaj legadoj...

Kiel ĉiam nubis cigareda fumo kaj verŝiĝis biero kun klaĉoj en la trinkejo... Oni bilardludis, disdonadis aliĝilojn por E - aranĝoj kaj internacie interkomunikiĝis.

Eblas diri, ke jam de la unua tago senteblis la fama IS - etoso —ja por multaj estis impreso, ke oni nenien veturis, ke estas la sama antaŭa IJK aŭ IS, nur okazis kelkmonata aŭ jara paŭzo pro iaj personaj kialoj, kaj jen ĉio daŭras. Oni denove ensorbadis la feliĉon kaj plezuron de la IS - komunikado por reĝui ĝin en la rememoroj dum la cetera parto de la jaro —dum tedaj kaj grizaj labormonatoj. ( Kial ne, kritikemuloj, ĉu tio estas iel malpli bona ol turismadoj al antikvaj ruinaĵoj por ekhavi sian foton sur ilia fono? )

Kaj oni ne nur umis kaj pli konkrete amindumis ( neeviteblega afero en la junulara medio ), sed ankaŭ ne malofte lernis. Oni eksciadis pri la aliaj landoj kaj moroj, oni aŭskultis foje riveligajn prelegojn, partoprenis kursojn kaj trejnadojn. Fakte, al tiuj, kiuj volis ripozi kaj al tiuj, kiuj volis evolui estis prezentitaj egale abundaj eblecoj por tio.

Tamen kiel ajn oni rilatu al “ amuziĝemo ” kaj “ neseminarieco ” de IS, oni memoru, ke ĝi ĉefe estas komuna festado de Novjaro —ĝoja, ne tro serioza kaj vere internacia E - renkontiĝo.

Andrej Ananjin

Du montaraj renkontiĝoj

Sankt - Nikolaa renkontiĝo

Regiona Societo Esperanto en Poprad ( Slovakio ) ĉiujare organizas honore al Sankta Nikolao renkontiĝon de esperantistoj el Slovakio kaj Pollando en montara vilaĝo Murzasichle, kiu troviĝas proksime al Zakopane en Pollando. Tiu tradicia aranĝo reokazis 3—5 dec 1999.

Dum la busekskurso la grupo vizitis la grandan bazaron en Nowy Targ kaj posttagmeze, per sledoj tirataj de ĉevaloj, esperantistoj faris ekskurson tra montaro, kio tre plaĉis al ĉiuj, speciale al infanoj. Vespere Sankta Nikolao disdonis donacetojn al ĉiuj gepartoprenantoj. Amika kaj amuza etoso regis dum la tuta renkontiĝo.

Vintra feriado kaj Silvestra Balo

La unuaj gastoj por la tradicia jar - ŝanĝa aranĝo venis al Poprad jam la 25 dec. Plej multaj partoprenantoj venis el Pollando, dank al Esperantotur en Bydgoszcz.

La Silvestra Balo okazis samtempe en du lokoj. La unua loko estis la tradicia restoracio La Ruĝa Papavo en kvartalo Velká kaj en Kulturdomo de Matejovce estis alia grupo. Entute la Silvestran Balon partoprenis 130 personoj. Krome en Poprad haltis kelkaj grupoj, kiuj veturis al la Silvestraj Baloj en Budapeŝto kaj Venecio.

Milan Zvara

AERU en la koro de la Granda Silka Vojo

Ankaŭ vin atendas la Azia Esperanto - Renkontiĝo AERO - 2000 ( dediĉita al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco kaj Senperforto ), okazonta sub aŭspicioj de UEA en 2750 - jara Samarkando 15 - 20 aŭg 2000. Sojle de la nova jarmilo AERO celas doni freŝan inspirigan aeron al la azia esperantistaro kaj akceli E - movadon en la regiono. Ni ĝojus bonvenigi gastojn el ĉiuj kontinentoj.

En la programo okazos seminario pri E - movado en Centra Azio, sinprezento de aziaj E - kluboj, instruista seminario, fakaj kunsidoj, intensaj E - kursoj por komencantoj kaj progresantoj, internacia arta vespero, ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, E - loterio, gustumado de famaj uzbekaj vinoj, pikniko en la montaro, vizitado kun E - ĉiĉerono de mondfamaj vidindaĵoj de antikva Samarkando ktp. Laŭdezire aranĝeblos ankaŭ postaj ekskursoj al Buĥara, Taŝkento, Ŝahrisabz, Penĝikent ( Taĝikistano ) ktp.

Partoprenkotizo : 195 USD inkluzivas loĝadon en 2 - litaj hotelĉambroj ( kun necesejo, duŝo kaj lavejo en ĉiu ĉambro ), trifojan manĝadon tage, surlokan transportadon, ekskursojn, vizan subtenon kaj la tutan programon.

La aliĝilon petu ĉe la organizanto, Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro :

Adreso : P. O. Box 76, UZ - 703000 Samarkando, Respubliko Uzbekistano

Telefono : + 998 ( 662 ) 33 17 53

Fax : + 998 ( 662 ) 31 07 77

Anatolij Ionesov

Pri la jura statuso de la Pakto

Reference al diversaj opinioj kaj ( mis ) informoj aperintaj lastatempe, la Evolukomisiono memorigas ke :

a ) la Pakto por la Esperanta Civito ne estas asocio, sed kontrakto inter liberaj establoj, kiuj celas helpi sin reciproke, havi komunan kondutkodon kaj prepari Konstitucian Ĉarton ;

b ) la naskiĝonta Esperanta Civito mem ne estos asocio, sed subjekto de internacia juro.

HeKo

Zuriko revigliĝis

La 95 - a Ĝenerala Kunveno de la E - Societo Zuriko ( Svislando ), okazinta 14 feb 2000 en la nova E - librejo, povis konstati, ke la jaro 1999 por la societo estis sukcesa!

Elstara evento estis la sukceso de la hiphopgrupo Freundeskreis , kies kanto Esperanto dum pluraj semajnoj akiris la unuajn lokojn de la “ hitparado ”. Tiu evento kaj ankaŭ nia sukcesa prezento en la interreto kaŭzis amasan intereson pri nia lingvo. En la dua duono de la jaro ni ricevis pli ol 200 informpetojn, vendis grandan kvanton da lernolibroj kaj povis bonvenigi plurajn novajn membrojn en nia klubo.

En septembro ni faris standon kun bona sukceso. Kaj kulminis nia jaro je la Zamenhoffesto, kiun partoprenis pli ol 30 plenkreskuloj kaj 11 infanoj. La nove malfermita Esperanto - Librejo fariĝis bona allogpunkto.

Ni havis ankaŭ bonan eĥon en la gazetaro, aparte menciinda estas preskaŭ tutpaĝa artikolo de Martin Ebner en Neue Züricher Zeitung . Ĉar en Zuriko aperas pli ol 10 ĵurnaloj ni bedaŭrinde ne sukcesis ricevi ĉiujn de la multnombraj artikoloj aperintaj dum 1999.

Dank al la laboro de Stanislaw Skorupski ankaŭ regule okazis elsendoj en kaj pri Esperanto ĉe radio Lora . 15 dec Stanislaw faris kun mi 2 - horan elsendon pri Esperanto.

Menciinda estas ankaŭ la malavara donacemo de nia membraro, kio permesos al ni konsiderinde kreskigi nian varbagadon sen altigi la kotizon.

Dietrich M. Weidmann

prezidanto

Hispaniaj novaĵoj

Redaktoro de Boletín afable sendis al ni kompendion pri la aktivado de esperantistoj en Hispanio, el kiu ni ĉerpas :

Tutlande. Traleginte la HEF - paĝaron, Nacho Toro, ĵurnalisto de Onda IMEFE, kontaktis la HEF - oficejon. Ana Manero estis telefone intervjuita de li la 20an de decembro je la 11. 20 horo dum dek minutoj. Li serioze trastudis nian retan informilon kaj prikomentis ĝin sufiĉe favore. Ne estis demandoj kia : “ Kiom da esperanto - parolantoj estas en la mondo? ” kaj similaj. Male, li interesiĝis eĉ pri la vortarego de De Diego.

Asturio. En Radio “ Sele ” ( “ milda ” en la astura lingvo ), radiostacio kiu dissendas laŭ modulita frekvenco ĉefe en la astura lingvo ( bable ), Abelardo González prezentas, ĉiumerkrede je la 19a horo, programon dediĉitan al Esperanto. Fakte jam intervenis en la programo pluraj membroj de la estraro de Astura Esperanto - Asocio.

Ekstremaduro. Neesperantista fondaĵo Pío Sopena organizis du fulmajn E - kursojn. Tiu fondaĵo ne nur disponigis sian ejon, sed ankaŭ pagis la koston de la uzitaj lernolibroj. La unua kurso okazis dum la dua, longa, semajnfino de oktobro kaj la dua kurso okazis 4—8 dec en Hervás, belega montara vilaĝo de Caceres.

Eŭskio. Estas tuj aperonta la traduko de konata eŭska verko de la fama aŭtoro Bernardo Artxaga. Temas pri Memoraĵoj de eŭska bovino , tradukita de Aitor Arana. La libron eldonas neesperanta grupo.

Kanariaj Insuloj. La membroj de ESTO kunvenis en sia sidejo en la historia strato San Agustín de La Laguna. Inter aliaj aferoj, oni decidis apogi la universitatan kurson “ Esperanto kaj ĝia kulturo ”, kiun oni denove ofertis en la Universitato de La Laguna. La kurso okazos inter marto kaj junio 2000.

Valencio. Okazas E - kurso ĉe “ Reina Dona Germana ”, centro por konstanta edukado de plenkreskuloj, dependanta de la Konsilantejo pri Edukado kaj Scienco de “ Generalitat Valenciana ”. Ĉiumarde, po du horoj, de oktobro ĝis aprilo.

Miguel Gutiérrez

Parolas Varsovio

La Leter - Fako de Radio Polonia ( radioelsendoj de Pola Radio por eksterlando ) anoncis la statistikon pri leteroj kaj raportoj alvenintaj al la unuopaj redakcioj en 1999. Entute ĉiuj redakcioj de la eksterlanda programo de Pola Radio ricevis 4888 leterojn. Laŭ la raporto oni povas klare vidi, ke la E - Redakcio denove okupis la unuan lokon :

1. Esperanto - Redakcio 2 308

2. Germana Redakcio 795

3. Angla Redakcio 567

4. Bjelorusa Redakcio 396

5. Pola Redakcio * 271

6. Rusa Redakcio 215

7. Ĉeĥa kaj Slovaka Redakcio 129

8. Litova Redakcio 122

9. Ukraina Redakcio 85

* elsendoj pollingvaj por poloj loĝantaj eksterlande.

En la statistiko de la alvenintaj en 1999 raportoj pri aŭdebleco la tabelo prezentiĝas jene :

1. Germana Redakcio 3 983

2. Esperanto - Redakcio 2 448

3. Bjelorusa Redakcio 1 126

4. Angla Redakcio 713

5. Ĉeĥa kaj Slovaka Redakcio 427

6. Rusa Redakcio 321

7. Ukraina Redakcio 158

8. Pola Redakcio 76

9. Litova Redakcio 5

Entute venis 9 257 raportoj. Tamen la raportoj de la esperantistaj aŭskultantoj karakteriziĝas per tio, ke ili tre ofte enhavas aldone al la aŭdebleco mallongajn leterojn kaj rimarkojn pri la enhavo, ktp. Do, ili estas duone leter - aspektaj, kio pligrandigas ilian valoron.

Plej multaj leteroj venis el Francio, Germanio kaj Nederlando. Kreskis la nombro da ret - leteroj el ekstereŭropaj landoj, tutaparte el Brazilo kaj Usono kaj en la lastaj du monatoj de 1999 el Aŭstralio. Do, pli kaj pli ofte oni aŭskultas la elsendojn per ret - radio.

En 1999 pli ofte oni transprenis fragmentojn de niaj E - elsendoj por utiligo en lokaj radioelsendoj, ekz. en Francio ( Tuluzo ) aŭ Aŭstralio ( Melburno ). Per telefonaj intervjuoj de Pola Radio oni rapide diskonigas interesajn kaj aktualajn movadajn informojn, ofte rekte el la estrarkunsidoj de UEA. Per sonraportoj pri la Universalaj Kongresoj oni ebligas partoprenon en la plej interesaj kongresaj kunvenoj al la personoj, kiuj restis hejme. Same estos nunjare pri UK en Israelo. Mi eĉ ricevis kelkajn leterojn de gesamideanoj, kiuj speciale aĉetis komputilon kaj modemon por havigi al si alireblon al ret - radio kaj aŭskulti niajn sonraportojn el Israelo. Nunjare nia raportistino tie estos Barbara Pietrzak.

Andrzej Pettyn

Estro de la Esperanto - Redakcio

KURTE

7 sep 1999 laŭ la devizo “ Nia Patrujo estas la mondo ”, en Alto Paraíso ( Brazilo ) en ĉeesto de la urbestro estis inaŭgurita avenuo Esperanto . 24 okt en la sama urbo estis inaŭgurita la monumento al la Paco, konstruita sub la aŭspicioj de la Rotaria klubo, kun surskribo en la portugala k E - to. ( Brazila Esperantisto )

En mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna Parlamento, s - ro Julio Anguita, ĉefa kunordiganto de la Koalicio Unuiĝinta Maldekstrularo kaj eksa ĝenerala sekretario de Hispana Komunista Partio, diris : ” Estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto ”. ( KAE - Informilo )

Ĉe la malfermo de la 10a Sudbrazila E - Renkontiĝo en Florianópolis estis inaŭgurita Galerio Esperantista. ( La Lampiro )

E - taj standoj estis en la japanaj ekspozicioj pri kalendaroj k pri historiaj gravuloj en Tokio, internacia festivalo en Nagoya, lerneja ekspozicio en Yokohama. ( La Revuo Orienta )

Oktobre 1999 Bao Lin, prezidanto de la Tonglu - a E - Asocio ( Ĉinio ) ricevis la unuan premion en la filatela ekspozicio en la gubernio Tonglu pro sia E - stando “ Niaj amikoj troviĝas tra la tuta mondo ”. ( El Popola Ĉinio )

Budo Esperanto estis starigita en la junulardomo de Douai ( Francio ) okaze de forumo de regionaj lingvoj. ( Franca Esperantisto )

Internacia Traduk - reto pere de Esperanto, fondita en 1994, havas nun 67 tradukantojn por 31 lingvoj. ( Heroldo de Esperanto )

Tibor Papp, ĉefredaktoro de Debrecena Bulteno k lingvoinstruisto, lastasemajne de 1999 finis ekzameni 62 gestudentojn pri baza grado de E - to en KLTE ( Sciencuniversitato “ Kossuth Lajos ” ). En junio 1999 samloke sukcese trapasis la ekzamenon 85 gestudentoj, do sume 147 lastjare. ( HeKo )

La unua romano de la argentina ĵurnalisto Rodrigo Fresán titoliĝas Esperanto , ĉar la ĉefa protagonisto nomiĝas Federico Esperanto. ( Franca Esperantisto )

30 - minutan filmon pri la tradicioj de nia lingvo, la E - ta literaturo k kulturo elsendis 16 jan 2000 la televidkanalo KTVM en Vraca ( Bulgario ). Ĝi estis dediĉita al la Internacia Literatura Forumo, kiu okazos en Vraca en majo 2000, kadre de “ Botev - tagoj ”. ( HeKo )

REK - 2000 en Ĉuvaŝio

3—6 feb 2000 en Ĉeboksary ( la ĉefa urbo de Ĉuvaŝa respubliko, Volgio ) okazis Rusia Esperantista Kongreso ( REK ) en kiu partoprenis 51 personoj el 13 loĝlokoj.

En la kongreso okazis konferenco de REU. Ankaŭ SEJM havis sian konferencon, dum kiu ĝia nomo ŝanĝiĝis al REJM kaj elektiĝis 7 - kapa komitato kun kunordigaj funkcioj de Vitalij Malenko.

Kadre de REK inter Junulara E - Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko ( JEAĈR ), Uljanovska E - klubo Evento kaj Junulara E - teamo de Ivanovo ( JETI ) estis subskribita interkonsento pri funkciigo de projekto Esperanto - Kluba Iniciato ( EKI ), kiu celas okazigi “ descendojn ” al urboj, kie ne ekzistas aŭ tre malfortas E - movado —lanĉante informkampanjon, okazigante ekspreskursojn, fondante novajn E - grupojn kaj subtenante ilin.

Krom tio plenkunsido de REK akceptis 2 rezoluciojn : pri E - movado en Rusio kaj pri la kongresa nomo.

Provizore la venonta kongreso estas planata en Peterburgo en marto 2001 paralele aŭ antaŭ la festivalo EoLA. La nova estraro de REU taskigis sin pri la prepara laboro por la nova REK.

Aleksandr Blinov

Nikolao Gudskov kaj Viktor Aroloviĉ ( la du legantoj en la unua vico ) jam prezidis la landan asocion, tamen ne ili, sed Andrej Ananjin duafoje fariĝis prezidanto de REU.

REU kun nova estraro

Kadre de REK en Ĉeboksary okazis Konferenco de Rusia Esperantista Unio kun partopreno de 18 delegitoj.

La agado de la malnova estraro, elektita antaŭ jarduono en Tiĥvin, estis taksita nekontentiga. Dum la E - movado en la lando leviĝas kaj akiras novajn trajtojn, laboro de la landa asocio dum kelkaj lastaj jaroj estas nevidebla. La membraro de jaro al jaro malkreskas, la financo estas en plorinda stato.

Multaj aktivuloj, kiuj reale estas motoroj de E - movado, ne ŝatas partopreni la agadon de REU. Ili organizas renkontiĝojn, eldonas revuojn, instruas, sed neglektas la landan asocion, opiniante ĝin nenecesa aŭ burokrateca. Rezulte multaj ĝiaj funkcioj estas neplenumataj.

Feliĉe tiu stato ŝanĝiĝas. La prezidanto de REU estis elektita Andrej Ananjin ( Ivanovo ), kiu lastatempe estas unu el realaj gvidoroj de E - movado en nia lando. Tamen la elektoj ne estis simplaj, kaj dum du etapoj de voĉdonado du ĉefaj kandidatoj ( Ananjin kaj Kokolija ) ricevis egalan kvanton de voĉoj. Nur en la tria etapo de voĉdonado la pata situacio estis venkita.

Vicprezidantoj de REU iĝis Georgij Kokolija ( Moskvo ) kaj Yurij Karcev ( Uljanovsk ). La Konferenco decidis limigi la kvanton de estraranoj ĝis tiuj tri personoj. Krome, estis nomumitaj komisiitoj : pri libroservo kaj koresponda kurso Mikaelo Ĉertilov, pri literaturo Valentin Melnikov, pri turismo Aleksej Salomatov, pri dokumentaro Viktor Aroloviĉ, pri juraj aferoj Elena Ŝevĉenko, pri publikaj rilatoj Nikolao Gudskov. Ĉiuj komisiitoj estas moskvanoj.

Dum la Konferenco estis proponita projekto de agadprogramo de REU. Ĝi estis akceptita kiel bazo por plua evoluigo. Estas planataj, ekzemple, aktivul - trejnaj seminarioj, kreo de banko de sperto por aktivuloj, lanĉo de novaĵservo de REU, plifortigo de kontaktoj kun regionoj de la lando.

Plia informo troveblas ĉe la retpaĝo de REU : http : / / reu. da. ru.

Yurij Karcev

Kontraŭmilita rezolucio :

ne oficialigita en REK - 2000

Dum la lasta plenkunsido en REK - 2000 estis akceptita rezolucio pri la milito en Ĉeĉenio. Sed laŭ insisto de kelkaj pliaĝaj esperantistoj sekvi la Bulonjan Deklaracion ĝi ne estis akceptita kiel la kongresa, sed subskribita de ĉ. du trionoj de la ĉeestintoj kiel individuoj.

Nikolao Gudskov

La sekvaj partoprenintoj de Rusia Esperantista Kongreso, kunveninte la 3 - 6 feb 2000 jaro en Ĉeboksary —ĉefurbo de Ĉuvaŝa Respubliko de Rusia Federacio,

reprezentante movadon por la internacia lingvo Esperanto, kiu laŭ sia esenco strebas al paco kaj kompreno inter diversaj popoloj,

konsiderante rajton je vivo kiel la plej grava homa rajto sur la Tero,

konstatante mortigon de pluraj miloj da homoj en Ĉeĉenio,

opiniante neebla solvadon de politikaj problemoj per forto de armiloj, malgraŭ pravigo per ajnaj noblaj kialoj,

—firme kontraŭas daŭrigon de milito en Ĉeĉenio,

—elpaŝas por urĝa komenco de senperforta, paca solvo de politikaj problemoj en Ĉeĉenio. ( 20 subskriboj )

OrSEJT - 32

Post sesjara paŭzo en Siberio okazos esperantista tendaro. La tendaron organizas Tomska E - klubo. La tendaro okazos 21—31 jul 2000. Ni estimas etoson de la tradiciaj E - aranĝoj, kaj pro tio nepre okazos vigla teama vivo, lingvaj kursoj, kutimaj tendaraj programeroj, diversaj konkursoj kaj koncertoj.

Ni atendas E - karavanon kiu veturos el Eŭropo al IJK en Hongkong kaj pasigos en la tendaro ses tagojn.

La tendaro okazos apud Tomsk en turistejo. Ni strebos variigi la loĝ - kondiĉojn por ĉies poŝo : 1—3 - litaj ĉambroj, amasloĝejo, tendo.

La sola komunik - lingvo estos Esperanto!

Bonvolu informi pri via deziro veni al OrSEJT - 32 plej baldaŭ, ĉar por la organizantoj estas tre grave scii proksimuman kvanton de partoprenontoj.

Aliĝkotizo por Ruslando kaj KSŜ ( ruslandaj rubloj )

Aĝo ĝis 21. 04 ĝis 21. 06 surloke Sub 16 jaroj 30 40 60 16 - 30 jaroj 40 60 90 Pli ol 30 jaroj 50 80 120

La rublajn pagojn sendu al Gennadij Fjodoroviĉ Basov laŭ la suba adreso.

Aliaj landoj ( usonaj dolaroj )

ĝis 21. 04 ĝis 21. 06 surloke 5 8 12

La alilandanoj petu informojn pri la pagmaniero. Privatajn invitilojn por eksterlandanoj ni povas aranĝi post aparta peto.

Detalajn informojn ni sendos al interesitoj.

Adreso : RU - 634055 Tomsk - 55, a / k 2289, Gennadij F. Basov

Telefonoj : ( 3822 ) 258 - 966 ( Gennadij Basov ), 773 - 514 ( jeLena Katajeva ), 770 - 003 ( Saŝuk ), 536 - 427 ( Konstantin Malasajev )

Gennadij Basov

Stagnado de la Norda Ĉefurbo

En Peterburgo estas stagnado. S - ino Abolskaja gvidas du grupojn en Espero , sed la klubaj aranĝoj preskaŭ ne okazas, ĉar ŝi ne povas “ disŝiriĝi ” kaj organizi ankaŭ la kluban laboron.

Ne tre sukcesis ankaŭ la provo de Svetlana Ejst revigligi la junularan movadon. Al la prezentado de Esperanto en la junularpalaco ni invitis reprezentantojn de diversaj junularaj kluboj kaj organizoj, sed nur ses personoj venis. Studentino el “ Instituto pri lingvo kaj kulturo ” petis min prelegi pri interlingvistiko, sed al la prelego venis... du knabinoj, dum la ceteraj filologoj (! ) restis tute indiferentaj.

Nun nia negranda junulara klubo preparas la sekvajaran EoLA. Baldaŭ okazos E - koncerto en la 271a gimnazio.

Boris Kondratjev

Gajaj ĵaŭdoj en Tiĥvin

Esperantistoj el E - klubo en Tiĥvin ( 200 km oriente de Peterburgo ) okazigas siajn kunvenojn la trian ĵaŭdon de ĉiu monato. Lastatempe la kunvenoj iĝis pli amasaj ol antaŭe.

Pli ol tridek personoj kunvenis je la Tago de la Libro, dum kiu ni ankaŭ festis ( jam la 21an de decembro ) la novan jaron. La feston komencis ludoj, sekvis koncerto, en kiu partoprenis ankaŭ niaj plej junaj esperantistoj —lernantoj el la urba mezlernejo N - ro 5. Spertuloj ĝojigis la publikon per bela kantado, sub la gvido de ĉarma V. Vlasova. Dum la sekvinta gaja teumado ( vidu en la suba foto ) sonis gitaro kaj komunaj kantoj.

La januara ĵaŭdo estis dediĉita al Iosif Brodskij. Pri la poeto rakontis M. Bronŝtejn. Poste ni ( ankaŭ ĉi - foje estis pli ol 30 personoj ) povis aŭdi liajn verkojn prozajn kaj poeziajn, kaj fine estis surprizo : eksonis la voĉo de la poeto mem, kiu deklamis ĉe renkontiĝo kun esperantistoj. La aŭskultantoj petis daŭrigi la temon sekvaĵaŭde. La kunvenon kronis, je ĝojo de la infanoj, teumado kun dolĉaĵoj, kiujn donacis esperantistoj el nia ĝemelurbo en Francio.

Zoja Kaĉalova

Gastinstruistoj en Niĵnij Novgorod

22 - 23 jan enkadre de projekto EKI tri SEJMaj aktivuloj el Ĉeboksary, Uljanovsk kaj Niĵnij Novgorod okazigis en Niĵnij Novgorod intensan kurson de E - to por komencantoj. En la kurso partoprenis 12 gejunuloj, kiuj dum du tagoj po kvin horoj ricevis bazajn sciojn pri la lingvo kaj la movado.

Tiu estis jam la dua ( dum du monatoj ) kurso kaj verŝajne en februaro estos daŭriga kurso.

Konstantin Viĥrov

Du kursoj post unu prelego

Ĉar ĉi - jare la literatura salono de nia regiona scienca biblioteko, kie okazas ĉiuspecaj kunvenoj, kunsidoj kaj kursoj, ĝis januaro estis okupita, ni aranĝis kurson nur post la novjara festo.

22 jan okazis prelego pri Esperanto, anoncita en la gazetaro kaj radio. Venis pli ol 80 personoj, plejparte junaj. Ili kun intereso aŭskultis min dum preskaŭ 90 minutoj. Kaj neniu el ili respondis jese al mia fina demando : “ Ĉu vi decidis, ke ne indas okupiĝi pri Esperanto? ”

Al la gejunuloj estis proponite eklerni la lingvon en nia junulara E - klubo. Sekvatage tien venis dudeko da gejunuloj, al kiuj Andreo Rjazancev instruos Esperanton laŭ la Zagreba metodo. La kurson en la biblioteko gvidas mi laŭ la lernolibro de Abolskaja.

Aleksas Masiukas

Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo

Mi tralegis rete la februaran kajeron de LOdE . Kiel kutime, ĝia enhavo estas plej interesplena : sinceran gratulon!

Sed estas unu escepto. Temas pri “ Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito ”.

Pardonu min, sed tio aperas al mi kiel gravega neseriozaĵo. Mi bone komprenas la du sintenojn de la esperantistaro : finvenkismon kaj raŭmismon. Mi mem partoprenas en ambaŭ : mi faras ĉion eblan, laŭ miaj modestaj fortoj, por disvastigi nian lingvon, sed samtempe mi ĝuas ĝin, legante librojn, gazetojn, TTT - paĝojn, korespondante ktp.

Sed mi ne vidas la bezonon starigi iun “ kvazaŭ - ŝtaton ” kun konsuloj, kortumo, parlamento kaj eĉ subigo “ al la svisa civila kodo ”!!

Feliĉe ke oni elektis svisan leĝaron. Imagu se oni estus elektinta la “ ŝaria ” - n islaman praktikatan en Saŭdi - Arabio aŭ talibana Afganistano! Pro malgrava eraro oni fortranĉus niajn manojn, la kapon... en publika placo. La virinoj estus devigataj sin vesti per “ ĉadro ”, ktp.

Mi sincere kredas ke, se tiu projekto alvenos al la oreloj de malamikoj de Esperanto, ili havos bonegan materialon por ridindigi niajn lingvon kaj movadon. Ofte tiaj malamikoj taksas nin kiel frenezuloj, kaj la Esperanta Civito certe pravigus tian opinion.

Ĝi ŝajnas unu el la plej absurdegaj aferoj iam ajn aperintaj en Esperantio, jes Esperantio, kiu ne povas esti kvazaŭlando kun stultaj karikaturoj de politikaj institucioj. Reale ĝi estas aminda komunumo de homoj dise tra la mondo kiuj ŝatas la ideon de lingvo internacia kaj uzas ĝin praktike.

Mi multe ŝatus ke LOdE , tiel prestiĝa, ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo.

Darío Rodríguez

Virtuala Esperanto - Klubo

Ĉi - jare la unuan fojon esperantistoj de la tuta mondo kongresos en Sankta Lando, Israelo. Tio sendube estos granda evento por propagando de nia lingvo en la regiono. Dum la kongreso kiel kutime estos organizitaj kunvenoj de pluraj fakaj grupoj.

Kial ne kunvenu ankaŭ ŝatantoj de eble la plej antikva scienco —Astronomio, kies adeptoj troviĝas inter esperantistoj. Tiu ideo stimulis min iniciati Astronomian E - Klubon ( AEK ). De la ideo ĝis ĝia realiĝo ne pasis longa tempo, ĉar la medio kie tiu klubo ekzistu estas Interreto. Des pli ke aperis samideanoj, kiuj subtenis la ideon. Tiel naskiĝis eble la unua faka grupo funkcianta en virtuala medio —AEK.

Nun pri ĝiaj celoj kaj agadoj. La klubo kunligas ĉiujn ŝatantojn de astronomio kaj astrofiziko, profesiulojn kaj amatorojn. La ĉefa principo de la klubo estas demokratio, ne gravas kiun postenon aŭ sciencan gradon havas klubano —li / ŝi povas proponi iun ajn temon aŭ ideon. Ni havas krom TTTejo ankaŭ poŝtliston, aŭtomate dissendatan al la klubanoj. Ĉiu klubano ricevas regule informojn pri novaperantaj TTT - paĝoj, semajnfinan klubbultenon.

En la kluba TTTejo jam funkcias pluraj rubrikoj. Inter ili Amatora rondo —rubriko por komencantoj, kie amatoroj povas trovi diversajn informojn kiel eklerni la ĉielon. Oni jam sendas siajn fotojn de astroj kaj ni ilin publikigas en nia Astrofoto - galerio . Dezirantoj povas sendi sian demandon al specialisto, profesia astronomo. Laŭdezire la respondo povas esti publikigita. Al Profesia angulo oni invitas profesiulojn por priskribi siajn rezultojn, diskuti iujn pli fakajn temojn. Rubriko Astro - novaĵoj respegulas lastajn novaĵojn en la fako.

Krome ni havas sian virtualan bibliotekon, anonctabulon por diversaj anoncoj, paĝon kie eblas trovi informojn pri la klubanoj. Baldaŭ ekfunkcios aliaj paĝoj, inter ili estos Terminara paĝo , por kiu SAT donis al ni permeson interrete publikigi la astronomian parton de la baldaŭ eldonota PIV. Estas planataj ankaŭ propono de diversaj projektoj, kunlabore kun diverslandaj Astronomiaj Kluboj kaj Societoj.

Ĉi septembre en Kvinpetalo ( Francio ) okazos Astronomia semajno por esperantistoj. AEK aktive partoprenos la aranĝon.

La klubo konstante kreskas. Al AEK jam aliĝis esperantistoj el 8 landoj. Inter la klubanoj estas pluraj fakaj specialistoj kaj amatoroj ( komencantoj kaj laikoj ).

Bedaŭrinde, dume neniu aliĝis el Ruslando. Se por iu tiu formo de la kluba ekzisto estas iom malfacila, ni povus iom poste ellabori aliajn formojn de aktivado.

Fine, plej grave jen estas interreta adreso de Astronomia E - Klubo : http : / / members. xoom. com / astroesp

Kluba poŝtlisto legeblas de http : / / www. egroups. com / group / aeko

Klaran ĉielon al ĉiu!

Aleksandr Mikishev

La Ondo de Esperanto : ĉu por novaj rusoj?

Mia kompaniano rifuzis pagi sian duonon de la abonpago. Ŝi skribis pri La Ondo :

“ La ĵurnalo estas tre ampleksa kaj ĉu ĉion al ni estas interese legi? Al mi ŝajnas, ke ĝi pli multe konvenas al novaj rusoj , sed ne al nunaj pensiuloj. Plej konvenas al ni io simila al Konkordo Ruslanda Esperantisto ”.

Sekve la revuo perdis ankoraŭ unu abonon kaj du legantojn.

Via revuo estas interesa, riĉa, bonege eldonata! Sed ve! Sub la glacea kaj eleganta kovrilo en multegaj sekaj informoj pri diversaj esp - aranĝoj en la monda skalo, perdiĝas la spiriteco kaj sincereco. Por mi estas grava, ne kio kaj kie , sed kiu kaj kiel . Kun malĝojo mi rememoras pri Konkordo kaj Ruslanda Esperantisto , presitaj sur gazeta papero, sed pli proksimaj kaj intimaj.

Helaj kapoj!.. Kie estas nun tiuj esperantistoj : N. Griŝin, J. Davydov, R. Revo, J. Anoĥin, V. Romanov?...

La nuntempaj aŭtoroj ( Melnikov, Arosiev, Pokrovskij ) ne malofte admiras sin mem per siaj ekskluziveco kaj eksterordinareco. Jes, bedaŭrinde, en Ruslando esperantistoj, same kiel la tuta socio, estas disigitaj ne nur je superriĉaj kaj almozuloj, sed ankaŭ je okcidentuloj kaj slavofiloj, do ni revenis al la XIXa jarcento.

Ĉu tio estas progreso?

Anstataŭ tre specifaj artikoloj, ekzemple pri la Slavonaj skriboj, estus bone retrovi materialojn pri Esperanto en Soveta Rusio 1919—23, kiam laŭ ordono de Trockij Esperanton oni lernis en la trupoj de la Laborist - Kamparana Ruĝa Armeo kiel la lingvon de la Tutmonda Revolucio.

Rilate la estontecon de Esperanto. Ĝi ne iĝos la universala rimedo de interkomunikado. Jam aperis porteblaj aŭtomataj interpretiloj —kun ili en la venonteco vojaĝos riĉuloj.

Tamara Durnickaja

Recirkuligi niajn librojn

Unu el la gravaj partoj de nia agado kaj evoluo estas zorgi pri nia komuna trezoro —libroj. Ja Esperantaj libroj estas eldonataj tiom malmult - kvante, ke nur dekoj aŭ centoj da personoj dise en la mondo posedas ilin. Sed pro diversaj kaŭzoj venas tempo, kiam libroj iĝas ne plu necesaj. vera esperantisto ne kapablas forĵeti Esperantajn librojn, kaj tiu nia komuna trajto povas konservigi niajn trezorojn. Sed necesas iel helpi al la homoj, kiuj ne plu bezonas siajn librojn, transdoni ilin al aliaj samideanoj, precipe al novicoj, kiuj ofte ne havas kion legi.

Niaj kluboj devas zorgigi sin pri tio. Fakte, temas pri interhelpa sistemo : apartaj esperantistoj aŭ disfalontaj grupoj transdonu senpage siajn librojn al tiuj kluboj, kiuj pliriĉigas siajn proprajn bibliotekojn kaj kolektas ekstrajn ekzemplerojn por posta transdono al aperontaj grupoj kaj apartaj esperantistoj.

Do, devas esti vaste konataj adresoj, pri kiuj oni estus certa, ke tie troviĝas loko por ĉiuj libroj, kiuj estos konservataj kaj transdonataj al legemuloj.

Parte tiel estas jam nun. Ekzemple, en Krasnojarsko ( Siberio ) multaj homoj iam aĉetis librojn, kaj nun ili portas ilin al la klubo, lasinte al sia dispono nur la plej ŝatatajn.

Nun tio fariĝis nia konstanta laboro, ĉar ni havas por tio materian bazon : nia klubo havas plurĉambran ejon, kaj libroj estas konservataj en la ŝrankoj en aparta ŝlosata ĉambro. Ilin povas prunti ne nur klubanoj, sed ankaŭ aliaj dezirantoj. Do, ni povas garantii, ke ĉiu ricevita libro ne perdiĝos, sed estos uzata kun danko al la transdoninto. Se ni jam havas en la biblioteko la koncernan libron, ni trovos legemulon, kiu ĝin bezonas.

Bonvolu konsideri, ke :

Krasnojarska E - Klubo pretas ricevi senpage de esperantistoj aŭ de E - kolektivoj el Ruslando nebezonatajn al ili E - librojn kontraŭ la sendokosto kaj sendi al ĉiu deziranta grupo aŭ persono po iom da senpagaj libroj el la listo de duoblaĵoj ( la ricevonto pagu la sendokostojn ). Eblas ankaŭ interŝanĝo.

Nia adreso : RU - 660017, Krasnojarsk, ab. ja. 20825, Ruslando.

Bonvoli enmeti koverton kun via adreso, kaj ni sendos al vi la katalogon, laŭ kiu vi mendu.

Skribu al ni ankaŭ tiuj, kiuj volas transdoni siajn librojn —ni interkonsentos pri sendmaniero kaj niaflanka pago. Temas pri Ruslando kaj apudaj landoj, ĉar nun ni ne povus pagi la sendokoston el eksterlando ( ekzemple, la dogano estas 30 % de la kosto super $100 de la indikita kosto ).

Nia klubo ne havos monprofiton pro tio ; finance ni eĉ malgajnos, ĉar ni pagos la sendokoston por la ricevotaj libroj kaj nenion ricevos pro la sendotaj libroj. Nia gajno estos, unue, libra ( riĉigo de la biblioteko ), due —morala ( reala subteno al la malfortaj grupoj kaj izolitaj esperantistoj ).

Lastatempe en nia socio ( ankaŭ en la Ruslanda E - Movado ) oni parolas pri reciproke pagataj servoj ( temas pri kapitalismigo de la Movado ). Tio ne estu sola kondiĉo por nia pluvivo. Necesas reciproka interhelpo. Unue, ĝi subtenos la malfortajn, kaj per tio plifortigos la Movadon. Due, racia kaj honesta poresperanta interhelpo signos resaniĝon de la Ruslanda E - Movado. Nia Movado devas vivi ne laŭ la ĝangala leĝo “ venkas la plej forta ”, sed inter ni la pli forta helpu la pli malfortajn. ( Sed tiu malforta devas esti honesta por ne “ paraziti ” sed fari ĉion laŭ siaj kapabloj. )

Jam nun ni havas centojn da librotitoloj ( pli ol mil ekzempleroj ), kiujn ni povas senpage sendi al la dezirantoj.

Sergej Bronov

prezidanto de KEK

Oceania komisiono aprobita

La Estraro de UEA aprobis la starigon de la Oceania Komisiono de UEA kun la jena konsisto :

Brian Fox ( kunordiganto ), Rosalie Schulze, Dietrich Weidemann, Kep Enderby, Renato Corsetti ( membroj ).

La adreso de la kunordiganto estas :

Brian Fox, 634 South Titirangi Road, Titirangi, Auckland 1007, Nov - Zelando.

.

Renato Corsetti

Pri ĉio kio okazas en kaj ĉirkaŭ Esperanto

En decembro Halina promesis al mi sendi provnumeron de La Ondo de Esperanto por parolado. Hieraŭ mi ricevis ne nur unu, sed eĉ tri specimenojn kune kun aldonita Ruslanda Esperantisto . Mi kore dankas. Ne sciante la rusan lingvon mi ne povas komenti pri Ruslanda Esperantisto , sed pri La Ondo de Esperanto mi povas diri, ke ĝi multe plaĉas al mi. Ĝi estas tre varia, enhavriĉa kaj informas pri ĉio kio okazas en kaj ĉirkaŭ Esperanto.

Sonja Brun

“ La Ondo ”. Mi fizike ne kapablas ne legi ĝin

Al mi povas io plaĉi aŭ ne plaĉi en LOdE , sed ne legi kaj ne aboni vere la plej interesan kaj gravan E - periodaĵon, eldonatan en Rusujo, mi fizike ne kapablas ( ne flato, sed honesta konstato ).

Nikolao Gudskov

Volontulo kunlaboras

Nia redakcia koboldo, kiun post la pasint - jara ekzorcado ni kredis malaperinta, ja reaperis en la redakciejo. Alia hipotezo estas, ke temas pri tute nova koboldo, kiun ni ekhavis kune kun la nova loĝejo.

Tiu eksteretata redakciano fervore ekplenumis sian taskon jam en la februara kajero —la unua, kiun ni redaktis en la novaĉetita lokalo. Nia Kobĉjo fuŝis la titolon de la eseo de Walter Zelazny, kaŭzis kelkajn miskompostaĵojn kaj, ĉefe, reduktis je 5 la kvanton de la libroj, eldonitaj de UEA en la teksto de nia ĉefredaktoro. Korektu do 51 librojn al 56 —cetere, ĉi tiom estas en la sampaĝa tabelo.

LOdE

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Dua parto de la eseo de Walter Zelazny

La unuan parton legu en la februara Ondo

Nobel - premio ne gvidos al la Fina Venko,

sed nob ( e ) le konfirmos nian ekziston

Ne nur grandaj rekonitaj lingvoj ricevas la literaturan Nobel - premion. Ĝin ricevis la islanda, kaj eĉ la lingvo sen ŝtato, nome la okcitana, dank al la poezio de Mistral. Sed la Nobel - premio al Mistral, kaj per tio al la renaskiĝanta okcitana kulturo ne helpis al la Okcitanoj defendi sian kulturon. La Francoj ( pli ĝuste, la Parizanoj ) sukcesis ĝuste post la Nobel - Premio al Mistral preskaŭ tute detrui la okcitanajn kulturon kaj lingvon, kiuj estis unu el la plej signifaj trezoroj de la mondaj kulturo kaj literaturo en la tempo de la trobadoroj... Kiu protestis? Ĉu francaj esperantistoj? Kaj la franca registraro faris tion en la respekto de la Homaj Rajtoj, ĝuste je la nomo de la franca naciisma ŝtato - nacio. Kaj tiel denove devu al la raŭma spirito.

Ja io mankas en la koncepto de la Homaj Rajtoj, se ties patrujo povas sen ajna konsekvenco detruadi tutajn spacojn kulturajn kaj etnajn. Sed ĉu pri tio konscias la francaj esperantistoj? Ili plimulte devenas de la fabriko jakobena, t. e. de la strukturoj de la nacia edukado, kie ili laboras. Kaj la nacia edukado metas en la kapojn unu lingvon, unu kulturon universalan, kondiĉe ke la francan.

Malfacile estus pensi, ke iu Maria Curie verkos en Esperanto pri nova speco de radioj kaj ricevos Nobel - premion. Ni revenas al la sama punkto. Oni verku ne nur tion kion oni scias, sed oni sciu kion verki. Mi havas nenion kontraŭ la aplikistoj, sed ne tie kuŝas niaj prioritatoj... Eĉ Mistral ricevis la Nobel - premion ne ĉefe ĉar li verkis en la okcitana, sed ĉar li diris en la okcitana tion, kion aliaj ne sukcesis esprimi en aliaj lingvoj.

La unua reviziisto de interlingvo

Verŝajne la unua reviziisto de la koncepto de interlingvo estis Zamenhof. Studoj pri Volapuko montras, ke jam en la volapuka movado oni parolis pri la Interna Ideo. La reviziismo de Zamenhof celis revizii ĉefe la leksikan kaj fonetikan konceptojn de Volapuko, fakte krei novan kvaliton interlingvistikan. Sen Volapuko kaj ties interna ideo ne naskiĝus Esperanto. Ni ne forgesu tion. Eble iusence aliajn reviziistojn oni povus meti al la skolo de IALA ( naturalismaj tendencoj, ekz - e, Interlingua ), tio estas krei interlingvon sur la alia soci - lingvistika koncepto ol Esperanto. Tiuj pruvoj en socia senco estis praktike sensignifaj, tamen ne - neglektindaj en la interlingvistiko.

Reformistoj aŭ la infana malsano de interlingvismo

Reformistoj ne estas reviziistoj. Unu el cent ekzemploj estas Ido. Estas du tipoj de reformistoj :

1 ) sociaj : ili pensas ke eta reformo de Esperanto faciligos ĝian sukceson. Tiele oni proksimigis Idon al la franca ; fakte oni povas diri, ke Ido estas “ la idiomo por omni ” de la franca lingvo. Tiutempe eble Ido havis teorie fortan politikan kaj socian motivojn. Se la franca hodiaŭ havus la saman prestiĝon kiel la angla - usona, eble efektive Ido estus hodiaŭ tiu fama langue auxiliaire internationale . Bedaŭrinde, la prestiĝo de lingvo venas de ties ligoj kun la ekonomia, politika kaj kultura povoj, nur iom de demografia faktoro ( la ĉina, la plej uzata, ne estas internacia ). La unuaj idistoj kalkulis je la helplingvo de la franca lingvo. Ili eraris ne lingvistike, sed politike. La eraro estis la troa ligo al la franca mem en ties internacia komunika rolo, sen antaŭvidi la falon de la franca meze de la 20a jc. Tio atendas la anglan en la sekva generacio. Proksimiĝas la venko de la hispana, eĉ en “ la faŭko de la leono ”, tio estas en Usono mem!

2 ) alia tipo estas riparistoj : ili pensas, ekz - e, ke se oni ŝanĝus la manieron skribi la ĉapelitajn literojn aŭ likvidus ilin, tiam Esperanto progresus. Jam ja idistoj tion faris, ĉu ili progresis?

Iltis - istoj aŭ riĉigi Esperantan leksikon

Alia grupo, forte manifestinta sian koncepton, estas ligita kun tiel nomata Praga skolo kaj Iltis - eldonejo. Ili pensas ke Esperanto estas mizera leksike, ke ĝi posedas tro da mal - vortoj, ke ekz - e malmola ne signifas dura , kaj ke prefere knabino estu linda ol beleta . Ke la belarta lingvo meritas estetikan, leksikan riĉecon.

Ofte mi konsentas kun tia argumentado, tamen tio dependas ne de la lingvo mem, sed de ties socia uzo. Mi povus diri en la pola frazon, leksike riĉegan, kiu fakte estus en la pola korekta lingvo, sed ne komprenebla por alia polo. Intelektulo komprenos ĝin, plebano ne komprenos. Sed tiu intelektulo ankaŭ silente pensos pri mi en sia kapo : “ kial tiu idioto parolas kun plebano per tia lingvaĵo ”. Jam en la Biblio oni diris ke pli bone esti sana ol malsana kaj riĉa ol malriĉa. Ĉu vere la homo ne pli multe profitus, kiam li estus pli sana ol kranka aŭ pli riĉa ol povra ? Claude Piron donis la respondon en La Bona Lingvo .

Pseŭdopolitikistoj

Kvankam neniam ili diros, ke ili politikumas, ili efektive politikumas. Esperantistoj estas neŭtralaj pri politiko, sed ne - neŭtralaj pri la lingvo - problemoj. Tiun sintenon mi taksas hipokrita, por ne diri ridinda! Eble estas ankoraŭ pli terure, ke ili ne vidas rektan ligon inter politiko kaj lingvo, kiu ekzistas en politiko de preskaŭ ĉiu lando, plej forte ĝuste en Francio. Ili donas impreson scii, kio estas aparte la graveda virino kaj aparte la seksumado, sed ne scii, ke inter tiuj du fenomenoj okazas ligo. La pseŭdopolitikistoj jam estis kritikitaj lige kun faŝismo kaj stalinismo. Tiu periodo feliĉe finiĝis, sed la pseŭdopolitikistoj restis.

En Francio ĉiuj estas Francoj, eĉ se ili estas Bretonoj, Baskoj, Katalunoj, Alzacanoj ktp. La ŝtato ne rekonas etnan diferencecon de siaj loĝantoj. Konsekvence ĝi rekonas nenion, kio ne estas kulture franca aŭ simple franca. Kiel Francio rekonu Esperanton, se ĝi detruas proprajn aŭtoktonajn lingvojn? Kial francaj esperantistoj regule ne protestas? Ili rajtas al tio, ili vivas en la demokrata ŝtato, neniu ilin punos pro la protestoj. Verŝajne ili pensas, ke la afero ne koncernas ilin. Eble ne, sed tiam ili ne parolu pri la Fina Venko, kaj kritiki raŭmismon de tia pozicio, kvankam ĉiam ebla, samtempe estas sensenca. Do ili prefere trinku kafon kaj kongresu.

Tiu tendenco pri la neŭtraleco eĉ pri neŭtralaj aferoj, el kiu rezultas la lingva justeco pere de Esperanto, estas grava malsano de la tuta Oficiala Movado. La plej freŝa estas la Manifesto de Prago, kiun subskribis pli ol 10 mil personoj. Por ŝpari miajn nervojn mi ĝin ne komentu! Tamen mi rajtas demandi, kia estus rezulto de tiu manifesto, se ĝin subskribus 100 miloj aŭ 100 milionoj da homoj? La sama! Estus honeste diri, okaze de la fiera informado pri la amasa subskribado de la Manifesto de Prago, ke ion similan, nome peticion al UN, lanĉis en la sesdekaj jaroj la stabo de Lapenna, kaj tiam ĝin subskribis ĉ. unu miliono da individuoj kaj preskaŭ kvar mil organizoj, sed ĝi donis neniun rezulton. Tion oni devas klare skribi en la organo . Al kiu oni sapumas okulojn! La esperanta plebo havas kurtan memoron, sed ne intelektuloj —jen ekzemplo de la manipulado.

Monda turismo

Ekzistas du tipoj de monda turismo en Esperantujo. La unua tipo estas okcidenteŭropa, kiu havas monon, sed bezonas aldone prestiĝon, tiun do li ĉiam trovos kiam li veturos de Luksemburgo al Mongolio. Mongoliano vojaĝanta al Luksemburgo ne nur ne trovos prestiĝon, sed renkontos problemojn jam en unua tago de la vojaĝo, kiam por trambileto li pagos du dolarojn. Por iom egaligi la ŝancojn servas la Monda Turismo. Ĝi servas ankaŭ por organizi amasvojaĝojn de la malriĉaj landoj al la riĉaj. Dum du semajnoj esperantaj krokodiloj promesas kaj eĉ strebas lerni Esperanton, sed post la reveno de la vojaĝo ili rigardas hejme usonajn filmojn en siaj naciaj lingvoj pensante ke jam la temp está komenci.

Literaturo ( kia verko? )

Pli ol ortodoksaj Judoj kiuj atendas Mesion, esperantistoj atendas la ĉefverkon. En nia historio oni jam kelkfoje anoncis la ĉefverkon, sed poste okazis, ke ankoraŭ oni devas iom atendi.

Mi revas iam legi, ke oni tradukis en plurajn naciajn lingvojn La infanan rason de William Auld. Ke UEA eldonis ĝin en la serio Oriento - Okcidento en 30 lingvoj. Aldone kun kritika analizo de la tradukaĵoj. Mi estus la unua, kiu aĉetus 50 ekzemplerojn! Jen unu el la plej gravaj mankoj propagandi la lingvon. Praktike mi havas nenion por montri al miaj kolegoj profesoroj. Nenion! La Infana Raso en dek, aŭ dudek aŭ tridek naciaj lingvoj. Ĉu ion similan povas lanĉi La Ondo de Esperanto Literatura Foiro aŭ kune? Des pli, ke oni parolas pri eventuala literatura Nobel - premio al nia literaturo.

Mi ne komprenas la blindan ununuran direkton de naciaj lingvoj al Esperanto. Feliĉe, Esperanto ankoraŭ ne krevis de ĉiuj naciaj antologioj. Cerxe nia literaturo ne kapablas naski novan Dostojevskij, MárquezHaszek. La tuta 19 - jarcenta literaturo estis naciisma , pri la amo al sia popolo, eble eĉ en bona senco de la vorto. La tuta verkaro de Dostojevskij estas finfine demando pri la rolo de la inteligencio en Rusujo ; la tuta verko de Mann —la sama demando por Germanio! Poste okazis Gulagoj kaj Koncentrejoj, tamen siatempe la nacia demando estis ĝusta, sed la plebo ne povis ĝin kompreni. La nuna literatura tendenco, almenaŭ en Eŭropo, varias inter prozo, poezio kaj eseo kaj finis feliĉe pri la naciaj demandoj. Tiaj estas verkoj de Czeslaw Milosz, Iosif BrodskijUmberto Eco. Tiu lasta preskaŭ povus verki en Esperanto, sed li ne verkas. Tamen li donis al Esperanto pli da internacia prestiĝo ol la ĝisnuna esperanta literaturo. Eniri en la universalan literaturon kiel iam Gogol hodiaŭ ne eblas. Ne nur per Esperanto, per neniu lingvo. La tempo de la literaturo finiĝis. Feliĉe la klasikuloj postlasis sufiĉe da verkoj.

Pedagogio ( sed nur cibernetika, orientig - kleriga )

Oni opinias, ke dank al Esperanto oni povas akceli scipovon de aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj. Estas pri tio klaraj pruvoj. Problemo estas, ke de la pedagogi - lingvistika vidpunkto oni povas same fari per Ido, Interlingua, kaj aliaj “ artefaritaj ” lingvoj. Kial ĝuste Esperanto? Ĉar Esperanto posedas certan socian valoron, kiun ne posedas aliaj artefaritaj lingvoj.

Mia konato, bedaŭrinte jam forpasinta, profesoro pri lingvistiko ĉe Varsovia universitato Tadeusz Michalski, ripetadis : post la tuta interlingvistika periodo preskaŭ ĉiu inteligenta doktoriĝonto povas krei korektan artefaritan lingvon. Sed nur geniulo povas ĝin meti en la socian uzon. Li mem sciis Esperanton, sed li ne vidis eblecon utiligi ĝin kiel intelektulo, alia aktivado ne interesis lin. Unu el la korifeoj de la moderna lingvistiko jan Baudouin de Courtenay sciis Esperanton, sed li ne sciis utiligi ĝin. Oni povas fari liston de unuagradaj intelektuloj, kiuj scipovis Esperanton, sed ne scipovis utiligi ĝin.

Cibernetikaj pedagogoj ŝajnus diri : se Esperanto estas bona por orientiga pedagogio ĝi estas ankaŭ bona en si mem. Jen tie kaŝiĝas konvinko, ke per tiutipa pedagogio oni valorigus Esperanton ekster Esperantio. Kion mi riproĉu al ili? Certe nenion!

Malegaleco. Neniu kulpas, sed neniu povas havi la kvietan konscion!

Ne ekzistas en la mondo alia socio, kie la vivnivela malegaleco estus tiom drasta kiom en Esperantio. Se ni prenas esperantistaron kiel tuton, la vivnivel - diferencoj inter la statistika okcidenteŭropa esperantisto kaj ties amiko en Siberio aŭ Togolando estas la sama kiel inter tiuj, kiuj devas fari distancon de kvincent kilometroj, sed la unua per aŭtomobilo, la alia per biciklo. Kompreneble —diros la unuaj —mia aŭtomobilo kostis, mi ne ricevis ĝin senpage. Ĝi povas en la vojo panei, mi devos pagi riparon, mi devas aldone aĉeti benzinon, finfine pli sane estas bicikli ktp. Laŭ la okcidenteŭropaj kriterioj ( ekz - e, en Eŭropa Unio ) la vivnivela diferenco inter plebo kaj meza klaso ne povas esti pli granda ol 1 : 4, se ne, ĝi produktas revolucian socian atmosferon kaj konsekvence ribelon.

Ni honeste komparu la statistikan vivnivelon en Eŭropa Komunumo kaj Bulgario, Ukrainio, Rusujo, kie vivas ne malpli da Esperantistoj ol en la Eŭropa Unio. Kaj nun ni komparu la ŝancojn esperantumadi de Svedo kaj Albano. Mi scias, ke tiuj vortoj estas dolorigaj por okcidentaj esperantistoj sed, bedaŭrinde, ili estas evidentaj. Pro tio mi ripetas : neniu kulpas, sed neniu povas havi kvietan konscion!

Zamenhof estis relative malriĉa kompare kun tiutempaj okulistoj varsoviaj. Li kuracis multajn homojn senpage. Se ni volas havi esperantistojn en la malriĉaj landoj ni devas ankaŭ priservi ilin, kiel Zamenhof la malriĉajn. Pro tio mi ne povas kompreni ĉiujn paŝojn por konkeri per Esperanto la Trian Mondon, precipe, la islaman mondon ( tio estas aparta problemo ). Se malriĉaj esperantistoj ne havos eblon aĉeti esperantajn produktojn ( ĉefe librojn ) kaj profiti iusence de la turismo esperanta, ili ne partoprenos nian kulturon, ili estos nur objekto de niaj koloraj fotoj.

daŭrigota

Ĥameleono

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sur bazara placo iras polica inspektoro Oĉumelov en nova uniforma palto, kun saketo enmane. Post li marŝas rufa policano kun kribrilo plenplena da konfiskitaj grosoj. Regas silento... Sur la placo estas neniu... La malfermitaj pordoj de butikoj kaj drinkejoj gapas al la mondo triste, kvazaŭ malsataj faŭkoj ; apud ili ne estas eĉ almozuloj.

—Do, vi mordemas, malbenita? —subite aŭdas Oĉumelov. —Hej, knaboj, ne lasu ĝin forkuri. Nun mordi ne licas. Tenu ĝin! Ha... a!

Aŭdiĝas hunda jelpo. Oĉumelov rigardas flanken kaj vidas, ke de la hejtligna magazeno de negocisto Piĉugin sur tri kruroj saltkuras hundo, de tempo al tempo retrorigardante. Ĝin persekutas viro en indiena amelita ĉemizo kaj malbutonita veŝto. Li kuras post ĝi kaj, ĵetinte la korpon antaŭen, falas teren kaj kaptas la malantaŭajn krurojn de la hundo. Aŭdiĝas duafoje la hunda jelpo kaj krio : “ Tenu ĝin! ” El la butikoj elŝoviĝas dormemaj vizaĝoj, kaj baldaŭ ĉe la magazeno, kvazaŭ el sub la tero, aperas homamaso.

—Ŝajne, estas malordo, via moŝto!.. —diras la policano.

Oĉumelov faras armeeskan duonturnon liven kaj marŝas al la amaso. Ĉe la pordego de la magazeno li vidas la supre menciitan viron en la malbutonita veŝto kiu, levinte supren la dekstran manon, montras al la amaso sian sangantan fingron. Sur lia duonebria mieno kvazaŭ estas skribite : “ Jen mi prenos de vi kompenson, kanajlo! ” kaj la fingro mem aspektas kiel signo de l venko. Ĉi tiun viron Oĉumelov rekonas kiel juveliston Ĥrjukin. En la centro de la homamaso, dismetinte la antaŭajn krurojn kaj tremante per la tuta korpo, sur la tero sidas la kaŭzanto de l skandalo —blankfela levrelido kun akra muzelo kaj flava makulo sur la dorso. En ĝiaj larmantaj okuloj estas esprimo de angoro kaj timego.

—Pro kiu okazo ĉi tie? —demandas Oĉumelov puŝante sin tra la amaso. —Kial ĉi tie? Kial vi la fingron?.. Kiu kriis?

—Mi iris, via moŝto, neniun incitante... —ekparolas Ĥrjukin, tusante en la pugnon. —Por trakti pri hejtligno kun Demetrio Dmitriĉ, kaj subite tiu pleba hundo, tute sen kaŭzo, mian fingron, jen... Pardonu min, sed mi estas viro, kiu laboras. Mia laboro estas subtila. Oni do pagu al mi, ĉar tiun ĉi fingron mi eble dum semajno ne povos uzi... Neniu leĝo, via moŝto, preskribas tion, ke oni pro bestaĉo suferu... Se ĉiu mordos, prefere oni ne vivu en tiu ĉi mondo.

Hm!.. Jes... —Oĉumelov severe diras, tusante kaj movante la brovojn. —Jes... Kies estas la hundo? Mi tion ne lasos senpuna. Mi montros al vi, kio farendas, se oni lasas hundojn sen prizorgo. Necesas atentigi pri la sinjoroj, kiuj neglektas ordonojn. Post kiam oni monpunos tiun fiulon, li scios, kion signifas hundo kaj alia senprizorga bestaro. Mi lin draŝos plej ekzemple!.. Jeldyrin, —li diris al la policano, —eksciu, kies estas la hundo kaj verku protokolon! Kaj la hundon necesas ekstermi. Senprokraste! Probable ĝi estas rabia... Mi demandas, kies estas la hundo?

—Ĝi eble estas de generalo Ĵigalov! —krias iu el la amaso.

—Ĉu de generalo Ĵigalov? Hm!.. Forprenu, Jeldyrin, mian palton. Terura varmego! Probable baldaŭ pluvos. Mi nur ne komprenas, kiel ĝi povis vin mordi? —Oĉumelov adresas sin al Ĥrjukin. —Ĉu ĝi kapablas atingi vian fingron? Ĝi estas eta, sed vi estas jena grandegulo! Vi verŝajne ĝissange vundis la fingron per najlo, kaj poste ekhavis la ideon pri kompenso. Vi ja... konata popolo estas! Mi bone konas vin, diablojn!

—Li, via moŝto, en ĝian muzelon ŝovis cigaredon, por amuzo, kaj ĝi sin montris ne dupo kaj mordis. Kverelema ulo li estas, via moŝto.

—Vi mensogas, unuokululo! Vi nenion vidis, kial do vi mensogas. Lia moŝto estas saĝa sinjoro, kaj li komprenas, kiu mensogas kaj kiu parolas sincere kvazaŭ antaŭ Dio... Sed se mi mensogas, ni iru al la juĝisto. En lia leĝo ĉio estas skribita. Nun ĉiuj estas egalaj. Mia frato ja servas kiel ĝendarmo, se vi deziras scii...

—Ne palavru!

—Ne, ĝi ne estas generala... —saĝ - aspekte rimarkigas la policano. —Tiajn la generalo ne havas. Li havas plejparte halthundojn.

—Ĉu vi certe scias tion?

—Certe, via moŝto.

—Ankaŭ mi scias. La generalo tenas multekostajn purrasajn hundojn, sed tiu ĉi estas diablo - scias - kia! Nek felo, nek muzelo : nura plebeco... Ĉu teni tian hundon? Via cerbo iris promeni! Ĉu vi scias, kio okazus, se tian hundon oni vidus en Peterburgo aŭ en Moskvo? Tie oni ne konsultus la leĝon, sed tuj mortigus. Vi, Ĥrjukin, estas viktimo kaj ne lasu la aferon nefinita... Necesas doni bonan lecionon! Jam!

—Sed eble ĝi estas generala... —la policano pensas voĉe. —Ja sur ĝia muzelo nenio estas skribita... Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis tian hundon en lia korto.

—Certe, ĝi estas generala! —voĉis iu en la amaso.

Hm!.. Metu, frato Jeldyrin, sur min la palton... Ial vento aperis... Mi febretas... Konduku ĝin al la generala domo kaj demandu tie. Diru, ke mi ĝin trovis kaj sendis al li. Kaj diru, ke oni ne ellasu ĝin eksteren... Ĝi eble estas multekosta, kaj se ĉiu porkulo pikaĉos ĝian nazon per cigaredo, ĝi baldaŭ estos kripligita. La hundo estas besto delikata... Sed vi, ŝtipkapulo, mallevu la manon. Ĉesu elmontri vian stultecan fingron! Vi mem kulpas!...

—Jen iras la generala kuiristo, ni lin demandu... Hej, Proĥoro! Venu ĉi tien! Vidu la hundon... Ĉu via?

—Jen vi elpensis! Tiaspecajn ni neniam havis.

—Do, ne estas pri kio demandi, —diras Oĉumelov. —Ĝi estas senmastra. Ne necesas longe paroli... Se estas dirite, ke ĝi estas senmastra, ĝi do estas senmastra. Necesas ekstermi ĝin kaj fino.

—Ĝi ne estas nia... —daŭrigas Proĥoro. —Ĝi apartenas al la frato de la generalo, kiu venis antaŭ nelonge. Nia generalo ne ŝatas levrelojn. Sed lia frato estas ŝatanto...

—Ĉu vere venis la frato de l generala moŝto? Ĉu Vladimiro Ivanoviĉ? —demandas Oĉumelov, kaj lian tutan vizaĝon inundas humila rideto. —Ho, Dio! Sed mi ne sciis! Ĉu li bonvolis veni por gasti?

—Jes, por gasti...

—Ho, Dio!.. La fraton vidi li sopiris... Sed mi eĉ ne sciis! Do la hundeto estas lia, ĉu? Mi tre ĝojas... Prenu ĝin... Tamen la hundeto estas nemalbona... Tre vigla... Jen, kaptis la fingron de tiu ulo! Ha - ha - ha... Nu, kial vi tremas?.. Rrr... Rr... Koleras, kanajlo, la hundidĉjo...

Proĥoro vokas la hundon kaj foriras kun ĝi de la magazeno... La amaso ridegas pri Ĥrjukin.

—Mi ankoraŭ traktos vin! —minacas lin Oĉumelov kaj, kunbaskigante la palton, daŭrigas sian iron sur la bazara placo.

Tradukis Tatjana Vŝivceva

Pro tiu ĉi traduko nia fidela leganto Tatjana Vŝivceva ( Miass ) iĝis laŭreato de “ Liro - 99 ”. Ŝia traduko aperos en la unua volumo de la “ Rusa Antologio ”.

Japanio plu aktivas eldone

La rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto en 1999 registris nur tri librojn el Japanio, tamen en la lando de l Sunleviĝo pasint - jare estis eldonitaj pli ol dek libroj en kaj pri Esperanto. Kaj tamen oni eldonis pli da japanlingvaj ol esperantlingvaj libroj. La suba artikolo pri la pasint - jara E - eldonado en Japanio, unue aperis en la februara kajero de La Movado , kaj la aŭtoro tre afable reverkis ĝin speciale por La Ondo .

Japana E - Librokooperativo ( JELK ), la librofako de Kansaja Ligo de E - Grupoj eldonis konversacian gvidlibron Nova klaso de interparolo en Esperanto parte reverkitan de Takeuti Yosikazu. JELK eldonis ankaŭ japanlingvan esearon de Miyamoto Masao ( 1913 - 1989 ), Elektitaj eseoj pri literaturo omaĝe al la deka datreveno de lia morto.

Eldonejo Riveroj ankaŭ eldonis unu esperantan kaj du japanlingvajn librojn : la esperanta estas Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao , kolekto de memorigaj artikoloj verkitaj de William Auld, Ulrich Lins, Vilmos Benczik, Giorgio Silfer, Manuel de Seabra kaj aliaj ; kaj la japanlingvaj estas Pri esperantaj libroj de Yamaguti Mitio, kolekto de liaj recenzoj publikigitaj en La Movado , kaj Tri semajnoj en Pollando de s - ino Tahira Masako, raporto pri ŝia vojaĝo. Kvankam la revuo Riveroj akurate aperis ĉiusezone, ĝi ĉesis en la lasta novembro, lasante entute 26 numerojn.

Japana E - Instituto estas la plej multmembra inter la landaj asocioj aliĝintaj al UEA. Sed ĝi aktivas ankaŭ eldone. La ĉevalo de Motizuki estas kompleta muziklibro por kvarvoĉa korusa suito kun Esperanta traduko de Konisi Gaku apud la originala japanlingva teksto. Ĉu vi parolas Esperante? estas nova eldono de la konata konversacia sonbendo el Pollando kun la nove kompostita tekstlibro. JEI cetere iniciatis novan serion de broŝuretoj Ponto - Libroj , por malmultekoste liveri klerigajn dokumentojn pri utileco de Esperanto al la japana publiko.

Libroteko Tokio de s - ino Syozi Keiko riĉigis sian katalogon je du novaj. vera biografio de Zamenhof estas nova japanlingva, cetere senlegenda, biografio de Zamenhof verkita de s - ro Ito Kanzi surbaze de lia Plena Verkaro de Zamenhof . Raportoj el Japanio 2 de s - ro Hori Yasuo estas daŭrigo de lia sukcesa Raportoj el Japanio en 1997.

Hori Yasuo mem eldonis kolekton de siaj japanlingvaj artikoloj Invito al Esperanto . Ankaŭ alia veterano, Kurita Kimiaki, kolektis siajn japanlingvajn artikolojn pri la lingvo kaj proprakoste eldonis ilin.

Oni eldonis japanlingvan tradukon de Tena de Spomenka Ŝtimec faritan de Mori Singo. Tiu traduko estas laŭdita ankaŭ en la lando de la aŭtorino.

Oomoto eldonis esperantan tradukon de Diaj Revelacioj —fundamenta verko de Deguĉi Onisaburo, la fondinto de Oomoto.

Studrondo pri Lingvaj Rajtoj en Tokio kompilis kaj eldonigis ĉe ekstermovada eldonejo studkolekton Lingvaj rajtoj . La libro pri la lingvaj rajtoj estas unika kaj, laŭdire, la unua en la japana lingvo.

S - ro Egawa Harukuni, kiu kunlaboris kun ekstermovada grupo antaŭ du jaroj, denove sukcesis eldoni libron ekster Esperantujo. Li tradukis japanlingvan bildrakonton Minakata Kumagusu pri fama japana natursciencisto. La bildrakonto paralele kun la originala japana teksto estas eldonita de grupo de bildrakontoj en la urbo de la tradukinto.

Ne mankis eldonaĵo pri la movado. Jokohama E - Rondo eldonis broŝuron de agadraporto de la lastaj dek jaroj okaze de sia 30a datreveno.

Mine Yositaka

Ĝui la misteran mirmondon

Carroll, Lewis. Alico en Mirlando : Fabelo / Tradukis el la angla Donald Broadribb. —2a eldono, korektita —Jekaterinburg : Sezonoj, 1999. —80 paĝoj. —( Serio Mondliteraturo ; Vol 8 )

Fabeloj estas gravega parto de nia vivo, sendepende de tio ĉu ni konscias pri tio aŭ ne. De bebeco ni aŭdas ilin de panjoj, poste legas lernante legi kaj nepre ĉiam estas instruataj de ili pri la vivo kaj ties senfinaj kaj gravaj saĝaĵoj. Sendube fabeloj estis la plej unua speco de literaturo, iam ankoraŭ senskriba, poste en formo de libroj. Verki fabelon povis nur “ la popola saĝo ” kun nepra kondiĉo ke aŭtoro havas senfinan amon al la legonto kaj la tuta mondo. Oni devige devas scii multon pli ol kuŝas surface. Fabelo instruas amuzante, pensigas kaj gvidas, eĉ post multaj jaroj, kiam la infaneco estas delonga historio.

Pastro, brila matematikisto, amanta patro Charles Lutwidge Dodgson konata kiel Lewis Carroll, aŭtoris unu el la plej famaj fabeloj pri aventuroj de malgranda knabino Alico en iu Mirlando, en kiun ŝi trafas en unu somera posttagmezo. Ŝi facile kaj nature akceptas tiun defion kaj sekvas serĉeme kaj kuriozeme la plej neordinarajn eventojn, renkontante bizaregajn kaj neforgeseblajn heroojn. Sufiĉis nur sekvi kuniklon en ties truon por trafi Mirlandon plenan de freneza logiko, kie absurdaĵo kaj malrealaĵo estas naturaj kaj kutimaj.

Certe ĉiuj bestoj kaj entoj povas paroli, sed ne nur : ili argumentas, kontraŭas, disputas, kondutas plej neatendite, ĉiam tre ĉarme, kvankam ofte timige. Alico, afabla, bonkora, scivolema knabino reagas nature al ili ĉiuj kaj iliaj faroj. Evidente ŝi estas ankoraŭ tute nescia, kion pruvas ŝiaj supozoj pri la obla tabelo, geografio, historio kaj aliaj kampoj. Sed ŝi kuraĝas kaj ĉiam restas firma en sia konduto. Jen ŝi kvazaŭ disduiĝas kaj parolas kun si mem. Ŝi malkovras rimedon ŝanĝi sian dimension kaj jam kvazaŭ regas tiun kapablon. Sonĝo estas, sed sonĝo regata. Verŝajne ne malmultaj infanoj spertis fenomenon kiam ili sonĝas kaj scias ke sonĝas kaj povas regi la eventojn. Ekkoni la mondon estas afero nefacila, postulanta certan koncentriĝon kaj mens - emoci - penigon.

La aŭtoro gvidas sian heroinon tra la senfina serio de tute neatendeblaj eventoj. Kune kun Alico la leganto iĝas pli kaj pli “ kuriozige kurioziĝa ”, jam senpacience atendante kio sekvos en la sekvanta momento.

Unu el la plej naturaj rimedoj de la atentokapto estas vortludo —la plej malfacile tradukebla afero. La vortludoj estas la lingva kerno de la tuta libro, kune kun ties specifaĵoj de la anglaj kaj anglalingvaj realaĵoj. Leganto dekomence perceptas la vican paradokson kaj nur poste komprenas la veran signifon de la evento. Ĉi - rilate la libro ŝajne estas principe netradukebla en alian lingvon, kvankam de alia flanko ĉio estas tradukebla. Donald Broadribb brave akceptis la defion.

La tradukinto tre atente kaj diligente prilaboris la tutan tekston, klopodante precize transdoni ĉiujn necesajn leksikajn kaj stilajn specifaĵojn. Leksike ĉio fluis glate, kvankam de tempo al tempo mi sentis ke ne sufiĉis emocia intenseco de kelkaj esprimoj, ekzemple “ Alico fikse rigardis ĝin ” devus esti “ Alico fikse kaj maltrankviliĝe rigardis ĝin ”, aŭ ” [ birdoj ] pepis aŭdeble ” devus esti “ ridpepis ”, “ Al Alico ne plaĉis la informo ” eble devus esti “ Tamen al Alico tute ne plaĉis ke oni tiel diris tion ” kaj en “ Sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena ” mankis “ tre ” antaŭ “ ĉagrenate ”.

Iam mi havis impreson ke iuj propozicioj estas tro mekanike transdonintaj la anglan originalon, sed post kelka relego al mi tio ŝajnis jam ne tiom malglata. Ja nia lingvo rajtas akcepti ne nur la longe fiksitajn normojn, sed ankaŭ ion alian, freŝan. Ekzemple frazon “ Kaj mi diras ke estas domaĝe, mi diras ” mi mem dirus “ Mi diras ke iĝas jam tute domaĝe ja ”, sed la tradukaĵo de Donald estas tute bona. Ni ne timu “ naci - lingv - ismojn ” en esperanto! Iusence la lingvaĵo de la traduko estas ia defio al la tro teda realaĵo ĉirkaŭa.

Mi legis kun plezuro. Mi kredas ke Broadribb mem ricevis plezuregon tradukante la verkon. Li bone uzas riĉajn rimedojn de esperanto por krei flekseblajn vortsignifojn ( kiel ekzemple “ tutdume ”, “ heliko heligas ” —“ nigriko ”, “ multe multa ”, eĉ “ rigardi Dun ”, kie ’ - n estas akuzativa finaĵo. Tre ĉarmas la aritmetikaj “ ambicio ”, “ subbrakado ”, “ multplikado ” kaj “ sinvido ” kaj multaj aliaj trovaĵoj. Broadribb senhezite enkondukas novajn interjekciojn “ plaŝ ”, “ trump ”, “ tt, tt ” kaj aliajn, aldone al la PIVaj “ ĉit ”, “ uf ”.

Sed certe ne ĉiam ( principe! ) eblis transdoni la originalajn vortludojn, komencante de la uzo de vorto “ seka [ historio ] ”, kiu angle jam pli profunde, laŭ mia persona gusto, ol en esperanto, signifas “ tediga ”, kaj plue tra la neceso transdoni la anglajn “ tale ( rakonto ) —tail ( vosto ) ” aŭ “ turtle - tortoise - porpoise - taught us ” kaj multaj aliaj okazoj. Tamen tio kion la tradukinto sukcesis el tio fari, estas mirinda. Mi aldonu ke la versaj tradukoj laŭ mi estas precipe bonaj.

La libro estas nepre leginda de ĉia infano ( aŭ aŭdata kiam gepatroj legas ĝin ). Ankaŭ adoltoj plezure legos ĝin, ĝuante la valoran lingvon. La ĉefa impreso estas ĝuste plezuro tuŝi la fabelon, serĉi misterojn, simple ridi je absurdaĵoj, kunsenti kaj kuntravivi la misterajn kaj instruajn aventurojn kiuj nepre bone finiĝu. Alico en Mirlando estas unu el la plej famaj libroj ŝatataj de infanoj en multaj landoj. Ĝia sekreto kuŝas en la vivo mem, en kiu amo, kuraĝo, scivolemo kaj senlaca preteco akcepti kaj fari ion novan donas la sencon vivi. Ni lernas ke ofte necesas fari nur unu, kvankam trovotan kaj ne - tuj - facilan, paŝon por penetri al la instruaj misteroj de la mondo.

Gratulon al Donald Broadribb pro la farita traduklaboro, kiu ebligis espereble al multaj pluaj homoj ĝui la misteran mirmondon de nia vivo!

La libron akompanas bonegaj ilustraĵoj de John Tenniel el la originala eldono kaj ĉarma pentraĵo Alica sur la kovrilo ( eble tro aĝa aspekte ). La grafika aspekto estas senriproĉe plaĉa. Koboldojn aŭ misortografiaĵojn mi ne trovis, krom eble manko de unu apostrofo. Ĉi eldono ne havas la plilongigitan versaĵon el la postaj originalaj eldonoj —espereble en la tria eldono ĝi aperos.

Andrej Peĉonkin

Enkete kompili la liston

Kompili liston de la plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento estas tasko interesa kaj respondeca, almenaŭ por mi.

Interesa, ĉar la laboro postulos foliumi dikajn volumojn de jarkolektoj de revuoj, arkivajn dosierujojn kaj albumojn de fotoj, el kiuj eblas elfosi interesajn faktojn nekonatajn aŭ jam de longe forgesitajn.

Respondeca, ĉar la elekto de tiuj, kiujn ni nomus la plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, devas esti kiel eble plej objektiva. Meti aŭ ne meti nomon en tia leksikono povus influi por eterne, aŭ almenaŭ por ( tre ) longa tempo, en la pritakso de konkretaj person ( ec ) oj kun signifa kontribuo al nia lingvo kaj komunumo.

Tial enketo multe helpos por orientiĝi, eventuale kiujn nomojn konkrete mencii en la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento , eldonota de LF - koop. Invitataj respondi al la demandoj de la enketo estas la legantoj de Literatura Foiro , Heroldo de Esperanto , La Ondo de Esperanto kaj Debrecena Bulteno ( la revuoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito ).

La preferoj, rezulte de la enketo, influos ankaŭ la decidon, kiun kriterion elekti por selektado de la nomoj en la libro :

La unua ebleco : la listo enhavu la nomojn gravajn nur mikrosocie : pro siaj kontribuoj por nia lingvo, kulturo, literaturo, organizo.

La alia ebleco : la listo konsistu el nomoj kun makrosociaj meritoj. Kvankam kelkaj el ili ne vivis tre aktive sian esperantistecon, ili iam lernis, parolis, uzis kaj propagandis esperanton, kaj nun akcentante al ilia esperantisteco, tio levos la prestiĝon de la esperantistaro.

Selekti laŭ unu el tiuj du kriterioj por kompili la liston de la eminentuloj, povus kaŭzi ke la libro fariĝos neplena, ne tute objektiva kaj tendenca. Por eviti tion, eblus selekti ankaŭ miksite, laŭ ambaŭ jam menciitaj kriterioj.

Ĉiukaze Zamenhof estas la unua en la listo. Al ĉio cetera respondos la enketo.

.

Ljubomir Trifonĉovski

Demandoj de la enketo

proponita ( j ) nomo ( j ) por la listo :

motivoj por propono de la nomo ( j ) :

propono pri eventuala ( j ) aŭtoro ( j ) de la artikolo ( j ) :

eventualaj fontoj por detaloj pri la proponita ( j ) nomo ( j ) :

Atentigo por la ruslandanoj

Ruslandaj esperantistoj povas ŝpari kaj sendi siajn respondojn per la enlanda tarifo al la redakcio de La Ondo , kiujn ni kolektos kaj plusendos al la kompilanto.

Gazetoj

Kiu defendos la rajtojn de la esperantistoj?

La novjara mesaĝo de la prezidanto de LF - koop koncernis gazetaron.

La regula apero de LF kaj de HdE , kun kreskanta intereso fare de la publiko, ekde marto 1999 riĉiĝas per tria periodaĵo : la novaĵagentejo Heroldo komunikas . HeKo , je la servo de ĉiuj aliĝintoj al la Pakto por la Esperanta Civito, ne estas nia sola telematika atingo. Ekde 2000 Heroldo estos produktata plejparte en Slovakio, kaj Literatura Foiro eĉ komplete ( inkluzive de preso kaj ekspedo ) en Bulgario.

Jen rezulto de la globaliĝo, por kiu ni investis finance kaj energie. Eble neniu entrepreno en Esperantio, nuntempe, produktas tiom da periodaĵoj en tiom da landoj. Samtempe LF - koop donis decidan impulson, per siaj laborfortoj kaj eksteraj kontaktoj, al la saviĝo de KCE en Svislando. La 14an de junio 1999 KCE fine fariĝis laŭleĝa posedanto de la unusola domo kiu restis el sep ekzistantaj antaŭ la granda krizo de Gastejo Edmond Privat. Tio sekurigas definitive la futuron de la kulturcentro.

Nia kooperativo ludis gravan rolon ankaŭ en la unua vivojaro de la Pakto por la Esperanta Civito. Danke al nia kontribuo la dua Forumo povis okazi kaj sukcesi, interalie lanĉante la projekton de Karolovaro, nome la Konstitucion de la naskiĝonta Civito.

Dum la finiĝinta jaro la strategia debato paralele evoluis en Esperantio. La jam enradikiĝinta dualismo en la percepto pri Eo kaj ĝia parolkomunumo ŝajnas enfokusiĝi je la vorto rajtoj. En Berlino kolego Kep Enderby proponis ke UEA transformiĝu al perlingva movado, celanta la defendon de la Homaj Rajtoj. Nobla celo, povus respondi la “ civitanoj ” de Karolovaro ; sed kiu defendos la rajtojn de la esperantistoj, aŭ esperantianoj?

La komuna demando estas : kiel situigi nin vidalvide al la neesperantistoj? La respondoj diverĝas : ĉu ni fariĝu unu el la movadoj batalantaj por la homaj rajtoj, aŭ ni fariĝu subjekto de internacia juro, profilante nian propran, unikan identecon transnacian?

Mi dediĉas ĉi tiun novjaran mesaĝon al ĉiuj geamikoj kiuj klopodas, intelekte kaj praktike, evoluigi la demokratan debaton. Kun la espero ke, same kiel niaj periodaĵoj ne ignoras alies proponojn, la aliaj donu ĝustan informadon pri la niaj.

Marc Hiltbrand

prezidanto de LF - koop

Ricevitaj gazetoj

Aŭstria Esperanto - Revuo. 1999 / 10 - 12 ;

Boletin Informativo. 1999 / 10 - 12 ;

Brazila Esperantisto. 1999 / 309 ;

Cerbe kaj Kore. 1999 / 1, 2, 3, 4, 5, 6 - 8, 9, 10, 11, 12, 2000 / 1, 2 ;

El Popola Ĉinio. 2000 / 1, 2 ;

Franca Esperantisto. 2000 / 514 ;

Heroldo de Esperanto. 1999 / 16 ;

KAE - Informilo. 2000 / 29 ;

Komencanto. 2000 / 1 ;

La gazeto. 2000 / 86 ;

La Lampiro. 1999 / 94 ;

La Ondo de Esperanto. 2000 / 2 ;

La Revuo Orienta. 2000 / 1 ;

La Verda Formiketo. 1999 / 47 ;

L ’ esperanto. 1999 / 9 ;

Libera Penso. 1999 / 1 ;

Monato. 2000 / 1 ;

Norvega Esperantisto. 1999 / 6.

Mozaiko

Tri premioj

Ni ricevis 13 respondojn por la Novjara konkurso. La tasko estis komplika, kaj inter la venintaj respondoj nur 3 estis tute ĝustaj. Tamen kelkaj respondoj havis nur po unu erareto. Ni promesis tri premiojn kaj ilin ricevos la plej atentemaj, nome : Nikolaj Batyrev ( Udmurtio ), Tore Johansson ( Svedio ) kaj Petras Ĉeliauskas ( Litovio ). Ni gratulas ilin kaj deziras ĉion bonan en la veninta jaro de la blanka drako.

La ĝustaj respondoj de la novjara konkurso :

1. blanka ; 2. anas ; 3. semi ; 4. odori ; 5. inko ; 6. fianĉ ; 7. ondo ; 8. ofte ; 9. fino ; 10. animalo ; 11. ran ; 12. lantern ; 13. kredo ; 14. dat ; 15. eĥo ; 16. konfirm ; 17. map ; 18. naskiĝo ; 19. kri ; 20. angi ; 21. vana ; 22. do ; 23. nutri ; 24. kalpak ; 25. loĝio ; 26. rad ; 27. lio ; 28. aso ; 29. teatro ; 30. metr ; 31. Irak ; 32. Lion ; 33. dekado ; 34. mala ; 35. Neĝulino ; 36. neta ; 37. mag ; 38. oni ; 39. kosmetik ; 40. du ; 41. tro ; 42. ozono ; 43. ekonomio ; 44. spic ; 45. aneks ; 46. nea ; 47. krono ; 48. stagni ; 49. ĵaluzi ; 50. buton ; 51. nep ; 52. adi ; 53. leg ; 54. glu ; 55. cent ; 56. tuj ; 57. ĵurnalo ; 58. mil ; 59. bicikl ; 60. japan ; 61. egala ; 62. car ; 63. tri ; 64. tabl ; 65. jarmilo ; 66. bar ; 67. mat ; 68. Eden ; 69. leterkest ; 70. REU ; 71. pigo ; 72. erari ; 73. zenito ; 74. man ; 75. latun ; 76. suit ; 77. edz ; 78. aluno ; 79. plaĉa ; 80. odo ; 81. ora ; 82. piko ; 83. litr ; 84. kon ; 85. tag ; 86. klasa ; 87. rol ; 88. atak ; 89. toleri ; 90. SAT ; 91. ĉasa ; 92. oktobro ; 93. agat .

Bildoj : kandeloj, ĉampano, nokt , drako, kat .

Tatjana Kulakova

Krucvortenigmo

Horizontale : 3. Fari ĉion necesan, por ke io iom post iom efektiviĝu, realiĝu, estiĝu ; 6. Maldika, plata kvarangula objekto, plej ofte farita el papero, kaj servanta kiel grundo por skribataj tekstoj aŭ pentrataj grafikaĵoj ; 8. Kava parto en la kapo de besto ( do ankaŭ de homo ), per kiu la lasta sin nutras ; 9. Konigi sian penson per vortoj, esprimi ; 10. Dekfoje dek ; 11. Perforte forpreni tion, kio apartenas al aliulo ; 12. Havigi al si ; 15. Povanta fari ion ; havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion.

Vertikale : 1. Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron ; 2. Trempi, meti iun aŭ ion en akvon, fluaĵon, por lavi aŭ kuraci ; 4. Ligna peceto ŝmirita per fosforo aŭ speciala substanco, kiu ekbrulas per frotado ; 5. Plaĉa, plezuriga ; 6. Nefacile rompebla, solida, fortika ; 7. Eligi materiajn nevideblajn korpetojn, kapablajn impresi flarsenton ; 13. Parto de la korpo, enhavanta la cerbon ; 14. Vesto, kiun portis la viroj en iamaj tempoj, kaj nun portas la virinoj kaj infanoj.

Kompilis Ikar Akimenko

.

El la ciklo “ Socia moralo ”

Kial oni malaprobas naturismon?

( Al patrino kaj filino G. )

Varmega tag ! Do serĉas ni riveron,

fuĝante de polvoza urba strato

por ĝui sunon, akvon kaj aeron

per tuta korpo en natura stato.

Jes ja, nudumi estas plej racie

en kompanio saĝa kaj bonkora,

sed iu sinjorin laŭtradicie

sin kroĉas firme al moral pudora :

Indigne ŝi protestas kaj akuzas

nin pri malĉasta aĉa fiintenco.

Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas

nudiĝi antaŭ vir ... sen rekompenco.

Moralo de l fablo

... Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim

ĝojigas unu la alian per intim .

Foje okazis

Evidenta konkludo?

Iufoje aŭstria fizikisto Ernest Mach ( 1838—1916 ) klarigis al aŭskultantaro la esencon de la tiel nomata “ nula komenco de termodinamiko ”, nome : se du sistemoj A kaj B termike ekvilibras kun la tria sistemo C, do ili nepre termike ekvilibras inter si.

Hm, sinjoro profesoro, —mire balbutis iu el la aŭskultantoj, —sed via konkludo estas tro evidenta!

—Ĝi ne ĉiam estas evidenta! —vigle kontraŭdiris Mach. —Ekzemple, virino A amas viron C, kaj ankaŭ virino B amas la viron C. Ĉu tio signifas, ke la virino A amas la virinon B?

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

Frazoj

Sendube estas dezirinde, ke kiel eble plej da homoj parolu nian lingvon. Tamen ni pripensu : kiu procentaĵo havas la inteligenton, mensan disciplinon, lernemon kaj volan forton por atingi tiun nivelon? Certe ne ĉiuj, kiuj komprenas la utilon kaj gravecon de Esperanto... Ridindigi kaj malŝategi ilin, kiel “ krokodilojn ” ne utilas al niaj intencoj...

En ĉiuj niaj rondoj kaj kunestadoj ni trovas kernon da esperantistoj, kiuj regas la lingvon. Aliaj ĝin balbutas iom. La tria kategorio eble scias nur kelkajn vortojn, sed ili ŝatas la ideon kaj la etoson. Tiujn lastajn oni povas konduki iom post iom al la dua, eĉ al la unua nivelo, se oni partoprenigas ilin tre prudente. Konsekvence ni estu flekseblaj! Tro da rigoro malmultigas niajn vicojn, prudenta fleksebleco plimultigos ilin. Inter tiuj, kiuj regas la lingvon, sendube konvenas, ke ili ĝin uzu, kiel eble plej. Ĉu ni ne povas lerni de mezepokaj metiistoj kaj framasonoj? Ili sin dividas je majstroj, kunuloj kaj lernantoj.

Werner Schad.

Brazila Esperantisto . 1999 : 309

La angla plue disvastiĝos. Ni devas helpi tiun ĉi disvastiĝon ĉar ĝi venas el la deziro komuniki internacie, kaj tian komunikadon postulas la “ amikeco inter popoloj ”. Kiel “ la funkcio kreas la organon ”, tiel la ekzistanta internacia komunikado kreas la emon komunikadi. Kiam tiu ĉi emo fariĝos urĝa bezono, oni ekkonscios ke oni bezonas internacian lingvon kreitan por esti internacia, ke tia lingvo ekzistas kaj oni jam duone ellernis ĝin dum etfruktaj klopodoj por majstri la anglan.

... Se vi konscias kiacele nia lingvo estis kreita, vi ankaŭ komprenas, ke la angla nuntempe estas nia ŝildo. Ni rajtos forĵeti ĝin nur tiam kiam ni havos alian.

Eugène de Zilah. La gazeto . 2000 : 86

Estas vero, ke nun ŝrumpas la membronombroj en pluraj riĉaj landoj, ĉar jam delonge UEA vivas per homoj membriĝintaj en la tre aktivaj tridekaj kaj kvindekaj jaroj. Unuflanke tio kreskigas la kapitalon, pro testamentoj, kaj aliflanke ĝi malkreskigas la spezokonton, kio estas pli zorgiga. Povus ja esti, ke kelkajn tradiciajn agadojn ni ne plu povos teni samnivele. Sed samtempe malfermiĝas grandegaj novaj perspektivoj, pro teknikaj kaj sociaj ŝanĝoj. Jam Interreto, ekzemple, simple forviŝis kelkajn el la plej grandaj baroj al la lernado kaj uzado de Esperanto, ekzemple en Ameriko, kie grandaj distancoj ofte disigas la homojn.

Mark Fettes.

Norvega Esperantisto . 1999 : 6

Stanjo forpasis

Stanislava Chrdlová, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskiĝis 1 okt 1954 kaj esperantiĝis en 1969, sukcesis en la ekzameno de ĈEA pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. Ŝi instruis Esperanton precipe en intensaj kursoj en Ĉeĥio, kaj eksterlande, interalie en San Marino kaj en Koreio ( post tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj ).

Kunverkinto de la Baza ĉeĥa konversacio ( kun Miroslav Malovec ) kaj de lernolibro por ĉeĥoj Esperantem za tri mesíce ( ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn ).

El la E - agado de Stanjo ni menciu ŝiajn prelegojn ĉe AIS pri sia fako pedagogio ; dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo, ŝi prelegis pri okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT - kongreso en Karlovy Vary kaj vigle partoprenis la organizajn laborojn de SAT - kongreso kaj ILEI - konferenco.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj moravia naciaj folkloroj ( kantojn kaj dancojn ) kaj admiris ŝin en Moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio.

Ŝi apartenis al viglaj aktivuloj de la Ĉeĥa E - movado kaj ekde 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK - peranto por Ĉeĥio.

Sian heroan sed vanan batalon kontraŭ la kruela malsano Stanjo malvenkis la 28an de januaro 2000. Ŝi senteble mankos ne nur al la familio, sed ankaŭ en Esperantujo. Ni petas ĉiujn, kiuj konis ŝin, ke ili dediĉu al memoro de Stanjo momenton da trankvilaj rememoroj.

vera Podhradská, prezidantino de ĈEA

Petro Chrdle, edzo

La redakcio de La Ondo kaj la komitato de UES plej profunde funebras kaj kondolencas. Ni perdis bonan amikon kaj elstaran helpanton.

En 1999 nin forlasis por ĉiam : Sergej Fajzullin

Lev Perevertajlo

Umid Raĥmatullin

Ni funebras kaj kondolencas.

Donacoj

FONDUSO “ AMIKO ”

La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

Anonima ( Moskvo, Ruslando ) 71. 00 RUR

Nikolaj Batyrev ( Ruslando ) 103. 00 RUR

Yurij Karcev ( Uljanovsk ) 43. 00 RUR

Kataluna E - Asocio 16. 70 EUR

Dario Rodrígues ( Hispanio ) 10. 00 EUR

Tapio Sormunen ( Finnlando ) 22. 00 EUR

Eric Walker ( Britio ) 30. 00 EUR

Manfred Westermayer ( Germanio ) 10. 00 UER

Entute en 1999 96. 45 EUR

ABONHELPA FONDUSO

La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

Anonima ( Moskvo, Ruslando ) 195. 00 RUR

Bard Hekland ( Ruslando ) 360. 00 RUR

Carmen Llapart ( Hispanio ) 180. 30 EUR

Entute en 1999 200. 12 EUR

FONDUSO “ INFORMADO ”

La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k. < ; |> ; s.

Larisa Ŝapoŝnikova ( Ruslando ) 38. 00 RUR

Entute en 1999 1. 36 EUR

FONDUSO “ TRANS LA KRADO ”

La fonduso estas uzata por ekspedo de lernomaterialo, gazetoj kaj libroj en Esperanto responde al informpetoj, kiujn ni ricevas el prizonoj.

Bard Herland ( Ruslando ) 425. 00 RUR

Entute en 1999 15. 18 EUR

Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.

La rublajn donacojn sendu perpoŝte al Galina Romanovna Goreckaja ( 620077, Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67 ). La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova ( Telefono : 4987212 ).

Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA - konto avko - u.

Koran dankon pro la subteno!

Kio estas “ La Gazeto ”?

Celoj kaj rimedoj

La Gazeto estas mondkultura revuo sendependa ne nur de politikaj, ŝtataj, religiaj kaj alitipaj organizaĵoj, sed ankaŭ de ĉiaj skoloj, grupoj kaj grupetoj naciaj aŭ internaciaj. Ĝia celo estas alporti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la esperanta mondkoncepto.

Por realigi tian grandiozan projekton ĝi disponas malgrandajn rimedojn : nur po ses 32 - paĝajn kajerojn jare, sed tiuj ĉi kajeretoj akurate aperadas jam de 14 jaroj. Eldonadas ilin la Esperanto - Klubo de Metz, direktoras la revuon Madeleine de Zilah, redaktas, kunredaktas, enpaĝigas, enretigas, disdonas kaj prizorgadas ĝin teamo, kies kerno estas en vilaĝeto nordfrancia kaj la pulpo disŝutita en Ameriko, Azio kaj Eŭropo.

La rubrikoj

Vortoj de la redaktoro : eseoj de Eugène de Zilah pri esperanto, pri esperantismaj moralo kaj ideologio, pri mondkulturaj problemoj.

Leteroj : grumblaj aŭ kontentaj komentoj de LG - legantoj, obĵetoj, utilaj precizigoj, scivolaj demandoj, sagacaj sugestoj.

Nia vivo : vervaj raportoj, rektaj intervjuoj, surprizaj membiografietoj.

Nia tribo : arkivaj anekdotoj pri verduloj.

Ni legis : recenzoj, opinioj, sciigoj pri verkoj Esperantaj aŭ ne, fare de eminentaj kunlaborantoj.

Nia lingvo : studoj pri la plej tiklaj problemoj de Esperanto.

Ili diris... : mallongaj densaj tekstoj de po unu fama pensulo.

Ludoj : krucvortenigmoj, ŝakproblemoj...

Ni ridetu : gajigaj tekstoj.

Rakontoj : beletra aliro al kondutoj, moraloj, opinioj de homoj el diversaj kulturoj.

Revuoj : atentigoj pri rimarkindaĵoj en aliaj gazetoj.

Historio : analizo de historiaj eventoj mondkulture gravaj.

Nia kulturo : artikoloj pri plej variaj temoj, de beletro kaj arto ĝis sociaj kutimoj kaj mistikaj vojoj, de tradukarto ĝis prisciencaj meditoj. Tradukoj de mensofrapaj paĝoj de famaj verkistoj ( Mishima, Rushdie, Malraux, Fukuyama, Krishnamurti, Kafka, Churchill, Brodskij, Baudrillard, Brecht, Cezaro... ).

Debatoj : sencenzura pridiskutado de problemoj ĝentlemane esprimitaj ( LG ne publikigas atakojn kontraŭ personojn nek permesas utiligi ad personam argumentojn ) pri ia temo ( naciismo, raŭmismo, Sacco kaj Vanzetti, Usono, reformoj de Esperanto, ktp ).

Praktikaj informoj

Vi trovas kolektojn de la revuo en la bibliotekoj de UEA ( Roterdamo ), de la Viena E - muzeo, de Hispana E - Muzeo ( Sant Pau d Ordal ).

Vi povas informiĝi pri ĝi en la reto : http : / / osiek. org / lagazeto

Vi povas ĝin aboni :

ĉe La Gazeto , FR - 55210 Creuë, Francio, sendante 165 francajn frankojn al poŝtkonto La gazeto 1025 02 T, Nancy , per franca bankoĉeko aŭ per eŭroĉeko ;

ĉe UEA : 59 guldenoj al konto edzi - k ;

ĉe FEL : 1100 belgaj frankoj ;

ĉe perantoj en multaj landoj ; ekzemple, ruslandanoj simple sendu al Halina Gorecka ( je la adreso de LOdE ) rublan ekvivalenton de 12 usonaj dolaroj.

Vi povas peti provekzempleron ĉe La Gazeto .

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 4 ( 66 )

Redakcie

En ĉiu civilizita lando ekzistas en ĉiu grandeta urbo ĉiutaga ĵurnalo, en ĉiu iom respektinda loko semajna gazeto ; eĉ la plej malgranda popolo havas almenaŭ unu grandan ĵurnalon. Sole la popolo esperantista tiun ne havas.

—skribis Teo Jung en reklamo dissendita antaŭ 80 jaroj, proponante grandan ĵurnalon esperantistan, kiu devis fariĝi “ estonte ĉiutaga ĵurnalo de Esperantujo ”.

Blaga ideo?... Jes, sed la skribinto estis juna ne nur laŭnome ; tiam li estis 28 - jara —tiuaĝe Zamenhof eldonis la Unuan Libron. Plia koincido : la unua numero de Esperanto Triumfonta aperis la 14an de aprilo, je la mortodato de Ludoviko. Ekde novembro 1920 komenciĝis ĉiusemajna aperado, kiu finiĝis nur pro la interveno de Gestapo en junio 1936. La 3an de januaro 1925 la ĵurnalo renomiĝis Heroldo de Esperanto , kaj dum unu jaro aperis duonsemajne . Eĉ okaze de UKoj en Germanio ( 1923 kaj 1933 ) ĝi ja vere estis ĉiutaga .

Apenaŭ estis en Esperantujo gazeto pli populara ol Heroldo . Sed ne pro preskaŭ 2000 aperintaj numeroj kaj ne pro tio, ke Teo Jung —kombininta siajn fakajn konojn pri eldonado kaj ĵurnalismo kun la entuziasmo pri Esperanto kaj Esperantujo —iĝis unu el la nemultaj sukcesaj profesiaj esperantistoj ( per sia privata E - laborado li ja perlaboris pension ).

Plej gravas, ke Heroldo estis la plej konsekvenca protagonisto de la sendependa ĵurnalismo en Esperantujo. Tion ĝi atingis per honesta sinteno pri la demandoj, en kiuj la logiko eble konsilis akcepti pli sekuran flankon, kaj kvankam tiu sinteno foje provokis konflikton kun la “ movadestroj ”.

Esti sendependa ne signifas sendependon absurde absolutan. Temas pri sendependo de menso, pri kapablo agi kuraĝe, cedante nek al promesoj pri privilegioj, nek al tento pri bulvardiĝo, nek al natura agaco trempi la plumon en galon. Tiu sendependeco devigas la redaktoron aperigi honestan opinion, malgraŭ la tento ne komenti, prisilenti, laŭdeti trudata jen pro premo de la patrona instanco, jen pro facile komprenebla memcenzuro.

Kvankam Heroldo neniam indentiĝis kun iu el movadaj partioj, Teo Jung kaj Ada Fighiera - Sikorska ( ŝi redaktis Heroldon en 1962—1996 ) ne evitis diri sian opinion pri la konfliktoj en Esperantujo kaj plurfoje mem deklaris malkonsenton ( kun Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, kun UEA en la 1930aj, kun Lapenna en la 1970aj... ).

Ni sentas koran dankemon al Teo kaj Ada, kiuj portis en Esperantujo la tradiciojn de la libera ĵurnalismo, pro kiuj Heroldo pli ol unu fojon en sia historio devis sperti frapojn de l sorto, sed ja ne rimorsojn pro la kosto de l trankvila esto. Kaj ni penas sekvi la vojon, kiun iris la jubileanta Heroldo .

Halina Aleksander

Sur la kovrilpaĝo estas foto de Andrzej Sochacki ( Pollando ) Verda Asocio ( premiita en nia unua fotokonkurso ), anoncanta ke la teatra temo estos sentebla ĉi - kajere.

Nia povo estas nula, nur kiam ni silentas

La pluekzistado de SAT kaj UEA estas nepre necesa. Tion trafe esprimis studentino Nikola Markarian en franclingva tezo kiun ŝi prezentis en 1997 :

Cetere, neniu povas nei la eksterordinaran kapablon de la nuntempaj gvidantoj de SAT por propagandismo. Ne nur rezistanta estas SAT al la politika neŭtraleco de la universala movado reprezentita de Universala Esperanto - Asocio ( UEA ), supernacia organizo fondita en 1907, sed en la tempo de ĝia fondiĝo, ĝi eble ankaŭ certigis al ĝi la neŭtralecon, sorbante la plej radikalajn tendencojn.

En piednoto en rilato kun la vorto propagandismo ŝi precizigis :

Mi uzas tiun vorton propagandismo en ĝia originala senco. La franclingva sekcio de SAT, SAT - Amikaro, estas aparte aktiva sur tiu tereno.

Se temas pri ŝia konkludo, la periodo post la hamburga UK montris la danĝeron de entrudiĝo de politika doktrino, kaj ni ne kredu ke la malapero de la komunista bloko eliminis tiajn riskojn. Nekompareble pli granda danĝero kuŝas nun en la senkontrola kaj sovaĝa tutmondiĝo de la ekonomio, en freneza kapitalismo kiu forĵetas ĉian moralan regulon.

Kaj tio aldoniĝas al pli kaj pli ofta apero de la venenaj fruktoj de naciismo pri kiuj Lanti prave skribis :

La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.

Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj. La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio ; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.

Pro tio la kuraĝo de Kep Enderby estas salutinda. Kion atendas iuj homoj, tio troviĝas ĉe UEA, kion volas aliaj ĉe SAT. Ne malmultaj sentas sin hejme en ambaŭ organizoj. Estus malsaĝe esperi profiton por Esperanto per malfortigo aŭ eĉ malaperigo de unu el ambaŭ.

Tamen konsternas min atako kontraŭ Kep Enderby pro lia aparteno al la du asocioj, kaj same tiu kontraŭ la okazigo de UK en Israelo pro ties politika sinteno certe ne aprobinda. Mi mem iam tradukis esperanten franclingvan broŝuron de organizo kiu klopodis restarigi pacon inter Palestinanoj kaj Israelanoj ( Paco en Proksima Oriento de Aaron Cohen ), kaj pensas ke, surbaze de samaj kriterioj, restus vere malmulte da landoj kie ni povus kongresi. Kaj la nunaj teruraĵoj en Ĉeĉenio tiras en turmenton du popolojn kies regantoj ( mem regataj de kaŝaj fortoj ) ne estas senriproĉaj. Ĉu ankaŭ SAT devus ne kongresi en Ruslando?

Ebla kialo de malapero de la nacioj povas esti en la malapero de la vivo mem sur la Tero pro ilia manko de saĝo. Eble iam estos la mondo sen nacioj pro konscia agado, sed tio certe ne estas atingebla per radikala postulo pri ilia tuja malapero. Por tion atingi ni devas agi tiel, ke la homoj sentu ke ili apartenas al provincoj de la mondo, kaj tio postulas paciencon, pedagogian senton. Tro radikala strebo favore al detruado de la nacioj povas estigi nur same radikalan reagon.

Male, instigo al pripensado, havigo de faktoj pri la danĝeroj de naciismo, ebligo de rilatoj kaj interŝanĝoj inter ĉiuj popoloj komprenigos pli bone la vanecon de la nacioj tiel ke la naciisma veneno iĝos neŭtra, sendanĝera. Kontraŭvenenon ni havas en la interna ideo de Esperanto mem. Ni havigu ĝin al ĉiam pli multe da homoj, tamen sen kredi ke tio sufiĉos por kuraci la mondon!

Sendube ni devus ofte pensi pri frazoj kiujn Vaclav Havel prononcis en Parizo antaŭ la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj 27 okt 1992 :

Mi konstatis kun timego, ke mia senpacienco rilate la restarigon de demokratio, havis ion komunistan aŭ, pli ĝenerale, ion naciistan —la unueco de la Lumoj. Mi volis antaŭenigi la Historion sammaniere kiel infano tiras planton por ĝin kreskigi pli rapide. Mi kredas ke necesas lerni atendi same kiel oni lernas krei. Necesas semi pacience la grajnojn, akvumi kun diligenteco la grundon kie ili estas semitaj kaj lasi al la plantoj la tempon kiu estas al ili propra.

Oni ne povas trompi planton, ne pli ol oni povas trompi la Historion. Sed oni povas ĝin akvumi. Pacience, ĉiutage. Kun komprenemo, kun humileco certe, sed ankaŭ kun amo.

Se ni fiksus al ni pli modestan celon ol radikala sennaciismo, ni atingus ĝin pli frue kaj kun malpli da detruoj, ĉar radikalismo generas kontraŭan kaj foje drastan radikalismon, kaj ili ambaŭ nutras sin reciproke en infera cirklo.

“ Nia vera nacieco estas la homa genro ”, —skribis Herbert George Wells en Skizo pri universala historio . Ni zorgu ke pli da homoj konsciu pri tio.

Sed ni povas trovi valorajn citaĵojn kaj ekzemplojn ankaŭ en la riĉa historio de nia propra lingvo.

Daŭre validas la memoro de la tago kiam kunvenis en Bulonjo - ĉe - Maro “ ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj ”. Inter tiuj popoloj okazis same teruraj konfliktoj kiel nun okazas inter serboj kaj albanoj, inter rusoj kaj ĉeĉenoj, sed intertempe la potenco de la armiloj multobliĝis.

Daŭre validas la alvoko de Hodler, kiun mi rememorigis kiam falis la unuaj NATO - bomboj sur Jugoslavio, kaj ni eraros kiam ni reliefigos surbaze de tio ke homeco ne havas ligitecon kun iu difinita popolo.

Ni skribu al amasinformiloj, ni intervenu en debatoj por montri ke ne ĉiuj homoj pretas fatalisme akcepti ĉion. Kvankam nia individua povo estas ege malgranda, ĝi ne estas nula. Ĝi estas nula nur kiam ni silentas. Akvoguto estas kvazaŭ nenio, sed nenio rezistas al inundo, kiu konsistas el akvogutoj!

Jam en si mem la vorto sennacieca kaj la citaĵo de Lanti kiu fariĝis la devizo de SAT ( “ SAT - anoj kutimiĝu al eksternacia sent - pens - kaj agad - kapablo ” ) ebligas al ĝi havi antaŭ la publiko objektivecon, kiun ĝi ne havus se ĝi estus sennaciista . Se oni konsideras la nunan staton de ĝia Sennaciista Frakcio, estas tute certe ke la SAT - anaro falus eĉ ne al kelkdeko da membroj, se ĝi estus sennaciista anstataŭ sennacieca.

Pli ol iam ajn validas tiu devizo. Jam en si mem ĝi estas ( pace ) revolucia. Se SAT sukcesus nur en tio, ke la homoj kutimiĝu al samaj sent -, pens - kaj agadkapablo, tio estus belega atingaĵo pri kiu la tuta homaro estus poreterne ŝuldanta al ĝi.

Henri Masson

778 aliĝis al Tel - Avivo

Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85a Universala Kongreso en Tel - Avivo ( 25 jul —1 aŭg 2000 ) registris fine de februaro 778 aliĝintojn el 49 landoj.

Pinte de la statistiko staras Germanio kun 95 kongresanoj. Sekvas Japanio ( 79 ), Francio ( 59 ), Israelo ( 57 ), Pollando ( 55 ), Nederlando ( 48 ), Italio ( 37 ), Usono ( 29 ), Brazilo ( 26 ), Ruslando ( 21 ), Korea Respubliko kaj Svedio ( po 18 ).

GK UEA

Agado Espero

Tra densa mallumo

Dum la lastaj jaroj Unuiĝintaj Nacioj mem devis agnoski ke ŝtataj instancoj ne sufiĉas, kiam temas pri helpo al homoj travivantaj katastrofojn. Tiuj instancoj donas malmulte kaj ĉefe donas nur al homoj kaj landoj, pri kiuj ili havas politikan esperon pri posta apogo.

Tiel, kiel ĉiuj povis konstati, dum la lastaj jaroj plimultiĝis la alvokoj de UN - agentejoj rekte al la civitanoj, al la simplaj homoj tra la mondo por ke ili donacu kaj helpu.

Efektive se temas pri helpo al subnutrataj infanoj en Timoro aŭ al malsanaj homoj en Angolo, kiu havas esperon pri posta helpo fare de ili? Certe neniu ŝtato, kaj tiel la agentejoj kiel UNICEF aŭ MSO vidas sin devigataj apelacii al la civitanoj.

La Esperanto - movado, kiu havas malnovajn tradiciojn, ĉi - rilate ankaŭ provas fari sian parton por helpi homojn envolvitajn en la densa mallumo de militaj aŭ naturaj katastrofoj.

Komence estis, kaj ankoraŭ estas, la “ konto Espero ”, kiu celis helpi esperantistajn viktimojn de tiuj katastrofoj, kaj tion ĝi faris kaj plufaras.

Poste, tamen, oni vastigis la agadon sub la nomo “ Agado Espero ” ankaŭ al neesperantistaj viktimoj.

La projektoj de 1 ĝis 5 esence pivotis ĉirkaŭ la helpo al loĝantoj en balkanaj landoj. Rapide, temis pri stipendio por kosova orfo, familiaj pakaĵoj por bosnianoj, gastigado de familioj en Francujo, kontaktado inter Esperanto - kluboj de Germanujo kaj esperantistoj en la eksa Jugoslavio cele al sendado de helpo, agadoj por interpacigi la malsamajn etnojn en tiu regiono ( projekto Sunfloro ).

Ĉiuj tiuj agadoj ankoraŭ daŭras, krom tiu pri la familiaj pakaĵoj ( kiu estas konkludita per pli da pakaĵoj ol oni komence celis ). En la kadro de la projekto Sunfloro juna esperantisto vizitas regule Kosovon, Albanujon kaj Makedonujon kaj provas, interalie envolvi lokajn esperantistojn en la interkomprenigaj agadoj. La lasta ideo, pri kiu oni nun traktas, estas starigado de Esperanto - kursoj en Priŝtino dum la venonta somero en la kadro de instruado pri etna toleremo.

Informojn pri ĉiuj projektoj oni trovas rete ĉe “ www. uea. org ”, sub la indiko “ Agado Espero ”.

Per la 6a projekto, ĉi - sekve priskribata, la agado moviĝas al Afriko, danke al la iniciato de kongaj esperantistoj, kiuj pensis helpi angolajn rifuĝintojn en Kongo. Temas pri tre bela ekzemplo pri tio, ke la helpemo de esperantistoj estas sama ĉie trans ekonomiaj kondiĉoj kaj haŭtkoloroj.

Kongolandaj esperantistoj instruas angolajn rifuĝintojn

La Esperanto - klubo Stelaro ( vic - prez. s - ro Kikondola Ngoma Jeremie ( Camp CILU II No. 71 A Lukala, Bas - Congo ) malgraŭ ĉiuj propraj malfacilaĵoj en Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraŭ pli malbona situacio. Temas pri rifuĝintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala.

La projekto estas : instrui Esperanton al la angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon.

Por tio Stelaro bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn, kelkajn kasedojn kaj aliajn esperantaĵojn. Esperantistoj povas ankaŭ esprimi sian interesiĝon kaj kuraĝigon per leteroj. Gravas la amika kontakto, pli ol la materia subtenado.

Ne sendu monon rekte al la klubo, sed ( se vi volas mone helpi ) prefere al la fondaĵo Afriko de UEA kun indiko : Por la projekto “ Kongolandanoj helpas angolanojn ”. Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu ĝin disponigos laŭeble efike.

La adreson de UEA kaj la manierojn de pagado vi trovos en la Jarlibro de UEA .

.

Renato Corsetti

Internaciaj ekzamenoj en 1999

La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San - Francisko, Usono ( dum la 30a Somera Esperanto - Kursaro ) ; Castellon, Hispanio ( dum la 58a Hispana Kongreso ) ; dufoje en Berlino, Germanio ( dum la 65a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84a Universala Kongreso ) ; en Antananarivo, Malagasio ; kaj dufoje en Lomeo, Togolando.

En la sesio en Hispanio okazis nur la meznivela ekzameno kaj en la septembra sesio en Togolando nur la elementa. En ĉiuj aliaj sesioj eblis ekzameniĝi sur ambaŭ niveloj.

Al la gramatika antaŭtesto de la elementa nivelo aliĝis 34 kandidatoj. Por la efektiva ekzameno estis akceptitaj 20 kandidatoj, el kiuj 16 sukcesis. Al la antaŭtesto de la meza nivelo aliĝis 19 kandidatoj. El ili 16 estis akceptitaj por la ekzameno, kiun 15 sukcese trapasis.

La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono ( IEK ) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas ĉ. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraŭ plimultigi ilian nombron.

).

Detala regularo troviĝas en Gvidilo al la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA , kiu haveblas ĉe la libroservo de UEA kaj aliaj bonaj libroservoj.

GK UEA

Kubanoj omaĝas kaj planas

( Interredaktore ) 27 - 29 jan 2000 en Santiago de Kubo okazis la 17a Nacia Komitatkunsido de Kuba E - Asocio. La Nacia Komitatkunsido estas la supera decidoprena organo de KEA ; ĝin do partoprenas ĉiuj estraranoj kaj naciaj komisiitoj, plus komitatanoj el ĉiuj provincoj.

Post la ĵaŭda Interkona Vespero, la laborsesioj komenciĝis per ofera florkrono deponita ĉe la maŭzoleo de la Nacia Heroo José Martí en la tombejo Santa Ifigenia je lia naskiĝtago, kaj en Kubo oni kutime kaj solene omaĝas al Martí tiutage. Skipo de la nacia televido estis en la tombejo por filmi la omaĝon de diversaj instancoj, inter ili la Ĉefsekretario de la Partio en la provinco, kiu tuj rekonis nin, kaj rememoris la tempon, kiam li, tiama sekretario de la Partio en Havana Municipo, inaŭguris ekspozicion pri Esperanto. Nia omaĝo al Martí do aperis ankaŭ per la loka kaj la nacia televidoj.

Tri laborsesioj analizis ĝisfunde la estraran raporton de la jaro 1999 kaj fiksis la ĉefajn taskojn de KEA por 2000. Denove la unua ĉeftasko rilatas al informado ; gravaj decidoj estis okazigi naciajn renkontiĝojn en Havano ( oktobre ) kaj Guantánamo ( decembre ), nacian seminarion pri informado en Sancti Spíritus fine de septembro, la 9an nacian seminarion por instruistoj en Havano ( julie ), infanan renkontiĝon en Guantánamo ( julie ) kaj SAEST ( Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko ) en Havano ( maje ).

Do, la jaro 2000 montriĝas plenplena je taskoj. Antaŭvideblas novaj prezentoj ĉe radiostacioj kaj televido. La venonta nacia komitatkunsido okazos en la provinco Villa Clara venontjare.

Alberto García Fumero

Sekretario pri informado en KEA

Trajno - trejnado

Malmultas eblecoj en Esperantujo sin dediĉi al verda teatro : tamen januara semajnfino en Barlaston, Britio —nun en sia sepa jaro —kunigis ĉefe britajn teatro - amantojn por profundiĝi en ĉi - neglektata flanko de Esperanta kulturo.

La programo konsistis el precipe du eroj : la unuan vesperon, post komuna voĉlegado, estis esplorata kaj diskutata la teatraĵo La ruĝaj formikoj de Georges Lagrange ; dum la sekvaj tagoj estis provludata angla teatraĵo ( tradukita Esperanten de Stephen Thompson ) La fantoma trajno , de Arnold Ridley prezentota fine de aprilo dum la brita E - kongreso.

Samtempe en Barlaston organizis la brita ILEI - sekcio seminariojn pri pedagogiaj temoj kaj praktikaj kaj teoriaj. Entute partoprenis la t. n. “ festivalan ” semajnfinon pli ol 20 homoj, kiuj ĝuis kutime agrablan Esperanto - etoson en Barlaston.

Okazas pluraj Esperanto - kursoj, semajnfinoj kaj aliaj eventoj en Barlaston. En la jaro 2000 oni aparte festos —per kultura semajnfino, al kiu kontribuos eminentuloj kiaj Marjorie Boulton, Renato Corsetti, Anna Löwenstein kaj John Wells —40 jarojn da sinsekvaj Esperanto - somerlernejoj en Barlaston.

.

Paul Gubbins

TEJO : por paco en Balkanoj

1—8 sep 2000 okazos TEJO - trejnseminario en Varna ( Bulgario ) pri la temo : “ Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco ”, aparte aktuala sur Balkanoj.

La seminarion subtenas Eŭropa Junulara Fondaĵo ( EJF ) ĉe Konsilio de Eŭropo. Ĝi celas junajn aktivulojn el Eŭropo, precipe el balkanaj landoj, interesiĝantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaŭ ebligas partoprenon de kelkaj ekstereŭropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario.

Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj : prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10—15 komencantoj partoprenos E - kurson. Ili ankaŭ partoprenos en la ĝenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos ĉefaj TEJO - funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo.

.

GK UEA

Junulara karavano al Honkongo

TEJO preparas neforgeseblan travivaĵon lige kun la ĉi - jara Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Temas pri trajna karavano el Moskvo al Honkongo, kiu startos 17 jul, kiam la partoprenantoj renkontiĝos en Moskvo. De tie ili vojaĝos tra Siberio, Mongolio kaj Pekino al la sudĉinia metropolo. Okazos restado en Tomsk ( kun partopreno en la junulara tendaro OrSEJT - 32 ) kaj, laŭ la elekto de la partoprenantoj, aŭ en Mongolio aŭ en Pekino.

Eblas legi en la reto pli detalajn informojn kaj printi paperan aliĝilon. Du GIF - datumaroj estas printeblaj sub la adreso : http : / / tpp24. net / Holger. Boos.

Bonvolu atenti, ke pro organizaj kialoj oni akceptas aliĝojn nur ĝis 1 maj!

GK UEA

Interkulturanoj renkontiĝos en Krakovo

La Esperantologian - Didaktikan Konferencon de Pola Sekcio de ILEI ( 29—30 apr 2000 ) akompanos Internacia Renkontiĝo de Gelernantoj el Interkulturo - klasoj. Ambaŭ aranĝoj okazos samtempe kun la Pola E - Kongreso ( 28 apr —3 maj ) en Krakovo, Eŭropa kultururbo en 2000. Dum la konferenco okazos prelegoj pri E - instruado, renkontiĝoj kaj debatoj de instruistoj partoprenantaj la internacian edukprogramon Interkulturo .

La gejunuloj el Interkulturo - klasoj interkonatiĝos la unuan tagon, dum dancvespero. La inaŭguro de la Pola E - Kongreso okazos sabate ( 29 apr ) matene, programo de la Konferenco de ILEI komenciĝos la saman tagon, je la 11a horo. La duan kaj trian tagon, la gelernantoj kune vizitados la urbon, pasigos gajan posttagmezon kun ludoj kaj konkursoj, vespere vidos artprogramojn. La du lastajn tagojn ili partoprenos nur la Kongreson. Tiuj aktivaĵoj estos por multaj el ili la unua kontakto kun vivanta Esperanto. Ni esperas, ke la etoso estos bonega kiel kutime dum la polaj ILEI - Konferencoj.

La konferencanoj samtempe partoprenos la Polan E - Kongreson.

.

Maria Majerczak

pola ILEI - sekciestrino

UEA : furora vendojaro 1999

La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 1990aj jaroj. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 316 230 guldenoj ( EUR 143 499 ), kio estis 6 % pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj ( EUR 135 430 ). Kompare kun la antaŭa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino.

La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laŭ la esploroj de Aleksander Korĵenkov ( LOdE 2000 : 2 ) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriĝas ankaŭ en la multeco de UEA - eldonaĵoj inter la plej furoraj titoloj.

Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaŭ en 1999 temis pri Saluton! la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs - Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de Hejma vortaro inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, ĉar la libro aperis nur en oktobro.

Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aŭ kasedoj ( en 1998 —respektive 15878 kaj 1853 ).

En la du listoj la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj ĉefe influas la kvantaj aĉetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aĉetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraŭ pasintjare. Tial estas interesa ankaŭ la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aĉetoj, surlokaj aŭ perpoŝtaj, en la butiko en Roterdamo.

GK UEA

La foto montras la libroservon de UEA en Roterdamo. Antaŭ la komputilo sidas la libroservisto Simo Milojeviĉ. ( Fotis Halina Gorecka )

Vendoj entute

Saluton! Esperanto aŭtodidakte. A. Childs - Mee* 441

Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 387

Hejma vortaro. Red. J. Lindstedt* 348

Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj. L. Levin* 309

Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri la Praga Manifesto* 250

Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik* 207

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA* 205

Internacia Kongresa Universitato 1999. Red. M. Lipari* 188

Ĉiuj kune. Aktoj de la 1a Strategia Forumo de la E - Komunumo* 131

Spirito de Eo kaj la “ samideanaj ” malamikaĵoj. I. Bociort* 128

Berlino por turistoj. U. Becker 123

Grosses Wörterbuch Esperanto - Deutsch. E. - D. Krause 116

Faktoj kaj fantazioj. Progresiga legolibro. M. Boulton* 115

Saluton! ( Kasedo por la lernolibro ) * 112

Slango kaj ĵargono en Esperanto. W. Pilger 112

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj. Goscinny / Uderzo 109

Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga UK* 106

Esperanto Sleutel. Nederlanda ŝlosilo 104

Esperanto for beginners. M. C. Butler 102

Esperanto sen mitoj. Z. M. Sikosek 100

Monumente pri Esperanto. H. Röllinger* 100

Unuopaj vendoj

Hejma vortaro. Red. J. Lindstedt* 92

Slango kaj ĵargono en Esperanto. W. Pilger 82

Esperanto sen mitoj. Z. M. Sikosek 69

Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj. L. Levin* 64

Kio ni estas kaj kion ni celas? * 63

Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 57

La liturgio de l ’ foiro. J. Camacho 55

Berlino por turistoj. U. Becker 52

Lingva arto. Red. V. Benczik* 50

La ŝtona urbo. A. Löwenstein 48

Spirito de Eo kaj la “ samideanaj ” malamikaĵoj. I. Bociort* 46

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA* 42

Faŭsto. J. W. von Goethe, trad. K. Schulze 39

Kulturo kaj evoluo. M. Claxton* 39

Saluton! Esperanto aŭtodidakte. A. Childs - Mee* 37

Por aktiva lingvopolitiko* 35

Terminologia gvidilo. H. Suonuuti* 33

Klara vortaro Esperanta - araba. G. Abraham* 33

... sed estas ne. Persone. ( Kompakta disko ) 32

Nova Esperanta krestomatio. Red. W. Auld* 31

Al lingva demokratio. Nitobe - simpozio. Red. Fettes / Bolduc* 31

Pozitiva debato en Berno

Dudeko da personoj, el ĉiuj E - kluboj funkciantaj en Svislando, ĉeestis en Berno 12 feb en vigla debato kiun enkondukis la ĉefaj gastoj, Bruno Masala kaj Giorgio Silfer. Laŭ la demandoj kaj konkludoj evidentiĝis, ke la projekto de Esperanta Civito ( malgraŭ kelkaj opinioj pri ties frueco ) respondas al tio, ke Esperanto estas ankaŭ identigilo, ke homoj sentas per ĝi komunan identecon. La projekto proponas strukturiĝon kiu plenumas leĝodonan kaj prestiĝodonan rolon, kaj jam de longe sentatan bezonon pri komuna kondutkodo kaj arbitracia instanco.

Laŭ d - ro Silfer, aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito estas granda ŝanco por UEA : unue, per siaj pli ol 7000 membroj ĝi povus facile kontroli la evoluon de la Civito ; due, pro la originala federalisma formulo de la Civito, la propono de prezidanto Enderby ( kiu povus esti tre taŭga Konsulo ) povus realiĝi sen danĝero de malintegriĝo en UEA —per ĝeneralaj balotoj la unuopaj civitanoj decidus pri la politika linio de Esperantio, dum la unuopaj establoj ( kiel UEA ) povus gardi sian statutan neŭtralecon.

La Evolukomisiono konklude rimarkas, ke tiaj debatoj estas tre utilaj, ankaŭ por karakterizi la naskiĝontan Civiton. Ni dankas al la organizinto, la Estraro de Svisa Esperanto - Societo, al la gastoj kaj al la ĉeestintoj.

HeKo

KURTE

Portugala E - Asocio, post longa traktado k korespondo, per decido de la ĉefministro António Guterres ricevis la statuson de “ Kolektiva institucio de publika utileco ”. Laŭ tiu ĉi statuso PEA estas morale egaligita al la publikjuraj establoj apartenantaj al la malcentralizita ŝtata administra aparato ; ĝi ricevis limigitan antenrajton, senŝarĝon pri tribunalaj kostoj, pri stampa takso k aro da impostoj. ( Nia Bulteno )

Unuiĝo Franca por E - to partoprenis ĉe “ Salon de l ’ Education ” ( Porte de Versaillers ) per propra budo k entute 16 deĵorantoj. ( Franca Esperantisto )

Unuafoje funkciis E - kurso en la programo de Eŭropa Vegetarana Kongreso en svislanda Widnau ; la kurson gvidis italino Carla de Lorenzi. ( La Letero de “ Esperantista Vegetarano ” )

La ĉefgasto de la 12a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA ( 13 maj 2000 ) estos la konata movada aganto, eseisto k oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. ( GK UEA )

La plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo , spertis 14 - procentan kreskon en unu jaro. La ĵus aperinta listo de gastigantoj enhavas 1075 adresojn en 76 landoj ; en 1999 la libreto nombris 945 adresojn. ( GK UEA )

25 nov 1999 Alicja Sakaguchi akiris ĉe universitato Adam Mickiewicz en Poznan la plej altan gradon en akademia kariero, tiun de habilitiĝinta doktoro, pro la 492 - paĝa germanlingva tezo “ Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj ”. ( Esperanto )

21 okt 1999 en Baku dudeko da e - istoj k subtenantoj fondis Azerbajĝanan E - Asocion. ( Esperanto )

La seminario por instruistoj de E - to en Modena ( Italio ) 4—5 dec 1999 allogis preskaŭ 60 personojn, kiuj akceptis Apelon de Modena kun rekomendo pri fondo de Eŭropa Instituto de E - to. ( l ’ esperanto )

La tradicia novjarfesta 16a Internacia Festivalo en Münster ( Germanio ) kolektis la rekordan nombron de 202 diverslandaj aliĝintoj. ( Esperantolehti )

Adiaŭ SEJM, vivu REJM

Kadre de REK en Ĉeboksary ( 3—6 feb 2000 ) okazis konferencoj de REU ( pri ĝi Yurij Karcev raportis en la marta kajero ) kaj de SEJM. La konferenco de SEJM ( 24 delegitoj ) elektis novan sepkapan komitaton. La prezidanto iĝis Vitalij Malenko el apudmoskva urbo Ĵukovskij ; la aliaj estraranoj —Jekaterina Burmisova, Jekaterina Ignatjeva, Natalia Grigorjevskaja, Konstantin Viĥrov ( ĉiuj el Ĉeboksary ), Onjo Ĉernyŝova kaj Oĉjo Dadaev ( ambaŭ el Moskvo ). SEJM —la historia nomo de la asocio, de pluraj jaroj ne deĉifrenda —estis ŝanĝita al REJM —Rusia Esperantista Junulara Movado.

Nikolao Gudskov

La dek - dua arta festivalo

4—9 mar 2000 en urbo Nabereĵnyje Ĉelny ( Tatarstano ) okazis festivalo EoLA - 12 ( EsperantO —Lingvo Arta ). En ĝi partoprenis pli ol 60 personoj.

En la programo estis : artaj konkursoj laŭ kelkaj branĉoj, koncertoj de eminentuloj, dancmaratono, aranĝoj okaze de la Virina festo ( 8 mar ), konkurso pri la titolo “ Animo de EoLA ”.

E - klubo Gaja krokodilo el Nabereĵnye Ĉelny denove prezentis spektaklon Ŝtona gasto laŭ la tragedio de Aleksandr Puŝkin. Unuafoje tiu spektaklo en N. Ĉelny estis prezentita pasintjare dum Volgia E - Renkontiĝo.

Por la festivalo venis el Francio kaj koncertis JoMo ( Jean Mark Leclerq ). Post EoLA li koncertis ankaŭ por neesperantistoj en Nabereĵnyje Ĉelny kaj en aliaj urboj.

Okazis komuna kunsido de REJM - komitato kaj REU - estraranoj. Estis decidite, ke ambaŭ organizoj kunorganizos sekvontajn OkSEJT, REK kaj EoLA.

Yurij Karcev

JoMo en Tatarstano ( Fotis Yurij Karcev )

Esperanto fakultative

26 feb en Mahaĉkala ( Dagestano ) okazis prelego de Abdurahman Junusov en la mezlernejo “ Sahab ”. La aŭskultantoj —ĉ. 50 gelernantoj kaj kelkaj instruistoj —reagis tre vigle kaj faris multege da demandoj... Rezulte la lernejo proponis al Junusov instrui Esperanton oficiale kiel fakultativan studobjekton. La necesajn oficialaĵojn oni jam komencis aranĝi.

Abdurahman Junusov

PEN kaj Esperanto en Moskvo

Fine de majo en Moskvo okazos kongreso de internacia PEN - klubo. Ankaŭ Esperanta PEN - Centro estos reprezentita tie per sia delegito, redaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonĉovski ( Bulgario ).

Li partoprenos la kongreson, okazontan en moskva hotelo Redisson - Slavjanskaja ( dum kiu la kongresanoj estos akceptitaj de i. a. urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov kaj elektota ŝtatprezidanto ), kaj renkontiĝos kun moskvaj esperantistoj. Bonŝance liaj planoj koincidos kun kunveno de Moskva Literatura E - klubo, do Trifonĉovski kaj moskvaj esperantistoj havos eblecon konatiĝi ne nur persone, sed ankaŭ literature, konforme al la celo de la vizito de la honora gasto.

Grigori Arosiev

Feliĉa vicprezidanto

19 feb la spektantoj de kanalo NTV en nova, rapide populariĝanta divenludo Ho, feliĉulo! povis vidi la nunan vicprezidanton de REU Georgij ( Garik ) Kokolija.

Grandega E - insigno sur lia brusto certe tuj allogis atenton, kaj laŭ peto de la ludgvidanto Garik volonte kelkfraze rakontis pri Esperanto kaj tradukis la proponitan diraĵon en nian lingvon. Kompare kun aliaj ludantoj li aspektis tre vigle kaj impone, sed en la sekva ( 26 feb ) ludo bedaŭrinde eraris en ne tro komplika demando, tamen gajnis konsiderindan monsumon. Garik estas arda ŝatanto de pli - malpli intelektaj TV - distraĵoj kaj oni jam vidis lin en Propra ludo kaj Komprenu min —ĉiam kun la sama insigno kaj kun entuziasmaj vortoj pri Esperanto. Mi jam atentigis onin, ke tio estas bona maniero de propagando...

Uzante la okazon, mi aldonas, ke 8 apr oni povos / is vican fojon vidi min en Propra ludo ( TV6 ), kvankam kun malpli sukcesa rezulto ol kutime...

Valentin Melnikov

OrSEJT - 32 preparata

Feliĉe, Tomska E - klubo sukcesas dufoje jare organizi kurson por komencantoj. Gvidas ĝin Katajeva jeLena.

Komence de marto startis nova kurso. Venis pli ol 20 homoj, kiuj apenaŭ trovis lokon en malgranda ĉambro, disponigita al esperantistoj. Tiuj kursanoj estas tre bonŝancaj, ĉar somere ili povos apliki siajn sciojn de esperanto kaj ekhavi multajn amikojn dum OrSEJT - 32 apud Tomsk.

Bedaŭrinde, ekonomiaj kialoj tre malhelpas al novuloj eksenti ĉiujn plusojn kaj agrablojn de esperanta medio ĉar “ kuirado en propra kaldrono ” ( t. e. en sia urbo ) ne larĝigas la “ horizonton ”. Antaŭe en Siberio estis regulaj renkontiĝoj laŭvice en multaj urboj. Nun du - tri taga vojaĝo al alia urbo koste egalas al duonmonata meza salajro. Do, almenaŭ someraj tendaroj povas revivigi iaman E - aktivadon.

La tomskaj esperantistoj nun aktive preparas someran tendaron OrSEJT - 32. Jam estas elektita loko, ĝi situas ĉe rivero Obj, ĉ. 60 km de Tomsk. Ni planas unutagan ekskurson al Tomsk, dum kiu niaj gastoj konatiĝu kun “ Siberia Ateno ” ( tiel oni alinomas la urbon ).

Tre baldaŭ loka organiza komitato eldonos oficialan invitilon kun detaligo de la prezoj kaj kondiĉoj.

Estas kompilata kultura programo kaj ĝin kunordigas Katajeva jeLena. Se iu volas kontribui al la programo, sendu viajn kontribuaĵojn al ŝi.

Ĉiun matenon ni dediĉos al diversnivelaj lingvaj kursoj kaj metiejoj, tial ni alvokas aktivulojn anonciĝi kiel gvidantoj de lingvaj kursoj kaj informi nin pri programo de kurso. Posttagmeze plejparte estos aktivaj aranĝoj kaj la vesperoj estos dediĉitaj al artaj kaj tradiciaj vesperaj aranĝoj.

Kaj la noktoj kiel ĉiam estos dediĉitaj ne al dormo, sed al kantoj ĉe lignofajro kaj ludoj. Ja veturi 3000 mejlojn por dormi —ne, eble po unu - du horo por okulo, ne pli, kaj matene vin vekos tradicia —“ Al la matena kunveno! ”

Kontaktu la organizantojn poŝte aŭ rete :

Adreso : 634055 Tomsk - 55 ab. ja. 2289, Ruslando.

Gennadij Basov

Ĉelaga renkontiĝo

Ivanova Esperanta Renkontiĝo ( IvERo ) okazos 2—9 jul 2000 ĉe lago Rubskoje. IvERo estas dediĉita al la 110 - jariĝo de la E - klubo en Ivanovo, fondita en la pasinta jarcento laŭ iniciato de Antoni Grabowski.

En la historio de la E - movado en nia urbo, samkiel en nia lando, klare distingeblas periodoj de progreso kaj stagno, disfloro kaj plentrankviliĝo. La lastaj koincidas kun la mondmilitoj, la ekonomiaj kaj politikaj krizoj. Ĉi tio estas komprenebla ĉar esperanto, kiel la rimedo de internacia komunikado, pli sukcesas en senmilita kaj senkriza tempoj.

Al pluraj problemoj de nia ĉiutageco ni volus kontraŭstarigi nian esperanto - spiriton, nian amikecon, nian deziron revigligi la plej bonajn tradiciojn de nia klubo kaj de la ruslanda E - movado.

La renkontiĝo okazos ĉe bordo de la lago “ Rubskoje ”, en studenta ripozejo de Ivanova Ŝtata Universitato. Tiu loko estas fama pro la pura lago kaj pitoreska naturo.

La programo enhavos : festan koncerton okaze de la 110 - a jariĝo de Esperanto en la urbo, prelegojn kaj lekciojn pri historio kaj literaturo, instruadon de Esperanto, kursojn por tradukistoj kaj interpretistoj kaj plurajn kulturajn kaj sportajn aranĝojn.

Kotiztabelon, aliĝilojn kaj aliajn utilajn informojn bonvolu peti ĉe Irina Galicyna :

Adreso : ul. Kudrjaŝova, 82 - A - 37, RU - 153009, Ivanovo, Ruslando

Irina Galicyna

Novaĵoj de la projekto EKI

18—19 mar en Kostroma okazis ankoraŭ unu gast - kurso, kiun ĉi - foje gvidis Onjo Ĉerniŝova de Moskvo kaj Natalja Grigorjevskaja de Ivanovo. Partoprenis sep klubanoj, kiuj pliperfektiĝis pri la lingvo —instruis ilin ĉefe Onjo, kaj ankaŭ trejniĝis pri grupa laboro —tiun parton gvidis Natalja.

La kostromanoj bone prepariĝis por la kurso. Donaco por la instruistinoj estis la kluba E - gazeto, kiun oni komencis eldoni en Kostroma ( prizorgas Aleksej Kuznecov ).

Andrej Ananjin

La 13an de marto la eldonanto kaj redaktanto de La Ondo de Esperanto renkontiĝis kun Peterburgaj esperantistoj en la hejmo de Meri Aboljskaja. ( Fotis Nina Gonĉarova )

La Papaj Signaloj en Gliwice

Malgraŭ, ke pasis jam kelkaj monatoj post la 14a Ekumena Kongreso en Gliwice ( LOdE . 1999 : 10 ), ĉiam la pensoj revenas al tiuj belaj, neforgeseblaj momentoj, kiujn ni travivis dum la kristana aranĝo.

Gesamideanoj el diversaj landoj, kristanoj de diversaj konfesioj kune preĝis en la sama lingvo al la sama Dio, partoprenis diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la dramon Signaloj de Karol Wojtyla —la nuna Papo Johano Paŭlo la IIa, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino Jadwiga Gibczynska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatraĵo, la pensojn de la aŭtoro —nia Sankta Patro.

Estas interese, ke la aktorino kaj Papo ambaŭ estas poloj el la sama urbo Krakovo. Jadwiga Gibczynska jam multfoje kaj sukcese prezentis verkojn de la nuna Papo. Ĉiuj spektintoj estas dankaj al la aktorino.

Necesas aldoni, ke la tekston de Signaloj esperantigis dum la milita stato en Pollando meritplenaj verkistoj kaj esperantistoj, jam forpasintaj, pastro jan Kos kaj d - ro Tyburcjusz Tyblewski.

Boguslaw Sobol

Kiu estas reganta?

Min mirigis la 2a numero de La Ondo . Mi pensis, ke la revuo estas ( ĉefe ) por la ruslandanoj. Sed estiĝis impreso, ke en ĝi fremdlandanoj skribas por fremdlandanoj.

Kaj tiu ĉi Civito? Ĉu parodio aŭ malbona intenco? Kaj kion proponas la ideoj pri la elito kaj plebo ? Ridinda demando : kiom da plebanoj necesas por “ nutri ” unu elitanon?

Rememoriĝas la malnova sentenco “ dividu kaj regu ”. Oni nin dividas, sed kiu estas reganta?

Nikolaj Batyrev

Ni kontribuu al La Ondo por pliinteresigi ĝin

En La Ondo 2000 : 3 Tamara Durnickaja faras etan riproĉon al la nuntempaj aŭtoroj de La Ondo , interalie al mi.

Mi ne volas iel ajn repravigi min ( kvankam mi dankos al tiu kiu indikos mian artikolon en La Ondo en kiu mi admiris min mem —ĉu Durnickaja povas tion fari? ), sed diri jenan aferon. Kia situacio de Esperanto en la lando ekzistas —tian gazetaron ni havas. La Ondo de Esperanto ( kvankam mi sufiĉe ofte kritikas ĝin ) estas la sola regula bona revuo en Rusio, kaj ĝi preskaŭ ĉiam donas la indan atenton al ĉiuj E - eventoj en Rusio.

Krome menciendas ke multo dependas de la aŭtoroj : se iu ne sendas artikolon pri iu granda E - renkontiĝo en Rusio, do ĉu la redaktoro povas mem verki ĝin?!

Divido je slavofiloj kaj okcidentuloj estas, laŭ mi, tute malprava nun. Ĉu por esti opiniata patrioto de Rusio, mi devas ne vojaĝi eksterlanden, nenion skribi pri eksterrusiaj E - aferoj kaj simile? Mi vidas neniun realan kialon por fari tian disdividon.

Mi konsentas kun Durnickaja ke Slavonaj Skriboj de Sergio Pokrovskij ne estas la plej interesa, tamen mi dubas ke ankaŭ la artikolo pri lernado de Esperanto kiel lingvo de la Tutmonda Revolucio vokus amasan intereson.

Do ni estu kontentaj pri tio kion ni havas, kaj —kontribuu al La Ondo por pliinteresigi ĝin.

Grigori Arosiev

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Tria parto de la eseo de Walter Zelazny

Legu en nia retpaĝaro la unuan kaj duan partojn

Ĉu helpo aŭ terura turmento?

Esperanto estas eŭropa fenomeno ; universala tiom, kiom Eŭropo estas universala, sed de tago al tago malpli. Eble la mondo bezonas Esperanton, sed certe ni eŭropanoj, kun la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. La plej terura idearo ligita kun la Fina Venko estas agado por la Tria Mondo. Oni pensas, dum Esperanto ne venkis en Eŭropo kaj Norda Ameriko, provi Afrikon aŭ la islaman mondon. Por realigi tiun marŝon oni bezonas monon.

Unue ĉiu esperantisto bezonas iun vivnivelon. Se la vivnivelo en la koncerna lando ne superas pokape 1000 usonajn dolarojn jare, propagandi tie Esperanton estas hipokriteco. En la Tria Mondo la lokaj elitoj estas edukitaj en Eŭropo kaj ĉefoj de la politika vivo scias, kio estas Esperanto. Ĉiukaze, Esperanto ne fariĝu ankoraŭ unu armilo de la eŭropa imperiismo, kaj certe tiel ĝi povas esti opiniata en certaj islamaj landoj. Prefere ne helpi ol malbone helpi.

Nia tasko estas helpi al ĉiu esperantisto, ĉu Vjetnama aŭ Sudana, ĉu Malagasa aŭ Nikaragva. UEA pretas eĉ pagi por kelkaj la kotizojn. Absurde, ja la kotizo valoras en certaj landoj unumonatan salajron. Kiu okcidentano pagus kotizon en la valoro de sia unumonata salajro? Prefere oni tuj metu la monon de la Fondaĵo Canuto al elspezoj de UEA ( dekalkulante —SA ), finfine estus la samo. Oni diras, ke pro tio certaj esperantistoj el malriĉaj landoj ĝuas la membrecon en la oficiala Movado. Mi komprenas, ke oni povas ĝui legi, vojaĝi, sed ĉu ĝui membriĝi? La koncepto de la ĝuo estas relativa. Kaj ankoraŭ pli relativa, se oni ne ĝuas, sed se iu ĝuigas onin... pri membreco. vera paradizo! Estas ankaŭ alia ebleco, ĉu la kotizsistemo ne estas erara?

Se oni bezonas monon, oni reformu la strukturojn

Mi esperantiĝis antaŭ 25 jaroj —sufiĉa tempo por rimarki ŝanĝojn en la mondo kaj en Esperantio. Unu sola afero kiu ne ŝanĝiĝis estas la strukturoj de la oficiala Movado. Ĉiam la sama politike versala eksmoda koncepto neniel respondanta al la movada realeco, kopianta blinde la modelojn de la politika mondo laŭ la landlimoj ofte aranĝitaj per la rilato de fortoj, neglektanta tutajn popolojn, ekzemple, Katalunojn.

La mondo ŝanĝiĝas, ekonomio serĉas novajn eblecojn. Okazas tutmondiĝo de la merkatoj, laborfortoj kaj mono. Dum unu jaro oni povus grave pligrandigi la kapitalon de UEA per vendo de la sidejo en Roterdamo, aĉeto de nova sidejo en Prago aŭ Budapeŝto, per malcentrigo de la laboro kaj per malaltigo de salajroj de oficistoj. Kial oni gajnu la nederlandan salajron, se eblas per duono de la sama mono fari same ĉion kaj digne vivi en Krakovo, Zagrebo aŭ Karolovaro. Kial oni kolektas monon por la sidejo en Nov - Jorko? Se tiel gajnita mono devas esti elspezita por la esperantigo de la islamaj landoj, prefere oni disdonu tiun monon al malriĉaj esperantistoj, ekzemple, en islamaj landoj. Mi supozas, ke se UEA havus dekoble pli grandan kapitalon, la mono donus neniun alian rezulton ol dungon de dekoble pli da oficistoj. Nenio pli. Pro tio ĉiutaga alvoko pri varbado... Oni devas fini tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de novaj membroj. Ja ni scias, ke ŝanĝinte la kotizsistemon oni povus havi 50 mil membrojn. Sed tiam ne eltenus la Centra Oficejo ( CO ) de UEA en Roterdamo.

Ĉi tie mi trovas paradokson : malkreskas nombro da Esperantistoj en riĉaj landoj kaj kreskas en la malriĉaj. UEA sciu, ke tio estas konstanta procezo, almenaŭ dum la jaroj de la konstruado de la Eŭropa Unio. Riĉaj iĝas iomete pli povraj, kaj povraj iĝas iomete pli riĉaj. Iam ili teorie devos egaliĝi. Tio okazas ne pro tio, ke la riĉaj disdonas monon al la povraj. La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procezojn ; la protekta socia sistemo de la riĉaj eŭropaj ŝtatoj bremsas la ekonomian evoluon. Pro tio al la kaso de UEA venas malpli da mono. Ĉu vere oni ne trovos homojn pretajn labori en Orienta Eŭropo kontraŭ duono de la nederlanda ( eĉ modesta ) salajro? Mi pretas doni liston de kompetentaj kandidatoj ( kiu ne entenas min ).

Do, ĉu bone aŭ malbone? Bone ĉar la nombro kreskas, malbone ĉar la mono malkreskas! Do pri kio temas? Se oni ne scias pri kio temas, temas pri mono.

Propono n - ro 245

Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por Esperanto mi konstruus Esperantion. Tiel kiel judoj konstruis kibucojn. Mi elektus Hungarion, Kroation aŭ Litovion. Mi restu en Hungario, kiun mi proponas, sen eniri detalojn, ne forgesante ke ĉio estas relativa, ĉar :

—ĝi situas en la centro de Eŭropo, posedas faman metropolon ;

—ĝi posedas relative multajn esperantistojn, nombre kaj ĉefe kvalite ;

—Esperanto estas ligita korpe kun tiu lando ( la hungara periodo ), eble la plej grava por Esperanto, ne forgesante pri interlingvistiko ;

—ĝia lingva situacio en Eŭropo ( de la esperanta vidpunkto ) estas la plej interesa ;

—ĝi estas nek tro granda ( kiel Rusujo ), nek tro eta ( kiel San Marino ) ;

—ĝi havas stabilan reĝimon, dignan vivnivelon ;

—Hungaroj ĝuas Esperanton pli ol, ekzemple, francoj aŭ poloj ;

—Hungario baldaŭ fariĝos membro de Eŭropa Unio.

Mi metus tien la ĉefajn E - Instituciojn, kune kun SAT kaj CO. Sed tio estus tro por Esperantistaro, ĉar tiuj kiuj loĝas en Bruselo volas tion fari en Eŭropa Komunumo, kaj tiuj kiuj loĝas en Nov - Jorko volas tion fari por la tuta mondo! Riĉaj ambicioj, sed nenio pli! Kaj tiuj kiuj loĝas en Litomiŝlo nur apogu tiujn, kiuj loĝas en Bruselo kaj Nov - Jorko.

Kompreneble konstruo de Esperantio ne devus esti konstruo de iu ŝtato. Ĝi estus simple demando pri iu Esperanta Spaco. Anstataŭ paroli kun ĉiuj politikistoj de la mondo, oni parolu kun la hungaraj politikistoj, sciencistoj, artistoj. Se Esperanto venkus nur en unu lando, ekzemple per la oficialigo en la lerneja sistemo, tio estus preskaŭ duono de la Fina Venko. La dua duono venkos poste per si mem! Kiu kuraĝus diri, ke Propono n - ro 245 estas pli aŭ malpli serioza ol tiu pri la konkero per Esperanto de la islama mondo aŭ Kampanjo 2000?

Fine, oni ne forgesu, ke baldaŭ eniros la Eŭropan Union Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando, eble ankoraŭ aliaj landoj, kaj tiam okazos la vera Babelturo en la pintoj de la eŭropaj organizoj. Kial strategia buroo de UEA restu en Nov - Jorko, sed ne preparu terenon en Varsovio, Prago aŭ Budapeŝto?

Lupo inter plebanoj

Ni ne havas intelektulojn. Se oni kuraĝus diri, ke tiaj estas, temas pri tiuj, kiuj jam ricevis la bacilon de Esperanto kaj faris karieron ekster la oficiala Movado. Esperantio povas pagi kelkajn oficistojn, sed neniun seriozan intelektan laboron! De tempo al tempo intelektuloj faras ion senpage por Esperanto : tia estis tuta serio de la interlingvistikaj studoj, sed plej ofte lige kun la universitata okupo de koncernulo ( j ), pagita per institucioj neesperantaj, kiuj en la kazo de konkreta esplorado servis ankaŭ por Esperanto. Feliĉe, tion en la lastaj jaroj oni rekonis en la oficiala Movado kiel pozitivaĵon. Mi memoras, ke iam pri la PSEK - aj seminarioj aŭ pri la Manifesto de Raŭmo estis malpermesite mencii ion ajn en la organo .

Tiun esperantologian kaj interlingvistikan intelektan laboron la oficiala Movado ricevis senpage. Simile estas pri la esperantologiaj studoj en la Universitato ELTE en Budapeŝto, en CDELI kaj aliaj lokoj.

Sed estas diverstipaj intelektuloj, unu el ili ekzemple skribis :

“ Malfaciliĝanta situacio ekonomia ĉie tra la mondo ne povas pasi senspure en nia movado, kie same sentiĝas pli febla libro - merkato. Truditaj ŝparoj trafas ĉiam unue la superfluon kaj la lukson. Kiel nobla hobio Esperanto apartenas al ĉi superflua lukso ”.

Se mi ne eraras, la unuan fojon pri la nobla hobio parolis Kalocsay, certe ne en la subteksto de la superflua lukso, tian Kalocsay ne posedis... Mi danku al s - ro Haupenthal, kiu prilumis nin pri la nuna monda krizo kaj Esperanto. Esperanto naskiĝis ne nur en krizo, sed en mizero. Kelkaj ĉefverkoj, ekzemple, Metropoliteno de Varankin aŭ poezio de Deŝkin naskiĝis ne en la superflua lukso, sed :

Min ne ornamas laŭra krono,

Kaj ofte trafis min malbono,

Eĉ malliberejo kaj ekzil .

Nun mi ekscias, ke la monda ekonomio povas influi Esperanton. Kiusence? La krizo trafas ĉiujn egale, sed pli egale la malriĉajn. Kaj kie, en Germanio aŭ Usono? Ne nur en Esperantujo oni vendas malpli da libroj. Oni produktas pli kaj pli, ĉiam kun pli kaj pli malgranda eldonkvanto kaj vendas malpli. Tia estas la monda tendenco.

Estas malfacile paroli pri la influo de la ekonomia krizo al Esperanto. S - ro Haupenthal rimarku, ke la kresko de la vivnivelo en Hungario, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ne pligrandigis tie aĉetadon de E - libroj! Male, oni rimarkis la regreson de la oficiala kaj ne oficiala Movadoj tie, kvankam la vivnivelo kreskis. En eksa Soveta Unio la demokratigo de la politika vivo, sed ne kresko de la vivnivelo, liberigis E - fortojn.

Pro kio Kabe kabeis?

Kabe kabeis ne pro la monda ekonomia krizo, nek pro manko de la superflua lukso. Simple li faris ĉion, kion li povis fari en Esperantio, kaj la ceteron lasis al la plebo. Esperantajn amik ( in ) ojn li ne trovis, nek intelektulojn ; li kabeis, kiel kabeis miloj da esperantistoj. Kaj ne ekzistas pli terura kaj tragika afero por Esperantio, ol kabeado de Kabe ’ oj. Feliĉe ne ĉiam, aŭ ĉefe ne pro ekonomiaj kaŭzoj. Tamen se iu traktas Esperanton superflua lukso, estas normale ke tri aŭ kvar mil usonaj dolaroj pomonate ne sufiĉas por la nobla hobio.

Projekto de analizo n - ro 1

Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por la Fina Venko mi pagus unue kelkajn specialistojn pri sociologio kaj politikologio kaj starigus jenajn demandojn :

—Ĉu ekzistas tipa esperantisto aŭ tipo esperanta?

—Kiom longe restas esperantisto en la oficiala Movado, kiam li / ŝi restas ĝismorte en la oficiala Movado, kiam li / ŝi kabeas, pro kio?

—Kiel li / ŝi eksciis pri Esperanto?

—Kia estas la esperantistaro profesie, okupe, vivnivele?

—Pro kio oni restas en Esperantujo ( kredas la Finan Venkon, estas raŭmisto , ĝuas Esperanton pro turismo, UK - oj ktp )?

—Kia mondkoncepto ligas lin / ŝin kun Esperanto ( pacbatalo, anarkiismo, kristanismo, mondcivitaneco )?

—Ĉu la financa politiko de UEA estas ĝusta?

—Kiel informi pri Esperanto en la epoko de komputila kaj interreta periodo?

—Kia estas la reala nombro de Esperantistoj, kiom da ili restas ekster la oficiala Movado?

—Pro kio la nombro de Esperantistoj stagnas de 80 jaroj. ( Se ĝi ne stagnas, UEA devus havi ne 20 mil, sed 200 mil membrojn. )

—Kiel aspektas la financa malegaleco en Esperantio?

—Ĉu esperantistoj nur verkas, ĉu ili ankaŭ ion legas?

—En kiuj landoj Esperanto estas la plej populara, pro kio? Ĉu en Hungario, Litovio pro lingvaj baroj , ĉu en Germanio pro alternativa vivo , ĉu en Kubo pro la fenestro al la mondo , ĉu en Bulgario pro Dimitrov?

—Ĉar ne eblas subvencii la tutan mondon, ĉu ne valorus trovi unu ŝtaton kiu donus juran valorigon por Esperanto? ( Ne forgesu ke prof. Frank komencis de San Marino ).

—Kio ŝanĝiĝos en la mondo post la Fina Venko? Ĉu tiam via vivo estos pli feliĉa? Ĉu la Fina Venko permesos al vi realigi ion alian, kion?

—Ĉu UK ne estas por vi unu semajno en la jaro, kiam vi sentas vin kiel en la esperanta patrujo?

—Ĉu varbado havas sencon?

—Kiuj estas dumvivaj esperantistoj? Per kiuj metodoj ilin selekti de la goja socio?

—Kiel malcentrigi la oficialan Movadon, kiujn strukturajn ŝanĝojn necesas fari por ŝpari monon?

—Kial en la lastaj 30 jaroj la plej brilaj atingaĵoj por Esperanto sukcesis ekster la oficiala Movado : PIV, interlingvistiko, sociolingvistiko ( ligitaj kun CDELI, ELTE, PSEK, KCE, OSIEK ), Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto , laste La Ondo de Esperanto , eldona kaj informa politiko de HEA, la orientig - kleriga pedagogio, AIS, la politiko de Iltis - eldonejo, la sukceso de Esperanto en PEN?

Kompreneble, tiu listo estas unu el eblaj nekompletaj ekzemploj de la demandaro. Oni devus komenci de teoriaj premisoj, bone fiksi celojn de la esploro, metodojn ktp kaj komenci scii, kio estas la oficiala Movado. Sciante tion mi pli bone komprenus nian rolon post la jaro 2000! Jen la plej necesa projekto, realigebla, sen kiu ajna plua planado estas vana.

Sen la esploroj oni povas starigi ankaŭ esperantajn planojn surbaze de astrologio, kaj mi vetas, ke tuj pretos kunlabori deko da specialistoj!

( daŭrigota )

Malfacilas esti kandidato

de Mark Twain

Senprecedenca kaj neimagebla oni titolis la decembran parlamentan balotkampanjon en Ruslando. Efektive, la pli multaj kandidatoj elektis ne proponi ion pozitivan sed nigrigi kaj enkotigi la konkurenculojn. Sed tiu taktiko ja havis plurajn precedencojn ĉie en la mondo, kaj ĝin bone povis imagi Mark Twain antaŭ 130 jaroj en Usono.

Nenio novas sub la sun ...

Antaŭ kelkaj monatoj mi estis proponita, kiel sendependa kandidato, por la gubernatora posteno de la glora ŝtato Nov - Jorko en baloto kontraŭ Stewart L. Woodford kaj John T. Hoffman. Iel mi sentis, ke mi havas grandan avantaĝon kompare kun tiuj ĉi ĝentlemanoj, nome —bonan reputacion. Eĉ se ili iam sciis, kio estas havi bonan renomon, oni povus facile konstati laŭ la ĵurnaloj, ke tiu tempo jam pasis. Estis evidente, ke dum la lastaj jaroj ili bone alproprigis ĉiajn hontindajn krimojn. Sed ĝuste kiam mi jubilis pro mia avantaĝo kaj sekrete ĝojis pro ĝi, malpura subfluo de ĝeno “ agacis ” la profundaĵon de mia feliĉo —ja mi aŭdos mian nomon menciata en proksima konekso kun la nomoj de tiuj personoj. Tio ĉiam pli ĝenis min. Fine mi skribis pri tio al mia avino. Ŝia respondo estis rapida kaj akra. Ŝi skribis :

“ Dum via tuta vivo vi neniam faris hontindan agon, tute neniun. Rigardu la ĵurnalojn... Rigardu ilin kaj komprenu, kiaj individuoj estas Woodford kaj Hoffman, kaj poste pensu ĉu vi devas propravole malaltigi vin al ilia nivelo kaj komenci publikan debaton kun ili ”.

Ĝuste pri tio mi pensis! Mi ne dormis eĉ unu sekundon dum tiu nokto. Sed finfine, mi ne povis retiriĝi. Mi fordonis min komplete kaj devis daŭrigi la batalon. Indiferente foliumante ĵurnalojn ĉe la matenmanĝo, mi subite trafis jenan alineon, kaj mi povas sincere diri, ke neniam antaŭe mi estis tiel embarasita :

Falsa ĵuro. Eble nun, kiam sinjoro Twain aperas antaŭ la popolo kiel kandidato por la gubernatoreco, li degnos klarigi, kio kaŭzis lian akuzon pro falsa ĵuro fare de tridek kvar atestantoj en Wakawak, Koĉinĉinio, en 1863? Per tiu falsa ĵuro li intencis forrabi de povra indiĝena vidvino kaj ties senhelpa familio ilian magran bananbedon, la solan helpon kaj subtenon en ilia aflikto kaj mizero. Sinjoro Twain devas klarigi tiun aferon al si mem kaj al la bona popolo kiun li petas voĉdoni. Ĉu li faros tion?

Mi pensis, ke mi krevos pro mirego! Tia kruela, senkora kulpigo —ja mi neniam estis en Koĉinĉinio! Mi neniam aŭdis pri Wakawak! Mi ne povus distingi bananujon de kanguruo! Mi ne sciis kion fari. Mi estis furiozigita kaj senhelpa. Dum la tuta tago mi povis fari tute nenion. La sekvan matenon en la ĵurnalo aperis ne malpli ol jenaj vortoj :

Grave. Sinjoro Twain, kiel oni rimarkas, signifoplene silentas pri la falsa ĵuro en Koĉinĉinio.

[ Rim. Dum la cetero de la kampanjo, tiu ĵurnalo referencis al mi nur kiel al la “ Hontinda Ĵurrompinto Twain ”. ]

Poste “ La Gazeto ” aperigis jenon :

Ni deziras scii. Ĉu la nova kandidato por la gubernatoreco degnos klarigi al tiuj el siaj samcivitanoj, kiuj intencas voĉdoni por li, kiamaniere liaj samkabananoj en Montano de tempo al tempo perdis siajn etajn valoraĵojn, kiuj poste ĉiam estis retrovataj en la poŝoj de sinjoro Twain aŭ en lia “ kofro ” ( ĵurnalo en kiun li volvis siajn kaptaĵojn ), kaj pro kio ili fine sentis sia devo amike lin admoni por lia propra bono : ili gudrumis kaj plumumis lin, rajdigis lin tia sur paliso, kaj konsilis al li senprokraste liberigi la lokon, kiun li kutime plenigis en la kampadejo? Ĉu li faros tion?

Ĉu oni povus elpensi ion pli intence malican? Ja mi neniam dum mia vivo estis en Montano.

[ Poste, tiu ĉi ĵurnalo kutime parolis pri mi kiel pri “ Twain, la Ŝtelisto el Montano ”. ]

Mi kutimiĝis preni ĵurnalojn tiel atenteme, kiel levas sian litkovrilon enlitiĝonto supozanta ke sub ĝi eble troviĝas krotalo. Iutage miajn okulojn frapis jena teksto :

Senmaskigita mensogulo! Pere de ĵure konfirmitaj deklaroj de eskviro Michael OFlanagan de Kvinpunkto kaj sinjoroj Kit Burns kaj John Allen de Akvostrato pruveblas nun, ke la abomena aserto de sinjoro Mark Twain ke la priplorata avo de nia standardisto John T. Hoffman estis pendumita pro stratrabo estas brutala kaj senbaza mensogo sen ombrotuŝo kun la realeco. Senkuraĝigite konstatas virtaj homoj, ke por akiri politikan sukceson estas uzita plej hontinda rimedo : atako de mortintoj en ties tomboj kaj makulado de iliaj honoraj nomoj per kalumnioj. Kiam ni pensas pri la angoro, kiun tiu mizera mensogo sendube kaŭzas ĉe la senkulpaj familianoj kaj amikoj de la forpasinto, ni preskaŭ sentas emon inciti la ofenditan kaj insultitan publikon al senprokrasta kaj senjuĝa venĝo kontraŭ tiu kalumnianto. Sed ne —ni lasu lin en la agonio de lia disŝirita konscienco... ( Sed se la pasio konkeros la publikon kaj se oni en blinda furiozo damaĝus la korpon de la kalumnianto, estus nur tro evidente, ke neniu ĵurio povus kondamni kaj neniu tribunalo povus puni la kulpintojn pri tiu ago. )

La inĝenia fina frazo tiunokte translokigis min rapide el la lito kaj plu movis min tra la malantaŭa pordo, kiam la “ ofendita kaj insultita publiko ” ensvarmis tra la antaŭa pordo, rompante meblojn kaj fenestrojn en justa indigno dum la alveno kaj forportante ĉiun porteblan proprietaĵon dum la foriro. Kaj tamen mi povas ĵuri kun la mano sur la Biblio, ke mi neniam kalumniis la avon de gubernatoro Hoffman. Eĉ pli, mi neniam aŭdis pri li, nek menciis lin ĝis tiu tago kaj dato.

[ Preterpase mi menciu, ke la supre citita ĵurnalo ekde tiam referencis al mi kiel al “ Twain, la Rabisto de Kadavroj ”. ]

La sekva ĵurnalartikolo, kiu altiris mian atenton, estis jena :

Ĉarma kandidato. Mark Twain, kiu hieraŭ vespere devintus fari sian neniigan paroladon dum la mitingo de la Sendependuloj, ne alvenis ĝustatempe. Telegramo de lia kuracisto asertis, ke li estis atake batita de fuĝinta jungitaro kaj ke lia kruro estis rompita en du lokoj —kaj la suferinto kuŝas kun grandaj doloregoj ktp, ktp, kaj multaj pliaj samspecaj absurdaĵoj. Kaj la Sendependuloj klopodis pene gluti tiun mizeran artifikon kaj pretendis ne scii la veran kialon de la malĉeesto de la senhontulo, kiun ili deklaris sia standardisto. Sed hieraŭ vespere oni rimarkis viron, kiu ŝanceliĝe venis en la hotelon de sinjoro Twain en la stato de besta ebrio. Estas nepra devo de la Sendependuloj pruvi, ke tiu bestigita brutulo ne estas Mark Twain mem. Finfine ni kaptis ilin. Tiu kazo ne toleras eviton. La voĉo de la popolo demandas tondre : “ Kiu estis tiu homo? ”

Estis nekredeble, tute nekredeble, almenaŭ tiumomente, ke mia nomo vere estis ligita kun tiu skandala suspekto. Jam dum tri longaj jaroj mi eĉ ne gustumis ajnspecan elon, bieron, vinon aŭ likvoron.

[ Evidentiĝis, ke la tempo efikis je mi, kaj mi preskaŭ sen angoro vidis, ke en la sekva numero de la ĵurnalo mi estis titolita “ Sinjoro Delirium Tremens Twain ”, kvankam mi sciis, ke tiu ĵurnalo kun monotona fideleco daŭre tiel epitetos min ĝis la fino mem. ]

Ekde tiu tempo anonimaj leteroj fariĝis grava parto de miaj poŝtaĵoj. Tiu formo estis ĝenerala.

Kaj kio pri la oldvirino kiun vi piedforĵetis de via konstruaĵaro, kiu estis almozpetanta. Paŭlo Spion ’.

Kaj jeno :

Kaj estas aĵojn, kiu estas nekonadata al ĉiu krom mi. Vi prefere eksendu iom da mono al subskriptanto aŭ vi legos en la gazeto ion de Lerta Berta.

Tio donas ĝeneralan impreson. Mi povus daŭrigi ilin ĝis la supersatigo, se oni dezirus.

Baldaŭ la ĉefa ĵurnalo de la Respublikuloj “ kondamnis ” min pro amasa subaĉetado kaj la gvidorgano de la Demokratoj “ senmaskigis ” min pro grandskala ĉantaĝado.

[ Tiel mi alproprigis du pliajn nomojn : “ Twain, la Naŭza Koruptulo ” kaj “ Twain, la Abomena Ĉantaĝisto ”. )

Tiutempe jam estis tiom brua postulo pri “ respondo ” al ĉiuj teruraj akuzoj kontraŭ mi, ke la redaktantoj kaj gvidantoj de mia partio diris, ke plua silento signifus por mi politikan ruiniĝon. Kaj por fari ilian alvokon eĉ pli akra, sekvatage en unu el la ĵurnaloj estis presita jeno :

Vidu, kia homo! La Sendependa kandidato ankoraŭ gardas la silenton. Ĉar li ne kuraĝas paroli. Ĉiu akuzo kontraŭ li estis abunde pruvita kaj apogita, kaj estas reapogata pere de lia propra elokventa silentado ĝis la hodiaŭa tago, kaj li estas kondamnita por ĉiam. Vidu vian kandidaton, Sendependuloj! Rigardu tiun Hontindan Ĵurrompinton, la Ŝteliston el Montano, la Rabiston de Kadavroj! Pripensu la personigitan Delirium Tremens, vian Naŭzan Koruptulon, la Abomenan Ĉantaĝiston! Fikse rigardu lin, profunde pristudu lin kaj tiam diru, ĉu vi povas doni viajn honestajn voĉojn al tiu ulo, kiu ricevis per siaj hidaj krimoj tiom konsternan kolekton de epitetoj kaj kiu ne kuraĝas malfermi sian buŝon por refuti almenaŭ iun el ili!

Ne estis alia rimedo por elturniĝo, kaj mi en profunda humileco ekverkis “ respondon ” al la senbazaj akuzoj kaj malnoblaj kaj malicaj mensogoj. Sed mi neniam finfaris la laboron, ĉar sekvamatene venis gazeto kun nova hororaĵo —la freŝa kalumnio serioze akuzis min, ke mi bruligis frenezulejon kun ĉiuj enloĝantoj, ĉar ĝi ĝenis la vidon el mia domo. Tio certagrade panikis min. Sekvis la akuzo, ke mi venenis mian onklon por havigi al mi lian havaĵon, kaj oni postulis nepre malfermi lian tombon. Tio puŝis min al la rando de frenezeco. Aldone oni akuzis min pro postenigo de miaj sendentaj kaj malkompetentaj oldaj parencoj por prepari manĝaĵon en la hospitalo por trovitaj infanoj, kiam mi estis ties direktoro. Mi ŝanceliĝis... ŝanceliĝis. Kaj fine venis la atendita kaj taŭga kulmino de la senhonta persekuto, kiun la partia malico estis trudinta al mi : dum publika mitingo naŭ etaj anaspaŝantaj infanoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj ĉifongradoj, laŭ instruo, sturmis la podion, brakumante miajn krurojn kaj nomante min “ paĉjo ”.

Mi rezignis. Mi malhisis la flagon kaj kapitulaciis. Mi ne kapablis plenumi la postulojn por la Gubernatora Kampanjo en ŝtato Nov - Jorko, kaj tial mi sendis mian deklaron pri retiriĝo de la kandidateco kaj subskribis ĝin amarspirite :

“ Sincere via,

Iam deca homo, sed nun

MARK TWAIN, H. Ĵ., Ŝ. M., R. K., D. T., N. K kaj A. Ĉ. ”

( 1870 )

Tradukis el la angla Antônio de Ruyter kaj Wolfgang Kirschstein

Poemoj de Anja Karkiainen

Anja Karkiainen, laŭreato de Liro - 99 , loĝas en kamparo proksime al Tampereo ( Finnlando ). Ŝi lernis la profesion de teknika tradukisto sed laboras kiel kontoristino en firmao, kiu instalas kaj ekipas malgrandajn aŭtobusojn. Lerninte Esperanton en 1996 ŝi jam sekvajare komencis verki versaĵojn kaj gajnis pro ili premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA ( 1998, 1999 ) kaj EKRA - 99. Anja hobias pri literaturo, koruskantado kaj esperantigo de poemoj kaj kantotekstoj ; ŝi estas ano en la organiza komitato de la Kultura Esperanto - Festivalo, kiu okazos ĉi - julie en Helsinko.

* * *

Patrino, patrinet !

Nun vin pro datreveno

memoras mi kun spleno

kaj ploras en sekret .

Patrino, patrinet !

Jam pasis plua jaro

sopira en amaro,

soleca en kviet .

Patrino, patrinet !

Pro paraliz vi feblas

rulseĝe, kaj ne eblas

sur plankon firma tret .

Patrino, patrinet !

Kun manoj en la sino

vi spektis, nov - vidvino

la edzon en portret .

Patrino, patrinet !

La amikinoj same

forpasis, iras lame.

Maldensas tre la ret .

Patrino, patrinet !

Vi laciĝinta sidas,

nenion plu avidas,

maloftas ajna pet .

Patrino, patrinet !

Pro sort de vi mi foras.

Des pli al ni valoras

eĉ kuna momentet .

Patrino, patrinet !

Vizitoj miaj raras,

sed ege al mi karas

vi, mia patrinet .

***

en arbo

senpretenda

fruktoj orgojlaj

branĉbalancile

petolas en vento

ĝis

maturaj

falas

misien? mise ien?

Skuu arbon venteg !

—aŭ trankviliĝu

lasu en paco

la fruktojn

la arbon

***

Libroj

nelegitaj

neglektitaj

sub polvo

atendas

atentajn momentojn

Aŭdu!

la folioj

flustretas

pri ĝu

Liro - 2000

Post la sukcesaj konkursoj Liro - 97 , Liro - 98 kaj Liro - 99 Urala Esperantista Societo ( UES ) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en Liro - 2000 .

Kadre de Liro - 2000 okazos kvar konkursoj.

1. Originala prozo : ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj ( tajperoj )

2. Originala poezio : la temo kaj amplekso ne estas limigitaj

3. Traduka prozo el la rusa lingvo : novelo de Anton ĈeĥovSapogi

4. Traduka poezio el la rusa lingvo : poemo de Sergej JeseninUstal ja ĵitj v rodnom kraju... ”

En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.

Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz - ojn de la konkursaĵo ĝis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj de Liro - 2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto , libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis la 1a de februaro 2001.

Bonŝancon!

Konto de l vivo

Gubbins, Paul. Konto de l vivo : Originalaj teatraĵoj / Antaŭpar. Zofia Banet - Fornalowa. —Antverpeno : FEL, 1998. —139 paĝoj. —( Serio “ Stafeto ” ; N - ro 22 ).

Paul Gubbins estas moderna kaj vaste konata publicisto. Li ne estas novulo en verkado de porteatraj tekstoj. Kvar el liaj teatraĵoj ricevis premion en Belartaj konkursoj de UEA. Li estas lingvisto - instruisto, doktoro, docento. Li trejniĝis kiel ĵurnalisto kaj laboris en redakcio de regiona gazeto. Paul Gubbins estas kunredaktoro de Monato kaj onidire tre gaja homo.

En 1996 Esperanto - teatro festis sian 100 - jariĝon. Oni povas konstati, ke dank ’ al sindediĉa laboro de entuziasmuloj —aktoroj, reĝisoroj, verkintoj kaj ĉiuj teatroŝatantoj, la E - teatro vivas, funkcias kaj montras al la mondo, ke Esperanto estas fenomeno ne nur socia, sed ankaŭ kultura.

Samokaze oni tamen devas konstati, ke E - teatro ne atingis dume tian signifon, kian, dezirinde, ĝi devas roli en esperanto - kulturo. Des pli, ke la originalaj teatraĵoj en la internacia lingvo ne oftas kaj plejparte estas ne tiom altnivelaj, kiel tiuj en la naciaj lingvoj. Krom tio, la originalaj E - dramverkoj plejparte ne atingas la nivelon de originalaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj.

La kialo sendube estas tio, ke la dramo estas la plej malfacile verkebla ĝenro de literaturo kaj la verkisto - dramisto krom literaturaj talentoj devas same bone koni la leĝojn de la sceneja arto. Eĉ en la naciaj literaturoj bonaj dramistoj estas nemultaj, des pli maloftas ili en Esperanto.

Sed tamen, kiel el ĉiu regulo ekzistas escepto, tiel same troviĝas bonaj dramverkantoj en la internacia lingvo, inter ili Paul Gubbins, kies originalajn dramverkojn kuraĝis eldoni Flandra Esperanto - Ligo por popularigi ĝenron de teatraĵoj per tre bona ekzemplo.

En la kolekto troviĝas verkoj : Konto de l ’ vivo , Hotelo de l ’ teatro , Lunĉo de Luĉinda kaj Bela la mateno . La tuta libro estas skribita per lerta kaj tre agrabla lingvaĵo kaj la dram - kapablojn de la aŭtoro ni prezentu ĝuste laŭ Konto de l ’ vivo .

Do, bonvolu imagi provincan urbon ie en la evoluinta lando. Sur la scenejo dum la tuta spektaklo estas modesta sed agrabla apartamento de homo, “ kiu loĝas por vivi, sed ne vivas por loĝi ”. La loĝejo apartenas al Justus Fridlander, 70 - jara magistratano, kiu la tutan sian vivon dediĉis al la laboro por sia ŝatata urbo, kies problemoj, sukcesoj kaj malĝojoj estis la senco de tuta lia vivo.

Rolas ankaŭ lia 30 - jara filino Anabel, ŝia fianĉo, 35 - jara sed jam sukcesa kaj riĉa “ kapitalista ŝarko ” Bertven Dator, juna sindikatisto Jose Felan, hejma kuracisto maljuna Rolf Nilsen kaj la dommastrino Lisbeta Traŭr.

Fabrikisto Dator planas konstrui en la urbo cigaredan fabrikon. Ĝi devas doni novajn laborlokojn al la urbanoj, suferantaj pro senlaboreco, precipe por juna generacio. Anabel ege amas s - ron Dator kaj ambaŭ aspektas kiel feliĉaj gefianĉoj, nur unu paŝo apartigas ilin for de la feliĉa geedziĝo kaj “ miela monato ”.

Tiutage la urba magistrato en sia kunsido planas konfirmi la decidon pri la konstruado de la tabak - fabriko. Multaj magistratanoj, urbanoj... ŝajnas esti por, eĉ la juna sindikatisto - socialisto Jose Felan, kiu ne ŝatas kapitaliston Dator. Multaj, sed ne ĉiuj. La patro de Anabel, s - ro Justas Fridlander.

Tiu eminenta magistratano estas ege estimata en la urbo kaj fakte de lia opinio plene dependas decido de la urbmagistrato. S - ro Fridlander kontraŭas la cigaredfabrikon pro la tre simpla kialo —“ por la sano fumado estas venenado ”.

Tamen la intrigo estas tio, ke ĝuste ĉi - vespere, kiam devas okazi la decid - kunsido, s - ro Fridlander sentas sin tre malbone, li ege malsanas, lia doktoro malpermesis al li aktivi. Sen lia ĉeesto la magistrato tute verŝajne povas kliniĝi al la argumentoj “ por la fabriko ”.

Tial klare por s - ro Dator gravas restigi Fridlandero ’ n hejme. Tiucele li uzas sian fianĉinon Anabel, la filinon de Fridlander. La enigman rolon ludas la dommastrino Lisbeta... Kio fine rezultiĝis, vi ekscios leginte la teatraĵon mem.

“ Preterpasis al mi la tuta vivo. Kaj mi konkludis : iam oni devas ekvilibrigi la konton... Mi devas nun ekvilibrigi mian vivo - konton ” —diras s - ro Fridlander. En tiu citaĵo estas la filozofia kerno de la verko.

La enhavon de la restintaj tri teatraĵoj ni ne rakontu, nur menciu, ke Hotelo de l ’ teatro estas farso, en kiu prezentiĝas, kiel kutime en la “ hotelaj verkoj ”, diversaj personoj. Ĉiuj ili, estinte anonimaj, deziras ludi rolojn, kiujn ili, evidente, neniam ludos en la reala vivo. La hotelo troviĝas apud teatro...

Lunĉo de Luĉinda estas vere amuza, facila kaj agrable legebla farso kun tre bona intrigo. La eterna temo pri amorado, aludo kaj ĉio, kun tio ligita...

Tute alias Bela la mateno . Ĝi estas avangarda kaj... iel ligiĝas kun “ teatro de absurdo ”. Temas pri la mondo de ideoj... de tiuj, kiuj ne povas trovi en la vivo sian lokon.

La tuto legiĝas interese, facile kaj pensige. Ĉiu verko havas sian “ filozofian kernon ”. Sed krom la enhavo tre bona estas la formo de la teksto, la lingvaĵo, komparoj, proverb - eldiraĵoj, komparoj kaj bonaj frazoj, brilantaj tie kaj tie... Jen ekzemple :

ĉeno de estonto, estanto kaj pasinto ;

—vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA... netuŝitaj ;

—naŭze estas, kiam homo naskiĝas kun ora kulero en la buŝo ;

—tage rumon englutu —neniam kuraciston salutu ;

—ni parolu malkaŝe, vir ’ - viren, amik ’ - amiken ;

—kion vi volapukas?

—ĝis neniam revido!

anekdoktoro ;

kaj multaj aliaj.

Mi, kune kun la eldonintoj esperas, ke la legantoj trovos la teatraĵetojn de tiu kolekto interesaj kaj ke profesia aŭ amatora trupo enscenigos ilin.

Agrablan legadon!

Viktor Kudrjavcev

Pensi ne pri sed en Esperanto

Hejma vortaro : Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto / Red., antaŭpar. Jouko Lindstedt. —Rotterdam : UEA, 1999. —62 paĝoj.

Ne tre ofte, sed regule ni legas pri internaciaj familioj, uzantaj Esperanton por ĉiutaga vivo.

Ekzistas eĉ stranguloj —unu el tiuj estas mi mem —parolantaj en Esperanto hejme, kie ĉiuj denaske posedas saman nacian lingvon. Mia filino diris sian unuan vorton en Esperanto kaj ĝis la dujara aĝo faris eraretojn en la rusa laŭ esperanta modelo ; trijara libere tradukis tien kaj reen. ( Espereble, iam mi revidos ŝin!.. )

Kaj neniu dubas ke Esperanto kiel plenvalora lingvo devas enhavi ĉiujn leksikajn tavolojn. Do Hejma vortaro estas vere bezonata kaj la iniciato de Jouko Lindstedt, kolektinta tiucele grandan internacian teamon, nepre laŭdindas.

La 62 - paĝa vortaro enhavas Esperanto - vortojn kun difinoj kaj tradukoj al 13 lingvoj : la ĉefaj “ grandaj ”, kaj el la “ malpli grandaj ” —tiuj de la landoj kun tradicie forta Esperanto - movado ( hungara, japana, nederlanda ), ankaŭ de la ĉi - jara kongreslando ( hebrea ).

Tia formo estas, verŝajne, optimuma —ĉar el PIVaj difinoj ( precipe pri nomoj de bestoj kaj plantoj ) ofte ne klaras, pri kiu konkreta nocio temas. La vortstoko koncernas nutraĵojn, manĝilaron, vestojn, higienon, hejmajn teknikaĵojn ktp. Forestas simplaj vortoj kiel tablo sapo , kies uzado prezentas nenian problemon —la broŝuro traktas spritajn kunmetaĵojn kaj la vortojn, kies kompreno dependas de landaj kutimoj, do povas varii.

La ĉefredaktoro skribas preface, ke aperon de la vortaro anticipis granda retforuma diskuto, kio ebligis akumuli sperton de pluraj E - familioj kaj denaskuloj. Al mi tre plaĉas, ekzemple, la vortoj krevmaizo / pufmaizo kaj lapfermilo . Suplemente estas listigitaj kelkdek son - imitaj verboj —sen tradukoj, sed kun necesaj ekzemploj. Ankaŭ tiu listo estas utila kaj interesa.

Certe, ajna pionira laboro ne povas esti senmanka. Almenaŭ, la rusa parto enhavas kelkdek malĝustaĵojn kaj du krudajn erarojn : lavtuketo estas tradukita kiel polotence , kio reale signifas viŝtukon ; kaj sonaparato , laŭpriskribe konforma al muzika centro , tradukita kiel sluĥovoj apparat —portata helpilo por aŭd - handikapuloj!

Krome, mankas unueco en transskribo de rusaj vortoj, ŝ alternas kun sh , moliga j kun apostrofo ktp. La erarojn povis kaŭzi teknika miso, aŭ la fakto, ke la rusan parton redaktis Aleksandro Shlyafer, delonge loĝanta en Usono kaj perdinta ligojn kun ruslingva medio. Probable eraroj ĉeestas ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj sufiĉe oftas demandsignoj, indikantaj mankon aŭ necertecon de iu traduko —precipe en la hebrea, japana kaj sveda partoj.

Tute kontraŭlogika ( kaj kontraŭa la realan lingvouzon! ) estas difino de sojo kiel saŭco, sed ne planto —ĉi tie estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS enhavas la ĝustan difinon. Certe, planto devas esti baza vorto, kaj saŭco —derivita. La kontraŭaj ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus : ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinkaĵojn kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas ; sed el sojfaboj —dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj saŭcon. Atentindas, ke absolute ĉiuj naciaj lingvoj, prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saŭco , do ankaŭ ni uzu tiun racian modelon!

Espereble por reeldono redaktoro Lindstedt sukcesos korekti erar ( et ) ojn, eventuale pliampleksigi la vortstokon kaj eble eĉ aldoni plia ( j ) n lingvo ( j ) n, kvankam ankaŭ en la nuna formo la Hejma vortaro vere utilas. Kaj mi aliĝas al la espero de la redaktoro, ke ĝi ”... helpos novajn Esperant - lingvajn parojn kaj familiojn pensi malpli pri la lingvo mem, kaj pli pri la tuthomaraj valoroj, kiujn ĝi peras kaj portas ”.

Valentin Melnikov

Libroj

Jaan Ojalo. Esperantaj sinonimoj . 3a eld. —Rotterdam : UEA, 1999 —96 .

Okaze de sia 85 - jariĝo Jaan Ojalo faris bonan donacon per aperigo de du vortaroj. La unua estas estona - Esperanta vortaro, kaj la alia Esperantaj sinonimoj .

Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aŭ de preskaŭsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron Esperantaj sinonimoj , kies unua eldono aperis samizdate en 1985 kaj la dua ĉe UEA en 1993. Ĵus aperis la tria, korektita eldono. La sinonima vortaro estas bazita sur PIV ; ĝi enhavas 1925 kapvortojn. La serĉadon simpligas 5500 - vorta indekso.

Miĥail Lermontov. Mcyri / Trad. el la rusa B. Tornado. —Moskvo : Eŭropa Jura Universitato “ Justo ”, 1999. —24 .

Kvankam la broŝureto tion ne indikas, ankaŭ tiu ĉi verko aperis unue samizdate, antaŭ pli ol tridek jaroj en almanako Fajrero ( fragmente en Por la Paco ). Oni devas havi grandan paciencon aŭ esti fanatika ŝatanto de Lermontov por ĝui en Esperanto pli ol dudekpaĝan poemon, kun nur viraj rimoj, kiujn Tornado transdonas per apostrofigo kaj abunda rimado de ke / tre, vi / ĉi, li / pli, min / vin, mi / li k. t. p. Kompreneble, la traduko estus pli senstumble legata, se ( la ) tradukanto alternigus rimojn virajn kaj inajn, sed tiel malaperus la ritma adekvateco. Iu diris, ke tradukoj similas al virinoj : la fidelaj ne estas belaj, kaj la belaj ne estas fidelaj.

Arnau Torras, Kavlan, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Desegnoj. Desegnitaj bendoj. Komiksoj . —Thaumiers : La KancerKliniko, 1999. —24 .

Ĉiujare suplemente al la ajnista La KancerKliniko aperas La KromKancerKliniko . Ĉi - foje aperis kajero kun po unu “ komikso ” de la kutimaj kunlaborantoj de LKK . La etoso kaj stilo estas konata : vi vidos surbildajn stupidulojn, spritulojn, seksilojn kaj ( mis ) spitajn tekstojn. Nu, frazo de Valentin la Senkompata bone taŭgas por karakterizi ĉi tiun LKKK : “ Plene evoluinta, matura literaturo enhavas ĉiujn ĝenrojn ” ( LOdE . 2000 : 2 ).

Informilo por interlingvistoj

IpI estas bulteno, eldonata de CED ( Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo - Problemo ) kiu informas pri interlingvistika kaj esperantologia aktivado kaj pri aperintaj ĉi - rilataj artikoloj kaj libroj. Tio i. a. koncernas lingvopolitikon, problemojn de internacia lingva komunikado, la fenomenon de planlingvo ( universala lingvo, monda helplingvo ). La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ĝi ankaŭ publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.

Se vi serioze okupiĝas pri la sciencaj aspektoj de Esperanto aŭ ĝenerale pri planlingvoj, vi ne rajtas maltrafi ĉi tiun informfonton. Ĝi povas ŝpari al vi temporaban bibliografian serĉadon. Apero : po kvar kajeroj jare, kun sume almenaŭ 60 paĝoj. Ĝis la fino de 1999 jam aperis 31 kajeroj. Ĉiuj ankoraŭ haveblas por informiĝi pri okazintaĵoj. Abonu kontraŭ 15 nederlandaj guldenoj por unu jaro. Ruslandanoj pagu nur la rublan ekvivalenton de 5 usonaj dolaroj ( plus 2 % ) al Halina Goreckaje la adreso de LOdE .

Gazetoj

Ruslanda Esperantisto. 2000 : 1

Komenciĝis nova eldonjaro de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto , eldonata en Jekaterinburg.

La ĉefartikolo de la numero estas Esperanto en 1999 de Aleksander Korĵenkov, kiu reverkis ĝin ruslingve. Ĉeestas kelkaj primovadaj artikoloj, E - diĝesto, informoj pri la okazontaj E - aranĝoj kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro .

La abonantoj de La Ondo povas aboni RE kontraŭ nur 15 rubloj ( per poŝtmarkoj al la redakcia adreso ).

HG

Ĉesis ankoraŭ unu kultura revuo

La finiĝanta jardeko vidis estingiĝon de kelkaj kulture gravaj gazetoj esperantistaj. Unue estis fermita Hungara Vivo —luksa revuo, kiun HEA dum tri jardekoj eldonadis en Budapeŝto. Nur sep jarkolektojn sukcesis havi Iltis - Forumo —eliteca revuo redaktita de Reinhardt Haupenthal. En la februara Ondo aperis informo pri eldonfino de la japana interkultura revuo Riveroj .

La funebra stafeto estis reprenita de Kulturaj Kajeroj —informada kaj kultura revuo de la Kulturdomo de Franclingvaj Esperantistoj en Grésillon. KK , malkiel HV kaj IF , estis finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita revuo komplete farata per propra kopiilo. La kialon de estingiĝo de KK klarigas la Redakcia Komitato en la lasta kajero 1999 : 3—4 :

Venis nun la tempo por la redaktantoj rezigni pro la aĝo. Neniu sin proponis por pluvivigi “ Kulturaj Kajeroj ” - n. Tio estas granda bedaŭro de tiuj, kiuj ĝis nun prizorgis ĝin... Sed ni tamen esperu! La titolo ankoraŭ ekzistas kaj, eble, nova skipo decidos preni sur siajn ŝultrojn tiun laboron kelkfoje pezan sed plej ofte agrablan, riĉigan, fonton de grandaj plezuroj.

AK

Ricevitaj gazetoj

Antaŭen. 1999 / 23 ;

Apudvistula Bulteno. 1999 / 7, 2000 / 1 ;

Argentina E - Vento. 1999 / 3 ;

Bulteno de REU. 2000 / 1 ;

Debrecena Bulteno. 2000 / 116 ;

Esperanto. 2000 / 2 ;

Esperanto aktuell. 2000 / 1 ;

Esperanto en Azio. 1999 / 3 ;

Esperantolehti. 2000 / 1 ;

Esperanto USA. 2000 / 1 ;

Franca Esperantisto. 2000 / 515 ;

Heroldo de Esperanto. 2000 / 1 ;

Informilo por Interlingvistoj. 1999 / 3, 4 ;

Internaciisto. 2000 / 1 ;

Juna Amiko. 1999 / 4 ;

Kataluna Esperantisto. 1999 / 309 ;

Kontakto. 2000 / 1 ;

Kulturaj Kajeroj. 1999 / 3 - 4 ;

La Letero de Esperantista Vegetarano. 1999 / 16 ;

La Ondo de Esperanto. 2000 / 3 ;

l ’ esperanto. 2000 / 1 ;

Le Travailleur Espérantiste. 1999 / 217, 218 ;

Monato. 2000 / 2 ;

Nia Bulteno. 2000 / 76 ;

Ruslanda Esperantisto. 2000 / 1 ;

Sennaciulo. 2000 / 1 ;

Vekilo. 2000 / 1 ;

Vestnik Esperanto. 2000 / 1 ;

Konkordo. 1999 / 42.

MOZAIKO

La japana testudo

Ni ricevis 8 respondojn por la japana krucenigmo en la januara LOdE . Ĉiuj venintaj respondoj estas tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk. Ni gratulas lin!

La ĝusta solvo estas :

Krucvortenigmo “ Alfabeto ”

En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj - respondoj, sube estas la demandoj. Via tasko estas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.

A. Pentraĵ , farita per akvosolveblaj farboj. Prepozicio. Sovaĝa porko.

C. Regnestro en Ruslando. Nekontraŭstaro. Ŝtat ’ - insul .

D. Floro. Difinita kvant de io. La unua,..., tria.

E. Spirita atmosfero.

F. Establo destinita por monaj donacoj ( R ). Fotografi.

G. Perioda presaĵ . Rabobird .

I. Prepozicio.

K. La truo en vulkano.

L. Ĉina mezurunuo.

M. Tag de la semajno. Esperanto -....

N. Malblanka. Mallonga skriba rimark .

O. Oni elpafas ĝin per kanono ( R ). Pacifiko.

P. Prepozicio. La urb de la 81a Universala Kongreso de Esperanto.

R. Kvarangulo. Floro. Ĥemia element .

S. Tutmonda Esperanto - Asocio. Ujo el ligno, kartono aŭ ledo ( R ). Sezono.

U. Fabriko por metalproduktado.

Kompilis Tatjana Kulakova

. Interalie, jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.

Kaŝaŭskultitaj interparoloj

Teatra reĝisoro admiras la roladon de juna aktorino :

—Via suferado en la lasta akto estis absolute malfalsa!

—Jes, pro la malbenita najleto en mia pantoflo.

—Je Dio, ne forigu ĝin ĝis la fino de l teatra sezono.

* * *

Amikoj interparolas :

—Hieraŭ mi forgesis kunpreni pafilon al la ĉasado.

—Kaj kiam vi rimarkis tion?

—Bedaŭrinde, nur kiam mi alportis leporon al la edzino.

* * *

Alia ĉasisto en ĝangalo demandas indiĝenan akompananton :

—Ĉu estas vero, ke se mi nokte portos flamantan torĉon, sovaĝaj bestoj ne damaĝos min?

—Tio dependas de la rapideco, kun kiu vi portados ĝin, sinjoro.

* * *

Psikiatro demandas pacienton :

—Diru, ĉu okazas al vi aŭdi voĉojn sen scii, kiu kaj de kie parolas?

—Jes, certe okazas.

—Kaj kiam tio okazas?

—Kiam mi demetas la telefonaŭskultilon.

* * *

—Sinjoro direktoro, mi oficas ĉi tie jam dudek jarojn, kaj ankoraŭ neniam petis vin altigi mian salajron.

—Ĝuste tial, karulo, vi oficas ĉe ni dum tiel multaj jaroj.

* * *

Edzino plendas al la edzo :

—Karulo, en via vivo vi havas unualoke futbalon, sed ne min!

—Vi ne pravas, karulino! Estas ankaŭ hokeo.

* * *

Fraŭlo konsultas komizon en oficejo pri geedzigoj :

—Mia estonta edzino devos esti nealta, simpatia, ŝi devos ŝati fiŝkaptadon kaj ne malhelpi min per babilado.

—Do vi devos edzinigi pingveninon.

* * *

—Ĉu vi jam havas planon pri la feriado?

—Kiucele? Pri la kieno decidos la edzino, pri la kiamo —la ĉefo, kaj pri la kiomo —la monujo.

Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

Frazoj

Ankaŭ la pasinta jaro donas la okazon por mediti pri zenitoj kaj nadiroj, atutoj kaj misatutoj, en la E - historio. Apud la kvar beletraĵoj kiuj gajnis la premion La verko de la jaro mi mencius la libron de Ziko Marcus Sikosek Esperanto sen mitoj , kiu fariĝis eĉ merkata sukceso.

Sikosek esprimas la senton de vasta interna malkontento en la tradicia Esperantio. Li ne faras tion en maniero konstrua ; tial laŭ stilo li tute ne estas raŭmisto, kvankam enhave parte jes. Jam la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Korĵenkov ( 1998 ) heroldis ondon de malkvieto. Kion alportos la jaro 2000?...

Tra la gazetaro mi laŭde mencius ankoraŭ La Ondon de Esperanto , se mi ne estus jam laŭdinta en 1997. Tial mi asignas la laŭron al alia periodaĵo, ankaŭ el eksa Sovetunio : Litova Stelo , ĉefredaktata de Petras Ĉeliauskas. Male, la nigran stampon de kverelisto de la jaro sendiskute meritas László Szilvási, eldonisto de Eventoj .

Perla Martinelli.

Heroldo de Esperanto . 2000 : 1

Tri estraranoj kaj la kasisto de ELNA ŝanĝiĝos ĉi - jare plus duono de la deĵorantaro en la CO. Tamen se la estraro konsideros ke unu sola persono povas plenumi ĉiujn taskojn en la oficejo ankaŭ la alia duono ŝanĝiĝos.

Ionel Onet. Esperanto USA . 2000 : 1

Eĉ se la nova kontinento de Interreto estas same senlima kiel Esperantujo, gravas memori ke ankoraŭ ne la tuta mondo transmigris tien. Ne ĉiuj havas monon por la bileto. Ankaŭ en Svedio, kiu estas unu el la pintaj landoj de la nova elektronika revolucio, duono de la loĝantaro ankoraŭ ne havas aliron al la reto. En multaj aliaj landoj la majoritato eĉ ne havas propran telefonon. La reto estas ne nur grandioza internacia ligilo, ĝi estas samtempe ankaŭ nova barilo, kiu dividas la mondon.

Kalle Kniivilä. Esperanto . 2000 : 2

Ĝenerale, oni povas diri ke multaj E - istoj simple venas klaĉ - al - klaĉe : oni konas jam E - iston kiu klarigas siamaniere pri kio temas, oni entuziasmiĝas pro la entuziasmo de l aliulo, kaj alproksimiĝas. En multaj homoj miarimarke ludas gravan rolon la ekzoteco de la lingvo, la fascino, la ĉarmo de la sekreto : malmultaj konas ĝin, do mi povas uzi ĝin por elitigi min.

Federico Gobbo. l ’ esperanto. 2000 : 1

Mi plej kore dankas al Osmo Buller kaj al ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo de UEA kiuj senproblemigis mian semajnan restadon en Roterdamo!

Halina Gorecka

. . .

27 apr—1 maj. Oostende ( Belgio ). 4a Eŭrop - Unia E - Kongreso : “ Ekologio, ŝlosilo por la tria jarmilo ”. Adreso : Frankrijklei 140, BE - 2000, Antwerpen, Belgio.

28 apr—3 maj. Krakovo ( Pollando ). 30a Tutpollanda E - kongreso. Adreso : ul. Armii Krajowej 2 / 14, PL 30 - 150 Kraków, Pollando.

1—9 maj. Jalto ( Ukrainio ). Aroma Jalto 2000. Adreso : UA - 252133, Kijiv 133, p. k. 35, Ukrainio.

. . .

30 maj—11 jun. Mielno ( Pollando ). 22a Ĉebalta E - ista printempo Adreso : PEA, Box 30, PL 75 - 016 Koszalin, Pollando.

30 jun—5 jul. Saint - Chamond ( Francio ). Festivalo Solidaraj Tagoj . Adreso : Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR - 69005 Lyon, Francio.

. .

2—8 jul. Tallinn ( Estonio ). 36aj Baltaj E - Tagoj Adreso : Helju Lainjärv, str. Käo 21 - 2, EE - 11311 Tallinn, Estonio.

5—9 jul. Toulouse ( Francio ). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso : Esperanto Kultur - Centro, 1 rue Jean Aillet, FR - 31000 Toulouse, Francio.

10—16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E - Kongreso. Adreso : ul. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

.

15—21 jul. Motovun ( Kroatio ). Internacia E - Konferenco. Temo : “ Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado ”. Adreso : Via Leghissa 6, IT - 34131 Trieste, Italio.

15—23 jul. Moskvo ( Ruslando ). 73a Kongreso de SAT. Adreso : RU - 105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

Antaŭkongreso Koro de malnova Ruslando okazos 10—14 jul en Vladimir. Postkongreso Moskvo —urbo de artoj okazos 24—27 jul en Moskvo.

. . .

Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

.

4—17 aŭg. Poprad ( Slovakio ). Somera E - Lernejo. Adreso : Sobotské nam. 36, SK - 058 01, Poprad, Slovakio.

. .

17—22 aŭg. Budapeŝto ( Hungario ). 3a Eŭropa E - Festivalo. Adreso : HU - 1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.

19—25 aŭg. Budapeŝto - Sümeg - Budapeŝto ( Hungario ). 16a Simpozio pri E - Turismo. Adreso : HU - 1095, Budapest, Soroksári ut 117 / D.

19—20 aŭg. Pusan ( Koreio ). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso : Jisan Nurse Institute, 390 - 20, Yangjong 3 - dong, Pusan, Koreio 614 - 053.

.

30 sep. —7 okt. Blanes ( Katalunio, Hispanio ). 8a Internacia E - Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso : H. E. F., Apartado 15037, ES - 08080 Barcelona, Hispanio.

Heroldo de Esperanto

Nia plej populara gazeto

kun 75 - jara tradicio,

fidele informanta pri ĉio

aktuala en la E - mondo

Grandformata ( A3 ),

belaspekta gazeto

sur kvalita brila papero

Almenaŭ 16 numeroj jare, inkluzive de detala printempa kalendaro, ampleksa kongresa numero, specifaj numeroj pri diversaj temoj ( ĝis nun teatro, futbalo kaj malkovroj... ), utiligeblaj ankaŭ kiel interesvekaj didaktikaj helpiloj en la kursoj

Moderna gazeto, kiu ne manku en via hejmo aŭ klubo!

Perantoj en 33, legantoj en pli ol 60 landoj

Internacia jara abono : 45 svisaj frankoj ( CHF )

50 - procenta rabato por ekssocialismaj landoj! ( 22, 5 CHF )

Administrejo : CP 928, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando

POR VERDAN MONDON EKKONI

NECESAS HEROLDON ABONI!

Internacia Fotokonkurso

Por la subaj tri fotoj Pavla Zemanová el Ĉeĥio ricevis specialan premion de Urala Esperantista Societo en nia dua Internacia Fotokonkurso.

Ni gratulas la fotinton kaj la fotiton!

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 5 ( 67 )

La kovrilpaĝa foto de Vilmoŝ Arnold ( Senta, Jugoslavio ) kun geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto en Senta ricevis specialan premion de UES en nia dua Internacia Fotokonkurso.

Redakcie

En tiu ĉi kajero ( ĝi aperas iom pli frue ol kutime ) vi legos la lastan parton de la eseo de Walter Zelazny.

Duafoje La Ondo aperigas longan eseon pri la Esperantaj movado kaj komunumo. Antaŭ tri jaroj temis pri Esperanto post la jaro 2000 de nia redaktanto. Ĝi ne restis nura gazet - artikolo. Ĝi estis en la centro de Eŭropo - Azio ’ 97 , kies partoprenantoj diskutis ĝin dum tri labor - kunsidoj. Ĝi estis unu el la ĉefprelegoj en la unua Strategia Forumo ( Montpeliero, 1998 ). Fine, ĝi estis broŝurforme eldonita de UEA kaj recenzita en dudeko da revuoj.

Malkiel la aŭtoro de Esperanto post la jaro 2000 , Zelazny ne estas senemocia. Lia celo estas pensigi kaj konsciigi, ke “ malbona io estas en Danujo ”. Li do uzas la polemikan formon, kiun kelkaj povas konsideri tro akra kaj senkompromisa.

Jam ĉi - kajere aperas du reagoj. Aliaj venos. Probable estas oportune, ke nun la eldonanto uzu la redakcian kolumnon por skribi kelkajn frazojn pri nia pozicio.

La Ondo de Esperanto estas nek raŭmisma nek pracelisma gazeto. Ni nur prezentas al nia legantaro la eventojn kaj ideojn, kiuj estas tutEsperantuje gravaj —ne gravas el kiu “ tendaro ” ili venas.

Per tio La Ondo malsimilas al, ekzemple, Esperanto , Eventoj kaj Heroldo , kiuj ĉe la aperigo de strategia materialo zorgas pri ties konformeco al sia “ ideologio ”. Sed en La Ondo vi legis artikolojn de Kep Enderby kaj Renato Corsetti ( prezidanto kaj vicprezidanto de UEA ), de Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny ( esprimantoj de la raŭmismaj ideoj ), de SAT - mediaj agantoj Henri Masson kaj Nikolao Gudskov. Al nia revuo kontribuis / as tiaj malsamopiniaj personoj, kiaj William Auld, Fernando de Diego, Aleksandr Ĥarjkovskij, Birthe Lapenna, Lee Chong Yeong, Jouko Lindstedt, Ziko Marcus Sikosek —kaj neniu el ili poste havis la motivon por rezigni de plua kontribuado.

Tiusence La Ondo funkcias kiel supertendenca tribuno, de kiu parolas reprezentantoj de tute diversaj —dominantaj kaj disidentaj —opinioj kaj doktrinoj ekzistantaj en Esperantujo. Ĉe tio nia tasko estas, unuflanke, gardi la ekvilibron inter la ideoj, duaflanke, forkribri la artikolojn kiuj atakas personojn, ne ideojn. Ŝajnas al ni, ke ni preskaŭ ĉiam sukcese plenumas tiujn du taskojn, kvankam ni konscias ke “ neniu povas plaĉi al ĉiu ”.

Ni ĉiuj ŝatas nian Esperantujon. Sed lastatempe ĝi, bedaŭrinde, montras pli da tendencoj krizaj ol progresaj. Analizi kaj kompreni la nunan situacion, diskonigi ĝin kaj komune serĉi la eblojn de pluvivo kaj evoluo en la nuna komplika mondo —tiun vojon ni iras. Bonvenu al kunirado!

Halina Gorecka

KIUCELE SAT KONGRESOS EN MOSKVO?

Laŭ la statistiko de la aliĝoj al la 73a kongreso de SAT, kiu okazos ĉi - julie en Moskvo, kelkaj povas opinii ke tiu kongreso interesas nur tre malmultajn. Laŭ nia peto, la ĉeforganizanto de la kongreso, Nikolao Gudskov, faris etan opiniesploron. La demando “ Kiun signifon havas okazigo de la SAT - kongreso nun en Moskvo? ” estis direktita al kelkaj ruslandaj esperantistoj de diversa aĝo ( biologia kaj esperantista ) kaj gvidoroj de maldekstraj neesperantistaj organizoj.

Atentigi politikistojn kaj sociajn agantojn pri Esperanto kaj E - movado, popularigi inter ili Esperanton. ( Oĉjo Dadaev, 27 - jara, e - isto ekde 1987 )

Ajnan esperantistan kongreson en nia lando eblas uzi por konatigi eksterlandanojn kun la rusa kulturo. Al mi ŝajnas, ke tio povus helpi al ili almenaŭ iomete kompreni Rusion. ( Natalia Aroloviĉ, 47 - jara, e - isto ekde 1974 )

Iom simbola, la “ gorbostrojko ” rompis iamajn tradiciojn ; “ demokratiiĝo ” ja donis multajn eblecojn, sed forprenis iaman celgrupon, el kiu rekrutiĝis novaj movadanoj. Kiel mi imagas, la kongreso estos modesta, el Rusio venos nemultaj, kvankam la evento estas internacia... Ĝenerale la esperantismaj ideoj estas nun por la loĝantaro ne tiom allogaj —obsedas lukto por ekzisto. Ĉu SAT - kongreso vekos iun reeĥon en la vasta publiko? Ni vivos kaj vidos. ( Gennadij Basov, 40 - jara siberiano, e - isto ekde 1980 )

La kongreso havos du celojn : disvastigi SAT - movadon en Moskvo kaj Rusio ; konatigi SAT - anojn kun nuntempa Moskva E - movado kaj novaĵoj de la rusia vivo. ( Dinara Teniŝeva, 31 - jara, e - isto ekde 1990 )

Esperanto estas ĉiam bonvena. Eble, pli multe da moskvanoj komprenos, ke Esperanto vivas kaj plibonigas la vivon. ( Klara Ilutoviĉ, 54 - jara, e - isto ekde 1991 )

La kongreso donas eblecon esplori la realan potencialon de moskva ( kaj ĝenerale rusia ) esperantistaro por okazigo de similaj aranĝoj : ĉu la organiza nivelo progresas aŭ regresas kompare kun tiu de IJK en Peterburgo, —kaj surbaze de tio juĝi, ĉu reale aŭ ne estus en proksima perspektivo inviti en Rusion UK - on. ( Viktor Aroloviĉ, 54 - jara, e - isto ekde 1966 )

Laŭ mia scio, SAT - kongreso en Moskvo neniam okazis. Okazu ĝi finfine! La ekonomia kaj politika situacio nun stabilas. Moskvo estas reala centro de E - aktiveco. Kaj, kompreneble, geografia centro de la plej grava parto de Rusio. Do, se en Rusio —certe, en Moskvo! Moskvo estas interesa kaj bela urbo, tre vizitinda. Mi mem estas moskvano, kaj tial, eble, mia opinio ne tute objektivas. Sed mi almenaŭ rajtas esti patrioto de mia naskiĝurbo. ( Miĥail Povorin, 38 - jara, e - isto ekde 1982 )

La kongreso rezultos je 1 ) aktivigo kaj kunigo de esperantistaro en la tuta ekssovetia teritorio ; 2 ) dono de serioza bona impreso al eksterlandanoj pri stato de nia movado ; 3 ) montro de nia vivo kiel sufiĉe normala, por ke ili kun plezuro daŭrigu vizitadon en Rusion. ( Galina Staneŝnikova, 50 - jara, e - isto ekde 1963 )

Mi rilatas al tiu aranĝo indiferente. Eble, ĝi donos iom da ebleco informi la publikon pri Esperanto, tamen SAT mem ne interesas min. ( Vladimir Samodaj, 64 - jara, e - isto ekde 1958 )

La SAT - kongreson en Moskvo indus organizi nur, se ĉi tie troviĝus sufiĉe da SAT - entuziasmuloj, por bone ĝin prepari kaj organizi. ( Georgij Kokolija, 36 - jara, e - isto ekde 1980 )

Ju pli multas renkontiĝoj de maldekstruloj, des pli bone. Speciale gravas, ke esperantistoj laŭdifine estas internaciistoj, kio tre gravas por kontraŭstari naciismajn tendencojn en nia duon - aŭtoritatisma kaj duon - monarkia socio. Mi, kiel reprezentanto de la sola sinsekve maldekstra kaj sinsekve opozicia al la reĝimo politika movado, povas nur ĝoji, ke tia evento okazas en Moskvo. ( Aleksandr Abramoviĉ, prezidanto de la estraro de la tutlanda movado Novaj Maldekstruloj )

La kongreso donos eblecon al rusiaj anarkiistoj renkontiĝi kaj pridiskuti la komunajn problemojn kun samideanoj el aliaj landoj, reciproke kompreni la situacion en diversaj mondopartoj. Esperanto por tio estas tre bona rimedo, kaj la kongreso povos helpi ĝin disvastigi en la liberecana medio. ( Vadim Damier, gvidoro de la Iniciato de Revoluciaj Anarkiistoj )

Renkonte al UKoj

Tel - Avivo 2000

Preskaŭ kvar monatojn antaŭ la komenco de la 85a UK en Tel - Avivo estas jam evidente, ke ĝi havos pli ol mil aliĝintojn. Je 3 apr estis registritaj 975 aliĝintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto de aliĝoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraŭ ne atingis la Centran Oficejon.

Japanio transprenis de Germanio kun granda marĝeno la unuan lokon. Estas 193 aliĝintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio ( 63 ), Israelo ( 62 ), Pollando ( 57 ), Nederlando ( 52 ), Italio ( 41 ), Usono ( 30 ), Brazilo ( 29 ), Ruslando ( 27 ) kaj Kroatio ( 23 ).

( Lastminuta korekto : Je 12 apr aliĝis 1030 personoj. )

Zagrebo 2001

Laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dediĉi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro.

La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel “ Kulturo de dialogo —Dialogo inter kulturoj ”.

GK UEA

La nova kroatia registaro kaj Esperanto

En januaro estis elektita en Kroatio la nova registaro, sub kies regado evoluos la 86a Universala Kongreso de Esperanto.

La du vicprezidantoj de la registaro estas la personoj por kiuj Esperanto neniel estas novaĵo. S - ro Slavko Liniĉ el la Socialdemokrata Partio estas la persono kiu en Esperanto malfermis la 54an IJKon en Rijeka en 1998, akceptis la kongresanojn en la urbodomo de Rijeka kaj donis multajn valorajn konsilojn al la tiama LKK.

La dua vicprezidanto en la registaro estas lia sampartiano s - ino Zeljka Antunoviĉ, kiu kiel deputito gvidis en la Parlamento komitaton por junularo kaj dum IJK - 54 donis utilajn konsilojn pri la organizo de la kongreso. Ŝi estas membro de la Honora Komitato ( HK ) de UK - 86.

Ministro pri naturprotektado s - ro Boĵo Kovaĉeviĉ komence de la 90aj jaroj donis intervjuon al Monato pri sia politika agado en Liberala Partio.

Pluraj el la membroj de HK transprenis gravan politikan funkcion. D - ro Biserka Cvjetiĉanin estis elektita vicministro de kulturo. En tiu posteno ŝi 29 feb 2000 akceptis en Kulturministerio Spomenkan Ŝtimec kaj Nikolan Raŝiĉ kaj donis plurajn konsilojn pri UK - 86. Plurfoje ŝi partoprenis en konferencoj de UNESCO kaj notis elpaŝojn de esperantistoj.

S - ino Cvjetiĉanin estas granda konanto de la afrikaj kulturoj. Ŝi interalie verkis enkondukon al la Esperanta traduko de poemoj de Agostinho Neto.

Pluraj aliaj personoj el la HK nun okupas gravajn politikajn postenojn. S - ino Naima Baliĉ el HK en la Kulturministerio transprenis la postenon de konsilanto.

S - ino Dorica Nikoliĉ, membro de HK, estis elektita deputito en la Kroata Ŝtata Parlamento.

D - ro Stanko Nick diplomato en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj inklinas al Esperanto ekde la tempo kiam pri ĝi en Aŭstralio informis lin Tibor Sekelj. En sia libro Diplomatio d - ro Nick en pluraj lokoj traktas pri latentaj ebloj de Esperanto en la politika vivo. D - ro Nick estas interalie granda admiranto de la franca kulturo kaj li kun granda plezuro ĉeestis la oktobran koncerton de Jacques Yvart en Zagreb, organizita de KEL. Li estis elektita por la konsilanto de la prezidento Stipe Mesiĉ kaj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj transiris al la Palaco de la prezidento, kie li estas konsilanto pri eksterlanda politiko.

Verŝajne ne multaj UKoj havis en la Honoraj Komitatoj tiom prestiĝajn homojn, kiuj tiom profunde rilatas al Esperanto.

Kun tiaj helpantoj en HK la kongreso en Zagreb povus havi tute apartan akcenton.

Spomenka Ŝtimec

Kurso por esperantistoj

La zagreba agentejo Generalturist kiu zorgos pri turismaj aspektoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb, lanĉis kurson pri turismo por esperantistoj, kiuj zorgos pri gvidado de aŭtobusaj ekskursoj en la jaro 2001.

En diversaj urboj de Kroatio 35 esperantistoj faris en la unua aprila semajno akceptekzamenon por la kurso, kiu okazos en majo. Profesoroj de Ekonomia Universitato de Zagreb instruos al esperantistoj pri teorio post kio sekvos praktiko en aŭtobuso kaj ekzamenoj.

Esperantistoj post la ekzamenoj ricevos diplomojn kaj fariĝos kunlaborantoj de Generalturist ankaŭ ekster la semajno de la Universala Kongreso.

Spomenka Ŝtimec

Pli ol 13 mil subskriboj

Fine de marto la Centra Oficejo de UEA ricevis dikan pakaĵon el Pakistano kun 487 subskriboj al la Manifesto de Prago, kolektitaj de Pakistana Esperanto - Asocio ( PakEsA ). Pasintjare PakEsA jam sendis 719 subskribojn.

31 mar 2000 la subskribaj apogoj al tiu ĉefa dokumento de la moderna Esperanto - movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas daŭre sendi al UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed sian apogon al la Manifesto eblas anonci ankaŭ per ordinara letero.

GK UEA

Marc Hiltbrand reelektita

Marc Hiltbrand, 43 - jara, el Ĝenevo, prezidos la kooperativon de Literatura Foiro ankaŭ por la mandato 2000 - 02 ( 9a Trijara Laborplano ). Li estis reelektita okaze de la ĝenerala Asembleo 25 mar 2000. Pliaj membroj de KALiFo ( Administra Komitato de LF - koop ) : Sonja Brun, David Buhlmann, Marie - France Conde Rey, Walter Zelazny. Unua neelektito : Perla Martinelli. Dua : Marco Picasso.

Francisco Perez kaj Giorgio Silfer, novaj revizoroj, kaj Albert J. Wurzer, nova vicrevizoro, kompletigas la statutan organigramon.

La Asembleo konfirmis Ljubomir Trifonĉovski kiel ĉefredaktoron de Literatura Foiro kaj formaligis la enpostenigon de Stano Marĉek kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto : ambaŭ ĝis decembro 2002, kun aŭtomata plilongigo de la oficoj. Judit Felszeghy, daŭre direktoro de LF - koop, estos la redaktoro de Heroldo Komunikas ĝis la eventuala transdono de la novaĵagentejo al la naskota Esperanta Civito.

La 9a Trijara Laborplano akcentas la plifortigon kvantan kaj kvalitan de la stabo, la relanĉon de la kooperativa plurfakeco, la integriĝon de la diversaj strukturoj kun tiuj de la aliancanoj ene de la Pakto por la Esperanta Civito. 30 maj LF - koop festos la dudekan datrevenon de sia fondiĝo.

HeKo

OSES jarkunvenis

Jarkunveno de la plej nova esperanta organizo en Slovakio OSES —Okcidentslovakia Esperanta Societo ( la societo ekestis antaŭ 2 jaroj kaj havas 64 membrojn ) okazis 25 mar 2000 en Bratislava.

Okaze de tiu jarkunveno ni preparis kaj komencis radioelsendojn de la nova retradio Esperanto. Jam ekde 9 mar ĉiuj dezirantoj povas atingi niajn programojn ĉe http : / / www. home. sk / www / esperanto / radio. htm. Ni klopodas preparadi unu aŭ du elsendojn monate, ĉar ni ne estas profesiuloj nur amatoroj.

La jarkunvenon partoprenis nur 13 membroj de OSES. Bedaŭrinde, multaj bonaj kaj multjaraj esperantistoj ne partoprenis kaj duono de partoprenantoj estis tute novaj kaj junaj esperantistoj. Ili lastatempe tre bone agas por Esperanto kaj ĉefe, ili ne nur membras, sed ankaŭ partoprenadas E - aranĝojn kaj helpas al Esperanto per sia laboremo. Inter ili mi devas laŭdi la sinjorinojn Elizabeth Diaz ( kantas en Esperanto ), Nataŝa Ŝandorová ( kultura sekcio ) kaj Janka Vizárová ( financo ).

Nuntempe ni preparas Internacian Reprezentan Vesperon de Esperanta Kulturo ( IRVEK ), kiu okazos 27 maj 2000, je 18h00 en Pola Instituto en Bratislava en la placo SNP 28. Per tiu kultura programo preparata en Esperanto ni volas prezenti al la vasta publiko, ke Esperanto kaj ĝia kulturo estas viva kaj uzebla.

Pavol Kascak

Pli ol 500 kursanoj

En Universitato Dankook en Seulo kaj Chonan ( Koreio ) ekfunkciis kurso de Esperanto kiel elektebla lernoobjekto. Docento estas Lee Jung - kee. En la unua semestro aliĝis 503 studentoj. 127 studentoj eklernis en Seulo —“ Esperanto ” ( 2 klasoj po 2 horoj ) kaj “ Esperanto kaj Internacia komunikado ” ( 1 klaso po 2 horoj ). 376 studentoj aliĝis en Chonan —“ Esperanto ” ( 1 klaso po 2 horoj ) kaj “ Esperanto kaj Internacia komunikado ” ( 1 klaso po 2 horoj ).

Lee Jung - kee

Filatelo : medalo en Brno

5—11 mar 2000 okazis en moravia urbo Brno Tutŝtata ekspozicio de poŝtmarkoj Brno 2000 kiun partoprenis pli ol 200 filatelistoj el 19 landoj. La ekspozicio okazis sub aŭspicioj de la urbestro d - ro Petr Duchon kaj de FEPA ( Eŭropa Federacio de Filatelaj Asocioj ) omaĝe al la 150a naskiĝdatreveno de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T. G. Masaryk. Ĉiutage la ekspozicion vizitis pli ol mil personoj.

Sukcese ĝin partoprenis membro de E - sekcio de AĈF ( Asocio de ĉeĥaj filatelistoj ) Vladimir Vana per sia eksponaĵo Ĉapitroj el historio de Esperanto . Internacia ekspozicia ĵurio distingis ĝin per granda orumita medalo.

La ekspozicion sukcese partoprenis esperantisto d - ro Karel Ŝpaĉek, kies neesperanta eksponaĵo gajnis grandan arĝentan medalon.

Vladislav Hasala

L ’ estonto de la lingvoj

Pli ol cent esperantistoj el Germanio, Luksemburgio, Svislando kaj Francio rendevuis 1—2 apr 2000 en la kultura E - Centro de Strasburgo okaze de la 47a Staĝo de parolata Esperanto “ L ’ estonto de la lingvoj ”.

Claude Gacond lerte surŝultris seshoran konferencon : la temo kaj ties prezentanto kaptis la aŭskultantaron. Esperantistoj tre atentas, kiam temas pri ilia lingvo kaj ties disvolviĝo. La vico de renaskiĝoj post silentigo, forigo kaj malpermeso atestas la lingvan kaj celan taŭgecon de la internacia lingvo. Li ankaŭ prezentis sian elementan kurson por franclingvanoj utiliginta sperton de plurjardeka instruado.

JEFO ( Junulara Esperantista Franca Organizo ) trovis angulon en la prelegĉambro kaj etan tempospacon por demandkonkurso rilate al kanzonoj.

Ni frandis kantokoncerton de Môrice Benin. Ĝis tiu tago, li neniam kantis en Esperanto. Per vere homaranisma antaŭparolo li pruvis, ke li estas esperantisto antaŭ scipovi la lingvon. Lia klopodo kanti esperante estis varme aplaŭdata. Ĉeestis neesperantistoj. La favoremo de la kantisto al Esperanto iĝis plej trafa varbilo.

Armand Hubert

Malgraŭ maloftaj elsendoj

( Interredaktore ) La geaŭskultantaro de Radio Aŭstria Internacia ( RAI ) en 1999 honoris la E - programon per 10 mil 28 alskriboj. Tio estas kresko de 111 % kompare al la jaro 1998, kaj 28, 7 % de la 34 mil 902 alskriboj venintaj al la tuta RAI dum 1999.

Germana Redakcio 12. 437

Esperanto Redakcio 10. 028

Angla Redakcio 6. 563

Hispana Redakcio 3. 120

Franca Redakcio 1. 624

Araba Redakcio 1. 130

Interreto grave rolis en atingo de tia granda sumo. Kvankam jam en 1998 ni ricevis la plejmultan retalskribon ( 1. 224 ), la jaro 1999 alportis kreskon de 481 % en tiu rilato, kiu sumis 7. 117 erojn. Konsiderante la tutan retmesaĝkvanton de RAI kio estas 11. 741, al la E - Redakcio venis 60, 6 %.

Tiom da korespondaĵoj ni ricevis malgraŭ tio, ke krom la germana, kiu havas la plej grandan disaŭdigtempon, ankaŭ la angla, franca kaj hispana lingvoj havas minimume 6 - oble pli oftan elsendotempon ol Esperanto, pro ilia ĉiutaga plurfoja disradiado.

La fidelecon kaj subtenemon ankaŭ ĉi - foje dankas al ĉiuj geaŭskultantoj

Katinjo Fetes - Tosegi

Estro de la E - Redakcio

Vintraj Tagoj, kie boacoj vagadas...

18—19 mar 2000 okazis la tradiciaj Vintraj Tagoj de E - Asocio de Finnlando ( EAF ) en Rovaniemi. Krom kutimaj programeroj, prelegoj kaj jarkunvenoj de EAF kaj la finna instruista asocio, pro la norda lokiĝo oni diskutis pri regiona kunlaboro inter nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Ruslando.

Partoprenis ĉ. 40 personoj, el kiuj du norvegoj kaj unu ruslandano ( krom du - tri ruslandaj turistoj, ne ĉeestintaj la aranĝon ). Granda surprizo estis ĉeesto de Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA.

Post la malfermo sekvis diversaj prelegoj, i. a. de Pekka Valimaki pri gimnazia kurso en Enontekiö kaj partopreno en la projekto Interkulturo, prezento de internacia proverbaro far kompilinto Erkki Röntynen, kaj prezento de agado en Taivalkoski ( norda Finnlando ), kie en vilaĝo kun 300 loĝantoj ĉ. 15 personoj partoprenis kursojn lastatempe.

Prezidanto Jukka Laaksonen prezentis novan planon por informado, kiu celas aparte allogi gejunulojn al la movado, ĉar tute mankas subtridekjaruloj inter finnaj E - parolantoj. Ankaŭ la somere okazonta Kultura E - Festivalo en Helsinki espereble helpos restarigi junularan sekcion.

Alistrategie Osmo Buller pledis por varbado inter pliaĝuloj. Homoj vivas pli longe ol antaŭe, kaj amaso da bonedukitaj, daŭre agemaj kaj lernemaj homoj ĉiujare pensiiĝas. Multaj el tiuj interesiĝas pri vojaĝoj kaj internaciaj kontaktoj, kaj eble pli da ŝanco ni havas en tiu “ merkato ” ol inter la junuloj, li atentigis.

La konkludoj de la kunsido pri regiona kunlaboro en la nordo estis miksitaj. E - agado en la regiono estas aŭ loka ( oni renkontiĝas en lokaj kluboj, faras kursojn ) aŭ “ tutmonda ” ( oni korespondas, retumas, vizitas kongresojn ). Por ke regiona kunlaboro funkciu, estu sentata iu bezono por “ meza nivelo ”, kie oni povas profiti de kontaktoj en propra regiono, realigi ion, kio ne realigeblas loke aŭ internacie. Tiu bezono simple ne estas sentata, aŭ pli precize, pro la manko de homoj ( 10 en norda Norvegio, unu en norda Svedio, 10 - 20 en norda Finnlando kaj kelkaj en Murmansk ) kaj la longaj distancoj neniu sentis realisma multe plivastigi la ĝeneralan kunlaboron. Tamen, estis konkretigitaj pluraj etskalaj projektoj kaj ellaborita rezolucio, kie oni priskribas la neceson de helpa lingvo en la regiono, proponas Esperanton en tiu rolo, kaj instigas esperantistojn renkontiĝi kadre de neesperantistaj aranĝoj, organizi E - kursojn dum tiaj aranĝoj kaj aliloke, helpi realigi turismajn rondvojaĝojn en la regiono kaj esperantigi plej gravajn turismajn tekstojn pri la regiono.

Dimanĉe ĉefa programero estis jarkunsido de EAF, kie konstateblis stabila bona laboro sen surprizoj aŭ gravaj malkonsentoj. La asocio havis en 1999 421 membrojn. En la agadplano por la jaro 2000 oni akcentas eksteran informadon kaj instruadon. Kiel prezidanto estis reelektita Jukka Laaksonen.

Bard Hekland

DMOZ : Esperanto sur la 19a loko

Kompanio Netscape havas retpaĝaron kun la nomo DMOZ, en kiu aperas ligiloj al ĉiulingvaj retpaĝoj ( escepte de la angla ).

Je 8 apr 2000 en DMOZ estis listigitaj 213. 618 ligoj al 60 lingvoj. Tiutage Esperanto havis ĉi - paĝe 1. 119 ligilojn —inter la lingvoj norvega ( 1. 129 ) kaj dana ( 1. 093 ). Per tio Esperanto okupas la 19an lokon.

Unualoke estas la pola kun 54. 779 ligoj. Sekvas la germana ( 38. 365 ), la hispana ( 31. 511 ), la sveda ( 17. 804 ) kaj la franca ( 17. 625 ). La rusa estas en la 11a loko ( 2. 652 ligoj ).

Interalie, malpli da ligoj ol Esperanto en DMOZ havas la gravaj lingvoj bulgara, greka, turka kaj hungara.

La nombroj varias ĉiutage. Konsultu ĉe la adreso http : / / dmoz. org / World /

Darío Rodriguez

KURTE

12 apr en la debato de Eŭropa Parlamento pri la Eŭropa Jaro de Lingvoj EPano Caudron ( PSE ) diris : “ Dum mi favoras plurlingvismon, mi tamen bedaŭras, ke ni ne klopodas paralele evoluigi la instruadon de E - to. Tiu lingvo, kiu havas eŭropajn radikojn, estas facile lernebla, riĉa kaj nuancoplena. Kiel helplingvo, ĝi povas esti unu rimedo inter aliaj por faciligi komunikadon inter ĉiuj civitanoj de Eŭropo. Pro tio mi bedaŭras, ke oni ne mencias ĝin en tiu ĉi propono ”. ( David Ferguson )

Du tre popularaj ĵurnaloj, Yomiuri Shinbun ( 10. 5 mln ekz. ) k USA Today ( 2, 5 mln ekz. ), aperigis komence de la jaro artikolojn pri E - o. ( Esperanto )

83 ( 13. 25 % ) eŭroparlamentanoj diversgrade opinias ke E - to povas faciligi lingvan komunikadon en Eŭropa Unio ; inter ili estas 12 el la 15 irlandaj EPanoj kaj 14 el la 25 belgaj, sed nur 1 el la 31 nederlandaj EPanoj. ( Aŭstria Esperanto - Revuo )

Gvidata de Martí Guerrero i Cots la televida Canal 54 ( Katalunio ) prezentas kurson de E - to ĉiun duan semajnon ekde 2 mar 2000, kun ripeto en aliaj semajnotagoj. ( KAE - Informilo )

Norvega E - Ligo decidis aliĝi al Abolicion 2000 —internacia kampanjo por atommalarmado, kiu havas 1455 aliĝintajn organizojn. ( Norvega Esperantisto )

Prezidanto de Sindikato de Polaj Teatroj Kazimierz Kaczor en gratulletero al Jerzy Fornal, okaze de ties 45 - jara aktorado, emfazis la meritojn kaj atingojn de Fornal en E - teatro. ( Wydarzenia Esperanto Esperanto - Polska )

Fonduso Litovio - Italio subvenciis Litovan E - Asocion per 100 mil lidoj ( 25 mil USD ) por eldoni librojn La serĉado de la perfekta lingvo ( Umberto Eco ) k Unuvoĉe tra la mondo ( Lamberto Dini, pri Zamenhof ) en la litova lingvo. ( Litova Stelo )

Tribunalo Covasna ( Rumanio ) registris E - fondaĵon por infanoj Esperanto Esperanto - Ro ; tiun agon aprobis la eduk - ministerio. ( Bazaro )

Konata E - verkistino Zora Heide post kvar jardekoj, dum kiuj ŝi loĝis en Svedio, Danlando kaj Islando, denove ekloĝis en Zagrebo. ( Tempo )

Fervojista sekcio de Ĉeĥa E - Asocio havas 139 membrojn, el kiuj 71 membras en IFEF. ( Starto )

En Novjorko estas malfermita restoracio Esperanto ĉe Avenuo C kaj 9a Strato. ( Esperanto )

En Nederlando, post 53 jaroj de regula aperado ĉesis la revuo Fervojisto kaj ekaperis jarkvarona nederlandlingva revuo Monditaal . ( Esperanto )

Inter Eŭropo kaj Azio

La 32a Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro ( OrSEJT - 32 ) okazos 21 - 31 jul 2000 en Tomsk. La ĉeftemo de la tendaro estas “ Inter Eŭropo kaj Azio ”.

Tomsk ( fondita en 1604 ) situas ĉ. 300 km nord - oriente de Novosibirsk, ĉe bordo de rivero Tomj. Tra Tomsk iris transsiberia vojo al la oriento de Rusa Imperio, kaj unu el ĉefaj okupiĝoj de tiamaj loĝantoj longe estis transportado de pasaĝeroj kaj varoj per veturiloj, tirataj de ĉevaloj.

Pro historia kaprico Transsiberia fervojo pasis iom pli sude ( ĉ. 80 km ), kaj eble pro tio Tomsk konservis sian historieskan karakteron kaj sian individuecon. Tamen ĝi ne similas al maljuna kaduka urbo, male, la urbo estas juna —estas kelkaj universitatoj, inter ili —Tomska ŝtata universitato ( 1888, la unua post Uralo ), Tomska politeknika universitato ( 1898 ), medicina, pedagogia, radioteknika universitatoj, konstrua akademio k. a. Ĉiu naŭa loĝanto estas studento!

La programo

Ĉiumatene akurate okazos paroliga kurso, kiun ni konsilas al vi partopreni, ĉar tio helpos al vi eviti danĝerajn konfliktojn kun severa Verda Polico. Interalie, la Verda Polico avertas, ke la sola komuniklingvo dum la tendaro estos Esperanto!

Post ŝvita studado ne ignoru klasikajn E - am - uzaĵojn. Ĉu vi povas imagi E - tendaron sen “ Kuru - kuru ”, “ Serĉado de trezoro ”, “ Neptunfesto ”, “ Fabelo ”, “ KGS ”, “ Tago de naskiĝintoj ”, koncertoj kaj, ho ve, “ Adiaŭa balo ”? Ni ne povas. Ni estimas la etoson de tradiciaj E - tendaroj. Pro tio nepre okazos streĉa teama vivo, bedaŭrinde iom forgesita lastatempe.

Funkcios sekcioj por radioamatoroj, interlingvistikŝatantoj, bahaanoj, petveturantoj k. a. Oni diras, ke “ De glora ĝis ridinda estas nur unu paŝo... ”, tiun paŝon vi faros partoprenante konkursojn : seriozajn kaj ne tre. Provu vin en kreado de harmonio inter natura kaj homfarita belecoj en korp - art - konkurso. Ŝatantoj unuigi agrablan kaj utilan havos eblecon samtempe plezurigi siajn nazojn kaj sanigi ĉion ceteran, inkluzive de la animo, dum kurso de aroma terapio. Ŝancon revivigi kaj vigligi stagnintajn korpon kaj spiriton, sperti ereton de antikva kaj riĉa orienta kulturo donos al vi kurso de klasika hinda danco.

Tiujn, kiuj preferas streĉi sian cerbon anstataŭ muskolojn, atendas ronda tablo “ E - klubo —ĉu sola formo de E - agado? ”. Preparu viajn “ por ” kaj “ kontraŭ ”.

La programo ne limiĝos interne de ripozejo. Por dezirantoj estos organizita ekskurso en “ Siberian Atenon ” —Tomsk.

Talentuloj kaj geniuloj atentu : ni bezonas vin por kompletigi kaj variigi la programon.

Aliĝkotizoj

Ruslando kaj KSŜ ( ruslandaj rubloj )

Aĝo ĝis 21. 04 ĝis 21. 06 surloke Sub 16 jaroj 30 40 60 16 - 30 jaroj 40 60 90 Pli ol 30 jaroj 50 80 120

Aliaj landoj ( usonaj dolaroj )

ĝis 21. 04 ĝis 21. 06 surloke 5 8 12

La alilandanoj petu informojn pri la pagmaniero. Privatajn invitilojn por eksterlandanoj ni povas aranĝi post aparta peto.

Kondiĉoj kaj prezoj

La tendaro pasos ĉe bordo de rivero Obj, ĉ. 60 km de Tomsk, en ripozejo de Siberia fiziko - teknika instituto. Ni speciale serĉis ripozejon, kie ni povu pagi aparte pro loĝado kaj manĝado. Eblas dormi en tendoj, en dometo sur - planke 8 - 10 lokoj, kaj en 4 - loka ĉambro. Mastroj povas doni matracon kaj littukojn por ĉambroj. Estas negranda halo por vesperaj aranĝoj, boatoj, sportiloj.

Kondiĉoj Plena periodo Unu tago Tendo 50 rubloj 7 rubloj Amasloĝejo 150 rubloj 20 rubloj 4 - lita ĉambro 300 rubloj 40 rubloj

Manĝado : tagmanĝo + vespermanĝo = 35 rub. Funkcios bufedo matene kaj vespere. Luado de boatoj : 5 rub / hore.

Prezoj povos altiĝi, precipe por la manĝado! La manĝadon ni devos pagi antaŭ unu monato!

Petu informojn pri la banka konto kaj aliaj send - manieroj ĉe la organiza komitato.

Adreso : RU - 634055, Tomsk - 55, a / k 2289

Telefono : ( 3822 - 258 - 966 ( ofica de G. Basov )

Gennadij Basov

Distre en Niĵnij Novgorod

31 mar —2 apr en Niĵnij Novgorod ( 440 km oriente de Moskvo ) okazis distra renkontiĝo Strelka - 2 kun partopreno de ĉ. 80 personoj. La celo estis konatigi freŝajn novulojn kaj lokan junularon kun Esperanto, tamen reale Esperanto estis nur “ pasvorto ” por kunveno de gaja kompanio. Okazis unuleciona elementa E - kurso, ĉio cetera estis ruslingva : intelektaj kaj rolaj ludoj, “ ekspromtaj ” spektakloj, kantado, ekskurso tra la urbo. Menciindas gustumado de lokaj bieroj.

Neforgeseblaj loĝkondiĉoj : 50 - 60 homoj en unu ĉambro surplanke en dormosakoj ( ne al ĉiuj sufiĉis! ) kaj unusola ( t. e. unuloka ) necesejo por ĉiuj.

Valentin Melnikov

Novaĵoj el Komia Respubliko

30 jan 2000 okazis refondo de E - Societo en Syktyvkar —la ĉefurbo de Komia Respubliko.

La laborplano de la refondita societo enhavas preparon de E - lernolibroj por komioj ( inkluzive de du vortaroj kaj krestomatio ), aperigon de artikoloj en gazetaro, publikigon de tradukoj kaj laŭeble eldonon de respublika E - ĵurnalo. Nun en Syktyvkar aktivas ĉ. dek esperantistoj.

Anatolo Sidorov

Ekzameno en Tiĥvin

Fine de marto en Tiĥvina E - klubo ekzameniĝis 7 anoj de elementa kurso de esperanto. Enmanigis atestojn kun poentoj “ bone ” kaj “ perfekte ” kursgvidanto M. Bronŝtejn. Li diris, ke ili dume ne fariĝis veraj esperantistoj, sed staras ĉe sojlo al lando Esperantujo kaj ĉiu devas decidi mem ĉu fari tiun lastan paŝon aŭ ne.

La paŝo estis farita, ĉar jam la unuan de aprilo klubanoj kunvenis por renkontiĝo kun vic - prezidanto de REU G. Kokolia, kiu vizitis nian klubon. Ekzistis serioza ( se tia eblas la 1an de aprilo kaj dum ĉeesto de Garik ) konversacio pri taskoj kaj planoj de nova gvidantaro de REU kaj kunlaboro de esperanto - kluboj.

Aleksandr Belov

Mondkongreso de PEN en Ruslando

Unuafoje en sia preskaŭ 80 - jara historio PEN Club International kunvokis sian mondkongreson al Moskvo, por majo 2000.

La eta UN de la verkistaro ( PEN egalas al Poets / poetoj, Essayists / eseistoj, Novelists / romanistoj ), turnita al la principoj de translima kooperado sur la fundamento de esprimlibero, evidente ne povas havi facilajn rilatojn kun totalismaj reĝimoj. Interalie honoras PEN - Klubon, ke ĝi eksigis sian germanan ( naziigitan ) filion jam en julio 1933, dum Ligo de Nacioj mem ne kuraĝis fari la samon kun la Tria Regno ( kiu libervole eksiĝis en novembro de tiu jaro ).

Fondite en 1921 en Londono, PEN - Klubo estas unu el la malmultaj kulturaj neregistaraj organizoj pli maljunaj ol UN. Tio kaŭzas ke en ĝi kunvivas du animoj : la verkista klubo kaj la UN ( aŭ Unesko ) - agentejo. Fakte ne ekzistas Unesko - organismo kiu okupiĝas specife pri literaturo ( nek pri muziko, nek pri teatro ), kaj tiun taskon iel plenumas internaciaj asocioj, kiuj havas kontrakton kun la organizo en Parizo.

Necesas tuj rimarki, ke PEN ne estas bazita sur landa strukturo : ĝiaj centroj referencas al lingvoj, ĉar ili ne reprezentas ŝtatojn, ili reprezentas literaturojn. Tial la 10an de septembro 1993 estis akceptita ankaŭ esperanto - centro, kiu inkluzivas nur profesiulojn de la esperanto - verkado ( ekzemple la redaktorojn reale vivtenatajn de sia peresperanta laboro ), profesiulojn kiuj subskribis la Ĉarton de PEN. Ne ĉiuj en Esperantio konsentas pri tiuj principoj ( ja ne mankas eĉ antisemitoj inter ni ) ; sekve ne ĉiuj estas facile akceptitaj en la Esperanta PEN, kiun prezidis István Nemere ( 1991—99 ) kaj William Auld ekde 1999.

La akcepto de nia centro en la sinon de la granda PEN - familio ( ĉirkaŭ 130 centroj ) signifis la oficialan agnoskon pri la literatura valoro de nia lingvo. Temas pri atingo komparebla al Bulonjo 1905, kiam pli ol 700 gazetartikoloj agnoskis ke esperanto vere funkcias kiel komunikilo. Ekde septembro 1993 la mondo konsentas ke ĝi funkcias ankaŭ kiel arta perilo.

Per tio neniu celas, ke PEN havu plian oficialan laborlingvon : la esperantistoj devas kontribui al la aktiveco de la organizo alimaniere, ol per primitiva propagando. Se vere oni volas ke PEN - Klubo adoptu esperanton apud la angla, franca kaj hispana, sufiĉas inviti regionan konferencon aŭ eĉ mondkongreson : tiam la lingvo de la organizanta centro aldoniĝas laŭstatute al tiuj tri.

Ene de PEN niaj verkistoj aktivas precipe en la komisiono pri lingvaj rajtoj kaj tradukado ( Giorgio Silfer kaj Manuel de Seabra ) kaj en la pac - komisiono ( ankoraŭ Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski ). Ili kontribuis interalie al la aprobo de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj ( Barcelono, 6an de junio 1996 ), kies tekston aperigis Literatura Foiro en aprilo kaj junio 2000. Tiu deklaracio unuafoje allasas sociologian perspektivon por la esperantistaro kiel lingva grupo, nome kiel kolektivo identigebla per idiomo senteritoria. Praktike, la mondo mem alvenas iom post iom al la samaj konkludoj de la raŭmismo.

La milito en Ĉeĉenio metis la rusan PEN - centron en delikatan pozicion. Sed tio ne malhelpas, ke ĝi estu kohera kun la principoj de la Ĉarto. La 5an de decembro 1999 ĝi dissendis la sekvan alvokon :

“ La verkistoj de Ruslando, unuiĝintaj sub la aŭspicio de la rusa centro de PEN - Klubo Internacia, estas koncernataj de la militevoluo en Ĉeĉenio, kiu iĝas minaco ne nur por la civiluloj en Grozno sed ankaŭ por la nacia sekureco de Ruslando. La ultimato anoncita al virinoj, infanoj kaj maljunuloj de la ĉeĉena ĉefurbo igas ilin ostaĝoj kaj de la terorismaj kaj de la federalaj fortoj. Estas tre malagrable kompreni, ke en tia situacio la rusaj aŭtoritatoj estas uzontaj la samajn metodojn de la teroristoj. Ni tre bone konscias, kiel malfacile estas malligi la plektitan ĉeĉenan nodon, sed ĉiukaze senkulpaj homoj ne iĝu viktimoj de la alprenitaj decidoj. Ni tute malakceptas la principon “ neniu milito estas sen viktimoj ”, deklaritan de la armeo kiel pravigon pri kruelaj rimedoj. ”

La starpunkton de la ruslingvaj gekolegoj subtenis la internacia estraro, per letero de la PEN - prezidanto, Homero Arijis ( el Meksiko ), la 10an de februaro 2000.

Pri la rezultoj de la moskva mondkongreso, kaj pri PEN - Klubo ĝenerale, vi povas legi en Literatura Foiro , la organo de Esperanta PEN - Centro ( establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito ).

Giorgio Silfer

La supra foto, farita en Bratislavo je la 13a Internacia Literatura Forumo ( 1994 ) montras tri membrojn de la Esperanta PEN - Centro Judit Felszeghy, Giorgio Silfer kaj István Nemere. Nun la Centro havas 23 membrojn. ( Foto de A. K. )

UEA : la membraro plu falas

Laŭ informo de la Centra Oficejo de UEA ( CO ), ankaŭ en 1999, por la 13a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7 mil individuajn membrojn ( IM ), nome 7074 en 119 landoj —je 286 malpli ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj ( AM ), kaj la suma membronombro de UEA sekve falis per 1002 membroj.

La statistiko reprezentas la staton je 12 apr 2000, kaj post la traktado de malfrukotizintoj la falo verŝajne estos iomete malpli granda, sed certe la membronombro unuafoje dum la lastaj jardekoj estas sub 20 mil.

jaro AM IM sume

1987 36351 7291 43642

1988 35945 7203 43148

1989 32474 7355 39829

1990 25224 7645 32869

1991 19146 8071 27217

1992 18808 7783 26591

1993 16041 7272 23313

1994 14495 7018 21513

1995 13808 7237 21045

1996 13314 7284 20598

1997 13035 7122 20157

1998 12812 7360 20172

1999 12096 7074 19170

La falo de IM okazis ĉefe pro la malpli granda UK en Berlino kompare kun Montpeliero. Sed, ekzemple, en Ruslando la malmultiĝo de la UEAanoj ( - 58 ) okazis ankaŭ pro la katastrofa falo de la rublo —la rubla ekvivalento de la kotizoj por UEA kaj UK kreskis kvaroble, dum la salajroj apenaŭ altiĝis. La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.

IM de UEA en 1999 ( 1998 )

Francio 686 ( 894 )

Germanio 587 ( 602 )

Brazilo 552 ( 511 )

Japanio 409 ( 415 )

USA 389 ( 400 )

Nederlando 349 ( 356 )

Svedio 255 ( 226 )

Italio 253 ( 259 )

Finnlando 234 ( 246 )

Britio 230 ( 229 )

Hispanio 190 ( 190 )

AM de UEA en 1999 ( 1998 )

Germanio 1079 ( 1017 )

Japanio 1062 ( 1048 )

Ĉinio 963 ( 970 )

Italio 895 ( 860 )

Svedio 686 ( 766 )

Britio 510 ( 580 )

Belgio 504 ( 505 )

USA 429 ( 480 )

Pollando 330 ( 240 )

Hispanio 329 ( 320 )

La nombro de AMoj ( membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA ) ŝajne atingis la nadiron, kaj laŭ CO jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por AMoj. La ĝisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare.

Probable la Tel - Aviva UK estos iomete pli granda ol la Adelaida ( 1997 ), kaj tio premisas plian falon de IM. Sed la rezulto dependas ankaŭ de la aŭtuna aliĝado al Zagrebo —eble oni elektos kotizi samtempe por la Zagreba UK kaj por UEA - 2000, kaj tio retenos la individuan membraron super sep mil membroj. Almenaŭ tiel agos iuj el ruslandanoj, kiuj iros al Kroatio.

Aleksander Korĵenkov

Ĉiu ruslanda esperantisto povas aliĝi al UEA ĉe Halina Gorecka ( 620077, Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67 ) laŭ favora kategorio B.

Membro kun Gvidlibro 4 EUR

Membro kun Jarlibro 10 EUR

Membro - Abonanto 24 EUR

Moskvanoj pagu al Oksana Kostousova, tel : 4987212.

Kiom da ni inter 100 milionoj?

La Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la jaron 2000 Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Okaze de la 50a datreveno de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1998 grupo da Nobel - pacpremiitoj, i. a. Miĥail Gorbaĉov, Nelson Mandela kaj Ŝimon Peres, projektis tekston de Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto.

Unesko lanĉis amasmovadon por diskonigi Manifeston 2000 kaj por kolekti apogajn subskribojn por ĝi. Ĉiu subskribo estos persona sindevontigo realigi la celojn de Manifesto 2000 “ en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono ”. La subskriboj estos transdonitaj al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000 kiel esprimo de la monda civila socio por paco kaj senperforto. La celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.

UEA, kies ĉi - jara kongreso en Tel - Avivo estas agnoskita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, alvokas al ĉiuj esperantistoj, ke ili konatiĝu kun Manifesto 2000 kaj subskribu ĝin, kaj ke ili diskonigu ĝin kaj kolektu por ĝi subskribojn kiel eble plej vaste en sia propra vivmedio, inter esperantistoj kaj ĉiuj aliaj.

Oni povas subskribi pere de Interreto www. uea. org / 2000. html aŭ per la Esperanta faldfolio eldonita de UEA kunlabore kun Unesko. La faldfolio enhavas la tekston de Manifesto 2000 kaj kuponon por la subskribo. Ĝi estos dissendita kun n - ro 3 / 2000 de la revuo Esperanto , sed Esperantaj asocioj, kluboj, gazetoj, organizantoj de eventoj, kaj unuopuloj povas peti ekstrajn ekzemplerojn de la Centra Oficejo de UEA, indikante la kvanton.

Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto

Konsciante pri mia parto de respondeco antaŭ la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaŭ la hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj, mi devontigas min en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loĝ - loko :

—respekti la vivon kaj la dignon de ĉiu homo sen diskriminacio aŭ sen antaŭjuĝoj ;

—praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en ĉiuj ĝiaj formoj : fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj ;

—kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon ;

—defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, ĉiam favorante aŭskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj ;

—favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de ĉiuj vivo - formoj kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo ;

—kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaŭ de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco.

GK UEA

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Kvara parto de la eseo de Walter Zelazny

La lasta parto. Legu en nia retpaĝaro la unuan, duan kaj trian partojn

Min ne tre koncernas la “ fina venko ”, se paroli vere

Se en la pionira periodo de la Esperanto la plej moda aktivado estis plibonigi la lingvon ( reformismo ), nun venas stranga modo plibonigi ideologiojn. En Esperanto ( 1998 : 7 - 8 ) Mark Fettes skribis, ke li faris enketon, je kiu respondis okcento da demanditoj. Fettes diras, ke plimulto da ili “ atribuis elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA ”. Poste ni ekscias, ke “ post sesjara okupiĝo pri tiuj rilatoj, mi eĉ pli aprecas kaj dividas tiun sintenon ”. Kaj poste sekvas vortoj, kiujn mi jam ne povas kompreni :

En la internacia ĥorego, la voĉo de UEA agordiĝas al io malofta : al pozitiva socia fakto.

Kiu povus vicigi pozitivajn sociajn faktojn? En la sociaj sciencoj ekzistas koncepto pri la sociaj faktoj, sed sen iu ajn morala ( ksiologia ) valoro. Kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj. Nur religiaj sistemoj kaj ideologioj diras, kio estas bona kaj malbona.

Sociologoj ne diras, kio estas bona aŭ malbona. Ĉu s - ro Fettes ne tro rapidis kun la konkludoj, ke “ UEA, kontraste, reprezentas funkciantan sistemon de homa interkompreno, jam malfermitan al ĉiuj kiuj volas ĝin sperti ”? Ĉu tio signifas, ke jam 20 mil UEAanoj spertas “ funkciantan sistemon de homa interkompreno ”? Sed pro kio ne volas sperti ĝin ceteraj kelkaj miliardoj da homoj? Kaj pro kio mi, Walter Zelazny, kiu scipovas Esperanton kaj scias iom pri la movado, ties kulturo, literaturo, ideologio, pro kio mi ne volas konsenti kun s - ro Fettes? Ĉu mi estas tiom malica, aŭ mi simple alimaniere analizas nian socion kaj la mondan socion? Ĉu mi rajtas al tio aŭ ne?

Ĉiam mi timis ideologojn, kiuj konas la pozitivan socian fakton, ĉar ekde sia ekrego ili devigas akcepti sian pozitivan socian fakton —tio estas unu el la fundamentaj konkludoj de sociaj sciencoj, kiuj avertas kontraŭ tiuj sociaj solvoj kaj iliaj profetoj. Ankaŭ mi povus prepari sociologian enketon je kiu respondos okcento de respondintoj, sed ili konkludos kiel William Auld : “ min ne tre koncernas la fina venko , se paroli vere ”.

Tio estas tre simpla afero, kaj sufiĉas iom scii pri la soci - teknikoj esplori la opinion por havi tian rezulton. Pro tio sociologiaj esploroj devas esti kompleksaj, teorie kaj praktike ellaboritaj, preparitaj fare de specialistoj, kaj metitaj por la kritiko al alia grupo de specialistoj kune kun la publika diskuto.

Esperanta popolismo aŭ la diabla cirko

Opinio de iuj esperantistoj ne estas sociologia studo pri la Movado. La studo devas havi teoriajn premisojn, do tion kion ni volas scii. La teoriaj studoj ne demandas esperantistojn, ĉu ili preferas esti ruĝaj aŭ mortaj aŭ ĉu ili atribuos elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA. Tio estas enketado pri opinioj. La sociologia studo respondas aŭ ne je hipotezaj modeloj de la socio, respektive movado.

Por ekscii tion la enketado devus havi milojn da demandoj. Pro tio la arto bone sociologii estas limigi la nombron de la demandoj, sed ne limigi la nombron de la respondoj, kaj aldone, ĝi devas sin apogi ĉefe sur la jam ekzistantaj dokumentoj, arĥivoj, intervjuoj ktp... Sed tio estas bazo de la esploro. Ni bone scias, kion politikistoj pensas pri opinioj, ili simple neglektas ilin. Kaj ni scias, ke ili pravas. Ja estas bezonataj kaj la opinioj kaj la profundaj studoj. Saĝaj strategoj eltiras konkludojn el bonaj studoj kaj opinion ili lasas al plebo. Ili apogas sin je sciencistoj, sed ne kunlaboras kun sciencistoj. Sciencisto devas esti sendependa, kiel intelektulo.

Laŭ mia hipotezo, sur la pinto de la oficiala Movado estas ĉirkaŭ 50 personoj, kiuj ligis sian psikologian lukson kun financa lukso kaj ĉion ĉi kun Esperanto. Esperanto donas al ili la socian prestiĝon.

Ĉio estas relativa, sed estrarano de UEA almenaŭ unu fojon jare sidos apud diplomatoj, ministroj kaj aliaj gravuloj antaŭ 3000 esperantistoj. Li estas tiam en paradizo. Por tiu momento valoras vivi kaj peni ( aŭ ŝajnigi penon ) dum la tuta jaro. 3000 esperantistaj plebanoj ĝuos tiun atmosferon kaj ĉiuj estos kontentaj.

Ili ĉiuj produktas neniun intelektan laboron, tamen ili regas. Ili esperantumadas, ili gvidas la oficialan Movadon. Ili donas al la movado la plej facilan esperon. La populistan! Ili trovas respondon al ĉiuj mondaj problemoj per Esperanto. Se homoj estas malriĉaj, ili lernu Esperanton ; se estas militoj, oni enkonduku Esperanton ; se homoj malsanas, ili kuracu sin per Esperanto. Ĉiuj eblaj scenaroj de la socia vivo trovas solvon per Esperanto. Ĉu vi volas pruvon?

Multaj aliaj volas reformi la politikon aŭ socian ordon, sed ne proponas ion kio ŝanĝas la vivrealon de nuntempuloj : UEA kontraste... ( M. Fettes, samloke ).

Jen la klasika ekzemplo de la popolismo.

Oni devas esti absolute naiva por kontraŭstarigi UEA - on al ĉiuj, kiuj “ volas reformi la politikon aŭ socian ordon ”. Kia manko de modesteco, bona gusto, eble eĉ eduko. Kaj tiuj konstatoj koncernas ekzemple ankaŭ la mondfaman lingviston jan Baudouin de Courtenay ( ne gravas kio li estis, gravas ke li ne estis finvenkisto ) kaj poeton Julian Tuwim.

Mi volus scii, kion fari por ke el la Movado ne foriru tiaj homoj. Mi rimarkis, ke eble 99 % da varbitoj post ioma tempo komprenas ke la Fina Venko estas iluzio kaj foriras de la Movado. Ili ne scios, ke la Movado enhavis ne nur noblajn kartojn, sed ankaŭ makulitajn de tiuj kiuj pretis kunlabori kun faŝistoj aŭ stalinistoj por savi nian Lingvon. Tian savon nia Lingvo ne bezonas, ĉar oni ĝin mortigas kune kun la plej fidelaj esperantistoj, kaj ne kolaborantoj. Ili gvidas la Movadon al memmortigo, sed poste ŝanĝas haŭton kaj funkcias en la nova politika ordo.

Sed ankaŭ en la paca periodo kiam naskiĝas nova penso en Esperantio, ekzemple kiel PSEK kaj PEA en 1985, la Movado estas preta utiligi la polican forton por fari la ordon. Kiu memoras pri tio, kiu tiris konkludojn.

Lapenna kaj la plebo

Oni povas riproĉi multon al Ivo Lapenna pro la aŭtokrateco, sed ne la trompon de la morala sinteno. Li gvidis la movadon en la periodo, kiam antaŭ ĉiuj socioj estis ebla nur elekto inter la stalinismo kaj makartismo. Nur en tiu senco oni devas kompreni la koncepton de la neŭtraleco de Lapenna. Se iuj tiras aliajn konkludojn ili nenion komprenis.

Ĉu okazis puĉo? De la sociologia vidpunkto problemo estas pli komplika ol de la formala, jura. Se jure kalkuli la voĉojn, al Lapenna mankis iomete. Sed unue oni devas klare diri, ke ne ĉiuj komitatanoj el la “ socialismaj ” landoj estis demokratie elektitaj. En la praktiko kelkaj elektis sin mem . Pravigitaj per proceduroj nekontroleblaj de UEA, ekde la kunsido de la Komitato ili jam estis demokratoj . Sed ankaŭ tion ni lasu.

Tiutempe la movado sentis tro streĉan moralan disciplinon ene de UEA kaj ĉefe tion sentis proprahaŭte la oficistoj de UEA. La ĉefo petis pli, kaj ili ne ĉiam komprenis, kion kaj kiucele li petas. En la periodo de la hamburgaj eventoj ( 1974 ) pli kaj pli foriradis la divido je la mondo unuflanke stalinisma aliflanke makartisma. La Vjetnama milito ŝanĝis en Usono rilaton al komunismo : se iuj volis esti komunistoj, ili estu. Moskvo komprenis, ke ekzistas baroj eksporti la revolucion, ĝi tro kostas, do se usonaj aŭ francaj laboristoj volas resti sub la ekspluatado de kapitalistoj, ili restu.

La plebo eniras salonojn kaj TEI ( Tradicia Esperanto - Ideologio ) finfine bone fartas.

Homo de la digna konduto, premita per la morala rigoro, sciencisto kaj stratego, batalanto kontraŭ faŝismo, stalinismo kaj makartismo, homo de la interna disciplino... jam en la sepdekaj jaroj ŝajnis eksmoda.

Lapenna foriris. Oni bezonis novan vizaĝon, prefere pli junan, kial ne usonan, kial ne profesoran, saman kiel Lapenna, sed pli bonan. En la sepdekaj jaroj oni forgesis pri faŝismo kaj komunismo. La nova generacio ne spertis militon. Okcidente konstante kreskas la vivnivelo, ĝi pliboniĝas ankaŭ en la “ socialismaj ” landoj dank al okcidentaj pruntoj. Komenciĝis paradizo eĉ en UEA. La plebo bezonas sian reprezentanton. Komenciĝis en UEA lapennismo sen Lapenna. La novaj estroj diris : certe Lapenna en certa tempo pravis, sed ni faros pli bone. Kaj faris. Sed tio estas same kiel vodko sen alkoholo aŭ virtuala seksumado. Sen firma aŭtoritato morala, scienca, politika, kultura ni nomu tiaman esperantan periodon la tempo de la esperanta plebo.

La fama malstreĉigo de la monda politika situacio malfermis pordon al la orienta Eŭropo ankaŭ por esperantistoj. La plej bona tipo estis la okcidenta esperantisto en la malfermitaj salonoj de la orienta Eŭropo, al kiu statistika orientano havis fermitajn pordojn. Sed ĉiuj estis kontentaj. La oficistoj de UEA komencis sian oran periodon. Kaj ab ovo , la plebon oni petis varbi, propagandi... La intelektuloj fariĝis politikistoj, kaj dum la plebo varbis kaj propagandis, ili eniradis la salonojn de la granda mondo. Malfermiĝis kabinetoj de plej altaj ŝtataj funkciuloj, ju pli oriente, des pli alte. Sed en tiu tempo oni proponis neniun novan strategion, neniun novan penson. Oni cenzuris pli ol Lapenna, la organo ne publikigis opiniojn, diskutojn, ĉio estis klara. Ili uzis la politikan policon por prepari la UK - on en Varsovio ( 1987 ), mensogis sur ĉiu paŝo.

Ne mirindas, ke en tiu periodo aperis multaj ekstermovadaj iniciatoj kaj ĝuste intelekte ili estis la plej danĝeraj por UEA ( ne por komunismo ). Oni ne povis plu toleri tiun bufonadon. UEA reagis. La malamiko n - ro Unu Lapenna malaperis, sed aperis novaj hidroj, inter ili la raŭmistoj kaj PSEK. Komenciĝas batalo kontraŭ ili. Malnovaj metodoj, prisilento, cenzurado kaj mensogo.

Nuna nova generacio feliĉe scipovas rimarki kaj paroli, ĉar prisilento, cenzuro kaj mensogo malaperadas. Mi ne konas s - ron Sikosek, sed mi lin citu, li bone komprenis la movadan atmosferon de tiu epoko, en kiu oni volis trovi alternativon al la tradicia movado, al lapennismo sen Lapenna :

Interesa signo estas ankaŭ la netoleremo kontraŭ herezoj. Bela ekzemplo : la “ kontraŭ - raŭmismo ” de UEA - prezidinto Tonkin... Tio estas la plej akra riproĉo kiun TEI - ano povas eldiri : “ Raŭmistoj ne volas disvastigi Esperanton ”. Fakte, la Manifesto de Raŭmo eksplicite jesas disvastigon... Sed skeptikon kontraŭ la “ fina venko ” —tian blasfemon —TEI - ano eble pardonus al neesperantisto, sed ne al “ batalanto el la propra tendaro ”. ( Esperanto . 1996 : 7—8 )

La komunismo falis kaj la ludo finiĝis. Restis la salono en Nov - Jorko. Intertempe kun la helpo de tiama UEA oni sukcesis detrui tutan generacion de la esperantaj studentoj de dekkelkaj polaj universitatoj, kiuj PSEK - umadis, kiuj kune kun la epoko de Solidareco prenis povon en PEA. Kaj poste oni demandas pro kio la Movado stagnas, pro kio homoj kabeas? Kaj denove varbi, propagandi...

Konklude

Esperantio ne havas inteligencion, do strebado al sendependa libera penso estas vana en Esperantio, ĉar kie regas blinda ideologio tie ne trovas lokon la libera penso, kiu ĉiam estis la motoro de la historio, scienco kaj arto. La intelektaj debatoj ne okazas, kaj se jes aŭ tuta plebo diskutas pri ĉio ajn ( finfine ili pagis kotizon, do ili rajtas ) kaj post la diskutado, de kiu ne eblas eltiri konkludojn, la oficistoj decidas.

Kompreneble oni faras esplorojn de la oficiala Movado. Estis tuta debato teoria pri la sociologio lanĉita de PSEK kaj PEA ( ĝis kiam oni ne balais la tutan junan PEA - stabon antaŭ la Jubilea UK ). Mi ne volas tute neglekti la faritajn seriozajn studojn, kaj mi certigas ĉiujn esploristojn, ke mi konas iliajn kontribuojn. Ŝajnas al mi, ke ili ne superas la nivelon de la ekscio pri certaj opinioj de certaj esperantistoj. Ne estas ilia kulpo, ĉar tio ne estas laboro por unu sola homo. Mankas kompleksa programo, kiun povus prilabori nur stabo de specialistoj.

Politikaj partioj, ekonomiaj entreprenoj, kulturaj establoj apogas sin je ekspertizoj kaj kontraŭekspertizoj por fiksi strategion. Bedaŭrinde ne en Esperantio.

Kio okazus, se la esploroj montrus, ke la tradicia varbado havas neniun sencon, ĉar la varbitoj rapide foriras el la oficiala Movado? En la kazo de “ Projekto de analizo n - ro 1 ” laŭ mia provizora kalkulo, oni devus elspezi el la buĝeto de UEA ( ĉar UEA monopoligas esperantistan monon! ) minimume kvin mil dolarojn.

Sed la esperanta plebo kaj ties ĉefoj opinios, ke tio estas forĵeto de la mono en rubujon, kaj poste oni decidos forĵeti tiun monon en alian rubujon, kun pli nobla preteksto, ekzemple por la Tria Mondo. ( Ne gravas, ke tio donos neniun rezulton. Tio trankviligos niajn korojn : ni elspezis por la Nobla Celo kaj ne por stultaj esploroj. ) Sed se mi diros, ke mi estas por la Tria Mondo, kondiĉe ke CO UEA troviĝu en Lomé, oni prenos min por psiĥe neekvilibrita homo. Do Esperanto al Togolando jes, sed ne CO. Kial? Ili diros : Kion fari, ni scias pli bone ol ekspertoj, estas ni kiuj varbas, ne ekspertoj.

Sed kio okazus, se la rezulto de la esploroj montrus, ke la ĉefa rezono esti por Esperanto estas ĝuste ties kulturo? Valoro en si mem. Tiam ni scius kiucele peti monon de la esperantistaro, kaj kiel elspezi la monon. Poste oni malfermu la debaton pri la valoro de Esperanto por respondi la demandon : ĉu ni estas politika - ideologia Movado ( la manifesto de Prago ) aŭ kultura movado, kiu rajtas al sia loko en la homara socio?

Se ni estas politika - ideologia movado, tiam dekomence la afero estas fuŝita. Oni ne povas diri A... sen fini alfabeton. Tiam la esperantaj radikaluloj pravas. Se ni estas la kultura movado, tiam la raŭmistoj pravas. En tiu perspektivo la nuntempa UEA estas nur internacia klubo de homoj, kiuj pagas kotizon, elektas sian prezidanton, metas monon al la kluba banko, UK - umas kaj vivas per la iluzioj, ke UEA ŝanĝos la vivrealon de nuntempuloj.

Ĉu kelkdeko da esperantaj intelektuloj ne estas la lastaj esperantistoj en la historio de la homaro? Se jes, cetero apartenas al la plebo. Kun la konataj rezultoj, al la Fina Venko. Intertempe mi tamen donas al malsata panon, al malsana kuracilon, poste mi karesos mian katon kaj mi legos tiun poemon :

Eĉ se iam jena tempo venos

post jarmiloj, kaj post miliardo,

tiam ree homon batos homo,

sed li batos lin en via nomo

—ankaŭ kun la stelo sur standardo...

esperante, ke antaŭ la Fina Venko, PIV trovos pli ĝustan difinon de la esperanta inteligencio.

Walter Zelazny

Fine! Mi komprenis la raŭmismon!

Plej ofte pri la raŭmismo parolas Giorgio Silfer, kiu kvazaŭ monopoligus interpretadon de ĝi. Eĉ se li pravas ( kvankam neniu monopolo estas senrezerve prava ), liaj belstilaj klarigoj pri la afero restas kompreneblaj ne por ĉiuj —verŝajne, ĉar la aferoj memkompreneblaj por li mem, ne same kompreneblas por neinicitoj. Bone klarigi, kio ĝi estas, devas alia ( j ) homo ( j ), por ke ĉiu laiko decidu ĉu aliĝi al la sketo kaj ĉu ĝi ĝenerale estas bezonata.

Walter Zelazny, unu el la ideologoj de la raŭmismo, kaj samtempe ne blinda disĉiplo de Silfer, finfine sukcesis en La Ondo de Esperanto tiel priskribi la ismon, ke ĉiu ordinara esperantisto povu kompreni kio ĝi estas. Do, la ĉefa ideo estas formulita tre simple :

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio.

Kaj de tiu vidpunkto la raŭmistoj kritikas ( ĝis plena neo ) la tradician ( “ finvenkisman ” ) E - movadon kaj ties instituciojn —unuavice UEA. Kaj tio estas klarigata tiel, ke tiu tradicia E - movado estas taŭga por “ plebo ”, kaj ili, raŭmistoj, estas ja “ inteligencio ” inter esperantistoj.

Certe, la lasta aserto estas tro forta kaj iom ofenda por malsamopiniuloj. Mi, ekzemple, aroge opinias min inteligentulo, kaj pro tio ke forte kredas ke sen strebo al la Fina Venko ( ĝuste tiel, majuskle ), sendepende de tio ĉu kaj en kia formo ĝi efektivigeblas, la lingvo esperanto kaj E - komunumo estas bezonata por neniu kaj tute ne vivkapabla, malgraŭ ajnaj kulturaj valoroj. Laŭ mia opinio, en Esperantio ĝenerale ne ekzistas plebo, kaj la ĉefa trajto de la verda popolo estas, ke ĝi plene konsistas el, almenaŭ potencialaj, inteligentuloj. Tiurilate, malgraŭ ĉiuj pravaj asertoj de la raŭmistoj, pro sia konduto ili ĉiuj aperas antaŭ la plejparto el la esperantistaro kiel simplaj snoboj.

Certaj asertoj kaj proponoj de Zelazny ( pri tio, ke Esperanto estas pure Eŭropa fenomeno, ke ion bonan por Esperanto ĝenerale portos transmeto de la movadaj institucioj al la Orienta Eŭropo ktp. ) estas nur ridindaj kaj delonge pruvitaj malveraj. La aliaj, kiel esplorprogramo de esperantista socio, estas nepre konsiderindaj.

Sed jen estas la afero : la ĉefa patoso de la raŭmisto estas ja tutegale kritiko de UEA! Se raŭmismo estus reale la sola vera strategio, por ties adeptoj la sorto de la “ oficiala ” movado estus tute egala... Des pli, ke ili ne volas rimarki, ke la reala praktiko de la tradicia movado estas ne malpli, se ne pli raŭmisma ( en la senco de strebo progresigi E - kulturon, komunumon ktp. ), ol de la raŭmismaj instancoj. Do, la raŭmistoj, kion pruvas tre klara artikolo de Zelazny, fakte estas ne pli ol marĝena —pro snobeco de la partoprenantoj —parto de la “ tradicia ” kaj “ oficiala ” Esperantio!

Nikolao Gudskov ( Ruslando )

UEA : fascine diversa homgrupo

Mi detale legis la unuan parton de la eseo de Walter Zelazny en La Ondo , sed ( kvankam admirante la stilon kaj pretendojn de la verko ) poste laciĝis pro la supraĵa, nigra - blanka, pracela - raŭmista, oficiala - neoficiala, ktp - a dupolusa retoriko de la aŭtoro, kaj nur rapide trafoliumis la reston. Tipaj por la postmoderna epoko estas intelektuloj, kiuj preferas polemiki anstataŭ dialogi. Stimulaj ili eble estas ( Derrida estas fama ekzemplo ), sed samtempe kaj samkiale misgvidaj, aparte por la kondiĉoj de Esperantujo, kies ekzisto kaj estonteco dependas de dialogado.

Mi ankaŭ sentas ian kompaton por homoj, kiuj interpretas ĉion movadecan kiel provon “ konkeri ” aliajn, trudi Esperanton aŭ ideologion kontraŭ la volo de la ceteraj homoj. Kian angoran bildon pri la mondo ili devas posedi por povi tiel reagi —ekzemple al la Manifesto de Prago ( kiu nenie deskribas la internan kulturon de Esperanto aŭ postulas, ke ĉiuj konsideru sin movadanoj ), aŭ al la novaj provoj trovi radikojn por Esperanto en diversaj islamaj socioj ( kompreneble tiaj radikoj jam ekzistas delonge en Irano kaj Pakistano, sed kial kompliki la bildon per faktoj? ).

Mi mem estas intelektulo, laŭ ĉiuj kriterioj. Mi ne sentas min elkludita el UEA, a. k. k. la Oficiala Movado ; mi vidas en ĝi fascine diversan homgrupon, kiu daŭrigas valoregan kulturan kaj organizan tradicion, kompreneble kun multaj misoj kaj mankoj, kiel ĉio efektiva ( ne nur surpapera ).

Tiuj homoj kaj tiu tradicio pli profitos el mia kunlaboro ( kaj deinterna kritikado ), ol el deekstera kritikado kiu baziĝas sur trosimpligoj.

Mark Fettes ( Kanado )

Suferantaj legantoj

Mi tute konsentas kun Darío Rodriguez ( “ Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo ”. LOdE . 2000 : 3 ).

Mi ofte intencis skribi al la redaktoro kaj plendi pri la malŝparo de papero kaj mia tempo per longaj artikoloj pri la konstitucio de E - Civito. Mi tute ne komprenas, kial inteligentaj homoj ludas tiajn stultajn ludojn. La movado sufokiĝas de manko de homoj pretaj uzi siajn homfortojn por propagandi kaj varbi.

Ĉi tiaj aferoj estas ege tedaj por la plimulto, eĉ forpelas homojn kiuj pensus : “ Mi ne volas resti ano de tia idiota societo ”. Tamen, mia plendo ne estas ĉefe kontraŭ la ludantoj en la Esperanta Civito —se ili volas konstrui kastelojn en la ĉielo, ili rajtas, sed kara redaktoro, pensu pri viaj suferantaj legantoj!

Eric Walker ( Britio )

Mi ne estas sola

Dankon al la redakcia teamo pro la aperigita opinio de Darío Rodriguez pri la Civito ( LOdE . 2000 : 3 ). Mi sentas, ke mi ne estas sola. Mi timis ke la civitanoj la Ondo n tute “ hokis ” ( per HeKo ).

Nikolaj Batyrev

( Udmurtio, Ruslando )

Absurdaj kaj danĝeraj planoj

En Tribuno de LOdE ( 2000 : 3 ) mi legis la ensendaĵon de Darío Rodriguez Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo . Mi ĝojas, ke li skribis tion, ĉar mi tute samopinias. LOdE malagrable surprizis min, publikigante la absurdajn kaj danĝerajn planojn de LF - koop. Cetere la influo de LF - koop en LOdE estas por mi tro granda por daŭrigi mian abonon post la jaro 2000.

Rejna de Jong ( Nederlando )

Kun granda intereso

Mi dankas al vi pro la sendita numero 12 / 1999 de La Ondo de Esperanto . Pro la fakto, ke mi estas emerita kaj devas ŝpari mian monon, mi ne povas aboni al via bona eldonaĵo. Sed mi havas favoron peti al vi.

Kun granda intereso mi legis la artikolon, Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito , parto 1a. La finota parto estis planata por la numero de januaro 2000 kaj mi treege deziras legi tiun numeron.

Ĉu vi povus sendi al mi nur la numeron por januaro 2000? Tre plaĉus al mi se vi havus la afablecon respondi al mi pri via decido.

Cornelius J. McKown ( Usono )

Ĉu Ruslando pereas en barbareca mezepoko?

Mi volonte deziras ricevi vian gazeton ankaŭ estonte, kvankam mi devas diri, ke malgraŭ ke mi legas ĝin kun scivolemo kaj malkovras en ĝi interesajn artikolojn, ŝajnas al mi ofte, ke en via gazeto ne respeguliĝas la objektiva situacio.

Laŭ la ordinaraj informoj, kiujn ni ricevas en Svislando, ŝajnas ke la plejmulto de viaj samlandanoj travivas bedaŭrinde nuntempe ege malhelan epokon : socie, ekonomie kaj por ne paroli pri la abomenaj militoj kaj ekologiaj katastrofoj. Ŝajnas, ke la tuta lando pereas en barbareca mezepoko.

Nun, estas imageble, ke ankaŭ la rusaj esperantistoj estas rekte konfrontitaj kun tiaj malagrablaĵoj kaj tutcerte havas neceson aŭdigi siajn voĉojn pri tiaj aspektoj. Sed nur tre malofte oni legas ion pri ili en viaj paĝoj. Do, tiel ni venas al konstato ke : aŭ la priskriboj de Ruslando estas troigitaj de niaj amaskomunikiloj kaj ĉio estas en ordo en via lando, aŭ la respondeculoj de La Ondo de Esperanto estas ornamitaj per rozkoloraj okulvitroj?

Mi konscias ankaŭ, ke kritiki estas pli facile ol kunlabori kaj kutime la redaktoroj estas konataj viktimoj de furiozaj legantoj kaj pro tio, malgraŭ miaj supraj skribitaj linioj, daŭrigu trankvile vian laboron tiel kiel al vi eblas, ĉar sen vi ne aperos la tradicie riĉa Ondo .

Carlo Nicolodi ( Svislando )

Tolstoj, italo kaj Esperanto

Mi estas via abonanto, kaj en La Ondo de Esperanto mi legis artikoleton okaze de la Tago de la Urbo en Moskvo, kiu malkaŝis al mi la ekziston de E - klubo en Moskvo kun titolnomo Leono Nikolaido Tolstoj.

Mi estas ŝatanto de via granda verkisto L. N. Tolstoj. Bedaŭrinde mi ne konas la rusan lingvon, tial mi legis liajn verkojn en la itala, sed koninte la opinion de Tolstoj pri Esperanto mi mem eklernis Esperanton.

Mi deziras koni la adreson de E - klubo Lev Tolstoj por adresi al ĝi miajn petojn pri la granda verkisto.

Gianfranco Giorgi ( Italio )

RESUREKTO

Fragmento el la aperonta romano de Lev Tolstoj

Parto 1

Ĉapitro II

La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara historio. Maslova estis filino de senedza kortlaboristino, kiu vivis kun sia patrino - stalistino en vilaĝo ĉe du fratinoj bienistinoj. Tiu fraŭlino naskis ĉiujare kaj, kiel ordinaras vilaĝe, oni baptis infanon, kaj poste la patrino ne nutris la nedezirite aperintan infanon, nebezonatan kaj malhelpantan labori, kaj tiu baldaŭ mortis pro malsato.

Tiamaniere mortis kvin infanoj. Oni ĉiujn baptis, poste ne nutris, kaj ili mortis. La sesa infano, generita de pretervojaĝanta cigano, estis knabino, kaj ŝia sorto estus la sama, sed okazis, ke unu el la du maljunaj sinjorinoj vizitis la stalon por riproĉi la stalistinon pro kremo, odorinta je bovino. En la stalo kuŝis la novpatrino kun ĉarma sana bebo. La maljuna sinjorino riproĉis kaj pro la kremo kaj pro tio, ke oni lasis la naskintinon kuŝi en la stalo, kaj ŝi volis jam foriri, sed ekvidinte la bebon kortuŝiĝis kaj proponis sin kiel baptopatrinon. Ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj poste, kompatinte sian baptofilinon, ofte donis lakton kaj monon al la patrino, kaj la knabino restis viva. Tial la maljunaj sinjorinoj nomis ŝin “ savita ”.

La infano havis tri jarojn, kiam ŝia patrino ekmalsanis kaj mortis. La avino - stalistino ne bezonis la nepinon, kaj tiam la maljunaj sinjorinoj akceptis la knabinon al si. La nigraokula knabino kreskis neordinare vigla kaj ĉarma, kaj la maljunulinoj trovis en ŝi konsolon.

La maljunaj bienistinoj estis du. La pli juna —Sofia Ivanovna —estis pli bonkora, ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj la pli aĝa —Maria Ivanovna —estis pli severa. Sofia Ivanovna vestis la knabinon, instruis ŝin legi kaj volis fari el ŝi zorgatinon. Maria Ivanovna ofte diris, ke la knabinon necesas fari laboristino, bona ĉambristino, kaj pro tio ŝi estis postulema, punis kaj eĉ batis la knabinon, kiam ŝi havis mishumoron. Tiamaniere, inter du influoj, la knabino ĉe la maturiĝo rezultis duona servistino, duona zorgatino. Oni eĉ nomis ŝin meze : nek ofende Katjka, nek karese Katinjo, sed Katjuŝa. Ŝi kudris, ordigis la ĉambrojn, purigis per kreto ikonojn, fritis, muelis, servis kafon, lavis etajn vestaĵojn kaj foje sidis kun la bienistinoj kaj legis por ili.

Oni svatis ŝin, sed ŝi ne volis edziniĝi, sentante, ke ŝia vivo kun la homoj de laboro, kiuj ŝin svatis, estos malfacila por ŝi, dorlotita de la nobela vivo.

Tiel ŝi vivis dek ses jarojn. Kiam ŝi aĝis iomete pli, ŝiajn mastrinojn vizitis nevo —studento, riĉa princo, kaj Katjuŝa enamiĝis sen kuraĝe konfesi tion al li kaj eĉ al si mem. Post du jaroj tiu nevo, veturonte al milito, denove vizitis la onklinojn, gastis ĉe ili kvar tagojn kaj antaŭ sia forveturo delogis Katjuŝan kaj forveturis, ŝovinte al ŝi lastatage centrublan bileton. Kvin monatojn post lia forveturo ŝi certe eksciis, ke ŝi estas graveda.

Ekde tiu momento al ŝi ĉio tedis, kaj ŝi pensis nur pri tio, kiel eblas eviti la honton, kiu atendis ŝin, kaj ŝi ne nur malvolonte kaj fuŝe priservis la mastrinojn, sed, sen kompreno pri la kaŭzoj, subite iritiĝis. Ŝi diris al la sinjorinoj krudaĵojn, pro kiuj ŝi poste pentis, kaj petis maldungon.

La sinjorinoj, tre malkontentaj pri ŝi, lasis ŝin foriri. Ŝi eklaboris kiel ĉambristino ĉe la kampara policestro, sed ŝi povis vivi tie nur tri monatojn, ĉar la policestro komencis altrudi sin al ŝi kaj, kiam li estis aparte agema, ŝi ekscitiĝis, nomis lin stultulo kaj maljuna diablo kaj tiel forte puŝis lin, ke li falis. Ŝi estis maldungita pro krudeco. Mankis senco serĉi laboron, ĉar baldaŭ necesis naski kaj ŝi ekloĝis ĉe vilaĝa vidvino - akuŝistino, kiu vendis vinon. La akuŝo estis facila, sed la akuŝistino, helpinta naskon en vilaĝo ĉe malsana virino, infektis Katjuŝan per puerpera febro, kaj oni sendis la bebon, knabon, al orfejo, kie li, laŭ rakonto de oldulino akompaninta lin, mortis tuj post la alveno.

Kiam Katjuŝa ekloĝis ĉe la akuŝistino, ŝi havis entute cent dudek sep rublojn : dudek sep perlaboritajn kaj cent rublojn, kiujn donis la deloginto. Forlasinte la akuŝistinon, ŝi havis nur ses rublojn. Ŝi ne sciis ŝpari kaj ŝi disipis la monon por si kaj donis al ĉiuj, kiuj petis. La akuŝistino prenis de ŝi pro la dumonata pensiono kvardek rublojn, dudek kvin rublojn kostis la forsendo de l infano, kvardek rublojn la akuŝistino elpetis prunte por aĉeti bovinon, ĉirkaŭ dudek rubloj uziĝis sencele —roboj, donacetoj ; do, kiam Katjuŝa resaniĝis, ŝi ne havis monon, kaj ŝi devis trovi laboron. Laboron havis forstisto. La forstisto havis edzinon, sed samkiel la policestro li de la unua tago komencis altrudiĝi al Katjuŝa. Katjuŝa abomenis lin, kaj ŝi penis lin eviti. Sed li estis pli sperta kaj ruza ol ŝi, kaj ĉefe —li estis mastro, kiu povis sendi ŝin kien li deziris, kaj kaptinte momenton li ekposedis ŝin. La edzino eksciis kaj surprizis ilin duope en la ĉambro de Katjuŝa kaj volis ŝin bati. Katjuŝa ne cedis, kaj okazis batalo, pro kiu ŝi estis forpelita sensalajre. Tiam Katjuŝa veturis urben kaj restis tie ĉe sia onklino. La edzo de la onklino estis librobindisto kaj iam li vivis bone, sed nun li perdis la klientojn kaj diboĉis, fordrinkante ĉion, kio trafis al liaj manoj.

La onklino posedis etan tollavejon kaj per ĝi vivtenis sin kun la infanoj kaj subtenis la sentaŭgan edzon. La onklino proponis al Maslova labori ĉe ŝi kiel lavistino. Sed vidinte la pezan vivon de la lavistinoj, kiuj laboris ĉe la onklino, Maslova ne rapidis kaj serĉis en kontoroj oficon de servistino. La loko troviĝis ĉe nobelino, kiu loĝis kun du filoj - gimnazianoj. Unu semajnon post ŝia eklaboro, la pliaĝa liphara sesaklasa gimnaziano forlasis la studojn kaj ne donis trankvilon al Maslova, persekutante ŝin. La patrino kulpigis pri ĉio Maslovan kaj maldungis ŝin. La nova loko ne troviĝis, sed okazis, ke veninte al borso de servistinoj, Maslova renkontis tie sinjorinon, kiu havis multajn ringojn kaj braceletojn sur la pufaj nudaj brakoj. Tiu sinjorino, sciiĝinte pri la situacio de Maslova kiu serĉis laboron, donis al ŝi sian adreson kaj invitis ŝin al si. Maslova iris al ŝi. La sinjorino varme akceptis ŝin, regalis per kukoj kaj dolĉa vino kaj forsendis ien sian ĉambristinon kun letero. Vespere venis alta persono kun longaj grizaj haroj kaj barbo ; tiu maljunulo tuj sidiĝis apud Maslova kaj komencis, ridetante kaj kun la brilantaj okuloj, rigardi ŝin kaj ŝerci kun ŝi. La mastrino invitis lin en alian ĉambron, kaj Maslova aŭdis la mastrinon diri : “ Freŝa, vilaĝa ”. Poste la mastrino elvokis Maslovan kaj diris, ke li estas verkisto kun multa mono kaj ke li ne avaros, se ŝi ekplaĉos al li. Ŝi ekplaĉis kaj la verkisto donis al ŝi dudek kvin rublojn, promesinte ofte renkontiĝi kun ŝi. La mono disiĝis tre baldaŭ por pagi loĝadon ĉe la onklino kaj por novaj robo, ĉapeleto kaj rubandoj. Post kelkaj tagoj la verkisto denove invitis ŝin. Ŝi venis. Li donis al ŝi ankoraŭ dudek kvin rublojn kaj proponis okupi apartan loĝejon.

En la loĝejo, luita de la verkisto, Maslova ekamis gajan komizon, kiu loĝis en la sama korto. Ŝi mem anoncis tion al la verkisto kaj ŝi transiris en apartan malgrandan loĝejon. Tamen la komizo, promesinta geedziĝi, forveturis senaverte kaj, evidente, senrevene al Niĵnij Novgorod, kaj Maslova restis sola. Ŝi volis loĝi sola en la loĝejo, sed oni malpermesis tion al ŝi. La polica kvartalestro diris al ŝi, ke ŝi povos loĝi tiel nur registrinte sin kiel prostituitino, kaj submetante sin al medicina kontrolo. Tiam ŝi ree iris al la onklino. La onklino vidinte sur ŝi modan robon, mantelon kaj ĉapelon kun estimo akceptis ŝin kaj jam ne kuraĝis proponi al ŝi iĝi lavistino, opiniante ke ŝi nun staris sur la pli alta ŝtupo de vivo. Kaj por Maslova jam ne estis demando pri tio, ĉu iĝi aŭ ne iĝi lavistino. Ŝi kondolence observis nun la bagnan vivon, kiun havis en la antaŭaj ĉambroj palaj magramanaj lavistinoj, el kiuj kelkaj havis ftizon, lavantaj kaj gladantaj en tridekgrada sapoza vaporo kun malfermitaj fenestroj somere kaj vintre, kaj ŝi teruriĝis pro penso pri tio, ke ankaŭ ŝi povus trafi la saman bagnon.

Ĝuste en tiu tempo, tre malfacila por Maslova, ĉar ne troviĝis protektanto, ŝin trovis agentino, liveranta junulinojn por bordelo.

Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis ŝin, ŝi alkutimiĝis drinki. La vino logis ŝin ne nur pro tio, ke ĝi ŝajnis al ŝi bongusta, sed ĝi logis ŝin ĉefe tial, ke ĝi donis al ŝi eblon forgesi ĉian malbonon, kiun ŝi travivis, kaj donis al ŝi liberon kaj memcertecon, kiun ŝi ne havis sen vino. Sen vino ŝi ĉiam sentis enuon kaj honton.

La agentino aranĝis regalon por la onklino kaj ebriiginte Maslovan, proponis al tiu dungiĝi en la plej bona entrepreno en la urbo, montrante al ŝi ĉiujn profitojn kaj avantaĝojn de tiu propono. Maslova devis elekti : aŭ humila stato de servistino, en kiu eblos molestoj flanke de viroj kaj sekretaj portempaj amrilatoj, aŭ sekura, trankvila, legitimita stato kaj evidenta, permesita de la leĝo kaj bone pagata, konstanta prostituado. Ŝi elektis la lastan. Krome, per sia elekto ŝi volis venĝi kaj sian deloginton kaj la komizon, kaj ĉiujn homojn kiuj faris al ŝi malbonon. Aldone ŝin logis —tio estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la findecido —tio, ke la agentino diris, ke ŝi povos mendi al si diversajn robojn, velurajn, fajajn, silkajn, porbalajn kun malkovritaj ŝultroj kaj brakoj. Kaj kiam Maslova imagis sin vestita per helflava silka robo kun nigra velura ornamaĵo ĉe dekoltaĵo, ŝi ne povis rezisti kaj fordonis la pasporton. En la sama vespero la agentino luis fiakron kaj veturigis ŝin en la faman domon de Kitajeva.

De tiu tempo por Maslova komenciĝis la vivo de konstanta rompo de Diaj kaj homaj testamentoj, kiun vivon praktikas centmiloj da virinoj, ne nur kun permeso, sed eĉ kun protekto de l reganta potenco, kiu zorgas pri la bono de siaj civitanoj, kaj kiu vivo finiĝas por naŭ el dek tiaj virinoj per turmentaj malsanoj, frua kadukiĝo kaj morto.

Matene kaj tage daŭris peza dormo post diboĉa nokto. Je la tria aŭ kvara horo sekvis laca ellitiĝo de sur malpuraj litoj, Selters - akvo por kompensi la trodrinkadon, kafo, pigra vagado tra ĉambroj en negliĝoj, ĵerzoj, noktaj surtutoj, rigardado el post kurtenoj tra la fenestroj, malvigla kverelo inter koleginoj ; poste sinbanado, ŝmirado, parfumado de la korpo, haroj, almezurado de roboj, disputoj pri ili kun la mastrino, sinesploro antaŭ spegulo, ŝminkado de la vizaĝo kaj brovoj, dolĉa kaj grasa nutraĵo ; poste surmeto de puca silka robo nudiganta la korpon ; poste veno al bunta, hele lumigita salono, alveno de gastoj, muziko, dancoj, bombonoj, vino, fumado kaj amorado kun junuloj, mezaĝuloj, duoninfanoj kaj kadukuloj, fraŭloj, edzoj, negocistoj, komizoj, armeanoj, judoj, tataroj, riĉaj, malriĉaj, sanaj, malsanaj, ebriaj, sobraj, krudaj, karesemaj, militaj, civilaj, studentoj, gimnazianoj —viroj de ĉiuj eblaj klasoj, aĝoj kaj temperamentoj. Krioj kaj ŝercoj, interbatiĝoj kaj muziko, tabako kaj vino, vino kaj tabako, kaj muziko de vespero ĝis mateniĝo. Kaj nur matene liberiĝo kaj peza dormo. Kaj tiel ĉiutage, tra la tuta semajno. Fine de l semajno estis vizito al speciala institucio, kie estantaj en la ŝtata servo oficistoj kaj doktoroj —viroj, foje serioze kaj digne, sed foje kun petola gajo nuliganta la honton —protekto kiun la naturo donis ne nur al la homoj, sed ankaŭ al la bestoj —esploris tiujn virinojn kaj donis al ili licencon por daŭrigi la samajn pekojn, kiujn ili faris kun siaj komplicoj en la daŭro de la semajno. Kaj sekvis denove la sama semajno. Kaj tiel estis ĉiutage, somere kaj vintre, dum tagoj laboraj kaj feriaj.

Maslova tiel vivis sep jarojn. Dum tiu tempo ŝi ŝanĝis du domojn kaj unufoje estis en malsanulejo. La sepan jaron de ŝia restado en bordelo, la okan jaron post ŝia unua peko, en la aĝo de dudek ses jaroj, oni ŝin malliberigis kaj nun kondukis ŝin al tribunalo, post sesmonata restado en prizono kun murdintoj kaj ŝtelistinoj.

Tradukis el la rusa

Viktor Sapoĵnikov

Sed estas JES.

Persone. ... sed estas ne : Kompakta disko. —Donneville : Vinilkosmo, 1998.

Sveda rok - bando Persone estas unu el plej konataj muzikaj E - grupoj, almenaŭ inter junularo. Sed se ĝi ne estas vaste konata inter nejunuloj, tio estas tre bedaŭrinda fakto, ĉar la muziko meritas plej vastan agnoskon. Persone fondiĝis en 1986, “ okaze ” de unua KEF ( Kultura E - Festivalo ), okazinta en Uppsala, Svedio. De tiam preskaŭ kun senŝanĝa konsisto, la grupo furoras en Esperantujo. Jam estis eldonitaj kelkaj diskoj de Persone, sed tiu ĉi estas aparte bona. Ĝi havas iom strangan titolon ... Sed estas ne , sed tio estas sprita elpensaĵo, dank ’ al kiu du titoloj de la du lastaj albumoj kunfluiĝas en unuecan frazon. Rezultas : “ Povus esti simple... Sed estas ne ”. Interese, ĉu ne?

Tuj dirindas pri malbonaj flankoj de la disko. Fakte ĝi estas sola, kiun jam substrekis pluraj recenzintoj —temas pri troa mallongeco. 9 kantoj por vera aŭskultanto estas nur komenco de engaĝiĝo en la Persone - etoson, kaj jen —la disko finiĝas... Domaĝe!

Sed jen tamen pri la kantoj mem. La disko komenciĝas per agrabla, sed simpleta kanto Liza pentras bildojn , kiu kvazaŭ ( aŭ eble vere ) enkondukas nin en la diskon. Sed jam la dua kanto estas ege kortuŝa kaj profunda. Temas pri Se la cerbo volas . Aŭskultante ĝin, ni dronas ie inter urbaj ĉielskrapuloj, dum malfrua krepusko, aŭdante malklaran voĉon de ie :

Kaj ŝi diris : nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes ,

Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris : Certe jes,

Se la cerbo volas,

Se la korpo povas,

Se la tempo sufiĉas,

Kaj ĝusta vento blovas.

La sekva kanto kvazaŭ daŭrigus la spiriton de la antaŭa — La ĉielo . La heroo de ĉiuj kantoj ŝajnas troviĝi en iu mistera duonsonĝo - duondeliro, sed kun sufiĉe certaj doloroj :

Kaj mi demandas min,

Kiam mi estas kun ŝi,

Ĉu mi estas sola?

—Tiel tekstas kanto Sola? , kiu eble estos aktuala por multaj viroj en la mondo ( ne nur Esperanta )... Kantoj de Sed estas ne samtempe kaj pelas nin for de io, kaj vokas al io. Baza temo de ĉiuj kantoj estas amo, kaj la heroo ne estas vere feliĉa, kaj pri tio rakontas la kanto Bileto al la lun ’ :

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun,

Kaj ŝparis monon por bileto al la lun .

Sed tri lastaj kantoj estas plej brilaj, kaj ĉiuj —propravoje. Kion ajn estas plej kortuŝa, plej akra laŭ amaj sentoj, kaj ( ŝajne! ) plej dolora por la heroo :

Amo estas stranga sent ,

Kaj nur timas mi de temp al temp ’

Ke mi povus fari kion ajn por ŝi...

Fantomoj de la pasintec ’ ja ne temas pri amo, sed pri seniluziiĝinta homo, kiu jam pri nenio interesiĝas kaj desperiĝis pri vere ĉio :

Vivo freŝis por ni du,

Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu,

Ili fiodoras...

Kaj parolante pri la lasta kanto, Lasu min sonĝi , finfine venu la nomoj de la bravaj bandanoj. Martin Wiese —aŭtoro de plejparto de la kantoj, ĉefkantisto kaj elektrogitaristo. Bertilo Wennergren —drumisto, kunkantanto, en la lasta kanto ludas akustikan gitaron, kaj Anders Grop, basgitaristo kaj same kunkantanto, en Lasu min sonĝi anstataŭigas la basgitaron per kontrabaso, kaj fine rezultiĝas fajna, eleganta kaj serena kanto kun kutime tre profunda teksto, kiu lule adiaŭas nin.

Menciindas alta kvalito de eldono ( dankon al EUROKKA ), kaj vere interesa desegnoaranĝo. La ena broŝureto estas tre originale konceptita. Ĉe ĉiu paĝo troviĝas iu foto, kiu estas tre malklara —videblas preskaŭ nur lumoj de iu granda urbo, sed tiuj fotoj kunkreas la magian spiriton de la disko.

Certe oni povas palavre kaj tede riproĉi al la bando ke ĝi foje sekvas la stilon de aliaj, neE - aj grupoj, sed responde mi povas diri, ke estas grandega plezuro aŭskulti la diskon, kaj ĝi estas bonega donaco por ĉiu muzikŝatanta esperantisto. Do, la disko povus esti simpla kaj neinteresa, sed estas ne!!!

Grigori Arosiev

Libroj

Tazio Carlevaro, Reinhardt Haupenthal. Bibliografio di Ido . —Bellinzona : Hans Dubois, Saarbrücken : Edition Iltis, 1999. —193 .

Ido, la planlingvo konceptita de franca filozofo Louis Couturat, estas la tria lingvoprojekto ( krom Esperanto kaj Volapük ) en kiu aperis ne nur La Unua Libro , sed ankaŭ centoj da libroj kaj gazetoj. La Bibliografio di Ido konsistas el kronologia librolisto, laŭaŭtora librolisto, librokolekta listo kaj gazet - listo. La bibliografio montras, ke la libroeldonado en Ido malintensiĝis en la 1930aj jaroj kaj poste fariĝis nur sporada. Krome, estas videble ke estis eldonataj ĉefe lerniloj kaj prilingvaj verkoj ; libroj beletraj ( ĉ. 30 % de la Esperanta literaturo ), politikaj kaj alitemaj estas maloftaj —tamen oni sciu, ke en Ido ekzistas verkoj, ekzemple, de Freud, fratoj Grimm, Kropotkin, Lagerlöf, Maupassant, Puŝkin k. a. La idistoj ricevis sian bibliografion, ĉu iam ricevos ĝin la esperantistoj?

Ulrich Lins. La laboro de Universala Esperanto - Asocio por pli paca mondo. —Rotterdam : UEA, 2000. —12 .

Ja Esperanto povus esti utila por la paco, sed neniu serioza neesperantista organizo uzis ĝin por starigi pacon en Proksima Oriento, Balkano, Ĉeĉenio kaj aliaj “ varmaj regionoj ”. Prefere ne legu la broŝureton, kies titolo recenzas ĝin, sed subtenu la agadon kaj konton Espero .

Omaĝe al Ignacio Aldecoa : Trilingva novelaro. —Vitoria Gasteiz : Alava E - Asocio. —72 .

Jen libreto kun du rakontoj en la hispana, eŭska kaj Esperanto de la aŭtoro pri kiu la antaŭparolo diras : “ Neniu rajtas postuli rekuperon de lia ampleksa verkaro tial, ke ĝi neniam forgesiĝis : nek la novaj rakont - manieroj nek la blovo de pli freŝaj aeroj influis lin signife... ” Al la Zamenhofa lingvo tradukis István Ertl kaj Miguel Fernández, kiuj ŝajne uzis iom pli leĝeran stilon ol la antaŭparolinto.

Liro - 2000

Post la sukcesaj konkursoj Liro - 97 , Liro - 98 kaj Liro - 99 Urala Esperantista Societo ( UES ) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en Liro - 2000 .

Kadre de Liro - 2000 okazos kvar konkursoj.

  • Originala prozo : ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj ( tajperoj )
  • Originala poezio : la temo kaj amplekso ne estas limigitaj
  • Traduka prozo el la rusa lingvo : novelo de Anton ĈeĥovSapogi
  • Traduka poezio el la rusa lingvo : poemo de Sergej JeseninUstal ja ĵitj v rodnom kraju... ”
  • En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.

    Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz - ojn de la konkursaĵo ĝis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

    Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La laŭreatoj de Liro - 2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto , libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis la 1a de februaro 2001.

    Bonŝancon!

    “ Rusa Antologio ” : la unuaj subtenintoj

    Iom post iom evoluas la laboro pri la unua volumo de la Rusa Antologio , kiu enhavos tradukojn de noveloj el la 19 - jarcenta rusa literaturo. Eldonejo Sezonoj planas enmondigi la libron en la sekva jaro.

    La antologio ( ankaŭ la dua kaj tria volumoj ) devos esti bona kiel enhave, tiel forme ( bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo ). La eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo.

    La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eŭroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta —nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laŭ la inflacio —por ke ĝin povu aĉeti ankaŭ neriĉaj literatur - amantoj en nia lando.

    Jam nun ni akceptas antaŭpagojn ( 24 EUR aŭ 170 rubloj ). Paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj .

    Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eŭroj aŭ 500 rubloj. ( Kompreneble, oni povas donaci pli grandan sumon! ). Ĉiu sponsoro ricevos ekzempleron de Rusa novelaro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo de Esperanto .

    Ruslandanoj sendu pagojn al Halina Gorecka je la redakcia adreso aŭ banke ( petu informojn ). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova ( tel. 4987212 ). Alilandanoj pagu al nia UEA - konto avko - u .

    La unua antaŭpaginto estas Nikolaj Batyrev. La unuan subtenan kotizon ni ricevis de Bard Hekland.

    Koran dankon!

    Halina Gorecka

    Gazetoj

    Literatura Foiro . 2000 : 183

    Temas pri la unua numero plene produktita en Bulgario : redaktado, enpaĝigo, presado kaj ekspedo. Kaj la februara numero kaj ĉiuj sekvaj dum la jaro 2000 estos kun plenkoloraj kovropaĝoj prezentantaj belajn altmontarajn pejzaĝojn.

    La uverturan poemon Bela Nigrulino de Peter Browne kaj la unuan ĉapitron de la romano La malta revo de Frans Sammut ( en traduko de Carmel Mallia, el la malta lingvo ) ilustras belaj desegnaĵoj de Temenuĵka Lalova speciale faritaj por ĉi tiuj verkoj.

    La literaturan karakteron de la revuo konfirmas la rakonto La bernaj ursoj de Alexandre Dumas ( aperinta unuan fojon en 1913 ), la recenzoj pri la libroj 75 jaroj. W. Auld ( rec. Julian Modest ), Trans maro kaj morto ( rec. István Nemere ), Slavonia arbaro ( rec. Raita Pyhälä ), Maigret hezitas ( rec. Sylvan Zaft ) kaj La pelto ( rec. Tibor Szabadi ). vera Barandovska - Frank analizas la verkaron de unu el la nuntempaj latinaj poetoj, jan Novák.

    En LF - 183 troveblas ankaŭ la voĉdonilo por la premio La Verko de la Jaro , kiun asignos referendume la legantoj de la revuo. En la rubriko Speciale PEN oni legos pri la Japana PEN - Centro kaj nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac ĉi - foje rakontas pri la kabeinta Kabe. En LF - 183 troveblas detaloj pri la 19a Internacia Literatura Forumo.

    Artikolo de Ljubomir Trifonĉovski rakontas pri la koncepto de la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la dudeka jarcento ( eldonota de LF - koop ).

    En la artaj rubrikoj estas recenzo pri la kompakta disko Masko ( fare de Anna Lászay ) kaj artikoloj pri la aktoro Nikolaj Rytjkov ( de Aleksandro Ĥarjkovskij ) kaj pri la pianisto Imre Ungár ( de Zofia Banet - Fornalowa ). En la kulturpolitikaj rubrikoj aperas la salutmesaĝo de Marc Hiltbrand, prezidanto de LF - koop, kaj informo pri la unua verdikto de la Kortumo de la Pakto por la E - Civito.

    LF - 183 finiĝas per la komentario de Valdas Banaitis La reala dudekkvina horo .

    HeKo

    Ricevitaj gazetoj

    Aŭstra Esperanto - Revuo. 2000 / 1 - 3 ;

    Bazaro. 2000 / 1 ;

    El Popola Ĉinio. 2000 / 3 ;

    Esperanto. 2000 / 3 ;

    Franca Esperantisto. 2000 / 516 ;

    Heroldo de Esperanto. 2000 / 2, 3 ;

    Internacia Ĵurnalisto. 2000 / 1 ;

    KAE - Informilo. 2000 / 30 ;

    Komencanto. 2000 / 2 ;

    Kontakto. 2000 / 2 ;

    La Gazeto. 2000 / 87 ;

    La Ondo de Esperanto. 2000 / 4 ;

    La Revuo Orienta. 2000 / 2 ;

    l ’ esperanto. 2000 / 2 ;

    Litova Stelo. 2000 / 1 ;

    Monato. 2000 / 3 ;

    Norvega Esperantisto. 2000 / 1 ;

    Scienco kaj Kulturo. 2000 / 1 ;

    Sennaciulo. 1999 / 12, 2000 / 2 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 2000 / 107 ;

    Starto. 2000 / 1 ;

    Tempo. 1999 / 3 - 4 ;

    Trampo. [ 2000 / 1 ] ;

    Wydarzenia Esperanto Esperanto - Polska. 2000 / 2, 3.

    MOZAIKO

    Ni ricevis 8 solvojn de la krucvortenigmo el la februara Ondo . Ĉiuj, krom du, estis tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil. Niaj gratuloj!

    Respondoj : 1. adreso ; 2. pedalo ; 3. poento ; 4. nadlet ; 5. oranĝo ; 6. eterna ; 7. kadeto ; 8. rakedo ; 9. loĝejo ; 10. kajero ; 11. kodeks ; 12. sukero ; 13. botelo ; 14. balono ; 15. skatol ; 16. makulo.

    Tri proverboj

    Provu deĉifri la tri subajn proverbojn :

    La unua proverbo :

    1, 2, 3, 4, 5, 1 6, 7, 8, 7, 3, 9 —8, 3, 9, 10, 2, 1 1, 7, 3, 9.

    Helpvortoj :

    sovaĝa porko : 1, 2, 3, 9 ;

    maldekstra : 5, 4, 6, 1 ;

    tio, pri kio oni parolas, skribas, verkas : 8, 7, 10, 9.

    La dua proverbo :

    1, 2 3, 4, 5, 4, 6, 1, 7, 8 9, 8, 10, 4, 11 11, 1, 12, 10, 13 4, 7 14, 1, 7, 8.

    Helpvortoj :

    meblo : 6, 4, 3, 7, 8 ;

    religia funkciulo : 9, 4, 11, 6, 12, 8 ;

    sinsekvo da personoj, unu post la alia : 10, 13, 14, 8 ;

    fenestreto en pordo aŭ muro : 5, 13, 2, 1, 6, 8.

    La tria proverbo :

    1, 2, 3 4, 5, 6, 7, 8, 7, 9 10, 5, 4 11, 12, 13, 14, 13, 15, 12, 2, 3, 14 13, 14, 2 16, 7, 14, 1, 7, 9 10, 5, 4 17, 7, 9, 12, 13, 14, 13, 15.

    Helpvortoj :

    printempa monato : 7, 10, 4, 2, 8, 13 ;

    printempa birdo : 14, 7, 15, 12, 2, 14, 6, 7, 8, 13 ;

    multaj floroj estas... : 17, 3, 1, 5, 16, 13 ;

    vojo por veturiloj : 11, 13, 9, 5, 13.

    Kompilis Tatjana Kulakova kaj Jevgenij Kostygov

    . Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.

    Foje okazis

    La tero naskas nenion fian

    Ripozante en sia bieno fama rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev ( 1834—1907 ) foje vizitis kuirejon, kie lokaj kamparaninoj sortimentis la fungojn plukitajn en arbaro.

    —Fia fungo! Fia fungo! —neatendite kriis knabineto, fingre indikante amaniton. Dmitrij Ivanoviĉ klinis sin al la knabineto kaj diris kviete sed grave :

    —Memoru! La tero naskan nenion fian, nur ion nemanĝeblan, kaj eĉ ne por ĉiu.

    Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

    La fotaĵo farita de Aleksej Birjulin montras, ke en Tomsk ( Siberio ) oni ne nur preparadas la someran tendaron OrSEJT - 32, sed ankaŭ legas La Ondo n.

    Frazoj

    Lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof hodiaŭ fariĝis neapartigebla parto de tutmonda kultura sperto, ĝi fortigas reciprokan interkomprenon, proksimigas landojn kaj homojn, permesas eksenti ekskluzivecon de propra kulturo kaj helpas agordi tradiciajn valorojn kun la modernaj. Estas ĝojige, ke Litova Esperanto - Asocio aktive partoprenas en tiuj procesoj, ke dank al via komunumo plektiĝas novaj ligoj kun intelektuloj de la mondo, ke nia ŝtato havas ankoraŭ unu eblecon pli bone ekkoni la mondon, kaj la mondo —pli bone ekkoni Litovion. Mi deziras, ke ĉi tiu agado estu evoluigata kaj daŭrigata, ke via asocio ankaŭ en estonteco kunigu homojn de diversaj landoj kaj konceptoj surbaze de humanismaj valoroj.

    Valdas Adamkus

    prezidanto de Litova Respubliko

    Litova Stelo . 2000 : 1

    ... Ekzemple, ni planis ke en la jaro 2000 estu pli ol 500 membroj de Norvega E - Ligo, kaj ke ili regu Esperanton. Ni konstatas, ke la membronombro malkreskis, kaj ni bone scias, ke multaj el niaj membroj ne parolas aŭ tre malbone parolas la lingvon.

    Torstein Kvakland

    Norvega Esperantisto . 2000 : 1

    Esperantistoj estas kaptitaj de sia ideologio kaj adoras sian lingvon. Ili ĉiam donas al la lingvo superajn eksternormalajn valorojn. “ Esperanto estas la ununura, sola lingvo, kiu kreis idealan socion. Esperanto estas la nura lingvo kreita de unuopulo, kiu vivas. Esperanto estas la plej perfekta strukture, lingve la plej riĉa, tiel ke ĝian poezion ne eblas traduki al aliaj lingvoj ktp ”. Per tio ni fakte asertas, ke Esperanto estas nenormala... Neesperantistoj, aparte la intelektuloj, tuj suspekte rigardas esperantiston, kiam ili aŭdas la aserton, ke Esperanto estas io aparta, la plej bona, sen konkurenco. Kiu tion asertas tiu estas sektano, kredanto pri io, kio ne estas ebla.

    Zlatko Tiŝljar

    Sennaciulo . 2000 : 2

    Samideanoj tra la tuta mondo, konsciiĝu ke el ĉinoj konsistas ĉ. unu kvinono de la homaro, ke tie la homoj, ne infektitaj de fremdaj lingvoj kiel en la Okcidento, volonte lernas Esperanton, ke Ĉinio iam havos pezon antaŭen puŝi la neŭtralan lingvon ĝis ĝi havos facilan kurson en diplomatiaj rilatoj. Tial ĉiu homo kapabla legi en Esperanto sentu sin devigata forte subteni ( per abono ) la belan revuon El Popola Ĉinio ...

    Georgo Otto Vaske

    El Popola Ĉinio . 2000 : 3

    ANONCETOJ

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Halina Gorecka je la redakcia adreso.

    Lingvisto, studento, deziras korespondi tutmonde. Interesoj : lingvoj, sciencoj k. s. ( scias la brajlon ).

    Sergej Kalegin RU - 385060, r. Adygeja, u. Majkop, v. Hanskaja, str. Gorkogo 28, Kalegin S. N., Ruslando.

    Ĵus aperis du kompakt - diskoj. La unua enhavas plenan kolekton de muzikverkoj de J. M. Jarre ( la disko estas porkomputila, ne aŭdila ), sur la dua estas granda kolekto de esoter - rilataj tekstoj ( religio, filozofio, psikologio, jogo, magio, NIFO, astrologio ktp ) en la rusa kaj la angla. La prezo de unu disko estas 100 rubloj, du diskoj kostas 180 rublojn.

    Adreso : RU - 658076, Altajskij kr., Pervomajskij r - n, g. Sibirskij, ul. Kedrovaja, 2 - 7, Akimenko I. A., Ruslando.

    Mi volonte oferos mian liberan tempon al esperantistaj grupoj, kiuj planas kaj deziras viziti Kopenhagon. Mi estas pensiulo, kaj turismo estas mia hobio ( ne profesio ). Pro tiu kaŭzo mia gvido estas senpaga, sed mi bone konas la urbon.

    Eugeniusz Rybarczyk Bispeparken 29. lth 2400 Kopenhago NV, Danlando.

    ” La plej bona libro pri esperanto en la rusa lingvo ” ( D. Cibulevskij, fama E - aktivulo )

    ” Tian libron ni ankoraŭ ne havis. Ĉi tiu libro - novaĵo estas specimeno de ĝenro ( bazita sur ) la principo de “ instruo tra amuzo ”. La libro konatigas la legantojn ne nur kun faktoj, sed ( kaj antaŭ ĉio! ) kun la aparta etoso de la E - movado. La libro legiĝas kiel forporta beletra verko ” ( V. Ŝvedova, d - rino de filologio, docento, ekstermovadulino )

    Rekomendata de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariĝi al B - kaj C - ekzamenoj :

    A. Melnikov. Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataŭ la fono, aŭ La lingvo de doktoro Esperanta - a. Rostov - na - Donu : Eldonejo de la Ŝtata pedagogia universitato, 1997. —159 p. ( Eldonita en la rusa lingvo. Bona donaco por eks - USSRaj esperantistoj kaj E - kluboj, publikaj bibliotekoj, amaskomunikilaj redakcioj k. s. Speciala superrabatita prezo por distribuo en eks - USSR! )

    *** Libro de korifeoj. La sola en la movado krestomatio de la E - kulturo!

    La aŭtoro : E - akademiano instruisto kun jardekoj da sperto B. Kolker. ” Kunverkintoj ” : L. Zamenhof, G. Waringhien, E. Privat, J. Wells, ĉiuj klasikuloj de la esperanta literaturo k. a.

    La libro enhavas tekstojn pri la historio kaj facetoj de nia lingvo ( de “ Kiel naskiĝis Esperanto ” plume de la Majstro ĝis... sakroj en Esperanto ), movadajn temojn ( de konsiloj pri la E - kluba agado ĝis esperantisma filozofio ), E - beletraĵojn, interesaĵojn pri landoj kaj moroj. Ĉiuj tekstoj estas abunde komentitaj kaj havas ekzercojn. En 1993 —unu el la plejvendatoj de la UEA - libroservo! Frandenda libro!

    Rekomendata de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariĝi al B - kaj C - ekzamenoj :

    B. Kolker. Vojaĝo en Esperanto - lando . Perfektiga kurso de Esperanto. Moskvo : Progress, 1992. —338 p. Ilustrita. Speciala prezo por eks - USSR.

    ***

    Kiel instrui Esperanton maltede?

    Ĵus aperis. A. Melnikov. Instruado —sen turmentado! La ĉefaj principoj de fremdlingvo - instruado kaj praktikaj konsiloj por Esperanto - kursgvidantoj ( helpilo por profesiaj kaj amatoraj E - instruantoj ). Eldonis en Esperanto Rostova Ŝtata Pedagogia Universitato egide / kunlabore kun ILEI, 1999. —96 p. Speciala prezo por eks - USSR.

    ***

    Mendu la librojn ĉe ILEI, UEA - Libroservo aŭ la aŭtoro :

    Adreso : p. k. 393, RU - 344007 Rostov - na - Donu - 7, Rusio, ( nepre aldonu afrankitan koverton por respondo )

    Kolekto 2000 estas realigita!

    Kiam en 1998 estis lanĉita la projekto Kolekto 2000 enkadre de Kampanjo 2000, neniu esperis atingi tiom da sukceso.

    La celo estis plenumita pli frue ol antaŭvidite pro la kvalita kaj serioza akurateco en la laboro de ĉiuj artistoj kaj bandoj kiuj partoprenis en la kolekto, sed ankaŭ dank ’ al ĉiuj personoj kiuj aktive kunlaboradis. Gravas ankaŭ substreki subtenan partoprenon de FAME - fondaĵo en la projekto. La sperto estis riĉoplena por ĉiuj partoprenantoj senescepte kaj espereble la rezulto alportas plezuron al la ŝatantoj de la E - muziko.

    Kolekto 2000 meritas sian nomon ĉar ĝi finkompletiĝis komence de la eŭropa printempo de la 2000a jaro! Ĉi tiuj enkondukaj vortoj anoncas aperon de la du lastaj kodiskoj fermintaj la Kolekton.

    Ambaŭ diskoj prezentas bandojn tute novajn, neniam eldonitajn en Espio.

    —La 9a kodisko de la kolekto, Kia viv ’ , enhavas 7 titolojn de la franca varietea rok - gruva bando el Nantes ( Suda Bretonio ) Kore , kies kantisto, Kris Spitzer, esperantiĝis antaŭ pli ol unu jaro. La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn ( Aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp... ).

    —La 10a kaj lasta kodisko Lingvo Intermonda entenas 9 titolojn de la finna - brita ummuzika bando Dolĉamar el Helsinki. Vi malkovros muzikojn umantajn inter repo / hiphopo kaj ekstertera tekno - roko. Miriga kosmoŝipa vojaĝo tra la tero per intermonda lingvo : buklu viajn savzonojn kaj bonŝancan vojaĝon...

    De la unua ĝis la oka diskoj, Kolekto 2000 laŭviciĝas jene :

    Ĉiu kodisko disponeblas ĉe la kutimaj libroservoj aŭ rekte ĉe Vinilkosmo , po 12, 05 EUR + 3, 05 EUR por la sendokostoj al Eŭropo ( aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin ). Kostoj por mendi la tutan Kolekton 2000 ( 10 diskoj ) estas : 99, 10 EUR + 15, 25 EUR por la sendokostoj al Eŭropo.

    Post Kolekto 2000 aliaj projektoj prepariĝas por daŭre ĝojigi vian muzikemon, tiel vi povos malkovri tre baldaŭ subgrundan esperanto - kompil prezentanta bandojn punkajn, hadkorajn, grincajn, traŝajn, ktp kuneldonita de La Blua Papilio kaj Vinilkosmo .

    Sekve planatas kadre de alia projekto teknoa kompil kaj alia rep - hiphopa sen forgesi alian seri - eldonon kies unua KD estos Kaj Tiel Plu , la fama kataluna popolmuzika bando.

    Kelkajn el tiuj artistoj kaj bandoj vi povos malkovri aŭ revidi en vivaj koncertoj dum KAFE ( Kultura Arta Festivalo de Esperanto ) okazonta en Tuluzo 5—9 jul 2000.

    Vizitendaj retpaĝoj :

    www. sciuro. demon. co. uk / rokgazet

    www. musicexpress. com. br / jomo

    www. esperanto. fi / kef 2000. html

    Adreso : Vinilkosmo, FR - 31450 Donneville, Francio

    ,

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 6 ( 68 )

    Sur la kovrilpaĝo estas foto de Irja Melasniemi ( Finnlando ) Kvieta maro , kiu ricevis laŭdan mencion en nia dua Internacia Fotokonkurso.

    Redakcie

    “ Ni, esperantistoj, estas iomete poloj ”, —menciis vicprezidanto de UEA Renato Corsetti en sia gratulmesaĝo al la printempa kongreso en Krakovo.

    Pro tio ni kun aparta atento observas la eventojn kaj tendencojn en la Pollanda Esperantujo. Kvankam kelkaj parolas pri krizo, ĝi ne estas okulfrapa. Ja eĉ nun, post la pezaj financaj kaj organizaj perturboj, Pola E - Asocio havas kvardekon da filioj kun preskaŭ mil membroj. Krome pluraj klub ( et ) oj agas eksterasocie ; ekzemple, en Krakovo mankas filio de PEA, sed funkcias ses memstaraj E - societoj.

    Reaktiviĝinta Pola E - Junularo okupiĝas pri kreado de junularaj kluboj en la lando. Plu parolas en Esperanto Radio Polonia. Monda Turismo kaj Internacia Studumo daŭrigas sian peresperantan agadon en Bydgoszcz. Etnografia muzeo de Torun ĉi - jare okazigos jam 20an Festivalon per Esperanto, kaj universitato Adam Mickiewicz en Poznan invitas al interlingvistikaj studoj per Esperanto. 14 E - libroj surmerkatiĝis pasint - jare en la naskiĝlando de Esperanto.

    Kiam oni parolas pri la krizo, temas pri planado kaj kunordigo, pri prudenta ekvilibro inter plurismo kaj centrismo. Ja pro samtempeco de E - aranĝoj suferas ĉiu el ili, ĉar oni ne povas esti samtempe en du lokoj, kaj deko da lamritmaj lokaj informiloj ne povas kompensi la malaperon de Pola Esperantisto .

    La gravecon de la manko de tutlanda gazeto mi konstatis dum mia printempa vojaĝo, post kiu en nia abonlisto Pollando devancis Usonon kaj kun 25 abonoj iĝis la lando kun plej multaj abonantoj de La Ondo ( kompreneble, post Ruslando ).

    Kiel redaktoro, mi volonte uzas la redakcian kolumnon por plej kore danki al PEA pro la invito kaj al miaj malnovaj kaj novaj amikoj, kiuj faris tiun vojaĝon senproblema kaj agrabla : Tomasz Chmielik, Robert Kaminski, Stanislaw Mandrak, Barbara Pietrzak, Zofia Smistek, Zbigniew Warmuz, Aleksandro Zdechlik, Walter Zelazny kaj al multaj aliaj.

    Mi esperas, ke la novaj ( kaj la malnovaj ) abonantoj de La Ondo ne grumblos pro la junia kajero kun forte reduktita informa rubriko kaj sen la kutimaj rubrikoj Tribuno kaj Frazoj . La unua somera monato estas denove pli beletra ol la aliaj, kaj ĉi - foje niaj legantoj povas legi du humurajn novelojn pri libroj kaj gazetoj.

    Cetere, ĉi - somere La Ondo havos plej multajn legantojn ne en Pollando kaj eĉ ne en Ruslando. Per aparta interkonsento kun E - Asocio de Britio, ni sendos tri sinsekvajn kajerojn de La Ondo al kvincento da britaj esperantistoj, kiuj ankaŭ havas gazetan krizon, pro la provizora paŭzo de La Brita Esperantisto .

    Bonan legadon!

    Aleksander Korĵenkov

    Bruselo : la nova Bjalistoko

    Kvankam ĝi naskiĝis en Eŭropo, Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Ĝi sukcesis iĝi vere internacia kaj tion pruvas ĝia pligrandiĝo ekster Eŭropo. Tamen de jardekoj Eŭropo prezentas multajn ŝancojn por Esperanto, kiuj alie ne ekzistus.

    La evoluo de la Eŭropa Unio ( EU ) forte kreskigas etoson, kiu povus esti tre favora al Esperanto. Eble pro tio, individuaj esperantistoj bombardas anojn de la Eŭropa Parlamento per petleteroj kaj longaj dokumentoj. Ili nun fieras pri 80 parlamentanoj kiuj sin diris favoraj al Esperanto. Simile en la kongresoj de UEA kaj de aliaj organizoj ĉiujare oni esperas ke la EU finfine adoptos Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Ankaŭ en la reto Esperanto rapide evoluas kun miloj da paĝoj kaj dokumentoj, multaj en Eŭropo. Ni nun eĉ povas aŭskulti E - elsendojn en la reto, plejparte el Eŭropo. Eble tre baldaŭ videblos la unua Esperanta ret - televido. Sed ĉu Esperanto vere estas sur la bona vojo?

    Ne! Esperanto iras malantaŭen ĉar ĝi ne sukcesas venki ian ofican teritorion. Speciale ĉe la Eŭropaj organizoj en Bruselo la lingvo suferas pro tre malbona bildo ( se ĝi havas iun ajn bildon ). Tial poresperanta agado plej ofte estas ege kontraŭefika... Por Eŭropaj politikuloj Esperanto restas artefarita lingvo parolata de malmultaj fanatikuloj. Ĝi simple ne valoras seriozan diskuton per Eŭropaj politikuloj kaj funkciuloj.

    Esperanto ne meritas diskuton, ĉar ĝi ne videblas aŭ aŭskulteblas en la Eŭropa ĉefurbo, Bruselo. Tiu fakto rekte rilatas al struktura malforteco de esperantaj organizoj.

    Pro sia tutmonda devo, ekzemple, UEA devas rezigni sian Eŭropan agadon al volontuloj —t. e. al Brusela Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo kaj al Eŭropa E - Unio. Tiuj volontuloj ne povas esti ĉiam profesie disponeblaj je agado ĉe politikuloj kaj ĵurnalistoj. Tamen ili laboras preskaŭ plentempe por Esperanto. Plie, tiaj nedaŭraj agadoj neniam efikos ĉar UEA restas en la malproksima Roterdamo. Ĵurnalistoj kaj eŭropaj politikuloj simple ne fidas privatulojn aŭ surpaperaĵajn organizojn sen Brusela oficejo.

    Do, pro tiaj strukturaj kialoj, la E - movado malsukcesis krei Bruselan bazon por fari efikan Eŭropan politikon. Kaj ĝis nun la ofictenantoj de la movado ne komprenas la gravecon de la Eŭropa ĉefurbo. Ili ne komprenas kial jam de longa tempo tiom da landoj havas ambasadejojn kaj konsulejojn en Bruselo.

    Ili ankaŭ ne vidas ke jam 2000 internaciaj organizoj havas oficejon en Bruselo por defendi siajn interesojn. Male, internaciaj esperantaj organizoj ( UEA kaj SAT ) elektis unulingvajn urbojn.

    Eĉ la Flandra E - Ligo preferas unulingvan Antverpenon ( kvankam pli da flandroj loĝas kaj laboras en Bruselo ol en Antverpeno ). Ili ĉiuj ne vidas ke Bruselo estas tiel multlingva, kiel estis Bjalistoko. Ĉi tie nenia lingvo havas monopolon. La parolenda lingvo ĉiam dependas de kiam, de kie kaj de kiuj parolas. Eĉ belgoj estas ofte devigataj paroli aliajn lingvojn. Bruselo ( la urbo kaj Eŭropaj instancoj ) estas granda lingva eksperimento, en kiu ne partoprenas esperantistoj. En la plej multlingva Eŭropa urbo venas sep aŭ ok homoj al esperantaj renkontiĝoj. Neniam la malforta Brusela grupo organizos ĉi tie grandajn renkontiĝojn kaj altiros la intereson de ĵurnalistoj kaj EP - anoj.

    Sed kial kunigi Esperantajn organizojn kaj parolantojn en Bruselo? Kial gravas ĉi tiu urbo?

    Unue, peresperanta agado por lingva egalrajteco estos plej granda kontribuo al demokratio. Kun oficejo en Bruselo, ni povus efike kritiki ĉiujn formojn de lingva malegaleco en la EU. Ni povus klarigi ( samtempe en Esperanto kaj naciaj lingvoj ) al 1000 eksterlandaj ĵurnalistoj en Bruselo la kostojn kaj malavantaĝojn de la angla - franca lingva monopolo. Ni kritikus ( ankaŭ en Esperanto kaj naciaj lingvoj ) la lingvajn malegalrajtecojn, kiujn alfrontos estontaj EU - membroj kaj alfrontas malgrandaj nacioj ĉie en la mondo. La profito de tia agado estos mondskala profesia bildo por Esperanto en amaskomunikiloj.

    Same kiel agado per Amnesty International kaj Greenpeace, esperanta agado estus valorega por la tuta mondo.

    Due, nur en la multlingva Bruselo, kun 40 % da eksterlandanoj, eblas konstrui lokon, kie oni daŭre parolas internacie. En tiu konstruado ludu gravan rolon la dek homoj kiuj, danke al esperantaj organizoj en Roterdamo kaj Parizo, nun povas sin vivteni per esperanta laboro. Tia materia kaj socia bazeto allogus esperantistojn por kongresi, por plifortigi siajn lingvajn konojn, kaj simple por resti en daŭra esperanta etoso. Ĝi ankaŭ donus ŝancojn al junuloj akiri spertojn kiel volontuloj en internaciaj esperantaj organizoj.

    Trie, esperantaj organizoj uzu iom da —ege malgranda —ekonomia povo de esperantistoj. Kial pagi tiom dum niaj kongresoj al neesperantaj hoteloj, junulargastejoj, restoracioj, trinkejoj? Kial ni ne sukcesas recikli iom da tiaj malgrandaj profitoj en nian movadon? Kial ne doni ŝancojn al kelkaj personoj labori en Esperanto?

    Certe iam Esperantaj organizoj komprenos ke neniam eblos fari Eŭropan politikon el Roterdamo aŭ Parizo. Sed kiam?

    Kaj, ĉu estus pli efike krei novan kaj vere Eŭropan organizon, kiu tuj profesie agos? Aŭ estus pli bone batali kontraŭ inerteco kaj nescio en ekzistantaj esperantaj organizoj, ĝis ili finfine transloĝiĝos al la nova Bjalistoko, kiu estas Bruselo?

    David Ferguson

    4a EEU - Kongreso en Oostende

    27 apr —1 maj 2000 okazis la kvara EEU ( Eŭropa Esperanto Unio ) - kongreso en Oostende ( Belgio ) kun ĉ. 330 aliĝintoj el 20 landoj. Tiu ĉi kongreso estis eksterordinara el diversaj vidpunktoj.

    1. Ĝi havis 3 temojn, nome “ Ekologio, ŝlosilo por la 3a jarmilo ”, “ Eŭropa Unio ” kaj “ Interkulture ”.

    La ĉeftemo estis ekologio. Komitato Jean - Pain ĉeestis per belega informa budo kaj Frederik Van den Brande prizorgis prelegon. En la enirhalo estis ekspozicio de publikaĵoj pri ekologio el la EU - landoj. Parto de la kongresanoj biciklis al la ekologia centro en Oostende. Profesoro Orszach prelegis pri “ Mastrumado de la akvo, analogio kun internacia komunikado ” en la Eŭropa Parlamento ( EP ).

    La dua temo “ Interkulture ” manifestiĝis per demonstracio de la projekto al lernejestroj en Oostende kaj dum la solena inaŭguro fare de Stefan MacGill en ĉeesto de aro da eminentuloj el la provincaj kaj urbaj instancoj, kiuj promesis subteni ĝin.

    Por priparoli la lingvajn problemojn de EU ni vizitis EPon kaj diskutis kun EPano Nelly Maes. Pro parlamenta ferio aro da EPanoj, kiuj promesis partopreni, lastminute rezignis. Tie ankaŭ okazis debato pri la prelego, kiun Zlatko Tiŝljar faris la antaŭan vesperon pri “ Eŭropa identeco ”.

    2. Ankaŭ eksterordinara estis la subteno de influhavaj personoj. La kongreso akiris la altan protekton de la belga reĝo. En la Honora Komitato de “ Interkulture ” estis 19 personoj, nome la tuta provinca estraro kaj la urbestraro. En la Honora Listo de la kongreso estis 10 ministroj, i. a. la ĉefministro kaj 16 EPanoj.

    3. Menciinda estas la nekutima subteno de publikaj instancoj : la lokaj instancoj kunlaboris en la preparoj de la kongreso per tabuloj kaj ŝildoj, senpage disponigis kongresejon, regalon, biciklojn, eniron de muzeo ; lokaj komercistoj mendis 40 reklamojn en la dua bulteno kaj kongreslibro.

    4. Sendube ankaŭ la eĥo ĉe la publiko en multvizitata populara banurbo estis nekutima : 40 flagoj kun la vorto Esperanto flirtis sur la kongreseja placo meze de la urbo, ĉe la kongresejo, ĉe diversaj butikoj kaj hoteloj, sur la ekskursa ŝipo kaj ĉe la enirpordoj kie okazis la aliaj programeroj. La gazetaro raportis per grandaj artikoloj kun fotoj, la loka televido filmis du fojojn kaj okazis radiointervjuoj.

    5. Plaĉa estis ankaŭ la kombino de la temoj kun turismado :

    —la vizito al EP kombiniĝis kun busa kaj pieda ĉiĉeronado tra la urbo Bruselo kaj gvidataj vizitoj al la urbodomo ;

    —post prelego pri ekologia temo la partoprenantoj vizitis ekologian centron kaj Atlantikwall - muzeon ;

    —dum ŝipekskurso oni aŭdis prelegon pri “ Delfenoj kaj balenoj en la norda maro ” de Wim De Smet, okazis forumo de la laborgrupo Perspektivo kaj la paro Robineau rakontis pri sia ok - jara vojaĝo tra la mondo.

    Malforta flanko estis tro malgranda grupo da lokaj kunlaborantoj por gvidi la kongresanojn tra la programo.

    Konklude mi pensas, ke la kongreso estos memorinda kaj havis aron da elementoj kiuj povus inspiri la organizontojn de la venonta kongreso. La 5a Kongreso okazos en 2002 en Verona.

    Ivo Durwael

    Prezidento de Kroatio : Alta Protektanto de UK - 86

    S - ro Stjepan Mesiĉ, prezidento de Kroatio, akceptis la inviton de UEA fariĝi Alta Protektanto de la 86a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaŭ la venontjara UK ĝuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.

    Krom la Alta Protektanteco de la ŝtatestro, pri la prestiĝo de Esperanto en Kroatio atestas ankaŭ la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de UK - 86.

    10 maj 2000 d - ro Zdravko Jelenoviĉ, kulturkonsilanto de Stjepan Mesiĉ, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato de UK - 86 en la oficejo de la ŝtatprezidento. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozoviĉ, prezidanto de Kroata E - Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

    Spomenka Ŝtimec kaj Dalibor Seatoviĉ informis la konsilanton pri la evoluo de la preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naŭ jardekoj de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj.

    GK UEA

    Shimon Peres protektas UK - 85

    Shimon Peres, laŭreato de la Nobel - pacpremio en 1994, akceptis la inviton de UEA esti Alta Protektanto de la 85a UK en Tel - Avivo.

    La 85a UK, rekonita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, apenaŭ povus havi Altan Protektanton pli ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de ĉi tiu UK ol Peres. Li ja estas unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono kaj kuniniciatinto de la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj Senperforto, ĉar li mem fariĝis simbolo kaj modelo de sentima agado por anstataŭigi kulturon de perforto per kulturo de paco.

    Peres okupis multfoje postenon de ministro, i. a. dufoje tiun de ĉefministro. En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas ankaŭ vicprezidanto de la Socialista Internacio.

    Je 25 maj UK - 85 havis 1111 aliĝintojn el 54 landoj.

    GK UEA

    UK : apenaŭ imagebla fakto

    23—24 maj Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Raŝiĉ, partoprenis en EIBTM, la Eŭropa Ideoborso de Turismo kaj Renkontiĝoj, en Ĝenevo —la plej granda foiro de kongresa industrio en la mondo, ĉi - jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130 landoj. KKS havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj, turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aŭ ankoraŭ potencialaj lokoj de estontaj UK - oj.

    Dum EIBTM kunsidis ankaŭ la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio ( ICCA ). Raŝiĉ estas membro de la Konsilio kaj partoprenis ĝian kunsidon.

    20—23 maj okazis kadre de EIBTM la 4a Forumo de Junaj Profesiuloj. Laŭ invito de ICCA ĝin partoprenis Clay Magalhaes, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo. Apenaŭ imagebla oni trovis la fakton, ke malgraŭ sia multnombreco la UK - oj estas organizataj ĉefe de volontuloj kun nur unu plentempa oficisto, dank al kio la aliĝkotizoj de UKoj estas tre malaltaj kompare kun aliaj kongresoj.

    La vojaĝ - kaj restadkostojn de ambaŭ UEA - oficistoj kovris ICCA.

    GK UEA

    Komuna manifestacio en Parizo

    Kadre de Kampanjo 2000 , Sennacieca Asocio Tutmonda invitis ĉiujn parizregionajn asociojn kaj grupojn komune partopreni la ĉi - jaran Unuamajn manifestacion en Parizo. Pozitive respondis pluraj asocioj kaj grupoj. Malantaŭ la granda banderolo sur kiu estis franclingve skribite : “ Esperanto, internacia lingvo por la laboristoj ” grupiĝis ĉirkaŭ 70 esperantistoj, membroj de jenaj sindikatoj, asocioj kaj grupoj :

    CGT ( Ĝenerala Konfederacio de Laboro ), CNT ( Nacia Konfederacio de Laboro ), FEN ( Federacio por nacia edukado ), SAT - Amikaro, Naturamikoj, AFCE ( Franca Asocio de E - Fervojistoj ), SAT - Junulfako, Bondy E - grupo, Esperanto 94, Universalista Movado.

    Sub propra banderolo kolektiĝis membroj de FET ( Esperantista Federacio de Laboro ) kaj SAT - Frakcio pri Disdona ekonomio.

    Estis disdonitaj 5000 flugfolioj kaj multaj personoj informiĝis aŭ petis informojn. Fine de la manifestacio oni donis rendevuon venontjare en Bruselo.

    Kreŝimir Barkoviĉ

    Jubileaj tagoj en Bydgoszcz

    7 maj 2000 finiĝis la jubileaj 25aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz, kiujn ĉi - foje partoprenis preskaŭ 150 gastoj el 16 landoj de la mondo. La ĉefa organizanto de la aranĝo estis la Internacia Asocio Monda Turismo , kies centra sidejo troviĝas en Bydgoszcz ( Pollando ). Inter 29 apr. kaj 7 maj. okazis tie pli ol 30 kursoj, seminarioj, preleg - serioj kaj aliaj programeroj. 1—3 maj kunsidis la Estraro kaj Revizoroj de Monda Turismo , kaj 3 maj, okaze de pola Festo de Konstitucio, en la Palaco de Junularo okazis Pola Vespero, dum kiu la gastoj rigardis sep folklorensemblojn el la regiono de Kujavio kaj Pomerelio.

    Kunorganizantoj de la Tagoj estis i. a. Internacia Kultura - Turisma Centro Kujavio kaj Pomerelio , Kujavia - Pomerelia Filio de PEA, Pola E - Junularo kaj la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz. La E - renkontiĝo eniris ankaŭ la programon de la ĝeneralaj Tagoj de Bydgoszcz, kiu estis afiŝita en miloj da ekzempleroj en la tuta urbo ; raportis pri ĝi plej multe la urba gazeto Dziennik Wieczorny , la plej populara regiona radio PiK kaj E - redakcio de Pola Radio en Varsovio. Per bongustaj dolĉaĵoj regalis la gastojn la granda firmao Jutrzenka el Bydgoszcz.

    Paralele al la Tagoj de Bydgoszcz okazis la 3a Bakalaŭriga Universitata Sesio ( BUS ) de la Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ), pri kiu surloke zorgis la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo —klerigejo de AIS. El inter 32 planitaj BUS - kursoj okazis 29, plus unu eksterplana —el kiuj 28 estis en Esperanto.

    Sukcese bakalaŭriĝis finstudintoj de ISTK el Albanio, Litovio kaj Pollando ; aliaj gestudentoj el tiuj landoj, kaj ankaŭ el Bulgario kaj Rumanio, ekzameniĝis por fariĝi internaciaj vojaĝgvidantoj aŭ ĉiĉeronoj.

    Tomasz jan Kudrewicz

    IJF denove invitas AIS

    Dum la 24a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto - Junularo ( en Cavallino ĉe Venecio, Italio, 19—25 apr 2000 ) denove okazis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ) San - Marino. Jam en 1999 IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion.

    Kadre de la festivala temo “ Ĉu esti aŭ ne esti Eŭropano ” AIS proponis al la festivalanaro kursojn : “ Naciismoj en Eŭropo ” ( Carlo Minnaja ) ; “ Ĉu ni jam konas nian lingvon antaŭ la nasko aŭ ĉu ni lernas ĝin? ” ( Renato Corsetti ) ; “ Eŭropaj aspektoj de komputil - programado ” ( Reinhard Fössmeier ).

    La kursoj ( po ok lecionoj ) trovis viglan intereson, kaj kelkaj “ festival - studentoj ” eĉ akiris atestojn por uzo en plua studado ĉe AIS aŭ ĉe aliaj institutoj. La atestoj estas ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la itala lingvo, kaj mencias la precipajn kurstemojn.

    TEJO, kiu estis kunorganizanto de IJF, eldonos pri la IJF - kontribuoj tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo “ Junaj Eŭropanoj por egaleca lingvopolitiko —ĉu ni estas pretaj por taŭgaj proponoj? ”, kiun laŭ invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke.

    Ankaŭ pri la AIS - kursoj aperos resumoj en la tekstaro.

    Reinhard Fössmeier

    Nova komitato de KCE

    Sonja Brun, David Buhlmann kaj Marc Hiltbrand estas la nova Komitato de la Kultura Centro Esperantista, elektita de la ordinara Asembleo 29 apr 00 en Ĉaŭdefono ( Svislando ). La novaj revizoroj estas Francisco Perez kaj Giorgio Silfer.

    La Kultura Konsilio por 2000—04 konsistas el Arthur Baur, Ivan Bujdosó, Tomasz Chmielik, Francisko Degoul, Lucienne Dovat, Jean - Jacques Lavanchy, Perla Martinelli, Claude Piron, Nicole Piron, Giorgio Silfer, Katalin Smidéliusz, Ljubomir Trifonĉovski, Daniele Vitali, Walter Zelazny.

    Aldoniĝas la delegitoj de SES ( E. Lauper ), LF - koop ( J. Vasserot ), Lauzano ( F. Randin ), Lucerno ( P. Scherer ), Esperanta PEN ( J. Felszeghy ) kaj CDELI ( C. Gacond ).

    La Asembleo konstatis la rekordan alfluon de donacoj en 1999, kiuj ebligis la aĉeton de Domo Naville fare de KCE.

    Ĝi ankaŭ aprobis la principojn de projekto de Esperantologia Fakultato, kiu funkcios ĉe la internacia feria altlernejo de KCE paralele al la dimensioj de klublernejo kaj de staĝejo.

    HeKo

    Nemovada kongreso en Krakovo

    28 apr. —3 maj. Krakovo akceptis la 30an Tutpollandan E - Kongreson. Ĉi - jare la kongreso apenaŭ havis movadan engaĝon ( pri la internaj aferoj de PEA decidos delegitoj de la asociaj filioj en aparta kunveno ), kaj la kongresanoj ĝuis ampleksan kulturan, klerigan kaj ekskursan programon.

    Altkvalitaj estis la unuaktoraj dramoj de Jerzy Fornal ( Arlekeno de Janusz Korczak ) kaj Jadwiga Gibczynska ( Signaloj de Karol Wojtyla kaj La Falanto de Slawomir Mrozek ). La muzika parto estis tre varia : kanzonoj de Jerzy Handzlik, koruso KAMEA, operetaj arioj de Ewa Warta - Smietana kaj Witold Wrona, antikva muziko...

    Multaj prelegoj kaj fakaj “ atelieroj ” traktis diversajn temojn, kiuj plejparte rilatis al kulturo kaj Esperanto. Agrable variigis la programon ekskursoj tra Krakovo, kiu laŭ decido de kulturministroj de EU ĉi - jare estas unu el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo.

    Bedaŭrinde, pro la samtempaj Tagoj de Bydgoszcz, Eŭrop - Unia Kongreso en Oostende kaj pro la samtempa kaj samloka konferenco de la Pola sekcio de ILEI, nur sepdeko da esperantistoj povis ĝui la sestagan kongreson.

    Aleksander Korĵenkov

    Esperanto : unu el la atutoj

    6—9 apr 2000 Hispana E - Federacio denove partoprenis en “ Expolingua ” ( Madrido ), kaj denove Esperanto montriĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj de la foiro.

    Niaj celoj estis la samaj kiel en la pasinta jaro : ampleksigi la konon pri la lingvo, veki pozitivan sintenon pri ĝi kaj montri decan bildon de la asocio, ĉar finfine ĝi estas montrofenestro de Esperanto en la lingvo - instrua medio.

    Ni prezentis plurajn informojn pere de A5 - formataj dokumentoj, kaj aldonis du novajn surmurajn afiŝojn surbaze de la libro - kovrilo de La fenomeno Esperanto de William Auld en la hispanlingva versio.

    La interretaj HEF - paĝoj kaj la videokurso Mazi , denove kontribuis al la sukceso de nia stando. Ankaŭ ĉe ni eblis aŭskulti E - muzikon, por kio tre utilis Kolekto 2000 de Vinilkosmo . Elstaris la ludo - testo : kvazaŭ ekzameneto pri gramatiko kiun oni devas plenumi por partopreni lotadon kies premio estas perkoresponda kurso. Unu el la gajnintoj estas 12 - jara knabo.

    La materialoj estis aranĝitaj tiel, ke libroj, revuoj kaj similaj, montru ĉiajn aspektojn de la homa scio, sed ankaŭ ke ilia aspekto estu alloga kaj nuntempa. Asterikso vekis ĉies atenton, inkluzive de ĵurnalistoj, kiuj senescepte montris ĝin al la televidaj kameraoj.

    Dum la unua tago ni profitis la ĉeeston de Amanda Higley, usona junulino dum preskaŭ unu jaro vojaĝanta tra Eŭropo pere de la Pasporta Servo . Sian sperton ŝi rakontis al ĵurnalisto, kaj ankaŭ al la ceteraj interesitoj.

    Junuloj denove estis agrable surprizitaj ĉe nia stando. Kompreneble, ne ĉiuj el ili eklernos Esperanton aŭ aliĝos al nia asocio, sed nun ili scias ke ekzistas aliaj eblecoj, kaj tio kontribuas al plibonigo de la ĝenerala sinteno rilate la lingvon, kio fakte estis nia unua celo.

    Ana Manero

    Ministeria subteno al Esperanto

    Ministerio por junularo kaj sporto de Serbio 13 maj 2000 definitive aprobis la projekton “ Internacia E - Lernejo Interkulturo ”, kiu realiĝos 1—9 jul 2000 en la junulara hotelo Junior en la montaro Kopaonik. La Ministerio kovros la restadkostojn por 35 partoprenantoj ( 20 junaj esperantistoj el Serbio, 10 el eksterlando kaj 5 gastoj el aliaj organizoj ) kaj subvencios E - Instituton Beograd kaj Serbian E - Junularan Organizon.

    La aprobita projekto sekvas la unuajn rezultojn de la projekto Interkulturo , kiu en Serbio realiĝas en kvar urboj, kaj venas post aktiva partopreno de reprezentantino de SerbEJO en la Konferenco de Ministerioj por Junularo de la landoj de sudorienta Eŭropo ( Beograd, 17—20 dec 1999 ) kaj en Interkonsiliĝo de junularaj organizoj de Serbio ( Kopaonik, 28—30 jan 2000 ).

    .

    Radojica Petroviĉ

    Slovena prezidento svenas inter la brakoj de esperantisto

    Subitan vivomankon suferis Milan Kuĉan, prezidento de Slovenio, dum la regalo honore al la verkistoj de PEN - Klubo Internacia, en sia rezidejo apud Bledo. La eksvenon rimarkis unu el la apudaj gastoj, d - ro Giorgio Silfer, kiu alkuris ĝustatempe por subteni la korpon dorse, kaj eviti al la gastiganto supinan falon kaj vundiĝon.

    La delegito de Esperanta PEN - Centro partoprenis interalie la poezian vesperon, okaze de la tradicia Internacia Konferenco en Bledo, 3—7 maj 2000. Li tie deklamis versojn el “ La infana raso ” de William Auld, kun posta traduko al la franca kaj angla ( konferenclingvoj, kun la slovena ).

    Dum vizito en vilaĝo Vrba, kie naskiĝis la nacia slovena poeto Frane Preŝeren, multaj konferencanoj admiris la tre belan eldonon de la esperanta versio de “ Krono de l sonetoj ”, en vitrino de la muzea naskodomo. La libron produktis Vinko Oŝlak, membro de Esperanta PEN - Centro, antaŭ kelkaj jaroj.

    PEN

    Orbis Pictus ” invitas

    Orbis Pictus ” el Trieste proponas en julio tri gravajn aranĝojn. En pitoreska istria urbeto Motovun ( Kroatio ) ĝi gastigos Konferencon de OSIEK ( 15—21 jul ) kaj, paralele, la 6ajn Somerajn Kursojn.

    La temon “ Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado ” la konferencanoj sencenzure pridiskutos post la prelegoj de : Viŝnja Brankoviĉ, Vinko Oŝlak, Bardhyl Selimi, Zlatko Tiŝljar, Eugène de Zilah kaj aliaj. Pri reformprojektoj kaj pri nova alfabeto prelegos Claus J. Günkel.

    La kursanoj studos en grupoj de Zlatko Tiŝljar kaj de konata kanzonisto Georgo Handzlik, kiu ankaŭ koncertos por ĉiuj partoprenantoj.

    Post la aranĝoj okazos tritagaj ekskursoj tra la slovena kaj kroata partoj de la magia nordadriatika duoninsulo.

    De famili - etosaj aranĝoj, interesitoj kune povos direktiĝi al la 85 - a UK en Tel - Aviv. La flugkaravano startos 23 jul 2000 el la ĉefurbo de Slovenio kaj revenos 3 aŭg. 2000 al la kroatia ĉefurbo Zagrebo.

    Adreso : Via Leghissa 6 ; IT - 34 131 Trieste, Italio

    Viŝnja Brankoviĉ

    Dudek jarojn post Raŭmo

    La Manifesto de Raŭmo, verkita dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo ( Finnlando, 1980 ) heredigis al la dua jarcento de la Lingvo Internacia jenan defion :

    “ Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion ; meze de la 80 - aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion —ion kulture originalan kaj internacie valoran ”.

    La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial ĝi ankaŭ estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Ĝi invitis krei originalan valoran E - kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj ĉar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, ĝi ne nepre kuraĝigis prezenti la E - kulturon al la ekstera mondo.

    La fundamenta demando estas do : ĉu la E - kulturo devus signifi ion ankaŭ por la ekstera mondo, aŭ ĉu sufiĉas, ke ĝi estas grava por ni mem? Ĉu ni kulturu nur nin mem, aŭ ĉu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valoraĵo, kun kiu ni alproksimiĝu la mondon? La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado?

    Kiel parto de la Kultura E - Festivalo 2000 en Helsinko estos aranĝita duontaga seminario pri ĉi tiuj demandoj. Ĝi okazos 22 jul 2000 sub la prezido de Christer Kiselman, kaj per prelegetoj kontribuos :

    • Jouko Lindstedt. “ La Manifesto : historia enkonduko —kaj elkonduko ” ;
    • Sabira Stahlberg. “ Ĉu internacie inda kaj interesa? Esperanto - kulturo el tutmonda perspektivo ” ;
    • Ilja De Coster. “ Esperanto - komunumo kaj la civila socio ” ;
    • Anna Ritamäki. “ La organizita esperantostagnado —elirvojoj 20 jarojn post Raŭmo ”.

    La seminarion preparos reta antaŭseminario, malfermita por ĉiuj, dum junio pere de la dissenda listo Bja - listo. La ĉefaj kontribuoj al la antaŭseminario kaj seminario estos publikigitaj enrete.

    Jouko Lindstedt

    Kurte

    D - ro L. Zaleski - Zamenhof, nepo de la iniciatoro de E - to, meze de aprilo vizitis Brazilon, kie li kun lokaj e - istoj partoprenis en solena sesio ĉe la Distrikta Leĝdona Ĉambro en la ĉefurbo de Brazilo k estis akceptitaj de la Pollanda ambasadoro Boguslaw Zakrzewski. ( Interredaktore )

    En februaro 2000 Gotoo Mituo oferis al Japana E - Instituto 100 milionojn da enoj ( ĉ. 910 mil eŭroj ) ; JEI nun kolektas opiniojn de la membroj por utiligi la monsumon. ( La Revuo Orienta )

    Prof. Lluis de Yzaguirre reprezentis UEA en kunveno ( Barcelono, 24—26 feb ) de Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko. ( Esperanto )

    Memortabulo honore al Marko Zamenhof, la patro de la iniciatoro de E - to, estas inaŭgurita en Tykocin ( Pollando ) vid - al - vide al la loka sinagogo. ( Heroldo de Esperanto )

    Bulgara E - Junularo prezentis sin inter aliaj organizoj kadre de internacia seminario “ Arto kaj informado kontraŭ perforto ” en Sofio. ( Heroldo de Esperanto )

    Inter ĉ. 120 mil personoj, aliĝintaj al la ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario kadre de Fremdlingva Perfektiga Centro plej multaj elektis la anglan ( 54, 6 % ) k germanan ( 36, 9 % ) lingvojn ; nur 480 ekzamenitoj ( 0, 4 % ) elektis E - ton. ( Debrecena Bulteno )

    La 3a Himalaja E - Renkontiĝo okazis 26 feb. —6 mar. en Kathmandu kun 75 partoprenantoj el 12 landoj. ( La Revuo Orienta )

    Unuafoje en la historio de irana E - movado, eksterlanda E - karavano vizitis Iranon dum semajno je 20—26 mar 2000. Tiu karavano konsistis el 14 gejapananoj. ( Iran - Esperanto raportas )

    13—23 apr 2000 okazis en la universitato de Celaya inaŭgura kongreso de AIS Meksikio. Krom ĉ. 70 Meksikiaj kongresanoj partoprenis sciencistoj el Eŭropo, Azio k Usono. ( Interredaktore )

    Estrarano de Kanada E - Asocio Pierre Savoie estas eksigita el KEA pro letero kun asertoj takseblaj kiel rasismaj k instigantaj al rasisme bazita perforto. ( Esperanto )

    Zagreba junulara E - aktivulino sukcese partoprenis en marta TV - kvizo La trian fojon vi sukcesos , gajninte 10 mil kunaojn k aŭton ; ŝi aparte salutis e - istojn. ( Tempo )

    85 personoj vizitis la Centran Oficejon de UEA je ties Malferma Tago ( 13 maj ) ; la ĉefa gasto estis Gian Carlo Fighiera. ( GK UEA )

    Konferenco de UES

    16 apr. en Jekaterinburga liceo n - ro 88 okazis konferenco de Urala Esperantista Societo ( UES ). La konferenco diskutis kaj aprobis la priagadan kaj financan raportojn de la Komitato. Oni priparolis eblojn subteni novajn E - grupojn en Centra Uralo, kiuj kreiĝis dank al la informkampanjo de Viktor Kudrjavcev.

    Cetere, Viktor Kudrjavcev denove ricevis la mandaton kiel prezidanto de UES. Lin asistos kvar komitataninoj : Olga Gavrilova, Halina Gorecka, Lidia Jerofejeva kaj Tatjana Kulakova.

    Tatjana Kulakova

    sekretario de UES

    12a VER je Pasko

    28 apr —2 maj 2000 en Uljanovsk okazis la 12a Volgia E - Renkontiĝo. Ĝin partoprenis 90 homoj el 14 lokoj —rekorda kvanto por ĉi - jaraj Ruslandaj renkontiĝoj ( REK, EoLA, Strelka ktp. ).

    La temo de VER - 12 estis “ Ekologio ”. Okazis du prelegoj, aferludo kaj ekologia balo kun konkursoj pri la plej bonaj kostumo, anekdoto kaj strofetoj ( “ ĉastuŝkoj ” ) laŭ ekologia temo. Bedaŭrinde, la naturo malhelpis okazigi ekologian “ descendon ”, ĉar subite malvarmiĝis kaj ekneĝis. Okazis nur mallonga ekologia ekskurso por dezirantoj, kiuj saĝe kunprenis varmajn vestaĵojn.

    Tamen la etoso estis tre varma. La programon plenigis multaj eroj, inter kiuj estis koncerto de ensemblo de antikva muziko Totus Floreo , psikologiaj trejnadoj, rolludo Mastrino de l Monteto , prelegoj pri teorio de solvado de inventaj taskoj, kursoj pri teatra ŝminko, mezepokaj dancoj, pentrarta konkurso ( okaze de la Pasko oni pentris sur ovoj ), E - kursoj kaj multaj aliaj. Jurij Finkel prelegis pri Esperanto en Interreto. Laŭ voĉdonado la unuan lokon inter programeroj gajnis ludo Kio? Kie? Kiam? okazigita de Sergej Vernigorenko.

    En primovada kunveno oni ne findecidis pri la loko de VER - 13, inter la kandidatoj estas Kineŝma, Kostroma kaj Volgograd.

    Yurij Karcev

    De Pacifiko al Atlantiko

    LOdE jam rakontis ( 1998 : 7 ) pri la Transkontinenta E - marŝo laŭlonge de la fervoja linio liganta Eŭropon kaj Azion.

    1 jan 1999 sespersona grupo de ĉinaj esperantistoj startis de Lianyungang ĉe la bordo de Pacifiko. Post jarduono, 12 jul. 1999 la grupanoj finis la ĉinan parton de la marŝo kiu pasis, interalie, tra dezerto Gobia. Sed pli komplika ol la veteraj kaj klimataj malfacilaĵoj ( varmego, sabloŝtormoj, manko de trinkakvo ) evidentiĝis la viza problemo.

    Veninte al la limo inter Ĉinio kaj Kazaĥstano la marŝantaro anstataŭ dumonata ripozo havis okmonatan (! ) baraktadon por ricevi vizojn, kaj nur en marto estis ricevitaj Ruslandaj vizoj, kaj la grupo ( jam nur tripersona ) daŭrigis la vojaĝon. Kun nur tritaga tranzita vizo ili rapide tratrajnis Kazaĥstanon kaj venis al Ruslando en Altajo.

    En la unua Ruslanda urbo Rubcovsk ilin gastigis fervoja policano. Laŭvoje al siberia urbo Omsk la grupestro kontuzis sian piedon. En Omsk ili gastis ĉe Veniamin Rozenberg, renkontiĝis kun siberiaj esperantistoj kaj daŭrigis la vojaĝon.

    Ili devis kombini piedvojaĝon kun lokaj trajnoj por fine de aprilo veni al Jekaterinburg. Ĉi tie la grupo —Zheng Xuejun ( gvidanto ), Fu Yongjun kaj Zheng Hailin —haltis por kelkaj tagoj. En la ĉefa urbo de Uralo okazis, interalie, renkonto kun lokaj esperantistoj, ekskurso, pikniko ĉe unu el la monumentoj inter Eŭropo kaj Azio ( vidu sur la suba foto ) kaj konatiĝo kun la rusortodoksa Paska tradicio.

    La unuan majan tagon la ĉinaj kuraĝuloj forlasis Azion kaj venis en Eŭropon. Iliaj sekvaj celoj estas Kazanjo kaj Moskvo. Por daŭrigi la vojaĝon, kies celo estas Roterdamo, la grupanoj bezonas vizojn por pliaj Eŭropaj landoj.

    Halina Gorecka

    Laŭdo de ĵurnaloj

    de Karel Ĉapek

    Ni estas tiel alkutimiĝintaj al la ĵurnaloj, ke ni ĉesis percepti ilin kiel ĉiutagan mirindaĵon. Jam tio estas miraklo, ke ili ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio ; sed ĉi tiu mirindaĵo estas redakcia sekreto, kaj mi estas skribonta pri la ĵurnaloj el la vidpunkto de leganto. Iam eĉ leganto en subita ekbrilo rimarkas la mirindecon de gazetaro ; ekzemple al mi tio okazis en Ballinluig, aŭ ne en Ballinluig, en Crianlarich ĝi estis aŭ en Tyndrum, sed ankaŭ en Tyndrum ne ; plej verŝajne en Mallaig, ĉar ĉeestis maro, kaj mi aĉetis numeron de mi - ne - plu - scias kiu ĵurnalo por legi en trajno. Kiam mi malfermis ĝin per energia disbrakumo, miaj okuloj fiksiĝis ĉe la riporto : “ Kvin mil katoj likviditaj en Ĉeské Budejovice ”.

    Komprenu : kiam oni sidas en trajno en Mallaig, oni estas preparita por ĉio ajn alia ol por Ĉeské Budejovice aŭ por imago pri kvin mil katoj. Mi devis fermi la okulojn, por digesti tiun baton de eventoj. Se mi anstataŭ ĵurnalon estus malferminta iun romanon, post momento mi estus sciinta, kio estas supozebla kaj kio verŝajne venos ; sed neniu romanverkisto kapablus elpensi la fantazian imagon pri kvin mil katoj kaj ne rememorus el klara ĉielo pri Ĉeské Budejovice. Renkontiĝi en Mallaig kun Ĉeské Budejovice estas mirindaĵo ; trovi sur unu paĝo sinjoron MacDonald kaj kvin mil katojn estas io pli fantazia ol Ali - Babo kaj la kvardek ŝtelistoj ; kaj se oni rigardas samtempe al Atlantiko, oni estas venkita de tiu sovaĝa kunekzistado de ĉio, kio estas, nome de politiko, katoj, maro, socialismo kaj Ĉeské Budejovice. Per tio al oni subite riveliĝas la vasteco de la mondo kaj mirakleco de la ĵurnaloj en kurta kaj miriga ekfulmo.

    *

    Pardonu, ke mi restos ankoraŭ ĉe la katoj. Mi spertas iomete pri katoj kaj longe mi povus rakonti pri katoj en Nottinghill kaj Ĝenovo, pri katoj veneciaj kaj parizaj, pri bredado de katidoj, pri kiel akiri konfidon de katoj, kaj pri multaj aliaj aferoj. Nu, oni neniam trovas en la ĵurnaloj informon, ke katino kaptis paseron aŭ akuŝis tri katidojn ; ĉiam oni trovas ĝin tie en speciala, neordinara kaj ofte eĉ horora aspekto, ekzemple ke rabia kato mordis leterportiston, ke iu sciencisto malkovris katan seron, ke en Plymouth aŭ ie naskiĝis naŭvosta kato, aŭ ion similan. Same vi ne trovos en la gazetaro, ke kelnero alportis al gasto glason da biero, sed jes ke li mortigis sian amatinon aŭ ke eksplodis kelnera striko. Ĉeské Budejovice ne eniras ĵurnalojn en sia trankvila ekzistado ; tie devas okazi murdado de katoj aŭ almenaŭ elektoj, por ke ĉi tiu serioza urbo aperu al la mondo en ekscita kaj tragedia aspekto. Kaj se mi legas en gazetaro, ke parlamentano prezentis paroladon, mi kredas anticipe, ke temas pri io same aparta kaj drama, kiel se rabia kato mordus leterportiston aŭ kelnero mortigus sian amatinon.

    Per ĉio ĉi mi volas klarigi proksimume tion, ke la mondo de la ĵurnaloj estas farita sole el esceptaj eventoj, neordinaraj kazoj kaj ofte eĉ mirindaĵoj kaj mirakloj. Se ĵurnaloj mencias domon, do tie ne tekstas, ke la domo staras, sed ke ĝi brulas aŭ ke ĝi ruiniĝis aŭ almenaŭ estas la plej granda en la mondo aŭ entute eminentiĝis per eksterordinara maniero inter ĉiuj domoj, kiuj ĉie ajn ekzistas. Kelnero estas atentokapta persono, kiu murdas sian amatinon, kasisto fuĝas kun konfidita mono, la amo fatale saltigas homojn desur la Ponto de Legioj en la riveron Vultavo, aŭto estas instrumento servanta por rekordoj, karamboloj kaj surveturado de infanetoj aŭ maljunaj damoj. Ĉio, kio ekzistas, vidiĝas en aspekto drama kaj iom alarma. Kun ĉiu matena eldono de la ĵurnaloj la mondo transformiĝas en sovaĝejon, kie embuskas sennombraj surprizoj, danĝeroj kaj epikaj eventoj.

    *

    Tamen la gazetoj ne anoncas al ni per colaj literoj, ke incendio neniigis Trojon aŭ ke Herodo en intereso de publika higieno ordonis ekstermi kvin mil suĉinfanojn. Vi legos tie pri sangoplena interbatiĝo de tri seruristoj en la strato Ŝtepánská, sed oni ne bildigos al vi la sangoplenajn batalojn de Cezaro kontraŭ gaŭloj. Ne sufiĉas, ke la okazaĵo estu sanganta aŭ brulanta ; ĝi devas esti nova. Ne sufiĉas, ke ĝi alparolu nian imagipovon, ĝi devas esti antaŭ ĉio laŭeble hodiaŭa. La ĵurnaloj rajtas skribi, ke hodiaŭ, la 14an de decembro 1924, pasis precize tri mil jaroj de tiam, kiam incendio neniigis Trojon ; se ĝi ne estas ĝuste kaj harprecize hodiaŭ, ĝian aperigon en ĵurnaloj ne eblas pravigi. La mondo de la ĵurnaloj, simile kiel la mondo de sovaĝaj bestoj, ekzistas sole en la estanteco ; la konscio de la ĵurnaloj ( se eblas paroli pri konscio ) estas limigita al pura estanteco, etendiĝanta de la matena eldono ĝis la vespera aŭ inverse. Se la leganto legas ĵurnalon malnovan unu semajnon, lia impreso similas al foliumado en la kroniko de Dalimil ; ĝi ne plu estas ĵurnalo, sed memoraĵo. La noetika sistemo de gazetaro estas aktuala realismo : ekzistas, kio estas ĝuste nun ; extra praesentiam non est existentia : ergo bibamus.

    Imagu, kia tremego vin kaptus, se la ĵurnaloj alportus —ni diru —unu jaron malnovan paroladon de deputito Petrovicky. Ili povas ĝin alporti kun rimarko, ke ” hodiaŭ pasis de ĝi ĝuste unu jaro ” aŭ ke “ ĉi tiuj oraj vortoj validas ankaŭ hodiaŭ ” ; sed ia hodiaŭ devas enesti, alie ŝajnus al vi, ke la kosmo estas falanta sur vian kapon aŭ ke la kategorio de tempo freneziĝis ; ĝi estus preskaŭ netransvivebla. Iu moralisto ( ŝajnas al mi, ke sinjoro Gamma ) skribis, ke la ĵurnaloj devus anstataŭ aktualaĵoj alportadi eternaĵojn kaj permanentaĵojn, evidente preferante aferojn eternajn antaŭ portempaj. Do ekzemple anstataŭ parolado de Ĉiĉerin presindas parolado de Cicerono favore al Plancio, kiu sendispute ne aktualas. Anstataŭ konfuza situacio en la parlamento la ĵurnaloj povus prezenti eltiraĵojn el Konfuceo, kaj anstataŭ la lasta murdo ĉapitron el reto de Kredo de Chelĉicky. Mi konfesas, ke tian ĵurnalon ( kiu eble aperas en la ĉielo ) mi ne volus redakti ; mi ne scius, kial ĝuste hodiaŭ presigi parolon favore al Plancio anstataŭ la tria parolado kontraŭ Verro kaj kial el vidpunkto de eterneco ĝuste hodiaŭ preferi Konfuceon antaŭ la Platona Faidono . Se tie estas ministra raporto antaŭ la parlamento, do ne tial, ĉar ĝi estas pli bona kaj por mia animo pli grava ol la Prediko sur la Monto, sed tial, ĉar diference de la Prediko sur la Monto ĝi okazis hieraŭ. Ŝtelo de peltmantelo en kafejo certe ne estas pli sensacia ol abdiko de Napoleono, sed ĝi epizodiĝis hieraŭ. Kion fari, la prezenco posedas por la homoj specialan kaj misteran allogecon ; la homoj kuras amase rigardi la domon, kie tajloro per briko mortigis sian sepmembran familion, sed ne kuras amase rigardi al Ŝterboholy, kie dum la Sepjara milito falis mi - ne - scias kiom da mil homoj inkluzive de Schwerin. Fanatika intereso pri la estanteco estas unu el la misteroj de la vivo ; ĝi estas ankaŭ unu el la misteroj de la ĵurnaloj.

    Informo devas esti nova, sed ĝi ne devas esti kruda kaj nekonata. La ĝangalo de okazaĵoj, kiu ĉiumatene malfermiĝas en ĵurnaloj, devas esti penetrita de tramarŝitaj kaj konataj padoj, ekzemple : “ Li estis transportita al ambulanca stacio ”, “ La loĝantaro estis ekscitita de informo, kiu disflugis fulmrapide ”, “ Digna agado de la kunveno estis de nenio rompita ”, “ La damaĝo estas granda ”, “ Caveant consules! ”

    Ĉiu tia stabiliĝinta diraĵo posedas sian estetikan valoron. Ĝi estas siaspeca ripozejo en inundo de noveco, kvazaŭ refreno, kiun la leganto povas kunkanti. Preta kadro, en kiu nova evento glate instaliĝas kaj per kio ĝi samtempe estas kontentige likvidita. Tuj kiam ĝi elmergiĝas, ĝi jam ĉesas esti io eksterordinara.

    Antaŭ kelka tempo mi veturis sur platformo de tramo. Subite io ekbaraktas sur la reloj, la ŝoforo terure eksakras kaj furioze sonorigas, la vagono surloke haltas, ni ĉiuj flugas sur la ŝoforan dorson ; kvazaŭ kreskinte el la pavimo, sur la reloj kirliĝas tufo da homoj, du ĝendarmoj trenas pezan pakaĵon en dompasejon, la mortpala ŝoforo viŝas sian malvarman ŝviton kaj vokas pri policano ; stranga, kruda kaoso, kiu malrapide kaj kvazaŭ febre malvolviĝas ; dum la tuta resto de la tago mi sentis min terure. Kaj jen, sekvamatene mi legas en ĵurnalo : “ Hieraŭ je la unua horo estis en la Nacia Avenuo faligita per veturanta tramvagono Francisko Ŝ., librotenisto el Prago VII. Leĝere vundita li estis transportita al ambulanca stacio, kie li ricevis la unuan flegon ”. Jen ĉio ; kaj mi estis liberigita el la torturiga kaoso, kiun mi travivis ; subite mi vidis, ke la kazo estas danke Dion tute simpla. Restis en ĝi absolute nenio el la febra konfuzo. Li ricevis la unuan flegon, jen normaligo. Se antaŭ la mondokreo estis kaoso, do tial, ĉar ankoraŭ ne ekzistis ĵurnaloj, kiuj stiligus la tutan epizodon proksimume jene : “ Ankaŭ hieraŭ la digna agado de la eterneco estis de nenio rompita. Antaŭvespere fulmorapide disportiĝis informo, ke en Maninoj estis kreita Kosmo. Feliĉe ĝis la redaktofino la informo ne estis konfirmita. Tamen ni atentigas la aŭtoritatojn pri la insidaj komplotoj, kiuj povus grave endanĝerigi la ĝisnunan kaoson. Caveant consules! ”

    Sume do eblas diri, ke la beletro estas esprimado de malnovaj aferoj per eterne novaj manieroj, male la ĵurnaloj estas esprimado de eterne novaj realaĵoj per maniero stabila kaj senŝanĝa.

    *

    La ĵurnaloj, se ili ne implikiĝas en la politikon, parolas pri aferoj unikaj kaj konkretaj. La poeto diras, ke “ ĉiu mortigas, kion li amas ”. Kontraste al tio la gazetoj asertas, ke en la domo n - ro 891 kelnero Václav Zajíĉek mortigis sian amatinon, la 27 - jaran Tereza Veselá. La poeto rajtas prikanti galantojn ĝenerale ; sed la ĵurnaloj povas alporti nur konkretan, asertan informon, ke hieraŭ je la 3a horo 15 minutoj malfermis sian floron ĉe Podbaba la unua galanto, kaj ke la informo fulmorapide disflugis tra la tuta Prago. Tamen ankaŭ en la gazetaro de tempo al tempo aperas peceto da beletro aŭ poezio ; sed ne tial, ke la literaturo apartenus speciale al la ĵurnaloj, sed tial, ke en la ĵurnaloj estas ĉio.

    Malgraŭ tio la ĵurnaloj posedas komunajn trajtojn kun beletro, ekzemple, diference de scienca esplorado ili estas tute sendependaj de la realo. Foje angla ĵurnalisto pro mi - ne - scias - kia ekstravaganca scivolemo intervjuis min pri mia naskiĝloko kaj pri aliaj distaj aferoj. Sekvatage kun infaneca mirego mi legis en lia ĵurnalo, ke mi naskiĝis en sovaĝa montara izoldomo de Gigantaj Montaroj, en malriĉa familio de krudaj kaj piaj montanoj... Senenergie mi protestis antaŭ alia viro de gazetara profesio, ke tio ne estas vero. “ Ĉu vi ĝin scias certe? —diris al mi la viro. —Eble vi pravas, sed tiamaniere ĝi estas pli interesa ”. Ekde tiu tempo mi legas ĵurnalojn kun pli profunda kompreno kaj ĝuo ; mi trovas en ili ekscitajn aferojn, ekzemple paroladon de eksterlanda ministro, raporton pri inaŭguro de ekspozicio de drataj kribriloj en Rozmitál aŭ sensacian malkovron, ke en la Nacia Teatro estis surscenigita nova ĉeĥa dramo, kaj mi pensas ĉarmita : “ Eble nenio okazis tiel, sed ĉi - maniere ĝi estas pli interesa ”. Oni devas koncedi, ke kvankam la ĵurnaloj ( pro principa motivo de gazetara libereco ) estas sendependaj de la realo, ili uzas sian rajton je fikcio tre modere ; ekzemple, la angla ĵurnalisto povus same facile skribi, ke mi naskiĝis elfalinte el pina strobilo en formo de flugilhava semo, aŭ ke mi alflosis tra akvofalo de Elbo kuŝante en korbo ; sed li limigis sin je certa retuŝo de la realo en mezuro, kiu tute ne ofendas la kapablon de ordinara leganto kredi skribitan vorton. La gazetoj rajtas skribi ĉion ajn sub la kondiĉo, ke ĝi estas sufiĉe banala kaj ordinara, ke la leganto kredu tion sen penado. Ili povas devii de la realo, sed tiel delikate, ke la leganto ne ekkriu, ke tio ĉi estas sensencaĵo kaj ke la ĵurnalo opinias lin frenezulo. Sekve de tiu ĉi konsidero al oportunemo kaj modesta fantazio de la legantoj la ĵurnaloj devias de la realo multe malpli, ol oni povus teorie supozi ; kaj ofte ili kroĉiĝas al ĝi —kvankam nur leĝere kaj neprecize —ĉar pli facilas reprodukti realajn aferojn ol elpensadi aferojn verŝajnajn.

    *

    Oni ofte riproĉas al la gazetaro anonimecon ; mi opinias, ke malprave. Necesas pripensi, ke ĵurnaloj kutime ne estas verkataj de ĵurnalistoj, sed de ĵurnaloj. La stabiliĝintaj diraĵoj, kiujn mi jam menciis, ne estas posedaĵo de unuopulo, sed de la tuta gildo. Se ie pendas tabulo “ Malpurigado de tiu ĉi loko estas punenda ”, sub tiu ĉi ĝenerala ideo ne estas skribita la aŭtoro ; kaj ĉar la ĵurnaloj ofte estiĝas el ĝeneralaj frazoj, ĝeneralaj opinioj kaj ĝeneralaj parolturnoj, ili estas same anonimaj kiel avizaj tabuletoj aŭ oficaj formularoj. Se vi devigus aŭtoron de la enkonduka ĉefartikolo subskribi ĝin, li dirus, ke tiukaze li aŭ tute ne verkus ĝin aŭ provus verki ĝin pli bone. Anonimulo en ĵurnalo ne estas viro kun masko, ĉar li estas viro sen vizaĝo. Nur nesubskribinta homo povas skribi : “ La agado de la kunveno estis digna ”. Subskribinta aŭtoro sub perdo de persona sincereco devus skribi : “ La agado de la kunveno estis eksterordinare teda ; koncerne min, mi preferus piediri ĝis Vysoĉany ; mi miras, ke iu trovas amuza rakonti aferojn, kiujn jam ĉiu konas ”. Kiel vi vidas, tia subskribinto estus tre malbona ĵurnalisto ; kaj ekzistas tro multe da aferoj, pri kiuj skribi ne eblas alimaniere ol kun subpremo de propra personeco.

    *

    En la ĵurnaloj ekzistas aferoj, kiujn neniu legas, kiel ekzemple la enkonduka ĉefartikolo ; plue aferoj, kiujn legas nur kelkaj, ekzemple Nacia ekonomio ; kaj aferoj, kiujn legas ĉiu, kiel ekzemple Tribunalo . Sed estus eraro elĵeti el la ĵurnalo aferojn, kiujn neniu legas. La popolo volas havi en la ĵurnalo aferojn, kiujn ĝi ne legas, same kiel ĝi volas havi en la urbo konstruaĵojn, kiujn ĝi ne vizitas, ekzemple muzeojn. En la ĵurnaloj, koncize dirite, devas esti ĉio, eĉ poemo kaj statistiko de la latva komerco ; sed ĉio ĉi enestas ne por tiuj kelkaj nekredeblaj unuopuloj kiuj eble tralegos ĝin, sed male por tiuj dekmiloj da mezkvalitaj kaj garantiitaj legantoj, kiuj ĝin nepre transsaltos, kontentigitaj per tio, ke ĝi simple enestas.

    Koncerne min, mi ne kuraĝas aĉeti sukcese eĉ duonan dekduon da poŝtukoj, tamen ĉiumatene mi serĉas, kia estas en Liverpulo etoso rilate al kotono de Fully MiddingSakellaridis kaj ĉu Strongsheets en Londono havas denove du nulojn ; eĉ se mi ne scias, kio estas Strongsheets, mi sentas agrablan impreson de la mondeco. Mi ne interesiĝas pri eventoj en Hispanio ; sed plezurigas min, ke se mi volus, mi povus scii pri ili pli multe ol pri eventoj en Kardaŝova Reĉice. Mi ne estas fanatikigita por Meksikio, sed danke al la gazetaro estas Meksikio por mi malpli mistera ol najbaro post la muro. La kialoj de la Meksikia revolucio estas al mi konataj, sed mi scias nenion pri la motivoj de kvereloj ĉe la plej proksima najbaro. Ĉi tiu stato de la nuntempa homo estas nomata mondcivitaneco kaj estiĝas per legado de ĵurnaloj.

    *

    Speciala ĝuo por leganto estiĝas, kiam li trovas en ĵurnalo ne aferojn, pri kiuj li ne scias, sed male aferojn, pri kiuj li scias aŭ kiujn li eĉ ĉeestis. Neniam mi legas kun tia entuziasma intereso pri incendio, kiun mi ne vidis, kiel pri incendio, ĉe kiu mi hazarde okulumis de la komenco ĝis la fino ; kaj mi devas konfesi, ke se la ĵurnalo nenion alportus pri ĝi, mi sentus min ofendita kaj persone tuŝita ; mi opinius senskrupulaĵo, ke la evento, kiu min katenis per fajromania ĉarmo, ne valoras por la ĵurnaloj eĉ pinĉkvanton da intereso. La leganto de la ĵurnaloj konsideras sin mem la publiko ; kaj kiam li legas, ke “ la incendio allogis amason da spektantoj ”, li sentas kun kontentiĝo, ke li ne restis nerimarkita.

    Indiferente mi legas, ke en Krumlov estis proklamita malpermeso de libera kurado de hundoj ; simple ĝi ne estas mia afero, ĉar mi neniam estis en Krumlov. Sed mi legas kun plezuro kaj kompreno, ke la malpermeso estis proklamita en Horice aŭ eĉ en Glasgovo, ĉar mi vizitis ambaŭ lokojn kaj sekve de tio mi havas al la evento personan kaj empirian rilaton. Mi ne scias, ĉu ne estas la plej deloga ĉarmo de la gazetaro diference de la beletro, ke ĝi liveras tiom vastan kampon al personaj rilatoj. Agrable min ekscitas, kiam en la ĵurnalo aperas parolado de la deputito Lukavsky, ĉar iam —atendu, kiam ĝi fakte estis? —nu, ne gravas, mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky. Mi estas tuŝita de subita morto de maljuna pensiulo en Malgranda Kvartalo, ĉar mi loĝas en Malgranda Kvartalo. Interesas min la komunuma deficito en Jindrichuv Hradec, ĉar mi foje estis en Jindrichuv Hradec. Kun komprenemo mi tralegas informon pri nesolventeco de jan Holzbach en Znojmo, ĉar mi konas persone alian Holzbach, kaj tiel plu. La ĵurnaloj referencas al personaj emocioj de la leganto multe pli abunde ol ni diru ampoemoj ; por esprimiĝi en stilo de ampoemoj, ili ludas profunde sur kordoj de la animo.

    *

    Estus treege instrue pritrakti diferencojn inter ĵurnaloj de diversaj nacioj, de diversaj politikaj partioj kaj tiel plu ; sed por tia minimume trivoluma studaĵo in folio mi malhavas kapablojn kaj paperon. Mi verkas pri la ĵurnaloj ĝenerale, pensante samtempe pri Times kaj Posel de Ĉerchov ; tamen ankaŭ ĉi tiu tasko estas eksterordinare komplika, sekve mi rezignas pri ĝi, apenaŭ ĝin ekmordinte. Necesus detale pritrakti ĉion, el kio la ĵurnaloj konsistas ; ekzemple, la ĉefartikolo ne torentas el viva homa scivolemo, sed el predikemo kaj speciala kapablo aŭskulti regulan predikadon. Kontraste al tio la Tribunalo estas ia anstataŭaĵo de tio, ke iam la tuta gento sidis ceremonie ĉirkaŭ fajro, kiam estis proklamataj verdiktoj. Tagaj Informoj certagrade substituas la matenan diskutadon de najbarinoj pri tio, kio nova okazis post la vespera diskutado, kaj tiel plu. Ĉiu rubriko de ĵurnaloj havas originon alian kaj sendube pramalnovan ; kaj vere mirigas, ke neniu sociologo ĝis nun ekprovis analizi la kungluaĵon de pratempaj motivoj ekkonaj, ritaj, juraj, sociaj kaj aliaj, kiuj kunfandiĝis ekzemple en Nacia Politiko aŭ en Reformo .

    Mi opinias vere, ke la ĵurnaloj aĝas same kiel la homaro mem. Herodoto estis ĵurnalisto, kaj Ŝarazada estas nenio alia ol orienta simbolo de la vespera ĵurnal - eldono. La pratempaj homoj eble notis la memorindajn eventojn per starigado de megalitaj konstruaĵoj ; ĝi estis skribo monumenta, sed peniga. La egiptanoj ĉizis siajn gazetojn sur obeliskoj kaj templaj muroj. Imagu, ke oni ĉiumatene distribuus sesdek mil obeliskojn de la Venceslaa placo kaj ke ĉiun ekzempleron devus treni sesdek bovoj. Jen verŝajna kaŭzo, kial la ĵurnalismo en la antikva Egipto ne atingis pli altan disvolviĝon.

    Same eblas konsideri siaspecaj ĵurnalistoj diversajn rapsodojn, aedojn, skaldojn kaj bardojn ; Iliado estis relativa novaĵo, kiam ĝin deklamis Homero mem, en postaj tempoj ĝi fariĝis regurdado de malnovaj aferoj ; en ambaŭ kazoj ĝi similas al la nuntempaj ĵurnaloj. Ĉar estas nur duona vero, ke la ĵurnaloj servas al sciigado de novaĵoj ; same granda vero estas, ke ili servas al sciigado de malnovaj konataj aferoj. Eble estas novaĵo, ke hieraŭ prezentis sian grandan paroladon sinjoro Herriot, sed la fakto, ke la ĉefministro kutime parolas, estas nenia novaĵo. Estas novaĵo, ke hieraŭ iu ŝtelis peltan mantelon en la kafejo Union , sed la fakto, ke oni ŝtelas peltojn, estas malnova kaj ekzistis jam en la epokoj trogloditaj. La ĵurnaloj ĉiutage memorigas, ke en la mondo okazas novaj eventoj, sed ankaŭ ke ili okazas senĉese kaj regule. La ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo ; aŭ per la terminoj de Gamma, preskaŭ ĉiuj aktualaĵoj estas en la realo permanentaĵoj.

    Se en la morgaŭaj ĵurnaloj aperus horora informo, ke la ĉina armeo eksieĝis Zurikon, aperos ankaŭ informeto, ke en la Frukta Avenuo koliziis manĉareto kun tramo ; do danke al Dio, la mondo ne ŝanĝiĝis. Se la vespera eldono alportus depeŝon, ke ĵus komenciĝis la fino de la mondo, ĝi alportos ankaŭ sciigon, ke la Malgranda Kvartalo suferas pro nesufiĉo de publikaj necesejoj kaj ke nepras rebonigo. Kaj se la ĵurnaloj anoncus, ke en la Nacia Teatro ĵus ekfanfaris trumpetoj de la Lasta Juĝo, ili ne forgesos anonci, ke ili revenos al la afero per detala referaĵo de sia muzika kaj tribunala referanto. La mondo de la ĵurnaloj estas ĉiam nova, sed senŝanĝa.

    Finfine, por filozofa menso la legado de ĵurnaloj estas agado same kontempla kiel rigardi sunsubiron aŭ riverfluon. La gazetaro posedas periodecon kaj nevariecon de la natur - fenomenoj ; anstataŭ esti la sesa grandpotenco, pli ĝuste ĝi estas la kvara naturregno.

    Studi ĝiajn leĝojn kaj determini ĝiajn familiojn, genrojn kaj speciojn ne povas esti tasko de tiu ĉi artikolo, kiu volis esti nur laŭdo de la ĵurnaloj ; sekve ĝi ne rajtas esti elĉerpa, ĉar laŭdon oni neniam elĉerpu ĝis la lasta guto.

    Tradukis el la ĉeĥa Miroslav Malovec

    Notoj

    Ĉapek, Karel ( 1890—1938 ). Ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto. Laŭdo de ĵurnaloj aperis en ĵurnalo Lumir ( 1925 ).

    Extra praesentiam non est existentia : ergo bibamus. Ekster la nuntempo nenio ekzistas, do ni drinku. ( lat. ).

    Caveant consules! Konsuloj estu atentaj! ( lat. ).

    Libra polvo

    ( ombroj de l pasinteco )

    de Pjotr Gnediĉ

    Edziĝinte al Ija Arkadjevna, Davido Davidoviĉ diris al ŝi, montrante sian havaĵon :

    —Mia unika trezoro, Injo, konsistas en mia biblioteko ; kvankam ĉi tie estas nur tri mil sescent libroj, sed ili estas zorge elektitaj. Ni havas tute liberan mallumetan ĉambron : tien ni metos ĉi tiujn sep ŝrankojn, sed por ĉi tiu ĉambro ni mendos novajn. Vi ja komprenas, ke pro mia scienca laboro, biblioteko estas mia dua vivo. La filozofo devas observi ĉion senescepte, ĉiujn fakojn de la scienco kaj arto. Mi havas nur tridek kvar jarojn, sed mi jam posedas raran trezoron. Imagu ĝin post tridek jaroj!

    Sed Ija Arkadjevna responde kisis la edzan frunton kaj diris :

    —Mia saĝa Davido, ni iom post iom akiros milionon da libroj kaj iĝos la plej riĉaj homoj en la mondo.

    Certe, Injo ne povis scii, kio estas miliono da libroj. Por ŝi, kiel por la Moskva svatistino ĉio super dek mil estis miliono. Tamen duonan jaron post la geedziĝo ŝi rimarkigis :

    —Vidu, Davideto, pro tiuj libroj amasiĝas polvo. Kial vi ne tenas ilin en ŝrankoj trans vitro?

    Davideto klarigis :

    —Komprenu, Injo, mia etulino, kiam oni havas seriozan laboron kaj bezonas porinforme jen tiun, jen alian, jen plian libron, tiam mankas tempo por turni ŝlosilon, malfermi pordeton, fermi ĝin. Ili ja egale restas malfermitaj. Krome, la damnindaj meblistoj ial faras la ŝrankajn pordojn eksterordinare akraj, kaj oni nepre frapas tiujn perkape. Tio precipe malagrablas, se oni kaŭre serĉas libron sur la suba breto, kaj poste ekstarante ricevas pordan frapon sur la verton, tiuloke, kie la infanoj havas la fontanelon. Ĝi estas tre danĝera loko.

    —Sed, Davideto, eble oni devas pensi, atenti.

    —Vi naivas, amikinjo. Verkante sciencan studon, la homo nenion atentas kaj pri nenio pensas. Ne. Mi pretas krompagi al la ĉambristino po tri rublojn monate, ke ŝi unu matenon semajne dediĉu al ĝenerala senpolvigo de la libroj. Vi diris : “ polvo ”. Sed la libra polvo havas specialan ĉarmon : delikata, apenaŭ sentebla aromo meze de amara migdalo kaj vanilo. Vi apenaŭ sentas tion, ĉar la flarsenta aparato de l virinoj estas multe malpli perceptema ol tiu de la viroj ; ĝuste tial la viraj kuiristoj preparas nutraĵojn pli bone ol la virinaj.

    —Ha, Davideto, ja vi halanĝas, —Ija haltigis lin. —Ĉu la viro povas havi pli akran senton ol la virino?

    Tamen tiu interparolo ne fariĝis kverelo, kaj ĝin denove kronis kiso. Tiel estis dum la unua jaro de ilia geedza vivo.

    * * *

    La libroj estas kiel kunikloj. Se oni ekhavis printempe paron da tiuj sendanĝeraj kreitaĵoj, fine de l somero ili invados la korton, legomĝardenon, kampon kaj apudan boskon. Ili multiĝas tiel sukcese, ke eĉ la plej fidela membro de l bestoprotekta societo senbride ekdeziras pafi per ŝrapnelo el kanono aŭ aĉeti arsenikon ; ĉe tio lin konsolas la penso, ke el la kunikla felo oni faras ion varman, kaj ke preferindas porti vestojn el ilia felo ol la tutan ĝardenon manĝigi al ili. Same, la libroj. Se oni pendigis unu librobreton, libroj, samkiel nasturcioj, etendiĝas laŭ la tuta muro, okupas la ŝrankojn, venas sur kaj sub la tablojn, sur seĝojn, sur fenestrobretojn kaj, fine, eĉ sur la plankon kaj en ĉiun liberan angulon.

    Ne pasis eĉ kvin jaroj post la geedziĝo, sed Ija Arkadjevna jam parolis :

    —Ĉu eblas bruligi iom da ili?

    Davido Davidoviĉ kun timo alrigardis ŝin :

    Injo, ho Dio! Sed ĉi tie ja estas multaj raraj ekzempleroj.

    Ŝi enpense rigardis al la bretoj.

    —Diru, —ŝi demandis kun perplekso, —kial plimultaj libroj ne estas tranĉitaj?

    —Mi ne amas tranĉi librojn. Mi donos ilin al bindisto, li alportos ilin binditaj, kaj tiam mi tralegos.

    —Kiom da volumoj vi havas nun?

    —Jam super dek unu miloj.

    —Kaj ĉu ili plu kreskos same?

    —Mi esperas. Mi jam rimarkis unu loĝejon. Tie oni povos fari super ŝrankoj du vicojn da bretoj... Kaj kial ni ne starigu tri ŝrankojn en la manĝoĉambro? Libroj estas la plej bona ornamo de ĉambro.

    —Vi pretas meti ŝrankojn eĉ en la salonon!

    —Kial ne? Kiujn ili ĝenos ĉe la muroj? Ve, malaperis konsciencaj bindistoj. Jen rigardu, kion oni alportis : la kovrilo estas maldika, la anguletoj ne estas rondigitaj, sur la librodorso “ Hmeljnickij ” estas misskribita per malnova ortografio, la paĝoindikilo estas skarlata.

    —Kio do, ke ĝi estas skarlata?

    —Ne diru, mi havas nur bluajn kaj verdajn : Kaj jen subite —bovsanga koloro...

    * * *

    La unua kolizio pro la libroj inter la geedzoj okazis je la dek - tria jaro de ilia komuna vivo. Ija Arkadjevna, dum rutina trarigardo de la enhavo de la edza skribotablo, celante trovi pruvojn pri la edza malfideleco, subite trafis lombardateston. Evidentiĝis, ke unu el la obligacioj de ŝtata prunto —parto de ŝia doto —estas deponita en lombardejo de iu Rubinstein.

    Rapidpaŝe alirinte la edzon, kiu sidis sur faldebla ŝtupetaro, kiel pego sur arbo, ŝi permane logis lin malsupren kaj poste metis al lia nazo la paperon kaj venene demandis :

    —Kio estas tio?

    Kvankam la tempiaj haroj de Davido Davidoviĉ jam delonge arĝentiĝis, kaj li bone sciis, ke la kvina jardeko de lia vivo venas al la fino, —tamen li forte ruĝiĝis.

    —Tio, Injo... Mi lombardis : Mi reaĉetos : Ricevos festan premion kaj reaĉetos...

    —Kial do vi kaŝis antaŭ mi? Kia kovardo!

    —Ĉu mi? Kion vi diras? Mi eĉ ne intencis... Vi vidas, ke la paperoj ne estas kaŝitaj... Mi ja scias, ke vi ĉiutage serĉaĉas en mia tablo.

    Brileto de l fora fulmotondro por momento aperis sur ŝia vizaĝo.

    —Kio estas “ serĉaĉas ”? Vi, Davido, devus pli atente elekti la vortojn.

    —Sed mi ja, ŝajne, tre atentas : —li softe balbutis.

    —Por kio vi bezonis lombardi mian povran doton, —ŝi ne ĉesis.

    Beata infana rideto plenigis lian vizaĝon. Li tenere prenis ŝian manon kaj diris :

    —Mi ne povis maltrafi la ŝancon. Estis malkare vendataj du eldonoj : plena verkaro de Rovinskij kaj Ŝekspiro “ in folio ”. Mi aĉetis... Mi ne havis sufiĉe da rimedoj...

    Li kisetis la edzinan maneton.

    —Mi ne havis sufiĉe... Kaj mi havigis. Mi ne diris al vi, ĉar mi sciis, ke vi insultos.

    Ŝi kunŝovis la brovojn.

    —Montru tiun “ in folio ”.

    Li eltrenis tre dikan libregon kaj triumfe forturnis ties rustiĝintan kovrilon.

    —Sed ĝi malpuras kiel lavĉifono! —eksklamis Injo.

    —Jes, malpuras, —li ekzaltite ripetis. —Ĝi estas malpuro de kelkaj jarcentoj... Eble ĝi estis juvelo en la biblioteko de la arkiepiskopo de Canterbury! Aŭ de duko de York... Sed nun estas mi, kiu havas ĝin.

    Li mankaresis la makulitan paperon kaj forte premis al sia brusto la bovidan ledon de la bindaĵo.

    —Kaj kiom vi pagis pro tiu fatraso?

    Li iom silentis. En lia kapo fulmis la perfida penso pri mensogo. Sed Davido Davidoviĉ neniam mensogis. Li rigardis al la edzino per siaj infanece klaraj okuloj kaj diris la sumon.

    En la sama momento en la ĉambro aŭdiĝis la karakteriza sonoro de vangofrapo. La konsternita Davido Davidoviĉ reĵetis sin sur la dorson de la fotelo.

    —Pro kio? —li sombre demandis.

    —Pro tio, —sonis la respondo, —ke mi ne havas taŭgan robon por teatro ; pro tio, ke mi ne povas ĉe vespermanĝo surtabligi por la gastoj varmegan rostbovaĵon ; pro tio ke ni loĝas en la Nova Vilaĝo en iu truoza somerdometo.

    —Aĉa Ija, aĉa Ija! Ja ĝi estas Ŝekspiro! —li ekhurlis.

    —Diablo prenu lin kaj ankaŭ vin! —ŝi kriis kaj foriris, frapinte la pordon tiel, ke de apudporda breto forŝutiĝis broŝuroj memorigante la akvofalon Staubach.

    —Pro kio? —li ripetis rigardante al la pordo.

    * * *

    Dum pasis jaroj, inter la geedzoj estis leviĝanta reto da kreskaĵoj, kiu disigis ilin unu de la alia —libroj.

    Komence ili dece staris sur librobretoj. Poste ili komencis kunpremiĝi, donante lokon al najbaroj. Iuj kuŝiĝis, aliaj stariĝis. Ĉiam pli dense ili premis sin, jen sole, jen are, kaj disŝutiĝis en la ĉambro. De la planko ili estis atingantaj fenestrobreton, poste singardeme kaj timeme rampis sur ĝin kaj denove kreskadis tie, unue ŝirmante la suban vitron kaj baŭmante ĉiam pli alten. Kiam la plafono estis atingita, ili serpentece ĵetis sian kurbiĝon en apudan ĉambron. Tie ekaperis deko da libroj en etaĝero kaj pasint - jara scienca revuo en angulo. Poste sub la revuo, kvazaŭ kreskinte el breto, ekverdis dika volumo kun bildoj de iuj moneroj. Etaj volumoj de Voltero trovis sian strangan azilon supre kaj rebrilis en sunlumo per siaj oritaj librodorsoj, kiam vespere la suno kisis ilin per sia oblikva radio. Poste subite estis aperanta ŝranko, kaj ĉiuj libroj —kiel ratoj je la sonoj de magia fluto —impetis sur la ŝrankobretojn. Almenaŭ Ija Arkadjevna trovis ilin tre similaj al la ratoj. Davido Davidoviĉ preferis pli realan komparon. Libroj, kuŝantaj sur la planko kaj fenestrobreto, al li memorigis pasaĝerojn, kiuj longe atendis surstrate taŭgan tramon, kaj kiuj impete rapidis okupi siajn lokojn. Loko sufiĉis por ĉiuj —se ne interne, do surtegmente —kaj la dense ŝtopita ŝranko estis malrapide kovrata de polvo.

    Speciala meblisto konstruis grandkapacitajn ŝrankojn. Libroj estis starigataj je tri vicoj, kaj la bretoj estis laŭdezire moveblaj. Por ke libroj ne falu de la ŝrankotegmento, flanke estis instalataj kradoj. Iusomere —kiam Ija Arkadjevna estis kuracata en Lipeck, kaj Davido Davidoviĉ ne povis veturi eĉ al Peterburgaj insuloj aŭ al iu ombrejo, ĉar li estis tre okupita pri la libro “ Influo de Hegel, Fichte kaj Spencer al la rusa literaturo ” —kvar senlaboraj studentoj estis diligente kompilantaj la katalogon de la biblioteko de Davido Davidoviĉ. Ĉiu libro estis registrata dufoje, sur du apartaj slipetoj —laŭ la nomoj de la aŭtoroj kaj laŭ la titoloj. Ĉio ĉi estis kunigata en longaj vicoj, kiuj kiel grizaj boaoj etendiĝis sur tablo. La studentoj ĉiutage eltrinkis tri samovarojn, sed la katalogado progresis malrapide, kaj je la tridek - unua de aŭgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj.

    —Do, prokrastu ĝis la sekva somero, —bonanime konsentis Davido Davidoviĉ, —sed vintre bonvolu ripozi.

    * * *

    Finfine okazis tio, pri kio antaŭ multaj jaroj ridis Ija Arkadjevna —la ŝrankoj alrampis ĝis la salono. Tiun inundon provizore prokrastigis tio, ke ilia solfilino edziniĝis kaj liberigis sian fraŭlinan ĉambron. La patro strebis okazigi la nupton laŭeble plej rapide, kaj iunokte, revante pri la estonta aranĝo de la vivo, li demandis la edzinon :

    Injeto, ja la edziniĝo de Ksenjo certe ne estos prokrastigita, ĉu?

    —Pro kio vi demandas? —duonsonĝe diris ŝi.

    —Ĉu vi scias, ke mi tre ŝatus loki en ŝia ĉambro librojn pri teologiaj problemoj.

    —Freneza maniulo! —kriis Injeto kaj turnis al li sian dorson.

    —Kvar ŝrankoj vice, —li revis, —kaj katolikismo apud la fenestro.

    —Donu al mi trankvilon almenaŭ nokte, —finfine kriis la tenera edzino, forŝirante de si la kovrilon. —Vi ne havis la rajton edzinigi min. La homoj de via speco devas ĉiam resti fraŭlaj.

    —Kaj virgaj! —li subite aldiris.

    Tion ŝi ne atendis.

    —Kial virgaj? —ŝi demandis post ioma pripensado.

    —La edziĝinto zorgas pri sia edzino... —li timide balbutis.

    —Ĉu vi multe zorgis?

    Sekvatage post la nupto la ĉambro de Ksenjo estis dense, kiel vojaĝsako, ŝtopita per ĉiaspecaj libroj. Por plezurigi la edzinon, Davido Davidoviĉ komencis stoki tie verkojn pri framasonismo kaj okultismo, kaj poste tien trafis studo pri origino de kokbataloj, naŭvoluma astronomio, historio de lud - kartoj kaj aliaj libroj. Sur la planko restis nur streta pasejo, ambaŭflanke de kiu ĉiutage, kiel muroj da maturiĝanta sekalo, estis konstante altiĝantaj amasoj da libroj. Finfine la digo estis breĉita, kaj la fluo, preter la manĝoĉambro, inundis rekte en la salonon.

    Injeto komence ekploris. Poste ŝi paciĝis kun sia sorto. Ŝia animzorganto diris al ŝi :

    —Estu kuraĝa! Eĉ pli grandaj plagoj povas trafi la homon.

    Kaj ŝi trovis kuraĝon. Ŝi indiferente rigardis, kiel la inundo de libro - lafo estis transformanta ilian loĝejon al Pompejo. La muroj jam delonge malvidebliĝis, kaj ĉiuj delonge forgesis la koloron de la tapetoj en la ĉambroj. La fenestroj estis duone ŝirmitaj de librobarikadoj kaj nur avare enlasis la lumon supre. Por servi la manĝojn la ĉambristino devis transpaŝi la historion de Holstinio. La antaŭĉambro estis apoganta sin sur la librokolonoj, kaj vizitantoj metis siajn mantelojn sur malnovajn eldonaĵojn de la Akademio. Finfine, Davido Davidoviĉ foje invitis la domadministranton al si, longe tenis lian manon kaj, finfine, dolĉe diris :

    —Kara sinjoro, permesu al mi sur la ŝtuparplaceto meti unu ŝrankon kun libroj. Ĝi estas tre bone farita kaj ŝlosebla ; nur kvar arŝinojn alta kaj tri arŝinojn larĝa.

    * * *

    Lia sano ŝanceliĝis. Aperis tusado kaj kronika korizo. En la fingroj aperis iuj spasmoj, kaj la plumo ne obeis lian manon kaj saltetis. La hepato ial pufiĝis. Je iu belega printempa tago al li venis lia malnova gimnazia kamarado, profesoro de medicino Brückner.

    —Sesdek ok jaroj estas tre respektinda aĝo, —li diris. —Kaj por vivi ankoraŭ dek kvin jarojn, vi devos apliki kelkajn rimedojn.

    —Kiaj laŭ vi estos la rimedoj? —li sombre demandis.

    —Piediru ne malpli ol kvar horojn ĉiutage, trinku mineralan akvon, sekvu dieton kaj pensu pri nenio.

    —Kaj ĉefe, li ne plu legu siajn stultajn librojn! —Ija sufloris.

    —Jes, malpli multe legu, —konfirmis la doktoro. —Mi restarigos vin, kaj vi denove sentos vin en la origina stato. Aliokaze, viaj aferoj estos tre malbonaj. Mi ne garantios al vi eĉ unu vivojaron.

    Davido Davidoviĉ iomete paliĝis kaj okulumis siajn librojn.

    —Komprenu, ke la libroj formanĝis nin! —parolis Ija Arkadjevna. —Ili forpelis nin el la loĝejo. Ĉi tie loĝas ne ni, sed la libroj.

    —Jes, mi vidas, ke eĉ sub via lito estas enciklopedioj, —diris la doktoro rigardante sub lian kuŝejon. —Ja ili malbonigas la aeron kaj malsanigas ĝin per libra polvo. Mi konsilas al vi vendi duonon aŭ eĉ naŭ dekonojn de la biblioteko.

    —Ja ni luas por ili loĝejon kontraŭ mil sepcent rubloj! —emociiĝis la edzino, —Sed mem loĝas kvazaŭ en kelo ; ni ne vidas la lumon kaj ne povas inviti gastojn...

    —Jes, jes... Ni tion ŝanĝos, —diris Brückner. —Mi mem veturos al banurbo, kaj mi kunprenos ankaŭ lin. Ni lin restarigos. Aŭtune por vi komenciĝos “ renesanca epoko ”.

    * * *

    Do la lerneja kamarado forveturigis Davidon Davidoviĉ je kelkaj miloj da verstoj. Tie oni vekis lin matene je la sesa horo. Li legis nur gazetojn, kaj aĉetis en kiosko nur volumeton de Maupassant, pri kiu li multe aŭdis. Maupassant ŝajnis al li poeto de la homoj kun mizera mondkoncepto, sed tion li diris al neniu.

    Nur unu fojon li forte ekscitiĝis, kiam la edzino skribis al li, ke ŝi ŝanĝas la loĝejon, kaj ke de la Alarĉina ponto ili translokiĝos al la Ĉernyŝova ponto... Ŝi informis, ke nur pro la veturigo de la biblioteko veturigisto postulas naŭdek rublojn, ĉar ĝi konsistigos ne malpli ol dek ŝarĝveturiloj. Davido Davidoviĉ tiel ekscitiĝis, ke li eĉ intencis senprokraste reveni en Peterburgon, sed la doktoro ne permesis al li tion kaj forveturigis lin ien por ripozo.

    Post la kuracado li revenis al la sino de Ija. Ija renkontis lin en la stacio kaj diris al li, dum ili estis veturantaj hejmen :

    —La loĝejo estas ĉarma. Kara, vi estos kontenta, ja ĝi estas multe pli bona ol la prizono Alarĉina.

    Ŝi estis ravita pro lia sana aspekto. Li vigle suriris laŭ luksa ŝtuparo al la dua etaĝo. Li venis en la etan antaŭĉambron, en la etan salonon. Li impete ĵetis sin en la manĝoĉambron, en la dormoĉambron, en sian kabineton.

    En la kabineto staris nur unu granda ŝranko, la prapatro de lia biblioteko. Aliaj ŝrankoj mankis.

    —Sed kie estas la libroj? —li demandis, sentante, ke lia malsupra makzelo malleviĝas.

    —Mi vendis ilin kiel makulaturon, —ŝi triumfe deklaris. —Neniu brokantisto konsenti pagi eĉ unu groŝon. Sed vidu, kia vasto estas ĉirkaŭe! Nun ni povas diri, kiel gejunuloj —ĉu vi memoras? —de la franca pentraĵo : “ Enfin seuls! ”

    Nokte Davido Davidoviĉ havis deliron. Simile al Aŭgusto, kiu petis de Varus revenigon de la legioj, li la tutan nokton paroladis :

    —Fia Ija, fia Ija, redonu al mi miajn librojn!..

    Sed ili estis venditaj kiel makulaturo.

    * * *

    Dum ĉirkaŭ unu semajno Davido Davidoviĉ vagadis kiel ombro de Hamleto apud Ĉernyŝova ponto. Subite lin iluminis genia ideo.

    Li estis staranta kontraŭ la Publika Biblioteko. Li rememoris, ke ties direktoro estas lia delonga amiko.

    Post kvin minutoj li jam sidis en la direktora kabineto.

    —Se vi deziros, —diris la direktoro, —ekde la deka horo matene ĝis la fermo la biblioteko estos je via servo. Mi petos meti por vi tablon en aparta ĉambro —prenu librojn el ĉiuj fakoj... Prenu ilin eĉ hejmen, se vi deziros...

    Post tio la fia Ija vidis Davidon Davidoviĉ nur inter la kvina kaj sesa horoj dum la tagmanĝo. La tutan ceteran tempon li pasigis en la Publika Biblioteko laborante pri la nova studo : “ Kiel John Stuart Mill komprenis la filozofion de William Hamilton ”.

    Tradukis el la rusa Traduka rondo de UES

    Notoj

    Gnediĉ, Pjotr Petroviĉ ( 1855—1925 ). Verkisto, dramaturgo, teatra aganto, aŭtoro de memorlibro pri la ruslanda teatro. Libra polvo aperis en ĵurnalo Rossija ( 1910 ).

    Rovinskij, Dmitrij Aleksandroviĉ ( 1824—1895 ). Ruslanda socia aganto kaj sciencisto, akademiano, arthistoriisto. En la teksto temas pri la kvinvoluma kolekto Rusaj popolaj pentraĵoj ( 1881 ).

    Nova Vilaĝo. Distrikto norde de Peterburgo, post la insuloj Jelagin kaj Kamennyj, kun somerdomoj.

    Alarĉina ponto estas en la distrikto Kolomna ; tiutempe ĝi estis preskaŭ ekster la urbo kun provinca etoso kaj neriĉa loĝantaro.

    Ĉernyŝova ponto ( nun Lomonosova ponto ) estas en aristokrata urboparto.

    Koran dankon al Svetlana Ejst ( Peterburgo ) pro la tri lastaj notoj.

    Ĉu infanoj komprenos pri rasismo?

    Tahar Ben Jelloun. Paĉjo, kio estas rasismo? / Trad. el la fr. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. —Rotterdam : UEA, 1999. —52 paĝoj.

    Rasismo estas socia fenomeno, kiu aperis en malklara historia pasinto, sed kiu, malgraŭ disvolviĝo de liberecaj kaj homrajtaj ideoj, en la 20a jc. ne malaperis. Eĉ male : apenaŭ iam antaŭe la rasismo kaŭzis tiom da viktimoj. Tial kontraŭrasisma edukado por generacioj, kiuj vivos en la 21a jc., estas afero ege aktuala nuntempe.

    Esperanto - komunumo neniam estis for de tiu problemo, tre proksima al la esperantisma idearo. Oni rememoru nur la klasikan sciencpopularan libron de Paul Neergaard Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso ( SAT, 1937 ). Bedaŭrinde, tiu libro, brile verkita, iom malnoviĝis laŭ la scienca materialo kaj estas dediĉita al, precipe, plenkreska legantaro. Do, novaj libroj, kiuj povus helpi al esperantistoj ĝuste eduki infanojn pri la rasismo, necesas. La vakuon strebas plenigi la esperanta traduko de la libro de Tahar Ben Jelloum Paĉjo, kio estas rasismo? eldonita en 1999 de UEA ( la franca originalo aperis en 1997 ).

    Tahar Ben Jelloum estas renoma marokdevena franca verkisto ( laŭreato de Premio Goncourt ). Kiel homo neindiĝena por Francio, li bone sentas ĉiutagajn konsciajn kaj senkonsciajn riveliĝojn de la rasismo kaj ksenofobio kaj neceson batali kontraŭ ili. Uzante propran sperton de paroloj pri la temo kun siaj infanoj, li verkis malgrandan ( 52 - paĝan ) libron, klarigantan sur komprenebla por 8—14 - jaraj infanoj nivelo esencon kaj kialojn de la rasismo, en formo de platoneca dialogo inter patro kaj eta filino.

    Dum la dialogo la knabino komprenas, ke ĝenerale rasisto oni fariĝas pro timo, malklereco kaj stulteco, kvankam malbonintenculoj povas pravigi la rasismon per sciencaj argumentoj ; krome, la rasismon eblas konsideri socia malsano, kiu minacas homon sendepende de ties nacieco kaj ŝtataneco, ke la rasisto mem estas samtempe malbonulo kaj viktimo. Paralele estas klarigataj pluraj gravaj nocioj ligitaj al la rasismo : genocido, sklaveco, antisemitismo, aparteco, koloniismo k. a. Tiom simpla klarigo de komplikaj nocioj estas nepre utila. La sola rimedo kontraŭ la rasismo estas, laŭ la aŭtoro, konstanta persista edukado, kiu estas multe pli efika por infanoj ol por plenkreskuloj.

    Samtempe estas dubo, ke malgranda infano mem tralegos tiun libron —ja la teksto estas komprenebla, sed tro seka. Pli verŝajne, la libron uzos la gepatroj kaj instruistoj por trovi taŭgajn formulojn por vivaj konversacioj kun la gefiloj kaj lernantoj. Nu, ankaŭ tio estas tre bona.

    Miajn dubojn elvokis nur sola aserto de la aŭtoro : li insistas, ke la homa specio ne disdividiĝas je rasoj, kaj la rasoj reale ne ekzistas. La aserto povas esti bonintenca kaj emocia, sed havas neniun veran sciencan bazon. La homaj rasoj ja estas egalaj de biologia, psikologia kaj sociologia vidpunktoj ( minimume pro tio ke ili ja estas rasoj , sed ne specioj kaj eĉ ne subspecioj ), sed ili estas tute realaj taksonomiaj unuoj. Nei tion estas nur malutile, ĉar nepruvitaj opinioj mallevas fidindecon de ĉio cetera.

    Kun la du rimarkoj : ke la libron, verŝajne, legos ne plenkreskuloj kaj ke oni ne rilatu serioze al la aserto, ke la homaj rasoj ne ekzistas, la libro estas vere utila kaj rekomendinda por ĉies legado.

    Menciindas ankaŭ la brila lingvaĵo de la tradukintoj : Armela LeQuint kaj Ĵak le Puil.

    Nikolao Gudskov

    Libroj

    Claude Gacond. Pri la penso de Hector Hodler . —Svidniko : Lublina E - Instituto, 1999. —50 .

    Tomasz Chmielik el Svidniko ( Pollando ) eldonis fotokopie multe da valoraj tekstoj. Pri la penso de Hector Hodler enhavas eseojn de Claude Gacond, kiuj pli frue aperis en Monata Cirkulero de KCE . Vere, multaj ideoj de Hodler estas interesaj ankaŭ nun, ekzemple jena koncepto pri UEA :

    Kiam, pro nia forta organizo, ni povos proponi multajn seriozajn servojn kaj profitojn, ni povas antaŭvidi, ke aliĝos al UEA ne nur gravaj komercaj firmoj, hoteloj kaj aliaj rekte interesataj en la internacia rilataro, sed ankaŭ tiaj organoj, kiuj havas gravan socian kaj ekonomian rolon, kiel komercaj ĉambroj, laboraj korporacioj, turismaj societoj, bankoj, kompanioj, internaciaj institucioj kaj oficejoj, kaj aliaj ; tiel skiziĝos la skeleto de internacia organizo, unuigota per UEA kaj uzonta ĝiajn servojn.

    Ne estis lia kulpo, ke UEA evoluis alidirekten. Ja, laŭ Gacond :

    ”... la plimulto de la esperantistoj restas naciistoj , kaj pro tio ili alergias al la hodlera mesaĝo ”.

    Miklós Tóth - Máthé. Trans la seĝo : Novelaro / Trad. el la hun. Tibor Papp. —Debrecen : Mélisz, s. d. —184 ., il.

    La Debrecena verkisto kaj ĵurnalisto mem prefacis la E - eldonon, kiu enhavas 40 novelojn, kiuj estas tre diversaj, de seriozaj ĝis leĝeraj. Unu el tiuj proponas plurajn noticojn por “ bulvardaj ” gazetoj, ekzemple :

    Stalin ĉu vere estis virino.

    Kazan Kazankoviĉ Piterkin, iu el la privataj kuracistoj de la diktatoro deklaris surprizan publikigon. Laŭ li Iosif Vissarionoviĉ estis virino, kaj en sia infanaĝo li nomiĝis ankoraŭ Johana. Poste li klopodis likvidi ĝiajn spurojn, kune kun tiuj, kiuj sciis tion. Doktoro Piterkin scias pruvi tiun sian aserton per konkretaj pruvaĵoj.

    Kaj multaj similaj, eĉ pli absurdaj pri Ŝekspiro, originalo de Dekalogo, parolanta kapro ( kirgize! ) k. m. a. Redaktoroj, rapidu kopii.

    Kongresa libro : 30a Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj. —Krakovo : OKK, 2000. —52 ., il.

    La organizantoj de E - kongresoj kutimas eldoni kongresajn librojn, kaj iam tiuj libroj estas sukcesaj, kiel en la kazo de la Krakova kongreso. Tiu ĉi libro enhavas ne nur rutinajn informojn pri la programo kaj trafiko, sed ankaŭ 17 - paĝan kronikon pri Esperanto en Krakovo, artikolojn pri la urbo kaj ties vizitindaĵoj, bibliografiojn de kvin eminentaj kongresanoj kaj eĉ kelkajn poemojn, kiujn tradukis el la pola lingvo Lidia Ligeza. Vere, utila libreto.

    La verko de la jaro 1999 : “ Karnavale ” de Abel Montagut

    La abonantaro de Literatura Foiro aljuĝis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1999, ĉi - foje rezervita al poezia libro.

    Gajnis Karnavale de Abel Montagut, eldonita ĉe IEM en Vieno. Gimnazia instruisto, membro de la Kataluna PEN - Centro, Abel Montagut estis la lasta sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj. Li aŭtoris ankaŭ Poemon de Utnoa .

    Ĉi - jare kandidatis nur du pliaj titoloj : Sur Parnaso de Timothy Brian Carr kaj Moskvaro de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij kaj Oĉjo Dadaev. Ilin indikis la membroj de Esperanta PEN - Centro.

    Ankaŭ en 1997 gajnis poemaro de iberiano, Miguel Fernández. La organizadon prizorgis S - ino Mari - Roza Vilain - De Wolf, estrino de la konkursfako de LF - koop.

    HeKo

    “ Literatura Foiro ” jubileas

    Ĉi - jare Kooperativo de Literatura Foiro havas kelkajn jubileojn. Ĝi mem estis fondita en 1980. En la sama jaro estis lanĉita la Manifesto de Raŭmo, kiun LF - koop subskribis. Antaŭ 80 jaroj sub la titolo Esperanto Triumfonta ekaperis Heroldo de Esperanto , kiun LF - koop daŭrigas eldoni. Kaj antaŭ 30 jaroj ( 30 jun. 1970 ) enmondiĝis la unua kajero de Literatura Foiro .

    Oni povus longe kaj detale analizi la vojon, kiun iris la Foiro ekde la modesta 12 - paĝa tajpile kompostita bulteno de la Patrolo ĝis la plej prestiĝa kultura revuo en Esperanto, jam 56 - paĝa kaj kolor - kovrila. Tamen mi preferas esti pli konciza —mi legas la Foiro n, ĉar mi ŝatas ĝin.

    Mi legas Esperanto n kaj Heroldo n, ĉar mi volas esti informita pri Esperantujo. Mi legas Monato n, ĉar kelkaj ĝiaj temoj interesas min. Mi legas La KancerKliniko n, ĉar ĝi foje bonhumorigas min. Mi legas asociajn informilojn, ĉar mi pretigas la rubrikon Kurte . Sed mi legas la Foiro n, ĉar mi ŝatas ĝin.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝi estas ne esperantista revuo sed kultura revuo en Esperanto.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝi aperigas bonegajn poemojn kaj novelojn ( en Sovetunio mi per la Foiro konatiĝis kun Borges ).

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar en ĝi mi legas gravajn studojn pri la evoluo de nia parolkomunumo.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝi estas bonege redaktata, modele ilustrata kaj bele presata. Eĉ foliumi ĝin estas agrable.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝiaj recenzoj estas la plej kompetentaj en Esperantujo.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝi savis min por Esperantujo antaŭ dudeko da jaroj, kiam enuigis min Esperanto kiel lingvo de tedaj kunvenoj kaj kiel rimedo de politika propagando.

    Mi ŝatas la Foiron , ĉar ĝin faras miaj amikoj —Ljubo, Perla, Giorgio kaj aliaj.

    Foiro , mi ŝatas vin kaj tostas je via sano!

    Aleksander Korĵenkov

    Gazetoj

    Ruslanda Esperantisto. 2000 : 2

    Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg en la eldonkvanto 1000 ekz - oj. En la dua ĉi - jara RE aperas la konkluda fragmento el la porĵurnalista dosiero de Stefan Maul, kiun RE felietone publikigis ekde februaro 1998. Samnumere estas la programo de la 73a Kongreso de SAT, komentario de Aleksander Korĵenkov pri la lingvosituacio en Eŭropa Unio, pluraj informetoj el Esperantujo kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro laŭ kiu pasint - jare en Ruslando aperis ne malpli ol 129 priesperantaj artikoloj, el kiuj 84 de Viktor Kudrjavcev.

    Literatura Foiro. 2000 : 184

    La Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj ( en traduko de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer ), kies unuan parton vi trovos ĉi - numere, unuan fojon aperas en nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac kondukas al Raymond Schwartz, recenzo de Nicolino Rossi pri la poemaro de Miºu Beraru Spite la vivon! , recenzo de André Cherpillod pri la romano de Anna Löwenstein La ŝtona urbo , poemo de Boguslaw Sobol kaj novelo de Lena Karpunina markas la literaturan karakteron de LF . Al ĝi kontribuas vera Barandovska - Frank per daŭrigo de la eseo pri la nuntempaj latinaj verkistoj.

    La lingvistika rubriko enhavas recenzon de Daniele Vitali pri La galla lingvo de André Cherpillod, kaj la kulturaj rubrikoj —eseon de Radoslaw Nowakowski pri la libra arto, recenzojn de Julian Modest kaj de Philippe Cousson. Anna Lászay intervjuas konatan nomon en nia muzika kulturo —Floreal Martorell.

    Duobla jubileo de EPĈ

    En majo 2000 El Popola Ĉinio festis sian 50 - jariĝon, kaj la maja kajero de EPĈ estis la 500a.

    Laŭ jubilea redakcia mesaĝo :

    Eble iuj miris, kial la revuo de “ malgranda lingvo ” povis daŭri 50 jarojn... Estas simpla vero : La senvaloraĵoj ne povas longe ekzisti. De la naskiĝo de la lingvo, sennombraj esperantistoj pere de praktikado, konvinkas la homojn pri ĝia valoro. EPĈ estas unu el ili.

    Ni sendas korajn gratulojn al niaj ĉinaj kolegoj, esperante ke ankaŭ en estonteco EPĈ restos la plej bela, la plej profesia kaj la plej legata revuo en Esperantujo. Kaj —tio gravas —pli bonvena al maldogmaj opinioj.

    LOdE

    Ricevitaj gazetoj

    Brazila Esperantisto. 2000 / 310 ;

    Bulteno de REU. 2000 / 2 ;

    Debrecena Bulteno. 2000 / 117 ;

    EAB Update. 1999 / 1, 2, 3, 4 ; 2000 / 5, 6 ;

    ELNA Update. 2000 / 1 ;

    El Popola Ĉinio. 2000 / 4, 5 ;

    Esperantic Studies. 1999 / 12 ;

    Esperanto. 2000 / 4 ;

    Esperanto aktuell. 2000 / 2 ;

    Esperantolehti. 2000 / 2 ;

    Esperanto - Nyt. 2000 / 1 ;

    Esperanto UEA. 2000 / 2 ;

    Eventoj. 1999 / 159... 176 ;

    Hungaraj Paĝoj. 2000 / 25, 26, 27, 28, 29 ;

    Internaciisto. 2000 / 2, 3 ;

    Heroldo de Esperanto. 2000 / 4 - 5, 6 ;

    Informilo por Interlingvistoj. 2000 / 1 ;

    Israela Esperantisto. 2000 / 132 ;

    Juna Amiko. 2000 / 1 ;

    Komencanto. 2000 / 3 ;

    Konkordo. 2000 / 43 ;

    Kontakto. 2000 / 3 ;

    La Brita Esperantisto. 1999 / 950 ; 2000 / 951 ;

    La Gazeto. 2000 / 88 ;

    La KancerKliniko. 2000 / 93 ;

    La Ondo de Esperanto. 2000 / 5 ;

    La Revuo Orienta. 2000 / 3, 4 ;

    La Verda Formiketo. 2000 / 48 ;

    l ’ esperanto. 2000 / 3 ;

    Le Travailleur Espérantiste. 2000 / 249 ;

    Literatura Foiro. 2000 / 183, 184 ;

    Lodza Informilo. 2000 / 1, 2 ;

    Norvega Esperantisto. 2000 / 2 ;

    Oomoto. 1999 / 443 ;

    REJNinfo. 2000 / 2 ;

    Ruslanda Esperantisto. 2000 / 2 ;

    Sennacieca Revuo. 2000 / 127 ;

    Sennaciulo. 2000 / 3, 4 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 2000 / 108 ;

    Tempo. 2000 / 1 ;

    TREFO. 2000 / 3 ;

    Vekilo. 2000 / 2.

    M o z a i k o

    Ni ricevis 7 solvojn de la marta krucvortenigmo. Ĉiuj solvoj, krom du, estis tute korektaj. Per lotumado libropremion gajnis Oleg Vasiljev ( Uljanovsk ). Gratulojn!

    La ĝustaj solvoj :

    Horizontale : 3. prepari ; 6. folio ; 8. buŝo ; 9. diri ; 10. cent ; 11. rabi ; 12. akiri ; 15. kapabla.

    Vertikale : 1. aero ; 2. bani ; 4. alumeto ; 5. agrabla ; 6. forta ; 7. odori ; 13. kapo ; 14. robo.

    Linia krucvortenigmo

    1. Prepozicio ; 2. Malutile ; 3. Plenumi ceremonion ; 4. Eŭropa land ; 5. Gigant ; 6. Bicikl por du personoj ; 7. Diabl ; 8. Parenc ; 9. Ar de lernantoj ; 10. Plant ; 11. Plant ; 12. Ŝmiraĵ ; 13. Preciza lok , kie iu loĝas ; 14. Mallongigita prezento de io ; 15. Parto de la floro ( R ) ; 16. Vegetaĵ ; 17. Plant ; 18. Sufikso.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    . Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.

    Foje okazis

    Iam sinjorino diris...

    fama kemiisto August Hofmann ( 1818—1892 ) dum lekcioj ŝatis impresi aŭskultantojn per ekstravagancaj komparoj. Ekzemple, dirante pri la specifa odoro de benzolo, li neserioze ĵetis frazon :

    —Iam sinjorino sincere diris al mi, ke ĝi odoras je lavitaj gantoj.

    Tamen la profesoro tiom ofte ripetis la frazon, ke iu studento kuraĝis krii de sia sidloko, kiam la profesoro estis dironta sian faman frazon :

    —Iam sinjorino diris al mi, ke benzolo odoras je lavitaj gantoj!

    —Ĉu vere? —serioze maltrankviliĝis Hofmann. —Ĉu ankaŭ vi konas ŝin? Sed kion ankoraŭ ŝi diris al vi?

    Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

    Valentin Melnikov

    El la ciklo “ Socia moralo... ”

    IOM PRI HONORO

    Fraŭlinon oni pribabilis foje,

    ke perdis ŝi honoron.

    Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje

    praktikis ŝi amoron.

    Do, tamen, eble vi respondi provus

    ( pardonu pro la moko! ) :

    Ĉu vere la honor situi povus

    nur en ĉi tiu loko?

    RUSA OPTIMISMO

    Ekspert en gazeto rezonas,

    kaj mi preskaŭ kredas al li :

    La vivo ne tiom malbonas!

    ... Sed multe pli.

    Esperanto bone fartas

    Du samideanoj fone de la ŝtona E - monumento inaŭgurita 4 apr 1998 en Castellón ( Hispanio ). Dekstre estas la sendinto de tiu ĉi foto, Luis Serrano Pérez el Sabadell.

    Kalendaro

    30 jun—5 jul. Saint - Chamond ( Francio ). Festivalo Solidaraj Tagoj . Adreso : Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR - 69005 Lyon, Francio.

    2—8 jul. Tallinn ( Estonio ). 36aj Baltaj E - Tagoj Adreso : Helju Lainjärv, str. Käo 21 - 2, EE - 11311 Tallinn, Estonio.

    5—9 jul. Toulouse ( Francio ). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso : Esperanto Kultur - Centro, 1 rue Jean Aillet, FR - 31000 Toulouse, Francio.

    10—16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E - Kongreso. Adreso : ul. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

    15—23 jul. Moskvo ( Ruslando ). 73a Kongreso de SAT. Adreso : RU - 105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

    15—21 jul. Motovun ( Kroatio ). Internacia E - Konferenco. Temo : “ Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado ”. Adreso : Via Leghissa 6, IT - 34131 Trieste, Italio.

    Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

    4—17 aŭg. Poprad ( Slovakio ). Somera E - Lernejo. Adreso : Sobotské nam. 36, SK - 058 01, Poprad, Slovakio.

    17—22 aŭg. Budapeŝto ( Hungario ). 3a Eŭropa E - Festivalo. Adreso : HU - 1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.

    19—25 aŭg. Budapeŝto - Sümeg - Budapeŝto ( Hungario ). 16a Simpozio pri E - Turismo. Adreso : HU - 1095, Budapest, Soroksári ut. 117 / D.

    19—20 aŭg. Pusan ( Koreio ). 32a Korea Kongreso de Esperanto. Adreso : Jisan Nurse Institute, 390 - 20, Yangjong 3 - dong, Pusan, Koreio 614 - 053.

    7—10 sep. Poprad ( Slovakio ). Mikologia seminario. Adreso : Sobotské nam. 36, SK - 058 01, Poprad, Slovakio.

    23 sep. —1 okt. Bydgoszcz ( Pollando ). 26a Internacia Forumo pri turismo, edukado kaj kulturo. Adreso : ul. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

    30 sep. —7 okt. Blanes ( Katalunio, Hispanio ). 8a Internacia E - Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso : H. E. F., Apartado 15037, ES - 08080 Barcelona, Hispanio.

    30 dec. —2 jan. Poprad ( Slovakio ). Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj. Adreso : Sobotské nam. 36, SK - 058 01, Poprad, Slovakio.

    Nova Jerusalemo

    En la SAT - kongreso en Moskvo estas antaŭvidata granda ekskursprogramo.

    Inter diversaj ekskursoj okazas ankaŭ ekskurso al fama loko Nova Jerusalemo. Ja la jaron 2000 oni konsideras kiel jubilean jaron de Jesuo Kristo kaj eĉ pli vaste de la kristanismo, kaj tial festas tutmonde —la kristanismo, kiel ajn oni rilatu al ĝi, ludis treege gravan rolon en la monda historio. Ne hazarde la Universala Kongreso estas organizata ĉi - jare en Palestino, kie naskiĝis kaj predikis Jesuo. Certe, la centro de tiu festado estas la centro de Palestino —Jerusalemo, kiu estas la sankta urbo de tri religioj kaj centro de pilgrimado ne nur de judoj, kristanoj kaj muzulmanoj, sed ankaŭ de nekredemaj kultur -, art - kaj historiŝatantoj.

    Tamen ne ĉiam estis facile pilgrimi al Jerusalemo, tial en diversaj landoj estis entreprenataj provoj krei alternativajn pilgrimcentrojn, por iel anstataŭi Jerusalemon. Tia provo okazis ankaŭ en Ruslando, kie aperis la Novjerusalema Releviĝa monaĥejo, kiu troviĝas je ĉ. 60 km nordokcidente de Moskvo. Ĝi situas super rivereto Istra rande de negranda samnoma urbo.

    La monaĥejon fondis en 1656 patriarko Nikono, kiu komencis meze de la 17a jc. grandan eklezian reformon direktitan al plifortigo de la reĝa povo pere de la eklezio ( cetere, la reformo kaŭzis skismon en la rusortodoksa eklezio... ). La monaĥejo, laŭ la ambiciaj planoj de la patriarko, devis esti centro de pilgrimado ( ĉar pilgrimi al Jerusalemo, troviĝinta sub la turka regado, en la 17a jc. estis por la rusoj komplike ), kaj ĝenerale fariĝi unu el la ĉefaj centroj de la kristana mondo. La monteto, sur kiu la monaĥejo estis konstruita, estis nomita Ciono, kaj la baziliko de la monaĥejo devis ripeti la bazilikon de Releviĝo en Jerusalemo. Kaj vere, laŭ la ĝenerala plano inter ili estas granda simileco, kvankam la grandioza ( 100 m longa, 50 m larĝa ) novjerusalema baziliko estas konstruita en la rusa ornama stilo kun abunda apliko de koloraj ceramikaĵoj ( arkitekto Averkij Mokejev ). Al la okcidenta parto de la ĉefa preĝejo estis alkonstruita granda rotondo kun tendoforma tegmento, sub kiu troviĝas kapelo de la Ĉerko de la Sinjoro, al la orienta parto —“ subtera ” preĝejo de Konstanteno kaj Helena.

    La konstruado de la monaĥejo tamen ĉesis en 1666, kiam Nikono ekpretendis ke la povo de la patriarko devas esti pli alta ol tiu de la reĝo. Reĝo Aleksio tion ne toleris, forigis la patriarkon de la posteno kaj ekzilis lin kiel simplan monaĥon. La monaĥejo estis finkonstruita en la 1680—90 - aj jaroj, laste aperis en la moskva baroka stilo muroj kun turetoj kaj superpordega preĝejo de Eniro en Jerusalemon ( arkitekto Jakov Buĥvostov ). La monaĥejo estis riĉa feŭdulo, la tuta konstruado estis efektivigata de ĝiaj servutuloj.

    En 1698 proksime de la monaĥejo okazis batalo inter ribelaj pafistoj kaj taĉmentoj de la reĝo Petro la Granda. La ribelintoj estis poste kruelege turmentitaj kaj ekzekutitaj.

    En 1723 la brika tegmento super la rotondo falis, kaj meze de la 18a jc. oni rekonstruis ĝin el ligno en la stilo de malfrua rusa baroko. Malfrubarokaj elementoj aperis post riparoj ankaŭ sur aliaj partoj de la baziliko. En 1920 en la monaĥejo estis kreita muzeo de Moskva provinco, en kiu formiĝis granda arta kaj etnografia kolektoj.

    Dum la tuta tempo de ĝia ekzistado la monaĥejo estis ne nur eklezia centro kaj loko de pilgrimado, sed ankaŭ grava kultura centro. La konstruado kaj rekonstruado en ĝi efektiviĝis far la plej famaj arkitektoj. Ĉi tie laboris diversaj artistoj, evoluis la plej brilaj atingoj de la ceramika arto, en la 17a jc. aperis originala poezia skolo. En la 18a kaj 19a jc. la belecoj de la monaĥejo inspiris por kreado poetojn Derĵavin kaj Lermontov. Fine de la 19a jc. apude dum pluraj jaroj loĝis Ĉeĥov, pejzaĝojn de la ĉirkaŭaĵoj oni povas vidi sur bildoj de la fama pentristo Levitan.

    Inter 27 nov kaj 11 dec 1941 Novan Jerusalemon okupis germanaj nazioj. Forirante ili eksplodigis la Releviĝan bazilikon kaj la turojn. Pro la eksplodoj kaj incendioj pereis ankaŭ la riĉega etnografia kolekto de la muzeo ( nur parton de la arta kolekto oni sukcesis anticipe evakui ). Dum la postmilitaj jaroj daŭris longa kaj skrupula restaŭrado de la belegaj konstruaĵoj kaj ornamoj, ĝi ne estas finita ĝis nun. Aktive vivas la muzeo, kies kolektoj de la rusa pentroarto, juvelaĵoj, manuskriptoj kaj raraj libroj faras ĝin la plej riĉa en Moskva provinco.

    En la parko apud la monaĥejo en la 1970aj jaroj oni komencis krei arkitektur - etnografian muzeon ( skanzenon ) de la regiono. En ĝi estas lignaj konstruaĵoj : vilaĝa preĝejo, malgranda kapelo, ventmuelejo, kamparanaj domoj kaj pormastrumaj konstruaĵoj. En ili estas ekspozicioj de la malnova vivmaniero de la kamparanoj en Centra Ruslando.

    Nikolao Gudskov

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 7 ( 69 )

    Redakcie

    Du jubileoj. Li naskiĝis antaŭ 120 jaroj kaj mortis antaŭ 75 jaroj. Neordinara persono, li estis oficiro en la imperia kaj en la bolŝevista armeoj. Heroo de ruslanda - japana milito kaj ruĝa diviziestro. Iniciatinto de tri ligoj : Ruslanda Esperantista Ligo, Universala Ligo kaj Ligo de Socialistoj - Universalistoj. Organizinto de la unua Ruslanda Esperantista Kongreso ( plia jubileo —ĝi okazis en Peterburgo antaŭ 90 jaroj, kaj en ĝi Zamenhof faris sian faman paroladon pri la signifo de niaj kongresoj kaj pri la neceso paroli Esperanton inter la samnacianoj ).

    Temas pri Aleksandr Postnikov —la unua martiro de Esperanto en Ruslando. La caraj oficistoj akceptis lin, kaj komerca ministerio eĉ oficvojaĝigis lin al la 6a UK en Washington, tamen fine armea tribunalo sengradigis lin kaj kondamnis al okjara bagnado. Amnestiita de la kontraŭcarisma revolucio li ekkarieris ĉe la ruĝuloj, sed tiuj fine agis pli kruele ol la imperiaj tribunalanoj —li estis pafekzekutita.

    Feliĉe lia nomo revenas. Anatolo Sidorov reprenis la stafeton de Igorj Simonov kaj Bernard Golden kaj sukcesis trovi interesan materialon pri la lastaj jaroj de la prezidanto de la unua tutlanda esperantista asocio en Ruslando.

    Samtempe kun la julia Ondo aperas —kiel aparta broŝuro —ankaŭ historia skizo Esperanto en Ruslando , kiun kunverkis la eldonanto kaj redaktanto de tiu ĉi revuo. La sorto de Aleksandr Postnikov, malgraŭ ties graveco kaj tragedieco, estas nur unu el la multaj eroj en la historio de la ruslanda esperantistaro.

    En tiu historio nur malmultajn ĝojajn momentojn spertis ruslandaj esperantistoj. La legantoj de nia modesta monografio refoje konvinkiĝos, ke ne hazarde pli ol duonon de la Danĝera lingvo profesoro Lins dediĉis al nia lando. Nepermesitaj kaj malpermesitaj gazetoj, kongresoj kaj organizoj, enprizonigoj kaj ekzekutoj, kalumniado kaj denuncoj, cenzurado kaj fermo, tro fruaj forpasoj kaj elmigroj, longa kripligado de mensoj kaj senĉesaj konfliktoj inter la “ samideanoj ”.

    Spite al ĉio Esperanto ne mortis en Ruslando, kaj nia gazeto —eldonata en la kondiĉoj, kiujn neniu optimisto povus nomi favoraj —estas plia pruvo de la vivanteco de Esperanto kaj de esperantistoj.

    Tamen la historio ne nur listigas faktojn. Ĝi neeviteble instruas, almenaŭ ĝi instruas tiujn kiuj deziras lerni. Sed la historio estas farata nun, de la nuntempuloj. Kaj parto de tiu historio estos la 73a Kongreso de SAT, kiun meze de julio gastigos Moskvo —almenaŭ pro tio, ke ĝi estos la unua internacia E - kongreso en la plej granda urbo de Ruslando.

    UEA INVITAS DISKUTI PRI STRATEGIO

    aŭ al nia redakcio. Temas pri tri dokumentoj : 1 ) Ĝenerala reinterpreto de la statutaj celoj de UEA ; 2 ) Ĝenerala laborplano ; 3 ) Kelkaj sugestoj por la laborplano de UEA.

    CEL - DEKLARO PRI UEA

    UEA celas grupigi tiujn uzantojn de Esperanto, individuajn kaj kolektivajn, kiuj volas kunlabori por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

    UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

    UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile.

    UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto de la homaj rajtoj, de neperforta paca kunvivado kaj de la vivo - diverseco ĝenerale.

    MEZPERSPEKTIVA PLANO

    Enkonduko

    Ĉi tiu mez - perspektiva plano prezentas ĝeneralan kadron por la agado kaj strategio de UEA en la periodo 2001—2010. Ĉiun trian jaron, en 2004 kaj 2007, la Komitato kritike bilancos la atingojn de UEA laŭ tiu plano, kaj laŭnecese revizios la planon mem por respondi al novaj evoluoj.

    Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri tavoloj :

    —komprenigi Esperanton ( ekstera informado, interna klerigado ) ;

    —paroligi Esperanton ( de bazaj kursoj ĝis renkontiĝoj kaj kongresoj ) ;

    —utiligi Esperanton ( por interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro ).

    Ni rekomendas, ke ĉiu kunlaboranta E - organizaĵo analizu sian agadon en tiu kadro, kaj vastigu la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj.

    La plano ankaŭ identigas tri strategiajn prioritatojn aŭ kolonojn, aplikeblajn al ĉiu tavolo :

    —profesiiĝon,

    —plijuniĝon,

    —tutmondiĝon.

    Ni rekomendas, ke ĉiu organizaĵo kritike pritaksu la propran agadon surbaze de tiuj prioritatoj, kaj strebu plibonigi ĝin en ĉiuj tri direktoj.

    Ĉi tiu plano estas intence ĝenerala kaj nur indikas la ĉefajn prioritatojn en ĉiu labor - tavolo kaj labor - kolono. Ĉiu organizaĵo adaptu ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon ĉi supre indikitan : la tri labor - tavolojn kaj la tri labor - kolonojn.

    Apartaj detalaj laborprogramoj estos faritaj pri la praktikaj paŝoj por atingi tiujn celojn.

    Plano

    1a tavolo. Komprenigi Esperanton

    ( t. e. atingi, ke pri ĝi la celataj homoj havu proksimume ĝustajn ideojn )

    Sur la ekstera kampo, necesas transiri de pasiva informado ( nur al petantoj ) al aktiva informado, ĉu al publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.

    Tiucele, ni rekomendas ke ĉiu organizaĵo pristudu la inform - kanalojn uzatajn por similaj kulturaj - sociaj - internaciaj agadoj en la koncernaj landoj aŭ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por nacilingva informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

    Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu temas pri la lingvo mem, ĝiaj historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

    2a tavolo. Paroligi Esperanton

    ( t. e. atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj —inkluzive de E - renkontiĝoj —estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj )

    Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado ; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.

    3a tavolo. Utiligi Esperanton

    ( t. e. atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo )

    Necesas transiri de la nuna situacio al vast - skala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj en Interreto.

    1a kolono. Profesiiĝo

    ( varbado kaj aktivigo de intelektuloj, ĵurnalistoj, sciencistoj, universitatanoj, instruistoj )

    En la tavolo “ komprenigo ”, tio signifas unuavice la ellaboron de cel - taŭga inform - materialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud - programoj pri Esperanto je supera nivelo, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj pri esperantologio kaj interlingvistiko.

    En la tavolo “ paroligo ”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio.

    En la tavolo “ utiligo ”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto.

    2a kolono. Plijuniĝo

    ( varbado kaj aktivigo de gejunuloj )

    TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa E - kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Ni rekomendas ke la Estraroj de UEA kaj TEJO ellaboru apartan laborplanon por tiu celo kaj tasku ĝian efektivigon al komuna komisiito aŭ komisiono.

    3a kolono. Tutmondiĝo

    ( varbado kaj aktivigo de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn )

    Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la E - movado ; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.

    REKOMENDOJ POR LA PLANO DE UEA : 2001—2004

    Ni rekomendas tute ĝenerale ke la estraro de UEA starigu kampanjan strukturon por la realigo kaj realigigo de ĉi tiu plano, kaj decidu pri la necesaj homaj kaj financaj rimedoj por ĝi.

    La estraro de UEA redaktu planon por la parto pli rekte rilatanta al la centraj organoj de UEA. Tiu plano estu prezentata al la komitato dum aparta tiucela seminario antaŭ la Universala Kongreso en Zagrebo.

    Elementoj konsiderendaj por la plano de UEA :

    Strukturaj elementoj

    Premiso : organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem.

    Sekve la organizaj necesaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la tri celoj de ĉi tiu plano.

    —Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.

    —Partoprenigo de komitatanoj kaj aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.

    —Esenca refortigo de la rolo de la komitato.

    —Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto - komunumon.

    —Okazigo de la Kampanjo “ Por pli vasta verdujo ” por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.

    —Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie.

    Komprenigi Esperanton

    UEA zorgu pri disvastigo de informiloj pri Esperanto kun la celo produkti ĝisdatigitajn informilojn pri Esperanto kaj ĝia movado por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.

    —La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.

    UEA starigu aŭ / kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.

    UEA transiru de pasiva informado ( nur al petantoj ) al aktiva informado en internaciaj medioj.

    —La estraro de UEA instigu landajn Esperanto - organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.

    UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo.

    UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.

    UEA zorgu pri rilatoj kun la supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de Homaj Rajtoj kaj pri Esperanto kiel solvo.

    Paroligi Esperanton

    —La kontaktoj kaj la kursoj pere de la reto devas esti emfazataj ; ne nur estu premioj por bibliotekoj, sed ankaŭ por retpaĝoj de LA, fakaj asocioj, kunlaborantaj asocioj ktp.

    —Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado de Esperanto ( Kastelo Grésillon kaj similaj ) kaj kunlaborigi ilin inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.

    —La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.

    —La estraro de UEA plie subtenu la projekton Interkulturo .

    UEA daŭrigu la Kampanjon “ Savu Esperantaĵojn ” kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantaĵojn en bibliotekoj kaj muzeoj.

    Utiligi Esperanton

    —La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto - organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.

    UEA aranĝu agadojn en la regionoj en kiuj ekzistas etna / nacia streĉo por pruvi la pac - potencialon de Esperanto.

    —La rolo instrua / kuntena / aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.

    —Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo : por Esperanto per Esperanto.

    UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.

    Ministrino parolas Esperanton

    Kroata ministrino pri turismo Pave Zupan - Ruskoviĉ kiel 16 - jara lernantino konatiĝis pri Esperanto en lernejo en ŝia hejmurbo Dubrovnik. Kun siaj samklasanoj kaj E - instruisto Dinko Matkoviĉ ŝi partoprenis SAT - kongreson en Vieno en 1962. Kroata E - Ligo petis akcepton ĉe ŝi por trakti pri la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb en 2001.

    La oficejo de la ministrino dankis pri la letero kaj anoncis baldaŭan akcepton ĉe la ministrino. Dato de la akcepto ankoraŭ ne estas konata.

    Spomenka Ŝtimec

    Por levi prilingvan konscion

    22—26 maj ĉirkaŭ 1300 homoj el 700 ne - registaraj organizaĵoj ( NRO - oj ) partoprenis en la Jarmila Forumo ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

    UEA estis reprezentita de prof. Lee Chong - Yeong kaj d - ro Mark Fettes kaj de la konstanta UN - reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman.

    La Forumo estis iniciato de la NRO - oj mem, responde al la planoj de UN okazigi grandan pintkunsidon de ŝtatestroj en septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN.

    Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre malmultaj rimedoj —malpli ol duonmilionon da dolaroj —kaj neeviteble suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO - oj, kaj grandaj partoj de la mondo ĉeestis nur per manpleno da homoj. Ankaŭ la diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile ellaboriĝis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj.

    Malgraŭ tiuj malfortoj, la delegacio de UEA celtrafe laboris por levi la konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdoniĝis multaj centoj da informiloj, i. a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj. Fine, en la rekomendojn de du tem - grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj Tutmondiĝo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado.

    En la lasta tago UEA aranĝis apartan kunsidon pri “ Lingvo kaj Homaj Rajtoj ”, nome de la Koalicio de NRO - j por Internacia Helplingvo. Kvankam ĉeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista Movado kaj Ŝintoismo, la kunsido montriĝis tre utila por disvolvi komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentiĝas bezono de NRO - grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la ŝtatoj same kiel ĉe la diversaj branĉoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretiĝos agadplano surbaze de tiu ideo.

    GK UEA

    19a ILF en Vraco

    Sukcese pasis la 19a Internacia Literatura Forumo de LF - koop organizita kunlabore kun la loka E - Societo Sukceso kaj la Kultura Departemento de la Urbestraro, inter 30 maj kaj 1 jun en Vraca ( Bulgario ). Partoprenis pli ol 40 personoj.

    La inaŭguron ĉeestis la urbestro Rumen Stomanjarski. Li speciale invitis la oficialajn gastojn al koktelo kun deputitoj en la Bulgara Parlamento, urbestroj el la tuta lando okaze de la kulturaj festoj “ Botev - tagoj ” en kies kadroj estis la 19a ILF.

    Enkondukis la temon “ Nia gazetaro fronte al la telematika defio : kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto - kulturo? ” d - ro Giorgio Silfer. Intervenis d - rino Sabita Stahlberg, Georgi Mihalkov, d - ro Marco Picasso, Marija Beloŝeviĉ, Radojica Petroviĉ, Zoran Ĉiriĉ, d - ro Kiril Velkov.

    La programo de la Forumo en Vraca enhavis ankaŭ koncertojn, promocion de la Premio La Verko de la Jaro ( Karnavale de Abel Montagut ), deklamkonkurson, prezenton de la videofilmoj Antaŭen kaj Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj , sinprezenton de esperantaj eldonejoj kaj gazetoj, viziton al la urba muzeo kaj la arĝenta trezoro de Rogozen el la epoko de trakoj.

    Kadre de la kulturfestoj Botev - tagoj, kun ĉeesto de granda publiko, Ljubomir Trifonĉovski —ĉefredaktoro de Literatura Foiro —per festparolo malfermis la librofoiron de Vraca, kie estis aranĝita ankaŭ esperanta stando. La eldonistojn salutis d - ro Giorgio Silfer kaj d - rino Sabira Stahlberg. Zoran Ĉiriĉ —prezidanto de SEL —donacis al la urba biblioteko ekzempleron de Serba Antologio .

    La tutlanda kaj loka gazetaro informis pri la 19a ILF. D - ro Giorgio Silfer kaj d - rino Sabira Stahlberg estis intervjuitaj televide kaj radie.

    30 maj okazis la ĝenerala Asembleo de la Esperanta PEN - Centro, kiu akceptis la sekretarian, financan kaj revizian raportojn, informiĝis pri la rezultoj de la regionaj PEN - konferencoj en Ohrid ( Makedonio ) kaj Bled ( Slovenio ) kaj diskutis pri la aktivado kadre de PEN Klubo Internacia. La partoprenantoj en la Asembleo pozitive traktis la aliĝpeton de Georgi Mihalkov ( pseŭdonime Julian Modest ).

    La E - centro de PEN - Klubo Internacia aliĝos al la komitato por virina agado, kie ĝin reprezentos Sabira Stahlberg, redaktorino kaj eldonistino. Nuntempe E - verkistoj aktivas jam en aliaj du komitatoj : Verkistoj por Paco kaj Lingvaj Rajtoj.

    La asembleo konstatis kun ĝojo la plenumon de unu el la celoj fiksitaj en 1999, nome la esperantigon de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj. Ĝi konfirmis la decidon iniciati informan broŝureton pri nia literaturo ( angle / france ) kaj rekomendis al la Komitato eldoni propran hejmpaĝon.

    HeKo

    La nova latino

    31 maj —4 jun 2000 okazis en Hamburgo la 94a Germana Katolika Foiro. Ĉirkaŭ 50 mil homoj ĝin partoprenis por aŭskulti prelegojn, partopreni en Diservoj, viziti informstandojn ktp.

    Kompare kun la antaŭaj jaroj, la organizantoj de la Katolika Foiro ĉi - jare estis aparte malfermaj al ĉiuspecaj katolikaj aŭ ekumenaj iniciativoj, sendepende de la grado de ilia fideleco al la Papo kaj la ekleziaj instruoj. Sekve unuafoje ankaŭ samseksemaj katolikoj, aidosuloj aŭ edziĝintaj ekspastroj rajtis oficiale prezenti sin en la aranĝo, kaj eĉ la fama teologo prof. Hans Küng ( antaŭ longa tempo senigita de la eklezia instrupermeso ) estis invitita prelegi.

    Ankaŭ la tri proponitajn Esperantajn aktivaĵojn —informstando, Meso kaj prelego —la organizantoj tre afable akceptis, donante eĉ subvencion por la stando kaj repagante la trajn - aŭ flugbiletojn de la esperantistaj prelegantoj.

    Pli ol mil homoj vizitis la informstandon organizitan de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ( IKUE ) kunlabore kun Germana E - Junularo ( GEJ ) kaj Hamburga E - Societo ( HES ). Sub la slogano “ Esperanto —kompreniĝo por nova jarmilo ” ni disdonis milon da informiloj, lotumis ĉirkaŭ 200 senpagajn Esperanto - kursojn kaj vendis librojn kaj broŝurojn.

    La ĉeestantajn esperantistojn interesis la forumo “ Ĉu Eŭropo survojas al unueco? Al kia unueco? ” kun la saksa ministroprezidanto prof. Kurt Biedenkopf, la ĉefepiskopo kaj iama esperantisto Kardinalo Miloslav Vlk kaj d - rino Viviane Reding, EU - komisarino pri edukado kaj kulturo. Ĉiuj prelegantoj emfazis la gravecon plibonigi la kompreniĝon inter la eŭropanoj. Plej decide tion faris s - ino Reding, kiu nomis sin iniciatinto de la “ Eŭropa Jaro de la Lingvoj 2001 ”. Ŝi forte pledis, ke la eŭropanoj lernu la lingvojn de siaj najbaroj.

    Kiam la forumo finiĝis, mi kaptis la okazon por persone alparoli s - inon Reding : “ Mi ĝojas, ke vi tiel engaĝiĝas por la kompreniĝo inter la eŭropanoj, kaj ŝatus donaci al vi libron. ” Ekvidante la titolpaĝon de la germanlingva libro “ Esperanto —la nova latino de la eklezio ”, ŝi afable akceptis ĝin kun la vortoj : “ Ho, Esperanto. Dankon! Multan dankon! ” Simile mi faris ĉe prof. Biedenkopf, nuntempe unu el la plej popularaj germanaj politikistoj. Vidante la vorton “ Esperanto ”, li diris : “ Tio estis grandioza ideo. Mi nur pensas, ke hodiaŭ ni jam havas iun Esperanton, kaj tio estas la angla ”.

    La esperantlingva Meso okazis en katolika preĝejo ĉe la urborando de Hamburgo. Pro la diaspora regiono kaj la malproksima, malfacile trovebla loko ni ne atendis grandan ĉeestantaron ; tamen pli ol 30 esperantistoj kaj pli ol 20 neesperantistaj interesatoj trovis la vojon tien. La ĉefcelebranto, ĉefepiskopo György Jakubinyi el Alba Iulia ( Rumanio ), finis sian predikon per la vortoj :

    “ Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas. ”

    La prelego “ Esperanto —ĉu la nova latino de la Eklezio? ” de ĉefepiskopo György Jakubinyi kun enkonduko fare de Ulrich Matthias enhave tre bone sukcesis. Jakubinyi nomis kaj detale klarigis multajn signojn por tio, ke “ la Eklezio pretas akcepti Esperanton kiel novan ’ eklezian latinon ’ ” : elsendojn de Radio Vatikana, aprobon de la mestekstoj, salutojn de la Papo, agnoskon fare de la Papa Konsilio por Laikoj ktp. Fine Jakubinyi esprimis la opinion, ke “ La Katolika Eklezio estas sur la plej bona vojo adopti Esperanton ”, sed aldonis, ke “ tiu ĉi vojo estas malrapida ”, do eble li ( 54 - jara ) “ ne plu travivos tion ”.

    Tiun ĉi germanlingvan prelegon ĉeestis 30 - 40 homoj, je du trionoj esperantistoj ( multaj hamburgaj esperantistoj timis la altajn enirkostojn ), kaj je unu triono neesperantistaj interesatoj.

    Domaĝe estis, ke krom du intervjuoj de katolikaj gazetoj ĉe nia stando ne aperis pli granda interesiĝo pri nia afero ĉe la amaskomunikiloj. Sed estis agrable sperti, ke nenie iu emis malferme diri ion kontraŭ Esperanto —krom tio, ke “ jam ekzistas la angla ”, kiel foje ĉe nia stando klarigis al ni ĝuste tiaj homoj, kiuj mem ne emas lerni iun ajn plian lingvon. Kompare kun la lasta stando antaŭ du jaroj en la Katolika Foiro en Majenco, ni povis konstati etan kreskon de la interesiĝo. Ĉi - jare unu el niaj esperantistaj helpantoj ĉe la stando estis varbita ĝuste en la antaŭa Katolika Foiro, kaj eble ni ja spertos denove iujn fruktojn post tri jaroj en Berlino, kiam anstataŭ Katolika Foiro okazos la unua Germana Ekumena Eklezia Foiro.

    Ulrich Matthias

    La kvara kroatia kongreso

    La kvara kongreso de kroataj esperantistoj en nordkroata urbo Durdevac okazis 27 maj 2000 kun 150 partoprenantoj ĉefe el Kroatio kun gastoj el Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Italio kaj Slovenio.

    Al la kongreso sian saluton sendis ankaŭ la prezidento de Respubliko Kroatio, la alta protektanto de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo ( 2001 ), Stipe Mesiĉ.

    Dum la kongreso estis akceptita la nova statuto de la organizo kaj estis prezentitaj kvar novaj libroj en Esperanto, inter ili la kroata kandidato por la Infanlibro de la jaro 2000, La bona arbo de Shel Sivlerstein, eldonita de Izvori kaj kroata gramatiko por progresantoj Kompendio de la Esperanta gramatiko de Mirko Mamuĉ. Tiun libron eldonis E - Societo Bude Borjan el Zagrebo kun la financa helpo de la vidvino de la aŭtoro.

    Dum la Kongreso estis fondita ILEI - sekcio kaj sekcio de entreprenistoj. Sekretario de la ILEI - sekcio estas Vladimir Dujniĉ.

    La kongreso donis la okazon prezenti la decidon de la estraro de UEA pri la projekto Kiel disvastigi Esperanton? La financan subtenon por disvastigo de Esperanto en Kroatio ricevis E - Societo Liberiga Stelo el Osijek por eldono de informlibreto pri Esperanto de Davor Klobuĉar kaj Viŝnja Brankoviĉ por la projekto de Orbis Pictus pri fondo de E - Societo en Istrio.

    Kroata E - Ligo en 2000 havas tri novajn Esperantajn societojn : revivigitan societon en Slavonski Brod, Esperantan Ligon de Blindaj Esperantistoj kaj societon Koko el Durdevac. Tiu lasta kun granda energio realigis la kvaran kroatan E - kongreson kaj pri sia urbo konata pri kokolegendo, lanĉis ankaŭ belan prospekton kaj filatele valoran poŝtkarton.

    Oficialaj reprezentantoj de la urbo Durdevac ĉeestis en la kongreso dum finance la kongreson helpis la departemento de Durdevac. Kroata Fervojista E - Societo zorgis pri nekosta kaj komforta trajnekskurso al Durdevac.

    Al la bona etoso de la kongreso signife kontribuis muzikkoncerto de Neven Mrzleĉki.

    LKK de UK - 86 havis dum la kongreso apartan kunsidon.

    Spomenka Ŝtimec

    Membrokunveno de UFE

    1—4 jun okazis en Boulouris apud Saint Raphaël ( Lazura Marbordo ), membrokunveno de Unuiĝo Franca por Esperanto kaj pluraj laborgrupoj pri la ĉefaj celtemoj de la asocio. Ĉirkaŭ 50 partoprenantoj tiel laboregis en varma etoso ( pro la suno ).

    —Estis voĉdonita la nova statuto kaj interna regularo de UFE ( kies nova nomo franclingve estas nun Esperanto - France ). Ĉiuj regionaj asocioj, nomataj federacioj, estas petitaj rilati kun la ĝenerala sekretario de UFE por subskribi novan laborkontrakton.

    —Laborgrupo pri Eksteraj Rilatoj diskutis pri rilatoj kun la eŭroparlamentanoj, kontaktado kun francaj politikistoj, kun la nova ministerio pri edukado, kaj kun EEU ( Eŭrop - Unia Esperanto Unuiĝo ).

    —La franca sekcio de ILEI, GEE kunvenis post pluraj jaroj da neaktiveco. Nova estraro estis elektita sub gvidado de Jo Catil.

    —Laborgrupo pri publikaĵoj de UFE decidis evoluigi kaj la enhavon kaj la grafikan stilon de la eldonaĵoj. La laboro daŭros rete per nova dissendolisto.

    Finfine, kontentiga sukceso ĉar pluraj lokaj kaj regionaj gazetoj parolis pri la laborkunveno en sufiĉe agrablaj vortoj.

    Olivier Moreau

    Sur la foto, ĉirkaŭ la tablo Jean - Louis Texier ( kasisto ), Bruno Flochon ( vic - prezidanto pri informado ), Claude Longue - épée ( vic - prezidanto pri eksteraj rilatoj ), Claude Nourmont - Moon ( prezidanto ), Olivier Moreau ( ĝenerala sekretario ).

    Staĝoj en Kvinpetalo

    La printempaj staĝoj en Kvinpetalo estis tre sukcesaj. La unuan ( pedagogio ) gvidis en aprilo Claude Gacond, kiu dank al longa sperto antaŭ multkultura publiko povas prezenti tre originalan metodon, la dua pli modesta kaj du - nivela same plenigis la Centron. La Ĝenerala Asembleo okazis tute glate kaj proponis eventualan aĉeton de najbara domo.

    Komence de majo la Ludo - staĝon partoprenis kelkaj plenkreskuloj sed ĉefe ses knabinoj de 6 ĝis 15 jaroj. Estis ludoj interne ( el kiuj angla kartludo Ĉevalkuro montriĝis plej populara por ĉiuj aĝoj ) kaj ĉefe ekstere ( la paraŝuto! ) kun Gilena Tilleŭ el Belgio.

    La Botanikan staĝon en junio partoprenis ĉirkaŭ 15 personoj, inter kiuj la aranĝintoj Catrien kaj Ru Bossong ( Nederlando ), José Vinck ( Belgio ), Jean Marin ( Francio ), ĉiuj kun bona kono de botaniko. Okazis ĉiutagaj ekskursoj al kelkloke kotecaj sovaĝejoj kie abundis la loka flaŭro. La plej interesa kontribuo venis de nova esperantisto kiu eklernis Esperanton antaŭ nur unu jaro kaj surprizis la ĉeestantojn ne nur per sia bonega scio de la lingvo, sed ankaŭ per sia profunda kono de ĉiuj plantoj renkontitaj. Li alportis binoklan lupeon kaj mikroskopon kaj povis klarigi la mikrobojn kaŭzantajn plantomalsanojn.

    Scienca fak - gazeto por kiu li verkis artikolojn franclingve petis de li resumon en la angla por “ internacia uzo ”. Li proponis aldoni ankaŭ resumon en Esperanto. La fakorgano malakceptis tion, sekve li rifuzis al la eldonisto sian artikolon!

    Helga Rapley

    Aroma Jalto

    Komence de majo 2000 la tradician lingvan festivalon Aroma Jalto 2000 partoprenis 80 esperantistoj el 23 loĝlokoj de Ukrainio, Ruslando, Nederlando, Britio kaj Pollando. En Jalto ( Ukrainio ) okazis tri diversgradaj preparkursoj ; ekzamensesio de ILEI / UEA ; Cseh - Seminario “ A ” ; multenombraj piedmarŝoj, vesperaj, noktaj distraj programeroj. Menciindas multenombra partopreno de junularo kaj tradicia amika etoso.

    Volodimir Hordijenko

    prezidanto de UkrEA

    KAEST - 2000

    Pro la antaŭvidata malgranda kvanto de ĉeestantaj fakuloj, ĉi - jare dum la UK ne okazos la kutima terminologia kunveno. Sed terminologoj kunvenos en KAEST, Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Ĉeĥio ( 10—13 nov 2000 ).

    En KAEST funkcios 3 sekcioj :

    Ekonomio sojle al la 3a jarmilo ;

    Terminologiaj problemoj de Apliko de E - o en Scienco kaj Tekniko ;

    Scienco kaj tekniko ĝenerale.

    La sinproponoj por prelegi ( nepre akompanendaj per ĝis 50 - vorta resumo ) por ĉiuj tri sekcioj de la kolokvo estas kolektataj ĝis la fino de junio, ĝis la fino de aŭgusto ĉiu proponinto ricevos sciigon, ĉu la kontribuo estis akceptita kaj gvidliniojn por ĝia prezento ( precipe limigo de tempo, kiu dependas de la nombro de akceptitaj kontribuoj ).

    .

    Petro Chrdle

    KCE : Formado de redaktistoj

    Kiel staĝejo de LF - koop, dum jaroj La Kvinpetalo gastigis la staĝojn por formado de kadroj. Ekde la nova jarcento, tiuj staĝoj regule okazos en Kultura Centro Esperantista.

    La staĝoj estas kursoj celitaj por ĉiu serioza laboremulo, deziranta plibonigi siajn teoriajn kaj praktikajn konojn je la servo de la esperanto - komunumo. Tial ili estas aparte interesaj por trejni aktivulojn en la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

    La unua staĝo estos dediĉita al la formado de redaktistoj. La informado en kaj ekster Esperantio estas fakte grava por nia kulturo. Diversaj famaj redaktoroj, ĉeestantaj en Ĉaŭdefono ankaŭ pro aliaj kursoj, alportos la kontribuon de sia sperto. Dato : 1—6 aŭg 2000.

    Adreso : KCE, CP 311, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando

    HeKo

    Lingvo kaj suvereneco

    Fabrício Rodrigues Valle partoprenis, kiel observanto de Brazila E - Ligo, en la seminario “ Lingvo kaj Suvereneco ” okazinta 14—15 mar 2000 en Federacia Ĉambro de la Deputitoj en Brasília. La seminario okazis sub la iniciato de la federacia deputito Aldo Rebelo ( Komunista Partio ), kiu antaŭnelonge prezentis leĝprojekton ( ankoraŭ ne voĉdonita ) kies celo estas limigi la troan influon de fremdaj lingvoj, ĉefe de la angla, sur la portugalan lingvon.

    La observanto de BEL distribuis en la seminario la portugalan version de la Manifesto de Prago kaj aliajn materialojn pri Esperanto kaj kontaktis plurajn seminarianojn, interalie deputitojn Aldo Rebelo kaj Michel Temer ( prezidanto de la Federacia Ĉambro de la Deputitoj ), verkistinon Lígia Fagundes Teles k. a. Evidentiĝis, ke neinformiteco pri Esperanto estas grandega. Plej ofte oni scias absolute nenion pri Esperanto. Juna studentino demandis al mi ĉu Esperanto estas elparolebla.

    José Carlos Dorini Ramos

    vicprezidanto de BEL

    Informoj el Jugoslavio

    Sub la signo de esperantistoj kaj abiturientoj estas titolo per kiu la provinca gazeto Dnevnik ( Ĵurnalo ) notis la 13an okazigon de la tradiciaj Verdaj Amikaj Tagoj en Senta, Vojvodino ( norda provinco de Serbio ) 9—11 jun 2000. Partoprenis pli ol 50 esperantistoj el Jugoslavio kaj Hungario. Vicurbestro de Senta pasigis kun ili komunan tagmanĝon kaj amuzan vesperon.

    Tiu renkontiĝo ĉi - jare estis dediĉita al la 95 - a datreveno de la unua UK kaj al la projekto Interkulturo .

    Pri antaŭhistorio kaj okazigo de la Bulonja Kongreso prelegis Lajoŝ Sekereŝ. Radojica Petroviĉ prezentis praktikajn aspektojn de esperantismo kaj interkulturismo per prelego Interkulturo en Praktiko .

    La renkontiĝon akompanis retrospektiva ekspozicio de grafikaĵoj kaj miniaturaj libroj de Karolj Andruŝko, esperantisto el Senta, omaĝe al lia 85a naskiĝdato.

    Imre Belec aranĝis ekspozicion de E - filatelaĵoj. Estis organizita ankaŭ A - ekzameno, kiun bonege pasis du partoprenantoj.

    ***

    Zlatoje Martinov el E - Instituto Beograd prezentis sian traktaĵon “ Iuj problemoj de tradukado el la serba beletro esperanten ” en la 25a Beograda Renkontiĝo de Tradukistoj okazinta 25—29 maj 2000, kiun partoprenis tradukistoj el dudeko da landoj, de Usono ĝis Hongkongo. Li turnis apartan atenton al tradukado de arkaismoj, barbarismoj kaj idiomaĵoj. La prelego vekis konsiderindan atenton kaj aldonajn diskutojn inter la neesperantistaj tradukistoj. Post la renkontiĝo Martinov emfazis :

    Estis belege aŭskulti minimume dekon da lingvoj en kiujn estis tradukita serba poezio, kaj aparte ekzotike aŭdi la Montaran Kronon en la armena. Esperanto ravis per sia eŭfonio kaj, mi esperas, per solida traduko, precipe la Karcero de Dis, pri kiu prof. Ĉoviĉ diris, ke li “ sentis ” ĝin aŭskultante la esperantan tradukon.

    Radojica Petroviĉ

    Fervojistoj kongresis

    13—19 maj okazis en Budapeŝto la 52a Kongreso de IFEF ( Internacia Fervojista E - Federacio ). Ĝi ebligis al 277 partoprenantoj el 25 landoj ĝui la tradicie altnivelan fakan, amuzan, turisman kaj kulturan programon : altnivelaj fakaj prelegoj, vizito de la ĉefurbo per specialaj busoj kun trarigardo de historiaj lokoj, nacia vespero kun fervojistaj orkestroj kaj folkloraj dancensembloj, ekskurso al infanfervojo kun Nostalgia trajno, tuttaga ekskurso al la historia urbo Eger ( per speciala trajno kun unuaklasaj vagonoj ), kultura posttagmezo kaj multaj aliaj valoraj programeroj certe engravuriĝis en la memorojn de la partoprenantoj.

    HeKo

    Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio

    Sub la aŭspicioj kaj kun la subteno de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, la Akademio de Esperanto ( AdE ) organizos 28—30 jul 2001 Internacian simpozion pri lingva planado kaj leksikologio en Zagrebo. La laborlingvoj estos la kroata, esperanto, la angla kaj la franca.

    Simpoziejo : La Iliria Halo de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagrebo.

    antaŭ la fino de novembro 2000. Escepte ni povas akcepti tekston en ne - elektronika formo, sed nur post antaŭa interkonsento kun profesoro Mattos kaj nur se ĝi alvenas ( Rua Dr. João Motter, 98, BR - 81210 - 260 Curitiba PR, Brasilo ) antaŭ la fino de oktobro 2000.

    La akceptitaj artikoloj estos publikigitaj en volumo antaŭ la simpozio.

    Partoprenado : Personoj kiuj deziras partopreni en la simpozio ( eĉ sen prezento de iu verko ) estas petataj informi profesoron Christer Kiselman antaŭ la fino de majo 2001.

    Adreso : p. k. 480, SE - 751 06 Uppsala, Svedio

    .

    Christer Kiselman

    Vicprezidanto de AdE

    Subvencioj por bibliotekoj

    Ĉi - jare UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn al E - bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare naŭ bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1825 eŭroj.

    Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k. a. ne - libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

    La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2000.

    GK UEA

    Kurte

    Japana ĵurnalisto Hoshina Yoshihisa el radio NHK gastis en Kroatio por kolekti sondokumentojn por japanlingva dramo inspirita per la prozaĵo de Spomenka Ŝtimec Tena —Hejmo en Mezeŭropo , elsendota 5 aŭg 2000. Spomenka Ŝtimec surbendigis enkondukan mesaĝon por la aŭskultontoj, kun klarigo, ke la verko havis sian unuan aperon en E - to en Vieno 1995. ( S. Ŝtimec )

    18 jun 2000 irana verkisto k e - isto prof. Mohammad - Hasan Nasereddin Saheb - Zamani prelegis pri kulturo de paco k pri E - to en la Instituto de pedagogoj en Tehrano. ( IER )

    E - Eldonejo KAVA - PECH ( Ĉeĥio ) ĉi - jare ekspoziciis 10 librojn en la konata Lepsika Librofoiro. ( Starto )

    La unua E - Konferenco pri ekonomio k komerco okazis 1—4 apr 2000 en Siano ( Ĉinio ) kun 20 partoprenantoj. ( Heroldo de Esperanto )

    La 33a tutlanda kunloĝado de japanaj e - istoj okazis 3—6 maj en Ŝtata Olimpika Junulara Centro en Yoyogi kun 74 E - istoj el 6 landoj ; okazis prova ekzameno por la nova ekzamen - sistemo de JEI, en kiu partoprenis 38 kunloĝantoj. Poste aperis duonpaĝa kolora raporto pri la kunloĝado k E - to sub titolo “ Esperanto, alternativo por la angla ” en The Daily Yomiuri . ( IER )

    La tradicia E - renkontiĝo “ Abritus ” en Razgrado ( Bulgario ) 2—4 jun 2000 pasis kun tre granda intereso flanke de la loka esperantlingva komunumo, gastoj el Bulgario, Jugoslavio, Svislando, Germanio k Finnlando. Premiere estis prezentita la libro Vi kaj mi de Ivaniĉka Maĝarova, en la bulgara k E - to. ( HeKo )

    Post la demisio de Atiljo Orellana Rojas kiel sekretario de ILEI, ĝia komitato voĉdonis por nova sekretario : el la 17 voĉoj 13 iris al Mariana Evlogieva el Bulgario ; tamen pro la kritiko de la nederlanda sekcio pri la proceduro la elekto estas konfirmenda per refoja voĉdono. ( Esperanto )

    Ĝenerala kunveno de Svisa E - Societo ( 8 apr, Luzern ) elektis novan estraron : Bruno Graf ( prezidanto ), Elisabeth Lauper, Perla Martinelli, Nicole Margot, Dietrich Weidmann ; la sesa kandidato ( Giorgio Silfer ) ricevis 3 voĉojn k ne estis elektita. ( SES Informas )

    La membronombro de Internacia Komercista E - Federacio kreskis de 136 fine de 1998 al 149 fine de 1999 ; inter la 149 membroj troviĝas 7 dumvivaj. ( La Merkato , Eventoj )

    8 mar 2000 estis en Thionville fondita E - klubo de la Tri - Lima lando ( Luksemburgio, Germanio k Belgio ) ; la leĝa agnosko ebligos profiti senpagan ĉambron por kunvenoj, bibliotekon k instruilaron. ( Starto )

    Nova teamo en Kostroma

    Kostroma E - Teamo ( KETo ) estas tre juna.

    Du semajnojn antaŭ STRiGo - 5 ( nov 1999 ) al Kostroma ( 300 km norde de Moskvo ) venis Andreo Ananjin kaj gvidis dutagan kurson por novuloj. Partoprenis kelkaj lernantoj el urba klubo de pliaĝlernantoj ( kie la kurso okazis ) kaj studentinoj. Unu el la studentinoj, ĵurnalistino Olga Biĉaĥĉan, je la malfermo de la STRiGo - 5 aperigis artikolon pri Esperanto en regiona gazeto.

    Post STRiGo - 5 ni organizis en Kostroma ( 11 dec ) festivalon de kelkaj urbaj kluboj. Post tio nia teamo ĉiusemajne kunvenas. Al ni kelkfoje denove venis Andreo kaj aliaj E - instruistoj el Moskvo kaj Ivanovo.

    Mi iomete instruas, sed la instruado ne sufiĉe sukcesis pro mia malsperto en E - o kaj en instruado. En nia urbo mi trovis tri E - parolantojn sed ili ne povas partopreni nian klubadon pro ilia okupiĝo per aliaj aferoj. Ni havas kelkajn numerojn de E - gazetoj, kelkajn revuojn kaj librojn por legado. Niaj aktivuloj partoprenis Novjarfeston en Pljos, aranĝon Vintro en antikva urbo ( Jaroslavlj ) kaj Strelka ( Niĵnij Novgorod ). Aperis kelkaj priesperantaj artikoloj.

    14 maj ni okazigis vesperon de diversnaciaj kantoj. Venis Oĉjo Dadaev el Uljanovsk kaj helpis al ni per sia partopreno. La vesperon vizitis ĉ. 100 homoj, televido kaj radio faris raportojn, en gazeto aperis noto pri ĝi.

    Aleksej Kuznecov

    Ago - tago por infanoj

    En aprilo kadre de la Ago - Tago por infanoj okazis en Iĵevsk ( ĉefurbo de Udmurtio ) prelego de Bronislav Ĉupin pri Esperanto en la Klubo de Internacia Amikeco ( KIA ) Hans Eisler. ( Tiu klubo 30 apr havis 20 - jaran datrevenon. )

    La aŭskultantoj montris grandan intereson pri la internacia lingvo kaj superŝutis la preleganton per demandoj. Aperis dezirantoj lerni Esperanton, tamen ili ne povis eklerni ĝin pro la lerneja trostreĉiteco fine de la lernojaro.

    Sed kiam komenciĝis feriado, ses membroj de KIA partoprenis ekspresan kurson de Esperanto. Dum du semajnoj ili alproprigis la kursmaterialon kaj je la lasta tago prezentis koncerton en Esperanto por la instruisto. Nun tiuj KIAanoj havas plian eblon por starigi amikajn kontaktojn kun samaĝuloj en la tuta mondo.

    Bronislav Ĉupin

    Esperanto - kulturo en la kultura ĉefurbo de Ruslando

    26 maj en la koncertejo de la kulturdomo Ŝelgunov okazis granda koncerto sub la slogano “ Esperanto - kulturo en Peterburgo ”.

    Tiu aranĝo estis trifoje anoncita de la peterburga radio. La programon partoprenis ensembloj Blua Ponto kaj Blankaj Ardeoj , koruso Eterna Muziko , lernantoj de la 271a gimnazio ( kantado kaj deklamado ), anoj de la klubo de nevidantaj esperantistoj Amikaro ( kantado kaj deklamado ) kaj Ludmila Titova ( rusaj romancoj ).

    La koncerton ĉeestis ĉ. 100 personoj. En la vestiblo estis organizita ekspozicio pri Esperanto.

    Boris Kondratjev

    En Komia Respubliko

    13 maj apud Syktyvkar ( ĉefurbo de Komio ) okazis la unua eksterurba renkontiĝo de E - societo Hiperboreo kun ŝaŝlikoj kaj vodko. La partoprenantoj dankis al Jurij Ŝevĉuk pro la unua numero de la nova gazeto Norda Stelo , kiun Jurij redaktas. Oni proponis novajn rubrikojn.

    Oni diskutis ankaŭ pri la somera kurso por aborigenaj popoloj, firmigo de kontaktoj kun alilandaj esperantistoj, E - komia vortaro kaj aliaj temoj. Artur Artjejev anoncis sin preta por rezervi spacon por tradukoj el Esperanto en la literatura almanako, kiun li eldonas.

    Anatolo Sidorov

    OkSEJT - 40

    La 40 - a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro okazos 10—20 aŭg 2000 en Ivanova regiono. La jubilea OkSEJT, okazonta en la jubilea, 2000a jaro, havos kiel la temon esploron de la futuro —kaj pli ĝuste pri la fundamentoj de la futuro, konstruataj nun, en nia tempo.

    La tendaro okazos en “ Berjozovaja Roŝĉa ” —eksa internacia junulara tendarejo de “ Sputnik ” —speciale konstruita komence de la 1980aj jaroj por akcepti junularajn aranĝojn. En la ripozejo estas tre bonaj haloj, inkluzive de la sporta kaj diskoteka. Kaj tian koncertan halon ni ŝajne neniam havis en niaj tendaroj! Ekzistas ankaŭ teniskortoj kaj boata stacio.

    La tendarejo situas je distanco de 20 km de Ivanovo kaj ĝis ĝi regule veturadas buso. Krom betulaj boskoj, tie estas ankaŭ bela lago —simila al Caricina lago apud Tiĥvin —sed malpli granda.

    Petu pli detalajn informojn ĉe la Organiza Komitato :

    Adreso : ul. Ikrjanistovoj 2 - 28, RU - 153003 Ivanovo.

    La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto

    de Miĥail Saltykov - Ŝĉedrin

    Iam estis gazetisto kaj estis leganto. La gazetisto estis trompulo : li ĉiam trompadis ; kaj la leganto estis kredema : al ĉio li kredis. De la pratempo tiel funkcias la mondo : la trompuloj trompas kaj la kredemuloj kredas. Suum cuique.

    Sidas la gazetisto en sia rabistejo kaj senĉese trompas - trompadas. “ Vin gardu ”, li diras, “ difterio falĉas la civitanojn! ” —“ La pluvoj mankas ekde la komenco de la printempo, sen greno ĉi - jare ni estos! ” —“ Incendioj forvoras vilaĝojn kaj urbojn! ” —“ La havon ŝtatan kaj publikan oni disŝtelas! ”

    La leganto tion legas kaj opinias ke la gazetisto malfermas liajn okulojn :

    —Tian, —li diras, —liberon de libropresado ni havas : kien ajn oni rigardu, ĉie estas aŭ difterio, aŭ incendio, aŭ misrikolto...

    Plue —plie. La gazetisto vidas ke liaj trompoj plaĉas al la leganto, kaj ankoraŭ verviĝas :

    “ Niaj rajtoj ” li diras “ estas neniel sekurigitaj! Ne eliru, leganto, sur la straton : tuj en la arestejon vi trafos! ”

    Promenante sur la strato la kredema leganto admiras :

    , kiel trafe la gazetisto esprimis nian malsekuron!

    Eĉ pli ol tio : renkontante alian kredeman leganton li demandas ĉi tiun :

    —Ĉu vi legis kiel lerte la gazetisto pri nia malsekuro hodiaŭ enŝovis?

    —Certe mi legis, —respondas la alia kredema leganto, —virtuoze! Maleblas, absolute maleblas ĉe ni iri sur la stratoj, oni nepre vin metos en la arestejon!

    Kaj ĉiuj laŭdas la liberon de libropresado :

    —Ne sciis ni ke ĉie ni havas difterion, —ĥoras la kredemaj legantoj, —kaj jen, bonvolu vidi!

    Tiom komfortiga estas tiu certeco, ke se la gazetisto nun deklarus ke la difterio tute finiĝis, oni probable tuj ĉesus legi lian gazetaĉon.

    Nu, la gazetisto pri ĉio ĉi ĝojas, ĉar la trompo estas por li rekta profito. La veron ne ĉiu trovus —oni nur provu ĝin akiri! eĉ po dek kopekoj por linio ne sufiĉos! Tute alie pri la trompo : simple verku kaj trompu. Proponu po kvin kopekoj por linio, kaj tutajn montojn da trompaĵoj oni alportos.

    Tiom la gazetisto kaj la leganto amikiĝis, ke nenio povus ilin disigi. Ju pli trompas la gazetisto, des pli li riĉiĝas ( kaj nur pri tio zorgas la trompulo! ) ; kaj la leganto, ju pli trompita, des pli da kvinkopekaj moneroj li portas al la gazetisto. Ĉu disverŝe, ĉu botele —ĉiel ajn la gazetisto enspezas kopekegojn!

    —Eĉ pantalonon li malhavis! —diras pri la gazetisto enviuloj, —kaj nun, bonvolu vidi kiel li paradas! “ Flatiston ” li dungis! Kaj “ folkloriston ”! Kia lukso!

    Aliaj gazetistoj provis per la vero lin superruzi : ĉu tia logaĵo altiros la abonanton? —sed spit ! Nenion volas scii la leganto, ĉiam la samon li ripetas :

    Ol fiajn verojn, mi preferas

    La trompon kiu nin nobligas...

    Ĉu longe, ĉu mallonge daŭris tiel, sed fine troviĝis bonaj homoj kiuj kompatis la kredeman leganton. Ili venigis la trompulon gazetiston kaj diris al li : Sufiĉas por vi, ho senhonta kaj perfida homo! Ĝis nun vi komercis per la trompo —de nun komercu per la vero!

    Cetere, ankaŭ la legantoj komencis resobriĝi kaj eĉ sendi reklamaciojn al la gazetisto. Ekzemple :

    “ Hodiaŭ mi promenis kun mia filino sur la Neva avenuo, preparinte min noktumi en policejo ( la filino eĉ sandviĉojn por la okazo pretigis, “ , kiel interese! ” ŝi diradis ) —sed anstataŭe ni tute bonorde revenis hejmen. Kiel tian trankviligan fakton oni akordigu kun viaj ĉefartikoloj pri nia malsekuro? ”

    Nu, la gazetisto siaflanke nur tion atendis. Sincere dirante, lin mem tedis la trompado. Lia koro jam delonge sin klinis al la vero, sed kion li povis fari se la leganton nur trompo allogis! Li ploris kaj trompis. Sed nun, kiam de ĉiuj flankoj oni kun ponardo postulas ke li diru la veron —nu bone, li pretas! Du masonitajn domojn li akiris per trompado, nun du sekvajn necesos akiri per la vero!

    De tiam li ĉiutage turmentis la leganton per la vero. Ne estas difterio, kaj fino! Arestejoj ne estas, incendioj ne estas ; kaj se Konotopo ja forbrulis, tamen post la incendio ĝi ankoraŭ pli bela rekonstruiĝis. Kaj la rikolto, dank al la bontempaj varmaj pluvoj rezultis tiom granda ke meme ni ĝin formanĝi ne povis kaj fine ĵetis sub la tablon al la germanoj : manĝu ĝiskreve!

    Sed jen interesaĵo : la gazetisto presas nuran veron, sed plu pagas po kvin kopekojn por linio. La prezo de vero falis de kiam oni komencis disverŝe ĝin vendi. Resume, ĉu vero, ĉu trompo —tutegale groŝon kostas. Kaj la gazetaj kolumnoj ne nur ne iĝis tedaj —ankoraŭ pli ili verviĝis. Ĉar se la harmonian aermikson oni komencos serioze pritrakti, tia belo rezultos, ke ĉion oni fordonus kaj ankoraŭ ne sufiĉos!

    Fine la leganto tute resobriĝis, la skvamoj defalis de liaj okuloj. Jam antaŭe li nemalbone vivis, kiam la trompon li tenis kiel veron ; kaj nun tute faciliĝis lia koro. En la panbutiko oni al li diras :

    —Baldaŭ la pano groŝon kostos!

    Kaj en la birdovianda butiko li aŭdas :

    —Sendube, post iom da tempo la tetraoj estos senpagaj!

    —Bonege, kaj kiom nun?

    —Nun unu rublon dudek kopekojn por paro, mi petas.

    Jen kia turno, dankon al Dio!

    Kaj tiel eliris iufoje la kredema leganto sur la straton. Trankvile li iris “ en la esper de glor kaj bono ” kaj dande svingis sian bastoneton, kvazaŭ dirante : vidu kiom sekura mi estas!

    Sed ĉi - foje, kvazaŭ spite, okazis jeno.

    Apenaŭ li faris kelkajn paŝojn, okazis jura eraro, kaj li trafis en arestejon.

    Tie li tutan tagon restis sen manĝi. Ĉar kvankam oni provis lin regali, tamen li nur melankolie rigardis kaj diris nur tion :

    —Jen kiaj do estas niaj rikoltoj!

    Krome, tie li infektiĝis je difterio.

    Certe, je la sekva tago la jura eraro klariĝis kaj oni lin liberigis ( kontraŭ garantio, kompreneble, ĉar neniu scias ĉu oni ankoraŭ lin bezonos ). Li revenis hejmen kaj mortis.

    La trompulo gazetisto ankoraŭ vivas. La kvaran masonitan domon li finkonstruas kaj senĉese unu aferon pripensas : per kio nun pli konvenas la leganton trompi : ĉu per la trompo, ĉu per la vero?

    ( 1884 )

    Tradukis el la rusa Sergio Pokrovskij

    Notoj

    Saltykov - Ŝĉedrin, Miĥail Jevgrafoviĉ ( aŭtenta familinomo Saltykov, pseŭdonime N. Ŝĉedrin, 1826—1889 ). Rusa satira verkisto kaj publicisto, redaktoro de revuo Oteĉestvennyje zapiski ( Patrolandaj noticoj, 1868—1884 ), aŭtoro de pluraj popularaj verkoj, i. a. de Historio de urbo kaj pluraj fabeloj. La supra satiro aludas la eldonanton de Novoje vremja ( Nova tempo ) Aleksej Suvorin.

    Suum cuique. Al ĉiu la sian ( lat . ).

    Ol fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligas.... Cito el Heroo de A. Puŝkin.

    Harmonia aermikso. Esprimaĵo el la Slavona liturgio.

    En la esper de glor kaj bono. Cito el Stanco de A. Puŝkin.

    Eklaboris kiel bov Anatolo Gonĉarov

    La peterburga esperantistaro estas gratulinda —en nia urbo ekloĝis konata aktivulo Anatolo Gonĉarov. Dume li kun la edzino Nina loĝas en la klubejo de Espero , kiu povos iĝi ilia hejmo por longa tempo, ĉar la prezidanto de Espero kaj direktoro de turisma E - oficejo Universo Anna Butkeviĉ senpage disponigis al la Gonĉarovoj unu ĉambron en la triĉambra apartamento. Gonĉarov planas organizi kursojn kaj sekciojn kaj revigligi la tutan peterburgan E - vivon. Lia unua paŝo estis fondo de la literatura sekcio, kiu jam havas dekon da partoprenantoj, kiuj kunvenas ĉiun trian mardon de la monato. Okaze de tio li respondas al demandoj de nia redakciano.

    BK. Kial vi opinias, ke estas unuavice bezonata la literatura sekcio, sed ne, ekzemple, koresponda aŭ scienca?

    AG. Ĉar mi volas, ke almenaŭ la lastaj esperantistoj ne perdiĝu. Ja se iu venis en la E - kulturon, li neniam forlasos la movadon. En Espero iam ekzistis tradukista sekcio, sed miavide la literatura sekcio estas iom alia afero —pli vasta kaj pli multflanka. Krome, por ĝi tute ne estas necesa reklamo kaj aliaj elspezoj, malkiel, ekzemple, por la kursoj.

    BK. Pri kio laboros la sekcio?

    AG. Mi planas prezenti la E - kulturon kiel tuton, kiel fenomenon, per ĝiaj disponeblaj elementoj : tradukoj, kantoj, poemoj. Kadre de la sekcio eblos renkontoj kun tradukantoj kaj verkantoj, leksikografia laboro.

    BK. Kio estas la plej “ tikla ” punkto en la peterburga movado?

    AG. Manko de forta organizanto kaj manko de unueco. La kaŭzo estas personaj ambicioj kaj longtempa starado flanke de SEJM.

    BK. Oni scias, ke vi ne longe sidas sur la sama loko. Kie vi intencas ekloĝi post nia urbo?

    AG. Miaj translokiĝoj, faritaj pro premo de la malfacila vivo, estis vere oftaj. Sed mi tre esperas, ke ili finiĝos ĝuste en Peterburgo.

    Intervjuis Boris Kondratjev

    La temaro vekas la atenton

    Permesu al mi, kiel privata leganto, publike gratuli pro la aperigo de interesaj artikoloj pri la evoluo de la esperanto - komunumo, interalie la longa eseo de Walter Zelazny.

    La multeco de la reagoj pruvas, ke la temaro vekas la atenton de la publiko, eĉ se la reagoj ne ĉiam estas objektivaj. Ekzemple, kiel povas esti objektivaj la reagoj senditaj al la redakcio antaŭ la apero de la lasta ĉapitro? Ne eblas juĝi tutan verkon nur surbaze de la unuaj paĝoj... Tial ĉe kelkaj, specife Gudskov kaj Fettes, mi flaras antaŭjuĝojn. Notu bone, ke mi same malfidus je pozitiva reago antaŭ la fino de la felietono...

    Atendinte la lastan ĉapitron, mi trovas la eseon pli historia ol aktuala. Ĝi povus porti la daton de vintro 1996 / 1997, do post la Manifesto de Prago kaj antaŭ la kunvoko de la unua Forumo de la Esperanta Civito kaj ties sekvoj : La Kvintezo, la Pakto por la Esperanta Civito, la projekto de Karolovaro. La eseo estas unuavice tre signifa resumo pri la suferoj de multaj en Orienta Eŭropo, dum la 80aj jaroj. Mi ĝojas kaj fieras, ke tiaj junaj intelektuloj, kiaj Leyk, Revesz, Zelazny mem kaj aliaj ( ankaŭ en Sovetunio, evidente ) trovis amikan referencon kaj eĉ azilon en la medio de Literatura Foiro .

    Bedaŭrinde grava makulo ( sed ne la unua : pensu pri 1933—39 ) en la historio de la tradicia E - movado estas la konduto de ĝia gvidanta klaso, rilate al la eventoj en la pola Esperantio, 1985—87 : de la denunco kontraŭ prezidanto Leyk kaj komisarado de PEA ĝis la bloka demisio de la LKK de la Jubilea Kongreso kaj la malpermeso organizi SAT - kongreson. Proteste mi ne partoprenis en la Varsovia UK, nek en la postaj ( laste mi vizitis la Budapeŝtan en 1983 ), dum mi ĉeestis kaj prelegis pri la esperanto - literaturo en la SAT - kongreso 1987 ( Bulonjo - ĉe - Maro ).

    En Raŭmo, 1980, 106 individuoj kaj kolektivoj lanĉis proponon de nova strategio kiu anticipis la tempojn je tuta jardeko. Nur en 1991 la teksto de la Manifesto fine aperis ankaŭ en la UEA - organo ( je honoro de ĝia nova redaktoro, István Ertl, kiu stafetis tuj post... Mark Fettes! ). Tra la 80aj jaroj, dum montriĝis pli kaj pli evidente la simptomoj de la granda krizo en la sovetia imperio, la UEA - sistemo fakte insistis ( kiam prezentiĝis la okazo ) subteni la betonan flankon. Kaj en la 90aj jaroj la sistemo fatale pagis siajn historiajn erarojn, interalie per iompostioma trioniĝo de la asocia membraro : 36. 351 en 1987, 12. 096 en 1999!

    Laŭ Gudskov, la raŭmistoj estas “ ne pli ol marĝena parto de la tradicia kaj oficiala Esperantio ”. Eble. Sed li atentu ke tiu “ marĝena ” parto kreskadas ekstere kaj, pro la historiaj eraroj de la “ nemarĝena ”, riskas esti la enterigisto de ĉi tiu ( sin mortiganta ) parto, kaj samtempe la akuŝisto de nova Esperantio.

    Giorgio Silfer

    Milito de formikoj

    Mi ricevis N - ron 5 de La Ondo de Esperanto perfekte. La longa verko de Walter Zelazny temas nur pri problemoj en nia tre malgranda E - mondeto. Kial vi donas spacon kaj atenton al eseo pri enaj bataloj de la paseo? Kial vi ne pli verkas pri la diligentaj laborantoj kaj volontuloj de nia movado? Ĉu ĝi ne similas al milito de formikoj?

    Frans Cobben

    Humanisma spirito

    Ekaboni La Ondo n estis vere bona ideo! Mi legadas ĝin de paĝo al paĝo pli kaj pli interesiĝante, ne nur pro vere altkvalita materialo de la artikoloj, sed ankaŭ pro ties humanisma interna spirito kaj atentokapta varieco.

    Jadwiga Gibczynska

    Tagiĝo en la Korea Duoninsulo

    Post la dua mondmilito, pro la milita kaj politika konsidero, Usono kaj Sovetunio dividis Korean Duoninsulon en du landojn ; komunisma Norda kaj kapitalisma Suda Koreioj, kaj tiel estas jam dum 55 jaroj. Nun Koreioj estas la nuraj dividitaj landoj en la mondo. En la dividita malgranda duoninsulo estas pli granda nombro da armiloj ol en la tuta Afrika kontinento. Estas la plej danĝera municiejo en la mondo.

    Ŝajnas ke la tagiĝo por reunuiĝo de la du Koreoj kaj paco venas. 15 jun 2000 la prezidantoj de ambaŭ landoj konsentis pri 5 punktoj, laŭ kiuj ili : 1 ) Klopodos por unuiĝo sen aliaj intervenoj ; 2 ) Rekonas komunajn elementojn en la unuiĝaj proponoj de ambaŭ landoj ; 3 ) Aranĝos intervizitojn de dividitaj familianoj ekde la 15a de aŭgusto ; 4 ) Interŝanĝos kunlabore en la terenoj de ekonomio, kulturo, sporto, sano kaj naturmedio ; kaj 5 ) Komencos plej baldaŭ oficialajn komunikadojn inter la du landoj por plenumi la interkonsenton.

    Ĉiuj koreoj —sudaj kaj nordaj —bonvenigas la interkonsenton kaj ambaŭ landoj nun prepariĝas por detale plani ĝian plenumon. Kompreneble, reala unuiĝo, se ĝi sukcesos, venos post multaj jaroj.

    La interkonsento havas signifon ankaŭ en la Esperanto - movado. Antaŭ longa tempo estis multaj esperantistoj en Norda Koreio. Antaŭ 25 jaroj Choi Duk - Shin, tiama prezidanto de la ( Suda ) Korea E - Asocio, pro politika konflikto kun la registaro de Suda Koreio, iris al Norda Koreio, kaj rendevuis kun la prezidanto de Norda Koreio Kim Il - Sung. Ni aŭdis nenion pri li post tiam. Ankaŭ Ĉina E - Ligo aŭdas nenion el Norda Koreio, kvankam ĈEL regule sendas tien sian organon El Popola Ĉinio . Mi supozas, ke nia movado en Norda Koreio estas dormanta. Tio donas al sudkoreaj esperantistoj novan taskon veki ĝin. Se regula intervizito okazos, ni iros al Norda Koreio por alporti tagiĝon en la dormanta Nordkorea Esperantujo. Mi esperas ke la Tutkorea E - Kongreso okazos ene de 10 jaroj.

    .

    Lee Chong - Yeong

    prezidanto de Korea E - Asocio

    Pri Tero, Ĉielo kaj vojoj al perfekto

    En letero ne sendita al la redaktoro de LOdE mi bedaŭris ke sur la paĝoj de la revuo mankas rusa aktualo, kiu, certe, interesus eksterlandajn legantojn. Sed, post medito, mi decidis ke Esperanto havas sufiĉe da sia propra spaco sur kiu gazetisto povas libere baziĝi. La redaktoro rajtas elekti : la internacia temaro estas plej proksima al la internacia publiko. Tio estas vera. Kaj tamen, leginte la leteron de Carlo Nicolodi el Svislando ( LOdE . 2000 : 5 ), mi vidis ke tiu vero ne estas plena. Samkiel la aspekto de la mondo de kiu oni tranĉis certajn tro substancajn detalojn.

    Esperantio ne ŝvebas en Ĉielo. Esperantio kreskas el elementoj de reala konkreta tera vivo. Certe, ekzistas homoj kiuj interesiĝas sole pri la problemaro de la lingvouzo kaj tiu de l varbado de adeptoj. Sed ilia pura kaj faka intereso similas la intereson de puŝkinisto, kiu plene koncentriĝis je la interpunkcio de Eŭgeno Onegin .

    Esperanto havas homajn valorojn. Mi konstatas kun ĝojo, ke Kep Enderby bone komprenas ilian gravon. Esti neŭtrala ne signifas esti nenia.

    “ Ĉu Ruslando pereas en barbareca mezepoko? ” —demandas Carlo Nicolodi. Ĉu oni povas respondi restante en la kadro de esperantista eldono? Kial ne? Ja sur la samaj paĝoj ni legis impresajn skizojn pri Kalifornio kaj instruan socikulturan analizon el Hungario. La leganto prave atendas de rusa gazeto ion analogan pri Ruslando.

    Kio estas la kaŭzo de la silento de LOdE pri la interna stato de la lando? Evidente, ne la “ rozkoloraj okulvitroj ”. Pli verŝajne, la redakcio respektas sian oldan tradicion naskitan en la tempo de la almanako Sezonoj . Tiam amputi certajn informtavolojn, eviti “ politikon ” signifis “ ne partopreni en la mensogo ”. Mi pensas, ke nun la stato estas iom alia. Nun eviti “ politikon ” povas signifi la inversan.

    La amputa mondkoncepto de la pasinta epoko strange aspektas en la nova realo. Iam prudenta, la memcenzuro iĝas foje ridinda. Loĝanto de Novosibirsko tre sprite priskribis Amerikon, ĉu iu trovos trafajn vortojn ankaŭ por nia patrio?

    Estante ruso, mi malpli akre ol alilandano sentas la menciitan lakunon en la korpo de la revuo. Por esti justa, LOdE donas bonan ŝarĝon al la menso : laŭ mi tio estas sufiĉa komplimento pri la nivelo de gazeto.

    Sed la vojoj al perfekto ne havas finon...

    Alen Kris

    Ho Ŝaumo de Esperanto!

    Se tia “ imperfekta beletro ”, kiun prezentas la traduko de Daniel Luez en LOdE . 2000 : 2, servas kiel modelo de E - normo, la revuo ne meritas la honoran titolon de La Ondo . Mi trovis misuzon de E - leksemo en ĉiu tria linio, kaj en ĉiu alineo almenaŭ tri stumblojn pri stilo kaj sintakso. Tia traduko respegulas la situacion priskribitan en la novelo de Boris Vian —sendube ankaŭ Daniel Luez estis vokita traduki ion alian, sed anstataŭe faris lutadon irisforman por ornami la nudan paĝon de via eldonaĵo. Mi refermas la numeron kaj “ tio vidiĝas, ke estas via firmao, kiu faris la instalaĵon ”, anstataŭ liberorda kaj malpli longa : “ videblas, ke la instalaĵon faris via firmao ”.

    Miaj vejnoj sur la kolo “ ŝveliĝas ” kiel ŝnuroj, kaj mi “ ĉesas ” pririgardadon de tia diable merda bordela instalaĵo. Dank - al - Di , mi ne estis komisiita redakti la folion kun tiu bastarda teksto. Evidente neniu okupiĝis pri tia tasko. Neniu kuraĝis korekti la plumon de Okcidentano. Videblas laŭ tio, ke mankas harmonia ekvilibro inter senfleksia rigida vortordo kaj libera sintakso fleksia.

    Verkanto en lingvo internacia devas esti tre singarda pri internaciaj homonimoj ( homografoj kaj homofonoj ), ĉar naciaj semantikoj de tiaj vortoj ne kongruas. Necesus konstante konsulti etalonan semantikan vortaron, se tia ekzistus.

    Videble, la Fundamento bezonas urĝan riparon. Mi ne posedas PIVon, sed se samaj riparistoj redaktas la novan eldonon, mi ne deziras tian produkton, en kiu svarmas falsaj amikoj de la tradukisto kaj mankas preciza distingo de sinonima tezaŭro. Kaj se la okcidenteskaj tradukoj ignoras la eblecojn de la esperanta sintakso, por kio servu la potencaj 17 finaĵoj?

    Ho sezonoj, kiaj tonoj, ĉu tion esperis la pioniroj de la antaŭpasinta jarcento? Kaj ĉu vin sur la Siberia limo de la kontinento, kontentigas la situacio Atlantiko - flanke? Kaj kiun devas observi ni, anoj de la centro de la kontinento, naskiĝlando de la Majstro?

    Valdo Banajtis

    postmilita antaŭfestivala ondano

    Ankoraŭfoje pri Aleksandr Postnikov

    Eseo de Anatolij Sidorov

    Estas personoj, kiuj penetras historion kvazaŭ meteoro, renversas la kutiman ordon kaj senspure foriras. Tia estis Aleksandr Postnikov : li fondis Ruslandan Esperantistan Ligon ( 1908 ), organizis la unuan Ruslandan E - Kongreson ( 1910 ) kaj preskaŭ senspure malaperis. Eĉ la Enciklopedio de Esperanto indikis nek lian patronomon, nek la naskiĝdaton [ 2 ].

    Bernard Golden la unua trovis liajn spurojn kaj artikolis pri Postnikov en Fenomeno kaj en La Ondo de Esperanto [ 3, 4 ]. Poste en La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Igorj Simonov [ 6 ]. La esploroj de Simonov finiĝis per la jaro 1917, kaj la legantoj ne sciis, kion faris Postnikov post la liberigo, kio okazis al lia amatino Muza Zike, kaj en kiuj cirkonstancoj li mortis en 1925 —tiun jaron mencias Aleksandr Saĥarov [ 5 ] kaj Ernest Drezen [ 1 ].

    Ĉar Simonov skribis :

    Evidente oni povas trovi iujn informojn... en la arkivoj de GPU [ 6 ]

    mi sendis petleteron al FSB, kiu heredis la aferojn kaj tradiciojn de GPU. Neatendite mi ricevis el FSB stokon da dokumentoj, kiuj ebligas daŭrigi la historion de la car - armea oficiro, kiu poste instruis militarton al ruĝarmeanoj.

    La civitana edzino

    Pro ĝentileco ni komencu de la virino.

    Muza Zike en ruslandaj gazetoj, ekzemple en Rusa Vorto kaj Sonorilo estis nomita respektive “ la civitana edzino ” kaj “ pagamatino ” de Postnikov. Tamen ili sukcesis poste oficialigi siajn rilatojn. Kaj post la du juĝprocesoj Aleksandr Postnikov estis enprizonigita en la fortreso de Petro kaj Paŭlo ( Peterburgo ).

    Pri Muza Zike estas mencio en la Raporto de la Petrograda societo Espero [ 7 ]. Tiu raporto mencias, ke pri Zike M. oni “ vidu Postnikova ” ( jam! ). Kaj pri Postnikova M. oni legas, ke ŝi

    estas membro de la Societo ekde 1913, ofertis jaran pagon al la Societo kaj estas membro de la Ligo antaŭ 1911.

    Aleksandr Postnikov

    Aleksandr Postnikov naskiĝis 23 apr 1880 en Kovno. Lia patro estis ekskolonelo, kiu naskiĝis en Vologda gubernio. En 1897 Postnikov finis la oficirlernejon ( kadetskij korpus ) en Pskov kaj en 1899 la militistan altlernejon Pavlovskoje. Aleksandr servis en la 1a Orient - Siberia Artileria taĉmento, partoprenis en subpremado de la “ boksista ribelo ” en Ĉinio, en 1903—1907 li lernis en la Akademio, sed ekde mar 1904 ĝis sep 1905 li partoprenis en la milito inter Japanio kaj Ruslando. Dum la milito li estis unu jaron ĉe la Ĉefa Servo de Kozakaj trupoj kaj tri monatojn en artileria taĉmento. Poste li gvidis roton en regimento Preobraĵenskij ĝis oktobro 1909.

    En 1910 Postnikov aliĝis al la Milit - Medicina Akademio kaj oficis tie kiel staba oficiro. Tie li instruis ĝis 10 apr 1911, kiam li estis arestita kaj metita al la fortreso de Petro kaj Paŭlo. Post la juĝprocesoj, pri kiuj detale skribis Simonov [ 6 ], A. Postnikov estis lokita en Peterburga prizono, poste en la Vladimira prizono, kie li restis ĝis oktobro 1912. Sekvis Ŝlisselburga fortreso ( ĝis dec 1914 ), Centra prizono Aleksandra en Irkutska gubernio ( ĝis okt 1915 ), etapa prizono en Peterburgo ( ĝis apr 1916 ), denove centra Aleksandra prizono ( ĝis okt 1916 ) kaj fine prizono en Ĉita, kie A. Postnikov renkontis la Februaran Revolucion 1917.

    Laŭ dekreto de la Provizora Registaro pri amnestio de politikaj malliberigitoj, la kazo de Postnikov estis traktita en la Arondismenta tribunalo en Ĉita. La tribunalo konsiderinte prizonajn dokumentojn, dokumentojn de la liganoj, atestojn de politikaj malliberigitoj, kiuj loĝis apud Postnikov, decidis ke li estis politika malliberigito konforme al la Registara dekreto [ 9 ].

    La prezidinto de REL rericevis liberon.

    Post la Oktobra Revolucio : arestoj kaj postenoj

    Simonov skribis, ke “ Post la Oktobra Revolucio ( 1917 ) li alvokis subteni bolŝevistojn ”. Tamen ĝuste dum la bolŝevista regado li estis kvarfoje arestita : 5 jun 1919, 13 dec 1919, nov 1921, kaj fine 28 feb 1925 laŭ ordono de OGPU, kiun subskribis komisaro Skvorcov.

    Tamen A. Postnikov ne nur restadis en bolŝevistaj prizonoj kaj koncentrejoj, li ankaŭ laboris —ja li estis fakulo pri militarto. Li instruis la militarton, kaj pro tio li jam en 1917 ricevis la kolonelan rangon.

    La kariero de la kolonelo estis kalejdoskopa. En dec 1917 Postnikov servis sub la gvido de ĉefkomandanto Krylenko en la stabo de Petrograda armea arondismento. En Petrogrado, la Ligo de Socialistoj - Universalistoj ( LSU ) elektis lin al la Petrograda Soveto.

    En 1918 Postnikov estis inspektisto de la fervojoj en la Petrograda arondismento. En januaro 1919 li eklaboris en Moskvo kiel la ĉefo de la Stabo pri gardo kaj defendo de ĉiuj fervojoj de la respubliko.

    Post la liberigo el la Ivanova koncentrejo, 23 okt 1920 Postnikov estis sendita al la stabo de la Okcidenta fronto en Smolensk, de tie li venis al la stabo de la 16a armeo en Mogiljov. Tie Postnikov dum du monatoj estis komandanto de la 10a fusilista divizio, kaj poste ĝis novembro 1921 li servis en la Stabo de Laborist - Kamparana Ruĝa Armeo.

    En novembro 1921 Postnikov estis arestita kaj kondamnita al dujara bagnado en Nova - Pskova koncentrejo. Sed 8 maj 1922 li estis liberigita. Poste li laboris kiel pedagogo en la Centra klubo de Komsomolo ( distrikto Sokoljniki ). Ekde oktobro 1924 li perdis la laboron, registriĝis en laboroficejo, sed restis senlabora ĝis la lasta aresto, kiu okazis 28 feb 1925.

    Oni povas konstati, ke li klopodis prezenti sin instruisto, ĉar li sukcese finis la oficirlernejon ( 1897 ), militistan altlernejon ( 1899 ), Akademion de la Ĝenerala Stabo ( 1907 ) kaj eĉ Arkeologian instituton ( ĝusta jaro ne estas konata ). Krom la militarton, Postnikov instruis la francan lingvon kaj Esperanton.

    Dum la enketado li indikis siajn parencojn :

    Edzino —Muza Maksimiljanovna ; frato —Fjodor Postnikov, ekde 1905 loĝas en Usono ; fratino —Anna Aleksejevna ( 48 j. ), loĝas ĉe mi ; bopatrino —Augusta Karlovna Zike ( 70 j. ), ankaŭ ŝi loĝas ĉe mi ; nevo —Anton Petroviĉ Markoviĉ, inspektisto ĉe Militista aŭtomobila deponejo ; [ nevo ] Boris Petroviĉ Postnikov estas ĝenerala konsulo en Afganio.

    Postnikov kaj lia Ligo

    25—28 feb 1925 OGPU arestis 14 membrojn de LSU inkluzive de A. Postnikov mem. Ĉiuj arestitoj, escepte de Muza Postnikova, estis viroj. El la 14 arestitoj pli ol duono estis cararmeaj oficiroj aŭ finintoj de militistaj lernejoj.

    Ĉar en LSU dominis viroj kaj oficiroj, oni supozis ke la Ligo estas kontraŭsovetia organizaĵo, kiu intencas kapti la potencon en la lando.

    Aleksandr Postnikov bone komprenis la danĝeron, kaj klopodis konvinki la enketiston, ke la vera celo de la Ligo ne estis damaĝi la sovetan potencon. Por tio li jene klarigis la ekziston de la Ligo :

    La fina tasko de la Ligo estas fondo de internacia laborista asocio en la tuthomara skalo. Ni planis konstrui ĝin per du vojoj ; unue, per armita okupado de necivilizitaj kaj maldense loĝataj teritorioj, kaj en civilizitaj landoj per fondo de akcia kooperativa komisiono, kiu devus formi ĉelojn. Tiun internacian gvardion ni intencis organizi el internacia senhava aventurema junularo, kiu havas nenion por perdi. La gvardio povus ekzisti nur dank al Sovetia registaro [ 10 ].

    Postnikov jene klarigis la diferencon de LSU disde Ruslanda Komunista Partio ( bolŝevista ) :

    Niaj programaj diferencoj en la ĝenerala parto estas jenaj : ni, unue, estas oponantoj de la mortpuno ; ni estas kontraŭ pure formala divido de la loĝantaro laŭ la klasoj kaj ankaŭ kontraŭ privilegioj kiujn oni donas laŭ la skema aparteno al la certa klaso ; ni ne konsentas ke RKP ( b ) ne iniciatis demandon pri la internacia lingvo ; ni estas subtenantoj de la libero de la vorto kaj de la gazetaro, de la klerigo, de la ribelo, de la transloĝiĝo ; ni estas kontraŭ la nuntempa formo de la solvo de la nacia problemo kaj aperigo de aŭtonomaj naciaj respublikoj ; laŭ nia opinio la Ligo de Socialistoj - Universalistoj devus en la ĉefa kerno esti kompletigata de laborista intelektularo [ 10 ].

    La verdikto

    Fine de la enketado Postnikov kategorie neis, ke la ĉefa celo de la Ligo estis kontraŭbatali la Sovetan potencon. Tiun supozon pravigas la sufiĉe molaj punoj, kiujn ricevis la arestitoj.

    2 personoj el la 14 estis ekzilitaj al Zyrjana teritorio ( nun Komia Respubliko ), 6 personoj —ankaŭ Muza Postnikova —ricevis trijaran bagnadon en koncentrejoj. 5 personoj perdis por tri jaroj la rajton loĝi en la grandaj urboj ( Moskvo, Kievo, Odeso, Ĥarjkovo, Leningrado kaj Rostov - ĉe - Dono ) kaj en ties gubernioj. Nur unu persono estis kondamnita al mortpafo —Aleksandr Postnikov.

    Li estis mortpafita 19 jun 1925. Kolonelo A. Postnikov estis enterigita en teritorio de Jauza malsanulejo en Moskvo [ 8 ]. Ĉiuj kondamnitoj estis rehonorigitaj en 1993.

    Ni laboru

    Sed malgraŭ la supre listigitaj faktoj, multaj demandoj restas sen respondoj.

    Kio okazis al la ekzilitoj kaj bagnuloj post la fino de la punperiodoj? ( La liberigitoj ne rajtis loĝi en la supre menciitaj urboj kaj regionoj. ) Kio okazis al Muza Postnikova? La laborkampo ne estas finplugita. Necesas labori, labori, labori.

    Mi pretas kunlabori kun ĉiuj, kiuj havas intereson pri la historio de Esperanto en Ruslando. Dezirantoj notu mian adreson : RU - 167031, Komi resp., Syktyvkar, ab. ja. 1316, Ruslando.

    Referencoj

    1. Drezen E. - W. Historiaj studoj. Jekaterinburg : Sezonoj, 1992. P. 154.

    2. Enciklopedio de Esperanto. Budapest : HEA, 1986. P. 451.

    3. Golden B. Fjodor Postnikov / / La Ondo de Esperanto. 1996. N - ro 6. P. 17 - 19.

    4. Golden B. La tri Postnikovoj / / Fenomeno. 1993. N - ro 2. P. 11.

    5. Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo : Impeto, 1993. P. 99.

    6. Simonov I. Aleksandr Postnikov / / La Ondo de Esperanto. 1995. N - ro 1. P. 14 - 20.

    7. Otchjot Komiteta Petrogradskogo Obŝĉestva “ Espero ” za 1913, 1914, 1915 kaj la unua jarduono 1916. Petrograd, 1916.

    8. Pisjmo - otvet iz FSB RF ot 22 aprelja 1996 N - ro 10 / A - C - 544.

    9. Protokol doprosa ot 16 marta 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo N - ro R - 45424, l. 104 - 105 ob.

    10. Protokol doprosa ot 26 maja 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo N - ro N - ro R - 45424, l. 197 - 199 ob.

    Sur flaviĝinta foto el la unua ( kaj la sola —ĝi aperis en aprilo 1911! ) kajero de Universala Ĵurnalo , redaktita de Muza Zike, estas la Organiza Komitato de la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso ( Peterburgo, majo 1910 ). Sidas : A. Ivanickij, V. Barabanova, A. Postnikov, P. Vasilkovskij, M. Zike ; staras : V. Beringer, A. Dadajev, E. Nozikova, S. Petrov.

    KIA disk ...

    Kore. Kia viv : Kompakta disko. —Donneville : Vinilkosmo, 2000.

    La sendube brava Kolekto 2000 —Vinilkosmo, efektivigita de Eurokka kun subteno de FAME - fondaĵo, estis finita per iom miriga kompakta disko ( KD ) Kia viv ’ de bando Kore el Nantes ( Francio ).

    Oni devas konstati ke apud la bonegaj KDoj ( el ĉiuj vidpunktoj ) de Kajto , Persone , Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo. La mezkvaliteco certe ne rilatas al la sono kaj interna aranĝo de la disko —ambaŭ estas modelaj kutime por Eurokka. La tekstolibreton oni eĉ povas nomi plej bela inter ĉiuj KDoj de tiu serio. Sed la muziko mem estas tute neinteresa. Ĝi, laŭ priskribo de eldonistoj mem, estas “ varietea ” kaj “ rok - gruva ”. Kio ĝi estas reale? Sendube, “ varietea ” tiusence, ke la muziko jes taŭgas por varieteo. Tamen la recenzanto, estante delonga rok - ŝatanto, povas atesti, ke Kore neniukaze eblas nomi rok - grupo —nur “ pop ”.

    La intenco de Eurokka estas klara : montri Esperantan muzikon kiel fenomenon entenantan ĉiun stilon kaj direkton en la moderna tutmonde populara muziko ( mi substrekas vortojn “ tutmonde populara ”, ĉar, ekzemple, E - alternativuloj ne estas reprezentitaj en la Kolekto 2000, kvankam tiuj ja ekzistas, sed populareco de E - “ alternativo ” analogias kun la tutmonda, do malgrandas ). Nur per tio eblas pravigi aperon de Kia viv ’ . La muziko estas treege ordinara —tian ni ĉiutage povas aŭskulti en iu ajn radiostacio, la voĉo de ĉefkantisto ( Kris Spitzer ) ne havas iun ajn elstaran trajton, kvankam ja li kantas profesie kaj senriproĉe.

    Pri la tekstoj oni povas diri fakte malmulton. Jen kion skribas pri ili la eldonistoj mem : “ La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn ( aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp... ) ”. Tamen la temoj kaj la lingvaĵo estas primitivaj :

    Frenezo, vi estas daŭra ĝeno,

    Plenigas min per la veneno,

    Mia mem ne restas sam ,

    Vi haltu, troas jam...

    ( “ Ĵaluzo ” )

    ( ankaŭ ĉe Persone la poezio ne estas modernisma, sed tamen tre profunda ), la ritmo estas simpla, kaj ( plej grave! ) la vortoj iel perdiĝas en la muziko. Mankas deziro mergiĝi en la tekston, la tuta KD aŭskultiĝas pretere, ne kaptante atenton ( ve! ). La rimoj estas ĝenerale normalaj, sed tamen kelkloke kritikindaj :

    Ĉiutage koro mia ŝajnas estingita,

    ...

    Tiukaze, kara mia, staras mi fuŝita...

    ( “ Sen ĝu ’ ” )

    Estas krome aliaj netrafaj rimo - paroj ( turmentita / ĉagrenita, vin / vi, nul ’ / ĝu ’ ). Tamen enestas ankaŭ tre interesaj pecoj :

    Sinjoro, estiĝas tragedio,

    Sinjoro, vi agas sen konscio,

    Vi pagas por ĉi amor ,

    Vi pagas kaj iras for —

    pasanta pasio.

    Kiel oni povas klarigi ĝeneralan aperon de Kore kiel ensemblo, kaj ĝian evidentan ĝisnunan ne tro grandan sukceson ( deko da miaj amikoj, aŭskultinte la diskon, konfesis pri neŝato de la KD, kaj tio jam estas tendenco )?

    La niĉo de tiu “ leĝera ” muziko, simile al “ trajna legaĵo ”, estas delonge vaka en Esperantujo. Eŭropaj aŭskultantoj kutimas aŭ al bardaj - folkaj kantoj ( Kajto , M. Bronŝtejn, Ĵomart & ; Nataŝa ), aŭ al vera roko ( Persone , JoMo kaj Mamutoj / Liberecanoj , antaŭ dek kvin jaroj Amplifiki ), kaj por la kompetenta muzik - ŝatanto Kore sonos de unu flanko —tro nekutime, ĉar pop - muziko en Esperanto estas raraĵo, aliflanke —tro kutime, ĉar la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa. Paradokse? Tute ne. Por ne tedi legantojn mi ne donu statistikon pri la jaroj kiam esperantistiĝis niaj ĉefaj muzikistoj, sed la minimumo estas antaŭ 15—20 jaroj.

    Do, ĉiuj ili perfekte konas la muzikan merkaton de E - muziko, kaj scias pri la bezonoj de esperantistoj. Sed la motoro de Kore , Kris Spitzer, estas esperantisto nur de iom pli ol unu jaro ( laŭ komuniko de Eurokka ). Oni povas imagi ke li, evidente profesia muzikisto, ekvolis okupi la “ verdan ” niĉon de pop - muziko, sed ankoraŭ ne sukcesis esplori la situacion en E - muziko.

    Nu, Kore ludas sendube profesian muzikon, sed dume ne tro interesan. Mi sincere deziras al la grupo grandajn sukcesojn en baldaŭa estonto.

    Grigori Arosiev

    Libroj

    Miroslav Malovec. Gramatiko de Esperanto . —2a eldono. —Dobrichovice : KAVA - PECH, 2000. —144 .

    Kutime oni opinias, ke post la eldono de PAGE oni povas facile verki gramatikon, koncizigante kaj reordigante la materialon de la plej plena el la Esperantaj gramatikoj. Unuavide ankaŭ la gramatiko, kiun verkis la redaktoro de Starto Miroslav Malovec, estas tradicia. Tamen krom la kutimaj ĉapitroj pri leksiko, fonetiko, ortografio, vortfarado, morfologio, kaj sintakso de Esperanto, en la libro estas ĉapitroj pri lingvoevoluo, stilistiko kaj tradukado, ja la lingvo, laŭ la aŭtoro :

    “ devas esti sufiĉe malsimpla kaj komplika, por ke ĝi kapablu esprimi ĉiujn ideojn, ĉiujn delikatajn nuancojn de la homa pensado, kiujn la uzantoj bezonas esprimi en la vivo, laboro kaj literaturo ”.

    Ne nur devas esti , sed ĝi estas tia.

    János Csohány. La vivovojo de Jesuo Kristo / Trad. el la hun. Tibor Papp. —Debrecen : Debrecena E - Societo, 1999. —29 ., il.

    En hungaria urbo Debreceno aperas interesa dumonata revuo Debrecena Bulteno kaj kelkfoje jare estas eldonataj libr ( et ) oj en Esperanto. La verketo de János Csohány ( en la komunisma tempo ĝi estis distribuata samizdate ) celas nur persvadi la legantojn koni la Biblion. Kvankam temas pri mil - kaj - unua provo sistemigi kaj kompendiigi la vivon de Kristo surbaze de la Sankta Skribo, la legantoj eble trovos ion interesan, ekzemple la ilustraĵojn de ákos László.

    Betty Salt. Lito apud la fenestro . —Rotterdam : UEA, 1999. —111 ., il.

    “ La sekvan tagon dum kunsidoj ŝi sukcesis kompreni la esencon de ĉiuj diskutoj, perdante nur kelkajn detalojn. Sed ĉar, antaŭ la kongreso, ŝi eĉ ne unufoje estis en grupo, kiu parolis nur Esperanton, ŝi ege surpriziĝis ke tiom estas komprenebla al ŝi. Tian simplan lingvon la tuta mondo ja devus koni kaj uzi ”.

    —skribis la kanada esperantistino Betty Salt ( 1907—1994 ) en la novelo Ŝia unua kongreso .

    Tiu ĉi kaj aliaj originalaj rakontoj, teatraĵetoj, poemoj kaj kelkaj tradukoj konsistigas la libron, eldonitan de UEA. Fakte UEA eldonis lastatempe plurajn pli valorajn librojn. Kial aperis tiu ĉi? Ĉu pro tio, ke “ ŝi estis dotita ankaŭ per la talento verki ”? Aŭ pro tio, ke “ ŝi estis granda mecenato de UEA ”? Aŭ ĉar “ tian simplan lingvon ” devus koni eĉ la plej nelegipovaj samideanoj?

    “ Resurekto ” estas eldonita!

    “ La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara... ”, —povis legi niaj abonantoj en la specimena ĉapitro de Resurekto , en la maja Ondo .

    Eĉ tute reala estis tiu historio. fama juristo Anatolij Koni ( ĝuste li akceptigis la absolvan verdikton en la kazo de vera Zasuliĉ, atencinta la vivon de la peterburga urbestro Trepov ) rakontis en 1887 al Lev Tolstoj la vivhistorion de Rozalia Onni. Ŝi post la morto de la patro loĝis ĉe riĉa bienistino. En la aĝo de dek ses jaroj ŝin delogis kaj forlasis parenco de la bienistino, kiu forpelis Rozalian post ŝia patriniĝo. La senhejmulino eklaboris en bordelo, tie ŝtelis monon de kliento, kaj en la proceso inter la asizaj ĵurianoj hazarde estis ŝia deloginto.

    Fine de 1889 Tolstoj malnete finis la unuan version de la romano, tamen sekvis longa polurado kaj evoluigo de la temo. Nur post dek jaroj la romano estis finpolurita. La kombino de la romantika intrigo kun la filozofia, morala kaj etika problemaro faris Resurekto n unu el la plej legataj verkoj, iam ajn verkitaj en la rusa lingvo, eĉ se kelkaj kritikistoj nomis ĝin tro engaĝita.

    Nun Resurekto estas legebla ankaŭ en Esperanto per la traduko de Viktor Sapoĵnikov. Sezonoj ( Jekaterinburg, Ruslando ) eldonis ĝin kiel la sesan volumon en la libroserio Rusa literaturo . La libro havas 368 paĝojn, fortikan bindon kaj kromkovrilon de Maŝa Baĵenova.

    La libro estas mendebla ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 24 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 35 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 89 rubloj ( plus sendokosto ).

    Halina Gorecka

    LIBRO PRI LA NATO - ATAKO AL JUGOSLAVIO

    Ĉiriĉ, Zoran. Vespermesaĝoj . —Varna : Bambu Ltd, 2000. —68 . —6 eŭroj.

    Ĵus aperis Vespermesaĝoj de Zoran Ĉiriĉ ( Jugoslavio ). Tiu libro estas kolektaĵo de retmesaĝoj senditaj de Zoran al amikoj kaj konatoj dum la NATO - atako al Jugoslavio printempe 1999. Ĝi rakontas pri la aŭtentikaj travivaĵoj de juna esperantisto dum militaj kondiĉoj meze de Eŭropo. Persona, originala atesto de junulo, kiu per malfermitaj okuloj rigardas la mondon, kaj la politikon, kaj plu —malgraŭ la bomboj —esperas kaj laboras por paco kaj protekto de nia Tero.

    Aldone aperas en la verko kronologio pri la bombado kaj oficialaj interkonsentoj pri la transpreno de Kosovo fare de UN.

    .

    Sabira Stahlberg

    Gazetoj

    Franca Esperantisto. 2000 : 518

    Ĉiujare Franca Esperantisto aperas kelkajn fojojn kiel literatura kajero. Tiuj kajeroj celas al iom - post - ioma formado de antologio de la franca literaturo en Esperanto.

    En aprilo 2000 veran frandaĵon ricevis literatur - amantoj —aperis la unua parto ( duono ) de La ŝaŭmo de l ’ tagoj de Boris Vian. Claude Longue épée surprenis veran defion per traduko de la romano, priskribanta la mondon kies fundamentaj reguloj “ estas fundamente malsamaj de la niaj ”.

    Multaj taksas tiun ĉi romanon netradukebla pro la tute individua lingvouzo de Vian. La tradukinto mencias tri ĉefajn lingvajn vojojn, kiujn Vian iras :

    “ Laŭ la unua vojo —kiun mi nomas Schwartzeska —li rifuzas ĉian stilbildon kaj ĉian metaforon, li uzas la vortojn laŭ ilia strikta signifo. Tial oni komprenas, kial la rakontanto opinias, ke estas trompema tiu, kiu uzos trinkmonon por manĝi... Sed en la Viana romano estas multegaj tiaj vortoj, kies duobla signifo en la franca lingvo tute ne ekzistas en alia lingvo, inkluzive Esperanton... De tiuj Vianaĵoj la laŭvorta traduko havas nenian sencon, kaj ĝenerale ties laŭsenca Schwartzigo ne eblas. Restas nur la ambicia, ĉiam malfacila kaj plej ofte vana, elserĉo de anstataŭanta Schwartzaĵo.

    “ Sur la dua vojo —kiun mi nomon slanga —Boris Vian proponas al ni duone kreitajn vortojn per kripligo de tradiciaj vortoj... Simila misformado de esperantaj vortoj estas pli malfacila ol oni povus kredi ; ĉiuokaze tia misformado estas malpli cerbotrafa en lingvo, en kiu malmisas la konstanta sinteza formado de la vortoj...

    “ Sur la tria vojo —kiun mi nomos la Zamenhofeca —Boris Vian fabrikas kompletajn kreitaĵojn. Ili baziĝas sur du geniaj principoj : la aglutinado de la radikoj, kaj la uzado de konata sufiksaro... Sed, se “ députodrome ” aŭ “ antiquitaire ” en franca teksto instigas la leganton al miriga neatenditeco, oni devas konfesi, ke “ deputitejo ” aŭ “ antikvaĵisto ” en esperanta teksto ne ridetigus... Tiukaze la apriora deziro tamen elvoki vortan strangecon al la leganto trudas al la tradukanto alispecajn vortludojn aŭ intence balastajn kunmetojn, kiuj povas rapide transformiĝi de vortspicoj al... gramatikaj eraroj ”.

    Laŭ Raymond Queneau La ŝaŭmo de l tagoj estas la plej korŝira el ĉiuj nuntempaj amromanoj. La enkondukinto mencias, ke Vian “ vekas nuntempe, ĉefe ĉe la junularo, brilan denovan intereson ”, kaj tio estas vera, almenaŭ se temas pri intelektema studentaro en Ruslando. Ni atendu la duan parton.

    A. K.

    Ricevitaj gazetoj

    El Popola Ĉinio. 2000 / 6 ;

    Esperanto. 2000 / 5 ;

    Esperanto aktuell. 2000 / 3 ;

    Franca Esperantisto. 2000 / 517, 518 ;

    Heroldo de Esperanto. 2000 / 7 ;

    Kataluna Esperantisto. 2000 / 310 ;

    La Esperantista Laboristo. 2000 / 250 ;

    La Ondo de Esperanto. 2000 / 6 ;

    La Revuo Orienta. 2000 / 5 ;

    Monato. 2000 / 4, 5 ;

    Norda Stelo. 2000 / [ 1 ] ;

    Service de Presse. 2000 / 548, 549, 550 ;

    Starto. 2000 / 2 ;

    Svisa Esperanto - Societo Informas. 2000 / 3 ;

    Trampo. 2000 / 6 ;

    Venezuela Stelo. 1999 / 66 ;

    Wydarzenia Esperanto Esperanto - Polska. 2000 / 5.

    M O Z A I K O

    Ni ricevis ok respondojn por la krucvortenigmo “ Alfabeto ” el la aprila Ondo . Ĉiuj venintaj respondoj estis tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Sergej Paĥomov el Kirov ( Ruslando ). Ni gratulas lin!

    Vidu la ĝustan solvon ĉi - sube :

    Geografia krucvortenigmo

    Skribu en la malgrandaj rondoj respondojn kaj poste en la granda rondo vi trovos geografian vorton ( R ). Skribi necesas laŭ la direkto de la horloĝa montrilo.

    1. Ĉeesti por helpi al iu pro ofica devo ; 2. Lando en Skandinavio ; 3. Ĉefurbo de kaŭkaza ŝtato ( R ) ; 4. Lando en Baltio ( R ) ; 5. Rivero, enfluanta en Jenisejon ; 6. Urbo en Italio ; 7. Lando en Baltio ; 8. Ĉi - jare, la kongresurbo de SAT.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    . Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

    Malfalsaj interparoloj

    Dum kverelo edzino krias al la edzo :

    —Mi certas, ke vi edziĝos la sekvan tagon post mia morto!

    —Ne, karulino, mi ripozos kelkajn tagojn.

    ***

    Sekretariino raportas al la ĉefo :

    —En la akceptejo estas viro, kiu deziras interparoli kun vi pri iuj fakturoj.

    Hm... Kaj kiel li aspektas?

    —Li aspektas tiel, ke vi prefere pagu al li.

    ***

    Edzo ĝoje sciigas la edzinon :

    —Karulino, imagu, ke mi aĉetis loterian bileton kontraŭ dek eŭroj kaj gajnis kvincent!

    —Kio?! Ĉu vi kuraĝis sen mia permeso elspezi dek eŭrojn!

    ***

    Du amikoj interbabilas :

    —Ĉu vi konsentas, ke blondulinoj havas pli teneran karakteron ol inoj kun kaŝtanaj aŭ nigraj haroj?

    —Mia edzino jam estis ĉiu el ili, sed mi ne rimarkis la diferencon.

    ***

    Ĉasisto fanfaronas, ke li povas diveni la aĝon de ajna besto. Oni montris al li azenon.

    La ĉasisto longe ekzamenis ĝiajn dentojn, poste prenis ĝin je la oreloj kaj kompetente deklaris :

    —Tiu leporo supozeble aĝas ĉirkaŭ cent jarojn.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

    El la Fundamento de Esperanto

    Kvin frazoj el la Ekzercaro ( Ekzerco N - ro 20 ) :

    • Kiam mi venis al li, li dormis ; sed mi lin vekis.
    • Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.
    • Kial vi ne respondas al mi? Ĉu vi estas surda aŭ muta? Iru for!
    • Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.
    • Morti pro la patrujo estas agrable.

    L. L. Zamenhof

    La studan sezonon en la E - klubo de Tiĥvin tradicie finis turista marŝo. Nek vento, nek pluvo povis malhelpi al viglaj ludoj, gajaj dancoj kaj kantoj ĉe la fajro sur bordoj de kunfluiĝantaj riveroj Tiĥvinka kaj Ribejka. La pitoreska naturo, amika rondo kaj adiaŭe —bongustaj ŝaŝlikoj. Ĝis aŭtuno! ( Zoja Kaĉalova )

    Frazoj

    Se vi prenas la Strategian Planon kaj reklamilojn de UEA unumane kaj ĝiajn spezokontojn en la alia, impresas kvazaŭ la du devenas el malsamaj asocioj, por ne diri universoj. La ŝlosilaj celoj de disvastigo ( informado, instruado ), utiligo ( servoj, kontaktoj ) kaj edukado al tutmonda konscio komencos preni realan signifon nur kiam projektoj sur tiuj kernaj kampoj ricevos adekvatajn rimedojn.

    Stefan MacGill. Esperanto . 2000 : 5.

    La Komunismo estas nia celo, sed Esperanto estas nia instrumento. Tiel rigardata la afero, jam ne povas ekzisti dubo pri nia rolo en la mondo. Temas pri rolo kiu ne povas esti plenumata de ne - esperantistoj eĉ se tre aktivaj komunistoj. En mondo kiu antaŭeniras al la tutmondiĝo de la ekonomio kaj la plenintensiĝo de la internaciaj rilatoj ĉiunivele, la internacia lingvo Esperanto povos kaj devos ludi gravan rolon ankaŭ en la klasbatalo kiu de nun nepre disvolviĝos je tutplaneda skalo.

    Faustino Castaña Vallina, prezidanto de IKEK. Internaciisto . 2000 : 2.

    Neniu scias nombri kiom da homoj parolas Esperanton. Oni eĉ ne konsentas kiujn oni tiam devas nombri. Pli facile devus esti pri organizitaj esperantistoj, ĉar temas “ simple ” pri membroj de organizaĵoj, abonantoj de gazetoj kaj partoprenantoj de renkontiĝoj. Tamen, eĉ tiu nombrado ne eblas, ĉar tro multaj kaŝas siajn statistikojn. Neniu povas devigi ekzemple konatajn internaciajn E - gazetojn publikigi la nombron de siaj abonantoj. Laŭvole ili povas mistifiki nin per nekontroleblaj aludoj pri “ kresketo ”, “ stabileco ” aŭ io same enigma. Tiom pli laŭdindaj estas la esceptoj, kiuj ja aplikas publikecon.

    Osmo Buller. Esperanto . 2000 : 4.

    Nur malmultaj volas lerni fremdan lingvon pro nura scivolemo. Plej multaj almenaŭ subkonscie atendas, ke ili havos ian utilon pere de la lingvo. Ni ĉiuj scias, ke Esperanto montris certajn utilojn al ni. Restas do nia tasko montri, ke indas scii paroli kaj skribi Esperanton.

    Jukka Laaksonen. Esperantolehti . 2000 : 2.

    Por kiu ajn gazeto la plej grava juĝanto estas tamen la publiko. Feliĉe, la abonantaro de HdE konstante kresketis dum la lastaj tri jaroj. Kaj tio okazis malgraŭ ( aŭ danke al ) kampanjo kontraŭ Heroldo mem, kontraŭ la gazeto de Teo Jung kaj Ada Sikorska. La insultoj kaj mensogoj kontraŭ mia persono, kontraŭ miaj kunlaborantoj kaj specife kontraŭ mia edzo, d - ro Giorgio Silfer, estas parto de tiu kampanjo.

    Perla Martinelli. Heroldo de Esperanto . 2000 : 4—5.

    Oni ne povas diri, ke la slogano “ Esperanto fariĝu la dua lingvo por ĉiuj apud la nacia ”, prava aŭ malprava, apartenas al la tradicio de SAT. Precipe, Lanti kaj liaj aprobantoj tiris la logikan konsekvencon de tiu slogano kaj anticipis, ke Esperanto estu la ĉefa lingvo almenaŭ inter la membroj de SAT. Tamen, la slogano povas esti alimaniere komprenata. Nome : dua lingvo estas duaranga lingvo, kiun oni nepre ne uzu, se oni povas uzi la unuan. Tiel komprenata, la “ dua ” lingvo fariĝas la lasta lingvo por ĉiuj, la lingvo, kiun nepre neniu uzu, se oni povas uzi alian.

    Petro Levi. Sennaciulo . 2000 : 4.

    A N O N C E T O J

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Halina Gorecka je la redakcia adreso.

    E - geklubanoj el Ĉeská Trebová ( Ĉeĥio ) volas gaje renkonti la novan miljaron. Dum solena adiaŭo kun nuna miljaro ni aranĝos letervesperon. Bonvolu sendi al ni belan bildkarton el Via lando ĝis la fino de novembro 2000. Unu el la gesendintoj estos elektita kaj povos travivi senpage unu semajnon en nia urbo ( escepte de la vojaĝkosto ). Ĉiu sendinto de salutbildkarto ricevos E - bildkarton de nia urbo.

    Anna Pistorova Adreso : Nove nam. 1746, CZ - 560 02 Ĉeská Trebová, Ĉeĥio.

    Tangshana E - Asocio ( Ĉinio ) okaze de sia 15 - jariĝo okazigos jarfine kongreson, en kies kadro okazos ekspozicio de diverslandaj moneroj. Ni reciprokos la senditajn monerojn laŭ via deziro.

    Adreso : P. O. Box 3, CN - 063000 Tangshan Hebei, Ĉinio

    Lingvisto deziras korespondi tutmonde en diversaj lingvoj ( itale, hispane, germane, latine, france ktp ), scias la brajlon. Interesoj : lingvoj kaj sciencoj.

    Kalegin S. N. Adreso : RU - 385060, resp Adygeja, g. Majkop, st. Ĥanskaja, ul. Gorjkogo 28, Ruslando.

    36 - jara fraŭlo deziras korespondi pri lingvoj, artoj, vojaĝoj kun instruistino el Usono aŭ Francio.

    Gennadij Andrijaŝ Adreso : UA - 71112, Berdjansk, pr. Proletarskij, 228 - 53, Ukrainio.

    Mi estas la filo de Honoré Bourguignon, aktiva franca esperantisto en la intermilita periodo, IAREVano, eldoninto de Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo . Li korespondis kun sovetiaj esperantistoj V. Kuzmiĉ, E. Miĥalski k. a. Post la aresto de E. Miĥalski NKVD kunprenis multajn dokumentojn, interalie, kelkajn leterojn de mia patro al li. Mi ŝatus ricevi kopiojn de tiuj leteroj. Ĉu iu povas helpi?

    Lucien Bourguignon Adreso : 1013, Quartier Mouret, Route des Pinchinats, FR - 13100 Aix - en - Provence, Francio.

    Speciala somera oferto

    Ni proponas somerajn rabatojn por kelkaj libroj eldonitaj en Jekaterinburg. Ĉiuj libroj estas riceveblaj kontraŭ internaciaj respondkuponoj. Mendu ĉe nia redakcia adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Kvarteto . Poemoj de Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Alen Kris kaj Nikolai Lozgaĉev. Enkonduko de William Auld. 80 paĝoj. 9 IRK.

    Vivo kaj morto de Wiederboren . 12 humuraj kaj satiraj noveloj ( William Auld, Clelia Conterno, Lorjak, István Nemere, reto Rossetti, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano k. a. ). 80 paĝoj. 9 IRK.

    La ĉashundo de la Baskerviloj . Krimromano de Arthur Conan Doyle. Tradukis William Auld. 14 IRK.

    La stratoj de Aŝkelono . Scienc - fikcia novelo de Harry Harrison. Tradukis William Auld. 2 IRK.

    Maigret hezitas . Krimromano de Georges Simenon. Tradukis Daniel Luez. 128 paĝoj. 12 IRK.

    Princidino Mary . Romaneto de Miĥail Lermontov. Tradukis Nikolaj Danovskij. 72 paĝoj. 6 IRK.

    La morto de Ivan Iljiĉ . Novelo de Lev Tolstoj. Tradukis Valentin Melnikov. 56 paĝoj. 6 IRK.

    William Auld —75 jaroj . Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio, multaj fotoj. 56 paĝoj. Ilustrita. 6 IRK.

    Lingvaj Respondoj . 10 esperantologiaj eseoj de akademiano Sergio Pokrovskij. 80 paĝoj. 9 IRK.

    Esperanto en Ruslando . Historia skizo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. 40 paĝoj. 6 IRK.

    Bonan legadon!

    “ RUSA ANTOLOGIO ”

    Daŭras la laboro pri la unua volumo de la Rusa Antologio , kiu enhavos tradukojn de noveloj el la 19 - jarcenta rusa literaturo. Sezonoj eldonos la libron en la sekva jaro.

    La antologio devos esti bona kiel enhave, tiel forme ( bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo ). La eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo.

    La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eŭroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta —nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laŭ la inflacio —por ke ĝin povu aĉeti ankaŭ neriĉaj literatur - amantoj en nia lando.

    Jam nun ni akceptas antaŭpagojn ( 24 EUR aŭ 170 rubloj ). Paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj .

    Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eŭroj aŭ 500 rubloj. Ĉiu “ sponsoro ” ricevos ekzempleron de la libro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo .

    Ruslandanoj sendu pagojn al Halina Gorecka je la redakcia adreso aŭ banke ( petu informojn ). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova ( tel. 498 7212 ). Alilandanoj pagu al nia UEA - konto avko - u .

    La unua antaŭpaginto estas Nikolaj Batyrev. La unuajn subtenajn kotizojn ni ricevis de Bard Hekland kaj Walter Zelazny.

    Koran dankon!

    Halina Gorecka

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 8 - 9

    Redakcie

    La 73a Kongreso de SAT okazis en la ĉefurbo de Ruslando, kiu estas la plej granda lando en la mondo, kun gigantaj arbaroj, kiujn multaj antaŭe opiniis virgaj kaj neelĉerpeblaj. Tamen la partoprenintoj de la 32a OrSEJT apud Tomsk povis konstati, ke la PIVa difino de la tajgo estas jam ne plene valida. Pri la danĝera situacio atentigas ankaŭ la Rezolucio de la Ekologia Frakcio de SAT, akceptita la 22an de julio 2000 en Moskvo.

    Okaze de la 73a SAT - Kongreso en Moskvo, Ruslando, ni diskutis pri la ekologio en la gastlando de la kongreso kaj sekve verkis rezolucion, kiu direktiĝas unuarange al la nuna prezidento de Ruslando, Vladimir Putin :

    Ricevinte la samajn informojn el diversaj flankoj —ekzemple de la ruslanda NRO Sociala Ekologia Unio de Ruslando, Moskvo —ni konstatas :

    1. La nuna registaro de Ruslando sub la prezidento Putin aboliciis la ŝtatan komitaton pri ekologio kiel memstaran organizaĵon. Ekologio nun estas observata de la ministerio pri resursoj ( aŭ ekonomio ). El vidpunkto de bona registrado tio estas kontraŭproduktiva ĉar ĝuste tiu fako efikas ofte malbone al la ekologio. Do, sendependa komitato aŭ ministerio pri ekologio estas bezonata por havi separitajn potencojn.

    2. Rilate al la siberiaj arbaroj —la tajgo —nun estiĝis granda problemo, ĉar la prezidento Putin aboliciis ankaŭ la sendependajn arbarkomitatojn ( ruse : “ Leskom ” ). Ni scias el komunikaĵo de rusa NRO “ Tajga ” ( ligita kun SEU ) kaj propraj spertoj ( M. Westermayer dum vojaĝo inter Dalian ( Ĉinio ) kaj Irkutsk ( Ruslando ) ) ke grandega amaso da ligno estas eksportata al Ĉinio fare de ĉinaj entreprenoj. La mastrumado de la siberiaj arbaroj devus esti bone kontrolata de la ŝtato mem, ĉar arbaro havas multajn efikojn : ne nur al la klimato kaj por reguli la akvo - sistemon kaj tiel por preventi inundojn, sed ankaŭ por garantii la bonan staton de la biodiverseco. Ŝtataj arbarogardistoj estas bezonataj por protekti la bestojn —ekz - e ursojn kaj tigrojn —kontraŭ ĉasbanditoj. La ŝtato devas zorgi pri la sekureco de la gardistoj. Ni agnoskas, ke Ruslando havas multajn grandajn naturprotektitajn areojn “ Zapovednik ” —ili devas esti defendataj de la ŝtato.

    A : Ni petas la ruslandan registaron —nome la prezidenton Putin —tuj restarigi memstaran ekologian komitaton.

    B : Ni petas la ruslandan registaron fari arbaropolitikon, kiu respektas la naturajn resursojn por protekti la grundon kontraŭ erozio kaj tiamaniere protekti la sistemon de la rusaj riveroj kaj lagoj, kaj same grave por protekti la biodiversecon kaj la sovaĝajn bestojn kontraŭ ĉasbanditoj.

    Redaktis Sándor Horvath kaj Manfred Westermayer

    Esperanto sonis en la Sankta lando

    Estas simbole, ke esperantistoj venis, laŭ la rimarkigo de d - ro L. C. Zaleski - Zamenhof, ”... por kongresi, ĉe la sojlo de miljaroj, en la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia lingvo serĉis iam siajn antikvajn originojn ”. Ke tiu popolo memoras sian filon pruvis en sia salutmesaĝo la vicurbestro de Tel Aviv - Jafo Natan Wolloch :

    “ Vi certe scias, ke la ĉefa strato en Tel Avivo portas la nomon de d - ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiu estis judo kaj cionisto. ”

    Ekvilibrita decido

    Vere, la decido de la Estraro de UEA okazigi la 85an Universalan Kongreson en Israelo ŝajnas certagrade defia. Ankoraŭ estas memorataj la eventoj de 1967, kiam pro la eksplodinta milito oni devis okazigi la 52an UKon en Roterdamo. Ankaŭ la nuna situacio en la Proksima Oriento ne estas stabila. Pro tio iuj “ konstantaj ” kongresanoj paŭzis ĉi - jare, kaj kelkaj varmkapuloj eĉ proponis bojkoti la Israelan kongreson, kulpigante la akceptantan landon pri maldemokratieco.

    Tiamaniere rezonante oni apenaŭ trovus kongreslandon. Eĉ Usono, “ lando de libereco, lando de estonteco ” laŭ Zamenhof, havas limigojn por vizpetantoj ( pri tio oni demandu, ekzemple, polojn ). Tial la Estraro ĉiam serĉas ekvilibron elektante UKejojn, foje akceptante kongresi en maldemokratiaj kaj eĉ en diktaturaj landoj ( lastatempe : Pekino 1986, Varsovio 1987, Havano 1990 ) por ebligi —koste de formala subteno de la reganta reĝimo —al lokaj esperantistoj gustumi la internacian vivadon de Esperanto. Tamen Tel Avivo en 2000 ne estas Kolonjo en 1933, Romo en 1935, eĉ ne Madrido en 1968.

    Temo bona, plenumo duona

    La kongresa temo “ Lingvo kaj la kulturo de paco ” estis atentita de ĉiuj altpostenuloj salutintaj la kongreson. Ekzemple, la eksministro Josi Sarid bondeziris al la esperantistoj pro ilia “ decido okupiĝi en tiu ĉi kongreso pri la kunvivado inter judoj kaj araboj... ” Sed laŭ raporto de la kongresa kuriero en la Nacia vespero dancistaro militvestita ne tre taŭge ilustris “ kulturon de paco ” . Mankis ankaŭ adekvata prezento de la araba kulturo. Cetere, al Tel Avivo venis neniu kongresano el la najbara araba landaro, kvankam UEA efektivigis specialan varban kampanjon en la arabaj landoj, precipe en Jordanio.

    La sankta lando de tri grandaj religioj prezentis multegajn eblojn por ekskursi, kaj denove montriĝis ke la organizantoj ne konsideris la turismemon de kongresanoj ; oni plendis ke en la unuaj tagoj la atendovico ĉe la ekskursa giĉeto estis longa, poste neniu ekskurso havis liberajn lokojn. Ni esperu, ke sekvont - jare oni havos pli da deĵorantoj kaj pli vastan oferton. La rimarkinda aktivado de la zagrebanoj certe donos fruktojn post unu jaro, kaj necesos ĝardenistaro por kolekti ilin.

    Ĉielen!

    Fakaj kunvenoj estis multaj. Sciencistoj eksciis pri la nova estraro de ISAE ; juristoj priparolis sian organon Jura Tribuno Internacia . En la kunveno de AERA partoprenis aŭskultantoj kaj redaktoroj, kiuj eksciis pri la ŝanĝo en la E - redakcio de Pola Radio, kiu donis kutime multan atenton al la kongreso. Matematikistoj diskutis problemon : kiel oni voĉigu la nombron 10 20 . Poŝtistoj aŭskultis pri disvastigo de Interreto kaj proponis oficialigi telefon - kartojn kiel filatelan objekton. Entreprenista asocio IKEF ( kies membraro plu kreskas ) organizis viziton al la fama ESHED, produktanta robotojn kaj aliajn altteknologiajn sistemojn.

    En la kongreso oficiale fondiĝis Astronomia E - Klubo, kiu sojle de la kongreso sukcesis eldoni sian 72 - paĝan almanakon kaj proponis viziton al Astronomia Observatorio por observado de la nokta ĉielo.

    Sukcesa informado

    Kvazaŭ daŭrigante la tradicion de la Berlina UK, la informado pri Esperanto, komencita radie kaj gazete antaŭ la kongreso, kulminis dum la kongreso mem. Esperanto diskoniĝis diversmaniere : Amri Wandel anoncis radie dum la plej aŭskultata tempo. Liaj filinoj Tali kaj Maja prezentiĝis en radio kaj televido. La ruslingva programo Kalejdoskop de la unua nacia televida kanalo intervjuis ruslandanon Moissej Bronŝtejn kaj armeninon Knarik Davtjan. Programero kun Tova Ben - Cvi pri Esperanto okazis en la jida radioprogramo. Kelkaj Tel - Avivaj gazetoj publikigis prikongresajn informojn.

    Tuta teamo venis en la kongresejon kaj filmis dum pli ol ses horoj, i. a. la aŭkcion, internacian vesperon, konversacian rondon, libro - servon kaj la kongresan radiostacion kaj intervjuis plurajn kongresanojn kaj LKK - anojn. La materialo aperos en la populara programo Roim Olam ( Oni vidas la mondon ) de la nacia televido.

    La plej eta UK de la lasta jardeko

    Kiel oni atendis la Tel - Aviva kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ iomete malpli granda ol la kongreso en Aŭstralio antaŭ tri jaroj. Aliĝis 1212 personoj el 57 landoj. Plej multaj kongresanoj venis el alia azia lando Japanio ( 223 ) ; plu en la landlisto sekvas Germanio ( 128 ), Francio ( 79 ), Israelo ( 73 ), Pollando ( 62 ).

    Kiel dirite, aliĝis neniu el landoj arabaj kaj neniu jugoslaviano. Nur 29 ruslandanoj aliĝis, kaj ne ĉiuj aliĝintoj sukcesis veni.

    Ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi artikolo verkis ĝin ne per la propra sperto, sed uzante la materialon de la kongresa kuriero STel - Avivo Senpaŭze , kiun István Ertl afable sendis per la komputil - reta poŝto. Dankon!

    Halina Gorecka

    Eta, sed bunta Kongreseto

    Ja ekzistis programo por la ĉi - jara Infana Kongreseto, feliĉe la gvidantoj pretis devii de ĝi kiam indis. Ekzemple, tuj post alveno en la varma Hadassim, anstataŭ kutimaj ŝablonaj sinprezentoj, eblon tuj plonĝi en naĝejon oni kun danko akceptis. Ĉiuokaze, la infanoj jam en Tel Avivo interkonatiĝis.

    La 18 infanoj venis el tiom da landoj, ke krokodilebloj malmultis ; pluraj el la nedenaskuloj faris herkulajn strebojn interparoli en Esperanto. La manlaboraj aktivaĵoj sub gvido de Ankica ( farbado de tolaĵoj, kunmeto de kolĉenoj, plektado de pojno - rubandoj ) pruviĝis tre popularaj, kaj kvankam en si mem ne - lingvaj, postulis alt - gradan aŭskult - kaj kompren - kapablon kaj spronis multan babiladon.

    Pli rekte lingva estis komuna ludo plani magazenon, aktiveco jam priskribita en la hejmpaĝo de IIK. La infanoj kreis afiŝojn por la vendejo. Ili krome verkis kaj aktoris reklamon por ĝi, kiun oni vere registris kaj poste je ĉies amuzo spektis.

    La programo entenis plurajn ekskursojn, kaj programon ne tro densan, por lasi eblecojn por libera ludado kaj amikiĝo. Entute, neforgesebla semajno!

    .

    Stefan MacGill

    Al - voko kaj pro - voko de Amano

    Rezolucio de la 1a Seminario por Arabaj Esperantistoj :

    Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antaŭjuĝojn kaj utiligi la lingvon por krei kondiĉojn de paco kaj kompreniĝo.

    Tiucele ni, partoprenantoj de la 1a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22a ĝis la 24a de julio 2000, diskutinte pri la temo “ Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj ”, proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn :

    1 ) UEA okupiĝu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj ;

    2 ) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon ĉefe ( kvankam ne ekskluzive ) je unu - du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj ;

    3 ) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondiĉoj estu unu el tiuj landoj ;

    4 ) Komencaj paŝoj estu :

    a ) pretigo de taŭgaj arablingvaj inform - materialoj ;

    b ) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo ;

    c ) komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik - reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun internacia partopreno por i. a. informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud - objekto ;

    ĉ ) konversacioj inter la Araba Komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj laŭ kiuj ili povus helpi en tiu ĉi iniciato.

    Amano, 24 jul 2000

    Eŭropa jaro de lingvoj

    Konsilio de Eŭropo, konata pro sia okupiĝo pri homaj rajtoj, kaj Eŭropa Unio deklaris la jaron 2001 Eŭropa Jaro de Lingvoj . La du organizaĵoj strebas progresigi instruadon de lingvoj kaj levi la konscion de la granda publiko pri la valoro de lingva plureco en Eŭropo.

    UEA subtenas tiun iniciaton. La celoj de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kongruas kun tiuj de la E - movado, al kiu ĝi donos okazon diskonigi siajn lingvopolitikajn celojn. Eĉ se la Jaro formale celas nur la lingvojn “ rekonitajn de la membroŝtatoj ” ĝi ebligos partoprenon ankaŭ de E - organizaĵoj per projektoj kongruaj al la celoj de la Jaro. Krome oni povas antaŭvidi, ke ĵurnalistoj k. a. interesitoj ne limigos sin nur al la ŝtataj lingvoj sed povos interesiĝi ankaŭ pri Esperanto kaj la perspektivoj por ĝia pli vasta uzo en Eŭropo.

    La Jaro ricevos atenton i. a. en la traktado de la kongresa temo de la Zagreba UK, “ Kulturo de dialogo —Dialogo inter kulturoj ” kaj en la eldona agado de UEA, t. e. revuoj kaj libroj. Landaj asocioj devus atenti ĝin en siaj aranĝoj kaj eldonaĵoj, kaj klopodi kiel eble plej multe kunlabori kun neesperantistaj asocioj kaj fakuloj.

    .

    GK UEA

    Du premioj aljuĝitaj

    En la fermo de la Tel - Aviva UK okazis por la 14a fojo la transdono de unu el la plej prestiĝaj premioj de la E - movado, Premio Onisaburo Deguchi de UEA. Tiu premio estis fondita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto por premii agadon de individuo aŭ organizaĵo, kiu per Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de la instruoj de Zamenhof kaj Onisaburo Deguchi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. En 2000 la Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguchi al Rob Moerbeek ( Nederlando ) pro lia agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Profesie Rob Moerbeek ekde 1969 laboras en la Centra Oficejo de UEA.

    Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastiĝo de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyoshi kaj ĝi valoras 500 mil enojn ( ĉ. EUR 4900 ).

    La ĉi - jaran subvencion ricevis la projekto Indiĝenaj Dialogoj, lanĉita antaŭ du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizaĵoj de indiĝenaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto. Tiu ĉi komplete novspeca projekto estas ne nur unu el la plej kuraĝaj sed ankaŭ unu el la plej sukcesaj Esperanto - rilataj projektoj de multaj jaroj. La projekton iniciatis ges - roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el Nederlando.

    GK UEA

    KEF 2000 : sperto jarmilsojla

    Kultura Esperanto - Festivalo ( KEF 2000 ) realiĝis 17 - 23 jul.

    La Finnlanda ĉefurbo Helsinko, unu el la ĉi - jaraj Eŭropaj Kultururboj, ĉefurbis en la mondo de originala esperantokulturo.

    La multkultura centro Caisa prezentis KEFon kiel eron de sia somera programo. KEF ricevis atenton gazetaran, radian kaj televidan. Malfacile troveblus pli taŭga ejo, kaj la programo, la ejo kaj la etoso estis proksime ligitaj.

    La ejoj de KEF 2000 atentigis pri la unua KEF de 1986 en Upsalo ( Svedio ) kaj pri la postaj. La kreinspira kaj senpapaga festivalo vivigis kulturon kvin pliajn fojojn en sia startlando kaj en Danio, de kie ĝi portiĝis tra la unua KEF en propra Esperantodomo ( Lesjöfors, Svedio, 1998 ) al Finnlando. Jen afero atentita salonnome.

    Ĉefsalonis Fritzon, laŭ Per Aarne Fritzon, unu de la ĉefideantoj de la KEF - koncepto : “ Ni volis nete fokusigi nian komunan, vivantan kaj daŭre kreiĝantan kulturon. ” En Fritzon ankaŭ realiĝis revo atestanta pri la kultura evoluo kaj vastiĝo : plene esperantlingva diskoteko. Eble jam en 1986 iu kuraĝis revi pri ĝi.

    En salono Wiese, laŭ Martin Wiese, la ĉefa verkisto kaj kantisto de la rokbando Persone , naskiĝinta por KEF - 1996, prezentiĝis literatura analizo de rokliriko kaj du akademianoj klere kaj nuancotrove debatis pri literaturaj vortoj. Kiel libroservo kun oferto fidela al la programenhavo servis salono Mansson.

    La plejparto de la preskaŭ 200 partoprenantoj amasdormis en lernejaj ĉambroj nomitaj laŭ pliaj KEF - organizintoj. Plej verŝajne pluraj de tiuj nomoj denove troveblos en gravaj KEF - pozicioj, ne kiel pordoŝildoj, sed kiel organizantoj.

    Post tiu ĉi KEF jam brilas pluraj steloj sur la esperanta rokmuzika ĉielo, tiom da ke Persone jam sperteblas kiel vivanta legendo : “ La Beatles de la esperantomondo ” ( titolo de intervjuo kun la bando en distrotema semajna aldongazeto ). Dolĉamar lumigas kaj mistifikas Finnlandon por Lingvo Intermonda , Esperanto Desperado trovis sian propran voĉon per Amplifika spico kaj Juhani Haavisto... jes, li revenis. Ĉu ne? de 1991 laŭ Promesoj ( postkoncertaj ) ne estos la lasta muzikeldono kun liaj kantaĵoj.

    Ne prezenteblas la tuta KEF - oferto, sed ankoraŭ mi malkaŝu la recepton de KEF —ĝi ja tute ne estas sekreta. Temas pri entuziasmo kaj fiero pri la realaj esperantismaj valoroj, laŭ la jena programdeklaro : “ Glata aranĝo kaj festeca kadro kreu atmosferon koncentritan kaj intensan kaj des pli inspiran. ” ( Fritzon )

    La varmo de la KEF - kultura eksplodo sendube maturigos ankoraŭ pliajn ĝuindajn fruktojn sur la arbo de originale esperanta kreemo. Eble ankaŭ vi kaptis kelkajn fajrerojn, senterojn de la sperto jarmilsojla.

    Anna M. Ritamäki

    Sur la foto : La artikolverkintino, la ĉeforganizantino Riitta Hämäläinen kaj la verkisto - debatanto Jorge Camacho inter la dancantoj en KEF 2000. ( Fotis Jarma Kasananen )

    AIS aktivas

    Pentekoste, 9 - 13 jun 2000, la Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ) San Marino okazigis sian 23an Sanmarinecan Universitatan Semajnon ( SUS 23 ) en Hradec Králové ( Orienta Ĉeĥio ). Okazis kursoj pri astronomio, lingvistiko, kibernetiko, matematiko kaj sociologio, kaj pluraj sciencaj prelegoj.

    Rande de la konferenco okazis kunveno de Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko ( TAKIS ), kiu decidis ŝanĝi sian strukturon pro la dissolviĝo de la Internacia Asocio pri Kibernetiko, kiu ĝis nun uzis tri lingvojn : la anglan, francan kaj Internacian ; TAKIS estonte uzos krom la Internacia la anglan kaj la germanan, kiel la lingvojn de Shannon kaj Schmidt, la patroj de la kibernetiko. Krome dumtempe ĝi uzos la lingvon de sia venonta kongresloko kaj la gepatrajn lingvojn de po pli ol triono de la membraro. La kunveno akceptis inviton de la universitato de Nitra ( Slovakio ), okazigi TAKIS - kongreson en somero 2002.

    Dum la 85a UK en Tel - Avivo okazis kune kun la 53a Internacia Kongresa Universitato ankaŭ la 5a Internacia Studadsesio de AIS. Dum po ok lecionoj prelegis OProf. Tonkin pri la poeto Shakespeare ( Ŝekspiro ) kaj PDoc. Barandovská pri Flavius Josephus, historiisto de la juda milito. Krome kontribuis al IKU AISanoj OProf. Wandel, rektoro de IKU, PDoc. Eichhorn kaj ADoc. Bojaĝieva.

    Kiel dum la AIS - IKU en Berlino montriĝis, ke la scienca programo trovas same viglan intereson ĉe la kongresanoj kiom la arta. Tial AIS klopodos ankaŭ dum la 86a UK en Zagrebo okazigi sciencan kursprogramon. Sed pro la konsiderindaj kostoj, kiujn nature kaŭzas aranĝoj tiom ampleksaj en altnivela kongresejo, AIS esploras alternativojn pri la organiza kadro de AIS - IKU.

    AIS okazigos sian sekvan studadsesion en Sibiu ( Rumanio ). Ĝi komenciĝos 22 sep 2000 kaj daŭros unu semajnon. Okazos ne nur sciencaj kursoj kaj prelegoj, sed ankaŭ pluraj publikaj studfinaj ekzamenoj, kie kandidatoj defendos siajn tezojn por akiro de scienca AIS - grado. Detaloj estas scieblaj de Mag. Joanna Lewoc, Senata Sekretario de AIS, Karl - Schwarzschild - Weg 6 / 317, DE - 37077 Göttingen, Germanio

    Reinhard Fössmeier

    Packongreso de edukistoj

    Mireille Grosjean, Ĝeneva reprezentanto de UEA ĉe UN kaj tiu de ILEI ĉe la Internacia Buroo de Edukado de Unesko, partoprenis kongreson de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco, kiu okazis 8 - 13 julio en la Unesko - domo en Parizo kun 460 kongresanoj el la tuta mondo.

    La programo konsistis el rondaj tabloj matene kaj pli etaj laborgrupoj posttagmeze. Grosjean raportas, ke kiel kutime en tiaj kongresoj, neformalaj kontaktoj ekster la oficialaj programeroj estis ege valoraj. En la komputila ĉambro ŝi anoncis sur la muro 5 adresojn de TTT - paĝoj pri Esperanto, kaj ĉe la enirejo ŝi metis varbilojn pri la lingvo.

    La gvidantaro de la Asocio invitis Grosjean al la Internacia Kunordiga Grupo, simila organo kiel la Komitato en UEA. Grosjean akceptis la inviton kaj eniris la organon kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI.

    GK UEA

    Osmo Buller pri malgrandaj lingvoj

    Päätalo - Instituto, trejnejo de amatoraj verkistoj en la nordfinnlanda komunumo Taivalkoski, festis 6 - 7 jul. sian 10an datrevenon per seminario pri la pozicio de la finna lingvo kaj literaturo.

    Ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu en sia tiama posteno de kultursekretario de Taivalkoski kunfondis la instituton, faris enkondukan prelegon pri la pozicio de malgrandaj lingvoj en la mondo kaj pri la danĝeroj minacantaj ilian ekzistadon. La seminarianoj krome aŭdis prelegojn de verkistoj, eldonistoj kaj kulturaj agantoj el Finnlando kaj Ruslanda Karelio. Apartan atenton oni donis al la pozicio de la finna lingvo ĝuste en Karelio, kie post la disfalo de Sovetio la nombro de finnalingvaj gazetoj kolapsis kaj multaj finnaj verkistoj elmigris al Finnlando.

    Päätalo - Instituto, kiu en siaj unuaj jaroj estis gvidata de Reima Rannikko, delegito de UEA en la najbara komunumo Suomussalmi, lanĉis okaze de sia festo ankaŭ gvidlibron por finnaj verk - amantoj. En oktobro la Instituto anoncos la rezultojn de sia tradicia fabelkonkurso, kiu ĉi - jare unuafoje inkluzivis branĉon ankaŭ por fabeloj en Esperanto. La Esperanta branĉo tiom sukcesis, ke ĝi okazos ankaŭ en la estonteco.

    GK UEA

    Kolombio : la unua junulara kongreso

    Ĉi - jare fondiĝis ABEJA ( Aktiva Bogota Esperantista Junulara Asocio ), kies traduko al la hispana estas “ abelo ”, kaj jam 5 - 7 aŭg ĝi okazigis la unuan Junularan E - Kongreson en Kolombio.

    Ĉeestis 43 partoprenintoj el kvin urboj de la lando : Bogoto, Kali, Ibageo, Soacho, kaj Fusagasugao. La gejunulojn akompanis kelkaj “ veteranoj ”. Gejunuloj kaj “ veteranoj ” intermiksiĝis dum la tri neforgeseblaj tagoj en la eleganta bogota lernejo Thomas Jefferson, ( apartenanta al samideano Luis Jorge Santos - Morales ), kiu servis kiel kongresejo.

    Post la inaŭguro, profesoro Luis Jorge Santos - Morales prelegis pri la historio de Esperanto kaj pri la indiĝenaj lingvoj en Ameriko. Poste komenciĝis la unua parto de triparta E - kurso. Temis pri eksperimento instrui Esperanton en tri horoj, dum tri sinsekvaj tagoj. La unuan tagon finis distra programo sub la gvido de Patrisja Kristancho.

    Sekvatage la kongreson komencis prelego de Santiago Alvarez pri la rolo de gejunuloj en la E - movado dum la nova jarmilo, kaj oni diskutrondis pri tio kaj pri ABEJA. Poste ĉiuj ĉeestis la ekspozicion pri E - temaj karikaturoj, kiu estis amuza kaj ridiga. Sekvis la dua parto de la kurso kaj prelego de Claudia Florez “ Proponi Esperanton kiel duan lingvon por la Ĉina Popola Respubliko ” kaj prelego de Rikardo Kariljo “ Ĉu tutmondiĝo sen tutmonda lingvo? ”. Vespere oni ludis gimnastikon per saltotabulo kaj aliajn sportojn kaj spektis la artan programon, kies ĉefa ero estis la teatra prezentado de fama hispanklasika verko “ La Selestina : Tragikomedio pri Kalisto kaj Melibea ” de Fernando de Rojas, lerte ludita de la multfaceta LKK.

    Lastatage je 8h30 komenciĝis la reta babilado, dum kiu oni sukcesis kontaktiĝi kun esperantistoj de diversaj landoj. Sekvis la tria parto de la kurso kaj rakontoj de la veteranoj pri sperto de ilia esperantista vivo. La junuloj konstatis, ke Esperanto vere estas ege utila lingvo per kiu oni povas koni multajn interesajn homojn kaj ampleksigi kaj riĉigi siajn horizontojn. Fine de la kongreso oni faris konkludojn, kiuj estas esperoplenaj por la estonteco de Esperanto en la urbo kaj en la lando. Oni interkonsentis okazigi la junularan kongreson ĉiun duan jaron.

    Unu semajnon post la kongreso, komenciĝis E - kurso de prof. Luis Jorge Santos.

    Gonzalo Bermudez

    Esperanto en geja parado

    25 jun 2000 esperantistoj en la 4a Parado de Geja Fiero en San - Paŭlo ( Brazilo ) portis sloganrubandon : “ Esperanto, Lingvo Internacia, unuiganta la G. L. S - komunumon ” ( gejoj, lesboj kaj simpatiantoj ).

    100 mil homoj partoprenis la paradon ; ankaŭ multaj organizitaj grupoj solidare partoprenis la eventon : maldekstraj politikaj partioj, anarkiistoj, zapatistoj ktp...

    Ni esperantistoj devas ofte ankaŭ partopreni tiujn publikajn pacajn manifestaciojn, por ke la homoj sciu ke ankaŭ ni ne estas fremdaj pri la homaj rajtoj, pri la defendo de malplimultoj. La socio konstatu ke ni estas defendantoj de la homaj lingvaj rajtoj.

    Joao Manoel Aguilera Junior

    NASK 2000 en San - Francisko

    14 jul finiĝis ĉe la kalifornia San - Franciska Ŝtata Universitato ( SFSU ), la 31a Nord - Amerika Somera Kursaro ( NASK ), kiun partoprenis 45 homoj el pli ol 10 landoj. Inter ili troviĝis Dori Vallon - Wheeler, la sola kiu partoprenis ĉiujn 31 kursarojn. La 3 instruistoj kaj helpinstruisto venis el 4 diversaj landoj. La ĉefinstruiston, d - ron Grant Goodall, apogis siaflanke 2 aliaj : Spomenka Ŝtimec kaj Dennis Keefe. Reza Kheir - khah okupiĝis pri eksterklasĉambraj programoj kaj helpkursoj.

    Dum 3 plenaj semajnoj okazis ĉiutagaj 3 - horaj lecionoj en po 2 malsamaj niveloj matene kaj posttagmeze. Ĉiuvespere okazis programoj, kiujn prezentis ĉefe studentoj mem. El inter ili la plej popularaj estis Internacia poezia vespero, Lingva problemo en Kanado, Vespero de Gvatemalo, kaj japana kaligrafio.

    La tagbulteno NASKa Fasko , kiun bonege redaktis studento Lee Miller, fariĝis tiom populara, ke ĉiuj post la matenmanĝo tuj serĉis ĝin por tralegi interesajn artikolojn kaj originalajn verketojn, kaj ankaŭ informiĝi pri diversaj detaloj pri la programo.

    Dum la kursaro E - ekzamenojn administris Bill Maxey. Krom usonaj ekzamenoj okazis sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI / UEA, en kiu partoprenis kvar studentoj ( du el Usono kaj du el Japanio ). Alexander Shlafer respondecis.

    La administrantino de la tuta kursaro, kiu devis okupiĝi pri multaj detaloj, demandoj, kaj problemoj ne nur surloke sed ankaŭ dum la multaj monatoj de preparado, estis Ellen Eddy.

    Lokaj E - istoj multe kontribuis al agrabligo de la kursaro per piknikoj ktp. Dum la diploma ceremonio oni oficiale informis ke ekde la venonta jaro NASK okazos ne plu ĉe SFSU, tamen verŝajne en San - Francisko.

    Reza Kheir - khah

    En la mezo de San - Francisko aperis grandega afiŝo sur muro de teatrejo apud la muzeo de moderna arto. Tie aperas en Esperanto : “ per niaj flugantaj aŭtobusoj, vi atingos iun ajn parton de la mondo ”. La afiŝego videblas kaj legeblas de kvaronkilometro, ĉar la literoj grandas pli ol duonmetre. Tiu teksto venas el Teach Yourself Esperanto . En recenzo de la artprojekto al kiu ĝi apartenas, raportisto diris ke ĝi “ per bele ironia gesto verkis odon al la interreto en Esperanto, la esperita universala lingvo kiun parolas preskaŭ neniu ”. ( ELNA )

    20 jaroj kun muziko kaj Esperanto

    9 - 11 jun 2000 sukcese okazis en Torun ( Pollando ) la 20a Internacia Renkontiĝo de Popolaj Orkestroj.

    Dum la antaŭaj dudek jaroj prezentiĝis sur la muzea scenejo en Torun 184 grupoj, inter ili 94 eksterlandaj el 25 landoj. Ĉiu eksterlanda grupo estis invitita helpe de Esperanto, kaj ĉiu venis kun esperantista tradukanto. Jam dudek jarojn Esperanto servas kiel la laborlingvo de la festivalo. Krom plifaciligo de la organizado kaj malaltigo de la kostoj, la uzo de Esperanto ebligas krei amikan egalecon inter la ĉeestantoj.

    Por la jubilea aranĝo estis invititaj ses muzikaj grupoj el diversaj regionoj de Pollando kaj ses eksterlandaj grupoj : Ĵalejka ( Siberio, Ruslando ), Nasib ( Dagestano, Ruslando ), Haradnica ( Bjelorusio ), Tarisnyás II ( Hungario ), Ballangó ( Vojvodino, Jugoslavio ) kaj Aragón ( Hispanio ) —ĉiuj antaŭe estis laŭreatoj de la publikaj premioj “ por la plej simpatia grupo ”.

    Komencante la jubilean renkontiĝon la urbestro de Torun festsalutis la muzikistojn sur la korto de la malnova urbodomo, de kie per la tradicia pola polonezo komenciĝis parada promenado tra la stratoj de la malnova urbocentro al la amfiteatro de la Etnografia Muzeo. Tie la renkontiĝon oficiale inaŭguris trumpetsignalo kaj tradicia saluto —komenco de la pola popola kanto el la plej proksima regiono Kujavio —“ Bonan tagon, ĝoje ni salutas vin! ”. Poste okazis koncertoj, kaj la publiko elektis la plej simpatiajn grupojn. Tiujn titolojn ĉi - jare ricevis la pola grupo Kujawioki kaj inter la eksterlandaj la hispana Aragón .

    Ĉiuj grupoj muzikis kaj dancigis la publikon ankaŭ en la apuda etnografia parko kaj kantis en Esperanto dum la aparta renkontiĝo por esperantistoj.

    Pri la aranĝo abunde informis la lokaj gazetoj kaj televido. Ĉiuj menciis la rolon de Esperanto dum la aranĝo kaj la specife amikan etoson. Specialan raporton preparis ankaŭ la E - Redakcio de la Pola Radio.

    Ankoraŭfoje evidentiĝis, ke muziko kaj Esperanto proksimigas homojn.

    Teresa Nemere

    Universitate en Debreceno

    ( HeKo ) Jarkomence unuiĝis tri universitatoj kaj kvin altlernejoj en Debreceno. Esperanto estas elektebla por ekzameno n - ro unu, do por t. n. baznivela studfina ekzameno. Aliaj 8 naciaj lingvoj estas elekteblaj eĉ por ekzameno n - ro du, t. e. meznivela studfina ekzameno. Ĉiuj gestudentoj devas trapasi sukcese po unu lingvoekzamenojn bazan kaj mezan por povi ricevi diplomon.

    Dum ĉiu el la lastaj tri semestroj enskribiĝis ĉ. 100 - 120 gestudentoj por la E - kurso 40 - hora ( po 2 x 2 horoj semajne ), post kiuj ili devis pretigi :

    —minimume 5 - paĝan tradukon el Esperanto al la hungara, en temo elektita laŭ la fako de la koncernata studento ;

    —skribi t. n. akceptan tradukon el Esperanto al la hungara ĉirkaŭ duonpaĝan, inter rigoraj cirkonstancoj el la teksto de la studlibro de la kurso, por povi partopreni en la parola ekzameno ;

    —dum la parola ekzameno la kursestro, Tibor Papp demandadis la gestudentojn pri la materialo de la studlibro, finfine —por la ekzamen - noto “ bonega ” —ili devis paroli pri bildo aŭ pri situacio.

    Jen la nombroj de la gestudentoj sukcese trapasintaj ( ĉ. 60 % de la enskribiĝintoj ) dum la tri lastaj semestroj : 7 jun 1999 —85 personoj, 19 jan 2000 —62 personoj, 6 jun 2000 —75 personoj.

    La E - kurso por la sekva semestro estos anoncita ankaŭ por la aŭtuna semestro de la jaro 2000.

    .

    Tibor Papp

    Tra Pollando

    Gliwice. La urba konsilantaro de Gliwice, post la propono de loka Filio de PEA, decidis 29 jun 2000 nomi du novajn stratojn en la kvartalo “ Pacdefendantoj ” per la nomoj de du famaj esperantistoj Antoni Grabowski kaj Odo Bujwid. Post la ekzistantaj ĝis nun jam du esperantaj stratoj : L. Zamenhof kaj Esperantystów. Gliwice estas laŭ niaj informoj la unua urbo kiu havas kvar stratojn ligitajn kun esperanto.

    Bialistoko. 21 jul la pola taggazeto Gazeta Wyborcza ( regioneldono en Bialistoko ) informis, ke dum la pasintaj monatoj oni organizis en Bialistoko plebisciton je la temo Bialostokano de la 20a jarcento . Organizis ĝin Gazeta Wyborcza , Radio Bialystok, Telewizja Bialystok por sciiĝi, kiu el la eksaj kaj nunaj anoj de la urbo plej promociis kaj famigis la urbon kaj plej multe aldonis al komunaj akiraĵoj de la urbo. El la miloj da respondoj kaj centoj da proponoj la organizantoj preparis la liston de 50 plej popularaj personoj.

    Post kelkmonata prezentado en amaskomunikiloj estis prezentita la rezulto de la voĉdono. La unuan lokon okupis Ludwik Zamenhof per 6337 voĉoj ( kreinto de internacia lingvo ). La duan lokon per 3433 voĉoj okupis fama pola muzikisto kaj orkestrestro Jerzy Maksymiuk.

    Por ni esperantistoj estas granda ĝojo, ke nia majstro estas ĉiam plej konata persono en la urbo kaj regiono de sia naskiĝo. Esperantisto Jakub Szapiro per 335 voĉoj okupis la 20an lokon.

    Malbork. En ĉebalta pola urbo Malbork, konata pro la plej granda brika kastelo en Eŭropo, en junio estis inaŭgurita monumento al Ludoviko Zamenhof. Post la “ Placo de Zamenhof ”, kverko “ Esperanto ” kaj ŝtono “ Esperanto ” ĝi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Ĉio estas realigebla dank al la bonega aktivado de loka E - grupo, kiun de multaj jaroj gvidas Edward Kozyra.

    Solenan malkovron de la monumento faris la urbestro Mieczyslaw Gutowski kaj la vicurbestrino Danuta Stanek - Gutowska. La solenaĵon partoprenis la prezidanto de PEA Stanislaw Mandrak, estrarano de PEA Jerzy Walaszek kaj ĉefredaktorino de la E - sekcio de Pola Radio Barbara Pietrzak. La solenaĵon ornamis folklora grupo el Hispanio Aragón , kiun gvidis konata hispana esperantisto Augusto Casquero.

    Ĉantorio. Kiel kutime la trian dimanĉon de junio esperantistoj renkontiĝis sur la pola - ĉeĥa lim - monto Ĉantorio. Tiuj tradiciaj renkontiĝoj okazas ĉiujare ekde la 1925a jaro. Ankaŭ 18 jun 2000 por festi la 75 - jariĝon de la tradicio, venis esperantistoj el diversaj urboj de Pollando kaj Ĉeĥio, ankaŭ gastoj el Finnlando, Litovio kaj eĉ el fora Kalifornio. Entute 58 personoj.

    La renkontiĝo komenciĝis per komuna kanto de la Ĉantoria himno ; kiun preparis kolego Vlado Sladeĉek el Ostrava.

    Poste Stanislaw Mandrak tralegis kelkajn fragmentojn el malnovaj gazetoj pri la unuaj renkontiĝoj Ĉantoriaj. Interese parolis pri la unuaj postmilitaj kunvenoj, unu el la veteranoj de la ĉeĥa E - movado, Drahomir Koĉvara el Ostrava. Kortuŝis ĉiujn poemo de Eugeniusz Matkowski Sur la monto Ĉantoria... , kiun perfekte legis konata E - aktorino el Krakovo Anna Ramza - Radlowska. Kiel ĉiam babilado estis akompanata de bongusta ĉeĥa biero.

    Venis ankaŭ ĵurnalistoj el Gazeta Wyborcza kaj Dziennik Zachodni .

    Stanislaw Mandrak

    Tagoj de Staszów

    25 - 28 maj 2000 post dujara paŭzo okazis 12aj Esperantaj tagoj de Staszów ( Pollando ) kun 36 partoprenantoj. La programo enhavis prelegojn de Marian Kostecki ( Krakovo ), Kazimierz Strzelecki ( pola - Esperanta vortaro ), Agnieszka Drelich ( “ Bona Espero ” ). Bona estis la koncerto de Jerzy Handzlik. La artan vesperon prizorgis ensembloj de la kulturdomo de Staszów kaj membroj de la loka E - klubo. Popola ensemblo “ Staŝova Tero ” prezentis mezepokajn dancojn. La celo de la ekskurso estis historia loko Wiŝlica.

    Andrzej Sochacki

    Sur la foto estas momento el la solena malfermo. ( Fotis Andrzej Sochacki )

    Junia printempo

    Samideanoj el dek landoj renkontiĝis 30 maj - 11 jun 2000 dum la 22a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno ( Pollando ) por ripozi en internacia, familia etoso apud Balta Maro kaj partopreni riĉan programon, kiun bonege preparis la prezidanto de Koŝalina filio de PEA Czeslaw Baranowski.

    Naciaj vesperoj, videofilmoj, prelegoj, tri ekskursoj, lingvoperfektigado estas nur kelkaj el la programeroj, kiujn garnis ĉiutagaj promenadoj kaj sunumado sur la plaĝo. Volontuloj ĉiutage kantis sub la gvido de Urszula Giercarz. Dum la adiaŭa vespero kun bivakfajro kaj kolbasetoj ĝis malfrua nokto daŭris babiladoj, kantoj kaj dancoj.

    Boguslaw Sobol

    Kvinpetalo : teatra staĝo

    Dudek personoj el kvin lingvoregionoj de Eŭropo aktive partoprenis la staĝon en E - Centro Kvinpetalo ( 6 - 12 jul, Bouresse ) pri teatro sub la gvido de Paul Gubbins, kiu teatraĵigis la romanon Mi vizitis Grandan Urbon de Gbeglo Koffi, kaj profesia eksaktoro Colin Simmonds.

    La metodo de la instruado kaj divido de la roloj estis laŭ mi unika. Oni dividis la teatraĵon en kvin aktojn kaj la ĉeestantaron en kvin teamojn, tiel ke ĉiu teamo povu specialiĝi pri unu el tiuj aktoj. Ĉiu entuziasme ekspluatis kaj plibonigis siajn aktorajn talentojn!

    Arlette Plutniak gvidis la jogan parton de la staĝo kaj Michele Guingouin prezentIs la Liberan Danc - arton.

    Pro ĝia elstara sukceso oni jam planas similan staĝon por aktoroj kaj teatremuloj 11 - 18 jul 2001.

    Johano Rapley

    Eŭroparlamento kaj Esperanto

    “ Eĉ homoj parolantaj tri aŭ kvar lingvojn malfacile interkomunikas kiam neniu el tiuj lingvoj koincidas. Esperanto estus utila subtenilo por helpi ĉiujn —kaj unulingvulojn kaj poliglotojn —kiam ili komunikas trans lingvajn barilojn. Homoj lernos Esperanton kiam ili havos garantion, ke ankaŭ aliaj lernas ĝin, kaj kiam EU povos kunordigi eduk - ministrojn, por ke kunordigitaj decidoj estu faritaj por enkonduki Esperanton en la instruprogramojn ”.

    —deklaris brita socialista eŭroparlamentano Richard Corbett.

    Ke kun li konsentas pluraj aliaj EPanoj, pruvas opinioj de parlamentanoj, kiuj pozitive respondis al la iniciato de Germain Pirlot trovi subtenantojn de Esperanto en la supera leĝ - dona instanco de Eŭropo.

    Laŭ la raporto de Pirlot je 15 jun 2000 jam 89 ( 14. 21 % ) eŭroparlamentanoj el la 626 diversgrade opinias, ke Esperanto povas helpi por faciligi kaj rapidigi dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, kulturo kaj digneco apud aliaj lingvoj.

    Laŭlande : Belgio ( 16 EPanoj ), Britio ( 15 ), Francio ( 13 ), Irlando ( 12 ), Hispanio ( 9 ), Italio ( 6 ), Germanio ( 5 ), Danlando ( 4 ), Aŭstrio ( 2 ), Finnlando ( 2 ), Svedio ( 2 ), Greklando ( 1 ), Nederlando ( 1 ), Portugalio ( 1 ), Luksemburgio ( 0 ).

    Laŭpartie : Eŭropaj Socialistoj ( 25 ), Eŭropa Popol - Partio / Eŭropaj Demokratoj ( 21 ), Eŭropaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantaj ( 13 ), Verduloj / Libera Alianco Eŭropa ( 12 ), Unuiĝo por Eŭropo de la Nacioj ( 7 ), Eŭropa Unuiga Maldekstro / Nord - Verda Maldekstro ( 6 ), Aliaj ( 5 ).

    Pli detalajn informojn vidu rete : http : / / www. rano. org. epanoj. html

    A. K.

    Somera Universitato

    La 18a Somera Esperanto - Universitato en Veliko Tarnovo ( Bulgario ) funkciis ĉi - jare 15 - 16 jul en la ejoj de la urba konsilantaro, kie estis certigitaj bonegaj kondiĉoj por fruktodona laboro. La laborkunsidojn gvidis Grozdenka Filipova —estraranino de Bulgara E - Asocio.

    Unue Georgi Mihalkov prelegis pri “ Intima liriko en la Esperanta literaturo ”. Li parolis elokvente pri la amo kiel ponto liganta du korojn, du animojn, ĉefe surbaze de verkoj de William Auld, Giorgio Silfer kaj Edwin de Kock.

    Sekvis la “ Poetika historio de Bulgara nacio ” fare de poetino el Plovdiv Lilia Sotirova kun multe da propraj belsonaj trafaj kaj emociaj versaĵoj, kiuj sonis kiel muziko. Pri “ Bulgaraj kutimoj kaj popolfestoj ” prelegis Radka Stojanova ( Razgrad ). Nikolaj Uzunov en sia prelego prezentis plurajn profetaĵojn el la Biblio, klarigante per citaĵoj kiam ili estis eldiritaj kaj kiam realigitaj.

    Fine Petko Arnaudov prezentis elektitajn legaĵojn el la libro de Paul Bennemann Miru, Pensu, Ridu , interesaj por personoj de ĉiuj aĝoj, kaj ankaŭ matematikaĵojn, kiuj kaptis la atenton kaj ne postulis specifajn matematikajn sciojn.

    La programon garnis komuna fotado, vespermanĝo en nacistila restoracio kaj ekskurso al vilaĝo - rezervejo ( kun tipa arkitekturo kaj popolaj metiaĵoj ) “ Arbanasi ”.

    Indas partopreni la Someran E - Universitaton.

    Petko Arnaudov

    Muzea babilado

    Kultura Asocio Esperantista ( Katalunio ) organizas kunvenojn sub la titolo “ babiladoj ” pri aktualaj temoj, kiuj preskaŭ ĉiam rilatas al Esperanto. Tiuj babiladoj okazas ekde novembro ĝis junio.

    Jam de kvar jaroj tiuj babiladoj finiĝas kulmine en la Hispana E - Muzeo en junio. Ĉi - jare la lasta babilado okazis 25 jun kun la temo : Esperanta Kompoto . Tiu kompoto havis tro da ingrediencoj kaj ni nur povis pritrakti kelkajn —vivo de la E - grupoj, kursoj de Esperanto, informatiko, la kongreso en Madrido —kaj ankoraŭ restis en la kaserolo aliaj dek ok.

    Nome de la babilantoj oni transdonis al direktoro de la muzeo L. M. Hernández Yzal memoraĵon —figuron kun la Esperanta stelo en la buŝo.

    Ni estis malavare gastigataj en ĉampankelo kaj el la 65 ĉeestantoj kvardek decidis fini la feston en samideaneca kunmanĝado.

    Luis Serrano Pérez

    Interkulture en Jugoslavio

    Internacia E - Lernejo Interkulturo en Kopaonik 1 - 9 jul 2000, organizita kun la ĉefcelo subteni kaj plivastigi la projekton Interkulturo, realiĝis kiel unu el 50 projektoj de 30 junularaj organizoj en la kadro de “ Someraj programoj de sociaj junularaj organizoj 2000 ” de la Ministerio por Junularo kaj Sporto de Respubliko Serbio.

    En kursoj A ( Tendaraj tagoj I ) kaj B ( Tendaraj tagoj II ) partoprenis 3 instruantoj kaj 32 kursanoj el Serbio ( Jugoslavio ), Rumanio, Makedonio kaj Serba Respubliko ( Bosnio kaj Hercegovino ). Kroma programo konsistis el sportaj kaj kvizaj konkuroj, retvizitoj al Kvazaŭlernejo “ Tibor Sekelj ”, redaktado de murgazeto kaj lerneja bulteno, ekskursoj, tendarfajro. Reprezentantoj de junularaj E - organizoj el kvar balkanaj landoj okazigis unutagan Balkanan Junularan Konferencon ( BaJK ) kiu ĉiujare okazas en alia balkana lando.

    Internacia Seminario Interkulturo kun Somera E - Lernejo en Ĉaĉak 9 - 14 jul 2000, kun 30 partoprenantoj el Serbio, Italio, Rumanio, Bulgario kaj Serba Respubliko, estis dediĉita unuavice al klasanoj kaj instruantoj en jam ekzistantaj klasoj en la projekto Interkulturo, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj kiuj interesiĝas pri interkultura aplikado de Esperanto. La seminaria programo ampleksis plurajn temojn ( “ Interkulturo : rezultoj kaj perspektivoj ” ; “ Renkonto kun poeto Ranko Simoviĉ —porinfana poezio en lingvoinstruado ” ; “ La vojaĝoj inter kulturoj : Tibor Sekelj ” ; “ Proverbejo : eduka kaj interkultura graveco de proverboj ” ; “ Esperanta kulturo —pupteatro, filmoj, muziko ” ; “ Naciaj kulturoj de la partoprenantoj ” ), E - kursojn kaj amuzajn programerojn.

    Radojica Petroviĉ

    Monda Turismo invitas

    Monda Turismo invitas partopreni la tradician 26an Internacian Forumon pri Turismo, Edukado kaj Kulturo okaze de la Monda Tago de Turismo ( 27 sep ) en Bydgoszcz kaj Poznan.

    La Forumo, same kiel la antaŭaj, konsistos el du ĉefaj partoj : labora ( 23 - 27 sep ) kaj eduka ( 26 sep - 1 okt ). Kadre de la Forumo okazos ankaŭ la 18a Pola Studadsesio de AIS.

    Dum la labora parto okazos la tradiciaj programeroj : raportoj pri E - turismo en 2000, prezentado de ofertoj por 2001, estrarkunsidoj de Monda Turismo kaj prilaboro de Turisma E - Kalendaro 2001 . Dum ĝi okazos ankaŭ kursoj de AIS, destinitaj ĉefe por gestudentoj de la dua ĝis kvina studjaroj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo.

    Dum la eduka parto ni inaŭguros la studjaron 2000 / 01 de la Studumo kaj okazigos la aŭtunan ekzamenan sesion por studentoj de la unua studjaro, kun i. a. baza Cseh - metoda kurso de Esperanto, kurso pri turisma informado kaj informa kunveno pri AIS.

    Pliajn informojn ricevu ĉe Monda Turismo : M. Sklodowskiej - Curie 10, PL - 85 - 094, Bydgoszcz Rete :.

    Andrzej Grzebowski

    Prezidanto de Monda Turismo

    KURTE

    Revuo International Meetings News de Internacia Konferenca k Kongresa Asocio ( ICCA ) dediĉis la unuan paĝon de la junia numero al intervjuo kun Nikola Raŝiĉ, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA k membro de la Klientara Konsilio de ICCA. ( GK UEA )

    E - instruistoj Katalin Smidéliusz ( Hungario ) k Ronald Glossop ( Usono ) estis inter la prelegantoj en la granda packonferenco en Tromsĝ en majo ; Claude Rouget deĵoris ĉe informbudo pri E - to. ( Norvega Esperantisto )

    En sia kunsido en Tel - Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio : Juan Eduardo Bachrich ( Venezuelo ), Elvira Fontes ( Brazilo ), Edwin de Kock ( Sud - Afriko / Usono ) k Sija van Wijngaarden ( Nederlando ). ( GK UEA )

    Post 28 okt Radio Aŭstria Internacia disaŭdigos en E - to, nur se la E - redakcio havigos 500 mil ŝilingojn. ( ORF )

    Gazeto O Povo el Fortaleza ( Brazilo ), kiu gastigos UKon en 2002, aperigis tre favoran tekston de Socorro Acioli pri la Tel - Aviva UK sub la titolo : “ Lingvo Internacia : Esperanto debatita en Monda Kongreso ”. ( J. M. A. Junior )

    La fama lunĉo - reto McDonald ’ s je la tago de la amindumantoj ( kiun oni festas en Brazilo 12 jun ) ĉi - jare ornamis siajn paper - tukojn per amdeklaroj en 24 lingvoj ; trialoke troviĝis “ Mi amas vin ” en E - to kun klarigo ke ĝi estas “ idiomo kreita por esti parolata de ĉiuj popoloj ”. ( Brazila Esperantisto )

    En Egiptio e - isto Raymond Lecat k aliaj konstruigis ŝipon Esperanto , kiu estos uzata ĉefe por turistoj ĉe la Ruĝa Maro. ( Esperanto )

    Oni inaŭguris la unuan ZEOn en Kostariko ; temas pri marmora memortabulo kun E - lingva surskribo omaĝe al e - isto Carlos Gagini. ( Brazila Esperantisto )

    Norvega E - Ligo havis 342 membrojn en 1999, je 18 membroj malpli ol en 1998. ( Norvega Esperantisto )

    Joel Brozovsky, post la 12 - jara laborado ĉe E - Propaganda Asocio de Oomoto, eklaboris en Kalifornio ĉe ELNA, kies oficeja direktoro Miko Sloper eksiĝis el sia posteno. ( Esperanto )

    Dank al E - to, e - isto el Zaozhuang ( Ĉinio ) Cui Guoqing k rusa e - istino Tanja okazigis en majo sian geedziĝan ceremonion dum kiu oni uzis E - ton k la ĉinan lingvon. ( El Popola Ĉinio )

    SAT KONGRESIS EN MOSKVO

    15 - 23 jul 2000 en Moskvo, la unuan fojon en la historio, okazis la 73a kongreso de SAT. La lokalon ( jam konatan laŭ la Ruslanda E - Kongreso en 1997 ) disponigis Moskva Ŝtata Industria Universitato, kie dum kelkaj jaroj estas instruata Esperanto kaj eĉ aperas fakaj libroj en nia lingvo. Profesoro A. Ŝejpak parolis al kongresanoj en Esperanto. Bedaŭrinde, la konstruaĵo estas modesta kaj ne nova, kaj ĝuste somere riparata, tial onin ĝenis odoro de farboj kaj serĉo de funkcianta necesejo iĝis serioza problemo...

    Oficiale aliĝis ĉ. 70 personoj, kelkdek moskvanoj kaj apuduloj ĉeestis la aranĝojn sen aliĝo, por eviti la altajn kotizojn, do entute estis ĉ. 100 partoprenintoj —plejparte nejunaj ( pli ol 40 - jaraj )...

    La “ teknika ” kaj kultura flankoj vere laŭdindas : ĉiun eksterlandan kongresanon oni renkontis en flughaveno aŭ stacidomo kaj loĝigis en komforta hotelo ; modele organizitaj estis pluraj ekskursoj —Moskva Kremlo kaj aliaj vidindaĵoj de la urbo, aŭtomobil - uzino ZIL, antikvaĵoj kaj industriaĵoj de Moskva, Vladimira kaj Ivanova provincoj. Ĉiu kotizinta kongresano ricevis freŝe eldonitan gvidlibron pri Moskvo. Ĉiuvespere okazis koncertoj —rusaj romancoj, instrumenta muziko, bardaj kantoj, deklamado k. m. a. En la kongresa libroservo akireblis ( tre favorpreze! ) eĉ PIV, do kelkaj el ni sukcesis aĉeti ĝin post multjara revado...

    Sed la kongreso mem lasis sufiĉe strangan impreson. Jen interesa rakonto pri Tolkien de A. Korĵenkov —ĝi furorus en aranĝo de TEJO, sed por 50 - 80 - jaruloj ĝi malmulte konvenis : multaj el ili apenaŭ komprenis, pri kio temas. Renkontiĝo kun “ rajtodefendanto ” Grigorjanc, kiu kreis impreson, ke en la nuna Ruslando civilaj rajtoj simple ne ekzistas —pri multaj aferoj li pravis, sed ion - tion li forte troigis, do la tuto aspektis neversimila. Frakcio de “ distribua ekonomio ” pledis pri nelimigita produktado ( sendepende de realaj bezonoj ) kaj senmona distribuado de varoj —tio devus liberigi la mondon el sub tiranismo de riĉuloj, forigi problemojn de mondeficito k. s. Sed ĝuste tia sistemo dum jardekoj “ funkciis ” en Sovetio, do se la aŭtoro vizitus nian landon antaŭ 15 - 20 jaroj, li vidus triumfon de sia ideo... kaj eble komprenus ĝiajn mankojn. Laborkunsidoj interesis nur konstantajn partoprenantojn de la kongresoj de SAT.

    Do la kongresa programo estis sufiĉe malkohera kaj elekto de eroj tre stranga kaj hazarda.

    Eĉ la orgojlaj gebuboj el la fifama totalisma sekto Teorio de Feliĉo trude propagandis siajn nete faŝismajn ideojn en terure kripla Esperanto. Iam ŝajnis, ke SAT ( aŭ nur ties moskvaj membroj? ) ne vidas la realan mondon kaj ne scias pri kio okupiĝi. Ankaŭ la falanta nombro de kongresanoj kaj ties solida aĝo pensigas pri krizo...

    Tamen mi ne volus fini minore. Por pluraj esperantistoj de Ruslando, ĉeestintaj nur la solenaĵojn kaj koncertojn, la kongreso iĝis la unua renkontiĝo kun vere tutmonda esperantistaro —ja venis gastoj eĉ el Aŭstralio kaj Sud - Ameriko. Iu konvinkiĝis pri reala funkciado de Esperanto, iu pliriĉigis sian bibliotekon, trovis novajn kaj retrovis malnovajn amikojn ; la gastoj konatiĝis kun nia urbo kaj lando... do la kongreso estis organizita ne vane.

    Moskvaj esperantistoj delonge revas okazigi en Moskvo Universalan Kongreson. La nuna sperto montras, ke eble dume ni ne havas por tio sufiĉajn eblojn...

    Valentin Melnikov

    La organizanto kompletigas

    Entute partoprenis, inkluzive de la organizantoj kaj artistoj, ĉ. 125 personoj el 13 landoj kaj 16 urboj de Ruslando, kio estas ne pli ol duono kompare al ordinara kvanto. Tamen, la kongreso pasis en plena ordo kaj estis sukcesa de ĉiuj ceteraj vidpunktoj, inkluzive la financan : la kongreso ricevis profiton je ĉ. 4000 eŭroj, kiujn disdividis inter si SAT kaj OKK ( kaj la lasta transdonis ĝin al REU ).

    Parto de la sukceso estas rezulto de tio, ke OKK ricevis subtenon de la Industria Universitato, kiu preskaŭ senpage disponigis la kongresejon, kaj de Registaro de Moskvo, kiu donis certan sumon al la organizantoj —tio estas la unua okazo, kiam moskvaj esperantistoj ricevis helpon de oficialaj instancoj sen iuj ajn kondiĉoj!

    Krome, bonan helpon faris la societo Teorio de Feliĉo , kiu tre favorpreze disponigis buson por ekskursoj kaj renkonto de kongresanoj.

    Nikolao Gudskov

    El la raporto de la Plenum - Komitato de SAT

    Jam de kelkaj jaroj ni estas devigataj ripeti la saman konstaton. La nombro de niaj membroj daŭre ne estas kontentiga. Bedaŭrinde niaj membroj maljuniĝas kaj mankas al ni novaj. La membronombro daŭre tendencas malgrandiĝi kaj tio riskas endanĝerigi la ekziston de SAT... Ĉu oni ne plu bezonas laboristan neneŭtralan Esperanto - movadon? Ŝajnas ke niaj landaj perantoj ne plu sukcesas varbi al SAT... Ni ĉiuj devas unuigi niajn fortojn por malebligi la malaperon de SAT.

    Sur la foto, afable disponigita de la Teorio de Feliĉo , estas grupo de SATanoj apud la Kremla muro.

    Siberia tendaro

    Malgraŭ ĉio okazis tendaro OrSEJT - 32, pri kies okazigo dubis la organizantoj ( kaj blagis junuloj el - ĉirkaŭ SEJM - REJM ). Ĝin organizis 23 jul - 2 aŭg Tomska E - klubo ĉe rivero Obj, 80 km norde de Tomsko, en ripozejo de Siberia fiziko - teknika instituto, kies administra kaj sindikata estraro rilatis al bezonoj de la esperantistoj kun mirinda kaj estimenda komprenemo.

    Partoprenis ĉ. 60 personoj el Ruslando, Britio, Germanio, Katalunio ( Hispanio ), Francio, Svedio kaj Urugvajo, inkluzive de 16 eksterlandanoj poste veturintaj al la 56a IJK de TEJO. La okazigo de la tendaro havas gravan signifon, ĉar la antaŭa tendaro, OrSEJT - 31, okazis antaŭ 6 jaroj en Krasnojarsk, kaj ne multaj siberiaj kluboj aŭ lokaj e - istoj sin montris pretaj esti mastroj de la renkontiĝo de tioma skalo. Aliflanke, tio rekonfirmis, ke malgraŭ foresto de la konstanta lokalo en Tomsko plu ekzistas la klubo ; kaj ke ĝi estas ne surpapera, sed kapabla fari realajn videblajn agojn.

    Koncerne la programon, OrSEJT - 32 estis planita laŭ la tradicioj de la tendaroj en 1970 - 80aj jaroj. Kvankam la tendara slogano estis “ Inter Eŭropo kaj Azio ”, la organizantoj mem pri tio ŝajne forgesis, kaj la gastoj ne konsideris ĝin. Ĉar la aliĝiloj kaj program - proponoj de la partoprenontoj venis sufiĉe malfrue, la programon prizorgis la organizantoj mem kaj aktualigis ĝin ĉiutage, konsiderante la kapablojn, spertojn kaj emojn de la tendaranoj.

    Fakte plene sukcesa estis la paroliga kurso kun posta ekzameno ( apartan kaj grandan dankon meritas Vladimir Opletajev, kiu bonkore surprenis kaj brave plenumis tiun taskon ), interpretista konkurso, kantado kaj amikaj rondoj dum la forveturo. En Esperanto estis organizitaj kursoj pri masaĝo laŭ Masayuki Saionji, prelego pri bahaismo, kurso pri hindaj dancoj, aromoterapio, konkurso pri pentrado sur la homa korpo, Neptunfesto kaj aliaj tradiciaj tendaraj aranĝoj.

    Mankis klerigaj aranĝoj pri interlingvistiko, literaturo, ĵurnalismo kaj aliaj, kiujn antaŭe tegmentis “ Somera E - Universitato ”. Tamen mankis ankaŭ ekstremaj okazaĵoj, similaj al la senbridaj kaj frenezaj kursoj - orgioj pri t. n. “ libera spirado ” en OkSEJT - 39 pri kiuj tiel bildece ( kaj prave ) skribis Valentin Melnikov ( LOdE . 1999 : 8 - 9 ) kaj rakontis la tomskaj partoprenintoj.

    Pri la organizaj klopodoj oni povus verki romanon. Kun nostalgio mi rememoras la iam ekzistintan Tendaran Komitaton kun reprezentantoj de la regionaj E - kluboj, kaj la siberian OSER - komitaton, kiam la sukceso de renkontiĝo estis rezulto de la komuna movado ( SEJM kaj LKS ), sed ne de la klubo - organizanto, kies ĉefa tasko estis prizorgi loĝadon kaj manĝadon. Tiusence la rezulto de la tendarofina enketado, en kiu la partoprenintoj taksis la tendaran programon preskaŭ je poento 4 laŭ la 5 - poenta skalo, montras ke la tomskanoj ne fiaskigis la nekutiman taskon.

    La lasta atentigo : la averaĝa aĝo de la organizantoj kaj aktivuloj multe pli proksimis al 40 jaroj, sed ne al 20. Pro tio la tendaro rezultis ne tre junulara.

    OrSEJT - 32 finiĝis. Ni esperu ke OrSEJT - 33 okazos pli frue ol post 6 jaroj.

    Aleksej Birjulin

    28a sesio de Scio

    En la Moskva ejo de la Unio de sciencaj kaj inĝenieraj organizaĵoj 29 maj. - 2 jun okazis la 28a konferenco de E - klubo Scio . Prelegis V. Ĥmelinskij ( Milito de 1812 ), K. Ilutoviĉ ( Puŝkin ), N. Aroloviĉ ( Vrubel ), V. Ĥmelinskij ( Ekonomiaj skizoj ).

    Ermita Tarĥan rakontis pri la muzeo ERMI, prezentis lakitajn miniaturojn. L. Abramova ( Elektrostalj ) alportis rusajn popolajn ludilojn el Dymkovo. Estis organizita ankaŭ kanta prezentado, rondatabla konversacio, kaj lingva simpozio.

    Viktoria Nikiforova

    MIA JARCENTO

    Ĉapitro el la romano de Günter Grass

    En la pasint - jara novembra kajero ni publikigis ĉapitron “ 1946 ” el “ Mia jarcento ” kolekto de 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento, kiu aperis en 1999 - kiam Günter Grass ricevis la Nobel - premion pri literaturo. Antaŭ la proklamo de la premio 2000 ni proponas plian ĉapitron, kies temo ankoraŭ restas aktuala.

    1991

    “ Mortintoj ne videblas. Nur ŝancelaj koordinatoj kaj trafoj, laŭdire celprecize. Ĉio iras kvazaŭ infanludo ”.

    “ Kompreneble, ĉar CNN havas la televidrajtojn de tiu milito kaj jam nun tiujn por la venonta kaj postvenonta ”.

    “ Sed brulantaj oleokampoj videblas ”.

    “ Ĉar temas pri oleo, nur pri oleo ”.

    “ Tion scias eĉ la idetoj, ĉie surstate. Tutaj lernejoj estas malplenaj kaj survoje, plej ofte sen instruistoj, en Hamburgo, Berlino, Hanovro... ”

    “ Eĉ en Schwerin kaj Rostock. Kaj kun kandeloj, ĉar antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ĉie... ”

    ”... dum ni ankoraŭ babilaĉas pri la sesdek - oka jam, kiel ni tiam rigorege kontraŭ la milito en Vjetnamio, kontraŭ Napalmo kaj kaj kaj... ”

    ”... sed hodiaŭ ne kapablas levi la pugon dum ekstere la infanoj... ”

    “ Ne kompareblas. Ni havis almenaŭ perspektivon kaj io kiel revolucio koncepto dum nur kun kandeloj... ”

    “ Sed kompari Saddam kun Hitlero, tio eblas, ĉu? Ambaŭ sur unu denominatoro kaj tuj ĉiuj scias, kio estas bona kaj kio malbona ”.

    “ Nu, tio estis intencita metafore, sed intertrakti, pli longe oni devintus intertrakti kaj per ekonomia bojkoto premi kiel en Sudafriko anstataŭ milite... ”

    “ Kia milito, do? La prezento, kiun bone aranĝis CNN kun Pentagono, kaj kiun nun spertas la norma uzanto sur la palvitraĵo aspektas kiel artfajraĵo, speciale aranĝita por la sidĉambro. Tutpure, neniuj mortintoj. Vi vidas kvazaŭ sciencfikciaĵon kaj mordetas salitan kukaĵon samtempe ”.

    “ Sed la brulantajn oleokampojn oni vidas kaj bomboj falantaj sur Israelo, tiel ke la homoj nun en la kelo kun gasmaskoj... ”

    “ Kaj kiu dum multaj jaroj armis Saddam - on kontraŭ Irano? Ekzakte, usonanoj kaj francoj... ”

    ”... kaj germanaj firmaoj. Jen, longa listo, kiu liveris kion : abunde da altkvalitaĵoj, rakedakcesoraĵoj, kompletaj venenkuirejoj kun receptoj... ”

    ”... tial eĉ tiu Biermann, kiun mi ĉiam supozis pacifisto, favoras la militon. Li diras eĉ... ”

    “ Nenion li diras, sed denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li... ”

    “ kaj la infanojn kun la kandeloj, kiuj estas por la paco, li nomas ploraĉulinoj... ”

    “ Ĉar tiuj idetoj estas sen socia celo, sen perspektivo, sen argumentoj, dum ni tiam... ”

    ”... nu Nenio sango kontraŭ oleo jam diras ion... ”

    “ Sed ne sufiĉe. Kiam ni kontraŭ la vjetnama milito... ”

    ”... nu, Ho Ho Ho Ĉi Minh! ankaŭ ne estis frapa argumento... ”

    “ Ĉiukaze nun estas la infanoj sur stratoj kaj placoj. Nun ankaŭ en Munkeno, Stuttgart. Pli ol kvin mil. Eĉ el infanvartejo ili partoprenas. Faras silentajn marŝojn inter kriegaj minutoj. Mi havas timon! Mi havas timon! —ili vokas. Tio neniam okazis antaŭe en Germanio, ke iu senkaŝe konfesas... Laŭ mia opinio... ”

    “ Opinioj estas merdo! Rigardu tiujn idetojn. Sube Adidas, supre Armani. Dorlotitaj infanaĉoj, kiuj nun timas pri siaj ŝikaj vestaĵoj, dum ni en la sesdek - oka kaj poste kiam temis pri Okcidenta Trajektorio kaj eĉ pli poste kontraŭ Pershing II en Mutlangen kaj aliloke... Estis vere rigore tiam! Kaj nun alŝancelas tiuj idetoj kun kandeloj... ”

    “ Kaj do? Ĉu ne komenciĝis tiele en Lepsiko? Mi estis tie, kiam ni ĉiulunde pace ekde la Nikolaopreĝejo. Ĉiulunde, jes ja, ĝis tiuj superuloj ektremis... ”

    “ Ne eblas kompari kun hodiaŭ ”.

    “ Sed Hitlero kaj Saddam. Ambaŭ sur unu poŝtmarko. Tio eblas, ĉu? ”

    “ Ĉiukaze brulas oleokampoj... ”

    “ Kaj en Bagdado tuta bunkro de civiluloj... ”

    “ Ĉe CNN ja estas tute alia filmo... ”

    “ Komprenu jam. Tio estas estonteco. Jam antaŭ la milito ili aŭkcias la televidrajtojn kontraŭ plej alta oferto... ”

    “ Tion vi povas jam anticipe produkti, ĉar la sekva milito venos certe. Aliloke aŭ denove ĉe la Golfo. ”

    “ En Balkano kontraŭ serboj kaj kroatoj certe ne... ”

    “ Nur kie estas oleo... ”

    “ Mortintoj ankaŭ tiam ne aperos... ”

    “ Kaj timon, veran timon spertas nur la infanoj, nur... ”

    Tradukis el la germana

    Wolfgang Kirschstein

    Ŝanco por Esperanto?

    Ruslanda Akademio de la Sciencoj proponis krei Internacian Akademion de la Sciencoj kun landaj filioj. Nun por esperantistoj de la tuta mondo estu la plej aktuala tasko zorgi, ke Esperanto estu unu el la oficialaj lingvoj de la nova Akademio. Eble per tio Esperanto ricevos sian lastan ŝancon. Mi alvokas ĉiujn esperantistojn kaj esperantistajn organizaĵojn fari ĉion por ne preterlasi tiun ŝancon.

    Ergard Budagjan

    Flate, sed malprave

    Giorgio Silfer flate, sed malprave atribuas al mi la aperigon “ en la UEA - organo ” de la Manifesto de Raŭmo ( LOdE . 2000 : 7 ). Ĝi ja aperis en Esperanto , kiel li diras ( 1991 : 10 ), sed ĉi ties redaktoro tiutempe, kaj ĝis la fino de la jaro, restis ankoraŭ Mark Fettes ; mi “ stafetis ” en januaro 1992.

    Silfer eraras verŝajne pro memoro pri korespondado inter li kaj mi komence de 1992, el kio rezultis ke en aprilo 1992 mi aperigis ( . 78 ) la enkondukon al la Manifesto, mankintan en la oktobra numero.

    István Ertl

    Bruselo ne similas al Bialystok

    Mi ricevis numeron 6 de via internacia revuo. Mi iom konas la grand - urbon Bruselo, kaj en ĝi fakte la franca lingvo superregas. Aliaj lingvoj ĉiuj estas de la minoritato. Do David Ferguson ne pravas, ĉar en Bialystok la lingvoj estis pli - malpli egalaj.

    Mi ege ŝatas la rubrikon Kurte —rapide oni ricevas bildon de nia movado. Fotoj kaj aliaj bildoj feliĉe ne mankas, ili donas bonan, malpli tedan, aspekton al la paĝoj de via revuo.

    Frans Cobben

    Leterkesto

    Jen mia solvo de la aprila krucvortenigmo. Mi estas ŝatanto de tiaj ludoj en la angla lingvo, sed malofte kapablas solvi ilin en Esperabto. Mi kaptas la okazon por esprimi mian dankon pro LOdE . Mi abonas plurajn gazetojn, sed La Ondo estas mia plej ŝatata, kaj mi senpacience atendas ĝian alvenon ĉiumonate.

    Charles C. Dornan ( Skotlando )

    Mi estas nova leganto de via revuo kaj ricevas ĝin anstataŭ La Brita Esperantisto . Tre plaĉas al mi kaj la stilo kaj la enhavo de LOdE . Neatendita avantaĝo estas, ke ĝi instigas min pligrandigi mian vortstokon per antaŭe nekonitaj vortoj, kiel versto kaj arŝino , kaj trovi en la maparo antaŭe nekonatajn loknomojn, ekzemple, Jenisejo . Kroma avantaĝo estas la belaj kaj por ni malofte vidataj rusaj poŝtmarkoj, kiujn mi donis al miaj fervore kolektantaj filino kaj nevo.

    Mi iom surpriziĝas, ke ne pli da homoj partoprenas la enigmokonkursojn. Eble iuj ludemaj britaj legantoj plibonigos la statistikon. Mi kunsendas respondojn al la enigmoj el la numeroj 6 kaj 7.

    A. P. ( Jack ) Warren ( Anglio )

    Dankon pro la du numeroj de La Ondo de Esperanto , kiujn vi sendis al mi. Ĉiuj membroj de nia klubo trovas la artikolojn tre interesaj kaj informplenaj.

    Charles Newman ( Anglio )

    Manifesto de Raŭmo

    Okaze de la 20 - jariĝo de la enmondigo de la Manifesto ni aperigas ties aŭtentan tekston, inkluzive de la preambulo.

    Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso ( 1980 07 25 / 08 01 ), la temon “ Esperanto en la 80aj jaroj : celoj kaj metodoj ”.

    Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO ( Finnlanda Esperantista Junulara Organizo ), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31.

    [ FEJO, ĉe s - ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF - 00410 Helsinki 41, Finnlando. ]

    1. Krizo de identeco

    La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo : nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj —la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp —kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo ; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

    2. Kritiko de praceloj

    Ni kredas ke :

    a ) la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj —oni havu alternativajn celojn ;

    b ) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj : finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe ( eĉ malpli grave ol iam la franca mem ) ; Zamenhof neniam proponis al la E - movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

    3. Niaj celoj

    Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn :

    a ) propedeŭtiko por lingvoinstruado ;

    b ) kontaktoj inter ordinaraj homoj ;

    c ) kontaktoj sendiskriminaciaj ;

    ĉ ) novtipa internacia kulturo.

    Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

    4. La kongresoj kiel vojo al kresko

    Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo : necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO - seminario en Strasburgo ( junio 1980 ), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E - o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet - instruistoj.

    5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion ; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion —ion kulture originalan kaj internacie valoran.

    Internaciismo kaj purismo ( 1 )

    Unua parto

    Lingva respondo de Sergio Pokrovskij

    Demando

    Mi volus scii, kiel vi opinias pri la ĉiama ( kaj lastatempe pli agresema ) tendenco de multaj esperantistoj al enkondukado de pliaj kaj pliaj neologismoj. Oni eĉ iel malrespekte taksas tekstojn, kiuj bone akordas kun la normo, kaj oni fieras pri “ riĉeco ” de sia lingvaĵo uzante novajn radikojn tute sen logika bezono.

    Aleksandro Gofen ( Usono )

    La respondo

    Mi opinias ke la tendenco enkonduki balastajn vortojn ekzistas, kaj estas tre malnova : la Parnasa gvidlibro [ KWB ] estas ĝia manifesto ( ekde 1932 ).

    Tamen ŝajnas al mi ke nuntempe ĝi jam eksmodiĝis, kaj ke en la viva Esperanto ĝi neniam estis tre grava. Eble PIV estis la kulmino de tiu tendenco ; sed nun, post la morto de Kalocsay kaj Waringhien, mi ĉiam pli ofte vidas malakcepton de la balastismo —ekz - e mi menciu la unuaniman malaprobon de la Suplemento al PIV ( kvankam la epigonoj ja restas, kaj estas relative pli multenombraj inter la gazetistoj kaj eldonistoj ol en la publiko ).

    Kompreneble la bezono pri novaj vortoj ĉiam ekzistas, kaj ĉiam restos aktuala la dilemo : “ Ĉu internaciismo aŭ purismo? ” ; iom da internaciismo estas nepre bezonata, sed la demando estas, kiom do, kaj ĉu necesas internacia sinonimo por nocioj trafe esprimeblaj per la bazaj rimedoj de Esperanto.

    Du tezoj Parnasaj

    Laŭ Waringhien [ KWB ],

    §1. La vortoj de Esperanto havas “ tre larĝan kaj sufiĉe malprecizan signifon... sufiĉas malfermi dulingvan vortaron por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola pinto signifas france pointe, bout, sommet, cime, faîte ktp ”.

    §2. “ La tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, ne aŭ sen. Tio ĉi malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence... Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis :

    La tago malvarma, malgaja, sensuna...

    verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens - imago ”.

    Tezoj pri internacieco

    “ La principo de la latinida internacieco estas deduktebla el tri principoj ” ( W. A. Verloren van Themaat laŭ [ JW, p. 21 ] ) :

    §3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn ;

    §4. la vortformaĵoj kune formu koheran derivsistemon ;

    §5. ĉiuj vortformaĵoj troviĝu almenaŭ en kelkaj naciaj lingvoj.

    Kaj J. Werner konkludas [ JW, p. 23 ] :

    §6. En ĉiu lingvo la internaciaj terminoj signifas pliriĉigon de esprimebloj, tial eliminado de internaciaj vortoj el kiu ajn lingvo estas esprimo de mallarĝanima lingva purismo. Krome, Esperanto estas internacia lingvo, ties esenca parto estas ĝuste la internaciismoj, preskaŭ la tuta lingvo estis kreita per elpruntoj kaj estus absurde aserti, ke tiu evolua proceso en Esperanto jam finiĝis. La transprenado de vortoj el fremdaj lingvoj daŭras kaj internaciigo de la faka lingvotavolo, el la antikvaj lingvoj greka kaj latina kaj ankaŭ el la vivantaj, estas esprimo de Eŭropa kaj monda kultura komuneco, kiu faciligas peradon de informoj el unu lingvo en la ceterajn.

    Krome [ JW, p. 30 ],

    §7. Lastatempe oni “ notas, ke la nemotivitajn terminojn ne akompanas danĝero de malĝusta motivado aŭ de erara interpreto... Internaciaj formoj en la internacia lingvo estas memkompreneblaj. Fakuloj jam spertis, ke internaciaj terminoj estas pli stabilaj, kvankam nemotivitaj, resp. netravideblaj por la plejparto de uzantoj. ”

    Resume, la avantaĝoj de internaciaj terminoj estas ke ili [ JW, p. 30 ]

    §8. proksimigas, semantike interkomunikigas terminologiajn sistemojn ;

    §9. estas signife pli precizaj, plejparte unusignifaj. La bazoj de grek - kaj latin - devenaj internaciaj terminoj funkcias sole kiel derivaĵoj, kiuj havas precize difinitajn signifojn. Male la bazoj de hejmaj terminoj aperas ankaŭ kiel nomoj signife malpli klaraj, semantike ŝovitaj kaj ofte eĉ idiome ŝanĝitaj,

    §10. estas ofte koncizaj ( bito —duuma cifero ),

    §11. estas ofte produktivaj ( okbito ),

    §12. faciligas terminan unuvortigon ( bito ),

    §13. ebligas distancigi fakan vortaron disde la komuna lingvotavolo, kio estas postulata precipe en teoriaj fakoj,

    §14. estas semantike pli stabilaj,

    §15. faciligas peradon de informoj inter unuopaj lingvoj, subtenas internacian kunlaboron,

    §16. internaciigo de terminaroj estas esprimo de Eŭropa kaj monda internacieco.

    Kiun vojon elekti

    Mi provis honeste kaj senŝanĝe kolekti la argumentojn de la naturisma tendenco. Pri kelkaj aferoj mi volonte konsentas ( ekz - e, mi mem uzas la terminon bito en mia “ Komputika leksikono ” ) ; tamen ĝenerale la prezentita argumentaro estas malkohera ( ekz - e §11 kontraŭdiras la reston, ĉar anstataŭ okbito aŭ, pli bone, bitoko , internaciisme oni devus preferi bajto ’ n aŭ okteto ’ n ). Iuj argumentoj estas dubindaj aŭ simple malveraj ( ekz - e §9 ; sufiĉas mencii biliono ’ n aŭ apendico ’ n aŭ kontinento ’ n, kiujn mi konsideros malsupre ).

    La “ latinida internacieco ” ( §§3 - 6 ) difinas kriterion laŭ kiu oni preferu la anglan kiel lingvon internacian ( aŭ francan, aŭ hispanan, aŭ italan ). La sola problemo estas la postulo de §4 pri kohero, ĉar oni ne povas kombini “ ĉiujn latinaĵojn ” kohere : la materialo jam dekomence estas malkohera. La ceterajn postulojn la angla jam plenumas plej proksime, ĝi jam delonge funkcias en tiu niĉo, kaj estas enigmo, kion serĉas en Esperantujo la homoj kun tiaj preferoj.

    Mi jam scipovas kaj fakte uzas la anglan, tamen mia idealo estas alia : min interesas lingvo pli eleganta, logika kaj sekve pli libera ol la naciaj. Mi preferas liberan konstruemon ol parkeradon. Bedaŭrinde, ne tion preferis la aŭtoroj de PIV, kiuj ĉiel katenis kaj banaligis Esperanton por fari ĝin same embarasa kiel la lingvoj etnaj.

    Ekzemple, evidenta vorto por nomi grupon da steloj en la ĉielo estas stelaro , kaj por grupo da insuloj en oceano, insularo , kaj por grupo da montoj sur la tero, montaro . Ĝuste tiel formitajn vortojn ni trovas, ekz - e, en la turka kaj germana ; Zamenhof ( kaj PV ) plej ofte uzis stelaro ’ n, iam stelfiguro ’ n ( Jesaja 13 : 10 ; markita kiel Zamenhofa en PV, tiu vorto perdis la markon pri zamenhofeco en PIV ). Ambaŭ formoj estas bonaj : stelaro estas memtrudiĝanta, stelfiguro estas mirinde trafa kaj poezia. Sed la aŭtoroj de PIV estis plie profesoroj ol poetoj ; bezonatajn vortojn ili serĉis ne en la lingvo mem, sed en la franca ; ie ( kie? ) ili trovis formon pli malbonan : konstelacio , kaj ĝuste ĝin elektis kiel ĉefan, interalie por la uzo en la difinoj ( vd zodiako ktp ).

    La vorto konstelacio estas je unu litero kaj je unu silabo pli longa ol stelfiguro ( sen paroli pri stelaro ; kontraŭekzemplo por §10 ) ; ĝi estas nemotivita, do aparte lernenda por la rusoj, turkoj, germanoj 1 ; ĝi finiĝas je - acio, pri kies malbelo plendis multaj poetoj. Resume ĝi havas ĉiujn malavantaĝojn —sed ĝi ja estas latinida!

    Por insularo la naturismanoj, kompreneble, preferas arkipelago ’ n. Alia vorto nemotivita, sed ja greka! Kvankam malgraŭ la falsa aserto pri unusignifeco de la internaciaĵoj ( §9 ), ĝi estas dusignifa ( insularo ; la Egea maro ).

    Pri parnasismo

    La argumentado de §1 estas ĉarme naiva : sufiĉas preni franca - rusan vortaron [ FR ] por konstati ke la franca pointe ampleksas 12 sencogrupojn, kiuj sume entenas 25 rusajn tradukojn ( sen nombri plurvortajn esprimojn ). Evidente, se la rezonado de Waringhien estus valida, la malprecizega franca lingvo urĝe bezonus prunti vortojn el la rusa. Tamen reale tiu diferenco esprimas nur la fakton ke diversaj lingvoj havas iom malsaman vortouzadon.

    La argumento kontraŭ mal - ( §2 ) estas samtiom efekta kiom falsa. Ĉar por mi, samkiel por multaj esperantistoj, ĝi estas en evidenta konflikto kun mia reala percepto de la koncerna verso.

    Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen - akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri esperanto, rezultas el konscia peno : mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi [ CP, p. 77 ].

    En la lingvo samkiel en ĉia alia afero ( stirado de aŭtomobilo aŭ avio, danco, naĝo ) la homa menso “ faldas ” rutine ripetiĝantajn aferojn, kaj operacias per ili kiel per simplaj tutoj ( faldaĵoj ) ; laŭbezone oni povas analizi tian faldaĵon ( ekz - e por instrui la rutinon al alia persono ), sed normale malfaldo ne okazas ; se tamen oni ĝin bezonas, tio ofte postulas ian specialan atentostreĉon 2 . Tion bone ilustras la anekdoto pri naturismano kiu demandis, “ kial en Esperanto oni ne povas esprimi la nocion malfeliĉa per simpla vorto, kiel en la angla ( aŭ franca, germana )? ” —evidente la ulo, tute nature, perceptis unhappy ( resp. malheureux, unglücklich ) kiel ion simplan, sed ial nenature rezistis al tia rutinigo en Esperanto.

    Respondante al simila protesto de Faulhaber, en la reviziita eldono [ KWB, p. 11 ] Waringhien insistis pri sia stranga aserto ( por mi frape malvera ) kaj klarigis : “ poezio estas ia tute alia speco de parolo ;... la verso dismembrigas la vortojn, reliefigante la radikojn kaj ombrumante la gramatikajn ilojn ”. Se tio estus vera, la francaj poetoj ne povus uzi la vortojn malheureuxinfiniimmobileinhumain sen pensigi pri io feliĉa, limigita, moviĝema kaj bonkora.

    Jen estas kelkaj frazoj el la ĉi - supra parto de mia artikolo, en kiuj mi provis anstataŭigi la mal - vortojn per simplaj radikvortoj “ poeziaj ” :

    1 ) La tendenco estas tre malnova.

    2 ) La tendenco estas tre olda.

    1 ) Sufiĉas malfermi dulingvan vortaron.

    2 ) Sufiĉas aperti dulingvan vortaron.

    1 ) Tio ĉi malutilas en poezio.

    2 ) Tio ĉi nocas en poezio.

    1 ) La argumento estas mirinde malforta.

    2 ) La argumento estas mirinde febla.

    Laŭ mia persona lingvosento la normalaj, pli hejmaj kaj klaraj estas la unuaj frazoj ; la duaj atestas pri nesufiĉa lingvoposedo kaj impresas barbare.

    Daŭrigota

    Notoj

    1. Pli ĝuste, Konstellation ja ekzistas en la germana, sed ĝi havas tute alian sencon ol stelfiguro : temas pri momenta “ situacio ” en la ĉielo, pri relativaj pozicioj de la stel ( ar ) oj kaj planedoj. Kontraste al la netrovebla konstelacio ( mi ne sukcesis trovi tiun vorton en la komputile disponebla tekstaro de Zamenhof ; ne ĉiuj liaj verkoj estas enretigitaj ), facilas trovi Zamenhofajn uzojn de stelaro kaj stelfiguro , kiujn en lia menso sendube plifirmigis la germanaj Gestirn kaj Sternbild ; li do havis nenian motivon uzi konstelacio ’ n por stelfiguro . Aliflanke, la sama germana fonto povus suflori al li la vorton konstelacio por la senco ĉielsfera situacio . Nu, la franca lingvo uzas constellation nur por la senco stelfiguro , kaj tio eble erarigis la francojn.

    Kontraŭekzemple al §9, ni vidas “ latinidan internaciaĵon ” kiu en iuj lingvoj malestas ( ekz - e en la rusa ), havas tute malsamajn sencojn en iuj aliaj lingvoj ( ekz - e la germana kaj la franca ) aŭ konfuzas ĉiujn sencojn ( ekz - e la anglalingva constellation ’ ). Ĉiel ajn, konstelacio estas falsa amiko kiu kreas miskomprenon ( kaj se mia hipotezo estas vera, la PIV - a difino estas ekzemplo pri tia miskompreno ; atentindas ke en la koncerna artikolo mankas ekzemplo pri la pretendata uzo Zamenhofa ).

    2. Kiam kolego telefonis al mi por diri ke li “ elmalsanulejiĝos post tri tagoj ”, mi ne serĉis la radikon san inter la 7 morfologiaj elementoj de la vorto elmalsanulejiĝi ; malsanulejo estas por mi ne pli analizinda vorto ol hospitalo , mi ĝin perceptas kiel unu tuton ( kaj malgraŭ la aserto de §9 kaj §14, la pli internacia hospitalo estas malpli preciza kaj stabila ol malsanulejo ; en la rusa tiu internaciaĵo indikas speciale militistan malsanulejon ; kaj PV, malsimile ol PIV, difinas ĝin kiel senpagan kuracejon por mizeruloj ).

    Referencoj

    CP Piron C. La bona lingvo. Vieno / Budapeŝto, 1989.

    FR Ganchina K. Dictionnaire français - russe. Moskvo, 1971 ( 51000 vortoj ).

    JW Werner J. Terminologia kurso. Rudnice nad Labem, 1986.

    KWB Kalocsay K., Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. Pisa / Madrido, 1984 ( 3a eldono, reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien ).

    Preskaŭ du mil delegitoj

    Jarlibro 2000 / Red. Francisco L. Veuthey. —Roterdamo : UEA, 2000. —310 .

    Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro de UEA estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Du trionojn el ĝiaj 310 paĝoj okupas la adresaro de la Delegita reto de UEA kun 1960 individuoj en 99 landoj. Rimarkinde plimultiĝis la delegitoj kun retpoŝta adreso : 744 delegitoj ( 38 % ) estas atingeblaj rete, dum en la Jarlibro 1999 ilia nombro estis 572 ( 29 % ) el 1959.

    Ĉi - jare UEA denove havas plej multe da delegitoj en Brazilo, kvankam Brazilo havas malpli da individuaj membroj de UEA ol Germanio kaj Francio ( nur individuaj membroj rajtas esti delegitoj ).

    Brazilo 229

    Germanio 188

    Francio 146

    Japanio 97

    Usono 83

    Italio 78

    Britio 70

    Finnlando 56

    Nederlando 54

    Hispanio 50

    Entute, en la landoj de la unua deko loĝas pli ol duono da delegitoj —1051 ( 53. 62 % ). Ruslando estas en la 16a loko kun 40 diverskategoriaj delegitoj ( 37 antaŭ unu jaro ). Tamen en la landoj de eksa USSR estas listigitaj sume 97 delegitoj ; en la eksa Jugoslavio 68 ; en la eksa Ĉeĥoslovakio 58.

    La plej “ delegitoza ” urbo plu restas la brazila urbego Rio de Janeiro. Ĝin sekvas 4 eŭropaj ( inter ili nur unu okcident - eŭropa : Hamburgo ) kaj 6 ekstereŭropaj urboj kun almenaŭ 10 delegitoj.

    Rio de Janeiro ( Brazilo ) 18

    Sao Paulo ( Brazilo ) 17

    Teherano ( Irano ) 16

    Budapeŝto ( Hungario ) 13

    Tokio ( Japanio ) 13

    Brazilio ( Brazilo ) 12

    Seulo ( Koreio ) 12

    Moskvo ( Ruslando ) 11

    Hamburgo ( Germanio ) 10

    Karakaso ( Venezuelo ) 10

    Zagrebo ( Kroatio ) 10

    Pli ol kvarono da Ruslandaj delegitoj estas registritaj en Moskvo, sed la nombro 11 inkluzivas ankaŭ du delegitojn el Odincovo, kaj po unu el Solneĉnogorsk kaj Zelenograd. ( Se oni kalkulus simile situantajn lokojn, verŝajne Parizo estus pinte de la listo. ) Po tri delegitoj estas en Jekaterinburg kaj Sankt - Peterburgo.

    A. K.

    Esperanto en Ruslando

    Gorecka, Halina ; Korĵenkov, Aleksander. Esperanto en Ruslando : Historia skizo. —Jekaterinburg : Sezonoj, 2000. —40 . —( Serio Scio ; Vol. 4 ).

    “ Paĉjo, kial ĉiu - tage okazas ekzakte tiom multe kiom estas tempo en la vesperaj novaĵoj? ” Kiam oni estas leginta la verketon priparolatan, oni sentas rapidan preterflugon de pli ol cent jaroj da landa historio de esperanto. Fine ankaŭ Ruslando havas sian propran esperanto - historion broŝurita.

    Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov origine por prelego kolektis informojn pri Esperanto en Ruslando. La “ Historia skizo ” aperis ĉi - jare en la Jekaterinburga eldonejo Sezonoj , kiel la kvara numero de la Serio Scio . La aŭtoroj devis por la skizo, prezentita prelege jam plurfoje en Ruslando kaj eksterlande, “ kribri amason da libroj kaj revuoj ”, kiel ili skribas antaŭparole, ĉar “ mankas bonaj studoj pri la historio ”. Ili ja povis utiligi valoran antaŭlaboron, kiel la artikoleton en Esperanto en Perspektivo ( 1974 ) aŭ La Danĝera n Lingvo n ( 1988 ) de Ulrich Lins. Tamen la leganto ĝojas pri aktualigita skizo por la tuta tempo de 1887 ĝis la jaroj post 1991.

    Pro la limigita grandeco de la skizo oni restas scivolema pri detaligo de multaj tuŝitaj temoj. Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis en Roterdamo ludovikit - ekzempleron de Ruslanda Esperantisto pri la skandalo de Postnikov. Tiu unua prezidanto de Ruslanda Esperanto - Ligo arestiĝis pro spionado en 1911, kaj la samasocianoj havis la plej grandajn problemojn emfazi ilian distancemon de la kondamnita krimulo.

    Nun Esperanto en Ruslando ebligas scii pli pri la militheroa kapitano Postnikov, partopreninta 28 batalojn en la rus - japana milito, kiel diras la koncerna el la biografietoj, kaj akuzita esti vendinta sekretojn al Japanio, Germanio kaj Aŭstrio - Hungario. Postnikov estis kondamnita al okjara bagnado, estis liberigita post la februara revolucio en 1917, sed ekzekutita de la bolŝevikoj en 1925. Tamen en posta eldono de la skizo estus dezirinde havi pli da informoj pri tia skandalo kaj la diskutoj inter la esperantistoj.

    Sub la ironia titolo En la lando de l venkinta proletaro Gorecka kaj Korĵenkov pritraktas la leninan kaj stalinan periodon de Sovetio. Nur malmulte eblis superi la jam tre bonan Lins - an studon el 1988. La kondiĉoj por tio, ekzemple, vastskala malfermo de ŝtataj arkivoj, ŝajne en Ruslando post 1991 estas malpli bonaj ol respektiv - tempe en Germanio. Tamen tiu parto de la skizo liveras havindan aktualigitan superrigardon pri la esperanta parto de la sovetia teroro.

    Ne nur ĉi - teme evidentiĝas kiom dezirinda estas ankaŭ en nur - esperanta historiografio la priskribo de la “ kromaj ” cirkonstancoj. Multaj esperanto - historioj suferas pro la rigardo nur al la esperantaj temoj, dum por la komprenado necesus sciigi ankaŭ pri la ĝenerala historio. Tiu neceseco validas ja precipe por la nesamlandanoj - legantoj. Pro verkado - ekonomiaj kialoj la aŭtoroj ankaŭ en tiu ĉi rusia kazo rezignis pri la ĝeneralhistoria ampleksigo, fidante al la granda kvanto de pri - rusia kaj pri - sovetia literaturo en - kaj eksterlande. Sed estus interese sciiĝi pli pri la vidpunktoj de la aŭtoroj. Plej multe ili trarompis la limigon en ilia propra tempo, tiu de En la sendependa Ruslando , post 1991.

    Plia, en la koncernaj kondiĉoj verŝajne malfacile respondebla, dezirinde estus vidi pli da fotoj. La kovrilpaĝon ornamas bildo pri la unua kongreso en Ruslando ( 1910 ), pri kiu . 6 informas :

    La malferman kunvenon de la kongreso en la granda salono de la peterburga Dumo ĉeestis 600 personoj. En ĝi Zamenhof faris sian faman paroladon pri la neceso paroli en Esperanto en ĉiuj esperantistaj kongresoj, ankaŭ en la naciaj kongresoj.

    Sendube bona elekto, sed kio pri la sovetiaj estroj, postmilitaj reaktivigantoj kaj postsendependeculoj? Basta. Homo povas deziri pli ol homaro povas liberi. Kaj kun la Skizo de Gorecka kaj Korĵenkov li bone eltenos ĝis eventuala estonta monografio.

    Ziko Marcus Sikosek

    Esperanto en Ruslando estas mendebla ĉe nia redakcia adreso kontraŭ poŝtmarkoj je la valoro de 15 rubloj ( por ruslandanoj ) aŭ kontraŭ 6 Internaciaj Respondkuponoj ( por alilandanoj ).

    Belartaj konkursoj 2000

    La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel - Aviva jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.

    La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli - malpli ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.

    Poezio. 1a premio : Mikaelo Giŝpling ( Israelo ) pro “ Neĝa fantazio ” ; 2a kaj 3a premioj : ne aljuĝitaj ; Honoraj mencioj : Stefan MacGill ( Hungario ) pro “ Letere etere ”, kaj Nikola Raŝiĉ ( Nederlando ) pro “ Telefonvoko al postmoderno ”.

    Prozo. 1a premio : Julia Sigmond ( Rumanio ) pro “ Mi ne estas Mona Lisa ” ; 2a kaj 3a premioj : ne aljuĝitaj ; Honoraj mencioj : Claude Schroeder ( Francio ) pro “ Amletero ” kaj Tibor Kristály ( Hungario ) pro “ Leon - vilaĝo ”.

    Teatraĵoj. Neniu premio aljuĝita. ( Partoprenis 1 verko. )

    Eseo. Premio “ Luigi Minnaja ” : Sten Johansson ( Svedio ) pro “ Kiel legi —ĉu legi —Stellan Engholm? ” ; 2a premio : Nikola Raŝiĉ ( Nederlando ) pro “ Digrafio : speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo ” ; 3a premio : Sten Johansson pro “ Belartaj Konkursoj de UEA 1950 - 1999 ” ; Honora mencio : Carmel Mallia ( Malto ) pro “ La vojo ”.

    Kanto. Premio “ Ahn Song - san pri Kanto ” : Tarcísio Lima ( Brazilo ) pro “ Diskanto ” kaj “ Ĉi - paĝa dezir ’ ” ; 2a premio : Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki ( Finnlando ; resp. tekso kaj muziko ) pro “ La koroj batu ” ; 3a premio : ne aljuĝita.

    Infanlibro. Premio “ Infanlibro de la Jaro 1999 ” : “ La avo en la ĉareto ” de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea ( Germanio ).

    Vidbendo. Neniu premio aljuĝita.

    Hejma vortaro represita

    En la Tel - Aviva UK estis venditaj la lastaj ekzempleroj de la unua eldono de Hejma vortaro , aperinta en oktobro pasintjare. Dum naŭ monatoj estis venditaj 703 ekzempleroj. Sekve Hejma vortaro superis alian furoraĵon, la ZEO - libron Monumente pri Esperanto , kies debito en la unuaj naŭ monatoj post la apero estis 644 ekz.

    Por ke la populara libro estu konstante aĉetebla, UEA represis senŝanĝe la unuan eldonon. Hejma vortaro estas do daŭre havebla por la prezo de 7, 50 eŭroj. Per ĝia vendado oni apogas la agadon de Rondo Familia, kiu estas komisiono de UEA por kunligi familiojn kies hejma lingvo estas Esperanto.

    GK UEA

    Gazetoj

    Literatura Foiro . 2000 : 185

    En la junia Literatura Foiro , post dudek jaroj, denove aperas la aŭtenta teksto de la Raŭma manifesto kaj la kvin tezoj de Raŭmo. La kulturpolitika parto inkluzivas ankaŭ longan komentarion de Probal Daŝgupto, kiu responde al la artikolo de Walter Zelazny ( LF - 182 ) pledas por la UEA - manifesto en Prago. En la numero trovas lokon la dua ( lasta ) parto de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, kiu unuan fojon aperas en esperanta traduko danke al Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

    La centjariĝo de Yvonne Martinot estas omaĝita per artikolo de Giorgio Silfer kaj raporto de Marie - France Conde Rey pri la ĝenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot kaj pri la aktuala stato de La Kvinpetalo .

    Ljubomir Trifonĉovski analizas la rezultojn de la ĉi - jara voĉdono por la Premio La Verko de la Jaro . La poemo Defio de Tino Terzi kaj la rakonto Vizito al Katerina de Armando Zecchin, kvar poemoj de Julius Balbin, artikolo de Miroslav Malovec pri Jirí Karen, recenzo de Manuel de Seabra pri Vivo kaj morto de Wiederboren karakterizas la daŭran akcenton en LF al la originala esperanta literaturo. La tradukarto same trovas lokon, per recenzoj de Claus Günkel pri Faŭsto , de Sabine Trenner pri Alico en Mirlando kaj de Nicolino Rossi pri Sonoj kaj kredoj el Razgrad , per artikolo de vera Barandovska - Frank pri la nuntempa latina poetino Anna - Ilse Radke kaj per eseo de Wojciech Usakiewicz pri erotikaj tradicioj en la pola literaturo. Milena Makaveeva prezentas la kompaktan diskon Survoje de La Kompanoj , kaj la kroniko informas pri okazintaj kulturaj esperantaj eventoj. En la numero oni trovos ankaŭ la someran programon de KCE kaj informon pri la rezultoj de ĝia ĝenerala Asembleo.

    HeKo

    Ruslanda Esperantisto . 2000 : 3

    La 3a numero de Ruslanda Esperantisto —dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg ( Ruslando ) en la eldonkvanto 1000 ekz - oj —estas dediĉita al la 73a Kongreso de SAT en Moskvo. La ĉefmaterialo de la numero estas tripaĝa artikolo pri SAT de ties Ruslanda peranto Nikolao Gudskov. La numero proponas ankaŭ diĝeston de E - eventoj kaj la bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro .

    La organizantoj de la Kongreso mendis 100 ekzemplerojn de tiu ĉi numero por dumkongresa distribuo.

    Ricevitaj gazetoj

    AmUzE. 2000 / 1 - 2 ;

    Antaŭen. 2000 / 24 ;

    Aŭstria Esperanto - Revuo. 2000 / 4 - 6 ;

    Brazila Esperantisto. 2000 / 311 ;

    Bulteno de REU. 2000 / 3 ;

    Cerbe kaj Kore. 2000 / 3, 4, 5 ;

    Debrecena Bulteno. 2000 / 118 ;

    ELNA Update. 2000 / 2 ;

    El Popola Ĉinio. 2000 / 7, 8 ;

    Esperanto. 2000 / 6, 7 ;

    Esperanto en Skotlando. 2000 / 181 ;

    Esperantolehti. 2000 / 3 ;

    Esperanto sub la Suda Kruco. 1999 / 1, 2, 3, 4, 5, 6 ;

    Esperanto USA. 2000 / 3 ;

    Franca Esperantisto. 2000 / 519 ;

    Heroldo de Esperanto. 2000 / 8 ;

    Informilo por Interlingvistoj. 2000 / 2 ;

    Internaciisto. 2000 / 4 ;

    ISAE - Nova - Bulteno. 2000 / 1 ;

    Juna Amiko. 2000 / 2 ;

    Kataluna Esperantisto. 2000 / 311 ;

    Komencanto. 2000 / 4, 5 ;

    Konkordo. 2000 / 44 ;

    Kosmos. 2000 / 1 ;

    La gazeto. 2000 / 89 ;

    La KancerKliniko. 2000 / 94 ;

    La Ondo de Esperanto. 2000 / 7 ;

    La Revuo Orienta. 2000 / 6, 7 ;

    La Verda Formiketo. 2000 / 49 ;

    l ’ esperanto. 2000 / 4, 5 ;

    La Travailleur Espérantiste. 2000 / 251 ;

    Literatura Foiro. 2000 / 185 ;

    Litova Stelo. 2000 / 3 ;

    Monato. 2000 / 6, 7 ;

    Norda Stelo. 2000 / 2 ;

    Norvega Esperantisto. 2000 / 3 ;

    REJMinfo. 2000 / 3 ;

    Ruslanda Esperantisto. 2000 / 3 ;

    Sennaciulo. 2000 / 6 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 2000 / 109 ;

    Starto. 2000 / 3 ;

    Vestnik Esperanto. 2000 / 2.

    M O Z A I K O

    Ni ricevis 12 respondojn por la tasko “ Tri proverboj ” el la maja LOdE . El la venintaj respondoj nur 2 estas kun eraroj, ĉiuj ceteraj estas tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Svetlana Konjaŝova el Sanboli ( Orienta Siberio ). Ni gratulas ŝin!

    La ĝustaj solvoj estas : 1. Aprila vetero —trompa aero ( apro, liva, temo ) ; 2. Eĉ bagatelo povas servi al celo ( tablo, pastro, vico, giĉeto ) ; 3. Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj ( aprilo, najtingalo, bukedo, ŝoseo ).

    Postferia krucvortenigmo

    1. En la mondon venis nova.... 2. Revolucia monato ( R ). 3. Ĝi estas motoro de la komerco ( R ). 4. Dokumento por la aneco en iu organizaĵo. 5. Suno foriras al okcidento, sed por denove naskiĝi, rapidas al... ( R ). 6. Kunulo de strategio ( R ). 7. Papago ( R ). 8. Konstelacio en la norda hemisfero : “ Granda... ”. 9. Kristana eklezio. 10. Oceana birdo ( R ). 11. Sporta konkurso laŭ la maniero de la antikva kuriera servo. 12. Norda bero. 13. Okupo, profesio ( R ). 14. Acida frukto ( R ). 15. Fiŝkaptilo ( R ).

    Kompilis Tatjana Kulakova

    . Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

    Foje okazis

    Kiun timas la reĝo?

    Brita reĝino Victoria surtroniĝis en tre juna aĝo, kaj ŝia plej aĝa filo Edward ( 1841 - 1910 ) devis resti kronprinco preskaŭ dum la tuta vivo. Pro tio liaj intencoj estis direktitaj ne al la ŝtataj aferoj, sed plejparte al diversaj distraĵoj : aventuroj, ĉasado, kartludado. En la lasta okupo li estis spertulo jam de la infanaĝo. Foje instruisto de la religio, dezirante emfazi la potencon de Dio, diris :

    —Pli potenca ol la reĝo estas nur...

    La princo ĝoje interrompis lin :

    —Mi scias, scias! Pli potenca ol la reĝo estas... la aso.

    Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

    El la Fundamento de Esperanto

    Ni daŭrigas aperigi frazojn el la Ekzercaro de la lingvo internacia “ Esperanto ” de la Fundamento de Esperanto , kiu estas “ la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto ”.

    §9. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.

    §10. Lakto estas pli nutra, ol vino.

    §10. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

    §14. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi ; due mi dankas vin por la prunto ; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.

    §14. Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.

    §16. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.

    §16. Knabo, vi estas neĝentila.

    §16. Kiam oni estas riĉa ( aŭ riĉaj ), oni havas multajn amikojn.

    §18. Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.

    §18. Ĉu vi diros al mi la veron?

    §18. Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem.

    §18. Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

    L. L. Zamenhof

    ANONCETOJ

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al la redakcia adreso.

    Itala esperantistino deziras kontakti Esperante spertulojn pri komputila mondo, komputilscienco, robotiko, kibernetiko, virtuala kulturo kaj kreintojn, kreantojn de planlingvaj projektoj surbaze de la rusa.

    Ada Ricchiuto Adreso : via Umbria 43, IT - 74100, Taranto, Italio.

    45 - jara alĝeria instruisto de la franca lingvo, lernanta Esperanton kun tri siaj infanoj, volonte ricevus el la tuta mondo lernolibrojn, revuojn kaj aliajn legaĵojn en Esperanto. Mi ŝatus korespondi pri vojaĝoj kaj legado.

    Saâd Moumen Adreso : B. P. 24, Medrissa 14250, Alĝerio.

    Omaĝe al la Internacia tago de la infano lerneja E - rondo Verdaj Steletoj organizos ekspozicion de materialoj el eksterlando : leteroj, bildkartoj, ilustraĵoj, pentraĵoj, fotoj...

    S - ino Mariana Genĉeva Adreso : Gimnazio C. Cerkovski, 5180 Polski Trambeĉ, Bulgario

    Feliĉa fortuno, fortostreĉo, fervoro, fintoj fruktodonis furoron! Franca Futbalo festas! Fascinis Itala blanka “ squadra azzurra ”, oranĝkoloraj nederlandanoj, brazileskaj portugaloj!

    Futbal - fano Sergei Paĥomov

    Mi serĉas informojn pri la eldonejo Posrednik kaj pri ties redaktoro I. Gorbunov - Posadov. Mi serĉas ankaŭ brokantajn verkojn de Lev Tolstoj en Esperanto.

    Gianfranco Giorgi Adreso : Viale Argonne 5, IT - 20133 Milano, Italio.

    La nova adreso de Andrej Ananjin kaj Natalija Grigorjevskaja estas :

    Adreso : RU - 153034, Ivanovo, ul. Smirnova, 87 - 16 Telefono : ( 0932 ) 426433.

    Gratuloj

    Al Kurisu Kei ( Japanio ), kiu la 18an de julio atingis sian 90an jaron.

    Al Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev ( Ruslando ), kiu la 10an de julio festis la 85an naskiĝdat - revenon.

    Al Andrej Ananjin kaj Natalija Grigorjevskaja ( Ruslando ), kiuj geedziĝis la 24an de junio.

    Al Antony kaj Belalumo Rawlinson ( Britio ) okaze de la naskiĝo de Bianca Elizabeth la 6an de junio.

    Al Irina Kirina ( Ruslando ), kies filino Anna naskiĝis la 17an de aprilo.

    LOdE

    FOTOKONKURSO

    Post la sukcesaj konkursoj en 1998 kaj 1999 la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo denove invitas al partopreno en la Internacia Fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra - blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 2000.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono ( la redaktoro de La Ondo , delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto ) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj :

    1a premio : du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio : unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio : abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion ( libroj en la Urala libro - servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro ) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en eŭroj.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Sukcesojn !

    Kiu estas sur la bildo?

    Simile al kelkaj ( multe pli famaj ) gazetoj, ni proponas al la legantoj diveni : kiu estas sur la apuda foto? Certe temas pri esperantist ( in ) o. Viaj respondoj venu per la ordinara aŭ elektronika poŝto antaŭ 10 okt 2000.

    Premieto asignota.

    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo anoncis la trian Internacian Fotokonkurson. En la du antaŭaj partoprenis 85 fotoj de amatoraj kaj profesiaj fotistoj el 16 landoj.

    Inter la fotoverkoj, distingitaj en la dua konkurso, estis ankaŭ la du subaj fotoj :

    “ Mia kara amiko ” de Sandra Burgues Roca el Urugvajo ( laŭda mencio )

    “ Super la nuboj ” de Andrea Ottrok el Hungario ( dua premio )

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 10

    Redakcie

    Inter la sciigoj, kiujn informagentejoj malavare dissendas al amaskomunikiloj, apenaŭ ies atenton povus allogi anonco pri modesta alvoko de la partoprenantoj en la somera E - tendaro OkSEJT - 40 apud Ivanovo al ĉiuj kunlaboremaj ruslandaj esperantistoj

    ... kontribui laŭ viaj povoj kaj kapabloj por okazigi UK en nia lando. Ni proponas dum proksima duonjaro pridiskuti eblecon de tiu evento en kluboj, E - periodaĵoj, renkontiĝoj, privataj paroloj ; kaj dum REK en Sankt - Peterburgo en marto 2001 pridiskuti kaj decidi, ĉu ni pretas por inviti al nia lando Universalan Kongreson en 2006 aŭ 2007 jaro.

    Laŭ la alvokintoj, por tio oni unue bezonas “ stabilan ekonomian kaj politikan situacion en la lando. Ni esperas, ke tiu finfine venos al nia lando dum la proksimaj jaroj ”.

    Efektive, stabila ( laŭ PIV “ nefacile ŝanĝebla aŭ detruebla ; firme fiksita k persistema en sama stato ” ) situacio enlande estis dum la UKoj en Ĉinio ( 1986 ) kaj Kubo ( 1991 ), kaj la dua Ruslanda prezidento Putin faras multon por, laŭ la PIVa ekzemplo ĉe la kapovorto stabila , “ certigi la stabilecon de sia reĝimo ”.

    La esperemajn tendaranojn ne ĝenis la fakto, ke neniu eksterlandano, krom civitanoj de du ekssovetiaj ŝtatoj, venis al la tendaro pro vizproblemoj, kaj ke oble malpli da eksterlandaj esperantistoj venis ĉi - jare al Moskvo por la 73a Kongreso de SAT, kompare kun la 69a Kongreso antaŭ kvar jaroj en Peterburgo —ja la stabileco venos.

    Eble ĝi venos, kvankam dum la lastaj semajnoj ne multo esperigas pri tio : katastrofo de la submara ŝipo Kursk , eksplodo en Moskva metropoliteno, murdoserio en Peterburgo, persekutoj de “ liberaj ” amaskomunikiloj kaj entreprenistoj, incendio en Ostankino, centoj da civilaj kaj armeaj viktimoj en Kaŭkazo...

    Oni povus daŭrigi la liston, tamen ne nur milito, katastrofoj kaj murdoj plenigas la vivon, eĉ se multaj informagentejoj kaj amaskomunikiloj preferas tiujn temojn.

    Gastigi la Universalan Kongreson, kiu estas la ĉefa movada kaj turisma aranĝo en Esperantujo, estas grandioza iniciato por la Ruslandaj esperantistoj, kaj ni volonte aperigos ideojn pri tio ; sed nun ni finu per notico ne neesperantisto Jurij Garmaŝ, membro de Ruslanda Asocio de Birdprotektado, pruvanta ke oni pensas kaj agas ne nur grandioze.

    Tomsk. Kadre de OrSEJT - 32 ( 23 jul —2 aŭg 2000 ) en la somera ripozejo de Siberia fiziko - teknika instituto sur la dekstra bordo de Obj ( 62 partoprenintoj el Ruslando, Urugvajo, Svedio, Francio, Anglio, Hispanio kaj Germanio ) la tendaranoj faris 25 lignajn birdodometojn. En la dometoj loĝas birdoj kiuj travintras en Afriko kaj printempe revenas al Siberio por kreskigi idaron. La dometoj estis pendigitaj sur arboj en kaj apud la ripozejo.

    La kovrilpaĝan foton pri tio sendis Gennadij Basov

    Post unu jaro

    Nia gasto Grigori Arosev

    Pasint - jare en la oktobra Ondo , Grigori Arosev rakontis pri la stato kaj planoj de SEJM. Laŭ nia peto, unu jaron poste li revenas al la temo.

    LOdE. Pasintjare vi klarigis, ke SEJM estas “ la propra nomo de la organizo, sen konkreta malsiglado. Do, oficiale la organizo nomiĝas SEJM —E - junulara movado en Rusio kaj KSŜ ... Kaj nun aperis reala ebleco finfine oficialigi SEJMon ( la delonge lulata revo de ĉiuj SEJM - aktivuloj ) ”. La konferenco de SEJM ( Ĉeboksary, feb 2000 ) ŝanĝis la nomon al REJM. Ĉu tio signifas retiriĝon el la aliaj landoj kaj juran oficialiĝon?

    GA. Lastatempe SEJM faris tre malmulton en la aliaj landoj. Ĉefe temis pri Belorusio kaj Ukrainio. Kun Belorusio SEJM vere kunlaboris nur pri kunorganizo de EoLA en Minsk. Kun Ukrainio estis iom pli densa kunlaboro. Pro tio la titolo ne plene korespondis kun la reala agadkampo. Sed la vorto SEJM por ties funkciuloj estis pli ol nura siglo. Ĝi estis iusenca signo de unueco kun malnovaj amikoj, forta teamo formiĝanta dum multaj jaroj, kaj io kio varmigis la koron ( SEJM - II ekzistas ekde decembro 1988 ). Sed nek mi, nek aliaj sukcesis klarigi al la novgeneraciaj aktivuloj, kio estas SEJM el la homa vidpunkto. Do okazis la nomŝanĝo, kaj laŭ la oficiala deklaro de la nova komitato de REJM ( kiun mi ne eniris ), “ la ĉefa agadteritorio de REJM estas Rusio ”.

    Pri la jura oficialiĝo mi nenion scias, ĉar la komitato de REJM neniel informas siajn membrojn, kvankam la komitato antaŭ jarduono prenis miajn pasportajn datumojn kvazaŭ por oficialigo de la organizo. Mi supozas ke REJM daŭre restas en neniu jura stato.

    LOdE. Antaŭ unu jaro vi skribis, ke “ SEJM starigis kelkajn novajn taskojn, interalie funkciigon de la Reta Novaĵ - agentejo de SEJM, kreon de SEJMa retpaĝo kaj kunfondon de la TutSiberia E - Asocio ( TSEA ) ”. Ĉu tiuj celoj estas realigitaj?

    GA. La retpaĝo estis sukcese kreita, sed malsukcese finfarita. Pri tio egale kulpas mi kaj la tiama SEJM - kunordiganto ( Konstantin Viĥrov ). REJM kreis sian retpaĝon, kiu havas neniun rilaton al tiu malnova de SEJM. Pri la Reta Novaĵ - agentejo : estis lanĉita reta bulteno SEJM - virt - info ( SVI ). Ĝi aperadis almenaŭ unufoje en tri semajnoj. Mi provizore ĉesigis la aperigon de SVI pro miaj vintraj ferioj kaj neklareco pri la plua sorto de SEJM. Poste mia hejmo estis prirabita, kaj la ĉefa ŝtelita aĵo estis la komputilo kun la tuta arkivo, do la aperigo de SVI teknike malebliĝis por kelka tempo. Samtempe mi konstatis ke nek la komitato de REJM, nek la abonantoj bezonas SVI, ĉar ekde januaro 2000, kiam aperis la lasta numero de SVI, nur kelkaj homoj interesiĝis pri ĝia neapero. Prezidanto de REJM, Vitalij Malenko, intencis transpreni de mi SVI, sed nenio konkreta estis farita. Nun REJM havas propran informservon, pri kiu mi havas sufiĉe nebulan imagon.

    Pri Siberio estas pli simple. Konstantin Malasajev ( Tomsk ), kiu respondecis pri tio, malaperis el la movado, kaj pro tio la tuta afero bele haltis. Tamen siberiaj esperantistoj nun estas serĉantaj aliajn vojojn, sen helpo de REJM.

    LOdE. “ Pliboniginte sian informan fakon, la komitato intencas pli da atento investi al eksteraj rilatoj kaj instruado ”. Kion oni atingis landskale?

    GA. SEJM ekzistis nur 4 monatojn post mia artikolo en La Ondo . Se la komitato de SEJM havus pli da tempo, ni certe sukcesus fari pli multe. Sed ni povas nur honte konstati ke rilate al la eksteraj rilatoj nenio estis farita, same kiel rilate al la instruado. Sed REJM jam “ sukcesis ” multe pli : nun ĉiu esperantisto, deziranta aliĝi al REJM, devas ekzameniĝi pri sia lingvoposedo. Senkomente... Ĉiu mem povas apreci la “ valoron ” de tiu ago.

    LOdE. Kiel gravan rekonon de SEJM oni taksis la pasint - jaran elekton de du SEJMaj aktivuloj al la Estraro de TEJO : Aleksandr Blinov iĝis ĝenerala sekretario de TEJO kaj vi estrarano pri Landa Agado kaj Seminarioj. Sed la listo de la estraranoj en la Jarlibro de UEA sciigas, ke Blinov oficas kiel estrarano pri eksteraj rilatoj ( “ ĝenseko ” estas ĉeĥino Chvátalová ) kaj tute ne mencias vin ; intertempe Eventoj ( 2000 : 184 ) anoncis ke vi “ decidis plene retiriĝi de la E - movado, inkluzive la abdikon de ĉiuj liaj TEJO - postenoj ”. Bonvolu komenti.

    GA. Jes, mi estis elektita kaj eĉ certan tempon mi estis vicprezidanto de tiu organizo. Tamen pro personaj ( ne laboraj! ) kialoj mi estis efektive devigita forlasi tiun organizon, ĉar evidentiĝis ke inter mi kaj plejparto de la funkciuloj de TEJO ne povas estiĝi normala homa komunikado, kaj dum solvado de iuj problemoj la TEJOuloj uzas metodojn kun kiuj mi ne povas konsenti. Ĉiam gravis por mi homa faktoro —kaj en Esperantujo kaj en mia ekstermovada laboro. Sed en mia okazo TEJO absolute neglektis ĉi tiun faktoron. Do mi forlasis ĝin. Demisiinte el TEJO mi ekfartis pli bone kaj ekmalhavis amason da nenecesaj problemoj, kaj ĝenerale la vivo tre faciliĝis. La “ plena retiriĝo ” estis iusenca troigo de mia flanko. Kiam mi estis sendanta ĉi informon, mi estis iom incitita pro la TEJO - krizo kaj seniluziiĝo pri la REJMiĝo de SEJM ) kaj vere volis forlasi la movadon. Sed sobre pripensinte ĉion, mi konstatis ke TEJO kaj la baza agado de REJM ne estas la nuraj kernoj de la movado ; estas multaj aliaj interesaj aferoj, en kiuj persone mi povas esti utila.

    LOdE. Forlasante asocion oni ne nepre forlasas la esperantistan komunumon —ja vojaĝi, kongresumi, legi, aktori kaj verki oni povas ankaŭ sen membrokarto. Kio estas via elekto?

    GA. Malgraŭ ĉio negativa, kion mi diris pri REJM, mi plu restas ties komisiito pri organizado de la festivalo EoLA, kiu okazos en Sankt - Peterburgo, kaj faras tion kun plezuro. Krome mi restas redaktoro de Monato pri arto, kunlaboranto de La Ondo kaj Sezonoj . Ankaŭ la propra kreado evoluas... Vi menciis vojaĝojn —nu, ne vojaĝi mi jam ne povas, ĉar la plej bona momento de la vivo estas kiam mi veturas en trajno legante interesan libron, kaj la animo estas trankvila kaj ne nervozanta pri io ajn.

    Do, multas la okupiĝoj en la vivo, ankaŭ la movadaj!

    Renkonte al Zagrebo

    4 sep Zagreba vicurbestro Mladen Vilfan akceptis Konstantan Kongresan Sekretarion Nikola Raŝiĉ okaze de ties laborvizito al Zagrebo. La vicurbestro informiĝis pri la preparlaboroj por la kongreso kaj anoncis la helpon de la urbo, direktante membrojn de LKK al kelkaj utilaj instancoj, kiuj povus helpi en organizado de la kongreso.

    En la Tel - Aviva UK Zagreb sin prezentis per du novaj prospektoj en Esperanto. Tie aliĝis la unuaj cent personoj por la zagreba kongreso. La statistiko montras ke inter ili plej multas brazilanoj kaj 13 el cent estas universitataj profesoroj.

    Laŭ la informo de Kroata Poŝto, la UK - 86 ricevos sian poŝtmarkon. La kongreso estos unu el 19 porokazaj poŝtmarkoj en la eldonplano de la Kroata Poŝto por la jaro 2001. En 1997 Kroata Poŝto eldonis poŝtmarkon okaze de la Unua kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la poŝtmarko estis 300 mil ekz. kaj ĝi ankoraŭ estas ricevebla.

    Spomenka Ŝtimec

    Manifesto 2000 : kampanjo daŭras

    La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraŭ malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al la Ĝenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por kulturo de paco kaj senperforto. Ĝis la fino de aŭgusto la subskriboj nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas streĉi la fortojn por tamen atingi la celon ankoraŭ en tiu ĉi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco kaj Senperforto.

    Ankaŭ UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaŭ multaj Esperanto - gazetoj jam aperigis. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www. uea. org / 2000. html. Ĝis 4 sep 2000 UEA ricevis entute 4709 subskribojn el 78 landoj, el kiuj 3352 papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro fariĝu multe pli granda, UEA instigas la Esperanto - organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive ol ĝis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn.

    Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaŭ mem multobligi. Oni kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos la Ago - Tago ( 7 okt ), kiam oni povos diskonigi nacilingvan tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por ĝi. Ankaŭ la ne - esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA.

    La plej aktiva landodeko je 4 sep :

    Lando Papere Rete Sume Brazilo 818 119 937 Italio 490 55 545 Francio 155 356 511 Ĉeĥio 321 7 328 Ruslando 247 46 293 Argentino 159 7 166 Germanio 83 64 147 Slovakio 128 14 142 Nederlando 88 33 121 Belgio 52 66 118

    GK UEA

    Eble al la alta loko de Ruslando iomete kontribuis La Ondo , al kies ruslandaj abonantoj ni sendis la faldfoliojn ; krome ni sendis stoketon da folioj kun subskriboj de uralaj esperantistoj kaj sendis ilin al la siberiaj organizantoj de OrSEJT - 32.

    Decidoj de la Evolukomisiono

    En La Chaux - de - Fonds ( Svislando ) 19 aŭg estis kunvokita la Evolukomisiono por interkonsenti pri la taskoj de la sekva periodo. La anoj de la Evolukomisiono decidis interalie pri la dato kaj loko de la 3a Forumo de la Esperanta Civito, kiu okazos 2 - 4 jun 2001 en Sabbioneta ( Italio ). La Evolukomisiono aprobis ankaŭ la tagordon de la tritaga aranĝo kaj komisiis la Italan Interlingvistikan Centron per la organizado.

    La delegitoj de la Paktintaj establoj povos konfirmi sian partoprenon en la sekvontjara aranĝo ĝis 31 dec 2000, kaj ili pagos neniom pro la restado.

    Dum la kunsido estis formita ankaŭ la nova teksto de la Pakto por la Esperanta Civito, kiu estos proponita por modifo aŭ aprobo al la paktintaj establoj en la sekvaj semajnoj.

    HeKo

    UEA kaj la projekto 2 NLC

    Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d - ro Ruben Feldman Gonzalez pri lia proponata projekto “ Esperanto kiel Dua Nacia Lingvo de Ĉinio ” ( mallongige 2 NLC ). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj Ĉina E - Ligo faru oficialan proponon al la ĉina registaro pri la afero. Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la projekto, kvankam pri tio ne ĉiuj antaŭkonsentis.

    Lastatempe d - ro Feldman Gonzalez dissendis mesaĝojn, laŭ kiuj “ UEA jam transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel duan nacian lingvon de Ĉinio ”. Tiu aserto facile donas neĝustan impreson.

    UEA petis d - ron Feldman Gonzalez ĉesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj ĈEL faru al la ĉina registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu necesas, ĉar ĝi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas diskutanta, interkonsiliĝe kun ĈEL, ĉu la ideo estas tiom realisma, ke eblos kaj indos okupiĝi pri ĝi. Ĉiukaze estas certe, ke en pozitiva kazo temus pri silentaj diplomatiaj paŝoj sen publika bruo. Se en iu momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri ĝia ĝusta formo.

    Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, ĉu de la iniciatinto ĉu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila kaj kontraŭefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne subfosu per emocia entuziasmo, ĉar tio povus kaŭzi vastan damaĝon por la reputacio de Esperanto kaj ĝia movado. Kreante falsajn esperojn oni krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi eĉ realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto ĉe oficialaj instancoj.

    Sekve ĉiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizaĵoj kaj gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al la projekto.

    Osmo Buller

    ĝenerala direktoro de UEA

    BEA komencis supreniri

    La 51a kongreso de Bulgara E - Asocio okazis 8 - 10 sep 2000 en la pitoreska montara urbo Karlovo sub la honora prezidanteco de la urbestro Ĵeljazko Domusĉiev. Partoprenis pli ol 160 delegitoj kaj gastoj.

    Prezidanto de la loka kongresa komitato prof. Boĵidar Leonov malfermis la kongreson, Bulgara E - Koruso kantis la himnon Espero kaj aliajn kantojn. Varme kaj kore bondeziris al la kongreso la urbestro kaj la loka deputito en la Nacia parlamento Plamen Slavov —ano de la parlamenta komisiono pri klerigado kaj scienco. La kongreson salutis ankaŭ gastoj el Germanio, Jugoslavio kaj Ĉinio.

    Per unuminuta silento oni honoris la forpasintajn aktivulojn de BEA : Ljudmila Arnaudova, Georgi Idakiev, Marija Angelova, Zdravko Velikov, Ĥristo Ĥristov k. a.

    Prezidanto de BEA Petro Todorov kaj prezidanto de la kontrola komisiono Nejko Kunev prezentis siajn detalajn kaj informriĉajn raportojn, per kiuj la kongresanoj komprenis, ke la asociaj aferoj pozitive solviĝas kaj ke BEA komencis denove supreniri. Pasintjare estis 32 regulaj E - societoj —nun estas 43. Pasintjare BEA havis 250 - 400 regulajn membrojn —nun 500. Bulgara Esperantisto havas 200 abonantojn. En la diskuto partoprenis pluraj kongresanoj.

    Estis enmanigitaj diplomoj al la honoraj membroj de BEA, elektitaj en la kongreso en Orjahovica antaŭ du jaroj —Petko Arnaudov ( Pazarĝik ) kaj Bojĉo Mladenov ( Vraca ) —kaj estis elektitaj du novaj honoraj membroj : d - ro Kiril Velkov ( Vraca ) kaj Slavi Ivanov ( Razgrad ). Oni anoncis ke la venonta kongreso okazos en Velingrad, por la kongreso en 2002 kandidatiĝis Varna, por 2003 —Stara Zagora kaj Ĥaskovo.

    Petro Todorov estis reelektita por la sekva trijara periodo kiel prezidanto de BEA kun 14 estraranoj, el kiuj li formis laborskipon : vicprezidanto Boĵidar Leonov, sekretario Mariana Evlogieva kaj membroj : Grozdenka Filipova kaj Georgi Mihalkov ( la ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto ). Estis akceptitaj decidoj kaj programo por estonta laboro.

    Kompreneble ne mankis komunaj vespermanĝo, fotoj, promenadoj, ekskursoj, kaj ĉiuj forveturis hejmen kun plezuro pro la finita promesplena fruktodona laboro.

    Petko Arnaudov

    Gaje kaj amikece sur marbordo

    La 32a Korea kongreso de Esperanto okazis 19 - 20 aŭg en Pusan, la plej granda havenurbo ĉe la plej suda pinto de la Korea Duoninsulo. 130 esperantistoj partoprenis, inkluzive 25 japanaj samideanoj. La haveno Pusan kuŝas nur je 3 - hora ŝipvojaĝa distanco de Kyushu, kie la 87a Japana kongreso okazos en oktobro. Multaj koreaj esperantistoj repagos la viziton al la japana kongreso.

    Dum la malfermo 4 elstaraj esperantistoj ( Cho sung - ho, Kim U - son, Ma Young - tae, Lee Jung - ki ) estis premiitaj de prof. d - ro Lee Chong - Yeong, prezidanto de la Korea E - Asocio. Ankaŭ la premio Espero kaj Uhae Nacia Premio estis kreitaj por elstaraj esperantistoj ĉiujare.

    Dum la kongreso, unuafoje en Koreio, okazis internacia ekzameno de ILEI / UEA, en kiu du el la tri kandidatoj sukcesis en la elementa nivelo.

    Estis kvar prelegoj en la kongresa universitato : “ Popolo, lingvo kaj kulturo ” de s - ro Takeuti, “ Reformado de Esperanto ” de d - ro Kawanisi, “ Kiel instrui Esperanton al koreoj ” de prof. Park, kaj “ Historio de Esperanto en Koreio ” de s - ro Ma.

    Multaj talentuloj, koreaj kaj japanaj, elmontris siajn talentojn dum la gaja nacia vespero, kiun sekvis gaja babilado ĉe la nokta marbordo. Ankaŭ aŭkcio estis amuza kaj profitdona por KEA. La kongresfotoj kaj vidbendo estis jam pretaj ĉe la fermo.

    Lee Chong - Yeong

    Itala Kongreso : antaŭen trankvile

    26 - 30 aŭg okazis en Casalecchio di Reno, apud Bolonjo, la 69a Itala Kongreso de Esperanto, al kiu aliĝis iom malpli ol ducent italaj esperantistoj kaj kiun spicumis deko da eksterlandanoj.

    Ĝi havis ĉion, kion nacia kongreso devas havi : inaŭguro en ĉeesto de neesperantista reprezentanto, membro - asembleo kun senrezultaj debatoj, pluraj prelegoj de konataj esperantistoj, fakaj kunvenoj, bankedo, ekskursoj kaj ĉefe renkontiĝo inter esperantistoj.

    Tamen ĉi tiu kongreso tre sukcese kunmetis la movadon kaj komunumon, kiel verŝajne ĉiu nacia kongreso faras, kvankam kelkaj ne deklaras tion. Kunvivis la estrar - kunsidoj kaj la planoj por disvastigi Esperanton ne nur en Italujo sed ankaŭ en Eŭropo kun interesaj kulturaj debatoj, kies sola ligo al Esperanto estas ke ili okazis en Esperanto.

    Ne forgesebla estis la prelego de prof. Fabrizio Pennacchietti pri la mezorienta fabelo ( ĉu fablo? ) komuna al islamanoj, kristanoj kaj judoj. La fakto ke la preleganto mem tradukis verse la tutan fabelon el persa versa originalo, praktike sen uzo de tiuj novaj vortoj kiujn aparte ŝatas mallertaj tradukantoj rim - bezonaj, estas plia riĉigo de la esperantlingva kulturo.

    Al la ĉeestantaj movadanoj prelegis Giorgio Silfer pri “ Esperanto en la tria jarmilo : kiaj perspektivoj? ”. Lia neoratora oratoreco sorĉis la ĉeestantojn kaj la debato post lia prelego estis aparte riĉa. Ne estas klare al mi ĉu li konvinkis la movadanojn aŭ ĉu la movadanoj konvinkis lin, sed la tuta afero estis tre interesa kaj penso - stimula.

    Ne mankis la jam tradicia Esperantologia Forumo al kiu, kiel kutime, oni invitis ankaŭ neesperantistajn lingvistojn.

    La neesperantista prelego de Matteo Santipolo rilatis al la komparo inter la socilingvistika situacio en Italujo kaj en Britujo. La esperantista prelego de Fabrizio Pagliaroli, demandosignis la manieron esperantigi proprajn nomojn.

    Oni povus diri ankoraŭ multon pri la turismaj flankoj de la kongreso kaj pri aliaj prelegoj kaj kunvenoj, sed, gravas atentigi ankoraŭfoje la ekvilibron inter la movada agado kaj komunuma kulturo, kiu donis al ĉi tiu kongreso apartan plaĉon.

    Eble tion devus fari ĉiuj naciaj kongresoj de Esperanto, ĉu ne?

    Renato Corsetti

    Sur la klara ĉielo

    En la Kvinpetalo dum la unuaj kvin septembraj tagoj okazis staĝo pri astronomio.

    Ĝin gvidis Patrick Lagrange, direktoro de la Astronomia Observatorio de Mont Chiran en la francaj Alpoj. Aktive partoprenis astrofizikistoj Aleksandr Mikiŝev ( Israelo ) kaj Jacques Joguin ( Francio ), ankaŭ amatoraj astronomoj el Germanio kaj Nederlando.

    Por ne neglekti la komencantojn oni komencis per ĝenerala prezento kaj historio de la temo, ankaŭ pri niaj kutimaj observiloj : lornoj kaj teleskopoj.

    Patrick Lagrange, denaska esperantisto, montris profundan scion pri ĉiuj aspektoj de astronomio, prezentante prelegojn pri nia sunsistemo, nia galaksio, la Lakta Vojo, kaj pri la miliardoj da eksteraj galaksioj. Per ekspozicio kiu plenigis la teatron de la Kvinpetalo kaj per aliaj rimedoj li donis klaran ideon pri la enormaj distancoj, tempomezuroj kaj nombroj kiuj estas necesa kaj fascina parto de la astronomio.

    Trifoje ni vespere observis, meze de futbalkampo en la vilaĝa stadiono, la Lunon, diverstipajn stelojn, galaksiojn kaj nebulozojn. Nia kvara vizito al la futbalkampo okazis je la 4a horo matene ( UTC ) por observi Jupiteron kaj Saturnon. Eĉ dumtage ni povis per niaj aparatoj observi la Sunon laŭ spektro, ombroĵeto, rekte ( tra filtro kompreneble! ) kaj laŭ artifike produktita eklipso!

    Inter la sciencaj sesioj okazis aferkunsido de la tre juna Astronomia E - Klubo, kiu interalie decidis pri jarkotizoj kaj proponis okazigi en septembro 2001 kunvenon ĉe la Observatorio pinte de Mont Chiran.

    Johano Rapley

    Sur la foto. 85a Universala Kongreso en Tel - Avivo. Johano Rapley kaj Aleksandr Mikiŝev en la fonda konferenco de la nova faka asocio : Astronomia Esperanto - Klubo.

    Hongkongo : la realiĝinta revo

    La 56a Internacia Junulara Kongreso okazis en Hongkongo ( Ĉinio ) 5 - 12 aŭg 2000.

    Elirante de la flughaveno al la bushaltejo, mi sentis klimaton, kiun mi ĝis nun konis nur el la tropikaj domoj de botanikaj ĝardenoj. Sed tuj mi konkludis, ke estas facile elteni tiun ĉi klimaton. Bonŝance la pluvo estis nur pluveto. Sed pli gravaj estis miaj unuaj impresoj en la kongresejo : rapide mi konvinkiĝis, ke ankaŭ inter la aziaj IJK - anoj troviĝas sufiĉe da homoj, kun kiuj eblas bone, parte eĉ tre bone, interparoli en Esperanto.

    Nia ejo —feria vilaĝo meze de la naturo —ideale taŭgis por gastigi IJKon. Ni trovis tie klimatizitajn kunvenejojn kaj dormĉambrojn kaj multajn eblecojn por sportumi.

    Multaj azianoj ŝatis ludi tablotenison, badmintonon aŭ korbopilkon, dum la eŭropanoj ne emis ekhavi ŝvitoplenan ĉemizon ene de du minutoj kaj preferis viziti la naĝejon, senpage kaj preskaŭ ekskluzive je nia dispono. Danke al tiu ĉi naĝejo, la vento kaj la humideco la vetero restis agrabla ankaŭ post la dua tago, kiam la pluvetoj ĉesis kaj la temperaturo altiĝis ĝis eble 35 gradoj.

    Meze de nia ejo troviĝis herbejo kun tegmentetoj kaj benkoj, kie tage kaj nokte eblis renkonti aliaj homojn, babili, kanti, ludi ktp. Kaj la kompreniĝo funkciis pli bone ol mi atendis. Inter ĉirkaŭ 200 kongresanoj el 24 landoj de ĉiuj 5 kontinentoj troviĝis 160 azianoj el Ĉinio, Hongkongo, Tajvano, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Nepalo, Mongolio kaj Siberio, sed nur 30 eŭropanoj.

    Foje mi aŭdis eldirojn kiel “ Dankon pro via herbo ” aŭ “ Unu rando —du sistemoj ”, kiujn sperta eŭropa esperantisto tamen tuj komprenas ( herbo = helpo, rando = lando ). Sed mi ne rajtas moki pri tio —juna koreo atentigis min, ke ankaŭ mia germaneca “ r ” ne estas modela ( bildkato = bildkarto, ondo = rondo ). Cetere, la tre simpla interkona ludo, kie oni sidas en cirklo kaj ripetas la nomojn de la aliaj, fariĝis tre amuza en tia vere interkultura IJK.

    Tiu ĉi IJK meritas multe da laŭdo. Ŝajnas, ke la organizado funkciis tute glate ; la programo estis sufiĉe abunda kaj interesa, kaj eĉ la tuttaga ekskurso al la centro de Hongkongo valoris, malgraŭ antaŭa skeptikeco ĉe la eŭropanoj, sian pli ol 50 - eŭran kotizon.

    Kun granda kontenteco mi konstatis ankaŭ, kiom da bongustaj vegetaraj manĝoj el legomoj, fungoj, tofuo, nuksoj ktp. ĉinoj kapablas kuiri.

    Por preskaŭ ĉiu IJK - ano la partopreno en la IJK postulis grandajn elspezojn. Multaj ĉinoj devis pagi krom la IJK - kotizo ankaŭ restadon en hotelo, kiun ili fakte tute ne vizitis, nur por akiri enirpermeson al Hongkongo. Sed verŝajne pro la alta kosto partoprenis ĉefe homoj, kiuj tre ŝatas Esperanton.

    Videblis multe da entuziasmo —kaj multaj verdaj flagoj. Specialan simpation akiris la vjetnama delegacio, 9 gejunuloj el Hanojo, kiuj emfazis en sia kunveno “ Hanojo —via rendevuo ”, ke post jarcento kun 30 jaroj da milito ili deziras igi sian urbon centro de paco. Ili tre ŝatus post kelkaj jaroj —kiuj estas ankoraŭ bezonataj por lingva spertiĝo —inviti UK aŭ IJK al sia lando.

    Ankaŭ juna afrikano el Niĝerio videble ĝojis, ke post multaj vanaj provoj akiri vizon por partopreni en eŭropaj IJKoj aŭ UKoj ( kaj paginte pli ol 2 mil USD por flugbileto al Hongkongo ) finfine realiĝis lia revo esti kune kun esperantistoj el la tuta mondo.

    Ŝajnas al mi, ke neniu pentas sian partoprenon, ĉar tiu ĉi IJK estigis multe da novaj amikecoj kaj vastigis ĉies horizontojn. Kiam antaŭ 14 jaroj mi eklernis Esperanton, malfermiĝis al mi nova, nekonata mondo. Kaj post mia partopreno en la Hongkonga IJK tiu ĉi mondo ŝajnas al mi multe pli granda ol antaŭe.

    Ulrich Matthias

    TEJO en Balkanio

    1 - 8 sep okazis en Varna ( Bulgario ) TEJO - seminario “ Balkana junulara agado por kulturo de paco ”.

    La seminario, kiu kolektis 35 gejunulojn el 17 landoj ( inkluzive de ĉiuj balkanaj landoj krom Albanio, Greklando kaj Makedonio ), estis multflanka kaj laŭ pritakso de ĝiaj partoprenantoj tre sukcesa.

    La seminarion partoprenis ne nur E - parolantoj, sed ankaŭ aktivuloj de aliaj neregistaraj junularaj organizoj —Junulara volontula servo el Turkio, Centro por socia kaj kultura kunlaboro kaj evoluo el Moldavio k. a. —por kiuj estis organizita lingva trejnado. Bedaŭrinde pro vizaj problemoj pluraj gejunuloj ne povis veni en Bulgarion. Tiuj problemoj respegulas la balkanan realecon.

    Dum la seminario okazis multaj interesaj prezentoj, inter kiuj menciindas prelego pri historio de balkanaj etnaj rilatoj fare de d - ro Valerij Stojanov, vicdirektoro de la Instituto pri historio ĉe la Bulgara Nacia Akademio de Sciencoj. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de Literatura Foiro , prelegis pri la balkana kultura kunlaboro kadre de Esperantio. La regionan kulturon eblis ekkoni per la filmo Kapra korno ( reĝisoro Metodi Andonov, 1972 ) kaj dum balkana vespero. Eksterbalkanio kaj E - kulturo ankaŭ estis eroj de la vesperaj programoj, kiuj kutime finiĝis per E - rokmuzika diskejo.

    Trejnadon pri junulara agado provizis pluraj TEJO - aktivuloj per prelegoj kaj konkretaj taskoj. Pritraktiĝis interalie Eksteraj Rilatoj, Landa Agado, Informado, strukturoj de Esperantio kaj Financoj. En laborgrupoj la partoprenantoj povis praktike utiligi la ricevitajn sciojn, ekzemple por kreo de projektoj kaj organizado de renkontiĝoj. Dum liberaj forumoj ili povis mem prezenti siajn temojn, interalie pri ekologio, UN kaj Balkanio, orienteŭropa ekonomio kaj etna malamo. Aldone la partoprenantoj ankaŭ ludis simulludon, kies celo estas praktiki toleremon kaj demokration, kaj ekskursis al ekologia kaj civitanrajta organizoj en Varna.

    La partoprenantoj trejniĝis en komunikado, eksciis kiun kontakti pri diversspeca aktivado en E - movado kaj TEJO, kaj spertis internan, personan evoluon. Naskiĝis multaj novaj projektoj kaj kunlaboro inter pluraj landoj, balkanaj kaj eksterbalkanaj.

    Raporto kun fotoj de la seminario troveblos baldaŭ en la detala postseminaria broŝuro.

    ( El raporto verkita de Laborgrupo pri Informado dum la seminario, afable kompletigita de Sabira Stahlberg )

    Per Esperanto ĉirkaŭ la mondo

    Rachel Prual, instruistino, kaj David Cholet, studento, estonta instruisto, 15 jul 2000 ekiris de la trafikplaco “ Rond - point du Dr Zamenhof ” en La Roche - sur - Yon ( 30 km de la atlantika marbordo ) por dujara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. Ilia vojaĝrimedo estos petveturado.

    La ideo lerni Esperanton venis al ili pro la spertoj akiritaj de Maryvonne kaj Bruno Robineau kiuj vojaĝis 8 jarojn ĉirkaŭ la mondo, kaj de Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot, kiuj vojaĝas nun ĉirkaŭ Eŭropo kun la filineto Lola per ĉevale tirata rulhejmo.

    Esperanton ili lernis tre rapide kun subteno de Esperanto - Vendée kaj JEFO, kaj ili jam partoprenis junularan seminarion en Germanio.

    Ili deziras viziti lernejojn kaj gelernantojn por interrilatigi ilin kun francaj lernejoj rete. Gravas ke Esperanto montriĝu la ĉefa lingvo de perado de informoj kaj interŝanĝoj.

    Ili unue iris petveturile al Toulouse por atingi Tel - Avivon aviadile kaj havi en UK - 85 multe da kontaktoj kun esperantistoj el la vizitotaj landoj. Ili intencas viziti kvardekon da landoj ĝis junio 2002.

    Estas en la intereso de Esperanto ke ili ricevu fortan subtenon de la esperantistoj, kiuj cetere povas eltiri grandan profiton de ilia restado por Esperanto en la diversaj landoj, kiujn ili vizitos : Israelo, Egiptio, Jordanio, Sirio, Turkio, Irano, Pakistano, Ĉinio, Tibeto, Nepalo, Hindio, Bangladeŝo, Mjanmaro, Laoso, Vjetnamio, Malajzio, Indonezio, Aŭstralio, Ĉilio, Bolivio, Brazilo, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Kostariko, Nikaragvo, Honduraso, Gvatemalo, Meksiko, Usono, Sudafriko, Madagaskaro, Mozambiko, Tanzanio, Kenjo, Senegalio, Malio, Maŭritanio, Maroko, Hispanio kaj denove Francio.

    .

    Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon al esperantistoj en la menciitaj landoj.

    Henri Masson

    Sur la foto de antaŭo al posto kaj de maldekstro dekstren : unuavice kun la banderolo Espéranto - Vendée Joly kaj Wieslaw Koson ; duavice Jean Burneleau ( vicurbestro de La Roche - sur - Yon ), David Cholet, Rachel Prual, Fabrice Morandeau ( kun akordiono ) ; triavice Philippe Berizzi kaj Xavier Godivier. ( Foto de Henri Masson )

    Studi en Karlskoga

    28 aŭg denove ekfunkciis la 16 - semajna tutsemestra kurso ĉe la Popola Altlernejo en Karlskoga ( Svedio ).

    Instruado okazas dum 22 horoj semajne, tute en Esperanto. En la nuna kurso estas studantoj el Svedio, Danlando, Ugando, Albanio kaj Japanio. Studantoj el 39 landoj jam partoprenis. La kosto de la studado, manĝado kaj loĝado en unulita, moderna ĉambro kun propra banejo kaj duŝejo por 4 monatoj estas ĉ. 1500 dolaroj.

    Oni rajtas studi parton de la kurso kaj pagi proporcie. La kurso komenciĝas por komencantoj, kiuj post unu monato bone ekparolas kaj skribas. Je la fino la studantoj faras siajn ekzamenojn. Multaj mem ekinstruis post la ekzameno.

    Adreso : Karlskoga Folkhögskola, SE - 691 24 Karlskoga, Svedio.

    Lars Forsman

    Kunvivado en la Esperanto - Domo

    19 - 21 aŭg okazis la 2a Nur - Esperanta kunvivado en la Esperanto - Domo en Yatugatake proksime de Tokio kun 20 partoprenantoj inkluzive de la instruisto Reza kaj la helpanto Mochizuki, komitatano de E - Domo. Oni devis rifuzi pliajn aliĝojn pro nesufiĉe ampleksa dormoĉambro.

    Dum tri tagoj ĉiuj lernantoj prezentis iun temon dum 15 minutoj kaj samtempe la instruisto korektis la erarojn. Post fino de la prelego la aliaj lernantoj faris demandojn kaj foje la diskutado sufiĉe longe daŭris.

    Dum la tuta kunvivado oni devis paroli nur Esperante. Eĉ manĝado ĉiam okazis en la E - Domo por ne paroli japane en restoracioj. Por faciligi la aferon, Kurita Kimiaki, la ĉef - komitatano de la Domo, preparis vortliston en kiu troviĝis multaj vortoj pri kuirado, manĝado, banado, ilaro troviĝanta en Domo ktp kaj anticipe sendis ĝin al la partoprenantoj.

    Reza Kheirkhah

    Rubena ceremonio

    Festis 40 jarojn da somerlernejoj en Barlaston ( Britio ) pli ol 30 esperantistoj el ses nacioj kaj du kontinentoj. Sekvis la ĉi - jaran somerlernejon ( 12 - 18 aŭg ) kroma semajnfina prelegaro pri Esperanto - socio, - movado kaj - kulturo.

    Prelegis i. a. Marjorie Boulton ( Historio de Barlastonaj somerlernejoj ) kaj John Wells ( Esperanto kaj interreto ) : ambaŭ instruiste partoprenis la unuan Barlastonan somerlernejon. Krome prelegis Renato Corsetti ( La E - movado antaŭ la tria jarmilo : Eŭropo kaj Maleŭropo ), Tim Carr ( Tra la ŝtormo de Kalocsay ), Paul Gubbins ( Tradukarto kaj teatro ), Anna Löwenstein ( Genezo de La Ŝtona Urbo ), Eric McCanlis ( Montagu Christie Butler : 65 jaroj por Esperanto ) kaj William Simcock ( Horace Barks : Profilo de aktivulo ).

    La prelegoj spegulis kaj lokajn kaj internaciajn, kaj estintajn kaj estontajn aspektojn de Esperanto. Retrorigardante kaj antaŭenrigardante, ni konvene celebris 40 jarojn da pasintaj somerlernejoj kaj nun entuziasme anticipas minimume 40 pliajn same riĉajn, same instigajn somerlernejojn en Barlaston.

    Paul Gubbins

    Adapti la varbmetodojn

    2 sep E - Societo Zuriko ( Svislando ) jam tradicie faris varbo - standon en la urbocentro. Kunhelpis kvin membroj, kiuj diskutadis kun preterpasantoj kaj disdonis plurcentojn da informiloj. Kiel ĉiam, al nia stando venis pluraj homoj, kiuj deklaris, ke ili iam eklernis Esperanton, sed longe ne havas kontakton kun la movado. Kaj unu el la ĉefaj efikoj de la stando estis ne amaso da novaj interesuloj sed reaktivigo de tiaj personoj iam kabeintaj! La kurso komenciĝis 14 sep. Samtempe ni povis en nia societo bonvenigi tri novajn membrojn. Per tio nia membraro la unuan fojon en nia klubhistorio superas 60!

    La kresko de nia membraro estas des pli signifa, ĉar en Svisa E - Societo kaj la cetero de la lando la movado dum la lastaj jaroj estis stagna aŭ regresa. Tio pruvas, ke ne la epoko por Esperanto estas malbona, sed ke necesas adapti la varbmetodojn al la nova epoko.

    Dietrich M. Weidmann

    Esperanto fine de la unua dudeko

    Kiel ni informis en la maja Ondo kompanio Netscape havas retpaĝaron kun la nomo DMOZ, en kiu aperas ligiloj al retpaĝoj en diversaj lingvoj escepte de la angla. Je 25 jul 2000 la nombro de la ligoj estis 286 mil 618 kun jena laŭlingva statistiko pinte :

  • Germana 59, 568
  • Pola 57, 123
  • Hispana 41, 858
  • Franca 26, 273
  • Sveda 21, 713
  • Esperanto kun 1 mil 616 ligiloj okupas la 20an lokon, kiu estus la 19a se oni kune kalkulus la retpaĝojn en la ordinara kaj simpligita ĉina lingvo.

    Laŭrubrike en Esperanto estas plej multaj paĝoj regionaj ( 673 ), literaturaj ( 270 ), sociaj ( 207 ) kaj informaj ( 116 )... plej malmultaj sportaj ( 11 ), domaj ( 7 ), butikaj ( 5 ) kaj komercaj ( 5 ).

    Tiu statistiko estas nur proksimuma, ĉar el ĉ. 300 dokumentoj, kiuj estas konsulteblaj en la ret - paĝaro de Sezonoj / La Ondo , nur 19 estas registritaj ĉe DMOZ —ĉefe beletraj tradukoj.

    Konsultu ĉe http : / / dmoz. org / World /

    Aleksander Korĵenkov

    Teatro “ Espero ”

    La fondiĝo de Esperanto - Teatro datiĝas je 1983 kaj funkcias en Varsovio, kie Jerzy Fornal, profesia aktoro prezentas siajn monodramojn. Lia edzino Zofia Banet - Fornalowa —mem konata aŭtoro de libroj kaj artikoloj —gvidas la Teatron, prelegas pri kulturaj temoj.

    La teatro sukcese partoprenis en kelkaj Internaciaj Literaturaj Forumoj, kaj Jerzy Fornal estas membro de la Teatrofako de Kooperativo de Literatura Foiro. La Teatro aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito en 1999.

    La prezentoj okazas en Varsovio ( Art. Galerio Nusantara , Str. Nowogrodzka 18a ), kutime la unuan lundon de monato, ekde la 17a horo kaj antaŭ la spektakloj ekde la 16a horo disvolviĝas konversacia rondo pri E - kulturo.

    Jen la ĉi - jaraj spektakloj el la repertuaro :

    • 4 sep. Aniaro de Harry Martinson
    • 2 okt. El la Verda Biblio laŭ Israel Lejzerowicz
    • 6 nov. Wofgangerl de Gunnar Gaellmo
    • 4 dec. Sopiro —Laboro —Espero laŭ L. L. Zamenhof

    Teatro Espero bonvenigas ĉiujn interesiĝantojn. ( La spektantoj pagas nur enirbileton por la arta galerio Nusantara . ) Valoras viziti, ĉar de via ĉeesto kaj via apogo dependas la sukceso de nia teatro Espero .

    Pliaj informoj : Zofia Banet - Fornalowa, Str. Bliska 12, PL - 05 090 Raszyn, Pollando.

    Zofia Banet - Fornalowa

    Kurte

    “ Efektive, E - to estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj ”, —konstatis en sia salutmesaĝo al UK - 85 Ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsuura. ( Stel - Avivo )

    Fabien van Mook, kiu aktivas en la terminologia komisiono de TAKE, k Sandra Schweder, kiu diplomiĝis per studfina verko pri terminologio en E - to, inter 35 partoprenantoj el 20 landoj partoprenis en la Terminologia Somera Akademio en Vieno 7 - 12 aŭg ; ilian partoprenon subtenis Fondaĵo Wüster de UEA. ( GK UEA )

    Jaro 1999 estis sukcesa por IKEF ( Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo ) : la membraro plialtiĝis de 136 al 149 ; la enspezoj estas pli altaj ol la elspezoj ; la eldono de Inkotermoj 2000 estis realigita. ( Stel - Avivo )

    La 53an IKUE - kongreson en Rimini ( Italio ) partoprenis 130 kongresanoj el 15 landoj de Eŭropo k Afriko ; okaze de ĉi kongreso estis eldonita esperantlingva video - bendo pri la Sankta tuko k E - lingva gvidilo de la Maria sanktejo Loreto. ( Marija Beloŝeviĉ )

    264 samideanoj partoprenis 10 - 11 jun la 48an Kansajan E - Kongreson en Sakai ( Japanio ) ; krome kelkdeko da neesperantistoj ĉeestis en la japanlingva simpozio “ Komunikado en la Tera Epoko : Kiel ni pensu pri lingvo por transnacia interfluado? ” ( Teraĵima Toŝio )

    Kvindeko da malagasaj e - istoj renkontiĝis dum la 1a Nacia E - Kongreso de la Malagasaj E - istoj, kiu okazis 18 - 19 jul en College Paul Minault en Androhibe. ( Heroldo de Esperanto )

    Ĉ. 200 personoj, inkluzive de 52 poloj, partoprenis en la 36a BET, kiu okazis 1 - 9 jul en Tallinn. ( Najbara Folio )

    E - Tago okazis en Metsäkylä 14 jul kun sorĉistospektaklo en la Arbaro de Zamenhof, libroekspozicio, spektado de videofilmo La reveno al Finnlando k vizitado de la filmitaj lokoj. ( Esperantolehti )

    Trideko da plejparte junaj homoj el dek landoj restadis ĉe Kultura Centro E - ista okaze de la 3a Plurnivela Internacia Kursaro partoprenante la paralelajn kursojn de Stano Marĉek ( komencantoj ), Ljubomir Trifonĉovski ( progresantoj ), Stefan MacGill ( metodiko de la E - instruado ) k Giorgio Silfer ( E - literaturo ) dum du sinsekvaj semajnoj, 8 - 13 k 15 - 20 aŭg 2000. ( HeKo )

    Post tutpaĝa artikolo en loka junulara komunista gazeto en Bazelo ( Svislando ) komenciĝis kurso de E - to en la sidejo de “ Kommunistischer Aufbau ” ; la kurson gvidas juna k - do Alberto Sipioni. ( Internaciisto )

    OkSEJT : kio venos?

    La 40a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro okazis 10 - 20 aŭg 2000 apud Ivanovo ( 300 km nord - oriente de Moskvo ). Partoprenis ĉ. 180 personoj el Ruslando, Ukrainio kaj Belorusio ; “ foraj ” eksterlandanoj ne sukcesis veni pro vizaj problemoj.

    La konstruaĵoj de la ripozejo “ Berjozovaja roŝĉa ” —eksa internacia tendarejo de Sputnik —longe staris neuzataj ; por la tendaro ilin riparis esperantista laborbrigado. Malgraŭ ties laboro la kondiĉoj restis ne sufiĉe komfortaj. Tute subnivela estis la nutrado, tamen konstante funkciis bufedo, ĉirkaŭe abundege kreskis eglanterioj kun bongustaj beroj, kaj en arbaro abundis fungoj... Apudis belega lago, la vetero estis sufiĉe bona.

    La anoncita ĉeftemo Kio venos? ne multe influis la programon. Speciala trajto de OkSEJT - 40 iĝis subitaj drastaj programŝanĝoj —la anonctabulon necesis rigardi plurfoje tage, sed eĉ tio ne ĉiam helpis. Tamen ĉio kune pasis sufiĉe glate, kiel “ bone preparita improvizo ”.

    Kiel kutime, okazis diversnivelaj lingvaj kursoj ; ĉion kronis la “ Lingva olimpiko ” por komencantoj, kiuj konkursis en vortsciado, deklamado, skriba tradukado kaj retoriko. Estis prezentitaj diversaj metodikoj de Esperanto - instruado kun ekzempla leciono kaj ties pridiskuto.

    Menciindas “ Lingva festivalo ” kun skiza rakonto pri diversaj lingvoj ; instruado de kantoj ; lecionoj pri evoluigo de memor -, intelekt - kaj inventkapabloj ; diskutrondoj pri diversaj aspektoj de Esperanto - movado, pri nuancoj de lingvouzo, pri sociologiaj problemoj.

    “ Olduloj ” plendis pro foresto de tradiciaj KGS kaj Neptunfesto ; el similtipaj aranĝoj okazis nur la ludo Rekonu melodion , plene fiaskinta. Kiel ĉiam, ĉiuvespere koncertis niaj “ bardoj ” ; sukcesis du spektakloj de kievanoj ; ankaŭ pluraj grupe preparitaj teatraĵetoj kolektis aplaŭdojn. Ĝenerale laboro en grupoj estis tre aktiva. Lignofajro okazis nur unufoje. Ĉiujn ravis orienta te - ceremonio. Denove multis “ senlingvaj ” programeroj —diversspecaj dancoj, gimnastikoj, masaĝo, sportaj ludoj.

    Dezirantoj ekskursis al Ivanovo, Pljos kaj Suzdal.

    Okazis vigla diskuto : ĉu estontaj OkSEJToj estu “ komfortaj ” ( etose pli similaj al iamaj BEToj, do eble ne sufiĉe allogaj por junularo ) aŭ “ tendaj ” —kun risko resti sen “ olduloj ” kaj definitive perdi lingvan kaj kulturan nivelon. Ne estis atingita interkonsento, sed al ĉiuj klaras, ke ion necesas ŝanĝi —ni vidu, kion alportos la venontjara OkSEJT apud Uljanovsk.

    Valentin Melnikov

    Lingva festivalo denove okazos

    21 - 22 okt 2000 en Ĉeboksary okazos la 5a Lingva Festivalo. La organiza komitato nun klopodas trovi interesajn gastojn por la aranĝo.

    Jam respondis turka kaj franca ambasadoj en Moskvo. Ni tenas kontaktojn kun iliaj regionaj centroj en Kazanj ( ĝenerala konsulejo de Turka Respubliko ) kaj en Niĵnij Novgorod ( Regiona centro de la franca lingvo ).

    Oficisto de Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj Bertrand Menciassi esprimis sian konsenton veni. Tiu ĉi organizo havas sidejon en Bruselo. Veno de ĝia reprezentanto povus esti utila por la internacia movado de la Lingvaj Festivaloj. Ni provas alvenigi ankaŭ organizantojn de la TEJO - seminario “ Lingva ĉielarko —ponto al kulturaj trezoroj ” : Sonja Petroviĉ ( Serbio ) kaj Jenja Zvereva ( Ukrainio ). Ili planas aktive partopreni antaŭan programon de la Festivalo kaj prezenti la serban kaj ukrainan lingvojn dum la Festivalo.

    Estas preparataj leteroj nome de Ŝtata komitato de Ĉuvaŝa Respubliko pri junularaj aferoj al ĉefaj amaskomunikiloj kun peto iĝi informaj sponzoroj de la Festivalo kaj poste aperos diversaj konkursoj, laŭtemaj programoj, intervjuoj, gazetara konferenco.

    29 sep kadre de la informa kampanjo pri la Lingva Festivalo okazos kultura festivaleto Karavano en la urba lernejo No 20.

    Jekaterina Jevlampieva

    Tute ordinara afero

    Vespere 7 sep Radio Rossii —la ĉefa moskva radiostacio, aŭdebla ankaŭ kiel la unua kanalo de la drata radio —dediĉis duonhoran programon Knigovorot al eksterlandanoj lernantaj la rusan lingvon. En ĝi estis intervjuita aŭtoro kaj kolektanto de aforismoj Veselin Georgiev —bulgaro loĝanta en Moskvo, konstanta vizitanto de E - klubo Lev Tolstoj . Li rakontis pri sia nova ( ruslingva ) libro, menciis ke ĝi jam aperis ankaŭ en Esperanto. Tuj sekvis interesita repliko de ĵurnalistino, kiu petis citi ion en Esperanto, kaj Georgiev voĉlegis aforismon en nia lingvo.

    Jen plia “ guto malgranda ”, helpanta formi pozitivan opinion, krei impreson, ke Esperanto estas ne rara ekzotikaĵo, sed tute ordinara afero...

    Valentin Melnikov

    Gasto el Pollando

    Aneta Malgorzata Bedkowska prezidas Polan Esperanto - Junularon, kiu reaktiviĝis fine de ĉi - jara januaro per tutlanda kunveno en Bydgoszcz.

    Ĉi - somere Aneta pasigis du monatojn en Uralo kolektante materialon por sia disertacio pri la latentaj turismaj ebloj de la Ŝton - Zona regiono. Dank al helpo de uralaj esperantistoj ŝi starigis utilajn kontaktojn en Permo kaj Jekaterinburg kaj vizitis plurajn interesajn lokojn : interalie, Kudymkar, Kungur, Verĥoturje, Niĵnij Tagil, Ĥoĥlovka kaj Sinjaĉiĥa ( skansenoj ).

    Ke malgraŭ la streĉa programo ŝi vizitis ne nur muzeojn, arkivojn kaj turismajn instancojn montras la apuda bildo, farita en unu el kafeterioj de Jekaterinburg.

    Teksto kaj foto de Halina Gorecka

    Plebaj komentoj

    de Bard Hekland

    Walter Zelazny en sia eseo pri la inteligencio kaj plebo en la movado ( LOdE . 2000 : 2 - 5 ) kritikas duspecan foreston de intelektaj ebloj. La unuan ekzempligas la profesoro, kiu ne povis diskuti lingvikon sufiĉe altnivele kun aliaj esperantistoj, kaj ne interesiĝis pri aliaj aplikoj. Tiu problemo restos ĝis kiam la E - komunumo iĝos dek - aŭ centfoje pli ampleksa ol hodiaŭ, t. e. eble ĉiam. Se mankas tia intelektumado en Esperantujo, signifas ĝuste ke “ homoj scias kion verki ” ( do, kio estos legata ). La dua estas la foresto de kritika analizado de propra komunumo, manko de intelekta opozicio kiu konfrontas la aliancon inter gloravidaj gvidantoj kaj aplaŭdanta plebo.

    Sincere, tiun bildon mi ne rekonas. Montru al mi alian movadon, nacion, grupon, en kiu la bazaj defioj de la grupo estas pli multe diskutataj ol en Esperantujo! Ne sufiĉas malestime karakterizi ĉion pleba babilado. Foliumante malnovajn periodaĵojn, mi definitive konstatis tiun simplan propagandon. Sed agante en la junulara movado, mi vidas multe pli grandan realismon kaj pretecon diskuti proprajn starpunktojn. Al la diskuto influis ankaŭ la raŭmistoj, kaj miaimprese la plej multaj homoj elektas mezan pozicion inter la du polusoj.

    La tradicia movado estas facile kritikebla. Sincere, ankaŭ por mi ne multe gravas la “ fina venko ”, la nuna Esperantujo havas kvalitojn kiuj min allogas, sendepende de tio, ĉu esperanto iam iĝos pli uzata ol nun. Sed eblas kritiki ankaŭ la raŭmistan analizon.

    Se nia komunumo estas tiom grava en si mem, ĝuste kial? Se Esperantujo havas valoron kiel “ ĉiu civiliza unuo ”, do gravas nur ĝia ekzisto, ne kion ĝi proponas. Tiulogike oni devus egaligi novnaziojn, teatrotrupojn, diktatorojn kaj socilaborantojn —nedisigeblaj partoj de nia civilizo. Ĉu la valoro devenas de la ĝenerale humanismaj kaj demokrataj valoroj ligitaj al ĝi? Kaj ĉu eblas mezuri la valorecon de Esperantujo kompare kun aliaj komunumoj? Ĉu ni ne venas al la banala konkludo, ke Esperantujo estas valora, ĉar multaj homoj ŝatas ĝin kaj ne ĝenas aliajn?

    Se “ la Interna Ideo fariĝis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne povas vendi ” kio estas nun tiu Interna Ideo? Multaj niaj pioniroj volis krei pacon inter la popoloj, ne nur doni novan ilon por komerci. La interhomaj rilatoj en la unuaj kongresoj por la partoprenantoj iĝis modelo je la sopirata stato en la ekstera mondo. Poste UEA estis kreita por ne nur propagandi la paradizan staton post adopto de esperanto, sed ebligi praktikan kunlaboron inter esperantistoj. Se oni forigas la revon pri feliĉigo de la homaro, anstataŭante ĝin per la ekzisto de “ memelektita diasporo ”, kiom tiu Interna Ideo restas la sama? Se ĝi enhavas principojn homrajtajn, la kultura movado ĝin vartanta iusence iĝas politika. Por ke iu povu perfidi esperanton, ekz - e en totalismaj reĝimoj, ja devas esti io perfidebla.

    La demando fariĝas, ĉu la organizita E - movado eksportu siajn valorojn ( ekz - e, ĝenerale labori por lingvaj rajtoj ) aŭ nur reagi, se atakataj de fortoj malhelpantaj la internan vivon de la komunumo? Ĉu la E - movado sen ambicioj influus ankaŭ la eksteran mondon kaj donus sufiĉan motivon por resti en la komunumo? Kiom restus sen la organizita, eble “ malnovstila ” movado? Interkrampe aldoneblas demando, ĉu ni vere havas valorojn komunajn, ja pri ĉio ni malkonsentas! Ĝuste tio ja igas la esperantomondeton interesa.

    Por ĉiuj, kiuj dediĉis multan tempon al esperanto, la aparteno al la movado / komunumo iĝas grava parto de ilia identeco. Sed same estas por aliaj hobioj kaj engaĝiĝoj. Se iu diras, ke esperanto estas stultaĵo, tio estas same kiel konstati ke mi estas stulta, dediĉinta tiom da tempo al sensenca afero. Nek mi, nek Zelazny, volas esti nomataj dupoj, ni volas rekonajn vortojn kaj kapjesojn de la aŭtoritatoj por ni gravaj. Lia strategio iras tra jura agnosko. Ĉiu popolo ( aŭ socia grupo ĝenerale ) estas konstante reproduktata per miloj da interagoj kiuj memorigas pri ia komuneco. La malnova romantika idearo pri “ nacio ” kiel io difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto, en kiu gravas la subjektiva kompreno de la popolanoj. Do, eblas krei esperantan popolon, kaj definitive ĝi parte ekzistas, kiel sento de forta komuneco. Sed mi ne komprenas, kial la mondo agnosku tiun komunumon kiel subjekton de internacia juro!

    Por mi la allogo kuŝas ĝuste en la neorganizita komunumo, kiel renkontiĝejo por homoj diverskulturaj. Eble UEA nur estas internacia klubo. Sed mi ne vidas kiel la Esperanta Civito povus estiĝi multe pli, krom ke ĝi ŝajnas pli snoba kaj elitisma ol la “ hierarkiisma ” UEA. Kaj UEA, kune kun multaj aliaj Esperantujaj agantoj vere ŝanĝis la vivon de kelkaj “ nuntempuloj ”, inter kiuj mi kalkulas min mem. Multegaj sociaj grupoj taksas sian agadon la plej grava en la mondo. Do, ne sufiĉas konstati, ke esperanto havas valoron “ kiel ĉiu civiliza unuo ” kaj kompari ĝin kun San Marino aŭ Ruslando. La civitanoj klarigu, kial la esperantista komunumo estu traktata kiel landoj aŭ religiaj grupoj, sed ne kiel ŝakludantoj, socialistoj aŭ mediprotektantoj. Ĉu pro nia komuna lingvo? Ĉu pro nia literaturo? Dume la civitaj instancoj ŝajnas iĝi unu plia organizo, malgraŭ alternativa vortumado.

    Do, mi ne kunpaŝos, almenaŭ ne la tutan distancon. Sed ŝoketas foje la argumentado kontraŭ la adeptoj de la civita koncepto : la Civito ridindigas nin al eksteruloj. Eble jes, sed tio ne signifas, ke oni rajtas ĝin malpermesi! En Esperantujo ekzistas pluraj konceptoj paralele. Ni daŭre diskutu, sed ni akceptu nian nekonsenton kaj respektu la opiniojn de aliaj. Tion ni ne faras karakterizante niajn malkonsentulojn plebo kaj potencavidaj gvidoroj, nek malpermesante nedeziratajn pensdirektojn. Esperantistoj sin nutras ne nur per propagando, varbado kaj komuna kantado de la Himno! Reveninte hejmen post la sukcesa Kultura E - Festivalo mi denove konstatas, ke io interesa okazas, sendepende ĉu ni nomas tion movado aŭ komunumo, asocio aŭ civito.

    Gonĉarov ne pravas

    Respondante al Boris Kondratjev en la julia Ondo , Anatolo Gonĉarov diris :

    “ Plej tikla punkto en la peterburga movado estas... longtempa starado flanke de SEJM ”.

    Mi ne konsentas. Kunlaboro inter la nuna SEJM ( jam REJM ) kaj peterburga junulara E - klubo Blankaj Noktoj komenciĝis ankoraŭ en 1994 per kunorganizado de internacia E - renkontiĝo havanta la saman nomon kiel la klubo — Blankaj Noktoj . De tiam preskaŭ ĉiujare estis realigata iu komuna projekto de SEJM kaj peterburgaj junaj esperantistoj. Nun REJM kaj Blankaj Noktoj kune organizas tradician E - festivalon EoLA ( marto 2001 ). Do —la kunlaboro ekzistas kaj havas rezultojn.

    Sed neniam tasko de SEJM / REJM estis aktivigi la nejunularan movadon. Do Gonĉarov ne pravas. Taksante la situacion en Sankt - Peterburgo mi povas diri, ke pli verŝajne REU sed ne SEJM dum longa tempo neglektis la peterburgan movadon.

    Grigori Arosev

    Forumo por ĉiuj tendencoj

    La tutan posttagmezon mi pasigis legante la alsenditajn numerojn de LOdE . Kaj mi povas diri ke ĝenerale mi trovas ĝin interesa kaj leginda revuo kultura. Ĝi iom pensigas min, kompreneble kun pluraj diferencoj, pri la revuoj de Greziljono kaj Hungara Vivo , kiom mi konis ilin dum la malfruaj 70aj jaroj.

    Per tio mi ne volas veki impreson ke via revuo efikus al mi “ eksmoda ” —male : superregas la tiama bonega impreso kiun iel mi rekonas ankaŭ viarevue. La sama alternado de mallongaj informoj el nia mondo, ankaŭ el Esperantujo, apud pli longaj eseoj kaj foje eĉ [ instigo al ] polemikoj, apud ne tro ampleksaj sed bonnivelaj literaturaj kontribuaĵoj —kaj kompreneble oni ne forgesu la leterojn de legantoj.

    Mi tre ŝatas vian malferman sintenon, ke vi celas esti “ forumo ” aŭ kiel nomi ĝin por ĉiuj senescepte tendencoj, nek nur sektece por UEA, nek same sektece kontraŭ UEA, kaj simile pri SAT, raŭmismo ktp...

    Kiel redaktoro de Fonto mi nur povas substreki ke tia sinteno, miakomprene, estas ege grava, eĉ necesega ; ankaŭ nia Fonto neniel celas ekskludi kiun ajn tendencon aŭ skolon.

    Entute, kiel dirite : ege leginda revuo. Tiel nepre daŭrigu! Kuraĝon kaj sukceson!

    Gerrit Berveling

    Konsola voĉo el Britio

    Mi ĵus aŭdis pere de la Brita radio, ke la serĉado de la postvivintoj en la submara ŝipo Kursk jam estas haltigita. Ni, la anoj de la E - Societo en Bradford, multe bedaŭras la perdon de la multaj junaj viroj kaj deziras, ke niaj konsoloj estu sciigitaj al la parencoj de tiuj malbonŝancaj junuloj —ni kore simpatias kun ili.

    Nome de la Bradfordaj esperantistoj

    F. L. Holden

    prezidanto

    Pli da historio ĉiunumere

    Kun granda ĝojo kaj plezuro mi konfirmas la ricevon de La Ondo , kiun mi legas kun tre granda interesiĝo, opiniante ĝin unu el la plej legindaj Esperantaj revuoj en la skalo internacia. Bonvolu akcepti miajn plej korajn dankojn pro la riĉenhava, interesa kaj bonege redaktata revuo, kies enhavon ni prezentas ankaŭ al nia loka anaro en Krakovo dum niaj organizaj kunvenoj.

    Ĉar mi okupiĝas pri la E - movado en Krakovo kaj suda Pollando, interesas min ankaŭ la historio de la ruslanda E - movado. Mi proponas al vi publikigi en via leginda revuo la plej gravajn informojn pri la historio de la ruslanda movado kaj koncizajn biografiajn notojn pri ĉiuj meritplenaj esperantistoj, ke ĉiu numero de La Ondo posedu almenaŭ etajn informojn pri tiu problemaro.

    Marian Kostecki

    El ambaŭ flankoj

    Miaopinie La Ondo de Esperanto evoluis al tre bona internacia revuo, kaj ĝia aparta forto estas ke ĝi prezentas provokajn intervenojn el ambaŭ flankoj de la diversaj debatoj kaj konfliktoj.

    Mi singarde rekomendos ĝin —inter aliaj revuoj —al la membroj de Norvega E - Ligo per Norvega Esperantisto .

    Douglas Draper

    Lingva huliganeco aŭ provoko?

    En LOdE . 2000 : 8 - 9, sur la 17a paĝo la nenomita aŭtoro uzis neologismon “ diĝesto ”. Interalie en la sama numero estas tre interesa kaj utila artikolo de Sergio Pokrovskij pri la sama temo. Por kiu celo la aŭtoro uzis tiun “ diĝeston ”? Ĉu en Esperanto mankas bezonata vorto?

    Do, ni rigardas PIVon kaj legas : ” revuo... 2 Artikolo, en kiu oni resume prezentas la ĉefajn okazintaĵojn en unu fako de aktualeco ” ( Sekvas ekzemploj. Tute taŭgaj ). Por kiu celo uzis la aŭtoro ĉi neologisman mutaciaĵon? Ĉu tio estis pura lingva huliganeco aŭ provoko, por aperigi ĉi artikolon?

    Boris Zozulja

    Nia estimata leganto povus legi en PIV, ke diĝesto ( cetere ne signita kiel neologismo ) estas “ resuma mallongigo de libro, romano, leĝkolekto ktp. ” Sed PIV estas nia ĉefa, sed ne sola referencilo. Esperantistaj ĵurnalistoj kutime uzas ankaŭ la Terminaron el la Manlibro pri ĵurnalismo ( Antverpeno, 1989 ). Tiu terminareto, kompilita de Stefan Maul, nun prezidanto de TEĴA, ĉe la vorto diĝesto referencas al kompendio . Kaj tiu lasta estas jene difinita :

    kompendio. En ĵurnalismo resuma k mallongigita, konciziga prezento de tutaĵo aŭ kolekto de tiaj koncizigaĵoj el artikoloj aperintaj en diversaj periodaĵoj. Revuon tiaspecan oni ankaŭ nomas diĝesto .

    Pliaj komentoj, konsiloj kaj proponoj estas ĉiam bonvenaj!

    Halina Gorecka

    la nenomita aŭtoro

    Instrui en Japanio

    Kompanio en Japanio, kies estro estas esperantisto serĉas instruist ( in ) on de Esperanto kaj angla por minimume unu jaro. Jen la kondiĉoj :

    Honorario : por Esperanto leciono 1000 enoj ; por angla 1500 enoj. Oficeja laboro : 1000 enoj por unu horo. ( La oficeja laboro estas helpo pri respondo al retaj kaj aliaj leteroj kaj aliaj tajpaj aŭ similaj laboroj ). La materialoj por lecionoj estas preparitaj kaj la instruisto instruos laŭ la instrukcioj kiuj troviĝas en ĉiuj lecionaj paĝoj. La nuna instruisto Reza Kheirkhah, kiu laboris dum du jaroj, translokiĝos al Tajvano baldaŭ.

    La kompanio pagos flugbileton por ambaŭ flankoj. La instruisto loĝos en triĉambra kompania apartamento kontraŭ 16000 enoj monate. Ĝi situas je kelkminuta distanco de la kompanio bicikle. Oni mem pagu elektran, akvan, telefonan kaj gasan kostojn. Fridujo, panrostilo, gasfornelo, polvosuĉilo, klimatizilo, televidilo kaj aliaj necesaj iloj estas haveblaj.

    Maro kaj monto estas tre proksimaj. La urbeto havas 14000 loĝantojn, tamen en ĝi estas la plej grandaj gantofabrikaj kompanioj de Japanio ( inkluzive de tiu ĉi kompanio ), kun multaj kontaktoj kun eksterlando. La urbeto Shirotori situas inter du grandaj urboj je distanco de unu horo trajne. En ambaŭ urboj troviĝas aktivaj E - kluboj.

    Henri Masson

    INTERNACIISMO KAJ PURISMO ( 2 )

    Lingva respondo de Sergio Pokrovskij

    La dua ( lasta ) parto ; la unuan legu en la antaŭa kajero de La Ondo .

    Olda kaj povra

    Interese, laŭ PIV kaj ( [ W57, KWB ] ) “ olda = maljuna ” ( senplue ). Tamen mi ja vidis la naturismanojn uzi olda ankaŭ en la senco malnova : “ oldgreka lingvo ”, “ la olda Anglio ”, “ la redakcio respektas sian oldan tradicion ” [ LOdE . 2000 : 69, p. 13 ] ktp —la angla old ( kaj simila konfuzo en la lingvoj rusa kaj germana ) influas nerezisteble. Tiu konfuzo kaŭzas malprecizon pli aĉan ol la priplorata en §1. Ekz - e, kiun sencon celas la artikoltitolo “ La olda gasto Alen Kris ” [ Literatura Foiro. 1991 : 130 ]? La parolantojn de la lingvoj turka aŭ uzbeka tiu konfuzo impresas kiel stranga intelekta difekto, samkiel konfuzo inter nova kaj juna .

    Simile, por la du sencoj de la naturisma povra ( 1 : malriĉa ; 2 : kompatinda, laŭ [ W57 ] ) la uzbeka kaj la turka havas apartajn vortojn, el kiuj neniu konfuzas la du sencojn. Kial do tiu malsimetrio en la lingvofuŝado? Supozeble tial, ke la francaj lernejanoj, kvankam malpli konsekvence ol la turkoj, tamen ja distingas inter ancien ( malnova ) kaj vieux ( maljuna ). Sed ke konfuzi kompatinda kaj malriĉa estas tute simila malkleraĵo, tion la francaj lernejanoj ne lernas ( ĉar en la franca mankas aparta vorto por kompatinda ’ ), kaj meme ne ĉiuj tion komprenas.

    La signifo de internaciaĵoj

    Malgraŭ la aserto de §9, la signifoj de internaciaĵoj estas tre diversaj en la etnolingvoj. Tamen eĉ se oni havas norman samsencan terminon, egale interpretatan en ĉiuj lingvoj, ekz - e la anatomian apendico ( vorto tre internacia pro ties derivaĵo apendicito ’ ), en iuj lingvoj ( la angla ktp ) ĝi povas havi tute senrilatajn kromsencojn, absolute nekonatajn en aliaj lingvoj ( ekz - e, en la rusa ). Kiam Waringhien sendas leganton al apendico tio ŝajnas internacie komprenebla ( tial oni ne emas konsulti PIV - on ), kvankam strange malĝentila : kial li sendas la leganton en iun intestaĵon? Iu malpli malsprita vorto, aldono aŭ kromĉapitro , estus pli klara kaj malpli riska. Tio similas la fikcian “ slavecan stilon ” kiun Zamenhof elpensis en sia Lingva Respondo n - ro 1 ( “ Favora regnestro, Honoro havas alkuŝigi... ” ). La misuzo de alkuŝigi anstataŭ raporti estas bazita sur malkonvena etimologia analizo de neanalizinda rusa metaforo ; nu, kiam Waringhien uzas apendico ’ n laŭ ties malviva etimologia senco alpendaĵo , tio estas egale ridinda kiel la Zamenhofa parodio.

    Alia ekzemplo. Multaj lingvoj, samkiel Esperanto, pruntis el la franca la vorton seanco . Tamen ili pruntis ĝin diversmaniere. Plejparte ili pruntis ĝin por la speciala signifo kiun mi tiel difinas :

    Seninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro, proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ aparato : fari portreton en tri seancoj ; seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto, psiĥanalizo ; spiritisma seanco kun mediumo ; la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio.

    Neniu lingvo de mi konata pruntis la sencon ĉefan por la franca vorto : kunsido, kunveno , ĉar por tiu ĉi senco ĉiu lingvo havas siajn hejmajn vortojn. Tial ĝuste tiu senco, ĉefa por la franca, estas tute ne internacia ( kvankam PIV listigas ĝin unue ), kaj absolute nekonata al ( ekz - e ) la rusoj. Aŭdante ke “ la deputitoj iris al sia seanco ” ruso probable supozus ian mokon ( kvazaŭ oni komparus parlamentan kunsidon kun spiritisma seanco ), kion la franca esperantisto eble tute ne celis.

    La rusaj lernejanoj zorge distingas inter kontinento kaj mondoparto . Kontinento , laŭ sia etimologio ( de la Latina terra continens , kontinua tero ), estas uzata kontraste al la insuloj : ekz - e Eŭrazio, la Amerikoj, Aŭstralio estas kontinentoj. Mondoparto estas geografia regiono kiu inkludas la apudajn insulojn : Eŭropo, Azio, Oceanio estas mondopartoj.

    Ambaŭ nocioj estas utilaj : la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur “ la kontinua tero ” ; multajn apartaĵojn de sia historio Britio aŭ Japanio aŭ Tajvano ŝuldas al sia insula, eksterkontinenta situo ; kaj aliflanke, politike kaj civilize ili sendube apartenas al siaj mondopartoj.

    Tamen ial paradokse, la anglalingvanoj, por kiuj ambaŭ nocioj devus esti plej aktualaj, ial konfuzas ilin, kaj diras ke Eŭropo estas kontinento.

    Gramatika malkohero

    Ankoraŭ pli perfide, la internaciaĵoj subfosas la gramatikan koheron de Esperanto. Tio estas malplej evidenta, kaj eĉ Zamenhof fojfoje preteratentis tiun trajton de la internacia leksiko.

    Konsideru ekz - e la vorton adresato , kiu aperas jam en la unua libro de d - ro Esperanto. Laŭ la plej kutima modelo “ adresi leteron al iu ”, necesus konkludi ke adresato estas la letero ; sed Zamenhof evidente celis alian sencon, “ tiu al kiu la letero estas adresita ” ( atentu ke adjektive oni senhezite asocias adresita kun letero ’ ) ; pli ĝuste, kvankam iom plumpe, oni povus diri aladresito ( kp alparolato ’ ) 2. Evidente, la internacian vorton adresato rigore oni devus klasi aparta radiko.

    Simile, oni pruntis la verbon varii ( ekz - e “ variablo varias inter 0 kaj 1 ” ) —kaj la vorton varianto , kiun oni prave rigardas aparta radiko ( kvankam parenca, kaj eblus legitimi tiun parencecon ŝanĝante la internacian misformon al variaĵo ’ ).

    La lingvoj latinidaj havas vortojn tre similajn al niaj morti , morto , sed la vorton morta la internaciistoj konfuzas kun malviva ( “ Lia filo mortis kaj estas nun malviva ” —la Fundamenta ekzercaro, §31 ), ĉar ĝi proksimas al la latinida mort . La internaciistoj ne povas akcepti ke Esperanto estas alia lingvo ol la franca aŭ hispana, kaj ke ĝiaj mal - kaj morta havu alian sencon ol en la lingvoj latinidaj. Rezulte, se franclingvano diras “ lia morta malamiko ”, mi ne scias ĉu temas pri son mortel ennemi , his mortal foe ( laŭ la Esperanta gramatiko ) —aŭ pri son ennemi mort , the dead enemy ( laŭ la latinida fetiĉismo ).

    Simile oni pruntis la internacian adjektivon korekta kaj la internacian verbon korekti ; la adjektivon falsa kaj la verbon falsi ktp ktp. El la rigore gramatika vidpunkto iliaj radikoj estas homonimoj, kaj se anstataŭ korekti estus prenita korekcii , neniu pretendus ke korekcia ago signifas senerara ago . Tamen niaj vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj, kaj niaj gramatikistoj kreas fantaziajn teoriojn por pravigi derivadon de korekta el korekti . Maldetale, ili simple permesas ke adjektivigo de verbo havu ian ajn, eĉ plej kaprican kaj malproksiman rilaton al la verba radiko, malgraŭ la evidenta fakto ke pli ofte la rilato ja estas regula kaj prognozebla.

    Tiaj teorioj endanĝerigas la lingvon, ĉar iuj aŭtoroj vidas en ili sankcion por importi en Esperanton malregulaĵojn de etnolingvoj, kaj la publiko ne scias kiel defendi sian lingvan instinkton antaŭ la gramatikaj aŭtoritatoj.

    Ekz - e la angla lingvo ial konfuzas en la verbo to wake la sencojn veki kaj maldormi ’ 3, esti vekita . Tial iuj pretendas ke ankaŭ la Esperanta vorto veka povas signifi maldorma, vekita . Mi forte protestas : por mi veka similas al vekanta , samkiel naska similas al naskanta ( kp interesveka = interesnaska ’ ). Aserti ke veka povas signifi vekita, maldorma estas kiel aserti ke naska povas signifi naskita, viva .

    Stabilo de internaciaĵoj

    Laŭ §7, “ fakuloj jam spertis, ke internaciaj terminoj estas pli stabilaj ”... dubinda aserto. Ekz - e mi vidis la internaciajn nomojn de malsanoj ŝanĝiĝadi dum mia vivo. Sed mi prenu pli klarajn ekzemplojn el pli konataj esperantaĵoj.

    En la frua periodo de Esperanto la ĉefa lingvo internacia estis la franca. Kaj en tiu periodo oni ankoraŭ ne kuraĝis plene uzi la propre Esperantajn lingvorimedojn. Tial universala kongreso sklave imitas sian francan ( do, tiutempe “ la internacian ” ) modelon, kvankam ja eblus diri tutmonda kongreso ( ke la celata senco estis ĝuste tiu, atestas la tradiciaj tradukoj angla, rusa, germana ), aŭ universa kongreso . Laŭ mia lingvosento, la francmaniera uzo de universala por tutmonda jam delonge arkaikiĝis. La kunmetita vorto tutmonda evidente estus pli trafa, konvena —kaj pli simpla por la esperantista menso ol la eksmoda eksinternaciaĵo. ( Ĝi ankaŭ estas pli mallonga. )

    Dum la Praga “ universala ” kongreso la burokratoj kaj ĵurnalistoj senĉese ripetadis kliŝojn pri “ la ĉeĥa metropolo ”. Plurajn el ili surprizis mia atentigo ke Zamenhof uzis tiun “ internaciaĵon ” en la senco origina lando rilate al siaj kolonioj , kaj ke liaj metropolaj francoj ne nepre estis parizanoj. Post 1960, post la disfalo de la kolonia sistemo, tiu senco efektive malaktualiĝis ; sed mi konstatas ke kaj ĉefurbo , kaj tutmonda restas pli stabilaj, klaraj kaj precizaj ol la “ nemotivitaj internaciaĵoj ” ( §7 ).

    Alian evoluon prezentas la radiko komplik . Adjektivigo estas malfacila en la lingvoj franca kaj angla, kaj ofte realiĝas en formo de participo. Imitante “ la grandajn kulturlingvojn ”, la unuaj esperantistoj ( kaj inter ili Zamenhof mem ) uzis la participon komplikita , kiam sufiĉus diri malsimpla . La pasivo komplikita neprigas ke komplik estu radiko transitive verba ; tia ĝi restas en la vortaro. Tamen la tendenco asimila kaj simpliga igis la esperantistojn preferi la rektan adjektivigon : komplika afero kaj nun mi ( kaj tre multaj esperantistoj ) perceptas komplik kiel radikon adjektivan. Sekve en neredaktita parolo mi pli ofte ol kompliki vidas kaj aŭdas la formon komplikigi en la senco malsimpligi aŭ malfaciligi . Resume, ni nun havas du homonimajn radikojn komplik : unu, arkaikiĝanta, estas la malnova verba ; kaj la alia, speciale Esperanta, pure adjektiva.

    Ĉu necesas diri ke ambaŭ estas malutila balasto, ke la vortoj malsimpla kaj malfacila estas pli precizaj kaj klaraj, ke ili neniam erarigas?

    La ĵusa ekzemplo montras kiom dezirinda estas zorga kribrado de la baza vortaro. La internaciaĵo simpla estas tre bonkvalita : ĝi estas tre klara kaj taŭga por senproblema derivado. La internaciaĵo komplik estas malbona ( ĝi konfuzas la sencojn malfacil , malsimpl kaj krome malfacilig , malsimplig ’ ). Krome, ĝi estas superflua. Tio malfaciligas Esperanton por la lernantoj en kies lingvo la radiko komplik malestas ( ekz - e por la rusoj ).

    Simile olda estas miskvalita kompare kun nova kaj juna , ĉar ĝi estas konfuza.

    Konkludo

    Kiom permesis la limigita amplekso de gazeta artikolo, mi provis respondi al la tezoj de la neologismuloj. La plej absurda ŝajnas al mi

    §3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn.

    Kial oni ŝveligu la lingvon per vortoj sen atenti, ĉu ili estas bezonataj? Tio evidente ĝin malfaciligos por nelatinidlingvanoj ; kaj la “ larĝanima akceptemo ” ( §6 ) de la “ Eŭropaj internaciaĵoj ” ( §16 ) pensigas min pri ĉiovora rubujo imperiisma, kiu sen sistemo aŭ asimilado englutas ĉion ajn. Fojfoje en la rubujo troviĝas perloj, sed pli multas objektoj tute senvaloraj, senutilaj aŭ malutilaj. Cetere, la postulo nenion diras pri tio, kiun sencon oni atribuu al la internaciaĵoj.

    Kaj tamen, tiu absurdaĵo ja tre similas la faman 15 - an regulon! Ion similan al tiu regulo entenis ĉiuj lingvoprojektoj de antaŭ cent jaroj. Oni ne povis tuj havigi sufiĉe plenan vortaron ; per tia deklaro oni iel - tiel ŝtopis la truon. Tamen Esperanto jam delonge ne plu estas lingvoprojekto ; la “ vortojn fremdajn ” ĝi bezonas proksimume samtiom, kiom la etnaj lingvoj, kaj tiuj ne akceptas ĉion ajn : oni elektas ion konvenan por la koncerna lingvo.

    Iuj opinias, ke kiu scias pli multe da vortoj, tiu estas pli klera, pli erudicia, pli inteligenta. Ili konfuzas vortojn kaj nociojn. Mi pli respektas homon kiu parolas simple kaj klare ol ĉarlatanon kiu nepre bezonas ion tre terminecan ( ekz - e odontalgio anstataŭ simpla dentodoloro ’ ) aŭ speciale poezian ( primavero ktp ). Mi opinias pli inteligenta kaj klera homon kiu kapablas komputi logaritmon de ajna nombro ol tiun kiu parkerigis la tutan logaritmotabelon el matematika manlibro. Tamen ekzistas homoj kiuj pli alte taksas la parkerulojn.

    Aliflanke, kiam por iu afero mankas nomo, oni ne hezitu ĝin enkonduki, sendepende tion, ĉi ĝi estas greka - Latina aŭ ne. Esperanto superas la etnajn lingvojn per siaj vortoj Usono , usonaĵo ktp, por kiuj “ la naturaj lingvoj ” havas nur ĉirkaŭfrazojn.

    Fine, mi citu kaj komentu el La evoluo de nia poezia lingvo de K. Kalocsay [ LSF, p. 50 ] :

    La esperantistojn oni povas dividi en du grupojn, la propagandistojn kaj literaturistojn.

    Tuj rimarkindas, ke siajn kontraŭulojn Kalocsay nomas, iom desupre, “ propagandistoj ”, rezervante por sia partio pli honoran titolon “ literaturistoj ”.

    La propagandisto volas facilan Esperanton, kiun li povus verŝi rapide, per tute eta funelo, en la kapon de ĉiu homo. Li estus feliĉa, se la lingvo konsistus el ducent vortoj, se oni povus skribi sur poŝtkarton la tutan gramatikon...

    Ial Kalocsay ne atentas ke simpla kaj logika lingvo estas bona ankaŭ por la “ propagandisto ” mem. La “ tute eta funelo ” estas iom tro facila karikaturo, kiu tuj pensigas pri granda martelo por enkapigi la literaturistan balaston. Probable intenca estas la malhonesta konfuzo inter radikoj kaj vortoj : ni jam vidis, ke per derivado Esperanto ebligas produkti pli precize nuancitajn vortojn ol la Parnasaj. Cetere, la simpleco certe estas granda valoro praktika kaj estetika : Small is beautiful.

    La literaturisto volas riĉan lingvon, volas havi apartan vorton por ĉiu vorto de sia nacia lingvo, apartan vorton por ĉiu nuanco, laŭeble radikvorton...

    Jen la esenco de Parnasismo : ne temas pri asimilo de Esperanta lingvosistemo, per kies propraj rimedoj aŭtenta artisto kreu verkojn siajn aŭ rekreu verkon tradukatan ; ne, la “ literaturisto ” restas en la sistemo de nacia lingvo, kopiante ties ĉiujn kapricojn kaj difektojn ( olda , povra ’ ), kiujn, por pli imponi, li nomas “ nuancoj ”.

    La Parnasa “ literaturisto ” povas multe verki en Esperanto, kaj tamen resti surda kaj fremda al ĝia spirito : plu analizi mal - kiel la komencantoj, konfuzi morta kaj malviva ( ĉar li perceptas ilin kiel la francajn mal kaj mort ’ ) —kaj ĉe tio kun aplombo de duonklerulo postuli pli da nuancoj. Se tamen oni sukcesas komprenigi al la “ literaturisto ” la diferencon, li certe malakceptas la simplan Zamenhofan alviva , sed preferas enkonduki ian mortala por la franca mortel, kaj resti kun kontraŭsistema ( sed latinida ) morta por mort ( t. e. malviva ’ ).

    Tiun vortan fetiĉismon la parnasistoj nomas “ klero ”. Ne temas pri krea verkado, temas pri transskribo : constellation iĝas konstelacio , appendix I iĝas apendico I , awake iĝas veka .

    Iuj nomas tion “ larĝanima internacieco ” ; mi dirus, “ Eŭropa paroĥismo ”.

    Notoj

    1. La anatomia apendico kreskas el tio kion PIV nomas cekumo . Malgraŭ la aserto de §7, tiu lasta nenion diras al ruslingvano. Aliflanke, en tre multaj lingvoj —angla, turka, rusa, germana, pola, Latino —la koncernan anatomiaĵon priskribas samsenca esprimo : blinda intesto ( blind gut, körbarsak... ). Ekstere malsimilaj, ili estas identaj laŭ sia formo interna, blinda intesto estas pli internacia laŭsence ol laŭlitere. Sed... la franca lingvo transprenis tiun terminon el Latino sentraduke kaj tial PIV rekomendas al la esperantistoj la barbaran cekumo n. Aliflanke, la franca havas tradukitajn terminojn intestin grêle, gros intestin kaj tial PIV permesas al la esperantistoj diri maldika, dika intesto . Kontrola demando : kiel elrusigi la terminon rekta intesto , konsidere ke la francoj ĝin nomas per netradukita adjektivo de la latinaĵo rectum intestinum ?

    2. Verdire, en la frua periodo, Zamenhof uzis adresi ankaŭ en la senco proksima al tiu de alparoli , kaj tiusence adresato estas pravigebla kiel participo de alisenca verbo. Tamen eĉ tiam adresato de letero restas formo misgramatika. Eĉ se oni povas adresi iun per letero simile al alparoli iun per salutvortoj , eĉ tiam la adresato de la letero estus same stranga kiel la alparolato de la salutvortoj .

    3. Tute arbitre kaj senbaze PIV kaj PAG asertas ke maldormi signifas sin deteni de dormo dum la kutima tempo . Tio estas malutila devio de la senco de mal -, kiu indikas simple la malon ; maldormi signifas simple la malon de dormi , tial maldormi oni povas mistempe aŭ je konvena tempo, samkiel dormi . Zamenhofa uzo [ AZ ] klare refutas tiun PIV - PAG - an misinformon.

    Referencoj

    AZ Andersen. Fabeloj. Lasta sonĝo de maljuna kverko. Trad. L. L. Zamenhof.

    KWB Kalocsay K., Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. Pisa / Madrido, 1984 ( 3a eldono, reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien ).

    LSF Kalocsay K. Lingvo Stilo Formo. Budapest, 1931.

    W57 Waringhien G. Grand dictionnaire espéranto - français. Parizo, 1957.

    Julio Baghy

    Lingva Evoluo

    Komedia aŭ tragedia sceno laŭ gusto de la leganto

    Tiu ĉi sceno estas aperigata akompane al la respondo de Sergio Pokrovskij Internaciismo kaj purismo , kiu aperis en la du lastaj kajeroj de La Ondo .

    Rolas : La Malnova, La Moderna kaj La Juna adeptoj de lingvo Esperanto.

    Loko : Biblioteka ĉambro de B. E. S. ( Bangonlanda Esperantista Societo ).

    La Malnova sidas ĉe la tablo kaj legas la Originalan Verkaron de Zamenhof.

    La Juna foliumadas modernan revuon. Ĉiumomente li elpoŝigas sian 600 - paĝan vortaron por serĉi la nekonatajn vortojn. Ofte li notas la netroveblajn neologismojn sur paperon.

    La Moderna ( paŝas en la ĉambron ) : Bonan seron! ( Li eksidas ).

    La Malnova ( iom miriginte ) : Ĉu seron?!

    La Juna ekatentas kaj subite serĉas la vorton en la vortaro.

    La Moderna : Jes, senioro. Unu silabon pli kurte... Hah, ni havantas superban primaveran seron.

    La Malnova ( iom malice ) : Pri - ma - ve - ro... Unu silabon pli longe.

    La Moderna : Sed ĝi estas pli poetika.

    La Malnova : Kial ne poezia?

    La Moderna : Pro la eskvizita nuanco.

    La Malnova : Mi ne komprenas la vorton “ eskvizita ”.

    La Juna denove serĉas en la vortaro.

    La Moderna : Supozeble vi estas movades oldulo ne beletre erudita. ( Li prenas al si la libron, legatan de La Malnova ) : Ĉu lice? Bah, arĥaikaĵo! Zamenhof! Mi povintus pensi. ( Li redonas la libron . ) Ne faltigu la frunton kaj ne paŭtu! Estu darfe diri, ke oldulo ne povantas apreci la progreses etoson, kiun forcas la moderna evoluo. Vi tro egardas la paseon por delekti avantaĝojn. Senioro, vi krablas ; ni baĉeloroj, hastas.

    La Malnova ( kun pliiĝanta miro ) : Mi ne komprenas... Je Dio, mi ne komprenas vin! Kiun lingvon vi parolas, sinjoro?

    La Moderna ( fiere ) : La modernan beletran lingvon de Esperanto. La inĝeniaj ĝeniules dokta degno savantos nian idiomon de ŝtoniĝes danĝeroj.

    La Juna dum la konversacio ŝvite notas, serĉas, aŭskultas, fulmrapide foliumadas sian vortaron.

    La Malnova ( konsternite ) : Sed tio estas ja atenco kontraŭ la lingvo mem.

    La Moderna ( digne ) : Aliu opinias aliel... Kelkuj obĵetas argumentojn, kiuj balde konvinkintos la konservatismes konestablojn. La enemoj venkitos kaj restantos infre de la montes piedo, dum la modernuloj kun resoluta orgojlo konstruantos sian novan fortreson.

    La Malnova ( ekflamiĝante ) : Sinjoro, ĉesu tiun parolon. Via lingvouzo detruas. Kiu komprenas tion? Pli ol 25 jarojn mi konas kaj parolas la lingvon, sed mi ne kapablas vin kompreni. Kio, je Dio mi petas vin, kio estas ĝi?

    La Moderna ( kvazaŭ donante la indulgan lastan mortpikon ) : Lingva evoluo kaj poetika etoso.

    La Juna mire rigardas al ili.

    La Malnova ( malespere ) : Sed, sinjoro, ankaŭ mi lernis la lingvon el literaturaj verkoj, sed...

    La Moderna ( interrompe ) :... sed ante du dekadoj. Ante tri jaroj mi uvris mian koron por Esperanto, kaj jen mi devancintas vin. Ho, povra konestablo, ĉiudiurne vi devus devori novajn vortojn por atinginti min! ( Subite li turnas sin al La Juna . ) Ĉu ne, senioro? Nu?..

    La Juna embarasite silentas.

    La Moderna : Kial vi silentas?

    La Malnova ( senkulpigante lin ) : Antaŭ tri monatoj li lernis. Li estas nia plej talenta kaj fervora juna samideano.

    La Moderna ( kun patosa entuziasmo ) : Pum! Baĉeloro, salutatu vi! Vi futures espero, kiu estos la moderna beletres aprecanto! Hola! Hop! Hip, hip, hura!

    La Juna ( ruĝa pro la retenata kolero, pulme krias ) : Am pam kuli kuli mas injara pinjara puuu de le fingestek moli vidi nakk am para pam para paĉ!

    La Moderna kaj La Malnova ( surprizite kaj samtempe ) : Kio estas tio?!

    La Juna ( kontentigite ) : Lingva evoluo kaj poetika etoso, sinjoroj! ( Li ĵetas la vortaron en angulon kaj estas forironta. )

    La Malnova ( retene ) : Kien, kien, kara samideano!

    La Juna ( decide ) : Al “ Basic English ”! ( Li forkuras . )

    Laŭ Arĝenta duopo . 2a volumo. Budapest : Literatura Mondo, 1937.

    Rudyard Kipling

    Se

    Se vi konservas kapon en lucido,

    dum la popolon regas jam panik ,

    se vi ne donas kaŭzon por malfido,

    eĉ kiam ne plu kredas vin amik ;

    Se, malgraŭ laco, povas vi atendi,

    rezisti al mensogo kaj malam ,

    ne cedi al despero, ne pretendi

    je plaĉaspekto kaj saĝula fam ;

    Se vin obeas revoj - sed ne male,

    se regas vi la pensojn en konsci ,

    se al Triumfo kaj Fiask egale

    rilatas vi sen troa emoci ;

    Se vian vorton oni hipokrite

    transformas je kaptilo por stultul ,

    sed post frakas de viaj faroj, spite,

    obstine rekomencas vi de nul ;

    Se povas meti vi sur unu karton

    la tutan havon, riske je bankrot ,

    kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,

    sen diri vorton pri perdita lot ;

    Se via kor kaj nervoj, malgraŭ trivo,

    plu servas eĉ en stato de ruin ,

    kiam nenio restas por la vivo,

    krom Volo, kiu diras : “ Tenu vin! ” ;

    Se, parolante, vi kondutas inde,

    kun Reĝoj ne forgesas pri popol ,

    kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,

    kaj ĉiuj sekvas vin - laŭ propra vol ;

    Se ĉiu hor de via vivo plenas

    per la impeta kuro sen humil ,

    al vi la tuta Tero apartenas,

    kaj pli - vi estas Homo, mia fil !

    ( 1910 )

    Tradukis el la angla

    Valentin Melnikov

    Sistemo de kompromisoj

    Beetham, David ; Boyle, Kevin. Kio estas demokratio : 80 demandoj kaj respondoj / Trad. el la angla Geoffrey Sutton ; Il. Plantu. —Rotterdam : UEA, 2000. —143 ., il.

    La libro de Beetham kaj Boyle estas laŭforme tipa informilo pri donita temo kaj laŭteme —anatomia studo de socia organismo en krizo. Ja oni ne povas kontesti, ke nia civilizo travivas malfacilan tempon. La transformoj en Orienta Eŭropo ne multe ŝanĝas la situacion : la novaj demokratioj reproduktas la oldajn, ofte en la formo de parodio. Evidentas ke enorme kreskinta materia neegalo inter la homoj paralizas la meĥanismojn de la popola rego kaj la modernaj teĥnikaj rimedoj de la ŝtato renversas la ekvilibron inter la regantoj kaj regatoj. La aŭtoroj de la libro ne ignoras la simptomojn de la malsanoj nek la kaŭzojn de l infekto de la hodiaŭaj demokratiaj organismoj, sole —mi havas impreson —ili ne trovas tion tro serioza patologio, sed io simila al nazkataro.

    Beetham kaj Boyle logike komencas la verkon per difino de la demokratio, kiun mi aprecas perfekta. En multaj belaj epizodoj ili aldonas tre signifajn nuancojn kiuj malkovras fundamentajn valorojn de la demokratio. Tiel ni certiĝas ke la popolrego laŭdifine ne estas la rego de plimulto, ke la plimulto devas respekti individuan aŭ grupan rajton, ke ekzistas sufiĉa motivo por rompi leĝon defendante “ gravan principon aŭ esencan intereson ”, ke, ĝenerale, la unuagradaj garantioj por la unuopo ne kontraŭas sed apogas la kolektivan intereson kaj solidarecon. Krome ni trovos ĉi tie amason da utilaj detaloj kaj klarigoj, ekzemple —koncizan prezenton de diversaj elektosistemoj. Fine ni komprenos, kial demokratio estas sistemo de kompromisoj.

    Evidente, tro kritika studo de la meĥanismoj de la moderna demokratio ne povas esti celo de tia verko, sed ni prave atendus ke la aŭtoroj atente ekzamenu la pontojn, kiuj kondukas de teorio al praktika realigo de l ideo. Bedaŭrinde, leganto povas konstati miopon de la rigardo de Beetham kaj Boyle. Svago de la rigardo estas proksimumo en detaloj, tipo de optika kompromiso. Rezulte oni riskas mispaŝi.

    Efektive ili estas nekonsekvencaj, menciinte la minacon de kresko de la kolektivo al la normala faro de grupaj decidoj kaj parolante —iom poste —pri la avantaĝo de la “ senpera elektiteco ” de la prezidanto. Ni ne blindu por vidi, kio estas en la praktiko tiu “ senpera elektiteco ” de persono, kiu estas konata al la absoluta plejmulto el la bildo sur la ekrano.

    Oni estas naiva zorgante pri ŝirmilo ĉe la balotejo sen rimarki, ke la proceduro de la elekto perdas sencon, kiam konkurencas ne personoj sed reklamagentejoj, kies natura celo estas trudi varon.

    Oni estas nekompetenta proponante referendumon sen averti, ke la formuligo de la balotota alternativo estas por la regantoj bonega rimedo por manipuli la voĉojn de la elektantaro.

    Oni estas verŝajne hipokrita parolante pri la internacia rajto sen indiki praktikan anarĥiismon de landoj, kiuj unuope decidas pri la kulpo de la aliaj kaj opinias justa sin malŝarĝi de la puno.

    La aŭtoroj tre trafe tuŝas la problemon de la ligo inter la demokratio kaj proprieto. Ve, ili tro modestas en la konkludoj. Ke la ŝtato kiel granda proprietulo mutilas la civilan vivon —pri tio oni sen dubo konsentas. Oni konsentu do ke simile mutilas la demokration ĉiu granda proprieto. La granda proprieto financas partiojn kaj politikistojn, tiel ĝi povas iĝi unika subjekto de politiko. La granda proprieto avide akumulas la komunikilojn, tiel ĝi iĝas unika subjekto de informado. La granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn ( vidu la terorismon ) —tiel ĝi deformas la ĉirkaŭon kaj potence influas la psiĥologion de la socio. Ĝi deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, en la politika apatio de la popolo ni vidas la konturojn de tiu deformado.

    Malgraŭ ĉio, logiko kaj evidento helpas la aŭtorojn nomi la rimedon de sanigo. Tre delikate kaj diplomate ili parolas fine pri la ekonomia demokratio. Ja la laborkolektivo estas tre grava kaj influa inter la aliaj homaj komunumoj ; kial do “ la esenco de la demokratio ” ( la principo Unu homo —unu voĉo ) ne estu respektata en la ekonomio?

    Mi ne postulu multon de la verko, kiu estas intence ido de kompromiso. David Beetham kaj Kevin Boyle meritas laŭdon kaj ilia libro meritas legon.

    Ve, la lingvaĵo de la traduko estas mallerta kaj ne senerara. “ La rajto moviĝi ”, “ politike ligitaj ”, “ enpersonigado ” —iu leganto stumblos antaŭ penetri la sencon de tiuj improvizoj. UEA eldonis libron - klarigon, ĝi devus zorgi pri pli klara elangligo.

    Alen Kris

    Libroj

    Aleksandra Kowalczyk. Multisensoraj landpejzaĝoj . —Bydgoszcz : Monda Turismo, 1999. —19 .

    Jen helpilo por studentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. Landpejzaĝo konsistas el geosfero, biosfero kaj noosfero, kiun la homa menso perceptas per siaj sensoj kiel bildon, lumon, ombron, temperaturon, humidecon, venton, sonon. “ Landpejzaĝon akceptatan per multaj sensoj oni nomas landpejzaĝo multisensora ”. Legu la broŝuron, kaj vi povos diri ke vi hieraŭ “ perceptis landpejzaĝon kun disĵetitaj konstruaĵoj, kun profunda horizonto tute aŭ nur parte fermita ” anstataŭ “ gastis ĉe bokuzo en vilaĝo ”.

    Geraldo Mattos. Apartaj mondoj : verboj kaj participoj . —2a eldono. —Chapecó : Fonto, 1999. —88 .

    Por pli granda klarigo, estas oportune prezenti alian ekzemplon per supozata deklaro de prezidanto de la Akademio de Esperanto :

    Mi ne estas la unua prezidanto, kiu aliĝas al ĉiuj sekcioj.

    La signifo estas unu sola, sed estas du sencoj, ĉar la interpreto de la deklaro dependas de eksterlingva kono, nome la kono de la historio de la Akademio :

    1. Se unu el la antaŭaj prezidantoj aliĝis al ĉiu el la sekcioj, la unua senco de la propozicio estas pozitiva : la parolanto aliĝos, ĉar li ne estos la unua, sed la dua.

    2. Se neniu el la antaŭaj prezidantoj aliĝis al ĉiu el la sekcioj, la dua senco de la propozicio estos negativa : la parolanto ne aliĝos, ĉar li estus la unua.

    —Tiel la aganta prezidanto de la Akademio, brazilano Geraldo Mattos ekzemplas jam en la enkonduka ĉapitro.

    Ankaŭ en la aliaj ĉapitroj la legantojn atendas interesaĵoj. Eble la aŭtoro pravas, ja :

    “ La verba sistemo de Esperanto estas tiel originala, ke ĝi profunde diferencas de tiuj de ĉiuj etnolingvoj kun la malagrabla rezulto, ke ĝi estas senescepte malfacila por ĉiuj esperantistoj ”.

    Edgard Jamart. Amoj kaj amantoj . —Debrecen : Debrecena E - Societo, 2000. —60 .

    La enhavo : 1. Ami, amori ; 2. Ami, geedziĝi, plezuri ; 3. Fantazii ; 4. Ludi kaj ĵaluzi ; 5. Absolute seksumi ; 6. Diverse distriĝi ; 7. Ami alie.

    La modest - aspekta libro enhavas multegajn citaĵojn pri la enhav - listaj temoj, kaj proprajn konstatojn de la 70 - jara belgo. Jen lia frazo hazarde plukita el la lasta paĝo :

    La inaj gejoj estas tre romantikaj ; ili fidas siajn amikinojn kaj same sentas sin sekuraj. Iliaj ĵuroj estas emfazaj kaj iliaj ĵaluzaj kvereloj bruemaj. Sed kiam ili amoras, iliaj plezurĝemadoj ne estas tute ŝajnaj.

    Aperis kalendaro 2001 de “ Monato ”

    Ĵus aperis La Jaro 2001 , la praktika poŝkalendaro kaj enciklopedieto de Monato .

    La kalendara parto enhavas lokon por skribi notojn kaj mencias la festotagojn en ĉiuj landoj de la mondo. La mencio de tiuj festotagoj montriĝis aparte utila por vojaĝantoj aŭ kiam oni intencas telefoni eksterlande.

    La enciklopedieta parto mencias ĉiujn landojn de la mondo, kun ties ĉefurbo, ĉefaj lingvoj parolataj, monunuo, aŭtosimbolo, IS - kodo, areo, ŝtatformo, ktp.

    Tre utila estas la ĉapitro “ telefoni internacie ” : kiel mi telefonu al mia hejmlando kiam mi estas eksterlande? Kiel telefoni aŭ faksi eksterlanden de la hejmo? Por kiuj landoj forigi la nulon, por kiuj ne?

    Krome la enciklopedieto mencias la aktualan staton de la esperantlingvaj radioprogramoj, kun horaro, ondolongoj, ktp.

    kontraŭ 5 eŭroj.

    FEL

    Gazetoj

    Literatura Foiro . 2000 : 186

    “ Mi gardas belan poŝtkarton de Anna Löwenstein ( tiam ankoraŭ Brennan, sed jam edzino de Renato Corsetti ) kiu esprimas sian bedaŭron ke ŝi ne sukcesis ĝustatempe subskribi la Manifeston de Raŭmo ”. Tion respondas Giorgio Silfer en intervjuo sub la titolo “ Pli gravas vivi raŭmisme ol subskribi la Manifeston ” okaze de la 20 - jariĝo de la Raŭma manifesto. La poŝtkarto mem, historia foto prezentanta la kreadon de la Raŭma manifesto kaj karto de Jouko Lindstedt pri Andrzej Pettyn ( el la jaro 1986 ) akompanas la intervjuon. Alia teksto pri la Raŭma manifesto, “ Kien esperanto? ” de Claude Piron, same trovas lokon en ĉi tiu numero.

    La kulturpolitikan akcenton de LF - 186 kompletigas recenzo de Walter Zelazny pri la libro Esperanto sen mitoj de Ziko M. Sikosek. Laŭ Zelazny, “ unu el la plej grandaj fi - mitoj de la Movado, mensogo kaj memtrompo ne sufiĉe analizita... estas la mito pri la unueco de la Movado ”.

    Kiel ĉiam, la literaturo signife kontribuas al la enhavo : poemo de Grigorij Arosjev, rakonto de Berta Lenard, profilo de la konata tradukistino Margarethe - Greta Stoll, recenzoj pri La Liberpoeto de Dan Tirinaro, Paĝoj bizaraj de Urmuz, Mokrokalvo de Gunnar Gallmo kaj Sonĝodramo de August Strindberg. En la kulturaj rubrikoj trovas lokon recenzo de Cornelia Rau pri la filmo Incubus kaj recenzo pri la filozofia libro Libere de la konoj de J. Krishnamuri.

    Per la artikolo “ Diĝita presado : ĉu inventita por la esperantistoj? ” de Marco Picasso LF komencas aperigi la prelegojn prezentitajn kadre de la ĉi - jara 19a Internacia Literatura Forumo okazinta en Vraco. Pri ekologia temo ( kaj ne nur ) estas eseo de Leen C. Deij.

    “ Mi ŝatas la Foiro n, ĉar ĝi ne estas esperantista revuo sed kultura revuo en esperanto ”, skribas Aleksander Korĵenkov en La Ondo de Esperanto ( 2000 : 6 ), kiun artikolon LF - 186 represas.

    Literatura Foiro aperas dumonate, internacia jara abono estas 42 svisaj frankoj, por ekssocialismaj landoj, Ĉinio kaj Vjetnamio —21 CHF ; por latinamerikaj landoj —28 CHF.

    .

    La ruslanda peranto estas Halina Gorecka.

    HeKo

    Ricevitaj gazetoj

    Apudvistula Bulteno. 2000 / 6, 7, 8 ;

    Dia Regno. 2000 / 1, 2, 3 ;

    Debrecena Bulteno. 2000 / 119 ;

    Esperantolehti. 2000 / 4 ;

    Esperanto - nyt. 2000 / 2 ;

    Esperanto USA. 2000 / 4 ;

    Franca esperantisto. 2000 / 520, 521 ;

    Heroldo de Esperanto. 2000 / 10 ;

    Internaciisto. 2000 / 5 ;

    KAE - Informilo. 2000 / 31 ;

    Kontakto. 2000 / 4 ;

    La Ondo de Esperanto. 2000 / 8 - 9 ;

    La Revuo Orienta. 2000 / 8 ;

    Monato. 2000 / 8 ;

    Najbara Folio. 2000 / 2, 3 ;

    Oomoto. 2000 / 444 ;

    Scienco kaj Kulturo. 2000 / 2, 3 ;

    Sennaciulo. 2000 / 7 ;

    Service de Presse. 2000 / 553 ;

    Stel - Avivo. 2000 / 2, 3, 4, 5, 6, 7.

    M O Z A I K O

    Ni ricevis 10 solvojn de la linia krucvortenigmo el la junia Ondo . Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur unu havis erarojn. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk ( Ruslando ). Ni gratulas!

    La ĝusta solvo :

    1. sen ; 2. sencele ; 3. celebri ; 4. Briti ; 5. Titan ; 6. tandem ; 7. demon ; 8. onkl ; 9. klas ; 10. aster ; 11. terpom ; 12. pomad ; 13. adres ; 14. resum ; 15. umbel ; 16. beladon ; 17. adonid ; 18. id .

    Plektita krucvortenigmo

    Horizontale

    1. Fizika instrumento ; 9. Bonfarto ( R ) ; 10. Eĉ por pomo putranta troviĝas... ( R ) ; 13. Membro ; 16. Angla kuko ( R ) ; 17. Kvaroble kvar ; 21. Paŝi, marŝi ; 23. Kutime ĝi estas sur la kapo, ĝi povas esti el floroj kaj folioj aŭ el oro ; 24. Saltanta besto kun nuda haŭto ( R ) ; 28. Manskribaĵo.

    Vertikale

    2. Numeralo ; 3. Kaj Atlantika, kaj Hinda ; 4. Longa cilindroforma ilo ( R ) ; 5. Mondcivitano, homarano ; 8. Kristano ; 14. Avara ; 15. Ĝin donas bovino ; 19. Loĝanto de orienta Eŭropo ( R ) ; 26. Alkohola trinkaĵo ( R ) ; 27. Najbaro de buŝo kaj lango.

    Ronde

    6. Tranĉranda, pinta ; 7. Lando en Ameriko ( R ) ; 10. Membro de iu organizaĵo ( R ) ; 11. Vegetaĵo kun rozviolaj floroj ( R ) ; 12. Malvestita ; 14. Malagrable subita, senprepara ; 15. Rampulo kun longa maldika vosto ; 18. Tempo, dum kiu io okazas ( R ) ; 20. Seĝo de reĝo ( R ) ; 22. Fortranĉi harojn ĉe la haŭto per speciala ilo ; 23. Malnobla fripono ; 25. Percepti per la oreloj.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    . Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

    El la Fundamento de Esperanto

    §39. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu ; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.

    L. L. Zamenhof

    Matematika ludo

    Kalkulu laŭvice, kaj ne legu la finon anticipe.

    1. Unue, elektu kiom da tagoj vi ŝatus promeni dum la semajno.

    2. Tiun ciferon multipliku je 2.

    3. Aldonu 5.

    4. Multipliku je 50.

    5. Se vi jam havis naskiĝtagon ĉi - jare, aldonu 1750 ; se ankoraŭ ne —aldonu 1749.

    6. Fine, deprenu la jaron, en kiu vi naskiĝis.

    Ĉu vi jam finis?

    Rezulto :

    Nun vi havas tri ciferojn : la unua, estas la cifero kiun vi elektis por kiom da fojoj vi ŝatus promeni semajne. Kaj la aliaj du ciferoj estas via aĝo!

    Se vi bone faris la kalkulojn, tiam la rezultoj estos perfektaj ; kontraŭe, vi eraris. Do, uzu kalkulilon.

    Sandra Burgues Roca ( Urugvajo )

    Rido en la aero

    Aviadilo katastrofis kaj falas. Du pilotoj sidas kaj suspirante rigardas tra la fenestro. Unu diras :

    —Mi ne komprenas, kial maristoj tre ĝojas vidante teron?

    * * *

    Aviadilo fuŝiĝis en la aero, la pilotoj provas ĉion por savi ĝin, sed senefike : la maŝino rapide proksimiĝas al la tero. La ĉefpiloto prenas la mikrofonon, kaj diras :

    —Karaj geflugantoj. Kun bedaŭro mi informas vin, ke ni post kelkaj minutoj renkontos la teron kaj ni ĉiuj mortos.

    La vojaĝantojn trafas paniko. Ili krias, bruas, iu virino saltas sur seĝon, disŝiras kaj disĵetas rapide siajn vestaĵojn, kaj ekkrias :

    —Lastan fojon en la vivo mi ŝatus senti min virino!

    Ŝia kunvojaĝanto ( viro ) responde al ŝi demetas sian jakon, ĵetas ĝin al la virino, kaj diras :

    —Kaptu ĝin, damne, kaj gladu!

    * * *

    Aviadilo proksimiĝas al Zuriko, kaj la piloto demandas la flughavenan administranton, kioma horo estas. La administranto redemandas :

    —El kiu flugkompanio vi estas?

    —Ĉu tio gravas?

    —Jes, tre gravas.

    —Kial?

    —Ĉar se vi estas piloto de SwissAir —nun estas 14h20m30s, se vi estas de Air France —nun estas 14h20 m, sed se vi estas de la Ruslanda kompanio Aeroflot —hodiaŭ estas mardo...

    Plukis kaj tradukis Grigori Arosev

    FOTOKONKURSO

    Post la sukcesaj konkursoj en 1998 kaj 1999 la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo denove invitas al partopreno en la Internacia Fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra - blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 2000.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono ( la redaktoro de La Ondo de Esperanto , komitatano de UES kaj fakulo pri fotoarto ) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj :

    1a premio : du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio : unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio : abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion ( libroj en la Urala libro - servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro ) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos premiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos premiojn per la kontosistemo de UEA en eŭroj.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Sukcesojn!

    A N O N C E T O J

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 1 rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso.

    Vojaĝ - agentejo “ Dornagasht ” en Teherano, aliĝinta al Monda Turismo, pretas interŝanĝi informon kaj planojn pri grupa kaj individua turismo.

    Mi, Oleg Vasiljeviĉ Vasiljev, instruisto de matematiko de Uljanovska teknika universitato, esperantisto de 1987, SATano de 1991, petas helpon de esperantistoj kaj neesperantistoj. Mia amiko kaj kolego matematikisto Aleksandr Vasiljeviĉ Skrynnikov antaŭ unu jaro havis aŭtoakcidenton, kaj antaŭ unu monato li iĝis viktimo de banditoj. Li bezonas urĝan multekostan operacion.

    Bonvolu sendi laŭeblan monhelpon laŭ la adreso : Swift - code : SABRRUMUC 1 Sawings Bank of the Russian Federation Ulyanovsk Office, Ulyanovsk, Russia to account No 42301840669020001420 / 01 for Skrypnikov Aleksandr Vasiljeviĉ ( dolara konto ).

    Korajn gratulojn kaj bondezirojn al

    Irina Mironova muzika pedagogo el Siberio

    kaj

    Valentin Melnikov nia redakciano el Moskvo

    kiuj geedziĝis en Moskvo la 15an de septembro

    KOMENCANTO