• monato201812
  • monato201811
  • monato201810
  • monato20180809
  • monato201807
  • monato201806
  • monato201805
  • monato201804
  • monato201803
  • monato201802
  • monato201801
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2018

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2018. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2018 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Eseoj

Historio

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Literaturo

Medio

Moderna vivo

Politiko

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Seminario pri germana opozicia literaturo

Seminario pri germana opozicia literaturo en la germana, angla kaj Esperanto. La celo: esplori potencialon de la nuntempa germana opozicia literaturo por progresigo de Germanio kaj ĝia popolo. La 25an de novembro 2018 je la 16a horo okazos vizito al Ŝtutgarta Librosemajno 2018, Haus der Wirtschaft (Domo de Ekonomio), Willi Bleicher-Strasse 19, DE-70174, Stuttgart, Germanio. 16.00 - vizito al la libroekspozicio (plejparte en la germana lingvo), prezento de parto de traduko el la germana en Esperanton de libro „Aĉetitaj Ĵurnalistoj” de Udo Ulfkotte. 18.00 - en halo Reutlingen Stuttgarter Buchwochen (Ŝtutgarta Librosemajno) Fritz Erik Hoevels prezentos sian novan libron „La Dekstra/Maldekstra - Konfuzo” kaj gvidos diskuton pri ĝi. La diskuto okazos en la germana, angla kaj Esperanto. Eniro kostas 2,5 eŭrojn. https://www.ahriman.com/termine.htm Ni kolektiĝos antaŭ la enirejo antaŭ la 16a horo. Bonvenon! Organizanto: Vladimir Minin, mininvl@yahoo.com.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

L. L. Zamenhof

L. L. Zamenhof. La homo kaj lia idearo en liaj propraj vortoj (de G. C. Fighiera). Eldonis: Esperanto-Centro Torino. Nova eseo pri la penso de la kreinto de Esperanto pri religiaj, etnaj, politikaj, etikaj, sociaj kaj esperantistaj demandoj. 40 paĝoj, 39 historiaj piednotoj, bibliografia listo de 115 verkoj pri Zamenhof. Aparte interesa estas la propono de Zamenhof, en 1914, krei Eŭropan Tribunalon kaj Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. € 3,90. Mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj aliaj libroservoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trame tra la tempoj

La tramomuzeo en Vieno (Aŭstrio) estas la plej granda en la mondo. Ĝi situas en iama tramoremizo en la 3a distrikto, kiu estis en uzo de 1901 ĝis 1990. La tramomuzeo montras ĉiujn tramveturilojn, kiuj iam veturis en Vieno de 1865 ĝis hodiaŭ. La posedantoj estas Vienaj Linioj (entrepreno de la komunumo Vieno) kaj la asocioj „Amikoj de la Fervojo” kaj „Viena Tramomuzeo”. La plej malnova eksponaĵo estas ĉevaltirita tramo el la jaro 1868.

Ĉevala paniko

Miloj rigardis la grandan tramoparadon en Vieno okaze de la jubileo „150 jarojn tramo en Vieno” en 2015. Renovigita vagono de ĉevaltirata tramo („ĉevaltramo”) estis la unua veturilo de la parado. Sed panikiĝis la ĉevaloj, ĉar la dekmilkapa homamaso estis tro brua. Do elektra lokomotivo devis tiri la vagonon laŭ la viena Ringstrato.

Sekvis 52 pliaj veturiloj: tramoj, busoj, unu metro-trajno kaj diversaj specialaj veturiloj, disponigitaj de la Viena Tramomuzeo. Konduktoroj kaj pasaĝeroj en historiaj kostumoj akompanis la procesion. Antaŭ la urbodomo la tramoj haltis por ebligi fotadon.

Lignaj reloj

La unua tramlinio en Vieno funkciis de 1840 ĝis 1842. Ĝi transportis festemulojn al la amuzkvartalo Koloseo en la nuna 20a distrikto, kie oni povis danci en granda barelo kaj rigardi lignan elefanton de interne. La tramtrajno konsistis el du vagonoj, inter kiuj ĉevalo troviĝis kaj tiris, respektive puŝis, la vagonojn. La reloj estis el ligno. En 1865 ekfunkciis la unua daŭra tramlinio en Vieno. Ĉevaloj tiris po unu vagonon, kiu ruliĝis sur feraj reloj.

Tramtrajnoj tirataj de vaporlokomotivoj („vaportramoj”) trafikis en la eksteraj partoj de Vieno de 1883 ĝis 1922. La unua elektra tramo en Vieno veturis en la jaro 1897. Baldaŭ poste malaperis la ĉevaltramoj (1903) kaj la vaportramoj (1922).

Simboloj

En la dua duono de la 19a jarcento la linioj havis ne numerojn, sed simbolojn pro la multaj analfabetoj vivantaj en la ĉefurbo de la multlingva aŭstra-hungara imperio. Nur ekde 1907 oni uzis numerojn: 1 ĝis 20 por linioj ĉirkaŭ la urbocentro; 21 ĝis 80 por linioj en kaj el la centro; 81 ĝis 99 por specialaj linioj. Se linio kondukis al la centro kaj plue sur Ringstrato, ĝi havis literan lini-signon. La plilongigon de linio oni vidigis per tri-ciferaj numeroj. Ekzemple la plilongigoj de la linio 17 estis 117, 217 kaj 317.

Ĝis 1900 la tramstiristo staris antaŭe en la freŝa aero, ankaŭ en vintro, ĉar li devis havi senbaran ĉirkaŭvidon. Poste oni protektis lin per vitraj fenestroj. Hodiaŭ la stiristoj sidas komforte en hejtata ejo.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tago de mortintoj

Mi estas sola. Miaj gefiloj, genepoj vivas en foraj urboj. Proksimiĝas Kristnasko. En familioj la dommastrinoj purigadas en la loĝejo, lavadas, gladadas, aĉetadas donacojn. Nuntempe ĉio estas aĉetebla, la vendejoj estas plenplenaj, abundegas la varoj, kaj en ĉiuj televidkanaloj svarmas Avo-Kristnaskoj (eĉ inaj ...).

Ĉio ĉi por mi estas fremda. Kiam mi estis infano, knabineto ... (Ho, tio estis en „antikva tempo”), tio estis alia. Oni ne vidis svarmantajn Sanktajn Nikolaojn, nek Avon Kristnasko (neniu havis televidilon). Estis alia tempo, tute malsimila. Sed nun, sojle de la Kristnaska festo, mi rememoras tiun „alian tempon”. Por mi, la kristnaskaj festotagoj estas „la tagoj de la mortintoj”. Ne, ne kredu, ke mi funebras! En mia memoro reviviĝas karaj personoj de mia infanaĝo, kiuj dum tiuj malriĉaj jaroj pretigis enkore riĉan Kristnaskon.

Tiutempe ne estis lavmaŝino, nek elektro, nek akvo enkondukita en la domoj en la vilaĝo. Oni lumigis per petrollampo. Nun mi komprenas, kia peno estis por mia patrino lavi la tapiŝojn, littukojn, ĉion permane. Sed ĉiu lavitaĵo bonodoris pro pureco.

En la kuirejo estis forno hejtata per ligno. Lerte uzi ĝin dum bakado, ankaŭ por tio necesis sperto: kiom da lignopecoj, kiam ili estu metitaj sur la fajron, por ke la bakaĵo ne brulu, nek restu nebakita. Gladado? Tio estis farita per fera gladilo varmigita per arda karbo el la forno. Bonodoro estis en la ĉambro, kiam patrino gladis!

„Tago de mortintoj”, mi diris. Jes, ĉar panjo kaj paĉjo forpasis delonge. Paĉjo estis laŭ metio tajloro, sed li praktikis la metion kudrante nur por la familio. Tiutempe ne estis problemo kun amasiĝintaj rubaĵoj. Ĉio estis reuzata iamaniere. La eluzitaj vestaĵoj estis flikataj; aŭ inversigataj, kiam ili estis tro eluzitaj. El la ankoraŭ bonaj partoj de tia vestaĵo mia patro kudris belajn ĉapojn, laŭ la tiutempa modo. Mi memoras, ke por la antaŭkristnaska tago panjo kaj mi ricevis belegajn babuŝojn kudritajn de paĉjo el ŝtofopecoj.

Jam antaŭ la 24a de decembro, kiam Anĝelino vizitas la hungarlingvajn familiojn, precipe familiojn kun infanoj, mi tre atendis Ŝin. Tiutempe nenie svarmis anĝeloj, sed la infanoj sciis, ke Ŝi vidas nin, ĉu ni kondutas bone, meritas donacojn?

Nun mi scias, ke mia patrino kuiris la tiel nomatajn „salonsukerojn” (bombonojn) kaj envolvis ĉiun el ili en blankan „silkan” paperon, kaj ornamis per ili la kristnaskan arbon, kiun alportos la Anĝelino nevidebla. Ni, la infanoj, estis ekster la domo, ludadis sur la neĝkovrita deklivo. Dum nia foresto alvenis la Anĝelino kun la ornamita kristnaska arbo kaj la donacoj ...

Kia feliĉo, kia plezuro! La kristnaska arbo estis belega, briletis la ornamaĵoj en la kandellumo, kaj sub la arbo estis donacoj! Nun mi scias, ke ili estis tre modestaj donacoj, sed tiutempe ni ne konis la vorton „malriĉa”. Neniu estis riĉa, kaj mi neniam komparis nin kun aliaj. Mi tutkore ĝojis, se estis libro, legaĵo sub la kristnaska arbo. Fojfoje mi ricevis ilustritan fabellibron. Tiu libro estis belega! Mi kredas, ke tiutempe ĝi estis la plej bela fabellibro trovebla en vendejoj. En ĝi estis koloraj ilustraĵoj, kiujn poste mi pacience kopiis. Mi ne estas talenta, sed mi ŝatis desegnadi. En tiu libro estis fabelo, kiun mi neniam forgesis: Reĝido deziris akiri eternan junecon kaj senmortan vivon. Feino donas al li eternan junecon kaj senmortecon, sed ŝi atentigis lin: li perdos ilin, se iam li eniros en la valon de deziroj. Pasas jarcentoj en eterna juneco, sed iun tagon la reĝido ekdeziras revidi sian patron, sian hejmlandon, kaj ekiras. Sed en la loko de la iama palaco li trovas nur ruinojn, kaj neniu memoras pri la reĝo, lia patro. La reĝido komencas fosi, kaj trovas kestegon. Ĝin malferminte, li ekvidas la Morton.

Tiun fabelon mi ofte rememoris dum mia vivo. Lastfoje, kiam mi estis en mia naskiĝvilaĝo, mi vizitis la tombejon. La silentaj tomboj kovras la amatajn personojn de mia infanaĝo: gepatrojn, geavojn, bapto-gepatrojn ... nur kelkaj maljunaj homoj povas ilin rememori.

Sankta Nikolao en mia protestanta vilaĝo nomiĝas „Mikulaŝ”. En tiu tago, vespere mi estis ĉe la baptogepatroj. En la kuirejo lumigata per pala, flava lumo de petrollampo estis nur mia baptopatrino kaj mi. La baptopatro estis ie ekstere ... La baptopatrino foje venigis min al si, malfermis la pordon. Ie en la fora mallumo de la korto aŭdiĝis krakado. „Mikulaŝ pretigas vergeton,” ŝi diris. (Mikulaŝ ĉiam aldonis ankaŭ vergeton, por kiam la infano malbone kondutos.) Nun mi scias, ke la krakado venis ne de Mikulaŝ, sed de la baptopatro, kiu estis tre bona homo, mi tre amis lin. La donacetoj estis bombonoj, pomo kaj nuksoj.

Nuntempe la infanoj ricevas multajn multekostajn ludilojn kaj dolĉaĵojn, kaj kristnaske kaj en la tago de Mikulaŝ. Eĉ tro da! Sed ne aŭdiĝas krakado farita de la nevidebla Mikulaŝ ...

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova brulaĵo por aŭtobusoj

La malgranda urbeto Zvolen (ĉirkaŭ 200 km nord-oriente de la slovaka ĉefurbo Bratislavo) testos en praktiko la uzon de LNG-gaso en siaj urbaj aŭtobusoj laŭ nova eŭropa projekto. Tiu tri-jara projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono per la sumo de 4,1 milionoj da eŭroj. La urbeto tiel akiros 15 novajn modernajn aŭtobusojn kaj unu gasstacion por LNG-gaso.

LNG-gaso, t.e. likva natura gaso (angle liquefied natural gas), estas normala tergaso, kiu je malalta temperaturo ŝanĝiĝas de gasa al likva stato. La avantaĝoj de LNG-gaso kompare kun la ĝis nun uzata CNG-gaso (angle compressed natural gas) estas jenaj:

LNG-gaso CNG-gaso
Stato de la gaso likva, sen premo kunpremita en ŝtalboteloj
Plenigo de aŭtobusa gasujo 2 – 3 minutoj 20 minutoj
Veturebla distanco per plena gasujo 600 km 300 km

Oni atendas, ke la projekto estos sukcesa, kaj ke iom post iom LNG-gaso estos uzata en la urba trafiko tra tuta Slovakio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multajn talentojn havas la arbaro

Ĉu forsegi arbon en Vieno, Aŭstrio? Atentu! Ĉar arboj en Vieno estas protektataj. Por mortigi arbon oni bezonas specialan permeson de la komunumo. Se granda arbo devas nepre malaperi, oni devas planti kelkajn junajn en la proksimeco. Tiu „protekta leĝo” en Vieno ne validas por tre aĝaj, putraj arboj kaj ne por fruktarboj.

Tri mil miliardoj da arboj

Sur nia tero staras tri mil miliardoj da arboj, tio estas meznombre pli ol 400 arboj por unu homo. Por kreski tiuj plantoj bezonas karbondioksidon, akvon kaj lumon. Kompense, ili purigas la aeron kaj liveras valoran konstrumaterialon aŭ krudmaterialon por industrioj. Arboj donas ombron kaj malhelpas varmegon. Arbaroj retenas la pluvakvon kaj preventas neĝ- kaj ter-lavangojn.

La pluvarbaroj de la mondo malaperadas, sed male en Aŭstrio la arbaro pligrandiĝas: 48 % de la lando estas kovrita de arbaroj, kaj tiu areo kreskas ĉiujare je 0,1 %. En ĉiu sekundo kreskas unu kuba metro da ligno en Aŭstrio. Ĉefe temas pri picea ligno kaj faga ligno.

Danĝeraj malsanoj

La malamikoj de la arbaroj estas aerpoluado, sekeco, ŝtormoj, insektoj kaj bakterioj aŭ fungoj. En 2016 en Aŭstrio mortis multaj fraksenoj pro diversaj malsanoj.

frakseno

La foto montras sur la trunko de 25-jara frakseno la koridorojn de la larvoj de du insektoj, kiuj mortigis tiun junan arbon, kiu estus povinta vivi pli ol 300 jarojn 1. La fraksena fungo venas el Azio kaj jam malsanigis fraksenojn unue en Pollando, Germanio kaj Svisio, nun ankaŭ en la tuta Aŭstrio. 120 000 hektaroj da fraksenarbaro en Aŭstrio jam malaperis. Nur kelkaj arboj restas sanaj. Ties semoj iĝos la komenco de nova, sana generacio. La malapero de la frakseno estus granda perdo por Aŭstrio, ĉar en tiu lando vivas nur ĉirkaŭ 40 arbospecioj.

Musoj kaj kapreoloj

Musoj ege ŝatas la freŝajn radikojn de arbeto. Oni devas protekti la radikojn per reto. De supre kapreoloj volonte manĝas la bongustajn burĝonojn. Kiam la korno de kapreolo jukas, la kapreolo frotas ĝin kontraŭ arboŝelo kaj la arbo estas damaĝita aŭ eĉ mortas. Tial oni devas protekti ankaŭ la arbotrunkon ĝis la arbo estas dekjara.

La arbarposedantoj, la ŝtato kaj la industrioj volas scii, kiom da ligno estiĝas kie. Oni interesiĝas ankaŭ pri la sanstato de la arbaro. Tial en Aŭstrio ekde la 18a jarcento oni inventaras la arbarojn. Oni iras de arbo al arbo kaj mezuras la diametron de la trunkoj 130 cm super la tero. El tio oni povas kalkuli la lignan volumenon de unu arbo. Sed tiu procedo estas tre multekosta. Eblas ankaŭ foti la arbaron de supre uzante senpilotan aviadilon kaj per lasera tekniko kalkuli la lignan volumenon. Tio estas pli rapida sed ne ekzakta metodo. Alia sistemo estas el diversaj punktoj en la arbaro skani ĉion panorame per portebla laseraparato. Poste aŭtomate elkalkuliĝas la ligna volumeno. Ankoraŭ ne kontentige funkcias la fotogrametria metodo por produkti tridimensian bildon de la arbaro el fotoj faritaj el helikopteroj.

1. La aŭtoro sendis la foton al tri universitataj institutoj, sed neniu sciis pri kiuj insektoj temas; eble la leganto scias pli?
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Riverborda promenado en Glasgovo

Antaŭ nelonge, ni – mia edzino Moja kaj mi – troviĝis en Glasgovo (gaele: Glaschu), la plej granda industria urbo en Skotlando kaj naskiĝloko de mia patro. Ĝi ne povas esti priskribata kiel populara centro de turismo, sed en ĝi estas multe da interesaĵoj. Veturante de ĝi oni povas rapide kaj facile per trajno aŭ ŝoseo atingi kelkajn el la plej belaj regionoj en la lando.

Iumatene ni decidis fari promenadon laŭ la suda bordo de la rivero Clyde (gaele: Cluaidh), kiu fluas tra la urba centro kaj dividas Glasgovon en du partojn.

Ni komencis nian piediradon apud la hotelo Grand Central, konstruaĵo tiel impona, ke Moja devis foti ĝin el diversaj anguloj. Tute proksime al ĝi ni ĝojis, ke ni trovas librovendejon, kiu en tiu precipe angleparolanta 1 urbo, specialiĝas pri la vendo de libroj en nia gaela, la antikvega kelta lingvo. Ĝin parolas loĝantoj en la nordo kaj en la insuloj de Skotlando (kaj iam en preskaŭ la tuta lando), sed ĝi estas ne plu ofte aŭdata sur la stratoj de kosmopolitaj urbegoj.

Gaela influo

Ne malproksime de la hotelo estas la strato Argyle, kaj super tiu strato estas granda ponto, al kiu la glasgovanoj donis la kromnomon The Hielanman's Umbrella (La pluvombrelo de la gaeloj). Ĝi ricevis tiun nomon pro tio, ke sub ĝi kutime kolektiĝis (ŝirmante sin de la ofta glasgova pluvo) anoj de la iam grandnombraj gaeloj, posteuloj de la altlandanoj (angle; Highlanders, skote: Hielanmen). Ili estis elpelitaj el sia norda hejmlando fare de avaraj kaj kruelaj bienuloj aŭ migris – kaj ankoraŭ migras – al la urbego pro malriĉeco kaj la malfekundeco de la tero. En la 20a jarcento kreiĝis pli komforta kaj taŭga renkontejo por la gaelaj ekzilitoj. Tiam estis fondita en la urbocentro Aros nan Gàidheal (gaela kulturejo), kiu tie ekzistis ĝis la jaro 1979. Tamen la gaela influo daŭras ankoraŭ en Glasgovo en la formo de gaelaj lernejoj, preĝejaj diservoj en la gaela lingvo, gaelaj eldonejoj, ALBA – la gaellingva televid-elsendejo en ne plu uzata dokejo ktp. Do la gaela estas nun agnoskata kiel unu el la naciaj lingvoj de Skotlando.

Kiam mia patro estis juna, de la kajo ne tre for de tiu hotelo navigis ŝipoj, per kiuj gajaj glasgovanoj faris tagajn ekskursojn al popularaj vizitejoj laŭ la estuaro de la granda rivero. La plimulto de la ekskursantoj estis malriĉaj laboristoj kun siaj familioj, por kiuj unutaga ŝipvojaĝeto estis la ununura ferio, kiun ili povis ĝui dum la tuta jaro. Nun la kajoj estas malplenaj, la ŝipoj malaperis kaj la vizitejoj ne plu allogas turistojn. Apud la kajo staris neprizorgata domo, sur kiu ankoraŭ estis legebla la surskribo „Atendejo por sinjorinoj”, kaj sur fera arko super la enirejo al la kajo legiĝas la vortoj „Aliro al la ŝipoj”. Sed la tuta bordo estas senhoma kaj silenta. Tamen aliflanke de la rivero vidiĝas moskeo kaj la Altlernejo de Navigado, kiu ankoraŭ funkcias. Ĝi estas interesa konstruaĵo, ĉar ĝia tegmento similas ferdekon de ŝipo kaj ĝi enhavas grandan planetarion, supozeble por instrui navigadon laŭ la steloj.

La Pasionaria

Post kelkaj paŝoj ni trovis ion, kio ege surprizis kaj interesis min. Temis pri stiligita statuo de virino omaĝe al la hispanino Dolores Ibárruri, kromnomita La Pasionaria, politika gvidinto, rigardata de kontraŭfaŝistoj kiel heroino de la Dua Hispana Respubliko kaj de la civila milito. Tuj sub la figuro aperas la surskribo: Pli bone morti starante ol ĉiam vivi surgenue (citaĵo atribuita al ŝi). Sur la piedestalo de la statuo estas skribite: La urbo Glasgovo kaj la brita laborista movado omaĝas la kuraĝon de la viroj kaj virinoj, kiuj iris al Hispanio por batali kontraŭ la faŝismo en 1936-1939. El Britio iris 2100 volontuloj, el kiuj 534 estis mortigitaj kaj 65 devenis de Glasgovo. Mi forte interesiĝis pri la monumento, ĉar kiam mi estis knabeto mi loĝis kun miaj gepatroj en Ourense (nord-okcidenta Hispanio), kie mia patro laboris private kiel lingva instruisto ĝis la eksplodo de la civila milito. Eĉ kiel malgranda infano mi ankoraŭ memoras la formarŝon de kantantaj junuloj, kiuj ĝoje iris aliĝi al la faŝisma armeo. Mirigis min, ke tia monumento troviĝas en Glasgovo, tiom for de Hispanio. Laŭ mia scio similaj monumentoj honore al La Pasionaria ekzistas nur en Madrid kaj Bilbao.

La statuo estis farita de la angla skulptisto Arthur Dooley. La projekto estis komisiita de la Asocio de la Internacia Brigado, kaj financata el la kaso de sindikatoj kaj laborista movado. La konservativaj anoj de la urba konsilantaro protestis kontraŭ la konstruo de la skulptaĵo kaj minacis forigi ĝin, se ili venkos en la glasgovaj elektoj. Pro tiu minaco la statuo estis instalita sen ceremonio por eviti publikan malordon. Plie, la disponebla mono por pagi al la skulptisto ne sufiĉis kaj intertempe Dooley devis vivi sen monrimedoj en sia metiejo.

Palaco de la Popolo

Ni daŭrigis nian piediradon ĝis la fino de apudrivera promenejo, ĝis ni atingis la enirejon al la tiel nomata Popola Parko de Glasgovo. Longa avenuo, flankita de arbustoj, kondukas al la Palaco de la Popolo, en kiu troviĝas muzeo, kafejo kaj granda vitrodomo kun kolekto de ekzotaj plantoj kaj arboj. Antaŭ ol eniri, ni malkovris en la palaca ĝardeno ŝtonan tabulon omaĝe al tiuj, kiuj: „rifuzis partopreni en la detruo kaj mortigo kadre de militoj ”. Neniam en iu alia lando aŭ loko ni vidis monumenton, dediĉitan al militrifuzintoj.

Alia unikaĵo estas epigrafo sur la sojlo de la palaca kafejo, kiu memorigas pri Fratino Smudge, la tre amata kato de la Palaco, unusola feliso en la mondo, kiu estis membro de laborista unio, nome de la Sindikato de Kaldronfaristoj kaj la Unuiĝo de Urbaj Dungitoj. La titolo „frat(in)o” aŭ „kamarad(in)o” estas formale uzata inter anoj de laboristaj sindikatoj. Do Smudge („Ŝmirmakulino”) meritis ankaŭ tiun titolon de respekto kiel grava dungito de la stabo. La kato iĝis fama kaj estis dorlotata de la glasgova publiko. En la muzeo iam estis vendataj remburitaj ludilaj kopioj de Fratino Smudge. Bedaŭrinde, kiam estis nomumita nova direktoro de la Palaco de la Popolo (viro pedanta kaj senhumura), li deklaris, ke popularigo de nura animalo estas maldigna ĉe kultura instanco. Li maldungis la katon kaj malpermesis la vendadon de la kat-ludiloj. Feliĉe, bonkora sinjorino adoptis la katon kaj zorgis pri ĝi ĝis ties morto.

Antaŭ la ĉefa pordego de la Palaco staras rimarkinda kaj altega fontano, anoncita kiel la plej granda terakota konstruo en la mondo. Kronita de la reĝino Viktoria kaj ĉirkaŭata de alegoriaj figuroj, prezentantaj Afrikon, Azion, Amerikon kaj Oceanion, ĝi simbolas la pompon de la iam monde vasta brita imperio.

Flanke de la Palaco estas herbejo, nomata Glasgow Green (glasgova verdejo), kie la lokaj dommastrinoj rajtis sekigi sian lesivaĵon. Kvankam ĝi ne plu estas uzata por tiu celo, tie ankoraŭ staras vicoj de orde forĝitaj ferfostoj, sur kiuj la lavaĵoj estis pendigataj.

La lasta kuriozaĵo, kiun ni spektis dum nia riverpromenado estis grandega konstruaĵo, kiu similis riĉe ornamitan azian palacon. Je nia surprizo oni informis nin, ke temas ne pri orienta palaco, sed pri eksa fabriko de tapiŝoj.

Garvan MAKAJ'
korespondanto de MONATO en Britio
1. Angloj certe ne konsentus, ke la popola idiomo de Glasgovo povas esti rigardata kiel ilia lingvo. Al ili ĝi sonas kiel nepenetrebla urba dialekto de la skota aŭ skotangla.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Italaj rubaĵoj por Aŭstrio

En Italio estiĝas multe da rubaĵoj, same kiel en ĉiu alia industria lando, sed Italio ne disponas pri sufiĉe da rubaĵ-deponejoj kaj bruligejoj. Tial dum la jaro 2017 transportiĝos 70 000 tunoj da dommastrumaj rubaĵoj al Aŭstrio kaj Germanio per vartrajnoj. Oni bruligos la rubaĵojn en tiuj du landoj, produktos varmegan akvon por hejti domojn, kaj elektran energion. Bruligi unu tunon da rubaĵoj sen damaĝi la medion kostas pli-malpli 100 eŭrojn. Timante protestojn, oni tenas sekretaj la lokon kaj la kvanton de la bruligado. En Italio pro tiaj protestoj oni decidis forŝovi la rubaĵojn eksterlanden.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kristnasko funde de lago

Anoj de la plonĝista klubo Oktopusas el la litova havenurbo Klaipėda havas interesan tradicion por festi Kristnaskon kaj akompani la finiĝantan jaron. Inter Kristnasko kaj Novjaro ili kuniĝas ĉe la lago Plateliai en nord-okcidenta Litovio kaj organizas amuzan enplonĝadon en la malvarman akvon de la lago. Sed tio ne estas simpla plonĝado.

Antaŭ ol salti en la akvon, sur la bordo ili ornamas kristnaskan arbon. La ornamaĵoj estas manĝeblaj objektoj, ekzemple fruktoj, biskvitoj, krustaĵetoj, kaj aldoniĝas ankaŭ simbolo de la venonta jaro. Kun la ornamita arbo la grupo de fervoraj plonĝistoj saltas en la akvon kaj profundiĝas ses metrojn por fiksi la kristnaskan arbon sur la lagan fundon. Sekvas simbola festa ceremonio, fotado kaj, se la veterkondiĉoj favoras, plia amuziĝo.

Subakva avenuo

Tiu festa plonĝotradicio ekis en la jaro 1999. Ekde tiu jaro ĉe la fundo de la lago Plateliai fine de ĉiu decembro aperas unu plia ornamita piceo, kiu aldoniĝas al la subakva avenuo formita el antaŭjaraj kristnaskarboj. Plonĝoŝatantoj rakontas, ke en la akvo la arboj restas belaj dum kelkaj jaroj, kvankam la naturaj ornamaĵoj, bongustaj por la fiŝoj, malaperas jam post kelkaj tagoj.

Litovio estas lando kun malstabila klimato. Unu vintro povas esti frosta, kaj alia sufiĉe milda. Plonĝistoj asertas, ke plonĝado dum milda vetero estas multe pli facila kaj ne tiel impresa kiel dum frosta vintro, kiam sur la lago kuŝas dika tavolo da glacio. En tiu okazo necesas fari truon en la glacio, kaj nur kelkaj homoj profundiĝas. Tamen, kiam de la fundo oni levas la okulojn, la impreso estas mirinda: fojfoje la glacio aspektas blanka kiel lakto, en aliaj okazoj travidebla kiel vitro aŭ brilanta pro la suno.

Vidindaĵoj

Krom viziti la kristnaskarban avenuon, plonĝistoj ĉe la fundo de la lago povas ĝui subakvajn kreskaĵojn kaj renkonti diversspecajn fiŝojn. Estas ankaŭ aliaj interesaj vidindaĵoj: en 11-metra profundo estas restaĵoj de ponto, kiu en la 15a jarcento kondukis al unu el la sep insuloj de la lago, Kastel-insulo. Rompitaj pecoj de helikoptero markas la lokon de iama akcidento, kaj troviĝas ankaŭ antikvaj boatoj de fiŝkaptistoj.

Antaŭ kelkaj jaroj plonĝistoj trovis skulptaĵon de la reĝino Bona (1494-1557) kaj nomis ĝin „Fraŭlino de la profundo”. En 2005 kun franciskanoj en 16-metra profundo la plonĝistoj starigis kvar-metran lignan krucon kun skulptaĵo de Jesuo suferanta.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vaflofabriko hejtas tutan kvartalon

Bakforno produktas multe da varmo. La varmenergio venas en la atmosferon kaj malaperas en la kosmo. Tio estas malŝparo de energio kaj mono, sed ekzistas alternativo.

Milionoj da vafloj

Mondvaste konataj estas la vafloj de la firmao Manner, kies sidejo estas en la 17a distrikto de Vieno. Tiuj bongustaĵoj estas farĉitaj per avelokremo: Kvin vafleto-tavoloj, inter ili kvar kremtavoloj da avelo kaj kakao kun dimensioj de 49 × 17 × 17 milimetroj. Unu pako konsistas el dek vafloj. La produktado estas unu miliono da pakoj en ĉiu tago, ankaŭ sabate kaj dimanĉe per 24-hora laborado.

La fondiĝo de la firmao okazis en la jaro 1890. En tiu tempo la aveloj venis el la itala urbo Napolo; tial estiĝis la nomo napolaj vafloj. La fabriko Manner, kie nuntempe laboras 400 homoj, estas protektata kiel arkitektura monumento.

Vendata varmo

Okaze de renovigado oni cerbumis pri la ekonomia uzo de la eliĝanta varmo. La povumo estas unu megavato kaj tio sufiĉas por varmigi mil platojn de elektra forno. Manner faris kontrakton kun Wien-Energie (Viena energio), energikonzerno de la urbo Vieno: la firmao vendas varmakvon por hejti 600 loĝejojn en la proksimeco. Por la instalado de la 3,5 km da tuboj Manner pagas 80 000 eŭrojn, sed Wien-Energie pagas 320 000 eŭrojn. La aŭstra ŝtato povas nun importi malpli da multekostaj fosiliaj energiportantoj kaj Manner ricevas monon por la varmigado. Jen profito por ambaŭ. La firmao reklamas per la slogano „Ĝuste Manner oni ŝatas.” Nun oni povus diri: „Ĝuste la varmon de la bakfornoj de Manner oni volonte uzas.”

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interesa malkovro por surfantoj

Pro la jena novaĵo ĝojos ĉiuj, kiuj amas surfadi, defiante la forton de la naturo kaj siajn proprajn homajn limojn. Ekstremaj, alivorte altegaj, ondoj en maroj kaj oceanoj – kiajn pluraj sportemaj personoj nuntempe ŝatas rajdi – estas fakte pli oftaj ol ĝis nun hipotezate.

Oni ŝuldas la kuriozan nombradon al teamo de fakuloj el la universitato Ca' Foscari [ka fóskari] de la nord-orienta urbo Venecio, kaj el la itala Instituto pri maraj sciencoj (fako de la nacia esplorcentro CNR). Oni observis dum nemallonga tempo la ondan moviĝon en malferma maro helpe de elektronikaj „okuloj”, kapablaj rekonstrui tiun tridimensie.

Oceanografio

La rezulto de la observado havas apartan gravecon, ĉar estas pruvite, ke la projekto efektive funkcias kaj povas studi la konduton de ondoj, ne nur en Italio, sed en ĉiuj maroj de la planedo. La partoprenantoj de la nekutima esplorado atingis ĉi tiun tre bonan rezulton disvolvante teknologion, kiu unuigas kaj kombinas informadikon kaj oceanografion. Tiel eblas mezuri la maran altecon simple kaj realtempe, eĉ pere de moviĝantaj kameraoj, kiaj ekzemple troviĝas sur ŝipoj kaj diversspecaj platformoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kaverno Martin Infierno

La mirindaĵoj de la naturo estas nekalkuleblaj. Unu el ili formiĝas en la interno de kavernoj. Temas pri la belaj kaj imponaj stalaktitoj kaj stalagmitoj.

En la centra regiono de Kubo etendiĝas la montaro Escambray [eskambrai]. Ĝi ampleksas tri provincojn: Sancti Spiritus, Cienfuegos kaj Santa Clara [klara]. En tiu montaro proksime al Sancti Spiritus, en la municipo Cumanayagua [kumanaĵagŭa] de la provinco Cienfuegos, troviĝas kaverno, malkovrita en 1967.

La nomo de tiu kaverno „Martin Infierno” estas ligita kun la legendo pri la sklavo Martin. Laŭ la legendo la sklavo fuĝis el bieno en Trinidado. Oni persekutis lin per hundoj. Por savi sin li eniris la kavernon kaj neniam plu oni vidis lin.

Laŭ komunaj esploroj de kubaj kaj eksterlandaj speleologoj en la lasta ejo de la kaverno troviĝas unu el la plej altaj stalagmitoj en la mondo, 67,2 metrojn alta kaj 30 metrojn larĝa. Ĝi formiĝis antaŭ 5 milionoj da jaroj.

La kaverno „Martin Infierno” kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas ĉarma naturloko ne nur pro sia beleco, sed ankaŭ pro sia graveco por la speleologio. En 1990 oni deklaris la kavernon Nacia Monumento.

Yoandra Isabel RODRÍGUEZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yoandra Isabel Rodríguez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Manifesto por pardono aŭ kontraŭ la heredantoj de malamo

La plej aĝaj legantoj eble memoras, ke, kiam Eŭropa Unio decidis krei komunan monunuon, tuj ekestis disputoj pri tio, kiuj homoj estos omaĝataj en ĝiaj moneroj kaj monbiletoj. Post multaj diskutoj oni fine decidis pri bildoj de arkitekturaj stiloj. Memorenda estas la rezonado pri tia decido, ĉar ĝi tuŝis vere tiklan punkton de la tuteŭropa mondparto: heroo en unu lando ofte estas taksata translime kiel grava malamiko de la tuta lando aŭ popolo. Do simpla decido al kiuj omaĝi en eŭraj monbiletoj povas speguli kaj ree veki tiun gravan kaj grandan defion, ankoraŭ alfrontotan, kiu estas konstrui tuteŭropan „neŭtralan” historion.

Certamaniere, la libro nun recenzata, Heredantoj de Silentado, alfrontas la saman problemon kun kroma malfacilaĵo, ĉar kelkaj vundoj ankoraŭ ne plene fermiĝis: la teksto de Sabine Dittrich tuŝas ion, pri kio nur en la lastaj jaroj oni iel ekkuraĝas, eĉ se ankoraŭ duonvoĉe, paroli: la konsekvencojn de la dua mondmilito por la germana civila loĝantaro. Kompreneble, ĉiam svarmis, ambaŭokaze justaj, febraj plendoj kaj akraj denuncoj pri la teruraj kaj teroraj fiagoj de la nazipartianoj sur la konkeritaj teritorioj en Eŭropo kaj precipe kontraŭ ilia juda loĝantaro; tamen estis sammezura silento pri tio, kio okazis al la germanaj civiluloj dum la postmilita tempo, precipe en tiuj regionoj, kiuj, danke al la landlima movo, estas nun regataj de aliaj landoj. La muta regulo estis: ĉiuj rajtas paroli pri la frapoj ricevitaj; sed germanoj ĉiam devas pri ili silenti.

Kaj ĝuste por disrompi tiun silenton, kiu jam adas dum tri generacioj, la libro esploras demandon, kies vualon nur nun oni provas levi: la destinon de germanlingvaj ĉeĥoj, iam vivintaj en Sudetio. Sabine Dittrich konstruas sian romanon per kvazaŭa detektiva strukturo, kie la ĉefaj roluloj revizitas la draman historion de la tiama Ĉeĥoslovakio, ekde la jaroj antaŭaj kaj dumaj, ĝis la tujpostaj al la dua mondmilito. Tiamaniere ŝi rekonstruas, pere de la fikcia historio de du familioj, la momentojn, sekvintajn post la fino de tiu mondmilito, elmontrante kiel, laŭ la cirkonstancoj, ĉiu ajn povas fariĝi viktimo de sia propra (regiona, landa, nacia) historio.

Do ene de la detektiva kaŝiĝas historia romano, kie la aŭtoro lerte sukcesis eviti gliti en du samdanĝerajn kaptilojn: viktimismon kaj didaktismon. La romano ne estas kurso pri historio – kvankam la volumfinaj notoj multe helpas la leganton, ili ne estas nepraj por profunda kompreno de la rakontaĵo mem. Oni same ne trovos tiun specon de literaturo, kie ĉiuj strebas montri sin senkulpaj kaj priploras la kruelaĵojn, ricevitajn de aliuloj. Kiel kutime ĉe germanaj aŭtoroj, Dittrich nek enmaskigas la krimojn de la Tria Regno, nek provas senkulpigi naziojn. La unua kaj precipa celo de Dittrich estas montri ke, en certa momento post la milito, ankaŭ la germanoj suferis, kaj ke nur nun ili povas pri tio iom paroli.

Mi povas certigi, ke – evitinte tiujn du senelirajn vojojn – la teksto glate fluas kaj facile legeblas kaj tre bone efikas je atentokaptado de tiu leganto, kiu neniam devis deteni sin por pripensi la ĝustecon de frazo aŭ bonan elekton de esperanta vorto. Eble pensos malsame germanlingva leganto, kiu ne evitos komparon kun la originalo; tamen pri la traduko de Aleksandro Montanesko mi diros, iom konfestone, ke, ĝuste ĉar mi ne parolas la germanan – kaj eble nur pro tio – mi povis pli atente koncentriĝi nur pri la esperanta teksto.

Plian aferon pri la libro – ĉi-foje pri la objekto, ne pri la teksto – mi devas ja aldoni: malofte oni trovas, inter la esperantlingvaj titoloj, tiel ĉarman kaj belan eldonon, prizorgitan de la tradukinto kaj de eldonisto. Ekde la tiparo uzita – kiu ne lacigas la okulojn – ĝis la delikateco en la koloroj de la surkovrilo – multe pli bela ol la germana originalo – la libro iĝas unu el tiuj, kiujn oni fieras montri al geamikoj. Gratulon al ambaŭ!

Tamen, se la ĝeneralaj trajtoj de la libro jam estas priskribitaj, restas ankoraŭ demandi sin: kio en tiu libro rezistos al la tempopaso? Kial ĝi gravas por hodiaŭaj, almenaŭ eŭropaj junaj legantoj, kiuj iom laciĝis ree aŭdi pri tiu tempo, la rakontojn de siaj geavoj? La respondo kuŝas ĉe la filozofia fono de la romano mem, kiu igas ĝin grava, ĉar ĝi fariĝas – laŭ kristana sinteno – vera manifesto por pardono, tiu pardono, ampleksanta ĉiujn batalintajn popolojn, senrigarde al ilia deveno. Tiu pardono, kiu konduku kaj al la kompreno pri tio, ke ĉiuj ni en ajna momento de la historio estis rifuĝintoj, kaj kiu same konduku al intereŭropa paciĝo kaj vera konstruado de tiu neŭtrala tuteŭropa historio, peco, ankoraŭ mankanta en la puzlo de Eŭropa Unio, kaj kiun nepre urĝas konstrui, antaŭ ol detruu ĝin ne la heredantoj de silentado, sed la ĉiutage pli grandnombraj heredantoj de malamo.

Fernando PITA
Sabine Dittrich: Heredantoj de silentado. Tr. A. Montanesko. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 148 paĝoj. Fortike bindita. ISBN 978-80-87169-72-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brazilano en Ĉinio

Mi loĝas en Ĉinio ekde 2010, kiam mi alvenis por labori kiel oficisto pri internacia komerco ĉe la ĉina kompanio Da Vinci, posedata de Wang Tianyi (Ĉielismo). Mi estis invitita de Silvio Kniess Mates por labori kiel tradukisto kaj kvalito-inspektisto en la tiam nova ĉina branĉo. La kompanio operacias pri eksterlanda komerco, importado kaj eksportado de diversaj produktoj de Ĉinio, Brazilo kaj Angolo.

Kiam mi venis al Ĉinio, kaj ekkonis iom pri tiu granda lando, mia scio estis limigita al kelkaj fontoj: malnovaj eldonoj de la revuo El Popola Ĉinio, filmoj de Bruce Lee kaj libro de la brazila ĵurnalisto Henfil, rezulto de lia vojaĝo al Ĉinio en 1977 (tuj post la morto de Maŭ Zedong), en kiu li priskribas Ĉinion ankoraŭ sub la influo de la Kultura Revolucio, kie ĉiuj havis samajn vestojn kiel armea uniformo, kaj la plej ofta rimedo de transporto estis la ĉiea biciklo.

Tia estis mia opinio pri Ĉinio, granda kaj stranga lando (almenaŭ al miaj fremdaj okuloj de okcidentano). Sed kiam mi alvenis en 2010, mi trovis tute ŝanĝitan landon longe preter la stereotipoj aldonitaj de ne tiel informitaj personoj.

Plurmiljara historio

Mi trovis novan landon, viglan, vekiĝintan el longa dormo, kun granda energio, rigardantan la estontecon, kiu alvenas pli rapide, pli neatendite. Ĉiuj diras, ke Ĉinio estas 5000-jara civilizacio, sed la konstruaĵoj en la urboj estas tute novaj, plejparte aĝaj malpli ol 50 jarojn.

Miaj unuaj monatoj tie ĉi estis malfacilaj: mi devis adaptiĝi al nova vivo, malsamaj manĝaĵoj, malsamaj kutimoj, kaj al la nova laboro kaj ofico en la kompanio. La klimata ŝanĝo estis aparte bruska. Mi naskiĝis kaj kreskis ĉe la suda marbordo de Brazilo, kun mildaj someroj kaj vintroj, humida aero, abunda pluvokvanto dum la tuta jaro, temperaturoj de 30 gradoj en la somero ĝis 10 gradoj vintre. En Xi'an, la vetero estas tre seka, kaj la temperatura varieco estas ĉirkaŭ 40 gradoj (35 en somero, 5 gradoj sub la nulo vintre).

Sezonoj antaŭvideblaj

Mi bezonis unu jaron por alkutimiĝi al nova ciklo de la naturo, kvankam ĝi havas siajn avantaĝojn, kiel la ĝusta reguleco kaj antaŭvideblo de la sezonoj: vintro, printempo, aŭtuno kaj somero tre bone difinitaj kaj stabilaj. En Xi'an, la vetero ne alportas surprizojn, ne kiel mia urbo, Florianopolis, kie fojfoje la kvar sezonoj okazas en la sama semajno (aŭ tago!).

Dum la unuaj du jaroj de mia laboro mi multe vojaĝis tra Ĉinio, vizitante multajn urbojn, ĉefe en la oriento, en la marbordaj provincoj, kiuj havas la ĉefajn eksportajn industriojn.

Unikaj trajnoj

Trajnovojaĝoj en Ĉinio estas unika sperto, nova por mi. En Brazilo, la fervojoj estas malmultaj kaj ĝenerale uzataj nur por transporti eksportajn varojn kiel fera erco. Pasaĝera transportado ekzistis en la pasinteco, sed malaperis en Brazilo, anstataŭigita per aŭto kaj buso (mallongaj kaj mezaj distancoj) kaj aviadilo (longdistanca).

Foje mi babilis kun brazilanino, kaj mi diris, ke oni multe vojaĝas per trajno en Ĉinio. Ŝi faris esprimon de miro kaj diris: „Trajno? Jes, mia avino diris, ke kiam ŝi estis juna, ŝi multe vojaĝis per trajno en Brazilo.” Por la ordinara brazilano, trajno estas nostalgio de pasinta tempo; multaj konsideras trajnon „malnova”, malaktuala teknologio, sed fakte tio estas tute erara.

Altrapidaj trajnoj en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio estas la plej altnivelaj kaj efikaj rimedoj de transporto en la mondo, ebligante la movadon de grandaj amasoj da pasaĝeroj sekure kaj rapide. La alt-rapida fervojo en Ĉinio havas la avantaĝon, ke ĝi ne bezonas registriĝon kiel en flughaveno. Krome, trajnaj stacidomoj estas kutime konstruitaj en urbocentroj, dum flughavenoj situas ekster la grandaj urboj, for de la centra areo, kiu postulas elspezi valoran tempon.

Amikeco

Ankaŭ en la komerca mondo mi rimarkis grandan kulturan diferencon. En Brazilo (kaj ĝenerale en la okcidento) la negoco venas unue (la malnova proverbo „Amikoj, amikoj, negoco estas aparta afero”), tio estas, nur post plenumo de la transakcio (aĉeto, vendo) eblas amikeco inter la komercaj partneroj.

En Ĉinio, ni devas unue establi fidon inter la partneroj, antaŭ ol la interkonsento estas farata, kio okazas nur post vespermanĝo kun abunda kvanto da trinkaĵoj kaj oni devas respondi al privataj demandoj (Ĉu edziĝinta? Ĉu vi havas infanojn? Kiom da?). Nur kiam ambaŭ flankoj konas unu la alian pli bone, oni havas bazon por fidi kaj por subskribi kontrakton. Sen reciproka fido oni malfacile povas havi longatempan komercan rilaton, precipe en la kampo de internacia komerco.

Grandaj aĉetoj

Ekzistas ankaŭ diferencoj rilate al la percepto de negocoj. Kiam brazilaj kaj ĉinaj komercistoj diskutas pri varoj (eksporto al Brazilo, ekzemple) por kuraĝigi al favora prezo de la varoj, la brazilano diros „granda aĉeto”. Sed por ĉinoj, granda aĉeto signifas 100 kontenerojn (kun po 25 tunoj da kapacito). Por la brazila komercisto, limigita de la skalo de sia merkato, multe malpli granda laŭ la loĝantaro, 5 konteneroj jam estas granda negoco, kio kaŭzas miskomprenojn kaj ĉagrenojn por ĉiu flanko. Por kontraktado en la ĉina merkato oni rekomendas atenti pri la esperoj de la ĉina partnero en pli realisma nivelo, ĉar en Ĉinio oni kutimas al granda volumeno da produktado kaj vendoj; tiel oni evitas problemojn en la negoca rilato.

Tamen, malgraŭ la grandaj diferencoj inter niaj landoj, kaj kulturaj kaj ekonomiaj, Ĉinio kaj Brazilo estas naturaj partneroj, kies ekonomioj kompletigas unu la alian. Temas pri gajno-gajno-rilato destinita por longe daŭri. Tiel mi deziras loĝi en tiu „lando de centro” dum multaj jaroj.

Aldreno SPECK
Ĉinio/Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aldreno Speck el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Restaŭri dentojn per praĉeloj

Britaj esploristoj identigis medikamenton, kiu ebligas regeneri la dentojn el la eno al la ekstero, malpliigante la neceson uzi artefaritajn enplantaĵojn.

Antaŭe oni utiligis tiun kuracilon dum klinikaj provoj, kiuj rilatis al la malsano de Alzheimer. Nun tamen ŝajnas, ke ĝi ja plibonigas la naturan dentan kapablon sin sanigi. Ĝi funkcias aktivigante praĉelojn ene de la dentpulpa centro. Ĉi tio okazigas, ene de la damaĝita areo, regeneron de la malmola dentino, kiu estigas grandan parton de ĉiu dento.

Dentino

Laŭ la sciencisto Paul Sharpe, ĉefaŭtoro de la esploro, la simpleco de ĉi tiu noveca metodo igas la koncernan medikamenton ideala kiel denta produkto, per kiu oni povas nature kuraci egajn kavojn, donante protektadon al la denta pulpo kaj kaŭzante samtempe la restaŭradon de la dentino. „Aldone la sukcesa utiligo de tiu kuracilo, kiun oni estis jam testinta dum klinikaj provoj koncerne la malsanon de Alzheimer, montras la realisman eblon, ke oni ĝin akiros kaj rapide plenumos tiuspecan traktadon ene de klinikoj”, precizigis Sharp, kiu interalie laboras ĉe la prestiĝa King's College (KCL) de Londono.

Praĉeloj

„Dum la traktado de profundaj kariaj lezoj estas ekspluatata nova biologia vidpunkto por restaŭri la dentojn: oni stimulas la naturan formadon de la dentino, kiu riparas damaĝojn per la mobilizado de praĉeloj kuŝantaj en la dentopulpo. Oni uzas kolagenajn bio-malkomponeblajn spongojn, klinike aprobitajn, por apliki dozojn de la medikamento Tideglusib. Tio helpas kaj akcelas la procezon, per kiu nature formiĝas dentino, ĝis plena restaŭrado de dento trafita de kario. La dentino anstataŭas la degraditan spongon, okazigante plenan kaj efikan naturan riparadon”, klarigas la respondeculoj de la enketo en la revuo Scientific Reports.

Ronĝuloj

Dum la testa periodo oni provis tiun metodon en ronĝuloj, atingante favorajn rezultojn. La aŭtoroj konkludis, ke Tideglusib estas kapabla krei dentan emajlon kaj naturforme plenigi la truojn kaj la kavojn. Ili opinias, ke la priskribita procedo povus anstataŭi multe da aliaj tradiciaj metodoj por kuraci dentojn.

Abscesoj

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kalkulas, ke kvin miliardoj da homoj tutmonde spertas dentajn kariojn. „La doloroj, la dentaj abscesoj, la plurspecaj problemoj dum la maĉado, la falo de dentoj kaj la ekzistado de dentoj damaĝitaj aŭ senkoloriĝintaj havas gravajn sekvojn en la ĉiutagaj vivo kaj bonfarto de homoj”, substrekis Erik Petersen, kunordiganto de internacia programo pri la sano de buŝo kaj dentoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Porinfanaj manĝejoj

„La neceseja papero estas iomete dolĉa. Ni manĝis ĝin, kiam ni estis malsataj kaj la patrino malfruiĝis”, diris filino 9-jara kun sia fratino (8-jara), kies patrino estas 30-jara kaj laboras kaj sola vartas ilin.

Lastatempe enfokusiĝis la fakto, ke tre multaj infanoj estas en malriĉaj kaj mizeraj situacioj.

Precipe patrinoj

Laŭ la ministerio pri bonfarto jam en 2012 unu el ses infanoj estas en relativa malriĉeco (vivanta sub la dua nivelo de la meza enspezo). El la infanoj kun nur unu el la gepatroj (precipe la patrino), pli ol 50 % estas malriĉaj, kio spegulas la fakton, ke precipe patrinoj ne facile trovas laboron kun sufiĉa enspezo. Evidentiĝas, ke malriĉeco estigas inter infanoj malsanon, malaltiĝon de scipovo, societemo kaj mensa stabileco.

Reago de bonkoruloj

Alarmite de la stato de tiuj infanoj, multaj civitanoj ekagadis. En 2012 legomvendistino en komerca kvartalo de Tokio starigis porinfanan manĝejon, kie ŝi kun helpantoj unu fojon semajne proponas malmultekostan manĝaĵon por infanoj kaj plenaĝuloj. Sekvis fondado de tiaj manĝejoj tra la tuta lando; en la fino de 2016 troviĝis pli ol 300 manĝejoj.

Kompreneble inter ili diferencas la mastrumaj manieroj. Ekzemple, manĝolokoj estas kafejoj, komunumaj institucioj, temploj, ordinaraj vendejoj ktp. La kotizoj por infanoj varias de senpage ĝis 200 (1,65 eŭroj) aŭ 300 enoj. Plenaĝuloj pagas de 300 ĝis 600 enojn. Ankaŭ la ofteco varias: multaj malfermiĝas dufoje en monato, sed kelkaj malfermiĝas unufoje semajne. Ofte terkultivistoj kaj komercistoj donacas aŭ malmultekoste vendas legomojn kaj materialojn.

La celo

Estas preskaŭ neeble inviti nur malriĉajn infanojn al tiuj manĝejoj, kio certe kreus bazon de nova diskriminacio. Do, preskaŭ ĉiuj porinfanaj manĝejoj bonvenigas ĉiujn infanojn. Plie ili celas ne nur doni nutraĵon, sed ankaŭ lokon, kie infanoj, junuloj kaj maljunuloj, kune kaj gaje manĝu kaj interkomunikiĝu. En iuj manĝejoj studentoj volonte prizorgas infanojn kaj helpas ilin rilate iliajn hejmtaskojn antaŭ la manĝado.

Dum tute ne sufiĉas la registara politiko por liveri al ĉiuj civitanoj tiun minimuman nivelon de sana kaj kultura vivo, kiun la konstitucio garantias, tiuj provoj de porinfanaj manĝejoj, eĉ se modestaj, estas esperigaj aferoj pri la civitana solidareco kaj helpado.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monto por poloj

La Kalva Monto estas hodiaŭ ŝatata pilgrimejo por tutmondaj kaj polaj turistoj kaj poloj loĝantaj en Aŭstrio. El teraso oni tie povas ĝui ravan panoramon kaj vidi la tutan urbon Vieno kaj la riveron Danubo. Tabuloj informas germane kaj pole pri la rolo de la pola reĝo Jan Sobieski la 3a dum la liberigaj bataloj kaj pri la vizito fare de la poldevena papo Johano Paŭlo la 2a en 1983. En la preĝejo ĉiun dimanĉon okazas meso en la pola lingvo.

Historio

En la somero de 1683 la turkoj la duan fojon sieĝis Vienon. La turka armeo konsistis el 168 000 soldatoj kaj estis ekipita per 300 kanonoj. La urbon defendis nur 20 000 soldatoj. Por la defendantoj la situacio estis preskaŭ senespera, sed la 11an de septembro sur la 484 metrojn alta Kahlenberg (Kalva Monto), norde de Vieno, troviĝis la liberiga armeo, kies 60 000 soldatoj venis interalie el Pollando, Venecio, Bavario kaj Saksio. Fuĝis la turka armeo gvidata de la ĉefveziro Kara Mustafa, kiu estis ekzekutita la 25an de decembro 1683 en Beogrado pro la malsukceso.

Poloj en Vieno

Nuntempe 80 000 poloj vivas en Aŭstrio; la plimulto en Vieno. La polan lernejon en Vieno, kie la laborlingvo estas la pola, vizitas 450 gelernantoj.

Vieno estas la sidejo de diversaj pol-aŭstraj firmaoj, kluboj, dancejoj kaj restoracioj. 300 polaj fakkuracistoj laboras en Vieno.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
  
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu kapablas, verkas; kiu ne kapablas, kritikas

Iam profesoro pri la germana literaturo aplombe asertis, ke apenaŭ ekzistas literaturo en la hispana lingvo. Laŭŝajne, la fakto, ke li tiam loĝis en hispanlingva lando, ne ŝanĝis lian opinion. Mi demandis min, ĉu li iam aŭdis pri Cervantes, sen mencii la multege da pli modernaj beletristoj de la vasta hispanlingva mondo.

Tio memorigis min pri Claude Piron, kiu aludis la kuriozan manion de homoj, kiuj nenion scias pri iu temo, sed arogas al si la rajton fari dogmajn asertojn rilate ĝin. Li citis oftajn kazojn de sensciuloj, kiuj imagas ke ili havas sagacan scion pri Esperanto, sed neniam aŭdacus esprimi opinion pri, ekzemple, la indonezia lingvo. Ili rekonas, ke ili scias nenion pri la indonezia, sed mallogike ne agnoskas sian totalan nescion pri Esperanto.

Sen lulkantoj

Antaŭ nelonge mi sendis al skota literatura revuo, por recenzo, etan antologion de skribaĵoj en la malalteja skota (ne gaela) lingvo. Pro la fakto, ke dum jaroj mi ricevis plurajn leterojn en Esperanto, kiuj petis informojn pri la idiomoj de Skotlando, mia libro enhavis mallongan esperantlingvan enkondukon al la skota. La recenzinto, konata poeto kaj doktoro pri literaturo, malentuziasme kaj supraĵe kritikis mian verkon (kiu, mi konfesas, ne estis aparte bona), kaj – evidente kompreninte nek Esperanton nek mian celon – aldonis la komenton: „En Esperanto ne eblas verki poezion, nek kanti infanan lulkanton.”

Apenaŭ literaturo

Mi estis meditanta pri tia antaŭjuĝa sinteno, post legado de skribaĵo de iu tre respektinda lektorino pri la angla literaturo, kiu elstare verkis en almenaŭ du lingvoj. La temo de la verko estis la literaturo de la britaj insuloj kaj Irlando, do ne nur literaturo en la angla, sed ankaŭ en la keltaj lingvoj kimra kaj irlanda. La du lastajn ŝi ĝuste kaj juste priskribis kaj laŭdis kiel riĉajn kaj valorajn, kun longa kaj antikva historio. Nekredeble, tamen, ŝi aldonis, ke „apenaŭ ekzistas literaturo en la gaela lingvo de Skotlando ”.

Nur parolata

Mi ne devus tro kulpigi la lektorinon pri la fakto, ke ŝi, kiel sud-anglino, sciis nenion pri la temo. Antaŭ nelonge, kiam ni estis en librovendejo en Skotlando, mia edzino demandis la junan komizon, ĉu li havas gaelan version de iu infanlibro. La junulo (evidente ne gaellingvano) respondis, ke li supozas, ke la gaela estas precipe ne skribata, sed nur buŝe parolata lingvo.

Fakte, kiel ĉe multaj antikvaj lingvoj, la intelekta kulturo estis transigata dum jarcentoj en buŝa formo. Ofte ĝi konsistis ne el prozo, sed el poezio, recitata aŭ kantata, kaj nur longe poste ĝi estis skribata, kaj finfine presata.

Ĝis la frua mezepoko, la sama gaela lingvo estis parolata kaj en Irlando kaj en Skotlando, kvankam, kompreneble, ekzistis diversaj dialektoj. Dum longa tempo, en ambaŭ landoj, la bardoj kaj poetoj uzis la saman „klasikan” bardan lingvaĵon, do la unua biblio enkondukita en Skotlando estis la irlandlingva. (En 1767 estis presita la Nova Testamento en la skotgaela, sed la tuta biblio ne estis tradukita ĝis 1801).

Universitatoj

Tamen, iom post iom, la idiomo en Skotlando pli kaj pli disiĝis de la irlanda, ĝis gaeloj irlandaj kaj skotaj malfacile interkompreniĝis. Longe antaŭ tio, post la alveno de la kristanismo, ekzistis en monaĥejoj kiel Clonmacnoise [klonmaknojŝe] en Irlando, kaj Iona en Skotlando, gravaj kulturaj centroj, efektive la kvazaŭaj universitatoj de tiu epoko, el kiuj monaĥoj portis la kristanan civilizacion al pluraj eŭropaj landoj.

Biblio

Tamen kutime nur monaĥoj kaj klerikoj kapablis legi kaj skribi. Sed, post la eldono de la sanktaj skribaĵoj en la gaela, la biblio iĝis grava ilo por disvastigi scion. Ĝis hodiaŭ ĝi restas forte influhava en la vivo kaj la lingvaĵo de gaellingvanoj. Ĝis tiam, pro konstantaj interbataloj inter la klanoj, kaj poste pro la malriĉeco de la gaela popolo kune kun manko de lernejoj kaj libroj, la abundaj tradicioj (parte komunaj al irlandanoj kaj skotoj) estis transdonitaj de generacio al generacio, precipe buŝe, ne skribe.

Liturgiaj tekstoj

Kreiĝis amasa heredaĵo de poezio, kantoj, proverboj, preĝoj, sorĉkantoj, folkloraj rakontoj, historio kaj legendoj, kiuj nur multe pli malfrue estis eldonitaj en libra formo. Antikvaj manuskriptoj ekzistis, el kiuj la plej valora estas la Libro de la Dekano de Lismore, kompilita inter la jaroj 1512 kaj 1526. La unua gaela libro presita en Skotlando estis La Liturgio de Carswell [karsŭel], kaj sekvis aliaj, precipe religiaj tekstoj.

En la dek-naŭa jarcento estis publikigitaj pluraj kolektoj de la tradicia „buŝa” literaturo, kompilitaj de gravaj kolektantoj kiel J. F. Campbell (gaela nomo: Iain Òg Ile) (1822-85), kaj Alexander Carmichael [karmajkl] (1832-1912). Ĝis hodiaŭ, la kolektado kaj publikigo de tiaj tradicioj konstante daŭras danke al diversaj kulturaj societoj kaj eldonejoj.

Ossian

Oni ne povas diskuti la skotgaelan literaturon sen mencii la kuriozan kazon de la verko Ossian (gaele: Oisean) de James Macpherson (1736-96), pri kiu mi jam verkis en MONATO 2016/04, p. 25. Tiu verkisto pretendis, ke li malkovris ĝis tiam ne konatan manuskripton de longa epopeo pri la vivo kaj faroj de la herooj kaj personoj de la skota kaj irlanda mitologio. La tekston (kiu fakte estas inventaĵo lia), li publikigis en du volumoj sub la titoloj Fingal kaj Temora.

Goethe kaj Mendelssohn

Unue li eldonis ĝin en la angla, kaj poste, en gaela versio. En la tuta Eŭropo Ossian estis ricevita kun granda entuziasmo, kaj tradukoj aperis en multege da lingvoj. La verko influis kaj inspiris grandan nombron da verkistoj kiel Goethe (kiu inkluzivis longan citaĵon el Ossian en sia verko La suferoj de la juna Werther), kaj komponistoj, kiel Mendelssohn-Bartholdy (en sia komponaĵo La kaverno de Fingal). Tio donis fortan impeton al la romantikisma movado. Do, kvankam ne aŭtenta antikva teksto, kaj malgraŭ la fakto, ke la skotgaeloj estas ĝenerale rigardataj kiel nek romantika nek sentimentala popolo, Ossian devas esti akceptita kiel parto de la historio de la gaela literaturo kaj de la romantikismo en Eŭropo.

Dialogoj

Grava formo de literaturo, kiu komencis aperi en la 19a jarcento, konsistas el publikigitaj Dialogoj, kiuj estis antaŭantoj de la dramo en la gaela. La plimulto de tiuj dialogoj aperis en ĵurnaloj kaj bultenoj eldonitaj ne nur en Skotlando, sed ankaŭ inter gaelaj enmigrintoj loĝantaj en Kanado kaj Aŭstralio. En renkontiĝoj de gaeloj, kiel ekzemple la jaraj kulturaj festivaloj (nomataj Mòd, en la gaela) kaj en la televido, pluraj teatraĵoj estas prezentataj de tempo al tempo, kvankam tie la gaela dramo ankoraŭ ne tute maturiĝis. Unu el la unuaj gaelaj operetoj estis Iseabail na h-Airigh (Elizabeta kaj la somerpaŝtejo) (1933), kaj nur en la lastaj jaroj aperis opero en la gaela.

La unuaj noveloj kaj romanoj en la moderna senco eldoniĝis komence de la 20a jarcento per verkoj de Angus Robertson (1873-1948) kaj Iain MacCormaic (1870-1947), kiu verkis la unuan modernan romanon en la gaela. La ĝenro nun floras kun verkaro de kvalito komparebla kun tiu en aliaj lingvoj. Novaj noveloj kaj poezio estas konstante eldonataj en revuoj kaj antologioj.

Bedaŭrinde, tro da kritikistoj persistas skribi pri temoj, pri kiuj ili scias nenion. Laŭŝajne, kiu kapablas, verkas; kiu ne kapablas, kritikas.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kunlaborado en orienta Eŭropo

La ministroj pri eksteraj aferoj de la Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio), reprezentantoj de la landoj de la Orienta Partnereco, diplomataj reprezentantoj de 7 aliaj landoj (Bulgario, Estonio, Kroatio, Malto, Rumanio, Slovenio kaj Svedio), kaj Johannes Hahn – eŭropa komisionano pri najbareca politiko kaj EU-plivastigo – kunsidis en Varsovio la 12an de aprilo 2017.

Certeco kaj perspektivoj

La ĉefaj temoj de la kunsido koncernis la plivalorigon de la ekonomia kaj politika situacioj, la reciprokan politikan dialogon kaj la perspektivon de la kunlaborado.

La viŝegradaj membroŝtatoj estas plene konvinkitaj, ke necesas firmigi la politikan kaj ekonomian partnerecon kun la najbaraj landoj en la oriento de Eŭropa Unio (EU), kun la celo vigligi la komercajn rilatojn inter tiuj ĉi landoj kaj EU.

Agadcelo deklarita

Dum la kunsido la ministroj de la Grupo konkorde konstatis, ke la ĝisnunaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por kunlaboro. Grandaj ebloj ekzistas precipe en la kampoj de komerco kaj transporta infrastrukturo.

En deklaro subskribita de la partoprenantoj oni esprimis subtenon al la landoj de la Orienta Partnereco.

Ĉi tiun programon establis EU en 2009 kaj ĝi celas plivastigi la rilatojn kun la eks-sovetiaj respublikoj Belorusio, Moldavio, Ukrainio, Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interŝanĝi bildkartojn

Poŝtkarta krozado, angle postcrossing, estas nemultekosta hobio. Se vi aliĝus al la projekto, vi perpoŝte ricevus bildkartojn el la tuta mondo laŭ takto, kiun vi mem difinas.

La bildkarta interŝanĝo funkcias jene: kiam poŝtkarto alvenas, vi registras ĝin per ĝia kodo en la reto. Se vi deziras, vi sendas mesaĝeton al la nekonata sendinto. Ties foton kaj profilon vi povas facile trovi en la reto, se tio interesas vin. En sia profilo la membro rakontas pri si mem, pri siaj loĝloko, ŝatokupoj kaj preferataj kartoj.

Ĉiu membro havas en la retejo „muron”, sur kiun li metas fotojn de la bildo-flanko de la ricevitaj kartoj. Apude aperas flageto de la lando, el kiu la karto venis kaj kaŝnomo de la sendinto. Tiun bildaron oni povas trarigardi ankaŭ kiel ŝanĝiĝantan ekspozicion.

Dum la krozado la partoprenanto en la projekto petas adreso(j)n, al kiu(j) li sendu bildkarton kun la disponigita kodo. La kodo indikas la landon de la sendanto. Se la sendanto unue konatiĝus kun la profilo de la adresato en la reto, li scius kiajn poŝtkartojn tiu dezirus ricevi. Tamen oni ne rajtas postuli aŭ mendi kartojn kaj poŝtmarkojn pri specifaj temoj. Necesas obei ankaŭ kelkajn regulojn pri bona konduto.

Amuza blogo

Du personoj, loĝantaj en Portugalio prizorgas la retpaĝojn de la poŝtkarta krozado. Ili havas volontulajn helpantojn en Finnlando, Nederlando, Portugalio kaj Usono. La retejo faras ankaŭ statistikon: en kiuj landoj troviĝas membroj kaj kiom da ili estas, kiom da tagoj la kartoj bezonas por atingi la adresaton, kiel aktivaj estas la membroj en la bildkarta interŝanĝo. La retejo publikigas mapojn kun distancoj inter sendanto kaj ricevanto.

La blogo „Malgrandaj poŝtistoj” estas amuza. Ĝi konsistas el fotoj kaj raportoj pri lokoj, vizititaj de la „poŝtistoj”. Laŭ la publikigitaj fotoj ili estas du pupetoj miniaturaj, iom similaj al la danaj figuroj de la ludo Lego. La figuroj mem pozas kelkfoje en realaj fotoj en la blogo. Antaŭ nelonge la „poŝtistoj” vizitis plurajn lokojn en la sveda urbo Uppsala, de hejmoj kaj kafejoj ĝis hospitalo, preĝejo kaj lernejo. Antaŭe ili vizitis Rumanion.

Por la poŝtkarta krozado oni bezonas konekton al la reto kaj fotilon aŭ lertan telefonon por foti la kartojn kaj surmurigi ilin en retpaĝo. La angla lingvo estas bezonata por la interretaj kontaktoj inter la membroj. Tamen ili rajtas uzi ankaŭ alian komunan lingvon. Estus interese ekscii, ĉu Esperanto estas inter la lingvoj, posedataj de la membroj.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Miljara kverko arbo de la jaro

Pasintjare en Litovio oni elektis la arbon de la jaro. La konkurson partoprenis 53 arboj el diversaj lokoj de Litovio. En la fina fazo restis dek du, inter kiuj ok estis kverkoj. La konkurson gajnis la plej dika kaj plej maljuna kverko (Quercus robur) el Stelmužė en norda Litovio.

La kverko jam delonge fariĝis turista allogaĵo kaj simbolo de la litova kverkaro. Tabulo ĉe la arbo informas, ke ĝia dikeco atingis 3,5 m, kaj alteco 23 m. Oni kalkulis, ke ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn.

Multaj legendoj rilatas tiun maljunan arbon. Oni rakontas, ke en ĝia kavo iu trovis homan skeleton kun franca pafilo. Supozeble temis pri kaŝejo de franca soldato, kiu dum milito fuĝis el Rusio. Aliaj legendoj koncernas trezorojn, kiujn oni trovis sub la radikoj de la arbo. Maljunuloj asertis, ke tra la kavo de la arbo oni povas trafi la subteran mondon. Krome apud la kverko iam estis pagana sanktejo.

Monbileto

Aktuale la situacio de la litova kverko estas malbona. Ĝin atakas diversaj infektoj, fungoj, diatomeoj kaj muskoj. Tamen nun etaj kverketoj, kiuj elkreskis el ĝiaj glanoj, troviĝas en diversaj lokoj de Litovio. La kverko de Stelmužė ornamis ankaŭ nacian monbileton.

Ĉi-jare oni aranĝis saman konkurson en Eŭropo. Ĝin partoprenis 16 arboj el diversaj landoj. La litova kverko el la vilaĝo Stelmužė okupis la 13an lokon. Eŭropa arbo de la jaro oni elektis la polan kverkon Jozefo.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fabela olivarbo

Ĝia scienca nomo estas Fs17, sed ĝi tuj famiĝis kiel Favolosa („Fabela”, „Mirinda” en la itala lingvo): temas pri novspeca olivarbo, rezistanta al la bakterio Xylella fastidiosa kaj kreita laboratorie de italaj sciencistoj.

Rendimento

La respondeculo de la projekto, doktoro Giuseppe Fontanazza [ĝuzepe fontanaca], klarigas, ke Favolosa estas eksterordinara olivarba specio. Ĝi forpuŝas la supre menciitan – kaj vere detruan – bakterion pri kiu Joseph-Marie Bové, el la Akademio pri Agrikulturo de Francio, skribis, ke ĝi estas la plej malbona neantaŭviditaĵo por arboj tutmonde, ofte nomata la „ebolo de la olivarboj”). Krome la nova specio supozigas grandan estontecan rendimenton: oni fakte povos produkti mezume eĉ 12 tunojn da olivoj en ĉiu hektaro.

Arbidejoj

Ĉi-momente ekzistas nur tri vartejoj kun licenco utiligi la arbon Favolosa en la itala teritorio. Ili troviĝas en Peruĝo (Umbrio), Terlizzi [terlici] (Apulio) kaj Randazzo [randaco] (Sicilio). Ĉiuj ĉi arbidejoj estas kontrolataj de CNR (Itala Tutlanda Centro de Esplorado).

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lando betoniĝas, la medio sufokiĝas

La nombro de la kulturataj terpecoj en la itala duoninsulo malkreskis je 28 % dum la lastaj 25 jaroj. Kulpas pri ĉi tiu situacio la daŭra kaj nehaltigebla disvastiĝo de betono, siavice ligita al la iompostioma elmigrado el la kamparo al la urboj.

La areoj nuntempe kulturataj en Italio egalas proksimume 12,8 milionojn da hektaroj. Ili ŝajnas multaj unuavide, sed tute ne eblas konsideri ilin sufiĉaj, laŭ oficiala komunikaĵo disdonita de la agrikultura organizaĵo Coldiretti okaze de la Tago de la Tero, la 22a de aprilo.

Inundoj

Pli da kulturado estas sinonimo, sciigas Coldiretti, de pli altnivela gastronomio. Aldone ĝi kontraŭbatalas la degradiĝon de la medio kaj notinde malpliigas la tiel nomatan hidrogeologian riskon, tio estas la terglitadoj kaj inundadoj. Ili minacas 88,3 % el la italaj komunumoj kaj ĉiujare frapas multajn regionojn, ĉefe Sicilion, Ligurion, Kampanion kaj Toskanion, kun nekalkuleblaj damaĝoj kaj nemaloftaj viktimoj.

La italaj municipoj ne ĉiam konscias pri la gravaj problemoj, kiujn ili povus alfronti sekve de la senarbiga emo kaj de la seninterrompa eliminado de bedoj, parkoj kaj ĉiuspecaj verdaj areoj, kio ofte okazas nur por krei spacon por novaj konstruaĵoj, parkejoj, superbazaroj kaj komercaj centroj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brasiko protektata kaj manĝata

La unuan fojon la slovaka „stupava acida brasiko” (literature stupavská kyslá kapusta; regiona parolesprimo stupavské zelé) estas enskribita en la EU-registro de protektataj originindikoj.

La urbeto Stupava, kiu situas en la regiono Záhorie – „lando malantaŭ la montoj” inter la ĉeĥa rivero Moravo kaj la Malgrandaj Karpatoj –, donas la nomon al tiu brasiko.

Recepto kaj produktado

La freŝan blankan brasikon oni distranĉas kaj premŝtopas en specialajn lignajn aŭ ŝtonajn barelojn. Iom post iom oni aldonas salon (po 20 gramojn al unu kilogramo da brasiko) kaj freŝajn pometojn. La brasikon oni enpremas, kiam ĝi ankoraŭ estas sukoplena kaj ŝaŭmas. La fermentado daŭras de 3 ĝis 5 semajnojn kun temperaturo inter 10 kaj 15 celsiaj gradoj. Por eviti restadon de aero en la brasiko – ĉar se ne, anstataŭ la dezirata acida fermentado komenciĝas putrado –, oni tenas la brasikon premata per, ekzemple, ŝtonoj.

La specifa blanka koloro, la agrabla acida gusto kaj la odoro de la brasiko dependas de interalie la alteco kaj kvalito de la kulturita tereno, tipo de brasiko kaj pluvo.

Saniga efiko kaj nutrado

La acida brasiko enhavas naturajn vitaminojn A, B, C kaj mineralajn salojn. La likvaĵon oni uzas kvazaŭ naturan medikamenton por preventado kaj helpa kuracado de diabeto kaj ulceroj en la digesta sistemo. En la estinteco ankaŭ maristoj, okaze de longaj oceanaj navigadoj, regule manĝis acidan brasikon por eviti skorbuton.

La brasikon oni manĝas ĉefe kun porkaĵo, sed ankaŭ ne-kuirita, en formo de bakitaj kukoj aŭ supo, por kiu taŭgas la spicoj. La nacia slovaka manĝaĵo estas nokoj kun brasiko (slovake „halušky s kapustou”), faritaj el terpoma pasto; oni kuiras ilin en akvo, aldonante acidan brasikon.

Ekonomia graveco

Por la regiono Záhorie la brasiko estas ne nur simbolo de malnova kulturo kaj bela tradicio, sed ankaŭ signifa enspezo: Slovakio ĉiujare produktas 8300 tunojn da acida brasiko por la merkato.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malkovrante la arkeologion de nord-eŭropa insularo

La loĝantaro de Irlando antaŭ nelonge povis spekti serion da televidaj programoj pri iuj sensaciaj arkeologiaj eroj freŝe trovitaj sur la ĉefa insulo de la Orkada Arkipelago (suda grupo inter la nordaj insuloj de Skotlando). Temas pri neolitika – tio estas frua-ŝtonepoka – vilaĝo, kiu datumas je proksimume 3100 jaroj antaŭ Kristo.

Arkeologoj, geologoj, botanikistoj kaj historiistoj el multaj landoj kuniĝas dum la someraj monatoj por esplori kaj elfosi en tiu loko, kiu nomiĝas Ness of Brodgar. Karakterizoj de la neolitika kulturo estas interalie la konstruado de starantaj ŝtonegoj (tiel nomataj menhiroj), vastaj ŝtonaj ringoj, ĉambraj tomboj, sed ankaŭ altaj artefaritaj tumuloj (angle barrow, gaele barpa, normane hvarf). La sciencistoj nun kredas, ke tiu ŝtonringa kulturo komenciĝis antaŭ pli ol kvin jarmiloj sur la Orkadoj (en periodo, kiam la klimato estis pli milda ol la hodiaŭa, kaj la nunaj – preskaŭ senarbaj – insuloj ja posedis arbarojn). Oni supozas aldone, ke de tiu fora arkipelago ĝi disvastiĝis al la skota ĉeflando, al la Markolaj Insuloj, al Bretonio, al Anglio, al Kimrio kaj al Irlando. Ekzemploj estas la ŝtonringo de Carloway (gaele Càrlabhagh, sur la Hebridaj Insuloj); la imponaj ejoj Stonehenge kaj Avebury en suda Anglio, Newgrange [njugrejnĝ] (gaele Brú na Boinne) kaj Drombeg en Irlando; kaj centoj da similaj ringoj en la tuta Britio kaj Irlando. Ekzemploj de ĉambraj tomboj troviĝas en Newgrange kaj ĉe La Hougue Bie sur la insulo Ĵerzejo, kiu iam estis parto de la franca ĉeflando.

Ceramikaĵoj

Jam delonge la Orkadoj estas famaj pro siaj gravaj arkeologiaj lokoj. La insularon oni rigardas kiel unu el la plej riĉaj lokoj (aŭ la plej riĉan entute) je neolitikaj restaĵoj en Eŭropo. La arkipelago konsistas el proksimume 70 insuloj, el kiuj 20 estas ankoraŭ loĝataj.

En la jaro 1850 antikva vilaĝo, nun nomata Skara Brae, estis malkovrita post granda ŝtormo, kiu forblovis la sablon, kiu ĝis tiam estis kaŝinta la tutan domaron. Longe poste, arkeologo el la Universitato de Edinburgo komencis seriozan esploradon de la loko. Oni konstatis, ke Skara Brae ekaperis ekde ĉirkaŭ 3180 a.K., do ĝi estas multe pli antikva ol la piramidoj de Egiptio. La domojn oni lerte konstruis per ŝtono, kaj en ili eblis trovi objektojn, kiuj atestas pri surprize alta kulturo: ekzemple dekoritajn ceramikaĵojn, ŝtonan meblaron kaj eĉ ĵetkubojn, kio ŝajnas sugesti, ke la loĝantoj komprenis kaj uzis ciferojn.

Gravuraĵoj

La verkinto kaj lia edzino (kiu estis entuziasma amatora arkeologino) estis tiom sorĉitaj de la televidaj programoj pri la Orkadoj, ke en majo 2017 ili decidis viziti la tieajn arkeologiejojn. Ili flugis de Edinburgo al Kirkwall, la ĉefa urbo de la menciita insularo. La koncerna areo estas tro granda por vidi ĉion, sed ili sukcesis piediri, bicikli kaj aŭtobusi al Skara Brae, Ness of Brodgar, la Ŝtonegoj de Stenness kaj la imponega tumulo Maeshowe. Ĉi-lasta enhavas korbelitan ĉambran tombon, majstre konstruitan per ruĝaj sabloŝtonaj slaboj, kiuj abundas sur la insuloj.

Kiuj nenion sciis pri arkeologio longe supozis, ke Maeshowe estis konstruita de la antaŭaj skandinavaj loĝantoj de la Orkadoj, pro tio, ke la muroj de la meza ĉambro estas kovritaj de gravuraĵoj (inkluzive de figuro de grifo) kaj surskribaĵoj en la runa alfabeto. Tiuj tamen estis supozeble skrapitaj per akra ilo de tomborabistoj aŭ scivolemuloj norvegaj, kiuj bedaŭrinde rompis la tegmenton por eniri tien. La arkeologoj certigas, ke tiu estas la plej granda trovaĵo de runoj en la tuta Eŭropo, inkluzive de Norvegio. Bonŝance, la tegmento estis restaŭrita kaj blanke farbita por indiki, ke ĝi ne estas originala. La surskribaĵoj estas banalaj, sed interesaj. Ili inkluzivas unu plenumitan de virino, kiu indikas la nomon de sia edzo, kaj alian fare de iu, kiu laŭdire „estas kuiristo de la jarl (grafo)”. Panelo ekster la tumulo transskribas la runojn kaj montras tradukojn en la anglan.

Vizitante tiujn lokojn, plenajn de historio kaj scienco, oni povas imagi kaj interese malkovri, kiumaniere en tiu ege fora periodo, longe antaŭ la apero de la egipta civilizo kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo, homoj kapablis atingi tiom altan nivelon de kulturo kaj sperto.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Maljuniĝo

En majo ĉi-jara aperis en Slovakio la rezultoj de la censo farita en la fino de decembro 2016: La averaĝa vivdaŭro de virinoj estas 80,4 jaroj, kaj de viroj 73,7.

Kelkaj ciferoj

El 5 435 343 loĝantoj, 51,2 % estas virinoj. En la lasta jaro naskiĝis 57 557 vivaj infanoj. Okazis 29 897 geedziĝoj, kaj registriĝis 15 277 abortoj. Inter aliaj statistikaĵoj la averaĝa aĝo de akuŝantinoj estas 30 jaroj.

Interpreto de la rezultoj

Laŭ analizistoj la evoluo de priaĝaj datumoj tute klare montras la maljuniĝon de la slovaka loĝantaro. La kialoj estas: ŝanĝiĝo de la homa sinteno koncerne reproduktadon, malgranda naskemo de virinoj (la statistikaĵo pri la kvanto de infanoj ĉe unu patrino estas 1,48), ekonomiaj kialoj, libereco veturi, sukcesa kariero ktp.

Pliaj statistikaĵoj

La hungara etna minoritato estas 8,4 % de la slovaka loĝantaro, la romaa 2,0 % kaj la ĉeĥa 0,6 %.

Laŭ la censo loĝas en Slovakio 69 695 eksterlandanoj. La nombro de fremdaj laboristoj estas preskaŭ 35 000 (18 200 en la jaro 2010 kaj 13 900 en 2008). La plej grandan kvanton en la labormerkato havas civitanoj de Rumanio; sekvas Serbio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grajnoj kaj nuksoj efikas kontraŭ la reapero de kancero

Jam de longa tempo oni scias, ke la adopto de sana vivstilo protektas ĝis certa grado kontraŭ diversaj malsanoj. Oftaj korpekzercoj, regula manĝado de legomoj kaj fruktoj kombine kun evitado de ruĝa viando estas iuj el la ĉefaj rekomendoj. Vivi sane cetere ŝirmas eĉ kontraŭ iaj kanceroj, kaj estas konate, ke la regula manĝado de nuksoj kaj de aliaj oleecaj grajnoj garantias kroman protekton. Sed kio pri pacientoj, kiujn jam trafis kancero kaj kiuj nun klopodas eviti la reaperon de tiu malsano?

Ankaŭ tiuokaze, laŭ esploro plenumita de usona fakcentro, konfirmiĝas la utilo kaj sanefiko de ĉio supre menciita: ĉe grupo de pacientoj, kiuj sekvis post operacio kaj ĥemioterapio tiun dezirindan vivstilon, intesta kancero malpli ofte reaperis. La riska procento eĉ plie reduktiĝis ĉe individuoj, kiuj regule manĝadis oleecajn grajnojn (escepte, tamen, de arakidoj).

Ĉiam pli evidenta utilo

La medicinistoj asertas, ke ili ankoraŭ ne scias la precizan manieron, kiel ĉi tiuj faktoroj favore influas la homan sanon. Spite al ilia ĉiam pli evidenta utilo, tamen, ili insistas, ke la kolektitajn donitaĵojn oni neniel rigardu kiel indikon, ke sana vivstilo inkluzivanta la konsumadon de nuksoj povas anstataŭi la formalan kuracadon de kancero per la modernaj rimedoj de onkologio.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Beligado aŭ damaĝo?

„Mi volas vidi mian nomon ĉie, sur ĉiu muro” estas la slogano de la sviso Renato Spuberi, kiu (mal)ornamis en Vieno centojn da muroj kaj aliajn objektojn. Lia artista nomo Puber ofte videblas diversloke. En 2016 li ekspoziciis siajn artaĵojn en la viena HO-Galerio.

Arestoj kaj punoj

La polico kaptis Spuberi okaze de ŝtelo de biciklo, kaj en liaj poŝoj troviĝis skatoloj da ŝprucfarboj kaj fotilo kun fotoj de diversaj grafitiaj bildoj.

Pro tio en julio 2014 oni kondamnis lin je 14 monatoj da mallibereco, sed finsuferinte la punon li daŭrigis sian agadon. Oni denove kaptis lin kaj sekvis kondamno pro damaĝo de objektoj, al kio aldoniĝis kontraŭaresta rezisto, ĉar li vundis policanon. La puno estis 10 monatoj en prizono.

Libera grafitiisto

Ankoraŭ ne-kaptita estas grafitiisto, kiu subskribas ĉiam per sia artista nomo TOFU. Li „ornamis” kelkajn vagonojn de duaranga fervojlinio en Suba Aŭstrio. Aŭtomata fotilo de TOFU faris fotojn, kiuj ĵus aperis en diversaj gazetoj.

Leĝoj kaj kutimoj

La grafitian stilon imitis hotelo IBIS en la 9a distrikto de Vieno, per farbado de antaŭhotela muro. La hotelestroj preferis ne atendi ĝis la alveno de „sovaĝaj” grafitiistoj. Kelkaj bildoj estas tute belaj kaj kompreneblaj, sed ofte oni vidas nelegeblajn kvazaŭ kodo-mesaĝojn.

La manio, voli vidi sian nomon ĉie, ne estas nova. En la epoko de Biedermeier 1 vivis en Vieno Joseph Kyselak [jozef kíselak] (1798-1831), kiu gratis sian nomon sur multajn ŝtonojn dum siaj migradoj en kaj ĉirkaŭ Vieno. Oni neniam kondamnis lin, kaj ankoraŭ hodiaŭ oni vidas kelkloke lian skribaĵon „Kyselak estis tie ĉi”.

En Vieno ekzistas deko da laŭleĝe ŝprucfarbitaj muroj.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
1. Biedermeier estas la nomo de literatura kaj arta stilo ĉefe ornama, kiu evoluis en la aŭstra imperio kaj centra Eŭropo inter la periodo de la Kongreso de Vieno (1814-15) kaj la epoko de Restaŭrado (1848).

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tutlanda biciklado pro futbala grandfaro

La rondiro de Italio (itale: giro d'Italia) estas ne nur internacie konata etap-konkurso, kiun biciklistoj partoprenas ĉiujare. Ĝi povas fojfoje esti ankaŭ longa, preskaŭ senfina vojaĝo, kiun ajna italo povas esti devigata alfronti per sia biciklo, ekzemple pro malprudenta sindevontigo publike farita. Jen speciala historio, kiu igos la leganton unue rideti kaj fine – pro ĝia humaneco – eble plori.

Davide Nicola estas ne tre konata futbala trejnisto, dungita en la somero de 2016 de la sud-itala malgranda teamo Crotone [krotone] post ĝia unua kaj historia promocio al Serie A. Neniu vere kredis, komence de la ĉampionturniro, ke ĝi havas konkretajn ŝancojn saviĝi kontraŭ titolriĉaj „kiras-ŝipoj”, kiel Juventus, Roma, Napoli, Milan kaj Inter.

La manko de espero tiurilate karakterizis ankaŭ la unuajn monatojn de la ĉampionturniro: kiel atendite, malvenkon post malvenko, spite al granda engaĝiĝo fare de ĉiuj futbalistoj, la teamo Crotone finis la komencan ludserion kun apenaŭ 9 poentoj en la unuaj 19 matĉoj, dum oni kutime bezonas inter 35 kaj 40 poentojn post 38 matĉoj por esperi restadi en la plej alta ĉampionturniro. La zelotoj, unue entuziasmaj kaj feliĉaj pro la unika ŝanco ludi en la precipa turniro de la lando, iom post iom tamen perdis la paciencon kaj ekprotestis. Iuj malkaŝe komencis kontesti la trejniston kaj postuli, ke la prezidanto de la teamo anstataŭigu lin per alia pli kompetenta persono.

Frustracio kaj senespero ĝenerale abundis inter la fervoruloj. Laŭ multaj opiniistoj la problemo estis unue la manko de sperto de kelkaj (kvankam iuokaze talentplenaj) piedpilkistoj, ja utila por supervivi en malfacila ĉampionturniro. Sed kulpis ankaŭ kaj ĉefe tio, ke la loka stadiono de Crotone bezonis post la promocio grandan restrukturadon. En la unuaj monatoj ĝi ne estis taŭga el sekureca vidpunkto kaj, dum la tuta komenca ludserio, la teamo devis ludi en la fora urbo Pescara, ekster la hejmloko, sen la subteno de la lokuloj. Kiam la teamo post tuta ludserio havis la eblon ludi efektive la hejmlokajn matĉojn, jen ekis la unuaj venkoj kaj alvenis pli da poentoj.

Ĵurnalisto iutage demandis la trejniston Davide Nicola, kion li pretas fari, se lia teamo saviĝos. Li, ŝajne mem ne tro konvinkita, ke ekzistas realaj ebloj pri tia grandfaro, respondis senpripense: „Mi ja biciklos ĝis mia naskiĝurbo, Torino.” Promeso publike farita, filmita kaj registrita. Kaj la italoj tiaaĵon ne forgesas ...

Honorvorto

Ĉar fabeloj kelkfoje havas feliĉan finon, ĝuste en la lasta tago de la piedpilka ĉampionturniro, post spirhaltiga kelkmonata reakirado de poentoj, Crotone sukcesis venki per 3 goloj kontraŭ 1 la teamon Lazio kaj lastminute transpasis la rivalon Empoli, kiu siavice malvenkis pro 1 golo kontraŭ 2 en la ludo kun la jam matematike regresinta Palermo. La iam ofendita kaj insultita Davide Nicola nun fariĝis heroo de la tuta sud-itala regiono. Tamen neniu forgesis lian promeson, kaj li deklaris, ke li nepre kaj plezure tenos sian honorvorton. Tiel post malmultaj tagoj ekis nekutima bicikla vojaĝo de la sudo de Italio ĝis la nord-okcidento: pli ol 1000 kilometroj en la plej varma sezono de la jaro.

Persisteco

Krom la futbala atingo kaj la kurioza historieto de trejnista „frenezeco”, ĉi tiu okazaĵo akiras tamen plian valoron, kiam oni ekscias, ke la filo de Davide Nicola mortis 14-jaraĝa en 2014 ĝuste pro bicikla akcidento. La trejnisto do dediĉis la heroaĵon de Crotone al sia ido, aperigante ĉi-rilate la jenan kortuŝan leteron en Fejsbuko: „Saluton, mia amato. Mi ne scias, kie vi estas. Mi ne scias, kion vi faras. Eble vi estas sur tiu nubo, kiu estis super mi tiuvespere, kiam mi kuris kun la celo igi vian lanternon flugi. Aŭ eble vi estas ĉi tie apud mi ... Jes, mi estas certa, ke vi estas tie ĉi kun mi. Ni ja batalis kune dum ĉi tiu tre komplika jaro, sed ... hodiaŭ mi scias, ke vi estis ĉiam tie kun mi. Vi sukcesis per via energio doni al mi la forton batali kaj daŭre postkuri tion, kio ŝajnis neebla. La persisteco estas tio, kio igas neeblajn aferojn eblaj; eblajn aferojn probablaj; probablajn aferojn certaj. Ale[ssandro], ĉi tiu ne estas mia venko, sed nia, kiel jam okaze de la promocio de la teamo Livorno al la unua kategorio. Mi volus ĝoji kun vi, rigardi viajn okulojn kaj vian rideton, preni vian manon kaj kune kuri kaj festi. Ĉio ĉi estas nur por vi. Ĉiu mia gajno estas via, ĉiu mia venko estos via, ĉiu mia revo estos ankaŭ via. Mi volas, ke mia koro plu batu por vi kaj ke vi povu ankoraŭ vivi per mi.”

Zigzago

La letero disvastiĝis rapide tra la tuta Italio, kaj la supreniro de la trejnisto ĝis la urbo Torino havis la formalan subtenon de gravaj asocioj, kiel tiu de la familianoj de viktimoj de survojaj akcidentoj kaj de la Itala Federacio de Amikoj de Biciklo. Eĉ la televida kanalo Sky Italia sekvis la eventon kaj faris ĉiutagan raporton pri ĝi. Davide Nicola atingis, kiel etapojn de sia biciklado, ĉiujn plej gravajn urbojn en sia vivo (Pescara, Ancona, Livorno, Genova): tiujn, en kiuj li ludis, kiam li estis ankoraŭ piedpilkisto; kaj tiujn, kie li trejnis antaŭ la subskribo de kontrakto kun la teamo Crotone. Do li tute ne elektis la plej mallongan vojon, sed volis atingi la lokojn plej karajn sen zorgi pri la eventuala neceso zigzagi tra la regionoj de Italio. La celo de ĉio ĉi? Omaĝi al sia amata kaj pereinta Alessandro kaj pruvi al la homoj, ke eĉ en ŝanĝiĝanta mondo, kie oni ofte vane paroladas, eblas kaj nepras kredi je io kaj esti veraj homoj.

La verkanto scias, ke „vera” ĵurnalisto ne rajtas paroli en la unua persono. Tamen mi emociplene finu ĉi tiun artikolon, atestante egan admiron al ĉi tiu homo, Davide Nicola, al kiu indas deziri plej grandajn sukcesojn en lia kariero. Ekde nun sendube estos kromaj subtenantoj de la teamoj, kiujn li estonte trejnos, inter la ĉiudevena legantaro de nia magazino.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La fervojponto de Lyduvėnai

En la urbeto Lyduvėnai, en la regiono Raseiniai, troviĝas la plej granda fervojponto de Litovio. Ĝi estas konstruita super la valo de la rivero Dubysa. La ponto estas 42 metrojn alta, 599 metrojn longa kaj 4,5 metrojn larĝa.

Pioniroj de la germana armeo konstruis en 1916 lignan ponton, kiu kunligis la bordojn de la rivero Dubysa. Ĉe la konstruado laboris 2000 militkaptitoj. Kvankam ĝi ne taŭgis por la fervoja transporto, la ponto tiam estis unu el la plej grandaj lignaj pontoj en Eŭropo. En 1918 samloke estis konstruita ŝtala fervojponto nomita Feldmarŝalo Paul von Hindenburg. Ĝi servis al la intensa trajntrafiko kaj estis konsiderata teknika unikaĵo pro sia konstruo.

En 1944 la retiriĝantaj germanaj soldatoj eksplodigis la ponton. En 29 tagoj estis konstruita provizora ligna ponto. En 1952 oni finkonstruis novan fervojponton, kiu staras ĝis nun. Ĝi iĝis grava parto de la malsupre kuŝanta urbeto Lyduvėnai. Ties loĝantoj ŝercas, ke dum la intensa trajntrafiko ili eĉ ne bezonas horloĝojn – la tempon ili determinas laŭ la veturantaj trajnoj.

Intensa trafiko

Antaŭ la dua mondmilito pasaĝeraj trajnoj jare transportis laŭ la ponto 5000-12000 pasaĝerojn, kaj ŝarĝtrajnoj multajn ŝarĝojn. Homoj el la tuta lando venadis ĉi tien por propraokule rigardi la unikan ponton. Maljunaj loĝantoj memoras, ke en 1937 aviadilo de la tipo Anbo 41 flugis sub ĝi. La ponto estis proklamita kultura monumento.

Tamen nun la vivo sub la ponto iĝis pli trankvila. En 1992 la stacidomo estis fermita, kaj nun nur kvin-ses ŝarĝtrajnoj tagnokte trapasas ĝin.

La fervojponto en Lyduvėnai estas gardata kiel strategia objekto, tial oni ne rajtas promeni sur ĝi. Tamen Lietuvos geležinkeliai, la ŝtata fervojkompanio, kontentigas la scivolon de multaj vizitemuloj kaj organizas ekskursojn sur la ponton.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tramo kun valsoj

La originala mallonga nomo de tramo en Vieno estas „Bim”, kiu reprezentas la sonon de sonorilo. Post ĉiu halto, unue la konduktoro kaj poste la stiristo de la tramo aŭdigas: „bim”.

Same tre ŝatataj kiel tramoj estas la mondkonataj valsoj de Johann Strauss filo [ŝtraŭs]. Kial ne kombini ambaŭ?

Itinero

La speciala rondveturo de „Valso-Bimo” okazas unufoje en ĉiu monato, kaj ĝi komenciĝas laŭ Ringstrato ĉe la novart-stila pavilono en Karloplaco. Ĉe la iama armeo-ministrejo oni aŭdas „Radetzki”, marŝon komponitan de Strauss.

Pliaj fragmentoj de muzikaĵoj – ekzemple el opereto La Vesperto – kaj histori-rilataj informoj akompanas la turistojn ĝis kiam la tramo atingas la muzeon Strauss en la naŭa distrikto.

Servoj

La prezo estas 45 eŭroj, kaj ĝi inkluzivas enirbileton por la muzeo kaj specialan kuirartan frandaĵon. Dum la tuta veturo ne estas uzataj elektronikaj aŭd-gvidiloj, kaj profesia turistgvidantino Ingrid Andrea Bagus altkvalite rakontas interesajn anekdotojn.

Detaloj de la veturilo

La historian tramon – tipo M, numero 4149 – oni konstruis en la jaro 1929, kaj ĝi funkciis ĝis 1977. Poste, Asocio de la Fervoj-Amikoj (VEF) renovigis ĝin. La motorvagono povas tiri du samtipajn vagonojn kaj kun ili atingi rapidecon de 40 kilometroj hore, sed nur en ebena tereno.

Pliaj informoj troveblas ĉe: www.strassenbahnjournal.at/wiki/index.php?title=Type M (1927-1979) kaj www.vef.at.

Noto: Radetzki estis aŭstra marŝalo vivinta de 1766 ĝis 1858. Li venkis la sardojn en batalo ĉe la nord-itala urbo Custoza [kustoca] la 25an de julio 1848.
Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirindaĵoj en montaro

La kampadejo Rivero Seibabo [sejbabo] situas en la kuba provinco Villa Clara, en la centra regiono de la insulo, ĉe la limo inter tiu kaj la provinco Sancti Spíritus. La slogano de la kampadejo estas „nature kuniĝintaj”, kvazaŭ vortludo surbaze de la natura amikema karaktero de la kubanoj, kaj de la mirindaj naturaj pejzaĝoj de tiu ĉi loko.

Bela apudrivera pejzaĝo

En Kubo ne estas notinda malsimileco inter la kamparaj pejzaĝoj de la provincoj, sed interesa detalo de la priparolata loko estas, ke la samnoma rivero trairanta la kampadejon estas ĝuste la limo inter la du provincoj.

Eblas veni laŭ horizontale kaj vertikale zigzaga vojo, kiu iras de la urbo Santa Clara ĝis la turisma Trinidad, aŭ post iom pli rapida veturado kun deirpunkto en la urbo Sancti Spíritus.

La kampadejo

Oni tuj rimarkas la belaĵojn, kiuj inspiras la aŭtoron de tiu ĉi artikolo. Oni povas promeni tra la tuta kampadejo en natura verda ombro pro la multaj arboj, kaj fojfoje trovi papiliojn, ranojn aŭ lacertojn.

La ĉefa vidindaĵo estas arbo, kiu povas feliĉigi botanikistojn. Ĝi estas karobarbo pli-malpli 25 metrojn alta kaj notinde larĝa. Sur ĝi vivas pli ol 20 specoj de parazitoj kaj epifitoj; kunvivas kaktoj, orkidacoj, arumacoj kaj filikoj. Ĝi estas la centro de la kampadejo kaj en ĝia ombro okazas multaj vesperaj aranĝoj kaj festoj.

Allogaj lokoj

Ĉe la rivero multaj metalaspektaj ŝtonoj briligas la sablon, kaj en la trankvilaj kaj malprofundaj akvoj naĝas kaj fiŝetoj kaj testuduloj. Oni povas promeni laŭlonge de la bordoj kaj, en kelkaj lokoj, trairi la riveron.

Estas plantoj ankaŭ en la akvo, kaj iomete malproksime videblas akvofalo kun pli taŭgaj spacoj por baniĝado, kvankam eblas trovi konvenan lokon ĉie laŭ la rivero.

La kuba nacia birdo

Ĉiutage videblas diversaj birdoj, kiel la kuba trogono (Priotelus temnurus), kiu estas ne nur endemia kaj unu el la plej belaj, sed ankaŭ la nacia birdo pro la koloroj de la kuba flago: ĝia plumaro estas blua ĉe la kapo, ruĝa ĉe la ventro kaj blanka ĉe la brusto. La dua kialo de la nacieco estas ĝia bezono je libereco. La birdo estas protektata de la leĝo, ĉar ĝi simbolas la kuban identecon.

Birdoj kaj insektoj

Tie flugas ankaŭ kolibroj, mokbirdoj, pegoj, papagoj kaj aliaj, kies pepadoj kaj melodioj estas agrabla fono. Entomologoj povas esti tre kontentaj tie pro tiom da insektoj dum la unuaj vesperaj horoj, sed feliĉe por kelkaj feriantoj la plimulto malaperas dum la nokto kaj permesas trankvilan dormadon.

Distrado kaj servoj

En tiu agrabla spaco oni povas promeni, ripozi, kunsidi, sporti kaj ĝui diversajn aranĝojn kaj programerojn. Manĝoj kaj manĝetoj onin ne tro distancigas de la kampara medio, ĉar la manĝejo havas nek fenestrojn nek pordojn, kaj ĝi situas en unu el la plej altaj lokoj de la kampadejo, kio ebligas ĝui la pejzaĝon.

Ne-longaj ekskursoj kaj simplaj promenadoj en la ĉirkaŭaĵo donas ŝancon por pli rekta kontakto kun kvazaŭ sovaĝa arbaro.

La naturo, la spirita trankvileco kaj la esperantumado efike kuniĝas por fari la tiean restadon porĉiama memoraĵo.

Niurka ALONSO SANTOS
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Niurka Alonso Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Po-ete, sed ne poezie

Tiom da recenzantoj, tiom da gustoj! Jen pri la plej freŝa (kaj espereble tamen ne lasta) verko de nia eksredaktoro Gerrit Berveling, du recenzoj kun aliaj vidpunktoj.

La libro de Gerrit Berveling havas subtitolon Krestomatio. Mi dubas, ke la vorto estas taŭga ĉi-foje: ja laŭ PIV „krestomatio” estas kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ instrua vidpunkto, kaj ĉi tie verkoj estas kolektitaj precipe hazarde, sen iu sistemo kaj speciala celo, nur pro subjektiva bontrovo de la tradukinto. La tradukinto-kompilinto konsilas legi la libron po-ete, kaj li tute pravas – ja tro malsamaj estas diversaj pecoj. La libro simple celis kolekti ĉiujn iam ie aperintajn tradukaĵojn en unu loko – do, vere ne antologio, sed ankaŭ ne krestomatio, sed simpla hazarda kolekto.

Berveling estas konata kiel tradukisto el la latina kaj antikva greka lingvoj. Ankaŭ tiu ĉi kolekto konsistas pli ol duone el tradukoj el la latina (pli el mezepoka, ol el klasika), ne malmultas ankaŭ grekaĵoj. Sed ĉion ceteran prezentas esperantigoj el tute malsamaj 13 lingvoj (inkluzive eĉ de Interlingua). Iom strange, ke pecoj el la nederlanda ja ĉeestas, sed ne tro multas.

Prozo

La libro prezentas tradukojn kaj prozajn kaj poeziajn. Kio koncernas la prozon, ĝi estas tradukita zorge, kaj la elekto estas interesa. Pecojn el la mezepokaj latinaj aŭtoroj mi legis kun granda impreso kaj malkovris iujn novajn pensojn, kiujn mi ofte ne supozis ĉe tiuj aŭtoroj. Evidentas ŝato de Berveling al ili, kaj lia strebo kiel eble bone transdoni pensojn de tiuj homoj. Tre utilas la notoj akompanantaj la tradukaĵojn, kiuj ofte klarigas la elekton por traduko de ĝuste tiu ĉi konkreta peco, kaj klarigas aferojn komplikajn por la moderna leganto. Do pro tio ni povas nur danki la aŭtorojn, kiuj signife kontribuis al kulturigo de siaj legantoj.

Poezio

Alia afero estas la pecoj poeziaj. Komence mi ekhavis la impreson, ke en la antikveco kaj mezepoko la ĝenerala nivelo de poezio ne estis tro alta, kaj la modernaj poetoj elektitaj por traduko estis elektitaj pro kaŭzoj ne rilataj al ilia arta kvalito. Mi aŭ tute ne konas la lingvojn de la originaloj, aŭ konas tro supraĵe por juĝi pri poezia kvalito de io en ili ... Sed Berveling tradukis ankaŭ el la rusa, kiun mi ja konas bone, kaj elektis faman verkon de unu el la plej eminentaj rusaj poetoj La Dek Du (kiel li tradukis la titolon, preferindus, tamen, „La Dekduopo”) fare de la granda simbolisto Aleksandr Blok. La poemo estas pri la revolucio, verkita dum la revolucio kaj transdonanta la revolucian etoson, laŭ ĉies opinio, plej bone el ĉiuj rusaj poemoj kiam ajn verkitaj. Ĝi plenas je brilaj bildoj kaj imagoj, neatenditaj esprimoj (kiuj rapide fariĝis popolaj diraĵoj kaj sloganoj), aŭdacaj rimoj kaj aliteracioj, perfektegaj ritmaj figuroj ... Ĝin iam esperantigis (eble, ne perfekte, sed tute poeziece) Nikolao Nekrasov.

Poezieco fuĝis

Sed kion ni vidas ĉi tie? Palan sublineaĵon, el kiu malaperis plejparto da rimoj, ritmaj figuroj estas rompitaj, kaj certaj imagoj estas transdonitaj tiom mallerte, ke ofte ne klaras, pri kio temas. Poezieco tute fuĝis (kompreneble, kune kun esprimiva revolucia etoso). Pro tio mi eksupozis, ke pri ne tro alta poezia nivelo de alilingvaj (ankaŭ latinaj) poetoj kulpas ne ili mem, sed la tradukinto, kaj ili bezonas iun alian, kiu ne nur perfekte konas la lingvon de originalo, sed ankaŭ posedas senton kaj metion de la Esperanta poezio.

Kiel mi resumu la ĝeneralan impreson pri la libro? Ĝi estas nepre utila, kiam temas pri la prozaj partoj kaj abundaj kaj informoriĉaj notoj (ankaŭ pri poeziaj verkoj). Sed konatiĝi kun la latina, greka, nederlanda, kataluna kaj aliaj poezioj pere de ĝi ne estas utile, ĉar oni povas ricevi misan impreson pri la originalaj verkoj.

Nikolao GUDSKOV
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2017. 430 paĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Feĉulo

Malantaŭ la pordo de la direktoro eksonis ies laŭta voĉo:

– Fekegon al viaj kapoj! Merdon! Mi penas ekspliki al vi jam dumeterne. Ĝi simple ne povas manĝi tion. Ne povas manĝi! Ĝi rigardas al viaj fiaĵoj, kvazaŭ ili tute forestus. Trae. Pli-malpli tiel ...

Sekretario, tre juna virino, decidinte eniri, malfermis la pordon kaj ekvidis, kiel iu longabarba kaj longahara homo kun iom frenezaj okuloj, vestita en bruna malpura leda jako, kvarpiediĝis apud la fenestro kaj faras teruregan mienon, direktante rigardon al la kafaŭtomato. Li ekstrabis, samtempe turnante la okulojn jen dekstren, jen maldekstren en turmenta serĉo, kaj lia rigardo fariĝis kvazaŭ blinda, tuŝanta la vakuon. Krom tio, lia sovaĝe kurbigita buŝo efikis aldone timige.

– Kaj ĝi tute ne aliras! Ĉu vi povas kompreni tion? Tu-te ne al-ir-as! – li pasiege laŭte parolis: evidente, en la atendo, ke tiuj vortoj iel plifortigos la ĵusan pantomimon. Rimarkeblis, ke ia nervozeco jam komencis regi lin.

La sekretario, konfuzite, en granda konsterno, flustris „Panjo!”, hastis meti pleton kun kvar tasoj plenaj de la ĵus infuzita plaĉodora verda teo kun jasmeno, kaj tuj foriris.

Dume, senspiriĝinte, la barbulo prezentis novan argumenton:

– Tiu rubaĵo ne estos manĝata, eĉ se oni priverŝus ĝin per densa tavolo de saŭco acidkrema, – la homo geste elmontris, kiel oni povus tiel senespere kaj senrezulte priverŝi.

Tri uloj staris ĉirkaŭ la parolanto kaj atenteme, kun granda sincera intereso, aŭskultis lian monologon. Tio estis la administranto, financa direktoro kaj ĉefdirektoro de la superbazaro, en kiu ĉio tio okazis.

Tamen, videble, estas bezonata iu same kronika rompo de tiu ĉi plumpa kroniko.

La parolanto estis ordinara senlaborulo, kiun ĉiuj nomis Feĉulo, kaj neniu sciis lian veran antaŭnomon. Li estis metalulo. Kutima metalulo, iam ludanta en la grupo Mucida Milito. Malkutimaj kaj eĉ aparte eksterordinaraj estis nur liaj bizaraj tatuaĵoj: unu el ili, kiu troviĝis rekte subumbilike, prezentis per si lertan portreton de li mem, kiu naze enspiras kokainon tra la tubeto de 100-stela monbileto, sur kiu estas skribite: „Ankaŭ ni rajtas!” Inter liaj „posedaĵoj” eblis trovi multon: nepagitan loĝejon, kiun li luis, dismuntitan nefunkciantan motorciklon, kokinon Kanabino kaj etan hundon, kiu tute ne havis nomon.

Antaŭ nelonge li aĉetis por tiu hundo, senrasa rufa estaĵo, kelkajn pakojn da mitulaj konservaĵoj, kies konsumada limtempo jam pasis. Tamen, la kaprica besto eĉ ne tuŝis la regalaĵon. Tial tuj sekvis ekstreme afabla peto al vendisto akcepti tiujn konservaĵojn, kiuj ankoraŭ preskaŭ tute ne estis tuŝitaj (tuta amaso!), kaj ankaŭ redoni la pagitan sumon. Post la kanajla rifuzo oni devis alvoki administranton, kiu rigardmezuris la barban klienton per siaj ruzaj suspektemaj okuloj kaj decidis simple irigi lin for sen ajna ekspliko. Sed Feĉulo ĝuste je tiu momento finis formi sian propran agplanon, kiu tute ne kongruis kun tiu de la administranto. Li eksplode akcelis sin, ĵetante ĉiujn observantojn en ŝokan staton, transsagis la ŝtuparon, multe bruegis en koridoro de la dua etaĝo per siaj botoj kaj intuicie trovis la pordon de la financa direktoro, ulo sufiĉe inteligenta – tiel oni povis konkludi post rigardo al liaj grandaj okulvitroj. Li sidis en brakseĝo ĉe tablo kaj foliumis iujn paperetojn. Feĉulo alpaŝis lin, sed la sidanto daŭre okupiĝis pri siaj aferoj, neniel zorgante pri tia stranga kaj neatendita gasto.

– Mi volas ion montri al vi – finfine konspireme okulsignis Feĉulo, rompante la silenton, kaj eligaĉis el sia dorsosako malbenitajn konservaĵojn rekte sur la tablon.

– Kio estas tio? – la okulvitrulo spertis la invadon de la nekonato sen granda entuziasmo.

– Belmamaj knabinoj! Ĉu vi mem ne vidas?

– Nu ... Ne – okulvitrulo rigidiĝis kaj ne povis eĉ moviĝi pro tiu arogaĵo neimagebla eĉ en teruraj sonĝoj.

– Mituloj – Feĉulo fiere ekrigardis al la malsekaj pakoj kun pecetoj da degelanta glacio ene kaj eltiris el tie ladvazon por montri.

– Mitulo estas vi. El kiu fabelo vi alflugis nin? Kial tiel fie fetoregas!?

– Ĝuste por tion pridemandi mi estas tie ĉi.

Dummomente ili senvorte rigardis unu la alian. Akvo el la pakoj jam formis etan riveron surtable, kaj du paperklipoj komencis memstaran navigadon en tiuj torentoj. Ili nehasteme parade fordrivis laŭ preskaŭ la tuta longo de la tablo kaj falis sur la plankon. Kiu scias, dum kiom da tempo estus eble kontempladi ankaŭ pliajn gutojn aŭ eĉ aĵetojn dezirantajn ekhavi la sorton de la krampoj, sed tio ne povintus daŭri tro longe.

Subite la okulvitrulo demandis, eĉ neatendite por si mem:

– Kial ili estas fridigitaj?

– Por savi la freŝecon, kompreneble! Ĉu vi tri jarojn aĝas? „Kial! Kial!” – Feĉulo lispe imitaĉis la demandinton.

Estas malfacile imagi, kio povus okazi post tio: la okulvitrulo je tute klara morala bazo povintus alvoki la policon kaj tuj enprizonigi Feĉulon por ia eksterkalkula periodo, kriegi kaj mansvingadi, almenaŭ alvoki la lokajn gardistojn kaj tiel plu. Sed iu Universa Kolapso okazis en la kapo de tiu financa direktoro. Tion oni povus diveni laŭ lia pala frunto plena de milmilo da malsankoloraj faltetoj kaj laŭ la ĵus velkinta staturo. Granda laboro estis plenumata en lia cerbo. Kiel ŝajnis al li tiumomente, li agis plejeble ĝuste. Li stariĝis, alpaŝis tre proksime al Feĉulo kaj feble eldiris:

– Ni iru al la ĉefdirektoro.

Sed Feĉulo faris eĉ ne unu paŝon. Anstataŭe li diris:

– Al mi ŝajnas, ke vi ne konscias la tutan profundecon de la situacio ...

Ĉe la financa direktoro tike ekmoviĝis la okulo.

Kelkajn minutojn poste Feĉulo jam provis konvinki la konsternitan duopon pri la neceso redoni la monon kontraŭ la malaltkvalita produktaĵo. Sed baldaŭ oni aldone alvokis administranton, kiu komence penis admoni ĉiujn ĉeestantojn pri tio, ke li devas rekte nun prizorgi iujn aliajn ekstreme gravajn aferojn, sed neniu aŭskultis lin, kaj li ĉesis admoni la aeron.

Post la kvarpiediĝo Feĉulo brile oratoris, anticipe plifortiginte sin per la teo, kiun li fortrinkis per unu gluto. Sed ankaŭ la ĉefdirektoro, mezaĝa, kalva, ĉiam joviala homo ne malpli pasie strebis defendi sian personan opinion kaj konkludan juĝon de la tuta firmao (kiuj feliĉkoincide samis!) pri la koncerna punkto:

– Tio tute permeseblas. Ĝuste pro tio la prezo estas iomete pli malalta. Sed post nur unu semajno tio ankoraŭ ne estas veneno. Ĝi ne fariĝos veneno eble eĉ post unu jaro! Eĉ la Medicina Unio trovas tion sendanĝera.

– Ni faru eksperimenton – replikis Feĉulo.

– Kiun eksperimenton?

– La eksperimenton, kiu permesos elmontri vian malhonestecon.

– Komprenu, sinjoro, ke ne estus tre oportune ...

Sed Feĉulo jam eltiris el dorsosako la sennoman hundon. Ĝi timeme okulumis kaj tuj konfirmis sian ĉeeston per granda flava flako aperinta apud la piedoj de la eksperimentantoj.

– Se la mituloj estos formanĝitaj, vi plene repa ...

– Sufiĉe! – la ĉefdirektoro tro rapide rezignis je la defendo de sia starpunkto, kaj Feĉulo eĉ ne sukcesis eltiri bovlon, nek malfermi ladaĵon.

Plej verŝajne, al tiu kontraŭdira decido fare de la estro multe favoris tiu fakto, ke tiu dolĉanima kalvulo dum pasio de la konversacio malsingardeme enpaŝis la senliman urinan lagon (li volis enŝovi la hundon tien, el kie ĝi estis eltirita), ekglitis, falis, kaj lia multekosta nigra kompleto kaj silka blueta ĉemizo senrevene definitive damaĝiĝis.

– Vi ja ricevos ian monsumon. Ĉio laŭleĝe. Kion plie vi deziras?

Feĉulo enpensiĝis.

– Kaj kio pri la botelo da kanaba oleo, kiun mi aĉetis same ĉe vi? Mi nutras mian Kanabinon per kanabaj grenoj, kaj mia ovaĵo ĉiam estis alte taksata de miaj amikoj. Dieca plado! Mi volis eĉ plifortigi la efekton per tiu oleaĉo, sed ve! Anstataŭe mi havas la senton, kvazaŭ mi plandumon dentumus – diradis la barbulo.

Al la ĉefdirektoro estis neeble rigardi sen kompato, sed ankaŭ sen rideto. Ŝajnis, ke li tute malsekiĝis, kaj eblis pensi, ke li eventuale povas pritrakti ankaŭ tiun duan plendon malprofite al si kaj kontentigi Feĉulon.

Sed ĉio solviĝis poiome. Oni elkondukis Feĉulon kun lia hundeto en la manoj (kaj ian monsumon li vere poste ricevis), ien forkuris la estro-malbonŝanculo, kaj nur la financa direktoro tike movis per okulo kaj rigardis malproksimen, evidente en la peno pricerbumi tiun absolute novan mondkoncepton, kiun li akiris hodiaŭ.

Espopore

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Espopore el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protezo: efika solvo por andrologiaj problemoj

Pere de kunlaborado kun italaj fakuloj, kubaj kirurgoj baldaŭ povos plenumi operaciojn, kiuj celas la enplantadon de penis-protezoj de la plej nova generacio. La instruado okazas nuntempe en la kliniko Cira García de la ĉefurbo Havano. Ĝin gvidas la urologo Gabriele Antonini el la universitato La Sapienza de Romo.

Kiel doktoro Antonini klarigis, „ni intencas disvolvi tiun ĉi projekton kune kun kubaj kuracistoj, ĉar ni konscias ilian altan profesian nivelon. La celo estas starigi programon por klerigi en Kubo pli da kirurgoj, kiuj scipovos efektivigi tiajn operaciojn. Temas praktike pri hidraŭlika protezo havanta tri komponantojn: du cilindrojn, rezervujon kaj pumpilon. Per aparta operacio oni metas la cilindrojn en la penison, la pumpilon en la skroton kaj la rezervujon proksime de la veziko”.

Misformaĵo

Antonini substrekis la fakton, ke tiu noveca modelo havas tre altan sekurecan nivelon, ĉar ĝi inkluzivas integritan antibiotikan mekanismon. Pro ĝi eventuala infektiĝo estos minimuma. La precipa eco de la koncerna protezo estas ĝia kirurgia procedo, kreita de la usona profesoro Paul Perito. La aparaton oni enigas en la korpon de pacientoj per entranĉo nur 2-centimetra ĉe la suba parto de la abdomeno. La viroj kutime petantaj tian traktadon estas tiuj, kiujn trafis kancero – jen kojlo-rektuma, jen prostata. Ne mankas individuoj spertantaj kor-vaskulajn problemojn, aŭ kelkaj, kiuj priplendas ian misformaĵon ĉe la propra peniso. Ankaŭ diabetuloj kaj personoj, kiuj havas malbonajn viv-kutimojn, kiel ekzemple fumadon, ja ofte interesiĝas prie.

Atingeblo

La menciita urologo atentigis, ke la proteza solvo, okaze de andrologiaj misfunkcioj, estas ankoraŭ ne tre konata: eĉ en Eŭropo la viroj ne havas profundan scion tiurilate, kaj multaj el ili delonge suferas pro erektiĝa impotenteco sen trovi solvon. Ili ne konscias la efikojn kaj la avantaĝojn, kiujn havus la enmeto de protezo. Pri la elekto de Kubo, la itala profesoro klarigis, ke „por starigi internacian referencan centron ni proksimiĝis ĝuste al ĉi tiu ŝtato, ĉar en Latina Ameriko la scio pri tiuj temoj estas ankoraŭ malplia ol en aliaj kontinentoj.”

„Tiu ĉi iniciato ebligas enkondukon de tiu procedo en medicinan centron, la klinikon Cira García, kiu jam ĝuas internacian prestiĝon. Aldone ĝi troviĝas en lando facile atingebla por pacientoj kaj el Ameriko kaj el Eŭropo, kiuj povas iri al Havano por ricevi kuracadon kvalitan.”

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La miozota pejzaĝo en la retrospegulo

Oni jam konscias, ke la universo de la esperantaj libroj estas vere stelplena, ne nur ĉar en ĝi estas verkoj por ĉies gustoj, sed ankaŭ ĉar en ties diversaj kategorioj de verkoj, estas eĉ tiuj (neoftaj) libroj, kiuj pli valoras ne pro tio, kion ili diras, sed pro la etoso, kiun ili elvokas al ni. Unu el tiuj kategorioj, kiu laŭvide kreskas dum la lastaj jaroj, estas la tiel nomataj „rememorigaj tekstoj”, tio estas, tiuj, kiuj alportas al ni ies biografion aŭ memoraĵojn pri ne tro fora pasinteco aŭ pri malnovaj tempoj de nia historio.

Esplorenda pasinteco

La multobligo, dum lastaj jaroj, de tiuj tekstoj ja estas interesa fenomeno, ĉar ĝi elmontras, ke nia jam ne tro nova movado havas jam esplorendan pasintecon. Ili ankaŭ kontribuas, por ke oni pli bone konu, kion faris la antaŭaj verdulaj generacioj; ili ja plenigas vakuojn de nia historio kaj eĉ atentigas nin pri homoj, kiuj alie estus kondamnitaj al tute nejusta forgeso.

Evidente, oni devas kompreni, ke tiuj tekstoj ne estas „historio” (laŭ scienca senco): ili enhavas maksimume fragmentojn de la memoroj de la aŭtoro, kaj ili suferas, de la aŭtoro mem, du „cenzurojn”: de la (eble jam febliĝinta) memoro, kiu ĉiam perfidas nin; pri tio, kion ŝi/li preferis ne rakonti. Krome ne ĉiam eblas konfirmi, ĉu tio estas vero aŭ ne. Tamen tiuj problemoj ne malvalidigas la dokumentan rolon de tiuj verkoj, nek por ni, ĝeneralaj legantoj, nek kiel esplormaterialo por estontaj historiistoj de Esperantujo. Kaj tiu estas la plej granda valoro de Kie miozotas memor', ĵus eldonita libro de Ed Borsboom.

Tuta movada historio

La nur 165-paĝa libreto alportas al ni intervjuojn, artikolojn, skizajn biografiojn de 31 homoj, kies nomoj varias inter Andreo Cseh kaj Gaston Waringhien; nomoj kiel Edmond Privat, Eŭgeno Lanti kaj Humphrey Tonkin (tio estas, preskaŭ la tuta movada historio de la lastaj cent jaroj). Pri nia literaturo, oni trovas tekstojn, kies koloro iras de la sekretaj sonetoj de Kalocsay ĝis la hetajra dancado de Urbanová, kun la spionecaj grizaj tonoj, kiam la aŭtoro renkontiĝis kun Karolo Piĉ.

Tamen eĉ pli gravaj ol tiuj jam konataj nomoj estas tiuj de homoj, kiuj (preskaŭ) ne lasis spurojn en nia historio, kiel Walter Kampfrad (kabeinto pro politikaj kialoj) kaj Margarete Saxl (pri kiu la aŭtoro kolektis eble ĉion, kio ekzistas). Sed estas same konsterne konstati, kiel komentite en la antaŭparolo, la nomojn de tiuj, kiuj, pro la dimensioj de la verko mem, ne trafis la finan tekston: kiel Borsboom kuraĝis flankenlasi homojn kiel Atanas Atanasov kaj Sabine Fiedler?! Ĉu ne estus preferinde prepari pli longan verkon? Al tiuj demandoj nur la aŭtoro mem povos prezenti (ĉu konvinkan?) respondon, tamen oni bedaŭras scii, ke tiuj informoj ekzistas, sed nealireblas.

Mikrohistorio

Oni trovas ankaŭ valorajn informojn pri homoj, kies agado aŭ verkado neniam vekis grandan atenton ene de la tuta Esperantujo, sed kiuj ne estis malpli gravaj por sia loka movado. Ĉi-okaze tiu, kiu legos la informojn, diserigitajn ene de diversaj biografietoj, rapide konstatos, ke, duonkaŝite en multaj biografioj, kuŝas kvazaŭ skizo de la historio kaj de la nederlanda movado kaj de Internacia Esperanto-Instituto (kies agado estis, dum jardekoj, unu el la ĉefmotoroj de la instruado de nia lingvo).

En tio oni tuj perceptas plian gravecon de la libro, ĉar, malgraŭ tio, ke oni multe esploras la historion de niaj internaciaj movadaj asocioj, oni malmulte atentas pri la naciaj kaj lokaj, kvazaŭ ili ne estus samskale, kelkfoje eĉ pli gravaj ol la unuaj. La samo direndas pri kelkaj el niaj institucioj, kies graveco ne rekonatas, ĉar ili mem ne estas konataj. Tial la verko de Borsboom funkcias kiel bona ekzemplo de tio, kion historiistoj nomas „mikrohistorio”: per la analizo de eta institucio aŭ organizo oni eltrovas erojn, kiuj kompletigas pli grandan bildon de nia komuna historio.

Kaj kontemplado de tiu pli kompleta bildo kunportas nin al plia, kaj eble la plej ŝoka, konstato: kiam oni legas tekstojn, kiel tiuj de Borsboom, kiuj, kiel mi diris supre, havas la povon elvoki en ni alitempan etoson de nia verdula mondeto, kaj komparas la tiamajn kaj la nunajn movadajn kondiĉojn, pri kiuj oni preskaŭ ĉiutage ricevas novajn, preskaŭ ĉiam malagrablajn, informojn; ni, kiuj hodiaŭ kunvojaĝas en la esperanta aŭto, ne kapablas eviti tiun vere amaran senton, ke la plej bela pejzaĝo, kiun oni nun povas rigardi, estas tiu montrata de la retrospegulo.

Fernando PITA
Ed Borsboom: Kie miozotas memor'. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2017. 165 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-908056514-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri mita homo kaj ties ekzempla vivo

Estas kredinde, ke ĉiuj preferas, ke ilia lando estu internacie montrata kaj vidata laŭ sia plej bona flanko, aŭ ke almenaŭ oni ne diskonigu pri ĝi malveraĵojn. Specife pri brazilanoj, mi povas aserti, ke al la plimulto de ili estas terure vidi la landon montrata kiel regiono regata de la triopo karnavalo-plaĝoj-futbalo. Brazilo ja estas multe pli kompleksa lando, kies stereotipoj, se iam validaj, ne plu kongruas al la realaĵo.

Pro tio estas tre interese rimarki la zorgemon, kun kiu Vlastimil Novobilský, verkante pri la vivo de nia (tio estas, samtempe lia kaj ankaŭ mia) samlandano Francisko Valdomiro Lorenz, pentris la kompleksan bildon de la suda Brazilo, plenplena de germanoj, poloj, italoj, rusoj, ukrainoj kaj ĉeĥoj. Ĝustamezure la aŭtoro bildigis la precipe eŭropdevenan kulturan mozaikon de tiu parto de mia lando.

Enmigrintoj

Tio iĝas eĉ pli interesa, kiam temas pri ĉeĥaj enmigrintoj, eta homgrupo, kiu ĝenerale konsistis precipe el unuopuloj, kiuj iamaniere perdiĝis inter aliaj, pli grandnombraj eŭropanaj grupoj. Rilate al tio, la trafa kaj preciza priskribo de tiamaj vivkondiĉoj de tiuj enmigrintoj – kiel Lorenz mem – estas alia favora punkto en la libro, kiu ne maskas ties malfacilaĵojn ĉe alkutimiĝo al tute novaj klimato, manĝaĵoj, lingvo, socio, moroj ktp. Kvankam ili formis siajn proprajn vilaĝojn, ili ja alfrontis tute novan mondon!

Kaj tia estis la vivo de Francisko Valdomiro Lorenz, homo, kiun oni povas vere kromnomi (esperanta) pioniro de la du mondoj, ĉar li ja enkondukis Esperanton en la siatempan Bohemion kaj poste en Brazilon (kie li, kvankam tio estas debatebla, estis ĝia unua scipovanto). Sed ne nur pri Esperanto li pioniris: tuj alveninte, li, ĉeĥo, verkis portugallingvan instrumetodon por poloj (metodo, kiu, mi kredas, ankaŭ estis la unua).

Eksterordinara vivo

Ja la vivo de Lorenz estas eksterordinara. Tamen mi vetas, ke la libro estos malsimile legata de brazilanoj kaj de eŭropanoj. Tiel estos, ĉar multaj aspektoj de lia vivo jam estas konataj de brazilaj esperantistoj, precipe tiuj rilataj al lia agado por Esperanto kaj por disvastigado de la spiritisma doktrino, al kiu li konvertiĝis jam en Eŭropo.

Do brazilanoj certe pli interesiĝos pri la junecaj jaroj de Lorenz, ankoraŭ en lia denaska lando; pri liaj studentaj vivojaroj kaj pri lia partopreno en la politikaj movadoj dum la finaj jaroj de la Aŭstro-Hungara Imperio. Aliflanke, al eŭropanoj la vivojaroj de la elmigrinto, certe, vekos pli da intereso, precipe pro la malfacilaĵoj de li trovitaj tuj post lia alveno en Brazilon, landon tiam travivantan la vere konvulsiajn komencajn jarojn de sia respublikana vivo.

Fakte, la vivo de Lorenz estis tiel eksterordinara, ke ĝi akiris mitologiajn tonojn: iuj diras, ke li scipovis 104 lingvojn! Aliaj diras, ke li sekrete reiris al Eŭropo, laborante kiel tradukisto por la brazila armeo, kiu tiam renovigis sian armilaron ... Tion, evidente, oni neniam povos konfirmi, sed almenaŭ unu el tiuj legendoj fariĝis reala: dum jardekoj oni diris, ke la ĉeĥo Lorenz verkis, tute en Esperanto, kompletan gramatikon de brazila indiĝena lingvo, la tupia ... kvankam la fakto ĉiam sonis ja nekredeble – ĉar oni neniel povas imagi, kiel li estus lerninta tiun lingvon, tute ne uzatan en la regiono, kie Lorenz vivis. Brazila profesoro Fabrício Possebon decidis senvualigi tiun legendon, kaj li trovis, ĉe la nepo de Lorenz, la manskribaĵojn de tiu gramatiko! La Kompleta gramatiko de la tupia lingvo estis eldonita en 2015, kaj estas tre bona dokumento pri tiu lingvo. Ja la mito daŭre kreskas, kaj mi aŭdacas kredi, ke al la eŭropa legantaro tiu mito same estos tre interesveka.

Citaĵoj

Revene al la libro, mia recenzista rolo postulas de mi, ke mi diru, ke, kompreneble, prepari biografion de homo, forpasinta antaŭ sesdeko da jaroj, en malgranda urbo de alia kontinento, kaj pri kiu informoj ĝenerale estos en alilanda lingvo, tute ne estas facila afero; pro tio oni devas pardoni la fakton, ke la teksto de Novobilský estas plena de citaĵoj de aliaj tekstoj, kiel, ekzemple, korespondado de Lorenz kun liaj familianoj en Ĉeĥio, membiografiaĵoj el aliaj libroj ktp. Kontraŭe al tio, kio atendeblus, la aŭtoro sukcesas bone „kudri” ilin al sia propra verkado, ne permesante, ke ĝi fariĝu (teda) ripetado de informoj jam multe konataj.

Tamen vere surpriza estas la fakto, ke la aŭtoro nenie mencias la verkon O homem que sabia demais (La viro, kiu tro multe scipovis), biografio de Lorenz verkita de la brazilano José Carlos Leal, eldonita en 2008. Kvankam kelkaj partoj de la tekstoj sonas al mi kvazaŭ esperantigo de la teksto de Leal, informo pri tiu verko mankas kaj, ĉar en sia libro Novobilský mem diras, ke li ricevis helpon de diversaj brazilanoj por sia esplorado, estas tre malfacile pensi, ke li tute ne sciis pri la ekzisto de tiu libro. Certe, temas aŭ pri manko de registrado de tiu fonto fare de unu el la kunlaborantoj aŭ, ĉar la esperanta versio estas traduko de la ĉeĥa originalo, ke ĝi estas same mallongigo, kaj tial la bibliografia mencio estas forigita.

Inspiro por nun

Tio, mi asertas, neniel damaĝas la kvaliton de la teksto de Novobilský, ĉar li trafas en tion, kio, laŭ mi, estas la plej grava datumo rilate al tiu eksterordinara homo, kiu estas F. V. Lorenz. Mi vere kredas, ke lia sindediĉo al lernado, instruado kaj al kulturo, kiu estas objekto de granda miro por ĉiuj; lia fideleco al la homaj valoroj; lia kredo je la scio kaj kulturo kiel ilo por levi ne nur la materiajn, sed ankaŭ la spiritajn vivkondiĉojn de homoj, devas vere inspiri nuntempajn homojn, kiuj vivas en tempo, en kiu kaj kulturo kaj tiuj homaj valoroj estas tiel, ĉiel kaj ĉie, malaprezataj.

Fernando PITA
Vlastimil Novobilský: Francisko Valdomiro Lorenz. Tr. M. Turková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 160 paĝoj. ISBN 978-80-87169-80-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Emfazo pri la ĝenerala spiritualismo

Certan nombron da amikoj ni havas en la kirkoj, certan nombron da amikoj ni havas en la temploj ... Tiu ĉi vorto atingos tiun, kiun mi volas, eĉ se post mil jaroj ... (Ŝams Tabrizi 1185–1248)

Belaj vortoj multas en nia mondo, sed belaj agoj malmultas, kaj eĉ pli malmultas homoj, kiuj mem bonfarante bonfarantigas organize ankaŭ aliulojn. Paiva Netto certe estas unu el ili.

Persone mi admiras lian persiston antaŭenirigi ne nur la vortigon de bonaj faroj, sed ankaŭ la farigon de bonaj vortoj, ekzemple en Legio de Bona Volo, kiun oni nomas la Esperanto de la religioj.

Tie kaj tiele, kaj ankaŭ per similaj aktivadoj, li klopodas trovi vojon al vera homa interkompreno. Tial tre konscie kaj prave li uzigas kaj subtenas Esperanton.

La verko bazas sin sur Kristo, plenas de kristanismaj terminoj, sed tio ne ĝenas min, ne-kristanon. Ĉar mi rigardas ĝin kiel kristanan kontribuon al la homara ekumenismo. La terminon la aŭtoro uzas en ĝia origina signifo „laŭcela, aŭ laŭ tutmonda aplikebleco; universala”.

Verdire, multfoje interpreteblas Kristo, en lia libro, kiel vastasenca Amo. Ni havus pli belan mondon, se la samo okazus en aliaj religioj.

Alia reliefa trajto de la libro estas ĝia emfazo pri la ĝenerala spiritualismo, ke la homo ne estas nur ventro kaj subventro, ke la homo serĉas ian eternecon per siaj internaj intuicio kaj racio. Tian aserton, en tempo kiam regas praktikemo kaj teknologiemo, mi konsideras kuraĝa kaj devenanta de profunda kora kredo.

Paiva Netto kredas, ke la vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni. Tiun koncepton mi ŝatas. Ne mirigas min, se du bonfaruloj en du tempoj kaj du lokoj konkludas samajn konceptojn el siaj verŝajne malsamaj kulturoj. La persa poeto Rumi diris: „Amo estas astrolabo de la diaj sekretoj ...”

La enciklopedieta citaĵaro, laŭ mi, iom longas. Por mi estis iom temporabe trovi la aŭtentikajn tekstojn de la aŭtoro kaj distingi ilin de tiuj de aliaj.

Al la libro ne mankas sufiĉaj biografioj pri menciitoj. Ankaŭ belege elektitaj pentraĵoj pli beligas la bone aranĝitan libron.

Aparte laŭdindas la bona esperanta lingvaĵo de la tradukinto. Ĝi estas tute fidinda traduko.

Mi rekomendas la libron al tiuj, kiuj emas legi flue-legeblan Esperantan kaj esperantan libron.

La literoj, la bildoj kaj la koloroj estas tiom bone aranĝitaj, ke oni ne laciĝas pro la longdaŭra legado. Mi gratulas la aŭtoron, la tradukinton kaj la eldoniston.

Paiva Netto: Meditadoj el la animo. El la portugala tradukis Paulo Sergio Viana. 2011. 256 paĝoj. ISBN 978-85-7513-204-3.
Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova 100-stela monero!

NOVA 100-STELA MONERO! Unu unco (31,1 g) da pura arĝento! Limigita eldonkvanto 1000. Valora donaco. Prezo 59 €. esperanto@chello.at.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11 kaj postaj, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La kuraĝa elekto kanti nuntempe en loka minoritata lingvo

MONATO intervjuas la italan muzikiston Valerio Vado [valerjo vado]. Lia muzikgrupo, Reverie [reverí], estiĝis en 1996. De tiam ĝi ludas en Italio kaj pluraj landoj de Eŭropo en teatroj, koncertaj salonoj, abatejoj, radiostacioj kaj plej diversaj ejoj gravaj el historia/arta vidpunkto. Post la albumo Revado, kie ĝuste la Lingvo Internacia flankis la italan lingvon, la ensemblo, konsistanta el profesiaj muzikistoj, en 2015 publikigis Gnos Furlanis – Il Timp dal Sium (Friulaj noktoj – La tempo de la sonĝo), sian unuan diskon en la friula. La decido kanti en ĉi-lasta 1 ja estas la kerno de la jena babilado.

MONATO: Ĉiu artisto emas kiel eble plej malfermiĝi al larĝa publiko. Ĉu vi ne iris kontraŭflue, publikigante muzik-albumon en minoritata lingvo, kia estas la friula?

Vado: Unue mi dankas vin pro via interesiĝo pri miaj projekto kaj agado. Jes, kiel vi diras, certe ĉiu artisto volas atingi la plej grandan eblan nombron de aŭskultantoj. La problemo estas kiel fari ĉi tion sen distordi sian identecon.

Nuntempe la ĉefaj muzik-eldonistoj proponas tre unuformigitajn modelojn de muzikaj ĝenroj: preskaŭ ĉiuj baziĝas sur anglalingvaj kantoj, oftege kun ridindaj (en mia patrolando ni diras „makaroniaj”) rezultoj, kiam temas pri italaj muzikistoj. Pro tio, ke ĉio ĉi ne spegulas nin, nia ensemblo ĉi tion ne faras. Nelaste ĉar – malgraŭ tio, kion opinias la ŝatantoj de ĉio, kio estas fremdlanda – la eksterlanda spektantaro ne emas aŭskulti italajn muzikistojn, kiuj kantas angle aŭ simias britajn artistojn. Do mi daŭre pensas, ke la plivalorigado de niaj nacia lingvo kaj lokaj lingvoj – kutime en Italio malprave oni ilin nomas „dialektoj” – estas gravega kaj oportuna ago por la italaj muzikistoj, precipe se ili tion faras sincere.

Do jes, se konsideri la nunan modon, ni ja moviĝas kontraŭflue; tamen oni pensu, ke muzikistoj tre malsimilaj inter si (kiel Pino Daniele, la grupo Tazenda, Clannad kaj Nataŝa Atlas) estas konataj pro la uzo de sia gepatra loka lingvo, kaj ke Gnos Furlanis estis nomumita por la prestiĝa premio Tenco 2016 en la kategorio „plej bona albumo en dialekto”: do eble ankaŭ ni, per niaj malgrandaj fortoj, povas montri, ke ekzistas alternativa vojo, kiun indas laŭiri.

MONATO: Ĉu la lingva (kaj kultura) elekto influis ankaŭ la muzikon? Kaj ĉu „Gnos Furlanis” estas izolita muzika projekto?

Vado: La albumo estas en la friula pro tio, ke mia familio devenas de tiu regiono. Aliflanke ĝi estas la lingvo, kiun mi aŭdis hejme tiam, kiam mi estis infano. Min ravis ĉiam ĝia muzikeco, kaj mi demandis min, kia povus esti la rezulto, se oni uzus kaj aŭskultigus tiun idiomon en la artaj kampoj eksterregione, kaj ne nur en loklingva kunteksto. Do, ĉar mi ne kapablas verki en la friula (kvankam komprenante ĝin tre bone), mi serĉis tekstojn fare de aliaj aŭtoroj por ilin muzikigi. Mi malkovris kun plezuro, ke: 1) Pier Paolo Pasolini [pjer páolo pazolini], unu el miaj preferataj aŭtoroj, verkis dum sia tuta vivo ankaŭ en la friula; 2) la literaturo en la friula lingvo, fake instruata ekzemple en la universitato de Udine 2, havas grandan nombron de aŭtoroj, ofte de plej alta kvalito. Fine mi trovis multajn poemojn enhavantajn la konceptojn, kiujn mi volis esprimi en kaj per muziko.

Tiel ... jen ni! Krome, pli ol la kulturo mem, ja la sonorecoj de la koncerna lingvo influis la melodiojn de la kantoj. Fakte, kvankam mi ĉiam strebas trovi harmoniojn kaj aranĝojn responde al la etoso sugestata de la tekstoj, neeviteble la melodioj estas konstruitaj laŭ la akcentoj kaj la kadencoj de la vortoj. Do, se la tekstoj estus en alia lingvo, la kantataj partoj estus sendube malsamaj.

Nun Gnos Furlanis estas finita projekto, kaj ni celas promocii ĝin sen pensi troe pri la estonteco. Fakte niaj planoj nun rilatas aliajn temojn; sed, se estos ŝanco, ni estos tre kontentaj plivastigi nian repertuaron en la friula.

MONATO: Ĉu multas la profesiaj italaj muzikistoj, kiuj kreas muzikon en sia loka dialekto aŭ minoritata lingvo? Kia estas la nivelo de ĉi tiu muziko?

Vado: Laŭ nia sperto, konstateblas, ke estas iu altkvalita muziko, kiel tiu de James Senese/Napoli Centrale, ĝis la tipe loka pizzica/taranta (tarantelo): ĉi tiun nun praktike plenumas ĉiuj komercaj muzikistoj, ĉar ĝi kreas iun etoson de loka folkloro. La muzika panoramo estas certe tre varia kaj mikskolora! Tio speguliĝas ankaŭ en Friulo: oni kantas en la loka minoritata lingvo ĉian muzikon, de la filologie reakirita folklor-muziko ĝis ĵazo, de repo ĝis metalo. Friulo estas malgranda areo: tiel mi povas kun certeco aserti, ke preskaŭ ĉiuj muzikistoj konas unu la alian, minimume laŭnome.

MONATO: Ĉu via elekto kanti en la friula influis viajn rilatojn kun la kolegaro? Kiu sinteno ekzistas antaŭ muziko en loka lingvo?

Vado: Ni ĉiam laŭiras specifajn itinerojn, do mi ne kredas, ke niaj rilatoj kun aliaj muzikistoj ŝanĝiĝis pro la uzo de la friula ... Komence la nia povas ŝajni stranga elekto, sed poste oni komprenas, ke ĝi funkcias! Kompreneble en tiu okazo ekzistas pluraj niveloj: estas friulanoj, al kiuj plaĉas aŭskulti forests (fremdulojn, nelokulojn), kiuj kantas friullingve; kaj ekzistas homoj, kiuj simple ŝatas analizi la kantojn por trovi erarojn en la elparolo! Mi, rilate la lokan muzikon, celas muzikumi en absoluta libereco, unue ĉar ni proponas niajn proprajn muzikerojn, kiuj estas tre karakteraj, kaj due ĉar ni komponis niajn malmultajn reinterpretaĵojn per persona tuŝo, por ne „treti aliulajn piedojn”. Krome, sendube ni ĉiam ĝojas prezentiĝi en Friulo, sed unu el la celoj de ĉi tiu projekto estas la plivalorigo de la friula lingvo ekster la regionaj limoj. Laŭ la sama logiko cetere ni kreis Revado-n, nian antaŭan projekton, kiu estas duobla albumo en Esperanto kaj en la itala: ne nur por ke oni konu nin en Esperantujo, sed ankaŭ por plivalorigi la tiel nomatan verdan lingvon en Italio kaj en la cetera mondo – ne nepre kaj ne nur ene de la movado.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj
1. Ne tre konata latinida lingvo parolata nur en Friulo, majoritata parto de nord-orienta itala regiono itallingve nomata Friuli Venezia Giulia. La italaj „dialektoj” fakte estas ne simple lokaj variaĵoj de la ordinara itala, sed antikvaj, sendependaj kaj same respektindaj idoj de la latina, kiel interalie la hispana, la franca, la portugala kaj la rumana.
2. La loka fakultato pri fremdaj lingvoj kaj literaturoj estas la ununura en la mondo, kie oni instruas la friulajn lingvon kaj literaturon.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova rapidrekordo

La 17an de aŭgusto 2017 la usonaj stirantoj Jay Johnson kaj Nigel Hook rompis la mondan rapidrekordon de motorboatoj. Ili trapasis distancon de 160 km en 1 horo, 18 minutoj kaj 3 sekundoj.

La stirantoj direktis la rapidboaton Lucas Oil Silver Hook 77 kun longo de 48 futoj (14,63 m), kiun ili mem konstrukciis. Ili opinias, ke ĝi estas la plej bona unukorpa boato tutmonde. La stirantoj veturis en la Florida Markolo, kiu havas larĝon de 150 km kaj longon de 570 km.

La antaŭan rekordon atingis la germano Roger Klüh, kiu la 1an de aŭgusto 2015 traveturis la saman distancon en unu horo kaj 30 minutoj, uzante la rapidboaton Apache Star.

Antaŭ kubaj ĵurnalistoj Nigel Hook diris: „La veturo estis granda defio por ni, precipe en la pli granda parto de la itinero. Ni antaŭe neniam trapasis la Floridan Markolon. Kiam ni alproksimiĝis al la kuba marbordo, tiam la maro trankviliĝis kaj ni povis atingi rapidecon pli grandan ol 127 km/h.”

La rekordon konfirmis Fred Hauenstein, vicprezidanto de Internacia Unio pri Motorboatsporto. Nun oni devas registri ĝin en la Guinness-libro de mondaj rekordoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La magia insulo Ailsa Craig

Se vi veturus de la skota urbego Glasgovo (gaele: Glaschu) suden, por uzi la pramŝipon al Irlando, vi nepre pasus tra la urbo Girvan (gaele: Inbhir-Gharbhan) ĉe la okcidenta marbordo. Antaŭ la dua mondmilito Girvan estis populara feriejo por glasgovanoj kaj familioj el aliaj industriaj centroj. Hodiaŭ ĝi estas preskaŭ forgesita de urbegaj turistoj kaj iĝis trankvila kampara urbeto. Tie troviĝas ne tre longa sabla plaĝo, kelkaj vendejoj, hotelo, preĝejoj, lernejoj, eta haveno, sed malmulto por allogi turistojn – krom unu impona vidindaĵo.

Starante sur la plaĝo, oni vidas altan rokan insuleton, elirantan abrupte el la maro, je 16 km for de la haveno de Girvan. Depende de la lumo kaj horo la koloro de la roko magie ŝanĝiĝas: de griza al blua, flava, rozkolora, ruĝa kaj nigra – disponigante splendan objekton por pentristoj kaj fotografoj.

La insulo nomiĝas Ailsa Craig [ejlza krejg] (gaele: Creag Ealasaid), sed ankaŭ Roko. En fora pasinteco, kiam la urbo Girvan estis Mekko por someraj feriantoj, oni povis veturi per ŝipeto el la haveno al la insuleto, kie dum kelkaj horoj la vizitantoj observis plantojn, marbirdojn kaj fokojn, piediris laŭ la klifoj, grimpis al la insula „kastelo” – fakte, antikva malgranda turo sur la altaĵo. Atendante la revenon de la ŝipeto, la turistoj trinkis teon kaj manĝis hejmfaritajn kukojn en simpla teejo, gvidata de Margaret Girvan, la edzino de la insula intendanto. Nun, kvankam ekskursantoj ankoraŭ povas navigi ĉirkaŭ la insulo, tamen nur sciencistoj (ornitologoj kaj aliaj) rajtas viziti ĝin kun permeso de la proprietulo.

Loĝantoj kaj industrio

Roko estis unu el la plej malgrandaj loĝataj skotaj insuloj. Ĝi longas 1189 m, larĝas 793 m kaj altas 338 m. Malgraŭ ĝia negranda areo (99 hektaroj), tie dum la jaroj inter la du mondmilitoj loĝis du familioj: la unua laŭ nomo Girvan (la sama nomo kiel la urbo, de kiu ili origine devenis) kaj la insula lumturgardisto kun la edzino kaj infanoj. Ankaŭ la familio Girvan havis infanojn. Kune kun ŝtonminejaj laboristoj, kiuj pasigis parton de la jaro sur la Roko, estis sufiĉe da homoj sur Ailsa Craig por okazigi ĉiusabatajn dancvesperojn, en kiuj partoprenis ĝis 30 personoj.

La industrio de la insulo baziĝis sur elfosado de ŝtono por ellaboro de curling stones, tiuj ludŝtonoj por la skota vintra sporto curling [korlin]) (gaele: curladh), ludata sur glacio. La familio Girvan ricevis de la proprietulo licencon por eltiri graniton en ŝtonminejo. Tiun graniton oni poste transportis al la ĉeftero. Por transporti la ŝtonojn al la insula ĝeto, la minejo havis fervojeton, kiu konsistis el reloj kaj vagonoj, tirataj de simpatia eta azeno, kiun tre amis la insulanoj kaj vizitantaj infanoj. La transportadon de ŝtonoj kaj turistoj faris ŝipo, kies estro estis kapitano William Girvan, parenco de mia patrino Janet Girvan kaj de la insulanoj.

Historio

Antikva manuskripto mencias la Rokon „kiel la plej sudan el la Hebridaj insuloj”, sed tiu priskribo hodiaŭ ne estas uzata. La loknomoj sur Ailsa Craig havas gaelan originon. Tio evidente atestas, ke gaeloj iam okupis ĝin. En la 16a jarcento troviĝis ne nur la turo (konata kiel „la kastelo”), sed ankaŭ malgranda kapelo, kio montras, ke ĝi iam estis loĝata de monaĥoj.

Oni rakontas, ke en la sama jarcento iu katoliko Barclay sensukcese provis akiri la proprieton de Ailsa Craig kaj proponi ĝin kiel lokon por celebri la tiutempe malpermesatan romkatolikan meson, kaj ankaŭ por servi kiel rifuĝejo por skotaj katolikoj kaj hispanaj maristoj. Li proklamis ĝin ŝajne hispana (do katolika) teritorio. La skotaj katolikoj esperis, ke la Roko povus iĝi bazo por rekonverti Skotlandon al la katolika religio. Post Reformacio Skotlando ja estis oficiale protestanta ŝtato.

Legendo rakontas, ke multe pli frue en la historio, la reĝo de Irlando Brian Ború (ĉ. 941-1014) asertis, ke la insulo estas parto de lia regno. Eble pro tio, aŭ pli verŝajne pro la proksimeco de la insulo al Irlando, la populara kromnomo de Ailsa Craig estas Paddy's Milestone, „la mejloŝtono de Patriko”.

Aktuala stato

Nun neniu loĝas sur la insulo Ailsa Craig. Dum la dua mondmilito la viroj devis fari militservon, kaj en la jaroj post la milito oni iompostiome por ĉiam forlasis la Rokon. Eĉ la domo de la lumtura familio iĝis neloĝata pro la aŭtomatigo de ĉiuj lumturoj en Skotlando. Nun la domoj estas en preskaŭ ruina stato. Nur la kriegoj de la marbirdoj aŭdiĝas.

Ekzistas kompakta disko, sur kiu estas intervjuoj kun maljunaj anoj de la familio Girvan, kiuj antaŭe hejmis sur Ailsa Craig. Nun ili loĝas en la urbo. Ili ĉiuj esprimis sian nostalgion pri la feliĉaj jaroj sur la insulo. Bildo sur la kovrilo de la kompakta disko montras ridetantajn vizaĝojn de plenkreskuloj kaj infanoj, kies antaŭa hejmo estis la Roko.

Dum la konversacioj la eksaj insulanoj priskribis Ailsa Craig kiel magian lokon, en kiu ili pasigis la plej feliĉajn jarojn de sia vivo. Unu el ili havis okazon reviziti la rokon. Li rakontis, ke liaj okuloj larmis, kiam li vidis sian familian domon en kaduka stato, kaj la ĝardenon de Margaret Girvan superkreskas trudherboj.

Sic transit ... 1

Garbhan MACAOIDH
Irlando
1. Sic transit ...: Tiel forpasas ... (La tuta latina aforismo tekstas: Sic transit gloria mundi, tiel forpasas la gloro de la mondo.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kroma disigo por jam disigita insulo

Estas nekutime, ke eta eŭropa lando kun areo de nur 9250 kvadrataj kilometroj kaj jam pro aliaj kialoj disigita, havas eĉ malsamajn horzonojn. En Kipro estas du: unu en la norda turklingva (30 %) kaj alia en la suda greklingva (70 %) parto de la insulo.

Turkoj preferas resti somere

Ĉiun printempon oni adoptadis la someran horon, kaj post kelkaj monatoj (en septembro/oktobro) ĉi-lasta, se tiel diri, pludonis la „torĉon” denove al la vintra, kio okazas en plej multaj ŝtatoj de Eŭropo kaj de aliaj kontinentoj. Ŝanĝo tiurilate okazis neatendite en la 8a de septembro 2016, kiam la turka registaro decidis ne plu revenigi sian landon fine de oktobro al la vintra horo, sed utiligi la someran horon dum la tuta jaro.

Kontraŭdiroj

Turkio estas la sola lando, kiu rekonas la ekziston de la sinnomanta Turka Respubliko Norda Kipro (rezulto de invado okazinta en 1974). Do Turkio konsideris kompreneble, ke la decido, kiun ĝi prenis por si mem, validu ankaŭ por la malgranda turklingva parto de Kipro, la nord-orienta areo de la insulo. Ĝin la turkoj efektive rigardas kiel sian teritorion spite al ĝia formala sendependeco. Ekzemple la „Turka Respubliko de Norda Kipro” uzas la turkan flagon kun inversigitaj koloroj, sed la uzata valuto estas la sama.

Tamen la lokaj turk-kipraj loĝantoj ne plezure akceptis la tujan hormodifon, unue ĉar ili deziras havi la saman horon kiel en la respubliko Kipro (plenrajta membro de EU ekde 2004); due ĉar, laŭ pluraj politikistoj, oni absolute ne volas, ke dum la vintro la infanoj piediru lernejen en totala manko de lumo.

Danĝero

Laŭ asocio de lokaj instruistoj io tia pro didaktikaj kialoj evitendas. Aldone dum la lerneja jaro 2016/17 kelkaj turk-kipraj infanoj estis puŝfaligitaj de aŭtomobilistoj, kiuj ne vidis ilin survoje, pro tio, ke je la sepa kaj duono aŭ eĉ je la oka matene la suno ankoraŭ ne estas leviĝinta. Do utiligi la someran horon en vintro estas danĝere dum la unuaj horoj de la tago.

Maltrankvilo

La turka politikisto Serdar Denktaş sciigis, ke ankaŭ ĉi-foje la somera horo daŭre validos en la vintraj monatoj. Laŭ li tio kontentige okazis unuafoje pasintjare. Oni havas unu plian sunan horon en la posttagmezo, kio estos avantaĝa pro turismaj kialoj kaj por garantii rimarkindan ŝparadon de energio ankaŭ en la malvarmaj sezonoj.

Tamen la turk-kipra estraro – per Sibel Siber 1 – anoncis, ke ĝi havas grandajn rezervojn prie. La loĝantaro grumblas kaj petas, ke okazu referendumo. Tiel la lokuloj mem povos decidi, kioma horo estu en la turklingva parto de la mediteranea insulo kaj sub kiuj lumaj kondiĉoj iliaj infanoj iru frumatene al la lernejo, evitante laŭeble ajnan senkialan riskon.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
1. Prezidantino de la tiel nomata nord-kipra parlamento. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Festivalo de la trumpeto

De la 9a ĝis la 13a de aŭgusto 2017 okazis en la urbeto Guča [guĉa] en okcidenta Serbio festivalo de la trumpeto. Dum la lastaj jaroj ŝatantoj de tiu muzika instrumento amasiĝas tie el la tuta mondo, kaj en la nuna ĉeestis pli ol 500 000 vizitantoj.

Iom da historio

La unua festivalo okazis en la jaro 1961. Tiam partoprenis nur kvar blovorkestroj kaj venis 2500 vizitantoj. Al la urbeto Guča dum la 57 festivaloj kune venis ĉirkaŭ 15 milionoj da vizitantoj. En la lastaj jaroj alvenis trumpetistoj el ĉiuj kontinentoj. Malgranda loka festivalo de trumpetistoj fariĝis monda evento.

Muzeoj

En la urbeto ekzistas muzeo de trumpetoj kaj muzeo de apudvojaj ŝtonaj monumentoj, sur kiujn oni skribis bazajn informojn pri junaj soldatoj pereintaj ie en malproksimaj lokoj dum milito.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viktimoj de la ekonomia krizo

Ĉiu lando havas apartajn problemojn, kaj solvoj finfine venas, sed en Demokratia Respubliko Kongo nenio donas al la civitanoj esperon pri tio, ke iam ĉio ordiĝos. Nuntempe la infanoj estas la ĉefaj viktimoj de la ekonomia krizo en Kongo, tamen ili estas eĉ ne agantoj, sed nur senkulpuloj. En ĉiuj kongaj urboj infanoj almozpetadas sur la stratoj aŭ laboras kiel plenaĝuloj, anstataŭ iri lernejen.

Ekspluatado de infanoj

Oftege okazas protestoj kontraŭ la laborigo de infanoj en minejoj en la orienta parto de la lando. Sed ankaŭ en Kinŝaso, kie ne ekzistas minejoj, ili estas pli kaj pli ekspluatataj. En la stratoj de la ĉefurbo oni vidas ĉiutage infanojn, kiuj dum la tuta tago vendas akvon, legomojn, poŝtukojn kaj aliajn aĵojn, kaj raraj estas la voĉoj, kiuj leviĝas por kondamni tiun klaran servodevon kaŭze de la ekonomia krizo.

Rezultoj de enketo

La konsulteblaj statistikoj estas tiuj de la pridemografia kaj prisana enketo farita de Unicef, la porinfana fonduso de UN, kaj de la konga ministrejo pri planado. Laŭ tiu enketo, multaj infanoj (41 %) el malriĉaj familioj estas devigataj labori, sed ne estas tiel en okazo de infanoj el pli riĉaj familioj (21 %). La plimulto el ili estas knabinoj, kiuj estas devigataj labori (41 % de la knabinoj kontraŭ 36 % de la knaboj). Silenti pri tia ekspluatado de infanoj estas maniero stimuli la malprosperon de la lando.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naĝantino kuraĝa

En aŭgusto 2017 la longdistanca naĝantino Zuzana Jusková (43-jara) fariĝis la unua slovakino en la historio de la sendependa Slovakio, kiu tranaĝis la Manikan Markolon inter Francio kaj Anglio. Ŝi frumatene ekiris de la angla marbordo kaj post 11 horoj kaj 16 minutoj atingis la francan bordon. Tio estas nova slovaka rekordo.

Striktaj reguloj

Por ke la provo tranaĝi la Manikan Markolon estu internacie agnoskita, la slovaka naĝantino devis plenumi striktajn regulojn: Estis malpermesita ajna kontakto kun alia persono aŭ boato; el akompana boato ŝi devis akcepti nur likvan manĝaĵon kaj trinkakvon; fininte la naĝadon ŝi devis surbordiĝi aŭ iri sur rokon, malantaŭ kiu estas nenia akvo; ŝi rajtis uzi nur klasikan bankostumon sen neopreno, okulvitrojn, ĉapon, kaj olei sian korpon kun la celo protekti la haŭton.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La timoj de Dario

En teksto, kiu ekzistas ĝis nun, Dario la 1a (550 a.K. - 486 a.K.), reĝo de la aĥemenida imperio, preĝe petas Dion: „Ho Ahura-Mazdao, gardu tiun ĉi landon kontraŭ la malamiko, kontraŭ la sekeco kaj kontraŭ la mensogo!” Nun, 2503 jarojn post lia morto, la problemoj ankoraŭ restas la samaj.

Malamikoj ne malaperis

La malamikoj eĉ pli fortiĝis, unuiĝas kaj, post la parolado de prezidanto Trump en la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, verŝajne preparas grandan klopodon kontraŭ la lando. Kvankam ili strebis distingi inter la regatoj de la lando kaj la regantoj, tamen ĉiuj scias, ke la sankcioj kaj la milito ne konas distingon.

Sekeco plu minacas

Oni antaŭvidas, ke dum la venontaj jaroj la pluvo en Irano estos malpli ol duono de la averaĝo, la ĝangaloj fariĝos maldensaj arbaroj, la arbaroj fariĝos arbustaroj, la arbustaroj iĝos dezertoj, kaj la ade disvastiĝantaj dezertoj proksimiĝos al absoluta senfrukteco. Oni parolas pri la akvo-bataloj, pri la amasa klimat-migrado ktp. Jam nuntempe ĉirkaŭ dudek elcentojn de la lando kovras senfruktaj dezertoj, kaj du trionoj de la lando estas en la kategorioj „seka” kaj „duon-seka”.

Mensogo plu mortigas

La ministro pri (publika) sano, kuracado kaj medicina edukado, diris: „La unua kialo de la morto de viktimoj en hospital-urĝejoj estas la stir-akcidentoj, kaj la dua estas la surstrataj kverel-bataloj.” Li diris, ke 30 % de la irana popolo suferas de psikaj malordoj, el kiuj rezultas kverelado, interbatalado kaj violento. Parolante pri la neceso de kontraŭ-violenta kulturizado, li kritike diris: „Bedaŭrinde, en nia lando, kiam temas pri kulturo, oni pensas nur pri religiaj predikoj kaj funebraj ceremonioj! Kial la bat-kvereloj devas esti la dua kialo de la morto en la urĝejoj? Kial la stir-akcidentoj ade pliiĝas?” ... Post tiuj demandoj la ministro konkludas, ke La Mensogo estas unu el la kialoj de la sociaj kvereloj!

Senfina malvirta cirklo

La horizonto estas malhela. La demokratio estas por la Okcidento, kaj ni havas alian sistemon (MONATO 2017/10, p. 102017/012075.php), sed tiu sistemo, almenaŭ dum la pasintaj 25 jarcentoj, ne solvis la tri problemojn, kiujn timis Dario la Granda!

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cirklen

„Pri sia filo ili malbonŝancas.” Tion flustris la najbaroj pri la gepatroj de Attila. Tamen, nenian problemon starigis Attila, nek al siaj gepatroj, nek al iu ajn. Ne. Malfacilaĵojn Attila neniam kreis. Lia patrino eĉ kelkfoje forgesis lin je la manĝohoro. Li restis senmova dum horoj, gapanta al rebrilo sur flako, al polveroj flagrantaj en sunradio. En la lernejo, la instruisto vane provis instrui al li la literojn. Finfine Attila restis la tutan tagon en la malantaŭo de la klasĉambro, silenta, forgesita. Ĉiumatene li iris de sia hejmo al la lernejo; ĉiuvespere li revenis de la lernejo al sia hejmo. Laŭlonge de tiu senŝanĝa irado, li observis ritojn, kiujn li kreis, por reguligi ĉiujn paŝojn. En la vojkruciĝo de Hauptstrasse, malsupreniri la trotuaron per la dekstra piedo, apud la stratlanterno.

„Attila, hodiaŭ vi fariĝas sepjara.” La patrino ridetis dum la matenmanĝo. „Sciu, surprizo trafos vin.” Pligrandiĝis ŝia rideto. Attila ne komprenis, tamen li ridetis kaj dankis, ĉar li estis lerninta, ke tiel endas konduti. Profunde en lia menso, la anoncita surprizo kreis preman timon. Survoje al la lernejo, li tremante rigardadis ĉirkaŭen. Ĉu la muro de la apoteko fariĝis pli verda ol hieraŭ? Ĉu la pavimeroj disŝoviĝis dum la nokto? Ĉu tiu akvoportisto subite priŝprucos lin? Preterpasanta fiakroĉevalo ĵetis misteran flankenrigardon en lian direkton; ĉu ĝi preparas fiagon?

Kun ŝanceliĝantaj kruroj, sed sana kaj savita, Attila atingis la straton Burgergasse. La mallarĝa strateto dormis tute senhoma, kaj Attila pli trankvile spiris. Antaŭ la montrofenestro de la ladisto li subite haltis, unu piedon super la grundo. La enhavon de tiu montrofenestro li parkeris. La ĉiugrandajn kaj ĉiuformajn ladaĵojn, montritajn ĉu en staploj, ĉu en amasoj, li kapablus priskribi kun fermitaj okuloj. Nun, ene de la kutima polva fatraso, larĝa loko liberis. En la mezo troviĝis stranga objekto novaspekta. Ligna nigra anso sur brila metala bazo, pintforma kiel pruo. Attila ne kapablis legi la apudan etikedon, kiu fiere proklamis „moderna gladilo”.

Fascinita, li plu staris antaŭ la mistera aĵo, kiu kaptis lian tutan atenton. Stranga forto altiris lin. Attila, kiu eniris nenien, kiu alparolis neniun, tiam senhezite eniris la butikon.

Ne la ladisto deĵoris, sed nekonata maljunulo, tiel dorskurba, ke li estis apenaŭ pli granda ol Attila. „Bonvenon, kara knabeto.” Attila eksentis nekompreneblan intimecon kun la oldulo kaj respondis per sincera rideto. „Vi interesiĝas pri mia gladilo, ĉu ne?” La maljuna viro surmetis la belan objekton sur keston. Attila antaŭeniris tute proksimen. Sur la glata metala surfaco aperis lia spegulita vizaĝo, apenaŭ misformita. Neniam Attila estis vidinta sin mem tiel klare, ĉar bonaj speguloj estis tro multekostaj por lia familio. Li plezure ridetis al sia propra rideto.

Aŭdiĝis la kluka rido de la oldulo. „Ĉu vi volas uzi ĝin?” La rigardo de Attila fiksiĝis sur liaj nigraj okuloj, kies profundo ŝajnis senlima. „Memoru alkrampiĝi, mia knabo. Ne cedu al vertiĝo.” Attila levis sian manon kaj fideme ekprenis la anson.

Fulmtuje, lia mano rapidege altiris lin alidirekten. Ĉirkaŭ lia korpo, la spaco misformiĝis, disŝiriĝis en senkolora vortico. Uragana hurlado surdigis lin, poste malaperis en kotona silento. Lia ventro tordiĝis pro vomemo. Ne malteni la anson. Ne malteni. Ne malteni ...

Subite kvietis. Li sidis surtere. Liaj fingroj estis ankoraŭ ruĝaj kaj fermitaj ĉirkaŭ la malaperinta anso. Herbo tikladis liajn nudajn krurojn. Kiel videblis de proksime, la herberoj estis regule plantitaj, ĉiuj samlongaj kaj samkoloraj. Ĉirkaŭ lia kvadrata gazono staris glataj muroj, helbluaj kvazaŭ somera ĉielo. Pro timo, Attila ekoscilis antaŭen kaj malantaŭen por luli sin kaj regi ion pri sia situacio.

Apud li, en la muro, malfermiĝis pordo. El nenie eksonis lanta voĉo, harmonie modulata. „Estimata tempovojaĝanto el la 19a jarcento, bonvenon en nian jaron 4728. Sincerajn bondezirojn pri via nova vivo. Bonvolu noti, ke nia socio akceptas ĉiajn homojn. Manĝeto disponeblas antaŭ la devigaj porenmigrantaj proceduroj.” Attila ne atentis la sensignifan vortinundon, sed starigis lin apetitveka odoro. Li konsciis, ke li malsatas. Ekde lia matenmanĝo, longa tempo estis pasinta.

... Glitas multaj jaroj.

– Bonan tagon, Attila. Hodiaŭ estas la 25a de marto 4821. Suno radias en la ĉielo. Kiel vi fartas?

– Iele iome, Roĉjo. Knaras miaj artikoj. Doloras min la dorso. La aĝo pli kaj pli pezas. Mi ne plu daŭrigos.

– Ho Attila, ĉu vi ne kontentas vivi kun mi? Vi asertas, ke mi maltaŭge ludas mian rolon kiel kunulo. Mia honto estas senmezura.

– Tute ne. Vi estas la plej bona el ĉiuj kunulaj robotoj. Ni ambaŭ vivas feliĉan vivon, for de la ordinaraj homoj. Paca, plaĉa vivo, kiu baldaŭ finiĝos. Antaŭe, mi devas plenumi la lastan mision.

– Pri kio temas?

– Tutsimpla afero. Mi venigu homon el la pasinteco.

– Kian homon?

– Sepjaran knabon.

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovaka Rio-de-Ĵanejro

Slovakio havas novan pilgriman kaj spiritan centron en la pitoreska montvilaĝeto Klin. Tie troviĝas la plej granda statuo de Kristo la Savanto en Slovakio kaj samtempe en meza Eŭropo. La statuon konstruigis la slovaka entreprenisto Jozef Sroka kaj verkis la loka skulptisto Peter Ganobjak. Ĝi estas 10 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa (komparu: la statuo de Kristo la Savanto en la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro estas 30 metrojn alta). La granda statuo estas sendube la plej grava arta esprimo de moderna sakrala arkitekturo en Slovakio.

Apud la statuo de Kristo la Savanto troviĝas la statuo de Sankta Johano Paŭlo la 2a, kiu estis la unua slava papo en la historio de la katolika eklezio. Atenton meritas ankaŭ la statueto de Zdenka Schelingová, slovaka monaĥino, kiun papo Johano Paŭlo la 2a beatigis, kaj la malgranda Kapelo de Dia Indulgado.

La vilaĝeto Klin (ĉirkaŭ 250 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) estis fondita surbaze de valaĥa leĝaro antaŭ la jaro 1567.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bieroj, festoj kaj memoraĵoj

De multaj jarcentoj oni trovas bieron ne nur en diversaj sociaj festoj, unuaklasaj hoteloj kaj restoracioj, sed ankaŭ en duarangaj gastejoj, trinkejoj ktp. Krome, estas konataj specialaj bierfestoj, kiel la tiel nomata Oktobrofesto en Munkeno, Germanio.

Slovakio bonvenigas kolektantojn

En oktobro pasintjara membroj de la bierklubo Porter klub aranĝis la 50an internacian renkontiĝon de kolektantoj de biersuveniroj (etikedoj, subumoj, glasoj, botelĉapetoj kaj bareletoj).

Pli ol 300 homoj el 20 eŭropaj landoj renkontiĝis en la historia kaj samtempe moderna urbo Martin (ĉ. 240 km nord-oriente de Bratislavo). Okazis ekspozicio, borso kaj prelegoj pri bieraj temoj.

Elstaraj kolektantoj

La 59-jaraĝa slovako Štefan Beregsázi [ŝtefan beregsazi] havas la plej grandan slovakan kolekton de bieretikedoj (pli ol 255 000). En lia kolekto estas multaj diversaj etikedoj el la tuta mondo, kaj nur el Germanio li havas pli ol 90 000.

Partoprenis ankaŭ la plej maljuna slovaka kolektanto Ondrej Orlovský [orlovski] (80-jaraĝa), kiu kolektas bieretikedojn nur el Nov-Zelando kaj afrikaj landoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Po-ete poete

Jen, laŭ la kovrilo, „krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj”. En ĝi ariĝas ĉirkaŭ 219 verkoj aŭ verkpecoj de 129 aŭtoroj el 16 lingvoj. Tamen krestomatio ĝi ja ne estas, kiel la tradukisto mem asertas en la fino de la Antaŭparolo. Krestomatio, aŭ antologio, estas verka florkolekto, kiu arigas la plej bonajn verkojn de unu aŭ pluraj aŭtoroj. En ĉi tiu libro la celo estis ordigado de ĉiuj verkoj, kiujn la tradukisto publikigis en diversaj revuoj tra la jaroj. Krom tio, aperas ankaŭ kelkaj verkoj ankoraŭ ne eldonitaj en ajna revuo, kiel menciiĝas en la fino de la 9a paĝo. En la unua alineo de la Antaŭparolo, la tradukisto ĝin prezentas „sensistema kompilaĵo”.

La publikigo de tia kolekto estas imitinda procedo, ĉar tiel la leganto facile trovas la verkojn en unusola libro, sen la neceso ilin serĉi tra la paĝoj de amaso da revuoj, ne ĉiam facile disponeblaj, precipe post multaj jaroj. Plej abundas poezio en la libro, sed troveblas en ĝi ankaŭ prozaĵoj kaj, malpli ofte, dramaĵoj.

Malgraŭ tio, ke en ĝi aperas verkoj el 16 lingvoj, la plej granda parto el ili estas tradukoj el la nederlanda, el la latina kaj el la helena. Eĉ se oni ne antaŭscius, ke tiuj estas ja la precipaj literaturaj lingvoj de la kompilinto Gerrit Berveling, ĉi tiu montrofenestro tion evidentigas.

La libron la tradukisto dediĉas al la brazilano Gersi Alfredo Bays kaj al lia Fonto. Estas kortuŝe konstati, ke en mondo, kie oni uzas kaj trouzas la homojn, troviĝas amikeco kaj dankemo. Ilia literatura kunlaborado, trapasinte kelkajn periodojn, komenciĝis en 1988, kaj ĝi plu daŭras ĉiam, kiam tio eblas. Plej intensa estis la kunlaboro inter 1993 kaj 2006, la jaroj, en kiuj Gerrit Berveling redaktis la revuon Fonto.

En la Antaŭparolo sur la paĝoj 8-9 Gerrit Berveling esprimas „specialan mencion” pri sia kunlaboro kun La Karavelo de sia „amiko João José Santos”. Sekvas granda listo de verkaj titoloj, tradukitaj de Gerrit, kiujn ĉi tiu revuo publikigis. Ĉiuj numeroj de La Karavelo estas senpage disponeblaj en PDF-versio en ĝia retejo www.karavelo.net, kie troveblas tradukaĵoj de Gerrit Berveling kaj de multaj aliaj tradukistoj kaj aŭtoroj.

Oni ne povas preteratenti la sekvan alineon ankaŭ el la Antaŭparolo:

„Aliaj redaktoroj, eble, emus protesti, ke tiun ĉi revuon mi favoras, menciante ĉion ĉi, sed ja vidu: estas tre speciala okazo – en neniu alia revuo mi kontribuis ĉiunumere per tradukaĵo el la Latina!” (Ipsis uerbis). 1

La redaktisto de La Karavelo, kiu mem estas licenciita pri klasikaj lingvoj kaj literaturoj, estis do en situacio, favora al komprenado pri la valoro de la ellatinaj tradukoj, kiujn aliaj eĉ ne kapablas gustumi. Tamen tre ofte la legantoj kaj la legontoj havas pli rafinitajn gustojn ol la redaktistoj. Krome, literaturaj verkoj ne elĉerpiĝas en la vivtempo de siaj aŭtoroj, tradukistoj kaj eldonistoj. Ili plu trapasas historion, kiel kometoj, por dialogi kun homoj de senlimaj epokoj. Ofte la kvalito kaŝiĝas ekstermode kaj eksterkoterie, en anguloj de la mondo, for de la aplaŭdoj de la potenculoj, kiuj ekzistas en ĉiuj socioj kaj societoj.

Libro dika, bone organizita, ekvilibra, iom aŭstera, kie ne mankas la necesaj piednotoj, sed kiu ne havas balastojn. Forme kaj enhave ĝi respegulas la solidan klasikan kleriĝon de la aŭtoro.

La leganto ĝin havu sur la sofotableto, kaj fojfoje legu po-ete pecon, en dialektika babilo kun aro da aŭtoroj, kiuj viciĝas tra preskaŭ tri mil jaroj da eŭropa literaturo.

João José SANTOS
1. Ipsis uerbis: (Lat.) Precize en tiuj vortoj.
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2017. 430 paĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de João José Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lasta parolanto de la lingvo chaná

La reĝisorino Marina Zeising naskiĝis en Bonaero, Argentino. Studinte kinarton en la universitato de Bonaero, ŝi poste kleriĝis pri kultura mastrumado en la universitato Untref apud la argentina ĉefurbo. De pli ol 15 jaroj ŝi laboras por pluraj kinaj produktantoj, kontribuante al la realigado de ĉirkaŭ 25 dokumentaj filmoj kaj televidserioj. Ŝi krome fondis la kinan firmaon Actitud Cine, kiu produktas mallongajn filmojn kaj tiel nomatan video-arton. Plej rimarkinde, ŝi reĝisoris Lantéc Chaná (2016), dokumentan filmon pri la lasta parolanto de la argentina indiĝena lingvo chaná.

MONATO: Ĉu vi unuafoje laboras pri tia projekto?

Zeising: En 2008 mi kreis la mallongdaŭran filmon Runas nórdicas. Ĝi estis realigita kiel video-instalaĵo okaze de aparta ekspozicio kaj komenciĝas per legendo pri la formorto de lingvoj. Ĝi evidentigas, ke ja la homoj mem konstruas lingvojn, sed ankaŭ detruas ilin per subjugigado kaj subpremado. Mi tamen ne povis imagi, ke tiu kurtfilmo el 2008 estos antaŭsigno de mia dokumenta filmo Lantéc Chaná. Ĝi estis efektivigita post kiam mi eksciis pri Don Blas Jaime. Li estas sud-amerika indiĝeno, la lasta ulo parolanta sian propran denaskan lingvon, kiun oni kredis malaperinta jam antaŭ 200 jaroj.

Ĉio ekis hazarde. La vivo de Don Blas Jaime ŝanĝiĝis, kiam li diris al la scienca esploristo Pedro Viegas Barros, ke li parolas la lingvon chaná. Spite al la skeptikeco kaj la surprizo de la esploristo, la vortprovizo de Don Blas Jaime – kaŝe akirata dumnokte, kiam li estis infano, danke al la instruado de lia patrino – efektive respondas al la ununura skriba atestaĵo de tiu lingvo. Temas pri Compendio del idioma de la nación chaná (Kompendio pri la lingvo de la popolo chaná) de Dámaso Larrañaga, verkita ĉirkaŭ 1815.

MONATO: Kiu estis la ĉefa malfacilaĵo por realigi tiun dokumentan filmon?

Zeising: La vera defio estis respekti kulturon kaj etnan lingvon, kiuj al mi estis tute fremdaj. Laŭ la pensmaniero de indiĝeno, mi venas de la blankula mondo. Kvankam mi mem havas neniun prapatron koloniinton, ja eblas konsideri min tio. Iel ajn, mia perspektivo estas absolute indiĝena, ĉar mi ne pensas, ke ies deveno aŭ rasa tipo difinas la manieron, kiel oni rigardas la mondon. Ĉiam mi provas havi kritikan opinion pri tio, kion mi observas kaj aŭdas; mi klopodas resti ĉe la flanko de la viktimo, de la submetitoj, ĉar miaopinie tiu ĉi estas la ununura maniero ripari tiun ĉi mondon kaj iusence evoluigi ĝin.

Tio ĉi spegulas mian etikon: nek indas nek endas rakonti historiojn el la vidpunkto de la subpremantoj. Reĝisori tiun filmon estis malfacila tasko kaj mi alfrontis plurspecajn teĥnikajn problemojn kaj dilemojn. Neniu el la intervjuitoj estis aktoro nek verŝajne estis iam ajn filmita, almenaŭ profesie (krom Don Blas Jaime, en la filmo aperas ankaŭ aliaj homoj). Sed ili estis plenkreskuloj, kiuj volis esti antaŭ kamerao ĝuste por rakonti sian historion. Ilia apero en la dokumenta filmo ĉiuokaze kaŭzos ŝanĝon en ilia vivo, precipe rilate al ilia emocia universo, pri kiu ili ne plene konscias.

Kaj jen la dilemoj, ĉar estas malfacile ankaŭ antaŭvidi la konsekvencojn kaj la rezultojn de ia ajn filmado. Dum la filmado, mi ĉiam strebis kompreni, kiel „respekti la individuojn”. Doni profundecon al ili kaj al iliaj pensoj ne estis tre facila afero. Ne sufiĉas ŝalti kameraon por fari dokumentan filmon.

MONATO: Ĉu oni montris intereson pri via filmo?

Zeising: Absolute jes. Ekzistas iuj, kiuj ne interesiĝas pri indiĝenaj homoj, ĉar en Sud-Ameriko multaj personoj maltrankviliĝas pro tio, ke ili sentas kulpon: fakte multaj havas prapatrojn, kiuj mortigis kaj turmentis indiĝenojn; kaj en kelkaj okazoj ni vidas, ke tio plu okazas. Pluraj uloj evitas la temon, ĉar Argentino ĉiam volis kredi sin eŭropa, kvankam tio ne veras. Duono de la argentina popolo devenas de indiĝenaj homoj, eĉ se malmultaj rekonas sin tiaj.

Nur en la lastaj dudek jaroj ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis kaj ekaperis kelkaj grupoj de homoj, kiuj identigas sin kiel indiĝenojn. Sekvis konfliktoj, ĉar multaj personoj ne deziras malfermi la librojn de la pasinteco; de pasinteco, kiu estas plena de antaŭjuĝoj. Don Blas Jaime estas la lasta ĉenero: li lernis chaná de sia patrino, al kiu ĝin instruis siavice ŝiaj patrino, avino ktp. Tiu ĉi „sekreta” intergeneracia transdonado daŭris jarcentojn. Ĝi ekis per la alveno de la hispanaj koloniantoj, la sekva evangelizado kaj la „hispanigo” okazinta sur la bordoj de la rivero Urugvajo.

Nun Blas finfine decidis instrui tiun lingvon al sia filino Evangelina, kaj li bedaŭras, ke li ne faris tion antaŭe. Tamen ŝi mem pasintece ne emis lerni tiun lingvon dum longa tempo: ŝi ne volis, ke ŝia identeco havu rilaton kun la indiĝenaj popoloj, historie persekutitaj kaj flankenigitaj. Argentino fakte ne rekonis la rajtojn de la aborigenaj popoloj ĝis 1994. Danke al la filmo ni malkovris, ke tamen interesiĝas pri tiaj temoj multaj homoj, kiuj, samkiel mi, volas resanigi la historion. Estu menciita ankaŭ la malaperigo, fare de la ĝendarmaro, de Santiago Maldonado, juna blankulo, kiu apogis indiĝenan manifestacion de mapuĉoj (amerik-india popolo el centra/suda Ĉilio kaj suda Argentino). Meze de oktobro oni trovis lian kadavron. Ĉi tiu filmo transpasas limojn, ĉar la problemo de la rajtoj de indiĝenoj ripetiĝas en malsamaj lokoj kaj landoj: ĝi estas bedaŭrinde fenomeno universala.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parlamentaj elektoj

La 15an de oktobro 2017 pli ol 6,4 milionoj da aŭstroj rajtis voĉdoni por nova parlamento. La partopreno estis 80,0 %.

La venkinto estas la 31-jara Sebastian Kurz [sebástian kurc] de la refreŝigita konservativa Popola Partio ÖVP. Malvenkis la verda partio, kiu sinkis de 12,4 % (24 mandatoj en 2013) al 3,8 %. Ĉar ili ricevis malpli ol 4 % de la voĉoj, ili havas nun neniujn mandatojn kaj ne plu estos en la parlamento.

Rezultoj

Popola Partio ÖVP (konservativa): 62 mandatoj (+ 15 kompare kun 2013)

Socialdemokrata Partio SPÖ: 52 (senŝanĝe)

Libereca Partio FPÖ (popolisma, dekstra): 51 (+ 11)

NEOS (nov-liberala) 10 (+ 1)

Listo de d-ro Pilz [pilc], iama ano de la verduloj: 8 (4,4 %; ne kandidatis en 2013).

Kandidatis kvar pliaj partioj, interalie la komunistoj KPÖ (malpli ol 1 %, same kiel en 2013)

Ne plu kandidatis la listo de la aŭstri-kanada industriisto Frank Stronach [stronaĥ] (11 mandatoj en 2013).

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fine pri Obama

Responde al la letero de Robert Nielsen (MONATO 2017/11, p. 6): Mi ne asertis, ke Obama naskiĝis ekster Usono, ĉar lia naskiĝloko restas nekonata. Tamen lia patro ne estis civitano de Usono, tiel ke Obama certe ne estas hereda civitano (natural born citizen) kiel postulas la usona konstitucio.

Pri la sampaĝa kontribuo de Garbhan MacAoidh: Mi skribis preskaŭ nenion pri la agado de prezidanto Trump kaj ne esprimis mian pozicion pri ĝi. Mi nur akuzis Trump pri lia neado de la uzurpado. Lia rifuzo plenumi la leĝon faras ankaŭ lin kunkrimulo. La artikolo estis verkita ne kiel mia persona (do eble bizara) opinio, sed kiel argumentita konkludo laŭ miaj plej bonaj ebloj.

Al Daniel Mason, kiu „admiris prezidanton Barack Obama” (MONATO 2017/12, p. 6), mi diru, ke agnoski, pri-penti kaj persekuti jam okazintan (kaj ĝis nun daŭran) krimon neniel estas malŝparo de tempo. Male, plenumi la leĝon kaj atingi juston (almenaŭ malfrue) estas la unua devo de ajna civilizita leĝobea nacio.

Alexander GOFEN
Usono
Per tiu ĉi letero MONATO fermas la diskuton pri la usonaneco de prezidinto Obama.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Defia misio al mirinda planedo

En oktobro 2018 ekos la ambicia kosma misio BepiColombo al la planedo Merkuro. Temas pri kunlabora projekto de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA, angle: European Space Agency) kaj la Japana Aerokosma Esplora Agentejo (JAXA, angle: Japan Aerospace Exploration Agency), sub la gvido de ESA. BepiColombo estos la unua misio al la planedo Merkuro fare de Eŭropo kaj unu el la plej gravaj plenumitaj ĝis nun de ESA.

Inĝeniero

La projekton oni nomas laŭ la itala inĝeniero pri astronaŭtiko Giuseppe (Bepi) Colombo [ĝuzepe kolombo] (1920-1984), sciencisto, matematikisto kaj fakulo ĉe la Universitato de Padovo. Li iam partoprenis projekton pri la usona sondilo Mariner 10, kiu en 1974 kaj 1975 trifoje preterpasis Merkuron je distancoj 704 km, 48 069 km kaj 327 km.

Giuseppe Colombo kalkulis la kompleksan orbiton, kiun la sondilo devis sekvi, kaj tiel kontribuis notinde al la sukceso de tiu misio. Li donis kontribuon ankaŭ al la studado de la ringoj de Saturno, antaŭ ol kosmosondiloj atingis tiun foran planedon. Li cetere partoprenis la planadon de la projekto Giotto, la sukcesplena eŭropa misio al la kometo Halejo, sed forpasis antaŭ la lanĉo de la kosmoveturilo.

Rivoluo

El la planedoj de nia sunsistemo Merkuro estas la plej proksima al la suno kaj ankaŭ la plej malgranda. Kvankam ĝi estas la malplej vizitita ĝis nun, ĝi estas rimarkinda kaj mirinda planedo. Dumtage ĝia surfaca temperaturo atingas 420 celsiajn gradojn; dumnokte, pro la preskaŭa foresto de atmosfero, la temperaturo falas male ĝis 170 celsiaj gradoj sub la nulo.

Spite al sia eteco, Merkuro havas aparte fortan, kvankam ankoraŭ ne plene komprenatan, magnetan kampon. La tempo, dum kiu ĝi turniĝas unu fojon ĉirkaŭ la propra akso, estas 59 teraj tagoj. La merkura jaro (la tempo, dum kiu Merkuro efektivigas unu rivoluon ĉirkaŭ la suno) daŭras nur 88 terajn tagojn. Tio signifas, ke dum unu rivoluo ĝi rotacias 1,5 fojojn ĉirkaŭ sia akso. Ĝuste Giuseppe Colombo eksplikis diversajn rimarkindajn fenomenojn pri Merkuro surbaze de la fortaj tajdaj efikoj de la suno sur tiu planedo.

Fotoj

Mariner 10, iama usona sondilo, liveris pasintece la unuajn detalajn fotojn de la planedo. En 2008 kaj 2009 la sondilo Messenger de la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA) preterpasis Merkuron trifoje kaj eniris en la orbiton de la planedo en 2011. Ĝi faris pli altdistingivajn fotojn de la merkura surfaco kaj tiumaniere starigis samtempe multajn ankoraŭ ne solvitajn demandojn. Interalie oni vidas ekzemple strangajn sedimentojn ĉe la polusoj kaj neneglektindajn truojn en la surfaco.

Defioj

BepiColombo alfrontos tutan serion da defioj. Unue, ĝi devos kontraŭbatali la tiean temperaturon, tre altan pro la proksimeco de Merkuro al la suno. Ĉiuj antaŭaj misioj de ESA koncernis pli malvarmajn regionojn de la sunsistemo. La kosmoveturilon nepros ĉi-okaze bremsi, anstataŭ plirapidigi, por ke ĝi falu en la direkton de Merkuro kaj de la suno.

En ĉiuj antaŭaj misioj, kiam oni esploris erojn, kiuj troviĝas pli malproksime de la suno ol la tero, necesis male plirapidigi la veturilojn. Pro la granda diferenco inter la gravito de Merkuro kaj tiu de la suno, oni riskas maltrafi la planedon kaj devii al orbito ĉirkaŭ la suno.

Merkuro rondiras la sunon laŭ ebeno, kiu deklivas je sep gradoj kompare kun tiu de la tero. Tial, dum la vojaĝo, la orbita ebeno devos esti ŝanĝata. La necesajn ŝanĝojn de la orbito oni realigos per kombinaĵo de elektra pelado kaj gravita asisto fare de la tero, Venuso kaj Merkuro mem.

Motoro

La kosma veturilo konsistas el kvar komponantoj: plej gravas la eŭropa Merkura Planeda Orbitanto (MPO), kiu kunportas 11 instrumentojn, kune kun la japana Merkura Magnetosfera Orbitanto (MMO), plenumanta siaflanke 5 eksperimentojn. La du sondilojn oni portos al ilia celo per ŝarĝveturilo, nomata Merkura Kombinita Kosmoŝipo (angle: Mercury Composite Spacecraft, MCS), kiu havas novecan sun-elektran motoron („jonan motoron”) kaj aliajn sistemojn, kiuj bezonatas nur dum la vojaĝo al Merkuro. La eŭropa sondilo MPO estas muntita sur la karga ŝipo, kaj la japana sondilo MMO estas fiksita sur la eŭropa. Inter ili estas „kloŝo”, kiu kovras la japanan sondilon, ŝirmas ĝin kontraŭ kosma radiado kaj fiksas ĝin ĉe la eŭropa sondilo.

Speguloj

En la sun-elektra motoro ksenona gaso fluas tra du elektre ŝargitaj kradoj, kies forta elektra kampo disfaligas la atomojn de la gaso kaj plirapidigas la rezultantajn ŝargitajn (jonigitajn) partiklojn. Ĉi-lastaj elfluas el la ellasilo de la motoro, kaj la reaga forto pelas la kosmoveturilon. La elektron por la sistemo liveras grandaj sunaj paneloj de la ŝarĝveturilo.

Ĉar la povumo de la motoro estas malalta, ĝi funkcios post relative longaj tempo-intervaloj por efektivigi la necesajn orbitajn manovrojn. La totala alteco de la tiel kombinita veturilo ampleksas 6 metrojn. La sondiloj estos protektataj kontraŭ la ekstremaj temperaturoj de Merkuro per specialaj rimedoj, kiel speguloj (kiuj reflektos la sunlumon), la uzo de ceramikaj materialoj anstataŭ aluminio (kiu ne povas rezisti al alta temperaturo) kaj varm-imunaj izolantaj kovriloj.

Einstein

La ĝenerala celo de la misio estas ekscii pli pri la origino, la evoluo kaj la historio de Merkuro, esplorante planedon situantan apud sia „patrina” stelo. Tiel oni esperas kontribui al la homa scio pri la estiĝo de la sunsistemo.

La sondiloj faros detalan mezuradon por pristudi kaj kompreni la konsiston, la internan strukturon, la geofizikon, la atmosferon kaj la magnetan „envolvaĵon” (la magnetosferon) de la planedo. Krome ili detale fotados partojn de la surfaco neniam antaŭe mapitajn. Aldone, oni esploros la konsiston kaj la originon de la sedimentoj ĉeestaj en la krateroj sur la polusoj de Merkuro kaj, fine, oni planas fari testadon por precize kontroli la validecon de la ĝenerala teorio de la relativeco de Albert Einstein. Pri tiu ĉi ambicia misio oni entute laboris pli ol jardekon.

Itinero

BepiColombo estos lanĉita en oktobro 2018 per raketo de la tipo Ariane 5 de la eŭropa Gujana Kosma Centro ĉe Kourou en Franca Gujano. Ĝis la alveno de la sondiloj al iliaj merkuraj orbitoj la flugo de la kombinita kosmoveturilo estos kunordigata de la Eŭropa Centro pri Kosmaj Operacioj en Darmstadt, Germanio. La planita itinero al Merkuro estas malsimpla kaj longas preskaŭ 9 miliardojn da kilometroj. BepiColombo faros plurajn rivoluojn ĉirkaŭ la suno, puŝate de sia propra elektra motoro. Dum sia vojaĝo ĝi preterpasos de proksime la teron, dufoje Venuson kaj, ekde 2021, sesfoje Merkuron antaŭ ol atingi la celitan orbiton ĉirkaŭ tiu lasta planedo.

Dum la diversaj preterpasoj ĝi uzos la gravitajn fortojn de la tero, de Venuso kaj de Merkuro por akiri la ĝustan rapidon kaj trovi la ĝustan direkton. Ĝi atingos sian finan orbiton ĉirkaŭ Merkuro en decembro 2025.

Kemiaj motoroj

Mallonge antaŭ sia alveno al Merkuro la ŝarĝveturilo disiĝos de la resto de la kombinaĵo. Poste la eŭropa sondilo bremsos la movon per „konvenciaj” kemiaj raketaj motoroj, tiel ke la kosmoveturilo estos „kaptita” en orbito ĉirkaŭ la koncerna planedo. Tiam la eŭropa kaj la japana sondiloj disiĝos, kaj la kloŝo, ĝis tiam ŝirminta la japanan sondilon, estos forĵetita. Tuj poste la regado kaj la respondeco pri la japana sondilo estos transdonitaj al la Kosma Operacia Centro Sagamihara en Japanio. Poste la eŭropa sondilo estos plie bremsata, tiel ke ĝi fine atingos malpli altan orbiton.

Magneta kampo

Ambaŭ sondiloj komencos sian laboron ĉirkaŭ Merkuro en 2025. La eŭropa sondilo kapablos observi pli precize la fenomenojn antaŭe malkovritajn de Messenger, ĉar ĝi orbitos ĉirkaŭ la planedo je pli malalta orbito. Male, la japana sondilo, kiu estos pli alta, esploros interalie la magnetan kampon de Merkuro. Ambaŭ sondiloj laboros 12 monatojn. Se restos sufiĉe da brulaĵo, la misio povos eventuale daŭri unu plian jaron.

En septembro 2017 la kosma veturilo estis preparita por sia misio kaj testita ĉe la Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploroj kaj Teknologioj, la plej granda centro de ESA situanta ĉe Noordwijk, en Nederlando. Oni plenumis ĉefe termikajn kaj mekanikajn testojn. En marto 2018 BepiColombo estos transportita al la Gujana Kosma Centro por sia baldaŭa lanĉo al Merkuro.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Egaleco inter ĉiuj homoj

Andreij Sergeev estas aktivisto de Aljanca heteroseksualov i LGBT (alianco de malsamseksemuloj kaj GLAT 1) en Ruslando.

MONATO: Kion celas la alianco de malsamseksemuloj kaj GLAT? Ĉu vi povas rakonti pri via asocio?

ANDREIJ SERGEEV: Ni celas la egalecon de la civitanoj sendepende de ilia seksemo kaj seksa identeco. Nia asocio aperis en majo 2012 en Sankt-Peterburgo, kiam okazis protestoj en Rusio kontraŭ la balotaj fraŭdoj okazintaj en decembro dum la parlamenta voĉdonado. La aliancon fondis du malsamseksemuloj: Natalia Cimbalova, kiu havis politikan azilon en Hispanio kaj forlasis Rusion en 2014, kaj Sergeij Kondraŝov, kiu translokiĝis kun sia familio al Aŭstralio.

MONATO: En 2017 Novaja Gazeta raportis pri la amasa persekutado de samseksemuloj en Ĉeĉenio, kiu estas ankoraŭ sub la regado de la Rusia Federacio. Ĉu ankaŭ viaj aktivuloj estis perfortitaj? Kia estas la situacio en aliaj regionoj de tiu federacio?

ANDREIJ SERGEEV: En Ĉeĉenio, bedaŭrinde, preskaŭ ne aktivas organizaĵoj pri homaj rajtoj – kiujn oni entute ne respektas. Tio validas ne nur pri la samseksemula movado, sed ankaŭ pri la opozicio al la klano Kadirov (la homoj ĉirkaŭ la reganto de la regiono) kaj sendependaj ĵurnalistoj. Perforton suferas entreprenistoj, drogodependuloj kaj multaj aliaj. Persekutado de samseksemuloj nur reliefigis la problemon.

Laŭ ĉeĉenaj kutimoj indas, ke viro edziĝu, havu infanojn. Preskaŭ ĉiuj samseksemuloj krom la junuloj vivas en sekreto kaj renkontiĝas en fermitaj apartamentoj. Fakte, la konstitucio kaj la leĝoj de la Rusia Federacio ne estas respektataj en Ĉeĉenio; tribaj kutimoj kaj normoj de Islamo pli fortas tie.

En Rusio estas pli toleremaj urboj, kiel Sankt-Peterburgo aŭ Ekaterinburgo, dum kontraŭgejeco fortas en iuj kaŭkazaj regionoj, samkiel en malgrandaj provincaj vilaĝoj. La aktivistoj de la Alianco estas plurfoje atakitaj dum sia agado, sed feliĉe, neniu estas grave vundita. En 2012 grupo da naciistoj atakis niajn aktivulojn, sed nur unu el la atakantoj estis kondamnita pro huliganismo. En 2013, kiam la aŭtoritatuloj aprobis leĝon por malpermesi la „propagandon de gejeco”, Dmitrij Ĉiĵevskij, perfortita aktivisto de Sankt-Peterburgo, kun kiu ni kunlaboris, perdis siajn okulojn.

Multaj estis devigitaj forlasi Rusion: Dmitrij Ĉiĵevskij iris al Usono, la aktivisto Kiril Kalugin translokiĝis en Germanion, post kiam la rusaj sekretaj servoj kaptis lin. Estas aliaj premmetodoj: mi mem perdis mian laborpostenon en marto 2017.

MONATO: Kial la polico subpremas vin per perforto? Ĉu la GLAT-movado estas „danĝera” por la stabileco de la registaro?

ANDREIJ SERGEEV: En Rusio la problemon pri libereco kunveni spertas ne nur samseksemuloj. Ĉi tio validas ankaŭ por la opozicio kaj la simpla loĝanto, kiu esprimas sin pri kelkaj problemoj. La aŭtoritatuloj mem decidas, ĉu manifestacio povas okazi, kaj ofte oni simple ne donas la permeson, aŭ oni donas la permeson nur se iu manifestacio okazos ekster la urbo, en arbaro aŭ apud iu tombejo. La potenculoj agas neracie, oni strebas subpremi ĉiun ajn civilan movadon kaj aktivecon, kun maloftaj esceptoj koncerne al iuj sociaj kampoj, kie ili ne vidas minacon por si mem (ekzemple karitato, traktado de malsanaj infanoj, ktp.)

Estas ĝenerala kontraŭgeja fono: sodomio estis krimo ĝis 1993. Krome, ankoraŭ nun en malliberejaj medioj la gejoj estas la plej malalta klaso de malliberuloj, kiuj plenumas la plej malpurajn kaj malfacilajn laborojn, humiligate kaj perfortate.

Plie, la rusa ortodoksa eklezio, kiu ĉiam pliligiĝas al la aŭtoritatuloj, stariĝas kontraŭ la GLAT-movado, kaj la patriarko Kiril nomis samseksan geedzecon signo de la apokalipso.

La aŭtoritatuloj uzas kontraŭgejecon por forigi la atenton de la aliaj problemoj. La samseksemuloj estas demonigataj kiel pedofiliuloj. „Vi ne volas esti similaj al ili, ĉu?”.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
1. GLAT: akronimo de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-18

Forpasis amiko de albanoj

Robert Elsie, germandevena kanada spertulo pri la albanaj literaturo kaj folkloro, naskiĝinta en Vankuvero en 1950, mortis en oktobro 2017.

Instruiĝo

Diplomite pri klasikaj studoj kaj lingvistiko, li daŭrigis sian studadon en la Libera Universitato en Berlino, poste en la altlernejo École Pratique des Hautes Études kaj en la universitato de Parizo IV Paris-Sorbonne.

Postajn studojn li faris en Dublin Institute for Advanced Studies (Instituto de superaj studoj en Dublino) en Irlando, kaj en la universitato de Bonn, kie li doktoriĝis pri lingvistiko kaj keltaj studoj en la jaro 1978.

Vizitoj kaj agado

Ofte ekde 1978 Elsie vizitadis Albanion kun grupo da studentoj kaj instruistoj de la universitato de Bonn. Li partoprenis plurfoje ankaŭ internaciajn seminariojn pri la albanaj lingvo, beletro kaj kulturo en Priŝtino (Kosovo). De 1982 ĝis 1987 li deĵoris ĉe la germana ministrejo pri eksteraj aferoj, en Bonn, kaj de 2002 ĝis 2013 en Hago ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, precipe kiel interpretisto okaze de kelkaj notindaj kazoj, inkluzive de la proceso de Slobodan Milošević.

Verkado

Dum pluraj jaroj li verkis originalajn prihistoriajn librojn pri albanoj, tradukis poemojn kaj aliajn verkojn, studis la folkloron kaj enamiĝis al la naturo kaj spirito de la lando.

Laŭ iuj fontoj li testamentis, ke oni entombigu lin en la belega montara vilaĝo Thethi ĉe la landlimo kun Kosovo kaj Montenegro. La albana registaro plenumis tiun deziron.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unikaj ŝtongloboj

En la sudo de Kostariko turistoj povas viziti arkeologian areon ĉe la delto de la rivero Diquís [dikís]. Tie indianoj skulptis ŝtonglobojn ekde la jaro 300 post Kristo, sed la apogeo okazis inter la jaroj 800 kaj 1500. Ilia diametro varias de kelkaj centimetroj ĝis 2,66 metroj.

Ekzistas kvar lokoj en la areo, kie estas ŝtongloboj. Sed nur en unu el ili, Finca 6, la ŝtongloboj estas tie, kie la indianoj skulptis ilin, uzante lokajn materialojn.

Laŭ fakuloj la ŝtongloboj simbole montris rangon, povon, socian kaj politikan pozicion kadre de la enlanda hierarkio. Antaŭ kelkaj jaroj oni akceptis ilin en la Liston de Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Turistoj povas vidi kelkajn ekzemplerojn de la ŝtongloboj ankaŭ en la nacia muzeo de Kostariko en la ĉefurbo San-Joseo kaj rete ĉe www.diquis.go.cr.

Hugo MORA
korespondanto de MONATO en Kostariko

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hugo Mora el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skandalo pri kupro-minejoj en Katango

Komence de novembro 2017 estis diskonigita plia aro da dokumentoj, kiuj ilustras kiel riĉuloj kaj grandaj entreprenoj sukcesas eviti impostpagojn en la landoj, kie ili ĉefe aktivas. Ili ricevis la nomon Paradise Papers (Paradizaj paperoj), reference al la „impostparadizoj”, ofte etaj insuloj kun paradiza klimato, kiuj specialiĝas en liverado de servoj por impostevito. Tio je la 8a de novembro estis la temo de la programo Cash Investigation en la franca televida kanalo France 2.

Multnaciaj firmaoj kaj riĉegaj individuoj sukcesas, ĉu leĝe, ĉu kontraŭleĝe, tute ne, aŭ apenaŭ, pagi impostojn, uzante la financajn servojn disponigatajn en fiskaj paradizoj (ekzemple Bermudo, sed ankaŭ malpli ekzotikaj landoj kiel Svislando aŭ Nederlando), kien ili povas loki siajn profitojn. Pro tia amasa impost-fuĝado, multaj registaroj suferas pri buĝetaj deficitoj kaj devas redukti siajn elspezojn por sano, edukado kaj aliaj sociaj aferoj.

Dum la elsendo, ĵurnalistino Elise Lucet donis la ekzemplon de la svisa multnacia firmao Glencore kaj de ĝiaj 7000 filioj offshore („for de la bordo”, do ie ekster la teritorio, en alia lando). Ĝi havas diskretan sidejon en Baar, Svisio, kaj oficejojn en (inter aliaj) Saint Helier, Ĵerzejo (Britaj Manikinsuloj) kaj Londono. Kvankam la akcioj de Glencore estas borse kvotataj, ĝi ege malofte estas menciata ĉe la kutimaj informiloj. Ĝi ja regule aperigas detalajn financajn raportojn, sed nur fakuloj el la financa mondo trovas kaj legas ilin.

La entrepreno estis fondita en 1974 kiel „Marc Rich + Co AG”, rapide grandiĝis kaj specialiĝas en trading (tio estas negocado, sed parte ankaŭ spekulado) de primaraj materialoj, ekzemple mineraloj (kupro, zinko ...) kaj nutraĵaj baz-produktoj (tritiko, rizo, maizo ...), sed ankaŭ en minado kaj prilaborado de tiaj produktoj. Glencore estas je la 16a loko (post Samsung, antaŭ Daimler) en la listo de la plej grandaj entreprenoj, farita de la financa revuo Fortune.

Tiel la telespektantoj eksciis, ke Glencore (tra sia filio Katanga Mining) posedas du profitodonajn minejojn en Katango (Demokratia Respubliko Kongo, DRK), antaŭe parte ŝtatajn posedaĵojn. Laŭ la Paradise Papers Glencore devis pagi al la konga registaro grandan sumon por havi la rajton ekspluati la minejojn, sed, pro la perado de la israela financisto Dan Gertler (ekde 1997 aktiva en la konga diamant-minado), Glencore sukcesis pagi nur 140 milionojn da dolaroj, anstataŭ la 585 postulitajn de la registaro.

Dan Gertler estas amiko de la konga prezidanto Kabila kaj de ties ĉefa konsilanto, Augustin Katumba Mwanke. Ĉe www.flickr.com ekzemple estas foto, kiu montras Gertler okaze de edziĝfesto de Kabila. La usona investkompanio Och-Ziff estis kondamnita, ĉar en 2011 ĝi disponigis monon al Dan Gertler, kiu estis uzata por korupti altrangajn kongajn oficialulojn okaze de vendo de minejoj al Och-Ziff kaj Glencore. Och-Ziff akceptis la verdikton kaj pagis punon, sed Gertler neas iun ajn misfaron.

Krome, la esplorado de la ĵurnalistoj kondukis ilin al la minejo Basse Kando, kie oni elfosas kupron kaj kobalton. Ili observis tie, ke la akvo-resursoj en la apudaj vilaĝoj iom post iom veneniĝas; jam kelkaj infanoj naskiĝis kun genetikaj korpo-misformiĝoj. Laŭ sciencaj analizoj (precipe en eŭropaj laboratorioj) evidentiĝis, ke la elfluaĵoj de tiu minejo superas la normojn: 30-foje pli ĉe kobalto kaj ĝis 100-foje pli ĉe mangano. Malgraŭ petoj pri klarigoj, la konga registaro ne respondis kaj ankaŭ ne la estro de Glencore dum la ĝenerala kunveno de akciuloj.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝi per luksa trajno

Antaŭ iom da tempo ni alvenis trajne en Heuston, la okcidenta ĉefstacidomo de Dublino. Tie ni vidis ĉe apuda kajo splendan novan vagonaron, kiun ni neniam antaŭe rimarkis. La vagonoj estis reĝbluaj, kaj en orkoloraj literoj sur ĉiu vagono estis la nomo de unu el la irlandaj graflandoj kaj en pli grandaj literoj la surskribo Grand Hibernian. Poste ni konstatis, ke tiu luksa trajno estas kunlabora iniciato de la entrepreno Belmond (pli frue nomata Orient-Express Hotels Ltd) kaj la nacia irlanda fervojfirmao Iarnród Éireann. Grand Hibernian mem ne povas porti la nomon „Orienta eksprestrajno”, ĉar, se ĝi veturus orienten de Dublino, kie la veturo komenciĝas, ĝi falus en la Irlandan maron!

Ĝis nun ne ekzistis litvagonoj en irlandaj trajnoj, ĉar la fervojaj distancoj en la verda insulo ne estas sufiĉe longaj. Tamen komfortaj litoj troviĝas en la vagonoj de Grand Hibernian, kiu funkcias kiel veturanta hotelo. La pasaĝeroj povas elekti, inter kiuj regionoj aŭ urboj ili deziras vojaĝi. Kompreneble, la veturprezo dependas de la distanco, kaj vojaĝi per Grand Hibernian ne estas malmultekosta afero. La tuta vojplano kostas plurajn milojn da eŭroj.

Mi demandas min, kia persono povas kaj pretas pagi tiom da mono por rondvojaĝi en malgranda lando, kiu neniam povus pretendi esti ekzota kaj ekscita, kiel la veturo de Parizo al Istanbulo. Tamen la iniciato en Irlando estas interesa. Se inter la legantoj de MONATO estus iu miliardulo aŭ araba princo el naftoriĉa lando, eble li mendus vojaĝon per Grand Hibernian. Mi persone ne intencas fari tion.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bolardoj kontraŭ teroristoj

Teroristoj kaj frenezuloj havas novan metodon: Ili ŝtelas aŭ luprenas kamionon kaj kiel demonoj veturas tra strato plena de homoj (MONATO 2017/01, p. 14) (2017/011838.php). Tian atakon oni timas ankaŭ en Vieno.

Ballhausplatz („Pilkludeja placo”) estas la centro de la politika kvartalo en la aŭstra ĉefurbo. Apude troviĝas la sidejo de la ĉefministro (Bundeskanzler) kaj la sidejo Hofburg de la ŝtatprezidanto de Aŭstrio kaj lastatempe ankaŭ la provizora aŭstra parlamentejo (MONATO 2017/06, p. 11) (2017/011956.php). En la 19a jarcento la urba muro baris la rigardon, sed post ĝia formeto la vienanoj povis senĝene rigardi la parkon kaj la pompajn konstruaĵojn kun historiisma stilo. Estis agrabla la granda, libera areo.

Nova muro?

En septembro 2017 konstrufirmao komencis starigi kvar betonajn murojn sur Ballhausplatz, kun longeco de ok metroj, alteco de 80 centimetroj kaj dikeco de unu metro. Inter ili troviĝas tralasejoj kaj 17 bolardoj. Sed estiĝis konfuzo: Kiu mendis tion? Ĉu la afero estis vere pridebatita?

Oni ŝanĝis la planon: Ne muroj, sed 42 bolardoj protektu la ĉeestantojn. Kosto: 488 000 eŭroj. Tiuj fostoj sekurigu ne nur la politikistojn, sed ankaŭ la multajn ĉeestantojn en diversaj konferencoj, ekzemple de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en la apudaj Hofburg-salonoj.

Adventbazaroj

Ankaŭ en stratoj kun multaj magazenoj, aŭ ĉirkaŭ adventbazaroj kaj festejoj oni volas per similaj bariloj eviti atakojn. En ĉiu okazo estas dilemo koncerne la decidojn pri novaj bariloj: Ĉu oni havu liberecon aŭ sekurecon? Kiaj kaj kiom da sekurigaj instalaĵoj tolereblas, por ke la promenantoj ne sentu sin malliberaj dum irado tra la urba spaco?

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekologio kaj konsumismo

Mi kun granda intereso sekvas la evoluon de la ideoj pri ekologio, recikligo de rubaĵoj kaj terpurigado ĉefe en Rusio, ĉar bedaŭrinde tiu ĉi lando saltis en socion de konsumado ne pripensinte la sekvojn.

Ekonomio de ŝparo

La sovetia ekonomio karakteriziĝis kiel ekonomio de „manko”. En vendejoj, okaze de informpetoj pri iu ajn varo, la respondo estis ĉiam: „Estis, estos sed ĉi-momente ne estas”.

Ĉar multo mankis, la homoj kutimis ŝpari aŭ plurfoje uzi: ekzemple, oni ne forĵetis plastajn sakojn, sed ilin lavis kaj reuzis. Kremon, mielon kaj samtipajn fluaĵojn oni ne aĉetis en tute pretaj pakaĵoj, sed oni portis sian bokalon aŭ poton, plenigis ĝin en la vendejo aŭ bazaro kaj daŭre reuzis la ujon.

Necesis vici plurajn dekojn da minutoj por redoni malplenajn botelojn en precizaj „rikoltejoj” kaj rehavi la koncernan monon. Cetere tio alportis iom da mono al maljunuloj, kiuj senlace iradis tra la parkoj aŭ stratoj „plukante” kaj reportante la botelojn. Tio estis bona metodo de purigado kaj recikligo. Ĉiuj infanoj en sia pionira vivo lernis, ke pura estas ne la loko, kiun oni purigis, sed la loko, kiun oni ne malpurigis.

Konsumismo

La rusoj nun aĉetas internaciajn varojn, do du- eĉ tri-foje pakitajn, kio produktas saman kvanton de rubaĵoj kiel en la „okcidenta” mondo. Ekzemple, ili trinkas bieron kaj (kiel en multaj aliaj landoj) ien ajn forĵetas la malplenan ujon. Ĉe la lago Bajkalo (tiel nomata „natura perlo”) amasiĝis dum kvin jaroj 900 tunoj da rubaĵoj. Sekve, necesas organizi la purigadon de belaj lokoj.

Purigado

Fine de julio pasintjara oni aranĝis volontulan turneon de ŝipoj por preni forĵetaĵojn el la rivero Moskvo. Dum oni regule balaas en la grandaj urboj kaj tenas ilin puraj, povos aliloke aperi multaj sovaĝaj deponejoj de konstrumaterialo, mebloj, fridujoj k.s., ĉar nenio estis antaŭe pripensita. En la ĉefaj urboj, kiel Moskvo, aperis ujegoj plurkoloraj laŭ la elektita rubaĵo, kaj ankoraŭ ne estas klare kiel oni recikligos la tuton. Oni komencas konscii pri la bezono ne forĵeti ien ajn ekzemple pilojn.

Ekologio kun multaj veturiloj

Oni buĝetis 294 miliardojn da rubloj por ekologio en 2017, sed forgesas la poluon de la aero pro la multiĝo de privataj veturiloj, kiam tamen funkcias perfekta reto de publikaj transportiloj, kiel metroo, aŭtobusoj, aŭtobusetoj, tramoj. Estas nun 4,7 milionoj da aŭtoj en Moskvo, kaj oni kalkulas, ke post 2-3 jaroj estos 5,5 milionoj. Kion oni faras en la distrikto Moskvo? Oni konstruas novajn aŭtovojojn, por ke „aŭtoj staru ne-longe okaze de ŝtopiĝoj” kaj tiel ili malpli poluos!

Korupto en nebula aero

La 26an de aprilo 2017 la lernejoj en Voroneĵo estis fermitaj pro la rubaĵobruligado, kiu poluis la aeron. La homoj bedaŭris, ke ili „ne plu scias, kio estas printempo, ĉar konstante nebulaĉas”. En intervjuo kun la gazeto Argumentoj kaj faktoj en julio 2017, la ministro pri naturaj resursoj kaj ekologio kulpigis la lokajn instancojn. Por forigi la problemon, la ideo estas per trajno transporti la rubaĵojn pli malproksimen de la urboj, kaj tie prilabori ilin. En sep regionoj (apud Moskvo kaj en Tatario) estas planataj uzinoj por produktado de elektro el rubaĵoj.

Tiu nova metodo de rubaĵorecikligado estis tuj kaptita de pli-malpli honestaj oligarkoj, kiuj trovis en tiu kampo novan eblon riĉiĝi. Tion jam faris (ekzemple en Marsejlo) kelkaj malhonestuloj, akaparante la komercon, dum la popolo devas pagi la koncernajn impostojn.

Revenas la pasinteco

Kvankam de pluraj jaroj en suda Francio oni daŭre konscias pri la malbono de plastaj sakoj, kiuj forflugas al la maro kaj estas manĝataj de marestaĵoj, nur ekde januaro 2017 oni revenis al la praa metodo de mia avino: porti al la vendejo sian propran sakegon, reuzi paperajn sakojn (iom pli kostajn por la vendisto ol la plastaj), pli ofte uzi vitrajn ujojn (senlime recikligeblajn) anstataŭ plastaj, kaj fari hejme (en la kuirejo aŭ sur balkono) kompoŝton, kiun oni mem uzos aŭ liveros al komunumaj ĝardenoj. Konsciiĝo bezonas longan tempon, ĉar la homoj alkutimiĝis al konsumsocio.

Rubaĵoj kiel arto

Antaŭ kelkaj jaroj, okaze de Ĝenerala Konferenco, Unesko ekspoziciis meblaron (seĝojn kaj tablojn) el kartono kaj el eluzitaj pneŭmatikoj, kaj nun la nova muzeo en Marsejlo MUCEM de marto ĝis aŭgusto 2017 organizis ekspozicion „Vivo de rubaĵoj” ĉirkaŭ Mediteranea Maro. Koncerne klerigadon ĝi konsciigis la homojn pri tio, ke aĉeti varojn ne-pakitajn ŝparigas 26 kg da rubaĵoj en ĉiu jaro; ne forĵeti manĝaĵojn, 20 kg; glui sur la leterkeston „ne al reklamiloj” ŝparigas 35 kg da papero en ĉiu jaro; kompoŝtigi la vegetaĵojn, 40 kg; ripari, revendi aŭ fordoni la ne plu uzotajn meblojn, vestaĵojn k.s., 13 kg.

Junaj gepatroj lernis, ke bebo produktas unu tunon da malpuraj vindaĵoj ĝis ĝi kapablos uzi necesejon ... Tute klare estis, ke en socio de konsumo (kiel Francio) ĉiu loĝanto produktas 590 kg da rubaĵo, kompare kun 208 kg en Maroko.

La ekspozicio montris „skulptaĵon” de lupo faritan el polvobalaaĵoj, kurtenon el malnovaj T-ĉemizoj, sakojn el plektitaj plastaj strioj, sitelojn el marokaj pneŭmatikoj ktp.

Necesas homa agado

Mia revo, ke Rusio transsaltos la fazon de konsumado-poluado, ne realiĝis. Eble ankoraŭ estas ŝanco en progresantaj landoj malgraŭ tio, ke afrikanoj kaj azianoj grandkvante forĵetas plastajn sakojn en la naturon, kaj ke niaj registaroj daŭre serĉas taŭgajn lokojn por forĵeti atomrubaĵojn, kiuj poluos nian mondon dum milionoj da jaroj.

Sed ni ĉiuj, kiel etaj formikoj, povas kontribui al plibonigo de la situacio. Mi tion faras, kaj vi?

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Se ĉino subite malaperas el Fejsbuko ...

Per Facebook, oni povas komunikiĝi kun homoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado. Sed en Facebook mankas informoj pri multaj ĉinoj, kiuj konsistigas preskaŭ 20 % de la monda loĝantaro. Kial?

Unue, Ĉinio mem estas granda lando kun multegaj homoj: 1,4 miliardoj da loĝantoj sur la teritorio de 9,6 milionoj da km 2; do la areo proksimiĝas al Eŭropo, kaj la loĝantaro superas tiun de Eŭropo. Ene de tiom granda komunumo jam estas tro multaj informoj, kiuj altiras la atenton de ĉinoj.

Due, de la ĉef-tero de Ĉinio, nome Ĉinio sen Tajvano, Honkongo kaj Makao, oni ne povas rekte viziti la retejon de Facebook.

La unua reta letero el Ĉinio

Interreto atingis Ĉinion antaŭ 30 jaroj. La 14an de septembro 1987, ĉina sciencisto emocie sendis la unuan retan mesaĝon al Germanio: Across the Great Wall we can reach every corner in the world (trans la Grandan Muron, ni povas atingi ĉiun angulon en la mondo). Tiu sciencisto certe ne atendis, ke la ĉinoj estos baritaj pere de la nova Granda Muro, kiu estas kvazaŭ Berlina Muro de Interreto.

Obstinaj baroj

Por bari la informojn en Interreto el aliaj ŝtatoj, kiujn la partio opinias malutilaj, la registaro blokas multajn eksterlandajn retejojn. Fakte, Google, Facebook, Twitter, Youtube kaj multaj aliaj famaj retejoj, ne estas viziteblaj el Ĉinio. La antikva Granda Muro estis konstruita por rezisti al la agresado de nomadoj. Nun la muro en Interreto ekzistas por bari informojn el Okcidento.

Artifikoj

Nur spertaj homoj povas viziti tiujn retejojn, ĉar tio postulas komputilajn artifikojn kaj eventuale kroman elspezon. Oni uzas senpagajn programojn aŭ aĉetas servojn, ekzemple, virtualan privatan reton (angle VPN, Virtual Private Network), por rigardi la eksteran mondon. Tion oni nomas „transiri la muron”.

Tamen tiaj komputilaj programoj kaj servoj tre ofte estas blokataj. Tial artifikoj uzitaj dum kelkaj monatoj ĉesas funkcii, kaj la uzantoj devas serĉi novan programon aŭ atendi ĝisdatigon de la ekzistantaj. Se iu ĉino subite malaperas, kaj ne plu respondas al vi, bonvolu ne plendi pri lia foriro sen adiaŭo. La plej ebla kaŭzo estas misfunkciado de la programo, kiun li uzis por havi kontaktojn trans la muron.

Kion eblas fari?

Nun eĉ la servo por transsendi retmesaĝojn pere de Google (gmail) estas neuzebla en Ĉinio, kaj oni ne scias, kiuj aliaj retaj servoj estos malpermesitaj. Do estas plej bone, ke oni konservu ne nur unu retan adreson, por teni la longedaŭran komunikadon kun ĉinoj en la reta epoko.

SOLIS
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Solis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Blua belulo atingis Slovakion

Slovakaj ornitologoj entuziasme ĝojkrias: pasintnovembre ili rimarkis unuafoje en la propra lando novan minacatan birdospecion. Temas pri la bluvostulo (science Tarsiger cyanurus).

Vosto

La bluvostulo apartenas al la familio Muŝkaptuledoj (science Muscicapidae). Tiu palearktisa birdo similas, laŭ grandeco, al fenikuro (konata ankaŭ kiel komuna ruĝvostulo). Ĝi estas alta 13-14 centimetrojn kaj pezas nur 10-18 gramojn. La masklo havas belajn bluajn dorson, ŝultrojn, kokcigon kaj voston. Pro tio ĝi havas la nomon „bluvostulo”, kiu tamen ne precize taŭgas por ĉiuj specioj. Inoj kaj idoj ja estas malpli okulfrape koloraj.

Nestado

La bluvostulo estas migranta birdo, kiu nutras sin per insektoj. Ĝi reproduktiĝas en miksitaj koniferaj arbaroj, kie ĝi nestas ĉegrunde aŭ tuj super la grundo. La ino demetas kaj mem kovas 3-9 ovojn jare. Ĝi loĝas nur en norda Azio, de Uralo ĝis la Oĥotska Maro, kaj travintras en sud-orienta Azio. En Eŭropo ĝi nestas – malofte – nur en Finnlando.

Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de bluvostulo en la slovaka teritorio kiel signon de sana vivmedio. Laŭ ornitologoj nuntempe vivas kaj nestas ene de la malgranda lando Slovakio entute 365 birdospecioj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perdiĝas unika diverseco

Indonezio estas la due plej multlingva lando, kun pli ol 700 lingvoj parolataj en ĝi. Tamen dek unu el ili estas jam nun konsiderendaj mortintaj laŭ la Centro pri Lingva Disvolviĝo kaj Trejnado (mallonge: la Lingva Centro). La nomoj de ĉi tiuj lingvoj estas: Kajeli, Piru, Moksela, Palumata, Ternateno, Hukumina, Hoti, Serua, Nila (el la insularo Molukoj), Tandia kaj Mawes [maŭes] (el la insulo Papuo).

Krom ili, la Lingva Centro mencias ankaŭ kvar endanĝerigitajn idiomojn, tio estas Reta el la provinco Orienta Nusa Tenggara, Saponi el Papuo, Ibo kaj Meher ankoraŭfoje el Molukoj. Se oni ne intervenos tiurilate, ili mem riskas baldaŭ la saman finon kiel la supre listigitaj.

(Mal)junularo

Unu el la kialoj, pro kiuj kelkaj minoritataj lingvoj fariĝas endanĝerigitaj kaj foje mortas, estas, ke la junularo ne plu povas (aŭ volas) paroli ilin. Pro la tre forta influo de la indonezia, uzata kiel lingvafrankao tra la tuta lando, multaj junaj homoj ja ne emas esprimi sin per minoritataj lingvoj. Ili kutime kapablas kompreni ilin, tamen ne scipovas aktive utiligi ilin. Alivorte, al demando farita al ili en loka idiomo, ili respondas indonezie.

Kulpas pri la situacio ankaŭ kelkaj gepatroj, kiuj ne plu instruas la lokajn idiomojn al siaj gefiloj. Ili fakte opinias, ke paroli tiujn etajn idiomojn ne estas tre fruktodone, ĉar en la tuta lando oni povas sukcese fari kion ajn pere de la indonezia. Cetere tiu lasta estas ankaŭ la lingvo de edukado kaj de amaskomunikado, do tutcerte regi la indonezian estas ja pli ol sufiĉe. Restas sekve en la lando nur maljunaj parolantoj de tiuj minoritataj idiomoj. Iom post iom ili forpasos, kune kun siaj „trezoroj”.

Geedziĝo

Iuj indoneziaj lingvistoj pensis, ke pro geedziĝo inter du personoj el malsamaj kulturoj ja aŭtomate naskiĝos filo dulingva, reganta la idiomojn de siaj patro kaj patrino. Tamen tiu ĉi hipotezo estis erara. La realo estas, ke en tia okazo la filo plej ofte parolas nur la indonezian, ĉar hejme la gepatroj uzas ĝuste ĉi-lastan. Kial? La patro evitas sian lingvon, ĉar la edzino ne komprenas ĝin, kaj same inverse. Do la gepatroj komunikas indonezie pro praktikaj kialoj, kaj eventuala filo sekvas memkompreneble ilian ekzemplon. Sume kaj rezulte de ĉio ĉi: tute ne ekzistas nova generacio, kiu parolas minoritatajn idiomojn.

Lingvafrankao

Ĝis nun estis opiniate, ke la precipa kaŭzo de la morto de lokaj idiomoj estas la indonezia. Tamen nur parte oni pravas. Indonezio ja estas lando karakterizata de multaj lingvoj. Oni tial vere bezonas lingvafrankaon, por ke oni povu komunikiĝi sen problemoj. Sed la ĉeesto de la indonezia en si mem ne kontraŭas la ekziston de minoritataj lingvoj. La rolo de la indonezia estas simple tiu de lingvafrankao. Ĝia funkcio estas simila al tiu de Esperanto: esti pontolingvo inter homoj, kiuj parolas malsamajn idiomojn.

Cetere, la indonezia ludas rimarkindan rolon ankaŭ kiel lingvo de edukado kaj de amaskomunikado. Oni sendube ne povus uzi ĉiujn idiomojn por tia celo: tro da tradukoj estus bezonataj kaj tio kostus tre multe. Aliflanke pluraj minoritataj idiomoj endanĝerigitaj havas malpli ol 10 parolantojn, kaj certe tradukado en tiujn maloftajn lingvojn estus nek facila nek tre utila afero. Sed fakto estas, ke la indonezia neniam kaj neniom celis endanĝerigi la ceterajn lokajn idiomojn.

Devizo

Indonezio estas treege fiera pri sia lingvodiverseco. La nacia devizo, Bhinneka Tunggal Ika, devenas de la antikva java kaj signifas „unueco en diverseco”. Mortintaj kaj endanĝerigitaj lingvoj estas problemo: oni tiumaniere perdas kaj perdos iom post iom altvaloran parton de la propra diverseco. Kiu ajn ĝi estas, lingvo estas homa trezoro, en kiu eblas trovi historion, valoron, lokan saĝecon kaj multon el la kulturo, kiu estas ligita al ĝi. Ja la unikeco de ĉiuj loke parolataj lingvoj faras el Indonezio tion, kio ĝi estas. Kiam perdiĝas lokaj idiomoj, oni samtempe perdas ankaŭ sian identecon.

Solvo

Verŝajne jam venis la tempo fari ion pri ĉi tiu kompatinda malapero de lokaj idiomoj. Laŭ la konstitucio de Indonezio, pri ĉi-lastaj respondecas la provinco, en kiu ili estas uzataj. Kelkaj provincoj havas leĝojn pri lingvoj. Ekzemple ili antaŭvidas unu tagon ĉiusemajne, kiam homoj parolu lokajn idiomojn. Tamen ne ĉiuj provincoj havas ĉi tian leĝon. Ankaŭ multe da indoneziaj lingvistoj jam laboras por savi minoritatajn idiomojn. Ili plenumas esplorajn projektojn, por ke eblu almenaŭ dokumenti la lokajn lingvojn. Tiaj studoj povas fojfoje helpi ilian rean disvolviĝon.

Oni devus realigi riĉan tekstaron kaj prizorgi sonregistradon de homoj rakontantaj en siaj lingvoj. Tiel oni povas konstrui grandan datumbazon kaj en la estonteco, eĉ se lingvo iam mortos, fakuloj ankoraŭ povos havi aliron al materialo koncernanta ĝin. Bedaŭrindas, ke oni devas perdi kelkajn lingvojn nuntempe. Tamen ĉi tio komprenigas, ke nepras labori pli multe por savi la restantajn idiomojn aŭ almenaŭ dokumenti ilin. Espereble Indonezio ne perdos pli el sia diverseco, kaj minoritataj lingvoj iamaniere travivos kaj kunvivos apud la disvastiĝinta indonezia.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Avantaĝo de esperantlingva magazino

Leginte mian artikolon Tritaga vizito de japanaj ŝipanoj (MONATO 2017/11, p. 8), japano skribis en Twitter, ke en la japanlingva gazetaro ankoraŭ nenio aperis pri tiu transmara navigado de la trejna eskadro. Nur danke al tiu numero de la flandra revuo, li kaj aliaj samlandanoj povis ekscii pri la vizito al Havano kaj al 11 marhavenoj, en ok landoj entute. Jen avantaĝo de esperantlingva magazino!

Juan Carlos MONTERO
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dungi rifuĝintojn

La vidpunkto de Jiri Proskovec (MONATO 2017/11, p. 5) pri rifuĝintoj en Germanio laŭ mi ne respegulas la realon. De kie li havas la aserton, ke 80 % de la germanoj en 2015 kontraŭis, ke Merkel akceptu multajn rifuĝintojn? Fakte, dum Merkel kiel aliaj rifuzis en 2014 finance subteni la rifuĝintosavan iniciaton Mare nostrum (Maro nia) de Mario Letta, la tiama itala ĉefministro, ekestis en Germanio bonveniga kulturo kun multaj helpiniciatoj. Unu jaron poste Merkel sekvis tiun popolan movadon.

Intertempe kontraŭagas kelkaj politikistoj „popolismaj” (fakte: demagogaj), kaj parte sukcesas. Neniu serioza helpemulo atendis, ke la integrado daŭros nur monatojn. La germana ekonomio daŭre – kiel komence – dungas rifuĝintojn kaj volas dungi pli, aldone al enmigrintoj el EU. La plej granda obstaklo estas, ke politikistoj rifuzas laborpermeson speciale por rifuĝintoj kun limigita protektostato. La ekonomio aldone volus varbi specialistojn ne trovatajn inter la azilpetantoj. Por tio oni bezonus enmigradoleĝon, de jardekoj malebligatan de kelkaj politikistoj.

Werner FUSS
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuss el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Samseksa edziĝo en Aŭstralio

Jam dum multaj jaroj progresemuloj en Aŭstralio klopodis por ebligi la interedziĝon de samseksanoj. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.

Aŭstralianoj voĉdonis

Nedevigan perpoŝtan voĉdonadon organizis la Aŭstralia Buroo de Statistiko de la 12a de septembro ĝis la 7a de novembro. Multaj bazaroj kaj organizaĵoj apogis la ŝanĝon metante ĉielarkajn flagojn kaj afiŝegojn ĉe siaj enirejoj aŭ montrofenestroj.

Rezulto kaj promeso

La Buroo anoncis la rezulton la 15an de novembro: Partoprenis la voĉdonadon 80 % de la elektantaro kaj 62 % voĉdonis favore al la ŝanĝo. La parlamento oficiale ŝanĝis la leĝon la 7an de decembro. Nur kelkaj parlamentanoj voĉdonis nee.

Ŝandor MONOSTORI
korespondanto de MONATO en Aŭstralio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ŝandor Monostori el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu pli pluvos ĉi-jare en la brazila Kaatingo?

Kaatingo, loke konata kiel Caatinga, estas aparta biomo el Brazilo, superreganta en la nord-orienta regiono. Havante duonaridan klimaton, tio estas alta temperaturo kaj malalta precipitaĵo, ĝi estas laŭ biodiverseco inter la plej vivoriĉaj sekaj biomoj. En la pluvsezono, kiu ofte daŭras de januaro ĝis majo, averaĝe pluvas nur 700 mm. Tamen, la lastaj ses jaroj estis multe pli sekaj. Ĉu tio estas efiko de klimata ŝanĝiĝo? La esploristoj de Kaatingo ankoraŭ ne certas, sed multaj matematikaj modeloj indikas malpliiĝon de pluvoj pro la altiĝo de la monda temperaturo.

Blanka arbaro

La ekosistemo konsistas precipe el malaltaj arboj kaj arbustoj, kiuj havas mekanismojn por superi la severan klimaton. La plimulto de la plantoj perdas siajn foliojn en la seka sezono. De tiu fakto devenas la nomo de la biomo. En la indiĝenaj tupi-gvaraniaj lingvoj Caatinga signifas blankan arbaron (caa = blanka, tinga = arbaro). Tiel la indiĝenoj plej ofte vidis la helajn arbajn tigojn.

Kaatingo estas la plej loĝata el la tutmondaj sekaj ekosistemoj. Dum multaj jaroj granda nombro da homoj vivis kaj ekspluatis ĝiajn naturajn rimedojn. Agrikulturo kaj ekspluatado de brulligno por hejmoj kaj malgrandaj industrioj estas la aktivaĵoj, kiuj plej senarbarigas Kaatingon. Nun iuj arbaj specioj estas minacataj de formorto.

La popolo

La popolo, kiu loĝas en tiu regiono, estas konata kiel forta, laborema kaj rezistema. Multaj brazilaj libroj, filmoj kaj muzikaĵoj parolas pri ilia riĉa kulturo, kiu preskaŭ ĉiel estas ligita al la malfacilaj vivkondiĉoj. Dum pluraj dekoj da jaroj la kampara popolo migradis al la plej grandaj urboj. Tamen tie ili ne havis spertojn por labori en komercaj aŭ industriaj entreprenoj. Tia migrado multe kontribuis al la pliiĝo de urbaj faveloj (kvartaloj de malriĉuloj) kaj sekve de krimoj. Tio precipe okazas en aparte sekaj jaroj. Tamen ĉiam kiam la klimato ebligas agrikulturon, la homoj preferas digne labori, kunvivante kun tiu severa sed bela regiono.

La malpliiĝon de pluvoj eble kaŭzis la klimata fenomeno El Niño (La knabo). Ĉu en 2018 pli pluvos? La meteologoj ankoraŭ tute ne certas, sed ŝajnas ke la fenomeno La Niña (la knabino), kies efikoj kontraŭas tiujn de El Niño en la brazila duonarida regiono, probable aperos. Mi kaj la tuta popolo de la regiono espere atendas „ŝin”.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parlamentaj elektoj

Nov-Zelando havas novan registaron kaj novan ĉefministron. Jacinda Ardern [ĝasinda ardrn] estas 37-jara, kaj ŝi estas la plej juna ĉefministro de Nov-Zelando en la lastaj 150 jaroj. La registaro estas tripartia, kun partopreno de Nov-Zelanda Laborista Partio, Nov-Zelando Unue kaj Nov-Zelanda Verda Partio.

Kampanjo

La kampanjo komenciĝis la 5an de decembro 2016, kiam la tiama ĉefministro John Key [ĝon ki] demisiis, dirante, ke li volas forlasi sian politikan karieron dum li estas ĉe la supro. La reganta Nacia Partio tiam rangaltigis la vicĉefministron, Bill English [bil ingliŝ], al la supra posteno.

Key estis ĉefministro ok jarojn. Li diris, ke li forlasas la postenon pro familiaj kialoj. Li diris ankaŭ, ke estroj ŝajne emas resti tro longe kaj ke li ne volas fari tion. Li asertis, ke li lasas la landon en bona ekonomia stato. Tamen multaj kritikis lian registaron pro fuŝoj pri manko de loĝejoj, kresko de malriĉeco, pliiĝo de akvopoluo kaj pro aliaj aferoj, kiujn li ne sufiĉe atentis.

Kiel ĉefministro, English decidis, ke la parlamentaj elektoj okazu la 23an de septembro 2017. En la komenca periodo de la kampanjo, Nov-Zelanda Laborista Partio, kun sia tiama estro Andrew Little [litl], ne tre allogis la publikon, do Little demisiis kaj la 1an de aŭgusto la partio elektis sian vicestron Ardern nova estro. Tiu ĉi decido estis fruktodona, ĉar ŝi faris tre bonan impreson. Subteno por la partio ege kreskis, kaj multaj homoj fariĝis novaj membroj de la laborista partio. Oni aparte nomis ŝian popularecon kaj la atenton, kiun ŝi altiris, jacindamanio.

La verdula partio stumblis

En julio Metiria Turei, kunestro de la verda partio, konfesis, ke ŝi, solpatrino en la 1990aj jaroj, mensogis al la sociala servo por gajni subvencion. Ŝi poste konfesis, ke ŝi ankaŭ fraŭdis dum la parlamentaj elektoj, asertante, ke ŝi loĝas en unu distrikto, dum ŝi vere loĝis en alia. La 9an de aŭgusto ŝi decidis rezigni pri la kunestreco en sia partio, dirante, ke la kontrolado kaj komentado pri ŝia familio fariĝis netolerebla. Tio ŝajne malhelpis la verdan partion, ĉar ekŝrumpis subteno por ĝi.

Demisiis Peter Dunne

Alia suprizo okazis, kiam Peter Dunne [dan], ministro pri enlandaj aferoj, decidis ne rekandidatiĝi en sia elektodistrikto, kiun li tenis ekde 1984. Li diris, ke pro opinisondoj estas evidente, ke li malvenkos, ŝajne pro jacindamanio, kaj demisiis kiel estro de la partio Unuigita Estonteco. Post la elektoj la partio anoncis, ke ĝi unuanime decidis malfondiĝi.

La balotrezultoj

La balotado okazis la 23an de septembro kaj dum la du antaŭaj semajnoj. La finaj rezultoj estis anoncitaj la 7an de oktobro. Tiam la kvar plej grandaj partioj entreprenis intensan serion de kunvenoj por kompari siajn politikojn kaj por decidi, kun kiuj ili povos formi registaron. Nov-Zelando Unue havis la ĉefan rolon, ĉar tiu partio pretis formi registaron kun aŭ la nacia partio aŭ la laborista partio. La verda partio preferis kunlabori kun la laborista partio. La du plej grandaj partioj ŝajne neniam konsideris „grandan koalicion”.

La 19an de oktobro Winston Peters [pitrz], estro de Nov-Zelando Unue, anoncis, ke lia partio decidis subteni la laboristan partion. Li komentis, ke la monda situacio rapide ŝanĝiĝas kaj ke li kredas, ke la laborista partio estas pli bone preparita por prizorgi la socian kaj ekonomian bonfarton de la nov-zelandanoj. Li diris: por tro multaj nov-zelandanoj, kapitalismo ne estas ilia amiko sed ilia malamiko. Multaj nov-zelandanoj estas preterlasitaj, dum la politika elito pliriĉiĝis. Nov-Zelando Unue kredas, ke kapitalismo devas regajni sian homecan vizaĝon, kaj tiu konvinko profunde influis ĝian decidon. En la elekto inter la efektiva stato de la nacia partio, kun kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, kaj la laborista partio, kun signifaj ŝanĝoj, Nov-Zelando Unue finfine preferis koalicii kun la laborista partio.

La ĵurnalisto Gordon Campbell komentis, ke ekzistas generacia disiĝo inter la mezaĝuloj kaj la junuloj. La mezaĝuloj emas akcepti la ideon, ke la merkatoj pli gravas ol la registaroj. Tiu supozo estas tiom enradikiĝinta, ke ili ne plu konscias, ke tio estas nepruvita supozo. Por la pli junaj, la mondo aspektas malsame. Homoj pli junaj ol 30 jaroj estas trafitaj de la monda financa krizo, la malaltsalajra ekonomio en Nov-Zelando kaj enspeza malegaleco kaj ne sentas romantikan allogon al merkataj ideoj.

Partio Mandatoj en 2014 Mandatoj en 2017
Nacia 60 56
Laborista 32 46
Nov-Zelando Unue 11 9
Verdula 14 8
AKI 1 1
Maoria 2 0
Unuigita Estonteco 1 0
Sumo 121 120

Du malgrandaj partioj eliminiĝis, kaj subteno por tri aliaj partioj ŝrumpis. Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) estas anomalio: ĝi ricevis nur 0,5 % de la voĉoj, sed ĉefe en unu distrikto. Nur la laborista partio gajnis pliajn mandatojn en la parlamento. La nova ĉefministro Ardern promesis estri „konsentan” registaron. Campbell komentis, ke tio estas por emfazi la kontraston kun la antaŭa registaro, „kiu emis vivi en neado pri sociaj problemoj ĝis absolute necesis agnoski ilian ekziston”.

Ambicia plano

La nova ministraro enoficiĝis la 26an de oktobro. Samtage la nova kabineto kunvenis. En la kabineto troviĝas 16 ministroj de Nov-Zelanda Laborista Partio kaj kvar de Nov-Zelando Unue. Nov-Zelanda Verda Partio havas tri ministrojn ekster la kabineto. La estro de Nov-Zelanda Laborista Partio estas la ĉefministro, kaj la estro de Nov-Zelando Unue estas la vicĉefministro. La nova registaro celas fari multajn ŝanĝojn: ĝi havas ambician planon por la trijara elektoperiodo.

La prioritatoj de la nova registaro estas, ekzemple, helpi infanojn en malriĉaj familioj, fari universitat-nivelan instruadon senpaga por studentoj, redukti enmigradon je 20 000-30 000 homoj jare por redukti nesufiĉon de loĝejoj, pliigi la minimuman salajron, plivigligi la regionojn kaj planti cent milionojn da arboj ĉiujare. En sia unua deĵor-semajno, la nova registaro nuligis kelkajn programojn de la antaŭa registaro kaj komencis efektivigi sian planon por urĝaj ŝanĝoj en la unuaj cent tagoj.

La 8an de novembro okazis la komenca sesio de la nova parlamento, dum kiu la ĝenerala gubernatoro resumis la planon de la registaro. Post kelkaj tagoj ĉefministro Ardern forflugis al Vjetnamio por partopreni kunvenojn de la forumo Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEC) kaj al Filipinoj por la orient-azia pintokunveno.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japanio helpas Havanon

La pasintan 23an de novembro 2017 Japana Sistemo de Internacia Kunlaborado (JICS, laŭ la anglaj komencliteroj) kaj Havana Konsilio de la Provinca Administrado (HKPA) subskribis interkonsenton por kontribui al la purigado en la kuba ĉefurbo.

La japana registaro disponigos 10 milionojn da usonaj dolaroj el internacia fonduso por protektado de la medio, sano kaj vivokvalito. 8,5 milionoj estas la kosto de 64 novaj rubkamionoj por transporti solidajn forĵetaĵojn, kaj per la restanta mono oni aĉetos ekipaĵojn.

Bonaj rilatoj

Reynaldo García Zapata, prezidanto de HKPA kaj subskribinto de la dokumento, dankis la japanan registaron pro la nobla projekto ebligonta havi pli puran, sanan kaj belan urbon, kiu en 2019 festos sian 500an datrevenon. „Oni bezonas 92 rubkamionojn por efika purigado en la ĉefurbo, sed nuntempe funkcias ĉ. 40. La novaj transportiloj estas tre gravaj por la koncernaj taskoj.”

La estro de JICS Takuma Momoi konfirmis la volon de la japana registaro daŭrigi kaj progresigi la rilatojn kun Kubo. Li diris, ke la nuna interkonsento estas tre grava por Havano, kie ĉiu loĝanto produktas averaĝe unu kilogramon da rubo ĉiutage.

„De antaŭ preskaŭ 30 jaroj nia Sistemo – kies ĉefsidejo troviĝas en Tokio – okupiĝas pri iniciatoj disvolviĝantaj en diversaj mondopartoj.” Li aldonis, ke nun al ili estis taskite plibonigi la purigadon en Havano.

Kromaj agadkampoj

La dua parto de la menciita projekto celas branĉojn de komunumaj aferoj, kiel funebroservoj kaj verdaj areoj.

Momoi klarigis, ke lia lando sekvas ankaŭ la Protokolon de Kioto pri la redukto de forcejaj gasoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dispartiĝo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj

De la 30a de oktobro ĝis la 14a de novembro 2017 okazis en Parizo la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Eble pli klare ol kutime evidentiĝis la dispartiĝo de la mondo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj. Kvankam ĉiu lando (granda kiel Ĉinio aŭ malgranda kiel Monako) havas unu voĉon, ne ĉiu povis sendi grandan nombron da reprezentantoj, kiuj aktive partoprenis la laboron de la diversaj komisionoj.

Riĉeco petrola sed ne parola

Pro kruda petrolo iuj arabaj landoj estas tre riĉaj. Tiel Sauda Arabio kaj Kataro povis renovigi la grandan salonon kontraŭ pago de 68 milionoj da dolaroj. La oficiala inaŭguro venigis centon da reprezentantoj kun tradicia vestaĵo. La manĝo estis senkosta por ĉiuj, kaj la asocio, kiu aljuĝas la Hamdan-premiojn, malavare distribuis reklamsakojn.

Kvankam la araba estas unu el la ses laborlingvoj, malofte intervenis la arablingvaj reprezentantoj, kaj ofte ili ne aperis en la flankaj aranĝoj (ekz. edukado). Okaze de debato pri rezolucio ili parolis en la franca aŭ la angla (en la lingvo, en kiu ili studis juron).

Tiu fakto sentiĝis en la elekto de la nova Ĝenerala Direktoro. La Plenumkomitato devis elekti inter du kandidatoj: la iama franca ministrino pri kulturo Audrey Azoulay [odré azulé] kaj la katara reprezentanto. Venkis la franca kun diferenco de nur du voĉoj. Ĉu eblas imagi la diskutadon malantaŭ la kulisoj?

(Mal)membriĝo

La amaskomunikiloj ĉefe raportis pri la retiriĝo de Usono kaj Israelo. Usono ŝuldas multjaran „kotizon” al Unesko, sed tamen uzis sian parolrajton.

Alia interesa fakto estis la akcepto de la dek-unua observanto. Unuafoje ne temis pri sendependa ŝtato. Oni bonvenigis, kun la beno de Francio, Nov-Kaledonion (franca insulo en Pacifika Oceano). Ne estis klare, ĉu la akcepto okazis cele al plia protektado de la oceano (kontraŭ poluado de la nikelindustrio), aŭ cele al antaŭreferendumo pri sendependeco.

Kontraŭ belaj frazoj

El raporto de Monda Banko oni eksciis, ke nur 22 % de la lernejoj sude de Sahelo havas aliron al elektro. Tamen Afriko de dekoj da jaroj estas prioritato de Unesko. Ĉi-rilate la ministro pri edukado de Tunizio ne ŝparis siajn vortojn: „La statistikoj kaj studoj de Unesko estas bonaj, sed ĉu vi iam demandis vin ĉu la ŝtatoj povas plibonigi la situacion? Eliru pli ofte el viaj laborĉambroj kaj vidu surloke!”. Ĉar efektive, eĉ se ideale estas bone, ke la instruistoj estas kvalifikitaj, en multaj landoj ili ne volas instrui en loko for de „civilizo”, kaj sekve tie instruas iu ajn, kiu sin proponas. Ofte la ŝtato ne havas monon por trejni instruontojn en medio kun dekoj da lokaj lingvoj. La samo okazas koncerne la instruadon de knabinoj: multaj ne iras al lernejo, ĉar mankas ŝloseblaj necesejoj.

Kadre de la temo klimatŝanĝiĝo oni konsentis pri belaj etikaj principoj esperante, ke ĉio ne restos surpapere, sed iĝos motoro por la landoj.

Ĵurnalistoj

La komisiono pri informado en unu tuta posttagmezo diskutis nur tri paragrafojn de la antaŭparolo pri la statuso kaj protekto de ĵurnalistoj. Tamen la tuta rezolucio estis pridiskutata de la ŝtatoj dum pluraj monatoj, ĝi revenis al la sekretario, kiu prilaboris komunan tekston dum kelkaj monatoj kaj resendis ĝin al la ŝtatoj ktp.

Belaj estis ankaŭ la intervenoj pri la danĝera vivo de ĵurnalistoj dum konflikto. Reprezentanto de nedemokratia lando volis kredigi, ke ne temas pri specialaj servoj, kiuj malaperigis ĵurnaliston tro esploreman, sed ke ĵurnalistoj estis mortigitaj de la amantoj de iliaj amikinoj ...

Similaj problemoj ekzistas pri ĵurnalistinoj. Laŭ iuj ili ne aparte suferas pro sia ineco ... Oni tamen povas esperi, ke tiu baza teksto helpos la ĵurnalistojn fari sian laboron surloke.

Supozeble la nova Ĝenerala Direktorino daŭrigos la paŝojn por enpostenigo de virinoj, emfazos tutmondiĝon kaj engaĝiĝon de progresantaj aŭ malgrandaj landoj, pledos pri protektado de la minoritatoj (ĉu pro religio, ĉu pro klimatŝanĝiĝo) kaj ne estos tro ĝenata de iuj.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malfacilas dialogi

Alex Humet en sia Vidpunkto (MONATO 2017/12, p. 5) skribas: „Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo.” Tamen mankas io grava, nome „respekto de la reguloj”. Laŭ lia rezonado mi ja rajtus havi plurajn edzinojn, sed mi loĝas en Italio, kie tio estas malpermesita. Punkto fino.

Ĉu vere mankas politikistoj pretaj dialogi? Pri kio kaj kun kiu ili dialogu? Serioza medicinisto neniam dialogu kun ĉarlatanoj. Same, serioza ŝtatnivela politikisto ne volas dialogi kun regionaj politikistoj. Tiel estiĝis senelira situacio inter Hispanio kaj Katalunio. Ĉio evoluis kvazaŭ greka tragedio: ĉiuj kondutis ĝuste (laŭ siaj propraj kriterioj), sed la rezulto estas katastrofa.

Oni memoru pri la iama Jugoslavio: ĝi estis digna ŝtato, grava kaj aŭskultata. Kio nun? Kvin aŭ ses ŝtatetoj internacie malgravaj (ili pardonu min!). Ĉio ĉi tre amike kaj tute solidare al Katalunio kaj al la katalunoj, kiujn mi ŝategas.

Carlo BOURLOT
Torino

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Bourlot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝo al la plej fora skota insulo

La Nacia Kuratorejo de Skotlando (National Trust for Scotland) estas privata organizaĵo, celanta protekti kaj administri grandan nombron da valoregaj historiaj konstruaĵoj, bienoj, insuloj kaj lokoj de aparta beleco en Skotlando. La organizaĵo protektas la nacian teritorian heredaĵon kaj ebligas aliron al ĝi. Paginte modestan kotizon, oni povas membriĝi kaj viziti senpage vidindaĵojn.

Vojaĝantoj kaj turistoj, kiuj deziras ekkoni la plej vidindajn lokojn en Skotlando, povas viziti la hejmpaĝon de la organizaĵo, kie troviĝas listo de protektataj proprietaĵoj. Tiuj, kiuj tediĝas de rondiroj tra muzeoj, katedraloj, bienoj kaj kasteloj, povas sperti pli streĉajn kaj ekscitajn ekskursojn al sovaĝaj montaroj kaj izolitaj insuloj.

Plej fora insulo

La plej aventuremaj kaj kuraĝaj (kondiĉe ke ili havas sufiĉe da tempo kaj povas rezisti marmalsanon) entreprenas vojaĝon al la insulo Saint Kilda (gaele Hiort, angle Hirta). Ĝi estas la plej fora brita insulo kaj unu el la plej izolitaj kaj sovaĝaj lokoj en Eŭropo. Oni povas viziti ĝin per ŝipo de la haveno Oban sur la skota ĉeftero aŭ per ŝipeto de la insuloj Harris (gaele Na Hearadh) aŭ Nord-Uist (gaele Uibhist-a-Tuath) en la Hebridaj Insuloj. Ili atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo.

Eble pli konvena veturebleco estas tiu de insulo Skye (facile atingebla per ponto de la ĉeftero). La plej mallonga veturado al Saint Kilda daŭras proksimume ok horojn. La vojaĝo ne rekomendindas por infanoj aŭ por tiuj, kiuj suferas de marmalsano. La vetero ne ĉiam ebligas, ke la veturado okazu.

La insulo Saint Kilda situas en la norda Atlantiko, je 64 kilometroj nord-okcidente de la insulo Nord-Uist. Krom insulo ĝi estas ankaŭ nomo de insularo, al kiu apartenas la insuloj Soay, Stac an Armuin, Boreray, Stac Lì, Dùn kaj Levenish. Ĉiuj ĉi estas rokaj, krutaj kaj apenaŭ atingeblaj per boato. Hiort estas la plej granda kaj estis la sola daŭre loĝata insulo. Ĝi havas la plej altajn kaj krutegajn klifojn en Britio. Sur tiuj klifoj nestas multnombraj aroj de marbirdoj: suloj, fraterkuloj, mevoj, fulmaroj ktp. En la maro ĉirkaŭ la insuloj abundas fokoj kaj cetacoj. La marbirdoj iam konsistigis la ĉefan nutraĵon por la harditaj insulanoj, kiuj sentime malsupreniris laŭ la danĝeregaj klifoj por kapti ilin.

Disputata nomo

Dum du mil jaroj la insulo Saint Kilda estis loĝata de diversaj popoloj. Eble praloĝantoj okupis ĝin dum la neolitika epoko. Ilia kulturo postlasis kelkajn ŝtonajn restaĵojn sur la insulo. La origino de tiu popolo estas nekonata, kaj la prahistorio de la insulo estas mistera. Eĉ la nomo „Saint Kilda” estas disputata. „Saint” signifas „sanktulo”, sed neniam estis sanktulo kun tiu nomo. Okazis iu miskompreno, ĉu pro mencio en nederlandlingva manuskripto, ĉu pro kripligo de skandinava nomo.

La insulanoj neniam nomis sian hejmon „Saint Kilda”. Por ili ĝi ĉiam nomiĝis Hiort, sed en la insula dialekto la sono r ofte pli similis al l, do „Hiort” aŭ „Hirta” prononciĝis kiel „hilt”. De „hilt(a)” al „kilta” aŭ „kilda” ne estas longa paŝo. Dum la postaj jarcentoj homoj el la plej okcidentaj Hebridaj Insuloj okupis Hiort, kies gaela lingvo estis ilia nura lingvo. Eĉ en la lastaj jaroj vivis maljunaj insulanoj, kiuj nek parolis nek komprenis la anglan.

Estas apenaŭ kredeble, ke homoj povis tiom longe postvivi sur tiu fora, sovaĝa kaj malfekunda insulo. Tamen la insulanoj amis sian rokan hejmon kaj ploris, kiam ili finfine devis forlasi ĝin. Ilia vivo certe estis ege dura. Ili havis plej spartan dieton: marbirdoj, malfacile kultivita aveno kaj malabundaj terpomoj. Fiŝojn ili malofte kaptis kaj ne speciale ŝatis. Kiam malsanoj okazis – ekzemple iama terura epidemio de tetano inter novnaskitoj – mankis kuracisto kaj medicinaĵoj. La registaro en Londono kaj la aŭtoritatoj en Skotlando preskaŭ tute ignoris la insulanojn. Eĉ en la dudeka jarcento oni rifuzis havigi al ili poŝtservon, telegrafon, telefonon aŭ transporton.

Kvankam sen mono kaj sen materiaj rimedoj, la insulanoj devis doni lupagon al la proprietuloj, lordoj MacDonald de Dunvegan. La lupago konsistis el birdplumoj (por plenigi matracojn) kaj granda kvanto da ruloj de la tradicia hejme farita ŝtofo tweed (gaele clò mòr). La insulanoj teksis ĝin sur simplaj lignaj teksiloj post pena laboro en la kampoj kaj danĝera grimpado sur la klifoj. Iugrade, tamen, la insulanoj estis pli bone traktataj de la lordoj ol de gaelaj komunumoj. La lasta lordo Macdonald konstruigis por ili pli bonkvalitajn kaj salubrajn domojn. Li sendigis al la insulo flegistinon kaj medikamentojn. Eĉ en tiuj kondiĉoj iĝis evidente, ke sen la plej bazaj necesaĵoj kaj sen fidindaj komunikiloj kaj transportrimedoj la vivo sur la insulo ne plu eblas. Do en la jaro 1930 la aŭtoritatoj decidis evakui la insulanojn kaj postlasi la insulon al la marbirdoj.

Evakuado de la insulanoj

La forlaso de la insulo estis peniga precipe por la pli maljunaj homoj. En 1930 pro la malforta ekonomia konjunkturo la senlaboreco estis grava problemo kaj malfacile eblis trovi laboron por la laborkapablaj insulanoj. La aŭtoritatoj decidis dungi ilin en la arbaroj de la rearbariga komisiono de Skotlando, malgraŭ la fakto, ke la plimulto de la loĝintoj de tiu senarba insulo neniam vidis arbojn kaj nenion sciis pri tiu speco de laboro. La rezulto estis tre malkontentiga, kaj ili multe suferis. Kelkaj el ili loĝis inter homoj, kiuj nek parolis nek komprenis ilian gaelan lingvon.

Antaŭ jaroj, kiam mi estis studento kaj loĝis en la skota kamparo, mi iutage renkontis pastoron de preĝejo en apuda vilaĝo. Dum konversacio li rakontis, ke kiam li estis knabo, li loĝis sur Hiort, kie lia patro estis misiisto. Evidente li estis unu el la lastaj infanoj (kvankam ne denaska insulano), kiu konis la vivon en tiu fora loko.

La tragedio de Hiort kuŝas nun en la pasinteco kaj estas preskaŭ forgesita. La lasta insulano Rachel Johnson mortis la 8an de aprilo 2016 en la aĝo de 93 jaroj. Longe post la evakuado de la insulanoj la brita ministrejo pri defendo instalis sur Hiort armean stacion por monitori la spurojn de misiloj en Atlantiko.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rohinĝoj persekutataj pro nafto?

De pluraj monatoj la amaskomunikiloj prezentas la draman situacion de la rohinĝoj, tiu islama popolo en la budhisma lando Birmo. Nur en dekminuta programo de la franc-germana kultura kanalo ARTE mi ŝajne eksciis pri la vera kialo de tiu ekzilo, genocido kaj persona dramo. En la malgranda regiono, kiun tiu popolo okupas en Birmo, kiu nombras 160 lingvojn (laŭ ĝia ministro pri instruado, kun kiu mi parolis en Parizo dum la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko) kaj plurajn minoritatajn religiojn, oni malkovris nafton kaj gason!

Estos avantaĝo por Birmo eltiri plenan profiton de tiu nova financa fonto, ne dividante ĝin kun minoritato. Same Barato plukonstruas havenon en Birmo, rekte trans la Bengala Golfo por pli rapide atingi la ĉinan merkaton, evitante ĉirkaŭan maran vojon, kie multas piratoj, ŝtelistoj kaj banditoj ...

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pintkunveno 16+1

Pintkunveno de landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo kaj Ĉinio (16+1) okazis fine de novembro en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Kio propradire estas 16+1?

Ĉina iniciato

La grupo, ofte nomata kunlaboro 16+1, rezultis el iniciato de Ĉinio en 2011. Tiu ĉi platformo celas profundigi ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj la regiono de Meza kaj Orienta Eŭropo. En la grupo estas 11 membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU): Bulgario, Ĉeĥio, Kroatio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio. Krome enestas kvin aliaj eŭropaj landoj: Albanio, Bosnio, Makedonio, Montenegro kaj Serbio. La kunvenon ĉeestis ankaŭ observantoj el Aŭstrio, Belorusio, Grekio, Svislando, EU kaj Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo. Reprezentantoj de 16+1 unuafoje renkontiĝis la 26an de aprilo 2012 en la pola ĉefurbo Varsovio.

Celoj

Konforme al la ĉeftemo de la kunveno, intensigi kunlaboron en ekonomio, komerco kaj financo kaj akceli evoluigon por komunaj interesoj , la ĉina ĉefministro Li Keqiang prezentis la sekvajn proponojn: plivastigi ekonomion kaj komercon, faciligi liberigon de komerco kaj investoj, doni fortan apogon al financoj, vigligi la kulturan interŝanĝon en diversaj kampoj ktp. Ĉinio volas grandparte financi renovigon aŭ konstruadon de aŭtovojoj, fervojoj kaj havenoj por trafiko inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Li Keqiang samtempe diris, ke Ĉinio liveras al landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo pli ol tri miliardojn da dolaroj por evoluigaj kaj investaj projektoj, sed pliajn detalojn pri la investoj li ne prezentis. Dum la pintkunveno estis oficiale inaŭgurita ankaŭ Interbanka Asocio inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Laŭ la ĉina ĉefministro, sub la aŭspicio de la asocio China Development Bank provizos tiujn eŭropajn landojn per du miliardoj da eŭroj por disvolvado.

Ĉina influo

Laŭ politikaj kaj diplomatiaj analizistoj, Eŭropo estas sub forta ekonomia (kaj ankaŭ politika) premo de Ĉinio, kiu efike uzas internajn problemojn de EU (eliro de Britio el EU, referendumo en Katalunio pri sendependiĝo, mallerta enmigrada politiko, kresko de popolismo ktp). Por Ĉinio, landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo estas grava investa ŝanco kaj ponto al Okcidenta Eŭropo. Ĝi estas konvinkita, ke landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo plezure akceptos subvenciojn por modernigo de la transporta infrastrukturo.

Dum la pintkunveno la ĉina ĉefministro renkontiĝis ankaŭ kun siaj kolegoj el Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Kroatio, Montenegro kaj Slovakio kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj pri kunlaboro 16+1.

La sekva pintkunveno 16+1 okazos en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protestoj en Islamabado

Dum du tagoj, de la 25a ĝis la 26a de novembro, la pakistananoj ne povis vidi Fejsbukon, Tviteron kaj Jutubon. Ili ankaŭ ne povis vidi pakistanajn novaĵ-kanalojn, ĝis la operaco por subpremi protestojn finiĝis. Ili devis fidi novaĵojn de CNN, BBC kaj aliaj fremdaj kanaloj por ekscii kio okazas en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano. La loĝantoj ricevis sciigon, ke ekde la 27a de novembro la telefonaj konversacioj estos registrataj, la mesaĝoj en Fejsbuko, Tvitero kaj WhatsApp estos cenzurataj. Ĉiu, kiu diras/skribas ion kontraŭ la registaro aŭ islamo, estos konsiderata krimulo, kiun la polico povas senaverte aresti. Oni nepre ne interŝanĝu nenecesajn mesaĝojn kaj konversaciojn!

Kio okazis en Islamabado?

La religia partio Tehreek-i-Labbaik Ya Rasool Allah (TLY) kaj aliaj partioj fermis la ĉefajn vojojn el Islamabado ekde la komenco de novembro, kaj ili daŭre protestadis, postulante eksigon de la ministro pri justico, ĉar ili opiniis, ke la nova vortigo de elekta leĝo nesufiĉe respektas la profeton Mahometo. Oni ne povis eniri Islamabadon facile el la najbara urbo Ravalpindio; eĉ ambulanco ne povis iri al malsanulejo. Ankaŭ la vojo al la flughaveno estis blokita. Ekzamenoj estis prokrastitaj, ĉar multaj studentoj ne povis atingi la universitaton. Tio ege malfaciligis la vivon en Islamabado.

Subpremo de la rajto paroli

La 25an de novembro la polico ekagis kontraŭ protestantoj, kaj ekde tiam la ĉefaj retejoj iĝis nekonekteblaj. Pere de „fremdaj” novaĵ-kanaloj oni eksciis, ke almenaŭ ses homoj mortis kaj preskaŭ 200 homoj estis vunditaj. Protestantoj manifestaciis kontraŭ la registaro ankaŭ en aliaj urboj de Pakistano. La 27an de novembro, la ĉefministro Ŝahid Ĥakan Abbasi akceptis la eksiĝon de la ministro pri justico Zahid Hamid. Do, la registaro cedis al la protestantoj, kiuj agis persiste, sed neniu rajtas kritiki la registaron.

„Delikataj” temoj

Nun la vivo en Islamabado renormaliĝis. Oni afiŝas fotojn de siaj vizaĝoj en Fejsbuko, sed oni ne parolas pri politiko kaj religio. Ĉu oni evitas ĉi tiujn „delikatajn” temojn pro timo aŭ simple ne havas intereson pri la socia situacio en la lando? Legantoj en aliaj landoj eksciu pri tio, kio okazis en Islamabado en novembro, kvankam eĉ la lokanoj apenaŭ scias, kio vere okazis, pro la registara cenzurado.

NADIPEDIA
korespondanto de MONATO en Pakistano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Timo pri landlimo

Kvankam mi ekloĝis en Irlando antaŭ pluraj jardekoj, ĝis la printempo de la pasinta jaro mi neniam vizitis la regionon Donegalo (Dùn nan Gall, angligite Donegal), la plej nordan distrikton de la lando. La respublikon Irlando oni ofte nomas „Suda Irlando”, tamen Donegalo estas la norda ekstremaĵo de la irlanda ĉefinsulo, do, kiam lokanoj el Nord-Irlando vojaĝas al tiu regiono, ili kutime diras, ke ili vojaĝas suden, malgraŭ la evidenta fakto, ke ili vojaĝas norden. Tio estas nur unu el la multaj paradoksoj pri la Verda Insulo.

Malfacile atingebla

Donegalo estas unu el la plej belaj partoj de Irlando pro sia sovaĝa naturo, malhelaj montoj, solecaj erikejoj kaj altaj klifoj. Ĝi tre similas nordan Skotlandon, kaj en Donegalo oni parolas gaelan (keltan) lingvon, kiu ne tre diferencas de la skotgaela. Komence de la 20a jarcento, ĉiu parto de la irlanda insulo estis atingebla per (ofte malrapida, sed efika) fervoja reto. Bedaŭrinde tiu tutlanda trajnsistemo ne plu ekzistas, ĉar iom post iom multaj trajnlinioj estis forigitaj, kaj pluraj fervojaj stacioj estis fermitaj. Nun Donegalo tute ne havas fervojan ligon kun la cetero de la insulo. Por vojaĝi al tiu distrikto oni devas havi aŭtomobilon aŭ uzi ne tre fidindajn busojn.

Ne surprize do, ke Donegalo estas la malplej evoluinta regiono de Irlando. Tamen por homoj, kiuj volas eskapi el la bruo kaj streĉo de la urba vivo, ĝi estas ideala celo. Pliigas la izolitecon de Donegalo tio, ke ĝi havas formon de kojno konektita al la cetero de la respubliko per mallarĝa apudmara rubando, flanke de la okcidenta landlimo de Nord-Irlando. Tial por atingi la regionon oni devas veturi laŭ la nord-okcidenta marbordo de la respubliko aŭ penetri tra la landlimo en la distrikton Fermanagh (irlande: Fear Manach), parto de Nord-Irlando.

Apenaŭ rimarkebla landlimo

En aprilo 2017, por festi datrevenon de nia geedziĝo, niaj du plej aĝaj filoj regalis nin per semajnfina restado en Donegalo. Ili luis aŭtomobilon por la vojaĝo, kaj rezervis por ni ĉiuj ĉambrojn en privata domo sur eta donegala insulo. Ni vojaĝis norden laŭ la marborda vojo, kaj revenis, post ekskursoj al kelkaj lokoj, tra agrabla laga regiono en Fermanagh.

Dum la antaŭa malpaca periodo en Nord-Irlando, kiam okazis terorismaj atencoj, viziti Nord-Irlandon estis malagrabla sperto. Ĉie oni vidis armitajn policanojn, britajn soldatojn, blenditajn veturilojn kaj vojbarojn. Apud la landlimo estis fermitaj ŝoseoj kaj gvatoturoj. Regis etoso de minaco kaj suspekto pri fremduloj. Tamen, ekde la komenco de la tiel nomata pacprocezo en 1988, la vivo en Nord-Irlando iĝis multe pli agrabla, bonveniga, kaj preskaŭ tiel normala kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Do ĉi-foje ni trapasis la landlimon senprobleme. La ununuraj indikoj, ke ni transiris la landlimon, estis la malesto en Nord-Irlando de dulingvaj loknomoj (irlandaj/anglaj), kelklokaj vojsignoj pri distancoj kaj rapideclimoj en britaj mejloj anstataŭ kilometroj kaj, krome, prefero de brita valuto, anstataŭ eŭro, en vendejoj.

Nova timo

Ĝuste nun (en novembro 2017) estas granda maltrankvilo en Britio, la Irlanda Respubliko kaj en Nord-Irlando, pro la fakto, ke ĉiuj timas, ke, post kiam Britio forlasos Eŭropan Union, estos restarigita la firma, duone penetrebla landlimo kiu ĝis la pacakordo dividis la Verdan Insulon en du apartajn sekciojn. Neniu deziras revenon de gvatoturoj, doganejoj kaj landlimaj kontrolejoj.

La registaro kaj popolo de la respubliko deziras, ke la tuta insulo restu en Eŭropa Unio kaj ke la tuta ĉirkaŭa marbordo de la insulo estu deklarita nacia landlimo, anstataŭ la nuna norda/suda landlimo. La porbrita, protestanta Demokratia Uniista Partio en Nord-Irlando, kiu estas en nefirma alianco kun la Konservativa Partio de Britio, absolute rifuzas akcepti tiun ideon.

Kialoj de disduiĝo ...

Post la proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916, la divido de la irlanda insulo en du teritoriojn okazis pro politikaj kaj religiaj kaŭzoj. La nord-irlandaj uniistoj volis resti britaj, kaj ili malakceptis regadon de precipe katolika respublikisma registaro en Dublino. Iugrade, tio estis komprenebla. En tiu tempo, la influo de la tre konservativa kaj premega katolika eklezio estis tre forta. Literaturo estis severe cenzurata; ĉiuj bibliotekoj, lernejoj kaj malsanulejoj estis sub eklezia administrado. Koncipoprevento estis malpermesata. Kvankam neromkatolikaj konfesioj estis tolerataj, iliaj rajtoj estis limigitaj. Edukigi infanojn laike aŭ ateisme ne eblis.

... ĉu ankoraŭ validas?

Tamen, la etoso en la moderna respubliko estas tute alia. La leĝojn kaj regulojn ne plu trudas la episkopoj; laikaj lernejoj ekzistas; ĉiuj konfesioj ĝuas similan statuson; malkiel en Nord-Irlando, samseksaj edziĝoj estas leĝe akceptataj (kvankam ne ĉiuj religiuloj aprobas tion). La katolika eklezio ne plu posedas aŭ regas la plimulton de la hospitaloj kaj lernejoj. Do en ĉiuj aspektoj la hodiaŭa Irlando ne malsimilas aliajn eŭropajn landojn.

Kien plu?

Divido de malgranda insulo en du partojn estas evidente malkonvena, malagrabla kaj sensenca. Ĝi estas profitdona por neniu krom kontrabandistoj kaj alispecaj krimuloj. La solvo por Irlando post „Briteliro” ŝajnas klara kaj logika: reunuigo de la insulo kaj restado en Eŭropa Unio. Sed, pro daŭraj politikaj kaj religiaj motivoj, malcedemuloj en Nord-Irlando ne akceptos tiun proponon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova-malnova registaro

Dum pluraj semajnoj en la amaskomunikiloj aperis supozoj kaj planoj rilate la ŝanĝojn en la registaro de Pollando. Multaj spekulativis, ke eble nun, du jarojn post la gajnitaj elektoj, Jarosław Kaczyński [jarosŭaf kaĉinski], la prezidanto de la partio Juro kaj Justeco, povos finfine iĝi ĉefministro kaj preni personan respondecon pri la grandaj reformoj en la lando.

Vaste konata „sekreto”

La fakto, ke ĝuste li faras ĉiujn gravajn decidojn en Pollando, apenaŭ estas sekreto. Kiam Angela Merkel, la kancelierino de Germanio, en februaro 2017 vizitis la najbaran Pollandon, ŝi kunvenis ĝuste kun Kaczyński, ĉar nenio povas realiĝi sen lia beno – kvankam, laŭ siaj propraj vortoj, li estas nur „simpla parlamentano”. La ministroj, la ĉefministro, eĉ la prezidento estas liaj oftaj vizitantoj en la partia sidejo por interkonsiliĝoj pri aktualaj demandoj.

Nekomprenebla ŝanĝo

La plej granda opozicia partio, la kristan-demokrata Civitana Platformo, proponis por la parlamenta tagordo konfid-demandon per voĉdono pri malkonfido al la registaro. La politikistoj de Juro kaj Justeco organizis vervan defendon. La atakojn refutis ankaŭ la ĉefministrino Beata Szydło [beata ŝidŭo], sed jam kelkajn horojn poste ŝi anoncis sian demision. La ŝanĝo estas nekomprenebla ankaŭ por la dekstruloj, kiuj ŝatis la ĉefministrinon, kiu aspekte kaj kondute ŝajnis al la elektantoj simpla kaj natura, tute kiel ili. Kaj kial ŝanĝi la registaron, se ĝi estas „la plej bona post 1989”? Laŭ la oficialaj klarigoj, la registaro nun eniras novan etapon kaj volas pli fokusiĝi sur ekonomiaj demandoj, pri kiuj plej kompetentas la novelektito.

Nova ĉefministro

La nova ĉefministro iĝis la ĝistiama ministro pri financoj, Mateusz Morawiecki [mateuŝ moravjecki], eksa prezidanto de la banko BZ WBK, kiu mem ne estas parlamentano, kaj eĉ kiel membro de Juro kaj Justeco estas tute nova. Lia bildo estas tute alia ol tiu de la partio kaj la antaŭulino. Kvankam mem konservativa katoliko kaj aprobanto de tradiciaj valoroj, li regas fremdajn lingvojn kaj havas kontaktojn kun gravuloj kaj rafinitan kondutmanieron, kiel konvenas al eksa bankisto. Tia homo verŝajne pli bone povas trakti kun la eŭropuniaj institucioj, kiuj nun atente sekvas la danĝeran situacion en Pollando: daŭras malfortigo de la tribunaloj kaj grandigo de politika influo al ili.

Kio do fakte ŝanĝiĝis?

Meze de decembro la prezidento jam instalis la novan-malnovan registaron. Ŝanĝiĝis nur la ĉefministro – komence de la jaro li taksos la laboron de siaj kolegoj kaj proponos pliajn ŝanĝojn en la konsisto de la kabineto. Li konservis ankaŭ la propran ministerion pri financoj, kio estas tute nekutima en Pollando. Flankan problemon kaŭzis la estonteco de Beata Szydło – se, laŭ la reganta partio, ŝi estis tiom bona ĉefministrino, nun ŝi devus ricevi iun alian taŭgan altrangan postenon. Sed kiun? La partiaj specialistoj proponis igi ŝin vicĉefministro – ŝi akceptis tiun proponon kaj nun estas ministro sen specifa respondeckampo.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
korespondanto de MONATO en Pollando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

OSKE: La ukraina konflikto dominis

En Vieno okazis jarkunsido de la konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Partoprenis reprezentantoj de 57 membro-ŝtatoj el Eŭropo, centra Azio kaj Nord-Ameriko. Oni pridiskutis, en la palaco Hofburg, problemojn en la sfero de sekureco kaj ekzistantaj minacoj, fortikigo de konfido kaj plibonigo de kunlaboro. La ĉefan lokon en la tagordo okupis la konflikto en Ukrainio kaj la batalo kontraŭ terorismo.

Disputo inter Usono kaj Rusio

Komence de la kunsido, Usono kaj Rusio eniris senkompatan disputon pri la krizo en Ukrainio. Rex Tillerson [reks tílerson], la usona ministro pri eksteraj aferoj, deklaris, ke Rusio estas fonto de perforto en la ukraina konflikto. „Ni devas respekti la rajton de ĉiu ŝtato elekti sian propran politikan estontecon”, li diris rilate Ukrainion, kiu ekde la politikaj ŝanĝoj en 2014 orientiĝis al Eŭropa Unio. Tillerson riproĉis Rusion, ke ĝi trejnas ribelantojn kaj provizas ilin per armiloj.

La konduto de Rusio estas la plej granda obstaklo survoje al normaligo de la reciprokaj rilatoj, diris Tillerson. Li deklaris: „Ni neniam akceptos la anekson de Krimeo. La usonaj sankcioj koncerne Krimeon restos ĝis Rusio forlasos la duoninsulon.” Krome, Tillerson aldonis, ke sankcioj rilate Rusion, proklamitaj kune kun Eŭropa Unio, validos, ĝis la rusiaj soldatoj retiriĝos el la donbasa regiono en Ukrainio. Li menciis, ke dum 2017 pli da homoj estis mortigitaj en la konflikto ol en la antaŭaj jaroj.

La rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov ripetis akuzojn kontraŭ NATO, al kiu aliĝas ĉiam pli da landoj en orienta Eŭropo proksime al Rusio. Li riproĉis la senindulgan ekspansion de NATO. Kievo kulpas pri malobservo de la minskaj interkonsentoj, diris la rusa ministro. Li plendis pri atakoj kontraŭ la ruseparolanta loĝantaro kaj pri limigo de ĝiaj minoritataj rajtoj en Ukrainio. Laŭ li ne estas alternativo al la minskaj interkonsentoj (2015).

UN-mandato limigita

Lavrov kritikis la usonan insiston pri ampleksa mandato por paciga misio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ukrainio. Laŭ li, tio egalus al provo solvi tiun problemon perforte. Rusio longe oponis ĉeeston de blukaskaj soldatoj de UN en Ukrainio, tamen antaŭ nelonge ĝi aprobis limigitan UN-mandaton. El la vidpunkto de Kremlo la tasko de UN-soldatoj estas nur gardi la observantojn de OSKE ĉe la demarkacia linio inter porrusaj separistoj kaj la ukraina armeo en nord-orienta Ukrainio.

... aŭ ampleksa?

Kievo, Vaŝingtono kaj aliaj okcidentaj aliancanoj, male, postulas ampleksan partoprenon de UN-soldatoj en la tuta areo de bataloj. Ili malakceptas mandaton nur ĉe la frontlinio, ĉar tio povus firmigi la nunan situacion kaj sekve la ĉeeston de Rusio en nord-orienta Ukrainio. Tie ukraina armeo militas kontraŭ porrusaj ribelantoj de pli ol tri jaroj. La konflikto rezultigis profundan krizon en la rilatoj inter Rusio kaj Okcidento.

Pozicio de Ukrainio

Akra kritiko venis de Pavlo Klimkin, la ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio. Li diris, ke sekve de la rusia agreso ĝis nun mortis pli ol 10 000 homoj en Ukrainio. Klimkin deklaris: „Tio ne povas esti la nova normaleco en Eŭropo”. Li kritikis: „Rusio neniam intencis plenumi la minskajn interkonsentojn”. Laŭ ili Kievo denove ricevu plenan regon super la limo al Rusio.

Subteno de EU

Klimkin ricevis subtenon de reprezentantoj de Eŭropa Unio. La altranga EU-diplomatino Helga Schmid postulis, ke Rusio ĉesu finance kaj politike subteni la porrusajn separistojn en la konflikto. Rusio devus fini la eksterleĝan anekson de Krimeo, kiun Eŭropa Unio neniam akceptos, emfazis la diplomatino.

Komuna deklaro mankas

La Konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de OSKE ne sukcesis akcepti komunan deklaron fine de la kunsido. La manko de komuna deklaro atentigas pri la krizo de konfido en OSKE, tamen lasas eblon por dialogo koncerne aktualajn defiojn al sekureco en Eŭropo.

Decidoj

Oni ja akceptis kelkajn decidojn pri apartaj temoj: informa sekureco, malpezaj armiloj kaj rezervoj de konvencia armilaro, ekonomia kunlaboro kaj malebligo de homkomerco. La ministra konsilio de OSKE alvokis la partiojn en la ukraina konflikto nepre plenumi la interkonsentitan ĉesigon de la pafado kaj entrepreni novajn fortostreĉojn por paca reguligo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

UEA

Oktobro 2091. Estas bela aŭtuna tago. La suno brilas. Ĵaneta Hili rigardas la panoramon tra la vitroj de la koridoro, kiu kunligas la du sidejojn de la Esperanto-Movado. Ŝi estas tre nervoza, sed la trankvila vetero de tiu frua mateno en Roterdamo donas kvietigan senton. Ĵaneta cerbumas pri la baldaŭa renkontiĝo kun la estraro de TEJO. Ŝi etendas la manon por puŝi la butonon kaj venigi la lifton, kiam ĝiaj pordoj jam malfermiĝas.

„Ĵaneta! Bone, ke mi jam nun vin vidas. Ĉu vi havas momenton? Aŭskultu, kion mi ricevis ĉi-matene.”

Vlado kutime ne estas tiel frue en la oficejo. Li eliras el la lifto kun serioza mieno, kvankam li estas konata inter la kolegoj kiel sprita kaj bonhumora homo.

„Pri kio temas? Vi bone scias, ke baldaŭ komenciĝos la renkontiĝo kun TEJO. Mi ne havas tempon!”

Li metas la manon sur la apudan vandon, kaj tuj aperas mesaĝo sur ĝi. Du-dimensia figuro de la ĉefa sekretario de la komisiono pri lingvoj de Unuiĝo de Eŭropo kaj Afriko ekparolas.

„Estimata ĝenerala sekretario, ni volas urĝe inviti vin al decida kunveno de la komisiono, ĉar surtabliĝis peto solvi la estantan lingvokrizon en UEA. Fakte, ni konstatis, ke la Tut-Amerika Unuiĝo bone funkcias per du oficialaj lingvoj, la angla kaj la hispana, dum eĉ la Azi-Oceana Federacio lastatempe oficialigis la lingvopolitikan uzon de la angla kiel tria lingvo, flanke de la ĉina kaj Sanskrito. Por esti merkatike avangardismaj, niaj ekonomikistoj kalkulis, ke komuna Eŭrafrika lingvo ebligos al ni gajni denove la centran rolon en la mondo, kiun ni havis dum jarcentoj. Do, ni konsideras Esperanton serioza kandidato por plenumi tiun ĉi gravan rolon. Bileto al Bruselo estas jam registrita vianome. Bonvolu kapti la venontan magnettubon. Ni atendas vin post unu horo.”

La vando alprenas sian antaŭan staton. Ĵaneta ĝemete elspiras.

„Bonvolu aranĝi, ke Mbabumba anstataŭu min ĉe la TEJO-kunveno, kaj bonvolu projekciigi la dosieron de la komisiono al miaj okulvitroj, por ke mi povu relegi ĝin dum la vojaĝo.”

***

Tri tagojn poste Ĵaneta alfrontas la komitaton, kiu decidos, ĉu Esperanto rolu kiel oficiala komuna lingvo de UEA.

„Kara Ĵaneta, malgraŭ tio, ke niaj ĝisostaj esperantistoj jam snufas la Finan Venkon, mi forte kontraŭas akcepti tiun ĉi evoluon de nia kara lingvo. Ĉu vi vere volas, ke ĝi perdu sian neŭtralecon? Samkiel la de ni antaŭlonge kondamnita angla, Esperanto estiĝus koloniada lingvo, apartenanta al potenca ekonomia kaj politika bloko.”

„Sinjorino ĝenerala sekretario, permesu al mi, ke mi prenu la vorton.”

Ĵaneta mangeste aprobas. Do, la komitatano daŭrigas.

„Mi opinias, ke ni konsideru tiun ĉi gravan kaj imponan proponon de UEA en ĝiaj ĝustaj perspektivoj. Neniam antaŭe ni havis tian unikan ŝancon. La fortuno estas por ni, kaj ni ne maltrafu ĝin. Fakte, en multaj lokoj de la mondo Esperanto uziĝas en merkatikaj kaj kulturaj sferoj. Se Esperanto oficialiĝus en Eŭrafriko, tio povus esti semo por la tuta mondo.”

Oni daŭrigas la argumentadon arde kaj emociplene. La suno subiras, kaj la komitatanoj pludiskutadas sen alveni al decido.

***

Februaro 2101. La suno ne brilas super Roterdamo. Tra la stratoj de la urbo aŭdiĝas la ununura lingvo de Eŭrafriko. Subite turisto alparolas Vladon survoje el magnettubo al la sidejo de la Afrik-Eŭropa Esperanto-Unio.

„Saluton, mi estas Ĥen Ŭej!”

Vlado unue miras, poste rigardas sian Amikumu-konton projekciitan en liaj okulvitroj kaj tuj lin rekonas. Li feliĉas, ke ĉina turisto el Azi-Oceanio uzas kun li Esperanton kaj ne la ĉiean svahilan.

La Krikenhara Sepopo
La Krikenhara Sepopo estas aro de Pieter Engwirda, Joost Franssen, Federico Gobbo, Andries Hovinga, Frank Merla, Hiddo Velsink kaj Jean-Jacques Wintraecken. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland de la 13a ĝis la 15a de oktobro 2017.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La Krikenhara Sepopo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venenaj birdoj ekzistas

Legante, parolante aŭ aŭskultante pri venenaj bestoj, oni tuj emas pensi pri serpentoj, skorpioj kaj eventuale tarantuloj, kiuj efektive uzas venenon kun la celo mortigi aŭ paralizi siajn predojn. Tamen ja ekzistas birdoj venenaj.

En 1992 ornitologoj tute hazarde trovis en la haŭto kaj la plumaro de kelkaj novgvineaj birdoj, kiuj apartenas al la genro Pitohui, venenon, kies kemia strukturo estas egala al tiu de la veneno de malgrandaj sud-amerikaj ranoj de la genro Filobato (Phyllobates). Tiu veneno – inter la plej fortaj ekzistantaj – enhavas steroidan alkaloidon fake nomatan „batrakotoksino”, kiu paralizas la nervan sistemon.

Defendo kontraŭ predantoj

Post detala ornitologia esplorado fakuloj konstatis, ke en tropikaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo vivas ankaŭ birdeto kun blua kapo, kies nomo estas ifrito (Ifrita kowaldi) kaj en kies haŭto kaj plumaro troviĝas la sama alkaloido. Malgranda kvanto da tiu toksino estas sufiĉa por sentigi al homoj bruladon ĉe la langopinto, kaj eĉ etaj plumeroj kaŭzas ternadon kaj tusadon. Laŭ ornitologoj, la koncerna toksino utilas ĉefe kiel kemia defendo kontraŭ lokaj predantoj. Notindas, ke la loka loĝantaro ne manĝas tiun birdon.

Nekonataj plantoj

Plia konstato de la ornitologoj estas, ke pitohujoj kaj ifritoj ne havas apartajn organojn, kiuj produktas venenon (kio male okazas ekzemple ĉe serpentoj): ili fakte akiras ĝin pere de nutraĵoj, kio estas zoologia kuriozaĵo. La scienculoj estas konvinkitaj, ke la ĉefa fonto de veneno estas lokaj plantoj ankoraŭ nekonataj, sed manĝataj de insektoj kaj skaraboj, kiuj estas parto de la nutraĵo de tiuj birdoj.

Verŝajne la bestaro de tropikaj pluvarbaroj havas ankoraŭ multajn sekretojn, kiujn ekde la pratempo konas nur indiĝenoj – kaj kiujn sciencistoj malrapide malkovros.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La kuniĝo de neŭtronaj steloj

La 17an de aŭgusto 2017 sciencistoj el multaj areoj de la mondo observis ion neniam antaŭe konstatitan. Cent tridek milionojn da lumjaroj for de la tero, du neŭtronaj steloj produktis gravitajn ondojn, dum ili spirale rotaciis unu en la alian produktante egan eksplodon. Tiu lasta estas observita de plurspecaj observatorioj, kiuj inkluzivas gama-radiajn detektilojn kaj radiajn teleskopojn. La okazaĵo konfirmis plurajn astrofizikajn modelojn kaj rivelis la naskiĝejon de multaj pezaj elementoj.

Preskaŭ 4000 aŭtoroj

Aparte notinda estas la maniero, kiel la evento estis malkovrita. Oni tion faris per detektado de la gravitaj ondoj, kiuj radiis, dum la du neŭtronaj steloj turniĝis antaŭ sia kuniĝo. La ondoj estis rimarkitaj de tri observatorioj de gravitaj ondoj pere de lasera interferometrio. Tiaj ĉi observatorioj unuafoje detektis gravitajn ondojn en septembro 2015, kiam oni observis paron de nigraj truoj plenumantaj kuniĝon.

La evento estis grava kaj eĉ aljuĝigis Nobel-premion. Sed temis pri unuopa epizodo, kaj neniu alia detekta metodo konfirmis la malkovron. La kuniĝo de la neŭtronaj steloj en la somero de 2017 estis unue detektita per gravit-ondaj observatorioj situantaj en Hanford (Vaŝingtonio, Usono), Livingston (Luiziano, Usono) kaj Pizo (Toskanio, Italio), sed, pro tio, ke la pasintjara evento produktis elektromagnetan radiadon, ĝi estis priobservita kaj studita de pli ol 70 observatorioj entute.

Tiu ĉi eksplodo estas tiel unu el la plej priesploritaj astronomiaj eventoj en la historio. Ĝin priskribis kaj analizis resuma scienca artikolo fare de 3674 aŭtoroj el 953 malsamaj institucioj. Verŝajne pro ĝi oni gajnos kroman Nobel-premion.

Pli ol 100-sekunda zumado

La kuniĝo de la neŭtronaj steloj produktis zumadon ĉe la tri gravit-ondaj observatorioj, kiu daŭris pli ol 100 sekundojn. Ĉar la masoj de la neŭtronaj steloj estis malpliaj ol tiuj de la nigraj truoj, la frekvenco mem de la zumado produktita de la neŭtronaj steloj estis pli alta ol tiu produktita de la nigraj truoj. En ambaŭ okazoj, la frekvencoj pliiĝis, dum la astroj alproksimiĝis.

Ĉe la neŭtronaj steloj, la frekvenco de la zumado daŭre pliiĝis, ĝis la gravit-ondaj detektiloj ne plu povis detekti ĝin. Du sekundojn post kiam la signalo kaptita de la observatorioj finiĝis, la gama-radia kosma teleskopo Enrico Fermi de NASA detektis mallongan gama-radian knalon. Tiam aliaj teleskopoj provis trovi la kaŭzon de la evento. Pro tio, ke la observatorioj estas apartaj kaj malproksimaj, ili povis trianguli la direkton de la signalo. Ene de dek unu horoj, kelkaj skipoj kun optikaj kaj infraruĝaj teleskopoj trovis la gvid-lumon ĉe la rando de la galaksio NGC 4993. Dum kelkaj tagoj la fonto paliĝis de blua al ruĝa koloro. Post dek unu tagoj ĝi komencis radii per iksradiaj kaj radiaj frekvencoj.

Kolektitaj datumoj

Multaj sciencistoj studis kaj ankoraŭ studas la donitaĵojn pri tiu vere notinda kosma okazaĵo. La kvanto de kolektitaj datumoj estas grandega. Ĝis nun multaj fizikaj modeloj estas konfirmitaj. Inter ili estu menciitaj ĝenerala relativeco, la modelo pri „kilo-novaoj” kiel rezulto de kuniĝo de neŭtronaj steloj kaj modeloj pri nukleaj reagoj (kiuj produktas pezajn elementojn).

Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fred Meyer III el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Programo pri koĥleaj enplantaĵoj 20-jariĝas

La 4an de decembro 2017 oni celebris la 20-jaran datrevenon de kuba programo pri koĥlea enplanto. Ĝi havis ĝis nun eminentajn rezultojn, kiel konfirmas ĝia internacia famo. Entute 430 personoj, el kiuj 32 surd-blinduloj, jam profitis tiun programon. En la mondo la kosto de tiu ĉi proceduro oscilas inter 30 000 kaj 60 000 dolaroj, tamen en Kubo ĝi estas tute senpaga. Se oni konsideras la altan kvaliton de la flegado, la kariba lando iĝas vera referencpunkto por Latin-Ameriko kaj ĝenerale por disvolviĝintaj landoj, kiuj ankaŭ praktikas la koncernan teknikon.

En Kubo la programon oni fondis en la 1990aj jaroj. Ĝi poste plifirmiĝis en februaro 2005, kiam Fidel Castro Ruz, la tiama prezidanto de Kubo, ekscitis la atenton kaj apogon pri ĝi. La programon distingas plurfaka aliro, kie fakuloj el diversaj kampoj akompanas pacienton ekde la komenca diagnozo ĝis ties rehabilitado kaj integriĝo en la socion.

Iom pri la proceduro

Koĥlea enplantaĵo konsistas el protezo en la interna orelo. Tio ebligas al surduloj aŭdi. Por enmeti koĥlean enplantaĵon, oni operacias je la temporalo, ĉe la kranio, kio permesas rekte aliri al la interna orelo. Tie oni enmetas aparaton, kiu ĵetas elektran stimulon rekte al la orelo.

Enmetinte mekanismon, kaj dum ankoraŭ daŭras la efiko de la anestezo, oni kontrolas, ĉu la enplantaĵo situas en la ĝusta loko aŭ ne. Oni testas ankaŭ la telemetrion: oni ŝaltas la enplantaĵon kaj taksas ĝian funkciadon per programaro. Post tiu agado, oni suturas la vundon, vekas la pacienton kaj dum minimume 72 horoj devas observi tiun. Poste oni monitoras periode la pacienton kaj atendas 3-4 semajnojn antaŭ ol ŝalti la aparaton. Tiun lastan paŝon oni nomas „vekiĝo”.

Doktorino Sandra Bermejo Guerra, specialisto pri otorinolaringologio, klarigas, ke antaŭ la operacio la pacientoj pasigas preparan periodon uzante aŭdan protezon altkvalitan. Tiu aparato celas stimuli la aŭdadon kaj kontroli, ĉu estas iom ajn da aŭda restaĵo.

Novecaj elementoj

Kiu estas la diferenco inter noveca koĥlea enplantaĵo kaj konvencia aŭda protezo? Ĉi-lasta havas la funkcion amplifi la ĉirkaŭajn sonojn. Tamen, estas homoj kun tia aŭda handikapo, kiuj tute ne kapablas ricevi tiun amplifon. Tiam oni enmetas enplantaĵon, kiu transformas la ĉirkaŭan sonon en elektran signalon, kiu stimulas rekte onian aŭdnervon kaj sekve garantias aŭdkapablon.

Inter la elementoj distingantaj la programon, elstaras la neŭrofiziologia pristudado de pacientoj, same kiel la zorgo por estonte ŝanĝi la aparatojn (kies kostoj atingas minimume 18 000 dolarojn). Tiu teknologio pli kaj pli kompleksiĝas, do oni daŭre plibonigas kaj aktualigas ĝin. Nepras krome indiki, ke tiuj aparatoj ne garantias per si mem al paciento aŭtomate aŭskulti kaj paroli: fakte necesas rehabilitada procezo, por ke oni povu lerni, kiel rekoni kaj akcepti ĉiun novan stimulon.

Infanoj

Ĉi tio estas noveca inventaĵo revoluciinta la traktadon por infanoj, kiuj, trafite de surdeco profunda kaj severa, ne venkis la malsanon per konvenciaj aŭdiloj. „Pro tio ni devis revolucii la porinfanan kuracan metodon, ĉar ni preparis la aŭdan kanalon por akiri la lingvon”, rimarkigas doktorino Bermejo Guerra. „Kvankam la rehabilitado estas la lasta etapo de la procezo, ĝi tre gravas ĉar, post la tiel nomata vekiĝo, ni disvolvas ĉe pacientoj la aŭdajn kaj lingvajn kapablojn. La rezultoj dependas de multaj faktoroj: teknologiaj, biologaj, sen forgesi la aĝon en la momento de la enplanto, la familian apogon, la motiviĝon de la familio kaj de la infano, kaj la interagon kun la instrua sistemo. Temas pri procezo porviva, sed ni ege kontentiĝas, precipe kiam ni perceptas la rezultojn, kiam ni vidas, kiel homoj akiras kapablojn komunikajn, kognajn, kaj kiel ili formas sian propran lingvon sukcesante eĉ paroli per telefono, komunikiĝi per sociaj komunikiloj ktp.”

Trajtoj kaj estontecaj celoj

Temas pri programo tute senpaga por la paciento: pri la elspezoj respondecas la kuba ministerio pri publika sano. Ĝi estas por pacientoj en infana aĝo, kaj estas demonstrite, ke, en pacientoj pli junaj ol trijaraj, ĝi fakte helpas la akiron de la lingvo. Oni donas prioritaton al pacientoj kun pluraj handikapoj, ĉefe surd-blinduloj, kaj efektivigas operaciojn nur en la kuba ĉefurbo Havano. La ceterajn etapojn (selektado, taksado, planado kaj rehabilitado) oni plenumas en aliaj regionoj kaj provincoj de la lando. Oni celas estontece: interveni ĉe infanoj pli junaj ol dujaraj; plu doni prioritaton al plurhandikapuloj; provi solvi specialajn, kompleksajn okazojn; daŭrigi neŭrofiziologian pristudadon por objektiva taksado de ĉiu unuopa okazo; eklabori pri duflankaj enplantaĵoj (intervenante ĉe ambaŭ oreloj samtempe).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mituloj liberigitaj

Pli ol 20 tunoj da vivaj marfruktoj estis trovitaj komence de aŭtuno 2017 en fridkamiono kun bulgara numerplato, en la haveno de Bari, ĉefurbo de la sud-itala regiono Apulio. Ne troveblis ia ajn informo utila por ekscii ilian devenon.

La inspektoroj de tiu ĉemara urbo denuncis la ŝoforon kaj la nekutimaj „kaŝ-pasaĝeroj” estis konfiskitaj kaj reĵetitaj maren. Al la ŝoforo de la kamiono (samkiel al la eksportanta kompanio) oni aljuĝis monpunon de 6000 eŭroj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

100 000 novaj arboj por la ĉefurbo

Komence de 2017 la urbestro de Tirano, Erion Veliaj, alvokis al la gepatroj planti – kiel donacon al siaj infanoj okaze de la naskiĝdatreveno – unu arbon en la ĉefurbo.

Dum somera pikniko aranĝita en la urba parko ĉe la artefarita lago, la gepatroj de la 10-jarulino Alma plantis novan arbon kiel surprizan donacon por sia filino. Alma kaj ŝia patro regule vizitadis la arbon, akvumis kaj prizorgis ĝin. La ekzemplon sekvis centoj da aliaj familioj.

Disneyland

Por reklami la iniciaton la urbestro publike donacis al la pionira knabino senpagan vojaĝon al Disneyland en Parizo. Baldaŭ aperos 100 000 novaj arboj, kiuj estos parto de entute 2 milionoj en la venontaj kvar jaroj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lando ekstreme izolita

Impresas konfeso de la konata kantistino el Kosovo Jonida Maliqi: „Por mi estas tre malfacile koncerti en la albanaj komunumoj troviĝantaj en Eŭropo kaj aliloke pro la severa kaj longa proceduro de vizakiro.”

Vizo nepra

Pli ol dudek jarojn la civitanoj de la plej nova ŝtato en la malnova kontinento ankoraŭ ne rajtas vojaĝi eksterlanden nur per pasporto, t.e. sen vizo. Dum longaj jaroj antaŭ 2010 ankaŭ Albanio kaj la ceteraj landoj de okcidenta Balkanio troviĝis en la sama situacio.

La albanoj de Kosovo, ege suferintaj dum la lastaj militoj en la eksa Jugoslavio, povas libere vojaĝi al nur kvar landoj: Albanio, Makedonio, Montenegro kaj Turkio.

Kondiĉoj

Oni postulis de tempo al tempo diversajn antaŭkondiĉojn, kiujn laŭgrade la nova ŝtato plenumis: biometriajn identigilojn kaj pasportojn, kontroladon de la landlimoj kaj plurajn ŝanĝojn en la leĝaro.

Laste oni postulis la ŝtatan agnoskon de Asocio de Serbaj Komunumoj tra la lando – kio estas jam plenumita – kaj alĝustigon de la landlimo kun Montenegro (cedon de ĉirkaŭ 9000 hektaroj loĝataj de etnaj albanoj).

Malfacila problemo

Nur en Svislando loĝas jam 300 000 albanaj civitanoj de Kosovo – simile en Germanio, Francio, Svedio kaj aliaj landoj – kaj tio indikas la gravecon de la problemo en rilato kun la albanoj loĝantaj en Kosovo.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Omaĝe al René de Saussure

En Vieno aperis nova stelo-monero omaĝe al la 150a naskiĝdatreveno de René de Saussure (1868-1943), kreinto de la universala mono. La stelo-monero, nomata ankaŭ monero-medalo, estas el pura arĝento (999/1000). Ties nominala valoro estas 100 steloj, maso: unu unco (31,1 g) da arĝento, eldonkvanto 1000. La moneron emisiis Walter Klag, kunlaboranto de MONATO.

René de Saussure naskiĝis la 17an de marto 1868 en Ĝenevo. Li estis profesia matematikisto kaj esperantisto. De Saussure studis lingvosciencon kaj matematikon. Post la studado li skribis sian plej gravan verkon „Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto”. Lia frato Ferdinand de Saussure estas kreinto de la moderna lingvistiko.

Al la ideo krei universalan monon René venis, foje legante la kolofonon de gazeto, sur kiu li rimarkis, ke la abonpagoj estas indikitaj en diversaj valutoj. Li opiniis, ke pli facile estus uzi nur unu monsistemon, nomotan Inter-Mono.

La historio de la universala mono estas ligita ĉefe al la monunuoj spesmilo kaj stelo, kiuj estis uzataj en malsamaj periodoj de la pasinta jarcento.

Speso

En 1907 R. de Saussure publikigis sian projekton de universala mono. El la franca vorto espèce (mono, valuto) li kreis la monunuon speso. Surbaze de ĝi li difinis jenajn valorojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd) kaj speso. La valoro de unu Sm estis la sama kiel 0,733 g da pura oro, aktuale ĉirkaŭ 30 eŭroj. Ĉar kelkaj valutoj estis ligitaj al oro, oni, povis facile kalkuli: 1 Sm egalis al 2 britaj ŝilingoj, al 1 rusa rublo, 0,5 usonaj dolaroj, 2,5 svisaj kaj francaj frankoj kaj al 2,5 hispanaj pesetoj. Kelkaj britaj kaj svisaj bankoj oficiale uzis spesmilon.

Antaŭ la unua mondmilito tiu monunuo estis vaste uzata de esperantistoj. La germano Herbert Höveler, loĝanta en Britio, fondis en 1907 la Ĉekbankon Esperantistan. En ĝi la en- kaj el-pagoj baziĝis sur spesmilo. En 1914 la banko havis 730 konto-posedantojn en 320 urboj de 43 landoj. Post la morto de la fondinto en 1918 oni likvidis la bankon.

Laŭ informoj de Walter Klag aktuale la 1-spesmila kaj precipe la 2-spesmila moneroj, ambaŭ el arĝento, estas tre maloftaj kaj multekostaj por kolektantoj.

Stelo

Post la speso kiel universala monunuo en la Esperanto-movado funkciis stelo. Ĝi estas ligita kun la historio de Universala Ligo (UL), kiun oni fondis en 1942 en Nederlando. Ties celo estis unuigi la homaron per komuna lingvo. Ĝia oficiala lingvo estis Esperanto.

La fondintoj de UL volis bazi la novan socian ordon post la dua mondmilito sur konstantvalora monunuo, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj. Kiel mondfederaciista organizaĵo la Ligo estis malfermita al ĉiuj, sendepende de la nacia lingvo.

Unue la valoro de la stelo estis ligita al la prezo de unu kilogramo da pano, kiu tiam kostis kvaronon de guldeno. Poste oni plivalorigis la stelon al duono de guldeno. Fine oni elkalkulis la kurzon per kompleksa formulo surbaze de la kurzoj de diversaj valutoj. Oni volis, ke la stelo ne estu tuŝata de inflacio.

En 1945 la Ligo emisiis premio-kuponojn en valoro de 1 stelo. La organizaĵo proponis utiligon de la premio-kuponoj por pagi kotizojn kaj anoncojn, por pagi la kostojn de eldonaĵoj, por transpago de malgrandaj monsumoj.

Fine de la kvindekaj jaroj la membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000. En 1960 la Ligo emisiis stelo-monerojn en valoro de 1, 5 kaj 10 steloj, sur kiuj estis indikita la jaro 1959. Oni produktis ilin respektive el bronzo, latuno kaj kupronikelo en la ŝtata monfarejo de Nederlando en Utrecht. En 1965 eblis eldoni alian moneron, ĉi-foje en valoro de 25 steloj, kiu bone vendiĝis. Ĝi aperis en jenaj eldonkvantoj: 1000 el kupro-nikelo por cirkulado, 5000 el arĝento por kolektantoj kaj 10 el oro. Unu el tiuj dek oraj moneroj MONATO aŭkcie vendis por 3100 eŭroj pasintjare.

En 1993 oni malfondis Universalan Ligon. La restanta stoko de la stelo-moneroj transiris al Universala Esperanto-Asocio. Baldaŭ poste UEA komencis vendi ilin pere de sia Libroservo.

Stelo-moneroj el plasto aperis en la 2010aj jaroj. Ili estis uzataj en Esperanto-renkontiĝoj ĉefe de gejunuloj. Oni emisiis ilin en valoro de 1, 3 kaj 10 steloj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esperanto por artefarita intelekto

La sekretema ekfirmao Esperanto ekzistas jam de 2014, sed la publiko povis ekscii, pri kio ĝi okupiĝas, nur en novembro 2017, kiam du el ĝiaj kunlaborantoj prezentis sian laboron ĉe la 7a konferenceto pri RISC-V. Eblis tamen iom diveni, ĉar la estro de Esperanto estas Dave Ditzel, kiu estis unu el la fondintoj de Transmeta en 1995 kaj post tio laboris ĉe Intel antaŭ ol fondi la novan firmaon Esperanto. En la mondo de komputila teknologio li estas konatulo, aŭtoro kun Dave Patterson de fama artikolo, kiu argumentis por RISC (tiu akronimo signifas „komputilo kun reduktita (simpligita) instrukciaro”).

Esperanto volas konkeri la mondon per nova teknologio interalie por artefarita intelekto (AI), kaj tial ĝi uzas la retadreson esperanto.ai, kvankam oficiale la sufikso „.ai” indikas la landon Angvilo. Tiucele ĝi projektas almenaŭ tri novajn procesorojn. Du el ili oni nomis ET-Maxion kaj ET-Minion, iom ŝerce, ĉar la angla vorto „minion” devenas de la franca „mignon” kaj ne rilatas al „minimuma”. La tria nomiĝas ET-Graphics kaj estas celata, evidente, al grafiko.

Libera instrukciaro

Esperanto komence planis krei sian propran instrukciaron por siaj propraj procesoroj, sed post zorga studado de la libera (ne „protektita” per patentoj kaj kopirajto) instrukciaro RISC-V oni decidis uzi RISC-V kun propraj aldonaĵoj: la eblo aldoni proprajn instrukciojn estas unu el la avantaĝoj de RISC-V.

Esperanto ne nur kreos proprajn blatojn (integrajn cirkvitojn), sed ankaŭ licencos la procesorojn al aliaj firmaoj, kiuj preferas krei siajn proprajn blatojn. Hodiaŭa blato povas enhavi centojn da unuopaj procesoroj plus aliajn sistemerojn, tiel ke malmultaj firmaoj kapablas ĉion mem fasoni. Anstataŭe oni kutimas aĉeti sistemerojn de aliaj firmaoj, kiuj ofte vendas nur la desegnojn por tiaj sistemeroj, kaj la koncernajn rajtojn, sed nenian fizikan produkton.

Per tia komerca strategio Esperanto konkurencos kun giganto en tiu kampo, la origine brita firmao Arm, kiu vendas ne blatojn, sed la desegnojn kaj la rajtojn por procesoroj. Procesoroj kreitaj de Arm troviĝas en preskaŭ ĉiuj ciferecaj aparatoj, inkluzive preskaŭ ĉiujn poŝtelefonojn, tabulkomputilojn kaj similajn porteblajn komputilojn. Nur por la ĉefprocesoroj de potencaj surtablaj komputiloj kaj serviloj Arm restas, je granda distanco, en la dua loko post Intel.

Ĉu la firmao Esperanto iel ajn rilatas al la lingvo Esperanto? Ŝajne ne, kaj la retpaĝoj de la firmao ne mencias la lingvon. Tamen, la instrukciaro de procesoro estas iusence ĝia lingvo, do la libera instrukciaro RISC-V, senpage uzebla de iu ajn firmao, estas kvazaŭ neŭtrala lingvo. Tia analogio eble inspiris la merkatikiston, kiu proponis aŭ elektis la nomon.

Ladislao RENALDO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ladislao Renaldo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial tiom da masakroj en Usono?

Ekde 2012 preskaŭ 1600 homoj mortis en Usono en okazoj de amaspafado (difinita kiel pafado kun almenaŭ kvar vunditoj/mortigitoj). Tio estas mezume pli ol unu tage. Temas pri tre granda nombro kompare kun iu ajn el la okcidentaj landoj. Kio estas la kialo por ĉi tiu kvanto? Ĉu eblas determini la kaŭzojn de ĉi tiu epidemio de armila perforto?

Ĉefa variablo

Jes, eblas. La ĉefa variablo, kiu klarigas tiun ĉi fenomenon, estas la nombro de paf-armiloj en la manoj de civiluloj. Pli-malpli duono (ĉ. 300 milionoj) de tiaj armiloj troviĝas en Usono.

Tio ne signifas, ke ĉiuj usonaj civitanoj posedas armilojn. Fakte, temas nur pri triono el ili. Tamen ĉiu el tiu triono posedas mezume 8 pafilojn, kun granda varieco inter la usonaj ŝtatoj. Tial, la datumoj kaj korelacioj klaras. En la ŝtatoj, kie armiloj estas pli disvastigitaj, okazas pli da mortoj pro armila perforto. Kaj la samo okazas internacie: en la landoj, kie la loĝantaro havas pli da armiloj, okazas pli da mortoj pro ĉi tiu kaŭzo.

Kialoj kaj korelacioj

Ekzistas pluraj faktoroj, kiuj kontribuas al pravigo de la rajto kaj bezono esti armita. Ekzemple, la influo de premgrupoj aŭ apartaj kulturaj mitoj ligitaj al la fondo de la lando. Sekve, la reguligo en ĉi tiu kampo ne estas tre strikta, malgraŭ tio, ke ekzistas kaj federacia kaj ŝtatnivelaj leĝaroj, kiuj reguligas posedon de armiloj. La granda variado ĉi-rilate reflektiĝas denove en la statistikoj. Tiel, la ŝtatoj kun la plej permesaj leĝoj kaj kun la plej granda nombro de armilposedantoj estas tiuj, kiuj havas la plej multajn mortojn pro armila perforto.

Plejparte temas pri sinmortigoj

Ni parolas pri armila perforto kaj ne nur pri mortigoj aŭ pafadoj, ĉar la problemo estas multe pli ampleksa kaj influas aliajn sociajn fenomenojn, kiel hejma perforto. Fakte, plimulto de mortoj pro pafarmiloj estas sinmortigoj. Estas konate, ke la aliro al armiloj pliigas la eblon, ke oni klopodu mortigi sin, kaj ankaŭ la sukceson de tiaj ĉi klopodoj. Denove, tiuj ŝtatoj, en kiuj abundas pafarmiloj, estas tiuj, kiuj aperas unualoke ankaŭ en la rang-listo de sinmortigoj.

En Usono okazas jare ĉ. 20 000 sinmortigoj, 10 000 murdoj kaj 500 mortoj pro akcidentoj kun armiloj. Alia pripensinda datumo estas la uzo de armiloj fare de la polico, kiu mortigis preskaŭ 3000 homojn ekde majo 2017.

Sturma fusilo

Sed ni reiru al la pafmortigoj. En la lastaj jaroj oni ofte uzis la saman tipon de armilo, konatan kiel sturma fusilo. Temas pri modeloj similaspektaj al tiuj uzataj de soldatoj, tamen konsiderataj kiel ĉasaj aŭ eĉ sportaj. Oni do povas aĉeti ilin en sportaj vendejoj. Ili estas duonaŭtomataj armiloj, kiuj tamen transformiĝas en aŭtomatajn per aldono de simpla „frapfusto” (angle bump stock). Oni kalkulas, ke en la pafado de Las Vegas en la komenco de oktobro 2017, kie mortis 59 homoj, okazis 90 pafoj en 10 sekundoj. Alivorte, temas pri milita armilo.

Trump nuligis ordonon de Obama

Kiel dirite, la limigoj por aĉeti armilojn varias de ŝtato al ŝtato kaj en iuj situacioj preskaŭ ne ekzistas, kiel, ekzemple, en armilo-foiroj. En februaro 2017 Trump senbrue blokis la regularon, siatempe subtenatan de Obama, kiu malpermesis la vendon de armiloj al homoj kun mensaj problemoj. Ĉi tiu regularo koncernus ĉirkaŭ 75 000 homojn.

Kultura, transideologia afero

Ni menciis, ke temas pri kultura afero. Kontraste kun preskaŭ ajna alia lando en la mondo (krom Jemeno, Meksiko, Gvatemalo kaj Israelo), en Usono oni konsideras, ke armiloj ne estas privilegio por policanoj kaj militistoj, sed rajto de iu ajn civitano, agnoskita en la konstitucio. Teorie, tio estas transideologia pensmaniero. Tiel, grupoj kiel National Rifle Association (NRA) financas la elekto-kampanjojn de granda nombro da respublikanaj kaj demokrataj kandidatoj, kvankam evidente ekzistas pli da limigo-defendantoj inter la demokrataj politikistoj.

NRA

Oni kalkulas, ke NRA havas kvin milionojn da membroj, multaj el ili disciplinitaj tiel, ke iliaj kampanjoj por sendi leterojn al politikaj reprezentantoj kutime efikas. Krome, ili senĉese lobias en Vaŝingtono kaj ankaŭ internacie. Tiusence, ni memoras la intertraktadan periodon ĉe UN por la traktato pri armilkomerco (kiun la registaro de Obama subskribis, sed ne ratifikis), kiam ĉiu diplomatia delegitaro rajtis inkluzivi reprezentantojn de la civila socio inter siaj membroj. La reprezentantoj de la civila socio el Usono estis sisteme membroj de NRA kaj rilataj grupoj.

„Mortigas homoj, ne armiloj”

Laŭ siaj publikaj deklaroj, tiuj grupoj celas defendi la ĉasistojn kaj pafistojn, kaj ili neas havi iun rilaton kun la armila industrio. Tamen, estas mirinde, ke la argumentoj uzataj de ambaŭ sektoroj preskaŭ identas. Kiam masakro okazas, ili klopodas transdoni la jenan mesaĝon: ne ekzistas rilato inter ĉi tiu masakro kaj la armiloj. Tio estas, „mortigas homoj, ne armiloj”. Krome, „se la murdito havus pli da armiloj, la tragedio povus esti preventita”. Tiaj argumentoj estas trompaj kaj facile refuteblaj, tamen granda parto de la usona socio subtenas ilin, parte ĉar ili baziĝas sur kredoj kaj fundamentaj mitoj de la lando, kiuj eĉ igas ilin opinii, ke temas pri parto de ilia identeco.

Ĉu restas espero?

Estintece, ĉiu leĝoŝanĝo por pli granda limigo pri armiloj okazis post dramaj eventoj per armila perforto. En 1934, post la oraj jaroj de gangsterismo, estis akceptita la Nacia Armilara Leĝo, kiu malpermesis, ke civiluloj havu mitralojn. Jen reguligo, kiu dependis (kaj daŭre dependas) de Federacia Oficejo pri Alkoholo, Tabako kaj Armilaro. En la 1960aj jaroj, kiam diversaj politikistoj estis murditaj (interalie, Martin Luther King kaj prezidanto Kennedy) estis aprobita grava leĝo, kiu funkciis inter 1968 kaj 1986. Pli freŝdate, kiel rezulto de masakro en kalifornia lernejo en 1989, estis subskribita nova leĝo specife pri sturmaj fusiloj, kiu estis funkcianta inter 1994 kaj 2004. Ekde tiam, ĉiuj provoj reguligi ĉi tiun tipon de armilo malsukcesis, malgraŭ la granda kvanto da mortigoj, kiuj okazis en la lastaj jaroj.

Publika opinio dividita

Eĉ kiam ŝancperiodo malfermiĝas kaj la afero revenas al la amaskomunikila atento, ĝi malofte konkretiĝas en politika ŝanĝo. Tio ŝuldiĝas parte al tio, ke la publika opinio de Usono preskaŭ egale (kaj stabile dum la lasta jardeko) dividiĝas inter tiuj, kiuj favoras pli grandajn limigojn, kaj tiuj, kiuj ĝenerale kontraŭstaras ajnan reguligon de la vendo de armiloj. Ĉi tiu kursivo ne estas banala. Kvankam multaj usonaj civitanoj deklaras sian subtenon al protekto de sia rajto posedi armilojn, ili ankaŭ apogas ne malgrandan parton de konkretaj politikaj kontrolrimedoj: ekzemple, kreskantajn limigojn por vendoj ĉe armilfoiroj aŭ malpermesadon de sturmaj fusiloj. Temas pri io simila al tio, kio okazas pri sanreformoj, kiam la samaj civitanoj, kiuj montriĝas en la enketoj kontraŭ la tiel nomata Obamacare, ankaŭ subtenas multajn el la sanmezuroj inkluzivitaj en ĉi tiu leĝaro.

Nesurpriza paradokso

Paradokse, konsekvenco de la publika debato pri ĉi tiuj aferoj estas pliigo en la vendo de armiloj, precipe sturmaj fusiloj, pro la timo, ke ili estos malpermesitaj.

Afero kompleksa

Resume, malgraŭ la solideco de la datumoj, temas pri kompleksa afero, kiu ligiĝas al identeco de granda parto de la usona socio kaj kies solvo ne videblas en la baldaŭa estonteco. Eble, kiel konsekvenco de la masakroj okazintaj lastatempe, oni havos novan ŝancon por alfronti la problemon.

Xavi ALCALDE
Barcelono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malfeliĉa sorto por juna albano

Post turmentego en malliberejo la 23-jara Florenc Beqiraj mortis antaŭ Kristnasko en hospitalo en Marsejlo, Francio.

Tio okazis dum vizito al Tirano de la franca ministro pri enlandaj aferoj, kiu riproĉis al la albana registaro la altan kvanton de azilpetantoj en Francio.

Florenc Beqiraj

La junulo laboris kiel kelnero en restoracio kaj restis du jarojn sen oficialaj dokumentoj, ĝis la polico arestis lin en lia hejmo.

Dum 30-taga mallibereco Florenc petadis la aŭtoritatojn permesi al li reveni en Albanion por pasigi la jarfinajn festojn. Laŭ liaj amikoj kaj familianoj, tamen, precipe policanoj turmentis lin en lia ĉelo.

Polico lavas siajn manojn

La polico mem deklaris, ke Florenc klopodis vundi sin por atingi, ke post du tagoj oni forkondukos lin al lia patrujo. La 15an de decembro, tamen, lia cerbo estis mortinta, sed la koro kaj ceteraj organoj plu funkciis. La familianoj konsentis haltigi la nutroaparatojn, kaj la albana ŝtato venigis la kadavron al la patrujo.

Reagoj

La landaj gazetaro kaj televido altiris la atenton de la publiko pri la respondeco de la franca polico kaj de la albana registaro mem koncerne la okazintaĵon, kaj ĝenerale pri la problemoj de albanaj rifuĝintoj en okcidenta Eŭropo.

Oni anoncis, ke la prokuroroj de Marsejlo komencis enketadon.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dialektoj malkreskas, itala kreskas

La itala respubliko estas ŝtato plurlingva. Krom la diversaj ekzistantaj „insuloj” franclingvaj, germanlingvaj, slovenlingvaj, albanlingvaj, greklingvaj, katalunlingvaj, kutime situantaj apud la landlimoj aŭ ĉe marbordoj, ĉiu regiono, ĉiu urbo kaj eĉ plej eta vilaĝo havas kutime sian propran dialekton. Temas pri loka idiomo, kiu devenas ne de la ordinara nuna itala, sed rekte de la antikva latina.

La „oficiala” moderna itala, tiu tre ŝatata ankaŭ eksterlande (ĝi estas la kvare plej lernata fremda lingvo tutmonde), estas fakte kombinaĵo de la florenca dialekto kun tiu de la ĉefurbo Romo (precipe rilate al la prononco), sed la toskana dialekto de Florenco ĝis la 19a jarcento estis nur unu el la multaj latinidaj idiomoj atestataj en la itala duoninsulo. Oni tamen delonge konsideris ĝin pli prestiĝa kaj „inda” ol la ceteraj pro ĝia iama literatura utiligo fare de grandaj verkistoj kiel Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Giovanni Boccaccio.

Statistika raporto

Iel ajn la mondo neeviteble ŝanĝiĝas: nuntempe la uzado de dialektoj, iam amasa, daŭre malpliiĝas. Laŭ raporto eldonita fine de decembro 2017 fare de la statistika instituto Istat, la personoj, kiuj parolas plejparte itallingve kun siaj familianoj, jam estas 45,9 % de la tuta loĝantaro: male, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, kun la propraj familianoj preskaŭ ĉiuj individuoj esprimis sin nur dialekte.

La elekto de la itala kiel ĉefa komunika lingvo estas nun pli kaj pli ofta afero ankaŭ en la rilatoj kun amikoj (49,6 %), por ne paroli pri interagoj kun nekonatoj (tiuokaze la procentaĵo supreniras al 79,5 %). Nur 14,1 % de la itala loĝantaro – kvankam tio respondas al pli ol 8 milionoj da homoj – hodiaŭ parolas nur (aŭ ĉefe) dialekte en la hejmo. Itallingve plej multaj italoj jam parolas ankaŭ ĉe la laborejo (77 %), kie dialektoj estas malpli kaj malpli kutimaj.

Porinfanaj kantoj

Obliĝas tial la iniciatoj celantaj revigligi la ŝajne mortantajn dialektojn. Krom priaj kursoj kutime organizataj en lernejoj kaj diversaj konkursoj pri poezio, unu el la plej rimarkindaj iniciatoj estas verŝajne la muzika festivalo Ducato d'Oro, kiu okazas jam de 12 jaroj en la urbeto Gravina, en la sud-itala regiono Apulio.

En la koncerna festivalo, al kiu amaskomunikiloj donas pli kaj pli da spaco, partoprenas ĉiujare porinfanaj kantoj el ĉiuj regionoj (entute 20) de Italio. Almenaŭ unu parto de ĉiu verko devas esti en loka dialekto aŭ minoritata idiomo. La infanoj (5- ĝis 16-jaraĝaj) kaj la koruso, sub la gvidado de Enza Pappalardi, kiu respondecas pri la okazaĵo ekde la unua jaro, tiel alternigas la italan kaj dialekton, malkovr(ig)ante kaj konsci(ig)ante la pli kaj pli forgesatan gravecon de ĉi-lasta.

La mesaĝo de la festivalo? Neniu infano hontu pri la idiomo hejme parolata de iliaj geavoj aŭ gepatroj, tiom riĉa je antikva tradicio, je historio kaj je (ofte netradukebla) esprimkapablo.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stranga decido

Fine de la pasinta jaro, la germana ministro pri agrikulturo Christian Schmidt [krístian ŝmit] (Kristandemokrata partio) sen interkonsento kaj necesa akordado kun la ministrino pri medio, Barbara Hendricks [hendriks] el la socialisma partio, ambaŭ en la reganta „granda koalicio”, voĉdonis por plua uzado de la herbicido glifosato (C3H8NO5P), kiu eble kaŭzas kanceron kaj aliajn malsanojn. Tial oni ŝerce kaj kritike nomis lin „glifosatano” kaj „glifosadisto”.

Monopolo

Tiu ĉi tre verŝajne danĝera herbicido estas mondvaste aplikata de kamparanoj kaj ĝardenistoj, eĉ private. Distribuas ĝin, interalie, la tutmonde aganta entrepreno Monsanto (produktanto de plantoprotektaĵoj, modifitaj semoj, medikamentoj, plastaĵoj) kun sidejo en Usono. Oni ofte kritikas tiun entreprenon pro ĝia monopoleco en la merkato. Ekzemple, Monsanto patentigas bestorasojn kaj plantojn, kiujn oni ne rajtas plu reprodukti, sed oni ĉiam devas aĉeti la semojn de Monsanto. Grava produkto de la firmao estas la herbicido RoundUp, la komerca nomo de glifosato.

Nekonkludaj esplor-rezultoj

La efikon de glifosato ekzamenis diversaj institutoj kaj organizaĵoj, ofte kun konkludo, ke ĝi ne prezentas seriozan danĝeron. Tamen unuopaj studoj indikas, ke ĝi damaĝas la tutan medion: bestojn kaj plantojn, ankaŭ homajn genojn.

Sciencistoj malakordas, kaj multaj pledas por pliaj studoj. Sen konsideri la sciencan aspekton, la politika aspekto postulas demokratiecan decidon de la registaro.

Pro malfacilaĵoj pri kreado de la nova registaro post la aŭtunaj elektoj, tiu ĉi epizodo rapide elfalas el la publika intereso.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prokrastiĝas ĉio

Alilandanoj miras, ke en Nepalo ĉio aŭ preskaŭ ĉio prokrastiĝas. Tamen decembre 2017, unuafoje en la lastaj dudek jaroj, finfine okazis ĝustatempaj lokaj elektoj. Du grandaj komunismaj partioj, la maŭisma kaj la marksisma-leninisma, unuiĝinte, venkis en la elektoj kontraŭ la demokratiaj partioj. Multfoje antaŭe, la nepalanoj voĉdonis por demokratiaj partioj kaj ne estis kontentaj pri la rezulto.

Nun la nepala ĉefministro Ŝer Bahadur Deuba ne volas forlasi sian postenon kaj jam prokrastis kvar monatojn. Do Nepalo, kiu cetere havas pli da ministroj ol ĝi bezonas, progresas malrapide.

Navin SHRESTHA
korespondanto de MONATO en Nepalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Iom da peno ne faros al vi malbone

Iĝis disponebla en la reto Historia Vortaro de Esperanto en formo de elŝutebla PDF-dokumento. En la enkonduko oni povas legi ĝian historion. Mallonge: la vortaron iniciatis fakte Reinhard Haupenthal en 1992; transprenis la laboron Gonçalo Neves, kiu en 2011 eldonis la vortaron ĉe la eldonejo Iltis en broŝura formo 113-paĝa. Transprenis la laboron Bernhard Pabst, kiu vastigis la vortaron tiom, ke ĝi nun ampleksas proksimume 340 paĝojn.

Aliro al naskiĝejo

La verko pritraktas precipe la unuajn tri jarojn de Esperanto (1887-1889), sed la tria ankoraŭ ne estas komplete prilaborita. En la libro ni informiĝas pri la unua uzo de ĉiu Esperanta vorto. Vorto en vera senco: principe aperas ĉiu aparta derivaĵo aŭ kunmetaĵo. Mi fakte devis skribi „unuaj uzoj”, ĉar ne nur la unua estas menciita. Ni do vere ĉeestas la naskiĝon de ĉiu vorto, ankaŭ (kaj precipe?) de tiuj vortoj kies patro ne estas Ludoviko Zamenhof. Ni tiel konatiĝas kun beboj, kiuj poste ŝanĝis aspekton, kun beboj, kiuj mortis, kun misklonoj kaj kun evoluemaj beboj.

Bebospecoj

Se vi ne estas ĝermanlingva, vi, verŝajne, malfacile komprenos, kio povas esti „ajmero” kaj „biĵofo”. Nu, ĝi estas „sitelo” de Einstein (ne lá Einstein, sed nia Einstein, Leopoldo, de la Plena lernolibro por Germanoj, de 1888) kaj la „episkopo” de ni ĉiuj. Do vi trovos en HV (jes, min kaptis la mallongigo de Historia Vortaro) ankaŭ – eĉ multajn – vortojn, kiuj neniam atingis PIV-on. La malnovaj „sukro” kaj „zukro” (ambaŭ aperas) fakte havas la avantaĝon, ke oni ne povas pensi, ke „sukero” estas ero da suko! Kaj ankaŭ „butro”, kiu certe ne estas ero da buto.

Aĥ, mi esperas, ke la fejsbukuloj ne legos mian tekston, ĉar ni riskas novajn plibonigajn proponojn! Verŝajne, vi pensas, ke „ŝanco” estas ĉe ni delonge? Nu, forgesu! Ĝi apartenas al la unua oficiala aldono. En la komenco ĝi aperis kiel „ĉanco”! De Wahl en la revuo Esperantisto en decembro 1889 uzis la vorton la unuan fojon, kaj li aldonis interkrampe la francan „chance”. Kiel ĝi evoluis de unu formo al alia, vi mem esploru en HV. Inter la etaj difektoj kun ŝanĝiĝema formo estis multaj „s”/„z” balanciĝoj: „akziomo”, „eksakte”, „eksemplo”, „eksisti” ... Misklono aspektas al mi „acera” por „akra”.

Vortidoj

Interesajn, fojfoje enigmajn, vortojn oni renkontas en la artikoloj pri afiksoj. Pripensu tamen, mi petas, ke la pioniroj konstruis surbaze de malmulte da brikoj! Ili klopodis fari verajn murojn el tre malmulte da materialo. Mi bezonis iom da tempo por kompreni la vorton „amistadi”, eble ĉar tiu tempo jam pasis por mi? Ĝi estas klarigita kiel „amindumi”, sed tie mi tamen havas rimarkon! Ankaŭ „amindumi” aperas, precize en la sama verko (Plena Vortaro Rusa-Esperanta). „Brutedukado” kaj „ĝardenlaborado” – jes, eĉ tiaj vortkunmetaĵoj estas cititaj kaj datitaj.

Enigmeca kodaro?

Ĉe la unua kontakto kun la enhavo de la libro oni havas la impreson, ke oni devos batali kun iu kodaro, kiaj en la dua mondmilito estis uzataj kun la famaj enigmomaŝinoj. Ĉiuj informoj aperas en formo de mallongigoj, kaj necesas unue legi kaj studi la enkondukajn klarigojn. Oni tie ekscias, ke ĉiu signo (eĉ la t.n. interpunkciaj signoj), ĉiu formo (uskleco, oblikveco, rekta aŭ kurba hoko ktp) havas tre striktan signifon. Plej bone mi montru simplan ekzemplon kaj rompu la kodon por vi!

Tio legiĝas jene:

La unua apero de „aer/” datiĝas de 1887 kiel „aero” en la verko de Ludoviko Zamenhof Unua Libro en la vortara parto. Poste ĝi aperas en la Dua Libro, ankaŭ de Zamenhof (ke temas pri la sama aŭtoro, estas indikite per la uzo de nura komo, anstataŭ uzo de kutima punktokomo!), en la paĝo 31. Poste ĝi troviĝas en la verko de Antoni Grabowski La neĝa blovado en la paĝo 15. Poste denove en zamenhofa verko, la Plena Vortaro Rusa-Esperanta, en la paĝo 44, nome en la sintagmo „sufoka aero”, sintagmo uzata de la aŭtoro de la libro (ĉar inter kurbaj hokoj), kaj poste en alia zamenhofa verko, la Meza Vortaro Esperanta-Rusa. La derivaĵo „aera” estas trovebla ĉe Leopold Einstein en lia Plena lernolibro por Germanoj en la paĝo 13, kiu apartenas al la gramatika parto. La derivaĵo „aerumi” troviĝas en la zamenhofa Plena Vortaro Rusa-Esperanta en la paĝo 26 kaj en la dekstra kolumno de la paĝo 157 kaj poste en la Meza Vortaro Esperanta-Rusa. „aerumiĝi” estas trovebla en ... ktp ... ĝis „aerveturanto” ...

Ĉio do en nuraj kvar linioj, kaj vi nepre komprenos, ke havus neniun sencon rezigni pri la mallongigoj, eĉ en la erao de senlima memorspaco komputila! Post kelkfoja uzado vi konstatas, ke vere temas ne pri nerompebla kodaro, sed pri lerta kaj riĉa stenografio, kiun oni rapide majstras legi post nur iom da deĉifrada klopodo!

Senco kaj utilo

La mencio de „sufoka aero” en vortara libro kompreneble ekscitis min, kaj mi serĉis la paĝon 44 en tiu vortaro, kio estis facile farebla, ĉar en la verko estas klare indikite, kie oni povas konsulti la cititajn verkojn. Kaj mi trovis:

Temas do pri traduko de iu rusa vorto. En la nuna rusa vortaro de Bokarev la traduko de la vorto estas „sufokanta varmego; premaero”. Ĉe konsultado de HV mi konstatis, ke la vorto „aero”, simpla rusa воздух, mankas en la RE, rusa-esperanta vortaro. Tio ŝajnis al mi neebla, kaj vere, post konsultado de Bernardo evidentiĝis, ke li pretervidis la vorton! Jen do ekzemplo, kiel oni povas uzi HV kiel laborilon. Mi estis puŝita al tiu esploro, ĉar mi havas malfortecon por 1 esploro de ĝusta signifo nuna kaj antaŭa.

Por doktuloj kaj nedoktuloj!

Mi supozas, ke estas klare, ke temas pri scienca verko, utila helpilo al seriozaj filologoj, kiuj volas science esplori nian lingvon, starigi la veran etimologion de nia lingvo, ĉar niaj etimoj troviĝas tie, ne en pratempoj, ne ĉe latinidoj ... La historio de vorto antaŭ ĝia enpreno en nian lingvon estas por ni praetimologio! Absolute ĉio, kio estas menciita en la libro, estas pruvebla, indikas la lokon, kie vi povas meti la fingron sur la faktojn! Kaj ĝi estas farita en treege fidinda maniero. Sendube, ie kaj tie vorto eskapis, kaŝis sin en la inkunabloj, sed tie la moderna erao savas nin, helpas la aŭtoron!

Iu ajn leganto, eĉ nedoktulo, povas esplori la verkon por malkovri, ĉu „sukero” evoluis el antaŭa „sukro” aŭ ne. La etimaro de „sukro” certe enhavas la francan sucre, anglan sugar, germanan Zucker, rusan сахар, italan zucchero, hispanan azúcar. Etim(ar)o de „sukero”, eble jes, se ĝi estas enkondukita de iu, kiu ne sciis pri la antaŭe enkondukita vorto.

Krono estas kun ni!

Je mia miro (mi ne legis ĉiun vorton!), eĉ en HV aperas „Krono”, la helena dio de la tempo! Li, verŝajne, unue aperis en la verko de Grabowski Liro de Esperantistoj de 1893. Jes, tio estas ekster la unuaj du jaroj, sed la ideo estas, ke la HV iom post iom plivastiĝu. En la fontoj la verko estas cetere nur hezite citita! Ĝuste pro la tempodistanco mi aldonis la vorton verŝajne, ĉar povus esti, ke iam pli frua apero troviĝos. La aŭtoro ja ĉiutage nazumas pliajn dokumentojn. Kaj Krono estas kun ni, ĉar tiu ĉi verko malfacile estas pensebla, eĉ logike ne estus farebla en antaŭa erao kaj ankoraŭ malpli eldonebla ... Nun la komputilo, la reto ebligas al ni konsulti raregajn verkojn, por kio antaŭe oni devis fari vojaĝojn.

Nova printempo, nova sento

En nia kunreta mondo reeldono de verko ne plu estas problemo. De tago al tago, horo al horo oni povas adapti, ŝanĝi, korekti sian tekston. La rolo (tasko?) de recenzisto ŝanĝiĝis. Finita la ŝatata recenzista ĉaso de mistajpoj, ĉar la recenzista ekzemplero, verŝajne, jam estas malfreŝa kompare kun tiu de la leganto. Se li ne estas vampireca, la recenzisto povas kontakti la aŭtoron por informiĝi aŭ informi pri mankoj. Tion mi faris, kun la sekvo, ke miaj kritiketoj la postan tagon jam ... estis malvalidaj. Sed mi pensas, ke mi ne kutimis akrigi mian anserplumon kaj trempi ĝin en vitriolon. Ne estas malbona sento, ke recenzisto ne plu estu horora timato, sed iuspeca helpanto.

Mankoj? Nu, la ĝenerala por tiaj verkoj: ne plu eblas referenci! Aŭ oni devas diri: en tiu dato je tiu horo mi trovis en tiu verko ..., kun la probableco, ke la trovitaĵo jam ne plu troveblas en la verko, se entute la verko mem restis en la reto!

Ne solece solstara!

HV estas la dek-dua verko en la serio Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto. Ĉiuj verkoj en tiu serio estas altvaloraj kaj havindaj.

Konkluda konfeso

Kiam antaŭ deko da jaroj mi ricevis fruan version, mi trovis ĝin nedigestebla sensencaĵo en nerompebla kodo, ĉar mi ne havis la energion kaj kuraĝon fari la penon kompreni ĝin. Mia juĝo evoluis, kiel vi verŝajne rimarkis. Do, juĝu mem, sed prefere ne tro facilanime! Iom da peno ne faros al vi malbone! 2

1. Grabovski-a esprimo, trovita en HV, por „havi deziron/inklinon je io”.
2. Alia Grabowski-a malnova esprimo, trovebla en HV, por „malutili”. Ne pensu, ke mi mokas Grabowski, ĉar lia Kondukanto, kiu estas plene legebla en la reto, estas vera juvelaro!
Petro DESMET'
Gonçalo Neves, Bernhard Pabst: Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889. Eld. Esperanto-Akademio, 2017. 342 paĝoj. Havebla de la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brajle informi blindulojn

La elektoj! Multaj homoj kandidatiĝas kaj iliaj kampanjaj paroladoj plenigas la stratojn. Diversaj afiŝoj kaj agitfolioj estas disdonataj, kaj televidiloj aŭdigas politikajn propagandaĵojn.

Ne ĉiuj ricevas informojn

La elektoj estas grandega politika evento, kiu estas absolute necesa por demokratio. Sed, ĉu ĉiuj voĉdonontoj ricevas sufiĉajn informojn pri la kandidatoj? Almenaŭ por la blinduloj, la respondo estas, ke ne.

Ĉiuj kandidatoj cerbumas kiel informi voĉdonontojn pri siaj opinioj. Ili uzas abundajn manierojn, kiuj nuntempe inkluzivas retpaĝojn, Fejsbukon kaj Tviteron. La metodojn de informado tamen rigore difinas la japana Leĝo pri Elektoj por Publikaj Postenoj. Ekzemple, laŭ la leĝo, ĉiu elekta komisiono devas eldoni elektan bultenon, tio estas oficiala dokumento, kiu listigas kandidatojn kun detalaj informoj pri ili, inkluzive de iliaj sinprezentoj kaj promesoj. En la bulteno la tekstoj alsenditaj de la kandidatoj aperas neredaktite. Kaj en naciaj, kaj en municipaj elektoj, la elekta bulteno estas tre grava, kaj la elekta komisiono disdonas ĝin al ĉiuj voĉdonontoj.

Nu, kiel la blinduloj legu ĝin? Ili ne povas legi ink-presaĵon.

Privataj eldonejoj

Laŭ la leĝo, kiu ne agnoskas brajlajn dokumentojn, la elektaj komisionoj akceptas nur ink-presitajn tekstojn por la oficialaj elektaj bultenoj kaj ne faras apartajn versiojn de la bultenoj por blinduloj.

Por ŝtopi la breĉon, pluraj privataj brajlaj eldonejoj kunlabore eldonas brajlajn elektajn bultenojn kiel neoficialajn dokumentojn. Okaze de naciaj elektoj, ĉiu elekta komisiono aĉetas brajlan version en granda kvanto kaj sendas ekzempleron al ĉiu blindulo-voĉdonanto en sia elekta distrikto.

Ne nur brajla versio, sed ankaŭ grandlitera kaj sonregistrita versioj estas same farataj. Cetere, la japana portalo de Yahoo! malfermas retejon kaj informas blindulojn pri kandidatoj. En la retejo blinduloj povas aŭskulti la elektan bultenon per speciala programaro, kvankam nur en resuma formo.

Malfacile

La brajlaj eldonejoj ne rajtas rekte kontakti kandidatojn, do ili devas peti la elektajn komisionojn pri la manuskriptoj. Sed, memkompreneble, la oficistoj de la komisionoj estas ege okupataj dum la elektoj, do la manuskriptoj ofte alvenas tro malfrue.

Krome, onidire en Japanio la elektaj periodoj estas malpli longaj ol tiuj en aliaj landoj. La elektoj de la Ĉambro de Konsilantoj daŭras plej longe 17 tagojn, kaj tiuj de la Ĉambro de Deputitoj 12 tagojn.

Dum tia mallonga periodo, la brajlaj eldonejoj devas brajligi, presi, broŝuri kaj ekspedi la elektan bultenon, kiu devas nepre atingi la blindulojn-voĉdonantojn antaŭ la voĉdontago.

Cetere, la japana lingvo havas plurajn skrib-sistemojn, inkluzive ĉinajn ideografiaĵojn. Estas malfacile brajligi multajn manuskriptojn rapide kaj precize.

Se la brajlaj eldonejoj povus ricevi dosierojn de originalaj manuskriptoj senpere de la kandidatoj, la brajligado fariĝus iom pli facila, sed ankaŭ tio ne estas permesata.

Historia atingo

La unua oficiala brajla voĉdonado en la mondo okazis en Japanio en 1928, kiam la japanaj blinduloj brajle voĉdonis por la 16aj elektoj de la Ĉambro de Deputitoj. Plej multaj japanaj blinduloj tre fieras pri ĉi tiu historia atingo.

Fidinda statistiko ne ekzistas

Aliflanke, oni diras, ke la voĉdona proporcio de blinduloj, fakte, ne estas tre alta. Aŭ, pli ĝuste, ankoraŭ eĉ ne ekzistas fidinda statistiko pri la nombro de nevidantoj en Japanio.

La Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto raportas, ke en 2006 en Japanio loĝis 310 000 blinduloj. Tiu ĉi nombro tamen enkalkulas nur tiujn, kiujn la ministerio agnoskis kiel fizikajn handikapitojn. Verŝajne estas multaj vidhandikapitoj, kiuj ne akiris legitimilon pri sia fizika handikapo.

Neniu scias, kiom el ili ricevis la brajlan version kaj fakte voĉdonis.

Modernaj rimedoj

Brajlaj skribiloj estas instalitaj en ĉiuj balotejoj aŭ, se vidhandikapitoj volas, ili anstataŭe povas peti, ke oficisto de la elekta komisiono skribu la nomon de kandidato.

Por tiuj, kiuj ne scipovas brajlon, la dua maniero estas utila, tamen multaj vidhandikapitoj ne ŝatas tion pro konsideroj de privateco.

Nuntempe, krom brajlo estas aliaj utilaj rimedoj, kiel komputiloj, tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Ekzemple, en Usono oni uzas elektronikajn balotilojn. Ankaŭ en Japanio, sur municipa nivelo, elektaj komisionoj povas leĝe uzi ilin, kaj kelkaj el ili fakte faras tion, sed multaj aliaj ankoraŭ ne – verŝajne pro ekonomiaj kialoj. Se tiaj manieroj por baloti estos uzeblaj en la balotejoj, pli multaj vidhandikapitoj facile balotos.

La 22an de oktobro 2017 okazis la elektoj de la Japana Ĉambro de Deputitoj. La rezulto estis granda venko de la Liberal-Demokratia Partio, kiun estras la ĉefministro Ŝinzo Abe. Sed nur 54,70 % de la voĉdonantoj balotis.

Garantii demokration

Gravas, ke la elekta bulteno atingu ĉiujn voĉdonontojn en konvena formo – nevidantojn brajle – por garantii demokration.

Brajlaj eldonejoj senlace klopodas tiucele dum ĉiu arda elekto-kampanjo.

HOŜINO Toŝijasu
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hoŝino Toŝijasu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu konganoj voĉdonu eksterlande?

La voĉdona leĝo de 2015 eliminis maljustecon per permeso, ke konganoj loĝantaj eksterlande rajtu voĉdoni. Tamen restas multaj demandoj: kiam, kiel kaj kiom longe okazos la registrado de la konga diasporo? Kiel oni certiĝu, ke ne estos malregulaĵoj? Ĉi-rilate, estus tempoŝpare, se Sendependa Komisiono pri Naciaj Elektoj rajtigus ĉi tiujn samlandanojn voĉdoni per pasportoj anstataŭ voĉdonaj kartoj.

Biometriaj pasportoj

Registrado de konganoj loĝantaj eksterlande postulus longan tempon. Anstataŭe, permeso voĉdoni per pasportoj simpligus la aferon, speciale pro tio, ke biometriaj pasportoj estas inter la plej sekuraj dokumentoj en la mondo. En lando kiel Francio, pasportoj estas inter la dokumentoj, per kiuj oni rajtas voĉdoni. Se Francio, lando tre bone organizita, permesis tion, kial D. R. Kongo ne agu same?

Ankaŭ la Konstitucia Konsilio de Senegalo rajtigis la senegalanojn vivantajn eksterlande voĉdoni per pasporto, cifereca identiga karto kaj eĉ stir-permesilo. Kial do la konganoj nepre uzu nur voĉdonan karton?

Eviti prokraston

Indas memorigi, ke la registrado de konganoj loĝantaj en Kongo mem ne estis plenumita en la asignita tempo kaj plilongiĝis je pli ol unu jaro.

Se la konganoj vivantaj eksterlande rajtus voĉdoni per siaj pasportoj, la procezo rapidiĝus. Kiel tio okazu? La konga registaro kompilu listojn de voĉdonantoj pere de la ambasadoj kaj konsulejoj. Legitimado de voĉdonantoj pere de pasportoj permesos rekte registriĝi por voĉdonado. Alie, la registrado de kongaj voĉdonantoj eksterlande daŭrus multe pli longe kaj povus plu prokrasti la elektojn planitajn por decembro 2018.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

90-jariĝo de kantisto baritona

En januaro oni celebris la 90-jariĝon de la albana kantisto Avni Mula. Li naskiĝis en Gjakova [ĝakova] en Kosovo, poste translokiĝis kun sia familio al la urbo Shkodër [ŝkodr] en Albanio kaj post la dua mondmilito al Tirano. Li finstudis en Moskvo en la Konservatorio Ĉajkovski en 1957 kaj ricevis la diplomon de lirika kantisto. Tie Avni enamiĝis al la rusa opera kantistino Nina kaj edziĝis al ŝi. El du iliaj filinoj unu, Inva, fariĝis jam tre fama kiel opera kantistino. Inva aktuale tre interesiĝas pri arto ankaŭ en Albanio.

Avni Mula estis membro de la Nacia Ensemblo de Kantoj kaj Dancoj kaj de la Armea Artisma Ensemblo kaj akiris multajn premiojn kaj titolojn, inter kiuj la altprestiĝajn „Popola Artisto” kaj „Honoro de la Nacio”.

Li estas ankaŭ komponisto, aŭtoro de pluraj kanzonoj tre konataj enlande, de la opero „Patrino Albanio” kaj de la filmoj „Luma rivero” kaj „Karnavaloj”.

Avni Mula apartenas al la malmultaj albanoj talentaj, kiuj ne fuĝis eksterlanden, sed plurestis en Albanio, notinde helpante al ĝia kulturo.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leal Spengler: talento kaj sentemo

En la ambasadejo de Rusio en Kubo, ordenon de amikeco ricevis Eusebio Leal Spengler, historiisto el la urbo Havano.

„D-ro Leal Spengler, unu el plej gravaj intelektuloj de la kuba revolucio, inda je solida prestiĝo en medioj sciencistaj kaj sociaj, dotita je multe da talento, klereco kaj sentemo”, diris Miĥail Kaminin, ambasadoro de Rusa Federacio en Kubo.

Spengler memorigis kiel Fidel Castro kaj patriarko Kirilo favore akceptis lian ideon starigi rusan ortodoksan templon en la koro de Havano, kio iĝis arkitektura projekto senprecedenca en Kubo. Ĝi estas la unua rusa ortodoksa preĝejo en Karibio kaj la plej granda en la okcidenta hemisfero.

Honore al historiisto

La 27a internacia librofoiro Havano 2018 estis oficiale inaŭgurita en la Fortikaĵo de Sankta Karlo (hispane: San Carlos de la Cabaña) la 1an de februaro. Tiu ĉi bunta kultura evento estis ĝuste ĉi-jare dediĉita al Spengler.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Atleto de kristanismo

Gjergj Kastrioti, konata kiel princo Aleksandro aŭ Skanderbeg (turke: İskender Bey, albane: Skënderbeu), mortis la 17an de januaro 1468. Li estis reĝo kaj ĉefkomandanto de la albana armeo, kiu rezistis ĉirkaŭ 25 jarojn kontraŭ la plej potenca tiutempa otomana armeo.

De la infanaĝo Kastrioti kreskis en la kortego de sultano. Li edukiĝis militisme kaj atingis altrangajn postenojn, akiris la titolon „princo” kaj estis nomata Skanderbeg memore al Aleksandro la Granda.

Princo Aleksandro neniam forgesis sian okupitan landon. En la jaro 1443, gvidante 300 albandevenajn ĉevalrajdistojn, li forlasis la batalejon en Hungario kaj revenis venĝeme al Kruja, ĉefcentro de sia iama princlando, je 20 km for de la nuntempa ĉefurbo de Albanio. Baldaŭ li aranĝis grandan kunvenon de ĉiuj albanaj princoj kaj iniciatis novan albanan ligon, kiu kontraŭstaris la grandan novan imperion azian.

Historia agado albana

La tuta tiama mondo eŭropa ekmiris pro sukcesoj de albanoj, kiuj venkis en pli ol 25 bataloj liberigante vastan teritorion kaj malhelpante al otomanoj marŝi pluen al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Menciindas tri grandaj sieĝoj de Kruja, kie engaĝis sin 150 000 otomanaj soldatoj ekipitaj per la plej potencaj kanonoj de tiu tempo. La otomanojn gvidis la elstaraj sultanoj Murat la 2a kaj poste lia filo Mehmet Fatih, kiu en 1453 konkeris Konstantinopolon. Pro tio, la papo Pio la 2a ege aprezis la albanan reĝon Gjergj kaj planis aranĝi grandan militisman koalicion kontraŭ la sultano. Oni nomumis Kastrioti Atleto de Kristanismo (Athleta Christi), kaj li estis dufoje akceptita en Romo. Reĝo Alfonso de Napolo, kiun la princo helpis milite, fariĝis lia aliancano. Kastrioti faris aliancon ankaŭ kun Respubliko Venecio, kvankam ĝi sekvis cirkonstancan politikon.

Albanoj rezistadis ankaŭ post la morto de ilia reĝo, almenaŭ ĝis la lasta granda urbo Shkodër falis en la jaro 1479. La otomanoj dezertigis la tutan landon kaj forprenis centmilojn da homoj kiel sklavojn. Aliaj cent mil homoj transpasis la maron kaj fuĝis en sudan Italion, kie iliaj posteuloj, la arbereŝoj 1, ankoraŭ vivas kaj konservas la albanan kulturon.

La mondo memoras

Gjergj Kastrioti Skanderbeg plu restas en la memoro de la popolo kiel nacia heroo. En la jaro 1968 la tiama komunisma reĝimo starigis en la samnoma placo grandan monumenton. Similaj monumentoj stariĝis ne nur en la albanaj teritorioj en Balkanio, sed ankaŭ ekster ĝi, en ĉiuj kontinentoj. Pli ol 1000 romanoj kaj biografioj estis verkitaj pri Kastrioti kaj ekzistas pluraj operoj pri li.

En 1929 la albana esperantisto Cuk Simoni verkis originale en Esperanto 15-ĉapitran romanon, kiu estis tradukita en la albanan kaj eldonita nur antaŭ dek jaroj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Arbëreshë, albana minoritato en Italio. Vd. https://eo.wikipedia.org/wiki/Arbereŝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Drinkado kaptas la atenton

Litovio havas problemon koncerne alkoholaĵojn, konkludis la ministro pri sanprotektado Aurelijus Veryga. Laŭ li, la vera konsumkvanto estas 7 litroj jare, sed la litova Oficejo pri Statistiko kaj Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) prezentas iom pli malbonaŭgurajn ciferojn: respektive 13,2 kaj 18,2 litrojn.

Litovaj politikistoj al tiuj malfeliĉaj informoj reagis senhezite: la disponebleco de alkoholaĵo devas esti strikte limigita. Ja ĝi estigas multajn malĝojigajn konsekvencojn, kiel mortojn kaj memmortigojn. Pri tiuj sekvoj Litovio „avangardas” en Eŭropo.

Sportumi anstataŭ drinki

Ekonomikistoj konsentas pri tio, ke konsumado de alkoholaĵoj estas solvenda problemo, tamen ĝin oni devos bremsi ne nur per malpermesoj, sed ankaŭ per planado de vastaj rimedoj. „Certe, la ĉefa problemo estas la seniluziiĝintaj civitanoj, al kiuj mankas laboro kaj perspektivoj. Necesos paroli pri rimedoj, kiujn krom limigo de reklamoj kaj stratkafejoj kaj altigo de impostoj koncerne alkoholaĵojn, oni aplikos en sporto kaj distraj okupoj; oni investu monon en sporton, kulturon kaj bonstaton”, diris la ekonomikisto Nerijus Maciulis.

Leĝo pli severa

En la litova parlamento la longaj diskutoj pri drinkado finiĝis per novaj kaj pli striktaj leĝoj koncerne disponeblecon. Ekde januaro 2018 aĉeti alkoholaĵon rajtas nur personoj de 20 jaroj aŭ pli, kaj vendistoj povas kontroli pasporton aŭ identeckarton por konfirmi tiun aĝon. Vendejoj aŭ sekcioj en grandaj superbazaroj povas vendi drinkaĵojn nur en fiksitaj horaroj de lundo ĝis sabato, kaj en dimanĉo la vendotempo estas pli mallonga. Drinkemuloj plu povas senlime drinki en kafejoj kaj restoracioj, sed ne surstrate, kaj ankaŭ ne aĉeti botelojn. Ekde tiu ĉi jaro reklami alkoholaĵojn en ajna publika loko kaj en gazetoj estas malpermesite.

Reklamoj

Sed kion fari rilate al eksterlandaj gazetoj, kie tiaj reklamoj estas ofte vidataj? Tio starigis grandan problemon antaŭ la distribuantoj de tiaj periodaĵoj. Televido montras homojn, kiuj foliumas gazetojn enhavantajn reklamojn pri alkoholaĵoj, aŭ sur ilin surgluas noticojn dirantajn, ke tia reklamo en Litovio estas malpermesita. La prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė reagis: „Miaopinie, la situacio estas hontinda; ĝi estas mezepoka kaj malprestiĝigas nin antaŭ la internacia publiko”. Laŭ ŝi, parlamentanoj devas rapide solvi tiun problemon korektante la leĝon rilate al konsumo de alkoholaĵoj.

Perspektivoj

Ŝatantoj de la novaj leĝoj esperas, ke ĉi-jare la vendoj de alkoholaĵoj malkreskos je 10 procentoj, sed litovoj demandas sin, ĉu la troa konsumo vere ĉesos. Ja litovoj nun pli ofte veturas por havigi al si drinkaĵojn en najbaraj landoj, kiel Latvio kaj Pollando. Tie la leĝo estas malpli strikta, la prezoj pli favoraj kaj krome, nigra merkato disponigas la varon.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

2018: jaro de rondaj datrevenoj

Miroslav Lajčák [lajĉak], la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj: Ĉeĥoslovakio estis bona kaj fruktodona projekto, kiu estigis du sukcesajn demokratiajn ŝtatojn firme establiĝintajn en Eŭropo. Kun kvin milionoj da civitanoj Slovakio havas junan sed malkvietan historion. En 2018 okazos pluraj gravaj rondaj datrevenoj ligataj al ĝia historio.

Post la fino de la unua mondmilito kaj disfalo de la aŭstra-hungara imperio estiĝis Ĉeĥoslovaka Respubliko, kies 100a datreveno okazos ĉi-jare. La lando, poste nomata Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko kaj Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko, ekzistis de la 28a de oktobro 1918 ĝis la 31a de decembro 1992. Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Sub-Karpatio.

Ideoj kaj realoj

Post la estiĝo de komuna ŝtato la klopodo de la fondintoj estis krei unuecan, centralisman nacian ŝtaton fonditan laŭ ideo de ĉeĥoslovakiismo. La unua prezidanto estis Tomáš [tomaŝ] Garrigue Masaryk, kiun sekvis en la jaro 1935 Edvard Beneš [beneŝ]. La kunekzisto de ĉeĥoj kaj slovakoj ne estis facila. Interalie prilingvaj postuloj de slovakoj, ekleziaj problemoj kaj agrikultura reformo rezultigis, ke Slovakio iom post iom perdis sian industrion kaj fariĝis nur terkultura parto de la komuna ŝtato.

Ne mirinde do, ke en marto 1939 estis kreita la slovaka ŝtato en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝia suvereneco estis limigita de Germanio. Ĝi malaperis en 1945 post la liberigo fare de la sovetia Ruĝa Armeo. Post la dua mondmilito Ĉeĥio kaj Slovakio reunuiĝis kaj renovigis Ĉeĥoslovakion. Pro komunisma puĉo la 25an de februaro 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma ŝtato sub la forta politika kaj ekonomia influo de Sovetio.

Jubileo

Poste, en 1968, alvenis la praga printempo, mallonga periodo de nova espero por socialismo kun homa vizaĝo, kiu abrupte finiĝis aŭguste, kiam soldatoj de la tiama Varsovia Pakto invadis la landon, kion oni oficiale nomis frateca helpo. Por multaj slovakoj kaj ĉeĥoj la frateca helpo simbolis ne liberigon, sed malagrablan kaj longtempan sovetian okupadon de la lando.

Post la periodo de severa normaligo, en novembro 1989 komenciĝis velura revolucio, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj renovigantaj la demokration kaj la merkatan ekonomion.

25a datreveno de Slovakio

Tamen, la ekonomiaj interesoj de ĉeĥoj kaj la elimino de precipe slovakaj armil-fabrikoj rezultigis, ke Slovakio fariĝis nur neutilaĵo por la ĉeĥaj planoj. La ekonomia situacio kreis nutran grundon por maldekstremaj pensoj, kaj sekve de longdaŭraj politikaj diskutoj oni subskribis la Konstitucion de Slovakio en 1992. En 1993 Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis en 2 sendependajn kaj suverenajn ŝtatojn: Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko.

Estas notinde, ke pri la dispartigo de Ĉeĥoslovakio ne decidis civitanoj, sed nur du ĉefministroj de ĉiu el ambaŭ landopartoj. Václav [vaclav] Klaus atentigis, ke li povas akcepti nur du alternativojn: aŭ formadon de federacio aŭ apartiĝon. La proponon de la slovako Vladimír Mečiar [vladimir meĉiar] fondi federacion de du suverenaj ŝtatoj energie rifuzis ĉeĥaj politikistoj.

Nuntempo

Post 25 jaroj la hodiaŭa Slovakio estas moderna, parlamenta kaj demokratia ŝtato, kiu membras en Unuiĝintaj Nacioj (de 1993), Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO, de 2004), Eŭropa Unio (de 2004) kaj ankaŭ en Internacia Mon-Fonduso, Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, la Viŝegrada Grupo kaj aliaj. Miroslav Lajčák estis lastjare elektita prezidanto de la 72a sesio de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La registaro konsideras kiel sian devon rememori kaj festi la menciitajn datrevenojn de la slovaka historio, kaj tiucele ĝi buĝetis 4,4 milionojn da eŭroj por diversaj sociaj kaj kulturaj eventoj en 2018, ekz. amika kunsido de la slovaka kaj ĉeĥa registaroj, prezentadoj de la plej bonaj slovakaj artistoj en 25 landoj, internaciaj koncertoj, konferencoj kaj serio de 100 prelegoj kaj debatoj pri la historio de (Ĉeĥo)slovakio kun fakuloj en slovakaj lernejoj.

Kromaj memortagoj

Grava estas ankaŭ la 170a datreveno de la revolucia jaro 1848 – kiam en la aŭstra-hungara regiono slovakaj aktivuloj fondis en Vieno Slovakan Nacian Konsilion, kiu tri tagojn poste proklamis en la urbeto Myjava la suverenecon de Slovakio. Menciindas la memortagoj de la slava kongreso en Prago kaj de la slovaka nacia revolucio, kiu estis disbatita de hungaraj trupoj, kaj rimarkindas la 155a datreveno de la Slovaka Fondaĵo (slovake Matica slovenská) kiel simbolo de la nacia kultura konscio sub la hungara regado.

En 2018 okazos ankaŭ la malfeliĉa 80a datreveno de la interkonsento subskribita en Munkeno la 29an de septembro 1938 dum konferenco de registaraj reprezentantoj de Britio, Francio, Germanio kaj Italio. Sekve de tio Ĉeĥoslovakio perdis 41 098 kvadratajn kilometrojn de sia teritorio, 33 % de la industriaj uzinoj, kaj la plimulton de la minejindustrio, vitroindustrio, teksindustrio kaj paperindustrio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mima festas sian 117an jaron

La kuba maljunulino Emilia de la Caridad Quesada Blanco estas, laŭ sia oficiala identigilo, la due plej aĝa persono en la mondo.

Pasintjare forpasis la italino Emma Morano-Martinuzzi (naskiĝinta la 29an de novembro 1899) kaj la jamajkanino Violet Brown (naskiĝinta la 10an de marto 1900). Ili ĝis antaŭ nelonge okupis la unuajn lokojn sur la listo de la plej aĝaj homoj, laŭ la Grupo pri Gerontologia Esplorado (angle Gerontology Research Group, GRG), kies ĉefa sidejo troviĝas en la universitato de Los-Anĝeleso. La grupo arigas esploristojn el diversaj agadkampoj, kiuj kontrolas kaj esploras pri homoj kelkfoje havantaj eĉ pli ol 110 jarojn. Nuntempe la japanino Nabi Tajima (naskiĝinta la 4an de aŭgusto 1900) el la urbo Kikai, gubernio Kagoŝimo, okupas la unuan lokon sur ilia listo. Ŝin sekvas la menciita kuba virino „Mima” (kiel ŝiaj familianoj ŝin nomas), kvankam ŝi ne estas registrita en la internaciaj registrolibroj.

„Mima” naskiĝis en Cienfuegos, en la samnoma centro-suda provinco, la 5an de januaro 1901 en granda familio, kiu konsistis el 16 gefratoj. Ŝi estas simbolo de forto kaj ina rezisto. Ekde ŝia infaneco ŝiaj gepatroj kondukis ŝin al la romkatolika preĝejo Nia sinjorino de Monserato, kie ŝi malkovris sian fidon je Dio, al kiu ĝis nun ŝi estas ankoraŭ tre devota. En tiu loko, kie oni atestas la validecon de ŝia naskiĝdato, oni povas ofte renkonti ŝin sidanta kontraŭ la altaro kaj absorbita de siaj preĝoj.

Voĉkordoj

La virino nuntempe malrapide parolas, laŭ la ritmo, kiun la sankondiĉoj kaj la eluziĝo de ŝiaj voĉkordoj permesas al ŝi. „Mi multe preĝas por ĉiuj: por la komunumo, miaj najbaroj, amikoj, eĉ por homoj, kiujn mi ne konas; kaj mi ĉiam petas, ke ne plu estu milito, sed paco. Mi preĝas por la junularo kaj rekomendas al ili aŭskulti la papon Francisko, por la bono de la mondo, kaj bonvole pardoni tiujn, kiuj ilin ofendas”, ŝi deklaris. La maljuna virino memorigas, ke, dum sia longa vivo ŝi flegadis centojn da malsanuloj, solajn virinojn kaj infanojn forlasitajn.

Sansistemo

Atingi tiun notindan aĝon, 117 jarojn, estas afero rara kaj mirinda. Trovi centjarulojn ene de la kuba statistiko pri la loĝantaro ne estas tiel nekutime. En la insulo la meza viv-daŭro estas 76,50 jaroj por viroj kaj 80,45 por inoj. Pli ol 100-jaraĝaj estas nun proksimume 2100: preskaŭ unu inter kvin mil kubaj loĝantoj. Inter la jaroj 2004 kaj 2008 la kuba esplora centro pri longviveco, maljuniĝo kaj sano faris enketon pri maljuneco en Kubo. Oni malkovris neniun apartan faktoron rasan, etnan aŭ genran, kiu pravigis tian inklinon superi la centan viv-jaron, sed elstaris la fakto havi ankaŭ gepatrojn longvivajn; ĉi tio ja povus ludi genetikan rolon tiurilate.

„Mima” ne scias respondi, kiel kaj kial ŝi tiel longe vivas. „Dio tiel volas!”, fine sugestas tamen ŝi.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolekti monerojn: fascina ŝatokupo (2)

Monerojn oni kolektas por investi monon, lerni ion pri historio kaj numismatiko aŭ simple pro hobia kolektemo. Jam en antaŭa artikolo (MONATO 2017/11, p. 26 (2017/011939.php)) ni raportis pri la romia monero el la unua jarcento kun la alegorio de Via Traiana. Ĝi aĉeteblas jam kontraŭ 100 eŭroj.

Talero el arĝento

Dum la 15a jarcento en Tirolo (Aŭstrio) oni prefere pagis per oraj guldenoj. Pro la manko de oro oni pregis la tiel nomatajn guldenajn groŝojn el arĝento. La nomo „talero” por simila monero estiĝis poste. Ĝi venas de la urbo Sankt Joachimsthal, hodiaŭ Jáchymov en Ĉeĥio. Joaĥim-talero iĝis talero. Dolaro etimologie venas de talero. Bela talero el la 16a jarcento nun kostas inter 100 kaj 300 eŭrojn. La plej konata talero estas tiu de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780. Post ŝia morto oni plu pregis talerojn, sed daŭre kun la jarindiko 1780. Entute oni produktis 400 milionojn da moneroj.

Aktuale talero kostas 22 eŭrojn kaj entenas 28 gramojn da arĝento 833/1000. En Aŭstrio ĝi estis oficiala monero ĝis 1858. En kelkaj afrikaj regionoj ĝi estis uzata eĉ ĝis la mezo de la 20a jarcento, ĉar interalie la britoj pregis ĝin por la kolonioj. Pro la randa stampaĵo ĝi estas malfacile imitebla. La britoj nomis la moneron „fat lady” (dika sinjorino) pro la korpa larĝo de Maria Theresia.

Danĝeraj falsaĵoj

Pro la alta valoro ekzistas multaj falsaĵoj de oraj moneroj, ekzemple el volframo. Tiu metalo havas preskaŭ la saman denson kiel oro, sed alian magnetan econ. Nefakulo ne vidas diferencon inter la ora monero kaj orumita volframa kopio, se li ne havas bonan magneton por eltrovi la trompon. Unu gramo da oro kostas proksimume 40 eŭrojn, kaj unu gramo da volframo malpli ol 30 cendojn de eŭro.

Hodiaŭ cirkulas preskaŭ nur etvaloraj moneroj. Tio signifas, ke la metalvaloro estas malpli ol la nominala. La metalvaloro de du-eŭra monero estas nur ĉirkaŭ 5 eŭrocendoj plus pregokostoj. Denaroj, taleroj kaj guldenoj havas preskaŭ kompletan valoron.

Inflacio

Dum periodoj de lamanta ekonomio aŭ militoj la regantoj miksis ĉiam pli da malnobla metalo en la alojon, el kiu oni pregis la monerojn. Sekvis ĉiam alta inflacio, ekzemple dum la 3a kaj 4a jarcentoj en la romia imperio aŭ dum la 30-jara milito (1618 ĝis 1648). Ankaŭ en Germanio ekestis katastrofa inflacio en la jaro 1923. Tamen oni pregis 500-markajn monerojn el aluminio por laborigi la monerfaristojn, kvankam 500 markoj valoris multe malpli ol hodiaŭ unu cendo de eŭro.

Kvankam la prezo de unu unco da oro ne estas konstanta, oni povas investi parton de sia kapitalo en ormonerojn. En Aŭstrio oni ne devas pagi impostojn, se oni aĉetas ekzemple la unu-uncan moneron Philharmoniker el pura oro 999/1000. En novembro tiu ormonero kostis 1100 eŭrojn. Se oni redonas ĝin, oni perdas nur 2 ĝis 3 % de la aĉetprezo. La Eŭropa Centra Banko posedas nun pli ol dek mil tunojn da oro, kies valoro estas pli ol 300 miliardoj da eŭroj. Ankaŭ la unuopaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, en kiuj validas eŭro, posedas milojn da tunoj. Tial eŭro estas grava kaj stabila monunuo.

En la jaro 1999 dek unu ŝtatoj eniris la Eŭropan Ekonomian kaj Valutan Unuiĝon: Belgio, Germanio, Finnlando, Francio, Irlando, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Aŭstrio, Portugalio kaj Hispanio. Sekvis Grekio (2001), Slovenio (2007), Malto kaj Kipro (2008), Slovakio (2009), Estonio (2011), Latvio (2014) kaj Litovio (2015).

En 2012 estis fondita Esperanto-Numismatika Asocio. La membreco kaj retgazeto Esperanta Numismatiko estas senkostaj. Informoj ĉe la iniciatinto: Albert Boon bert.boon@skynet.be.
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro?

En la 19a jarcento orienta Azio renkontis la civilizacion de Okcidento. La enorma povo de armilaro kaj kulturo imponis al la popoloj de Azio – kaj precipe al la intelektuloj de Ĉinio kaj Japanio. Ili estis ŝokitaj de la diferenco inter la okcidentaj literoj kaj siaj propraj ideografiaĵoj.

Ili malkovris, ke la okcidentanoj povas esprimi ĉion ajn per ĉirkaŭ tridek simboloj, dum la orientanoj devas memori kelkmil ideografiaĵojn (ĉinajn simbolojn) por esprimi siajn ideojn. Laŭ la intelektuloj, la orient-aziaj landoj ne povus atingi la nivelon de Okcidento, se oni ne forlasus ideografion. Ekde tiam ili serioze komencis pripensi la anstataŭigon de ideografiaĵoj per fonogramaj sistemoj aŭ almenaŭ limigon de la uzado de tiom da simboloj. Aliflanke ideografiaĵoj certe havas la avantaĝon, ke kompleksaj ideoj kaj konceptoj estas simple esprimeblaj per kelkaj simboloj, kaj oni povas facile, eĉ unuavide, kapti la signifon. Tamen oni tiam apenaŭ aprezis tion.

Bestaj ostoj

En 1872 Mori Arinori, la posta japana ministro pri klerigado, eĉ proponis la abolon de la japana lingvo kaj ties anstataŭigon per la angla: tiun ideon tamen oni ne konsideris serioze. En Ĉinio la verkisto kaj kritikisto Lu Xun (1881-1936) diris: „Se ĉinaj grafemoj ne pereos, Ĉinio pereos”. En Ĉinio jam antaŭ ĉirkaŭ 3600 jaroj en la baseno de Flava Rivero oni gravuris sur bestaj ostoj ideografiaĵojn kiel ilojn por aŭgurado. La ideografiaĵoj estis unue simplaj kaj simbolaj. Ekzemple , , , , montras kaj signifas respektive monton, riveron, homon, sunon kaj lunon. Poste tiaj simplaj eroj estis kunmetitaj, fariĝante pli kaj pli kompleksaj kaj multnombraj, kiel en la skriba ĉina.

Kun la fluo de tempo la nombro de la simboloj kreskis, kaj oni supozas, ke estis kreitaj ĉirkaŭ centmilo da ili. Tamen la nun plej granda vortaro en Japanio (kaj ankaŭ en Ĉinio) enhavas ĉirkaŭ 47 000 ĉinajn ideografiaĵojn. La ceteraj estas simboloj portempaj, malofte uzataj kaj poramuzaj. La foto 1 montras la variojn de . Ĉi tiu grafemo estas plej ofte uzata en Japanio en la ordinara familia nomo 斎藤, saitou.

Ekzemplo

Religio

Ekde ĉirkaŭ la dua jarcento la skriba ĉina komencis disvastiĝi al la ĉirkaŭaj popoloj en orienta Azio, kiuj ne havis sistemojn por skribi sian lingvon. Koreoj, vjetnamoj kaj japanoj enkondukis la skriban ĉinan kune kun filozofiaj kaj religiaj ideoj kiel konfuceanismo kaj budhismo kaj kun teknologio, kaj poste la oficialajn ŝtatajn dokumentojn nepris skribi tute en la ĉina lingvo. La skriba ĉina rolis en orienta Azio pli-malpli kiel la latina rolis en Eŭropo; kaj ĝi estis la signo de la klereco kaj la aŭtoritato de la privilegia klaso.

Japanio

En Koreio kaj Vjetnamio la ĉinaj ideografiaĵoj estis tute akceptitaj kun siaj originalaj formo kaj prononco, senrilate al la indiĝenaj vortoj, dum en Japanio la afero estis tre kompleksa. Unue la japanoj donis al siaj vortoj formon kaj prononcon. Ekzemple, al la indiĝena japana vorto jama, „monto”, ili donis pruntitan formon kaj pruntitan prononcon san. Principe, ĉiu simbolo el Ĉinio havas du prononcojn, sed la japanoj aldone donis plurajn prononcojn al multaj el ili. Nun la japanoj por la simbolo , „vivo”, ĉine sheng, uzas ses prononcojn, ŝou, sei, iki, hae, uma, nama, depende de la celata signifo.

Kanaoj

Due, ĉirkaŭ la 8a aŭ la 9a jarcento la japanoj kreis du sistemojn de fonetikaj signoj, nome rondajn kanaojn kaj strekajn kanaojn, simpligante aŭ uzante partojn de la ĉinaj ideografiaĵoj. Temas pri serioj de po 50 silabaj grafemoj, kiuj montras nenion alian ol prononcon: , , e; , , ni; , , ŭa; , , ŭo ktp. Tiuj kanaoj estis pli kaj pli uzataj mikse kun ĉinaj simboloj en literaturo kaj ordinara komunikado. Hodiaŭ rondaj kanaoj estas precipe uzataj por montri gramatikajn partikulojn kiel akuzativa sufikso, ekzemple 山を („monto-n”). Aŭ oni uzas ilin por simple anstataŭigi kompleksajn ĉinajn simbolojn, ekzemple わに por (ŭani, „krokodilo”). Strekajn kanaojn oni uzas por skribi vortojn fremd-devenajn escepte de ĉinaj, ekzemple エスペラント (esuperanto, „Esperanto”).

Homonimoj

Kiel supre dirite, en la 19a jarcento, alfrontante la neceson pri modernigo kaj popularigo de klerigado, kaj precipe la altigo de la legoscio de la popolo, estiĝis movadoj proponantaj anstataŭigi ĉinajn ideografiaĵojn tute per kanaoj (rondaj aŭ strekaj) aŭ alfabetoj. Tamen la plej granda problemo kaj la plej forta kontraŭargumento estis, ke, ĉar en la japana lingvo troviĝas tre multaj homonimoj, oni ne povas facile diveni, kiun signifon montras iuj kanaoj en tekstoj. Puŝite de tiuj movadoj kaj voĉoj, la registaro kaj multaj eldonejoj de ĵurnaloj kaj libroj komencis limigi la uzadon de kompleksaj literoj kaj eviti arkaikajn esprimojn.

Fino de koloniismo

La dua granda ondo kontraŭ la ĉinaj simboloj venis, kiam finiĝis la dua mondmilito. Tiutempe la japanaj intelektuloj rigardis la militan malvenkon ankaŭ kiel malvenkon de la propra kulturo. Multaj atribuis la malvenkon al la malefikeco de la ideografiaĵoj. Vjetnamio kaj Koreio, eble kadre de simbolaj politikoj de sendependiĝo de koloniismo, oficiale forlasis la skriban ĉinan. En 1945 Vjetnamio publike adoptis la latinigon de sia skriba lingvo. Koreio en 1948 decidis uzi hangulon, alivorte sonskriban sistemon, kiu estis inventita en la 15a jarcento, sed ĝenerale neuzata. Do hodiaŭ nur ĉinoj kaj japanoj uzas ĉinajn simbolojn.

Listo

En 1972, kiam Japanio kaj Ĉinio restarigis diplomatiajn rilatojn, Maŭ Zedong, la tiel nomata granda gvidanto de Ĉinio, diris al la japana ĉefministro, Tanaka Kakuei, respondante al lia pardonpeto pri la invado, ke „Ĉinio historie ĝenis Japanion pro duobla altrudo de kompleksaj simboloj kaj feŭdisma konfuceanismo”. Tial kaj Ĉinio kaj Japanio limigis la utiligon de ĉinaj ideografiaĵoj, sed sendepende unu de la alia.

La japana registaro publikigis per dekreto la liston de komunuzaj ĉinaj simboloj. Laŭ la listo, la nunaj japanaj infanoj dum la 9-jara deviga lernado devas koni 2136 signojn. Paralele la registaro publike adoptis multajn simpligitajn simbolojn, kiuj estis kreataj dum longa tempo. Tian rimedon Ĉinio pli draste utiligis, dum Honkongo kaj Tajvano plu uzas ekzistantajn grafemojn senŝanĝe. Do nun en multaj okazoj ekzistas tri malsamaj formoj por unu ĉina karaktro. La ideografiaĵoj por „vasta” kaj „aero” estas , en Honkongo kaj Tajvano, , en Japanio kaj 广, en Ĉinio.

Programaro

Jam en la 1960aj jaroj la sorto de la ideograma civilizacio ŝajne estis decidita. Sed tuj poste la tutan situacion ekŝanĝis la komputilo, kvankam komence multaj lingvistoj pensis, ke komputiloj ne povos prilabori tiom grandan nombron da ĉinaj karaktroj. Tamen pro la rapidega kresko de prilabora kapablo, la adoptado de Unikodo kaj la progresanta karaktroprilabora programaro, komputiloj nun facile manipulas tekstojn kun multaj malfacilaj ĉinaj simboloj. Krome, ili helpas la popolon skribi malfacilajn karaktrojn. La grafemo de la foto 2 (, ucu), signifanta „densecon, melankolion”, estas la plej kompleksa en la komunuza listo de 2136 simboloj. Multaj japanoj povas legi tiun signon, sed ne povas mane ĝin skribi. Sed, nur tajpante ucu en la komputilo, ili vokas kelkajn dekojn da kandidataj simboloj, elektas la deziratan kaj uzas ĝin.

ekzemplo

Cerbaj funkcioj

Danke al la evoluo de komputado, kiu liberigis de granda ŝarĝo la japanojn, ili jam ne plu bezonas esti ĉagrenataj de la malefikeco de ĉinaj grafemoj. Japanlingva teksto povas videbligi sian tutan konstruon, ĉar ĝi konsistas el ĉinaj simboloj, kiuj montras la ĉefajn signifojn, kaj rondaj kanaoj, kiuj montras la gramatikajn rilatojn inter la signifoj. Plie, ĉar la cerba kapacito de homoj estas preskaŭ senlima, la memorigo de nur kelkmil simboloj neniom malhelpas la cerbajn funkciojn en aliaj kampoj.

Ŝovinistoj

Notindas, ke, ĉar la ĉina ideografio jam profunde enradikiĝis kaj fariĝis nedisigebla parto de la japana kulturo, eĉ ĉinfobiaj ŝovinistoj ne postulas la forĵeton de ĉinaj signoj. Ili male mokas koreojn pro tio, ke ili abolis la ĉinajn karaktrojn kune kun sia historio kaj tradicio.

En Ĉinio la nuna situacio ŝajne estas paralela. Fine de la dua mondmilito, onidire, Ĉinio povus aboli ideografiaĵojn ene de 50 jaroj. Sed tiu revolucio (1966-1976), kiu frakasis la tradician kulturon, neniel tuŝis la ekzistantajn grafemojn. Pro la lastatempa ĉina evoluo de ekonomio kaj ŝtatpovo la ĉinoj havas memfidon ankaŭ pri sia kulturo. Post ĉio, kaj en Ĉinio kaj en Japanio troa minuskomplekso aspektas ŝanĝiĝi al troa supereco.

Takasi
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Titanic: ĉu akcidento aŭ konspiro?

En sia artikolo Ŝippereo ne nur hazarda (MONATO 2017/11, p. 15), Juan Carlos Montero Medina prave raportas pri la brulo en Titanic, sed lia informo-fonto estas ŝtate subvenciata televidkanalo de la lando, kiu dum jarcento havis ion por kaŝi. Mi mem spektis la programeron kaj opinias ĝin propagando.

Brulo ne estingita

Estis normale, ke karbo en grandegaj vaporŝipoj spontanee bruliĝas. Kio ne estis normala, estis tio, ke oni ne estingis la brulon antaŭ ol ekvojaĝi. Iuj ŝiplaboristoj rifuzis kunvojaĝi; oni jam sciis, ke io malĝustas.

Nitoj malbone fiksitaj

Se Titanic estus rekte koliziinta kun glacimonto, ĝi ne estus subakviĝinta. Anstataŭe ĝi svingiĝus en stranga maniero, tiel ke la flanko skrapiĝus kontraŭ la glacio. Eĉ tiel la ŝipo ne devus esti subakviĝinta. Tamen en tiu parto de la ekstero iuj el la nitoj estis malbone alfiksitaj. Pro tio la paneloj apartiĝis kaj amase enlasis la akvon.

Ĝemelŝipo

Kiam plonĝistoj trovis la vrakon ili fotis la nomon „Titanic” sur flanko de la ŝipo. Ordinare la nomo estus engravurita, sed la literoj fakte estis alfiksitaj poste, kaj iuj el ili jam estis forfalintaj por malkaŝi iujn el la gravuritaj literoj de la nomo de la iomete pli aĝa ĝemelŝipo Olympic.

Ĉu akcidentoj aŭ sabotado?

Estis onidiro inter la laboristoj, ke Olympic estas malbenita, kaj post la lanĉo ĝi suferis tri misterajn akcidentojn. Malgraŭ la kutimo ŝanĝi la ŝipestron post unu akcidento, sendepende de tio, ĉu li kulpis aŭ ne, kapitano Smith restis ŝipestro. Evidente la ŝipkompanio konkludis, ke tiuj „akcidentoj” estis sabotado.

Alterna riparado

La tria „akcidento” estis kripliga. Brita fregato kun ramo ĉe la antaŭo eniris plenrapide la flankon de Olympic, kaŭzante strukturan damaĝon. La ŝipo lamis reen al la konstruejo por riparado, sed tie estis nur unu seka doko sufiĉe granda, kaj ĝin okupis Titanic. Anstataŭ laŭeble plej rapide surmarigi unu el ili por perlabori monon, oni konstante interŝanĝis la du ŝipojn, dum laboristoj rimarkis, ke Titanic aspektas pli kaj pli kiel Olympic. Tial estas imageble, ke la riparata parto de Olympic estis ĝuste la parto kiu skrapiĝis kontraŭ la glacimonto, kaj apartiĝis pro malbonaj nitoj.

Konata truko

La enketo pri la „akcidento” de Olympic kulpigis kapitanon Smith, tiel ke la kompanio ne povis ricevi asekurmonon. La truko interŝanĝi ŝipojn estis en tiuj rondoj jam konata ...

Ĉu ankaŭ embusko?

Iuj interesitoj pri la afero rimarkis, ke inter la mortintoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de la starigo de usona centra banko, t.n. „Fed”, kaj ke ili estis speciale invititaj partopreni en la inaŭgura vojaĝo. Unu el la ĉefaj iniciatintoj de „Fed” estis J.P. Morgan, kiu posedis la ŝipkompanion kaj la ŝipkonstruejon. Li lastmomente nuligis sian propran vojaĝon per Titanic. Iuj sugestis, antaŭ la eltrovo de la vrako, ke eble tio estis la motivo malantaŭ la subakvigo de Titanic. Mi mem venis al la konkludo, ke Morgan starigis la aferon por gajni la asekurmonon, sed ankaŭ aranĝis saboton de la savmisio.

La vivo imitas arton

La kovrilpaĝoj de la brita gazetaro amase informis pri la morto de la plej fama persono en la vojaĝo de Titanic, la ĵurnalisto W.T. Stead. Intertempe, iuj miris pri la simileco de tiu „akcidento” kun lia rakonto pri akcidento de ŝipego, kiu trafis glacimonton. Lia celo estis atentigi pri nesufiĉo de savboatoj sur tiaj ŝipegoj. Ĉu Stead havis eksterordinaran profetan kapablon? Mi opinias, ke ne estis ĝuste tiel; la plano subakvigi Titanic tutsimple imitis tiun rakonton.

„Nova ĵurnalismo”

Tiutempe Stead estis famega. Li inventis la „novan ĵurnalismon”, kiu uzis simplan lingvaĵon kaj enketadis eĉ pri skandaloj de la superaj klasoj. Li anticipis la kaŭzon de la unua mondmilito, kaj faris misteran vojaĝon al Rusio, kie li, verŝajne senprecedence por ĵurnalisto, renkontis la caron, por klarigi pri la danĝero al la paco de alianciĝo kun Francio. Li eĉ verkis artikolon Paco kaj Milito ĉe la skribotablo de Tolstoj, ĉe kiu tiu verkis sian romanon Milito kaj Paco. Li pli frue gvidis la komitaton Ĉesigu la Militon!, kaj riproĉis sian (ŝajn)amikon Cecil Rhodes pro lia provo en 1895 lanĉi la duan buran militon, dirante al li vid-al-vide, ke pro tio li devus esti sendita al malliberejo.

Pli da konspiroj

Sed kial Olympic estis atakita de brita fregato? La imperiestro Vilhelmo informis la britan registaron, ke J. P. Morgan provas gajni mondan monopolon pri komerca ŝipado, kaj ke tio prezentas minacon al la monda paco. La reago de la britoj ŝajnis enigma al la imperiestro. Sekvis komerca milito inter Cunard, subtenata de la brita registaro, kaj White Star Line, kiun aĉetis Morgan. La atako al Olympic, kiun posedis White Star Line, ŝajnas al mi parto de tiu rivaleco. Sed iuj en la brita registaro ŝajne koaliciis kun J.P. Morgan, kiu la jaron post la subakviĝo de Titanic starigis „Fed”-on.

Pli klarvida ol Zamenhof

Du jarojn post kiam Stead aŭguris la tragedion de Titanic komenciĝis la unua mondmilito. Germanio efektivigis la planon de Schliefen pli-malpli tiel, kiel antaŭvidis Stead. Zamenhof ne komprenis la kaŭzon de tiu milito, sed lia kolego W. T. Stead, la unua esperantisto kaj la ĉefa propagandisto de Esperanto en Britio en la frua periodo, kiu estis la precipa motoro malantaŭ la fondo de la londona Esperanto-klubo, kiu gastigis la kunvenojn en sia oficeja konstruaĵo, ja povus ĉion rakonti al li pri la afero ...

Oni ne dependu de ŝtataj propagandiloj por malkaŝi la veron. Malgraŭ monumento memore al Stead, surborde de Tamizo, apud monumento memore al la militviktimoj, la nomo de Stead intertempe forviŝiĝis el la nacia historio, kaj, mi devas diri, eĉ el la historio de Esperanto.

Ian FANTOM
Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 8.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.
Demokratio kaj informado

Demokratio kaj informado

Antaŭ ĉ. 2500 jaroj la ĉina pensisto Konfuceo diris, „Vi povas igi homojn sekvi vin, sed ne estas facile igi homojn kompreni la kialon.” Do, estis nature kaj senprobleme, ke en antikvaj kaj antaŭmodernaj tempoj reĝoj, regantoj aŭ gvidantoj ne bezonis klarigi kialojn kaj procezojn de siaj decidoj kaj politikoj al ordinaraj homoj. Sed en moderna kaj nuntempa demokratia sistemo, sub kiu la suverena povo apartenas al la popolo, estas absolute necese, ke la registaro informu la popolon pri politikaj procezoj kaj administrado de la ŝtato.

False kaj torde

En Japanio, en 1925 enkondukiĝis ĝeneralaj elektoj de la parlamento, en kiuj ĉiuj plenkreskaj viroj rajtis voĉdoni, kaj majoritata partio formis la registaron. Tamen tiu partia regsistemo malbone funkciis, dum la militistoj intervenis en registarajn aferojn kaj senbride komencis militojn kontraŭ Ĉinio kaj poste, en 1941, kontraŭ Usono. La raportojn kaj anoncojn pri la milito faris la Oficejo de la Ĉefstabo, false kaj torde.

Misinformi eĉ la imperiestron

La damaĝoj de la aliancaj landoj estis troigataj, dum la damaĝoj de Japanio estis raportataj subtakse. Laŭ la raportoj, dum la kvin jaroj de la milito la aliancaj landoj perdis 84 aviadilŝipojn kaj 43 batalŝipojn, sed la realaj perdoj estis 11 kaj 4 respektive. Aliflanke, la Oficejo de la Ĉefstabo raportis, ke la japanaj perdoj de aviadilŝipoj kaj batalŝipoj estis nur 4 kaj 3, sed veraj perdoj estis 19 kaj 8 respektive. La Oficejo false raportis la rezultojn eĉ al la imperiestro Hirohito. Onidire, aŭskultante tian raporton, la imperiestro diris, „Ĉu do ĉi tiu aviadilŝipo, Saratoga, jam estis dronigita kvarfoje?”

Kaŝi kaj nebuligi la veron

Krome, la Oficejo de la Ĉefstabo, vortumis raportojn tiel, ke ili kaŝu aŭ nebuligu la veron. Ĝi nomis retiriĝon „alilokiĝo” kaj kompletan pereon „glora diseriĝo”. Civitanoj, almenaŭ iuj, konsciis pri la falsaj anoncoj, sed se ili elbuŝigus sian dubon, ili estus arestitaj de la politika polico.

La popolo iĝis suvereno

Post la malvenko en la milito, sub la okupado de Usono, la japanoj enkondukis demokratian sistemon kaj starigis modernan konstitucion proklamantan, ke la suverena povo apartenas al la popolo. Rezulte, trompado kaj falsaĵoj similaj al tiuj de la Oficejo de la Ĉefstabo devus resti en la pasinteco.

La vera naturo de regantoj

Sed estas en la vera naturo de regantaj potenculoj iel-tiel kaŝi kaj manipuli la veron. La nuna japana registaro, la reĝimo de Ŝinzo Abe kun absoluta majoritato en ambaŭ ĉambroj de la parlamento penas multon kaŝi de la popolo kaj de la opoziciaj partioj.

Denove mensogoj

Lastatempe, do, nemalmultaj japanoj sentas, kvazaŭ ili travivus koŝmaron pri la anoncoj de la Oficejo de la Ĉefstabo. Ekzemple, ekde 2012 Japanio sendis trupon de la defendkorpuso kiel parton de la pactrupo de Unuiĝintaj Nacioj al Sud-Sudano, kie okazis militaj bataloj inter du rivalaj grupoj de la iama registaro. Estis publike raportite, ke en junio 2016 okazis en Ĵubo, la ĉefurbo, granda batalado, en kiu mortis pli ol 270 sud-sudananoj kaj du ĉinaj soldatoj de la pactrupo de UN.

Sed la japana registaro, por eviti la kritikon kaj protestojn kontraŭ la partopreno de la defendkorpuso en la batalo, firme deklaris en 2017, ke proksime de Ĵubo ne okazis bataloj inter rivalaj grupoj, sed nur interbatiĝoj kaj kolizioj. Ĵurnalistoj postulis de la Defend-Ministerio publikigon de la tiama ĵurnalo de la trupo garnizonanta tie, sed la ministerio deklaris, ke la ĵurnalo jam estas forĵetita. Tamen tuj-poste la ĵurnalo malkovriĝis en komputila registro, en kiu estis klare skribite, ke okazis grandskalaj bataloj kun armiloj kaj estis danĝera situacio por la UN-trupoj. En kunsido de parlamenta komisiono la ministro pri defendo respondis al la opoziciaj partioj, ke tie efektive okazis bataloj, kiuj tamen ne estas bataloj en la jura senco.

Forgesemo de altranguloj

Trompado kaj kaŝado de la faktoj fare de la nuna registaro de Ŝinzo Abe okazis ankaŭ en aliaj situacioj, precipe en suspektindaj okazoj, kiam liaj stabanoj favore traktis la fondon de elementa lernejo kaj universitato de la subtenanto kaj amiko de Abe (Komenco de la fino, MONATO 2017/10, p. 6-7 (2017/012087.php)).

Responde al demandoj kaj enketoj pri tiuj ĉi okazoj, Abe kaj liaj stabanoj komplete neadis, devojiĝis, prezentis nigrigitajn dokumentojn ktp. Notindas, ke altrangaj oficistoj de la Kabineta Oficejo neis sian premon, pri kiu raportis stabanoj de la ministerio pri klerigo. Plie, ili insistis, ke ili nek registris, nek memoris la kunsidon kun la oficistoj de la urbo, kie la kleriga institucio, kies estro estas amiko de Abe, petis establon de veterinara universitato, dum la urbaj oficistoj ja registris la kunsidon. Ŝajne hodiaŭ unu el la nepraj kapabloj de altrangaj burokratoj devas esti forgesemo.

Senkaŝa favorado

Estas nemirinde, ke potenculoj emas kaŝi la veron kaj manipuli informojn. Tial gravas la funkcio kaj respondeco de ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj strebas malkovri kaŝitajn faktojn. En Japanio la reĝimo de Abe unuflanke senkaŝe favoras kelkajn ĵurnalajn eldonejojn, multfoje bankedante kun iliaj ĉefoj kaj redaktoroj kaj konsiderante kelkajn eldonejojn malamikoj. Unu el tiaj malamikoj estas Asahi Ŝimbun (Ĵurnalo Asahi), liberala periodaĵo, kiu ofte kritikis politikojn de Abe.

Demokratio misfunkcias

Demokratio, kiun apogas kaj subtenas sendependaj kaj kritikemaj ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, nun malbone kaj malstabile funkcias tutmonde. La ĵurnalistoj, kiuj respondecas pri malkaŝado de faktoj kaj observado de potenculoj, en multaj landoj, bedaŭrinde, trovas sin en malfacila situacio.

Abe kaj Trump

En novembro 2016 Abe vizitis la usonan prezidentan elektiton Donald Trump, baldaŭ enoficiĝontan. Abe diris al Trump, „Vi kaj mi havas ian komunaĵon. Vin severe kritikas gazeto New York Times. Ankaŭ min atakas gazeto, Asahi Ŝimbun, kiu kunlaboras kun New York Times. Sed mi venkis Asahi Ŝimbun”. Aŭdinte tion, Trump diris, „Ankaŭ mi venkis!” Onidire, tiumomente Trump forĵetis sian antaŭgardemon kontraŭ Abe.

Oportunisma elektoaranĝo

Pasintoktobre, Abe okazigis elektojn de la Ĉambro de Deputitoj, profitante la skismojn de la opoziciaj partioj kaj la maltrankvilecon de la popolo pro testado de nukleaj armiloj kaj misiloj fare de Norda Koreio. La regantaj partioj (de Abe kaj koalicia partio) gajnis pli ol du trionojn el la 465 seĝoj. Post la elektoj Abe traktas la menciitajn skandalojn kiel pasintaĵojn kaj reduktis la tempon asignitan al la opoziciaj partioj por demandi kaj diskuti en la parlamento.

La taktikoj kaj manieroj de falsado kaj kaŝado de la vero estas tre variaj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero .

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Omaĝe al la abeloj

La 20an de decembro 2017 Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis rezolucion pri la popularigo de abelbredado, kaj deklaris la 20an de majo Monda Tago de la Abelo.

Per tio UN volas altigi la konscion pri la graveco de tiuj insektoj (kaj aliaj polenantoj), ĉar ili estas neanstataŭigeblaj en la ekosistemo. Abeloj polenas florojn kaj arbojn, kolektas nektaron por fari mielon, propolison, apitoksinon 1 ktp.

La rezolucion, kiun proponis Slovenio, subtenis 155 ŝtatoj inkluzive de Usono, Kanado, Rusio, Barato, Brazilo, Argentino, Aŭstralio kaj ĉiuj ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU). La unuaj oficialaj solenaĵoj okazos en 2018.

Naskiĝtago

La elektita tago, la 20a de majo, estas la naskiĝtago de la slovena abelbredisto Anton Janša [janŝa] (1734-1773), pioniro de la moderna abelbredado kaj eminenta instruisto pri tiu profesio. Li populariĝis per tiutemaj prelegoj.

Janša verkis en la germana du brilajn librojn: Abhandlung vom Schwärmen der Bienen (Traktaĵo pri la svarmado de abeloj), eldonita en 1791, kaj Vollständige Lehre von der Bienenzucht (Plena gvidlibro pri abelbredado), kiu estis publikigita en 1775. Lian eksterordinaran gravecon konfirmas ankaŭ la fakto, ke la imperiestrino Maria Tereza la 1a de Aŭstrio (1717-1780) post lia forpaso eldonis dekreton, kiu devigis ĉiujn instruistojn pri abelbredado uzi liajn librojn.

La plej grandaj produktantoj de mielo estas Ĉinio, Turkio, Argentino, Ukrainio, Rusio, kaj el la eŭropaj landoj Rumanio, Hispanio, Hungario, Germanio kaj Italio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. apitoksino: abelveneno.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jubileo de Litovio

La 16an de februaro 1918 la Konsilio de Litovio subskribis la Deklaron pri Sendependeco de Litovio. Bedaŭrinde ĝis nun neniu sciis pri la originalo de la protokolo. Do kia estus la jubilea festo sen certeco pri la ekzisto de originala dokumento koncerne la ŝtatan sendependecon?

Germanio

Kiel MONATO jam raportis (MONATO 2017/06, p. 12 (2017/011948.php)) la litova profesoro Liudas Mažylis en diplomatia arkivo en Berlino trovis la gravan historian dokumenton, pri kies ekzisto litovoj sciis nenion. Antaŭ la jubilea datreveno ĝi prezentiĝis en la sama domo de Vilnius kaj en la sama salono, kie ĝi estis subskribita antaŭ cent jaroj.

Litovio kaj Germanio pasintjare subskribis interkonsenton – kun ĉiujara renovigo, kaj validtempo de maksimume kvin jaroj – pri transdono de la dokumento al Litovio.

Ekspozicio

„Hodiaŭ ni fieras, ke ni povas danki al la litova profesoro Mažylis, kiu trovis la akton, kaj al nia amika lando Germanio, kiu konservis la dokumenton kaj okaze de nia centjariĝo ebligis al ni vidi ĝin propraokule”, dum la malfermo de ekspozicio diris la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė. Akompanis ŝin en la inaŭguro la trovinto de la dokumento kaj la eks-prezidanto de la litova parlamento Seimas [sejmas] profesoro Vytautas Landsbergis.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reveno al Belfasto

En decembro 2017 ni ricevis inviton partopreni etan sabatan solenaĵon en Belfasto, la plej granda urbo en Nord-Irlando. Nia grupeto el Dublino kaj alia urbo en la respubliko vojaĝis kune per komforta vagonaro de la nord-irlanda fervoja sistemo. Mia edzino kaj mi decidis pasigi la tutan semajnfinon en Belfasto.

Antaŭe minaca etoso ...

Mia lasta vizito al Belfasto okazis antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj. Miaj memoroj pri tiuj tempoj konsistas el bildoj de mezgranda industria urbo kun malmulte da altaj domoj, kaj malpli da trafiko: ne tre bela, sed kun kelkaj verdaj anguloj. La tiama etoso en Belfasto estis minaca, danĝera kaj ĝenerale malagrabla. Pro terorismaj atencoj kaj reciprokaj venĝatakoj de la du politikaj-religiaj frakcioj: la respublikisma (ĉefe katolika) kaj la porbrita uniista (ĉefe protestanta), Belfasto aspektis kiel urbo sub milita leĝo. Ĉie vidiĝis britaj soldatoj, armitaj policanoj, blenditaj veturiloj kaj kontrolbarieroj.

... tre ŝanĝiĝis

La Belfasto, kiun ni spertis nun, estas tre ŝanĝita. En la urbocentro leviĝas altaj pluretaĝaj konstruaĵoj (malbelaj laŭ mia gusto), kiaj antaŭe apenaŭ ekzistis. Mankas la milita ĉeesto kaj la etoso de suspekto kaj timo. La pezaj industrioj, kiel la konstruado de grandaj ŝipoj, ne plu estas videblaj. La ĝenerala etoso estas malstreĉa. En la tradicia kristnaska foiro ni sentis gajan ferian humoron inter la aĉetantoj kaj vendistoj. Ĉiujn oni akceptis afable, kiel bonvenajn vizitantojn el la sudo.

Vidindaĵoj

Dimanĉe ni kaptis la okazon por veturi per urba rondvojaĝa buso kun gvidantino, kiu priskribis ĉiujn vidindaĵojn. Mi devas konfesi, ke por mi nur du allogaĵoj estis vere interesaj: nome la grandioza konstruaĵo de la nord-irlanda asembleo (parlamento) situanta en grandega kaj belega parko, kaj la impona ekspozicia centro pri Titanic, la enorma pasaĝera ŝipo konstruita en Belfasto, kiu tragike pereis en aprilo 1912, post kolizio kun glacimonto. Ni pasigis la tutan dimanĉan matenon en la ekspozicio, kaj mi rekomendus ĝin al iu ajn kiu troviĝos en Belfasto.

Ankoraŭ dividitaj

Kvankam la vetero dum nia restado estis nekutime milda kaj senpluva, la ĉielo estis griza, donante mornan aspekton al la urbo. Alia afero malĝojigis nin. Dum nia busa rondirado, la gvidistino (afabla juna virino) indikis al ni, ke la urbo estas ankoraŭ dividita en zonojn (ni ne plu diru getoj), kie aparte loĝas anoj de la du religiaj kaj politikaj komunumoj. Ŝi fingromontris al eta ĉirkaŭmurita katolika kvartalo, kvazaŭ kaŝita en eleganta protestanta distrikto. En diversaj lokoj tra la urbo oni vidas vastajn kaj ofte tre lerte pentritajn murajn bildojn sur gabloj de la domoj, kun politikaj kaj religiaj frapfrazoj kaj bildoj de la „herooj” de la respektivaj homgrupoj.

„Pacmuroj” dume restas

Super multaj kvartaloj kaj domoj fiere flirtas flagoj, indikante lojalecon de la lokanoj: britaj super la protestantaj kvartaloj kaj trikoloraj irlandaj flagoj super la katolikaj. Certe la nekaŝita malamikeco de antaŭaj jaroj ne plu estas tiom evidenta, sed la du partoj de la komunumo ankoraŭ ne sukcesis amikiĝi aŭ pardoni unu la alian. Belfasto restas disigita urbo, kie ankoraŭ staras tiel nomataj „pacmuroj” por reciproka protekto. Tamen ne malestas espero pri pli bonaj interhomaj rilatoj en la estonteco. Inter religiuloj kaj nereligiuloj, kaj eĉ inter politikistoj, troviĝas homoj, kiuj laboras por krei pli paceman kaj pli feliĉan estontecon en Nord-Irlando.

Lingva etoso

La tiea sektismo ne estas facile klarigebla. La belfastanoj estas ĝenerale humuraj, bonhumoraj kaj afablaj. Ili parolas en la tipe nord-irlanda dialekto, kiu aŭdiĝas en la nordaj distriktoj ambaŭflanke de la landlimo, kaj en ĉiu senco la belfastanoj estas similaj al aliaj irlandanoj, sed la aspekto de Belfasto ne tre diferencas de iu ajn industria urbo en la britaj insuloj. Oficialaj anoncoj kaj publikaj informoj estas senescepte en la angla lingvo. La irlanda (gaela) aperas nur sporade en malmultaj katolikaj distriktoj. Voĉajn anoncojn en stacidomoj kaj ĉe publikaj instancoj ni aŭdis nur en sud-anglaj akĉentoj, ne irlandaj. Nur la dialekto de la ordinaraj urbanoj indikas, ke oni troviĝas sur la kelta Verda Insulo. Tamen, eĉ la nord-irlanda televido (BBC NI) ofte elsendas programojn en la irlanda lingvo, kaj sur la ĉefŝoseo ĉe la landlimo, kiam oni eniras la nord-irlandan distrikton Fermanagh (gaele: Fear Manach), oni estas bonvenigata per ŝildo en la angla, la irlanda kaj la ulsterskota. Do la irlanda lingvo ne estas oficiale malpermesata.

Interesaĵoj abundas

Resume, valoras viziti Belfaston (kaj la tutan teritorion de Nord-Irlando), kie interesaĵoj abundas kaj la loĝantoj estas gastamaj kaj dankemaj al vizitantoj, kiuj honorigas ilin per sia ĉeesto. Tro longe Nord-Irlando estis izolita, sed nun ne plu.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reĝa geedziĝo

Sendube, la obsedo de multaj britoj pri la reĝa familio ŝajnas tre stranga al alilandanoj. La reĝoj kaj reĝinoj de Britio perdis sian politikan potencon antaŭ jarcentoj, sed la plimulto de la britoj ankoraŭ taksas ilin necesaĵo: opinienketoj indikas, ke nur proksimume kvinono de la britoj opinias, ke Britio iĝu respubliko. Ankaŭ la brita gazetaro montras la publikan obsedon, detale priskribante negravajn agojn de anoj de la reĝa familio.

Kiam oni legas multajn paĝojn pri la unua tago en lernejo de iu reĝa infano, oni rajtas kredi, ke mankas gravaj novaĵoj. Ofte, ne estas tiel, kaj pli gravaj aferoj restas nemenciitaj pro la nesatigebla publika apetito pri reĝaj novaĵoj.

Nebrita fianĉino

Lastatempe, tamen, la plejmulto de la reĝaj novaĵoj rilatas al la nova fianĉino de Princo Harry [hari]. Princo Harry, kies plena nomo estas „Henry Charles Albert David Windsor”, estas la pli juna filo de Princo Charles [ĉarlz], kiu estas la plej aĝa filo de la reĝino kaj verŝajne iĝos reĝo post ŝia morto. Nekutime, la nova fianĉino ne estas britino, sed usona aktorino, Meghan Markle [megan markl]. Verŝajne, malgraŭ la venonta (en majo) edziniĝo kun princo, Meghan Markle ne iĝos princino. Laŭ kutimo kaj laŭdire, verŝajne ŝi iĝos dukino – eble dukino de Sussex. Sed malgraŭ tio, la britaj gazetaro kaj publiko tre interesiĝis pri ĉi tiu estonta reĝfamiliano. Kial do?

Nekutima

Eble pro ŝia nekutimeco. Ŝi ne aspektas kiel aliaj reĝfamilianoj. Multaj taksas ŝin lerta aktorino, kaj ŝi certe famiĝis ekster la sfero de reĝaj aferoj. Tial, inter la membroj de la reĝa familio, kiuj atingis famon kaj monon pro sia naskiĝo, ŝi estas nekutimulino.

Moderna

Eble pro ŝia moderneco. Malgraŭ sia obsedo pri la reĝa familio, multaj britoj babilas kaj ŝercas pri ĝiaj antikvaj kutimoj, kiuj ofte aspektas iomete amuzaj en nia moderna mondo. Tamen Markle agos pli moderne ol multaj britoj, kiam ŝi faros paroladon ĉe sia geedziĝa festo. Tradicie, ĉe britaj geedziĝoj, nur viroj, ekzemple la novedzo kaj la patro de la novedzino, faras paroladon. Malgraŭ oratoraĵoj de egaleco inter la seksoj, fakte nur proksimume sesono de la britaj novedzinoj faras paroladon ĉe sia propra geedziĝa festo. Multaj britoj esperas, ke la parolado de Markle ŝanĝos tion. Reĝfamiliano, kiu kondukas la landon en modernecon, ne estas kutima afero en Britio.

Kosmopolita

Eble ankaŭ pro ŝia internacieco. Markle, kiu estas usonanino, havas eŭropan kaj afrikan genetikan heredaĵojn, pri kio ŝi fieras. Bedaŭrinde, al iuj en Britio tio ne plaĉas: ekzemple, la koramikino de la estro de UKIP, dekstrema naciisma politika partio, sendis kelkajn hontindajn tekstmesaĝojn pri Markle. Espereble, la koleraj reagoj kontraŭ tiuj tekstmesaĝoj, eĉ de anoj de UKIP, montras, ke la plimulto de la britoj ne toleras tian fian konduton.

Ĉu venas ŝanĝo?

Sed entute, ĉu oni kredu, ke la aldono de Meghan Markle al la reĝa familio de Britio ja ŝanĝos la rilaton inter la publiko kaj la reĝanta familio? Verŝajne ne. Sed multaj esperas, ke ŝiaj nekutimeco, moderneco kaj internacieco iomete plibonigos kaj la reĝfamilion kaj la landon mem.

Chris LEWIS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Chris Lewis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Per persisto alvenas sukceso

La lukto por protektado de la naturmedio estas longa batalo, kiu devas esti nia. Ĉu ni ĉiuj volas lasi niajn infanojn loĝi sur planedo, kie ĉiuj povas koni akcepteblajn vivkondiĉojn? Ni devas tiam nin mobilizi, kiam aperas ia ajn atako kontraŭ nia ĉirkaŭaĵo aŭ kontraŭ la naturmedio.

Ĝi estas vojo, kiu ofte estas plena de obstakloj, sed ni devas persisti, eĉ se la konflikto longe daŭras. La malvigliĝo ne devus esti niaflanke, sed flanke de poluantoj kaj de la registaro. La ekzemplo, kiun ni proponas sube, montros, ke ĉiam per persisto alvenas sukceso.

Nova flughaveno

Notre-Dame-des-Landes estas vilaĝo okcidente en Francio, situanta en la marborda regiono Loire-Atlantique, proksime al Nantes. La projekto konstrui flughavenon proksime al la urbo estis lanĉita en 1960. Neaktiva pro la petrolo-krizo de la 1970aj jaroj, ĝi reviviĝis en 2000. Fine de 2007, la projekto konfirmiĝis, malgraŭ la anonco de la haltigo de iu ajn kreado de flughaveno farita dum la renkontiĝo titolita „Grenelle 1 de la naturmedio” en Parizo tiun saman jaron. La dekreto formaliganta ĝin estis publikigita la 10an de februaro 2008.

La projekto havas defendantojn, kiuj diras, ke ĝi estas rimedo por ekonomia evoluo. Sed ekzistas ankaŭ multaj kontraŭuloj kaj forta mobilizo, kiu kreskis dum la lastaj jaroj.

Pace sed firme rezisti

Nantes kaj ĝia regiono jam havas flughavenon, plejparte subutiligatan. Ĉiuokaze ĝi havas sufiĉe da spaco por esti plibonigita kontraŭ pli malaltaj kostoj. La nova projekto estas malŝpara, forigus terkulturajn laborpostenojn, kaj detruus la lokan naturan medion. Ĝi tuŝas unu el la lastaj heĝaj kamparaj areoj en malseka terareo en Francio. Pro tio, la kontraŭantoj de la projekto inkluzivis flanke de la kamparanoj, kiuj estis kultivantaj la teron de multaj generacioj, junulojn pli freŝdate konvertiĝintajn al la kampara vivo, nome de daŭripova terkultivado. La du grupoj fariĝis laŭ la jaroj pli kaj pli unuecaj kaj rezolutaj pace sed firme rezisti la evakuadon de la terpecoj sur kiuj ili laboras.

Projekto forlasita

Unu el la aktoroj de ĉi tiu mobilizo estas franca ekologia partio, „Eŭropo, Ekologio, La Verduloj” (EELV), kiu substrekas ĉi tiun ekzemplan sukceson. Ĝi estis ekde la komenco tre aktiva ĉefa kontraŭulo al la projekto, kune kun aliaj asocioj.

La 17an de januaro 2018, la registaro diris, ke la projekto konstrui novan flughavenon estas definitive forlasita. Necesis 50 jaroj por faligi ĝin.

„La ekologiemuloj deziras, ke ĉi tiu saĝa kaj kuraĝa decido fariĝu finofara precedenco: ke ekonomia evoluigo ne plu estu kondukata kontraŭ la naturmedio aŭ la vivado, aŭ kontraŭ la konsento de la loĝantaro, kiel tio tro ofte okazas”, bedaŭras Julien Bayou [ĵuljén bajú], kiu estas, kune kun Sandra Regol, nacia proparolanto de EELV.

Kune kun la malpermeso de elektra fiŝkaptado decidita de Eŭropa Unio, la forlaso de la konstruado de ĉi tiu netaŭga nova flughaveno montras, ke la luktoj alportas esperon. La persistemo indas ĉiam; ne mallevu la brakojn.

Marc GALLARDO
Marsejlo, Francio
1. Grenelle estas strato en Parizo, ĉe kiu troviĝas oficejo de la Ministrejo pri Laboro. Tie en majo 1968 oni ellaboris interkonsenton, kiu elirigis el granda konflikto, kaj poste la nomo estas uzata pri iaj grandaj interkonsiliĝoj de registaro kaj asocioj, sindikatoj ktp.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Gallardo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fantomo en la hotelo

La monaĥejo „Sankta Pantelejmono” troviĝis en tre bela arbara loko, inter jarcentaj fagoj. Ĝi similis al granda blanka ŝipo en la arbaro. Proksime al la monaĥejo estis lago kun diafana malvarma akvo, en kiu naĝis trutoj. En la arbaro estis groto, kaj oni diris, ke en ĝi antaŭ multaj, multaj jaroj loĝis ermito.

Ĉiun matenon de la monaĥejo aŭdiĝis la tinto de la preĝeja sonorilo, kiu vekis la proksiman vilaĝon. Dum la lastaj jaroj la monaĥoj en „Sankta Pantelejmono” unu post la alia adiaŭis la pekan mondon kaj ekis al la eterneco. En la monaĥejo restis nur avo Nestor, korpulenta, blankharara maljunulo kun helbluaj okuloj kaj kara rideto, kiu zorgis pri la monaĥejo kaj matene tintigis la sonorilon. Helpis lin du knaboj, kiuj paŝtis la monaĥejajn kaprojn.

Avo Nestor silente kaj kviete pasigis la tagojn en la monaĥejo kaj estis certa, ke ĉi tie li ĝisatendos sian lastan teran tagon. Tamen ne ĉiam okazas tiel, kiel la homo planas. En la monaĥejon venis juna viro. Neniu en la vilaĝo konis lin, kaj neniu komprenis, de kie li venis. Oni eksciis nur lian nomon – Krum. Li estis malalta, dika kun etaj okuloj, similaj al la okuloj de apro.

Krum venis en la fino de la printempo, renkontis avon Nestor kaj klarigis al li, ke oni komisiis al li zorgi pri la monaĥejo.

– Baldaŭ komenciĝos renovigo de la monaĥejo, kaj en ĝi estos hotelo – diris Krum. – En tiun ĉi belan monaĥejon venos multaj turistoj, kiuj ne nur admiros la monaĥejon, la pitoreskan naturon, sed tranoktos ĉi tie. Verŝajne post unu aŭ du jaroj komencos veni ankaŭ eksterlandanoj.

– Sed kial? – ne komprenis avo Nestor. – Tio estas monaĥejo. La homoj venas ĉi tien preĝi kaj peti absolvon.

– He, avo Nestor, – ekridetis Krum, kaj liaj apraj okuletoj ekbrilis – en la nuna epoko la kredo estas mono. La monaĥejo ne povas ekzisti sen mono. Necesas mono por ĝia renovigo. Vi bone vidas, ke ĉio ĉi tie estas malnova kaj ruiniĝas. Tial en la monaĥejo estos hotelo. Oni venos, tranoktos ĉi tie kaj pagos. Ĉe la lago mi konstruos restoracion. En la lago estas multe da fiŝoj, en la restoracio ni kuiros freŝan truton, kaj ĉiuj estos kontentaj.

– Tamen tiu ĉi sanktejo iĝos drinkejo. Oni drinkos, ebriiĝos, diboĉos – triste murmuris avo Nestor.

– Ne zorgu pri tio – trankviligis lin Krum. – Zorgu pri via maljuneco. La monaĥejo iĝos fama, kaj la proksima vilaĝo iĝos konata. Mi faros la vojon al la monaĥejo, por ke oni venu ĉi tien per aŭtoj. Kaj mi zorgos same pri vi, avo Nestor. Mi loĝigos vin en moderna domo por maljunuloj. Tie vi loĝos trankvile.

Avo Nestor alrigardis Krum severe kaj diris:

– Ne zorgu pri mi. Ne malŝparu monon por mi en la domo de la maljunuloj. Mi ankoraŭ povas zorgi pri mi mem.

Post kelkaj tagoj avo Nestor malaperis, kaj neniu eksciis, kien li iris.

Krum komencis renovigi la monaĥejon kaj konstrui hotelon. Venis laboristoj kaj konstrumaŝinoj, kaj ekestis streĉa laboro. Post du jaroj la monaĥejo estis renovigita, la hotelo konstruita, kaj ĉe la lago aperis moderna restoracio.

La monaĥejo rapide iĝis fama, kaj multe da homoj komencis viziti ĝin. Iuj pasigis tie sabaton kaj dimanĉon, aliaj restis eĉ kelkajn tagojn. Krum kontentis kaj fieris, ĉar lia plano brile realiĝis. Li mem loĝis en la hotelo, en luksa apartamento. La pli grandan parton de la tago li pasigis en la restoracio ĉe la lago. Tie por li estis ĉiam rezervita tablo. Krum preferis trinki ruĝan vinon, kiun li mendis el la vinkelo en la proksima urbo. La boteloj havis etikedon „Monaĥeja vino”.

Iom post iom la gastoj en la hotelo iĝis pli kaj pli multaj. Krum bone sciis reklami la hotelon. Komencis veni fremdlandanoj. Bruaj kompanioj ĝis noktomezo amuziĝis en la restoracio ĉe la lago, kaj de tie alflugis kantoj kaj gajaj krioj. Avo Nestor pravis: la monaĥejo kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis diboĉejo.

Foje matene, kiam Krum jam estis en la restoracio kaj trinkis sian matenan kafon kaj glason da ruĝa vino, venis Vlado, la administranto de la hotelo.

– Sinjoro – diris li – estas granda problemo. La gastoj, kiuj estas en la dek-kvina ĉambro, deziras tuj foriri. Ili venis hieraŭ vespere, pagis por kvin tagoj, sed ĉi-matene decidis foriri kaj postulas, ke mi redonu la monon, kiun ili pagis.

– Kial? – demandis Krum kaj liaj etaj okuloj ekbrilis kolere.

– Ili diras, ke la tutan nokton ili ne povis dormi. En la ĉambro aŭdiĝis paŝoj, la pordo de la banejo senĉese fermiĝis kaj malfermiĝis. Plurfoje ili ekstaris el la litoj, ŝaltis la lampon, ĉirkaŭrigardis, sed neniu estis en la ĉambro. Tamen, kiam ili denove enlitiĝis kaj ekdormis, la pordo de la banejo denove malfermiĝis kaj fermiĝis, kaj denove aŭdiĝis paŝoj en la ĉambro. Ili tute nervoziĝis, iliaj du infanoj ege timiĝis, kaj oni ankoraŭ ne povas trankviligi ilin. Ili diras, ke en la hotelo estas fantomo kaj eĉ minuton plu ili ne restos ĉi tie.

– Stultaĵoj – kriegis Krum. – Ĉu ili estas frenezaj aŭ idiotoj? Kiajn fantomojn ili sonĝis? Certe ili estis ebriaj.

– Eble – konsentis Vlado – sed kion mi faru?

– Redonu al ili la monon. Mi ne bezonas tiajn frenezulojn! – ordonis Krum kaj kuntiris siajn densajn brovojn.

La gastoj de la dek-kvina ĉambro foriris, sed post du tagoj la okazintaĵoj ripetiĝis. En la hotelon venis juna familio, tre simpatiaj edzo kaj edzino, kiuj planis tri tagojn pasigi tie. Tamen post la unua nokto ili diris al Vlado, ke la tutan nokton ili ne dormis, ĉar en la ĉambro aŭdiĝis paŝoj kaj la pordo de la banejo senĉese malfermiĝis kaj fermiĝis. Vane Vlado trankviligis ilin, sed ili deziris tuj foriri.

Post ili aliaj gastoj same subite foriris. Krum furioziĝis kaj kriis, kaj Vlado ne sciis kiel agi. La gastoj venis, pasigis nokton en la hotelo, subite foriris, kaj Vlado devis al ĉiuj redoni la monon.

Tio, kio okazis nokte en la hotelo, rapide disvastiĝis. Malbonaj novaĵoj kvazaŭ havas flugilojn, kaj jam preskaŭ ne venis gastoj. Iom post iom la restoracio senhomiĝis. La tabloj estis malplenaj. La orkestranoj foriris, kaj en la granda salono ekregis profunda silento. Antaŭ monato sur la aŭtoparkejo ne estis loko. Tiom multaj estis la aŭtoj, sed nun tie videblis nur la aŭto de Krum.

Krum koleriĝis, blasfemis kaj estis certa, ke iu ŝerctrompis lin. Nun, sidante sola en la restoracio antaŭ glaso da vino, de tempo al tempo li kolere kriegis:

– Se mi scius, kiu estas tiu ĉi kanajlo, mi mortpafus lin kiel hundon! Li bone vidos, kiu estas Krum Vanev!

En la restoracio estis neniu krom Krum kaj la kelnerino Ginka, kaj tial neniu aŭdis la minacojn de Krum.

Ordinare malfrue nokte Krum revenis ebria en sian hotelan ĉambron, enlitiĝis kaj tuj ekdormis. Same ĉi-nokte li revenis ebria, senvestiĝis, ekkuŝis en la lito kaj ekdormis, sed post dek minutoj pezaj paŝoj en la ĉambro vekis lin. Iu paŝis malrapide kaj singardeme. – Kiu li estas? – meditis timeme Krum, kuŝante ŝtonigita en la lito kaj atendante, ke tiu, kiu paŝas en la ĉambro, proksimiĝos al li. Krum pretis salti, kapti la nekonaton, sed en la mallumo li nenion vidis, tamen la paŝoj daŭre aŭdiĝis. Post minuto la pordo de la banejo komencis malfermiĝi kaj fermiĝi.

Eble mi sonĝas aŭ mi multe drinkis ĉi-nokte – meditis Krum timante. Subite li saltis el la lito, ŝaltis la lampon kaj komencis detale esplori la ĉambron. Li rigardis en ĉiuj anguloj, en la vestŝranko, sub la lito, malantaŭ la tablo. La pordo de la banejo estis larĝe malfermita, sed neniu estis en la banejo. Glacia ŝvito surverŝis Krum, kaj li tremis kiel folio. Ĝis mateno li ne ekdormis kaj forfumis tutan skatolon da cigaredoj.

– Avo Nestor anatemis min – plurfoje ripetis Krum. – Mi certas, ĉar kiam li foriris, li venene alrigardis min.

Du noktojn Krum ne povis dormi. La paŝoj en la ĉambro ne ĉesis. Li iris dormi en alia ĉambro de la hotelo, sed tie estis la samo.

Post kelkaj tagoj Krum subite ekveturis ien. Vlado atendis lian revenon tutan semajnon, sed Krum nek revenis, nek telefonis. Tiam Vlado ŝlosis la hotelon kaj iris en la vilaĝon, kie li loĝis.

Pasis jaro. Silento kaj mistero volvis la hotelon, kaj neniu kuraĝas eniri ĝin.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Zika forigas cerb-tumorojn ĉe adoltoj

Ene de nur 24 horoj la viruso Zika (MONATO 2016/10, p. 17 (2016/011776.php)) sukcesis duonigi la tumoran ĉelaron en la cerbo de pacientoj submetitaj al aparta provo.

Brazilaj sciencistoj pruvis lastatempe la efikecon de la viruso Zika – konata ankaŭ kun la nomo ZIKV – por kontraŭbatali la tumorajn ĉelojn situantajn en plenkreskulaj cerboj. Fakuloj el la ŝtata universitato de Kampino (portugale: Campinas) intence infektis per la viruso ĉelojn trafitajn de glioblastomo. Temas pri maligna, rapide pliiĝanta tumoro de la centra nerva sistemo. Oni rimarkis, ke unu tagon post la injektado Zika estis jam foriginta 50 % de la tumoraj ĉeloj. Tiu procezo ripetiĝis dum la sekvantaj horoj, kaj, plej notinde, la sanaj ĉeloj tute ne estis damaĝitaj de la virusa agado. Ĝi intervenis nur je la tumoraj ĉeloj, sen ia ajn malfavora sekvo por la sanaj.

Vakcino

La principo konstatita, laŭ kiu la viruso Zika estas detruema al la cerba ĉelaro de ĵusnaskitoj, sed ne je tiu de adoltoj, gvidis tiun ĉi testadon. „Zika ja respektas la normalan, sanan ĉelaron de plenkreskaj personoj, forigante nur la ĉelojn frapitajn de tumoro: tiumaniere ĝia apliko povas iĝi kuracado pli specifa kaj trafa ol kemiterapio mem”, klarigis la sciencistino Estela de Oliveira Lima. La esploristoj malkovris, ke, kiam okazas kontakto inter Zika kaj tumoraj ĉeloj, konsiderinde kreskas la kvanto de digoksino, substanco jam pasintece uzata dum la traktado de kelkaj koraj malsanoj kaj ŝajne respondeca ankaŭ pri tumora elimino.

La posta paŝo devos esti plia testado ĉe bestoj kaj, fine, ĉe homoj. Se la favoraj rezultoj konfirmiĝos, oni povos tiel saluti novspecan traktadon kontraŭ glioblastomo – kaj eĉ apartan vakcinon eblos pretigi.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Koŝmaro de kontraŭatako

Informplena kaj pensiga estas la opinio de Xavi Alcalde (MONATO 2018/03, p. 9-10 (2018/012185.php)). Ni pagas imposton kaj tenas armeon kaj policon, por ke ili protektu nin. Se ni mem devas protekti nin per pafiloj, kiel utilas polico kaj eĉ ŝtatoj? Verŝajne multaj usonanoj, kies prapatroj forprenis teron de la indiĝenoj per pafiloj, estas ankoraŭ obsedataj de koŝmaro de kontraŭatako kaj memdefendo.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ok miloj en cent tagoj

La 46-jara litova fajrestingisto Aidas Ardzijauskas pasintaŭtune deklaris, ke en la daŭro de cent tagoj li kuros ok mil kilometrojn, kaj ke tiun maratonon li dediĉos al la 100-jariĝo de sia patrujo. Li planis ekiri el la senegala ĉefurbo Dakar kaj atingi Vilnius ĝuste la 16an de februaro okaze de la naskiĝtago de sia patrujo.

Aidas trakuris Senegalon, Maŭritanion, Okcidentan Saharon, Marokon, Hispanion, Francion, Italion, Aŭstrion, Ĉeĥion kaj Pollandon. Sian kuradon li finis en Vilnius eĉ pli frue ol planite: la 4an de februaro.

Tra kontinentoj kaj veteroj

La atleto ĝojis, ke survoje li sukcesis eviti grandajn problemojn, ĉar dum la kurado la vetero tre variis. En Afriko li devis alkutimiĝi al varmego je ĉirkaŭ 41 gradoj kaj al sablotempestoj. Ankaŭ en Eŭropo la vetero ne multe favoris, ĉar kelkloke ofte pluvis kaj neĝis. Precipe en la plej malfacila eŭropa etapo, la Alpoj, estis danĝeroj pro neĝotempestoj. Ĉiutage la maratonkuranto sukcesis efektivigi du maratonojn: unu en la unua duono de la tago kaj la duan posttagmeze.

Sian tagordon Aidas planadis laŭ la veterkondiĉoj. Li vekiĝis antaŭ la 5a horo kaj je la 6a li jam startis. Sur la vojoj de la varmega Afriko li kuradis antaŭ tagmezo por eviti varmegojn. Sekvis kvar- ĝis kvin-hora ripozo. Dua maratono komenciĝis jam vespere. Li kuradis ĝis la 22a horo. La kuranto noktumis en tendoj apud la vojoj aŭ en iu tranoktejo. Dum sia kurado la viro eluzis dek parojn da sportŝuoj.

La litovo diras, ke li kuradas jam pli ol 30 jarojn. Antaŭ kelkaj jaroj li jam kalkulis 80 mil kilometrojn kuritajn kaj poste ĉesigis la kalkuladon. Post la ĵus finiĝinta kurado Dakar-Vilnius li aludis pri pli granda defio: ĉirkaŭkuri la terglobon.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolektanto de fabeloj

En tiu ĉi jaro Slovakio rememoras la 190an datrevenon de la naskiĝo de Pavol Dobšinský [dobŝinski], kiu okupas apartan kaj specifan lokon inter la slovakaj verkistoj de la 19a jarcento. Dobšinský estis verkisto, evangelia pastoro, tradukanto, folkloristo, sed precipe la plej granda kaj la plej konata kolektanto de popolaj slovakaj rakontoj, fabeloj, legendoj kaj aliaj literaturaĵoj, kaj unu el la fondintoj de la slovaka romantikismo.

Lernado kaj agado

Dobšinský naskiĝis la 16an de marto 1828 en la belega kaj pitoreska vilaĝeto Slavošovce (ĉirkaŭ 330 km oriente de la ĉefurbo Bratislavo) en familio de evangelia pastoro. Li studis teologion en la urbo Levoča, kiu danke al multaj memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio. Fininte siajn studojn, li komencis labori kiel helpanto de evangelia pastoro en la malgranda urbeto Revúca. De la jaro 1852 li laboris kiel helpa redaktoro ĉe la revuo Slovenské pohľady (Slovakaj rigardoj), pli malfrue kiel evangelia vikario kaj en la jaroj 1858-1861 kiel profesoro de la slovaka lingvo en la historia urbo Banská Štiavnica. La finon de sia vivo li pasigis kiel pastoro en la malgranda vilaĝeto Drienčany, kie li en 1885 mortis en la aĝo de 57 jaroj kaj estis entombigita.

Verkado

Dobšinský jam kiel mezlerneja studento verkis patriotajn poemojn kaj pli malfrue tradukis el la monda literaturo precipe verkojn de G. Byron, A. de Lamartine kaj A. Mickiewicz. Li eldonadis du periodaĵojn: Holubica (Kolombino) kaj Sokol (Falko), recenzis almanakojn kaj okaze eldonadis ankaŭ literaturajn verkojn de slovakaj verkistoj.

La fokuso de lia literatura laboro estas en la folkloro. Dobšinský multe veturis kaj vizitis diversajn regionojn de Slovakio. Li daŭre kaj senĉese kolektadis kaj skribadis popolkantojn, sentencojn, proverbojn, popolludojn, kutimojn kaj superstiĉojn.

Meritplena artisto

Li akiris al si eternan meriton per kolektado kaj eldono de Slovakaj rakontoj (1858-1861) kaj Simplaj popolaj slovakaj rakontoj (1880-1883), kiuj estas liaj vivoverkoj. Tiuj ĉi kolektoj de popolrakontoj akiris grandegan popularecon, kaj por slovakoj ili estas la ĉefaj kaj reprezentaj verkoj de folklorismo.

Dobšinský, malgraŭ la negrandeco de sia verkaro, havas honoran lokon en la historio de la slovaka popolliteraturo. Pri liaj agadoj memorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj, nomoj de lernejoj kaj diversaj publikaĵoj. En lia naskiĝvilaĝeto estis kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontestebla juĝproceso de Lula

Luiz Inácio Lula da Silva [luíŝ inásio lula da siŭva], fondinto de la brazila Laborista Partio (PT, laŭ la portugala mallongigo), estas la plej fama el la brazilaj politikistoj, precipe internacie. La 24an de januaro li estis juĝita kaj kondamnita al 12 jaroj da mallibereco. La decidon faris tri juĝistoj de apelacia tribunalo. Lula estas akuzita pri tio, ke li ricevis subaĉeton de granda konstrua kompanio, OAS, kiu estas implikita en multmiliona korupta fiaranĝo. OAS pagis grandajn subaĉetojn al dungitoj de Petrobras, la brazila ŝtata petrolkompanio.

Neniu rekta pruvo

La enketado pri la korupta aranĝo de Petrobras okazas danke al la operacio Lava Jato, kiun komisiis la juĝisto Sérgio Moro [serĝu moru]. La supozeble ricevita subaĉeto de Lula estas apartamento, kiu nun kostas proksimume 500 000 dolarojn. Tamen ekzistas neniu dokumenta pruvo, ke Lula aŭ lia edzino iĝis posedantoj, loĝis en ĉi tiu apartamento, luigis ĝin aŭ ke ili akceptis ĉi tiun donacon. La „pruvo” kontraŭ Lula baziĝas sur atesto de kondamnita funkciulo de OAS, kies puno „kompense” malpliiĝas.

Partieca traktado

Neoficiale, Moro estas ligita al politikistoj kaj partioj, kiuj apartenas al la opozicio. Dum multaj jaroj li partoprenis en iliaj sociaj eventoj. Oni facile trovas en la reto lian foton kun Aécio Neves [aésiu neviŝ], kiu estis implikita en multaj koruptaj aranĝoj, kaj krome provis malhelpi al koncerna jura enketado. Iuj faktoj montras, ke Moro ne estis tiom severa rilate aliajn enketitajn personojn: ekzemple, li liberigis post kondamno la eksan direktoron de Petrobras, Paulo Roberto Costa [paŭlu robertu koŝta], kiu devis redoni proksimume 22 milionojn da dolaroj, sed probable li ŝtelis multege pli.

Ĉu konflikto de interesoj?

Do, kial kondamni iun personon, implikitan en malpli grandskala korupta aranĝo, pri kiu ankoraŭ neniu pruvo ekzistas, dum aliaj politikistoj, laŭpruve koruptitaj, ne estis juĝitaj aŭ kondamnitaj? Multaj deziras, ke Lula ne iĝu prezidento ankoraŭfoje, kvankam enketoj montras, ke li facile venkus. Historie li formis socie pli inkluzivan registaron kaj ankoraŭ restas tre populara. Multaj homoj eliris el malriĉeco, kaj neniam estis tiom da investado en sanprotekton kaj klerigadon (vidu la artikolon de Josefo Lejĉ, MONATO 2011/01, p.10).

Post lia juĝa proceso, multaj montris subtenon al Lula en diversaj brazilaj urboj. Ĉi tio certe maltrankviligas multajn sektorojn de la brazila socio, kiuj vidis en tiu situacio riskon perdi siajn profitojn: ekzemple, privataj sektoroj de sanprotektado kaj klerigado. Krome, la registaroj de Lula kaj, sekve, de Dilma Rousseff [diŭma ĥuséf], ambaŭ el PT, donis signifan aŭtonomecon al la Juĝa Povo de Brazilo por enketi kaj persekuti korupton de ŝtataj oficistoj, ĝenante multajn altrangulojn.

La estonteco

Kio nun okazos al Lula? Kvankam ĉi tiu estis la fina apelacia instanco de la Federacia Regiona Tribunalo, li ankoraŭ povas kontesti la decidon. Krome li povas apelacii en aliaj superaj tribunaloj.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Matematika modelo por preventi diabeton

Noveca modelo, bazita sur matematiko kaj realigita de la Instituto pri Neŭrosciencoj de la nord-orienta itala urbo Padovo (regiono Veneto), ebligis al internacia teamo malkovri kun multe pli da precizeco ol antaŭe, kiuj estas la mekanismoj kaj la kialoj, kiuj kondukas al la estiĝo de la plej disvastiĝinta speco de la malsano diabeto.

Misa insulin-sekreciado

La scienca esploro, efektivigita en la lastaj jaroj de fakuloj el Padovo kunlabore kun kolegoj el la Instituto pri klinika fiziologio de Pizo (centra Italio) samkiel el la universitatoj de Pizo kaj Pitsburgo (Usono), komprenigas finfine pli klare, kio respondecas pri la misa sekreciado de insulino. Problemoj pri ĝia produktado kaŭzas la ekaperon de duatipa diabeto. La realigita matematika modelo estos en la proksima estonteco tre helpa por esploristoj pri medicino, ĉar duatipa diabeto estas la plej ofta formo de diabeto, trafanta eĉ 90 % de la pacientoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la klasbatalo jam finiĝis?

Antaŭ nelonge mi parolis kun mia maljuna konatino, kiu loĝas en la sama lando kiel mi. Ŝi naskiĝis en Anglio, sed ne opinias sin anglino. La lingvo, en kiu ni kutime interparolas, ne estas la angla. Foje ŝi diris, ke antaŭ sia alveno al Irlando (lando, kiu fiere pretendas, ke ĝia socio estas senklasa) ŝi neniam rimarkis, kiom klase disigita estas Anglio kompare kun la Verda Insulo. Nun ŝi estas forte konscia pri tiu diferenco. Fakte, preskaŭ neniu lando estas tute senklasa. Eĉ en Irlando estas riĉuloj kaj malriĉuloj, salajratoj kaj senlaboruloj, domposedantoj kaj nomadoj.

Sociaj klasoj ankoraŭ gravas

Certe mia amikino M.J. ne intencis insulti la landon de sia naskiĝo, sed mi devas konsenti, ke mi havis la saman impreson kiel ŝi, kiam mi dumtempe loĝis en la lando de Ŝekspiro kaj Margaret Thatcher. Anglio estas lando, en kiu socia klaso estas pli evidenta kaj grava, ol en iu ajn alia parto de la mondo, kiun mi konas. En Anglio (sed malpli en aliaj partoj de la brita insularo, kaj certe ne en Irlando) ĉiuj interhomaj rilatoj kaj aktivaĵoj – literaturo, filmoj, politiko kaj eĉ humuro – havas klasan fonon, kaj estas intime bazitaj sur klaso. Mi iam supozis, ke tiuj klasaj diferencoj ja ekzistis en la pasinteco – ekzemple, en la dek-naŭa jarcento, la epoko de la fama angla romanisto Charles Dickens – sed ke, kredeble, socia klaso ne plu havas gravan influon. Tamen, laŭ mia amikino, mi malpravas.

Male en Irlando

Mi iam legis, ke la fama irlanda dramisto George Bernard Shaw asertis, ke kiam anglo malfermas la buŝon por paroli, oni tuj rekonas per lia prononco, al kiu socia klaso li apartenas. Kontraste, en Irlando, sufiĉe eminentaj kaj alte instruitaj homoj kutime havas la saman akĉenton kiel malpli edukitaj, kaj titoloj de respekto kiel „sinjoro ” aŭ „sinjorino ” estas apenaŭ uzataj.

Pli kaj pli klase disa?

Kelkaj asertas, ke hodiaŭ estas pli da egaleco en la socio, sed rilate Anglion mi dubas ne nur pri tio, ke la klasa disdivido reduktiĝis, sed eĉ pri tio, ĉu la socio en Anglio ne iĝas pli kaj pli klase disa. Eble veras, ke ne tiom da malriĉeco ekzistas kiel en la pasinteco, sed la diferenco inter „ordinaraj” angloj kaj la granda, sed minoritata elito nun estas vasta, kaj videbla en ĉiuj aspektoj de la vivo en tiu lando.

Restas multaj monarkioj

Mi ofte miras pri tio, ke en la mondo, kie la plimulto de la ŝtatoj estas respublikoj aŭ pretendas esti demokratiaj, ankoraŭ ekzistas tiom da monarkioj. Ekzemple, en la moderna Eŭropo, reĝoj kaj reĝinoj troviĝas en Belgio, Nederlando, Danio, Svedio kaj Hispanio; kelkaj etaj ŝtatoj estas princ- aŭ duk-landoj. Tamen, ŝajnas, ke nenie eŭropanoj estas tiom konsciaj pri socia klaso kiel en Anglio.

„La avino de Eŭropo”

Mirinda estas la fakto, ke Victoria (1819–1901), la reĝino de Anglio (1837–1901), naskis naŭ infanojn, de kiuj devenas preskaŭ ĉiuj reĝaj familioj de Eŭropo. Tial tiu fekunda monarkino estas kromnomata „La avino de Eŭropo”. La lasta caro de Ruslando kaj lia kuzo, la samepoka angla reĝo Georgo la 5a, estis similaj kiel fratoj. Same kiel ili, la germana imperiestro Vilhelmo estis nepo de Victoria kaj li eĉ troviĝis funebre ĉe ŝia mortolito.

Malegaleco persistas

Malkiel en Francio, kie la aristokrataro pereis sub la gilotino, en Anglio la nobeloj kaj reĝaj familianoj ne nur supervivis, sed intertempe multiĝis. Supozeble, de tempo al tempo iu maljuna lordo mortas sen heredanto, sed la nobelaro ne malaperas. Laŭ mia amikino, en Anglio estas ne nur reĝino, sed ankaŭ geprincoj, gedukoj, gemarkizoj, gegrafoj, gevicgrafoj, gebaronoj, baronetoj (angle: baronets), gelordoj, kavaliroj, damoj (ina titolo), kaj honorinduloj (titoloj de diversaj eminentuloj kaj gefiloj de nobeloj).

Ĉiujn tiujn detalojn oni povas konfirmi, konsultante la informlibron pri la brita aristokrataro Burke's Peerage (nobeloj laŭ Burke). Tiu enorma elito ne plu ĝuas la samajn privilegiojn kaj potencon kiel en antaŭaj jarcentoj, sed multaj posedas vastajn bienojn en Anglio, Skotlando kaj aliloke. Lordoj rajtas esti neelektitaj membroj de la dua ĉambro de la brita parlamento (nomata Ĉambro de Lordoj). La monarko estas pli simbola ol potenca, sed havas fortan influon kaj prestiĝon. Malegaleco inter nobeloj kaj „ordinaruloj” estas evidenta kaj persista.

Tamen, ne ĉiuj kavaliroj kaj lordoj estas de aristokrata deveno. Ĉiujare, la reĝino honoras personojn, kiuj faris specialan servon al la regno aŭ kiuj distingis sin en la kampoj de politiko, kulturo, sporto, karitato ktp.

Ankaŭ en Irlando restas lordoj

Kiam Irlandon regis la anglaj reĝoj kaj reĝinoj, en Dublino ekde la mezepoko ĝis la jaro 1800 ekzistis parlamento kun du ĉambroj de deputitoj. La impona konstruaĵo de la tiel nomata „Ĉambro de Lordoj” ankoraŭ ekzistas en la irlanda ĉefurbo, sed hodiaŭ ĝi estas ĉefsidejo de la Banko de Irlando. Kelkaj denaskaj irlandanoj havas la hereditan titolon „lordo”, sed tio estas anakronismo en la nuntempa respubliko kaj apenaŭ estas serioze rigardata. Aliflanke, adeptoj de maldekstra politiko neniam sukcesis iĝi tre influhavaj en Irlando, kaj vera klasbatalo neniam evidentiĝis ĉi tie, precipe pro la potenco de la katolika eklezio. Tamen, hodiaŭ tiu eklezia potenco pli kaj pli ŝrumpas, kaj oni ne plu povas antaŭdiri, kia estos la estonta politika situacio en la Verda Insulo.

Kien plu?

Oni ne povas antaŭdiri, ĉu la brita monarkio daŭros en ĝia nuna formo. Proksimume duono de la skotoj deziras sendependecon de Britio, kaj multaj skotoj deziras respublikon, ne monarkion.

Ni vivas en interesa tempo.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtateto riĉa, sed ne plu

Jam en la unuaj paĝoj banala frazo klarigas la tutan historion de teritorio malgranda, sed avidata: „la batalo pri naturaj riĉaĵoj estas de ĉiuj tempoj”.

Zinko-ercon oni prilaboris jam en la mezepoko, sed oni sukcesis precipiti la zinkon kiel prilaboreblan metalon nur jarcentojn poste. Ĝi iĝas fleksebla, lamenigebla, rulpremebla jam je ĉirkaŭ 130 celsiaj gradoj.

Cadmia, Calamine, Calamijn estas la nomoj de la zinko-erco, eltirita el minejo, situanta ĉe la landlimo inter Belgio, Nederlando kaj Prusio 1. Pri la granda komerca sukceso de tiu erco verkis Eduard Browne, rakontante pri la minejo, ekspluatata de tricent jaroj, kies branĉoj disvastiĝas tra pluraj subteraj vejnoj. Fine de la mezepoko estis bataloj pri posedo inter la urbo Akeno kaj la duko de Brabanto kun la venko de ĉi-lasta. Napoleono en sia remuldo de la mapo de Eŭropo konkeris la minejon en 1794 kaj ĝin ŝtatigis. Kemiisto Jean-Jacques Dony eltrovis sistemon por ekstrakti puran zinkon, investis multan monon en la surmerkatigo de tiu produktaĵo kaj, kiam oni ĝin kopiis plurloke, li bankrotis.

Trilanda punkto

La kolapso de la napoleona armeo ĉe Waterloo kaŭzis, ke la venkintaj potencoj rearanĝis la tutan kontinenton, sed pri tiu zinkerca elfosejo la pactraktato de Akeno de 1816 estis neklara: unu paragrafo ŝajne atribuis ĝin al Nederlando, alia al Prusio; ne estis aldonitaj mapoj, tial ĉiu potenco volis interpreti laŭ sia favoro. Dum oni atendis akordiĝon, la eta triangulo ĉe la limo inter Belgio kaj Prusio, kun la supra vertico ĉe la „trilanda punkto” (Belgio, Nederlando kaj Prusio) kaj enhavanta la minejon, estis deklarita kiel neatribuita, do neŭtrala, administrata komune de la du najbaraj landoj, kiuj ne rajtis enigi siajn armeojn.

La „provizora landlimo”, indikata simple per fostoj, trafis meze de la komunumo de Moresnet, teritorio plejparte arbara, kun ĉirkaŭ kvindeko da domoj kaj ĉirkaŭ 250 personoj, loĝantaj preskaŭ ĉiuj en la urbeto Kelmis. Ĉe la du flankoj sin rigardis la belga Moresnet kaj la prusa Moresnet; la areo estis ĉirkaŭ 3,5 km 2.

Neŭtrala Moresnet

La laboraj ebloj ĉirkaŭ la minejo alvenigis fortan enmigradon: la loĝantoj kreskis ĝis pli ol 3400. En 1820 fine la akordiĝoj ekestis kaj Nederlando cedis, interŝanĝante Moresnet-on kontraŭ alia minejo, sed intertempe estis ribelintaj la belgoj. Siavice la zinkminejo vidis novan tre brilan starton per la fondo de akcia societo Vieille Montagne fare de pariza bankisto kun bruselaj radikoj, tiel ke ĝi fariĝis la plej granda zinkoproduktejo en la mondo.

Kiel ŝtato, la neŭtrala Moresnet funkciis strange sed trankvile: monunuo? ajna: franca, belga, prusa; impostoj? krude kalkulataj laŭ terenoj, mebloj, fenestroj, servistoj; patrujo? neniu deviga soldatservo; lingvoj? neniu oficiala, praktike mikso de la franca, germana, limburga, sekve neniu deviga lernado; urba sekureco? unu ĝendarmo; justico? neniu tribunalo nek doganoj, kaj la maloftaj deliktoj estis aranĝataj de la najbaraj landoj, kiuj havis ĉiuj sian apartan kodekson; administrado? urbestro, komisiitoj; ĉu entute necesas elektoj? sufiĉas nomumoj.

La centra strato dividis ankaŭ la horojn. Unuflanke estis la horo de Parizo, aliflanke tiu de Berlino, kaj la horloĝo de Nederlando fruis dudek minutojn antaŭ la belga, ĉar antaŭ la alveno de la fervojo, kiu devigis al akordigo de la horaroj, ĉiu regioneto havis sian horon.

La ercominejo elĉerpiĝis jam en 1885, sed ankoraŭ dum jardekoj restis tre profita la prilaboro de la metalo.

Senedza gravedulino alvenas al la neŭtrala Moresnet, eble en 1902, akuŝas kaj transdonas, pagante, la bebon al familio, kiu zorgos pri lia bonfarto; li nomiĝos Joseph, poste Emil: la tuta rakonto de la libreto treniĝas tra li, liaj familianoj, liaj viveventoj kaj memoroj, kolektitaj rekte de la aŭtoro tra intervjuoj.

Esperanto

En la eta ĉefurbo (intertempe la minejo produktis tridekoble da tunoj da erco ol antaŭ duonjarcento) multiĝis la trinkejoj, kaj en unu el ili, nomata Select, ekestis kurso pri Esperanto. Kreiĝis klubeto, ia komunumo de esperantlingvanoj: Moresnet estas neŭtrala, do ĝi havu oficiale neŭtralan lingvon! La kurso intensiĝis, lernantoj plimultiĝis, la kvara Universala Kongreso en Dresdeno (1908) decidis, ke neŭtrala Moresnet fariĝu la ĉefurbo de la internacia movado. Estis verkita himno (kun la melodio de la germana O Tannenbaum), kiu estis ja kantata dum la festoj.

Neŭtralecon, riĉecon kaj Esperanton forbalais la unua monda militego. La pactraktato devigis Germanion agnoski la suverenecon de Belgio sur la neŭtrala Moresnet, sed pro nepago de la enormaj militaj damaĝoj fare de Germanio, Francio, apogate de Belgio, invadis la regionon Ruhr. Tamen zinko ne plu estis la preferata materialo por tegmentoj, ŝutroj, kestoj, do ĝia produktado ne plu estis profitiga: la dudeka jarcento estas la jarcento de bakelito, plasto, nilono. La monda militego ekbolis kaj unu jaron post la komenco de la konflikto la germana armeo okupis la landeton, por eviti, ke belgoj de tie aliĝu al kontraŭgermanaj fortoj.

Sed eĉ pli intensa estis la perforta disigo de la loĝantaro: ĉar la absoluta plimulto estis enmigrintoj, restintaj kun la ŝtataneco de sia origina lando, eĉ en la sama strato aŭ en la sama ĉambro junuloj estis rekrutigitaj en la germanan aŭ en la belgan armeon. La fino de la milito abolis la ŝtateton, kiu estis enkorpigita en Belgion, konsistigante tiel germanlingvan enklavon per referendumo pri kies reguleco multaj duboj estas legitimaj. En la milito mortis 68 anoj de Moresnet, sed la slabo, kiu memorigas pri ili, ne diras, en kiu armeo ili batalis: En la morto kunigitaj.

Kvankam Esperanto estis dum mallonga tempo (deko da jaroj) teorie la oficiala lingvo de la neŭtrala lando Moresnet, apenaŭ estas mencio pri ĝi; ĉiuj frazoj aŭ ŝildoj estas germanlingvaj (tradukitaj librofine), kaj forte mankis la koncepto pri patrujo: tro malgranda estis tiu ŝtato, por ke ĝi povu organiziĝi kiel funkcianta strukturo kaj krei senton pri civitaneco, ligata ankaŭ de komuna neŭtrala lingvo: la plej fruaj loĝantoj iĝis minimuma procento kompare kun la enmigrintoj.

Fluo de faktoj

Ĉi tiu landeto, tiom fora de normaleco, iĝas simpatia al la leganto: entute ĝia historio daŭris tamen de 1816 ĝis 1919, do plenan jarcenton. La fluo de la faktoj en la libro riskas ne ĉiam esti tro klara, ĉar, preter iuj apenaŭaj lingvaj stumbletoj, la salto inter diversgeneraciaj vivrakontoj postulas de la leganto kapablon kunsalti tra la jardekoj: oni kredas esti en unu ĵus menciita jaro, kaj male la intervjuato ŝanĝiĝas kaj kuntrenas sian alitempan memoron; sed entute oni legas kun ĝuo, kvazaŭ fabelon: la nemultajn paĝojn oni turnas avide por legi la sekvon. Tre klaraj estas la tri mapoj montrantaj, kiel moviĝis la landlimoj en la lasta jarcento.

Carlo MINNAJA
David van Reybrouck: Zinko. El la nederlanda tradukis Piet Buijnsters. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, 2017. 56 paĝoj. ISBN 978-908056515-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libro-arto

Kion fari, se brokantejoj kaj pulbazaroj ne plu akceptas viajn librojn? Ĉu ĵeti ilin en rubujon, lasi polviĝi sur bretaro, bruligi aŭ donaci al geamikoj, kiuj ne kuraĝas rifuzi? Ne cerbumu! Aliĝu al kurso pri libro-arto aŭ serĉu ekzemple en la reto detalojn pri book craft! Vi surpriziĝos, vidante kiel eblas uzi librojn kiel materialon por recikligo kaj novaj objektoj.

Bone, se la libroj havas belan spinon, orumitajn kovrilojn kaj folio-eĝojn. Tamen ankaŭ malnovaj tedaj kaj ne plu validaj leĝolibroj taŭgas. Eblas uzi ĉiun libron. Liberiĝu de via malnova respekto al presitaj vortoj kaj al la klopodoj kaj atingoj de verkistoj! Ilia laborego malaperos kiel fenikso kaj renaskiĝos en la manoj de libro-artisto en nova miriga kaj ĝojiga formo.

El firma dika librego vi povas fari ekzemple ĉarman skatolon, kaŝujon por konjako-botelo aŭ por virinaj juveloj, ujon por skribiloj kaj aliaĵoj sur via skribotablo. Krome eblas fari dekoracion de via muro kaj igi vian loĝejon aspekti kiel VIA hejmo.

Fingroj kaj imagopovo

La finna libro-artistino Katri Oikarinen uzas malnovajn griziĝintajn bretojn por enkadrigi siajn verkojn. Ili estigas trankvilan historian etoson. Iu diketa libro ne plu uzata povas per ŝiaj manoj fariĝi staranta kadro por paro da fotoj karaj al ŝi. La pordon de sia dormoĉambro ŝi kaŝis per „tapeto” el librodorsoj. Sur la kuireja tablo oni povas meti firman dikegan libron, ekzemple ne plu uzatan vortaron, kaj enmeti siajn plej akrajn tranĉilegojn inter la foliojn. Tie ili ne malakriĝos.

Ankaŭ librofolioj utilas. Vi povas lerni faldi ilin por fari anĝelojn, erinacojn, aliajn bestetojn aŭ ventumilecan ujon por (vizit)kartoj. Informojn pri paperaj rozoj serĉu en la reto per DIY paper roses (mi bedaŭras, ke mi povas doni nur anglalingvajn serĉvortojn). Faldante foliojn el libroj, vi povas uzi ilin ankaŭ kiel ornamaĵojn por kristnaska arbo, plur-edrojn, globojn, stelojn. Serĉu modelojn kaj instruantojn, uzu viajn fingrojn kaj imagopovon, ĝuu! Eble vi sukcesos evoluigi vian hobion ĝis arto kaj gajni monon, vendante viajn ideojn en la reto.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sinjorino rulseĝo arestita

Kiam oni pensas pri surstrataj vendantoj de drogoj – kiel kokaino, opio, heroino – oni plej ofte bildigas al si junulojn kun sportŝuoj, malhele vestitajn, pretajn rapide forkuri, kiam la polico alvenas. Tute mala aspektis tamen vendisto en la flandra marurbeto Blankenberge. Tie estis arestita pro kontraŭleĝa drogvendado 59-jara virino en rulseĝo. Ŝi kaj ŝia amiko ricevis monpunon de po 6000 eŭroj kaj karcerpunon de kvar jaroj.

Ene de nur unu jaro ŝi sukcesis vendi en la banloko 7 kilogramojn da kanabo. Ŝi estis bone konata en la rondo de dependuloj kiel „sinjorino rulseĝo”. La aĉetojn faris por ŝi ŝia amiko, kiu regule per sia Mercedeso veturis al Bruselo por tie en la nigra merkato akiri la necesajn kvantojn.

Malsankompenso

La juĝisto donis al ŝi kaj al la amiko altan punon ne nur pro la vendado de drogoj al dependuloj, sed ankaŭ pro la fakto, ke ŝi deklaris al la socia asekuro, ke ŝi pro la handikapo tute ne povas labori kaj ne havas iajn enspezojn. Do krom la ne malgranda lukro pro drogkomerco, ŝi ricevis malsankompenson de 2000 eŭroj monate.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur manĝate la pudingo gustiĝas

La dua verko el la serio Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto konsistas el tri volumoj: BK-II-1. Ĝenerala Parto de Vortaro Oficiala; BK-II-2. Vortaro Oficiala A-K; BK-II-3. Vortaro Oficiala L-Z. La unuan volumon, kiu vaste klarigas ĉiujn partojn kaj ankaŭ, de tempo al tempo, ne ĉiam malprave, kritikas agojn de la Akademio, mi ne priparolos en tiu ĉi teksto, ĉar ĝi bezonus tro da spaco, kiun mi preferas uzi por prezenti la du aliajn volumojn. La teksto de la unua volumo spegulas la profesion de la kompilinto – klare li estas juristo. Pro la kameleoneco de retaj dosieroj mi aldonas, ke la recenzitaj dosieroj datiĝas de aprilo 2017. Verŝajne, pli freŝaj jam haveblas.

Oficiala oficialeco

Ne estas facile trovi taŭgan titolon, se vi volas eldoni vortaron unulingvan esperantan, ĉar jam ekzistas Universala Vortaro, Plena Vortaro (Ilustrita kaj ne, Nova Ilustrita), Akademia Vortaro ... La „oficiala” en la titolo klare nur indikas, ke la vortaro liveras ĉiujn oficialajn esperantajn vortojn. Ankaŭ la eldonejo Esperanto-Akademio ne rilatas al la Akademio, sed al berlina entrepreno, sub gvido de Bernardo Pabst.

Laŭ la enkonduko, la ĉefa celo de la vortaro estas prezenti kompletan, precizan kaj fidindan inventaron de la „Vortaro Oficiala”. La nocio „Vortaro Oficiala” aperas en la antaŭparolo de la Fundamento (alineo 7). La prezentita verko, tamen, estas pli ol nura inventaro, kiel detala traktado de unu el la artikoloj montros:

Ni esploru la radikon „adres'” kaj ĝiajn derivaĵojn; kaj ni legas, same kiel mi klarigis jam en antaŭa recenzo, pri la Historia Vortaro:

Ekzemplo

La radiko „adres'” devus aperi en UV, ĉar ĝi troviĝas ie en la Fundamento, sed ĝi mankas en UV; ĝi aperas en paragrafo 42 de la Ekzercaro, sed ĝi kaj ĝiaj tradukoj mankas en ties akompana vortlisto. La radiko „adres'” aperas en la Unua Oficiala Aldono de la Akademio (pli precize: de la Lingva Komitato (1909), kun asterisko, kiu indikas, ke ĝi estas trovebla en la konkordanco de Wackrill, Zamenhofaj vortoj (1908), kune kun la kvinlingva traduko. La ortografio de la rusa vorto ŝanĝiĝis en 1918. Kiel „adres/o (1)” ĝi aperas denove en la Oka Oficiala Aldono (1974), kie ĝi estas deklarita „fundamenta vorto”. La Oka Oficiala Aldono do konfirmas, ke ĝi apartenas al la Fundamento laŭ stato jam de 1905. La (1) malantaŭ „adres/o” en la Oka Aldono signifas, ke ĝi jam aperis en Oficiala Aldono 1, kie ĝi oficialiĝis. Ĝi fontas el la Unua Libro de 1887 kaj la Rusa-Esperanta Vortaro de Zamenhof (1889). En Wackrill estas citita klariga frazparto, prenita el la Fundamenta Krestomatio (1903), p. 227, linio 29.

Oficiala vorto estas plie „adresita”, kiu aperas en la Fundamenta Ekzercaro en paragrafo 42, la 8a frazo, kiu estas citita. Aliaj vortoj, traktitaj en la Historia Vortaro, ne estas cititaj ĉi tie, ĉar ili ne estas t.n. oficialaj vortoj. Mi skribis: „frazparto” (ĉe Wackrill), ĉar ĝi ja estas nur parto de la frazo en la krestomatio! (En la 15a eldono ĝi troviĝas en p. 215, Korespondado Komerca de L. de Beaufront, la dua linio.)

Amikeca konfronto

Se vi legis la recenzon pri la Historia Vortaro (MONATO 2018/05, p. 22-24), vi demandos vin: kial necesa? kie estas la diferenco? Nu, temas pri du tute malsamaj aferoj! La Historia Vortaro esploras nian prehistorion, la tempon, kiam la lingvo ankoraŭ ne ricevis sian definitivan formon, do ĝis 1905. Tiu ĉi verko pritraktas nian postbulonjan vivon. Sed ni foliumu la Historian Vortaron:

Ekzemplo

La radiko „adres/” aperis unuafoje en 1887, kiel „adresito”; „adresi” troviĝas ĉe Zamenhof, en la Dua Libro en p. 30, kaj en la Rusa-Esperanta Vortaro, p. 3, maldekstra kolumno; „adreso” en la Unua Libro, en p. 32, dorse de la blanketoj (la promesfolietoj pri lernado, kondiĉe ke ...); „adresaro” estas trovebla ĉe Zamenhof en Aldono al la Dua Libro, en p. 13 kaj en la Adresaro de 1889, kiel titolo, kaj kun komenca majusklo (ĉi tie indikita per la duobla tildo antaŭ la finaĵo o), kaj la titolo estas citita; „adresito” aperas en la Unua Libro de Zamenhof en p. 20.

La Historia Vortaro listas ĉiujn vortojn (ĝis 1905 ja nenia „oficialeco”!); ne nur la oficialajn. En la Vortaro Oficiala, principe, aperas la nacilingvaj tradukoj ... aŭ alia sencoindiko. Derivaĵoj, kiuj ne oficialiĝis, ne troviĝas en ĝi.

Kaj kio pri la Akademia Vortaro? Unue, la Akademia Vortaro estas datumbazo, kaj oni do serĉas en ĝi difinitan artikolon. Se ni serĉas „adres/”, tiam venos la sekvanta respondo:

Ekzemplo
Ekzemplo

Normale ĉe alklako de la „elemento” oni ricevas bildon de la Universala Vortaro, sed „adres'” ja ne troviĝas en ĝi! Sed oni ricevas bildon de la paĝo el la Fundamento, kie „adreso” aperas, nome en la paragrafo 42, kaj la vorto aperas eĉ ruĝigita. Se vi havas normalajn okulojn, vi tuj konstatos, ke la Akademia Vortaro liveras multe malpli ol la Vortaro Oficiala. La Vortaro Oficiala liveras ĉion, kio estas liverebla, ankaŭ ĉiujn survojajn paŝojn, ortografiajn erarojn, malnovajn ortografiojn (oni ne rajtas ŝanĝi ion ajn en la Fundamento!), akademiajn korektojn apud la originalaj formoj ... kaj ne nur la rezulton. Atentu! Mi trovas la Akademian Vortaron tre bona ĉiutaga konsultilo/konsultejo. La indiko de la oftecokategorio estas ofte pridiskutata.

Nudigo de hibrida Meduzo

La Vortaro Oficiala montras al ni la materialon en ĝia tuteco, kaj do la hibridan Meduzon kun la kvin kapoj ... kun aldonaj rezervokapoj (foje difinon, foje hispanan, katalunan ktp ... Mankas nur la difinoj kvinlingvaj kaj tiuj de Kabe kaj Verax). Mi tre bedaŭras, ke la Akademio ne sekvis Zamenhof kaj ne sisteme liveris kvinlingvan tradukon. Nu? Mi ofte predikis, ke inter lingvoj, eĉ nuraj du, ne eblas trovi vere parojn kun identaj sencoj ... do, kio pri kvin? Intertempe mi lernis, ke ĉiuj homoj parolas tre malprecize, kaj ke estas danke al tiu malprecizeco ... ke ni tiom bone komprenas unu la alian. La senco de la esperantaj vortoj estas, praktike kaj ne ĉiam sendiskute aŭ sendispute, difinita de la popolo. La popolo decidas, ke, malgraŭ la fundamenta malpermeso, „gruoj” ne nur flugas, sed ankaŭ firme staras sur tero kaj malŝargas ŝipojn. Eble tial Zamenhof dekretis: „Popolo diras, Dio diras.” La ŝajna solvo pere de difinoj ... kondukus nin al oficiala Plenplena Vortaro. Kiom da sencoj necesas difini por „adreso”? Tri en PIV, kaj tio estas escepte malmulte! Eĉ kato havas fakte du, kaj inter tiuj, tamen, ne estas la senco „kavaliero”, kiun minimume du el la kvin nacilingvaj katoj havas! Por kovri „tempo”-n PIV bezonas eĉ dek difinojn.

Esplorado de leopardeco

Ni ne atendas tiom da makuletoj, kiom oni trovas sur leopardo, sed tute egalbrilkolora la verko, verŝajne, tamen ne estas? Nepre makuletoj estas, sed, laŭ mi, precipe en la aŭtoraj aldonoj, aŭtoraj rimarkoj. Tiel li rimarkigas ĉe „pliko”: „Plica polonica” estas la latina historia nomo de feltiĝintaj (kap- aŭ barbo-)haroj (aŭ kolharoj de la ĉevaloj ktp), per kombado ne plu disigeblaj. Laŭ mia kuracisto, kaj laŭ la Medicina Vortaro, kiun mi konsultis, pliko ankoraŭ (en evolulandoj, ekzemple) ekzistas, kaj estas „pedikplena aglutiniĝinta stinka hartubero”! Ĉu Bernardo timas stinkajn vortojn? Li, tamen, enmetis ĉiujn vortojn el la naŭa Akademia Aldono! Pliko estis priskribita de kuracisto en 1858, en Pollando, kaj ludis grandan rolon en la pola folkloro. Ĝi ankaŭ ludas rolon en unu el la fabeloj de la fratoj Grimm, kie ĝi alportas riĉecon al fraŭlino, kiu dum unu jaro ne kombis sin kaj trovis ĉe la fino de la jaro orajn monerojn ... en sia pliko.

Sed pli ĝenas min la nevideblaj makul(et)oj. Ĉe „pudingo” (pardonu! ĉiam mia pudingo!) li notas, ke la vorto fakte, laŭ la nacia lingvo, indikas tre malsamajn manĝojn, kaj mencias miajn artikolojn pri ĝi. Sed neniu indiko troviĝas ĉe „lampo” kaj „piloto”, sed tiuj nocioj tute ŝanĝiĝis inter 1905 kaj nun! En multaj lingvoj la vorto „piloto” tute ne plu estas uzata por ŝippiloto; ili enkondukis alian vorton kaj uzas la vorton „piloto” nun nur por aviadilpiloto, do por la speco, kiu estis tre malofta en la zamenhofa tempo. „Lampo” tiam funkciis per oleo. Nun oni ĉiam pensas nur pri elektra lampo. Mi bedaŭras, ke li ne mencias, ke la tri neslavaj tradukoj de „miogalo” estas komplete eraraj pro manko de slavoj ĉe la korektado. La germana korektanto eĉ sukcesis transplanti tute eraran tradukon sur antaŭe ĝustan vorton! Arkaika vorto „kamloto”, unu el tiuj danĝeraj vortoj, same kiel la „pudingo”, ĉe kiu la nacilingvoj harmonias ... sed, fakte, tute falsamikas, bedaŭrinde, ankaŭ ne ricevis klarigan rimarkon. Arkaika, nepre, estas „kamloto”, kvankam ĝi estis sufiĉe ofte uzata en mia juneco, en la senco de malvaloraĵo, ne specife la ŝtofo, kiu eĉ tiam, verŝajne, ne plu fabrikiĝis. Etaj makuletoj – sed ili, tamen, ĝenas min – estas, ke iujn rusajn vortojn en malnova ortografio akompanas la moderna, sed aliajn, same bagatelajn, ne.

Petro, piedoj surteren!

Aĥ, pliko, miogalo, kamloto ... centmiloj da esperantistoj vivis longe kaj mortis trankvile, neniam renkontante unu el tiuj vortoj! Tute prave! La lingvo funkcias, oni komprenas unu la alian, kaj esperantaj konversacioj kaŭzas malpli da miskomprenoj ol etnaj lingvoj. Sed tio ne pravigas la mankojn.

Rekomendo

Ĉiu grupo en siaj kunvenoj devus disponi pri minimume unu ekzemplero, por solvi disputojn pri ŝalo aŭ koltuko ... aŭ pri iu ajn oficiala vorto. Plie, kiel mia titolo sugestis, per uzado oni lernas ĝin aprezi.

Petro DESMET'
Bernhard Pabst: Vortaro Oficiala de Esperanto. Eld. Esperanto-Akademio, Berlino, 2017, 122 + 260 + 240 paĝoj. Senpage elŝutebla de https://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armea polico murdis politikistinon

La 14an de marto estis murdita Marielle Franco kune kun sia ŝoforo Anderson Pedro Mathias Gomes. Franco, kiu estis elektita kiel ano de la konsilio en Rio-de-Ĵanejro, komencis batali favore al homaj rajtoj, kiam ŝia infana amikino estis murdita dum pafado. Loĝante en urba favelo ŝi precipe defendis la rajtojn de malriĉuloj kaj nigruloj. Tamen kio verŝajne provokis ŝian murdon estis la ĵusaj kritikoj al la militista interveno en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi konstante denuncis policanojn pri misuzoj de aŭtoritato kontraŭ la loĝantoj. Laŭ Human Rights Watch la murdo de Franco rilatas al senpuneco kaj al la malsukcesa sekureca sistemo en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Ŝia murdo kaŭzis protestojn en almenaŭ dek brazilaj urboj.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forfikuloj: inter legendo kaj realo

Legendoj jam de jarcentoj asertas, ke forfikulo (science Forficula auricularia), ĉeesta en ĉiuj kontinentoj, povas engrimpi en homan orelon, piktrui oreltamburon kaj kaŭzi surdecon. Do ne mirindas, ke la popola nomo de tiu malgranda kaj neagrable aspektanta insekto en multaj idiomoj havas rilaton al homa orelo. Ekzemple forfikulo nomiĝas slovake ucholak, ĉeĥe uchavec, ušák, ucholář, ucholák, angle earwig, france perce-oreille, germane Ohrwurm, Ohrenkriecher, nederlande oorwurm, hungare fülbemászók, rumane urechelniță, ruse уховёртка, turke kulağakaçan ktp. Kie kuŝas la vero?

Entomologoj, etimologoj

Laŭ entomologoj, forfikulo estas absolute sendanĝera por homo. Ĝi aktivas nur dum la nokto, estas timema kaj amas nur humidajn kaj ombrajn lokojn. Forfikuloj havas karakterizajn pinĉilojn sur ambaŭ flankoj de la propra abdomena pinto. Ĝuste pro tiuj apartaj pinĉiloj, kiuj memorigas la formon de homa orelo, etimologoj supozas, ke la popola nomo de forfikulo en pluraj lingvoj estas rekte ligita kun pinĉiloj. Indas tamen precizigi, ke iaj forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamuloj kaj ne havas la tipajn pinĉilojn.

Fetoro

La pinĉiloj de forfikulo plenumas kvar gravajn taskojn: ili protektas kontraŭ malamikoj (kvankam forfikulo defendas sin ankaŭ pere de fetoranta sekrecio), utilas dum ĉasado, servas al kopulado kaj helpas ĝin etendi flugilojn. Forfikulo malofte kaj nur escepte flugas, sed, kiam ĉi tio okazas, ĝi estas mallerta kaj malrapida.

Kreskaĵoj

Forfikulo estas ĉiomanĝanto, kaj dum la tago ĝi vivas ekskluzive en kaŝejoj kaj mallarĝaj fendoj. Nokte forfikulo serĉas nutraĵon: ĝi nutras sin per kreskaĵoj, sed formanĝas ankaŭ etajn helikojn kaj limakojn, diversajn larvojn, ovojn de insektoj, vivantajn afidojn kaj insektokadavrojn. Fojfoje oni povas trovi forfikulon en abelujoj, kie ĝi nutras sin per mielo.

Ovoj

La ino dum la printempo demetas 10-80 ovojn, kiuj estas ovalaj kaj proksimume unu milimetron longaj. Ilin la ino zorge gardas, regule lekas kaj translokas por eviti, ke la ovoj sekiĝu kaj ŝimu. Ofte la ino pereas ĝuste en nesto kaj fariĝas nutraĵo por siaj larvoj. Forfikulo estas longa je 1-2 centimetroj kaj maksimume vivas duon da jaroj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova modest-a krimromano

Mi ne plu memoras kial, tamen kiam, en la 80aj jaroj, mi legis la libron Maja Pluvo, tiu romaneto vere tuŝis min, kaj de tiam mi provas, kvankam ne ĉiam sukcese, atenti la verkadon de Julian Modest (vera nomo Georgi Mihalkov). Li estas aŭtoro, kiu jam prezentis sian vervon en diversaj (fakte preskaŭ ĉiuj) literaturaj ĝenroj. Li ĉiam alportas novaĵojn en siaj tekstoj, kaj, konsiderante ilin laŭ ia tempodaŭro, oni facile konstatas la evoluon de la aŭtoro, kiu fariĝas pli adaptebla al la ĝeneralaj linioj postulataj de la ĝenro, en kiu li verkas.

Tiel, dum en Maja Pluvo ĉie estas rezonadoj kaj konscifluo de rolulo, kiu analizas siajn travivaĵojn kiel enmigrinto kaj novedziĝinto – kaj oni ja ne scias, kio estas pli grava – kaj dum en Ni vivos! estas akra defendo de la homaj valoroj de la esperanta kulturo antaŭ la tiama (nur?) faŝisma ondo, kion ni povos atendi de modest-a provo verki krimromanon?

Psikologiaj trajtoj

Legado – de la bitlibra versio – de la nur 80-paĝa Murdo en la parko glate fluas kaj en ĝi Modest lerte transiras inter la psikologiaj trajtoj de la ĉefroluloj kaj la paŝpostpaŝa detektiva esplorado pri tiu murdo, kiu titolas la verkon. Fakte, la roluloj estas la plej bona elemento de la tuta verko, ĉar kelkaj el ili ja povas prezentiĝi en ebla daŭrigo, se la aŭtoro emos daŭrigi en tiu kampo de literaturo, kompreneble.

Katene atentigi

Tamen se al nura recenzisto oni rajtigas opinii, mi do opinios, ke tiu daŭrigo ja nepras, ĉar estas interese konstati, kiamaniere oni ankoraŭ povas, eĉ en la 21a jarcento, verki detektivan verkon, kies krimsolvo ne iĝis dependa de sciencaj laboratorioj, DNA-ekzamenoj kaj aliaj similaĵoj, kiel okazas en preskaŭ cent procentoj de la usonaj detektivaj televidserioj. Katene atentigi la leganton sen uzi tiujn rimedojn estas la plej interesa kaj favora punkto de Murdo en la parko.

Alia kialo por daŭrigo de la verko estas, ke tiamaniere ankaŭ la kelkaj malfortaj punktoj en tiu libro povos korektiĝi.

Bulgario

Fakte, ne malmultaj estas tiuj: tamen mi ne povas ne demandi, kial la aŭtoro esperantigis ĉiujn nomojn de lokoj kaj personoj, tiel forviŝante ĉian lokan koloron en la romano? Oni rapide komprenas, ke temas pri balkana lando – certe Bulgario – sed estus pli bone, por internaciaj leguntoj, gustumi iom pli da vere urbaj pejzaĝoj anstataŭ la tradukitaj nomoj kiuj, se iel helpas kompreni la tuton, nuligas la „misteran klimaton”, kiun la nacilingvaj nomoj povus doni al ceteraj esperantistoj.

Abrupta fino

Alia afero, kiu postulas mencion, estas la abrupta fino de la verko: ĝenerale, detektiv- kaj krim-romanoj entenas je sia fino decidajn momentojn, dum kiuj la vero tute riveliĝas, kaj la agado alvenas al sia pinto. Domaĝe, Murdo en la parko bezonas kelkajn pliajn paĝojn, por ke tiu pinto estu atingita: la verko, malgraŭ siaj bonaj kvalitoj, iom abrupte finiĝas. (Tiu abrupta fino estas plia kialo, por ke la verko havu daŭrigon.)

Estas ankaŭ kelkaj malglataĵoj; nenio, kio kompromitu la legadon aŭ la komprenon de la historio mem, sed kiujn oni ja facile povas korekti en bitlibro.

Fernando PITA
Julian Modest: Murdo en la parko. Eld. Libera, s.l. 2018. 78 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-024496555-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gerrit Berveling demisiis

Antaŭ kelkaj monatoj trafis Gerrit Berveling, nian redaktoron de la rubriko Spirita vivo, du cerbinfarktoj. Ekde tiam li apenaŭ plu povas legi kaj skribi, krom malrapide kaj necerte. Pro tio li preferis demisii kiel redaktoro.

Berveling estis unu el la 17 redaktoroj, kiuj transprenis en 1992 la stafeton de Stefan Maul, la tiama ĉefredaktoro. Li do dum 26 jaroj tre kompetente gvidis sian rubrikon. Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, tre sincere dankas lin pro la laboro farita, certe ankaŭ nome de ĉiuj legantoj kaj kunlaborantoj.

Korespondantoj povas plu sendi siajn kontribuojn al spirita vivo@monato.be, kie provizore la redakcia sekretario okupiĝos pri la alvenintaj manuskriptoj.

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Loĝeja posedo - itala obsedo

La pasio de la itala loĝantaro pri „brikoj” ja ne estas lastatempa novaĵo. La inklino de la italoj havi sian loĝejon estas sufiĉe renoma kaj pli kaj pli kreskas. Tamen povas surprizi freŝa statistiko, laŭ kiu el cent italaj civitanoj okdek posedas nuntempe sian propran loĝejon; nur dudek luprenas iun. Temas pri la plej alta procentaĵo en Eŭropo, kie loĝejon posedas 52 % de la germanoj, 64,6 % de la britoj, 64,3 % de la francoj kaj 75,5 % de la belgoj. Ĉiujn ĉi donitaĵojn sciigis, komence de marto 2018, la tiel nomata „Raporto Coop 2017”.

Loĝejoj fariĝis malpli multekostaj

En la lastaj du jaroj cetere, paralele al la laŭgrada eliro el la ekonomia krizo, kiu frapis la landon ekde 2008, malkreskis la nombro de jarenspezoj necesaj al unuopa italo por la aĉeto de loĝejo.

En Romo en 2015 fakte necesis 8,9 jarenspezoj, dum nun la koncerna nombro malsupreniris al 6,8. En Milano (norda Italio) homoj iam bezonis 9,7 jarenspezojn, sed nun apenaŭ 7. En Florenco ne plu estas postulataj 8,6 jarenspezoj kiel pasintece, sed nur 5,5. En 2019 okazos 600 000 transakcioj por aĉeti aŭ vendi loĝejon.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kion japanoj lernis el la katastrofo?

Jam sep jaroj pasis post la nuklea katastrofo en la fukuŝima nuklea centralo tuj post la granda cunamo en 2011. Ankoraŭ ĉirkaŭ 50 000 rifuĝintoj troviĝas en kaj ekster la fukuŝima gubernio. Diversaj subvencioj, helpoj kaj kompensoj el la ŝtato, municipoj kaj Tokia Elektro-Kompanio (TEPCO) por la rifuĝintoj estos sinsekve finitaj. Ekzemple, ili devus forlasi provizorajn domojn, repagi alpruntitan monon, kies repago estis prokrastita. TEPCO deklaris, ke ĝi ĉesos pagi kompensojn por la individuaj rifuĝintoj kaj agrokulturistoj, komercistoj kaj industriistoj, kiuj perdis enspezon pro senlaboreco aŭ reduktiĝo de komerco kaj havis spiritan damaĝon.

Malfacila purigado

Dume, esploroj kaj preparadoj por malkonstruado de la tri damaĝitaj reaktoroj ne progresis. Nur partojn de la fandiĝantaj brulaĵoj disrompitaj en la interno de la reaktoroj oni povis spekti per telegvidataj fotiloj. La fotoj montras plenan fandiĝon de reaktorkernoj, kaj ili sugestas, ke la tuto de la disrompitaj brulaĵoj en la reaktoroj trarompis la reaktor-premujojn kaj atingis la fundon de la sekurigaj ujoj.

La registaro kaj TEPCO intencas komenci elprenadon de la disrompitaj brulaĵoj en 2021. Tamen, fakuloj pensas, ke la elprenado estos tre malfacila tasko, se oni ĝin komparas kun tiu de la nuklea akcidento de Three Mile Island en Usono, okazinta en marto 1979. Tie la disrompitaj brulaĵoj restis en la premujo, kiun oni povis plenigi per akvo, kaj poste eblis disrompi kaj elpreni brulaĵojn, evitante disvastiĝon de radioaktiveco, kaj kontraŭ ĝi protektante la laboristojn.

Buĝeto ege nesufiĉa

La malo okazis en Fukuŝimo, kie premujoj estis rompitaj kaj oni ne povos uzi akvon. Do, oni devos manipuli brulaĵojn en la aero, kio kelkoble endanĝerigos la laboristojn. La teknikistoj paralele devos prove fari ekipaĵojn por la elprenado kaj malkonstruado de la reaktoroj. Tiu ĉi projekto nepre superos la planitan buĝeton kaj la tempon de 30-40 jaroj, kiujn la registaro antaŭvidis. Lastan jaron la registaro duobligis la antaŭkalkulitan koston je 21,5 duilionoj da enoj (163,6 miliardoj da eŭroj). Tiu kosto inkluzivas malmuntadon, purigon de akvo kaj tero kaj kompenson. Iu esplora instituto, tamen, taksas, ke la kosto estos trioblo de tiu kalkulita de la registaro.

Emo al alternativa energio

Evidente la popolo multe lernis pro la paneo de elektro kaj ŝparo de energio. Ili jam sciis, ke ili povas vivi sen nuklea energio, kiu estas tro multekosta kaj danĝera. Do, estas tute nature kaj racie, ke multaj civitanoj kune planas konstrui siajn centralojn de ventenergio aŭ sunenergio uzante sistemon de elektroaĉetado je fiksitaj prezoj. En 2016 elektroproduktado per sunradioj atingis 37 gigavatojn kaj superis la kvanton en Germanio. Loĝantoj de diversaj lokoj provas apliki al la problemo de energio la ideon „loke produkti, loke konsumi”, kiu estis origine proponata en la kampo de nutraĵo.

Nova energio, novaj obstakloj

Lastatempe aperis granda muro, kiu malhelpas la konstruon de grandskalaj centraloj de renovigebla energio, ĉar la elektrokompanioj, kiuj monopole posedas elektroretojn rifuzas konektadon de transportlineo por elektro produktita de sun- aŭ vent-energio al siaj retoj. Laŭ la elektrokompanioj la retoj estas plenaj kaj ne troviĝas asigneblaj partoj por elektro de renovigebla energio. Tiun ĉi aserton pridubis iu studanto de energi-ekonomiko kaj kontrolis la proporcion de aktuala uzado el la tuta kapacito. La mirinda fakto estas, ke averaĝe nur 20 % de la trunklineoj de la retoj de TEPCO kaj aliaj 9 elektrokompanioj estis uzataj de septembro 2016 ĝis aŭgusto 2017. La restantaj 80 % estas, laŭ la kompanioj, rezervitaj por plena servado de ekzistantaj centraloj inkluzive de haltigitaj atomcentraloj post la akcidento. Jam delonge estis proponate, ke oni apartigu la transportadon de la produktado de elektro, sed tio ankoraŭ ne realiĝis, ĉefe pro la rezistado de elektrokompanioj kaj politikistoj.

Post la katastrofo ĉiuj reaktoroj en Japanio ĉesis funkcii. Tamen, la registaro, kiu sin tenadas je la celo, ke la proporcio de elektro el atomcentraloj estu 20-22 % en 2030, severiginte la normojn pri sekureco, daŭre aprobis la refunkciigon de la reaktoroj, kiuj respektas la normojn. Jam 6 reaktoroj en 4 centraloj funkcias, malgraŭ la kontraŭa opinio de la plimulto el la popolo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri dialektoj

Aldone al la artikolo Dialektoj malkreskas, itala kreskas (MONATO 2018/03, p. 25 (2018/012187.php)) mi povas kontribui per tio ĉi:

Tre interesa dialekto aŭdiĝas en Gurro apud Lago Majora. Ĝi havas elementojn de la skota lingvo. Pluraj lokuloj devenas de skotaj soldatoj. Ĉiujare iras tien skota delegacio al solena festo.

La Walser (valezanoj) origine devenis de Valezo, kantono en Svislando. Poste ili migris al Grizono kaj plu al Piemonte kaj Val d'Aosta kaj al kelkaj aliaj lokoj en Italio. Ili parolas specon de germana.

En Tregniago, Verona (cimbre Bearn) kaj Giazza (Ljetzan) aŭdiĝas la prabavara („cimbra”) Tautschas Gareida, kio rilatas lingve al la germana Deutsches Gerede (germana parolado). Ekzistas alia cimbra grupo parolanta Toitzes Geprecht, rilatanta al la germana Deutsches Gespräch (germana interparolo).

Freddy WEIGOLT
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Freddy Weigolt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne prizono sed atendejo

Pri la artikolo Malfeliĉa sorto por juna albano (MONATO 2018/03 p. 12 (2018/012186.php)) ni havas alian opinion. Kiam homo estas mortigita de policanoj, tuj dekoj da asocioj manifestacias, sed pri li ni nenion aŭdis. Pro tio ni iom enketis pli. La juna albano mortis ne en malliberejo, sed en „atendejo”, administra centro en Arenc (kvartalo de Marsejlo), kie arestitaj neleĝaj enmigrintoj atendas, ĝis oni resendas ilin al ilia lando (tamen nur kelkajn tagojn ĝenerale, ne monaton). Li ne loĝis en ĉelo, sed en dupersona ĉambro. Oftas sinmortigoj ĉe homoj, kiuj havas fantasmojn pri Eŭropo kaj estas seniluziigitaj de la akcepto kaj vivkondiĉoj.

Esperantistoj
Marsejlo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Esperantistoj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kantanta kverko

En marto Asocio de Mediopartnereco (angle Environmental Partnership Association), subtenata de Eŭropa Komisiono, proklamis la rezulton de internacia konkurso Eŭropa arbo de la jaro 2018 .

Voĉdonis pli ol 235 000 homoj el la tuta Eŭropo, kaj sukceson rikoltis la tiel nomata kantanta korkokverko el Portugalio, kiu gajnis kun subteno de 26 606 voĉoj. La duan lokon atingis malnovepokaj ulmoj el la hispana vilaĝo Cabeza del Buey (22 323 voĉoj) kaj la trian lokon la rusa kverko nomata „Kverko Plejaĝulo” el arbaro de Belgorod (21 884 voĉoj).

Arbo dujarcenta kaj utila

En tiu internacia konkurso gravas ne beleco, grandeco aŭ aĝo, sed la historio de la arbo rilate al homoj. La venkinta kverko estas nomata laŭ la sono de la sennombraj birdoj, kiuj troviĝas sur ĝiaj branĉoj. Ĝi estis plantita en 1783 kaj ĝia ŝelo estis forprenita pli ol 20 fojojn. De 1988 ĝi estas ankaŭ klasita en Portugalio kiel arbo de publika intereso kaj oficiale registrita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej granda korkokverko en la mondo.

La korkokverko (science Quercus suber) devenas el nord-okcidenta Afriko kaj sud-okcidenta Eŭropo, do ĉirkaŭ Mediteraneo, kaj kreskas proksimume ĝis 20 m. Ĝiaj fruktoj, la glanoj, estas longaj 3 centimetrojn kaj oni ilin uzas por nutri brutojn. La ĉefa produkto estas tamen la ŝelo de la arbo por produkti korkon, kiu jam de pratempoj havas vastan aplikadon en la vivo de homoj (ekzemple por botelŝtopiloj, izolaj, konstruaj kaj dekoraciaj materialoj). Laŭ botanikistoj kaj kultivistoj la unuan ŝelon oni povas forpreni nur 25 jarojn post la plantado, kaj poste en ĉiu 6a aŭ 12a jaro.

Asocio de Mediopartnereco estas grupo de ses landaj fondaĵoj (el Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Slovakio) kiuj subtenas internaciajn projektojn pri medioprotektado. La konkurso Eŭropa arbo de la jaro estis fondita en 2011.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japana agentejo malfermas oficejon en Havano

La 9an de marto 2018 Japana Agentejo pri Internacia Kunlaborado (JAIK) oficiale malfermis sian oficejon en Havano por fortikigi siajn ligojn kun Kubo, ampleksigi la ekzistantajn projektojn kaj esplori novajn kampojn por kunlaborado.

En la oficiala ceremonio, okazinta en hotelo Meliá Habana, partoprenis Rodrigo Malmierca, kuba ministro pri eksterlandaj komerco kaj investado, Miсunari Okamoto, japana vicministro pri eksteraj rilatoj, kaj Ŝigeru Maeda, vicprezidanto de JAIK.

Novaj manieroj de kunlaborado

La ministro Malmierca agnoskis la tradician subtenon de JAIK, kiu kunlaboris kun Kubo ekde la jaro 1960 kaj diris: „Dum la lastaj jaroj tiu ĉi agentejo direktis sian helpon al la efektivigo de projektoj pri teknika kunlaboro, kiu profitigas sferojn prioritatajn por Kubo, kiel agrikulturo kaj mediprotektado”. Li dankis la japanan registaron pro la novaj manieroj de kunlaborado, kiel nerepagenda financa helpo, kaj pro plivastigo de kunlaborado al gravaj sektoroj kiel sano, energio kaj transporto.

Turismo kvinobliĝis

La vicministro Okamoto klarigis: „Nia filozofio ne estas fari tion, kion ni volas, sed apogi tiun fakon, kiun nia partnero vere bezonas”. La japana politikisto laŭdis la kuban kulturon kaj deklaris, ke ekde la jaro 2012 la japana turismo al Kubo kvinobliĝis.

La volo kontribui

La vicprezidanto Maeda emfazis, ke la malfermo de la oficejo de JAIK komencas kunlaboradon en la kampoj de energio kaj transporto, kaj deklaris, ke lia lando volas kontribui al la daŭripova evoluo de la kariba insulo.

Antaŭ la malfermo de tiu ĉi oficejo, pri la agado de JAIK en Kubo respondecis ĝia filio situanta en Meksiko.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Analoga malŝalto atingas eĉ Kubon

Oni antaŭvidas, ke en julio 2018 ankaŭ en Kubo ekos la tiel nomata „parta analoga malŝalto” (hispane: apagón parcial de la TV analógica). Temas pri procezo, kiu jam realiĝis en multaj okcidentaj landoj (la unua estis Luksemburgo en 2006, sekvata de Nederlando en 2006, Finnlando, Andoro, Svedio kaj Svislando en 2007), implicanta iom post iom la finon de la televidaj kanaloj ankoraŭ elsendataj per analogaj signaloj. La unua fazo de la malŝalto koncernos la specialan municipon Isla de la Juventud (Insulo de la Junularo) kaj kvin municipojn en la centra kuba provinco Sancti Spíritus: temas pri La Sierpe, Jatibonico, Taguasco, Cabaiguán kaj la provinca ĉefurbo mem (Sancti Spíritus).

Novtipaj televidiloj kaj riceviloj

Grisel Reyes León, la prezidantino de la Entreprena Grupo pri Komputado kaj Komunikado (GEIC), informis, ke la unua analoga kanalo „malŝaltota” estos la kleriga 4a kanalo. La celo? Progresive transiri al centprocente cifereca signalo: la ideo estas dum tri jaroj sukcesi „kovri” la tutan teritorion de Kubo, inkluzive de la malgrandaj provincoj kaj foraj municipoj de la lando. Tio ne nur garantios televidan servon kun pli da kvalito kaj funkcioj, sed ankaŭ ebligos ĝeneralan antaŭeniron, el teknologia vidpunkto, de la loĝantaro. Iel ajn, ĉi tiu transiro ne tre simplos kaj tial efektiviĝos je diversaj, laŭgradaj fazoj: ĉio dependos, nelaste, de la produkta kapablo de la nacia industrio kaj de la ekonomia kaj financa situacio de la lando. Ne ĉiuj homoj povas fakte aĉeti siapoŝe novtipajn televidilojn (kun ena cifereca ricevilo) aŭ eksterajn ricevilojn de cifereca surtera televido (angle: digital terrestrial television, DTT), kapablajn deĉifri la ciferecan signalon kaj poste ĝin sendi al onia malnoveca televidilo. La registaro tamen promesis, ke ĝi igos ĉiujn klerigajn kaj kuracajn centrojn disponi pri ciferecaj televidiloj aŭ riceviloj. La civitanoj kun plej malalta aĉeta povo estos iamaniere helpataj kaj havos la eblon ricevi krediton ĉi-rilate.

Kunlaboro kun Rusio

Cetere la prezidanto de la Kuba Instituto pri Radio kaj Televido Alfonso Noya ĵus subskribis interkonsenton pri teknologia kunlaboro kun la rusia vicministro pri telekomunikado Raŝid Ismailov kun la celo impulsi ciferecan televidon. Noya emfazis, ke „ekde nun ni atingos pli grandajn rezultojn en la evoluo de radio kaj televido sur la plej granda insulo de Antiloj. La subskribita interkonsento plifortigos la agadon, kiun oni disvolvas en la kuba lando por ciferecigi la televidajn elsendojn”.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du landoj, kvin steloj

La pasintmarta voĉdonado por la itala parlamento, ankoraŭ duĉambra (deputitoj kaj senatanoj) malgraŭ la longaj, sed ĉiam malsukcesintaj klopodoj ŝanĝi la konstitucion tiurilate, prezentis rezultojn, kiuj ŝokis ordinarulojn kaj donis zorgon al Eŭropo.

Elekto-rezultoj

Voĉdonis 73 % de la rajtantoj (en 2013 estis superita la sojlo de 75 %); la unua, senkoalicia, partio, kun ĉ. 33 % de la voĉoj, estis MoVimento 5 Stelle (Kvinstela Movado) 1, fondita en 2009 de la komika aktoro Beppe Grillo kaj de la pri-reta entreprenisto Gianroberto Casaleggio; sed pli fortis la centra-dekstra koalicio, kun ĉ. 37 % de la voĉoj.

Ĉu eblos plia aliancado?

Ĉar neniu atingis 40 %, kio estus doninta premion de 15 % pri la lokoj en la parlamento 2, nek unu, nek la alia havas plimulton en unu el la du ĉambroj; alianco kun la centra-maldekstra koalicio (23 %) donus kaj al unu, kaj al la alia laŭnombran majoritaton, sed la politikaj konceptoj malfacile akordiĝas por doni stabilan plimulton. La centra-dekstra koalicio, kun komuna programo, tamen konsistas el tri partioj kun malsama forto kaj kelkrilate malsama politika vido: Lega (Ligo), kies ĉefa persono estas la eŭrop-parlamentano Matteo Salvini, kun pli ol 17 %, Forza Italia (Antaŭen Italio) kun la 81-jara, sed ankoraŭ tre vigla prezidanto, eksa ĉefministro Berlusconi, kun 14 %, kaj Fratelli d'Italia (Italaj Gefratoj), reprezentata de virino, Giorgia Meloni, kun 4,3 %.

Politika distribuo

En norda Italio larĝe gajnis la centra-dekstra koalicio, en la sudo tre larĝe gajnis „Kvinstela Movado” (45,5 %); en parto de Centra Italio, iam granda rezervejo de la maldekstraj partioj, ankoraŭ rezistas la centra-maldekstra koalicio. Ĉu ĉi tiu divido estas surpriza?

Klara divido

Sendepende de la promesoj faritaj dum la balotkampanjo, kiu tiklis malsammaniere la elektontaron, la ekonomia kaj socia bildo montras klaran dividon: en la centraj kaj nordaj regionoj de Piemonto ĝis Latio, inkluzive Romon, la malneta enlanda produkto atingas po 32 897,20 eŭrojn persone, en la sudaj ĝi estas nur 18 794,50. Pro la aldonvaloro por ĉiu laboranta persono, la nordo atingas 65 108,80, la sudo – 50 798,50. La indico de relativa malriĉeco norde estas 9, kaj sude – 22,7. La publikaj dungitoj estas en la nordo 12,6 % de la laborantoj entute, en la sudo – 18 %, kio indikas, ke la instituciaj labordonantoj (ŝtato, regiono, komunumo) en la sudo ensuĉas pli da personoj ol sufiĉas en la nordo 3.

Plia diferenco

La labormerkato montras plian diferencon: en la aĝozono 15-64 jaroj la dungitoj estas 64,8 % en la nordo, 44,7 % en la sudo, la senlaboruloj estas 8,5 % kontraŭ 19,1 %. La procento de neregulaj dungitoj inter la dungitoj entute estas 11,3 en la nordo, 18,5 en la sudo.

Socialaj servoj

La nivelo de instruiteco estas deprima ambaŭteritorie, sed ankaŭ ĉi tie la personoj pli-ol-15-jaraj kun nura diplomo de deva mezgrada lernejo estas 47,8 % en la nordo kaj 56,2 % en la sudo; tiuj kun almenaŭ abiturienta diplomo – 37,7 kontraŭ 32,5, tiuj kun almenaŭ universitata diplomo – 14,5 kontraŭ 11,3. Tiuj inter 15 kaj 29 jaroj, kiuj nek laboras, nek studas, estas 17,9 % en la nordo, 33,3 % en la sudo.

Se oni rigardas iujn socialajn servojn, la postenoj en la infanvartejoj estas 6,9 por ĉiu milo da loĝantoj en la nordo, 3 en la sudo.

Ĉiu havas recepton

La divido estas bone konata al la politikaj aktivuloj, kaj ĉiu havas sian recepton por solvi la misekvilibrojn: jen dono de helpa „civitaneca enspezo” por subteni senlaborulojn dum laborserĉado, jen fiskaj malpezigoj por faciligi dungojn al la labordonantoj, jen tiu aŭ alia fikso de la laboraĝo por akordigi la plialtiĝintan vivolongon kun la financa kapablo de la pensiodonaj institucioj. Ankaŭ pri la akcepto de enmigrantoj la ideoj kaj proponataj solvoj estas tre malsimilaj, eĉ ene de la centra-dekstra koalicio. „Italaj Gefratoj” insistas pri helpo al la familioj por bremsi la fortan malpliiĝon de la naskoj; fakte la itala loĝantaro kreskas nur pro forta enmigrado, dum la enmigrintoj nun konsistigas iom pli ol 8,5 % de la loĝantaro.

Konfrontiĝoj kun Eŭropo

La rilatoj al la komuna eŭropa valuto, eŭro, kaj al Eŭropa Unio entute, estas tre skeptikaj: la estro de „Ligo”, iam favora al la eliro el la eŭro-cirkvito, nun pli milde deklaras, ke eŭro estas valuto erara, helpanta nur al Germanio kaj, duarange, al Francio, kaj ke Italio devas rekontrakti la akordiĝojn kun Bruselo pri la allasebla ŝtata deficito, ĉar la itala estas la plej peza kompare kun preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tiurilate ankaŭ „Kvinstela Movado” promesas esti tre energia ĉe konfrontiĝoj kun la eŭropaj partneroj.

Politika sorto neklara

Pri la kunmeto de la registara kabineto „Kvinstela Movado” vetoas renkontiĝon kun la estroj de „Antaŭen Italio” kaj akordiĝus kun ĉiuj escepte de tiuj; „Ligo” siavice konfirmas, ke la dekstra koalicio estas unueca, kaj ke ĝi ne akceptos apriorajn ekskludojn. La politika sorto de Italio estas ankoraŭ balanciĝanta.

1. La „kvin steloj” estas akvo, medio, transportiloj, interreta aliro, evoluigo.
2. Se iu koalicio (aŭ partio, kiu prezentiĝas sola) atingas 40 % de la voĉoj, ĝi rajtas havi 55 % de la parlamentanoj en la koncerna ĉambro, kio do estas premio por la plimulto.
3. Ĉiuj nombroj, rilataj al la jaro 2016, venas de la Centra Instituto pri Statistiko.
Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vetado, ĉu maniero por elteni la mizeron?

En la konga ĉefurbo Kinŝaso la tagoj de futbalaj matĉoj estas tagoj kiel neniu alia. Homoj surmetas T-ĉemizojn de la teamoj, kiujn ili subtenas. La trinkejoj kroĉas ekranojn ekstere por projekcii matĉojn, precipe kiam ludas grandaj kluboj kiel Real Madrid aŭ FK Barcelona. Sed multaj ne ŝajnas atenti pri la homamasoj antaŭ la ejoj por futbalvetado.

La 14an de februaro Real Madrid venkis la teamon de Paris Saint-Germain (PSG) kun poentaro de 3-1. La klubo trejnata de Zinedine Zidane kaj la plej ŝatata favorato de la vetuloj kun honoro gajnis. La fanoj ĝojis vidi sian teamon moviĝi antaŭen en la konkurso. Ĉi tiu ĝojo estis eĉ pli granda por multaj kinŝasanoj, kiuj ludas piedpilkveton. Ili pluvivas nur per la gajnoj, kiujn ili faras per vetado. Por iuj kinŝasanoj, kies vivkondiĉoj estas sub la sojlo de malriĉeco, ĉi tiu piedpilkveto provas esti rifuĝo por gajni grandan sumon.

Povus surprizi multajn, sed la praktiko de futbalveto efektive estas instalita en Kinŝaso kaj ĉie en Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas fonto de enspezoj preskaŭ certa, almenaŭ por tiuj, kiuj ĝuas ĝin aŭ faris ĝin la ĉefa aktiveco. Ĝi permesas al ili kovri la bezonojn de la familio. Sed ve, ili ne gajnas ĉiun fojon.

Ĉefpremio: 160 000 frankoj

Joeffrey Lelos estas junulo kaj fano de FK Barcelona. Iun tagon li vetriskis 16 000 kongajn frankojn (proksimume 10 usonaj dolaroj), esperante ke la teamo de PSG venkos en la matĉo kontraŭ Real Madrid. Tio alportus al li la ĉefpremion de 160 000 frankoj. Li jam faris kalkulojn por realigi sian projekton: revivigi sian butikon. PSG premis la teamon de Real Madrid, Jeoffrey estis tre feliĉa ... Bedaŭrinde lia ĝojo estis mallonga, ĉar Real Madrid finis gajnante la matĉon. La kompatinda Jeoffrey perdis ĉion: la matĉon, la monon kaj eĉ sian projekton, sed li gardas kuraĝon. „Mi estas vetulo, mi daŭre vetos. Iu tago ridetos al mi,” li diris kun elrevigita vizaĝo. Espero estas la sola afero lasita por li.

Lundo, mardo, merkredo ... Ili estas multaj, kiuj pasigas ĉiujn siajn tagojn en la grandaj ĉambroj disponeblaj por la vetado. Kiam tiuj junuloj serĉos laboron? Ĉu ne estas la lando, kiu pagas por tio? Antaŭe, mi ne aŭskultis la kriojn de ĝojo de la subtenantoj dum futbalmatĉoj. Hodiaŭ, aŭdante iliajn kriojn, mi scias, ke verŝajne estas iuj inter ili, kiuj vetis kaj kiuj, se ili bonŝancas, dum unu aŭ pli da tagoj povos forgesi sian mizeron. Kiel oni ofte diras en la lingala, la loka lingvo de Kinŝaso, „Chance eloko pamba” (bonŝanco estas nur hazardo)!

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malĝojo

Mi legis kun malĝojo pri la malsano de nia estimata kolego Gerrit Berveling, kaj deziras esprimi mian sinceran simpation al li, liaj familianoj kaj amikoj.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Blindaj surdaj mutaj

Plej ŝokaj kruelaĵoj okazas de semajnoj en Gaza kaj aliloke. Mi faris tradukon de artikolo aperinta en Huffington-Post, kiu memkompreneble nenie aperos en Esperanto. „La Esperanto-movado neniam kuraĝas alpreni poziciojn, kiuj povas malplaĉi al la regantoj de la mondo” (tion diris saĝulo). La sinteno de UEA kaj „la Civito” – blindaj surdaj mutaj kiel la tri simietoj – plene konfirmas. Siatempe skribis Zamenhof: „Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan”. Hodiaŭ mi same sentas. Tial per tiu traduko mi adiaŭas la Esperanto-movadon.

Filippo FRANCESCHI (Sen Rodin)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filippo Franceschi (Sen Rodin) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forkaptado: sistemo por gajni monon

Kian malbonan sorton travivas la konga popolo? Kian minacan kaj seksperfortan situacion spertas orientanoj en Kongo? Ĉu la centra registaro sukcesas malkovri forkaptistojn tra la centra montranssenda reto Airtel Money?

Pafantoj neidentigitaj forrabis en aprilo katolikan pastron en Rutshuru (Norda Kivu). Pastro Célestin Ngango tiam revenis de paroĥo en Karambi (en triblando Bwisha), kie li festis paskan meson. La atako okazis ĉ. 10 kilometrojn for de Rutshuru.

Louis De Conzague Nzabanita, la ĝenerala vikario de la episkopujo Goma, sciigis, ke li revenis de Rugarama. La atakantoj haltigis lian veturilon kaj kondukis lin al nekonata loko. Ili lasis lian ŝoforon daŭrigi la vojaĝon. Ili alvokis la kolegojn en la paroĥo kaj postulis 500 000 dolarojn por liberigi la pastron. Anstataŭ festi Paskon, ni estas en malgajo. En ĉi tiu zono estas armitaj personoj, kiuj ofte tiel agas; ni ne scias ĝuste identigi ilin.

En Rutshuru okazas forkaptoj kiel en la plej multaj el la orientaj teritorioj de Demokratia Respubliko Kongo, kie furiozas kelkcent armitaj grupoj kaj eksterlandaj ribeluloj. Ĉi tiuj agoj estas ofte atribuitaj al la armitaj grupoj en kompliceco kun la loka junularo de la regiono Kivu.

Honoré SEBUHORO
korespondanto de MONATO en Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Honoré Sebuhoro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovenio montras grandan memstarecon

Lastatempe Slovenio, eta mez-eŭropa ŝtato, membro de Eŭropa Unio, montras nekredeblan kuraĝon kaj memstaran pensmanieron kontraŭ la okcidentaj politikaj fluoj. Slovenio, inter malmultaj landoj de Eŭropa Unio, decidis ne subteni la premon de Britio kaj Usono kaj ne forpelis rusajn diplomatojn el sia lando. Karl Erjavec, la slovena ministro pri eksterlandaj aferoj, klare diris, ke la asertoj de Britio ne estas pruvitaj, kaj Slovenio ne povas tion subteni.

Simila situacio okazis antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam Usono asertis, ke la iraka prezidento Sadam Husejn posedas kemiajn armilojn, kaj pro tio pluraj subtenis, ke Usono invadu Irakon; tamen poste britoj konfesis, ke ili ne havas definitivan pruvon.

Alia tre kuraĝa decido estas atendata. La 29an de marto Kolegio de Prezidantoj en la Parlamento de Slovenio decidis meti en la tagordon de la Parlamento la proponon de slovenaj maldekstraj partioj agnoski la ŝtaton Palestino. Ni vidos, ĉu la parlamento tion akceptos, sed jam meti tion al la tagordo estas granda kuraĝa demarŝo de Slovenio en la internacia politiko.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La unua kenja ambasado en Karibio

La 15an de marto Raúl Castro Ruz, la prezidento de Kubo, akceptis la prezidenton de Kenjo Uhuru Muigai Kenyatta, kiu oficiale vizitis la kariban landon.

Solenaj omaĝoj

Kadre de la vizito la kenja gasto omaĝis al la kuba nacia heroo José Martí per flora krono sur la Placo de la Revolucio, kaj ankaŭ al la kenja ĉefo Jomo Kenyatta, sia patro, konsiderata la patro-fondinto de la kenja nacio, kies buston li senvualigis en la ĉefurba Parko de Afrikaj Patriotoj.

Inaŭguro

La prezidento de Kenjo partoprenis ankaŭ en la inaŭguro de la diplomata misiejo de tiu ĉi afrika lando en Havano. Ĝi iĝis la unua kenja ambasado en Karibio. Samtempe li senvualigis memortabulon pri tiu ĉi okazo kaj prezidis la subskribon de interkonsento inter la du registaroj.

Ambasadejo de tiu orient-afrika lando staras en la kuba ĉefurbo ekde la jaro 2016, sed nur nun oni ĝin oficialigis.

Historia okazo

Monica K. Juma, la kenja ministro pri eksteraj rilatoj kaj internacia komerco, diris, ke la inaŭguro de la ambasado estas evento historia por la du landoj kaj ke ĝi malfermas perspektivojn por kunlabori en tuja kaj posta estonteco, interalie en la sfero de sanprotektado.

Juan Carlos Montero Medina
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scivolaj pri frazeologio

En 1995 MONATO petis min recenzi novan komputilan programon, kiu nomiĝis Ĉapelilo. Ĉar mia recenzo estis tre favora, mi titolis ĝin Ni levu la ĉapelon por Ĉapelilo!. Kelkaj personoj reagis, ne pri la esenco de mia recenzo aŭ pri la funkciado de la nova programo, sed pri la titolo. Ili protestis, ke tion oni ja ne povas diri en Esperanto, ĉar ne ĉie en la mondo oni levas sian ĉapelon por montri respekton.

Ĉu prava rimarko? Ĉu ne pri ĉiu proverbo aŭ dirmaniero oni povas diri, ke ĝi ne estas universale komprenebla? Ĉu ĉie en la mondo oni tuj komprenas Mankas klapo en lia kapo? Ĉu en ĉiu kulturo oni tuj kaptas la sencon de la – eĉ de Zamenhof uzita – esprimo transiri la Rubikonon?

Mi estis agrable surprizita retrovi post tiom da jaroj mian ĉapellevan esprimon en Ilustrita frazeologio de Sabine Fiedler kaj Pavel Rak. Kaj pro ĝia mencio en paĝo 18 mi tuj eksciis, ke mi ne estas la sola, kiu uzas ĝin. Ankaŭ en revuo Esperanto de oktobro 1999 ni povas legi: „Mi levas la ĉapelon antaŭ Ĉina Esperanto-Eldonejo, kiu entreprenis publikigi tiom grandan verkon.” Bedaŭrinde – kaj tio estas unu el miaj solaj kritiketoj pri tiu ĉi frazeologio – oni ne mencias la aŭtoron de la frazo. Scii, el kiu kultura fono la verkinto venas, estus interesa detalo.

Tradukoj

La libro klarigas la signifon de „levi la ĉapelon” nur kelkvorte (sed ĉe aliaj esprimoj, ekzemple ĉe „Sizifa laboro”, multe pli amplekse) kaj aldonas kelkajn tradukojn, la germanan, anglan kaj ĉeĥan. Kial ĝuste tiujn tri kaj ne, ekzemple, la portugalan Eu tiro o meu chapéu por montri unu plian lingvo-familion? Pri tio ankaŭ atentigis Detlev Blanke en sia enkonduko al la verko: „La okulfrape malmultaj ekzemploj por la hispana, hungara, itala, latina, norvega, pola, portugala kaj rusa faras nin scivolaj pri pli da ekvivalentoj en tiuj lingvoj.”

Sub la moto Unu bildo diras pli ol mil vortoj kunaŭtoro Pavel Rak aldonis por ĉiu esprimo plaĉan kaj humuran desegnaĵon, kiu helpas kompreni kaj memori la signifon de la menciitaj esprimoj.

Ekzemploj

Entute la verko traktas sesdekon da frazeologiaĵoj, ĉiuj kun klarigo, tradukoj, uzekzemploj kaj humura bildo. Jen malgranda elekto:

La ratoj forlasas la sinkantan ŝipon; Ariadna fadeno; La kvina kolono; Malantaŭ la kulisoj; Balai antaŭ la propra pordo.

Enestas eĉ kelkaj pure esperantaj esprimoj: Estas tubero en la afero; Kredu min, sinjorino. Sesdek certe ne estas multo, sed la verko ja ne pretendas esti kompleta. Tamen tia kvanto ja sufiĉas por igi nin scivolaj, por ĉerpi kaj noti pliajn ekzemplojn el niaj revuoj kaj libroj. Fine de la verko troviĝas deko da blankaj paĝoj por notoj. Kial ne reale uzi ilin kaj aldoni viajn trovitaĵojn?

Paŭl PEERAERTS
Sabine Fiedler kaj Pavel Rak: Ilustrita frazeologio. Eld. Kava Pech, Dobřichovice, 2009. 144 paĝoj, glubindita. ISBN 978-80-87169-08-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonvenon! Kial la dua eldono tiom malfruiĝis?

Krom la svarmo de esperantistoj en sociaj retoj, la furora ĉeesto de nia lingvo en Duolingo kaj Amikumu estas lastatempaj fenomenoj en instruado de Esperanto. Tamen, tiuj furoraĵoj pliakrigas problemon, kiun havas la Esperanto-kursoj, same la enklasaj kiel la interretaj: multe da homoj komencas lerni la lingvon, sed malmultaj finas la kursojn; inter la finintoj nur malplimulto efektive lernas ĝin, kaj ankoraŭ pli malmultaj el ili enviciĝas en la movadon.

Cerbumante pri tio, multaj homoj konkludas, ke lernintoj, eĉ sukcesintaj, ne havas gravan kialon daŭrigi sian esperantistecon; kaj tio multfoje okazas ĉar esperantistoj mem ne enkondukas la lernanton al la esperantaj kulturo, literaturo ktp. (Mi aldonos, ke, bedaŭrinde, ankaŭ multaj movadanoj ne multon scias pri tiaj aferoj).

Tion dirinte, mi devas ankaŭ deklari, ke malmulte da fojoj, dum plenumo de sia tasko, recenzanto povas forĵeti sian atendeblan flegman kaj neŭtralan rolon. Danke al la Potenca Senkorpa Mistero, ĉi-foje mi havas la plezuron tion fari, ĉar recenzi libron kiel Bonvenon en nia mondo estas, antaŭ ĉio, funde plonĝi en la esperantan kulturon.

Gravaĵoj de nia mondeto

Pere de simplaj tekstoj, kiuj evoluas tra la libro, ĝia dana aŭtoro Bent Jensenius prezentas al ĉiutipa esperantisto kelkajn gravaĵojn de nia verda mondeto, inter ili estas: Kastelo Greziljono, MONATO, Esperanto-muzeoj, Pasporta Servo, Kvinpetalo, BEMI, UEA, IFEF, IJK, AdE ktp. (Ĉu vi ja ne scias, kion signifas ĉi-lastaj mallongigoj? Do ... vi nepre devas legi la libron!) Kaj, ĉar ĉiuj antaŭe menciitaj lokoj aŭ eventoj estas aŭ okazas en Eŭropo, estas eĉ pli gratulinda la fakto, ke la verko same pritraktas alikontinentajn lokojn. La bieno Bona Espero (Brazilo), Verda Domo de Arizono (Usono) kaj aliaj en Nepalo kaj Sud-Afriko estas diskonigataj por montri, ke Esperanto ĉeestas en ĉiuj mondopartoj.

Dialogoj

Krom tio, estas ankaŭ dialogoj, kiuj ebligas, ke oni uzu la tekstojn enklase, ne nur en daŭrigaj sed eĉ en bazaj kursoj, ke oni paroligu la gelernantojn kaj – laŭ mia persona vidpunkto, kiel mi diris dekomence – ke oni instruu, kune kun la lingvo mem, nian kulturon al la novbakitoj, kaj ke oni elmontru al ili, ke Esperanto ne mortis nek vegetas, sed ja vivas kaj floras.

Primovada legolibro

Sed la libro enhavas plian bonegan ideon: ĝi indikas al ni la retpaĝojn de la lokoj menciataj, Do la leganto mem povos aktualigi siajn sciojn kaj ankaŭ informojn pri retkursoj ĝi kunportas.

Fakte, la libro ne nur plenumas sian taskon fariĝi „primovada legolibro”, sed ankoraŭ pli: la aŭtoro sagace fermis veran truon en la diskonigado de ĉio, kion la esperanta komunumo povas oferti al si mem.

Finfine, la ununura kritiko, farebla al tiu mirinda verko, estas tiu jam farita pere de la demando, kiu titolas tiun mian „tute neŭtralan” recenzeton!

Fernando PITA
Bent Jensenius: Bonvenon en nia mondo. Eld. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2014 (2a eld). 128 paĝoj broŝuritaj. ISBN 9788087169490.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Freŭdismo en nur 100 paĝoj

Edipkomplekso, Mio, Supermio kaj Ĝio, la infana sekseco kaj frua estiĝo de la neŭrozoj – jen preskaŭ ĉio, kion ordinara homo konas pri la freŭdismo. Ne tre multe, se konsideri, ke tiu ĉi scienca skolo grave ŝanĝis ĉiujn homajn sciencojn kaj iĝis parto de nia ĉiutaga vivo, eĉ se ni ne rimarkas tion. Do la malpli ol 100-paĝa Kompendio de psikanalizo, verkita de Sigmund Freŭdo mem, estas bona elekto por solvi tiun problemon.

Leginda studo

Mi ne estas psikologo, nek ŝatanto de la tiel nomata „populara psikologio”, kies specimenoj nun plenigis bretojn de ĉiuj librovendejoj, promesante al legontoj instrui „lertan manipuladon”, „neŭrolingvistikan programadon” kaj ĝenerale „sukceson en la vivo”. Sed kiam mi vidis tiun ĉi bluan kovrilon, mi ne longe hezitis – ja tio estas Freŭdo mem, parolanta pri la scienco kreita de li kaj en tre konciza formo!

Mi estas librovermo kaj dum mia jam 40-jara vivo tralegis centojn da plej diversaj libroj. Sed lastatempe mi ĉiam pli interesiĝas pri aferoj fundamentaj, klarigantaj la plej bazajn, profundajn ideojn kaj aferojn. Plej ofte tio estas studoj ĉe limoj de pluraj fakoj: psikologio, sociologio, historio, ekonomiko.

Tiu ĉi studo, verkita de Freŭdo en 1938-1940, ne elrevigis min. Ĝi estas verkita en bona lingvaĵo, komprenebla por ĉiu meznivele edukita homo. La verko konsistas el tri partoj: Naturo de la psiko, La praktika tasko kaj La teoria gajno. En ĝi la psikologo prezentas bazajn tezojn de sia teorio kaj montras, kio sekvas el ili. Li respondas iujn riproĉojn kaj klarigas nebulaĵojn, ĉiam trankvile kaj science. Mi elmontru kelkajn citaĵojn:

„... dislimado inter psikaj norma kaj eksternorma statoj ne estas science difinebla, tiel ke tiu diferencigo, malgraŭ sia praktika graveco, posedas nur konvencian valoron.”

„... ni aŭdacas aserti, ke la psikologio de la konscio ne kapablas pli bone lumigi la normalan funkciadon de la menso ol la sonĝo.”

„... apenaŭ troveblas unu stato rigardata normala, en kiu oni ne povas malkaŝi kelkajn indikojn de neŭroza trajto.”

„Ŝajnas, ke la neŭrozoj akiriĝas nur dum la plej juna infaneco (ĝis la 6a jaro).”

„Al la barbaro, ni rekonas, estas facile bone farti, por kulturhomo estas malfacila tasko.”

„Granda enigmo staras antaŭ ni, nome la biologia fakto de la dueco de la seksoj ... neniu individuo reagas nur laŭ sia propra sekso, sed ĉiam kapablas iumezure reagi kiel la alia ...”

Kompreneble, mi ne analizu la teorion mem, do mi diru nur, ke multon novan mi eksciis kaj komprenis pri la konduto de Homo sapiens, inkluzive de mi mem kaj miaj konatoj. Vere leginda, studinda kaj ĝuinda verko.

Senriproĉa eldono

La eldonaĵo estas preparita zorgeme kaj senriproĉe. Malmola kovrilo kun trafa bildo, blanka papero, folioj interkudritaj, bela tiparo.

La tradukinto estas Gérard Patureaux, emerita franca psikiatro kaj psikanalizisto. Do ne mirindas, ke la traduko estas farita en tiom alta profesia nivelo, kiu senteblas eĉ malgraŭ mankoj de miaj konoj de la originalo kaj la germana lingvo entute. En sia enkonduko li detale klarigas ne nur la kialojn de sia elekto, sed ankaŭ la tradukmetodon, terminologiajn solvojn ktp. Li rimarkigas interalie, ke pluraj vaste konataj tradukoj de tiu ĉi verko (inkluzive de tiu en la angla) estas kritikataj de la psikanalizistaro pro malĝusta lingvaĵo, kiu transformas simplan ĉiutagan parolon de la originalo al io pli scienca. Do eble leganto de la Esperanto-traduko, farita en strikte fidela maniero, havas certajn avantaĝojn eĉ antaŭ siaj anglalingvaj kolegoj.

La libro finiĝas per indekso, leksikono kaj piednotoj – ĉiuj ankaŭ senriproĉe preparitaj. Oni povas nur gratuli la tradukinton pri bonega laboro kaj esperi, ke aliaj fakuloj sekvos tiun ekzemplon, enkondukante en Esperantujon majstroverkojn de aliaj sciencaj fakoj.

Stanislav BELOV
Sigmund Freud: Kompendio de psikanalizo. El la germana tradukis Gérard Patureaux. Eld. Kava Pech, Dobřichovice, 2003. 106 paĝoj, kudre bindita. ISBN 8085853620.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 32.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislav Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Impertinenta konduto

Fine de marto en Priŝtino (Kosovo) estis arestitaj kaj tuj deportitaj al Turkio ses instruistoj de la gimnazio Mehmet Akif, fondita de turka fondaĵo kun rilatoj al Fethullah Gülen, opoziciulo de la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan. Tion organizis la loka polica sekreta servo kunlabore kun la turka polica sekreta servo.

Reago

La kosova ĉefministro Ramush Haradinaj reagis la sekvantan tagon sub premo de amaskomunikiloj kaj de la publika opinio. Li deklaris, ke li tute ne sciis pri la okazintaĵo kaj ke lin tre seniluziigis la konduto de la ministro pri internaj aferoj kaj de la ĉefo de la polica sekreta servo. Li tuj demisiigis ilin. Simile reagis ankaŭ la prezidanto de la parlamento, Kadri Veseli, dum prezidento Hashim Thaçi reagis du tagojn poste pli modere. Plej verŝajne, ankaŭ li estis implikita en la evento.

Kritiko kaj refuto

Tuja estis la respondo de la turka prezidento Erdoğan, kiu forte kritikis la kosovan ĉefministron pro lia decido kaj minacis lin per baldaŭa reago.

Ramush Haradinaj nomis la proteston de Erdoğan nejusta kaj ne bazita sur la morala kodo de albanoj, kiuj garantias la vivon de gastoj en sia hejmo kaj ne permesas al aliuloj interveni en iliajn proprajn aferojn.

Aroganteco translima

La aroganteco de la turka registaro estas manifestata jam delonge. Ĝia ministro pri kulturo postulis de siaj kolegoj en Albanio, Makedonio kaj Kosovo, ke oni ŝanĝu la enhavon de tekstoj pri la nacia historio, kie ĝis nun otomanoj konsideriĝas invadintoj kaj ekspluatintoj. Same Erdoğan plurfoje postulis, ke oni fermu ĉiujn turkajn lernejojn asociitajn kun la fondaĵo de Fethullah Gülen kaj transdonu iliajn instruistojn al Turkio.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Agrokulturo kaj klimatŝanĝiĝo minacas birdojn

Laŭ freŝa raporto fare de la internacia media organizaĵo BirdLife International (BirdVivo Internacia), agrokulturo kaj klimataj ŝanĝiĝoj kaŭzas la morton de multaj birdaj specioj. En Eŭropo la minaco koncernas ĉefe neĝostrigon (science Nyctea scandiaca), atlantikan fraterkulon (Fratercula arctica) kaj eŭropan turton (Streptopelia turtur).

Ekspansianta agrokulturo

La raporto, publikigita la 23an de aprilo 2018 kun la originala anglalingva titolo State of the World's Birds 2018 (Stato de la birdoj en la mondo), klarigas, ke el 11 000 birdaj specioj almenaŭ 40 % spertas ian minacon. Unualoke tio dependas de la disvolviĝo de daŭre ekspansianta agrokulturo (74 %); aliaj kialoj inkluzivas arbfaligadon (50 %), la ĉeeston de fremdaj birdspecioj en novaj geografiaj regionoj (39 %), ĉasadon kaj kaptadon de birdoj (35 %). Ankaŭ klimataj ŝanĝiĝoj siaflanke influas malfavore je 33 % de la minacataj birdaj specioj.

Insularo Acoroj

La supre menciita organizaĵo rekonas la gravecon kaj la valoron de medioprotekta agado, danke al kiu oni savis minimume 25 birdajn speciojn antaŭ ilia pereo. Kiel ekzemplon oni mencias la birdon acora pirolo (science Pyrrhula murina), kiu estas konata ankaŭ kiel sanmigela pirolo. Ĝi vivas en la portugala insularo Acoroj, en la norda Atlantika Oceano kaj estus ja malaperinta, se oni ne ekprotektus ĝin antaŭ jardekoj. Ekologiistoj rimarkas, ke la malbona stato de birdoj reflektas la sanproblemojn de nia planedo. Tiuj flugantaj vertebruloj fakte kontribuas per diversaj manieroj al sana ekosistemo, ekzemple limigante la nombron de insektoj kaj disvastigante semgrajnojn.

Japana reĝino

BirdLife International (http://www.birdlife.org) estas internacia organizaĵo, kiu estis fondita en 1922 kun la nomo „Internacia konsilio cele al la protektado de birdoj” (angle International Council for Bird Preservation); sian nomon ĝi tamen ŝanĝis en 1993. La honora prezidantino de la organizaĵo estas princino Takamado el Japanio kaj la prezidanto estas Ĥaled Anis Irani el Jordanio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭstari streson kaj anksion

La bonfarto de la koro estas unu – sed ne la sola – faktoro, kiun tro da laboro malfavore influas. Sendormeco, deprimo, gravaj aŭ kronikaj fizikaj problemoj: ĉiuj ĉi estas simptomoj de supermezuraj laceco kaj streso, kiujn la labora vivo foje kuntrenas. Ili tamen riskas konduki homojn en spiralon, el kiu povas esti malfacile forigi sin. Jen kelkaj konsiloj por tion sukcesi.

La nuntempaj laboraj ritmoj intensiĝas, la anksio senvole superforti kolegojn kreskas; kaj la nekapablo akcepti aliulajn malfavorajn komentojn detruas onian ideon pri glora kariero, frustrante antaŭe altajn esperojn. La homa sano ja estas trafata de ĉio ĉi, kiel scienco konfirmas per ĉi-rilata esplorado antaŭ nelonge publikigita en la revuo The Lancet (La skalpelo).

Apopleksio

Labori pli ol 55 horojn semajne pliigas la riskon pri apopleksio je 27 % kaj tiun pri kronika malsano je 13 %. Tiom da laborado ofte kondukas la korpon kaj la menson al situacioj de neeltenebla streso. Tial Internacia Labor-Organizaĵo starigis tutmondan tagon por la laboraj sano kaj sekureco. Temas pri okazo utila por memorigi al ĉiuj, ke nepras redukti la laborajn devojn, kiam tio eblas, kaj iel protekti sin mem. La solvo estas trovi, de tempo al tempo, iujn „malkunpremajn” spacojn, komencante per malgrandaj aferoj, kiel ĉesi manĝi „rubaĵ-nutraĵojn” antaŭ la ekrano de komputilo.

Spiru profunde

Ĉi tio estas la rekomendita regularo: malŝaltu vian komputilon/poŝtelefonon 2 horojn antaŭ ol ekdormi; periode provu liberigi vian kapon; trovu momentojn por eligi vian kreemon; spiru profunde por kontraŭstari anksion; planu kelkajn periodojn da neaktiveco; koncentru vin sur la favorajn aspektojn de iu ajn situacio; pensu pri la realisme plej bona solvo de ĉia problemo; serĉu simplajn agmanierojn kaj kondutu laŭ ili; akceptu ankaŭ kritikojn kaj fojfojan malsukceson; pritraktu viajn problemojn kiel „limojn” komunajn al ĉiu homo, sendependajn de via volo.

Flekseblo

Ĉiu persono estas la plej bona amiko de si mem: oni povas kaj devas klopodi fariĝi pli fleksebla kaj lerni orienti sin en la konfuzo, eĉ kiam oni estas viktimo de „superlaboro” kun nehomaj ritmoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La vero pri Lula

Kiel abonanto de MONATO mi treege surpriziĝis pri la informoj kaj misasertoj en la artikolo Kontestebla juĝproceso de Lula (MONATO, 2018/4, p. 6-7 (2018/012217.php)).

Oni bezonus tutan gazeton por registri la „jurajn” pruvojn kontraŭ Lula – komunista politikisto, kiu permesis la implodon de la brazila ekonomio (12 milionoj da laboristoj sen manĝoj surtable).

MONATO ŝuldas al Eŭropo kaj al la tuta mondo la veron pri tiu homo kaj lia partio Partido dos Trabalhadores (Laborista Partio), kiuj dum 12 jaroj provis enkonduki komunismon en nian patrujon, pri la jam enkarcerigitaj gravuloj ĉirkaŭ li kaj pri la kompetenteco de d-ro Sérgio Moro.

La laboranta kaj honesta brazila popolo poreterne dankos vin!

Mauricio Monken GOMES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mauricio Monken Gomes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Utiloj kaj ecoj de vera panaceo

Aprezata delonge kiel spirita toniko, priskribata kiel fonto de juneco, saĝeco kaj senmorteco, difinita eĉ kiel manĝaĵo de dioj, mielo estas vaste uzata de homoj ĉiam pli konsciaj pri ĝiaj kuracaj kaj nutraj ecoj. Pluraj spuroj kaj historiaj referencoj, inkluzive de kelkaj bibliaj citaĵoj, dokumentas de nememorebla tempo ĝian ĉeeston inter ni kaj certigas, ke la ĉefaj antikvaj civilizoj – inter ili la egipta kaj la helena – ĝin kvalifikis kiel produkton sanktan.

320 varioj

Nuntempe ankaŭ pluraj sciencaj esploroj konfirmas la avantaĝojn de mielo por la homa sano, kiel fonto de energio, ĉela regenerilo kaj stimulanto de la imuna sistemo. Samtempe oni rekonas ĝiajn ecojn kontraŭinflaman, antibiotikan, antisepsan, cikatrigan, vigligan, sedativan kaj protekteman. Oni sume konsideras mielon efika por batali kontraŭ multaj afekcioj digestaj, metabolaj, kor-vaskulaj, dermatologiaj, okulaj kaj generaj/urinaj. Iuj diras, ke ĝia regula konsumo plifaciligas la asimiladon de aliaj nutraĵoj pro tio, ke ĝi estas tre digestebla, helpas la kreskadon kaj la plifortigon de ostoj, utilas por la koro, hepato, stomako kaj nelaste la intelekto. Do ne estas hazarde, ke la komercado kaj la uzado de mielo pliiĝas daŭre en la mondo, kie estas agnoskitaj 320 varioj de mielo (depende de la specoj de floroj, kies nektaron abeloj suĉas, kaj de la specoj de abeloj, kiuj ĝin produktas).

Abelterapio

Multaj personoj, pro ĝia kompleksa kemia kompono, ĝin konsideras „kompleta manĝaĵo”: fakte ĝi enhavas egan kvanton da karbonhidratoj, enzimoj, aminoacidoj, organikaj acidoj, antioksidantoj, vitaminoj kaj mineraloj. Inter la apogantoj de mielo estas Luis Popa Salcedo, kuba magistro pri „sciencoj en natura kaj tradicia medicino” (NTM): laŭ li, temas pri tiel bona eliksiro, ke tute valoras investi monon por garantii, ke en nia hejmo neniam manku unu aŭ du ujoj da mielo. „Abelterapio konsistas el la uzado de mielo kaj aliaj produktoj devenantaj de abelujoj kun celoj resanigaj: ĝi estas agnoskita inter la dek terapiaj kategorioj de la programo pri NTM en Kubo”, asertis lastatempe Popa Salcedo.

Mielito

Tiu ĉi fakulo, unu el la plej prestiĝaj iniciatintoj de naturaj traktadoj en la kuba orienta provinco Granma, pledas por ke oni pli ekspluatu la antibiotikajn ecojn de mielo kaj ĝiaj derivaĵoj, rezistante la tro oftan uzadon de konvenciaj antibiotikoj kontraŭ la ĉeesto de virusaj malsanoj. Popa Salcedo rekomendas akcepti, ke „ideale estas, ke la organismo kreu siajn proprajn antikorpojn kaj senefikigu virusojn; sed, se ĝi bezonas helpon, oni turnu sin al la abelbredaj produktoj, kaj precipe al eteta kvanto da mielo, nomata hispane mielito, kiu estas kraĉiga, kontraŭinflama, analgezia kaj fortigas la imunan sistemon”. Paralele, por konservi la oportunan ekvilibron en la organismo, sed ankaŭ por havigi la necesan energion kaj adopti nutran kutimaron sanan, Popa Salcedo rekomendas ankaŭ komenci la tagon per matenmanĝo ekologia, konsistanta el teo-infuzaĵo farita el iu ajn medicina planto, riĉigita per ajlero kaj la konata kaj jam supre menciita kulereto da mielo.

Aftoj

Jen kelkaj ekzemploj pri miela utileco: du kuleretoj da mielo kun citrona suko, por lukti kontraŭ kataro kaj tuso; unu kulereto da mielo, je fasto, kontraŭ ulceroj; mielo kun ajlo kaj cepo, kiam oni spertas astmon; abunda kvanto da mielo rapide aplikenda, por mildigi brulumon de la haŭto. Krome: froti per tuko (el gazo aŭ kotono) ŝmirita per mielo estas ideale por kuraci buŝajn aftojn.

UN-rezolucio

La 20an de majo 2018 estis celebrita la Monda Tago de la Abelo, laŭ UN-rezolucio aprobita fine de 2017 (MONATO 2018/04, p. 10 (2018/012207.php)): tiamaniere eblis omaĝi al tiuj tre laboremaj insektoj kaj ankaŭ al abelbredistoj, nome laboristoj kiuj lerte kaj pacience bredas kaj okupiĝas pri ili. Danke al ilia sindediĉo, mielo kun siaj multaj ecoj kaj utiloj atingas niajn tablojn kaj helpas la homaron vivi pli longe kaj bone.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Superaj kvalifikoj, sed mankas laborpostenoj

Senlaboreco en Nepalo estas grava problemo. La nombro de senlaboruloj plialtiĝis post la tertrema katastrofo de 2015.

Trovi bonan laboron laŭ fako, studo kaj kvalifiko kaj vivi feliĉe estas deziro kaj revo de preskaŭ ĉiu homo sur la terglobo. Tamen ne ĉiuj nepalaj junuloj ricevas sian prirevatan aŭ bone pagatan laboron en sia hejmlando. Ĉiujare ĉirkaŭ 400 000 gejunuloj alvenas al la nepala labormerkato por serĉi laboron, sed nur 5 % el ili sukcesas havi laborokupon; 95 % forlasas la landon aŭ akceptas laboron kun malalta salajro.

Multegaj laborserĉantoj

Kiam la nepala branĉo en Katmanduo de la korea laborpermesila sistemo EPS anoncis dungi 5000 homojn por labori en Koreio, ĉirkaŭ 80 000 homoj kandidatiĝis el diversaj nepalaj urboj. Tio estas nur simpla ekzemplo de la popola ŝato de eksterlanda laboro.

Ne malgranda estis la kvanto de kandidatoj, kiam la Komisiono pri la Ŝtata Oficistaro de Nepalo anoncis dungi 5000 homojn por okupi diversajn postenojn en la lando: 5 060 000 taŭgaj homoj kandidatiĝis por tiuj postenoj.

La nombro de senlaboruloj, ĉu klerigitaj ĉu ne, estas granda en la lando. Senlaboreco ne nur kaŭzas suferojn kaj turmentojn al la junularo, kiu estas la spino de la lando, sed ankaŭ sufokas la ekonomion. Laŭ la centra buroo de statistiko, 4 000 200 homoj en 2014 ne ricevis taŭgan laboron laŭ siaj kvalifikoj kaj kapabloj. Ĝi krome raportis, ke la kvanto de senlaboruloj posedantaj bakalaŭran aŭ magistran diplomon estas inter 40 000 kaj 50 000. La proporcio de diplomitoj senlaboraj estas duoble pli granda ol la proporcio de nediplomitoj senlaboraj.

Multega laboro, malgranda salajro

Tio ne signifas, ke estas malkontento pro la propra laboro, sed multaj serĉas alternativojn.

En Katmanduo la 21-jara Hari Raut estas unu el tiuj homoj. Li posedas bakalaŭran diplomon pri scienco, kaj li laboras en gimnazio kiel plentempa instruisto; li ricevas nur 8000 rupiojn (80 usonajn dolarojn) monate por multega laboro. Nun li fariĝis hejma instruisto: li iras al la hejmo de iu lernanto kaj instruas. „Mi laboras 3 horojn ĉiutage kaj ricevas 10 000 rupiojn (100 dolarojn) monate. Mi bezonas labori por subteni mian studadon kaj ĉiutagajn elspezojn”.

La 23-jara Sonija Ŝakja, en Katmanduo, bakalaŭriĝinte pri sociaj studoj, kandidatiĝis por multaj sociaj laborpostenoj. Ŝi volis trovi laboron laŭ sia studfako, sed ŝi malsukcesis. Do, nun ŝi laboras kiel instruistino en elementa lernejo kaj ricevas 6500 rupiojn (65 dolarojn) monate.

Mi mem estas unu el la ekzemploj. Mi finis mian magistran studadon pri komerco kaj administrado antaŭ kelkaj monatoj kaj kandidatiĝis en diversaj postenoj, sed ĉio estis senrezulta. Mi ankoraŭ ne havas laborpostenon kaj daŭre estas laborserĉanto.

Kialoj

La tertremo de 2015 kaj la neoficiala landlimo-blokado de Barato paralizis la ekonomion de la lando. Spertuloj pri labormerkato asertas, ke 800 000 senlaboruloj venis en la labormerkaton de Nepalo post la katastrofo de 2015. Tiuj estas la kaŭzoj de la kolapso de industrioj, infrastrukturoj kaj politiko.

Ĉirkaŭ 1500 gejunuloj forlasas la landon ĉiutage por trovi bonan vivrimedon kaj bone pagatan laboron.

Pradip GHIMIRE
korespondanto de MONATO en Nepalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pradip Ghimire el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La produktado de lingvoj

Kiam oni dum la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento malfondis la ŝtaton Jugoslavio, sur ĝia teritorio fariĝis sep novaj ŝtatoj: Serbio, Kroatio, Slovenio, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro kaj poste, sur la teritorio de Serbio, aparta memproklamita ŝtato, Kosovo.

Slovenio kaj Makedonio havas siajn lingvojn. En Kosovo oni parolas krom la serba la albanan lingvon. En aliaj ŝtatoj oficiale estas parolata la serbokroata lingvo, kvankam ĝi en Serbio nomiĝas la serba kaj en Kroatio la kroata. Inter la serba kaj kroata ekzistas diferencoj, aparte en scienca terminologio, tamen serboj kaj kroatoj ne serĉas tradukistojn. Parolante la serbokroatan oni parolas diversajn dialektojn de la sama lingvo. La kroatoj skribas latinlitere, kaj la serboj uzas kaj latinajn kaj cirilajn literojn.

Ĉiu lando kun sia lingvo ...

Nun la novaj ŝtatoj asertas, ke en ĉiuj ekzistas apartaj lingvoj: en Montenegro nun oni parolas la montenegran lingvon, en Bosnio kaj Hercegovino oni parolas la kroatan, la serban kaj bosnian lingvojn. Montenegranoj aldonis al la serba lingvo du novajn literojn, kiuj ekzistis en iuj lokaj dialektoj, kaj tiel Montenegro havas „sian” lingvon: la montenegran. En la bosnia lingvo (la lingvo de bosniaj islamanoj) oni aldonis multajn turkajn vortojn, kaj oni asertas, ke tio estas aparta bosnia lingvo.

... kaj verkistoj precizigu la sian

La malgranda jugoslavia literaturo dispartiĝis: nun ekzistas montenegraj, bosniaj, serbaj kaj kroataj verkistoj, filmoj, aktoroj ... Politikistoj diras, ke la lingvoj diferencas, sed ordinaraj civitanoj el la kvar landoj interparolas tute libere sen tradukistoj.

Multaj verkistoj klare indikis, al kiu literaturo ili apartenas, kun la celo, ke la novaj ŝtatoj, kie ili estas, ne kverelu. Tiel la Nobel-premiito Ivo Andrić diris, ke li apartenas al la serba literaturo, kvankam lia patro estis kroato, kaj Meĥmed Meša Selimović skribis, ke li apartenas al la serba literaturo, kvankam li estis bosnia islamano. Tamen en Balkanio tio estas normala.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skotino honorita en Serbio

Ĉiujare, antaŭ la ortodoksa monaĥejo Cveti Ilija (Sankta Elio) en la serba urbeto Bajina Baŝta loĝantoj vizitas la tombon de Evelina Haverfield [hejverfild]. La eterna ripozejo de tiu virino estas la sola, kiu gajnis lokon en la monaĥejo.

Evelina Haverfield naskiĝis en 1867 kiel filino de la skota barono William Frederick Scarlett en Fort William, Skotlando. Ŝi estis ano de grupo da britinoj, kiuj en la jaro 1914 en la unua mondmilito zorgis pri serbaj vunditaj soldatoj. En 1919 ŝi denove venis en Serbion kaj per mono kolektita de bonaj homoj konstruis en Bajina Baŝta domon por orfaj infanoj.

Malsamkreda omaĝo

Ŝi malsaniĝis kaj en 1920 mortis pro pulminflamo. Oni ŝin entombigis en ortodoksa monaĥejo kaj pri ŝia tombo zorgas ortodoksaj pastroj. Sur la tombo estas skribita: „Ĉi tie ripozas la nobela Evelina Haverfield, skotino fordoninta sian vivon al la serba popolo dum la Granda Milito, ĝis sia morto la 21an de marto 1920.”

Antaŭ kelkaj jaroj ŝia pranepino Sandy venis en la urbeton por viziti la tombon de sia praavino, kaj ŝi pensis trovi forgesitan tombon en fora montaro. Tamen ŝin agrable surprizis bela tombo en la ortodoksa monaĥejo. La homoj de malsama kredo zorgas pri la eterna domo de ŝia praavino, kaj tiel ili honoras ŝin pro la helpo farita dum la milito. Boneco ne havas kredon nek naciecon: ĝi estas universala.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interesa enkonduko al mistera lando

Unu el la plej bonaj avantaĝoj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj „inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso. Tiu trajto de Esperanto, kiu igas ĝin ricevujo de ĉiaj kulturoj, estas miaopinie tro malbone prizorgata de ni mem: certe, niaj kulturaj agantoj – eldonejoj, librejoj, retejoj, ktp – povos ekhavi multe pli da gajnoj, se ili pli akurate traktos tiun eblon. Tiel dirinte, mi devas gratuli FEL-on pro eldonado de La muelilo de la fortuno, kiu, almenaŭ al mi, ebligis, ke mi konu iom pli pri la plej „mistera” el la latinidaj naciaj lingvoj kaj kulturoj: la rumana. (Mistera, ĝuste ĉar ĝi ne estas disvastigata eĉ inter la aliaj latin(id)aj kulturoj, kaj tiel la libro enkondukas onin al tiu lando.)

La klasikaĵo de la rumana literaturo La muelilo de la fortuno estis unuafoje publikigita en 1880, kaj la aŭtoro Ioan Slavici (1848-1925) okupas en la tiulingva literaturo elstaran lokon ne nur pro sia verka laborado, sed ankaŭ pro la kvalito mem de tiuj verkoj. Kompreneble, lia estis la epoko, kiam naturalismo regadis la literaturan mondon, kaj ties pledo por pli preciza kaj kompleta priskribo kaj de la realaĵo kaj de la homoj, sen ajna fantazieco, kiu apartigu nin de la konkreta mondo.

Tamen estas juste demandi: se temas pri naturalisma teksto, kial oni legu Slavici, kaj ne la francon Zola, eminentulon de tiu skolo? Ĉar kvankam Slavici obeas al limoj de tiu skolo, li, en La muelilo de la fortuno, iel elaste manipulas ilin por pli trafe atingi siajn celojn: ja ne la eksteran realaĵon li celas pentri, sed la internan; pro tio, en lia verko estas loko por delikata psikologia desegnado de la roluloj. Tiamaniere, legi ties verkon estas kvazaŭ plonĝi en la homan universalecon, kiun ni ĉiuj kundividas.

Ne tiel oni legu la libron, pensante malkovri ian ekzotan pejzaĝon de la 19a-jarcentaj rumanlingvaj teritorioj de la Aŭstra-Hungara Imperio. Tio estus nur (facila) distro por eksterlandaj legantoj, kaj Slavici ne estas tiom ĝentila: tio, kion li al ni prezentas, estas, kvankam simpla, rakonto, kies strukturo postulos de ni vere atentan legadon, por ke ni povu atingi ne nur tion, kion laŭvide la roluloj ja pensas, agas kaj montras, sed tion, kion ili vere celis. Tiaj subtilaj detaloj kreas por la leganto psikologian romanon, kiu devigas nin al kvazaŭdetektiva legado (do, se hazarde vi, kiu min legas nun, instruas Esperanton por mezniveluloj, jen tre interesa teksto por starigi diskutojn en paroligaj kursoj).

Tamen por eksterlandaj legantoj, almenaŭ tiuj kiel mi, latin-amerikano, la libro estas tre interesa ne pro ia „ekzota trajto”, kiun ĝi povus alporti, sed ĝuste pro la (kelkfoje teruraj) similecoj inter kelkaj trajtoj de ambaŭ kulturoj (ĉu ĉar banditismo kaj krueleco ĉie egalas?): certe, la etoso, elvokita en la libro, memorigos multajn pri la kondiĉoj de kamparanoj en la foraj kamparoj de diversaj landoj. Tiel tiu romaneto, ne nur danke al psikologiaj demandoj, (ka)tenos la intereson de la leganto, sed ankaŭ pri la sociaj problemoj, kiuj en ĝi estas, kvankam iom kaŝeme, elmontritaj kaj kiuj klarigas, kial estas tiu dusenca titolo.

Ĉar, malfeliĉe, mi ne regas la rumanan, mi ne povas taksi la precizecon de la traduko de Lenke Szász, sed mi povas ja aserti, ke la legado tiel bone fluas, ke oni ja pensas, ke temas pri originalaĵo. Fakte, nur sur paĝo 21 mi fine rimarkis, ke la libro estas ja traduko, kaj tio – nepras, ke mi menciu – okazis nur, ĉar oni uzis kiam ... kiam kiel korelativajn konjunkciojn, anstataŭ jen ... jen. Certe, laŭ opinio de rumana amiko, konsultita de mi, tio estas nerimarkita influo de la rumana esprimo când ... când, tamen eĉ tia dormeto de la tradukintino neniel damaĝas la komprenon de la frazo, kaj donas al la teksto specialan guston, kiu ja permesis al mi malkovri, ke la rumana beletro ne pritraktas nur la historion de iu certa grafo, kiu onidire ne ŝatas aliajn homojn kaj fuĝas el la suno.

Fernando PITA
Ioan Slavici: La muelilo de la fortuno. El la rumana tradukis Lenke Szász. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2018. Bindita versio: 160 paĝoj. ISBN 978-9077066-57-7. Haveblas krome bitversioj en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malliberigo de eksprezidento Lula

La legantoj de MONATO jam scias (MONATO 2018/04, p. 6 (2018/012217.php)), ke Lula da Silva estis kondamnita al 12 jaroj de mallibereco pro korupto. La 7an de aprilo, post emocia parolado, li prezentis sin al la brazila justico por plenumi sian punon. Komencante la paroladon, li anoncis, ke li subtenas kelkajn kandidatojn por senato kaj por ŝtataj registaroj. Poste li prezentis sian vidpunkton pri sia juĝproceso.

Ĉu akuzoj kaŭzis familiajn problemojn?

Lula neis, ke li estis demandita pri la apartamento, kiu ne estas lia. Do li ne pardonas tiujn, kiuj disvastigis la ideon, ke li estas ŝtelisto.

Laŭ Lula, ju pli la gazetaro atakas lin, des pli kreskas liaj rilatoj kun la brazila popolo. Li plendis ankaŭ pri tio, ke „falsaĵoj” de la gazetaro kaj de Ministério Público (laŭvorte, „publika ministerio” – fakte, prokurorejo) kaŭzis liajn familiajn problemojn, kiuj, laŭ li, plimalbonigis la sanon de lia edzino kaj sekve kaŭzis ŝian morton.

Revoj

Lula asertis, ke antaŭlonge li revis regi Brazilon, enigante milionojn da malriĉuloj en la ekonomion kaj engaĝante milionojn en universitatojn. Tiamaniere li, mem ne havante universitatan diplomon, povus ebligi klerigadon de pliaj homoj ol la diplomitoj kaj bankistoj, kiuj tiam regis Brazilon. Laŭ Lula, eblis preni studentojn de la periferio kaj meti ilin en la plej bonajn universitatojn, „por ke ni ne havu juĝiston kaj prokurorojn nur de la elito”.

Li parolis ankaŭ pri la lukto kontraŭ malsato, unu el la plej gravaj planoj de lia registaro. Laŭ Lula, se ĉio, kion li faris, estas „krimo”, li daŭre estos krimulo, ĉar li faros multe pli. Krome, li diris, ke li volus konstruigi pli da loĝejoj kaj pli da lernejoj. Li volus ankaŭ malpliigi la infanan mortecon.

Lava Jato

Li diris, ke li ne kontraŭstaras la operacon Lava Jato 1, se ĝi kaptos krimulojn kaj arestos ilin. „Dum nia tuta vivo, ni diris: la justico arestas nur malriĉulojn”. Do, laŭ Lula, la problemo estas nur tio, ke la juĝistoj estas sub forta premo de la gazetaro, kiu influas la publikan opinion, kaj tiun ne povas ignori juĝistoj.

Elektoj

Laŭ Lula, la vera kialo de lia juĝproceso estas tio, ke la elito ne volas, ke li partoprenu en la elektoj. Li ja submetiĝos al la juĝo pri malliberigo, tamen „ili ne pensu, ke ili haltigos min; mi ne haltos, ĉar mi ne plu estas homo; mi estas ideo, ideo miksita kun la popola ideo”.

Lula ankoraŭ ne rezignis pri sia kandidateco. La registrado de kandidatoj okazos en aŭgusto; ĝis tiam li provos esti liberigita. Tamen, eĉ se tio okazos, lia elektiĝo, pro specifaĵoj de la brazila elekta sistemo, povas esti blokita ankaŭ dum aŭ eĉ post la elekta procezo.

1. Larĝskala kontraŭ-korupta operaco de la brazila federacia polico.
Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poetino de fragila liriko

En tiu ĉi jaro Slovakio celebras la 110an naskiĝdatrevenon de Máša Haľamová [maŝa halamova], kiu estas konata en la slovaka literaturo kiel elstara poetino de fragila kaj pure virina liriko.

Haľamová naskiĝis la 28an de aŭgusto 1908 en la belega kaj pitoreska montara vilaĝeto Blatnica (ĉirkaŭ 250 km norde de Bratislavo) en familio de migranta vendisto, kiu vendis spicojn kaj aliajn etartiklojn eĉ en mez-aziaj urboj de la cara Rusio.

Fininte siajn studojn en la urboj Martin kaj Bratislavo, Haľamová komencis labori kiel oficistino en la montara urbeto Nový Smokovec (la regiono Vysoké Tatry), kie ŝi loĝis 30 jarojn. Ŝi estis ankaŭ brila skiantino, kaj en 1935 ŝi estis la plej juna arbitracianto en la monda sportkonkurso de skiado. Kiel redaktorino ŝi laboris en la eldonejoj Osveta (Klereco) kaj Mladé letá (Junaj jaroj).

La finon de sia vivo ŝi pasigis en la ĉefurbo Bratislavo, kie en 1995 ŝi mortis en la aĝo de 86 jaroj. Oni ŝin entombigis en la nacia tombejo en la historia urbo Martin, kie ripozadas multaj eminentuloj de la slovaka politika kaj kultura vivo.

Verkado

Haľamová jam kiel mezlerneja lernantino tradukis diversajn rusajn poemojn. Ŝiaj unuaj tekstoj publikiĝis en diversaj literaturaj revuoj kiel Slovenské pohľady (Slovakaj rigardoj), Elán (Elano) kaj Mladé Slovensko (Juna Slovakio).

En la intermilita periodo de la lasta jarcento ŝi eldonis du superbelajn poemarojn: Dar (Donaco, 1928) kaj Červený mak (Ruĝa papavo, 1932), en kiuj ŝi altiris la atenton al la intimaj animstatoj de virino, al amo kaj al la slovaka montara naturo. Tiuj ĉi poemaroj elvokis eksterordinare fortan kaj favoran eĥon ĉe la kritiko kaj ĉe la legantaro. Ŝi dum longa tempo silentis kaj post 34 jaroj ŝi eldonis novan poemaron de persona liriko Smrť tvoju žijem (Morton cian mi vivas, 1966), en kiu ŝi reagas al la morto de sia amata edzo. Tiuj ĉi tri poemaroj akiris grandegan popularecon, kaj por slovakoj ili estas la ĉefaj kaj reprezentaj verkoj de fragila, pure virina kaj sentoplena liriko. Ŝiaj poemoj manifestas la etikan patoson de homa boneco kaj varmo de virina animo kaj elvokas ĉion home belan, kio ligas du amantajn estaĵojn.

Haľamová okaze tradukis ankaŭ diversajn rusajn, ĉeĥajn kaj luzaciajn (sorablingvajn) poemojn, kaj ŝi verkis fabelojn por infanoj.

Artistino

Okaze de sia 60a naskiĝdatreveno Haľamová akiris la prestiĝan titolon merita artistino kaj poste, en 1983, ŝi ricevis la titolon  nacia artistino. Ŝi estis unu el la malmultaj reprezentantoj de la slovaka literaturo, kiuj favore akceptis la komunistan reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio.

Haľamová havas honoran lokon en la historio de la slovaka virina liriko. Pri ŝiaj agadoj memorigas en Slovakio monumentoj, diversaj publikaĵoj kaj stratnomoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kurado subtene al politikaj malliberuloj

Inter la 27a kaj 30a de aprilo okazis 800-kilometra kurado inter Barcelono kaj la tri malliberejoj situantaj apud Madrido, kie estas enkarcerigitaj katalunaj politikaj malliberuloj. La evento komenciĝis antaŭ la Parlamento de Katalunio kaj, tri tagojn poste, ĝi frumatene atingis la unuan malliberejon. En la tri prizonoj, la kurantoj renkontis la advokatojn de la koncernaj malliberuloj por donaci al ili librojn eldonitajn speciale por la kaptitoj kaj subskribitajn de ĉiuj kurintoj.

Flavaj ĉemizoj

La itinero estis dividita je dek ses segmentoj, siavice subdividitaj je po kvin sekcioj. Ĉiu sekcio estis inter 10 kaj 13 kilometrojn longa kaj trakurita de kvar sportistoj vestitaj en flavaj ĉemizoj – la flavan koloron oni uzas por postuli liberigon de la proopiniaj kaptitoj.

Akuzoj

Nuntempe la hispana justico persekutas 25 katalunajn sendependistojn, el kiuj naŭ estas enkarcerigitaj, sep estas ekzilitaj kaj la ceteraj atendas re-juĝadon. Krom la prezidantoj de la ĉefaj asocioj por sendependiĝo, 24 persekutatoj estis elektitaj en la lastaj balotoj por la Parlamento de Katalunio la 21an de decembro 2017. Ili estas akuzitaj pri malobeo, malversacio kaj prisilentado.

Ferriol Macip BONET
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip Bonet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Noveca artefarita mano prezentita en Romo

Jam pretas Hannes, speco de evoluinta artefarita mano, kiu fleksas fingrojn same kiel ordinara mano kaj kapablas kroĉi diversajn objektojn. Tia kapablo estas preskaŭ tute (90 %) egala al tiu de natura homa mano. Temas pri robota protezo, kreita en Italio, kies aplikado ne postulas la uzadon de kirurga bisturio kaj kies kosto estas relative malalta. Eblis ĝin realigi danke al la plurjaraj klopodoj de Rehab Technologies Lab, laboratorio malfermita en 2013 kadre de kunlaborado inter la itala protez-centro INAIL (kies iama direktoro nomiĝis ĝuste Hannes Schmidl) kaj la Itala Instituto pri Teknologio.

La esploristoj sukcesis krei artefaritan manon kun kontentiga daŭro de baterio, sufiĉe bona kroĉ-kapablo kaj kosto je 30 % pli malalta kompare kun la ceteraj mekanikaj manoj jam lanĉitaj pasintece sur la merkato. Oni prezentis ĝin en Romo komence de majo 2018.

Sensiloj

La mano estas regata de elektrodoj: laŭdire homoj povas „surmeti” ĝin sen la bezono de kompleksa kirurgia operacio, ĉar ĝi ekspluatas la elektrajn impulsojn devenantajn de la kontrahiĝo de la muskoloj en la plu funkcianta parto de onia supra membro. Tio eblas pere de du sensiloj, kiuj scipovas interpreti kaj traduki la signalojn alvenantajn de onia cerbo. „Oni povas efektive fleksi la fingrojn laŭ la dezirata forto”, diris Marco Zambelli, 64-jara eksa metalmekanika laboristo el Sant'Agata Bolognese, vilaĝo apud Bolonjo. Li perdis sian dekstran manon pro labor-akcidento okazinta, kiam li estis 16-jarulo. Menciindas ankaŭ programaro, kiu interagas kun la protezo per la sistemo Bluetooth, helpante la operacion pri kalibrado.

Polekso

Tiu ĉi impresa medicina aparato estos vendata ekde 2019. La defio por la realigantoj estos zorgi pli kaj pli pri la elasteco kaj la natureco de ĝiaj movoj. Nepros igi, ke la fingroj, precipe polekso, eĉ pli realisme kurbiĝu, kaj ke ili povu alpreni naturan pozicion eĉ en ripoza stato.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nuancita biografieto pri fama ekonomikisto

Adam Smith (1723-1790), aŭtoro de The Wealth of Nations (La riĉeco de nacioj) en enciklopedioj kaj libroj pri ekonomio estas menciata kiel baza persono de la nuna ekonomika scienco. Novliberaluloj dum la pasintaj jardekoj iom misuzis liajn ideojn por pravigi senbridan liberecon. La sveda ekonomikisto Bo Sandelin (1942) en malgranda libro por nefakuloj skizas nuancitan bildon.

Adam Smith naskiĝis en la skota havenurbeto Kirkcaldy kaj tie loĝis dum granda parto de sia vivo. Li estis la sola infano de mezklasa familio. Lia patro, doganisto, jam mortis antaŭ lia naskiĝo, sed la familio zorgis pri bona instruado en lokaj lernejoj. Kiel dek-kvar-jarulo – ne eksterordinara aĝo en tiu epoko – li ekstudis en la universitato de Glasgovo. Inter la studobjektoj estis moralfilozofio, tiam multfaceta fako, kiu enhavis ankaŭ juron kaj ekonomion. En 1740 li ricevis stipendion por studi en Oksfordo. Smith ne alte taksis la tiean instruadon, sed la stipendio ebligis al li dum ses jaroj multe legi kaj studi.

En 1746 Smith revenis al Skotlando, sen diplomo. Tie li dum kelkaj jaroj okupiĝis pri memstudado kaj instruado. En 1751 li iĝis profesoro pri logiko en Glasgovo. Tie li pasigis la plej fruktodonajn jarojn de sia profesia vivo, sed en 1764 li forlasis sian postenon por akompani junan dukon dum lia grand tour, la tradicia kelkjara „granda vojaĝo” de riĉaj britaj junuloj en la eŭropa kontinento. Dum preskaŭ tri jaroj Smith kaj la duko restadis en Francio (ĉefe en Tuluzo) kaj dum iom da tempo en la svisa Ĝenevo. Tie Smith povis havi rektan kontakton kun la enciklopediistoj d'Alembert kaj Diderot, la ekonomikisto Quesnay kaj la filozofo Voltaire, kaj tiel profundigi siajn ideojn pri ekonomio.

Smith jam de sia junaĝo verkis pri diversaj temoj (interalie pri lingvoj), sed reveninte al Skotlando li finverkis sian ĉefan libron, La riĉeco de nacioj. Ĝi aperis en 1776 kaj estis plurfoje represita dum la postaj jaroj. Ankoraŭ nun ekonomikistoj citas el tiu libro, sed foje de iu tezo de Smith la citanto nur mencias tiun parton, kiu oportunas al li. Jen la graveco de la verko de Sandelin: li memorigas, ke Smith ankaŭ konsciis pri eblaj misefikoj de senpripensa aplikado de liaj tezoj kaj ke indas zorge konsideri porajn kaj kontraŭajn argumentojn.

Kelkajn ĉapitrojn de sia libro Smith dediĉas al la labordivido, uzante kiel ekzemplon la pinglofaradon. Tio estas kompleksa laboro, sed dividante la procezon en dekojn da etaj taskoj, plenumotaj de po unu laboristo speciale trejnita por tiu tasko, oni atingas multe pli racian produktadon, kio estas bona al la socio. Tamen, tiu laboristo verŝajne havas kapablojn, kiuj povus multe pli utili al la socio, sed restas neutiligataj en tia laborsistemo.

Alia tezo de Smith estas, ke la ŝtato laŭeble malmulte intervenu en la ekonomian vivon, ĉar per libera komerco varoj povas esti produktataj kie kaj kiel tio povas okazi plej efike. Tiel el granda proponado de bonkvalitaj produktoj profitas ĉiuj. Sed ne ĉia ŝtata agado estas evitenda, ĉar restas almenaŭ tri devoj: la defendo de la ŝtato, la zorgo pri interna ordo kaj justico, kaj komunaj utilaĵoj kiel vojoj, poŝto, instruado ktp.

En 1778 Smith estis nomumita dogankomisaro por Skotlando. Li mortis, 67-jara, en julio 1790.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
Bo Sandelin: Adam Smith. Vivo kaj verko. Eld. www.librejo.com, 2018. 86 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-1595693-68-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cent diantoj

La maljunulino konstatis, ke eble jam ekfloris cent ruĝaj diantoj en la ĝardeno. Do, alvenis la tempo forvendi ilin. Jam de kelkaj tagoj nur pri tio ŝi pensadis, ke fine ŝi povos repagi la ŝuldon al la bonkora najbarino, kiu ĉiam helpis ŝin. Bedaŭrinde, post la morto de ŝia edzo, la vivo iĝis tre malfacila por ŝi. Morgaŭ mi devos frumatene leviĝi – ŝi decidis – ĉar cent florojn pluki estas temporaba laboro. Poste iri ĝis la florvendejo!

Ho ve, almenaŭ unu horon mi bezonos, ĝis mi atingos tien! Iomete ŝi kompatis sin mem, sed poste perforte ŝi pensis pri la rezulto! Ŝi faris la kalkulon. Se mi vendos je tri leoj unu floron, mi havos tricent leojn. Kun tiuj esperigaj pensoj ŝi endormiĝis.

Malbelan sonĝon ŝi havis. Estis milito. Kaj ŝi ege timis. Tute sola ŝi estis inter nekonataj homoj. Ŝi malvarmis kaj malsatis. La nekonataj homoj ebriiĝis kaj komencis kanti, aĉajn vortojn ŝi devis aŭskulti. La timo pli kaj pli grandiĝis ... Subite ŝi vekiĝis. Ekstere estis ankoraŭ mallumo. Ne eblas eklabori! – trankviligis sin mem la maljunulino. Sed reendormiĝi ŝi ne povis. Tamen ŝi perforte fermis siajn okulojn, kaj pacience ŝi atendis la mateniĝon.

Kiam ŝi komencis pluki la florojn, ŝi konstatis, ke certe eĉ pli ol cent diantoj ekfloris, do ŝi komencis elekti inter ili, ke la plej belajn florojn ŝi portu al la florvendejo. La poto estis granda kaj tre peza, sed ŝia volo estis fortega. Tre malfacile ŝi metis ilin en pli grandan sitelon, por iele povi porti la cent florojn.

– Bonan matenon, onjo Roza! Kien vi iras tiom frue matene?

– Matenon ankaŭ al ci, kara Abelo! Mi iras al la florvendejo. Mi havas cent diantojn, kaj mi esperas, ke mi sukcesos ĉiujn vendi!

– Kiom kostas unu dianto?

– Mi pensis, ke mi povos vendi unu floron je tri leoj, se mi sukcesos.

– Onjo Roza! Mi aĉetas ĉiujn cent diantojn! Sed mi prenos ankaŭ la poton, poste mi reportos ĝin al vi, ĉu bone?

– Abelo! Ĉu ci ŝercas kun mi?

– Ne, mi ne ŝercas. Jen la mono! – kaj li donis 500 leojn al ŝi. La maljunulino ne povis kredi al siaj propraj okuloj. Ŝi nur balbutis.

– Sed ... sed ... sed Abelo! Mi diris tri leojn, ne kvin!

– Onjo Roza! Mi aŭdis, sed hieraŭ mi ricevis neatendite ĉi tiun sumon, kaj fakte mi nun ne bezonas ĝin. Akceptu de mi kun amo!

Sur la vizaĝo de la maljunulino ruliĝis larmoj pro feliĉo. – Dio benu cin, Abelo! Bona knabo ci estas!

Ili ambaŭ estis feliĉaj.

La maljunulino pro tio, ĉar ŝi ricevis preskaŭ la duoblan sumon de tiu kara najbara knabo. Ho ve! Eble dum 2-3 monatoj ... mi ne devos pruntepreni monon de la bonkora najbarino. Mi estas vere bonŝanca! – konstatis la maljunulino – ambaŭ miaj najbaroj estas bonkoraj kaj honestaj homoj.

Abelo duoble ĝojis. Bonega sento estis, ke li povis helpi la najbaran maljunulinon, sed ankaŭ pro tio li ĝojis, ĉar per ĉi tiuj belegaj cent ruĝaj diantoj solviĝis lia problemo. Ĝuste hodiaŭ li volis demandi la amatan junulinon, ĉu ŝi volas edziniĝi al li. Kaj li vane pensadis, neniun ideon li havis, kian specialan donacon li prezentu al ŝi. Kiam li ekvidis la maljunulinon kaj la multegajn ruĝajn florojn, tuj li decidis, ke li aĉetos ĉi tiun grandegan bukedon. Abelo jam imagis la ridetantan vizaĝon kaj la ĝojplenan rigardon de Amanda, kiam ŝi ekvidos kaj ekscios, ke ŝi ricevas de li cent diantojn. Li jam bone konis ŝin, kaj estis certa, ke ŝi ne estus pli feliĉa, se ŝi ricevus diamanton anstataŭ diantoj!

Abelo tre atente metis la florojn en la aŭtomobilon. Li devis iri al la doktorino por kontrolo. Li decidis, ke hodiaŭ nepre li ekscios de la doktorino, kiom, proksimume, li povos ankoraŭ vivi. La kormalsano jam de jaroj turmentis lin. Tamen la medikamentoj helpis, ke la vivo estu eltenebla. Li havis animan forton, kaj li diris al la doktorino, ke li intencas edziĝi, sed li volas honeste konfesi al la amata junulino la veron.

– Abelo! Mi komprenas vin, sed neniu doktoro rajtas diri al la malsanuloj similan aferon!

– Doktorino! Vi konas min! Mi ĵuras, ke al neniu mi diros, ke vi diris al mi la veron, sed komprenu min! Estus tute nehoneste, se mi ne dirus al mia amatino la veron.

La doktorino serioze rigardis al li. Ŝi tre simpatiis kun li, ĉar kvankam li estis grave malsana, tamen, ĉiam li estis bonhumora kaj optimisma. Ŝi rememoris, kiam unufoje ĝuste li konsolis ŝin, vidante, ke ŝi havas ruĝajn okulojn pro troa plorado. Tiam li diris al ŝi: „Doktorino! Ne forgesu! Post malbona tago sekvas pli bona!” Kaj li pravis, ĉar ĝuste tiam ŝanĝiĝis ŝia vivo!

– Abelo! Se vi loĝus en Grekujo, vi povus vivi eĉ 20 jarojn! Sed ĉi tie, bedaŭrinde, la vetero ne favoras al via kormalsano.

– Doktorino! Bonvolu respondi per „jes” aŭ „ne”! Ĉu ĉi tie mi povus vivi nur ... maksimume dek jarojn?

La silento pezis.

Sed la respondo venis.

– JES!

– Dankon! – kaj li mankisis la bonkoran doktorinon.

Amanda atendis Abelon. Ŝi havis iun antaŭsenton, ke la hodiaŭa tago estos speciala. Ŝi vestis sin tre kolore, ĉar Abelo ne ŝatis, ke ŝi portu malhelkolorajn vestaĵojn. Alvenis la aŭtomobilo. Amanda preskaŭ flugis, ke ŝi renkontu lin kiel eble plej rapide. Kiam ŝi ekvidis la grandegan florbukedon, tuj ŝi pensis, ke li certe alportis ilin al la doktorino.

– Por kiu ci alportas ĉi tiujn belegajn florojn?

– Por ci, Sciureto mia!

– Por mi??? Sed ne por la doktorino? Hodiaŭ ci devas iri al ŝi por kontrolo.

– Mi jam estis.

– Dankon, dankon, dankon.

– Mi volas paroli kun ci, tre serioze.

Ili portis la diantojn al la loĝejo, kaj ili metis la poton sur la fortepianon.

– Amanda! Mi amas cin!

– Abelo! Ankaŭ mi amas cin!

– Sciureto mia! Ĉu ci volas esti mia edzino? Ne! Ne respondu ankoraŭ! Ci scias, ke mi estas kormalsana. Honeste mi devas konfesi al ci, ke mi ne vivos longe. Ankoraŭ ... eble ... maksimume dek jarojn! Pripensu bone kaj nur poste ci respondu!

Amanda sentis, ke ŝia koro bimbamas pro feliĉo. Ŝi vere amis lin. Fakte ŝi ne devis pripensi. Jen, ŝia antaŭsento, ke la hodiaŭa tago estos speciala!

– Abelo! Mi volas esti cia edzino! Mi deziras, ke ni vivu kune kiel eble plej longe, sed precipe tion mi volas, ke ni vivu ĝis la morto en amo kaj paco!

Dum la nokto ĉi tiuj tri homoj ne dormis, pro feliĉo.

La maljunulino pensis pri la boneco de Abelo. Ŝi sentis grandan dankemon.

Ankaŭ Abelo sentis dankemon al la doktorino pro ŝia sincereco, sed eĉ pli granda estis lia feliĉo pro la respondo de Amanda.

La feliĉo de Amanda estis profunda. Ŝi rigardis la cent diantojn sur la fortepiano kaj sentis la amon de Abelo en sia koro. Ŝi pensadis: ĉu nun estas pli feliĉa homo ol mi, en ĉi tiu urbo?

La respondo estas nekonata, sed la vera vero estas, ke ĉiuj tri homoj estis sincere feliĉegaj.

Júlia SIGMOND

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Júlia Sigmond el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekureco antaŭ ĉio

Ekde 2016 malpermesatas en la svisa kantono Tiĉino cirkuli en publikaj spacoj kun kovrita vizaĝo, pro sekureco publika. Tiun, kiu surhavas maskon, kaskon aŭ nikabon, oni monpunos.

Lastatempe en Lugano du 28-jaruloj decidis sin meti en la fantazian etoson irante spekti premieron de Deadpool – nova Marvel-filmo – kies superheroo laŭĝenre surhavas tut-korpan kostumon. Ili vestiĝis tiakostume kaj portis lud-armilojn.

Holivudeca epizodo

Maltrankviligite de la suspektindaj figuroj maskitaj, bona civitano rapide vokis la policon.

Skadro urĝe baris la virojn, spektakle suprensaltis kaj alterigis ilin, ligis iliajn manojn per katenoj, kaj arestis la perpleksan duopon.

Finfine la polico forlasis ilin, post simpla monpuno laŭleĝa. Ridindigis tion interveno en Interreto, responde al kio la ĝendarmoj deklaris, ke estas pli bone esti sekura ol timi publikan mokadon kaj katastrofe nenion fari. Precipe konsiderindas, ke du semajnojn pli frue tiĉina junulo estis arestita tuj antaŭ intenco pri teroraĵo, kiun li volis efektivigi en sia mezlernejo.

Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri albanoj kantokonkursis

Eleni Foureira (Kipro), Ermal Meta (Italio) kaj Eugent Bushpepa (Albanio) prezentiĝis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2018, kaj atingis respektive la duan, kvinan kaj dek-unuan lokon. Ermal sukcesis kun sia itala partnero Fabrizio Moro.

Eleni Foureira

La kantistino kaj dancistino – ankaŭ modistino – Eleni de multaj jaroj loĝas en Grekio kaj posedas ankaŭ grekan civitanecon. Komence Eleni fariĝis konata danke al la grupo Mystique en 2007. Timo pro diskriminacio devigis ŝin kaŝi sian albanan devenon longan tempon, sed fine la tridek-jarulino deklaris, ke ŝi naskiĝis en Fier (Albanio) kaj alvenis en Grekion kun siaj gepatroj tuj post 1990.

Eugent Bushpepa

Li venkis en la 56a Nacia Kanzon-Festivalo en Albanio – en decembro 2017 – kaj reprezentis Albanion. Per kanzono verkita de li mem kaj titolita Mall (Nostalgio) li rakontas sian personan historion pri la tempo, kiam li vivis malproksime de sia familio.

Ermal Meta

Ankaŭ naskiĝinte en urbo Fier li pasigis malfeliĉan infanecon pro malbona konduto de la patro. Kune kun la italo Fabrizio Moro li venkis en la 68a festivalo de Sanremo, kaj reprezentis Italion per la kanzono Non mi avete fatto niente (Vi nenion faris al mi).

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu iras tiel la mondo?

Tutmonde disvastiĝas la movado „#AnkaŭMi” iniciatita de holivudaj stelulinoj, kiuj estis viktimoj de seksaj atakoj kaj molestoj. Rezulte de la seksatakoj kontraŭ 18 virinoj en Svedio la ĉi-jara aljuĝo de la Nobel-premio pri literaturo ne okazos.

La movado instigas la viktimojn anonci sin kaj batali kontraŭ la socio, kiu toleras kaj ne kulpigas tiujn molestantojn. La amplekso kaj rezultoj kompreneble varias laŭlande depende de sociaj tradicioj kaj nivelo de virinaj rajtoj. En Japanio la movado ne estis vigla, dum la tiej amaskomunikiloj kun amuziĝo raportis pri eksterlandaj okazaĵoj.

Altnivelulaj seksatakoj

En aprilo 2015 Yamaguti Noriyuki – la ĉefo de la Vaŝingtona Buroo de la Tokia Elsenda Sistemo, unu el la grandaj televidaj kompanioj – renkontis en Tokio la sendependan ĵurnalistinon Ito Ŝiori, kiu volis labori en lia buroo. En kelkaj suŝi-restoracioj kaj aliaj drinkejoj li drinkigis ŝin multe. Li prenis ŝin senkonscian pro ebrio al sia hotelo, kaj seksatencis ŝin. La polico enketis post la akuzo fare de Ito, kaj konvinkiĝis pri la krimo surbaze de atestoj de la drinkejo-klientoj kaj de la ŝoforo de taksio, kaj surbaze de fotoj de la gvatfotilo en la hotelo. Tamen, la arestordono kontraŭ Yamaguti estis abrupte nuligita de Nakamura Itaru – la estro de kriminala departemento de Metropola Polico – sen ia ajn klarigo, kio estas tute nekutima afero.

Oni scias, ke Yamaguti estas la aŭtoro de biografio de la ĉefministro Abe Ŝinzo, kaj lia intima konato. Aldone, Nakamura antaŭe estis ĝenerala sekretario de la kabineto de Abe.

En la vespero de la 4a de aprilo la vic-ministro Fukuda Ĵuniĉi telefonis kaj venigis raportistinon de Asahi-Televida Kompanio al drinkejo proksima al sia loĝejo. Ŝi venis kaj demandis lin pri la skandalo en la ministerio pri financo. Li devojiĝis de la temo kaj ripete diris „Ĉu mi rajtas tuŝi vian mamon?”, „Post la aprobo de la (ŝtata) buĝeto, ĉu ni faru malmoralaĵon?” kaj „Ĉu mi povus brakumi vin?” ktp. La raportistino jam de antaŭ unu jaro spertanta tiajn liajn eldirojn, portis sonregistrilon kaj registris liajn molestajn dirojn.

Reagoj

Post pluraj demarŝoj faritaj de la raportistino, Fukuda anoncis sian eksiĝon ne pro sia faro, sed pro la maleblo plenumi sian devon en tiaj cirkonstancoj. Li diris: „Mi ne havas konscion, ke mi faris ĝenan eldiron, pri kiu la alia partio povus senti malagrablon.”

Post la eksiĝo de Fukuda, la ministerio punis lin per mallaŭdo kaj redukto de lia eksiĝmono, sed la superulo Aso Taro – ministro pri financo kaj samtempe vic-ĉefministro kaj eks-ĉefministro (2008-2009) – senĉese defendis Fukuda kaj insultis la viktiman televid-raportistinon dirante, interalie: „Troviĝas opinioj, ke li falis en koketan kaptilon”. „Ĉu ne ekzistas homaj rajtoj por Fukuda?” kaj „Ne ekzistas krimo de seksaj molestoj. La afero diferencas disde murdo.”

Viktimoj akuzataj

Kiu viktimo de seksaj atakoj kaj molestoj kuraĝos anonci sin kaj akuzi atakantojn en socio, kie la viktimoj, ne la atakantoj, estas akuzataj kaj kritikataj? En Japanio oni konjektas, ke nur 4 % de la seksatakoj estas raportataj al la polico, kaj nur duono el tiuj iras al la kriminalaj kortumoj. Viktimoj fojfoje ne ricevas atenton de virinoj.

En la mondo de aktoroj kaj talentuloj la situacio estas malpli bona. Iu juna fotmodelino diris: „Ĉar seksaj molestoj estis tiel normalaj, mi neniam pensis akuzi. Se mi akuzos, mi tuj perdos laboron”. Multaj diras: „Ŝi eniris tiun ĉi mondon sciante, ke iras tiel la mondo”.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grava evento de la albana historio

Antaŭ 140 jaroj reprezentantoj de kvar tiamaj otomanaj provincoj Shkodër, Manastir (nuna Bitola), Prizren kaj Janina (Ioannina), kie plejparte loĝis albanoj, kunvenis en Prizren (nun en Kosovo) por defendi siajn teritoriojn, kiujn serioze minacis Serbio, Montenegro, Grekio kaj Bulgario. Post la rusa-turka milito de 1877, laŭ la Traktato de Sankta Stefano, Otomana Imperio cedis al Serbio kaj Montenegro multajn albanajn teritoriojn kun areo de pli ol 10 000 km 2, sude de Niš (nun en Serbio) kaj sude de la nuna Montenegro.

Severa vintro

Dum la severa vintro 1877-1878 centmiloj da albanoj devis forlasi siajn hejmojn kaj posedaĵojn por piede kaj ĉare vojaĝi direkte al Kosovo. Dekmiloj da ili, precipe infanoj kaj maljunuloj, mortis dum la vojaĝo aŭ estis mortigitaj de serbaj soldatoj, kiuj forbruligis tutajn vilaĝojn kaj dezertigis loĝlokojn de albanoj. Tio ege maltrankviligis albanojn en ilia tuta balkana vivospaco, kadre de la Otomana Imperio. Des pli, ke ili ne volis toleri pliajn cedojn de sia teritorio al najbaraj balkanaj ŝtatoj.

Ligo de Prizren

Antaŭ la Kongreso de Berlino, planita por la 13a de junio 1878, albanoj decidis kunveni en Prizren la 10an de junio. En la kunveno en Prizren ili fondis Ligon, kiu estis politika-administra organizaĵo, kvazaŭ aŭtonoma ŝtato tutalbana, kiu defendu la limojn de la albanaj teritorioj norde, okcidente, oriente kaj sude. La kunveno petis, ke la grandpotencoj ne permesu al balkanaj ŝovinismaj ŝtatoj forgluti pliajn albanajn teritoriojn.

Survoje al sendependeco

La agado de la Ligo de Prizren daŭris ĝis 1881, kiam la Otomana Imperio intervenis por rompi ĝin. Tiam Montenegro aneksis la urbojn Tivar (Bar) kaj Ulcinj.

Nur en la jaro 1912 kreiĝis la sendependa ŝtato de la nuna Albanio agnoskata de la grandpotencoj, kaj en la jaro 1999 Kosovo memstariĝis. Intertempe, aŭtune 1912 Serbio forglutis Kosovon kaj Makedonion, dum Grekio preskaŭ la tutan provincon Janina.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malĝojo (2)

Mi tre bedaŭras, ke – kiel notite en MONATO, majo 2018, p. 5 (2018/012229.php) – trafis s-ron Gerrit Berveling cerbinfarktoj kaj ke pro tio li devis demisii kiel redaktoro de Monato. Mi ĉiam trovis liajn artikolojn tre interesaj kaj pensigaj. Lia multjara laborado ĉe MONATO kaj aliloke provizis nin per amaso da valoregaj verkoj, kaj originalaj kaj tradukaj. Dankegon al li! Li resaniĝu kiel eble plej bone!

Bruce CRISP
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Crisp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu formo de orelo?

La artikolo Forfikuloj: inter legendo kaj realo en MONATO 2018/06 p. 13 (2018/012227.php) iom mirigis min. Ĉu la forfikulo en multaj lingvoj havas nomon, kiu rilatas al „orelo”, ĉar la pinĉiloj ŝajne similas al la formo de orelo? Almenaŭ al niaj infanoj oni rakontas ion alian: la forfikulo rampas, postaĵon antaŭe, en la orelon kaj per siaj pinĉiloj traboras la timpanon, tiel kaŭzante surdecon ĉe la kompatinda viktimo.

Paul VEENMAN
Flandrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Veenman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne brita sed dana

Garbhan MacAoidh (MONATO 2018/05, p. 8-9 (2018/012220.php)) malpravas, dirante ke la lasta caro de Ruslando estis nepo de la brita reĝino Victoria. Tio estas tre ofta eraro. Fakte, li kaj la „fratosimila” Georgo la 5a estis nepoj de la dana reĝo Kristiano la 9a. Tamen, la edzino de la lasta caro ja estis nepino de Victoria ...

Martin PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu hazarde?

Iranaj ŝijaanoj havas 12 imamojn. Izraelo havis 12 filojn. Jesuo havis 12 apostolojn. La flago de Eŭropa Unio havas 12 stelojn ... Mike Pompeo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono, diktis 12 postulojn al Irano. Li serioze kredas je la milito inter la kristana okcidento kaj islamana oriento.

Ses ameŝa-spentoj de la zoroastrismo helpas Dion administri la mondon, sed ili estas kompletaj nur, kiam ili kuniĝas kun la ses arimanaj emanaĵoj. Nur tiele ekestas ekvilibro. Do, la 12 postuloj de Mike estas duone diaj, duone arimanaj. De tiuj du duonoj devenas konfliktoj kaj militoj, kaj sekve prosperas la milita ekonomio kaj eble postmilita rekonstruado.

Dum 12 000 jaroj estas tiel. La unuaj 4000 jaroj estis de Arimano, la duaj estas duone de Arimano, duone de Ahura-Mazdo, do la periodo de la enmikso de bono kaj malbono. Ni vivas en la dua periodo! Ni esperu, ke en la tria periodo, la lastaj 4000 jaroj, la homaro brakumos kaj kisos la pacon. Amen!

Said BALUĈI
Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu nekonata insekto?

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon Multajn talentojn havas la arbaro de Renate kaj Walter Klag (MONATO 2018/05, p. 14-15 (2018/011865.php)).

Al la foto, kiu montras sur la trunko de 25-jara frakseno la koridorojn de la larvoj de insekto, mi volus rimarkigi, ke laŭ mia opinio temas verŝajne pri insekto science nomata Hylesinus fraxini. La ineto elboras la unuan ĉefan, tiel nomatan patrinan koridoron kun malgrandaj flankaj koridoretoj, kie ĝi demetas ovojn. Elkovitaj larvoj daŭrigas la laboron, elboras flankajn koridoretojn kaj fine pupiĝas.

Mi volus aldoni, ke la folioj kaj ŝelo de frakseno estas uzataj medicine jam de antikvaj tempoj. Oni rekomendas ilin en la preventado de reŭmatismo, podagro, ostoporozo ktp. En la estinteco la ŝelo de frakseno estis uzata ankaŭ kiel anstataŭaĵo de la ŝelo de kinkono.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Persekuto de instruistoj

Pasintjare, la 1an de oktobro, en Katalunio okazis referendumo pri sendependiĝo. La hispana ŝtato taksis la eventon kontraŭleĝa kaj sendis al Katalunio aparte altan nombron da policistoj. La popolo aktive – sed pace – defendis la balotejojn kun granda sukceso, malgraŭ la granda violento de la policistoj. Sekvis enkarcerigo kaj ekzilo de kelkaj politikistoj, dum la regiona registaro estas sub la regado de la ŝtato.

Nun kelkaj instruistoj estas jure persekutataj pro pritraktado de la okazintaĵoj de la unua de oktobro en la lecionoj. Speciale menciindas naŭ instruistoj de la mezlernejo El Palau [el paláŭ] de la urbo Sant Andreu de la Barca [sant andréŭ de la barka], kiuj spertas apartan premon.

Akuzo pri malam-delikto

La mezlernejo troviĝas apud granda kazerno de Guardia Civil, kaj gefiloj de policanoj studas tie. Kelkaj el tiuj mezlernejanoj denuncis, ke la instruistoj pritraktas en la lecionoj la eventojn de la 1a de oktobro kaj la prokurorejo akuzis ilin pri malam-delikto. Ili estas nuntempe juĝataj.

Agresema premado

Krome, la hispana registaro iniciatis propran punproceduron kontraŭ la naŭ instruistoj, kies nomojn kaj fotojn publikigis kelkaj hispanismaj amaskomunikiloj. Aldone al ĉio ĉi, la estro de la hispanisma partio Ciudadanos (Civitanoj) publikigis iliajn nomojn kaj fotojn ankaŭ pere de Tvitero. La rezulto estas agresema premado flanke de la hispanisma sektoro. Laŭ la frato de unu el tiuj instruistoj „nur kelkaj tagoj estis bezonataj por detrui personon, emocie ruinigi ĝis ne-reira punkto”.

Subtenoj

La afero vekis indignon flanke de granda parto de la kataluna socio, kiu subtenas la naŭ instruistojn. La kampanjo Ankaŭ mi estas instruisto de El Palau! furoras en sociaj retoj, kaj surstrate lernantoj manifestaciis akompane de siaj gepatroj kaj instruistoj.

La instruistoj ricevis ankaŭ internacian subtenon: ekzemple, de Komitato por Defendo de la Revolucio en Tunizio.

Ferriol Macip BONET
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip Bonet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skeleto reaperis en Pompejo post 2000 jaroj

Viro provis eskapi per ĉiuj siaj fortoj de la detrua erupcio de la vulkano Vezuvio, sed ne sukcesis sin savi: dum li forkuris, ŝtonego pezanta 300 kilogramojn abrupte trafis kaj eĉ senkapigis lin. La fakto okazis en 79 p.K., okaze de la lasta kaj sendube plej fifama erupciego de Vezuvio (vulkano dormanta, sed ankoraŭ aktiva, ĉe la sud-itala urbo Napolo). La viktimo estis 35-jaraĝa viro kun malsana kruro, kio probable kontribuis al la malrapidiĝo de lia kuro. Kiam li forlasis sian domon, lin frapis granda nubo konsistanta el laferoj kaj cindro, en loko de Pompejo situanta ie inter la strateto de Balkonoj kaj tiu de Arĝenta Geedziĝo, ene de la 5a areo.

Artrito

Grundo kovris dum preskaŭ du jarmiloj ties skeleton, pro tio ni ne havas lian muldaĵon (kio haveblas por pluraj aliaj personoj mortintaj tiam). Estas tamen lia preskaŭ kompleta skeleto surprize bone konservita sub la ŝtonego, kio estas el scienca vidpunkto eĉ pli rimarkinda. La sola mankanta parto, kiun esploristoj plu serĉas, estas lia kranio. Se oni trovus ĝin, ja eblus rekonstrui la tutan aspekton de la viro, kiu laŭ la unuaj analizoj estis alta 1,65 metrojn kaj suferis pro artrito. Sur lia tibio restas fakte spuroj de osta afekcio. „Temas pri senprecedenca kaj nekredebla scienca malkovro”, komentis la estro de la itala ministerio pri kulturaj valoraĵoj, Dario Franceschini.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu estonteca sanigilo por ĉiuspecaj tumoroj?

Fakuloj en Usono, perdinte ĉian esperon, antaŭvidis, ke iu pacientino vivos maksimume tri pliajn monatojn. Sed post du jaroj ŝi centprocente resaniĝis, sen iu ajn signo de tiu tumoro, kiu estis senkompate mortiganta ŝin. Kiel tio eblis? Ĉu okazis miraklo? La vero estas, ke la kuracistoj sukcesis trakti la virinon, suferantan pro mama kancero, per noveca terapio, kiu fakte implicis la pumpadon de 90 miliardoj da imun-ĉeloj en ŝian korpon – kaj tio ŝajne plene funkciis.

Metastazoj

La virino, kiu loĝas en Florido, havis kanceron je progresinta stadio. Ĝin ne eblis kuraci per konvenciaj metodoj. Tumora maso estis detektita ankaŭ en ŝia hepato, dum aliaj metastazoj estis disvastiĝintaj al pluraj aliaj partoj de ŝia korpo: la fino por tiu malsanulino do ŝajnis pli kaj pli proksimiĝi. „Temas pri traktado elpensita ĝuste por tiu persono”, klarigis doktoro Steven Rosenberg, estro de Nacia Instituto pri Kancero (angle National Cancer Institute), sed similaj imunoterapioj povus esti haveblaj iam kaj efiki por ĉiuspecaj tumoroj. La okazo estas nekredebla, verŝajne senprecedenca. Tamen en la nuna fazo la traktado, spite al la bonega rezulto ĉi-foje atingita, plu estas difinata eksperiment-tipa. Ĝi ankoraŭ postulas multajn provojn kaj testojn antaŭ ol oni povos vastskale ĝin utiligi.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Okcitanlingva insulo en suda Italio

La lingvo de la „korteza amo”, kiun uzis la mezepokaj trobadoroj, supervivas nesuspekteble en Kalabrio, unu el la plej sudaj provincoj de Italio, kaj pli precize en la vilaĝo Guardia Piemontese (okcitane La Gàrdia). Temas pri komunumo konsistanta el 1600 loĝantoj, en la provinco Cosenza. La loka idiomo, itale dialetto guardiolo, estas variaĵo de la okcitana, hind-eŭropa latinida lingvo – el la gaŭloromanida subgrupo – konata ankaŭ kiel provenca. Oni renkontas ĝin en kelkaj regionoj de suda Francio (ekzemple Provenco, Lazura Bordo, Langvedoko, Pireneoj) kaj en la okcitanaj valoj de la nord-italaj regionoj Piemonto kaj Ligurio

Kiel eblas, ke la okcitana lingvo vivas ankaŭ en unuopa vilaĝeto de fora suda Italio, tiel malproksime de Francio kaj nord-okcidenta Italio?

Du teorioj

Eble Guardia Piemontese ŝuldas sian originon al la fuĝado de valdanoj (subtenantoj de la religio starigita de Pierre Valdo, aŭ Vaudès), kiuj, en partoj de la 12a kaj la 13a jarcentoj p.K., forlasis la piemontajn valojn por eskapi el persekutado fare de inkvizicia tribunalo.

Tamen aliuloj subtenas malsaman teorion, laŭ kiu temis pri ekonomia migrado de valdanoj en la unua duono de la 14a jarcento p.K., pro la tiama troloĝateco de la teritorioj, de kiuj ili devenis. Sendubas, ke en Kalabrio la okcitanparolantoj vivis pace ĝis la duono de la 16a jarcento p.K., kiam ili estis viktimoj de violenta persekutado, pri kiu oni hodiaŭ plu parolas kun teruro. Post kiam la valdanoj de Piemonto kaj Kalabrio aliĝis oficiale al la protestanta eklezio (antaŭe ili estis „sendependa” religia grupo), la eklezio de Romo decidis kontraŭbatali ilin kiel ajn. La 5an de junio 1561 tial komenciĝis tre severa subpremo ankaŭ en la kalabra vilaĝo Guardia Piemontese (kiu, spite al ŝajnoj, ne estas en Piemonto, sed ja ŝuldas sian nomon al la regiono, de kiu ĝiaj valdanaj civitanoj devenis).

Konvertiĝoj

La koncerna subpremo daŭris 11 tagojn kaj estis tiel perforta, ke ĝi indulgis eĉ ne infanojn. Oni kalkulis, ke 2000 homoj estis entute mortigitaj (iuokaze eĉ buĉitaj, ŝtiparumitaj ...) en tiuj batalaj tagoj. La sango verŝita estis tioma, ke la ĉefa pordego de Guardia Piemontese kaj la centra placo estis respektive nomitaj, por estonteca memoro, Porta del sangue (Pordego de sango) kaj Piazza della Strage (Placo de la masakro).

Post tiu kruela ago, la loĝantaro de Guardia Piemontese estis submetita al kontrola reĝimo, por ke estu klare, ĉu la konvertiĝoj, je kiuj la supervivantoj estis devigitaj, estis sinceraj aŭ nur ŝajnaj. Pluraj loĝantoj decidis eskapi el Kalabrio kaj trovis ŝirmon en la piemontaj valoj, ĝuste en la samaj lokoj, el kiuj iliaj prauloj antaŭ kelkaj jarcentoj estis elmigrintaj.

Kulturaj eventoj

Ekde 2008, ĉiujare en la 5a de junio, oni celebras la Tagon de Memoro pri tiuj tragikaj faktoj, sed ankaŭ por disvastigi la valoron de toleremo kaj de interreligia, ekumenisma dialogo. Tamen la okcitanaj kaj valdanaj radikoj de la komunumo esprimiĝas dum la tuta jaro per diversaj iniciatoj kaj kulturaj eventoj: festivalo de okcitana muziko, okcitana semajno, lecionoj pri okcitana lingvo ktp.

Apud la Pordego de Sango troviĝas la sidejo de la asocio Giovan Luigi Pascale, kun riĉaj muzeo kaj biblioteko. En ĉi tiu kultura centro, malfermita en 1983 okaze de ĝemeliĝo inter Guardia Piemontese kaj Torre Pellice (apud Torino), eblas spekti ankaŭ kelkajn filmetojn pri la masakro de 1561. Sendepende de siaj historio kaj tradicio, nun Guardia Piemontese estas rimarkinda turisma loko ĉe Tirena Maro, fama ankaŭ pro siaj belaj banejoj.

Laŭ iuj fontoj 34 elcentoj de la lokuloj regas ankoraŭ, krom la norman italan, ankaŭ la okcitanan idiomon de Guardia Piemontese. Esploristoj pri itala dialektologio dividis la loĝantojn laŭ aĝaj kategorioj kaj poste proponis demandaron al ili. La rezulto estis, ke notinda procentaĵo de la loĝantaro efektive deklaris, ke ĝi scipovas bone kaj uzas tiun antikvan okcitanan lingvon ĝis nun.

Parolata hejme kaj kun amikoj

Tute alian opinion havas la lingvisto Pietro Monteleone. En sia artikolo Per una identità di Guardia Piemontese tra dati demografici, riscontri, memoria e territorio (Por identeco de Gardia Piemontese per demografiaj datumoj, reagoj, memoro kaj teritorio) li alvenis al la konkludo, ke la loka loĝantaro de Guardia Piemontese, ĝis eĉ du trionoj, ĉiam esprimas sin okcitanlingve kaj hejme kaj kun amikoj. La okcitana idiomo de Guardia Piemontese daŭras esti – li asertas – la plej kutima komunikilo por plej multaj civitanoj.

Alia metodologio uzata estis la distribuado de skribita populara rakonto. Oni proponis ĝin itallingve al la loĝantoj, kiuj estis siavice petitaj traduki voĉe tiun tekston al la loka okcitana. Oni registris la diversajn versiojn kaj tiuj estis poste komparataj kaj pristudataj. Ili tre similis kaj montris la konon de apartaj gramatiko kaj sintakso, ege malsamaj ol tiuj de la itala lingvo kaj de la loka kalabria dialekto parolata en aliaj vilaĝoj kaj urboj de la regiono.

Iuj ekzemploj pri la loka vorttrezoro? Quiau (ŝlosilo; itale chiave, okcitane clau), nuèit (nokto; itale notte, okcitane nuèch, nuèit), chantar (kanti; itale cantare, okcitane cantar, chantar), chabra (kapro; itale capra, okcitane cabra, chabra, craba), lenga (lingvo; itale lingua, okcitane lenga), piaça (placo; itale piazza, okcitane plaça), pònt (ponto; itale ponte, okcitane pont, pònt), guieisa (eklezio, kirko; itale chiesa, okcitane glèisa, glèia).

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nepalanoj iris al la pinto

Du nepalanoj, la 48-jara viro Kami Rita Sherpa kaj la 44-jara virino Lhakpa Sherpa, en marto surgrimpis la monton Everesto respektive por la 22a (monda rekordo) kaj la 9a fojo (virina rekordo), portante oksigenon.

S-ro Kami estas profesie trejnita montgvidisto, kaj s-ino Lhakpa estas dommastrino. En la komenco ŝi helpis montogrimpistojn kaj okupiĝis pri kuirejaj taskoj.

Kami Rita kaj Lhakpa Sherpa

Kami komencis la aventuron kun sia teamo, kaj la 16an de majo li atingis la pinton de Everesto – konata en Nepalo kiel „Sagarmatha” – la plej alta monto en la mondo, 8848 metrojn super la marnivelo.

La unuan grimpadon li faris en 1994, kiam li estis 24-jarulo. Unu el liaj atingoj okazis en 2016 sur la ĉina flanko de la monto. La antaŭaj rekorduloj estis Apa Sherpa kaj Phurba Tashi Sherpa, kiuj ne plu grimpas.

Kami sciigis, ke li intencas grimpi Evereston 25 fojojn. Li diris, ke li volas tion fari nur pro sia pasio grimpi tiun monton, kaj ne pro iu celo rompi rekordojn.

Ankaŭ Lhakpa atingis la pinton la 16an de majo. Ŝia unua ekspedicio okazis en la jaro 2000, kaj la nuna rekordo indikas la plej multajn sukcesojn fare de virino. Ŝi nuntempe loĝas en Usono.

Angla vorto

La ŝerpoj estas famaj kiel gvidantoj de montaraj ekspedicioj, kaj la plimulto el ili venas de la distrikto Solukhumbu kaj de aliaj proksimaj regionoj.

Al la angla lingvo enkorpiĝis la vorto „sherpa” kun la signifo „tre forta anonima laborulo, kiun ofte oni ne bone taksas”, ĉar la ŝerpoj multe helpas homojn el ĉiuj mondopartoj por sukcesigi iliajn klopodojn atingi la plej altan monton en la mondo.

Everesto-pasio

En la sama tago 94 fremdaj grimpistoj atingis la pinton de Everesto. La brito Kenton Cool faris tion la 13an fojon, kaj tiel Britio elstaras kiel la lando kun plej multaj sukcesaj grimpadoj.

Pli ol 400 montogrimpistoj atingis Evereston en la printempo kaj somero de 2018.

Navin SHRESTHA
korespondanto de MONATO en Nepalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel konsoli animojn de militmortintoj?

Mia patro, Isikawa Ĵiro, fariĝis dio. Li estis apoteozita kiel dio, Isikawa Ĵiro-no-mikoto en la sanktejo Yasukuni en Tokio. Ĉar en ŝintoo, la japana indiĝena religio, la sufikso, no-mikoto signifas dion, li estas aŭtentika, respektinda dio, eĉ se preskaŭ senpova. Fakte, li estis unu el la 2,46 milionoj da mortintaj soldatoj kaj militservintoj, kiuj estis adorataj en Yasukuni ekde la interna milito en 1853 ĝis la fino de la pacifika milito en 1945.

La esenco de ŝintoo estas animismo, kiu trovas ĉie animon kaj adoras ĝin kiel dion. Ne nur herooj, heroinoj, ankaŭ animaloj, montoj, riveroj, gigantaj rokoj kaj grandaj arboj estis diigitaj kaj adorataj.

Venĝo

Ĉar la japanoj timis la venĝadon de tiuj, kiuj mizere aŭ tragike mortis, ili do konstruis sanktejojn (jaŝirojn) por la animoj de tiuj mortintoj, fojfoje eĉ de siaj malamikoj, kaj konsolis tiujn diigitajn mortintojn, kaj preĝis, ke la dioj ne plagu, sed protektu ilin. En la tuta lando ekzistas ĉ. 80 000 ŝintoaj jaŝiroj, grandaj kaj malgrandaj. Tiuj sanktejoj, inkluzive de Yasukuni, estis fonditaj en la manieroj supre priskribitaj. Tamen, modernaj japanoj jam ne timas la venĝadon kaj nur riverencas antaŭ la sanktejoj.

Dronigita, savita

Kial mia patro, ne soldato, sed nur dungito de monopola ferprodukta kompanio, estis diigita en Yasukuni? Kaj kial mia patrino kaj mi ne vizitas la sanktejon? Jen, mia familia historieto pri tio. Dum la dua mondmilito li laboris por konstrui ferfabrikon en Borneo, Indonezio, okupata de la japana armeo. Ĉar en 1944 jam la milita situacio malboniĝis, li decidis reveni hejmlanden. Dum la navigado lia ŝipo estis dronigita de usona submarŝipo proksime de Filipinoj, sed feliĉe li estis savita de japana ŝipo, kaj revenis hejmen kun negrava vundo. Li estis metita en mararmea hospitalo. Malgraŭ lia resaniĝo la mararmeo ne elhospitaligis lin, por ke li ne malkaŝu la dronigon de la ŝipo, kio estis milita sekreto. Dum la enŝlosado sub malbonaj kondiĉoj la patro infektiĝis je disenterio kaj mortis jarfine.

Sen riverenco

Poste mia patrino ofte diris al mi, ke mia patro estis mortigita ne de la usona armeo sed de la japana mararmeo. En 1959 la registaro decidis disdoni al ni pension por postlasita familio, kaj samtempe la registaro kaj la sanktejo Yasukuni apoteozis lin. Ĉagrenite de la japana armeo kaj registaro, mia patrino neniam vizitis Yasukuni-on. Mi vizitis ĝin kaj ĝian apartenantan militmuzeon, sed ne riverence preĝis. Mi simpatias al la soldatoj, kiuj pereis en la aziaj landoj aŭ sur la sudaj insuloj de Pacifika Oceano, kun adiaŭaj vortoj al militkolegoj, „Ni renkontiĝu ĉe Yasukuni”. Sed mi ne aprobas la ŝintoan kaj politikan karakteron de Yasukuni, kaj precipe ekspozicion de la muzeo, kiu pravigas la japanan invadon en aziaj landoj.

Sendependiĝo

Laŭaspekte la nuna Japanio estas laika ŝtato, en kiu religio kaj politiko estas severe apartigitaj, sed tiurilate Yasukuni elvokis amasan diskuton kaj antagonismon enlande kaj eksterlande. Post la dua mondmilito Yasukuni estis apartigita de la administrado de la ŝtato, kaj sendependiĝis, sed ankaŭ poste la registaro efektive engaĝiĝis en ĝi. En 1978 Yasukuni apoteozis A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn inkluzive de Toĵo Hideki, kiu kiel eksĉefministro komencis la pacifikan militon. Ili estis ekzekutitaj post verdikto de la milita tribunalo de la aliancaj landoj, kaj de tiam Yasukuni fariĝis ne nur cenotafa sed ankaŭ politika institucio.

En multaj landoj troviĝas memormonumentoj pri militmortintoj, kaj alilandaj ŝtatestroj kutime vizitas ilin por omaĝi al la mortintoj. La japana ĉefministro Abe Ŝinzo omaĝe vizitis tian monumenton en Pollando en 2013. Tamen preskaŭ neniu alilanda ŝtatestro vizitis Yasukuni-on, ĉar ĝi estas politike kaj diplomatie problema institucio.

La sanktejon jare vizitas ĉirkaŭ 8 milionoj da japanoj kaj turistoj. Ĉiujare en aprilo kaj oktobro okazas ceremonioj, kaj la 15an de ĉiu aŭgusto, memortago de la fino de la dua mondomilito, vizitas multaj adorantoj kaj politikistoj, kaj ofte la ĉefministro. Tamen, tiajn vizitojn de la ĉefministro kaj politikistoj, Ĉinio kaj Koreio akre antipatiis kaj priprotestis. Ankaŭ aliaj landoj, inkluzive Usonon, kritike reagis.

Memormonumento

Dekstruloj kaj reviziistoj, kiuj aprobas la militisman japanan historion, rigardas la sanktejon Yasukini kiel sian spiritan bazon, sur kiu ili organizu sian movadon por rekonstrui fortan kaj gloran regnon. Sed por ili estas bedaŭrinda fakto, ke la antaŭa kaj nuna imperiestroj jam ne vizitis la sanktejon pro la apoteozado de A-klasaj militkrimuloj. Antaŭ 15 jaroj la registaro organizis komitaton por studi la konstruon de nova memormonumento pri militviktimoj, sen militkrimuloj kaj sendepende de iu ajn religio anstataŭ Yasukini, sed la projekto baldaŭ forvaporiĝis.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sentabaka mateno

– Rolfo! Rolfo! Vekiĝu! 'stas maten'! Venu! Jen via matenmanĝo!

La voĉo de Jolanda muzikas. Ĝi altiĝas, malaltiĝas, sonas kiel kanteto. Kiom mi ŝatas tiun voĉon! Ĝi vibras je amo. Amo al mi. Mi kuras kuirejen al ŝi. Plenplenas la ĉiutaga vivo je tiuj etaj feliĉoj.

Dum mi manĝas, Jolanda sidas ĉe la kuirejotablo, trinkante sian kafon, rigardante siajn hodiaŭajn leterojn. Ŝi foliumas, duonvoĉe legas kelkajn frazojn.

– Nepre mi iru al la urbodomo. Tute ne klaras tiu afero. Se ili deziras detrui nian domegon por konstrui bibliotekon, nu, kial ne. Volonte mi enloĝiĝus en la novan amasloĝejon. Mi vizitis ĝin. Pli modernan, pli sunan. Nu, bone. Sed la venonta luprezo malsimilas al tiu menciita al mi du monatojn antaŭe. Ili ne rajtas ŝanĝi ĝin, ĉu?

Nenian respondon ŝi atendas. Ŝi plu paroladas, parolo fluas el ŝia buŝo, senĉese, kiel akvo el krano. Malnova vatita enhejma robo vestas ŝian grasetan korpon. El ŝia nekombita hararo pendas tufetoj ĉirkaŭ ŝia ronda vizaĝo. Nudas la piedoj en pantofloj ornamitaj per etaj floroj. Unu piedo malkontente frapetas. Kiam ŝi tiel nervoziĝas, ofte prenas ŝi cigaredon. Poste fetoras ŝi je malvarma tabako. Abomenas mi. Kian plezuron homoj ĝuas fumante? Nekompreneble. Tamen, mi nepre eltenas la tabakaĉon de Jolanda. Neniel mi volus, ke ŝi ĉesu fumi.

Mi stariĝas antaŭ la fenestro kaj montriĝeme rigardas eksteren. Vidu, Jolanda. Sennubas la ĉielo, ravas la vetero. La rigardo de Jolanda sekvas la mian.

– Nu, nenion eblas fari hodiaŭ. Dimanĉe fermita estas la urbodomo. Morgaŭ iros mi. Vi pravas, Rolfo, ni iru promeni en la parko, tiel ni distriĝu for de ĉiuj zorgoj.

Jolanda foriras en la banĉambron. Kiel kutime, longegan tempon ŝi bezonas por prepari sin. Ŝi rifuzas, ke mi tiam eniru la banĉambron. Sen vidanto ŝatas virinoj beligi sin. Plenplenas la banĉambro per flakonoj, tuboj, potoj, ĉiuformaj kaj ĉiugrandaj, kiuj forte odoras je sapo, alkoholo, acetono, floroj. Kiel utilas tiuj aĵoj? Unu el la multnombraj misteroj ĉirkaŭ ni.

Ho, Jolanda. Kiam mi pensas pri vi, plirapidas mia pulso. Neniam, neniam vin mi forlasos. Iam, antaŭlonge, mi sentis, ke vi ne plu tiom amas min, ke vi ekpensas pri disiĝo. Tiam invadis min teruro. Neeltenebla timo. Senlima malespero. Sen vi, Jolanda, la mondo fariĝus nigra nubo, kie mi neniel pluvivus. Sen vi mi bonvenigus la morton, kiam ĝi alproksimiĝus, kiam mi sentus ĝiajn krifojn lante disŝiri mian ventron, dispecigi miajn organojn. Mia lasta penso estus pri vi. Kaj nun, Jolanda, nur por vi batas mia koro. Mia ununura donaco al vi estas mia amo. Tuta, absoluta, eterna amo. Nenion mi postulas de vi, krom vivi apud vi ĉiutage. Mia nura celo, mia perfekta feliĉo.

Finfine pretas Jolanda. Hodiaŭ odoras ŝi je plaĉa nova parfumo, en kiu ŝvebas jasmeno kaj narciso. Antaŭ ol eliri, kiel kutime ŝi atente rigardas sin en la granda spegulo de la enirejo. Ŝia longa mantelo el malhela lano. Novaj belegaj botoj, kiuj bonodoras je nova ledo.

La parko bonvenigas nin per odoro de herbo malseka pro roso. Foliriĉaj malhelaj arbetoj arigas sin rande de la herbejoj, kie tulipoj kaj hiacintoj desegnas sinuajn helajn rubandojn. La tuta plantaro varmiĝas sub la sunradioj. Mi sentas la limfon suprenrampi laŭ trunkoj kaj tigoj. Mi tremetas, iomete frenezigita de la ĉiea printempa viglo.

Jolanda ne estas sportema; ŝi ŝatas trankvile promeni laŭ la sablaj padoj. Male, mi ŝatas iom forflankiĝi kaj ĉirkaŭvagi. Scivolo pelas min, ĉar kelkfoje troveblas strangaĵoj en la veproj. Ne tro malproksimiĝi, por ke Jolanda ne sentu sin sola. De tempo al tempo reveni al ŝi. Paŝi flanke de ŝi, laŭ ŝia kvieta ritmo. Feliĉi.

Subite, mi rimarkas ravan inon, kiu iras malsamdirekte sur nia pado. Perfekta korpo, miriga pro sano kaj juneco. Flekseblaj membroj. Irmaniero tiel flua, kiel naĝado. Ondiĝantaj gluteoj. Moskeca parfumo atingas min. Sovaĝa vira deziro plenigas mian korpon. Ĉu mi kuru al tiu nekonata ino? Kompreneble ne. Mi ekrigardas al Jolanda. Ŝi estis rigardanta alidirekte kaj nenion rimarkis.

Reveninte en la korton de nia domego, ni renkontas najbarinon, sinjorinon Blumental. Magreta korpo kaŝita per longa eluzita mantelo, kun rando de maldensa kunikla pelto. Ŝuoj kun altaj kalkanumoj, kruclaĉitaj sur gracilaj maleoloj. Surgrunde ĉe si ŝi metas sian malplenan pajlan korbon, en kies fundo kuŝas malnovaj ĵurnalopecoj, uzitaj por paki fiŝaĵon. Sinjorino Blumental estas eĉ pli babilema ol Jolanda, sed almenaŭ ŝi ne fumas.

Mi delonge scias, ke najbarinoj ŝatas kunparoli meze de la korto. Preskaŭ ĉiutage okazas. Kutime temas pri trankvila dialogo, interplektaĵo de dolĉaj voĉoj. Ofte aŭdiĝas ridoj. La rido de virinoj pensigas min pri akvofalo, sinsekvaj gutoj de muzikaj notoj. Ĉiam, kiam mi aŭdas la ridon de Jolanda, ekbatas mia koro pro plezuro.

– Jes, ankaŭ mi ricevis leteron hodiaŭ. Ĉi tie en mia poŝo, rigardu. Kio? La luprezo en la nova amasloĝejo? Kiom? Terure! Rigardu! Mia luprezo preskaŭ duobliĝus! Nekredeble! Neeble! Honesta civitanino mi ĉiam estis. Ĉiam miajn impostojn mi akurate pagis. Kaj nun, tio! Honte! Vere honte!

La voĉo de sinjorino Blumental akutiĝas. Ŝi kriaĉas, ŝiaj vortoj rapidas. Ŝi sonas kiel kolera grandega birdo. Ankaŭ Jolanda ekkrias. Ili staras vidalvide kaj kunkrias. Mi tute ne timas, ĉar mi klare sentas, ke ili ne koleras unu al la alia. Mi distingas la akran voĉon de sinjorino Blumental, la malakutan, pli lantan voĉon de Jolanda. Iliaj voĉoj alternas, kelkfoje kolizias, kiel kontraŭaj ondoj.

Senfinas. Ili tute forgesis min. Miaj kruroj laciĝas pro la kurado en la parko. Mi ŝatus ripozi, sed en la korto oni ne rajtas malstreĉiĝi sur la grundo.

La rigardo de sinjorino Blumental trapasas min. Mi konscias, ke ŝi ne rigardas min, mi nur estas ĉi tie, antaŭ ŝiaj okuloj. Tamen, mi atente rigardas ŝin per fiksa rigardo. Ŝi silentas etan momenton, iomete kliniĝas, etendas sian manon kaj ridete tuŝetas mian kapon.

– Belegan hundon vi havas, Jolanda. Kia plaĉa rufa koloro.

Laure Patas d'Illiers

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 36.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovaka Sokrato

La pitoreska slovaka montvilaĝeto Terchová [terĥova] – troviĝanta ne malproksime de la urbo Žilina [ĵilina] (ĉ. 200 km norde de Bratislavo) – estas la naskiĝloko de Juraj Jánošík [janoŝik] (1688-1713). Laŭ kelkaj, li estis granda heroo de la malgranda slovaka popolo; laŭ aliaj, nur simpla vilaĝa rabisto simila al la anglo Robin Hood (vidu la artikolon De fago al fago en Monato 2013/07, p. 7 (2013/010997.php)).

Ne multaj scias, ke en Terchová naskiĝis – antaŭ 300 jaroj, kaj kvin jarojn post la morto de Jánošík – la slovako Adam František Kollár [frantiŝek kolar], kortegano kaj konsilisto de la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio (1717-1780).

Multflankeco

Kollár estis bibliotekisto, historiisto, pedagogo, filologo, plurlingvulo, publicisto, agnoskita sciencisto kaj beletristo. Li naskiĝis la 17an de aprilo 1718 en la familio de malriĉa kamparano. Li sukcese atingis abiturientan diplomon en jezuita gimnazio, kaj poste li studis filozofion, teologion kaj orientajn lingvojn en Vieno. Li, tamen, forlasis la jezuitan ordenon. Pro sia multflankeco li estis nomata Sokrato, ĉar li scipovis la slovakan, ĉeĥan, latinan, grekan, germanan, nederlandan, hungaran, hispanan, polan, rusan, belorusan, francan, italan, ĉinan, araban, hebrean, turkan, persan kaj aliajn lingvojn. Li komencis labori en la imperiestra biblioteko ĉe la prefekto Gerhard van Swieten, kiu estis bibliotekisto, sed precipe privata kuracisto de la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio. Kollár mortis en 1783 en Vieno.

Verkado

Post la sepjara milito (1756-1763) Maria Tereza venis al la konkludo, ke la soldataro kaj la ekonomio de la malforta hungara reĝlando bezonas reformojn, pri kio helpis ŝin precipe Adam František Kollár, kiu estis kortegano-konsilisto de la imperiestrino en la kampoj de instruado kaj juro. Sian tutan vivon Kollár multon studis, kaj laboris en biblioteko. Li preparis la reformon de latinaj gimnazioj (1774) kaj estis kunfondinto de la imperiestra akademio de orientaj lingvoj (1778). Li eldonadis la dusemajnan gazeton Privilegiaj anoncoj, ellaboris grandan sisteman katalogon de teologiaj presaĵoj, verkis tri lernolibrojn pri la latina (1774-1775) kaj la turka (1756) lingvoj, preparis antologion de persa literaturo (1778), tradukis plurajn fremdlingvajn librojn kaj verkis diversajn historiajn monografiojn kaj librojn. En siaj libroj Kollár postulis abolon de duonsklaveco, devigon al la nobelaro pagi imposton, kaj religian liberecon kaj egalecon por ĉiuj civitanoj. Ne mirinde do, ke la nobelaro kontraŭis lin, kaj liaj libroj estis malpermesitaj kaj publike bruligitaj en Bratislavo. La nobelaro atakis precipe lian ne-moŝtan devenon. Li estis nomata povrulo el vilaĝa sterko, kiun oni devas ekzili.

Nobeleco

Li estis nobeligita en 1775 (Kollár de Keresztény) kaj imperiestrino Maria Tereza estis baptopatrino de lia filino, kiun li nomis Maria Tereza. Lia filineto, bedaŭrinde, post unu jaro forpasis.

Kollár estis eksterordinara homo en la slovaka intelektularo, klerulo kun eŭropa sinteno, kiu havis grandan karieron kaj la personan favoron de la imperiestrino. Pri liaj agadoj memorigas en lia naskiĝvilaĝeto Terchová daŭra ekspozicio en kultura domo, la nomo de baza lernejo kaj infanĝardeno, stratnomo kaj lia statuo en la komunuma oficejo. Krome, la slovaka publika televido preparis specialan popularinstruan filmon titolitan Du viroj el Terchová, dediĉitan al Kollár kaj Jánošík.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektoj en Slovenio

La 3an de junio okazis elektoj en Slovenio. Voĉdonis nur 43 % de la balotrajtuloj. La rezultoj fakte montras la veran staton de pensado en la ŝtato. Iel venkis tre dekstra partio SDS sub la gvido de Janez Janša [janes janŝa], kiu gajnis 25 lokojn el 90 en la parlamento.

Balot-rezultoj

Tamen, krom tiu ĉi partio la parlamenton eniris nur du pliaj dekstraj partioj, kio ne sufiĉas por havi plimulton. Teorie do dekstra koalicio ne eblas. En la parlamenton eniris rekorda nombro da partioj (entute naŭ), inter kiuj ses estas nedekstraj. Mi ne diras „maldekstraj”, ĉar la duan pozicion kun 13 mandatoj havas partio de Marjan Šarec, la ĝisnuna urbestro de la eta urbo Kamnik, kiu estas tute nova partio, kaj krom la deklaro de Šarec, ke li ne volas koalicii kun Janša, ne estas klare, kiun politikon tiu partio sekvos.

La kvara partio kun 10 mandatoj estas tiu de ĝisnuna ĉefministro (SMC, partio de moderna centro), kiu estas liberaltipa partio, iom maldekstra. Same 10 mandatojn akiris tipa maldekstra partio SD (social-demokratoj). Sekvas iom ekstreme maldekstra partio Levica (Maldekstruloj) kun naŭ mandatoj. Estas ankoraŭ du partioj, pli maldekstraj.

Longaj intertraktadoj

Tamen estas malfacile kompreni, kian politikon gvidus koalicio. Sendube okazos longaj kaj malfacilaj intertraktadoj. Verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu tenos ilin kune, estas la deziro aktivi sen Janša (SDS).

Tio montras, ke granda kvanto da slovenoj voĉdonis por partioj, kies ĉefa proklamita politiko estas kontraŭ la enmigrantoj (36 mandatoj). Ili do voĉdonis ne laŭ tio, kian ŝtaton oni volas havi, sed laŭ tio, kion oni timas. Tamen, feliĉe, ili ne estas plimulto. Tio diferencigas Slovenion de ĝiaj najbaroj (Hungario, Aŭstrio, Italio kaj Kroatio).

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tro da politiko

Leginte la julian numeron de MONATO, min trafas sufiĉe da leteroj kaj artikoloj pri politikaj aferoj. Mi opinias, ke estus pli bone meti malpli da artikoloj pri ekz. elektadoj, novaj registaroj, ambasadoroj, ŝtataj premioj. Mi ŝatus pli pri kulturo, scienco, naturo.

Kees NEEFT
Nederlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri la eksprezidento de Brazilo

La letero La vero pri Lula de Mauricio Gomes en MONATO 2018/07 p. 5 (2018/012257.php) ja montras kiel opinias la plejmulto de la brazilanoj. Malpli ol 30 % de la bruemaj apogantoj de Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo, plusendas falsajn novaĵojn enlande kaj tra la mondo, heroigante tiun politikiston, kiu povintus grandigi Brazilon, se li kun sampartianoj ne estus sufokinta la landan ekonomion per nerespondecaj kaj popolecaj agoj kaj misalproprigo de mono por si mem. Eŭropanoj kaj sud-amerikanoj kriaĉas kontraŭ la brazila justico, inkluzive kelkajn eŭropajn eksgvidantojn, ignorante pruvojn aŭ sen la minimuma kono pri la jura komplekseco de la proceso. La promesoj de la kampanjo de Lula, kiuj kaŭzis lian elekton antaŭ 16 jaroj, estis entuziasmigaj, sed li preferis eternigi sian regadon, kiel faris Hugo Chavez en Venezuelo, Vladimiro Putin en Rusio kaj aliaj. Bonŝance, la brazila justico bone funkcias kaj garantias la demokration de la reĝimo.

Henrique KNOEDT
Brazilo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henrique Knoedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Heroa enmigrinto

Junulo deveninta el Malio, Mamadou Gassama [mamadú gasamá], famiĝis en Francio, heroe savinte infanon.

Kio fakte okazis?

Irante surstrate en Parizo, li (kaj aliaj preterpasantoj) subite ekvidis knabeton starantan sur la balkono-rando de la kvina etaĝo. Mamadou tuj supren-grimpis ĝis la balkono kaj sukcesis savi la knabeton. Estas menciinde, ke la infano staris ekster la balkona balustrado, kun la piedoj sur la malsupra rando, kaj, kiam la grimpanto atingis lin, alia viro, etendiĝinte de najbara balkono, jam sukcesis ekteni manon de la infano por malebligi ties falon el tiom danĝera pozicio.

La pariza spiderman

La eventon registris multaj poŝtelefonoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. La inform-kanaloj (precipe tiuj kun daŭra informado kiel BFM-TVC-News) ne povis malatenti tian okazaĵon kaj montris kaj remontradis la lertan grimpadon de la junulo al la knabeto. Tiel li fariĝis nacia heroo. Kelkaj nomis lin la pariza spiderman (homo-araneo el populara bildstria verko kaj filmo).

El Malio al Francio

Mamadou Gassama estas 22-jara. Li naskiĝis en malia vilaĝo kaj, same kiel multaj afrikanoj, kies persona horizonto estas malhela en la propra lando, li decidis migri al Francio, nome al Parizo, kie loĝis lia frato. Elirinte el Malio en 2013, li transiris Saharon, restadis en tre malfacilaj viv-kondiĉoj en Libio kaj riskis dronon en malsekura boato por transiri Mediteraneon ĝis Italio, kien li alvenis en 2014. Poste li sukcesis retrovi sian fraton en Parizo kaj vivtenis sin laborante (sendokumente) en konstruado.

Eksterordinara sorto-turno

Se li ne estus savinta tiun knabeton, eble li estus trafinta polican kontroladon kaj devige re-sendita en Malion, Tia estas ofte la sorto de tiel nomataj „senpaperuloj”, homoj sen restad-permesaj dokumentoj. Sed ĉi-foje okazis tute male, eĉ eksterordinare ...

Kiam oni eksciis, ke li estas senpaperulo, do nelegitima en Francio, la krio estis unuanima: Li meritas legitimigon pro sia kuraĝa ago. La prezidento de Francio Emmanuel Macron [emanuél makró] akceptis lin en la prezidenta palaco Elizeo, dankis lin pro lia kuraĝo kaj promesis al li ne nur baldaŭan restad-permeson, sed ankaŭ francan civitanecon. Kaj la pariza fajrobrigado dungos lin. Tamen natura demando estas, kio estus okazinta se la grimpado ne estus filmita?

Komunikad-cela politiko

Kial tiom da prezidenta bonvolo? Fakte, en nia nuna socio de ĉiam pli rapide forviŝiĝantaj bildoj, necesis profiti la okazon por igi la registaron aspekti pli homece kelkajn semajnojn post la voĉdono en la parlamento pri la nova leĝo, kiu draste reduktas la rajtojn de azil-petantoj aŭ nelegitimuloj. Tiu leĝo ankaŭ pravigas punojn kontraŭ la civitanoj, kiuj bonvoleme, senpage helpas migrantojn. Bona ekzemplo de „komunikad-cela politiko”!

Precedencoj

Ĉu ekzistas precedencoj? Jes pluraj, sed ne tiom bombaste spegulitaj de la amaskomunikiloj. Kiam islama teroristo en 2015 atakis vendejon (kaj ĝiajn klientojn, plejparte judajn) apud Parizo, alia malia junulo, ankaŭ nelegitimulo, savis kelkajn personojn, kaŝante ilin en fridujan ĉambron. Ankaŭ li havigis al si poste restad-permeson (sed ne civitanecon). Fakte, la terorisma atako restis dum pluraj semajnoj ĉiutaga temo, kiun oni ne povis malatenti.

Alia ekzemplo montras la „potencon de bildoj”: En 2014 alia nelegitimulo, tuniziano Mohssen Oukassi, savis multajn personojn dum nokta incendio en sia domego en Aubervilliers. Pro tiu sindonemo li ricevis unujaran restad-permeson, tamen renovigeblan (sed tio necesigas tedajn klopodojn) kaj nun li travivas malfacilaĵojn pri sano, dungo kaj loĝado. Lian heroaĵon neniu filmis.

Konklude

Kion konkludi el ĉio ĉi? Nu, ni ĝojas pri la savo de knabeto, pri la nova feliĉo de tiu kuraĝa junulo, kies horizonto subite heliĝis kaj pri kiu tre fieras liaj samvilaĝanoj. Ni ankaŭ atentigu, ke, por atingi socian celon, nepre necesas primajstri la modernajn bildo-rimedojn!

Nia socio plu bezonas heroojn, kiel Mamadou aŭ kiel Arnaud Beltrame, ĝendarma oficiro kaj fervora kristano, kiu en marto 2018 proponis sin kiel ostaĝon dum terorisma atako en vendejo – kaj estis murdita. Ne nur sportistoj socie utilu kiel ekzemploj.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Litero neglektata

Ĉiu kapablas legi la literon „g”, sed preskaŭ neniu povas skribe reprodukti ĝin. Pro siaj du disaj disvastiĝintaj formoj, ili iĝis temo de lingvoscienca studo fare de esploristoj el la usona universitato Johns Hopkins.

Fojfoje oni trovas, ankaŭ en gazetoj kaj revuoj kiel la nia, la koncernan literon kun formo simila al tiu de numero 9 (Arial, Berlin Sans FB, Century Gothic, Courier New, Comic Sans FB ...). Alifoje ĝi estas, tamen, iel pli malsimpla, kun aldonitaj serifoj (pensu interalie pri la tre popularaj Times New Roman kaj Garamond) kaj tial pli malfacile priskribebla – kaj ŝajne eĉ skribe reproduktebla. La sciencistoj malkovris fakton tre interesan, kiun tamen multaj niaj legantoj verŝajne povos konfirmi: ni ja ne konas la alfabeton tiel bone, kiel ni emas kredi.

Grafika detalo

„Estas kutime opinii, ke, se oni rigardas ion ofte, kaj ĉefe se oni efektive devas priatenti ties formon (kio nepre okazas dum legado), ni ja scias, kiel tio aspektas kaj kiamaniere eblas tion reprodukti”, deklaris kogna sciencisto John McCitchos, aŭtoro de la nekutima lingva studo. „Sed la rezultoj de la esplorado sugestas, ke ĉi tio ne ĉiam estas vera.” En la diversaj fazoj de la testado, ekzemple, kvar versioj de serifa „g” – tri el kiuj estis malĝustaj, laŭ iu grafika detalo – estis montritaj al 25 personoj. Nur 7 personoj el ili sukcesis elekti la ĝustan, dum 18 deklaris sin certaj pri la ĝusteco de erara formo.

Alternado nerimarkata

Kadre de alia eksperimento, nur 2 plenkreskuloj el 38, kiam oni petis ilin listigi la literojn de la latina alfabeto kun du malsamaj uzataj formoj, diris „g”: multaj ja konfesis, ke ili neniam rimarkis ilian diferencon aŭ ilian alternadon. Eĉ pli notinde: nur unu persono el la tuta grupo estis kapabla skribi ambaŭ senerare. „Nia eltrovo montras interesan perspektivon pri la graveco, ke oni scipovu skribi por scipovi legi”, asertis doktoro McCitchos.

Cristina CASELLA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intertraktoj kontribuis al interkonsento

En Vieno okazis altrangaj intertraktoj pri la nomŝanĝo de la respubliko Makedonio, kiuj grave kontribuis al subskribo de interkonsento. En ili partoprenis la ministroj pri eksteraj aferoj de Grekio kaj Makedonio. Ateno ekde 2005 blokis, sed nun konsentis ne plu bloki la komencon de interparoloj de Makedonio pri membreco en Eŭropa Unio (EU) kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

Jam duan fojon en Vieno

Antaŭ la intertraktoj, la aŭstra ministrino pri eksteraj aferoj, Karin Kneissl, akceptis la ministrojn Nikos Kotzias (Grekio) kaj Nikola Dimitrov (Makedonio). Kotzias kaj Dimitrov dankis la aŭstran ministrinon kaj la aŭstran registaron pro la disponigita eblo intertrakti en Aŭstrio. Interparoloj de la du ministroj jam la duan fojon okazis en Vieno sub la perado de la usona diplomato Matthew Nimetz, speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj.

Geografieca nomo

Fakte la ŝanĝo al la internacie agnoskita nomo „Iama Jugoslava Respubliko Makedonio” (angle FYROM) estis unu el multaj problemoj. Nun oni interkonsentis, ke la nova nomo de Makedonio enhavu geografian aldonon: Respubliko Nord-Makedonio.

Multjara problemo

La nomdisputo inter Ateno kaj Skopjo streĉas la rilatojn inter Grekio kaj ĝia norda najbaro Makedonio jam dum pli ol 25 jaroj. La konflikto havas sian originon en 1991, kiam la iama jugoslava respubliko anoncis sian sendependecon kaj transprenis la nomon Makedonio (Makedonija). El greka vidpunkto la nomo Makedonio estas parto de la nacia heredaĵo. Ateno timas, ke la najbara lando povus tiamaniere pretendi je la samnoma nord-greka regiono. Pro tio Grekio insistis, ke Makedonio ŝanĝu sian nomon.

Ambaŭ areoj estis partoj de la antikva Makedonio sub la regado de Aleksandro la Granda. Ankaŭ la teritorio de la nuna sud-okcidenta Bulgario kaj malpli grandaj areoj en Albanio kaj Serbio estas partoj de tiu antikva regno.

Bonaj kondiĉoj por solvo

Ambaŭ ĉefministroj de la intertraktantaj landoj, Alexis Tsipras (Grekio) kaj Zoran Zaev (Makedonio), estas reformemaj maldekstraj politikistoj. Zaev, kiu oficas de unu jaro, faris simbolajn paŝojn por kontentigi Grekion. Tiel la flughaveno de Skopjo kaj aŭtovojo ne plu havas la nomon „Aleksandro la Granda”.

La greka registaro propagandas kompromison. Ĝi substrekas, ke la solvo de tiu problemo estus kontribuo al la regiona stabileco. Dum por la greka publiko temas ĉefe pri la evito de vorto „Makedonio” en la nomo de la najbara ŝtato, la intertraktoj intertempe fokusiĝas sur konstituciaj aferoj.

Laŭ politikaj observantoj, oni plu kontestas paragrafojn 3 kaj 49 de la makedona konstitucio. Tie temas pri la ŝanĝebleco de la makedonaj limoj kaj pri „prizorgado” de anoj de la „makedona popolo” en la najbaraj landoj. Fakte ambaŭ paragrafojn oni klarigis en la provizora interkonsento akceptita sub la perado de Nimetz en 1995 kaj en konstituciaj aldonoj: Skopjo ne havas teritoriajn pretendojn en Grekio. Tamen por reguligo de la nomdisputo oni devas ankoraŭfoje ŝanĝi la makedonan konstitucion. Tion postulas la greka flanko. Makedonio volas kontraŭe, ke la nova nomo ĉefe estu destinita por internacia, sed ne por nacia uzado.

Subskribo de interkonsento

Celante plej baldaŭan solvon de la longa diplomata konflikto, la ministroj pri eksteraj aferoj de Grekio kaj Makedonio, respektive Kotzias kaj Dimitrov, subskribis la 17an de junio historian interkonsenton pri la ŝanĝo de la nomo de la balkana lando al Nord-Makedonio. Tio okazis enkadre de solena ceremonio ĉe lago Prespa, kuŝanta ĉe la limoj de Grekio, Makedonio kaj Albanio. Ĉeestis la ĉefministroj Alexis Tsipras, Zoran Zaev kaj aliaj altrangaj politikistoj.

Antaŭan tagon Tsipras sukcese trapasis voĉdonon pri deklaro de nekonfido en la greka parlamento pro la interkonsento pri la nova nomo de Makedonio. La opozicio kulpigis lin pro tio, ke li faris tro grandajn cedojn rilate la nomŝanĝon.

Kion signifas la interkonsento?

Konforme al la interkonsento la balkana lando nomiĝos ekde nun Respubliko Nord-Makedonio. Ties ŝtata lingvo estos la makedona, kaj la civitanoj estos nomataj makedonoj.

Laŭ la interkonsento Grekio ne plu malhelpos la aliĝon de la alinomita ŝtato al EU kaj NATO.

Parlamentaj ratifoj

Nun la sekva obstaklo por la politikistoj estos voĉdono en referendumo en Makedonio kaj aprobo de la interkonsento fare de la parlamentoj en ambaŭ landoj. Unue la makedona parlamento devas aprobi la interkonsenton kaj poste anonci la okazigon de referendumo pri la nova nomo en septembro kaj oktobro. Se la interkonsento estus aprobita, la makedona registaro devus fari amendojn en la konstitucio, kio estas la ĉefa postulo de Grekio.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Apenaŭ senlaboreco

Malgraŭ la alta valoro de la landa valuto, la ne-alianciĝo al granda ekonomi-grupo, kaj la malgrandeco de la lando, la svisaj komerca kaj serva industrioj bonfartas.

La senlaboreco falis ĝis rekorda malalto. Tutlande ĝi atingis 2,8 % en majo 2018, kaj en iuj kantonoj eĉ 1 %. Tamen eĉ svisa monero estas dufaca. Laŭ raporto de Olivier Adler, ekonomikisto de la banko Credit Suisse, kiu enketis ĉe 90 000 entreprenoj mal- kaj mez-grandaj, al duono de tiaj firmaoj hodiaŭ mankas laborforto. Entreprenoj devas rifuzi mendojn pro la maleblo plenumi ilin.

Fakuloj ja scias, ke plena dungiteco ne estas ideala situacio por landa ekonomio. Se ne sufiĉas senlaboruloj aŭ se neniu deziras ŝanĝi postenon, kreskas la risko de labormerkata stagnado kaj halto de ekonomia disvolviĝo.

Antaŭ ĉio mankas en Svisio fakuloj en la metioj gastigaj (hoteloj kaj restoracioj), malsanulejaj, konstruaj kaj transportaj. Pluraj aferistoj plendas, ke preskaŭ ne eblas maldungi netaŭgajn salajrulojn pro la manko de anstataŭuloj.

Kontraŭ amasa migrado

Certe, eblas varbi eksterlandanojn kaj de kvin jardekoj Svisio havas enmigro-politikon por kompensi sian nekreskantan loĝantaron. Jam en la 1970aj jaroj oni invitis fortajn brakojn eksterlandajn por veni labori en konstruado. Alvenis vagonaroj plenaj el Italio, tiom ke la indiĝenoj sentis sin iomete invaditaj. Plie, pli ol 320 000 translimaj navedantoj el Francio, Germanio, Italio kaj Aŭstrio nuntempe laboras dumtage en Svisio – proporcio granda en ok-miliona lando.

Iom konsekvence de tiu daŭra enmigra premado, civita voĉ-iniciato en 2014 sukcese postulis rimedojn „kontraŭ amasa migrado”. Ekde la 1a de julio 2018 efektiviĝis tiaj rimedoj kaj hodiaŭ ĉiu entrepreno devas prioritate informi la lokan labor-maklerejon pri ĉiu vaka posteno en tiaj metioj, kiuj havas pli ol 8 % da senlaboreco, por privilegii enlandajn laborserĉantojn.

Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forpasis reganto de la usona signolingvo

La ina gorilo Koko forpasis en junio 2018 je la aĝo de 46 jaroj. La anonco estis disvastigita per Twitter de Gorilla Foundation (Gorilo-Fondaĵo). Kvankam ŝi estis besto, ŝin karakterizis tia inteligenteco, ke ŝi komprenis kaj eĉ utiligis la usonan signolingvon.

Empatio kaj komunikemo

Naskiĝinte en la bestoĝardeno de San-Francisko (Usono), Koko eklernis la lokan signolingvon en 1974 danke al doktorino Francine Patterson, kadre de aparta programo de la universitato de Stanford. Ene de sia gazetara komuniko la fondaĵo memorigas, ke ŝiaj empatio kaj komunikemo malfermis la menson kaj la koron de milionoj da homoj. „Ŝi estis tre amata, kaj ege mankos al ni”, oni legas.

Morto de amiko

En 1978 la revuo National Geographic dediĉis al ŝi kovrilon, en kiu Koko fotis sin antaŭ spegulo. Poste, en 2014, amaskomunikiloj refoje okupis sin pri ŝi, kiam aperis la novaĵo, ke ŝi eĉ ploris pro la morto de sia ŝatata malnova amiko, la aktoro Robin Williams. Ĉar ŝi neniam naskis gefilojn, okaze de ŝia 44a naskiĝdatreveno doktorino Patterson donis al ŝi aron da novnaskitaj katoj. Temis pri kortuŝa renkontiĝo, en kiu la gorilino enamiĝis al ili. „Jen miaj infanoj”, ŝi laŭvorte komentis per la regata signolingvo al dungitoj de Gorilla Foundation.

Bonfara apo

La gorilino, kiu havis tre altan mensan kvocienton (inter 75 kaj 95 poentoj), povis kompreni 2000 anglajn vortojn kaj sukcesis esprimi sin per klaraj agnoskitaj signoj. La dimensio de ŝia vorttrezoro kaj la nivelo de ŝia inteligento estas mirindaj, se konsideri, ke la averaĝa mensa kvociento por homoj estas 100 poentoj. La fondaĵo anoncas, ke baldaŭ ĝi honoros Kokon per speciala signolingva apo, kie ŝi mem estos ĉefrolulo. La iniciato bonfaros al goriloj kaj infanoj, kaj helpos la realigon de plurspecaj projektoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la brazila Trump venkos?

Jair Bolsonaro, la plej spitema el la ĉi-jaraj brazilaj prezidentaj kandidatoj, nun estas en la dua pozicio en la enketoj pri la balotaj intencoj. Lula, kiu venkus, ankoraŭ estas malliberigita, do probable ne povos kandidatiĝi.

Disputoj

Bolsonaro, eksa oficiro de la brazila armeo, estas kandidato de la ekstrema dekstro. Liaj ideoj estas tre konservativaj. Fojfoje li kaŭzas disputojn. Ekzemple, dum parolado en Rio-de-Ĵanejro li malrespekte parolis pri quilombola (posteuloj de iamaj afrikdevenaj brazilaj sklavoj). En alia polemika deklaro li diris: „Mi havas kvin infanojn. Kvar estas viroj, sed farante la kvinan mi malfortiĝis, kaj venis ino”.

Li do estas la plej malakceptata kandidato ĉe la inaj kaj nigraj voĉdonantoj. Krome, li ĉiam kritikas netradiciajn seksajn orientiĝojn kaj laŭdas personojn implikitajn en torturo dum la tempo de militaj registaroj en Brazilo. Malgraŭ ĉio, iuj religiaj ĉefoj, precipe evangeliuloj, subtenas lin. Pro simileco de liaj ideoj al tiuj de la nuna usona prezidento, Bolsonaro estas konata en Brazilo kiel la brazila Trump.

La kialo

Tamen, kial persono kun tiaj ideoj havas tiom da subtenantoj? Bolsonaro estas kandidato kontraŭ Lula, profitanta de la malakcepto de Lula en iuj tavoloj de la civitanoj. Fakte, Bolsonaro ne proponas planon por solvi brazilajn problemojn. Li prezentas sin militisto batalanta kontraŭ perforto. Do iamaniere li profitas de la popola timo.

Alia emfazo en la kampanjo de Bolsonaro kaj de liaj subtenantoj estas lukto kontraŭ komunismo. Laŭ ili, la registaroj de Lula kaj Dilma Rousseff, kiuj regis Brazilon de 2003 ĝis 2016, estis komunismaj, sed fakte oni neniam havis vere komunisman registaron en Brazilo. Tia priskribo estas heredaĵo de la antaŭaj brazilaj militistaj registaroj, kiujn subtenis la tiutempaj usonaj registaroj.

Realaj ŝancoj

Do, ĉu Bolsonaro efektive povas venki? Probable ne. Li havas la plej altan nivelon de malakcepto inter ĉiuj, kiuj rajtas voĉdoni. Lin subtenas nur tiuj, kiuj ne volas, ke Lula iĝu prezidento. En ĉiuj enketoj, kie ne enestas la nomo de Lula, Bolsonaro ne aperas en la unua pozicio. Ni probable ne havos alian Trump kiel reganton de granda lando.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Por britoj sekso restas deviga

Alta kortumo de Britio rifuzis la peton de Christie Elan-Cane [kristi elán-kejn], kiu argumentis, ke la devo specifi sian sekson por ricevi pasporton estas diskriminacia kaj tiel riaj homaj rajtoj, laŭ la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, estas malobservataj.

La rajtoj de neduumaj homoj

Elan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine.

Inoj, malinoj kaj iksoj

Internacia normo eldonita de la Internacia Organizaĵo pri Civila Aviado postulas, ke pasporto havu kampon kun la etikedo „sekso” kaj ke tiu kampo enhavu unu el la literoj F, M aŭ X, kiuj signifas respektive „inseksa”, „virseksa” aŭ „nespecifita”. La ĉefa motivo por la alternativo „X” estis okazoj, en kiuj necesas urĝe doni pasporton, ne sciante la sekson de la koncerna homo, ekzemple al rifuĝanto dum krizo. Tamen deko da landoj nun proponas tiun eblon pli ĝenerale, nome: Aŭstralio, Barato, Danio, Germanio, Irlando, Kanado, Malto, Nepalo, Nov-Zelando kaj Pakistano. Britio mankas en tiu ĉi listo: hodiaŭ por ricevi britan pasporton oni devas deklari sin „F” aŭ „M”. Laŭ Elan-Cane, tio signifas, praktike, ke ri devas mensogi.

Konsekvencoj

Kvankam la kortumo rifuzis la peton de Elan-Cane kaj ne devigis la pasport-oficejon tuj ŝanĝi sian politikon, la decido enhavas kelkajn favoraĵojn por tiuj, kiuj ne kontentas pri sia oficiale atribuita sekso. Unue, laŭ unu el la advokatoj, kiuj reprezentis Elan-Cane, la decido konfirmas, ke Artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj aplikiĝas al sekse neduumaj homoj, kies identeco estu respektata. Due, la kortumo postulis, ke senprokraste okazu pli ĝenerala rekonsiderado de la registara politiko pri sekso kaj identeco, kaj ke Elan-Cane povu partopreni en tio. Eble okazos ankaŭ publika konsultado, en kiu ĉiuj interesatoj povos kontribui siajn opiniojn kaj argumentojn.

Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La belarta ludo

Mondvaste estas konataj la bild-glumarkoj de la eldonejo Panini vendataj en jaroj de futbalaj sportkonkursoj. Ekde 2008 ekzistas paralela kolekto svisa, konata ĉefe de fervoruloj: Tschutti Heftli (Futbalist-albumo) 1

La originaleco de Tschutti Heftli troviĝas en la bildoj: anstataŭ fotoj de la sportistoj sur la glumarkoj estas diversstilaj minipentraĵoj faritaj de artistoj. La portretistojn elektis internacia juĝantaro.

Stilo kaj komerco

Kun fantazio kaj humuro ĉiu teamo havas propran temon: la hispanoj estas portretitaj kiel personoj el Don Kiĥoto; la meksikanoj estas aztekaj batalistoj, kaj la svisojn oni portretas en rastrumeroj sur verda futbalkampo kiel fono.

Ĉi-jare estas reprezentitaj entute 522 futbalistoj el la 32 naciaj teamoj partoprenantaj en la monda sportkonkurso de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA), en paketoj de po 10 aleatoraj glumarkoj en ĉiu 84-paĝa albumo. Krom la komerca intereso de la kolekto, ankaŭ filantropia celo ekzistas: kontraŭ ĉiu paketo vendita la firmao donas 0,10 svisajn frankojn al la internacia federacio Tero de la Homoj (france Terre des Hommes 2).

Notoj de la redaktoro: 1. La unua albumo publikigita de la eldonejo Panini rilatis al la sportkonkurso okazinta en Meksiko en 1970.
2. La internacia federacio Tero de la Homoj estas neregistara organizaĵo favora al la daŭripova evoluo, kun sidejo en Svisio. Pluraj landaj organizaĵoj fondis ĝin en 1966.
Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svisio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mima jam ne estas inter ni

Per la artikolo Mima festas sian 117an jaron (MONATO 2018/04, p. 18 (2018/012201.php)), ni malkovris, ke en Kubo loĝas la due plej aĝa persono en la mondo laŭ sia oficiala identigilo, malgraŭ tio, ke ŝi ne estas registrita en la internaciaj registrolibroj.

Kun bedaŭro ni eksciis, ke Mima, oficiale Emilia de la Caridad Quesada Blanco, jam ne estas inter ni. Ŝi forpasis de natura morto la 25an de junio en la kuba urbo Cienfuegos, kie ŝi naskiĝis kaj pasigis sian multjaran vivon, plenan de multaj bonegaj faroj, inter ili, flegado de centoj da malsanuloj kaj infanoj forlasitaj de siaj gepatroj.

Mima aĝis 117 jarojn kaj 56 tagojn, kiam ŝi adiaŭis siajn nepojn, kiuj ŝin flegis dum la lastaj jaroj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizito de la barata prezidento

La 22an de junio la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez akceptis en la Palaco de la Revolucio la prezidenton de Barato Ram Nath Kovind, kiu venis al Kubo por oficiala vizito. Dum la renkontiĝo ambaŭ ŝtatestroj esprimis sian kontenton pri la stato de rilatoj inter la du landoj, kiuj estas signo de amikaj interligoj, ekzistantaj inter la du popoloj kaj registaroj. Post oficialaj intertraktoj, ili ĉeestis ceremonian subskribadon de memorandoj pri biotekniko kaj medicino.

Omaĝoj

La barata ŝtatestro komencis sian viziton la 21an de junio en la orienta provinco Santiago de Kubo. Honore al Fidel Castro Ruz, eksprezidento de Kubo, li kaj lia edzino Savita Kovind metis florkronon antaŭ la monolito, sub kiu ripozas la cindro de la ĉefo de la kuba revolucio.

Kadre de la dutaga vizito, Nath Kovind metis florojn ankaŭ omaĝe al la kuba nacia heroo José Martí sur Placo de la Revolucio kaj esprimis sian respekton al Mahatmo Gandhi, influa kaj tre grava pacifisto kaj adepto de sialanda sendependeco.

Sud-suda kunlaboro

La barata ŝtatestro prelegis en la universitato de Havano. Parolante pri sud-suda kunlaboro en la nuntempa mondo laŭ la barata sperto, li reliefigis la klopodojn de sia lando por pliaktivigi tian kunlaboron kaj la gravecon, kiun atribuis al tia kunlabora mekanismo Fidel Castro.

Profunda impreso

La azia gasto ankaŭ vizitis la Centron de Genetika Inĝenierado kaj Biotekniko, situantan okcidente de la ĉefurbo, kie, laŭ li, lin profunde impresis la progreso de tiu fako en Kubo, kiu posedas pli ol 2400 patentojn rilatajn al bioteknika industrio.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laboristoj el la postkulisaj pordoj

Pro la rapide kreskanta maljuniĝo de la japana loĝantaro kun malpli da infanoj, grave mankas laboristoj. La nuna japana ekonomio preskaŭ atingis plenan dungadon kun senlaboreco de 2,4 %. Plie, kvankam laboras 12,4 % de la maljunuloj pli ol 65-jaraj – la plej alta proporcio en la mondo, – la laborforto ne sufiĉas.

La manko de laboristoj estas videbla en mez- kaj mal-grandaj entreprenoj kaj en regionoj for de la grandaj urboj, kaj aŭdiĝas urĝaj dolorkrioj de entreprenistoj en tiuj regionoj. Laŭ provkalkulo mankos 4,16 milionoj da laboristoj en 2020. Do, estas tute nature kaj neeviteble, ke oni konsekvence proponas kaj diskutas pri la dungado de enmigrintoj aŭ gastlaboristoj.

Politiko ne aplikata

La japana registaro deklaris, ke ĝi sekvas la politikon ne dungi enmigrintojn, ne akcepti portempajn kaj nelertajn gastlaboristojn, kaj akcepti nur altkvalitajn teknikistojn. Tamen, de la 90aj jaroj en la 20a jarcento Japanio iom post iom akceptis laboristojn el eksterlando. Rezulte, en la jarfino de 2017 estis 1,28 milionoj da alilandaj laboristoj. El ili plej multaj estas ĉinoj; sekvas vjetnamoj, filipinanoj, brazilanoj, nepalanoj.

Malmultaj vizoj

El tiuj 1,28 milionoj nur 18,6 % havas oficialan vizon por labori kiel speciala aŭ teknika laboristo. Ĉirkaŭ 36 % havas validajn vizojn kun konstanta loĝrajto, ekz. japandevenaj brazilanoj. Ankaŭ lernantoj (ĉ. 20 %) laboras. Problema kaj ofte kritikata estas la sistemo de teknika trejnado, en kiu laboras 257 000 (ĉ. 20 %). La oficiala celo de la sistemo estas trejni kaj transdoni teknikon kaj lertecon al evoluantaj landoj donante trijaran laborejan trejnadon al junaj laboristoj en la kampoj de agrikulturo, fiŝkaptado, konstruado kaj fabrikado, inter aliaj.

Ĉu ŝajn-sistemo?

Oni scias, ke la sistemo de teknika trejnado estas la kaŝmantelo de dungado de nelertaj laboristoj. En ne-malmultaj okazoj la laborkondiĉoj estas malbonaj: malalta salajro, longa labortempo, forpreno de pasportoj, ekspluatado fare de perantoj ktp. Pro tiaj mizeraj kondiĉoj 7000 „trejnatoj” forlasis siajn laborejojn en 2017 kaj fariĝis „subgrundaj laboristoj”. Ankaŭ lernantoj havas problemon: pli ol 75 % el la eksterlanda lernantaro laboras, krom lernantoj en postdiplomaj kursoj. Onidire en multaj okazoj la vizoj por studi en Japanio estas uzataj kiel kamufliloj por gastlaboristoj.

Ne gravas la plendoj

Malgraŭ la kritikado fare de enlandaj kaj alilandaj grupoj defendantaj la homajn rajtojn, la registaro ĉi-junie decidis etendi la trejnsistemon en la kampojn de flegado, ŝipkonstruado, gastejoj kaj aliaj kaj plilongigi la daŭron de tri jaroj ĝis kvin jaroj. Tamen, pri la prizorgado kaj integriĝo de tiuj alilandanoj, – ekz. instruado de la japana lingvo – la registaro lasas ĉion al la volontulaj aŭ komunumaj agadoj. La nuna konservativa reĝimo ripete neis la dungadon de enmigrintoj difinante, ke enmigrinto estas tiu, kiu eniras landon kun rajto je loĝado, kio tute ne kongruas kun la tendenco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Eŭropa Unio (EU).

Fakuloj avertas

Laŭ la fakuloj pri politiko de enmigrado la nunaj 1,28 milionoj da alilandaj laboristoj estas efektivaj enmigrintoj, laŭ la konsidero de UN kaj la nuna EU. Ili rimarkigas kaj avertas la japanojn, ke la lando nun sekvas la malĝustan politikon pri enmigrado de multaj eŭropaj landoj, kiuj unuflanke neadis la dungadon de enmigrintoj, sed aliflanke akceptis multajn „gastlaboristojn, kiuj devus reiri hejmen post kelkaj jaroj”, kaj oni neglektas la integriĝon de tiaj laboristoj en la socio. Male ol supozite la laboristoj ne reiris al sia hejmlando, sed venigis siajn familianojn kaj konstante loĝas.

Prof. Philip Martin, usona fakulo pri tiu kampo, trafe diras: „Portempaj gastlaboristoj ja konstante loĝos”. Se japanoj ne lernas el la zigzagaj kaj malsukcesaj politikoj de Eŭropo – el kiuj parte rezultis la nunaj sociaj problemoj, kiel estiĝo de strikoj kaj distavoliĝo de la socio, misfunkcio de la sociala sistemo, „hejmkreskintaj teroristoj” ktp. – japanoj malsukcesos samkiel Eŭropo. Ili nepre aŭskultu la diron de iu sviso: „Ni alvokis laborforton, sed venis homoj”.

Noto de la aŭtoro: En Japanio lernantoj povas labori maksimume 20 horojn ĉiusemajne. En grandaj urboj kiel Tokio, multaj lernantoj laboras kiel kelneroj kaj vendistoj en restoracioj kaj vendejoj.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malaperantaj komunumoj

En la lasta jardeko 500 komunumoj malaperis en Svislando; 33 en 2017. Antaŭvideblas, ke ankoraŭ 145 neniiĝos en venontaj jaroj.

La nuna tendenco de la administra vivo en Svislando estas kuniĝi por supervivi. La nombrego de malgrandaj komunumoj kun iliaj propraj funkciuloj jam ne estas defendebla en la hodiaŭa tempo.

La kamparoj senhomiĝas

Laŭ oficialaj statistikoj, tia tendenco plejparte videblas en lokoj de la montara regiono, kie la elkampara migrado plifortiĝis kaj lasis surloke precipe maljunulojn kaj paŝtistojn. La sola eliro el tia situacio estas kunigi la rimedojn por redukti kostojn tiel, ke iuj svisaj komunumoj forviŝiĝas de la mapo.

Aliflanke, iuj komunumoj agadas por plikreskigi la loĝantaron reklamante pri la avantaĝoj de la loko, simile al aliaj vilaĝoj en Eŭropo, aŭ eĉ proponas moninstigojn al enmigrantoj.

Svislando estas tre malcentrisma lando kaj la komunumo estas ĝia minimuma administra unuo. Ĉiu havas konsiderindajn povojn ĉefe rilate al impostoj, sano, instruado, sekureco kaj transporto.

Martin ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝokaj kruelaĵoj

Mi komprenas la malfavoran reagon de Filippo Franceschi pri la silento de Esperanto-asocioj rilate al la „ŝokaj kruelaĵoj” en la mondo (Blindaj surdaj mutaj, MONATO 2018/07, p. 5 (2018/012241.php)). Tamen mi ne pensas, ke tio estas la rolo de neŭtrala Esperanto-asocio kiel UEA. Sed ankaŭ mi ne konsentas kun Zamenhof, kiam li diris, ke „kun tia Esperanto, kiu devus servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan”. Lingvo, eĉ Esperanto, estu uzebla por plej diversaj celoj kaj ne nur por speco de religio, de sekto, de politika partio!

Germain PIRLOT
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Germain Pirlot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Virinoj naskos hejme

Ĝis nun en Litovio virinoj oficiale devis naski en hospitalo. Tamen jam delonge tiu leĝo ne estis respektata. La afero pri hejmaj naskoj estis traktata en la Supera Tribunalo de Litovio. Rezulte, virinoj, kiuj decidis naski hejme, estis absolvitaj malgraŭ tio, ke ilia agado estis konsiderata kontraŭleĝa. Krome la tribunalo deklaris, ke naski hejme ne estas malpermesite de kriminala aŭ alia leĝo.

Ĉi-jare post longaj diskutoj la parlamento de Litovio finfine akceptis la leĝon pri hejmaj naskoj kondiĉe, ke ne ekzistas risko por la sano de patrino kaj bebo. „Virinoj naskas hejme. Tio estas ja realo. La ŝtato ne devas ignori tion. Tial ni devas klare proklami la regulojn, kiuj permesos sekure naski hejme kaj garantii altkvalitan servon por ĉiuj, kiuj decidis naski en familia medio”, diris la litova ministro pri sano Aurelijus Veryga.

Kontraŭstaroj

Ne ĉiuj parlamentanoj estis unuanimaj, diskutante pri tia leĝo. Socialdemokratoj emis al kontraŭstaro al la leĝo, ĉar iliaopinie naski hejme estas riska afero por graveda virino kaj ŝia bebo. Anstataŭ tio ili proponis krei maksimume hejmajn kondiĉojn en hospitaloj. Reagante al tio, parlamentanoj deklaris, ke akcepti hejmajn naskojn povos akuŝisto laboranta en hospitalo, kiu havas rajton liveri naskoservon hejme. Se gravedeco evidente estas riska, nasko devas okazi en hospitalo.

Politikistoj konsentis, ke necesas konsideri la decidon de la graveda virino kaj ne krei ajnan obstaklon al hejma nasko. Naskante en familia akompano, virino sentas sin psike pli trankvila.

Aprobante la longe mankintan eblon naski hejme, la parlamentanoj akcentis nur unu malfavoran aspekton: Por la hejma naskoservo gepatroj pagos per sia propra mono, ĉar la ŝtato garantias kaj totale rekompencas altkvalitan medicinan servon nur en hospitalo.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Britio rekrutigas nepalajn virinojn

De pli ol ducent jaroj Britio uzas virojn el la nepalaj regionoj Gorkha, Pokhara kaj Dharan en sia armeo. Ili batalis en la du mondmilitoj, en Falklando kaj en aliaj partoj de la mondo. Nun Britio decidis, ke ili rekrutigos ankaŭ inter nepalaj virinoj, sed kun striktaj limigoj: ĉiuj kandidatoj devas plenumi fortan elektan ekzamenon kaj 48-minutan kuron kun 25-kilograma sako sur la dorso. La unuaj virinoj el Gorkha alvenos en Britio por infanteria trejnado printempe de 2020. Britio volas rekrutigi 800 pliajn soldatojn el Nepalo.

Tradicie Nepalo estis vira socio. Tamen nun la reĝo forlasis la tronon kaj en 2015 estis elektita la unua virina ŝtatprezidanto, Bidhya Devi Bhandari. Nun ŝi estas elektita duan fojon.

Navin SHRESTHA
Nepalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krozado esperantlingva

En MONATO 2018/7 aperas sur p. 14-15 artikolo pri poŝtkarta krozado (2018/012006.php), kiun povas partopreni nur tiuj, kiuj posedas la anglan lingvon. Nun jam funkcias ankaŭ esperantlingva krozado ĉe https://bildkarto.weebly.com/kontaktoj.html, kiun iniciatis junaj moskvaj esperantistoj. Mi dankas la kunlaborantojn de MONATO pro la bela prezento de la teksto.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esperanto kaj Ruĝa Kruco

La belga oficisto Peter Peys (1953) dum sia libera tempo okupiĝas pri la historio de Ruĝa Kruco. Prepare al artikolo pri Esperanto kaj Ruĝa Kruco dum la unua mondmilito, li faris esplorojn en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk (Belgio). En aprilo 2018 la artikolo aperis1, kaj okaze de tio MONATO intervjuis lin.

MONATO: De kie venas via intereso por la historio de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: Kiel junulo mi kolektis poŝtmarkojn kaj spertiĝis pri Svislando. Mi krome kolektis ĉiuspecajn dokumentojn kaj kompilis kolekton pri Ruĝa Kruco kaj pri soldatoj internigitaj en Svislando dum la mondmilitoj. Poste mi pli detale esploris la historion de Ruĝa Kruco, interalie dum la milito de 1870. Sed mi restas amatoro kaj tute ne konkurencas akademiajn historiistojn.

MONATO: Ĉu eblas mallonge skizi la historion de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: En 1859 la svisa bankisto Henri Dunant deziris kontakti la francan imperiestron Napoleonon la 3an pri projekto en Alĝerio. Pro tio li estis en la ĉirkaŭajo, kiam en tiu jaro okazis la batalo de Solferino (inter Francio kaj Aŭstrio). Dunant konstatis, ke postrestis 40 000 viktimoj sur la batalkampo, nur iomete helpataj de lokaj virinoj. Li estis tiel ŝokita, ke li ne nur provis tuj aranĝi helpon, sed ankaŭ poste agadis por eviti tiajn masakrojn. En 1862 aperis lia libro Un souvenir de Solférino (Memoro pri Solferino) en kiu li proponis krei en ĉiuj landoj neŭtralajn, volontulajn asociojn por helpi la vunditojn.

En 1863 okazis unua internacia konferenco en Ĝenevo, dum kiu estis kreitaj naciaj komitatoj por helpo al vunditaj soldatoj. Tial la jaro 1863 estas konsiderata kiel la fondodato de Ruĝa Kruco. Dua internacia konferenco okazis en 1864; dum ĝi ekestis la Unua Konvencio de Ĝenevo pri Humanecaj Aferoj el 1864, subskribita de 12 ŝtatoj kaj grandparte bazita sur proponoj de Dunant. En tiu periodo ekestis la unua simbolo, ruĝa kruco sur blanka fono, onidire svisa flago kun inversigitaj koloroj. La oficiala nomo estis „Internacia Komitato de Helpaj Societoj por Flegado de Vunditoj” en 1864, kaj ekde 1876 ĝi iĝis „Internacia Komitato de Ruĝa Kruco” (IKRK).

MONATO: Ĉu videblis rezultoj dum la franca-prusa milito de 1870-1871?

PETER PEYS: Jes, eĉ jam pli frue. Ekzistas bildoj pri „ambulanco” kun flago de Ruĝa Kruco dum la batalo inter Germanio kaj Danio en Schleswig en 1864. En milito kontraŭ Aŭstrio en 1866 aktivis germanaj sekcioj de Ruĝa Kruco. En 1870 venis helpo ne nur el la batalantaj ŝtatoj, sed ankaŭ el Belgio, Nederlando, ... Ekde tiam Ruĝa Kruco iĝis internacie respektata organizaĵo. Rimarku, ke „ambulanco” estis plursenca vorto: estis iuspeca veturilo por transporti vunditojn, sed ankaŭ helpejo kun flegistoj kaj kuracistoj.

MONATO: Kiam ekestis la unuaj kontaktoj kun Esperanto?

PETER PEYS: La plej fruan mencion mi trovis en „La Belga Sonorilo” de februaro 1903. Ĝi raportas pri kursoj ĉe la antverpena sekcio de Ruĝa Kruco, laŭ iniciato de doktoroj Edouard De Rop kaj Raymond Van Melckebeke. De Rop, estro de la sekcio, estis inspirita de artikolo en la kanada revuo „La Lumo”, kiu tiam havas ĉirkaŭ 1700 legantojn. El tio interalie rezultis la manifestacioj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto inter 1909 kaj 1913. Plej konata estas leŭtenanto Georges Bayol, kies libro „Esperanto et Croix-Rouge” (kun vortlisto) estis tradukita en plurajn lingvojn. De la sviso Fr. Uhlmann en 1913, post la balkanaj militoj, aperis Deutsch-Esperanto-Wörterbuch für das Rote Kreuz (Germana-esperanta vortaro por Ruĝa Kruco). Same en 1913, A.J. Witteryck, prezidanto de Belga Esperanto-Ligo, partoprenis la unuan Congrès international pour le soulagement des blessés de guerre (Internacia kongreso por mildigo de la sorto de militvunditoj).

MONATO: Kaj tiam venis la „Granda Milito”.

PETER PEYS: Dum la milito pluraj esperantaj revuoj raportis pri la agado de Ruĝa Kruco. Elstaras la artikoloj en The British Esperantist. Danke al ili estis kolektita sufiĉe da mono por sendi du ambulancojn al la fronto. En Francio la libreto de Bayol estis distribuata ĉe la sanservoj. En Svislando Ruĝa Kruco kunlaboris kun aliaj svisaj organizaĵoj – inter ili Universala Esperanto-Asocio – por peri korespondadon inter la batalantaj landoj, por sendi pakaĵojn al militkaptitoj, por transporti malsanajn kaptitojn al restadejoj en Svislando ktp.

MONATO: Ĉu daŭris la kontaktoj kun Ruĝa Kruco post la milito?

PETER PEYS: Flanke de la Esperanto-movado dum la 1920aj jaroj estis pluraj alvokoj por intensigi la kunlaboron, sed ili restis vanaj. Dum la 1930aj jaroj en Germanio kaj Sovetio venis diktatoraj reĝimoj kaj persekutoj de esperantistoj, kiuj en pluraj landoj malebligis la agadon.

MONATO: Kio estas la nuna rolo de Ruĝa Kruco?

PETER PEYS: La Internacia Komitato de Ruĝa Kruco daŭre havas ĉefan rolon, se temas pri internacia humaneca juro, kiu baziĝas sur la Konvencioj de Ĝenevo kaj la aldonaj protokoloj. Resume estas kvar konvencioj (pri la plibonigo de la sorto de vunditaj kaj malsanaj militistoj sur tero; pri la plibonigo de la sorto de vunditaj, malsanaj kaj pereintaj militistoj surmare; pri la traktado de militkaptitoj; pri la protektado de civiluloj dum milito) kaj du protokoloj pri internaciaj kaj ne-internaciaj konfliktoj (malpermeso de iuj armiloj, protektado de kultura heredaĵo, ...). Estas nova tria protokolo pri uzo de la ruĝa kristalo kiel plia protekta simbolo.

MONATO: Ne ofte videblas Ruĝa Kruco en gazetaj kaj televidaj raportoj pri la nuntempaj konfliktoj.

PETER PEYS: Ruĝa Kruco daŭre havas tre gravan rolon en la protektado de kaj internaciaj kaj naciaj konfliktoj. Ĝi estas sendependa, internacie rekonata kaj respektata. Ĝi havas multjaran sperton kaj konas la lokajn faktorojn. Tamen, ĝi devas interveni neŭtrale, prudente kaj diskrete kaj atenti pri la sekureco de siaj kunlaborantoj. Ĝi dialogas kaj negocas kun la partioj kaj havigas diversforman helpon. Ne estas facila taskaro!

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
1. LE PHILATELISTE CROIX-ROUGE, numero 148, aprilo 2018: Etude Espéranto et Croix-Rouge, p. 20-23.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Enprizoniĝo de brazila eksprezidento

La proceso, kiu kondamnis Lula da Silva pro koruptado, sekvis ordinaran juran vojon. Ne temas do pri politika proceso. Liaj advokatoj rajtis apelacii al tribunalo de dua instanco, kiu reasertis lian punon kaj eĉ plilongigis ĝin al 12 jaroj. Tria tribunalo, la Supera Tribunalo pri Justico, neis unuanime peton pri habeas corpus al Lula.

Tial li ne povos partopreni balotadojn en oktobro 2018, ĉar ekzistas leĝo en Brazilo, kiu malpermesas kandidatiĝon de komunjuraj kondamnitoj. Krome, aliaj procesoj ruliĝas kontraŭ li, kies prezidanteco ekde la unuaj jaroj estis ofte skuata de skandalaj denuncoj.

Dum la administrado de Lula, ampleksiĝis la monata ŝtata subvencio al malriĉegaj familioj je 14 milionoj. Tiuj homoj nature plendas kontraŭ la arestado de la eksprezidento. La samon faras maldekstraj sektoroj de la socio, travivintaj plilarĝiĝon de la povo de sia partio, kreskantan kvanton da ŝtataj entreprenoj (pli ol 40 laste kreiĝis, centoj el ili rezultigas miliardan malprofiton ĉiujare), kaj monan apogon al landoj kun similaj ideologioj, kiaj tiuj de Venezuelo, Kubo kaj Bolivio. La sekvo: 13 milionoj da senlaboruloj kaj duobligo de la ŝtata ŝuldo dum la lastaj dek jaroj.

Cícero Gabriel CARDOSO SOARES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cícero Gabriel Cardoso Soares el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekreta nov-nazia organizaĵo

Nationalsozialistischer Untergrund (NSU) (Naci-socialisma subgrundo) estis kaŝe aganta nov-nazia organizaĵo. Inter la jaroj 2000 kaj 2011 membroj de NSU murdis 12 homojn, inter kiuj policistino, ĉefe pro rasisma malamo. Membroj de la organizaĵo aĉetis pistolon, per kiu ili mortpafis la viktimojn; aliaj preparis bombojn; multaj subtenis la organizaĵon en Interreto, per manifestacioj, koncertoj ktp.

Juĝa proceso

Fine, du ĉefagintoj verŝajne mortpafis sin mem. Oni trovis iliajn kadavrojn en loĝ-aŭto en Turingio. La loĝejo de ilia komuna amikino, kun kiu ambaŭ loĝis, estis centra bazo de la sekreta terorgrupo. Ŝi estis akuzita en 2013. La proceso ĉe Oberlandesgericht, la supera kortumo de Munkeno, daŭris 497 tagojn. En ĝi partoprenis, krom prokuroroj, 93 kromakuzantoj kun advokatoj; oni pridemandis 600 atestantojn, kaj la afero kostis plurajn milionojn da eŭroj.

Sekreta polico

Estas grave, ke la konstituci-protekta polico (Verfassungsschutz) ludis malklaran rolon en la afero, jen ĉeestis dum atako, jen forigis kaj neniigis dokumentojn. Tamen tion la kortumo neniel traktis.

La verdiktoj

La verdiktoj estis, laŭ publika opinio, nesufiĉe severaj: La ĉefakuzatino ja estis kondamnita je vivlonga malliberigo, sed ŝi traktis la kortumon malrespekte: ofte sin turnis dorse, longan tempon silentis. Alia akuzito estis traktata kiel junulo kaj tial ricevis malpli longdaŭran malliberigon (nur 10 jarojn). La defendaj advokatoj ofte per formalaĵoj interrompis la proceson kaj postulis anstataŭigi juĝistojn. Fine petis la ĉefakuzatino: „Ne juĝu pri mi pro la agoj, kiujn mi nek volis, nek faris!”

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Interna Ideo kaj ekstera politiko

Kvankam mi pensis pri tiu ĉi temo kaj havis mian konkludon jam delonge, unu strofo de Marina Cvetajeva, elstara rusa poetino (1892-1941) kun tragika sorto, tiom resonis, ke ĝi igis min verki artikolon. Jen tiu ĉi strofo:

La lingvo propre min ne tentas
Eĉ kiel voĉo de l' popol'.
Se mi ne komprenita restas,
Ĉu gravas lingvo de parol'.1

Ĉu pro manko de komuna lingvo?

La supozo de Zamenhof, ke (intergentan) malamikemon kaŭzis esence la multlingveco kaj reciproka malkompreno, estis granda troigo. Envere, la kialoj de tia malamikemo estas multaj kaj specifaj por konkretaj konfliktoj. Efektive, konfliktoj (revolucioj, civilaj militoj) okazadis inter diversaj klasoj de la sama nacio aŭ inter diversaj ŝtatoj de Usono, kiam la malamikoj parolis la saman lingvon, kaj certe komprenis unu la alian tiel bone, ke ili vidis neniun eblon por kompromisoj.

Antisemitismo

La antisemitismo sola postulus multajn volumojn por analizi kaj ekspliki ĝin. Kaj ĝin instigas ne manko de interkompreno. Ja en la moderna tempo el la judaro forsplitiĝis amaso da nure etnaj judoj, kiuj parolis la lokajn naciajn lingvojn perfekte, kaj ege volis asimiliĝi kaj enmiksiĝi en la respektivajn naciojn, tamen tio neniel malgrandigis la malamikemon, kaj finiĝis per plej grandskala amasa ekstermo de la eŭropa judaro konata kiel Holokaŭsto aŭ Ŝoaho.

En la mezepoka Hispanio, por eviti forpelon, parto de la judoj oficiale konvertiĝis al kristanismo. Tamen post 100 jaroj, kiam la posteuloj de tiuj eks-judoj jam plene asimiliĝis kaj religie kaj lingve, la fifama inkvizicio disvolvis vastan kampanjon de persekutoj kaj torturoj de posteuloj de judoj kristaniĝintaj jam antaŭ tri generacioj.

Ne tiom lingvoj ...

... kiom intergentaj konfliktoj, diversaj filozofioj, mondperceptoj kaj vivceloj kaŭzas malamikemon, kiu instigas ekonomiajn kaj teritoriajn konfliktojn. Neniu komuna lingvo do povas solvi tiujn objektivajn kontraŭdirojn, nek estas vere, ke ĝuste reciproka malkompreno kaŭzas ilin.

La Interna Ideo

Estas konate, ke Zamenhof ne limigis sin nur al la lingvo propre, sed li ankaŭ predikis la tiel nomatan Internan Ideon kaj homaranismon: temas pri la tuthomara frateco, amikeco kaj interkompreno. Se kompari la homaranismon de Zamenhof kun la jam konataj ideoj, ĝi tre similas al la mesiisma cel-ideo de la hebrea religio kaj kristanismo pri Dia Regno, kiu ekestos kun la alveno de Mesio en iu (fora) tempo, kiam la mondo fariĝos pli preta por tutmonda fratiĝo ...

Preĝo mankohava

Zamenhof bone esprimis homaranismon en sia Preĝo sub la verda standardo, en kiu li eksplicite menciis la revon pri iama alveno de tutmonda frateco kadre de tri konataj monoteismaj religioj: judismo, kristanismo kaj islamo. Lia vidpunkto tamen havis mankon. La mesiismo kaj revo pri Dia Regno de la juda kaj kristana religioj neniel similas al la islama celo de la tutmonda kalifujo atingenda pere de glavo: konkero, subjugado, mortigo kaj sklavigo. Zamenhof ne estis fakulo pri islamo; kaj, krome, en la tempo de Zamenhof islamo travivis periodon de mizero: la epoko de monda soifo pri nafto ankoraŭ ne komenciĝis.

Al la mondo nafton soifanta

Estis ĝuste pro tiu bezono de nafto, kiu subite tiom riĉigis kelkajn islamajn landojn, ke ili ekkapablis manipuli la politikon de la okcidentaj kaj aliaj neislamaj landoj kaj praktike efektivigadi la eternan celon de islamo – islamigi la mondon de „nefideluloj” ...

La „magia” vorto „internacia”

La Interna Ideo influas multajn esperantistojn tiamaniere, ke la vorto „internacia” havas ian magian efikon sur ilin. Al tiaj esperantistoj ŝajnas, kvazaŭ iu ajn internacia organizaĵo estus paŝeto direkte al akcepto de Esperanto kaj ĝia Interna Ideo jam pro la vorto „internacia” en ĝia nomo. Tamen „Internacioj” ekzistas tre diversaj: komunisma, socialisma, proleta, kaj ... tiu de bizaraj super-riĉuloj: Nova Monda Ordo (NMO). Iliaj celoj estas kelkfoje malaj al la profetaĵo pri Dia Regno aŭ la Interna Ideo, sed esperantistoj ŝatas ilin ajnokaze. Esperantistoj precipe ŝatas tiajn kreaĵojn de NMO kiel Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Unio kaj ĉiam serĉas ilian favoron, sed vane!

Celebru diversecon, sed ne ĉian!

La internacieco de tiuj organizaĵoj manifestiĝas en la celo limigi suverenecon de nacioj, kaj eĉ pli. Koncerne la okcidentajn naciojn, la celo estas likvidi ilin kaj re-okupi iliajn teritoriojn fare de ajnaj fremduloj de la mondo (precipe se la fremduloj estas islamanoj). La ideologoj de NMO jam sukcesis endoktrinigi la okcidentanojn tiugrade, ke tiuj pretas rezigni pri la eterna aksiomo, ke lando X apartenas al popolo X. Koncerne la ceteron de la mondo tio eble (dume) validas, sed se X estas popoloj en la okcidentaj landoj, tiu ĉi aksiomo manifestas rasismon! La blankuloj devas honti pri siaj „blanka kulpo” kaj „blanka privilegio”, kaj estus ideale, se ili mem sin likvidu kaj dissolviĝu, celebrante „diversecon”! Ĉar en diverseco oni celebru nur ĉiujn ceterajn ...

Senprecedenca trezorejo

Do, Marina Cvetajeva pravas: neniu lingvo propre promesas (kaj eĉ helpas) reciprokan interkomprenon. Kaj tio ĉi restas valida ankaŭ pri Esperanto. Kiel bela kaj genie inventita lingvo, Esperanto certe plezurigas siajn uzantojn samkiel muziko de Mozart plezurigas muzikŝatantojn. Samkiel muziko de Mozart, Esperanto apartenas al la mirinda kaj senprecedenca trezorejo de arto, scienco kaj teknologio kreita kadre de la okcidenta (helena-romia, juda-kristana) civilizacio, kaj ĝi estas unu el la manifestiĝoj de tiu ĉi civilizacio.

Se diverstipaj malamikoj de la okcidenta civilizacio iel ekkomprenus kaj ekŝatus la muzikon de Mozart kaj belecon de Esperanto, tiam ili sendube farus iun paŝon al interkompreno kaj partopreno en la civilizacio. En tiu ĉi – kaj nur en tiu ĉi – senco Esperanto estas ankaŭ paciga rimedo: ne nur lingvo. Tamen unue necesas, ke malamikoj ekŝatu ĝin ...

Ĝis tiam – Marina Cvetajeva pravos.

1. Traduko de la aŭtoro
Alexander GOFEN
Usono

Sekve al tiu ĉi teksto aperis legantoleteroj en postaj numeroj de MONATO:

  • Ĝojiga opinio
  • Sen kontakto kun la realo
  • 
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 5.

    MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.
    Utopia kapitalismo en Rusio

    Utopia kapitalismo en Rusio

    Rusujo, kien vi kuregas? Respondu! Ĝi ne respondas.

    Nikolaj [nikoláj] Gogol, rusa-ukraina verkisto (1809-1852)

    Historio estas, antaŭ ĉio, scienco, tamen ne tiom logika, kiel la geometrio de Eŭklido aŭ la fiziko de Newton. Unu evento ne rezultas logike el aliaj eventoj. Krome, historio estas ne nur scienco, ĝi estas procezo, en kiu vivas kaj agas realaj homoj, kaj tiu historio estas eĉ malpli logika ol la scienco historio. Aldone, la tezo, ke instruoj de historio neniun instruas, delonge iĝis triviala. Tial ofte okazas tiaj historiaj eventoj, kiaj konsternas pro foresto de sana prudento.

    Ĥruŝĉov

    La sovetia partiestro Nikita Ĥruŝĉov [ĥruŝĉóv] foje vizitis Usonon kaj miris: Kiel simple tieaj agrikulturistoj plenigis la merkaton per viando! Sufiĉas nutri brutaron per maizo. Reveninte hejmen, li devigis ĉiujn kolĥozojn, ĝis la polusa cirklo, kultivi maizon. Li ne konsideris nur detalon, kiu evidentiĝis la plej grava: la rusia klimato estas multe pli severa, ol la usona, kaj tial „vianda miraklo” ne okazis.

    Homo povas atingi altan ŝtatan postenon, sed tio ne aŭtomate garantias profesian taŭgecon. (Ni eĉ ne parolu pri granda saĝo aŭ genieco!)

    Jelcin

    En pli proksima tempo, ankaŭ alia ŝtatestro, Boris [borís] Jelcin, vizitis la evoluintan Okcidenton kaj simile miris: Kiel bone homoj vivas nur danke al kapitalismo! Reveninte hejmen li per unu plumstreko starigis tiun formon en Ruslando. „La merkato ĉion reguligos”, diris li kategorie. (Verdire, anstataŭ „reguligos” li uzis vulgaran parolturnon – por montri sian proksimecon al la „simpla popolo”.)

    Utopia socialismo

    Ni rigardu al pli frua historio. Pluraj pensuloj de pasintaj jarcentoj, ekde Thomas Müntzer (ĉ. 1489-1525), rimarkis, ke la ĉirkaŭa socio vivas erare; en ĝi forestas harmonio. Ili konstruis diversajn teoriecajn sistemojn, kiuj poste estis nomataj „utopia socialismo”. Kelkaj el ili, kiel Robert Owen (1771-1858) kaj Charles Fourier (1772-1837), eĉ provis realigi siajn ideojn praktike. Al utopiaj socialistoj ŝajnis, ke sufiĉas montri al homoj novan serenan vojon – kaj ili ĝoje iros laŭ tiu vojo. Fine, tiuj ideoj nenie realiĝis, ili estis tro for de la reala vivo.

    Utopia kapitalismo

    Same utopia estis la ideo de Jelcin feliĉigi la ruslandanojn per kapitalismo. La intenco estis, ke, post la deklaro de kapitalismo, tuj ekagos por bono de la lando kaj de ĝia popolo la plej progresemaj, la plej morale puremaj civitanoj. Sed okazis plene male: la landon disŝtelis kaj iĝis ĝiaj mastroj homoj, por kiuj la nocioj „moralo” kaj „bono de la lando” estis tute fremdaj.

    Kapitalismo sen demokratio

    Jes, en multaj landoj oni vivas libere danke al kapitalismo, riĉe kaj digne. Sed en tiuj landoj kapitalismo kaj demokratio paralele evoluis dum 200 jaroj. En Rusio kapitalismo estis altrudita arbitre, sen plej etaj signoj de demokratio. La rezulto estas sufiĉe abomena. Se oni provu difini ĝin per „isma” termino, la plej taŭga estos „idiotismo”, alivorte apoteozo de idioteco. La tasko pri transiro de socialismo al kapitalismo estis starigita unuafoje en la mondo, kaj sur tiu vojo eraroj estis neeviteblaj. Tamen Jelcin kaj Putin faris nenion krom eraroj.

    Ŝtelistoj kaj arogantuloj

    En ĉiu lando kapitalismo implicas uzadon de aliula laboro por profitado, sed en Rusio tiu ĉi principo estas ununura kaj absoluta. Se forestas leĝoj, laŭ kiuj ĉio en la lando ekzistas kaj estas farata por homoj, kial ŝtelistoj kaj arogantuloj modestu?

    Forestas demokratio

    Prenu profiton hodiaŭ! Morgaŭ la nuna senleĝeco povos finiĝi. Kaptu profiton kaj ekspedu monon en eksterlandajn bankojn kaj impostparadizojn, enlande ja ĉio estas malfirma, kaj morgaŭ vi povos perdi tion, kion vi ŝtelis hodiaŭ! Kaj ili prirabas sian propran popolon kiel maroduloj de okupanta malamiko. Malfermi novajn uzinojn kaj fabrikojn? Ne, tempo ne sufiĉas, ĝi ne atendas. Nur komerco. Oni aĉetas ion eksterlande kaj vendas enlande du- aŭ tri-oble pli multekoste. Jen ĝi, la profito! Hm, oni devas ja ion pagi al laboristoj. Minimumon! Ili danku min, ĉar mi donas al ili laboron!

    Ĉio por profito

    Unu el la ĉefaj oligarkoj proponas al la registaro: „Ni legitimu 12-horan labortagon. Niaj laboristoj estas pigraj kaj malmulte laboras!” La dua proponas: „Ni malpermesu sindikatojn!” La tria: „Ni plialtigu la pensian aĝon!” Ĉio kaj ĉiel por profito! Por palacoj, jaĥtoj kaj aviadiloj!

    Detruo kaj ĥaoso

    La novaj mastroj de la lando detruis la tutan antaŭan ekonomion, restis nur natura gaso kaj nafto, per kiuj la lando iel ekzistas. Se la mondo trovos substituaĵon por petrolo kaj gaso, Rusio pereos.

    Investaj prioritatoj

    La potenco faris nenion, por ke ia reala produktado krom nafto kaj komerco iĝu profitodona. Nafto kaj gaso alportas grandan monon. Racia potenco investus ĝin en modernan produktadon, sed la mono estas uzata por aĉeti bilojn de eksterlandaj bankoj. Ĉu post Sovetio en la tuta grandega lando aperis almenaŭ unu teksa fabriko? Ne, ne aperis. Apenaŭ oni povas elpensi pli grandan malprofiton por la lando.

    Ĉu iu bezonas klerigon?

    Dum 25 jaroj kapitalistoj nenion kreis, ili nur sencerbe kaj ŝtelece uzas la malnovajn sovetiajn rimedojn. Estas detruita ĉio: industrio, agrikulturo, scienco, kulturo, klerigo. Ekzemple, ĉu bezonas averaĝa ruso klerigon? Por kio? Sekretariino en nafta oficejo havas dekoblan salajron de inĝeniero, instruisto aŭ kuracisto. Oni strebas ne al klerigo, sed al dungiĝo en naftaj oficejoj.

    Inflacio, drogoj kaj fiskoŝtelado

    Unu el la indikoj de sencerba mastrumado estas nebridebla inflacio, kiu estas pli ol 10 % jare.

    Post 25 jaroj oni surprize malkaŝis, ke dum tiuj pli ol du jardekoj neniu trejnis kvalifikitajn laboristojn kaj ke ili nun forestas. Ke en la lando estas kelkaj milionoj da drogemuloj. Ke miliardoj el la ŝtata buĝeto konstante ien malaperas. La koruptado forglutas monon ne simple grandan, sed astronomian, kaj krome estas ankoraŭ fiskoŝtelado.

    Ĥimeraj projektoj

    De tempo al tempo aperas ĥimeraj projektoj; dum unu aŭ du monatoj oni parolas pri ili, poste iom post iom la parolado tedas al ĉiuj kaj oni komencas paroli pri io alia.

    La nevidebla mano

    La lando bezonas firman kaj racian potencon, la nevidebla mano de Adam Smith jam delonge ne agas. Sed forestas tia potenco ...

    La popolo malamas la potenculojn

    Ĉu ĝojas la ruslanda popolo pri tiuj ĉi „nova ordo” kaj novaj mastroj, kiuj faris la popolon almozulo, kaj pri la potenco, kiu ĉion aranĝis? Statistiko montras ke 80-90 procentoj de la rusianoj ĉion malamas kaj volus ĉion radikale aliigi.

    Mankas laboro? Ripozu senlime!

    En Sovetunio ekzistis aro da sociaj garantioj: pri laboro, loĝejo, medicina helpo, klerigo, ripozo. Nun laboruloj estas nur senrajta ilo por profitado. Ofte laboron vi ne trovos, do ne havos loĝejon, vivrimedojn, klerigon; vi povos morti ĉe la sojlo de kuracejo. Restas nur ripozo – ripozu senlime.

    Elektoj sen elekto

    Se la popolo malamas la potencon, kial do tiu ne aliiĝas, ja okazas „demokratiaj” elektoj? Dum 25 jaroj potenculoj elpensis multajn metodojn por ne perdi siajn privilegiojn.

    Unue, la ruslandan elektantaron oni povas dividi proksimume je 4 grupoj: 1) indiferentaj, 2) junaj, 3) „saĝaj”, 4) maljunaj. La unua kaj la dua grupoj estas entute indiferentaj pri politiko, kaj en elektoj ne partoprenas. La tria grupo komprenas, ke ĉio estas mensogo, kaj ankaŭ ne partoprenas en elektoj. La kvara grupo estas disciplinema; ĝi alkutimiĝis kredi al la partio (nun ĝi nomiĝas „Unueca Rusio”) kaj al la registaro; ĝi ĉiam voĉdonos kiel estas rekomendite.

    Due, ne ekzistas kvoruma minimumo da elektantoj. Se venos 1 % aŭ 0,5 %, ili elektos prezidenton aŭ parlamenton.

    Krome, ekzistas diversaj „malpuraj teknologioj”. Ekzemple, oficiro ordonas al soldatoj, kiel ili devas baloti. Aŭ ĉefo ordonas al siaj subuloj, ke ili alportu fotojn de siaj balotiloj kun kruceto en rekomendita kvadrato. Tial la lando duonjaron antaŭ la elektoj jam scias, kiu estos prezidento.

    Konkludo

    Multaj nuntempaj historiistoj profetas, ke nun kapitalismo travivas sian lastan periodon. La kialo estas certe ne la fakto, ke la kapitalistoj plejparte ne estas en akordo kun moralo aŭ ke ili vidas en la mondo nur procenton de profito. Ne, la moralo kaj la ekonomio estas kategorioj nekunligitaj. La afero estas multe pli banala. La kapitalismo povas progresi nur danke al plivastigo de merkatoj, sed la merkato nuntempe estas la tuta mondo. La planedo Tero jam finiĝis, kaj aliaj planedoj ne estos atingeblaj ankoraŭ dum jarcentoj. Evolua bazo por kapitalismo estas elĉerpita; kaj kio ne povas evolui, tio nepre degeneras. Rusio venis al kapitalismo tro malfrue, la tuta merkato estas jam delonge dividita inter malnovaj klubanoj, kaj novajn membrojn la klubo ne atendas.

    Ĉu pravas tiaj historiistoj? Ni vivos – ni vidos.

    Mikaelo KOROTKOV
    korespondanto de MONATO en Rusio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 8.

    MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.
    Usona kaj ne angla

    Usona kaj ne angla

    Sur la kovrilo de la aŭgusta-septembra numero de MONATO legiĝis: Forpasis reganto de la angla signolingvo. Tio estu „la usona gestolingvo”: lingvo sendependa de la parolaj lingvoj de Usono, kiu (pro historia hazardo) pli similas al la franca gestolingvo ol al la brita gestolingvo. Ĉar ĉiuj lingvoj uzas „signojn”, la esprimo „gestolingvo” ŝajnas pli taŭga por distingi la lingvojn de surduloj disde „parolaj lingvoj”. Cetere, estas tre dubinde, ke la gorilo Koko estis „reganto” de iu homa lingvo. Kvankam kelkaj simioj lernis uzi centojn da vortoj, ili kunmetas ilin ne en frazojn, sed sensisteme. Kiel emfazis la lingvosciencisto Noam Chomsky, sintakso ŝajnas esti homa specialaĵo.

    Edmund GRIMLEY EVANS
    Britio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 7.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Krozado esperantlingva (2)

    Ĝojigis min legi la artikolon Interŝanĝi bildkartojn de Raita Pyhälä. Mi jam ricevis pli ol 400 bildkartojn tiamaniere. En mia profilo, mi mencias, ke mi scipovas Esperanton, kaj ankaŭ, ke unu el miaj plej ŝatataj libroj estas esperantlingva traduko de la finna romano Sep Fratoj. Ĝis nun du homoj informis min, ke ili iom da Esperanto lernis junaĝe, sed ne plu uzas ĝin.

    Angus WILKINSON
    Britio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Angus Wilkinson el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Malaperanta popola arkitekturo

    La malgranda montara vilaĝeto Čičmany [ĉiĉmani] situas en la norda parto de Slovakio je ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo. La vilaĝeto spegulas la riĉan historion de la slovaka popola arkitekturo pere de multaj ornamitaj lignaj familidomoj kaj monumentoj.

    La unua skriba mencio pri Čičmany datiĝas de la jaro 1272. Ĝi estis origine ŝafpaŝtista kolonio, kies praloĝantoj venis el sud-orienta Eŭropo. La ĉefa okupo de la ĉiĉmananoj estis terkulturado, ŝafbredado kaj arbohakado. Mizeraj vivkondiĉoj devigis la loĝantojn – precipe en la periodo de 1921 ĝis 1930 – amase forlasadi sian naskiĝvilaĝeton kaj veturi al Ameriko, Francio aŭ Belgio por trovi laboron. La vilaĝon plurfoje detruis incendioj. Dum la dua mondmilito ankaŭ germanaj faŝistoj bruldetruis la vilaĝon pro agadoj de slovakaj partizanoj.

    Popola arkitekturo

    La plej karakteriza trajto de Čičmany estas ornamitaj lignaj domoj enskribitaj en la Listo de Nemateriaj Kulturheredaĵoj de Slovakio. Blankajn regulajn geometriajn ornamaĵojn oni ne trovas aliloke, kaj ili estas sendube la plej grava arta esprimo de popola arkitekturo en Slovakio. Ankoraŭ en la nuntempo oni ĉiujare pentras ornamaĵojn per kalko. Estas onidiroj, ke familidomojn komencis ornami virinoj, en la frua tempo per argilo kaj poste per kalko. Pentraĵo havis ĉefe praktikan celon: ŝirmi de humido kaj sunradioj la lignajn trabojn de domoj.

    En la vilaĝeto troviĝas ankaŭ kelkaj religiaj objektoj: katolika baroka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco (1798) kaj kapelo kaj kastelo de la 18a jarcento. Proksime de Čičmany troviĝas la slovaka banloko Rajecké Teplice, kie oni kuracas malsanojn de la movsistemo, civilizajn kaj profesiajn malsanojn, kaj faras alĝustigojn post operacioj ĉe vertebraro kaj koksaj artikoj.

    Julius HAUSER
    korespondanto de MONATO en Slovakio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 14.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Oosugi Sakae plu vivas

    95 jaroj pasis post la morto de Oosugi Sakae (1885-1923). Ĉu vi aŭdis pri li? Plej simple estus priskribi lin kiel japanan anarkiiston kaj esperantiston. Tamen tio ne konvenas al la viro, pri kiu mi rakontos nun. „Anarkiisto” sonas danĝere kaj malmoderne kaj malhelpas, ke li estu pli populara. Li estis unu el la gravaj frutempaj japanaj esperantistoj, sed li mem nur malmulte verkis pri sia esperanta agado, kvankam Esperanto helpis al li ekhavi progreseman idearon. Mi opinias, ke pli taŭga priskribo por li estas „la plej libera viro en Japanio”. Liaj verkoj skribitaj en vulgara lingvo igas nin retrovi mensan liberon, kiun ni volonte forlasis, tute nature kaj kun firma konvinko.

    Tiutempa epoko

    Ĉiuj, kiuj legas verkojn de Oosugi unuafoje, surpriziĝas pri la vivecaj esprimoj, kiuj kvazaŭ estus skribitaj ne antaŭ ĉirkaŭ jarcento, sed nuntempe. Eble vi pensas, ke ne estas granda diferenco inter tiamo kaj nun, tamen por nunaj japanoj, la tempo antaŭ jarcento ne konektiĝas rekte kun la nuno.

    Subita moderniĝo

    Antaŭ 150 jaroj okazis la Mejĝi-reformo. Japanio estis subite devigita forlasi la antaŭajn valorojn kaj akcepti okcidentan kulturon. Ĝi bezonis rapide fariĝi ne nur moderna, sed ankaŭ forta nacio, kiu estos sur egala bazo kun eŭropaj nacioj kaj Usono. Neimagebla malstabileco regis en la tuta lando longatempe. Krome, ekde tiam iom post iom pliiĝis verkoj skribitaj en vulgara lingvo simila al la nuntempa. Multaj verkoj en tiutempa skriba lingvo estas malfacile legeblaj por nuntempaj japanoj. Cetere, la japanoj tiel bedaŭras la Duan Mondmiliton, ke ili emas senkonscie pensi, ke la jaroj antaŭ tiu milito estas tempo malsimpatia.

    Libereco de penso, ago kaj motivo

    Tre kompetenta pri kelkaj eŭropaj lingvoj, Oosugi estis ege influata de la okcidentaj scienco kaj idearo: ekzemple, Darwin, Kropotkin, Stirner, Bergson ktp. Malgraŭ severa socia etoso, li emfazis la gravecon de mensa libereco koncerne morojn kaj moralon. Tiutempe la registaro bonege sciis, ke direktado mora kaj morala taŭgas por regi popolojn. Oosugi konsciis, ke homoj ne povas facile forlasi kutimon de obeemo gravuritan profunde en la koroj ekde pratempo. Kontraŭ tia sinteno, li lasis neforgeseblan aforismon: „Estu libereco de penso. Ankaŭ estu libereco de ago. Krome, estu libereco de motivo.”

    Aŭtobiografiaj anekdotoj

    Malsame ol en la epoko de Oosugi, hodiaŭ ni eble sentas nin liberaj. Tamen liaj verkoj pensigas nin: ĉu ni vere estas tiom liberaj, ĉu ne ekzistas iuj, kiuj direktas nin rekte aŭ malrekte?

    Kelkaj epizodoj en lia aŭtobiografio estas kvazaŭ romanoj, ekstravagancaj sed samtempe raciaj kaj simpatiaj.

    Prava afero

    Iam Oosugi havis, krom la edzino, du amatinojn. Tion li pravigis per la ideo de libera amo, kondiĉe, ke ĉiuj estu finance sendependaj, ne kunloĝu kaj ne intervenu en seksajn aferojn de aliaj. Sed li kaj unu amatino havis nur verkadon kiel rimedon por enspezi kaj iĝis dependaj de enspezo de la alia amatino, kiu havis profesion. Por ŝanĝi tian situacion, li bezonis monon. Iel li atingis ministron pri internaj aferoj por peti helpon. Sed, eĉ petante monon de la ministro, li estis aroganta. La ministro, male, emis edifi ĉi tiun petanton ĉi-okaze, diris afablaĵon kaj demandis pri lia idearo. Oosugi respondis: „Iam mi rakontos pri tio. Sed nun mi havas alian aferon, kiu estas pli urĝa. Tio sufiĉas por hodiaŭa priparolado.” Kaj li postulis monon laŭ sia logiko: „Registaro ĉagrenas nin en nia laboro. Do mi pensas, ke peti monon de la registaro estas afero prava.” La ministro estis homo neordinara, kaj Oosugi ricevis tiom da mono, kiom li petis.

    Sentimentaleco

    Oosugi montris ankaŭ naivajn trajtojn. Kiam li estis en malliberejo – kaj Oosugi ofte estis malliberigita pro politikaj kialoj – en la karcero li kaptis libelon. Li volis teni ĝin kiel konsolilon kaj nutri. Por fari ligilon, li eltiris fadenojn el sia talizono. Eltirinte sufiĉan fadenon, li subite ektremis kvazaŭ pro elektroŝoko, iris al la fenestro kaj liberigis la libelon. Tiumomente li ne komprenis, kio okazis al li, sed iom post iom li rememoris, ke la ideo „mi estas kaptita” alvenis en lian kapon kaj inspiris lin liberigi la libelon. Poste li foje rememoris tiun okazaĵon kiel ridindan sentimentalecon. Li tamen pensis, ke la sentimentaleco estas trajto de homa koro, kiu troviĝas nur en kaptito.

    Neatendita morto

    En septembro 1923 en Japanio okazis granda tertremo, en la regiono Kantoo. Pli ol cent mil homoj iĝis viktimoj, plejparte pro brulegoj, kiujn etendis fortaj ventoj. Krome, multaj homoj, inter kiuj troviĝis etnaj koreoj kaj socialistoj, estis kaptitaj kaj mortigitaj ne nur de policistoj, sed ankaŭ de civiluloj – sub la preteksto certigi socian ordon. Tiam ankaŭ 39-jara Oosugi estis batita kaj mortigita de ĝendarmoj, kaj lia korpo estis ĵetita en puton. Ankaŭ lia edzino kaj 6-jara nevo estis mortigitaj. Fakte, dum la dua duono de sia vivo li suferis pro manko de kamaradoj, kiuj estis murditaj pro politikaj kialoj, kaj fine la sama sorto trafis lin mem. La morto de la plej libera viro estis unu el la multaj neatenditaj mortoj.

    KANEKO Yoko
    Japanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 16.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kaneko Yoko el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Produktado de drogoj atingis rekordojn

    En la jaro 2016 drogojn konsumis 275 milionoj da homoj. Tio estas 25 milionoj, aŭ 10 elcentoj, pli ol la kvanto raportita antaŭ unu jaro, laŭ UN-Raporto de 2018, kiun oni prezentis en Vieno.

    Ne nur la konsumado, sed ankaŭ la ofertado de drogoj kreskis. Juri Fedotov, direktoro de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (UNODC), diris: „La rezultoj de la aktuala raporto indikas, ke la drog-merkatoj plivastiĝis kaj la produktado de kokaino kaj opio atingis absolutajn rekordojn.” En 2016 oni produktis rekordan kvanton da kokaino. Estis produktitaj laŭtakse 1410 tunoj. Plej multan kokainon eksportis Kolombio, sed ankaŭ Afriko kaj Azio evoluis kiel lokoj de komerco kaj konsumado. Ankaŭ en la opio-produktado estis atingita rekordo. En 2016 oni produktis 10 500 tunojn. Krome opioidoj 1 kaŭzis plej grandajn damaĝojn.

    Kanabo – plej ŝatata drogo

    Kanabo estis la plej ofte konsumata drogo en 2016. 192 milionoj da homoj konsumis ĝin en tiu jaro. La nombro de ĝiaj konsumantoj kreskis konstante kaj pliiĝis je 16 elcentoj en la jardeko ĝis 2016. Tiu nombro spegulas ankaŭ egalan pligrandiĝon de la monda loĝantaro.

    La kultivado de kanabo pliiĝis tutmonde eĉ je 27 elcentoj (4386 tunoj). Aparte granda estas ĝia vastiĝo en Nord-Ameriko. Laŭ fakuloj tio dependas ĉefe de la laŭleĝigo de tiu drogo kaj ties kultivado en multaj usonaj ŝtatoj.

    Mortigaj opioidoj

    Plia tendenco: la konsumado de opioidoj fariĝas ĉiam pli granda sanproblemo. Oni atribuas 76 elcentojn de la mortintoj al konsumado de opioidoj, dum en Nord-Ameriko ĉefe la konsumado de fontanilo (angle Fontanyl) – sinteza opioido, kiu estas uzata por kuracado de akutaj kaj kronikaj doloroj – prezentas la plej grandan problemon. Krome la konsumado de tramadolo (angle Tramadol) havas maltrankviligajn dimensiojn en lokoj de Afriko kaj Azio, oni substrekas en la Raporto.

    Kvankam spertuloj asertas, ke fontanilo kaj tramadolo tre gravas por kuraci dolorojn, tamen ilia kontraŭleĝa produktado kreskas konstante. En 2016 oni konfiskis entute 87 tunojn da opioidoj, kio respondas al la sama kvanto da konfiskita heroino.

    Mortintoj plimultiĝis ĝis 60 %

    Laŭ la raporto, la konsumado de drogoj ĉe homoj aĝaj pli ol 40 jarojn pliiĝis pli evidente ol tiu ĉe pli junaj konsumantoj. La mortoj kaŭzitaj pro tia konsumado plimultiĝis inter la jaroj 2000 kaj 2015 je 60 elcentoj. UN konstatas grandajn diferencojn okaze de konsumado de drogoj laŭ la seksoj. Konforme al tio, virinoj preferas opioidojn kaj sedativojn, kaj viroj konsumas pli ofte kanabon kaj kokainon. Tamen, virinoj konsistigas nur trionon de la drogemuloj.

    Ĉefe okaze de junuloj kaj junaj plenkreskuloj fakuloj konstatas du tipojn de drog-misuzo: dum junuloj en riĉaj landoj konsumas kanabon, sintezan narkotaĵon „ekstazo” kaj kokainon, infanoj en la pli malriĉaj regionoj prenas malmultekostajn drogojn.

    1. Opioido estas psikoaktiva substanco funkcianta en rilato kun opioido-riceviloj, kiuj troviĝas ĉefe en la centra kaj periferia nerva kaj gastro-intesta sistemoj.
    Evgeni GEORGIEV
    korespondanto de MONATO en Aŭstrio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 11.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Astronomia horloĝo

    Unu el la plej novaj astronomiaj horloĝoj (slovake orloj 1) en la mondo situas en Slovakio je ĉirkaŭ 260 km norde de Bratislavo. Dum granda rekonstruado de loka placo en la pitoreska montvilaĝeto Stará Bystrica en 2009 estis konstruita bela astronomia horloĝo, kiu interesas multajn vizitantojn el diversaj landoj. Ĝia aŭtoro estas la slovaka skulptisto kaj belartisto Viliam Loviška [loviŝka].

    Historio

    La horloĝo situas ĉe la flanka muro de la kultura domo. Ĝi havas formon de ligna statuo de la Sepdolora Virgulino Maria, kiu estas la patronino de Slovakio. La eksterajn ornamaĵojn de la horloĝo formas statuoj de ses historiaj slovakaj personoj: la slava princo Pribina, kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en orienta Eŭropo; la reĝo Svätopluk, reganto de la Grand-Moravia Regno; Anton Bernolák, kiu influis la kulturan historion de Slovakio per la sistemigo de la unua formo de slovaka literatura lingvo; Ľudovít Štúr [lúdovit ŝtur], slovaka verkisto kaj unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio; la generalo de la franca armeo Milan Rastislav Štefánik [ŝtefanik] kaj la katolika pastro Andrej Hlinka, unu el la plej gravaj slovakaj politikistoj antaŭ la dua mondmilito kaj gvidanto de la disigisma opozicio al la ĉeĥoslovaka registaro.

    Sanktuloj

    En ĉiu horo la astronomia horloĝo aperigas la figurojn de sanktuloj, kies vivo kaj verkado estis ligitaj kun la slovaka nacio: la misiistoj kaj fratoj Konstanteno 2 kaj Metodio, kiuj fondis slavan lernejon, tradukis bibliajn kaj liturgiajn tekstojn en lingvaĵon kompreneblan por slavoj (t.n. malnovslavan lingvon) kaj kreis la slavan skribsistemon Glagolico. Aperas ankaŭ la sanktuloj Svorad, Gorazd, Benedikt, Vojtech kaj la martiro Bystrík.

    En tureto de la astronomia horloĝo troviĝas du grandaj sonoriloj. La unua nomiĝas Svätý Juraj [svety juraj] kaj surhavas la tekston Slovaka astronomia horloĝo Stará Bystrica 2009, kaj la dua nomiĝas Riečnická Madona kun la teksto Memore al la inunditaj vilaĝoj Riečnica kaj Harvelka. Tiuj vilaĝoj estis neniigitaj sekve de konstruado de nova akvobaseno de trinkakvo. La unua sonorilo anoncas la precizan horon; la dua akompanas sanktulojn per sonfono.

    Astrolabo

    La koro de la horloĝo estas tiel nomata astrolabo 3, unu el la plej malnovaj astronomiaj instrumentoj, simple nomata ankaŭ mezepoka sekstanto. La astrolabo montradas la signojn de la zodiako, la poziciojn de la suno kaj la luno, kaj la lunfazojn. La horloĝon regas komputilo.

    1. De la latina vorto horologium.
    2. Alinome Cirilo (red.).
    3. En la estinteco astrolabo estis la ĉefa mara navigilo. Ĝi mezuras la angulon inter la horizonto kaj elektita stelo. Oni diras, ke ĝin inventis la greka astronomo kaj matematikisto Hiparko en la 2a jarcento a.K.
    Julius HAUSER
    SLOVAKIO
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 17.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Forpasis laŭreato de la premio Saĥarov

    La 26an de julio 2018 mortis en Priŝtino, Kosovo, Adem Demaĉi (82-jara), laŭreato de la premio „Saĥarov”. Politika jugoslavia malliberulo dum 28 jaroj – ĝis printempo de 1990 – pliajn 28 jarojn Demaĉi daŭrigis siajn klopodojn por la homaj rajtoj kaj memstareco de Kosovo. Tamen, li neniam propagandis malamon inter la albana kaj serba etnoj en Kosovo, kaj pli vaste en la tiam disiĝanta Jugoslavio li denuncis la ŝovinisman politikon de Serbio, kiu rezultigis sangoverŝajn militojn en Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Kosovo mem.

    Amanto de la paco

    La 10an de decembro 1991 Eŭropa Parlamento transdonis al Adem Demaĉi la prestiĝan premion „Saĥarov”, premion pro la libereco de pensado. En sia salutparolado Demaĉi diris: „En la sankta libro oni skribas, ke la unua afero estis la vorto. Hodiaŭ ni devas diri, ke la unua estas libera parolo. Sen libera parolo ne estas dialogo. Sen dialogo oni ne povas malkovri la veron kaj sen la vero ne ekzistas progreso. La amantoj de libera parolo estas la plej pasiaj. Ankaŭ vi, honorindaj eŭroparlamentanoj, estas tiaj amantoj. Tial ni ĉiuj kune devas klopodi por defendi liberan parolon.”

    Demaĉi estis ankaŭ verkisto, publicisto, politikisto, humanisto.

    Komunikilo tre facila

    Baldaŭ aperos en Esperanto-traduko du el liaj romanoj: „Sangovenĝaj Serpentoj” (verkita en 1958) kaj „Patrino Shega kaj kvin knabinoj”, verkita post liberiĝo de Kosovo en 1999. En la jaro 2012, dum reklamado en Prishtina pri la esperanta tradukaĵo „Mondo estas pejzaĝo de brilaj koloroj” de la verkisto Eqrem Basha, pro belsoneco kaj internacieco de nia lingvo Adem Demaĉi ravite esprimis, ke li estas tre kontenta pro tio, ke „finfine troviĝis komunikilo interetna tre facila kaj neŭtrala!”.

    Bardhyl SELIMI
    korespondanto de MONATO en Albanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 13.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Clarence Bicknell: Mirindaĵoj de mirinda homo

    Kelkfoje esperantistoj rilatas iom strabe al sia historio. Oni ne rimarkas, kaj fojfoje eĉ ne konscias, ke iuj esperantistoj estis eksterordinaraj personoj sendepende de tio, ke ili estis esperantistoj. Tio povas koncerni ankaŭ aliajn iniciatintojn de projektoj pri internaciaj lingvoj. Verŝajne neniu memoras, ke la projekton, kiu poste iĝis konata kiel latino sine flexione, kreis (ĉar temis pri vera kreado!) la itala matematikisto Giuseppe Peano: la sama persono, kiu en la 19a jarcento donis al aritmetiko tian aksioman strukturon, kian la pragreko Eŭklido kelkajn jarmilojn antaŭe donis al geometrio.

    Plej multaj legantoj cetere ne scias, ke Kálmán Kalocsay en Hungario estis konata kiel elstara medicinisto (kaj iam li deklaris, ke Esperanto estas lia „nobla hobio”). En Italio Giorgio Canuto, kiu dum jaroj prezidis Italan Esperanto-Federacion kaj eĉ Universalan Esperanto-Asocion, estis samtempe la plej grava jurmedicinisto de la lando.

    Siaflanke la lingvosciencisto Bruno Migliorini mem, kiu estis longe membro de la Akademio de Esperanto, paralele prezidis la Italan Lingvistikan Akademion 1.

    Botanikisto, arkeologo kaj ne nur

    Nu, ĵus aperis ĉi-jare biografio pri Clarence Bicknell, homo, kiu dividis sian tempon inter Esperanto (li partoprenis la unuan Universalan Kongreson kaj kunfondis Italan Esperanto-Federacion) kaj aliaj kulturaj interesoj. La titolo de ĉi tiu libro, verkita en la angla lingvo, estas Marvels, do „Mirindaĵoj”. Ĝian subtitolon eblas traduki kiel: „La vivo de Clarence Bicknell, botanikisto, arkeologo, artisto”. Tiuj mirindaĵoj, al kiuj la titolo aludas, estas la multoblaj spuroj lasitaj de lia agado.

    La verkanto komprenas, ke la recenzoj aperantaj en MONATO koncernas precipe esperantlingvajn verkojn, sed tiu ĉi verko, kvankam anglalingva, temas pri esperantisto, kiun la Esperanto-movado ja memoru 2. Li vivis de 1842 ĝis 1918 kaj lasis multajn dokumentojn, desegnojn kaj leterojn pri siaj vojaĝoj kaj eltrovoj. La libro estas 245 paĝojn longa kaj enhavas 212 bildojn. Ĝia aŭtoro estas Valerie Lester, usona historiistino kaj tradukistino, kiu publikigis ankaŭ biografiojn pri aliaj artistoj. La prezo estas 25 pundoj. Interesatoj povas ĝin mendi, vizitante la retejon www.clarencebicknell.com/shop.

    Evoluisma teorio

    Clarence Bicknell naskiĝis en Londono kaj estis filo de Elhanan Bicknell, sukcesa komercisto pri balen-oleo, kiu profite investis siajn gajnojn precipe en la aĉetado de artaĵoj. Tio spontane kontribuis al la instruado de Clarence, kiu 23-jaraĝe eniris la universitaton de Kembriĝo. Lia komenca celo estis studi matematikon, sed tiam lin ravis la apero de la evoluisma teorio de Darvino, kaj li sentis la bezonon pliklarigi siajn ideojn rilate religion. Li do aliĝis al diskutgrupo ĉe la universitato de Oksfordo. Li studis ankaŭ la islaman religion kaj prelegis pri ĝi. Sed poste lia „geografio” draste ŝanĝiĝis. Vizitinte la Universalan Ekspozicion en Parizo (1878), li vojaĝis kun geamikoj suden kaj haltis en la liguria urbeto Bordighera, en nord-okcidenta Italio, kie li aĉetis vilaon. Li devis ankaŭ difini sian religian pozicion, inter la romkatolika kaj la anglikana kristanaj kredoj.

    Malkovroj sur Alpoj

    Sed ĉi tio estas nur la komenco. La biografio raportas pri liaj vizitoj al Esperanto-kongresoj, sed ankaŭ pri lia sistema esplorado de la alpa regiono apud Bordighera, kie li trovis multajn ankoraŭ nekonatajn planto-speciojn kaj malkovris eĉ prahistoriajn rokajn gravuraĵojn. Ĉio estis regule dokumentata per ĉiutagaj raportoj kaj kontribuis al la konstruo de lia definitiva hejmo, la tiel nomata „Casa Fontanalba”: io mezvoje inter arkitektura verko kaj muzeo. Ĝin nun prizorgas Instituto pri Liguriaj Studoj. Lian memoron prizorgas la neprofitcela asocio Clarence Bicknell, kies prezidanto estas lia pranevo Marcus Bicknell. Clarence ne edziĝis kaj ne postlasis gefilojn.

    Nicola MINNAJA
    korespondanto de MONATO en Italio
    1. Kaj li aperigis en 1960 tion, kio ĝis nun estas konsiderata la plej fidinda, riĉa kaj kompleta historio pri la itala lingvo.
    2. En Esperanto aperis pri Bicknell: Pado al Paradizo: Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj, verko de C. Chippindale tradukita de Humphrey Tonkin, eldono FEI (ISBN: 9788896582220).
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 19.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Sovetieca malrespekto al juro

    En la 1960aj jaroj mi ekinstruis Esperanton en siberia urbo Barnaul. En mia kurso lernis barnaula advokato Gennadij [genadij] Ŝilo. Pli poste, kiam li iĝis ano de nia Esperanto-klubo, mi eksciis, ke li estas unu el la plej bonaj advokatoj en la tuta regiono.

    Defia afero

    En unu jura afero, 58-jara eks-soldato (plurfoje ordenita pro heroaĵoj dum la dua mondmilito) stiris buson. Subite biciklanta junulo plenrapide elveturis de malantaŭ angulo sen obei regularon de voja trafiko tiel, ke la ŝoforo ne povis sufiĉe rapide haltigi la buson. La junulo pereis.

    Kontraŭ la ŝoforo estis lanĉita krim-proceduro, kaj li estis akuzita malgraŭ tio, ke li estis senkulpa – evidentiĝis, ke la biciklanta junulo estas filo de grava partia funkciulo. En tiutempa Sovetio, la (komunista) partio regis ĉion.

    Gennadij Ŝilo, kiel advokato, estis defendanto de la akuzita ŝoforo. Surbaze de la tiama juro, la advokato dum la juĝproceso pruvis senkulpecon de la akuzito. La ŝoforo evitis prizonon.

    Defia advokato

    Jam antaŭ la juĝproceso juraj instancoj proponis al Gennadij iĝi prokuroro aŭ juĝisto je regiona nivelo. Tiu propono subkomprenigis, ke li aŭtomate devus iĝi ano de la komunista partio. Gennadij rifuzis.

    Post tio la partiaj instancoj igis gvidantojn de la regiona advokataro nuligi advokatan statuson de Ŝilo. Tio certe estis maldemokratia kaj maljusta, sed sub la tiama komunisma reĝimo – tute normala.

    Batalo por justo

    Preskaŭ kvar jarojn Gennadij provis batali kontraŭ diskriminacio. Li plurfoje pledis en „moskvaj” (tutlandaj) superaj juraj instancoj. En la komenco de sia batalo li eĉ malsatstrikis sur la ŝtuparo de la rusia justic-ministerio. Estis evidenta malakordo: jure advokato Ŝilo pravis, sed, el la vidpunkto de la komunisma reĝimo, li estis malamiko de tiu reĝimo.

    Por iel vivteni sian familion, Gennadij organizis konstruistan grupon por konstrui brutejojn en kolĥozoj.

    Sukcesa agado

    Fine, laŭ konsilo de la landa justicministro, Ŝilo translokiĝis en Ukrainion, ĉar li ankoraŭ rajtis rekomenci advokatan praktikon – sed nur en alia sovetia respubliko ol Rusio, kaj post paso de multaj jaroj Gennadij iĝis moskvano kaj eklaboris en Moskva Regiona Advokatejo. Li akiris reputacion de unu el la plej bonaj advokatoj de la tuta Rusio. Li sukcese partoprenis en la plej kompleksaj krimaj juĝaferoj: dum tri lastaj jaroj danke al lia advokata agado pli ol dudek akuzitoj estis liberigitaj el la antaŭjuĝa „izolejo” (malliberejo).

    Proceso kontraŭ esperantisto

    Antaŭ unu jaro oni petis advokaton Ŝilo defendi moskvan esperantiston Dima Bogatov, kiun oni akuzis pri instigado al terorismo. Dima estis arestita kaj metita en izolejon por enketado. Malgraŭ klopodoj de kvar advokatoj reprezentantaj lin, li daŭre restis en la izolejo.

    Ŝilo venis en la kabineton de la koncerna enketisto Sabanov kaj konvinke argumentis pri tio, ke ne necesas teni Bogatov arestita dum la enketado. Rezulte, Sabanov mem pledis en la juĝejo por liberigo de la akuzito el la izolejo, kaj la 16an de majo 2018 la krimproceduro kontraŭ Bogatov estis entute ĉesigita konforme al la argumentoj, kiujn advokato Ŝilo prezentis ankoraŭ la 6an de julio 2017.

    Venĝo

    La sukceso de la advokato pri fiaskigo de la akuzo pri terorismo ne plaĉis al superuloj en justicaj instancoj: nome, al enketistaj funkciuloj subkolonelo Revjakov, kolonelo Pavlov, generalo Drimanov kaj al Pleĥov, unu el la estroj en la ministerio pri justico. (Cetere, generalo Drimanov estis poste akuzita pri korupto kaj arestita.) Sed estas tre domaĝe, ke malgraŭ tio, ke advokato Ŝilo lerte kaj efike defendis la akuziton, liaj kolegoj el la Kvalifika Komisiono kaj Konsilio de Moskva Regiona Advokataro ne defendis sian kolegon kontraŭ senbazaj akuzoj de la ministerio pri justico.

    Male, ili elpensis por la kolego novan senbazan akuzon. Kaj ĉefajn rolojn en tiu farso ludis gvidantoj de la Moskva Regiona Advokataro M. Abramoviĉ, A. Galoganov kaj M. Tolĉeev. Estas klare, ke ili faris tion kompleze al la venĝemaj enketistaj funkciuloj. Tio treege similas al la iama sovetieca malrespekto al juro.

    Advokatoj senvoĉaj

    Do, profesia sukceso de advokato, alportas ne laŭdojn, sed punon.

    Venas natura demando: se advokatoj, profesiaj defendantoj, ne kapablas defendi eĉ sian kolegon de senbaza atako, ĉu eblas ilin opinii seriozaj profesiuloj? Tio klarigas, kial la juĝaj kaj enketistaj instancoj de Rusio preskaŭ ĉiam ignoras la voĉon de advokatoj.

    Anatolo GONĈAROV
    korespondanto de MONATO en Rusio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolo Gonĉarov el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    La tenera indiferenteco de la mondo

    Adilĥan Jerĵanov estas 36-jara reĝisoro de fikciaj filmoj naskiĝinta en Jezqazğan (Kazaĥio). Lia kinarto estas konsiderata partizana (en la rusa partizanskoe kino) pro ties socia realismo kaj la reciproka preterkompreno inter la ŝtato kaj li, kio fakte limigas liajn ekonomiajn rimedojn. Pasintmaje li prezentis en la filmfestivalo de Cannes sian lastan filmon por internacia distribuado ekster sia lando. La tenera indiferenteco de la mondo estis projekciita en la selekto Un certain regard (Ia rigardo), kiu diskonigas la vidpunktojn plej novecajn kaj malsimilajn de la tutmondaj filmistoj, en la plej malfermema linio de Cannes.

    La intervjuon oni faris en la angla. La filmisto respondis ruse, pere de interpretisto.

    MONATO : La titolo de la filmo estas frazo de Camus. Ĉu vi estas Camus-ŝatanto?

    Jerĵanov: Mi ŝategas Camus. Ne ĝis la punkto, ke mi menciu lin en ĉiuj miaj filmoj. En tiu ĉi filmo miaj du ĉefroluloj ŝategas Camus, ĉefe la knabino, kiu estas vere la ĉefrolulo. Tiu konkreta citaĵo spegulas la filozofion de la filmo kaj mian perceptadon de la mondo. Bela naturo sed tenere indiferenta.

    MONATO : La filmo estas bele turnita en Kazaĥio. Kion vi deziras transdoni al la internacia publiko?

    Jerĵanov: La filmo estas elpensita nek por internacia, nek por loka publiko. Ne gravas, kie oni spektu amhistorion. Temas pri Romeo kaj Julieta. Temas pri amo batalanta tra ĉiuj ĉi sociaj malfacilaĵoj, bariloj, kaj eventuale ĝi superas ĉiujn.

    MONATO : Ĉu ofte okazas en Kazaĥio, ke familioj devas pagi tiujn grandajn ŝuldojn, laŭ tio, kion ni vidas en la filmo?

    Jerĵanov: La situacio prezentata en la filmo estas kvazaŭ-protesto, kompreneble. La grandega ŝuldo, kiu detruas malriĉan familion, ne estas ĉiutaga situacio, sed mi ja pensas, ke ne nur en mia lando, sed en iu ajn lando la primona situacio kaj la sinteno estas sufiĉe delikataj nuntempe, pro la influo de mono en la ĉiutaga vivo kaj pro la sinteno de la homoj al proksimuloj.

    MONATO : Ĉantaĝo havas specialan rolon en la filmo. Laŭ vi, kiu montras „teneran indiferenton”? Ĉu la mondo aŭ konkretaj homoj?

    Jerĵanov: La tuta filmo iradas laŭ ia darvinismo. Temas pri la tuta mondo, la universo, la naturo se vi volas. Ĉio temas pri supervivado, la leĝo de la plej forta estaĵo. Samtempe estas io nemateriala kaj neefemera, io ekzistanta malgraŭ ĉio: la amo. Tiu amo supervivas malgraŭ la ĉirkaŭantaj leĝoj.

    MONATO : Mi volas demandi al vi pri via lando. Ni rimarkis, ke en la filmo la kazaĥa lingvo apenaŭ rolas. Ĉu la rusa kaj la kazaĥa kunvivas aŭ ĉu estas ia subordiga rilato inter ambaŭ lingvoj? Ĉu vi defendas la socian uzadon de la kazaĥa?

    Jerĵanov: Mi dirus, ke ne estas kontraŭstaro. Ni estas pli ĝuste dulingva lando. La plimulto de la loĝantaro parolas ambaŭ lingvojn. La transiro inter unu kaj la alia estas kiel akvo inter du vazoj, interflua kaj eĉ foje nerimarkebla.

    Tamen, estas ia lingva segregacio – se vi volas – en la senco, ke en la kamparo oni emas al la kazaĥa dum en urboj oni preferas la rusan.

    MONATO : Ĉu la lingvo estas indikilo pri sociaj kaj klasaj malsimilaĵoj?

    Jerĵanov: Pri sociaj tavoloj mi ne povas diri, ke estas granda diferenco. Ĝenerale, malriĉuloj vivas en kamparo, dum en urboj troviĝas pli bonhavaj homoj, kiuj reprezentas la plej grandan socian grupon de la lando. Tio montriĝas ankaŭ en la lingva aspekto, ĉar la kampara loĝantaro estas pli kazaĥlingva dum en urboj la rusa iom ĉefrolas.

    La sociaj malsimilaĵoj restas nuntempe laŭ la fakto „kiu havas pli da mono kaj pli da riĉaj familianoj”, ĉar estas multe da nepotismo, multe de klan-rilatoj. Do, ju pli proksime al la registaro, ju pli proksime al povuloj oni estas, des pli bone oni sukcesos.

    MONATO : Kiel fartas la kazaĥa filmindustrio?

    Jerĵanov: Ĝi produktas ĉ. 30 filmojn ĉiujare. Ĉiuj estas leĝeraj komedioj.

    MONATO : Via filmo ne estas prezentita en Kazaĥio.

    Jerĵanov: Ne, kaj ĝi ne estos. Neniu el miaj filmoj estas prezentita en Kazaĥio. Mi estas ĉi tie, en Cannes, kaj eĉ ne unu kazaĥa amaskomunikilo menciis tion. La situacio iĝas absurda, ĉar oni eĉ ne mencias la festivalon por ne mencii „min”.

    MONATO : Ĉu vi timas, ke vi devos ekziliĝi pro viaj filmoj?

    Jerĵanov: Verdire, mi neniam pensis pri tio, ĉar forpeli min estos ekstreme stulta afero fare de la registaro. Miaj filmoj ne estas danĝeraj, mi montras la realon de la lando, sed mi ne parolas pri politiko nek pri la konstitucio. Ne, tio estus vere stulta afero. Mi ne kredas, ke tio povos okazi.

    MONATO : Mi demandas tion al vi, ĉar la strukturo de la lando estigas la problemojn de la duopo ĉefrolanta en via filmo.

    Jerĵanov: Malfeliĉe mi ne scias turni bonismajn filmojn.

    MONATO : Kiam la publiko povos spekti vian lastan filmon?

    Jerĵanov: Tio dependas de la vendoj kaj de la proponoj, kiujn mi ricevos tie ĉi. Mi ja esperas, ke ĝi estos projekciata en kelkaj eŭropaj landoj, kaj verdire mi portos ĝin en aliajn festivalojn. Krome, mi iomete esperas, ke iam ĝi estos prezentata en Kazaĥio.

    MONATO : Tiel do, ĉu vi daŭre prezentos tiun filmon en la festivaloj?

    Jerĵanov: Jes ja. Nun oni permesas al mi foriri el la lando, tiel do ne estas problemo, mi esperas. (Li ridetas)

    Noto de la redaktoro: Pliaj informoj kaj detaloj troveblas ĉe: https://www.imdb.com/title/tt8269378/plotsummary?ref_=tt_ov_pl, http://cineuropa.org/film/351723/, http://cineuropa.org/en/newsdetail/354591/. Intervjuo kun la filmisto videblas ĉe: http://cineuropa.org/en/video/354910/
    Zep ARMENTANO
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 19.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zep Armentano el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Per intestaj enzimoj eblos produkti universalan sangon

    Ene de la homa intesto kaŝiĝas kelkaj enzimoj, kiuj povas transformi sangon de la grupoj A kaj B en sangon de la grupo O en maniero 30-foje pli efika ol la antaŭe studataj kaj uzataj enzimoj. Tiun interesan malkovron faris teamo de fakuloj el la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado). Ilia studo estis prezentita kadre de la 256a renkontiĝo de Usona Kemia Asocio en Bostono.

    La sciencistoj esploris precipe tiujn enzimojn, kiuj ebligas forigi el la ruĝaj globuloj la antigenojn de la sangogrupoj A kaj B. Fakte la sango de la speco O tute ne havas antigenojn kaj pro tio estas konsiderata universala, alivorte donacebla al kiu ajn pere de transfuzo, sendepende de la sanga grupo de la ricevonto. Tamen sango de la speco O (kaj precipe tiu kun negativa resusfaktoro, kiu estas taŭga por esti donacata al ĉiuj homoj) estas relative malofta, kio klarigas la gravecon povi produkti ĝin, iamaniere traktante en laboratorio sangon de la grupoj A kaj B.

    Optimismo

    „Se oni sukcesas forigi tiujn antigenojn de la sangogrupoj A kaj B, kiuj cetere estas nur simplaj sukeroj, tiuokaze ja eblas konverti sangon apartenantan al la speco A aŭ B al sango de la grupo O”, deklaris doktoro Stephen Withers. En sia klopodo identigi la ĝustajn enzimojn la esploristoj uzis la tiel nomatan metagenomikon (anglalingve metagenomics). Per tiu ĉi tekniko oni konsideras ĉiujn organismojn ĉeestajn en aparta medio kaj poste ĉerpas la tutan sumon de iliaj DNA-oj (kunmiksitaj). Plej efikaj enzimoj estis trovitaj ĝuste en la intesto de homo. La esploristoj nun laboras por konfirmi la validecon de la diversaj malkovritaj hom-intestaj enzimoj kaj testi ilin. „Mi optimisme kredas, ke ni havas tre interesan kandidaton por transformi ajnan donacatan sangon en unuecan sangon de universala speco”, asertis dum intervjuo doktoro Withers.

    Roberto PIGRO
    redaktoro de la rubriko „Scienco”
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 18.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Prestiĝa agnosko por itala fakulo

    Giovanni Gallavotti [ĝovani galavoti] estas la unua italo, kiu gajnis la premion Poincaré. Temas pri la plej grava internacia agnosko pri matematika fiziko, kies valoro estas komparebla al tiu de Nobel-premio en aliaj fakoj. La premio, establita en 1997, estas atribuata ĉiun trian jaron. Ĉi-foje oni ĝin donis al Gallavotti pro lia multjara esplorado rilate al statistika mekaniko, klasika mekaniko, kvantuma kampo-teorio kaj ĥaosaj sistemoj. Gallavotti, 77-jaraĝulo naskiĝinta en Napolo, estras la fakon pri fiziko de la universitato Sapienza de Romo, sed estas ankaŭ membro de rimarkindaj sciencaj institutoj, kiel Akademio de Lincei (itale Accademia dei Lincei) kaj Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko.

    Neatendita agnosko

    „Mi rigardas ĝin premio pro mia tuta kariero. La kialoj, pro kiuj laŭ la juĝantaro mi ricevis la premion, priskribas la kulturan vojaĝon de mia vivo. Ĝi venis tute neatendite: mi estas tre feliĉa”, komentis Gallavotti. Ankaŭ Giorgio Parisi, la nuna prezidanto de Akademio de Lincei, montras entuziasmon kaj fieron pri la rekono, kiun ricevis lia esplorema kolego kaj samnaciano. „Gallavotti ja estas fekunda esploristo, kiu faris fundamentajn kontribuojn en multaj fakoj kaj okupis sin grandskale pri kritaj fenomenoj, kiel la konduto de turbulaj fluidoj. Lia plej granda faro konsistas en rigora, matematika priskribo de tiuj sistemoj, kiuj ne estas en ekvilibro. Tio estas aplikebla al granda nombro da sciencaj fenomenoj, precipe koncerne la elektran kaj la magnetan kampojn.”

    Granda skolo

    La akademiano finfine memorigis, ke Gallavotti mem starigis statistikan mekanikon en Italio inter la 1960aj kaj la 1970aj jaroj. „Li havis en sia vivo tre multajn studentojn – pli junajn kolegojn, kiujn li mem kuraĝigis al laborado en tiu fako de fiziko. Oni ŝuldas al li la fondon de la Moderna Lernejo pri Matematika Fiziko en Italio. La premio Poincaré estas do justa rekono por li kaj lia tuta skolo.” Krom Gallavotti la prestiĝan premion ĉi-jare gajnis la fakuloj Michael Aizenman (Rusio) kaj Percy Deift (Sud-Afriko).

    Cristina CASELLA
    korespondanto de MONATO en Italio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 20.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Fine, nova registaro

    Finfine, du monatojn post la balotoj okazintaj en junio, en Slovenio estas formita nova registaro. La rezultoj de la baloto estis, ke la dekstra naciista partio de Janez Janša gajnis la unuan pozicion kun 23 % de la voĉoj, sed krom unu (same dekstra) partio neniu volis koalicii kun ĝi, kaj Janša ne povis formi la registaron.

    La strangaĵo estas, ke multaj (entute naŭ) partioj sukcesis eniri la parlamenton, kaj tre malfacilis kunmeti plimulton, kiu konsentus pri la efektivigota politiko.

    Minoritata registaro

    Fine tamen la dua partio laŭ la kvanto de voĉoj, la partio de Marjan Šarec, sukcesis kunigi tiel nomatan minoritatan registaron. Lia partio kun kvar aliaj interkonsentis pri koalicio, sed ankaŭ tiuj kvin partioj ne havas sufiĉe da lokoj en la parlamento. Tiel okazis, ke nun la kvin partioj kunmetos la registaron; el ili venos ministroj; kaj estas sesa partio, Levica (maldekstruloj), kiu – ne enironte la registaron – subskribis kun ili interkonsenton, ke ĝiaj parlamentanoj subtenos la registaron rilate ĉiujn gravajn demandojn, sed ne ĉiam.

    Surprizo

    Marjan Šarec estas la plej granda surprizo de la balotrezultoj. Li estas 40-jarulo, eniris en la parlamenton antaŭ nur unu mandato kaj nur antaŭ la elektoj fondis la partion (SMŠ). Li estis urbestro de malgranda urbo en Slovenio kaj nun iĝos registarprezidanto. Li estas la plej juna el ĉiuj ĝisnunaj ĉefministroj.

    Malfacila ekvilibro

    Ŝtatnivele li ne okupiĝis pri politiko, kaj oni fakte ne scias, kiel li gvidos la ŝtaton. Certe tio ne estos facila, ĉar li daŭre devos ekvilibri inter la kvar aliaj koaliciaj partioj kaj la sesa subtenanta.

    Meze maldekstra

    Tiaj rezultoj okazis pro tio, ke slovenoj ne estis kontentaj pri la rezultoj de la antaŭa registaro, kvankam ĝi estis sufiĉe sukcesa. La partio de la ĝisnuna registarprezidanto Miro Cerar estis la tria laŭ la voĉdonrezultoj kaj kunpartoprenas en la koalicio. Tamen plej grave estas, ke la ŝtaton ne transprenis ekstremaj dekstruloj, kion multaj timis. La koalicion eblas nomi centra-maldekstra.

    Zlatko TIŠLJAR
    korespondanto de MONATO en Slovenio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 10, p. 8.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    La lernado de la ĉina ie fariĝas eĉ devo

    La ĉina lingvo estas nuntempe instruata en 180 italaj lernejoj (kutime temas pri teknikaj/komercaj altlernejoj) kiel libervole elektebla fako. Lastatempe, en Romo, Convitto Nazionale (Nacia Internulejo), kiun frekventas precipe adoleskantoj el la elita klaso, decidis doni al siaj gelernantoj pli profundan konon ne nur pri la lingvo mem de ĉinoj, sed ankaŭ pri iliaj socio kaj kulturo.

    Aktorado

    La afero funkcias jene. La geknaboj enskribiĝintaj en tiu instruejo aŭdas, de la 3a ĝis la 5a jaro, po unu horon semajne la ĉinan lingvon de siaj samaĝuloj. Kiam oni atingas la licean aĝon, en dek el la sekcioj (paralelaj 5-jaraj kursoj) de la tiel nomata scienca liceo la lernado de la ĉina estas devo – kaj la programo inkluzivas ĉiujn aliajn fakojn necesajn por akiri la sciencan abiturientan diplomon laŭ la itala leĝo.

    En unuopa klaso kunlaboras du instruistoj: unu estas italo, lernis la ĉinan lingvon en Ĉinio kaj instruas itallingve la bazojn de la ĉina lingvo; la alia, ĉino, lekcias nur en sia gepatra lingvo, kvankam en ĉina universitato li lernis la italan lingvon kaj ankaŭ didaktikon por povi instrui la ĉinan kiel fremdan lingvon. La gejunuloj partoprenas en diversaj kulturaj aktivaĵoj (iĝis ekzemple populara la aktorado de klasikaj ĉinaj tragedioj).

    Fine de la kurso, estas antaŭvidataj vizitoj al ĉinaj urboj, sed ankaŭ al altlernejoj kaj universitatoj de la azia lando, por ke oni havu kulturan bazon komunan kun la ĉinaj samaĝuloj.

    Nicola MINNAJA
    korespondanto de MONATO en Italio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 22.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Maltrankvilo pro la nord-korea nuklea programo

    La situacio en Nord-Koreio estas „ege maltrankviliga”, deklaris Internacia Agentejo pri Atom-Energio (IAEA) en Vieno. La nord-korea reganto Kim Jong-un multfoje emfazis, ke li volas limigi la agadon rilatan al nukleaj armiloj, sed ne plenumis sian intencon.

    Ege maltrankviliga

    Ankaŭ post sia junia renkontiĝo kun la usona prezidento Donald Trump la nord-korea reganto ne limigis la koncernan agadon. Laŭ la jarraporto de IAEA pri Nord-Koreio, „la daŭrigo kaj plua evoluigo de la nuklea programo de Popola Demokratia Respubliko Koreio estas ege maltrankviliga”. La jarraporto rilatas ankaŭ al la tempo post la du renkontiĝoj de Kim kun Trump en junio kaj kun la sud-korea prezidento Moon Jae-in en aprilo. Dum la renkontiĝo kun Trump la korea reganto atentigis, ke li pledas por kompleta nuklea malarmado.

    Radiokemia laboratorio plu aktivas

    IAEA, kiu ne estas reprezentata en Nord-Koreio post la forpelo de ĝiaj inspektistoj en 2009, uzas por siaj konkludoj internacie alireblajn informojn kaj satelitajn fotojn. Laŭ la agentejo, ekzistas indikoj, ke radiokemia laboratorio en la nuklea komplekso Yongbyon ĉi-jare inter la fino de aprilo kaj la komenco de majo daŭrigis sian aktivadon.

    Konstruado de malpezakva reaktoro daŭras

    Krome, Pjongjango daŭrigas la konstruadon de malpezakva reaktoro kaj produktadon kaj koncentradon de uranio en Pyongsan. En la jarraporto la ĝenerala direktoro de IAEA Yukiya Amano ree alvokas Nord-Koreion komplete plenumi siajn internaciajn promesojn. IAEA pretas rekomenci inspektojn en Nord-Koreio.

    Mankas devigo pri malarmado

    Kim Jong-un emfazis sian strebon al kompleta nuklea senarmigo de la korea duoninsulo en junio dum la historia renkontiĝo kun la usona prezidento Donald Trump. La nord-korea reganto „konfirmis sian firman kaj senhezitan engaĝiĝon por kompleta nuklea malarmo de la korea duoninsulo”, tekstas la komuna Deklaro post la usona-nordkoreia pintrenkontiĝo en Singapuro. Tamen en ĝi mankas konkretaj devigoj pri tio, kiel kaj ĝis kiam Nord-Koreio senarmiĝos.

    Insisto pri la nuklea programo

    En julio Trump reagis pere de „Twitter” al la evoluoj en Nord-Koreio. Li esprimis ĝojon, ke pli ol naŭ monatojn tie oni ne lanĉis misilojn kaj ne faris nukleajn testojn. Tamen fine de julio aperis indikoj, ke Nord-Koreio plu insistas pri sia nuklea programo.

    Novaj raketoj

    Lastatempe oni diskonigis informojn de usonaj sekretservoj, ke en esplorejo proksime al Pjongjango oni eble konstruas unu aŭ du novajn interkontinentajn raketojn, kiuj povus atingi Usonon.

    Evgeni GEORGIEV
    korespondanto de MONATO en Aŭstrio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 10.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Malfacila dialogo Kosovo-Serbio

    Post la sanga milito en Kosovo (1998-1999) la lando praktike evoluis kiel sendependa ŝtato. La 17an de februaro 2008 ĝi proklamis sin jure sendependa. Ĝis nun ĝin agnoskis 117 landoj, inter kiuj 106 estas membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

    Serbio ne agnoskas la sendependecon

    Serbio ĝis nun persistas en sia malagnosko de sendependeco de Kosovo, konsiderante la landon parto de Serbio. La pensia fonduso, plejparto de arkivoj, katastrejoj k.s. plu restas en Niš (Serbio). Iuj teritorioj norde de Kosovo, kie loĝas plejparte serboj, praktike estas sub la regado de Beogrado, kvankam ĉirkaŭ 5000 soldatoj de KFOR 1, centoj da policistoj, juĝistoj kaj oficistoj de Eŭropa Unio daŭre deĵoras en Kosovo. Serbio ankoraŭ ne pardonpetis pro 15 miloj da mortigitoj, 25 miloj da seksperfortitaj virinoj, 40 mil bruligitaj domoj kaj miloj da malaperintaj albanaj loĝantoj de Kosovo, kion kaŭzis serbaj armeo, polico kaj milicianoj-volontuloj.

    Esperoj

    Kompreneble, tia glaciigita konflikto, jam 19-jara, ne povas daŭri senfine. Eŭropa Unio kaj Usono deziras, ke ĝi finiĝu kaj ekregu paco. La internacia armeo foriru, same eksteruloj ĝenerale, kaj Kosovo estu agnoskita de Serbio. Post tio sekvus agnosko fare de kvin membroj de Eŭropa Unio (Slovakio, Rumanio, Grekio, Hispanio kaj Kipro), Rusio, Ĉinio, Barato, Brazilo kaj la ceteraj membro-ŝtatoj de UN, kiuj ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Kosovo; kaj tiam Kosovo eniros en internaciajn organizaĵojn.

    Neantaŭviditaj proponoj

    La dialogo Kosovo-Serbio senrezulte daŭras jam tri jarojn. Lastatempe Eŭropa Unio kaj Usono subtenis neatenditan proponon de la prezidento de Serbio Aleksandar Vučić [vuĉiĉ] kaj de la aŭtoritata kosova politikisto Hashim Thaçi [haŝím taĉi]: interŝanĝi teritoriojn. Temas pri tri-kvar municipoj de norda Kosovo, tre riĉaj je mineraloj kaj akvo, kie loĝas precipe serboj, kaj pri tri municipoj en suda Serbio, kie loĝas precipe albanoj. Ĉu tio eblas kaj ĉu tion povas akcepti albanoj kaj serboj? Aŭ ĉu tio kaŭzos novan militon en la regiono, kiu suferas pro similaj problemoj (ekzemple, Makedonio aŭ Bosnio-Hercegovino)?

    Bardhyl SELIMI
    korespondanto de MONATO en Albanio
    1. KFOR: (Kosovo Force), internaciaj fortoj agantaj sur la teritorio de Kosovo.
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 7.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Resaniĝi de gripo ene de unu tago

    Internacia aro da esploristoj, ĉefe japanoj, disvolvis novan medikamenton, kiu ŝajnas kapabla kuraci ordinaran gripon ene de apenaŭ 24 horoj per engluto de unusola dozo.

    La studaĵo, lastatempe publikigita en la prestiĝa usona revuo New England Journal of Medicine (NEJM), sciigas, ke Baloxavir Marboxil (komerca nomo: Xofluza) efikas kontraŭ la gripaj virusoj A kaj B ĉe adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi haveblas en formo de piloloj 10- kaj 20-miligramaj. La esploro demonstras, ke la tiel nomata selektiva inhibanto de endonukleazo (tio estas: hidroliza enzimo) havas resanigajn rezultojn eĉ en la stamoj rezistantaj al ordinaraj kontraŭvirusaj kuraciloj – kiaj jam abunde troviĝas en la merkato.

    Nenia kromefiko

    La sciencistoj krome emfazas, ke eblas ekrimarki rezultojn inter 23 kaj 28 horojn post la unuafoja uzo de la kuracilo. Nur en kelkaj okazoj necesas atendi pli longe, sed maksimume 48 horojn, sen ke iam aperas notindaj kromefikoj. Dum la tria etapo de la testado la aŭtoroj de la studaĵo konstatis, ke la efikeco de la novtipa kuracilo similas al tiu de 5-taga traktado per aliaj kontraŭgripiloj, sed ja kun pli vasta kontraŭvirusa ago.

    En Japanio oni jam komencis disdoni kaj komercigi la koncernan medikamenton, priskribante ĝin kiel taŭgan kaj sekuran por adoltoj kaj gejunuloj. Male, en Usono, oni deziras pli profunde pristudi ĉi tiun eventualan novan alternativon por kontraŭbatali gripon.

    Juan Carlos MONTERO MEDINA
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 19.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Nova erao

    La 11an de septembro en la jaro Ŝoŭa 17 (昭和17) mi naskiĝis. Mia patrino en la jaro Taiŝo 3 (大正3), kaj mia tria nepo en la jaro Hejsej 29 (平成29). Fakte ni naskiĝis respektive en 1942, 1914 kaj 2017 laŭ la kristana (gregoria) kalendaro. Se mia filo naskigos sian infanon en la venonta jaro, probable ĝia naskiĝjaro estos kalkulita laŭ tute alia erao, ĉar ekde la 1a de majo 2019 komenciĝos nova erao pro la abdiko de la Hejsej-imperiestro favore al sia filo.

    Japanoj uzas la tradiciajn japanajn eraojn paralele kun la kristana erao. Ekde la erao Mejĝi (明治) (1868-1912) oni uzas nur unu eraon dum la regado de unu imperiestro, sed antaŭe oni tre ofte kaj arbitre ŝanĝis eraojn okaze de ĝojindaj aŭ malĝojindaj eventoj kaj fenomenoj. De la unua erao Taika (大化) (645-650 p.K.) ĝis la nuna jaro Hejsej 30 (2018) ekzistis 247 eraoj. Do oni ŝanĝis ilin averaĝe en ĉiu kvina jaro. Hodiaŭ oficiala estas la japana erao, kaj la kristana erao estas akcesora kaj kroma. Oficialaj dokumentoj devas esti datitaj laŭ la japana erao.

    Malfruo kaj konfuzo

    Videble kaj kompreneble tia paralela kalendara sistemo altrudas grandan ŝarĝon al la popolo, firmaoj kaj publikaj oficejoj: Estas ĝene transkalkuli kaj kompari jarojn inter Ŝoŭa, Hejsej k.a. kaj la kristana erao. Precipe en la komenco de ĉiu erao oni devas alĝustigi la komputilajn sistemojn al la nova erao. Tamen la registaro ankoraŭ ne decidis la nomon de la nova erao nek la daton, kiam oni anoncos la nomon. Onidire la registaro timas, ke frua anonco de la nova nomo estigos duoblan aŭtoritaton de la nuna kaj la nova imperiestroj kaj oni laŭeble volas eviti konfuzon. Tamen, ju pli malfrue sciiĝos la nomo des pli grandiĝos la konfuzo kaj embaraso de la publiko. Jam multaj eldonistoj de kalendaroj, agendoj kaj kajeroj rezignis presi la nomon de la jaro komenciĝonta la 1an de majo 2019, ĉar la prilaborado de tiuj presaĵoj por 2019 komenciĝis jam en somero 2018.

    Kvankam jam de longe oni diskutis pri la nuligo de la japana erao kaj daŭre plioftiĝis la uzado de la kristana erao, la plimulto de la japanoj (75 % laŭ enketo en 2017) kontraŭas tiun nuligon. Onidire, la ununura merito de la tradicia erao estas, ke oni povas esprimi la komunan etoson, imagon aŭ karakteron de iu speciala tempo, kiel „mejĝi-spirito”, „demokratio de la taiŝo-erao”, „militismo de unuaj ŝoŭa-jaroj”, „granda ekonomia kresko post la erao Ŝoŭa” ktp. En Japanio la respekto al tradicioj superas la konsideron pri raciigo de la ĉiutaga vivo. Verŝajne, por multaj japanoj ekzistaĵoj estas raciaĵoj.

    ISIKAWA Takasi
    korespondanto de MONATO en Japanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Mirinda artaĵo per bambuoj

    Bambuo estas stranga planto. Diversspecaj bambuoj kreskas ĉefe en Azio, Sud-Ameriko kaj partoj de Afriko, sed ne troviĝas en Eŭropo. Ili disvastiĝas per subteraj rizomoj kaj floras unufoje en 60 ĝis 120 jaroj. Ĝenerale post la florado ili velkas. Bambuoj tre rapide kreskas: dum sia kulmina tempo ili ofte kreskas je unu metro tage. Bambuidojn oni ŝate manĝas.

    En Azio bambuoj estas tre popularaj kaj ne-kostaj materialoj. Ĉar sekigitaj bambuoj karakterize havas fortecon kaj elastecon, kiujn arboj ne havas, kaj estas facile prilaboreblaj mane, oni de longe uzas ilin en multaj kampoj. La plej tipaj bambuaĵoj estas diversformaj korboj plektitaj el splititaj bambuoj. La popolo faras ankaŭ diversajn ĉiutagajn uzaĵojn (bastonetoj, florvazoj, ludiloj, fiŝkanoj, seĝoj, litoj), materialojn por konstruado (plankoj, plektobariloj, skafaldoj), armilojn (lancoj, pafarkoj, sagoj, rapiroj por trejnado) kaj muzikilojn (ŝakuhaĉoj, flutetoj). Hodiaŭ en preskaŭ ĉiuj kampoj plastaĵoj anstataŭas bambuaĵojn. Sed ĉu ne estus pli bone, ke oni pli respektu la rolon de bambuoj, kiuj ne detruas naturan medion?

    Hosaka Norio

    Kvankam bambuoj estis vaste utiligataj kiel materialoj, kiuj subtenis ĉiutagan homan vivon, ĝis la lasta tempo neniu rigardis ilin kiel materialon por arto. Estis Hosaka Norio (1940-2017) kiu, sorĉite de la trajtoj de bambuoj, kreis el kamparaj bambuoj unikajn artaĵojn. Laborante kiel industria desegnisto, li atentis tradiciajn japanajn metiaĵojn el bambuo. Post esplorado pri diversaj manieroj de plektado kaj modeloj, li elpensis kaj desegnis sian originalan plektomanieron.

    Ekspozicion de liaj artaĵoj oni aparte laŭdis enlande kaj eksterlande. Tamen, kvankam li staris antaŭ brila estonteco, li forpasis pro malsano en 2017. Liajn ĉefajn kreaĵojn oni povas aprezi en la muzeo de bambua arto, kiu malfermiĝis en 2006 en la urbo Hokuto, centre de Japanio. Ĉi tiu regiono estas ripozejo ĉe la piedo de la monto Jacugatake, kaj proksime de la muzeo troviĝas aliaj malgrandaj ĉarmaj muzeoj kaj staĝejo por esperantistoj.

    Vizitantoj de la muzeo certe miros kaj fasciniĝos pri aŭdacaj desegnoj kaj pri delikate kaj precize interplektitaj materialoj kun elasteco kaj forteco. Ili neniel enuos en rigardado de bildoj de lumo kaj ombro faritaj de lampoj kaj maŝaro.

    ISIKAWA Takasi
    korespondanto de MONATO en Japanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 18.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Antikva kelta ludo

    Fojfoje oni plendas pri homoj, kiuj perfide forlasas tradician gaelan (keltan) sportspecon kaj turnas sin al la tutmonde populara futbalo. Temas pri tre antikva ludo, kiu en Skotlando estas nomata gaele camanachd [kamanaĥd] kaj angle shinty [ŝinti]. En Irlando ĝi estas konata en la gaela kiel iománaíocht [imoniaĥt], kaj en la angla hurling [horling]. La nomo uzata en ambaŭ landoj estas iomáain [imojn].

    En Kimrio

    La irlanda speco de la ludo estas konsiderata la plej rapida kaj ekscita kamposporto en la mondo. Ĝi estas ludata sur herbo. Laŭ irlandanoj la kanada glaci-hokeo deriviĝas de la irlanda iomáain. Certe, se oni iam rigardis tiun sportspecon, ludatan de kompetenta teamo, oni devas konsenti, ke aliaj pilkludoj kompare kun ĝi estas relative sensuka afero.

    Ludoj similaj al iomáain estas aŭ iam estis praktikataj en pluraj keltaj landoj. Ekzemple en Kimrio troviĝas unu nomata bando, kaj sur Manks-Insulo oni antaŭe ludadis lokan specon nomatan cammag [kamag].

    En Irlando

    Sendube iomáain estas unu el la plej antikvaj sportspecoj, ĉar ĝi estis ludata en Irlando antaŭ almenaŭ kvar mil jaroj. Ĝi estas menciita en la gaela „Ruĝbranĉa legendaro” pri la heroo Cú Chulainn [ku ĥulin] 1. Fininte matĉon li mortigis per sia batilo kaj pilko ferocan gardohundon de la reĝo Conor.

    Iomáain estas unu el la indiĝenaj ludoj de Irlando. Ekzistas ankaŭ virina (supozeble pli milda) varianto de iomáain, kiu nomiĝas camogie [kamogi]. Pli frue en Irlando estis du variantoj de la ludo, nome somera (kun lamenforma batilo) kaj vintra (kun batilo kiel la skota kaj tradicia antikva irlanda).

    En la ludo oni uzas batilon faritan el fraksena ligno. Per ĝi oni frapas malgrandan duran pilkon, celante enigi la pilkon inter la golofostojn por fari golon (3 poentoj) aŭ ĵeti super transversan stangon de la golejo (1 poento). Ludanto rajtas kapti la pilkon permane kaj kuri ne pli ol kvar paŝojn. Li rajtas frapi la pilkon perpiede, per batilo aŭ per manplato.

    Se ludanto volas porti la pilkon pli ol kvar paŝojn, li devas saltigi aŭ ekvilibrigi la pilkon sur la rando de batilo, por kio necesas lertega ĵonglado post longa praktikado. Tiu manovro estas nur dufoje permesata. La moderna irlanda batilo havas preskaŭ padelan formon, diference de la skota kaj malmoderna irlanda, kies kurba formo pli similas al hokea batilo, sed havas bevelan pinton. La pilkon oni povas frapi per ambaŭ flankoj de la batilo.

    Matĉoj

    Fojfoje okazas matĉoj inter teamoj el Irlando kaj Skotlando laŭ interkonsentitaj kompromisaj reguloj. Sub similaj kondiĉoj okazas ankaŭ internaciaj matĉoj, en kiuj irlandaj piedpilkistoj ludas kontraŭ aŭstraliaj futbalistoj. La aŭstralia ludo nomiĝas „futbalo laŭ aŭstraliaj reguloj” (angle Australian rules football) kaj ĝi tute malsimilas al la mondkonata futbalo.

    Al tiuj, kiuj kutime rigardas pli mildajn sportspecojn ol hurling, ĝi povus aspekti perforta ludo. Ekzemple, kondiĉe ke almenaŭ unu piedo estu sur la grundo, ludanto rajtas ataki ŝultron al ŝultro kontraŭulon, kiu posedas la pilkon. Oni ne portas protektan vestaĵon surkorpe, sed nun uzas protektan kaskon kun okulŝirmilo.

    Antaŭ kelkaj jaroj la irlanda urbo Tullamore, en kiu loĝas la aŭtoro, gastigis grupon de francaj gestudentoj. Post ilia restado oni demandis ilin pri tio, kio estis la plej interesa parto de la vizito. Ili respondis: „La hurling-matĉo, kiun ni spektis en Tullamore.” Amiko de la aŭtoro, kiu ne estas fanatikulo pri la ludo, spektis la ĉi-jaran ekscitan nacian ĉampionecon kaj komentis: „Tio estas ludo, kiu devus iĝi mondkonata!”

    1. Cú Chulainn estas grava rolulo ne nur en la antikva literaturo de Irlando, sed ankaŭ en la polemikiga verko Ossian, tre ŝatata de Johann Wolfgang von Goethe. Li enmetis longan citaĵon el ĝi en sian leter-romanon Die Leiden des jungen Werthers (La suferoj de la juna Werther).
    Garbhan MACAOIDH
    korespondanto de MONATO en Irlando
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 23.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Ĉu mi ĝojas esti en Rumanio?

    Mi estas rumana lesbanino. Tre malmultaj amikoj miaj, kiuj scias, ke mi estas lesba, demandis, ĉu mi ĝojas, ke „nur” unu rumano el kvin partoprenis en la referendumo, kiu celis konstitucie malpermesi edziĝon inter du viroj aŭ du virinoj. Kialo por ĝoji apenaŭ ekzistas. La ĝenerala sinteno en mia lando estas kaj restas tre malamika rilate samseksemulojn. Mia propra familio kaj tiu de mia koramikino eĉ ne scias, ke ni havas amrilaton, ĉar certe ili rifuzus plu vidi nin. Promeni man-en-mane, eĉ en grandurbo kiel Bukareŝto, estas tute neeble, ĉar insultoj, mokoj kaj eĉ batadoj povus sekvi. Pasintjare ni ambaŭ laboris en Britio dum ses monatoj, ne pro pli alta salajro tie, sed ĉar tiel ni almenaŭ dum duona jaro povis esti ni mem. Dum duonjaro ni povis promeni kune, eĉ kisi nin, sen strangaj rigardoj, sen kriaĉoj de la aliaj. Ĉu nun mi ĝojas esti denove en mia patrolando? Ho ve!

    Iulia STANCU
    Rumanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Iulia Stancu el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Internacia pacmaratono

    La kenjano Raymond Kipchumba Choge venkis en la 95a internacia pacmaratono okazinta la 7an de oktobro 2018 en Košice [kóŝice] – orienta metropolo de Slovakio, ĉ. 400 km for de Bratislavo – kun tempo 2:08:11. La venkinto ricevis rekompencon de 12 000 eŭroj. En la grupo de virinoj venkis lia samlandanino Milliam Naktar Ebongon kun tempo 2:27:16. Partoprenis preskaŭ 14 000 kurantoj en 9 sportfakoj (duonmaratono, minimaratono, konkursoj por handikapuloj ktp.)

    La internacia pacmaratono en Košice estas la plej malnova en Eŭropo kaj la due plej malnova en la mondo post la bostona maratono en Usono. Ĝi okazas ĉiam la unuan dimanĉon de oktobro.

    Ĉi-jare okazas pluraj gravaj rondaj datrevenoj ligataj al la 100-jara historio de la iama Ĉeĥoslovaka Respubliko, do, ne estas mirinde, ke partoprenis la pacmaratonon ankaŭ speciala ĉeĥa-slovaka duopo: la slovako Matej Tóth [tot], olimpia ĉampiono en la 50-kilometra atletmarŝado en Rio-de-Ĵanejro 2016, kaj la ĉeĥo David Svoboda, la plej bona moderna pentatlonisto en Londono 2012. Partoprenis ankaŭ la eksa slovaka ĉefministro Mikuláš [mikulas] Dzurinda, kun tempo 4:01:52.

    Julius HAUSER
    korespondanto de MONATO en Slovakio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 11.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    La plej bona futbalisto en la mondo

    La 24an de septembro 2018 Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) proklamis la 33-jaran kroatan futbaliston Luka Modrić la plej bona ludanto en la mondo en la sezono 2017-2018. Tio estas la pinto de lia kariero kaj granda sukceso de Kroatio en la tutmonde populara sporto.

    Antaŭ tio viciĝis similaj agnoskoj: li estis proklamita la plej bona futbalisto kaj en Eŭropo kaj en la monda futbala turniro en Rusio, kaj lia kroata teamo atingis la plej altan nivelon iam ajn okupitan de kroata futbalteamo, la duan pozicion en la mondo. Tiajn sukcesojn neniam antaŭe atingis en unu sama jaro iu ajn futbalisto.

    Iom kurioza estas ankaŭ tio, ke li rompis la hegemonion de Ronaldo kaj Messi, kiuj dum pli ol dek jaroj ĉiam atingis la premiojn.

    Luka Modrić

    Li naskiĝis en Zadar en 1985 kaj pasigis sian infanaĝon en la vilaĝeto Modrići, en tre malriĉa karsta kroata regiono. En 1992 la tuta familio devis pro milito migri al Zadar, kie li vizitadis bazan kaj mezan lernejojn. Tie li frue komencis okupiĝi pri futbalo kaj baldaŭ elstaris.

    Li ludis unue en la klubo en Zadar kaj poste en Zagrebo, kie oni rapide alprenis lin en la plej gravan futbalan kroatan klubon Dinamo.

    Poste li – jam evidenta talentulo – migris unue al Tottenham en Britio, kaj fine lin aĉetis la klubo Real Madrid, kie li ĉi-jare atingis unu plian teaman sukcesegon: la titolon „plej bona monda futbala klubo”.

    Puno – tamen heroo

    Li akiradas ankaŭ egajn monsumojn pro sia ludado, kaj – ŝajne sub la influo de aliaj similaj steluloj – li klopodis fraŭdi pri imposto en Hispanio, kie li estis kondamnita al 2-jara karcerpuno. Li ne iris al karcero, ĉar temis pri lia unua kontraŭleĝa ago, sed li ricevis egan punon kaj devis redoni la defraŭditan monon.

    Li iĝis unu el la grandaj herooj de Kroatio levante la memkonscion de la tuta popolo, montrante gravan econ: eblas atingi la ĉielon per persistemo kaj klopodado venki ĉiujn barojn, ĉar ne estas normale, ke en tre postula sporto oni havu tiajn rezultojn en jam sufiĉe alta aĝo.

    Zlatko TIŠLJAR
    korespondanto de MONATO en Slovenio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 9.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Seksatako

    Kio tenis – dum tri dimanĉoj en la monatoj septembro kaj oktobro – milionojn da italoj algluitaj al la televidilo ĝis la unua horo post noktomezo atentaj al unu el la plej konataj intervjuistoj? Kial la intervjuoj estis aĉetitaj de alilandaj retoj? Ĉu la kialo estis risko pri tio, ke Italio forlasos Eŭropan Union? Ne; la temo estis tute alia.

    En la lastaj monatoj aperis en konataj usonaj gazetoj (kaj represe alilande) denuncoj de virinoj pli aŭ malpli konataj en la mondo de la kinarto, pri seksaj perfortoj 1 okazintaj aŭ minacitaj. Estiĝis la movado „#AnkaŭMi”, kiu arigis plurajn el tiuj virinoj, inter kiuj estis ankaŭ unu itala aktorino. Sepjara kalifornia knabeto partoprenis en filmetoj kun tiu aktorino, kiu rolis kiel lia patrino. Post dek jaroj li ree kontaktis ŝin (kiun ankaŭ en la privata vivo li nomis „panjo”) kaj proponis renkontiĝon en kalifornia hotelo por kunlegi la dialogojn de filmo, kiun ili povus fari kune. Poste li publike deklaris, ke dum tiu renkontiĝo ŝi volis lin sekse perforti. Li ankoraŭ ne estis 18-jara, do laŭ la kalifornia leĝo tia seksa konduto estus krimo. Jen detaloj de tri intervjuoj pri tiu okazintaĵo.

    Unua intervjuo: La knabo prezentiĝis kun advokato; la virino venis sola kaj tre modeste vestita. Li konfirmis, ke ŝi ankaŭ perforte instigis lin sekse kuniĝi en tiu sama hotelĉambro. La advokato ne partoprenis en la dialogo, sed ĉiam konfirmis kion li diris kaj aldonis, ke ŝi promesis monon, se li ne denuncos tiun perforton.

    Dua intervjuo: La knabo kaj la advokato ne ĉeestis; restis nur la virino kaj la intervjuanto. Ŝi asertis, ke neniun proponon pri filmo li faris; ke li ŝin fakte fizike perfortis, kaj ke la seksa kuniĝo okazis, sed ŝi partoprenis nur pasive. Poste per sia poŝtelefono li faris foton, kiun la intervjuanto nun montris al la spektantoj. En ĝi oni vidas ilin unu apud la alia, sen iu signo de kolero aŭ indigno ŝiaflanke. Poste ili iris al la hotela restoracio kaj vespermanĝis kune.

    Tria intervjuo: Restis nur la intervjuanto. Li kunvokis psikologojn. La plimulto opiniis, ke ŝajne la ŝoko estis tia, ke ŝi ne sukcesis reagi alimaniere, aŭ ke ŝi volis nei la okazintaĵon.

    1. Vd. „Ĉu iras tiel la mondo?” de Isikawa Takasi. MONATO 2018/07, p. 11 (2018/012275.php)
    Nicola MINNAJA
    korespondanto de MONATO en Italio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 8.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Nova EU-strategio pri migrado kaj kunlaboro kun Afriko

    En Vieno okazis konferenco de la ministroj pri internaj aferoj de Eŭropa Unio pri sekureco kaj migrado. La aranĝo okazis sub la signo de kunlaboro kun Afriko. En pluraj laborkunsidoj oni pridiskutis kunlaboron kun nord-afrikaj landoj. Partoprenis ministroj kaj altrangaj oficistoj el Egiptio, Alĝerio, Libio, Malio, Maroko, Ĉado kaj Tunizio. Ĉeestis EU-komisionano pri internaj aferoj Dimitris Avramopulos. La konferencon organizis Aŭstrio, kiu nun prezidas la Konsilion de Eŭropa Unio.

    Malsamaj situacioj – samaj minacoj

    Herbert Kickl, aŭstra ministro pri internaj aferoj, diris: „Malgraŭ la diferencaj situacioj en niaj EU-landoj, minacaj estas krimaj ‚hom-pasigistoj’ (kiuj kontraŭ-leĝe transigas homojn trans landlimojn), kontraŭ-regula migrado, ekstremismo kaj terorismo. Tiuj krimoj koncernas Eŭropon kaj Afrikon. Tial ni plifortigas nian kunlaboron kun afrikaj partneroj.” La menciitaj afrikaj landoj estas de certa tempo anoj de mediteranea informa kontaktgrupo kune kun EU-ŝtatoj Italio, Germanio kaj Aŭstrio.

    Intense kunlabori

    Oni pridiskutis celojn kaj principojn de estonta kunlaboro en la sfero de migrado kaj sekureco. Pere de tio oni intencas kontribui al la stabileco kaj bona evoluo en ambaŭ kontinentoj. „Grava premiso por tio estas frakaso de la negocmodelo de la hom-pasigistoj, kiuj havas nur krimajn interesojn”, diris Kickl. Oni volas intense kunlabori en la batalo kontraŭ la krimaj hom-pasigistoj kaj koruptado, samkiel kontraŭ perfortopretaj ekstremismo kaj terorismo.

    Evgeni GEORGIEV
    korespondanto de MONATO en Aŭstrio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 6.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Jura reformo kaj ĝiaj konsekvencoj

    En 2016 Eŭropa Unio kaj Usono instigis albanajn politikistojn entrepreni radikalan reformon de la jura sistemo. La reformo celis forfiltradon de koruptitaj juĝistoj kaj prokuroroj. Internacia komisiono gvidis elektadon de juĝa aparato, kiu estis filtronta la precipan agantaron de la jura sistemo. Sed tio alportis malagrablajn konsekvencojn: la lando restis sen Konstitucia Kortumo, sen Supera Konsilio de Juro, sen Centra Komisiono pri Elektoj kaj sen Supera Apelacia Kortumo.

    Malagrablaj kromefikoj

    Tion antaŭvidis la opoziciaj partioj, kiuj avertis, ke la reformon povos misuzi la parlamenta socialista plimulto (posedanta 84 el 140 lokoj en la parlamento) kaj la registaro, kiu aprobas leĝojn sen bezono zorgi pri la opozicio, kontraŭ la konstitucio kaj por ataki la opozicion. Oni ankoraŭ ne scias, kiel solviĝos tia embarasa situacio. Intertempe multaj gravaj aferoj restas nesolvitaj, kaj ĉirkaŭ 20 000 kazoj atendas apelacion.

    Protekti koruptulojn

    La opozicio postulis, ke la reformo inkluzivu agojn kontraŭ koruptitaj politikistoj kaj eĉ denuncis multajn el ili. Tamen la registaro, male, pretigas „kontraŭ-kalumnian” leĝon, kiu, laŭ la opozicio, protekte ŝirmos altrangajn figurojn akuzitajn pri koruptiĝo. Dume la opozicio ne havas juran instancon, al kiu ĝi apelaciu. Kelkaj analizistoj opinias, ke la reformo estis antaŭtempa por nia malgranda lando kun ankoraŭ nesufiĉaj kadroj en la jura sfero.

    Bardhyl SELIMI
    korespondanto de MONATO en Albanio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 7.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Venkis la brazila Trump

    Ne nur mi kaj multaj brazilanoj, sed ankaŭ multaj aliaj homoj tutmonde bedaŭras la venkon de Jair Bolsonaro. Eble ni havos multajn problemojn rilate mediajn aferojn kaj socian politikon. Mi bezonos kelkajn artikolojn por klarigi, kial politikisto tiel polemika havis tiom da voĉdonantoj. Kiel mi diris en MONATO (numero 10, p. 9 (2018/012301.php)), li eble ne venkos. Mi provos klarigi mian vidpunkton poste. Nun mi nur bedaŭras.

    Sidney Carlos PRAXEDES
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Abelterapio

    Pri la artikolo Utiloj kaj ecoj de vera panaceo (MONATO 2018/10, p. 22-23 (2018/012258.php)) mi volas rimarkigi, ke en Slovakio abelterapio (aŭ apiterapio) lastatempe estas tre populara, precipe la inhalado de aromoj de abelujoj. Varman aeron en abelujo, kiu estas trosaturita per poleno, mielo, propoliso, abelvakso kaj reĝa ĵeleo, oni povas spiri helpe de speciala masko. Tiamaniere oni akiras valorajn substancojn en la spiraj vojoj, kiuj helpas kuraci astmon, diversajn alergiojn kaj infektojn, bronkiton, kapdoloron kaj migrenon, streĉon kaj depresion.

    Abelujo povas esti ankaŭ ripozejo, kie homo povas momenton dormeti aŭ ripozi. Ĉi tiu kuracrestado en abelujo de proksimume 20-30 minutoj kostas 15 eŭrojn.

    Laŭ abelkulturistoj abelterapio estas ideala metodo por ĉiu, kiu preferas alternativan medicinon kaj naturkuracadon kaj ne volas sian korpon senbezone detrui per kemio.

    Julius HAUSER
    Slovakio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

    Venkis la brazila Trump (2)

    Kiam mi aŭdis pri la venko de Jair Bolsonaro en Brazilo kaj la konduto de Trump en Usono, mi ne povis ne pensi pri tiu diraĵo: „Ŝtato estas boato, en kiu ni ĉiuj havas nian sidlokon. Tiu boato renversiĝos, se ni ŝarĝos ĝin tro unuflanke.”

    Paul VEENMAN
    Flandrio
    
    Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.

    Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Veenman el MONATO (www.monato.be).

    Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07