La Ondo de Esperanto 1999


La Ondo de Esperanto 1999

898. 674 vortoj Esperantic Studies Foundation Diversaj aŭtoroj Sezonoj Kaliningrad 2001 —2004
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT - ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston : diversaj personoj
Proksimuma verkojaro / tradukojaro : 2001 - 2004
Ĉefdivido : gazeto

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 1 ( 51 )

Karaj legantoj!

Jarŝanĝo estas oportuna momento por bilanco de la jaro forpasanta kaj planoj por la jaro venanta. Tio aparte veras por la gazetaro, ĉar jarkomence venas novaj abonantoj, kiuj eble ne sufiĉe konas la gazeton. ( Detale pri nia historio vi legos en la februara kajero, ja La Ondo de Esperanto naskiĝis en februaro 1909 —antaŭ 90 jaroj. )

1998 ne estis facila jaro, sed malgraŭ la krizo en Ruslando, niaj legantoj ricevis ĉiujn planitajn kajerojn de LOdE kaj literaturan suplementon, kiu omaĝis al Nikolai Lozgaĉev tro frue forlasinta nin.

Tamen laŭdi gazeton pro akurata eldonritmo komplimentas ne pli ol laŭdi ĝin pro tio, ke ĝi aperas sur papero kaj estas dissendata en kovertoj. Ĝojigas nin, ke oni alte taksas La Ondon pro la objektiveco, toleremo al aliaj opinioj kaj larĝsenca sendependeco. Ankaŭ en 1999 ni evitos rektan engaĝiĝon en la sensencajn vortbatalojn kaj penos firmigi interkomprenon kaj kunlaboremon en la Rondo Familia.

Jaro 1999 ne alportos drastajn ŝanĝojn. Ni daŭrigos informi pri eventoj en la vivo esperantista kaj prezentos la ĉefajn tendencojn en Esperantujo per revuoj kaj analizaj eseoj. Ekzemple, jam ĉi - kajere vin atendas panorama revuo Esperanto en 1998 , kaj en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado. ( Cetere, la unua diskutkajero de UEA komplete represis la eseon Esperanto post la jaro 2000 , kiu origine aperis en La Ondo ). Ĉiuj legantoj estas bonvenaj kontribui per reagoj en Tribuno .

En la rubriko Civilizo , lanĉita en 1998, Sergio Pokrovskij kaj aliaj kompetentuloj traktos diversaspekte la problemojn de la evoluo de l homaro je la ŝanĝo de l jarmiloj. Ni daŭrigos ankaŭ la malpli ambician ( sed tre ŝatatan ) serion pri vivo de ordinaraj homoj en aliaj landoj, kiun ni konvencie nomas “ Per fremdaj okuloj ”.

Plu aperos beletro originala kaj tradukita, kaj ĉi tie la ĉefa problemo estas “ embaraso de riĉeco ”. Vi trovos recenzojn, lingvistikajn kaj statistikajn materialojn, rubrikon Arkivo , konkursojn kaj kvizojn...

Kelkaj ŝanĝetoj tamen ne estis eviteblaj. Unu el ili estas tiu ĉi redaktora kolumno, kies “ kapon ” ĉiukajere ornamos “ monata bildo ” de Maŝa Baĵenova. Atentaj legantoj konstatos kelkajn aliajn modifojn, sed pli gravan ŝanĝon ni eble havos jarmeze pro eventuala translokiĝo de la redakcio.

Ne hezitu sendi al ni kritikojn, proponojn kaj rimarkojn pri La Ondo . Via opinio estas tre grava por ni, ja ni eldonas la revuon ne por ni mem, nek por eta koterio da samtendencanoj, sed por vasta internacia publiko.

Fine, se vi tion ankoraŭ ne faris, ne forgesu reaboni.

Ĝis la renkonto en februaro!

H. G. & ; A. K.

ESPERANTO EN 1998

Tradicia revuo de la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en la Tago de Zamenhof ( Jekaterinburg, 13 dec 1998 ).

1998 estis la unua jaro post la akcepto de la Kampanjo 2000, detaliginta strategion de la Esperanto - movado laŭ la koncepto de UEA formulita en la Praga Manifesto. La unua granda celo de Kampanjo 2000 estis la Strategia Forumo de la Esperanto - Komunumo kadre de la 83a UK en Montpeliero.

DU SOMERAJ FORUMOJ

La Montpeliera forumo kunigis prezidantojn aŭ iliajn delegitojn de kvindeko da movadaj asocioj kaj establoj por, interalie, “ identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn ĝis la jaro 2000 ”. Kvankam tiu celo ne estis plenumita, gravas, ke proksimtendencaj asocioj konscias pri la neceso kune fronti komunajn problemojn. Espereble en Berlino la forumo traktos pli konkretajn problemojn por evoluigi Kampanjon 2000.

Preskaŭ samtempe en La Chaux - de - Fonds okazis la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de la Esperanta PEN - Centro kaj Esperanto - Radikala Asocio. La svisa forumo celis “ ellabori kiel eble plej konkretajn vidpunktojn pri la diversaj bezonoj kaj problemoj de Esperantio ”. En la forumo estis lanĉita la Pakto por la Esperanta Civito kaj elektita kvinpersona Evolukomisiono, inter kies taskoj estas “ prepari la Konstitucian Ĉarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito ”. Krome oni planas establi arbitracian Kortumon, kiu “ verkos iom post iom komunan kondutkodon ”.

La proksimaj jaroj montros la vivkapablon de ambaŭ tendencoj, kiujn oni pli frue distingis kiel pracelan ( tradician ) kaj raŭmisman. Tamen la averaĝaj esperantistoj apenaŭ atentis la du kunvenojn kaj plu trankvile ĝuas sian esperantistecon kongrese, vojaĝe, hejme aŭ lege laŭ la disponeblaj tempo kaj emo.

NI KAJ ILI

En aŭgusto UK ricevis kutiman atenton ( cetere, de Le Monde ), sed Esperanto penetris en la amas - komunikilojn fine de aŭgusto per la sciigo gazeta, radia kaj televida :

“ Skota poeto Bill Auld, kiu verkas en Esperanto, estas inter la pluraj kandidatoj proponitaj por la literatura Nobel - premio. Unuafoje persono, verkanta originale en Esperanto, estas kandidato por la plej prestiĝa literatura premio en la mondo. ”

Tiel la plej eminenta el la vivantaj esperantistoj, per la iniciato de Manuel de Seabra, sukcesis akiri tiom da objektivaj priesperantaj informoj tramonde, kiom ne havigis la penoj de miloj da niaj propagandistoj. Kompreneble, nia informado ne estas vana, sed la manko de la kunordigo ne ebligas al esperantistoj fari mondskalajn informajn ondojn kaj kampanjojn tra renomaj amaskomunikiloj, dum sur la landaj terenoj oni atingis kelkajn sukcesojn : unuhora filmo ( Nederlando ), nacilingva gazeto ( Ruslanda Esperantisto ), kolekto de subskriboj ( Japanio ), rebatservo ( Masson ) k. m. a.

Esperantistaj asocioj daŭrigis eksteran agadon. UEA ricevis statuton de specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN. UEA kaj ERA sendepende reprezentiĝis en la konferenco de UNESKO “ Kulturaj strategioj por evoluigo ” ( Stokholmo ). UEA kaj ILEI ĉeestis en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj ( NRO ) ĉe Unesko ( kaj tie UEA perdis sian lokon en la Konsilio de NRO ) en Parizo. UEA mem okazigis simpozion pri la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj en Ĝenevo kun partopreno de neesperantistaj fakuloj. ERA ricevis subvencion de EU, sed EKOSOK ne enmetis la proponon de ERA pri Esperanto en sian tagordon. Delegitoj de la Esperanta PEN - Centro aktivis en la mondkongreso de PEN en Finnlando. En Francio, maldekstraj esperantistoj vigle rilatis kun komunistaj, socialistaj kaj aliaj “ progresemaj ” partioj kaj asocioj. Lingvistikaj konferencoj en Aŭstrio kaj Hungario havis sekciojn pri esperantologio kaj / aŭ interlingvistiko.

Preskaŭ 20 % da eŭroparlamentanoj manifestis sian subtenon al Esperanto.

KONGRESE

La 83a Universala Kongreso en Montpeliero fariĝis la plej granda UK okazinta en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito, ankaŭ la plej granda kongreso post la jubilea kongresego en Varsovio ( 1987 ). La kongreso sukcesis kulture kaj turisme, kaj jam multaj aliĝis al la Berlina UK - 84.

SAT kaj TEJO kongresis en la Orienta Eŭropo ( en Ukrainio kaj Kroatio, respektive ). En tiu mondparto, tre grava por Esperanto, okazis ankaŭ Internacia Literatura Forumo ( Pollando ). OSIEK konferencis en Triesto. Kanadanoj kaj usonanoj kunvenis en Montrealo je la Nord - Amerika Kongreso de Esperanto. Sukcese pasis la landaj kongresoj en Brazilo, Britio, Japanio, Kroatio.

Sed sukcesojn najbaris malsukcesoj. Ekzemple, la landa kongreso ne okazis en Ruslando pro la ekonomia krizo kaj pro nekunlaboremo de la lokaj aktivuloj kaj la estraranoj de la ruslanda asocio.

RONDO VERE “ FAMILIA ”

Cetere, tiu ĉi jaro estis riĉa je nekunlaboremo, insidemo kaj klaĉemo inter la anoj de la “ rondo familia ”.

Ĝenerala sekretario de UEA rekonfirmis la ĉesigon de la rilatoj kun ERA, kies agado “ povas subfosi jam atingitajn rezultojn ” ; kaj ERA entreprenis atakon kontraŭ la agadon de UEA. Monato n forlasis Auld, Pokrovskij kaj Iza Santiago. Draŝan publikan kritikon de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto , dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer ( baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho ). Haupenthal pere de advokato akuzis Germanan E - Asocion pri lezo de kopirajto. La nova Estraro de UEA estis elektata de la Komitato je preskaŭ skandala etoso.

La “ batalo por potenco, kiu ne ekzistas ” apenaŭ pozitive impresas personojn, kiuj lernis la lingvon por paca kaj justa komunikado.

Feliĉe, ne nur familiaj skandaloj. En la sukcesa ekfunkciado de la internacia rebat - reto de Henri Masson kaj projekto “ La Esperantisto de la Jaro ” de La Ondo de Esperanto sukcesas kunlabori reprezentantoj de plej malsamaj tendencoj kaj frakcioj.

Kaj tiuj taskoj estas multaj —gravas ne la organiza kadro, sed konscio pri la farenda tasko kaj instig ( ant ) o al la ekplenumo.

KULTURO

Pluraj senskandalaj projektoj eblas en la kultura sfero. Pli ol 200 librojn registris la rubriko “ Laste aperis ” en la revuo Esperanto . Kompletiĝis la eldonado de la traduko de la giganta ĉina epopeo Ruĝdoma sonĝo . Aperis ankaŭ Antologio latina , Antologio de la serba poezio kaj multaj aliaj tradukoj, interalie, La ĉashundo de la Baskerviloj kiun majstre tradukis William Auld. Posteume enmondiĝis Ordeno de verkistoj de Karolo Piĉ. KAVA - PECH eldonis grandan vortaron ĉeĥan - Esperantan kaj UEA —Esperantan - araban.

La romano de Trevor Steele Apenaŭ papilioj en Bergen - Belsen estas eldonita anglalingve.

Bulgara E - Teatro festis sian 40 - jariĝon.

Ĉi - jare, post kelkjara paŭzo, estis denove asignita la premio La verko de la jaro, kaj ĝia laŭreato iĝis Miguel Fernández Martín pro la poemaro El miaj sonoraj soloj ; kaj La bona lingvo de Claude Piron ricevis premion de OSIEK.

Kaj je la Zamenhofa Tago William Auld estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1998a.

FORPASOJ

Ĉiujare Esperantujon forlasas por ĉiam niaj amikoj kaj samideanoj.

En tiu ĉi jaro niaj gazetoj nekrologis pri prezidinto de Muzika E - Ligo Stojan Ĝuĝev, ruslanda poeto kaj kantisto Nikolao Lozgaĉev, sekretario de LIBE ( blinduloj ) Nora Moerbeek Bartels, fondinto de la Asocio de E - Handikapuloj Josef Vaneĉek, prezidinto de TEVA ( vegetaranoj ) Ernesto Vána, nevo de la iniciatoro de Esperanto d - ro Stephen Zamenhof.

MOZAIKE

La buntan vivon de esperantistoj oni povas prezenti ankaŭ kiel mozaikon de eventoj. Per kelkaj el ili ( pozitivaj kaj negativaj ) ni finu la hodiaŭan revuon :

Aleksander Korĵenkov

WILLIAM AULD —ESPERANTISTO DE LA JARO 1998

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la esperantisto de la jaro . Tiu projekto trovis vastan subtenon, kaj al ĝi aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto - komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Estis proponitaj 17 kandidatoj, el kiuj la naŭ elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1998, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado :

Per tio skota poeto William Auld estas proklamita la esperantisto de la jaro 1998. La proklamo rekonas la lastatempajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel - premio ; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto “ Tolkien en Esperanto ” ; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto . Krome, la elekto estas bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75 - jariĝos en 1999.

Gratulojn!

ESPERANTISTA KONTRIBUO AL UNESKO PLIVASTIĜOS

UEA kaj ILEI ĉeestis plurkape en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj ( NRO - j ) kun oficiala statuso ĉe Unesko. En la Pariza Unesko - domo konferencis ( 16 - 19 nov. ) ĝenerala direktoro Osmo Buller, Vincent Charlot, d - rino Natalia Dankova kaj Roch Jullien kiel reprezentantoj de UEA, kaj d - ro François Lo Jacomo kaj Petro Levy nome de ILEI.

Inter la rutinaj eroj plej gravis la elekto de novaj reprezentaj organoj de la NRO - komunumo, t. e. de 9 - membra Kontaktkomitato kaj de 40 - membra Konsilio. Kiel nova prezidanto estis elektita s - ino Monique Fouilhoux el Edukado Internacia. Kvankam UEA, kiu membris en la malnova Konsilio, ne povis renovigi sian mandaton, ankaŭ en la nova Konsilio troviĝas esperantisto. Nome, Rotario Internacia eniris la Konsilion, kie ĝin reprezentos Marc Levin, sekretario de Rotaria Amikaro de Esperantistoj ( RADE ).

Scienca etiko ( ekz. ĉe genteknologio ), batalo kontraŭ malriĉeco kaj aliaj temoj, pri kiuj la konferencanoj aŭdis amason da prelegoj, apenaŭ tuŝis kampojn, pri kiuj UEA rekte okupiĝas. Pri malriĉeco oni ricevis konkretan memorigon, ĉar en unu tago la halo de Unesko pleniĝis de demonstraciantaj infanoj de enmigrintoj, kiuj kun la gepatroj postulis pli bonan traktadon. Ili ankaŭ blokis la lifton, tiel ke la delegitoj devis grimpi al la sepa etaĝo por oficiala akcepto.

Malgraŭ la tre specialaj temoj de la konferenco, ĝia ĉefa rezolucio postulas aktivan engaĝiĝon ankaŭ de esperantistoj. Ĝi temas pri la homaj rajtoj kaj la kulturo de paco. UEA kaj ILEI povis varme subteni ĝin, ĉar jam ĝis nun ili faris multon por kontribui al ĝiaj celoj. Tiu agado eĉ pli intensiĝos kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000 kaj lok - trafe kulminos en la Tel - Aviva UK.

Al la ĝenerala direktoro de UEA la konferenco donis okazon al utilaj renkontiĝoj kun oficialuloj de Unesko. Li povis danki al Charles Power, asista ĝenerala direktoro pri edukado, pro lia enhavoriĉa mesaĝo al la Montpeliera UK. Bonan orientiĝon de Power pri UK - oj montris, ke aŭdinte la nombron de la kongresanoj li tuj konjektis, ke temis pri la plej granda UK de la jardeko. Li interesiĝis ankaŭ pri la progreso de la kontribuo de UEA kaj ILEI al Linguapax kaj konsilis pri necesaj paŝoj por ricevi pluan apogon de Unesko.

Kun Kaisa Savolainen, direktorino de la sekcio pri humanisma, kultura kaj internacia edukado, Buller diskutis pri Esperanta eldonado de tiukampaj materialoj de Unesko. Savolainen ĝojis pri la apero de “ Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj ” en Esperanto, kaj prezentis baldaŭ aperontan manlibron pri homrajta edukado, kies esperantigon ŝi rekomendis.

Por vere tutmondigi la kunlaboron kun NRO - j, Unesko nun starigas regionajn NRO - retojn. Ilin kunordigas prof. Raoul Chelikani, kun kiu Buller parolis pri la enplekto de la koncernaj landaj asocioj de UEA en la NRO - reton por Azio kaj Pacifiko. Poste sekvos samo en Afriko kaj Latina Ameriko.

Menciindas ankaŭ la interesa konversacio, kiun Vincent Charlot kaj Natalia Dankova havis kun s - ino Claire Jordan el Internacia Federacio de Virinoj en Juraj Profesioj, la ĝisnuna prezidantino de la NRO - komunumo. S - ino Jordan esprimis sian simpation al la esperantistoj pro ilia defendo de la rajtoj de malgrandaj lingvoj. Ŝi diris, ke “ Esperanto estas ne - moda afero de pasinteco, al kiu verŝajne tamen apartenas la estonteco ”, eĉ se ŝi kiel franclingvano iom bedaŭras tion...

La esperantista Unesko - agado spertas revigliĝon kun novspecaj defioj. Tial estas esperige, ke la Pariza teamo de UEA kaj ILEI plifortiĝis per novaj entuziasmaj membroj. Espereble oni povos baldaŭ raporti similan kreskon de entuziasmo ankaŭ en la Unesko - rilatoj de landaj asocioj kaj lokaj kluboj.

Gazetara komuniko de UEA

AVERTO PRI MONPETAJ LETEROJ KAJ KOMERCAJ OFERTOJ

Denove cirkulas monpetaj leteroj, eĉ lukse presitaj, kies sendintoj prenis adresojn el la Jarlibro de UEA kaj el la Kongresa Libro de UK.

Ĉar multaj el la antaŭaj petleteroj montriĝis trompaj, UEA konsilas ne donaci monon al iu ajn petinto sen certiĝi pri la vereco kaj honesteco de la koncerna kazo. Estas konsilinde informi la Centran Oficejon de UEA pri ĉiuj ricevitaj petoj, por ke la CO klopodu esplori ilian seriozecon.

La petantoj ofte petas sendi monon al ilia UEA - konto. En neniu kazo UEA konsentis pri tio. La kontosistemo de UEA ne estas banko, kiun oni rajtas uzi por ĉiu ajn celo. Ĝi estas servo de UEA por siaj membroj kaj por Esperanto - organizaĵoj por faciligi pagojn, kiuj rilatas al movada agado. Por ĉiu alia celo necesas aprobo de la direktoro de la Centra Oficejo.

Multaj esperantistoj ricevis ankaŭ proponojn el Niĝerio helpi en transpago de enormaj sumoj kontraŭ granda profito. Oni nepre ignoru ilin, ĉar temas pri aktivaĵoj, kiuj estas aŭ fantaziaj aŭ kontraŭleĝaj aŭ ambaŭ.

La adresarojn de la Jarlibro kaj la Kongresa Libro oni ne rajtas uzi por almozpetado nek por komercaj ofertoj. Ĉiu misuzanto estos rifuzita kiel individua membro kaj kongresano. Esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturkatastrofoj povas peti helpon de Konto Espero de UEA. Komercaj agantoj klopodu varbi klientojn kaj partnerojn per anoncoj en la eldonaĵoj de UEA

Osmo Buller Ĝenerala Direktoro de UEA

AGNOSKO POR ESPERANTO

Renato Corsetti sendis al ni komunikaĵon pri la distingo de nia aŭstria peranto. Ni kore gratulas!

La Komunuma Konsilantaro de la urba komunumo Klosterneuburg ( Aŭstrio ) decidis en sia kunsido 2 okt. 1998 distingi s - ron Leopold Patek en omaĝo de liaj meritoj pro la interpopola kompreniĝo per la Urba Blazono de la urba komunumo Klosterneuburg en Arĝento.

La transdono okazis en festkunsido por diversgradaj distingoj de la komunuma konsilantaro la 6 - an de novembro 1998. La urbestro de Klosterneuburg, d - ro Gott=fried Sc=huh, menciis en sia festparolado la meritojn de s - ro Patek por Esperanto.

Interalie li parolis pri liaj funkcioj en diversaj E - asocioj, redaktado de bulteno ( Aŭstria Fervojisto ), kunlaboro en E - aranĝoj —precipe dum 77a UK en Vieno 1992 —peranto de diversaj E - gazetoj, kaj speciale, ke la nomo de Klosterneuburg / Klostronovburgo konatiĝis mondvaste, ĉar Leopold Patek estas la ĉefdelegito de UEA.

KOLOKVO PRI APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO

KAEST ’ 98. Prago 13 - 15 NOV 1998

La kolokvon, organizitan de Ĉeĥa E - Asocio kiel ties kontribuaĵo al Kampanjo 2000, sub aŭspicioj de UEA kaj ISAE partoprenis kvardeko da personoj el Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hungario, Pollando kaj Slovakio. Jam vendrede post gazetara konferenco la kolokvon malfermis prezidanto de ĈEA V. Koĉvara, prezidanto de ISAE R. Sachs kaj estrarano de UEA P. Chrdle.

Prelegserio estis startigita de Z. Pluhar ( CZ ) pri historio de AEST - oj en iama Ĉeĥoslovakio ( 1978 Zilina, 1980 ústí nad Labem, 1981 Zilina, 1982 Ĉeské Budejovice, 1984 Brno, 1988 Stráznice ), kies tradicion volas KAEST revivigi. P. Chrdle ( CZ ) klarigis leĝojn pri aŭtoraj rajtoj en internaciaj rilatoj fokusante sin al la plej gravaj internacie validaj dokumentoj, precipe Interkonsento de Bern kaj Gvidlinioj de EU - konsilio. M. Malovec ( CZ ) pledis por enkomputiligo de nia ĝisnuna E - literaturo, ĉar tiel malnovaj ekzempleroj povas esti savitaj kaj disponigitaj sur laseraj kompaktdiskoj aŭ en interreto. L. Szilvási ( HU ) pritraktis la samon pri faka literaturo. R. Sachs ( DE ) ŝanĝis la temon kaj rakontis pri speciala afrika krabo, kiu anstataŭ en akvo vivas en arbo. La posttagmezan programon finis B. Leonov ( BG ) prezentante informbarilojn en la scienco kaj patentteknika informado. La vendredan programon kaj samtempe la plenkunsidon fermis amika babilado en proksima bierejo.

La sekcion A Modernaj rimedoj de komunikado, iliaj avantaĝoj kaj problemoj malfermis sabate antaŭtagmeze F. Nitzsche ( DE ) atentigante pri san - problemoj ĉe la laboro antaŭ komputiloj. R. Fössmeier ( DE ) komparis ĉe modernaj komunikiloj ( komputiloj, interreto ) iliajn avantaĝojn kun iliaj malavantaĝoj kaj montris eblojn de sekura ĉifrado por protekti la mesaĝon kontraŭ misuzo. J. Vojáĉek ( CZ ) aldonis problemojn ĉe esprimado de Esperantaj literoj en interreto. H. D. Quednau ( DE ) informis pri instru - programoj, akireblaj en interreto por subteni instruadon de diversaj studobjektoj. J. Wozniczka ( DE ) prezentis Pakedo - radion, do kontaktigon de multaj komputoroj per hejmaj amatoraj radiostacioj. R. Kurz ( DE ) inverse parolis pri transigo de voĉoj ( radio - programoj, telefonado ) en Internet de komputilo al komputilo, kiu estas pli kvalita kaj ĉefe malpli kosta ol la klasika transigo. Ĉi tiun blokon fermis la prelego de A. Lewanderska - Quednau ( PL / DE ) pri uzado de amaskomunikiloj por instruado de lingvoj.

Posttagmeze sekvis la sekcio B Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto. Ĝin komencis D. Blanke ( DE ) per biografio de Eŭgeno Wüster. J. Kavka ( CZ ) avertis pri nesistemeco de naturscienca nomenklaturo en PIV. H. M. Maitzen ( AT ) simile kritikis astronomiajn terminojn en PIV kaj V. Barandovská - Frank ( CZ / DE ) pritraktis terminojn klerig - kibernetikajn. B. Wacha ( HU ) prelegis pri principoj de selektado de terminoj en planlingvo kaj pri prononc - problemoj ĉe similsonaj terminoj. M. Bartovská ( CZ ) prezentis riĉaĵon de brodoj, precipe ĉe folkloraj vestoj kaj ties terminologion. En la lasta prelego P. Hauser ( DE ) pritraktis terminologiajn problemojn de metalprilaboro per varmo. La sabatan programon finis komuna vespermanĝo en stila gastejo U Bumbrliĉku .

Dimanĉe post restantaj prelegoj de sabato —H. Rössler ( DE ) prezentis la teoremon de Pick pri area elkalkulo ĉe geometriaj formoj, menciante, ke Georgo R. Pick ( 1859 - 1942 ), germana profesoro en Prago, samaĝulo kaj samgentano de Zamenhof, estis mortigita en Terezín. W. Blanke ( DE ) priskribis spertojn kaj historion de Terminologia Esperanto - Centro de UEA kaj prezentis novan broŝuron Terminologia gvidilo —en diskuto ĉe ronda tablo la partoprenantoj konkludis, ke por evoluigi la fakan lingvon en Esperanto necesas unue eduki esperantistojn pri principoj de terminologia kaj vortarista laboroj ( kutime oni ellaboras novajn vortarojn sen antaŭfiksitaj principoj ) kaj inter alie rekomendis regule daŭrigi KAEST - ojn, ĉiujare aŭ en dujara periodo, prefere je la samaj dato kaj loko.

La kolokvon organize kaj finance garantiis Kongresa kaj kleriga entrepreno de Petro Chrdle KAVA - PECH. La programkajero de la kolokvo, kiu inkluzivas ankaŭ la resumojn de la prelegoj estas aĉetebla en la libroservo de ĈEA kontraŭ 15 ĉeĥaj kronoj.

Petr Chrdle

KALIFORNIA I. E. K.

La 8a Internacia E - Kongreso, kreaĵo de Monda Turismo, kunlabore kun ELNA, Esperanto Vojaĝ - Servo kaj SFERO ( San - Franciska Esperantista Regiona Organizo ), okazis 6 - 10 nov. 1998 en San Francisco. La ĉefkunsido kaj kunmanĝoj okazis ĉe la Pola Klubo en San Francisco, taŭga loko se nur pro tio, ke inter la partoprenintoj estis 22 poloj, iuj esperantistoj, aliaj turistoj kiuj deziris spekti la kongreson ; plus 4 esperantistoj el Japanio, 16 SFEROanoj kaj lokaj esperantistoj. Ĝi estis vere internacia grupo —reprezentante etnojn rusan, ĉinan, rumanan, estonan, hispanian. Dum la kongreso okazis kelkaj ekskursoj en kaj ĉirkaŭ San Francisco. Ĉe la fina bankedo aŭdiĝis Esperantaj kantoj, inkluzive prezentaĵon de polina kantgrupo.

Unu el la ĉefaj programeroj estis spektado de la 4 jam finfaritaj lecionoj de “ Pasporto al la tuta mondo ”, la grava eduka projekto de ELNA aŭspiciata ankaŭ de UEA. Sekvis diskuto inter tiuj, kiuj jam uzis la Pasportajn lecionojn, pri kiel plibone uzi estontece.

Ĉe gaja tagmanĝo en la Pola Klubo okazis speciala festo —la 85a naskiĝ - taga datreveno de nia kara Cathy Schulze, cetere Honora Membro de UEA, kun bela grandega kuko kaj kantado en kaj Esperanto kaj pola lingvo honore al Cathy.

Post la oficialaj kunsidoj de la Kunveno, la grupo ĝuis ekskursojn diversloke en Kalifornio, gvidita de esperantista ĉiĉerono aranĝita de Esperanto Vojaĝ - Servo.

Lusi Harmon

INTERNACIA KONKURSO DE INFAN - DESEGNAĴOJ

La Kultur - Domo de la urbo Milanówek kaj E - Grupo funkcianta ĉe la Kultur - Domo invitas infanojn kaj adoleskulojn en la tuta mondo partopreni konkurson de infan - desegnaĵoj, kiun oni organizas en kunligo kun la 100 - jariĝo de Milanówek.

Ni forte esperas, ke la konkurso ne nur ebligos interesan kulturan interŝanĝon pere de Esperanto, sed ankaŭ vekos pli grandan interesiĝon pri la internacia lingvo en la urbo Milanówek, kiu estas tre konata kaj populara en Pollando pro la produktado de naturaj silkoŝtofoj, bombonoj “ Bovinetoj ”, sed ankaŭ pro la profesinivelaj ekspozicioj de moderna pentro - kaj skulpto - arto.

1. Temo : “ Mia malgranda patrujo ”

2. La partoprenanto prezentas sian plej proksiman ĉirkaŭaĵon hejme, en la familio, lernejo, regiono, urbo aŭ vilaĝo, en kiu li / ŝi vivas, aŭ prezentas scenojn pri la ĉiutaga vivo, tipaj festoj, familiaj solenaĵoj, kutimoj, ktp.

3. En la konkurso povas partopreni infanoj el la tuta mondo, inkluzive de la poldevenaj infanoj, kies gepatroj ekz. konstante loĝas eksterlande. Oni fiksas la jenajn aĝo - kategoriojn : 6 - 9 jaroj, 10 - 12 jaroj, 13 - 15 jaroj, 16 - 18 jaroj. Unu partoprenanto rajtas sendi maksimume du konkursaĵojn.

4. La realig - tekniko de la konkursaĵo estas laŭplaĉe elektebla, ekz. : ordinara desegnaĵo nigra - blanka aŭ farita pere de kolorigaj desegnokrajonoj ; pentraĵo farita per ordinaraj farboj aŭ oleofarboj, akvarelo ; kombinaĵoj kun t. n. aplikaĵoj —ekz. surgluitaj folioj de floroj, rizograjnoj k. s. Formato A3 aŭ proksima laŭ la grandeco.

5. En la supra dekstra aŭ maldekstra angulo estu algluita malgranda foto de la kapo de la aŭtoro ( tipa foto por legitimilo ).

6. Dorsaflanke de la konkursaĵo oni skribu tre legeble la personan kaj familian nomojn de la aŭtoro kaj precizan adreson, lian / ŝian aĝon kaj titolon de la konkursaĵo ( kion prezentas la konkursaĵo 1 - 2 - fraze ).

7. La limdato de la alsendado de la konkursaĵoj : 15 apr. 1999.

8. La konkursaĵoj estos prezentitaj dum speciala ekspozicio en la Ekspozicia Centro de Milanówek dum 4 - 6 semajnoj, komencante de la 2 maj. 1999.

9. La ekspozicion oni vaste diskonigos, por ke povu viziti ĝin infanoj ne nur el Milanówek, sed ankaŭ el najbaraj urboj kaj Varsovio. Oni antaŭvidas, ke la ekspozicia kolekto estos disponigita al aliaj urboj kaj migrante tra Pollando ĝi samtempe montros la valoron de Esperanto por kultura interŝanĝo kaj edukado al internacieco.

10. La konkursaĵoj, kiuj venos al Milanówek estos pritaksitaj de ĵurio konsistanta el lernejaj instruistoj de plastik artoj kaj profesiuloj —pentristoj kaj skulptistoj, inkluzive de la profesoroj de la Varsovia Akademio de Belartoj. Oni antaŭvidas objektajn premiojn ( po 3 en ĉiu aĝogrupo ).

Krome estos atribuita premio de la urbestro de Milanówek, premioj de kelkaj firmaoj de Milanówek —produktantaj diversajn objektojn, dolĉaĵojn k. a. Apartan premion en ĉiu aĝogrupo atribuos infanoj vizitantaj la ekspozicion, per voĉdonado sur specialaj slipoj. Ĉiu infano partoprenanta la konkurson ricevos diplomon pro la partopreno kaj la premiitoj ricevos diplomon kun mencio de la loko, atingita en la konkurso.

11. La premiojn kaj diplomojn oni dissendos al la infanoj perpoŝte ĝis la fino de junio 1999 kune kun la E - lingva mallonga historio de la urbo Milanówek.

12. La organizantoj de la konkurso kaj ekspozicio estas : Urba Kultur - Domo de Milanówek, Komisiono por Celebrado de la 100 - jara Jubileo de Milanówek, Societo de la Amikoj de Milanówek kaj Esperanto - Klubo de Milanówek.

La adreso, al kiu oni sendu la konkursaĵojn estas jena : Miejski Osrodek Kultury, ul. Koscielna 3, 05 - 822, Milanówek, Pollando.

Respondeculoj de la konkurso : Aleksandra Magierecka, direktoro de la Kultur - Domo de Milanówek, Andrzej Pettyn, vicprezidanto de la Urba Konsilantaro de Milanówek.

Andrzej Pettyn

DECEMBRE EN KROATIO

Okaze de la “ Internacia tago de aidoso ” ( 1 dec. ) Kroata Esperantista Unuiĝo ( KEU ) organizis ekspozicion de la eksterlandaj afiŝoj kaj enlandaj informmaterialoj pri tiu temo.

Dum la tuta semajno ĉiu vizitanto ricevis plej novan kroatlingvan senpagan flugfolion pri la malsano de la 20a jarcento, per kiu laŭ la informoj de la internaciaj organizaĵoj ĉiutage infektiĝas miloj da junaj homoj en la aĝo inter 10 kaj 24 jaroj. Pro tio ĉi - jara tutmonda kampanjo estas ĉefe direktita al la junularo kun la mesaĝo “ Forto por la ŝanĝo ”.

Pri la ekspozicio informis gazetaro, kaj radioj. La informo estis dissendita ankaŭ pere de nacia informagentejo.

***

5 dec. Internacia klubo de virinoj, en kiu plejparte membras edzinoj de la diplomatiaj eksterlandaj reprezentantoj en Kroatio, organizis tradician kristnaskan foiron.

La vizitantoj povis ne nur rigardi, sed samtempe aĉeti diversajn specialaĵojn ( kuiritajn manĝaĵojn, kukojn, trinkaĵojn ) kaj memoraĵojn de la unuopaj landoj. Per la profito la Klubo aĉetos specialan aparaton por centro de handikapitaj infanoj en Zagrebo.

Al la kultura programo kontribuis kelkaj organizaĵoj kaj individuoj, i. a. la plej junaj membroj de KEU per drama kaj muzika programoj en Esperanto. Al junaj KEU - anoj tiu medio ne estas nekonata. Ili prezentis ankaŭ pasintjare programon.

E - prezento estis la unua ĉi - decembra. Junaj esperantistoj prezentos saman programon kelkloke ĝis la Kristnasko.

Marija Beloŝeviĉ

KVINPETALO

La Esperantista Kultur - Centro “ Kvinpetalo ” en Bouresse, apud Poitiers, Francio, situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je romantikaj monumentoj. Dum la restado en ĝi, inter la kursoj kaj staĝoj eblas ripozi en parko aŭ promeni sur vojetoj kaj padoj... Ĝia konstruaĵo “ Domido ” atendas la infanojn de la gestaĝantoj.

Jen la unuaj programitaj staĝoj por 1999 :

2 - 7 MAR. Gian Carlo Fighiera. Enkonduko al ( Esperanto ) ĵurnalismo. Omaĝo al Teo Jung kaj Ada Fighiera - Sikorska tra la historio de “ Heroldo de Esperanto ”.

13 - 17, 20 - 24 APR. Claude Gacond pri didaktiko kaj pedagogio.

13 - 16 MAJ. Pied - migrado ( petu specialan programon ).

6 - 10 JUL. Paul Gubbins. Praktikado de la lingvo.

17 - 21 AŬG. Multlingva staĝo : inicado al diversaj naciaj lingvoj, pere de Esperanto.

La partopren - kotizo estas tre favora. Pliaj programeroj aperos baldaŭ. Petu detalojn al : “ Kvinpetalo ”, FR - 86410 Bouresse, Francio.

Giancarlo Fighiera

KURTE

Boutros Boutros - Ghali, eksa ĝenerala sekretario de UN kaj nuna de Internacia Organizaĵo de Franclingvaj Landoj, diris pri E - to en TV - programo France 2 ( 17 okt. ) : “ Ĝi estas lingvo kies tempo jam pasis ”. ( Esperanto )

21 okt. kroatia kulturministro Bozo Biŝkupiĉ akceptis tripersonan delegacion de Kroata E - Ligo por trakti pri la Zagreba UK en 2001. ( Esperanto )

Laborista Solidareco , organo de la Reto de japanaj anarĥio - sindikatistoj, portas resumon de artikoloj en E - to k serion de kursoj de E - to k traktas la Pragan manifeston. ( La Revuo Orienta )

Norvega Junularo E - ista eldonis 3000 ekz - ojn de norveglingva broŝuro pri la Pasporta Servo . ( Norvega Esperantisto )

16 - 18 sep. E - Asocio de Finnlando havis sekcion en librofoiro de Turku. ( Vekilo )

Seminario Kiel rilati al ĵurnalistoj kaj gazetoj okazis oktobre en La Chaux - de - Fonds ( Svislando ) sub la gvido de Marco Picasso. ( Ĉe la Domparo )

3 - 4 okt. en Kanazawa okazis la 85a Japana E - Kongreso kun 480 partoprenantoj. ( La Revuo Orienta )

28 nov. la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA allogis 150 vizitantojn. La gastoj estis Claude Piron, Lusi Harmon k nederlanda kantgrupo Akordo. La libroservo enspezis 10933 NLG. ( Gazetara Komuniko de UEA )

9 bosniaj infanoj, lernintaj E - ton, feriis ĉi - somere en suda Francio dank al la kunlaboro de E - Ligo de Bosnio - Hercogovino kaj E - Kulturcentro de Tuluzo. ( Franca Esperantisto )

Itoo Kanzi, konata sub la pseŭdonimo “ ludovikito ”, ricevis de la estraro de Japana E - Instituto Specialan Premion pro sciencaj meritoj. ( La Revuo Orienta )

E - Asocio de Finnlando donacis sian standardon kun arĝenta ŝildo al Jukka Laaksonen okaze de lia 50 - jariĝo. ( Esperantolehti )

REU KUNVENOS EN TIĤVIN

La estrara voĉdonado pri la REU - Konferenco montris jenajn rezultojn :

Ĉar Tomska E - Klubo ne sukcesis efektivigi decidon de la lasta REK pri organizo de la Kongreso en Tomsko, ĉar ne fidindas plu organizado de REK en Tomsko en 1999a jaro, ĉar laŭ la statuto de REU la konferenco de REU devas esti ne pli malofte ol unufoje en du jaroj, la estraro de REU decidas :

Aroloviĉ, Bespalov, Ĉertilov, Gudskov, Junusov, Kogan, Ŝevĉenko - por. De Bronov kaj Titajev respondoj ne alvenis.

Do, plimulto de la estraro voĉdonis “ por ” kaj la decido estas akceptita. REU - estraro oficiale petas la organizan komitaton de OkSEJT organizi la Konferencon de REU enkadre de OkSEJT.

Mi estas preta partopreni la necesajn preparlaborojn, kaj alvokas la estraranojn, precipe tiujn, kiuj intencas partopreni la Konferencon, dediĉi seriozan atenton al ĉi - afero. Viaj proponoj estas bonvenaj kaj atendataj malpacience!

Abdurahman Junusov Prezidanto de REU

SUKCESA STRIGO

6 - 9 nov. okazis en Puŝĉino apud Moskvo la kvara StRIGo ( Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio ), aranĝita de MASI kaj parte subvenciita de la universitato “ Ruthenia ”. Partoprenis 86 homoj, ĉefe gejunuloj, plejparte de la Moskva regiono, sed venis ankaŭ kelkaj forloĝantoj. StRIGo celas ĉefe komencantajn esperantistojn ( tial ĝi parte okazas en la rusa ) kaj volas prezenti al ili ne nur esperanton kiel lingvon, sed ankaŭ la esperantan kulturon kaj etoson. Temo por la ĉi - jara renkontiĝo estis “ Viro kaj virino : du seksoj, du mondoj ”.

Matene okazis lingvaj studrondoj, poste prelegoj de kio estas Esperanto ĝis familia planado kaj diversaj laborgrupoj kun arta aŭ praktika celo, de surkorpa pentrado ĝis sporthalaj movludoj. Vespere abundis distra programo, teatra sporto, ludoj kaj kantado. Min ĉefe impresis la biodancado, kiu kreis konfidon kaj profundan senton de komuneco inter la dancantoj. Ĝenerale, multaj prelegoj havis “ psikologian ” karakteron. La ĉeftemon oni pritraktis de diversaj religiaj kaj filozofiaj vidpunktoj, okazis psikologiaj testoj kaj laborgrupoj. Laŭ iuj partoprenantoj, psikologio en vasta senco estas nuntempa rusa modo, kiu ankaŭ forte influas la esperantajn aranĝojn.

Dum la lunda ronda tablo, preskaŭ unuanime la partoprenintoj laŭdis la aranĝon. Kaj prave, la organizintoj vere meritas tiun laŭdon. Restas ĉe la partoprenintoj pozitivaj impresoj, kiuj espereble reigos ilin al ontaj aranĝoj kaj instigos al lingva studado. Postaranĝe eksterlanda vizitanto emas iom filozofi : Kiel funkcias esperanto en aranĝo kie ( preskaŭ ) ĉiuj havas saman nacian lingvon? Ĉu ĝi bezonatas por krei bonan etoson? Oni ja plejparte krokodilis, kaj tamen la etoso ŝajne venis. Eble pli gravas, ke la lingvo kaj esperanta idearo kreas iun idealisman komunecon inter la partoprenantoj. Sed laŭ mia impreso plej gravas la gaja kunesto mem. Ioma lingva intereso ŝajnas esti enirbileto en la ruslandan junularan movadon, sed tio ne signifas, ke lingva kapableco por ĉiuj havas unuan prioritaton. Honeste, ĉu ne pli gravas distriĝi kaj spertiĝi inter amikoj, ol per kiu lingvo oni tion faras?

Baard Hekland

EN “ PROPRA LUDO ” DUM LA TUTA JARO

Svoja Igra ” ( Propra ludo ), unu el la plej altnivelaj intelektaj ludoj de ruslanda televido, aperas ĉiusemajne jam dum kvin jaroj. En ĝi povas provi siajn fortojn ĉiu saĝa kaj obstina persono —kontraste al pluraj aliaj ĝi estas vere malfermita kaj objektive justa. Mi jam kelkfoje raportis pri miaj sukcesoj tie ( vidu, ekzemple, LOdE, 1998 : 7, P. 7 ), nun denove aperis la preteksto.

Kiel promesis la redaktoro, ŝatinta mian ludon pasint - oktobre ( ne tre sukcesan por mi, sed impresigan ), mi estis denove invitita kaj ĉi - foje sukcesis. Mi eniris la “ oran dekduon ” kaj sekvacikle konfirmis mian rajton esti en ĝi, partoprenis ankaŭ en trionfinaloj. La ludgvidanto, bone konanta min persone, ĉiufoje mencias ke mi estas esperantisto.

Se la televida horaro principe ne ŝanĝiĝos, “ Propra ludo ” plu aperados dimanĉe posttagmeze kaj miajn ludojn oni vidos 28 feb, 11 apr, 4 jul kaj 25 jul 1999 ( por precizigi la tempon, bonvolu konsulti TV - programojn apud tiuj datoj ) ; poste sekvos almenaŭ unu ludo en aŭgusto - oktobro.

Valentin Melnikov

ASOCIO EN ĈUVAŜIO

27 nov. Junulara E - Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko festis sian 6an naskiĝtagon. Ĝi komenciĝis kiel E - klubo Ĉeno , nun ĝi multe pligrandiĝis kaj havas proksimume 30 aktivajn membrojn. La prezidanto estas Jekaterina Ignatjeva. En 1998 la asocio okazigis jam la trian Lingvan Festivalon, en kiu partoprenis proksimume 500 personoj. La honora gasto de la Festivalo estis konata E - kantisto Jean Marc Leclerqc ( JoMo ). Nun en la urbo funkcias E - kurso por pli ol 60 lernantoj.

Sofja Basova

POETO EN TELEVIDO

25 nov. en la taga elsendo de Segodnjaĉko ( NTV, 4a kanalo en Moskvo ), okazis 3 - minuta intervjuo kun Esperanta poeto Valentin Melnikov. Li rakontis pri la kaŭzoj, kial li verkas ne ruse sed Esperante kaj laŭtlegis unu sian originalan poemon.

Nikolao Gudskov

ZAMENHOFA TAGO

... en Jekaterinburg

Trideko da verdstelanoj el Jekaterinburg, Niĵnij Tagil, Tjumeno kaj Iĵevsk kunvenis 13 dec. en la domo, kiun okupas porinfana turisma oficejo Junitur ( tie oficas esperantistoj ) por kunfesteni la plej ŝatatan esperantistan feston.

La programo enhavis paroladon pri la ideoj de Zamenhof kaj nuntempo ( Korĵenkov ), prezenton de la esperantista aktivado en la jaro 1998a, spektadon de Espere despere . En la malstreĉa etoso, ĉe konvene aranĝitaj tabloj, oni konatiĝis kun la historio de la Urala Esperantista Societo ( UES ), kiu festis sian 10 - jariĝon, kaj notis la 50an kajeron de La Ondo de Esperanto .

La venintoj plenumis “ sian moralan devon ” je la Tago de la Esperanta Libro per aĉetoj kaj abonoj. La plej populara estis “ Vivo kaj morto de Wiederboren ”.

Tatjana Kulakova

... kaj en Soĉi

La festeno de la Zamenhof - tago en la kafejo de kulturdomo de artoj en Soĉi okazis 13 dec. Partoprenis 26 personoj. Estis festparolado de la prezidanto de la E - klubo, koncerto de la klubanoj, kiun partoprenis duono de la ĉeestantoj. Estis prezentitaj kaj disdonitaj la ĵus ricevitaj el Jekaterinburg libroj de Nikolai Lozgaĉev sur tranĉrando de ponard ’ kaj freŝaj kajeroj de La Ondo de Esperanto .

Ĉiu partoprenanto ricevis donacetojn : E - insignojn, portreton de Zamenhof kaj E - flagon ( bildkarto el Usono ).

Ĉe la komuna tablo abundis manĝoj produktitaj de la klubanoj mem : tortoj, kukoj, bakaĵoj, diversaj frandaĵoj ktp.

Ĉiuj estis gajaj kaj kontentaj : ŝercoj, amuzaĵoj, dancoj.

La festo bone sukcesis.

Vladimir Bespalov

JUBILEO EN TJUMENO

29 nov. en la kulturpalaco Geolog esperantistoj de Tjumeno solenis la 25an datrevenon de EK Revo .

Dum la kvaron - jarcenta funkciado la klubo instruis Esperanton al centoj da urbanoj, organizis plurajn uralajn kaj volgo - uralajn E - renkontojn, junularan tendaron OrSEJT - 24 ( en 1982 ) kaj Ruslandan E - Kongreson ( en 1995 ).

En la klubo diverstempe aktivis Aleksandr Kalaŝnikov, Vladimir Opletajev, Viktor Zaĥarov, Vladimir Izosimov, Aleksander Korĵenkov, Irina Kirina, Aleksandr Zagvazdin ( la tri lastaj ĉeestis ) kaj aliaj konataj ruslandaj esperantistoj.

Nun Revo havas malfacilan situacion pro la financa krizo en la lando kaj pro la forpaso de Vladimir Izosimov —la animo kaj motoro de la klubo. Sed daŭras instruado en la elementa kurso, kaj rekomenciĝis regulaj klub - kunvenoj.

Irina Kirùina

ESPERANTO KAJ HOMAJ RAJTOJ

En Ruslanda Ŝtata humana ( t. e. soci - scienca ) Universitato 26 - 27 nov. 1998 okazis sub egido de Unesko Internacia scienca konferenco “ Homaj rajtoj en dialogo de kulturoj ”, dediĉita al 50 - jariĝo de la Universala deklaracio pri homaj rajtoj. Inter diversaj raportoj unu temis pri Esperanto. Tio estis raporto de Nikolao Gudskov “ Lingva dimensio de homaj rajtoj ”, kie la aŭtoro pruvis nepran neceson de la neŭtrala internacia lingvo por reala efektivigo de la homaj rajtoj en la mondo. La materialoj de la konferenco, inkluzive de la tripaĝa artikolo de Gudskov, estas eldonitaj libroforme en la rusa kaj angla lingvoj.

Mikaelo Ĉertilov

ĈU GRATULI AŬ MALGRATULI?

Kara Aleksander! Mi donis mian voĉon por vi en la elektoj de la Komitato de UEA, kaj min ĝojigis, ke vi estas elektita. Sed antaŭe vi estis komitatano A, kaj nun —komitatano B. Ĉu mi devas gratuli aŭ malgratuli vin pro tiu ŝanĝo?

Broninslav Ĉupin

Unue, mi dankas pro la subteno al ĉiu el la 1129 individuaj membroj de UEA kiuj voĉdonis por mi.

Simile demandis min Irina Kirina, Jelena Morozova, Viktor Sapoĵnikov kaj kursanoj de SEK ’ 98, al kiuj mi klarigis la aferon buŝe.

Ĉar la respondo eble interesos niajn legantojn, mi respondas gazete.

Komparante UEA kun fikcia ŝtato Espujo ( kompreneble, unupartia ), oni vidas, ke la Komitato rolas kiel parlamento. Ĝi akceptas la leĝojn ( Regularoj ) kaj la Buĝeton de Espujo, fiksas la impostojn ( kotizoj individuaj kaj asociaj ), elektas la Prezidanton kaj Registaron ( Estraro ), taksas la agadon de l Espuja Registaro, akceptas novajn aŭtonomiojn ( Landaj kaj fakaj asocioj ), kaj dekoras siajn eminentajn ŝtatanojn ( honoraj membroj ). La parlamenta sesio okazas unu fojon jare en la ĉefurbo de Espujo ( Kongresurbo. Berlino en 1999 ).

Tiuskeme la Registaro de Espujo ( Estraro de UEA ) plenumas ( aŭ ne plenumas ) parlamentajn decidojn, prezentas al la parlamento jar - raporton kaj buĝeton, dungas ŝtatoficistojn kaj okazigas la ĉefan ŝtatmanifestacion ( UK ). Krom en UK, la Registaro kunvenas unu aŭ du fojojn jare.

La menciitaj ŝtatoficistoj, estas do la “ ŝtat - aparato ” aŭ Administracio de Espujo ( Centra Oficejo ). La Administracio, sub la gvido de la Administraciestro ( Ĝenerala Direktoro ) eldonas la ŝtatan gazeton ( Esperanto ) kaj oficialan literaturon ( Jarlibro kaj Kongresa Libro ), prizorgas la ŝtatan varcirkuladon ( Libroservo de UEA ) kaj la Ŝtatan Bibliotekon ( Biblioteko Hodler ) kaj rolas kiel la Ŝtata Banko ( la subkonta sistemo ).

Nu, eble kelkajn pli amuzus kompari UEA kun la Sovetunia kompartio, havinta respublikajn “ subpartiojn ” ( Landaj Asocioj ), Centran Komitaton ( Komitato ), Politikan Buroon ( Estraro ) kaj Sekretariaron ( CO ).

Sed ni revenu al la Parlamento kaj ties deputitoj, laŭ nia Konstitucio ( Statuto de UEA ).

La Komitato de UEA konsistas el :

Komitatanoj A, elektitaj de la aliĝintaj asocioj. Ĉiu aliĝinta asocio ( faka aŭ landa ) kun 100 ĝis 1000 membroj ( kies kotizojn la asocio pagis al CO ) delegas unu komitatanon kaj unu plian por ĉiu komencita milo.

Komitatanoj B estas elektataj de la individuaj membroj. Oni elektas unu komitatanon por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, ĝis maksimume unu kvarono de la komitatanoj A.

Tio ne estas punkto, ĉar estas plia kategorio.

Komitatanoj C, estas elektataj de la Komitatanoj A kaj B “ por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj ”, ĝis kvarono de sia propra nombro.

Krome, aliĝinta asocio kun malpli ol 100 membroj, rajtas havi observanton en la Komitato.

La komitatanoj estas samrajtaj, kaj neniu komitataniĝo estas “ malgratulebla ” ; kvankam B - komitataniĝo estas malpli facila kaj eble pli gratulinda, almenaŭ en 1998, kiam 2328 individuaj membroj elektis 8 personojn el la 15 kandidatoj.

A - komitataniĝo okazas malsame en diversaj asocioj, kaj eĉ en la sama asocio la proceduro ne estas senŝanĝa. Ekzemple, en 1994 mi estis elektita kiel komitatano A por Ruslando en la landa kongreso ( Niĵnij Novgorod, 1994 ), sed la nuna Komitatano A estis elektita nur de la estraro de REU, en kunveno kiun partoprenis 5 estraranoj el la 9 —kvar moskvanoj plus la elektota persono ( laŭ Bulteno de REU . 1998 : 1 ).

C - komitatanoj estas elektataj, ekzemple, por formi la Estraron, ja por estraraniĝi oni devas jam esti komitatano, kaj kutime inter la anticipe planitaj estraranoj ne ĉiuj estas komitatanoj. Tiel estis en Montpeliero, kie en la unua Komitata Kunsido oni elektis ( kooptis, ĉar mankis alternativaj kandidatoj ) la necesajn “ spertulojn ” ( sed la elekto de la Estraro estis fuŝa pro la nekunlaboremo de Wandel kaj Lipari kaj pro la dumkongresa demisio de la elektita de Geus ).

Nun UEA havas 57 komitatanojn A, 8 komitatanojn B, kaj 12 komitatanojn C.

La 8 “ elektitoj de l popolo ” havas en la parlamento nur dekonon da mandatoj kaj nur unu el ili estas estrarano. Nur unu komitatano reprezentas en la 6 - persona Estraro la aliĝintajn asociojn. 4 aliaj estraranoj C - komitataniĝis en la kongreso mem ( unu el ili pli frue ne ricevis la “ popolan fidon ” en la B - balotado ).

Oni ofte demandas min ankaŭ pri ŝanĝoj, farendaj por plidemokratiigi kaj vigligi la elektomanieron de UEA. Mi ja havas “ mil kaj unu ” proponojn, sed foje estas pli prudente konservi la nun malbone funkciantan sistemon ol detrui ĝin favore al sistemo teorie perfekta, sed ne provita praktike.

Sed kion pensas la popolo de Espujo?

Aleksander Korĵenkov Komitatano B de UEA

NECESAS ANONCI ANTICIPE

Via gazeto ofte klopodas por disvastigo de esperanto, sed tio malmulte efikas. Ekzemple, en la artikolo Ago - tago en Moskvo ( LOdE . 1998 : 11 ) estas menciita intervjuo kun Dadajev en Ruslanda Televido.

Mi ne aŭskultis tiun intervjuon, kaj mi supozas, ke ne multaj sukcesis. Necesas anonci tiujn programojn anticipe, antaŭ du monatoj.

Nikolaj Neĉajev ( Irkutsk, Ruslando )

FUNEBRAJ PENSOJ POST UNU ARTIKOLO

La suba artikolo aperas samtempe en la informilo de PREM.

Dum ok jaroj mi restas membro de Transnacia Radikala Partio ( TRP ) kaj ĝis lasta jaro estis membro de ĝia “ Esperanto ” —Radikala Asocio. Kiel membro de ERA mi partoprenis la fondan kunsidon de PREM pasintjare. Ideoj de neperforto, politiko de Gandhi kaj aktiva instigo de politikuloj al humanecaj tutmondaj reformoj simpatias al mi. Tamen ĉi - jare mi, restante membro de TRP, ne plu reaniĝis al ERA. Kaŭzo estas plena neemo de gvidantoj de ERA, sed pli ĝuste diri, de ĝia senŝanĝa sekretario Giorgio Pagano, al ajna, eĉ eta kunlaboro kun mi kaj kun PREM. Sama neemo depuŝis de ERA ankaŭ plurajn italajn esperantistajn aktivulojn...

LOdE en sia 11a numero, laŭ kutima ĝia plaĉo, elplaŭdis vican ŝlimon —artikolon de Giorgio Pagano “ UEA kaj ERA : sur la du frontoj ”. La artikolo nur konfirmis mian opinion pri la aŭtoro. Sinjoro Pagano klare montris sian nekapablon kunlabori kun E - organizoj, kun E - movado.

En 1992 mi konatiĝis kun Pagano en Romo, kien mi estis invitita por partopreni kongreson de TRP. Aktiva, energia italo montris sin kiel bona, verva radikalulo, bona organizanto, laborema kaj firme konvinkita pri estonteco de Esperanto, kaj pri proksima solvo de lingva problemo pere de Esperanto..., tamen li montris sin samtempe plene indiferenta pri la E - komunumo. Tiam li, etata funkciulo de TRP, nur komencis lerni Esperanton, kaj li lernis ĝin, kiel ŝajnis al mi, nur pro partiaj devoj kaj ideoj. La partio komisiis al li tiun agadon, kaj li aktive ekagis. Laŭ mi, li multe similas al sinjorino Ŝanina, sekretariino de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Ŝi same ellernis Esperanton, sed ĉu ŝi estis esperantistino?

Giorgio Pagano, diference de sinjorino Ŝanina tamen vere kredas pri ideo de la Esperanta solvo de lingva problemo en Eŭropo, sed li tute ne vidas kaj ignoras ekziston de Esperantujo, havanta sian vivon, tradicion, kulturon. En la artikolo li atakas UEA, sed tiu atako similas al atako de hundeto kontraŭ elefanto el fama fablo de Krilov. UEA kaj ERA havas tute malsimilajn rimedojn kaj akcentojn en siaj agadoj. UEA agas por faciligi agadon de apartaj esperantistoj, esperanto - kolektivoj per siaj servoj, kongresoj, periodaĵoj ktp., kaj prezentas pere de si al ekstera neesperantista mondo tutmondan esperantistaron. ERA tute ne zorgas pri esperantistaro, eĉ ignoras ĝin. Ĝiaj interesoj estas nur eŭropaj kaj internaciaj politikaj kaj interŝtataj organizoj, kaj celo —oficialigo de Esperanto kiel dua internacia helplingvo.

Tamen agnosko de Esperanto fare de internaciaj politikaj organizoj ne povas ne interesi ankaŭ UEA. Do, evidentas utilo de kunlaboro de tiuj, kvankam malsamaj, organizoj. Tial estas ankaŭ stranga konduto de UEA, kiu ne enlasis informon pri ERA en sia Jarlibro, prisilentas kaj ne subtenas iniciatojn de ĝi. Mi ne opinias, ke informo pri kat - amantaj esperantistoj, aŭ pri samseksamaj esperantistoj pli gravas ol pri ERA.

Konante sinjoron Pagano, mi supozas, ke oficistoj kaj estraranoj de UEA, same kiel mi, ne trovis komunan lingvon kun li ( kvankam li ellernis Esperanton ).

Ĉiam estas multe domaĝe, kiam apartaj personoj, kun bonaj intencoj, sed pro siaj netoleremo kaj ambicio, trudemo kaj senkompromisemo fiaskigas bonajn iniciatojn. Kaj mi priploras funebre forpasintajn eblecojn, vanajn streĉojn kaj forflugintajn esperojn.

Mikaelo Ĉertilov

INTERRETA ĴURNALISTIKO

Ekde jan. 1998 ni funkciigas la retpoŝtan Esperanto - novaĵservon “ ret - info ”, kiu distribuas labortage averaĝe 3 - 4 mesaĝojn, ligitajn al la E - movado. Al ricevantoj de “ ret - info ” apartenas plurcent abonantoj.

Estas tre malagrable iam rericevi de tute nekonataj personoj 2 - 4 foje la mesaĝojn, origine dissenditajn per “ ret - info ”, aŭ ricevi malabonpeton de nealiĝintaj personoj, aŭ proteston pro nedezirata retpoŝta ĝeno. Ne redistribuu per reto! Oni kompreneble rajtas utiligi por si la ricevitajn informojn kaj oni rajtas aperigi ilin en paperaj E - gazetoj aŭ radiostacioj, sed ni taksas ne etika, se iu regule rete plusendas la ricevitajn mesaĝojn al siaj konatoj, aŭ al retaj forumoj!

Kompreneble ni ne estas kontraŭ ( eĉ ni ĝojas ), se iujn gravajn mesaĝojn foj - foje vi plusendas al interesitoj aŭ uzas ĝin en informbultenoj ( ĉi kaze bv. nepre mencii la fonton ) —ni estas nur kontraŭ la regula reta redistribuado.

La servo funkcias fidinde. La dissenditaj mesaĝoj valoras ju pli multe, des pli da personoj legas ilin, sed anstataŭ mem distribui ilin al iu celgrupo prefere instigu ilin rekte aliĝi al la servo!

László Szilvási administranto de “ ret - info ”

ĜEMELIĜO EN LA NORDO

28 sep —2 okt. internacia komencanta kurso okazis en Svanvik, en popola altlernejo ĉe la norvega - ruslanda limo. En StRIGo - 4 mi babilis kun du tieaj partoprenintoj, nome Nast=ja Kuznetsova kaj Nataŝa Zubova de Murmansko.

“ Estis malgranda anonco en murmanska gazeto. Oni nenion menciis pri vojaĝo al Norvegio, nur estis instigo lerni esperanton. Relative multaj junuloj anoncis sin kaj oni faris intervjuojn por selekti tiujn, kiuj rajtis iri al la kurso en Norvegio. Tre gravis ke oni estu komunikiĝema kaj havu deziron lerni ”, —klarigas Nastja kaj Nataŝa.

Pro la nuna ekonomia krizo, kelkaj dezirantoj tamen ne povis iri. Sed 8 murmanskaj gejunuloj, post unua enkonduka prelego partoprenis la kurson. Dum 5 tagoj ili po 3 lecionojn partoprenis, sub gvido de eminenta Cseh - instruisto Atilio Orellana Rojas. Entute partoprenis 27 gejunuloj kaj plenkreskuloj.

“ Ni studis la bazan gramatikon de la lingvo. Kompreneble, tempo malmultis, sed Atilio tre vigle instruas, li estas vera artisto, kaj la lecionoj estis tre instigaj. En la libertempo ni konatiĝis kun la lernejanoj. Ni daŭre tenas kontakton, kaj la lernejestro certigis ke la norvegaj partoprenintoj vizitos Murmanskon en decembro ”, —ili rakontas.

Nataŝa kaj Nastja rakontas pri sukcesa konatiĝo kaj amikiĝo kun la lernejanoj. Tiel, oni brile plenumis unu el la intencoj de Norvega E - ligo : kunligi gejunulojn en Norvegio kaj Ruslando. La dua intenco kompreneble estas utiligi esperanton en tiu kontakto. Intertempe la kontakto okazas ĉefe anglalingve. “ Ni ankoraŭ ne sufiĉe scias esperanton. Mankas vortoj ”, —ili konfesas. Sed kiam la raportanto aludis, ke eble esperanto ne necesas por ili, aŭdiĝis protestoj : “ Ni tamen volas ĝin lerni! ”

Ĉiuj kiuj partoprenis la kursojn de Atilio, scias ke malfacilas ne entuziasmiĝi. Pli malfacilas kiam oni revenas hejmen al tedaj lernolibroj kaj pli tradicia instruado. Tamen, “ Ni certe volas daŭrigi la studadon ”, —Nataŝa kaj Nastja asertas. Ĉu ni rajtas esperi pri onta junulara klubo en la fora nordo?

Bård Hekland

LA MASTRINO

Novelo de Guy de Maupassant

Mi loĝis tiam, —diris Georges Kervelen, —en meblita luloĝejo en la strato de la Sanktaj Patroj.

Kiam miaj gepatroj decidis, ke mi studos juron en Parizo, okazis longaj diskutadoj por aranĝi ĉiun aferon. La koston de mia pensio ili unue taksis je dumil kvincent frankoj, sed mia povra patrino ekhavis timon, kiun ŝi prezentis al mia patro : “ Se li malbone elspezus sian tutan monon kaj ne prenus sufiĉan nutraĵon, lia sano tre suferus. Tiuj junuloj estas kapablaj je ĉio. ”

Estis do decidite, ke ili serĉos pensionon por mi, pensionon modestan kaj komfortan, kaj ke mia familio pagos rekte la prezon, ĉiumonate.

Mi neniam estis forlasinta Quimper ’ on. Mi deziris ĉion, kion oni deziras je mia aĝo kaj mi estis preta ĝoje vivi, ĉiumaniere.

Iuj najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s - inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn. Mia patro traktis do perletere kun tiu respektinda persono, ĉe kiun mi alvenis, iun vesperon, kune kun kofro.

S - ino Kergaran estis ĉirkaŭ kvardekjara. Ŝi estis dika, tre dika, parolis per voĉo de instruktora kapitano kaj decidis pri ĉiuj demandoj per vorto neta kaj definitiva. Ŝia domo, tre mallarĝa, havanta nur unu aperturon al la strato ĉiuetaĝe, aspektis kiel ŝtuparo de fenestroj, aŭ kiel tranĉaĵo de domo sandviĉe inter du aliaj.

La mastrino loĝis en la unua etaĝo kun sia servistino ; oni kuiris kaj havis la manĝojn en la dua ; kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara. Mi havis la du ĉambrojn de la kvina.

Nigra ŝtupareto, turniĝanta kiel korktirilo, kondukis al tiuj du mansardoj. La tutan tagon, senhalte, s - ino Kergaran supren - kaj suben - iris tiun spiralon, okupata en tiu tirkesta loĝejo, kvazaŭ ŝipestro sur ferdeko. Ŝi eniris dek fojojn sinsekve en ĉiun loĝejon, kontrolis ĉion kun mirinda parola frakaso, rigardis, ĉu la litoj estis bone pretigitaj, ĉu la vestoj estis bone brositaj, ĉu la servo estis tute en ordo. Unuvorte, ŝi flegis siajn gastojn kiel patrino, pli bone ol patrino.

Mi baldaŭ konatiĝis kun miaj kvar samregionanoj. Du el ili studis medicinon, kaj la du aliaj studis juron, sed ĉiuj spertis la despotan jugon de la mastrino. Ili timis ŝin, kiel marodisto timas kampogardiston.

Koncerne min, mi tuj spertis dezirojn de sendependeco, ĉar mi estas laŭnature ribelulo. Mi unue deklaris, ke mi volas hejmenveni je la horo elektita de mi, ĉar s - ino Kergaran estis difininta la dek - duan horon, kiel la lastan limon. Pro tiu pretendo, ŝi fiksis al mi siajn klarajn okulojn dum kelkaj sekundoj, kaj poste deklaris :

“ Tio ne estas ebla. Mi ne povas toleri, ke oni vekas Anjon la tutan nokton. Vi havas nenion por fari ekstere post certa horo. ”

Mi respondis kun firmeco : “ Laŭ la leĝo, sinjorino, vi estas devigata malfermi al mi kiam ajn. Se vi rifuzos tion, mi konstatigos ĝin ĉe la urba polico kaj iros dormi en hotelon je via kosto, kiel tio estas mia rajto. Vi estos do devigata malfermi al mi aŭ ellasi min. La pordo aŭ la adiaŭo. Elektu. ”

Mi spitridis al ŝi, diktante miajn kondiĉojn. Post la unua stuporo ŝi volis diskuti, sed mi restis necedema kaj ŝi rezignis. Ni konsentis, ke mi havos ĉefŝlosilon, sed kun nepra kondiĉo, ke neniu tion scios.

Mia energio favore impresis ŝin, kaj ŝi de nun traktis min kun neta komplezo. Ŝi havis por mi komplezojn, prizorgojn, delikataĵojn, kaj eĉ bruskan tenerecon, kiu ne malplaĉis al mi. Iafoje, kiam mi estis gaja, mi surprize kisis ŝin, nur por la forta vangofrapo, kiun ŝi tuj ĵetis al mi. Kiam mi sukcesis mallevi la kapon sufiĉe rapide, ŝia mano pasis super min kun la rapideco de kuglo, kaj mi ridis kvazaŭ frenezulo forkurante, dum ŝi kriis : “ Ha! Kanajlo! Tion mi repagos al vi. ”

Ni fariĝis du geamikoj.

Sed jen mi konatiĝis, sur trotuaro, kun knabino laboranta en vendejo.

Vi scias, kio estas tiuj ametoj de Parizo. Iam, irante al la lernejo, oni renkontas junan personon nudkapan, kiu promenas brakenbrake kun amikino, antaŭ ol reiri al la laboro. Oni interŝanĝas rigardojn, oni sentas en si tiun etan skuon, kiun donas la okulo de iuj virinoj. Tio estas unu el la ĉarmoj de la vivo, tiuj rapidaj simpatioj fizikaj, kiujn naskas renkontiĝo, tiu leĝera kaj delikata logo, kiun oni subite spertas ĉe la ektuŝo de homo naskiĝinta por plaĉi al vi kaj por esti amata de vi. Ŝi estos amata multe aŭ malmulte, ne gravas. Estas en ŝia naturo respondi al la sekreta amdeziro de la via. Jam kiam vi unuafoje ekvidas tiun vizaĝon, tiun buŝon, tiujn harojn, tiun rideton, vi sentas ilian ĉarmon eniri en vin kun dolĉa kaj delica ĝojo, vi sentas specon de feliĉa bonstato penetri en vin, kaj la subitan naskiĝon de tenereco ankoraŭ konfuza, kiu pelas vin al tiu nekonata virino. Estas, kvazaŭ estus en ŝi alvoko, al kiu vi respondas, allogo, kiu stimulas vin ; kvazaŭ oni jam delonge konus ŝin, kvazaŭ oni jam estus vidinta ŝin, kvazaŭ oni scius, kion ŝi pensas.

La morgaŭan tagon je la sama horo, oni pasas tra la sama strato. Oni revidas ŝin. Kaj oni revenas la postan tagon, kaj ankoraŭ la postan tagon. Oni fine interparolas. Kaj la ameto plu evoluas, regula kiel malsano.

Do, post tri semajnoj, mi atingis kun Emma la periodon antaŭ la falo. La falo mem estus okazinta pli frue, se mi estus sciinta, en kiu loko provoki ĝin. Mia amikino vivis en familio kaj draste rifuzis trapasi la sojlon de meblita hotelo. Mi cerbumis por trovi rimedon, ruzaĵon, okazon. Finfine mi elektis senesperan solvon kaj decidis suprenirigi ŝin al mia loĝejo, iun vesperon, ĉirkaŭ la dek - unua, je preteksto de taso da teo. S - ino Kergaran enlitiĝis ĉiutage je la deka. Mi povus do hejmeniri senbrue dank al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. Ni sammaniere remalsuprenirus post unu aŭ du horoj.

Emma akceptis mian inviton, post kiam ŝi iom kontraŭvolis.

Mi pasigis malbonan tagon. Mi ne estis trankvila. Mi timis komplikaĵojn, katastrofon, iun teruran skandalon. Venis la vespero. Mi forlasis la domon kaj eniris en trinkejon, kie mi glutis du tasojn da kafo kaj kvin glasetojn por ekhavi kuraĝon. Poste mi iris promeni sur bulvardon Sankta Mikelo. Mi aŭdis sonori la dekan, la dekan kaj duonon. Kaj mi iris, per malrapidaj paŝoj, al la loko de nia rendevuo. Ŝi jam atendis min. Ŝi prenis kareseme mian brakon kaj jen ni ekiris, malrapide, al mia loĝejo. Laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro. Mi pensis : “ Espereble s - ino Kergaran estas enlite. ”

Mi diris al Emma du aŭ trifoje : “ Atentu, ne faru bruon en la ŝtuparo! ”

Ŝi ekridis : “ Vi do tre timas, ke oni aŭdas vin? ”

“ Ne, sed mi ne volas veki mian najbaron, kiu estas grave malsana. ”

Jen la strato de la Sanktaj Patroj. Mi alproksimiĝas al mia loĝejo kun tiu antaŭtimo, kiun oni havas irante al dentisto. Ĉiuj fenestroj estas mallumaj. Oni sendube dormas. Mi spiras. Mi malfermas la pordon kun singardemo de ŝtelisto. Mi enirigas mian kunulinon, kaj poste mi refermas, kaj mi supreniras la ŝtuparon piedpinte evitante spiri kaj ekbruligante kandel - alumetojn, por ke la junulino ne faru iun mispaŝon.

Preterpasante la ĉambron de la mastrino, mi sentas mian koron fortege batantan. Fine, jen ni estas en la dua etaĝo, poste en la tria, poste en la kvina. Mi eniras mian loĝejon. Venko!

Tamen mi kuraĝis paroli nur mallaŭte kaj demetis miajn botetojn por fari neniun bruon. La teon, preparitan sur alkohola kuirilo, ni trinkis sur la angulo de mia komodo. Poste mi iĝis insista... insista... kaj iom post iom, kvazaŭ ludante, mi demetis unu post la alia la vestaĵojn de mia amikino, kiu cedis rezistante, ruĝa, konfuzita, ĉiam prokrastanta la fatalan kaj ĉarman momenton.

Ŝi surhavis nur, vere, mallongan blankan subjupon, kiam abrupte malfermiĝis mia pordo, kaj aperis s - ino Kergaran, kun kandelo en la mano, vestita ekzakte kiel Emma.

Mi faris salton malproksimen de ŝi kaj mi staris, konsternite rigardanta al ambaŭ virinoj, kiuj fikse interrigardis. Kio estis okazonta?

La mastrino prononcis per aroganta tono, kiun mi ne konis de ŝi : “ Mi ne volas knabinojn en mia domo, sinjoro Kervelen. ”

Mi balbutis : “ Sed, sinjorino Kergaran, la fraŭlino estas nur mia amikino. Ŝi venis preni tason da teo. ”

La dika virino pluparolis : “ Oni ne surhavas nuran ĉemizon por preni tason da teo. Vi tuj foririgos tiun personon. ”

Emma, konsternita, ekploris kaŝante sian vizaĝon en sia jupo. Mi perdis la kapon, ne sciante, kion fari, nek kion diri. La mastrino aldiris kun nerezistebla aŭtoritato : “ Helpu la fraŭlinon revestiĝi kaj forkonduku ŝin tuj. ”

Mi, certe, ne povis fari ion alian, kaj mi levis la robon falintan ronde, kvazaŭ krevinta balono, sur la plankon, kaj mi pasigis ĝin super la kapon de la knabino, kaj klopodis agrafi ĝin, alĝustigi ĝin, kun grandega peno. Ŝi helpis min, ĉiam plorante, terurita, hastante, farante ĉiajn erarojn, ne plu povante retrovi la ŝnurojn nek la butontruojn ; kaj s - ino Kergaran staris kun senesprima vizaĝo, tenante sian kandelon enmane, kaj lumigis nin kun la severa pozo de juĝisto.

Emma rapidigis nun siajn movojn, freneze kovris sin, nodis, alpinglis, laĉis, religis kun furiozo, turmentata per urĝa bezono forkuri ; kaj eĉ ne butoninte siajn botetojn, ŝi kuris preter la mastrino kaj pelis sin en la ŝtuparon. Mi sekvis ŝin kun pantofloj, mem duone senvestiĝinta, kaj ripetis : “ Fraŭlino, aŭskultu, fraŭlino. ”

Mi ja konsciis, ke necesis diri ion al ŝi, sed mi nenion trovis. Mi reatingis ŝin precize ĉe la pordo de la strato, kaj mi volis preni ŝian brakon, sed ŝi fortege forpuŝis min, balbutante per voĉo mallaŭta kaj nervoza : “ Lasu min... lasu min, ne tuŝu min. ”

Kaj ŝi forkuris sur la straton refermante la pordon post si.

Mi turnis min. S - ino Kergaran estis restinta supre ĉe la unua etaĝo, kaj mi resupreniris la ŝtupojn lantapaŝe, atendante ĉion, kaj preta je ĉio.

La ĉambro de la mastrino estis malfermita, ŝi enirigis min eldirante kun severa tono :

“ Mi devas paroli al vi, sinjoro Kervelen. ”

Mi preterpasis ŝin kun mallevita kapo. Ŝi demetis sian kandelon sur la kamenon kaj, krucante la brakojn sur sia impona brusto, kiun malbone kovris maldika kamizolo :

“ Nu, sinjoro Kervelen, vi do prenas mian domon por publika domo! ”

Mi ne estis fiera. Mi murmuris : “ Tute ne, sinjorino Kergaran. Vi devas ne koleriĝi, nu, vi ja scias, kio estas junulo. ”

Ŝi respondis : “ Mi scias, ke mi ne volas ĉiesulinojn ĉe mi, ĉu vi aŭdas? Mi scias, ke mi igos vin respekti mian tegmenton, kaj la bonfamon de mia domo, ĉu vi aŭdas? Mi scias... ”

Ŝi parolis almenaŭ dum dudek minutoj, akumulante la kialojn sur la indignojn, superŝutante min sub la honorindeco de sia domo, pikvundante min per akraj riproĉoj.

Mi ( homo estas stranga animalo ), anstataŭ aŭskulti ŝin, rigardis ŝin. Mi ne plu aŭdis eĉ unu vorton, vere neniun vorton. Ŝi havis belegan bruston, tiu ino, firman, blankan kaj grasan, eble iom dikan, sed allogantan, kapablan kaŭzi tremojn en la dorso. Mi vere neniam estis suspektinta, ke estas tiaj aĵoj sub la lana robo de la mastrino. Ŝi aspektis dek jarojn pli juna, en la negliĝo. Kaj jen mi sentis min tute strange, tute... Kiel mi povus diri? tute konfuzita. Mi subite retrovis antaŭ ŝi mian situacion... interrompitan unu kvaronhoron pli frue en mia ĉambro.

Kaj, malantaŭ ŝi, en la alkovo, mi rigardis ŝian liton. Ĝi estis duone malfermita, premita, montranta, pro la kavo en la littukoj, la pezon de la korpo, kiu kuŝis en ĝi. Kaj mi pensis, ke certe estas tre plaĉe kaj tre varme ene, pli varme ol en alia lito. Kial pli varme? Mi ne scias, eble pro la amplekso de la karnoj, kiuj kuŝis en ĝi.

Kio estas pli alloga kaj pli ĉarma, ol malfermita lito? Tiu ĉi ebriigis min, de malproksime, kurigis tremetojn sur mia haŭto.

Ŝi ankoraŭ parolis, sed nun dolĉe, ŝi parolis kiel amikino kruda kaj bonkora, jam preta pardoni.

Mi balbutis : “ Nu... nu... sinjorino Kergaran... nu... ” Kaj ĉar ŝi nun silentis por atendi mian respondon, mi ekkaptis ŝin en miaj du brakoj kaj mi komencis kisi ŝin, ja kisi ŝin, kiel malsatanto, kiel homo, kiu atendas tion delonge. Ŝi baraktis, turnis la kapon, ne tro forte kolerante, aŭtomate ripetante, laŭ sia kutimo : “ Ho! Kanajlo... kanajlo... ka... ”

Ŝi ne povis fini la vorton, mi ekprenis ŝin per fortostreĉo kaj forportis ŝin, prematan kontraŭ mi. Oni ja estas fortika en iuj okazoj! Mi atingis la litrandon, kaj mi falis sur ĝin ne maltenante ŝin... Estis efektive tre plaĉe kaj tre varme en ŝia lito.

Unu horon poste, ĉar la kandelo estingiĝis, la mastrino ellitiĝis por ekbruligi la alian. Kaj dum ŝi revenis enŝoviĝi al mia flanko, enigante sub la littukojn sian rondan kaj fortan gambon, ŝi eldiris per voĉo karesa, kontenta, eble dankema : “ Ho!... kanajlo... kanajlo!... ”

Tradukis en la franca Daniel Luez

SLAVONAJ SKRIBOJ

de Sergio Pokrovskij

[ La 2a Parto, la unua aperis en la 50 LOdE. ]

DU SLAVONAJ ALFABETOJ

Mirinda afero : ĉiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita Slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du :

1. Kirilico 1 , nomita laŭ sia kreinto Cirilo, kaj

2. Glagolico, laŭvorte “ parolaĵo ”.

La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj ; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon : ( t. e. ŝ ). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto : Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko ; dum Glagolico ŝajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka ( aŭ Latina ).

Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo ; Glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo.

Nun regas la opinio ke s - ta Cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimiĝis al la greka alfabeto, kaj tiel estiĝis Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj. Laŭ tiu teorio, s - ta Cirilo skribis ne tiel [ Jn 1 : 1 ] :

sed ĉi tiel :

( Ĉu la kontrasto inter ĉi tiuj linioj ne pensigas vin pri Esperanto kaj Volapuko? )

Argumentoj

La rezonado estas proksimume tia :

1. La unuan alfabeton kreis Konstanteno - Cirilo.

2. Glagolico estas pli frua ol Kirilico.

3. Preskaŭ ĉie Kirilico forpuŝis Glagolicon.

4. Sekve, Konstanteno - Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgario, okazis la “ Preslava reformo ” el kiu estiĝis Kirilico.

Ĉio ĉi ŝajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri s - ta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingvaĵo de la manuskriptoj Glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skribaĵoj Kirilicaj ; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn super forviŝita teksto Glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.

Verdire, krom la kroatoj glagolicaĵon uzis ankaŭ la francaj reĝoj : dum sia kronado ili ĵuris sur Rejmsa evangelio, atribuata al s - ta Hieronimo el Stridono, la tradukinto de Vulgato. Nur Petro la Granda dum sia vizito en Francion ( 1717 ) unua konstatis ( mi imagas, kiom mirigite! ), ke la Rejmsa evangelio estas en Slavono, skribita parte Glagolice, parte Kirilice.

Ĉu ne estas iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almenaŭ ekde la 12a jc, atribuis ĝin ne al s - ta Cirilo, sed al s - ta Hieronimo?

Tio ne estas grava obĵeto ; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas min akcepti la regantan teorion.

Unue, nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno - Cirilo lasas suspekti kontraŭgrekan ( aŭ kontraŭlatinan ) tendencon.

Kaj due, la arta stilo de Glagolico ŝajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko ( fakte, ĝuste al la epoko de Hieronimo el Stridono ).

Ni konsideru tion iom pli detale.

Duonjarmilon antaŭ Renesanco

Veninte Reĝurbon 2 , Konstanteno komencis studojn ĉe la profesoroj. En 3 monatoj li ellernis la tutan gramatikon, trastudis Homeron, geometrion kaj dialektikon ĉe Leono kaj Fotio, kaj ĉiujn filozofiajn teoriojn, kaj krome retorikon, aritmetikon, astronomion, muzikon kaj ĉiujn ceterajn sciojn grekajn. Li ellernis ilin kiel neniu alia, ĉar en li la komprenemon plifortigis la diligento, kaj ili sin interhelpis, per kio perfektiĝas la sciencoj kaj artoj [ VK, ĉap. 4 ].

Konstanteno ne povus trovi pli klerajn instruistojn.

Leono la Matematikisto tiel famiĝis per siaj disĉiploj, ke ĥalifo Mamuno 3 sendis al imperiestro Teofilo specialan leteron, proponante preskaŭ tunon da oro pro permeso dum nelonga tempo gastigi Leonon en Bagdado ( Teofilo rifuzis ). Kvankam liaj verkoj nin ne atingis, tradicio asertas ke li inventis lumtelegrafon kaj uzis literojn en algebro.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la Bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo ( precipe la filologia ) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referaĵojn pri la legataj libroj —religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia Libromiriado ; fakte temas pri 280 verkoj ) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj perditaj —kaj eĉ pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj ( sed estas enŝovita en la tekstojn kiuj nin atingis ).

Cetere, Fotio estis eminenta teologo, en kies verkoj neniu lia kontraŭulo trovis dogman eraron.

Interesan ekzemplon pri la etoso de tiu klerisma rondeto prezentas letero de Fotio al Leono. Leono kritikis la stilon de la Nova Testamento, kaj metis la elokventon de la klasikaj oratoroj super tiun de apostolo Paŭlo ; responde Fotio defendis la literaturan valoron de la Bibliaj tekstoj. La opinioj mem ne estas tre originalaj, sed interesaj estas la toleremo kaj la libero de opinioj, kiajn oni ne esperus renkonti en la 9a jc —precipe konsidere ke Leono estis Tesalonika eksmetropolito ( li perdis sian katedron post la malvenko de la ikonrompistoj en 843 ), kaj Fotio estis onta patriarko Nov - Roma.

Unu el la argumentoj de Fotio en lia polemiko kontraŭ la ikonrompistoj similas la dirotan de Konstanteno - Cirilo. Ikonrompistoj indikis, ke diversnaciaj pentristoj prezentas Kriston tute malsame, kaj sekve tiuj prezentoj senvalidigas unu la aliajn. Fotio respondis, ke ankaŭ Evangelio ekzistas en diverslingvaj tradukoj, en tute malsamaj literoj kaj sonoj —etiopaj, hebreaj, hindaj, Latinaj —sed tio neniom malebligas al ili esti di - inspiritaj.

Ĉiel ajn, la citita fragmento el VK pruvas ke nek la disĉiplo de Konstanteno ĝin verkinta, nek la profesoroj de Konstanteno iel malŝatis “ la grekajn sciojn ”.

Misiistaj alfabetoj

La malsimilo inter la literoj grekaj kaj Glagolicaj estas okulfrapa, sed sciencistoj venkis la evidenton kaj trovis iujn subtilajn similaĵojn. Ankoraŭ unu atesto pri tio, ke per sufiĉe forta streĉo eblas “ science ” pruvi ĉion ajn.

Pli ol la skribon grekan, la dezajno de Glagolico similas la etiopan, aŭ la eklezian kartvelan, aŭ la skribon kiun Sekvojo elpensis por sia irokeza tribo ĉerokio. Kurioza ekzemplo : en 1929, dum alŝtatigo de la kolektoj de akad. N. P. Liĥaĉov, prof. A. S. Orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton Glagolican [ Pr, P. 190 ].

Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel pri ilia fonetika valoro. Ekz - e pluraj menciitaj alfabetoj havas krucforman literon ; sed en Glagolico ĝi signas la vokalon [ a ], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [ k ].

Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj ( kion pruvas la ĉerokia skribo, kies kreinto nenion sciis pri Glagolico kaj eĉ ne scipovis legi la anglan ). Tamen kelkaj elektoj evidente estas ideologie motivitaj : en la kartvela alfabeto eklezia la krucforma litero kan estas la unua de la vorto Kriste ( Kristo ) ; en Glagolico malfermas la alfabeton.

Komencante novan aferon, piulo antaŭ ĉio sin krucosignas. Tiu kutimo ĝis nun vivas en la tuta Ortodoksio : per krucosigno komencis sian laboron greka monaĥo kiun mi petis kopii por mi skribaĵon en la S - ta Tombo en Jerusalemo. De la kruco komenciĝas la studo de la skribo Glagolica.

Ankaŭ aliaj figuroj havas simbolan valoron : cirklo ( la eterno —kaj kp la Zamenhofan Eternulo ), triangulo ( la Triunuo ). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz - e I~C ( tradicia mallongigo por Jesuo ) iĝas. Aŭ ekz - e [ Apok 1 : 8 ]

Mi estas kaj, diras la Sinjoro.

Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de aŭtoroj de aprioraj lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne ĉiujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti ĉion ajn similan al la alfabetoj greka aŭ Latina.

Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam estiĝis la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam ĉio klasika estis perceptata kiel paganaĵo. Tamen post Justiniano I la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, ĝian lokon okupis la herezoj ; anstataŭe, kontraŭklasika malamo estas atestita, ekz - e, inter la egiptaj, Siriaj, armenaj monofizitoj. Nu, neniu riproĉis tian herezon al la Tesalonikaj fratoj. Do, ĉu troveblas alia spuro kelkcent jarojn pli frue?

Cirilo la Filozofo

Cirilo naskiĝis en Kapadokio, Okcidente de Armenio. Fininte siajn studojn en Damasko li venis Aleksandrion.

Foje en la katedralo de la granda patriarko Aleksandria li aŭdis voĉon el la altaro, kiu lin vokis :

Cirilo!

kaj ordonis al li iri en la landon vastan, “ en la naciojn slavajn, alinome bulgarajn ”, por kredigi ilin kaj instrui al ili la leĝon.

Cirilo konsterniĝis, ĉar li ne sciis, kie situas la lando slava alinome bulgara. Li iris Cipron, sed ankaŭ tie neniu aŭdis pri la slavoj. Post tiu malsukceso li jam estis revenonta Aleksandrion, sed pensis pri profeto Jona kaj ŝipiris plu, al Kreto, kie li ricevis konsilon iri Tesalonikon.

En Tesaloniko Cirilo vizitis metropoliton Johanon kaj informis lin pri sia misio. Johano respondis ke Cirilo estas freneza maljunulo, ke la bulgaroj estas homvoruloj kiuj certe lin formanĝos.

En la bazaro Cirilo hazarde aŭdis slavan parolon kaj teruriĝis. Fine lin helpis miraklo.

Foje, elirinte el kirko post dimanĉa diservo, sidiĝinte “ sur la marmoron, enpensa kaj malĝoja ”, li subite ekvidis korvon kun ligaĵo en la beko. La korvo ĵetis la ligaĵon al Cirilo sur la baskon, li nombris la ligitajn objektojn ; ili estis 32. Cirilo metis ilin ĉebrusten, kaj iris al la metropolito por montri al li ilin. Sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon.

La metropolito sendis por inviti Cirilon, sed tiu ne komprenis la senditon. Finfine Cirilo iĝis malliberigita.

Perdinte la grekan, Cirilo iel ricevis scion de la lingvo kaj skribo slavaj. Informite pri tio, la bulgaroj kun siaj princoj Desmiro de Moravio kaj Radivojo de Preslavo sieĝis Tesalonikon postulante :

—Donu al ni la homon kiun Dio al ni sendis!

Post 3 jaroj da sieĝo la metropolito liberigis Cirilon kaj transdonis lin al la bulgaroj. Akceptinte Cirilon “ kun granda ĝojo ”, la bulgaroj lin kondukis en la urbon Raveno ĉe rivero Bregalnico, kaj tie Cirilo instruis al ili la literojn kaj kristanismon.

La fabelo kaj la realo

La ĵusa rakonto ( La Tesalonika legendo,

ekz - e en [ An ] ) entenas evidentajn anakronismojn kaj fabelaĵojn, sed ankaŭ tre rekoneblajn historiajn detalojn : la metropolito estas Johano II, partoprenanto de 6a Universa Koncilio ( 681—682 ) ; kaj en 675—678 tri slavaj triboj efektive sieĝis Tesalonikon, kion ni scias el verko de la metropolito mem ( cetere, ĝi ne mencias Cirilon la Kapadokianon ).

Tamen la bulgaroj tiam ankoraŭ ne asimiliĝis inter la slavoj, ili eĉ ankoraŭ ne transiris Danubon.

La malhelpemon de la metropolito facile klarigas la deveno de Cirilo. Naskita kaj edukita en regionoj monofizitaj, li probable mem estis monofizito, kaj la ortodoksiano Johano ne povis aprobi herezan mision.

Tiaj malsimpatioj kutime estas reciprokaj kaj etendiĝas al ĉiaj rilatoj interkulturaj ; tio povus klarigi la malakcepton de la greka lingvo, kiun Cirilo “ mallernis ”. Kaj ĝuste Glagolicon aŭ ion similan kreus tia homo, malŝatanta “ la preciozan, lispan kaj manieran lingvon grekan ” ( laŭ diro de armena aŭtoro ). Ĝuste pro tia malamo kvar jardekojn antaŭe Egiptio kaj Palestino tiom facile akceptis la araban konkeron.

Kaj interese, la “ mallonga ” Vivo de Konstanteno - Cirilo ial speciale mencias ke antaŭ sia misio en Moravion li trovis ĉe Bregalnico baptitajn slavojn.

Ĉu hazarda koincido?

Dum longa tempo oni vidis en La Tesalonika legendo popolan fabelon pri Konstanteno la Filozofo. Tamen malgraŭ la fabelaj detaloj ĝi entenas la historian fonon de tute alia epoko. La legendo ne sufiĉas por pruvi historian ekziston de Cirilo la Filozofo ; sed ĝi indikas kiel Glagolico povis estiĝi.

Kompreneble ĝia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj ; kaj ĉar la tradicio firme ligis Konstantenon - Cirilon al kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan aŭtoron en la persono de sia samlandano Eŭzebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Ŝajnas ke Konstanteno - Cirilo estis pli honesta. Li estis disĉiplo de Fotio, kiu en sia letero al Boriso - Miĥaelo, iom neatendite por patriarko skribanta al ĵusbaptita ĥano, indikis ke la herezoj utilas por klarigi la veron, ĉar nekontestata vero falsiĝas ( kp 1Kor 11 : 19 ; la posta historio pruvis, ke la bulgaroj sekvis la konsilon ). En la teksto rekonstruita A. Vaillan kiel antaŭparolo de Konstanteno - Cirilo al lia traduko de la Skriboj estas nemalsimila deklaro : la tradukinto profitis la tradukojn de herezuloj Siriaj “ ĉar, kiel diris s - ta Cirilo 4 , ne ĉio kion faras miskredantoj estas evitenda kaj forĵetenda ”.

Eble estas nura hazardo ke Konstanteno monaĥiĝis sub la nomo Cirilo. Sed eble li tiel omaĝis sian antaŭulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?

Daŭrigota

Literaturo

[ Pr ] Proĥorov G. M. Glagolica sredi missionerskiĥ azbuk / / Tr. Otd. dr. - rus. lit. —Vol. 45. —SPb : Nauka, 1992. —P. 178 - 199.

[ An ] Angelov B. Solunskùata legenda / / Iz starata bìlgarska, ruska i sìrbska literatura. —Vol. 2. —Sofia, 1967. —P. 63 - 66.

Notoj

1. Kirilico : Tiel mi nomas la Slavonan alfabeton kontraste al pli ĝenerala termino literoj Cirilaj, kiu kovras ankaŭ la modernan rusan alfabeton civilan.

2. Reĝurbo : unu el pluraj nomoj de Konstantinopolo, la ĉefa en Slavono laŭ la greka Basilis Polis.

3. Abd - Allah al - Mamun, filo de Harun ar - Raŝid kaj ĥalifo ( 813—833 ) estis klerulo kaj granda mecenato de sciencoj. Ĉe lia kortego verkis mia granda sampatrujano Muhamado la Ĥorezmano ; la alnomo de tiu lasta ( al - Ĥorezmi ), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino algoritmo, kaj la komenca vorto al - abr el la titolo de lia traktaĵo ( cetere, dediĉita al Mamuno ) iĝis nomo de algebro.

4. Tiu s - ta Cirilo estas ankoraŭ unu, jam tria Cirilo en nia rakonto. Temas pri Aleksandria patriarko ( 412—444 ).

MI REKOMENDAS ĜIN AL ĈIU

Vivo kaj morto de Wiederboren : Originala novelaro / Komp., pref., notoj A. Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1998. —80 paĝoj. —( Serio “ Legu kaj lernu ” ; Volumo 1 ).

“ 12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto ”, anoncas la libra subtitolo de la unua postkursa libreto en la serio Legu kaj lernu .

El la subtitolo oni tuj vidas, kio estas la libro. Sed kial ĝi aperis? Respondon al la demando oni trovas en la antaŭparolo de la kompilinto. Ja la kialo de apero de io ajn en la vivo estas bezono. “ Mi ŝatus legi ion en Esperanto, bonvolu doni al mi ion ”. Tiu demando, verŝajne, estas konata al ĉiu kursgvidanto, kiam la novicoj jam kapablas pli - malpli kontentige legi en Esperanto por plifortigi siajn konojn de la internacia lingvo kaj konvinkiĝi, ke Esperanto vere taŭgas kiel lingvo literatura.

“ Mi zorge notis la pozitivajn ( kaj negativajn ) reagojn de la legintoj, kaj tiuj reagoj rivelis kelkajn interesajn detalojn pri la preferata legaĵo... ”

Konsekvence al tiuj preferoj eldonejo Sezonoj decidis produkti serion da antologietoj por novaj esperantistoj. La recenzata libro estas la unua provo el tiu serio.

Vivo kaj morto de Wiederboren enhavas 12 noveletojn, kies ĉefa karakteriza trajto estas humuro kaj malkomplika lingvo. La titolo estas nomo de unu el la noveletoj de itala aŭtorino Clelia Conterno Guglielminetti, tre gaja kaj amuza rakonto pri tio, kiel la gepatroj vendis pentraĵaĉojn de sia trijara filo kiel verkojn de nekonata sed talenta eksterlanda avangardisto.

El la tuto de 12 aŭtoroj minimume duono estas nomoj certe konataj eĉ por kursfinintoj. Ili estas William Auld, Lorjak, István Nemere, Reto Rossetti, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano. La aliaj estas eble ne tiom konataj tutmonde, kiom por la legantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto , sed certe ili estas ne malpli interesaj, spritaj, humuraj kaj gajaj.

Nur Tik - tak de Lorjak kaj Spiona rondo de Johán Valano okupas pli ol 12 paĝojn, la aliaj noveletoj estas multe pli malgrandaj.

La libro estas mole bindita, la kovrilpaĝon pentris profesia pentristo Maŝa Baĵenova, kaj ĝi aspektas iom enigme kaj alloge. Same interesa laŭ mi estas elekto de la librotitolo, kiu devas logi intereson pro sia nekonateco.

Kvankam mi jam delonge ne estas novico, mi plezure relegis ĉiujn noveletojn kaj ricevis tre pozitivan impulson. Mi opinias, ke Vivo kaj morto de Wiederboren plaĉos al ajna esperantisto kaj mi rekomendas ĝin al ĉiu. Agrablan legadon!

Viktor Kudrjavcev redaktoro de Komencanto

FINFINE AMPLEKSA ESPERANTO - VORTARO POR ARABOJ

Georgo Abraham. Klara vortaro Esperanta - araba . —Rotterdam : UEA, 1998. —308 paĝoj.

Unu el la tradiciaj agadkampoj de la Esperanto - movado estas antaŭenigo de la Internacia Lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, la bazo de tiu agado estis mankohava en unu grava rilato : unu el la oficialaj lingvoj de UN, la araba, ĝis nun malhavis ampleksan Esperanto - vortaron. Tio bremsis ankaŭ la disvastigon de Esperanto en la araba mondo. Estis do nature, ke kadre de Kampanjo 2000 UEA decidis rapide agi por forigi tiun mankon.

La unua paŝo tiurilate estas la eldono de “ Klara vortaro Esperanta - araba ” de Georgo Abraham. sur 300 paĝoj de la pionira vortaro troviĝas 15. 000 kapvortoj. Ili estas plejparte aranĝitaj laŭ la alfabeta ordo de la plenaj vortoj anstataŭ tiu de la radikoj, pro kio la aŭtoro nomas la verkon “ klara vortaro ”.

La vortaro de Abraham estis preta jam de multaj jaroj, sed pro la manko de la ebleco komposti arablingve ĝia aperigo prokrastiĝis. UEA povis fine solvi la problemon dank al la kunlaboro de Irana Esperanto - Centro. Intertempe komenciĝis en Irano la kompostado de du aliaj verkoj de Abraham, kiujn UEA eldonos en 1999. Temas pri Esperanto - lernolibro kaj araba - Esperanta vortaro. Tiu dua volumo de la vortaro estas konsiderinde pli ampleksa ol la unua, ĉ. 450 - paĝa. Post la apero de ĉiuj tri libroj la disvastigo de Esperanto en arabaj landoj havos la necesajn instruilojn.

La eldono de “ Klara vortaro Esperanta - araba ” ricevis financan helpon de Subvencio Cigno, dank al kiu ĝia vendoprezo povas esti relative malalta.

Gazetara komuniko de UEA

UEA ELDONIS GVIDLIBRON DE UNESKO PRI HOMAJ RAJTOJ

Leah Levin. Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj / Trad. el la angla Edmund Grimley Evans. —Rotterdam : UEA, 1998. —140 paĝoj.

Ĝustatempe por omaĝi la 50an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun oni festas la 10an de decembro, aperis ĉe UEA la Esperanta eldono de Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj . La angla originalo de tiu ĉi libro, verkita de Leah Levin, estis unuafoje eldonita de Unesko en 1981. Antaŭ ol aperi en Esperanto, tiu populara libro estis eldonita en 16 aliaj lingvoj.

Leah Levin estas elstara brita specialisto pri homaj rajtoj. Ŝia verko estas bonega lernolibro pri la vasta problemaro de homaj rajtoj. La unua parto de la 140 - paĝa libro priskribas la internacian juron pri homaj rajtoj. Specialan atenton ricevas la evoluo de la diversaj proceduroj por protekti homajn rajtojn kaj la edukado pri homaj rajtoj. La dua parto klarigas, unu post la alia, la enhavon kaj signifon de ĉiu el la tridek artikoloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Per la eldono de “ Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj ” Unesko, kaj nun UEA, kontribuas al la realigo de la celoj de la Jardeko de UN por Edukado pri Homaj Rajtoj.

Krom esti verkita de eminenta edukisto, la allogon de la libro kreskigas ankaŭ abundaj ilustraĵoj fare de la fama franca desegnisto Plantu. La modelan Esperanto - tradukon faris Edmund Grimley Evans.

Gazetara Komuniko de UEA

89 GAZETOJ EL 31 LANDOJ

Nia rubriko Ricevitaj gazetoj registris en la jaro 1998a ( la venontaj ĝis la jarfino estos registritaj en 1999 ) 89 gazet - titolojn. Ni ricevis 15 ruslandajn “ gazetojn ”, plejparte neregulaj multobligitaj informiloj. 8 periodaĵoj atingis nin el Francio. Po 5 el Usono, Japanio kaj Germanio. Entute, la gazetoj venis el 31 landoj, el kiuj 22 eŭropaj ( sen Ruslando ).

Dum pluraj jaroj regule alsendas sian gazeton la redakcioj de

kaj multaj aliaj.

Koran dankon al ĉiuj alsendintoj!

DUOBLA “ RE ”

Fine de novembro aperis duobla numero ( 5 - 6 ) de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto , kiu estas eldonata en Jekaterinburg en la kvanto 1000 ekzempleroj.

La jarfina numero denove enhavas du ĉapitrojn el la ruslingva traduko de la Dosiero por ĵurnalistoj de Stefan Maul, kiu estas felietone aperigata en RE . Krome aperas artikoloj pri UEA kaj NROj, IEK kaj OSIEK, traduko de la artikolo de William Auld pri la sperto de ( mis ) komunikado per la angla en Italio, recenzo pri la ruslingva eseo de Igorj Simonov pri Zamenhof, diĝesto de novaĵoj el Esperantujo kaj Esperanto en ruslanda gazetaro .

La ĉefa materialo estas kvar - paĝa teksto de Aleksander Korĵenkov “ La mondo sen lingvaj baroj ” —kiun li prezentis prelegoforme en UER - 20 ( apr. 1998, Niĵnij Tagil ). Ĝi estos valora helpilo por la komencantaj propagandistoj de Esperanto.

La tutan jarkolekton por 1998 oni povas mendi ĉe la redakcia adreso de LOdE kontraŭ 8 rubloj ( la sendokosto estas enkalkulita ). RE estas abonebla por 1999 ĉe la redakcio kontraŭ 30 rubloj, sed la abonantoj de LOdE , dezirantaj ricevi la du gazetojn samkoverte povas aboni nur kontraŭ 12 rubloj.

H. G.

Ricevitaj libroj

1757. Conan Doyle, A. La ĉashundo de la Baskerviloj : Krimromano / Tr. el la angla, antaŭpar. W. Auld. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1998. —176 p. —( Serio Mondliteraturo ; No. 6 ). —( Donaco de “ Sezonoj ” ).

1758. Tolstoj L. Sieĝo de Sebastopolo : Novelo / Tr. el la rusa N. Kabanov. —M. : Posrednik, 1912. —71 p. —( Tutmonda biblioteko je la memoro de L. Tolstoj ; No 8 ). —( Interŝanĝo ).

1759. Ende M. La senĉesa rakonto : Porinfana romano / Tr. el la germ. W. Diestel. —Berlin : GEA ; Maribor : Inter - Kulturo, 1997. —366 p. —( Donaco de H. Gorecka ).

1760. Johansson S. Mistero ĉe nigra lago : Orig. romano por infanoj. —Skövde : Al - fab - et - o, 1997. —80 p., il. —( Donaco de H. Gorecka ).

1761. Mänd H. Egemaljuna eterno / Tr. el la estona V. Kruusalu. —Tallinn : EAE, 1997. —38 p., il. —( Donaco de H. Gorecka ).

1962. Cândido Xavier F. Patro nia : Spiritisma porinfana verko / Tr. el la port. A. Soares. —s. l. : SES Lorenz, [ 1997 ]. —104 p., il. —( Donaco de H. Gorecka ).

Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 1998 / 304 ;

Ĉe la Domparo. 1998 / 241 ;

El Popola Ĉinio. 1998 / 12 ;

Esperantista Vegetarano. 1998 / [ 1 ] ;

Esperanto. 1998 / 11 ;

Esperanto aktuell. 1998 / 7 ;

Esperanto en Azio. 1998 / 2 ;

Esperantolehti. 1998 / 5 ;

Franca Esperantisto. 1998 / 502 ;

Helianto. 1998 / 8 ;

Informilo por Interlingvistoj. 1998 / 3 ;

Komencanto. 1998 / 8 ;

Kosmos. 1998 / 3 ;

La Ondo de Esperanto. 1998 / 12 ;

La Revuo Orienta. 1998 / 10, 11 ;

l ’ esperanto. 1998 / 8 ;

Monato. 1998 / 11 ;

Norvega Esperantisto. 1998 / 5 ;

Ruslanda Esperantisto. 1998 / 5 - 6 ;

SEJMinfo. 1998 / 3 ;

Sennaciulo. 1998 / 11 ;

Vekilo. 1998 / 4 ;

Vestnik Esperanto. 1998 / 4.

M O Z A I K O

DEK RESPONDOJ : MALSAMAJ, SED ĜUSTAJ

Ni ricevis dek solvojn de la anagramoj de Jurij Kivajev ( Marij El ). Kvankam ili estis malsamaj, ĉiu el ili estis ĝusta, ĉar la taskoj havis kelkajn solvojn. La redakcia lotumado asignis la premion ( ekzemplero de La ĉashundo de la Baskerviloj al la E - klubo el Olŝtino ( Pollando ), kies anoj kolektive plenumis la taskojn.

La ĝustaj respondoj, ekzemple, estas :

Kvadrato 5x5. Diagonale : kanto / tanko . Horizontale : kropo, karno, ronko, mirto, rabio .

Kvadrato 6x6. Diagonale : dinaro / nadiro . Horizontale : domeno, libero, menuro, teraso, rapiro, angulo .

Kvadrato 7x7. Diagonale : tantalo / talanto . Horizontale : trakomo, rabarbo, banduro, kartono, reklamo, spiralo, klorito .

Gratulojn al la solvintoj!

Tatjana Kulakova

Dankon!

Estas bone, ke en Esperantujo estas tia bona festo —Tago de Zamenhof. ( Kaj iuj junaj samideanoj konsideras avĉjon Ludovikon kiel Sanktan Nikolaon. )

Jarfine ni festumis en Jekaterinburg aparte gaje kaj agrable dank al Nataŝa Talankina, kiu ĉiel klopodis krei bonan etoson. Dankon!

Legu, lernu kaj faru!

  • Por ke la manoj ne odoru fiŝe —neniam tuŝu fiŝojn.
  • Por ke lakto ne acidiĝu —fortrinku ĝin tuj post la aĉeto, jam en vendejo.
  • Neniam forĵetu ŝtrumpetojn, kiuj restis po unu el paro. Probable iam vi aĉetos similajn.
  • Ne forĵetu eluzitajn elektrajn lampojn en rubujon. Ja ratoj povos esti kruele vunditaj.
  • Ungolako ne lezos la okulojn, se dum la lakado la ungoj situos je 2 - 3 metroj de la okuloj.
  • Se kapuĉo ofte ŝirmas viajn okulojn kaj vi povas vidi nenion, eltranĉu du akuratajn vido - truojn.
  • Se haŭto sur viaj kalkanoj krevis —penu paŝi sur la piedpintoj. Aliĝu al baleta trupo.
  • “ Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj / Velkantajn foliojn deŝiras ” —danku la venton, repurigu vin kaj akiru “ forton pli freŝan ”.
  • Montru al neniu maldelikatan haŭton sur la kubutoj —oni priridos vin.
  • Via supo estos pli bongusta, se vi metos en la kaserolon viandon, spicojn kaj legomojn.
  • Fendita ovo ne likos, se dum la kuirado oni fermas la fendon per fingro.
  • Oftega demando : Kion fari, se oni senintence miaŭis en tramo? Respondo : Forgesu! Kaj tiun ĉi malhonoran okazon, kaj la numeron de la tramo.

Manuĉar Gabovda ( Tomsk )

K R U C V O R T E N I G M O

Horizontale :

1. Kampa fortikaĵo ; 4. Senvalora imitaĵo de diamanto ; 9. La plej malsupera infanteria suboficiro ( R ) ; 10. Fortege efikanta ; 12. Haŭta malsano ; 13. Nomo de la litero ; 14. Reproduktaĵo de la paperfolio ( R ) ; 15. Interpunkcia signo ( R ) ; 18. Helena diino de inteligento ; 20. Valora metalo ( R ) ; 21. Grupo de kunvojaĝantoj ( R ) ; 23. Organo de la vidkapablo ; 27. Nerva patologia stato, karakterizata per inerteco de la volaj muskoloj kaj perdo de sentpovo ( R ) ; 30. Numeralo ; 31. Rotacianta parto de dinamomaŝino ; 32. Mallonga serio de etaj muskolaj konvulsioj ; 33. Rapida malpliiĝo de la fortoj sen sinkopo ; 34. Havenurbo kaj princejo ĉe Mediteraneo.

Vertikale :

1. Malsupra parto de vegetaĵoj ; 2. Granda mamulo ; 3. Difinita aparta cirkonstanco ( R ) ; 4. Parto de la muzikaĵo, kiun kantas unu aktoro ; 5. Genro de parazitaj protozooj el la klaso de flageluloj, vivanta en la sango de vertebruloj ; 6. Nomo de la malsano ( R ) ; 7. Vojo en ĝardeno ( R ) ; 8. Sofo sen dorsa kaj braka apogiloj ; 11. Provizado per bataliloj ( R ) ; 14. Ujo por lavi sin ( R ) ; 16. Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si ( R ) ; 17. Longa trabo, sur kiu pendas la veloj de la ŝipo ( R ) ; 19. Sento pro senintereso aŭ neokupiteco ( R ) ; 22. Tre forta viro ; 24. Helena tuniko ( R ) ; 25. Poezio, kantanta la personajn impresojn, sentojn kaj pasiojn de la poeto mem ( R ) ; 26. Ilo, uzata por pikpreni ( R ) ; 28. Granda en vertikala direkto ; 29. Senfortigo, suferigo, embaraso sub fizika aŭ morala pezo ( R ).

Vladimir Vyĉegĵanin ( Niĵnij Tagil )

La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ la 20a de februaro.

NIAJ JUBILEOJ KAJ DATREVENOJ EN 1999

Jarkomence ni aperigas la tradician liston de datrevenoj, ligitaj kun esperanto. Ĝi povas doni taŭgan temon por kluba kunveno, prelego aŭ artikolo en loka bulteno.

1834 ( Antaŭ 165 jaroj ). Naskiĝis Leopold Einstein.

1839 ( 160 ). Naskiĝis Emile Javal, Hippolyte Sebert, Wilhelm Heinrich Trompeter.

1844 ( 155 ). Naskiĝis Marie Hankel.

1854 ( 145 ). Naskiĝis Henri Vallienne.

1859 ( 140 ). Naskiĝis L. L. Zamenhof.

1864 ( 135 ). Naskiĝis Heinrich August Luyken k Stanislav Schulhof.

1879 ( 120 ). Naskiĝis Eŭgeno Lanti k Georgij Davidov.

1889 ( 110 ). Naskiĝis Edmond Privat. Aperis Princino Mary de Lermontov ( E. de Wahl ) k La gefratoj de Goeto ( Grabowski ). Ekaperis La Esperantisto .

1894 ( 105 ). Naskiĝis Raymond Schwartz k Paŭlo Balkányi. Aperis Hamleto de Ŝekspiro en la Zamenhofa traduko. Voĉdonado pri lingvaj reformoj en E - to.

1899 ( 100 ). Naskiĝis Stellan Engholm.

1904 ( 95 ). Naskiĝis Bakin, Jevgenij Bokarev, John Sharp Dinwoodie, Raymond Fiquet, Lidja Zamenhof. Fondiĝis Presa E - ista Societo k Brita E - Asocio. Ekaperis brajla revuo Esperanta Ligilo .

1909 ( 90 ). Naskiĝis Nikola Aleksiev, Ivo Lapenna, Reto Rossetti. Fondiĝis Internacia Fervojista E - Federacio. Aperis Plena vortaro de Boirac k Patroj kaj filoj de Turgenev ( Kabe ). Ekaperis La Ondo de Esperanto .

1914 ( 85 ). Naskiĝis Juan Régulo Perez. Forpasis Louis Couturat. Ekaperis Esperantista Vegetarano .

1919 ( 80 ). Naskiĝis Fernando de Diego. Fondiĝis Japana E - Instituto, Litova E - Asocio. Ekaperis Esperantista Laboristo , Bulgara Esperantisto .

1924 ( 75 ). Naskiĝis André Albault, William Auld, Marjorie Boulton, John Francis, Grégoire Maertens, István Szerdahelyi. E - to akceptita kiel “ klara lingvo ” en telegrafio. Ekaperis Sennaciulo .

1929 ( 70 ). Naskiĝis Ada Fighiera - Sikorska k Yamasaki Seikô. Deklaracio pri neŭtraleco ( 21a UK en Budapeŝto ). Inaŭguro de Internacia E - Muzeo en Vieno. Aperis Originala verkaro de L. L. Zamenhof k Prologo de Miĥalski.

1934 ( 65 ). Naskiĝis Konisi Gaku. Aperis Enciklopedio de Esperanto k Dek du poetoj .

1939 ( 60 ). Naskiĝis John Wells k Nicolino Rossi.

1949 ( 50 ). Fondiĝis E - Ligo de Israelo k ILEI. Naskiĝis Giorgio Silfer k Sergio Pokrovskij. La plej granda kongreso de SAT ( Parizo, 1325 pers. ). Ekaperis Scienca Revuo . Ĉesis Literatura Mondo .

1954 ( 45 ). Rezolucio de UNESCO pri E - to ( Montevideo ).

1959 ( 40 ). Forpasis Nikolao Kurzens k Kazimierz Bein ( Kabe ). Aperis Lingvo kaj vivo de Waringhien.

1964 ( 35 ). Aperis 33 rakontoj k Kalevala . Ekaperis Bona Espero k ELNA Newsletter . Ivo Lapenna iĝis prezidanto de UEA.

1969 ( 30 ). Fondiĝis Ĉeĥa E - Asocio. Aperis Doktoro kaj lingvo Esperanto de Holzhaus. Deklaracio de Tyresö.

1974 ( 25 ). Aperis Esperanto en perspektivo , E - rusa vortaro de Bokarev. Skismo en UEA ( t. n. “ Hamburga Puĉo ” ). Forpasis Sándor Szathmári.

1979 ( 20 ). Fondiĝis Asocio de Sovetiaj E - istoj ( ASE ) k Kuba E - Asocio. Ekaperis GEJ - gazeto . Forpasis Andreo Cseh.

1984 ( 15 ). Simpozio “ Strategiaj demandoj de la E - Komunumo ” ( Varsovio ). La unua almanako Sezonoj . Forpasis Clelia Conterno Guglielminetti.

1989 ( 10 ). Surbaze de ASE refondiĝis Sovetrespublikara Esperantista Unio. Aperis La bona lingvo de Claude Piron k Trezoro : la Esperanta novelarto . Mila numero de la revuo Esperanto . Forpasis Miyamoto Masao.

1994 ( 5 ). En Niĵnij Novgorod unuiĝis Ruslanda E - Asocio k Rusia E - ista Unio. Forpasis Ye Laishi ( Ĵelezo ), Reto Rossetti k Emilija Lapenna. E - isto Reinhard Selten ricevis Nobel - premion.

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 30 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al la redakcia adreso. Anoncoj pri e - istaj aranĝoj aperas senpage en Kalendaro .

Samideanoj konsilu, peru, helpu trovi ĉiun laboron ( ne ) konstantan por ( mal ) longdaŭra tempo. Mi estas 36 - jara fervojisto, elektristo, ŝoforo. Mi aspektas pli june, ĉar mi ne fumas, sportas, laboremas. Bonvolu reeĥi. Vi ne bedaŭros.

Serguei Pakhomov : RU - 610051 Kirov, ab. ja. 1392, Ruslando.

Samideanoj, helpu akiri telefonlibrojn de ruslandaj urboj ( kun numeroj kaj adresoj de loĝantoj —ne entreprenoj! ). Sendu la proponojn al :

Aleksandr Lobastov : RU - 453200 Salavat - 16, ab. ja. 364. Ruslando.

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 2 ( 52 )

Kovrilpaĝe : La foto “ Ĉu la perkoj estas hejme? ” de Auli Vihermä el Finnlando ricevis la 2an premion en nia fotokonkurso.

Redakcie

Ricevinte la unuan numeron de La Ondo de Esperanto , Zamenhof la 16an de marto sendis al la redakcio de LOdE la suban leteron, kiu aperis fronte de la dua numero.

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de via gazeto “ La ondo de Esperanto ”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse - parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo ; kaj la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon ; mi esperas, ke via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Via L. ZAMENHOF.

Aliloke en tiu ĉi kajero vi legos, ke La Ondo de Saĥarov ja akiris kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Ni fieras, ke nia Ondo —ĉerpinta de Aleksandr Saĥarov ne nur la titolon, sed ankaŭ inspiron kaj laboremon —plenumas ankaŭ la alian deziron de la Unua Esperantisto : ĝi jam akiris la konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro, alte aprecanta la objektivecon, toleremon kaj larĝsencan sendependecon, kiuj ebligas liberan ( kaj senskandalan ) interŝanĝon de opinioj. La internaciiĝon de LOdE atestas ankaŭ nia ekspedolisto, en kiu la ruslandaj adresoj jam estas malpli multaj ol la alilandaj.

La jubileon de LOdE ni markas per ago, kiun iuj eble taksos neprudenta aŭ tro frua —ni petis aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. La Pakto, interalie, celas “ firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo ”, kaj ni jam konstatis, ke tiu celo estas ne nur deklaro, sed honesta intenco de la unuaj paktintoj.

LOdE ne povas aŭguri kien kondukos la Pakto ; sed se aliĝi signifas apogi la starpunkton ke ĝi estas pakto por , kaj ne kontraŭ ( unuavice ne kontraŭ UEA ), do LOdE aliĝas. Se iuj intencos utiligi la Pakton por la Esperanta Civito kiel pretekston por krei konflikton kun nepaktintoj, tiuj devos konfrontiĝi kun la kontrolo kaj la rezisto de LOdE .

H. G. & ; A. K.

“ TUTE ALIA MONDO KUŜAS ANTAŬ VI ”

En la januara kajero LOdE jam informis, ke William Auld estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro 1998 . Hodiaŭ la laŭreato respondas al niaj demandoj.

LOdE. Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

Auld. Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte serĉas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriĝus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

LOdE. La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “ honorigo ” : kandidatigo por la Nobel - premio ; giganta projekto Tolkien en Esperanto ; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto . Bonvolu komenti ĉiun el ili.

Auld. Mi ĝojas pri la kandidatigo por la Nobel - premio, ĉar tio rezultiĝis en reala kaj senĉikana raportado pri nia literaturo en la vasta eŭropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiĝo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ĵurnalo tra la gravaj naciaj tagĵurnaloj ĝis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en ĉefaj BBC - programoj! Kaj ĉiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank al Manuel de Seabra, la internacia PEN - klubo k. a.

Mia traduko de la kompleta Mastro de l Ringoj estas iasence mia ĉefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Ĉiama ŝatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Ĝis tiam mi eĉ ne legis la koncernan verkon! Sed feliĉe ĝi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingvaĵo. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingvaĵon “ malfacila ”, sed fakte ĝi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo : personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “ samideanoj ”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla ( ekzemple ĉe Zamenhof ) —sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.

LOdE. Al kiu ( j ) vi donus via ( j ) n voĉo ( j ) n, se vi estus elektanto ĉi - jare?

Auld. Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN - kluboj.

LOdE. Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj ( nu, krom vi, kompreneble )?

Auld. Du virinoj meritas tion, laŭ mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, ŝiaj laboroj en la kadro de nia afero —ofte ne ĝenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo —estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato.

LOdE. Iam populara demando : kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Auld. Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio ; Leteroj de Zamenhof —se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne : Originala verkaro de L. L. Zamenhof, kaj —nu, ĉu mi estu honesta? — La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

LOdE. Ĉu, laŭ vi, oni povas paroli pri ( mal ) progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariĝo de Esperanto?

Auld. Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj ( ofte tamen en alia mondparto ). La sukceso de Esperanto, manke de la “ fina venko ”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

LOdE. Neevitebla demando —viaj planoj?

Auld. Aktuale preskaŭ mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika , kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaŭ mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiĝos, mi verŝajne konsentos kontribui.

LOdE. Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

Auld. Al tiuj homoj, mi diras : Uzu ĝin! Profitu el ĝiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaĝu. Legu gravajn kaj interesajn ( al vi ) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj —se libroj ne allogas vin —utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

LA ONDO DE ESPERANTO

Impeto , 1993. P. 62, 67 ) jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto :

Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto... Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon.

... en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn esperanto - rusa organo... Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.

Saĥarov pravis.

Nur en 1904, dek sep jarojn post la apero de la lingvo, oni permesis eldoni Esperantan gazeton en Ruslando. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij ( Jalta ), kiu redaktis ĝin helpe de la prezidanto de la societo Espero Aleksandr Asnes. Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto ( RE ), la organo de Espero .

RE aperis unuafoje en aprilo 1905. Societo Espero eldonis ĝin dum 3 jaroj, diskonigante esperantistajn informojn, beletraĵojn, artikolojn pri aktualaj sociaj problemoj. En RE Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo .

En 1908 aperis nur unu numero de RE , kaj poste ĝi paŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija Vilhelm Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero , kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Kun Espero estis dissenditaj du vortaroj de Asnes. Sed Espero , regule atinganta ( sen investo de esperantista kapitalo! ) 100 mil klerulojn ruslandajn, devis ĉesi post unu jaro. Bitner rezignis, ĉar esperantistoj ne helpis la revuon, kaj kontribuis plejparte per ignorado kaj denuncoj. ( Pli detale legu en LOdE . 1998 : 6. ) La ŝanco estis perdita, kaj dekmiloj da ruslandaj kleruloj ricevis negativan bildon pri esperantistoj. Tamen centoj da interesitoj akceptis Esperanton kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.

Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, posedanto de la moskva librejo Esperanto , fondita en 1908. En februaro 1909 Aleksandr Saĥarov aperigis la unuan kajeron de La Ondo de Esperanto pli frue ol peterburganoj relanĉis RE .

La unua numero de LOdE , kiu ekaperis en la formo de ĉiutaga ĵurnalo, havis la eldonkvanton 10 mil ekz. Saĥarov anoncis pri LOdE en ruslingva gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj ( tio fiaskis —nur 20 ekz. estis venditaj ).

Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton de Saĥarov. Ĉar LOdE estis lia privata establo, li —malkiel movada instanco —toleris la malprofiton de l gazeto, kiun kovris la profito de la librejo ( t. e. libroservo & ; eldonejo ) :

dum la unuaj monatoj... la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. ( samloke. P. 67 )

Krome, LOdE aperis akurate ( la malfruon nuligis duoblaj kajeroj ). Ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia : “ Esperanto en Ruslando ”, “ Esperanto eksterlande ” ( en la rusa lingvo ), “ Bibliografio ”, “ Diversaĵoj ”, “ Amuza fako ”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj. Specialaĵo de LOdE estis serio da portretoj de famaj esperantistoj ( pli ol 100 ), ruslingvaj ĉefartikoloj kaj... opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Ligo Esperantista —Saĥarov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj kaj konkurenco inter la “ du rusaj ĉefurboj ”.

Ekde 1910 LOdE estis eldonata en la revua formato ĉiumonate en la kvanto 2 mil ekz. LOdE ĝis sia malapero restis la plej legata revuo en la lando, kvankam kelkaj lokaj revuoj aperis en diversaj partoj de Ruslanda Imperio, precipe en nerusaj regionoj : Bakua Stelo , Finna Esperantisto , Kaŭkaza Esperantisto , Kovno - Esperanto , Pola Esperantisto ( Varsovio ), Riga Stelo k. a.

La 2a Ruslanda E - Kongreso ( Kievo, aŭg. 1913 ) decidis, ke LOdE estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Dum la unua mondmilito ĝi estis unu el la nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo eĉ en la unuaj monatoj de l milito preskaŭ ne sentiĝis en LOdE , kaj poste pri la milito memorigis nur mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la lasta kajero de LOdE ( No 100 - 101, aprilo - majo 1917 ) Boris Kotzin profetis :

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon... La devizo “ Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu ” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.

Sed la burĝan revolucion sekvis la bolŝevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “ proleta diktaturo ”. Ĉesis ankaŭ la “ etburĝa ” LOdE .

Ĝi fenikse renaskiĝis en 1991. Sed tio estas tute alia historio.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

DELEGITA RETO DE UEA SUB LUPEO

En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Ĝia ĉefa novaĵo estis la enkonduko de 3 - jara oficperiodo ankaŭ por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas ĉesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne - reelekto anstataŭ pli komplika proceduro de eksigo.

Jarlibro 1996 , la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t. e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. Novaj delegitiĝoj kreskigis la nombron al 1981 en Jarlibro 1998. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, ĉar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaŭ tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam ĉiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaŭ unuafoje kandidatiĝi por la funkcio.

Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999 - 2001 decidas la ĉefdelegitoj aŭ, kiam tiu mankas, la direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli - malpli aŭtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj, pri kiuj venis plendoj aŭ kiuj deziras retiriĝi.

La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, daŭre bonvenigas ankaŭ tute novajn membrojn. Kiel delegito povas esti akceptita esperantisto, kiu jam estis almenaŭ unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por fariĝi delegito oni povas peti de la ĉefdelegito de sia lando aŭ de la Centra Oficejo.

Gazetara Komuniko de UEA

KOMERCISTOJ KONGRESE

Dum la 83a UK ( Montpeliero ) ekestis inter la ĉeestantoj de la kunsidoj de IKEF kaj de TAKE la propono, ke dum UK - 84 en Berlin IKEF kaj TAKE komune aranĝu ejon, en kiu esperantistaj komercistoj povas oferti / vendi siajn varojn. La ejo de tiu aranĝo estu aŭ ene de la kongresejo aŭ tuj apude. En ambaŭ kazoj ni bezonus la rajton por tio de UEA.

Dum nia intertraktado de tiu temo kun UEA montriĝis, ke la kostoj por tiu aranĝo estos sufiĉe altaj. UEA ofertis al ni du giĉetojn kun la suma longo ĉ. 5 metroj, je prezo kiun IKEF kaj TAKE povus pagi. Povas esti, ke tiu spaco estos tro malgranda por la afero. Tial ni intencas negoci rekte kun la posedanto de la kongresejo, ICC Berlin, ĉu iu loko tre proksime al la kongresejo estus luebla.

Por povi ĝuste decidi, ni nepre bezonas la indikon kaj ideojn de tiuj membroj de IKEF kaj TAKE / La Domo , kiuj intencus uzi parton de la disponebla loko por vendi / ekspozicii siajn varojn. Do bonvolu informi nin pri viaj planoj, t. e. aparte pri la speco de via varo ofertota kaj pri la bezonata loko en kvadrataj metroj aŭ longo de giĉeto kaj pri la tempodaŭro de via agado tie ( ekzemple tuta semajno plentage, aŭ 2 tagoj plentage, aŭ tuta semajno posttagmeze ).

Je la kalkulado de via bezonata spaco bonvolu agi ŝpareme, ĉar ni ne povas garantii al la interesatoj la disponon de sia nomita kvanto da loko. En kazo ke la postulata loko estus pli granda ol la disponebla, ni kompreneble devus dispartigi ĝin partatempe inter la interesatoj. Rajtigotaj por partopreno estas membroj de IKEF kaj TAKE, kaj se la spaco sufiĉas, aliaj E - parolantaj komercistoj.

Bonvolu sendi viajn informojn ĝis 15 februaro 1999 per ordinara letero, telefakso au retpoŝto al la prezidanto de IKEF Franz Josef Braun

Hornisgrindestr. 8, DE - 77815 Bühl, Germanio. Fax : + 49 - 7223 - 942065 Rete :

<address> F. J. Braun@t - online. de address>

VIGLA INSTRUADO EN VALENCIO

Ekde aprilo 1999, okazos denove kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la universitato de Valencio ( Hispanio ), organizata de la Departemento pri angla kaj germana filologio. Ĉi - foje la akademia valoro de la kurso estos “ tri kreditoj de Libera Elekto ” ( 30 instruhoroj, po du ĉiutage ), por ĉiu universitata studento kiu partoprenos, plus diplomo. La kurso okazos en la Lingva Laboratorio de la fakultato. La direktoro de la kurso estos la doktorino Berta Raposo, kaj la profesoro Augusto Casquero. Pasintjare pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasĉambro ( deziris aliĝi pli ol duoblo de la tuta kapacito ) ; pro tio ĉeokaze ĉi - jare oni organizos duan grupon.

Krome ĉi jare en Valencio okazas aliaj kursoj de Esperanto en la sidejo de Grupo Esperanto de Valencio, en la lernejo por plenkreskuloj de la Generalitat ValencianaReina Doña Germana ”, kaj en la Mezlernejo de Cheste.

Baldaŭ okazos kunveno kun la direktoro de la “ Centro por Profesoroj ” de Valencio, por pritrakti la eblecon okazigi tie kurson de Esperanto speciale por lernejaj profesoroj, por prepari ilin por instrui Esperanton oficiale en la bazaj kaj mez - lernejoj.

Por kuraĝigi la studentojn, kaj por instigi ilin daŭrigi en la movado, estus bona afero havi adresojn de interesiĝantoj pri korespondado, ĉefe junaj, kun hispanoj, por disdoni la adresojn fine de la kurso inter miaj universitataj studentoj. Oni povas sendi la leterojn al mia adreso : Augusto Casquero de la Cruz ( Avenida Burjasot, 29, A - 31 46009 Valencia, Hispanio ).

Augusto Casquero

SEMAJNAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ

En Bydgoszcz ( Pollando ) de septembro ĝis aprilo eblas partopreni semajnajn E - kursojn kaj praktikojn kun prelegoj pri turismo kaj kulturo ( ĉiam de lundo ĝis vendredo ) kadre de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz —klerigejo de AIS. La kotizo estas 10 USD por unu semajna kurso plu 5 USD por ĉiu tranokto en studenta domo. Ekde majo ĝis aŭgusto eblas apartaj E - kursoj —tamen nur por grupoj minimume 10 - personaj. Aliĝu plej malfrue du semajnojn antaŭ la alveno ; pagi eblas surloke.

str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando.

Monda Turismo

DUA ASIGNO DE THORSEN - APOGOJ AL BIBLIOTEKOJ

La kolektoj de dek Esperanto - bibliotekoj pliriĉiĝis dank al subvencio de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En sia dua jaro tiu nova fondaĵo de UEA disdonis kiel subvenciojn 4200 NLG. En 1997, kiam la kapitalo ankoraŭ ne disponis pri interezo, la sumo estis 3500 NLG.

Entute 14 bibliotekoj kaj unu individuo petis apogon. La UEA - estraranino pri kulturo, Michela Lipari, kaj la ĝenerala direktoro Osmo Buller konsistigis la komisionon, kiu decidis pri la aljuĝo, kun asisto de la libroservisto Simo Milojevic. La komisiono bedaŭris, ke pro manko de alikontinentaj petoj ĝi devis distribui la subvenciojn ĉefe inter eŭropaj bibliotekoj. Tamen, unuafoje inter la ricevintoj troviĝas afrika biblioteko, sed el la movade vigla Latin - Ameriko nek ĉi - foje nek pasintjare venis subvencipetoj.

Jenaj bibliotekoj ricevis subvencion :

  • Hispanio : Hispana E - Federacio 500 NLG
  • Pollando : Fondumo Zamenhof ( Bjalistoko ) 500 NLG
  • Rumanio : Biblioteko de Bazaro ( Cluj - Napoca ) 500 NLG
  • Togolando : Biblioteko Ni Ĉiuj ( Aneho ) 500 NLG
  • Uzbekio : Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco ( Samarkando ) 500 NLG
  • Estonio : E - Asocio de Estonio 400 NLG
  • Italio : Kunordigo Esperantista Venetilanda 400 NLG
  • Svedio : E - Kursejo Lesjöfors 400 NLG
  • Litovio : Litova E - Centro ( Kaunas ) 300 NLG
  • Nederlando : Internacia E - Instituto 200 NLG

Subvencipetoj por la tria aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt. 1999. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo de la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne - movada instanco.

Gazetara komuniko de UEA

POST KELKJARA STAGNADO

Denove vivas la Kebekia Esperantista Junulara Organizo ( KEJO ). Dum kunsido okazinta en Montrealo 13 dec. estis decidite pluvivigi la organizon kiel memstaran asocion, kaj oni elektis novan estraron. Ĝi konsistas el s - roj Damir Metz - Fleury, prezidanto, Matthew ( Mateo ) McLauchlin, vicprezidanto kaj Yannick ( Janiko ) Malouin, sekretario kaj kasisto.

Fondita cele al gastigo de IJK en 1992, KEJO poste malpli viglis. De kelkaj jaroj ne okazis ĝenerala kunsido, kaj ankaŭ maloftis varbado. Fine, la estraro konsistis el nur unu homo, s - ro Martin Lavallee, kiu sensukcese rekandidatiĝis al estrara posteno.

Estas klare, ke la renova KEJO plu flegos bonajn rilatojn kun la E - Societo Kebekia, kun kiu ĝi dividas adreson, kaj kun la Junularo Esperantista Kanada, kies reprezentanto, s - ro Mattew ( Mateo ) Chisholm, ĉeestis la kunsidon.

Sylvain Auclair

POR VERDULA KONGRESO

Fine de februaro ( 26—28 ) okazos kongreso de la Federacio de Verdaj Eŭropaj Partioj en Parizo. Estos E - budo kaj se por tiu ĉi okazo ni ricevos senpage diverslingvajn informilojn ( ju pli parolata estas la lingvo, des pli granda estas la kvanto bezonata, tamen ni estos ŝparemaj ), ni ja propagandos por vi senpage. Estu prefere nur unu baza dokumento pri esperanto por ĉiu lingvo ( aŭ lando ). Indikocele, eble sufiĉus 5 - 6 por la sveda, dana, kroata, nederlanda, 20 por la germana, 30 aŭ pli por la angla ( ĉiam uzeblaj en aliaj cirkonstancoj ).

Bonvolu sendi tiun materialon al SAT - Amikaro ( 67, avenue Gambetta 75020 Paris, Francio ).

Henri Masson

NEKROLOGOJ

La 9an de aŭgusto en Krimeo forpasis Mikaelo Ternavskij ( 1934—1998 ), poeto en la lingvoj ukraina, pola kaj Esperanto.

La 1an de decembro 1998 en Jelenia Góra forpasis profesoro Tyburcjusz Tyblewski ( 1933—1998 ), esperantisto ekde 1951, dekano de la Morfoscienca Sekcio de AIS, socipsikologo kaj verkisto, aŭtoro de pluraj sciencaj kaj esperantologiaj verkoj, kunlaboranto de LOdE .

Komitatano de UEA, sekretario de Komisiono pri Azia E - Movado de UEA, ĝenerala sekretario de Ĉina E - Ligo, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio , Dai Songen, forpasis 55 - jara en Pekino la 16an de januaro 1999 pro kormalsano.

Ni funebras kaj kondolencas.

KURTE

En la lingvistika konferenco “ Kiuj lingvoj por Eŭropo? ” ( Oegstgeest, Nederlando, 9 - 11 okt. ) E - to aperis kiel alternativo serioze konsiderinda por Eŭropa Unio. ( Esperanto )

4 nov. la populara franca tagĵurnalo Le Monde ( 500 mil ekz. ) aperigis tutpaĝan artikolon La tumultaj esperoj de Esperanto ; en Le Travailleur Espérantiste ( 1998 : 239 ) aperis ĝia E - ta traduko. ( Le Travailleur Espérantiste )

En novembro Hasan Jakub Hasan, aŭtoro de Fabeloj de mia avino originale verkita kaj eldonita en E - to ( 1995 ), prelegis pri la fabeloj kadre de konferenco pri turka folkloro en Bulgario. ( Literatura Foiro )

En septembro 1998 E - Ligo de Respubliko Serba havis budon en la tutsemajna librofoiro Banja Luka ’ 98 . ( Heroldo de Esperanto )

Asocio TAKE / La Domo partoprenis en la librofoiro de Colmar. Surstrata E - budo en Arles estis starigita okaze de la tago de la asocioj 20 sep. ( Franca Esperantisto )

19 nov. en la Praga PEN - klubo okazis aŭtora vespero pro eldono de poemaro Ekaŭdi la animon de Vìra Ludíková kun paralelaj tradukoj en E - ton de Miroslav Malovec k Jaroslav Mráz. ( Starto )

Ĝis 15 dec. al la Berlina UK aliĝis 1386 personoj el 54 landoj. ( Esperanto )

Ĉeĥa E - Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn ( el ili 407 estas dumvivaj membroj ). ( Starto )

William Auld, Zlatoje Martinov kaj Sabira Stahlberg aliĝis al la E - ta PEN - Centro. ( Judit Felszeghy )

La origine E - lingva La nova realismo de Bruno Vogelmann aperis en la 20a traduko —la hispana. ( Esperanto )

La scienc - fikcia romano de István Nemere La fermita urbo aperis en Teherano en la persa lingvo. ( Literatura Foiro )

ARTA ZAMENHOF - TAGO EN PETERBURGO

20 dec. en Peterburgo okazis granda festo omaĝe al la iniciatoro de Esperanto.

La aranĝo altiris atenton de multaj esperantistoj kaj de tiuj, kiuj volus konatiĝi kun Esperanto. La gastoj estis akceptitaj en la klubo de blindaj esperantistoj Amikaro , ĉe la kulturpalaco Ŝelgunov, kiu dum multaj jaroj donas ejon al la amikaranoj.

Nun la organizan laboron en la klubo gvidas Svetlana Ejst, kaj helpe de ŝi estis preparita bela programo. Talentaj blindaj esperantistoj entuziasme koncertis antaŭ la invititoj. Ĉiuj alte aprecis kantojn, deklamojn, muzikon. Spektakleto La eta princo ( laŭ Saint - Exupery ), popoldanco, kantoj kaj skeĉoj konsistigis riĉan programon de junaj esperantistoj el la gimnazio 271, kie Esperanto estas studobjekto.

La kerno de la arta programo estis rusaj romancoj, kiujn en Esperanto plenumis Ludmila Titova. Fine la publiko aŭskultis kaj kunkantis originalajn kantojn de Valerij Jegorov —talenta peterburga poeto kaj tradukanto. La festo ebligis ne nur honori la iniciatoron de nia lingvo, sed ankaŭ malkovri novajn talentojn.

Svetlana Miroŝniĉenko

FESTO ZAMENHOFA EN MOSKVO

Ĉi - jare la Zamenhofa festo en Moskvo estis tradicia kaj modesta. Ne plu okazos luksaj festenoj en la hungara ambasadejo, furorintaj dum du lastaj jaroj. Ankaŭ la intenco aranĝi priesperantan TV - elsendon fiaskis.

Simple 17 dec. ( ĵaŭdo estas kutima kluba tago ) okazis kunveno de la klubo “ Lev Tolstoj ” —iom pli amasa kaj solena ol ordinare. Ĉiuj programeroj estis tradiciaj : koncerto, kantado en amika rondo, teumado...

Ĉi - jare, tamen, nia Z - festo pli konformis al sia esenco : festo de E - libro. Oni ofertis al la publiko tri novajn librojn. Multis ankaŭ aliaj aĉeteblaj libroj. Ĉeestis ĉ. 35 personoj.

Valentin Melnikov

NOVJARFESTO EKSTER BETULARO

31 dec. —3 jan. en Ĉeboksary ( Ĉuvaŝio ) jam la duan fojon okazis la novjara E - renkontiĝo NEBO —Novjarfesto en betularo. Sed ĉi - jare ni ne sukcesis okazigi ĝin en arbaro kaj la aranĝo translokiĝis en lernejon. Anstataŭ planitaj 40 personoj entute partoprenis ĝin preskaŭ 80. La aranĝo eĉ fariĝis internacia pro tio ke al ĝi venis esperantistoj el Portugalio, Italio, Nepalo kaj Ukrainio. La programo kiel ĉiam okupis 20 horojn el tagnoktaj 24. Sed pro manko de dormo la partoprenantoj ne suferis, ĉar la aranĝo iĝis ne nur amuza sed ankaŭ kleriga pro abundaj psikologiaj trejnadoj kaj intelektaj ludoj. Kompare al la unua NEBO tiu ĉi havis pli multe da esperantaj programeroj kio senlime ĝojigis ne nur organizantojn, sed ankaŭ la gastojn.

Katja Ignatjeva Sofia Basova

FINO DE LA ORA TEMPO

Dum pli ol ses jaroj ( 1992—1998 ) Hungarion en Ruslando kaj kelkaj aliaj ŝtatoj de KSŜ reprezentis plenrajta ambasadoro s - ro György Nanovfszky. Tio estis vere favorega tempo por ruslandaj, kaj speciale moskvaj, esperantistoj. Ja s - ro Nanovfszky estas plene “ nia ” homo, kaj ne simple “ amiko de Esperanto ” aŭ “ honora patrono ” —redaktoro de Planlingvistiko , redakciano de Literatura Foiro . Li plurfoje vizitis nian E - klubon, partoprenis kiel ĵuriano la festivalon EoLA en Ĉeboksary ( 1993 ), lekciis en la jura universitato de AsAIS Justo .

Kaj certe ĉiu moskva kaj apudmoskva esperantisto dum la tuta vivo memoros du brilajn festojn en la hungara ambasadejo —okaze de la Zamenhof - tagoj ’ 96 kaj ’ 97. La lastan partoprenis ĉ. 150 gastoj! Solena etoso, abundaj luksaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis kiel mirakla fabelo meze de la nuna komplika, problemplena, kaj por multaj —simple mizera vivo.

Krome ni konstante sentis vivan interesiĝon de la ambasadoro pri niaj aferoj kaj lian amikan helpon : ekzemple, li instrukciis al siaj helpantoj libere akcepti de esperantistoj sendaĵojn al Hungario por tuja ( senpaga ) ekspedo per diplomata poŝto.

Do mi volas esprimi al s - ro Nanovfszky plej profundan kaj sinceran dankegon de ĉiuj moskvaj kaj ruslandaj esperantistoj. Eble li legos tiujn ĉi vortojn... Lia deĵorperiodo finiĝis kaj ni deziras al li ĉiaspecajn sukcesojn en ĉia nuna kaj estonta agado, por bono de ĉiuj homoj kaj speciale de esperantistoj.

Valentin Melnikov

KIEN LA LIBROJ?

La novembra LOdE atentigis pri la sorto de KEB ( Kolektiva E - Biblioteko ).

Ankoraŭ neniu persono aŭ kolektivo en Ruslando esprimis deziron repreni respondecon pri ĝi, kaj la librokolekto plu troviĝas en la loĝejo de Halina kaj Aleksander, dum la gazet - fako ( escepte de la periodaĵoj Ruslandaj kaj Sovetuniaj ) estas konservata en la subtegmentejo de Viktor Sapoĵnikov en Jalutorovsk.

La Komitato de la Urala Esperantista Societo denove petas, ke ĉiuj interesitoj anoncu sian deziron repreni la kolektojn, pri kies sorto decidos Konferenco de UES ( aprilo, Jekaterinburg ).

Bonvolu skribi al la Komitato de UES je la redakcia adreso de La Ondo .

Tatjana Kulakova sekretario de UES

LA LEGANTOJ SKRIBAS AL NI

Bona valoro por sia prezo

La 11an numeron de via revuo mi ricevis en senriproĉa stato. La artikolo pri la konfuzo kaj konfliktoj lerte uzas la fontojn de nia movado por batali la malbonon nunan. La eta teksto pri “ afero juda kaj satana ” en paĝo naŭ faras strangan impreson. Kial doni atenton al frenezulo? Mi plej ŝatas la anoncetojn, ili donas bildon de nia internacia movado.

Eble en la literatura parto de via revuo endas doni pli da atento al poemoj. Poemoj estas pli mallongaj, do pli bone konvenas al revuo.

Mia suma juĝo : bona, leginda kaj legenda revuo. Ne ŝanĝu tro. Entute via revuo ofertas bonan valoron por sia prezo.

Frans Cobben ( Nederlando )

Vi baldaŭ perdos la lastajn abonantojn

Mi tute ne dubas, ke Sergio Pokrovskij estas tre saĝa homo. Sed kian rilaton al la lingvo Esperanto aŭ E - Movado havas liaj artikoloj, ekzemple, Slavonaj skriboj ? Memkomprene —neniun. Ĝis kiam vi daŭrigos turmenti la legantojn de la gazeto per similaj tute ne interesaj por E - publiko artikoloj? Tiamaniere agante vi baldaŭ perdos la lastajn abonantojn de LOdE .

Ivars Barŝevskij ( Sovetsk, Ruslando )

Mirinde informplena kaj internacia

Ni tre dankas pro la vasta, tamen sobre neŭtrala jarfina superrigardo pri Esperanto en 1998 de Aleksander Korĵenkov. Oni povus aldoni al la eventaro, ke La Ondo de Esperanto evoluis al mirinde informplena kaj internacia gazeto!

Douglas Draper sekretario de Norvega E - Ligo

Mi senpacience atendos

Mi estas abonanto de via ŝatata revuo La Ondo de Esperanto . Dum jaro 1998 ĉiaj numeroj atingis min en ordo. Sinceran dankon! Al mi tre plaĉas novaĵoj pri la E - movado en Ruslando, beletro, historio. Mi ĉiumonate senpacience atendos novan numeron de LOdE.

Petras Rukŝenas ( Litovio )

Alta pretendo

Estas alta pretendo samtempe sciigi sian rusan legantaron pri eksterlandaj okazaĵoj, doni rusajn primovadajn raportojn ( kiuj interesu ankaŭ eksterlandanojn ) kaj beletrajn tekstojn altkvalitajn. Miaopinie, pripensante la kondiĉojn sub kiuj la eldonado okazas, oni kontentige sukcesas. Malhelpas la disvastiĝon la ĉi - landaj enmovadaj malkonsentoj ( kiujn mi ankoraŭ ne vere komprenis ), la foresto de pagipovo kaj la malfidinda kaj malrapida poŝtsistemo. Ricevante la kajerojn monatojn prokrastite, mi jam plejmulton legis interrete. Sed pri tio, la redaktoroj nenion povas fari...

Kontraŭe, la eldonantoj meritas egan laŭdon, ke oni sukcesas persiste eldoni sufiĉe altkvalitan revuon sub la nunaj kondiĉoj.

Baard Hekland ( Norvegio —Ruslando )

Ne plibonigu

Plaĉas al mi via revuo laŭ formo, aspekto kaj stilo. Ankaŭ la enhavo estas interesa kaj plezure legebla.

Mi nur petas vin, ne provu “ plibonigi ” la aspekton de La Ondo . Konservu la nunan simplan paperon kaj simpatian, facile legeblan, litertiparon. Kiel negativan ekzemplon de “ plibonigado ” rigardu Heroldon , kiu pro la brilanta papero kaj etaj literoj iĝis tre malfacile legebla.

Marian Laba ( Pollando )

PENSI PRI UNUECA STRATEGIO

Kiel delegito de Svisa E - Societo en la Forumo por la Esperanta Civito, organizita de PEN - centro kaj ERA, mi sentas min aparte koncernata de la artikolo de Jouko Lindstedt ( LOdE . 1998 : 11 ).

Unue mi tre ŝatis la titolon Esperanto apartenas al ĉiuj . Mi komprenas, ke esperantistoj iom timas priideajn debatojn ĉar ili timas kverelojn ( kiel substrekas alia artikolo en la sama numero, de Aleksander Korĵenkov ) kaj “ preferas ĝui la vivon, esti bone kune ”, kiel diris estraranino. Kaj fakte estus malfacile organizi debatojn pri tiu temo : krom Giorgio Silfer kaj ERA, la iniciatantoj, kiu sufiĉe kompetentus por nutri la debaton, alportante aliflankajn ideojn?

Mi estis interesata de la Forumo, ĉar mi opinias, ke nia movado devus pensi pri ia unueca strategio rilate la eksteran mondon ( kaj rilate sin mem ). UEA bedaŭrinde ne rolas tiel, ĝi ekskludas anstataŭ kunigi, kiel montras letero de Giorgio Pagano en la sama numero. Esperantio devus lerni pri demokratio kaj kapabli kunlabori, konservante siajn internajn diversecojn. Sed, kiel tutprave diras Jouko Lindstedt, ne en la spirito de Grütli ( la tri svisoj alianciĝis kontraŭ malamikoj, en defendema spirito tute ne taŭga al nuna Esperantio ), sed trankvile, eble iom post iom alianciĝi same kiel formiĝas Eŭropo. Kaj, por Esperantio mi preferus la modelon de la Eŭropa Konsilantaro al tiu de Eŭropa Unio, ni tamen ne bezonas ŝtaton.

Mi estas absolute kontraŭ la pakto rezultite de la Forumo. Kiel diras Jouko Lindstedt, anstataŭ unuigi, “ ĝi kreas duan movadon ”. En la sama direkto mi deziras aldoni, ke mi partoprenis la Forumon, ĉar mi tute konsentas pri la kvin tezoj, proponitaj kiel bazo al la forumaj diskutoj, krom la emfazo de la kulturaj centroj malfavore al la grandaj kongresoj. Ni esperantistoj, troofte minoritatigitaj, bezonas foje esti en amaso. Kaj tie ni devas rekoni la meriton de UEA, ĝi kapablas kunvenigi amason.

Mi do tre ŝatis la spiriton de la artikolo de Jouko Lindstedt, sed mi ŝatus diri al li, ke plu ekzistas homoj ankoraŭ proksimaj al la ideoj de Rauma, kiuj ne deziras enfermiĝi en iu sekto, kaj tute ne necese sekvas la postajn ideojn de la tiel diritaj “ raŭmistoj ” ( Szeged ktp ).

Mi ankaŭ ŝatus rimarki, ke ne tiuj “ raŭmistoj ” proponis, dum la Forumo, “ atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj ”, sed ERA faris tion unue kaj poste la Forumo voĉdone akceptis la proponon.

Oni tamen ne povas riproĉi al ERA rezigni pri ia malvenko. Mi opinias, ke tiu propono ne estas tuj forĵetinda. Agnoski, ke ni estas nun minoritato, kaj deziri esti rekonata tia ( emfazante la valoran kulturan apartecon de tiu minoritato ) ne necese montras, ke ni rezignas pri pli vasta rekono.

Nicole Margot ( Svislando )

RENKONTIĜO ŜOKANTA OBSTINULOJN

Intervjuo kun prezidanto de Olŝtina E - Klubo Andrzej Gielert

MZ. Kio estas “ FREŜO ”?

AG. Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn. Olŝtinaj geesperantistoj ĝin organizas ĉiujare fine de junio. Ĉi - jare FREŜO okazos jam por la sesa fojo 30 jun. —4 jul. Laŭ nia scio ĝi estas unika en Esperantujo...

MZ. Ĉiu E - aranĝo estas unika...

AG. Vi pravas, sed diru, ĉu estas E - renkontiĝo dum kiu vi povas gajni monon? Dum FREŜO —jes! Sufiĉas, ke vi iomete konas Esperanton, E - movadon kaj ĝian kulturon kaj historion. Por gajni belajn kaj riĉajn premiojn oni devas solvi ĉ. dek kvizojn —konkursaĵojn po 10 demandoj en ĉiu kvizo. Ĉiu partoprenanto de Granda Kvizo devas solvi ĉ. cent kvizerojn kaj la plej perfekta gajnas ĉef - premion.

MZ. Kiu gajnis ĉef - premiojn?

AG. En 1997 s - ro Jerzy Konieczny, polo, kiu prenis preskaŭ 1000 usonajn dolarojn kaj pasint - jare —s - ino Dorota Burchardt, polino, konkeris preskaŭ 600 USD... Oni devas aldoni, ke ĉi - jare dudek personoj ricevis mon - premiojn kaj ĉiuj “ kvizanoj ” ricevis diversajn aliajn premiojn...

MZ. Mi vidas, ke nur poloj gajnas...

AG. Preskaŭ. Stranga afero —alilandanoj aŭ ne bezonas monon aŭ ne kredas je tio, ke oni povas gajni monon dum E - renkontiĝo... Kiam ni startis kun nia FREŜO, ni pensis, ke ĝi estos interesa por rusoj kaj aliaj paradizanoj ( el eks - komunismaj landoj ), por kiuj 1000 - dolara monpremio estas grava sumo... evidentiĝis, ke ne... krome —poloj gajnas eble pro tio, ke ili estas simple perfektaj esperantistoj, ĉu?

MZ. Kial via aranĝo okazas fine de junio, fakte frusomere?

AG. Pro du kialoj... La unua —ĉar preparoj al ĉi renkontiĝo estas temporabaj, ĝia organizado fine de junio efikas, ke tuta somerferio por la organizantoj estas poste libera! La dua —se vi volas bone aranĝi vian propran somerferion, vi povas gajni monon dum FREŜO por via feriado... Por bona feriado —dum FREŜO gajnado!..

MZ. Ĉu FREŜO estas nur kvizo - konkursoj?

AG. Absolute ne! Kvankam la ĉefa parto de nia aranĝo estas kvizoj... sed krom tio ni organizas prelegojn, artan programon, interkonan vesperon, ekskursojn, tradician “ bieran vesperon ĉe la fajro ”, diskutrondojn, renkontiĝon kun redaktoroj de la lokaj gazetoj ktp...

MZ. Kiu donas al vi monon?

AG. Ĝenerale —bonaj rilatoj... jes, kun la urbestro, kiu dekomence ĉiujare apogas nian aranĝon ne nur morale... kun la regionestro, kiu de antaŭ nelonge apogas nin... kun multaj olŝtinaj firmaoj, kiuj pli kaj pli multe da mono direktas al nia internacia renkontiĝo. Interesa afero : ĉiujare dum FREŜO ni organizas “ bieran vesperon ĉe la fajro ”, al kiu ni invitas ĉiujn apogantojn.

Ni scias, se apoganto venos kaj spektos nian FREŜOn, venontjare ni ricevos monon de li, se ne —ni ne ricevos monon de li, aŭ ricevos ne multe da mono kaj kun grandaj malfacilaĵoj. Simple oni devas ĉiam inviti donacantojn por prezenti nian E - renkontiĝon...

MZ. Kial vi ne informas vaste pri FREŜO?

AG. Ho, mia Dio... ni multe informas E - revuojn, sed nia propono estas tamen tiom nekredebla, ke redaktoroj ne aperigas ĝin... Krom tio ni posedas propran retpaĝon http : / / www. art. olsztyn. pl / freŝo / kaj tie vi povas mem informiĝi pri nia aranĝo...

MZ. Kiumaniere oni povas aliĝi al via aranĝo kaj ricevi pli detalajn informojn?

AG. Diversmaniere... al mia retadreso :

<address> angiel@polbox. com address> aŭ per limaka poŝto : Pola E - Asocio —Vojevodia Filio, PL - 10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

Intervjuis Marian Zdankowski

Kiam tiu ĉi kajero estis enpaĝigata, ni ricevis novan informon de s - ro Zdankovski.

Ĉi - jare vizitos Olŝtin ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn kaj Georgo Handzlik. Ankaŭ buŝe konfirmis sian Altan Protekton por FREŜO eksa pola prezidento —Lech Walesa, kiu jam protektis E - aranĝon en 1996. La revo de la organizantoj estas, ke ankaŭ dua Alta Protektanto estu alia Nobelpremiito —Reinhard Selten, sed ĝis nun la organizantoj ne havas respondon al sia peto.

Kvizemuloj de ĉiuj landoj —unuiĝu en Olŝtino!

GDR KAJ ESPERANTO

En la revuo Esperanto Aleksander Korĵenkov jam kontribuis al senmitigo de la E - historio de eksaj “ socialismaj ” landoj. Ankaŭ en la plej okcidenta parto de la “ orienta bloko ” multo restas prilaborenda. Simile kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj fariĝis prilumitaj plejfrue ĉ. 20 jarojn post sia fino, la ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj estos rekonsiderata nur de nova generacio, kiu mem ne persone spertis tiun tempon.

Malmultajn jarojn post la fino de la dua mondomilito, sur germana teritorio okazis denove “ malpermeso de esperanto ”. En januaro 1949 la regantoj de la sovetie okupita parto malpermesis asociojn kaj membrecojn en alilandaj organizaĵoj, i. a. ankaŭ en Germana E - Asocio, kiu havis la sidejon en Munkeno —usone okupita parto. ( Vd. Ulrich Lins. La danĝera lingvo . ) Kiam en 1955 Esperanto publikigis malklaran foton de esperanto - amikoj en GDR, certe ekzistis bona motivo por ne precize indiki la lokon.

Nur en 1965 esperantistoj en GDR rajtis laŭleĝe organizi sian agadon ( kompare al aliaj “ soclandoj ” relative malfrue ). Kondiĉo por tio estis la senŝancela subteno de la komunisma politiko. Vole aŭ nevole la respondeculoj de la soclandaj E - asocioj plenumis tion, kaj ankaŭ UEA devis trovi modus vivendi por ebligi la kontakton inter okcidento kaj oriento. Tiun akcepton de la “ samdirektigo ” oni ne kritiku apriore, sed ne ignoru la influojn de la komunismaj reĝimoj. Menciindaj estas ankaŭ la kunlaboro de UEA / TEJO kun komunismaj organizaĵoj, ekz - e, Monda Packonsilio. La okupiĝo pri la “ soclandoj ” do ne nur tuŝu la orientulojn.

Foje iuj el la “ oficialaj ” GDR - esperantistoj asertas nun, ke la fiaj okcidentanoj volas nigrigi ĉion, kion faris la orientgermana E - movado. Tute ne! Neniu neglektas la valorajn laborojn, ekzemple, de lingvisto Detlev Blanke aŭ instruisto Ulrich Becker, por mencii nur du nomojn. Tamen oni devas nepre atentigi pri la kondiĉoj, sub kiuj aliaj GDR - aj esperantistoj vivis malpli feliĉe ol la reĝim - samideanaj oficialuloj. Konato de mi trovis en sia dormĉambro sekretajn aŭskultilojn de la ŝtatsekuro, alia ne rajtis studi pro rifuzo de militservo. Unuflanke estis tre agrable ke la estraro de la E - Asocio en GDR ( GDREA ) povis subpremi sektismajn agadojn de E - fanatikuloj, kaj tiel trovi konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato. Sed la Tradicia Esperanto - Ideologio estis anstataŭita per multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo - leninismo. Eĉ esperantaj laboristoj devis sperti malhelpojn pro la GDR - reĝimo, kiam oni “ rekomendis ” al SAT - membroj malmembriĝi.

Kadro de la GDREA - agado estis la Kulturligo, kies sekcio ĝi estis. En 1945 komunistoj, socialdemokratoj kaj kelkaj kristanoj fondis ĝin kiel “ Kulturligon por la demokrata renovigo de Germanio ”. Dum la unuaj jaroj Kulturligo estis ankoraŭ sufiĉe supertendeca kaj tutgermana, sed poste ĝi rapide fariĝis simple organo de la sovetiaj okupantoj kaj de la nacia komunisma partio. Kiel amasa organizaĵo kaj transferrubando de la ŝtata politiko la Kulturligo estis eĉ reprezentita en la parlamento. La Kulturligo kunligis tute malsamajn kulturajn asociojn en GDR : kantistajn, filatelajn, kolombo - bredistajn ktp. La filatelisto ne estis membro de sendependa libera asocio, sed teknike de la Kulturligo de GDR. Li tiam rajtis elekti en kiuj sekcioj de Kulturligo li volis esti membro, do kompreneble en la filatelista, sed eble ankaŭ en GDREA, ĉar esperantista amiko petis lin fari tion. Nia ekzempla filatelisto pagis tamen nur unufoje la kotizon de la Kulturligo. Iel tio estas bela sistemo, sed ni ja vidis kiel la soclandoj finis ekonomie. Cetere, pro la organiza monopolo de la Kulturligo oni rajtis konstrui E - asociojn nur kadre de la Kulturligo, sed ne ekster ĝi.

Foje oni legas la aserton, ke GDREA estus havinta du mil membrojn. Tio devas esti komprenata sub la supre priskribitaj kondiĉoj. Praktike inter tiuj membroj estis certe multaj, kiuj ne parolis esperanton, ne aktivis kaj ne pagis kotizon, sed nur esprimis sian “ simpation por esperanto ”. Ke el tiuj “ du mil membroj ” en la oriento nur relative malmultaj fariĝis GEA - membroj, estas facile komprenebla.

Post la liberaj GDR - balotoj en marto 1990 la komunisma reĝimo devis cedi al koalicio de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj liberaluloj. Ankaŭ en GDR - Esperantio blovis la vento de ŝanĝo. Ne nur fondiĝis E - Junularo ( antaŭe malpermesita pro la monopolo de la ŝtatjunularo ), sed ankaŭ sendependa ( regiona ) E - Ligo de Saksio - Anhaltio ( ELSA ). ELSA deziris tiom rapide kiom eble fariĝi normala regiona asocio de la okcidentgermana GEA, simile kiel ekz. Bavara E - Ligo aŭ E - Ligo de Malsupra Saksio. Almenaŭ ekde la oficiala reunuiĝo de Germanio ( 3 okt. 1990 ) ELSA estus havinta rajton je tio. Anstataŭ akcepti ELSAn, la GEA - estraro preferis unuiĝon kun GDREA, “ libervolan kaj samrajtecan ”, por flati al la estraranoj de la komunisma asocio. Oni devas timi ke la forgesigo de tiu skandalo sukcesis.

Kelkaj orientgermanaj esperantistoj iel volis “ malpermesi ” al mi okupiĝi pri la GDR - historio, “ ĉar vi, Ziko, ja ne mem spertis ĝin. Pri GDR rajtas paroli nur tiu kiu mem vivis en ĝi ”. Tute saman argumenton mi konas de mia onklino Hilti, kiu estas naziino, rilate al la Hitler - regno... sed ĉu tio ne signifus, ke ni, poste naskitoj, devus tute rezigni pri historiografio? Pri Breĵnev, Hitler, Napoleono, Cezaro —sed ankaŭ pri Zamenhof? Aŭ ĉu temas nur pri preteksto por malhelpi la laboron de historiistoj?

Ziko Marcus Sikosek

Gvidas nin Espero!

En la programa enkonduko al la unua kajero de La Ondo Saĥarov promesis : “ en ĉiu numero ni penos doni al la legantaro materialon por facila kaj agrabla legado, presante beletristikajn kaj populare - sciencajn verkojn de plej bonaj niaj aŭtoroj ”. Ni proponas etan elekton el la fruepoka poezio.

Georgo Deŝkin

Je la 50 - jara jubileo de la Majstro

Hodiaŭ festas tuta mondo,

Ho, Kara Majstro, ankaŭ ni, —

De granda mar malgranda ondo, —

Gratulas Vin. Ho, vivu Vi!

Ho, vivu Vi, gvidanto nia,

Por ĉiam gvidu nin al cel ,

Kaj estu glora nomo Via

Unua an de l Verda stel !..

Sukceson plenan de l afero

Deziras ni el tuta kor .

Antaŭen! Gvidas nin Espero

Kaj Vin glorigas nia ĥor .

LOdE . 1910 : 2.

Deveno de amo

En nia mondo regas amo,

Ĝi movas ĉion ; ĝia flam ’

Devenas el eterna flamo,

Ekbruligita de Adam .

Potenca Di , kreinte homon,

Por li konsolon en mizer —

Edzinon donis, kies nomon

ni ĉiuj ŝatas, ĉar sur ter ’

Adam kaj Eva estas ĉiam

simboloj de eterna am ’

Kaj estingiĝos jam neniam

De ili bruligita flam ...

LOdE . 1910 : 4.

A. Dombrovskij

Diris glora Arĥimedo :

Donu punkton de apogo,

Kaj jen sola teran globon

Mi levigos sen mensogo.

Diris la sanktul Asiza :

Fratoj, pli da am havante,

Ni diigus la homaron,

Ĉarmus bestojn karesante.

Ho ve! L Arĥimeda punkto

Estas inter revfantomoj,

Mankas am , nenia miro,

Ke bestiĝas nun la homoj.

LOdE . 1911 : 1.

Eska

Al samideanoj

Ekbrilas triumfe la verda stel nia

El sonĝo homaro vekiĝas,

Por vivo pli bela, estonto alia

Jam ĉie la voĉoj aŭdiĝas!

Sufiĉas bataloj, sufiĉas militoj,

For glavoj, armeoj, ponardoj!

Ni iru antaŭen kun ĝojaj spiritoj

Ni, —filoj de l pacaj standardoj.

Dum longaj centjaroj batalis nacioj,

Nur vivis malpaco, malvero,

Kaj inter popoloj kreskadis envioj

Kaj regis pafiloj sur tero.

Sed nune montriĝis el nuboj verdstelo

Kaj ĝia radio en mondo,

Homaron kondukas al unu nur celo

Al unu amika la rondo!

Do ĉiuj ni iru al paca laboro

Senlace, senĉese, konstante.

Por nia agado kaj sankta fervoro

Ni celon atingos agante.

Kolerajn popolojn ni povas kunigi

Per helpo de lingvo - ligilo,

La mondon obstinan ni devos pacigi

Do agu la patro kaj filo!

Progresas l afero de l nia ideo,

Haltigi ĝin povas nenio.

Ĉar montras direkton al nia armeo

De l verda la stelo radio!

LOdE . 1909 : 6—7

Romano Frenkel

Romanco

Tril najtingala dolĉe fluis,

Karesis ĝin la noktzefir ;

Al ĝi responde fonto bruis,

Pasiaromis flora spir .

Ekkantis mi... ektremis sonoj

Pro ampeteg , pro amsufer ,

Kaj estis plenaj de admonoj,

Pri la kompat kaj de l esper .

Silentis ŝi al mia ĝemo :

Pri kant alia revis ŝi...

Nur de l gitaro kord sentema

Al mi resonis kun pasi .

LOdE . 1912 : 11.

Czeslaw Kozlowski

Forgeso

sur valan blulageton dormantan en suno,

Aŭtuno ĵetis floron velkintan kaj palan.

Laguno ne ekmiris, kaj la blankpetalan

Konvalan floron lasis sur akvo sen puno.

Trankvila floro naĝas sur trankvila ondo,

En rondo kuras jaroj per vico malbrila...

La mondo jam forgesis pri lago humila,

Subtila blanka floro pelita el mondo.

LOdE . 1914 : 4

L. Levenzon

Napoleono

Li havis regnojn sub kalkano,

Hero kun venka aŭreolo ;

Tremigis mondon li per mano,

Grandega estis li —kaj sola.

Li poste, pro la ŝanĝ de l sorto,

Pereis sur ŝtoneg izola,

Enterigita antaŭ morto,

Senkrona en forges kaj —sola...

LOdE . 1912 : 2.

Aleksandro Martakov

Printempa nokto... kun la flamo

Najtingalo post rivero

Kantas kanton pri espero,

Pri feliĉo kaj pri amo...

Ekbruligis per la sento

Mian koron bela kanto...

Ho, feliĉa ammomento!

Al mi venis Vi amanto!..

LOdE . 1909 : 6—7

Mario Tenner

La rimoj

Vi bataladas kun la sorto,

Sed sorto povas ĉion :

Kun sorto ĉiam rimas forto, —

Memoru bone tion!..

Kunulo via estas vero,

Sed povas ĝi nenion :

Kun vero rimas la sufero ;

Memoru ankaŭ tion!..

Suferu sola, ne atendu,

Ke iu vin subtenos...

Al homoj manojn de etendu :

Vin ili ne komprenos!..

LOdE . 1911 : 5.

SLAVONAJ SKRIBOJ ( 3a parto )

Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an kaj 2an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

La trilingva herezo

... Kiam Konstanteno estis en Venecio, kunvenis kontraŭ lin la Latinaj episkopoj, monaĥoj kaj pastroj, kaj levis la trilingvan herezon dirante :

—Kiel aŭdacis vi krei skribon por la slavoj kaj instrui ĝin al ili, ĝin kiun neniu antaŭe inventis : nek apostolo, nek papo ; nek Gregorio la Dialoga 1 , nek Hieronimo, nek Aŭgusteno? Ni konas nur tri lingvojn, en kiuj Dio per specialaj skriboj estu glorata : la hebrean, la grekan kaj Latinon... [ VK, cap. 16 ]

En diversaj epokoj oni prezentis diversajn argumentojn favore al koncernaj “ sanktaj lingvoj ”.

La lingvo de Adamo

“ sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero ”, asertas Biblio [ Gen 11 : 1 ]. Kaj baldaŭ post la Diluvo la homaro volis konstrui por si urbon kaj tie turon, specon de ĉiela ŝtuparo sonĝota de Jakobo [ Gen 28 : 12 ].

Nun nuboskrapaj konstruaĵoj estas afero ordinara, sed tiam la ideo tiom ŝokis la Eternulon, ke li konfuzis la lingvojn.

Tamen unu familio, la Arpaĥŝadidoj, dizertis la publikan laboron. Arpaĥŝad estis filo de Sem, unu el liaj pranepoj ricevis la nomon Peleg, “ ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero ” [ Gen 10 : 25 ]. El la genealogio [ Gen 11 : 10—18 ] kalkuleblas, ke Peleg vivis en la jaroj 102—341 post la Diluvo.

Tial la Arpaĥŝadidoj konservis pura kaj nedifektita la pralingvon de Adamo kaj Noa, la lingvon en kiu la Sankta Skribo estas rivelita. Abrahamo estis pra - pra - pra - nepo de Peleg kaj dum la unuaj 140 jaroj de sia vivo povis aŭdi la antaŭdiluvan lingvon rekte el la buŝo de sia praulo Sem, aĝanta 460 jarojn kiam Abram naskiĝis.

Verdire, se la Biblia mito celis ekspliki la devenon de la lingvoj, ĝi tamen fiaskis pri la franca, rusa aŭ Esperanto. Eĉ pli malbone, ni ne scias kiuj el la Abrahamidoj konservis pli puran pralingvon : ĉu la araboj posteuloj de lia pli aĝa filo Iŝmaelo ( la Nobla Korano ja estis rivelita “ en la klara araba lingvo ” ), aŭ la Izraelidoj posteuloj de Isaako? La lingvistoj ĝenerale konsentas, ke la klasika araba estas pli arkaika ol la klasika hebrea ( kelkaj propraj nomoj Bibliaj konservis finaĵojn perditajn de la hebrea, kiujn la masoristoj ne sukcesis tute forredakti ).

La nunan lingvopolitikon de la Sinjoro karakterizas la Pentekosta plurlingveco, kies specimenojn regule prezentas Johano Paulo II. Tamen en “ la lastaj tempoj ” la homaro sendube retrovos “ la puran lingvon ”, kvankam ĉe cirkonstancoj infere malesperigaj [ Cef 3 : 8—9 ] :

Tial atendu min, diras la Eternulo, ĝis mi miatempe leviĝos ; ĉar mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin mian koleron, la tutan flamon de mia indigno ; ĉar de la fajro de mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime.

El letero de Aristeo

... Demetrio el Falero, la estro de la reĝa biblioteko, ricevadis multe da mono por kolekti, kiom li povis, ĉiajn librojn de la mondo por Ptolemeo la reĝo de Egiptujo, granda libroŝatanto. Foje la reĝo demandis lin en mia ĉeesto :

—Kiom da libroj jam estas en la biblioteko?

—Pli ol ducent mil, ho reĝo, —respondis Demetrio, —sed mi esperas baldaŭ kolekti la reston, tiel ke estos pli ol kvincent mil. Alvorte, mi aŭdis, ke la Leĝo de la judoj estas kopiinda kaj meritas lokon en via biblioteko.

—Kio do malhelpas vin aranĝi tion? —demandis la reĝo. —Vi havas ja ĉiujn rimedojn.

—Necesas traduki ilin. Ĉar en sia lando la judoj parolas apartan lingvon. Oni ofte konfuzas ĝin kun la aramea, sed ĝi estas alia.

La reĝo komprenis la aferon kaj ordonis prepari leteron al la ĉefpastro de la judoj (... ) Ĝi tekstis jene :

Reĝo Ptolemeo salutas ĉefpastron Eleazaro (... )

Dezirante montri mian aprecon al ĉiuj judoj de la mondo kaj de la venontaj generacioj, mi decidis ke via Leĝo estu tradukita el via lingvo hebrea en la grekan, por meti tiujn librojn en mian bibliotekon.

Tial vi faros bone se vi elektos po ses maljunulojn el ĉiuj triboj viaj, homojn piajn en la vivo kaj spertajn en la Leĝo, kapablajn precize ĝin traduki.

Mi sendas mian gvardiestron Andreo kaj Aristeon, homojn tre estimindajn, por prezenti al vi la aferon kaj cent talantojn da arĝento (... )

Vi faros al mi komplezon se vi sciigos, kion vi deziras.

Al tio Eleazaro konvene respondis :

Ĉefpastro Eleazaro salutas reĝon Ptolemeo.

Akceptu miajn bondezirojn por vi, por reĝino Arsinoa via fratino, kaj por viaj idoj (... )

Ni faros laŭ via deziro —kvankam ĝi estas nekutima —ĉar vi faris por ni multajn kaj eksterordinarajn favorojn. Antaŭ la tuta popolo mi elektis po ses maljunulojn el ĉiu tribo, kaj mi sendas ilin al vi kun kopio de nia Leĝo.

Estus afablaĵo, ho justa reĝo, se vi ordonos ke post la plenumo de la traduko la homoj estu tuj sekure al ni revenigitaj.

... Tri tagojn post la veno de la saĝuloj Demetrio akompanis ilin en la Nordan distrikton de Faroso. Li loĝigis ilin en aparta domo sur la marbordo, izolita kaj trankvila, tre konvena por sciencaj studoj. Tie ili laboris, akordigante siajn tradukojn, kaj ĉio interkonsentita estis konvene skribata sub la redakto de Demetrio...

( La reĝo Ptolemeo Filadelfo regis Egiptujon ekde 284 / 285 a. K. ; Demetrio el Falero mortis baldaŭ post 283 a. K. La “ Letero de Aristeo ” estis referencita jam en la 2 - a jc a. K., kaj Jozefo Flavio resumis ĝin sur 10 paĝoj en siaj “ Antikvaĵoj judaj ”, libro 12, ĉap. 2. Post kelkaj jarcentoj Talmudo donis sian version de tiu fabelo en la Rulo 9. )

Versio Talmuda

Reĝo Ptolemeo kunvenigis 72 maljunulojn. Li lokis ilin en 72 ĉambrojn, ĉiun aparte, sen diri kial li ilin venigis. Li eniris la ĉambron de ĉiu kaj diris :

—Skribu por mi Toraon de Moŝe via majstro.

Dio metis en la koron de ĉiu kiel traduki idente al ĉiuj ceteraj.

Tiu estis malĝoja tago, kiel klarigas la saĝuloj en Megilat Ta ’ anit :

Je la 8 - a de Tebet , kiam Torao iĝis tradukita en la grekan sub reĝo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daŭris tri tagojn. Kion tio similis? Leonon enkaĝigitan. Antaŭ ia kaptiteco ĉiuj timis ĝin kaj fuĝis de ĝi. Kaj nun ĉiuj venis rigardi ĝin kaj diris :

—Kie do estas ĝia forto?

La kulturlingvo de la klasika epoko

Iel ajn, la greka lingvo posedis di - inspiritajn librojn de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj. Tio estis ia ĉefa merito en la opinio de la kristanoj Mezepokaj, pri kiuj temas en nia eseo.

Evidente, la greka posedis ankaŭ pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn... Nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj Mezepokaj.

La kulturlingvo de la “ Sovaĝa Okcidento ”

Sian karieron de kulturlingvo Latino faris jam postmorte, post la barbara konkero.

En la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj. Latino havis relative modestan kolekton da bonkvalita poezio, en kelkaj ĝenroj kompareblan kun sia helenisma modelo ; eminentajn ( kvankam tre memcentrajn ) verkojn politikajn, jurajn, militajn, satirajn kaj historiajn. La teatron anstataŭis pantomimo kaj cirko. Cicerono, Lukrecio, Seneko provis verki en la ĝenro filozofia, sed tiuj verkoj apartenas pli al la Latina filologio ol al originala filozofio. La lingvaĵo metafizika restis subevoluinta ( proksimume kiel la faka terminaro de Esperanto ), kaj eĉ grandaj ŝatantoj de Latino ( ekz - e Marko Aŭrelio ) verkis en la greka por esprimi delikatajn pensonuancojn.

Kontraŭekzemplon prezentas la Historio Romia de Amiano Marcelino : kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin Latine.

Post la barbara konkero la scio de la greka iĝis rara, kaj kun ĝi perdiĝis la pli granda parto de la kulturo. El ĉiuj verkoj de Platono, en Latino ekzistis nur Timeo ; tial Boecio, la lasta romiano, decidis traduki por siaj samlingvanoj la verkojn de Platono kaj Aristotelo. Li sukcesis traduki nur kelkajn verkojn logikajn de Aristotelo ; verkojn de Platono li eĉ ne komencis traduki, kiam Teodoriĥo ordonis lin ekzekuti 2 ; kaj ĝis la 12 - a jc liaj tradukoj restis la plej serioza parto da tio, kion la Okcidento heredis de la antikveco ( la “ malnova logiko ” ).

Do, restis nemulte, kaj la lingvo mem restis subevoluinta 3 .

La skolastiko komenciĝos de tie, kie interrompiĝis la laboro de Boecio. Sed kurioze, la okcidentanoj preferos traduki el alia kulturlingvo ( la araba ). Du - tri jarcentojn post la epoko, kie estas ankrita nia eseo, la Okcidenta skolastiko leviĝos ĝis la nivelo de la Bizancia kaj araba ; sed dume inter ili estas abismo, kaj Miĥaelo III ( la imperiestro de la romianoj ) responde al la pretendoj de papo Nikolao I de Romo nomos la rigidan kaj malriĉan Latinon “ lingvo barbara kaj skita ”.

Pilatismo

Do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj ; en la Okcidento estis nur po unu da ili. Kaj malgraŭ tiu monopolo la pozicio de Latino estis iom malforta.

Ŝajnas ke Izidoro de Sevilo ( m. 636 ) unua proklamis Latinon “ sankta lingvo ” ; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [ Jn 19 : 19—20 ] :

Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite : Jesuo Nazareta, la reĝo de la judoj.

Tiun titolon multaj el la Judoj legis ; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo ; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

El tio Romo konkludis, ke nur la tri menciitaj lingvoj konvenas por publike glori Dion. Rezonado ŝajne nerefutebla ĉar tute eksterlogika : unu fojon iu uzis Latinon en kompanio kun la greka kaj aramea por publike ironii pri Jesuo —sekve ankaŭ Latino estas ekskluzive konvena por la celoj liturgiaj.

Tamen Konstanteno - Cirilo trovis respondojn.

Unue, li tre trafe nomis siajn oponantojn pilatanoj 4 .

Kaj due, li trovis ankaŭ pli subtilan argumenton, tre dialektike turninte la diron de Paŭlo [ 1Kor 14 : 6—16 ] :

Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per [ nekompreneblaj ] lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?... Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. Tiel same ankaŭ vi... klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio... Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras...

Efektive, Latina ( aŭ greklingva, aŭ hebrea ) meso antaŭ slavoj estus egale sensenca, kiel Slavona glosolalio antaŭ korintanoj.

Daŭrigota

Notoj

1. Gregorio la Dialoga : papo de Romo s - ta Gregorio la Granda ( 590—604 ), aŭtoro de 4 “ Dialogoj ” pri Italiaj miraklofarintoj.

2. En la jaro 524 / 525 ; tiel Teodoriĥo perdis sian reputacion de klera monarko, kaj papo Gregorio la Granda mencias en siaj “ Dialogoj ” ke kamparano vidis la animon de la reĝo ĵetata en krateron de vulkano.

3. Ekz - e por la Aristotela termino “ ousia ”, centra en la kristologiaj disputoj, la ekleziaj patroj Latinaj ne trovis pli bonan tradukon ol substantia ; nur en skolastiko, pli ol mil jarojn post Aristotelo, establiĝis pli adekvata termino essentia ( esenco ). Sed la Latina Kredo jam eternigis la mistradukon substantia, kaj iuj historiistoj ortodoksiaj opinias ke ĝuste pro tiu konfuzo la okcidentanoj miskomprenis la Kredon kaj tial enŝovis sian filioque, ĉefan dogman pretekston por la Skismo.

Tiun mistradukon Latino heredigis al Esperanto. Kvankam en siaj Eseoj ( “ Ni kaj Ĝi ”. La Laguna : Stafeto, 1972. P. 188 ) Waringhien indikis ke la ĝusta traduko estus “ samesenca ”, tamen PIV ial havas ( sub substanco ) :

en la romkatolika dogmo la Filo estas samsubstanca kiel la Patro

—nu, speciale Roma ĉi tie estas nur la ( mis ) termino, kiu ŝajnas implici ke la du personoj estas samŝtofaj.

( La termino Slavona : “ jedonosuŝĉnyj, do samesenca. Samradika nocio speciale romkatolika estus la barbar - Latina transsubstantiatio. )

4. Ĉu hazarda koincido ke en “ La majstro kaj Margarita ” la majstro estas akuzata pri “ fi - pilatismo ”?

LIBROPRODUKTADO EN ESPERANTUJO : JARO 1998

Ekde 1992 LOdE ĉiujare proponas revuon de la Esperanta libroproduktado, kiun Vilmos Benczik lanĉis en Hungara Vivo surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto —listo de la libroj, kiujn eldonejoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tiu statistiko ne estas absolute fidinda. Ĝi ne mencias la librojn nesenditajn al CO ; krome, ofte registriĝas libroj eldonitaj antaŭ jaroj. Tamen la resuma statistiko por kelkaj jaroj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia libro - industrio.

La kompilinto dankas al la redaktoro de Esperanto István Ertl, kiu helpis kompletigi la mankintajn datumojn —ja kelkaj eldonintoj neglektis meti kolofone eldonindikojn.

MALPLI DA TITOLOJ, PLI DA PAĜOJ

Ŝajnas, ke la libromerkato de Esperantujo estas sufiĉe stabila. Ĉiujare ( escepte de 1993 ) iom pli ol 100 eldonantoj produktas pli ol 200 librojn kun la suma paĝonombro ĉ. 25 mil paĝoj. La nuna jaro repruvis kaj firmigis tiun konstaton.

1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 Nombro de libroj en / pri Esperanto 205 136 188 200 232 273 208 Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 25789 18511 22078 23345 28637 27727 28769 Nombro de la eldonintoj 103 98 132 113 146 124 127 Averaĝa paĝonombro de unu libro 126 136 117 116 123 102 138 Averaĝa prezo de unu libro ( NLG ) 15, 9 20, 1 16, 9 16, 9 19, 3 16, 1 20, 1 Lernolibroj, vortaroj, informiloj k. s. 36 23 35 30 39 19 28 Originala beletro 24 17 27 25 25 31 24 Traduka beletro 31 28 43 34 47 59 54 Planlingvistiko, esperantologio 27 21 19 21 31 32 15 Esperanto ( kulturo, movado k. a. ) 18 15 14 28 24 27 26 Politiko, filozofio, historio 17 6 11 13 12 23 24 Scienco kaj tekniko, terminaroj 13 13 13 26 16 30 15 Religio 12 6 7 8 11 18 12 Aliaj temoj 17 7 19 15 27 34 10

127 eldonejoj kaj eldonemaj entuziasmuloj bone zorgis, ke ne manku elekto en la libro - servoj. Kvankam en 1998 Laste aperis registris malpli da libroj ol en la antaŭa jaro, ili estis pli “ dikaj ”, kaj la totala paĝonombro iom superis tiun de 1997.

Kredeble la nombro de la broŝuroj estas pli alta, kaj eĉ al nia redakcia adreso venas broŝuroj, kiujn neniam registras Laste aperis —finfine, tiu listo estas ne biblioteka bibliografio, sed komerca oferto. Precipe en la landoj bonstataj, deziranto eldoni libreton facile trovas la eblon komposti kaj elprinti ĝin per nemultekosta komputilo, kaj poste porti al iu el proksimaj presejoj aŭ multobligaj centroj. Por tiuj “ eldonistoj ” ne gravas, ke iliaj fabrikaĵoj ŝokas iujn personojn, kiuj kutimas konsideri libron artverko, ili ne bezonas kompostistojn, redaktorojn, pentristojn kaj provlegantojn. Seriozaj librovendistoj evitas proponi tiajn “ librojn ” al siaj klientoj, kaj la bonintencaj eldonintoj devas mem zorgi pri la distribuo —plejparte senpaga.

NE SUBTAKSI KAJ NE SUPERTAKSI

Ankaŭ la tema aspekto similas al la kutima. Pli ol kvarono da tuto estas tradukitaj beletraĵoj. Lastjare enmondiĝis antologioj serba, latina ( 2 volumoj ) kaj franca ( 6 volumoj! ). Estis eldonita la lasta ( tria ) volumo de la ĉina klasikaĵo Ruĝdoma sonĝo . Aperis aliaj atentindaj tradukoj : Sanga nupto ( García Lorca ), Sonĝonovelo ( Schnitzler ), La ĉashundo de la Baskerviloj ( Conan Doyle ), La senĉesa rakonto ( Ende ) k. a. Inter la reeldonitaj elstaras Cezaro de Jeluŝiĉ kaj La Kunularo de l Ringo de Tolkien. Tiu lasta elĉerpiĝis nur du jarojn post la apero —ĉu oni plendu pri manko de legointereso en Esperantujo?

La originala sortimento estas malpli elstara —dominas broŝuroj eldonitaj koste de la aŭtoroj. Inter la interesaj novaĵoj estas Durankulak de Sabira Stahlberg, sur parnaso de Tim Carr, Promeso en obskuro de Manuel de Seabra kaj Tri rakontoj pri la miljara paco de John Francis. Tamen eble pli gravis posteuma eldono de Ordeno de verkistoj ( Karolo Piĉ ) kaj reeldono de Vojaĝo al Kazohinio ( Sándor Szathmári ).

Rekreskis la lern - literaturo, dum falis la scienca kaj interlingvistika.

Denove plej multaj tradukoj estis faritaj el la franca —11. 7 tradukojn oni faris el la germana, po 6 —el la angla kaj rusa, po 5 —el la kroata kaj portugala, entute el 25 lingvoj. La franca firmigis sian pozicion —59 libroj tradukitaj el la franca estis eldonitaj en la lastaj sep jaroj. Sekvas la lingvoj angla ( 50 ), germana ( 33 ), portugala ( 26 ), ĉina ( 24 ) kaj nederlanda ( 20 ). Grandega kontrasto kun la Granda mondo, kie oni vendas plejparte tradukojn el la angla.

NENIO NOVAS SUB LA SUN ’

En 1997 per 23 broŝuretoj, eldonitaj en la 1990aj jaroj de Edwin Grobe lia usona eldonejo Arizona Stelo rangis kiel la unua en la listo de la eldonejoj. Ĉi - foje Laste aperis ne menciis ĝin, kaj en la unua deko estas nur konataj eldonejoj. La sesvoluma Franca Antologio metis UFE al la unua loko ankaŭ en la paĝolisto, kiun pasint - jare malfermis Magyar államvasutak Rt. ( Hungaraj Ŝtatfervojoj ), eldoninta la 13 volumojn de la fervojista terminaro.

Jen la statistiko por 1998, aparte por la libro - kaj paĝo - kvanto.

Produktitaj libroj en 1998

  • UFE ( Francio ) 10
  • UEA ( Nederlando ) 10
  • Ĉina E - Eldonejo 7
  • Impeto ( Ruslando ) 7
  • Fonto ( Brazilo ) 5
  • KAVA - PECH ( Ĉeĥio ) 5
  • FEL ( Belgio ) 5
  • SAT - Broŝurservo ( Francio ) 5
  • Al - fab - et - o ( Svedio ) 5
  • Sezonoj ( Ruslando ) 4

Produktitaj paĝoj en 1998

  • UFE 2685
  • Ĉina E - Eldonejo 1885
  • Sezonoj 1136
  • UEA 1091
  • Fonto 1081
  • KAVA - PECH 1004
  • Impeto 997
  • Iltis ( Germanio ) 889
  • Portugala E - Asocio 840
  • Libroteko Tokio ( Japanio ) 672

Neniun libron en 1998 eldonis Ludovikito , Pro Esperanto kaj Edistudio , kaj brazila eldonejo Fonto plu restas nia plej aktiva eldonejo en la jaroj 1992 - 98. Al ĝi proksimiĝas UEA, aktiviĝinta ĉi - jare, sed ĝiaj libroj estas malpli ampleksaj.

Produktitaj libroj en 1992 - 98

  • Fonto 44
  • UEA 42
  • Ĉina E - Eldonejo34
  • FEL 34
  • Pro Esperanto ( Aŭstrio ) 32
  • UFE 31
  • Sezonoj 26
  • KAVA - PECH 23
  • Impeto 23
  • Iltis 23

Produktitaj paĝoj en 1992 - 98

  • Ludovikito ( Japanio ) 8229
  • Ĉina E - Eldonejo 6405
  • Fonto 5798
  • Magyar államvas. ( Hun. ) 5285
  • Sezonoj 5269
  • UFE 4947
  • UEA 4349
  • FEL 4020
  • Edistudio ( Italio ) 4011
  • KAVA - PECH 3844

Atentindas, ke en la lasta tabelo la tri suprajn liniojn okupas ekstereŭropaj eldonejoj.

Preskaŭ 350 eldonejoj, esperantistaj societoj kaj entuziasmaj eldonemuloj produktis almenaŭ unu libron en la sepjara periodo, sed nur ses el ili eldonas almenaŭ unu libron en sezono.

KONGRESLANDO UNUALOKE

Dank al Arizona Stelo , en 1997 Usono estis la plej libroproduktanta provinco en Esperantujo. Ĉi - foje ni facile konstatas, ke la kongreslando Francio avangardas —35 eldonitaj libroj. Sekvas Germanio ( 24 libroj ), Ruslando kaj Nederlando ( po 14 ), Bulgario ( 11 ), Italio ( 10 ), Brazilo ( 9 ), Ĉeĥio, Ĉinio, Japanio, Svedio ( po 7 ).

Francio ĉefrolas ankaŭ laŭpaĝe. Francaj eldonantoj produktis 5 mil 374 paĝojn da libroj en / pri Esperanto. 3 mil 174 paĝoj estas eldonitaj en Germanio. Sekvas Ruslando ( 2450 paĝoj ), Ĉinio ( 1885 ), Nederlando ( 1629 ), Brazilo ( 1418 ), Ĉeĥio ( 1275 ), Japanio ( 1161 ), Kroatio ( 1145 ), Portugalio ( 840 ).

Kaj fine, la resuma laŭlanda statistiko por la jaroj 1992 - 98. Dank al la kongreslandeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias ke UK stimulas la eldonemon.

Produktitaj libroj en 1992 - 98, laŭlande

  • Francio 144
  • Germanio 142
  • Nederlando 103
  • Brazilo 87
  • Ruslando 82
  • Japanio 74
  • Italio 66
  • Usono 66
  • Aŭstrio 63
  • Pollando 58

Produktitaj paĝoj en 1992 - 98, laŭlande

  • Francio 19 020
  • Japanio 14 965
  • Germanio 14 307
  • Brazilo 12 375
  • Ruslando 11 444
  • Hungario 10 608
  • Italio 9 998
  • Nederlando 9 027
  • Ĉinio 7 245
  • Aŭstrio 7 058

Kvankam pro la menciitaj faktoroj la supraj tabeloj ne estas kompletaj, ili vidigas al ni, kiu estas kiu en Esperantuja libroproduktado. Kaj tio probable estas interesa por nia lingvokomunumo, kiun kelkaj eĉ nomas “ libra popolo ”.

Taksi literaturan valoron de la eldonitaj verkoj estas ekster la tasko de la statistiko. Kiu plenumos ĝin?..

Aleksander Korĵenkov

Recenzo

NE DISTRA ANEKDOTO

Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández. Ekstremoj : Originala novelaro / Antaŭpar. Fernando de Diego. —Vieno : Internacia Esperanto - Muzeo, 1997, 207 p. —( Serio Originala literaturo ).

Provu diveni, pro kio la eldonejo de Ekstremoj metis fine de la libro originalan tabelon Laŭtema enhavo 1 , siaspecan vojmontrilon, kiu klarigas al kiu temo apartenas tiu aŭ alia novelo?

Evidentas la plej simpla respondo : ĉar el la mem noveloj ne tute klaras, pri kio temas, sekve necesas klariga laŭtema vojmontrilo. ( Kvankam tio ne estas ordinara por beletro, malkiel en la literaturo teknika kaj scienca. ) Uzante la tabelon, la leganto povas facile diveni, ke ekzemple Implice kaj novice ( Gonçalo Neves, P. 135 ) apartenas al Unua amora sperto kaj Deziro ( Jorge Camacho, P. 77 ) —al Seksa memkontentiĝo .

Kaj se iu ŝatas la temon Sinmortigo , tiu trovos sur la paĝoj 48, 113 kaj 180 konvenajn novelojn.

Eblas distri sin aliel. Komence tralegu la tutan novelaron. Poste, uzante la laŭteman tabelon, komparu la proprajn impresojn kaj komprenojn pri la legitaĵo kun la listo de la tabele prezentitaj temoj. Tion faris la aŭtoro de tiuj ĉi linioj.

La novelaron konsistigas verkoj de konataj aŭtoroj, reprezentantaj la “ iberan skolon ” —Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández —kiujn famigis en Esperantujo la kolektiva poemaro Ibere libere ( vidu la recenzon de Valentin la Senkompata en LOdE . 1998 : 7 ). Eblas plene konsenti kun la antaŭparolinto ( Fernando de Diego ) pri la ekstreme bela kaj majstra lingvaĵo de la kvaropo. Ĝi estas netradicie freŝa, ofte melodie vortluda.

Se trakti ajnan novelon de Ekstremoj aparte ( nepre aparte ), oni ricevas grandan plezuron pri brila esprimivo de la lingvo kaj sentas miron kaj admiron pro tio, ke eblas tiel bele kaj plene uzi la eblojn kaj latentojn de la Zamenhofa lingvo. Samtempe oni sentas etan bedaŭron, ke la temo estas ne tute konvena, aŭ, mole dirante, tre leĝera ( koito, samseksamo k. s. ), aŭ tre abstrakta.

Ĉiun el tiuj noveloj, se oni legus ĝin aparte, eblas kompreni kun aprobo kiel bagatelan ludon, ŝercan ekzercon aŭ leĝeran spuron de l mensa trejnado.

Sed resumante la impreson de la tuta almanako, eblas konkludi, ke la kompilinto ne faris bonan servon por la aŭtoroj. El helaj eroj konstruiĝis makabra mozaiko, kvazaŭ la libro estus destinita por “ sekse prizorgitaj personoj ”. Sufiĉas vidi la enhavtabelon : Li kaj la vulvo , Semo de Satano , Ĉe la altaro de Onan . Enestas tute nerealaj scenoj, tamen bunte pentritaj, simile al la artaj montraĵoj de riĉaj pornorevuoj, ekzemple, bizaraĵo en Malfidelo de Miguel Fernández.

Ankaŭ la strukturo kaj stila logiko de plimultaj noveloj estas nebula kaj pala. La priskribitaj cirkonstancoj ŝajnas servi nur por gvidi la leganton al kulmina seksa sceno, por kiu la aŭtoroj ne avaras la senduban verkistan talenton.

Aliflanke, epizodoj, sur kiuj sin bazas multaj el la Ekstremaj ( = Ekstremoj aj ) noveloj estas senkaŝe anekdoteskaj, ripetantaj la temojn tro konatajn ( ekzemple, edzo kaj tro frue veninta amanto k. t. p. en Punenda leko kaj Kokro kokerikas jam ).

Do, anekdoteskaj, sed ne ridindaj, ĉar oni metas draman finon kun la temo “ ekstere ” eterna, kio faras farson el tragedio. La ĝenroj ne toleras, kiam oni ilin miksas.

Pluraj noveloj estas konstruitaj esk al tiuj de Anton Ĉeĥov kaj O. Henry, kaj nur en la lastaj frazoj, aŭ eĉ en la lastaj vortoj oni donas la ŝlosilon al la tuta antaŭa verkoparto, kaj tio foje radike ŝanĝas la antaŭan komprenon. Sed la temoj de Ĉeĥov kaj O. Henry estis pli proksimaj al la leganto, kiu povis facile identigi sin kun la protagonisto kaj kunsenti aŭ kunridi je ties ( mis ) aventuroj —la eminentaj novelistoj siatempe ne bezonis kaj ne bezonas post jarcento helpan temtabelon.

La novelaron Ekstremoj eblas trakti kiel specimenon de la bela perfekta stilo kun nelerte elektitaj temoj —por ekzemploj kaj ekzercoj.

Aleksej Birjulin

Laŭtema enhavo

  • Malfidelo 9, 77, 131, 149
  • Unua amora sperto 14, 80, 135, 153
  • Aidoso 25, 82, 141, 161
  • Amo trans morto 33, 100, 164
  • Seksa memkontentiĝo 41, 109, 143, 171
  • Sinmortigo 48, 113, 180
  • Toleremo 56, 117, 181
  • Venĝo 67, 124, 192

ESPERANTO - AGENDO

Ni havas la plezuron anonci la aperon de nia agendo La Jaro , eldono 1999. Favore al la uzebleco ĝi subiris veran metamorfozon. La ĵus aperinta La Jaro ne nur ricevis novan vestaĵon, ĝi ankaŭ plisveltiĝis, tiel ke ĝi eniru pli facile vian poŝon. Ni decidis ne plu aldoni la enciklopedian parton La landoj de la tero , sed promocii ĝin memstara eldonaĵo. Ĝian aperon, post funda kontrolo de la datumoj kaj pliampleksigo, ni antaŭvidas por junio 1999.

E - agendo estas tre taŭga donaco, nepre ankaŭ al viaj amikoj neesperantistaj. Ni proponas speciale favoran prezon por opaj mendoj kaj favoran antaŭmendan prezon por La landoj de la tero . Mendu ĉe FEL ( Frankrijklei 140, B - 2000 Antwerpen, Belgio ).

Jorg De Mulder Eldona fako de FEL

SUKCESA INTERNACIA FOTOKONKURSO

La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo organizis en 1998 internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo.

En la konkurso partoprenis pli ol 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj ( Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovenio ). La 11an de januaro 1999 kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio ne aljuĝita.

2a premio ( unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto ) : Auli Vihermä ( Finnlando ) pro “ Ĉu la perkoj estas hejme? ”.

3aj premioj ( abono al LOdE ) : Arnold Vilmoŝ ( Jugoslavio ) pro 3 - fotaĵa ciklo ; kaj Luan Jaupi ( Albanio ) pro “ La libelo sur pino ”.

Laŭdaj mencioj : Sergej Fedotov ( Baŝkortostano, Ruslando ) pro “ La infana spontaneco ” ; kaj Nora Caragea ( Germanio ) pro “ Lernejo ”.

Speciala premio ( libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto ) : Andrzej Sochacki ( Pollando ) pro “ Verda Asocio ”.

La organizantoj, konforme al la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2000 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE , Komitato de UES

Gazetoj

DENOVE STEFAN MAUL

Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato , kiu nun eniras sian 20an jarkolekton, havos ĉefredaktoron, nome Stefan Maul ( 58jara ), profesia ĵurnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la germana tagĵurnalo Augsburger Allgemeine . La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato kaj ties ĉefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro profesia okupiteco kaj sanproblemoj ; transprenis lian laboron skipo da fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj Politiko, Scienco, Arto, Turismo, ktp. La avantaĝojn de ambaŭ sistemoj Flandra E - Ligo, la eldonejo de Monato , nun kombinis. Restos la fakaj redaktoroj, kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la ĉefredaktoro zorgos pri la ĝenerala unueca linio de la revuo.

PP

Literatura Foiro. 1998 : 176

La lasta Foiro por 1998 omaĝas du teranojn, kiuj naskiĝis antaŭ 100 jaroj. Miguel Fernández —la tradukinto de Sanga nupto —prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paĝoj, sed 16 (! ) paĝojn okupas rememoroj de Max Frisch pri Bertolt Brecht per la traduko de Rolfo Ernesto.

Ĉu estas hazardo, ke ankaŭ kelkaj aliaj materialoj estas direktitaj retro? Zofia Banet - Fornalowa rakontas pri la Pola E - Asocio. Claude Gacond kaj Henri Dognac konversacias pri Literatura Mondo . Sed pli profunde fosis Andy Künzli, dediĉinta sian eseon al 900 - jariĝo de la germana abatino Hildegardis, inventinto de Lingua Ignota .

Inter la aktualaĵoj estas komentario de Giorgio Silfer pri la krizo de Greziljono kaj notico de Marko Naoki Lins pri la Frankfurta Librofoiro. Zbigniew Galor polemikas kun Walter Zelazny.

Oni trovas kelkajn recenzojn kaj plurajn informojn pri KCE, ILF, MKE, LF - koop kaj aliaj raŭmismaj establoj. Kaj nur unu beletraĵo —poemo de Lina Gabrielli.

Ruslandanoj abonu LF por 1999 ĉe Halina Gorecka kontraŭ la rubla ekvivalento de 14 USD.

A. K.

Ricevitaj libroj

1762. Cândido Xavier F. Patro nia : Spiritisma porinfana verko / Tr. el la port. A. Soares. —[ Rio de Janeiro ] : SES Lorenz, [ 1997 ]. —104 p., il. —( Donaco de H. Gorecka ).

1763. Carr T. B. sur Parnaso : Orig. poemaro. —Antverpen : FEL, 1998. —118 p. —( Serio Stafeto ; No 21 ). —( Donaco de FEL ).

1764. Stahlberg S. Durankulak : Orig. romano. —Varna : Bambu, 1998. —78 p. —( Donaco de S. Stahlberg ).

1765. van Mens J. Katorelo : Porinfana novelo / Tr. el la ned. C. Dekker - Kiefer. —Antwerpen : FEL, 1998. —81 p., il. —( Donaco de FEL ).

1766. Gvidlibro tra la Esperanto - movado. 1998 / Red. F. L. Veuthey. —Rotterdam : UEA, 1998. —96 p., il. —( Donaco de UEA ).

1767. Jarlibro. 1998 / Red. F. L. Veuthey. —Rotterdam : UEA, 1998. —302 p., il. —( Donaco de UEA ).

1768. Mauriac F. Tereza Desqueyroŭ : Romano / Tr. el la fr. G. Labasthe. —Paris : UFE, 1998. —80 p. —( Speciala literatura numero de Franca Esperantisto ; No 495 ). —( Donaco de UFE )

1769. Kongresa Libro : 83a UK de Esperanto. Montpeliero, 1998. / Red. N. Raŝiĉ. —Rotterdam : UEA, 1998. —160 p., il. —( Donaco de H. Gorecka ).

RICEVITAJ GAZETOJ

Ĉe la Domparo. 1998 / 242 ;

ELNA Update. 1998 / 4 ;

El Popola Ĉinio. 1999 / 1 ;

Esperanto. 1998 / 12, 1999 / 1 ;

Esperantolehti. 1998 / 6 ;

Esperanto - Nyt. 1998 / 4 ;

Esperanto USA. 1998 / 6 ;

Franca Esperantisto. 1998 / 503 ;

GEJ - Gazeto. 1998 / 6 ;

Heroldo de Esperanto. 1998 / 13, 14 ;

Juna Amiko. 1998 / 4 ;

Koncize. 1998 / 6 ;

Kontakto. 1998 / 6 ;

La Espero. 1998 / 5 - 6 ;

La Gazeto. 1998 / 79 ;

La Kancerkliniko. 1998 / 88 ;

La Ondo de Esperanto. 1999 / 1 ;

La Revuo Orienta. 1998 / 12 ;

La Verda Formiketo. 1998 / 43 ;

L esperanto. 1998 / 9 ;

Le Travailleur Espérantiste. 1998 / 239 ;

Literatura Foiro. 1998 / 176 ;

Litova Stelo. 1998 / 4, 5 ;

Monato. 1998 / 12 ;

Riveroj. 1998 / 22 ;

Sennaciulo. 1998 / 12 ;

Spiritisma E - Informilo. 1998 / 100 ;

Starto. 1998 / 5 - 6 ;

Tempo. 1998 / 3 - 4 ;

Vestnik Esperanto. 1998 / 5.

M O Z A I K O

Magiaj kvadratoj

Olŝtina E - Klubo ( Pollando ) proponas fari du magiajn kvadratojn. Magiaj kvadratoj estas kvadratoj 6x6, en kiuj necesas skribi ses vortojn tiel ke la skribitaj vortoj estu la samaj horizontale kaj vertikale.

La unua kvadrato : 1. kun domo sur dorso ; 2. fragment ; 3. ilo por kunigi ; 4. virnom ( patron de kamparanoj ) ; 5. giganto 6. aromoj.

La dua kvadrato : 1. unurada veturilo ; 2. neprofesiul , diletant ; 3. kuregi ; 4. uzad por propra profito ; 5. ŝanĝi ; 6. deven .

La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ la 20a de marto.

Tatjana Kulakova

La poeto korektas

Dankon pro la agrabla surprizo —la elfoso kaj publikigo de mia epok - resona versaĵo Ses ordenoj en la 11a numero de La Ondo .

Kiel kompetentulo pri la temo, mi deziras atentigi, ke ne temis “ pri la ses ordenoj de Lenin ”. El la ses ordenoj, per kiuj estis honorita Komsomolo, estis tri de Lenin, kaj po unu —de Ruĝa Standardo, Labora Ruĝa Standardo kaj Oktobra Revolucio.

Kun eks - komsomolana saluto

Viktor Aroloviĉ

RIDO DE NIAJ GEAVOJ

- komenca Ondo aperis ŝercoj, kiujn sendis la legantoj. Legu do por scii, pri kio oni ridis antaŭ 90 jaroj.

Manko

—Imagu al vi : hieraŭ s - ro N. vizitis nin ne en surtuto, sed en ordinara jako! Miaopinie, tio estas manko de estimo.

—Ne, pli ĝuste, tio estas manko de surtuto!

Sperta homo

—Vi deziras esti piloto de mia aeroplano. Sed ĉu vi havas necesas sperton?

—Ho, jes! Mi jam unu fojon falis el fenestro de la kvara etaĝo.

En kuracejo

Kuracisto : Ne drinku! Se vi sentas soifon prefere manĝu piron, ĉar biero estas malutila.

Paciento : Sed, sinjoro doktoro, mi ja ne povas formanĝi sesdek - sepdek pirojn dum unu tago!

Neeblaĵo estas neebla

—Kial vi ne vekis min je la 10 - a matene?

—Pardonu, sed vi ja revenis hejmen duonhoron antaŭ la dek - unua!

En poŝtkontoro

—Kial vi, fraŭlino, sendas leteron sen adreso?

—Tiel mi volas : neniu devas scii, ke mi skribas al Johano.

Nun

Kiam mi estis fianĉo, mi parolis kaj ŝi aŭskultis. Kiam mi edziĝis, ŝi parolis, kaj mi aŭskultis. Nun ni ambaŭ parolas, kaj la najbaroj aŭskultas.

Kia, kiu, kie

20 - jara fraŭlino ordinare demandas : kia li estas? 30 - jara — kiu li estas? 40 - jara — kie li estas?

Fanfaronado

Du kantistoj ( baritona kaj tenora ) fanfaronis. La unua diris :

—Mia voĉo estas tiel potenca, ke oni aŭdas ĝin kvaronhoron post kiam mi finis kanti.

—Nu, —rediris la dua, —mia voĉo estas aŭdebla kvaronhoron antaŭ ol mi komencas kanti.

Motivite

—Ĉu vi povas, amiko, pruntedoni al mi cent rublojn?

—Mi povas, sed ne volas.

—Ĉu vi pensas, ke mi ne volos redoni?

—Vi volos, sed vi ne povos.

Originala titolo

—Amiko mia, konsilu, kiel titoli la plej novan mian verkon?

—Titolu ĝin simple : “ Voĉo el Paperkorbo ”.

Legis kaj elektis Halina Gorecka

La Ondo atingas plurajn lokojn. Kaj kelkaj el la ricevantoj pruvas sian fidelon al nia revuo sendante fotojn. Ĉu ni jam organizu konkurson “ Mi kaj La Ondo ”?

sur la suba foto : La Ondo estas konata en la Siberia urbo Tomsk. Ĉu la simpatiaj gesiberianoj nur fotas aŭ ankaŭ legas ĝin? ( Fotis Anna Birjulina )

KALENDARO

27 jan. —3 feb. Bogotá ( Kolombio ). 4a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Temo : “ Esperanto kaj la tria jarmilo ”. Adreso : Apartado Aéreo 54800, Bogotá 2, Colombia, S. A.

14—20 feb. Karpacz ( Pollando ). 40a Internacia Fervojista Esperanto - Skisemajno. Org. : Vroclava fervojista EK. Adreso : Janina Wereszka, ul. Klodnicka 43 / 27, PL 54 - 217, Wroclaw, Pollando.

5—9 mar. Kievo ( Ukrainio ). EoLA - 11 ( Esperanto —lingvo arta ). Org. : Miĥail Lineckij. Adreso : UA - 254201, Kievo - 201, ab. skr. 140, Ukrainio.

15—20 mar. Samarkando ( Uzbekistano ). 15a Internacia Simpozio pri E - Turismo. Org. : Monda Turismo. Adreso : Anatolij Ionesov, 53 Ŝaraf Raŝidov, UZ - 703000 Samarkand, Uzbekistano.

3—10 apr. St. Andreasber ( Germanio ). 15a Printempa Semajno Internacia. Org. : Germana E - Asocio. Adreso : Wolfgang Bohr, Johannes - Kirschweng - Str. 11, DE - 53474 Bad NeuenahrAhrweiler, Germanio.

21—25 apr. Nabereĵnyje Ĉelny ( Tatarstano, Ruslando ). Volgia Esperanto - Renkontiĝo. Org. : “ Aŭtozavodstroj ”, EK Gaja Krokodilo . Adreso : RU - 423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

1—9 maj. Bydgoszcz ( Pollando ). 20a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San Marino. Org. : Monda Turismo Adreso : str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

30 jun. —4 jul. Olsztyn ( Pollando ). FREŜO - 99. Org. : Olŝtina EK. Adreso : PL - 10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

4—14 jul. Tiĥvin ( Ruslando ). 39a Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro. ( OkSEJT - 39 ). Org. : La Organiza Teamo. Adreso : Vitalij Malenko, RU - 140160, Moskovskaja obl., Jhukovskij, ul. Dugina, 17 - 62, Ruslando.

4—18 jul. Poprad ( Slovakio ). Somera E - Lernejo. Org. : E - Regiona Societo. Adreso : Sobotské nám. 36, SK - 05 801 Poprad, Slovakio.

17—23 jul. Metz ( Francio ). Internacia Esperanto - Konferenco 1999. Temo : Mono kaj Civilizo . Org. : OSIEK. Adreso : éric Laubacher, 1 rue Louis - Antoine de Bougainville, FR - 78180, Montigny le Bretonneux, Francio.

17—24 jul. Liepaja ( Latvio ). 35aj Baltiaj E - tagoj ( BET - 35 ). Org. : Latvia E - Asocio Adreso : p. k. 150, Riga, LV - 1050, Latvio

17—25 jul. Castellón & ; Valencio ( Hispanio ). 58a Hispana Kongreso de E - to. 9a Eŭropa E - Forumo. Org. : LKK Adreso : Av. Burjasot 29, A - 31. ES - 46009 Valencia. Hispanio.

24—31 jul. Karlovy Vary ( Ĉeĥio ). 72a Kongreso de SAT. Org. : SAT, KAVA - PECH. Adreso : Anglická 878, CZ - 25229, Dobrichovice, Ĉeĥio.

31 jul. —7 aŭg. Berlino ( Germanio ). 84a Universala Kongreso de Esperanto. Org. : UEA, LKK. Adreso : Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando ( konstanta adreso ).

E - Centro Jekaterinburg estas Kongresa Peranto por Ruslando. Ni peras aliĝojn kaj loĝadon kaj organizos busan vojaĝon al la kongreso kun kelkaj ekskursoj en Germanio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

7—14 aŭg. Toruñ & ; Bydgoszcz ( Pollando ). 9a Internacia E - Kongreso. 11a Ĝenerala Kunveno de “ Monda Turismo ”. Universitato de la “ Tria Aĝo ”. Org. : Monda Turismo Adreso : str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

9—16 aŭg. Zánka ( Hungario ). 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Org. : TEJO, LKK. Adreso : Pf. 87, HU - 1675 Budapest, Hungario ( LKK ).

13—15 aŭg. La Chaux - de - Fonds ( Svislando ). 18a Internacia Literatura Forumo. Org. : Esperanta PEN - Centro, KCE. Adreso : KCE, CP 311, 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando.

22—25 aŭg. Ĥanojo ( Vjetnamio ). 2a Azia Kongreso de Esperanto. Org. : LKK Adreso : 105a str. Quan Thánh, Nôi, Vietnam.

Ni sincere gratulas kaj bondeziras al Boris Sokolov el la urala urbo Ĉeljabinsk,

samaĝulo de “ La Ondo ”, kiu la 14an de februaro 1999 atingas la aĝon 90 jaroj

LOdE

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 3 ( 53 )

Unu semajnon malpli frue ol laŭplane —la 1an de marto anstataŭ la 22an de februaro —tiu ĉi kajero venas al la presejo. La rompeton de la eldonritmo kaŭzis la restado de l redaktanto de La Ondo en Britio, laŭ afabla invito de Bill Auld. Dankon, Bill!

La vojaĝo estis planita por aprilo, sed la plursemajnan vicumadon por la brita vizo en Moskvo mirakle anstataŭis nur unuhora atendado en la konsulejo de la Unuiĝinta Regno, antaŭ nelonge inaŭgurita en Jekaterinburg. Dankon, konsulo de ŝia Reĝina Moŝto!

Mi dankas FAME - Fondaĵon ( prezidanto Stefan Maul ) kaj la Centran Oficejon de UEA ( Osmo Buller kaj Marvin Stanley ), kiuj ebligis la vojaĝon finance. Mi diras dankon al la Brita kaj Skotlanda Asocioj kaj al la Londona Klubo, kies responsuloj sukcesis nur dum kelkaj tagoj prepari bonegan programon.

Kun aparta plezuro mi dankas ĉiujn, kiuj gastigis min dum la vojaĝo, kaj kiuj diversmaniere senproblemigis mian restadon : Marteno McClelland, Arturo Prent, Antony Rawlinson & ; Bela Lumo, Rosalind Walter, Petro Danning ( en Anglio ) ; Jean & ; David Bisset, Jack & ; Mia Casey, Charlie Dornan, Christopher Gledhill, Phyllis Goodheir, David Hannan, Norman Richardson, Donald Robertson, Duncan Thomson ( en Skotlando ), kaj multajn aliajn, kiuj venis por renkontiĝi kun mi.

Mi dankas la kunlaborantojn de La Ondo , kiuj —dum mi ĝuis la Londonajn monumentojn kaj Skotlandan naturon —klopodis, verkante materialojn por tiu ĉi kajero.

Dankvortojn kaj salutojn mi sendas al ĉiuj legantoj, manifestintaj la fidon al La Ondo per ( re ) abono. Esceptokaze ĉi tiun kajeron ni sendas ankaŭ al tiuj el la pasintjaraj abonintoj, kiuj ankoraŭ ne renovigis la abonon. Nuntempe multaj el la abonantoj Ruslandaj, pro la ekonomia krizo, ne plu povas trovi en la familia buĝeto rimedojn por daŭre ricevadi La Ondo n, kiu estis por ili la lasta ligilo kun Esperantujo. Tial apartan dankon ni ŝuldas al la kontribuintoj kaj kontribuontoj al niaj fondusoj Amiko kaj Abonhelpo .

Kaj fine : dankon, printempo, venanta al la norda hemisfero! Jam en februaro mi vidis verdajn herbojn en Britio, kaj baldaŭ en Uralo la printempon heroldos frugilegoj —jen la bona ideo meti kovrilpaĝen la bildon de Aleksej Savrasov “ Alflugo de frugilegoj ”.

Dankon!

Aleksander Korĵenkov

“ FRUNTE KUN KAMARADO L. I. BREĴNEV

Antaŭ 20 jaroj fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

En USSR, kie regis piramida administra sistemo sub la totala kontrolo de la partio, ne povis esti serioza agado ekster tiu sistemo. Tial sovetuniaj esperantistoj strebis instituciigi Esperanton kadre de la regstrukturo, ĉar la E - Komisiono, fondita en 1962 ĉe la Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando ( SSOD ) celis poreksterlandan propagandon per Esperanto.

Kvankam surloke la esperantistoj agis sub kontrolo de patronaj organizoj ( komsomolo, sindikatoj, amikec - societoj ), funkciuloj en Moskvo, responsaj pri amatoraj movadoj, malkontentis pri esperantistoj, kiuj kunlaboris landskale je malalta ideologia nivelo kaj ekster la oficiala gvido. ( La esperantistojn kaj ties korespondadon ja kontrolis KGB, sed KGB ne havis taskon gvidi la esperantistojn. ) Krome oni supozis, ke la “ ideologian vakuon ” eble plenigus influoj burĝa ( UEA, ICNEM ), reviziisma kaj trockiisma ( SAT ), aŭ maŭisma. Maltrankviligis la funkciulojn vasta propaganda uzado de Esperanto fare de Ĉinio per libroj, radio, revuo kaj aktivado en kongresoj.

Tial 28 mar. 1978 la Sekretariato de CK KPSU traktis la proponojn de la internacia, propaganda kaj scienca fakoj de CK KPSU kaj komisiis al SSOD, kun asisto de VLKSM ( komsomolo ) kaj VCSPS ( sindikatoj ), prepari fondon de la tutlanda E - Asocio. 27 dec. 1978 Buroo de Prezidio de SSOD, Sekretariaro de VCSPS kaj Sekretariaro de CK VLKSM akceptis decidon pri organizo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj ( ASE ).

Ĝuste antaŭ 20 jaroj, 14 mar. 1979 en Moskvo okazis fonda konferenco de ASE kun 101 delegitoj. Moskva lingvisto Magomet Isajev estis elektita kiel prezidanto ; A. Berjoza, sekretario de la E - Komisiono ĉe SSOD, ekoficis kiel la respondeca sekretario de ASE. Kiel estraranoj kaj prezidianoj de ASE estis elektitaj pluraj konataj aktivuloj : V. Aroloviĉ, V. Bespalov, D. Cibulevskij, An. Gonĉarov, B. Kolker, G. Korotkeviĉ, S. Kuznecov, A. Melnikov, D. Perevalov, S. Podkaminer, V. Samodaj, B. Tokarev, I. Valina, L. Vulfoviĉ k. a.

La konferencanoj unuanime akceptis la decidon, kiun finis la frazo :

“ La Konferenco certigas, ke la sovetiaj esperantistoj, kiel unu el taĉmentoj de sovetia sociaktivularo, kune kun la sovetia popolo subtenados kaj realigados la internan kaj eksteran politikon de Soveta Ŝtato, KPSU, Politburoo de CK de nia partio frunte kun kamarado L. I. Breĵnev ”.

Pri la fondo de ASE vaste informis amaskomunikiloj. La fonda konferenco planis eldonadon de revuo, lerniloj, soci - politika kaj beletra literaturo. Kvankam, tipe por Sovetunio, la belajn planojn ne kronis realigo, ASE per la fakto de sia ekzisto spronis la esperantistan agadon en USSR. Oni pli facile fondis klubojn kaj kursojn, organizis renkontojn kaj ricevis klubejojn. Dum la jardeko de ASE la kvanto de la E - kluboj preskaŭ triobliĝis, kaj fine de la jaroj 1980aj en USSR funkciis ĉ. 250 E - kluboj. Aperis 73 kajeroj de la Informa Bulteno de ASE . Laŭ iniciato de ASE eldonejo Novosti eldonis politikajn broŝurojn en Esperanto.

ASE regule sendis delegaciojn kaj turismajn grupojn eksterlanden, precipe al UKoj. Sed por la partopreno gravis ne la lingvokono aŭ fakaj kapabloj, sed ideologia konformeco al la partia linio, ja la rekomendojn por eksterlandaj vojaĝoj donis la partia ( komsomola ), administra kaj sindikata estroj de la organizo kie laboris ( studis ) la kandidato por vojaĝo.

Malkiel stalinisma SEU, ASE ne sukcesis monopoligi la tutan E - aktivadon en USSR, kaj multa landskala laboro estis farata de apartaj aktivuloj. Ĉar ASE apenaŭ zorgis pri la enlanda agado ( instruado, informado, renkontoj, eldonado k. a. ) kaj la komsomola kaj sindikata patronoj distanciĝis de ASE, multaj esperantistoj malkontentis pri ĝi.

Tamen kelkaj esperantistaj gvidantoj en socialismaj landoj imagis ASE pli potenca ol ĝi reale estis :

“ La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj direktas la agadon de tiom da aktivuloj, kiom estas la aktivaj esperantistoj en la tuta cetera mondo ”. ( Canko Murgin en Paco . 1982 : 6, P. 13 )

Aktivula konferenco en OkSEJT - 23 ( jul. 1981, apud Moskvo ) fondis alternativan Laborgrupon por Interkluba Spertŝanĝo ( LKS ). LKS planis daŭrigi la laboron de SEJM. Ĝi relanĉis Aktuale , surprenis organizadon de someraj tendaroj, rekomencis la interkluban konkuradon ktp. Sed la agado de LKS renkontis reziston de tiuj E - aktivuloj, kiuj kontentis pri siaj postenoj en ASE kaj de tiuj, kiuj vidis en LKS konspiron kontraŭ la ŝtat - ordo. Esperantistoj sendis al partiaj, komsomolaj kaj sekurecaj organoj dekojn da denuncoj pri LKS, kaj baldaŭ ties komitatanoj estis enketitaj kaj ĉiel malhelpataj.

La dua konferenco de ASE ( Moskvo, mar. 1982 ) akre kritikis LKS, al kiu kotize aliĝis 60 kluboj kaj pluraj aktivuloj, sed ĝi ne malpermesis la grupon, ĉar tiu ne estis kreita de ASE ; tamen LKS estis dissolvinta sin en la jarkunveno en OrSEJT - 24 ( Tjumeno, aŭg. 1982 ). Post tio pluraj aktivuloj aktivadis ekster ASE en siaj regionoj kaj fakoj. En la tri baltaj respublikoj aktiviĝis asociaj filioj, kiuj funkciis sen strikta kontrolo de ASE. Jam en OrSEJT - 24 estis fondita Urala E - Komitato ( UEK ), baldaŭ poste en Siberio fondiĝis OSER - Komitato. Sendepende de ASE oni eldonis dudekon da samizdataj gazetoj, organizis diversnivelajn renkontojn, prizorgis peradon de alilandaj libroj kaj gazetoj, kunlaboris en E - gazetoj eksterlande.

En la periodo de la glasnosto kaj perestrojko, esperantistoj, samkiel aliaj sociaj movadoj, ekagis laŭ sia bontrovo, preskaŭ sendepende de la ŝtato. Kvankam ASE restis la sola tutlanda organizo ( en 1987 en ĝi membris 192 kluboj ), ĝia influo malkreskis precipe fine de la jaroj 1980aj, kiam ĝia kontrola kaj distribua rolo iĝis sensenca. Pluraj kluboj, aktivuloj kaj firmaoj okupis sin —plejparte fuŝe —pri koresponda instruado, eldonado de gazetoj, perado de rilatoj kun eksterlando. La esperantistaj aranĝoj en la 12a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj ( 1985 ) restis preskaŭ nerimarkitaj en kaj ekster Esperantujo.

Fine de 1988 refondiĝis la E - Asocioj en Estonio, Litovio kaj Latvio, sufokitaj en 1940. Ili tuj deklaris sin sendependaj de ASE. Ilin sekvis en 1989 Belorusio kaj Ukrainio —la lasta eĉ kun du tutrespublikaj asocioj.

23—25 jan. 1989 en Moskvo okazis la 3a Konferenco de ASE ( 212 pers. ), kiu surbaze de ASE restarigis SEU. Iom pli frue refondiĝis SEJM, kaj en majo 1989 estis fondita Tutsovetia Unuiĝo de E - kluboj ( TUEK ). Sed tio estas alia paĝo en nia historio.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

UEA TRANSIRIS AL EŬRO

Eŭro, la komuna mono de 11 landoj de Eŭropa Unio ( AT, BE, DE, ES, FI, FR, IE, IT, LU, NL, PT ) estis enkondukita 1 jan. 1999. Dum la unuaj tri jaroj ĝi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon eŭro ricevos 1 jan. 2002, kiam ekcirkulos eŭraj monbiletoj kaj moneroj.

Unu eŭro ( EUR ) egalas al 2, 20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0, 45378 EUR.

Ekde 1 jan. la librotenado de UEA estas farata en eŭroj. Oni tamen povas daŭre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed ĉe la librotenado ili estas konvertataj en eŭrojn. Sekve ankaŭ la konteltiroj de la UEA - kontoj estos eŭraj.

Estas rekomendinde ke ekde nun la uzantoj de la kontoservo de UEA indiku siajn pagojn en eŭroj. Tio ne estas deviga, sed tio ŝparas laboron al la CO kaj plirapidigas la traktadon de la pagoj. Ĉar eŭro estas la librotena mono de UEA, ankaŭ aliaj Esperanto - organizaĵoj, eldonistoj de libroj kaj gazetoj, organizantoj de Esperanto - aranĝoj ktp. —ankaŭ en ne - eŭraj landoj —estas petataj ekde nun fiksi siajn prezojn kaj kotizojn en eŭroj anstataŭ guldenoj.

Ankaŭ la prezoj de la libroservo de UEA estas ŝanĝitaj al eŭroj. La rubriko “ Laste aperis ” de la revuo Esperanto indikas eŭroprezojn unuafoje en la februara numero. En la kotiztabelo de UEA por 1999 la kotizoj por la eŭrolandoj restas ankoraŭ en la nacia valuto, ĉar la tabelo estis fiksita pasintjare. Tial ankaŭ la ĉi - jaraj kotizoj por aparte menciitaj landoj kun nestabila aŭ nekonvertebla mono estas guldenaj. ( Temas pri AR, BR, BG, IS, IL, KR, PL, RU kaj ZA. ) Por aliaj landoj, por kiuj validas malalta tarifo, la Centra Oficejo jam difinis eŭrajn kotizojn. ( Ili aperos en la februara numero de Esperanto kaj oni povas peti informojn pri ili ankaŭ de la CO. )

En la Dua Bulteno de la Berlina UK la prezoj de loĝado, ekskursoj k. a. servoj estas eŭraj. La kongresaj aliĝkotizoj estos fiksitaj en eŭroj unuafoje por la Tel - Aviva UK.

La Centra Oficejo de UEA antaŭvidas, ke iom da konfuzo kaj prokrastoj ne estos eviteblaj dum la 3 - jara transiro, precipe en la unua jaro, kiam kaj la membroj kaj la stabo de la CO devos alkutimiĝi al la nova valuto. Ni estu komprenemaj kaj atentemaj, kaj klopodu lerni rapide!

Rekomendinda libreto por interesitoj, kiuj deziras ekscii pli pri eŭro, estas “ Eŭro : ecoj kaj sekvoj por ĉiuj ” de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto - Ligo en 1997 ; prezo : 3, 55 EUR.

Gazetara Komuniko de UEA

ZAMENHOFA LERNEJO EN DANĜERO

Ni, geinstruistoj de la Elementa Lernejo 23 “ Ludoviko Zamenhof ” en lia naskiĝurbo, Bjalistoko, ekzistanta de la 1959a jaro, kiam okazis ĝia solena inaŭguro, en kiu partoprenis multaj geesperantistoj —partoprenantoj de la Jubilea UK el la tuta mondo, petas vin helpi savi nian lernejon.

Ĉi - jare ni festos la 140an naskiĝdatrevenon de Doktoro Esperanto kaj ni deziras ankaŭ festi la 40an datrevenon de nia lernejo. Bedaŭrinde, nia direkcio kaj estraro de Bjalistoka Komunumo decidis likvidi nian publikan lernejon kaj transdoni nian sidejon al privata, romkatolika lernejo.

Ni opinias, ke en la naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto ne povas malaperi la sola lernejo portanta nomon de tiu fama bjalistokano. Ne konvinkas nin la oficiala kialo, pro kiu ĝuste nia lernejo devas esti likvidita : reformado de pola kleriga sistemo. Laŭ nia opinio tiu decido estas intenca politika agado de lerneja direkcio kaj la Urbestraro de Bjalistoko.

Ni akcentas, ke danke al niaj geinstruistoj kaj al nia lerneja junularo disvastiĝis rondo de homoj interesitaj pri popularigado de la internacia lingvo. En la urbo, en kiu naskiĝis la kreinto de Esperanto, almenaŭ en unu lernejo devas esti instruado de la lingvo.

Ĝis nun en nia lernejo estis sistema informado pri la vivo kaj la agado de la kreinto de Esperanto kaj ankaŭ pri la lingvo, kaj pri la ideo de la esperantismo.

Ĉiuj infanoj, kiuj deziris, havis eblecon eklerni senpage la lingvon. Multaj artikoloj en loka gazetaro povas dokumenti tion. Kune kun likvido de nia lernejo finiĝos la populariga agado pri la lingvo kaj esperantismo inter bjalistokaj infanoj kaj junularo.

Ni petas ĉiujn geesperantistojn pri helpo kaj perado ĉe ĉiuj bjalistokaj ŝtataj, lokaj urbaj kaj vojevodiaj aŭtoritatoj por ke la lernejo je la nomo L. Zamenhof ne malaperu el bjalistoka lerneja mapo.

Ni anticipe ege dankas pro via helpo kaj subteno.

Se vi deziras helpi, bonvolu sendi retleterojn al la Urbestraro de Bjalistoko / urbestro de Bjalistoko s - ro Ryszard Tur :

<address> city@cksr. ac. bialystok. pl address>.

Kaj por ke ni sciu pri viaj leteroj al :

<address> spnr23@polbox. com address>,

aŭ perpoŝte al s - ino Nina Pietuchowska, str Piastovska 13 / 7, PL - 15 - 207 Bialystok, Pollando.

46 geinstruistoj el la lernejo

MESO EN VARSOVIO

17 jan. en la preĝejo de Sankta Aleksandro en Varsovio okazis esperantlingva Sankta Meso kaj oblata renkontiĝo. La meson celebris pastro Marek Makowski. Predikis en Esperanto Lia Ekscelenco episkopo Wladyslaw Miziolek. Dum la diservo kantis la fama koruso Muzilo .

Post la Sankta meso gesamideanoj renkontiĝis en la paroĥejo por Oblato. Oni kantis Kristnaskajn kantojn kaj rompinte la blankan panon, laŭ la pola kutimo, bondeziris unu al la aliaj. La aranĝon partoprenis ankaŭ la episkopo, kiu parolis Esperante kaj pole pri la taskoj de la nuntempa Eklezio en Pollando kaj en la mondo.

Boguslaw Sobol

AIS : NOVA SENATANO

Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ) San - Marino funebras pro sia eks - senatano OProf. Tyburcjusz Tyblewski, kiu mortis fine de 1998. Lian lokon en la senato de AIS transprenas la ĝisnuna vic - senatano OProf. Christer Oscar Kiselman, profesoro ĉe la matematika instituto de la universitato de Uppsala ( Svedio ), kies multjara direktoro li estis. Kiselman estas konata ankaŭ kiel esperantologo kaj redaktoro. Krom en AIS li membras en la Reĝa Akademio de Sciencoj Uppsala, en la Reĝa Societo de Sciencoj Uppsala, en la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj kaj en la Internacia Scienca Akademio COMENIUS.

AIS ĉi - jare denove aranĝos plurajn universitatecajn konferencojn, interalie dum la Internacia Junulara Festivalo de IEJ, kiu okazos paske proksime de la itala urbo Rimini. Tie la partoprenantaj junuloj povos sperti kursojn pri historio de la Esperanta literaturo, denaska lingvoakirado kaj komputila sekureco. Kelkajn semajnojn poste okazos AIS - konferenco en la pola urbo Bydgoszcz, kie polaj kaj aliaj studentoj finekzameniĝos por akiri akademian gradon de AIS. Somere okazos plia konferenco en kaj proksime de San - Marino, kie AIS elektos sian gvidantaron por la sekvaj kvar jaroj, la kvara periodo de sia ekzisto.

Ĉiu interesato estas bonvena partopreni la kursprogramon de AIS. Informoj pri AIS estas troveblaj rete ĉe http : / / www. forst. uni - muenchen. de / OTHERS / AIS / aŭ de ADoc. Mag. Joanna Lewoc Senata Sekretario de AIS Karl - Schwarzschild - Weg 6 / 317 DE - 37077 Göttingen, Germanio.

Reinhard Fössmeier informoficejo de AIS

PRI “ KONTAKTO ” EN NORDIA REVUO

En la sesa numero de 1998 de Astra Nova , populara soci - kultura revuo en Finnlando kaj Svedio, aperis artikolo de la redaktoro de Kontakto , d - rino Sabira Stahlberg. En la artikolo —taglibraĵo —ŝi priskribas sian laboron por Kontakto kaj ankaŭ sian Esperantan traduklaboron por aperonta antologio de la fama finnland - sveda modernisma poetino Edith Södergran ( 1892 - 1923 ). En akompana foto la aŭtorino aperas kun Stina Katchadourian, la plej grava tradukisto de Södergran en la anglan, kaj mencio, ke ambaŭ tradukas Södergran en siajn respektivajn lingvojn.

La menciita antologio de Edith Södergran aperos en 1999, subtenate de la Asocio por la Finnlanda Literaturo.

Gazetara Komuniko de UEA

INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNAN

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis 8 - 13 feb. en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz ( Poznan, Pollando ). La gestudentoj el diversaj landoj post la ekzameniĝo el la unua semestro povis aŭskulti prelegojn de kaj diskuti kun :

  • Vera Barandovska - Frank ( Germanio ) pri la problemaro kaj historio de interlingvistiko ;
  • Blazio Vaha ( Hungario ) pri la bazaj nocioj en morfologio kaj sintakso ;
  • Lidia Ligeza ( Pollando ) pri la dua periodo de esperanta literaturo kaj
  • Ilona Koutny ( Pollando / Hungario ) pri esperanta gramatiko.

La sciencan programon kompletigis teatra vespero de Jerzy Fornal, organizita kune kun la loka grupo de PEA.

En la sekva studjaro ( unua sesio 19 - 24 sep. 1999 ), UAM denove atendas novajn aliĝontojn ( aliĝdato : 15 aŭg. ). Interesiĝantoj turnu sin al d - rino Ilona Koutny ĉe la Lingvistika Instituto, UAM Miedzychodzka 5. PL - 60 - 371 Poznan, Pollando.

<address> ikoutny@amu. edu. pl address>

Ilona Koutny

ĈEĤA POŜTO KAJ ESPERANTO

Ĉeĥa poŝto denove propagandas Esperanton rekte ĉe la poŝtoficejo de Stráznice ( distrikto Hodonin ) per afrankmaŝina stampilo en Esperanto dum la tagoj 1 feb. —31 jul. 1999. Je la koncerna kliŝeto estas subbilda teksto pri la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos fine de julio 1999 en Karlovy Vary.

La bildon tradicie aŭtoris konata Praga duopo : laŭ projekto de inĝ. ark. Karel Kuĉa ĝin gravuris s - ro Karel Pavlíĉek.

Vladislav Hasala

LINGVISTIKA HABILITIĜO PER DISERTACIO PRI ESPERANTO

Jam pli kaj pli ofte okazas, ke oni verkas doktorigajn disertaciojn pri interlingvistikaj aŭ esperanto - rilataj temoj ( vidu la bibliografion de Symoens ). Por akiri la plej altan universitatan instrurajton ( “ facultas docendi ” aŭ “ venia legendi ” ), almenaŭ en Germanio kaj kelkaj aliaj eŭropaj ŝtatoj, oni devas verki duan disertacion ( kun gravaj novaj ekkonoj ) kaj plenumi diversajn kondiĉojn. Tio estas la t. n. “ habilitiĝo ” ( kun la titolo Dr. habil., aŭ siatempe en GDR kaj kelkaj aliaj orienteŭropaj ŝtatoj : Dr. sc. ). Habilitiĝinta doktoro principe povas esti nomumita docento aŭ universitata profesoro, rajtas ekspertizi doktorigajn kaj habilitigajn disertaciojn k. s.

La anglistino en la Universitato de Leipzig kaj esperantologino, d - rino Sabine Fiedler, 29 jan. 1999 sukcese habilitiĝis per 400 - paĝa bonega ( germanlingva ) disertacio pri la temo Planlingvo kaj frazeologio : Empiriaj esploroj pri reproduktita lingvo - materialo en Esperanto . Per la sukcesa fino de la habilitiĝa procedo ŝi akiros la “ venia legendi ” por “ ĝenerala lingvistiko / interlingvistiko ”. Inter la kvin oficialaj ekspertizantoj ankaŭ troviĝis Detlev Blanke. La disertacio de Sabine Fiedler aperos ĉi - jare kiel libro. La adreso de Dr. phil. habil. Sabine Fiedler : Am Zollamt 5, DE - 04838 Gordemitz, Germanio.

Detlev Blanke

BONVENU AL RAZGRAD

Esperantista domo de kulturo en Razgrad ( Bulgario ) anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto EKRA - 99 je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en 3 ekz - oj al la organizantoj ( la adreson vidu ĉi - sube ). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo. La ĵurio kunsidos 31 maj. 1999. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro . La premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus - 99 en Razgrad, koincidanta kun la 5a Danuba E - Rendevuo.

Programo de la 5 - a Danuba E - Rendevuo samtempa kaj samloka kun la tradicia Esperantista Krea Renkontiĝo “ Abritus - 99 ” en la urbo Razgrad ( Bulgario ), 4 - 6 jun. 1999 :

4 jun. 1999 ( ven. ) : Akcepto ĉe la Urbestro de Razgrad / inaŭguro de Zamenhof - bareliefo / Promocio de libro kun poemoj de razgradaj poetoj tradukitaj en esperanton / renkontiĝo de membroj de la Esperanta PEN - Centro kun lokaj verkistoj / koktelo.

5 jun. 1999 ( sab. ) : malfermo de ekspozicio de esperantaj libroj / prelegoj de Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Aleksander Korĵenkov / renkontiĝo de la redaktoroj de esperantaj gazetoj / konatiĝo kun la vidindaĵoj de Razgrad / premiero de videofilmo en esperanto / premiado de la gajnintoj en la konkurso EKRA - 99 / koncerto ĉe la Esperantista kulturdomo / koktelo.

6 jun. 1999 ( dim. ) : Ekskurso al la etnografia komplekso Topĉij.

Organizas Esperantista domo de kulturo : str. Sv. Kliment EK - 3, 7200 Razgrad ( Bulgario ). Tel : ( 084 ) 3 - 26 - 94

Ljubomir Trifonĉovski

ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

Filio de Pola E - Asocio en Koszalin organizas 6 - 12 jun. 1999 la 21an Internacian feriadon de esperantistoj kaj naturamantoj Ĉebalta Esperantista Printempo . La aranĝo okazos en tre ĉarma ripozloko Mielno, situanta inter la Balta Maro kaj lago Jamno, 12 km nord - okcidente de la distrikta urbo Koszalin.

La naturaj valoroj de Mielno estas : sabloriĉa strando kun aliĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj mikroklimato kun aero saturita de jodo.

Antaŭtagmeze ( krom 2 ekskursotagoj ) : aktiva ripozado, promenado, bankuracado, velado, modera sunbruniĝado ( ankaŭ en la proksima naturista strando ), saŭnado, amika kafoklaĉo ktp.

Posttagmeze kaj vespere : lingvoperfektigado por komencantoj, interesaj prelegoj, E - videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, kantado kaj dancado, bivakfajro kun kolbaset - rostado ktp.

Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon kadre de naciaj vesperoj. ĈEP impresos vin forte pro neripetebla esperantista etoso kaj donos okazon ne nur profundigi vian lingvokonon, sed ankaŭ ligi novajn amikajn kontaktojn.

Kontaktadreso : PEA, pk 30, PL - 75 - 016 Koszalin - 1, Pollando.

MONO KAJ CIVILIZO

Internacia Esperanto - Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio. La loka organizanto estas la Esperanto - Klubo de Metz, jam konata kiel eldonanto de kultura revuo La Gazeto .

La temo de IEK - 1999 estas “ Mono kaj Civilizo ”. Certe vi emus debati pri tia demando, en epoko kiam mono okupas tiom da mensoj kaj laborkapabloj. Ĉu mono helpis / as aŭ malhelpas la civiliziĝon de la homaro? Kiel ĝi rolas socie kaj kulture?

17 - 23 jul. 1999 ni konferencos en bela historia domo de la centra urbo. Okazos ekskursoj en lokoj gravaj por Eŭropo : Luksemburgo, Scy - Chazellles ( hejmo de Robert Schuman ), Strasburgo ktp. Por tiuj kiuj deziros poste iri al Berlina UK, ni jam antaŭvidas programon kun malmultekosta loĝado de 24 ĝis 30 jul.

Adreso : 1 rue Louis - Antoine de Bougainville, FR - 78180, Montigny le Bretonneux, Francio.

Eblas aliĝi ĉe - la - linee : http : / / osiek. org / iek / metz99. html

Bruno Masala

SET - 99 EN ĈEĤIO

Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj en Trebíĉ ( Ĉeĥio ) aranĝas Someran E - Tendaron, kiu okazos en la tradicia loko ĉe la digolago de Vranov apud Lanĉov en suda Moravio.

La tendaro havos 3 etapojn. 1a etapo : 4 - 17 jul. 1999 ; 2a etapo : 18 - 31 jul. 1999 ; 3a etapo : 1 - 14 aŭg. 1999.

La instruado de Esperanto okazos ĉiutage, krom dimanĉo, de la 8a ĝis la 12a horo en 3 kursoj : A por komencantoj ; B por progresantoj ; C konversacia. La scioj por c - kurso devas havi la nivelon de Paŝoj al plena posedo ( Auld ), La tuta Esperanto ( Seppik ) k. s.

En la tendaro okazos ankaŭ kursoj de la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj. La loĝado estos en kelklitaj kabanoj. La manĝon oni ricevos ekde la tago de la alveno ( dimanĉo ) ĝis la tago de la forveturo ( sabato ).

Posttagmeze okazos sinbanado, sportado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kun kantado kaj aliaj programeroj. La ekskursoj ( tuttaga en Vieno kaj du duontagaj ) estas pagendaj aparte ( ĉ. 15 DEM ).

La kotizo de 3000 kronoj aŭ 170 DEM inkluzivas kvin manĝojn tage, loĝadon kaj instruadon.

Dum pli ol 46 jaroj en SET partoprenis geamikoj el preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj 5 transmaraj landoj. Por ĉiu etapo ni akceptos nur la unuajn 120 aliĝintojn. Tial aliĝu kiel eble frue.

Petu pliajn informojn ĉe la organizantoj : Esperanto, CZ - 674 01, Trebíĉ, Ĉeĥa Respubliko.

Pavel Sittauer Klubestro kaj organizanto de SET

BONVENU AL SKOTLANDO

Pasintjare la 93a Skota E - Kongreso en Dumfries ratifis la fondon de la E - Asocio de Skotlando ( EAS ) fondita surbaze de la Skota E - Federacio. EAS agos sendepende de la E - Asocio de Britio ( EAB ). Ne estas la intenco, ke skotaj membroj de EAB ĉesu esti tiaj, kaj EAS kuraĝigos siajn membrojn ankaŭ aliĝi al EAB.

En 1999 EAS okazigos tri aranĝojn, inkluzive de la kongreso en la norda insularo Orkadoj.

28 maj. - 1 jun. Kirkwall ( Orkadoj ). 94a Skota E - Kongreso. Inf. s - ino Mia Casey : 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, G64 IDS.

3 - 5 sep. Skota Studrondo. Dunblane. Inf. s - ino Jean Bisset : 47 Airbles Cres, Motherwell, ML1 3AP.

4 dec. Zamenhof - Tago. Boatklubo Aberdour Skotlando. Inf. s - ro David Hannah : Belgrano, 3 The Glebe, Aberdour, Fife, KY3 0UN.

Pli detalajn informojn petu rete ĉe :

<address> david@bisset100. freeserve. co. uk address>

Jean Bisset

KURTE

Prezidanto de Hispanio José María Aznar akceptis honoran prezidantecon de la 58a Hispana Kongreso de E - to k 9a Eŭropa E - Forumo, kiuj okazos en Castellón ( Hispanio ) 17 - 21 jul. 1999. ( Augusto Casquero )

Prezidento de Hungario árpád Gönz estos la alta protektanto de la 55a Internacia Junulara Kongreso en Zanko, apud Balatono, 9 - 16 aŭg. 1999. ( Heroldo de Esperanto )

29 - 30 jan. 1999 en Marly - le - Roi ( Francio ) okazis kolokvo “ Cent jaroj de E - to serve al popol - klerigado ” kun subvencio de la Ministerio pri Junularo k Sporto, ĉe kiu estas agnoskita Unuiĝo Franca por E - to. ( Franca Esperantisto )

13 jan. 1999 la nacia radio France - Inter okazigis elsendon pri E - to kun la demando “ Kiu lingvo por la Eŭropa Komunumo? ” ( Heroldo de Esperanto )

1 198 personoj subskribis la kampanjon subtene al la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiun iniciatis Japana E - Instituto. 20 dec. komisiito de UEA Andy Künzli transdonis la subskribojn al s - ino Mary Robinson —Alta Komisaro de UN por la Homaj Rajtoj. ( La Revuo Orienta )

En Sentmenat ( Katalunio ) zorge de Kultura Asocio E - ista 15 nov. 1998 estis inaŭgurita strato Esperanto en ĉeesto de la urbestro J. Vilaró Capella. ( Heroldo de Esperanto )

Londona E - Klubo ricevis testamentaĵon de 40 mil pundoj ( pli ol $60 mil ) de William Vincent. ( Bulteno de Londona EK )

La Evolukomisiono de la Pakto por la E - ta Civito decidis kunvoki la duan Forumon 27 - 29 jul. 1999 en Karlovy Vary ( Ĉeĥio ) koincide kun la kongreso de SAT. ( Heroldo de Esperanto )

Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 419 korespondpetojn en 1998. La petoj venis el 53 landoj ( 59 en 1997 ). Plej multaj petoj venis el Francio ( 70 ), Brazilo ( 59 ), Ruslando ( 38 ), Irano ( 22 ), Kubo ( 21 ), Madagaskaro ( 19 ), Pollando ( 13 ), Hungario ( 11 ) k Germanio ( 10 ). La adreso de KSM estas : Koresponda Servo Mondskala, B. P. 6, FR - 55000 Longeville - en - Barrois, Francio. ( GK UEA )

Sibayama Zyun ’ iti, inĝeniero de giganta elektrokompanio Mitsubishi k esperantologo, estas elektita kiel la nova prezidanto de la Estraro de la Japana E - Instituto. ( La Revuo Orienta )

La nova redakcia adreso de TEJO Tutmonde ( 1500 ekz. ) estas Rick Newsum, 8 Mead Way, Sea Mills, Bristol, Britio, BS9 2EZ. ( TEJO Tutmonde )

KONFERENCO DE UES

Ĉi - jare la Konferenco de UES ( Urala Esperantista Societo ) okazos en Jekaterinburg la 18an de aprilo ( dimanĉe ) kun jena tagordo :

  • 1 ) Raporto de la Komitato de UES.
  • 2 ) Raporto de la Revizia komisiono de UES.
  • 3 ) Elekto de la Prezidanto, Komitato kaj Revizia komisiono de UES.
  • 4 ) Sorto de la Kolektiva E - Biblioteko.
  • 5 ) UER - 21.
  • 6 ) Diversaĵoj.

En la konferenco rajtas partopreni ĉiu deziranto, sed la rajton voĉdoni kaj esti elektita havos nur la membroj de UES, kotizintaj por 1999. Nekotizintoj bonvolu pagi la kotizon ( 30 rubloj ) al Halina Gorecka.

Tatjana Kulakova Sekretario de UES

NOVAĴOJ EL MURMANSK

Bard Hekland demandis fine de sia artikolo Ĝemeliĝo en la nordo : “ Ĉu ni rajtas esperi pri onta junulara klubo en la fora nordo? ” ( LOdE . 1999 : 1 )

La klubo jam ekzistas en Murmansk. La fonda kunveno okazis 7 nov. 1998. La finintoj de la ĉe - metoda kurso en Svanvik intencas daŭrigi la studadon, kaj al ili aliĝis kelkaj novuloj. La novan klubon prezidas Julia Bazavluckaja, oficistino de la regiona komitato de Rossomol ( Ruslanda Unuiĝo de Junularo ). Ŝi finis elementan kurson antaŭ du jaroj, sed ne havis eblon perfektiĝi, kaj ŝi ne estas rimarkinde pli sperta lingve ol la novuloj. La lecionoj okazas en la Rossomola sidejo laŭ la Zagreba lernolibro. La kurson gvidas mi kun la helpo de Andreo Kazancev.

Intertempe startis E - kurso en la scienca biblioteko de Murmansk. Inter la 40 venintoj al la unua leciono estas preskaŭ dudeko da gejunuloj. Kelkaj el ili decidis aliĝi al la junulara grupo, sed plimultaj restis ĉe nia kurso. Do, eble ni havos fortan junularan klubon, sed por tio necesas subteno de aliurbaj esperantistoj, ankaŭ de Bard Hekland. Estus bone, se la junuloj ricevus reagojn kaj gratulojn al la adreso de Rossomol : RU - 183012 Murmansk, ul. Volodarskogo, 4, Obkom RSM, Ruslando.

Aleksas Masiukas

MELNIKOV ĈAMPIONAS

Ĵus okazis la TV - filmado de la vica ciklo de la populara intelekta ludo Brain - ring .

Tre sukcese ludis la teamo Sonet , en kiu la 2a numero estas nia E - poeto kaj intelektulo Valentin Melnikov ( en TV oni povis vidi liajn sukcesojn ankaŭ en la programo Propra ludo ).

Dekomence, en malfacilega streĉa ludo ili venkis la 10 - fojan ĉampionon de BR, la teamon Stirol , kaj trafis en la Superan Ligon ( SL ).

En la maja ciklo ili cedis al la teamo Jaffa , kaj provizore sinkis el SL al la 1 ligo. La teamo Jaffa duone estas E - parolanta : pluraj el ni konas viglan odesaninon Tatjana Lugovskaja ; eĉ pli estas konata, sed malpli persone, Boris Burda, kiu ankaŭ partoprenis E - movadon, sed nun pro propraj kialoj ial ne aprobas kelkajn ĝiajn trajtojn ; Anatolij Vasserman flue parolas en la lingvo, sed, laŭ liaj vortoj, ne havas tempon pri ĝi aktive okupiĝi...

En la sekva ciklo Sonet bonŝancis denove trafi al SL, superinte la teamojn de Aŝhabado kaj Kievo. Poste ili venkis laŭvice ĉiujn teamojn de SL kaj fariĝis ĉampionoj de junio 1999.

Post kelkaj pluaj ludoj ili sukcesis resti en la SL, kvankam fine ne kiel absolutaj ĉampionoj.

Entute dum la sezono la teamo estis 10 - foje vokita al la tabloj ( plej multe el ĉiuj ludintaj teamoj ) kaj el tiuj 5 - foje venkis ( 12 el 21 bataloj ).

Ĉion ĉi vi povos spekti ek de la komenco de marto. En Moskvio BR - on montras la kanalo TV - centr kaj krome ĝin retranslacias pluraj regionaj TV - kompanioj. ( Precizajn daton kaj tempon kontrolu en TV - programo. )

Oĉjo Dadajev

KIEL PROPAGANDI ESPERANTON?

Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas : kial la rezulto evidentiĝas tre modesta. Ni provu rezoni laŭ nuntempaj principoj...

Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Sen - utilas reklami luksajn aŭtojn en gazeto por senlaboruloj... El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.

Iuj fieras pri sia bru - aktivado dum “ Ago - tagoj ” —tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien - reen, svingante per verda flago ( li volis nur varmiĝi, sed kiu tion sciis? ), sed la preterirantoj supozas lin esti ĉeĉena ekstremisto. Jen aĝa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas : kion ili volas? Oni pacience klarigas al ŝi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Ŝi ĉion aŭskultas kaj konkludas : “ Ha, do tio estas kontraŭ la ortodoksa religio! ” ( Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo ).

La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Paĥomov ( LOdE, 1998 : 11 ) —proponi Esperanton al “ piaj ” kredantoj senutilas, ĉar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al ĝi. Oni propagandu / reklamu / informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri ĝi reale interesiĝi, unuavice —al saĝaj homoj, havantaj aŭ havontaj gravan pozicion en la socio... ( Tamen, en la Ŝtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo —do apenaŭ estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili ĉiuj inkluzive de la malkaŝaj naciistoj. )

Mi klopodas agi tiudirekte.

Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV - ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi —mi mencias Esperanton. Gravas ankaŭ : kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaŭ mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite sufiĉe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika —kolektado de trambiletoj —kaj aldonis : “ mi havas ankaŭ aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj —ekzemple, la lingvo Esperanto... ” Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon “ Esperanto ”, verkis por ĝi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte —kaj en ilia subkonscio fiksiĝis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo ; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn... Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de “ Kio? Kie? Kiam? ”, mi nepre enmetas interesan ( kaj respondeblan por “ flanka ” homo ) demandon pri Esperanto.

Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkiĝis ankaŭ la partoprenintoj de Interret - turniro ( LOdE, 1998 : 8 - 9 ). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto —kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri Sankta - Barbara .

Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank ’ al amikaj rilatoj eblas ricevi tie “ tribunon ”. La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon ( LOdE, 1998 : 1 ). Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta + . Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informriĉa kaj favora artikolo pri Esperanto. Ĉar la enciklopedio havas altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de “ elituloj ”, havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaŭ pluraj intelektludantoj, famaj antaŭe, nun havas altajn postenojn —ĝis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank ’ al tio post 10 - 20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.

Necesas provi diversajn manierojn de propagando —tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj ( al mi tio tre malplaĉas, sed endas agnoski la objektivan rezulton! ) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.

Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Ĉernov ( LOdE, 1998 : 11 ). Lia Esperanto - kurseto estas sprita kaj alloga, tamen ĝi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon : ĉion ricevitan senpage oni povas tuj forĵeti, sed al aĵoj aĉetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo —do ni kaptu la okazon!

Kion plian oni povas fari surloke? Iri al “ elitaj ” lernejoj, gimnazioj, liceoj k. s. ( nur ne religiaj ), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aŭ ĉinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol ĝis nun.

Valentin Melnikov

ESPERANTO KIEL PONTOLINGVO

Pripensinte efektiviĝon de la informado mi venis al la konkludo, ke mankas al mi unu de la gravaj argumentoj ( almenaŭ en Ĉeĥio, kie oni parolas per “ malgranda ” ĉeĥa lingvo, kies parolkomunumo estas nur iom pli ol 10 milionoj ), nome kiel Esperanto helpas disvastigi kulturojn de niaj malgrandaj nacioj.

Oni multe argumentas pri tio, sed mankas precizaj indikoj.

Mi ekzemple scias, ke laŭ la indikoj en literaturo unu de bazaj ĉeĥaj literaturaj verkoj, nome “ Avinjo ” de Boĵena Nemcova estis tradukita en la ĉinan el la Esperanta versio ( sed por pruvi almenaŭ tion al nekredantoj - aŭ almenaŭ al mi mem - mankas argumentoj, bibliografiaj indikoj ).

Ĉar la uzon de Esperanto kiel pontolingvo mi konsideras faka agado, mi volus helpi krei liston de tradukoj de ( precipe ) malgrandaj lingvoj al lingvoj aliaj pere de Esperanto : sed ne nur “ onidire ”, sed serioze, kun minimume jenaj bibliografiaj indikoj :

  • origina titolo kaj aŭtoro de la origina verko
  • la lingvo en kiu estis verkita la originalo
  • tradukanto al Esperanto, eldonejo de E - versio kaj jaro de la E - eldono
  • tradukanto de E - versio en la cellingvon
  • eldonejo, jaro de la eldono, lando kaj lingvo de la eldonaĵo.
  • Mi volonte aŭdos pri ĉiuspecaj verkoj tiamaniere tra Esperanto celantaj alilingvanojn, ĉu beletraj, poeziaj, fakaj aŭ sciencaj verkoj, aŭ nur fakaj artikoloj en seriozaj ( ne bulvardaj ) ĵurnaloj.

    Se tiuspeca trarigardo jam estas preta kaj mi nun ne konscias pri ĝi, mi petas pri la atentigo, kie mi povu ekhavi ĝin.

    Antaŭdankon al ĉiuj, kiuj iuspece reagos.

    Anglická 878, CZ - 252 29, Dobrichovice, Ĉeĥio.

    Petro Chrdle Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agadoj kaj pri edukado

    JUDA KAJ SATANA AŬ SANKTA AFERO?

    Sergej Paĥomov rakontis en LOdE ( 1998 : 11 ), ke lia kunparolinto konsideras Esperanton afero juda kaj satana, kaj ke tiu afero estas kontraŭa al la pravoslava ( rusortodoksa ) ruso.

    Ĉu vere por la rusoj, kiuj plejparte estas ortodoksaj, nia afero estas fremda?

    El la Biblio, kiu estas la fonto de la kristanismo ( ankaŭ por la religio ortodoksa ), ni scias, ke Kristo instruis la homojn vivi ne por si, sed por la aliaj ; instruis ami unu la alian, sed homoj kondamnis lin al la morto. Sed eĉ per sia krucum - morto Kristo instruis la homojn esti pretaj oferi sian vivon por la aliaj homoj. La edifoj de Kristo estas instruo de la amo al la homoj.

    Iufoje oni diras, ke Jesuo mem estas amo. Ruslingva poeto diris :

    Ĉu vi memoras pri la Amo,

    sentita, prikraĉita kaj batita?

    Ĉu vi memoras pri la Amo,

    al l malhonora kruco rustnajlita?

    Nian belegan lingvon donis al ni Zamenhof. Li kredis, ke la internacia lingvo povas helpi la homojn fariĝi gefratoj. La Dio diris per la vortoj de Kristo, ke la homoj devas ami unu la aliajn. Sed ĉu povas la amo realiĝi, se la homoj ne komprenas sin reciproke? Zamenhof kreis la lingvon, ĉar li amis ĉiujn. La geesperantistoj, kiuj havas la noblajn celojn de Zamenhof kaj disvastigas la lingvon, meritas nomiĝi adeptoj de Zamenhof. Kaj mi opinias, ke ili praktike plenumas la Diajn instruojn. La esencon de la esperantista animo mi esprimas per la vortoj :

    Ne bezonas ni la oron,

    sangon kaj doloron,

    se ekzistas en la mondo

    amo kaj konkordo.

    Esperanto kaj la Esperantismo kun ties interna ideo estas Dia donaco por la homaro. La celojn de la Esperantismo mi povas montri libere interpretante la versojn de la rusa poeto Fjodor Tjutĉev el la poemo Du unuecoj :

    Minacas ili per la flamo,

    per armilar ... —Malicinflamo!

    Ni provu agi per la amo !

    La venko estos vivornamo.

    Mi opinias, ke la ideojn de Zamenhof devas agnoski reprezentantoj de ajna religio. Japanaj budhanoj opinias, ke per sia homaranismo Zamenhof “ elmontris la spiriton de budhisma favoro kaj kompato ” kaj ke li meritas “ plej altgradan sanktecon ” ( Esperanto . 1998 : 11, P. 202 ).

    Por mi Zamenhof estas samtempe sanktulo, instruisto kaj la plej bona amiko.

    Mi dubas, ke la kunparolinto de Sergej Paĥomov, konsiderinta Esperanton afero juda kaj satana, estas bona reprezentanto de la ortodoksa eklezio. Ĉu li scias, ke Kristo, samkiel Zamenhof estis hebreo? Ĉu nacieco karakterizas la mondkoncepton, animkvalitojn de la homo, ties aferon kaj strebon al la altaj celoj? Certe ne.

    Ĉu necesas longe diskuti kun la homo kaj proponi al li lerni Esperanton, kiel faris Sergej Paĥomov, se la homo montras dubojn kaj ne kapablas percepti la altajn ideojn? Eble estus utile konsideri konsilon el la Biblio ( Mt 7 : 6 ) : “ Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj ; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin ”.

    Grigorij Berezin ( Krasnoarmejsk, Ukrainio )

    FRENEZULOJ ESTAS MULTAJ

    Mi tre ŝatas La Ondon . La redaktoraj artikoloj kaj verkoj de Sergio Pokrovskij estas informriĉaj, klerigaj kaj —por tiel diri —fundamentaj. En Beletro mi ŝatas legi nekonatajn aŭtorojn, ekzemple, novelojn de Zofia Mirska. Kvankam mi legis ruse preskaŭ ĉiujn verkojn de Maupassant, estis tre interese rememori ilin per via publikigo en Esperanto.

    Tre interese skribis pri ( eks ) USSR Trevor Steele kaj Wolfgang Kirschstein.

    Leginte en la februara kajero, ke vi petis aliĝon al la Pako por la Esperanta Civito, mi tuj relegis ĉion pri la Forumo en La Chaux - de - Fonds, pri la Pakto, kaj mi aprobas vian aliĝon. Tiu interesa ideo devas evolui.

    “ Kial doni atenton al frenezulo? ” —reagis en la februara LOdE nederlanda leganto Frans Cobben al mia artikolo Afero juda kaj satana ( ne mi donis al la materialo titolon, kaj mi opinias la titolon maltrafa, ja legantoj povas pensi, ke mi tiel titolis ĝin ).

    Bedaŭrinde, frenezuloj estas multaj eĉ inter niaj parlamentanoj —oni bone konas kontraŭjudajn eldirojn de generalo Makaŝov kaj la moskvan marŝon de la misfama RNE. Ĉu ni ne donu atenton ankaŭ al tio? Eŭropanoj iam ne donis atenton al Hitlero, ĝis kiam tiu demokratie prenis la potencon en Germanio, kaj nun eŭropanoj deziras resti neŭtralaj en la neŭtrala UEA, kaj ili neŭtrale rilatas al usonaj kaj britaj aviaj atakoj, al la invado de NATO en Jugoslavio...

    Mi ĉiam skribas al miaj leteramikoj, ke ili abonu La Ondon .

    Sergej Paĥomov ( Kirov, Ruslando )

    LETERKESTO

    Alloga kaj prizorgita

    Mi estas nova abonanto de LOdE kaj pro tio ankoraŭ ne povas eldiri fundan opinion pri via revuo. Ĝi tamen aspektas alloga kaj prizorgita. Pro cirkonstancoj mi ne havas kontaktojn ( krom per skribaĵoj ) kun E - grupoj aŭ individuoj, kaj tial plejparto de novaĵoj pri la loka agado malmulte interesas min. Aliaj legaĵoj min ja interesas, kaj mi atendas sekvantajn numerojn por formi la opinion.

    Ludoviko De Doncker ( Belgio )

    Mi devas malaboni

    Dankon pro la suplemento al LOdE —broŝuro pri Nikolai Lozgaĉev. Li pravas : la nuna tempo ne estas por muzoj, kaj mi aldonas : ankaŭ ne por Esperanto!

    En Rybinsk estis du E - rondetoj, sed nun mi povas trovi neniun esperantiston. En nia urbo inter la laborkapablaj personoj estas 11 % da senlaboruloj, kaj la averaĝa monata enspezo por unu familiano estas nur 240 rubloj.

    Mi ne estas escepto, tial kun grandega bedaŭro mi devas malaboni La Ondon . Por ni, sovetia inteligencio, Esperanto estis rimedo por interkonatiĝo kun la tuta mondo, kun homoj el ĉiuj landoj. Sed nun ni eĉ ne plu korespondas. Kiel eblas resti indiferenta kaj fieraĉi pri la neŭtraleco de la revuo?

    Tamara Durnickaja ( Rybinsk, Ruslando )

    Doni parolon al diversaj vidpunktoj

    Multajn dankojn pri via sendo de la numero 11 / 1998 de via revuo La Ondo de Esperanto . Vi certe vidis, ke jam antaŭ tiu sendo mi reabonis por la jaro 1999. Jes, mi foje ricevis Ruslandan Esperantiston kaj malabonis, ĉar tro da revuoj stakiĝis en mia hejmo, sed jam de kelka tempo mi intencis ricevi LOdE , kiu fariĝis vere altkvalita revuo, kapabla doni parolon al diversaj vidpunktoj de nia Esperantio. Gratulon!

    Nicole Margot ( Svislando )

    Atentindaj kaj legindaj materialoj

    Dum kelkaj jaroj mi abonis la ĵurnalon Ruslanda Esperantisto , kaj unuafoje mi konatiĝis kun La Ondo de Esperanto ( 1998 : 11 ). En la revuo trovis lokon materialoj atentindaj kaj legindaj, almenaŭ por mi, ekzemple : Sensacio : post 16 jaroj Kohl de Sikosek, Maksimoj de sinjorino de Sablé kaj anagramoj.

    Bedaŭrinde, pro la manko de mono mi jam du jarojn povas aboni neniun revuon en Esperanto, nek mendi librojn. Mi tamen ne senesperiĝas kaj perfektigas mian lingvokonon korespondante kun italino.

    Ivan Vereŝĉagin ( Belozersk, Ruslando )

    LOdE : Fenestro en la Esperanto - mondon

    Mi dankas mian unusolan ŝatatan gazeton La Ondo kie mi povas ĉerpi informojn pri Esperantujo... Mi ne scias, kion mi farus sen tiu fenestro en la Esperanto - mondon.

    Svetlana Hasjuk ( Surgut, Ruslando )

    Heroa eldonlaboro

    Via laboro eldoni la gazeton estas heroa, bonvolu daŭrigi! Viaj produktoj estas altkvalitaj, legeblaj kaj gravaj.

    Kjell Randehed ( Svedio )

    SLAVONAJ SKRIBOJ ( 4a parto )

    Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an, 2an kaj 3an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

    Pri Slavono

    Laŭ PIV, Slavono estas “ religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, kaj uzata de la rusortodoksaj eklezioj ”.

    Tio estas proksimume tiom ( mal ) ĝusta kiel diri ke “ Latino estas religia lingvo, devenanta el Latio, kaj uzata de la romkatolikaj eklezioj ” ( hm, la PIV - a difino efektive estas proksimume tia! ).

    Dum almenaŭ sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj slavoj kaj rumanoj. Pro la reganta moro de la epoko ĝi estis precipe uzata por la tekstoj religiaj ; sed ankaŭ por verkoj historiaj, beletraj, enciklopediaj. Ĉiuj tradukoj estis farataj en Slavonon. Ĝi rolis ankaŭ kiel lingvo diplomatia.

    Ekzemple dum kelka tempo post la falo de Konstantinopolo, kiam pri la alilandaj aferoj en la turka registaro responsis bulgaroj, la traktaĵoj inter Venecio kaj Istambulo estis skribataj en Slavono.

    Estas vera ke Slavono havas multajn trajtojn de la malnovaj bulgara - makedonaj dialektoj. Ekzemple la etimologia [ dj ] sekvas en Slavono ĝuste ilian modelon, kiel videblas el la vorto meĵdu ( inter ) parenca al la Esperanta mezo ( greke mésoc ) kaj medio ( Latine medius ) :

    Serbe dj —ĝ ( meĝu ).

    Malnovruse dj —ĵ ( meĵ ).

    Pole dj —dz ( me, dzy ).

    Ĉeĥe dj —z ( mezi ).

    Slavone, bulgare, ruse dj —ĵd ( meĵdu ).

    Ankaŭ la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj ( kun aoristo, perfekto kaj imperfekto ). En la lingvoj de la Orientaj kaj Okcidentaj slavoj restis nur unu paseo, nuancita per aspektoj.

    Tamen serboj kaj bulgaroj opinias ke Slavono estas ege “ rusigita ”. La rusaj skribistoj ankoraŭ sentis diferencojn perditajn de la bulgara ( ekz - e inter kaj la strukturo de la novrusa estas pli influita de Slavono ol ekzemple la moderna bulgara aŭ ia ajn alia lingvo slava.

    La lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema “ baza leksiko ” :

    En la leksiko ĉefas la baza leksiko kun la radikaj vortoj kiel la kerno. Ĝi estas malpli vasta ol la leksiko kaj vivas tre longe, dum jarcentoj, kaj prezentas per si la fundamenton por derivado de novas vortoj. ( Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg : Sezonoj, 1992. - P. 20 ).

    Ĉar en la rusa slavoniĝis prepozicioj ( kiel la supre menciita meĵdu ), personaj pronomoj ( tebe , t. e. “ al ci ”, anstataŭis la orientslavan tobe ), sufiksoj ( Slavona visjaŝĉij , pendanta anstataŭ prarusa visjaĉij , kiu lasta ricevis la sencon penda ) ktp.

    Do, Slavono estis lingvo internacia kaj tamen sufiĉe proksima al ĉiuj tiamaj lingvoj slavaj. La skribaĵoj trovitaj en Novgorodo la Granda pruvas ke skribi povis urbanoj el ĉiaj sociaj tavoloj. Kaj efektan kontraston prezentas franca dokumento ( 1063 ) kun subskribo de Anna Jaroslavidino ( t. e. Anna reĝino ), kiun ĉirkaŭas krucaĵoj de senkleraj francaj nobeloj.

    Restas tamen la demando, kial tiu ĝenerala klero ne alportis siajn fruktojn, kompareblajn ( ekzemple ) al tiuj de la araba kulturo. Ĉu pro la mongola invado? Ĉu pro troa kristanigo?

    Hermann Hesse

    Hermann Hesse ( 1877 - 1962 ) estas mondfama verkisto ( li ricevis en 1946 la Nobelpremion por literaturo ) kaj ne bezonas apartan enkondukon. Liaj verkoj fontas en la romantiko ( ekzemple, ideoj pri libera vagado ), poste li aldonis inspiron de la psikoanalizo kaj el la hinda mitologio.

    Tri tilioj aperis en la Fabulema Libro ( 1923 ), en kiu li rerakontas diversajn fabelojn kaj legendojn.

    TRI TILIOJ

    Antaŭ pli ol cent jaroj staris sur la verda tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito tri malnovaj tilioj, kiuj estis tiom grandaj, ke ili, kvazaŭ enorma tegmento, kovris la tutan tombejon per siaj interplekte kreskintaj branĉegoj kaj branĉetoj de la gigantaj kronoj. Pri la origino de tiuj belaj tilioj, okazinta antaŭ pluraj jarcentoj, oni rakontas la suban historion.

    Iam loĝis en Berlino tri fratoj, kiuj havis inter si tian intiman amikecon kaj fidon, kia malofte estis videbla. Foje okazis, ke la plej juna el ili iun vesperon eliris sole kaj nenion diris pri tio al siaj fratoj, ĉar li volis en malproksima strateto renkonti knabinon por promeni kun ŝi. Antaŭ ol li atingis la lokon li aŭdis en angulo inter du domoj, kie estis mallume kaj solece, mallaŭtan plendon kaj stertoron, al kiu li tuj iris, ĉar li pensis, ke tie kuŝis besto aŭ infano, al kiu okazis misfortuno kaj kiu atendis helpon. Kiam li eniris la mallumon de la kaŝa loko, li vidis je sia hororo homon, kuŝantan en sia propra sango. Li kliniĝis super li kaj demandis kompate, kio estis okazinta, sed li ricevis neniun respondon, ĉar la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis post kelkaj momentoj en la brakoj de sia helpanto.

    La junulo ne sciis, kion fari kaj, ĉar la murdito ne plu donis vivosignon, li revenis perplekse kaj senkonsile per hezitemaj paŝoj al la strateto. Sed tie li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraŭ pripensis ĉu voki ilian helpon aŭ foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaŝis, tuj ekvidis sangon sur liaj ŝuoj kaj manikoj kaj perforte arestis lin, ne atentante, kion li nun plore ekrakontis. Ili trovis la jam malvarmiĝantan mortinton apude, kaj ili senprokraste kondukis la supozatan murdinton al la karcero, kie li estis katenita kaj severe gvatita.

    La sekvan matenon la juĝisto pridemandis lin. La kadavro estis alportita kaj nun dum taglumo la junulo rekonis lin kiel forĝistan submajstron, kiu antaŭ iom da tempo estis lia kamarado, kvankam antaŭe li diris, ke li ne konis la murditon kaj sciis tute nenion pri li. Tio tre plifortigis la supozon, ke li pikmortigis lin kaj tiutage troviĝis atestantoj, kiuj konis la mortinton kaj krome ili rakontis, ke la junulo havis iam amikecon kun la forĝisto, sed disiĝis de tiu kaŭze de kverelo pro knabino. Estis nur malmulte da vero en tio, sed tamen eta kerno, kion la senkulpulo sentime agnoskis, konfirmante sian senkulpecon, petante ne favoron, sed justecon.

    La juĝisto ne dubis pri lia kulpo kaj li kredis trovi baldaŭ sufiĉe da pruvoj por juĝi lin kaj transdoni lin al la ekzekutisto. Ju pli la kaptito malkonfesis kaj asertis, ke li ne sciis ion pri tio ĉi, des pli oni rigardis lin kulpa.

    Dume la mezaĝa frato —la plej aĝa estis pro komerco transkampe —vane atendis la plej junan, kaj li iris por serĉi lin. Kiam li aŭdis, ke lia frato estis enkarcerigita kaj akuzita pro batmortigo, kiun li obstine malkonfesis, li iris senprokraste al la juĝisto.

    —Sinjoro juĝisto, —li diris, —vi enkarcerigis senkulpulon, liberigu lin, mi estas la murdinto kaj mi ne volas, ke senkulpulo suferu pro mi. Mi malamikiĝis kun la forĝisto kaj persekutis lin. Kaj hieraŭ vespere mi renkontis lin, kiam li pro sekreta bezono eniris tiun angulon, tiam mi sekvis lin kaj pikis lian koron per tranĉilo.

    Mire la juĝisto aŭskultis tiun konfeson, kaj li igis kateni la fraton kaj gardi lin en sekura loko, ĝis kiam la afero klariĝos. Tiel ambaŭ fratoj estis katenitaj en la sama domo, sed la juna frato ne sciis, kion la pli aĝa faris por li kaj li plu insistis pri sia senkulpeco.

    Pasis du tagoj, dum kiuj la juĝisto malkovris nenion novan kaj li jam emis kredi la ŝajnan murdinton, kiu kulpigis sin mem. Tiam la plej aĝa frato revenis al Berlino post sia komercado aliloke, trovis neniun en la domo kaj ricevis de la najbaroj sciigon pri la plej juna frato kaj pri tio, ke la dua prezentis sin por tiu ĉe la juĝisto. Tiam li iris jam en la sama nokto, igis veki la juĝiston kaj surgenuiĝis antaŭ li kun jenaj vortoj :

    —Nobla sinjoro juĝisto! Vi katenis du senkulpulojn, kiuj suferis pro mia kulpo. La forĝistan submajstron murdis nek mia plej juna, nek la alia frato, sed estas mi, kiu faris tiun murdon. Mi ne plu longe povas elteni, ke aliaj estas en la karcero pro mi, kaj mi tre petas liberigi tiujn, kiuj estas tute senkulpaj kaj preni min ; mi pretas penti per mia propra vivo.

    Nun la juĝisto estis treege surprizita kaj sciis neniun alian rimedon ol enprizonigi ankaŭ la trian fraton.

    Dum la frua mateno, kiam la gardisto donis trans la pordo al la plej juna frato la prizonistan panon, li diris al li : “ Nun mi vere ŝatus scii, kiu el vi estas la malbonfaranto ”. Kiom ajn li petis kaj demandis —la gardisto ne volis rakonti pli, sed ŝlosante la pordon li finis per la vortoj, ke liaj fratoj estis venintaj por doni sian vivon pro li. Tiam li laŭte ekploris kaj deziregis impete, ke oni konduku lin al la juĝisto kaj kiam li en katenoj staris antaŭ la juĝisto, li ploris denove kaj diris :

    —Ho, sinjoro, pardonu, ke mi tiom longe atendigis vin, sed mi pensis, ke neniu vidis mian agon, sekve neniu kapablus pruvi mian kulpon. Sed nun mi vidas, ke ĉio devas iri laŭ la justeco, mi ne plu povas kontraŭstari kaj mi volas konfesi, ke ja estas mi, kiu murdis la forĝiston kaj estas mi, kiu devas penti pro tio per sia mizera vivo. ”

    Tiam la juĝisto larĝe malfermis siajn okulojn —li kredis, ke li sonĝas, lia miro estis nepriskribebla kaj pro tiu stranga afero lia koro teruriĝis. Li igis denove enŝlosi la kaptiton kiel ties fratojn, kaj li longe kaj profunde pensis, ĉar li vidis certe, ke nur unu el la fratoj povis esti murdinto, kaj ke la du aliaj pro nobleco kaj fratamo prezentis sin al la ekzekutisto.

    Lia pensado ne venis al konkludo, kaj li komprenis, ke per ordinaraj hompensoj ne eblis trovi celon. Pro tio li lasis sekvatage la kaptitojn en bona prizorgo kaj iris al la princo, al kiu li raportis detale tiun strangan okazintaĵon.

    La princo aŭskultis treege mirante kaj diris je la fino :

    —Tio estas mirinda kaj malofta afero. En mia koro mi kredas, ke mortigis neniu el ili, ankaŭ ne tiu, kiun viaj gardistoj arestis, kaj ke ĉio vere okazis tiel, kiel li diris en la komenco. Sed ĉar temas pri krimo kontraŭ sano kaj vivo, ni ne povas simple liberigi ilin. Tial mi alvokas Dion mem kiel juĝiston pri tiuj tri fratoj kaj submetas ilin al Lia juĝo.

    Tiel oni faris. Estis printempa tempo, kaj dum hela varma tago oni kondukis la tri fratojn al verda loko, kaj ĉiu el ili ricevis junan fortan tilion por planti ĝin. Sed ili devis meti en la teron ne la radikojn, sed la junajn verdajn kronojn, tiel ke la radikoj staru alĉiele —kaj tiun, kies arbeto unue velkos kaj sekiĝos oni konsideros murdinto kaj ekzekutos lin.

    Tiel faris la fratoj, ĉiu enfosis diligente la branĉojn de sia arbo en la teron. Sed post nur mallonga tempo, ĉiuj arboj ekverdiĝis kaj ekkreskis novaj kronoj por signali, ke ĉiuj fratoj estis senkulpaj, kaj la tilioj plukreskis kaj fariĝis grandaj kaj staris dum multaj jarcentoj sur la tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito en Berlino.

    Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

    Wolfgang Hildesheimer

    Wolfgang Hildesheimer ( 1916 - 1991 ) fuĝis kun siaj gepatroj el Germanio kaj lernis en Palestino la metion de lignaĵisto. Kun la brita armeo li revenis al Germanio. Li interpretis dum la proceso pri la militkrimoj en Nürnberg. Poste li vivis kiel pentristo kaj verkisto, en Germanio kaj Svislando.

    Hildesheimer verkis prozon kaj dramojn. Ofte li reuzis unu temon en pluraj kuntekstoj. Li famiĝis unue pro “ absurdaj teatraĵoj ” en la maniero de Beckett kaj Ionesco. Per satiro kaj groteska fantazio li senmaskigas lingvajn kliŝojn, ekzemple en Senamaj Legendoj , kie aperis la ĉi tie prezentita teksto. Li ironias pri la enhavo de klasika edukado, ekzemple per realismaj biografioj de fikciaj personoj.

    En 1984 li anoncis sian adiaŭon de literatura verkado, ĉar ne plu eblis elpensi novajn konstelaciojn. Anstataŭe li pentris “ foje konkrete, foje senkonkrete kaj foje tiel senkonkrete, ke nenio videblas, kio elvekas en mi senton de profunda kontenteco ” ( citaĵo el : Komunikoj al Maks pri la stato de la aferoj ).

    IOM GRANDA AĈETO

    Iun vesperon mi sidis en la vilaĝa drinkejo antaŭ ( pli precize, malantaŭ ) glaso da biero, kiam viro kun normala aspekto sidiĝis apud min kaj demandis min per dampite konfidenca voĉo : ĉu mi deziras aĉeti lokomotivon. Estas ja facile vendi al mi ĉion ajn, ĉar por mi estas malfacile diri “ ne ”, sed por tiel granda aĉeto evidente necesis iom da prudento. Spite al mia malampleksa scio pri lokomotivoj, mi demandis pri la tipo, konstrujaro kaj piŝtovasteco por doni al la viro la impreson, ke li intertraktas kun spertulo, kiu ne pretas aĉeti “ la katon en la sako ”. Mi ne scias, ĉu mi sukcesis transdoni al li tiun impreson, tamen li donis libervole ĉiujn informojn, montris al mi vidojn de la objekto de antaŭe, malantaŭe kaj de la flankoj. Ĝi aspektis bone, tiu lokomotivo, kaj mi mendis ĝin, kiam ni interkonsentis pri la prezo. Ĝi ja estis uzita kaj spite al tio, ke lokomotivoj eluziĝas tre malrapide, mi ne pretis pagi la plenan katalogprezon.

    Jam en la sama nokto oni alportis ĝin. Eble tiu tuja liverado, devintus komprenigi min, ke io en la transakcio estis nehonesta, sed pro mia nesuspektemo, tio ne venis en mian kapon. Kompreneble mi ne povis havi ĝin en la domo —la pordoj ne permesus tion, kaj cetere la domo verŝajne estus frakasinta pro ĝia pezo —tial ĝi devis esti en la garaĝo, ajnakaze la plej oportuna ejo por transportiloj. Kompreneble la longo konformis nur duone, kompense la alto sufiĉis, ĉar en tiu garaĝo mi iam lokigis mian aerostaton, sed tiu eksplodis.

    Nelonge post la aĉeto mia kuzo vizitis min. Li estas homo, kiu malŝatas ĉiujn spekulaciojn kaj sentesprimojn, kaj kiu akceptas nur nudajn faktojn. Nenio surprizas lin, ĉion li jam scias antaŭ ol vi rakontas, eĉ pli ekzakte, ĉion li kapablas klarigi. Mallonge : netolerebla viro. Ni salutis unu la alian kaj por plenigi la sekvintan embarasan paŭzon mi komencis :

    —Tiuj delikataj aŭtunaj odoroj...

    —Velkanta terpomherbo, —li reis kaj esence li ja pravis.

    Momente mi rezignis, verŝis iom da konjako, kiun li alportis. Ĝi gustis je sapo kaj mi esprimis tiun impreson. Li respondis, ke tiu konjako, kiel videblas sur la etikedo, estis gajninta konsiderindajn premiojn dum la mondekspozicio en Lieĝo kaj Barcelono, en Sankta Luizo eĉ la oran medalon, sekve ĝi estis bona.

    Kiam ni estis trinkintaj pli da konjako, li decidis tranokti ĉe mi kaj li eliris por parki sian veturilon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj diris per mallaŭta, iom tremanta voĉo, ke en mia garaĝo troviĝis granda rapidtrajna lokomotivo. “ Mi scias ”, —mi diris trankvile kaj gustumetis konjakon. —“ Mi aĉetis ĝin antaŭ nelonge ”. Responde al la demando, ĉu mi ofte uzas ĝin, mi respondis negative : ne ofte, nur antaŭ nelonge mi veturigis najbaran kamparaninon, kiu atendis feliĉan patriniĝon. Jam en la sama nokto ŝi enmondigis dunaskitojn, sed tio apenaŭ rilatis al la nokta lokomotivveturado. Cetere, ĉio estis elpensita, sed dum tiaj okazoj mi ne povas rezisti al la tento ornami la realon. Mi ne scias, ĉu li kredis min, silente li registris ĉion kaj evidente li ne plu fartis bone. Li fariĝis malbabilema, trinkis plian glaseton da konjako kaj adiaŭis.

    Mi neniam plu revidis lin.

    Kiam post nelonge ĵurnaloj informis, ke la francaj ŝtataj fervojoj perdis lokomotivon ( ĝi malaperis de la tersurfaco aŭ pli precize de la ranĝstacio ), mi komprenis, ke mi fariĝis viktimo de neetika transakcio. Tial mi montris rezervemon por la vendisto, kiam mi revidis lin en la vilaĝa drinkejo. Tiam li volis vendi al mi takelon, sed mi ne plu pretis komerci kun li —kaj cetere : por kio mi bezonas takelon?

    Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

    KOMPRENI ĈI - LANDON? NENIAM!

    Impresoj de Bard Hekland pri Ruslando

    Bard Hekland, 23 - jara norvega studento, ekde septembro 1998 loĝas en Petrozavodsk —la ĉefurbo de Karelio —ruslanda respubliko, proksime al la okcidenta landlimo.

    “ Kial vi venis al Ruslando? ” —estas la plej ofta demando, kiun oni starigas al mi. Eĉ miaj norvegaj konatoj malfacile komprenas la emon iri al lando tiom mizera. La respondo jenas : mia norvega kunulino Kristine akceptis postenon de instruistino pri la norvega ĉe la ĉi - tiea universitato, kaj mi kuniris, parte por sperti ion novan, parte por lerni la rusan lingvon kaj utiligi tiujn sciojn poste en mia universitata studado. Espereble tiuj scioj ankaŭ helpos akiri laboron, almenaŭ se la ĉi - landa evoluo iom pozitiviĝos.

    Mi ne venis sen antaŭscioj, ĉar antaŭ du jaroj mi vizitis Peterburgon, poste iris al Minsko kaj la baltaj ŝtatoj. Mi sciis, kio atendis, kaj ne estis timigita. Sed la fruaŭtunaj eventoj povus ĉiun nervozigi, kaj sidante en buso de la norvega Kirkenes al Murmansko mi miris : ĉu frenezas translokiĝi al Ruslando.

    Tamen ĝenerale ne tre malfacilas vivi en Ruslando, se vi havas monon ( kion la plejmulto ne havas ) kaj ne provas memstare enspezi ion ( tiam lavango da reguloj, leĝoj kaj korupto vin malhelpas ). Mi iras per trolebuso, aĉetas miajn manĝojn kaj ĉeestas miajn lecionojn. Ankaŭ ĉi tie la vivo fariĝas rutino. Tamen pluraj malgravaĵoj daŭre surprizas. Ekzemple la necesejoj. En busstacio, lernejo aŭ plej luksa restoracio la necesejoj aĉas, ne funkcias, eventualaj pordoj ne fermeblas kaj tutcerte mankas papero.

    Strangas ankaŭ la vendejoj. Mi povas kompreni, ke dum la socialisma tempo oni kreis kiom eble plej malefikan vendsistemon, sed kial eĉ novaj tuttagnoktaj vendejoj aplikas la samon nun? Unue stari vice por vidi kion vi volas aĉeti, poste memori nomojn, kvantojn kaj prezojn de ĉiuj aĉetaĵoj, poste pagi en pag - giĉeto ( memorante la ĝusta ( j ) n sekcio ( j ) n ) kaj enviciĝi por kolekti viajn varojn. Tutcerte la deĵorantinoj per poŝkalkuliloj kontrolas la sumon kaj trovas ke vi miskalkulis kelkajn kopekojn, do estas tempo denove enviciĝi! Post nelonge mi rezignis kaj ekfrekventis la malmultajn memplukvendejojn.

    “ Ĉio ” troviĝas en la vendejoj. Estas manĝaĵoj, mankas pageblo. Sed iuj havas monon kaj ilin vi renkontas aĉetante. La senmonulojn vi ne renkontas, kaj malfacilas diri, kiom da ili estas. De kie la mono venas, mi apenaŭ komprenas, ja ĉiuj konatoj tro malfrue kaj nur parte ricevas siajn salajrojn. Mirigas la ŝajna ordo kaj normaleco supraĵa. Sed kio estas sub tiu supraĵo multaj ĉiutage spertas.

    Al la ŝajna normaleco kontribuas la rusaj modoj kaj moroj. Oni ne montru sian eventualan mizeron. La inoj ege beligas sin, vestiĝas per mallongaj jupoj kaj duonbotoj. Ŝajnas ke ili kontinue survojas al iu balo, kaj ne povas preteriri spegulon sen ĝustigi la hararon aŭ ŝmiraĵon. Brilaĵoj abundas, tamen la koloroj ĉiam enhavas iun grizon, neniam fortaj, helaj koloroj vidiĝas. Miaimprese, ankaŭ la celo de ina vestiĝo iom malsimilas al la okcidento. Simpligite, tie ili signalas sian personecon, ĉi tie la virinecon. Kiel la belaj, junaj sveltulinoj poste fariĝas elefantecaj avinjoj estas daŭre nesolvita demando.

    En la labormerkato ŝajnas esti bonaj eblecoj por virinoj, kvankam ĉefe viroj okupas la altajn postenojn. Sed vizitante hejmojn mi vidis, ke ĉiam la patrino servas kaj kuiras, neniam la hejma mastro. Kompense, vera rusa junulo malsatas tri tagojn por aĉeti rozojn al sia fianĉino...

    La renkonto kun la universitata vivo konfuzis min. Dum la tuta somero ŝajne neniu planis ion ajn. Rezulte la unuajn semajnojn de septembro ĉio estis ĥaosa, kaj nur iom post iom la lektoroj trovis siajn grupojn, faris horarojn kaj ekinstruis. Laŭdire estas sama problemo ĉiujare!

    La ruslanda universitato multe diferenciĝas de tiuj, kiujn mi konas. La studentoj estas junaj kaj havas malmultajn elekteblecojn survoje en la studado. Elektinte la ĉeffakon, vi devige studas multajn kromfakojn, kiuj vin eble tute ne interesas. Ekzemple, la studantoj de la finna devas studi la danan, kiun ili ĝenerale neglektas. En naturaj sciencoj, kaj parte en la lingvaj fakoj estas alta nivelo malgraŭ iom malmoderna pedagogio, la socisciencajn fakojn negative influis la unudirektiĝo dum la komunismaj jaroj.

    Kontraste al Norvegio, nur la plej lertaj rajtas studi en la universitato, kaj oni ĝenerale elektas pli “ utilajn ” fakojn ol hejme. Kvankam ankaŭ multaj junaj norvegoj timetas la estontecon, profunde en ilia spino kuŝas la konvinko, ke “ la ŝtato zorgos pri mi ”. Vi povas malsukcesi, sed iel vi travivos. Tiun certecon ne sentas junaj rusoj. Ili mem devas certigi sian futuron.

    En la nuna Ruslando ekzistas pluraj kulturoj. Laŭ la malnova, proceduro - orientita, oni klopodas fari kiom eble plej malmulte kaj malhelpi ĉiujn iniciatojn per severaj reguloj flank ’ - al flanke kun la nova, laŭ kiu oni tuttempe laboras kaj zorgas pri si mem kaj pri la siaj en la “ stabile ” malfaciliĝanta socio.

    Kadre de la laborposteno de Kristine ni ricevis apartamenton pagatan de la universitato. Ĉar mankis mono, ni mem devis komence pagi, sed tamen la kondiĉoj estas luksaj kompare al tiuj de aliaj dungitoj. Estas bonkvalita apartamento, sed mirigas detaloj. Kial oni tiel fuŝe konstruas? La domo havas nur kelkajn jarojn, sed ĝi aspektas 20 - jara laŭ norvegaj mezuroj. En la kuirejo oni ŝtopis abismon inter la du partoj de la plankkovraĵo per gazetpapero! Kaj ĉiuj detaloj estas malzorge faritaj! Bonŝance ni havas kaj varmon en la radiatoroj, kaj varman akvon en la duŝo kaj kuirejo ( kvankam varias la premo ). Mankas la hejma kusenego ( kial tiaj ne ekzistas ekster Nordio? ), sed la sofo plene taŭgas kiel lito. Surmure pendas unukanala radio, kiu donas malagrablan senton de unudirektiĝo : “ Vi ne aŭskultu aliajn informilojn, ni donos la veron ”. Du pordoj kun tri seruroj ŝirmas nin de la koridoro. Eĉ estas eksterpordo, kiun oni ŝlosas, tiel ke tute ne eblas kontakti nin hejme!

    La ruslandanoj tute frenezas rilate al hejma sekureco. Tiom da pordoj kaj seruroj! Al norvega “ interŝanĝlernantino ” plendis ŝia rusa “ familio ”, ĉar ŝi unufoje ŝlosis nur du serurojn. Eble tiun sekurecmanion ( ĉar estas manio, ne klarigebla per la vera ŝtelrompfrekvenco ) kaŭzas la ĝenerala socia nesekureco. Hejma sekurigo estas natura psika reago en la necertaj cirkonstancoj.

    Neniu popolo de mi renkontita same multe kiel la rusoj interesiĝas pri sia propra identeco. “ Kia estas la rusa animo ”, ŝajnas esti eterna demando. Multaj havas la impreson, ke ĉiuj popoloj havas iun trajton, kiu disigas ilin de ĉiuj aliaj. Mi tute ne kuraĝas priskribi la rusan animon aŭ konstati : ĉu ĝi vere ekzistas. Ĝin mi ne sufiĉe esploris. Kial la rusojn tiom interesas tiu temo? Ĉu pro tio ke oni ne havas ĝojigan historion, nek malnovan nek lastatempan, kaj serĉas ion alian, kunigan? Aŭ ĉu la lando tiom grandas, ke oni devas serĉi kunigajn animtrajtojn por senti sin kiel tuton?

    Ke la rusa kulturo iel superas la okcidentan, estas ofta opinio ( same kiel esperantistoj preskaŭ unuanime kondamnas la “ uson - anglan fikulturon ” ). Povas esti, ke jes —oni havas tute alian konscion pri verkistoj, poetoj kaj aliaj klasikuloj, kaj ĉiu laiko povas citi la ĉefajn verkojn. Kaj la baletoj kaj teatroj mondfamas. Sed ĉu tio rajtigas onin malsuprenrigardi al socioj, kiuj multe pli bone zorgas pri siaj loĝantoj kaj sukcesis krei socian sekurecon, kio tute mankas en la altkultura Ruslando? Kaj ĉu oni same aprecas la unuopulon, la valoron, kiun ĉiu homo laŭ la okcidenta pensmaniero havas sendepende de lia stato? Sidante en kafejo mi spektis deĵorantinon, kiu forigis ebriulon ( tiu eĉ havis monon por pagi ) per forta bato, tiel ke la mizerulo falis surteren kaj nur post longe sukcesis ekstari. La ĉeestantoj apenaŭ reagis. La samon oni neniam vidus en Norvegio, kaj se tio okazus, la ĉeestantoj laŭte protestus, eble eĉ la puŝinto estus denuncata...

    Ŝokas min la reakcia sinteno al handikapitoj. Dum la socialisma tempo tiaj “ ne ekzistis ”, kaj daŭre la kondiĉoj en la institucioj teruras. Buŝtradukante por norvega grupo da flegistinoj, Kristine konstatis, ke oni ankoraŭ ne distingas inter homoj mense kaj fizike handikapitaj, do multaj infanoj nur iom korpe difektitaj diagnoziĝas kiel “ idiotoj ”. La infanoj dudekjaraj estis, pro manko de stimulado, kiel iom grandaj beboj. Libervolaj helpantoj diris, ke ili neniam imagis ke ekzistas tiaj neglektataj instituciaĉoj, antaŭ ili mem tion spertis.

    Krom pluraj vojaĝoj al Murmansko, mi vizitis Peterburgon kaj Moskvon. Peterburgon mi trovas eŭropeca, ne ruslanda, kun palacoj, kanaloj kaj katedraloj. Ankaŭ novan influon de la okcidento oni rimarkas, la centron parte konkeris internaciaj kompanioj, sed eĉ pli forte ol en Petrozavodsk rimarkiĝis la premo de la malfacila tempo. La urbo estas nepre spertinda, unu el la plej imponaj, kiujn mi vizitis, sed mi preferas loĝi pli trankvile. En la urbegoj, ĉiuj ( neriĉuloj ) loĝas en antaŭurboj kaj ĉiutage iras longan distancon buse aŭ metroe. Ĉi tie temas pri mallonga busado aŭ agrabla promenado.

    Moskvo estas urbego, tamen ĝi ne donas tian impreson. Unu tagon mi pasigis tie kiel tipa turisto, vidis interalie la Ruĝan Placon kaj la Leninan kadavron. La konata centra vendejaro GUM ravis per sia bela arkitekturo kaj la metroo ankaŭ ĉi - foje imponis min. Se la vivo surtera funkcius same glate kiel la subtera, ne estus problemoj! La freŝaj rozoj sur la memortabulo de Stalin kaj la vico al la lenina maŭzoleo pensigis min pri la rilato de ruslandanoj al sia estinteco. Ĉu la nunaj malfacilaĵoj sufiĉas por heroigi unu el la plej grandaj amasbuĉistoj de la historio? Mi rimarkis sinten - ŝanĝon de septembro al decembro, nun multaj vidas neniun esperon kaj memoras pasintajn tagojn, kiam oni almenaŭ havis manĝaĵojn kaj senpagan edukadon. Paliĝas la teruraĵoj, pli bone memoriĝas la pozitivaj flankoj de tio kio ekzistis. Malmultaj volas reveni, sed kiel trovi esperon en la nuna situacio?

    Kio interesas la rusojn? Mi nemulte spektas televidon, sed konstatas, ke popularas distraĵoj ( ofte parolprogramoj kun granda publiko, kie virino maldecete parolas pri viroj ) kaj ludprogramoj. Troviĝas kelkaj ŝajne bonaj novaĵprogramoj Vremja kaj Novosti , sed ili koncentriĝas pri enlandaj aferoj kaj malpli raportas pri eksterlando.

    Ni havas diversajn kablajn kanalojn, sed mi konstatas ke CNN tute ne taŭgas por esti informita. Oni devus spekti ĝin la tutan tagon por kompreni same multe kiel dum unuhora spektado de norvega novaĵelsendo, kaj plejparton de la aŭtuno ili plenigis per la parodia Klintona umado. Malgraŭ interreto ( kie eblas, tre malrapide, legi norvegajn novaĵojn ) mi tute ne scias kio okazas en la mondo. Petrozavodsk fariĝas mia mondo. Sed tiel ŝajnas ankaŭ por multaj junaj rusoj, kun kiuj mi renkontiĝis. La mondo, ja eĉ Ruslando fariĝas tiom granda, tiom malfacile alirebla, ke oni koncentriĝas pri la proksimaj ĝojoj kaj defioj.

    En Norvegio oni diskutas la veteron. Tie ĉi la ĉef - temo estas la monkurzo. Mankas aŭ rubloj, aŭ dolaroj aŭ ambaŭ. La kurzo saltas supren kaj malsupren, kaj la nigrŝanĝantoj havas facilan tempon. Flegme ili foliumas monbiletojn, kaŝe, kun nigraj kepoj, nigraj ledjakoj, hararo mallonge tondita kaj ofte sunokulvitroj eĉ en la vintro! Kial ili ĉiuj samas? Estas iu aparta raso tiuj nigrjakuloj!

    Mi ne vidas multajn almozulojn. Estas kelkaj, kompreneble, pli multaj ol fruaŭtune, kvankam nun pro la frosto ne eblas peti ekstere. Mi ofte donas, sentas tion devo. Ili ĉiam memorigas min pri malsimileco : se la ĉi - tiea vivo tro malfaciliĝos, mi facile eskapos. Tio pikas la konsciencon, sed mi provas konvinki min, ke ne estas malpli morale uzi miajn modestajn monrimedojn ĉi tie ol en Norvegio, eble eĉ inverse.

    Estas minus 30 gradoj ekstere. Hieraŭ mi vidis stratajn glaciaĵvendistojn. Dum apenaŭ eblas forigi la gantojn sen ekhavi frostdifektitajn fingrojn, ili restas surstrate. Kaj homoj aĉetas glaciaĵojn. Kompreni ĉi - landon? Neniam!

    “ ONI NENIAM TEDIĜAS PRI LA ERIKEJO ” 1

    Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj / Trad. el la angla, antaŭpar. William Auld. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1998. —176 paĝoj. —( Serio Mondliteraturo ; Vol. 6 ).

    Sherlock Holmes 2 estas la plej konata kreitaĵo de Arthur Conan Doyle. Fakte ĉiuj aliaj verkoj de Doyle falis en la puton de forgeso, nur Holmes postvivas. Sekve oni scias ĝenerale malmulte pri la ceteraj verkoj de Doyle, romanoj, poemoj ( mia leksikono informas iom malice “ inter ili estas kelkaj bonaj ” ), historiaj verkoj kaj studoj pri spiritismo. Sherlock Holmes superombras ĉion. Pro la sukceso de Holmes, Doyle fakte eĉ provis “ murdi ” lin, sed la apetito de la publiko estis nesatigebla —la legantoj postulis pli da aventuroj. Sherlock Holmes ĉiam denove resurektis.

    Sherlock Holmes estis iom danda karaktero, spertulo en abunde da fakoj, droguzanto ( nuntempe absolute ne politike korekta ), fervora traktanto de la violono, kaj amiko de Doktoro Watson. Kune kun la iom pli ordinara doktoro li solvas misterojn kaj enigmojn. Doktoro Watson rakontas la travivaĵojn al la publiko.

    Doyle estis unu el la inspirantoj de la moderna detektivromano. La konvencioj, la nemalhaveblaj ingrediencoj de tiu ĝenro estis siatempe ankoraŭ ne tiom rigidaj kiel hodiaŭ. Oni povas ekzemple legi “ La ĉashundo de Baskerviloj ” ne nur kiel unu el la plej fruaj detektivromanoj, sed ankaŭ kiel nepon de gotika romano pri fantomoj : finfine ĉiu supernatura fenomeno havas tute racian klarigon.

    En tiu romano temas pri fantoma ĉashundo, kiu hantas dumnokte la anojn de la familio Baskerville tra la erikejo. Kompreneble Sherlock Holmes ne povas akcepti, ke tia supernatura besto ekzistas. Sekve li eltrovas, kunmetante ĉiujn fakterojn, la misteron de tiu fenomeno. Holmes fidas precipe sian racion, ja tiel rapide iras la ĉeno de liaj pensoj, ke la fidela amiko Doktoro Watson ĉiam denove miras pri la kvazaŭ miraklaj rezultoj. Doktoro Watson reprezentas la legantojn, kiuj eble ne ĉiam atingas la nivelon de brileco de Sherlock Holmes. La tasko de la brava doktoro estas : agi kiel katalizilo por Sherlock Holmes kaj adori la intelekton de sia brila amiko.

    La intrigon vi eble trovas iom banala. Se vi ne ŝatas krimromanojn, tiam legu tiun romanon pro la beleco de la lingvaĵo 3 . La traduko estas elstare bona ( mi legis kelkajn fragmentojn de la romano ankaŭ en la angla ). Iu hazarda frazo donas pli klaran bildon ol mia laŭdo :

    “ Mirinda loko estas la erikejo, —li diris ĉirkaŭrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj kun krestoj el zigzaga granito suprenŝaŭmantaj je fantaziaj sputoj. ”

    Notoj

    1. La ĉashundo de la Baskerviloj . P. 73

    2. Auld esperantigis prudente ĉiujn nomojn. Mi respektas tiun decidon, sed tamen mi ne sekvas ĝin en tiu priparolo.

    3. Eblan demandosignon mi sendas ĉi tien al piednoto : Mi ne komprenas, kial Auld tradukis noktomanĝi ( angle supper ) kiel lastmanĝi ( P. 142 ).

    Wolfgang Kirschstein

    Dum Wolfgang Kirschstein estis verkanta la recenzon por LOdE pri la plej fama el la krim - libroj de Conan Doyle, la ĉefredaktoro de tiu ĉi revuo ( dekstre sur la foto ) mergiĝis ĉe XIX - jarcenta kameno en la etoson de la muzeo de Ŝerloko Holmso en Bakerstrato de Londono kun Antony Rawlinson. ( Foto de Belalumo )

    LIBROJ DE WILLIAM AULD JE FAVORA PREZO

    Niaj abonantoj povas akiri rekte ĉe la redakcio La ĉashundon de la Baskerviloj kaj aliajn tradukojn de William Auld, kiujn ni eldonis en Jekaterinburg, escepte de Spartako de James Leslie Mitchell.

    Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj 9 IRK

    Harry Harrison. La stratoj de Aŝkelono 2 IRK

    J. R. R. Tolkien. La Kunularo de l ’ Ringo 24 IRK

    J. R. R. Tolkien. La du Turegoj 20 IRK

    J. R. R. Tolkien. La Reveno de la Reĝo 20 IRK

    Elektu la librojn kaj sendu al la redakcia adreso ( RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando ) la pagon per la internaciaj respond - kuponoj. La sendokosto estas enkalkulita.

    La favor - preza oferto validos dum la tuta Jubilea Jaro de la plej konata el la esperantistaj verkistoj, kiu en novembro fariĝos 75 - jara.

    Bonan legadon!

    DENOVE LIRO

    Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro - 97 kaj Liro - 98 , Urala Esperantista Societo ( UES ) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi - jare en Liro - 99 .

    Kadre de Liro - 99 okazos kvin konkursoj.

    1. Originala prozo

    2. Originala poezio

    3. Traduka prozo el la rusa lingvo : novelo de Anton Ĉeĥov “ Ĥameleon ”

    4. Traduka poezio el la rusa lingvo ( libere elektebla )

    5. Primovada karikaturo

    La kvanto de la konkursaĵoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

    Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz - ojn de la originalo ( por la 4a branĉo ankaŭ de la traduko ) ĝis la 1a de oktobro 1999 laŭ la adreso RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

    Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La laŭreatoj de Liro - 99 ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb. 2000.

    Sukcesojn!

    UNUAFOJAĴOJ POR JUNA AMIKO

    La 25a jaro de Juna Amiko entenis kelkajn atingojn : unuafoje numero aperis kun plenkolora kovrilo, unuafoje kun ĝi dissendiĝis senpaga demonstra kompakt - disko kun Esperanta ludo, unuafoje ĝi atingis aranĝon kun landa asocio liveri la revuon unuope al ĉiu ĝia membro. La pli ol 650 membroj de Brazila E - Ligo ricevis ĝin. Kaj la kvar numeroj de la jaro aperis akurate ( ja ne unufoje! ).

    La nova jaro promesas esti rimarkinda. La unua numero estos duoble dika, kaj prezentos antologion de la plej bonaj eroj el la 25 - jara aperado de la revuo, pretigota kune de ĝiaj tri redaktoroj. Regule la numeroj havos plenkolorajn kovrilojn kaj aldonajn paĝojn. BEL renovigis sian aranĝon. Neabonantoj rajtas peti specimenon de la kolor - kovrila prov - numero de Juna Amiko ( p. f. 193, HU - 1368 Budapest, Hungario ).

    Por indiki, kiajn interesajn legaĵojn oni povas trovi en la revuo, ni prezentas unu parton el kvar - parta rakonto Birdo - rezista fenestro? Ni sendas ĉi tiun komunikon al 32 gazetoj ; ĉiun parton al ok el ili. Do, kiuj abonas aŭ legas plurajn gazetojn, havas ŝancojn trovi kaj kunmeti la tutan rakonton.

    Géza Kurucz ( redaktoro ) Stefan MacGill ( administranto )

    BIRDO - REZISTA FENESTRO?

    Parto 3

    Kelkajn jarojn poste, inĝenieroj el Britio, konstruantaj alt - rapidan trajnon, legis pri tiu pafilo. “ Hmmm! ”, ili pensis ; “ En Britio estas multaj birdoj. Eble ni pruntu tiun pafilon kaj testu la antaŭajn fenestrojn de nia provtrajno. ” NASA konsentis, kaj sendis al ili la pafilon. La britaj inĝenieroj metis la pafilon antaŭ la lokomotivo, enmetis plurajn mortintajn kokinojn kaj pafis... terure! La vitro frakasiĝis en mil pecetojn.

    Ricevitaj libroj

    1770. Raposo J. Homo, homaro, kreanta naturo. La Tri Fundamentoj . —Valencia : J. Raposo Montero, 1997. —16 p. —( Donaco de H. Gorecka ).

    1771. Korĵenkov A. Esperanto post la jaro 2000 . —Rotterdam : UEA, 1998. —20 p. —( Diskutkajero ; Vol. 1 ). —( Donaco de A. Korĵenkov ).

    1772. d ’ Arnaud J. La besto de Vakareso : Romano / Trad. el la okcitana, postpar. J. - L. Tortel. —Dobrichovice : KAVA - PECH, 1998. —96 p. —( Donaco de P. Chrdle ).

    1773. Esperanto Esperanto - russkij slovarj = Esperanta - rusa vortaro / Komp., pref. A. Korĵenkov. —2a eldono. —Jekaterinburg : Ruslanda Esperantisto, l998. —32 p. —( Donaco de Ruslanda Esperantisto ).

    1774. Suonuuti H. Terminologia gvidilo / Trad. el la angla S. Fiedler. —Rotterdam : UEA, 1998. —38 p. + 4 p., il. —( Donaco de UEA ).

    1775. Vivo kaj morto de Wiederboren : Originala novelaro / Komp., pref., notoj A. Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1998. —80 p. —( Serio “ Legu kaj lernu ”. Vol. 1 ). —( Donaco de Sezonoj ).

    1776. Andrejeva T., Brovina L. Anglijskij jazyk : Tekstyizadanija po filosofii. —Jekaterinburg : Uraljskij gos. unive., 1997. —40 p. —( Donaco de D. Jerjomenko ).

    P. 18 - 22. International Auxiliary Tongue. Natural and Artificial Languages.

    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen. 1999 / 21 ;

    Brazila Esperantisto. 1998 / 305 ;

    Bulteno [ de Londona EK ]. 1998 / sep - okt ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 2 ;

    Esperanto aktuell. 1998 / 8 ;

    Esperanto Dialogo. 1998 / 2 ;

    Esperanto en Azio. 1998 / 3 ;

    Esperanto en Skotlando. 1998 / 174, 175, 176 ;

    Eventoj. 1998 / 140 - 158 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 504 ;

    Helianto. 1998 / 9, 10 ;

    Heroldo de Esperanto. 1998 / 15 - 16, 1999 / 1 ;

    Koktelo. 1998 / 3, 4, 5, 6 ;

    Komencanto. 1999 / 1 ;

    Kontakto. 1999 / 1 ;

    Kulturaj kajeroj. 1998 / 3 - 4 ;

    La Brita Esperantisto. 1999 / 946 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 2 ;

    La Ponto. 1998 / 6, 7 ;

    La Revuo Orienta. 1999 / 1, 2 ;

    L ’ esperanto. 1999 / 1 ;

    Le Travailleur Espérantiste. 1998 / 240 ;

    Litova Stelo. 1998 / 6 ;

    Monato. 1999 / 1 ;

    Norvega Esperantisto. 1998 / 6 ;

    Ruslanda Esperantisto. 1999 / 1 ;

    Scienco kaj Kulturo. 1998 / 6 ;

    Sennaciulo. 1999 / 1 ;

    TEJO Tutmonde. 1999 / 1 ;

    Ze Swiata Nadziei. 1998 / 7, 8, 9.

    M O Z A I K O

    10 korektaj respondoj!

    Ni ricevis 11 respondojn al la Novjara konkurso “ 55 + 3 ” ( LOdE. 1998 : 12 ), el ili nur unu estis ne tute korekta, ceteraj estis veraj. Ni lotumis tri libropremiojn, kaj ilin gajnis : Svetlana Konjaŝova ( Sanboli ), Oleg Vasiljev ( Uljanovsk ) ; Jens Dietterle ( Germanio ).

    Ni gratulas la solvintojn!

    La korektaj respondoj : 1. Muziko ; 2. Du ; 3. Melodio ; 4. Mi ; 5. Orelo ; 6. Ekspert ; 7. Ac ; 8. Tigro ; 9. Optik ; 10. En ; 11. Najtingalo ; 12. Fenestro ; 13. Pacifiko ; 14. At ; 15. Feo ; 16. Opal ; 17. La ; 18. Dekaproj ; 19. Ekvatoro ; 20. Prioro ; 21. Pavo ; 22. Kafo ; 23. Tar ; 24. G ; 25. Da ; 26. Kolegi ; 27. Tago ; 28. Gel ; 29. Il ; 30. Kol ; 31. Fi ; 32. Obl ; 33. Kart ; 34. Oro ; 35. Kle ; 36. Nord ; 37. Tre ; 38. Ulul ; 39. Barko ; 40. At ; 41. Okcident ; 42. Ujo ; 43. Ejo ; 44. Rara ; 45. Ibis ; 46. Ba ; 47. Or ; 48. Po ; 49. Se ; 50. Er ; 51. Impreso ; 52. A ; 53. Aktor ; 54. Testud ; 55. Erar . Abio ; kato ; lepor .

    Tatjana Kulakova

    FREŜO ’ 99 senpage

    Marian Zdankowski, la motoro de la populara internacia renkonto FREŜO, faris esceptan proponon —la plej bona solvinto de ĉiu el la konkurstaskoj, kiujn li sendis al nia redakcio, rajtos je senpaga partopreno ( loĝado, manĝado kaj ĉiuj programeroj ) en FREŜO ’ 99, kiu okazos en la pollanda Olŝtino 30 jun. - 4 jul. 1999. Cetere, en FREŜO mem oni havos ŝancon gajni unu el la monpremioj por solvado de taskoj, similaj al la suba.

    Bonvolu enmeti la literojn, kiuj kompletigas la unuan vorton kaj komencas la duan. La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ 20 apr.

    • 1. KOR ( USO ) NO
    • 2. LET ( XXX ) TIKO
    • 3. ĜIR ( XXX ) RISMO
    • 4. ĴART ( XXX ) KVENTO
    • 5. ŜAN ( XXXX ) FANO
    • 6. IMPROV ( XXX ) LECO
    • 7. GOR ( XX ) JO
    • 8. OBL ( XXX ) MO
    • 9. LA ( XXXXX ) RO
    • 10. BUDU ( XXX ) MATO
    • 11. URT ( XXX ) NO
    • 12. NE ( XXXX ) NJO
    • 13. HOM ( XXXX ) NTO

    Evidente la ĉarmaj moskvaj fratinoj, Daŝa kaj Ulja, trovis ion interesan en la februara kajero de La Ondo .

    DONACOJ

    FONDUSO “ AMIKO ”

    La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

    Nikolaj Batyrev ( Ruslando ) 23. 00 RUR

    Solomon Cins ( Israelo ) 25. 00 NLG

    Solomon Cins ( Israelo ) 10. 00 USD

    Svetlana Gasjuk ( Ruslando ) 55. 00 RUR

    Walter Kobelt ( Svislando ) 10. 00 CHF

    Jos. R. Koch ( Svislando ) 9. 00 CHF

    Tapio Sormunen ( Finnlando ) 48. 00 NLG

    Bruna Spagnolo ( Italio ) 10 000. 00 ITL

    Cristoph Scheidegger ( Svislando ) 11. 00 CHF

    Eric Walker ( Britio ) 67. 50 NLG

    Entute en 1998 101. 93 EUR

    ABONHELPA FONDUSO

    La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

    Tatjana Kulakova ( Ruslando ) 115. 00 RUR Vladimir Reŝetnikov ( Ruslando ) 60. 00 RUR

    Entute en 1998 6. 98 EUR

    FONDUSO “ INFORMADO ”

    La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri Esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k. s.

    Natalia Rjumina ( Ruslando ) 10. 00 RUR

    Entute en 1998 0. 39 EUR

    Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj. La rublajn donacojn sendu poŝte al la redakcia adreso. La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova ( Tel : 4987212 ). Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA - konto ueso - z.

    Dankon pro la subteno!

    FRAZOJ

    Sed la libro de la jaro 1998 laŭ ni povus esti... la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Korĵenkov... Kial? Unue ĉar UEA mem eldonis raŭmisman broŝuron : absoluta novaĵo, diversmaniere interpretebla ( interalie kiel bezono esprimi propran “ oficialan ” raŭmismon, fronte al la disvastiĝo de la fenomeno : Korĵenkov estas eĉ UEA - komitatano ). Due, ĉar la kajero preludis al la forumoj, montpeliera kaj ĉaudefona, kie Humphrey Tonkin respektive Giorgio Silfer produktis altnivelajn strategiajn intervenojn.

    Perla Martinelli Heroldo de Esperanto . 1998 : 15 - 16

    Werner Schad meditas kiel “ ni disvastigu Esperanton pli trafe ” :

    Malpacienca elreviĝo de E - varbantoj eviteblas per la supozo : El Cent personoj, al kiuj ni parolas pri E., eble unu interesiĝas. El cent, kiuj interesiĝas, eble unu komencas lerni la lingvon. El cent, kiuj lernas, eble unu enviciĝas aktive en la movado. Kvankam tiaj taksitaj proporcioj ne estas ekzaktaj, ili helpos almenaŭ eviti tro grandajn esperojn...

    Aŭdinte kaj leginte ion tre ofte, homoj ĝin akceptas pli facile. La reklamado de grandaj firmoj pruvas tion. Do per koncizaj sloganoj ofte publikigataj ni povas helpi la disvastigon de Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj de tiaj sloganoj :

    • Esperanto : la lingvo de la 21a jarcento.
    • Esperanto : monda sukceso. Partoprenu!
    • Esperanto : kaj vi trovos amikojn en cent landoj.
    • Esperanto : kaj vi trovos ŝancojn en 5 kontinentoj.

    Brazila Esperantisto . 1998 : 304

    Preskaŭ ĉiu homo plenigas sian personan agendon ĝiskreve, kaj pro tio la propono “ Lernu esperanton! ” signifas korolarie, eĉ se oni ne diras ĝin rekte : “ reduktu viajn aliajn aktivecojn. Ili ne tiel gravas kiel esperanto ”. Tiel konduti estas laŭ mi aroge. Vera kandidato por lerni la lingvon demandas mem pri la eblecoj.

    Gary Mickle

    Esperanto aktuell . 1998 : 8

    La prezidanto de la E - Asocio de Finnlando, Jukka Laaksonen, atentigis pri la nuntempa uzado de la latino.

    Latina lingvo vivas —almenaŭ en Finnlando —novan renesancon kaj latinlingvaj novaĵelsendoj de la Finna radio estas farataj eĉ internacie. Antaŭe la lingvo latina estis ĝenerale konsiderata nur kiel lingvo de medicino kaj teologio. Sed nuntempe ĝi fariĝis pli populara almenaŭ en universitataj rondoj... Ĉar la pledantoj de la latina uzas plurajn samajn argumentojn kiel ni esperantistoj, fariĝas facile imagi, ke Esperanto kaj latino estas konkurantoj. Tiel ja estas, kiam ekz. ambaŭ lingvoj estas proponataj kiel pontolingvo de internaciaj organizaĵoj...

    ... Ankoraŭ ne venis tempo, ke Esperanto ricevu vastan publikan agnoskon. Sed esperante, ke tio iam okazos, ni ne timu la latinan kiel konkuranton aŭ konsideru ĝin ( kiel ankaŭ ne la anglan ) nia malamiko.

    Esperantolehti . 1998 : 5

    Estas amaso da flugfolioj... Regule Esperantistoj lasas ilin en bibliotekoj kaj esperas, ke homoj forprenos kaj legos ilin. Oni povas facile imagi ke, post iom da tempo, la bibliotekisto forĵetas ilin, kaj ke nur la bibliotekistoj eĉ legas la titolon. Antaŭ du jaroj du el niaj anoj metis la unuan lecionon kaj flugfolion en la leterkeston de mil domoj en Bury St Edmunds por vidi ĉu la respondo estus pli bona. Ni ricevis nenian respondon...

    Roy Simmons, Angela Tellier La Brita Esperantisto . 1999 : 946

    A N O N C E T O J

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

    Stacio de junaj turistoj en Siberio uzas Esperanton.

    Adreso : RU - 652870 Meĵdureĉensk - 11 Kemerovskoj obl., pr. Stroitelej, 30, Ruslando.

    Bonvolu helpi komencantan esperantiston, kiu nun ne havas eblon pagi, per alsendo de lernolibroj, vortaroj, gazetoj kaj aliaj legaĵoj en Esperanto. Mi ĝoje korespondos kun esperantistoj.

    Adreso : RU - 184291 Murmanskaja obl., Novozerskij rajon, p. Revda, OJu 241 / 23, 10 otrjad, Seryh Igorj Viktoroviĉ, Ruslando.

    Kiuj volas perlabori monon somere —turnu al mi. Mi dislokigos en Gelenĝiko kaj Soĉi en privataj domoj ripozantojn laŭ modera prezo. En tiu prezo estas via 5 - procenta maklero. Ni laboros kun vi kiel unu brigado. Sed rapidu, ĉar vi devas komenci labori printempe.

    Adreso : Vladimir Kosolapov, RU - 353470 Gelenĝik, ul. Lomonosova, 5a, Ruslando.

    Peterburga E - Teatro, en sia 15 - jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj - profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1, 5 - horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

    Adreso : RU - 194156 Sankt - Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V. R., Ruslando.

    Kroataj esperantistoj kune kun Monda Turismo organizas somerumadon ĉe la Adriatiko en privataj domoj ( dulitaj ĉambroj kun ebleco uzi kuirejon ) inter vidindegaj urboj Split kaj Ŝibenik je kroata parto de marbordo. Por ĉiuj pluraj informoj bonvolu turni al Zelimir Pehar.

    <address> zpehar@hotmail. com address>

    Via partnero “ Galant

    Akcia societo “ Tiĥvina uzino Galant ”, dum pli ol 60 jaroj produktanta varojn el diversaj specoj de plastoj, dankas siajn esperantistajn partnerojn kaj invitas la novajn por :

    Por pli detalaj informoj bonvolu kontakti la direktoron de la uzino “ GalantMoissej C. Bronŝtejn

    Adreso : ul. Borovaja 1, Tiĥvin, Leningradskaja obl., RU - 187500, Ruslando

    Telefono : ( 81267 ) 11359

    Fakso : ( 81267 ) 15143

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 4 ( 54 )

    Al la legantoj

    Pro tio, ke post la aŭgusta krizo ni eldonis aŭtune kaj vintre nur tri volumetojn ( sur tranĉrando de ponard ’ , reeldono de E - rusa vortaro kaj Wiederboren ), kelkaj esprimis timon pri nia eldonado.

    Efektive, en la katastrofaj ekonomiaj kondiĉoj ni decidis prioritate subteni La Ondo n, kaj ni estis devigitaj rezigni, ekzemple, pri la E - Centro, instruado kaj biblioteko. Ankaŭ la eldonado malaktiviĝis.

    Sed kelkaj projektoj devis esti ĉesigitaj pro kaŭzoj eksterekonomiaj. Ni ne eldonos la Malgrandaj n tragediojn de Puŝkin, tradukitaj de Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov kaj planitaj kiel literatura suplemento por 1999, ĉar Lozgaĉeva traduko de Festeno dum pesto post lia morto aperis alilibre kaj aliloke —sen permeso de LOdE , kiu publikigis ĝin en 1992, eĉ sen indiko pri la unua eldono. “ Priŝteli mortinton ” ĉiam estis peko tre grava en Ruslando, kaj ni ĉesigis ankaŭ la laboron pri poemaro de Brodskij, kiun plejparte tradukis kompilinto de la hontinda eldono.

    Kiel senpagan suplementon ĉiuj abonantoj de LOdE ricevos libreton Esperanto en Ruslando , kiun nun provlegas kelkaj fakuloj pri la historio de Esperanto.

    Tre baldaŭ en Jekaterinburg enmondiĝos Lingvaj respondoj de akademiano Sergio Pokrovskij, kaj probable ni eldonos lian vortaron anglan - Esperantan pri komput ( il ) a fako. Lernolibron por udmurtoj, kiun jam delonge verkis Bronislav Ĉupin, ni portos al presejo tuj post ricevo de atendata subvencio.

    La Ĉashundo n de la Baskerviloj baldaŭ sekvos alia krimromano — Maigret hezitas de Georges Simenon per la traduko de Daniel Luez. Daŭras la redakta laboro pri Resurekto de Lev Tolstoj ( tradukis Viktor Sapoĵnikov ) ; kaj Sezonoj jam ricevis komencajn paĝojn de La hobito de Tolkien, kiun tradukas d - ro Christopher Gledhill.

    En marto ni menciis pri la rendevuo de nia redaktoro kun Bill Auld, kies 75 - jariĝon Esperantujo festas ĉi - jare. Ni omaĝos la jubileon de la skota Majstro per eldono de lia biografio kun multaj fotoj. Kvankam la tradukado de Pikviko aktuale stagnas, Sezonoj eble regalos la verdan popolon per alia traduko de la plej fama el la nuntempaj esperantistoj.

    Kelkaj aliaj projektoj estas preparataj, ekzemple, antologio de priesperantaj humuraĵoj kaj satiroj Kvinpinta stelo . Ni konsideras reeldoni kelkajn elĉerpitajn verkojn, sed ni ne tro rapidas, ĉar “ eldoni estas facile, vendi —malfacile ”.

    Ĝis novaj eldonoj!

    Halina Gorecka

    ESPERANTOLOGIO KOMPUTILE

    Komputiloj en la moderna mondo ne plu estas nuraj kalkuliloj. Ofte oni uzas ilin ankaŭ por lingve komuniki, por prilabori tekstojn, por prepari gramatikojn kaj vortarojn, por tajpi, legi, aŭdi kaj paroli. Iom dramece oni povus supozi ke la futuro de lingvoj dependas de ilia komputila uzo.

    Tion montras i. a jena ekzemplo. Grandaj entreprenoj produktegas amasojn da leteroj al klientoj kaj aliaj. Nuntempe oni provas aŭtomatigi la verkadon de tiaj leteroj. Post kelkaj jaroj en la oficeja korespondado oni eble bezonos nur prononci la nomon de la kliento kaj la kategorion de ties problemoj kaj demandoj por aŭtomate produkti adekvatan leteron. Poste la oficisto bezonas nur voĉe klarigi la detalojn al sia komputilo : eĉ tajpado estos nenecesa.

    La entreprenoj ŝparos multe da mono uzante tiajn komputilajn programojn. Tial nuntempe programistoj havas grandan intereson pri ili. Ĉi tie kuŝas grava danĝero por malgrandaj lingvoj. Tiaj programoj estos ekproduktataj nur en grandaj naciaj lingvoj, precipe la angla. Tio siaflanke eble estos argumento por entreprenoj uzi nur tiu ( j ) n lingvo ( j ) n en sia ekstera komunikado. Kostos malpli produkti leteron en la angla ol eĉ en la nacia lingvo de la oficisto. Ankaŭ Esperanto suferas malavantaĝon : dum oni nuntempe investas miliardojn da eŭroj en la produktado de anglalingvaj iloj, esperantistoj neniam povus trovi malgrandan eron de tiu sumo.

    La komputilado ŝanĝos ankaŭ la esploradon de lingvoj kaj literaturo. La ekzisto de grandaj tekstaroj, ekz. en Interreto, kaj la ekzisto de komputilaj vortaroj kaj gramatikoj verŝajne ŝanĝos la metodon por multaj lingvosciencistoj. Estos multe pli simple pristudi kiel lingvo vere funkcias uzante komputilojn kaj komputilajn retojn.

    Ankaŭ la fakto ke multaj eldonistoj prilaboras elektronikajn dosierojn povos esti granda helpo al la esperantologo, se ni sukcesos iel fari tiujn dosierojn alireblaj por esploristoj. Krom tio, ankaŭ la publikigado de tiel akiritaj rezultoj estos multe pli facila kaj malpli kosta, se oni uzos elektronikajn forumojn.

    La Esperanto - movado kaj la esperantologio tial ambaŭ devas ekuzi la novajn rimedojn. Feliĉe, la nombro da interesatoj pri komputila lingvistiko inter la esperantologoj estas tradicie relative alta, kaj krom tio multaj aliaj projektoj ne tradicie komputilecaj :

    La Esperantologia Konferenco de la ĉi - jara Universala Kongreso en Berlino pristudos la demandon kio estas farenda, farinda kaj farebla por plibonigi la elektronikan vojstrukturon de la lingvo. Kiel ni arkivu la ekzistantajn materialojn? Kiel oni povas profiti de ili? Kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion?

    Fakuloj kiuj volas kontribui al la konferenco estas invitataj sendi kelklinian resumon por prelego 30 - minuta al d - ro Marc van Oostendorp ( Vakgroep Theoretische Taalwetensshap, Universiteit van Amsterdam, Spuistraat 210, NL - 1012 VT Amsterdam, Nederlando ) ; aŭ ( prefere ) retpoŝte al

    <address> oostendorp@rullet. leidenuniv. nl address> en askia formo. Oni akceptos proksimume 6 tiajn prelegojn.

    d - ro Marc van Oostendorp

    LIBROSERVO DE UEA ABUNDE VENDIS EN 1998

    Dank al la granda UK kaj vigla eldona aktiveco de UEA, la libroservo de UEA saldis siajn vendojn en 1998 per la impona sumo de 297 165 gld. Tio estas 14 % pli ol en 1997 ( 260 378 gld. ) kaj 10 % pli ol antaŭvidis la buĝeto ( 270 000 gld. ).

    Antaŭe nur unufoje la vendorezulto estis pli granda. Tio okazis en 1988, kiam ekestis la apenaŭ rompebla rekordo de 365 935 gld., dank al la escepta koincido de tri favoraj faktoroj. La ĉefa vendo - ondo de la eldona rikolto de la Jubilea Jaro realiĝis en tiu posta jaro. Tiam aperis ankaŭ nova librokatalogo kaj, krome, UK okazis en Roterdamo. Normale UEA povas porti al UK maksimume kvaronon de la tuta sortimento de sia libroservo, sed en Roterdamo ĉio estis aĉetebla. Ju pli riĉas la oferto, des pli multas la vendoj. Tion montras la Malfermaj Tagoj de la CO, dum kiuj cento da klientoj aĉetas tiom kiom oni vendas dum unu tago en UK.

    La lastaj jaroj estis ĝenerale bonaj por la ĉefa libroservo de nia movado. Tio rezultis unuavice el ĝia pli efika organizo i. a. per la Malfermaj Tagoj kaj per regulaj ofertoj al membroj en nepagipovaj landoj, al delegitoj k. a. celgrupoj. La vendoj estus eĉ pli grandciferaj, se la ĉiama manko de laborforto ne prokrastus la aperigon de aktuala librokatalogo.

    La du akompanaj statistikoj listigas la plej furorajn titolojn. Unu montras la totalajn vendojn ( ĉefe al aliaj libroservoj ) kaj la alia la nombron de unuekzempleraj aĉetoj ĉe la butiko en la CO ( ĉefe fare de individuaj klientoj ). La nombroj de unuopaj vendoj estas inkluzivitaj en tiuj de la totalaj vendoj. Entute la libroservo de UEA vendis 15878 ekzemplerojn de 1853 diversaj libroj, diskoj aŭ kasedoj, apud amaso da “ diversaĵoj ”, t. e. insignoj, skribiloj ktp.

    Ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA. El la 20 titoloj de la totalaj vendoj, 14 estas eldonaĵoj de UEA aŭ ( Pasporta Servo ) de TEJO. El la 21 plej furoraj unuope venditaj titoloj 12 estas eldonaĵoj de UEA / TEJO. La plej populara aŭtoro estis denove William Auld, ĉi - foje kun tri titoloj ( Pajleroj kaj stoploj kaj la tradukoj de Tolkien kaj Conan Doyle ).

    Vendoj entute

    Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA 360

    Pasporta Servo 347

    Al lingva demokratio, red. M. Fettes kaj S. Bolduc 247

    Saluton! lernolibro de A. Childs - Mee 242

    Internacia Kongresa Universitato 1998 199

    Terminologia gvidilo, H. Suonuuti 162

    Monumente pri Esperanto, H. Röllinger 160

    Pajleroj kaj stoploj, W. Auld 137

    Faktoj kaj fantazioj, M. Boulton 131

    Esperanto post la jaro 2000, A. Korĵenkov 130

    Kio ni estas kaj kion ni celas ( provizora eldono ) 121

    Ili vivis sur la tero, M. kaj B. Robineau 114

    Ŝlosilo sveda 106

    Tendaraj tagoj I, S. MacGill 95

    Diccionario de bolsillo Esp - espanol, Paluzie - Borrell 92

    Klara vortaro Esperanta - araba, G. Abraham 87

    Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj, L. Levin 86

    Dictionnaire de poche ( franca - E - franca ) 83

    Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny / Uderzo 81

    Plena analiza gramatiko de Esperanto, K. Kalocsay kaj G. Waringhien 81

    Unuopaj vendoj

    Al lingva demokratio, red. M. Fettes kaj S. Bolduc 61

    Pasporta Servo 51

    Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA 50

    Tien, J. Valano 45

    Esperanto post la jaro 2000, A. Korĵenkov 42

    Terminologia gvidilo, H. Suonuuti 40

    Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj, L. Levin 35

    Pajleroj kaj stoploj, W. Auld 34

    La manto, P. Mährti 33

    Zamenhof kaj judismo, A. Cherpillod 32

    Faktoj kaj fantazioj, M. Boulton 31

    Saluton! lernolibro de A. Childs - Mee 31

    Monumente pri Esperanto, H. Röllinger 30

    Antologio latina I - II, G. Berveling 27

    La bona lingvo, C. Piron 26

    Kulturo kaj teknologio, A. Urevbu 26

    La reveno de la reĝo, J. R. R. Tolkien 26

    Nederlands - Esperanto - Nederlands, A. J. Middelkoop 25

    Saluton! ( kasedo al la lernolibro ) 24

    La ĉashundo de la Baskerviloj, A. C. Doyle 23

    Amparolo, I. Nemere 23

    Gazetara Komuniko de UEA

    INTERNACIAJ EKZAMENOJ EN LA BERLINA UK

    Dum la 84a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA je la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj : gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaŭ la parolan parton.

    Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio anticipa sinanonco estas konsilenda. Oni anoncu sin, prefere antaŭ 1 jul., ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono ( IEK ), Middenweg 587, NL - 1704 BH Heerhugowaard, Nederlando ; retpoŝto

    <address> hagen. esperanto@wxs. nl address>.

    Samtempe oni pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40 NLG al la UEA - kontoilek - a aŭ rekte al la kasisto de IEK : B. Andreasson, Södra Rörum pl 455, SE - 242 94 Hörby, Svedio ; poŝta ĝirkonto 682117 - 7 ( Stockholm ). Kaze de nereprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto oni rericevos 25 NLG.

    Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sinanonci surloke en la kongresejo ĉe la ILEI - budo je dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60 % de la MA - kotizo por la loĝlando de la kandidato.

    IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke ” delegitoj atingu almenaŭ la nivelon de la Meza Ekzameno ”.

    Hans ten Hagen

    PER ESPERANTO PRI LA VJETNAMA MILITO

    Ni organizos fakan kunsidon pri “ Vjetnama Milito ”, kiel la 4an simpozion pri rilathistorio, kadre de la 2a Azia Kongreso en Hanojo ( 22 - 25 aŭg. 1999 ). Ni petas aktivan partoprenon kun raporto, precipe el la koncernaj landoj, Usono, Japanio, Koreio, Ĉinio kaj kompreneble el Vjetnamio.

    La kunsido temos pri la “ Vjetnama Milito ”, kiu finiĝis per venko de vjetnamoj kaj donis bazon por la nuna Vjetnamio, kaj ĝi estas tre grava ne nur por ĝi sed ankaŭ por aliaj koncernaj landoj. Sed 25 jarojn post la milito ( 1961 - 1975 ), oni nun ne multe parolas pri ĝi kaj emas forgesi.

    Tamen la venonta Azia Kongreso estas la unua internacia E - kongreso en Vjetnamio, kie kolektiĝos aziaj esperantistoj kaj espereble ankaŭ el Usono por gratuli tiun evoluon de Vjetnamio, kiu ebligas al ĝi havi tian ĉi kongreson. Sed aliflanke, kiel esperantista kongreso, havanta pli objektivan historian rigardon, ĝi estas la plej taŭga okazo retrorigardi tiun historian okazaĵon por nia pli bona posta rilatiĝado.

    Bedaŭrinde, ni ne estas fakuloj pri historio, nek politikaj gravuloj, sed multaj el ni mem travivis tiun tempon kaj spertis la militon en sia propra vivo. Do ni povas pensi la aferon el tia nivelo kaj plue havas lingvan avantaĝon —Esperanton.

    Gravas ke ni ne forgesu, foje kaj foje atenti pri la pasinteco. Kaj ankaŭ gravas kompari la de - registaro - preparitan historion pri unu sama afero. Tiel ni povas atingi pli objektivan kernon de la afero.

    Konsciaj esperantistoj interŝanĝu en Esperanto opiniojn kaj informojn pri la milito, kaj retrorigardu la militon por pli bona futura kunlaboro inter koncernaj esperantistoj, konvene al la ĝenerala temo de la kongreso, “ Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvo ”.

    Kion ni faros en la faka kunsido :

    1. Retrorigardos la militon koncize laŭ preparita dokumento. Interalie aparte studos, kion esperantistoj faris rilate al la milito.

    2. Komparos priskribon pri la milito en nacia lernolibro por 15 - 18 - jaruloj, ekzemple lernolibro pri historio k. a.

    3. Interŝanĝos proprajn spertojn pri la milito. En tiu rilato, raportoj el Vjetnamio gravas. Kaj rilate al tio, mi petas al vi prepari koncernajn raportojn.

    Por detaloj kontaktu nin :

    Takadono 4 - 13 - 3, Asahi - ku, Oosaka Oosaka - si, 535 - 0031 Japanio.

    Rete :

    <address> tomtom@ann. hi - ho. ne. jp address>

    Nisio Tutomu Kata

    VERDA LONGMARŜO

    La inaŭgura ceremonio de la marŝado okazis matene de la Novjara Tago de 1999 en Lianyungang —la komenco de la Azia - Eŭropa Fervojo. Ĉeestis reprezentantoj de la urbestroj de Huangshi kaj Lianyungang kaj reprezentantoj de E - organizoj de la du urboj, eĉ geknaba orkestro!

    Post unu monato, 31 jan. la marŝanta grupo atingis urbon Zhengzhou, unu el la plej ĉefaj fervojnodoj en Ĉinio kaj la unua provinca ĉefurbo sur la vojo. La triopa reprezentantaro de E - asocioj tie renkontis la grupon kaj kune kun la marŝantoj pasigis renkontiĝojn kun lokaj esperantistoj kaj akcepton de la urbaj instancoj.

    8 feb. la karavano atingis la urbon Luoyang, tre mondfama pro sia antikveco kaj abundaj historiaj vizitindejoj. Ĝis tiu urbo, la karavano jam iris deknaŭonon ( 1 / 19 ) de la tuta vojo. Laŭ la plejlasta informo, la karavano jam atingis urbon Lingbao en prov. Shaanxi kaj antaŭ ĝi estos mondfama antikva urbego Xi ’ an.

    La karavano pli kaj pli alkutimiĝis al sia piedirado kaj severa kaj malkomforta, eĉ suferata vojaĝa vivo. Komence la karavano iras ĉiutage ĉirkaŭ 20 km. La karavano ordinare estas akceptita en malgrandaj fervojstacidomoj kaj tranoktas en simpla gastigejo de la stacidomoj. Pro tio oni ŝuldas multon al s - ro Li Shen, prezidanto de Ĉina Sekcio de IFEF, emerita ĝenerala inĝeniero, eksa altranga estro de unu el la plej gravaj fervojretoj en Ĉinio. Tamen kelkfoje la karavano devas tranokti sur benko en pasaĝera atendejo de stacidomo, dormante en dormsako je frida temperaturo de 3 - 10 gradusoj sub la nulo.

    La planita marŝlinio estas : Ĉinio ( Lianyungang, Xuzhou, Shangqiu, Kaifeng, Zhengzhou, Xi ’ an, Baoji, Lanzhou, Jiuquan, Ulumuqi ) —Kazaĥstano —Ruslando ( Jekaterinburg ) —Belorusio ( Minsk ) —Pollando ( Varsovio ) —Germanio ( Berlino ) —Nederlando ( Roterdamo ).

    Zhang Danchen

    AIS EN MEKSIKIO

    La Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ) San - Marino iras ekster - Eŭropen : en Meksikio fondiĝis landa asocio, kiu promesas iam fariĝi plenrajta filio de AIS. Danke al la iniciato de prof. Feldmann - Gonzales jam okazis multe atentata preleg - serio en pluraj Meksikiaj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey.

    Ankaŭ en Eŭropo ĉi - jare okazos AIS - aranĝoj. Du plenaj SUS - konferencoj komence de majo en Bydgoszcz ( PL ) kaj aŭguste - septembre en San - Marino / Rimini ampleksos ne nur kursan, prelegan kaj kadran programojn, sed ankaŭ publikajn studfinajn ekzamenojn. Dum la paska IJF de Itala E - Junularo kaj dum la Berlina UK okazos studad - sesioj, kiuj ofertas al la festivalanoj kaj kongresanoj aktualajn sciencajn informojn kaj iom da akademia etoso, sen iu kromkosto.

    Kun la disvastiĝo de la AIS - aktivaĵoj plioftiĝas la demandoj, kial AIS laboras laŭ sufiĉe striktaj regularoj. Ekzemple ĝi aranĝas studfinajn ekzamenojn nur dum SUS - konferencoj anoncendaj monatojn antaŭe, ĉe kiuj nur efektivaj membroj de AIS rajtas gvidi kursojn. Tio povas kaŭzi la impreson, ke AIS senbezone komplikas la vivon aŭ ne fidas al eksteruloj.

    La vera kaŭzo estas, ke striktaj reguloj necesas por protekti la reputacion de AIS. Se iu grupo da homoj spontane ie kunvenus, disdonus diplomojn kaj senspure malaperus, neniu konsiderus tiujn diplomojn seriozaj. Tial AIS antaŭanoncas siajn ekzamenojn kaj faras multon por ebligi postan kontroladon de ĉiuj detaloj. Tiel agas ĉiuj seriozaj universitatoj, kaj AIS, kiu agas plurlande kaj sen konstanta instruejo, devas eĉ pli atenti tiajn procedurojn.

    AIS esperas, ke ĝiaj anoj kaj kunlaborantoj komprenas la regularojn kiel helpilojn al utila laboro kaj ne kiel malhelpan balaston. Por la homoj, kiuj volas partopreni en AIS - kurso, reguloj ja kvazaŭ ne ekzistas, kaj seriozaj studentoj ĉie devas sekvi reglamenton.

    Reinhard Fössmeier inform - ofico de AIS

    NE NUR SALUTKARTOJ

    Multajn fruktojn donis lastatempe la agadoj de Hungaria E - Asocio direktitaj al diversaj tavoloj de influhavaj personoj. En decembro estis dissendita la hungarlingva periodaĵo de HEA Eŭropa Unio kaj la lingva demando al ĉiuj parlamentanoj de Hungario kun la salutletero de la prezidanto de HEA Georgo Nanovfszky. Plurdek parlamentanoj eĉ ne nur salutkartojn sendis, sed esprimis sian simpation kaj ofertis sian subtenon al la celoj de HEA.

    En januaro unuhora viva intervjuo kun Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de HEA, estis dissendita en la radiostacio “ Melodio ” ŝatata ĉefe de junuloj.

    Tridekpaĝa studo de László Gados, kunredaktoro de Eŭropa Unio kaj la lingva demando , aperis en la prestiĝa revuo Gazdaság és Társadalom ( Ekonomio kaj socio ), en kiu publikigas artikolojn la plej konataj fakuloj de tiuj temoj en Hungario.

    Oszkár Princz

    PASPORTO AL LA TUTA MONDO. EKZERCOJ AL LA TUTA PASPORTO

    Aperis vidbenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo , verkita de Paŭlo Gubbins ( Britio ) surbaze de teksto de Edwin Grobe ( Usono ) kaj registrita en Kalifornio kun internacia aktoraro. Kvar lecionoj okupas du horojn.

    La kurso estas por lernantoj de ajna aĝo ; en la bendo oni parolas nur Esperanton. Ĝi ekiras de la nula punkto ; la materialon oni prezentas iom pli dense ol en Mazi en Gondolando kun la akuzativo enkondukita en la kvara leciono. La bendo prezentas situaci - komediajn scenojn, kun aldonitaj instrutemoj.

    La kurso uzas vivajn aktorojn, kiuj prezentas la familion Bonvolo ( greka filozofo kaj dancistino la gepatroj, atleto, skulptistino kaj juĝistino la gefiloj —ĉiuj en kostumoj konformaj al la metioj ). Ekster la familio, venas ŝafista gasto el Nov - Zelando, vendejestrino kun problemoj, kaj iom surda detektivo —do, krimo, aŭ supozo de krimo, nu... multaj miskomprenoj.

    La bendoj aperis kun presita scenara teksto, kun gramatikaj resumoj. ELNA petis al ILEI verki ekzercojn, per kiuj lernantoj sisteme testu kaj provu siajn sciojn. Vidbendo malfacile prezentas la kompletan lingvon, profundigon kaj kompletigon oni provizu per ekzercoj. La bendon uzos soluloj kaj grupanoj kun gvidanto ; la ekzercoj provas kontentigi la bezonojn de ambaŭ kategorioj.

    Grand - formatan 72 - paĝan apogan ekzerco - kajeron sub la titolo Ekzercoj al la Tuta Pasporto pretigis Stefan MacGill, la komisiito de ILEI pri eldonado, kun bildoj de Gejl Lucas. Fine de la ekzercoj aperas konsiloj al gvidantoj, respondoj al la ekzercoj, laŭlecionaj kaj alfabetaj vort - listoj, laŭleciona tabelo de gramatiko, bazaj strukturoj, komunikaj taskoj kaj benda resumo.

    La kompleto ( bendoj PAL aŭ NTSC, scenara teksto, ekzercoj ) aĉeteblas ĉe ELNA ( 90 USD ) aŭ UEA ( 174 NLG ). La ekzercaro aparte mendeblas ankaŭ ĉe ILEI ( pf. 193, HU - 1368 Budapest, Hungario ).

    ILEI

    KALENDARO EN LA RETO

    Mi alŝutis la aktualigatan version de la Plena Kalendaro al nia retpaĝejo :

    Http : / / www. hungary. net / esperanto / eventoj1. htm

    La kalendaro estas havebla ankaŭ per retpoŝto. Por ricevi ĝin sendu mesaĝon al

    <address> kalendaro@esperanto. org address>, enhavo kaj temlinio ne gravas.

    Estas bonvenaj rimarkoj, kompletigoj, korektoj.

    Laŭintence ĝi devas servi 4 celojn :

    —por vojaĝemuloj servi per fidindaj informoj ( aranĝoj, organizaj adresoj, retpaĝoj )

    —por organizantoj certigi reklam - eblon por informi pri sia aranĝo

    —por organizantoj doni la eblecon anticipe kontroli la planitan daton de onta aranĝo por eviti eventualajn koliziojn

    —funkciigi fidindan servon pri “ impona ” listo, utiligebla en ekstera propaganda laboro.

    László Szilvási

    KURTE

    230 litoviaj kaj kelkaj alilandaj e - istoj partoprenis la 34an kongreson de LitEA en Vilnius. LitEA havas individuajn 980 membrojn ; ĝi ricevis 17 mil lidojn de la Ministerio de Kulturo, 10 mil lidojn de la distrikta municipo de Lazdijai k 3 mil lidojn de la Akcia banko de Ŝiauliai. 240 personoj finis la aŭtunan kurson en Vilnius. Litova Stelo ( 1000 ekz. ) havas 360 pagintajn abonantojn. LitEA funkciigis sian filion en la centro de Vilnius. Povilas Jegorovas estas reelektita kiel prezidanto de LitEA. ( Litova Stelo )

    En publika seminario pri “ Lingvo kaj homaj rajtoj ” ( 12 dec., Seulo ) de Korea E - Asocio k Korea Lingvistika Asocio partoprenis ĉ. 60 personoj. ( Esperanto )

    La urbestro de Torcy ( Francio ) kaj la prezidanto de la loka E - kulturcentro Jean - Michel Girbes 22 nov. plantis “ arbon de amikeco ” k subskribis plurlingvan konvencion pri “ universala rajto —universala lingvo ”. ( Esperanto )

    Februare 125 gejunuloj eklernis E - ton en la Scienca Universitato “ Lajos Kossuth ” en Debrecen ( Hungario ) ; la kurso finiĝos en junio per studfina ekzameno. ( Interredakore )

    Unu el stratoj de Sarajevo ricevis nomon de Kasim Hadzic, siatempe gvida islama intelektulo kaj fervora e - isto. ( Kataluna Esperantisto )

    Liberecana revuo La Lletra A en Reus ( Katalunio ) aperigas lecionojn de E - to. ( Kataluna Esperantisto )

    Laŭ la lasta Adresaro, SAT havas 1250 membrojn en 779 urboj de la mondo ; plej multaj loĝas en Peterburgo ( 27 ), Parizo ( 23 ), Zajeĉaro ( 16 ), Moskvo kaj Roterdamo ( po 14 ) k Bruselo ( 12 ). ( Sennaciulo )

    5 - 9 mar. en Kyiv ( la ĉefurbo de Ukrainio ) sukcese okazis la 11a EoLA, organizita de Mikaelo Lineckij, Natalia Ivanova k. a. kun ĉ. 110 partoprenantoj. Ĉeestis pluraj gastoj el Eŭropo, interalie konataj kantistoj JoMo k Georgo Handzlik. ( Grigorij Arosjev )

    Pro sanproblemoj de la redaktoro Stano Marĉek kun sekva paneo de la aperritmo kaj malkresko de la abonantoj estas finita la eldonado de Esperantisto Slovaka . ( Starto )

    21 dec. kvincento da gastoj ĝuis teatraĵon k solenan bankedon en la prestiĝa Zagreba teatro Kerempuh okaze de la 25 - jara jubileo de la E - la aktorado de Vida Jerman. ( Esperanto )

    DE A. T. S. AL Ĉ. A. L.

    6 - 7 feb. en Ĉeboksaro ( ĉefurbo de Ĉuvaŝio ) okazis Aktivul - Trejna Seminario ( ATS ) pri la temo “ De klubo al organizo ”. La seminarion organizis SEJM, JEAĈR ( Junulara E - Asocio de Ĉuvaŝio ) kaj Respublika domo de instruistoj. Krom ĉeboksaranoj partoprenis reprezentantoj el Moskvo kaj Uljanovsk, entute —pli ol 20 personoj.

    Estis pristuditaj bazaj informoj pri kluboj kaj organizoj, interrilatoj en kolektivo, laboro kun amaskomunikiloj, k. a. Granda parto de la seminario pasis kiel trejnadoj kaj diskutoj pri diversaj temoj ( amaskomunikiloj, gvidoreco, disvastigo de E - to, k. a. ).

    Ĉiuj rimarkis nekutiman seriozecon de la aranĝo, kiu tamen plaĉis al ĉiuj, kaj la organizantoj decidis daŭrigi programon kaj organizi serion de similaj seminarioj sub la nomo de “ Ĉeboksara Aktivul - Lernejo ” unufoje en monato, dum unu el dimanĉoj.

    14 mar. okazis la unua seminario el la serio, kun la temo “ Specifo de radio, kiel amaskomunikilo ”. Ĝi celis lertigi esperantistojn en eksteraj rilatoj. La programo konsistis el duhora prelego de Jekaterina Jevlampijeva, kiun sekvis trihora trejnado. La partoprenantoj ricevis la taskon memstare prepari iun el la proponitaj specoj de radioelsendoj ( intervjuon, rakonton, enketadon, raportaĵon, ktp ). La trejnado finiĝis per analizo de faritaj programeroj kun komuna korektado de eraroj.

    La aranĝon partoprenis esperantistoj el Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. La sekva seminario okazos komence de aprilo.

    Konstantin Viĥrov

    INTERESO NE FALAS!

    Kvankam la vetero en Tomsk ne similas al printempa, la homoj “ vekiĝas ” kun la unuaj printempaj sunradioj, kaj 29 personoj are venis al kurso de Esperanto. Tiom neatendita amaso eĉ kaŭzis problemeton, ĉar la Tomska E - klubo ne havas propran ejon kaj ĝuas bonvolemon de la Palaco de kreado por lernejanoj. Por unuaj lecionoj venadis po 20 homoj, pene enŝovantaj sin en malgrandan klasĉambron, kiun oni disponigis al ni.

    La kurson gvidas brava instruistino Lena Katajeva, kiu nur antaŭ unu jaro mem venis al elementa printempa E - kurso de Ljuba Prudĉenko. Lena havas universitatan kleron kaj laboras en lernejo.

    Post la forveturo de Ljuba Prudĉenko al Norvegio, tomskaj esperantistoj afliktiĝis, ĉar Ljuba dum pli ol 5 jaroj animis la kluban vivon en Tomsk, jen gvidante kursojn, jen zorgante pri ejoj. Feliĉe, la providenco favoris nin, kaj Lena daŭrigas tre malfacilan, tamen noblan laboron —instruado de Esperanto en Tomsk.

    19 MAJ 1999 Tomska E - klubo festos sian dudekjariĝon. Nur manpleno de sociaj organizoj en Tomsk havas similan aĝon, ĉefe turistaj kluboj.

    Ĉio komenciĝis tre modeste. Kelkaj amikoj —Aleksej Birjulin, Anatolo Gulidov, fratoj Ŝljafer k. a. —ĵus studinte la lingvon, dum eksterurba pikniko ĉe senĝena lingvopraktikado, konstatis ke E - kluboj funkcias en Novosibirsk, Krasnojarsk, Barnaul, Omsk, Meĵdureĉensk kaj en multaj siberiaj urboj, nur en Tomsk ne estas. Do ili fondis la klubon. La klubo tiel aktive komencis agi, ke la etoso sentiĝas eĉ post 20 jaroj.

    La nuna estraro preparas vastan programon por celebri la datrevenon. Sendu gratulojn al ni!

    RU - 634055 Tomsk - 55 a / k 2289. Rete :

    <address> gbasov@hcei. tsc. ru address>

    Gennadij Basov vicprezidanto de TEK

    GIMNAZIANOJ LERNAS KAJ KANTAS

    20 feb. en la peterburga gimnazio 271 okazis unu - kaj - duona - hora E - koncerto kadre de aranĝo, dediĉita al fremdaj lingvoj, studataj en la gimnazio. Antaŭ la gimnazianoj, iliaj gepatroj kaj aliaj interesitoj koncertis blindaj esperantistoj el EK Amikaro . Fama peterburga ensemblo Blua Ponto plenumis novajn kantojn ; kelkajn kantojn prezentis E - lernantoj de la gimnazio. Kiel ĉiam, tre plaĉa estis la kantado de Ludmila Titova. Ekspozicio Esperanto per la okuloj de infanoj konatigis la publikon kun la vojaĝoj, korespondo, pentraĵoj, fotoj de la junaj esperantistoj.

    Esperanto estas instruata en la gimnazio jam dum 8 jaroj.

    Svetlana Miroŝniĉenko

    ESPERANTO INTER LA HOBIOJ

    28 feb. E - Klubo de Ivanovo ( regiona centro 300 km nord - oriente de Moskvo ) organizis 3 - horan festivalon “ Hobioj ”, kiun partoprenis ĉ. 150 homoj. Dum la unua parto de la festivalo estis prezentitaj diversaj hobioj : biciklado, vojaĝado, petveturado kaj multaj aliaj, sed unuavice —Esperanto, inkluzive de duonhora E - kurso.

    Estis kvar 30 - minutaj “ blokoj ” da prezentoj. Gvidantoj de la prezentoj rakontis pri siaj temoj, respondis demandojn kaj laŭeble ilustris siajn rakontojn. Esperantistoj ilustris per ĵurnaloj, gazetoj, libroj k. a. La prezentojn sekvis koncerto, kiun ĉeforganizis E - ensemblo Ekvinokso . La koncerton partoprenis kelkaj konataj urbaj kantistoj.

    La festivalo okazis omaĝe al Lena Lebedeva, forpasinta fine de februaro antaŭ 2 jaroj. La festivalo iĝos ĉiufebruara, kaj oni atendas sekvafoje pli interesajn ( kvante kaj kvalite ) prezentojn.

    Grigorij Arosjev

    TIĤVINA KURSO

    Per solena ekzameno finiĝis la elementa kurso de la Tiĥvina EK ( pri ĝia komenco legu en LOdE. 1998 : 12 ). Post la ekzameno la kursfinintoj ricevis atestojn kaj aliĝis al la klubanoj ĉe granda tablo. Ĉiuj frandis bongustajn tortojn kaj belajn kantojn, kiujn la kursanoj lernis dank al la instruisto —Mikaelo Bronŝtejn.

    Viktor Kandalinskij

    sur la supra foto : Pri la sukceso de la kurso diras ne nur la atestoj, kantoj kaj tortoj, sed ankaŭ la feliĉaj postekzamenaj ridetoj.

    FUŜE PRI ESPERANTO EN GDR

    En LOdE. 1999 : 2 la okcidentgermana studento Ziko Marcus Sikosek ( ZMS ) artikolis pri la situacio de Esperanto en GDR.

    Menciante la libron de Lins, ZMS pravas, ke dum la 50 - aj jaroj la esperantistoj en GDR ne rajtis organiziĝi kaj multaj havis malfacilaĵojn.

    Ĉar mi mem travivis ( kaj eble iom influis ) la historion de Esperanto en GDR, mi faru kelkajn rimarkojn, ne por prilumi miajn “ valorajn laborojn ” ( kiel flatumas ZMS ), sed por ĝustigi la prezentitan bildon. Jam en 1957 mi ekokupiĝis pri Esperanto, kunlaboris por reorganizi la movadon en GDR kaj kunklopodis doni al ĝi evolueblojn laŭ la konkretaj kondiĉoj en la lando. Ekde 1968 mi estis unu el la ” oficialaj GDR - esperantistoj ” kaj “ reĝim - samideanaj oficialuloj ”, estis estrarano “ de la komunisma asocio ” ( 1968 - 1990 kiel sekretario de GDREA, post tio kiel sekrete elektita vicprezidanto de GDREA ĝis la unuiĝo kun GEA, tiu okcidentgermana organizaĵo, kiu ja “ flatis ” al tiaj uloj kiel mi ).

    1. En la artikolo tre ĝenas min la aludo al la naziismo lige ( ĉu kompare? ) al GDR ( “ same kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj... ”, “ samdirektigo ” ).

    2. Al la sama direkto apartenas la ofta atributo “ komunisma ” ( sen difini, pri kio temas ). Ĝi estas por ZMS sloganisma klabo, kiu anstataŭu argumenton kaj i. a. havas la funkcion supozigi certan identecon de la “ ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj ” aŭ “ komunismaj reĝimoj ”. Tamen, objektiva kaj honesta rigardanto scias, ke la diferencoj inter la “ komunismaj ” landoj kaj iliaj Esperanto - movadoj estis tre grandaj.

    3. ZMS mencias, ke “ senŝancela subteno de la komunisma politiko ” estis kondiĉo por la laŭleĝa organiziĝo de la esperantistoj en GDR. Tamen, ekzistis diversaj eblaj gradoj de ligiteco al GDR kaj ĝia reĝimo. Ĉiukaze en GDREA bone kunlaboris diversopiniaj, diversreligiaj, diverspartiaj kaj senpartiaj membroj.

    4. Tio funkciis ĝuste en Kulturligo ( KL ), kiu estis tiom liberala, ke la nuntempaj ĉasantoj de veraj kaj inventitaj komunistoj en la unuigita Germanio kategoriigis la organizaĵon “ ne - reĝim - proksima ” ( nicht staatsnah, [! ] ). En KL ekzistis nek kantistoj nek kolombo - bredistoj, sed ja du asocioj ( filatelistoj kaj esperantistoj ), kvin societoj ( pri naturprotektado, fotografia arto, protekto de kulturaj monumentoj, regiona historio kaj bibliofiloj ) kaj ĉ. 20 aliaj fakaj strukturoj ( i. a. grupoj por literaturo kaj arto, kluboj de intelektuloj, universitataj grupoj k. s. )

    5. Ridindas la atakoj kontraŭ UEA kaj TEJO. ZMS foje legu la Finan Akton de Helsinki ( 1974 ) aŭ informiĝu pri la nova politiko rilate al orientaj landoj ( “ Neue Ostpolitik ” ) iniciatita de Willi Brand.

    6. Por distordi la bildon pri tiuj GDR - esperantistoj, kiuj “ vivis malpli feliĉe ol la reĝim - samideanoj ”, ZMS eĉ ligas aferojn neligeblajn. Kiujn rilatojn al GDREA havas liaj konatoj, ĉe kiuj oni trovis sekretajn aŭskultilojn aŭ kiuj ne rajtis studi pro rifuzo de militservo?

    7. La nedomina influo de verdaj sektemuloj en la diversnivelaj gvidantaroj de GDREA ne estis rezulto de “ subpremo ”, por kiu —laŭ ZMS —ni gajnis la “ konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato ”, sed de serioza agado kaj kreo de atmosfero, kie superverdismo ne bone floris. Kio, cetere, estas la jam sufiĉe terura “ Tradicia Esperanto - Ideologio ”, kiun ni anstataŭis en GDR per tiu “ multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo - leninismo ”?

    8. Pri la rilato de GDREA al SAT ZMS pravas. Tiu rilato ( do ankaŭ mia persona ) estis simile dogma kaj unuflanka kiel la oficiala teorio pri la laborista movado en GDR.

    9. La membrojn ni taksis ĉ. 2000 laŭ la statistikoj de KL kaj la ekzempleroj de der esperantist , abonitaj per la ŝtata poŝto ( la revueto entute aperis kun eldonkvanto de 5000 ekzempleroj, de kio multo iris ankaŭ eksterlanden, aparte en Sovetunion ). Ĉiu membro de GDREA estis kiel tia indikita en la ĝenerala kulturliga membrokarto. Nemalmultaj esperantistaj aktivuloj, eĉ membroj de estraroj de GDREA, indikis alian fakon, sed nur unu ( ekz. filatelo, foto - arto ktp. ) en la KL - karto. La kaŭzoj, ke nur malmultaj membriĝis en GEA estas multaj, i. a. ĝenerala nebonfarto de multaj orientgermanoj en la novaj okcidentaj strukturoj kaj medioj, forfalo de iuj specifaj motivoj okupiĝi pri Esperanto ( multaj nun pli intensive ol siatempe en GDR lernadas la anglan aŭ aliajn lingvojn ), aliaj laborprincipoj de GEA, manko de tempo pro profesia novorientiĝo, manko de mono pro senlaboreco kaj senkompare pli altaj membrokotizoj, partoprenkostoj por aranĝoj, abonpagoj ktp. Ankaŭ de aliaj iamaj GDR - organizaĵoj aliĝis al la okcidenta simila organizaĵo ĝenerale nur inter 10 - 20 %.

    10. La lingva nivelo ne estis pli bona aŭ malpli bona ol en ĉiu alia esperanta organizaĵo.

    11. En GDREA fakte ne estis malmulto farita por subteni kaj evoluigi junularan agadon. Tio ne kontentigis la gejunulojn. Sed pro la ĝenerale rigida ŝtata junulara politiko ne estis multe ŝanĝebla, ankaŭ ne en KL.

    12. Pri la memstarema Esperanto - Ligo en Saksio - Anhaltio ( ELSA ) juĝu tiuj, kiuj ankoraŭ agadas en la organizaĵo.

    Konklude : Bazo por juĝo estu bona scio pri faktoj kaj konkretaj historiaj kondiĉoj, klopodo pri objektiveco kaj honesteco. Ne mirinde, ke multegaj ( jes multegaj ) orientgermanoj estas frustritaj pro la “ unuiĝo ”. Unu el la kialoj estas, ke tro da ĉionsciaj kaj memfidaj okcidentgermanoj klarigas al la iamaj GDR - anoj, kiel ili vivis kaj laboris.

    Detlev Blanke

    El “ Gvidprincipoj de GDREA ”

    La Asocio estas parto de Kulturligo ; la membreco en la asocio realiĝas per la membreco en Kulturligo. La Bazaj Taskoj de Kulturligo kaj tiuj Gvidprincipoj determinas la enhavon de la laboro de la Asocio.

    Surbaze de la humanismaj celoj de la laborista klaso, konfirmitaj denove per la decidoj de la X - a Partia Kongreso de SUPG, la membroj de la Asocio aktive kunagadas ĉe la elformado de la disvolviĝinta socialisma socio en GDR...

    La esperantistoj organizitaj en la Asocio... sentas sin solidare aliancitaj kun ĉiuj kontraŭimperiismaj kaj progresemaj fortoj en la mondo kaj decide kontraŭas ĉiujn formojn de imperiisma subpremado, kontraŭkomunismo, novfaŝismo kaj rasismo.

    Akceptita de la IIIa Centra Konferenco de Esperantistoj en Kulturligo de GDR, la 24an de majo 1981 en Karl - Marx - Stadt.

    Der esperantist . 1981 : 4

    PRI NIAJ ERAROJ KAJ MISDECIDOJ NI JAM DISKUTIS

    Kun granda intereso mi legis la artikolon “ GDR kaj Esperanto ” de Ziko Marcus Sikosek ( LOdE . 1999 : 2 ). Mi mem esperantiĝis en 1956 kaj ekde tiam kontinue kaj aktive partoprenis la movadon de Esperanto en GDR. Ekde 1990 ĝis nun mi prezidas la landan estraron de Meklenburgio - Pomerio. Mi konas kaj travivis ĉiujn belajn kaj malagrablajn aferojn antaŭ kaj post la oficialiĝo de Esperanto en GDR.

    Kulturligo kaj GDREA ne ŝvebis en politika vakuo, kaj la registaro kaj reganta partio ja postulis lojalecon de ĉiuj, do ankaŭ de Esperantistoj kaj iliaj estraroj. Tio estis kontinua konflikta punkto, ankaŭ inter la individuaj movadanoj, ĉar la kontaktoj ja estis tutmondaj, la vojaĝoj al nesocialismaj landoj preskaŭ ne eblaj.

    Tutcerte estis multaj kritikindaj problemoj rilate al GDREA, sed tamen ni trovis sub la ŝirmo de Kulturligo relative senĝenan, fekundan kaj memstaran laborkampon, kio ekster ĝi tute ne eblus. Esperanto, paŝon post paŝo atingis altan socian prestiĝon kaj ni en tre diversaj grupoj ( de lernejo ĝis universitato ) povis instrui Esperanton ktp. GDREA havis sian propran estraran strukturon, ĝis la centra estraro de ĝi estas personoj el la baza, lingvopraktikanta movado, la elektoj ĉiam estis laŭ statuto sekretaj, kaj ĉiuj estraranoj de ĉiuj niveloj devis submeti sin je tiu proceduro.

    Pri niaj eraroj kaj misdecidoj ni jam siatempe multege diskutis, sed ni samtempe devis zorgeme atenti la diferencojn inter niaj voloj kaj realismaj ebloj. Ĉiu politika mispaŝo povus kaŭzi ĝenon aŭ eĉ malpermeson de Esperanto kun katastrofaj konsekvencoj por nia movado. Kiu volis transpreni tiun respondecon?

    Por kunlabori kaj en la centra estraro kaj en la aliaj, ne gravis la membreco en iu partio, sed la intereso pri honorofica laboro por Esperanto. Mi memoras en niaj estraroj membrojn de ĉiuj GDR - partioj kaj anojn de diversaj religiaj konfesioj. Indas tamen rememorigi, ke post la unua mondmilito la politike organizitaj komunistoj kaj socialdemokratoj tre aktive partoprenis kaj formis la Esperanto - movadon. Feliĉe, kelkaj el ili povis peri la valoran sperton al GDREA.

    Tute prave s - ro Sikosek metas fingron sur vundon, kiu ĝis nun ne saniĝis. Ĉu vere membroj de GDREA estis ĉirkaŭ 2 mil? Ĉu ili kapablis paroli Esperanton? Ĉu ili praktike ekzistis? La nealiĝo de nia membraro al GEA estis por ni granda hontiga surprizo kaj ŝoko.

    Niajn centrajn kunvenojn partoprenis ĝis 200 personoj, nia asocia revuo aperis en 6 mil ekzempleroj. La eldonkvanto de niaj multaj E - libroj nombris en miloj ktp. En Meklenburgio - Pomerio aktivis ĉirkaŭ 250 lingvoamikoj, en nia SEFT ( Somera E - Familia Tendaro ) entute partoprenis 300 amikoj el GDR. La lingvo de niaj aranĝoj estis Esperanto. Kie ili estas nun?

    En Meklenburgio - Pomerio ni dissendis leterojn kaj petis, ke oni informu nin pri la kaŭzoj de la pasiviĝo. Unu el la argumentoj estis :

    “ Nun ni havas la ĝustan monon, liberecon kaj povas sen Esperanto bonege vojaĝi. Dum GDR - tempo Esperanto estis fenestro al la granda mondo. La Esperanto - rondoj krome estis bona niĉo por aranĝi nian vivon inter amikoj. ”

    Paske 1991 okazis en Munkeno la unuiga kongreso de ambaŭ E - Asocioj. Mi partoprenis ĉiujn kunvenojn je GDR - flanko. Dank al la amika helpo de GEA ni bone paŝis sur la novan leĝan terenon. Same harmonie kaj korekte okazis la unuiĝo en Munkeno, kaj mi ĝojas, ke ankaŭ poste sukcesis la integriĝo de orient - germana amikaro en ĉiuj strukturoj de nia komuna GEA. S - ro Sikosek proponu : kun kiu devis kontrakti en 1991 okcident - germana GEA, se ne kun la legitimita GDREA? Tio estas vere absurda ideo! Ja tiel oni unuigis ambaŭ Germaniojn ; ĉu iu lando de GDR unuope almembriĝis?

    La afero de ELSA ( E - Ligo de Saksa Anhaltio ) estis nur marĝena epizodo kun senrimarkinda rezulto, ĉar nur unu persono el ELSA bezonis kaj ĝuis tiun unikan unutagan debuton, kaj kiu poste tute malaperis el nia movado.

    S - ro Sikosek menciis, ke oni bezonas certan tempan kaj personan distancon por objektive prijuĝi historian fenomenon. Li pravas. Sed la homoj, kiuj travivis konkretan historian epokon, devas fiksi kaj sisteme dokumenti ĉiujn faktojn, ke la posta generacio povu prilabori la historion. Mi invitas lin kaj aliajn homojn partopreni seriozan prilaboron de niaj historioj ; oni nepre bezonas diversajn alir - metodojn kaj vidpunktojn por pli klare kompreni kaj komprenigi niajn agojn.

    Werner Pfennig

    PRI PAGOPETOJ

    Fine de februaro en la Reto estis diskutita jena frazo de Miĥail Ĉertilov, vicprezidanto de REU —la landa asocio, aliĝinta al UEA.

    Kion Vi opinias pri sorto de REU? Oni jam diras pri sola traktinda demando dum Tiĥvina REU - konferenco —likvido de la asocio.

    La diskuto ne estis vigla, kaj inter dekoj da legintoj estis malmultaj kiujn la temo interesis. Laŭ informoj, REU ricevis nur kelkajn kotizojn por 1999, kaj ĝi distanciĝis de la organizado de la landa kongreso planita por Tomsk, decidinte konferenci eksterkongrese apud Peterburgo ĉi - somere.

    Perdinte la subtenon de la antaŭaj membroj, REU serĉas novajn membrojn aliloke. Vicprezidanto Ĉertilov dissendis cirkuleron kun la surkoverta adres - stampo de Jelena Ŝevĉenko.

    La cirkulero difinas la rolon de REU :

    por ekstermovadaj rusianoj, por rusia registaro kaj parlamento REU reprezentas la tutan Esperanto - movadon en Rusio. Laŭ REU oni juĝas pri ĉiuj esperantistoj en Rusio, do ankaŭ pri vi.

    Kaj la rilaton al REU en la lando :

    Ĉijare kelkcentoj da rusianoj membriĝis individue al UEA aŭ aliĝis al UK. Sed samtempe nur kelkdekoj da rusianoj decidis helpi al la landa Esperanto - movado, membriĝi aŭ daŭrigi la membrecon en Rusia Esperantista Unio...

    Ĉertilov demandas :

    Kion mi petas de Vi?

    kaj mem respondas ; kompreneble, li petas pagi :

    ... Se Vi jam estis REUano sufiĉas pagi jarkotizon... Se Vi unuafoje membriĝas al REU, do necesas aldone pagi aliĝkotizon.

    Ja laŭ la cirkulero :

    supozante ke helpinte al la internacia asocio, kiel UEA, evidente, Vi povas finance helpi ankaŭ al Via samlanda asocio sen multaj problemoj.

    Nu, la peto pagi al tiu, kiu reprezentas vin antaŭ la registaro kaj parlamento, estas normala. Sed estas interese, ke tiun cirkuleron en Jekaterinburg ricevis ne konataj aktivuloj, sed neesperantistoj —samfamilianoj kaj amikoj de esperantistoj, kiuj pasint - jare partoprenis la dusemajnan bus - vojaĝon tra ok Eŭropaj landoj, organizitan de la E - Centro Jekaterinburg je la Montpeliera Kongreso. Kiel ofte okazas, ankaŭ ĉi - foje por ricevi la vizon kaj por mendi loĝadon ĉiuj grupanoj devis kotizi al UK kaj al UEA. Tion ili sciis, sed ili ne estis tre feliĉaj pri pagopeto, veninta el Moskvo. Nu, mi ja povas konsili al la kongresanoj malkonsenti pri la aperigo de siaj adresoj en la Kongresa Libro, sed la ĉefdelegito de UEA por Ruslando ja ricevos la adresaron de la ruslandaj UEAanoj, kaj la estraro de REU denove rekomendis al tiu ofico s - ron Ĉertilov.

    Halina Gorecka

    INTERNACIA SOCIETO PRI HISTORIO

    Mi estas historiisto kaj serĉisto. Mi verkis kelkajn artikolojn pri la esperantista movado de Kebekio kaj pri homaranismo. Mi konstatis ke estis malfacile serĉi dokumentojn kaj informojn pri nia movado, ĉefe en Nordameriko ĉar ni havas nek centralizitajn arkivojn nek reton de serĉistoj. Mi estas konvinkita ke multaj esperantistaj historiistoj alfrontis tutmonde tiun ĉi problemon.

    Do, mi proponas al ĉiuj esperantistaj historiistoj ( amatoraj kaj profesiaj ) fondi fakan societon aŭ reton, kiun ni povus eble nomi Internacia Societo de Historio aŭ doni iun ajn taŭgan nomon. Krome, utilas tiu reto por publikigi, eble en elektronika revuo aŭ per aliaj rimedoj, la serĉadojn sub formo de artikoloj, notoj aŭ libroj.

    6348, rue Chambord, Montréal, Québec, H2G 3B7, Kanado Rete :

    <address> clement. michel@uqam. ca address>

    Michel Clément ( Kanado )

    ĈU VERE MALABONI?

    Tre ĉagrenis min la letero de Tamara Durnickaja en la marta LOdE. Vere, dum unu momento ni, ruslandanoj, estis prirabitaj kaj malriĉiĝis 3 - 4 - oble.

    Ekzemple, la Tomska EK por kunveni kaj gvidi kurson pagas ĉiumonate po 300 rub. Plejparte en la klubo estas studentoj. Multaj ne havas eĉ stipendion, nun ĝi nomiĝas monhelpo —45 rub.! ( pano kostas nun 2. 0 - 2. 6 rub., sukero 12 - 14 rub. / kg ). La nuna monata “ manĝkorbo ” kostas en Tomsk ĉ. 450 - 500 rub.

    Sed ni pene kolektis monon kaj abonis por la klubo ekzempleron de LOdE, ĉar sen “ spirita manĝo ” restas nur “ sapumi la ŝnuron ”. Tamara, Vi mem skribis, ke estis du E - rondetoj en Rybinsk, sed esperantistoj ja ne formortis abrupte! Certe, ilia humoro ne estas alta, tamen esperantistoj ofte estas pozitivuloj kaj agemaj homoj. Kunvenu, subtenu unu la alian, kreu amikan etoson. Kaj malfacilaj tagoj pasos, ja ne ĉiam ni vivos tiel despere!

    Eblas disputi pri la kosto de LOdE, sed mi scias, ke pli malmultekoste eblas nur ŝteli.

    La redakcio fiksis kiel plej eble malmultan prezon por Ruslando. Laŭ mia opinio, malpli granda prezo povos kaŭzi simple malaperon de nun tre bezonata ligilo inter ni. Boris Tokarev iam diris —“ se mi vidas al mi bezonatan libron, mi aĉetas, malgraŭ, ke ĝi kostas terure. Mi simple bezonas... ”

    Gennadij Basov ( Tomsk, Ruslando )

    AMIKA REKOMENDO

    Mi rekomendas al la redaktantoj lasi al aliaj laŭdi la revuon. Al mi ĝi plaĉas, sed miaimprese estas troigo aserti ke LOdE “ jam akiris la konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro, alte aprecanta la objektivecon, toleremon kaj larĝsencan sendependecon... ” ( LOdE. 1999 : 2 ). Oni ankaŭ lasu al la legantoj juĝi la objektivecon de la revuo.

    Kun ioma surprizo mi konstatas la aliĝon de LOdE al la Forumo por la Esperanta Civito. Jouko Lindstedt en n - ro 1998 / 11 bone argumentis kontraŭ tiaj provoj organizi la esperantan komunumon laŭ “ esperanto - naciismaj ” ideoj, kaj ne necesas tion ripeti. Malgraŭ la fanfarono, la Civito ŝajne havas malmultan subtenon ekster la plej intimaj raŭmistaj cirkloj, kio estas komprenebla pro ĝia ĝis nun montrita ideologia direkto.

    Laŭ la pakt - propono ( LOdE. 1998 : 12 ) ne eblas retiriĝi de la pakto. Mi tial ŝatus demandi la redaktanton, kion oni intencas fari se, malgraŭ la “ kontrolo kaj rezisto de LOdE ”, la Forumo evoluos al kontraŭ - UEA - a “ dua movado ”?

    Bard Hekland ( Norvegio / Ruslando )

    ALTE INTERESA POR EKSTERLANDAJ LEGANTOJ

    Kun enorma ĝojo mi rimarkis ke la du novaj numeroj de 1999 aperis finfine ĉe via retpaĝo.

    Krom mia gratulo plej sincera, mi devas esprimi al vi mian bedaŭron pro la letero de Ivars Barŝevskij pri la artikoloj de Sergio Pokrovskij.

    Ĝuste la artikoloj de Sergio Pokrovskij plaĉegas al mi. Mi konservas en mia komputilo same la belegan serion “ Leteroj el Kalifornio ”, kiel ankaŭ la unuan parton de la “ Slavonaj skriboj ”, plej majstra priskribo de la naskiĝo de la cirila alfabeto, de la vivo de Sanktuloj Cirilo kaj Metodio kaj de la historiaj cirkonstancoj tiurilataj. Pokrovskij, krom grava komputila sciencisto, ankaŭ estas eminenta esperanta verkisto, kaj ties artikoloj, kontraŭe al la opinio de Ivars Barŝevskij, estas alte interesaj por eksterlandaj legantoj.

    Dario Rodriguez ( Hispanio )

    POEMOJ PREMIITAJ EN LIRO - 98

    Klara Ilutoviĉ

    Ĉu la sun rapidas

    estingiĝi nun?

    Se infanoj ridas —

    Lumos plu la sun .

    Ĉu la tero hantas

    nigra sen esper ?

    Se infanoj kantas —

    Verdos plu la ter .

    Ĉu la viv pereas

    laŭ la efektiv ?

    Se infanoj kreas —

    daŭros plu la viv .

    * * *

    Epok de maŝinoj regas,

    la tempo ĉiam pli mankas,

    je mono oni deliras,

    kaj frenezigas reklam .

    Ne multaj vivantoj flegas

    sian loĝlokon kaj dankas.

    Kaj kien ni fakte iras —

    ĉu al nenieno jam?

    Arbaroj verdaj kaj bestoj,

    riveroj bluaj kaj fiŝoj,

    ĉielo fora kaj steloj,

    protektu nin sub la Sun !

    Ŝaŭmeroj de ondokrestoj,

    de herbo densa tapiŝoj,

    de nuboj en alto veloj,

    ĉu vi nin forlasas nun?

    Ne hastu mensoj flamvortaj,

    semante multan suferon,

    al nunaj gajnoj miraĝaj

    kaj postvenonta ruin !

    Ni estas sufiĉe fortaj

    por pereigi la Teron

    kaj tamen sufiĉe saĝaj

    por ne pereigi ĝin.

    Miroslav Mitroviĉ

    * * *

    La suno obstine serĉas,

    serĉas lian ombron.

    Vane.

    La suno ne scias :

    el multaj homoj unuj

    estas ofte diafanaj.

    * * *

    Hodiaŭ kisu vian proksimulon,

    Morgaŭ okulon por okulo,

    denton pro dento.

    Ve al la speco homa

    ŝvelanta de stultaĵoj!

    Mi volas la pacon.

    Donu al mi pacon!

    TRI HAJKOJ

    Vento forportis

    amarecon de mia vivo.

    Kia malplenaĵo.

    Hakilo tintas.

    Homo kaj arbo ĝemas.

    Herbon ĉagrenas.

    La birdoj kantas.

    La floroj bonodoras.

    La homoj.......?

    Gennadij Turkov

    LA POEZIO

    En la korpo ŝvebante, l animo

    ektuŝetas subite la cerbon.

    Tuje vortoj fajrere eliĝas,

    ordinaraj, de ĉiuj konataj,

    sed en tia magia ordvico,

    kiel plumoj en birda flugilo.

    Kaj la homoj, fidantaj ĉi vortojn,

    ekposedas la alton ĉielan!

    “ AME AL LA RUSLANDANOJ... ”

    Aventuroj de ruslandaj maristoj en Nov - Zelando

    La maroj ĉirkaŭ Nov - Zelando abundas je komercaj fiŝspecioj. Fiŝkaptadon regas kvota sistemo laŭ kiu novzelandaj kompanioj povas akiri la rajton kapti precizajn kvantojn da fiŝoj de precizaj specioj. Ĉi tiu sistemo estas strikte kontrolata de la Ministrejo de Agrikulturo kaj Fiŝkapto ( MAF ). Punoj pro fiŝkvota fraŭdo inkluzivas enkarcerigon kaj konfiskon de ŝipoj.

    Pro tio, ke novzelandaj trolŝipoj ne sufiĉas, posedantoj de kvotoj povas kontrakti kun fremdaj fiŝkaptaj kompanioj, ofte ruslandaj ĉar Ruslando havas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj ŝiparoj en la mondo.

    Je la kulmino de la fiŝkapta sezono 1200 ruslandaj maristoj elŝipiĝas ĉe la malgranda novzelanda havenurbo Lyttelton, la haveno por urbego Christchurch. Tra la tuta komerca kvartalo de Lyttelton estas avizoj kaj voĉoj ruslingvaj. Ruslandajn manĝaĵojn kuiras ŝatata drinkejo de ruslandaj maristoj la Hotelo Lyttelton, ŝercnomita “ The Balalaika Bar ”.

    La maristoj alportas konsiderindan enspezon al Lyttelton, kaj Lyttelton prizorgas la maristojn. La Marista Centro, malferma al ĉiuj ŝipanoj, estas preferata loko por malstreĉiĝi, telefoni hejmen kaj drinki modere kaj pace. Pastroj de tieaj preĝejoj estas oficialaj animzorgantoj de la haveno kaj servas je la bonfarto de la vizitantoj laŭbezone.

    En 1996 kvin trolŝipoj de Murmanska kompanio Karelrybflot komencis fiŝkapti en novzelandaj maroj, laŭ kontrakto kun novzelanda kompanio Abel Fisheries . En aŭgusto kaj oktobro de tiu jaro fiŝkaptaj inspektistoj alproprigis la kvin ŝipojn post enketo kiu indikis, ke la kaptitaĵo superis la kvoton de Abel Fisheries je almenaŭ 10 procentoj. La ŝipoj estis redonitaj al la kompanio kaŭcie kaj ili daŭrigis fiŝkapti.

    Unu jaron poste, MAF procesis kontraŭ Abel Fisheries pro rompoj de la fiŝkapta kvoto kaj alproprigis la ŝipojn denove. Abel Fisheries estis peze monpunita kaj bankrotis. Kvankam Karelrybflot estis senkulpa partoprenanto, ĝiaj kvin trolŝipoj estis konfiskitaj. sur la ŝipoj estis 102 maristoj, el kiuj neniu estis pagita por la farita laboro. Sekve, ili havis nek dunganton en Nov - Zelando nek monon por reveni al Ruslando. MAF komencis provizi ilin per varmiga keroseno, elektro kaj 6. 00 NZD da manĝaĵoj tage ( ĉirkaŭ 3. 00 USD ).

    La Registaro decidis pagi la revenobiletojn sed ne deziris kompensi la perditajn salajrojn. MAF “ estas kortuŝita sed salajroj ne estas la afero de la Registaro ”. Ili povas nenion atendi en Nov - Zelando, ili hejmeniru.

    Karelrybflot ankaŭ deziris ke ili foriru por ke la ŝipoj povu akcepti novajn ŝipanarojn kaj rekomenci fiŝkaptadon. Reveninte al Ruslando la maristoj ricevos ĉion kion ili rajtas, nepre.

    Sed la ŝipanaroj konvinkiĝis, ke se ili foriros de Nov - Zelando nepagite, ili havos preskaŭ neniun ŝancon ricevi siajn salajrojn. Tiel komenciĝis “ milito ĉe du frontoj ”. Ilia proparolanto, Unua Oficiro Artur Udovenko, instrukciis advokaton argumenti ĉe novzelanda kortumo sian pledon por pago. Dume la maristoj firme intencis restadi en Nov - Zelando sur la ŝipoj, ĝis ilia pledo estos juĝita.

    Malpacience MAF ĉesis pagi iliajn manĝaĵojn, varmigan kerosenon kaj elektron. La Ministrejo de Migrantoj postulis ke ili forlasu Nov - Zelandon post 42 tagoj.

    La maristoj akiris kortuman ordonon malhelpantan sian forigon el Nov - Zelando antaŭ sia proceso prisalajra. Blatoj infestis la ŝipojn, manĝaĵoj malmultiĝis, varmiga keroseno elĉerpiĝis.

    La maristoj precipe timiĝis pro la ĉeso de siaj manĝoliveroj kaj komencis fiŝkapti en la haveno por io manĝebla. Sed ili ne perdis sian humuron. Laŭ Artur Udovenko : “ Ruslandanoj estas speciala popolo. Ni povas vivteni nin unu monaton sole per vodko. ”

    La novaĵistaro de Christchurch diskonigis la malfeliĉan staton de la maristoj, kaj donacoj de mono kaj manĝaĵoj enŝutiĝis : legomoj, pano, fruktoj, viando, lakto, ok anseroj kaj bovino!

    Ekde aprilo 1998 la disdonadon de la provizoj kunordigis la kristana Savarmeo, sperta pri komunuma helpo okaze de katastrofoj. En ruldomo sur la kajo volontuloj kuiris manĝaĵetojn por la maristoj kaj aranĝis kuracajn kaj aliajn helpojn. Kutime la savarmeo donas ĉi tian servon dum tri semajnoj maksimume. Sed ili deĵoris tie ses monatojn.

    La opozicia Laborista Partio atakis la registarajn atencojn elpeli la maristojn kiel agojn hontindajn kaj maljustajn. Vendinte la ŝipojn, la Registaro estu prudenta kaj pagu la ŝuldatajn salajrojn el la ricevita sumo.

    La preĝejoj de Lyttelton kolektis sufiĉe da mono por doni malgrandan sumon al ĉiu maristo kiu decidis hejmeniri. Ili pledis por justeco por la maristoj en siaj eldonaĵoj kaj en leteroj al la kortumo kaj MAF.

    100 mezlernejanoj venis al la kajo kaj donis koncerton por la maristoj sub rubando tekstanta “ Ame al la ruslandanoj ”.

    La savarmeanoj ankaŭ donis spiritan subtenon al la maristoj kiuj spertadis grandegan streĉitecon pro sia dilemo. Unuflanke, ili konvinkiĝis ke ili neniam ricevos siajn salajrojn por la pasintjara laboro, se ili tuj revenos Ruslandon. Aliflanke, povas esti ke ili ja ion ricevos aŭ trovos laboron sur aliaj ŝipoj, sed egale ke ili nek estos pagita nek trovos laboron dum siaj restintaj kolegoj ricevos pagon per la kortuma procedo novzelanda. Dume iliaj familianoj spertadis krizojn emociajn, financajn kaj sanajn.

    La ruslandanoj provis ĉiel kompensi la donacemon de siaj helpantoj. Ili volontule portis provizojn kaj faris aliajn taskojn por la Savarmeo kaj dankeme hisis ĝian flagon sur unu el la ŝipoj. Kiam savarmeanino June Preddy malsaniĝis, ili aĉetis por ŝi florojn kaj ĉokoladojn. Kiam ili havis nenion alian por doni, ili donis sangon. La sangodona servo en Nov - Zelando dependas je volontuloj kaj provizoj estas ofte malaltaj. Multaj el la maristoj volontulis sed oni akceptis nur ok. Oni trovis, ke la aliaj estas anemiaj verŝajne pro tio, ke ili ne manĝis viandon dum kelka tempo.

    Kiam la ruslandanoj ne foriris, reprezentanto de MAF avertis ke oni povus peti la policon forpreni ilin. Artur Udovenko ne ŝanceliĝis. “ Se ni foriros, ni ricevos nenion. Ni restados kaj barikados la pordojn. Nia trinkakvo sufiĉos por unu monato. Dum la Dua Mondmilito la enloĝantoj de Leningrad eltenis sieĝon de tri jaroj, sekve unu monato ne ĝenos nin. ”

    Onidiroj svarmis pri tuja alveno de policanoj por forpreni la maristojn. Ili komencis porti gasmaskojn. La 23an de aprilo frumatene aro da loĝantoj de Lyttelton gardstaris ĉe la kajo klarigante : “ Ni nek rajtas nek povas haltigi la policanojn sed ili devos treti sur nin. ”

    Sed ne okazis provo perforte forigi la ruslandanojn. La Ministrejo de Migrantoj konsentis ne agi ĝis la ŝipoj estos venditaj en junio. Ĉiuj malĝeniĝis.

    Komence de junio dek maristoj piediris al la ĉefurbo Wellington, 640 kilometrojn de Lyttelton, por atentigi pri sia afero al la koncernaj ministroj kaj la ruslanda ambasadoro. La preĝejaj retoj aranĝis manĝaĵojn kaj ŝirmon por la viroj ĉiun nokton de la vojaĝo.

    La saman monaton Karelrybflot reaĉetis siajn ŝipojn de MAF per 500 mil NZD. MAF kaj la Ministrejo de Migrantoj nun rigardis ĉiujn aferojn kiel deciditajn kaj des pli firme intencis forigi la maristojn el la ŝipoj kaj el Nov - Zelando.

    Policanoj ĉeestis dum reprezentanoj de Karelrybflot prezentis kortumajn ordonojn postulantajn ke la ruslandanoj elŝipiĝu dum 14 tagoj kaj ne revenu. La maristoj defie lasis la paperojn fali al la tero.

    En oktobro 1998 la marista pledo por plena salajropago estis ekjuĝita ĉe la kortumo. Estis baldaŭ evidente, ke Karelrybflot nur volis pagi ĉirkaŭ kvaronon de la sumo, kiun postulis la maristoj.

    Ĉi tiu malkonsento atentigis pri la fakto, ke fremdlandaj maristoj laborantaj en novzelandaj maroj laŭleĝe rajtas la minimuman salajron novzelandan. Sed iliaj dungantoj ne deziras pagi tiom kaj evitas la leĝon, limigante la pagotajn laborhorojn kaj deprenante pagojn por vestoj, manĝaĵoj kaj hejmenreveno.

    Okaze de nesufiĉa salajropago, oni havas rajton de apelacio. Sed oni devas eltenadi la kontraŭpremadon de sia dunganto, pagi advokaton kaj flue paroli la anglan. Apelacioj malmultas.

    Ĉe la kortumo oni anoncis, ke interkonsentiga kunsido okazos. Iuj maristoj ĉeestis kvin sinsekvajn interparolojn ĝis du horojn. Atinginte la finon de sia eltenemo, la plejmulto de la maristoj nevole akceptis la oferton de Karelrybflot kaj revenis Ruslandon.

    Ses rifuzis, firme intencante pledi ĉe la kortumo por la plena sumo. Ĉi tiuj ses ekloĝis ĉe amikoj en Christchurch. Ili estas ankoraŭ en Nov - Zelando atendante decidon pri sia pledo kiu estis ekjuĝita en februaro ĉi - jare...

    Mike Leon ( Nov - Zelando )

    SLAVONAJ SKRIBOJ ( 5a parto )

    Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an, 2an, 3an kaj 4an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

    LA PARENCORILATOJ

    Supozeble oni rimarkis ke iuj literoj rusaj kaj grekaj tre similas literojn Latinajn, ke iuj similas kaj grafike kaj sone ( A, E, K, M, O, T ), dum aliaj similas nur ekstere ( C, H, P ).

    Kial? Iam okazas ke nevo estas ege pli aĝa ol onklo. Ĝuste tia estas la rilato inter Kirilico kaj la Latina alfabeto : Kirilico devenas rekte el la greka kaj hebrea, dum inter la Latina kaj la greka ni trovas la etruskan, kiu iom konfuzis la literojn. Hodiaŭ mi konsideros tiujn rilatojn, precipe la literojn grafike similajn.

    Oni scias ke la grekan skribon elpensis fenica reĝido Kadmo, sendite por serĉi sian fratinon Eŭropo, forrabitan de Zeŭso. Tial antaŭe necesas ekzameni la skribon fenican.

    LA SKRIBO FENICA

    La fenica skribo estas fokuso en kiu konverĝas la tradicioj pli fruaj ( ekde la egipta ) kaj el kiu fontas la postaj skriboj Mediteraneaj, de la hebrea ĝis la Latina kaj Slavona.

    La fenicoj parolis ŝemidan lingvon kaj en sia skribo havis nur konsonantajn signojn. La nomojn kaj la ordon de tiuj signoj konservis la alfabeto greka.

    Vokalojn la fenicoj ankoraŭ ne povis izoli ; fojfoje ili signis vokalon per “ simila ” konsonanto : la sonon [ i ] per J, la sonojn [ o ] kaj [ u ] per W, ktp. Tian sistemon ĝis nun uzas la hebrea.

    Por kelkaj literoj oni povas konjekti pri ilia piktograma deveno. Ekz - e efektive similas kapon sur la kolo ; ( mem ), same kiel la egipta nut ( rivero ) similas akvajn ondojn aŭ meandrojn de rivero ( kaj tion konservas nia M ).

    Alia interesa trajto estas uzo de “ diakritiloj ” jam en la plej malnova alfabeto. La litero [ ĥ ] estas farita el la litero [ h ] per aldono de vertikala streko ĉe la literfino ( t. e. maldekstre ). La alspira [ t h ] estas farita per encirkligo de [ X ] [ t ]. Kaj N estas duonigita similsona M.

    LA ALFABETOJ GREKAJ

    La egiptoj malkovris la silabojn ; la fenicoj malkovris la konsonantojn ; kaj la grekoj malkovris la lastan ĉefelementon de evoluinta alfabeto : la vokalojn. De tiam la alfabetoj variis nur forme, ne principe.

    Krome, la grekoj ŝanĝis la skribodirekton : anstataŭ skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj ŝemidoj, ili ial, post iom da hezito, decidis skribi de maldekstre dekstren, kaj heredigis tion al ĉiuj skriboj Eŭropaj.

    Ŝanĝinte la skribodirekton, la grekoj laŭe turnis la literojn : iĝis, iĝis E, iĝis K, iĝis, iĝis P ktp.

    La sonon [ w ], kiun ankoraŭ havis iuj Homeraj versoj, la klasika greka perdis. Tamen la koncerna litero ( F, “ digamo ” ) restis en la Okcident - grekaj alfabetoj en la rolo de cifero 6. Kaj poste la grekoj repruntis la literon vaŭ, en la formo, por signi [ u ], kaj lokis ĝin post la lastan fenican literon T ( pli malfrue la greka [ u ] ŝanĝiĝis al [ ü ] ).

    Siajn vokalojn la grekoj faris el la fenicaj konsonantoj superfluaj por la greka lingvo : alef, ajin . La delikata lingvosento de la Ioniaj grekoj scipovis distingi la longajn vokalojn disde la mallongaj, kaj ili enkondukis specialajn literojn por la longaj : omegon por la longa o , kaj eton por la longa e . Tiel la litero heta iĝis eto ( H ). En la jaro 403a a. K. la atenanoj akceptis tiun Miletan sistemon, kiu poste disvastiĝis tra la tuta Grekujo. Sed kelkaj periferiaj triboj Okcidentaj konservis por tiu litero la malnovan sonvaloron [ h ].

    Kaj fine, la grekoj ekuzis specialajn markojn por la akcentoj kaj tonoj.

    Cipo kun Hermesa kapo el la unua jarcento antaŭ Kristo

    LA ETRUSKA ALFABETO

    Neniu scias, de kie Italion venis la enigma gento etruska ; tamen ie ili pruntis la arkaikan alfabeton pragrekan. La etruskoj skribis de dekstre :

    t. e. respektive

    K 3 FXUTS 2 RQŜPOS 1 NMLK 2 IQHZVEDK 1 BA

    La etruskoj perdis la ŝemidajn liternomojn ( alfo, beto... ), kaj unuecigis ilin per aldono de - e al konsonantoj ( a, be ... ). Supozeble [ l, m, n ] povis formi silabon, do havis solsonan nomon, kiel la vokaloj. La gentoj por kiuj [ l, m, n ] estis nur konsonantoj perceptis tiujn nomojn kiel el, em, en.

    La etruskoj ne distingis vokalojn voĉajn disde senvoĉaj, ili havis kvar specojn de [ k ] kaj almenaŭ tri siblantojn.

    Evidente, la fonetika sistemo esprimata de tiu alfabeto estis fremda al la hindeŭropaj lingvoj Italiaj. Tamen ĝuste tiu alfabeto iĝis bazo por la Latina.

    Tomboŝtono kun skribo en la lingvo etruska

    LA ALFABETO LATINA

    La romanoj tamen ŝanĝis la skribodirekton, laŭ la greka modo, kaj forigis iujn el la literoj kiujn ili ne bezonis. Tiel estiĝis 20 - litera alfabeto Latina :

    ABCDEFHIKLMNOPQRSTVX

    En ĝi la litero C estas misformita gamo, aŭ turnita etruska ; la literon pe , kies krurojn la grekoj egaligis, la romanoj turnis kaj fermis : P ; kaj por distingi ĝin de la turnita, ili aldonis al ĉi - lasta streketon : R.

    Tamen tiu alfabeto restis tre malkonvena al la bezonoj de la lingvo Latina. Ekz - e C en Latino signis kaj [ g ], kaj [ k ], tial la nomoj Gajus, Gnaeus estis skribataj CAIVS, CNAEVS. T. e. la alfabeto retenis 3 signojn por [ k ] ( C, K, Q ), kaj neniom por [ g ]. Nur en la jaro 312 a. K. la censisto Apio Klaŭdo enkondukis diakritaĵon : C kun trastreko = G, kaj metis ĝin en la lokon de la etruska Z, kiun Latino ne uzis ( poste Z reaperis fine de la alfabeto por transskribi pruntaĵojn el la greka ). Tial Cicerono ( De natura deorum 2, 37, 93 ) nombras 21 literojn.

    La litero F komence signis [ w ], same kiel la greka digamo. Nu, la klasika Latino uzis V por la sonoj [ u, ŭ, w ] ( la Cezara raporto veni vidi vici fakte sonis kiel [ weni widi wiki ] ), sed ĝi bezonis ankaŭ literon por la para sono senvoĉa. Tian sonon havis la angla ( kaj ĝi konserviĝis en dialektoj ) ; ortografie ĝi estis esprimata per wh ( ekz - e en what, which, why ). Nu, Latino uzis tian saman kombinon : FH. Do, F ĉiam aperis akompanate de H, kaj ĉar tia H estis klare redunda, oni reduktis la kombinon FH ĝis nura F. Tiel iama vaŭ iĝis signo por [ f ].

    Post Cicerono la Latina alfabeto ricevis la grekajn Y kaj Z, kaj tiel ĝi eniris Mezepokon 23 - litera. Evidente, ĝi restis malpli adaptita al sia lingvo ol la greka.

    Dum Mezepoko la ejraj skribistoj komencis distingi inter I kaj J ( kiuj antaŭe estis samsignifaj grafikaj variaĵoj de I ) ; kaj simile aperis la distingado inter U kaj V. Antaŭe la ĉefformo estis V, kiun oni legis [ v ] en la pozicioj intervokalaj, kaj [ u ] inter konsonantoj. Ekz - e AVE = ave ; AVGVSTVS = augustus . Fojfoje tio estis ne tuj evidenta ( VVVLA = uvula ), fojfoje tio estigis erarojn ( EVANGELIUM / evangelium , fakte devus esti eu - angelio ). Postrestaĵojn de tiu difekto zorge flegas la angla tradicio, en kiu la fina e de la vortoj love, leave ktp servas por averti la leganton ke temas pri v ( t. e. lov, leav ), ne pri u ( ke oni ne legu lou, leau ).

    Fine, post la enkonduko de W ( kiun la angla, flegante la malnovan konfuzon, nomas “ duobla U ” ) formiĝis la 26 - litera novlatina alfabeto :

    ABCDEFHIJKLMNOPQRSTUVxyz

    Kurioze, en tiu alfabeto kvin literoj devenas el vaŭ ( F, U, V, W, Y ).

    KIRILICO

    La plej malnovaj skribaĵoj slavlingvaj estis faritaj per literoj Latinaj kaj grekaj. Kiel diras monaĥo Ĥrabro,

    Post kiam la slavoj baptiĝis, ili provis skribi la slavan parolon per la grekaj kaj Latinaj literoj, sen adapto. Sed kiel eblas klare skribi per la grekaj literoj, aŭ, aŭ aŭ aliajn similajn vortojn?

    Efektive, en la Bizancia epoko la mezgreka perdis la sonon [ b ], kiun anstataŭis [ v ] ; tial Kirilico reenkondukis por [ b ] la literon, konservante por [ v ] la ( mez ) grekan ĉefformon. La Latina alfabeto ĉi tie ne havis problemon, sed ankaŭ ĝi malhavis literojn por ( mallongega o ), [ ĵ ], ( naza e ) ktp. Entute Ĥrabro nombras 14 tiajn kromliterojn.

    Tiel Kirilico disponigis sufiĉe plenan literaron por esprimi preskaŭ ĉiujn sonojn de tiama Slavono. Mankis nur aparta litero por distingi inter [ i ] kaj [ j ], kvankam estis du literoj, I kaj, sendistinge uzataj por ajna el tiuj du sonoj.

    I estis samdevena kiel la Latina I ; kaj estas la greka eta, samdevena kiel la Latina H ( h ). En la mezgreka lingvo la “ longa e ” iĝis [ i ], kaj en Slavono iĝis la preferata litero por [ i ] ; simila ŝanĝo okazis pri la angla ee , kiun nun oni volonte uzas por prezenti la sonon [ i ] en la ĉinaj nomoj Lee, Mee ktp.

    En sia fonetika rolo tiuj du i - literoj estis redundaj, kaj por la slavaj lingvoj same senbezonaj estis ; tamen ili estis uzataj por signi ciferojn en maniero konforma kun la kultura mondolingvo ( la greka ). Krome, ĉar la intervorta spaceto ne estis praktiko ĝenerale akceptita, oni uzis, ekz - e, la omegon vortkomence kaj O mezvorte, por tiel marki vortolimon ; pro la sama motivo, ŝparante multekostan pergamenon, la angla ĝis nun markas la vortofinon per y ( kp flyflies ).

    Tri literojn, mankantajn en la alfabetoj greka kaj Latina, Kirilico ĉerpis el la hebrea : [ c ] kaj [ ĉ ] devenas el cade , [ ŝ ] devenas el ŝin .

    La Evangelio Ostromira datiĝas je 1056 - 1057 p. K. Tiam monaĥo Gregoro kopiis ĝin de pli antikva manuskripto por Novgoroda administranto Ostromiro.

    En la posta evoluo Slavono kaj aliaj slavaj lingvoj ŝanĝis sian fonetikan sistemon, kio kaŭzis alfabetajn reformojn. Sed tio estas aparta temo.

    FINO

    SONETO DE PROFETO KAJ POR ĈIUJ JUĜISTO

    Arosjev, Grigorij. Sonet. Sonet . —Moskvo : Impeto, 1998, 64 p., il.

    Grigorij Arosjev ( al iuj pli konata kiel Parolema Griŝo ) aperis kaj formiĝis kiel esperantisto kaj poeto antaŭ miaj okuloj —tial por mi estas speciale interese recenzi lian unuan presitan poemkolekton. Iama diboĉema bubo maturiĝis kaj serioziĝis ; nun la publiko ricevis lukse eldonitan libreton en du lingvoj —Esperanto kaj la rusa.

    En ĉiu el la prefacoj la aŭtoro petas ne juĝi lin tro severe kaj bedaŭras pri legantoj kiuj komprenas nur unu lingvon el la du. Vere, la plej brila ero, kerno de la libro doninta al ĝi la titolon, estas Sonet / Sonet , en kiu alternas linioj en du lingvoj, interplektitaj virtuoze kaj brile. Nur unu versaĵo troviĝas en ambaŭ lingvoj, finante la partojn — Un grand terminé ; la cetera enhavo de la partoj tute diversas. Diversas ankaŭ la temoj ( fakte, tamen, ĉeestas kutima lirika sortimento ) kaj la nivelo...

    Kelkaj versaĵoj estas vere majstraj. En Foriro de l januaro ŝtorma vetero interplektiĝas kun morna humoro de la aŭtoro :

    Fin de l januar . Malrekte

    trafas kugloj kontraŭ vangoj.

    Vent brutala. Primavera.

    Acidiga. Kaj infera...

    Samkiel plejparto de nuntempa junularo, Grigorij ne preteris la fikcian mondon de Tolkien —do jen la Orodruin , probable ĝuigonta la ŝatantojn de la epopeo. Kaj certe admirindas la Cigno —precipe por tiu, kiu scias ĝian dediĉon al tragika forpaso de la bona homo...

    La aŭtoro asertas preface, ke por la libro li “ severe ” elektis tion, kion eblas prezenti al la publiko sen troa honto. Tamen eble la elekto estis ne sufiĉe severa...

    Longa kaj pompa Vivo kaj Homo estas kaosa miksaĵo de neinteragorditaj frazeroj, kaj ia baza ideo de la tuta poemo neniel videblas ; la samon eblas diri ankaŭ pri Amo ezoko . Okpaĝa Sinjorino fumadisto kaŭzus nur senkomprenan ŝultrolevon. Al Liberstila ironia lirikaĵo , tre tipa por la poezio de Arosjev, ne eblas rilati serioze, oni nepre ridetos : iu —kune kun la aŭtoro, pri la temo ; iu —pro nekonveno de la lingvaĵo ks, pri la aŭtoro.

    La ruslingvaj versaĵoj kaj unu proza noveleto plejparte similas tiujn de aliaj modernaj aŭtoroj, do ne estas senco detale analizi ilin en esperantlingva recenzo. La aŭtoro egale posedas poezian teknikon en ambaŭ lingvoj kaj iom tro ŝatas sian personon —tio pleje videblas laŭ Mi :

    Mi estas alfa kaj mi estas omega,

    mi estas profeto kaj por ĉiuj juĝisto

    nemezureblas mia egoo

    kaj alter ego same estas mi.

    ( Tradukis el la rusa —V. M. )

    Tipa trajto de la aŭtoro ( interalie, ankaŭ en buŝa parolo ) estas uzado de ekzotikaj vortoj, pli - malpli hazarde trovitaj en vortaro. Temas ne pri “ tradiciaj ” neologismoj ( “ hida ”, “ mava ” ks ), sed pri tute malnecesaj raraĵoj, kiujn serĉos ( kaj ne nepre trovos ) envortare eĉ tre sperta leganto : “ molestas ”, “ innuendo ”, “ kalvario ”, “ morbido ”, “ darka ”, “ dunkla ”... Ankaŭ la sisteman uzon de “ as ” kiel aparta vorto ne multaj laŭdos. Tiaspeca lingvaĵo estas konsiderebla kiel “ infana malsano ” de homo kun tre fortaj lingvaj kapabloj —iam eĉ la tuta urala skolo pekis je tio, poste ĝi maturiĝis kaj “ resaniĝis ”, do ni supozu, ke pri Grigorij Arosjev estos same.

    Bedaŭrinde, nematureco de la aŭtoro videblas krom tio laŭ kelkaj eraroj gramatikaj ( ofta misuzo de la artikolo, ĝis eĉ “ L ama fabela la horto ” ) kaj poetikaj ( svarmo de “ abortaj ” rimoj ).

    Ofte li tro atentas la formon, neglektante la enhavon, ĵonglas per aliteracioj : apud la brila “ Ĉu inklino al sinklino / povas daŭri sen la fino? ” oni trovas “ Tro torturas trista truo / brilan bordan brodan bruon. ” Sonas bele, sed dezirindus ankaŭ ĉeesto de iom pli profunda senco : ĝuste ties manko dume ne permesas al Grigorij atingi la nivelon de tiaj poetoj kiel Ivan Naumov ( kiun Arosjev preface dankas kiel sian instruanton kaj kies influo senteblas plurloke ) aŭ Nikolai Lozgaĉev.

    Tamen signoj de talento videblas, kaj kun sia grandega laboremo kaj volforto la aŭtoro nepre devas iam fariĝi rimarkinda figuro en Esperanto - poezio.

    Valentin Melnikov

    DU PLIAJ VOLUMOJ EN LA SERIO “ STAFETO ”

    Paul Gubbins. Konto de l vivo . —Antverpeno : FEL, 1999. —140 paĝoj. —Serio Stafeto Vol. 22. Prezo : 13. 50 EUR.

    Kvar teatraĵetoj de la scenaristo de la vidbenda kurso Pasporto al la tuta mondo . La pli longaj akiris resp. la unuan kaj duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. La ĉefa tono de Kanto de l vivo certe estas distra, sed ĝuste la titola teatraĵo traktas socian temon.

    Anna Löwenstein. La ŝtona urbo . —Antverpeno : FEL, 1999. —356 paĝoj. —Serio Stafeto Vol. 23. Prezo : 24. 00 EUR.

    Ampleksa historia romano. Juna keltino en la unua jarcento de nia epoko estas portita al Romo kiel sklavo. La ŝtona urbo esploras ŝian penan lukton por adaptiĝi al la vivo en pli “ progresinta ” socio —kvankam, kiel oni malkovros, la kelta civilizacio ne estis tiel primitiva, kiel oni nuntempe emas supozi. En Romo ŝi ekkonas la fruajn kristanojn, kiuj estas ne sanktuloj sed aktivuloj en nova movado ofte dividita pro kvereloj kaj polemikoj. La rigore kontrolita lingvoprovizo de la romano konsistas nur el fundamentaj kaj oficialaj radikoj.

    FEL

    STUDKAJERO PRI LA MANIFESTO DE PRAGO

    Kio ni estas kaj kion ni celas : Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto / Red. Osmo Buller, Renato Corsetti. —Rotterdam : UEA, 1999. —24 paĝoj. Prezo 5. 50 eŭroj.

    Tiuj kiuj deziras pliprofundigi siajn konojn pri la sep tezoj de la Manifesto de Prago povas profiti de la nova studkajero Kio ni estas kaj kion ni celas , eldonita de UEA. Ĝia provizora versio estis aĉetebla en la Montpeliera UK. La nova grandformata eldono aperas en alloga grafika aranĝo de Francisco L. Veuthey.

    Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri ĉiu tezo de la Manifesto : Frank Stocker ( demokratio ), prof. Duncan Charters ( transnacia edukado ), lingvopedagogo Katalin Smidéliusz ( pedagogia efikeco ), psiĥolingvisto Renato Corsetti ( plurlingveco ), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz ( lingvaj rajtoj ), lingvosociologo Mark Fettes ( lingva diverseco ) kaj verkisto Spomenka Ŝtimec ( homa emancipiĝo ). La kajero estas ilustrita ne nur per bildoj kaj aliaj grafikaĵoj sed ankaŭ per poemoj de William Auld, Marjorie Boulton kaj Ignazio Buttitta. Ĝi enhavas ankaŭ liston de rekomendataj verkoj por plua studado de la traktitaj temoj.

    La kajero Kio ni estas kaj kion ni celas taŭgas same por memstudado kiel por kluboj kaj konversaciaj rondoj, en kiuj ĝiaj artikoloj povas esti uzataj kiel enkonduka materialo por komuna diskuto.

    Gazetara Komuniko de UEA

    NOVA VICREDAKTORO DE “ HEROLDO DE ESPERANTO ”

    Tri elstaraj esperanto - ĵurnalistoj, kiuj mem estas ĉiuj membroj de Esperanta PEN - Centro, estos la ĉefaj produktantoj de Heroldo de Esperanto ekde la nuna jaro.

    Temas pri la nuna redaktoro, Perla Martinelli, kiu gvidos la redakcion ĝis 2002, kun la rajto kiam ajn senpere transdoni sian oficon al la nova vicredaktoro, Aleksander Korĵenkov. Aldone, Sabira Stahlberg daŭre respondecos pri la specifaj numeroj.

    La nomumoj estis deciditaj fine de januaro fare de la Administra Komitato de LF - koop, kiu estas la posedanto, eldonanto kaj administranto de Heroldo de Esperanto . La Komitato samtempe gratulis pro la nivelo de la gazeto, atingita per la redakta stabo gvidata de Perla Martinelli, kie aktivas kaj aktivos ankaŭ Marco Picasso kaj Giorgio Silfer.

    Marc Hiltbrand prezidanto de LF - koop

    RICEVITAJ LIBROJ

    1777. Melnikov V., Ilutoviĉ K., Vysokovskij S., Dadaev O. Moskvaro : Orig. poemoj / Komp., postpar. N. Gudskov. —M. : Impeto, 1998. —96 p., il. —( Donaco de N. Gudskov ).

    1778. Claxton M. Kulturo kaj evoluo / Trad. el la angla J. Rapley. —Rotterdam : UEA, 1998. —60 p. —( Donaco de UEA ).

    1779. Abraham G. Klara vortaro Esperanto - araba . —Rotterdam : UEA, 1998. —301 p. —( Donaco de UEA ).

    1780. Turisma Esperanto - kalendaro. 1999 / Komp. A. Grzebowski, T. J. Kudriewicz. —Bydgoszcz : Monda Turismo, 1998. —24 p., il. —( Donaco de Monda Turismo ).

    1781. Grzybowski P. Materialoj pri Esperanto - kulturo : Helpilo por studentoj. —Bydgoszcz : Monda Turismo, 1998. —20 p. —( Donaco de Monda Turismo ).

    1782. Mirska Z., Mirska E. Ĉarma mondo : Poemoj por infanoj. —[ Kielce ] : Familio Mirski, s. d. —16 p. —( Donaco de Zofia Mirska ).

    1783. Mirska Z. Ĝoja mondo : Poemoj por infanoj. —[ Kielce ] : Familio Mirski, 1988. —16 p. —( Donaco de Zofia Mirska ).

    1784. Mirska Z. Sorĉa mondo : Poemoj por infanoj. —[ Kielce ] : Familio Mirski, s. d. —16 p. —( Donaco de Zofia Mirska ).

    1785. Jankova - Bojaĝieva M. T. La bulgara revolucia Esperanto - gazetaro dum la periodo 1929 - 1934 / Tr. el la bul. L. Raeva. —Sofio : BEA, 1983. —79 p. —( Donaco de Ibrahim Brysgaloff ).

    RICEVITAJ GAZETOJ

    Bulteno de REU. 1998 / 6 ; 1999 / 1 ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 3 ;

    Esperanto. 1999 / 2 ;

    Esperanto aktuell. 1999 / 1 ;

    Helianto. 1999 / 1 ;

    Informilo por Interlingvistoj. 1998 / 4 ;. 1999 / 1 ;

    Internaciisto. 1999 / 1 ;

    Kataluna Esperantisto. 1998 / 3, 4 ;

    Koktelo. 1999 / 1 ;

    Komencanto. 1999 / 2 ;

    La Gazeto. 1999 / 80 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 3 ;

    Litova Stelo. 1999 / 1 ;

    Norvega Esperantisto. 1999 / 1 ;

    Riveroj. 1999 / 23 ;

    Sennaciulo. 1999 / 2 ;

    Starto. 1999 / 1.

    M O Z A I K O

    PREMIO POR BELGIO

    Ni ricevis 4 korektajn kaj 1 nekorektan solvojn de la januara krucvortenigmo, kiun kompilis Vladimir Vyĉegĵanin. Per la redakcia lotumado la premion ( La Ĉashundo de la Baskerviloj ) gajnis Ludoviko De Doncker el Belgio. Ni gratulas lin kaj aliajn solvintojn!

    La korektaj respondoj :

    Horizontale : 1. Reduto ; 4. Straso ; 9. Kaporal ; 10. Drasta ; 12. Likeno ; 13. Ro ; 14. Kopi ; 15. Kom ; 18. Atena ; 20. Or ; 21. Karavan ; 23. Okulo ; 27. Katalepsi ; 30. Ok ; 31. Rotoro ; 32. Tremo ; 33. Kolapso ; 34. Monako.

    Vertikale : 1. Radiko ; 2. Urso ; 3. Okaz ; 4. Solo ; 5. Tripanosomo ; 6. Rakit ; 7. Ale ; 8. Otomano ; 11. Arm ; 14. Kuv ; 16. Ord ; 17. Mast ; 19. Enu ; 22. Atleto ; 24. Kiton ; 25. Lirik ; 26. Fork ; 28. Alta ; 29. Prem .

    Senpaga FREŜO

    La organizantoj de FREŜO ’ 99 garantias senpagan partoprenon en tiu populara aranĝo al unu el la abonantoj de La Ondo , kiu korekte finos la 13 privirinajn proverbojn. Kvanto de la x - oj indikas kvanton de la literoj en la divenenda vorto. La respondoj devas atingi la redakcion antan la 20a de majo.

    • 1. Virino kolera pli ol hundo xxxxxxx
    • 2. Virino eliĝis, kaleŝo xxxxxxxxxx
    • 3. Virina rideto pli kaptas ol xxxx
    • 4. Virina ploro sen xxxxxx
    • 5. Kie diablo ne povas, tien virinon li xxxxx
    • 6. Kie regas virino, malbona estas la xxxx
    • 7. Pli tiras virina haro, ol ĉevala xxxx
    • 8. Virina lango buĉas sen xxxxx
    • 9. Rol de virino —bona xxxxxxxx
    • 10. Virino batas per lango —aperas vundo plej xxxxx
    • 11. Virino bonorda estas muta kaj xxxxx
    • 12. Virino scias —tuta mondo xxxxx
    • 13. Ne prediku knabino al via xxxxxxx

    Bonŝancon!

    Tatjana Kulakova

    Interreta folkloro

    Tio ĉi estas reala historio okazinta ĉe telefon - helpo por Ĉapelilo . Apenaŭ necesas mencii ke oni tuj maldungis la koncernan laboriston. Tamen li / ŝi nun ekprocesis kontraŭ la Ĉapelil - kompanio pro “ La senkaŭza ĉesigo ”. Jen la dialogo, okazinta kun la eks - dungito de uzulo - helpa fako por Ĉapelilo .

    —Komputil - asistanto Ĝentlo aŭskultas ; kiel mi povas helpi vin?

    —Jes, mi havas problemon pri Ĉapelilo .

    —Kiatipan problemon?

    —Nu, mi tajpis, kaj subite ĉiuj vortoj foriris.

    —Ĉu foriris?

    —Jes, ili malaperis.

    —Hmm, do kiel via ekrano aspektas nun?

    —Estas nenio.

    —Ĉu nenio?

    —Ĝi estas malplena ; ĝi akceptas nenion kion mi tajpas.

    —Ĉu vi plu restas en Ĉapelilo aŭ vi eliris ĝin?

    —Kiel mi povas scii tion?

    —Ĉu vi povas vidi C : - inviton sur la ekrano?

    —Kio estas colo - vito?

    —Ne gravas. Ĉu povas vi movi kursoron surekrane?

    —Tie estas neniu kursoro. Mi diris al vi : ĝi akceptas nenion kion mi tajpas

    —Ĉu via monitoro havas elektro - indikilon?

    —Kio estas monitoro?

    —Tio ĉi estas umo kun ekrano, kiu aspektas kiel TV. Ĉu ĝi havas malgrandan lampeton kiu montras ke la monitoro estas enŝaltita?

    —Mi ne scias.

    —Bone, tiam rigardu la dorson de la monitoro kaj trovu kie la nutranta kablo venas. Ĉu vi povas vidi tion?

    —Mi supozas, jes.

    —Bonege. Sekvu la kablon ĝis la forko kaj diru al mi ĉu ĝi estas enigita en la muron?

    —... Jes.

    —Tiam kiam vi estis malantaŭ la monitoro, ĉu vi ne rimarkis ke tie estis du kabloj enirantaj ĝin, ne nur unu?

    —Ne.

    —Tamen tie estas du. Mi bezonas ke vi rigardu tien denove kaj trovu la alian kablon.

    —... Bone, jen ĝi.

    —Bonvolu sekvi ĝin, mi petas, kaj kontroli ĉu ĝi estas bone konektita al la dorso de via komputilo.

    —Mi ne povas atingi.

    —Ĉu? Nu ĉu vi povas almenaŭ vidi tion?

    —Ne.

    —Ĉu ne, eĉ se vi metus vian genuon al io kaj kliniĝus trans io?

    —Ho, ĝi estas ne pro tio ke mi rigardas de nekorekta angulo, sed ĉar estas mallume.

    —Ĉu mallume?

    —Jes, lumigo en la oficejo forestas, kaj la nura lumo, kiu estas, venas el fenestro.

    —Nu, tiam enŝaltu lumon en la oficejo.

    —Mi ne povas.

    —Ĉu ne? Kial do?

    —Ĉar okazis elektro - averio.

    —Ĉu elektro... Elektro - averio? Ah ha, bone, nun ni trovis, kie ĝi likas. Ĉu vi ĝis nun havas korbojn, librojn kaj pakaĵojn, kun kiuj via komputilo venis?

    —Nu jes, mi tenas ilin ie en la ŝranko.

    —Bone. Tiam iru preni ilin, malkonektu la komputilon kaj enpaku ĝin ĝuste kiel ĝi estis dum la aĉetado. Post tio redonu ĝin al la vendejo kie vi akiris ĝin.

    —Ĉu? Ĉu estas tiel malbone?

    —Jes, mi pensas, ĉi tiel.

    —Nu bone, do. Kion mi diru al ili?

    —Diru al ili ke vi estas tro stulta por posedi komputilon.

    Trovis kaj adaptis Aleksandro Gofen ( Usono )

    FRAZOJ

    Por Zamenhof esperanto neniam estis ludilo, nek pure teknologia ilo, nek komunikilo sen artaj celoj ( li mem tuj aplikis sian lingvon tra poezia kreado! ). Por Zamenhof esperanto estis identigilo por diaspora minoritato, kiun li nomis la homaranoj....

    Esperanto estas kaj estos senŝtata lingvo. Esperantio estas la homa kolektivo karakterizata de tiu senŝtata lingvo. Mi vidas nur naturan progreson en tio, ke la kolektivo fariĝas pli konscia pri sia komuna identeco, pri siaj komunaj bezonoj, pri siaj komunaj aspiroj. Tio fakte estas konsciiĝo pri la ekzisto de komuna kulturo.

    Giorgio Silfer Heroldo de Esperanto . 1998 : 15 - 16

    Faustino Castaño Vallina, nova prezidanto de IKEK ( Internacia Kolektivo E - ista Komunista ), menciis program - artikole :

    La triumfanta prestiĝo de la venkintaj kapitalistoj efikis ankaŭ sur la kamaradaro de nia E - rondo. Multaj el ni restis tro influitaj de la fiasko de la socialista eksperimento en la ekonomia kaj politika tereno. Oni povas atribui al tiu fiasko - sento multajn el la priorganizaj malfacilaĵoj de nia asocio. Plejparto el la membroj de nia Kolektivo estas ( ge ) olduloj, kaj ne venas al niaj vicoj sufiĉe da gejunuloj por anstataŭi tiujn kiuj forpasas. Cetere, multaj IKEK - anoj ne kontribuas iu - aŭ ali - maniere al la vivo de la Kolektivo, kelkaj el ili eĉ ne pagas ian ajn ( abon ) kotizon dum la jaro. Foje eĉ la IKEK - perantoj en multaj landoj ne plenumas sian rolon rilate al la aktualigo de la membrolisto...

    Kiam revekiĝos la fido en nia batalado kaj la espero pri la venko de nia duobla afero ( kaj esperantista, kaj komunista ), revigliĝos niaj fortoj, revekiĝos la laboremo kaj venos junaj homoj al la frontoj kie ni batalas.

    Internaciisto . 1999 : 1

    Nur malmultaj infanoj kaj gejunuloj atingas tian lingvonivelon, ke oni kapablus krom leterado veni inter nin kaj buŝe praktiki lingvon, konversacii... Ili komprenas ĉeeston en la grupo nur kiel amikaran amuzon... Ili bedaŭrinde damaĝe pruvas al sia ĉirkaŭaĵo, ke Esperanto estas el ĉiuj lingvoj la plej malfacila. Ili estas ĉasistoj sen pafilo, fiŝkaptistoj sen fiŝvergo, filatelistoj sen albumo...

    Ni ne zorgu nur pri senkape fanatika varbado de kursanoj, el kiuj baldaŭ post nia demagogia parolado la plejmulto fuĝos. Ni ne prelegu nur al eventualaj kursanoj. Ĉiu nia civitano sciu pri Esperanto kaj ĝia utileco. Tio apartenas al ĝenerala klereco de la junularo.

    Jaroslav Zák Starto . 1999 : 1

    DENOVE LIRO

    Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro - 97 kaj Liro - 98 , Urala Esperantista Societo ( UES ) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi - jare en Liro - 99 .

    Kadre de Liro - 99 okazos kvin konkursoj.

    • 1. Originala prozo
    • 2. Originala poezio
    • 3. Traduka prozo el la rusa lingvo : novelo de Anton Ĉeĥov “ Ĥameleon ”
    • 4. Traduka poezio el la rusa lingvo ( libere elektebla )
    • 5. Primovada karikaturo

    La kvanto de la konkursaĵoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

    Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz - ojn de la originalo ( por la 4a branĉo ankaŭ de la traduko ) ĝis la 1a de oktobro 1999 laŭ la adreso RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

    Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La laŭreatoj de Liro - 99 ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb. 2000.

    Sukcesojn!

    KALENDARO

    3 - 10 apr. 1999

    St. Andreasber ( Germanio ).

    15a Printempa Semajno Internacia.

    Org. : Germana E - Asocio.

    Adreso : Wolfgang Bohr, Johannes - Kirschweng - Str. 11, DE - 53474 Bad NeuenahrAhrweiler, Germanio.

    18 apr. 1999.

    Jekaterinburg ( Ruslando ).

    Konferenco de UES.

    Org. : UES.

    Adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    21 - 25 apr. 1999.

    Nabereĵnyje Ĉelny ( Tatarstano / Ruslando ).

    Volgia Esperanto - Renkontiĝo.

    Org. : “ Aŭtozavodstroj ”, EK Gaja Krokodilo .

    Adreso : RU - 423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

    1 - 9 maj. 1999.

    Bydgoszcz ( Pollando ).

    20a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS.

    Org. : Monda Turismo.

    Adreso : str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

    28 maj. - 1 jun. 1999.

    Kirkwall ( Skotlando / Britio ).

    94a Skota E - Kongreso.

    Org. : EAS.

    Adreso : 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, Skotlando, G64 IDS.

    4 - 6 jun. 1999.

    Razgrad ( Bulgario ).

    5a Danuba E - Rendevuo.

    Org. : E - ista domo de Kulturo.

    Adreso : str. Sv. Kliment EK - 3, 7200 Razgrad, Bulgario.

    6 - 12 jun. 1999.

    Koszalin ( Pollando ).

    21a Ĉebalta E - ista Printempo.

    Org. : Filio de PEA.

    Adreso : pk 30, PL - 75 - 016, Koszalin, Pollando.

    30 jun. - 4 jul. 1999

    Olsztyn ( Pollando ).

    FREŜO - 99.

    Org. : Olŝtina EK.

    Adreso : PL - 10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

    4 jul. - 14 aŭg. 1999

    Lanĉov ( Ĉeĥio ).

    Somera E - Tendaro.

    Org. : EK Trebíĉ.

    Adreso : CZ - 674 01, Trebíĉ, Ĉeĥio.

    4 - 14 jul 1999.

    Tiĥvin ( Ruslando ).

    39a Okcidenta Sovetia E - ista Junulara Tendaro. ( OkSEJT - 39 ).

    Org. : La Organiza Teamo.

    Adreso : Vitalij Malenko, RU - 140160, Moskvoskaja obl., Ĵukovskij, ul. Dugina, 17 - 62, Ruslando.

    4 - 18 jul. 1999.

    Poprad ( Slovakio ).

    Somera E - Lernejo.

    Org. : E - Regiona Societo.

    Adreso : Sobotské nám. 36, SK - 05 801 Poprad, Slovakio.

    17 - 23 jul. 1999.

    Metz ( Francio ).

    Internacia Esperanto - Konferenco 1999.

    Temo : Mono kaj Civilizo .

    Org. : OSIEK.

    Adreso : éric Laubacher, 1 rue Louis - Antoine de Bougainville, FR - 78180, Montigny le Bretonneux, Francio.

    17 - 24 jul. 1999.

    Liepaja ( Latvio ).

    35aj Baltiaj E - tagoj ( BET - 35 ).

    Org. : Latvia E - Asocio

    Adreso : p. k. 150, Riga, LV - 1050, Latvio.

    17 - 25 jul. 1999.

    Castellón & ; Valencio ( Hispanio ).

    58a Hispana Kongreso de E - to. 9a Eŭropa E - Forumo.

    Org. : LKK

    Adreso : Av. Burjasot 29, A - 31. ES - 46009 Valencia. Hispanio.

    24 - 31 jul. 1999.

    Karlovy Vary ( Ĉeĥio ).

    72a Kongreso de SAT.

    Org. : SAT, KAVA - PECH.

    Adreso : Anglická 878, CZ - 25229, Dobrichovice, Ĉeĥio.

    31 jul. - 7 aŭg. 1999.

    Berlino ( Germanio ).

    84a Universala Kongreso de Esperanto.

    Org. : UEA, LKK.

    Adreso : Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando ( konstanta adreso ).

    7 - 14 aŭg. 1999.

    Torun & ; Bydgoszcz ( Pollando ).

    9a Internacia E - Kongreso. 11a Ĝenerala Kunveno de “ Monda Turismo ”. Universitato de la “ Tria Aĝo ”.

    Org. : Monda Turismo

    Adreso : str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

    9 - 16 aŭg. 1999.

    Zánka ( Hungario ).

    55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

    Org. : TEJO, LKK.

    Adreso : Pf. 87, HU - 1675 Budapest, Hungario ( LKK ).

    13 - 15 aŭg. 1999.

    La Chaux - de - Fonds ( Svislando ).

    18a Internacia Literatura Forumo.

    Org. : LF - koop.

    Adreso : CP 928, CH - 2301 La Chaux - de - Fonds, Svislando.

    22 - 25 aŭg. 1999.

    Ĥanojo ( Vjetnamio ).

    2a Azia Kongreso de Esperanto.

    Org. : LKK

    Adreso : 105a str. Quan Thánh, Nài, Vietnam.

    3 - 5 sep. 1999.

    Vraca ( Bulgario ).

    50a Kongreso de Bulgara E - Asocio.

    Org. : BEA.

    Adreso : P. k. 26, BG - 3000, Vraca, Bulgario.

    3 - 5 sep. 1999.

    Dunblane ( Skotlando / Britio ).

    Skota Studrondo.

    Org. : EAS.

    Adreso : Jean Bisset, 47 Airbles Cres, Motherwell, Skotlando, ML1 3AP.

    2 - 9 okt. 1999.

    Cambrils ( Katalunio / Hispanio ).

    7a Internacia E - Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

    Org. : HEFA.

    Adreso : Apartado 15027, ES - 08080, Barcelona, Hispanio.

    BIENO “ NJEGUŜ

    en vilaĝo Hraŝĉina - Trgoviŝĉe, Kroatio

    PROGRAMOJ EN 1999

    16 - 18. 04. J. J. Strossmayer kun Franjo Gruiĉ

    21 - 23. 05. Problemoj de komunikado en turismo kun Oszkár Princz

    11 - 13. 06. Naturamika Semajnfino kun M. Godec

    02 - 09. 07. Kurso de la kroata lingvo kun G. Jurina

    11 - 18. 07. Kursa Semajno kun S. Ŝtimec kaj aliaj

    17 - 18. 07. Interregiona kaj najbarlanda renkonteto

    23 - 30. 07. Ne tre konataj aspektoj de Esperanto kaj Zamenhof... kun d - ro H. Eichner

    03 - 09. 08. Zagorje la verda aŭ Survoje al 55 - a IJK

    10 - 15. 08. Literatura kurso kun Spomenka Ŝtimec

    16 - 22. 08. La plej aktualaj temoj de astronomio kun d - ro H. M. Maitzen kaj Maja Tiŝljar

    17 - 19. 09. Surpriza Semajnfino

    Bonvenon!

    Senpagaj informiloj riceveblas de la organizanto :

    Orbis Pictus de Viŝnja Brankoviĉ

    Adreso : Via Leghissa 6 - 34 131 Trieste - Italio Telefono : + 39 / 040 767 875

    Rete :

    <address> mailto : orbispictus@iol. it address>

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 5 ( 55 )

    Al la legantoj

    Ve al speco homa

    ŝvelanta de stultaĵoj!

    Mi volas la pacon.

    Donu al mi pacon!

    alvokis jugoslavia esperantista poeto Miroslav Mitroviĉ, en la aprila LOdE . Sed lian anim - krion surdigis la pafoj de la jugoslavia armeo en Kosovo kaj eksplodoj de bomboj, kiujn alportis bomb - aviadiloj de NATO.

    La genocida politiko de la beograda diktatoro Miloŝeviĉ en Kosovo provokis la Okcidenton uzi armilojn post la fiasko pri diplomatia solvo. Tiu atako neniel faciligis la situacion de la kosovaj albanoj. Aliflanke, Miloŝeviĉ rapide ricevis grandan apogon de sia popolo, inkluzive de ties “ demokratia ” parto, kiun la Okcidento ŝatus vidi sur lia loko.

    Tiuj faktoj estas konataj same bone, kiel la fakto, ke Balkanio estas “ bolanta kaldrono ”. Sed en tiu kaldrono estas kuirataj ( kaj kuirantaj ) ankaŭ niaj diversnaciaj samlingvanoj —serboj, kroatoj, slovenoj, bosnianoj, albanoj, bulgaroj, grekoj, turkoj.

    Kompreneble, la prezidantaro de la Jugoslavia E - Ligo deklaras pri “ netolerebla krimo ” de NATO, kaj ilin subtenis pluraj ( sed ne ĉiuj ) esperantistoj ruslandaj. Multaj retumantaj okcidentanoj diversgrade aprobis la politikon de NATO. Kaj, kiel diris Grigorij Demidjuk pri la komenco de la Unua Mondmilito : “ la interna ideo krevis kiel sapveziko ”.

    Feliĉe, ne ĉiuj el ni sekvas la agojn de siaj registaroj. E - Ligo de NATOa ŝtato Norvegio esprimis bedaŭron pri la reago de NATO. Aktivuloj de EUROKKA kaj Vinilkosmo alvokis ne resti senreagaj antaŭ la krimoj “ tiom de la serboj kiom tiuj de NATO ” kaj insistis pri kontraŭmilita rezolucio “ adoptita de UEA, SAT, SAT - Amikaro, de la ĝenerala esperanto - movado kaj simpatiantoj ”. Giorgio Silfer petis urĝan kunvokon de la Pac - Komitato de PEN pri la balkana milito. Laŭ iniciato de Henri Masson, en kelkaj landoj esperantistoj disvastigis la Hodleran alvokon Super el la jaro 1915.

    Antaŭ kvar jaroj la redaktoro de Ruslanda Esperantisto skribis pri la milito en Ĉeĉenio : ”... mi, kiel homo kaj redaktoro de tutlanda gazeto, aligas mian voĉon por kondamni la kontraŭpopolan militon. ” ( RE . 1995 : 2 )

    Ĉar multaj demandis nin pri tio, ni deklaras, ke la redaktanto kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto kondamnas kaj la genocidan politikon de Miloŝeviĉ kun ties kunkrimuloj, kaj la terorismajn elementojn en la agado de la albanaj separatistoj, kaj la intervenon de NATO. Plimultaj landoj en nia tero estas plurnaciaj, kaj ni esprimas nian daŭran aprobon al la Zamenhofa tezo : “ Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj ”.

    Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

    KION SIGNIFAS RAŬMISMO

    Demando

    Sufiĉe ofte en La Ondo , kaj en aliaj gazetoj, oni legas la vorton “ raŭmisto ” kaj “ la ideoj de Rauma ”. Mi mem, kaj mi estas certa ke multaj aliaj de viaj legantoj, ne scias pri ĉi tiu koncepto, filozofio aŭ tendenco en la E - mondo. Ĉu vi povus doni klarigan artikolon pri ĝi?

    Eric Walker ( Britio )

    Respondo

    En julio 1980 sepdeko da gejunuloj debatis en Raŭmo ( Finnlando ) dum Internacia Junulara Kongreso pri la perspektivoj de Esperantio en la 80aj jaroj. Du el ili ( Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer ) resumis la enhavon de tiu debato en dokumento, kiun ili proponis al individuaj subskriboj. Cento da homoj kaj establoj ( inter ili LF - koop kaj Pola Studenta E - Komitato ) subskribis ĝin ( la limdato estis 1980 12 31 ) kaj ĝi diskoniĝis ne kiel oficiala dokumento de TEJO, sed kiel “ Manifesto de Raŭmo ”.

    Ĝi estas fakte la unua proklamo ne anonima en la historio de Esperanto, kaj la unua ( se escepti la “ Deklaracion de Bulonjo ” ) pri kiu oni ankoraŭ intense, emocie kaj aktuale parolas tra baldaŭ dudek jaroj.

    La Manifesto tamen estis nur mejloŝtono : ĝi markis la alvenon de longa kulturpolitika debato, maturiĝinta en junularaj kaj intelektaj E - medioj, kaj samtempe la starton de eĉ pli longa procezo, kiu vidis fundamentajn etapojn en Varsovia simpozio ( 1984 ), en Segeda konferenco ( 1988 ) kaj en Ĉaŭdefona forumo ( 1998 ). Pri 1984 restas libro : “ Strategiaj demandoj de la E - komunumo ” ; pri 1988 restas tezaro : “ La Konkludoj de Segedo ” ; pri 1998 ekzistas enkonduka dokumento “ La Kvintezo ” kaj la Pakto por la Esperanta Civito.

    La raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio : inter ili Jerzy Leyk kaj Sándor Révész. Komence ĝi havis almenaŭ du gravajn polusojn, apud PSEK kaj ĉirkaŭ la revuo “ Literatura Foiro ”. Iom post iom la ekspansio de LF - koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj multaj iniciatoj ( kulturcentroj, literaturaj forumoj, Esperanta PEN - Centro, Heroldo de Esperanto ktp ) la ĉefan referencon por la tuta raŭmismo.

    PIV - difino povus esti : “ Koncepto pri esperanto kiel transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo —kiel lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda komunikado ; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato ; pri Esperantio kiel civito, nome kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron ”.

    Ekde 1989 la evoluo de la historio pli kaj pli pravigas la intuicion de Raŭmo. Fariĝis evidente, ke esperanto ( same kiel ĉiu vivanta lingvo ) ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo. La rolon de esperanto kiel arta perilo agnoskis PEN - Klubo Internacia la 10an de septembro 1993, kiam ĝi estis akceptita kiel literatura lingvo. La rolon kiel identigilo implice agnoskis la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj ( 6an de junio 1996 ), en la artikolo 1, paragrafo 5.

    Raŭmismo estas ofte kalumniata kiel izoliĝemo, konsumismo, malpropagandemo. Sufiĉas legi la Manifeston de Raŭmo por kompreni ke ĝi celas disvastigi esperanton, sed ne tian lingvon kian propagandis la lapennismo ( kun kaj sen Lapenna ).

    Malgraŭ sia noveco, raŭmismo havas antikvajn radikojn en la historio de nia komunumo. Sufiĉus la letero de Zamenhof al Antoni Kofman ( 1901 05 01, p. 323 de OV ) por pruvi ke dekomence ĝi influis la esperantistaron, sed nur okdek jarojn poste maturiĝis la kondiĉoj por ĝia ĝeneraligo.

    Giorgio Silfer

    LA KVINTEZO

    1. La esperanto - komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.

    2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo ( rasa, religia, etna, klasa, seksa... ) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.

    3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto - komunumo respektas ĉiun religian ( ne ) kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

    4. Sed la esperanto - komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj : ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

    5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110 - jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto - literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto - domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

    JAM 2000 ALIĜIS AL BERLINO

    ( GK UEA ) 19 mar. la kongresa fako de UEA registris la 2000an aliĝon al la 84a Universala Kongreso en Berlino ( 31 jul. - 7 aŭg. ).

    La ĝisnunaj aliĝintoj reprezentas 56 landojn. Plej multnombras la gastiganta lando Germanio kun 418 aliĝintoj. Sekvas Francio ( 232 ), Pollando ( 162 ), Japanio ( 149 ), Nederlando ( 83 ), Svedio ( 77 ), Italio ( 74 ), Litovio ( 64 ), Belgio kaj Britio ( po 61 ), kaj Finnlando ( 54 ). Apud Japanio la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj ĝis nun estas Brazilo ( 37 ), Usono ( 31 ) kaj Aŭstralio ( 16 ).

    MEZ - EŬROPA KONSULTIĜO

    19 - 21 mar. 1999 en Budapeŝto okazis konsultiĝo de Landaj Asocioj de Mez - Eŭropo.

    La programo :

    19 mar. Alventago.

    20 mar. Malfermo de la Konsultiĝo / Traktado inter la reprezentantoj de LA / Prezento de la nuna situacio de la opaj landaj asocioj / Prilaboro de alvoko al la ŝtatestroj pri egalrajta lingvouzo en siaj respektivaj landoj kaj tiu en Eŭropa Unio / Bazaj principoj de kunlaboro inter Mez - Eŭropaj Landaj Asocioj / Traktado pri praktika kunlaboro inter la LA. Komunaj aranĝoj de Mez - Eŭropaj Landaj Asocioj ( Turisma kalendaro por 1999, 2000, libroeldonadoj, libroservoj k. s. ) / Komuna revuo de Mez - Eŭropaj Landaj Asocioj.

    21 mar. Kunlaboro kun UEA kaj aliaj esperantistaj organizaĵoj / Resumo kaj fermo de la konsultiĝo.

    La reprezentantoj interkonsentis pri tio, ke ili daŭrigos la konsultiĝojn ja, ĝi montriĝis utila forumo de spertinterŝanĝo kaj tiu de kunordigado de esperantistaj agadoj. Ĝis la sekva kunveno ( 17 - 19 sep. 1999, Slovakio ) la invitotaj landaj asocioj —Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio, Slovenio —preparas proponojn ankaŭ por fari komunajn kampanjojn respektive komunan internacian renkontiĝon.

    La partoprenantoj traktis ankaŭ pri la kunlaboro kun UEA, kaj lige kun la temo kelkaj esprimis siajn malkontentojn pri la nuna kotizsistemo, kiu ne konsekvence diferencas inter landoj laŭ iliaj vivniveloj, krome pri la Okcidenteŭropcentrisma reprezentiĝo en la estraro de UEA.

    Sed pri ĉi tiuj temoj la partoprenantoj ne akceptis dokumenton.

    Kiel movada temo leviĝis ankaŭ la demando pri starigo de kunordiga komitato de Mez - Eŭropaj landoj, respektive federacio, sed la partoprenantoj parte taksis la temon ankoraŭ ne matura por trakti, parte opiniis, ke ĝi jam ne plu estas aktuala kiam per elektronika reto la kontaktoj vere povas esti jam tutmondaj.

    La partoprenantoj akceptis la suban rezolucion, kiun ili tradukos nacilingven kaj la organizanto forsendos ĝin al la prezidentoj, ĉefministroj kaj prezidantoj de la parlamento en la opaj landoj reprezentitaj dum la konsultiĝo.

    Rezolucio

    de Konsultiĝo de Landaj Asocioj de Mez - Eŭropaj landoj. Budapest, 19 - 21 marto 1999

    La gvidantoj de landaj Esperanto - Asocioj de Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio kunvenintaj en Budapeŝto

    konsciante

    —ke integriĝo de Eŭropo estas grava neevitebla realaĵo, kiu signifas limŝtonon de progreso en la evoluo de la homa socio ;

    —ke al paca kunvivo apartenas komunikado inter unuopuloj kaj nacioj ;

    —ke en multaj deklaracioj de Unuiĝintaj nacioj, en dokumentoj de internaciaj konferencoj, sed ankaŭ en statutoj de Eŭropaj ŝtatoj estas akcentita la graveco de lingva egaleco ;

    —ke malgraŭ de tiu ĉi realaĵo estas en internaciaj kontaktoj ne sufiĉe aplikata principo de lingva egaleco, kaŭze de tio estas ne respektata unu el la plej gravaj elementoj de la bazaj homaj rajtoj, tial

    apelacias

    —al la gvidantaro de unuopaj ŝtatoj en internaciaj rilatoj alpaŝi al sinsekva forigado de lingva diskriminacio, tial

    proponas

    —en internaciaj rilatoj apliki la neŭtralan lingvon Esperanton, forigante la lingvan superecon, certigante la lingvan egalecon kaj per tio ebligi la egalrajtan lingvan komunikadon.

    Hungario György Nanovfszky, prezidanto

    Kroatio Spomenka Ŝtimec, sekretario

    Pollando Stanislaw Mandrak, prezidanto

    Slovakio Ján Vajs, prezidanto

    Oszkár Princz Ĝenerala sekretario de HEA

    UEA KANDIDATIGITA POR LA HILTON - PREMIO

    ( GK UEA ) Universala Esperanto - Asocio estas kandidato por la ĉi - jara Humaneca Premio de Hilton, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por “ honori volontulan, karitatan aŭ ne - registaran organizaĵon kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero ”. La Fonduso portas la nomon de sia fondinto, la fama hotelentreprenisto Hilton.

    La Hilton - premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo. Lastatempe ĝi estis aljuĝita interalie al Kuracistoj Sen Limoj kaj al Operacio Rideto. La ĉi - jaran laŭreaton oni anoncos jarfine.

    La kandidatigon de UEA iniciatis s - ro Kent Jones el Usono. Li atentigis Fonduson Hilton, ke diference de la antaŭaj premiitoj, kies agado celis mildigi aktualan suferon, UEA per sia agado por internacia lingvo kontribuas al anticipaj mildigo kaj forigo de kaŭzoj, kiuj povas rezultigi aŭ pligrandigi homan suferon. En la unua ekzameno pri la proponitoj la Fonduso trovis ankaŭ tian agadon kongrua kun la celoj de la premio, kaj sekve UEA estis akceptita kiel valida kandidato. Tion anoncis la kandidatiga manaĝero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA ŝi skribis : “ Fonduso Hilton laŭdas vin pro via valora filantropia agado kaj gratulas vin pro via kandidatigo. ”

    Laŭ la peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la ĵurio ampleksan dokumentaron pri la 90 - jara agado de UEA por la celoj de la premio. La CO devis fari tion en ekstreme laborplena periodo. Ege valora estis tial la helpo de s - ro William Harris el Usono, kiu tradukis anglen la agadraporton de UEA pri la jaro 1997.

    Kadre de Kampanjo 2000 komenciĝis la preparoj por denove kandidatigi UEA ankaŭ por la pacpremio de Nobel. Ekde la 50 - aj jaroj UEA estis kandidato jam multfoje. Plej proksime al la premio UEA estis en 1988. La kampanjo por la premio de tiu jaro disvolviĝis kiel unu el la agadoj de la Jubilea Jaro 1987. Laŭ gazetaraj informoj UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la fina premiito estis elektita.

    “ HEROLDO ” KOMUNIKAS

    Heroldo de Esperanto inaŭguris novan senpagan servon por redakcioj kaj institucioj Heroldo komunikas ( HK ), kiu funkcias kiel novaĵagentejo de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉiuj novaĵoj estas libere reprodukteblaj. HK tiel fariĝas la tria regula fonto de ret - novaĵoj por La Ondo apud Interredaktore kaj Gazetaraj komunikoj de UEA .

    Petu informojn ĉe

    <address> heroldo@tin. it address>

    KONSTITUCIA ĈARTO VERKATA

    ( HK ) Estas verkata la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito. La komisiono havas la fakan asiston de prof - ino Nicoletta Parisi, katedrano pri konstitucia juro ĉe unu el la plej famaj universitatoj en Italio. La unuaj tri ĉapitroj estas jam pretaj, kaj fine de majo la tuta teksto estos dissendita al la aliĝintoj al la Pakto, por ke ili povu diskuti dum la Forumo por la Esperanta Civito en Karlovy Vary / Karolovaro, 27 - 29 jul. 1999. La Forumo elektos ankaŭ la Kortumon, laŭ preskribo de la Pakto. La unuaj kandidatigoj ( el tri eŭropaj landoj ) estas jam formaligitaj.

    DUA FORUMO POR LA ESPERANTA CIVITO

    ( HK ) Estas tri kategorioj de partopreno en la dua Forumo por la Esperanta Civito ( Karlovy Vary, 27 - 29 jul. 1999 ) :

    a ) Paktintoj ( establoj aliĝintaj al la Pakto —parolrajtaj kaj voĉrajtaj ) ;

    b ) Observantoj ( establoj ne ratifintaj la Pakton, kvankam aliĝintaj al la unua Forumo —ne voĉrajtaj, sed nur parolrajtaj ) ;

    c ) Gastoj ( individuoj kiuj pagas kotizeton por subteni la Forumon —ne voĉrajtaj, sed parolrajtaj laŭ decido de la tagprezidanto ).

    Ĉiu povas libere aliĝi al la Forumo, kiel Gasto, pagante programkotizon de 50 svisaj frankoj ( 25 por OT - areo ). La Evolukomisiono de la Pakto rezervas la rajton inviti kelkajn elstarajn esperantistojn, kiel ŝatatajn gastojn. La aliĝon vi povas komuniki al KCE, CP 311, CH - 2301 La Chaux - De - Fonds, Svislando, aŭ rete al

    <address> heroldo@tin. it address>.

    Evolukomisiono

    ERA ADIAŬEN, PAKTO ANTAŬEN

    ( HK ) Ne plaĉis al ERA, Esperanto - Radikala Asocio, la kunvoko de la dua Forumo por la Esperanta Civito dum SAT - Kongreso, kaj la akompana interna dokumento ( strategia raporto ), per kiu la Evolukomisiono de la Pakto montras pozitivan malfermon al UEA.

    La E - asocio de la Radikala Partio distanciĝis de ambaŭ decidoj, ne partoprenante en ili kaj ordonante al sia membro Daiela Giglioli demisii de la Evolukomisiono ( kie fakte ne estas reprezentantoj de establoj, sed personoj individue respondecaj, demokrate elektitaj de la unua Forumo ). Malgraŭ sia sinteno, ERA rajtos partopreni en la Forumo de Karolovaro ( 27 - 29 jul. 99 ), same kiel ĉiuj establoj aliĝintaj al la Forumo de Ĉaŭdefono. Kaj se en ERA iu esperis uzi la Pakton ne por io, sed kontraŭ UEA, tiu absolute eraris.

    BULGAROJ AVANE

    ( HK ) “ Esperantio : de movado al civito ” estos la avangarda temo de la kongreso de Bulgara E - Asocio, en Vraco 3 - 5 sep. 99, kun festparolado de Ljubomir Trifonĉovski. Lokaj E - societoj fakte aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, en Bulgario : inter ili, la Vraca. La kongreson partoprenos la vicprezidanto de UEA Renato Corsetti. Dum la kongreso mem okazos la premiero de ĵus verkita dramo de Giorgio Silfer : La dimanĉa brokantisto , kun Teo Jurukov kaj Nikolaj Uzunov kiel protagonistoj.

    MONDKONGRESO DE PEN - KLUBO EN VARSOVIO

    ( HK ) Ljubomir Trifonĉovski kaj Tomasz Chmielik estos la delegitoj de Esperanta PEN - Centro dum la mondkongreso de PEN - Klubo Internacia, en Varsovio, 14 - 20 jun. 1999.

    Pola establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito planas specialan akcepton por Esperantaj kaj alilingvaj verkistoj, fine de la kongreso. La aranĝo donus ankaŭ la ŝancon digne honori la sekretarion de la Irlanda Ambasado en Varsovio ( mem flue parolantan esperantiston ), kies mandato en la pola ĉefurbo ĉesos ĝuste en junio.

    Tomasz Chmielik

    “ PERSONA NON GRATA ”

    La Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito deklaris s - ron László Szilvási “ persona non grata ”, pro la konstanta diskonigo de tendencaj asertoj, celantaj interalie krei la falsan opinion ke la Pakto estas iniciato kontraŭ UEA.

    Al publika demando, la prezidanto de Hungaria E - Asocio, d - ro Nanovfszky, publike respondis ke s - ro Szilvási tute ne estas la proparolanto de HEA, kies membro li eĉ ne estas.

    TEATRO ESPERO ALIĜIS AL LA PAKTO

    31 mar. 1999 Varsovia E - teatro Espero deklaris jene :

    Nia establo deziras aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito. Nia decido estas motivata per fakto, ke la ĉefa celado de la Pakto estas riĉigi kulture la Esperanto - Komunumon kaj strebado al disvastigo kaj firmigo de homaranismaj idealoj de la kreinto de Esperanto. Tio kongruas kun principoj kiujn ni, laŭ niaj modestaj eblecoj, provas realigi.

    Kun salutoj kaj bondeziroj por sukcesa laboro por realigi humanismajn ideojn de la Pakto,

    Zofia Banet - Fornalowa

    Jerzy Fornal

    KAMPANJO “ MONO POR NOMO ”

    ( HK ) Aprobinte la deprunton ĉe banko por aĉeti domon, la Asembleo de KCE ( Kultura Centro Esperantista en La - Chaux - de - Fonds ) decidis lanĉi kampanjon por pli rapida repago. Temas pri la kampanjo Mono por Nomo . Sep ĉambroj kaj du salonoj atendas nomon! Akceptejo, kontoroj, dormoĉambroj, la kursejo kaj salono Klara, kun aneksaj kuirejo kaj kamena babilejo.

    Tiuj naŭ lokaloj povos ricevi nomon laŭ la respektiva mecenato : la sep ĉambroj “ kostas ” po 15. 000 CHF, la kursejo 30. 000 kaj la salono ( kun kuirejo kaj kameno ) 45. 000. Tio egalas al 180. 000 CHF kaj praktike kovras la deprunton ĉe la banko.

    Ju pli da lokaloj ni “ baptos ”, des pli frue la ŝuldo estos repagita ( la banko donis dek sep jarojn da tempo ). La mecenatoj rajtos doni la propran nomon, aŭ tiun de konato, aŭ eĉ de asocio aŭ lando : sola kondiĉo estas, ke tiuj nomoj ne kontrastu kun la statuto de KCE. La mecenatoj estos ankaŭ konsiderataj dumvivaj Apogantoj ( do voĉrajtaj en la Asembleo ). Kaj la nomoj restos, eĉ se post jardekoj KCE bezonos novan sidejon.

    La sama kampanjo okazis antaŭ kvardeko da jaroj, kiam UEA translokiĝis de Britio al Nederlando : ankoraŭ nun, en ĝia roterdama sidejo, ekzistas ĉambroj Minnaja, Kanado ktp.

    KCE delonge eliris el la krizo kiun ĝi suferis en 1990 - 94. Kaj KCE longe vivos, kiel unika internacia feria altlernejo. Ligi vian nomon al KCE signifas esti memorata tra la jardekoj kiel pioniro de nova epoko!

    SAMARKANDO EKSTERE RILATAS

    Ĉe UN en Ĝenevo en la serio UN Publikaĵoj pri Paco aperis anglalingva konsultlibro Peace Museums Worldwide ( Pacmuzeoj Tutmonde ). La libron komencas salutmesaĝo de la Asista Ĝenerala Sekretario de UN, Ĝenerala Direktoro de la UN - Oficejo en Ĝenevo Vladimir Petrovsky okaze de la 10 - jariĝo de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando ( Uzbekistano ). Estas menciinde, ke inter kelkdeko da diverslandaj pacmuzeoj nur la samarkanda muzeo ( fondita kaj prizorgata de lokaj E - aktivuloj ) estas detale priskribita. En la koncerna artikolo de ties direktoro Anatoli Ionesov estas eksplicite emfazita la rolo de Esperanto kaj de esperantistoj por kreo de tiu ĉi unika ( almenaŭ en Esperantujo ) muzeo. La informriĉa konsultlibro kurte prezentas 61 pac - kaj pac - rilatajn muzeojn kaj projektojn en 16 landoj de 4 kontinentoj i. a. la Internacian E - Muzeon en Vieno.

    Dezirindas, ke ankaŭ aliaj E - Muzeoj proponu sin kiel pacrilataj institucioj por la novaj eldonoj de tiu ĉi gvidlibro, ja paco kaj Esperanto estas nedisigeblaj. Tion bone konscias ankaŭ la redaktoro de la volumo D - ro Peter van den Dungen ( Department of Peace Studies, University of Bradford, Bradford, BD7 1DP, Britio ). Li estas unu el iniciatintoj de la internacia reto de pacmuzeoj, kiu konstante kreskas tra la mondo ( kaj regule aperigas anglalingvan novaĵleteron ). Ties nedisigebla parto estu ankaŭ E - muzeoj. Oni skribu al D - ro Dungen angle aŭ nederlande.

    Interesitoj senpage mendu la libron ĉe : United Nations Publications, Office C 115, Palais des Nations, CH - 1211 Geneva 10, Svislando.

    Fine de 1998 la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando estis distingita per la honormedaliono Golden Dove in Peace Award ( Ora Kolombo en Paco ) de la Poetry Day Australia Foundation. En la honorfolio la fondinto kaj prezidantino de la Fondaĵo prof. Joy Beaudette Cripps skribis :

    Jam de kelkaj jaroj la Fondaĵo sekvas la progreson de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kaj volas konigi al la homoj de la tuta mondo la laboron de la muzeo fondita en Samarkando laŭ iniciato de membroj de la Klubo de Interpopola Amikeco Esperanto honore al la Internacia Jaro de Paco.

    Anatoli Ionesov

    RADIKALULOJ AKTIVAS

    22 - 28 feb. “ Esperanto ” Radikala Asocio reprezentita de Lapo Orlandi, ĝenerala konsiliano kaj membro de la Sekretariejo, iris al Parizo okaze de la Kongreso de Eŭropa Federacio de Verdulaj Partioj kaj por aliaj gravaj renkontoj.

    Irlanda verdula partio “ Comhaontas Glad ”, laŭ peto de ERA kaj menciante la projekton de ERA pri “ La kostoj de la eŭropa lingva ( ne - ) komunikado ”, prezentis rezolucian proponon per kiu “ la Kongreso de la Eŭropa Federacio de Verdulaj Partioj promocias la ekstarigon, en la Eŭropa Parlamento, de Komisiono kiu pristudu la plurajn solvojn de la problemo kunigi la gardadon de la lingva ekologimedio kun efika kaj demokratia komunikado en Eŭropo, entene de la hipoteza adopto de Esperanto kiel federacia eŭropa lingvo ”.

    Tiu propono estis subskribita de aliaj kvin eŭropaj verdulaj partioj ( franca, norvega, bulgara, kipra, ukraina ). Alia rezolucipropono, prezentita de la esperantistaj verduloj, estis subskribita de pluaj kvar naciaj partioj. Tiuj rezolucioj estos pridiskutitaj dum la Konsilio.

    Daŭras la informada kampanjo pri la libro / projekto “ La kostoj de la eŭropa lingva ( ne - ) komunikado ” : 27 feb. ERA liveris rekte en la manojn de Joscha Fischer, Ministro de Eŭropa Unio, ekzempleron de tiu libro / projekto eldonita de la Asocio.

    Dum renkontiĝo kun Joseph Poth, Direktoro de la Fako pri Lingvoj de UNESKO, ERA estis informita, ke la UNESKO - Centro de Vaskaj Landoj ( Eŭskio ) en Bilbao, estis elektita por surpreni la taskojn, antaŭviditajn de la membraj ŝtatoj, dum la konferenco de Stokholmo, rilate al la Observejo pri la Lingvaj Politikoj. Tiu Observejo, pripensita kaj promociita de ERA, kiel konate, estis unu inter la plej gravaj politikaj venkoj de ERA en internacia agadkampo.

    En sia pariza sidejo SAT dufoje akceptis ERA - n. Dum la du malfermitaj renkontiĝoj reprezentantoj de ambaŭ organizacioj samopiniis pri la neceso sekvi en la esperantista strategio du paralelajn gvidliniojn :

    —tradician de la internaciaj agnoskoj de esperanto ;

    —pli nuntempan, de reorganizo de la movado kun memregistaraj funkcioj, de agnosko de esperanto kiel diaspora lingva minoritato kaj de dialogo kun la aliaj minoritatoj. Tiu lasta gvidlinio estis pritaksita de Yves Peyraut ( SAT ) pli facile laŭirebla ol la alia.

    SAT akceptis kun granda intereso la proponon de politika kunordigo proponitan de ERA, sin devontigante pridiskuti tion kun siaj estraraj organismoj plej eble baldaŭ. SAT esprimis sian emon partopreni en ERA - seminario pri “ La rajto al internacia lingvo ”, okazonta 29 apr. sub patroneco de UN en Bruselo.

    “ Esperanto ” Radikala Asocio

    <address> e. r. a. @agora. stm. it address>

    EUROKKA REKONSTRUAS SIN

    Pro novaj disponoj pri la financado de la asocioj en Francio, okazis gravaj ŝanĝoj en EUROKKA, kiu devis disigi Vinilkosmo kaj Rok - gazet ’ ekde januaro 1999. Ekde tiam Vinilkosmo kaj Rok - gazet ’ estas sendependaj de EUROKKA ( jure kaj finance ).

    Konkrete tio ne ŝanĝos multon krom en la oficialaj paperoj, kalkuloj, ktp. Ĉiukaze temas pri la sama adreso kaj samaj personoj ; ne maltrankviliĝu. EUROKKA daŭre okupiĝas pri la kunordigado de E - artistoj, organizado, rilatoj kun organizantoj de E - artaj aranĝoj, ktp. Vinilkosmo okupiĝas nur pri eldonado, produktado kaj distribuado de muzikaj produktaĵoj ( kasedoj, KD - diskoj ktp... ), kaj Rok - gazet ’ nur pri la eldonado de la E - muzik - magazino.

    Floréal Martorell Direktoro de Vinilkosmo

    RADIO AŬSTRIA INTERNACIA

    Ni disaŭdigas laŭ komisio de federacia registaro kaj je kostoj de la federacio. Nia redakta sendependeco estas leĝe garantiita. Semajna komentario, raportoj, felietonoj, leterkesto.

    Aŭskultu nin dimanĉe je 405 ( 6. 155, 13. 730 kHz ), 1405 ( 6. 155, 13. 730 kHz ) 2305 ( 6. 155, 9. 870, 13. 730 kHz ) laŭ UTC.

    Nia programo ROI Wien aŭskulteblas en Eŭropo ankaŭ per satelito ASTRA ADR ( 11. 141 H, [ Bayern 3 ] 8, 10 ) kaj ASTRA ORF - DVF - Bouquet ( 12. 692 H, SR 22. 000 ; FEC 5 / 6 ).

    ORF

    RUSLANDO EN LA UNUA DEKO!

    Redaktoro de Esperanto István Ertl afable telesendis la membrostatistikon de UEA, el la aprila kajero de la organo de UEA, kiu ankoraŭ ne atingis nin. Dank al li ni daŭrigas nian tradician statistikadon, tamen sen la komentario.

    Kiel LOdE prognozis ( 1998 : 4 ) la individua membraro ( IM ) de UEA kreskis je 237 pro la amasa kongreso en Montpeliero, tamen malrealiĝis nia prognozo pri ĉeso de la falo de la aligitaj membroj ( AM, - 223 ). Rezulte, la tuta membraro kresketis je 14 personoj, kaj tiu nombro eble superos 20 pro la malfruaj kotizoj ( pasintjare estis 26 malfrukotizintoj ).

    jaro AM IM sume

    1987 36351 7291 43642

    1988 35945 7203 43148

    1989 32474 7355 39829

    1990 25224 7645 32869

    1991 19146 8071 27217

    1992 18808 7783 26591

    1993 16041 7272 23313

    1994 14495 7018 21513

    1995 13808 7237 21045

    1996 13314 7284 20598

    1997 13035 7122 20157

    1998 12812 7359 20171

    La vicordo de la land - asocia listo preskaŭ ne ŝanĝiĝis.

    AM de UEA en 1998 ( 1997 )

    Japanio 1048 ( 1109 )

    Germanio 1017 ( 1021 )

    Ĉinio 970 ( 981 )

    Italio 860 ( 958 )

    Svedio 766 ( 766 )

    Britio 580 ( 603 )

    Belgio 505 ( 579 )

    USA 480 ( 562 )

    Francio 412 ( 449 )

    Hungario 348 ( 447 )

    Sed en la unua deko da landoj kun plej multaj individuaj membroj unuafoje aperis Ruslando! Tute pravis Osmo Buller, dirinta antaŭ kelkaj jaroj, ke la plej granda E - asocio en Ruslando estas la individua membraro de UEA.

    La laŭlanda IM - statistiko estas jena :

    Francio 894 ( 660 )

    Germanio 602 ( 626 )

    Brazilo 511 ( 525 )

    Japanio 415 ( 408 )

    USA 400 ( 399 )

    Nederlando 356 ( 365 )

    Italio 259 ( 300 )

    Finnlando 246 ( 268 )

    Britio 229 ( 249 )

    Ruslando 228 ( 228 )

    Kvankam Ruslando apenaŭ restos en sia pozicio post unu jaro, ĉar pro la rublofalo apenaŭ cent personoj iros al Berlino, ni ja havas kaŭzon por fieri.

    Aleksander Korĵenkov

    KURTE

    En Tokio en 1000 ekz - oj aperis la japana traduko de la libro de Spomenka Ŝtimec Tena —hejmo en Mezeŭropo ; la enkondukon por la japanaj legantoj verkis d - ro Ulrich Lins. ( Interredaktore )

    6 jan. okazis kunveno inter delegacioj de la franca partio “ la Verdanoj ” k de E - Asocioj en la nacia sidejo de la partio. 25 feb. okazis kunveno inter E - delegacio k membro de la nacia estraro de Radikala Partio Alexandre Benhamou en la sidejo de junradikaluloj. ( Le Travailleur Espérantiste )

    “ La Esperanta : ĉu literaturo por paco? ” Pri tiu temo Giorgio Silfer prelegos kadre de la 32a Internacia Literatura Konferenco en Bledo ( Slovenio ), 26 - 29 maj. 1999. ( Heroldo Komunikas )

    En Zuriko ( Svislando ) ekde 11 mar. 1999 regule je 15h20 estas elsendata en la programo de Radio Lora programero en k pri E - to. Radio Verda , la ĉiusemajna radioprogramo el Kanado, ĉesis 24 jan. 1999. ( Heroldo de Esperanto )

    13 jan. en RFI ( Radio Franca Internacia ) kanzonisto Jacques Yvart prezentis sian kompakt - diskon kun tradukitaj kanzonoj de Georges Brassens en E - to. ( Le Travailleur Espérantiste )

    18 feb. la prestiĝa TV - programo Duonhoro da kulturo dediĉis 7 minutojn al E - to okaze de la 25 - jara teatra E - aktivado de Vida Jerman. ( Esperanto )

    En la nacia biblioteko de Bogoto ( Kolombio ) estis malfermita la 4a Tut - Amerika Kongreso de E - to kun partopreno de 63 pers. el 12 landoj amerikaj k eŭropaj. ( Esperanto )

    Kultura Centro E - ista ricevis en 1998 donace pli ol 27 mil svisajn frankojn ( rekorda sumo ) de 95 donacintoj. ( Ĉe la Domparo )

    11 - 13 mar. en Havano okazis la 3a kongreso de la Kuba E - Asocio kun pli ol cent kubaj k deko da eksterlandaj partoprenantoj el 8 landoj. ( Havano Vokas )

    URALO : NOVA PREZIDANTO

    18 apr. en la Jekaterinburga liceo N - ro 88 okazis konferenco de la Urala Esperantista Societo ( UES ).

    La konferenco diskutis kaj aprobis la agadan kaj financan raportojn de la Komitato kaj taksis ties agadon kontentiga. Estis akceptita la propono de la Krasnojarska EK repreni la zorgojn pri la Kolektiva E - Biblioteko ( KEB ).

    La konferenco elektis la novan prezidanton de UES —Viktor Kudrjavcev. La aliaj komitatanoj iĝis Vadim Astafjev, Halina Gorecka, Lidia Jerofejeva kaj Tatjana Kulakova.

    Tatjana Kulakova

    PETERBURGA TELEVIDO

    6 apr. la peterburga televizia programo Segodnjaĉko aperigis raporton pri la klubo de blindaj kaj malbone vidantaj esperantistoj Amikaro . Estis intervjuitaj kelkaj Amikar anoj, sonis kanto en plenumo de la ensemblo Blua Ponto . Fine, la raportisto mem diris frazon en esperanto. Nia lingvo estis prezentita tre favore, kvankam la raporto daŭris nur kelkajn minutojn.

    Boris Kondratjev

    MODESTA REZULTO

    En la pasint - jara novembro mi konatigis Esperanton al instruistoj kaj studentoj de la fakultato pri historio kaj filologio en la Sibaja instituto de la Baŝkortostana Ŝtata Universitato. Kelkaj studentoj tre interesiĝis, kaj por ili estis organizita kurso, kiu rezultis nur enkonduko en la lingvon pro manko de lernolibroj. Tamen estroj de la fakultato opinias instruadon de Esperanto utila por studentoj kaj promesas enprogramigi Esperanton en la fakultativan programon sekvont - jare.

    Krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de invalidoj. Kelkaj junaj societanoj interesiĝis pri la lingvo, kaj mi ekinstruis por ili Esperanton per la lernolibro de Abolskaja.

    Sergej Manzurov

    INTERNACIA FAMILIO FONDITA

    27 mar. en Ĉeboksari ( la ĉefurbo de Ĉuvaŝio ) okazis unu el tre belaj eventoj kiuj povas okazi en la Esperanto - mondo —apero de nova E - familio! Antonio Martins ( Portugalio ) kaj Irina Tuvalkina ( Ruslando ) konatiĝis en la Sankt - Peterburga IJK ( 1995 ), kaj de tiam forta sento vivas en iliaj koroj, kiu nun kaŭzis la geedziĝon. La ĉeboksaraj esperantistoj sincere gratulas la junan paron kaj deziras grandegan feliĉon dum paŝado de vojo de la vivo!

    Konstantin Vihrov

    LOdE volonte kungratulas!

    NOVA GENERACIO EN SIBERIO

    Kiu povus pensi, ke en la kvina klaso infanoj interesiĝus pri Esperanto? Sed en Tomsko, en lernejo numero unu, en la kvina klaso estas rondeto pri lernado de la kreaĵo de s - ro Zamenhof.

    “ Esperanto estas simpa, sed interesa ” —diras Saryĉeva Olga. “ Esperanto —tio estas bonega! ” —resumis Tjuĵina Marina. Ni havis la unuan lecionon en februaro. Nun ni havas du lecionojn en semajno, po kvardek minutoj. Ni jam scias multon.

    Kreskas nova generacio de esperantistoj!

    Skribu al ni : RU - 634041 Tomsk, ab. ja. 261, Ruslando.

    Anna Birjulina

    MI ĜIN LANĈIS KAJ VENIGIS AL APERO

    En Via redaktora kolumno de LOdE n - ro 4 - 99 mi trovis la aludon pri la “ kompilinto de la hontinda eldono ” de Aleksandr Puŝkin. Eble vi intence ŝatus sekretigi la nomon de tiu persono, sed ĝi estas pulĉinela sekreto, kion vi, certe komprenas. Ni, do, malkovru la sekreton : estas mi, Mikaelo Bronŝtejn, kiu lanĉis kaj venigis al apero la verkaron de A. S. Puŝkin...

    1. En la almanako Impeto - 89 ( Moskvo : Progreso, 1990 ) aperis mia alvoko “ Por ke Puŝkin estu ankaŭ nia ”. Temis pri tio, ke nialanda esperantistaro ĝis 1999 devus prepari dignan jubilean verkaron de la poeto en esperanto. Mi invitis ĉiujn tradukistojn fari tiun laboron kolektive kaj ricevis ĉirkaŭ dekon da reeĥoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de Nikolai Lozgaĉev ;

    2. 3 dec. 1991 Nikolai Lozgaĉev sendis al mi sian tradukon de Festeno dum pesto , “ delonge promesitan kaj finfine tajpitan ” ( mi citas la leteron de N. L. ) speciale por ke mi pritaksu ĝin kaj ĉe bezono uzu en la planata verkaro. En la sama letero li skribis ke “ la edicio Sezonoj planas eldoni tiujn tekstojn plus du de la tragedietoj al la jubileo de Puŝkin ”. Responde mi sendis al li kelkajn rimarkojn por la traduko kaj demandis ĉu li ne timas konkurencon, se lia traduko aperos en la porjubilea verkaro kaj samtempe en la planata eldono de Malgrandaj tragedioj ĉe Sezonoj .

    3. En la letero de 12 jan. 1992 Nikolao respondis al mia demando : “ Unue mi devas diri, ke mi ne timas konkurencon. Mi ĝojas al ĉiu ebleco aperigi novan libron en e - to, des pli —de niaj aŭtoroj. ”

    Ĉio dirita konvinke atestas, ke mi havis permeson de la tradukisto por uzi la verkon, kaj ke mi ricevis la permeson antaŭ ol la verko estis publikita en LOdE, do ne havis bezonon peti permeson de la lasta. Se por kompreni tion ne sufiĉas la citaĵoj, mi permesas al Vi publikigi plenan tekston de la privataj leteroj.

    Mi deziras nur aldoni, ke januare 1999 mi prezentis la eldonitan verkaron en la centra literatura muzeo de Puŝkin kaj donacis la libron por la muzeo... Estu tiu ĉi fakto glora memoraĵo por la tragike forpasinta mia amiko Nikolai Lozgaĉev. Sed la maljustaj vortoj pri “ priŝtelo de mortinto ” restu por Via persona honto.

    Mikaelo Bronŝtejn

    MI ESPERAS, KE TEMAS PRI SENINTENCA FORGESO

    Ŝokis min, ke Festeno dum pesto en la traduko de mia edzo, estas eldonita de Impeto . En 1991 Nikolai, responde al la invito de Bronŝtejn, efektive konsentis pri la eldono de tiu sia traduko en la sovetunia ŝtata eldonejo Progreso , sed li neniam intencis eldoni ĝin en la privata kompanio de ges - roj Ŝevĉenko, kaj tiuj lastaj nek informis lin pri la planata aperigo, nek sendis al li pres - provaĵojn por korekto, nek menciis la fonton de la origina eldono.

    Min ne interesas la aŭtor - rajtaj problemoj, sed el la etika vidpunkto la ago de la responsuloj de Impeto estas tre malbela. Mi atentigas, ke mi donas nur al Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto la rajton eldoni kaj reeldoni la verkojn de Nikolai, kiuj jam aperis aŭ restas manuskriptaj ( Krom tiuj, kiuj unuafoje aperis en Literatura Foiro kaj aliloke ). Ĉiuj ceteraj petu pri tio permeson ĉe tiuj du, escepte de Impeto , al kiu mi eksplicite maldonas la eldonrajton.

    Mi petas, ke La Ondo de Esperanto , kiun Nikolai kunredaktis dum jaroj, laŭeble reduktu la rilatojn kun Impeto pro ties misago.

    Mi ne dubas pri la sincereco de s - ro Bronŝtejn, kaj eble li simple forgesis, ke antaŭ 8 jaroj temis pri alia eldonejo kaj eĉ pri alia lando. Mi petas lin ne plu kredigi, ke Nikolai deziris aperigon de sia traduko ĉe ges - roj Ŝevĉenko.

    Cetere, mia edzo estis tre modesta kaj fermita ; li havis nemultajn verajn amikojn, kaj mi bone konas ilin. Neniu ( ankaŭ ne Bronŝtejn ) nomu sin publike amiko de Nikolai, surbaze de nur longtempaj rilatoj, komuna hobio, kelkaj vizitoj aŭ leteraj stereotipaĵoj “ kara amiko ” kaj “ amike via ”.

    Mi esperas, ke la artikolo de M. Bronŝtejn —pri kies aperigo La Ondo kaj mi konsentis pro la espero pri lia senintenca forgeso —estas la lasta pri tiu ĉi temo.

    Mi uzas la eblon kaj dankas ĉiujn, kiuj dividas kun mi, niaj du infanoj kaj aliaj parencoj la funebron pro la forpaso de Nikolai.

    Jelena Lozgaĉjova

    LOdE plenumos la petojn de Lena kaj ne plu rilatos kun Impeto , escepte de la recenzo pri Moskvaro , kiu estas jam mendita. Ni kredas, ke mankas dolo en la ago de M. Bronŝtejn, doninta la tradukon de Nikolai al alia eldonejo ol interkonsentite, kaj mia esprimo, kiun li citis, rilatas plejparte al la moskvaj eldonistoj.

    La junia kajero de La Ondo , grandparte dediĉota al la 200 - jariĝo de Puŝkin, eble iom kompensos la neeldonon de la Malgrandaj tragedioj . Du el la planataj tradukoj apartenos al la plumo de Nikolai Lozgaĉev.

    Halina Gorecka

    RENATO CORSETTI : “ UEA ESTAS RAŬMISMA ASOCIO ”

    ( HK ) En mesaĝo al la antaŭa ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, s - ino Perla Martinelli, okaze de la transdono de arkivaĵoj de AdE, la nova sekretario, d - ro Renato Corsetti, skribis al ŝi la 13an de marto 1999 :

    “ Foje, tamen, ni devas sukcesi vidiĝi. Ĉu estas eble ke inter vi kaj mi ni ne sukcesas renormaligi la rilatojn inter UEA kaj LF - Koop? Finfine UEA estas la plej granda raŭmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma. ”

    Perla Martinelli respondis ke la prezidanto de LF - koop, Marc Hiltbrand, estas ĉiam malfermita al dialogo kun UEA.

    VICPREZIDANTO - ĈEFDELEGITO REAGAS

    Post la aperigo de la artikolo de Halina Gorecka pri la cirkuleroj de la vicprezidanto de REU Miĥail Ĉertilov, tiu lasta sendis al ni du mesaĝojn. Ni ne komentas la leterojn —niaj legantoj mem konkludu.

    LOdE

    La unua mesaĝo estis direktita al la redaktanto de LOdE :

    Mi ne plu deziras havi ajnan rilaton kun la gazeto senprudenta kaj mensogklaĉa. Mi malpermesas publikigi en via gazeto mian artikolon, senditan antaŭe.

    La dua mesaĝo estas kopio de faksa letero, kiun la ruslanda ĉefdeligito de UEA Ĉertilov sendis al Osmo Buller en la Centra Oficejo de UEA :

    Estimata Osmo Buller,

    Konforme al Regularo pri Delegitoj mi reprenas mian antaŭan decidon pri reelekto de Loka Delegito Halina Gorecka por sekvanta trijara periodo, pro ne plua mia konfido al tiu ĉi persono.

    Mikaelo Ĉertilov

    MI NE INTENCAS KABEI

    Ĉar lastatempe en nia gazetaro malaperis verkoj de d - ro Bernard Golden, kelkaj maliculoj flustris pri lia kabeiĝo aŭ volapukistiĝo. LOdE petis d - ron Golden klarigi la misteron, kaj li dankinde respondis :

    Dum la pasintaj jaroj verkado, tajpado, korektado kaj dissendado de verkoj estis taskoj, kiuj postulis tro da fizika kaj mensa energio. Mi, do, decidis, ke ĉesigo de aktiva partopreno en agado en Esperantujo estas la sola maniero eviti pli da streĉiĝo. Rezulte de mia retiriĝo mi ne plu sentas konstantajn premojn, kaj eĉ pli grave, mi povas konservi mian sanstaton. Estontece oni ne atendu de mi novajn verkojn. Mi ne intencas kabei, sed ankoraŭ restas en la Esperanta komunumo, pasive okupiĝante pri eventoj dank al la periodaĵoj, kiujn afablaj eldonistoj sendas al mi —ekzemple, La Ondo .

    Bernard Golden ( Hungario )

    ESPERANTO : PLI OL CENTJARA KAJ ANKORAŬ MIRIGAS

    Post la unua malfacilo, mi senĝene malfermis n - ron 4 de LOdE kaj konservis ĝin sur mia komputilo kun bildoj. Kaj hodiaŭ ( lundon ) la aerpoŝta ekzemplero de LOdE n - ro 4 alvenis.

    Mi ĝuas preskaŭ ĉiun rubrikon pro malsamaj kialoj. La serio ’ Slavonaj Skriboj estis iom tro fakeca por mi. Aliflanke, mi apenaŭ legas seriozan eŭropan literaturon, sed kun tuta plezuro mi legis la elstaran tradukon de Tri Tilioj en LOdE , 1999 : 3 pro ties klasika Esperanto.

    Tiel ni vivas fascinas min. Kaj la leteroj kaj raportoj el la kluboj en Ruslando estas bonvenaj fenestroj al la mondo de la samideanoj tie. Sidante en Nov - Zelando, mi vidas retpoŝtan ligon al esperantistoj en okcidenta Siberio, kaj mi pensas : Esperanto —pli ol centjara kaj ankoraŭ mirigas.

    Mike Leon ( Nov - Zelando )

    DUOBLA GRATULO EL ĈEĤIO

    Minimume duoblan gratulon! Unue, pro la akurateco, kiu bedaŭrinde ofte mankas ĉe la E - periodaĵoj ; kaj due, pro la artikolo de Valentin Melnikov ( LOdE . 1999 : 3 ), kies temo estas en Esperantujo pli ol aktuala. Bedaŭrinde, pligranda parto de geesperantistoj estas en tiu ĉi fako naivuloj.

    Vladislav Hasala ( Ĉeĥio )

    DOMAĜA ERARO

    En la 3a numero de LOdE aperis mia artikolo Juda kaj satana, aŭ sankta afero? Bedaŭrinde, en unu el la versoj anstataŭ vundita aperis sentita . La aŭtenta teksto estas :

    Ĉu vi memoras pri la Amo,

    vundita, prikraĉita kaj batita?

    Ĉu vi memoras pri la Amo,

    al malhonora kruco rustnajlita?

    Grigorij Berezin ( Ukrainio )

    EŬGENO ONEGIN REELDONINDA?

    Mi proponas, ke oni publikigu represe la libron Eŭgeno Onegin de Puŝkin en la traduko de Nekrasov. La verko devus trovi lokon en la serio Oriento - Okcidento okaze de la Puŝkin - jaro ( 1799 - 1999 ).

    Zbigniew Czupkallo ( Pollando )

    El “ La taglibro de l verkisto ”

    Enkonduko de Fjodor Dostojevskij

    “ La taglibro de l verkisto ”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis ( kun kelkaj paŭzoj ) en la jaroj 1873 - 1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci - kultura vivo.

    En la “ Taglibro ” la intereso al la aferoj de socio kaj moralo estas tre vastgama : reformoj en Ruslando, krizo de la intelektularo, ekspluatado de infanoj kaj virinoj, klerigo, Balkana milito, katastrofoj kaj krimoj, suicidoj, drinkado, socialismaj ideoj, filozofio, Ruslando kaj okcidento, literaturo, kaj ĉiutaga vivo kun ties ĝojaj kaj tristaj momentoj... La tuta postreforma Ruslando aperas antaŭ ni en la stilo unika, tipa de Dostojevskij,

    plena da paradoksoj, humuro kaj kontraŭdiroj.

    “ La Ondo ” planas aperigi de tempo al tempo kelkajn fragmentojn el la “ Taglibro ”, malsamajn teme kaj stile. Ni komencas per la “ Enkonduko ”.

    La dudekan de decembro 1 mi eksciis, ke ĉio jam estas decidita, kaj ke mi iĝis la redaktoro de “ Civitano ”. Tiu ĉi eksterordinara evento ( eksterordinara por mi —mi neniun volas ofendi ) efektiviĝis tre rapide. Ĝuste la dudekan de decembro mi legis en “ Moskvaj Informoj ” 2 pri la geedziĝo de la imperiestro de Ĉinio ; ĝi forte impresis min. Ankaŭ tiu grandioza kaj, evidente, ege komplika evento estis mirinde simpla : ĉio en ĝi estis antaŭplanita tre detale antaŭ mil jaroj en preskaŭ ducentvoluma verkaro pri ceremonioj. Mi komparis la grandiozon de la ĉinia evento kun mia redaktoriĝo kaj subite sentis min maldanka al nialandaj regularoj, malgraŭ tio ke mia promociiĝo estis tiel facile konfirmita ; mi pensis, ke por ni —tio estas por mi kaj princo Meŝĉerskij 3 —estus pli avantaĝe eldoni “ Civitanon ” en Ĉinio. Tie ĉio estas tute klara... Ni ambaŭ aperigus nin je la fiksita dato en tiea ĉefa administrejo pri gazetaraj aferoj. Frapinte la fruntojn kontraŭ la plankon kaj lekinte tiun lange, ni ekstarus kaj, kun la kapoj humile klinitaj, levus la montrofingrojn antaŭ nin. La ĉefadministranto pri gazetaraj aferoj, kompreneble, afektus, ke li dediĉas al ni ne pli multan atenton ol al enflugintaj muŝoj. Sed ekstarus la tria helpanto de la tria sekretario de la ĉefadministranto kaj, tenante en la manoj la diplomon pri mia redaktoriĝo, li per voĉo impona, sed tenera, prononcus por ni edifaĵon preskribitan de la ceremonio. Ĝi estus tiel klara kaj komprenebla, ke ni aŭskultus ĝin kun plezuro. Se, pro mia stulta kaj pura koro kaj pro la konscio pri miaj limigitaj kapabloj, komenconte mian redaktoran taskon, mi sentus timon kaj rimorsojn, oni tuj pruvus al mi, ke, havante tiajn sentojn mi stultas duoble ; ja ĝuste ekde tiu ĉi momento mi tute ne bezonus mian saĝon, se tiun mi hazarde havus ; inverse, farus min pli fidata, se tiun mi malhavus absolute. Kaj sendube tio estus aŭskultata kun agrablo. La tria helpanto de la tria sekretario konkludus belvorte : “ Iru, redaktoro, ekde nun vi povos manĝi rizon kaj trinki teon kun nova kvieto de via konscienco ” kaj enmanigus al mi ruĝan diplomon, presitan sur ruĝa sateno per ruĝaj signoj ; princo Meŝĉerskij donus decan koruptaĵon, kaj reveninte hejmen ni ambaŭ eldonus tian perfektan kajeron de “ Civitano ”, kian ni ĉi tie neniam sukcesos eldoni. En Ĉinio ni eldonadus bonege.

    Nu, mi suspektas, ke en Ĉinio princo Meŝĉerskij nepre ruzus pri mi, kaj li estus invitinta min redaktori kun la precipa celo : ke mi anstataŭu lin en la ĉefadministrejo pri gazetaraj aferoj en la okazoj, kiam li estus tien invitata por ricevi bambu - bastonajn frapojn sur la kalkanojn. Sed mi superruzus lin : mi ĉesus aperigi “ Bismarkon 4 kaj kompense mem komencus artikoli tiel bonege, ke oni invitus min al la bambuado nur post ĉiu dua kajero. Krome, mi lernus verki.

    En Ĉinio mi verkus bonege, sed tio estas multe pli malfacila ĉi tie. Tie ĉio estas planita kaj kalkulita por mil jaroj ; kaj ĉi tie ĉio estas renversita por mil jaroj. Tie mi eĉ kontraŭvole verkus tiel kompreneble, ke mi eĉ ne scias, kiuj legus miajn verkojn. Ĉi tie, por devigi legi siajn verkojn, la aŭtoro preferu verki nekompreneble. Sole en “ Moskvaj informoj ” la ĉefartikoloj okupas unu kolumnon kaj duonon kaj —tio mirigas —ili estas kompreneblaj ; tamen nur se ili venas el sub la konata plumo 5 . En la “ Voĉo ” 6 ili okupas ok, dek, dek du aŭ eĉ dek tri kolumnojn. Do, tiom multajn kolumnojn oni devas uzi por estimatigi sin.

    En nia lando paroli al aliaj estas scienco. Unuarigarde estas samkiel en Ĉinio ; tie kaj ĉi tie estas kelkaj facilaj kaj pure sciencaj artifikoj. Ekzemple, antaŭe la vortoj “ mi komprenas nenion ” signifis la stultecon de la aŭtoro ; nun ili honorigas la aŭtoron. Se iu diras malkaŝe kaj fiere : “ Mi ne komprenas la religion, mi nenion komprenas en Ruslando, mi tute nenion komprenas en la arto ” 7 —tiu tuj metas sin al bonega alta loko. Kaj tio estas precipe avantaĝa, se vi efektive nenion komprenas.

    Sed ankaŭ tiu facila artifiko pruvas nenion. Efektive, ĉe ni ĉiu suspektas la aliajn pri stulteco sen pripensado de tio kaj sen meti al si la demandon : “ Ĉu eble ĝuste mi estas vere stulta? ” Tiu situacio kontentigas ĉiujn, tamen neniu kontentas pri ĝi kaj ĉiuj estas koleraj. Eĉ la pripensado en nia tempo estas preskaŭ ne ebla, ĉar tio kostas multe. Vere, oni aĉetas pretajn ideojn. Ili estas vendataj ĉie, eĉ senpage ; sed la senpagaj kostas plej kare, kaj tio estas jam antaŭsentata. Rezultas neniu profito kaj plu daŭras la senordo.

    Probable, ni estas samkiel Ĉinio, sed sen ties ordo. Ni apenaŭ komencas tion, kio en Ĉinio jam finiĝas. Ni certe venos al la sama fino, sed kiam ni venos? Por akcepti mil volumojn da ceremonio kaj per tio gajni la rajton enpensiĝi pri nenio, ni bezonas almenaŭ unu jarmilon da pensado. Kaj tamen neniu deziras redukti tiun tempon, ĉar neniu deziras enpensiĝi.

    Veras ankaŭ tio : se neniu deziras pensi, do, ŝajne la rusa literaturisto povas vivi pli facile. Jes ja, pli facile : kaj malfeliĉaj estas tiuj literaturistoj kaj eldonistoj, kiuj enpensiĝas. Ankoraŭ pli malfeliĉus tiu, kiu dezirus mem lerni kaj kompreni. Sed plej malfeliĉus tiu, kiu sincere anoncus tion ; kaj ĉiuj tuj forlasus tiun, kiu anoncus, ke li jam iomete komprenis kaj nun deziras diri sian penson. Por li restas nur trovi, aŭ eĉ dungi, taŭgan personon, kaj nur al tiu paroli, eble eĉ sole por tiu eldoni revuon. Tiu situacio estas abomeninda, ĉar ĝi estas egala al interparolado kun si mem aŭ al eldonado de revuo por la propra plezuro. Mi forte supozas, ke “ Civitano ” ankoraŭ longe parolados kun si mem por la propra plezuro. Tamen el la vidpunkto medicina la interparolo kun si mem signifas tendencon al alieniĝo. “ Civitano ” devas nepre interparoli kun civitanoj, kaj tio estas ĝia malfeliĉo!

    Ĝuste al tia eldonaĵo mi dediĉis min. Mia situacio estas plej neklara. Sed mi do parolu kun mi mem kaj por mia propra plezuro en la formo de tiu ĉi taglibro —kaj okazu tio, kio okazos. Pri kio mi parolu? Pri ĉio, kio min mirigos aŭ devigos min pensi. Sed mi komprenas, ke se mi trovos leganton kaj —Dio protektu min —oponanton, mi devos scipovi paroli kaj scii, kun kiu kaj kiel mi parolu. Tion mi klopodos lerni, ĉar en nia literaturo tio estas la plej malfacila. Cetere, oponantoj estas malsamaj, kaj ne kun ĉiu oponanto oni povas komenci paroli. Mi rakontu fabelon, kiun mi aŭdis antaŭ kelkaj tagoj. Oni diras, ke la fabelo estas malnova, eble eĉ el bharata deveno, kaj tio konsolas.

    Foje porko diskutis kun leono kaj vokis tiun al duelo. Reveninte hejmen la porko retrovis la racion kaj ektimis. La porkaro kunvenis, pripensis kaj decidis jene :

    —Vidu, porko, proksime ekzistas certa kavo. Iru tien, malpurigu vin tre zorge en ĝi kaj poste iru dueli. Kaj vi vidos.

    La porko faris laŭ la konsilo. La leono venis, flaris, paŭtis kaj iris for. Poste la porko longe fanfaronis pro tio, ke la leono ektimis kaj fuĝis de la batalkampo.

    Tia estas la fabelo. Certe, leonoj mankas ĉe ni —la klimato maltaŭgas, kaj tio estus tro sublima. Sed metu anstataŭ la leonon homon bonordan, kia ĉiu devas esti, kaj la moralo estos la sama.

    Cetere, jen plia rakonto :

    Foje, interparolante kun —intertempe forpasinta —Gercen 8 , mi laŭdegis lian verkon “ De l transa bordo ”. Tiun libron, je mia granda plezuro, laŭde taksis ankaŭ Miĥail Petroviĉ Pogodin en sia bonega kaj kurioza artikolo 9 pri la renkontiĝo eksterlande kun Gercen. Tiu libro estas verkita kiel dialoga interparolo de Gercen kun ties oponanto.

    —Mi precipe ŝatas, —mi diris interalie, —ke ankaŭ via oponanto estas tre saĝa. Konsentu, ke en multaj okazoj li grave embarasas vin.

    —Ĝuste tio estas la kerno, —Gercen ridis. —Mi rakontu al vi anekdoton. Foje en Peterburgo Belinskij 10 entiris min en sian loĝejon kaj sidigis min por aŭdi artikolon “ Interparolo de sinjoro A. kaj sinjoro B. ”, kiun li verkis kun granda vervo. ( Ĝi aperis en lia verkaro. ) En tiu artikolo sinjoro A., do mem Belinskij, estas montrita tre saĝa, kaj lia oponanto sinjoro B. —malpli saĝa. Kiam li finlegis, li febre demandis min :

    —Kion vi opinias?

    —Ja certe ĝi estas bona, kaj estas videble, ke vi estas tre saĝa, sed pro kio vi perdis la tempon kun tiu stultulo?

    Belinskij saltis kaj sternis sin sur sofon, per la vizaĝo al la kuseno, kaj ekkriis, ridante, plenvoĉe :

    —Vi min buĉis! Vere, buĉis!

    Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov

    Notoj de la tradukinto

    1. “ La dudekan de decembro... ” La peto pri la anstataŭigo de G. Gradovskij per Dostojevskij en la ofico de la respondeca redaktoro de “ Civitano ” ( Graĵdanin ) estis sendita al la Ĉefa administracio pri gazetaro la 15an de decembro 1872 ( cetere, tiutage en “ Rusa Heroldo ” aperis la lasta parto de “ Demonoj ” ), kaj jam post kvin tagoj la redaktoriĝo de Dostojevskij estis konfirmita. La 31an de decembro Dostojevskij ricevis en la Ministerio pri internaj aferoj permeson pri eldonado de “ Civitano ” “ laŭ la aprobita programo, sen anticipa cenzuro ”, kaj la 1an de januaro aperis la unua semajna kajero de “ Civitano ”, signaturita de redaktoro Dostojevskij. Krom la “ Enkonduko ”, ĝi enhavis ankaŭ la Taglibran ĉapitron “ Malnovaj homoj ”.

    2. “ Moskvaj Informoj ” ( Moskovskije Vedomosti ). Unu el la plej malnovaj ruslandaj ĵurnaloj ( Moskvo : 1756 - 1917 ). Tiutempe ĝi aperis ĉiusemajne.

    3. Meŝĉerskij, Vladimir Petroviĉ ( 1839 - 1914 ). Rusa ĵurnalisto kaj eldonisto. Princo. Fondinto kaj redaktoro de “ Civitano ” ( Peterburgo, 1872 - 1914 ).

    4. “ Bismarko ”. Romano de V. Meŝĉerskij “ Unu el niaj Bismarkoj ”.

    5. ”... la konata plumo ”. Temas pri M. Katkov, eldonanto - redaktoro de la ĵurnalo “ Moskvaj Informoj ” kaj de la revuo “ Rusa Heroldo ” ( Russkij vestnik ).

    6. “ Voĉo ” ( Golos ). Modere liberala gazeto, subvenciata de la Ministerio pri popola klerigo ( Peterburgo, 1863 - 1884 ).

    7. “ Mi ne komprenas la religion... ” Memorigo pri la pentofrazo de Nikolaj Gogolj en “ Elektitaj fragmentoj el korespondo kun amikoj ”.

    8. Gercen, Aleksandr Ivanoviĉ ( 1812 - 1870 ). Rusa verkisto, filozofo, publicisto. Ekde 1847 loĝis eksterlande. Teoriisto de la “ rusa socialismo ”. Kuneldonanto de “ Sonorilo ” ( Kolokol, 1857 - 1865 ).

    9. Pogodin, Miĥail Petroviĉ ( 1800 - 1875 ). Historiisto, profesoro en la Moskva universitato. Dostojevskij mencias lian artikolon pri Gercen ( “ Zarja ”. 1870 : 2 ).

    10. Belinskij, Vissarion Grigorjeviĉ ( 1811 - 1848 ). La plej konata ruslanda literatura kritikisto. Belinskij admire salutis la unuan romanon de Dostojevskij “ Malriĉaj homoj ”, kiun li legis manuskripte en junio 1845. Poste Dostojevskij distanciĝis de Belinskij kaj ties rondo.

    ŜRUMPANTA LEGOKULTURO ( NE NUR ) EN HUNGARIO

    Eseo de Vilmos Benczik

    Kvankam homoj de kulturo ordinare ne ŝatas ciferojn, mi pensas, ke alfronti tiujn kelkfoje estas neeviteble. La subaj tri tabeloj povas doni ioman imagon pri la aktuala stato kaj tendencoj de la legokulturo en Hungario : ili meritas ioman konsideron, pripensadon kaj kelkajn konkludajn komentojn.

    Libroeldonado en Hungario

    ( sen lernolibroj, porinfana kaj junulara literaturo )

    Jaro Nombro de verkoj Averaĝa eldonkvanto Tuta eldonkvanto 1980 6515 7981 51. 977. 000 1990 5939 13598 80. 761. 000 1994 7074 6118 43. 276. 000 1996 6744 4556 30. 727. 000 1997 6723 3964 26. 652. 000

    La ciferoj, traarkantaj preskaŭ du jardekojn, montras duoniĝon de la libroprodukto. La nombro de verkoj restas praktike senŝanĝa, sed la eldonkvanto draste falas. Montras okulfrapan esceptecon nur la jaro 1990 kun impona kresko. Ĝi ŝuldiĝas al tio, ke en majo de 1989 ĉesis la ŝtata kontrolo de libroeldonado, kaj dank al tio povis aperi grandnombre verkoj kun —tiam —“ tikla ” politika temo, kiujn pli frue cenzuro malpermesus. Mi uzis kondicionalon, ĉar tiuj verkoj pli frue entute ne verkiĝis —manke de espero aperigi ilin —nur la abrupta libereco naskis aron da ili, kaj pro la hasto ne ĉiam en kvalito inda al la temo.

    Porinfana kaj junulara literaturo

    Jaro Nombro de verkoj Averaĝa eldonkvanto Tuta Eldonkvanto 1980 397 43645 17. 327. 000 1990 347 33559 11. 645. 000 1994 664 13149 8. 731. 000 1996 557 7948 4. 427. 000 1997 450 6340 2. 853. 000

    Indas aparte ekzameni porinfanan kaj junularan literaturon, ja la nuna infano morgaŭ fariĝos plenkreskulo : la tendencoj de la porinfana kaj junulara literaturo antaŭprojektas la estontan sorton de la tuta legokulturo.

    Se estas tiel, do la prognozoj plorindas. Dum du jardekoj la tuta eldonkvanto preskaŭ sesoniĝis! Kaj tiam ni ankoraŭ ne parolis pri la konsisto : inter la nunaj 2, 9 milionoj da infanlibroj —ŝuldeble al la evoluo de la prestekniko, kaj certe al la malevoluo de legemo —reprezentas pluroble pli grandan proporcion bildlibroj, en kiuj sub la tutpaĝaj bildoj nur gastas kelka teksto.

    La malpliiĝon de libroaĉetoj la hontinde aĉe pagataj intelektuloj emas klarigi per la drasta altiĝo de la libroprezoj. La prezo de libroj en Hungario post la reĝimŝanĝo fakte kreskis nur 2 - 3 - oble, sed pro la inflacio la publiko psikologie perceptas multe pli signifan kreskon : tiun percepton plifortigas la cirkonstanco, ke pro la ĝenerala falo de vivnivelo la bazaj vivnecesaĵoj ( loĝado, manĝado ktp. ) preskaŭ tute englutas la personajn enspezojn.

    Sed se estus tiel, la legemo, barita de la altaj libroprezoj, devus serĉi kontentiĝon en bibliotekoj, por kies uzo ankaŭ nuntempe oni pagas simbolan prezon. La ciferoj de la suba tabelo montras, ke ne estas tiel. La kaŭzoj serĉendas aliloke.

    Bibliotekoj

    Jaro Libraro Nombro de legantoj 1980 40. 654. 000 2. 222. 000 1990 51. 608. 000 1. 856. 000 1994 47. 858. 000 1. 584. 000 1996 46. 269. 000 1. 444. 000 1997 45. 966. 000 1. 431. 000

    “ BILDEKSPLODO ”

    La totalisma komunista ŝtato timis bildan kulturon, kio —konante la eksterordinaran efikecon de perbilda komunikado —tute ne estas mirinda. Ĝi kontrolis rigore televidon kaj filmproduktadon, la ricevo de satelitaj televidelsendoj estis malpermesita, videoaparatoj praktike ne estis enlasitaj en Hungarion. ( Enlanda produktado ne ekzistis. )

    Sekve homoj povis kontentigi sian fikciobezonon nur per legado, kaj tiu situacio kreis privilegian rolon por beletro. Ŝanĝo venis en 1988, kiam vojaĝoj al okcidentaj landoj fariĝis abrupte liberaj, kaj ekeblis persona importado de videoaparatoj. Proksimume samtempe oni permesis ankaŭ la ricevadon de satelitaj televidprogramoj. Hungarojn inundis de unu tago al la alia pli frue neimageble vastega sortimento de bildoferto. Oni obsediĝis de tio, demetis la libron, kaj komencis per la teledirektilo “ foliumi ” televidajn programojn. Tiu stato validas ĝis nun, ĝin eĉ profundigis la intertempa apero de hungarlingvaj komercaj kanaloj.

    Do, por kontentigi sian fikciobezonon oni ne plu bezonas libron, ja spekti la ekranon estas pli simple, ol legi libron. Kaj baza eco de homo estas, ke li mastrumas ekonomie pri siaj fortoj. Se li povas kontentigi iun ajn sian bezonon kun malpli da fortostreĉoj, li faras tion.

    Oni povus dementi la supran argumentadon, ke ankaŭ en Okcidenta Eŭropo ekzistas videoaparatoj, kaj komercaj televidkanaloj eĉ pli, ol en la ekssoca tendaro, tamen legokulturo ne ŝrumpas tiel konsterne. Tio estas vera, tamen ekzistas grava diferenco tiurilate inter la du regionoj de Eŭropo. Nome en Okcidento la ekspansio de la bilda kulturo estis ne eksplodece abrupta, sed kontinua, iom - post - ioma. Tio ebligis por la instruado kaj la publika klerigado akomodiĝi al la nova situacio elformante adekvatajn strategion kaj teknikojn defende de la legokulturo. Por tio en Hungario simple mankis tempo.

    Sed kial malutilas, se oni kontentigas sian fikciobezonon ne per legado de beletro, sed per spektado de filmoj? Ja ankaŭ filmoj kapablas doni profundajn konojn pri homo kaj socio ; ja ekzistas ankaŭ aĉaj romanoj kaj bonegaj filmoj. Kial malutilas, se beletro perdas terenon? Kial malutilas, se legado por la plej multaj homoj ĉesas esti formo de amuzado?

    LINGVA REVOLUCIO DE LA SKRIBO

    Kulturhistorio kaj lingvoscienco vidas la signifon de skribo nurnure en tio, ke per ĝi malaperis la spacaj kaj tempaj baroj de komunikado. Sed la apero de skribo havis ankaŭ alian gravan kontribuon : ĝi donis grandegan elanon al lingva evoluo, riĉiĝo.

    Facilas rekoni, ke skribo ebligas pli precizan kaj nuancitan lingvouzon. Ja parolante ni disponas nur pli - malpli tiom da tempo por krei nian tekston, dum kiom da tempo ni prononcas ĝin. Foje - foje ni povas halti por serĉi adekvatan vorton aŭ formulon, sed tion ni ne povas fari ofte, ĉar tio detruus la komunikadon. Kaj la koncizecon, nuancriĉon kaj kompleksecon de la teksto limigas ne nur la kapabloj de la parolanto, sed ankaŭ tiuj de la aŭskultanto. Ja ankaŭ li povas interrompi la parolanton petante pri ripetoj, klarigoj, sed se li faros tion tro ofte, la komunikado paneos.

    Ĉe skribo la situacio estas alia. Principe oni povas uzi senliman tempon por krei sian tekston : eblas fajli unusolan frazon eĉ dum tagoj. Kaj fakte dum tiu fajlado povas pliperfektiĝi ne nur la lingva formulado, sed ordinare profundiĝas, preciziĝas ankaŭ la esprimotaj pensoj. ( Bacon diris, ke skribo kutimigas al precizeco. ) La kompleksecon, nuancriĉon kaj koncizecon principe ne limigas la kapabloj de la leganto, ja ankaŭ tiu disponas laŭplaĉan tempon por percepti iun tekston. La skribo do ebligas kaj por la kreanto, kaj por la perceptanto de la teksto aplikadon de pli altnivela lingvouzo.

    Ĝi ne nur ebligas, sed eĉ trudas tion. Dum parolo oni esprimas sian direndon ne ekskluzive per lingvaj rimedoj : la vortojn subtenas intonacio, gestoj, mimiko —foje tiuj portas la pli grandan parton de la senco. Ĉar ili nur tre pale kapteblas skribe, skribanto devas esprimi la tuton de sia direndo per lingvaj rimedoj.

    Tiu cirkonstanco rezultigas la kontinuan kaj intensan riĉiĝadon de la lingva rimedaro. Tiel povas okazi, ke eĉ leganto de leĝera poramuza romano renkontas pli riĉan, pli nuancitan lingvaĵon, ol spektanto de arta filmo.

    La romanverkisto ja devas esprimi sian direndon —eĉ se tre simplan, ŝablonan —centprocente per lingvaj rimedoj, dum nur eta ono el la eĉ plej altnivela mesaĝo de arta filmo ricevas lingvan veston, la cetero esprimiĝas per bildaj rimedoj.

    La lingva riĉiĝo, startinta kun la apero de skribo, kompreneble influis ankaŭ la parolan lingvon : estas vaste konata fakto, ke tiu, kiu multe legas, parolas pli varie kaj nuancriĉe. Kaj skribas eĉ pli varie kaj nuancriĉe. Tiel startis kun la disvastiĝo de skribo suprenanta spiralo de la nivelo de lingvouzo.

    Kaj paralele kun tio ankaŭ suprenanta spiralo de pensado —ja lingvo en la homa pensado ludas unikan rolon.

    PER KIO DOTAS NIN BELETRO?

    Oni ĝenerale konsentas pri tio, ke la plej alta ŝtupo de lingvouzo estas beletro : ofte —certe iom diskuteble —oni emas taksi la “ valoron ” de lingvo laŭ tio, kvante kaj kvalite kian beletron ĝi posedas. Ĉi tiu aliro baziĝas sur tio, ke lingvo en sia tutaĵo aperas antaŭ ĉio en la beletro. Tio estas probable vera, ja beletro principe strebas prezenti la tuton de la ekstera kaj interna mondo de homo, kaj tial ĝi bezonas la plenan lingvan rimedaron, eĉ, cele de plejeble kompleksa perlingva “ kapto ” de tiuj multdimensiaj mondoj ĝi kontinue riĉigas la lingvan rimedaron.

    Sed kompreneble nek la plej riĉa arsenalo de lingvaj rimedoj kapablas peri senmanke la direndon de la verkisto. Ne ekzistas literatura verko, kies tuta enhavo estus lingve formulita. Beletra verko estas kiel spongo : la kavojn plenigas la fantazio de la leganto. Kaj ĉiu leganto faras tion iom alimaniere : konvene al siaj vivospertoj, sopiroj, personeco. Tial la legado de beletro estas kontinua krea trejnado, ekzerciĝo por la fantazio, kaj tio nepre havas sian evoluigan efikon al la pensado.

    Tial la ŝajne nehaltigebla ŝrumpo de la efiko de beletro entenas almenaŭ du danĝerojn. La unua estas tio, ke malaltiĝas la averaĝa nivelo de la lingvaj sensacoj, kiujn ni renkontas, kaj tio metos sian stampon ankaŭ al nia aktiva lingvouzo. Memorante pri la sendubaj korelacioj inter lingvouzo kaj pensado, oni ne povas forhuŝi la timon, ke ĉio ĉi povos konduki al la malaltiĝo de la nivelo de nia pensado.

    La alian danĝeron entenas la ĉeso de la krea trejnado, ekzerciĝo de la fantazio, akompananta la legadon de beletro. Tio povos konduki al la malvastiĝo de nia kreopovo.

    Temas pri aparte insidaj danĝeroj, ĉar la malaltiĝo de la nivelo de pensado kaj kreopovo klare percepteblas nur tiam, kiam tiu malaltiĝo estas jam tre granda. Estus utile ne atendi tion, ja la degenero de la legokulturo minacas nin ne nur per tio, ke “ ni ne estos kleraj ”, sed per la lezo de niaj bazaj homaj ecoj : pensado kaj kreopovo.

    FAREBLOJ KAJ FARENDOJ

    Estas evidente, ke influi efike la supre skizitan negativan tendencon povas nur la instruado. Ĝi devus renkontigi infanojn kun legado kiel kun ebla formo de amuzado. Cele de tio ĉe la elektado de la t. n. “ hejmaj ” ( devigaj ) legaĵoj de infanoj estus necese malpli sekvi la establiĝintajn literaturajn “ kanonojn ” ( valorhierarkion ), sed elekti tiajn verkojn, kiuj povas konkuri por ilia atento kun la televidkanaloj. Pedagogoj devus konscii, ke nuntempe la alternativo ne plu estas tiu de antaŭ tridek jaroj, kiam temis pri tio, ĉu infanoj legas valorajn aŭ senvalorajn librojn. Nuntempe la alternativo estas tio, ĉu ili entute legas ion, aŭ ne : ja ili povas facile kontentigi sian ĉiutagan fikciobezonon sen renkonti eĉ unusolan literon.

    La nunaj legaĵoj ne forlogos ilin de antaŭ la televidaj ekranoj. La pli obeemaj infanoj legas ilin, tamen nur rezulte de sia devosento, tiel same kiel ili preparas ankaŭ aliajn hejmtaskojn, sed eĉ ne venas al ili en la kapon, ke oni povas legi ankaŭ en sia libera tempo, por amuzo.

    Tamen fakuloj ( almenaŭ en Hungario ) —kvazaŭ la mondo estus la sama kiel antaŭ jardekoj —daŭre cerbumas pri la kvalita konsisto de infanaj legaĵoj. Jam apenaŭ ili trovas legantan infanon por enketi lin, sed tiu fenomeno ne frapas al ili la okulojn. Pro arbo ili ne vidas la... senarbejon, kiu kreiĝis lastatempe sur la loko de la arbaro. Ili nur lamentas, ke infanoj legas librojn, kiujn la literatura kanono juĝas senvaloraj.

    Intertempe malpliiĝas ankaŭ la legantaro de kiĉaj kajeraj amromanoj. Sed estus stulte jubili pro tio.

    ĈU DE PER?

    Lingva respondo de Sergio Pokrovskij

    Demando

    Kiel oni uzu “ per ” aŭ “ de ”, ekz - e en la frazoj :

    • “ Bildo farita per / de komputilo ” ( ja ĝin faris komputilo laŭ projekto de homo ) ;
    • “ Vojeto kovrita per / de neĝo ” ( ĝi mem falis, sen la homa interveno )

    kaj similaj. Eŭgenia Morozova ( Jekaterinburg, Ruslando )

    Respondo

    En sia demando la legantino mencias ( ne ) homecon de la aganto. Tiu trajto estas esenca por la sufikso - il, sed tute indiferenta por la prepozicio per.

    Jes, ambaŭ lingveroj esprimas ideon pri rimedo, sed per estas multe pli ĝenerala. La sufikso - il iam aperas kontraste al - ul kaj - ist, kies esenca signifo estas uleco, personeco : laborilo / / laboristo, laborulo ; dum per povas enkonduki kaj personon :

    sendi leteron per servisto [ PIV ] ;

    la registaro estis reprezentata per unu ministro [ PIV ] ;

    parencoj per Adamo [ Z ] ;

    ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita [ Z ].

    kaj ( eĉ pli ofte ) nepersonon :

    ĉerpi akvon per kribrilo [ Z ] ;

    kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas [ Z ] ;

    ne karesu per mano, sed karesu per pano [ Z ] ;

    homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per “ ne ” [ Z ].

    L espero, l obstino kaj la pacienco —

    jen estas la signoj, per kies potenco

    ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

    atingos la celon en gloro.

    Jen resuma ekzemplo, kiu en unu frazo kombinas la uzon de “ per ” ĉe la nepersonaj “ ligiloj ” kaj ĉe la personeca “ li ” :

    ŝi ankaŭ, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li [ Z ].

    Do, en iuj situacioj ankaŭ homon oni povas rigardi kiel rimedon kaj uzi per antaŭ vorto prezentanta personon. Tio estas eĉ regula maniero por referenci plenumanton de kaŭzita ago ĉe la ig - verboj :

    kion la magistrato anoncigas al mi per vi? [ Z ]

    li konstruigis al sia amatino palacon per fama arkitekto [ PIV ]

    La diferencon inter de kaj per montras la pasivigo de tiuj ekzemploj :

    letero, sendita de ŝi per la servisto ;

    io anoncita al mi de la magistrato per vi ;

    palaco konstruita de li por sia amatino per fama arkitekto.

    Do, la komputilo funkcias simile al la menciitaj servisto kaj arkitekto : se la komputilo faris la bildon “ propravole ”, oni diru de ; se tion ĝi faris laŭ “ komisio ”, se oni uzis ĝin kiel rimedon, oni diru per. Kiam temas pri komputilizita bildofarado, mi normale dirus per ; sed mi facile povus diri ke komputilo ( aŭ ŝakprogramo ) gajnis partion kontraŭ Kasparov, ke la partio estis gajnita de la komputilo.

    Diversaj rimedoj

    Jam el la Fundamenta Ekzercaro ni scias, ke per povas enkonduki korpoparton aŭ organon :

    Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.

    Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.

    Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.

    Kaj laŭ la Proverbaro,

    Urson al mielo oni ne tiras per orelo.

    Sed jen problemo : ĉu tiri ( konduki, teni, preni ) per iu korpoparto indikas la tenantan aŭ tenatan korpoparton? Situacioj kiam povas estiĝi konfuzo ne maloftas, kaj finfine Zamenhof decidis uzi per por relative pli aktiva rimedo ( ekz - e, la tenanta korpoparto ), kaj signi la pasivan rimedon per je :

    subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko [ Z ] ;

    poste ŝi prenis Gerdan je la mano [ Z ] ;

    sed ni orde kondukas ilin je la nazo [ Z ].

    Tiel oni povas tute klare distingi :

    ŝi falis, sed ekkaptis min per la manoj je la piedo [ PAG ] ;

    la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj [ Z ] ;

    la princoj estas pendigitaj je siaj manoj [ Plor 5 : 12 ].

    kaj simile pri aliaj pasivaj rimedoj ( materialoj ktp ) :

    En la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj [ Z ].

    La ĉielo kovriĝis je nuboj [ Z ].

    Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede - Avede, sed ili devis kontentiĝi je Klumpe - Dumpe. [ Z ]

    En la tridek - naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj [ 2Kr 16 : 12 ].

    Ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro [ Mt 5 : 28 ].

    Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco [ Lk 1 : 36 ].

    Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? [ 1Kor 9 : 7 ].

    Trinkigi ĉevalojn je akvo [ PIV ].

    Tamen tiun distingadon oni aplikas precipe kiam necesas mencii plurajn rimedojn. Se ne estas konflikto, oni ofte uzas per kaj por aktivaj, kaj por la pasivaj rimedoj :

    Skribado per hieroglifaj desegnaĵoj [ Z ] ( en hieroglifa skribosistemo ).

    La Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio [ El 31 : 18 ].

    La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto [ jer 17 : 1 ].

    Kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita [ Lk 18 : 31 ] ( la profetoj estas perantoj de Dia parolo ).

    En la mizera dometo de la vilaĝanino staris Frederiko la Sesa kaj skribis sian nomon per kreto sur la trabo [ Z ] ( kreto estas kaj skribilo kaj skribomaterialo ).

    Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio [ Z ] ( glacio estas skribomaterialo ).

    kaj simile

    mi ĵuras per mia honoro [ Z ] ( sed ankaŭ : jeĵuri [ Z ] ).

    ŝi kovradis ilin per kisoj [ Z ].

    la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo [ Z ].

    En la etnaj lingvoj oni iam variigas la rimedajn prepoziciaĵojn per diversaj proksimsencaj esprimoj ; imitante tion, ankaŭ en Esperanto oni uzas helpe de, pere de ktp. Preskaŭ ĉiam tio estas malrekomendinda trajto de kancelaria stilo ; prefere oni uzu la simplan per.

    Hibridaj verboj

    Kiam komplikan agon, realigatan per ilo, indikas simpla verbo, ofte oni povas uzi la saman verbon por paroli pri la ago de la ilo :

    Mi skribas per krajono.

    La krajono bone skribas.

    Simila afero okazas pri kovri, aperinta en la dua demando ; tamen pri ĝi la situacio estas pli komplika, ĉar en sia reduktita formo ( kiam la aganto estas la kovromaterialo mem ) ĝi estas verbo hibrida.

    En mia respondo pri la lingvaj aspektoj ( RE, 1996, N - roj 7, 10, 11 ) mi parolis pri la limhavaj kaj senlimaj verbaj signifoj kaj agospecoj, kaj pri la verboj hibridaj, en kiuj konfuziĝas tiuj du signifoj. Al tiuj hibridaj verboj apartenas i. a. aflikti, bari, garni, ilustri, kaŝi, kovri, okupi, ornami, protekti, ŝirmi.

    La nereduktita kovri normale estas verbo ne hibrida, sed limhava. Ĝi implicas iun aganton, kiu ŝanĝas la staton de io, faras ĝin kovrita. En tiu signifo la kovraĵo estas pasiva materialo, kiun enkondukas per ( aŭ je ) :

    Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo... [ Z ]

    Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. [ Z ]

    Dometo... estis kovrita per pajlo [ Z ]

    Jen ili eniris en la unuan salonon ; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. [ Z ]

    La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, ĉar ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo kaj ĝi staris sur granda kolorriĉa tapiŝo. [ Z ]

    La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano ... [ Z ]

    Ankaŭ la reduktita kovri povas havi limhavan signifon :

    Dum la nokto la akvo leviĝis kaj kovris la tutan kampon

    sed pli ofte oni uzas ĝin en senlima signifo, en kiu kovri, simile al kuŝi, ne estas rezultverbo sed esprimas senŝanĝan staton. Pri la kaŭzinto de la kovrostato ĉe tia signifo ne temas.

    Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn [ Z ].

    Tapiŝoj kovris la plankon [ Z ].

    Tiu strangaĵo aperas en la formoj aktivaj ; por la pasivo oni kutime preferas la perfektaspektan participon ( kovrita ), kiu implicas la finstaton de la limhava agospeco, kohera kun la nereduktita kovri. Cetere, la aganto estas la kovraĵo ; sekve, en la pasivo ĝin enkondukas la agantoprepozicio de :

    Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron [ Z ].

    La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo ; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado [ Z ].

    “ Nun ekstere estas vintro! ” meditis la arbo. La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti ; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! [ Z ].

    Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno [ Z ].

    Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano. [ Z ].

    La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo [ Z ].

    “ Mi povus blovi sur lin, ” diris la vento, “ sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj. Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj. ” [ Z ].

    La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo ... [ Z ].

    La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj ... [ Z ].

    Do, “ vojeto kovrita de neĝo ” estus kutima esprimo. “ Vojeto kovrita per neĝo ” estus konvena se iu aganto ( alia ol la neĝo mem ) kovris la vojeton, uzante neĝon kiel kovromaterialon ( eble por aranĝi skian vetkuron ).

    REKOMENDOJ

    de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

    La konsulta komisiono, ricevinte demandojn pri la vortoj inline skates, snowboard, halfpipe, mountainbike, gameboy, rekomendas :

    Por inline skates : “ rulŝuo ”, jam vaste uzata, estas ŝuo kun radetoj aranĝitaj unu - aŭ duvice ; do por inline skates ni rekomendas “ unuvicaj rulŝuoj ”.

    Por snowboard : “ glit ( o ) tabulo ” —unuobla skio, sur kiu starante ambaŭkrure oni glitas laŭ neĝa deklivo. Tolerebla ŝajnas ankaŭ la termino “ neĝtabulo ”.

    Por halfpipe : “ duontubo ” —tiuforma instalaĵo por pendole veturi en ĝi per rultabulo.

    Por mountainbike : “ mont ( o ) biciklo ”, “ montarbiciklo ” —fortika biciklo taŭga por veturi sur natura kaj dekliva tereno ( “ terenbiciklo ” ).

    Por gameboy ( varnomo ) : “ ludkomputil ( et ) o ” —tiuspeca portebla aparateto kun ludprogramo, precipe por infanoj.

    Krome oni demandis, ĉu la terminoj “ poŝtelefono ” kaj “ kompaktdiskilo ” estas akcepteblaj. Tion la konsulta komisiono jesis, aldonante ke por portebla kompaktdiskilo sufiĉas kutime ankaŭ la termino “ poŝdiskilo ”.

    La konsulta komisiono atentigas, ke tiuj ĉi rekomendoj ne estas decido de la Akademio de Esperanto. Lingvajn demandojn ĉiu povas direkti al la direktoro de la konsulta komisiono Stefan Maul :

    Adreso : Pferseer Str. 15, DE - 86150 Augsburg, Germanio Rete :

    <address> maul@newsfactory. net address>

    SEP KANDIDATOJ POR PREMIO “ LA VERKO DE LA JARO 1998 ”

    ( HK ) La sekretario de La Verko de la Jaro , s - ino Mari - Roza Vilain - de Wolf, anoncis la liston de la titoloj kandidataj al la premio por 1998. Temas pri Amparolo de István Nemere, Durankulak de Sabira Stahlberg, Falantaj muroj de Trevor Steele, La tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano, Tri rakontoj pri la Miljara Paco de John Francis. La libroj estas ĉiuj prozaj, kaj surmerkatigitaj en 1997 - 98. Ilin proponis almenaŭ po tri membroj de Esperanta PEN - Centro. La premion asignos la abonantaro de Literatura Foiro per referendumo kaj proklamos la Internacia Literatura Forumo en La Chaux - de - Fonds, meze de aŭgusto 1999.

    PEPO PAŜAS AL PLENA POSEDO

    ( HK ) Pepo, la eta heroo kreita de Martin Burkert el Germanio, akompanos la lernanton en la nova eldono de Paŝoj al plena posedo , produktata de LF - koop.

    La fama internacia legolibro de William Auld aperos ĉi - jare en tute renovigita vesto grafika, interalie kun pli granda litertipo. Ankaŭ la ekzercaro estas funde reviziita, danke al juna pedagogino el Hungario, Bernadett Kozma.

    Kompreneble la paĝoj pri Esperantio, kun diversaj adresaroj, estos ankaŭ ĝisdatitaj, kun aparta atento pri novaj sociaj iniciatoj : ekzemple, en la ĝisnunaj eldonoj mankis informo pri Pasporta Servo kaj Amikeca Reto !

    SENSACIO EN LA GOETHE - JARO

    Goethe, Johann Wolfgang von. Faŭsto . Partoj I kaj II / Trad. el la ger. Karl Schulze. —Berlin : Eldonejo mondial, 1999. —205 paĝoj.

    En la jaro de la 250 - a datreveno de la naskiĝo de Johann Wolfgang von Goethe en la eldonejo mondial ( Berlin ) ĵus aperis ambaŭ partoj de Faŭsto en Esperanto.

    La tradukon faris Karl Schulze ( 1910 - 1983 ), en kies esperantigo siatempe en GDR jam aperis la romanoj Nuda inter lupoj ( Bruno Apitz, 1974 ) kaj la Trigroŝa romano ( Bertolt Brecht, 1977 ), ambaŭ en Edition Leipzig ( la lasta kunlabore kun Bleicher - Verlag Gerlingen ).

    La manuskripton preparis kaj redaktis por la preso Ulrich Becker. Li ankaŭ verkis kelkpartan enkondukon ( El la vivo de Goethe, La literatura kreado de Goethe kaj lia Faŭsto , La Faŭsto en Esperanto, La tradukinto de Faŭsto : Karl Schulze ). La eldonaĵo ankaŭ enhavas ampleksan eseon de la tradukinto ( La aventuro de la Faŭst - tradukado ). Glosaro ĉe la fino faciligas la komprenon de diversaj aludaĵoj en la teksto.

    La libro estas solide broŝurita. La kovrilo prezentas grafikaĵojn de la uson - hinda artisto Uday K. Dahr.

    Ĉiu esperantisto ne hezitu, rapide havigi al si la libron, kiel belegan donacon eĉ en kelkaj ekzempleroj. Ĝi ja estas elstara argumento pri la kultura valoro de Esperanto! La libro kostas nur 24 germanajn markojn kaj haveblas ĉe la libroservoj.

    Vi povas vin turni ankaŭ rekte al Mondial - Verlag

    Adreso : Giselastr. 12, DE - 10317, Berlin Rete :

    <address> kulturring@snafu. de address>

    Detlev Blanke

    LA FAMILIO ZAMENHOF

    ( HK ) Grava historiografia verko de Zofia Banet - Fornalowa ( Varsovio ) aperos venontjare ĉe LF - koop. Temas pri La familio Zamenhof , kiun la aŭtorino mem tiel resume prezentas :

    Rezulte de kelkjaraj esploroj kaj penetro en diversspecan fontomaterialon ekestis libro prezentanta la familion kiel valoran kaj admirindan komunaĵon. La leganto havas la eblecon konatiĝi kun ilia socia kaj profesia laboro. Ĉi - kampe pluraj Zamenhofoj vere eminentis. La libro bildigas ankaŭ ilian familian vivon kaj sciigas pri la dramaj travivaĵoj de la proksimuloj de D - ro Zamenhof dum la periodo de Holokaŭsto, kiam grandparto inter ili pereis. Oni povas ekscii pri la granda engaĝemo de pluraj Zamenhof - familianoj en la Movado kaj konatiĝi kun la kontribuoj de kelkaj el ili por la E - kulturo. Per tiu libro la aŭtorino deziras omaĝi al la memoro de la iam multnombra familio Zamenhof, klera, nobla kaj homarana, el kiu ankoraŭ vivas nur kelkaj dise en la mondo.

    Libro riĉe ilustrita, kun multaj unikaĵoj.

    Zofia Banet - Fornalowa

    NANOVFSZKY EDITORO DE JUBILEA LIBRO

    ( HK ) György Nanovfszky, doktoro pri lingvistiko, iama redaktoro de Planlingvistiko , eksa ambasadoro de Hungario en Moskvo, nuna prezidanto de Hungaria E - Asocio, proponis al la Asembleo de LF - koop, aperigi memorlibron omaĝe al la 50a datreveno de d - ro Giorgio Silfer ( 13 septembro 1999 ).

    La Asembleo akceptis unuanime lian proponon ( kun unu sindeteno ), kaj nomumis ĝuste d - ron Nanovfszky redaktoro de la jubilea libro. Tiu “ serta gratulatoria ” enhavos tri sekciojn : lingvo, literaturo, komunumo. Multaj esperantologoj estos invititaj de d - ro Nanovfszky kontribui per propra eseo, pri tute libera temo, sed strikte ligita al esperanto, al unu el tiuj tri sekcioj.

    Sonja Brun

    KOMISARO MAIGRET SEKVAS HOLMSON EN ESPERANTUJO

    Georges Simenon ( 1903 - 1989 ) havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim - fako de “ La Gazette de Liège ” ( Belgio ). Tiutempe la juna Simenon ofte vizitis prizonojn, juĝejojn, kadavrejojn kaj krimlokojn pretigante raportaĵojn pri krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn sub diversaj pseŭdonimoj.

    Fine de 1922 Simenon iris al Parizo, kie li verkis multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por francaj gazetoj. En 1929 per la romano Petro la Latvo debutis komisaro Maigret [ Megre ]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.

    Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel usonaj kaj anglaj amatoraj detektivoj ( Holmes, Poirot, Dupin k. a. ), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq —protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

    Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia “ superhomo ” aŭ karierulo. Sed li solvas misterajn kazojn dank al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

    Finfine dank al kunlaboro de Daniel Luez kaj eldonejo Sezonoj , komisaro Maigret aperis en Esperantujo, unu jaron post la alveno de Sherlock Holmes per La ĉashundo de la Baskerviloj ( Sezonoj , 1998 ).

    La nova libro Maigret hezitas estas aĉetebla kontraŭ 14 rubloj ( la sendokosto aldoniĝos ) ĉe la redakcio de La Ondo . Alilandanoj povas ricevi ĝin ĉe ni sendinte 10 IRKojn aŭ ĉe UEA, FEL kaj multaj aliaj libroservoj.

    Halina Gorecka

    Ricevitaj libroj

    1786. Lozgaĉev N. sur tranĉrando de ponard : Poemoj orig. kaj trad. / Edit. A. Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1998. —24 p., il. —( Literatura suplemento de La Ondo de Esperanto ). —( Donaco de Sezonoj ).

    1787. Aïvanhov O. M. La jogo de nutrado / Tr. el la fr. —Fréjus : Prosveta, 1992. —137 p. —( Kolekto “ Izvor ” ; No 204 ). —( Donaco de Prosveta ).

    1788. Aïvanhov O. M. Sub la signo de la Kolombo : paco regu / Tr. el la fr. —Fréjus : Prosveta, 1995. —155 p. —( Kolekto “ Izvor ” ; No 208 ). —( Donaco de Prosveta ).

    1789. Aïvanhov O. M. Espero por la mondo : spirita galvanoplastiko / Tr. el la fr. —Fréjus : Prosveta, [ s. j. ]. —191 p. —( Kolekto “ Izvor ” ; No 214 ). —( Donaco de Prosveta ).

    1790. van Themaat W. A. La akvariinfanoj : Sciencfikcia romano. —Lelystad : Vulpo - Libroj, 1976. —64 p., il. —( Donaco de A. Korĵenkov ).

    1791. Blicher St. St. Taglibro de vilaĝ - pedelo / Tr. el la dana H. J. Bulthuis. —Godesberg : Butin & ; Jung, 1922. —48 p. —( Donaco de A. Korĵenkov ).

    1792. Burns R. Kantoj, poemoj kaj satiroj / Tr. el la angla R. Rossetti, W. Auld. —2a eld. —Glasgow : Kardo, 1995. —73 p. —( Donaco de F. Goodheir ).

    Ricevitaj gazetoj

    Ĉe la Domparo. 1999 / lasta ;

    Esperanto. 1999 / 3 ;

    Esperanto en Azio. 1998 / 4 ;

    Esperantolehti. 1999 / 1 ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 4 ;

    Ekzakte. 1999 / 1 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 505 ;

    Helianto. 1999 / 2 ;

    Heroldo de Esperanto. 1999 / 2, 3 ;

    Internacia Pedagogia Revuo. 1999 / 1 ;

    Internaciisto. 1999 / 2 ;

    Israela Esperantisto. 1999 / 130 ;

    KAE - Informilo. 1999 / 26 ;

    Konkordo. 1999 / 40 ;

    Kontakto. 1999 / 2 ;

    La Brita Esperantisto. 1999 / 947 ;

    La Gazeto. 1999 / 81 ;

    La KancerKliniko. 1999 / 89 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 4 ;

    La Revuo Orienta. 1999 / 3 ;

    l ’ esperanto. 1999 / 2 ;

    Le Travailleur Espérantiste. 1999 / 241 ;

    Literatura Foiro. 1999 / 177 ;

    Monato. 1999 / 2 ;

    Nia Bulteno. 1999 / 73 ;

    Ruslanda Esperantisto. 1999 / 2 ;

    Trefo. 1999 / 1.

    M O Z A I K O

    Magio en Siberio

    Ni ricevis 5 solvojn de la Magiaj Kvadratoj el la februara LOdE . El ili nur unu estis ne tute korekta. Per lotumado gajnis Nikolao Neĉajev el Irkutsk ( Siberio ), gratulojn al li!

    Respondoj : 1. Heliko ; epizod ; ligilo ; Izidor ; koloso ; odoroj ; 2. Ĉarumo ; amator ; rapidi ; utilig ; modifi ; origin .

    TK

    Krucvortenigmo

    Solvinte la krucvortenigmon, en la markitaj kvadratetoj vi povos legi proverbon.

    Horizontale :

    A. Voj en ĝardeno / Verukhaŭta best ; B. —/ Artikolo ; C. Mita supernatura estaĵo / regula sesedr ; Ĉ. Ligiteco kaj reciproka konduto inter homoj / —; D. Person , ligita kun alia per reciproka inklino / Marĉa bird ; E. —F. Sufikso de la aktiva futura participo / Prepozicio / Rabobest ; G. Multvalora metal / Teksaĵ el lino aŭ kanabo / —; Ĝ. Nedifina pronomo / Centra organ de la sangocirkuliga sistemo ; H. —/ Militistar / Sufikso de numeraloj ; Ĥ. Ne povi ne fari ion / Produktaĵ de kokino ; I. Plata, glata / Demanda pronomo / Peceto, elemento ; J. Ĉia elementa objekto de sciado / Satelit de la Tero ; Ĵ. Konciza, sencoriĉa eldiro / Konstruaĵo por homloĝado.

    Vertikale :

    1. Loko, priplantita per utilaj aŭ porplezuraj vegetaĵoj / Ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo ; 2. Numeralo /... - de - Ĵanejro ; 3. Manĝaĵo el herboj aŭ legomoj / Honora signo ; 4. Oka liter de la greka alfabeto / Tiu, kiu sekse amas ( R ) / Plej alta vira voĉ ; 5. Tiu, kiu praktikas belarton / Honora entuziasma amasa akcept al iu ; 6. Sufikso de la pasiva prezenca participo / Numeralo / Pronomo / Finaĵo de preterito ; 7. Fel , preparita por industriaj uzoj / Naskit , infan , fil / Interpunkcia sign ; 8. Havi inklinon / Starigi laŭ diapazono ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento ; 9. Kompatinda / Konjunkcio, uzata post supereca aŭ malsupereca komparativo ; 10. Interjekcio, uzata por esprimi iom malŝatan senzorgecon / Lirika poem / Hejma servisto de riĉuloj ; 11. Malspritulo, stultegulo / Granda, forta tuko, fiksita ĉe la mastoj kaj streĉita por kapti la venton ; 12. Muzikil / Rivero, enfluanta en la Baltan maron / Alkohola trinkaĵ ; 13. Malloga / Gaso por lumreklamiloj.

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin ( Niĵnij Tagil )

    PRI DOLAROJ KAJ RUBLOJ

    Komence de la pasinta jaro mi malfermis konton en la banko SBS - Agro kaj deponis 40 usonajn dolarojn, esperante, ke mia valuta bonhavo ne nur konserviĝos, sed eĉ pligrandiĝos. Post unu jaro mi revizitis la bankon por elkontigi 10 dolarojn, kiujn mi bezonis.

    Oni diris al mi, ke tio ne estas ebla.

    —Kial?

    —Tio estas malpermesita.

    —Tamen mi deponis la dolarojn por povi ilin preni iam ajn.

    —Malpermesitas!

    —Kion do mi faru?

    —Vi povas preni la rublan ekvivalenton. Ni konvertigos viajn dolarojn en rublojn, kaj vi ricevos rublojn.

    —Sed hodiaŭ mi bezonas dolarojn, ne rublojn, —mi plu insistis.

    —Ni ne povas doni.

    Estas interesa afero, sed ĉar mi komprenis, ke mi ne povos ricevi dolarojn, mi kapitulacis kaj konsentis pri la ruslandaj rubloj —ja, kiel bonorda civitano, mi devas subteni la ruslandan ekonomian sistemon. Mi petis la kasistinon fermi mian konton kaj redoni al mi mian bonon.

    —Bone, —ŝi konsentis. —Interalie, mi devas sciigi vin, ke ĉi - momente je via konto estas nur 29 dolaroj.

    —Kial? —mi miregis. —Ja mi deponis kvardek!

    —Ĉar ni deprenis el via konto po unu dolaro ĉiumonate.

    —Pro kio?

    —Pro tio, ke vi ne uzadis vian konton, —sonis la tre stranga klarigo.

    —Tiuokaze mi certe deziras fermi mian konton kaj rericevi la restintan monon!

    —Interkonsentite, tamen sciu, ke vi ricevos nur po 13 rublojn por ĉiu el la dudek naŭ dolaroj.

    —Kial? Ja laŭ la kurzo, kiun via banko uzas, unu dolaro valoras pli ol 20 rublojn!

    —Ĉar ni havas la regulon, laŭ kiu ni rubligas la dolarajn deponojn je la kurzo 13 RUR / USD.

    Verŝajne, la esprimo de mia vizaĝo ne aparte plezurigis la kasistinon, kiu tuj forplandis de la giĉeto internen, verŝajne al la ĉefo, dum mi restis plu stari, damnante min pro tio, ke mi ne lasis antaŭ unu jaro la dolarojn en la hejmo. Post kvarona horo la bank - oficistino reaperis kaj solene deklaris :

    —Ni redonos al vi, kiel al labor - veterano, viajn 29 dolarojn je la kurzo 22. 60, sed vi devas fari petskribon pri tio adrese al nia direktoro.

    Mi do faris ĝin kaj ricevis 655 rublojn 40 kopekojn.

    Bronislav Ĉupin

    sur la supra foto : Esperantistoj en la Supera Ligo de “ Brain - ring ” ( TV - studio Ostankino, Moskvo, 1999 ).

    La unua vico : ĉampiona teamo Sonet , Moskvo. Plej dekstre sidas Valentin Melnikov. La dua vico : la teamo Jaffa . Sidas, de maldekstre —Boris Burda, Tatjana Lugovskaja, Anatolij Vasserman ( ĉiuj el Odeso, Ukrainio ). La raporto aperis en marto, nun legu la versan gratulon de Klara Ilutoviĉ.

    Al Valentin Melnikov

    Intelektaj ludoj tempestas.

    Regas mensa fort kaj kuraĝ .

    Kiu pli inĝenia estas

    en konkuro pri bona saĝ ?

    Kio? Kie? Kiam? L eventoj,

    scioj, solvoj en febra bol ,

    de l batalo ravaj momentoj,

    granda streĉ de la granda vol .

    Jen demando ektondris pafe

    tra l apuda, sed fora mond ,

    kaj sonoras triumfe - trafe

    ĉiam nova brila respond .

    Pli rapide, precize, sprite!

    For dubemo ĝena kaj tim !

    Kaj de iu foje venkite

    Ludu plu sen vana deprim !

    Intelektaj ludoj transportas

    optimismon de mens al mens :

    Intelekto landa ne mortas,

    Vivas plu ĝia venka pens !

    Premio per mencio

    Unua akto : “ Kontakto ”

    Laŭ nerekta instigo de István Ertl kaj Viktor Sapoĵnikov, kiuj kolektas gazetajn misojn, estas lanĉita konkurso, en kiu premion —( mal ) laŭdan mencion —ricevos la gazeto, kies redakcia koboldo plej bizare kondutis lastatempe.

    La premieran premion ricevas Kontakto —dumonata socikultura revuo de TEJO —pro la reklama invito “ Legu komiksojn en Esperanto! ” Nun niaj libroservoj estas sieĝataj de samideanoj, kiuj laŭ la rekomendo de Kontakto , amase mendas jenajn komiksojn :

    • Ludovikito. Historieto de Esperanto . Tokio, 1998. 467 paĝoj.
    • Z. Adam. Historio de Esperanto. 1887 - 1912 . Varsovio, 1979. 8 + 144 paĝoj.
    • Courtinat L. Historio de Esperanto . Bellerive - sur - Allier, 1964 - 66. 1332 paĝoj.

    Pro la 1332 - paĝa komikso de Courtinat, Esperanto ricevu dignan lokon en la mondliteraturo!

    FRAZOJ

    Homoj logiĝas kaj ligiĝas al Esperanto pro plej diversaj kialoj, kaj komence apenaŭ imagas kion tiu lingvo, unika laŭ origino kaj funkci - maniero, efektive donos al ili. Sed finvojaĝinte la longajn, ofte nefacilajn etapojn de la enmovadiga itinero, ili neeviteble demandas al si kion do signifas atingi tiun provizoran celon ; ili ekserĉas sian esperantistan identon, pro la prema neceso prikonscii al kio ili fordonadas parton, finfine tre signifan, de sia unusola vivo.

    ... La fakto ke ekaparteno al nia komunumo estas propravola —plejparte nedenaska, ĉiam ĉesigebla —, implicas ĉe ĉiu ĝia ano malsamajn aliĝmotivojn kaj celvortumojn. Tial nia movado, kies fortojn grandparte okupas la propra rekreado, ne povas ne koncentri multon el sia restanta energio al la konstanta serĉado de konsento en la vojdifinado.

    István Ertl ( Esperanto . 1999 : 3 )

    Tre serioza sociologia enketo lastatempe konkludis, ke 92 % de la ĉeĥoj estas rasistoj. Do, imagu la rezultojn, se oni enketus pri Rusio, Pollando, Kroatio, ktpktp!

    Michel Duc Goninaz ( La kancerKliniko . 1999 : 89 )

    Prezidanto de IKEK Faustino Castaño Vallina proponas al komunistoj okazigi “ rekrut - kampanjon ” en la Berlina UK. Ĉu konforme al la Kongresa Regularo?

    Klare parolante, ekzistas ne malmultaj geesperantistoj, kiuj sintenas burĝklase en la klasbatalo. Granda parto el ili eble neniam enviciĝos kun ni en la batalo por pli justa sociordo... Restas, tamen, alia parto el la esperantistaro kiu, jes ja, poziciiĝas senhezite kontraŭ ĉiuj formoj de interhoma ekspluatado kaj pretas agadi iamaniere por plibonigi la socion kaj ŝanĝigi la bazon de la mondo. Tiuj homoj estas interesaj por ni eĉ se iuj el ili ne sin difinas kiel marksistoj nek leninistoj. Al ili devas esti adresita nia mesaĝo...

    Konkrete, mi pensas pri la ebleco de la IKEKanoj kiuj partoprenos en la ĉi - jara U. E. Kongreso en Berlino agadu akorde por disdoni inter la kongresanaro nian alvokon. Nia alvoko devas enporti la politikan mesaĝon pri kiu mi temis supre. Ekzistas ĉe ni flugfolioj jam uzitaj ĝis nun tiucele pere de niaj k - doj en antaŭaj okazoj.

    Internaciisto . 1999 : 2

    Eĉ svedoj skribas ekonomikan disertaĵon preskaŭ ĉiam en la angla lingvo. Je la ekonomika instituto de la universitato de Gotenburgo, la lasta svedlingva doktora disertaĵo datiĝas de 1989. Post tiam aperis ĝis oktobro 1998 58 disertaĵoj, ĉiuj en la angla lingvo... En 1998 la Komisiono pri la Sveda Lingvo komisiite de la registaro, prezentis planon pri tio kiel apogi la svedan lingvon en Svedio. Unu el la proponoj estas, ke “ doktoraj disertaĵoj en fremdaj lingvoj havu resumojn en la sveda ”. Tio ja estas la inverso de regulo, kiu regis ĝis 1993!

    Bo Sandelin ( Internacia Pedagogia Revuo . 1999 : 1 )

    Rakontas Trevor Steele, kiu instruas Esperanton en Litovio en kelkaj kursoj de la Litova E - Asocio :

    Litovio estas mirlando por vaganta instruisto de la internacia lingvo. Mi kredas, ke eĉ en urbeto, se E - kurso estus taŭge anoncita, venus pli da interesatoj ol, ekzemple, nia aŭstralia movado sukcesas altiri tutkontinente.

    ... Miaj unuaj kursoj en Vilnius komenciĝis la 19an de oktobro, je 12. 00, 14. 00, 16. 00 kaj 18. 00. Aperis pli ol 220 homoj, pli ol la ĉambroj povas sidigi. Oni persvadis 80 el ili atendi la novembrajn kursojn. El la restantaj 140 restis ĝisfine 125. Probable almenaŭ 100 volis tuj fari daŭrigan kurson, sed ne eblis doni tian kurson, ĉar intertempe amasiĝis preskaŭ 200, kiuj intencis komenci en novembro. Do ni proponis al la 125 daŭrigan kurson en januaro. La “ problemo ” estas, ke ni devis persvadi multajn novulojn prokrasti sian unuan kurson ĝis januaro.

    La Gazeto . 1999 : 81

    ANONCETOJ

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

    Peterburga E - Teatro, en sia 15 - jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj - profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1, 5 - horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

    Adreso : RU - 194156 Sankt - Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V. R., Ruslando.

    Mi kaj mia edzino estas Rusaj Ortodoksaj Kristanoj. Ni loĝas apud Teksarkana, Teksaso, Usono. Ni serĉas aliajn Ortodoksajn Kristanajn Esperantistojn.

    Adreso : Basil ( Darin ) Arrick Rt. 1 Box 765, DeKalb, TX 75559, USA Rete :

    <address> basil@homestead. org address>

    Du bonkoraj fraŭlinoj - ĝemeloj ( 32 j. ) deziras konatiĝi kun fratoj - ĝemeloj ( 29 - 36 j. ) por fondi familiojn. Ni havas agrablan aspekton, grandajn grizajn okulojn. Inter niaj interesoj estas kudrado, mastrumado, trikado, muziko, ĝardenado, libroj.

    Nadeĵda kaj Ljubovj : RU - 432027 Uljanovsk, ab. ja. 10 000, Ruslando.

    Se vi deziras fondi internacian familion, uzu nian servon.

    Irina Skladnova Adreso : RU - 173014 Novgorod, ab. ja. 28, Ruslando.

    Rete :

    <address> Irina. skladnova@usa. net address>

    43 - jara eksarmeano deziras korespondi pri la temoj : esperantologio, Esperanto kaj komputiloj, ŝako ; interesiĝas pri aĉeteblaj libroj.

    Boris Nebesnyj : RU - 355019 Stavropolj, Serova, 470 / 1 - 25, Ruslando.

    BIENO “ NJEGUŜ

    en vilaĝo Hraŝĉina - Trgoviŝĉe, Kroatio

    PROGRAMOJ EN 1999

    16 - 18. 04. J. J. Strossmayer kun Franjo Gruiĉ

    21 - 23. 05. Problemoj de komunikado en turismo kun Oszkár Princz

    11 - 13. 06. Naturamika Semajnfino kun M. Godec

    02 - 09. 07. Kurso de la kroata lingvo kun G. Jurina

    11 - 18. 07. Kursa Semajno kun S. Ŝtimec kaj aliaj

    17 - 18. 07. Interregiona kaj najbarlanda renkonteto

    23 - 30. 07. Ne tre konataj aspektoj de Esperanto kaj Zamenhof... kun d - ro H. Eichner

    03 - 09. 08. Zagorje la verda aŭ Survoje al 55 - a IJK

    10 - 15. 08. Literatura kurso kun Spomenka Ŝtimec

    16 - 22. 08. La plej aktualaj temoj de astronomio kun d - ro H. M. Maitzen kaj Maja Tiŝljar

    17 - 19. 09. Surpriza Semajnfino

    Bonvenon!

    Senpagaj informiloj riceveblas de la organizanto :

    Orbis Pictus de Viŝnja Brankoviĉ

    Adreso : Via Leghissa 6 - 34 131 Trieste - Italio Telefono : + 39 / 040 767 875

    Rete :

    <address> mailto : orbispictus@iol. it address>

    INTERNACIA FOTOKONKURSO DE “ LA ONDO DE ESPERANTO ”

    Somero estis temo aŭ fono en plejparto inter la 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj ( Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovenio ), senditaj al nia pasintjara fotokonkurso.

    Sojle de la nord - hemisfera somero ni memorigas pri la pasint - jara somero en Balkanoj per Elĉerpiĝo de Viŝnja Brankoviĉ

    kaj La libelo sur pino ( sube ), pro kiu albana fotoartisto Luan Jaupi ricevis la trian premion en la konkurso, baldaŭ reanoncota.

    “ Elĉerpiĝo ” de Viŝnja Brankoviĉ

    “ La Libelo sur pino ” de Luan Jaupi

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 6 ( 56 )

    Al la legantoj

    Ĉi tiu estas la unua tema kajero de La Ondo de Esperanto —ja ĝuste ĉi - junie oni celebras la 200 - jaran jubileon de la plej granda rusa poeto Aleksandr Puŝkin.

    Miloj da ruslandaj gazetoj aperigas nun jubileajn artikolojn, kvizojn kaj historiaĵojn. Radio kaj televido en Ruslando abunde nutras la legantojn per la Puŝkina menuo. Kompreneble, nia modesta revuo apenaŭ povas diri pri Puŝkin ion, kion oni ne jam legis, aŭdis aŭ vidis. Ni do decidis ne publikigi materialojn teoriajn aŭ sensaciajn, sed proponas al la internacia legantaro tri reprezentajn tradukojn, kiuj estas faritaj ekskluzive por La Ondo .

    La Ĉerkisto kaj Avara kavaliro unue aperis en la kolektoj “ Noveloj de Belkin ” kaj “ Malgrandaj tragedioj ” respektive. La aperigo de la du klasikaĵoj estas nia omaĝo ankaŭ al karmemora Nikolai Lozgaĉev, kiu tradukis ilin, kvankam li ne sukcesis finpoluri la tradukojn. La du verkojn seriozajn sekvas pli leĝera fabelo, kiu dum la totalisma periodo estis tre malofte publikigata, sed tre populara. Tute nature, ĝin tradukis nia nelacigebla Valentin Melnikov.

    Sed ĉi tiu kajero estas nekutima ankaŭ pro la maj - meza aperdato. Tiu frusalto en la someron okazis pro la staĝado de nia redaktanto en Bulgario —probable li raportos pri sia sperto en la kajero julia.

    Cetere, ĝuste pri la restado en Balkanoj ni aludis en la januara kajero, kaj ĝi kaŭzos bedaŭrindajn ĝenojn de la aper - ritmo ĉi - somere. Bonvolu do, se eble, ne tro koleri pri la pigrema redakcio, se vi kelkfoje trovos la revuon en via poŝtkesto ne je la kutima tempo. Ni certe renormaligos la ritmon aŭtune.

    La tria novaĵo estas, ke nia redakcio ( pro registra kondiĉo niaj redakcianoj estas oficiale “ konstantaj kunlaborantoj ” ) plivastiĝas kaj internaciiĝas. Nia nova redakciano, danlanda germano Wolfgang Kirschstein, prizorgos precipe la tradukan prozon kaj literaturologion.

    La kvara novaĵo estas la reokazigo de nia fotokonkurso, al kiu ĉiuj fotemuloj estas bonvenaj. Tamen sur la kovrilpaĝo vi vidas bildon pasint - jarcentan —pri la kialo vi legos en la interesa materialo de Miĥail Maĥnaĉ ( paĝo 6 ).

    Havu do paciencon ĝis la sekva Ondo , kiu atingos vin supozeble el la Nigra Maro.

    Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

    DONU ŜANCON AL PACO

    La tuta internacia Esperantistaro estas konsternegita kaj hororigita de kio okazas en la Balkanaj landoj.

    Legantoj komprenas, ke pri tia terura politika milita afero, mi ne rajtas paroli nome de la membraro de UEA, nur nome de mi mem persone. Kadre de tio, tamen, mi skribas kiel Prezidanto de asocio kies fina baza celo estas paca mondo en kiu regas interpopolaj frateco kaj justeco, ecoj ne ofte trovataj en la aktuala mondo.

    Krom la kruela mortigado de tiom da senkulpaj homoj, kaj la detruo de hejmoj kaj posedaĵoj, aparta kaj pli specifa perdo estas perdo de la vero, unua trafita viktimo. Ree memevidentiĝas, ke tiuj kiuj kulpas en tiaj aferoj, ĉiam provas influi, flamigeble, aliajn mensoge, tro ofte sukcese.

    Krom la hororo, kaj nia konsterniĝo, kiujn do, ni devus kulpigi? Kion dirus Zamenhof se li ankoraŭ vivus?

    Sendube, ne la ordinarajn homojn. Ili estas viktimoj, ofte iloj ankaŭ, sed ĉiam viktimoj. Pli bona demando estus, kiu avantaĝas pro la kreo de tiu situacio? Eĉ respondo al tia demando ofte ne sufiĉas doni la tutan veron. Profesiaj generaloj posedante tre modernajn armilojn volonte kontribuas, lude, prov - uzante tiajn armilojn. Ankaŭ ili kulpas eĉ pli grave kiam ili havas la proksimajn orelojn de regantaj politikistoj.

    Ĉu ambiciaj politikistoj povas tiel roli ekspluatante religiajn kaj malnovajn historiajn plendojn? Ĉu homoj tiaj povas esti tiom fiaj? Jes, ja, laŭ mi, kiam ili akceptas siajn proprajn mem kreitajn antaŭjuĝojn, tiam ili ja havas tian kapablon, kaj uzante ĝin, klare meritas ricevi niajn plejfortajn kondamnojn, ĉar ili havas la potencon. Estas tiaj kiuj respondecas.

    Inter ili estas tiaj kiuj preterpasis la Sekurecan Konsilion de UN, la nun paralizita ĉefa internacia instanco donite la rolon preventi tiajn katastrofojn. Ne decas en Esperanta ĵurnalo mencii specifajn registarajn nomojn. Ĉu rememorigo de la Ligo de Nacioj? Ia ajn, laŭ mi, vere senleĝa skandalo.

    Kio atendos nin?

    Nepre, politika malstabileco en tiu parto de la mondo ; longtempe rikolto de amara kaj longdaŭra memoro pri la maljustaĵoj kiuj okazis ; malameco kaj venĝo atendos multajn, eĉ nin kiuj ne estas envolvataj ; terorismo, tia kia minace daŭros tra multaj generacioj.

    Niaj nepoj kaj nepinoj pagos por tio kion niaj regantoj okazigas al ni en la Balkana duoninsulo.

    Ĉu tia analizo sufiĉas. Certe ne!

    Ni devas klopodi kompreni pli bone, juste, tion kio okazis, kaj kiel plej bone ripari la teruraĵojn jam okazintajn.

    Ni ĉiuj pledu kaj aktiviĝu celate al tiu kiu havas la potencon, laŭte kaj ĉiam pli laŭte dirante al ili : ĉesigu la mortigadon, donu ŝancon al paco! Vivu la paco!

    Kep Enderby Prezidanto de UEA

    HODLERISMO

    Mi finfine estas kontenta ke Perla Martinelli disvastigis al pli ampleksaj rondoj komenton iom ŝercan, kiun mi faris al ŝi. Mi diris :

    “ Finfine UEA estas la plej granda raŭmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma. ” ( LOdE. 1999 : 5 )

    Kaj tia ŝajnas al mi la efektiva situacio. Hector Hodler, en la komenco de la nuna jarcento, decidis fondi asocion, kies celo estis helpi la esperantistaron realigi en la praktiko la potencialon de la internacia lingvo. Tion li faris. La asocio prosperis kaj progresis. La esperantlingva komunumo komencis vivi sian kontaktan vivon ĉiam pli intense.

    Tiuj komencaj ideoj estas ankoraŭ nun skulptitaj en la statuto de la nuna UEA, kies celoj estas, interalie

    ( c ) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo ;

    ( ĉ ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. ”

    Tiuj komencaj ideoj restas ne nur en la statuto, sed en la ĉiutaga praktika laboro de UEA. Se vi rigardas la lastan jar - raporton ( Esperanto . 1998 : 6 ) kaj iom atente ekzamenas la grafikaĵon kiu bildigas la elspezojn de UEA, vi vidas ke preskaŭ la tuto estas dediĉata al agadoj por kunteni la komunumon ( salajroj por oficistoj, kiuj prizorgas la libroservon, korespondas kun la membroj, eldonas la revuojn kaj la jarlibron, ktp. ).

    Se ni ne volas nomi tion raŭmismo ( por eviti pliajn konfuzojn en la mensoj de la legantoj ), ni nomu ĝin hodlerismo, kio verŝajne estas pli aŭtenta nomo.

    Pro tio mi, konata pracelano kaj finvenkisto, iom ŝerce diris al Perla ke ” ( UEA ) tamen insistas deklari sin finvenkisma. ” Oni devas kompreni tiun mian rimarkon ne kiel kritikon al la finvenkismaj elementoj en UEA sed al la hodlerismaj. Mi, kiel konvinkita pracelano, estas relative indiferenta je la komunumo de la Esperanto - parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj ( kiujn ili asertas krei ), sed estas multe pli atenta je la klopodoj disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniĝo inter neesperantistoj.

    Ne miskomprenu min. Mi, kiel ni ĉiuj, estas tre enplektita en la esperantisma vivo, ĝuas niajn renkontiĝojn, aĉetas niajn librojn, legas niajn revuojn, interŝanĝas ŝercojn kun la aliaj esperantistoj, ktp. unuvorte “ vivas en Esperantujo ” kaj estas fiera pri ĝiaj atingoj kaj pri la valoroj antaŭenportataj de niaj homoj.

    Aliflanke, mi kredas ke nia devo estas plibonigi la situacion de la tuta homaro ne nur de nia popoleto. Disvastigi Esperanton ŝajnas al mi pli grave ol nur ĝui ĝin. Pro tio mi volonte vidus malpli raŭmisman UEA - n. Sed la fakto ke UEA estas tia, kia ĝi estas, klare pravigas alian aserton : La distingoj inter hodlerismo kaj raŭmismo ne baziĝas sur konkreta malsameco de ideoj, sed sur aliaj faktoroj, kiujn mi preferas prisilenti.

    Renato Corsetti vicprezidanto de UEA

    RENKONTE AL LA DUA FORUMO

    Karlovy Vary, 27 - 29 jul. 1999

    ( HK ) Sekve de ies leteroj al la sidejo de SAT, la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito petas diskonigi la suban oficialan komunikon, kiun ĝi ricevis de SAT :

    La SAT - Plenumkomitato atente studis vian proponon pri la organizado de la dua Forumo por la Esperanta Civito kadre de la SAT - kongreso en Karlovy Vary. Ni akceptas tiun proponon kaj esperas ke tiu Forumo estos plensukcesa. Ni kompreneble tuj informos la Organizan Kongresan Komitaton kaj konsilas al vi turni vin rekte al ĝi.

    Samtempe ni informos niajn membrojn pri tio pere de Sennaciulo , kaj informas UEA, indikante ke tiu Forumo okazos sub nur via kaj kompleta respondeco. Ni opinias ke tio estas nepre necesa por ke la rilatoj inter la diversaj asocioj de la ĝenerala Esperanto - movado daŭre estu bonaj. Ĉi - jare iu membro de la Plenumkomitato de SAT partoprenos fizike parton de la Forumo, kiel observanto.

    Kun niaj koraj kaj sennaciecaj salutoj, por la PK de SAT.

    Yves Peyraut, prezidanto.

    ***

    Same kiel en la unua, Akademio de Esperanto estos oficiale reprezentita ankaŭ en la dua Forumo por la Esperanta Civito. Ankaŭ ĉi - jare la Akademion reprezentos s - ino Perla Ari Martinelli, laŭ komisio de la estraro de AdE. Diferenco estas, ke en 1998 ŝi aliĝis kiel plenrajta delegito ( komisiita de la antaŭa estraro ), dum en 1999 ŝi aliĝis kiel observanto ( do ĉi - foje ŝi ne estos voĉdonrajta ). Krome, ĉar delegito ne pagas la restadon ( gasto de la organizantoj ), sed observanto jes, ŝi mem kovros la koncernajn kostojn kaj tio ĉi - foje aperos eĉ en la bilanco de AdE, pluse kiel donaco kaj minuse kiel kostoj pro partopreno de AdE en la dua Forumo por la Esperanta Civito. La statuson de observanto konsilis al AdE Perla Ari Martinelli mem, laŭ kiu “ estas oportune ke AdE atente sekvu la evoluon de ĉiuj iniciatoj ( inkluzive de la Strategia Forumo de UEA ), sed nur kiel observanto, por garantii sian sendependan rolon de pure lingva institucio ”.

    ***

    La sekretario de Kataluna E - Asocio ( aliĝinta al, sed ne partopreninta en la unua Forumo por la Esperanta Civito ) ĵus informis la Evolukomisionon, tra KCE, ke la Asembleo de KEA, meze de marto, decidis prokrasti la ratifon de la Pakto, pro diversaj interpretduboj. KEA eventuale proponos modifojn. KCE transdonis la leteron al la membroj de la Evolukomisiono, kun la afabla rimarko ke ili volonte respondos laŭ sia kompetento, se KEA bonvolos esprimi tiujn dubojn. Aliflanke, nur la Forumo de la Paktintoj rajtas modifi la Pakton mem. KEA ( kaj Kataluna Esperantisto ) rajtos je observantoj okaze de la dua Forumo.

    LA DEKAN FOJON ROTERDAME

    Sukceso iĝas preskaŭ rutino por la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA se juĝi laŭ la nombro de vizitantoj kaj, precipe, laŭ la ĉiam familieca etoso.

    24 apr. 85 esperantistoj gastis en la Roterdama domo de UEA, veninte el 12 landoj : duone el Nederlando, sed ankaŭ el Germanio, Francio, Hispanio, Italio, eĉ Litovio, Pollando kaj Usono.

    Atendis ilin kvin okazejoj tra la domo : En salono Zamenhof, Marjorie Boulton tri fojojn prelegetis kaj pacience respondis al demandoj pri Esperanta verkado kaj... nu, pri katoj. En la Libroservo, kun la malferm - tage kutima rabato de 10 %, vendiĝis varoj je 2317 eŭroj —i. a. ĉiuj disponeblaj titoloj de Marjorie Boulton. Ĉambro Epstein proponis bazaron de esperantaĵoj. En Biblioteko Hodler okazis senĉesa montrado de vidbendoj.

    Laste sed ne balaste, refreŝigaĵoj atendis en la babilemiga kaf - ĉambro.

    La sekva Malferma Tago okazos la 27an de novembro 1999.

    István Ertl

    FINNLANDO : DUOBLA ĈEFLANDO EN 2000

    Kultura E - Festivalo, la festo de originala esperantokulturo, translokiĝas de Svedio kaj Danio al Finnlando. KEF 2000 okazos venontjare 13 - 20 aŭg. en komforta kaj bone ekipita kursejo proksime al Helsinko.

    En 2000 Helsinko estos unu el la eŭropaj kulturaj ĉefurboj. Samjare Finnlando pere de KEF pretas akcepti la rolon de kultura ĉeflando en Esperantujo.

    Muziko, literaturo kaj teatro estas la plej gravaj kampoj de la originala esperantokulturo, de kies facetoj ni promesas oferti vastan kaj interesan interpreton. Plektaĵo de klerigaj kaj festivalaj programeroj celas spertigi nin pri la viveco de nia kulturo. Esperanta kinejo, plene esperantlingva diskoteko, akustikaj kaj rokaj koncertoj, literaturaj rondoj, laŭtlegoj kaj prelegoj, teatraj prezentoj kaj ekzercoj —tiuj estas nur eroj en fascina reto de la semajna kultura festivalo.

    La porinfana esperanta kulturo kaj la bonfarto de la KEF - etuloj ĝenerale ricevos apartan atenton. Ni planas junece bonetosan Kulturan E - Festivalon.

    Adreso : KEF 2000, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

    Rete :

    <address> aritamak@ra. abo. fi address>

    Anna Ritamäki

    ELTE - UNIVERSITATO INVITAS ALIĜI

    La fama budapeŝta universitato ( ELTE ) daŭre proponas al enlandaj studentoj kurson pri interlingvistiko kaj esperantologio, kadre de la katedro pri ĝenerala kaj aplika lingvistiko.

    Eksterlandanoj povas aliĝi al la internacia kurso, kiu post tri jaroj kondukas al ekzameno kaj diplomiĝo. Necesas restadi en Budapeŝto du semajnojn jare, kutime en frua aŭtuno kaj en februaro.

    Por pliaj informoj :

    Adreso : Universitato ELTE, Esperanto - Fako, Piaristak 1, HU - 1061, Budapest.

    NOVAJ EJOJ EN ZAGREB

    ( IR ) Kroata E - Ligo ricevis leteron de la urbestrino de Zagreb Marina Matuloviĉ - Dropuliĉ kun la informo, ke la municipo decidis disponigi al esperantistoj novajn ejojn en Zagreb, strato Kneza Mislava 11, tri etaĝoj, urbocentre, proksime al la Hotelo Sheraton. La ejoj estas disponigitaj por ebligi pli bonajn preparojn por UK - 86, kiu okazos en Zagreb en 2001. Per tiu ĉi letero la urbestrino dankis al UEA, kiu elektis Zagrebon por la loko de sia unua kongreso en la nova jarmilo.

    Ĉar la ejoj bezonas renovigon tial, dum daŭras la konstrulaboroj, la ĉefa Esperanta adreso en Zagreb restos en strato Amruŝeva 5.

    Spomenka Ŝtimec

    Je la Zamenhofa tago en Le Lignon, apud Ĝenevo, forpasis

    Henri Vatré ( 1908 - 1998 )

    plumnome Henri Baupierre aŭtoro de pluraj poemoj, tradukoj, recenzoj, pastiĉoj ( Specimene ) kaj aliaj verkoj, interalie de Neologisma Glosaro , kiu ekde 1983 havis 4 eldonojn.

    La 5an de januaro en Pekino forpasis pro karcero

    Ye Junjian ( 1914 - 1999 )

    pseŭdonime Cicio Mar, fama ĉina verkisto, tradukisto, vicprezidanto de la Ĉina Tradukista Asocio, honora prezidanto de la Ĉina E - Ligo, vicprezidanto de la ĉina societo “ Amikoj de Esperanto ”, konsiliano de la redakcio de El Popola Ĉinio .

    La 21an de januaro neatendite forpasis

    Eva Seemanová ( 1920 - 1999 )

    konata aktorino, poetino kaj aŭtoro de tradukoj, fondinto de artisma kolektivo, poste nomita “ Verda ĉaro de Julio Baghy ”, honora membro de Ĉeĥa E - Asocio kaj de UEA.

    La 14an de februaro en Kalifornio ĉesis la vivo de

    Catherine Louise Schulze ( 1913 - 1999 )

    ŝlosila figuro en la usona movado, en la jaroj 1970 - 80 vicprezidanto de ELNA, redaktorino de ELNA Newsletter , iniciatoro de la fama Somera E - Kursejo en la San - Franciska Universitato, honora membro de UEA.

    La 29an de aprilo forpasis

    d - ro Ivan Kirĉev ( 1923 - 1999 )

    fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad, honora membro kaj eksestrarano de BEA, honora urbano de Razgrad.

    Ni funebras kaj kondolencas.

    KURTE

    22 - 23 mar. prezidanto de UEA Kep Enderby, Vincent Charlot k François Lo Jacomo vizitis en Parizo plurajn Unesko - respondeculojn, francan ministerion pri junularo k sporto ; poste Enderby k Hans Erasmus havis utilajn renkontiĝojn en la Eŭropa Parlamento. ( Esperanto )

    Kep Enderby donis februare paroladon pri E - to k UEA antaŭ la Asocio de Eksterlandaj Literaturistoj en Sidnejo. ( Esperanto )

    Vespere 16 mar. estis registrita miliona vizito al la ret - informejo de la Sveda E - Federacio ; la kvanto da vizitantoj atingas nun 90 mil ĉiumonate. ( La Espero )

    Asocio E - ista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis E - ton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj k televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj k 1 ekspozicio. ( Brazila Esperantisto )

    21 feb. Bolonja E - Grupo ( Italio ) malfermis la Semajnon de Internacia Amikeco kunlabore kun Amnesty International per prelegoj pri homaj rajtoj, defendo de etnaj kulturoj k komuna internacia lingvo. ( L ’ esperanto )

    En Svislando surstrata enketado de 700 personoj, samproporcie viroj k virinoj, junuloj, plenkreskuloj k emeritoj montris, ke nur kvinono de la junularo scias pri E - to kompare al duono de la plenkreskuloj. ( SES Informas )

    Malgranda fabriko de specialaj sportaj aŭtomobiloj Panozauto en Usono produktas sportan, elegantan aŭto - modelon kun la nomo Esperante. ( Interredaktore )

    Je 25 apr. al la Berlina UK aliĝis 2250 personoj el 55 landoj. ( CO )

    Pli ol 400 adresoj en 40 landoj estas en la Amikeca Reto ( 1999 - 2000 ) ; novaj landoj estas : Makedonio, Benino, Usono kaj Alĝerio. ( Amikeca Reto )

    En 1998 porinfana E - revuo Juna Amiko havis 1771 pagintajn abonantojn, ( kompare kun 1826 en 1997 ) inter ili —723 en Brazilo. ( Stefan MacGill )

    Malgraŭ la malfacila situacio ĉi - somere okazos staĝoj en la E - kastelo Grésillon ( Francio ) : oni staĝos en la kastelo, sed loĝos ekster ĝi. ( Franca Esperantisto )

    Ziko Sikosek ĉesis redakti la organon de GEA Esperanto aktuell . ( Esperanto aktuell )

    Meksikia filio de la Internacia Akademio de la Sciencoj 2 feb. estis leĝigita en Meksikio kiel Civila Asocio. ( Ruben Feldman - Gonzalez )

    Ĉesis aperi Voĉo el Turingujo kaj La Socialisto . ( Esperanto )

    SUKCESA VER EN TATARSTANO

    21 - 25 apr. en Nabereĵnyje Ĉelny ( Tatarstano ) sukcese pasis la 11a Volgia E - renkontiĝo kun ĉ. 60 partoprenantoj el 6 urboj ( N. Ĉelny, Uljanovsk, Tomsk, Moskvo, Ĉeboksari, Kazanj ). VER - 11 estis dediĉita al la teatro : ni vizitis tataran teatron, spektis bonegan spektaklon “ Ŝtona gasto ” preparitan de Ĉelnanoj, partoprenis prelegon pri teatra ŝminko.

    La renkontiĝo estis dediĉita ankaŭ al Puŝkin, kaj lige kun tio estis teatra konkurso : du teamoj devis dum tuta periodo prepari spektaklojn laŭ fabeloj de Puŝkin ( “ Ruslan kaj Ludmila ” kaj “ Fabelo pri caro Saltan ” ) kaj dum la lasta vespero okazis la prezentoj. Krome okazis ekskursoj ( N. Ĉelny kaj Jelabuga ) ; ni vizitis moskeon kaj muzeojn de Cvetajeva kaj Ŝiŝkin.

    Konstantin Vihrov

    BIBLIOTEKO SIBERIEN

    La Kolektiva E - Biblioteko ( KEB ), kolektinta en Jekaterinburg dum la 16 jara funkciado ĉ. 1800 volumojn, 28 apr. estis kontenere sendita al la siberia urbo Krasnojarsk. Ekde nun ĝin prizorgos la Krasnojarska EK, kiu reprenas la stafeton de UES per la decido de la Konferenco de tiu lasta.

    Eldonantoj bonvolu ekde nun sendi librojn kaj gazetojn al la adreso RU - 660017, Krasnojarsk - 17, p. k. 20825.

    Tatjana Kulakova sekretario de UES

    DU GRAVAJ MATERIALOJ EN MAJO

    En la maja kajero de La Ondo , min aparte interesis du materialoj.

    Legante la eseon de Vilmos Benczik Ŝrumpanta legokultuto ( ne nur ) en Hungario mi kaptis min je la penso, ke en ĝi estas priskribita la situacio, kiu estas en Ruslando. La problemo de la legokulturo estas gravega por la homa socio. Dum la lastaj jaroj la homoj legas ĉiam pli malmulte. Televido ( kaj komputilo ) forigis libron el la manoj de la homo. Mi rimarkis, ke junuloj, kiuj malmulte legas aŭ tute ne legas librojn, elmontras malriĉan lingvaĵon dum parolado, nescipovon klare esprimi per vortoj siajn pensojn, nekapablon fantazii.

    Potenco de la socio dependas de la homoj, kiuj konsistigas ĝin. Ju pli altkulturaj estas la homoj, des pli potenca estas la socio. Mi opinias, ke en lernejoj oni devas eduki al infanoj inklinon al legado kaj verkado, por ke nia socio estu potenca.

    La taglibro de l verkisto de Fjodor Dostojevskij estas aktuala verko por hodiaŭaj tagoj. Ĝi respegulas ĉiujn karakterizajn flankojn de la ruslanda vivo. Problemoj, kiujn spertis nia socio antaŭ 120 jaroj, estas similaj al la nuntempaj ( aŭ eĉ la samaj ).

    Juĝante laŭ la enkonduko La taglibro facile legeblas. Ĝi tuj kaptas la atenton de la leganto kaj ne lasas ĝin ĝis la lasta linio. Mi pensas, ke ĝi estas interesa por la enlandaj kaj eksterlandaj legantoj de La Ondo .

    Bronislav Ĉupin ( Udmurtio, Ruslando )

    ŜLOSILO AL LA “ RUSA ANIMO ”

    Se vi demandas min pri mia plej ŝatata rusa verkisto, mi devus unue pensi pro “ embaraso de riĉeco ”. Post ioma pripenso mi dirus verŝajne —spite al ĉio —la nomon Dostojevskij. Spite al ĉio, ĉar multaj facetoj de lia verkaro estas abomenaj. Liaj ideoj pri saviĝo pere de pento estas kvazaŭ el alia mondo. Tamen liaj verkoj estas tiel modernaj. Neniam antaŭe verkisto boris tiom profunde en la homan animon. Pro tio mi ĉiam revenas al la ampleksa verkaro de tiu genia ruso.

    Mi ĝojas speciale, ke nun aperas porcioj el Taglibro de l verkisto . Ofte mi havis la impreson, ke tiuj felietonaj komentoj pri tiom da malsamaj aferoj povus esti kvazaŭ ŝlosilo al la “ rusa animo ”. ( Ofte ni nomas “ rusa animo ” tiun parton de ruseco, kiun ni ne komprenas. )

    Tial mi atendas plian klerigon el la plumo de Dostojevskij.

    Wolfgang Kirschstein ( Danlando )

    NOV - ZELANDA VERDIKTO

    En la aprila Ondo aperis mia artikolo pri la ruslandaj maristoj en Nov - Zelando.

    La 27an de aprilo novzelanda kortumo aljuĝis la plenajn petitajn salajropagojn al la ses maristoj restantaj en Nov - Zelando, kaj ankaŭ kompenson de 10 mil nov - zelandaj dolaroj ( proksimume 5 mil USD ) al ĉiu maristo. La aljuĝo estas provizora, ĉar Karelrybflot povas apelacii, sed la maristoj kaj iliaj amikoj ĝojas.

    Mike Leon ( Nov - Zelando )

    PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO : KIEL RETIRIĜI

    ( HK ) Kiel tagprezidanto de la unua Forumo por la Esperanta Civito ĝuste kiam estis akceptita la teksto de la Pakto ( 1998 08 10 ), mi sentas la devon atentigi, ke ies asertoj pri la ne ebleco retiriĝi el la Pakto estas malveraj.

    Se iu establo aliĝinta al la Pakto ial ne estus kontenta pri la evoluo de la afero, tiu establo povus plendi ĉe la Kortumo. Tiu ĉi arbitracia instanco ekzamenus la faktojn, kaj verdiktus. Se la verdikto ne plaĉus al la plendinta establo, ĝi povus retiriĝi tuj de la Pakto. Probable celkonscia kaj objektiva paktinto ne eksiĝus tuj, sed unue apelacius ĉe la Forumo de la paktintoj kontraŭ la neŝatata verdikto, kaj nur post duagrada verdikto eventuale retiriĝus.

    Kompreneble la Kortumo ( kaj nur ĝi ) povas ankaŭ verdikti eksigon : ankaŭ tiam la eksigita establo rajtus apelacii ĉe la Forumo, kiu povas peti de la Kortumo reekzameni la aferon en dua grado.

    Fine, por ĉiu ne klara punkto eblus referenci al la Svisa Civila Kodo, kiu difinas la naturon kaj limojn de la reciprokaj intersocietaj engaĝoj. Necesas aldoni ke al la Pakto rajtas aliĝi kiu ajn establo uzanta esperanton : pri la akcepto de la aliĝpeto decidas la Forumo de la paktintoj. La sekva forumo okazos en Karlovy Vary, 27 - 29 jul. 1999, dum la SAT - kongreso.

    Ljubomir Trifonĉovski membro de la Evolukomisiono

    ESPERANTA SALUTO EL LA JARO 1946

    En la familia arkivo mi trovis du poŝtkartojn kun nigrablankaj reproduktaĵoj de bildoj averse. Unu prezentas portreto de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj, la dua —“ Aljonuŝka ” ( Helenjo ) de Vasnecov. “ La trovaĵoj ” jam pli frue trafis antaŭ miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj netuŝitaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo “ Poĉtovaja kartoĉka ” estas ankaŭ en Esperanto —“ Poŝta karto ”.

    Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldonaĵo de la ŝtata galerio Tretjakov? Ĉu tio okazis laŭ desupra ordono aŭ la cenzuro ne rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G. A. Kuzjmin? Tamen tiutempe ĉiuj en la profesia eldona ĉeno certe sciis, kion ili skribas, legas kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado, aŭ por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la statuto de UNESCO, sed USSR aliĝos al ĝi nur post kelkaj jaroj —el tiu vidpunkto la “ Poŝtaj kartoj ” estas elemento de la prepara laboro al tiu aliĝo.

    Nur helpe de aliaj ( eble, arkivaj ) materialoj oni povas respondi certe, kio kaŭzis la aperon de poŝtkartoj en la “ danĝera lingvo ” dum la regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas konstati la fakton mem : en 1946 en USSR estis eldonataj poŝtaj kartoj kun vortoj en Esperanto.

    Miĥail Maĥnaĉ

    ĈERKISTO

    Novelo de Aleksandr Puŝkin

    Ni vidas ĉiutage ĉerkojn —

    grizharojn de l kaduka mondo.

    Derĵavin

    La lastaj hejmaĵoj de ĉerkisto Adriano Proĥorov estis levitaj sur la katafalkan droŝkon, kaj paro da magraj ĉevaloj kvaran fojon ektrenis ĝin de la strato Basmannaja al Nikitskaja, kien la ĉerkisto estis transloĝiĝanta kun la tuta havaĵo kaj hejmanoj. Ŝlosinte la butikon, li najlis al la pordego anoncon pri tio, ke la domo estas vendata aŭ donata lue, kaj ekiris piede al la nova nesto. Proksimiĝante al la flava dometo, tre longe tentinta lian imagopovon kaj finfine aĉetita pro konsiderinda sumo, la maljuna ĉerkisto kun miro sentis, ke lia koro ne ĝojis. Transpaŝinte la nekonatan sojlon kaj trovinte en sia nova loĝejo tumulton, li suspiris pri la kaduka kabano, kie dum dek ok jaroj ĉio estis aranĝita en la plej strikta ordo. Li ekinsultis siajn ambaŭ filinojn kaj la servistinon pro ilia malrapideco kaj mem komencis helpi ilin. Baldaŭ la ordo establiĝis : ikonoŝranketo, ŝranko kun manĝilaro, tablo, sofo kaj lito okupis la angulojn, destinitajn por ili en la malantaŭa ĉambro ; en la kuirejo kaj salono lokiĝis la metiaĵoj de la mastro : ĉerkoj de ĉiaj koloroj kaj dimensioj, krome ŝrankoj kun funebraj ĉapeloj, talaroj kaj torĉoj. Alte super la pordego estis fiksita ŝildo, bildiganta korpulentan Amoron kun renversita torĉo enmane kaj surskribon : “ Vendado kaj tapetado de ĉerkoj simplaj kaj farbitaj, ankaŭ luado kaj riparado de ĉerkoj malnovaj ”. La fraŭlinoj iris en sian ĉambron. Adriano ĉirkaŭiris en sia hejmo, sidiĝis ĉe la fenestro kaj ordonis funkciigi samovaron.

    La klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj ŝercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto. Pro la estimo al la vero ni ne povas sekvi ilian ekzemplon, kaj mi devas konfesi, ke la karaktero de nia ĉerkisto perfekte kongruis kun lia sombra metio. Adriano Proĥorov kutime estis moroza kaj enpensiĝinta. Li rompis la mutecon eble nur por riproĉi siajn filinojn, kiam li trafis ilin gapi senage la postfenestrajn pasantojn, aŭ por postuli pro siaj verkoj troan sumon de tiuj, kiuj havis malfeliĉon ( sed iam ja feliĉon ) bezoni ilin. Do, Adriano, sidante ĉe fenestro kaj trinkante la sepan tason da teo, laŭ sia kutimo triste meditadis. Li pensis pri la pluvego, kiu antaŭ unu semajno trafis ĉe la urbolimo sepultoprocesion de eksiĝinta brigadestro. Multaj talaroj pro tio mallongiĝis, multaj ĉapeloj kurbiĝis. Li antaŭvidis neeviteblajn elspezojn, ĉar lia malnova stoko de funebraj kostumoj senindulge kadukiĝis. Li esperis kompensi la malprofiton dank al maljuna komercistedzino Trjuĥina, kiu jam preskaŭ unu jaron kuŝis antaŭmorta. Sed Trjuĥina estis mortanta en la distrikto Razguljaj, kaj Proĥorov timis, ke ŝiaj heredontoj, malgraŭ la promeso, pigros voki lin el lia forangulo kaj akceptos pli proksiman oferton.

    Tiuj ĉi meditoj estis subite rompitaj de tri framasonaj frapoj sur la pordo. “ Kiu estas? ” —demandis la ĉerkisto. La pordo malfermiĝis, kaj viro, kiu estis tuj divenebla kiel germana metiisto, eniris en la ĉambron kaj kun gaja aspekto proksimiĝis al la ĉerkisto. “ Pardonu, afabla najbaro, —li diris en tia ŝajnrusa idiomo, kiun ni ĝis nun ne povas aŭdi sen rido, —pardonu, ke mi malhelpis vin... mi deziris pli rapide konatiĝi kun vi. Mi estas ŝuisto, mia nomo estas Gottlieb Schulz, mi vivas trans la strato de vi, en tiu dometo, kontraŭ viajn fenestrojn. Morgaŭ mi festos mian arĝentan geedzigon, kaj mi petas vin kaj viajn filinojn tagmanĝi ĉe mi kamarade ”. La invito estis favore akceptita. La ĉerkisto invitis la ŝuiston sidiĝi kaj tetrinki, kaj dank al la aperta karaktero de Gottlieb Schulz, ili baldaŭ konversaciis amike. “ Kiele komercas via afabla moŝto? ” —demandis Adriano. “ E - he - he, —respondis Schulz, —iel kaj tiel. Mi ne plendu. Kvankam, mia varoj ne samas kun la viaj : la vivanto sen botoj ne lamas, sed mortinto sen ĉerko ne iras ”. —“ Tute vere, —konsentis Adriano, —tamen, se vivanto ne povas pagi, li, volu ne koleri, iras nudpiede ; sed mizera mortinto eĉ senpage ĉerkon prenas ”. Tiele ilia konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Finfine la ŝuisto ekstaris kaj adiaŭis la ĉerkiston, ripetante sian inviton.

    La sekvan tagon, ĝuste je la dek - dua horo, la ĉerkisto kaj liaj filinoj eliris tra la pordeto de la korto de la novaĉetita domo kaj direktis sin al la najbaro. Neglektante la kutimon de la nunaj romanistoj, mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Proĥorov, nek la eŭropajn vestojn de Akulina kaj Daria. Tamen mi opinias ne superflua konstati, ke ambaŭ fraŭlinoj vestis sin per flavaj ĉapeloj kaj ruĝaj ŝuoj, kio okazis al ili nur en solenaj okazoj.

    La malvasta loĝejo de la ŝuisto estis plena je gastoj, plejparte metiistoj germanaj kun ties edzinoj kaj submajstroj. El oficistoj rusaj estis nur postenbuda policisto, finno Jurko, kiu malgraŭ sia modesta rango, sukcesis havi apartan favoron de la mastro. Ĉirkaŭ dudek kvin jarojn li fidele kaj fervore oficis sur tiu posteno, kiel la poŝtisto de Pogoreljskij. La incendio de la jaro dek - dua, neniiginta la unuan Ruslandan tronurbon, ne indulgis ankaŭ lian flavan budon. Sed tuj post la forpelo de la malamikoj sur ĝia loko aperis nova budo —griza kun blankaj dorikaj kolonetoj ; kaj Jurko denove paŝadis apud ĝi “ kun hakileg , en tolkiraso ”. Li konis plejparton de germanoj loĝantaj apud la Nikita pordego ; iuj el ili eĉ foje noktumis ĉe Jurko postdimanĉan nokton. Adriano tuj konatiĝis kun li kiel kun homo, kiu baldaŭ aŭ poste eble estos necesa, kaj kiam la gastoj venis al la festa tablo, ili sidiĝis apude. Gesinjoroj Schulz kaj ilia filino Lottchen, manĝante kun la gastoj, ĉiam kune regalis kaj helpis la kuiristinon servi. Biero abundis. Jurko manĝis kvazaŭ kvar personoj ; Adriano sekvis lian ekzemplon ; la filinoj afekte ceremoniumis ; la multvoĉa germana parolo fariĝis ĉiam pli brua. Subite la mastro postulis atenton kaj malkorkante rezinumitan botelon, laŭte diris en la lingvo rusa : “ Je la sano de mia bona Luiza! ” Gasvino ekŝaŭmis. La mastro tenere kisis la freŝan vizaĝon de sia kvardekjara kunulino, kaj la gastoj brue trinkis je la sano de la bona Luiza. “ Je la sano de miaj karaj gastoj! ” —deklaris la mastro, malkorkante la duan botelon, kaj la gastoj dankis lin, revakigante siajn glasetojn. Nun la tostoj eksekvis unu post la alia. Oni trinkis aparte je la sano de ĉiu el la gastoj, je la sano de Moskvo kaj de dekduo da germanaj urbetoj ; ili trinkis je la sano de ĉiuj gildoj ĝenerale kaj de ĉiu gildo speciale ; ili trinkis je la sano de la majstroj kaj submajstroj. Adriano trinkis fervore kaj gajiĝis tiom, ke li mem proponis iun ŝercan toston. Subite unu el la gastoj, dika bakisto, levis la glaseton kaj ekkriis : “ Je la sano de tiuj por kiuj ni laboras —unserer Kundleute! ” La propono, kiel la ceteraj, estis akceptita gaje kaj unuanime. La gastoj komencis riverenci unu al la alia, la tajloro al la ŝuisto, la ŝuisto al la tajloro, la bakisto al ili ambaŭ, ĉiuj al la bakisto kaj tiel plu. Meze de tiu reciproka riverencado Jurko ekkriis al sia najbaro : “ Kio do? Trinku, estimata, je la sano de viaj mortintoj ”. Ĉiuj ridegis, sed la ĉerkisto sentis sin ofendita kaj paŭtis. Neniu rimarkis tion, la gastoj plu trinkadis kaj forlasis la tablon nur je la sonorado invitanta al la vespera meso.

    La gastoj foriris malfrue kaj preskaŭ ĉiuj estis ebrietaj. La dika bakisto kaj bindisto, kies vizaĝo ŝajnis bindita en ruĝa marokeno, subaksele kondukis Jurkon en ties budon, estimante ĉi - fare la rusan proverbon : la ŝuldo bonas, se pagita. La ĉerkisto revenis hejmen ebria kaj kolera. “ Kial do, finfine, —li rezonis voĉe, —mia metio estas malpli estiminda ol la ceteraj? Ĉu la ĉerkisto estas kiel ekzekutisto? Pro kio ridas la paganoj? Ĉu la ĉerkisto estas jula histriono? Mi ja deziris inviti ilin je mia enloĝiĝa festenego : sed tio ne okazos! Sed tiujn mi invitos, por kiuj mi laboras : la mortintojn ortodoksajn ”. —“ Aĥ, kion vi diras, estimata? —diris la servistino, kiu tiutempe estis senbotiganta lin, —kion vi blagas? Krucosignu vin! Voki mortintojn al la festo enloĝiĝa! Kia teruro! ” —“ Je Dio, mi vokos, —daŭrigis Adriano, —kaj tuje, morgaŭ. Bonvenu, miaj bonfarantoj, la morgaŭan vesperon festeni ĉe mi ; ne rifuzu mian regalon, kiun Dio donis ”. Post tiuj vortoj la ĉerkisto iris al la lito kaj baldaŭ ekronkis.

    sur la korto estis ankoraŭ mallume, kiam Adriano estis vekita. La negocistedzino Trjuĥina tiunokte mortis, kaj kuriero de ŝia administranto alrajdis al Adriano kun tiu informo. Pro tio la ĉerkisto donis al li dek kopekojn por vodko, rapide vestis sin, prenis fiakron kaj venis al Razguljaj. Antaŭ la pordego de la mortintino jam estis postenigitaj policistoj kaj negocistoj paŝadis kvazaŭ korvoj elflarintaj kadavron. La mortintino kuŝis surtable, vakse flava, sed ankoraŭ ne hidigita de putrado. Apud ŝi amasiĝis parencoj, najbaroj kaj servistoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj ; kandeloj brulis ; pastroj preĝis. Adriano aliris la nevon de Trjuĥina, juna negocisto en moda surtuto, kaj anoncis al li, ke la ĉerko, kandeloj, drapiraĵo kaj aliaj sepultaj akcesoraĵoj tuj estos liveritaj en bona ordo. La heredanto distrite dankis lin kaj diris, ke li ne marĉandos pri la prezo, kaj plene fidas je la honesto de Adriano. La ĉerkisto, laŭ sia kutimo, ĵuris je Dio, ke li ne prenos superflue, interŝanĝis signifoplenajn rigardojn kun la administranto kaj forveturis por klopodi. La tutan tagon li veturadis de Razguljaj al la Nikita pordego kaj reen, je la vespero li faris ĉion kaj piediris hejmen, liberiginte sian fiakriston. La nokto estis lunhela. La ĉerkisto bonorde atingis la Nikitan pordegon. Ĉe la preĝejo de la Ĉieliro lin vokis nia konato Jurko, kiu rekonis la ĉerkiston kaj deziris al li bonan nokton. Estis malfrue. La ĉerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam al li subite ŝajnis, ke iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeton kaj malaperis post ĝi. “ Kion tio signifas? —pensis Adriano. —Kiu bezonas min denove? Eble ŝtelisto penetris en mian domon? Aŭ amantoj vizitas miajn stultulinojn? Dio gardu min! ” La ĉerkisto jam estis vokonta por la helpo sian kompanon Jurko. Tiumomente ankoraŭ iu proksimiĝis al la pordeto kaj deziris eniri sed, rimarkinte la kurantan mastron, haltis kaj demetis la triangulan ĉapelon. Lia vizaĝo ŝajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis ĝin bone esplori. “ Vi degnis veni al mi, —anhele diris Adriano, —eniru do, estu afabla ”. —“ Ne riverencu, estimata, —tiu obtuze respondis, —iru antaŭen, montru la vojon al la gastoj! ” Adriano efektive ne havis tempon por riverencado. La pordeto estis malfermita, li iris sur la ŝtuparon kaj la ulo sekvis lin. Al Adriano ŝajnis, ke en liaj ĉambroj vagas homoj. “ Diablaĵo! ” —li pensis kaj rapide eniris... liaj gamboj fleksiĝis. La ĉambro estis plena je mortintoj. La transfenestra luno lumigis iliajn flavajn kaj bluajn vizaĝojn, kaviĝintajn buŝojn, malklarajn duonfermitajn okulojn kaj akriĝintajn nazojn... Adriano kun teruro rekonis en ili homojn, kiuj estis sepultitaj dank al liaj klopodoj, kaj en la gasto veninta kune kun li li identigis la brigadestron, entombigitan dum la pluvego. Ĉiuj ili, damoj kaj viroj, ĉirkaŭis la ĉerkiston kun riverencoj kaj salutoj, escepte de mizerulo antaŭ nelonge entombigita senpage, kiu rimorsis kaj hontis pro siaj ĉifonaj vestaĵoj kaj humile staris en angulo. La ceteraj estis dece vestitaj : mortintinoj —en kufoj kaj rubandoj ; mortintaj ŝtatoficistoj —en uniformoj, sen kun nerazitaj barboj ; komercistoj —en festaj kaftanoj. “ Jen do, Proĥorov, —diris la brigadestro, komisiite de la tuta bona kompanio, —ni ĉiuj leviĝis laŭ via invito ; hejme restis nur tute senpovaj kiuj tute forputris, kaj tiuj kiuj konsistas el nuraj ostoj kaj haŭto, sed eĉ el ĉi - lastaj unu ne povis bridi sin, ĉar li tre volis gasti ĉe vi... ” Ĉi tiam malgranda skeleto trapuŝis la amason kaj proksimiĝis al Adriano. Lia kranio tenere ridetis al la ĉerkisto. Flokoj de hel - verda kaj ruĝa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li, kiel sur stango, kaj la gambaj ostoj frapis en altaj botoj kiel pistiloj en pistujoj. “ Proĥorov, vi ne rekonis min, —diris la skeleto. —Ĉu vi memoras la gvardian eksserĝenton Petro Petroviĉ Kurilkin, por kiu en la jaro 1799 vi vendis vian unuan ĉerkon —cetere, la pinan kvazaŭ kverkan? ” Ĉe tiuj vortoj la mortinto etendis al li la ostojn por brakumo, sed Adriano kolektis siajn fortojn, ekkriis kaj forpuŝis lin. Petro Petroviĉ ŝanceliĝis, falis kaj tute dissplitiĝis. La mortintoj indigne ekrumoris. Ĉiuj ili deziris defendi la honoron de sia kamarado, adresis al Adriano insultojn kaj minacojn, kaj la kompatinda mastro, surdigita pro ilia kriado kaj preskaŭ tretita, perdis la bravecon, falis sur la ostojn de la eksserĝento kaj svenis.

    La suno estis jam delonge lumiganta la liton, sur kiu la ĉerkisto kuŝis. Finfine li malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ si la servistinon, kiu aranĝis fajron en la samovaro. Terurite, Adriano rememoris la hieraŭajn eventojn. Trjuĥina, la brigadestro kaj serĝento Kurilkin svage bildiĝis en lia imago. Li silente atendis, ke servistino alparolu lin kaj raportu la konsekvencojn de la nokta aventuro.

    —Vi tre longe dormis, kara Adriano Proĥoroviĉ, —diris Aksinia donante al li negliĝon. —Vin vizitis la najbara tajloro, kaj la loka policisto kure venis kaj anoncis, ke li havas hodiaŭ nomfeston, sed vi degnis dormi, kaj ni ne deziris veki vin.

    —Sed ĉu iu venis el la hejmo de la mortinta Trjuĥina?

    —Mortinta? Ĉu ŝi mortis?

    —Stulta vi! Ĉu ne vi hieraŭ helpis min ordigi ŝian sepulton?

    —Kion vi diras, estimata? Ĉu via cerbo iris promeni, aŭ la ebrio hieraŭa ne jam forlasis vin? Ĉu sepulto hieraŭ estis? Vi la tutan tagon festenis ĉe l germano, revenis ebria, falis liten kaj dormadis ĝis la nuna horo, preter la sonorado por la taga meso.

    —Ĉu tiel? —diris la ĝojigita ĉerkisto.

    —Kompreneble tiel, —respondis la servistino.

    —Se tiel, do rapide donu teon kaj voku la filinojn.

    Tradukis Nikolai Lozgaĉev

    NOTOJ

    1. brigadestro. Armea rango pli alta ol kolonelo kaj malpli alta ol generalo.

    2. arĝenta geedzigo. Festo okazigata je la 25 - jara geedziĝa datreveno.

    3.... la poŝtisto de Pogoreljskij. Poŝtisto Onufriĉ, protagonisto de la novelo Laferta kukistino de Antonij Pogoreljskij ( pseŭdonimo de Aleksej Perovskij ), kiu dudek jarojn oficis en la Moskva poŝtejo.

    4. La incendio de la jaro dek - dua. Temas pri la granda incendio en Moskvo, kiu okazis kiam la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1812.

    5. “ kun hakileg , en tolkiraso ”. Verso el la fabelo La stulta Paĥomovna de Aleksandr Izmajlov.

    6. unserer Kundleut. Niaj klientoj ( fuŝgermane ).

    LOdE

    AVARA KAVALIRO

    Scenoj el la tragikomedio de ChenstoneThe Covetous Knight

    Malgranda tragedio de Aleksandr Puŝkin

    Sceno I

    En turo.

    Alber kaj Ivano

    Alber

    Mi malgraŭ ĉio venos al turniro.

    Ivano, montru al mi mian kaskon.

    Ivano donas al li la kaskon.

    Tratrua, fuŝigita. Ne plu eble

    ĝin vesti. Akirendas jam la nova.

    Ho, kia bato! Damna graf Delorge!

    Ivano

    Sed ankaŭ vi repagis lin sufiĉe :

    kiam el piedingoj elbatite,

    kadavre li kuŝaĉis dum diurno

    sen rekonsci .

    Alber

    Sed li ne malprofitis ;

    lia kiraso brusta sen difekto,

    sed lia propra brust ne kostas groŝon ;

    por si li ne aĉetos la alian.

    Kial mi ne demetis lian kaskon!

    Sed mi demetus, se ne estus honte

    ĉe l damoj kaj la duko. Damna grafo!

    Prefere li frakasus mian kapon.

    Kaj veston mi bezonas. Lastan fojon

    la kavaliroj sidis en atlaso

    kaj en veluro ; nur mi en kiraso

    ĉe l duka tablo. Mi sukcesis blagi,

    ke la turniron mi hazarde trafis.

    Sed kion diri nun? Ho, malriĉeco!

    Kiel ĝi humiligas nian koron!

    Kiam Delorge per sia peza lanco

    trabatis mian kaskon preterrajde,

    kaj mi kun sendefenda kapo spronis

    mian Emiron, flugis uragane,

    je dudek paŝoj forĵetinte l grafon,

    kiel paĝion etan ; kiam damoj

    ekstaris aĥe ; kiam mem Klotilda

    vizaĝon ŝirmis, kriis neintence,

    kaj gloris la heroldoj mian baton, —

    tiam neniu pensis pri la kaŭzo

    de la kuraĝo kaj miriga forto!

    Mi freneziĝis pro l truita kasko,

    la heroaĵon kaŭzis nur avaro.

    Jes, la infekto kiun ajn influus

    sub tiu ĉi tegment de mia patro.

    Kiel Emiro povra fartas?

    Ivano

    Lamas.

    Vi ne priselos ĝin dum kelka tempo.

    Alber

    Nu, kio do, Ruanan mi aĉetos.

    Pro ĝi ne multan monon oni petas.

    Ivano

    Ne multon, tamen mono al ni mankas.

    Alber

    Sed kion diras Solomon sentaŭga?

    Ivano

    Li diras, ke sen la garantiaĵo

    li ne plu povas prunti al vi monon.

    Alber

    Garantiaĵo! Kie mi ĝin prenu!

    Ivano

    Mi diris.

    Alber

    Kio do?

    Ivano

    Li mute snufas.

    Alber

    Kial ne diris vi, ke mia patro

    riĉegas kiel judo, kaj ke fine

    mi ĉion ĉi heredos.

    Ivano

    Diris mi.

    Alber

    Kaj kio do?

    Ivano

    Li snufe mutas.

    Alber

    Plage!

    Ivano

    Li mem deziris veni.

    Alber

    Dank al Dio!

    Sen elaĉeto mi lin ne forlasos.

    Oni frapas la pordon.

    Kiu?

    La judo eniras.

    La judo

    Via servanto.

    Alber

    Ha, kompano!

    Damnita judo, digna Solomono,

    bonvenu al mi : vi, kiel mi aŭdis,

    ne kredas min.

    La judo

    Favora kavaliro,

    mi ĵuras : mi kun ĝojo... sed ne povas.

    Kie mi prenu monon? Mi bankrotis,

    helpante verve al la kavaliroj.

    Neniu pagas. Volis mi demandi,

    ĉu vi redonus parton...

    Alber

    Ho, rabisto!

    Se monon havus mi, ĉu mi parolus

    kun vi, bastardo fia. Nu, sufiĉas,

    ne obstinadu, kara Solomono ;

    monerojn donu. Ŝutu al mi centon,

    dum oni ne priserĉas vin.

    La judo

    Ĉu centon!

    Se havus tiomege mi!

    Alber

    Aŭskultu!

    Ĉu vi ne hontas, ne helpante viajn

    amikojn?

    La judo

    Sed mi ĵuras...

    Alber

    Nu, sufiĉas.

    Garantiaĵon volas vi? Stultaĵo!

    Kion mi donu al vi? Porkan ledon?

    Se ion havus mi, mi jam delonge

    ĝin vendus. Aŭ la kavalira vorto

    por vi, hundaĉo, ne sufiĉas?

    La judo

    Certe,

    ĝi multe kostas, dum vi estas viva.

    Ĝi kiel talismano tuj malfermos

    ĉiujn kofregojn de l riĉuloj flandraj.

    Sed se al mi ĝi estos transdonita,

    hebreo kompatinda, kaj post tio

    vi mortos ( Dio gardu vin ), do tiam

    en mia man similos ĝi ŝlosilon

    de forĵetita maren skatoleto.

    Alber

    Ĉu mortos mi pli frue ol la patro?

    La judo

    Ni niajn tagojn ja ne mem kalkulas ;

    junulo floris ĵus kaj mortis nun,

    kaj jen lin kvar olduloj portas jam

    sur siaj ĝibaj ŝultroj en la tombon.

    L barono sanas. Dank al Dio, dekon

    aŭ dudek, tridek jarojn li travivos.

    Alber

    Hebreo, vi mensogas : post trideko

    mi iĝos kvindekjara, tiam monon

    por kio mi bezonos?

    La judo

    Mono? —mono

    en ĉiu aĝo, ĉiam al ni taŭgas ;

    tamen junulo igas ilin servi

    kaj sen domaĝo sendas ien - tien.

    Sed maljunul amikoj traktas ilin

    kaj gardas ilin kiel la okulojn.

    Alber

    Ha! l patro ne servistojn, nek amikojn

    en ili vidas, sed siajn sinjorojn ;

    kaj servas kiel alĝeria sklavo,

    kiel ĉenhundo. En malvarma budo

    vegetas, trinkas akvon, maĉas krustojn,

    maldormas nokte, bojas kaj kuradas.

    Sed lia oro kuŝas kun trankvilo

    en siaj kofroj. Sed silentu! Iam

    ĝi servos min, forgesos pri ripozo.

    La judo

    Ho, dum sepulto de l baron verŝiĝos

    pli da moneroj, ol de larmoj. Sendu

    la Dio al vi heredaĵon.

    Alber

    Amen!

    La judo

    Sed eblus...

    Alber

    Kio?

    La judo

    Pensis mi, rimedo

    ekzistas...

    Alber

    Kia do rimedo?

    La judo

    Simpla —

    mi konas unu povran olduleton,

    apotekist , hebreo...

    Alber

    Uzuristo,

    la sama kiel vi, aŭ pli honesta?

    La judo

    Ne, kavalir , Tovi aliel gajnas —

    tinkturon li kompilas... tre mirakle

    efikas ĝi.

    Alber

    Sed kiel mi ĝin uzu?

    La judo

    Sufiĉas nur tri gutoj en pokalo

    da akvo... sen koloro kaj sen gusto ;

    sed homo sen kolikoj kaj sen naŭzo

    la vivon adiaŭas senrevene.

    Alber

    Via oldul venenon vendas.

    La judo

    Jes —

    Ankaŭ venenon.

    Alber

    Kion do vi pruntos?

    Ĉu ducent flakonetojn da veneno,

    po unu pro monero. Ĉu do tiel?

    La judo

    Vi mokas min, sinjoro —ne ; mi volis...

    mi pensis... eble vi dezirus tion...

    ke la barono baldaŭ devos morti.

    Alber

    Veneni l patron! Vi aŭdacis filon...

    Ivano! Tenu lin. Ĉu vi aŭdacis!..

    Ĉu scias vi, fiul , anim judaĉa,

    serpento, hundo! ke mi tuj pendigos

    sur ia pordego vin.

    La judo

    Mi estas kulpa!

    Pardonu : ŝercis mi.

    Alber

    Ivano, ŝnuron.

    La judo

    Mi ŝercis... Mi al vi alportis monon.

    Alber

    For, hundo!

    La judo foriras.

    Jen al kio puŝas min

    de l patro propra avarec ! Judaĉo

    aŭdacis kion! Donu al mi vinon,

    mi tremas tute... Sed, Ivano, monon

    bezonas mi. Postkuru l damnan judon,

    akceptu la monerojn. Kaj ĉi tien

    alportu inkon por al ĉi fripono

    ateston skribi. Sed ne enkonduku

    tiun Judason... Tamen haltu, ne,

    liaj moneroj per venen odoros,

    kiel arĝento de lia praulo...

    Mi petis vinon.

    Ivano

    Ni ne havas vinon —

    eĉ guton

    Alber

    Sed ĉi tiu, kiun sendis

    Remon donace el hispana lando?

    Ivano

    Vespere donis mi botelon lastan

    al la forĝist malsana.

    Alber

    Jes, mi scias...

    Do akvon al mi donu. Damna vivo!

    Finfine, jes —mi iros peti helpon

    de l duko : li devigu mian patron

    min zorgi kiel filon, sed ne muson,

    naskitan en la kelo.

    Sceno II

    La kelo.

    La barono

    Kiel junulo danda rendevuon

    atendas kun ĉiesulin malpura

    aŭ stultulin trompita, same mi

    atendis tage l tempon de l descendo

    la kaŝan kelon al fidelaj kofroj.

    Feliĉa tago! Mi hodiaŭ povas

    en la neplenan sesan kofron ŝuti

    la plenan manon da ŝparita oro.

    Ne multe ŝajnas, sed po iomete

    trezoro kreskas. Iam mi tralegis,

    ke iu car ordonis al soldatoj

    kunmeti termanplenojn en amason,

    kaj mont fiera kreskis, kaj la caro

    de l supro povis gaje observadi

    plataĵon kun blankantaj foren tendoj

    kaj maron kun naĝantaj ŝipoj for.

    Mi same, alportante po manpleno,

    de la tribut kutima al la kel ,

    la monton levis —kaj de ĝia alto

    mi povas vidi, kion mi regadas.

    Kion ne povus fari mi? Demone

    de l mont la mondon regi povas mi ;

    mi nur ekvolu —kaj altkreskos temploj ;

    en superbelajn ĝardenegojn miajn

    kunflugos nimfoj per amas rapida ;

    kaj muzoj la tributon al mi portos,

    kaj la geni libera al mi servos,

    kaj virto kaj laboro de sendormo

    atendos pace mian gratifikon.

    Mi fajfos, kaj al mi humile, time

    enrampos la sanganta malicago

    kaj lekos mian manon kaj l okulojn

    rigardos, divenante mian volon.

    Obeas ĉio min, sed mi —nenion ;

    mi —super la deziroj, mi trankvilas ;

    mi scias mian povon : mi kontentas,

    ĉi tion konsciante...

    Li rigardas sian oron.

    Ŝajnas vanta,

    sed kiom da penado homa kostas,

    da trompoj, larmoj, preĝoj kaj kondamnoj

    prezentas tiu peza atestaĵo!

    Ĉi tie kuŝas jen —dukat antikva.

    Vidvino al mi donis ĝin hodiaŭ,

    sed antaŭ tio ŝi kun tri infanoj

    genuis duontagon kun lamento.

    Pluvadis, ĉesis pluvo kaj repluvis —

    l afektulino ne moviĝis for ;

    mi povus ŝin forpeli, sed mi sentis,

    ke l ŝuldon de la edzo ŝi alportis

    kaj ne deziros iri en prizonon.

    Kaj tiun ĉi al mi Tibo alportis —

    pigrulo kaj fraŭdul —kie li prenus?

    Certe forŝtelis ; aŭ okazis miso

    ĉe granda vojo, nokte, en bosketo...

    Ho! Se la tutaj larmoj, ŝvit kaj sango,

    verŝitaj pro ĉi tiu deponaĵo,

    leviĝus foje el la terprofundo,

    diluvo reokazus —dronus mi

    en la fidela kelo. Tamen, tempo.

    Li intencas malŝlosi la kofron.

    Mi ĉiufoje, kiam mi al kofro

    alpaŝas kun ŝlosil , eksentas tremon.

    Ne tim ŝvitigas min ( kiun mi timus?

    Mi havas mian glavon : pro la oro

    respondas fero ), tamen mian koron

    ĝenadas iu sento nekonata...

    Doktuloj diras : estas homaj tipoj,

    trovantaj en la murdo agrablaĵon.

    Ŝovante en seruron la ŝlosilon,

    travivas mi la senton de murdisto,

    merganta klingon en la predon : timo

    kaj ĝuo kune.

    Li malfermas la kofron.

    Jen la beateco!

    Li enŝutas la monon.

    Eniru, ĉesu vagi tra la mondo,

    servante al pasioj kaj bezonoj

    de homo. Dormu pace kaj plenforte,

    kiel dioj dormas en ĉiel profunda...

    Hodiaŭ volas mi aranĝi feston :

    kandelon ĉendi antaŭ ĉiu kofro,

    aperti ĉiun kaj ekstari mem,

    rigarde al la brilaj amasegoj.

    Li bruligas kandelojn kaj malfermas

    la kofrojn unu post la alia.

    Mi reĝas!.. Ho, kia magia brilo!

    Obeas min, fortikas mia regno ;

    en ĝi —feliĉo, gloro kaj honoro!

    Mi reĝas... tamen kiu min postsekvos

    akcepti l povon? Mia heredanto!

    Freneza dando, juna diboĉulo,

    kunulo de obscenaj fikompanoj!

    Post mia mort li tuj ĉi tien venos,

    sub tiujn pacajn kaj silentajn volbojn

    kun flatular , avidaj korteganoj ;

    ŝlosilojn ŝtelos de mia kadavro,

    la kofrojn kun ridaĉo li malfermos.

    Kaj do trezoro mia fluos en

    atlasebrilajn kaj truplenajn poŝojn.

    Frakasos li la sanktajn trezorujojn,

    per sanktole trinkigos kotularon...

    Li fordiboĉos... Sed laŭ kiu rajto?

    Ĉu sen penado mi ricevis tion,

    aŭ lude, kiel kartfraŭdisto, kiu

    ĵetante kubojn amasigas monon?

    Ĉu scias iu pri la obstinado,

    bridado de pasioj, pezaj pensoj,

    pri tagaj zorgoj kaj sendormaj noktoj,

    kiujn mi pagis? Aŭ ĉu mia filo

    riproĉos min pro l muskiĝinta koro,

    pro indiferenteco, kaj pro tio,

    ke min neniam konscienc riproĉis ;

    la konscienco, best , gratanta koron,

    la gasto seninvita, sintrudulo,

    la kruda kreditoro, diablino,

    pro kiu ombras sin la lun kaj tomboj

    ekhontas kaj elpelas la kadavrojn?..

    Ne, vi riĉaĵon vian elsuferu,

    kaj poste ni rigardu, ĉu l povrulo

    disipos l akiritan per la sango.

    Ho, se mi povus de rigard malinda

    la kelon kaŝi! Se mi el la tombo

    alveni povus per la garda ombro,

    sur kofro sidi kaj de la vivantoj

    mian trezoron gardi kiel nun!..

    Sceno III

    En la palaco.

    Alber, la duko.

    Alber

    Sinjoro, kredu, mi toleris longe

    la honton de malriĉ . Se ne ekstremo,

    ĉi tiun plendon vi neniam aŭdus.

    La duko

    Mi kredas, kredas : nobla kavaliro,

    kia vi estas, l patron ne kulpigus

    sen kaz ekstrema. Ĉi fiuloj pokas...

    Trankvila restu : vian patron mi

    admonos vid - al - vide, sen atesto.

    Mi lin atendas ; longe lin ne vidis.

    Al mia avo estis li amiko.

    El mia infanaĝo mi memoras,

    kiel li min sidigis sur ĉevalon

    kaj kovris min per sia peza kasko

    kvazaŭ per sonorilo.

    Li rigardas en fenestron.

    Kiu iras?

    Ĉu li?

    Alber

    Jes, ĝuste li, sinjor .

    La duko

    Do iru

    en la flankĉambron ĝis revok .

    Alber foriras ; eniras la barono.

    Barono,

    mi ĝojas vidi vin en san kaj viglo.

    La barono

    Feliĉas mi, sinjor , havante l forton,

    ĉi tien veni laŭ via ordono.

    La duko

    Barono, antaŭ longe ni disiĝis.

    Ĉu vi memoras min?

    La barono

    Mi? Ho, sinjoro!

    Mi kiel nun vin vidas antaŭ mi —

    infanon viglan. Karmemora duko

    al mi diradis : Nu, Filip ( li ĉiam

    Filipo nomis min ), kion vi diros?

    Post dudek jaroj, vere, vi kaj mi,

    ni iĝos stultaj antaŭ ĉi etulo...

    Do, antaŭ vi...

    La duko

    Ni nian konatecon

    religu. Vi forgesis pri l kortego.

    La barono

    Sinjor , mi maljuniĝis : nun kortege

    kion mi faru? La junuloj ŝatas

    turnirojn, festojn. Sed en tiuj mi

    ne estas taŭga. Tamen, se militon...

    Mi pretas al ĉevalo ŝanĝi liton ;

    ankoraŭ fort sufiĉos por la glavon

    pro vi elingi per tremanta mano.

    La duko

    Vian fidelon konas mi, barono ;

    amik de mia avo ; estimata

    de mia patro. Ankaŭ mi vin taksas

    kuraĝa kavaliro —sed sidiĝu.

    Ĉu vi infanojn havas?

    La barono

    Nur la filon.

    La duko

    Kial do mi ne vidas lin apude?

    L korteg vin tedis, sed la filo indas

    ĉe l aĝo kaj titolo kun ni esti.

    La barono

    Ne ŝatas li monduman bruan vivon ;

    laŭ moro li sovaĝas kaj krepuskas —

    arbare vagas ĉirkaŭ la kastelo

    kiel juna cervo.

    La duko

    Sed ne estas bone

    eviti homojn. Ni alkutimigos

    lin al la festoj, baloj kaj turniroj.

    Al ni lin sendu ; kaj al lia rango

    konvenan donu materian helpon...

    Vi malserenas, ĉu laciga vojo

    konsumis vin?

    La barono

    Sinjor , mi ne laciĝis ;

    sed mi embarasiĝas. Antaŭ vi

    ne volus mi konfesi, tamen min

    devigas vi rakonti pri la filo,

    kion mi volus kaŝi de l sinjoro.

    Li, ve, ne indas, kara protektanto,

    de vi nek la favoron, nek atenton.

    Junecon li pasigas en malvirtoj,

    en fiorgioj...

    La duko

    Evidente tial,

    ke solas li, barono. La soleco

    kaj enuad junulojn pereigas.

    Al ni lin sendu : tiam li forgesos

    kutimojn, formiĝintajn en dezerto.

    La barono

    Pardonu, vere, min, mia sinjoro,

    por tio, ve, konsenti mi ne povas...

    La duko

    Sed kial do?

    La barono

    Kompatu l maljunulon...

    La duko

    Sed mi postulas : kaŭzon de l rifuzo

    malfermu antaŭ mi.

    La barono

    Je mia filo

    Koleras mi.

    La duko

    Pro kio?

    La barono

    Pro la krimo.

    La duko

    Klarigu la esencon de l afero.

    La barono

    Indulgu, duko...

    La duko

    Tio estas stranga,

    aŭ ĉu vi hontas diri?

    La barono

    Jes... mi hontas...

    La duko

    Sed kion faris li?

    La barono

    Li volis min

    mortigi.

    La duko

    Ĉu mortigi! Mi lin juĝos

    kiel krimulon nigran kaj malican.

    La barono

    Ne pruvos mi, kvankam mi ĝuste scias,

    ke li avidsoifas mian morton,

    mi ĝuste scias, ke li min intencis

    prirabi...

    La duko

    Ĉu!

    Alber ĵetas sin en la ĉambron.

    Alber

    Barono, vi mensogas.

    La duko

    ( Al la filo )

    Kiel aŭdacis vi?..

    La barono

    Ĉu vi ĉi tie?..

    Ĉu vi aŭdacis diri al la patro,

    ke mi mensogas! Antaŭ la sinjoro!..

    Ĉu mi ne kavalir ?

    Alber

    Vi —mensogulo.

    La barono

    Ho, Dio, kial la ĉiel ne tondras!

    Do, levu, kaj la glavo juĝu nin!

    Li ĵetas la ganton, la filo haste ĝin levas.

    Alber

    Jen la donac unua de la patro. Dankon.

    La duko

    Kion mi vidis? Kio do okazis?

    La fil akceptis la defion patran!

    En kia tempo mi sur min surmetis

    la ĉenon de la dukoj! Frenezulo,

    kaj vi, tigrido! Ambaŭ eksilentu!

    ( Al la filo )

    La ganton ĵetu ; donu do.

    Forprenante ĝin.

    Alber

    ( Flanken )

    Domaĝe.

    La duko

    Enigis la ungegojn ĝin! —ho, monstro!

    Foriru : ne aŭdacu reaperi

    ĉe la okuloj, antaŭ ol mi vin

    invitos.

    Alber eliras.

    Vi, oldulo kompatinda,

    ĉu hontas vi...

    La barono

    Sinjoro, senkulpigu...

    Ne povas stari mi... miaj genuoj

    sen fort ... aeron!.. Kie la ŝlosiloj?

    Miaj ŝlosiloj! Ho!..

    La duko

    Li mortis. Dio!

    Terura tempo, kaj teruraj koroj!

    Tradukis Nikolai Lozgaĉev

    CAR NIKITA KAJ KVARDEK LIAJ FILINOJ

    Fabelo por plenkreskuloj de Aleksandr Puŝkin

    Vivis iam car Nikita

    gaja, riĉa, dorlotita,

    sen klopodoj pri regad ,

    do prosperis lia ŝtat .

    Agis car poiomete,

    manĝis, trinkis, kaj kviete

    kun diversaj li patrinoj

    kreis opon da filinoj :

    kvardek junulinoj belaj,

    bonkondute puranĝelaj,

    ravaj korpe kaj anime.

    Kiaj gamboj —ho, sublime!

    Nigraj haroj —sen riproĉ ,

    la okuloj, ĉarma voĉ ,

    brila saĝo, belstaturoj...

    Do, de l kapo ĝis la kruroj

    ĉio logis kaj majestis ;

    sola aĵo nur forestis.

    Kio estis do mankanta?

    Vere, bagatelo vanta.

    Tre malgranda detaler ,

    tamen —mankis sen esper .

    Kiel tion do klarigi,

    por ne tute kolerigi

    stultulinon nian pian,

    la cenzuron prude fian?

    Kiel... Helpu Dio nure!

    Caridinoj interkrure...

    Ne, tro klare tiel estus

    kaj danĝere malmodestus,

    do aliel, laŭ prefer :

    Belas mamoj de Vener ,

    lipoj, gamboj —por adoro,

    sed fajrujo de amoro,

    dezirata mia cel ...

    Kio estas?.. Bagatel !..

    Tre malgranda detalero,

    sed ja —mankis sen espero

    al la caridinoj etaj,

    petolemaj, vigli pretaj.

    Tre konsternis onin tio.

    Tristis cara familio.

    Vartistina klaĉ - parol ’

    baldaŭ trafis al popol .

    Eksciinte tion, certe,

    ĉiu gapis buŝ - aperte,

    veis, miris aŭ ne fidis,

    kaj alia, eĉ se ridis,

    do mallaŭte voĉis tion,

    por eviti Siberion.

    Foje laŭ alvok de l caro

    kolektiĝis servistaro.

    Jene sonis la ordon :

    “ Se okaze pri malbon ’

    la filinojn vi sciigos,

    aŭ pripensi nur instigos,

    aŭ aludos opinion,

    ke malhavas ili ion ;

    diros ion dubasence,

    aŭ figestos senintence, —

    do—sen ŝerc ’ —neglekte rangon

    al virinoj tranĉi langon,

    sed al viroj —eĉ pli grave,

    kio povas iĝi mave ”.

    Car severis, sed prudentis.

    La ordono elokventis ;

    ĉiu klinis sin kun trem ,

    pro la tim kaj obeem ,

    kaj atente, sindetene

    la havaĵon gardis pene.

    La edzinoj sentis timon,

    ke ne faru l edzoj krimon ;

    Pensis edzoj en sekret :

    “ Kulpu, kara edzinet ! ”

    ( eble, krudis laŭnature ).

    Caridinoj jam mature

    kreskis. Caro pro l kompat ’

    konsilion de la ŝtat ’

    vokis ; diris li sekrete

    la problemon, kaj diskrete,

    kaŝe de servista greg ’

    ekmeditis la korteg :

    kion fari por riparo

    de la ĝena korpdifekt .

    Kaj subite jen bojaro,

    sin klininte pro respekt ,

    kalvan frunton pugni ekis,

    al la caro tiel blekis :

    “ Moŝta car ! Pro l interven ’

    volu lasi min senpuna,

    se pri l karna abomen ’

    diros mi. En aĝo juna

    pri l parigistin mi aŭdis

    ( Kion nun ŝi faras? Ĉu —

    plej probable —same plu ).

    Tiam multaj ŝin tre laŭdis :

    onidire —sorĉistin .

    Ĉiajn morbojn ŝi kuracis,

    korpajn fortojn redonacis.

    Eble indas trovi ŝin.

    Sorĉistino helpi pretos,

    la mankaĵojn tuj enmetos ”.

    —“ Urĝe ŝin retrovi penu! —

    tiel diras car Nikita

    kun mieno sulkigita :

    —Ke ŝi helpu. Kaj se ne —nu,

    se ŝi trompos nin fripone,

    ne akiros laŭbezone,

    se intence, en arog ’

    nin ofendos per mensog —

    —estu mi ne car , sed hundo,

    se mi dum la Pura Lundo

    ne kondamnos ŝin je brul ’

    por la glor de l Eternul . ”

    Jen tra tuta lando slava

    por plenum de l tasko grava

    ĉien rajdas en sekret ’

    kurieroj laŭ dekret .

    La ĉevalojn ili pelas,

    sorĉistinon trovi celas.

    Pasas jaro, pasas du —

    la novaĵoj mankas plu.

    Fine iu ulo brava

    trovis : jen la spuro grava.

    En arbaro, en malhel ’

    ( diablo gvidis lin al cel ’ )

    vidas li : domet arbara,

    loĝas sorĉistin grizhara.

    Estis cara li sendit ,

    do envenis sen hezit ,

    klinsalute ŝin aliris,

    la aferon caran diris :

    pri la caridinoj lindaj

    kaj la mankoj bedaŭrindaj.

    Sorĉistin komprenis bone,

    pelis lin desurperone,

    diris tiel : “ Iru for,

    sen rigardi mian neston,

    aŭ vi tuj ricevos peston...

    Post tri tagoj —venu por

    havi jam la pretan keston,

    tamen nepre —ĉe l aŭror . ”

    Ŝi enfermis sin por sorĉo,

    provizinte sin per torĉo,

    dum tri tagoj sorĉis, ritis,

    do demono ŝin vizitis.

    Por plenumi l caran volon,

    mem alportis li skatolon,

    plenan de la peka var ,

    kiun ŝatas la virar :

    Tre diversaj laŭ grandeco,

    laŭ koloroj —ĉia speco,

    luksaj, buklas la harar ...

    Ilin sorĉistin inspektis,

    la kvardekon elselektis,

    tuken volvis la provizon

    kaj enŝlosis en valizon ;

    kun ĝi sendis kurieron,

    por la vojo eĉ moneron

    donis. Rajdas li sen ĝen ...

    Ekripozas je maten ,

    manĝas panon kun viando,

    plezurigas sin per brando :

    Al la car li bone servis,

    ĉion por la voj rezervis.

    La ĉeval sin paŝtas. Revas

    la bravul —ke l car lin levas,

    nomas grafo plej solene...

    Kio do troviĝas ene?

    Kion sorĉistino sendas? —

    pensas nia kurier .

    Rigardindas la mister ,

    sed valizo ja senfendas.

    Kaptas lin la scivolemo,

    tiel ke obsedas tremo.

    La orelo ĉe l serur ’

    ne perceptas ion. Nur

    tra l kovrilo la odoron

    sentas nazo kuriera...

    Damne! Jen miraklo vera!

    Ŝatus fari li esploron.

    Kurieron venkis tent ...

    Li malfermis —post moment ’

    la birdetoj —flug! —elane,

    kaj eksidis sur la branĉ .

    Logas ilin li per manĝ ,

    disŝutante —tute vane :

    Panon ili ne bezonas

    ( ja alias la konsum ’ ) :

    sur la branĉoj kanti bonas —

    kial sidi en mallum ?

    Jen sur pad sin trenas peze

    kun bastono oldulin —

    kurba nazo, ĝiba spin .

    Genuiĝis li kompleze :

    “ Avineto, savu min!

    Helpu per konsil aŭ ag !

    Vidu, trafis kia plag :

    Kapti ilin mankas povo,

    kion fari por retrovo? ”

    Oldulin rigardis sor,

    kraĉis, siblis en rankor :

    “ Aĉas via scivolem ,

    sed ne ploru senutile...

    Vi nur montru —kaj facile

    tuj alflugos ili mem. ”

    “ Dankon! ” —diris li tutkore,

    montris —kaj birdetoj tuj

    lin alflugis plenfavore

    kaj lokiĝis ĉe la uj .

    Ke ne estu plu minac ,

    senprokraste kaj singarde

    li enŝlosis ĉiujn kvardek

    kaj rapidis al palac .

    La princinoj ilin prenis

    kaj en kaĝoj zorge tenis.

    Pro triumfo de l reven ’

    tuj okazis la festen :

    oni dum semajn festenis,

    dum monat —ripozo plenis ;

    konsilion sian car ’

    rekompencis sen avar ,

    ankaŭ sorĉistinon same :

    al ŝi sendis el muze ’

    grandan stumpon enbalzame

    ( tiun, konsternigan tre ),

    plus du bufoj kaj skeleto

    el la sama kabineto...

    Ĉiuj kun la caro festis,

    ĉiuj kun donacoj restis.

    Same ankaŭ kurier —

    Jen la fino de l afer .

    ***

    Multaj damnas min kolere

    kaj demandus nun severe :

    Kial stultas ŝerca dir ?

    Tute simple! Laŭ dezir ...

    Tradukis Valentin Melnikov

    KIUN CELON HAVAS GRUPO “ NIFO ”?

    Orbito nula : Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. / Trad. el div. lingvoj. —Santander : Grupo Nifo, 1995. —142 p.

    Thorkent A. La imperio Ornaks : Sciencfikcia romano / Trad. el la hisp. Liven Dek. —Santander : Grupo Nifo, 1995. —96 p. —( Serio Future . Vol. 1 ).

    Ĉe hispania eldonejo Grupo Nifo samtempe aperis du libroj kun sciencfikcia legaĵo. La unua estas kolekto da noveloj, la dua —romaneto La imperio Ornaks de A. Thorkent.

    Ambaŭ libroj estas bone presitaj, sed la enhavo de la unua libro estas iom stranga. La kompilintoj anoncis titolpaĝe, ke temas pri fantasto kaj sciencfikcio, sed reale el 13 noveloj oni povas opinii vere sciencfikciaj nur 7 ( do nur duono ). La libro komenciĝas de tutmonde fama La sono de tondro ( A Sound of Thunder ) de Ray Bradbury. Krome enestas novelo de Arthur Clarke En la kometon ( Into the Comet ). Ambaŭ estas bone tradukitaj —respektive de Krys Ungar kaj José Francisco del Pozo —kaj pozitive impresas. Sed strange estas ke pluraj noveloj ( Renkonto , Handikapito , La lasta flugo de d - ro Ajn k. a. ) havas neniun rilaton al sciencfikcio kaj fantasto. Ili estas sufiĉe svagaj rakontoj, kiujn oni povus konsideri psikologiaj. Fakte en tiuj noveloj temas pri iuj tute normalaj eventoj en homaj vivoj, sed la eventoj plejparte estas tiom neinteresaj, kaj foje eĉ abstraktaj, ke oni povas supozi ke temas pri publikigitaj partoj de iu granda romano ( aŭ simple pri stilekzercoj ).

    La aliaj noveloj estas pli interesaj. Mi ne konas la aŭtorojn, tamen la noveloj meritas atenton. Tre amuza kaj vere fantasta estas Perfekta mutaciulo de Viorel Pîrligras. La alia atentinda novelo estas Ciklo de Kamrad Akrami, kiu laŭ stilo similas al BradburyAsimov.

    Signifa manko de ambaŭ libroj estas manko de ajnaj informoj pri kelkaj aŭtoroj ( forestas eĉ mencio pri iliaj devenlandoj! ). Krome sufiĉe ofte aperas miskompostaĵoj.

    La imperio Ornaks estas eĉ malpli interesa ol la unua. Ĉiuj eventoj okazas ĉirkaŭ kapablo de ĉefheroo Bard modli sian vizaĝon. El tio la aŭtoro tiris longan rakonton pri Bard kaj liaj aventuroj en la imperio Ornaks. Li fuĝis de la Tero pro diversaj malfacilaĵoj. Iu kantinestro pagis liajn ŝuldojn kaj devigas lin labori ĉe si. Sed aperis junulino, kiu sin nomis princino Ajmarla de la imperio Ornaks. Ŝi proponis al li labori por ŝi en la imperio. Li konsentis kaj forflugis kun ŝi. Dumfluge ŝi rakontis, ke ŝia frato Foksten la 3a estas ne homo, sed roboto gvidata de iu malbona admiralo. La admiralo puŝas fraton - roboton al terura milito, kaj pro tio necesas mortigi la roboton.

    Bard konsentis. Por iu festo estis invititaj ambasadoroj de pluraj planedoj, ankaŭ de Tera Respubliko. Bard devis modli sian vizaĝon kaj ludi Teran ambasadoron. En iu ŝanĝ - planedo la vera ambasadoro estis perforte dormigita, Bard sidiĝis en lian spacŝipon kaj ekflugis jam en ambasadora aspekto. Intertempe Bard kaj Jala enamiĝis unu al la alia.

    Kiam Bard proksimiĝis kaj pafis al Foksten, anstataŭ ŝraŭbetoj ekfluis vera sango ( la aŭtoro verŝajne volis frape surprizi legantojn, sed tio estis facilege divenebla, ankaŭ pro troofta uzado de vortoj “ roboto ” kaj “ klonulo ” dum la klariga parolo de la princino ). Bard estis malliberigita, kaj la imperiestroj, pensante ke Bard estas la ambasadoro, decidis uzi la mortigon de Foksten kiel kialon por ekmiliti kontraŭ la Flanka Federacio. Baldaŭ evidentiĝis, ke la princino reale estas nur sekretariino Jala de iu ministro. Ŝi estis sendita al Bard por envolvi lin en la mortigon, sed ŝi estis trompita —ankaŭ ŝi pensis ke Foksten estas roboto. Dank al sia modl - kapablo Bard liberiĝis kaj eksciis, ke la vera celo de la imperiestroj estas ataki la Teron. Li avertas la Teron kaj per tio savas ĝin. Post longa venka batalo Bard forflugas al la Tero kun sia amatino.

    La libro postlasas ambiguan senton —aŭ ĝi estas tro longa novelo, aŭ tro kurta romano. Ambaŭ variantoj estas malbonaj. La baza ideo de la libro estas savo de la Tero, sed uzante tiun intrigon oni povus rakonti la saman historion multe malpli longe, evitante plurajn tedajn detalojn. Temas, ekzemple, pri la banalega amhistorio de la ĉefherooj, tro longa priskribo de fina batalo ( necesas diri ke multaj pli famaj verkistoj “ pekas ” pri trodetala priskribo de tiaj epizodoj ) kaj aliaj. Tre bremsas glatan legadon multaj neologismoj, foje tre stultaj ( “ kidnapi ” —forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo, “ graŭ ” —malo de malgraŭ, ĝuste tial, maltamen ).

    Oni povas konkludi, ke la celo de la Grupo Nifo estas malfacile komprenebla. Se ĝi intencis prezenti varian fantastan legaĵon sed malbonkvalitan —do tio estas sukcese plenumita. Tamen se la celo estis traduki kaj eldoni altnivelajn prozaĵojn —la elekto de aŭtoroj kaj verkoj devis esti alia. Oni povis tute senprobleme forigi kelkajn ekstertemajn novelojn kaj anstataŭigi ilin per tiuj konataj de aliaj aŭtoroj ( Harrison, Asimov, Sheckey, Sima@sk ), kun kiuj la libro aspektus pli dece. Kaj tute same pri La imperio Ornaks —ekzistas multaj pli eldonindaj sed dume ne eldonitaj romanoj. Ni esperu, ke ankaŭ ili baldaŭ aperos!

    Grigorij Arosjev

    KIU ESTAS A. THORKENT?

    A. Thorkent estas la pseŭdonimo de Angel Torres Quesada, hispana SF - verkisto el Cadiz, kiu en la komenco devis unue uzi anglecan nomon ( nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke ) kaj due fari absolute senpretendajn verketojn ( t. n. trajnliteraturo ), kun difinita nombro da paĝoj ( ĉiam 94 ), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana ( kastilia ). Nuntempe, la verkoj de ATQ aperas sub lia reala nomo kaj, kvankam ili daŭre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli altkvalitaj.

    Fakte, la apero de la serio “ Future ” celis ŝtopi trueton en nia kulturo havigante al la esperanta sf - leganto tre malmultekostan trajnliteraturon. Sed mi timas, ke ne ĉiuj komprenis la celon, kaj mi devos uzi la dorskovrilon de la sekva numero por klarigi, ke temas pri aventuroj el “ pafo - kiso - kuro ”.

    Miguel Gutiérrez Adúriz

    “ LINGVAJ RESPONDOJ ” DE SERGIO POKROVSKIJ

    Pokrovskij, Sergio. Lingvaj respondoj . —Jekaterinburg : Ruslanda Esperantisto, 1999. —80 paĝoj. —( Serio Scio ; Volumo 3 ).

    Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, de tempo al tempo respondas al demandoj de legantoj de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo . Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Komence de majo ĉe Ruslanda Esperantisto aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij Lingvaj Respondoj en la serio Scio . Preparante la respondojn al la reeldono, la aŭtoro reviziis la tekston. La 80 - paĝa libro enhavas 10 eseojn :

    • La artikolo
    • Medialo, refleksivo, pasivo
    • La transskribaj problemoj
    • “ Ties ” kaj “ ĝia ”
    • La landnoma problemo
    • Niaj karaj ĉapeloj
    • Kiel skribi mian nomon?
    • Sekso kaj intelekto
    • La aspektoj
    • “ Da ” kaj “ de

    Ĉar niaj legantoj ne bezonas specialan prezenton de Sergio Pokrovskij kaj ties verkoj, mi plezure kaj senhezite rekomendas al ĉiuj havigi al si la Lingvajn Respondojn de nia eminenta akademiano. Mendu ĝin ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj grandaj libroservoj kontraŭ 6 eŭroj, aŭ rekte ĉe la redakcio de La Ondo kontraŭ 10 internaciaj respondkuponoj. Ruslandaj abonantoj de La Ondo simple sendu poŝtmarkojn por 14 rubloj por ricevi la volumon kun la julia kajero.

    Bonan legadon!

    Halina Gorecka

    ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO KAJ U. S. S. R.

    Aperis la 3a eldono de la katalogo de KEB

    Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio / Kompilis H. Gorecka, A. Korĵenkov ; Prefaco de H. Gorecka. —3a eld. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1999. —28 paĝoj.

    Kolektiva Esperanta Biblioteko ( KEB ) estis fondita en oktobro 1982 kiel sendependa centro por kolekti, konservi, studi kaj popularigi la esperantan literaturon. De la komenco KEB starigis prioritatan taskon : kolekti librojn kaj periodaĵojn en / pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

    Ricevinte kuraĝigon kaj valorajn konsilojn de Nikolaj Danovskij kaj Povilas Jegorovas, en 1986 ni eldonis la unuan katalogon kun datumoj pri 73 libroj. La dua eldono ( eldonita en 1991 ) enhavas priskribon de 251 volumoj. La ĵus eldonita katalogo listigas 419 volumojn. Kompreneble, nia katalogo enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aĉetoj kaj donacoj.

    KEB esprimas la plej korajn dankojn al ĉiuj donacintaj personoj kaj institucioj kaj esperas, ke la novaj prizorgantoj de la biblioteko sukcese daŭrigos en Krasnojarsk la laboron, kiu estis farata en Jekaterinburg dum sesona jarcento.

    Por ricevi la katalogon sufiĉas sendi al la redakcio de La Ondo poŝtmarkojn je 12 rubloj ( Ruslando ) aŭ 5 internaciajn respondkuponojn ( alilandanoj ).

    Halina Gorecka

    eksdirektoro de KEB

    GAZETOJ

    Literatura Foiro. 1999 : 178

    ( HK ) La numero 178 de LF gastigas poetojn Venelin Mitev kaj Enkela Xamaj ( originalan voĉon el Albanio! ), proponas specimenon el romano de Jozefo Spini, abundas je recenzoj pri libroj kaj diskoj lastatempaj, dediĉas eseon kaj belegan tradukon ( per la plumo de Carlo Minnaja ) al Giacomo Casanova. Inter la ĉi - numeraj kunlaborantoj troviĝas Paul Gubbins, Julian Modest, Aleksandar Ŝivarov, Zofia Banet - Fornalowa. Aparte interesa estas la debato inter Radoslaw Nowakowski kaj Giorgio Silfer, pri la esperantista identeco. Nowakowski longe kaj sociologieme eseas favore al Eo kiel “ lingvo senkultura, sennacia, maletna, komunikilo kiel eble plej malaltkunteksta. E - ŝtato, E - nacio, E - kulturo —neniam! ” Giorgio Silfer replikas imagante konversacion kun Ken Follett, kiu en iu ekverkita romano volus roligi esperantistojn. En la romano temas pri teritorio en Eŭropo, ĉe la Balta maro, iam germana, nun rusa, kies ĉefurbo estas Kalinigrad / Königsberg. En iu ne tro fora estonteco, Rusio volus vendi ĝin al Germanio, sed la najbaroj ( Pollando kaj Litovio ) oponas kaj okcidentaj ( eks ) potencoj kalcitras. Fine aperas la ideo loki tie esperantistojn. Sed tie naskiĝos nek nova ŝtato nek nova nacio. Silfer enkondukas, paralele al la koncepto de sprachraum ( lingvoareo ) por Eo, tiun de hinternationale sprache ( retronacia lingvo ) anstataŭ internationale sprache.

    Ekzakte. 1999 : 1 ( 64 )

    La partoprenantoj de la Urala E - Konferenco ( Jekaterinburg, 18 apr. 1999 ) ricevis la 64an kajeron de Ekzakte , informilo de uralaj esperantistoj eldonata ekde 1982. Ĝi enhavas ses - paĝan raporton de la komitato de UES pri la agado en 1998 inkluzive de la financa raporto kaj kompleta membro - listo. Sed la plej interesa materialo estas 11 - paĝa kroniko de la E - agado en Uralo, aperigita je la 10 - jariĝo de UES. La panorama prezento estas tre impona kaj leginda de ĉiu “ vera aktivulo ”. La kajero enhavas ankaŭ bibliografion de gazetartikoloj, omaĝon al Boris Sokolov kaj kelkajn loke gravajn informojn.

    Nemembroj de UES povas ricevi la 64an kajeron de Ekzakte sendinte poŝtmarkojn por 12 rubloj al la redakcio de La Ondo .

    TK

    Ricevitaj gazetoj

    Argentina E - Vento. 1998 / 2 - 3 ;

    Brazila Esperantisto. 1999 / 306 ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 5 ;

    Esperanto. 1999 / 4 ;

    Esperanto aktuell. 1999 / 2 ;

    Esperanto - Nyt. 1999 / 1 ;

    Esperanto USA. 1999 / 1, 2 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 506 ;

    Juna Amiko. 1999 / 1 ;

    La Espero. 1999 / 1 ;

    La Hirundo. 1999 / 4 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 5 ;

    l ’ esperanto. 1999 / 3 ;

    Litova Stelo. 1999 / 2 ;

    Monato. 1999 / 3 ;

    Oomoto. 1999 / 441 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 1999 / 101 ;

    Svisa Esperanto - Societo Informas. 1999 / 2.

    MARTAJ KONKURSOJ

    En la konkurstasko de la FREŜO ( Pollando ) estis eraro. En la vortenigmo 13 anstataŭ HOM ( xxxx ) NTO devas esti HON ( xxxx ) NTO. Sed malgraŭ tio homoj trovis diversajn vortojn. Entute ni ricevis 8 respondojn, el ili nur 5 estis korektaj. Senpagan restadon por la FREŜO ’ 99 kaj niajn gratulojn gajnis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil ( Ruslando ). Bonan vojaĝon kaj multajn gajnojn!

    La solvoj : 1. Kor ( uso ) no ; 2. Let ( ero ) tiko ; 3. Ĝir ( afo ) rismo ; 4. Ĵart ( elo ) kvento ; 5. Ŝan ( celo ) fano ; 6. Improv ( izo ) leco ; 7. Gor ( ĝo ) jo ; 8. Obl ( ato ) mo ; 9. La ( mento ) ro ; 10. Budu ( aro ) mato ; 11. Urt ( iko ) no ; 12. Ne ( bulo ) njo ; 13. Hon ( esto ) nto.

    Ni ricevis entute 11 respondojn al la printempa krucvortenigmo de Tatjana Kulakova. Preskaŭ ĉiuj respondoj estis korektaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis nia konstanta leganto Sergej Paĥomov el Kirov. Ni gratulas!

    La solvoj de la printempa krucvortenigmo :

    1. Arbo ; 2. Irland ; 3. Nud ; 4. - it - ; 5. Miopa ; 6. Po ; 7. Pompe ; 8. Anaso ; 9. Acero ; 10. Roboto ; 11. Mamuto ; 12. Metii ; 13. Unika ; 14. Odoro ; 15. Abrikot ; 16. Rebus ; 17. LKK ; 18. Odo ; 19. Printempo ; 20. Uson ; 21. La ; 22. ERK ; 23. Donac ; 24. Balono ; 25. Bru ; 26. Iomete ; 27. Irak ; 28. Ido ; 29. sur ; 30. Kopek ; 31. Idiot ; 32. Okazo ; 33. Banto ; 34. Oldulo ; 35. Timo ; 36. Aboco ; 37. Oksikoko ; 38. Sapvezik ; 39. Primato ; 40. Majo ; 41. Tono ; 42. Bild ; 43. Ost ; 44. Dekolti ; 45. Dino ; 46. Liceo ; 47. Ideo ; 48. Oazo ; 49. Ovacio ; 50. Francie ; 51. Eŭrop ; 52. Nadir ; 53. Irjak ; 54. Katjono ; 55. Aerpoŝt ; 56. Ov ; 57. Katar ; 58. Nepo ; 59. Apodoj ; 60. Aero ; 61. Ark ; 62. Parenc ; 63. Melodio ; 64. Ŝaloto ; 65. Tik ; 66. Absint ; 67. Ombrelo ; 68. Am ; 69. Bot ; 70. Po ; 71. Dam ; 72. Mil ; 73. Mi ; 74. Portiko ; 75. Metra ; 76. Labor ; 77. Oratoro ; 78. Sportkep ; 79. Epitet ; 80. Lordin ; 81. Inundo ; 82. Hund ; 83. Unio ; 84. Dano ; 85. Ene ; 86. Liniil ; 87. Beko ; 88. As ; 89. Jogan ; 90. Utopi ; 91. Nobelio ; 92. Ajler ; 93. Nobleco ; 94. Elo ; 95. Dajmon ; 96. Opi ; 97. Omo ; 98. Anal ; 99. Barono ; 100. Etni ; 101. Ber ; 102. Balet ; 103. Alo ; 104. Doto ; 105. Led ; 106. Marok ; 107. Ina ; 108. Arane ; 109. Rara ; 110. Ide ; 111. Ibiso ; 112. Galopi ; 113. Irano ; 114. Or ; 115. Italio ; 116. Re - ; 117. Ale ; 118. Ikono ; 119. Angin ; 120. Edr ; 121. Oleo ; 122. - ot - ; 123. Anodo ; 124. Orakolo ; 125. Livreo.

    Tatjana Kulakova

    Trovu vortparojn!

    Ĉar la sperto montris, ke la someraj konkursoj havas malmultajn solvantojn, ni proponas nur etan taskon, afable senditan de la bravaj olŝtinanoj.

    Do faru vortparojn el la vortoj en la du subaj kolonoj kaj sendu ilin al la redakcio tiel, ke ili atingu nin antaŭ la 15a de julio. Libropremio lotumota inter la solvontoj.

    Birda bazaro Cikonia cerbeto Cigna energio Formika kanto Hunda koro Kata kareso Kolomba malsato Lupa maniero Pula nesto Testuda paŝo Ursa stelo

    LITERATURAJ ANEKDOTOJ

    Daniil Ĥarms kaj pluraj liaj epigonoj kreis fantazian mondon de “ harmsaĵoj ”, en kiu loĝas kaj amuzas nin ĝis nun la ŝatataj aŭtoroj. Jen manpleno da ili.

    ***

    Lev Tolstoj kaj Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij ( bone li vivu en la ĉieloj ) vetis je cent rubloj : kiu pli bone verkos romanon. Turgenev estis invitita por juĝi. Tolstoj alkuris hejmen, enfermis sin en la kabineto kaj rapide ekverkis la romanon —kompreneble pri infanoj ( li tre amis ilin ). Sed Dostojevskij sidis hejme kaj rezonis : “ Turgenev estas timida. Li nun sidas kaj pensas : “ Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buĉos min. ” Kial mi penegu? Mi intence verku malbone, ja egale la mono estos mia ”.

    Samtempe Turgenev sidis hejme kaj timide rezonis : “ Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buĉos min. Tamen Tolstoj estas ja grafo. Prefere ne rilati kun ili ”.

    Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden - Baden.

    ***

    Puŝkin ofte gastis ĉe Vjazemskij, longe sidis sur ties fenestrobreto de kiu li ĉion vidis kaj sciis. Li sciis, ekzemple, ke Lermontov amindumas lian ( de Puŝkin ) edzinon. Tial li opiniis malkonvena transdoni al li Poezian Liron. Do, li decidis sendi ĝin eksterlanden al Tjutĉev, sed la dogano ne permesis, ĉar ĝi estas valora propraĵo de Rusujo. Kaj Nekrasov ne plaĉis al li kiel homo. Puŝkin suspiris kaj lasis la Liron al si.

    ***

    Turgenev deziris iĝi kuraĝa kiel Lermontov kaj venis vendejen por aĉeti sabron. Puŝkin iris preter la vendejo kaj konstatis lin tra la fenestro. Tuj li intence kaj intense kriis : “ Vidu, Gogolj ”, —kvankam Gogolj mankis apude, —“ vidu —Turgenev aĉetas sabron. Ni aĉetu fusilon! ” Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden - Baden.

    ***

    Foje Puŝkin skribis leteron al Robindronath Tagor : “ Kara fora amiko! Mi vin ne konas, kaj vi min ne konas. Mi tre ŝatus konatiĝi. Ĉion bonan. —Aleĉjo. ” Ricevinte la leteron Tagor profundege enpensiĝis. Tiel profunde li meditis, ke oni neniel povis elstuporigi lin. La edzino lin puŝis - tiris, alvizaĝigis la leteron, sed Tagor ne reagis.

    Cetere, Tagor sciis neniom el la rusa lingvo. Do la konatiĝo ne okazis.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

    Ke oni legas ne nur La Ondon pruvas la suba foto de Pavla Zemanová el Ĉeĥa Respubliko.

    Komencanto

    estas interesa internacia gazeto

    RU - 620041 Jekaterinburg, p. k. 132, Ruslando

    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post la pasintjara sukceso ( 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj ) la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo invitas al partopreno en la internacia fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume tri fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra - blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 1999.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono ( la redaktoro de La Ondo , delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto ) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj :

    1a premio : du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio : unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio : abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion ( libroj en la Urala libro - servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro ) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en nederlandaj guldenoj.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    FRAZOJ

    Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA komentas la membrostatistikon de UEA :

    En kelkaj landoj UEA eksperimente jam havis du perantojn. La spertoj kuraĝigas nin liberigi la kotizmerkaton ĉie. Estas ja absurde ke la perado de UEA - kotizoj estu ies monopolo. Tio eble ne plaĉas al tiuj landaj asocioj por kiuj la perado de UEA - kotizoj estas fonto de enspezoj. Konkurenco kun entreprenemaj individuoj kaj aliaj asocioj, kiuj pretos varbi membrojn por UEA, devus tamen sproni ankaŭ la landajn asociojn al pli vigla varbado. Krome, pli forta UEA estas ankaŭ en ilia intereso. Pasiveco estas peko kiun oni ne povas absolvi, eĉ kiam temas pri landa asocio de UEA.

    Esperanto . 1999 : 4

    El Tiĉino li [ Tazio Carlevaro. —LOdE ] povis kunporti nur malbonajn novaĵojn, nome la anoncon pri la antaŭvidita likvido de Tiĉina E - Ligo kaj de Grupo Esperantista de Lokarno. Ĉi tiuj strukturoj lamas jam delonge kaj post la forpaso de pluraj aktivuloj preskaŭ mortis...

    Mi persone kredas, ke la “ vendo ”, propagando kaj popularigo de esperanto devus prepari sin kaj efektiviĝi surbaze de la sana miksaĵo de pluraj, tradiciaj kaj novtipaj konceptoj, kiuj povas enhavi erojn el pracelismo, homaranismo - esperantismo, sennaciismo kaj raŭmismo. Gravas, ke ankaŭ la esperanto - movado adaptiĝu al la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de la koncerna epoko, sen perdi la proprajn valorojn.

    Andy Künzli. SES Informas . 1999 : 2

    Gjergji Gusho, delegito de UEA el Albanio, rakontas pri vizito de franca konsulejo en Tirano antaŭ vizito de Francio :

    “ Viaj dokumentoj estas regulaj ”, diris la konsulo, “ sed, bedaŭrinde, tre malfacilas akiri francan vizon, ĉar e - istoj ne bone kondutis en Francio kaj iuj el ili ne plu revenis en sian landon. ” Post du tagoj li diris, ke mia vizpeto ne estis aprobita. Ĉagrenitaj ni revenis hejmen kaj petis telefone niajn samideanojn en Francio interveni ĉe sia konsulejo. Ni ankaŭ skribis al la ambasadoro kaj al la kultura ataŝeo. Post semajno ni nin prezentis denove ĉe la konsulejo, kie alia viro tre kore akceptis nin kaj post du tagoj donis la vizojn. Ni partoprenis la konferencon kaj revenis al Albanio. Ironie : kun surprizo ni trovis negativan respondon de la kultura ataŝeo kun jena motivo : “ bedaŭrinde ni ne povas doni vizojn al vi, ne pro via kulpo, sed pro tiuj kiuj ne bone kondutis, precipe homoj el Rusio, Ĉinio, Pakistano, Bulgario kaj Albanio. ”

    Esperanto . 1999 : 4

    En Kolombio mem ŝajne ekzistas multaj bonaj esperantistoj, sed laŭ ilia propra konfeso mankas la organizado inter ili pro la konata falsa “ individuismo ”. Oni bedaŭru la mankon de landa asocio ( tamen oni provas organizi unu ) kaj vanaj diskutadoj ne alportas la solvon por unuigo ankaŭ ne en Kolombio.

    G. L. Brazila Esperantisto . 1999 : 306

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 7 ( 57 )

    Al la legantoj

    En la junia kajero ni avertis, ke ĉi - somere nia eldonritmo estos malekvilibrita. Tiel okazis pro mia preskaŭ sessemajna foresto, ĉar mi staĝis en bulgaria Vraco ĉe Kooperativo de Literatura Foiro.

    Mi dankas al Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski, kiuj malavare transdonis sian sperton. Post la staĝo la redaktoro de La Ondo kunlaboras ankaŭ en Heroldo de Esperanto —kiel vicredaktoro prizorganta la informan kaj recenzan rubrikojn. Atentaj legantoj de ambaŭ gazetoj eble konstatos en ili malsamajn kriteriojn por elekti novaĵojn —ja ĉiu gazeto havas siajn neripeteblajn profilon kaj fizionomion ( kaj eldonanton ).

    La staĝejo situis nur je 50 kilometroj de Jugoslavio, kaj pri la apuda milito memorigis multaj aviadiloj de NATO. Tamen konversacioj kun lokanoj montris, ke bulgaroj estas prudentaj kaj konsideras la intervenon de NATO malpli danĝera ol la genocidon de Miloŝeviĉa reĝimo. Fine Beogrado cedis al la ultimato, kaj la jugoslavia armeo retiriĝis el Kosovo, lasante al la venantaj pacigaj trupoj spurojn de etna purigado kaj venĝemajn armitajn kosovanojn.

    Laŭ la spirito de la alvoko de Esperanta PEN - Centro, LOdE kondutas “ ne kiel juĝisto, sed kiel atestanto ”. Tial ni ne aperigas sakrajn kondamnojn de NATO, kiujn abunde disretas iuj el niaj samlandaj varmkapuloj ( eĉ estrarano de la landa asocio ), nek la ekstremajn senmaskigojn pri la “ serba firero pli aĉa ol Polpoto ”. La historio verdiktos mem, kaj dume legu en LOdE pri konkretaj agoj “ por helpi esperantistajn militviktimojn ”. Legu kaj pripensu, ĉu ankaŭ vi povas kunhelpi.

    Restas sen aperigo ankaŭ komentoj, kiuj venis reage al la informoj pri la monpeta cirkulero de REU kaj pirata eldono de Festeno dum pesto . Ni ripetas, ke LOdE kritikas ne individuojn, sed la konkretajn ( mis ) agojn, lasante al la koncernitoj la eblon respondi. Cirkulerinto Ĉertilov respondis per eksigo de la eldonanto de LOdE el la delegiteco en UEA ( tamen Jarlibro. 1999 ne registris tion ), dum la vidvino de Lozgaĉev kaj LOdE akceptis la klarigon de Bronŝtejn, sed ne la konduton de la moskvaj eldonemuloj. Pliaj kondamnaj kaj subtenaj intervenoj pri tiuj temoj, eĉ se tute sinceraj, apenaŭ pozitive efikos al la jam tro malpaca situacio en la Ruslanda Esperantujo.

    Sed okazas ankaŭ io bona. Fine al la norda hemisfero venis somero. Eĉ al la tundro, kiun vi povas vidi sur la kovrilpaĝa foto La infana spontaneco de Sergej Fedotov laŭde menciita en nia pasintjara fotokonkurso.

    Ĝis la renkonto post Berlino!

    Aleksander Korĵenkov

    AGADO “ ESPERO ” : HELPI ESPERANTISTAJN MILITVIKTIMOJN

    Ĉe UEA ekzistas konto Espero por helpi esperantistajn militviktimojn kie ajn en la mondo, apartenantajn al ĉiuj militantaj flankoj.

    Nun spontane ekestas novaj iniciatoj, kiuj permesas al ni transpaŝi tiujn limojn. Per la Agado Espero ni komencas enpreni ilin kaj provi apogi ilin. La nomo estas la sama nomo de la konto, ĉar temas pri la sama agadkampo. Ĝi ne limiĝas je la nuna milita situacio en Jugoslavio ( kvankam evidente pri tio temas nun ) sed al ĉiuj militaj situacioj en la mondo.

    Projekto 1a

    Usonaj esperantistoj pretas starigi ŝparkonton, en kiun ili metos ĉiumonate monon, por ke post kelkaj jaroj estu sumo de kelkaj miloj da dolaroj, kiujn juna kosova albano povos uzi por siaj universitataj aŭ antaŭuniversitataj studoj.

    La grupo nun serĉas kosovan infanon ( de proksimume 12 ĝis 15 jaroj ), kiu prefere parolu mem Esperanton aŭ apartenu al E - lingva familio, kaj kiu suferis pro la milito. Oni donos prioritaton al infano, kiu eventuale perdis unu aŭ ambaŭ gepatrojn.

    Se vi konas tian kazon aŭ konas iun, kiu povas helpi trovi tian infanon, bonvolu rekte kontakti Agadon Espero ĉe Renato Corsetti :

    Adreso : Colle Rasto, IT - 00036 Palestrina, Italio

    Rete :

    <address> corsetti@itelcad. it address>

    Projekto 2a

    Ĉi - jare la milito en Kosovo kaŭzis homan katastrofon kun centmiloj da rifuĝintoj. La rifuĝintoj ĉefe troviĝas en Albanio, Makedonio kaj Montenegro ( ĉ. 700 mil ), sed laŭ informoj de la bosnia registaro ankaŭ al Bosnio rifuĝis pli ol 15 mil albanoj kaj 15 mil bosnoj el Serbio.

    Krom propraj problemoj kun bosnaj rifuĝintoj, nun en Bosnio establiĝis pluraj rifuĝintaj centroj por albanoj el Kosovo. Krom la centroj, rifuĝintojn akceptas familioj en bosnaj urboj, parencoj aŭ konatoj. Pluraj familioj akceptis inter 4 kaj 10 rifuĝintoj.

    La rifuĝintaj centroj kaj la familioj bezonegas diversan helpon. La plej urĝaj bezonoj estas : nutraĵo, higienaj bezonaĵoj, vestaĵoj, ŝuoj kaj alia ilaro por infanoj.

    La projekto antaŭvidas helpon al 1000 rifuĝintaj familioj per “ Familia pakaĵo de nutraĵo kaj higienaj bezonaĵoj ”. Distribuon de la “ Familia pakaĵo ” oni faras laŭ listoj, kompilitaj en komunumoj kaj en centroj por rifuĝintoj. La suma kosto de 1 pakaĵo estas 50 germanaj markoj. La projekto planas aĉeton de 1000 pakaĵoj.

    La agado estas organizata kaj prizorgata de humana Organizo Espero ( M. Spahe, 10 / II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino ).

    Ili serĉas helpon de esperantistoj por traduki la informon pri la projekto kaj por kontakti naciajn neesperantistajn help - asociojn. Esperantistoj, kiuj pretas helpi kontaktu ilin rekte.

    Eblas subteni la agadon ankaŭ per la mono por aĉeti unu aŭ plurajn pakaĵojn. En ĉi tiu kazo la plej facila vojo estas sendi monon al UEA nepre kun la indiko “ Konto Espero. Agado 2a ”. Tiu mono estos transdonata al HOE.

    Projekto 3a

    Grupo de francaj esperantistoj tra Amikeca Reto peras kontaktojn en Francio por gastigi rifuĝintojn el la militanta Balkano. Pluraj francaj familioj jam proponis sin por gastigi E - familiojn. La franca registaro pli volonte helpas rifuĝintojn, kiuj havas parencojn en Francio.

    Amikeca Reto havas postulojn : la gastigantoj devas esti en serioza kontakto kun E - grupoj ( kaj la urbestraroj ) por kiel eble plej bone akcepti la homojn, kiuj vivis dramajn momentojn.

    Ĉiuj informoj pri supozataj movoj de esperantistoj al ia landlimo ege interesas la francajn esperantistojn por rilati kun sav - asocioj ( Ruĝa Kruco ktp ) kaj por serĉi ilin. Se iu havas firmajn rilatojn kun sav - asocioj, li povas sin anonci por faciligi la serĉadon.

    Ĉiujn informojn kaj informpetojn pri ĉi tiu agado, kun la indiko “ Projekto 3a ”, bonvolu sendi al Renato Corsetti, kiu transdonos ilin al la francaj esperantistoj okupiĝantaj pri ĝi.

    Projekto 4a

    Estas vera fiero por ni esperantistoj memori pri la instruo de Zamenhof, kiu helpis malriĉulojn, pagante mem la kuracilojn por siaj pacientoj. Same fiere ni memoras pri nia movado, kiu helpis dum la mondmilitoj trovi en la militantaj landoj gefilojn por rekunigi ilin kun la gepatroj, kiam ĝi helpis per nutraĵoj, vestaĵoj, lerniloj, libroj, kuraciloj, ktp.

    Se nun ni deziras agi paralele kaj kunlabore kun Ruĝa Kruco, Ruĝa Duonluno, Agado Ĉielarko kaj Intersos, jen la ebleco, pri kiu klopodas AEL :

    En Albanio loĝas miloj da rifuĝintoj. Nur en la urbo Lezhe, en kiu estas la sidejo de AEL, loĝas 7000 kosovanoj en tendoj, plastaj tendoj, kaj en hejmoj de lokaj familioj.

    Nia helpo ne povas esti grandskala kompare kun tiu de la menciitaj organizoj, sed ni deziras helpi laŭ niaj eblecoj, por ke ankaŭ la nomo “ Esperanto ” aperu apud tiuj de la ceteraj helpantoj.

    Jam spontane komencis alveni donacoj, ekzemple de familio Braun el Germanio kaj de ges - roj Florence Coté kaj Gerard Cool el Aŭstrio, kiujn AEL aparte volas danki.

    Nia generacio renovigu la bonan ekzemplon, kiun ni ricevis el nia historio. Bonvolu sendi viajn kontribuojn rekte al AEL ( Agim Peraj, Ŝengjin, Lezhe, Albanio ).

    Renato Corsetti

    ERA SEMINARIIS EN LA EŬROPA PARLAMENTO

    29—30 apr 1999 en la Eŭropa Parlamento ( Bruselo ) sub la patronado de la Itala komitato por la 50a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj de la Itala UNESKO - Komisiono, okazis —kun organiza helpo de TRP ( Transnacia Radikala Partio ) —studa seminario kaj ĝenerala konsilio de ERA ( “ Esperanto ” Radikala Asocio ).

    Dum la unua labortago, titolita “ De la kostoj de la ( ne ) komunikado al la organizo de la lingva federaciismo ”, sub prezidanteco de Leo Solari, estis prezentitaj jenaj raportoj :

    “ Esti mondcivitano : la lingva problemo en la internaciaj organizoj kaj en Eŭropa Unio ” ( Hans Erasmus, juristo ) ;

    “ UNESKO kaj la defendo de la lingva ekosistemo ” ( Joseph Poth, direktoro de la Lingva departemento de UNESKO ) ;

    “ La raporto pri la stato de la lingvoj en la mondo ” ( Paul Ortega, direktoro de UNESCO - Centro en Bilbao ) ;

    “ Lingvaj bariloj, eŭropa movebleco kaj ekonomia evoluo ” ( Alain De Serres, Organizo pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo, Parizo ) ;

    “ La kostoj de la eŭropa lingva ( ne ) komunikado ” ( Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomiko ) ;

    “ La lingvoj per la Metodo de Paderborn ” ( Helmar Frank, pedagogo pri lingvoj ) ;

    “ La Cirkulero pri esperanto de la itala ministerio pri publika instruado ” ( Fiorella Conti, itala ministerio pri publika instruado ) ;

    “ La rolo de la Buroo kaj ĝiaj eblecoj favore al lingva federaciismo ” ( Bojan Breziger, Prezidanto de la Buroo por la malpli disvastigitaj lingvoj ) ;

    “ Por Laborplano 2000 de la eŭropa komunikado ” ( Gianfranco Dell ’ Alba, eŭroparlamentano ) ;

    “ La Transnacia Radikala Partio por la lingva demokratio ” ( Olivier Dupuis, eŭroparlamentano kaj sekretario de TRP ) ;

    “ La Internacia Lingvo : protekta ŝirmilo por ĉiuj lingvoj kaj subteninda komunaĵa realeco ” ( Giorgio Pagano, sekretario de ERA ) ;

    “ Ĉu statuso de lingva minoritato por la esperantistoj? ” ( Andrea Chiti - Batelli, eseisto, spertulo pri eŭropa problemaro ).

    Dum la dua labortago —titolita “ La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro 2020. Reorganizi la esperantistan komunumon ” —okazis la Konsilio de ERA kun partopreno malfermita al gravaj E - asocioj.

    Sekretario de ERA Giorgio Pagano priskribis la politikan projekton de ERA por atingi la celon de “ rajto al internacia lingvo ene de la jaro 2020 ”, kiel speco de “ pluretaĝa konstruaĵo, en kiu ĉiu havas eblecon elekti al kiu etaĝo li volas iri, kaj se necese, en kiu halti ”.

    Al tiu ilustrado sekvis raporto de Franko Luin, grafikisto kaj spertulo pri komunikado, titolita “ Esperantio, minoritato kiu sin regas pere de interreto ”.

    La sekvinta debato evidentigis la malfermojn rilate al la projekto prezentita de vicprezidanto de UEA Renato Corsetti, kiu tamen reliefigis ke ĝi estas persona, kaj de la Prezidanto de SAT.

    Je la fino nobelpremiito Reinhard Selten deklaris sian disponeblon al prezidanteco de tiu parto de la projekto, prezentita de ERA, kiu ĝuste havas lian nomon.

    ERA

    Informojn pri la prezentita projekto kaj pri eventuala aliĝo, oni povas peti rete :

    <address> e. r. a. @internacialingvo. org address>

    LASTMOMENTE EL NIA ĈEFURBO

    Berlino fariĝos ĉefurbo de vivanta Esperantujo dum la unua aŭgusta semajno.

    Al la 84a UK fine de junio aliĝis iom pli ol 2550 personoj el 62 landoj. Kvankam la aliĝcifero estas alta, la organizantoj fakte atendis superi la magian ciferon de 3000, kio ja sukcesis en la pasintjara Montpeliero. Tion oni povas klarigi per ekonomia krizego en Ruslando kaj Orienta Eŭropo ĝenerale, tuj post la montpeliera aranĝo. Ĉi - jare anonciĝis trioble malpli da ruslandanoj, ukrainianoj, kvaroble malpli da rumanoj, duoble malpli da ĉeĥoj k. s. Kaj kompreneble apenaŭ registriĝis iu jugoslavo, dum en Montpeliero ili estis tridekope. Ankaŭ brazilanoj duoniĝis ĉi - jare, verŝajne ankaŭ pro ekonomia evoluo en tiu lando.

    Do, post ioma optimismo ke niaj kongresoj rekreskos al siaj plej gloraj pintoj, la kruda realo limigas niajn revojn.

    Sed flankenmetinte niajn revajn atendojn, la UK en Berlino estos ja emfaze scienca kaj emfaze kultura, kiel oni povus atendi de urbo de Forge, Ostwald, Blanke, Becker, Karpunina...

    Nitobe - simpozio havos, post sukcesa praga debuto, sian promese indan reprenon kun partopreno de pluraj nemovadaj gastoj, inter kiuj multaj germanaj lingvistoj. Kompreneble, la ĉefurbo de E - terminologio okazigos ankaŭ specialan kunvenon pri tiu temo. Eĉ du aranĝoj okupiĝos pri komputila lingvikado : la Esperantologia Konferenco, kiun organizas la amsterdama katedrano pri esperantologio kaj interlingvistiko, prof. Marc van Oostendorp, kaj seminario “ Lingvoj en interreto ”. La unua traktos la problemon kiel uzi la avantaĝojn de komputiloj en esperantologiaj esploroj dum la dua traktos la temon pri la germana lingvo en la reto ( Martin Haase ) kaj aliaj lingvoj ( Ilona Koutny ). Krom tio aparte aktivos la Akademio, kiu okazigos du publikajn kunvenojn kaj ja estos altnivela IKU, serio kaj speciala prelego de Amri Wandel pri la unika suneklipso, kiu mallumigos la teron tuj post la kongreso, en centkilometra zono tra la mezo de Eŭropo : ĝin spektos ankaŭ la IJK - anoj en Zánka kaj la postkongresa ekskurso en Bukareŝto.

    Koncertoj svarmos kaj konkurencos unu kun la alia, ankaŭ survestible ĉiutage : elstaraj dancoj modernaj kaj popolaj, germanaj kaj polaj, “ klezmera ” muziko de orienteŭropaj judoj, klasikaj melodioj akordione, pop - muziko E - lingva kaj la pintaj germanaj komponistoj piane. Du brilaj teatraĵoj, ambaŭ el la ( pup ) teatra metropolo, la kulturama Zagrebo.

    Do, en Berlino nur la malkleremuloj kaj malkulturuloj povos enui. Kaj ja ili meritas, kion fari.

    Nikola Raŝiĉ

    DU STIPENDIOJ POR BALKANANOJ

    Subtene al la esperantistoj en la areo de la balkana milito, LF - koop kaj KCE disponigis du stipendiojn por literatura kurso en Svislando. La stipendioj estas asignitaj al f - ino Enkela Xhamaj, poetino el Albanio, kaj al s - ino Veda Ŝarenac, serba instruistino rifuĝinta el Bosnio al Jugoslavio.

    HeKo

    NOVAĴOJ EL KROATIO

    29—30 maj Osijek gastigis la 3an Kroatian E - Kongreson kun 130 partoprenantoj. La kongreso estis dediĉita al la kroata E - libro, kaj je tiu okazo estis eldonita la kvardeka beletra E - libro en Kroatio —novelo de Josip Kozarac Slavonia arbaro , kiun financis kroata forstentrepreno Hrvatske ŝume.

    En la kongreso partoprenis E - delegacioj de la ĝemelaj urboj Vicenza kaj Pécs. Regiona gazeto Glas Slavonije kaj la televido atentis la kongreson kaj Esperanton. La elegantan kongresejon disponigis Komerca Ĉambro de Osijek.

    Kroataj fervojoj disponigis senpagan vagonon ĝis la kongresa urbo. La urba filatela klubo preparis ekspozicion pri E - filatelaĵoj kaj eldonis koverton kaj karton okaze de la kongreso.

    La Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj en sia maja kunsido akceptis aŭspicion de la kolokvo de Akademio de Esperanto ( AdE ) en Kroatio en 2001.

    27 maj prezidanto de la Kroata Akademio doktoro Ivo Padovan en sia letero al la prezidanto de AdE Geraldo Mattos konfirmis la pretecon de la akademio aŭspicii la kolokvon en la jaro, kiam Kroatio gastigos UKon. La respondeculo pri la kolokvo estas akademiano Dalibor Brozoviĉ, membro de la Kroata kaj Makedona Akademioj kaj prezidanto de Kroata E - Ligo ( KEL ).

    Ministerio pri financoj de Kroatio permesis al Kroata E - Ligo organizi loterion favore al KEL, organizanto de UK en 2001.

    La ŝtata entrepreno Kroata Loterio organizos la loterion, se KEL trovos sufiĉe da interesaj premioj por la civitanoj partoprenantaj en la loteria ludo. Unu premio jam estis anoncita el Seulo, kie Puramo Chong volonte traktos en sia akupunktura kliniko en Seulo unu gajninton de la loterio. Aliaj premioj estas serĉataj. La plej aprecataj premioj estas aŭtomobiloj, videoaparatoj kaj similaj teknikaĵoj.

    Spomenka Ŝtimec

    METZ : TRIOBLA SUBTENO

    Internacia E - Konferenco, kiu okazos 17—23 jul en Metz ( Francio ) pri la temo Mono kaj Civilizo proponas aparte riĉan kulturan programon danke al subteno de tri institucioj, kiuj decidis helpi la lokan organizanton, la E - Klubon de Metz :

    —urbo Metz ( pere de la Ĝenerala direkcio pri ekonomiaj aferoj, kiu subtenas kolokvojn pri politikaj kaj ekonomikaj temoj ) ;

    —departemento Moselle ( tipa subvencio al loka asocio kiu organizas renkonton ) ;

    —regiono Lorraine ( pere de la regiona misio pri turismo ĉar ni ricevas eksterlandanojn kaj igas ilin viziti la regionon ).

    Se personaj kontaktoj certe rolis grave en tiuj decidoj, tamen rimarkindas pluraj punktoj :

    —la prezidanto kaj aliaj membroj de la E - Klubo de Metz estas engaĝitaj kaj aktivaj en pluraj aliaj lokaj asocioj ;

    —la E - Klubo de Metz organizis dum la stud - jaro prelegojn en la franca lingvo por la publiko, kaj tiel montris sian agadon al neesperantista mondo ;

    —la venon de okdek esperantistoj el la tuta Eŭropo dum unu tago en decembro danke al Internacia Festivalo ni diskonigis vaste en la loka gazetaro kaj televido —tio impresis favore ;

    —la organizado de dumkonferencaj eventoj malfermitaj al la loka neesperantista publiko ( ekspozicio, koncerto, kurso... ) ankaŭ impresis favore.

    Bruno Masala

    EVENTOJ BALDAŬ RESTARTOS

    La lasta dissendita numero de la papera gazeto Eventoj estas 165a.

    En decembro komencis kunlabori nova redaktoro, kiu post 3 - monata instruado ( elspezo de tempo, mono kaj energio ) en mezo de aprilo ĉesis la laboron, kaj ni ne sukcesis rapide anstataŭigi lin.

    Ni tre bedaŭras la situacion, kaj klopodis trovi taŭgan solvon. La intertempe provita helpanto post 2 semajnoj same ĉesigis la laboron pro manko de tempo kaj aliaj personaj okupoj.

    Antaŭ kelkaj tagoj fine eklaboris nova, tre verŝajne perspektiva nova redaktoro, kaj tre baldaŭ restartos la apero de Eventoj .

    László Szilvási

    ĈE DANUBO

    Post Vieno, Budapeŝto, Sviŝtovo kaj Beogrado la 5an Danuban E - Rendevuon gastigis 4—6 jun 1999 Razgrad ( Bulgario ). DER - 5 kaj la samtempa krea E - renkontiĝo Abritus ’ 99 estis kunorganizitaj de la urba E - ista Domo de Kulturo ( EDK ) kaj LF - koop.

    La kerno de la ekstera programo estis la inaŭguro de bareliefo sur la muro de EDK, skulptita de Bogomil Ĵivkov. La partoprenantoj havis interesajn ekskursojn kaj akceptojn ( interalie, ĉe la urbestro Venelin Uzunov ). En la urba biblioteko estis lanĉita poezia antologio Sonoj kaj kredoj el Razgrad .

    Perla Martinelli kaj Aleksander Korĵenkov prelegis, respektive, pri Heroldo de Esperanto kaj perspektivoj de Esperanto post 2000. En la urba filharmonio oni ĝuis E - koncerton kaj premiadon de la laŭreatoj de EKRA - 99. Estis premiere prezentita filmo Antaŭen ( 1937 ), antaŭ nelonge restarigita de LF - koop.

    Bedaŭrinde, pro la balkana konflikto DER - 5 estis preskaŭ nur bulgara —partoprenis nur kvar alilandanoj ( Aŭstrio, Finnlando, Ruslando, Svislando ).

    Aleksander Korĵenkov

    sur la foto, de dekstre liven : prezidanto de BEA Petar Todorov, urbestro de Razgrad Venelin Uzunov, kaj kvar E - redaktoroj : Perla Martinelli de Heroldo de Esperanto , Aleksander Korĵenkov de La Ondo de Esperanto , Sabira Stahlberg de Kontakto , Ljubomir Trifonĉovski de Literatura Foiro .

    ( Fotis Petko Arnaudov )

    MONDA TURISMO BILANCAS KAJ PLANAS

    Proksimiĝas la 9a Internacia E - Kongreso en Torun ( 7 - 14 aŭg 1999 ) kaj la 11a Ĝenerala Kunveno de Monda Turismo en Bydgoszcz ( 9 aŭg 1999 ).

    Ĉi - jare la agado de Monda Turismo bone evoluas. Januare okazis monata esplorvojaĝo tra Orienta Afriko, februare ni edukis instruantojn de Esperanto por turismo ; marte sukcesis laŭvica vojaĝo al Suda Ameriko kaj esplorvojaĝo al Centra Azio dank al Anatolij Ionesov. En aprilo brilis bulgara AIS - sesio en la konsultejo de nia ISTK ( Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo ) —trideko da bulgaraj gestudentoj kun Boĵidar Leonov venis maje al la 20a SUS Sanmarineca Universitata Sesio de AIS lige al la internacia kurso por E - vojaĝgvidantoj kaj 24aj E - Tagoj de Bygdoszcz.

    La sesion partoprenis pli ol 150 gestudantoj de ISTK. Okazis 35 kursoj pri temoj ligitaj al turismo kaj kulturo, kiujn gvidis sciencistoj de AIS kaj prelegantoj el 15 landoj, interalie prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, prof. Hans - Dietrich Quednau, prof. Carlo Minnaja k. a. Laŭ decidoj de la senato de AIS, prof. Adam Sudol ( Pollando ) fariĝis nova profesoro de AIS, novaj docentoj : prof. Aleksandra Kowalczyk ( Pollando ) kaj Boĵidar Leonov ( Bulgario ). Defendinte siajn diplomverkojn kaj pasinte la ekzamenojn la unuaj finintoj de ISTK akiris la titolon de magistro kaj bakalaŭro ; okazis ankaŭ du doktoriĝoj.

    En junio 1999 okazas esplorvojaĝo de Esperantotur en Indonezio, Malajzio kaj Singapuro, laŭvicaj busvojaĝoj al Nordkapp kaj vizitoj en Benelukso, kaj julie dudek busoj de Esperantotur vizitos Eŭropon kaj Afrikon, inter ili kvin la 84an UK en Berlino.

    15 aŭg. —7 sep. atendos vin la 2a Azia E - Kongreso en Hanojo kun vizitado de Tajlando, Laoso, Vjetnamio kaj Kamboĝo, kaj 24 sep —3 okt. venu al la jubilea 25a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo ( Varsovio - Torun - Bydgoszcz ).

    ISTK en Bydgoszcz akceptas jam aliĝojn de gestudantoj por la studjaro 1999 / 2000. Eblas studado ĉiutaga, eksterĉeesta kun tri stud - ekzamenaj sesioj en Bydgoszcz, aŭ en konsultejoj en Panevezys ( Litovio ) kaj Karlovo ( Bulgario ) kun unu sesio en Bydgoszcz. La studumo preparas por laborado en naŭ —laŭ klasifiko de la Eŭropa Unio —profesioj. La jara studkotizo estas 350 USD ; kiu studentiĝos ankaŭ ĉe AIS, tiu post tri jaroj povos bakalaŭriĝi, kaj post pliaj du —magistriĝi pri morfosciencoj aŭ humanistiko.

    Por pliaj informoj kontaktu la Centran Oficejon de Monda Turismo :

    Adreso : str. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL - 85 - 094 Bydgoszcz, Pollando.

    Rete :

    <address> turismo@bydg. pdi. net address>

    Andrzej Grzebowski

    Prezidanto de Monda Turismo

    INKUBECE PEZA JARO

    La landa kongreso de Norvega Esperantista Ligo okazis en Bergen 11—13 jun 1999. La 24 ĉeestantoj pritraktis jarraporton, kiu konkludis : “ Por la estraro de NEL la jaro 1998 estis inkubece peza. Ĝin karakterizas la nekapablo realigi promesplenajn projektojn kaj modelojn ”. Mankas laborfortoj, malgraŭ la promesplena revigliĝo de NJE ( Norvega Junularo Esperantista ).

    Kvankam la ligo nun havas ĉ. 360 membrojn kaj 10 aligitajn klubojn, el kiuj nur duono aktivas, la laboro de NEL restas sur ege malmultaj ŝultroj. La funkciantaj kluboj malmulte sciigas pri sia agado kaj ne petas helpon de la liga estraro.

    Kiel la plej gravajn taskojn farotajn dum la venontaj du jaroj, oni akcentis interretan informadon kaj funkciigon de la retkurso Esperanto Viva! , eldonadon de Norvega Esperantisto , ofertadon de Cseh - kursoj kun altnivela ( j ) instruisto ( j ) kaj ellaboradon de novaj informbroŝuroj.

    La jarkunveno akceptis ampleksan simpligon de la kotizsistemo kaj moderan altigon de la kotizoj. Torstein Kvakland estis reelektita kiel prezidanto. El la sep anoj de la nova estraro kvar havas malpli ol 35 jarojn. Krom la preteco de la plej centraj aktivuloj alfronti novan laborperiodon, ĝuste la elektiĝo de junaj kapablaj fortoj estis la plej ĝojiga rezulto de la kunveno.

    Unu semajnon antaŭe, okazis pertelefona “ kongreso ” de NJE kun Trondheim kiel “ oficiala kongresurbo ”. Estis pritraktataj la jarraporto kaj financa raporto, aprobitaj novaj statuto kaj laborplano. Dum la lastaj du jaroj NJE revigliĝis kaj nun havas ĉ. 50 membrojn el kiuj ĉ. 10 aktivas. La nova estraro celas multmaniere instigi la membrojn al aktiva utiligo de la lingvo, kaj planas ankaŭ hejmpaĝon kaj novan informbroŝuron. Prezidanto restas Kjell Heggvold Ullestad.

    Bard Hekland

    NOVA ESTRARO EN SVEDIO

    Je la Pentekosto, 21—23 maj 1999 en la kursejo Esperantogarden ( Lesjöfors ) okazis Sveda E - kongreso. Ne malpli ol 45 personoj partoprenis —je 15 pli multaj ol en la pasintjara kongreso en Stokholmo.

    La kongreso elektis novan estraron de Sveda E - Federacio : Roland Lindblom ( prezidanto ), Franko Luin ( vicprezidanto ), Börje Andersson ( kasisto ), Boo - Mee Kim Lindblom ( sekretario ), kaj la ceteraj estraranoj estas Bengt Nordlöf, Hakan Lundberg, Wim Posthuma, Jan Setreus kaj Kjell Randehed.

    Oni formis redaktokonsilion de la organo de SEF La Espero por helpi la novan redaktoron Hasse Oldhage, kiu anstataŭos la nunan redaktoron Franko Luin.

    Dum la kongreso jarkunvenis ankaŭ la svedaj sekcioj de KELI ( kristanoj ) kaj de ILEI ( instruistoj ). La programo enhavis ankaŭ prelegojn, koncertojn, libroprezentojn, filmospektadon kaj ekskurson. La sekva kongreso okazos en Helsingborgo en junio 2000.

    Kjell Randehed

    LITERATURO POR PACO

    “ La Esperanta : ĉu literaturo por paco? ” estis la temo de la interveno de Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN, okaze de la 32a Internacia Literatura Konferenco en Bled ( Slovenio ), 19—21 maj 1999.

    La interveno vekis intereson, speciale pro la figuro de William Auld, kies La infana raso estis citita kiel ekzemplo de tiu kulturo de la paco, kiun la esperanta literaturo kunkonstruis en la du postmilitaj epokoj.

    El la interveno fontis la deklaro de la Komitato de Esperanta PEN - Centro, pri la milito en la nuna Jugoslavio. ( Vd. en la 12a paĝo. )

    HeKo

    72a KONGRESO EN SAT

    En la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos en Karlovy Vary 24—31 jul 1999, partoprenos ĉ. 200 personoj. Krom laborkunsidoj, distraj kulturaj programoj kaj ekskursoj estos ankaŭ interesaj prelegoj :

    Okazos ankaŭ prelego kaj debato kun reprezentantoj de ĉeĥaj sindikatoj ( kun tradukado ).

    Kreŝimir Barkoviĉ

    DEFIO POR LA TRADICIA MOVADO

    Oliver Mazodze, direktoro de la Zimbabva Esperanto - Instituto el Masvingo, ĵus komunikis la decidon de 24 zimbabvaj instruistoj partopreni la internacian edukan projekton Interkulturo kun siaj 11 klasoj en mezgradaj kaj bazaj lernejoj el diversaj urboj.

    Tio ne estas la unua ŝoko el Afriko. Jam antaŭ kelkaj monatoj petis aliĝon al la sama projekto 3 klasoj ( 300 lernejanoj! ) el Lomeo, gvidataj de sia instruisto Gbeglo Koffi ( estrarano de UEA ).

    Realigante la projekton Interkulturo jam 50 klasoj el ĉiuj kontinentoj “ renkontiĝos ” en interreta “ ejo ” —nomata lernejo Tibor Sekelj —por interŝanĝi materialojn kaj informojn pri siaj respektivaj medioj kaj kulturoj. La aranĝo disvolviĝas en la kadro de ILEI, kaj estas nun prezentata al Unesko por oficialigo.

    Ĉu la instruistoj de ILEI, kaj pli ĝenerale la esperantistoj, kapablos subteni tiom da entuziasma lerneja kunlaboremo ( kiu cetere venas ankaŭ el Ganao, Uzbekistano, Japanio, Brazilo, Argentino, Ĉilio, Kubo, Aŭstralio, Rumanio, Ukrainio, Jugoslavio, Bosnio, Kroatio, plus kelketaj “ okcidentaj ” landoj )?

    Tio estas defio por tradicia movado!

    Mauro La Torre

    prezidanto de ILEI

    LITERATURA KONKURSO EKRA ’ 99

    Dum la 5a Danuba E - Rendevuo en Razgrad ( 4—6 jun 1999 ) okazis premiado de la gajnintoj en la literatura konkurso EKRA ’ 99. La konkurson partoprenis pli ol 30 aŭtoroj de 15 landoj. La ĵurio anoncis sufiĉe altan belartan nivelon kaj proklamis la gajnintojn :

    Poezio

    1aj premioj. Lilija Nikolova ( Bulgario ) pro ciklo de versaĵoj kaj Marie - France Conde - Rey ( Francio ) pro “ Dezerto ”.

    2aj premioj. Donka Delĉeva ( Bulgario ) pro “ Subiro ” kaj Anja Karkiajnen ( Finnlando ) pro “ En mia mondo ena ”.

    3aj premioj. Marija Todoŝeva ( Bulgario ) pro “ Amo ” kaj Carmel Mallia ( Malto ) pro “ Marionetoj ”.

    Speciala premio. Ĥristo Gorov, Bulgario, pro “ Nia lando ”.

    Humuro

    1a premio. Ivaniĉka Maĝarova ( Bulgario ) pro ciklo de humuraj rakontoj.

    2a premio. Ilija Iliev ( Bulgario ) pro rakonto “ Ne estas facile ”.

    3aj premioj. Milena Georgieva ( Bulgario ) pro ciganaj humuraĵoj, Radka Stojanova ( Bulgario ) pro rakonto “ Surprizo ” kaj Dimo Dimov ( Bulgario ) pro rakonto “ Panta Rej ”.

    La premiitoj ricevis diplomojn kaj monsumon. La ĵurio konsistis el Ljubomir Trifonĉovski ( prezidanto ), Sabira Stahlberg, Canko Ignev kaj Georgi Mihalkov.

    Petko Arnaudov

    AROMA JALTO ’ 99

    1—9 maj 1999 en Jalto ( Krimeo, Ukrainio ) okazis jubilea 10a E - festivalo Aroma Jalto kun ĉ. 60 partoprenantoj el Ukrainio, Ruslando kaj Svedio. Tradicie grandan atenton oni donis al la lingvoordo, kaj 20 % de la organizaj kotizoj estis uzitaj por monpremioj al plej malkrokodilaj gesamideanoj. La unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko. Okazis triŝtupa E - kurso.

    Denove estis organizitaj ekskursoj al Livadio, Aj - Petri kaj aliaj naturaj kaj historiaj memorindaĵoj. Okazis interesaj kantokoncertoj, teatraĵo Krimea legendo , dancoj... Krome pasis seminario pri ukrainia - svedia junulara projekto en Ukrainio, kunvenoj de ukrainia E - junularo k. t. p. Aroma Jalto 2000 okazos komence de majo 2000.

    Konstantin Demjanenko

    Pola Radio

    La leter - fako de la Eksterlanda Programo de Pola Radio ĵus publikigis informojn pri la statistiko de la korespondaĵoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999 :

    1. Esperanto - Redakcio 496

    2. Germana Redakcio 249

    3. Bjelorusa Redakcio 170

    4. Angla Redakcio 116

    5. Pola Redakcio 83

    6. Rusa Redakcio 60

    7. Ĉeĥa - Slovaka Redakcio 33

    8. Ukraina Redakcio 27

    9. Litova Redakcio 7

    La E - Redakcio ricevis 40. 0 % da leteroj kompare al 50. 4 % en la pasinta jaro ( en la tutjara statistiko ), sed ja oni limigis la elsendo - tempon kaj forigis la satelitajn elsendojn el la vesperaj horoj. Aliflanke, ekkreskas la nombro da leteroj el ekstereŭropaj landoj, speciale el Usono, Kanado, Brazilo.

    La statistiko de la alvenintaj raportoj :

    1. Germana Redakcio 1 554

    2. Esperanto - Redakcio 1 049

    3. Bjelorusa Redakcio 425

    4. Angla Redakcio 251

    5. Ĉeĥa - Slovaka Redakcio 147

    6. Rusa Redakcio 52

    7. Ukraina Redakcio 27

    8. Pola Redakcio 15

    9. Litova Redakcio 0

    La prezentitaj donitaĵoj koncernas la periodon de la unua jarkvarono, kiam en la E - Redakcio ankoraŭ ekzistis la vesperaj satelitaj elsendoj.

    Multaj aŭskultantoj plendas pro la forigo de la vesperaj satelitaj elsendoj kaj aŭdigado de tiuj elsendoj en la matenoj, kio ebligas la aŭskultadon nur semajnfine aŭ nur al pensiuloj.

    Andrzej Pettyn

    Radio Aŭstria Internacia

    Al la redakcio de Radio Aŭstria Internacia venis en 1998 laŭ la lingvo de la redakcio tiom da alskriboj :

    1. Esperanto 3. 503

    2. Angla 2. 708

    3. Franca 844

    4. Hispana 717

    5. Araba 0

    Leopold Patek

    MOSKVO : PRELEGE KAJ ETERE

    En Moskvo dum kelkaj jaroj ĵaŭde kaj sabate funkcias Junulara universitato de moderna socialismo, kiun ĉiu povas viziti. La altnivelaj prelegoj koncernas diversajn temojn : filozofion de la historio, modernan kapitalismon, homajn rajtojn ktp.

    10 apr 1999 tie por pli ol 20 personoj Nikolao Gudskov prelegis pri la laborista E - movado. Li rakontis pri ideo de Esperanto, pri ĝia ligo kun laborista internaciismo, pri la tragika historio de SAT. La 90 - minuta prelego elvokis tian intereson, ke post ĝi ankoraŭ pli ol 90 minutojn sekvis senĉesaj demandoj. Ĉiu ĉeestinto ricevis abundajn ruslingvajn materialojn pri Esperanto.

    ***

    15 maj 1999 inter 19h10 kaj 20h00 okazis 50 - minuta rektetera radioelsendo pri moskva EK Lev Tolstoj . Ĝi estis disaŭdigita de radiostacio Rezonans en mezlongonda bendo 295 m kadre de ĉiusemajna programo En la mondo de ŝatokupoj , facile aŭskultebla en la eŭropa parto de Ruslando.

    Klubanoj rakontis pri Esperanto kaj pri libroeldonado en la internacia lingvo, kaj Mikaelo Povorin kantis E - kantojn. Poste esperantistoj respondis demandojn de aŭskultantoj, kiuj telefonis al la studio dum la elsendo.

    Nikolao Gudskov

    20 JAROJ FULMIS FOR

    19 maj 1999 Tomska E - klubo iĝis 20 - jara. Jes, ĝuste antaŭ 20 jaroj en eksterurba pikniko grupo de ĵuslernintoj ( A. Birjulin, A. Gulidov, fratoj Ŝljafer, A. Negodujko, N. Guc ) decidis organizi en Tomsk E - klubon. La ideo jam ŝvebis, Anatolo Gonĉarov sugestis tion en OSER - 32, restis nur laŭte diri tion. Kaj skribi protokolon...

    Tre rapide formiĝis laboregkapabla kerno, kreiĝis vera spirita etoso, kiu travivis longe, malgraŭ tio, ke el la tiama grupo en Tomsk restis nur Alekseo Birjulin, dum lastaj 10 jaroj la klubo ne havas propran ejon, arkivo estas lokita dise k. a. Sed la iama entuziasmo vivas plu.

    Por la inda festado la klubo faris :

    —du publikajn lecionojn por ĉ. 80 studentoj de universitatoj ( prelegis Aleksandr Uljanov, Gennadij Basov, junaj klubanoj ) ;

    —ekspozicion en la biblioteko de Tomska Ŝtata Universitato ;

    —solenan kunvenon en la kunsidejo de la Urbestraro ;

    —tradician neformalan festadon apudurbe en turistaj kondiĉoj kun 36 partoprenantoj.

    Pri nia jubileo informis la urba radio kaj aliaj amaskomunikiloj. La informo estis cirkuligita en amatoran komputilan reton FIDO, kaj estis ricevitaj kelkaj gratuloj de tomskaj FIDO - anoj.

    30 maj okazis ekzameno por finintoj de la elementa kurso ; kuraĝis ekzameniĝi 12 personoj ( el 20 startintoj antaŭ 3 monatoj ). Jam la duan “ eldonon ” faris tre talenta instruisto —Jelena Katajeva, kiu nur antaŭ unu jaro mem finis elementan kurson.

    Nekredeble, sed jam pasis tiom multe, kaj sukcesoj, kaj mal -, kaj bona fam pri la klubo, kaj klaĉoj... Sed ni vivos plu malgraŭ ĉio, kaj kvankam 20 jaroj fulmis for... sed daŭre ni restas juna klubo!

    Gennadij Basov

    vicprezidanto de TEK

    ULJANOVSK REAKTIVIĜAS

    E - movado en urbo Uljanovsk havas longan historion. En bibliotekaj arkivoj estas trovita “ Statuto de la Simbirska Esperantista Societo ”, datita je 1910. En ĝi estas skribite, ke la societo havas sian bibliotekon, okazigas lekciojn kaj kursojn.

    En diversaj periodoj E - movado en nia urbo havis diversajn formojn. Dum kelkaj lastaj jaroj la klubo ne funkciis. Sed E - vivo ne haltis, kaj kelkaj restintaj esperantistoj aktivis en diversaj agadkampoj. Multaj Interretanoj konas paĝojn de Jurij Finkel, kaj Sergej Verŝinin estas konata en literatura kaj aliaj fakoj.

    Ĉi - jare en februaro kaj marto ni okazigis kursojn kaj nun en la klubo estas ĉ. 20 homoj, kiuj kunvenas du fojojn semajne. Fine de aprilo niaj klubanoj partoprenis tradician VER - 11 en Nabereĵnie Ĉelni kaj eĉ gajnis tie kelkajn premiojn. Kaj nun ni prepariĝas por veturi al OkSEJT.

    Adreso : RU - 432063, Uljanovsk - 63, ab. ja. 4716, Ruslando

    Rete :

    <address> yuka@uaz. ru address>.

    Jurij Karcev

    PER ESPERANTO EN FRANCIO

    18 - 25 apr 1999 grupo de junaj esperantistoj el Sankt - Peterburga gimnazio N - ro 271 partoprenis renkontiĝon de E - infanoj apud Troyes ( Ĉampanjo ), kiun organizis prezidanto de E - Asocio de Bondy Elisabeth Barbay.

    Krom la peterburga grupo partoprenis ankaŭ infanoj el Pollando kaj Francio. Entute 25 diversaĝaj lernejanoj dum unu semajno praktikis Esperanton, multe ekskursis, vizitis unikan muzeon de aŭtomatoj, farmbienon k. a. Vespere la partoprenantoj amuziĝis, dancis, kantis, koncertis. Esperanto konatigis kaj amikigis infanojn, kiuj nun korespondas. Riĉa je ekskursoj kaj renkontoj estis ankaŭ la pariza programo.

    Svetlana Miroŝniĉenko

    DE LA KLUBO AL E - CENTRO

    10—11 jun 1999 en Krasnojarsk ( Siberio ) okazis la 2a foiro - prezentado de nekomercaj organizaĵoj, kiun inter aliaj 65 organizaĵoj partoprenis kun sia stando ankaŭ Krasnojarska E - Klubo ( KrasEK ). La tradiciiĝinta Foiro celas prezenti al la urbaj loĝantaro kaj estraro tutan spektron de la sociaj iniciatoj kaj atentigi oficialajn instancojn pri la problemoj kaj bezonoj de la soci - utilaj organizaĵoj.

    Dum la oficiala prezentado de la partoprenantoj prezidanto de KrasEK Sergej Bronov rakontis pri esperanto kaj la klubo, dum Andrej Peĉonkin samtempe partoprenis diskuton pri interrilatoj de nekomercaj organizaĵoj kun la komercaj kaj la oficialaj instancoj.

    Dum la lastaj jaroj en Krasnojarsk progresas memorganiziĝo de la socia vivo, kaj KrasEK laŭpove partoprenas tiun procezon. La klubo oficiale partneras kun la urba komitato pri la junularaj aferoj ĉe la urba administracio, danke al kio ĉiujare ĝi estas liberigata de lupago por la urbocentra ejo. Nun ni intencas pli aktive eniri tuturbajn aranĝojn. Aŭtune de 1998 kvin klubanoj senpage lernis en la kurso pri kreado de hejmpaĝoj kadre de speciala programo por la nekomercaj organizaĵoj. Nun ni planas organizi en la urbo ret - informadon pri esperanto.

    La financa krizo en Ruslando batis ankaŭ nin. Dum la pasinta vintro estis problemoj pri la dezirantoj lerni esperanton : oni plezure kaj amase vizitis niajn propagandajn prelegojn, sed ne povis pagi eĉ la modestan kurs - kotizon. Kaj ni simple disdonadis priesperantajn faldfoliojn por ebla estonta rerenkontiĝo. Sed maje kaj junie la humoro de la homoj jam pliboniĝis, kaj aŭtune la kurso povos refunkciiĝi.

    Ni strebas evoluigi la klubon al la respektinda centro de E - kulturo. Laŭ interkonsento kun Urala Esperantista Societo, KrasEK transprenis la zorgojn pri la Kolektiva E - Biblioteko, kiu dum 16 jaroj funkciis en Jekaterinburg. Ni kunaranĝis transportadon en aprilo 1999 al Krasnojarsk de preskaŭ 1800 libroj kaj multajn periodaĵojn. Nun ni intencas organizi publikan bibliotekon kaj ligi ĝin al la ĵus aperinta urba Biblioteka Asocio.

    Pluas nia laboro kun la infanaro. Nia klubano Valerij Malyĥin organizis infanan E - rondon en la orfejo kaj daŭrigas sian laboron kiel profesia gvidanto de la infana E - klubo ĉe la regiona “ pionirpalaco ”. KrasEK helpas per literaturo.

    Dum lastaj du jaroj preskaŭ 50 personoj finis niajn kursojn. Ĝojigas ke inter ili plimultas studentoj. Tio signifas, ke prepariĝas la nova generacio, kiu povos anstataŭigi nin post kelkaj jaroj. Ne ĉiuj klubaniĝas, sed multaj konservas interrilatojn kun ni kaj restas niaj amikoj kaj helpantoj.

    Kontaktu nin je la kluba adreso

    RU - 660017, Krasnojarsk, ab. ja. 20825, Ruslando.

    Sergeo Bronov

    prezidanto de KrasEK

    SESIO DE SCIO

    En Moskvo funkcias E - asocio Scio . Konferencoj de la asocio okazas unu fojon en tri monatoj. La asocion gvidas blinda esperantisto V. M. Ĥmelinskij.

    31 maj. —4 jun. 1999 okazis laŭplana konferenco kun sep raportoj. Prelegis V. Ĥmelinskij, E. Budagjan, R. Grinceviĉius, T. Telegkina, K. Iljutoviĉ, S. Visokovskij, T. Lezginceva.

    Viktoria Nikiforova

    TRANS LA KRADO

    Nia redakcio ofte ricevas informpetojn pri Esperanto el malliberejoj. Ni kutime ne nur respondas tiujn leterojn, sed ankaŭ sendas librojn kaj gazetojn.

    Antaŭ nelonge ni sendis tri dukilogramajn pakaĵojn kun lernolibroj, vortaroj, beletraĵoj kaj gazetoj al Novosibirska kaj Murmanska regionoj. Dank al mondonaco de Bard Hekland ni pretigis plian stokon por tiu celo.

    Pliaj donacoj estas bonvenaj.

    Halina Gorecka

    KURTE

    10 jun 1999 papo Johano Paŭlo II dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun al li enmanigis d - ro Ludoviko Zaleski Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, prof. Hanna Konopka. La medalo estis aljuĝita far kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaŭ elstaraj personoj de Bjalistoka socio. ( RetInfo )

    14 maj en Barcelono Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio elektis sia prezidanto por kvarjara mandato la E - lingvan verkiston Manuel de Seabra, kiu estas membro de Esperanta PEN. ( HeKo )

    La irlanda edukministerio permesis instrui E - ton en la kvina klaso de mezlernejoj, “ transira jaro ”, kiam la lernantoj povas studi pli libere, ekster la oficiala instruplano. ( Esperanto )

    Germana E - Junularo ricevis por sia nacia agado ministerian subvencion de 38 mil 700 markoj k por internacia agado —27 mil markojn. ( GEJ - Gazeto )

    Por Universala Kongreso de E - to en 2002 kandidatas Fortaleza ( Brazilo ) k Kortrijk ( Belgio ). Osmo Buller esploros persone ambaŭ lokojn antaŭ la Berlina UK. ( Esperanto )

    Jam por la kvara sinsekva jaro, okazis Kurso de E - to en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia ( Hispanio ), ĉi - jare en du grupoj. Entute la kurson partoprenis k ricevis diplomon de la Universitato 93 gestudentoj. ( Augusto Casquero )

    CO de UEA ricevis 80 informpetojn reage al anonco aperinta decembre en du gazetoj de Jordanio. ( Esperanto )

    En la semajnfino 15 - 16 maj 1999 estis inaŭgurita la nova sidejo de Zurika E - Klubo, kiu funkcios kiel librovendejo, kontoro k prelegejo. ( Heroldo de Esperanto )

    Dum la pasinta jaro komisiono pri gazetaro k informoj de Ĉeĥa E - Asocio konstatis 209 E - temajn artikolojn en la ĉeĥa gazetaro. ( Starto )

    Deutschland Top 10 estas listo de dek plej vendataj kompaktdiskoj ( KD ) en Germanio. En tiu ĉiusemajne eldonata listo la KD Esperanto de la muzik - grupo Freundeskreis estas en la naŭa loko! ( RetInfo )

    En la itallingva libro Kia estonteco : homa aŭ malhoma? milanano Enzo Guernieri dediĉas multan atenton al E - to. ( Heroldo de Esperanto )

    La urba biblioteko de Gotenburgo ( Svedio ) havas nuntempe 855 librotitolojn en aŭ pri E - to. ( La Espero )

    LA CENTJARULINO

    Fragmento el La taglibro de l verkisto

    de Fjodor Dostojevskij

    “ La taglibro de l verkisto ”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis ( kun kelkaj paŭzoj ) en la jaroj 1873—1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci - kultura vivo kaj pro la vasta gamo de la prezentataj temoj, kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

    En majo “ La Ondo ” komencis aperigon de fragmentoj el la “ Taglibro ” per la satira “ Enkonduko ”, kiu ricevis tre pozitivan akcepton. Nun ni daŭrigas per lirika bildo “ facila kaj senenhava ”.

    “ Tiumatene mi tro malfruis, —konata damo rakontis al mi antaŭ kelkaj tagoj, —kaj forlasis la hejmon preskaŭ tagmeze, sed, ĝuste tiam mi havis multajn farotaĵojn. Ĝuste en la strato Nikolajevskaja mi devis viziti du lokojn, proksimaj unu al la alia. Unue mi iris al la policejo, kaj ĉe ties pordo mi rimarkis tiun oldulinon, kaj ŝi aperis al mi tre maljuna, kurbiĝinta, kun apogbastono, tamen mi ne sukcesis diveni ŝian aĝon ; ŝi venis ĉe la pordon kaj sidiĝis tie en angulo sur pordistejan benkon por ripozi. Cetere mi pasis preter ŝi, kaj ŝi nur momenton estis antaŭ miaj okuloj.

    Post deko da minutoj mi foriris el la policejo, kaj du domojn post ĝi estas vendejo, en kiu mi ankoraŭ pasint - semajne mendis ŝuojn por Sonjo ; mi do laŭvoje iris tien por preni ilin kaj ekvidis, ke la oldulino sidis jam ĉe tiu domo, ankaŭ sur benko apud la pordego —ŝi sidis kaj rigardis al mi ; mi ridetis al ŝi, eniris kaj prenis la ŝuojn. Post kelkaj minutoj mi direktis min al avenuo Nevskij kaj vidis, ke mia oldulino sidis jam ĉe la tria domo, tamen ŝi sidis ne sur benko, sed sur brika elstaraĵo, ĉar benko mankis ĉe tiu pordego. Mi subite kaj nevole haltis antaŭ ŝi : kial, mi pensis, ŝi sidiĝas apud ĉiu domo?

    —Avinjo, —mi diris, —ĉu vi laciĝis?

    —Jes, mia kara, mi tre laciĝas. Mi pensis : estas varme, la suno lumas, do mi iru al la genepoj por tagmanĝi.

    —Ĉu vi do, avinjo, iras por tagmanĝi?

    —Por tagmanĝi, mia kara, por tagmanĝi.

    —Sed tiele vi ja ne venos.

    —Ne, mi venos ; jen mi iom iros kaj ripozos, kaj poste denove ekstaros kaj pluiros.

    Mi rigardis ŝin kaj sentis teruran scivolemon. La oldulino estis malgranda, pura, en la vestaĵoj trivitaj, verŝajne burĝino, kun apogbastono, la pala kaj flava vizaĝo fiksiĝinta al la ostoj, la lipoj senkoloraj —kiel mumio ; sed sidante ŝi ridetis, kaj la suno lumis rekte sur ŝin.

    —Verŝajne, avinjo, vi estas tre maljuna, —mi demandis, kompreneble ŝerce.

    —Cent kvar jarojn mi havas, kara mia, nur cent kvar jaretojn ( tiel ŝi ŝercis )... Sed kien vi iras?

    —Jen, avinjo, —ankaŭ mi ridis, —mi aĉetis en la vendejo ŝuetojn por mia filino kaj portas ilin hejmen.

    —Aj, kiaj etaj ŝuetoj, ĉu via filino estas eta? Estas bone por vi. Ĉu vi havas aliajn infanojn?

    Kaj ŝi plu ridis kaj rigardis. Ŝiaj okuloj estis malbrilaj, preskaŭ mortaj, sed el ili kvazaŭ lumus varma radio.

    —Avinjo, volu preni miajn kvin kopekojn, aĉetu por vi kukon, —mi diris kaj donis al ŝi kvinkopekan moneron.

    —Ĉu vi donas al mi la moneron? Nu, dankon, mi jes prenos vian moneron.

    —Prenu do, avinjo, estu afabla.

    Ŝi prenis. Estis konstateble, ke ŝi ne kutimas, kaj ke la vivo ne devigis ŝin almozi, sed ŝi prenis ĉe mi tre kortuŝe, tute ne kiel almozon, sed kvazaŭ pro ĝentileco aŭ pro boneco de sia koro. Sed eble ŝin tio tre imponis, ĉar nur malmultaj alparolas ŝin, oldulinon, kaj jen —oni ne nur interparolas kun ŝi, sed eĉ kun amo pri ŝi zorgas.

    —Nu, avinjo, —mi diris, —adiaŭ. Ĝisiru bonsane.

    —Mi ĝisiros, kara mia, ĝisiros. Mi ja ĝisiros. Kaj vi iru al via nepino, —misis la oldulino, forgesinte, ke mi havas ne nepinon, sed filinon ; verŝajne ŝi pensis, ke jam ĉiuj havas genepojn. Mi ekiris, lastfoje rerigardis al ŝi kaj ekvidis, ke ŝi malrapide kaj pene stariĝis, frapis la bastonon kaj ekplandis surstrate. Eble laŭvoje ŝi ankoraŭ dek fojojn haltos ĝis venos al la familianoj por “ tagmanĝi ”. Kaj kien ŝi iras por tagmanĝi? Tre kurioza oldulino. ”

    Tiumatene mi aŭdis ĉi rakonton —efektive eĉ ne rakonton, sed, simple, iun impreson pri renkonto kun centjarulino ( vere, ĉu ofte oni renkontas centjarulon, des pli tiel plenan je vivo anima? ) —kaj baldaŭ tute forgesis ĝin ; nur malfrunokte, traleginte artikolon en revuo kaj formetinte la revuon, mi subite rememoris la oldulinon kaj ial rapide imagis la daŭrigon pri tio, kiel ŝi venis al la parencoj por tagmanĝi : rezultis ankoraŭ unu, eble tre versimila, eta bildo.

    Ŝiaj genepoj —kiuj verŝajne estas pragenepoj, sed ŝi nomas genepoj ankaŭ ilin —probable estas metiistoj, homoj certe familiaj, aliokaze ŝi ne irus al ili por tagmanĝi. Ili loĝas ie en keletaĝo, aŭ eble luas barbirejon. Ili estas malriĉaj, sed tamen ili ja nutras sin kaj gardas la hejmon en bona ordo. Ŝi atingis ilin, probable, je la dua horo. Ili ŝin eĉ ne atendis, sed renkontis, verŝajne, sufiĉe afable.

    —Jen ŝi venas, Maria Maksimovna, eniru, eniru, bonvenu, karulino.

    ... Tri etaj infanoj —knabo kaj du knabinoj —rapide alkuris al la praavino. Kutime tiaj tre maljunaj oldulinoj ĉiam tre rapide intimiĝas kun infanoj : ili mem iĝas anime tre similaj, foje eĉ identaj, al infanoj. La oldulino eksidis. Ĉe la mastro estis iu gasto aŭ kliento, lia kvardek - jara konato, jam forironta. Krome gastis ankaŭ nevo, filo de lia fratino, deksepjara junulo, deziranta dungiĝi ĉe presejo. La oldulino faris la signon de l kruco kaj sidiĝis, rigardante la gaston.

    —Uf, mi laciĝis! Kiu estas ĉe vi?

    —Ĉu mi? —ridetis la gasto, —ĉu vi, Maria Maksimovna, ne rekonis min? Ja antaŭ du jaroj ni intencis kune iri en arbaron por pluki fungojn.

    —Uf, mi ja konas vin, la mokanton. Mi memoras vin, nur vian nomon mi forgesis, kiu vi estas, sed ja memoras. Uf, ial mi tre laciĝis.

    —Sed mi deziras demandi vin : kial, Maria Maksimovna, respektinda oldulino, vi tute ne kreskas alten? —li ŝercis.

    —Ĉesu jam, —ridis la avinjo, cetere, tre kontenta.

    —Mi, Maria Maksimovna, estas bonkora homo.

    —Kaj kun la bonkoraj estas interese paroli. Uf, mi ja plu anhelas, panjo. Vi do jam aranĝis mantelon por Serĉjo, ĉu ne?

    Ŝi mansignis al la nevo.

    La nevo, junulo forta kaj sana, tutbuŝe ridetis kaj proksimiĝis. Li estis vestita per griza mantelo, kaj li ankoraŭ ne povis indiferente surporti ĝin. Indiferento venos eble nur post unu semajno, sed nun li ĉiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo, sentante apartan estimon al si mem...

    —Nu, sufiĉas, —diris la mastro, —necesas iom manĝi. Sed mi vidas ke vi vere tre laciĝis, Maria Maksimovna, ĉu ne?

    —Jes, saĝulo, mi laciĝis, la tago ja estas varma kaj suna. Mi do decidis viziti vin... kial mi kuŝu? Uf! Survoje mi renkontis junan sinjorinon, ŝi por siaj infanoj aĉetis ŝuojn. “ Kial, oldulino, —ŝi diris, —vi laciĝis? Prenu por vi kvin kopekojn kaj aĉetu kukon... ” Mi do, sciu, prenis la moneron.

    —Tamen, avinjo, antaŭ ĉio iomete ripozu, kial vi hodiaŭ tiel anhelas? —kun aparta zorgemo diris la mastro.

    Ĉiuj ekrigardis al ŝi —jam ŝi subite tre paliĝis, la lipoj blankiĝis. Ankaŭ ŝi ĉirkaŭrigardis ĉiujn, sed iel malhele...

    —Do, mi pensis... kukojn por la infanetoj... la kvinkopeko...

    Kaj ŝi denove haltis, denove respirante. Ĉiuj silentiĝis por ĉirkaŭ kvin sekundoj.

    —Kio, avinjo? —la mastro sin klinis al ŝi.

    Sed la avinjo ne respondis. Denove sekvis silento dum kvino da sekundoj. La oldulino fariĝis eĉ pli blanka, kaj ŝia tuta vizaĝo subite iel pintiĝis. La okuloj senmoviĝis, la rideto glaciiĝis sur la lipoj ; ŝi rigardis rekte, kaj jam ne plu vidante.

    —Necesas voki popon!.. —subite kaj haste diris la gasto duonvoĉe de malantaŭe.

    —Sed... ĉu ne... malfrue jam... —la mastro balbutis.

    —Avinjo, ha, avinjo! —vokis la oldulinon la edzino de l barbiro, subite vigliĝinte ; sed la avinjo restis senmova, nur ŝia kapo kliniĝis flanken ; la dekstra mano, kuŝanta surtable, tenis la moneron, kaj la maldekstra restis sur la ŝultro de la pliaĝa pranepo Miĉjo, sesjara knabo. Li staris senmova kaj per la grandaj mirigitaj okuloj atente rigardis la praavinon.

    —Ŝi forpasis! —senhaste kaj grave diris la kliniĝinta mastro kaj krucosignetis sin.

    —Jes ja! Tute ĝuste, mi vidis, ke ŝi kliniĝas, —kortuŝite kaj rapide prononcis la gasto ; li estis terure frapita kaj ĉirkaŭrigardis ĉiujn.

    —Aĥ, dio! Jen ni havas! Kion ni nun faru, Makaryĉ? Ĉu ni transportu ŝin tien? —la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite.

    —Kien tien? —emfaze respondis la mastro, —ni ĉion aranĝos ĉi tie ; ĉu vi ne estas ŝia parenco? Sed tien necesas iri por sciigi.

    —Cent kvar jaroj, jes! —la gasto faris kelkajn paŝojn surloke, ĉiam pli kaj pli kortuŝita. Li eĉ tute ruĝiĝis.

    —Jes, dum la lastaj jaroj ŝi jam ekforgesis la vivon, —ankoraŭ pli grave kaj pli emfaze rimarkis la mastro, serĉante kaskedon kaj formetante la mantelon.

    —Sed unu minuton antaŭe ŝi tiel ridis kaj ĝojis! Jen, la monero ankoraŭ en la mano! La kukojn, ŝi diris, ho - o, nia vivo!

    —Nu, ni do iru, Petro Stepanoviĉ, —la mastro interrompis la gaston, kaj ili eliris. Certe, oni ne priploras tiajn. Ŝi aĝis cent kvar jarojn kaj “ forpasis sen malsanoj kaj ĝenoj ”. La mastrino invitis najbarinojn por helpo. Tiuj akceptis la sciigon preskaŭ kun plezuro kaj tuj alkuris, aĥante kaj krietante. Unue, kompreneble, estis aranĝita la samovaro. La infanoj kun mirigita aspekto amasiĝis en angulo kaj defore observis la mortan avinjon. Miĉjo ĝis sia lasta horo ĉiam memoros la oldulinon, kiu mortis kun la mano sur lia ŝultro ; kaj kiam li mortos, jam neniu sur nia tero scios kaj memoros, ke iam iu oldulino vivis kaj travivis cent kvar jarojn —neniu scias, kiel kaj por kio. Sed kial memori : ja estas tute egale. Tiel forpasas milionoj da homoj —ili nerimarkate vivas kaj mortas nerimarkate. Eble nur la mortomomento de tiuj centjaraj geolduloj enhavas ion kortuŝan kaj kvietan, ion eĉ kvazaŭ gravan kaj pacigan —ĝis nun la centjara aĝo iel strange impresas la homojn. Dio benu la vivon kaj la morton de simplaj bonkoraj homoj!

    Cetere, jes, facila kaj senenhava bildo.

    1876. Marto. Ĉap. 1.

    Tradukis Aleksander Korĵenkov

    DEKLARO DE ESPERANTA PEN - CENTRO

    Kiel gvidantoj de Esperanta PEN - Centro, nome kiel reprezentantoj de la profesiaj verkistoj, eldonistoj kaj redaktoroj kiuj vidas sian artan produktadon en esperanto kongrua al la principoj de socia kaj kultura engaĝo, laŭ la ĉarto de PEN - Klubo Internacia, ni sentas la devon turni nin al la esperantistaro per aparta deklaro pri la milita stato en la nuna Jugoslavio.

    La Esperanta PEN invitas ĉiun esperantlingvanon konduti ne kiel juĝisto, sed kiel atestanto : verdikton pri kondamno vi lasu al la Historio, sed pri la eventoj atestu sincere, laŭ viaj propraj konoj.

    Kiel verkistoj en konstanta kontakto kun multaj gekolegoj, specife en la balkanaj landoj, ni povas atesti, ke la tragedia disfalo de la iama Jugoslavio eniris sian antaŭlastan akton per la agonio de Kosovo, kaj ĝi eniras sian lastan akton per la eŭtanazio de la Miloŝeviĉa reĝimo.

    Ni plu atestas ke ĉiuj balkanaj popoloj estas ankaŭ parto de la eŭropa civilizo, kaj ĉia milito tie estas minaco kontraŭ la politika stabileco kaj la morala progreso de la tuta kontinento.

    Konsekvence ni atestas ke necesas daŭre kaj firme labori por konstrui “ kulturon de paco ”. En tiu strebo ni invitas niajn verkistojn ree vigliĝi laŭ la literatura elano kiu kondukis al ĉefverkoj kiel La infana raso de William Auld kaj La granda kaldrono de John Francis, al artaj rezultoj kiel Viktimoj de Julio Baghy kaj Izolo de Kolomano Kalocsay, al la pensaro en Interpopola konduto de Edmond Privat kaj Super de Hector Hodler. Necesas ke nia literaturo ree estu en la unua vico por konstrui tiun kulturon de paco.

    Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ rezigni je la tipe esperantisma demagogio, kiu vidas en la angla la malamikan lingvon, ĉi - foje ĉar en ĝi okazas la NATO - briefings. Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ intimiĝi kaj intimigi al la atingoj de nia literatura lingvo : Asteriks kaj Katarino Blum , unusolaj mencioj pri la E - literaturo en la, cetere tre bona, lernilo Esperanto für globetrotters , montras ke en nia nuna junularo mankas bazaj konoj pri nia literaturo mem. Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ konduti alimaniere ol aŭtori kalumniajn pamfletojn aŭ eldoni skandal - romanojn : tiaj aŭtoroj, tiaj eldonistoj bezonas funde remediti sian socian rolon kiel esperantlingvanoj.

    Aliĝinte al la Pakto por la Esperanta Civito interalie pro ĝia intuicio pri la bezono konstrui kondutkodon, ni esperas ke tiu kondutkodo entenos la suprajn principojn, kaj ni invitas la esperantlingvajn intelektulojn kunlabori en tiu direkto.

    1999 05 28

    István Nemere, prezidanto

    Giorgio Silfer, vicprezidanto

    Judit Felszeghy, sekretario

    VIVU PACO!

    En la 8 - a de majo ( Pekina Tempo ), NATO kun Usono kiel ĉefo bombis per tri misiloj la Ĉinan Ambasadorejon en Jugoslavio, detruis ties domon, grave vundis ĉinajn diplomatojn kaj mortigis tri ĉinajn ĵurnalistojn. Tio ege ŝokis kaj kolerigis la ĉinan popolon pacaman, inkluzive ĉinajn esperantistojn.

    Kvankam NATO trovis pretekstojn por la bombado, tamen ili ne povas nei sian krimon nek eviti la respondecon pri sia agado, kiu atencis la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj kaj konvencion pri diplomatiaj rilatoj konsentitan en Vieno.

    Ni, ĉiuj ĉinaj esperantistoj aprobas la deklaron de la ĉina registaro kaj forte protestas kontraŭ la barbara bombado de NATO al la Ĉina Ambasadorejo kaj al Jugoslavio. Ni esperas, ke tuj ĉesos la barbara bombado, ĉesos la mortigado, kaj paco revenos al Jugoslavio kaj al la tuta tero. Vivu Paco!

    Ĉina E - Ligo

    Redakcio de El Popola Ĉinio

    Ĉina E - Eldonejo

    PLIA ESPERANTO - CENTRO, ĈU PROVIZORA?

    Finfine ni povas anonci / fondi provizoran E - Centron por la suda Ruslando. Ĉelime al Ukrainio, ĝi povas iĝi rus - ukraina E - Centro por la regionoj de Doneck, Lugansk, Ĥarjkov, Volgograd, Rostov - na - Donu, Krasnodar, Voroneĵ, Lipeck k. a. La ĉefa celo de la centro estas instrua kaj kultura ; eble ankaŭ eldona agado.

    La centro estos en kvarĉambra brika domo ( ni loĝas en la samkorta duĉambra dometo ). Ni transdonas al tiu centro nian grandan E - bibliotekon kaj danke akceptos esperantaĵojn de aliaj samideanoj. La unua entrepreno okazos 5 - 8 nov 1999. Ni atendas nur parolantajn esperantistojn. Pliajn detalojn ricevu ĉe nia adreso : ul. Zareĉnaja 11, ĥut. Krasnyj Kut, Oktjabrjskogo r - na, Rostovskij obl, RU - 346482, Ruslando.

    Anatolo Gonĉarov ( Ruslando )

    “ RAŬMISTOJ ” KAJ “ FINVENKISTOJ ” : ABSURDA DIVIDO

    En LOdE . 1999 : 5, responde al demando el Britio, aperis artikolo de Giorgio Silfer Kion signifas raŭmismo .

    En la artikolo oni dividas la esperantistaron en du partojn, nome “ raŭmistoj ” kaj “ finvenkistoj ”. Tiu divido ŝajnas al mi absurda, precipe kiam oni egaligas la esprimojn “ finvenkismo ” kaj “ lapennismo ”. “ La fina venko ” ne apartenas al la esprimoj de Ivo Lapenna, kaj, cetere, li neniam “ propagandis ”. Li ĉiam sobre kaj celkonscie informis pri la Internacia Lingvo sur scienca nivelo, en konvenaj tempo kaj loko.

    Ivo Lapenna oferis siajn talenton kaj tempon por la Internacia Lingvo, ĉar ĝi estis por li la lingva esprimo de lia koncepto, “ Humaneca Internaciismo ”, kiu estas entenata en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Por tiuj ĉi rajtoj li luktis dum sia tuta vivo.

    “ Humaneca Internaciismo ” estas konsista parto de la esperantismo. Laŭ mi tiu parto inkluzivas ankaŭ la pensojn esprimitajn en La Kvintezo .

    Birthe Lapenna ( Danlando )

    HISTORIISTOJ UNUIĜAS

    Sekve de mia alvoko dissendita antaŭ kelkaj monatoj ( vd. LOdE . 1999 : 4 ) mi ricevis ĉ. 60 mesaĝojn, kiuj apogas mian instigon pri la Internacia societo de historio. Do, mi pripensis ĝin kaj mi proponas organizi Internacian reton de esperantistaj historiistoj.

    Tiu reto utilos al interŝanĝoj de informoj kaj dokumentoj, ĉefe pri la historio de nia movado ( landa kaj internacia ) kaj pri aliaj fakaj historioj.

    Laŭ mi, ni devos malfermi tiun reton al ĉiuj esperantistaj historiistoj ( amatoraj kaj profesiaj ). Ni povus nomumi iun sekretario por publikigi en sia TTT - paĝo la liston de ĉiuj retmembroj kaj kunligi ilin al tiuj, kiuj ne havas komputilon. Bonvolu sendi al mi viajn mesaĝojn (

    <address> clementm@altavista. net address> ) pri tiu propono. Poste mi komunikos la respondojn kaj ni vidos laŭ viaj proponoj kaj sugestoj.

    Michel Clément ( Kanado )

    LA ESPERANTA CIVITO : KONSTITUCIO PROPONITA

    La provizora propono de konstitucio de la Esperanta Civito estos dissendita meze de junio al ĉiuj delegitoj kaj observantoj kiuj konfirmis sian partoprenon en la dua Forumo por la Esperanta Civito ( Karolovaro, 27 - 29 jul 1999, dum SAT - kongreso ).

    Kompreneble ĝi estos sendita ankaŭ al la invititaj gastoj, se ili akceptis la inviton ( ĝis nun alvenis konfirmo de la prezidanto de SAT, kaj neniu respondo de la prezidanto de UEA ). La dokumento estos diskutata de la Forumo, kiu transformos ĝin al definitiva propono. Sekve, estos malfermita la publika diskuto interne de Esperantio, dum tuta jaro, tra la pluraj redakcioj aliĝintaj al la Pakto. La diskuton fermos la tria Forumo, kiu aprobos la definitivan tekston kaj decidos pri la dato de la ekvalido de la konstitucio.

    La nuna provizora propono estis ellaborita ene de la Evolukomisiono, kun la helpo de itala katedrano pri konstitucia juro kaj pola universitata docento pri sociologio de etnaj minoritatoj. Kontribuis ankaŭ svisa fakulo pri parlamenta juro. La propono estas inspirita, en sia baza strukturo, de la konstitucio de la ordeno de la maltaj kavaliroj. Same kiel tiu, ĝi enhavas iom pli ol tridek artikolojn, dividitajn laŭ kvar ĉapitroj : Pri la Civito kaj ĝia naturo ; Pri la civitaneco ; Pri la povoj ; Pri la organizo. La nomoj de la diversaj organoj kaj instancoj estas tamen inspiritaj de la klasika roma demokratio, dum la maltaj kavaliroj uzas mezepokan terminaron. Krom la Pakto por la Esperanta Civito, en la propono estas menciitaj kiel referencaj dokumentoj la decidoj en Bulonjo - ĉe - Maro 1905, la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj 1948, la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj 1996, kaj la Svisa Civila Kodo.

    Aparte interesa estas la artikolo 6, pri la lingvo de la Civito : nature ĝi estas esperanto, sed en dua paragrafo la artikolo diktas ke “ Laŭbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado ”. Tio signifas ke la civitanoj kiuj bezonus sin esprimi en neesperantista mondkongreso ( ekzemple tiu de PEN - Klubo ) elektus la francan, inter la diversaj laborlingvoj.

    En la ĉapitro pri la civitaneco la propono konservas la klaŭzon de la Pakto, laŭ kiu individuo rajtas peti la civitanecon nur se li estas membro de establo aliĝinta al la Pakto. Tamen la civitaneco fariĝas individua rajto, nome la eventuala retiriĝo de la koncerna establo el la Pakto ne signifas aŭtomatan perdon de la civitaneco por la koncernaj establanoj.

    La tria ĉapitro solvas gravan problemon per originala formulo. Nome, la Forumo de la paktintoj daŭre ekzistos kiel partieta organo, kie sidas po unu delegito ; sed ĝiaj direktivoj kaj reglamentoj ne engaĝos individuojn, nur la kolektivojn, kiuj devos konformigi siajn statutojn al tiuj eventualaj decidoj. Paralele funkcios la Senato, elektita de la tuta civitanaro kiel proporcia organo, kies leĝoj kaj administraj aktoj engaĝos la individuojn, kaj ne la kolektivojn. La du branĉoj de la Parlamento havas sian ĉarniran elementon en la Konsulo, nome la senatano kiu prezidas ambaŭ branĉojn kaj samtempe plenumas la ekzekutivan povon.

    La kvara ĉapitro priskribas la organizon, kaj estas aparte interesa pro la originala formulo de financado de la Civito.

    La provizora propono ne estos publikigita, dum la definitiva estos disvastigita per multaj komunikiloj.

    HeKo

    LETERKESTO

    Cetere mi volas ankoraŭ diri, ke mi ĉiumonate scivole atendas vian gazeton, kaj ke multe en ĝi interesas min. Mi esperas, ke restu tiel.

    Lodewijk De Doncker ( Belgio )

    ***

    La kvalito de via revuo estis agrabla surprizo.

    Peter R. Jaimez ( Venezuelo )

    ***

    Mi ricevis de vi la interesajn broŝurojn Vivo kaj morto de Wiederboren kaj sur tranĉrando de ponard ’ de Nikolai Lozgaĉev kaj dankas al vi.

    Mi ankaŭ povas certigi vin, ke via gazeto ĉiam estas multflanka kaj donas valorajn informojn al mi.

    Ĝojigas min ankaŭ la diversaj enigmoj. Okupiĝante pri ili, oni povas bone pliampleksigi sian vorttrezoron.

    D - ro Hans - Burkhard Dietterle ( Germanio )

    Bruno Vogelmann —90 jaroj!

    Aŭtobiografio

    Bruno Vogelmann naskiĝis 30 jul 1909 en sudgermana urbo Heilbronn, filo de kemia entreprenisto. Dum la gimnazia tempo, en 1926, li aŭdis pri Esperanto, lernis ĝin kaj akiris multajn amikojn en la tuta mondo.

    En 1927 li sukcesis la abiturientan ekzamenon. Poste dum kelkaj jaroj li laboris en sukerfabriko kaj aŭtomobilfabriko kiel simpla laboristo, ĉar jam en la gimnazio li kontaktiĝis kun socialisma - komunisma movado, studis marksismon kaj estis aktiva en komunista junulara grupo. Post studado de pedagogio Bruno Vogelmann fariĝis instruisto, ankaŭ faris ekzamenon de E - instruisto ĉe fama profesoro Christaller en Stuttgart.

    Pro antifaŝista aktivado li perdis ŝtatan oficon en marto 1933, estis arestita, kruele turmentita kaj estis en malliberejo kaj koncentrejo de la nazia reĝimo ĝis 1938. En 1938 - 40 li laboris en la gepatra entrepreno, kaj poste devis esti soldato, sed li evitis batalon kontraŭ la subpremitaj popoloj kaj plurfoje sukcesis helpi ilin.

    Post la fino de la milito Vogelmann helpis rekonstrui la detruitan gepatran urbon, reorganizis la lernejojn, refondis la E - asocion en Heilbronn kaj realigis multajn kulturajn aktivaĵojn. Pro la Frida Milito li retiris sin el la aktiva politiko kaj estris kemian fabrikon en Crailsheim, daŭrigante siajn studojn pri filozofio, ekonomio kaj sociologio.

    En 1962 li kune kun Wensing kaj Carlén fondis Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio ( EKI ). La plej grava rezulto estas la naŭlingva ( 8 eŭropaj lingvoj kaj Esperanto ) Internacia Ekonomika Fakvortaro ( 1974 ). La azia eldono 11 - lingva ( la samaj, plus la ĉina kaj japana ) aperis en 1990. La orient - eŭropa eldono, kun sep aldonaj lingvoj estas preta por eldono. Eĉ araba kaj irana tradukoj jam estas pretaj.

    Ekde 1975 Bruno Vogelmann fordonis la estradon de la fabriko kaj tutplene laboras por kulturaj taskoj. Li estas aktiva en naturprotektado. Interalie, li relokigis malaperintajn bestojn en sia regiono. Li estas aktiva en la pacmovado kaj li estas membro de la Urba Konsilantaro.

    Sed lia ĉefa zorgo estis ĉiam la evoluo de la homa socio en interrilato kun la homa pensado. Dum sia tuta vivo li okupis sin intense pri la dialektiko. En 1988 aperis germanlingve kaj en 1989 en Esperanto lia La Nova Realismo , el kiu pluraj ĉapitroj jam aperis en formo de traktatoj. La Nova Realismo estas tradukita en 30 lingvojn, inkluzive de la rusa kaj ĉina, kaj pluraj el tiuj tradukoj estas jam eldonitaj. Krome Bruno Vogelmann aperigis multajn artikolojn pri kulturaj kaj sociaj problemoj.

    Li havas familion kun kvin filoj, kvar bofilinoj, dek du genepoj kaj unu pranepo.

    Bruno Vogelmann

    Spertoj pri tutmondiĝo

    de Sergio Pokrovskij

    Mi nemalmulte vojaĝis sub socialismo, ankaŭ eksterlanden, tamen plej ofte mi vojaĝis ofice, kadre de scienca kunlaboro. Miaj elektoj estis iom limigitaj per eksteraj cirkonstancoj, ekz - e mi vojaĝis precipe en tiujn landojn kun kiuj mia instituto havis kontraktojn. Tamen ankaŭ tio estis bona, ĉar mi rimarkis ke fojfoje mi plej multe ĝuis vojaĝon en landon kiun mi proprainiciate ne intencis viziti, kiu apriore ŝajnis al mi tute seninteresa. Kvankam malpli agrable, mi konstatis ke ankaŭ la inverso estis vera : vojaĝo al lando dezirata foje alportis plenan elreviĝon.

    Sed jen la “ fera kurteno ” falis, kaj ŝajnis ke mi povas vojaĝi laŭplaĉe, en ajnan landon laŭ mia elekto, ekz - e por viziti Universalan Kongreson en Berlino dediĉitan al la fenomeno tutmondiĝo. Sufiĉas havi monon... Feliĉe, ni havas germanan konsulejon en Novosibirsko, kaj rektajn aviajn flugojn en Germanion. Ŝajne, mi povas viziti Germanion same facile kiel Tomskon aŭ Tajlandon. ( Verdire, mi jam vizitis Dresdenon kaj Berlinon en 1976, kaj poste ial malvolis ripeti la sperton, sed nun estas nova Germanio kaj Berlino estos la kongresurbo. )

    La epizodo germana

    Do, mi elektis grandan turisman agentejon, respektindan filion de malnova turisma firmao Germania, kaj mendis tie vojaĝon por la koncerna tempo. La agentino estis tre helpema kaj afabla, ni facile trovis kaj mendis konvenan hotelon, mi aĉetis la vojaĝilon.

    Verdire, estis unu nubeto. “ Vi devos loĝi en la mendita hotelo, alie kaj vin, kaj nin povas trafi malagrablaĵoj ”, avertis min la agentino.

    Diable, mi ja intencis loĝi en la sufiĉe bona hotelo, mi jam pripagis mian loĝadon tie. Mi havis nenian intencon serĉi ion alian dum mia mallonga restado en Berlino. Sed post tiu averto mi ekpensis, ke surloke la afero eble estos malpli bona ol sur la reklampaĝo. Kaj tiu polica atento rememorigis al mi ion preskaŭ forgesitan.

    Nu, ne gravas. Restis nur unu lasta formalaĵo : ricevi germanan vizon. Mi supozis ke la agentejo aranĝos por mi tion, kiel oni kutimas fari tion por la aliaj vojaĝoj. Sed jen dua surprizo :

    “ Bedaŭrinde ni ne povas fari tion por vi. La konsulejo postulas, ke la klientoj persone prezentu siajn paperojn. Ni preparos por vi ĉiujn paperojn, sed vi mem devos prezenti ilin. Ni tre bedaŭras. ”

    Tiel finiĝis la civilizita parto de miaj vojaĝopreparoj. Mi venis al la konsulejo kaj enviciĝis sub la numero 183 inter la aliaj gecivitanoj, atendantaj enlason sur la trotuaro. Jam ok jarojn mi ne staris en tia vico.

    La publiko ja iom nervozis, ĉu oni sukcesos pasi antaŭ la tagmezo kiam la konsulejo finas la akcepton ; tamen kiom eblis, la atendantoj kondutis inter si home, kompreneme kaj afable.

    Post pli ol hora atendado sur la strato al mi ja prosperis eniri antaŭ la fino de la akceptotempo. La nervozan afablon surstratan anstataŭis nervoza impertinento ene.

    Unue mi supozis ke tiun nervozan impertinenton kaŭzis la ĝenerala streĉo politika : antaŭ 7 semajnoj iuj nekonatoj ekbruligis la pordon de la konsulejo proteste pri la agreso kontraŭ Jugoslavio ; kaj semajnon antaŭe du ĉinaj studentoj algluis du afiŝojn protestante pri la detruo de la ĉina ambasadorejo en Beogrado.

    Tamen mi ja ne partoprenis en tiuj agoj ; kaj poste oni diris al mi ke la etoso en la konsulejo ĉiam estis tia. La oficistojn incitas la granda alfluo de la vizitantoj en la mizeran akceptejon, kiun alfluon la konsulejo cetere ŝuldas al sia propra postulo ke ĉiu venu persone.

    En la akceptejo regis maldiketa brunulo, kies manieroj ŝajnis al mi iel bizare similaj al tiuj de ĉefkelnero kaj provoso. Li estis tre, tro agema kaj provokema. Li nervoze kaj incitite indikis al ĉiuj atendantaj kien ili iru, kie ili staru, kion ili pretigu. Ĉe tio lin incitis ke la vizitantoj ial ne antaŭscias la aranĝon de la ĉambroj en la konsulejo, ke ili malĝuste sin envicigas ktp. “ La germanaj vizitantoj tuj ĉion komprenas kaj estas tre disciplinemaj. ”

    Lia stulta, senutila, eĉ rekte malutila enmiksiĝemo senĉese kreis miskomprenojn, kiuj ankoraŭ plie lin incitadis. Iuj liaj ordonoj estis tiom absurdaj, ke unu fojon mi ne povis rezisti la tenton, kaj inspirate de la ekzemplo de Ŝvejk, mi faris laŭ lia indiko ( t. e. enviciĝis laŭ la vicordo de li ŝanĝita, ne kien mi laŭkutime devus ). Estiĝis konfuzeto, kaj eble tio malsukcesigis mian viziton : ĝuste tiam tra la akceptejo pasis malgranda estro, per la staturo kaj vizaĝo tre simila al Napoleono Bonaparto en malhela vestokompleto ( poste mi vidis lin estri la akceptadon de vizpetoj ).

    Kiel ĉiuj oficistoj de la konsulejo, la Malgranda Estro aspektis mishumora, kvazaŭ pro tio ke la abomenataj vizitantoj malebligas al li sin okupi pri iu vere grava afero ( kia ekz - e misdigesto ). Li impone kaj iom longe deklaris ( germanlingve ) ke tiujn kiuj malkontentas aŭ disputas endas tuj forigi. La publiko eksilentis ; mi sekvis la komplikan turnon de liaj germanaj frazoj, kaj en mia menso ial ekŝvebis la jam delonge forgesitaj versoj :

    Wer auf die Straße räsoniert,

    Wird unverzüglich füsiliert ;

    Das Räsonieren durch Gebärden

    Soll gleichfalls hart bestrafet werden

    ( Poste, revenante hejmen, mi provis traduki tion en Esperanton :

    La publikloka rezonado

    Punendas per pafmortigado ;

    Kaj rezonadon per mieno

    Tuj sekvu pun per karabeno

    Ne, tio ne imponas. Nek la rusa, nek Esperanto estas sufiĉe esprimivaj por tiu ĝenro. )

    Nu, tamen ankaŭ mi prudente silentis, kiel ĉiuj, tiom pli ke la Malgranda Estro ne similis ŝatanton de Heine. Ho ve, mi suspektas ke li rimarkis mian “ rezonadon per mieno ”... Ĉiel ajn, la Malgranda Estro pasis kaj neniu iĝis forpelita.

    Kurioze : post la kraŝo de socialismo mi neniam rememoris Ŝvejkon, kaj el la versoj de Heine, neniun satiran ( tamen mi ja uzis lian lirikan versaĵon en unu el miaj “ Lingvaj respondoj ” ) ; mi opiniis tiujn temojn definitive malaktualiĝintaj. Kaj jen, subite ili leviĝis el la profundo de mia memoro.

    Tiel en la konsulejo oni regule komprenigadis al la vizitantoj, ke ili estas ne personoj venintaj realigi sian rajton je “ libera moviĝado de homoj kaj ideoj ” ( kiel kutimis deklari la Okcidentaj propagandistoj dum la Malvarma Milito ) sed senrajtaj suspektinduloj aroge almozantaj nemerititan privilegion viziti Germanion, ke oni povas ajnmomente elĵeti vizitanton el la konsulejo. Kaj kvazaŭ por kompletigi la impreson pri absoluta senrajteco, anonco sur la lasta pordo de la akceptejo avertis :

    Zorge kontrolu la vizon. La konsulejo ne responsas pri eraroj en la vizoj kiujn ĝi donas.

    Do, mi prezentis miajn dokumentojn. Preparitaj per la germana agentejo, ili ŝajnis senriproĉaj. Naive mi opiniis, ke la konsulejon interesas nur mia pagipovo, kaj tiuflanke ĉio estis en ordo. Sed la konsilistino tuj rimarkis la invitleteron de UEA, kaj tion ke ĝi venas el Nederlando. “ Tio ne validas. Necesas invitilo el Germanio. ”

    Mi indikis mian turistan vojaĝilon, faksitan el Berlino, kiu respektoplene kaj zierlich - manierlich invitis Herrn Pokrovski pasigi la ok tagojn en Berlino. “ Sed ni ja scias, ke vi veturos ne por plezuro sed por Esperanto. ”

    Kaj preventante das Räsonieren nekonvenan en germana konsulejo eksonis la Leitmotiv : “ Malokupu la lokon, aŭ mi vokos gardiston ”.

    Eĉ plie ol la malĝentileco min surprizis tiu nova atesto pri polica intereso pri miaj okupoj en Berlino. Ion tian mi ja atendis, sed opiniis ke prezentante la invitleteron de UEA mi jam donas pli da informoj ol mi devus, simple pro mia komplezemo. Tamen la germanaj oficistoj evidente rigardis la aferon tute alie, por ili necesis ke mi prezentu solidajn pruvojn. Probable per tiu inĝenia burokrata postulo la konsulejo volis certiĝi ke Esperanto ne estas iu terorisma agado Nederlanda, sed estas ja permesita en Germanio. Ion similan mi memoras el la Sovetia epoko, kiam ni devis, ĉe enhoteliĝo, indiki en la enketilo nian vojaĝocelon. Neniu fakte ĝin atentis, kaj iuj el ni kutime elpensadis iun amuzan absurdaĵon, ekz - e

    Celo de la vojaĝo : Prirabi la Ŝtatan Trezorejon.

    Sed la germana konsulejo evidente ne estas ŝercema.

    Mi foriris malkontenta pri UEA ( pri la konsulejo mi jam ne pensis ). Ŝajne, estus pli bona se UEA tute ne estus sendinta al mi invitan leteron, aŭ ke ĝi sendu ĝin el Germanio... Mi ne dubis ke laŭ mia peto la Loka Organiza Komitato sendus al mi la invitilon, sed mi jam decidis neniam reveni en la germanan konsulejon. Cetere, eble tiu stulta postulo estis nur preteksto por rifuzi, kaj oni ĉiam povas trovi novan pretekston.

    Mi decidis malmendi mian vojaĝon en landon kiu tiom malvolas mian venon kaj kies oficiala vitrino dum kelkaj horoj prezentis al mi koncentritan kolekton de burokrataj grimacoj, kiajn mi jam preskaŭ forgesis.

    La turisma agentino estis sincere ĉagrenita. Ŝi provis konvinki min, ke eblas ankaŭ aliaj aranĝoj. Ŝi volis ŝpari mian monon, sed se mi krompagos, ili povus aranĝi por mi la vizon en alia urbo sen mia vizito. Ĉar ial nur la germana konsulejo kaj nur en Novosibirsko postulas onian personan viziton.

    Kvankam per la malmendo mi perdis pli da mono ol necesis krompagi, mi malakceptis. Ial tiu informo impresis min kiel nova insulto, nova indiko pri mia senrajteco antaŭ la Germaniaj oficistoj. Kie do estas la fama germana ordo? Tio aspektas ankoraŭ pli kaprica ol en la burokratismo Sovetia.

    Mi elektas la liberon

    Do, mi decidis pasigi mian ferion en lando kun pli agrabla klimato, pli bela historio, pli rafinita kuirarto —- kaj kiu gastame min invitas pasigi du semajnojn en kvinstela hotelo ĉe sabla marbordo kontraŭ monsumo egala al la prezo de semajna restado en tristela hotelo Berlina. Mi iru en landon kiu pli respektas la liberon kaj dignon de siaj gastoj. Kun mia familio, mi feriu en Turkio.

    Mi venis tien per rekta flugo Novosibirsk— - Antalya, sen bezoni ian ajn vizon ; kaj dum mia tuta restado en Turkio nek mi nek iu ajn de mi konata spertis eĉ malplejan malĝentilaĵon. Neniu iel ajn ĝenis mian liberon aŭ esprimis ian ajn suspektemon.

    Evidente, mi ne vivis vivon de turko ; mi estis turisto en speciale turista regiono. Tamen ankaŭ tiu vivo estas sperto, kaj sperto agrabla. Mi lasis miajn edzinon kaj filinon vojaĝi tra Turkio por ekzameni vidindaĵojn ; mi restis en nia Altis Golfhotel, ripozante ĉe la Maro, kaj nur trifoje partoprenis ekskursojn al la plej proksimaj vidindaĵoj. Ekz - e, mi aŭskultis la operon “ Aida ” en la apuda romia teatro de Aspendos, unu el la plej bone konserviĝintaj antikvaj teatroj en la mondo ; tre interesa sperto, kvankam min iom ĝenis la fumado ( konstruita por 20 mil spektantoj, nun la teatro povas akcepti 15 mil ; almenaŭ du trionoj da lokoj estis okupitaj ; la akustiko estis vere eminenta ; mi povis kompari spektadon el pluraj diversaj lokoj ).

    En la Osmana Imperio sur la marbordo loĝis diversgenta loĝantaro ; post la milito de 1923 la Turka Respubliko insiste proponis al siaj civitanoj “ la privilegion esti turko ”. Iuj asimiliĝis, aliaj elmigris, kaj nun la regiono estas pure turka. En nia hotelo la publikon proksimume egalparte konsistigis rusoj, germanoj kaj turkoj ; en kelkaj apudaj hoteloj preskaŭ ĉiuj gastoj estis rusoj. La hoteloj ofertis grandegajn rabatojn, ĉar pro la proceso kontraŭ Abdulaho öcalan ( Oĝalan ) preskaŭ neniu estis veninta dum aprilo kaj majo. Ni forflugis en Novosibirskon la 24 - an de junio ; sekvatage oni atendis la verdikton.

    La lingvoj

    Lingva problemo por mi praktike ne ekzistis : ĉie troviĝis lokanoj parolantaj la rusan ( multaj el ili, ekssovetianoj ), anoncoj kaj menuoj en la rusa, kaj eĉ la turkadevenaj kelneroj kaj vendistoj iom komprenis la rusan —- proksimume samgrade kiel mi la uzbekan ( mian infanaĝon mi pasigis en Taŝkento ).

    La turkoj pretendas ke ilian lingvon parolas 150 milionoj da homoj ; evidente, ili ne distingas la nociojn “ turka ” kaj “ tjurka ”. Kvankam la turka efektive estas tre proksima al la lingvoj de la oguza grupo ( azerbajĝana, turkmena, Krimea tatara ), ĝia diferenco disde la uzbeka estas ne malpli granda ol la diferenco inter la lingvoj rusa kaj pola. T. e. kun reciproka bona volo oni povas sin interkompreni —- aŭ fari sin nekomprenebla.

    Miaj interparolantoj ja havis la bonan volon, kaj ĉiam komprenis kion mi diris en la uzbeka. Tamen mi, male, tre ofte ne komprenis iliajn respondojn. Ĉar la centra parto de la uzbeka leksiko ankaŭ ekzistas ie en la leksiko turka. Supozeble, ankaŭ la plej uzataj vortoj turkaj ekzistas ie en la uzbeka —- sed ofte en iu periferia angulo, kiu situas ekster mia supraĵa lingvokono.

    Kaj iam la parencaj vortoj havas malsaman ĉefsencon. Jen estas kelkaj specimenoj el mia amatora kolekto :

    Turke Sencoj turkaj Sencoj uzbekaj baba paĉjo avo hay¹r ne ; bono bono ; ĉion bonan, ĝis revido merhamet kompato, korfavoro bonvolu, bonvenon ; korfavoro rahmet ( Dia ) graco dankon yaman sensacia, aŭdaca malbona yaºl¹ nejuna, aĝoza juneca, infaneca

    Evidente, mi uzis la vortojn el la unua kolumno atribuante al ili la sencon de la tria, kaj tio donis iom kuriozan aspekton al mia parolo : ĝi ŝajnis pli islama ol kutime, dum por mi tiuj ĝentilvortoj estis same neŭtralaj kiel grazie, merci, por favor por la latinidlingvanoj ( cetere, por la senco “ graco ” la uzbekoj uzas rahm ). Tamen tio ŝajne eĉ plaĉis al la turkoj ; ekz - e la homo kiun mi unue salutis per selâm anstataŭ per la turka merhaba, ĉiam poste salutis min tiel.

    La turka sencoevoluo de yman estas tute simila al la tiu de la vorto liĥoj en la rusa.

    Kaj la vorto yaº ( uzbeke “ juna ” ; “ jaro de aĝo ” ) estas la plej amuza. La uzbekoj diras li junjaras 60 kiel la angloj diras she is 6 years old ; la turka yaºl¹ estas tute simila al la franca agé.

    Krom tiuj diferencoj leksikaj estas ankoraŭ diferencoj morfologiaj kaj fonetikaj. Mi menciu nur ke la uzbeka perdis la vokalan harmonion kutiman por la lingvoj aglutinaj ; kiel Esperanto, ĝi uzas fikspozician akcenton por cementi la morfemojn en la vorto. La turka vokala harmonio malfaciligis por mi la rekonadon de la vortoj ; krome, ĝi konsiderinde liberigis la akcenton.

    Infana preferlisto

    Post la unua semajno en Turkio mi petis mian 13 - jaran filinon listigi la landojn kiujn ŝi vizitis laŭ la malkreska ordo de ŝiaj preferoj ( t. e. unue la pli preferindajn ). Ŝi respondis :

  • Tajlando
  • Hispanio
  • Turkio
  • Italio
  • Cipro
  • Post la reveno hejmen mi ripetis mian demandon. Tajlando plu restis senrivale unua, tamen Hispanio kaj Turkio interŝanĝis siajn lokojn.

    ĈU VI ENIROS LA CIRKLON?

    Södergran, Edith. Lando malekzista : Poemaro / Trad. el la sveda, postpar. Sabira Stahlberg. —Varna : Bambu, 1999. —92 paĝoj. —( Serio Kargo ; vol. 2 ).

    Edith Södergran ( 1892—1923 ) estas finnlanda poetino, kiu verkis svedlingve, kaj tiu ĉi fakto estas grava por ni, esperantistoj, kiuj aparte atentas pri la kulturo de la minoritatoj kaj ties literaturaj valoroj. Ja ankaŭ ni, esperantistoj, formas siaspecan minoritaton, kiu jam dum pli ol jarcento kreas sian propran kulturon.

    Estas agrabla travivaĵo enrigardi en la poezian mondon de nekonata poetino, kiu per siaj svedlingvaj poemoj sukcesis veki la atenton ne nur de la finnlandaj legantoj, sed de multaj literaturŝatantoj el diversaj landoj. La poemoj de Edith Södergran estas tradukitaj en dudekon da lingvoj.

    Kiam mi unuafoje vidis la poemaron Lando malekzista mi tuj eksentis deziron foliumi ĝin kaj eklegi la poemojn.

    Laŭ la postparolo de Sabira Stahlberg mi komprenis, ke temas pri talenta kaj sufiĉe fama finnlanda poetino. Impresis min ŝia mallonga vivo, tute dediĉita al poezio. Edith Södergran kvazaŭ naskiĝus por estiĝi poetino. Ŝia vivo ne estis facila, tamen ŝi sukcesis venki la obstaklojn por konservi sian poezian senton, sian originalan percepton de la vivo kaj postlasi mirindajn poemojn, kiuj daŭre akompanos la ŝatantojn de la vera, sincera kaj neordinara poezio.

    Edith tre malfacile eldonis sian unuan libron Poemoj en 1916, ja tiam la legantoj ankoraŭ ne povis akcepti poemojn sen rimo kaj ritmo, tamen baldaŭ ŝiaj verkoj fariĝis ŝatataj kaj serĉataj.

    Unue Södergran estis influita de Nietzsche, poste de antropozofio de Rudolf Steiner, kaj iom post iom ŝi ekinteresiĝis pri la Biblio. La filozofio kaj la kono de la kristana kulturo formis la riĉan poezian mondon de Södergran. Ŝiaj poemoj estas filozofiaj, sed antaŭ ĉio ege teneraj kaj emociaj. La poetino kvazaŭ per infanaj okuloj observus la naturon kaj atente serĉas la magion de la eterna vivo. Ŝi kontemplas la arbon, plenan je neatingeblaj strobiloj, ŝi miras pri la apertaj pordoj de la preĝejo, ŝi rigardas la virinon, kiu ridas, kaj surprizite ŝi konkludas, ke ĉio en nia mondo estas ĉirkaŭita de cirklo, kiun neniu sukcesas transpaŝi.

    La poetino trovas ĝojon kaj trankvilon en la plej etaj kaj sensignifaj aĵoj el la ĉiutaga vivo. Por ŝi nur unu ĝardena benko en “ nia tuta suna mond ’ ” povas esti simbolo de la trankvilo kaj instigo de la revoj.

    Södergran perceptas sin kiel la lastan floron de la aŭtuno, kiel la plej junan semon de l printempo mortinta. En la grandaj arbaroj ŝi senĉese kaj febre serĉas la fabelojn de la infanaĝo, la belajn rememorojn de la infaneco, kaj en la montoj —la revojn de la junaĝo. La ampoemoj de Södergran estas teneraj kaj delikataj. Por ŝi la amo estas io ege fragila kaj nekaptebla, simila al sonĝo. Pro tio ŝia nura peto estas : “ Ho, tenu min en viaj brakoj firme, ke mi nenion bezonu ”.

    Södergran strebas doni poezian respondon al la eternaj demandoj. Ŝi meditas pri la plej granda mistero —la vivo. Por ŝi la vivo estas treta ringo, kiu nin katenas, malvidebla cirklo neniam transpaŝata. La poezia bildo de la ringo kaj cirklo ofte aperas en ŝiaj poemoj, kaj tio aludas pri ŝia poezia filozofio. Ĉio ĉirkaŭ ni estas kaptita en idealaj cirkloj ; la nokto kaj tago, la luno, la nasko kaj morto, la kvar sezonoj...

    En la kristanismo kaj en la kristanaj simboloj la poetino serĉas klarigon de pluraj demandoj. Por ŝi la feliĉo ne estas niaj revoj, nek nia plej kara kaj memorata nokto, sed nia vivokruco, kiu estas destinita por ĉiu el ni, kaj al kiu ni iom post iom proksimiĝas.

    La poezio de Edith Södergran estas riĉa, mirinda kaj profunda mondo, plena je sonoj, koloroj, metaforoj, simboloj kaj bildoj. La legantoj devas plurfoje tralegi kaj relegi tiujn ĉi filozofiajn poemojn. Sabira Stahlberg talente interpretis la poemojn en Esperanton. Ŝia postparolo kaj la antaŭparolo de Sten Johansson helpas ne nur pli bone kompreni la vivon kaj kreadon de Södergran, sed ankaŭ pli facile eniri en ŝian miraklan poezian cirklon. Kaj ĉiu leganto eble post la tralego povos respondi : “ Jes, mi eniris la cirklon ”, kio estas la respondo al la demando en La cirklo .

    Julian Modest

    William Auld rakontas

    William Auld. 75 jaroj : Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio / Redaktis Aleksander Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1999. —48 paĝoj + 8 paĝoj ( fotoj ).

    Maloftas en nia literaturo rememoroj —eĉ Zamenhof ne postlasis rememorojn pri siaj infaneco, amikoj, enamiĝoj ktp., dum en la granda mondo tiu ĝenro estas tre ŝatata. Kaj la nemultaj eldonitaj rememoroj seniluziigas ; ekzemple, Hans Jakob bone priskribas sian laboron ĉe UEA, sed lia vivo privata restas por ni kaŝita. Tial 75 jaroj de William Auld, kiun ĵus eldonis Sezonoj , estas grava ne nur por vidi la personecon de la plej elstara el la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ kiel ekzemplo, kiun sekvu niaj aliaj eminentuloj.

    William Auld jene rakontas pri la historio de tiu ĉi libro : “ Rusa ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksander Korĵenkov dum tri jaroj sisteme sieĝis min, persvadante ke mi verku iom pri mia vivo. Kvankam mi plu opinias, ke mia vivo ne estas speciale interesa ekster miaj familia kaj amika rondoj, mi fine kapitulacis, ĉar mirigis min ke —anstataŭ forgesi ilin —oni plu legas ( kaj aĉetas! ) miajn verkojn, kaj deziras scii pri mi pli multe ol diras la antaŭparoloj. Sciante mian nerapideman karakteron, Aleksander venis mem al Skotlando kun magnetofoneto, kaj la 17an de februaro en Scottish Churches House de Dunblane, okazis la registrado ”.

    La vivo de Auld bildiĝas antaŭ ni : deveno kaj lernejaj jaroj de Bill ; liaj hobioj ; flugarmea servo en la mondmilito ; esperantistiĝo ; vivo familia ; konatiĝo kun Meta ; amikoj kaj libroj ; pritakso de la nuna stato de Esperantujo. Krom la aŭtobiografion, la libro enhavas 17 fotojn el la arkivo de Auld, poemojn kiujn li mem elektis, kaj utilan bibliografion.

    La libro 75 jaroj estas mendebla ĉe multaj libroservoj en Esperantujo. Niaj eksterlandaj abonantoj povas mendi ĝin rekte ĉe ni sendinte 6 internaciajn respondkuponojn. Ruslandanoj simple sendu poŝtmarkojn por 14 rubloj por ricevi ĝin kun la sekva kajero de La Ondo .

    Halina Gorecka

    sur la foto : Flugoficiro Bill Auld en Palestino ( 1945 ).

    Jarlibro 1999

    Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldonaĵo en nia lingvo pro miloj da utilaj adresoj kaj aliaj informoj. En Jarlibro 1999 pli ol 200 paĝojn okupas la laŭlanda adresaro de la Delegita Reto. Preskaŭ du mil delegitoj el ĉiuj mondopartoj ( krom Antarkto ) pretas respondi al demandoj pri praktike ĉio ajn, helpi okaze de vojaĝo ktp.

    En 1998 UEA havis 1959 diversspecajn delegitojn en 100 landoj. ( En 1997 estis 1981 personoj en 94 landoj ). Plej multaj delegitoj estas en Brazilo.

    Brazilo 227

    Germanio 185

    Francio 147

    Japanio 95

    Usono 87

    Italio 79

    Britio 72

    Finnlando 57

    Nederlando 54

    Hispanio 51

    Inter ili estas 1074 ordinaraj delegitoj, kiuj reprezentas UEA en siaj propraj urboj, kaj estas je la dispono de vojaĝantoj ( fakaj delegitoj nur respondas demandojn pri sia fako ). Tiuj “ konsuloj ” plejmultas en Germanio —oni povas trovi ilin en 109 urb ( et ) oj.

    Germanio 109

    Francio 108

    Brazilo 80

    Usono 66

    Britio 53

    Japanio 53

    Nederlando 39

    Italio 38

    Finnlando 34

    Hispanio 29

    La plej “ delegitoza ” urbo en la mondo nun estas Rio de Janeiro.

    Rio de Janeiro ( Brazilo ) 19

    San Paulo ( Brazilo ) 16

    Budapeŝto ( Hungario ) 15

    Teherano ( Irano ) 15

    Tokio ( Japanio ) 12

    Karakaso ( Venezuelo ) 11

    Brazilio ( Brazilo ) 10

    Hamburgo ( Germanio ) 10

    Seulo ( Koreio ) 10

    Zagrebo ( Kroatio ) 10

    En Ruslando estas 37 diverskategoriaj individuoj en la Delegita Reto, inter ili 18 urbaj delegitoj. Plej multe da delegitoj estas en Moskvo ( inkluzive de du en Odincovo kaj po unu en Zelenograd kaj Andrejevka ) —9. Po 3 delegitoj de UEA estas en Jekaterinburg kaj Sankt - Peterburg.

    AK

    LA VERKO DE LA JARO 1998

    La abonantaro de Literatura Foiro aljuĝis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1998 . La premio estis rezervita al la prozaj fikciaj verkoj, originale en esperanto, surmerkatigitaj dum 1997—98. La sep kandidataj titoloj estis indikitaj de almenaŭ po tri membroj de Esperanta PEN - Centro. Ricevitaj entute 38 voĉoj ( 8 pli ol pasintjare ) :

    Durankulak de Sabira Stahlberg 8

    La tunelo de Marco Picasso 8

    Pajleroj kaj stoploj de William Auld 8

    Tien de Johán Valano 8

    Amparolo de István Nemere 4

    Falantaj muroj de Trevor Steele 2

    Tri rakontoj pri la Miljara Paco de John Francis 0

    Kvar kandidataj titoloj ricevis samnombrajn voĉojn kaj kune proklamiĝas La Verko de la Jaro 1998 .

    Temas do pri : Durankulak de Sabira Stahlberg, La tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld kaj Tien de Johán Valano.

    Mari - Roza Vilain - de Wolf

    sekretario de la Premio

    Ricevitaj gazetoj

    ELNA Update. 1999 / 1 ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 6 ;

    Esperantic Studies. 1999 / 11 ;

    Esperantista Tribuno. 1998 / 1 ;

    Esperanto. 1999 / 5 ;

    Esperanto aktuell. 1999 / 3 ;

    Esperantolehti. 1999 / 3 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 507 ;

    GEJ - Gazeto. 1999 / 1 ;

    Heroldo de Esperanto. 1999 / 4 - 5, 6, 7 ;

    Informilo por Interlingvistoj. 1999 / 2 ;

    Internaciisto. 1999 / 3 ;

    Juna Amiko. 1999 / 2 ;

    Kataluna Esperantisto. 1999 / 1 ;

    Komencanto. 1999 / 4 ;

    Koncize. 1999 / 1 ;

    Kontakto. 1999 / 3 ;

    Kulturaj Kajeroj. 1999 / 1 ;

    La Brita Esperantisto. 1999 / 948 ;

    La Espero. 1999 / 2 ;

    La Gazeto. 1999 / 82, 83 ;

    La Kancerkliniko. 1999 / 90 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 6 ;

    La Revuo Orienta. 1999 / 4, 5, 6 ;

    l ’ esperanto. 1999 / 4 ;

    Le Travailleur Espérantiste. 1999 / 242 ;

    Literatura Foiro. 1999 / 178 ;

    Monato. 1999 / 4, 5 ;

    Nia Bulteno. 1999 / 74 ;

    Norvega Esperantisto. 1999 / 2 ;

    Sennaciulo. 1999 / 4, 5 ;

    Scienco kaj Kulturo. 1999 / 1 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 1999 / 102 ;

    Starto. 1999 / 2 ;

    Svisa Esperanto - Societo Informas. 1999 / 3 ;

    TEJO Tutmonde. 1999 / 2 ;

    Vekilo. 1999 / 2 ;

    Vestnik Esperanto. 1999 / 1.

    Nur unu korekta

    La aprila tasko montriĝis nefacila. Ses respondoj venis kun daŭrigoj de la privirinaj proverboj, aperintaj aprile, kaj nur unu el ili estis tute korekta —Oleg Vasiljev el Uljanovsk ( Ruslando ), kies nomon kaj adreson ni sendos al la organizantoj de FREŜO.

    Kaj nun legu la proverbojn.

    Virino kolera pli ol hundo danĝera. Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis. Virina rideto pli kaptas ol reto. Virina ploro sen valoro. Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. Kie regas virino, malbona estas la fino. Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro. Virina lango buĉas sen sango. Rol de virino —bona mastrino. Virino batas per lango —aperas vundo plej sanga. Virino bonorda estas muta kaj surda. Virino scias —tuta mondo scias. Ne prediku knabino al via patrino.

    Denove proverboj

    La novan taskon al ni proponis Nora Caragea el Germanio. Bonvolu solvi la enigmojn de nekonata skribaĵo. En la subaj tekstoj kaŝiĝas du proverboj el la proverbaro de Zamenhof. Ĉiu simbolo prezentas literon, kaj la sama simbolo indikas la saman literon. Via solvo atingu la redakcion antaŭ 15 sep 1999.

    Sukcesojn!

    Tatjana Kulakova

    Foje okazis

    Familio kaj kreado

    Foje usonan inventiston Edison ( 1847 - 1931 ) vizitis angla ĵurnalisto, verkanta libron pri la famulo.

    —Ĉu familianoj helpas vin en via krea laboro? —demandis la intervjuanto.

    —Certe! —tuj respondis la inventisto. —Ekzemple, se min subite vizitas bona ideo, mi tuj serĉas pretekston por skoldi miajn familianojn. Tio helpas al mi fari ofenditan mienon, brufermi la pordon kaj sin ŝlosi en la kabineto. Ĉiuj en la hejmo komencas senbrue paŝi sur piedfingroj kaj penas ne ĝeni min per bagatelaĵoj —kaj vi bone scias, kiel bagatelaĵoj malhelpas, dum oni pripensas novan ideon. Kaj ĝuste dum ĉi tiuj kvietaj minutoj en la familio mi kreas inventaĵojn.

    Gennadij Ŝlepĉenko

    KELKAJ KONSILOJ POR PLIBONIGI STILON

    Se vi anstataŭas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.

    Ne forgesu akuzativo kaj uzu ĝi ĉie, kie necesas.

    Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.

    Ne trouzu je la prepozicio “ je ”, ĉar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.

    La sama rimarkumo rilatas al la sufikso “ um ” : se vi, vortumante vian cerbumaĵon, ne povumas trovi pli taŭgan solvumon, vi estas fuŝumisto!

    Nekompletaj frazoj —malbone!

    Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, ĉar se vi estus uzanta komplikajn konstruaĵojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.

    Kio koncernas nefinitajn frazojn

    Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj ŝirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas ĝin elsarki.

    Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj ĉe ni kaj eksterlande, kiuj sufiĉe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aŭtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun ĉi rimarkon.

    Laŭ nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aŭtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laŭ tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aŭtoran penson.

    Ne elpensu tro longajn vortojn : vi povas enembarasegiĝi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.

    Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.

    Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!

    Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.

    Mallerteco de uzado de la prepozicio “ de ” povas esti kaŭzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.

    S - anoj, bv. ne mllg.

    Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, ĉar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.

    Instruis Valentin Melnikov

    LA TEMPO SOMERA

    Saluton, infano suna!

    Vi ĉastas en aĝo suka.

    Vi floras en bona domo.

    Admiras mi vian ĉarmon

    kaj tiun teneran ĉambron,

    en kiu vi kreskas, homo.

    Al vi ne minacas ventoj,

    ĉar gardas vin varmaj vestoj.

    Al vi ne miraĝas bomboj.

    Al vi la estonto belos,

    al vi ĉiu celo beros,

    se vin

    ne forlogos ombroj.

    Gafur Gazizi

    Someraj bildoj de Maŝa Baĵenova ( Jekaterinburg )

    FRAZOJ

    En la ĉefartikolo de la gazeto, eldonata de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad ( Bulgario ), prezidanto de Bulgara E - Asocio Petar Todorov listigas la disvolvendajn direktojn. Interese, kiel oni praktike disvolvos la trian?

    Tri estas la ĉefaj direktoj, al kiuj la bulgara esperantistaro devas klopodi disvolviĝi —stabiligi sian materian bazon ; unuigi la fortojn de la societoj por solvo kaj realigo de la konkretaj celoj de Esperanto - movado ĝenerale, kaj trie —kunlaboro kun la neesperantistaj en - kaj eksterlandaj organizoj per Esperanto. Kompreneble por la sukcesigo de la klopodoj la bulgaraj esperantistoj elektis gvidantaron —estraron, komitaton kaj kontrolan komisionon. Bazo de ĉiu sukceso estas la disciplino, ordo kaj memkonscio.

    Esperantista Tribuno . 1998 : 1

    Jukka Vaijärvi, unuafoje partopreninta Vintrajn E - Tagojn en Tampereo, rakontas pri sia sperto :

    Prezidanto Jukka Laaksonen bone legis siajn replikojn el papero sed poste gajnis la premion “ krokodilo de la jaro 1999 ” malsukcesinte klarigi financajn aferojn en la internacia lingvo kaj konfesinte ke Esperanto fakte ne taŭgas por tiuj aferoj... Poste sekvis la prelego de Aimo Rantanen, ĉefredaktoro de Esperantolehti . Lia prelego estis ĥaosa kaj li faris multe da paroleraroj, sed la plej grava ideo estis ke por kontribui al Esperantolehti oni devas posedi taŭgan ĵurnalistan stilon kaj skribi sian artikolon per iaspecaj moduloj, por ke ĝi estu facile malplilongigebla.

    Esperantolehti . 1999 : 3

    Oni ne bezonas lerni Esperanton por legi Biblion aŭ Faraonon, do tiuj verkoj, kvankam gravaj por la prestiĝo de nia lingvo, ne povas per si mem altiri intereson de la publiko. Decidaj estos informoj de enciklopedia karaktero pri neesperantistaj temoj, sed en Esperanto. En Internet ekzistas pluraj serĉiloj, kiujn vi povas demandi, kiu estis ekzemple Komenio, kaj la serĉilo proponos al vi plurajn artikolojn en diversaj lingvoj. Se inter ili mankos Esperanto, la lernanto devos uzi la anglan, francan, germanan, sed ne povos utiligi Esperanton.

    Miroslav Malovec. Starto . 1999 : 2

    Nun pli kaj pli malfacilas trovi volontulojn, senpagajn kongresajn helpantojn. Krom inter tute malpostmodernaj pensiuloj : jen la spino de la Movado, la portantoj de klasikaj valoroj. Siaflanke la junularo faras brilajn aferojn, sed demandas pri honorarioj. Ja prave : tiel funkcias la nova mondo, necesas serĉi sponsorojn, pensi komerce, malrevi plane kaj sobre.

    Nikola Raŝiĉ. Esperanto . 1999 : 5

    ANONCETOJ

    Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond - kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

    Peterburga E - Teatro, en sia 15 - jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj - profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1, 5 - horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

    RU - 194156 Sankt - Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V. R., Ruslando.

    Nova adreso de d - ro Ulrich Lins :

    Tiara Shimazuyama 403, Higashi Gotanda 1 - 2 - 15 Shinagawa - ku, Tokyo 141 - 0022 Japanio.

    La Nova Realismo de Bruno Vogelmann. 185 paĝoj. Nun bele bindita 30 NLG, broŝurita 19. 80 NLG. Premio Deguĉi ( Japanio ), premio FAME ( Germanio ). Nova pensado kun siaj reguloj ; Religieco novstila, agnoskita de ateistoj ĝis Vatikano ; Mondkoncepto necesa por eviti pereon de l homaro. Tradukita en 25 lingvojn por neesperantistoj, do bona donaco por tiuj. El nepagipovaj landoj skribu al la aŭtoro :

    Pistoriusstr. 52, DE - 74564 Crailsheim, Germanio.

    La 12an de majo je 12h05 naskiĝis Marta Antonovna Tuvalkina - Martins. Klaĉoj asertas ke ŝi havas la nazon kaj mentonon de sia patrino kaj la lipojn kaj okulojn de sia patro. Sanggrupon kaj certe multon alian ŝi havas propran. Ŝi jam tre ŝatas muzikon, sed postulas varion : troa ripeto de sama melodio okazigas reploron, kiu daŭras ĝis aŭdiĝo de io nova...

    La feliĉegaj gepatroj, ambaŭ ( laŭeble ) partoprenintaj la naskon, dankas la gratulojn de ĉiuj amikoj kaj promesas klopodi baldaŭan respondon. Ni petas dissciigon inter neatingitaj amikoj.

    Antonio Martins - Tuvalkin & ; Irina Tuvalkina - Martins

    “ Preparu la skiojn somere ” —diras la rusa proverbo. Jes, jam preparu aŭ simple luprenu ilin en Altaj Tatroj, kien ni denove okazigos grupon je la Silvestro.

    RU - 620077, Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Ni estas abonantoj de LOdE kaj multe ŝatas vian revuon. Ni laboras dum multaj jaroj en Brazilo kiel evangeliaj gemisiistoj. Ni kunsendas foton de ni kun la plej bela verso el la Esperanta Biblio. sur la foto estas ankaŭ nia adreso, eble ruslandaj esperantistoj volos skribi al ni.

    H. Herbert u. Christel Urbat ( Brazilo )

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 8 - 9 ( 58 - 59 )

    Al la legantoj

    Iom escepte, ĉi - foje ni metas en la redakcian kolumnon fragmenton el la Berlina salutparolo de d - ro L. C. Zaleski - Zamenhof, nepo de la iniciatoro de Esperanto.

    ... Okazis hazarde, ke antaŭ dek jaroj, ĝuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi troviĝis en Berlino, ankaŭ por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS - kunveno ĉi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la etoso ĝenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraŭ la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la “ dissalto de obstinaj baroj... ” Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskiĝo de nova, pli feliĉa jarcento alproksimiĝanta, kvankam la vorto “ tutmondiĝo ” ne loĝis ankoraŭ en mia cerbo.

    Tamen mi baldaŭ komprenis, ke la gravaj problemoj kiuj ekaperas, aŭ reaperas, en tiu feliĉa estonto, fariĝinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmondskalajn solvojn. Ĉu tiaj solvoj, ĉu la “ tutmondiĝo ” estas “ ŝanco por paco ”? Mia respondo estus : “ ne! ” —ĝi ne estas ŝanco por paco, ĝi prezentas al paco kondiĉon necesan !

    Ĉar se hodiaŭ ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo riĉa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondiĉo de paco, ĉar daŭra paco ne estas antaŭvidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mondskala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontinento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraŭ naturaj katastrofoj aliloke ; ĉu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel protektado de la kulturaj diversecoj, protektado de lingvoj, eĉ tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj al kies konservado la neŭtrala lingvo internacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondiĉo necesa al la daŭrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon!

    ... Esperanto, vehiklo de la universala toleremo , fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, toleremo signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la tutmondiĝo .

    La kovrilpaĝa foto, per kiu Nora Caragea ( Germanio ) ricevis laŭdan mencion en nia pasint - jara fotokonkurso, memorigas, ke komenciĝas nova lernojaro en multaj landoj, interalie, ankaŭ en Esperantujo. Ne forgesu informi nin pri viaj instruaj ( mal ) sukcesoj.

    UNUAFOJA UNIVERSALA KONGRESO EN BERLINO

    Informado : ĉefa atuto de la germanaj organizantoj

    Jam la oka Universala Kongreso en Germanio tamen estis la unua UK en Berlino, kaj la berlinaj esperantistoj helpe de aliurbaj aktivuloj de GEA efektivigis plurmonatan publikan preparlaboron. Ne nur en berlinaj gazetoj aperis pozitivaj artikoloj, sed ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj, cetere en la tre renoma Der Spiegel . 29 jul en la urbodomo de Berlino okazis gazetara konferenco kun 25 venintaj ĵurnalistoj, kaj ne malpli ol dudeko da aliaj venis por peti informojn ĉe la kongresa gazetara servo.

    Bona estis, post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaŭ pri la eventoj en la “ granda mondo ” kaj donis aktualan veterprognozon.

    Berlinanoj ŝatas muzikon

    La kongreslando kaj speciale la kongresurbo grave influas la programon de UK, kvankam unuavide ĝi estas tradicia. Ĉi - foje aparte sukcesaj estis esperantologia konferenco, terminologia kunveno kaj Nitobe - simpozio. Krom la multaj fak - kunvenoj, menciendas fak - ekskursoj ; ekzemple, fervojistoj vizitis grandan fervojo - konstruejon en la centro de Berlino, kaj IKEF ( komerco kaj ekonomio ) organizis viziton de Humboldt - Universitato kaj de la Komerca Ĉambro.

    Bona ideo pri la kulturetaĝo Forge ebligis en neformala etoso ĝui multajn muzikajn prezentojn. Klasika muziko ĉefrolis, kaj mi konvinkiĝis pri la praveco de la fama Berlina melodio “ Berlinanoj ŝatas muzikon ”. La plaĉe kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase, lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo, dum alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira citaĵo de Kurt Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon ĉiu ricevis la programon de l vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi ilin en la memoro.

    Urbo vizitinda

    Reveninte hejmen mi legis cirkuleron de la kongresfako de UEA, kiu informis pri tio, ke iuj ekskursoj ne okazos pro tro malmultaj aliĝoj. Sed la realo estis alia : oni tre aktive mendis ekskursojn surloke, kaj, laŭ la vortoj de KKS estis venditaj tiom da ekskursoj, kiom pasintjare en la pli amasa Mediteranea UK.

    Efektive, ekskursoj pli gravas ol laborkunvenoj por multaj el la kongresanoj, kaj oni povis vidi homojn kun la kongresaj insignoj en Reichstag kaj Egipta Muzeo, apud la Brandenburga Pordego kaj Kurfürstendamm, en la Kastelo de Charlottenburg kaj en Erotika Muzeo, en Postdamo kaj Dresdeno. Tri ruslandaj kongresaninoj el nia grupeto eĉ uzis la Ŝengenan vizon por viziti Amsterdamon, timante rearanĝon de la “ fera kurteno ” pro la nestabila situacio en Ruslando.

    Dum promenoj eblis konstati, ke la reunuiĝinta Berlino estas ne nur plena je historio, sed ke ĝi estas rapide evoluanta moderna metropolo.

    Statistike

    Oficiale aliĝis 2712 personoj el 65 landoj, sed ĉar almenaŭ du ruslandanoj estis erare dufoje registritaj —do nur 2710. Laŭlande ( pli ol 100 aliĝintoj ) : Germanio 498, Pollando 300, Francio 294, Japanio 221, Nederlando 103, Svedio 101. Ruslando kun 71 realaj aliĝintoj estis en Berlino la deka ( post Britio kun 72 ) post la pasintjara kvara loko kun 182 aliĝintoj en pli fora Montpeliero.

    Tutmondiĝo

    Surprize amase estis vizitataj la tri kunsidoj por debati la kongresan temon “ Tutmondiĝo —ŝancoj por paco? ”, el kiu fontis la kongresa rezolucio.

    La komitato de UEA —speco de Esperantuja parlamento —laboris kelkkunvene dum entute 14 horoj. Asocioj de Kostariko kaj Kartvelio estis akceptitaj kiel aliĝintaj landaj asocioj, kaj nun da tiuj en UEA estas jam 62.

    Tatuo Huzimoto iĝis estrarano pri landa agado kaj kulturo, kaj Stefan MacGill komisiito pri IIK. Argentina E - Asocio ricevis la trofeon Fine . La 85a UK okazos sekvontjare en Tel - Avivo ( Israelo ) kun la ĉeftemo “ Lingvo kaj kulturo de Paco ”, kaj poste nin atendos Zagrebo ( Kroatio, 2001 ) kaj Fortalezo ( Brazilo, 2002 ), respektive Azio, Eŭropo kaj Ameriko —cetere, praktika ekzemplo de tutmondiĝo.

    Halina Gorecka

    REZOLUCIO DE LA 84a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

    Kunvenanta

    en Berlino, Germanujo, de la 31a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj ;

    Debatinte

    pri la temo “ Tutmondiĝo —ŝancoj por paco? ” ;

    Konstatinte

    ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo ;

    Analizinte

    la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super - regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon ;

    Notinte

    —ke la internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Rio - de - Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto - movado,

    —ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo ;

    Alvokas

    —al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne - registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco ;

    —al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.

    ĜENERALA SEKRETARIO DE UN AL LA 84a UK

    Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen - egala lukso apudas teruran malriĉon —la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta ; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

    Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj : terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe : klimata ŝanĝo, narkot - komerco, la “ lavado ” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn ; ili estas “ problemoj sen pasportoj ”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

    En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon —kaj batali kontraŭ minacoj al la paco —postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne - registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio —la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj —montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

    Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo : por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo : “ La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj ”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.

    Kofi Annan

    ( La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto. )

    OSIEK ELEKTAS KAJ PREMIAS

    “ Mono kaj civilizo ” estis la temo de la Internacia Esperanto - Konferenco, okazigita de OSIEK 17 - 23 jul 99 en Metz ( Francio ).

    La plej gravaj informoj el Metz :

    La nova prezidanto de OSIEK estas s - ino Mantha Christou ( Grekio ), direktoro de la internaciaj rilatoj en la Banko de Grekio. Komunikema, kulturŝatanto, ŝi estas membro de OSIEK ekde la komenco kaj fidela partoprenanto de la Internaciaj E - Konferencoj. Eugène de Zilah plu laboras kiel vicprezidanto.

    23 jul 99 estis atribuita la 10a premio de OSIEK al Xie Yuming, kiu tradukis unu el la plej gravaj klasikaj beletraĵoj de la ĉina literaturo “ La Ruĝdoma Sonĝo ”. Tiu romano prirakontas la socian kaj spiritan vojadon de juna nobelo en la 17a jarcento. Tiu romano estas escepta pro multaj kialoj : amplekso ( 3x600 paĝoj je la eldono de Ĉina E - Eldonejo ), aŭtobiografieco, diverseco da interpretoj ktp. La tradukinto, Xie Yuming, 56jara, el la provinco Fujian, loĝas de pluraj jaroj en Pekino.

    La sekva konferenco okazos 15 - 21 jul 2000 en Motovun, Istrio ( Kroatio ) kun la temo “ Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado ”.

    Bruno Masala

    UNIVERSITATA ETOSO EN UK

    Granda sukceso estis la ĉi - jara AIS - IKU, komuna stud - sesio de AIS San - Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato ( IKU ) de la 84a Universala Kongreso en Berlino.

    AIS - IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj ; du estis prezentitaj de la AIS - profesoroj Eichhorn kaj Fössmeier pri psikiatrio kaj komputila sekureco. La trian “ kurson ” konsistigis la unuopaj prelegoj kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS. La germanaj profesoroj Selten kaj Krause gvidis la aranĝon kiel rektoroj. Kadre de la sesio kunsidis ankaŭ la senato de AIS, kaj danke al la helpo de prof. Wickstroem, senatano de AIS, povis okazi diskuto pri la identeco de AIS en ejoj de la Berlina Humboldt - Universitato.

    La unuopajn prelegojn ĉeestis aŭskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj. Eĉ al la ok - lecionaj kursoj regule aperis ĉirkaŭ 80 kursanoj, tiel ke necesis meti kromajn seĝojn en la 50 - personan kursĉambron. Pluraj dekoj akiris ateston de AIS, kiu estis skribita en Esperanto kaj la loka ( germana ) lingvo, cele uzadon en kaj ekster AIS. Juna studento el Svedio ( kiu, pretere, atingis la plej bonan rezulton ) tuj anoncis, ke pere de la atesto li povos pruvi, ke helpe de Esperanto eĉ eblas lerni ion dum la ferioj.

    AIS - IKU 1999 estis la kvina komuna aranĝo de UEA kaj AIS San - Marino, samtempe la kvina studadkonferenco de AIS en tiu ĉi jaro. Sekvos almenaŭ unu plia AIS - konferenco, jam fine de aŭgusto, en la itala urbo Rimini. Tiu konferenco okazos sub la patroneco de la komunumo de Rimini, de la provinco de Rimini kaj de la Regiono Emilia - Romagna, eksplicite pro sia “ alta kultura valoro ”, kaj komenciĝos je la 28 - a de aŭgusto. Aliĝojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl - Schwarzschild - Weg 6 / 317, DE - 37077 Goettingen, Germanio ( rete :

    <address> blewo1@hrz. uni - paderborn. de address> )

    Reinhard Fössmeier,

    informofico de AIS

    DU KONGRESOJ EN HISPANIO

    17 - 21 jul 1999 en Castellón ( Hispanio ) okazis 58a Hispana E - Kongreso kaj 9a Eŭropa E - Forumo.

    Partoprenis ĉ. 350 kongresanoj el 14 landoj. Prelegis, ege interese, elstaraj esperantistoj el Britio, Germanio, Hispanio, Litovio, Slovakio kaj Ukrainio. La honora prezidanto de la du aranĝoj estis la ĉefministro de Hispanio José Maria Aznar.

    Belegaj artaj prezentaĵoj okazis, ĉefe fare de polaj folkloraj ensembloj, kiuj prezentiĝis ankaŭ en kelkaj apudaj urbetoj, farante grandan reklamon pri Esperanto, ĉar ili estis prezentantaj en Esperanto kun samtempa traduko al la hispana.

    Kompreneble, kial jam estas tradicio en la E - aranĝoj en la valencia regiono, ĉiuj ĉeestantoj havis la plezuron senpage ricevi “ paeljon ” kuiritan en granda ujo por 500 homoj.

    Augusto Casquero de la Cruz

    25 DIPLOMOJ EN TESLIĈ

    E - Ligo de Serba Respubliko ( Bosnio - Hercegovino ) ankaŭ ĉi - jare organizis sian aktivadon en lernejaj E - kursoj, eldonado, publikaj prelegoj, kunlaboro kun amaskomunikiloj, somera E - lernejo kaj tradicia esperantista renkontiĝo.

    En la 3a Somera E - Lernejo 16—22 jul 1999 25 personoj ricevis diplomojn ( 10 en 1998, 12 en 1996 ). La kursojn gvidis Miodrag Kociĉ kaj Radojica Petroviĉ el E - Instituto Beograd kaj Vukaŝin Ĉutiĉ el Banja Luka. Dutagan porinstruistan seminarion gvidis Radojica Petroviĉ.

    La lernejon sekvis 23—24 jul la 4a E - renkontiĝo de Serba Respubliko kun la ĉeftemo Praktika uzado de Esperanto en la mondo . Du subtemoj — Esperanto kaj tradukado kaj Esperanto - instruado —estis traktitaj en la formo de ronda tablo. En la enkonduka prelego Boriŝa Miliĉeviĉ, direktoro de E - Instituto Beograd, prezentis bibliografion de E - tradukoj el beletro de Serba Respubliko. La tria subtemo Esperanto kaj teatro enhavis teatran prezentaĵon Donacado de fajro de la Teatro DIS el Banja Luka.

    Aparte ĝojiga estis partopreno de 16 - membra grupo de mezlernejanoj el Pale ĉe Sarajevo, kiun gvidis la instruistino Nada Ĉvoro. Ilia apero signifas revivigon de tiu E - centro, iam konata pro la somera E - lernejo en Stambulĉiĉ ĉe Pale.

    La 5a renkontiĝo okazos post unu jaro en Pale.

    Radojica Petroviĉ

    E - CIVITO FORUMIS DUAFOJE

    La provizora propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito transformiĝis al definitiva projekto, danke al la diskutoj kaj voĉdonoj dum la Forumo en Karolovaro ( Bohemio ), 27 - 29 julio 1999.

    La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut ( prezidanto de la Plenum - Komitato de SAT ), kunigis la delegitojn de ok el la dek unu ĝisnunaj aliĝintoj al la Pakto, nome : Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN - Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E - Societo Charente ( Francio ), redakcio de Literatura Foiro , redakcio de Heroldo de Esperanto , Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad ( Bulgario ). La observantoj havis preskaŭ la samajn rajtojn de la delegitoj : ili povis libere interveni kaj eĉ proponi amendojn, sed ne voĉdoni ( krome, ili restadis je propra kosto en la SAT - kongresejo ).

    La Konstitucia Ĉarto konsistas el 33 artikoloj, dividitaj laŭ kvar ĉapitroj. Ĝi estas tre proksima al la origina propono, pri kiu responsas la Evolukomisiono, asistita de juristoj.

    La tuta teksto de la Konstitucia Ĉarto aperos en Literatura Foiro kaj estos ankaŭ rete disponigebla. Per tiu rimedo ĝi atingos kiel eble plej vastan publikon. Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E - parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio.

    Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas ĉirkaŭ 3600 ; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.

    La Forumo aprobis unuanime ankaŭ etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiĝo estas pli klara ( kaj facila ). Krome ĝi elektis la novan Evolukomisionon : Jean - Thierry von Bueren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski kaj Walter Zelazny ; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem.

    La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaŭ la konfliktokomisionon aŭ Kortumon : Zofia Banet - Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.

    Fine, la Forumo adoptis la deklaron de la Esperanta PEN pri la milito en eksa Jugoslavio kiel bazon por la raporto pri la stato de Esperantio en 1999 ( prezentota jarfine fare de la Evolukomisiono ).

    Estis ankaŭ aprobita la apogo al du specifaj iniciatoj de SAT : la reeldono de PIV kaj la peto pri revizio de la proceso kontraŭ Billy Waldon ( N. I. Sequyah ), kies sesjaran kaptitecon en la mortoalo de kalifornia prizono malkaŝis al Esperantio la artikolo en Heroldo de Esperanto 1998 : 1.

    HeKo

    WILLIAM AULD PREZIDAS LA ESPERANTAN PEN

    La Asembleo de Esperanta PEN - Centro elektis William Auld kiel novan prezidanton. Li anstataŭas kolegon István Nemere, kiu retiriĝas post la naŭjara mandato. Nemere tamen restos en la Komitato, kiel vicprezidanto, kune kun Judit Felszeghy, sekretario. Giorgio Silfer definitive lasas la Komitaton : per tio li komencas plenumi sian decidon eksiĝi el ĉiuj estraroj ( do ankaŭ de KCE kaj de LF - koop ), pro la ĵusa elekto al la ofico de membro de la Kortumo, la arbitracia instanco de la Pakto por la Esperanta Civito.

    William Auld, 75 - jara en novembro, estis honorita per la titolo “ La esperantisto de la jaro 1998 ” fare de La Ondo de Esperanto , pro la granda eĥo kaŭzita de lia kandidatigo al Nobel - premio. Lia nuna ofico helpos trovi pliajn apogojn, fare de neesperantistoj, unuavice aliaj PEN - centroj.

    Esperanta PEN - Centro havas 23 membrojn, el kiuj 19 en ordo kun la kotizoj. Ĝi estas neneŭtrala verkista asocio, ĉar ĝi aliĝas al la Ĉarto de PEN Internacia. Krome la Esperanta PEN aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Organo de la asocio estas la revuo Literatura Foiro . La Esperanta PEN estas nek aliĝinta nek en kunlaboraj rilatoj kun UEA.

    Por komparo : laŭ kongresa raporto de Spomenka Ŝtimec, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA havas 70 membrojn, sed nur 17 en ordo kun la kotizoj. EVA estas neŭtrala verkista asocio, inkluzivas ne nur profesiulojn kaj estas aliĝinta al UEA.

    HeKo

    NOVA ADRESO DE LA BRITA ASOCIO

    E - Asocio de Britio ekde 13 sep 1999 havas provizoran adreson : Felixstowe Road, Ipswich, IP3 9BJ Britio.

    Rete :

    <address> eab@esperanto. demon. co. uk address>

    Telefone : + 44 ( 0 ) 1473 727221

    Eric Walker

    Honora sekretario de EAB

    IEK - 9

    Tuj post la Berlina UK en Bydgoszcz kaj Torunj ( Pollando ) okazis la 9a Internacia E - Kongreso, kiu havis pli intiman etoson ol la granda UK.

    8 aŭg, post la vizitado de Bydgoszcz kun E - ĉiĉerono, la kongreso estis inaŭgurita en la Vojevodia Kulturcentro. En ties korto prezentiĝis polaj folkloraj kaj artaj ensembloj Senior - Kujawu , Wokalistki k. a. La bunta prezento kanta kaj danca en bona vetero estis vere agrabla, kaj plian agrablon post la prezentoj donis la fama valencia paeljo ; muziko, dancoj kaj babiloj daŭris ĝis malfruo.

    La sekvan tagon oni kunvenis en la Muzeo de Diplomatio. Tie okazis la 11a Ĝenerala Kunveno de Monda Turismo kun raportoj de la estraro, revizoroj kaj landaj reprezentantoj pri la trijara agado. Estis elektitaj novaj estraro kaj revizoroj por 1999—2002 kaj honoraj membroj de Monda Turismo.

    Poste okazis multaj ekskursoj, interalie al Torun kaj al la Triurbo ( Gdansk - Sopot - Gdynja ), kun E - ĉiĉeronoj. Estis demonstritaj videofilmoj.

    La 10a IEK okazos sekvont - jare en Bulgario - Turkio.

    Halina Gorecka

    KURTE

    UEA havis propran standon en la Konferenco de la Haga Alvoko por Paco ( 11 - 15 maj, Hago ), kiun partoprenis preskaŭ 10 mil pacaktivuloj el 100 landoj. ( Esperanto )

    Profesoro Ottó Haszpra partoprenis kiel reprezentanto de UEA en mondkonferenco de 2500 sciencistoj de la tuta mondo “ Scienco por la dudekunua jarcento —nova engaĝiĝo ”, kiun 26 jun. —1 jul. en Budapeŝto aranĝis UNESCO k Internacia Konsilio por Scienco. ( Esperanto )

    29—30 maj Kataluna E - Asocio okazigis en Barcelono seminarion “ La lingva problemo en la Eŭropa Unio ” kun partopreno de divers - partiaj politikistoj, verkistoj k lingvistoj. ( Kataluna Esperantisto )

    Ekde jan 1995 ĝis apr 1999 okazis 359 finkursaj ekzamenoj pri interlingvistiko k esperantologio en la Torina universitato ( Italio ) ĉe kiu laboras prof. Fabrizio Pennacchietti ; komparo kun aliaj lingvoj : araba 127, hindia 91, pola 248, rumana 187, rusa 243, hungara 37 ktp. ( l esperanto )

    En Berlino estis elektita nova “ trojko ” de Eŭropa E - Unio : prezidanto Umberto Broccatelli ( Italio ), kasisto Hans ten Hagen ( Nederlando ), sekretario Katinjo Fetes - Tösegi ( Aŭstrio ). En EEU membras 13 landaj asocioj el la 15 landoj de EU. ( Pordego al Kongreso )

    Itala E - Federacio eldonis 93 - paĝan itallingvan verkon Esperanto : dati e fatti , kiu estas disdonota al bibliotekoj, ĵurnalistoj, kleruloj k opinigvidantoj. ( l esperanto )

    Germana E - Asocio okazigis sian jarkunvenon kadre de UK - 84. D - ro Rainer Kurz iĝis prezidanto de GEA post Frank Stocker. ( Pordego al Kongreso )

    La 30a Somera E - Kursaro okazis ĉe San - Franciska Ŝtata Universitato 6—23 jul kun 44 studantoj je 4 niveloj el Ameriko, Eŭropo k Azio. ( Ellen M. Eddy )

    Miko Sloper, direktoro de CO de ELNA sendis printempe al preskaŭ 5000 bazlernejaj instruistoj en Florido k Kalifornio informojn pri E - to. ( Esperanto )

    Japana - Tanzania Amika E - Grupo Kokosa Klubo per vendado en Japanio de koloraj bildkartoj de tanzaniaj artistoj kolektis monon por aĉeti kokosolean rafin - maŝinon, kiun uzu Pangani - Virina E - Grupo en Tanzanio. ( Riveroj )

    La estraro de E - Asocio de Finnlando serĉos instruiston por E - kurso, kiun organizos civitana instituto ĉe monaĥejo Valamo. ( Esperantolehti )

    KONFERENCO DE REU

    10—11 jul 1999 en Tiĥvin okazis konferenco de REU. La konferencon partoprenis 33 personoj el 12 urboj.

    Dum la konferenco estis diskutitaj, inter ceteraj, problemoj de pliaktiviĝo de la organizaĵo surbaze de kunlaboro kun SEJM. En la konferenco estis elektita nova estraro :

    Abduraĥman Junusov ( Maĥaĉkala ) : prezidanto ; Viktor Aroloviĉ ( Moskvo ) : vicprezidanto ; Jurij Karcev ( Uljanovsk ) : vicprezidanto, reprezentanto de SEJM ; Igorj Fejgin ( Samara ) ; Elena Ŝevĉenko ( Moskvo ) : estraranoj.

    La konferenco rekomendis al la estraro koopti laŭeble aldonajn estraranojn : Aleksandr Blinov ( Ĉeboksari ), Grigorij Arosjev ( Moskvo ), Viktor Kandalinskij ( Tiĥvin ).

    Mikaelo Ĉertilov

    sekretario de REU

    AMASA TENDARO EN TIĤVIN

    Tradicia junulara tendaro OkSEJT - 39 ĉi - jare okazis en Tiĥvin ( Leningrada regiono ) 4—14 jul 1999. Ĝi evidentiĝis la plej amasa E - tendaro dum la lasta jardeko —pli ol 250 partoprenantoj el 6 landoj.

    La kondiĉoj estis modestaj : lignaj domoj kun 2 - kaj 8 - litaj ĉambroj, sen varma akvo ktp. Nutraĵoj bonaj sed apenaŭ sufiĉaj kvante. Rekorde malaltaj kostoj : egalvaloro de 30 USD por dektaga loĝado en 2 - loka ĉambro kun trifoja manĝado. Belega varma lago en pina arbaro. Kuloj ĝenis malpli ol oni antaŭsupozis.

    La programo estis abunda kaj varia. E - kursoj de 4 niveloj : ekde “ startuloj ” ( honta eŭfemismo : ja kiu startis, tiu moviĝas antaŭen, sed ne restas eterne ĉe la nulo! ) ĝis “ aplikantoj ” ( pretiĝantaj al instrurajtiga ekzameno ; fine sukcesis 8 personoj ). Interesaj seminarioj —pri solvado de inventaj taskoj, komputiko, junulara E - movado. Kluboj laŭ interesoj —estis anoncitaj ĉ. 10, sed reale funkciis 2 - 3. Koncertoj ĉiuvespere. Konkurso de beleco. Neforgesebla festo de Ivan Kupala ( Johanfesto ) : oni iris nokte ĉirkaŭ la lago, dumvoje plenumis taskojn por fine ricevi premiaĵon, kaj ĉio ĉi —sub terura pluvego kaj fulmotondro, kiu komenciĝis kaj finiĝis precize sammomente kun la marŝo. Vespere - nokte funkciis “ barda ” kafejo.

    Lignofajroj ne okazis pro malpermeso : estis 30 - grada varmego, la arbaro sekis.

    Tamen la programon plenigis ĉefe aranĝoj neniel rilatantaj Esperanton : masaĝo, “ aerobiko ”, ĉina gimnastiko, rolludoj, kaj veraj strangaĵoj kiel “ dancterapio ”, “ artterapio ”, “ korporientiĝo ” kaj “ libera spirado ”. Ĉion ĉi gvidis homoj tute ne parolantaj E - on, kiuj fakte dominis en la tendaro. Laŭ postulo de normalaj esperantistoj la ruslingvaĵoj formale ne eniris la oficialan programon, do okazis post noktomezo. Rezulte la amaso de ties partoprenintoj preskaŭ ne dormis kaj ne povis normale aktivi tage.

    Krome, la gvidantoj de tiu “ libera spirado ”, dubnivelaj psikologoj venintaj al Esperantujo nur por akiri kobajojn por siaj eksperimentoj, eĉ minacis : oni ne rajtas forlasi la kurson antaŭ la fino, aliel nenia responso pri la sekvoj. Ili cinike diris, ke ili ne donis la ĵuron de Hipokrato, kaj tial ne bezonas obei la ĉefan ties principon. La danĝero estis granda ankaŭ ĉar nokte la homa subkonscio estas pli facile influebla...

    Do oni amase vizitis la ruslingvajn kaj “ senlingvajn ” ( sportajn ks. ) aranĝojn, sed por io postulanta intelekton kaj lingvoposedon kunvenis malpli ol po dek personoj.

    Ekskursoj al lokaj vidindaĵoj estis organizitaj tute fuŝe : ne estis speciala ekskursa tago, oni devis veturi per loka buso je neoportuna tempo, preterlasante aliajn programerojn.

    Tamen la ĝenerala impreso restis bona. Aperis pluraj junaj novicoj, jam libere parolantaj kaj aktivaj en la movado. En loĝĉambroj iam sonis interparoloj en Esperanto —delonge mi tion ne aŭdis. Oni amase venis eĉ el foraj Krasnojarsk kaj Tomsk, ankaŭ el eksterlando.

    Espereble la psikologiuma morbo pasos same senspure kiel pli frue pasis la “ Teorio de feliĉo ” ( vd. LOdE . 1994 : 3 - 4, p. 16 ) kaj “ ŜĈKĤlando ” ( vd. LOdE . 1995 : 6, p. 20 ).

    Valentin Melnikov

    BARBARA CVETKOVA ( 1910 - 1999 )

    Je la “ nigra vendredo ”, la 13an de aŭgusto 1999 en Peterburgo forpasis Varvara Petrovna Cvetkova.

    Ŝian nomon oni konis ne pro meritoj literaturaj aŭ movadestraj. Ŝi ĝuis amon de la esperantistoj pro la granda animo, komprenemo kaj helpemo. Kaj nur malmultaj el ni, ŝiaj samtempuloj, vizitante Leningradon - Peterburgon evitis viziton al onklino Barbara kaj ŝian regalon.

    Barbara Cvetkova naskiĝis la 4an de majo 1910 en Peterburgo. La teruroj de la revolucio kaj interna milito en Peterburgo kaj Ukrainio ne forprenis ŝian entuziasmon, kaj en 1928 ŝi eklernis Esperanton, kiun ŝi ne forlasis ĝis siaj lastaj tagoj.

    Multajn profesiojn ŝi provis ( purigisto, produktaĵ - kontrolisto, majstro ) ĝis ricevi pentristan diplomon en 1940. En la tempo de la naŭcent - taga sieĝo ŝi laboris en Peterburgo kiel vartistino ( kaj tial ŝi ricevadis laboristan, ne oficistan manĝokarton ).

    Post la renaskiĝo de Esperanto, ŝi revenis al aktiva esperantista vivo : ŝi kune kun la filino gvidis ekskursojn, akceptis gastojn kaj ĉiel helpis al esperantistoj aliurbaj. Sed nur je sia sesdeka jaro Barbara Cvetkova la unuan fojon sukcesis partopreni en Universala Kongreso ( Vieno ), dank al la invito de ŝia unua korespond - amiko el Aŭstrio, mirakle rekontaktinta ŝin post tiom da jaroj.

    Je la 85 - jariĝo la popolan amon, sekvis oficiala distingo —la Komitato de UEA en Tampereo unuanime elektis ŝin Honora Membro de UEA, cetere la sola en Ruslando laŭ la lastaj Jarlibroj.

    Energia kaj humurplena, helpema kaj bonkora, implikita en neniu movada konflikto kaj amata de ĉiu kiu konis ŝin, tia onklino Barbara ĉiam restos en nia memoro.

    LOdE

    UEA : ĈU NUR LINGVA ASOCIO, AŬ ASOCIO POR HOMAJ RAJTOJ?

    Berlina parolado de Kep Enderby

    Kep Enderby, prezidanto de UEA, parolis en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto - komunumo ( 5 aŭg 1999 ) kiel prezidanto de EJA ( Esperanta Jura Asocio ).

    Ĉi - sube estas la teksto de lia Berlina parolado, iomete redaktita por gazeta aperigo.

    La ĉefa, kvankam ne la sola celo de UEA, laŭ la statuto, estas lingva :

    “ 3a. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto ”.

    Tamen UEA havas ankaŭ aliajn celojn :

    “ 3c. Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo ;

    3ĉ. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. ”

    Ni ĉiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la por esperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton per esperantan. Ambaŭ grupoj kredas —mi certas pri tio —ke efektivigo de ilia celo antaŭenigus, interalie, la pacon en la mondo.

    Unue ni devas ĝuste kompreni la veran esencon de la malfacilaĵoj kiuj malhelpas ambaŭ grupojn.

    Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas esti : kial la tutmonda esperantistaro, malgraŭ multaj jaroj da heroa strebado, ne pli bone sukcesigis ĝin?

    Ni ĉiuj konas diversajn kialojn : unu el ili estas antaŭjuĝo kontraŭ la E - ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskaŭ nur lingvan. Ĉar nur malmultaj homoj interesiĝas pri lingvoj aŭ eĉ pri kontaktoj kun alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto.

    Inter la aliaj kaŭzoj mi volas provi identigi —nur por stimuli debaton —tiujn kiuj estas ne ofte diskutataj, eĉ iomete tabuaj. Ĉi tiujn ni devus pli atenti, ĉar ili forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.

    UEA estas tegmenta organizo, kiu laŭ sia povo kunordigas la aferojn en tiuj partoj de la E - komunumo pri kiuj ĝi respondecas. Tamen UEA ne havas monopolon, ĉar SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankaŭ rolas en tiu komunumo.

    Kiel sukcesi tutmonde?

    Samtempe UEA estas unu el miloj da neregistaraj organizoj ( NRO ) funkciantaj en la mondo. Ĉiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon. Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli ol —oni devas diri —UEA. Ni demandu : kial?

    Mi mencios nur du NROjn : Greenpeace kaj Amnestio Internacia . Ambaŭ estas bonaj laŭdindaj organizoj, same kiel UEA. Ambaŭ daŭre sukcesas propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu : kiel?

    Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per ekonomikaj esprimoj.

    Oni povas diri ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia ( de kiu mi estas membro ) sukcesas ĉar ili kaptas sufiĉe grandan porcion, aŭ niĉon, de la tutmonda publik - interesa merkato por siaj propraj varoj : protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili.

    La niĉo por nia varo, la lingvo Esperanto, ŝajnas ne sufiĉe granda kompare kun la allogo de la varoj de Greenpeace kaj de Amnestio Internacia . Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj ni ĉiuj devos pligrandigi nian niĉon, nian porcion de la havebla merkato. Mi revenos al tio.

    Alia parenca faktoro estas ke anoj de la E - komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke, uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj.

    Ŝajnas al mi ke ĉi tie kuŝas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaŭ la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaŭrinde, volas akcepti tion.

    Laŭ mia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan orientiĝon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.

    Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple, kiam en marto mi vizitis la oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi, formale dankante UEA pro ĝia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NROj ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon —pli ol implice —la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NROj, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj.

    Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacilaĵon en nia daŭra laboro por atingi niajn celojn. Tamen, ni demandu : ĉu estas alternativo?

    Mi opinias ke unu alternativo estus ŝanĝi la emfazon en nia laboro, ne por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse pri aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton. Alivorte, ni ŝanĝu la emfazon inter la celoj por esperanta kaj per esperanta.

    Ambigua neŭtraleco

    Ĉu tio kontraŭas la neŭtralecon de UEA?

    Pri neŭtraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antaŭ multaj jaroj pro tiutempaj historiaj kialoj —kiujn ni devus ne forgesi, ĉar tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi ĝin.

    Problemo estas ke, fakte, la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neŭtralecon ankaŭ al “ sociaj kaj politikaj problemoj ”. Paragrafo 5 ankaŭ kaj egale grave diras ke “ respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj... estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj ”.

    Jen la ambigueco : UEA devas agi neŭtrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3c kaj 3ĉ, kaj ĉiam celante plibonigon de homaj rajtoj ĉie. Sed la paragrafoj 3c kaj 3ĉ kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kaj politikajn problemojn ĉe kies pritrakto oni ne povas facile ĉiam resti neŭtrala.

    Iuj timas ke, se UEA —laŭ paragrafoj 3c kaj 3ĉ —komentus kaj agus rilate al “ sociaj kaj politikaj ” kaj hom - rajtaj problemoj, aldone al la lingva problemo, tio povus krei polemikon, ĉagrenon, eble splitiĝon de la movado kaj eĉ de UEA mem.

    Manoj pli liberaj

    Tamen Greenpeace kaj Amnestio Internacia akceptas tiajn polemikojn, ĉagrenojn kaj akrajn diskutadojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj argumentas ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn.

    Ĉu helpus aŭ malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?

    Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontraŭas la neŭtralecon. Ĝi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne ĉiam kaj ne ĉie favorataj de ĉiuj. Servante sian nuntempan politikon, ĝi intencas pli kaj pli engaĝi sin en programoj kiel Kulturo de Paco de Unesko ktp.

    Mi devus ne fini tiun parton de mia kontribuo al nia diskuto sen aludo al la katastrofo kiu okazis kaj ankoraŭ okazas en Balkanoj.

    Iuj diras ke UEA ne rajtus dum tiuj teruraj eventoj diri ion ajn, ĉar tio kontraŭus ĝian neŭtralecon ; ke diri ion ajn certe ofendus tiun aŭ alian kampon. Aliaj senpacience atendis ke UEA diru ion, kaj kiam mi donis komentojn, tuj ege laŭdis tiujn komentojn, ĉar ili kondamnis la militon.

    La unua sinteno, ke UEA diru nenion, kvankam komprenebla, ne malhelpis al Ivo Lapenna, en la 1950aj jaroj, nome de UEA kondamni faŝismon.

    Ero en la aktuala politiko de UEA, pri kiu mi mem respondecas, estas atingi pli proksiman kunlaboron kun aliaj NROj ĉe Unesko. Kiel fari tion utile, se nia interpreto de la neŭtraleco malhelpus tion? Kiel respondece prizorgi la eksterajn rilatojn de UEA, se ni devus konstante eviti polemikon? Paco interne de UEA estas ege dezirinda, sed, kiel mi diris en mia malferma parolado, ĉu tia paco devas esti la paco de la tombejo?

    Prudento kaj aŭdaco

    Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj mankon de intereso ĉe la aŭskultantoj. Iom helpas antaŭenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva - maniere. Sed ĉu tia argumento sufiĉas?

    Ni devos decidi kie desegni aŭ enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aŭdaco.

    La mondo pli kaj pli komplikiĝas, kaj la demando kiun mi invitas vin konsideri estas : ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva - kultura, kiel Goethe - Instituto, Alianco Franca aŭ la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eĉ se per tio ni riskas partopreni en diskutoj —tiom neŭtrale kiom eblas —pri “ sociaj kaj politikaj problemoj ”?

    Pinochet kaj Esperantujo

    Lasu min doni finan ekzemplon kiu rilatas al la aktuala mondo.

    Kiel juriston, ege interesas min kaj la internacian juran mondon ĝenerale, la kriminalaj procesaj akuzoj farataj nun de la Registaro de Hispanio kontraŭ eksprezidento de Ĉilio, generalo Pinochet, kaj la similaj akuzoj de UN kontraŭ prezidento de Jugoslavio, Miloŝeviĉ. La polemiko leviĝas el tio ke la apliko de daŭre evoluanta nova internacia juro estas relative nova evento en la internacia jurisprudenco, kaj kontraŭa al aliaj pli tradiciaj konceptoj pri la rajtoj de suverenaj ŝtatoj kaj ties estroj.

    EJA —kiun mi prezidas —estas faka asocio kunlaboranta kun UEA ( ne aliĝinta al ĝi ), kaj sekve ĝi, aŭ mi kiel EJA - prezidanto, rajtas esprimi kian ajn opinion pri ĉi tiuj temoj. Sed ĉu mi, kiel prezidanto de UEA, devigu min ne fari komentojn pri ĉi tiuj problemoj sociaj kaj politikaj, ĉar tiaj ili ja estas?

    Komuna pakaĵo

    Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufiĉas kiel bone vendebla varo por logi aĉetantojn kaj gajni pli grandan niĉon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj kaj interesoj, kion do ni devas fari?

    Ĉu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus “ vendata ” en pakaĵo komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj “ varoj ”, ekzemple homaj rajtoj? Alivorte : ĉu ni donu pli da emfazo al la per esperanta aspekto de niaj laboroj?

    Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neŭtralecon, estas alia ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de SAT. Ĉiu devas zorgi pri sia specifa komercaĵo.

    Tamen, serĉante la plej konvenan kulturan merkatan niĉon por UEA, memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.

    Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj , anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio . UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj , kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi preferas, civilaj liberecoj .

    Tion mi sugestas.

    Kep Enderby

    HONESTE PLENUMI LA PROMESON

    Demando

    “ Ni renkontiĝu post kvin jaroj kaj ekvidu, kiu pravis ”, —skribis Valentin Melnikov en la ĉefartikolo de Ruslanda Esperantisto 1994 : 3 pri la tiam planata unuiĝo de la du landaj E - Asocioj. Kion li pensas pri la posta evoluo?

    Sergej Paĥomov ( Ruslando )

    Respondo

    Kiam okazas grava evento, kutime troviĝas iu asertanta, ke li tion prognozis —sed ne troveblas referenco aperinta antaŭ la evento. Aŭ male, oni aperigas prognozon kaj, kiam ĝi ne realiĝis, modeste forgesas pri ĝi. Tamen mi ŝatus nun honeste plenumi la promeson —renkontiĝi kun la legantoj post 5 jaroj. Ĉiu povas relegi mian artikolon en RE kaj kompari...

    Pasis la tempo, iam - tiam ŝanĝiĝis la nomo de la asocio ( ASE - SEU - REU ) —sed ĝin plu estris la samaj personoj. Kiu foje akiris gravan postenon en la estraro —restis tie dumvive ( certe, se volis ). Sporade aperis iuj komisionoj, kutime konsistantaj el sola estro kaj nenion farantaj. Por kio, ekzemple, E - asocio bezonis la ekologian komisionon? Certe, nur por nutri ambiciojn de ties gvidanto... Oni plu agis laŭ sovetiaj tradicioj —nur ŝajnigante laboron. Kunsidoj, planoj... Sed en nunaj kondiĉoj tio apenaŭ iun interesas kaj allogas.

    Estis provo principe ŝanĝi labormetodojn, liberiĝi de burokrateco kaj ĉefurba snobismo. Certe, la malnova strukturo tuj forte ekrezistis. Oni ne hontis eĉ rekte kalumnii —ke “ REA estas nur listo de homoj, kiuj konsentis registri sin pro malaltigo de abonpago al Ruslanda Esperantisto ”. Tamen se estis tiel —kial REU tiom strebis al unuiĝo?..

    Malgraŭ avertoj kaj admonoj, la unuiĝo okazis laŭ la kondiĉoj de REU. La malgrasa voris la grasan, sed neniom grasiĝis... Laŭ la membrokvanto en la respektivaj landaj asocioj Ruslandon nun superas eĉ Luksemburgio! ( UEA - statistikon vidu en “ Esperanto ” 1999 : 4 ). Certe, REU bezonas multajn membrojn —kiuj pagus kotizojn kaj laŭeble ne enmiksiĝus en la agadon de la estraro kaj silente aprobus ĝin. Tial, unuflanke, ĝi insiste alvokas malspertulojn ( vd. LOdE 1999 : 4 ), aliflanke, provis en 1996 likvidi la kategorion de dumvivaj membroj. Ne pli ol 20 plej aktivaj esperantistoj kun multjara sperto ( akcepto de novaj dumvivaj membroj estis ĉesigita komence de 1992 ) pagis iam sufiĉe grandan sumon, sed ĝi estas delonge disipita, kaj nun “ la dumvivaj membroj kaŭzas al REU nur malprofiton ” ( intima konfeso de estrarano ), do indas ilin likvidi, spite ke ili ( eble nur ili ) siatempe plene fidis kaj subtenis la organizon. Feliĉe por REU, tiu hontinda propono fiaskis.

    Ordinara esperantisto ne vidas sencon membri en REU —ĉar tio al li nenion donas. Vojaĝi, aboni, mendi librojn ktp oni povas sen la asocio. La Bulteno de REU aperas neakurate kaj enhavas nenion interesan. Ankaŭ bagatela rabato por partopreno de landaj kongresoj —kie okazas nenio krom tedaj kunsidoj kaj iam - tiam skandaloj —allogas neniun...

    Ĉion ĉi - supran mi skribis printempe, taksante la situacion ekzakte 5 jarojn post la antaŭa analizo —tamen mi ne rapidis publikigi. Baldaŭ okazis konferenco de REU en Tiĥvin ( 10 - 11 jul 1999 ), post kiu ekbrilis iom da espero : oni sukcesis elekti la malplej malbonan vojon...

    La prezidanto de REU Junusov konservis sian postenon —ni esperu, ke almenaŭ ne estos pli malbone ol antaŭe. Mi kun granda peno sukcesis konvinki onin ne reelekti Ananjin, sub kies gvido antaŭ 5 jaroj REU forglutis REA - n kaj ekglitis al la nuna krizego ( li kulpas ankaŭ pri subpremo de E - lingva programo flanke de impertinentaj krokodiloj en OkSEJT - 39, kadre de kiu REU konferencis ; fakte li ĉiam subtenas la detruajn fortojn kaj ne toleras ies malkonsenton ).

    Unuafoje en la Estraron trafis novaj, ( relative ) junaj aktivuloj el diversaj urboj. Moskvanoj restis por uzi la sperton, traktante kun la oficialaj instancoj. Estas likviditaj la nefunkciantaj sekcioj / komisionoj aŭ ŝanĝitaj ties estroj. Ĉiuj konsentas, ke Ruslando bezonas fortan E - asocion, sed mankas la ideoj —kiel tion atingi, per kio allogi novajn membrojn.

    La vicprezidanto Karcev ( nova, juna ) tute serioze opinias en la dokumento Al REU - aktivuloj , ke

    Homoj, precipe junaj, ŝatas aparteni al iu forta organizo. Eblas rememori pri komsomolo. Sed por tio REU devas... aspekti forta,

    kaj la plej grandan alineon en sia cirkulero li dediĉas al la aspekto de membrokarto, kiu

    ... devas esti bonkvalita kaj bela, por ke tio estu ankoraŭ unu kialo por membriĝi. Homo estu fiera, ke li / ŝi membras en REU kaj havas tiun membrokarton. Li / si montru ĝin al siaj amikoj kaj instigu ankaŭ ilin membriĝi...

    La sama persono bedaŭras :

    Se informo estas publikigita en Interreto, ĝi momente trafas kaj membrojn, kaj nemembrojn de REU, sen iu diferenco. Kaj ne publikigi informojn ni ankaŭ ne povas —troviĝos homoj, kiuj faros tion.

    kaj proponas “ por gajni konkuradon kun Interreto ” fondi amason de lokaj - fakaj “ kuneldonaĵoj ” —nu, oni memoras la enhavnivelon, eldonkvanton kaj preskvaliton de E - bultenetoj en 1970 - 80aj jaroj...

    Bedaŭrinde, plu vakas gvidpostenoj de Pedagogia sekcio kaj Libroservo. Tamen, kie estas saĝaj kaj laboremaj homoj —tie la aferoj progresas. Ja modele funkcias la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono, bonordas la ekstera informado. Lastatempe pliaktiviĝis la junularo —kaj SEJM interesiĝas pri serioza kunlaboro kun REU, eĉ estonta unuiĝo ( ni esperu, ke ĝi ne similos la mison - 1994! ). Espereble, ĝuste el SEJM venos la bezonataj novaj fortoj. Ĉu ni atendu pliajn 5 jarojn?..

    Valentin Melnikov

    La bildo de Aleksandr Uljanov, unue aperinta antaŭ 5 jaroj en Ruslanda Esperantisto , memorigas pri la espero pri la progreso post la unuiĝo. La unuiĝo okazis. Kio pri la progreso?

    RADIKALA PARTIO KAJ ERA :

    HISTORIOGRAFIA SLIPO

    En la 23a Heroldo komunikas aperis historiografia slipo disponigita de geamikoj de Giordano Falzoni, kiun ni volonte aperigas.

    Emma Bonino kaj la ceteraj EU - parlamentanoj de TRP ( Transnacia Radikala Partio, al kiu referencas ERA ) sidos apud Jean - Marie Le Pen kaj aliaj dekstruloj, inkluzive de flandraj ksenofoboj, en la aŭlo de Strasburgo. Fakte ili aliĝis al la sama parlamenta grupo de la fama franca ekstremisto. Ankaŭ en Italio TRP situas en la dekstra fronto.

    28—29 jul TRP mobilizis ĉiujn siajn fortojn ( inkluzive de ERA ) por lanĉi dudekon da referendumoj, parte kontraŭsindikataj kaj kontraŭsocialaj, sub la anglalingva nomo “ Referendum Days ”.

    * * *

    La Radikala Partio naskiĝas en Italio en 1956, kiel skismo el la Liberala Partio. Dum tri jaroj ( 1958 - 61 ) ĝi havas balotan aliancon kun la malgranda Respublikana Partio, la sola kaj maldekstra kaj nemarksisma en la tiama Italio. Poste la Radikala Partio izoliĝas kaj preskaŭ malaperas.

    Sub la gvido de Marco Pannella ĝi elmergiĝas kadre de la kampanjo por la enkonduko de divorco. La referendumo pri divorco en 1974 ( kiun la katolikoj malgajnas je 40, 1 % kontraŭ 59, 9 % ) definitive relanĉas la radikalulojn. En 1976 ili finfine eniras la nacian parlamenton ( kun kvar deputitoj ). En tiuj jaroj la partio sin prezentas kiel maldekstreman : ĝia simbolo mem ( rozo en pugno ) estas kopiita el la okcidenteŭropaj socialistaj partioj ( la itala uzas dianton kaj libron ). La radikaluloj nomas sin “ kamaradoj ”. Eĉ la itala komunista partio iomete financas ilin. Diferencigas la radikalan de la aliaj partioj la jena fakto : dum la maldekstro ĝenerale kredas ke la politika strategio devas doni la prioritaton al ekonomiaj reformoj ( kompreneble kun internaj diferencoj en la tuta paletro de la diversaj partioj ), la radikaluloj donas la prioritaton al moraj reformoj —divorco, aborto, libera uzo de narkotaĵoj ktp. En tiu kunteksto ili lanĉas temojn ofte avangardajn, por tiuj jaroj, ekz. la ekologiajn kaj la etnismajn. Ankaŭ la maniero organizi balotkampanjon diferencigas ilin de la ceteraj partioj : ofte ili koncentriĝas je unu temo ( ekz. la antiprohibiciismo ), anstataŭ prezenti artikitan programon. Krome, ili utiligas, jen sukcese jen fiaske, la armilon de referendumoj ( ekz. kontraŭ la publika financado de la partioj ).

    Meze de la 80aj jaroj, Pannella ludas la karton de la transnacieco : la partio iel / ial internaciiĝas, kvankam finfine ĝi restas nur itala fenomeno. En tiu kunteksto ekaperas esperanto, pri kiu Giordano Falzoni persvadas la partiestron. Naskiĝas ERA ( “ Esperanto ” Radikala Asocio ), kies rilatado al la cetera Esperantio estos ne malpli turmenta kaj kontraŭdira ol la rilatado de la tuta partio al la cetera politikistaro.

    En la 90aj jaroj la partio iom post iom dekstreniĝas : en 1994, okaze de la unua balotado kun la nova elektoleĝo, Pannella aliancas al Berlusconi, Fini ( postfaŝistoj ) kaj Bossi ( federalistoj / sendependistoj ). La koalicio gajnas super la maldekstro, sed baldaŭ Bossi forlasas Berlusconi, kiu demisias de ĉefministra posteno.

    En 1996 venkas la maldekstro kaj la radikaluloj redimensiiĝas. La aktivismo de Emma Bonino ĉe la EU - Komisiono relanĉas la partion okaze de la eŭropaj balotoj en junio 1999. La Radikala Partio restas en la dekstra fronto, eĉ formas parlamentan grupon kun la ekstremaj dekstruloj.

    RUSLANDO : LA VERA LULILO DE ESPERANTO

    Estas tre bone vidi, ke ankoraŭ ekzistas seriozaj esperantistoj en la mondo. Mi estas izolita esperantisto en Usono, kie la movado multe malfortas. Mi alte estimas la popolojn de via lando, kaj daŭre kredas, ke Ruslando estas la vera lulilo, estanta kaj estinta, de esperanto.

    Daniel Glass ( Usono )

    LAPENNA KAJ LAPENNISMO

    En La Ondo de Esperanto 1999 : 7 aperis letero de s - ino Birthe Lapenna reage al artikolo de Giorgio Silfer “ Kion signifas raŭmismo ”.

    Mi dankas al s - ino Birthe Lapenna pro ŝia afabla atento pri miaj vortoj. La demando pri la situigo de Ivo Lapenna rilate al la historio de Esperant ( i ) o ne koincidas kun la demando pri la situigo de la lapennismo, aŭ de tio kion la esperantistaro perceptis pri lia ideologio. Interesan analizon pri la lapennismo donis lastatempe Ziko Marcus Sikosek ( esperantisto ekde 1987 ) en sia verko Esperanto sen mitoj ( paĝoj 244—251 ). Estus aldoninda fakte unu grava detalo : lapennismon transformis al povorega teorio ne nur Lapenna, sed ankaŭ la lapennistoj mem, inkluzive tiujn kiuj poste distanciĝis de li, persone, psikologie, emocie, sed ne ideologie. Inter ili mi alkalkulas, ekzemple, tiun TEJO - generacion kiu helpis renversi lin en Hamburgo.

    Giorgio Silfer ( Eŭropo )

    EKZEMPLO POR JUNULARO

    S - ro Vilmoŝ Arnold gajnis la trian premion en la pasintjara fotokonkurso de La Ondo . Mi deziras rakonti al vi pri lia vivo.

    Samideano Vilmoŝ estas 70 - jara emerita inĝeniero pri mekaniko. Lia gepatra lingvo estas hungara, kaj li vivas en nord - orienta parto de Jugoslavio. Li havas tri gefilojn kaj ses genepojn. La gefiloj loĝas ne en Senta : unu en apuda urbo, la alia en Hungario, kaj la tria en Kanado, kaj neniu el ili povas zorgi pri li kaj lia edzino, kaj ili ofte vizitas la gefilojn kaj genepojn.

    Vilmoŝ estas tre bonhumora kaj ŝercema. Ekzemple, li trarakontis la fabelon pri Ruĝkufulineto kaj la lupo, sed fine de la fabelo la knabino kaj la lupo kune manĝis la kukojn kaj kune trinkis la vinon, kiujn la knabino portis al sia avino. Vilmoŝ kaj Ilona loĝas en bela familia domo, kaj ili havas belan ĝardenon, en kiu li laboras tre multe. Tamen lia hobio estas fotografio, kaj ofte li faras belajn fotojn.

    Emerita junulo, ordinara homo en nia ĉirkaŭaĵo, li —kvankam sepdek - jara kaj neriĉa —multe laboras kaj vojaĝas. Li volonte renkontiĝas kun amikoj kaj rakontas pri sia vivo, kiu estas ekzemplo por junularo —ĝi instruas nin ne perdi bonan humoron eĉ en tre malbonaj kondiĉoj kaj en granda malfeliĉo. Cetere, dank al li ni ĉiuj legas vian gazeton, kaj ĝi tre plaĉas al ni.

    Magdolna Rövid ( Jugoslavio )

    La 18an de julio en Matraville ( Aŭstralio ) forpasis

    Tom Elliott

    ( 1926 - 1999 )

    esperantisto ekde 1960, kotizprenanto de UEA, eksprezidanto de Sidneja E - Societo.

    La redaktantaro kaj eldonanto de LOdE funebras pro la forpaso de nia aŭstralia peranto kaj kondolencas al la parencoj kaj amikoj de la forpasinto.

    RAKONTO PRI MUŜO

    Novelo de Meïr Aron Goldschmidt

    Meïr Aron Goldschmidt ( 1819—1887 ) rezignis pri studado, kiam li spertis diskriminacion ĉe la ekzameno. Anstataŭe li fariĝis ĵurnalisto.

    En 1840—46 li eldonis la satiran semajnĵurnalon La Korsaro . Senkompate li mokis ĉiujn aŭtoritatojn, speciale antisemitismon, kiu kaŝis sin sub la masko de liberalismo. Konstante kaj malprave li polemikis kontraŭ Kierkegaard.

    Post 1846 li vojaĝis multe tra Eŭropo. En la 1850aj jaroj li eldonis alian ( sensukcesan ) ĵurnalon Nordo kaj Sudo , kiun li plenigis preskaŭ sole.

    Interalie aperis en ĝi felietone la ampleksa romano Senhejme .

    Nur dum la lastaj vivojaroj la kritiko agnoskis, ke li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de poezia realismo en Danlando.

    Iam en aŭtuno mi promenis en mia ĉambro kaj distris min kaptante muŝojn kaj forĵetante ilin tra la fenestro. Unu el ili kaptiĝis en duonplena akvokarafo kaj estis tre malfeliĉa, ĉar la pintoj de ĝiaj piedetoj tuŝis la akvosurfacon. Por atingi la liberon ĝi klopodis malespere, sed maldiligente, ĉar anstataŭ uzi la fortojn por flugi supren, ĝi flugis flanken kaj reĵetiĝis.

    Mi pensis : “ Tion ĝi meritas! Eble ĝi estas unu el tiuj, kiuj pikis min, dum mi dormis tagmeze ”. Por mallongigi la agonion, mi skuis la karafon, sed daŭre ĝi tenis sin supre. Tiam mi lasis ĝin kaj komencis legi.

    Sed la zumado en la karafo ĝenis min kaj subite mia koro moliĝis, kaj mi ekhavis strangan penson : “ Tie estas vivanta estulo en mortminaco. Eble ĝi imagis por sia vivo ankoraŭ multe da ĝojo. Se tiu estus vi, naĝanta en oceano? ”

    Tiel monologante mi nevole leviĝis kaj proksimiĝis al la karafo. La muŝo daŭre faris siajn mallertajn klopodojn, sed jam malpli vigle, ĉar unu ĝia flugilo jam malsekiĝis. Por helpi ĝin mi klinis la karafon, tiel ke kelkaj gutoj falis surplanken, sed la stulta besto konservis sian lokon meze en la karafo. Tiam mi metis en la karafon stangeton por sigeli leterojn, sed ĝi estis tro mallonga, kaj mi nek per vortoj, nek per gestoj kapablis igi ĝin salti por atingi la stangeton. Finfine, ĉar mi ne havis alian savilon, mi iris al mia edzino por prunti du trikilojn kaj pere de ili mi sukcesis levi la kompatindulon. Mi portis ĝin al la fenestro kaj post kelkaj minutoj ĝi vigliĝis kaj flugis straten.

    Kelkajn jarojn poste mi mortis.

    Mia animo venis al loko, kie estis nur muŝoj kaj rigardante min mem, mi rimarkis, ke ankaŭ mi fariĝis muŝo. Dum mia vivo mi ĉiam kutimis en fremda loko turni min al gravaspektulo kaj demandi laŭ la modelo de la heroa epopeo : “ Diru samlandano, kiaj leĝoj, registaro, polico, religio kaj kredo estas ĉi tie ĉe bonuloj loĝantaj sur tiu ĉi insulo ”.

    Tion mi do faris ankaŭ tie kaj ekbabilis kun grava kaj digna muŝo, kiu sidis apude kun brulumitaj flugiloj, kaj kiun mi taksis lernejestro. Ĝi sidis kaj suĉis pecon da griza papero, sur kiu iam estis sukero, kaj tre ĝentile ĝi cedis la lokon, kiam mi proksimiĝis. Olduloj ŝatas raporti pri propraj difektoj kaj por starigi la babilon mi komencis kompattone demandi pri ĝiaj brulumitaj flugiloj.

    —Jes, —diris la muŝo, skuante la kapon, —estis vera miraklo, ke mi tiam saviĝis. Kune kun multaj aliaj mi jam kuŝis sur la ŝtiparo, kiu jam estis ekbruligita, sed nia partio venkis kaj rapidis —laŭdatu la profeto! —ĝustatempe por savi nin de la malhonora morto.

    —Ĉu estis intercivitana milito, revolucio? —mi demandis fervore.

    —Ne, estis dum la religia kverelo. Ĉu vi ne aŭdis pri ĝi?

    Kompreneble mi devis konfesi mian malklerecon.

    —Tiel kreskas la junularo, —diris la maljuna muŝo, —mi devas raporti vin al la preposto, kiu kondamnos vin al deviga lernado.

    —Pli bone vi instruu min, —mi petis, —kaj vi vidos, ke mi estos tre lernema.

    —Nu, certe vi legas la libron pri religio kaj konas la instruon de la sankta profeto?

    —Ne, —mi diris time.

    —Ve, vi obstina pagano. Se mi traktus vin laŭmerite...

    —Ho, saĝulo, —mi petis, —elŝutu la trezoron de via scio, tiel, ke mi fariĝu instruita kaj kredanta!

    Tiuj vortoj mildigis la maljunan muŝon kaj ĝi karesis per la malantaŭaj piedoj la reston de siaj flugiloj, turnis ĉiujn okulojn ĉielen kaj diris :

    —Nia granda profeto vivis antaŭ multe da generacioj. Kiel infano kaj junulo li estis muŝo kiel vi kaj mi, sed poste oni elektis lin Profeto de la Popolo per jena mirinda maniero. Iam, kiam li flugis ĉirkaŭe sur flugiloj de frivoleco kaj amindumis kun senprudentaj virinoj, li sentis la ĉeeston de senfina povo ; ĉio kirliĝis ĉirkaŭ li, ĉio malheliĝis ; kaj kiam li rekonsciiĝis, li estis ĵetita en travideblan oceanon, kiu ŝajne estis enkadrita en vitra mondo. La tempesto kuris super la lavangoj ; nigraj kaj minacaj ili baŭmis kun ŝaŭmantaj pintoj kaj minacis subakvigi lin al la fundo. Tiam li konsciis la malplenecon de sia antaŭa vivo, la Nenio turmentis tra lia animo kaj penteme li preĝis : “ Granda Spirito, savu min el la danĝero kaj mi dediĉos mian tutan vivon al la disvastigo de Via honoro, laŭdos Vian grandan favoron kaj kompaton! ” En tiu momento la tempesto ĉesis, la ondoj trankviliĝis, kaj la oceano ekkuŝis milda kaj ridetanta kvazaŭ infano. Post kelkaj momentoj el la nuboj venis lumradio, kaj li aŭskultis majestan voĉon, kiu ordonis al li sidiĝi sur la lumradion. Sed li ne povis atingi ĝin, per propra forto li ne kapablis leviĝi el la profundo. Tiam venis kolosa giganto el la ĉielo, giganto el fero, kaj la giganto prenis lin per siaj ferbrakoj kaj levis lin al la Paradizo, kie la suno brilas eterne. En senlima beateco li kuŝis tie, duonsvene aŭdante la ordonojn, kiujn li devis porti al sia popolo. Ili estas skribitaj en Liaj sanktaj libroj, kiujn vi ĝis nun sendie neglektis legi, sed mi certe batos ilin en vin. El ili vi spertos la kvalitojn de la fergiganto kaj vi lernos la preĝojn, kiujn vi preĝu kiam vi petos Lian helpon en mizero. La unua dogmo estas, ke Liaj brakoj estis el ŝtalo, sed la partio, kiu volis bruligi min, instruis, ke Liaj brakoj estis el simpla fero, sed tiu instruo nun estas hereza kaj ĉiuj, kiuj kredis ĝin estas bruligitaj.

    Mi tuj memoris mian aferon kun la muŝo, mia transformiĝo al muŝo frapis min kaj mi kriis :

    —Jes, tiun historion mi konas. Mi eĉ partoprenis en ĝi. Estas terura troigo. Estis mi, kiu batis la malsupren en mia karafo kaj suprentiris lin per la trikiloj de mia edzino.

    —Ĉu vi ne deziras manĝi sukerpecon, —demandis la maljuna muŝo afable.

    Mi ne povis rezisti la muŝkarakteron en mi kaj eksuĉis avide la grajneton, kiun la oldulo alŝovetis.

    —Je via sano, —li diris, —mi bezonas foriri por komisieto. —Kaj kun tiuj vortoj li ŝanceliĝis for.

    Post kelkaj minutoj li revenis kun aro da muŝoj en vicoj kiel soldatoj, kaj sen diri unu vorton ili prenis min inter si kaj foriris kun mi. Ili portis min al loko, kie multe da grandaj nigraj briletantaj muŝoj sidis cirkloforme kun seriozaj mienoj, kaj oni diris al mi, ke tio estis la spirita inkvizicio, kaj oni akuzis min pri ateismo, herezo kaj sakrilegio.

    La sekretario alpaŝis kaj voĉlegis la akuzon, en kiu estis detale listigite, kion mi diris al la maljuna ruza fripono, kiu denuncis min. Ĉiuj rigardis al mi, kvazaŭ ili ne kapablus kompreni, kiamaniere juna persono kia mi jam povis atingi tiom grandan malmoralecon.

    Tiam mi koleriĝis kaj vokis :

    —Ĉu vi kredos, se mi montros al vi?

    Ili flustris inter si kaj la plej maljuna, kiu estis digna griza viandmuŝo diris al mi :

    —Junulo, via obstino aspektas ege granda, sed ni intencas montri paciencon, do : montru la vojon kaj ni sekvos vin.

    Tiam mi kondukis ilin al mia estinta hejmo, montris al ili la karafon, la oceanon, sigelstangon similan al tiu, kiu agis kiel fulmstrio, la du trikilojn de mia edzino kaj ankaŭ la lokon ĉe la fenestro, kie la profeto estis en paradizo.

    —Revelacio! —ĉiuj vokis unuvoĉe, —jen estas la sankta loko, kiun ni serĉis tiom longe, kaj pri kiu oni skribis dikajn librojn! Tien ĉiuj muŝoj pilgrimos estonte.

    —Kaj vi, —diris la plej maljuna al mi, —se vi silentos kaj ne ĝenos la infanan kredon de la popolo, vi estos honorita kiel profeto de la dua klaso kaj la publika kaso pagos por vi ĉiutage pecon de blanka sukero, kaj tiel vi povos fariĝi riĉeta viro por via tuta vivo.

    Unu momenton mi konsideris la martirkronon, sed la oferto estis alloga. La tento estis tro granda, kaj mi faris kiel multe da muŝoj antaŭe : mi lasis la muŝojn kredi, ke la akvo en la karafo estis la oceano kaj rekompence mi ricevis ĉiutage mian sukerpecon kaj kun ĝi mi sidas nun kaj fartas bone.

    Tradukis el la dana

    Wolfgang Kirschstein

    FRAZOJ

    Kalle Kniivilä, estrarano de UEA, konstatis :

    Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiĝi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziĝi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aŭ ofte eĉ dubas pri nia ekzisto —sed samtempe ni forgesas ke oni atentas pri ni nur se ni faras ion atentindan, kaj faras tion ne sekrete, sed publike.

    Esperanto . 1999 : 7 - 8

    Plendemon oni facile trovas en la kapartikolo de la organo de Ĉeĥa E - Asocio, kiun verkis Marie Bartovská :

    ... interpretistoj ricevas altajn sumojn kaj tial ili disvastigas terurajn kalumniojn pri Esperanto. Usono dissendas bone salajratajn instruistojn de la angla tra la mondo. Kaj ni? Kaŭras kaj atendas miraklojn, kiujn por ni faros la bona Dio...

    Starto . 1999 : 3

    Sed ofte ankaŭ iuj el ni ne scias pri “ niaj propraj rondoj ”. Ekzemple, Ramon Perera jene komentas artikolon “ Forumo por la Esperanta Civito ” en Kataluna Esperantisto :

    Kio estas Esperanta Civito, mi ne scias. Mi ne trovis klarigon kaj la difino de “ civito ” en la vortaro ne helpis...

    Kaj, kion celas la Pakto?

    a ) “ firmigi la rilatojn inter la paktintoj ”. Kiajn rilatojn oni ne diras.

    b ) “ formi la kernon de la Esperanta Civito ”. Sed oni ne scias, kio estas Esperanta Civito.

    c ) “ solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio ”. Ĉu konfliktoj estas celo de pakto? Pri kiaj konfliktoj oni skribas?

    ... ĉu Esperanto estas grava por tiu Pakto? Jes? En la lasta apartaĵo oni povas legi “ Por ĉiu dokumento... la ĉeflingvo estas Esperanto ” ; jen la sola aludo.

    Kataluna Esperantisto . 1999 : 2

    La redaktoro de Sennaciulo demandas en la julia redakcia kolumno :

    Estas vere bedaŭrinde, ke aliĝis al la kongreso [ de SAT ] nur 150 kongresontoj kaj al la U. K. pli ol 2000. Kiel ni komprenu tion? Ĉu la neŭtraleco estas pli altira? Ĉu eblas resti indiferenta antaŭ la mondaj okazaĵoj kaj la daŭraj maljustaĵoj en la mondo?

    Sennaciulo . 1999 : 7

    Ankoraŭ pri SAT kaj Sennaciulo el la raporto de la plenum - komitato de SAT :

    Pri la nombro de niaj membroj ni povas ripeti la samon, kion ni diris lastjare. Ĝi daŭre ne estas kontentiga. Pluraj eĉ malnovaj gekamaradoj ne plu pagis sian kotizon kaj ni devis konsideri ilin kiel eksiĝintaj. La kialojn ni daŭre ne konas... En preskaŭ ĉiu numero de Sennaciulo la redaktoro invitas vin al kunlaboro, al la sendo de aktualaj artikoloj pri la laborista, socia vivo en viaj landoj. Bedaŭrinde tiuj invitoj estas ofte vanaj.

    Sennaciulo . 1999 : 6

    WOLF MESSING : HOMO - LEGENDO

    Wolf Messing naskiĝis antaŭ 100 jaroj, la 10an de septembro 1899, en Góra Kalwaria apud Varsovio en malriĉa, sed pia juda familio. En la sesjara aĝo li estis sendita al religia hebrea lernejo. Li montris tie grandajn sukcesojn, kaj kiam li estis naŭjara, lia instruisto rekomendis al liaj gepatroj sendi la knabon al speciala pastroprepara lernejo jeŝiboto . Por ili tio estis granda honoro, sed la knabo ne volis. Foje vespere li subite renkontis altan grizharan longbarbulon en longa blanka robo, kiu per tondra voĉo diris : “ Filo mia! Desupre mi estas sendita al vi por diri al vi pri estonteco via je servo al Dio. Eniru jeŝiboton! ” La knabo svenis kaj pro granda impreso de la miraklo forlasis sian hejmon kaj ekstudis religion en jeŝiboto.

    Post du jaroj li renkontis grandstaturan vagantan aktoron, kiu tre similis la iaman “ senditon de l ĉielo ”, kiu instigis lin elekti la pastran karieron. Evidentiĝis, ke lin dungis la patro de Wolf por influi la filon. La trompo tiom frapis la 11 - jarulon, ke li por ĉiam ŝiris rilatojn kun la religio, kaj por multaj jaroj —kun la gepatroj. Li kaŝe forlasis la lernejon, ŝtelis kelkajn groŝojn kaj iom da manĝaĵoj kaj sidiĝis en la trajnon veturantan al Berlino, tutcerte sen bileto.

    En la trajno la unuan fojon malkovriĝis liaj talentoj. Li kaŝis sin sub benko, sed enirinta kontrolisto trovis lin tie. Li kun trema espero montris anstataŭ bileton iun ĵurnalpeceton. La kontrolisto diris : “ Kial vi, junulo, havante bileton, veturas sub benko? Ja estas lokoj! ” En Berlino Wolf dum kelkaj monatoj servis kiel kuriero en butikoj kontraŭ mizera pago. Foje pro malsato li svenis surstrate. Oni portis lin al malsanulejo, kaj de tie al kadavrejo, ĉar li ne montris vivsignojn. Hazarde iu studento rimarkis, ke la knabo ankoraŭ vivas, kaj forportis lin al profesoro Abel, fama neŭropatologo. Abel ne nur savis la vivon de Wolf, sed ankaŭ malkovris ĉe li elstarajn kapablojn gvidi sian organismon, kaj li multon klarigis kaj instruis al la knabo.

    Dank al Abel, Messing komencis sian artistan karieron en Berlina panoptiko, kie li dum tri jaroj ĉiusemajne demonstris katalepsion, kiu daŭris po 3 tagnoktoj. Poste li eklaboris en cirko, kie prezentis pli variajn numerojn, ekzemple nesenteblon al doloro ( oni trapikis per pinglo lian kolon ks. ), serĉadon de perditaj objektoj ktp. Ekde 1915 liaj prezentoj iĝis memstaraj psikologiaj eksperimentoj , kaj li faris ilin ĝis la fino de sia vivo.

    Dum la unua turneo de Messing en 1915 en Vieno pri li ekinteresiĝis Einstein, kiu invitis lin hejmen. Tie ĉeestis ankaŭ Freud, kiu faris kun li specialajn eksperimentojn. Freud eksperimentis kun Messing ankaŭ poste. Post la milito venis gastroloj en diversaj partoj de la mondo, inkluzive Japanion, Argentinon, Brazilon, Hindion ( tie li renkontiĝis kun Gandhi )... Ekde 1921 li konstante loĝis en Varsovio, forlasante ĝin nur por gastroloj kaj por servado en la Pola Armeo. Tamen eĉ dum lia soldatservo lin foj - foje invitadis diversaj gravuloj, por ke li demonstru siajn talentojn, unufoje tio estis Estro de pola regno Jósef Pilsudski.

    La eksperimentoj plej ofte celis diveni fremdajn pensojn, tamen foj - foje Messing permesis al si aŭguri. Foje en 1937 en plenplena varsovia teatro li diris, ke Hitler nepre rompos la kapon, kiam li turnos orienten, kaj en Berlinon venos sovetiaj tankoj. Hitler eksciis pri tio kaj anoncis la profeton sia “ persona malamiko ”. Por lia kapo estis destinita premio je ducent mil markoj!

    Kaj kiam post du jaroj la nazioj venis en Varsovion, oni komencis ĉasi Messingon. Kaj hazarde kaptis. Tamen li, uzinte sian kapablon, sukcesis fuĝi el karcero, sugestiinte al la prizonistoj resti tie anstataŭ li. Kaj li fuĝis en Sovetunion.

    En Sovetunio li daŭrigis sian agadon, koncertante kun la psikologiaj eksperimentoj. Baldaŭ pri tio eksciis Stalin kaj invitis lin al Kremlo. Stalin mem kontrolis liajn talentojn, kaj restis tre kontenta. Ekzemple, al Messing oni ordonis preni en la ŝtata banko grandan monsumon. Li sukcesis preni la monon de kasisto, montrinte al tiu malplenan paperon. La kasiston, kiam la ŝerco estis malkovrita, trafis korinfarkto ( poste li, feliĉe, resaniĝis ), kaj Messing ne plu ripetis ion tian. La alian fojon li devis foriri sen permesilo el kabineto de unu el kremlaj gravuloj, kaj al la gardistoj estis speciale ordonite ne ellasi lin... Messing sukcesis.

    La koncertoj estis ĉiam sukcesaj, kaj li perlaboris multe da mono. Kiam komenciĝis la dua mondmilito, li en 1941 kaj 1943 el siaj honorarioj donacis al la Ruĝa Armeo du militaviadilojn. Li ĉiam fieris pri la danka telegramo de Stalin al li.

    En Sovetunio li restis ĝis la fino de la vivo, demonstrante siajn kapablojn. Lia populareco estis en Sovetunio ne malpli granda, ol de la plej famaj estradaj gesteluloj. Kiam oni veturigis lian korpon por entombigi, la trafiko sur unu el la centraj moskvaj stratoj Jakimanka survoje al la tombejo estis ĉesigita.

    Messing volonte kunlaboris kun sciencistoj, kiuj volis kompreni la naturon de liaj kapabloj, kaj interesiĝis pri homoj kun similaj talentoj. Sed li tre malŝatis mistifikulojn, kiuj surpodie demonstris diversajn superpsikajn fenomenojn, uzante artifikojn, spiritistojn ktp. Li opiniis, ke tiaj homoj subfosas seriozajn studojn de la fenomenoj, kiuj vere ekzistas, tamen ne estas sufiĉe esploritaj.

    Wolf Messing mortis antaŭ 25 jaroj, la 8an de novembro 1974.

    * * *

    Estas diversaj onidiroj pri la realaj fakultoj de Wolf Messing. Tamen li sendube neniam povis transformiĝi je iu besto kaj neniam komunikiĝis kun mortintoj —spiritismon li neniam kredis kaj ĉiam mokis. Do, li mem klasifikis siajn kapablojn je tri sekvaj grupoj.

    a ) Hipnoto kaj sinhipnoto

    Pri la ekzemploj de lia sugestia kapablo estas skribite supre : la biletkontrolisto, kiu prenis la paperpecon je bileto, kasisto, kiu donis grandan monsumon kontraŭ malplena papero ktp.

    La sinhipnoto, aŭ regado de la propra korpo, ankaŭ estas videbla kapablo de Messing : li povis forŝalti ĉe si la dolorsenton, elvoki katalepsion ktp. Fortaj sugestiantoj ofte estas bonaj psikoterapeŭtoj. Messing kapablis je tio, sed tre malofte uzis. Li povis sugestii ĉeson de dentodoloro, al siaj konatoj li sugestiis ĉesi fumi aŭ drinki... Li evitis terapion, kvankam, havante taŭgan kleron kaj inklinon, li povus fari tiukampe elstaran karieron.

    b ) Telepatio

    Legado de pensoj estis la ĉefa afero, kiun Messing demonstris dum siaj psikologiaj eksperimentoj.

    Lia kutima prezento pasis tiel. Iu homo el la publiko skribis taskon surpapere kaj donis ĝin al komisiono el kelkaj personoj —jen hazardaj, jen sciencistoj. Li prenis la homon je mano kaj plenumis la taskon, perceptante liajn pensojn ; kaj li ĉiam sukcese plenumis tiajn taskojn! Ne mirindas, ke li facile divenis, kiu diras veron, kaj kiu mensogas, kaj tio helpis al li kapti ŝtelistojn, trovi perditajn aĵojn ktp. Fojfoje tio permesis al li bone perlabori, tamen, same kiel pri psikoterapio, li neniam speciale kunlaboris kun polico. Li diris, ke por percepti alies pensojn li ne nepre devas teni la homon je mano, kaj ke li libere perceptas la pensojn de ĉiuj ĉirkaŭantoj. Tamen li neniam dum la prezentoj montris senkontaktan telepation. Do, la plej populara klarigo de liaj kapabloj far sciencistoj estis tio, ke li perceptas kaj senkonscie interpretas fajnajn “ ideomotorajn ” movojn aŭ biokurentojn. Tamen la vereco de tio ne estis definitive pruvita dum sciencaj eksperimentoj. Almenaŭ, la kontakta telepatio ĉe Messing donis bonege reprodukteblajn rezultojn, la senkontakta —ne tre bone reproduktiĝis. Tamen mem Messing kaj kelkaj el eksperimentintaj kun li sciencistoj supozis, ke temas pri lia kapablo percepti iujn kampojn, ne nepre elektromagnetajn...

    Por Messing ne gravis la lingvo, en kiu pensis la homo, kies pensojn Messing perceptis. Li perceptis ne vortojn, sed imagojn. Li ne povis per vortoj klarigi, kion ĝuste li perceptis, sed diris, ke ne eblas al blindulo klarigi, kio estas koloroj.

    c ) Klarvido kaj aŭguroj

    Pri sia kapablo je klarvido Messing mem parolis ne sufiĉe elokvente. Li rakontis, ke palpante ies leteron li povis senti, ĉu la homo ĝin skribinta vivas aŭ mortis k. s. Tamen pri tio ne estis faritaj reprodukteblaj eksperimentoj, kaj se li volonte rakontis pri certaj sukcesoj, li povis prisilentadi evidentajn malsukcesojn... Ankaŭ la adoranta publiko facile forgesis malsukcesojn por admiri la sukcesojn. Do, eblas supozi, ke liaj rezultoj tiukampe devenas de lia sentebleco al homaj travivaĵoj kaj artisma talento pli ol de iu reala kapablo.

    La samon oni povas diri pri kelkaj liaj famaj aŭguroj de la estontaj eventoj. Krom la jam priskribita aŭguro, kiu faris lin “ persona malamiko ” de Hitler, famas lia aserto, farita en Novosibirsk somere de 1943, ke Germanio kapitulacos plejverŝajne dum la unua semajno de majo 1945. Al kelkaj konatoj li same sukcese antaŭdiris kelkajn estontajn eventojn, ekzemple Tatjana Longina rememoras, ke li diris, ke ŝi iam transloĝiĝos al Usono.

    Ŝajnas, ke signifo de tiaj profetaĵoj, faritaj plej ofte dum prezentoj antaŭ entuziasma publiko, estas troigata. Kiu memorus, ke Messing aŭ - guris sovetiajn tankojn en Berlino, se ili tien vere ne estus venintaj? Kaj en kalkulo far sagaca homo de proksimuma tempo, necesa por fino de la milito, estas nenio malebla. Sed la famo pri tiaspecaj aferoj multe plivastigis la popularecon de Messing, kaj kreskigis kvanton da legendoj, kiuj ĉirkaŭis lian nomon. Sed senkonsidere pri tio, lia elstara sugestia talento kaj lia unika kapablo percepti alies pensojn ( sendepende de la mekanismo ) faris lin la plej elstara psika fenomeno inter ĉiuj en la 20a jarcento!

    * * *

    Wolf Messing legis la pensojn de ĉiuj homoj sendepende de la lingvo, en kiuj la homoj pensis, sed li sciis kvin lingvojn : la polan, germanan, rusan, biblian hebrean kaj Esperanton.

    “ Pri Esperanto mi ekinteresiĝis jam delonge kaj facile ĝin ellernis, —rakontis Messing al moskvaj esperantistoj en Kulturdomo de medicinistoj, kie en la 1960aj jaroj lokiĝis Esperanto - klubo. —Dum mia gastrolado kun miaj psikologiaj eksperimentoj mi traveturis preskaŭ la tutan mondon, renkontiĝis kun multaj homoj kaj ĝoje mi vidis, kiel disvastiĝas ĉie la lingvo Esperanto, kreita de mia persona konato kaj samlandano d - ro Zamenhof ( Mi konis lian familion . El rememoroj de Wolf Messing pri d - ro Zamenhof kaj lia familio / / Bulgara Esperantisto . 1972 : 11. P. 5 - 6 ).

    Messing, laŭ liaj vortoj, konatiĝis kun Zamenhof antaŭ la unua mondmilito, kiam Adamo, la filo de la Majstro, invitis lin hejmen post iu publika prezento. Kun familianoj de Zamenhof li renkontiĝis kelkfoje ankaŭ poste, la lastan fojon en Varsovio en 1945. Aleksandr Ĥarjkovskij rememoras, ke li konis la moskvan parencinon de Zamenhof —prof. Zoja Zamenhof, kaj eĉ savis ŝin de vivdanĝera operacio, kiam ŝi estis grave malsana. ( Vestnik : Baltimore, 1994 : 5, P. 41—44 )

    Estas fakto, ke kun kelkaj moskvaj esperantistoj Messing estis konata kaj demonstris al ili almenaŭ minimuman konon de Esperanto.

    Ŝajnas, ke eksterordinaraj psikaj talentoj kaj scio de Esperanto estas parencaj aferoj. Certe pli facilas ellerni Esperanton ol trejni toleremon al doloro, sugestiokapablon kaj des pli ekposedi telepation. Tamen inklino al la internacia lingvo kaj kulturo nuntempe renkonteblas ne pli ofte ol kapablo al telepatio... Amasa scio de Esperanto kaj amasa pensolegado ambaŭ apartenas al malproksima estonteco. Do, ne hazarde la homo, kiel Messing, ne havis antaŭjuĝojn pri Esperanto kaj ĝin posedis.

    Nikolao Gudskov

    Plia krimo el Jekaterinburg

    Simenon, Georges. Maigret hezitas / Tradukis el la franca Daniel Luez ; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. —Jekaterinburg : Sezonoj, 1999. —128 paĝoj. —( Serio Mondliteraturo . Vol. 7 ).

    En krimromanoj rimarkeblas —kiel en ĉiu alia literaturo —diversaj tendencoj. Iuj prezentas intrigon lerte elpensitan de kvazaŭ superhoma fikrimulo. Venki tian abomenulon signifas moralan venkon de la socio, venkon de la bono super la malbono.

    Aliaj krimromanoj tamen strebas al psikologia vereco, la karakteroj estas rekoneblaj kiel homoj, la laboro de la polico estas priskribita en realisma maniero.

    Al tiu lasta kategorio apartenas la romanoj de Georges Simenon. Lia ĉefrolulo, komisaro Maigret, ne estas dotita per specialaj povoj aŭ kapabloj. Li estas tute ordinara oficisto de la pariza polico, kiu nur havas apartan homkonon kaj intuicion. Pere de tiuj kapablaj li eltrovas krimulojn. Tiuj krimuloj ne estas fiuloj en la tradicia signifo ( “ la malbono en persono ” ) —sekve la malnodigo de la intrigo tute ne signifas etikan venkon de la bono super la malbono.

    Tiujn tendencojn la leganto povas sekvi ankaŭ en Maigret hezitas de 1968. Simenon verkis tiun romaneton preskaŭ je la fino de sia kariero.

    Trafe li kaptas per kelkaj vortoj la etoson de printempo en Parizo :

    “ Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo. ” ( P. 7 )

    Dum tiu bela tago Maigret ricevas leteron, skribitan sur ekskluziva papero, kiu anoncas baldaŭan murdon. La legantoj sekvas la esplorlaboron de la polico, kiu baldaŭ eltrovas de kie venas tiu letero. Ni devas tamen atendi ĝis paĝo 80 por scii, ĉu vere okazos iu murdo ( leganto de tradiciaj krimromanoj neniam eltenus tian streĉon ) kaj nur 44 paĝoj sufiĉas por trovi la murdanton.

    La romanoj de Simenon estas dialogriĉaj. La personoj karakterizas sin per sia maniero rakonti aferojn —aŭ ne rakonti ilin. La leganto estas invitata solvi la enigmon kune kun Maigret, ĉar ni, la legantoj, neniam scias malpli ol Maigret. Sed Maigret —estante akra observanto —registras ĉiun reagon kaj kombinante intuicion kaj observadon li eltrovas la malbonfaranton.

    Legantoj, kiuj frandis la Ĉashundon de la Baskerviloj ( Jekaterinburg : Sezonoj, 1998 ) eble rimarkis, ke Sherlock Holmes estas preskaŭ ekzakte la kontraŭo. Li scias ĉion, memoras eĉ la plej etan noticon en la gazetaro kaj finfine li kapablas prezenti la krimulon al gape miranta legantaro pro siaj elstaraj kapabloj kaj konoj. Simenon vivis pli malfrue, kiam la “ leĝoj ” de krimromanoj jam estis pli bone fiksitaj. Ĉio estas pli subtila en la romanoj de Simenon.

    Mi jam aludis, ke lingvo ludas gravan rolon en la romanoj de Simenon. Pro tio ne estas mirinde, ke la tradukinto kaj la eldonejo petis komentojn de la legantoj.

    Ĉi tie ne estas la loko por diskuti specifajn detalojn. Kelkfoje mi tamen havis la impreson, ke la tradukinto, Daniel Luez, klopodis imiti tro fidele la francan modelon, ekzemple en tiu frazo :

    “ Li estis surprizita, ĝenata, duonhoron poste, ŝovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo. ” ( P. 77 ) —sed tio ne makulas la ĝenerale bonan impreson.

    Mi ĉiam favoras notojn : ju pli multaj des pli bone. Ekzemple, ĉu ĉiu leganto scias, ke “ nigra butero ” ( ankaŭ P. 77 ) estas saŭco el varmigita butero, kiun oni —laŭ Alexandre Dumas —servas kun fritita petroselo.

    Cetere mi ne plene komprenas la strategion de Daniel Luez rilate al nomoj. Foje li tradukas, eĉ personajn nomojn ( fraŭlino Svaga nomiĝas Vague en la franca ). Tio ja eblas, sed mi ne vidas iun principon. Lucas —facile esperantigebla —tenas sian nomon, Ferdinando tamen havas esperantan veston. Maigret laboras ĉe Quai des Orfèvres, sed promenas foje laŭ la Elizeaj Kampoj.

    Tio tamen ne forprenu de vi la plezuron de tiu teksto. Nomoj ja estas de tempo al tempo temo por ardaj kaj foje eĉ pasiaj diskutoj en Esperantujo. En la kadro de la recenzata romano ili estas nur periferiaĵo. La plej grava afero estas, ke Daniel Luez redonas la ĉiutagan lingvaĵon en adekvata maniero. Luez rekreas eĉ subtilajn nuancojn de la originalo.

    Ni bezonas facile digesteblajn verkojn en nia tradukita literaturo, verkojn, kiuj tamen ne celas nur komencantan aŭ postkursan leganton.

    Tiu verko portos en vian hejmon la flaron de printempa Parizo, la etoson de la stratkafejoj kaj stardrinkejoj —legu ĝin frandante, kaj imagu ke vi iras kune kun Maigret sur strato de la Cirko kaj avenuo Marigny por kapti murdanton. Mi certas, ke vi ne bedaŭros.

    Wolfgang Kirschstein

    Maigret hezitas de Georges Simenon estas la sepa volumo en la serio Mondliteraturo , kiun eldonejo Sezonoj lanĉis en 1993.

    1. James Leslie Mitchell. Spartako ( 1993 ). Tradukis William Auld. 224 pĝ. 11 eŭroj.

    2. Wenceslao Fernández - Flórez. La malica komizo ( 1993 ). Tradukis Fernando de Diego. 168 pĝ. 7 eŭroj

    3. John Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l Ringo ( 1995, 2a eld. 1997 ). Tradukis William Auld. 544 pĝ. 24 eŭroj.

    4. John Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj ( 1996 ). Tradukis William Auld. 432 pĝ. 20 eŭroj.

    5. John Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reĝo ( 1997 ). Tradukis William Auld. 400 pĝ. 20 eŭroj.

    6. Arthur Conan Doyle. La Ĉashundo de la Baskerviloj ( 1998 ). Tradukis William Auld. 176 pĝ. 8 eŭroj.

    7. Georges Simenon. Maigret hezitas ( 1999 ). Tradukis Daniel Luez. 128 pĝ. 7 eŭroj.

    Mendu ĉe nia redakcia adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77 p. k.. 67, Ruslando.

    FESTLIBRO OMAĜE AL AULD KAJ BOULTON

    Du el la plej eminentaj E - verkistoj festas ĉi - jare sian 75an datrevenon : Marjorie Boulton la 7an de majo kaj William Auld la 6an de novembro. UEA omaĝas la jubileon de siaj du honoraj membroj per la festlibro Lingva arto , redaktita de d - ro Vilmos Benczik kaj eldonita por lanĉo en la 84a UK en Berlino.

    Kiel Kep Enderby, prezidanto de UEA, diras en sia enkonduko, Auld kaj Boulton “ havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto fariĝis lingvo moderna en ĉiuj sencoj ”. Pluraj el la kontribuaĵoj prilumas diversajn aspektojn de la verkista kariero de la brita duopo aŭ analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj pritraktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo de Esperantujo, ofte kun referencoj al la jubileantoj, konataj ne nur kiel verkistoj sed ankaŭ kiel aktivaj movadaj agantoj.

    Al Lingva arto kontribuis entute 23 aŭtoroj : Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Jorge Camacho, Probal Dashgupto, Sabine Fiedler, Paul Gubbins, Tacuo Huĝimoto, Reginald Jaderstrom, Edwin de Kock, Aleksander Korĵenkov, Laulum, Mao Zifu, Geraldo Mattos, Stefan Maul, Abel Montagut, Sergio Pokrovskij, Baldur Ragnarsson, Manuel de Seabra, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, Ljubomir Trifonĉovski kaj John Wells. Aldonitaj estas ankaŭ la bibliografioj de Auld kaj Boulton, kompilitaj de Christian Cimpa. La belan grafikan veston de la libro prizorgis Francisco Veuthey.

    GK UEA

    La supra foto, disponigita de William Auld montras la du jubileatojn, dum ili aktoras en Barlastono. Tiu foto aperis en nia volumeto William Auld. 75 jaroj , kiu bonege suplementas la ĵus eldonitan festlibron Lingva arto .

    GAZETOJ

    Literatura Foiro . 1999 : 179

    La Foiro , baldaŭ tridek - jara, daŭre restas grava tribuno, de kiu venas la plej interesaj ideoj pri la evolu ( ig ) o de la E - komunumo. Tion rekonfirmas la tre grava kulturpolitika artikolo de Marco Picasso pri la ŝanĝoj okazantaj en la mondo kaj la rolo de nia eta parolkomunumo en tiu mondo, precipe el la vidpunkto informada kaj komunikada en kiu la aŭtoro estas profesie engaĝita. Ĝi ŝajnas bona respondo al la defetismo kaj frustracioj, kiuj lastatempe kaptis parton de la esperantistaro, kiu subite konstatis, ke Esperanto fariĝas ĉiam pli malgrava faktoro en la internacia areno. Efektive, Esperanto ne sukcesis kiel la internacia helplingvo, sed kiun rolon ĝi eble havos?..

    Inter la aliaj foiraĵoj atentindas zamenhofologia eseo de François Degoul, omaĝo al la idista poeto Andreas Juste ( Tazio Carlevaro ), unua parto de la artikolo pri Mickiewicz ( Zofia Banet Fornalowa ), Koboldoj kaj feoj en norda Eŭropo de Raita Pyhälä kaj originala novelo de Sten Johansson Se mi nur... Kiel kutime, abundas recenzoj kaj diversspecaj informoj. La grafika aspekto estas senriproĉa.

    Kio pri Kontakto ?

    Kontakto sub la redakto de Sabira Stahlberg aperas akurate. Sed laŭ la Estrara raporto de UEA, post la rekordaj 2050 abonoj en 1997, Kontakto spertis 16 - procentan falon al nur 1723 abonoj en 1998. Falis ankaŭ la individua membraro de TEJO : de 892 en 1997 al 728 en 1998. Ni esperu, ke la amasa IJK - 55 montros rekreskon ĉi - jare.

    Esperantisto Slovaka reaperis

    Post la malfondo de la Slovaka E - Asocio, dum kelka tempo Esperantisto Slovaka , fondita en 1946, estis eldonata de Stano Marĉek. Sed li ne povis longe vivteni la gazeton, kaj ĝi estus malaperinta, se la konsilantaro de Slovakia E - Federacio ne decidus ĉi - marte surpreni la eldonadon kaj administradon. En junio aperis la unua kajero de la nova serio.

    Ĉar krom la primovada materialo kun pluraj fotoj, en la unua dudekpaĝa ES oni trovas kelkajn tradukojn kaj krucvortenigmon, oni rajtas esperi, ke la sespersona redakta teamo ( redaktorino estas Lucia Fedorová ) intencas reatingi la altan nivelon, kiun havis la revuo antaŭ kelkaj jaroj.

    Adreso : ES P. O. Box B - 152, SK - 01241, Zilina, Slovakio

    Rete :

    <address> redakcio@esperantisto. sk address>

    Nova peranto en Finnlando

    Pro la malaktiviĝo de Oy Mendoservo Ak. niaj finnlandaj legantoj devis uzi lastatempe la kontosistemon de UEA. Feliĉe, en Berlino tiu problemo estis solvita, kaj nun oni povas pagi rekte al la nova peranto de LOdE por Finnlando, s - ino Heta Kesälä je la adreso Kalamiehenkuja 3 D 32, FI - 04300 Tuusula. Ni kore bonvenigas ŝin!

    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen. 1999 / 22 ;

    Argentina E - Vento. 1999 / 1 - 2 ;

    Brazila Esperantisto. 1999 / 307 ;

    ELNA Update. 1999 / 2 ;

    El Popola Ĉinio. 1999 / 7, 8 ;

    Esperantisto Slovaka. 1999 / 1 ;

    Esperanto. 1999 / 6, 7 - 8 ;

    Esperanto aktuell. 1999 / 4 - 5 ;

    Esperantolehti. 1999 / 3 ;

    Esperanto USA. 1999 / 3 ;

    Espero. 1998 / 7 - 8, 9 - 10 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 508, 509 ;

    Helianto. 1999 / 5 ;

    Heroldo de Esperanto. 1999 / 8 ;

    Kataluna Esperantisto. 1999 / 2 ;

    Komencanto. 1999 / 5 ;

    Konkordo. 1999 / 41 ;

    Kontakto. 1999 / 4 ;

    La Brita Esperantisto. 1999 / 949 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 7 ;

    La Revuo Orienta. 1999 / 7 ;

    l ’ esperanto. 1999 / 5, 6 ;

    Le Travailleur Espérantiste. 1999 / 243 ;

    Literatura Foiro. 1999 / 179 ;

    Litova Stelo. 1999 / 3 ;

    Monato. 1999 / 6, 7 ;

    Norvega Esperantisto. 1999 / 3 ;

    Oomoto. 1999 / 442 ;

    Pordego al Kongreso. 1999 / 1, 2, 3, 4, 5, 6 ;

    Riveroj. 1999 / 24 ;

    Sennaciulo. 1999 / 6, 7 ;

    Starto. 1999 / 3 ;

    TEJO Tutmonde. 1999 / 3 ;

    Tempo. 1999 / 1 ;

    Vestnik Esperanto. 1999 / 2.

    M O Z A I K O

    Nur unu respondo

    Ni ricevis unu korektan solvon de la krucvortenigmo en la maja kajero. La gajninto estas Lodewijk De Doncker el Belgio.

    Respondoj :

    A. ale , buf ; B. -, la ; C. dio, kub ; Ĉ. rilato, - ; D. amik , arde ; E. - ; F. ont, da, leon ; G. Or , tol , - ; Ĝ. Io, kor ; H. -, arme , on ; Ĥ. Devi, ov ; I. Ebena, kio, ero ; J. Nocio, lun ; Ĵ. Aforismo, domo ; 1. Ĝardeno, freŝa ; 2. Du, Rio ; 3. Salato, ordeno ; 4. Et , amant , tenor ; 5. Artisto, ovaci ; 6. At, ok, li, is ; 7. Led , id , kom ; 8. Emi, agordi, ; 9. Povra, ol ; 10. Ba, od , lakeo ; 11. Kreteno, velo ; 12. Flut , odro, rum ; 13. Abomena, neono.

    Proverbo :

    Ĝustatempa vorto estas granda forto.

    Magiaj kvadratoj

    Olŝtina E - Klubo ( Pollando ) denove proponas fari kelkajn magiajn kvadratojn. Ni memorigas, ke magiaj kvadratoj estas kvadratoj 6x6, en kiuj necesas skribi ses vortojn tiel ke la skribitaj vortoj estu la samaj horizontale kaj vertikale.

    La unua kvadrato : 1. Plaĉivola ; 2. Sof ; 3. Maltrankvilega ; 4. La plej ofta an de E - kluboj ; 5. Takso ; 6. Specialist de korpopartoj.

    La dua kvadrato : 1. Neordinara ; 2. Narkotaĵ ; 3. Rubando ; 4. Sporta, plastika material ; 5. Renovigi ; 6. Leter sen subskribo.

    La tria kvadrato : 1. Podi por artistoj ; 2. Klara, hela, luma ; 3. Nombro ; 4. Verkad de revuo ; 5. Enkorpig ; 6. Dolĉa, suda frukt .

    La kvara kvadrato : 1. Strebi ; 2. Inter bicikl kaj motorcikl ; 3. Granda kaliko ; 4. Eŭropanin ; 5. Konfesi , kred ; 6. Mokado.

    La kvina kvadrato : 1. Troa bagaĝ ; 2. Ne komune ; 3. Juda vira antaŭnomo ; 4. Tera nuks ; 5. Nokta birdo ; 6. Vira antaŭnomo.

    La respondoj atingu la redakcian adreson antaŭ la 15a de oktobro.

    Bonŝancon!

    Tatjana Kulakova

    Foje okazis

    Ja mi estas doktoro...

    Fama sovetunia matematikisto, akademiano Miĥail Lavrentjev ( 1900—1980 ) iam rakontis pri sia junaĝa okazaĵo. Iufoje li rapidis al scienca konferenco kaj devis salti en la pordon de la plenplena moviĝanta aŭtobuso. Tuj ektrilis fajfilo de policano, kaj li estis kaptita kiel leĝrompinto. Feliĉe, en la poŝo de la sciencisto estis dokumento, kiu atestis, ke li estas doktoro pri fiziko kaj matematiko. Lavrentjev montris al la policano la dokumenton, kaj kun zorgoplena mieno prononcis :

    —Ja mi estas doktoro, kaj nun mi rapidas al... malsanulo.

    La konflikto estis elĉerpita, kaj la sciencisto ĝustatempe venis al la konferenco.

    Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

    Lernobenkaj historietoj

    Je la komenco de la lernojaro ni proponas kolekton da lernejaj ŝercoj pri infanoj de la rusaj novriĉuloj, t. n. “ novaj rusoj ”. Elektu mem, ĉu ridi aŭ plori...

    En elita gimnazio instruistino demandas lernantojn pri la oficoj de iliaj patroj :

    —Mia patro estas direktoro de asekura kompanio.

    —La mia estas bankestro.

    —Kaj la mia estas borsisto.

    —Sed la mia estas inĝeniero en projekta instituto.

    La tuta klaso ridegas. La instruistino komentas :

    —Infanoj, ĉesu ridi. Ja via kunlernanto havas grandan malfeliĉon.

    * * *

    Nova ruso kontrolas la hejmtaskon de la filo.

    —Kiom estas duoble du?

    —Sep, —respondas Peĉjo.

    —Ne sep, sed kvar...

    —Mi ja scias, sed estas deziro iom marĉandi.

    * * *

    —Aĥ, kiaj moroj... —nova ruso plendas al la filo. —Ĉu oni povas bone elekti edzinon per komputilo!..

    —Sed kiel vi, paĉjo, renkontiĝis kun panjo?

    —Nu, mi honeste gajnis ŝin en kartludo.

    * * *

    Instruistino plendas al nova ruso :

    —Via filo havas nek kapablon pri matematiko, nek memoron.

    —Mi ne kredas... Diru, Steĉjo, kiom da mono vi havas en la poŝo?

    —250 rublojn. Tio estas 10 usonaj dolaroj, aŭ 18 germanaj markoj, aŭ 6 britaj pundoj, aŭ 13 kanadaj dolaroj, aŭ 86 svedaj kronoj, aŭ 63 francaj frankoj, aŭ 20 nederlandaj guldenoj.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

    Per Esperanto al la Sankta Lando

    Tel - Avivo en la jaro 2000 unuafoje fariĝos la ĉefurbo de Esperantujo, ĉar tie 25 jul —1 aŭg okazos la 85a Universala Kongreso de Esperanto, la lasta en tiu ĉi jarmilo.

    Israelo ofertas preskaŭ senliman gamon de allogaĵoj por vizitantoj. Ĝia historio etendiĝas tra 4000 jaroj, dum kiuj la bibliaj rakontoj ofte miksiĝas kun la pejzaĝoj kaj urboj videblaj ankaŭ nuntempe. La plej elstara el tiuj estas Jerusalemo, sankta urbo al la mondaj monoteismaj religioj : judaismo, kristanismo kaj islamo.

    Tel - Avivo, fondita en 1909, estas la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, kiu pravigas sian devizon “ la senpaŭza urbo ”. Tel - Avivo estas feria metropolo, kun longaj, puraj, facile atingeblaj sablaj strandoj, marborda promenejo, jaĥt - haveneto kaj intensa gamo de marbordaj aktivadoj, kreitaj por kompletigi la ĝuon de la tepida maro, kiu ebligas naĝi, sunumi aŭ simple ripozi en la freŝa maraero dum la plejparto de la jaro.

    Kongresejo. La hotelo kaj kongrescentro Dan Panorama, ĉe la mediteranea marbordo, kun belegaj pejzaĝoj de la antikva Jafo kun ties pitoreska haveno en la sudo, la turisma marbordo de Tel - Avivo en la nordo, kaj la apudaj parkoj kaj nova komerca centro.

    Ruslandaj dezirantoj aliĝi al la kongreso bonvolu plenigi la kunsendatan kongresan aliĝilon ( pliaj haveblas ĉe la redakcio ) kaj pagi la kongreskotizon, prefere jam nun laŭ la plej favora kotizperiodo, kiu daŭras ĝis la jarfino. Poste la kotizo kreskos.

    1. Individua membro de UEA ( krom Membro kun Gvidlibro ) 82 EUR

    2. Ne individua membro de UEA 103 EUR

    3. Kunulo ( samadresa kun la ĉefaliĝinto ), junulo ( naskiĝis inter 1970 01 01 kaj 1979 12 31 ), handikapulo

    ( kies handikapo postulas akompananton, kaj kiu pruvis tion per kuracista atestilo ),

    mem individua membro de UEA 41 EUR

    4. Kunulo, junulo, handikapulo, ne individua membro de UEA 62 EUR

    Ĉiuj kotizoj estas indikitaj en eŭroj.

    Atentu, ke la kongreskotizo plus membrokotizo al UEA ( kategorio MJ : nur 10 eŭroj ) kostas 92 EUR —malpli ol nura aliĝo al la kongreso de nemembro de UEA ( 103 EUR ).

    La pagojn akceptas peranto de UEA por Ruslando Halina Gorecka persone, poŝtmandate ( 620077, Jekaterinburg - 77, p. k. 67 ) aŭ banke ( petu la bankajn datumojn ). Moskvanoj pagu al Oksana Kostousova ( hejma telefono 4987212 ). Oni povas pagi dolaran aŭ rublan ekvivalenton de la eŭra kotizo.

    Estas planate aĉeti grupan ir - revenan bileton ( por havi rabaton ). Detalaj informoj pri la vojaĝo, loĝado kaj ekskursoj estos konigitaj vintre.

    En 2000 SAT kongresos en Moskvo

    La 73a kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Moskvo 15—23 jul 2000. Krom kutimaj laboraj kaj frakciaj kunsidoj, estas planataj ekskursoj al moskvaj kaj apudmoskvaj vidindaĵoj ( Kremlo, monaĥejo Nova Jerusalemo, tombejo Novodeviĉje ka ), aŭtomobila fabriko, renkontiĝoj kun reprezentantoj de sindikatoj, sociaj kaj politikaj movadoj. Okazos pluraj prelegoj kaj koncertoj, speciala porjunulara programo.

    Dezirantoj partopreni post ĝi la 85an Universalan Kongreson de Esperanto en Israelo povos flugi al Tel - Avivo post ĝia fino per grupa bileto.

    Kongresa kotiztabelo

    Kategorio FRF RUR

    SAT - membro 300 450

    SAT - geedzoj 480 700

    SAT - junul ( in ) o, ĝis 30 jaroj 150 250

    nemembro de SAT 400 600

    geedzoj, nemembroj de SAT 630 900

    junul ( in ) o, nemembro de SAT 200 350

    FRF : aliĝkotizo en francaj frankoj pagendaj al SAT

    RUR : rubla aliĝkotizo por ruslandanoj

    Infano ĝis 15 jaroj, veninta kun gepatro ( j ), aliĝas senkotize.

    Post 31 dec 1999 la aliĝkotizo kreskos, kaj por aliĝi surloke necesos pagi pli ol je unu triono de la menciita sumo.

    Ruslandanoj pagu la kotizon al Nikolaj Lvoviĉ Gudskov ( ab. ja. 57, 105318 Moskva ).

    Nemembroj de SAT petu la kongresajn aliĝilojn je la sama adreso.

    Alilandanoj pagu al sia peranto aŭ rekte al la poŝtkonto SAT, n - ro 1234 - 22 K Paris ( kun indiko 73 - a Kongreso ).

    Meri Abolskaja jubileas!

    La 3an de septembro fama peterburga esperantistino Meri Abolskaja festas sian 70jaran jubileon. Ŝi efektive estas unu el la kolonoj de la peterburga movado : brila instruistino, spertulino pri la E - literaturo, kompilinto de du lernolibroj kaj konversacilibro, aŭtoro de prelegaro pri la internacia lingvo, kunredaktoro de la revuo Vestnik Esperanto , nelacigebla organizanto.

    Ŝi jene rakontas pri sia esperantistiĝo :

    Unuafoje mi aŭdis pri Esperanto en la milita jaro 1941. Tiam mi estis lernantino. Mia kuzino transloĝiĝis al Kazanj ( la ĉefurbo de Tatarstano ), kaj baldaŭ en la jam sieĝata Leningrado mi ricevis ŝian leteron kun la adreso : “ Kazanj, strato Esperanto ”. Mi ne atentis tion, sed mia panjo diris al mi, ke doktoro Esperanto inventis ian lingvon. Post la terura vintro en Leningrado, en julio 1942 ankaŭ ni estis evakuitaj al Kazanj, kaj nia unua vizito tie estis al la strato Esperanto.

    Post la milito oni nomis ĝin strato Ĵdanov. Sed dum la perestrojko la strato rericevis la nomon Esperanto.

    La lingvon mem mi eklernis en 1956, leginte priesperantan artikolon en la revuo Smena. Interalie, dank al tiu artikolo en la peterburgan movadon venis multaj personoj, kiuj poste fariĝis bonaj esperantistoj ; kelkaj el ili aktivas ĝis nun.

    Ŝi tre modeste parolas pri si mem, sed mi povas aserti, ke sen ŝi la agado de la societo Espero estus tute paralizita. En tiu ĉi jaro aperis ŝia verko pri la talenta E - aktoro Nikolaj Rytjkov. La materialo estis kolektata dum kelkaj jaroj, kaj la libro evidentiĝis interesa ne nur por esperantistoj ( parto de la ekzempleroj havas paralelan rusan tekston ). Specialan amon Meri Abolskaja havas al poezia deklamado. Tia ŝin prezentas la supra foto, farita antaŭ iom da jaroj. Poste ŝi ne deziris esti fotata por, laŭ ŝiaj vortoj, “ resti tia en la memoro de la geamikoj ”.

    Boris Kondratjev

    La tuta amika teamo de La Ondo volonte aliĝas al la gratuloj kaj kore deziras al samideanino Abolskaja multajn jarojn kaj multajn sukcesojn!

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 10 ( 60 )

    La Ondo estas revuo mirinde aspektanta ( dika! ) kaj havanta vere gravajn kaj bezonatajn materialojn por iuj esperantistoj —aktivaj kaj komencantaj... Kiom pala kaj tro kurtega aspektas kompare al ĝi la eldonaĵo de UkrEA Helianto ! Kiom pala kaj malaktivega estas la laboro de ukrainia esperantistaro! ” —skribis al ni Svitlana Pohorila el Ukrainio ( vd. pĝ. 9 ).

    Estus hipokrite diri, ke nin ne plezurigas laŭdaj, gratulaj kaj bondeziraj leteroj, kiujn ni de temp al tempo fragmente aperigas, tamen ni kun granda rezervemo traktas komparojn kun aliaj gazetoj.

    Helianto estas informilo de la Ukrainia E - Asocio, kaj, kiel tia, ĝi adekvate respegulas la agadon de la asocio per informoj pri la okazintaj kaj okazontaj eventoj en la Ukrainia provinco de Esperantujo, per materialo pri la asocia aktivado, per oferto de libroj kaj gazetoj. Tiuaspekte Helianto estas pli sukcesa ol, ekzemple, Bulteno de REU .

    Cetere, Helianto meritas gratulon pro la ĉiumonata aper - ritmo —nur nemultaj asocioj sukcesas informi siajn membrojn ĉiumonate ( Francio, Japanio, Koreio ) ; kutime asociaj informiloj aperas unu fojon en du ( Aŭstralio, Ĉeĥio, Finnlando, Svedio, Usono ) aŭ en tri monatoj ( Aŭstrio, Brazilo, Bulgario, Kanado ).

    La ĉefa tasko de la asociaj bultenoj estas informado de la membroj kaj kunordigo de la agado esperantista en la koncerna lando aŭ regiono. Ĉar tiuj informiloj ne celas alilandan publikon, parto da informoj en ili aperas nacilingve por membroj, kiuj ne estas aparte lego - spertaj ; foje la asocioj, pro manko de informoj, eldonas numeron duoblan aŭ trioblan. Kelkaj malpli grandaj asocioj simple dissendas al la membroj neregulajn cirkulerojn. Tiaj bultenoj estas kutime ne abonataj, sed ricevataj kontraŭ la asocia kotizo, kaj tial ili havas modestan aspekton. Nur kelkaj el la asociaj gazetoj estas interesaj internacie —elstara ekzemplo estas La Brita Esperantisto redaktata de Bill Auld mem.

    La Ondo de Esperanto ekde la refondo en 1991 estis konceptata kiel internacia revuo kun speciala atento al la temaro soci - kultura en la rubrikoj Civilizo , Beletro kaj Biblioteko . Tial la movada rubriko Tra la mondo proponas informojn internacie gravajn, kaj Tra Ruslando nur malofte ampleksas pli ol unu paĝon.

    Do La Ondo —sed ankoraŭ pli certe El Popola Ĉinio , Kontakto , La Gazeto , La Kancerkliniko , Literatura Foiro kaj Monato , kiuj atentas niajn movadon kaj komunumon malpli ol nia revuo —prefere ne estu komparata al la asocia kaj regiona bultenaro.

    Floru cent floroj!

    Halina Gorecka

    La 2a Azia Kongreso en Hanojo : ĉiuflanke sukcesa

    Se unu el celoj de E - kongreso estas instigi la lokan movadon al plia aktivigado, oni povas diri, ke certe sukcesis la 2a Azia Kongreso, okazinta 22—25 aŭg en Hanojo ( Vjetnamio ). Ĉar nun, post la kongreso, jam aŭdiĝas de vjetnamia flanko diversaj kuraĝigaj novaĵoj, ke fondiĝas pluraj novaj E - kluboj kun multaj junuloj, studentoj kaj civitanoj, kiuj ekinteresiĝas pri Esperanto, informite de diversaj landaj amaskomunikiloj.

    Fakte dum la semajno, kiam okazis Azia Kongreso, Esperanto estis furora temo de televido, radio, ĉiutagaj ĵurnaloj kaj gazetoj en Vjetnamio. Kaj tia furoro montriĝas kiel klare perceptebla realo.

    Vjetnamio estis la lando, kie nia lingvo havis sufiĉe profundan bazon ; dum la militperiodo Esperanto estis unu el konkretaj batalarmiloj por paco en tiu lando. Vjetnamaj esperantistoj eldonis dum tiu fatala periodo mirinde multegajn E - librojn kaj gazetojn, radiosendis per nia lingvo por alvoki la pacon al la mondo. Sed post la milito la lando fariĝis preskaŭ izolita, ĉefe pro ekonomia kialo kaŭzita de tiu terura milito.

    Do por ordinaraj esperantistoj en Vjetnamio ankoraŭ estas malfacila afero vojaĝi eksterlanden kaj ĝui internaciajn E - kongresojn.

    Kaj en tia lando okazis la 2a Azia Kongreso laŭ la decido de KAEM ( Komisiono pri Azia E - Movado de UEA ) farita antaŭ 3 jaroj kun la kompreno de ĝia latenta bazo kaj kapablo.

    LKK saĝe kaj energie laboregis dum la jaroj kaj montris rimarkindan rikolton jam en la unua tago de la kongreso.

    En la solena inaŭguro partoprenis ŝtata vicprezidento kiel alta protektanto kaj faris paroladon sufiĉe favoran al nia lingvo kaj ĝia movado, kaj la urbestro de Hanojo gratulis la kongreson per sia bonveniga saluto.

    Fakte unu el ĉefaj kialoj de kongresa sukceso estas, ke la kongreso akiris grandan subtenon de ŝtata registaro senprecedencan en aliaj kongresoj. Dum la kongreso ŝtata prezidento ordenis medalojn de amikeco, kaj vicĉefministro akceptis la reprezentanojn de landaj asocioj en sia oficiala akceptejo. La urbestro de Hanojo preparis belan bankedon por landaj delegitoj. Hanoja registaro preparis specialan eventon dum la kongreso planti en urba parko la memorigan arbon “ Zamenhof ” por celebri la 2an Azian Kongreson en Hanojo.

    Ĉiuvespere estis televide elsendataj tiaj novaĵoj en la ĉefa tempo de novaĵo - programo. En gazetara konferenco, okazinta en la dua tago, partoprenis multaj ĵurnalistoj kaj montris grandan intereson pri la internacia lingvo.

    Oni demandis pri la perspektivo de Esperanto kaj pri ĝia reala utileco kaj ankaŭ pri la konkurenca interrilato kun la angla lingvo ktp.

    La 2a Azia Kongreso en Hanojo sukcesis ne nur je ekstera efiko sed ankaŭ el la vidpunkto de kongresa enhavo —partoprenis ĉ. 460 homoj el 16 landoj. Tio signifas, ke preskaŭ el ĉiuj partoj de azia kontinento partoprenis esperantistoj kaj el kelkaj foraj eŭropaj landoj. La simpozioj pri la ĉefa kongresa temo “ Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo ” ĉiam viglis kun multe da partoprenantoj, kaj 11 fakaj kunsidoj kaj prelegoj ankaŭ estis ĉiam plenaj de energioj de kongresanoj. LKK invitis al la nacia vespero la ŝtatan altnivelan artoteamon por prezenti tradician muzikon kaj dancon, kiuj vere mirigis la kongresanojn, kiuj ankoraŭ ne havis sperton mem spekti la unikan kaj mirindan vjetnaman kulturon.

    Vjetnamaj esperantistoj, longe izolitaj en internaciaj renkontiĝoj, montris grandajn favoron kaj afablon al eksterlandaj gastoj, kiuj danke al tio povis plene ĝui la amikecon kaj solidarecon kun gastigantaj landanoj.

    La dua Azia Kongreso, okazinta en Hanojo, post la unua en Ŝanĥajo, fariĝis bela tradicio en nia movado, kaj oni konstatis, ke regiona kongreso utilas por ĉiuj esperantistoj en la mondo, ĉar per relative malgranda elspezo de mono kaj tempo oni povas ĝui plenan internacian etoson, kiun provizis antaŭe nur la Universala Kongreso.

    Puramo Chong

    prezidanto de KAEM

    IJK - 55 : dumkongresa suneklipso

    Ege sukcesa estis la 55a Internacia Junulara Kongreso ( IJK ) kun pli ol 520 partoprenintoj. IJK okazis 9—16 aŭg en Veszprém ( Hungario, 120 km okcidente de Budapeŝto ). La temo estis “ Komunikado en informsocio ”.

    Antaŭe oni planis la kongreson por urbo Zánka, rekte ĉe Balatono, sed lastmomente la urbo estis ŝanĝita al Veszprém, kaj pri tio neniu bedaŭris. La organizantoj ofertis bonegan kongresejon kun multaj salon ( et ) oj, ĉambro kun 25 komputiloj kaj konstanta ret - konekto, danchalo, koncertejo k. m. a. Memzorgantoj havis eblecon tendumi en la vasta korto de la kongresejo.

    La programo konsistis, kiel kutime, el multaj prelegoj, lecionoj, kursoj kaj praktikumoj. Grupo el Ĉuvaŝio ( respubliko en Ruslando, apud Volgo ) okazigis mallongan Lingvan Festivalon.

    Ĉies intereson vokis la suneklipso ( 11 aŭg ). En Hungario la eklipso estis 100 - procenta kaj sufiĉe longa —pli ol duminuta. Post ĝi oni ŝercis ke “ sekva IJK okazos en 2083 ĉar ekde nun la suneklipso estas la nepra parto de kongresa programo ”.

    Okazis tuttaga ekskurso en Budapeŝto. Por transporti la partoprenantojn tien - reen organizantoj mendis specialan trajnon.

    Dum la ekskurso okazis, interalie, reinaŭguro de monumento Zamenhof en la Esperanto - parko de Budapeŝto kaj vizito de la parlamentejo.

    Vespere tradicie okazis distraj aranĝoj ( vesperoj Nacia, Interkona kaj Internacia ) kaj koncertoj. Koncertis JoMo & ; Liberecanoj , hungarlingva grupo Block . Realiĝis revo de multaj gejunuloj ( ankaŭ de la aŭtoro de tiu ĉi artikoleto ) : unuafoje post pli ol dekjara paŭzo denove koncertis la grupo Amplifiki en la origina konsisto. Kiel asertis la ĉiutaga kongresa ĵurnalo Informus ’ , dum kaj post la koncerto okazis “ dekoj da svenoj, precipe inaj ”.

    En la kongreso okazis reelekto de la Estraro de TEJO ( pri ĝi legu ĉi - sube ). IJK - 56 okazos en Honkongo somere 2000.

    Grigorij Arosjev

    TEJO - estrarano

    pri Landa Agado kaj Seminarioj

    TEJO : Nova Estraro por la nova jarmilo

    En la 55a Internacia Junulara Kongreso en Veszprém ( HU ) estis elektita nova Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ( TEJO ). Ĝi konsistas el prezidanto Sjoerd Bosga ( NL ), ĝenerala sekretario Aleksandr Blinov ( RU ), kasisto Ilja De Coster ( BE ) kaj la membroj Grigorij Arosjev ( RU ), Holger Boos ( DE ) kaj Joaquin Rosillo Vega Acosta ( MX ).

    La nova prezidanto Sjoerd Bosga estas la sola estrarano, kiu membris ankaŭ en la antaŭa Estraro. La nova Estraro gvidos la junularan sekcion de UEA ĝis la IJK en 2001.

    Krom elekti la Estraron, la Komitato de TEJO akceptis en Veszprém ankaŭ la aliĝpeton de Honkonga Junulara Esperanto - Asocio ( HKJEA ). Sekve TEJO nun havas 41 landajn sekciojn kaj 2 fakajn sekciojn.

    Aliĝpeton prezentis ankaŭ Esperantista Junulara Organizo de Respubliko Serba, sed la Komitato ne trovis la aferon matura por decido.

    GK UEA

    Mesaĝo de la Ĝenerala direktoro de Unesko al la 84a UK en Berlino

    Kun granda plezuro mi sendas bondezirojn al la partoprenantoj en la 84 - a Universala Kongreso de Esperanto. Via kongreso pritraktos la problemojn de tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de Unesko, kaj ne eblas trotaksi ilian gravecon en la ĉiutaga vivo de homoj tra la tuta mondo.

    Starigante la demandon “ Tutmondiĝo : ŝancoj por paco? ”, via kongreso enfokusigas du aktualajn aspektojn de la homa kunpensado kaj kunagado. Unue, temas pri la eterna problemo de ĉiuj civilizacioj —kiel certigi la pacon ; due, temas pri reganta socia evoluo fine de la 20a jarcento, nome tutmondiĝo. Pro tio, ke paco, evoluo, kaj demokratio formas nedisigeblan triangulon, necesas konsideri, kiel demokratio rilatas al tutmondiĝo, kaj kiel tutmondiĝo influas la socian evoluon ĝenerale kaj precipe la kulturan evoluon.

    Kiel sian mision Unesko alprenis la celon, “ konstrui la defendojn de la paco ” en la mensoj de ĉiuj homoj. Ĝuste tial, nia Organizo direktas sian agadon al la konstruado de kulturo de la paco. Tiucele ni fondis la projekton LINGUAPAX, kun la devizo “ Paco per la lingvoj ”. Per plurlingva edukado kaj la subteno de lingva kaj kultura diverseco, ĝi celas fortigi la kredon kaj volon je paco inter la lernantoj.

    Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de D - ro Esperanto kaj tiuj de Unesko. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco, preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj. Niajn esperojn pri la estiĝo de tutmonda homa komunumo ni bazas sur la plej altaj valoroj de la homa kulturo, tiu transcenda elmontro de la homa spirito. Pro tio, ke kulturon oni esprimas unuavice lingve, interkompreniĝo per la reciproka studado de lingvoj daŭre konsidereblas kiel unu el la plej bonaj rimedoj por kunkonstrui kulturon de la paco.

    Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension : senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi - rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.

    Mi deziras al vi sukceson en ĉi tiu lasta kongreso de la jarcento, kaj atendas kun intereso la raporton pri viaj diskutoj.

    Federico Mayor

    Nova ondo de la misuzo de la Jarlibro

    Lastatempe multaj delegitoj de UEA ricevis anglalingvan leteron el Niĝerio kun propono pri “ komerca kunlaboro ”. La “ kunlaboro ” konsistus en transigo de enorma monsumo al la banka konto de la delegito kontraŭ granda makleraĵo.

    La intencoj malantaŭ tiu propono el Niĝerio estas evidente krimaj. La Centra Oficejo okupiĝas nun intense pri la afero klopodante malkovri, kiel la sendinto ( j ) havigis la Jarlibro n. Tiucele ĉiuj, kiuj ricevis tian leteron, estas petataj sendi ĝin, kune kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA.

    Ankaŭ pri aliaj leteroj kun komercaj proponoj aŭ peto pri monhelpo estas konsilinde unue konsulti la Centran Oficejon, eĉ kiam la petoj je unua vido ŝajnas sinceraj kaj subtenindaj.

    La Delegita Reto estas servo nur por la membroj de UEA. Delegitoj rajtas ignori ĉiujn leterojn, kiuj ne estas skribitaj en Esperanto aŭ / kaj kiuj ne estas provizitaj per la membromarko de UEA.

    Osmo Buller

    Ĝenerala Direktoro de UEA

    Akademio en Berlino

    Ĉi - jare la Akademio de Esperanto enkondukis novaĵon en sia apero dum la Universala Kongreso : sub la rubriko “ Akademianoj parolas ” okazis du prelegoj. La unua estis farita de la prezidanto, Geraldo Mattos, kies temo estis “ Kion vere signifas niaj participoj? ”. La dua estis prezentita de Ilona Koutny sub la titolo : “ Ĉu niaj radikoj havas karakteron? ”.

    Kvankam ambaŭ prelegoj temis pri malfacilaj gramatikaj demandoj, la intereso de la kongresanoj estis intensa, pri kio atestis kaj la granda nombro de alvenintoj kaj la diskutoj post la du prezentoj.

    La alia apero de la akademio estis laŭ pli kutimaj formoj : prezento de la ĉeestantaj akademianoj ( ĉi - jare dek kvin ) kaj prezento de iuj aktualaj temoj, post kio sekvis demandoj kaj respondoj.

    Spomenka Ŝtimec parolis pri la planata kolokvo de la akademio en 2001, tuj post la Zagreba kongreso. Ĝi okazos kunlabore kun la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Stefan Maul prezentis unuan raporton pri la aktivado de la nove fondita lingva konsultejo de la akademio. Carlo Minnaja faris prelegeton pri la historio de la akademio, kaj kun bedaŭro konstatis ke mankas kaj historio de la esperanta literaturo, kaj de la akademio mem. Li elokvente memorigis nin pri kelkaj elstaraj iamaj membroj de la akademio, nome Clelia Conterno Guglielminetti ( 1915—1984 ; membro ekde 1964 ) kaj Carl Stĝp - Bowitz ( 1913—1997 ; membro ekde 1949 ).

    Sekvis multaj demandoj de la alvenintaj kongresanoj kaj respondoj de la akademianoj.

    Christer Kiselman

    SAT kongresis en Ĉeĥio

    Jam la trian fojon kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda ( SAT ) en Ĉeĥio : en la jaro 1921 en Prago temis ja pri la fondokongreso dum la Universala kongreso de Esperanto ; en 1994 en Stráznice kaj nun —24 - 31 jul en Karlovy Vary. Por la ĉi - jara SAT - kongreso aliĝis 178 esperantistoj de 27 landoj, kiuj kreis internacian amikan etoson.

    Krom la internaj laborkunsidoj de SAT, kunveno de ties fakaj frakcioj kaj tradicia jarkunveno de TANEF ( naturamikoj ) dum la SAT - kongreso estis riĉaj ankaŭ kaj faka, kaj distra programoj. El la faka ni nomu almenaŭ la prelegon de multjara kaj sperta sindikata funkciulo Pavel Ruziĉka, kiu estis prezentita en la ĉeĥa ( kun traduko de L. Kareŝová kaj P. Chrdle ), kiun sekvis riĉa diskuto.

    Krom tiu ununura tradukita interveno ĉiuj ceteraj jam okazis en Esperanto : S. Chrdlová ( CZ ) prezentis banlokan tradicion en Karlovy Vary, L. Kareŝová ( CZ ) prezentis siajn spertojn de laboro kun mense handikapitaj plenkreskuloj, I. Peyraut ( FR ) prezentis longan lukton de sendokumentuloj en Francio, G. R. Ledon ( BR ) alproksimigis al la aŭskultantoj aktualajn faktojn el ekonomikaj kaj socipolitikaj karakteroj, J. - L. Tortel traktis la okcitanan lingvon kaj epokon de trobadoroj en Francio, Alex Karkovsky ( RU / US ) memorigis en sia kontribuo unikan blindan mondvojaĝanton, verkiston kaj instruiston V. Jeroŝenko. K. Enderby ( AU ) okupiĝis en sia prelego pri la demando, ĉu eĉ murdisto meritas ricevi justecon kaj ĉu la socio povas toleri tion montrante je ekzemplo, ke tiu ŝajne simpla demando fariĝas en praktiko ege komplika. V. Hasala ne nur prelegis pri Esperanto en poŝto kaj filatelo, sed krome gvidis dumkongrese filatelan giĉeton.

    Sed la kongreso ne konsistis nur el fakaj prelegoj. Dum la tuttaga ekskurso kelkaj vizitis Pragon, aliaj la ceterajn famajn okcidentbohemiajn banlokojn ( Frantiŝkovy Lázne kaj Mariánské Lázne ) kaj la kastelon Loket, dum la tria grupo de kuraĝuloj pilgrimis al la kastelo Loket piede kaj plej bone konatiĝis kun la belega pejzaĝo. Dum duontagaj ekskursoj oni ekkonis Jáchymov ( ne nur ties riĉan mezepokan historion kaj banlokan centron, sed ankaŭ la muzeon de la stalinisma koncentrejo ), Kláŝterec nad Ohrí kun ties kastelo, sed ankaŭ la plej grandan akvotoboganon en Ĉeĥio kaj nelaste la promenekskurso gvidis ilin tra la kongresurbo Karlovy Vary.

    Ankaŭ la kultura programo estis bunta : la muzika vespero konsistis de du partoj : dum la unua prezentiĝis kiel komponisto, pianisto kaj kantisto Elena Puĥova kun sia gasto Galina Staneŝnikova ( ambaŭ RU ), dum la dua parto brile plenumis operajn kaj operetajn ariojn Katerina Kudlíková kaj Miroslav Smyĉka ( ambaŭ CZ ) estante pianakompanataj de E. Puĥova. Dum folklora adiaŭa vespero oni povis ĝui kantojn kaj dancojn de sakfluta ensemblo de Domazlice.

    La kontenteco, kiu brilis de la partoprenantoj dum la adiaŭiĝo estis la plej bona apreco por la organiza skipo, kiu diligente kaj sukcese laboris por la kongreso kaj al kiuj la Plenum - Komitato de SAT volas publike danki. Temis pri P. Chrdle, S. Chrdlová, L. Kareŝová, J. Melichárková, A. Klementová, M. Bloudek, J. Krupka kaj Z. Pluhar.

    Kreŝimir Barkoviĉ

    ĝenerala sekretario de SAT

    Subvencioj por bibliotekoj

    Ĉi - jare UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En la du antaŭaj jaroj 19 E - bibliotekoj pliriĉigis siajn librokolektojn je la suma valoro de NLG 7700. Ĉi - jare la Biblioteka Apogo disponigas ĉ. NLG 4000 ( EUR 1800 ).

    Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj ne subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetoj devas esti faritaj en formo de listo de dezirataj libroj. Diskoj, kasedoj k. a. ne - libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, la koncerna biblioteko ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

    La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15 - a de oktobro 1999.

    GK UEA

    Ekumena kunlaboro per Esperanto

    7 - 14 aŭg en la pola urbo Gliwice okazis la 14a Ekumena Kongreso kaj la 3a Junulara Ekumena Tendaro. En ili partoprenis ĉ. 250 personoj ne nur el dudeko da eŭropaj ( plej multaj el Pollando kaj Ĉeĥio ) landoj, sed ankaŭ el la malproksimaj Ganao, Kameruno, Niĝerio, Sud - Afriko. Ne ĉiuj aliĝintoj sukcesis veni. Junuloj estis multaj, precipe dum la artaj programoj.

    La kongreso kaŭzis interesiĝon en Gliwice. La malfermon partoprenis la loka episkopo kaj urbaj aŭtoritatoj.

    La Ekumena Kongreso estas komuna aranĝo, kiun prizorgis pastro Adolf Burkhardt ( Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI ), Sac. Bernhard Eichkorn ( Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE ) kaj Stanislav Mandrak ( Pola E - Asocio ). Venis multaj funkciuloj de tiuj asocioj, ankaŭ redaktoroj de Radio Vatikano, E - redakcio de Pola Radio kaj Dia Regno .

    Dum la kongreso ĉiutage okazis Sanktaj mesoj en Esperanto, ekumena diservo, grekkatolika Sankta meso, diservoj por KELI - anoj, prelegoj, artaj programoj, i. a. ankaŭ poezia programo.

    Venont - jare okazos apartaj kongresoj de KELI kaj IKUE. En la Jubilea jaro 2000 multaj aranĝoj okazos en Italio, kaj dum la UK en Tel - Avio oni havos ŝancon viziti multajn gravajn kristanajn lokojn.

    Boguslav Sobol

    Handikapitoj en Pardubice

    Renkontiĝon de Internacia Klubo de E - Handikapuloj, kiu okazis 12 - 14 jul en Pardubice ( Ĉeĥa Respubliko ) ĉeestis 41 partoprenantoj, bedaŭrinde nur malmultaj eksterlandaj membroj, ĉefe por kiuj la aranĝo estis destinita.

    En la labora programo oni pritraktis la agadon de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj ( AEH ) kaj IKEH dum la pasinta periodo kaj la planon por la sekva. Kiel sukcesa estis taksita la agado de la estraro de AEH, ĉefe la regula eldonado de Informilo kaj Antaŭen kaj ilia enhavo, semajnaj E - kursoj ligitaj kun kuraca kaj refortiga restado en banloko Skokovy en la naturparko Ĉeĥa paradizo kaj regulaj semajnfinaj kursoj.

    Inter la prelegoj estis “ AHE kaj la Strategia Forumo ” ( Inĝ. Krob ), “ Politiko favore al germanaj handikapuloj post la registara ŝanĝo en Germanio ” ( K. Langer ), “ Dresado de hundo por helpo al handikapuloj ” ( P. Zemanová kun demonstro de sia hundo ), “ Asocio de handikapuloj en Ĉeĥa Respubliko ” ( prof. J. Mráz ), “ Pasporta servo en praktiko ” ( N. Blonstein ) k. a.

    En la kultura programo la partoprenantojn ĝojigis esperantigitaj kantoj kaj oper - arioj ( operkantisto M. Smyĉka kun pianakompano de P. Piskaĉova ), vespera promeno tra la malnova urboparto de Pardubice ( M. Kajzrlik ), amuza rakontado pri duonjara vizito en Kanado ( K. Vala ), ekskurso al proksima kuracloko Bohdaneĉ ( Inĝ. J. Hron ) kaj adiaŭa vesperkunveno kun rakontado de E - historietoj, deklamado de poemoj kaj kantado en Esperanto kun akompano de gitara duo.

    Josef Hron

    Lando de rozoj kaj lando de roso : Pri la 50a Bulgara E - Kongreso

    Mi ĉeestis la 50an Bulgaran E - Kongreson en Vraca komence de septembro. Tio en si mem jam estas novaĵo, ĉar ĝi montras ke finfine UEA provas almenaŭ kompreni tion, kio estas okazanta en ekssocialismaj landoj. Ne estas facile kompreni tion, ĉar la realo estas malsimila de lando al lando.

    Kion mi trovis en Bulgario? Mi trovis amaseton da entuziasmaj esperantistoj, kiuj bone parolas la lingvon kaj sopiras al situacio en kiu oni rekomencos disvastigi Esperanton.

    En la momento ankoraŭ diketa tavolo de roso kovras la bulgaran grundon. Temas pri la juraj - administraj problemoj por savi kiom eble plej multe el la antaŭaj posedaĵoj ( klubejoj, domoj, entreprenoj ) en la tajfuno de la privatigoj kaj de la redono de konstruaĵoj al la posedintoj en la 1940aj jaroj. Pri tio ĉefe laboras la estraro de BEA sub la lerta gvidado de Petar Todorov, kiu esperas fini ĉi tiun fazon dum la venonta jaro.

    Estas evidente ke ne restas multe da tempo kaj da energio por la centra estraro por antaŭenigi la veran laboron por Esperanto, kiu restas sur la ŝultroj de agemaj lokaj kluboj.

    Tamen la voĉoj de bulgaraj esperantistoj, kiuj pelas al tiu direkto, iĝas ĉiam pli fortaj, kaj eble baldaŭ ree elvaporiĝos la roso kaj ekfloros rozoj ( poresperantaj agadoj ) en Bulgario.

    Mi konstatis, ankaŭ en interparoloj kun la urbestro de Vraca, ke la soifo je internaciaj kontaktoj restas granda. Malgraŭ la formala falo de politikaj muroj aliaj ekonomiaj ( multe pli malfacile venkeblaj ) muroj ekestas, kaj pro tio Esperanto havas sian rolon por ludi en Bulgarujo. Ĉu baldaŭ oni sukcesos aranĝi tie internacian kunvenon por sudeŭropaj esperantistoj por relanĉi la kunlaboron inter ili? Jen granda defio kaj por UEA kaj por la bulgara movado.

    Mi forgesis danki la organizantojn de la kongreso, kiuj modele plenumis sian laboron, kaj la ĉirkaŭ ducent delegitojn, kiuj pacience eltenis unu tagon plenan je debatoj.

    Renato Corsetti

    Literatura tago en Budapeŝto

    Kultura Centro Esperantista ( Svislando ) kaj E - fako de ELTE - Universitato, 10 sep okazigis tre sukcesan Literaturan Tagon en Budapeŝto, kun la helpo de Esperanta PEN.

    D - ro Giorgio Silfer prelegis, montris vidbendojn kaj diskutis kun la ĉeestantoj pri la temo “ La esperanto - teatro ”.

    Kelkaj verkoj, kiel tiuj de Baghy, Szathmári kaj aliaj pruvas, ke nia teatro povas esti bona spegulo pri nia mikrosocio, precipe el satira vidpunkto. Estas probable maturaj la tempoj, por ke pri Esperantio oni parolu ne nur satire. Giorgio Silfer mem planas verki dramon, provizore titolitan “ La familio de Antono Speri ”, kie prezenti la realon de la tipa E - familio vivanta en la ( nun ekssocialisma ) mondo. Tie aperus kelkaj interesaj trajtoj, de la transnaciema homo kiu finfine estas nur “ diversulo ”. La Literatura Tago vidis la ĉeeston de pli ol tridek hungaraj intelektuloj, inkluzive de kelkaj studentinoj de la E - fako.

    La aranĝo disvolviĝis ankaŭ danke al la financa subteno de la Pakto por la Esperanta Civito.

    HeKo

    Malnova nova Senato por AIS

    La Akademio Internacia de la Sciencoj ( AIS ) San - Marino konservos sian nunan Senaton dum kvar pliaj jaroj. Dum la 21a Sanmarina Universitata Studadsesio ( SUS - 21 ) en Rimini kaj San - Marino la Ĝenerala Asembleo reelektis la Senaton por la jaroj 2000 - 2003. Prezidanto restos OProf. Dr. habil Helmar Frank ( DE ), vicprezidanto OProf. Fabrizio Pennacchietti ( IT ). Tiu elekto konfirmas, ke la Senato, kiu antaŭ kvar jaroj detalis la gvidan strukturon de AIS, estas sur bona vojo.

    Delegacio de la Senato havis renkonton kun la Sanmarina instruministro, d - ro Sante Canducci, kaj kun li diskutis la juran statuson, kiun la akademio estonte havu en sia hejmlando.

    Kvankam SUS - 21 okazis nur kelkajn semajnojn post AIS - IKU en Berlino, la docentoj kaj profesoroj prezentis novan klerigan programon, kun kursoj kaj prelegoj pri la astronomia esploro de la Lakta Vojo, pri “ perloj de la nombroteorio ”, la rolo de la virinoj, pri Sigmund Freud kaj aliaj temoj.

    SUS - 22 okazos pentekoste 2000 en ĉeĥa urbo Hradec Kralove. Pro ties situo ĝi prezentos al ĉiuj sciemuloj precipe el centra Eŭropo bonegan okazon studi, kleriĝi, diskuti, ĝui kadran programon kaj simple flari universitatan aeron en Esperanto. Informojn donas kaj aliĝojn akceptas Senata Sekretario de AIS ADoc. Joanna Lewoc :

    Adreso : Karl - Schwarzschild - Weg 6 / 317, DE - 37077 Göttingen, Germanio.

    Rete :

    <address> blewo1@hrz. uni - paderborn. de address>

    Reinhard Fössmeier

    informofico de AIS

    Eŭropa E - Unio kunvenis en Berlino

    EEU estas kunordiga organizo de la E - Asocioj de la landoj de Eŭropa Unio ( EU ), cele al agado ĉe la EU - instancoj.

    Kiel decidite en UK - 83 ( Montpeliero ), provizora komitato, formita el Katinjo Fetes - Tösegi ( AT ) kaj Umberto Broccatelli ( IT ), pretigis la kunvenojn de EEU en la Berlina UK. Dum du nepublikaj kunvenoj reprezentantoj de eŭrop - uniaj landaj asocioj priparolis la situacion de EEU, elektis novan trihoman estraron kaj difinis la gvidliniojn por la venonta agado.

    5 aŭg okazis la publika kunveno de EEU, kiun ĉeestis ĉ. 60 personoj, kiuj vigle debatis.

    La ĵus elektita estraro ( Trojko ) prezentis sin : Umberto Broccatelli ( IT ), prezidanto, Katinjo Fetes - Tösegi ( AT ), sekretariino, kaj Hans Ten Hagen ( NL ), kasisto. Ĉeestis reprezentantoj de 12 landaj asocioj, kiuj aliĝis al EEU. Helena E - Asocio ( Grekio ) ne povis sendi reprezentanton, sed esprimis letere sian aliĝon. Du asocioj, la brita kaj la dana, tute ne ĉeestis.

    Hans Erasmus raportis pri la laboro de la t. n. Brusela Laborgrupo ( Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo ), kiu agas sendepende sed kunlabore kun EEU, kaj pri la projektoj “ Neighbour ” kaj “ Relais ”.

    Oni substrekis la neceson de aktiva apogo, kaj labora kaj financa, fare de la landaj asocioj, kaj la eblon kaj dezirindecon ke eŭropaj E - asocioj ekster EU aliĝu kiel “ observantoj ”. Estis anoncita konstanta informado pri EEU pere de la bultenoj de la landaj asocioj, per interreto kaj per informfolioj rekte sendotaj al “ subtenantoj ”.

    Broccatelli asertis, ke la sola vera ŝanco por Esperanto estas evoluo de EU al vera Federacio ( multnacia demokrata ŝtato ). Ties internan problemon de lingva komunikado povos solvi Esperanto, se la esperantistoj kapablos aŭdigi sian voĉon.

    Umberto Broccatelli

    ( Interredaktore , aperonta en l ’ esperanto . 1999 : 7 )

    Filmo pri vivanta lingvo

    Scenoj el lastatempaj UK - oj estis registritaj sur vidbendo, sed plej ofte la aŭtoroj celis ilian montradon al esperantistoj. Esperanto bunte vivas estis filmita en la 83a UK ( Montpeliero, 1998 ), sed ĝia originala franclingva versio estis celita al ne - esperantista publiko.

    La filmo baziĝas ĉefe sur intervjuoj kun gekongresanoj el diversaj landoj. Ĝi montras ankaŭ scenojn el la abunda programo de la UK, ekde koridoraj babiloj tra kunsidoj de la UEA - komitato ĝis artaj aranĝoj. Ne - esperantista spektanto ricevas bonan bildon pri la tutmondeco kaj bunteco de la movado kaj kulturo de la vivanta lingvo Esperanto. Por tiu celo la ne - movada firmao Forus Productions trafe elektis ĝuste Universalan Kongreson kiel la medion de la filmo.

    La franclingva originalo daŭras 25 minutojn kaj haveblas ĉe UFE ( FRF 135 ). Laŭ mendo de UEA estis eldonita internacia versio, kun kelkaj aldonaj scenoj. En ĝi la nacilingvaj paroloj estas dublitaj en Esperanto. La 28 - minuta E - versio estas havebla ĉe UEA por EUR 24, 60 ( plus imposto 17, 5 % en EU ).

    GK UEA

    Kion signifas raŭmismo?

    Lasta okazo el Italio

    Lastatempe la registaro de Italio decidis lanĉi kampanjon favore al la disvastigo de Internet - uzado kaj de lernado pri la angla lingvo. La reago de kelkaj italaj esperantistoj montras la tipan frustracion pro la “ fina malvenko ” : protestleteroj, insultoj kontraŭ la ministro ktp, unuflanke ; profunda amareco aliflanke, precipe en tiuj kiuj sentas sin “ perfiditaj de la maldekstro ”, kiu laŭ ili devus malamiki al la angla lingvo...

    Raŭmismo praktikus tute alispecan reagon. En tiu ĉi okazo, krom per la reto mem, valorus leteri al la redakcioj de gazetoj aŭ interveni en radioelsendoj malfermaj al la publiko pli - malpli tiel :

    Mi opinias ke la kampanjo lanĉita de la itala registaro estas senutila por mi kaj aliaj, en eta avangardo kiu de jaroj jam uzas la elektronikan poŝton, danke al esperanto. Fakte mi konscias ke, danke al esperanto, mi eniris en la cibernetikan mondon multe pli frue ol la averaĝa italo. Kaj multe malpli koste. Se vi volas scii pli, jen mia ( ret ) adreso.

    Tia estas raŭme orientita informado ( kaj disvastigado ) pri esperanto.

    HeKo

    Sub la Verda Stelo

    En Olsztyn ( Pollando ) ĉiusemajna revuo Express Pojezierza ekde kelkaj monatoj lanĉis Esperanto - anguleton titolitan —ĉu oni povas alie? — Sub la Verda Stelo .

    Redakciano Tadeusz Matulewicz —eksa esperantisto —transdonis la informon de la ĉefredaktoro, ke la rubriko vivos ĝis tiam, ĝis kiam ĉiuj olŝtinaj esperantistoj prezentiĝos en ĝi.

    Tial la E - anguleto, bedaŭrinde, ne ĝisvivos la jarfinon, ĉar nur 40 esperantistoj estas en la ducent - mil - loĝanta urbo Olsztyn.

    Marian Zdankowski

    KURTE

    Komisiito de UEA pri rilatoj kun Unesko, Vincent Charlot, subskribis nome de UEA ( kun pli ol 50 aliaj internaciaj organizoj ) dokumenton kiu kondamnas la terorkampanjon por saboti la sendependecon de Orienta Timoro ; la alvoko estas direktita al Koffi Annan. ( Renato Corsetti )

    Unu el la plej prestiĝaj literaturaj gazetoj en Bulgario Literaturen Vestnik sur tuta grandformata paĝo aperigis intervjuon kun la ĉefredaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonĉovski okaze de la 30 - jariĝo de la revuo. ( HeKo )

    En 1998 - 99 delegacio de francaj esperantistoj havis 16 kunvenojn kun politikistoj ; la E - delegacion akceptis ĉiuj oficialaj partioj ; publike favoris la verduloj k komunistoj. ( Franca Esperantisto )

    3 jul en distrikto Berlin - Neukölln lokaj e - istoj kun la distrikta urbestro inaŭguris memortabulon sur la Esperantoplaco ĉe Zamenhof - kverko. ( Heroldo de Esperanto )

    La E - ekspozicio de E - Asocio de Finnlando kadre de tagoj de la malnova literaturo en Vammala bone sukcesis. ( Esperantolehti )

    Michel Dechy, la patro de la juna stelo de tenisludado Nathalie Dechy ( Francio ), entuziasmiĝis pri E - to k entreprenis informkampanjon, precipe en la sportista medio. ( Franca Esperantisto )

    La Estraro de Svisa E - Societo decidis monpremii la grupon aŭ membron, kiu pendigos je la oktobra Ago - tago plej multe da afiŝoj, pretigitaj de la laborgrupo pri informado de SES ; SES havas nun 170 membrojn. ( SES Informas )

    Organizita de Kultura Asocio Esperantista, kunlabore kun la Universitato Autonoma de Barcelona en Bellaterra, 19 okt komenciĝos trimonata E - kurso en la aŭlo de Ekonomikaj Sciencoj ; al ĉiu fininto de la kurso la Universitato asignos tri kreditojn de libera elekto. ( Interredaktore )

    La jarkunvenon de Internacia Scienca Asocio Esperantlingva ( ISAE ) okazis en 2 partoj kadre de la Berlina UK ; laŭ la kasraporto ISAE havas 151 membrojn ; aperis la 50a volumo de Scienca revuo . ( SES Informas )

    La muzika Kolekto - 2000 de Vinilkosmo pliriĉiĝis per la 6a k 7a K - diskoj post la eldono de Ŝako de Porkoj ( Argentino ) k Masko de Kajto ( Nederlando ). ( Vinilkosmo )

    REK - 2000 en Ĉeboksari

    Ruslanda E - Kongreso okazos en Ĉeboksari ( la ĉefurbo de Ĉuvaŝio ) inter la 3a kaj 6a de februaro 2000 pri la temo : “ Esperanto kaj socio : ĉu reciproka influo aŭ pasiva kunekzistado? ”. La kongreson kunorganizas REU, SEJM, JEAĈR ( Junulara E - Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko ). Kontaktu la Organizan Komitaton :

    Adreso : RU - 428000, Ĉeboksari, ab. ja. 189, Ruslando

    Telefono : 8352 665908 ( A. Blinov )

    Rete :

    <address> esperant@chtts. ru address>

    Aleksandr Blinov

    prezidanto de OK de REK

    ATS pri eksteraj rilatoj

    “ Eŭropa Junulara Forumo ”, “ Eŭ - ropa Junulara Fondaĵo ”, “ Eŭropa Junulara Centro ”, ties aktivaĵoj —estis unu el temoj de pasinta 11 - 12 sep en Ĉeboksari Aktivul - trejna seminario de SEJM kaj JEAĈR “ Eksteraj rilatoj kaj partopreno en internaciaj aranĝoj ”. Partoprenintoj el 5 loĝlokoj ( Ĉeboksari, Uljanovsk, Kr. Ĉetai, Ivanovo, Ĵukovskij ) eksciis pri eblecoj partopreni en eŭropa junulara agado pere de TEJO, pri ruslandaj junularaj strukturoj, perspektivoj por SEJM kaj lokaj E - organizoj kaj krome spertiĝis prezenti sian organizon en junularaj konferencoj.

    Konstantin Viĥrov

    Moskvo : Urbotaga koncerto

    La Tago de la Urbo estas, verŝajne, la plej impona festo en Moskvo. Ĉi - jare ĝi okazis 3 - 5 sep. Paralele al ĝi oni organizis artan festivalon “ Neoficiala Moskvo ”. Kadre de la festivalo 3 sep okazis E - koncerto por neesperantistoj “ Esperanto —lingvo de artoj ”, kiun organizis EK Lev Tolstoj . Ĉeestis pli ol 50 personoj, inter kiuj, tamen, tri kvaronoj estis esperantistoj kaj unu ĵurnalisto.

    La koncerto estis dediĉita al la antaŭnelonge forpasinta Barbara Cvetkova. Pri ŝia vivo rakontis la filino Valeria ; esperantistoj kantis originalajn kantojn kaj tradukitajn al Esperanto rusajn romancojn. Kelkaj personoj enskribiĝis al Esperanto - kurso.

    Nikolao Gudskov

    Nova ejo en Volgogrado

    Dum kelkaj jaroj nia Volgograda klubo Esperanto ne havis propran ejon, ĉar ni ne povis pagi luadon. Ni kunvenis en niaj loĝejoj. Sed eĉ tie Nadeĵda Miĥajlova gvidis kurson, kaj ĝuste unu el ŝiaj “ hejmaj ” kursfinintoj, Sergej Bajsibekov, trovis senpagan (! ) ĉambron en sufiĉe izolita kulturdomo.

    La 8an de marto ni kunvenis en la nova ejo, kaj nia kluba vivo vigliĝis. Tie tuj komenciĝis E - kurso, kiu finiĝis en aŭgusto. Valentina Spicina ekzamenis kaj alklubigis 6 junajn verdulojn, kiuj, ni esperas, restos en la klubo.

    Krome, ĉi - jare ni organizis someran tendaron Intermondo - 2 .

    Tatjana Vtorova

    sur la foto : aktivuloj de la Volgograda EK Esperanto ĉe la nova klubejo en la kulturdomo Volgo - Don .

    Eksplodo de terorismo kaj terorismo de eksplodoj

    La 16an de septembro Hispanio ĝojis pro tio, ke antaŭ unu jaro ĉesis eŭska terorismo, kiu skuis la landon dum jardekoj. Sed ĝuste tiam Ruslando estis terurita pro serio de eksplodoj de loĝdomoj en Bujnaksk, Moskvo kaj Volgodonsk. Viktimiĝis centoj da civitanoj, inkluzive de infanoj... Terorismo estingiĝante en unu lando reeksplodas en alia.

    Tiuj eventoj koincidis kun milita eksceso en Dagestano, kiun komencis kontraŭ fremdlanda mono muzulmanaj ekstremistoj. Certe, la milito unuavice estas kaŭzita de soci - ekonomiaj kondiĉoj, ĉar pli ol 80 % da vira loĝantaro en la aktiva aĝo ne havas konstantan laboron, kaj facile subiĝas al alvokoj de naciaj, religiaj kaj aliaj agitantoj. Eble la militon provokis la malsaĝa politiko de ruslandaj gvidoroj, kiuj ne sciis pace solvi en Ĉeĉenio problemojn de la islama ekstremismo kaj —plej grave —prezenti realigeblajn sociajn programojn por diversaj regionoj de la Norda Kaŭkazo. Ĉeĉenaj ekstremistoj uzas la ambiguan statuson de Ĉeĉenio —unuflanke sendependa lando, aliflanke ruslanda aŭtonoma regiono —sed nek ilia strebo “ islamigi ” la tutan Kaŭkazon, nek iliaj rimedoj povas trovi komprenon inter normalaj homoj.

    Bedaŭrinde, la ŝtato devas nun respondi per sufiĉe rigoraj metodoj, kiuj tuŝas ĉiun. Kvankam iuj metodoj ŝajnas neadekvataj ( ekzemple, totala kontrolo de aliurbanoj en Moskvo, trarigardo de ĉiuj oficejoj, deponejoj k. s. por trovi eksplodmaterialon kaj preventi novajn eksplodojn sen apartaj sankcioj de juĝistoj ) la vivo en Moskvo restas trankvila. Observeblas nek paniko, nek naciismaj kaj kontraŭkaŭkazanaj ekscesoj, kvankam certaj politikistoj ŝatus tion. Intertempe oni informis, ke inter teroristoj estis ne nur ĉeĉenoj, kaŭkazanoj kaj muzulmanoj, sed plimulto estis slavoj... Teroro estas la plej kruela el ĉiuj krimoj, kaj la krimo ne havas nacian aŭ religian apartenon. Se io estas nun en la mondo vere sennacia, tio, bedaŭrinde, estas krimo.

    Moskvanoj trankvile reagas al la nunaj necesaj paŝoj de la ŝtato kaj ĝojas, ke ĝi estas sufiĉe saĝa por ne enkonduki eksterordinaran aŭ militan statuson en la Ruslanda ĉefurbo. La vivo spite al provokoj devas esti normala, kaj ĝi restas tia. Ĉio —trafiko, entreprenoj, vendejoj, oficejoj —funkcias normale ; pli da laboro ol ordinare havas nur la polico. Ankaŭ sociaj organizoj kaj ĵurnalistoj, kiuj okupiĝas pri la protekto de la homaj rajtoj, fariĝis pli aktivaj —ĉar kiam polico aktivas, necesas ke la socio same aktive kontrolu ĝin. Se oni ne scius, kiaj tragedioj ĵus okazis, oni ne rimarkus ŝanĝojn en la vivo de la urbo.

    Tio aparte gravas, ĉar la parlamenta balotado proksimas. La balotado devos montri la veran humoron de la loĝantaro, kaj sendepende de la rezulto videblas nun bone, ke ekstremismaj partioj kaj politikistoj apenaŭ ricevos multe da voĉoj. La popolo povas havi malsamajn simpatiojn, sed ĝi ne estas sangavida. Ni esperu, ke neniuj provokaj krimoj faros tion.

    ... Teroristoj en Hispanio mem finfine komprenis, ke perforto kaj kruelo ne helpos al ili atingi la celon. Kaj la ŝtato trovis manieron estingi la teroron. Ni esperu, ke Ruslando uzos la hispanan sperton, kaj la eksploda teroro finiĝos same rapide kiel ĝi aperis. Kaj ne renaskiĝos kompense en aliiuj landoj. Nur la viktimoj ĉiam memorigos pri ties danĝero.

    Nikolao Gudskov ( Moskva delegito de UEA )

    Du demandoj el Svislando

    Antaŭ unu jaro mi ellegis la rememorojn de Aleksandr Saĥarov. Sed la romano abrupte finiĝis, kaj la aŭtoro promesis la duan volumon. Mi mendis ĝin ĉe la eldonejo, sed eĉ ne ricevis respondon. Ĉu iu leganto de La Ondo de Esperanto povus disponigi al mi la daŭrigon de la Saĥarova biografio?

    Ankaŭ mi tre miris, ke en la plej granda lando de nia tero, kun forta kaj tre vigla movado neniam okazis Universala Kongreso. Ĉu vi scias respondon?

    Dieter Rooke ( Svislando )

    Ĉiu vera esperantisto ĝuas “ La Ondon ”

    Ricevinte vian sendaĵon vespere la 10an de aŭgusto, mi nokte atente tralegis ĉion, farante necesajn skribaĵojn en specialaj listoj : kion tuj telefone informi al la klubanoj, kion detale rakonti kaj tralegi dum la plej baldaŭa klubkunveno, kien ni skribu, en kio partoprenu, kion ni scenigu ktp.

    La sekvan tagon, la 11an de aŭgusto, 15 minutojn post la suneklipso mi ekokupiĝis pri la lingva enigmo en la julia Ondo kaj tuj facile solvis ĝin.

    La Ondo estas revuo mirinde aspektanta ( dika! ) kaj havanta vere gravajn kaj bezonatajn materialojn por ĉiuj esperantistoj —aktivaj kaj komencantaj. La Ondo estas interesega por ĉiuj kijivanoj. Mi konigis ĝin al esperantistoj el Ruslando, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj vizitis Kijivon ĉi - somere —ili estis vere interesitaj.

    Via revuo estas speciale interesa por mi pro :

    • redaktoraj artikoloj ;
    • materialo pri William Auld ;
    • enhavriĉaj informoj pri E - agado tutmonde, speciale tiuj, el kiuj eblas ĉerpi konkretajn ripeteblajn aferojn ;
    • listo de la E - jubileoj ;
    • artikolo de Pokrovskij pri la alfabetoj, kaj liaj prilingvaj artikoloj ;
    • artikoloj pri la historio de nia movado ;
    • gajigiloj, ekzemple Interreta folkloro , kiun miaj lernantoj jam scenigis en la klubo ;
    • rekomendoj de la konsultejo de la Akademio de Esperanto ;
    • konkursoj kaj enigmoj.

    Kiom pala kaj tro kurtega aspektas kompare al ĝi la eldonaĵo de UkrEA Helianto ! Kiom pala kaj malaktivega estas la laboro de ukrainia esperantistaro! Neseriozaj, nezorgantaj pri la estonteco de la ukrainia movado estas multaj el niaj aktivuloj, kiuj konstante kverelas inter si.

    Mi estas certa, ke ĉiu vera esperantisto ĝuas La Ondo n. Ukrainoj nepre ekpensos, kion ni faru, ke ankaŭ en nia lando aperu similaj homoj, similaj agoj, similaj rezultoj.

    Svitlana Pohorila ( Ukrainio )

    Alico en Mirlando

    La unua ĉapitro de la romano de Lewis Carroll

    Ĉu oni miru aŭ ne, sed al la demando “ Kion vi scias pri la brita matematikisto kaj logikisto Charles Lutwidge Dodgson ( 1832—98 )? ” nur unu persono el la kvin alparolitoj sciis respondi, ke temas pri la aŭtenta nomo de Lewis Carroll, la aŭtoro de la du libroj pri Alico, legadataj jam dum pli ol unu jarcento, en dekoj da lingvoj.

    Dank al Donald Broadribb, Alico venis ankaŭ en Esperantujon. Sezonoj ĵus aperigis Alicon en Mirlando en la libroserio Mondliteraturo , elsarkinte la erarojn de la unua amatora eldono ( Aŭstralio, 1996 ), kun kolora kovrilo de Maŝa Baĵenova kaj ilustraĵoj de John Tenniel.

    Gustumu la unuan ĉapitron kaj, se ĝi plaĉas al vi, mendu la tutan libron ĉe La Ondo .

    1. Tra la kuniklotruon

    Alicon komencis multe tedi la sidado apud sia fratino sur la bordo de la rivereto, kaj la manko de io farinda ; unu - du - foje ŝi rigardetis transŝultre la libron kiun legas ŝia fratino, sed ĝi havis nek bildojn nek konversaciojn, “ kaj kiel utilas libro, —pensis Alico, —sen bildoj aŭ konversacioj? ”

    Do ŝi konsideradis, en sia menso ( laŭeble, ĉar la varmo donis al ŝi senton de dormemo kaj stulteco ), ĉu la plezuro de preparo de lekanteto - ĉeno valorus la penon leviĝi kaj pluki la lekantetojn, kiam subite blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj kuris tre proksime al ŝi.

    Tio ne estis vere rimarkinda ; kaj Alico ne opiniis ke estas tre malkutime kiam ŝi aŭdis la Kuniklon diri al si : “ Ve! Ve! Mi malfruos! ” ( poste, kiam ŝi pripensis la aferon, ŝi opiniis ke tio ja estis mirinda, sed kiam ĝi okazis ĉio ŝajnis tute natura ) ; sed kiam la Kuniklo eĉ prenis horloĝeton el la poŝo de sia veŝto , kaj rigardis ĝin, kaj poste plu kuris, Alico surpiediĝis, ĉar ŝi ekpensis ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kun veŝtopoŝo, aŭ kun horloĝeto kiun ĝi povas preni el la poŝo, kaj, plena de scivolo, ŝi kuris trans la kampon sekvante ĝin, kaj sukcesis ĝustatempe vidi ĝin salti en grandan kuniklotruon sub la heĝo.

    Post momento Alico sekvis ĝin en la truon, kaj ne eĉ unufoje pripensis kiel ŝi reeliros.

    La kuniklotruo iris kelkan distancon rekte kiel tunelo, sed poste eksubeniris, tiom subite ke Alico ne havis momenton en kiu pensi pri haltigi sin antaŭ ol ŝi trovis sin falanta en io, kio aspektis tre profunda puto.

    Aŭ la puto estis tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide, ĉar ŝi havis multan tempon dum ŝi falis por ĉirkaŭrigardi, kaj por demandi al si kio poste okazos. Unue, ŝi provis malsupren rigardi por vidi al kio ŝi falas, sed estis tro obskure kaj ŝi povis vidi nenion : post tio ŝi rigardis la flankojn de la puto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj ; tie kaj tie ŝi vidis mapojn kaj bildojn pendantajn de kejloj. Ŝi prenis poton de unu el la bretoj dum ŝi pasis : la etiketo diris “ ORANĜA MARMELADO ”, sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena : ŝi ne volis faligi la poton, timante ke tio eble mortigus iun sube, do ŝi pene metis ĝin en unu el la ŝrankoj dum ŝi falpasis ĝin.

    “ Nu! —pensis Alico, —post tia falo, min tute ne ĝenos fali suben sur la ŝtuparo! Kiom brava oni kredos min ĉehejme! Mi eĉ ne plendus se mi falus de la supro de la domo! ” ( Verŝajne tio ja estis vera. )

    Suben, suben, suben. Ĉu la falo neniam ĉesos?

    “ Kiom da kilometroj mi falis ĝis nun? —ŝi diris pervoĉe. —Sendube mi proksimiĝas al la centro de la tero. Mi kalkulu : tio signifus ke mi falis sep mil kilometrojn, mi kredas... ( ĉar sciu ke Alico lernis plurajn faktojn tiajn en siaj lecionoj en la lernejĉambro, kaj kvankam nun ne estis tre bona oportuno paradi ŝian scion, ĉar neniu ĉeestis por aŭskulti ŝin, tamen estis bona ekzerco memori ĝin )... jes, jen proksimume la ĝusta distanco —sed, kiun Latitudon aŭ Longitudon mi atingis? ” ( Alico tute ne sciis kio estas Latitudo, nek Longitudo, sed ŝi opiniis ke ili estas tre elegantaj vortoj. )

    Baldaŭ ŝi rekomencis paroli. “ Ĉu eble mi falos rekte tra la teron? Kiom kurioze estos, eliri inter homoj kiuj marŝas kapsube! La Antipatioj, mi kredas... ( ŝin iom feliĉigis ke neniu aŭskultas nun, ĉar tio tute ne sonis la ĝusta vorto )... sed mi devos demandi al ili pri la nomo de la lando, sciu. “ Pardonu, S - ino, ĉu mi estas en Nov - Zelando aŭ en Aŭstralio? ” ( kaj ŝi provis riverenci dum ŝi falis —imagu, riverenci falante tra la aero! Ĉu vi kredas ke vi kapablus? ) Kaj kia stulta knabineto ŝi opinios min pro tia demando! Ne, tute ne taŭgos demandi : eble mi vidos la nomon sur afiŝo ie. ”

    Suben, suben, suben. Nenio alia estis farebla, do Alico baldaŭ rekomencis paroli. “ Dina vere demandos al si kie mi estas hodiaŭ vespere, mi kredas! ( Dina estis la kato. ) Mi esperas ke ili memoros ŝian teleron da lakto je ŝia vespermanĝo. Dina, kara! Mi multe volas vin ĉi tie kun mi! Ne estas musoj en la aero, vere, sed eble vi kaptus vesperton, kaj tio estas tre simila al muso, sciu. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn, ĉu? ” Kaj nun Alico komencis fariĝi tre laca, kaj ŝi daŭre ripetis al si, kvazaŭ sonĝante : “ Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn? ” kaj kelkfoje : “ Ĉu vespertoj manĝas katojn? ” ĉar, komprenu, ŝi povis respondi nek la unuan formon de la demando nek la alian, do ne multe gravis kia ŝi faris ĝin. Ŝi sentis sin endormiĝi, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas man ’ - en - mane kun Dina, kaj diras al ŝi, tre serioze : “ Nu, Dina, diru al mi la veron : ĉu vi iam manĝis vesperton? ” kiam subite, tump! tump! ŝi trafis amason da branĉetoj kaj sekaj folioj, kaj la falo ĉesis.

    Alico tute ne estis vundita, kaj ŝi eksaltis sur siajn piedojn post nur momento : ŝi supren rigardis, sed estis tute obskure supre : antaŭ ŝi estis alia longa irejo, kaj la Blanka Kuniklo estis ankoraŭ videbla rapide marŝanta tra ĝi. Necesis perdi eĉ ne momenton : Alico kuris kiel la vento, kaj estis ĝustatempa por aŭdi ĝin diri, dum ĝi ĉirkaŭiris angulon : “ Ho je miaj oreloj kaj vangharoj, kiom malfruiĝas! ” Ŝi estis proksima malantaŭ ĝi kiam ŝi ĉirkaŭiris la angulon, sed la Kuniklo ne plu estis videbla : ŝi trovis sin en longa, malalta koridoro, kiun lumigis vico de lampoj pendantaj de la tegmento.

    Estis pordoj tute ĉirkaŭ la koridoro, sed ĉiuj estis ŝlositaj ; kaj kiam Alico laŭiris la longon de unu flanko kaj poste de la alia, provante ĉiun pordon, ŝi marŝis malfeliĉe laŭ la centro, demandante al si kiel ŝi sukcesos eliri.

    Subite ŝi trovis malgrandan trikruran tablon, tute el solida vitro : estis nenio sur ĝi escepte de malgranda ora ŝlosilo, kaj la unua penso de Alico estis ke eble ĝi apartenas al unu el la pordoj de la koridoro ; sed, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosilo estis tro malgranda, sed ĉiuokaze ĝi ne malfermis iun el ili. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi trovis malaltan kurtenon kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ ĝi estis malgranda pordo ĉirkaŭ dudek centimetrojn alta : ŝi provis la malgrandan oran ŝlosilon en la seruro, kaj ŝi ĝoje trovis ĝin ĝusta!

    Alico malfermis la pordon kaj trovis ke ĝi kondukas al malgranda trairejo, ne multe pli granda ol ratotruo : ŝi surgenuiĝis kaj rigardis laŭlonge de la trairejo en la plej belan ĝardenon iam viditan. Kiom ŝi sopiris eliri el tiu obskura koridoro, kaj vagi inter tiuj bedoj de brilantaj floroj kaj tiuj malvarmaj fontoj, sed ŝi ne povis puŝi eĉ sian kapon tra la pordejon ; “ kaj eĉ se mia kapo ja trairus, —pensis kompatinda Alico, —apenaŭ utilus sen miaj ŝultroj. Ho, kiom mi volonte fermiĝus kiel teleskopo! Mi kredas ke mi povus, se nur mi scipovus komenci. ” Ĉar, komprenu, tiom da kontraŭkutimaj eventoj okazis lastatempe ke Alico komencis kredi ke vere tre malmulto estas malebla.

    Ŝajne ne utilis atendi apud la malgranda pordo, do ŝi reiris al la tablo, duone esperante trovi ankoraŭ alian ŝlosilon sur ĝi, aŭ almenaŭ libron de reguloj por fermi homojn kiel teleskopojn : ĉi - foje ŝi trovis malgrandan botelon sur ĝi ( “ kiu certe ne estis tie antaŭe ”, —diris Alico ), kaj ligita ĉirkaŭ la kolo de la botelo estis papera etiketo sur kiu la vortoj “ TRINKU MIN ” estis bele presitaj per grandaj literoj.

    Estis tute bone diri “ Trinku min ”, sed saĝa malgranda Alico ne intencis fari tion rapide. “ Ne, unue mi rigardos, —ŝi diris, —por vidi ĉu diriĝas veneno ” ; ĉar ŝi legis plurajn belajn rakontetojn pri infanoj kiuj bruliĝis, kaj kiujn manĝis sovaĝaj bestoj, kaj aliaj malplaĉaj temoj, nur ĉar ili rifuzis memori la simplajn regulojn instruitajn al ili de iliaj amikoj : ekzemple, ke ruĝarda fajrostango bruligas se oni tro longe tenas ĝin ; kaj ke, se oni tranĉas fingron tre profunde per tranĉilo, kutime ĝi sangas ; kaj ŝi neniam forgesis ke, se oni trinkas tro el botelo signita “ veneno ”, preskaŭ certe ĝi montriĝos malsaniga, pli aŭ malpli frue.

    Tamen tiu botelo ne estis signita “ veneno ”, do Alico kuraĝis gustumi ĝin, kaj, trovinte ĝin tre plaĉa ( efektive ĝi gustis iom kiel miksaĵo de ĉeriza torto, kustardo, ananaso, rostita meleagraĵo, melasa sukeraĵo, kaj varma buterumita toasto ), ŝi tre rapide plenmanĝis ĝin.

    * * *

    “ Kia kurioza sento! —diris Alico, —certe mi fermiĝas kiel teleskopo! ”

    Kaj tiel ja estis : ŝi nun estis nur dek kvin centimetrojn alta, kaj ŝia vizaĝo lumiĝis pro la penso ke nun ŝi estas ĝuste granda por trairi la malgrandan pordon en tiun belan ĝardenon. Unue, tamen, ŝi atendis kelkajn minutojn por trovi ĉu ŝi pli ŝrumpos : ŝi estis iom nervoza pri tio ; “ ĉar eble, —diris Alico al si, —mi fine tute estingiĝos, kiel kandelo. Kia mi estus tiam? ” Kaj ŝi penis imagi kia estas la flamo post la estingiĝo de la kandelo, ĉar ŝi ne povis memori iam vidi ion tian.

    Post kelka tempo, trovinte ke nenio plia okazis, ŝi decidis tuj eniri la ĝardenon ; sed ve, kompatinda Alico! kiam ŝi atingis la pordon, ŝi trovis ke ŝi forgesis la malgrandan oran ŝlosilon, kaj kiam ŝi reiris al la tablo por preni ĝin, ŝi trovis ke ŝi tute ne povas atingi ĝin : ŝi povis tute klare vidi ĝin tra la vitro, kaj ŝi penegis grimpi unu el la kruroj de la tablo, sed ĝi estis tro glitiga ; kaj kiam ŝi lacigis sin per penado, la kompatinda uleto sidiĝis kaj ploris.

    “ Ĉit! ne utilas plori tiel! —diris Alico al si, iom malafable. —Mi konsilas ke vi ĉesu plori jam tuj! ” Ŝi kutime tre bone konsilis sin, ( kvankam ŝi tre malofte obeis la konsilon ), kaj kelkfoje ŝi tiom severe riproĉis sin ke larmoj estiĝis en ŝiaj okuloj ; kaj ŝi memoris ke unufoje ŝi klopodis frapi la proprajn orelojn, ĉar ŝi malhoneste ludis dum kroketa konkurso kontraŭ sin mem, ĉar tiu kurioza infano tre amis ludi ke ŝi estas du personoj. “ Sed ne utilas nun, —pensis kompatinda Alico, —ludi ke mi estas du personoj! Ho, apenaŭ restas sufiĉe da mi por konsistigi unu respektindan personon! ”

    Baldaŭ ŝia okulo ekvidis malgrandan vitran keston kuŝantan sub la tablo : ŝi malfermis ĝin, kaj trovis en ĝi tre malgrandan kukon, sur kiu la vortoj “ MANĜU MIN ” estis bele signitaj per riboj. “ Nu, mi manĝos ĝin, —diris Alico, —kaj se ĝi pligrandigos min, mi povos atingi la ŝlosilon ; kaj se ĝi malpligrandigos min, mi povos rampi sub la pordon : do laŭ ambaŭ manieroj mi povos eniri la ĝardenon, kaj ne gravas al mi kiu el ili okazos! ”

    Ŝi manĝis iometon, kaj diris maltrankvile al si “ Ĉu supren? Ĉu malsupren? ” tenante manon sur la supro de sia kapo por senti kiudirekten ŝi kreskas ; kaj ŝin tre surprizis trovi ke ŝi restas same granda. Kompreneble, tio kutime okazas kiam oni manĝas kukon ; sed Alico jam kutimiĝis atendi nur strangajn eventojn, kaj ŝajnis tre enuige kaj stulte ke la vivo plu okazas laŭkutime.

    Do ŝi ekis pli manĝi, kaj tre baldaŭ plenmanĝis la kukon.

    Tradukis el la angla Donald Broadribb

    Por ricevi “ Alicon ” simple sendu al nia redakcia adreso 9 internaciajn respondkuponojn.

    La vintra milito

    Eseo de Kalle Kniivilä

    Dum la aŭtuno de la jaro 1939 la du eŭropaj grandpotencoj, Germanio kaj Sovetio, komencis amikan disdividon de la kontinento. Tuj post la divido de Pollando en septembro Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn. La finna delegacio, kiu alvenis en Moskvon meze de oktobro, tamen rifuzis la afablajn proponojn de la najbara lando.

    La intertraktado en Moskvo finiĝis sen rezulto la 13an de novembro. La 26an de novembro Sovetio akuzis Finnlandon pri artileria atako kontraŭ sovetia ĉelima taĉmento ĉe la vilaĝo Mainila, du tagojn poste Sovetio nuligis la traktaton pri reciproka neatakado, kaj la 29an de novembro Sovetio nuligis ankaŭ la diplomatiajn rilatojn kun Finnlando.

    La sovetia atako komenciĝis je la oka horo matene ( laŭ la moskva tempo ) la 30an de novembro laŭ la tuta orienta limo de Finnlando, kaj jam dum la mateno sovetiaj aviadiloj ankaŭ bombis Helsinkon, trafinte ĉefe civilajn celojn kaj mortiginte 91 homojn.

    Kvankam la finna armeo estis mobilizita, oni en Finnlando ĝenerale ne kredis ke Sovetio atakos, precipe ne tiel malfrue aŭtune, en sezono maloportuna por la atakanto. Eĉ kiam sovetiaj aviadiloj jam bombadis Helsinkon, gapantoj kolektiĝis surstrate kaj miris pri la “ nova truko de Sovetio ” por devigi Finnlandon cedi en la intertraktado.

    La sovetiaj soldatoj havis precizajn ordonojn : atinginte la limon de Svedio, ili soldate salutu la svedajn limgardistojn, kaj nepre ne transiru la limon. La sveda limo ne estis atingita, sed strebante al ĝi pereis laŭ oficialaj informoj sepdek mil, kaj en la vero eble centmiloj da sovetiaj soldatoj. Krome la neimponaj atingoj de la sovetia armeo sendube kontribuis al la posta decido de Hitler ataki Sovetion, decido, kiu pereigis milionojn da homoj.

    Amika atako por helpi amikan registaron

    Foliumante la Grandan Sovetian Enciklopedion ( vol. 24 / I, Moskvo, 1976 ) oni povas trovi ampleksajn klarigojn pri la minaco, kiun prezentis al Sovetio la malgranda najbaro. Aparte suspektinda la enciklopedio trovas la fakton, ke spite la pac - amantan politikon de Sovetio Finnlando aŭtune 1939 prepariĝis por milito. Fine de novembro la finnlandaj militemuloj lanĉis serion de militaj provokoj kontraŭ la pacama najbaro, kiu finfine estis devigita reagi, asertas la enciklopedio.

    Sed poste sekvas la plej interesa parto :

    Eĉ kiam la militaj agoj jam estis komencitaj, la Sovetia registaro proponis al Finnlando interkonsenton pri amikeco kaj reciproka helpo... La propono estis tamen rifuzita de la registaro de Finnlando, kiu la 30an de novembro deklaris militon al Sovetio.

    La vero estas kompreneble iom alia. Interkonsento pri amikeco ne nur estis proponita sed eĉ akceptita. Tamen la propono estis farita de iu marioneta “ popola registaro ” de Finnlando, kiu laŭdire estis fondita en “ liberigita ” parto de Finnlando tuj post la militkomenco. Sovetio fulmrapide rekonis la novan registaron kaj subskribis interkonsenton pri amikeco. Sekve jam ne temis pri milito inter Sovetio kaj Finnlando, sed pri milita helpo de Sovetio al “ la finna registaro ”.

    La ĉefministro de la tiel nomata popola registaro estis la finna komunisto Otto Wille Kuusinen, kiu fuĝis al Sovetio post la interna milito en Finnlando, okazinta en 1918. Pri lia rolo en la “ popola registaro ” oni en Sovetio post la milito preferis silenti, same kiel pri la tuta “ registaro ”.

    La marionetan “ registaron de Finnlando ” oni kompreneble bezonis por pravigi la militon. La sovetia registaro relative bone konis la politikan situacion en Finnlando, kaj apenaŭ supozis, ke la popola registaro ricevus iun realan subtenon. Tamen oni ja esperis je rapida trarompo, kaj post la fina venko Sovetio kompreneble bezonus taŭgan marioneton en Helsinko.

    La vera registaro de Finnlando klopodis pere de Svedio kontakti Sovetion por intertrakti pri paco, sed neniaj traktadoj eblis, ĉar Sovetio nun rifuzis rekoni la leĝan registaron de Finnlando.

    De pesimismo al realismo

    Supera komandanto de la finna armeo iĝis marŝalo Carl Gustav Mannerheim, kiu antaŭ la revolucio estis general - leŭtenanto en la cara armeo, kaj kiu dum la interna milito de Finnlando en 1918 estris la venkintan blankan armeon. Antaŭ la komenciĝo de la Vintra milito Mannerheim favoris flekseblan politikon kaj akcepton de la teritoriaj postuloj de Sovetio.

    La rolo de Mannerheim en la defendaj sukcesoj de Finnlando estis decida, kaj male ol oni povus suspekti, la persono de la komandanto neniel dividis la vicojn de la armeo. Eble tipa estis la konstato de laboristo en la komencaj tagoj de la milito : “ Bone, ke ĉi - foje Mannerheim estas sur nia flanko. ”

    En la unuaj tagoj la etoso de la registaro kaj la armea gvidantaro estis pesimisma, ĉar la finna armeo estis malbone ekipita, posedis neniujn tankojn, malmultajn kontraŭtankajn armilojn, kaj precipe al la artilerio eĉ mankis municio. Tamen jam en la fino de decembro la fronto stabiliĝis kaj evidentiĝis, ke la sovetia plano pri fulma milito ne funkciis. sur la Karelia istmo la sovetiaj trupoj atingis la ĉefan finnan defendopozicion ( la “ linion de Mannerheim ” ) en la unua semajno de decembro, kaj poste la progreso haltis ĝis februaro.

    En sovetiaj priskriboj pri la surprize longa milito oni emfazis la gravecon de la finnaj fortikaĵoj, kiuj tamen efektive estis sufiĉe senpretendaj. Same aperis strangaj legendoj pri finnaj celpafistoj, kiuj kaŝiĝis supre en la arboj. En la sovetia postmilita propagando oni eĉ plendis, ke la finnoj militis malhoneste kaj kaŝe, kaj tial kaŭzis al la honeste militinta sovetia armeo grandajn perdojn.

    La veraj celoj de la sukcesa defendo estas supozeble iom aliaj. En Sovetio estis ĵus pasinta la plej terura ondo de purigoj, kiuj neniel preteriris la armeon —granda parto de la plej kompetentaj militestroj estis forigita. Tio sendube influis la sovetian iom rigidan militan strategion. Okazis, ke la defendantoj povis kalkuli la kanonpafojn, kaj post certa kvanto de pafoj certi, ke tiun tagon nenio plia okazos —la taga normo estis plenumita.

    Krome la sezono ne estis favora al atakanto, la sovetia armeo ne estis preparita por vintra militado en tereno, kaj ĝi estis preskaŭ tute dependa de la vojoj. Tial la finnaj defendantoj, kiuj bone konis la terenon kaj facile moviĝis per skioj, ofte sukcesis per multoble malpli grandaj fortoj detranĉi tro avancintajn sovetiajn taĉmentojn.

    Paco kiun oni funebris

    Januare Sovetio kolektis malantaŭ la fronto amason da novaj fortoj, tiel ke fine kontraŭ Finnlando pretis militi preskaŭ miliono da armeanoj, kaj la forto de la sovetia artilerio sur la Karelia istmo estis sepobla kompare kun la finna. Amasa atakego sur la Karelia istmo ekis komence de februaro, kaj post dek tagoj estis trarompita la ĉefa defendpozicio. Fine de februaro la sovetiaj trupoj jam atingis la randon de Viborgo.

    La finna registaro serĉis helpon en la senespera situacio. Jam pli frue oni ricevis relative amasan materian helpon precipe el Svedio, kaj ankaŭ kelkmil eksterlandaj ( ĉefe svedaj ) volontuloj batalis sur la finna flanko. En la monda gazetaro la Vintra milito estis konstanta temo, ĉar sur aliaj frontoj tiam nenio okazis, kaj la simpatio de la publika opinio preskaŭ ĉie estis sur la flanko de Finnlando. En februaro Britio duone promesis helpon, kiu tamen povus alveni plej frue fine de aprilo.

    El la vidpunkto de Sovetio la milito jam daŭris tro longe kaj iĝis tro kosta. Samtempe la februaraj venkoj iom riparis la damaĝon faritan al la prestiĝo de la sovetia armeo, kaj krome minacis baldaŭa brita helpo al Finnlando. Tial komence de marto Sovetio denove konsentis negoci pri paco kun la finna registaro, kaj la 13an de marto je la unua horo nokte estis subskribita pactraktato, kiu konsternis Finnlandon.

    En la tuta lando la flagoj estis funebre duonhisitaj. Dek procentoj el la teritorio de la lando estis cedita al Sovetio. Perdita estis Viborgo, la dua urbo laŭ la grandeco. En la milito pereis preskaŭ 24 mil el la 3, 6 - miliona loĝantaro de Finnlando, kaj centmiloj perdis sian hejmon. La severaj kondiĉoj de la pactraktato sendube kontribuis al la fakto, ke Finnlando jam en la sekva jaro aliĝis al la germana atako kontraŭ Sovetio. Ankaŭ la nova milito kontraŭ Sovetio por regajni la perditan teritorion estis en Finnlando ĝenerale konsiderata justa, almenaŭ ĝis la finnaj trupoj transiris la malnovan limon kaj eniris regionojn, kiuj neniam estis finnaj.

    Mejloŝtono de konkordo

    En Finnlando oni en postaj jaroj multe diskutis, ĉu eblis eviti la Vintran militon. Iuj ŝarĝis grandan parton de la kulpo sur la ŝultrojn de la tiama finna ministro pri eksterlandaj aferoj, Eljas Erkko, kiu esperis forpeli la sovetian minacon kun okcidenta helpo kaj subtenis tre necedeman linion en la antaŭmilitaj negocoj. Aliaj atentigas, ke eĉ se aŭtune 1939 estus atingita interkonsento pri limoŝanĝoj kaj sovetia milita bazo, tio neniel garantius, ke Finnlando evitus la sorton de Estonio, Latvio kaj Litovio.

    Kiel ajn, en la finna komuna membildo la Vintra milito iĝis grava simbolo de popola unueco vizaĝe al terura minaco. Ankoraŭ en la dudekaj jaroj la finna nacio estis grave dividita politike kaj lingve. Politike la remparo pasis inter la ruĝaj venkitoj kaj la malruĝaj venkintoj de la interna milito de 1918, lingve daŭris la kverelado pri la respektiva pozicio de la du oficialaj lingvoj, la majoritata finna kaj la tradicie elita sveda.

    Tamen ĝuste en la jaroj antaŭ la Vintra milito la konfliktoj malakriĝis. La ĉefa batalkampo de la lingva kverelo, la Universitato de Helsinko, estis pacigita per oficiala dulingvigo kun garantioj al la svedlingva minoritato. sur la politika fronto la mildiĝon de la batalo signis la nova registaro ekoficinta en marto 1937. Tiam la socialdemokratia partio eniris la registaron kune kun la nesocialisma kamparana partio.

    Tiel la popolo de Finnlando staris pli unuigita ol dum jardekoj, kaj en la decida momento la tuta lando senhezite per komunaj fortoj faris ĉion eblan por haltigi la malamikon. Eĉ nun, sesdek jarojn poste, oni daŭre memoras pri la spirito de la Vintra milito —la komuna defendo kontraŭ fortega malamiko iĝis unu el la gravaj mejloŝtonoj en la historio de la finna popolo.

    La havenurbon Vaasa en okcidenta Finnlando, kie loĝis mia avino Hanna Holmberg, oni komence kredis sekura, kaj tien translokiĝis multaj oficialaj instancoj. Tamen ankaŭ tie baldaŭ komenciĝis aeratakoj kontraŭ ordinaraj loĝdomoj. Jen kion notis en sia taglibro mia avino :

    La 1an de januaro 1940

    La luma dimanĉa tago en Vaasa finiĝis en terura nokto, lumigita de flamoj. Matene ni promenis en Smedsby, kaj tie ni aŭdis la alarmon. Apud granda ŝtono, protektitaj de arboj, ni rigardis la aviadilojn kaj aŭskultis la eksplodojn ; kiu ajn bombo povis detrui ĝuste mian hejmon. Laŭ niaj kalkuloj estis 28 aviadiloj. La tondra bruo devigis min fermi la okulojn. El la urbo ekleviĝis densaj kolonoj de fumo. Strange ruĝis la suno malantaŭ la fumo. Post du - tri horoj ni povis ekiri reen. Kiam mi atingis la ponton rande de la urbo, mi ekvidis, ke la ruĝo ne estis la suno, sed la lumo de incendioj. La tuta urbo ŝajnis bruli. Mi ekkuris. sur la stratoj interpuŝiĝis hom - amasoj. Mi vidis, ke nia domo estis tute kovrita de fumo, kaj klopodis veni pli proksimen. La vojo ŝajnis nekredeble longa. Oni devis ĉirkaŭiri akvopumpilojn, flakojn, neeksplodintajn bombojn, aĵojn ĵetitajn surstraten. Nia domo restis netuŝita, sed tion mi vidis nur kiam mi estis tute apude, ĉar ambaŭflanke brulis fajroj je distanco de kelkaj metroj, kaj inter la fumo kaj fajreroj estis malfacile distingi ion en la senluma vespero. Mi atente, ŝtele eniris kaj kontrolis ĉiun ĉambron : nur en la kuirejo iomete rompiĝis fenestro, ĉio alia estis en ordo. Tiam mi sidiĝis, kaj preskaŭ ekploris. Multaj perdis ĉion.

    SEJM

    SEJM - II heredis la nomon de Sovetia E - Junulara Movado, kiu aktivis en Sovetunio dum 1966—79. SEJM estis refondita fine de 1988 dum konferenco en Taŝtagol ( Siberio ). Post la malapero de Sovetunio oni tamen decidis plu lasi SEJM la propra nomo de la organizo, sen konkreta malsiglado. Do, oficiale la organizo nomiĝas “ SEJM —E - junulara movado en Rusio kaj KSŜ ”. Ĝis nun SEJM ne estas jure oficialigita, sed oni denove eklaboris por tio. SEJM estas Landa Sekcio de TEJO ekde 1990, kaj troviĝas en konstantaj rilatoj kun TEJO per interŝanĝo de informoj, partopreno en TEJO - seminarioj k. s. Du SEJManoj membras en la Estraro de TEJO.

    SEJM ne estas amasa organizo, ĉar la membraron konsistigas plejparte aktivuloj. Plej multajn membrojn ( 120 ) SEJM havis en 1995. Antaŭ la ĉi - jara SEJM - konferenco en SEJM estis iom malpli ol 50 membroj, ĉefe el Siberio ( Tomsk, Tjumeno ), Volgio ( Tatarstano, Ĉuvaŝio, Uljanovska regiono ), Moskvo kaj Peterburgo.

    Iom da malgaja historio

    SEJM - II atingis pinton de sia aktivado en 1995 per okazigo de la 51a Internacia junulara kongreso de TEJO ( IJK ) apud Peterburgo. Poste komenciĝis gravaj problemoj. La ĉefa estas manko de aktivuloj. La IJKon organizis SEJManoj kies aĝo tiam proksimis al 30 jaroj ( aĝlimo por membri en SEJM ), kaj baldaŭ post la IJK - 51 evidentiĝis, ke preskaŭ neniu el la pli junaj membroj kapablis agadi landskale, kiel faris iliaj antaŭuloj. Tiu ĉi problemo estis solvita nur somere 1998, kiam apud Ĉeboksari pasis la unua vera SEJM - konferenco post 1995. Dum ĝi elektiĝis nova SEJM - komitato, kiu ekgvidis SEJMon entuziasme al novaj atingoj.

    Taskoj kaj atingoj

    Krom la taskoj kiujn havas ajna organizo ( varbado de novaj membroj, reklamado de la organizo ), SEJM starigis kelkajn novajn taskojn, interalie funkciigon de la Reta Novaĵ - agentejo de SEJM, kreon de SEJMa retpaĝo kaj kunfondon de la TutSiberia E - Asocio ( TSEA ).

    La reta novaĵ - agentejo rezulte transformiĝis al la retĵurnalo de SEJM SEJM - virt - info ( SVI ) kaj ties suplemento Virt - sup . SVI aperas averaĝe ĉiun trian semajnon, sup aperis kvinfoje en la jaro. La sekva tasko estis pretigo de SEJM - retpaĝo. Unu el ĉefaj problemoj estis la loko en Interreto kie eblas lokigi tiun ĉi retpaĝon. Tio sukcese solviĝis, kaj oni povas rigardi duonpretan retpaĝon ĉe www. esperanto. mv. ru / sejm. La administranto kaj posedanto de la servilo estas Jurij Finkel.

    Sekva tasko de SEJM - komitato estas kunfondo de TSEA. SEJM - komitatano Konstantin Malasajev ( Tomsk ) vojaĝis al pluraj siberiaj urboj. La stato surloke evidentiĝis ne tro gaja : post la forpaso de Vladimir Izosimov ( okt 1998 ) la klubo en Tjumeno preskaŭ ĉesigis sian aktivadon, aprile en Novokuzneck restis nur unu persono kiu faris ion por Esperanto, en Omsk la situacio estas eĉ pli stagna. Pli bona estas la stato de la E - kluboj en Krasnojarsk kaj Tomsk. Ĉio ĉi ne donis seriozan motivon por fondi TSEA. Tamen la laboro daŭras. Unu el la instigoj por revigligo de la vivo esperantista en Siberio iĝos OrSEJT ( Orienta Somera E - Junulara Tendaro ), kiu plej verŝajne okazos apud Tomsk.

    Interesan sperton donis ATS ( Aktivul - Trejna Seminario ). ATS okazas por trejni lokajn aktivulojn en certa urbo pri konkreta temo ( ekzemple “ Organizado de amasaj aranĝoj ”, “ Kluba vivo, kluba laboro ” k. t. p. ). Dum la pasinta jaro okazis du ATSoj, ambaŭ en Ĉeboksari. Septembre okazis tie ATS pri “ Eksteraj rilatoj kaj partopreno en internaciaj aranĝoj ”. La okazigo de ATS dependas de lokaj aktivuloj, kaj dezirantoj turnu sin al SEJM - komitato pri tio.

    Krome SEJM plu ( kun ) organizas printempajn festivalojn “ EoLA ” ( Esperanto —Lingvo Arta ) kaj somerajn tendarojn OkSEJT. En 2000 EoLA okazos en Nabereĵnye Ĉelny ( Tatarstano ), kaj OkSEJT okazos apud Ivanovo. La aranĝoj kutime estas vizitataj de ĉ. 100—200 partoprenantoj el tute diversaj partoj de Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj eĉ t. n. “ fora eksterlando ”.

    Nova jarmilo kun novaj planoj

    Kadre de la SEJM - konferenco okazinta en OkSEJT - 39 ( Tiĥvin, jul 1999 ) la SEJM - komitato estis reelektita. La nova kunordiganto de la komitato iĝis Konstantin Viĥrov ( Ĉeboksari ). Pliboniginte sian informan fakon, la komitato intencas pli da atento investi al eksteraj rilatoj kaj instruado. Kaj nun aperis reala ebleco finfine oficialigi SEJMon ( la delonge lulata revo de ĉiuj SEJM - aktivuloj ).

    La instrua fako havas multajn ideojn. Inter la plej allogaj estas kreado de komuna datumbazo pri atingeblaj kaj akireblaj lernolibroj kaj helplibroj pri instruado, kolekto de lingvoludoj, uzeblaj en la instruado, speciala rubriko en SVI kaj en SEJM - info , okazigo de konferencoj de instruistoj dum diversaj E - aranĝoj...

    Por ajnaj demandoj koncerne SEJMon turnu vin al SEJM - komitato rete

    <address> sejm@inbox. ru address> aŭ poŝte ( RU - 117071, Moskva, ab. ja. 31 ).

    Grigorij Arosjev

    Interparolo kun geamikoj

    Legado de la revuo estas kvazaŭ interparolo kun geamikoj, pliriĉigo de la animo kaj menso. Kaj se la revuo ne venas... Nericevo de la revuo estas malfeliĉo, granda perdo. La lasta numero de LOdE , kiun mi ricevis, estas la tria.

    Por la nuna jaro mi abonis la revuon pere de D. Cibulevskij. Mi sendis la monon poparte per tri fojoj, ĉar mi spertis malfacilaĵojn. Mi aŭdis ke li pagas al vi dum someraj internaciaj E - aranĝoj. Ĉi - kaze li verŝajne devus anticipe, komence de la jaro, informi vin pri la pagintoj. Mi volas reakiri la eblecon legi la revuon, kaj mian sorton mi fordonas al viaj manoj.

    Grigorij Berezin ( Ukrainio )

    Bedaŭrinde, ni devis forigi s - ron Cibulevskij el la listo de l perantoj. Kompreneble, ni sendis al Grigorij Berezin la abonitajn revuojn. Cetere, ukrainianoj povas pagi la abonon en iu ajn Ukrainia poŝtejo, rekte al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso de La Ondo . Por kuraĝigi niajn samideanojn en Ukrainio ni proponas al ili favoran abontarifon por 2000 : hrivna ekvivalento de nur 6 usonaj dolaroj.

    LOdE

    Ni esperu pri la tria...

    Johansson, Sten. Trans maro kaj morto : Krimromano. —Skövde : Al - fab - et - o, 1999. —80 paĝoj.

    Krimo estas unu el la multaj tristigaj manifestiĝoj de la homa ĉeesto sur nia planedo, pri kiuj memorigoj kaj atentigoj neniel mankas. Tial oni povus foje sin demandi, ĉu estas ĝuste kaj pravigeble distri sin per libroj kiuj temas pri murdo kaj morto.

    El tiu ĉi vidpunkto indus analizi krim - romanon, sed ne la recenzatan ĉi - sube. Laŭ mia opinio ĝi estas en tiu ĉi rilato senprovoka. Morto, estante natura fenomeno, ne bezonas ŝoki ; ŝokas maksimume ĝia kaŭzo.

    En alloga detektiv - romano kunrolas pluraj facetoj per kiuj la verkinto ree kaj denove konkeras sian publikon. Traktante pri vivo kaj morto, kulpo kaj elaĉeto, lia verko ne preterlasas inciti la emociojn de la leganto, kiun konvinki kaj kateni apartenas al la tekniko de la aŭtoro.

    Trans maro kaj morto , la dua krimromaneto de Sten Johansson, pensigas pri kolekto de fotoj kun ties ebloj kaj limoj.

    sur sange ruĝa kovril - paĝo minacas paf - preta revolvero kaj, preskaŭ simbole, sub parto el mapo pri Svedio sinkas ŝalupo ; atento - kapta enkonduko bilda, kvazaŭ en ĝi eĥus la lastaj ŝrikoj de mortigato.

    Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro ektiris ĉaron iom pezan, dezirante sur apenaŭ okdek paĝoj disvolvi tutan dramon kun prologo, apogeo kaj epilogo. Li evidente havas kion diri, almenaŭ la komenco esperigas pri kelkaj surprizoj pri la evoluo de la roluloj kaj de la rakonto.

    Tamen, tamen...

    La rakonto ekas per la bedaŭrinde aktuala dramo de rifuĝintoj, al kiuj mankas perspektivo, kaj, se malestas financa garantio, ajna oficiala rajto je prizorgo kaze de malsaniĝo. Jen tuja okazo emocii la leganton kaj almenaŭ iom sentigi al li la implikojn de tia situacio. La aŭtoro bedaŭrinde ne sukcesis en tio kaj, eĉ pli bedaŭrinde, kontentis laŭvice priskribi la okazaĵojn en maniero tute trankvila, kiu ĉe mi, komence, vekis nenion krom enuo.

    Tamen kaj malgraŭe, ekde la 15a paĝo io ŝanĝiĝas : la enhavo, la rakont - maniero, la stilo fariĝas pli allogaj kaj solidaj. Ŝajnas al mi ĝenerale, ke Trans maro kaj morto estas verko en komenca fazo, kiu ĉerpus profiton el plia polurado. Sen tio, en ĝia nuna stato, mankas koloro kaj vervo dum la rakonto progresas ; la esplor - demandoj estas ŝablonaj kaj ne igus krimulon konfesi sian kulpon ; ĝenerale la dialogoj impresas, kvazaŭ ili estus faritaj por film - scenaro. En filmo ĝenas malpli, se la teksto ne troviĝas daŭre sur premiinda nivelo ; aliaj faktoroj povas tie rezultigi favoran impreson ĉe spektanto. Sed en krim - romano oni disponas nur pri papero kiu scias nenion kaj povas nenion. Verkante, oni spicu per priskriboj en kiuj adjektivoj kaj adverboj povas grave efiki por elsorĉi la etoson kaj envulti la leganton.

    Se iu ambicias verki krim - romanon, mi tre konsilus al tia persono funde studi almenaŭ la Mortsonorilon de Chamblay kaj mediti pri la ideoj de Karolo Piĉ pri la koncerna ĝenro.

    La lingvaĵo estas sufiĉe bona, kvankam modelan mi emus serĉi aliloke.

    Espereble, en sia tria krim - romaneto —eble eĉ en romano —Sten Johansson regalos nin per verko, kiu situos pli proksime al la idealo, pri kiu neniu el ni iam ĉesu revadi.

    Antonio de Ruiter

    Kontraŭ ĉiuj ideologioj —ankoraŭ unu

    Vogelmann, Bruno. La Nova Realismo . La konsekvencoj de la Nova Pensado. 3a eld. —Dobrichovice : KAVA - PECH, 1998. —192 paĝoj. —1000 ekz.

    La libro estas tre fama. Aperis jam la tria eldono en Esperanto kaj estis eldonitaj ĝiaj tradukoj el Esperanto al 16 naciaj lingvoj, i. a. la rusa. Vere rara fenomeno por libro, originale verkita en la internacia lingvo! La temo estas socia filozofio, kaj por Esperanta libro ankaŭ tio estas tre rara fenomeno. Ĝi estas verkita per senriproĉa lingvo. Do, pro ĉio tio la verko de Bruno Vogelmann estas elstara fenomeno por nia kulturo, kaj tial estas klare, kial ĝi ricevis du gravajn premiojn : FAME en 1992 kaj UEA kaj Oomoto en 1993.

    La libro estas provizita de reeĥoj de pluraj famaj esperantistoj pri ĝi. La reeĥoj estas pozitivaj kaj eĉ entuziasmaj, tamen el ili ne sufiĉe klaras, kiom grade la reeĥintoj disdividas la ideojn de la aŭtoro, kiun realan praktikan valoron havas la verko. Sed tio estas la ĉefa punkto, kiun necesas konsideri por kompreni la veran signifon de la libro. Do, mi provos skizi miajn ĉefajn pensojn ĝuste pri tio.

    La unua impreso estas tiu, ke, strebante al la nova mondkoncepto, la aŭtoro batalis kontraŭ du grandaj ideologioj, nome kontraŭ kristanismo kaj marksismo, samtempe kun certa influo de ambaŭ. Tio ne estas hazardo, ĉar fonto de influo de ili klaras de lia biografio, kaj, povas esti, li venis al la penso pri sia Nova Pensado, provante interpacigi tiujn du malnovajn mondkonceptojn. Sed pro tio en la libro neeviteble senteblas metodologia eklektiko. Ne tio, tamen estas la plej grava manko de la libro.

    Pli gravas la ĉefa starpunkto de s - ro Vogelmann, kiu estas por ĉiu normala menso absolute erara. Tio estas alvoko forigi ĉiujn ideologiojn. Sed ĉu ĝenerale eblas tuteca mondkoncepto sen ideologio? Ĝi ja mem estas ideologio!

    —Ne, —obĵetus tuj atenta leganto de la libro, —la aŭtoro parolas nur pri ideologio en pli malvasta senco de la vorto, nome pri “ tiu ideokonstruaĵo, ekzemple doktrino, baza koncepto, religio aŭ filozofio, kiu fundamentiĝas je dogmoj, kiuj estas formitaj pli - malpli konscie en certa grupo de homoj dum historia proceso ”. Bone! Estu tiel. Sed ĉu ekster tia ideokonstruaĵo eblas ekzisti? Ĉu eblas iu pensado, ne bazita sur certaj dogmoj? Ĉu la Nova Realismo mem, kiun kreis Bruno Vogelmann, baziĝas ne sur dogmoj?

    La aŭtoro insistas, ke tute ne, ke ĝi baziĝas nur je ses ( aŭ kvin, ĉar la sesa sekvas el la antaŭaj kvin ) dialektikaj principoj. Nu, dialektiko estas por mi konata afero, ĉar mi multe ĝin studis, kaj pensado per ĝiaj kategorioj estas por mi kutima afero. Sed samtempe mi bonege komprenas, ke por homoj, edukitaj alimaniere ( sen atenta studado de klasika germana filozofio, sen profundaj scioj pri Hegel kaj Marx ), la dialektiko estas artefarita kaj ne facile akceptebla dogmo.

    Do, neante dogmojn ĝenerale, Bruno Vogelmann trafas en kaptilon de dogmoj, dogmecon de kiuj li simple ne perceptas, ĉar ili estas por li tre naturaj.

    Cetere, ial el dialektikaj principoj, elektitaj de la aŭtoro, elfalis tre grava por Hegel “ neo de neo ”. Iam tiun principon forĵetis el sia dialektika dogmaro Stalin. Nu, por Stalin tiu principo estis nesufiĉe dogmeca. Sed kial Bruno Vogelmann?

    Same senespera tasko ŝajnas al mi krei sendogmecan kristanismon. Sed la aŭtoro penas tion fari ( kial tamen nur kristanismon, sed ne ankaŭ islamon, budhismon ktp? ). Li opinias sian la plej gravan antaŭulon esti Jesuo Kristo, kiun li, por diferencigi lin de la ĉefa kristana protagonisto, nomas, kiel Miĥail Bulgakov, “ Jeŝuo ”. Nu, la pruvoj, ke lia Jeŝuo estis ne religia profeto, sed kreinto de la Nova Realismo, aspektas iom dubindaj, sed la aŭtoro certe rajtas tion kredi. Tamen alia lia prireligia ideo estas eĉ pli senespera. Temas pri idea pacigo inter “ seriozaj ” kredantoj kaj ateistoj surbaze de sendogmigo. Sed kredon kaj nekredon je dio ( j ) ne eblas sendogmigi : ili mem estas dogmoj neeviteble, ĉar por neniu kredanto la vivo estas sinonimo de la dio ( j ), la dio ( j ) ĉiam estas io plia! Krome, religio estas ne nur kredo, ĝi estas ankaŭ komplekso de diversaj tradicioj, moroj, magiaj ritoj ktp. Same por ĉiuj ateistoj, des pli seriozaj, diigi la vivon estus nenormale. Pacigi kredantojn kun ateistoj eblas nur surbaze de interkonsento reciproke ne tuŝi la bazajn mondkonceptajn principojn, t. e. simpla toleremo, sed certe ne surbaze de iu nova komuna mondkoncepto ( t. e. ideologio ).

    La libron oni povus analizi longe kaj detale, laŭ ĉapitroj kaj paĝoj, malkovrante ĉiam novajn “ dogmojn ” de ideologio de la aŭtoro, naivecon de la logikaj pruvoj de la konkludoj, ktp. Speciala esploro de la ĉefaj 47 tezoj de la Nova Realismo povus okupi pli da loko, ol okupas la tezoj mem. Sed la recenzospaco tion ne permesas. Tial mi konkludu.

    Bruno Vogelmann faris provon konstrui principe novan mondkoncepton, strebante al pli bona homa interkompreno. Ne li estas la unua —tio estas celo de ĉiuj filozofoj kaj profetoj. Lia provo, same kiel ĉiuj similaj, ne estas sufiĉe elokventa, kaj “ serioza ” persono ( ĉu kredanto, ĉu ateisto ) apenaŭ fariĝos lia fidela disĉiplo. Speciale gravas, ke lia libro estas verkita en tradicioj de kristana kulturo kaj apogas sin je germana dialektika filozofio, do, ĝi estas sufiĉe malproksima por la homoj, edukitaj en aliaj kulturaj tradicioj.

    Tamen la libro ne estas verkita tute vane : ĉiu peno atingi pli bonan homan interkomprenon estas valora kaj ĝia leganto ricevos certan aldonan puŝon por plu pensi pri la problemo, kvankam nur tre malmultaj plene akceptos iun novan ideologion, kiu devas anstataŭi ĉiujn antaŭajn ideologiojn. Samtempe ĉiu homo, ŝatanta legi filozofian literaturon, nepre trovos multajn novajn por si ideojn, konsiderojn, tezojn, kaj jam tial ĝia legado estos ne tute vana. Des pli estas grave, ke tia libro aperis en Esperanto, kio atestas pri certa matureco de nia kulturo.

    Nikolao Gudskov

    “ Rusa Antologio ” : Ni akceptu defion

    En Esperantujo estas bona kutimo eldoni antologiojn de tradukoj de elstaraj verkoj por literaturoj naciaj. Jam aperis kelkaj dekoj da antologioj. Krom la t. n. “ grandaj ” literaturoj ( angla, ĉina, franca, germana, itala ), estas eldonitaj antologioj “ malgrandlingvaj ” : estona, hungara, kataluna, makedona, malta kaj multaj aliaj.

    Malgraŭ la riĉeco de la rusa literaturo, ankoraŭ mankas antologio rusa. Tion eldonejo Sezonoj konstatis ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj kaj komisiis la projekton Rusa Antologio al Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ ilia koncepto tiun antologion devus konsistigi tri 500 - paĝaj volumoj :

    • Rusaj noveloj : 19a Jarcento
    • Rusaj noveloj : 20a Jarcento
    • Rusaj poemoj

    Nikolai kaj Aleksander sukcesis kunkompili la planon de la unua volumo. Ĉe la preparlaboro ili frontis taskon : pluki po unu - du rakontoj de kelkdek aŭtoroj, aŭ preni pli multajn ( aŭ pli longajn ) novelojn de la pli signifaj aŭtoroj. Ili elektis la duan manieron kaj decidis enmeti en la unuan volumon novelojn de 10 elstaraj rusaj verkistoj : Nikolaj Karamzin, Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogolj, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Dmitrij Mamin - Sibirjak, Lev Tolstoj, Miĥail Saltykov - Ŝĉedrin, Anton Ĉeĥov.

    La forpaso de Nikolai Lozgaĉev ( 4 aŭg 1998 ) por pli ol unu jaro paralizis la projekton, sed Sezonoj opinias necesa daŭrigi la laboron, ankaŭ omaĝe al Nikolai.

    La defio estas granda, sed inter la ruslandaj esperantistoj estas sufiĉe da talentaj tradukantoj, kiuj kapablos akcepti la defion kaj demonstri, ke ni povas ne nur movadumi, drinki, kaj interbatali por potenco, kiu ne ekzistas, sed ankaŭ realigi komune gravajn projektojn.

    Dezirantoj kunpartopreni en la traduklaboro pri la unua volumo bonvolu skribi al Aleksander Korĵenkov ( RU - 620014 Jekaterinburg - 14, ab. ja. 162, Ruslando. Rete :

    <address> sezonoj@mail. ru address>. )

    Halina Gorecka

    Nova libro en la Unesko - serio de UEA

    KULTURO KAJ SANO. Referaĵo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo. Mervyn Claxton. Trad. Helga Rapley. Rotterdam : UEA, 1999. 42p. ISBN 92 - 9017 - 060 - 3. 21cm. Prezo : 5, 40 eŭroj. ( Triona rabato ekde 3 ekz. )

    UEA eldonis trian titolon en la libroserio pri la temoj de la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo de UN kaj Unesko. Post “ Kulturo kaj evoluo ” kaj “ Kulturo kaj teknologio ” aperis “ Kulturo kaj sano ”, kies originalo estis eldonita de Unesko kunlabore kun Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝia aŭtoro estas Mervyn Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ankaŭ la antaŭe eldonita “ Kulturo kaj evoluo ” estis lia verko. En “ Kulturo kaj sano ” Claxton priskribas kiel evoluis la konceptoj de sano kaj malsano en diversaj kulturoj kaj historiaj epokoj. En fascina maniero li traktas la kaŭzojn kaj kulturajn, politikajn kaj sociajn sekvojn de famaj amasmalsanoj kiel malario, variolo, sifiliso kaj aidoso. Multan atenton ricevas la uzo de alkoholo, opio, kanabo kaj aliaj narkotaĵoj, kiuj ofte rolis en sociaj perturboj. Interesa estas la priskribo de la daŭra potencialo de popolaj kuracmetodoj apud moderna medicino. GK UEA

    Gazetoj

    Vicredaktoro de ” Heroldo

    Heroldo de Esperanto 25 feb 1999 informis, ke Perla Martinelli estas la redaktoro de Heroldo ĝis la fino de 2002, kun la rajto rekte transdoni al propra vicredaktoro la postenon antaŭ tiu limdato. Kandidato al la posteno estis Aleksander Korĵenkov.

    La enpostenigo de kolego Korĵenkov estis kuplita al migro en orienteŭropan landon, laŭ lia deziro. La koncernaj kondiĉoj estis detale kaj kontentige preparitaj, por li kaj lia familio, en Bulgario. Tamen familio Korĵenkov fine rezignis pri tiu ŝanco.

    Konsekvence, la Administra Komitato de LF - koop ( posedanto, administranto kaj eldonanto de HdE ) decidis registri kolegon Korĵenkov, ekde septembro 1999, nur kiel redakcian kunlaboranton kaj ne plu kiel vicredaktoron. La Komitato decidos baldaŭ pri aliaj kandidatoj al la vicredaktora posteno.

    ( Aperonta en HdE . 1999 : 12 )

    “ Niaj Kursoj ”

    Aboneblas Niaj Kursoj , ĉiusemajna spertinterŝanĝa eldonaĵo de Kijiva E - klubo kun aktuala materialo. Viajn spertinterŝanĝajn artikolojn pri instruado aŭ kluba laboro sendu al mi. Por la respondo aldonu : KSŜ —1 IRK, aliaj landoj —2 IRK.

    Svitlana Miĥajlivna Pohorila

    p. k. 54, Kijiv - 35, 03035, Ukrainio.

    Novaj leterkestoj en Kiaso

    La adresoj de Heroldo de Esperanto kaj Literatura Foiro en Svislando estas :

    Heroldo de Esperanto : CP 1251, CH - 6830 Chiasso 1, Svislando.

    Literatura Foiro : CP 1904, CH - 6830 Chiasso 1, Svislando.

    Kompreneble estas daŭre valida la redakcia adreso de LF en Bulgario : S - ro Ljubomir Trifonĉovski, Literatura Foiro, p. k. 26, BG - 3000 Vraca, Bulgario.

    HeKo

    “ Monato ” : Ŝparu per frua pago

    Monato , internacia sendependa magazino pri politiko, ekonomio kaj kulturo, redaktata de Stefan Maul, ankaŭ en 2000 estos abonebla en Ruslando kontraŭ speciale rabatita tarifo. La nova abonprezo estas 17, 50 eŭroj = 460 rubloj.

    Tamen atentu, ke abonantoj kiuj pagas antaŭ la 1a de novembro pagas laŭ la tarifo 1999, t. e. nur 14. 89 eŭroj = 400 rubloj.

    Ŝparu 60 rublojn, kaj tuj sendu la abonkotizon al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso. La ekzaktan kurzon de eŭro prenu en la gazetaro.

    Ricevitaj gazetoj

    El Popola Ĉinio. 1999 / 9 ;

    Esperanto en Azio. 1999 / 1 ;

    Esperantolehti. 1999 / 4 ;

    Esperanto USA. 1999 / 4 ;

    Franca Esperantisto. 1999 / 510 ;

    Helianto. 1999 / 6 ;

    Heroldo de Esperanto. 1999 / 9 ;

    Internaciisto. 1999 / 4, 5 ;

    Komencanto. 1999 / 6 ;

    Kulturaj kajeroj. 1999 / 2 ;

    La Ondo de Esperanto. 1999 / 8 - 9 ;

    La Travailleur Espérantiste. 1999 / 244 ;

    Monato. 1999 / 8 ;

    Nia Bulteno. 1999 / 75 ;

    Niaj Kursoj. 1999 / 9 ;

    Scienco kaj Kulturo. 1999 / 2, 3, 4 ;

    Spiritisma Esperanto - Informilo. 1999 / 103 ;

    Svisa Esperanto - Informilo. 1999 / 4 ;

    Trampo. 1999 / 2 ;

    Venezuela Stelo. 1999 / 65 ;

    Vestnik Esperanto. 1999 / 3.

    Mozaiko

    Malgraŭ manko de unu linio!

    Bedaŭrinde, en la junia tasko de la E - klubo Freŝo el Olŝtin estis farita eraro. Estis perdita la lasta linio, kiu estas “ verda —vivo ”. Bonvolu pardoni nin pro tio. Malgraŭ la nekompleta tasko ni tamen ricevis kvin respondojn. Per lotumado gajnis Jevgenij Kostygov el Karaganda ( Kazaĥstano ). Ni gratulas lin.

    La ĝustaj vortparoj : Birda cerbeto, cikonia nesto, cigna kanto, formika energio, hunda vivo, kata maniero, kolomba koro, lupa malsato, pula bazaro, testuda paŝo, ursa kareso, verda stelo.

    Tri proverboj

    Provu deĉifri la tri subajn proverbojn :

    La unua :

    1, 2, 3 4, 2, 5, 6, 7 8, 6 9, 10, 5, 11, 12, 13, 6, 9, 11, 7 7, 3, 5 8, 6 1, 6, 14, 11 15, 3, 16, 10, 5, 11, 12.

    Helpvortoj :

    ĉefo de oficejo aŭ de institucio : 4, 2, 5, 10, 1, 15, 5, 11 ;

    ano de unu el la Eŭropaj popolaroj : 7, 8, 6, 9, 11 ;

    perioda informilo de societo : 16, 3, 8, 15, 10, 12, 11 ;

    grava organo situanta ĉe la homo dekstre sub la diafragmo : 13, 10, 14, 6, 15, 11.

    La dua :

    1, 2, 3, 2, 4 5, 2, 6, 7, 8, 9, 2, 7 7, 2, 10, 11, 7 1, 11, 10 7, 8, 9, 2, 7 12, 10, 2, 10, 11, 7.

    Helpvortoj :

    aro da sekigitaj tigoj : 1, 2, 7, 6, 11 ;

    plibeligo per aldonaj detaloj : 11, 10, 9, 2, 5, 11 ;

    glata surfaco, en kiu oni povas rigardi sin : 4, 1, 12, 3, 8, 6, 11.

    La tria :

    1, 2, 3, 4, 5, 2, 6, 7 4, 8 8, 9, 10, 3, 10 8, 11, 12, 2, 6, 7.

    Helpvortoj :

    numeralo : 9, 8, 9 ;

    plenkredi je la efiko de io : 1, 2, 11, 2 ;

    devigo per skandalminaco pagi monon aŭ doni avantaĝon : 5, 3, 4, 10, 3, 6, 7.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    kun helpo de Jevgenij Kostygov

    Bonvolu sendi la respondojn poŝte aŭ rete tiel, ke ni ricevu ilin antaŭ la 15a de novembro. Cetere, la redaktoro de Mozaiko antaŭ nelonge ekhavis komputil - retan adreson :

    <address> kulakova@akb. mplik. ru address> —ne hezitu respondi rekte kaj rete. Unu el la ĝustaj solvintoj ricevos Alico n en Mirlando .

    Gabrovanoj ridas

    Nia delonga kaj fidela amiko Petko Arnaudov sendis al ni kelkajn Ŝercoj el Gabrovo, kiuj ankoraŭ ne estas konataj en Esperantujo.

    Du regaloj

    Gimnazia instruisto en Gabrovo regalis kolegon per kafo en la kafejo de Paskalo. Post la fortrinko de la kafo la regalito, por esprimi la kontenton, diris :

    Avramo, ankaŭ mi mendos po unu...

    —Ne estas necese, Vasilo. Tamen se vi volas regali, vi pagu la vian, kaj mi la mian, por ke ni povu ankaŭ alifoje regali unu la alian.

    Nur persone

    Oni invitis kvestadon por konstruado de templo. Juna kolektantino adresis peton al maljuna gabrovano :

    —Donu por la Dio, mi petas!

    La gabrovano rigardis la knabinon :

    —Kiom da jaroj vi havas, knabino?

    —Dek sep.

    —Ee. Mi havas sepdek. Pli frue mi iros al la Dio, kaj mi persone donos mian oferon.

    Sen donaco

    —Ej, Penĉjo, kial vi kverelis kun cia fianĉino? —gabrovano demandis sian najbaron.

    —Intence. Sed nur ĝis kiam pasos ŝia nomtago, ĉar je tiu oni devas alporti donacojn.

    Senpaga transporto

    Gabrovano venis al Sofio kun sia amiko, hebreo. Ĉe la stacidomo la gabrovano petis lin :

    Bohor, pruntedonu al mi 100 levojn, kaj mi redonos la monon al vi en la hotelo. Kiel garantion mi donas al vi unu el miaj kofroj.

    La hebreo donis la monon kaj ekportis la garantiaĵon. Kiam ili atingis la hotelon, la gabrovano redonis la 100 levojn kaj reprenis sian kofron.

    Malŝparemo

    La edzino de gabrovano estis tre diligenta dommastrino. Ŝi ofte farbis la murojn per kalko. Iun tagon ŝia edzo diris al ŝi :

    —Jam sufiĉe vi farbis la murojn, ĉar la ĉambroj iĝas pli malvastaj.

    Konjektemo

    En la ĉefurbo gabrovano vizitis panvendejon por aĉeti panon.

    —Via pano estas tre malgranda, —li diris.

    —Ĝuste. Sed ĝi malpli pezos por vi, —respondis la panvendisto.

    La aĉetanto elpoŝigis kelkajn monerojn sur la vendobreton kaj ekiris.

    —Atendu por ke mi kontrolu, ĉu la mono sufiĉas, —ekkriis la panvendisto.

    —Ne gravas, —respondis la gabrovano, —ja vi kalkulos ilin dum malpli da tempo.

    Gabrovano en kafejo

    —Knabo, donu al mi glason da teo. Ĝi estu dolĉa kaj forta!

    Fortrinkinte duonon li diris :

    —Knabo, la teo estas tro forta. Aldonu iom da varma akvo.

    Fortrinkinte duonon el la replenigita glaso, la gabrovano diris :

    —Knabo, bonvolu doni ankoraŭ pecon da sukero, ĉar vi aldonis tro da akvo, kaj la teo havas nenian dolĉecon.

    Tradukis el la bulgara Petko Arnaudov ( Bulgario )

    Kalendaro

    1999

    15—17 okt. Tábor ( Ĉeĥio ).

    9a Ĉeĥa Esperanto - Kongreso.

    Org. ĈEA.

    p. k. 1069, CZ - 111 21, Praha 1, Ĉeĥio.

    30 okt. —1 nov. Manresa ( Katalunio, Hispanio ).

    29a Kataluna kaj 2a Transpirenea Kongreso de Esperanto.

    Org. Kataluna E - Asocio.

    Adreso : Apartad 290, ES - 08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio.

    12 dec. Jekaterinburg ( Ruslando ).

    Tago de Zamenhof : Granda festa programo.

    Org. Urala Esperantista Societo.

    Adreso : RU - 620077 Jekaterinbirg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Telefono : ( 3432 ) 104503.

    Rete :

    <address> sezonoj@mail. ru address>. )

    26 dec. —6 jan. Moskvo —Altaj Tatroj —Moskvo.

    Internacia Silvestra Balo kaj semajna restado en Altaj Tatroj.

    Org. Urala Esperantista Societo.

    Adreso : RU - 620077 Jekaterinbirg - 77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Telefono : ( 3432 ) 104503.

    Rete :

    <address> sezonoj@mail. ru address>. )

    2000

    3—6 feb. Ĉeboksari ( Ĉuvaŝio, Ruslando ).

    Ruslanda Esperanto - Kongreso.

    Org. REU, SEJM, JEAĈR.

    Adreso : RU - 428000, Ĉeboksari, ab. ja. 189, Ruslando.

    4—9 mar. Nabereĵnyje Ĉelny ( Tatarstano, Ruslando ).

    EoLA - 12.

    Org. SEJM, EK Gaja Krokodilo .

    Adreso : RU - 423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

    27 apr. —1 maj. Oostende ( Belgio ).

    4a Eŭrop - Unia Esperanto - Kongreso : Ekologio, ŝlosilo por la tria jarmilo.

    Org. FEL.

    Adreso : Frankrijklei 140, BE - 2000, Antwerpen, Belgio.

    UES / La Ondo proponos nemultekostan vojaĝon kaj partoprenon en la kongreso.

    26 jun. —2 jul. Bulgario kaj Turkio.

    10a Internacia Esperanto - Kongreso.

    Org. : Monda Turismo.

    Adreso : ul. M. Sklodowskiej - Curie 10, PL 85 - 094, Bydgoszcz, Pollando.

    15—23 jul. Moskvo ( Ruslando ).

    73a Kongreso de SAT.

    Org. SAT, OK,

    Adreso : RU - 105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

    25 jul. —7 aŭg. Tel - Avivo ( Israelo ).

    85a Universala Kongreso de Esperanto.

    Org. UEA, LKK.

    Adreso : Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando ( konstanta adreso ).

    Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Estas planata kolektiva flugo al Israelo. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

    17 - 22 aŭg. Budapeŝto ( Hungario ).

    3a Eŭropa Esperanto - Festivalo.

    Org. HEA.

    Adreso : HU - 1061 Budapest, Andrássy út 27, Hungario.

    Anoncetoj

    27 - jara skulptisto kaj fakulo pri turismo, prezidanto de municipa E - filio de Kuba E - Asocio deziras korespondi tutmonde.

    S - ro Luis Manuel Vergel Garcia : Calle 45, xxxhashxxx 4607, % 46, y 48, Cienfuegos, CU - 55100, Cuba —Kubo.

    52 - jara lingvoinstruistino ( rumana, hungara, Esperanto ) deziras korespondi kun samaĝulino. Mi ŝatas legi, traduki, korespondi kaj interŝanĝi revuojn.

    S - ino Lenke Szász : Guarii nr. 130, bloc. et. II, ap. 7, RO - 4174, Praid, jud Harghita, România —Rumanio.

    Emerita ekonomikistino el Gliwice ( la sidejo de Pola E - Asocio ) deziras ligi seriozan korespond - kontakton kun almenaŭ unu Ruslanda esperantist ( in ) o bone reganta Esperanton. Mia E - vojo komenciĝis en 1960. Miaj ĉefaj interesoj estas : literaturo, historio, sociologio.

    S - ino Maria Jagiello - Dangow : PL - 44 - 100 Gliwice ul. Styczynskiego 37, m. 6, Polska —Pollando.

    Mi ne scias ĉu ĉi tiu informo havas iun intereson, tamen mi informas iomete malfrue, ke okaze de la 10 - a Kongreso de Valencia E - Federacio kaj Murcio, okazinta en Lorca ( Murcia ) 17 - 18 apr 1999, estis nomumita nova Prezidanto de Valencia E - Federacio Augusto Casquero de la Cruz ( mi mem ).

    Por ekspozicio estas bonvenigataj pentraĵoj kaj aliaj manfaritaj objektoj. Partopreno tute ne limigita —aĝo, kvanto, dato. Povas partopreni amikoj de Esperanto. Eblas interŝanĝo laŭ interkonsento.

    Svitlana Miĥajlivna Pohorila : p. k. 54, Kijiv - 35, 03035, Ukrainio.

    La redakcio de La Ondo de Esperanto ricevos donace, interŝanĝe aŭ kontraŭ modera pago malnovajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando / Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

    Adreso : RU - 620077 Jekaterinburg - 77, ab. ja. 67, Ruslando

    Rete :

    <address> sezonoj@mail. ru address>. )

    Ĉiuj, kiuj volas esti olimpikaj ĉampionoj, estas invitataj provi la ŝancon en Malgrandaj Olimpikaj Ludoj Kijivaj. Koresponde vi povas partopreni nur en branĉo prikijiva : 1. rakonto pri farita aŭ planata vizito al Kijivo ; 2. rakonto pri iu el Kijivaj muzeoj ; 3. priskribo de iu artobjekto el iu Kijiva muzeo ( kunsendu fotaĵon aŭ bonan fotokopion ). Anstataŭ rakonton vi povas verki poemon aŭ kanton. La kvanto de la verkoj estas nelimigita. Indiku la jaron kaj monaton de via esperantistiĝo. Sendu ĝis januaro 2000.

    Svitlana Miĥajlivna Pohorila : p. k. 54, Kijiv - 35, 03035, Ukrainio.

    SEJM - virt - info , reta ĵurnalo de SEJM, rakontas pri agado de eks - sovetianoj tutmonde. SVI aperas proksimume unufoje en 15 - 20 tagoj, sed la ofteco dependas nur de kvanto de materialoj —teorie ĝi povas esti eĉ ĉiutaga. SVI aboneblas kaj riceveblas tute senpage. Sendu abonpeton al redaktoro Grigori Arosiev kaj nepre kontribuu per materialoj pri agado en via regiono. Bonvenon!

    Rete :

    <address> arosjev@fnmail. com address>

    Frazoj

    ... multaj parolas kvazaŭ abrupte morgaŭ SAT kaj UEA farus grandan geedziĝon. Tio tute ne estas la kazo, kaj neniam estos : mia amiko Kep Enderby kaj mi mem kaj aliaj estas fortege kontraŭaj al ĉia hipotezo tiusenca. Ni forte subtenas kunlaboron, renkonton de diversaj responsuloj, sed formaligitan, ne kaŝan, ne en restoracio, ne en la kulisoj de kongreso, sed tre seriozan, je aperta vizaĝo, flagoflirte. Renkonto kiu ebligos diskuti inter ni pri la diversaj projektoj el ambaŭ flankoj.

    Yves Peyraut, prezidanto de SAT

    Heroldo de Esperanto . 1999 : 9

    Malbone reklamita, duonorganizita, la kongreso en Fournols restos certe en la memoroj : pro sia neorganiziteco, pro sia laboremo, pro sia malgrandeco, sia deficito kaj bonega etoso... Tiu kongreso estis la lasta en Francio kaj ne finas la jarcenton en gloro. La venonta okazos en Ostendo, ĝi estos eŭropa en 2000.

    Franca Esperantista . 1999 : 510

    Finfine, naturo donis al ni du orelojn kaj unu solan buŝon, por ke ni aŭskultu duoble pli ol ni parolas. En Esperantio, ni foje tro parolas : ĉiuj opinias scii ĉion ; ĉiuj opinias esti la posedantoj de la vero. Plie, en Esperantio tro ofte oni polemikas kaj batalas unu kontraŭ la alia, kvazaŭ temus pri dialektika ekzerco. Kiam ni reduktas esperanton al la rolo de helplingvo, kontrastoj estas neeviteblaj. Sed ankaŭ se ni reduktas esperanton al la rolo de kultura lingvo, kontrastoj leviĝas.

    Marco Picasso

    Literatura Foiro . 1999 : 179

    La redaktisto de Internaciisto , Luis Serrano Pérez, en la ĉefartikolo ... adaptiĝi aŭ morti... alvokas la membrojn de Internacia Kolektivo Esperantista Komunista savi la gazeton per altigo de la kotizo. Ĉu ĝi vere estas la nura laborista E - gazeto?

    Kamaradoj, mi estas tute certa, ke vi unuanime agados por savi la nuran laboristan periodaĵon ekzistantan en Esperantujo. Ni ĉiam travivis krizojn kaj ĉi tiu estas unu el ili. Mi ne dubas, ke malgraŭ ĉio ni kapablos savi nian Kolektivon kaj nian organon Internaciisto .

    Internaciisto . 1999 : 4

    Mireille Grosjean havigis al ni esperantigon de la raporto, kiun ŝi sendis tuj post la UK al la svisa gazetara agentejo Agence Télégraphique Suisse / Schweizerische Depeschenagentur , kiu tre verŝajne ne taŭge plenumis sian informan taskon, ĉar neniu radio aŭ gazeto eĥis tiun raporton. En Svislando nuntempe sine de la koncerna agentejo regas porangla ŝovinismo kaj kontraŭidealismo ege vundaj por la estonteco mem de nia lando. Estas kiel se nur la voĉoj de la dekstremuloj aŭ de la perfortemuloj estas atentindaj.

    Svisa Esperanto - Societo Informas . 1999 : 4

    Aŭtunaj strofoj

    Poemoj de Hilda Dresen el “ Norda naturo ”

    Bildoj de Anna Kostrikova ( Jekaterinburg )

    Aŭtuno

    Aer kristala

    la pensojn igas sobraj,

    dum niajn sensojn

    ekscite ebriigas

    la pompoj fruoktobraj.

    Aŭtuna suno

    La korojn, kiujn

    sub sia jug posedis

    la pluv kaj grizo,

    septembra tago suna

    per oro elaĉetis.

    Ĝardeno

    Ĝardeno mia

    en blankaj floksoj dronas,

    dum el arbustoj

    la blankon ruĝaj riboj

    embuske ekspionas.

    SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 11 ( 61 )

    Redakcie

    Vilmos Benczik skribis en la prefaco por la dua eldono de Kvaropo :

    Auld estas verŝajne la unua verkisto, kiu ne nur regas kaj uzas la lingvon por kreado, sed sian esperantistecon li fandas integra parto de sia mondpercepto. Li ne forfermas sin disde la “ ekstera mondo ”, t. e. disde la socio, en kiu li vivas, kiel faris iuj pioniroj, nek vivas skizofrenie duoblan vivon, kiel multaj esperantistoj eĉ nun. Per tio li fondas novtipan, modernan esperantismon, kies ĉefaj karakterizaj trajtoj estas, interalie, strebado por socia justeco, malfermiteco por novaj ideoj kaj maksimuma toleremo koncerne opiniojn de aliaj personoj, ĝissange vera internaciismo kaj senkondiĉa respekto al la racio.

    Eble Auld estas la unua, kiu sukcesas klare, trafe kaj konvinke esprimi tion, kio estas en la koro de ĉiu, kiu lernis Esperanton ne nur por celoj komercaj ( kaj tiuj entreprenemaj kompatinduloj, bedaŭrinde, ne prosperos en nia mondo ).

    Mi ne imagas lin esprimi sin Zamenhofe :

    Se nin... oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto...

    nek Hodlere, Private, Lantie, LapenneSilfere. Auld iras sian unikan vojon. Li ne faras kongresajn paroladojn, nek iras al kunvenoj de pintuloj, nek alvokas forlasi iun ismon por fondi novan. Li eĉ ne uzas komputilon, sed ĝuste lin oni elektis la unua Esperantisto de la Jaro, kaj li estis la unua, kiun oni kandidatigis al Nobel - premio pro verkado en Esperanto.

    Anstataŭ li parolas lia vivo kaj liaj libroj. Kaj lian vivon oni admiros, kaj liajn librojn oni legos, dum en la mondo ekzistos almenaŭ unu parolanto de la lingvo, al kiu li tiel elstare kontribuis.

    La 6an de novembro La Ondo havos trioblan feston. Interese, ĉu estas hazarda koincido, ke je tiu dato naskiĝis, krom la Bill Auld, ankaŭ la eldonanto de tiu ĉi revuo kaj la filino de ĝia redaktoro?

    Kiel la donacon je la 75 - jariĝo ni sendis al la skota Majstro pres - provaĵon de lia plej ŝatata libro Jurgen , kompreneble en lia propra traduko.

    La nepoj vin benas!

    La Ondo

    sur la kovrilpaĝa foto ( unu el la 17 fotoj, kiuj aperis en 75 jaroj ) estas Bill Auld kun Ada Fighiera Sikorska, en Toledo.

    La Majstro parolas

    Pli ol duonan jarcenton mi estas en Esperantujo, kaj mi povas konstati, ke oni ĉiam pli malfacile nomas nin idiotoj. Por la ekstera publiko estas ĉiam pli malfacile ridindigi nin. Niaj faktoj fariĝas ĉiam pli konataj. Oni ankoraŭ regurdas kelkajn malnovajn mensogojn pri Esperanto, sed ili estas tre facile refuteblaj.

    Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj ( ofte tamen en alia mondparto ). La sukceso de Esperanto, manke de la “ fina venko ”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

    Multaj homoj traktas serioze Esperanton, kiel gravan kulturan fenomenon. Ekzemple, populara skota tagĵurnalo The Scotsman , menciinte pri lastatempa forpaso de skotaj poetoj Norman MacCaig, George MacKay Brown kaj Sorley Maclean, atentigis, ke la ŝatantoj de la skota literaturo devas resti trankvilaj —ja ankoraŭ unu skota poeto verkas, kvankam liaj poemoj ne estas bone konataj en Skotlando, ĉar Bill Auld verkas en la internacia lingvo. Tio ne povus okazi antaŭ kvindek jaroj.

    Aliflanke, oni perdis la laboristan medion, ankaŭ ĉar en la evoluintaj landoj simple malaperis la laborista klaso, kia ĝi iam estis. Kaj la restintaj laboristoj ne pensas nun internacie.

    Kio mankas al Esperantujo? La problemo de la movado estas, ke oni starigas interesajn iniciatojn en diversaj lokoj, sed la sorto de tiuj iniciatoj ne tuŝas la tutan esperantistaron. Tion montras la krizo de Greziljono, ekzemple. Mankas iu “ centrismo ” kaj reala internacieco en la pensado. La plimultaj esperantistoj en mia lando ankaŭ pensas paroĥe, kaj same estas inter multaj francoj kaj nederlandanoj, por kiuj Esperanto estas io paroĥa, dum por mi ĝi estas tutmonda. SAT malsukcesis pro la milito kaj internaj konfliktoj fortigi tiun koncepton, kaj UEA havas federacian sistemon, kiu apogas la paroĥismon.

    La originala prozo multe fortiĝis. Kiam en la jaroj 1970aj mi verkis pri la originalaj romanoj mi povis facile listigi ilin ; post tiam aperis multaj. Ilia nivelo malofte estas alte literatura, kaj ni ne egaligu ilin al la verkoj de Bulgakov, García MárquezTolkien, kiuj aperis en la lastaj jaroj, sed ili ekzistas kaj estas legataj. Kial diri ke ni ne havas nian Dickens, ja ankaŭ la angloj havas nur unu? Kaj la romanoj de, ekzemple, Nemere egalas al la nuntempa nivelo de la normalaj anglaj romanoj.

    Fonto , kies eldonanto Bays estas malbona administranto, neniam havis tiom da abonoj, kiom ĝi devus havi. La Brazila E - Ligo nun transprenis la administradon, kaj la afero pliboniĝis iomete. Tamen la enhavo de Fonto ne estas sufiĉe interesa, nek sufiĉe vigla por mi.

    Mi ŝategas La KancerKliniko n, kaj mi bedaŭras, ke ĝi havas nun malpli da kunlaborantoj ol antaŭe. Krom La Ondo de Esperanto kaj Esperanto de UEA, La KancerKliniko estas la sola, kiun mi tuj kaptas por legi. Literatura Foiro —mi ŝatas ĝin kaj abonas ĝin. Tamen ĝi ne estas literatura, kaj ĝi nomas sin ne literatura, sed kultura , pro tio maloftaj estas poemoj en ĝi, kaj noveloj estas pli maloftaj.

    La Ondo de Esperanto plenumas sian propran rolon, kaj en ĝi krom informoj estas sufiĉe multa legaĵo kultura, poemoj, noveloj kaj tiel plu. Ĝi estas interesa kaj mi ŝategas ĝin.

    La Gazeto n mi trovas tre interesa, sed mi ne dekomence legas ĝin, ĉar ĝi estis starigita de subtenantoj de Lapenna, kaj tiuepoke mi ne volis kuraĝigi la subtenon de Lapenna, kio ŝajnis al mi skisma afero. Do mi ne abonis al La Gazeto , kaj nur lastatempe mi komencis ricevadi ĝin interŝanĝe kontraŭ La Brita Esperantisto , kaj mi bedaŭras, ke mi ne havas la pli fruajn jarkolektojn da ĝi —ja mi havas jarkolektojn de preskaŭ ĉiuj aliaj kulturaj gazetoj en Esperanto.

    Tamen mankas al mi tutsimple Literatura Mondo , ĉar ĝi estis por mi la ĝusta speco de literatura gazeto : monata, kun bona stabo krom Kalocsay, kuraĝiganta novajn aŭtorojn. Nun ĝi eble estus iom eksmoda, sed la principoj restas ĝustaj.

    ***

    La Ondo de Esperanto foje demandis min pri tri libroj en Esperanto, kiujn mi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo.

    Mi vidas antaŭ mi mian tutmuran bretaron, kun pli ol 4 mil libroj.

    Mia plej ŝatata libro estas Jurgen de James Branch Cabell, sed miaj plej ŝatataj verkistoj estas Anthony Trollope, Jane Austen kaj Charles Dickens. En Esperanto mi ŝatas relegi Gösta Berling de Selma Lagerlöf en la traduko de Stellan Engholm, kaj alia ŝatata estas Quo vadis de Henryk Sienkiewicz tradukita de Lidia Zamenhof.

    El niaj originalaj verkoj mi absolute ŝatas relegi Metropoliteno n de Vladimir Varankin, Hura! de Julio Baghy, Infanoj en Torento de Stellan Engholm, kies centjaran jubileon oni espereble dece notos ĉi - jare.

    Poemojn de Marjorie Boulton mi relegas ofte —ŝi estas poeto kiu parolas al mi, persone. Ankaŭ poemoj de Kurzens, unu el niaj ĉefaj poetoj, ofte forgesata ; li havas la kvaliton, kiun havas Burns kaj Heine : li estas neimitebla, kaj kiam oni provas verki tiel simplege, oni banaliĝas. Kaj de Hendrik Adamson.

    Sed mi devis respondi al La Ondo . Nu, Esperanta Antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio ; Leteroj de Zamenhof —se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne : Originala verkaro de L. L. Zamenhof, kaj —nu, ĉu mi estu honesta? — La Infana Raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

    ( William Auld. 75 jaroj )

    Mirakloj okazas

    La plej mirakla afero pri mirakloj estas ke tamen ili okazas. Mi ne mem inventis ĉi tion, sed mi ŝtelis ĝin de iu, kiun mi ne povas danki, ĉar mi ne memoras lian nomon.

    Dum la Berlina UK germana esperantisto donacis al UEA la sumon de 5. 000 NLG, por ke UEA transdonu ĝin al la landaj asocioj en la tuta teritorio de la iama Jugoslavio por financi agad - projektojn, kiujn ĉi tiuj landaj asocioj prezentos. La donacinto, kiu deziras resti anonima, faris tion, ĉar lia koro estas disŝirita pro la informoj, kiujn li legas ĉiutage en la ĵurnaloj pri la situacio en la post - jugoslaviaj ŝtatoj. Kiam li estis juna ( antaŭ nur dudek aŭ tridek jaroj ), li kutimis vagi tra la Esperanto - aranĝoj tra la tuta tiama Jugoslavio kaj havis amason da geamikoj ĉie.

    UEA nun informis la landaj asociojn en ĉiuj post - jugoslaviaj landoj kaj petis ilin ellabori projektojn celantajn la disvastigon de Esperanto en tiuj landoj.

    Kompreneble la disvastigo de Esperanto, laŭ la spirito de la donacinto, estas nur rimedo por akceli intergentan toleremon, internacian amikecon, kunlaboradon.

    Konsiderante la sumon je dispono kaj la multecon de la landaj asocioj envolvitaj, la projektoj ne povos antaŭvidi subvencion pli grandan ol proksimume 1. 000 guldenoj ( kvankam ĝi povas esti parto de pli granda sumo, kiun la landa asocio uzas el siaj alifontaj rimedoj ). Temas nur pri malgranda paŝo, kaj nur financita de unu homo, sed ĝi povas esti maniero por montri al la mondo, ke esperantistoj ne distingas serbojn de kroatoj aŭ bosnojn de slovenoj. Inter la gastamaj muroj de la E - movado nur renkontiĝas homoj kun homoj. Tio estis dirita dum la unua kongreso en Bulonjo - sur - maro kaj tio validas ankoraŭ nun.

    Renato Corsetti

    Kuraĝiga sukceso de kuraĝa projekto

    Meze de septembro finiĝis la unua trisemajna kurso kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj ( ID ). Tiu eksterordinara projekto ekdisvolviĝis pasintjare kaj ĝin iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el la lingvoinstituto Narwal en Wassenaar ( Nederlando ). ID celas doni al la organizaĵoj de indiĝenaj popoloj rimedon por libere kaj senpere kunlabori kaj interkomunikiĝi. La rimedo estas Esperanto kaj ĝia uzo en la komputila reto.

    En oktobro 1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al ĝi aŭspiciojn de UEA. Sekve UEA diskonigis ĝin en la revuo Esperanto kaj dum la maja konferenco de la Haga Alvoko por Paco. Esperantistoj en pli ol dek landoj envolviĝis en ID ekz - e per tradukado de kursotekstoj kaj kiel “ geonkloj ”, kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiĝu en la lingvouzo.

    La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn ne - Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn, i. a. Nederlandan Centron por Indiĝenaj Popoloj, Instituton por Tutmonda Edukado kaj la bankojn ASN kaj Triodos.

    La unua kurso estis la unua granda sukceso de la projekto. Ĝi havis 22 lernantojn, kiuj reprezentis indiĝenajn organizaĵojn el dek landoj. Dum la unua semajno ili intense studis Esperanton. Dum la postaj semajnoj ili lernis uzi komputilon, korespondi rete kaj krei hejmpaĝojn. Jam dum la dua semajno ili ekkontaktis siajn geonklojn. La programon estris la iniciatintoj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. La instruistaro estis internacia : Antonio Leoni de Leon ( CR ), Aleksander Melnikov ( RU ), Katalin Smideliusz ( HU ) kaj Atilio Orellana Rojas ( AR ).

    UEA premiis en la lasta vespero la kursanojn per la libro Homaj rajtoj : demandoj kaj respondoj kaj la instruistojn per Lingva arto . La plej progresintaj kursanoj ricevis kiel ekstran premion membrecon en UEA.

    Unu monaton post la kurso Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge raportis : “ duono de la grupo aktive uzas Esperanton kaj la aliaj iĝis efikaj ambasadoroj kaj ankaŭ ili verŝajne finfine aktive uzos Esperanton ”.

    La monata revuo IS - Internationale Samenwerking ( Internacia Kunlaboro ) de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediĉis en sia oktobra numero preskaŭ tutan paĝon al la projekto “ Indiĝenaj Dialogoj ”.

    La artikolo Esperanto konstruas ponton inter kulturoj priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov - Gvineo resumas la filozofion de ID :

    “ Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn inter homoj, ĉar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj la alia tion ĉi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon. ”

    Fine de novembro sekvos dua kurso por 12 lernantoj. Kiu deziras subteni akiron de materialoj por ID, povos fari tion per donacoj al la konto de Kampanjo 2000 ĉe UEA, kun la indiko “ Por ID ”.

    GK UEA

    Demando al ministro

    Guy Fischer, komunista senatano de Rodano - departemento, Vicprezidanto de Komisiono pri Socialaj Aferoj en Senato starigis la jenan skriban demandon al la ministro pri nacia edukado de Francio.

    “ S - ro Guy Fischer atentigas S - ron Ministron pri nacia edukado, serĉado kaj teknologio pri kampanjo de petleteroj lanĉita de Esperantista movado cele al akcepto de tiu lingvo kiel laŭvola opcio en bakalaŭro.

    Skribata kaj parolata lingvo, Esperanto de pli ol unu jarcento posedas regulan gramatikon, ege riĉan vorttrezoron, aparte el la latina, tio, kio faciligas ĝian akiron. Ĝia lernado regule disvolviĝas for de eŭropaj limoj, starigante ĝin demokratia kaj malmultekosta komunikilo, taŭga por servi kaŭzon de amikeco kaj kooperado inter la popoloj.

    Ĉar tiu lingvo ŝajnas plenumi ĉiujn kriteriojn pravigantajn ĝian eniron kiel laŭvola opcio en provoj de bakalaŭro, s - ro Guy Fischer petas de s - ro Ministro pri nacia edukado, serĉado kaj teknologio, bonvole akcepti la peton prezentitan al li ”.

    Vincent Charlot

    53a sesio de IKU vokas prelegontojn

    En la 85a UK en Tel - Avivo okazos la 53a sesio de Internacia Kongresa Universitato ( IKU ), kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Preleg - proponojn oni prezentu al la sekretario de la UEA - komisiono pri IKU, prof. d - ro H. M. Maitzen ( Endemanngasse 6 - 18 / 1 / 24, AT - 1230 Wien, Aŭstrio ; Rete :

    <address> maitzen@astro. uniwie. ac. at address> ). Limdato por kandidatiĝi estas la 15a de januaro 2000.

    La propono enhavu koncizajn prelegresumon ( maksimume 200 vortoj ) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laŭeble ( ne devige ) rilatu al la kongresa temo, “ Lingvo kaj la kulturo de paco ”. La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU - prelegontoj.

    GK UEA

    Mez - Eŭropa Konsultiĝo

    La 3a Konsultiĝo de Landaj E - Asocioj de Mez - Eŭropo okazis en Liptovsky Ján ( Slovakio ) 17 - 19 sep 1999. Partoprenis gvidantoj de la landaj E - Asocioj de Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio. La Konsultiĝo okazis en agrabla montara hotelo kun altnivelaj servoj zorgitaj fare de Slovakia E - Federacio.

    La partoprenantoj de la Konsultiĝo traktante la temon de eŭropa integriĝo prilaboris proponojn, kiujn en la formo de rekomendoj la gastiganta landa asocio sendis en naciaj lingvoj al la prezidentoj, al la prezidantoj de parlamentoj kaj al la ĉefministroj de la landoj reprezentitaj dum la Konsultiĝo :

    ***

    La gvidantoj de landaj E - Asocioj de Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio,

    traktante la temon de eŭropa integriĝo

    konsciante, ke

    1. en la fondo - dokumento de Eŭropa Unio troviĝas ankaŭ la egalrajta uzo de ĉiuj Ŝtataj lingvoj en la laboro de eŭropaj instancoj,

    2. dum multaj fakaj kaj kulturaj internaciaj renkontiĝoj, kolokvoj, seminarioj, kongresoj, ktp jam bone funkcias la internacia lingvo Esperanto,

    proponas al la decidpovaj organoj de unuopaj landoj kaj de internaciaj organizaĵoj, esplori la eblojn ekuzi ankaŭ la neŭtralan lingvon Esperanto, kiel pontlingvo por proksimiĝi al la egalrajta lingvouzo por faciligi la komunikadon inter diverslingvanoj.

    Liptovsky Ján, la 19 - an de septembro 1999

    Ĉeĥio Vlastimil Koĉvara, prezidanto

    Hungario Oszkár Princz, ĝenerala sekretario

    Kroatio Spomenka Ŝtimec, sekretario

    Pollando Stanislav Mandrak, prezidanto

    Slovakio Ján Vajs, prezidanto

    ***

    Krom la eŭropa integriĝo la partoprenantoj traktis ankaŭ pri diversaj aktualaj movadaj temoj.

    Pri lingvopolitiko de landaj asocioj la partoprenantoj informis unu la aliajn, kaj evidentiĝis ke la partoprenantoj reprezentas diversajn, foje malajn opiniojn pri la rolo de mondlingvoj kaj pri la rolo de internacia lingvo Esperanto. Leviĝis la bezono trakti la temon pli profunde dum iu speciala kunveno.

    Por fortigi kunlaborojn inter la landaj asocioj, respektive inter ties anoj la partoprenantoj traktis pri la sekvaj temoj :

    —Mezeŭropa E - Renkontiĝo organizota ĉiujare en alia lando. Kiel la unua tiatipa renkontiĝo estis proponita la 3a Eŭropa E - Festivalo ( Budapest, 17 - 22 aŭg ), sed pro la neŝanĝebla dato oni ne akceptis ĝin. Pri la karaktero kaj pri la kondiĉoj de MER oni traktos nur dum la sekva Konsultiĝo.

    —Interŝanĝo de esperantaĵoj. La partoprenantoj cirkulos inter s