El la taglibro por la jaro 1987 - Verkis Vinko Ošlak


La malbabela jaro
El la taglibro por la jaro 1987
Vinko Ošlak
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-130-5
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
OKTOBRO 2001

Enhavo


Kelkaj rimarkoj de la aŭtoro

Ĉar la taglibra beletro ne jam estas firme ankrita en la tradicio kaj konscio de legantoj en nia spirita kaj por aliaj eble virtuala Esperantujo, ne povas damaĝi, se mi diras kelkajn vortojn enkonduke al mia dua taglibro, aperanta en Esperanto kiel mia paralela literatura lingvo.

Unuflanke la taglibro estas la plej ’natura’ formo de beletra esprimiĝo. Ĝi ne havas formalajn, konstruajn kaj intrigajn pretendojn. Tial multaj ĝin en la senco de propra literatura ĝenro subtaksas. Aliflanke, ĝi havas avantaĝon kaj allogon de aŭtento, de spontaneo, se oni ĝin notas sincere kaj senspekulacie, nature.

La risko, kiun eniras ĉiu aŭtoro, publikiganta siajn taglibrajn notojn, troviĝas ne nur en malkovro de lia privata kaj foje eĉ intima eta mondo, sed precipe, ke literature ne tro spertaj aŭ eĉ iom naivaj legantoj (ĥo, eĉ kelkaj recenzistoj!) tro fikse portretas en sia fantazio la imagon kaj karakteron de la aŭtoro laŭ tio, kion ili legis en lia taglibro. Por la aŭtoro multaj aferoj, kiujn li honeste notis, havis validon eble nur pormomente, probable la valido estis nur efemera, sed kelkiu bonkora naivulo simple identigas la legitan frazon kun la aŭtoro, senlige, kiom da tempo jam pasis inter la momento de notado kaj momento de legado. Tiel mi per unu okulo amuziĝis kaj per la alia preskaŭ triste ploris, kiam mi post la apero de mia unua taglibro Jen la sablo el mia klepsidro, ĉe iu recenzisto legis, ke mi estas bigoto. Li tion konkludis ne el komparo inter miaj vortoj kaj miaj agoj, ja li min ne konis kaj do tiun komparon ne povis tiri. Simple, ĉar mi menciis kelkloke nociojn el religia kampo, foje raportis pri mia religia praktiko ktp., la ĉarma fanatikulo de la ateisma religio tion jam komprenis kiel bigotado. Mi per tio ne volas diri aŭ eĉ pruvi, ke mi ne estas bigoto. Eble aŭ eĉ verŝajne mi tio estas. Nur: la simpatia simplulo de la alia riverflanko tion ne povas scii, ĉar li min ne konas — kaj eĉ se li tion scius kaj en sia prijuĝo pravus, tio ne estas temo de serioza recenzo. Oni ne recenzas aŭtorojn kaj ilian moralon, sed librojn kaj ilian kvaliton! Oni povas esti granda bigoto kaj ĉiuaspekta kanajlo kaj fabriki literaturajn perlojn. Inverse, oni povas esti perfekta karakterulo kaj tamen fabriki rubaĵon. Kiel jam trafe diris E. T. A. Hoffmann en sia brila romano Mondperceptoj de la kato Muro: ”Bonaj homoj — aĉaj muzikistoj!”

Por iomete afable helpi al tiuj, kiuj ne jam bone lernis distingi inter la aŭtoro kaj ties produktoj, mi ĉi tie provas informi pri kelkaj aferoj.

Inter la ekesto de tiuj ĉi taglibraj notoj kaj ilia kompostado kaj redaktado pasis pli ol dek jaroj. Por kelkaj homoj tio ne signifas multe, sed por mi tio estas grandega diferenco, nature, mi en tiu ĉi tempo ne ŝanĝis mian bazan karakteron, pensmanieron, agmanieron, konduton ktp. Sed mi intertempe multon lernis kaj mi nun per aliaj okuloj rigardas la mondon kaj min mem, ol mi tion faris en la tempo, kiam tiu ĉi taglibra notaro estiĝis.

Kvankam mi daŭre restas religia homo, mia religieco en la lastaj dek jaroj multe ŝanĝiĝis. Mi ne forlasis mian tradician katolikan eklezion kaj instruon, ĉar mi trovas, ke malgraŭ ĉiuj malpuraĵoj sub tiu ĉi 2000-jara tegmento, starigita super la muroj, konstruitaj de niaj judaj fratoj mil jarojn pli frue, ĉi tie mi trovis plej multe da preteco helpi alian homon, akcepti lian malsamecon kaj rezigni pri taliona principo ’okulo kontraŭ okulo’. La eklezia komunumo, al kiu mi apartenas, ne diferenciĝas de la cetera mondo en kanajlaĵoj, foje eĉ ekstremaj banditaĵoj. Sed ĝi — laŭ miaj spertoj kaj informoj — distingiĝas en pintoj de homa boneco, kian reprezentis ekzemple la pasintjare mortinta patrino Terezia el Kalikato. Tamen mi nuntempe perceptas religion multe pli loze kaj liberpense ol mi tion faris siatempe. Dogmoj kaj eklezia disciplino, speciale eĉ la eklezia juro (por mi en la senco de Kristo vere perversa fenomeno) ne interesas min multe. Mi estas kristano kaj katoliko, ĉar mi vivas en limigita mondo. Sed Dio estas nek kristano nek katoliko. Li ne demandas pri religia aparteno, li demandas pri aparteno de niaj koroj: ĉu ni solidariĝas kun la prirabita kaj batita vojaĝanto, marŝinta el Jerusalemo al Jeriĥo kaj procedas kiel Samariano (Lk 10, 25-38) aŭ ni solidariĝas kun la tiamaj — kaj nuntempaj — klerikuloj kaj popolgvidantoj, kiuj ignoris la prirabitan kaj batitan homon kaj rigardis siajn gravajn negocojn. Mi ne scias, ĉu ĉiuj punktoj de la kristana kredo post nia morto montriĝos pravaj. Sed tio ne gravas. Dion ne interesas nia teologio, sed nia korinklino.

La fascino de la kristana religio por mi estas ĝuste, ke oni la tutan kristanan kredon povas resumi per du frazetoj: unu ordona kaj unu malpermesa. Jesuo ordonis ami sin mem kaj sian proksimulon — kaj proksimulo ne estas tiu, kiu proksimas al mi fizike, gente, kulture, lingve aŭ religie, sed ke li aŭ ŝi momente bezonas mian helpon kaj mi povas helpi — kaj Jesuo malpermesis juĝi kaj kondamni. Oni povas forgesi ĉiujn dogmojn kaj neglekti ĉiujn ritojn kaj eĉ abunde peki, sed se oni almenaŭ klopodas sekvi tiujn du normojn, oni tamen finis sian ’ekzamenon’ pozitive. Aliflanke oni povas esti granda fakulo en teologio, oni povas akribie sekvi ĉiujn ritajn, disciplinajn kaj jurajn preskribojn, oni eĉ povas vivi laŭ moralaj postuloj kaj neniam peki, sed kun ŝtona koro en sia brusto oni la ’ekzamenon’ ne faras pozitive. Mia privata ’teologio’ estas tre simpla: Se Dio ne estas malpli bona ol mi, mi ne havas kialon timi ...

Koncerne mian mondpercepton kaj filozofiajn starpunktojn mi ne ĉesis esti preferanto de libero. Tio signifas, ke mi daŭre kontraŭstaras ĉiujn totalismajn sistemojn kaj antropologiojn, kiel la faŝisma, naziisma kaj komunisma. La lastan mi sur propra haŭto spertis, tial mi por ĝin rifuzi eĉ ne bezonas havi bonajn filozofiajn argumentojn, mia sperto sufiĉas. Tamen mi nuntempe pli distinge ol antaŭ dek jaroj komparas tiujn ĉi diversajn sistemojn. Por mi ne estas egale, ĉu iu volis homojn savi kaj feliĉigi kaj por tio uzis malkonvenan rimedon kaj metodon de violento kaj maltoleremo, kiel faris komunismo — aŭ se iu jam dekomence volis homojn ekstermi kaj malfeliĉigi, kiel tion faris naziismo. Estas vero, ke komunismo statistike mortigis proksimume 4-oble pli da homojn ol naziismo Hitlera, kiel oni povas legi en impresiga 830-paĝa libro de Stephane Courtois La nigra libro pri komunismo. Tamen: sur la nivelo de mondpercepto naziismo estas krimo jam en la kapo, dum komunismo krimas poste, kiam la ideo el la kapo fluas en manojn, kiuj la ideon realigu. Komunismo estas sekularizita speco de kristana religio, kiu malpacience volis instali la Dian regnon (senklasan socion) per ĉiuj rimedoj, sen konsideri moralan skrupulon. Sed tion ili lernis ĝuste de ni kristanoj, kies religia sekto ili efektive estas: la celo konsekras la rimedojn! Tial mi nun klare malakceptas komunismon kiel sistemon kun certaj dogmoj, multe pli rigoraj ol tiuj de la eklezio, kaj speciale, kiel sistemon de certaj praktikoj kaj metodoj. Tamen mi al (ne tro multaj) sinceraj komunistoj atribuas honestan intencon kaj rekonas, ke en iu senco ilia afero baldaŭ denove fariĝos aktuala. Mi vidas la perspektivon de la homaro en sintezo de kristana spirita direktiĝo kaj baza komunisma ideo. Finfine la samon en sia sociinstruo jam kelkfoje predikis ankaŭ la nuna papo Johano Paŭlo II-a. La ĉefa problemo kaj eraro de Marx estis, laŭ mia trovo, ke li kontraŭstaris ĝuste tion, kio estas la baza kondiĉo, ke socialismo kaj komunismo ne estu terora koncentrejo, sed humanisma ĝardeno, kiun ĉiu pura homa animo alsopiras. Komunismo sen religio, sen la spirita dimensio estas nepre teroro; kristanismo sen vivpraktika realiĝo en la senco de komunismo estas nepre nur aro da dogmoj kaj preskriboj. La homaro atendas aventuron de la granda sintezo. Mi pledas por ĝi, kredante, ke same la kapitalisma, kiel ankaŭ la bolŝevisma trajnoj veturas en la direkto de abismo. La diferenco estas nur, ke en la unua kaj dua klasoj de la kapitalismaj vagonoj oni povas komforte veturi kaj bone manĝi kaj trinki en la restoracia vagono, dum en la bolŝevisma oni veturas en brutvagonoj kun minimuma kaj ekstreme malkomforta vivbazo.

Sed la fino estas la sama.

Restas la tria temaro el mia taglibro: problemo de nacio, naciismo, traktado de minoritatoj kaj malgrandaj lingvoj, demando pri ŝtata sendependeco ksm.

Mi nun kiel antaŭe opinias, ke ĉiu popolo sur sia teritorio havas rajton fondi propran ŝtaton. Nur, tion ĝi devas fari tiel, ke neniu, kiu tie vivas, perdos de siaj rajtoj kaj valoroj. Mi kredas, ke la bazo por fondi ŝtaton estas la volo, vivi sub pli bona leĝo ol ĝi ĝis tiam ekzistis — kaj ne privilegii certan grupon de la loĝantaro, kiel religian, ideologian, etnan aŭ rasan.

En tiu senco ĉiu nacia ŝtato, kiu sur sia konstitucia nivelo proklamas la ŝtaton afero de certa nacio, dum aliaj povas en bona okazo ricevi certajn rajtojn kaj protekton, por mi ne estas akceptebla. En tiu senco mi ne estas feliĉa, ke la nova slovena ŝtato, al kies estiĝo ankaŭ mi kontribuis mian modestan parton, ne sekvas tiun ĉi idealon, sed komprenas sin same, kiel Francio, Britio, Italio ktp. kiel ŝtato de certa etno, slovena, dum por aliaj (Hungaroj, Italoj) estas rezervitaj apartaj minoritataj rajtoj. Bone, mi devas agnoski, ke tiuj du etnaj grupoj ĝuas en Slovenio rajtojn, pri kiuj ekzemple Slovenoj en Italio povus nur sonĝi. Bedaŭrinde Slovenio ne jam kontentige solvis la problemon de Germanoj (ĉirkaŭ mil), de Romaoj kaj de Sudslavoj, kiuj venis en Slovenion, kiam ĝi estis parto de Jugoslavio. Mia prefero estas, ke ne la sloveneco kiel nun aŭ jugoslaveco kiel antaŭe aŭ aŭstreco kiel antaŭ la unua mondmilito, estu la centra karakterizilo de la ŝtato, sed ke tio estu la pli bona kaj pli konsekvence ekzekutita leĝo, egale valida por ĉiuj. Se mi do unuflanke rekonas la rajton de ĉiu popolo fondi propran ŝtaton, mi aliflanke deziras, ke tiu ŝtato ne estu religie, nacie aŭ lingve ekskluziva. En tiu senco mi sekvas la ideon de Zamenhof, kiu postulis egalecon por ĉiuj loĝantoj de certa ŝtato, senkonsidere ilian specifon. Kompreneble: se mi aŭskultas la prelegon de iu ĉeĥa samideano, en kiu li tuj post la sendependiĝo denuncis Slovenojn kiel faŝistojn kaj naciistojn, mi devas bedaŭri certan mankon de inteligento kaj honesto. La sama sinjoro tamen ne estas preta rezigni pri sia propra, ĉeĥa ŝtato kaj sin mem tial ne tenas naciisma faŝisto. Same mi devas ridi, kiam mi aŭdas ’kosmopolitajn’ konsilojn de kelkaj Francoj aŭ Britoj, kies registaroj francigis kaj angligis tutajn popolojn kaj eĉ en sonĝoj ne estus pretaj rezigni pri sia elstare nacia ŝtato, ke naciaj problemoj nuntempe efektive ne ekzistas plu kaj ke Slovenoj, Kroatoj, Albanoj, Estonoj, Ukrajnoj ktp. prefere rezignu pri la ideo, fondi propran ŝtaton.

Tamen mi ankaŭ ĉikampe intertempe lernis. Mi insistas, ke oni respektu la rajtojn de unuopaj nacioj, etnaj kaj lingvaj grupoj, sed samtempe mi konsideras, ke oni devas atenti pri la reala pozicio de la valoroj etna kaj lingva sur la skalo de homaj valoroj. La gepatra lingvo kaj ĝia kulturo estas altaj valoroj, sed ne pli altaj ol la homeco mem. Tio signifas, ke mi ne rekomendas uzi rimedojn por realigi siajn etnolingvajn rajtojn, kiuj detruas la homecon ĝenerale. Mi aprobas la deziron de Kurdoj, fondi propran ŝtaton, sed mi ne aprobas uzi por tiu legitima celo teroron. En tiu senco mi ĝojas, ke Slovenoj dum sia tuta historio (krom kruelaĵoj, kiujn diktis kaj aranĝis komunismo) por siaj politikaj celoj ne uzis teroron.

Nek kontraŭ aŭstro-hungara monarkio nek kontraŭ Reĝlando Jugoslavio nek kontraŭ komunisma Jugoslavio ili eksplodigis unu solan bombeton aŭ elpafis unu solan kuglon. Nur kiam la (formale) jugoslavia, efektive serba armeo post la proklamo de sendependiĝo, bazita sur demokratia plebiscito, ĉe kiu pli ol 90 % voĉdonis por memstareco, per tankoj kaj aviadiloj atakis la tiaman respublikon Slovenion, la legala slovena teritoria milicaro defendis sian novan ŝtaton kaj post dektaga milito venkis super invadinto. Ke eĉ la oficiroj de la jugoslavia armeo, kiuj tiam militis kontraŭ Slovenio, poste ricevis slovenan ŝtatanecon kaj enkasigas bonajn pensiojn, tio verŝajne mem ridindigas akuzojn pri ’faŝisma naciismo’ de Slovenoj nur, ĉar ili ne plu volis vivi en la ŝtato, gvidita laŭ la stilo de Miloŝević.

Se kelkloke en mia taglibro unuopaj frazoj sonas alisence ol mi nun pensas, tio rezultiĝas el la fakto, ke mi ne adaptis la tiamajn notojn per miaj novaj rekonoj kaj spertoj, sed ke mi lasis la tekston tia, kia ĝi en la tiama tempo estiĝis. La senco de honesta taglibro ne estas pravi en siaj asertoj, sed sincere montri la momentan staton, eĉ kun risko, ke oni post jaroj pri tio gaje ridos. Kredu, kara leganto, ke mi ridas eble plej multe kaj plej bone.

Jes, kion signifas la titolo? La ’malbabela’ jaro estas jubileo de la lingvo, kiu nuligas la punon, kiun Dio laŭ la biblia rakonto ekzekutis sur la tiama homaro, kiu en Babelo (Babilono) konstruante la turon volis omaĝi al si mem kaj per sia konstruaĵo atingi la ĉielon. En religia senco Esperanto estas aspekto kaj parto de la pentekosta miraklo, per kiu Dio kompensis sian propran punon.

Klaŭdiforumo, dumpaske 1998

3-an de januaro 1987

En Tinje mi partoprenis la tradician novjaran renkontiĝon de Slovenaj katolikaj intelektuloj. La ĉijara temo estis Primož Trubar, kiu en la jaro 1551 publikigis la unuan presitan Slovenan libron. Kio estas Zamenhof por la tuta homaro, tio estas la protestanta superintendento Trubar por la Slovena nacio.

La prelegoj estis meznivelaj, la plej interesa estis tiu de la emerita Karintia protestanta episkopo d-ro Sakrausky, kiu montriĝis eminenta konanto de la Slovena reformacio en la 16-a jarcento kaj ankaŭ de nia aktuala kulturo.

Kun Marija mi iom antaŭ la fino de la aranĝo forveturis al Labako por viziti la grandan ekspozicion pri Jozefo Plečnik, granda arĥitekto, postlasinta bone legeblajn spurojn en Vieno kaj Prago (aranĝo de Hradčani laŭ la invito de la ŝtatestro Masarik) kaj donis sian artan marksignon al Labako en la periodo inter ambaŭ mondmilitoj. Bedaŭrinde la komunista reĝimo post la milito detrue ŝanĝis la vizaĝon de Labako; la plej nobla verko de Plečnik, la cementeriaj konstruaĵoj Žale disfalas pro la neglekta sinteno de la urba administracio.

Nature, ankaŭ tiu ĉi ekspozicio ne ekestis en Labako, sed en Parizo — kaj nur de tie ĝi povis veni al la naskiĝurbo de Plečnik.

En Slovenio oni multe diskutas pri la ”evento” okaze de la nuna kristnaska tempo. La ĉefepiskopo d-ro Šuštar rajtis la unuan fojon post la milito en du minutoj paroli tra la radiostacio de Labako al siaj kredantoj. Ankaŭ la ceteraj programeroj kaj gazetartikoloj iel ĉirkaŭe tuŝis la temon. Eĉ la prezidanto de la Socialista ligo, la iom propraspeca Jozefo Smole publike gratulis al ĉiuj, kiuj ”intime flegas la tradicion de la kristnaska festokutimo”.

Kelkaj trovas en tio grandan esperon kaj stimulon. Mi bedaŭras, ke la eklezio tiel malkare disvendadas sian 40-jaran ekzilstaton en propra patrujo. La folklorigado de kristnasko ja estas en intereso de reĝimo; apude ĝi tiamaniere akiras en eksterlando la malmultekostan reputacion de ”demokratia”

sinteno.

Mi kiel kristano cetere ĝojas pri tiu duona paŝo de la reĝimo, sed tiu paŝo estas nur ilia kaj ne koncernas la eklezion kaj la kristanan popolon.

4-an de januaro 1987

Pro frosto la aŭto ne startis. Tiel mi restis hejme por iom ripozi. Dume mi legis la libron de la Angla fizikisto Paŭlo Davies kun la titolo: La Dio kaj la moderna fiziko. En ĝi li argumentas, ke la hodiaŭa stato de fizikaj esploroj pli proksimigas la homon al Dio ol la religioj mem.

En la televida prezento pri la Aŭstra poeto Teodoro Krammer (1896-1953), kiu antaŭ la nazioj elmigris al Londono kaj multe suferis pro sia malriĉeco kaj posta traktado en la neŭrologia instituto per elektroŝokoj, mi speciale rimarkis la versojn: Es ist die Wahrheit, mir hat man nichts getan ...

(La vero pura estas, / ke ĝuste min neniu mise traktis ...) Mi sentas, ke tio validas ankaŭ por mi. Kvankam mia ĉiutaga pano tamen estas kontentige surŝmirita kaj la apuda teo sufiĉe sukerigita, min doloras similaj aferoj kiel la kompatindan poeton Krammer. La diferenco estas nur, ke la mondo tiam sciis, ke la hitlera reĝimo estas malamika fenomeno por la homaro, dum hodiaŭ tion oni ĝenerale ne scias koncerne komunismon.

Ankaŭ al mi oni nenion faris, krom ke oni mian tutan vivon direktis en ekzilon, kie mi eĉ la statuson de ekzilinto ne povas ĝui, ja oni ne forpelis min police, sed nur malrekte helpe de rafinitaj metodoj de la sekretpolica agado kontraŭ ĉiuj liberpensaj homoj.

Tamen, mi ne ĝemu; la vera aŭtoro de niaj vivnoveloj estas kaj restas la granda artisto, la fantaziplena verkisto, la Dio mem. Kaj ne decas al la romanfiguroj riproĉi al la verkisto ...

5-an de januaro 1987

Nur post unu duonmonato mi ricevis la leteron de mia amiko Rebula el Triesto. La Itala poŝtfunkciado plej klare pruvas, kio estas perdita okaze de la disfalo de Aŭstra imperio ...

Aloizo en sia letero analizas la 13-an numeron de Celovški Zvon. Laŭvice, en siaj preskaŭ Grekaj, malfacile legeblaj literoj. Tia amanto de la antikva Greka lingvo li kiel gimnaziano komencis traduki Tiel parolis Zaratustro de Nietzsche el la Germana al la malnovgreka ... Humanisma sporto, okazinta dum la bataloj de la II-a mondmilito ...

Li atentigas min pri la eraro en mia kontribuo pri la loko, kie Boetio estis ĝismorte enkarcerigita: ne en Romo, kiel mi erare skribis, sed en Pavia, kiel ĝustas.

Pri la novaj okazaĵoj en Sovetunio kaj Ĉinio li restas malentuziasma kaj li ne vidas ian perspektivpromeson. Verŝajne li pravas. Komunismo probable ne povas esti forigita evoluproceze, sed nur laŭ la sama maniero, kiel ĝi aperis. Sed la diferenco estas, ke la forton por ”fari revolucion” kontraŭ tiuj profesiaj revolucioj havas nur Dio mem.

En Francio la striko ĝeneraliĝas, kion instigas CGF, la komunisma sindikato. Ĉu simila plano kiel antaŭtempe en Britio?

10-an de januaro 1987

Helena sidis, pli trafe dirite kaŭris, sur la malantaŭa benko, pliparte dormante; mi stiris la aŭton dum longa distanco Klaŭdiforumo — Triesto. La trafiko ne estis densa, la januara suno kun certa astrofizika fiero brilis el sia vintra pozicio, la veturilo trankvile glitis, kvazaŭ ne sur la kontaktsupraĵo inter la radoj kaj la firma stratbetono, sed inter la anĝelaj flugiloj kaj ia transmonda beata aero ...

Tamen, ĉe la Itala dogana budo io ŝajne komplikiĝis. Mi estis pridemandita, ĉu mi parolas Itale. Un poco, un poco ...

mi respondis, ankoraŭ opiniante, ke lia demando ne malicas.

Poste sekvis la demandoj, pri kiuj mi ne estis alkutimiĝinta eĉ sur la limo al la komunisma Jugoslavio. Se mi ne havus aranĝitan horon ĉe la Triesta radiostacio, mi dankus al ilia afablo kaj revenus Aŭstrion. Do, mi devis engluti kaj per regita voĉo respondi, ke mi veturas al Triesto pro mia privata vizito. Fine ni povis daŭrigi la vojon kun iom maldolĉa humoro, ke eble iom da faŝisma sinteno postvivis le milite venkitan faŝismon de Mussolini.

Je la 11-a horo ni jam troviĝis antaŭ la blokdomo de mia amiko Aloizo. La veturo dume ŝanĝis sian vizaĝon, ni nur kun iom da peno povis preni el la aŭto miajn donacojn kaj sur iom glata tereno surpaŝi la sojlon.

Aloizo ankoraŭ ne estis hejme post la operacio de la prostato; li ĝuste en tiu ĉi sabato unuafoje denove komencis instrui. Kvazaŭ li ne povus kredi, ke la antikva Greka kaj Latina lingvoj pluvivos en la lernejaj klasoj ankaŭ post lia emeritiĝo.

Sed io tamen estas vera: el la buŝoj de aliaj kolegoj ambaŭ historiaj lingvoj sonos ordinare, el ia pure profesia distanco, dum el lia buŝo ekparolas jen la aŭtenta malnova Greko, jen la aŭtenta Romiano.

Dume ni estis altnivele gastigitaj de du hejmaj feinoj: de la edzino de Aloizo kaj de ŝia fratino el Celeo, veninta ŝin helpi pro la malsano de la geedza paro Rebula.

Mi intertempe telefonis al sinjorino Anita, ĉu ŝi povus tranoktigi mian filinon, ĉar en la hejmo de Rebula nun ne estas sufiĉa loko por ni ambaŭ. Ni interkonsentis tiel, ke ni tri: profesoro Rebula, Helena kaj mi vespere iru al ili vespermanĝi — kaj Helena poste restu tie ĝis la sekvonta tago.

Dum tiu tempo jam venis Aloizo kun sia gaja gastema rido.

Ni tuj eksidis en lia kabinedo por pridiskuti la kulturajn eventojn de la lasta tempo kaj precipe tiujn, kiuj rilatas nian revuon Celovŝki Zvon. Lia edzino, sinjorino Zora, klopode portadis post li diversajn plektitaĵojn, por ke li ne malvarmumu.

Ŝi ankaŭ postulis de li, ke li dum horo aŭ du ekkuŝu. ”Mi poreterne kuŝos tie ... ” li montris per sia fingro al la supozita ĉielo. Jes, mi tiumomente pripensis; oni per certa medicina disciplino povas forpuŝi la momenton de plena malfortiĝo kaj morto por kelka tempo. Sed kiom povas valori tiu pure kvanteca gajno, se ĝi estas impostigita per la disciplino de ripozado kaj nenormala vivmaniero?

Baldaŭ post la tagmanĝo ni eniris aŭtobuson ĝis la Triesta centro. Pli kaj pli ne ̧-pluvis. Aldone blovis ventego, kiu multobligis la malvarmon, kiu per si mem ne estis pli ol –1°C.

En la slovena redaktejo de la Triesta radiostacio mi devis surbendigi kvar dekminutajn tekstojn pri diversaj literaturaĵoj. Mi elek tis la Leterojn al Lucilio de Seneko; la novelaron Malsata ŝtono de Tagoro, kiun mi ĵus tradukis el Esperanto en slovenan lingvon, aldoninte aliajn 6 novelojn el la angla lingvo. Ĉiokaze mi pritraktis ankaŭ la specifaĵojn de Esperanto kiel pontlingvo de tradukoj. Sekvis La kristaneco aŭ Eŭropo de Novalis, kiun mi kun aliaj filozofiaj fragmentoj tradukas por eldono ĉe Slovenska matica en Labako. Kaj fine: trarigardo tra la Esperanta liriko, el kiu mi tradukis erojn por tiu ĉi okazo.

La aero en la studio estis tre seka pro la varmigilkorpoj, do mi devis tre peni por tralegi ĉion, ĉar mia gorĝo ekscitiĝis de la seka aero.

Post la komuna capuccino en societo kun la redaktorino ni suriris tramon, la faman Triestan deklivan tramon, kaj ni veturis ĝis la stacio Bane, kie jam atendis min la deĵore afabla sinjorino Anita.

Estis kelke da lingvoj, en kiuj okazis nia vespermanĝa simpozieto: en la slovena, Esperanta, itala, germana kaj franca.

Estis pli da diversaj lingvoj ol da diversaj opinioj. La temo estis religia, nature. La ĉefaj elirpunktoj de niaj ĉefaj du protagonistoj: Aloizo kun sia pozo de greka soldat-filozofo kaj la edzo de sinjorino Anita kun la trankvila pozo de budhana adepto — estis la konvinko pri la konstanta moral-religia evoluo kaj plibonigeblo de la homaro — kaj la ĝuste kontraŭa ideo ĉe Aloizo.

Eble Aloizo tro ofte mezuras la rezultojn de la homa evoluo laŭ la postrestaĵoj kaj konsekvencoj sur tiu ĉi mondo. La sanktuloj leviĝas al Dio, la pekoj restas surtere. Eble sinjoro Altherr tro abstrakte fidas al ia ”se” kiel ĝenerala kondiĉo por ĉiaspeca konvertiĝo.

11-an de januaro 1987

Partopreno ĉe la slovena diservo en la preĝejo de Opčine. Ne malpli da homoj ol ĉe la pli frua Itala meso. Bela kantado, sed terure longa kaj komplikaĉa prediko. Estas certa malvirto de multaj sacerdotoj, volantaj en sia parolo esti pli ampleksaj kaj pli saĝaj ol la Dia vorto mem. Tio multe pli ĝenas ol se la infanoj laŭte krias kaj maldiscipline kondutas en la preĝejo.

Pro la ventego, nomata burja, kiu furoris tra la stratoj, mi apenaŭ sukcesis veni hejmen al Aloizo. Dum la virinoj finpreparis la tagmanĝon, ni eksidis en lia kabinedo kaj pridiskutis la restintajn demandojn koncerne nian revuon. Li faris intervjuon kun la prezidanto de Secretariatus pro non credentibus (La sekretario por la nekredantoj) kardinalo Poupard en Vatikano. Aloizo starigis la demandojn en la Itala kaj la kardinalo respondis en la Franca. Inter alie Aloizo provoke demandis lin, ĉu havas sencon dialogi kun ”marksismo” en Orienta Eŭropo, kio antaŭ nelonge okazis en Budapeŝto, ja ili ne parolas el iu profunda propra konvinko, sed nur el sia cinika pozicio de regopovo. Kardinalo Poupard respondis, ke la senco de tiaj eventoj eble por la homoj en la Okcidento ne ekzistas — sed ili tre gravas por miloj da kristanoj en orienteŭropaj landoj, ja ili ankaŭ tiamaniere akiras multe da memfido kaj eĉ certa renomo interne de la propra socio.

La saman argumenton uzis Aloizo kontraŭ mia riproĉo al la eklezia estraro en Labako, ke ĝi asistis la zorge limigitan ”sociigan” publikan rekonon de la kristnaska festo en Slovenio fare de la komunista reĝimo, kiu tian ”kristnaskon” nun sufiĉe forte bezonas pro siaj malfacilaĵoj en ekonomio kaj la postuloj de la juna generacio. Povas esti, ke lia argumento pravas. Povas esti, ke mi ne bezonas tian duonan agnoskon, sed multaj frustritaj kristanoj profitas tamen ankaŭ de tia duona aŭ eĉ nur era solvo.

Plenigita kokido kun la itala pastaĵo, du specoj de salato, bona hejma vino el la ĉirkaŭa tereno — jen la adiaŭa tagmanĝo, al kiu antaŭpreĝis Aloizo. Ĉe la familio de Anita ni preĝis silente, pli spirito profunde; ĉi tie oni preĝas iom supraĵrapide, laŭ la malbona katolika kutimo. En tiu senco oni povas ankoraŭ iomete lerni de protestantoj kaj aliaj reformitoj.

Mi iom timis, kiamaniere en tia ventego kun neĝado kaj glita strato ni povos forveturi. Fakte: kiam mi enkofrigis la skatolegon da oranĝoj, donacitaj de sinjorino Zora, mi ne povis enŝovi la ŝlosilon en la seruron de la aŭtopordo. Ĉio estis glacigita. Mi devis reiri por peti varmegan akvon. Mi verŝis la bolantan akvon en la termobotelon. Efektive mi tuj sukcesis puŝi mian ŝlosilon en la degeliĝintan trueton de la seruro. Sed ve, la pordo estis tiel alfrostita al la kadro, ke mi ne povis ĝin malfermi. Nur kun fortega tiro mi sukcesis — sed la klinko preskaŭ restis en mia mano. Dume la ventego tiel forte furoris, ke mi kaj Helena apenaŭ povis stari apud la veturilo.

Fine ni sidiĝis en la aŭton, sed nova minaco aperis. La seruro iel difektiĝis kaj mi ne sukcesis fermi la pordon. Mi devis eliri kaj sub la terura ventego dum dek minutoj sorĉi je la seruro por fine, kun tute nigraj fingroj, fermi la pordon. Post preskaŭ kvin horoj da tikla stirado ni fine troviĝis hejme sen akcidento, eĉ sen malvarmumo.

16-an de januaro 1987

En Ĉinio falis la ĝenerala sekretario de la ĉina kompartio. Tio povus signifi la finon de reformoj en tiu interesa lando. Sed la komentariisto de ORF asertas, ke tio kongruas kun la ĉina tradicio. Kiam la ĉina imperiestro havis pro siaj projektoj malfacilaĵojn kun siaj provincaj estroj, li ĉiam oferis sian kancelieron. Nun ŝajne okazis la samo. Deng Xhiao Ping oferis sian dekstran manon — ĝeneralan sekretarion — por povi plu efektivigi la reformojn. Ni esperu, ke d-ro Portisch pravas ...

17-an de januaro 1987

Aŭdas, ke iu komponisto en Usono — kie alie — komponis simfonion por tri polvosuĉiloj, por unu polurmaŝino por pargeto, por orgeno kaj orkestro. Anstataŭ dirigenta bastono servos signalpistolo ...

Vespere mi veturis — kun nuraj 40 km/h averaĝe pro la neĝo surstrate — al la vilaĝo Leše/Lesach ĉe St. Jakobo en la valo Rož. Oni festos la 95-an naskiĝtagon de kamparano kaj slovena popola poeto Antonio Gabrielo. Samtempe estos prezentata lia poemlibro, ĵus aperinta ĉe Mohorjeva kaj redaktita kaj komentita de mi.

En la granda salono de la gastejo kunvenis pli ol 50 homoj — preskaŭ ĉiuj parencoj de la omaĝata oldulo. Ĉeestis ankaŭ la loka kantĥoro, kiu komencis la programon per Slovenaj popolaj kantoj. Sekvis la parolo de iu vilaĝano, bone konanta ĉiujn tradiciojn. En simpatia dialekto li skizis la vivon de la celebrata poeto. Post tio mi komentis lian poezion, trovante en ĝi unu el lastaj aŭtentaj rimvoĉoj de la popolo. — Mi tion laŭte ne diris, sed estas fakto, ke la popolo pli kaj pli ĉesas ekzisti, anstataŭata de aliaj kategorioj, kiuj kulture ne povas esti same produktivaj. Bedaŭrinde precipe la popolo anstataŭiĝas per la t.n. kanajlaro, kiu cetere volas esti vidata kaj agnoskata kiel vera popolo, sed ne havas eĉ unu kvaliton de ĝi.

Post mi parolis d-ro Feinig, klarigante — ankaŭ en bela slovena dialekto de Rož la signifon de hejmaj kaj vilaĝaj nomoj en la ĉirkaŭo.

Maldekstre de mi sidis la moderna Karintia poeto Gustavo Januš, kies poemoj aperis ankaŭ en la Germana lingvo, tradukitaj de Petro Handke; kontraŭ mi sidis la vilaĝestro Gressel kun sia edzino, kiu prezentis por mi interesan ekzemplon de karintia nacia sindromo. Kun ni li glate parolis en la slovena lingvo, en bela loka dialekto, laŭ kiu ĉiu supozus, ke temas pri ano de la slovena popolgrupo. Tamen la impreso trompas. La sama vilaĝestro, kiu en nia slovena societo tiel hejmece babiladas, okaze de la kristnaska festo malpermesis la starigon de la slovena bondezira surskribo apud la germana. Kiam la vilaĝanoj tion mem faris, li sendis dumnokte la ĝendarmojn demonti kaj forporti la surskriban tabulon. Tio okazis pasintjare. Pro akra kritiko en slovenaj gazetoj li ĉijare solvis tiun gordan nodon tiamaniere, ke estis starigita nek la germana nek la slovena surskribo. Sed oni ne pripensu, ke li sentas sin iel ajn kulpa pri tio ĉi. Li elefanthaŭte ridas plu kaj klarigas, ke la partioj en la komunumo tiel decidis kaj li devas nur efektivigi la konkludojn de la politikaj partioj. Tia estas la larĝeco de karintia demokratio en la etna specifo. Kaj la gaja vilaĝestro, nun plenumanta la volon de la partioj, afable ridis kaj slovendialekte babilis kun ni ĝis ni antaŭ la noktomezo komencis disiri al niaj hejmoj.

20-an de januaro 1987

Nia grupeto kuniĝis por la biblia kurso. La unuan referaĵon devis havi mi. La celo estas: laŭpaŝe plene tralegi la sanktan Skribon kaj povi klarigi la malfacilajn lokojn. Mi devis pristudi la aferojn el Genezo, la kreon de l’ universo kaj de la homo.

Precipe du librojn mi utile uzis: la libron Dio kaj la moderna fiziko de la juna Brita atomfizikisto Davies. Li asertas, ke hodiaŭ ĝuste la plej pintaj fizikaj rekonoj pli proksimigas la homon al Dio ol la religioj mem. La dua li bro estis La Biblio konfirmas la mondpercepton de la naturscienco de la Nederlanda sciencisto Claeys.

Kiel nerespondeblan problemon mi difinis la demandon: —Kial Dio kreas — riskante tiel ankaŭ la falimenton — aŭ: kial io ekzistas kaj ne plene malekzistas, kiel formulis la problemon jam la greka filozofio.

Pli ol tiu ĉi studhoro estis por mi grava la ’flanka produkto’ de okupiĝo pri la kreo-problemoj. Subite, leginte la scenarion de la plej verŝajna ekesto de la universo kaj de ĝia ebla fino, mi ricevis ideon: verki romanon, kiu okazus en la dua oscilo, kiam la universo ĉesus disvastiĝi kaj komencus kuntiriĝi. En tiu okazo ĉiuj agoj kaj procezoj pasus retrograde: la homoj naskiĝus grizharaj el la tomboj kaj mortus reirintaj al la patrinaj sinoj; ili ne lernus, sed sisteme forgesadus; la potencon havus la suĉuloj, kiuj jam atendas la morton en la patrinaj uteroj. Tial la vivo ne estas komplika kaj malfeliĉa, ĉar grava estas nur la sufiĉa kvanto da lakto, dolĉaĵoj kaj ludiloj.

Sur la nacieca problemaro okazus, ke malgrandaj nacioj disvastigus sian terenon; la socio pli kaj pli rezignus pri teknikaj elpensaĵoj, trovintaj ilin superfluaj. Per tia literatura artifiko oni povus satire kaj ankaŭ filozofie profunde pritrakti la nuntempan socion. La ĝuste elpensita lingvo por tia literaturaĵo montriĝas Esperanto, precipe pro sia prefikso mal — ja preskaŭ ĉio okazus en maltempo kaj en malordo.

21-an de januaro 1987

Bonega la filmo Celéste pri la lastaj jaroj de la granda franca verkisto Marcel Proust. Bedaŭrinde mi ne notis la nomon de la reĝisoro; kion mi ne notas, tuj vaporiĝas en mia memoraparato.

Oni devas sin demandi, ĉu literaturo valoras tian kapricplenan kaj turmentoplenan vivon. La literaturo mem certe ne.

Sed en la literatura vivo sin banas koncernaj animoj kaj fariĝas tra la kapricaj turmentoj pli kaj pli rafinitaj.

En la literatura aldono de la taggazeto Delo el Labako mi legis la kalumniaĵon de Francisko Bohanec pri la lasta libro de Aloizo, Vrt bogov (La ĝardeno de dioj), la taglibro pri liaj vojaĝoj en Usono kaj Kanado.

Bohanec lasas sin mizere dungi ĉe la plej stalinismaj rondoj ene de la nuna reĝimo. Li prezentas Aloizon kiel instigadon de la sangoverŝa kontraŭstalinisma ribelo de Slovenoj dum la dua mondmilito. Komike, ke la ekstremaj reprezentantoj de la kontraŭkomunismaj batalintoj same akuzas la verkiston Rebula pri kooperado kun la komunista reĝimo en Slovenio. Denova demonstro de la franca proverbo, ke la ekstremoj sin tuŝas. Mi devas tuj skribi al Aloizo, ke tute ne indas ion respondi. Kun la dungitaj langoj oni nepre ne diskutu!

Povas esti, ke tiaj malicaj birdoj antaŭdiras novan vintron en Slovenio, en kiu denove frostiĝos ĉiuj partaj liberecoj, ekflorintaj dum kelkaj lastaj jaroj. Tre verŝajne dependas de la situacio en Kremlo, kiel staras pri Gorbaĉov. Sed finfine decidos la fingro de Dio mem ...

10-an de februaro 1987

Oni raportas, ke jam ĉirkaŭ 140 disidentoj estis liberigitaj el sovetiaj koncentrejoj. La mondo volas vidi en tio signon de iu vera reformemo en la lando de ruĝaj caroj. Povas esti. Ankaŭ la infero reformiĝas. Sed ĉi tie ne temas pri reformoj, sed pri nerekompencita maljusteco.

En Naŝi razgledi mia konatino publikigis iaspecan tuttifrutti pri la tradukado kaj lingva fideleco. Laŭ bona intelektula tradicio ankaŭ ĉi tie ne devis manki primoka deklaro rilate Esperanton. Ŝi komparis ĝin kun plenigita ĉasbesto. Mi ne reagos publike, mi skribos al ŝi privatan leteron.

Mia ĉefo en la ofico, la afergvidanto d-ro K tre zorgas pri tio, ĉu mi fakte kaj plene eluzas mian labortempon. Malvastanimeco, kian en Slovenio oni verŝajne nenie trovus. Liaj zorgoj — neniam rekte eldiritaj — estas nur ia subtila metodo de konstanta humiligo. Tamen en diaj planoj ankaŭ tio povas havi sian sencon, oni devas nur kompreni la sugeston.

Matene mi skribis oficialan leteron al HEA en Budapeŝto kun la propono de nia eldonejo interŝanĝi libroeldonaĵojn.

Tiel ni eble vendus kelkajn ekzemplerojn de Medjugorje en la orienteŭropa merkato.

Posttagmeze mi devis transpreni en iu vilaĝo en Rož la antikvan bibliotekon, kiun heredis Mohorjeva de iu forpasinta paroĥestro. Inter la libroj interesa slovena traduko de du gravaj tekstoj de Kant: Pri la sento de majesto kaj beleco kaj Pri eterna paco. Mi legis ilin antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Nun mi povos tralegi tion denove.

14-an de februaro 1987

Mi uzis la hieraŭan tagon en la oficejo por finpretigi la proponon al Mohorjeva, ke ĝi fariĝu ankaŭ la Eldonejo de sankta Hermagoro, do efektive Esperanta eldonejo. Mi vidas la nuran ŝancon por la pluvivo de nia eldonejo en tio, ke ĝi ĉesu esti nur nacia entrepreno. Sed ankaŭ por la propra nacia celo ĝi povos multe pli fari, se ĝi kuraĝos sin malfermi al la tuta mondo per Esperantaj eldonaĵoj. Tamen estas demando, ĉu la administracio tion komprenos, ja ili havas pri IL nur tiujn antaŭjuĝojn, kiajn subkonscie postlasis en Karintio la Hitlera ideologio.

Hodiaŭ ni veturis hejmen al Prevalje. La veturo estis terure deprima. La nebulo permesis nur dek-metran vidhorizonton el la veturilo.

En Slovenj Gradec mi intertempe vizitis konatulon, kiu klopodas akiri la kapablon de verkado, sed li komencas ĉe la falsa flanko. Li tute ignoras la lingvoscion, sen kiu ne ekzistas literaturo. Certan talenton li verŝajne havas, sed sen profesia sperto ĉio tio ne sufiĉas, eĉ se la ideoj estus geniaj. La profesieco faras el individua telento publikan propraĵon.

Vizito ĉe mia bopatro, ĵus reveninta el la malsanulejo, operaciita je prostato. Li multe suferis, ĉar li la unuan fojon en sia vivo havis problemojn kun malsano kaj restado en la hospitalo. Por liaj 80 jaroj tamen bona atingo. Pasintaŭtune li ankoraŭ grimpis sur la pomarbojn por kolekti pomojn.

En sia junaĝo li multe legis librojn kaj eĉ montris certan intereson mem ion verki. Sed pro la malvasta humoro de sia edzino, mia bopatrino, li pli kaj pli rezignis pri ĉio spirita kaj atingis la punkton de plena enuo kaj vanteco.

15-an de februaro 1987

Enkadre de la hodiaŭa meso mi legis la legaĵon pri tio, ke la Sankta Spirito peros al ni ne la saĝecon de tiu ĉi mondo, kiu forpasas, sed la ĉielan saĝecon, kiu montros al ni la trezoron, kiun Dio heredigis por la homoj, kiuj plenumas lian volon.

Post la tagmanĝo mi preskaŭ kure promenis tra la urbo sub pluva nubo. Mi devis traduki la faldfolion kontraŭ la alkoholkonsumo el la germana lingvo por Caritas. Stranga ideo: per skribita vorto ataki alkoholismon ...

16-an de februaro 1987

Inter la poŝtaĵoj dika pakaĵo el Sovetunio. Apude la sama litova adreso sur bildkarto kun bela manskribo. Sur la vizaĝa flanko la foto de la katedralo en Vilno — nun arta galerio, kvankam la kruco surture restis ...

En la teksto Litovino petas ekzempleron de mia libro pri Medjugorje en Esperanto. Kompense ŝi anticipe sendas al mi tri specimenojn de bele aranĝita poezia libro: liriko de Eduardas Mieželaitis kun la titolo Homo. Solidkartone bindita, en bonaspekta preso kaj ekipo, 6000 ekzempleroj. Kortuŝa tiu malproksima intereso pri la problemo de Maria, la Dipatrino.

Mi tuj sendis specimenon kun aparta poŝtkarto, ke ŝi bonvolu konfirmi la ricevon, cetere mi provus tra alia vojo.

Vespere denove riproĉoj de mia edzino, ke mi ’misgvidis’ ŝin kaj la tutan familion al tiu ĉi loko, kie ŝi devas vivi en malriĉaj cirkonstancoj, sen konstanta laboro, dum tiom da virinoj ne scias kiel foruzi sian superfluan monon.

Avido estas komenco de ĉiu peko. Unue la diablo avidis homon en la Edeno sub Dia kontrolo. Poste la unua paro komencis avidi Dion. Kaino avidis Habelon. Nun mia kompatinda edzino stulte avidas la homojn, kies problemojn ŝi tute ne imagas. Dika monujo kaj bone ekipita loĝejo ne estas jam foresto de malfeliĉo. Kontraŭe!

17-an de februaro 1987

Miĉjo sendis al mi la koncepton por Esperanto-propaganda vizitkarto kun 16 reguloj dorsflanke. Al li tre imponas la reguleco, tiel ke li eĉ strekis la liniojn kaj regulojn kvadrate enkadrigis. Ĉu influo de lia astronomia profesio, kiu estimas regulecon?

Posttagmeze anoncis sin Mariano Strojan, juna tradukisto el Labako. Li ŝarĝigis sin per relative impona tasko: La perdita paradizo de la Brita klasikulo Milton. Duonon de tiu grandioza — 18-milversa verko li jam tradukis en la slovenan lingvon. Ni sidis en nia gastejo en Klaŭdiforumo Pri Joklnu kaj parolis pri la lastaj eventoj en Sovetunio. ”Kiel komentas la Labakanoj?” mi volis scii. ”Neniu kredas al Gorbaĉov,” simple, sed klare respondis mia gasto. Diferenco inter la homo en Slovenio, kiu spertis la revolucion — kaj tiu en okcidento, kiu ne travivis ĝin.

Ni konstatis, ke la Sovetianoj ankoraŭ vidas la eksteran mondon kiel tataran danĝeron, kiun estas ende puŝi pli kaj pli foren. La historio ŝanĝas la maskojn, sed ne la vizaĝojn.

19-an de februaro 1987

Vespere la jubilea festo por la poeto Simono Gregorčič. Vetero malbelega. Oni timis malplenan salonon en Modestov dom kaj venigis tien amason da tro junaj lernantoj.

La prelego de profesoro Mahnič serioza kaj densa, postula eĉ por la plenaĝuloj ĉi tie en Karintio. La infanaro ne povis sekvi, ne eltenis kaj komencis sensence ridi. Mi sentis humiligon kaj ofendon, kvazaŭ mi mem prelegus. Por tiuj ĉi senspiritaj junaj homoj estas tute egale, ĉu ili restas plu Slovenoj aŭ ne. Nacia etoso havas sian sencon nur, se ĝi portas en si iun specialan spiritan sintenon, cetere tio estas nur la vakua ŝelo de blinda naciismo.

21-an de februaro 1987

La hieraŭ-hodiaŭa nokto estis por mi malgranda aventuro.

Profesoro Mahnič insistis, ke li estu en la sama nokto en Labako, kvankam la vetero estis terura kaj la veturo ekstreme danĝera. Nova pruvo, ke oni povas intensive okupiĝi pri humanismaj aferoj, eĉ pri religiaj, kiel nia profesoro, kaj tamen esti blinde egoisma, sen iu ajn konsidero pri la problemoj kaj eĉ minacoj de aliaj homoj. Eble iu krimulo dirus: — Bone, mi tranoktos hodiaŭ ĉi tie kaj morgaŭ revenos hejmen — sed nia bonkora katolika profesoro tion ne faris.

Ĉar mi vidis, ke ne estas eblo eviti tiun strangan transporton de la profesoro, kiu sentas la kormolecon de la poezio de Gregorčič, sed praktikas la kordurecon rilate al la organizanto Johano Merkač, mi proponis al Johano, lin akompani, ke li ne troviĝu sola kaj senhelpa dum la vintra nokto sur la transmonta vojo sur Karavankmontoj.

Dum certa tempo niaj radoj bone kaptis la ŝosean supraĵon. Poste ni devis munti la radĉenojn. Sed meze de iu kurbiĝa deklivo ankaŭ tio ne helpis plu. Meze de la strato jam oblikve staris du aŭtobusoj sen granda ŝanco veturi pluen.

Sed tie troviĝis ankaŭ grupo da gastlaboristoj el jugoslavia sudo, kiuj tuj venis nin helpi. Ankaŭ la profesoro kaj mi eliris; mi sidis sur la kovrilo antaŭe, por ke la radoj pli firme tuŝu la stratsurfacon, aliaj puŝis. La radoj komencis kunkapti. Mi diris al Johano, ke li senĝene veturu sola ĝis la doganejo supre, ni ja venos piede. Li fakte sukcesis. Tiuokaze min ekregis iom malica ideo, ke mi almenaŭ iomete punu la sinjoron profesoron por lia senkonsidera obstino. Mi komencis iri tiel rapide, kiel mia fizika stato permesis. Mi devis konstati, ke mia kuniranto ne estas sen certa fizika trejno. Li tenis la paŝon kun mi, nur lia spirado denuncis, ke li ne havis facilan ekzercon.

Fine mi denove troviĝis en la veturilo de Johano kaj descende, sur la Slovenia flanko, ni veturis multe pli facile. Ni komencis diskuti pri niaj kulturaj kutimaĵoj. ekzemple pri la ĉijara Prešeren-premio, kiun ricevis la verkisto Paŭlo Zidar, ankaŭ kunlaboranto de Mohorjeva kaj mia preskaŭ amika konatulo. Ni iom aĉe parolis pri lia ĉiama hipoĥondrio kaj cetera stranginklino. La profesoro diris, ke Zidar estis lia lernanto en la gimnazio kaj ke li bone konas la profundan kaŭzon de lia konduto.

Dum la dua mondmilito — rakontis la profesoro — Zidar frekventis la duan aŭ la trian klason de elementa lernejo, en kiu samtempe troviĝis la posteno de la Germana sekreta ŝtatpolico (Gestapo). Foje la adeptoj de la partizanaj trupoj el la ĉirkaŭaj arbaroj donis al juna Zidar tornistron kun nekonata enhavo, ke li ĝin simple lasu en la lernejo. Li, nature, ne sciis, ke en la tornistro troviĝas tempobombo. Fakte ĝi eksplodis kaj krom kelkaj Germanaj policistoj mortigis ankaŭ 20 el liaj kunlernantoj. Tiamaniere la partizanoj ”liberigis” sian patrolandon.

La terura okazintaĵo lasis sian signon sur la psiko de posta verkisto. Povas esti, ke ĝuste la psika efiko de tiu krima eksplodo detruis la masivan pordegon, kiu fermas la spacon de libera fantazio en la homa menso — je kiu tiom riĉas ĝuste la prozo de Paŭlo Zidar ...

Iom antaŭ la 7-a horo matene jam sonoris la telefono. Nia filino Helena venis min voki. Nia amikino Maria sciigas, ke en la radia disaŭdigo de ORF enkadre de la matena radioĵurnalo — estos parolate en kaj pri Esperanto.

Mi tuj dankeme faris mian matenan tualeton kaj komencis serĉi la stacion. La politikaj raportoj jam komenciĝis.

La parolisto efektive anoncis la temon — 100 jaroj de la lingvo, ”kiu volis fariĝi internacia”.

La komenco estis bona. Fragmente parolis en Esperanto amiko Herbert. Sed la du lastaj asertoj kaj konkludoj estis intelekte katastrofaj. Tiu ĉi mondo ankoraŭ daŭre kredas nur je forto kaj reputacio. La internan veron ĝi pretervidas kaj neglektas. La samaj homoj, kiuj devigas la Slovenan minoritaton forlasi la gepatran lingvon, estas tuj pretaj, mem subjungiĝi favore al la pli potenca lingvo, kiel ekzemple la angla.

Jam en la sama tago mi skribis al la redakcio de ORF jenan leteron: Al la redakcio de ORF — I-a programo, Vieno La afero: Repliko al la radiodissendo pri Esperanto, 22-an de februaro 1987.

Estimataj gesinjoroj en la redakcio!

Laŭ bonŝanca hazardo mi aŭskultis vian frumatenan tagraportan radiodissendon, en kiu unu temo estis ankaŭ la centjariĝo de la Internacia lingvo Esperanto. Mi trovis la pritrakton vigla kaj alloga, ankaŭ sufiĉe objektiva. Ne ĝenis min la fakto, ke ne temis pri unuflanka propagando, sed efektiviĝis la demokratia principo de ”pro et contra”. Kion mi bedaŭras, estas la esenca malekvilibro de ambaŭ rigardpunktoj. Dum la pozitiva flanko estis sufiĉe kompetenta kaj informriĉa, la kontraŭstara estis tre eksmoda kaj fore de la faktoj kaj de la logiko.

Oni povus starigi al mi la demandon: —Kial vi kiel mem esperantisto faras problemojn el tio, se la kontraŭuloj de Esperanto ne eldiris pli trafajn vortojn kaj ne uzis konvinkajn argumentojn; tio ja ĝuste utilas al via afero, do estas sensence protesti.

Eble tiel konkludus samideano, por kiu Esperanto estas nur ia pli nobla hobio, sed ne plu. Por mi tiu ĉi lingvo estas kompleta morala kaj filozofia sinteno. Bone filozofias nur tiu, kiu serĉas signifajn kaj argumentajn kontraŭantojn kaj senĉese lernas de ili. Ankaŭ Esperanto ĝis nun restus sur la nivelo de sia naskiĝo, se ne ekzistus konstante homoj, kiuj kontraŭargumentis ĝin.

Ĝuste la manko de sufiĉe povaj kaj logike konvinkaj kontestantoj multe kulpas, se nia lingvo ankoraŭ ne naskis sian ”Ŝekspiron”. Tamen estu prikonsiderite: kiom oni ŝuldas al la skismo de ”Ido” por la leksika evoluo de Esperanto — kaj por la nekredebla 100-jara fidelo al la lingva fundamento ankaŭ ...

Du asertoj, la unua citita kaj la dua memforĝita, diskreditis la tutan flankon de metodike cetere nepra kontestado.

La unua, ies citaĵo, diras, ke esperantistoj en neniu kazo havas sian Stratfordon, sian Ŝekspiron — kaj tio devus signifi la decidan mankon de la lingvo, kompare kun la Angla aŭ iu alia domina lingvo. Sur la nivelo de formala logiko oni devas aldoni, ke ankaŭ Germanoj, Francoj, Italoj, Rusoj, Slovenoj ktp. ne havas la fenomenan urbon Stratford kaj poeton egala al Shakespeare. Ĉiu nacia kulturo havas propran signifan fenomenon kaj grandulon de literatura arto. Ankaŭ esperantistoj havas kelkajn siajn grandulojn. Estas vere, ke neniu ĝis nun atingis la grandecon de Shakespeare — sed same vere estas, ke ekzistas centoj da lingvoj kaj kulturoj, kiuj ne disponas eĉ pri tiaj literaturaj kapacitoj, kiaj tamen troviĝas en Esperantujo. Laŭ la logiko de la malfeliĉa eldirinto ankaŭ la Angla lingvo mem ekzistas nur ek de la momento, kiam naskiĝis la literaturo de Shakespeare ...

Sed la reala vivo estas tia, ke la hodiaŭa Angla generacio havas eble tiom komune kun Ŝekspiro, kiom la modernaj Grekoj havas komune kun Platono kaj Ajsĥilo. Escepte en ambaŭ kazoj de kelkaj plej kleraj personoj, kiuj speciale okupiĝas pri literaturo. Se vi ne kredas, bonvolu iri kun la tekstoj de Ŝekspiro al iu ajn publika loko, kie kunvenas junaj Angloj kaj ekzamenu ilin per tiuj teatraĵoj enmane. Sed fiaskas tiusence ne nur la legantara parto, same fiaskas ankaŭ la kreada, verkista parto. Kiel ĉe esperantistoj, ankaŭ ĉe modernaj Anglaj verkistoj vi vane serĉos ion kompareblan kun Ŝekspiro. Se oni do vendadas la hodiaŭan Anglan lingvon kaj kulturon sub la protektonomo de la granda klasikulo, oni trompas la publikon. Tio estas laŭ mia scio sub puna minaco ankaŭ en Aŭstrujo.

Pri tiu ĉi punkto estu dirite ankaŭ, ke Esperanto tute ne intencas konkuri kun tiu aŭ alia literatura lingvo.

Ĝia funkcio estas malfermi la lingvajn barojn inter la popoloj kaj unuopuloj, esence demokratiigi la tutmondan komunikadon sub la kondiĉo de justeco kaj egaleco. Tiun ĉi rolon Esperanto povus sukcese ludi ankaŭ se en ĝi tute ne ekzistus fenomeno de origina literaturo. Kia literaturo finfine ekzistas en la mansigna — ankaŭ internacia lingvo de la surd-mutaj personoj, kaj tamen ili kontentige komunikas inter si!

La dua aserto, kiu laŭ mia trovo plene preterfaktas, estas tiu, ke la Interna ideo de Zamenhof hodiaŭ realiĝas ĝuste en la Angla lingvo, kiu laŭ la metaforo de la redakcio, hodiaŭ furoras nur kelkajn metrojn for de la Internacia EsperantoMuzeo en Hofburg.

Se mi estus Vienano, mi ne ŝercus per tiaj komparoj. Ne estas tiom da jaroj, kiam furoris sur la sama loko la Rusa lingvo. Mi sincere deziras al la Aŭstra popolo, ke tio estis la unua kaj la lasta fojo, sed garantion povas doni nek la svedaj ”drakoj” nek la nova ministro pri nacia defendo ...

Neniu homo dubas, ke la Angla lingvo nun estas la plej domina lingvo en la mondo. Sed domina ne egalas al internacia. La domino supozas potencon kaj reputacion, la internacieco supozas egalrajtecon kaj plenan justecon en la rilatoj inter popoloj. Eĉ se ĉiu homo en la mondo apud sia gepatra lingvo scius ankaŭ la Anglan, la monda lingva problemo ne estus kontentige solvita, ĉar unu granda parto de la mondloĝantaro estus esence privilegiita kaj lingve supereca. La plej bona pruvo por tio troviĝas sur la teritorioj kun lingvaj minoritatoj kiel Karintujo, Burgenlando kaj eĉ Vieno mem. Ja praktike ĉiuj anoj de diversaj minoritatoj en Aŭstrujo perfekte scias ankaŭ la Germanan lingvon, kiu en Aŭstrujo ludas la rolon, kian volas ludi la Angla tutmonde. Kaj tamen neniu minoritato trovas la lingvan problemon en Aŭstrujo solvita.

Konklude mi diru, ke la Angla sur la diplomatia parkedo de Hofburg povas jam en la proksima estonto esti anstataŭota per iu alia domina lingvo, pri kiu ni hodiaŭ ne havas imagon.

La antaŭmilita generacio priridus tiun, kiu volus ĝin konvinki, ke la Franca iam estos forpuŝita profite al la Angla. Sed la domina nacia lingvo ĉiam restas nur domina kaj nacia. La fenomeno de la Zamenhofa iniciato ne estas unue en la 16 reguloj kaj en la internacia vortaro, sed ĉefe en la kriterio de egalvaloro kaj justeco, el kiuj nur povas naskiĝi daŭra paco.

Tiu Interna ideo kongruas nur kun la neŭtrala lingvo, kiu egale apartenas al ĉiuj. Tiun kriterion plenumas ĝis nun nur Esperanto.

Estimataj! Mi ne proponas al vi fari blindan propagandon por Esperanto, sed trovi la kontestantojn, kiuj meritas intelektan dialogon. Via cetere simpatie aranĝita dissendo ne povis proponi sufiĉan tempospacon. La problemo meritas pli vastan alpaŝon.

Se estas en via koncepto, vi povas tiun ĉi tekston aŭ sencan parton de ĝi uzi en via dissendo — cetere ĝi estu afabla pruvo, ke viaj klopodoj ne disiĝas vane kaj vante en la etero.

Bonvolu ricevi miajn korajn salutojn!

24-an de februaro 1987

Nur hazarde kaj nur por kelkaj momentoj mi sur la radia skalo ankoraŭ kaptis la interparolon kun Jean Hersch, Svisa filozofino el Ĝenevo. Ŝia libro Schwierige Freiheit (La malfacila libero) aperis en Zuriko. Ŝia voĉo ne estis malpli konvinka ol ŝia logiko kaj argumentado. Varma anĝela voĉo, kvankam tiu anĝelo ne estas plu juna virino. La eldiro de ŝi: ”Oni en la rolo de filozofo hodiaŭ ne povas resti kontenta en sia ĝardeno, kiel konsilis Voltaire ... ”

Mi verŝajne neniam scios, ĉu pravis Voltaire aŭ Hersch.

25-an de februaro 1987

Kun mia ĉefo mi veturis trans la limo al Mežiška dolina en Slovenio por foti la okazaĵojn el la libro de la pastro Stückler, kiu baldaŭ aperos.

Sur la jugoslavia doganejo oficis juna malĉarma doganistino, kiu turmentis la vojaĝantojn laŭvice. Ankaŭ ĉe ni ŝi ne konis kompaton. De in ̧-o Kattnig ŝi postulis ne nur, ke li montru la monujon, sed ankaŭ, ke li malplenigu ĉiujn siajn poŝojn. Humiliga procedo, kvazaŭ temus pri valora monvaluto kaj ne pri la ridinde malvaloraj dinaroj.

3-an de marto 1987

Negoca veturo al Labako. Unue la eldonejo Mladinska knjiga, kie mi kun la redaktoro Marko Uršič pritraktis la detalaĵojn por la Slovena eldono de la noveloj Malsata ŝtono de Tagoro, kiun mi tradukis parte el Esperanto, parte el la Angla.

Ni parolis, nature, ankaŭ pri du eksplodaj aferoj en la hodiaŭa momento de Slovenio: pri la apero de iaspeca Slovena nacia programo kaj postulo por la sendependo de Slovena respubliko en Nova revija — kaj la trovo, ke la afiŝo por celebri la ”naski ̧jaron” de la jam antaŭ sep jaroj formortinta jugoslavia oligarĥo Tito, estas plena kopio de nazia afiŝo el la jaro 1936. Estas memorinde, ke ĉiuj ideologiaj komisionoj agnoskis la afiŝon kiel plej oportunan — kaj nur en la lasta momento iu malkovris la veron pri la nazia origino. Nature, neniu rekonos, ke ĉio rezultiĝas el la profunda ideologia kaj spirita parenceco de ambaŭ totalismaj sistemoj.

Ni iris trinki kafon. Ĵus antaŭ la frandejo de Supermarket kiel elsub la tero subite aperis Ronjo. Ni nur ŝerce parolis pri la hazardo, ĉar ĝi tio ne estas, do ni iris kafumi triope. Ni iom parolis pri ŝia nova okupo. Post kelkaj monatoj ŝi vojaĝos al Usono, kie ŝi ricevis por du jaroj la postenon de lektoro de la slovena lingvo en la universitato Yale. Post kvin jaroj da Parizo tio ŝajnas jam ĝuste Dia donaco.

Ne mankis ankaŭ mia vizito ĉe Andreo kaj Antonio. Andreo montris al mi novan, belegan eldonon de Petrarko, kiun li tradukis. Antonio, kontraŭe, demonstris al mi sian komputilon, sur kiu li mem kompostis sian filozofian libron por Slovenska matica pri la problemo de libereco ĉe Hegelo kaj Markso.

Estis bona lia komputilo, sed eĉ pli bonaj estis liaj kuiritaj hejmecaj kolbasoj kun hejma ruĝa vino.

5-an de marto 1978

El Labako nova sensacio: la afiŝo estas duoble neoriginala. Ankaŭ la germanaj nazioj ŝtelis. La originalo devenas el Sovetio el la tempo de la oktobra revolucio.

Kiel simetrie kunligiĝas la girlando de totalismo: Moskvo — Berlino — Belgrado ...

Hejme mi korektas la provkopiojn por la 14-a numero de CZ. Dume mi legas la ĵus alvenintan faman eldonon de Nova revija. Malgraŭ ĉiu ĝia politika gloro en ĝi ankaŭ tre provinceca artikolo pri la rolo de la katolika eklezio en Slovenio. Nature, el la plumo de kontraŭ-katoliko.

Kiom da kondolencaj kartoj mi en la proksima tempo devos ankoraŭ sendi? Antaŭ kelkaj tagoj pendigis sin la filo de mia amiko V. Blažič en Labako; tre talentita juna reĝisoro.

Hieraŭ oni enterigis en Labako la edzinon de mia forpasinta amiko Edvardo Kocbek — Zdravka. Ŝi ĉiam kun tia afablo akceptis min. Ĉe ŝi mi trinkis la plej fortan kafon en Labako.

Mi enkalkulos ambaŭ en mian preĝserion — la solan rimedon kontraŭ la detrua efiko de morto.

6-an de marto 1987

Jam dum kelkaj semajnoj mi estas koresponda partoprenanto de la perpoŝta trijara verkista lernejo en Hamburgo ”IFS”. Mi ricevis la unuan dujaran kompleton de ses studkajeroj kaj ses skribaj taskoj por literaturado, fare de instruistoj en la lerneja teamo.

Eble mi lasis min trompi, ja la prezo estas relative alta — entute 24.000 ŝilingoj. Sed mi ne havas alternativon, se mi volas vere ekregi la germanan lingvon en suverena skriba formo.

Samtempe interesas min ankaŭ la metia scio, kiu ĉiam mankas, ja de iam jam furoras en la literatura mondo la fama antaŭjuĝo, ke la verkistoj naskiĝas kaj sian metion ne povas studi. Tio ĉiam denove rezultiĝas en aĉaj manuskriptoj, kiuj bombadas la eldonejojn kaj redakciojn.

Sed en certa senco tiklas min ankaŭ la deziro — neniam plene adiaŭi la lernejajn benkojn, lernejan aktujon, forgesitajn hejmtaskojn ...

Hodiaŭ posttagmeze mi komencis mian novan invadon al la ĉielo: laŭ la promesoj de Jesuo al s. M. Alcoque, ke tiuj, kiuj komuniiĝas je la unua vendredo sinsekve dum naŭ monatoj, ne mortos en lia malfavoro kaj sen la sakramentoj. Hodiaŭ mi en la preĝejo de kapucinoj fine de la Bahnhofstraße en Klaŭdiforumo komuniiĝis la naŭan fojon en tiu sinsekvo.

Mi iel sentas, ke venas paŝalpaŝe la tempo sence enkrampigi la vivon. Mi ne timas la Dian juĝon kiel oni timas la policon aŭ ŝtatan juĝejon. Mi timas, ke oni apenaŭ ekkonos la eblecojn, kio estas vere plenumebla en la homa haŭto.

7-an de marto 1987

En Tinje prezentita la poezia libreto de Milka Hartman en germana eldono, de Mohorjeva.

Bedaŭrinde ĉio akompanata de tiel sengusta kvazaŭpopola muzikgrupo, ke mi kolere foriris sen partopreni la komunan bufedon post la ceremonia parto.

Eble ŝia plej impresiva poemo estas tiu pri la plendo de maljuna servistino. Mi provas ĝin traduki en Esperanton, kvankam ĝi originalas en la slovena dialekto de Podjuna — kaj estis tradukita al la responda germana dialekto.

Nur, ke vi venu, la blanka mort’ kun la ruĝa tuket’, ke vi prenu min antaŭ la pask’, ke mi ne frapu sur alia mastra pord’.

Ĉijare ne venis la blanka mort’, kvankam mi mian tornistron preparis, mi al la nova mastro ekmarŝis, tio jen estas servista sort’.

Tiel staras afero en nia mond’, mi devas senĉese vagadi; por mi ne ekzistas la vera hejm’ probable mi devus ĉielon invadi ...

Mi komencis legi la 57-an numeron de Nova revija el Labako, kiu levis tiom da polvo en Slovenio kaj eĉ en Aŭstria gazetaro.

Jam en la unua artikolo de la slovena filozofo Tino Hribar (disĉiplo de Heidegger) mi devis kompati la staton de la nuna slovena intelektularo. Li skribas: ”Se antaŭ jaroj disvastiĝis la timo, ke la teknologio en la transpaŝo de la naciaj limoj kaj lingvaj limoj elpuŝos kaj forigos ankaŭ la naciojn kaj iliajn idiomojn, nun pli kaj pli klare montriĝas, ke estas tute ebla ĝuste la kontraŭa evoluo. El la vidpunkto de teknologio, ekzemple de la komputora procedado de naturaj lingvoj, estas ĉiuj lingvoj egalaj, do egalrajtaj; la lingvoj cetere diferencas laŭ la konstruo, sed la solvo de ilia komplikeco estas la teknika problemo, do teknike solvebla. Sur la teknika nivelo la tiel nomataj ’mondlingvoj’ ne havas ian ajn privilegion antaŭ la lingvoj de la malgrandaj nacioj ... ”

” ... Pro la novaĵoj, portataj de la postindustria teknologio, la ideo de Kant pri la homo kiel mondcivitano (Weltbürger) komencas realiĝi laŭ tute speciala maniero. Ne tra la kunfandiĝo de lingvoj kaj pereo de nacioj, sed trans la diferencigo de la nacioj kaj posteniĝo de la koncernaj lingvoj, sed per la malfermado de la limoj, per la konstituado de la monda civitana socio kaj monda informa sistemo.”

En la sublinia rimarko li citas la projekton EUROTRA, komputora sistemo de tradukado por kvin lingvoj.

Estas tipe, kiel facilkredemaj estas la kabinedaj filozofoj al la probablaj eblecoj de la tekniko. Marx kredis, ke la ”evoluo de la produktivaj povoj” ŝanĝos la sociajn sistemojn kaj forigos la ekspluatadon. Kaj T. Hribar nun, kiam li mem ridas pri Marx, faras la saman eraron.

Ĉiu dekjara knabo povus klarigi al li, ke ĝuste en la komputora tekniko kaŝiĝas la plej fatala superregado de la angla lingvo. Kvankam la strukturo de la angla mem ne estas ideala por la komputora tekniko, tamen ĝi tie regas pro la nura fakto, ke la komputoroj en la nuna formo naskiĝis en la angle parolanta mondparto.

Sed la ĉefa riproĉo estas politika. La tuta artikolo de T. Hribar pledas por vera demokratio kaj suvereneco de Slovena popolo. Bone. Sed oni ne povas paroli pri vera demokratio kaj samtempe limigi la interhomajn kontaktojn al la maŝina tradukado, kiu estos tro multekosta — kaj finfine ĉiam tro primitiva. Ĉu la malfeliĉa aŭtoro havas ideon pri tio, kion signifos: en kontakto kun alilingvano dependi de la kapricoj, kiajn enhavas la tradukmaniero de komputilo?

13-an de marto 1987

En Slovenio kaj tuta Jugoslavio bolas. Precipe pro la enhavo de Nova revija, en kiu estas formulita dubo pri la valoro kaj justo de la revolucio, kaj postulo pri la povo, ke la slovena popolo fine decidu pri si mem. En ambaŭ Jugoslaviaj ŝtatoj: en la antaŭmilita reĝlando kaj en la postmilita federacia respubliko nur po kelkaj personoj ”decidis” laŭdire en la nomo de la Slovena popolo — sed la popolo mem neniam. En la sudaj respublikoj estas organizitaj diversaj kunsidoj, kie oni ”akre kondamnas” la ”provokojn” en Slovenio. Laŭdire jam priparoliĝas la ”propono”, ke la sudaj respublikoj ”frate helpu” al la ”sanaj fortoj” (= stalinismaj komunistoj) en Slovenio.

La dua tiklaĵo estas la de nazia regno kopiita afiŝo por la ĉiujara junulara festo okaze de la naskiĝtago de la formortinta diktatoro Tito.

Bedaŭrinde oni forgesas, ke preskaŭ la tuta politika sistemo en Jugoslavio (kaj en la orienteŭropaj landoj eĉ pli) estas kopio, falsaĵo de la Hitlera regno. Nur kelkaj komunaj ecoj: malpermeso de opozicio, ŝajnaj balotoj kun kandidatoj el la nura permesita partio, nur ŝtata kaj partie kontrolata sindikato por laboristoj, agado kontraŭ la eklezio kaj derangigo de kredantoj, nuligo aŭ minimumigo de la gazetara libero, malpermeso de asociiĝado de homoj laŭ propraj interesoj, persekutado de intelektuloj kaj artistoj, speciale de verkistoj, indoktrinado de infanoj kaj eduka fremdigo de infanoj disde la gepatroj, koncentrejaj kampoj por politikaj kontraŭuloj ktp..

La listo ne estas kompleta, ĝi nur ilustras, kiel similaj kaj parencaj efektive estas la faŝisma, nazia kaj leninisma ŝtat(mal)ordoj. Tion volis ironie demonstri ankaŭ la slovenaj junuloj, proponintaj tiun ĉi provokan afiŝon.

15-an de marto 1987

Hieraŭ mi dum la tuta tago — temis pri sabato — tradukis la lastan novelon de Tagoro el la kolekto La malsata ŝtono. Tiu ĉi lasta estas en la angla. Mi certagrade ŝvitis serĉante la ĝustan signifon en tiu malpreciza lingvo.

En la radia ĵurnalo mi aŭdis, ke la CK de KPSU deklaras plian proceson de malfermiĝo kaj demokratiĝo en la lando.

Samtempe en Moskvo kunsidas la unuiĝo de sovetiaj ĵurnalistoj, al kiu oni instruas la novan, pli demokratian manieron de raportado kaj komentado. Estas siamaniere kompatinda afero, ke eĉ la demokration — kia ajn jam ĝi tie povas esti — oni devas altrudi diktatorece ...

La ministro por internaj aferoj en Aŭstrio Karlo Blecha hieraŭ laŭ iu tro rapida maniero vizitis jugoslaviajn funkciulojn, kun kiuj li renkontiĝis en Labako. Laŭdire temis pri problemoj de sekureco. Ĉu fakte temas pri intenco perforte fini la demokratiiĝon en Slovenio fare de la centra potenco en Belgrado — kaj pri tio oni volis informi la najbaran ŝtaton Aŭstrio?

19-an de marto 1987

Hodiaŭ en Labako la sepataga postmorta diservo por sinjorino Zdravka Kocbek, vidvino de la slovena verkisto Edvardo Kocbek; nia Solĵenicin kaj nia Böll. Ni estis bonaj amikoj; ŝi fidele gardis la memoron pri la forpasinta viktimo de la komunista reĝimo. Ŝi kuiris la plej bongustan kafon en Labako kaj montris sian gasteman karakteron je ĉiu okazo.

Ĉar mi ne povis ĉeesti ŝian entombigon, mi decidis partopreni la diservon je ŝia memoro kaj animbono. Sed pro la lasttempaj eventoj en Slovenio mi kun iom premita koro forlasis la aŭstran teritorion kaj transveturis la limon sur Karavankoj.

En Labako mi unue vizitis la verkiston kaj tradukiston d-ron Capuder, kunredaktoron de nia revuo CZ. Li estas iom kaprica homo. Al Nova revija, kiu en sia 57-a numero vere levis la polvon de la slovena kaj tutjugoslavia politika tablo, lia sinteno estas apriore negativa kun la eldiro, ke temas nur pri la t.n. kortega opozicio, ne nur tolerata, sed kaŝe eĉ spronata fare de la reĝimo mem — kvankam poste tiu sama reĝimo pro la postuloj de Belgrado devas surscenigi la opereton de kondamno.

En la kerno tio parte veras, sed oni tamen devas agnoski, ke neniu alia sur tiu ekstera, registrebla tavolo, faris pli aŭ pli bone. En la kondiĉoj de totalismo ankaŭ la kortega opozicio bonvenas.

En la dua punkto, kie ni tute disiras, li pledas — post tiomtempa kaĝo de nacioj — por la pludaŭro de Jugoslavio. Lia slogano estas, ke eĉ la plej malbona Jugoslavio estas multe pli bona ekzistmaniero ol ia sendependa Slovenio. Liaj argumentoj estas ”danĝero flanke de najbaraj ŝtatoj, kiel Italujo, Aŭstrujo kaj Hungarujo”. Mi kontraŭe opinias, ke ĝuste tiuj — por la Slovena nacio en si fakte iom malamikaj ŝtatoj — tamen salutus la solidan kaj fidindan najbaron, kia estus la sendependa kaj demokratia ŝtato Slovenio. Jugoslavio, kia ĝi estas, estas ĉiama neeksplodita bombo, do alte riska faktoro en la eŭropa politika medio. Cetere: mia unua postulo ne estas disigi Jugoslavion, tion ĝi kaŭzas mem, sed efektivigi la fundamentan rajton de ĉiu nacio, do ankaŭ de la slovena, libere decidi pri sia politika kaj cetera vivmaniero. Kaj se la plimulto de Slovenoj en iu libera voĉdonado elektos Jugoslavion, mi certe bedaŭros, sed mi plene respektos la decidon de la popolo.

Tamen, per unu litro da bona Stiria vino li iom kompensis sian sintenon kaj ni adiaŭis en bona humoro.

Mia dua vizitcelo estis d-ro Bučar, kiu en la lastaj tagoj fariĝis la centra celtabulo de la reĝima kondamno. Li publikigis libron kun la titolo La tempo kaj la vero, en kiu li ĝisfunde detruis ĉiujn trompaĵojn kaj iluziaĵojn pri la t.n. ”memmastruma socialismo”, kiun projektis la fifama slovena stalinisto Edvardo Kardelj. La libro aperis nur en 1.000 ekzempleroj kaj estis en kelkaj tagoj disvendita, kvankam ĝin akompanis plena silento kaj ignoro fare de la amaskomunikiloj.

En la 57-a numero de Nova revija li publikigis fakte la ĉefan artikolon, en kiu li pruvas, ke la tuta postmilita ekzisto de Jugoslavio baziĝas sur mallegitimeco. Lia postulo estas, ke la slovena popolo povu libere kiel ĉiu tribo en Afriko aŭ Oceanio elekti sian politikan formon kaj realigi sian sendependecon.

Profesoro Bučar timas, ke en baldaŭa tempo povos okazi esenca ŝanĝo en la direkto de politika frostiĝo kaj retroiro. La rezulto plej verŝajne estos, ke oni persekutos kaj arestos almenaŭ la ĉefajn kapojn de opozicio. Se li devos iun tagon fuĝi — kien? Li restos sen unu sola mondvalida monero kaj sen iu ajn povo por sia prizorgo. Mi proponis, ke oni serĉu eblecojn en Usono, ja li antaŭ jaroj estis tie kiel stipendiito de la Eisenhower-fonduso. Li ankoraŭ bone regas la Anglan kaj li eble tamen trovus ian portempan postenon en iu Amerika universitato. Mi ankaŭ proponis, ke oni organizu la tradukon de lia libro en la anglan, kio pligrandigus lian reputacion kaj eblon travivi.

Kun tiaj zorgoj devas batali akademiano, kiu momente estas la unua cerbo de la poliktiksistema filozofio en tuta Jugoslavio. Ne helpas al li, ke li dum la milito estis partizana komandanto, kiu eĉ kiel la unua transprenis de germana oficiro la povon en Klaŭdiforumo maje 1945 ...

Poste ni kune iris al la granda kulturaranĝa konstruaĵo Cankarjev dom, kie okazis politika diskuto pri la ŝanĝoj de konstitucio, organizita de la Verkista asocio de Slovenio. Se la de reĝimo proponitaj ŝanĝoj efektiviĝus, Slovenio perdus eĉ tiun eron de sia memstaro, kiun ĝi nun posedas. Precipe danĝera estos la komisiigo de la sekreta polico al la tutjugoslavia nivelo. Laŭ la nova ordigo povos, ekzemple, la ŝtatakuzisto en Belgrado aresti iun intelektulon, kiu malagrablas al la reĝimo, ankaŭ en Labako. Tio estas la stato de la antaŭmilita reĝa diktaturo SHS (Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj).

Mi bedaŭrinde ne povis resti pli ol unu horon — mi povis nur koridore babili kun kelkaj redaktoroj de Nova revija, kiuj tie kunvenis. Ĉiuj timas ian stalinisman kaj serbcentrisman puĉon.

En la bela preĝejo de ursulinaj monaĥinoj mi eksidis en iu benko meze de la navo. Venis ambaŭ filoj de Zdravka kun siaj familioj. La liturgio estis bela, kvankam la pastro dum la prediko iom tro babilemis.

Dum la komunio, kiam mi retroiris de la altaro, mi en la vico de atendantoj al la sankta pano de Kristo konsterniĝinte ekvidis mian fatalan amikinon Ronjon. Ni nur perokule dece ekridetis reciproke kaj preteriris nin.

Post la diservo antaŭ la pordego jam atendis min d-ro Sedej kun sia edzino — kaj Ronjo. Al ŝi mi parolis kaj kondutis en iel ironia tono por tiel protekti mian integron kontraŭ mia profunda platoneska rilato. Sed ŝi devis baldaŭ foriri pro lecionoj de la franca, kiujn ŝi donas al iu privata lernanto. Tiel mi veturis post ŝia teatre malvarma manpremo al la hejmo de d-ro Sedej.

Ĉe d-ro Sedej ni restis kune ĉirkaŭ la feste manĝaĵŝarĝita tablo ĝis la 23-a horo, kiam mi fine decidis forveturi. Vidinte dum nia tuta tempo junan policanon promeni preter tiuj envicaj domoj, mi al mia koncerna demando ricevis la respondon, ke en la proksimo havas sian domon funkciulo de la slovena Kompartio Andreo Marinc. Same tiel estas deĵore gardataj miloj el la reganta nomenklaturo. Ĉe tio mi menciis grandan Svedan ĉefministron Olof Palme, kiu preferis morton ol akcepti la privilegion de polica gardado kaj izolo de la propra popolo. Nur la maljustuloj havas motivon sin lasi gardi antaŭ la popolo.

20-an de marto 1987

Falis unu mia iluzio pli: ke inter la esperantistoj ne troviĝas nacia ŝovinismo.

Esperanto-grupo de la fervoja societo en iu karintia urbeto petis min por gvidi kursojn en Vilako kaj en Klaŭdiforumo.

Mia kontakta persono devus esti d-ro T., sub kies Germana ortografio kaŝiĝas slovena familia nomo. Ĉar mi devis pritrakti kelkajn detalojn, mi skribis al li afablan leteron, en kiu mi starigis nur unu kondiĉon, ĉe kiu mi ne faras kompromison: la surskriboj sur la afiŝoj por la kursvarbado estu dulingvaj, ĉar ni troviĝas en dulingva teritorio. Mi menciis ankaŭ la fakton, ke nun la germana lingvo estas preskaŭ same minacata kiel la slovena. Kompare al la ĉina, angla, hispana kaj rusa, ĉiuj ceteraj lingvoj iamaniere estas minoritataj — kiel Esperanto mem.

Hodiaŭ venis lia respondo. Unue surprizis min la fakto, ke li skribas germane kaj ne en Esperanto. Li refutas mian deziron pri dulingvaj surskriboj per du ”argumentoj”. La unua: la minoritata problemo ne ŝarĝu la aferon de Esperanto. La dua: por varbado oni uzu la lingvon, kiun ĉiuj komprenas, kvankam — jes, tiel! — kelkiuj enmigris al Karintio kun la itala, hungara aŭ slovena gepatraj lingvoj ... Argumento, inda de la nazia tradicio en Karintio.

Kvazaŭ Esperanto ne naskiĝus speciale en minoritata medio, kiu per si estas la plej bona motivo ellerni la komunan lingvon.

La plej terura estas la ŝajnargumento, ke en Karintio nur kelkaj enmigrintoj parolas hejme la negermanajn lingvojn; kvazaŭ ne vivus ĉi tie dum pli ol 1200 jaroj la slovena popolo, kiu eĉ fondis ĉi tie la sendependan ŝtaton Karantanujon, surbaze de kiu elkreskis la hodiaŭa sendependa respubliko Aŭstrio.

Por ne forlasi la decan konduton mi prefereis tute ne respondi al d-ro T.

22-an de marto 1987

En la stacidomo de Klaŭdiforumo okazas ekspozicio pri 150 jaroj de Aŭstraj fervojoj. Enkadre de la impona ekspozicio troviĝas ankaŭ angulo por la Esperanto-movado inter fervojistoj kaj pri Esperanto ĝenerale.

Mi devas deĵori, ĉar Marteno vojaĝis al Maribor por viziti nian amikinon Zdenka, kuŝanta post sia karambolo en la hospitalo.

Interese estas observi la konduton de la preterirantaj homoj. Plimultaj estas enkaĝigitaj de la nepovo spontane kaj glate komuniki. Ili ofte nur tre singarde preteriras la benkon kun la ekspoziciitaj revuoj kaj varbfolioj. El mil homoj eble nur dek interesiĝas kaj komencas demandi, pri kio temas.

Kion la homoj fakte timas, ke ili ne volas riski iomete da infana scivolo por trafoliumi revuojn? Povas esti, ke ili havas malbonajn spertojn kun la varbe proponitaj aferoj. Aŭ ili timas iun ajn alproksimiĝon al la afero nekonata. Aŭ ili en principo bone scias la ordonon de ilia konscio, se ĝi ricevus klaran informon: Ekagu kune! Tiun danĝeron, ke ilia konscio komencos persekuti ilin, se ili ne sekvos ĝin obee, la homoj volas eviti jam de komence. Kategoria imperativo de Kant’ ...

Interese ankaŭ priaŭskulti, kion la homoj demandas, se ili jam investas tiun kuraĝon.

Preskaŭ ĉiuj demandas en la senco de la kvanto: kiel disvastigita estas Esperanto, kiom da homoj ĝin parolas? Neniu interesiĝas, ĉu ĝi pli bone solvas la komunikan problemon; ĉu ĝi signifas pli justan solvon? Kie restas la kvalite orientita spiriteca homo?

En la najbara atendejo de la stacidomo ludas la ”Amerika”

rockorkestro primitivajn ŝlagrojn eltrans de oceano. Ilia ĉefa kvalito estas laŭteco de la bruo. Interese, kiel la samaj homoj, kiuj ne povas toleri la publikan aperon de la hejmeca slovena lingvo, tuj sin submetas al tiu primitiva amerika subkulturo. Sed al la orkestro ne sufiĉas fari la neelteneblan bruon; oni pendigis ankaŭ la usonan flagon, por ke neniu ekhavu dubon, pri kiuspeca primitivaĵo temas. Ne estus sufiĉa loko por la policanoj, se iu pendigus tiamaniere la slovenan nacian flagon ... Tia trista estonteco atendas nin ĉiujn en Eŭropo, se ni ne elektos la alte evoluitan kaj neŭtralan lingvan instrumenton ...

25-an de marto 1987

Antaŭ la vizito en la okcidenta Germanio la estro de la Jugoslavia registaro Mikulić donis intervjuon por la revuo Der Spiegel, en kiu li perdis ĉiun senton pri dececo. Rilate la larĝan ondon de laboristaj strikoj en Jugoslavio li emfazis, ke oni, laŭbezone, uzos ankaŭ la militistan povon.

Fakte la laboristaj maltrankvilaĵoj en lasta momento deŝarĝis la problemon ”Slovenio”. Se la centralisma registaro en Belgrado povus per milita interveno glate ĉesigi la ”demokratian eksperimenton” en Slovenio, oni ne povas la samon fari kontraŭ la tuta laboristaro en la federacia ŝtato.

26-an de marto 1987

Eble estus bone traduki ĝin en Esperanton kaj en la slovenan lingvon. La ”plej belan amhistorion de la mondo”, kiel ĝin deklaris la franca poeto Louis Aragon: ̄amilja. La aŭtoro estas la modesta Kirgiza agronomia inĝeniero Ĝingis Ajtmatov.

Temas pri la edzino ̄amilja, en la jaro 1943 en iu kirgiza vilaĝo, kies edzo servas militon en la kontraŭgermana fronto.

Foje revenas de la fronto la soldato Danijar por reakiri sanon. Li helpas en la vilaĝa kolĥozo prizorgi grejnaron por la bezonoj surfronte. Dume la forpuŝa konduto de ̄amilja rilate al Danijar transformiĝas al forta ampasio. Fine la paro fuĝas el la vilaĝo, kiun firme regas la tradicio de islamo. La rakonton sprite rakontas la — ankoraŭ knabo — frato de la edzo de ̄amilja.

Verŝajne Aragon, kies fanatika adepteco al sovetiismo estas konata, en sia emfazo por ĉio, kio tie okazas, en sia prijuĝo troigis, sed la historio tamen estas literature matura kaj kortuŝega.

Al Mateo mi fine devis aĉeti la porkomencantan komputilon Sinclair-Spectrum. Li ĝisŝparis la duonan sumon kaj mi promesis aldoni la reston. Mi cetere ne entuziasmas pri tiuj ludiloj, sed oni ne povas neglekti la solan perspektivon de la mondo, en kiu la nekono de komputilaj traktadoj validos kiel analfabetismo.

27-an de marto 1987

El Suda Tirolio venis patro de kapucina ordo d-ro Kurt Egger, kiu specialiĝis pri dulingva eduko de la infanoj. Kvankam en lia lando la Germana popolgrupo insistas ĉe izoleca unulingva edukado por siaj infanoj, li reprezentas la pluralisman modelon de du- aŭ eĉ trilingveco.

Tiel li venis prelegi pri siaj spertoj ankaŭ al Klaŭdiforumo en la dulingva slovena-germana vartejo, kiun organizas kaj pagas, nature, Slovenoj mem.

Antaŭ la prelego Johano min prezentis al li dirante, ke mi hejme flegas ian specialan formon de dulingveco, slovenaesperantan. Li mire ekgapis kaj diris: Daß es so was gibt ...?

(Ke io tia troviĝas ...) Mi mallonge raportis al li pri miaj spertoj tiurilate kaj donis al li la kopion de Tempo kun varbfolio por la senpaga koresponda esperanta kurso en Vieno.

4-an de aprilo 1987

La repaciĝa diservo de la papo en Santiago de Ĉilio transformiĝis parte al batalo inter la policistaro kaj militema junularo. Mi ne povas kredi, ke la homoj, kiuj eĉ dum diservo ne povas sin deteni de perforto kontraŭ la polico, vere serĉas demokration kaj ne nur eblecon de propra diktaturo. Pinoĉeto certe estas diktatoro, sed nur amatoreca kompare kun tiuj, kiuj volas lin anstataŭigi. Dum la vizito de la papo li ekzemple promesis la eklaboron de opoziciaj partioj. Kiu komunisma reĝimo promesas la samon? Ili diros, ke Pinoĉeto ne plenumos sian promeson — sekve ili prefere mem ion tian ne promesu ...

Nur malmultaj hodiaŭaj libroj legiĝas streĉe kaj kun veka intereso. Sed la gramatika libro de Rikardo Ŝulco: Pledo por la unueca lingvo povas esti ĝue legata kiel streĉa aventura romano. Li en multaj punktoj malfermas okulojn. Li pruvas, ke ni preskaŭ ĉiuj estas parte kaŝaj idistoj kaj ne ĉiusence veraj esperantistoj.

Posttagmeze mi kompilis du tajpitajn paĝojn pri la vivo de la pentristo Jozefo Tisnikar por la katalogo, aperonta okaze de lia ekspozicio en Klaŭdiforumo. Post tio mi tradukis la enkondukan tekston de Marjorie Boulton por la slovena eldono de ŝia prizamenhofa biografio. Bone, ke Britino diras al Slovenoj, ke la angla lingvo ne povas validi kiel aŭtente internacia.

5-an de aprilo 1987

En Labako la kunsido de la redakta komitato de CZ. Loĝejo de Andreo. De la muro rigardas tri abstraktaj bildoj de Veselka Šorli; sur la tablo niaj konkretaj paperoj kaj konkreta kafo.

La plej tikla temo: mia intervjuo kun la malagrabla kaj — kontraŭ ĉiuj faktoj — por komunismo entuziasma slovena verkisto en Karintio Johano Messner. Mi pledis por la vastanima kriterio de intereseco, la ceteraj lasis sin ofendi de iom stultaj asertoj en la teksto. Ĉiuj argumentis kontraŭ mi kaj la decido estis: ne. Mi senvorte akceptis la rezulton. Kion fari, se oni timas la vortojn ...

La vespermanĝo estis pli larĝanima: ia italspeca farunaĵo kun muelitaj stekoj, verda salato, bona kamparana vino.

Sed je unu temo ni tute ne trovis solvon: oni ne povas trovi Slovenon, kiu pritraktus la najbarecon kun la Kroata popolo — kaj inverse. La tuta slovena popolo finfine fariĝis iaspeca enfant terrible enkadre de Jugoslavio, kvankam la tuta ŝtato kolonialisme ekspluatas ĝin.

Ni tuŝis ankaŭ la lastan numeron de Nova revija, de la fama 57-a numero. Sed ilia vojo ne estas nia vojo. Ili povas kaj devas esti en sia kritiko pli akraj, ja ili ĉefe apartenas al la familioj, kies gepatroj faris nian landon katastrofan. Ili devas detrui, ni devos konstrui. Ili pritraktas la regantan ”marksismon” ankoraŭ iel serioze — ni jam ironie preteriras ĝin.

9-an de aprilo 1987

Kun la manskribo en aktujo mi frue matene veturis al Maribor. Unue la traduko de la enkondukaj vortoj de M. Boulton por la slovena eldono de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, due mia akompana teksto sur 16 tajpitaj paĝoj. La tajpadon mi finis nur je la dua horo frumatene ...

Sur la doganejo oni min demandis pri kunportataj varoj.

Mi deklaris la kafon. Poste oni ordonis al mi malfermi la valizujon de mia veturilo.

Ĝi estis senhava. Mi devis malfermi la motorkovrilon. Klare, nenio. Poste oni min demandis pri la enhavo de mia aktujo. Mi simple disponigis ĝin al ili. La doganisto vokis la limtransirejan policanon kaj donis al li mian senkulpan manskribon. Oni priserĉis ĝin dum kelka tempo en la oficejo, mi staris ekstere. Poste venis la policisto kaj demandis min, pri kio temas en tiu manskribo. Mi ne eltenis plu. ”Mi estus tre kontenta, se vi bonvolus ĝin reteni, la gazetaro sufiĉe volonte raportos pri via malfermata limo,” mi diris kun certa kolero en mia voĉo. Tio ne plaĉis al li, kaj li tuj redonis al mi ĉion, svingante per sia mano, ke mi forveturu.

La redaktoro de la eldonejo Obzorja en Maribor ĵus telefonis en germana lingvo al iu kolego en Germanio. Interesa, tiu redaktoro, profesoro Avsenak. Li okupiĝas pri kvalitaj vinoj kaj verkis tre spritan libron je tiu ĉi temo. Li apartenas al la malnova skolo de jam preskaŭ malaperintaj kavaliroj. Anstataŭ kravaton li portas bantkravaton. Li ne povas discipline pritrakti iun temon laŭpunkte.

Apenaŭ ni komencis diskuti pri la libro, eniris iu aĉa verkisto L.F., kiu neniam vidis unu solan partizanon, sed kuraĝis verki multajn librojn pri ili. Ni supraĵe konas unu la alian. Li tuj komencis fanfaroni, ke li estas invitata al la por komunistoj fama vilaĝo Ĉebine, kie en la jaro 1937 okazis la fonda ’konferenco’ de la Slovena kompartio — kaj kiel li tie, okaze de la memorkunveno, rajtos paroli kiel la tria ... S-ro Avsenak ŝerce diris, ke li kantos la ”Te Deum ... ”; kaj ankaŭ mi ne povis resti en silento. Mi en nerimarkebla ironio diris, ke okazas interesa koincido, se la ”lasta” konferenco okazos en la sama loko kiel la unua. Povra F. englutis la ofendon kaj provis rideti.

Dume venis ankaŭ la tradukisto de la libro Franc Šrimpf.

Ni iris al lia hejmo por tagmanĝi. La dommastrino aparte por mi preparis ian specialan stirian strudlon. Mi bedaŭris, ke la ŝoforado ne permesis al mi plian konsumadon de la bona stiria vino. Ni parolis pri Hesse, kiun li multe tradukis, kaj pri Berdjajev, kiun li multe legas.

Posttagmeze mi transveturis la riveron Drava kaj en la kontraŭa parto de la urbo faris viziton ĉe Zdenka. Ŝi antaŭ nelonge havis fortan karambolon, sed preskaŭ mirakle restis en kontentiga sanstato. Sed ŝi ŝuldas la monon por la aŭto kaj por la postrestita lado ŝi apenaŭ ion ricevos.

17-an de aprilo 1987

Vespere dum la sankta ĵaŭdo, post la religia ceremonio, mi havis bonŝancon rigardi la usonan filmon La amo sen vortoj de la reĝisoro Joseph Sargent, el la jaro 1985. Simpla familia historio pri mutsurdaj gepatroj kaj ĉiuaspekte maturiĝinta filino Margaret, kiu funkcias kiel perilo inter la mutsurda mondo de la gepatroj kaj la cetera mondo. Ŝi konstante tradukis el ilia gestolingvo kaj returnen.

Tre kortuŝa estis la sceno, kiam la preĝejo, plena de mutsurduloj, per gestoj kunkantis la liturgian kantadon. La lingvo de mangestoj vivis en ili eĉ pli intense ol la sonlingvo vivas en ’normalaj’ homoj. Kaj tiu lingvo estas plene arte konstruita — do bonega pravigo por nia Esperanto.

Eĉ ni Esperantistoj ignoras, ke ĉiu kultura homo devus lerni ne du, sed tri lingvojn: la gepatran, la internacian kaj la gestan. Ne sufiĉas, ke la aŭdinvalidoj povu komuniki per la gestolingvo inter si mem. Ankaŭ la sanaj homoj devus kapabli komuniki kun la invalidaj en ilia lingvo.

19-an de aprilo 1987

La paskoceremonio hejme, en mia infanaĝa vilaĝo Prevalje, estas io tute alia ol la religiaj ceremonioj en Klaŭdiforumo. Ne nur la amaso da kredantoj, kiuj iras en la impona procesio, sed ankaŭ la kvalito de la eklezia koruso, en kiu kantas eĉ kantistino de la operejo en Maribor, sinjorino Halina el Pollando, kontribuas al la pli aŭtenta travivo de la sankta semajno en la eklezia jaro.

25-an de aprilo 1987

En la oficejo aperis permeso, ke por la eldonejo povas esti aĉetata elektronika tajpmaŝino. Estas iom strange, ke oni devas tiel ĝoji pri banalaĵo, kiun povas hodiaŭ regali al si la elementlernejanoj. Sed kvankam eldonado de libroj estas la celo de la tuta entrepreno, oni tamen pritraktas la eldonejon kiel nepran damaĝon. Sed sur tiu ĉi falsa principo baziĝas la tuta nuntempa monda sistemo.

Posttagmeze venis armeo da redaktoroj el la eldonejo Mladinska knjiga el Labako. Ni iris unue al la restoracio Virunum por priparoli la negocaĵojn. Inter ili troviĝis ankaŭ mia traduko de la noveloj de Tagoro: La malsata ŝtono, kiun mi prizorgis duone el la angla kaj duone el la Esperanta fontoj. La libro aperos omaĝe al la centjariĝo de Esperanto.

Post la ’serioza’ parto ni veturis unue al la seminaria gimnazio Plešivec, kie nia pentristo Valentin Oman provizas la preĝejan presbiterion per freskoj laŭ lia speciala maniero kaj tekniko. Returne ni haltis ĉe la t.n. duka trono, sur kiu la iamaj Karintiaj dukoj disdonis feŭdojn kaj prijuĝis la konfliktojn. En la unua tempo slovenlingve, poste pli kaj pli germanlingve. Ĉirkaŭ la trono estas starigita alta fera barilo, sur la informa tabulo en kelkaj lingvoj — nur ne en la slovena — staras ĉio ebla, nur ne la fakto, ke sur tiu ĉi ŝtona trono sidis dum jarcentoj la slovenaj dukoj, demokratie elektitaj de suverenaj Slovenaj kamparanoj, nomitaj ’kosezi’. Bonŝance oni povas trompi, prisilenti kaj mensogi nur en tiu ĉi mondo.

Ĝi ne estas eterna.

Poste ni vizitis la katedralon Gospa sveta, kiun starigis en pli malgranda kaj verŝajne ligna formo la unua misia episkopo de la Karintiaj Slovenoj la st. Modesto, kiu verŝajne devenis el Irlando. En tiu ĉi katedralo okazis ankaŭ la religia parto de la surtroniga ceremonio. Niaj gastoj miris pri la interesa murbildo dekstre de la ĉefa altaro. Antaŭ la dua mondmilito la konata aŭstra pentristo K. Böckl pentris la scenon, sur kiu Jesuo savas Petron, kiu dronas en la lago, ĉar li ne fidis sufiĉe al la vortoj de Jesuo. Sed sur tiu ĉi bildo la kapo de ”Petro” estas klare rekoneble la kapo de Lenin. La naiva ideo de la pentristo estis, ke la kristanismo eble savos la ideon de la socialismo. Sed la diferenco estas klare videbla: Petro petis Jesuon, ke li lin savu; la bolŝevikoj dume strebas, ke dronu Jesuo kun siaj disĉiploj ...

Nia lasta stacio estis la kastelo Krnski grad, de kiu postrestis nur la nomo kaj la apuda preĝejo en la karolinga stilo, konstruita en la 8-a jarcento el la ŝtonpecoj de Virunum. Tiel ĝi restis preskaŭ neŝanĝiĝinta ĝis nuntempe, dum la kastelo, konstruita tute el ligno, jam delonge disfalis. Ni iom emocie observis la lokon, el kiu regis niaj mezepokaj dukoj. Estas interese, ke tuj sub la preĝejo, kie staris la fama duka ŝtono, troviĝas subfositaj antikvaĵoj. Dum la Hitlera periodo oni laŭdire elfosis, sed subite ili ĉesis kaj denove subfosis ĉion. Evidente estis trovitaj gravaj pruvoj, kiuj kontestatis la hitlerisman doktrinon.

Baldaŭ post la milito la arealon aĉetis la klaŭdiforuma Historisocieto. En la statutoj de la societo estas ordigite, ke la arealoj ne estas vendeblaj. Tiamaniere la grandgermaniga potenco plene kontrolas la terenon kaj por ĉiam malebligas, ke iu en Slovena aranĝo esploru la subfosaĵojn.

Pripensinda esta la fakto, ke en la mezepoka tempo la preĝejoj estis konstruitaj el ŝtono, sed la kasteloj el modesta kaj efemera ligno ...

27-an de aprilo 1987

Du fascinaj libroj de Rikardo Ŝulco: Pledo por la unueca lingvo kaj Nun, was Esperanto betrifft.

Estas vere, ke la proponoj kaj argumentoj de Ŝulco en la komenco ŝajnas iom ekstremaj kaj ŝokaj. Sed tio nur signifas, ke ni tamen ĝis nun malprofunde boris en la sencon de esperanta lingvistiko.

Jam la pura fakto, ke liaj libroj legiĝas kiel krimromanoj, pruvas, ke temas pri sperta verkisto, kiu regas sian metion.

Regi sian metion — tio jam estas komenco de morala sinteno ...

28-an de aprilo 1987

La redaktoro de la Slovena programo ĉe ORF Klaŭdiforumo telefone invitis min al la studio, ke ni surbendigu programeron pri la centjariĝo de Esperanto. Ni disponis pri 5 minutoj.

Tamen estas bone, ke tion faris la redaktoro laŭ propra iniciato.

Hieraŭ mi ricevis el Brazilo la menditan libron de Wiliam Auld: La kulturo kaj Internacia Lingvo. Tre bona libro, sed ĝenas lia ”far”.

La ’afero Waldheim’ fariĝas pli kaj pli stranga. Subite komencis lin defendi la adeptoj de la Socialista partio, kiuj ĝuste lanĉis la akuzojn kaj la polemikojn pri lia laŭdira aparteno al la krimkulpaj nazioj dum la dua mondmilito. Aliflanke, kiel malbonvena, deklaris lin la ŝtato (Usono), kiu jardeklonge kaŝis kaj protektis la plej ekstremajn kaj klare pruvitajn militajn krimulojn, kiel la Kroaton Artuković. Kiel do povus esti bonvena gasto Mikaelo Gorbaĉov, kiu okupas la terenon kaj la popolon de Afganoj, ordonante pogromojn kontraŭ la tiea civila loĝantaro ...

Tamen, riproĉinda estas ankaŭ la prezidantkandidato mem. Se li estus vere tia patrioto, kia li ĉiam sin prezentas, li demisius pro la bildo kaj renomo de la respubliko — kaj poste li povus kiel privata persono refuti la akuzojn kaj pruvi sian senkulpon.

Sed la afero estas tia, ke por esti aŭtenta reprezentanto de sia nacio kaj ŝtato, ne estas sufiĉe, esti senkulpa, oni eĉ devas esti morale modela. Ĉu estis morale modele: dum la Hitlera regno esti aktiva oficiro de la krima armetrupo kaj eĉ en tiu tempo studi politikajn sciencojn, dum multaj aliaj devis pasigi sian tempon en la koncentrejoj aŭ oferis sian vivon?

2-an de majo 1987

Kun tuta familio hejme en Prevalje. Dumtage vizitoj ĉe la parencoj de mia edzino kaj ĉe konatuloj, vespere legado de belega Hungara romano La ora homo de Mario Jokai. Dumnokte tajpado sur mia malnova, preskaŭ antikva tajpmaŝino. Mi tajpas la novelon de Rebula, Je la horo de malplej longaj ombroj, kiu priskribas la miton pri Adamo kaj Eva. Mi tradukas rekte en la maŝinon, eble inspirata de tiuj antikvaj ŝtalaj klavoj kun vitraj literkovriletoj ...

Ĉiuj tri tagoj mirinde samaj. La hodiaŭa diservo min irigis al la altebenaĵo kun la preĝejeto de st. Barbara, desur kiu oni bele spektas la tutan valon.

Mia maljuna instruistino, kiun mi preskaŭ ĉiam vizitas por kvarono aŭ duono da horo, eltondis por mi la gazetraporton pri stranga okazintaĵo en Maribor. La antaŭmilitaj komunistoj aranĝis sian jubilean kunsidon. Iu lerneja klaso estis invitita prizorgi la porokazan kulturan programon. Ne estas je dispono multaj konvenaj tekstoj, ja bonaj literaturistoj ne emas prikanti komunistan diktaturon. Do ili prenis ion el Servisto Bartolomeo kaj lia rajto de Ivan Cankar (cetere tradukita en Esperanton de F. Modrijan), farante el tio recitadon. Oni devas ĉe tio rimarki, ke la komunistoj mem alproprigis por sia uzo tiun ĉi literaturan perlon, ĉiam formulante, ke temas pri la plej bela lirikigo de la Komunista manifesto de Marx kaj Engels ...

Sed ve: en tiu ĉi literatura peco tamen multfoje aperas la por komunistoj tabua vorto ”Dio” kaj eĉ iaspeca variaĵo de Patronia. Nun, meze de la recitado la prezidanto de la Mariboraj komunistoj Rafael Razpet paŝis al la mikrofono kaj interrompis la programon per la vortoj: ”Mi ne trovas konvenajn vortojn por protesti kontraŭ tiu ĉi evidenta provoko!”

Oni sin povus regali per iomete da ironio. Eble la mencio de Dio ne estis la ĉefa motivo por tiu impertinenta konduto kontraŭ la junaj homoj kaj kontraŭ la literaturaj klasikuloj.

Povas esti, ke la komunista estro subkonscie sentis, ke nuntempe la afero situas inverse: ke la kristanoj kaj aliaj nepartianoj estas veraj servistoj, kiuj pli kaj pli postulas sian rajton; kaj ke la sinjoroj komunistoj estas la veraj novaj mastroj kaj ekspluatantoj ... Kaj, ke la afero estu eĉ pli komika, la nomo de la fanatikulo estas ege kristaneca. Rafaelo estas nomo de unu el la ĉefaj anĝeloj — kaj ”razpet” signifas ”krucumita”.

Jen, Rafaelo de s. Kruco ...

La edzino en sia senmotiva kolero proklamis al mi, ke en la familio neniu min ŝatas, eĉ ne eta Peĉjo. Kvankam li daŭre vokas post mi: Oči, oči (paĉjo) ...

Mi ne povas partopreni en tiu aŭkcio de sentimentoj kaj kvazaŭsentimentoj. Post unu aŭ du semajnoj ŝi verŝajne denove ĵuros, kiel ŝi min amas, sed foje suferas pro siaj malfortaj nervoj. Mi ne povas observi, kiaj estas miaj nervoj. Mi devas, simple, funkcii, ke la familio iel povu plu elteni.

22-an de majo 1987

Antaŭ ol la aŭstria kanceliero d-ro Vranitzky flugis al Usono, li promesis, ke li ne staros antaŭ Schultz kaj Reagan kiel gracpetanto, sed kiel reprezentanto de la suverena kaj egalrajta respubliko Aŭstrio.

Sed, starante antaŭ la mikrofonoj flanke de Schultz enVaŝingtono, li preferis demonstri sian scion de la Angla ol la suverenecon kaj egalrajtecon de Aŭstrio ankaŭ sur la lingva kampo. Se li jam ne volis paroli en sia gepatra lingvo aŭ en la ceteraj lingvoj, parolataj en Aŭstrio, kiel slovena, kroata, ĉeĥa aŭ hungara, li almenaŭ povus paroli france, por montri la neŭtralecon de la lando, de li reprezentata.

Sed la sama homtipo, kiu ekstere genuas antaŭ la pli granda lingvo, hejme genuigas la uzantojn de la malpli forta lingvo ...

El Labako venis Viki Blažič kaj Milan Apih. Ili alportis kelkajn novaĵojn el la politika situacio en Slovenio. Ankaŭ post la plenumkunsido de Jugoslaviaj komunistoj restis ia ”status quo”. Verŝajne la reago de Okcidento al la minacoj de la ĉefministro Mikulić ne favoras por puĉo de bolŝevismaj dogmatikuloj.

Ni priparolis ankaŭ la temon: ĉu jam venis la tempo fondi en Slovenio almenaŭ subleĝajn politikajn partiojn. Mi diris, ke oni ĉiam postulu nur la ĝeneralan rajton de asociiĝo — la partioj estas en tio aŭtomate enkluditaj. Se oni tuj parolus pri la fondo de partioj aŭ se oni eĉ provus tion aranĝi, la potenculoj ricevus bonan pretekston por ĉesigi la proceson de laŭŝtupa liberaliĝo, kiu almenaŭ en Slovenio malgraŭ ĉio funkcias, kiel ajn malrapide jam tio okazas kaj sub kiaj kondiĉoj ...

Viki dume tajpis sur mia maŝino leteron por sia amiko en eksterlando. Poste ni iris trinki kafon al la gastejo Pri Joklnu.

Milan komencis paroli pri bezono de konspiro. Li proponis, ke ni eble elpensu kaŝnomojn, ke mi ricevadu poŝton al iu malpli suspekta nomo ktp. Mi diris, ke ĉio tio estas naivaĵoj por la moderna teknika stato en la sekreta ŝtata polico. Mi proponis, ke oni ĉion laboru, publikigu kaj parolu supozante, ke tio en la sama momento estas plene registrita en la polica aparato. Cetere: kion ni volas prikaŝi? Ĉu nian strebadon por demokratio, por la civila socio? Ni povas ja tre simple malkomuti kaj malutiligi la tutan multekostegan kaj komplikan aparaton de la sekreta ŝtata polico, se ni simple malferme kaj publike diras la veron. Ne havi sekretojn — estas la plej bone gardata kaj plej efika sekreto.

Sed Milan, kvankam forlasinta la vicojn de la regantaj kompartianoj, ne ĉesis esti subhaŭte tradicia bolŝevika konspirulo. Ni komencis ŝerci pri tio. Milan ne ŝparis ŝercojn pri si mem.

24-an de majo 1987

En la semajna amasa gazeto Die ganze Woche (La tuta semajno) aperis ampleksa dupaĝa artikolo pri la centjariĝo de Esperanto elsub la plumo de la ĵurnalistino Ingrid Edelbacher.

La faktoj estas prezentitaj iel proksimume, stranga estas ankaŭ la aserto, ke Esperanto ne sukcesis en sia antaŭa plano tial, ĉar Eŭropo ne estas plu centra regiono de la mondo — kaj kune kun tio falis ankaŭ Esperanto, kiu baziĝas sur la eŭropaj lingvoj kaj kulturo.

Se tio estus vero, ankaŭ la Angla devus perdi sian rolon. La vera kaŭzo estas simple tio, ke la plej multaj homoj ankoraŭ ne akiris la senton de tuthomara aparteno. La majoritato de la homoj vivas ankoraŭ en stato de nure triba aparteno kaj konscio. Nur en la plej evoluitaj nacioj ekzistas ia ĝenerale akceptita nacia konscio kun kelkaj ĝermoj de internaciismo.

Sed la tuthomaran koncepton evoluigis ĉe si nur la plej kleraj kaj malegoismaj unuopuloj, inter kiuj abundas ĝuste esperantistoj.

Sed ĝenerale la artikolo estis relative afabla kaj favora al Esperanto. Eble la origino de kelkaj netrafaj asertoj troviĝas ĉe la peranto el niaj propraj vicoj, kiu ŝin provizis per faktoj kaj komentarioj.

Aloizo skribas en sia letero el Triesto: ”Novica, da se človeštvo pripravlja na križanje človeka s šimpanzom, se mi zdi v bistvu strašnejŝa, kakor novica o atomski bombi, kacetih in gulagih. Satan je torej sedel kar v biogenetične laboratorije.”

(La novaĵo, ke la homaro sin preparas por la kruciĝo de la homo kun ŝimpanzo, ŝajnas al mi esence pli terura ol la novaĵo pri atombombo, koncentrejoj kaj gulagoj. Satano do eksidis rekte en la genetikaj laboratorioj.) Se mi pli atente alrigardas la malaltajn fruntojn de niaj potenculoj, havuloj kaj deciduloj, mi devas min demandi: Ĉu ne superflue?

29-an de majo 1987

Por la mondpolitika scenejo hieraŭ estis gaja tago. La amatora piloto Mathias Rust el Hamburgo estis kun verŝajne iu virino enaere por akiri la lastajn bezonatajn horojn por fariĝi profesia piloto. Sed anstataŭ hejmen, li el Helsinko flugis al Moskvo, trifoje superflugis cirkle la Ruĝan placon kaj tie alteriĝis. Al la preterpasantoj li disdonis aŭtogramojn — kaj la sovetia polico lin fine arestis.

Ironia hazardo estas, ke en la sama tago la sovetiaj ĉelimaj militgardistoj festis sian festotagon — kaj en Pravda eĉ aperis artikolo, laŭ kiu nek unu metro da sovetia teritorio surtere kaj enaere povas eskapi la kontrolon ...

Sed en la sama tago per simila sporta aviadilo fuĝflugis la konata kuba generalo Rafael Delpinio Dias, kiu famiĝis dum la t.n. invado de la Golfo de porkoj fare de Usono. Nun li kun tuta familio fuĝis al Florido kaj petis azilon.

31-an de majo 1987

Hieraŭ mi falĉis la herbon — kaj por kompenso ni povas uzi la ripozan kabanon proksime al la lago de Vrba. Ĉiujn kvin paŝojn mi devis akrigi la falĉilon, ĉar la herbejo estis de longe neflegita.

En ripozminutoj mi legis la surprize ĉarman malgrandan romanon de F. Werfel Der Abituriententag (La jubilea tago de abiturientekzamenitoj). En kelkaj tagoj mi kaj mia edzino devos same ĉeesti la 20-jariĝon de nia abiturienta ekzameno. Mi estis la sola fraŭlo en la klaso, cetere ĉiuj knabinoj. Ĉu post tiom da jaroj eblos ia minimuma fruktodona konversacio, aŭ okazos iel simile kiel en la romano de Werfel?

Interese, kiel saĝe kaj lerte Gorbaĉov eluzis la aventuron de la germana aviadisto Rust. Tuj li forigis la ĉefan homon de la armeo Sokolov kaj ankaŭ la komandanton de la aerfortoj. Sed tiu ĉi evento jam iel demonstras, ke ne temas plu pri la lerteco de Gorbaĉov, sed ankaŭ pri la volo de Alta potenco, kiu probable intencas pri Rusio ion grandan, ion fundamentan.

Povas esti, ke la senkulpa Rust en lasta momento savis la planojn de Gorbaĉov antaŭ la ortodokse leninismaj armeaj ĉefoj ...

5-an de junio 1987

Ĝis la lasta tago mi kalkulis je la hodiaŭa unua vendredo en la monato, de kiuj mi volas naŭfoje honorigi la koron de Jesuo pere de komuniado. Estis promesite al Ch. Labouree, ke ĉiuj, kiuj plenumos tiun ĉi piadon, mortos kun la helpo de Kristo.

Vere interese, kiaj obstakloj akumuliĝas kontraŭ la plenumo de tiuj naŭ sinsekvaj partoprenoj ĉe la komunio honore al la Jesua koro. Mi simple dumtage forgesis, ke mi tuj post la ofica laboro je la 17-a horo devus iri al la preĝejo. Sed feliĉe mi poste tamen rememoris kaj komencis en la tuta urbo serĉi, kie okazas diservo post tiu tempo. Fine mi trovis la preĝejon, kie cetere la parola parto jam pasis, sed la ĉefa, eŭkaristia parto restis je mia dispono. Mi certe ne povis pekkonfesi, sed en tiu momento tio ne gravis. Tiel mi sukcesis jam la kvaran fojon sinsekve plenumi mian intencon.

13-an de junio 1987

Mia edzino kaj mi veturis al Kotlje por partopreni en restoracio, situanta apud la mineralakva fonto, la kunvenon de niaj iamaj kunlernantoj okaze de la 20-jariĝo ekde la abiturienta ekzameno. Mi estis la sola fraŭlo en la klaso; kun mia edzino mi ĉiam akre kverelis, eĉ por unu momento ne pripensinta la eblecon, ke ni iam havos ion komunan. Sed, ĉu ni nun malpli kverelas?

Du mezaĝaj virinoj sidis ekstere apud la ĝardena tablo kaj nin ridete observis, kiam ni tuj volis eniri restoracion. Unu el ili estis jam plene grizhara. Ni ne povis supozi, ke temas pri du samklasaninoj ... Nur la aliaj fariĝis maljuna, se ili de longa tempa distanco ne estas vidataj; sed mem oni restas ĉiam same juna, same infana ...

Baldaŭ ni estis preskaŭ plennombraj. La gastoj, niaj profesoroj, evidente malfruis. Mi eksidis apud delikate aspektanta virineto, kun kiu mi en la lerneja tempo tre amike rilatis, ĉar ŝi estis bona amikino de mia lernejtempa simpatio ... Sed anstataŭ diri al mi kelkajn informojn pri sia dumtempa kaj hodiaŭa vivo, ŝi, false opiniinta, ke mi ege bezonas ian subgustan amuzon, komencis paroli al mi maldecajn kaj krudajn ”ŝercojn”, rilatantajn plejparte al la seksa instinkto. Ŝiaj buĉistaĉaj vortoj ne kongruis al la kadro de ŝia milda vizaĝo kaj belaj blondaj haroj, kvankam ne plu tiel belaj, kiel iam, estinte longaj ĝis la zono ...

Alsidis ĉe mi unu post la alia la ceteraj ”knabinoj”, ili parolis pli saĝe kaj milde, kvankam sur iliaj vizaĝoj speguliĝis pli fortaj batoj de la vivo. Iu vivas en Germanio en Munkeno; alia gvidas propran modan butikon en Labako, la tria jam dufoje ŝanĝis sian geedzecan partneron, la kvara ĝismorte karambolis kun piediranto surstrate ... La karieroj de bono kaj de malbono; de sano kaj malsano; de la akuŝoj kaj abortoj.

Post tio venis tri profesoroj. La unua, nuntempe jam doktoro pri ekonomia statistiko, nur ĝenerale salutis kaj okupis la frontan lokon. Homo de sukceso, de memadmiro kaj certa cinikismo.

Du aliaj, la tiama klasestro, kaj profesoro pri la Slovena lingvo, proponis la manon al ĉiu kaj okupis la flankajn lokojn proksime de mi. Kvankam ankaŭ al ili ne mankas ia grado de memadmiro, ili almenaŭ estis disponiĝemaj por la gelernantaro.

Profesoro pri geografio kaj historio, nia klasestro, plendis pro la hodiaŭa generacio kaj ĝia malaktivemo. Li ne povas kompreni, ke la akumulatoroj de la oficiala ”dialektika materialismo” baldaŭ malpleniĝos. La homaj generacioj jam sekvas unu la alian de miliono da jaroj, do ili ne povas esence ŝanĝiĝi en 20 jaroj. Sed mi ne volis en tiu soleneta momento ĝeni lian blindan kredon je leninisma paradigmo. Se la faktoj ne sukcesas persvadi lin, kion faru mi?

La alia, profesoro pri la slovena lingvo, kiu multe asistis ĉe miaj unuaj literaturaj provoj, plendis pri la fakto, pri vere trista fakto, ke ”la aliaj pensas alimaniere ol mi, foje eĉ nur pro tio, ke tio estu alimaniere ... ” Ankaŭ lian koncepton mi en tiu ĉi momento ne volis aflikti kaj mi simple kapjesis. Cetere mi intencis al li afable konsili, ke li komencu pensi laŭ la maniero de la aliaj, kaj la ĝena diferenco pereos, sed tio ne konvenis por tiu okazo — kaj ankaŭ ne helpus multe, sed nur plikompletigus la plendtrezoron de mia bona profesoro.

Oni komencis surtabligi la vespermanĝon — kaj en la angulo oni komencis ludi duonsovaĝan muzikaĉon en la laŭtgrado, kiu jam endanĝerigis la oniajn aŭskultorganojn. Ni ne povis plu interparoli, eĉ en la najbara distanco la vortoj ne estis plu aŭdeblaj. Mi petis la kelneron, ke oni eble plimallaŭtigu la bruegon, tamen tiu moderna diaĵo ne lasas sin alparoli, sed atakas pluen.

Ne atendinte la finan kafon ni du adiaŭis. Ne havis multan sencon resti en tiu muzikaĉa turmentejo. Bonŝance ni disponis pri komprenebla motivo: ni devis prizorgi niajn kvar infanojn, el kiuj unu ne ankoraŭ du jarojn aĝa ...

Ĝis la revido post kvin jaroj, okaze de la 25-jariĝo. Eble ankaŭ ĝis reaŭdo, se tiam hazarde almodiĝos pli afabla kaj delikata muziko en normala laŭtgrado ...

20-an de junio 1987

Okaze de la hodiaŭa televida dissendo Nachtstudio (Nokta diskutprogramo) parolis la antaŭmilita germana komunistino s-ino Margarete Buber-Neumann.

Ŝi rememoris pri siaj du malliberejoj: unue en Sovetunia koncentrejo en Siberio, poste en la nazia koncentrejo en Rawensbrück. Laŭ la interkonsento inter la nazia Germanio kaj bolŝevika Sovetunio estis multaj germanaj komunistoj, kiuj fuĝis de Hitler, al la ”bonŝanca lando” de Stalin, senkompate repatriigitaj kaj, nature, ĵetitaj en la naziajn koncentrejojn.

Bela estis ŝia konfeso, ke la germanaj komunistoj simple ne volis informiĝi pri la malhela flanko de la Soveta sistemo. Oni povis rekoni la veron en ĉiu numero de la socialdemokratiaj gazetoj. Sed laŭ la trovo de Stalin, la socialdemokratianoj estis pli danĝeraj ol la nazioj, kaj tiuj, la unuaj, estis de li nomitaj ”socialfaŝistoj”. Unuafoje ŝi mem kaptis la veron, vidinte sur la placo de Moskvo la malsatiĝintajn vizaĝojn de infanoj.

Kortuŝaj ŝiaj klarigoj por la pasinto — kaj malespereble, konsiloj por la estonto — kiamaniere oni povis travivi la inferon de la bolŝevika aŭ nazia koncentrejo. La ŝancojn havis homoj, kiuj sciis ĝoji, ridi, amuzi aliajn, helpi al aliaj, esti optimismaj. La homo, kiu eksidis malfeliĉa en la angulo, estis jam kondamnita por morti.

22-an de junio 1987

La slovena kultura societo en Klaŭdiforumo organizis la unuan el antaŭviditaj programoj: la prezenton de la konataj literaturistoj aŭ aliaj interesaj eminentuloj.

La hodiaŭa gasto estis profesoro Aloizo Rebula, gimnazia profesoro pri la klasikaj lingvoj kaj eminenta Slovena verkisto en Triesto. Ankaŭ tradukisto de la epistoloj de sankta Paŭlo kaj Apokalipso de sankta Johano en la Nova testamento kaj de Makabeaj libroj en la Malnova testamento.

Mi preparis 34 demandojn, dividitaj en tri blokojn: 1. pri lia juneco kaj privata vivo, nacia aparteno kaj minoritata problemo en Julio-Veneta lando, speciale en Triesta regiono; 2.

lia verkista laboro kaj sinteno al artoj; 3. lia katolikismo; 4. lia homa percepto ĝenerale, filozofio, kulturo ...

Li tre discipline, en telegrafa stilo trafe kaj sprite en malpli ol unu horo respondis al la demandoj. Inter la blokoj iu fraŭlino, gimnazianino en la Slovena gimnazio, devene el Toronto, bele legis la sekvencojn el la verkaro de profesoro Rebula.

Fine ankaŭ la publiko, konsistanta el ĉirkaŭ 30 personoj, starigis siajn demandojn.

El ĉiuj respondoj sentiĝis la spirito de plena fidelo al propra etno kaj Eklezio kaj granda skeptiko rilate al propra kaj cetera verkado. La nocio ’literaturo’ aŭ ’verkisto’ impresigas lin je nula grado. El la nuntempa literaturo li estimas preskaŭ nur la Rusan, ĉar naskiĝinta el granda sufero de tieaj aŭtoroj.

Aparte acida li estis kontraŭ kelkaj facilanimaj aŭtoroj kiel ekz. Alberto Moravia en Italujo kaj similaj, kiuj serĉas, laŭ li, en la literaturo ian malplenan kuriozaĵon, anstataŭ lasi vervi la vivon mem, kia ĝi estas, asertante, ke post la tempo de seksaj paroj, ”venis la epoko de la knabo” ...

Post la bongusta bufedo ni tri, Aloizo, Marija kaj mi iris al la hejmo de Johano M. por tie fini ĉion per bona kafo, ĝentile proponita de Milica.

Interese estis aŭdi anekdoton pri la poeto Župančič. Antaŭ la milito iu Franca literatursciencisto eldonis ampleksan Francan libron pri Župančič. Jam sur la kovrilo li metis surskribon, ke Slovenoj nur laŭ la postulo de tradicio honoras Prešernon kiel la plej gravan slovenan poeton — fakte tio estas Župančič. La libro, nature, estis sendita ankaŭ al la pritraktita poeto. Sed tuj, kiam li tralegis la troigajn vortojn sur la kovrilo de tiu franca libro, li fermis kaj neniam plu legis ĝin.

Aliaj tempoj, aliaj moroj ...

10-an de julio 1987

Sovetunio kapablas fari politikon. Ili invitas Aŭstrojn partopreni la estontan kosman flugon — en la momento, kiam Usono perdas la simpatiojn pro la (cetere parte meritaj) riproĉoj al Waldheim.

Hodiaŭ eĉ aŭdiĝis la diskuto de iu centralkomitatano, ke la orientiĝo de la sovetia ekstera politiko ne estu plu eksporto de revolucio, sed la zorgado pri propraj problemoj ...

Tamen eĉ la slovena gazetaro multe pli saĝe pritraktas la reformojn de Gorbaĉov ol ekzemple la aŭstra. Tiel Danilo Slivnik, koresponda ĵurnalisto el Moskvo, inter alie skribas: ”Pro tio ne estas mire, se la tuta ĝis nun konata socialismo svarmas je plej strangaj kompromisoj kaj, ke ĉiuj ĝisnunaj reformprogramoj ĝisvivis la saman sorton. La afero estas jam esence ridinda, ja oni simple ne povas plukredi, kiom malmulte da fantazio troviĝas ĉe la reformistoj de la socialismo.

Ili senĉese hezitas ĉe la elektoj, kiuj ne estas veraj elektoj; ili donas la memstarecon (al la direktoroj, firmaoj), kiu ne estas vera memstareco; ili pledas por kreemo kaj iniciatemo — kiu ne rajtas superigi la plafonon de la partia kaj ŝtata kreemo kaj iniciatemo; ili multe parolas pri la estonteco, kiu ne estas vera estonteco.”

Mi jam dum tri tagoj tajpas la kompostaĵon por la broŝuro okaze de la Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz. Hieraŭ mi donis intervjuon por la slovena magazino Teleks. Kio povus esti farita, se ekzistus dek kleraj esperantistoj, agantaj sisteme kaj inteligente?

11-an de julio 1987

Anonciĝis belvetera tago. Mi devis veturi al Bistrica v Rožu por fari intervjuon kun la slovena deputito en la aŭstria parlamento, en junaĝo poeto, nun profesia tradukisto kaj politikisto Karel Smolle. Miaflanke eldonejestro Kattnig.

La granda domo de la deputito kaj lia edzino — kuracisto — deekstere ne montriĝis kiel pruvo de delikata gusto. Poste tamen evidentis, ke la domon ne konstruis nur la sufiĉe bona gusto, sed ankaŭ certa ŝtatpensa prudento.

Kvankam la deputito estis inter tiuj, kiuj antaŭ jaroj min akre kalumniis, kvazaŭ mi estus agento de la jugoslava sekreta polico (en psikologio konata fenomeno, ke al la efektiva viktimo oni emas prijuĝi ecojn kaj agojn de la persekutisto ...), mi ne montris emocion, sed trankvile kaj kun afabla humoro starigis miajn demandojn, al kiuj li sufiĉe sprite respondis.

Fine mi lin demandis, ĉu li estus preta, post kiam li jam parolis en la viena parlamento en la slovena, kroata, ĉeĥa kaj hungara lingvoj, okaze de 100-jariĝo de Esperanto, diri kelkajn frazojn ankaŭ en la internacia lingvo. Li senhezite promesis fari tion. Ĉe bona okazo li gratulos al la Esperantomovado en Aŭstrio.

Post la farita laboro li montris al ni sian domon. La ideo estis, ke inter du familioj: la juna de la deputito, kaj la maljuna de la gepatroj de lia edzino, troviĝu ne nur bona ebleco komuniki, sed ankaŭ certa barilo por povi vivi sian apartan, senĝenan vivon. Kiam estas dezirata kontakto, tiu ĉi aŭ alia partnero devas malsupreniri unu ŝtuparon kaj supreniri la alian. Bonega modelo por federaciaj ŝtatoj ...

Kiam ni ĵus volis adiaŭi, eksonoris ĉe li telefono. Du liaj nepinoj ĝismorte karambolis sur iu proksima strato.

La edzino de Smolle ĉesis ludi fortepianon. Ni simple eldiris nian kondolencon kaj sen granda adiaŭa ceremonio foriris.

Survoje en aŭto mi preĝis silente rozarion por la animoj de la akcidentintaj knabinoj.

18-an de julio 1987

Marija ŝoforis, mi paroladis pri diverso.

En Graz ni lasis la aŭton subvoje al la Turo de Graz kaj supreniris por tagmanĝi en la restoracio. Mi manĝis plenigitan bovidan bruston kaj trinkis miksaĵon de cidro kaj mineralakvo.

Eminenta rigardo sururben kaj al ĉirkaŭaĵo. Super la renovigitaj ruĝaj tegmentoj de la malnova urbokerno kaj super la mildaj vinberejoj en la ĉirkaŭaj montetoj.

Monumentoj, menciantaj Turkojn kaj Francojn el Napoleona tempo. Memortabulo, mencianta la Malsupran Stirion (nun provinco en Slovenio), el kiu estis forpelitaj germane parolantaj loĝantoj. La oficiala Slovenio skandaliĝas pri tiu ĉi tabulo, sed min ĝi ne ĝenas, ja ĝi raportas pri veraj fieventoj, por kiuj mi ne vidas senkulpigan motivon ...

Vespere inaŭguro de la jubilea konferenco de Esperanto en la salonego de la Karlo-Franciska universitato. Malantaŭ la prezida tablo granda blankmarmora statuo de la imperiestro Francisko Jozefo (Habsburgo). Ĉe mikrofono jen ĉiam por ĉiu servo preta d-ro Perko, jen tiu kaj alia reprezentanto de iu lando kun siaj salutvortoj. Inter ili: Estono el Danlando, Ukrajnano el Francio ... ĉiu kun sia prava riproĉo kaj akuzo kontraŭ la sovetia okupacio.

Sekve prelego de d-ro Ivo Lapenna. La jaroj, akumulitaj en lia organismo, demonstras sian forton, kvankam la profesoro kiel junulo estis jugoslavia ĉampiono en kurado je 200 m. Lia kerna filozofio pravas, sed eble ĝenas lia ripeta emfazado de la propraj meritoj.

La ’interkona vespermanĝo’ en la studenta restoracio ne okazis sur kontentiga nivelo. Tamen renkontiĝo kun s-ino Emilia Lapenna, kiun aranĝis por mi afabla prof. Gruić, sacerdoto kaj latinprofesoro el Djakovo (Kroatio) forgesigis neprofesian prizorgon.

19-an de julio 1987

La meso en Esperanto estas hodiaŭ la sola kompleta katolika aranĝo, se la greka vorto katholikós ankoraŭ havas iom da sia origina senco. Ni fizike kaj simbole transpaŝis pli ol 60 ŝtupojn en la ’Stiegenkirche’ — ŝtupara preĝejo. La hostio estis bakita el plenvalora faruno, do brunkolora. La prediko trafis nian temaron kaj la kvintesencon de la legaĵo: pri la semoj, kiuj perdiĝas kaj nur kelkaj el ili donas fruktojn.

Kelkajn cent metrojn for de tiu preĝejo troviĝas jam delonge ’Esperantoplatz’. La urbaj aŭtoritatoj igis ĝin bele renovigi por la hodiaŭa starigo de la monumento ’La Espero’ de la skulptisto Jesper Neergaard el Danujo. Ludis la polica orĥestro de la urbo Graz: nian ’La Espero’ kaj la belan aŭstrian himnon de Mozart kun teksto de Pavla von Preradoviĉ.

Post kiam d-ro Perko esprimis ĉiujn konvenajn dankeldirojn, ekoratoris d-ro Lapenna. Unu certa frazo impresigis min forte: ”Ĉiuj parolas nur pri la paco, sed neniu preskaŭ pri la libero. Temas pri du homaj valoroj, kiuj kondiĉigas kaj subtenas sin reciproke. Ili neniel estas en kontraŭdiro. Sed, se mi iam devus elekti inter la paco sub maljusteco kaj tiranio — kaj libereco, eĉ se en cirkonstancoj de milita interbatalo, almenaŭ mi persone elektus liberecon kaj preferus vivi en milito, sed kiel libera homo!”

La Sankta Spirito mem povus inspiri al estiminda maljuna profesoro tiujn ĉi same saĝajn, kiel ankaŭ nepopularajn vortojn. Speciale konvene, ke li diris tiujn ĉi vortojn en la aŭstria medio, kie pli kaj pli aŭdiĝas la trompa pepado de prosovetiaj ’kolomboj’, predikantaj la pacon je ajna prezo, plej ofte je kosto de bazaj homaj liberecoj kaj homa digno.

El la malnova historio estas konata la nocio ’Pax Romana’.

Tamen eĉ tiu ne estis en tia grado la paco de tomboj kiel la paco, kiun en tiu ĉi jarcento proponis du parencaj sistemoj, la nazia kaj la bolŝevisma.

Dankon al vi, kara profesoro, por tiuj ĉi dignaj vortoj, kiujn la moderna facilanima mondo ne akompanos per forta aplaŭdo!

20-an de julio 1987

Profesoro Régulo Pérez kaj C. Gacond pro nekonataj kaŭzoj ne venis. Ĉu temas pri la bedaŭrinda akompana ombro de neprofesieco en Esperantujo?

Tiom pli kontentiga la prezento de la ĉarma bonkora sorĉistino d-rino Marjorie Boulton. En la koridoro mi salutis ŝin kaj min prezentis kiel tradukiston de ŝia enkonduka teksto por la slovena eldono de ŝia libro Zamenhof — la kreinto de Esperanto. Ŝi diris: ”Ou, jees ... ” kvazaŭ ŝi dirus angle kaj ne esperantlingve. Mi ne volis tedi kaj okupi la maljunan damon, kies literaturon mi tiom ĝuis kaj eĉ traduke ekspluatis por slovenaj bezonoj en nia eldonejo.

Komence iom ĝenis ŝia voĉo, kiu en alta pozicio fariĝis kvazaŭ histerieta. Sed la enhavo, la proverba brita sprito, kiu ĉe ŝi ne nur proverbis, baldaŭ forgesigis la ĝenajn trajtojn de ŝia voĉo kaj forta angla akcento. Povas esti, ke ŝia prezento pli poeziis, kvankam eldirita prozlingve, ol kelkaj eroj de la pritraktita poezio mem ...

Ŝi ne demonstris ian intelektulan strebon, kvankam elstara intelektulo ne nur en Esperantujo, sed en Britio mem. Unu el la grandaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi stimulas klarecon kaj noblan simplecon kontraŭ la egoisme intelektulaĉa hermetismo en la komunikado, kiun mi ĉiutage spertas en miaj pleje uzataj lingvoj, la germana kaj la slovena. Sub tiu gladiga influo oni eĉ en la propra nacia lingvo emas fariĝi pli kaj pli ’Esperantisto’ — do homo, kiu antaŭ ĉio volas ion klare kaj komprenige diri kaj ne imponi al certa klano da kulturaj cirkharlekenoj ...

Post la prezento de ĉiuj tri akademioj, kiuj hodiaŭ traktas, ĉu ĉefe, ĉu sporade uzas Esperanton, kortuŝis la aklamacio de d-ro Lapenna pri la sorto de Internacia Jura Revuo.

Tamen al mi pli imponas la de li dramatigita fakto, ke la fake elstara revuo aperas nur en la eldonkvanto de 100 ekzempleroj kaj havas nur 70 abonantojn en la tuta mondo — ol se ĝi havus 70.000 da ili. La dua cifero atestus pri bonaj financaj rimedoj kaj bona famo ĉe la legantaro. Sed la unua fakto atestas pri la miraklaj fortoj en Esperantujo. Ĉu ne estas impone: eldoni preskaŭ luksan revuon kun sia kompleta scienca aparato por nur 70 homoj, el kiuj la revuon abonis el sincera faka kaj kultura intereso eble la duono de tiu ĉi nombro — kaj la duan duonon konsistigas bonintencaj solidaruloj? Ĉu ne estas io home grandeca en tiu ĉi lukso, kian ne povus toleri iu ajn nacia lingvo en normalaj cirkonstancoj ...

ĉu ne evidentiĝas en tiu ĉi fenomeno la ekzisto de iu nuklea kultura energio, kiu povas ignori eĉ la nombron, kvanton, amason?

Mi foje devis prelegi al tre malmultnombra publiko. Al la organizantoj, kiuj bedaŭris tiun fakton kaj petis mian komprenon kaj pardonon, mi kutimis diri: ”Ne zorgu! La nombro de aŭskultantoj por la esenca celo de la prelego tute ne gravas. Dio parolis dum certa tempo — eble temis pri jarcentoj — al unu sola homo, Adamo ... Ĉu mi estu pli malpacienca rilate publikon?”

Post tiu ĉi punkto, en la paŭzo, mi proponis al d-ro de Zilah, ke la anoj de FAT iel konvenu, almenaŭ por kune trinki kafon. En tiu momento li prezentis min al juna paro el la sama loko en Francio, el Metz. Kiam la juna, dolĉe ĉarma virino kun infane virga vizaĝo, kun io anĝela en si, aŭdis mian nomon, ŝi en surpriza ekscito diris: ”Vi do estas tiu ... mi legis ĉiujn viajn kontribuaĵojn en Simpozio, Horizonto kaj Etnismo.”

Mi senvorte gapis al tiu fea vizaĝo, konsumante la vokalojn desur ŝiaj lipoj, kiuj povis esti nur orientslavaj. Sed ŝi ŝparis la ĉefan surprizeksplodon por la fino: ”Mi tamen konfidu al vi, ke mi — sub la pseŭdonimo, kiu ĉiam ŝanĝiĝas, verkis tiun recenzon pri la Sonetkrono de Prešeren en La Gazeto.”

”Do vi venas el Ukrajnio?” mi konsterne demandis, kvazaŭ ni havus okazon paroli kun iu nedifinebla estaĵo el la astrala mondo. Ŝi jesis per la blondhara kapeto, kiun oni modelis laŭ la saĝaj spiritoj, kiuj ne aliancis kun la lumonportintaj ribeluloj enĉiele ... Mi komencis ridi: ”Imagu, sinjorino, mi opiniis, ke tiun recenzon skribis maljuna blankbarba ukrajna profesoro, kiu dum la tempo de Lenino elmigris en Francion ... kaj jen antaŭ mi damo en plej ĉarma apero ... ” Ankaŭ ŝi ridis; ŝiaj ukrajnaj vokaloj memorigis min pri mia parenceco.

En mi io diris flustre: —Jen via fratino, vi trovis ŝin. El la lando, kie antaŭ pli ol jarmilo vivis verŝajne la tuta praslava popolo ...

Sed mi tion ne kuraĝis al ŝi diri. Nur poste, kiam mi donacis al ŝi mian libron pri Medjugorje, mi enskribis la dediĉon: ”Mi dankas Dion, ke li hieraŭ donis al mi fratinon el la lando, kie verŝajne iam vivis ankaŭ prauloj de mia popolo ... ”

Dum la ’filozofia’ kunveno sub la kolonoj de nova universitata instituto mi iomete babilis pri la malriĉo de filozofia literaturo en Esperanto. Ni venis al konkludo, ke nepras eldoni mezampleksan filozofian leksikonon en la internacia lingvo. Prizorgos de Zilah.

Fine mi ekmarŝis al iu iom pli distanca salonego por ĝui la kulturan programon. Programon donis la poetoj Baldur Ragnarsson el Islando kaj Marjorie Boulton el Britio — ĉio enkadrigita per la kantado de la slovena okteto Suha el Karintio.

La poeziaĵoj de M. Boulton cetere ne estis aparte profundaj, sed tamen amuzaj kaj prezentitaj laŭ la ĉarma sorĉistina maniero de la poetino. Kontraŭe la nobla s-ro Ragnarsson efikis kompare al sia brita kolegino iom tro solena. Tamen liaj poemoj eniris la korojn, parte ankaŭ pro la elstare klara kaj bela prononco fare de la aŭtoro.

La okteto Suha denove surprizis per sia profesia nivelo. Mi sidis inter mia deĵusmomenta fratino Olga kaj deĵore malfeliĉa amikino Zdenka. En la lasta estas pli da entuziasmo, kiu povus foje fariĝi ankaŭ blinda. En Olga troviĝas certa sinrega rezervemo al ĉio, kia decas al anoj de grandaj nacioj ...

Post la aranĝo d-ro Lapenna kaj lia edzino en koridoro duete kantis dalmatian popolan kanton ”Ne estas masto ... ” en Esperanto. Estas evidente, ke lia voĉo estas trejnata kaj edukata ankaŭ muzike.

21-an de julio 1987

Hotelo Rosen tre proksime al la universitato havas avantaĝon de tre bonaj matenmanĝoj. Mi ĉiumatene antaŭ la 7-a horo preterire frapis sur la pordo de Zdenka por ŝin veki. Min vekis radioricevilo. Surtabligis ĉarma fraŭlino, kiu nove kaj denove proponis bongustan kafon.

Zdenka helpis al mi per ŝnuro ligi pakaĵon de miaj broŝuroj. Mi kunportis 60 da ili — sed mi devos esti tre bonŝanca, se oni vendos 20.

Kun plena ŝarĝo mi iris aŭskulti la lastajn prelegojn antaŭ la reiro al Karintio. Prelegis Ragnarsson pri poezio. Neergaard pri scienco, de Zilah pri filozofio kaj Mayer pri institucioj. Plej solida Ragnarsson, plej vigla kaj interesa de Zilah, plej tempe kaj teme disciplinita Mayer.

Tuj post la prelegoj mi adiaŭis de ĉiuj al mi proksimaj kaj foriris kun Zdenka al stacidomo. Ŝia trajno al Maribor forveturos post mia al Klaŭdiforumo, kies tempo estis jam proksima.

23-an de julio 1987

Verkisto Ferk, nun por kelkaj monatoj mia kolego en la eldonejo, raportis pri nesukcesa aranĝo. Li promesis iri kun profino Andrea Z. en kinosalonon, sed pro io neantaŭvidita li ne povas. Temas pri filmo de la konata brita dramaturgo Peter Brook. Mi tuj proponis, ke mi lin anstataŭu. Mi vokis al Andrea. En granda surprizo kaj kun ekscito ŝi akceptis mian proponon. Ŝi venis min preni per sia aŭto.

La filmo nur komenciĝis bone, poste bedaŭrinde fariĝis tipe amerika psikanaliza kaj naiva prezento de esotera progreso de certa junulo en Armenio. Andrea dum la projekcio multe ŝercis pri la enhavo, ŝi nepre ne toleras ekspluatadon de mistikaj temoj, kion bedaŭrinde komencis fari en beletro jam Hesse.

Ni adiaŭis kun duone ŝerca mankiso, dankesprimo por bela vespero kun tiu interesa kaj iom soleca fraŭlino.

24-an de julio 1987

Antaŭtagmeze mi veturis al Struga por vidi mian komputilon.

La komuniko inter la komputilo kaj mia elektronika skribmaŝino ankoraŭ ne funkciis perfekte. Mi tiucele ankaŭ aĉetis turklingvan tajpradon, ĉar ĝi enhavas la supersignon ’ ̆ ’; cetere ne memstaran, sed super la litero ’g’; se oni forfajlas la bazan literon, restas la bezonata supersigno por miaj esperantlingvaj tekstoj ...

Posttagmeze mi forveturis hejmen al Prevalje. La familio troviĝis en bona kaj gaja stato. La plej malgranda, Peĉjo, min plej favore salutis. Mi en maniero, kiun mi ĝis nun ne konis, eksopiris pri mia edzino. Mi dekovris, ke mi malgraŭ ĉio ŝin ŝajne amas. Ni eble evitus niajn plej akrajn kverelojn, se ni jam dekomence flegus pli da toleremo en ĉiu senco. Ni ĉirkaŭprenis nin kvazaŭ deksesjaraj amindumantoj. La dujara Peĉjo tenis ŝian robon kaj iom mire rigardis, dum ni avide kisis nin reciproke.

26-an de julio 1987

La unuan fojon post la revolucio okazis amasa demonstracio de krimeaj Tataroj en Moskvo. Kiel Jugoslavio, ankaŭ Sovetunio plej malfacile faros sian ekzamenon pri la nacia demando. La kvazaŭmarksisma dogmo, ke la interetnaj antagonismoj apartenas sole al la ’burĝa socio’ ne helpas multe.

27-an de julio 1987

Eble mi trovis okupon por la poeto kaj galeriisto P. P. Wipplinger el Vieno. Mia konatulo A. el Slovenio instalas en granda palaco meze de Vieno imponan slovenan kulturcentron, kies grava parto estos arta galerio. A. nepre bezonas kunlaboranton kun perfekta scio de la germana kaj kun sufiĉe da kontaktoj en Aŭstrio kaj en Slovenio. Mi aranĝis por ili komunan tagmanĝon kaj baldaŭ foriris, lasinte ilin solaj por diskreta interparolo ...

Tuj poste eksonoris en mia loĝejo telefono. Estis agrabla virina voĉo. ”Sprechen Sie Esperanto?” (Ĉu vi parolas Esperanton?) Mi mire jesis. La voĉo petis min por interparolo; ĝis morgaŭ ŝi, ĵurnalistino, devas prepari artikolon por la gazeto Kärntner Tageszeitung (eldonata de socialistoj). Mi diris: ”Venu post la dua posttagmeze, mi troviĝas tuj trans la strato de vi ... ” — opiniante mian oficejon ĉe Mohorjeva.

Posttagmeze mi preparis bonan turkmaniere kuiritan kafon por la ĵurnalistino, sed mi vane atendis. Du horojn post tio mi nur komencis pensi, ke ”tuj trans la strato” por ŝi povus signifi ion alian ol por mi. Mi tuj vokis al la redaktejo de ŝia gazeto. jes: ŝi opiniis mian loĝejon, mi opiniis mian oficejon ... Ĉiuokaze bona elirpunkto por diskuto pri la fame klara internacia lingvo ...

Ŝi, nekomplika virino, komencis per demando, pro kiu motivo mi okupiĝas pri Esperanto. Mi respondis, ke tio por mi ne estas ia nobla hobio, sed tre serioza morala afero, parto de mia vivfilozofio.

Dum nia agrabla intervjuo — ŝi ne povis sufiĉe laŭdi mian turkan kafon — ŝi klarigis al mi la vojon, kiamaniere ŝi trovis mian telefonnumeron. Unue ŝi demandis pri la temo universitatan profesoron d-ron Pohl en la lingvistika instituto de la klaŭdiforuma universitato. Li honeste diris al ŝi, ke li cetere la aferon pozitive taksas, sed mem ne fakulas pri tio. Li proponis kontakti min. Sed ĉar li ne rememoris precize mian nomon, li sugestis, ke ŝi iru al stacidomo, kie pendas tabulo ’Esperanto-servo’ kun mia adreso kaj telefonnumero. Tiel ŝi atingis min.

Post ŝia foriro mi devis atendi fotiston. Estis profesiulo, kaj ni ordigis ĉion en kelkaj minutoj. Estas plezure labori kun profesiaj, fake kompetentaj homoj.

28-an de julio 1978

Homo estas homo, min inkluzive. Do mi jam frue matene aĉetis la gazeton por vidi rezulton de la hieraŭa interparolo.

Sur la honoraj dua kaj tria paĝoj etendiĝis la bele aranĝita artikolo pri Esperanto. Mia foto estis iom streĉa, eble ne estis bona solvo, teni la revuon Esperanto antaŭvizaĝe, kvazaŭ mi ĵus legus ĝin — kaj samtempe rigardi — laŭ la postulo de la fotisto — en fotilon.

La artikolo estis bona, escepte de unu linio, kie estis asertite, ke por la kono de Esperanto sufiĉas 500 vortoj ...

El radio informo, ke la eksterafera ministro de Izraelo sekrete en Ĝenevo kunsidis kun la jugoslavia ŝtatestro Lazar Mojsov. Eble esperiga informo. Tio povus signifi, ke Jugoslavio en la procezo de malfermiĝo almenaŭ ne povos multe malfrui post la landoj de la varsovia pakto.

Malfrue vespere ripeto de la televida dissendo kun la fama aŭstra-brita filozofo Sir Karl Popper. Jam antaŭ tri jaroj lin intervjuis la tiama intendanto Franz Kreuzer, posta ministro pri mediprotekto.

La motivo por la ripeta dissendo estis la 85-a jubileo de la granda filo de Aŭstrio. Kaj la elirpunkto estis lia fama libro el la jaro 1934 Logik der Forschung (Logiko de esplorado).

Lia samtempulo, sed ĉefa scienca kontraŭulo estis same aŭstra filozofo Carnap. Lia postulo estis la certeco kaj pruveblo de nia kogno, kio havas siajn ĉefajn radikojn ĉe Aristotelo kaj Kartezio.

Kontraŭe Popper insistis pri la malcerteco, neplena pruveblo kaj trompeblo de la homa kogno. La radikoj de tiu ĉi sinteno kreskas de Teogneso, Ksenofano, Sokrato kaj Kanto.

Laŭ li niaj sciencoj progresas en senĉesa farado kaj korektado de eraroj. Homaj sentoj kaj saĝo cetere estis kreitaj por rekoni la veron; sed la vero senpere ne estas kaptebla; ebla estas nur pli malpli bona alproksimiĝo.

Laŭ Popper oni ne akiras la scion ĉiam dekomence; la ĝermoj de la scio estas al ni jam ennaskiĝintaj.

Oni ankaŭ ne ricevas informojn pasive, simple malfermante siajn sensojn, sed pli laŭ la maniero de vespertoj, kiuj emitas al la ĉirkaŭo ultrasonerojn; kaptante eĥon ili nur ”vidas”

objektojn.

Tio, nature, ne estas pure kapricaj filozofiaĵoj, sed decidaj elirpunktoj por la reganta tipo de socio.

Ankoraŭ nun plej multe regas la socia tipo kun la kartezia paradigmo, ke oni devas kaj povas akiri certan scion kaj fine la veron mem. La eraro estas rigardata kiel krimo aŭ almenaŭ maldezirata fenomeno. Tio igas homojn blufi kvazaŭan kognadon de la vero kaj samtempe tio spronas persekutadon de tiuj, kiuj vidas la veron alimaniere aŭ eĉ impertinentas deklari, ke la vero por ili ne estas kognebla, sed nur alproksimiĝebla.

La kartezia paradigmo subtenas totalisman sintenon, dum la iom pli modesta kaj dubema paradigmo de Popper subtenas toleremon kaj modestecon rilate al la kogna povo de la homa kranio.

Ne estas hazardo, ke ĝuste Sir Karl Popper verkis la libron, kiu plej funde pledas por demokratio kaj malfermeco en la socio. Lia libro Die offene Gesellschaft und ihre Feinde (La aperta socio kaj ĝiaj malamikoj) fariĝas biblio por demokratia pledo kaj argumentado.

29-an de julio 1987

Jam dum tri monatoj aŭ pli daŭras mia aĉetado de komputilo.

Ŝajnas, ke ĉe komercaj negocoj oni nepre ne konsideru etnan apartenon, sed nur solidan iron de la aferoj. Mi havas pli kaj pli la impreson, ke ĉe mia firmao temas pri teamo, kiu volas en mallonga tempo sen multa peno laŭeble multe gajni, eĉ neglektante la bazan fakan scion kaj negocan moralon.

30-an de julio 1987

En triopo ni malfrue vespere suriris la gastejon Schweizerhaus (= svisa domo, speciala tipo de gastejoj, starigitaj kutime sur la bonhorizontaj punktoj) sub la pinto de la monteto Križna gora super la urbo Klaŭdiforumo. La verkisto Ferk, la slovena pastro el Kotmara vas dekano Kassl kaj mi.

Ni vespermanĝis, trinkis bonan ruĝan vinon kaj priparolis aktualaĵojn. La pastro interesiĝis pri nia opinio pri la aktuala problemaro de lerneja sistemo sur la dulingva teritorio en Karintio. Mi opiniis, ke estas malsaĝe postuli malpli ol Aŭstrio mem proponis antaŭ la subskribo de la ŝtata kontrakto kun la aliancaj venkoŝtatoj post la dua mondmilito. Oni do insistu pri konsekvenca sistemo: por Slovenoj slovena lernejo kun la germana kiel la unua fremdlingvo; por Germanoj germana lernejo kun la slovena kiel la unua fremdlingvo. La senracia insisto ĉe la nuntempa kvazaŭdulingva lernejo nur provokas la Germanojn kaj aliflanke tro faciligas al la slovenaj gepatroj la decidon enskribi siajn infanojn en la ’dulingvan’ lernejon anstataŭ klare decidi, ĉu sendi al germana ĉu al slovena. La rezultoj estas dubindaj.

Ankaŭ cetere, mi resumis, la slovenaj organizaĵoj tro provas imiti la modon kaj taktikon de la ’granda’ politiko en Vieno. Tamen la kriterio ĉiam estu unue, kio estas ĝusta kaj prava — kaj nur enkadre de tio oni rajtas elekti taktike pli racian kaj konvenan vojon. La Slovenoj ne havas la potencon de Goljato, do ili ne povas kalkuli pri la forto de siaj brakmuskoloj. Por la Slovenoj konvenas nur la saĝo de malgranda Davido, akirebla per respekto de vero kaj justeco. Se ni luktas sur la tereno kaj per rimedoj de Goljato, ĉiam venkos Goljato kaj ni perdos. Sed se ni uzos la konsekritajn armilojn de Davido, do se ni obeos la Dian leĝon, venkos la justa afero, kiu espereble (sed ne ĉiam nepre!) troviĝas niaflanke.

Mi demandis la pastron, ĉu li havas konkretan imagon pri la nova tero, pri la homa stato post lia resurekto.

Li ekridis. Li komparis la staton post nia morto kun la transiro el la dudimensia sistemo en la tridimensian. Ĉiuj nunaj limigoj estos forigitaj aŭ suspenditaj.

Ferk komparis ĉion kun belega romano, kies legado ne finiĝos.

Mi opiniis, ke iamaniere ĉiu ricevos la plenumiĝon de siaj plej profundaj dumvivaj revoj. Eĉ la aferoj, kiuj ĉi tie sin ekskludas, tie plenumiĝos. Tiel ekzemple Germanoj trovos sian transcendan Karintion eble plene germana; kaj Slovenoj trovos la saman landon eble plene slovena ... Ni devis ridi pri la senkulpa naiveco de la homaj imagoj pri la alia mondo.

Tiamaniere ni pasigis nian tempon, ĝis kiam venis la kelnero kaj afable diris: ”Sperstunde!” (horo de fermiĝo) kaj ni disveturis hejmen. Mankas inter ni tiaj okazoj, ĉiu postkuras siajn negocojn kaj nur malmulte konsideras aliulon.

1-an de aŭgusto 1987

De hieraŭ vespere denove en Prevalje. La plej grandan ĝojon montris Peĉjo, kiu dum la tuta semajno parte brave, parte larmoverŝe atendis, ĝis la paĉjo alportus bonbonojn.

Vespere mi tuj daŭrigis sur mia antaŭmilita tajpmaŝino la tradukadon de modernaj slovenaj noveloj en Esperanton.

Momente en la maŝino troviĝas la teksto de mia najbaro Leopold Suhodolčan, kiu, jam kelkajn jarojn morta, eble nun havas pli favoran opinion pri la lingvo, al kiu li ne povis imagi, iam esti tradukota, ol li iam havis ...

Hodiaŭa mateno komenciĝis per legado de La junulo de Dostojevski. Jam post la unuaj linioj povus iu, kiu mem skribadas, elpreni por sia uzo bonan instruon.

Post la antaŭtagmeza aĉetumado mi dispute karambolis kun mia edzino, ĉar ŝi opiniis, ke mi devus esti kapabla klare legi ŝiajn pensojn kaj dezirojn el ŝia kranio.

Vespere mi estis tiel elĉerpita pri la disputo, ke mi tuj eniris liton, sen daŭrigi mian tradukan laboron aŭ almenaŭ legadon.

2-an de aŭgusto 1987

Post la artikolo pri Esperanto kaj mencio de mia tiusenca aktivado en Klaŭdiforumo, nun ankaŭ en slovena magazino Teleks aperis dupaĝa intervjuo kun mi sub la titolo ”Kiam oni sonĝas en Esperanto”. Al la demando, kion diri pri la riproĉo de kelkaj lingvistoj, ke Esperanto tute ne estas vera lingvo, mi respondis: ”Bone, ili estas fakuloj en lingvaj aferoj, kio mi ne estas. Mi do ne emas kun ili polemiki, sed preferas kredi je ilia scienca argumento. Tamen, se ili pri tio pravas, ekestas nova scienca problemo: kiel difini kaj nomi la fenomenon, ke ekz.

en Pekino kelkaj miloj da homoj el diversaj mondpartoj produktas iun bruon, de ili nomatan Esperanto, per kiu ili sin tute kontentige reciproke komprenas, kvazaŭ ili uzus normalan veran lingvon?”

3-an de aŭgusto 1987

Mia najbaro en Prevalje, nun profesoro pri ’fundamentoj de marksismo’ en la faka mezlernejo en Slovenj Gradec, kiu dum multaj jaroj tre severe riproĉis al mi mian negativan sintenon al la komunisma reĝimo, komencis senpage disdonaci ĉiujn siajn librojn de marksismaj aŭtoroj, de la unuarangaj klasikuloj ĝis la groteskgradaj iliaj jugoslaviaj epigonoj. Nun li jam preparas sin por la ebla estonta epoko de demokratio, en kiu li ankaŭ provos akiri reputacion kiel ’batalanto de la unua tago’.

4-an de aŭgusto 1987

Radiostacio raportas, ke la valoro de la usona valuto denove komencis kreski, post kiam la Usona militŝiparo pli serioze prezentiĝas en la pers-araba golfo.

Hieraŭ mi finis la tradukon de Suhodolčan, hodiaŭ mi jam tradukas la kortuŝan novelon de Boris Pahor el Triesto, kiu priskribas la kriman mortigon de la slovena korusestro en Gorica Lojze Bratuž fare de la faŝista milico en la antaŭmilita tempo.

Dostojevski diras en sia romano La junulo: ”Se mi estus riĉulo, havanta cent milionojn, mi plej verŝajne sentus apartan ĝuon en tio, ke mi aperus publike en la plej malnova vesto kaj ke oni min opinius la plej povra malriĉulo, kiu apenaŭ ne petas almozon pro malriĉeco, ke oni min forpuŝus kaj malŝategus: por mi estus sufiĉa jam la pura konscio pri mia reala stato.”

Ĉu tio ĉi ne estas la bonega elirpunkto por ĉiu fakte malriĉa, sed religiema homo, kiu cetere aperas kiel almozulo, sed havas la konscion, ke la tuta universo apartenas al li?

Genia estas ankaŭ lia sekva tekstero: ”Persona libero, do mia propra, komprenu, estas por mi la unua afero, pri io alia mi ne volas scii.” — ”Tio signifas, ke vi predikas la pacon de la sata bovino?” — ” ... Povas esti, ke mi persone flegas ankaŭ aliajn ideojn kaj pretas ankaŭ servi al la homaro kaj ke mi eble eĉ fakte servas ĝin, eble dekoble pli ol ĉiuj predikantoj kune, mi nur volas, ke neniu havu la rajton tion de mi postuli, min al tio insiste puŝi.”

Do, jam la pritrakto de la temo, kiu regas la romanon Demonoj de la sama aŭtoro.

Jam tiuj ĉi kelkaj linioj al iom saĝa homo sufiĉas por ne freneziĝi faŝisme aŭ komunisme. Tial ankaŭ ne estas enigmo, kial oni ne presas en socialismaj landoj la verkojn de Dostojevski en sufiĉaj eldonkvantoj. Kial oni lin tamen presas en Jugoslavio, parte klarigas la fakto, ke unuflanke la homoj ĉi tie ne legas plu tiom multe kiel en Sovetio, kaj aliflanke, la aŭtoritato en Jugoslavio fariĝis jam pli cinika kaj rafina, ĝi povas neglekti eĉ literaturon, kiu subfosas ĝian mentalan bazon.

Posttagmeze letero al Aloizo Rebula, kiu ĵus revenis el Grekio. Tie li diligente verkis sian taglibron, kiu verŝajne estos tre interesa pro lia bonega kono de la materio kaj de la helena lingvo.

En la korto sidas malantaŭ ligna tablo mia patrino kaj raportas pri sia sanstato. Ĉiun vorton ŝi elparolas en iom difektita formo. Probable tiamaniere naskiĝis lingva diverseco ...

7-an de aŭgusto 1987

Por du tagoj ni interrompis nian feriadon en Prevalje kaj denove veturis al Klaŭdiforumo. Vespere mi havis kunsidon ĉe Ferk. Ni celebris la naskiĝon de lia filo Rafaelo. Ĉeestis ankaŭ la tradukisto Kersche, ĵurnalisto Gotthardt kaj pentristo Weratschnig.

Ni komencis trinki bonan tradician slovenan vinon cviĉek (= miksaĵo de diversaj duonkulturitaj specioj, la bazo estas ’blua frankbero’, la vino estas produktita en malsupra Karniolo en Slovenio) kaj apude manĝi sandviĉojn. Ni ŝercis pri la persono, kiu mankis, ni eĉ skribis al li ŝercan leteron kaj perpoŝte sendis al li kelkajn panerojn kun maldika salamfolieto.

Sur la muroj en la loĝejo de Ferk pendas altrangaj pentraĵoj, ĉefe de Oman. Foje iu el ni simple leviĝis kaj iris spekti la bildojn.

Mi raportis, ke en iu butiko en la urbo mi trovis tajpmaŝinon el la jaro 1910 de la firmao Underwood en plej bona funkcianta stato por 5.000 ŝilingoj. Mi tre ŝatas tajpi sur tiuj malnovaj maŝinoj. Ferk proponis al mi sian dek jarojn aĝan maŝineton por 200 ŝilingoj. Mi tuj aĉetis, ja ĝi bone konvenas por survoja uzo.

9-an de aŭgusto 1987

Kun Johano, iom komika kandidato en literatura sinokupo, kaj kun kapelano de Slovenj Gradec mi en eta ’popola’ Fiat 750 suprenveturis al vilaĝeto Sele por tie partopreni meson.

La legaĵo pri la patriarko Abrahamo, kiu supreniris la monton Horeb kaj tie vidis Dion nek en fajro nek en fulmo nek en ŝtormo, sed en flustrado de la malforta vento, tre konvenis al mia vojo. La homaro volas vidi la ĉeeston de Dio en eksterordinaraj kaj fortegaj fenomenoj. Kaj preskaŭ ĉiuj neglektas la kampon de delikato kaj afablo, kie Dio multe pli evidentas.

En la benkoj sidis simplaj kampulaj kaptukoj kaj deĉapelitaj kalvaĵoj kaj grizharaĵoj. Iliaj preĝaj respondoj estis samaj kiel en pariza Noterdamo aŭ katedralo de Kolonjo. La katolika eklezio faras el tiuj simplaj homoj civitanojn de la tuta mondo. Post la ceremonio Johano kaj mi promenis ĝis la tombo de la iom forgesita slovena verkisto Franc Ksaver Meško (1874-1964). Li deĵoris en multaj lokoj de Karintio kaj estis persekutita fare de kontraŭslovenaj aktivistoj dum la aŭstrohungara imperio kaj speciale eĉ de la nazioj. Post la dua mondmilito li administris la paroĥon de Sele kaj ĉi tie en la edena ĉirkaŭaĵo kaj trankvilo li verkis sian lirikecan prozon.

Sur la ligna krucifikso sur lia tombo estas tabuleto, sur kiu tekstas: Na grob pa križ lesen mi zasadite, naj vere, upanja znamenje bo, in le pogostokrat se nanj ozrite, naj kaže pot domov vam, gor v nebo!

Ovene roža, sveti križ ostane, na svetu mine vse, ostane duša, otroci, le mnogokrat molite zame, ko grob preraste že zelena ruša.

En provizora traduko tio signifas jenon: Sur mian tombon mi nur lignan krucon petas, ĝi estu signo de la kredo kaj espero, por la eterna gajno saĝe vetas, kiu ofte alrigardas ĝin kun pi-tenero!

Forvelkas floro, sankta kruco staras, en mondo pasas ĉio, restas nur animo, ho, infanoj, vian oftan preĝon mi bezonas, kiam sur la tomb’ jam kreskas herbo.

Oni cetere estimis lian lastan deziron pri simpla ligna krucifikso kun la citita surskribo, kiun li mem poeziis. Sed malantaŭ ĝi oni tamen starigis marmoran tabulon ... Elemento kaj monumento de idolanismo sur la katolika tombejo por la katolika sacerdoto kaj verkisto. Oni pli kredas je eterno de la ŝtono ol je la eterno de lia animo ...

Hejme mi foliumis tra la almanako de eseoj pri moderna arto. La konata germana poeto Hans Magnus Enzensberger estas reprezentata per la eseeto kun la titolo: La monda lingvo de la moderna poezio.

La titolo, nature, trompas. Li ĉefe konstatas, kiugrade la poetoj transpaŝas fizike kaj stile la limojn de propra nacio.

Apollinaire, verkisto en franca lingvo, naskiĝis en Romo al patrino el Helsinki, rus-pole devena; la poeto de Sicilio Turko Hikmet verkis ruse en Moskvo, la Usonano Pound verkis en Italio, la Ĉiliano Neruda verkis en Jakarto, Madrido, Parizo kaj Moskvo; la Greko Kavafis naskiĝis en Konstantinoplo, edukiĝis en Anglio kaj vivis en Egiptio.

Tamen eĉ tia intelektulo venas al konkludo, kiun mi vidas falsa. En la 8-a ĉapitro de sia eseo li rezonas jene: ”Kun la fieraĉo de ĉefaj urboj malaperas la aĉiga signifo de la vorto ’provinco’. Ĝia kontraŭa signifo ne estas plu Parizo, sed la universaleco kiel la alia flanko kaj kompletigo. La aparteco, digno de la provinco, tiamaniere perdis sian reakcian rigidon, limigitan hejmecon de la nacia muzeo, kaj tiamaniere akiris siajn rajtojn. Ĝi ne malaperis en la ĝeneraleco de poezia mondlingvo, sed nur konsistigas ĝian vivoplenon. Tiel la skribata lingvo vivas el la parolata vorto de la dialekto, nome, lingua franca de la moderna poezio ne estas malplena enueco kiel ia lirika Esperanto. Ĝi parolas en multaj lingvoj. Ĝia senco ne estas la standardigo aŭ la plej malgranda komuna denominatoro, sed ĝuste kontraŭe.”

Kiom la unuaj linioj de Enzensberger trafe pravas, tiom la sekvaj, kiuj koncernas lingvon, malĝoje absurdas. La t.n.

monda poezio estas monda nur pere de tradukoj. Kaj ĉiu traduko kiel ia semantika kribrilo tralasas nur tion, kio estas komuna por la origina kaj cela lingvoj. Do tio, kion nia poeto timas rilate Esperanton, jam mil kaj milfoje okazis en ĉiu ebla poezia traduko. Nur en lia privata fikcio la komuna lingvo estas ”la plej malgranda denominatoro”.

Ankaŭ Enzensberger verkas en iu speciala ’denominatoro’, en la komuna literatura germana lingvo, kiu rilatas al germanaj dialektoj ĝuste tiel, kiel Esperanto al la naciaj literaturaj lingvoj.

1-an de aŭgusto 1987

Por plej simplaj bezonoj la jugoslavia administra sistemo postulas tiom da komplikaj vojoj, ke oni perdas pli da nervoj kaj energio en tiu burokrata labirinto ol en la realigo de la negoco mem. Ni nur volas ŝanĝi tegmenton, kies tegoloj jam tre difektiĝis. En Aŭstrio afero de unuminuta telefona interparolo; en Jugoslavio aferoj de horoj kaj tagoj ...

Posttagmeze veturo al Mežica; mia edzino al sia frato, mi al olda sinjorino Pavla por transdoni al ŝi kopion de la verko The Paradise Lost (La perdita Paradizo) de brita klasikulo Milton. Ŝi, admirinda loka sorĉistino kaj efektive la sola vera intelektulo en la tuta valo, opinias, ke tio estas la sola granda verko, kiun ŝi ankoraŭ ne legis, do ŝi tre feliĉiĝis pro la ricevo de tiu manuskripto.

Ŝi havas iomete kuriozan filozofion. Tiun ĉi mondon laŭ ŝi ne kreis Dio, sed grupo da geniaj superhomoj. La mondo, kia ĝi estas, montras la homan dimension kaj ne la Dian, precipe el morala vidpunkto, ŝi asertas.

Kaj nun ŝi volas per sia literatura viva verko detrui tiun ĉi koncepton de la ekzistanta mondo.

Mi modeste diris, ke ŝi postulas tiamaniere de Dio nenion alian ol, ke li anstataŭ mondon kreu denove sin mem. Nur Dio estas perfekta, ĉio alia havas mankojn. Oni do ne povas logike riproĉi al Dio, ke li ne kreis perfektan mondon. Alia ne eblas, nur la variaĵoj de la malperfekto povas esti diversaj ...

Ŝi diris, ke mi ĉiam pretas per iu respondo detrui ŝian koncepton.

Interese, ke ĉe diletantoj, eĉ se altrangaj kaj talentitaj, kiel sinjorino Pavla, tiel ofte aperas stranga kaj iel eksterordinara ambicio: renversi ĉion ekzistantan kaj kvazaŭ Dio krei novan universon.

11-an de aŭgusto 1987

Kun Pečnik diskuto pri T. Mann kaj pri kelkaj aliaj literaturaj demandoj. Ni tuŝis ankaŭ interesan temon de la malbono.

Kiel mia konatino sinjorino Pavla, en esenco ĉiu homo laŭ propra maniero riproĉas al Dio la fakton, ke li anstataŭ sin mem kreis nur la neperfektan mondon, kiu almenaŭ enhavas la metafizikan fondon de malbono, sian ontologian malperfektecon.

Ĉiu ankaŭ elpensas por si certan filozofion aŭ pseŭdofilozofion, kiu pravigas Dion aŭ realon, ke ĝi estas, kia ĝi estas.

Sen tia teodiceo oni simple ne povus vivi. Homoj kiel Nietzsche elpensas al si imagon, ke ili apartenas al elito aŭ eĉ escepta kasto. Sed la mondo kun la cetera homaro estas subnivela kaj malica kaj per sia malbono konstante minacas nian ”superhomon”. Al tia, eble tamen iom komika sinteno apartenas granda nombro da personoj, esence pli granda ol oni povus kredi, eĉ pli granda ol tiaj homoj mem kredas.

La ŝlosila vorto, pli prave, la ŝlosila vortparo, kiu signas tian sintenon, estas: ”suferi damaĝon”. Tamen, se oni iomete turnas tiujn du laŭ ĝenerala opinio tro simplajn vortojn por esti turnindaj en la rotacio de la logiko, oni baldaŭ konstatas, ke la ligo de tiuj vortoj ne eltenas kritikon.

Damaĝo estas fenomeno, kiun oni ne povas suferi nun.

Damaĝo estas perdo — sed ne perdo de io ajn. Damaĝo estas perdo de io, kio esence apartenas al la homo. Kaj esence apartenas al la homo nur lia ligo kun sia origino, kun Dio. El tiu vidpunkto damaĝo neniam venas al ni en formo de tia aŭ alia maljustaĵo aŭ perforta forrabo. Ĝi ne venas en formo de sufero, sed prefere en la formo de malmultekosta ĝuo aŭ eĉ triviala riĉiĝo. Tiun esencan damaĝon — kaj nur ĝi estas vera damaĝo — libere elektas ĉiu por si mem. Damaĝo al la homo ne okazas, ĝi estas de la homo elektita kaj mem kaŭzita.

Kontraŭe, la sufero neniam alportas perdon aŭ veran damaĝon. Sufero estas la plej intensa akumulo de la anima potenco. Sufero produktas la plej fajnan kaj plej efikan energion, per kies helpo oni nur povas kreski en sia spirita vivo.

Same kiel la frotado inter la homa laborilo kaj la prilaborita objekto aŭ kruda materialo kaŭzas penon, foje eĉ suferon, kiu post la atingo de rezulto pligrandigas la ĝuon kaj kontentiĝon, tiel ankaŭ sufero, kiu aperas dum la ”frotado” inter la homa korpo kaj animo, renkontiĝe kun la fizika kaj spirita realoj, ebligas la homan spiritan realiĝon kaj finfine aperos kiel fonto de plej profunda ĝojo kaj feliĉo.

Ĝuste suferante oni subtrakas de la damaĝokonto — samkiel tra la banala ĝuado oni al ĝi adicias. Inter sufero kaj damaĝo ne estas paralela ligo. Ĉi tie estas la punkto, kie la popola saĝo komplete eraras!

Vespere televida raporto: pli ol 100 delfenoj sur la atlantika bordo en Usono faris suicidon. Fiŝkaptistoj provis fari ĉion kontraŭ la malĝoja fenomeno, sed sensukcese. La delfenoj nepre surbordiĝis por — morti. La biologiaj kialoj ne jam estas konataj. Sed spirite oni ilin facile komprenas ... Kiel mi ilin envias!

Fakulo pri alta modo en Parizo kaj profesorino pri franca lingvo dum televida dissendo diris, ke Parizo en lastaj jaroj fariĝis polica fortikaĵo: sur ĉiu grava angulo staras policistoj kun maŝinpistoloj ...

Kio fariĝis el vi, Parizo, iama lumo de la libero? Ĉu vi transformiĝas en plej fermitan provincon? Sed: tiel pereas la gloro ...

12-an de aŭgusto 1987

Fine venis la transporto de tegoloj por nia tegmento. Por kovri la plej malnovan domon en la vilaĝo.

Povas esti, ke ni ankoraŭ tre bezonos tiun ĉi malnovan domon, kiun mia patro akiris je stranga prezo: li kiel 26-jara edziĝis kun la mastrino, tiam 73-jara ... Ago, hodiaŭ nekomprenebla, sed iel natura en la tempo, kiam nur tia geedziĝo levis la dependan serviston al la sendependa rango de mastro, kvankam mastro de tre malgranda bieno kaj domo.

Nature, li ne estis plene akceptita en la klubo de grandbienuloj. Ankaŭ la t.n. socialisma sistemo multe pardonis al sifuĉe riĉaj najbaroj, sed ĝi senkompate multe postulis de li, la plej malgranda. Revolucioj ŝanĝas la mastrojn, sed ne la mastradon ...

13-an de aŭgusto 1987

Anstataŭ vizito — unupaĝa letero al Aloizo, kiu ferias en Loka. Ĝis nun mi havas certe pli ol 300 leterojn de tiu interesa verkisto, profesoro kaj kavalira amiko. Cetere la kulturo de korespondado bedaŭrinde formortas eĉ ĉe verkistoj.

La oficiala junulara organizaĵo en Slovenio laŭ sia lasta decido rezignis por la mandato por federacia junulara prezidio.

Ĉar la reprezentantoj de aliaj respublikoj ne akceptis la kandidaton de Slovenio. Li insistas je slovenaj naciaj rajtoj kontraŭ la centralizaj tendencoj en Jugoslavio. Bone, la gefraŭloj el Slovenio montris iomete da karaktero kaj simple foriris. Tio estas la komenca ago en la dispartigo de la federacia junulara organizaĵo. La samo pasintjare okazis ĉe verkistoj. Kiamiam la samo verŝajne okazos ankaŭ en pli gravaj institucioj de tiu malfeliĉa kontraŭnatura ŝtata organismo.

En Slovenj Gradec mi aĉetis du librojn de M. Rožanc: la romanon Evangelij po Marku (La evangelio laŭ Marko) kaj liajn eseojn Evropa (Eŭropo). Almenaŭ la titoloj de la ĉapitroj en la dua libro promesas interesan enhavon: Eseo pri la mezepoko, eseo pri la protestantismo, pri Paskalo, pri Dostojevski, pri Unamuno kaj senmorteco de la animo, ...

Nuntempe estas moderne paroli pri Eŭropo. Tamen multaj ignoras, ke la hodiaŭa Eŭropo cetere komune produktas kaj distribuas varojn, eĉ komune aranĝas pentristajn ekspoziciojn kaj muzikajn koncertojn. Mankas detalo: la modernaj Eŭropanoj ĝenerale ne povas kompreni unu la alian. Kaj ĝenerale oni pli emas aĉe filozofiumi pri la ”muziko kiel la komuna lingvo” ol agnoski la problemon en ĝia plena profundo kaj seriozo. Bedaŭrinde ankaŭ en la libro de Rožanc tiu ĉi grava temo ne meritas eĉ linion. Vere grandaj perspektivoj de la surd-muta Eŭropo ...

Ĉu mi legis gazete, ĉu mi aŭdis radie, memorindas la vortoj de Polo Wladislaw Bartoszewski: ”Tre indas esti honesta!”

16-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ posttagmeze Kopeinig kunprenis ĝis nia hejmo la geedzan paron Apih el Labako. En akompano iu slovena viro el Argentino.

Ni diskutis pri la lastaj okazintaĵoj en Slovenio. Temas ĉefe pri interŝanĝo de leteroj inter M. Apih, T. Kermauner kaj serbaj intelektuloj en Belgrado. Stariĝis la demando: nacionalismo, ĉu ĝi estas nepre negativa? Apih pledas por pozitiva kompreno de tiu ĉi nocio. Mi opinias iomete same. Negativa estas la nacia ŝovinismo, kiu tute diferencas de la nacionalismo mem. Bedaŭrinde multaj esperantistoj kopias la denuncon de tiu ĉi esprimo fare de mensoga bolŝevika ’internaciismo’. En fina efekto ili mem montriĝas kiel elstaraj ŝovinismoj.

Grandaj nacioj al la malgrandaj ĉiam predikis sennaciecon.

Sed tuŝu iliajn naciajn imperiojn kaj vi ricevos aŭtentan respondon ...

Preĝejo hodiaŭ plenis da homoj, kvankam ĵus hieraŭ estis la festo de epifanio. Ekstere du lignaj palisoj kun surskribo AVE MARIA, interne tumulto da floroj kaj florgirlandoj, pendantaj sub la volboj. Antaŭ la konfesejo longa kaj pacienca vico de kredantoj, atendintaj pekkonfesadon.

Dum la ceremonio mi pensis pri mia samvilaĝano Z. V., kiu kuŝas en hospitalo, verŝajne neniam plu revenonta hejmen.

Laŭ multaj indicoj li estis tiu ’fakulo’, kiu helpis al la sekreta polico instali en mia domo subaŭskultajn instrumentojn. La lastan pruvon mi ne havas, sed ankaŭ mi ne bezonas ĝin. La tuta mondo bonvolu subaŭskulti, kiel mi revas pri iom pli bonkora kaj saĝa mondo. Sed kial vi, mia kompatinda najbaro, ne instalis viajn ruzajn aparatojn iom pli profunde, ke vi iom post iom aŭdu la sonojn de la elementoj, kiuj diras alian veron ol la supraĵa babilado de la eksteraj formoj?

Posttagmeze mi kun la edzino kaj niaj du filetoj veturis al iu proksima bieno en montara tereno, kie ferias sinjoro Apih.

La kampula familio vivas grandparte de turismo — mi ne tuj sciis, ke ĝi vivtenas sin ankaŭ helpe de iu malpli ĉasta okupo.

Poste mi eksciis, ke ili kunlaboras kun la sekreta polico kaj denuncas siajn proprajn gastojn ...

Ni sidis sur la benkoj malantaŭ longa ligna tablo sub vastkrona tilio. Mi redonis al Apih liajn gazetartikolojn kaj iom ilin komentis. Lia kaj mia edzinoj veturigis Peĉjon dum mallonga promeno en freŝa aero. Simĉjo trovis sian plezuron, kondukante la afablan hundeton de niaj gastigantoj. Sur la tablo jam troviĝis kampara hejma tranĉaĵo kaj bonega sekala pano kun kruĉo da hejma cidro. Ni diskutis pri nia eterna ”kion fari”, ŝerce parafrazita laŭ la fama broŝurtitolo ”Ĉto zdjelatj?” de Lenin. Li laŭ sia intenco certe fariĝis sincera demokrato, sed en prefero de metodoj li restis pura bolŝeviko.

Li ĉiam volas flegi certan konspiron, kvankam tute sensence.

Mi ne sukcesis pruvi al li, ke ĉiu elemento de konspiro nur nutras la polican kaj partian maŝinon.

Dum ni tiel disputetis, alvenis aŭtomobilo. Mia edzino, kiu ĵus revenis, puŝis min kubute: ”Jen la konfidento, taskigita por vi ... ” Fakte el la veturilo elrampis viro, kiu apud sia profesio laboras ankaŭ kiel konfidento de la ŝtata sekretpolico.

Mi neniam al li montris, ke mi konas lian kromprofesion. Li kun afabla mieno salutsvingis al mi, mi same afable resendis saluton. Li eksidis kun siaj du kamaradoj ĉe alia tablo. Ĉu hazardo?

Ne estas hazardo. Sinjorino Apih raportis per mallauta voĉo, ke tiu viro jam en la antaŭa tago kontaktis ilin. Iaman kolonelon de la ŝtata polico oni ne lasas senkontrole ie en la provinca montaro. Precipe ne, se tiu kolonelo kaj antaŭmilita komunisto nuntempe estas unu el la plej akraj batalantoj por la demokratio kaj por la rajtoj de sia popolo je sendependeco.

Montriĝis, ke ne nur tiu iom naiva viro, sed ankaŭ la kamparano mem kunlaboras kun la reĝima polico. Ĉu li cetere ricevus tiel konvenajn kreditojn por konstrui novajn turismajn kapacitojn? Due, lia familio situas sur apudlima tereno.

Apud la limo oni povas ekzisti kiel prospera kampulo nur en la paralela konfidenta rolo.

Dum M. Apih iom reve parolis pri sia konspiro, ni estis detale observitaj kaj eble subaŭskultitaj de ĉiuj flankoj ...

17-an de aŭgusto 1987

Surprize agrabla poŝto, atendinta min en la kesto en Klaŭdiforumo. Afabla letero de Kris Long. Li ricevis informon pri mi de mia ukrajna fratino Olga. Kiel mallongaj la distancoj foje en Esperantujo ...

Hieraŭ vespere intendento de la aŭstra televido intevjuis la polan profesoron pri historio en la katolika universitato en Munkeno Wladislaw Bartuszewski, kiu kiel katolika aktivisto gvidis la kontraŭnazian grupon en Varsovio, estis enkarzerigita en Oswiezim — kaj estis post la milito denove dum multaj jaroj malliberigita en komunismaj karceroj.

Tamen la interesa profesoro el ĉio spertita eltiras nur optimisman sintenon. Interesaj liaj avertoj al Aŭstrio kaj okcidenta mondo ĝenerale. Sian optimismon li starigas sur sian katolikan kredon, tamen li ankaŭ agnoskas, ke ekzistas optimismo ankaŭ ĉe homoj senreligiaj. Ilin li eĉ pli admiras. Sinteno tre proksima al mia.

Li finis diskuton per frazo, en kiu li resumis sian tutan perceptadon. Li diris en la germana kun slave malmolaj konsonantoj kaj vastaj vokaloj: ”Es lohnt sich sehr, anständig zu sein!” (Esti honesta ricevos rekompencon.) Tion ĉi mi notas, aŭskultante samtempe la kantadon de Leonard Cohen, granda kanada kantisto. En akompano de lia kantado mi antaŭ jaroj tradukis Sadhana, eble la plej instruan libron de Tagoro, en slovenan lingvon.

18-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ mortis la lasta nurenberga nazia kondamnito Rudolf Hess, la anstataŭanto de Hitler. En sia 93.jara aĝo li elektis la samtipan morton kiel lia iama mastro: li pendigis sin je elektra kablo. La mano de Dio estas longa, cetere malrapida, sed neevitebla.

En eldonejon venis advokato el Labako. Li venas regule kvar, kvin fojojn jare, sidiĝas dum duona horo kun mi kaj diskutas pri politikaj novaĵoj el Slovenio kaj el Belgrado. Li havas bonajn rilatojn kun kelkaj gvidaj politikistoj kaj scias la ĉiaman temperaturon en la politika scenejo.

Proksimume unu triono da maljunaj komunistoj en Slovenio ankoraŭ obstine subtenas la belgradan centralisman reĝimon kaj neŝanĝeblajn stalinismajn metodojn. Ceteraj opinias, kiel iu el ili al mia konatulo sin esprimis, ke eblas nur du vojoj: ĉu tuta Jugoslavio decidiĝu sin turni al Eŭropo — ĉu tion devos fari Slovenio sola ...

D-ro Dvorak telefonis el Ulmo. Nia sankta eklezio ĵetas lin el la ofico, ĉar tro multaj ne ŝatas lian seriozan porlaikan religian agadon kaj kulturajn postulojn, sed preferas profanan amuzon kaj facilan societan distron. En Slovenio li nenie ricevus okupon pro sia fidela katolika sinteno; en Germanio ne, ĉar li ne estas gazetare interesa enmigranto el orienta lando.

Kiamaniere helpi al li? Restas mia foje sola helpaparato: rozario kun siaj globaj nukleoj, kiuj en la manoj de malpotenca kredanto foje komencas evolui fortegan nuklean energion de transcenda speco ... Tamen mi provos telefoni al slovena eksministro pri kulturo, ke li laŭ sia trovo kaj povo intervenu por la malfeliĉa intelektulo, kiu doktoriĝis en Prago pri ĉeĥaj lingvo kaj beletro, sed ne estis inda fariĝi en propra universitato en Labako eĉ adjunkto en la slavistika kaj boĥemistika fako ...

19-an de aŭgusto 1987

Antaŭ pli ol 70 jaroj en preskaŭ duona Eŭropo estis solene celebrita la naskiĝtago de lia imperiestra moŝto Karlo Habsburgo von Lothringen. Kaj hieraŭ estus la kompatinda Karlo, se li ankoraŭ vivus, 100 jarojn aĝa.

En la televida dissendo Club 2 sidis interesa rondeto da homoj, kiuj iel rilatas al la familio, kiu dum tiel longa periodo formis aŭ almenaŭ kunformis la politikan vizaĝon de centra Eŭropo.

Inter aliaj sidis ankaŭ la filino de d-ro Otto von Habsburg, la deputito de Bavario en Eŭropa parlamento, cetere filo de la lasta imperiestro Karlo. El ĉiu aspekto ŝi efikis plej simple kaj afable sinregante. Kvankam kelkiu senkompate akre atakis la epokon de monarkio kaj la karakteron de la lasta imperiestro.

Interese, ke plej pozitive esprimiĝis pri la Habsburgoj, krom s-ino Kovacs, kiu kiel historiisto zorgas pri la beatiga proceso por Karlo, la juna, sed brile klera hungara historiisto el Budapeŝto. Li menciis kelkajn kialojn por la plej nova ondo de nostalgio pri Habsburgoj. Ekzemple la senperspektivon ĉe la juna generacio en ĉiuj tiuj orienteŭropaj ŝtatoj, kiuj heredis la teritoriojn de la iama monarkio. Poste la fakton, ke ĉio, kio okazis en Eŭropo post la disfalo de la habsburga regno, estis senkompare pli malbona.

Oni tre forte kontraŭargumentis la koncepton, ke la dinasto estas donacita de speciala Dia graco. Kvazaŭ tio estus eksterdemokratia fenomeno. Kaj ĵus en tiu ĉi falsa opinio troviĝas la plej granda danĝero por demokratioj. Se ĉio estas nur en homaj manoj, baldaŭ nenio plu troviĝos en homaj manoj, sed en la manoj de la malpura potenco. Monarkia principo garantias, ke almenaŭ pri unu kolono de la aŭtoritata povo ne povas laŭplaĉe manipuli la koruptema homa volo kaj intrigo, sed naskiĝa ’hazardo’, en kiu povas manifestiĝi la Dia graco.

21-an de aŭgusto 1987

La Aŭstra zoologo Konrad Lorenz, kiu multe esploris konduton de bestoj, diris al iu brita ĵurnalisto: ”Artistoj kaj sciencistoj estas la plej feliĉaj homoj en la mondo, ĉar ili estas pagataj por sia hobio.”

Parte li pravas. Nur, la pintan rangon de feliĉo mi prefere atribuus al la homoj, kiuj bone plenumis sian ĉiutagan devon, kvankam en tre malfavoraj cirkonstancoj.

Tamen oni povas diri, ke la artistoj kaj la sciencistoj havas certan privilegion en sia vivo: ili ŝatas sian okupon. Sed tiu privilegio estas kutime impostigita per alta grado de homa envio, ignoro kaj kontraŭracieco. Ĉiuokaze, mi dankas Dion, ke li donis al mi emon kaj iometan kapablon labori per la malpeza laborilo — traduka kaj skribista plumo. Ĝis miaj lastaj fortoj, eble jam duone paralizita, mi ankoraŭ verŝajne povos labori per tiu simpla instrumento, kiu tiel konvenas al mia ne tro premata forta mano. Dum multaj miaj samgeneraciuloj jam delonge enuos pro la forlaso de sia profesia laboro, mi eĉ pli vigle ol nun povos labori sur mia kampo de duona skribtabla kvadratmetro.

Vespere mi prenis la kapon de mia edzino en ambaŭ manojn kaj kisis ŝin kiel deksesjara fraŭlo sian knabinon en iu kaŝa rendevua loko. Estas iom nekutime, enamiĝi al propra edzino, sed io tia ŝajne okazas.

Ĉirkaŭ la kamparana domo, kie mi travivis mian infanaĝon, ludas nun niaj malgrandaj knaboj Simĉjo kaj Peĉjo. Mateo kolektas uzitan paperon por ion salajri, Helena legas la romanon Egiptano Sinuĥe de la eminenta finna verkisto Mika Waltari. Kaj mi kaŝe amindumas kun mia propra edzino, al kiu la jaroj kaj suferoj surmetis specialan ĉarmon kaj belecon.

Mi en la pensoj dankis Dion, kiu verŝajne aranĝis tiun karesan intrigon inter ni, premiante tiel ŝian firman fidelon kaj obstinon. En la profunda momento ŝi eldiris la timon, ĉu tiom da feliĉo apartenas al la vivanta homa estaĵo, ĉu ĝi ne enkondukas novan, pli grandan malfeliĉon.

23-an de aŭgusto 1987

La Slovaka-aŭstra filmo Die tausendjährige Biene (La miljara abelo) de la reĝisoro Juraj Jakubisko laŭ la romano de la solvaka aŭtoro Peter Jaroš belege prezentis la finon de la pasinta jarcento kaj la finan ĉapitron de la duobla monarkio. Kvankam la politiko de la imperia registaro enhavis multajn malraciajn elementojn, tio estis nenio kompare al la teruro, kiun alportis la faŝisma kaj poste komunisma epoko.

24-an de aŭgusto 1987

En la gazeto Delo el Labako troviĝas akra kritiko kontraŭ la konduto de la makedona milico, kiu marŝis kontraŭ la simpla popolo en la vilaĝo Veĉevo proksime al Struga, fama pro siaj tradiciaj poeziaj vesperoj. Dum la senkulpaj poetoj el la tuta mondo recitis siajn poeziaĵojn, nur kelkajn kilometrojn fore la milico sturmis kontraŭ virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Eĉ antaŭ suĉuloj ili ne havis kompaton, ili ĝissange batis ankaŭ ilin per specialaj elektroŝargaj bastonoj. Kaj finfine la makedonaj gazetoj akuzis la slovenan gazetaron, kial ĝi tiel detale informis pri tiuj okazintaĵoj, kiel normale faras la okcidenta ĵurnalismo kaj kio estas kontraŭ la decidoj de la komunista partio ...

El Vilniuso mi ricevis kelkajn numerojn de Horizonto de sovetia Litovio. Nature, ene troviĝis blinda propagando por la aparteno de ”liberigita Litovio” al Sovetio. Sed tamen troviĝas ene ankaŭ kelkaj tre seriozaj kaj sufiĉe altnivelaj kontribuoj.

Malfrue nokte filma klasikaĵo de Ingmar Bergman: La rideto de la somera nokto. Li iomete imitis la komplikan amintrigon el Sonĝo de la somera nokto de Shakespeare, sed esencaj estas spritaj, foje jam profundaj dialogoj pri amo, pri interhomaj rilatoj. Por la jaro 1955 elstara filmo, kiu ankoraŭ ne eksmodiĝis.

25-an de aŭgusto 1987

Ne tre facila tago. Denove sur mia dorso frakasiĝis la glacio de la rilato inter la eldonisto de CZ Societo de amikoj de la revuo CZ — kaj la posedanto Mohorjeva. Mi devis fari koncepton por la letero de la Societo, sendota al ĉiuj abonantoj en Slovenio, en kiu ni apelacias al ili forigi la barojn por normala transiro de la revuo translimen. Mi, nature, uzis relative fortan kaj spicitan politikan ironion. Sed tio ne plaĉis al mia ĉefo, reprezentanto de Mohorjeva, ĉar la eldonejo esperas grandajn negocojn en Jugoslavio ...

Interese, kiugrade kreskas kaj renoviĝas intereso kaj simpatioj por Mussolini en Italio. Oni klarigas kaj pravigas tion per argumentoj, ke tiam oni pli respektis maljunajn homojn, ke regis pli granda disciplino ktp.

Alvenis nova pakaĵo da studmaterialo de la verkista korespondinstituto en Hamburgo, kiun mi de duona jaro partoprenas. Por mia verkado en slovena lingvo kaj Esperanto tre utilos tiu solida kurso pri verkista metio. En ambaŭ lingvoj abundas talentitaj diletantoj, sed mankas bonaj metiistoj. Nature, oni nur per metia scio ne povas krei arton. Sed almenaŭ solidajn utilajn produktojn oni per tio povas fari. Sed per nura talento oni povas nur fuŝi kaj amatoraĉi. Precipe por slavdevenaj literaturistoj multon povus plibonigi iom pli profesia, metikonscia sinteno, ja ili emas iom tro ekspluati sian proverban ’vastan animon’.

29-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ certaj sanaj malfacilaĵoj, manifestiĝantaj kiel vezikoj sur la membroj kaj sur la ventro. Ĉu alergio, ĉu nerva ekscito, ĉu kormalsano? Se temus pri lasta, mi estus feliĉa. Estas granda privilegio, havi kormalsanon kaj iam, ankoraŭ relative juna, subite estingiĝi. Ĉu mi havos tiun feliĉan privilegion?

Vespere filmo de Claude Chabroll. Krimrakonto kun profunda psikologia pritrakto.

30-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ purigado de subtegmento en nia domo en Prevalje.

Tra la fenestro flugis diversaj objektoj de mia infanaĝo: miaj radioamatoraj konstruaĵoj, partoj de miaj fizika kaj kemia laboratorioj. Post kelkaj tagoj venos laboristoj por renovigi la tegmenton, tial ĉiuj superfluaj kaj polve kovritaj sentimentalaĵoj devas eksteren.

Kverelo inter mia edzino kaj mi pri edukaj problemoj. La infanoj ne emas tro obei ŝiajn postulojn. Mi ne volas toleri tiun letargian hezitadon ĉe plenumado de gepatraj ordonoj.

Infano multe pli facile obeas, se la ordonoj estas klaraj kaj neŝancelaj, se la kontrolo estas regula kaj tuja, se la sekvoj certaj. Tamen, la molaĉa patrina koro ...

Skandalo pri nekovritaj kambioj ĉe granda bosnia agra entrepreno Agrokomerc, malantaŭ kiu ŝajne staras la tuta ŝtata nomenklatura pinto, okupas atenton de la publiko, kvazaŭ tio estus io nova kaj neatendita. La tuta komunisma ekonomio baziĝas sur sistema prirabo kaj plej primitiva ekspluatado. Se skandalo tie ie eksplodas, tio nur signifas, ke certaj homoj estas forstrekitaj el la elito.

La hodiaŭa tagmanĝo: plenigitaj kapsikoj.

Veturo al Slovenj Gradec: vizito ĉe amiko Roman en hospitalo. Li falis, tro inspirita de alkoholo, sur betona ŝtuparo kaj rompis manon kaj ripon. Kion fari: ni vivas evidente en la larma valo ...

31-an de aŭgusto 1987

Lastaj kontroloj antaŭ la presado de CZ. Mi ŝatus havi la privilegion, labori por la revuo kun tia distanco, kian demonstras la viroj en la presejo. Kvazaŭ ili presus afiŝojn por la publika deratizado kaj ne elstaran literaturan revuon.

Hejme mi preparis salaton kun jogurto por la sekvonta tago.

En necesejo mi rimarkis abundan sangadon el mia ridinda korpoparto. Mia plia malsana sekreto, kiu min espereble alproksimigas al laŭeble baldaŭa adiaŭo de tiu ĉi stranga planedo.

Antaŭ enlitiĝo bela filmo de Lee Marvin kun lia ekscelenta kantado: I was born on the wonderstar ... Li mortis lastsabate.

1-an de septembro 1987

Kiam mia ĉefo ne konsentas kun mi, li riproĉas, ke mi ’filozofias’. Kial tiel malbona renomo de filozofio en homaj kapoj?

Ĉu temas pri malamo kontraŭ la vero kaj ĝia postserĉo ĝenerale? Ĉu temas simple pri subzona nekavalira bato, kiu min silentigu?

En la poŝtkesto nova numero de la revuo Monato. La leteroj de legantoj ne honorigas ĝuste la intelektan nivelon de esperantista legantaro. Kiom da diletantismo kaj simpla mensa primitivismo furoras en Esperantujo!

Iu skribas, ke li ne volas esti Esperantisto, ĉar li evitas ĉiujn -ismojn, do li preferas esti Esperanto-parolanto. Bone, sed ĉu li evitis ankaŭ strangismon? Ĉu Esperanto vere estas nur lingvo, kiun oni parolas kiel ajnan alian? Ĉu en ĝi ne kaŝiĝas speciala filozofio, kvankam oni ne konscias ĉiam klare pri ĝi?

2-an de septembro 1987

Kun d-ro Apovnik, kun mia ĉefo kaj kun verkisto Ferk mi tagmanĝis en la gastejo apud la katedralo de Klaŭdiforumo.

Dum ni atendis iom tro longdaŭran surtabligon, ni pritraktis la demandon, ĉu la perspektivoj de la slovena minoritato estas pli grandaj en la urbo, ĉu en vilaĝa provinco. Ili pli kredis je vilaĝoj, mi prefere kredis je la signifo de la urbo, kie la premo ne estas tiel forta pro la anonimeco de la urba vivo.

Kiel spontana konfirmo venis juna kelnerino kaj ŝerce diris al ni en la germana: ”Ne parolu ruzaĵojn, ĉar mi ankaŭ la slovenan lingvon bone komprenas ... ”

Dumoficdeĵore mi por la familia monata revuo Družina in dom tradukis artikolon de la aŭstradevena Judo, nun loĝanta en Izraelo. Li pritraktas la temon de antisemitismo en nuntempa Aŭstrio. Liaj konkludoj estas konsterne trafaj. Ĉio dirita pri Judoj en Aŭstrio validas plene ankaŭ por Slovenoj en Karintio.

Posttagmeze la pordo energie malfermiĝis. Tiel malfermas la pordon homo, kiu dum pli ol 25 jaroj vivas en amerika kontinento, en Kanadio. Estis slovena katolika pastro, lazaristo Antonio Zrnec. Specialisto pri la slovena misia episkopo ĉe Indianoj Baraga, profesinivela fotografo kaj esploristo de sudamerikaj indianaj kulturoj. Kaj — nekredeble — antisemito kaj antinegrulo.

”Ili (Judoj) posedas ĉion en siaj manoj ... ” — tiel li.

”Bonvolu posedi ankaŭ vi, Ne-Judoj, se vi estas sufiĉe entreprenemaj ... ” — tiel mi.

”Ili estas mafio ... ”

”Vi volas diri: Ili estas inter si multe pli solidaraj ol ekzemple ni Slovenoj, kiuj preferas la komunan perdon ol gajnon de unuopuloj ... ”

”Ili volas detrui ĉion ... ”

”Ili konstruis fundamenton de nia civilizacio, de nia religio kaj eĉ de nia oponado al la civilizo kaj al la religio ... ”

Mirinde, ke la katolika sacerdoto vere povas esti tia rasisto, kio esence fremdas al la katolika doktrino. Ĉu li ignoras, ke ĉiuj herooj de lia altaro estis Judoj: Jesuo, Virgulino Maria, ĉiuj 12 apostoloj, eĉ la 13-a, Judaso ... Kaj apude li estas honesta kaj bonkora homo, kiu e ne hareton tirus el ies kapo ...

Jen la mistero de la homo kaj lia kompatinda stato ...

Sabato, 5-an de septembro 1987

La nova aŭtoŝoseo de Klaŭdiforumo ĝis Triesto laŭpejzaĝe ne estas komparebla kun la belega vojo tra la karsta regiono en Slovenio kun limtransiro ĉe Sežana; sed mi preferas rifuzi belecon por reteni liberecon, kiun oni ĝuas ĉe la aŭstria-itala transirejo kompare kun la jugoslavia-itala.

Sur la malantaŭa benko sidis mia filino Helena — kaj dum la tuta trihora veturo silentis. Tio vekas en mi zorgojn: ĉu al mi, ĉu al ŝi mankas lerto por spondana interparolo? Ni interparolas nur, se ŝi de mi — aŭ mi de ŝi ion deziras. Sed mi volas havi kun ŝi ankaŭ sencelan, senintencan, senutilan kontakton kun iom pli da simpatio kaj kun iom malpli da konkreta intereso. La kulpo, se ĝi ekzistas, verŝajne troviĝas miaflanke.

Ankaŭ mi tre malfacile kontaktis kun mia patro. Bedaŭrinde la preskaŭ sola okazo de nia komunikado en mia infanaĝo estis konflikto ... Ni Karintianoj flegas amon kaj estimon distance; en fizika proksimo ni prefere praktikas embarasan malvarmon kaj silenton.

Post kiam niaj valizoj estis metitaj en la vestiblo de mia amiko Aloizo en Opčine super Triesto, ni iris partopreni la diservon en la kapelo de Marianumo (tiel nomiĝas la studentaj hejmoj de katolikaj seminaristoj), kiun por kvin partoprenintoj celebris mia antisemita konatulo T. Zrnec el Toronto. Estis la unua vendredo en la monato kaj ni festis la tagon de s. Koro de nia majstro Jesuo. Tiamaniere mi havis eblecon ne interrompi la serion de naŭ sinsekvaj unuaj vendredoj kun komunio laŭ la tradicio kaj profetaĵo de s. Alcoque. Dankon al vi, Sinjoro, por via graco!

La societo ĉe profesoro Rebula estis en vigla diskuto pri diversaj temoj: ek de la laŭdiraj aperoj de Maria en Sovetio, ĝis la plej novaj politikaj ŝercoj el la skandalojn kaj teruraĵojn plena Jugoslavio. Sur la teleroj ankoraŭ rembrandecaj ostoj de la tagmanĝa fiŝo, en la glaso hejma ruĝa vino, iaspeca merloto el karsta ĉirkaŭaĵo.

Venis sinjorino Anita Altheer, mia esperanta amikino el randekliva tereno de la vilaĝo Opčine. Ŝi venis transpreni mian filinon, ĉar ili du hodiaŭ kune veturos al la Trilanda Esperanto-konferenco en Udino. Por unu horo ankaŭ mi iris kun ili al ŝia bela domo. Tie jam troviĝis — tute hazarde — iu esperantisto el Svisujo. Mi demandis al li kelkajn detalojn pri la svisa lingvopolitiko, kiu ĝis certa grado estas modela por la tuta mondo.

La unuan prelegon dum nia slovena simpozio Draga faris d-ro Rudolph M. Sussel sub la titolo God bless Slovenia!

La preleganto estas redaktoro de slovene kaj angle redaktita gazeto en Klevelando en Usono: Ameriška domovina. Li prezentis la situacion de la slovenaj elmigrintoj en Usono post tri generacioj. Li, kvankam ano de la jam tria en Usono naskiĝinta generacio, surprize por ni, parolis perfektan slovenan lingvon.

Imponis lia — amerike tipa — estimo de faktoj, de realo. Li klare diris, ke li mem unue estas Amerikano kaj nur en dua vico ido de slovena popolo. Nature, ke miaj al tia sinteno ne jam alkutimiĝintaj oreloj unue doloris, sed tiel efektive estas.

Oni devas submetiĝi al la vero, eĉ se malplaĉa!

Tamen estis pripensinda lia sugesto, ke amerikaj Slovenoj en iu estonta decida momento povus fariĝi advokatoj de la slovena nacia intereso ĉe la la grandpotenco Usono.

Hodiaŭ matene mi vekis la preleganton el Argentino d-ron Andreon Fink. Ni partoprenis la diservon, kiun denove celebris A. Zrnec. Mi legis legaĵon kaj psalmon.

La bongusta tagmanĝo okazis por nia rondo ĉe Rebula.

Gulaŝo kun pastaĵo, salato, deserto, glaciaĵo, kavo, vino, interparolo de teologio ĝis satanologio, kies specialisto pli kaj pli fariĝas Aloizo ... Ĉeestis ankaŭ la simpatia preleganto d-ro Fink el Bonaero. Kvankam naskiĝinta en Argentino kaj fininta tieajn lernejojn kaj studadon, lia slovena lingvo estas komplete ĝusta kaj se ajna spuro de fremda akcento.

Je la 16-a horo komenciĝis lia ’danĝera’ prelego sub la titolo: Kun la poeto Prešeren sub la (steloj de la) suda kruco.

Kulturo, eĉ certa poezio en liaj prelegaj frazoj — bonega, unuaranga produkto. Politiko, filozofio kaj teologio tamen amatoreca, kvankam la aŭtoro prelegas internacian juron en sia universitato en Bonaero.

Estas interesa sociologiaĵo, ke la malgrandaj komunumoj, kiel la slovena en Argentino (8.000), fermiĝas en certa historia, ideologia kaj eĉ lingva konservujo, kiun oni ne rajtas plu tuŝi, eĉ speciale ne malfermi kaj kontroli. Io simila okazis verŝajne kun Buroj en la suda Afriko, kiuj konservis ĝis hodiaŭ la tiaman eksegezon de la Sankta skribo kaj ankaŭ la tiaman nederlandan lingvon, kiam ili forlasis Nederlandon kaj konkeris la terenon de la nuna Suda Afriko.

Speciala signo de tia grupo estas la konvinko pri propra plena senkulpo rilate al la okazaĵoj, kiuj kaŭzis forlason de patrujo.

Vespere ni iris, invititaj de la loka slovena kultura societo, en la gastejon apud la preĝejo. Ni okupis longan tablon en la ĝardena parto. Ĉirkaŭ ni abunda verda kreskaĵaro, super ni la stelplena firmamento. Komence de la tablo sidis oficiro de la iama slovena hejmdefenda milicaro (domobranci), kiu dum la milito luktis kontraŭ la partizanaj trupoj, gviditaj ekskluzive de la komunista partio, d-ro Habjan el Kanadio; kaj apud li la iama politika komisaro de iu partizana brigado verkisto Vlado Habjan el Labako. Tiu lasta sin ironie prezentis kiel la lasta fidela bolŝeviko en Slovenio ... Kaj samtempe tiu kurioza paro de intermilitaj kontraŭuloj nun estis la plej proksima amika paro ...

La ’fidela bolŝeviko’ — lia profesio estas historio kaj literatura verkado — riproĉis al profesoro Rebula: ”Vi kristanoj havas strangan malfidon al via Dio. Vi kredas, ke eĉ la haro ne falas desur viaj kapoj sen Lia volo; sed vi ne povas kredi, ke ankaŭ la bolŝevisma sistemo, kiu daŭras jam dum 70 jaroj, povus esti efektivigo de la Dia volo!” Ni cetere laŭte ridis al tiu kurioza kaj afabla bolŝeviko, sed en la profundo mi sentis, ke li pravas ...

Post la vespermanĝo kaj longa diskutŝercado la homoj komencis disiri. Mi invitis Andreon el Bonaero, ke ni iru en iun apartan ejon por pridiskuti lian hodiaŭan prelegon. Ni plenigis niajn glasojn kun iu amara senalkohola trinkaĵo, ĉar la gorĝo post tiom da vinkonsumo fariĝis soifa.

”La reprezentantoj de iu tiranio povus validi por ni kiel frenezuloj, sed tamen ... Kaj nun ni staras antaŭ la elekto: ĉu batali kaj argumenti serioze kontraŭ ili — ĉu konduti laŭ la maniero, kiel procedas la kuracistoj en frenezulejoj ... En la unua kazo la venko tre verŝajne povus denove esti flanke de la frenezuloj, ja iliaj maskloj estas ordinare pli fortaj kaj ilia konscienco ne konas bremsojn. Sed en la dua kazo tamen ekzistas ia minimuma ebleco, ke iam iu frenezulo resaniĝus kaj post certa tempo iu alia same. Do estas pli saĝe ne riproĉi al akvo, ke ĝi estas humida, ja tio estas en ĝia naturo. Pli saĝe estas konduki tiun akvon al la muelila rado, kiu akcelu ion utilan ... ” mi rakontis al la viro el malproksima kontinento.

Ŝajne li komprenis, kion mi volis diri. Sed restas diferenco inter la du kontinentoj ...

Dimanĉo, 6-an de septembro 1987

Kvankam mi diskutis kun Andreo ĝis la 2-ahoro, mi ĝustatempe leviĝis por partopreni diservon kaj mi eĉ vekis Andreon.

Post la matenmanĝa kafo en la hoteleto, en kiu ni tranoktis, mi tuj troviĝis en la prelega salono, kie okazis ankaŭ la meso. Kuncelebris tri sacerdotoj: la ĉefa celebranto estis d-ro J. Zdešar el Munkeno, kie li pastras inter slovenaj elmigrintoj en Bavario.

Estis iel kortuŝa situacio. En la unua vico sidis dum la liturgio kune: la iama komunista komisaro de partizana brigado Vlado Habjan kaj la iama oficiro de la kontraŭstara milicaro domobranci d-ro Johano Habjan. La unua el Labako, kie li verkas historiajn librojn, la dua el Toronto, kie li vivas sian vivon de ekzilito. Ne nur, ke ili kune partoprenis diservon, ili dum la tuta tempo formis amikan paron, al kiu neniam mankis interesa komunika temo.

La prelego post la diservo vekis grandan intereson. D-ro Bruno Korošak, franciskana patro kaj teologia profesoro de Urbaniana kaj Antonianum el Romo, prelegis pri eskatologiaj demandoj. Li diris multon surprize novan, inter alie ankaŭ, ke la opinio pri la eterna daŭro de la infero estas laŭ Sankta skribo senbaza.

Li starigis tezon, ke homa ’mio’ tuj post la morto venas antaŭ la tribunalon de J. Kristo. Li helpas al tiu persono en sama momento trarigardi sian vivon el morala vidpunkto.

Post pozitiva prijuĝo la persono ricevas novan ’spiritan korpon’ kaj eniras ĉielon. Post eventuala negativa prijuĝo la subjekto de koncerna persono denove reiras la mortan korpon kaj kun ĝi iom post iom disfalas al nenio.

Tiu ĉi tezo ŝokis multajn kredantojn, ĉar kelkaj eĉ pli firme ol je ĉielo kredas je eterna infero. Tamen al mi la teorio ŝajnas almenaŭ el la filozofia vidpunkto neriproĉebla. Estas, verdire, malfacile kompreni, ke povus ekzisti du paralelaj eternoj: la bona kaj la malbona. Same estas malfacile kredi, ke la senfina kompato de Dio kongruus kun la eterna puno por pekoj, kiuj tamen estis tempe limigitaj.

Diskuto preskaŭ ne okazis, ĉar pelis nin la vokoj de kuiristoj, kiuj ekstere preparis skoltan tagmanĝon: bonegan gulaŝon kun pastaĵo, salaton kaj fruktojn laŭelekte.

Ĉe longa tablo ni trinkis kafon kaj iomete ŝerce, iomete serioze diskutis. Komencis blovi la karsta vento, kiu povas baldaŭ fariĝi ventego, nomata burja.

La lasta, posttagmeza prelego de d-ro Andreo Capuder okazis en salonego, kvankam ĝuste tiu ĉi prelegtempo ĉiam estis tiel alloga en ekstero. Bedaŭrinde ne temis pri vera prelego, sed pri literatura eseo en bona franca stilo. Furoris Danto, Bergsono, Kierkegaard ktp. La temo: La vojo de Slovenoj al Kanaano.

Nia ronda tablo ĉe Aloizo vespere ne estis tiel sukcesa, ĉar troviĝis inter ni iu juristo, kiu iel primitive kondutis. Eĉ Andreo kondutis malbone. Li sentis grandan bezonon respondi mian komplimenton pri lia prelego per superfluaj vortoj: ”Mankis nur, ke iu diru ion en Esperanto ... ” Mi ŝercmiene jesis por eviti plian diskuton tiudirekte, sed li volis ankoraŭ ’argumenti’ pri sia sinteno: ”Mi ne povas serioze trakti la lingvon, en kiu oni diras ’la libro’ ... ”

La profesoron de la itala kaj franca lingvoj mi ne volis demandi, kiel oni diras en la itala al la radio, al la mano (ĝuste same: la radio, la mano ...); la iaman frekventinton de la klasika gimnazio en Labako mi ne volis memorigi pri la maskulinaj finaĵoj ĉe multaj femininaj substantivoj kaj inverse. Mi eĉ ne volis lin, slovenan verkiston, memorigi pri la banala fakto, ke en nia gepatra lingvo oni same kombinas la femininforman montropronomon — kiu efektive rolas kiel artikolo — ’ta’ kun la maskulinforma substantivo, ekzemple ’ĉlovek’, kio donas ’ta ĉlovek’ (tiu ĉi homo). Prefere Dio sendu sian anĝelon, komisiitan por common sense ...

Mardo, 8-an de septembro 1987

Akcidentis mia iama filmkameristo en Prevalje, Danilo Pisnik.

Ni kune faris kelkajn duonprofesiajn filmojn kaj eĉ planis fondi propran filmentreprenon. La realo frue nin korektis.

Malfrue vespere li iris sur tre danĝera tereno kaj pro densa nebulo falis en abismon de 150 metroj. En momento li estis morta, sed restis tie kuŝanta dum tri tagoj, ĉar neniu sciis lian vojon. Hodiaŭ estis planita lia enterigo ĉe s. Barbara.

Ĉar lia edzino pro sia pedagogia profesio apartenas al la komunista partio, ankaŭ la enterigo ne povis esti laŭ religia rito, sed laŭ la propra rito de partianoj. Muziko, pagata komunuma parolisto, kiu ne sciis emfazi ion pli saĝan ol, ke ”li estis aktiva en la sociaj kaj politikaj organizaĵoj” — eĉ tio kontraŭfakte — kaj funebra procesio ĝis la niĉo en la duonronda muro, kien oni metis la urnon kun lia cindro.

Mankis la kristana ’amen’, kiu laŭ iu natura homa sento fermas eĉ tiel malĝojan ĉapitron kiel la enterigo.

Dum mia amiko ion aranĝis en proksima loko post la ceremonio, mi preĝis por la mortinta kolego. Eble ĝuste tiu ĉi pagana enterigo iniciatis pli da preĝado ol tio okazus dum ordinara kristana enterigo.

Dimanĉo, 13-an de septembro 1987

Demisiis la vicprezidanto de Jugoslavio Hamdija Pozderac — ŝirminto de ekonomiaj krimoj en Bosnia entrepreno Agrokomerc. Tamen io komencis sin movi en tiu ŝtato.

Mardo, 15-an de septembro 1987

Dum oficdeĵora tempo telefonis iu redaktoro de la radiostacio Klaŭdiforumo. Li demandis, ĉu mi parolas Esperanton.

Post mia ”wohl” (jes) li proponis intervjuon por la germanlingva programo. Mi avertis lin pri mia malperfekta germana lingvo, sed li tiris, ke tio ne estas problemo. Poste mi ŝerce diris, ke mia akcenta prononco kaj erara gramatiko eĉ speciale pruvas, kiel bezonata estas simpla internacia lingvo. Li ridis kaj konfirmis la aranĝon.

El Slovenio venis intelektulo, kiu min regule informas pri la politika stato en tiu lando kaj Jugoslavio entute. Hodiaŭ li raportis pri la unua postmilita amasa renkontiĝo de iamaj kristanaj socialistoj, omaĝe al la mortotago de ilia fondinto dro Johano Evangelisto Krek, kiu mortis en la jaro 1917. Ĉeestis ĉirkaŭ 3000 homoj, regis entuziasmo. Bedaŭrinde mi ne sentas min ia ajn socialisto, ankaŭ ne kristana, ke mi povus kune ĝui ilian sukceson. La reĝimo troviĝas en tia embaraso, ke ĝi eĉ toleras tiun etan kaj tre kontrolatan opozicion.

Ni daŭrigis paroli pri la ebla estonto en Slovenio. Usono apenaŭ tolerus disiĝon de Jugoslavio, kvankam oni nur tiamaniere povus eviti Libanon sur la balkana duoninsulo.

Mi demandis, kion li opinias pri la varianto, ke iu provizora slovena delegacio proponu al la heredanto de la Habsburga dinastio, Karlo, filo de la eŭropa deputito Oto, ke li transprenu almenaŭ la honoran protekton super Slovenio, ja nur Slovenoj kaj Hungaroj neniam deklare kaj leĝe sin eksigis elsub la dinastio de Habsburgoj.

Li kun intereso aŭskultis kaj promesis la enketadon en Labako.

Posttagmeze mi iris premi mian jam de longe menditan komputilon. Nun povas komenciĝi nia eta eldona entrepreno.

Ĵaŭdo, 17-an de septembro 1987

Papo Johano Paŭlo II-a en Usono — kun trafaj vortoj, ke Kristo estas samtempe Koreano, Italo, Indiano ktp.

Kaj en la sama tempero la sovetia ministro pri eksteraj aferoj Ŝevardnadze kontaktas kun sia usona kolego Schulz pri la forigo de atomrakedoj de certa atingodistanco. Laŭ la mistera mesaĝo el Fatimo ne tre bona signo; eĉ ne laŭ la mistera antaŭdiro en Apokalipso.

En la hodiaŭa poŝtaĵo amika letero de mia nova fratino el Francio. Ŝi invitas min helpi en sia lukto kontraŭ la sennaciismo en Francio. Ŝi ankaŭ promesas kontribui al nia revuo Celovški Zvon: kulturajn interesaĵojn el Ukrajnio.

Posttagmeze venis ĵurnalisto de ORF Karintio, por intervjui min, okaze de centjariĝo de Esperanto por la germanlingva programo. Estis juna viro, scianta ĝuste nenion pri la temo. Denove montriĝis, ke nula scio pli bonas ol iometa supraĵa kono. La portantoj de plej stultaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto estas kutime la kvinlecionuloj. Li starigis simplajn demandojn kaj ankaŭ mi respondis tre simple. Ne nur el la amo al malkomplikado, sed ankaŭ pro la banala fakto, ke la germana ne estas mia gepatra lingvo, kio havas siajn sekvojn ...

Al la ’eterna’ demando, kial Esperanto ĝis nun ne sukcesis, ĝenerale kaj speciale en Karintio, mi tre simple respondis: ĝenerale tial, ĉar ankaŭ la humanismo en baza senco ankoraŭ ne sukcesis; kaj speciale en Karintio tial, ĉar ĝuste en tiu ĉi belega lando restis la spirita heredaĵo de Adolfo Hitler, kvankam li perdis militon, tre konservita.

Post la surbendigo ni iomete daŭrigis la interparolon pri diversaj temoj, sed ĉefe pri la interetna problemo en Karintio.

Vespere mi provis kelkajn kombinojn sur mia nova laborilo, sur mia komputilo. Sed la maksimuma rezulto estis: ”Bad command or file name” (malĝusta komando aŭ datennomo).

Sabato, 19-an de septembro

Verŝajne la unuan fojon en tiu ĉi jarcento la vetero septembre someras je 30°C. Ĉu unu el la signoj, ke la mondo pli kaj pli perdas ekvilibron en ĉiu senco?

La novaj tegoloj finfine troviĝas sur la latoj de nia tegmento en Prevalje. Ladaĵisto hodiaŭ kompletigas la aferon per siaj ladpecoj el aluminio. Venis la masonista majstro kaj volis preni sian salajron, kvankam li ne finis sian laboron. Ĉar ni ne havis jam sufiĉe da dinaroj, ni proponis, ke li akceptu la reston en ŝilingoj. Li tuj konsentis, sed proponis tiel priraban rilaton, ke la edzino tuj kuris al najbaroj por ŝanĝi la valuton.

Pli ol majstro de sia metio, tiu Bosniano estas majstro de ekspluatado.

Lundo, 21-an de septembro 1987

Marta koleriĝis pri mia ĉefo, ĉar li sen ŝia aprobo metis ŝian bildon sur la titolpaĝon de nia familia revuo Družina in dom.

Sed ŝia freŝa, iomete skandinavia vizaĝo malgraŭ ŝia slovena origino, efikas tiel kontentige, ke tio havas prerogativon ankaŭ konsidere de la modelaj rajtoj.

Ŝi devenas el iu konata kaj firma slovena familio. Sed la amo ne agnoskas etnajn diferencojn. Ŝia amiko estas Aŭstro de la germana lingvo. Kaj tio kaŭzis kvazaŭ katastrofon en ŝia familio kaj medio. Bedaŭrinde nek germane nek slovene parolantaj personoj en Karintio ĝis nun evoluigis kontentigan modelon por tiaj okazoj, kiuj ne estas maloftaj. Kiamaniere konservi la etnan kulturon kaj lingvon kaj samtempe esti libera koncerne amon kaj novan familifondon?

Nature, ili ne havas ideon pri tio, kian perfektan servon povus doni en tiu punkto al ili la Internacia lingvo. La modelo estas, ke la komuna familia lingvo ĉe la lingve miksitaj paroj estu Esperanto — kaj patrino aparte heredigu al la infanoj siajn kulturon kaj lingvon — kaj same la patro siajn. Tiamaniere la infanoj aŭtomate edukiĝus en la etoso de plurlingveco kaj plurkultureco — kaj neniu el ambaŭ kulturoj kaj lingvoj devus malaperi aŭ submetiĝi, kio nun normale okazas.

Vokis min s-ro Rader, estro de la blindula esperanta klubo en Klaŭdiforumo. Li dankis al mi, ĉar mi lin proponis al la ĵurnalisto de ORF por radia enketo pri Esperanto. Samtempe li min denove invitis por la kunlaboro en la urba kadro. Mi ripetis, ke mi ĉiam pretas kunlabori, sed mi firme restas ĉe miaj principoj de etna kaj lingva egalrajto. Al tiuj principoj apartenas, ke ambaŭ lingvoj en la lando devas esti egalrajte traktataj. Interese, ke tio foje ne iras eĉ en la esperantistajn kapojn ...

Merkredo, 23-an de septembro 1987

Pasintan nokton mi sonĝis pri Ronjo. Ŝi parolis kun mi sur la korto ĉe mia domo. La enhavon mi forgesis, sed ne la aperon.

Poste venis el koridoro mia edzino kaj vidis nin tie stari kune.

Mi ekfartis terure, kvankam ni nenion maldecan faris.

Hodiaŭ la aŭstra pentristo prof. Ernst Fuchs en la televida dissendo Spiegelbilder (reflektitaj bildoj) prezentis la libron Apokalipso de s. Johano. Li asertis, ke pasintjare plenumiĝis tri antaŭdiroj el tiu fama biblia libro: la akcidento en Ĉernobilo; la purigado de liberecmonumento en Novjorko kaj ankoraŭ io, pri kio mi forgesis.

Vespere ekscelenta sveda filmo el la jaro 1967 Elvira Madigan. Ekipita per la muziko de Mozart, per lia konata sonato sub la sama nomo.

Mi preskaŭ timas endormiĝon. Ĉu Ronjo denove venos? El sia malproksima Ameriko? Ĉu ŝi ion bezonas? Mi petas ŝian anĝelon por ia pli intensa gardado. Sed povas esti, ke ŝi simple skribis al mi leteron. En tiaj okazoj mi kutime ricevas spiritan antaŭpoŝton. Kial ĝuste nia linio tiel perfekte funkcias, kvankam ni ne estas distinitaj unu por la alia? Eĉ bonŝance, ke tiel. Ŝia kapricemo min mortigus, mia malkapablo en la ĉiutaga vivo mortigus ŝin. Dio probable ne eraras en siaj planoj ...

Ĵaŭdo, 24-an de septembro 1987

Varma kaj informriĉa letero de mia fratino Olga el Joeuf. Ŝi interalie klarigas, kiel Rusoj manipulas la tutan politikan opinion pri ilia ŝajna 1000-jara kristaniĝa jubileo, kiu fakte apartenas ne al Moskvo, sed al Kievo, ne al Rusoj, sed al Ukrainanoj.

En la sama poŝto ankaŭ nova numero de Horizonto. Raportoj kaj referaĵoj pri kaj el la jubilea konferenco en Graz. Apud seriozaj enhavoj bedaŭrinde ankaŭ tre neserioza kulto pri Lapenna — kiu tiom pli ĝenas, kiom pli oni admiras la scion kaj civilan kuraĝon de tiu valorega homo. Ludi stelon estas iom ridinde jam en la granda mondo de eksteraj sukcesoj; sed fari tion en la malgranda virtuala lando Esperantujo, estas oble pli komike!

Vendredo, 25-an de septembro 1987

Jam antaŭtagmeze venis Marteno el Podklošter. Apud kelkaj kutimaj presaĵoj li alportis iom da ĉagreno je mia konto. En lia fervojista grupo oni volis organizi novan esperantokurson.

Kiel kursgvidanto estis proponita mi. Sed mi en la koncerna letero starigis unu solan kondiĉon: mi pretas tion transpreni, se la alvoko al la publiko en suda Karintio estos en ambaŭ landaj lingvoj, en la germana kaj en la slovena. Tio kaŭzis tiel koleran respondon de d-ro Tscheinig (kun slovena nomo — Sic!), kiu malakceptis mian kondiĉon kun la ’argumento’, ke oni ne miksu la karintian lingvan problemon en la aferon de Esperanto. Konsterne! Kvazaŭ Esperanto estus io sen rilato kun ĵus tiaj problemoj ...

La rezulto estas, ke oni komencis pli kaj pli akre ataki Martenon, kvazaŭ li pledus por la afero de Slovenoj (ne estus granda peko, ja li almenaŭ parte devenas el slovena etno), nur, ĉar li proponis min kaj ĉar li foje diras kelkiun slovenan vorton. Nun la tuta grupo disiris kaj la kulpanto por tiuj ĝisostaj ’esperantistoj’ estas mi ...

Tamen ankaŭ pli feliĉa novaĵo. Laŭ la propono de mia kolego en la oficejo, verkisto Ferk, mi alparolis junan simplan kamparanon, kiu helpe deĵoras en la oficejo de slovena Nacia konsilantaro, ke li eble ellernu Esperanton kaj komencu sekvi la artikolojn pri la minoritataj aferoj en Etnismo. Li efektive tuj komprenis la ideon kaj decidis aliĝi al la koresponda kurso ĉe Mayer en Vieno. Mi rememoris pri la evangeliaj simpluloj, al kiuj estis revelaciitaj la misteroj, kiuj por la kleruloj restis prikaŝitaj.

Dimanĉo, 28-an de septembro 1987

Malantaŭ la stirilo sidas Reginaldo, la ĉefredaktoro de nia revuo. En mia aktujo la tekoj kun la tagordo, proponita enhavo de la venonta numero, protokolo de la lasta kunsido — kaj malmultekosta skribilo. Apude du kvaronkilogramaj pakaĵoj de kafo, tia trezoro por civitanoj en Slovenio. Kaj ĉokoladoj por la tri filinoj de Andreo en Labako.

Malantaŭe sidas Maria kaj Johano. Ni jam solaj iel komencas la temon de la redakta kunsido.

Kiam en Labako ni iras el nia veturilo, la pluvego, akompanata de ŝtorma ventego, preskaŭ forprenas niajn ombrelojn.

La donacoj disdividiĝas; mi por Neva, kiu mirinde skulptas, kvankam ŝi frekventas la lastan gimnazian klason, alportis saketon da ŝelako, kiu estas bezonata en ŝia por la virinoj iom nekutima metio.

Surtabliĝas kafo, disdividiĝas miaj redaktaj tekoj, ĉirkaŭsidiĝas kunredaktoroj. Je mia maldekstro Aloizo, dekstre Reginaldo. Fronte al li Andreo. Li ĵus klarigas, kion li povas plu manĝi kaj trinki, ja oni trovis en lia korpo diabeton. Kaj li kun tia ĝuo konsumis vinon ...

Ni komencis diskuti laŭ nia programo. Mi timis pri unu punkto: kiamaniere mi sukcesos enŝovi artikolon pri Esperanto? Mi kvazaŭ instinkte trovis ĝustan solvon. Ĉar mi havis ĉiujn manuskriptojn kun mi en la teko, mi je ĉiu punkto brue proponis, ke oni nepre legu la manuskripton. Dum du tri punktoj ili tion supraĵe faris, sed poste pli kaj pli rifuzis, ĉar tio lacigis kaj forrabis tempon. La artikolo pri Esperanto troviĝis ie en la mezo; mi eĉ obstine proponis ĝin por legado, sed des pli obstine ĉiu rifuzis. Tiamaniere estis unuanime akceptita la artikolo, kiun verŝajne la plej multaj normale malakceptus. Kion fari: mia sola rimedo estas iom da diplomatio ...

Ni ne trovis respondon al la demando: Kion fari pro la fakto, ke la jugoslavia administrado tiel kaprice permesas aŭ ne permesas nian revuon transporti translimen en Jugoslavion.

Kurioze estas, ke la laŭkonstitucie ŝtatkaraktera respubliko Slovenio ne posedas eĉ tiom da suvereneco, ke ĝi povus mem decidi pri la importo de la presaĵoj en la slovena lingvo el eksterlando. Ne, la centralisma potenco en Belgrado tiel malmulte fidas al la kompartio kaj eĉ sekreta polico en Slovenio (kaj same en aliaj ne-serbaj respublikoj), ke ĝi prefere mem decidas pri la afero, kiu havas tipe nacian karakteron.

Lundo, 29-an de septembro 1987

Kolego Ferk denove faris bonan impreson. Li decidis protesti kontraŭ la maldungo de simpla homo ĉe Narodni svet (Nacia konsilantaro de karintiaj Slovenoj), kiu sekvis pro la kaprico de certa persono, kiu pli kaj pli transprenas la povon en la organizaĵo.

Dum duonhoro vizito de Slovenino el Argentino, kiu volis pagi siajn fakturojn ĉe Mohorjeva por menditaj libroj. Sed ŝi volis uzi okazon kaj ekkoni ankaŭ min. Tre larĝa diskuto ne estis ebla. Preskaŭ ĉiu ŝajnis al ŝi kaŝa komunisto. Mi menciis (ne jam sciante pri ŝiaj malpreferoj) la grandan argentinan verkiston Ernesto Sabato. Ke mi ne menciu! Enkaŭ li estas konspira komunisto, ja li partoprenis demonstraciojn de la patrinoj en Buenos Aires. Kaj — jen lia nepardonebla peko — li edziĝis kun juda damo el Sovetio.

Mardo, 30-an de septembro 1987

Jam ĉe la matena kafo nia domprizorganto, kiu volas prijuĝi ankaŭ ĉiujn aliajn aferojn, pri kiuj li nenion komprenas, montris sian deĵoron super nia religia ĝusteco. Li kun granda plezuro komunikis, ke kontraŭ mi protestis slovena sacerdoto el Parizo, ke mi en la nova poŝkalendaro publicis aforismon el la fama kolekto de la leĝoj de Murphy: ”La homo sen religio estas kiel fiŝo sen biciklo.”

Mi ne konas tiun pastron, iaman oficiron el la slovena intercivitana milito, kiu ankaŭ nuntempe suspektas ĉiun samgentanon, kiu malfermas lian pordon. Tamen mi sendos al li adekvatan klarigon, por ke eble li ĉesu serĉi pri mia ortodoksio kaj komencu zorgi pri sia propra.

Vicprezidanto de Usono Bush en Varsovio demonstris simpation kun la iama sendependa sindikato Solidarnoŝĉ. La reĝimo devis senkomente gluti ankaŭ tion. Por tion komenti ili dungis duarangajn ĵurnalistojn.

La gazetoj raportas pri pli kaj pli danĝera situacio en Jugoslavio. Admiralo Mamula malferme minacis per interveno de la militista flanko. Tio estus la definitiva disiĝo de la plurnacia ŝtato.

Ĵaŭdo, 1-an de oktobro 1987

Vizito de mia profesia kolego el malproksima Argentino. Mi dum tri jaroj estis korektisto en la presejo de Mohorjeva, li estis dum tridek jaroj korektisto ĉe La Prensa en Buenos Aires. Cetere dum la milito li troviĝis tre proksime de la generalo Rupnik, estro de la Labaka provinco, kiu sub Italoj kaj poste sub la Hitlera okupacio ĝuis iaspecan aŭtonomian statuson. Nuntempe sinjoro Niko Jeločnik, mia vizitanto, certe estas la plej saĝa kaj tolerema reprezentanto de la slovena politika emigracio. Lia libro La stalinisma revolucio en Slovenio fariĝis ŝatata legaĵo kaj fonto de informoj eĉ por la unuopuloj en la reĝima tendaro.

Mi, nature, volis plej multe aŭdi pri la vivo de Slovenoj kaj aliaj etnoj en tiu etne nekredeble tolerema ŝtato.

Kontraŭe al la situacio en norda Ameriko, kie la hejmuloj tre volonte montras kredon pri sia supereco, en Argentino oni tre alte estimas ĝuste fremdulojn. Bedaŭrinde mia Karintio en tiu ĉi punkto konkuras kun la norda parto de la amerika kontinento.

Li parolis pri kortuŝa okazo dum la intercivitana milito en Slovenio. Li mem vidis, ke post iu lukta renkontiĝo inter la partizana brigado Cankarjeva kaj la hejmdefenda kontraŭkomunista milicaro Domobranci falis unu apud la alia du soldatoj el ambaŭ slovenaj militistaj grupoj. Antaŭ ol ili mortis, ili sukcesis reciproke interpaciĝe manpremi ...

Ni ridis pri iom primitivaj reprezentantoj el la kontraŭkomunista tendaro, kiuj supozas komuniston en ĉiu homo, kiu ne plene apartenas al ilia sekto. Mi menciis la anekdoton pri Ernesto Sabato ... Ĉu strange, ke ili perdis militon?

Mi starigis al li rektan demandon: Se morgaŭ Slovenio fariĝus sendependa demokratia duklando, ĉu Slovenoj el Argentino revenus en sian gepatran landon? Li klare diris emfazan ne. Por ili la vera patrujo fariĝis Argentino, kiu larĝkore ilin akceptis en la jaroj post 1945. Ili forte deziras por Slovenio demokration kaj sendependecon, sed verŝajne nek unu el 8000 da ili revenos por konstante vivi en la lando de siaj geavoj.

”Ni mem komencis morti kiel etna komunumo. El 500 junaj Slovenoj, kiuj en Bonaero finis tiun aŭ alian fakultaton, nur dekkvin plu frekventas slovenan akademian klubon,” li raportis kun rezigna voĉo.

Post la vespermanĝo ĉe mi, dum nia veturo al Tinje, kie li loĝas, mi demandis pri lia opinio, ĉu eble provizora slovena delegacio vizitu la lastan tronheredanton de Habsburgoj, Karlon von Habsburg en Salzburgo en Aŭstrio, por peti lin transpreni almenaŭ moralan patronecon super Slovenio. Li tuj aprobis mian ideon, inkluzive tion, ke Slovenio iam fariĝu sendependa duklando.

Sabato, 3-an de oktobro 1987

La cisterciana abatejo Stična situas ĉirkaŭ 25 km sude de Labako. Ĝi festis 850 jarojn de sia ekzisto. En ĝi nun okazas renkontiĝo de katolikaj kleruloj el Slovenio, Kroatio, Aŭstrio, Italio kaj Hungario. Interese: kiel apudan laboran lingvon oni laŭ mia propono metis Esperanton.

Hieraŭ vespere prezentiĝis la plej impona aro da argumentoj por la internacia lingvo. La tradukado malbonege funkciis — cetere, ne estis prikonsideritaj la lingvoj friula kaj hungara. Sed la pinto estis, kiam d-rino Pomberger el la centro de UNO en Vieno, staris antaŭ la publiko kaj komencis paroli angle, opiniante, ke ĉiuj ŝin komprenas, estante kleraj homoj.

Post tri kvar frazoj en preskaŭ primitiva angla, iu elpaŝis kun la peto, ke ŝi preferu paroli germanlingve kun postsekva traduko en la italan.

Post la aliaj ankaŭ mi estis invitita diri salutajn vortojn. Mi dankis elkore al ĉiuj, kiuj jam parolis, ja la ĵus prezentita lingva kaj traduka ĥaoso konfirmis mian esperantismon pli ol iu ajn brila argumento teoria. Mi diris, ke esperantistoj deĵoras en la preteco, ĉiam peri kaj servi al la interkompreno inter diversaj etnoj. La samon mi ripetis en Esperanto, slovena kaj germana lingvoj.

Okaze de la vespermanĝo mi parolis kun iu Hungaro, kiu jam dum 30 jaroj vivas en Aŭstrio. Li kontraŭstaris mian proponon asertite, ke la rolon de la IL jam bone rolas la angla kaj ke nun nur hazarde tio ne funkciis tre bone. Mi respondis, ke eĉ se tio estus vera, pri kio mi cetere tre dubas, restus la demando de justeco. Li diris, ke laŭ li rilate lingvojn ne ekzistas morala problemo. En la privilegio por angla li ne vidas ion kontraumoralan.

Mi nur poste komprenis lian starpunkton, kiam li konfesis, ke liaj infanoj komprenas e ne unu vorton de lia gepatra, hungara lingvo ...

Dimanĉo, 4-an de oktobro 1987

La prelego de sinjorino Dolores Bauer devus okazi jam hieraŭ, sed ŝi venis el Vieno tro malfrue kaj oni decidis enprogramigi la aferon por hodiaŭ.

Ŝi jam multon diras per sia elstara persona apero. Oni ricevas impreson, ke kontraŭ ŝia integreco ne ekzistas rimedo ŝancela aŭ kontraŭstara.

Svelta, altstatura, jam grizhara, sed memkonscia, ŝi parolis sian prelegon, kiun mi, kiam mi ĝin hejme tradukis slovenlingven, ne povis tiel ĝui kiel nun. Ŝia radiofonie trejnita voĉo enmetis pli da sencoplenaj komoj kaj pensstreketojn ol ilin proponus nura gramatika scio.

Ŝi pritraktis la historian eklezion, kiu ligiĝis kun la politika povo kaj tiel rezignis pri la evangelia principo de la neuzo de perforto.

D-ro Gabrovec, kiu sidis apud mi, en la diskuto korektis ŝian iom tro rigoran starpunkton pri la organiza strukturo de la eklezio. Li emfazis, ke en Slovenio la komunistoj detruis ĉiujn demokratiajn strukturojn kaj relative memstara kaj netuŝita restis nur la eklezio. Laŭ li do oni nepre bezonas tiun strukturon por tiel almenaŭ interne de ĝi povi artikuli niajn naciajn kaj civilajn konceptojn kaj postulojn.

La diservo okazis en la signo de la babela puno. Dum la peteldiroj, okazintaj en kvin lingvoj, sed ne en la Internacia, mi mian peton silente diris en mia interno kaj formulis ĝin esperantlingve.

Kortuŝa estis la ĉiokaza legaĵo antaŭ la evangelio: ĝi tuŝis la fundamentan ŝtonon, kiun la masonistoj demetis kaj rifuzis uzi, sed tamen sur ĝi konstruiĝas la Krista reĝlando. Sendube sur la lingva nivelo Esperanto estas tiaspeca neglektita ŝtono ...

Dum la tagmanĝo — kiel lerte priservis nin iu pli aĝa viro, kiu verŝajne estis emerita gimnazia profesoro, dediĉanta nun sian tempon al la monaka familio — mi sidis apud du reprezentantoj el Kroatio. La virino, Katica, estas lingva reviziisto kaj redaktoro en la katolika eldonejo Kršćanska sadašnjost, do mia profesia kolegino. Belvizaĝa virino kun okuloj, kiuj anoncis bonkorecon, havanta humuron. Ni parolis pri la situacio en Kroatio. La viro diris, ke preskaŭ ĉiu Kroato deziras sendependecon de la kroata ŝtato, sed nun tio ne jam estas ebla. Kun la regantaj komunistoj oni devas ludi ruzan ŝakpartion, ĉe kiu la potenculo retenu la impreson, ke li havas perspektivon, kvankam li paŝon post paŝo perdas la figurojn.

Lundo, 5-an de oktobro 1987

Iom stranga tiu ĉi pentristo kun slovena nomo kaj germana lingvo; kun profesia labordisciplino kaj nula talento. Li foje venas en nian oficejon, evidente nur ĉe ni iome konsiderata, komprenata kaj tre singarde konsultata.

Tamen nenio helpas. Li en sia malheleca kapo de longe kovis ideon, ke la landaj politikaj klikoj ne permesas al li prosperi, kvankam oni al li ebligis en unu jaro malfermi tri ekspoziciojn. La publiko venas kaj rigardas, sed nek miras nek aĉetas.

Bone, sed ĉi tie temas pri malklera homo, kiun la naturo aŭ Dio ne pridonacis per multaj kapacitoj. Sed kion diri pri mia amiko, kiu lekcias en la universitato, ekscelente tradukas el itala, franca, hispana kaj portugala lingvoj, kiu verkas brilajn studojn kaj eseojn pri diversaj literaturaj kaj filozofiaj temoj — kaj tio al li ne sufiĉas, sed li volas validi ankaŭ kiel bona, prefere elstara slovena romanverkisto. kaj ĉar ne nur la publiko, sed ankaŭ lia propra konscio diras, ke tio ne funkcias bone, suferas lia tuta naturo, speciale lia digesta kaj nerva sistemoj.

Ĉu estas vere tiel malfacile kompreni, ke ne gravas la speco, sed la majstreco? Pli valoras perfekta traduko ol kripla originalaĵo.

Mardo, 6-an de oktobro 1987

Raportoj el la mondo kaj patrujo — ĝuste laŭ la naturo de ili ambaŭ: —en Tibeto fortaj protestoj kontraŭ la ĉinaj okupantoj, kelkaj mortigitoj; —en Jugoslavio la ŝtata federacia administraro kaj oficiularo ne ricevis la ĉimonatan salajron, ĉar la kaso de la ŝtata aparato tute malpleniĝis. Tiel almenaŭ la reganta klaso iel spertas la efikojn de ilia propra altrudita sistemo. Iom demagogie aŭdiĝas la informo, ke ankaŭ la registarestro Mikulić ne ricevis salajron ...

Por Družina in dom mi komencis verki artikolon pri la katolika intelektula renkontiĝo en Stična. Mi titolis ĝin: La akademianoj en mezepoko kaj en la atomepoko. Mi komparis la pozicion de la tiama klerulo en Eŭropo kaj tiun de la nuntempa lia kolego. Dum la unua uzis la saman latinan lingvon en Prago aŭ Salamanko, la nuntempa ne povas rekte komuniki siajn pensojn al sia plej proksima najbaro trans la limo.

Antaŭ la fino de la hodiaŭa ofica deĵortempo mi interparolis kun mia ĉefo pri tio, kian influon havas la okazaĵoj en Slovenio kaj Jugoslavio al nia laboro. Povas sekvi du aferoj: aŭ la okazaĵoj malfermos por ni relative grandan tutslovenan libromerkaton — aŭ ili plene ĝin fermos. Do, ni devas serĉi en la direkto de slovena suvereneco. Nia domo povus fariĝi la centra servo por ĉiuj minoritatoj en Aŭstrio. Speciale bone estus fari proponon al Judoj en Aŭstrio, ke ankaŭ ili utiligu la saman sistemon.

Jam antaŭ noktmezo radiostacio informas pri la atenco al la landestro Leopoldo Wagner. Okazis jubilea festo de abiturientekzamenitoj de antaŭ 50 jaroj. Unu el la iamaj klaskolegoj, certa sinjoro Rieser, laŭprofesie instruisto, jam delonge kverelinta kun Wagner pro la nesatigitaj postenaj ambicioj, dum la festo en Volkskeller akompanis la landestron al necesejo kaj subite ekpafis en lian ventron du kuglojn el sia pistolo. Bonŝance oni tuj hospitaligis la vunditon kaj lin operaciis.

Devas esti strange malsana tiu aŭstria animo, ke oni pretas pafi al sia klaskolego pro ambicioj en profesio, kiu ĝuste devus esti eduke ekzempla.

Mi ne scias, ĉu havas tiu ĉi atenco spiritan rilaton kun la fakto, ke la landestro Wagner ĵus en lastaj tagoj akre atakis instruistinon Gertraude Langer, kiu eldonis novan legolibron por la elementaj lernejoj kaj en la karintia himno ellasis la kvaran strofon, kiu prikantas la verŝitan sangon kontraŭ Slovenoj dum la plebiscita tempo 1918-1922. La strofo ne estas origina, sed aldonita en la jaro 1932 kaj jam multaj ĝin ignoris, ĉar ĝi ne stimulas la repaciĝon de ambaŭ popoloj en la lando. Sed sinjoro Wagner minacis, ke li forigos la libron el lerneja uzo, se la ellasita sangoavida strofo ne estos aldonata ...

Merkredo, 7-an de oktobro 1987

La atenculo al la landestro Wagner ne estis nur instruisto, sed eĉ havis propran artan galerion. Denove pruvo, kiel malgrandan influon finfine havas la kulturo al la homa konduto.

La gvidanto de la tibeta popolo Dalajlamo el sia ekzilo en Bharato vokis sian popolon al senperforta rezisto kontraŭ la ĉina okupacia militistaro kaj polico. Espereble la metodo de Gandhi pli kaj pli fariĝos normala metodo de civila malobeo kaj rezisto kontraŭ ĉia perforta politika povo.

Ion similan baldaŭ bezonos la nacioj en Jugoslavio. Radiostacio ĵus raportas, ke tiu malbonŝanca ŝtato troviĝas sojle de la decida krizo. Generaloj minacas per puĉo, kvazaŭ dekoj da jam okazintaj puĉoj ne montrus klare, ke militistoj ne estas samtempe bonaj juraj, ekonomiaj kaj socialaj administrantoj.

Vespere mi reiris la oficejon por ordigi la korespondencon de Celovški Zvon. Interesaj leteroj de miaj korespondentoj kaj de mi mem jam konsistigus dikan libron, en kiu oni povus rekonstrui parton de la slovena kultura kaj politika epoko en la lastaj kvin jaroj.

Sed kion fari, se la reĝimo en Jugoslavio subite falus kaj la limoj fermiĝus? Nia eldonejo devus ĉesi sian laboron. Mi troviĝus sen dungo surstrate. Sed estu kiel volas esti. En Diaj planoj nenio perdiĝas, nenio detruiĝas.

Ĵaŭdo, 8-an de oktobro 1987

Verkistino el Slovenio vokis telefone, ĉar ŝi volas, ke ŝia libro aperu en germana traduko. Mi provis forigi ŝiajn iluziojn, sed tamen mi promesis fari mian eblon.

Subite malfermis la pordon en nia redaktejo d-ro Bučar 1 , veninta kun sia artikolo por CZ. La temo: 200 jaroj de la usona konstitucio — sub la aspekto de aktualaj konstituciaj problemoj en Slovenio.

Li raportis al mi, ke jam estis decidita la tago por la milita puĉo en Jugoslavio: la 22-a de septembro; sed en la urĝa kunsido sur la insulo Brioni la puĉistoj rezignis pri sia plano. Verŝajne mankis subteno el Moskvo. La linio de Gorbaĉov ne preferas tiajn novajn problemojn rande de lia imperio.

1 Univ. Prof. d-ro Franc Bučar — partizana oficiro kaj komisaro, kiu en 1945 eĉ transprenis la povon en Klaŭdiforumo de la germana komandanto, ĝis sekvatage la urbon okupis Britoj. Post la milito li unue laboris en la ministerio por ekonomio kaj poste surpaŝis sciencan vojon kiel profesoro pri sistemteorioj. Jam en 70-aj jaroj li aperis inter la unuaj disidentoj en Slovenio. Li iom post iom proksimiĝis al la kristana tendaro. Li ludis gravan rolon en la proceso de sendependiĝo de Slovenio.

Post la ŝtata memstareco li dum unu periodo estis prezidanto de la demokratie formita slovena parlamento. Nun pensiulo kaj publicisto.

D-ro Bučar parolis ankaŭ pri la diskuto kun serbaj verkistoj. Bedaŭrinde la intelektuloj el Serbio ankoraŭ ne komprenas la postulojn kaj rajtojn de Slovenoj. Tamen ankaŭ ili ne kredas plu pri daŭra ekzisto de Jugoslavio.

Posttagmeze enterigo de la 95-jara slovena popola poeto en Karintio Antonio Gabriel. En nia eldonejo aperis lia poemkolekto kun mia enkonduka teksto, kiun li ankoraŭ ĝisvivis pasintvintre. Strange: kelkaj aŭtoroj, kiuj aperigas ĉe ni siajn librojn, baldaŭ poste mortas ...

El Litovio denove letero pri aperigo de mia broŝuro pri Medjugorje en la litova traduko. Admirindaj Litovoj ...

Dimanĉo, 11-an de oktobro 1987

Nur nun mi povis legi la leteron de Ronjo, en kiu ŝi raportas pri sia nova komenco en Usono. Ŝia manskribo sveltas kaj linias kiel anĝela iro. Interese: mi sonĝis pri ŝi la 22-an de septembro, la poŝta stampo sur ŝia letero datiĝas per 26-a de septembro. Ĉu ŝi ricevis mian leteron precize la 22-an, aŭ ŝi tiam komencis skribi sian? Estas malfacile teni moralan ekvilibron inter la geedza amo al la edzino kaj spirita amo al mia amikino, kiun mi neniam fizike tuŝis. Tamen mi daŭre sentas nian spiritan kontakton, kiu ignoras tempon kaj spacon.

Hejme en Prevalje dum dutaga feriado mi manĝis hejmajn vinberojn. Grandeco nordeŭrope eta, sed la gusto sudeŭrope dolĉa.

Diskuto kun mia samgeneraciano J. J. pri aktualaĵoj. Li diris, ke li malgraŭ ĉio okazanta en Jugoslavio restas laŭ sia percepto komunisto. Mi respondis, ke ĝuste tiajn karakterojn mi ege ŝatas. Nun fariĝis afero de morala integro — resti sur la ferdeko de la dronanta ŝipo ... Titanic ne enhavas hazarde la literojn, kiuj konsistigas la nomon de la jugoslavia diktatoro, kiu direktis la stirilon de la jugoslavia ŝipego precize en la centron de la glacia monto!

Mi finlegis la kuriozan romanon de Izidor Cankar el la jaro 1916: S poti (De survoje). Kvankam liaj literaturaj metirimedoj estas mirinde fajnaj kaj distingaj, min iel ĝenas la dekadenca etoso, kiu cetere regis en tiu finjarcenta tempo.

Reveninte al Klaŭdiforumo mi devis interrompi la vojon kaj trinki fortan kafon, ĉar mi cetere malantaŭ la stirilo endormiĝus kaj kaŭzus akcidenton.

En la dilemo, ĉu spekti la filmon de Elia Kazan Baby Doll je 23.30, ĉu traduki filozofiajn sentencojn de Novalis, mi preferis en mia malforto la klasikaĵon de Kazan.

Mardo, 13-an de oktobro 1987

Hieraŭ oni malfermis la ekspozicion pri Slovenoj en Venecia provinco en Italio, kiuj alie ol en Triesto, ne estas ŝtate rekonita minoritato. Nek en unu lernejo ili lernas sian gepatran lingvon, kvankam ĝuste iliaj avoj en 1866 dum plebiscito decidis aparteni al reĝlando Italio kaj eksiĝi elsub Aŭstria imperio. La honorario por tio estis: tuja komenco de sistemeca italigo.

La gazetaro en Karintio provas per ĉiuj rimedoj konvinki siajn legantojn, ke la atenco kontraŭ la landestro Wagner ne estas politike motivita. Tamen: apenaŭ ekzistas iu nepolitika elemento en tiu ĉi bedaŭrinda okazintaĵo. La atenculo ja volis protesti kontraŭ la partieca disponigado de la postenoj en la lando — ĉu do tio ne koncernas politikon?

Mi proponis al kolego Ferk, ke li uzu la temon de la atenco por romano en slovena lingvo. Li diris, ke li jam havas alian temon kaj tiun ĉi ne volas tuŝi. La afero ne lasis min ripozi. Mi jam komencis kolekti materialojn. Povas esti, ke mi mem tion faros. La bazan strukturon mi jam vidas en mia kapo.

Meva Maron en sia letero el Bracknell raportas pri fervoro, kun kiu iu ĝisosta anglikano legis mian broŝuron pri Medjugorje kaj ne permesis sin ĝeni eĉ de miaj certaloke katastrofaj lingvaj eraroj, kaŭzitaj de troa hasto en la pretigo.

Dum mia skribado de tiuj ĉi linioj, kiun sekvos tradukado de Novalis kaj eble daŭrigado de mia romano, sur la tablo staras ĉarma kruĉeto kun teo, provizita de citronsuko. En mia nazo sentiĝas la unuaj anoncoj de malvarmumo, kiun regule provokas la tro varma oficejo.

Ĵaŭdo, 15-an de oktobro 1987

Hieraŭ mi ricevis malvarmumon. Tamen mi iris viziti J. M., kiun samtempe vizitis nia komuna konatulo el Labako. Ni diskutis pri la metodoj de katolika kunlaboro sur la tuta slovena lingva tereno translime. Pli kaj pli montriĝas letargio.

Preskaŭ ĉiu volas aranĝi ion propran, sed finfine ĉiuj restas sen publiko. Eĉ la jezuitoj en Labako preferis fondi propran revuon ol kunlabori kun la jam ekzistantaj, kiel nia CZ. Ekzistas fortaj ambicioj pri internacia kunlaboro, sed neniu pensas pri tio, ke oni unue devas solvi la lingvan problemon. La kutima efekto estas, ke la germana lingvo fariĝas lingua franca, kvankam kripligita ĝis apenaŭrekonebleco.

Mi proponis, ke oni unue levu la demandon pri la homo kiel universala estaĵo. Sen ia sana ekvilibro inter la individueca kaj universala homa identecoj oni ankaŭ apenaŭ povas elteni kaj reteni sian naciecon kiel unu el la plej persekutataj identecoj.

Mi skribis leteron al s-ro René Böll, filo de la mortinta germana verkisto. Mi proponis, ke li en sia eldonejo eldonu la novelaron de Kocbek en la germana. Tradukis la novelojn kolego Ferk. En bonan germanan.

Lundo, 19-an de oktobro 1987

En la jugoslavia parlamento en Belgrado okazis simbola akcidento. Volis paroli la prezidanto de la ŝtatestraro Lazaro Moisov, Makedono. Post la unuaj frazoj li svenis kaj devis esti prizorgita. Post duona horo li revenis kaj daŭrigis sian paroladon.

La unua parto — la sveno — ĵus okazas sur ĉiuj niveloj; ĉu okazos ankaŭ la dua parto, la reviviĝo kaj plua prospero, pri tio ekzistas duboj.

En la persa golfo la usona militistaro atakis la persan terolean plategon kaj ĝin detruis. Dominio deklaris al Usono militan staton ... Verŝajne li ne havos pli brilan sukceson kiel la ustaŝisma tirano de ’sendependa’ Kroatio (1941-1945) Ante Pavelić, kiu, por subteni solidare sian aliancanon Hitler, samtiel proklamis militan staton kontraŭ Usono.

Nia eldonejo ricevis manuskripton kun jena modesta deziro: ” ... ke ĝi aperu ne nur en slovena, sed ankaŭ en germana kaj aliaj lingvoj ... ” La teksto taŭgas eĉ ne por loka eldono en dialekto. Postmorgaŭ diplominĝeniero, la aŭtoro de la sendita geniaĵo, venos persone kontrakti pri sia ’romano’.

Kiamaniere klarigi al li, ke tio ne sufiĉas eĉ por pozitiva abiturienta ekzameno? Naŭze stulta ambicio de diletantoj!

Vespere mi volis demonstri mian komputilon, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne sufiĉe sciis pri ĝi. Miaj plej multaj komandoj estis responditaj per la surskribo: Bad command or fail name. Praktike estas en la ĉiutaga vivo same, nur ke ekster maŝino tion neniu kuraĝas tiel klare diri ...

Mardo, 20-an de oktobro 1987

Hieraŭ ripetiĝis en la borso de Novjorko la fama nigra vendredo el la jaro 1927, kvankam hieraŭ estis lundo. Tamen la akcioj eĉ duoble pli perdis sian valoron ol en la katastrofe fama antaŭmilita tempo.

La malbonŝanca pentristo Weratschnig venis al mi por trinki sian kafon. Li ĵus revenis el Sovetio, kien li ekskursis dum ses tagoj. Mi demandis lin, ĉu li ion pentris en Ruslando. Jes, li pentris. Ĉu pejsaĝon aŭ portretojn? Nek la unuan nek la duan. Li pentris pecojn kaj amasojn da terkarbo. Li veturis de Vieno ĝis Petersburgo por tie pentri karbon, kiu tute same amorfas kaj koloras en lia hejma urbo Klaŭdiforumo.

Merkredo, 21-an de oktobro 1987

Hieraŭ la franca prezidanto eldiris la veron pri la intencoj de grandaj nacioj. Li pledis por nepra kaj baldaŭa starigo de unuiĝinta Eŭropo, kiu fariĝu, tiel Mitterrand: unu ŝtattereno, unu merkato, unu kulturo kaj unu popolo. Nur, li ne kuraĝis malferme diri, ke tiu nova eŭropa ŝtato parolu ĝenerale la francan lingvon.

Eŭropo atingos unuecon nur, kiam ĝiaj registaroj forlasos la bonapartisman metodon de ĝia unuigado. Kiam oni akceptos la plurkulturecon kaj plurlingvecon kiel apartan valoron kaj eĉ avantaĝon de la malnova kontinento, tiam propraforte ekestos ankaŭ Unuiĝinta Eŭropo.

Malfrue en nokto rondtabla televida diskuto, gvidita de prof. Lendvai, pri la fenomeno de eŭrokomunismo. La Ĉeĥo Pelikan, aŭstria komunisto Wimmer kaj prof. Francois Bondy, bona konanto de la temo.

Mi pli miris pri la obstina kredo de J. Pelikan, ke la evoluo iras al ia demokratia socialismo. Do ĉiuj katastrofaj spertoj ne helpas malebriigi la homon, inklinan al utopia pensmaniero.

Parole lerta kaj pense cinika estis komunisto Wimmer, kiu prijuĝis al vicitanoj de iu jam socialisma lando nur funkcion de interna industria aŭ loka kontrolo. Laŭ li eĉ socialdemokratia partio ne estu ebla. Vana diskuto.

Ĵaŭdo, 22-an de oktobro 1987

En radioraportoj informo, ke la ĉijaran nobelpremion por literaturo ricevis la juda verkisto el Petersburgo Jozefo Brodski. Povas esti, ke li la premion meritas, sed dediĉi ĝin al iu ukrajna aŭ blankrusa aŭtoro estus multe pli sencoplene.

En Die ganze Woche komenco de tekstoserio pri Hitler. Portretoj de lia patrino Klara kaj lia patro Aloizo kaj de li mem kiel bebo.

Ĉu mi kondamnu tiun malfeliĉegan homon, havanta mem multajn liajn negativajn trajtojn, kiel: malinklino al sistema serioza laboro, emo reve perdiĝi antaŭ la realo, senĉesaj studadkomencoj, nefinitaj kaj sensukcesaj literaturprojektoj ktp.

Finfine: metu min en similajn cirkonstancojn — ĉu la afero vere finiĝus esence pli bone? Jes, mi estas pacema, ĉar mi ne povas konkuri en violento; mi estas amikema, ĉar mi malamikecon ne eltenas. Do, mi ne sentu min justa kaj bona eĉ kompare kun tia malfeliĉulo, kia Hitler ...

Malfrue ĝisnokten daŭris la filma klasikaĵo el Usono el la jaro 1941: La virino kun cikatro. Tamen mi ne bedaŭras la perditan dormotempon. Kia profunda psikologio sur tiu elstara vizaĝo de Joan Crawford, kiu kiel sola transiris el la epoko de la sensona en la epokon de la sona filmo.

Vendredo, 23-an de oktobro 1987

El Velenje profesoro Rozman. Ni interparolis pri Kocbek, pri lia ekskurso en Sovetion ktp. Mi kuiris bonan turkan kafon.

En radioraportoj furoras pli kaj pli fortaj demonstracioj de studentaro en Vieno kaj en tuta Aŭstrio. Mi jam iomete timis pri la simpozio en la universitata salono. Jam sufiĉis, ke mortis unu el plej salutindaj prelegantoj profesoro Szerdahely. Mi devas preĝi por li.

Helena alportis la plej altan prijuĝon por sia lerneja tasko en la germana.

Lundo, 26-an de oktobro 1987

Hieraŭ matene venis nova decido de la belgrada registaro. Ili sendis al la provinco Kosovo specialan grupon da 380 milicanoj eĉ kun tankoj. Tio povus esti komenco de la intercivitana milito en Jugoslavio. Serbaj estroj ne komprenas, ke venis la momento de la albana nacio — kaj neniu forto povas bremsi la iron de tiu proceso.

Akriĝis ankaŭ la pli malgranda, sed tiom pli doloriga ’politika’ situacio en mia familio. Sufiĉis, ke mi menciis mian vojaĝon al Vieno, jam mia edzino fariĝis kiel diable obsedita drako. Mi simple silentis, ĉar mi decidis akcepti interkomunikadon nur sur la nivelo de afableco. Ĉion, kio ne okazas en afabla tono, mi perceptas kiel senenhava bruo. Sed ĝuste tio efikis kiel benzino, verŝita sur ardaĵon. Tamen mi ne cedis.

Povas esti, ke mi ne estas bona homo, sed kanajlo. Bone. Tamen eĉ tio devas esti mesaĝita al mi en ĝentila maniero, se la alia volas mian respondon ...

Hodiaŭ estas la festotago de mia dua patrujo, Aŭstrio. Mi el plena koro deziras al tiu ĉi lando, ke ĝi la belecon de sia naturo kompletigu per grandanimeco de sia popolo kaj precipe de siaj gvidantoj. Aŭstrio povus fariĝi modela kerno de estonta unuiĝinta Eŭropo. Sed unue ĝi devus solvi la problemon de propraj radikoj kaj de sia historia vero.

Merkredo, 28-an de oktobro 1987

Ĉe unu flanko de la fenestra benko cigaredo en virina mano, ĉe la alia la pipo de la vira mano. Mi dormetis kun du pomoj en mia mantela poŝo. Post kvin horoj la itala trajno Remulus atingis Vienon.

Iu studentino iomete neafable klarigis al mi, ke mi staras ĝuste antaŭ la serĉata universitata konstruaĵo. Ĉie afiŝoj por studentaj demonstracioj. Sur la bustoj de la famaj sciencaj famuloj troviĝas kovriloj el plastika filio.

La salonego ne sufiĉe plena por tia evento: anoncitaj nur 100 partoprenantoj; prelegoj ne ĉiuj sur brila nivelo. Plej plaĉis al mi la verkisto kaj psikologo Piron kun sia analizo de ’esperantofobio’.

En la ĉina restoracio, proksime de mia loĝejo, mi bone kaj malmultekoste manĝis. La akcepton ĉe la urbestro mi evitis favore al letero, skribita al Ronjo.

Ĵaŭdo, 29-an de oktobro 1987

Temoj jam pli interesaj, aŭditorio eĉ malpli plena. Rilate al la aserto, ke Zamenhof kondutis sur la lingva kampo plene demokratie, mi en diskuto rimarkis, ke tio rezultiĝas el lia judaisma spirita heredo, kvankam li estis pli reformulo ol dogma kredanto. Li simple imitis la manieron de Dio, kiu ankaŭ donis nur la semojn, sed igis la homojn kulturi mem. En tio verŝajne troviĝas la respondo al la demando: kiel finfine Esperanto povis relative sukcesi kaj postvivi siajn konkurintojn.

Vendredo, 3-an de oktobro 1987

La hieraŭaj prelegoj estis altvaloraj: Piron, Tonkin, Silfer, jen la plej bonaj. Mi ĝis nun subtaksis la intelektan kapaciton de Tonkin. Pli modesta ol Lapenna, sed ne malpli klera. Eble ne tiel renesance vasta, sed tial fake pli preciza. Piron estas persono laŭ mia gusto. Iom simila al mia amiko Rebula en Triesto. Same fervora por la lingvo, kiun li advokatas. Mi devas kun li paroli.

Hodiaŭ mi leviĝi iom pli frue, por viziti antaŭ la prelegoj la faman vienan preĝejon Votivkirche, kiun iniciatis la malfeliĉa imperiestro de Meksikio Maksimiliano. Unue mi surgenuis en la benko kaj preĝis por kelkaj intencoj: por la sukceso de nia simpozio; por Gorbaĉov, por mia edzino, por Ronjo, por miaj origina kaj nova patrujoj ...

Post tio mi paŝis admiri la grandan bildon de Gustave Doré Christus verlasst das Praetorium (Kristo forlasas la tribunalon). Kvankam Jesuo paŝas en la direkto al la morto sur la kruco, la lumo fariĝas pli kaj pli hela descende sur la ŝtuparo.

En la sama navo, maldekstre kontraŭ la altaro, troviĝas flanka altaro, konsekrita al la Madono de Guadalupo (laŭ la apero de Dipatrino al Indiano Juan Diego en 1532).

Mi forlasis tiun ĉizelitan ŝtonfloron kun profunda sento, ke tamen ĉio troviĝas en bonaj manoj.

En tabakejo mi aĉetis markojn por miaj forsendaĵoj — kaj specimenon de Die ganze Woche kun la serio pri Hitler.

Mi denove preskaŭ perdiĝis en la granda universitata konstruaĵo.

Novaj prelegoj: Raŝiĉ, Hirmann, Sakaguĉi ... Plej bonan Esperanton parolis d-ro Bach, kiu sin deklaris ne-ano de la movado.

Post tagmanĝo en greka restoracio, kie mi devis aŭskulti kaj mem produkti ŝercojn en serba lingvo, en societo kun pensiita profesorino, kiu skandaliĝis pro tiel larĝa lingvopolitiko en Vojevodino ... Tamen ankaŭ ĉiuj esperantistoj ne estas veraj esperantoj.

Por mallonga tempo en la universitata salonego renkontiĝo kun Dorothea, kiu nun studas arthistorion en Vieno. Kun tiu sobra raciulino oni malfacile bone parolas.

Sekvaj prelegoj iel kuriozaj, la plej bona tamen tiu de d-ro Haszpra el Budapeŝto.

Komuna vespermanĝo en la kafejo Landtmann fronte al la majesta Burgtheater. Mi sidis fronte al Perla Martinelli, redaktorino de Literatura foiro, kaj flanke de Claude Piron. Ni manĝis niajn etajn manĝaĵojn kaj diskutis pri lingvaj demandoj. Ĉu pravas Schulz? Kio plej malfacilas en Esperanto? Kiamaniere skribi personajn kaj geografiajn nomojn?

Post certa tempo Herbert kaj mi okupis la finan parton de la longa tablo kaj priparolis niajn planojn. Kiam mi dekovris al li mian ideon pri romano surbaze de iu kosma teorio, li ravita aklamis, ke mi tuj komencu verki.

Iom post la deka mi jam troviĝis en tramo al stacidomo. En la mano restis iom da panplata varmo de ĉiuj adiaŭintoj; malantaŭ mi restis la terura viena vento, kiu purigas la grandurban atmosferon, sed malsanigas la gastojn, akomodiĝintaj al pli milda mediteranea klimato.

Dimanĉo, 1-an de novembro 1987

Vizito surtombe de mia patro, okupoj pri nova tegmento sur nia domo, pagado de fakturoj ...

Du vizitoj: Lampret el Kolonjo venis min demandi pri la pentristo Tisnikar; studento de teologia fakultato el Maribor venis min peti, ke mi preparu festparoladon okaze de la respublika festotago. Mi rekte respondis, ke mi estas monarkiisto, sekve mi ne povas paroli omaĝe al respubliko. Eĉ speciale ne, se temas pri tiaspeca respubliko, kia estas Jugoslavio, kiun mi interne ne povas akcepti, sed mi ne volas kontraŭ ĝi agi, ja tion pli sukcese faras ĝiaj gvidantoj.

Ĉe la tombo de mia patro mi preĝis por la tuta linio de miaj prauloj ĝis Adamo kaj Eva. Feliĉaj ĉiuj, kiuj jam atingis tiun ĉi benitan lokon, sen ŝarĝi sian konscion per ia kontraŭhoma kruelaĵo.

Lundo, 2-an de novembro 1987

Pečnik montris al mi la komencon de sia nova prozaĵo. Mi rekomendis forlason de troaj adjektivoj, per kiuj oni komentarias, anstataŭ priskribas, kio estas la vera afero de la verkisto.

Davorin klarigis al mi la uzon de mola disko en komputilo.

En la vespera televida programo triminuta raporto pri Esperanto. Bedaŭrinde oni igis legi tekston el Asterikso al la funebra voĉo de bonkorulo, kiu ne sukcesis superi amatoran nivelon.

Mardo, 3-an de novembro 1987

Post sinjorino Apih kaj ŝia eterna hundo almarŝis per bastono ankaŭ ŝia edzo, sinjoro Apih mem. La plej maljuna slovena komunisto — nuntempe la plej akra kontraŭulo de la komunisma reĝimo. En akompano Blažič, la plej analizpova plumo de la slovena estiĝanta opozicio.

Ni komencis per ordinara demando: Kio okazis, kio ŝajnas okazi en proksima estonto?

En respubliko Serbio jam venkis la stalinisma modelo, simila al Romanio de Ĉaŭŝesku. Ili tiamaniere esperas solvi sian problemon kun Albanoj en Kosovo. Ĉu ili provos sammaniere solvi la rilaton kun Slovenio? Apenaŭ kredeble, ja Kosovo ligas ĉiujn iliajn fortojn. Tamen principe ankaŭ tio povas okazi.

Post la tagmanĝo ni iris kafumi en la duone slovenan gastejon Pri Joklnu/Bierjokl. Ni konstatis, ke mankas aliancanoj, ja tuta Eŭropo evoluas en centralisma direkto, kiu ne havas komprenon por etaj nacioj. Eble tamen Bavaroj plej bone povas tion kompreni. Certe ne Francoj kaj Britoj. Sed ĉu oni povas fidi al Germanoj — post tiom da historiaj malfeliĉoj kun ili ekde la 8-a jarcento?

Apih eldonis jam la duan libron de siaj memoraĵoj el la tempo de la antaŭmilita enkanceriĝo. Nun li volas publike demisii el la partio, publikigante samtempe protestan broŝuron kontraŭ la ’perfiduloj de la originaj komunismaj celoj’.

Mi proponis al li, prefere en ironia lingvaĵo danki al la partio, ke ĝi malfermis liajn okulojn antaŭ la iluzioj de komunismo.

Post kelkaj horoj venis advokato el Labako, kiu same demandis, kion fari — ’ĉto zdjelatj’, kiel sin demandis siatempe Lenin — en la nuna situacio. Komunistoj eĉ ŝajnas esti certagrade pretaj proponi iometan kunlaboron kun nekomunistoj, t.e. kristanoj.

Kunlaboru, mi diris, en bonaj aferoj, sed lasu ilin sur la seĝo de la ŝtata povo solaj!

Ni konstatis, ke nia sola objektiva alianco povus esti — paradokse — Sovetio, kiu ne insistas plu ĉe Jugoslavio kaj tre veŝajne apur Hungario bezonus iun neŭtralan kaj demokratie administratan memstaran Slovenion.

Ni fondu, mi diris, societon de amikeco kun Sovetio, kiel tion faris la slovenaj komunistoj en la jaro 1939 — kaj en tia societo ni sincere preĝu por la bono de Gorbaĉov kaj liaj planoj. La vera ŝlosilo de nia perspektivo kuŝas ne en Belgrado, sed en Moskvo. Li unue ridis, sed poste li kunsentis kun la ideo.

Ĵaŭdo, 5-an de novembro 1987

Venis verkisto V. Habjan el Labako. La iama komunisto kaj partizana komisaro, kiu ĵus verkis biografion pri la slovena episkopo Slomšek ... Estas interese aŭdi liajn spritajn komentojn, kiuj ĉefe trafas nin, falsajn kristanojn. Ne malpli bongusta estas lia botelo de blanka vino el slovena Stirio, duklando de niaj vinspecoj.

F I N O Redakta rimarko Klaŭdiforumo estas Klagenfurt/Celovec, ĉefurbo de Karintio, Aŭstrio Labako estas Ljubljana (iam ankaŭ germane Laibach), ĉefurbo de Slovenio Vilako estas Villach/Beljak, urbo en suda Karintio, Aŭstrio Celeo estas Celje (iam ankaŭ germane Cilli), urbo en Stirio, Slovenio Karintio estas Kärnten/Koroška, unu el 9 federaciaj landoj de Aŭstrio, en kiu vivas apud Germanoj ankaŭ ĉ. 50.000 Slovenoj. El ili ĉ. 14.000 sin formale deklaras Slovenoj.

Karantanio estas Carinthia/Karantanija, mezepoka slovena ŝtato 600-745, kies administra centro troviĝis en la ne plu ekzistanta kastelo sur Krnski grad (Karnburg) norde de Klaŭdiforumo. Ĝi ampleksis la landon Karintio, Stirio kaj Malsupra Aŭstrio preskaŭ ĝis Vieno. Tiu ĉi mezepoka ŝtato fariĝis bazo kaj kerno por Aŭstrio kaj ankaŭ por Slovenio.