La Ondo de Esperanto 2003-2004-04


Ondo de Esperanto 2003 - 2004-04

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. №1

Redakcie

Antaŭ kelka tempo mi skribis al la redaktoro de ĉi tiu revuo leteron, en kiu mi koncernis la problemon de la enhavo. Mi esprimis simplan ideon — nome, la esperantisto ne estas iu estaĵo senkorpa kaj seninteresa rilate ĉion, kio situas ekster lia/ŝia pure esperantista tereno. Ĉar ne ekzistas pura kaj nura germano aŭ ruso, ĉasisto aŭ tenisisto, katamanto aŭ bibliofilo. Puraj kaj nuraj povas esti sole skemoj: tiu de germano kaj tiu de katamanto. Sed nature: la fakuloj havas siajn fakajn eldonojn, — patriotoj — pri sia nacia majesto; animalistoj — pri siaj ĉevaloj kaj katoj, — kaj ili rajtas ilin havi. Ankaŭ la esperantistoj estas fakuloj kun siaj specifaj problemoj, kiujn ili bezonas diskuti. Sole, eĉ en sia “puro kaj nuro”, la esperantisto estas iu, kiu posedas certan dimension, do havas volumon kaj ne enkuŝiĝas en skemon. Plensanga lingvo bezonas sin nutri de la pleno de la vivo. Tion faras la rusa kaj la germana, normale ke tion faru ankaŭ Esperanto. La cigana — lingvo iom simila al Esperanto, sen leĝe fiksita hejma teritorio — kompare kun ĉi - lasta havas avantaĝon: ĝi dimensias en la pleno de la cigana vivo...

Mi ne sendis la leteron, ĉar trovis ke mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la plenon de la vivo. Tamen la ideo meritas pripensadon. Jam certaj fremdaj naciaj lingvoj konkeras lokon por reprezenti nian nefakan intereson: en politiko, scienco, moralo. Ekzemple, la angla: neangloj uzas ĝin ne nur por komunikado, sed ankaŭ por larĝigo de la persona informa kampo; alivorte, ili trovas en ĝi ĝuste tion, kio determinas la destinon de la lingvo.

Mi opinias, ke kompreninte bone kaj klare la nerealecon de la pretendoj de la lingvo de Zamenhof iĝi vere universala, tutmonda kaj farinte sen paniki certajn praktikajn kaj sobrajn konkludojn, oni tamen ne evitis unu gravan eraron: deklarinte la rajton pri la privata ekzisto de Esperanto, oni komencis praktiki certan eskapismon, kiu, kiel ĉiu izola biologia fenomeno, kondukas al redukto kaj degrado. Kuiri sin en la propra suko signifas sekiĝi. Neanglo - esperantisto legas en la angla ion pri politiko, scienco, moralo. Kial ne en Esperanto? Eble, la esperantistoj ne interesiĝas pri politiko, scienco kaj moralo? Eble ili interesiĝas sole pri la problemoj de Esperanta Civito aŭ pri tiuj de “prudenta E - komunumo”? Mi divenas ke la redaktoroj de E - gazetoj tiel ne pensas. Kio do igas ilin tiel moderaj pri la ĉefaj temoj de la reala homa ekzisto? Mi supozas, ke la “tolerantismo”, kiu, unuflanke, havas fonton en la esperantista tradicio de neŭtraleco, kaj, aliflanke, respegulas tre fortan tendencon de la nuna civilizo. La tolerantismo, aplikita al la tereno de la ĵurnalistiko, havas speciale fortan efikon, tial ke en tiu sfero la reguloj de la vendo - aĉeto postulas, ke la minimumo de la konsumantoj estu malkontenta.

Mi ne volas kaŝi, ke mi forte dubas pri la valoreco de tiu kapablo toleri ion ajn, kaj precipe — pri la kapablo de tiu kapablo elteni la neindiferenton. Paradokse, la tolereco naskas netoleremon. Por ekzemplo mi proponas la reagon de usonano (LOdE. 2001: 12) al la repliko pri la bombatako de Afganio (LOdE. 2001: 11). “La repliko ŝokas”, — diras la usonano. Vi povas relegi kaj vi apenaŭ trovos ion ŝokantan. En la esenco, ŝokanta estas jam opinio, kiu ne koincidas kun la kutimo. Mi povus doni aliajn ekzemplojn, kiuj same koncernus Usonon. Kaj ĝuste en Usono la ideo de toleremo ricevis precipan signifon kaj iĝis angula ŝtono de la moralo.

Ĉu mi klare esprimis mian penson? La respekto de la rajto de la alia havi sian propran takson ne devas esti konsiderata sinonima kun la nekapablo aŭ nedeziro taksi. Egale la neŭtraleco ne estu traktata kiel rifuzo formuli sian vidon de la situacio. Oni revenu al la eskapismo. Tiu eleganta viva filozofio pli decas al la malaperanta gento de aristokratoj, homoj kun relative stabila estanteco sed tute sen futuro. Por esperantistoj, se ili zorgas pri la morgaŭo, tiu filozofio ne taŭgas.

Alen Kris

Esperanto en 2001

En la januara Ondo ĉiam aperas dupaĝa panoramo de la esperantista vivo en la antaŭa jaro. Ankaŭ ĉi - jare la redaktoro ekverkis ĝin, kaj ĝi estis aperonta, sed dum la pretigado de ĉi kajero okazis du eventoj, kiuj fermis la aferojn, kiuj dum la lasta jaro altiris la atenton de la esperantistoj — krizo en UEA kaj la instituciiĝo de la Civito. Legu pri tio en la sekvaj du paĝoj, sed anstataŭ la planita artikolo aperas nur la suba komentarieto.

En la jaro, kiam UEA estis proponita por la pacpremio de Nobel, ĝiaj gvidaj oficistoj — Osmo Buller, Pasquale Zapelli kaj István Ertl — demisiis pro neeblo kunlabori kun la du estraranoj, kiuj kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de d - rino Ståhlberg kontraŭ COano Veuthey kaj kontraŭ Buller mem. Kvankam la kalumnioj montriĝis senbazaj, foriris la persekutitoj, ne la (kun)persekutintoj.

Tamen kaŭzis la krizon ne tiom la personaj konfliktoj, kiom la elektostrukturo en UEA.

En la komitato (nia parlamento) nur dekonon da anoj ĉi - jare elektis la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. La pli multajn parlamentantojn delegis la landaj asocioj, kaj strange estas ke la kooptitaj komitatanoj C estas pli multaj ol la rekte elektitaj B - komitatanoj.

La situacio estas eĉ pli absurda en la senalternative elektita Estraro (nia registaro), en kiu nur unu “ministro” estas B - komitatano rekte elektita, unu A - komitatano, sed la ses ceteraj “ministroj” (75%) estas C - komitatanoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la asocioj.

La ĵusa nomumo de la novaj oficistoj probable restabiligos la laboron de la Centra Oficejo (nia ŝtat - aparato), sed nur post la ŝanĝo de la arkaiĝinta elektosistemo kaj post la unua demokratia balotado UEA povos rekonkeri siajn membrojn kaj reputacion. Cetere, sciante pri la provizora solvo de la kadrokrizo en UEA, la internacia ĵurio elektis eksdirektoron Buller la Esperantisto de la Jaro 2001.

La dua evento de la jaro tute rekte koncernis la elektadon — je la Zamenhofa Tago estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Oni povas aprobi aŭ malaprobi la Esperantan Civiton, sed oni ne povas malaprobi la eblon demokratie elekti la tutan Senaton (ne nur dekonon de la Komitato, kiel en UEA) el la personoj proponitaj en du konkurencaj listoj.

La “venko” de Walter Żelazny ŝajnas bona rezulto por ni ĉiuj. Doktoro pri sociologio, ŝtatano de Francio kaj Pollando, li lastatempe multe prelegis kaj artikolis pri la neceso reorganizi Esperantujon laŭ federa strukturo, organiziĝi “surbaze de la digno esti Esperantisto” kaj protekti la specifajn rajtojn de la esperantistoj. Nun la unua Konsulo de la Civito devos ekplenumi tiujn celojn, kaj nur laŭ la faroj, ne laŭ la jam multaj polemikaĵoj ni vidos la valoron de tiu plej diskutata iniciato en Esperantujo.

Foliumante la jarkolekton de La Ondo, oni facile ekscios pri aliaj gravaj eventoj en Esperantujo. Jen kelkaj el ili:

— La esperantistoj apenaŭ utiligis por siaj celoj la Eŭropan Jaron de la Lingvoj; cetere la averaĝa eŭropano ne interesiĝis pri tiu temo.

— En la unua jaro sen El Popola Ĉinio atentindan evoluon havis la asociaj revuoj en Francio kaj Brazilo.

— Ŝtataj aŭtoritatoj en Litovio kaj Ĉinio demonstris nekutime favoran sintenon al Esperanto invitante UKojn al siaj landoj.

— Nur dum jarduono 18 mil ekzempleroj de elektronikaj libroj estis elŝutitaj pere de la senpaga sveda retservo eLibrejo — tiu kvanto superas la nombron de la paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA kutime vendas dum la tuta jaro.

— Kastelo Grésillon kaj la Esperanto - redakcio de Aŭstria Radio daŭras malgraŭ la pesimismaj prognozoj.

— Kreskis la movado de la Lingvaj Festivaloj.

— La Akademio de Esperanto unuafoje organizis simpozion kunlabore kun nacia Akademio.

Legu pli en La Ondo, por kiu ĉi - jare la plej grava tamen estis la migro al Eŭropo.

Aleksander Korĵenkov

Osmo Buller: la Esperantisto de la Jaro

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto - komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis William Auld; en 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 la honoran titolon ricevis tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt.

Ĉi - jare la kandidatigantoj proponis 15 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:

Laŭ la Regularo pri la Esperantisto de la Jaro: “Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamita tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj”. Sekve Osmo Buller estas elektita kiel la esperantisto de la jaro 2001, ĉar li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu.

Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Danko xyz al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia septembra restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.

Proponantoj (Kandidatigantoj):

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI;

Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus;

Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA;

István Ertl (NL): demisiinta redaktoro de Esperanto;

Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB;

Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN - Centro;

Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto;

Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK);

Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto;

Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto.

Elektantoj:

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA - PECH;

Lee Chong - Yeong (KR): vicprezidanto de UEA;

Stano Marček (SK): redaktoro de Heroldo de Esperanto;

Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto;

Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato;

Mine Yositaka (JP): eksredaktoro de Riveroj;

Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto;

Anna Margareta Ritamäki (FI): komitatano de UEA;

Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato;

Ljubomir Trifonĉovski (BG): ĉefredaktoro de Literatura Foiro.

Halina Gorecka, sekretario

IKU invitas prelegi

En Fortalezo okazos la 55a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invititaj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la IKU - komisiono, prof. d - ro Hans Michael Maitzen: Endemanngasse 6 - 18/1/24, AT - 1230 Wien, Aŭstrio Rete:

maitzen@astro.univie.ac.at
.

La propono enhavu koncizan resumon (maksimume ĉ. 200 vortoj) de la prelego, koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ foton taŭgan por publikigo. La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo “Diverseco: ŝanco, ne minaco”.

La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion sed ne repagon de siaj kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

Limdato por la kandidatiĝoj: 15 jan 2002.

GK UEA

Novaj oficistoj en Roterdamo

La estraro de UEA nomumis Agantan Ĝeneralan Direktoron por la jaro 2002. Temas pri Trevor Steele.

William Trevor Steele naskiĝis 14 maj 1940 en Mareeba, Aŭstralio, kaj havas aŭstralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj pli ĝenerale en la movado. Lia personeco kaj entuziasmo por la nova tasko estas sufiĉaj garantioj pri lia sukceso, pro kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn, membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.

Li estos en Roterdamo kaj ekoficos la 1an de januaro 2002.

La estraro nomumis redaktoro de la revuo Esperanto de UEA por la jarkolekto 2002 Stano Marček el Slovakujo. Stano, 48 - jara, havas longan historion de redaktado de pluraj revuoj landaj kaj internaciaj. Li estas konata ankaŭ kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1an de la jarkolekto 2002.

Ambaŭ nomumoj estas por la transira jaro 2002, dum kiu la Oficeja Komisiono de UEA pluserĉos kandidatojn por pli long - tempaj kontraktoj por ambaŭ postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj por tiuj kontraktoj.

Fermiĝas per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu jam komencis okupiĝi pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la “komunikad - centro” de EEU en Bruselo, dum daŭras konstanta provo reharmoniigi la funkciadon de la Asocio.

La estraro de UEA

Fosi kanalon

Prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj vicprezidanto Lee Chong - Yeong vizitis Ĉinujon 21 - 25 nov 2001. La vizito estis aranĝita de la Ĉina E - Ligo (esencan rolon havis Tan Xiuzhu, la prezidantino, kaj Yu Tao, la ĝenerala sekretario).

Inter la renkontitaj reprezentantoj de la ĉina registaro ni menciu unue la unuan vic - ministron pri Eksteraj Aferoj, s - ron Li Zhaoxing. La UEA - delegitaro klarigis la nuntempan mondan lingvan problemon, aparte en UN kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj, kiu karakteriziĝas per la troa tendenco al uzo de nur unu etna lingvo. La UEA - delegitaro klarigis la bezonon de neŭtrala internacia lingvo, kaj petis Ĉinujon ludi pli grandan rolon por konstrui “novan internacian lingvan ordon”. Tute praktike ni petis subtenon por la konata rezolucio de NROj en Seulo, kiu petas la Ekonomian kaj Socian Konsilantaron de UN (ECOSOC) okupiĝi pri pli demokrata lingva sistemo en UN. La UEA - delegitaro ankaŭ petis la ĉinan subtenon al la paŝoj farataj de UEA ĉe Unesko por ke oni transiru de belaj sed tro ĝeneralaj rezolucioj al pli praktika kunlaboro kun la Esperanto - movado.

La vic - ministro atente aŭskultis la petojn, klarigis sian penson pri la graveco de la ĉina lingvo, kiu devus esti pli rekonata en internaciaj rilatoj, kaj konsentis plustudi la tutan problemaron kunlabore kun UEA kaj ĈEL.

24 nov la UEA - reprezentantoj estis akceptitaj de Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandaj Popoloj. Li klarigis la oficialan politikon de la ĉina registaro por la mondo, en kiu ne ekzistu hegemoniismo de unu aŭ kelkaj landoj sed plureco de kundecidado. Tiu politiko estis pensita ĉefe rilate al ekonomiaj kaj ĝenerale politikaj problemoj, sed ĝi perfekte taŭgas ankaŭ en la kultura kaj lingva kampo, kaj ĝi kongruas kun la idealo de la Esperanto - movado. Kvankam li ne kaŝis la malfacilaĵojn konvinki nekonvinkitojn pri Esperanto, li mem proponis, laŭ ĉina proverbo, la programon: “fosi kanalon por ke la akvo fluu en ĝi”, per aliaj vortoj “daŭrigi la kontaktojn kun la ĉina kaj aliaj registaroj por ke ili estu pretaj post pristudo de la problemo apogi niajn internaciajn iniciatojn”.

S - ro Chen, kiu estas preta reprezenti Ĉinujon en internacia asocio de “amikoj de Esperanto”, promesis daŭrigi la kontaktojn pri ĉiuj temoj prezentitaj kaj tute aparte pri porpacaj iniciatoj. Li ankaŭ promesis, ke li parolos en Esperanto, se la UK okazos en Pekino en la jaro 2004.

Kun la vic - prezidanto de la ĉina Parlamento, Xu Jialu, la interparoloj estis iom pli “teĥnikaj”. Estante mem lingvisto, li respondecas pri la ĉina grupo, kiu sekvas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj por krei komputilan internan traduk - lingvon. Li ne kaŝis sian seniluziiĝon pri la manko de praktike aplikeblaj rezultoj de tiu projekto, kaj li tre volonte kundiskutis pri la ideoj siatempe aplikitaj en la projekto DLT, kiu uzis Esperanton kiel pontlingvon.

Konklude, la impresoj pri la vizito kaj la kontaktoj indikas, ke ekzistas pli da malfermitaj pordoj ol ni sukcesas eniri. Certe estas malfacile konvinki registaron de tiel granda lando fari oficialajn paŝojn subtene al Esperanto en internaciaj medioj, sed la fosado de la kanalo de informado, kiu devos porti al tio, komenciĝis.

Lee Chong - Yeong Renato Corsetti

Lingvo de paco

La Esperanto - movado en pluraj manieroj bedaŭris pro la viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro. Same bedaŭrindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en ĉi tiu milito. La gloraj agoj de niaj antaŭuloj dum, ekzemple, la unua mondmilito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn (“ne al glavo sangon soifanta” — diras tre konata linio de nia himno), la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lanĉi kampanjon, per kiu ni rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la afganaj rifuĝintoj en najbaraj landoj.

Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en Irano kaj Pakistano loĝas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifuĝintoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, inĝenieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rifuĝis al Irano. Similaj estas la kondiĉoj en aliaj najbaraj landoj.

La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en ĉiuj landoj de tiu mondo - parto) kaj en Esperanto estas “Zaban - e - Salam/Lingvo de Paco”, konsistas el tri eroj:

1. kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar - landaj rifuĝejoj;

2. kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifuĝintojn;

3. materia helpo al la rifuĝintoj.

Al tiuj tri eroj laŭgrade aldoniĝos kvara ero, tio estas la starigo de ret - listo “dialogo inter civilizoj” por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj.

La unuaj konkretaj agadoj komenciĝos en Irano pere de la helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupiĝas pri alfabetigo. Laŭgrade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj.

La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifuĝintoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Maŝhado, kiuj komenciĝos en venonta januaro.

Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifuĝintoj, anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaŭ ĝi komenciĝos en januaro.

Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifuĝinto kostas 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj vojaĝado al la tendaroj de la rifuĝintoj). Ĉi tiu agado komenciĝos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas fariĝi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi.

Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondaĵo ĉe UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Vi rajtas indiki “lingvo de paco 1”, “lingvo de paco 2” kaj “lingvo de paco 3” depende de la celo, kiun vi volas subteni. Se vi indikos nur “lingvo de paco” ni disdividos vian kontribuon inter la tri celoj.

Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesaĝon al Reza Torabi (

reza@esperanto.org
). Se vi volas rekte korespondi pri materiaj helpoj, bonvolu sendi mesaĝon al Hans Bakker (
hbakker@groenlinks.nl
). Se vi volas korespondi ĝenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi ĝin inter esperantistoj, bonvolu sendi mesaĝon al Atilio Orellana (
iei001@worldonline.nl
).

Renato Corsetti prezidanto de UEA

Elektita la unua Senato

Per preskaŭ 70% de la voĉoj la Verda Listo (gvidata de Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski) gajnis super la Blanka (gvidata de Vinko Ošlak kaj Nelly Holevitch). La ĝisnuna manko de kontakto kun unu, malpli grava tamen necesa, balotejo malhelpas komuniki la definitivan rezulton.

La Verda Listo gajnis en ĉiuj areoj, escepte de la Danuba (Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Slovakio, Slovenio). Aparte vasta la sukceso en la Mediteranea (Grekio, Israelo, Italio) kaj en la Franca (Francio), dum en la Svisa (Liĥtenŝtejno, Svislando) la rezulto de la du listoj estas pli ekvilibra.

Inter la kandidatoj estas rimarkinda la persona sukceso de Perla Martinelli (Verda) kaj de Anna Lászay (Blanka). La ĉefkandidatoj estas kompreneble la plej balotitaj.

Laŭ la ĝisnuna situacio, ĉiuj Verdaj kandidatoj fariĝos senatanoj, dum regas malcerteco pri la nomo de la Blanka kiu akompanos Ošlak, Holevitch kaj Lászay. Pormomente estus Alessandro Beltramini, la plej juna kandidato.

Tre malmultaj estas la voĉoj en blanko, kaj ankaŭ la nevalidaj: kio pruvus ke la elektomekanismo estis bone elpensita. Ni donas ĉi - sube la balotprotokolojn de la Svisa kaj de la Mediteranea Areoj.

Svisa balotprotokolo

Balotrajtaj: 189. Balotis: 41. Nevalidaj: 2 (4,87%). En blanko: 1 (2,43%).

Verda Listo: 22 (53,65%). Blanka Listo: 16 (39,02%).

Preferoj: Martinelli 20, Żelazny 18, Trifonĉovski 16, Nuñez Hernández 7, Skorupski 5, Rogora 4, Rooke 4, Felszeghy 3, Gonĉarov 2, Montagner 2, Conde Rey 1. Ošlak 14, Holevitch 14, Lászay 13, Weber 6, Gabrielli 4, Conti 3, Beltramini 2, Nawrocki 2.

Mediteranea balotprotokolo

Balotrajtaj: 176. Balotis: 36. Nevalidaj: neniu. En blanko: neniu.

Verda Listo: 28 (77,78%). Blanka Listo: 8 (22,22%).

Preferoj: Żelazny 23, Trifonĉovski 23, Picasso 19, Martinelli 16, Nuñez Hernández 11, Rogora 11, Rooke 8, Montagner 7, Conde Rey 1, Felszeghy 1, Gonĉarov 1, Maĝarova 1, Nilsson 1. Beltramini 7, Ošlak 5, Holevitch 5, Conti 5, Lászay 3, Gabrielli 2.

La Parlamento de la Esperanta Civito havos siajn unuajn sesiojn en Svislando, 2224 feb 2002. La Civita Parlamento konsistas el la Forumo kaj la Senato. En la Forumo estas po du delegitoj de la paktintaj establoj (sed unu establo = unu voĉo). En la Senato estas la 19 elektitoj de la tuta civitanaro.

Prezidante la Civiton, la Konsulo submetos al la aprobo de la Senato ankaŭ sian estraron, nomatan Kapitulo.

HeKo

Litovio: Jarkunveno kaj festo

89 dec en Kaunas okazis la 37a kunveno de Litova E - Asocio (LitEA) kaj tradiciaj Zamenhof - Tagoj. Partoprenis 294 samideanoj el Litovio kaj aliaj baltaj landoj.

Prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, raportis pri la asocia agado en 2001. La restadon en Litovio de Osmo Buller prezentis esperantista parlamentano Stasys Kružinauskas. Antanas Mekys prezentis la ĵus eldonitan poŝan lernolibron de Esperanto. Algirdas Skūpas parolis pri instruado de Esperanto en Vilniusa universitato. Multaj aliaj aktivuloj raportis pri sia agado kaj faris proponojn por la asocio.

Aparte kunsidis Litova sekcio de IKUE. Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL) en sia kunsido traktis preparadon por IJK en Litovio (2003) kaj ŝanĝojn en la statuto de LEJL.

Posttagmeze komenciĝis Zamenhof - Tagoj. Post la solena malfermo sekvis prelegoj. Aleksander Korĵenkov prelegis pri Gaston Waringhein. Halina Gorecka rakontis pri la historio de Esperanto en Ruslando. Halina kaj Aleksander duope prezentis sian dekjaran profesian E - agadon en Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto. Regina Grzębowska prezentis Mondan Turismon. Poste oni rakontis pri ĉi - jaraj E - aranĝoj.

Vespere okazis koncerto fare de profesiaj kaj amatoraj artistoj el Litovio kaj Pollando.

LEJL aranĝis apartan noktan programon por gejunuloj — Zamenhofan Nokton. Dimanĉe oni diskutis pri aktualaj problemoj. Post la solena fermo Bonvoje organizis ekskurson tra Kaunas.

Aida Čižikaitė

Zamenhofologie ĉe KCE

Ju pli oni studas la zamenhofan parton de la verko orientita al hilelismo kaj homaranismo, des pli oni ekkonscias la riĉan kompleksecon de tiu penso, kiu resendas nin samtempe al la tiamaj epoko kaj zamenhofa vivo, sed ankaŭ al la nunaj Esperantio, individua identeco kaj ekstera mondo.

Okaze de la centjara datreveno de la ruslingva broŝuro Hilelismo kaj de la letero al Kofman, Giorgio Silfer prezentis tiun etapon de la penso zamenhofa kiel la plej radikalan, pro ĝia signifo: “Esperantistoj el ĉiuj gentoj formu unu popolon, esperantistoj el ĉiuj religioj unuiĝu”.

Ne konsentis Francisko Degoul, al kiu la plej radikala elpaŝo ŝajnas ne tiu transdono de la alvoko el la judoj al la tuta esperantistaro, sed la lasta invito, kiu en 1913 alvokas al unuiĝo ne nur esperantistojn sed “ĉiun, kiu aprobas la ideon” de homaranismo.

Walter Żelazny siaflanke insistis pri la strangaj konverĝoj inter la zamenhofa vidpunkto kaj la penso de novliberaluloj en Nord - Ameriko, kiaj estas Rawls kaj Kymlicka. Por ili libereco valoras nur kondiĉe, ke per ĝi ne okazu malavantaĝoj al malpli favorataj homoj, kiel ajn ili troviĝu minoritataj en la socio.

HeKo

Lingvojaro fermita Zamenhof - Tage

En la landoj de Eŭropa Unio oficiale ekzistas egalrajteco de la ŝtataj lingvoj. Praktike nur kelkaj lingvoj estas labore uzataj, kaj inter tiuj la angla lingvo pli kaj pli fariĝas la ĉefa laborlingvo. La jaro 2001, laŭ decido de Eŭropa Komisiono, devis doni atenton al tiu situacio. En Nederlando oficialaj instancoj plenumis tiun taskon, kaj 15 dec fermis tiun tutjaran kampanjon per brila programo en luksa teatro.

Esperanto Nederland sukcesis en tiu ĉi granda solenaĵo prezentiĝi. Je nia agrabla surpriziĝo multaj interesiĝis pri “la sola racia solvo por la eŭropa lingvo - problemo”. La oficiala programo mem ĉefe akcentis la neceson instrui al nederlandanoj aliajn lingvojn ol la anglan. La uzado de la angla estas ne kontestata; oni eĉ ne plu konsideras ĝin “fremda lingvo”. Sed la germana, franca, itala, hispana nun bezonas aktivan disvastigadon.

Esperanto Nederland, kvankam ekster la oficiala cirkvito de subvenciatoj, kontribuis siamaniere al la Jaro, inter alie eldonante dum du jaroj kvaronjaran periodaĵon Monditaal (pri la monda lingvoproblemo) disvastigitan al bibliotekoj, mezgradaj lernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, parlamentanoj kaj aliaj.

En la sama periodo ĉiusemajne aperis anonco en gazeto, kiu dum kvin tagoj semajne senpage estas disponebla por trajnvojaĝantoj.

Ans Bakker - ten Hagen

Unuafoje en Kaliningrad

Malfermante la Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrad, Maksim Kejda emfazis ke ĝi estas la unua internacia E - renkonto en ĉefurbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Por tiu unuafojaĵo 1516 dec 2001 en Kaliningrad kunvenis 24 esperantistoj el Litovio, Pollando, Svedio kaj Ruslando.

La sabata programo okazis en la Kulturpalaco de maristoj (eksa borso de Königsberg, vidu la foton maldekstre), ornamita per sloganrubando pri Esperanto. Kadre de seminario pri balta kunlaboro Edward Kozyra (Pollando) kaj Bengt Nordlöf (Svedio) prezentis interesajn projektojn, en kiuj planas partopreni ankaŭ esperantistoj el Kaliningrad kaj Klajpeda.

La redaktoro de La Ondo prelegis dufoje: pri Waringhien okaze de ties centa naskiĝdatreveno, kaj pri la eksterlingvaj ideoj de Zamenhof. Krome li rakontis pri Esperanto al la urbanoj, kiuj venis al la seminariejo danko xyz al gazeta kaj radia informado. La partoprenantoj kaj urbanoj plezure konatiĝis kun okpanela Internacia Fotoekspozicio.

Ĉar la ruslandanoj estis malpli multaj ol la gastoj, la etoso estis vere internacia, precipe en la komuna vespermanĝo.

Dimanĉe Maksim Kejda promenigis la alilandajn gastojn kaj kelkajn kaliningradanojn tra la urbo de Kantio.

Halina Gorecka

Ĉeĥio: sukcesoj, duonsukcesoj kaj malsukcesoj

La 8a konferenco de Ĉeĥa E - Asocio okazis 1921 okt en Podđbrady kun 84 personoj el 54 lokoj kaj gastoj el Germanio kaj Slovakio. En la loka ĵurnalo aperis intervjuo kun la asocia sekretario Pavel Polnický pri la konferenco kaj pri Esperanto ĝenerale.

Kiel kutime la vendreda vespero estis alvetura, ekloĝa kaj interkona. Post la vespermanĝo vicprezidanto Petro Chrdle informis pri IFEF - kongreso en Tábor kaj UK en Zagrebo, kaj redaktoro de Starto Miroslav Malovec pri OSIEK - konferenco en Strážnice dediĉita al Karolo Piĉ.

La ĉefa konferenca programo okazis sabate. La konferencon inaŭguris la vicurbestro Miroslav Novák.

La ĉefan paroladon prezentis prezidantino Vđra Podhradská. Ŝi informis pri sukcesoj, duonsukcesoj kaj malsukcesoj dum la pasinta jaro. Laŭdon meritas aranĝoj kiel Adonido Ratíškovice, 100 - jariĝo en Brno, 90 - jariĝoj en Podđbrady kaj Olomouc, IFEF - kongreso, OSIEK - konferenco, Kultura Festivalo en Ústí n.L., Esperantista balo en Česká Třebová, biciklado IBIRE, tendaraj kursoj en Sebranice, Nekvasovy, Skokovy kaj Lančov, kvankam la lasta bezonus pli da intereso flanke de esperantistoj. En Dobřichovice konsultiĝis reprezentantoj de mezeŭropaj E - asocioj.

En la konferencaj materialoj ĉiuj ricevis kajeron Aktuala gvidlibro tra Ĉeĥa Esperanto - Asocio (ĉeĥlingve). Klarigo necesis pri transprenado de libroj de la iama scienc - teknika sekcio. Nesufiĉe funkcias la nova sekcio de informadiko kaj ankaŭ retaj komunikoj ne realiĝis laŭ la origina ideo. En Francio aperis “propaganda” flugfolio pri Esperanto en fuŝa ĉeĥa lingvo, kaj iu sub pseŭdonimo “Pakus el Brno” dissendas al ĵurnaloj nerealajn fantaziojn pri Esperanto, sed ĉar li sekretigas siajn verajn nomon kaj adreson, ne eblas kun li diskuti. Por 20032004 estas denove preparata komuna germana - ĉeĥa kongreso.

Pavel Polnický informis pri ekonomia situacio de la asocio.

Poste la vicprezidanto de ĈEA prezentis la ĉeestantajn honorajn membrojn kaj sekvis raportoj pri sekcioj kaj komisionoj: informado (D.Kočvara), blinduloj (J.Vychodil), IKUE (M.Šváček), IFEF (Z.Polák), informadiko (M. Malovec). En vasta diskuto la aliĝintoj prezentis agadon de siaj rondetoj kaj kluboj. La sabatan vesperon fermis la tradicia danc - amuzo.

Dimanĉe antaŭtagmeze Marie Prchalová el la loka muzeo (komencanta esperantistino) prezentis al la konferencanoj la banurbon Podđbrady, lokan historion kaj la muzeon. El la kastela muzeo ni transiris kelkajn metrojn al la Ĉeelba muzeo, en kiu estas nun instalita duĉambra ekspozicio pri Esperanto, aranĝita de Ladislav Fiala okaze de la kluba 90 - jariĝo.

Miroslav Malovec

Ukrainia kongreso

La 12an kongreson de Ukraina E - Asocio (34 nov, Kijiv) ĉeestis 30 partoprenantoj el 14 urboj de Ukrainio. La kongreso pasis en streĉa atmosfero — la skisman agadon daŭrigas s - ro M.Lineckij.

La rezultoj de la Kongreso. Esperantisto de la jaro iĝis Dmitrij Cibulevskij. En la prezidion de UkrEA eniris: Volodimir Hordijenko, Tatjana Auderskaja, Pavel Moĵajev, Sergeo Ŝmatkov, Ivan Neĉes, Nina Daniljuk, Konstantin Demjanenko.

La plej memorinda programero okazis vespere, tio estis koncerto. Ĵitomira pupteatro prezentis fragmenton el la spektaklo “Ginjol en Parizo”. Du komencantinoj kantis popularajn kantojn, kaj Pavel Moĵajev, novelektita prezidanto de ULEJ, prezentis bardajn kantojn en traduko de Jefim Zajdman. Kutima etoso regis dum la noktaj diboĉoj.

Volodimir Hordijenko prezidento de UkrEA

Esperanto kaj ideologio

Antaŭ du jaroj kelkaj aktivuloj decidis organizi studtagon, kiu okazis 20 okt 2001 en Gent (Belgio).

La temo, Esperanto kaj ideologio, anoncas sin mem kiam ni rigardas ĉirkaŭ ni. Kie situas Esperanto en ĉi tiu nova politika situacio? Oni povas propagandi sin neŭtrala, sed la realeco estas ke ankaŭ la plej neŭtrala neŭtralulo flosas sur la tajdo de la ekzistantaj politikaj konceptoj.

Detlev Blanke pritraktis la historion de Esperanto en rilato kun politiko. Li parolis pri la 1920 - 30aj jaroj kiam Laborista Esperanto - movado estis forta, kaj pri la periodo de la 1960 - 80aj jaroj kiam la Laborista Esperanto - movado, kvankam ne plu forta kiel antaŭe, daŭre havis grandan valoron kaj signifon. Spertulo pri la Esperanto - movado en la socialismaj landoj, li parolis pri la historio kaj la nuna periodo en la sama regiono. La preleganto levis la demandon pri instruoj el la historio kaj pri la eventualaj kadroj de politika engaĝiĝo de la Esperanto - komunumo komence de la 21a jarcento.

Elstaran prelegon faris Alberto Fernandéz, kiu ĉiam aktivis en la laboristaj movadoj kaj precipe en Mondpaca Esperantista Movado. Li parolis pri “La ideologia stumblo inter socialismo kaj internacia lingvo”. Pri internacia lingvo kiu nur povas plene flori en medio de socialisma idearo. Socialismo kies movado fine ne subtenis la ideon de “Universala lingvo”. Post la dua mondmilito la socialismaj movadoj diversgrade rezignis sian tradician ideologion kaj ties internaciismon. La laborista esperantismo tiel perdis sian varboterenon kaj preskaŭ ĉie malaperis.

Francisko Degoul parolis pri la politikaj ideoj de Zamenhof kaj la ĝenerala ligo de Esperanto al politiko.

Renato Corsetti propagandis la ideon de multtendenceco en Esperanto kaj inter la praktikantoj de la lingvo. Li substrekis la neceson de kunlaborado inter la diversaj tendencoj sed precipe pri la neceso de multegaj malsamaj grupoj, ĉiuj kun la propraj ideoj kaj opinioj.

Post la prelegoj Jan Superter malfermis la debatojn. Sur la podio sidis ankaŭ Kreŝo Barkoviĉ. Malgraŭ la esperoj de la organizantoj, la debatoj ne iris al direkto de estonteco por Esperanto, sed restis en pasinteco. Barkoviĉ devis ekspliki, ke sennaciismo kaj sennacia estas du malsamaj konceptoj. Ke Sennacieca Asocio estas tute malsama ol Sennaciisma Asocio.

La leteroj kaj mesaĝoj, kiuj poste venis al la organizantoj, montris ke multaj homoj kontentis pri la simpozio. Ĉiuj bedaŭris ke la estonteco de Esperanto ne estas bone pritraktata, sed evidente neniu malpermesas la duan simpozion kun temo Esperanto kaj ideologio (kiel rolu la Esperanto - movado politike).

La simpozio havis la subtenon de la Genta Esperanto - Grupo La Progreso, sen kiu la organizado de la simpozio plej verŝajne ne eblus.

Jakvo Schram

Post 32 - jara servado

La purigistino de la Centra Oficejo de UEA, s - ino Ina Merceij, emeritiĝos fine de decembro, finante la 32 - jaran servadon al la Asocio. Ŝi estas la plej longtempa dungito de UEA, eklaborinte en 1969 same kiel Rob Moerbeek, kiu emeritiĝis en majo.

Kun s - ino Merceij UEA adiaŭas ankaŭ ŝian edzon Wim, kiu ofte helpis ŝin en la purigado de la granda UEA - domo.

GK UEA

Libroj de Auld en la Skota Nacia Biblioteko

70 homoj ariĝis en la Nacia Biblioteko en Edinburgo 7 dec 2001 por celebri la malavaran donacon de la libraro de Bill (William) Auld. Partoprenis ĉefstabanoj de la Biblioteko, Bill Auld kun amikoj kaj familianoj, kaj esperantistoj el Skotlando kaj Anglio. Etose la vespero estis neformala, klera kaj ĝojplena.

Komence la bibliotekestro, Ian McGowan, emfazis la gravecon de la donaco, sian konvinkon ke William Auld estas elstarega skota literaturisto, kaj feliĉon pri la Auld - kandidateco por la Nobelpremio pri literaturo. Li aludis ankaŭ la rimarkindan variecon de la Aulda verkaro kaj la fakton ke la Nacia Biblioteko nun posedas mond - rangan kolekton Esperantan. Espereble la kolekto malfermiĝos printempe kaj reta katalogo pretos samtempe.

Post la enkondukaj vortoj li ĝentile petis Bill Auld respondi. Bill ridetis, faris spritan komenteton por malpezigi la atmosferon kaj komencis paroli flue el la koro pri sia sento de la honorigo pro la akcepto de sia kolekto de la Nacia Biblioteko substrekante la nekredeblan fakton, ke liaj libroj nun apudas librojn de la plej grandiozaj homoj en skota literaturo. Li paŭzis, rigardis la aŭskultantaron kaj finfine diris: “Miaopinie tio sufiĉas!” La ovacio estis longa.

Don Lord, emerita lekciisto pri Esperanto en la Universitato de Liverpulo trafe parolis pri la tutmonda reputacio de Auld, pri liaj mirindaj tradukaj kaj poeziaj kapabloj kaj pri lia larĝanimeco.

David Bisset, sekretario de EAS, mallonge pritraktis la signifon de la akcepto de la Auld - kolekto por Esperantaj bibliotekoj en Britio kaj la tuta mondo. Li esprimis la esperon, ke la Nacia Biblioteko daŭre akiros Esperantajn librojn por la Ĝenerala Kolekto, ĉar la biblioteko nun havas Esperantan materialon de monda signifo. Fine, por substreki la universalan estimon por la rimarkinda homo, li citis ĵus ricevitajn vortojn de Aleksander Korĵenkov, la lastatempa eldonisto de Bill Auld:

Aparte ĝojigas min, ke inter la libroj estas kelkaj, kiuj estis eldonitaj danko xyz al la kunlaboro de nia modesta eldonejo kaj de la plej grava inter la nun vivantaj esperantistoj — Majstro Auld.

Poste oni fotiĝis, babiladis, parolis kun bibliotekistoj kaj la Majstro mem; kaj fine elirinte englutis la magion de vintra Edinburgo kaj pripensadis ke unu el la grandiozaj kulturaj institucioj de la mondo nun apartenas al Esperantujo!

David W. Bisset

Nova komisiito pri ZEOj

S - ro Raymond Boré daŭrigas la laboron de la forpasinta Hugo Röllinger kiel komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto - objektoj (ZEOj).

Boré kunlaboris kun Röllinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO - j kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas ankaŭ fakdelegito pri ZEO - j. Nature la Estraro de UEA turnis sin ĝuste al li, kiam ĝi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Röllinger.

Boré jam skizis sian laborplanon, pri kiu li skribis al UEA interalie:

La lasta ZEO registrita de Röllinger estis notita kiel n - ro 1260. Fine de oktobro la listo atingis n - ron 1283. Tiu laboro nepre necesigas helpon. Tial mi provos arigi plurajn ZEO - simpatiantojn, instigante ilin al fakdelegiteco pri ZEOj en sia propra lando kaj mem listigi la enlandajn ZEOjn. Por Pollando tio jam estas farita: Robert Kamiński listigis la polajn ZEOjn, samkiel mi faris por Francio.

La adreso de la nova ZEO - komisiito estas: Raymond Boré, 481 square Zamenhof, FR - 73000 Chambéry, Francio.

GK UEA

Kvinpetalo en 2002

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM), fondita en 1985. La centron estras kaj mastrumas Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot.

La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi povas akcepti dudekon da staĝanoj samtempe. Ĝi organizas staĝojn por instrui Esperanton kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas, konstante praktikas la lingvon kaj ankaŭ ripozas en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝuas la familian etoson kaj bongustan kuirarton de la domo.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn. Kvinpetalo organizas perkorespondan kurson kvarnivelan.

Programo 2002

1923 feb. Praktikado de Esperanto: 2a nivelo por infanoj kaj plenkreskuloj (Josée Lafosse)

26 feb2 mar. Preparado al la parola parto de la ekzameno Kapableco (Georges Lagrange)

2529 mar. Praktikado de la lingvo: du niveloj (Nora Caragea, Suzanne Bourot)

913 apr. “La ŝtona urbo” kaj la nerona tempo (Anna Löwenstein)

1925 apr. “Baza Legolisto” de William Auld: enkonduko al la baza literaturo (Ed Borsboom)

29 apr3 maj. Botaniko (Phillipe Pellicier, Ru Bossong)

812 maj. Piedmigrado (Monique Dussenty, Thérèse Pinet)

912 maj. Ĝenerala Asembleo de F.E.T. (Fédération Espérantiste du Travail)

1822 jun. Altnivela lingvokurso kun muziko (Terry Page)

916 jul. Leviĝas la kurteno: aktorarto kaj aktorado (Paul Gubbins kaj Colin Simmonds); Inicado kaj praktiko de jogo (Arlette Plutniak)

1923 jul. Preparado al altaj studoj (Janine Dumoulin, Georges Lagrange)

610 aŭg. Preparado al la skriba parto de la ekzameno Kapableco (Georges Lagrange)

2127 okt. Praktikado de la lingvo (1a, 2a niveloj, Suzanne Bourot; 3a nivelo, Georges Lagrange)

1015 dec. Unu Jarcento de Esperanto tra la verkoj de Valo (Thérèse Pinet, Georges Lagrange)

Adreso: Esperanto - Centro, FR - 86410 Bouresse, Francio.

Telefono, Fakso +33 (0) 5.49.42.80.74

Rete:

kvinpetalo@club - internet.fr

La Festivalo malfermas pordojn

17 nov en Ivanovo (Ruslando) okazis kadre de la urbaj aranĝoj, dediĉitaj al la Eŭropa Jaro de Lingvoj, la 3a Lingva Festivalo. Sed eĉ se tiu ĉi jaro ne estus proklamita Jaro de Lingvoj, la Festivalo okazus. Unue, ĝi estas unu el ĉefaj, prioritataj aranĝoj de Ivanova E - klubo. Due, antaŭ unu jaro fermante la Duan Lingvan Festivalon, ni promesis, ke okazos la sekva, kaj ni ne rajtis senagi...

Denove liceo №21, kie okazis la LF, gastame malfermis siajn pordojn al gelernantoj, gestudentoj kaj al personoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj. Ĉi - foje la Festivalo kolektis pli ol 200 personojn. Al ili ni proponis 26 lingvajn sekciojn. Funkciis ankaŭ la sekcio “Sen lingvo tra la mondo”, kiun gvidis konata Ivanova vojaĝanto Pjotr Plonin. La lingvojn prezentis eksterlandaj studentoj de superaj lernejoj, instruistoj de la lernejo pri naciaj kulturoj, instruistoj kaj studentoj de filologiaj fakultatoj de la Universitato.

Spertaj geesperantistoj de nia klubo V.Poltirev, T.Loskutova kaj A.Obrezkov gvidis la sekcion pri la Internacia Lingvo. Post kvin serioj de prezentiĝoj okazis koncerto.

La Festivalo okazis danko xyz al la administracio de la liceo, estro de la Regiona sindikata komitato pri klerigo, kaj fervoro de la anoj de nia E - klubo. Ivanova radio kaj televido informis pri la Festivalo.

Andrej Obrezkov

Unuafoje en Odessa

2425 nov 2001 en Odessa (Ukrainio) okazis Lingva Festivalo, dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj.

24 nov estis la sola pluva tago en tiu monato; tamen la urba lernejo №52 estis plenŝtopita de homoj. Al prezentado de 19 lingvoj venis pli ol 200 infanoj el lernejoj, studentoj de Pedagogia Universitato kaj lingvemuloj.

Post la laboro, la lernejo organizis por ĉiuj prezentantoj Rondan Tablon kun abundaj ukrainiaj naciaj manĝaĵoj; estis prezentitaj ankaŭ arabaj kaj hindaj naciaj manĝaĵoj fare de studentoj de Medicina Universitato.

En la konkurso de poliglotoj lernantoj kuris de unu prezentado al alia, penante skribi en pli multaj lingvoj la faman frazon de Puŝkin “Do, mi loĝis tiam en Odessa...” — la lastan frazon de Eŭgeno Onegin.

La dua parto de la Konkurso okazis 25 nov, kiam 3 teamoj de poliglotoj solvadis taskojn, similajn al intelekta ludo Kio? Kie? Kiam?

La Festivalon finis Internacia koncerto, kiun partoprenis artaj kolektivoj de Junulara Kultura Centro, de kelkaj urbaj lernejoj, Greka Kultura Asocio kaj diverslandaj studentoj de Medicina Universitato.

Tatjana Auderskaja

Esperanto en... Kremlo

2122 nov en Kremlo kunvenis “Civitana Forumo”, kiun partoprenis kelkaj miloj da reprezentantoj de diversaj neprofitcelaj organizoj. La E - movadon reprezentis Anna Butkeviĉ (prezidanto de la peterburga E - societo Espero) kaj Abduraĥman Junusov (Dagestano).

Estas strange, sed, laŭ la aserto de Anna Butkeviĉ, la moskvaj esperantistoj tute ignoris tiun bonegan eblon prezenti sin al vasta publiko. Dum la tuta forumo la prezidanto de Espero aktive propagandis Esperanton kaj sukcesis veki grandan intereson de multaj.

Anna enmanigis al vicĉefministro de Ruslando, Valentina Matvijenko, dosieron kun materialo pri Esperanto.

Boris Kondratjev

Nova sekcio de Monda Turismo

2021 okt 2001 en Hefei Universitato de Teknologio (Ĉinio) okazis Konferenco pri Esperanto - Turismo, kiun prezidis Liu Jianguo de Hefei - a Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo.

Laŭ la statuto de Monda Turismo ĉinaj anoj iniciatis fondi Ĉinan Sekcion de MT, akceptis la regularon kaj elektis la estraron de la Sekcio: prezidanto Liu Jianguo el Hefei, vicprezidanto Zhuang Qixiong el Nanjing, ĝenerala sekretario Li Guoxuan el Huainan kaj vicĝenerala sekretario Wang Xue el Suzhou.

Oni diskutis reciproke pri la disvolvado de Esperanto - turismo, precipe pri studentoj, instruado, scienca grado pri E - turismo, laborigo de studentoj kaj aliaj aferoj. Ĉiuj ĉeestantoj unuvoĉe deziras okazigi la 19an Internacian aranĝon de MT en Ĉinio en marto 2003.

Ĉeestantoj vizitis la eksponan fenestron por la propagando de Esperanto al geinstruistoj kaj gestudentoj en Hefei Universitato de Teknologio. Poste la ĉeestantoj ekskursis en Hefei.

Liu Jianguo

Kurte

Vicministrino pri eksterlandaj aferoj de Kroatio, Vesna Cvjetković - Kurelec akceptis delegacion de Kroata E - Ligo k konsentis, ke Kroatio proponu rezolucion pri E - to en la venonta Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo. (Tempo)

Renoma germana gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung aperigis trikolumnan artikolon pri E - to okaze de UK - 86 (Zagrebo); kontraŭe al la kutima moketa - distanciĝa tono la etoso de la artikolo estas justa, trafa k respektema. (Esperanto aktuell)

La urbestraro de Zaozhuang (Ĉinio) donis al Zaozhuanga E - Asocio 10 mil juanojn por vizito de japanaj esperantistoj; la asocio okazigos kelkajn internaciajn aktivadojn kun subteno de la urba registaro. (Nun)

22 sep – 9 okt en Parizo okazis ekspozicio pri la laborista E - movado. (Sennaciulo)

2123 sep en Dobřichovice (Ĉeĥio) okazis la 5a Konsultiĝo de Mezeŭropaj E - Asocioj, kun delegitoj el Hungario, Pollando, Slovakio, Kroatio k Ĉeĥio, pri la temo “Konservo de la kulturoj de landoj aliĝontaj al EU”. (Tempo)

24 nov okazis la 16a malferma tago de UEA en Roterdamo, kies multaj vizitantoj ĝuis prelegojn de Humphrey Tonkin k Trevor Steele, vidbendojn k 10 - procentan rabaton en la Libroservo. Ĝi estis ankaŭ adiaŭa tago, ĉar la inventinto de la malfermaj tagoj, Osmo Buller, baldaŭ reiros al Finnlando por plenumi alian postenon. (Nun)

La Estraro de UEA elektis novan estraron por Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo - Problemo (CED) el kvin elstaraj fakuloj. La esplorfakon de UEA nun gvidas prof. Humphrey Tonkin (kunordiganto), d - ro Detlev Blanke, d - ro Mark Fettes, d - rino Ilona Koutny k prof. Jouko Lindstedt. (GK UEA)

18 mil elektronikaj libroj estis elŝutitaj pere de eLibrejo (http://esperanto.nu/eLibrejo) inter 13 jun k 13 dec 2001; La eta princo de Saint - Exupéry stabiliĝis kiel la plej populara libro, sekvata de Esprimo de sentoj en Esperanto de Privat k pluraj libroj de Zamenhof. (Nun)

Kontenta pri la alta nivelo k bona organizo de la antaŭaj Kolokvoj pri Aplikado de Esperanto en Scienco k Tekniko, la estraro de UEA asignis aŭspiciojn de UEA ankaŭ al la venonta okazigo de tiu tradicia aranĝo de KAVA - PECH. (GK UEA)

Altaj afrankotarifoj k aliaj komplikaĵoj embarasas la produktadon de Kontakto en Ukrainio; eble la revuo estos presata k ekspedata en Pollando. (HeKo)

Post la Kristnasko

Novelo de Anton Ĉeĥov

I

— Kion skribi? — demandis Jegor kaj trempis plumon en inkon.

Vasilisa jam dum kvar jaroj ne renkontiĝis kun sia filino. Ŝia filino Efimia post la edziniĝo forveturis kun la edzo en Peterburgon, sendis du leterojn kaj poste senspure malaperis, kaj neniu sciis ion pri ŝi. Melkante la bovinon matene, hejtante la fornon, aŭ dormetante nokte — la maljunulino ĉiam pensis nur pri la samo: kio okazis al Efimia, ĉu ŝi vivas? Necesis sendi al ŝi leteron, sed ŝia maljuna edzo ne sciis skribi, kaj mankis iu, kiun ŝi povus peti pri helpo.

Kiam komenciĝis Kristnaska festaro, Vasilisa ne eltenis kaj iris en gastejon al frato de l’ gastejmastrino, Jegor, kiu reveninte el armeo pasigis senfare la tempon hejme, en la gastejo. Onidire li povosciis bone skribi leterojn kontraŭ deca pago. En la gastejo Vasilisa interparolis kun kuiristino, poste kun la mastrino, poste kun Jegor mem. Ili interkonsentis pri dek kvin kopekoj.

Nun — je la dua festa tago post la Kristnasko, en la gasteja kuirejo — Jegor sidis ĉe tablo tenante la plumon. Vasilisa staris antaŭ li enpensiĝinte, kun zorgoplena kaj malĝoja mieno. Kun ŝi venis ankaŭ ŝia maljuna edzo Petro, tre magra, alta, kun bruna kalvo; li staris kaj rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo. Sur la forno en kaserolo estis kuirata porkaĵo; ĝi siblis kaj snufis kaj ŝajnis ke ĝi parolas: “Flu - flu - flu”. Estis sufoke.

— Kion skribi? — denove demandis Jegor.

— Ĉu kion! — diris Vasilisa kolere kaj suspekteme rigardante al li. — Ne urĝu! Ja vi skribas ne senpage, sed kontraŭ mono! Nu, skribu. Al nia kara bofilo Andreo Ĥrisanfoviĉ kaj al nia amata solfilino Efimia Petrovna ni sendas kun amo profundan riverencon kaj neniam rompeblan gepatran benon.

— Farite. Pafu plu.

— Ankoraŭ ni gratulas okaze de la festo Kristnaska, ni estas vivaj kaj sanaj kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro... Reĝo de l’ Ĉielo.

Vasilisa iom pensis kaj interŝanĝis rigardojn kun la maljuna edzo.

— Kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro... Reĝo de l’ Ĉielo... — ŝi ripetis kaj ekploris.

Ŝi povis diri nenion plu. Sed antaŭe, kiam ŝi pensadis dum la noktoj, al ŝi ŝajnis, ke eĉ dek leteroj ne sufiĉus por ĉio. Post la forveturo de la filino kun la edzo pasis multe da tempo, la maljunaj geedzoj vivis kiel orfoj kaj peze ĝemis nokte, kvazaŭ post entombigo de la filino. Dum tiu tempo en la vilaĝo estis tre multaj diversaj okazintaĵoj, multaj nuptoj kaj mortoj. Tre longaj estis la vintroj! Tre longaj noktoj!

— Varmege! — diris Jegor, malbutonante la veŝton. — Eble sepdek gradoj. Kio plu? — li demandis.

La gemaljunuloj silentis.

— Kion via bofilo tie faras? — demandis Jegor.

— Li estas ekssoldato, karulo, vi ja scias, — la maljunulo respondis mallaŭte. — Li revenis el la armeo samtempe kun vi. Li estis soldato, kaj nun li do estas en Peterburgo en akvokuracejo. La doktoro kuracas malsanulojn per akvo. Li do estas la pordisto de l’ doktoro.

— Jen ĉi tie estas skribite... — diris la maljunulino, prenante el la tuko leteron. — Efimia sendis ĝin antaŭ longe. Eble ili jam ne estas en ĉi tiu mondo.

Jegor iom pensis kaj komencis rapide skribi.

“En la nuna tempo, — li skribis, — ĉar la sorto via per si difinis la Militan Karieron, do ni konsilas al Vi konsulti la Statuton de Disciplinaj Punoj kaj de Krimaj Leĝoj de Fako Milita, kaj Vi konstatos en ĉi Leĝo la civilizon de la Rangoj de Fako Milita”.

Li estis skribanta kaj voĉleganta la skribitan tekston, kaj Vasilisa pensis ke necesas skribi pri la pasintjara mizero: greno ne sufiĉis eĉ ĝis la Kristnasko kaj ili devis vendi la bovinon. Necesas peti monon, necesas skribi, ke la maljunulo ofte malsanas kaj, verŝajne, baldaŭ rekomendos sian animon al Dio... Sed kiel eblas esprimi tion per vortoj? Kion diri unue kaj kion poste?

“Bone volu atentiĝi, — Jegor daŭrigis skribi, — al la 5a volumo de Dekretoj Militaj. Soldato estas Nomo komuna, Fama. Soldato estas nomata la plej unua Generalo kaj la lastega Ano de Armeo”.

La maljunulo movis la lipojn kaj mallaŭte diris:

— Vidi la genepojn — tio estus bona.

— Kiuj genepoj? — demandis la maljunulino kaj kolere rigardis al li. — Ja ili eble eĉ ne estas!

— Ĉu genepoj? Sed eble ja estas. Kiu scias!

“Kaj pro tial Vi povas juĝi, — rapidis Jegor, — kiu malamiko estas Fremduja kaj kiu Interna. Nia plej unua Interna Malamiko estas: Bakĥo”.

La plumo knaris, farante sur la papero strangajn signojn similajn je fiŝhokoj. Jegor rapidis kaj ĉiun linion tralegis kelkfoje. Larĝe dismetinte la krurojn sub la tablo, li sidis sur tabureto sata, sana, larĝmuzela, ruĝnuka. Li estis enkorpiĝo de la trivialeco — kruda, aroganta, nevenkebla, fiera pro sia naskiĝo kaj maturiĝo en la trinkejo — kaj Vasilisa estis bone komprenanta, ke temas pri la trivialeco, sed ŝi ne povis tion esprimi per vortoj kaj nur rigardis al Jegor kolere kaj suspekteme. Pro lia voĉo, nekompreneblaj vortoj, pro la varmego kaj sufoko ŝin ekdoloris la kapo, ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝi ne plu parolis, ne plu pensis, kaj nur atendis kiam li ĉesos knari. Sed la maljunulo rigardis kun profunda fido. Li kredis ankaŭ al la maljunulino, kiu venigis lin ĉi tien, al Jegor; kaj kiam li ĵus estis mencianta la akvokuracejon, laŭ lia vizaĝo estis videble ke li kredas kaj la kuracejon kaj la kuracan efikon de la akvo.

Finskribinte, Jegor ekstaris kaj tralegis la leteron de la komenco. La maljunulo nenion komprenis, sed fideme kapjesis.

— Bone, glate... — li diris, — Dio donu sanon al vi. Bone...

Ili metis sur la tablon tri kvinkopekajn monerojn kaj eliris el la gastejo. La maljunulo rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis profunda fido, sed Vasilisa, dum ili estis elirantaj, svingis la manon kontraŭ hundo kaj kolere diris:

— Ho, vipuro!

Maltrankviligita pro siaj pensoj, la maljunulino ne dormis la tutan nokton, kaj matene ŝi ekstaris, preĝis kaj iris al la stacio por sendi la leteron.

Ĝis la stacio estis dek unu verstoj.

II

La akvokuracejo de doktoro B.O. Moselweiser ankaŭ je la Novjarfesta tago funkciis same kiel je la ordinaraj tagoj, kaj nur la pordisto Andreo Ĥrisanfoviĉ surhavis uniformon kun novaj galonoj, kaj liaj botoj iel aparte brilis. Ĉiujn venintojn li estis gratulanta okaze de la Nova jaro kaj deziris al ili novan feliĉon.

Estis mateno. Andreo Ĥrisanfoviĉ staris ĉe la pordo legante ĵurnalon. Ekzakte je la deka horo eniris generalo, konata de li, unu el la kutimaj klientoj, kaj post li eniris poŝtisto. Andreo Ĥrisanfoviĉ formetis la palton de la generalo kaj diris:

— Feliĉan Novan jaron, kaj novan feliĉon al vi, via Ekscelenco!

— Dankon, karulo. Ankaŭ al vi.

Suprenirante sur la ŝtuparo, la generalo kapmontris al pordo kaj demandis (li demandis tion ĉiutage kaj poste ĉiam forgesis):

— Kio estas en ĉi tiu ĉambro?

— Kabineto por masaĝo, via Ekscelenco!

Kiam la paŝoj de la generalo silentiĝis, Andreo Ĥrisanfoviĉ rigardis la ricevitajn poŝtaĵojn kaj trovis unu leteron al sia nomo. Li malfermis ĝin, legis kelkajn liniojn, poste nehaste, rigardante la ĵurnalon, iris al sia loĝĉambro, kiu estis fine de la koridoro en la sama domo. Lia edzino Efimia sidis sur la lito kaj mamnutris infanon; alia infano, la plej aĝa, staris apud ŝi metinte sian krispan kapon sur ŝiajn genuojn, la tria infano dormis sur la lito.

Veninte en sian ĉambreton, Andreo donis la leteron al la edzino kaj diris:

— Verŝajne el la vilaĝo.

Poste li eliris, ne formetante la okulojn de la ĵurnalo, kaj haltis en la koridoro proksime de sia pordo. Li aŭdis, ke Efimia tremvoĉe legis la unuajn liniojn. Pli multe ŝi ne povis legi; ĉi tiuj linioj tute sufiĉis por ŝi; ŝi eklarmis kaj ekparolis, brakumante kaj kisante sian unuenaskiton, kaj oni ne povus kompreni, ĉu ŝi ploras aŭ ridas.

— Ĝi venis de la avinjo, de la avĉjo... — ŝi estis diranta. — El la vilaĝo. Ho, Reĝino de l’ Ĉielo, sanktuloj kaj anĝeloj. Tie nun la neĝo atingas la tegmentojn... La arboj blanke blankas. La infanoj etaj sur luĝetoj... Kaj la kalva avĉjo sur la forno... kaj la flaveta hundinjo... , miaj karuloj!

Aŭskultante, Andreo Ĥrisanfoviĉ rememoris, ke tri aŭ kvar fojojn la edzino donis al li leterojn kaj petis ke li sendu ilin al la vilaĝo; sed li ne sendis ilin, ĉar iuj gravaj aferoj malhelpis, kaj la leteroj ie perdiĝis.

— Kaj leporetoj kuradas sur kampo, — larmeganta Efimia lamentis, kisante la filon. — La avĉjo estas kvieta, bona, ankaŭ la avino estas bona, kompatema. En la vilaĝo oni vivas laŭ la animo kaj timas Dion... Preĝejeto estas en la vilaĝo, en la ĥorejo kampuloj kantas. La Reĝino de l’ Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie!

Andreo Ĥrisanfoviĉ revenis en sian ĉambreton por fumi dum neniu estis venanta, kaj Efimia subite ĉesis paroli, eksilentis kaj viŝis la okulojn, nur la lipoj tremis. Ŝi lin tre timis, ho, kiel ŝi timis! Ŝi tremegis kaj teruriĝis pro liaj paŝoj, pro lia rigardo, kaj kuraĝis diri neniun vorton dum lia ĉeesto.

Andreo Ĥrisanfoviĉ ekfumis, sed ĝuste ĉi tiam supre iu sonorigis. Li estingis la cigaredon kaj, farinte la vizaĝon tre serioza, kuris al sia ĉefpordo.

De supre iris generalo, rozkolora, freŝa pro la bano.

— Kio estas en ĉi tiu ĉambro? — li demandis montrante pordon.

Andreo Ĥrisanfoviĉ stariĝis rekte, armeane metis la manojn al la flankoj, kaj laŭte diris:

— Duŝo de Charcot, via Ekscelenco.

(1900)

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Noto

En la rusa familia domo estas brika, granda forno, kun kuŝejo sur la fornosupro.

Vide el Bruselo

Koleraj grekoj

Ĝuste dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj civitanoj estas ege malĝentilaj al eŭropaj moŝtoj. Plej akrajn insultojn ricevas grekino Anna Diamantopoulou.

En intervjuo por la greka gazeto Kathimerini la membro de Eŭropa Komisiono (EK) pri sociaj aferoj proponis la oficialigon de la angla lingvo kiel la dua lingvo de Grekujo, oficialigon por kontraŭi la lingvan izoladon de Grekujo. “Por multaj grekoj tia rimedo estus la morto de la greka lingvo”, — klarigas Efthimios Mavrogeorgiadis de la Helena Esperanto - Asocio.

Diamantopoulou, respondeca pri sociaj aferoj kaj egalaj ŝancoj ĉe la Eŭropa Komisiono, volas nur helpi junajn samlandanojn, kiuj pro eŭropa unuiĝo estas devigataj preskaŭ denaske scipovi la anglan: “Ni nun devas zorgi pri la estonteco de niaj infanoj”. Tamen fama profesoro Giorgos Babiniotis koleras: “Estas nekredeble, ke greka membro de la Eŭropa Komisiono tiel provokis la grekan popolon”, — diras la atena lingvisto. Ankaŭ kamparano ne dividas la ideojn de la greka moŝtino ĉe Eŭropa Unio: “Mi eĉ ne bone skribas la grekan. Ĉu mi estonte devos skribi miajn administrajn petojn angle al la greka registaro?”

Malĝentilaj civitanoj kaŭzas problemojn ne nur al eŭropa gravulino Diamantopoulou. Je la fino de septembro la fama germana gazeto Die Zeit raportis pri kampanjo de Eŭropa Esperanto - Unio kontraŭ la lingva diskriminacio en internaciaj organizoj financataj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Pli kaj pli tiaj oficejoj postulas ke kandidatoj por tuteŭropaj postenoj denaske scipovu la anglan. “Precize dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj, prezidanto de la Eŭropa Komisiono ricevis admonleteron. Temo: diskriminacio de civitanoj kiuj ne denaske scipovas la anglan. Eŭropa Esperanto - Unio volas scii de la lingve malmulte talenta italo kia estas la situacio de egalaj rajtoj en Eŭropa Unio”, — akre skribas la germana ĵurnalisto aludante pri Romano Prodi, prezidanto de la EK. Anglaj gazetoj daŭre kritikas la malbonŝancan italon Prodi pro lia malbona angla. Umberto Broccatelli, prezidanto de la Eŭropa Esperanto - Unio, defendas sian samlandanon de la akra plumo de ĵurnalisto de Die Zeit: “La aludo pri Romano Prodi estas tute malĝentila. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono estas politikisto, ne tradukisto, kaj havas lingvajn konojn certe superajn al tiuj de multaj aliaj politikistoj.”

Leginte la artikolon en Die Zeit, Willi Rothley, ano de la Eŭropa Parlamento (EP) por la germanaj socialistoj, faris unu el kvar demandoj en EP pri lingva diskriminacio dum la lastaj du monatoj. Post ok monatoj, la Komisiono ankoraŭ ne respondas al manpleno da demandoj pri lingva diskriminacio ĉe Komisionaj oficejoj.

Do certe nur post la Eŭropa Jaro de Lingvoj, germana socialisto Rothley ricevos tipe svagan respondon pri eŭropa diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

Dafydd ap Fergus

Reage al reagoj

Mi vere ne atendis tiom multajn reagojn pri mia modesta komento en 2001:9. Ĝia baza ideo estis, ke drastaj reformoj, proponataj de diletantoj (veraj spertuloj facile trovas ĉiujn esprimeblecojn en la ekzistanta lingvo, kaj do reformojn ne proponas), povus nur malutili al Esperanto. Idon mi menciis nur pretere, preskaŭ metafore. Kiam poeto uzas en lirika versaĵo la vorton “koro”, ne indas lanĉi kardiologian diskuton kaj akuzi lin pri nescio de anatomio kaj fiziologio...

Mi absolute nenion havas kontraŭ la ŝatantoj de Ido kaj Volapük, des pli ili por praktika interkomunikiĝo regule uzas Esperanton. (Fakte mi malŝatas unusolan specon de homoj: la diletantojn, kiuj volas aspekti grave, kaj por tio furioze atakas verajn kompetentulojn; kiuj ne interesiĝas pri realaj faktoj, ne volas lerni kaj facilanime detruas alies kreaĵojn, ĉar ne konscias ties valoron...)

Dankon al s - roj Lazian kaj Hekland pro sobraj kaj raciaj leteroj, ankaŭ pro interesaj informoj. Nur unu rimarketo: por korekte kompari ion, oni apliku unuecan kriterion. Do, depende de la difino, oni parolu aŭ “optimisme” pri 20 000 000 esperantistoj kaj 500 idistoj (kaj 500 000 000 anglalingvanoj), aŭ skeptike — pri 100 000 esperantistoj kaj 20 idistoj. Tamen preferindas kompari la objektive mezureblajn nombrojn, rilatajn al reala lingvouzo: kvanton de eldonataj libroj kaj diskoj; klubojn, renkontiĝojn ktp.

Kaj la letero de s - ro Petik (2001: 11), plena de juneca vervo kaj r - r - revolucia patoso, bone amuzis min. Kiom multajn belajn vortojn (espereble, ankaŭ ties signifojn...) li scias! Kaj la stilo — ! — kvazaŭ el sovetiaj gazetoj de 1930aj jaroj! Neniigi la burĝajn dogmojn kaj ties adeptojn (kaj senmaskigi malamikajn agentojn!), detrui ĉion ĝis la fundo — kaj kion konstrui sur la ruinoj (nepre ion belan kaj perfektan, sed dume neniu scias — kian), oni pensos poste... Oni nur toleru kelkajn jardekojn en mizero kaj, se vi restos viva, vi nepre feliĉos! Kaj se ne — do certe kulpas la kaŝitaj malamikoj de la progreso, ni punu ilin kaj komencu novan eksperimenton...

Do, laŭ Petik, mi estas fosilia dogmulo kaj reakciulo, agnoskanta nenion ekster la Fundamento. Tre agrable. Ja antaŭnelonge (1998: 89) A.Gofen riproĉis min pro nemotivita uzado de nefundamentaj vortoj, “anarkiemo kaj nedisciplinemo”. Apenaŭ necesas diri, ke mia pozicio dum lastaj jaroj ne ŝanĝiĝis.

Kiel do klarigi la paradokson? Ja tre simple: mi libere kaj aktive uzas Esperanton dum 20 jaroj, do nature povas diri vorton aŭ trakti detalon nekonatan/nekompreneblan por novulo aŭ eterna komencanto. Certe, mi aprobas lingvoevoluon — se ĝi okazas laŭnature (se iu volas plifortigi siajn muskolojn, preferindas gimnastiko, sed ne operacio — precipe se la kirurgo komencis lerni anatomion nur antaŭ duonjaro!) Jes, mi preskaŭ ne menciis konkretajn argumentojn — ĉar esperis (ŝajne, tro optimisme), ke por saĝaj personoj kelkaj aferoj memevidentas... (Alico en Mirlando bone memoris: se oni tro multe trinkos el botelo surskribita “veneno”, oni preskaŭ certe baldaŭ sentos ioman malbonfarton...)

Strange, ke al iu necesas longe klarigi, ke duoble du estas kvar, kaj ke plene evoluinta kaj aktive uzata lingvo kun akumulita dum 115 jaroj riĉa kaj varia kulturo estas pli valora, alloga kaj vivkapabla, ol 1001a teoria reformprojekto. Tamen, nenio malhelpas s - ron Petik aliĝi, ekzemple, al la projekto “Edo” (priskribita sur apuda paĝo en LOdE. 2001: 11) — kaj ties anonima aŭtoro havos kun kiu paroli.

La unusola senchava frazo de Petik ne eltenas kritikon: ja por konkludi, ke Esperanto havas “makulojn”, oni devas dekomence ĝin lerni! Reale kursfinintoj amase malaperas, ĉar simple ne scias — por kio oni povas utiligi Esperanton: niaj aktivuloj tro malmulte pensas pri tio, okupitaj per varbado kaj elementa instruado de ĉiam pliaj novicoj. Ve, pluraj esperantistoj restas for de la E - kulturo, kaj pro tio facilanime proponas reformojn, ne konsciante eblajn postsekvojn...

Do mi tutkore (kardiologoj, bonvolu ne atenti tiun vorton!) deziras al s - ro Petik kaj ceteraj reformemuloj plu lerni Esperanton — multaj bonaj vortoj ekzistas ekster la Fundamento, kaj eĉ PIV ne estas dogmo. Legi bonajn librojn — da ili en Esperanto ekzistas pluraj centoj. Ekzerci. Koncize, mi deziras al ili iĝi kleraj kaj seriozaj esperantistoj. Kaj post kvin aŭ dek jaroj ni povos reveni al la temo pri reformoj — se s - ro Petik tion plu volos.

Kaj se iu daŭre suferas pro obseda jukado de reformemo — li provu dekomence reformi iun nacian lingvon. Tiu tasko pli facilas, ja ĉiu nacia lingvo havas centoble pli da mallogikaĵoj ol Esperanto. (Bernard Shaw siatempe proponis grandan premion al tiu, kiu raciigos terure nelogikan anglan lingvon. Ĝis nun neniu ricevis — do vi havas ŝancon!) Ne forgesu poste raporti pri eventuala sukceso...

... Kaj tamen, se Ido (ne parolante jam pri cento da aliaj reformprojektoj) estas pli perfekta ol klasika Esperanto — kial do adeptoj de la klasika dekmiloble pli multas?..

(Viajn respondojn bonvolu ne sendi al la redakcia adreso.)

Valentin Melnikov (Ruslando)

Sabira Ståhlberg rezignas pri la Literatura Sekcio

(HeKo) Laŭ la nombro de voĉoj por mia direktoreco ĉe la Literatura Sekcio mi konkludas, ke la programo proponita de mi por tiu Sekcio ne ricevas subtenon de plimulto de la akademianoj.

Pro tio mi redonas la mandaton al la estraro, petante ĝin trovi alian direktoron por la Literatura Sekcio. Mi dankas al ĉiuj, kiuj subtenis min en tiuj ĉi elektoj, kaj aparte al tiuj, kiuj kuraĝige reagis pri mia programpropono. Mi kunlaboros en aliaj Sekcioj kiel ordinara membro.

Sabira Ståhlberg (Bulgario)

Mi malaprobas la aperigon

Mi ĵus ricevis kiel ĉiam kun kontento la Ondon de Esperanto (2001: 11) kaj tuj tralegis ĝin. Mi legis la versaĵon pri Esperanta Civitaneco de Aroloviĉ. Mi estas unu el la malmultaj francoj, kiuj bone lernis vian rusan lingvon kaj konas eĉ la sovetrusan literaturon, do komprenis la pastiĉon, kiu certe estas literature laŭdinda, sed mi malaprobas la aperigon de simila teksto. Persone la kreado de fikcia esperantista ŝtato kun leĝaro kaj parlamento nur amuzas min. Mi plej timas, ke ĝi ridindigos la movadon kaj kreskigos la personan povon de iu s - ro Ari, sed tio estas nur supozo.

Sed la gravaj atakoj kontraŭ E - organizoj, kaj precipe kontraŭ UEA, estas ege malutilaj al nia movado. La esperanto - movado (ĉu finvenkisma aŭ ne) dependas ĉefe de E - organizoj kaj la plej grava estas UEA. Eĉ se mi ne kredas je la fina venko, mi pensas, ke UEA plej altskale efektivigas la E - vivon ekzemple per la plej amasaj kongresoj.

Pro tio mi timas la senĉesajn atakojn de la Esperanta civito kontraŭ (cetere ne nur) UEA, ne reabonos Heroldon (kiun mi abonas de mia esperantistiĝo en 1979!) kaj ĝojus, se LOdE ne malutilus al esperanto aperigante similan atakon, eĉ se ĝi estas nur persona kaj se oni konsideras la literaturan aspekton.

Robert Pontnau (Francio)

Longan vivon!

Rimarkante ke mia adverba nomo rolis en versaĵo de la majakovskieska Viktor Aroloviĉ (LOdE. 2001: 11), mi tre ĝojis pri la honoro.

Mi deziras al la multtalenta V.A. longan vivon, multajn novajn poemojn kaj utilajn agadojn por kaj per Esperanto, ĉu en aŭ ekster la Civito.

Detlev Blanke (Germanio)

Nefermita letero al Emanuelo Kantio

Mi bedaŭras, sinjoro Kantio, ke la terorismaj okazoj en Usono tute refutis viajn teoriojn pri la praktika racio.

Vi diris, ke la moralo devas esti bazita sur la koncepto, ke oni devas alpreni kiel regulon de konduto nur tiujn maksimojn, kiujn oni povas konsekvence voli esti leĝoj por ĉies konduto. La teroristoj klare kredas, ke murdo de senkulpaj homoj, se ties registaro ne akordas kun ili, estas tia regulo.

Vi diris, ke kredo je Dio kaj senmorteco certigus, ke la homoj estu moralaj. La teroristoj profunde kredas je Dio kaj senmorteco, kaj estas tre malmoralaj.

Alia bazo ol la via estas bezonata por la moralo. Kial ne ĉi tio?

La homaro bezonas ordan socion por esti feliĉa. Se la homoj senĉese malutilas unu al alia, nenia orda socio estas ebla, kaj ili estas tre malfeliĉaj. Kiel diris la angla filozofo Hobbes, kiam ekzistas “senĉesa milito de ĉiu kontraŭ ĉiu”, la vivo de la homo estas “soleca, malriĉa, fia, besteca, kaj mallonga”.

Ni ĉesigu la malutilon de unu al alia kaj la mondo fariĝos paradizo, kie ĉiu povas pace vivi kaj fari utilan laboron por la bonfarto de la tuta homaro. (Oni rimarku, ke oni nun konscias, ke malutilo al la vivmedio estas ankaŭ grava malutilo al la homaro.) La vera bazo por la moralo?

Maurice Wittenberg (Usono)

Profesoro serĉata en Hispanio

Estas bezonata profesoro, kiu instruos Esperanton kaj hispanan lingvon dum la lasta semajno de junio 2002. La instruado okazos ĉiutage (ses tagojn), po du horoj entute, por grupo de eksterlandanoj, kiuj okaze de la 75a SAT - Kongreso venos al Valencia.

La profesoro ricevos por tiu semajno loĝadon kun tri manĝoj tage en junulara restadejo, tre bela kaj bone ekipita, situanta ĉe la plaĝo de la bela turisma urbo Benicassim (apud Castellón), kaj ĉirkaŭ 30.000 pesetojn.

Interesiĝantoj kontaktu rete:

augustocasquero@infonegocio.com

Augusto Casquero (Hispanio)

Devas okazi staĝoj pri la arto taŭge rebati

Unu el viaj rubrikoj ne tiom plaĉas al mi, kompare kun la aliaj paĝoj de La Ondo. Temas pri Vide el Bruselo de Dafydd ap Fergus (DF).

Kial?

— La tekstoj ne estas ĉiam facile kompreneblaj. Ne ĉiu leganto bone konas la arkanojn de l’ eŭropaj institucioj, teorie kaj ĉefe praktike.

— Ĉu DF estas eŭropa funkciulo aŭ nur aktiva observanto?

— Ĉu la esperantistoj, kiuj laboras ĉe Eŭropaj Institucioj samopinias kun DF? Ekzistas rezervo - devigo sed, private, estus interese scii iom pli pri la pritraktitaj temoj.

En la oktobra Ondo mankas grava parto de la raporto: la enhavo de la interŝanĝitaj korespondaĵoj. Kion efektive skribis P.? Mistero, eĉ post la legado de La Ondo.

Verki taŭgajn rebat - leterojn, kritikajn sed ne ofendajn, estas malfacila tasko. Malmultaj aktivaj/fervoraj esperantistoj tamen riskas tion fari, ofte tro kolere.

Eble devus okazi staĝoj pri la arto taŭge rebati, sugesti, laŭdi, kritiki... ankaŭ staĝoj pri redaktado de artikoloj sendotaj al ĵurnaloj ktp.

Tion ni devas pripensi kaj eventuale programi dum internaciaj aŭ naciaj studsemajnoj, ĉiam pli oftaj en nia Esperanta mondo.

Resume, mi opinias, pro personaj spertoj en la gazetara medio: Verki ĝustan rebat - leteron estas vere pli malfacile ol verki artikolon por anonci aŭ raporti pri Esperanta evento.

Lucien Giloteaux (Francio)

EQUAL: Ĉu ŝanco por Esperanto?

La projekto “EQUAL” de la Eŭropa Unio celas subteni “novajn vojojn por kontraŭbatali diskriminacion kaj malegalecon, kiun spertas dungitoj kaj laborserĉantoj.”

Certe diskriminacio pro malsamaj gravecoj de gepatraj lingvoj estas ege ofta, sed ĝis nun — ekster Esperantujo — ne multe atentata problemo.

Mi mem laboras en firmao en kiu anglo estas sekciestro, dum turkoj purigas la fenestrojn kaj italinoj la necesejojn.

Kontaktinte la organizantojn de “EQUAL”, mi eksciis, ke principe ankaŭ iniciativoj, kiuj realigas lingvan egalrajtecon pere de Esperanto, estas bonvenaj.

La subvencioj estas sufiĉe altaj, entute pli ol 500 milionoj da eŭroj por la jaroj 20002006 eĉ nur en Germanio. Ŝancojn akiri iom de tiu sumo do havus ankaŭ firmaoj aŭ asocioj, kiuj internacie kunlaboras pere de Esperanto.

Pliaj informoj troviĝas ĉe:

http://europa.eu.int/comm/employmentsocial/equal/

Ulrich Matthias (Germanio)

Iom da suno en malvarma akvo

Soros, Tivadar. Maskerado ĉirkaŭ la morto: Nazimondo en Hungarujo. — 2a eld. — Rotterdam: UEA, 2001. — 318 ., il.

Langlet, Nina. Kaoso en Budapeŝto / Tradukis el la sveda Kalle Kniivilä. — Varna: Bambu, 2001. — 168 . — (Serio Kargo; Vol 3.).

Rusa verkisto V.Ŝalamov, kiu havis amaran sperton de mallibero dum la tempo de Stalin, opiniis, ke vivo sub tre pena premo (ekzemple en Stalin - tempa malliberejo) transformas en bruton iun ajn homon. Laŭ li, ekzistas iu sojlo, post kiu la rezistokapablo de individuo rompiĝas. Kaj ĉiuj iĝas egalaj, t.e. ĉiuj iĝas malnoblaj.

Juda psikiatro A.Frankl, kiu samtempe kun Ŝalamov havis samteruran sperton de Hitlera neniigejo, faris alian konkludon: la ĉelima (postsojla) situo akrigas, akcentas la principan, bazan orientiĝon de la individuo: ĉiuj — la noblaj kaj la malnoblaj — pli hele manifestas sian internan naturon.

Feliĉe la plejparto de la legantaro de LOdE ne havas senperan sperton por konsenti aŭ malkonsenti kun unu el la du opinioj. Sed ekzistas kaj transdoneblas al la aliaj la fiksita memoro de martiroj kaj herooj de la svagaj tempoj de la pasinta jarcento.

Per stranga, feliĉa kaj certe ne hazarda koincido la esperantistoj ricevis ĉi - jare du dokumentojn de tia speco: en la serio Kargo aperis la rememoroj de Nina Langlet pri la faŝista agonio en Hungario, kaj preskaŭ samtempe UEA aperigis libron de Tivadar Soros laŭ la sama temo.

La titoloj de la libroj elokventas: Kaoso en Budapeŝto kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto. Vico da koincidoj kaj paraleloj formas al ni certan intelektan kombinon, kiu tute enlogas la menson kaj donas egan nutron al la imago kaj medito. Nina Langlet (origine Borovko) estas filino de fama rusa pioniro de Esperanto, Nikolaj Borovko. Ŝia edzo, kies nomo entenas anglan aludon, kies praavoj estis francoj, devenas el Svedio. Dum sia juneco li venis Ruslandon, ĉar volis praktiki Esperanton en la lando kie unue ĝi sukcesis vegeti. En 1945 li venis en Hungarion por savi tieajn judojn el nazia araneaĵo. Tiutempe en la sama urbo loĝas kaj faras la saman aferon Tivadar Soros, judo, la patro de la fama financisto George Soros, esperantisto, homo en kies pasintenco ankaŭ estis Ruslando. Ambaŭ — Langlet kaj Soros — eldonis siavice revuojn tre gravajn por la sorto de Esperanto: Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Nun ambaŭ en la antaŭmorta ĥaoso de la hitlerismo klopodis “helpi al kiel eble plej multaj”. Oni legu ambaŭ dokumentojn (tiu de N.Langlet tradukita el la sveda, tiu de Soros originale skribita en Esperanto) kaj konsentu: ĝuste tio estis la tempo de maksimuma premo: de tiu, kiu rompas la ostojn kaj eligas la sangon.

— Stranga missento laboras en mi eĉ hodiaŭ kaj malhelpas kredi la okazintaĵojn, — diras Soros. Tamen oni ne povas dubi, ke tio estas la vero. Fakta, seka, tute ne patosa ekspozo de la faktoj donas tre fidindan tuton, interferan de ambaŭ aŭtoroj. Ne estas kazo por fari recenzon en la klasika senco de la vorto. Mi ne laŭdos la stilon (kiu tamen estas bona) kaj ne rezonos ĉirkaŭ pluraj menciindaj momentoj: mi nur rimarkigu, ke tiuj du dokumentoj atestas kontraŭ V.Ŝalamov kaj por A.Frankl. En ilia virtuala (fakte, universala) disputo pri la naturo de la homo ja estas tuŝitaj kelkaj bazaj etikaj principoj. Ĉu bono aŭ malbono efektive ekzistas? Kaj se la bono efektive estas realo, kia estas ĝia rezistokapablo? La spertoj de la geedzoj Langlet kaj de T.Soros montras, ke ĝi estas sufiĉe granda por iĝi konsiderinda faktoro de la vivo. Jes, en tiu surtera infero ĉiu valoro tuj efektiviĝas. N.Langlet detale priskribas la ondon de denuncado, kiu kovris tiaman Hungarion, kaj ŝi donas — aliflanke — amason da ekzemploj de heroismo kaj sinofero.

Tra diversaj homoj (malgraŭ ilia esperantisteco), Langlet kaj Soros, trovas komunan grundon, sur kiu baziĝas io esenca en la individuo. “Grava ja estas homo, ne lia religio, raso aŭ koloro”, — simple konstatas Soros. Kaj plu: “Se leĝoj enkorpigas certajn moralajn regulojn, devus esti iuj fundamentaj principoj de la justeco, kiujn neniu ŝtato rajtas malobservi”. Kaj ankoraŭ: “Civitano devas malakcepti maljustecon aŭ arbitrecon, faritan de la ŝtato al kiu li apartenas”. Tiel pravigas sian pozicion T.Soros. Li estas juristo, do scias respekti la leĝojn, kaj li estas pragmata, vere ŝatanta etajn plezurojn de la vivo. Tamen li trovas necesa ribeli, kaj li ne hezitas sekvonte la vojon de la idealisto Langlet. Ĉar funde, principe, esence ili ambaŭ estas ne judo kaj kristano, ne advokato kaj ŝtatoficisto, sed homoj, kiel tiuj hungaraj amikoj de unu juda familio, kiuj kudris flavan stelon sur la bruston, kiel signon de solidareco.

La homoj de la ĵus pasinta jarcento ŝokas kaj promesas maltrankvilan futuron. Sed — iom da suno en malvarma akvo — samegale ili donas unu optimisman lecionon: la historion de la homa digno oni povas fini nur kun “la fina solvo”, radikala aranĝo de la homa demando.

Eble onin ĝenas tiu patoso: “digno”, “bono — malbono”. Do legu la librojn, kaj ĉiu missento malaperos.

Alen Kris

La unua blino

Tolstoj, Aleksej Nikolajeviĉ. Aelita, aŭ La Marso formortanta / Trad. el la rusa E.Pill; Antaŭpar. Igorj Simonov. — 2a eldono. — Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. — 144 .

“Se oni ekbruligas stelojn sekve iu tion bezonas”, — diris klasikulo. Daŭrigante analogion: se oni eldonas (aŭ intencas eldoni) librojn, tion iu bezonas. Kiu aŭ kio? Unue, la eldonisto — por ricevi profiton. Due, la legantaro, kiu per la mono voĉdonas ĉu taŭga aŭ ne estas la eldonita libro. Kaj trie, la aŭtoro, kiu ricevas famon kaj honorarion. Escepte de tiuj aŭtoroj, kiuj laŭ la trafa esprimo de Valentin Melnikov — sukcesas eldoni sian dudekan libron kontraŭ mono ricevita pro vendo de makulatura stoko de siaj antaŭaj libroj (LOdE. 2001: 12, . 14).

Ĉefan, gvidan kaj pli gravan rolon el tiuj “tri fontoj kaj tri komponaĵoj” de la libroproduktado havas certe la eldonisto kun ties sperto, deziro, eblo kaj povo, kaj — grave — scio kaj sento pri la libromerkato, ties kondiĉoj, postuloj, detaloj, deziroj kaj inklinoj de la kaprica onta legantaro.

Eldona grupo, sin nomanta eldona kolegaro (en la retpaĝo: “neformala kaj neoficiala eldona kolegareto” ) Akileo komencis sian eldonan agadon en la esperanta tereno per eldono de la fama Aelita — romano de Aleksej N. Tolstoj en la traduko de E.Pill (1928).

Mi ne rerakontu la enhavon de la romano. Necesas nur noti ke ĝi estis verkita en 1922 en Berlino kie la aŭtoro loĝis elmigrinte. En la romano estas komplika interplekto de diversĝenraj direktoj ne ĉiam glate harmoniaj.

1) Temo aŭ direkto scienc - fikcia kun certaj teknikaj kaj teoriaj detaloj — similaj al tiuj en la tiutempe popularaj SF - romanoj de Jules Verne kaj Herbert Wells.

2) Priskribo de sentoj kaj turmentoj de inĝeniero Losj forte superas laŭ impresiveco amnovelojn.

3) Makabraj epizodoj en Kosmo kaj en Marso estas majstre faritaj en stilo de t.n. dekadenca romano.

4) Bataloj, ribeloj, pafoj kaj flugoj — tipaj trajtoj de aventura romano.

Ĉio supre nomita estas prezentita kun nemalmulta kvanto de ideologio porsovetia. Marso kun ties indiĝenoj devas, laŭ Gusev, esti sovetia, tuj necesas gvidori en la ribelo de la marsanoj kontraŭ ties potenculoj sub saŭco de Socialisma revolucio. Kaj tiel plu.

La ĉapitroj estas kurtaj kaj la temlinioj ŝanĝiĝas rapide. Pro tio aperas impreso de malharmonia miksaĵo. Vere seriozajn kaj dramajn scenojn de rememoroj de Losj aŭ priskribon de la senlima Kosmo ŝanĝas scenoj de burleska ĝis klaŭneco fanfaronado kaj mensogo de t.n. “revolucia soldato”, friponema Gusev.

Endas noti ke en la traduko de mistera E. Pill estis prezentita la plej unua varianto de la romano (19221923) — malpli ideologiplena. La posta varianto (1939) — pli konata al la sovetia legantaro — estis senteble aŭtore relaborita. La aŭtoro malplifortigis pesimismajn trajtojn de Losj, pozitivigis kaj heroigis la karakteron de Gusev kaj deprenis tro naturismajn elementojn el priskriboj de la sovetia Peterburgo. La tria varianto — adaptita por junularo — estis redaktita por montri la aventuran kaj teknikan temaron de la verko.

La romano iĝis tre populara. Nun oni nomas ĝin legenda kaj “signa” romano. Kial?

Unue, post tradukoj de romanoj de Jules Verne, ĝi estis preskaŭ sola tiuĝenra verko multfoje reeldonata en Sovetunio kaj atingebla por la vasta legantaro.

Due, senteblas la majstra lingvaĵo. Sed en la nuna tempo la verko estas apenaŭ interesa en la sciencfikcia aspekto; jam en la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam mi tralegis la porinfanan varianton de la verko, la teknikaĵoj impresis kiel enuaj kaj primitivaj.

Eble pro tio mi ne sukcesis trovi en librovendejoj de Tomsk (Siberio) modernan reeldonon de la libro.

Recenzanto de la tradukita verko devas diri ion pri la traduknivelo. En la antaŭparolo de la dua eldono Igorj Simonov skribas, ke ne estas informoj pri la tradukisto E. Pill kaj eĉ pri la nacieco de li (aŭ ŝi). Mi riskas supozi ke la tradukinto estis ruso aŭ ruslingvano. Tion montras pluraj kaj evidentaj rusismoj en la traduko. Sed ne por montri la manieron de la rusa parolo. Endas noti la plej okulfrapajn — neuzo de demanda participo “ĉu” en demandaj propozicioj, uzo de “tiu sama” anstataŭ “la sama”, uzo de “li” anstataŭ “ĝi” pri flugaparato ĉar en la rusa lingvo ĝi apartenas al la vira genro.

La traduko entute lasas impreson esti farita rapide sen konscienca (sin)redakto. Estas momentoj vere okulfrapaj — ekzemple, uzo de termino “maldiligentaj” pri okuloj (en senco “trankvilaj”, “kvietaj” ). Ankaŭ arkaismoj senteblas — “elpendaĵo” anstataŭ “anonco”, same uzo de “ci” en senco de malestimo kaj malamo. Esence la traduko estas pli oficialstila ol arta. La lingvaĵo de Tolstoj estas komplika kaj impresiva pro la uzo de elipsoj, ŝanĝo de kutima vortordo, slangaĵoj. En la esperantigita varianto de E.Pill tio ne senteblas.

Aspekte la libreto estas modeste bindita en grize - blua mola papera kovrilo kun neklara kaj nekolora pentraĵo. Ankaŭ interne ĝi ne aspektas luksa.

Do la esperanta libromerkato ricevis novan specimenon kun glora titolo, diskutinda de la literatura valoreco kaj ideologiplena enhavo, neperfekta traduko kaj griza aspekto.

Laŭ mi la libro taŭgus, ekzemple, por serio “Literaturaj memoraĵoj de la 20a jarcento” kun aldonaj artikoloj kaj komentoj. Kaj la ekstera aspekto povus esti pli luksa. Sufiĉas rememori Sferojn, kun naŭdekprocente bagatela enhavo, sed imponantaj kaj allogaj per buntaj ilustritaj kovrilpaĝoj kaj abundaj kaj bonkvalitaj ilustraĵoj interne.

La unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis. Ĉu temas pri la proverba rusa unua blino, kies fuŝiteco estas pardonebla?.. Ni atendu la duan.

Aleksej Birjulin

Liro - 2001

Je la Tago de Zamenhof estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro - 2001, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto.

La kvinpersona juĝkomisiono de Liro - 2001 (Aleksej Birjulin, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 41 konkursaĵojn de 19 personoj el 10 landoj — Ĉeĥio, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.

La rezulto de Liro - 2001

Originala prozo

La konkurso ne okazis, ĉar konkursas nur unu persono.

Originala poezio

Laŭreato: Nicolino Rossi (Italio) pro “Kien la homo?”.

Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando) pro “Ĝis la!”

Lucija Borčić (Kroatio) pro “Por la orfoj kaj plorantoj”

Julius Balbin (Usono) pro “Boule - de - Suif”.

Traduka poezio el la rusa (Николай Гумилёв. “Шестое чувство”)

Laŭreato: Nikolao Gudskov (Ruslando).

Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando);

Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

Traduka prozo el la rusa (Павел Бажов. “Серебряное копытце”)

Laŭreato: Aleksandr Uljanov (Ruslando).

Laŭdaj mencioj: Tatjana Vŝivceva (Ruslando);

Tradukista grupo de societo “Espero” gvidata de Meri Abolskaja (Ruslando).

Traduka prozo el la angla (O Henry. “The Cop and the Anthem”)

Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).

Recenzo de “Rusaj amnoveloj”

Laŭda mencio: Klara Ilutoviĉ (Ruslando).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2003 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2002. Gratulon al la laŭreatoj! Dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Halina Gorecka sekretario de Liro - 2001

Belartaj Konkursoj de UEA en 2002

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200×65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Diverseco: ŝanco, ne minaco”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio “An - Song - san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2001. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekz., por la infanlibra branĉo en tri ekz. Ĉiuj alvenu plej laste 31 mar 2002. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis 1 jul 2002. Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Detala regularo haveblas ĉe UEA:

Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Rete:

uea@inter.nl.net
.

Rakontolibro por Fortalezo

Eldonejo KLEKS sub aŭspicioj de EVA kaj kun helpo de Esperanta Redakcio de Pola Radio planas eldoni por UK en Fortalezo rakontolibron. Similan rakontolibron, titolitan Mondoj, KLEKS eldonis por UK en Zagrebo. Ni atendas sinproponojn de esperantlingvaj aŭtoroj kun ne pli ol 7 paĝaj rakontoj, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto, kaj prefere antaŭe ne publikigitaj. La rakontoj estu interesaj kaj en klara Esperanto. La tekstoj kun 110 vorta biografieto de la aŭtoro venu rete al

handzlik@kleks.pl
dtch@wp.pl
aŭ eventuale al helikpoŝta adreso de KLEKS: PL 43 - 346 Bielsko - Biała str. Braterska 41, Pollando.

Georgo Handzlik

Ricevitaj gazetoj

Bulgara Esperantisto. 2001/4;

Bulteno [Londona E - klubo]. 2001/nov - dec;

Esperanto aktuell. 2001/4;

Esperanto. 2001/10;

Fonto. 2001/249,250;

Juna Amiko. 2001/3;

Kataluna Esperantisto. 2001/318;

Kontakto. 2001/5;

La Esperantista Laboristo. 2001/259;

La Gazeto. 2001/96;

La Movado. 2001/11;

La Ondo de Esperanto. 2001/12;

La Revuo Orienta. 2001/11;

Mallonge. 2001/38;

Monato. 2001/10;

Norvega Esperantisto. 2001/5;

REGo. 2001/5;

Sennacieca Revuo. 2000 - 2001/128 - 129;

Sennaciulo. 2001/11;

Tempo. 2001/3;

Trampo. 2001/3.

Mozaiko

Ni ricevis 17 solvojn de la krucvortenigmo en la oktobra Ondo. Ĉiuj estis ĝustaj. La ĝustajn respondojn sendis: Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando), Lucien Giloteaŭ, Yenovk Lazian (Francio), Hans - Burkhard Dietterle (Germanio), Petras Čeliauskas (Litovio), Mario Machlik (Norvegio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio), Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov, Oleg Vasiljev, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).

Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Viktor Alikin el Permo (Ruslando).

Ni gratulas!

La ĝusta solvo

1. Ĉarmo xyz; 2. Patriotismo; 3. Kanario; 4. Imuna; 5. Akurata; 6. Biciklo; 7. Kamero xyz; 8. Unio; 9. Krestomatio; 10. Sobra; 11. Stabo xyz; 12. Idealo xyz; 13. Etna; 14. Dajmono. En la plenigita krucvortenigmo estas 2 literoj “B”.

La plej aktiva partoprenanto dum 2001 denove iĝis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil (Ruslando). Kvankam li ankoraŭ ne sendis la solvon de la novjara krucvortenigmo, li estas la unua. Li ricevos librodonacon. Aktivaj estis ankaŭ Svetlana Konjaŝova, Viktor Alikin (Ruslando), Erkki Kemppainen (Finnlando), Hanna Skalska (Pollando). Dankon al ĉiuj!

Sed Vladimir ne plu ricevados librodonacojn, ĉar ekde ĉi tiu kajero li mem redaktas Mozaikon, kaj mi nur devos anonci la venkintojn de la novembra kaj decembra konkursoj.

Mi plej kore dankas ĉiujn, kiuj sendis al mi siajn respondojn kaj konkursaĵojn dum pli ol sep jaroj de mia redaktado de ĉi rubriko en Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo.

Tatjana Kulakova

Krucvortenigmo

Vidu la bildon

Horizontale:

5. Ŝipestro (R); 7. Estimata ofico, asignita al iu; 8. Muzika komponaĵo (R); 11. Delikata, agrabla odoro; 14. Ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro; 15. Konjekto pri okazontaĵo, bazita sur difinitaj signoj (R); 16. Venena serpento; 17. Rapida malpliiĝo de la fortoj; 20. Plej altranga maroficiro (R); 22. Subita ŝanĝiĝo en la evoluo de malsano; 23. Aparato por suprenlevi personojn ĝis la diversaj etaĝoj de domo; 26. Tiu, kiu havas, en ordeno, gradon superan je tiu de oficiro; 27. La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko; 28. Grado de boneco.

Vertikale:

1. Diametro interna de tubo; 2. Unu el la kvar emblemoj de ludkartoj; 3. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo (R); 4. Peni trovi la elementojn de kombinaĵo aŭ kompleksaĵo; 6. Komenca parto de romano, kies intrigon ĝi enkondukas kaj klarigas; 9. Tuj kaj senprepare verki; 10. Saltotabulo (R); 12. Antaŭludo al muzika verko; 13. Longa mallarĝa sledo por malsuprengliti sur neĝo aŭ glacio (R); 18. Fiŝo vivanta en riveroj de Amazonio konata pro siaj akregaj dentoj; 19. Organizita taĉmento da laboristoj; 21. Rajdanto, portanta ordonojn aŭ depeŝojn; 24. Perdo de la vivo; 25. Brile lerta en sia arto.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU - 236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248) aŭ rete (

family@vychegzhaniny.unets.ru
) antaŭ 10 mar 2002.

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE - 73)

B (LOdE - 74)

C, Ĉ (LOdE - 75)

D (LOdE - 76)

E (LOdE - 77)

E (LOdE - 78)

F, H (LOdE - 79)

I, J (LOdE - 80)

K (LOdE - 81)

L (LOdE - 82)

L (LOdE - 84) M (LOdE - 86)

M

Malsato estas plej bona aperitivo.

Mi konas reformemulon, kiu proponis ŝanĝi en la gramatiko ĉion, kion li ne ellernis.

Mi ne emas al fina venko, mi ne ŝatus Esperante klopodi ĉe doganisto.

Mi ne ŝatas la propagandistojn de la angla lingvo. Precipe se ili pravas.

Mi neniam vidis tombon de nekonata generalo.

Mi preferas prezenti lin: “Li parolas Esperanton” ol “Li estas esperantisto”.

Mi renkontis tian samideanon, kiu ne havis iun ajn ideon.

Miaj sukcesoj estas efiko de laboro, diligenteco, inteligenteco; sukcesoj de aliaj — nur hazardo.

Mian gepatran lingvon parolas pli da homoj ol mi povas renkonti en mia vivo, sed mi ne volas paroli kun ĉiuj ili, kaj ne nur kun ili.

Milito: ludo de plenkreskaj viroj, en kiu mortas la soldatoj, ploras la virinoj kaj medalojn ricevas la generaloj.

Mokante iun vi mem povas iĝi ridinda.

Mono estas pli bona komunikilo ol lingvo; pafilo pli elokventas ol lango.

Miraklo pri nekompetenteco: plejmulto da kritikantoj de Esperanto ne konas la lingvon.

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2002

Antoni Grabowski (145)

Ivan Ŝirjajev (125)

La Unua Libro (115)

Literatura Mondo (80)

1857. (Antaŭ 145 jaroj) Naskiĝis Antoni Grabovwski.

1862. (Antaŭ 140 jaroj) Naskiĝis Vasilij Devjatnin.

1872. (Antaŭ 130 jaroj) Naskiĝis Kabe (K. Bein) k Fjodor Postnikov.

1877. (Antaŭ 125 jaroj) Naskiĝis Ivan Ŝirjajev.

1887. (Antaŭ 115 jaroj) Aperis la Unua libro de L.L.Zamenhof. Naskiĝis Hector Hodler.

1892. (Antaŭ 110 jaroj) Naskiĝis Teo Jung, Ernest Drezen k Vilho Setälä. Oficiala registro de societo Espero (Peterburgo).

1897. (Antaŭ 105 jaroj) Naskiĝis Eŭgeno Miĥalski k Sándor Szathmári.

1902. (Antaŭ 100 jaroj) Fondiĝis Svisa E - Societo k Hungaria E - Asocio. Naskiĝis Lajos Tárkony k Vladimir Varankin.

1907. (Antaŭ 95 jaroj) Fondiĝis Brazila E - Ligo, Bulgara E - Asocio, E - Asocio de Finnlando, Internacia Scienca Asocio E - ista. Aperis la unua originala E - romano (Kastelo de Prelongo de H.Vallienne) k la Zamenhofa traduko de La Revizoro (Gogol).

1912. (Antaŭ 90 jaroj) Naskiĝis Albert Goodheir, Lorjak (J. - L.Mahé) k Tibor Sekelj. Mortis Johann Martin Schleyer.

1917. (Antaŭ 85 jaroj) Mortis L.L.Zamenhof k Emile Boirac. Ĉesis aperi La Ondo de Esperanto.

1922. (Antaŭ 80 jaroj) Ekaperis en Budapeŝto Literatura Mondo. La 3a Asembleo de Ligo de Nacioj oficialigis raporton “Esperanto kiel Internacia Helplingvo”. Kontrakto de Helsinki inter UEA kaj Centra Oficejo.

1927. (Antaŭ 75 jaroj) Aperis Historio de la lingvo Esperanto de E.Privat.

1932. (Antaŭ 70 jaroj) Naskiĝis Lee Chong - Yeong. Fondiĝis Internacio de Proleta E - istaro. Aperis Parnasa Gvidlibro k Sekretaj Sonetoj.

1937. (Antaŭ 65 jaroj) Naskiĝis Hans Bakker k Victor Sadler. Persekutoj kontraŭ e - istoj en USSR. Ekzekuto de Ernest Drezen k Eŭgeno Miĥalski. Aperis Verda koro de J.Baghy.

1947. (Antaŭ 55 jaroj) Fondiĝis Hispana E - Federacio. Ekaperis Esperanto en Skotlando. Suicidis Eŭgeno Lanti.

1952. (Antaŭ 50 jaroj) Fondiĝis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo - Problemo (CED). Per poemaro Kvaropo startis Stafeto. Fondiĝis E - Ligo por Norda Ameriko. Mortis Vasilij Jeroŝenko k Fjodor Postnikov.

1957. (Antaŭ 45 jaroj) La 6a Tutmonda Festivalo de Junularo k Studentoj en Moskvo.

1962. (Antaŭ 40 jaroj) Fondiĝis Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj E - istoj k Belga E - Federacio. Mortis Edmond Privat.

1967. (Antaŭ 35 jaroj) Ekaperis Koncize. La unua Sovetia E - ista Junulara Tendaro (SEJT - 9). Mortis Julio Baghy, Georgo Deŝkin, Johannes Isbrücker, Hans Jakob k Ferenc Szilágyi.

1972. (Antaŭ 30 jaroj) Fondiĝis Portugala E - Asocio.

1977. (Antaŭ 25 jaroj) Fondiĝis Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.

1982. (Antaŭ 20 jaroj) Fondiĝis Federacio E - to de Barato, Kolektiva E - Biblioteko, Urala E - Komitato (UEK) k Ekzakte. Aperis Iluzioj de Lorjak k sonkasedo de J.Valano Frandu Piron.

1987. (Antaŭ 15 jaroj) Festado de la centjariĝo de E - to. Rekorda UK - 72 en Varsovio. Fondiĝis “Esperanto” Radikala Asocio. Mortis Ivo Lapenna.

1992. (Antaŭ 10 jaroj) Fondiĝis Ruslanda E - Asocio. UEA establis konton Espero. Mortis Lorjak.

1997. (Antaŭ 5 jaroj) La unua UK en Aŭstralio. Kompletiĝis E - versio de La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien. Aperis Monumente pri Esperanto de H.Röllinger. Fondiĝis Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Lingvo.

Leterkesto

Ek de kiam mi ĉiumonate ricevas La Ondon de Esperanto, mi intencis skribi al vi, por diri kiel multe mi ĝuas legi ĝin. Mi esperas, ke post la translokiĝo al Kaliningrad, kiu estas urbo kiu longtempe interesas min, vi ĉiuj sentas vin nun ĉehejme en la Balta regiono kaj ke la translokiĝo bone kaj senprobleme glatis.

Mi deziras al vi ĉiuj longdaŭran sukceson ne nur por vi mem, sed kompreneble ankaŭ por La Ondo, kiu donas al ni tre interesajn, internaciajn artikolojn, leterojn ktp kiujn mi alte taksas, kaj bone elmontras la valoron de nia lingvo al la mondo. Mi aparte ĝuas la kontribuojn de Sergio Pokrovskij Diversaj ioj.

Ian Mac Dowall (Britio)

Dankon pro la laŭdo. La translokiĝo ĉiam donas problemojn, sed ni klopodegis fari ĉion eblan por ke niaj legantoj ne suferu pro tiuj problemoj, jam plejparte solvitaj. (LOdE)

Koran dankon pro la alsendo de la gazeto La Ondo de Esperanto, ĝi ne plaĉas al mi. De vialanda verkisto F.M. Dostojevskij mi estas leganta la libron Prestuplenije i nakazanije (Krimo kaj puno) en nederlanda traduko. Ĝi estas bela. De li mi legis krome la Idioton kaj aliajn verkojn. Mi legis librojn ankaŭ de Nikolaj Gogol kaj Lev Tolstoj, eĉ de Maksim Gorjkij.

Brigitta van der Arend (Nederlando)

Krimo kaj puno jam aperis en Esperanto, kaj nun ni planas reeldoni ĝin kiel la duan volumon en la kvinvoluma verkaro de Dostojevskij; kaj Idioto aperos kiel la tria volumo. (LOdE)

Por via rubriko Tribuno, en kiu antaŭnelonge oni diskutis pri “fiaskoj” de kelkaj planlingvoj, mi volus aldoni surprizan informon pri apero de “Lernolibro de Espa lingvo por esperantistoj”...

Leonid Daŝevskij (Ruslando)

Ni dankas pro la afabla sendo de la artikolo kaj alia materialo pri la Espa lingvo. Sed La Ondo ne disponigos sian spacon al la reformprojektoj de Esperanto kaj al novaj planlingvoj. Sed la reformemaj samideanoj kaj lingvoaŭtoroj povas informi en la rubriko Anoncetoj. (LOdE)

Dankon pro la daŭra sendado de La Ondo — bonega gazeto. Ni angloj alte taksas ĝin. Al ĉiu stabano de La Ondo mi sendas festsalutojn!

Albert H. Lindsay (Britio)

Frazoj

Literatura Foiro lanĉis antaŭ pli ol jaro tre interesan iniciaton: kompili la liston de la cent plej eminentaj esperantistoj. Mankis indiko pri la kriterio de la esperantisteco: tial Lev TolstojJules Verne povus esti indikitaj apud la belga movadestro Jaumotte, aŭ prezidento Franz Jonas apud la eksdungita Buller (kies nomo, post kelkaj jaroj, signifos ne pli ol tiu de f - ino Vermaas nuntempe).

Heroldo Komunikas. 2001: 149.

Mi emas kabei, kaj rakontos kial... De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj kutimaj, duonfalsaj argumentoj. Same perdiĝis la emo iri al kongresoj (kie, post kvinjara partopreno, oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn) aŭ legi niajn revuojn kaj gazetojn. Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis nobla hobio, nun, kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo kun ĉiuj siaj loĝantoj, montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.

Jorge Camacho. Fonto. 2001: 250.

Ekzistas knaboj, kiuj en ĉiu Esperanto - renkontiĝo trovas novan knabinon, ofte komencantinon. Dum unu semajno ili amuziĝas kune, kaj li kredigas al ŝi, ke ŝi estas por li la unusola kaj unika, ĝis fino de la vivo xyz. Ekzistas knabinoj, kiuj kredas je tio kaj enamiĝas. Sed post la renkontiĝo la kontakto iom post iom malaperas. Dum ŝi plu lin amas, li jam preparas sin por venonta renkontiĝo, en kiu li trovos venontan knabinon. Evidente, la knabino neniam plu partoprenos en Esperanto - aranĝo. Ĉu vi notis, ke en TEJO nur 30 procentoj de la membroj estas knabinoj?

Sjoerd Bosga. Kontakto. 2001: 5.

Anoncetoj

Sen Kontakto malfacilas kompreni la mondon

Kontakto estas la plej

En 2002 Kontakto aperos 6 - foje. Abonu rekte ĉe UEA/TEJO aŭ ĉe viaj kotizperantoj.

Provekzempleroj mendeblas en la Centra Oficejo de TEJO,

Nieuwe Binnenweg 176 NL - 3015 BJ Rotterdam NETHERLANDS

KaliningradKönigsberg

Ĉi - jare La Ondo prezentos Kaliningradan regionon.

Ĝi estas la plej okcidenta kaj la plej nova regiono de Ruslando, kiu ricevis ĝin laŭ la decido de la Potsdama Konferenco (1945), dispartiginta Orientan Prusujon. La teritorio de la regiono estas 15,1 mil km². En ĝi loĝas ĉirkaŭ 930 mil homoj.

Kaliningrada regiono altiras amason da turistoj pro la milda klimato, belaj strandoj, sukceno kaj Kurŝa terlando.

Nian fotoprezenton ni komencas de la ĉefa urbo de la regiono, Kaliningrad, pli bone konata kiel Königsberg. La fortikaĵon kun tiu nomo fondis kruckavaliroj en 1255. Kvankam dum la Dua Mondmilito kaj sub la komunisma regado la urbo estis forte damaĝita, oni povas vidi en ĝi plurajn malnovajn konstruaĵojn, ankaŭ la faman Katedralon (sur la kovrilpaĝo) ĉe kies muro estas la tombo de Kantio.

Sur la fotoj de Jelena Ĉepinoga:

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №2

Redakcie

Unu malgranda novaĵo de la komenco de la jaro apenaŭ tuŝis la atenton de la publiko: la ŝafino Dolly malsaniĝis. Nura bagatelo. Ĉu ĝi meritas eĉ rimarkon? Unuflanke — ne, ĉar temas pri iu ŝafo. Certe, se temus pri iu princino, iu prezidento — la demando estus superflua. Ĉiu scias, kiun kaj kian atenton altiras ajna intima bagatelo el la vivo de princoj kaj prezidentoj. Aliflanke, ĉu la ŝafino Dolly ne estis lastatempe preferata heroino de nia scienc - fikcia romano? Ĉu ne tiu alĥemia besto nutris nian nostalgion pri miraklo kaj samtempe ekscitis malbonan antaŭsenton pri iu biologia kataklismo? Jes, ĝuste ĝi. Sed ĉiu romano havas sian finon, kaj Dolly nun postiras la vojon de miloj da personoj de la homa komedio.

Ve, ni facilmense perdis la atenton en la momento, kiu prezentas por ni precipan intereson. La malprospera Dolly malsaniĝis je iu senila disfunkcio. Verŝajne, la juna besto heredis la maljunon de sia klona ĉelo. Unu simila simpla fakto povas bloki la artefaradon de homoj pli efike ol iuj ajn leĝoj kontraŭ la klonado de homoj. La novaĵo ne estas granda sensacio. Sed ĝi estas averto. La logiko de procesoj dominas en nia ĉiutageco super la logiko de nia racio. La ŝafo povus ne kapti malsanon, — do oni ekhavus pli frapan novaĵon en la plenumo de homo.

Homoj kaj ŝafoj. Amaso da paraleloj tuj sieĝas la menson. Iam en Britujo “la ŝafoj manĝis la homojn”. Tia estis la logiko de la proceso. Dum la sekvaj jarcentoj foje la homoj sukcesis kontraŭstari la fluon de la eventoj. Bedaŭrinde, la vojo de la klonado ne ŝajnas favora por la homoj. “La postuloj de la merkato”, kiuj determinas ĉion — de la gusto de la pomo ĝis la formulo de la futbala mondpokalo — jam aperigis genetikan ekzotikon en la formo de animalo xyz - vegetalaj kombinoj. La postuloj de la merkato de transplantaĵoj igas aperi la artefaradon de homoj — por ilin distranĉi en korperojn. Kiel vi memoras, ĉio ĉi fariĝas sub korekta humana preteksto: oni ne planas tranĉi konsciajn individuojn, plu — oni planas helpi la malsanulojn kaj mutilitojn, kaj plu — la klonado ja haltigus la kriman komercon je la homaj organoj (ĉi - lasta prosperas aktuale en Ruslando, kie milionoj da senhejmaj infanoj kaj adoltoj riskas esti murditaj kaj dispecigitaj por la medicinaj celoj).

Kiel al vi plaĉas tia humanismo? Oni enkondukas laŭleĝan distranĉon por likvidi la kriman. Probable vi trovos tion neebla kaj honta; do mi memorigas al via konsidero la precedencon de Nederlando, kie oni legalizis la eŭtanazion, t.e. oni likvidis la krimon transbaziginte ĝis sur la leĝan grundon.

Vere alĥemia transformo survoje de fabelo al vivo: artefarita ŝafo sin turnis pli al la realo ol iu ajn natura princo. De tio sekvas, ke sur la listo de la publika intereso la nomo Dolly indas stari antaŭ la nomo de Charles.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝa foto estas sonorilturo en la ĉefurbo de Litovio. Pro ĉi tiu foto Robert Kamiński (Pollando) ricevis la trian premion en nia Internacia Fotokonkurso.

Demokratio kiel aktiviga forto

En januaro ni informis, ke Osmo Buller estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 2001. La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

OB: Ĝi kompreneble tre ĝojigis min, des pli ĉar ĝi venis ĉe la fino de mia dungoperiodo ĉe UEA. Ĝi eĉ impresis iel konsole, ĉar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el ĉiuj.

LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoriĉa deĵoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aŭ per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Ĉinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn.

OB:Gazetaraj Komunikoj naskiĝis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanĉi internan informservon por komitatanoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, ĉar mi ĉiam sentis kiel grandan ĝenon la nesufiĉan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E - gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufiĉas por dece funkciigi ambaŭ, tiel ke GK fine naskiĝis kiel ilia miksaĵo. Mi kredas, ke almenaŭ la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA fariĝis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraŭ multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Ĉinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, ĉar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum ĉiuj miaj aliaj UK - esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas.

LOdE: Ĉi - jare la plej legata teksto en Esperantujo verŝajne estis via demisia deklaro. Ĉu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus ŝanĝojn en ĝi, se tempomaŝino reportus vin al la julia Zagrebo?

OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj — prave, ĉar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam ĝia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke ĉiuj tri demisiaj leteroj “likis” eksteren kaj aperis eĉ en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo.

LOdE: Kiel vi nun ĉe via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

OB: Kiel mi diris ankaŭ en mia demisia letero, mi foriras almenaŭ 2 - 3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj eĉ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaŭ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaŭ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO — laŭ iuj la CO funkciis eĉ tro efike — kaj mia plej granda perdo nun estas disiĝo de miaj multjaraj gekolegoj.

LOdE: Ĉu vi antaŭvidas, ke vi povos daŭrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo?

OB: Tion mi ne antaŭvidas, ĉar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Päätalo - Instituto en Finnlando, mi verŝajne sekvos mian principon dediĉi sin samtempe nur al unu afero. LOdE: Ĉu laŭ viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn?

OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataŭ la nuna regulo, laŭ kiu oni elektas po unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por ĉiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel ĝia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj ĝenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe fariĝos.

LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Ĉi vi atendas de ĝia realigo bonajn fruktojn?

OB: Mi emas al pesimismo, ĉar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj ĉe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averaĝa aĝo 10 jarojn super tiu de la antaŭa Estraro, kiam ĝi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio eĉ en la elektado de la Estraro ĝi ne estis sufiĉe veka.

LOdE: Preskaŭ samtage kun via laŭreatiĝo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

OB: Mi trovas ĝian bombastan veston malplaĉa kaj eĉ ridinda. Kvankam ĝi finfine restos nur marĝena fenomeno, ĝi ja ĝenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja ĉikanado pri UEA fare de iuj ĝiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaŭ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

OB: Unue, En barko senpilota por povi ĝui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur La infana raso. Due, Malvivaj animoj de Gogol, ĉar ĝi obstine fascinas min ekde mia lerneja aĝo kaj mia amiko prizorgis ĝian Esperantan eldonon. Trie, Esperanto en perspektivo por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dediĉis min sur la kontinento.

Esperantujo festas la Tagon de Zamenhof

... en Bjalistoko

1517 dec omaĝe al la 142a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo Bjalistoko okazis tritaga aranĝo. En la urbocentro, ĉe la monumento de Ludoviko la urbestro kun esperantistoj metis florojn kaj bruligis 142 kandelojn.

Pri Japanio kaj la japana E - movado, montrante lumbildojn prelegis prof. Teresa Nemere el Toruń. Diskuton pri bezono de komuna lingvo en la hodiaŭa mondo gvidis Joanna Filipowicz Choroszucha kaj Nina Pietuchowska. Pri heredaĵo de Zamenhof parolis Jarek Parzyszek. Okazis renkontiĝo kun ĵurnalisto Roman Dobrzyński kaj la promocio de lia nova libro, Strato Zamenhof, poste esperantlingva diservo dum kiu la koruso Kantylena kantadis liturgion en Esperanto.

En la kulturdomo pli ol 100 personoj spektis E - koncerton de Kantylena kaj grupo Trio. La okkilograma naskiĝtorto estis farita de nia sponsoro kiel malfermita libro kun la surskribo “142a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof”.

Kadre de la festo, en la pitoreska urbeto Tykocin (30 km de Bjalistoko), ni komune serĉis spurojn de Marko Zamenhof — la patro de Ludoviko.

La plej grava punkto de nia aranĝo estis festa kunveno de la Bjalistoka Urbokonsilantaro omaĝe al la “Bjalistokano de la XXa jarcento” — Ludoviko Zamenhof. Prelegis prof. Hanna Konopka — direktorino de la Historia Instituto de Bjalistoka Universitato kaj eksprezidantino de Fondumo Zamenhof.

Roman Dobrzyński montris sian novan filmon Ludovikoj en Brazilo kaj Kantylena kantis en Esperanto. En la grandega koridoro ni montris la ekspozicion pri Esperanto: mono, medaloj, poŝtmarkoj, libroj, turismaj broŝuroj. Ĉiuj partoprenantoj ricevis belegajn verdajn ventmuelietojn kun surskribo “Esperanto Bjalistoko”.

La grandegan ĉambron plenigis gastoj, ne nur esperantistoj. Ĉiuj interesiĝis pri la programo. Ilia scio pri Ludoviko kaj pri lia pasio pligrandiĝis kaj ni esperas ricevi diversajn subtenojn en nia venonta E - agado.

Kiam la emocioj ligitaj kun la organizado jam estis for, venis la tempo por pripensoj. Kia estus “la Esperantujo sen krokodiloj”?

Ni rakontadas pri la granda, Esperanta familio. Ĉiu aranĝo estas por mi E - familia kunveno. Al la familio apartenas tiuj kiuj bonege parolas en Esperanto, sed ne venas, ĉar enuas en la konata socio. Aliaj pro manko de tempo partoprenas nur matenmanĝon. En ĉiu familio estas familianoj, kiuj “ne metas piedon sur la teron”, skribante sciencajn verkojn pri la venko de ... kaj pri bezono forigi la krokodilojn. Daŭras komuna lamento pri manko de aktivuloj kaj malforteco de E - kluboj.

Ĉi - okaze mi deziras saluti bjalistokajn krokodilojn. Ili estas la plej solidaj membroj de nia loka Esperantujo. Danko xyz al ili nia belega klubejo vivas. Ni kune ludas briĝon, ŝakojn, rigardas videofilmojn pri Esperanto, vojaĝas lande kaj eksterlande por partopreni E - aranĝojn. Mi estas certa, ke la kutimajn merkredajn kunvenojn partoprenos ĉiam dekkelkaj personoj eĉ se ne estas antaŭvidita konkreta temo, ĉar homoj kiuj venas, ŝatas unu la aliajn. Ĉu Ludoviko ne revis, ke homoj, sendepende de ...?

En 2001 mi partoprenis aranĝon, dum kiu oni diskutis “Ĉu krokodilo povas esti membro de la klubo?” Kompreneble — ne, estis ĝusta respondo. Mi ne protestis kaj sidis senvorte, hontante paroli kaj probable pro tio mi hontas ĝis hodiaŭ.

Karaj, ĉu el via familio oni eliminas iun, kiu ne scipovas ellerni matematikon? Mi konsentas, ke matematiko estas necesa, tamen ĝi estas por kelkaj tro malfacila por ellerni. Permesu al la krokodiloj vivi en la familio. Ili ja akceptas la ideon de doktoro Esperanto sed malgraŭ tio ne sukcesas ellerni Esperanton.

Dezirante, ke ĉiuj gekursanoj de viaj bazaj kursoj restu en via E - familio, eĉ se ili ne progresas

Ela Karczewska dumviva krokodilino prezidantino de BES

... en Malto

(Nun) Festante sian 40 - jariĝon (26 dec) Malta Esperanto - Societo invitis esperantistojn sendi poŝtkartojn kun gratulmesaĝoj, kaj samtempe partopreni konkurson. Pli ol 100 esperantistoj partoprenis. Jen la 3 lotumitaj partoprenantoj kiuj ricevos premie librojn pri Malto: Veronica Ascadi (Hungario); Ian MacDowall (Britio); kaj Esperanto 3000 (Belgio).

La aranĝoj por festi la 40 - jariĝon de la Societo finiĝis per Zamenhofbankedo, en kiu partoprenis 54 esperantistoj kaj amikoj, inter kiuj du eksterlandaj esperantistoj: s - ino Fukiko Mashimo (Japanio) kaj s - ro Touko Niemi (Finnlando).

... en Odeso

1516 dec en Odeso kunvenis esperantistoj el kelkaj ukrainiaj urboj por la Odesaj Zamenhofaj Tagoj.

Interalie, okazis koncerto en la Kverka salono de la Domo de Sciencistoj kaj demonstrado de filmo en Esperanto pri Dnestro. Sed la plej interesa programero estis konatiĝo kun la Odesaj katakomboj, kie dum la dua mondmilito estis partizanoj.

Olga Gribovan

... en Udmurtio

Nun Esperanto estas instruata al 32 diversklasaj lernejanoj de Iĵevsk (ĉefurbo de Udmurtio, Ruslando).

Okaze de la Zamenhofa Tago E - klubo Verda Elefanto en Iĵevsk okazigis festan kunvenon, kiun partoprenis klubanoj kaj gepatroj de junaj lernantoj. Funkciis ekspozicio de libroj, revuoj, fotoj kaj esperantaĵoj. Bronislav Ĉupin prelegis pri la vivo kaj agado de Zamenhof. Poste okazis koncerto kun partopreno de ĉiuj klubanoj.

Bronislav Ĉupin

... en Cheste

Kiel kutime, 15 dec la valenciaj esperantistoj kuniĝis por festi la datrevenon de la naskiĝo de Doktoro Zamenhof, ĉi - jare en la vilaĝo Cheste.

La antaŭan tagon okazis prelego por ĝenerala publiko en publika lernejo. Sabate okazis la kutima renkontiĝo, unue ĉe la memortabulo de la strato Doktoro Zamenhof, por fari kelkajn memorfotojn (vidu ĉi - dekstre), kaj poste en restoracio por konvene kaj en agrabla etoso festi tiun okazintaĵon, kun ĉeesto de trideko da samideanoj.

Augusto Casquero

... en la Kvinpetalo

1015 dec en la E - Centro Kvinpetalo (Francio) okazis konferenco pri Gaston Waringhien omaĝe al cent jaroj de lia naskiĝo kaj dek jaroj de lia morto.

La ĉefprelegisto estis profesoro Michel Duc - Goninaz kiu bone konis Gaston Waringhien. Li vive kaj klere prezentis la multflankajn aspektojn de la verkaro de la elstara esperantisto. Dum sia tuta vivo Waringhien estis fama leksikologo, aŭtoro de vortaroj, gramatikisto, eseisto, poeto, talenta tradukisto el pluraj lingvoj, kaj ... humuristo. La valora poeto estas malpli konata ol la eseisto ĉar li verkis pseŭdonime.

Pierre Royer konatigis al ni, kiel Waringhien kapablis vivigi flandran pentraĵon kiun li aparte ŝatis, kaj Georges Lagrange per komparo de tradukoj de famaj poemoj detale analizis la tradukarton kaj la poeman teknikon. Thérèse Pinet prezentis anekdotojn pri nia fama samideano kies humuro neniam mankis. Legado kaj analizo de verkoj varmigis la korojn de la partoprenantoj dum ekstere ekregis vintra frosto.

Lia foto konstante rigardis nin de la muro super la biblioteko kiun li donacis al Kvinpetalo.

Danko xyz al la riĉa programo kaj la bonaj manĝoj, zorge preparitaj de Suzanne Bourot kun helpantinoj, la dudeko da partoprenintoj estis regalitaj spirite kaj korpe. Ĉio kontribuis al la frateca etoso de tiu aranĝo kaj de la Zamenhofa bankedo kiu brile kronis tiun fekundan semajnon.

Maurice Sujet

... en Tajvano

Je la Tago de Zamenhof por konatiĝi kun Esperanto kaj provi lerni ĝin kunvenis 38 homoj el tre diversaj aĝoj kaj nacioj en sud - tajvana urbo Ping Tung. Ili ĝuis prelegojn de usonaj esperantistoj, Grego Kay kaj David Bell, nun loĝantaj en Tajpeo, kiuj rakontis pri siaj spertoj; lernis bazan E - gramatikon ĉe Wen Kuo, tajvan - devena kanadano; konversaciis kun Reza, iranano loĝanta en la urbo dum unu jaro; vizitis E - ekspozicion kaj fine ludis Bingon por gajni E - lernolibrojn kaj vortarojn.

Post la festo oni vespermanĝis en proksima restoracio kaj diverslingve babilis i.a. pri Zamenhof, kies sespaĝa biografio antaŭ nelonge aperis en fama enciklopedio por tajvanaj infanoj.

Kelkaj aliĝis al nova kurso kiu, paralele kun jama kurso, komenciĝis la postan sabaton.

Nuntempe en la urbo kaj ĉirkaŭe Reza gvidas kelkajn kursojn. Li planas okazigi E - kurson en la lernejo, kie li instruas la anglan al ĉ. 400 studentoj en ok kursoj, kaj kie okazis la Zamenhof - festo kun subteno de la direktoro kaj kelkaj instruistoj, inter ili kelkaj lernantaj Esperanton.

Reza Kheir - khah

... en Tiĥvin

20 dec en la E - klubo de Tiĥvin (Ruslando), okaze de la Tago de la Libro okazis libroekspozicio kaj librovendejo. Grupo de komencantoj scenigis rusan fabelon Bulpano. Tri spertulinoj prezentis kantojn. Vera Kandalinskaja ĝuigis la aŭskultantojn per romancoj en la franca lingvo. La plej aktivaj klubanoj ricevis donace antaŭ nelonge aperintan diskon kun kantoj en Esperanto.

Zoja Kaĉalova

... en Uralo

Kiel kutime, 16 dec esperantistoj el Jekaterinburg kaj Niĵnij Tagil renkontiĝis en turisma centro Junitur (Jekaterinburg) okaze de la Zamenhofa Tago. La aranĝon prezidis Viktor Kudrjavcev; interalie, li gvidis kvizon pri la vivo de Zamenhof. Raja Jafasova prelegis pri Zamenhof, kaj Vladimir Terjoĥin rakontis pri la okazintaj kaj okazontaj aranĝoj en Esperantujo. Post la oficiala parto okazis vigla interkomunikado, kiun agrabligis teumado kaj vintrinkado.

Vladimir Vyĉegĵanin

... en Ivanovo

15 dec en la E - klubo de Ivanovo (Ruslando) okazis festa kunveno. Ĝin partoprenis 26 personoj, inter kiuj ĉina esperantisto, d - ro Wang Huai Yu. Pri Zamenhof rakontis denaska esperantistino Maja Loskutova. La solena parto de la kunveno finiĝis per la “ceremonio de klubaniĝo”.

Mirindaĵo por la “tradicie fianĉina urbo” — 6 junuloj aliĝis al la E - klubo (vidu sur la suba foto). Ne mankis gajaj lingvaj konkursoj kun spritaj scenaĵoj. La amikeca teumado kaj babilado kronis la memorindan vesperon.

Tatjana Loskutova

Refoje en IF

De 27 dec ĝis 3 jan en Magdeburgo (Germanio) okazis la tradicia 18a Internacia Festivalo. La Festivalon partoprenis pli ol ducent geesperantistoj kaj ties familianoj el ĉ. 20 landoj — de Ruslando ĝis Brazilo.

Por la kadra temo “Unu mondo — kvin kontinentoj” tre interesajn prelegojn prezentis dudek diverslandaj kompetentuloj, i.a. d - ro Werner Bormann (Germanio) kun prelegociklo “Tutmondiĝo”. Krom tio okazis amaso da tradiciaj kaj novaj programeroj, do, ĉiumomente, krom vesperoj, la partoprenantoj devis elekti inter tri - kvar efektive saminteresaj aranĝoj — prelegoj, ludoj, danc - aŭ kuirartaj kursoj. Kaj ne malgravas, ke post la dudekunua ĉiujn dezirantojn bonvenigis la plej esperanta drinkejo, la fama Knajpo.

Magdeburgo prezentas apartan intereson por promenanta turisto kun siaj ĉarmaj stratoj, monumentoj, muzeoj — do, dezirantoj ĝuis multajn traurbajn promenojn kaj ekskursojn. Okazis ankaŭ tuttaga ekskurso al Wittenberg, la urbo, kie agis Martin Luther.

Ni ĝuis la koncertajn vesperojn kaj certe la Novjaran Silvestran Balon, kiam la Novjaro venadis al ni kvarfoje: komence la rusa, poste — litova, mezeŭropa kaj brita. Ne restis jam forto por festi la usonan kaj brazilan.

Jam la trian fojon mi partoprenas tiun ĉi brilan renkontiĝon, ĉiufoje trovante multon novan por mi. Kion do mi diru pri tiuj, kiuj ne rifuzas veni ĉi tien dum dek, dek kvin aŭ eĉ dum dek ok jaroj por renkonti la Novjaron en la rondo ne nur amika, sed jam preskaŭ familia. Cetere, multaj partoprenantoj venas kutime tutfamilie al la Internacia Festivalo.

Do, mi volas esprimi koran dankon al la konstanta organizanto kaj animiganto de ĉiuj dek ok Internaciaj Festivaloj, Hans - Dieter Platz, pli konata al la IF - anoj kiel HDP, kaj diri, sen troa agitado, ke mi nepre strebos veni al la 19a IF.

Irina Galicina

Kultur - Centro Lichtenberg

Post longa serĉado kaj kelkfojaj malsukcesoj dum aŭkcioj Johano Pachter kaj Peter Kühnel nun komune aĉetis loĝdomon en Lichtenberg. Ĝi situas proksime al la stacio Lichtenberg, bone atingebla ankaŭ por eksteruloj.

Ĝi enhavas ses loĝejojn en tri ebenoj, de kiuj unu estas luita. En la korto troviĝas duebena dometo kun multe da spaco por kunvenoj, kursoj, biblioteko, arkivo ...

La domo ĝenerale estas en bona stato, antaŭ ĉ. 15 jaroj elspezige renovigita. Ĝia fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj kaj kornicoj ĉirkaŭ la fenestroj. Ankaŭ ĝi estas en bona stato kaj aspektas bele.

Laŭ nuna plano tie baldaŭ loĝos Johano Pachter kaj la GEJ - oficejo havos sian oficejon en unu de la teretaĝaj loĝejoj. Aliaj loĝejoj estos ofertitaj al berlinaj Esperantistoj. Tiel ĝi eĉ sen pliaj planoj pri kunvenoj daŭre estos iel Esperanto - domo.

Johano kaj Peter jam parte grandioze planas la estontecon de tiu ĉi objekto. Ankaŭ ŝanĝ - kaj aldonkonstruadoj ŝajnas eblaj. Sed certe necesos dum la proksima estonteco multe da puriga, ordiga kaj renoviga laboro, precipe en la korta domo. Intertempe jam okazis inaŭgura festo kun multaj Berlinaj kaj eĉ eksterlandaj gastoj.

Beate Mielke

Jubilea ĈESAT

8 dec 2001 okazis en Urba muzeo de Ústí nad Labem (Ĉeĥio) jubilea 20a Ĉeĥa - Saksa Tago. Komence ĉiuj omaĝis per unuminuta silento s - ron Václav Vanc pli maljuna, kiu mortis vespere la 7an de decembro 2001.

Antaŭtagmezon plenigis la prelega matineo. Siajn prelegojn prezentis Norbert Karbe (Germanio): Pri la historio de ĈESAT; Hans Joachim Giessner (Germanio): Mia esperanta vivo kaj esperanta tradukado; Jiří Laube (Ĉeĥio): Lingva problemo; Magdaléna Fejfičová (Slovakio): Miaj travivaĵoj dum la ekskurso Brazilon, Josef Kříž (Ĉeĥio): La rivero Elbo — nia ligilo en Eŭropon.

Post komuna tagmanĝo en hotelo Palace sekvis libera interbabilado en simpatia historia muzea medio ĉe kafo, teo kaj vino kun gustumado de specimenoj de kristnaskaj cukeraĵoj plejparte el kuirejo de partoprenantoj.

La distran kulturan programon malfermis prof. Novobilský per rememoro pri Zamenhof, al kiu estis dediĉita parto de la aranĝo. Poste kantis famajn operariojn, klasikajn kaj kristnaskajn kantojn Miroslav Smyčka kaj Kateřina Kudlíková. Sole violonĉelis 13 - jara Vojta Urban. Ĉiujn pianakompanis lia patro Václav Urban. Věra Novobilská deklamis. La kulturan programon fermis baleto, kiun prezentis juna baletistino Štěpánka Vacková.

- ijk -

La Konsulo kunvokas la Parlamenton

(HeKo) Konsulo Walter Żelazny oficiale kunvokas la unuan sesion de la Parlamento de la Esperanta Civito, konsistanta el du branĉoj: Forumo kaj Senato.

La Forumo (pariteta asembleo de la establoj aliĝintaj al la Pakto) kunvenos 23 feb matene. En la tagordo situas interalie la akcepto de la novaj aliĝpetoj, la starigo de komisiono propononta la internan Foruman reglamenton, la elekto de la arbitracia instanco (Kortumo) por 20022003, la proklamo de la elektitaj senatanoj. La Forumaj laboroj finiĝos per la alparolado de la Konsulo. Tiu tagordero estas samtempe la unua de la Senata sesio.

La Senato (19 civitanoj elektitaj per sekreta baloto de la voĉrajtaj individuaj establanoj) kunvenos la 2324 feb tuj post la Forumo. En la tagordo situas, krom la inaŭgura alparolado de la Konsulo, la unuaj leĝproponoj — unuavice tiu pri la Registra Instanco, esenca por akiri la civitanecon. Estas antaŭvidita ankaŭ la prezento de la Kapitulo (Civita estraro), laŭ propono de la Konsulo.

Vintraj Tagoj en marto

La Vintraj Tagoj de la Esperanto - Asocio de Finnlando okazos 2324 mar 2002 en Mikkeli, kiu estas la ĉefurbo de la gubernio Orienta Finnlando.

La programo de la Vintraj Tagoj koncentriĝos ĉi - foje al literaturo. La Esperanta literaturo estas grava elemento en la lingvo. Ĝi ankaŭ estas la plej evoluinta parto de nia kulturo. Vi aŭdos poemojn, ankaŭ kantitajn poemojn, prezentojn, prelegojn kaj vi mem povos prezenti vian plej ŝatatan Esperantan libron. Kunprenu libron kaj ekvojaĝu en la literaturan mondon! Nia literatura ĉefĉiĉerono estos Aleksander Korĵenkov, eldonisto kaj redaktoro el Ruslando.

La loko de la aranĝo estas Suomen Nuoriso - opisto (Paukkulantie 22, 50170 Mikkeli). Loĝado estas en unu - aŭ dulitaj ĉambroj kaj la prezo inkluzivas matenmanĝon. La kunvena paketo krome inkluzivas du lunĉojn, du kafojn kaj simplan vespermanĝon. La aranĝo komenciĝos per lunĉo sabate kaj finiĝos per kafo dimanĉe ĉ. la tria posttagmeze. Dimanĉe antaŭtagmeze okazos la jarkunveno de la asocio. Eblas ankaŭ alveni jam vendrede sed necesas antaŭanonci tion plejeble frue.

Sabato: 12h00 Lunĉo. 13h00 Malfermo kaj prelego(j). 15h00 Kafo. 15h30 Prelego(j). 17h00 Kunvenoj. 19h00 Vespermanĝo. 20h00 Distra vespero.

Dimanĉo: 9h00 Matenpreĝo. 9h30 Kontrolo de rajtigiloj. 10h00 Jarkunveno de EAF. 12h00 Lunĉo. 13h00 Prelego(j). Estraro respondas. 14h30 Kafo.

Bv. aliĝi ĉe EAF (Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki).

Anna Margareta Ritamäki

Kanado parolu en Esperanto

Radio Kanada Internacia (RKI) estas la oficiala voĉo de Kanado eksterlande. Nuntempe RKI esploras la eblecon aldoni novajn lingvojn al la jam ekzistantaj angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina, rusa en ĝiaj elsendoj.

Kanadaj esperantistoj komencis kampanjon por ke RKI elsendu rete en Esperanto. Ni kredas ke se ni ricevos apogon de la tuta mondo estos pli da ŝanco sukcesi. Ni invitas ĉiujn esperantistojn rete subskribi la petleteron je tiu adreso: www.chez.com/rki.

Normand Fleury prezidanto de E - Societo Kebekia

Al la maldekstra flanko de Sejno

Instalita de pli ol 60 jaroj en la dudeka distrikto de Parizo, SAT - Amikaro aranĝas novan sidejon en la dek - tria distrikto, proksime al la Placo de Italio kaj la Granda Biblioteko de Francio. Miloj da personoj tiel vidos ĉiutage, kaj ankaŭ dum parto de la nokto, la vorton Esperanto kun ties signifo de la bulvardo Vincent Auriol (eksprezidento de Francio kaj amiko de Esperanto) kaj de la metrolinio “NationEtoile”, je kelkaj dekoj da metroj de la metrostacio “Nationale”, ekstertunela tiuloke.

La neceso de spaco pli vasta kaj pli taŭga por la kunvenoj, por la organizado de kursoj, staĝoj de la internacia lingvo Esperanto, kondukis la asocion al serĉado de lokalo pli adaptita al ĝiaj bezonoj por pli kontentigi la mendadon. Eblos akcepti dudekon da lernantoj, staĝanoj aŭ seminarianoj. Memserva restoracio situas je apenaŭ dek minutoj piede. Tute proksima estas la ĉina kvartalo. La alternativo kiun proponas Esperanto, kiam la kono de pluraj lingvoj, inter kiuj la angla, ne sufiĉas, restas ĉiam motivo por ĝin lerni.

Henri Masson

Kurte

La retejo de Sveda E - Federacio registris 1 037 966 vizitojn dum 2001. (Nun)

E - to estos denove parolata en la Eŭropa Parlamento kadre de Euroscola 19 mar k 17 apr 2002. (Esperantolehti)

Opinisondo inter 411 lernejanoj k studentoj en La Roche - sur - Yon (Francio) evidentigis, ke 52% rigardas universala la anglan lingvon k 12% E - ton; 49% aprobas nedevigan instruadon de E - to en la eduka sistemo. (SAT - Amikaro)

Microsofto lanĉis novan Windows XP. Unu el ĝiaj plej grandaj modernaĵoj estas nova surekrana prezento, kiu nomiĝas Luna; la E - literoj jam venas ene. (Nun)

9 dec ricevis la nomon Gaston Waringhien la biblioteko de la urbeto Aigne, Francio. (Interredaktore)

En la ekspozicio de sociaj organizaĵoj, kiu okazis 79 nov en la regionografia muzeo de Samara (Ruslando), funkciis E - stando. (M.Prilepskaja)

E - to estas plurfoje menciita en la itallingva libro de G.C.Fighiera Kongresoj kaj entreprenaj kunvenoj. Manlibro por agado. (G.C.Fighiera)

Sveda E - Federacio lanĉis informfolion en la sveda lingvo Esperanto JUST NU (E - to ĝuste nun). (Nun)

Ĉarenta Asocio por E - to starigis 19 sep 2001 budon okaze de la Tago de Eldonistoj en Angouleme, Francio. (Heroldo de Esperanto)

Aperis en la slovaka traduko de Ján Vajs la junulara romaneto de Tibor Sekelj Temuĝino, la filo de la stepo. (Esperanto)

“La Traduk - premio de Japana Literaturo Esperanten” por 2001 estas asignita al Konisi Gaku pro traduko de Korusa suito: La ĉevalo de Motizuki de Ookawa Essei k Miyazawa Hazime; per la premio “OssakaJEI en 2001 honoris s - ron Tadacuna Nomra pro Japana - Esperanta Terminario de Biologio k pro aktivado en la distrikto Kumamoto. La premioj estis anoncitaj en la 88a Japana E - Kongreso (12 - 14 okt., Takarazuka) kiu havis 590 aliĝintojn, el kiuj 406 reale partoprenis. (La Revuo Orienta)

José Siquara da Rocha donacis al Bahia E - Asocio (Brazilo) terenon 5000 m2. (Brazila Esperantisto)

La estraro de ILEI anoncis ke pro maleblo garantii sufiĉan partoprenantaron en 2002 ne okazos ILEI - Konferenco. (Esperanto)

Krom la malnova revuo Progreso, oficiala organo de la idista movado, en la lingvo Ido aperas ankaŭ Ido - Saluto (Germanio), Ido - Vivo (Britio), Letro Internaciona (Francio), La Kordiego Geyal (Nederlando); laŭ takso en la mondo estas ĉ. 500 aktivaj idistoj. (Tornado)

Vide el Bruselo

Lingva milito en Eŭropo

Defendantoj de lingva diverseco kaj egaleco en Eŭropo iomete ripozis dum la Kristnaska periodo post la fiasko de eŭropaj politikistoj oficialigi la anglan kiel ununuran patento - lingvon en Eŭropa Unio.

“Ni ne multe progresis, — bedaŭras Frits Bolkestein, nederlanda ano de la Komisiono, respondeca pri la eŭropa patento, — la problemo estis lingva”. Laŭ bruselaj fontoj, Bolkestein furiozas pro la “naciismo” kaj “egoismo” de eŭropaj registaroj kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. Kiel fervora defendanto de la angla, nederlandano Bolkestein timas ke ankaŭ la estona, hungara, pola, ĉeĥa kaj aliaj “strangaj” lingvoj devos esti akceptitaj kiel samrajtaj post kiam orient - kaj mez - eŭropaj landoj membros en Eŭropa Unio.

Spite al la granda premo, sudeŭropaj diplomatoj ankoraŭ ne akceptas la proponon de la Komisiono laŭ kiu ankaŭ estos simbola ebleco uzi la germanan kaj francan kiel oficialajn lingvojn por eŭropaj patentoj. Por brito Jonathan Faull, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, tiu oficiale “trilingva” solvo garantius kulturan diversecon. Hispana ministro Ramón de Miguel ne samopinias: “Eŭropa Komisiono devus havi la kuraĝon proponi ununuran lingvon, la anglan, por ĉiuj”. Dum la hispana prezidanteco de la Konsilio de Eŭropo, de Miguel provos trapuŝi decidon pri la oficialaj lingvoj, laŭeble dum barcelona kunveno en marto 2002.

Umberto Broccatelli, italo kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto - Unio, forte kritikas tiajn planojn kiuj favoras la anglan lingvon kiel patento - lingvon en Eŭropo. “Dum intertraktadoj en Bruselo, eŭropaj registaroj eĉ ne plu simbole defendas siajn lingvojn. Estas nekredeble, eŭropaj politikistoj akceptas ke usonaj firmaoj pagos malpli ol eŭropaj firmaoj por eŭropaj patentoj”, — plendas Broccatelli. Eŭropa Esperanto - Unio favoras solvon laŭ kiu eŭropaj firmaoj pagus la saman prezon uzante unue la proprajn lingvojn de siaj regionoj/landoj kaj poste tradukante en unu alian lingvon.

Prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ankaŭ italo, substrekas la kulturan kaj lingvan neprecon ke eŭropaj lingvoj restu oficialaj. “Se eŭropaj patentoj estos farataj nur en la angla, tio havos ege malbonan efikon pri la lingva diverseco tutmonde. Jam nun niaj lingvoj malfacile asimilas la alfluon de anglalingvaj vortoj”, — avertas Corsetti. Corsetti tre timas pri la lingva diverseco: “Se firmaoj tra la mondo nur farus patentojn en la angla, tiam neanglalingvaj lingvoj forte suferus kiel lingvoj de scienco kaj tekniko”.

Tamen teoriumado pri lingva egaleco kaj diverseco, fare de esperantistaj moŝtuloj, ne multe influas eŭropajn politikistojn. Post la fiasko de la decembra renkonto, germanaj politikistoj nun akuzas sudeŭropanojn pri “egoismo” por defendado de siaj lingvoj. Tiele la germanoj dubigas la provon sekurigi profitdonan komercon por hispanaj kaj portugalaj patento - agentejoj, kiuj faras eŭropajn patentojn por latinamerikaj firmaoj. Aliflanke, sudeŭropaj firmaoj akceptas la anglan kiel ununuran patento - lingvon nur ĉar tiel iliaj konkurenculoj en franclingvaj kaj germanlingvaj landoj ne estos favoritaj.

Kaj la oficialan starpunkton de la registaro de Ŝia Majesto Elizabeta II klarigas — evidente tute neoficiale — angla diplomato: “Ni ĉiam lasas al la eŭropanoj mem diskuti pri lingvaj problemoj”.

Dafydd ap Fergus

Dum manifestacioj en Bruselo, eŭropanoj ne protestis kontraŭ la altrudo de la angla kiel ununura eŭropa lingvo.

Pri la Civito: ka unuan fojon publike

Intervjuo kun Walter Żelazny:

LOdE: Kion vi sentis eksciinte, ke oni elektis vin la unua Konsulo de la Esperanta Civito?

: Unue mi pensis, ke la ideo de La Civito venkas. Due, ke ne facile estos ligi mian sciencan laboron de sociologo kun la soci - kultura aktivado. Feliĉe mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.

LOdE: Pasint - jare aperis multe da kritiko, plejparte verkita de tiuj, kiuj ne konsciis ke la Civito reale ekfunkcios nur en februaro, kaj kiuj kritikis nur sian imagon pri la Civito. Ekzemple, oni asertis, ke la Civito: (1) ridindigas Esperanton kaj ŝokas la esperantistaron pro la “kvazaŭŝtateco” (2) deziras reprezenti la esperantistojn internacie; (3) ne povas esti subjekto de la internacia juro; (4) estas direktita kontraŭ UEA kaj la Akademio, ktp. Bonvolu kiel la Konsulo, respondi al la kritikantoj.

: La problemoj tuŝitaj en via demando venas de ies intencaj misinformoj, de manko de politika kaj socia kulturoj kaj scioj, kaj manko de la orientiĝo pri kio okazas surmonde. Do ĉio kune.

Ekzemplo de intenca misinformo estas la aludo al la Akademio. Kiel la Civito povus esti kontraŭ la Akademio de Esperanto, se la Akademio estis ĉiam reprezentita per oficiala delegito en ĉiuj forumoj, inkluzive de la lasta en Sabloneto (tie ĉeestis oficiale prof. Carlo Minnaja)?

Unue, se ni esperantistoj ne organizos nin kiel subjekto de internacia juro, ni pereos post du, tri generacioj. Tiuj kiuj diras pri kvazaŭŝtateco ne scias kio estas ŝtato kaj kio estas socio. Estas du malsamaj ordoj, la unua estas politika, la dua estas socia. Sed la politika ne ekzistas sen la socia kaj inverse. Tiun politikan “truon” devas plenumi la Civito. Ĉu vi volas ke Esperantio entute pereu? Nun ĝi troviĝas sur tia vojo, kaj se oni ne faros en ĝi necesajn reformojn, pli proksimajn al la Zamenhofa koncepto de la socio esperantistara, nia ekzisto estos en la sama danĝero, kiel la ekzisto de minoritatoj, kiuj ne sukcesis organizi sin politike.

Due, kion signifas reprezenti esperantistaron internaciskale? Unue, mi demandas, kiu nin reprezentas nun kaj kie? Oni parolas ekz. pri Unesco, sed tiuj, kiuj fanfaronas pri tio ne diras la veron, ke ekz. UEA estas unu el mil organizoj, kiuj havas rilatojn kun Unesco. Do reale kie ni estas reprezentataj? Kie estas reale la lingvo Esperanto en Eŭropo, atestas la Internacia Jaro de la Lingvoj 2001. Esperanto estis menciita nenie. Poste Esperantistoj ploras, ne pro tio ke tiel estas, sed pro tio ke iu kuraĝis diri al ili la veron. Do mi ripetu: internaciskale, eŭropskale, ni ne ekzistas. Ni ekzistos nur kiam ni havos ion interesan por diri, sed ne tiam kiam ni postulos, ke oni ripetu, ke Esperanto devas venki. Tiel oni ne venkas.

Trie, la subjekto de la internacia juro praktike hodiaŭ apartenas al la suverena ŝtato, sed jam oni konas esceptojn. Morgaŭ certaj ŝtatoj devos plilarĝigi sian formulon de la suvereneco je tiel nomata korporacio de la unuoj de la publika juro. Tion oni devas vidi hodiaŭ. Mi ne parolos pri aliaj ekzemploj kiel la Kavaliroj de Malto ktp. pro la manko da loko en LOdE. Mi ne povas eniri ĉi tie en la debatoj kie oni ne distingas la publikan, civilan juron de la internacia juro, socion de etno, identigon de klasifikado, naciecon de civitaneco, etnon de minoritato ktp. La mondo ŝanĝiĝas. Kiam vi hodiaŭ venas al banko, al tribunalo, al oficejo, vi demandas ekspertojn kion ili pensas pri tia aŭ alia via decido. En Esperantio al ĉiu ŝajnas, ke li/ŝi scias ĉion plej bone. Tion mi nomas la diktaturo de plebo. La rezultojn ni konas. Kion mi pensas pri tio, mi verkis en la longa eseo sur la paĝoj de LOdE.

Kvare, mi nur diru, ke denove ni havas iun nekompreneblan psikan deviacion de homoj, kiuj jam faligis Esperantion kaj nun ne permesas preni al aliaj la stirilon. Ĉi tie temas nur pri tio. Kial ekzemple ne venas kritiko de SAT kontraŭ la Civito? Ĉar SAT estas organizo, kie ne okazas bataloj inter la burokratoj kaj la estraro. Simple mi opinias, ke dekomence oni ne multon komprenas pri la Civito kaj ne volas kompreni, servas al tio tuta propagando de homoj, kiuj jam delonge devis foriri en la ombron de la historio. Pri la Civito mi parolas la unuan fojon publike, ekstere de la paktintaj establoj, dum tie aŭ alie oni jam skribis, kondamnis, juĝis kaj diabloj scias ankoraŭ kion faris lige kun la Civito. Tiel en la mezepoko oni juĝis la sorĉistinojn, sed tiuj, kiuj faras tion hodiaŭ eĉ ne havas konscion pri tio.

LOdE: Kvankam en Esperantujo apenaŭ ekzistas pura instruisto, propagandisto, artisto, lingvisto kaj aliaj tipoj (eble, krom la “eterna komencanto”), por kiu esperantista kategorio la Civito estas la plej proksima?

: Nur Esperanto - parolantoj. Ne ekzistas aliaj kriterioj.

LOdE: Blanke notis ke la Konsulo havos “iom tro da potenco” (Esperanto. 2001: 5, . 85). Ĉu vere?

: Vere, la Konsulo havas grandan potencon kompare kun prezidantoj de multaj organizoj. Sed samtempe la Konsulo havas pli da respondeco kompare kun aliaj prezidantoj. Li dependas de la Senato. Li estas juĝebla kaj kondamnebla de la Kortumo. En la Civito ni volas eviti tion, ke la eventuala burokrata aparato faru malkaŝajn regulojn de la organiza vivo, kion ni konas de la historio de Esperantio kiel la puĉoj. Puĉoj ĉiam estis preparitaj inter oficistoj kaj puĉistoj kontraŭ iu(j)n.

S - ro Blanke certe estas tre bona interlingvisto, sed bedaŭrinde neniuj liaj politikaj prognozoj efektiviĝis. Lasta ekzemplo estas la Civito. Do prefere ĉiu okupiĝu pri sia kampo.

LOdE: La Blanka Listo, kiu malgajnis al la Verda, tamen estos reprezentita en la Senato. Kiun rolon havos la “opozicio”?

: Temas pri la koncepto de la demokratio, ne la koncepto de la opozicio. La demokratio havas nur tiam sian pravigon, kiam plimulto respektas malplimulton kaj donas al ĝi samajn rajtojn informajn, kontrolajn kaj juĝajn. Tian rolon ludas la opozicio.

LOdE: La Ondo eble estas la sola revuo, neligita al la Civito (kvankam iuj misprezentis ĝin Paktinta Establo), ofte aperiganta informojn pri la Civito. Kelkaj plendis ke per tio ni subtenas la Civiton, dum aliaj taksis nin laŭtparolilo de Roterdamo. Ni ŝatus scii kion pri tio pensas Walter Żelazny — ne kiel Konsulo, sed kiel nia regula abonanto.

: Mi ĝis nun havis tre altan opinion pri LOdE. Nun mi vidas, ke ĝi havas iom da hezito, kiun pozicion preni lige kun la krizo de UEA, lige kun la fondo de la Civito ktp. Ĝis nun LOdE kuris kune kun la faktoj, nun ĝi atendas. Sed homoj ĉiam plendos. Mi rimarkis, ke pli bone estas perdi unu, du abonantojn, ol submetiĝi al ĉantaĝoj de certaj legantoj (ĝenerale ĉiam la samaj), ke vi faris tion aŭ alion. Vi kiel la redaktoro scias, ke la plej granda parto de la abonantaro estas tiel nomata silenta plimulto. Ĝi atendas de la revuo komentariojn, opiniojn. Ne inverse. Mi denove abonis vian revuon, kredante, ke ĝi baldaŭ retrovos la ĝisnunan ekvilibron. Ĉiu povas havi hezitojn kaj dubojn, sed ne eternajn pri la sama afero.

LOdE: Preskaŭ samtempe kun la anonco pri la elekto de la Senato estis anoncita la rezulto de la elekto de “La Esperantisto de la Jaro”. Kiel vi taksas ĉi tiun rezulton?

: Dekomence mi estis tre skeptika pri io tia kiel “Esperantisto de la Jaro”. Aŭ redakcio faras plebisciton kaj tiam mi scias, ke la legantoj de LOdE preferas ĉi - jare S - inon X pli ol S - ron Y, aŭ ni donas kriteriojn laŭ kiuj oni elektas iun. Mi ne konas tiujn kriteriojn. Ĉu oni elektas la Esperantiston de la Jaro pro tio, ke li bone manĝas aŭ havas verdajn okulojn? La lasta elekto de La Esperantisto de la Jaro, ŝajnas al mi la sama elekto, kiam oni elektis sekretarion de la Frankofonio Boutros - Boutros Gali, post kiam li devis foriri el UN. Tiam forte protestis multaj frankofonaj ŝtatoj, sed Parizo obstinis kaj nomis la novan sekretarion, poste en la protokolo oni legis, ke preskaŭ ĉiuj estis por. Jen mia komentario!

La valencia lingvo en danĝero

La 10an de decembro oni festis la aprobon fare de la Ĝenerala Asembleo de UN de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj. Ĝia 2a artikolo, pri kiu esperantistoj estas speciale konsciaj, diras:

“Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato”.

Bedaŭrinde multaj el tiuj homaj rajtoj ne estas plene respektataj. Unu el ili estas nediskriminacio laŭ la lingvo. Multaj lingvoj en la mondo suferas persekuton, malhelpon, diskriminacion, maltoleremon.

Unu el tiuj lingvoj estas la valencia, parolata de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj en la Aŭtonoma Valencia Komunumo (Hispanio), regiono kun 4,2 milionoj da loĝantoj.

La latindevena valencia lingvo estas pli ol miljara. Dum la mezepoko ĝi estis nomata “romanç pla”, “vulgara latina” aŭ “valencia romanco”. Dum la araba regado, kiu daŭris ĉirkaŭ ses jarcentojn, ĝi estis vaste uzata, sed la araba estis la lingvo de la altaj sociaj tavoloj, kaj la lokan uzis la malaltaj tavoloj. Ĉar la ĉefa lingvo estis la araba, la aliaj lingvoj tiam uzataj en Valencio (la valencia kaj la hebrea), suferis persekuton aŭ malfavoran situacion, ĉefe rilate al impostoj; la valencia romanco estis minoritata, kaj praktike ne ekzistas skribaj dokumentoj de tiu epoko.

La unua dokumento ekzistanta, verkita en la valencia lingvo estas Biblia Parva de sankta Petro Paskalo. Estas konate ke sankta Bernardo de Alzira, en la jaro 1180, antaŭ la kristana rekonkero, parolis al Ramón Berenguer la 4a en la valencia romanco.

Post la kristana rekonkero (1238) tiu lingvo, poste nomita valencia, “eliris el la katakomboj”, kaj tuj komencis aperi riĉa literaturo en tiu lingvo, kiu dum la 15a jarcento estigis la “Oran Jarcenton de la Valencia Literaturo” — unu el la plej riĉaj kaj influpovaj en Eŭropo, kun verkistoj kiel Ausias March, Joanot Martorell, Roiç de Coerella, Elizabeto de Villena, Jordi de San Jordi k.a., kiuj ekde la komenco estis fieraj pri sia valencia lingvo (laŭ Sankta Vincento Ferrer “la dolĉa valencia lingvo”). La valencia kulturo estas riĉega en ĉiu kampo, ne nur lingva.

La nuntempa situacio estas komplika kaj danĝera. Politikaj kaj ekonomiaj interesoj (ĉefe fremdaj) metas en grandan riskon tiun belan kaj historian lingvon. Valencio estas dulingva regiono, kie estas oficialaj la valencia kaj la kastilia (hispana) lingvoj. Inter la valenciaj civitanoj ne ekzistas lingvaj konfliktoj. Ambaŭ lingvoj estas oficialaj kaj respektataj de ĉiuj. La valencia popolo ĉiam estis tolerema, kaj kunvivado inter ĉiuj estis vere admirinda (kio ne okazas en aliaj regionoj aŭ landoj kun pli ol unu lingvo).

La Statuto de Aŭtonomeco de la Valencia Komunumo (Regiona Konstitucio) aprobita de la valencia kaj hispana parlamentoj, deklaras:

7.1. La du oficialaj lingvoj de la Aŭtonoma Komunumo estas la valencia kaj la kastilia. Ĉiuj rajtas ilin koni kaj ilin uzi.

7.2. La Valencia Registaro garantios la normalan kaj oficialan uzadon de ambaŭ lingvoj, kaj metos la necesajn rimedojn por certigi ilian konon.

7.3. Neniu povos esti diskriminaciata pro sia lingvo”.

Kiel ekzemplon de toleremo oni povas mencii, ke en la Valencia Komunumo ĉiuj gepatroj povas libere kaj senprobleme elekti por siaj gefiloj lernejon kun instruado nur en la valencia lingvo, kaj la kastilia kiel studobjekto, aŭ lernejon kun kastililingva instruado, kaj kun la valencia kiel studobjekto. Ne ekzistas lingva diskriminacio en iu ajn socia medio. Ankaŭ en la universitato eblas libere elekti lingvon, sen iu ajn devigo aŭ malavantaĝoj por la parolantoj de unu aŭ alia. Ankaŭ eblas ekzameniĝi senprobleme en iu aj el tiuj lingvoj (tio ne okazas en aliaj dulingvaj regionoj de Hispanio, kie la parolantoj de unu aŭ de alia lingvo estas diskriminaciataj, eĉ devigataj lerni kaj ekzameniĝi nur en unu el ili).

La plej granda danĝero por la valencia lingvo estas la konstantaj atakoj, amasa propagando, politikaj kaj ekonomiaj premoj, venantaj de ekstere (kaj foje eĉ de interne) kontraŭ la loka lingvo. Inter la plej danĝeraj atakoj troviĝas dum la lastaj jardekoj la intenco konvinki homojn, ke la miljara valencia lingvo fakte estas dialekto de alia, sufiĉe konata, lingvo. Oni proklamas ke la valencia lingvo ne ekzistas, kaj ke fakte ĝi estas nur la maniero nomi “alian lingvon” en Valencio. Amaso da mono kaj rimedoj cirkulas tra la tuta mondo, venante ĉiam de la sama fonto, por konvinki homojn pri la neekzistado de la valencia lingvo.

Tiu politiko estas ja sufiĉe bone konata. Ekzemple, en Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Ukrainio kaj kelkaj aliaj (feliĉe ne multaj) landoj oni intencis konvinki ke la ĉeĥa kaj slovaka estas unusola lingvo kun unu dialekto, same kiel la serba kaj la kroata, aŭ kiel la rusa kaj la ukraina, iam la galega kaj la portugala, ktp. Laŭ tiu teorio unu lingvo estas dezirinda, kaj la alia estas nur dialekto aŭ malkorekta uzado de la ĉefa lingvo, tute ne dezirinda. Feliĉe en tiuj landoj jam ne ekzistas la problemo. Valencianoj, kiuj defendas sian lingvon, nuntempe estas insultataj kiel “malkleruloj”, “fanatikuloj”, “secesiistoj”, “malprogresemuloj” ktp. Por tiuj, kiuj insultas (malnova fenomeno en la mondo kaj historio), ekzistas nur sia propra intereso, sen respekto al la rajtoj kaj liberaj decidoj de la aliaj.

La valencia popolo nur deziras esti respektata rilate sian lingvon, kulturon, ktp, same kiel ili respektas ĉiujn lingvojn kaj popolojn. Ili petas ke neniu fremda homo, grupo, instanco, politika partio, registaro, entrudiĝu en la valenciajn aferojn, kaj ke ĉiuj respektu la fakton ke nur la valencianoj rajtas decidi pri sia lingvo kaj kulturo. La leĝoj kiujn la valencianoj donis al si mem, kaj la historio, estas sufiĉe klaraj. Neniu rajtas ataki la rajtojn de la valencianoj kiel popolo.

Ni, esperantistoj, defendu la lingvan diversecon kaj la homajn rajtojn.

Augusto Casquero

Trompistoj ekzistas ĉie

Dum la lastaj semajnoj alvenadas akuzoj kaj kontraŭakuzoj pro la trompadoj de esperantistoj niĝeriaj. Iu eĉ akuzis Esperanto - Federacion de Niĝerio (EFEN).

Unue, mi, nome de EFEN, kiel unu el la kuratoroj de la asocio, pardonpetas pro la misfaroj de niaj samlandanoj, lastatempe kun kunlaboro de iuj esperantistoj. Ni hontas pri la tuta afero sed neniam kunlaboras nek konas la trompistojn. La plej hontinda flanko estis ke oni laste trompis la patrinon de la Esperanto - movado en Niĝerio s - inon Helga Farkuoye.

Dum mi skribas ĉi tiun mesaĝon bedaŭrinde en fora Britio, la amikoj hejme, ĉefe la sekretario de EFEN, Benjamin Ejiogu, klopodas por malkovri la aĉulojn kaj ni nepre sukcesos.

Dum miaj vojaĝoj ekde julio en Skotlando, Nederlando, Belgio kaj Francio, mi donis multajn konsilojn al la Esperantistoj. Oni trompos vin nur se vi estas avida. Por via informo, ni jam savis multajn homojn de tiaj uloj trompantaj. Mi ne mencios nomojn sed tiaj homoj en Italio, Israelo, Usono, Germanio, ĉiuj esperantistoj, konfirmos. Ili saviĝis ĉar ili kontaktis nin.

Lastatempe oni eĉ diris, ke ni donas la jarlibrojn al la uloj. Kiom da niĝerianoj ricevas la jarlibrojn? Kiom da leteroj perdiĝis survoje al ni? Ni devas kompreni la situacion antaŭ ol ekakuzi. Se vi ion sendas neregistrite al ni, ĝi perdiĝos... Se en Esperanto aŭ angla iu sendis al vi ion, kion vi suspektas, kontaktu nian landan asocion EFEN aŭ s - ron Gbeglo Koffi. Ni traktos la aferon. Jean Balaga el Kamerunio diris ke oni volis trompi lin ĉe la landlimo de Niĝerio. Ankaŭ mi estis trompita de kameruniaj ĝendarmoj tie, ĉar kutime oni kredas en suda Kamerunio, ke ĉiu biafrano (ano de la etno Igbo de Niĝerio) estas riĉulo.

Trompistoj ekzistas ĉie, eĉ en Londono kie mi restas momente. Por viaj informoj, la plejmulto de afrikanoj povas facile akiri Niĝerian internacian pasporton. Do, estas multaj kiuj estas niĝerianoj papere sed tute ne aŭtentaj niĝerianoj... Mi jam renkontis gananojn kun niĝeriaj pasportoj, ankaŭ beninanojn, togolandanojn ktp.

Ni faras nian eblon sed sciu ke ankaŭ eĉ niĝerianoj estas viktimoj de trompado. Mi tie ĉi ne defendas la agojn de homoj kiuj uzas nian nomon kaj laste nian asocion por trompi. Ni laboros por malkovri la trompistojn kaj samtempe protekti niajn senkulpajn samideanojn. Oni aprecu tion. Mi kredas ke la amikoj, kiujn ni helpis, konfirmos ĉi tiun informon. Vi perdos nenion se vi informiĝos ĉe alia niĝeriano pri komerca propono veninta al vi el Niĝerio. Kontaktu nian landan asocion EFEN. Ankaŭ s - ro Gbeglo Koffi povas helpi vin.

Prince Henry Oguinye (Niĝerio)

Ne malutilu al la vivmedio!

La tragikaj okazoj, kaŭzitaj de homoj dum la tuta mondhistorio, montras, ke io misas en la homa socio. Miaopinie, la problemo ekzistas pro la manko de ĉieakceptita etika principo. La sekvanta principo ŝajnas al mi taŭga: La homo bezonas bonan vivmedion por esti feliĉa. Se oni venenas la vivmedion, oni malutilas al homoj, malfeliĉigante ilian vivon kaj malhelpante ilian funkciadon en la socio. Ĉi tiu venenado de la vivmedio estas nomata “poluo” kaj la veneno estas nomata “poluenzo”.

Kiam la poluo estas per aldono de, ekzemple, kancerogenaj substancoj en la vivmedion, kemiaĵoj estas tiuokaze la poluenzoj. Sed homoj, kies evidenta metio estas malutilo al aliaj homoj, aŭ pere aŭ senpere, estas ankaŭ poluenzoj, ĉar ili, tute same kiel venenaj kemiaĵoj, kaŭzas malutilon en la homa vivmedio.

Mi proponas kiel ĝeneralan etikan regulon: Ne malutilu al la vivmedio.

Laŭ ĉi tiu regulo, la sekvantaj aferoj estas neetikaj: Aer - , akvo - , kaj grundpoluo. Brupoluo, murskribaĉoj, kaj disrubado. Troa nask(ig)ado de infanoj, aldone al la jam tro granda mondloĝateco. Malatento pri la edukado de siaj infanoj aŭ edukado de ili esti neetikaj. Vendado kaj uzado de narkotaĵoj. Malzorgemo en farado de aferoj, kiuj tuŝas aliajn, kiel metio aŭ veturigado. Murdado kaj perforta alproprigo aŭ detruado de la propraĵoj de aliaj. Ĉi tiu listo klare ne estas kompleta, sed mi inkludis la aferojn, kiuj al mi ŝajnas la plej gravaj.

La punado aŭ laŭbezona forigado de homoj, kiuj malobservas la etikan regulon, se ĝi estas farata de respondeca organizo, estas prava, ĉar ĝi subtenas la etikon, sed ĝi estas tre multekosta je mono, tempo, kaj eĉ homaj vivoj. Se ĝi estas farata de unu nacio kontraŭ alia, ĝi elvokas la primitivajn reagojn de reprezalio kaj milito. Plej bone estus, se ĉiuj homoj komprenus, ke estas je ilia plej granda avantaĝo esti etikaj, t.e. ne malutili al la vivmedio. Verŝajne, mi konfesas, tia ĝenerala kompreno neniam okazos, sed el ĉio tio almenaŭ venis bonega nova sakrovorto: Anstataŭ “hundinido!” oni povus nun diri, pli trafe, “poluenzo!”

Maurice Wittenberg (Usono)

Samideanoj

Satiroj en prozo de Vasilij Devjatnin

Ni aperigas ĉi tiujn satirojn okaze de la 140a naskiĝdatreveno de Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin kaj prelude al la baldaŭa eldono de la Kvinpinta Stelo — antologio de primovadaj humuraĵoj kaj satiroj.

Verkisto - poeto

Forpasis jam du monatoj, de kiam li komencis la studadon de Esperanto. Li perfekte ellernis la lingvon, kaj sekve ... li devas fariĝi Esperanta verkisto - poeto, — nepre poeto, ĉar Esperanto estas mirinde oportuna por poetoj: oni ne devas ekzemple longe serĉi rimojn, estas nur necese ellerni parkere la sufiksojn, kelkajn sufiksojn!..

La samideano kuras en proksiman butikon, aĉetas dikan kajeron, provizon da inko kaj plumoj, altabliĝas kaj skribas “Esperantan himnon”:

Vivu nia kara Esperanto!

Mi estas via geamanto!

En la tuta mondo li nun disvastiĝis,

Ĉiu prudentulo nun al li aliĝis,

Ektriumfis multe tuta la homaro,

Ĉar ĝi ekfariĝis granda amikaro!

Ĉiu nune vivos en la amikeco,

Forgesinte tute pri la malpaceco.

Ĉiu nia nuna kontraŭbatalulo

Estas sendispute granda malsaĝulo...

ktp.

La talenta poeto dum unu vespero plenigis kelkajn paĝojn de sia kajero kaj, traleginte sian laboron, trovis nur tri eraretojn: li dufoje nomis Esperanton “li” anstataŭ “ĝi”, kaj sin mem “geamanto”.

Jam post unu monato dikega libro estis preta, — li nur ne povas trovi entrepreneman homon, kiu aperigus lian sterkon... pardonu: mi volis diris “verkon”!

Nu, kion fari! Tia estas la sorto de ĉiuj veraj talentoj en la nuna ne kultura epoko!

Gramatikisto

Simile al sia kamarado poeto, ankaŭ li dum kelkaj monatoj profunde studis Esperanton. La ideo de lingvo internacia ĝenerale al li tre plaĉas, kaj d - ro Zamenhof sufiĉe sprite efektivigis tiun ideon. Tamen la fako pri afiksoj ne povis plene kontentigi la gramatikiston. Ekzemple: sufikso er signifas malgrandan parton, elementon de objekto. Tre bone, sed tiaokaze estas necese ŝanĝi ĉiujn radikvortojn, kiuj finiĝas per er, ĉar alie multaj vortoj havas duban sencon. Efektive; se mi diros papero, kulero, kolero, sukero, — nespertaj esperantistoj povas pensi, ke mi parolas pri eroj de papo, kulo, kolo, suko.

Ankaŭ sufikso ing iafoje estas uzata ne tute ĝuste. Ekzemple, piedingo ne estas speco de ringo, pendanta sur rimeno ĉe la selo, kiel klarigas Kabe en sia “Vortaro de Esperanto”, sed povas esti nur ŝtrumpo, ĉar oni enŝovas en ĝin piedon, same kiel “maningo” devas signifi ganton.

Sufikso an ankaŭ ne estas bone elektita, ĉar se mi, ekzemple, aŭdas la vorton “Rumano”, mi tute ne scias, ĉu oni parolas pri loĝanto de Rumanujo, aŭ pri adepto, amatoro de rumo?

Same malbonaj estas kelkaj aliaj sufiksoj. Jen — kelkaj specimenoj: “dieto” — sindeteno de manĝaĵoj, aŭ malgranda dio? “Kolego” — granda kolo, aŭ kamarado? “Kometo” — astro, aŭ malgranda komo? Se ni logike pensas, ni devas nomi komon kometo, kaj kometon — komo, aŭ eĉ komego, ĉar ĝi estas treege granda. Sed prenu, ekzemple, la vorton veterinaro, kiu signifas kuracisto de bestoj. Se vi esploros ĝin gramatike, vi tuj vidos, ke en Esperanto ĝi havas tute alian signifon. Efektive: la radiko — vet; er — sufikso por elemento; in — virina sekso; ar — kolekto da samspecaj objektoj; o estas finiĝo; sekve veterinaro estas ne bestkuracisto, sed kolekto da virinseksaj eroj de veto — tute sensenca vorto! Do, similaj sufiksoj devas esti ŝanĝitaj aŭ almenaŭ devas esti anstataŭitaj la konformaj vortoj de la komune uzataj Esperantaj vortaroj; sed tio estas jam speciala tasko de niaj vortaristoj.

Tiamaniere la gramatikisto estis esploranta Esperanton. Nun li estas okupata per verkado de sia propra gramatiko, kiu espereble aperos je la miljara jubileo de Esperanto.

Korespondanto

En poŝtoficejo mi renkontis mian amikon B., kiu antaŭnelonge fariĝis fama esperantisto. Sur la ĉapelo li havis verdan rubandon kun granda verda stelo kaj kun surskribo “Esperanto” en la kravato — pinglo kun stelo; en la butontruo de l’ surtuto — ankaŭ stelo. Li ĝoje salutis min:

— Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?

Mi volis laŭ kutimo saluti lin per manpremo, sed ambaŭ liaj manoj estis troplenigitaj per korespondaĵoj, kiujn li komencis ŝovi en leterkeston. Mi kalkulis: estis sepdek tri leteroj kaj poŝtkartoj.

— Kio ĝi estas?

— Ho, kara amiko, ne demandu! Estas la respondoj al gesamideanoj. Mi sendis mian adreson al 68 Esper. gazetoj, kaj nun mi ricevas centojn da leteroj kaj poŝtkartoj, kiujn mi devas respondi!

Li forprenis la ĉapelon kaj forviŝis la ŝviton per la stelumita naztuko kun surskribo “Esperanto”.

Mi ne sciis, kion respondi kaj diris:

— Jes, la laboro ne estas facila, sed... sed la fruktoj estos agrablaj... Tamen, ĝis la revido!

— Unu momenton! — li diris per petanta voĉo. — Ĉu vi ne havas korespondanton sur la insulo Borneo? Vidu, mi havas unu sur Javo, apud Borneo, sed...

Mi forkuris...

(Laŭ: Devjatnin V.N. Unuaj Esperantaj Satiroj. – Leipzig: Esperanto - Propaganda Instituto, [1914].)

Nia libroproduktado: jaro 2001

Tradicia revuo de Aleksander Korjenkov

Ĉiujare La Ondo resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Sed malgraŭ la mankoj ĉi tiu statistikado, ĉe kiu multe helpas István Ertl, donas imagon pri la stato de libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj por kelkaj jaroj.

Kutime, sed pli “dike”

Mi komencu per pasintjara citaĵo: “ĉiujare aperas pli ol 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 25 mil. Tiu nombro ne estas falanta. Ĉar, supozeble, ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo ... ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas almenaŭ unu nova libro”.

1991 1992 1999 2000 Sume aŭ averaĝe* 2001 Nombro de libroj en/pri Esperanto 222 205 208 235 2107 222 Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 26.091 25.789 24.460 25.869 251.276 31.520 Nombro de la eldonintoj 118 126 117 110 650 109 Averaĝa paĝonombro de unu libro 131 103 120 109 *120.3 142 Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR) 16.1 15.9 18.6 20.8 *18.08/8,2211,2 Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto 36 36 28 22 296 32 Originala beletro 30 34 23 22 258 21 Traduka beletro 44 31 46 72 458 57 Planlingvistiko kaj esperantologio 25 27 19 19 229 26 Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.) 27 18 32 30 241 21 Politiko, historio, filozofio 21 17 9 30 166 22 Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj 18 13 25 13 182 17 Religio 8 12 13 10 105 6 Aliaj temoj 13 17 13 17 172 20

Kvankam la rezulto estas kutima, la averaĝa libro iĝis en 2001 pli ampleksa kaj ... pli multekosta. En 2000 nur tri eldonejoj produktis pli ol mil paĝojn, ĉi - jare — ok, inter ili du germanaj eldonejoj. Ponto eldonis diservan kolekton Adoru, kies amplekso (1472 paĝoj!) superas PIVon. Georg Olms feliĉigis nin per unulibra reeldono de du planlingvistikaj verkoj de Louis Couturat kaj Léopold Leau kaj per represo de kvar jarkolektoj de volapuka revuo Zi vol Lölik. Aĉetontoj sciu, ke la du volumegoj de Georg Olms kune kostas pli ol 300 eŭrojn.

La epoko de Chmielik daŭras

Denove ni havas pli ol cent eldonantojn (109). La pli multaj regalis nin nur unu fojon, kaj pluraj el ili efektive laste aperis kaj neniam plu reaperos en la statistiko, ĉar krom eldoni libron oni devas ĝin ankaŭ vendi... Tio estas malpli facila.

La duan fojon sinsekve la plej aktiva eldonejo estas Libro - Mondo de Tomasz Chmielik, ĉar la libroservo de UEA surmerkatigis plurajn numerojn de La Epoko el la komenco de la 1990aj jaroj. Sed laŭ la suma paĝonombro, la 35 broŝuroj de Libro - Mondo estas je la sesa loko — ĉi tie avangardas UEA kaj la slovaka aktivulo Ernesto Geleta (nova nomo en nia statistiko).

2001. Libroj 2001. Paĝoj

Libro - Mondo (Pollando) 35

E.Geleta (Slovakio) 13

UEA (Nederlando) 10

Iltis (Germanio) 8

Impeto (Ruslando) 7

FEL (Belgio) 6

Sezonoj (Ruslando) 6

Fonto (Brazilo) 5

JEI (Japanio) 3

Al - fab - et - o (Svedio) 3

2001. Paĝoj

E.Geleta 1854

UEA 1854

G.Olms (Germanio) 1491

Ponto (Germanio) 1472

Fonto 1280

Libro - Mondo 1204

JEI 1044

FEL 1034

KAVA - PECH (Ĉeĥio) 893

Sezonoj 864

Malgraŭ la duafoja “venko” de Chmielik, UEA retenas la unuan lokon en la resuma listo por la lastaj dek unu jaroj. Sed eble la eldonagado en Roterdamo ŝrumpetos pro la lastatempaj kadraj ŝanĝoj en la Centra Oficejo — ja ĝuste la oficistoj, ne la estraranoj, okupiĝas pri la libroeldonado.

Estas interese, ke nur Ruslandon en ambaŭ listoj reprezentas po du eldonejoj. Kaj ankoraŭ la 24 libroj de Ludovikito, kiu ne eldonas librojn dum kvar jaroj, paĝonombre superas ĉiujn.

1991 - 2001. Libroj

UEA 82

Libro - Mondo 76

Fonto 60

FEL 60

ĈEL (Ĉinio) 49

Sezonoj 46

Impeto 39

UFE (Francio) 38

Pro Esperanto (Aŭstrio) 37

Al - fab - et - o 34

1991 - 2001. Paĝoj

Ludovikito (Japanio) 11047

ĈEL 9715

Fonto 8569

UEA 8437

FEL 7951

Sezonoj 7196

Impeto 5494

UFE 5430

Magyar Államvasut. (Hungario) 5285

KAVA - PECH 5160

Germanio super ĉio

La duan jaron sinsekve Pollando eldonis plej multe — denove 45 libr(et)ojn. En Germanio aperis nur duono de tiu nombro (22), sed la lando de Gutenbergo atutis paĝokvante (5875 paĝoj kompare kun 2805 en Pollando). Laŭ Laste aperis en 33 landoj oni eldonis librojn en 2001, kaj neniu libro aperis, ekzemple, en Finnlando, Israelo, Jugoslavio, Norvegio kaj Litovio (la nova litova lernolibro ankoraŭ mankas en la libroservo de UEA). Laŭ la 11 - jara rezulto Germanio estas la unua, Francio la dua; Pollando proksimiĝas al ili. Estas interese, ke pli ol duono de la libroj (52,9%) aperis en la unuaj ok landoj, ĉiu el kiuj ekde 1991 eldonis pli ol 100 librojn.

19912001. Libroj

Germanio 231

Francio 207

Pollando 171

Nederlando 164

Brazilo 128

Ruslando 126

Japanio 103

Italio 102

Hungario 95

Usono 93

19912001. Paĝoj

Germanio 28895

Francio 25121

Japanio 21687

Brazilo 18782

Ruslando 16492

Nederlando 15433

Hungario 15226

Italio 13783

Ĉinio 12064

Pollando 11578

La Zamenhofa lingvo kvaraloke

Per la 19 tradukoj el Icĥok Lejbuŝ Perez la jida lingvo denove estas nia ĉefa fontolingvo. Po 11 libroj tradukiĝis el la angla kaj pola lingvoj.

Rezulte la jida lingvo kun 44 libroj estas jam en la kvara loko por 1991 - 2001 post la franca (84 libroj), angla (78) kaj germana (61). Vere, oni prave diras, ke nenio mensogas pli ol la statistiko — ja fakte temas pri 44 mallongaj noveloj, kiuj povintus aperi kiel nur unu aparta volumo. La nacian lingvon Zamenhofan sekvas lia landa lingvo — la pola (39), sekvas la ĉina (38), portugala, rusa (po 36). 33 libroj estis tradukitaj el Esperanto en etnajn lingvojn.

Bonan legadon!

Tomasz Chmielik (dekstre sur la foto) mem eldonas siajn tradukojn en Libro - Mondo, sed La lada tambureto, kiun li prezentas en la supra foto, aperis en la Nigra Serio de KLEKS. (Fotis F.L.Veuthey/UEA)

La 20an de decembro 2001 en Kaliningrad ĉe la Domo de Artoj estis inaŭgurita la unua en Ruslando memorsigno dediĉita al Nikolaj Gumiljov (18861921), ekzekutita de bolŝevistoj antaŭ 80 jaroj. La elekto de la loko ne estas hazarda. Kvankam pro la malsanaj okuloj la poeto estis liberigita de la armea servo, li libervole aliĝis al kavaleria regimento. Gumiljov partoprenis la unuan mondmiliton en Orienta Prusujo kaj pro sia heroeco ricevis du krucojn de Georgo. (HaGo)

Sur la foto: skulptisto Nikolaj Frolov prezentas sian kreaĵon. (Foto de Jelena Ĉepinoga)

Nikolaj Gumiljov

La sesa senso

Belegas vino, kiu amas nin,

en forno bakiĝanta bona pano,

kaj ankaŭ turmentanta nin virino xyz,

donanta, tamen, poste ĝuan amon.

Sed kion faru ni pri ruĝo de aŭroro xyz

en la malvarma alta firmamento

kun la kvieto xyz senlima, kaj pri la valor

de la senmorta poezia testamento?

Ne eblas manĝi, trinki, kisi en pasio xyz,

momento tuj senspure malaperas,

impetas ni kun veo xyz — sed la vizi’

de la kompreno xyz preteras kaj preteras.

Kiel knabeto xyz, sinforgesinte por la horo xyz,

knabinojn gapas baniĝantajn en rivero,

nenion dume komprenanta pri amoro xyz,

jam turmentiĝas pro dezirmistero;

kiel mukoza ulo xyz sub prafiliko xyz,

strebanta nekonscie alton montan,

per bleko xyz senpova kaj per dorsa tik

aŭguris venon de flugilo xyz estonta;

do, tiel dum epokoj, puŝo xyz post puŝo xyz,

sub la lanceto xyz de la naturo, arto, menso,

torturas karnon kaj spiriton la akuŝ

de la organo por la sesa senso.

Tradukis el la rusa Nikolao Gudskov

Pro ĉi traduko Nikolao Gudskov iĝis laŭreato de Liro - 2001 en la branĉo Traduka Poezio.

Novaj libroj

Tezuka Osamu. La Flambirdo. Futuro / Tradukis el la japana Konisi Gaku. — Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 2001. — 295 ., il.

3404 p.K. La terglobo estis rapide mortanta. — Iam tie ekzistis potenca imperio, oceano plenplena de lazura akvo, kaj abundis feliĉo, trankvilo kaj himno al la amo de ĉiuj vivaĵoj — Sed nun — restas nur marĉoj sporadaj — kun bestetoj senvigle vagantaj, — kaj krome senlime sin etendas dezerto ...

ktp. La tradukinto nomas la ĝenron mangao. Fakte bildromano. Futuro estas la dua parto de ĉi tiu bildromano. Ĝia tempo estas jaro 3404 p.K. La tradukinto sukcesis krei flue legeblan verkon, aparte pro la multegaj onomatopeoj. La eldono postulis amason da laboro, ĉar la japana foliumado kaj legodirekto estas malsimila al la eŭropa.

Carmel Mallia. Malto. — Żabbar: C.Mallia, 2000. — 18 ., il.

Multaj kapablas tuj montri Malton surmape kaj diri ion pri la Ordeno de Sankta Johano (kiu ruso ne memoras la kavalirecon de caro Paŭlo?), sed nur nemultaj sukcesas nomi almenaŭ tri eminentajn maltanojn aŭ tralegi — ne traduki, nur tralegi! — kelkajn maltajn vortojn (ekz - e, “Ghawdex” [Aŭdeŝ]). Eble oni scios pli multe pri Malto, leginte la broŝureton de Carmel Mallia, kiu fakte estas teksto de lia prelego en la Montpeliera UK (1998). Kaj sciu ke:

Samkiel la artistoj kaj verkistoj alilandaj, la maltaj artistoj kaj verkistoj rigardas la mondon el tute nova perspektivo.

Andrzej Grzębowski, Tomasz Jan Kudrewicz, Mirosław Pankowski. Poŝ - atlaso de Monda Turismo. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 2001. — 20 ., il.

La atlaso prezentas la politikan dividon de la mondo kun 239 landoj (suverenaj ŝtatoj kaj dependaj teritorioj), kiuj estas registritaj de ISO kaj havas apartajn simbolojn laŭ ties normo 3166. Bona materialo por niaj akademianoj, kiuj estas aparte sentemaj pri la landnomoj!

Krome enestas mapo de tempozonoj, administra mapo de Pollando, urboplano de Bydgoszcz kaj indekso de 163 lingvoj registritaj laŭ la normo 639 de ISO. La atlaso bone kompletigas la samtempe eldonitan Turisman Esperanto - Kalendaron, tamen ĝia titolo eble estas misgvida — ne ĉiu havas poŝon 20×15 cm por ĉi poŝ - atlaso.

AlKo

Fakaj aplikoj de Esperanto

Fakaj aplikoj de Esperanto / Red. Zdeněk Pluhař. — Dobřichovice: KAVA - PECH, 2001, 160 . — (Serio: “Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko” Vol. 2).

Same kiel en 1998 ankaŭ pri KAEST 2000 (Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko) aperis volumo