• monato201712
  • monato201711
  • monato201710
  • monato20170809
  • monato201707
  • monato201706
  • monato201705
  • monato201704
  • monato201703
  • monato201702
  • monato201701
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2017

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2017. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2017 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Eseoj

Fotoj

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Literaturo

Moderna vivo

Politiko

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Leginda kaj pensinstiga

Miakomprene, unu el la temoj, kiuj nepre renkontiĝas en la esperantologio, estas ĝia sociologia flanko. Kaj ĝuste pri tio temas ĉi-libre. Bona kaj inda esplortemo: kiun bildon havas la esperantistoj pri UEA?

La libro konsistas el tri partoj: 0, I kaj II: Enkonduko: aprobo aŭ kontesto? Esperantistaro kaj UEA; UEA en konscio de esperantistoj – laŭ la bjalistokaj esploroj; kaj Imagoj pri UEA en esplora kaj sociideologia kuntekstoj.

Enkonduko

La Enkonduko traktas ĉefe pri difinoj: kio estas esperantisto? Ĉu ĉi tie temas pri movado aŭ pri komunumo? La UEA-membroj – kiaj ili estas: aprobantaj aŭ kontestantaj; la bjalistoka esploro ktp.

La bjalistokaj esploroj, el kiuj grandparte rezultas tiu ĉi libro, estis projekto, ligita al la UK en Bjalistoko de 2009. Oni prezentis aron da demandoj al la partoprenantoj de la Universala Kongreso (oficiale estis 1860) plus pere de la reto al esperantistoj ĝenerale. Entute oni ricevis 386 respondojn, el kiuj 36 papere (p. 22).

Ĉe la difinoj komence de la libro oni prave atentigas, ke la nocio „diasporo” efektive enhavas ne nur „disĵeto de membroj de iu socia grupo inter aliaj dominantaj grupoj” (persone mi prefere dirus „disĵetiteco”), sed ankaŭ „deveno de migrado aŭ de vagada vivstilo” (p. 24). Kaj tiun lastan, ankaŭ miakomprene necesan eron de „diasporo”, ĉe la tiel nomata Esperanta Civito oni ŝajne neglektas.

La bjalistokaj esploroj

Kiel kutime ĉe prezentado de sociologiaj esploroj, oni montris en figuroj kaj tabeloj la partoprenintaron: sekso, enspezoj, subjektiva pritrakto de riĉeco, aĝo ktp. Poste sekvas partopreno en kulturo (legu: legado de esperantaj libroj) – efektive la rezulto tute pravigas sinjoron Hori Jasuo kaj lian „sumoon”: esperantistoj legas tro malmulte: 13 % eĉ ne unu libron legis dum la pasinta jaro, 18 % 4-6 librojn, nur 15 % pli ol sep librojn. Krome oni ankaŭ enketis pri legado de esperantaj gazetoj aŭ revuoj, kaj pri partoprenado en Universalaj Kongresoj. La dua demando temis pri la ĉefaj motivoj daŭre interesiĝi pri Esperanto: amikoj, idealoj ktp.

Iel mirige por mi sub la ĉapitroindiko „rilato al la lingvo” aperis malgranda enketo pri neologismoj surbaze de kvin vortoparoj: malsanulejo-hospitalo, biciklo-velocipedo, senhara-kalva, animalo-besto, malmultekosta-ĉipa. Mirigis min la konstato, ke „legantoj de La Ondo de Esperanto kaj Heroldo de Esperanto preferas neologismajn formojn pli ol nelegantoj de tiuj gazetoj” (kun rimarko modest-sona, ke „la nombro de legantoj de tiuj gazetoj estis tre malgranda, estas eble, ke influis iu alia faktoro”).

Kelkfoje, laŭ mi, la tabeloj estas ĉu neklare prezentitaj, aŭ unufoje eĉ erare: en paĝo 52 en tabelo 9 kaj la apuda klarigo oni inversigis la „jes”- kaj la „ne”-kategoriojn (decideme jes + jes :14 + 109 = ne 123 / ne + decideme ne: 16 + 98 = jes 114). Sed kiu bone kunkalkulas, tion ja mem konstati povas.

Tre favore estas taksende, laŭ mi, ke plurloke oni prenas citaĵojn el diskutoj en la reta revuo Libera Folio por montri diversajn opiniojn, ekzemple, pri Strategia ideologio, inter Andreas Künzli kaj Probal Dasgupta, paĝoj 58-62.

Tre interesa temo, sed bedaŭrinde ne kun multaj novaj ekrigardoj, estas la enketa temo pri aprezado de la diversaj programeroj de Universalaj Kongresoj. Plej aprezataj montriĝas la Libroservo, Kleriga Lundo kaj Nacia Vespero. Tuj sekvataj de Inaŭguro, Teatraĵoj kaj Koncertoj.

Pri UEA-membreco ni ekscias, ke kontrastas du tipoj: la kunpartoprenanta membro kaj la konsumanta membro.

Finas tiun unuan ĉefparton statistikaĵoj kun prezentado de favoraj kaj malfavoraj flankoj de UEA.

Persone por mi tre interesa estis la demando „Kien la laboristaro?” el la citita studaĵo el 1996 de Frank Stocker, kiu konstatas, ke de la momento, kiam fariĝis (relative) facile akiri abiturientan diplomon, plimalfaciliĝis la ekzistado de ambaŭ antaŭaj laboristaj movadoj – en Esperanto kaj naciskale (laŭ paĝo 77). Bedaŭrinde, tiun demandon ĉi-libre oni ne respondis.

Esploro kaj sociideologio

Tio ĉi estas kunmetaĵo de diversaj memstaraj eseoj aŭ studo-temoj:

Unue ni legas pri Detlev Blanke kaj lia Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”, eseo pri la Esperanto-movado en la postmilita orienta Eŭropo, kaj pri recenzo pri ĝi de Walter Želazny, kiu akre atakas la prezentadon de Blanke kaj ŝajne konsideras nur la junularan Esperanto-movadon ĉirkaŭ Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) kiel serioze esperantajn. Tiu ĉi pritrakto finiĝas en – por mi, kiel eksterulo el tiu diskuto, iom nebulaj aludoj al Dostojevskij: Karamazov.

La eseeto Interkomunika problemo kaj ekesto de ideologia ŝanĝo klare montras, kiel evoluis la pensado pri „lingva problemo” en la Esperanto-movado ekde la tempo de Zamenhof ĝis nun.

Sekvas pluraj eseoj legindaj: Komunika aliro kaj soci- kaj kulturpretenda aliro; Esperanto – lingvaj movadoj kaj lingva imperiismo; Kvar vizioj: ĉu ruiniĝanta UEA? Tiu lasta eseo montras klarajn malakordojn inter ĉefe Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj José Vergara.

Finas tiun parton II ĉapitro Direkto al nova paradigmo kaj Por nova monda lingva ordo.

Tre grava kaj riĉa estas la Bibliografio, p. 153-161 + 163-164.

La lingvaĵo

El la Fundamento estas konata la frazo: „La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.” (FE. 27) Sed ĉi-libre, laŭ mi, oni prenis tiun permeson iom tro vaste: „la unua tempo” intertempe ja finiĝis, ĉu ne? Nur unu ekzemplo: „ligon kun verkaro de (ĉu: iu ajn / ĉu: la?) germana sociologo”. Klare, ke devas esti: de la germana sociologo (p. 26).

Ankaŭ en kelkaj aliaj eroj dumlege oni stumbletas: ekzemple, „sciencsociologia senco” (p. 25, linio 16) – ĉu ne prefere „sociologiscienca senco”?

Entute tamen nepre valora aldonaĵo al nia kreskanta soci-scienca verkaro.

Gerrit BERVELING
Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen: UEA en konscio de esperantistoj. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2015. 167 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lumtura gardisto

Ĉi-sube la maro flagras, reflektante la helon de la luno, kaj via stelo, kiu en la ĉielo brilas, ŝajnas tremigi la rompiĝeman, senmovan silenton ĉirkaŭ mi. Ŝanĝiĝas neniam io ĉi tie: jen la sama maro, la kutimaj lumoj ĉe la horizonto, kaj ĉi tiu lumturo, kie ĉiuvespere jam delonge mi alfenestriĝas por admiri la golfon. Ĉi tie nenio ŝanĝiĝis, sed kiu scias, ĉu kaj kiom ŝanĝiĝis vi post tiom da jaroj! Pli kaj pli ofte mi pri tio demandas min: fakte, kiam ajn mi estas ĉi tie, mi spertas daŭran revenon al vi, al la memoroj pri vi, al tiuj jaroj, kiujn ni iam pasigis en ĉi tiu malgranda vilaĝo ĉemara.

Mi memoras, ke, kiam mi estis infano, mi ja kutimis nokte veni ĉi tien, kune kun mia patro. Vintre ni flamigis la fajron, poste ni supreniris du ŝtuparojn, kaj, malantaŭ la vitro, ni pasigis jarojn rigardante la flagrobrilojn de lanternoboatoj, kiuj ondiĝis iuloke sur la maro. Por ĉiu el tiuj lumoj paĉjo inventis rakontojn, rakontojn pri fiŝkaptistoj kaj piratoj, pri herooj kaj rabistoj. Li havis la kutimon rakonti ilin al mi, ĝis mi ekdormis.

La rakonto, kiu plej entuziasmigis kaj impresis min, estis sendube tiu, kiun li aŭdigis al mi dum somerpluva nokto. Temis pri kliko de piratoj, kiuj estis elŝipiĝintaj iumatene sur la strandon, forrabante ĉiujn knabinojn kaj virinojn el nia lando kaj portante ilin malproksimen al kruela riĉega suvereno, kiu estis paginta la piratojn por tiu malica ago. Tre sagaca knabo estis tamen sukcesinta sin kamufli kaj, ekspluatante la konfuzon, esti forkaptita. Inter la forŝtelitaj knabinoj troviĝis lia koramikino, kaj li volis ĉiakoste savi ŝin. Nokte, dum multe da piratoj dormis, alveninte al la vasta maro li estis sukcese liberiĝinta, mortigante kaj ĵetante en la maron la rabistojn trafitajn de surprizo, kaj reportante al la marbordo – sendifekte kaj sekure – ĉiujn virinojn.

Tiel mia fantazio galopis, kaj mi prirevis min mem kiel heroon. Mi imagis la piratojn kaptantaj vin kaj la ceterajn knabinojn; mi imagis min eniranta kaŝe, sed sukcese, en la ŝipon – same kiel la knabo en la rakonto – kun vi; poste mi estis ĉe via flanko, mi premis vian manon, kaj vi premis la mian, kvazaŭ dirante „mi ja timas, sed ... kun vi apud mi, estas malsame!”. Kaj en la plej favora momento mi agis kiel la heroo de la rakonto, liberigante unue vin kaj poste la ceterajn knabinojn. Tiel mi fariĝis heroo kaj – kio plej gravis por mi – via heroo!

Infanaj revoj, infanaj emocioj, kiel tiun fojon, kiam vespere mia patro portis nin kun si, por ke ni vidu sunsubiron meze de la maro, pere de lia malgranda remboato ĉiam kablofiksita antaŭ la lumturo. La ĉielo fariĝis rozkolora, purpura, turkisa kaj fine malluma. Kaj, kiam noktiĝis, sen esti aŭdebla, mallaŭte vi diris, apogante vian etan brakon sur miajn ŝultrojn kaj movante min apud vin: „Rigardu” – vi montris ĝin per la alia brako – „ja rigardu tiun stelon ĉi-supre: ĝi ŝajnas brili, ĝi ŝajnas okulumi al la luno ... Jen, vi estas la luno, ĉar vi iras ĉiuvespere al la lumturo kun via patro, kaj la lumturo ja lumigas kiel la luno; mi estas male tiu stelo, kiu tremas kiel koro. Ĉu vi vidas ĝin tie, super ni? Kiam vi rigardas tiun stelon, vi ja rigardas min”.

Ĉiunokte mi ja rigardadis tiun etan stelon tra la stelaro, kiu brilis kaj vere pulsis kiel koro en miaj infanaj okuloj, kaj mi pensadis pri vi. De tempo al tempo mia patro reportadis min sur firman grundon, demandante min, kion damne mi fikse rigardas en la ĉielo aŭ kial mi ne sekvas lian rakontadon.

Kelkfoje mi prirevis min mem ne nur kiel heroon (por pruvi, ke mi indas je vi) sed eĉ kiel ĉampionon, al kiu popolamaso hosanis pro iu eksterordinara prodaĵo. Poste mi imagis, ke mi zorge serĉas vin tra tiu festanta amaso kaj iuloke ja trovas vin, brakmovantan, por ke mi vidu vin, dum via patrino klopodas ĉiumaniere kvietigi vin. Poste mi min ĵetis mezen de la popolamaso por atingi vin, por unuiĝi kun vi, por brakumi vin, stringi vin kaj festi kun vi, prirevante kun vi, ke ni disiĝos kaj perdiĝos neniam plu.

Sed rapide ĉio finiĝas. Oni ekdormas kaj, kiam oni vekiĝas, jam tagiĝis, la suno leviĝis kaj onia stelo estas jam malaperinta, forviŝita de tro da lumo. Kaj sammaniere, kun la sama rapido, pasas la jaroj, kaj oni komprenas, ke oni ne plu estas infano, ke onia stelo perdis sin en la memoro kaj en la kvazaŭblindiga lumeco. Kaj mi scias, ke vi ne plu atendas min ĉiutage en la lernejo, ĉar ni kreskis kaj perdiĝis tra la vojoj de la homoj.

En la lastaj jaroj paĉjo ne plu rakontis al mi fabelojn: mi ne plu estis tiel juna por kredi je ili kaj por aŭskulti ilin pasie. Cetere multaj aferoj okazis malsame, ol mi atendis. Miaj amikoj baldaŭ ekridis pri mi, kiam mi rakontis al ili tion, kion mi ĉiuvespere faris. Ili sentis sin superaj al mi, nur ĉar iliaj patroj faris metiojn pli dignajn ol mia patro. Mi reagis malbone, por ne perdi ilian amikecon kaj ne esti mokata. Tute subite, mi iutage rifuzis iri kun mia patro al la lumturo. Tio tamen ne sufiĉis, por ke oni akceptu min. Iel ajn, mi malsamis. Mi bezonis ion plian ol tion, kion miaj amikoj donis al mi. Mi serĉis iun, al kiu mi povu elverŝi mian koron, al kiu mi povu paroli pri miaj duboj, pri mia nememfido, pri ĉiuj tiuj pensoj, kiuj turmentis mian animon: animon, kiun mi malkovris terure sentema kaj kiun ili ŝajne ne povis kompreni. Mi estis malsama ol ĉiu el ili. Mi estis eksterkanona, eksterkunteksta.

Tiel mi fermiĝis en mi mem, rifuĝante ene de la sama animo, kontraŭ kiu mi daŭre batalis.

Estis malfacila periodo: mi estis dubema inter la impeta deziro supervenki la rompiĝemon, kiun mi sentis ene de mi, kaj la ideo rezignacii kaj alkutimiĝi al ĉi tiu doloriga situacio. Iom post iom mi komencis akcepti la ideon, ke mia malsameco estas io neforviŝebla, io kunnaskita en mia karaktero. Finfine, tio povis eble esti io bona: io, kio igis min suferi, sed pri kio mi povus fieri.

Mi estis sukcesanta malrapide akcepti min mem tia, kia mi estis; mi estis lernanta ne timi esti mi mem; kaj mi ekaperigis sen konsciencriproĉoj la tutan enan forton, kiun mi sentis pulsanta en mi. Tamen mi ankoraŭ ne kapablis tion fari tre bone.

Iutage, dum mi ordigis malnovajn polvoplenajn librojn, eltirante du aŭ tri el bretaro, mi vidis ion fali. Temis pri ĉifita bileto, kiu facile komprenigis, kiom longe ĝi estis premtordita inter la libroj kaj muro. Mi estis ĝin forĵetonta, sed iom da scivolo puŝis min legi ĝin, elkodigi ĝiajn vortojn, klopodi kompreni, de kie ĝi venis.

Tuj mi rekonis, fortrenite de intensa (pli kaj pli intensa!) korbatado kaj de emocio longe ne sentata, vian skribmanieron, vian ruĝan plumon, per kiu vi ĉiam skribadis al mi; kaj mi legis malmultajn, malgrandajn, bloklitere skribitajn liniojn: „Vi estas la plej bona el ĉiuj, ĉar nur vi iras al la lumturo, ĉar nur vi estas simpatia, kaj mi tial volas esti por ĉiam kun vi. Kiam ni estos adoltoj kaj ni geedziĝos, ni iros ĉiutage al la lumturo kaj mi estos ĉiutage kun vi, kaj ni estos ĉiutage kune, ĉu ne vere?” Mi estis jam ploranta. Mi tremis pro la emocio esti trovinta vian malnovan, tre malnovan, etan bileton, kiun vi skribis al mi, por mi, antaŭ tiom da jaroj.

Nur tiumomente, post tiom longe, mi elkomprenis. Mi elkomprenis, finfine, ke mi povas esti kapabla akcepti min kaj ami min pro ĉio, kio mi estas. Pro ĉio, kio mi estas. Kaj mi elkomprenis, ke tio ne estas tre malfacila, se iam ni sukcesis tion fari tiel bone. Danke al la vortoj de knabino. Danke al viaj vortoj.

Tiel mi decidis iri denove al la lumturo, kun mia patro, kaj unuafoje mi estis vere orgojla pri tiu afero, kiun delonge mi provis kaŝi ĉiel ajn.

Tiuvespere mi longe parolis kun paĉjo pri la rakontoj, kiujn li inventis por mi dum mia infana aĝo; pri la kialoj, pro kiuj mi tiel longe ne volis iri tien. Liaj emociitaj okuloj brilis kiel pasintece: nur lia frunto ŝajnis krispigita de kelke da pliaj faltoj. Mi klarigis al li, ke, post tiom da noktoj pasigitaj tie kun li, antaŭ multaj jaroj, io estis bedaŭrinde ŝanĝiĝinta, kvazaŭ la suna lumo estus abrupte blindiginta min por puŝi min, kiel okazas ĉe multaj personoj, en mondon, kie la ŝajno gravas pli ol la esto; kie la plej sinceraj emocioj kaj sentimentoj estas izolataj en angulo, kaj pravas nur tiu, kiu krias plej laŭte. Male mi estis ĵus kompreninta, ke la plej sinceraj vortoj venas ĝuste de tiu, kiu ne krias; de tiu, kiu ne estas kreita por la blindiga lumo de la suno, sed por la malforta helo de la luno.

Mi iomete etendiĝis eksteren, por serĉi tiun: vian stelon. Kaj tiumomente, kvazaŭ senvole, mi vidis ĝin. Kaj mi rapide memoris ĉion, dum intensa ektremo laŭiris mian dorson. Mi longe plu rigardis tiun, kiel en mia infana aĝo, ŝiprompante en senfinan maron de memoroj.

Ĝi plu brilis.

Ĝi estis brilanta kiel tiam.

Kaj jen, post tiom da pasinta tempo, mi estas ankoraŭ tie ĉi: mi pluflamigas la fajron vintre, kaj poste mi rigardas la maron kaj la stelojn tra la ĉiamaj vitroj. Mi ofte estas sola: mia patro jam venas ĉi tien nur somere, ĉar liaj ostoj suferas pro la trablovoj de la malvarma sezono, kiuj ĉi tie multas.

Kiam ajn la ĉielo estas sennuba, mi pasigas mian tempon admirante vian stelon, kiu plue ŝajnas okulumi al mi. Mi repensas pri la infanaj jaroj, kiujn ni kune pasigis; pri tio, kio ni estis kaj tio, kio mi volis fariĝi ... Mi volis iĝi heroo kaj savi vin de la piratoj, kiel en la rakontoj kreitaj de mia patro. Mi volis iĝi ĉampiono, por ke vi fieru pri mi. Mi volis iĝi la plej bona en la mondo nur por vi ...

Nenio el ĉio ĉi mi fariĝis. Tamen venkita mi ne sentas min. Mi restis ĉi tie kaj ja estas nura lumtura gardisto, kiel pasintece. Mi rigardas la saman marpecon, kiun mi ĉiam rigardis. Sed mi estas feliĉa, kvankam mi opinias, ke mi nun povas diri al vi, ke tre mankas al mi tia persono, kia vi estis. Mi estas kontenta, ĉar ĉi tiu loko, kvankam neŝanĝiĝema, jam instruis al mi multon. Kaj estis bele malkovri iompostiome, ke vi prave en tiu malproksima vespero komparis min kun la luno. Mi ja estas ĉi tia: mi povas doni al vi ne la blindigan forton de la suna lumo, sed la delikatan kaj sinceran helon de la luno, kiu malantaŭ sia ŝajna mildeco kaŝas la forton, kiu tajdojn delokas.

La lumturo brilas ĉiam, malmultajn metrojn super mi, dum vi estas – kiu scias kiom! – malproksima. Sed la esperon refoje trovi vin mi neniam perdis. Estas ankoraŭ, ankrita ĉi-sube, la eta remboato de mia patro, nia eta remboato, kiu malplenas. Sed ĝi esperas gastigi ankoraŭfoje iun kun sia varma brakumo el seka ligno.

Kaj ĉiuvespere mi atendas vin, ĉi tie en la lumturo, por ke ni kuru unu al la alia kaj retrovu nin kiel pasintece, brakumante nin forte, premante niajn manojn kaj poste atingante la vastan maron por rigardi vian stelon.

Jes, finfine vi estos denove apud mi, dum la lumturo pli kaj pli kaj pli malproksimiĝos ...

Roberto PIGRO kaj Stefano MOROSO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro kaj Stefano Moroso el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekstertera futbalo

Dimanĉo. 5a vespere. Camp Nou. Finalo de la Pokalo de la Reĝo. Barcelona – Real Madrid.

Kiam la arbitracianto estas ekfajfonta, aperas kosmoŝipo, kiu kovras la tutan stadionon. Aŭdiĝas voĉo diranta: „Bonan vesperon, gesinjoroj. Kiel vi povas imagi, ni estas eksterteranoj. Ni havas kelkajn informojn por transdoni al vi kaj multon por fari ... por montri nian bonan volon, ni decidis prezenti nin ĉi tie kaj ludi kun vi futbalmatĉon, ĉu kontraŭ selektitaro de ambaŭ teamoj, ĉu iom kontraŭ ĉiu el ili. Se vi konsentas, ni sendos etan ŝipon kun niaj reprezentantoj.”

La publiko estas kvazaŭ hipnotigita, la homoj ne scias, ĉu timi aŭ entuziasmiĝi.

Post tri minutoj, aŭdiĝas tra la laŭtparoliloj de la stadiono la voĉo de la prezidanto de la loka klubo: „Karaj amikoj el la spaco, pro la eksterordinaraj cirkonstancoj de via vizito, ni decidis ŝanĝi nian programon kaj akcepti vian proponon. Se al vi ŝajnas oportune, vi ludos unu periodon kontraŭ ĉiu teamo.”

„Kun granda plezuro. Vi saĝe decidis”, respondas la eksterteranoj. „Sciu, ke ĉi renkontiĝo estas samtempe dissendata per monda ĉeno al ĉiuj ekranoj ekzistantaj sur via planedo, ĉu televidaj, komputilaj aŭ de plurfunkciaj telefonoj, kun samtempa traduko agordata specife por ĉiu spektanto. Kaj, certe, kiam ni revenos, filmoj pri la evento aperos en la ĉefaj novaĵraportoj de nia mondo.”

La unua kontakto estas farita, kaj la ĉeestantoj sentas sin atestantoj de historia momento.

Kun la nura sono de la fotiloj kiel fono, alteriĝas fluganta telero granda kiel la centra cirklo de la ludejo, kaj malsupreniras el ĝi dek unu malgrandaj estaĵoj, arĝentkoloraj, kun formo de homa torso. Ili ŝajnas levitacii proksime al la grundo. Unu el ili parolas:

„Pro tio, ke niaj teknologio kaj kapabloj estas multe pli disvolvitaj ol viaj, se vi akceptas, ni ludos kun nur la golulo, kiu ankaŭ plenumos la aliajn rolojn.”

„Jes, jes ... laŭ via plaĉo ...” kuraĝe asertas la prezidanto de la klubo, subite transformita en proparolanton de la reprezentantoj de la homaro.

Noto de la kronikisto: Por ne priskribi ĉiujn detalojn de ĉi unika epopeo – kio farus el ĉi mallonga rakonto libron, kies grandecon mi ne riskas imagi – ni iros rekte al la momento, kiam la matĉo komenciĝis.

Messi, Neymar kaj Suárez decide avancas en la direkton de la golejo, kie troviĝas la ekstertera ludisto. Alpreninte homan formon, li apogas sin kontraŭ la maldekstra stango, rigardante siajn ungojn.

Alveninte al la malgranda areo, Neymar fintas kaj kikas la pilkon al Messi, kiu ĝin tuj frapas kun forto sufiĉa por rompi la reton de la alimonda vizitanto.

Surprizante ĉiujn, la eksterterano lumrapide etendas sian elastan brakon kaj haltigas la pilkon ĉe la linio.

„Bone, knaboj ... nun estas mia vico ... bonvolu, foriri el la areo ...” oni aŭdas lin diri, antaŭ la surprizita rigardo de la ludantoj kaj de la ĉeestanta publiko, kiu ne scias ĉu aplaŭdi aŭ sin prepari por tio, kio ŝajnas baldaŭa malvenko de la speco.

Li lokas la pilkon sur la planko kaj frapas sen kuri. La sferaĵo iras trans la ludkampon, kaj kiam ĝi preskaŭ falas en la manojn de la golulo de Barcelono, ĝi devias kaj nestas ĉe la fono de la golejo blu-skarlata.

Dum la kameraoj – reĝisorataj jam de fortoj alimondaj – montras la ripeton de la ludmovo, la plej famaj atakantoj de la planedo sin demandas, ĉu ili devas forlasi la matĉon aŭ provi novan strategion.

Per la malmulto el la digno al ili restanta, ili decidas denove klopodi, farante homan barieron fronte de la venonta frapanto, kun la espero trompi la golulon eksterteran.

Tuj post kiam ili komencas avanci, la rapida rivalo interrompas paskikon, kaj subite la pilko aperas en la reto de Barcelono.

En tiu momento la alimondano kreskas ĝis alteco de proksimume 25 metroj kaj diras:

„Nu, mi supozas, ke tiu ekzemplo sufiĉas ... vi jam devas kompreni, ke vi ne havas eĉ plej etan ŝancon gajni ... eĉ se vi ludus kun la du teamoj kune, mi enuus, gajnante ĉiam ... mi kredas, ke alvenis la tempo por paroli pri parolendaĵoj ...” oni aŭdas lin diri, klare, sen bezono de amplifiloj.

Jam ne aŭskulteblas eĉ la sonoj de la fotiloj. La silento estas tutmonda.

„Pluraj evoluintaj civilizacioj de la galaksio estas surprizitaj, vidante, ke vi – disvolvinte tiom malmulte viajn sciencon kaj teknologion – iom post iom fariĝas kosma minaco. Ni estis senditaj de Interplaneda Komisiono por helpi vin ordigi la aferojn. Nia unua ago, tuj post kiam ni eniris vian atmosferon, estis ripari la ozontavolon kaj transformi ĉiujn gasojn de forceja efiko en plej puran oksigenon ...” diris la eksterterano, montrante, ke li ankaŭ konas subtilajn rimedojn de parolarto, ĉar kiam li faris paŭzon post sia lasta vorto, la silento tuj pleniĝis per la sono de aplaŭdoj kaj ĝojkrioj.

„La afero estas, ke se ni lasas vin daŭrigi en la nuna direkto, vi detruos la teron ... kaj kun la tero la sunsistemon, la galaksion, ktp ... kaj tion ni ne permesos ... bonŝance, ni kalkulas je tre disvolvinta teknologion, kiu ebligas al ni, ekzemple, purigi viajn riverojn kaj oceanojn en 24 horoj. Ni tion faros ... Ni transformos ĉiujn viajn rubejojn en fekundan grundon, kaj ni lasos por vi maŝinojn kaj produktojn, por ke vi mem povu tion fari en la estonteco ... (la homamaso aplaŭdas stare) ... Bonvolu ... atendi, ĉar ĉi tio nur nun vere komenciĝas ... La fosiliaj karburaĵoj ne plu estos uzataj ... eĉ se vi jam preskaŭ ne havas plu, ekde hodiaŭ, ni transformos ĉiujn viajn artefaktojn, tiel ke ili povu funkcii per energioj senpagaj kaj renovigeblaj ... Mono, ekde hodiaŭ, ne plu estos bezonata ... ĉiuj havos ĉion deziratan sen esti devigataj labori por tio ... (la homoj brakumas unuj la aliajn, la paroj kisas sin ... pluraj asertas, ‚Mi diris al vi ke io bona okazos’). Ĉiuj konstruaĵoj estos rekonstruitaj ... por tio ni bezonos proksimume unu semajnon ... ni esperas, ke vi pacience eltenos ... post tiu semajno ĉiuj havos domon kun plej moderna teknologio ... nun, mi ŝatus diri, ke tio okazos sendepende de via merito ... sed la vero estas, ke ne estas tiel ... do, mi profitas la okazon por anonci parton de la plano, kiu ne estas tre facile digestebla ... (denove, la silento estas totala). Ni vidis, ke vi havas proksimume 7000 milionoj da loĝantoj ... kaj, analizinte ĉies aŭrojn, ni konstatis, ke ĉirkaŭ 4000 milionoj havas siajn kolorojn ekde malhela grizo ĝis nigro ... tio, bedaŭrinde, estas neakceptebla en la nova ordo ... mi devas diri, ke tiuj homoj estos eliminitaj ... sen doloro, kompreneble ...”

Noto de la kronikisto: Eĉ se ni ĉiuj konsideras nin mem esence bonaj, fronte al testo tiel tuja kaj konkreta kiel la ĉi tie proponata, ni povas subite memori pri momentoj, en kiuj ni ne agis tiel bone, kiel ni povintus, kaj – malpovante vidi aŭron – ne sciante, ĉu la pezo de la ekstertera Justico falos sur nin ... per tio mi volas diri, ke la ĝojo, kiu regis en la stadiono, rapide transformiĝis en panikon, kaj multaj volis forkuri. Kelkaj petis helpon de militistoj, aliaj preĝis.

„Kalmon, mi petas”, daŭrigis la alimondano. „Tiu parto de la projekto ne diskuteblas kaj realiĝos baldaŭ, do ni rekomendas, ke vi restu trankvilaj, sendepende de via eventuala destino ... se vi komencas krii kiel frenezuloj, mi ne povas paroli kaj vi min devigas paralizi vin ... bonvolu, ne estu infanecaj ... mi preskaŭ finis ... la lasta parto de nia pli ampleksa plano pro tio, ke la plejmulto el ni revenos al nia planedo, post kiam la ordo estos restarigita, konsistas el du strategioj: la unua estas lasi ĉi tie grupon de volontuloj, kiuj regos la mondon dum sep jaroj ĝis la novaj transgenaj homoj estos pretaj por transpreni la respondecon. La dua – kaj la pli inteligentaj tutcerte jam intuicias, pri kio temas – estas fekundigi duonmilionon da inoj, kiuj naskos novan rason de mutaciintoj kun eksterordinaraj kapabloj kaj kiuj havos en sia DNA la instinkton de memkonservado nepra por gvidi ĉi planedon kiel eble plej bone en la estonteco”, li finparolis.

„Vi ne tuŝu mian filinon!” kriis patro, preta defendi la honoron de sia filino ĝis la lastaj konsekvencoj.

„Paĉjo, silentu”, kriis lia filino, eble entuziasmiĝinta pro la eblo esti fekundigita de eksterterano, eble por komprenigi al li, ke ne estas eliro.

„La ŝanĝiĝo komenciĝas nun”, asertis la alimondano, antaŭ ol li malaperis.

Alejandro COSSAVELLA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alejandro Cossavella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rakonta koliero

Da rakontaroj, kolektoj de noveloj en nia literaturo aperis multe. La rakonta ĝenro estas teorie la plej facila. Ne estas rimoj devigaj, ne estas ritmo sekvota, ne estas fiksformaj strofoj. Ĉio tio estus balasto, la tuto tenas sin tra la rakontata epizodo: ne tro da personoj enplektitaj, ili ja kreus konfuzon, ne tro da moralaj predikoj, ili tuj divenigus la filozofion de la aŭtoro, dum la rakonto estas dialogo inter la aŭtoro kaj la leganto, kaj ne strange, se legantoj diversaj sentus la saman rakonton malsame.

Anarkiisma sento

Mi neniam renkontis Miguel Fernández persone, almenaŭ neniam konscie: eble ni apudpasis unu la alian ĉe iu kongreso, sed mi ne memoras. Mi renkontas lin en Sennaciulo, en la bitbulteno de Hispana Esperanto-Federacio, ni kunas en Beletra Almanako. Tamen ĉiam min allogis tiu anarkiisma sento, tiu spiro de libereco, tiu omaĝo al la falintaj por sia kredo, solidaj principoj, kiujn mi sentas al mi komunaj.

El la kvar startintoj de la „ibera grupo” per Ibere libere, Fernández estas la plej konsekvenca, la plej kohera, la plej muzika. Jorge Camacho estas sendube la plej produktiva: momentaj impresoj, vojaĝoj, politiko, persona filozofio; Miguel Gutiérrez, sub plumnomo Liven Dek, per sia kolekto Sferoj patronas sciencfikcion, Gonçalo Neves instruas per humuro; Fernández preskaŭ antiteze, malsimile al ĉiuj, tre skrupule mezuras siajn paĝojn, siajn liniojn, tiel ke lia tuta rakonta produktado de 1995 ĝis 2012 konsistas entute el dek ses eroj, el kiuj ok estas verkitaj en la unua periodo kaj aperis en Ekstremoj jam en 1997, do fakte certa ono de la libro estas jam konata. La aliaj ok do diluiĝis tra dek kvin jaroj. Certe, li plenigis tiun tempon, produktante ankaŭ poemojn kaj kantojn; lia tre esprimiva hispaneska lispa voĉo cirkulas abunde en Jutubo; ne eblas imagi hispanan kongreson sen liaj prezentadoj.

Historio

Lin ligas al mi ankaŭ la gusto kaj la respekto por la historio, pri kiu li donas mirindajn ekzemplojn per artikoloj en revuoj. Pli sobra ol Steele, malpli datumdona ol Lins, li kapablas verki literature pri historio majstre.

Alia atuto: neniam leganto trovas en la verko signon de malŝato, vulgaran esprimon; li amas siajn protagonistojn, eĉ la negativaj modeloj havas ion pozitivan, ja ankaŭ ili estas homoj.

Libereco

La unua protagonisto de ĉi tiu novelaro, La vorto kaj la vento, tra tri komencaj rakontoj estas amo al libereco, anarkiismo, tiu anarkiismo ĝisosta, ankoraŭ romantika, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke oni devas ribeli kontraŭ tiraneco, kiu subpremas, enkarcerigas, mortigas. Kortuŝa estas la novelo en kiu, al anarkiisto najlita al sia lito oni kredigas, per ĝenerala teatraĵo ludata versimile en la stratoj de la urbeto, ke la revolucio venkis kaj ke la laboristoj alprenis la povon. La civila milito estas memorigata ĉiupaŝe, agace por malgajninto, kun siaj kruelaĵoj, maljustaĵoj.

Amo

Alia protagonisto: la amo, tiu seksa, intelekta, spirita, kiun oni jam trovis kiel senrivalan aganton en la samaŭtora El la sonoraj soloj. Kisoj teneraj, kisoj grandiozaj, eĉ „kosma kiso” kun Adriana, miksiĝas kun volupto, kelkfoje simple aludata, sed saĝa kapo duonvorton komprenas. Ino kunestas ĉiam, eĉ se mortinta: Tiumomente mi solis sur la lito, sed Alba ne forestis. Neniam ŝi forestos, tiel longe kiel la mondo mondos. [...] Mi nudigis min tuta. Plonĝe. Sensis, ke la lipoj de Alba, en infinita likva multobliĝo, kisas ĉiun poron de mia haŭto. Mi mergis min ĝisfunde por apercepti ŝin absolute kovranta mian korpon. Alba ĉieis. Dominis min nepriskribebla delektiĝo. Paroksisma, paradiza. Mi sentis min mar-ondo. Mi rompiĝis en ŝaŭmo. Plezuro apogeis ... La subkolekto (ĉu ĉapitro en la novelaro?) Variacioj pri ama temo efektive pritraktas nur amon laŭ cent aspektoj, vivatan preskaŭ konstante en muziko; la titoloj de la noveloj Largo ma non tanto, Andanto, Tange, verkitaj en la periodo 2012-2013, kreas jam la atmosferon. Ĉu viro bezonas elekti nur unu virinon el paro, unu, al kiu oni nepre fidelu? Ne nepre, oni povas prezentiĝi kun du gardenioj ...

Morto

Oftas la sento pri morto kaj pri postmorta rememoro pri la amat(in)o; tiel la morto estas ekzorcata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. La amata figuro daŭre prezentiĝas en la sonĝoj veraj, en tiuj duonveraj, en la soleco: ĝi restas konstante. Efektive, tio donas kontinuecon al la rakontaro, tiel ke prava estas la subtitolo Rakonta koliero; engravuro de ĉi tiu kontinueco estas ankaŭ arte aranĝita truko, ke ĉiu sekvanta novelo komenciĝas per la lasta frazo de la antaŭa, kvazaŭ transdono de stafeto.

Supervivo al la diktaturo

Plej freŝa estas la lasta parto, verkita en 2015. Iom longeta rakonto estas pri la preparado de filmo pri la unua amo de Marcos Ana (1920-2016), hispana poeto enprizonigita en sia dekoka jaro pro politikaj motivoj sub la regado de Francisco Franco kaj liberigita nur post 23 jaroj da karcero. Fernández mem kunvivis kun Marcos Ana la sperton de tiu preparado, kaj tion li rakontas en la libro; lia historia precizeco raportas, ke Ana post la liberiĝo estis ekzilita kaj estis invitita al multaj prestiĝaj lokoj en Eŭropo kaj Ameriko, kie li ricevis sennombrajn honorigojn kaj kie li rakontis pri siaj idealoj kaj sia kruda karcera vivo, punktita ankaŭ de psikologiaj atakoj, ekzemple minaco pri sekvamatena ekzekuto.

Li iel rolis kiel simbolo de pluvivado sub la hispana diktaturo kaj kiel daŭra instiganto al lukto por libero, kaj en Francio li konkrete agadis pere de tiucela centro de informado kaj solidaro kun ĉiuj viktimoj de politika subpremado.

Ĉi-teme, bonvolu permesi al mi personan memoron: Marcos Ana venis ankaŭ al Pisa kaj parolis en ne rapida hispana, sen traduko, tute bone komprenebla por la multaj aŭskultantaj studentoj italaj, inter kiuj estis mi. La mallonga posta pli intima konversacio kaj energia manpremo iel transigis al mi liajn sentojn de maturaĝa persono ankoraŭ junece alkroĉita al la idealoj de socialismo kaj homa frateco.

Kiel apendicojn la leganto trovas poemojn, rilatantajn al la temoj menciitaj (du de Marcos Ana, tradukitaj) kaj unu porinfane reduktitan ĉarman rakonton pri la troja milito, ĉerpitan el pli granda plano pri dulingva (esperanta-hispana) rerakonto pri tiu fama evento, inkluzivanta neprajn aludojn al tuta aro da mitologiaj cikloj. Junulo, kiu ne konas la grekan mitologion, trovos ĉi tie stimulon al studado kaj enprofundiĝo.

Leksike kaj muzike

Ne decas konsideri la recenzon kompleta sen aludo al la lingvaĵo. Fernández majstras la lingvon ne nur leksike (tenu NPIV-on ĉemane), sed ankaŭ muzike: frazoj mallongaj, kvazaŭ akordoj: Fajris karesoj. Anksie. Aŭdace. Direkte al ŝia ĝu-kerno. Ŝanceliĝis virto. Sed ... fine, ve, imperiis la sesa di-ordono. Abundas verbigoj el substantivoj, el adjektivoj: la suno diamantis, longis la vesperoj, li ellangis tiun misteron el ŝia buŝo, li forsagis surstraten, stelis la lumoj de la montaraj vilaĝoj, Paŭlo kaj Roberto foraŭtis Skotlanden kaj tiel plu. Vera ĝuo por lingvaj spertuloj, sed ankaŭ legolibro por duagrada kurso, kie oni analizu ĉiun vorton por lerni, kiom esprimpova estas la kunmetado de radikoj kaj kiom flua povas esti eĉ arte kunplektita lingvaĵo.

Carlo MINNAJA
Miguel Fernández: La vorto kaj la vento. Eld. Mondial, New York, 2016. 250 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-1-59569-315-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Preĝejoj en Ĥarkivo

Ĥarkivo estas vere multnacia urbo. Proksimume triono de ĝia loĝantaro de 1,45 milionoj laŭ nacieco estas ne ukrainoj, sed anoj de aliaj nacioj. La plimulto de la kredantoj en la urbo estas ortodoksaj kristanoj. Tial la funkciantaj kaj nun konstruataj religiaj konstruaĵoj estas ĉefe ortodoksaj. Krome, el la 700 religiaj societoj en la ĥarkiva regiono en la jaro 2007 plimultis tiuj de ortodoksaj kristanoj.

Ortodoksaj preĝodomoj

La plej malnova religia konstruaĵo en la urbo estas la vira monaĥejo de la Perado de la Virgulino. Ĝin oni nomas „La koro de la urbo”. Sur ĝia teritorio troviĝas ankaŭ monumentoj omaĝe al Jesuo Kristo kaj la 1000-jariĝo de la baptado de Rusio. Ĝia katedralo estis konstruita en 1689. Mallarĝaj longaj fenestretoj kaj fortikaj muroj atestas, ke la katedralo apartenis al la fortikaĵa sistemo de la ĥarkiva fortreso. Siatempe ĉi tie oni entombigis la urbajn episkopojn kaj ankaŭ familianojn de la ukraina verkisto Hrigorij Kvitka-Osnovjanenko.

La katedralo de la Anunciacio estis konstruita en 1901 kaj nun estas la plej granda en la urbo. En 1930 la katedralo estis „fermita”, kaj laŭ atestoj de maljunaj loĝantoj en ĝi troviĝis ĉevalejo kaj deponejo de nafto-produktoj. Ĝi estis refunkciigita dum la nazia okupado. Post la liberigo de la urbo ĝi daŭre funkciis kaj plu funkcias ankaŭ nun.

Plia preĝodomo troviĝanta en la urba centro estas la preĝejo de la Ĉieliro de la Dipatrino Maria. La unua informo pri ĝia ligna konstruaĵo aperis en 1658. Pro hastado dum la konstruado la preĝejo baldaŭ ruiniĝis. Kaj la ŝtona vario de la preĝejo (ĝin oni finkonstruis en 1688 apud la malnova), kaj malgranda kapelo staris ankoraŭ cent jarojn poste sur la loko de la malnova ligna preĝejo.

En 1733 okazis granda incendio, kiu plene ruinigis la preĝodomon, sed unu jaron poste ĝi estis plene rekonstruita. La incendio ne restis sen sekvoj, iompostiome la preĝejo ruiniĝis. Oni decidis plene rekonstrui ĝin. La konstruado de la nova preĝejo estis finita en 1783.

Preĝejoj de aliaj eklezioj

Pri la ortodoksaj preĝodomoj en Ĥarkivo oni povas verki grandegan artikolon. Se oni kalkulus ilin ĉiujn, la nombro povus atingi milon. Tamen krom ili en la urbo estas ankaŭ preĝejoj de aliaj konfesioj.

La romkatolikan katedralon oni konstruis en novgotika stilo en la periodo 1887-1892. Samkiel aliaj religiaj konstruaĵoj, tiu preĝejo multajn jarojn estis uzata ne por sia celo. Nur en la 1990aj jaroj post restaŭraj laboroj ĝi denove ekfunkciis kiel preĝodomo.

La historio de la romkatolika konfesio en Ĥarkivo komenciĝas en la 18a jarcento, kiam en la urbo estis proksimume 100 eksterlandanoj, plejparte katolikoj. Pro manko de preĝejo la diservoj okazadis en la 1a ĥarkiva gimnazio. Ekde la 19a jarcento, kiam en la urbo ekfunkciis universitato, la nombro de la katolikoj pligrandiĝis. Ekde 1923 la diservoj okazis en aŭditorio de la universitato.

Apud la urba centro troviĝas sinagogo. Longan tempon ankaŭ ĝi estis forprenita de la kredantoj kaj servis kiel sporthalo.

Fine de la 18a jarcento sur la loko de la nuntempa sinagogo troviĝis preĝodomo en klasikstila konstruaĵo. Konkurso pri nova sinagogo estis anoncita inter arkitektoj kaj la konstruado efektivigita en 1912-1913. La sinagogo tamen estis fermita en 1923. Nur en 1990 la konstruaĵo estis redonita al la judoj.

Notindas, ke la ĥarkiva sinagogo estas la plej granda en Ukrainio kaj la dua en Eŭropo post la budapeŝta. Laŭ diversaj informoj ĝis la rusa revolucio de 1917 estis kvin sinagogoj en Ĥarkivo.

Ĥarkivaj islamanoj (ĉefe tataroj kaj turkoj) okazigas diservojn en la moskeo Fatima. Ĝi estas ĉefa preĝodomo por islamanoj en la urbo. Oni konstruis ĝin en 1906, poste en 1936 ĝi estis plene detruita kaj en 2006 rekonstruita. Provoj rekonstrui la moskeon estis faritaj ankoraŭ en 1999. Kelkfoje estis paŭzoj en la rekonstruado kaj nur en 2000 estis farita fosaĵo, en kiu oni trovis fragmentojn de la antaŭa fundamento de la moskeo. Ĝi fariĝis bazo por la rekonstruota. Ĝis tiam la antaŭa konstruaĵo de la moskeo servis kiel fulmoŝirmilo.

La moskeo servis ankaŭ kiel islama lernejo, kaj poste ĝi ekfunkciis kiel tatara preĝodomo. Laŭ esploroj de sciencistoj en Ĥarkivo en 1866 estis 38-persona islamana komunumo, kaj en 1897 en la urbo jam loĝis 760 tataroj.

Armenoj, budhistoj, karaimoj

La unua armena pastro venis al Ĥarkivo en 1870. La preĝodomo de la armenoj tiutempe troviĝis en ordinara domo. Nur en 2000 oni donis permeson pri la konstruado de armena preĝejo. La unuaj 16 sanktaj ŝtonoj en ĝian fundamenton estis metitaj la 1an de julio 2000. La preĝejo Surb Harutjun (Sankta Resurekto) ekfunkciis en 2004.

Budhistoj povas preĝi (aŭ mediti) en la Ĥarkiva Budhisma Centro, kiu estis registrita kaj ekfunkciis en 1992. Tio okazis post la vizito de lamao Ole. Dum la unuaj ok jaroj kvarfoje ŝanĝiĝis la adreso de tiu centro. Ekde 2000 la Budhisma Centro troviĝas en granda privata domo kun areo de 500 m 2. Krom kutimaj ĉiutagaj meditadoj la Ĥarkiva Budhisma Centro regule okazigas prelegojn. En ĝi troviĝas ankaŭ biblioteko.

Keneso estas preĝejo de la karaimoj (krimeaj tataroj, kiuj apartenas al la judismo). La unua ĥarkiva keneso ekestis en 1853. La nuntempan oni komencis konstrui en 1891, kaj ĝi ekfunkciis en 1893. En 1929 la sovetia registaro malfunkciigis la preĝodomon kaj lokis en la konstruaĵo la klub-muzeon Militema ateisto. Poste oni faris plurajn arkitekturajn ŝanĝojn. Nur en 2006 la domo estis redonita al la karaima komunumo.

Ni ne mencias la konstruaĵojn de baptistoj, atestantoj de Jehovo, anoj de la pentekosta kristanismo kaj de aliaj religiaj konfesioj, kies membroj malmultnombras. Nun en Ĥarkivo estas konstruataj pluraj preĝejoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ Cibulevski

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Milito kaj paco allogas turistojn

Unu el la plej ŝatataj ekskursoj por britaj turistoj en la litova ĉefurbo Vilno celas lokojn, kie oni filmis scenojn por BBC-serio bazita sur la romano Milito kaj paco de la rusa verkisto Lev Tolstoj.

La televida furorserio estis farita en Litovio, Latvio kaj Rusio. Pro la sukceso de la serio litovoj tuj preparis specialan itineron tra Vilno. Ili estigis tri ekskursojn por ŝatantoj de la serio – piede, bicikle kaj aŭte.

La turistoj vizitas dek du filmolokojn: la Rusan Straton (Rusų gatvė), la kastelon de Gediminas, la preĝejon de la franciskanoj, la universitaton, la Straton de Bernardanoj (Bernardinų gatvė) kaj multajn aliajn.

Napoleono

La simbolo de la litova ĉefurbo – la kastelo de Gediminas – aperas jam en la unua parto de la serio. Notindas, ke dum la epoko de Napoleono samloke staris nur kastel-ruinoj. En la filmo la kastelo servas kiel fortikaĵo en la Alpoj, kie generalo Kutuzov kaj princo Andrej Bolkonskij diskutas la eblon, ke la rusa armeo venkos Napoleonon.

La franciskana monaĥejo estas unu el la plej grandaj en la litova ĉefurbo. Survoje al Moskvo Napoleono uzis ĝin kiel grajn-deponejon. En la filmserio ĝi servas kiel rezidejo de Bolkonskij.

Rusų gatvė (Rusa Strato) aperas en la kvara parto kiel moskva strato. Nepris ĝin kovri per „neĝo”, ĉar la eventoj en la romano okazis vintre. Aperas ankaŭ aliaj malnovaj stratoj en Vilno, ekzemple Dominikonų gatvė (Dominikana Strato). Ankaŭ ĝi fariĝis moskva strato kaj videblas kun ĉevaloj kaj kaleŝoj.

Ekzekutejo

La korto de la benediktana monaĥejo estas same „translokita” al Moskvo. En la sesa parto ĝi fariĝas la ekzekutejo de rusaj militkaptitoj mortpafitaj de francaj soldatoj.

Pli kaj pli gravas film-turismo en Litovio. Jurgita Kazlauskienė, la estrino de la litova turisma departemento, diris, ke tia turismo estas ja nova, sed multaj filmkompanioj komencas tie labori.

Ĉefrolis en la serio Paul Dano, Lily James kaj James Norton. Furoris Milito kaj paco en Britio, kaj ĝi estos dissendata de televid-stacioj en multaj landoj.

LAST
kunlaboranto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memore al sindonemaj eksterlandaninoj

Ĉiun 24an de aprilo, dum 102 jaroj, la armena popolo rememoras la masakron de siaj antaŭuloj fare de la otomana registaro en la jaro 1915. Multaj armenoj sukcesis saviĝi kaj konservi sian identecon danke al virinoj, alveturintaj kiel misiuloj el diversaj landoj.

Eksciinte pri la suferoj de la malproksima armena popolo, ili lasis sian hejmon, veturis milojn da kilometroj, kaj sin dediĉis al savado de armenoj. Eblas ekzempli ĉi tiun sindediĉemon per biografietoj de kvin tiaj virinoj.

Karen Jeppe

Karen Jeppe naskiĝis en Danio en 1876. Ŝi studis medicinon en Kopenhago. De la organizaĵo „Danaj amikoj de armenoj” ŝi eksciis pri la historio de masakritaj armenoj. En 1903 la 27-jaraĝa Jeppe, jam sufiĉe bone reganta la armenan lingvon, troviĝis en la urbo Urfa, kie ŝi edukis 300 orfojn.

Kiam en Urfa komenciĝis en 1915 bataloj por defendi armenojn, ŝi sukcese savis la vivojn de pli ol 30 000 infanoj kaj virinoj. En 1922 ŝi fariĝis reprezentanto de „Ligo de nacioj”. Ĝis sia morto en 1935 ŝi laboris en Alepo (Sirio), kie ekde 1947 situas gimnazio portanta ŝian nomon.

Anna Hedvig Büll

La estonino Anna Hedvig Büll naskiĝis en 1887 en riĉa familio en la urbo Haapsalu. Ŝi regis la rusan, francan, anglan kaj germanan lingvojn. Dum sia misiula agado ŝi eklernis ankaŭ la turkan kaj armenan lingvojn. Eksciinte pri la sorto de armenoj, ŝi forveturis al Kilikio, la urbo Maraŝ, por eklabori ĉe germana orfejo.

En 1918 ŝi savis de turka malliberejo orfajn infanojn. En 1922 ŝi alvenis en Alepo, ekzilejo de armenoj, kaj iniciatis malfermon de malsanulejo. Ŝi organizis laboron por armenaj virinoj, kies varoj estis vendataj en Eŭropo.

Büll forpasis 94-jaraĝa, en 1981, en Germanio. En 2003 grundo de ŝia tombejo estis alportita al Armenio kaj enlokita en la memor-muron pri viktimoj de la genocido de armenoj.

Bodil Catharina Biørn

En la norvega urbo Kragoro naskiĝis en 1871 Bodil Catharina Biørn. En 1908 ŝi veturis al la otomana imperio kaj tie fotis la teruraĵojn. Reveninte Norvegion, ŝi kunportis fotoalbumon kaj ankaŭ du-jaraĝan armenan knabon, kiun ŝi nomis Fritjof, laŭ la humanisto Nansen.

En 1922 ŝi reiris al Sirio kaj poste al sovetia Armenio. En la urbo Aleksandropolo ŝi fondis orfejon „Lujsaĥbjur” („Fonto de lumo”). Ĝis 1935 ŝi laboris en Sirio, helpante armenojn. Ŝi forpasis en Norvegio en 1960.

En 2015, nepo de Bjorn, Jussi, transdonis al la armena genocido-muzeo manuskriptojn de sia avino. Li informis, ke multaj fotoj kaj materialoj de la avino nun troviĝas en la Norvega Reĝa Arkivo.

Maria Jacobsen

Maria Jacobsen naskiĝis en la dana urbeto Sijme en 1882. En 1907 ŝi veturis al la urbo Kharperd kaj estris malsanulejon. Ŝi eklernis la armenan lingvon kaj samtempe komencis kolekti materialojn por estonta 600-paĝa albumo, poste tradukita en la armenan kaj eldonita fine en 1979.

En 1919, savinte pli ol 3600 orfojn suferantajn pro tifo, ŝi mem malsaniĝis kaj bezonis kuracadon en Usono. Tie ŝi kolektis monon por armenaj orfoj.

La humanisma agado de Jacobsen estis alte taksata de la dana registaro. Ŝi fariĝis la unua virino, kiu ricevis de la registaro oran medalon. Ŝi mortis en 1960.

Alma Johansson

La svedino Alma Johansson naskiĝis en 1880. De 1901 ĝis 1915 ŝi laboris en okcidenta Armenio, en germanaj misiistaj organizaĵoj kaj orfejoj. Dum 1920-1921 ŝi helpis al savitaj infanoj en Konstantinopolo.

En 1923, translokiĝinte al Tesaloniko (Grekio), ŝi fondis fabrikon por 200 armeninoj-fuĝintoj kaj malfermis infanĝardenon kaj lernejon en la urbo Charilaos. Fine de 1941, post la faŝisma okupado de Grekio, ŝi revenis al Svedio, sed daŭris ŝiaj ligoj kun armenoj.

Ŝi eklernis la armenan, kaj postlasis librojn: „Forpelita popolo” (1930) kaj „Vivo de forpelitoj” (1931).

La armenoj dankas al tiuj kuraĝaj kaj bonkoraj virinoj, pro kiuj nun vivas multaj. Eble ankaŭ mi estas posteulo de unu el la savitaj orfoj ...

Lida ELBAKJAN
korespondanto de MONATO en Armenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du biletoj por teatro

Dinko, la maljuna pensiulo, ĉiun posttagmezon venis en la parkon, sidiĝis sur unu el la benkoj kaj rigardis la homojn, kiuj pasis preter li. Estis gejunuloj, studentoj, lernantoj, aŭ viroj, virinoj, kiuj certe laboris en la proksimaj oficejoj. Ili ĉiuj rapidis kaj tute ne rimarkis Dinkon, kiu por ili verŝajne similis al monumento, silenta kaj senmova. Monumento, kiu bezonas nenion. Vere, post la pensiiĝo Dinko bezonis nenion, nek monon, nek renkontiĝojn kun konatoj, kiuj delonge forgesis lin. Liaj tagoj jam pasis malrapide, ligitaj unu al alia kiel longa peza fera ĉeno, kaj ofte li demandis sin, ĉu hodiaŭ estas mardo aŭ merkredo.

Foje, kiam li silente sidis sur la benko en la parko, rigardante la florojn en bedo, antaŭ li ekstaris junulo kaj afable salutis lin:

– Bonan tagon, sinjoro Milev.

Dinko mire alrigardis la junulon, kiu ŝajnis al li tute nekonata. „De kie li scias mian nomon?” demandis sin Dinko.

– Vi ne rekonis min? – ekridetis la junulo.

– Ne – konfesis iom sinĝene Dinko.

– Mi estas Vesko. La knabo, al kiu vi sen bileto permesis spekti la dimanĉajn teatrajn prezentojn.

Nun Dinko rememoris, kaj antaŭ liaj okuloj aperis bildo, kiun li delonge forgesis. Antaŭ jaroj Dinko estis aktoro en la teatro. Tiam li ludis komikajn rolojn en preskaŭ ĉiuj teatraĵoj kaj same en la teatraĵoj por infanoj. Foje dimanĉe estis infana prezento. Antaŭ la enirejo de la teatro staris gepatroj kaj infanoj por eniri la salonon. Tiam estis kutimo, ke la geaktoroj bonvenigis la publikon ĉe la teatra enirejo kaj salutis la spektantojn per la vortoj: „Bonan venon kaj agrablan amuzon.” Dinko estis ĉe la pordo kaj bonvenigis la gepatrojn kaj la infanojn, kiuj rapidis eniri. Kiam preskaŭ ĉiuj eniris, Dinko rimarkis, ke antaŭ la pordo staras nigrahara knabo kun grandaj malhelaj okuloj kiel olivoj.

– Kial vi ne eniras? – demandis Dinko la knabon.

– Mi ne havas bileton.

– Ĉu viaj gepatroj ne aĉetis por vi bileton?

– Ne.

– Kial?

– Miaj gepatroj ne estas ĉi tie. Ili laboras en Hispanio.

– Kaj kiu zorgas pri vi? – alrigardis Dinko la knabon.

– Mia avino.

– Ŝi certe povis aĉeti bileton kaj veni kun vi spekti la teatraĵon.

– Ŝi diras, ke ŝi ne ŝatas spekti infanajn teatraĵojn – respondis mallaŭte la knabo.

– Kiel vi nomiĝas?

– Vesko.

– Bone, Vesko. Eniru kaj spektu la teatraĵon – diris Dinko kaj mane enkondukis la knabon en la salonon.

– Ĉu sen bileto? – demandis Vesko mire.

– Jes, sen bileto. Mi permesas al vi.

La grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiuj jam naĝis en larmoj, ekbrilis pro ĝojo.

Post du semajnoj Vesko denove staris antaŭ la teatro kaj Dinko denove permesis al li eniri sen bileto. Tio ripetiĝis kelkfoje. Certe Vesko ege ŝatis la teatron kaj deziris spekti ĉiujn infanajn teatraĵojn.

– Vesko, vi jam estas plenkreska viro – diris Dinko. – Kian laboron vi faras?

– Mi estas aktoro, sinjoro Milev, kaj nun mi ludas en la sama teatro, en kiu vi iam ludis. Kelkfoje mi vidas vin ĉi tie, en la parko, kaj hodiaŭ mi decidis alparoli vin kaj doni al vi du biletojn, por vi kaj via edzino, por ĉi-vespera teatra prezento. Mi ĝojus, se vi venus spekti min.

– Dankon, Vesko, mi nepre venos, sed bedaŭrinde mia edzino antaŭ kelkaj jaroj forpasis, tamen mi venos kun iu amiko – diris Dinko, kaj li eksentis larmojn en siaj okuloj, similajn al la larmoj, kiujn li iam, antaŭ multaj jaroj, vidis en la grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiam li staris sola ĉe la teatra pordo.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Postfasta festo

La 6an de julio islamanoj tutmonde celebras la sukerfeston. Ĝi markas la finon de Ramadano, kiam islamanoj fastas dumtage kaj rajtas manĝi nur nokte. La sukerfesto simbolas la revenon de la homoj al pureco kaj indikas, ke ili povas prokrasti la plenumon de siaj deziroj.

En Indonezio vivas pli ol 200 milionoj da islamanoj. Ili celebras la sukerfeston i.a. per apartaj manĝaĵoj. La ĉefaj konsistas el unikforma rizkuko ketupat, spica bovaĵo rendang, kareo, spica terpomaĵo kaj riznudeloj.

Preskaŭ ĉiu familio kuiras hejme la suprajn pladojn. La blanka rizkuko simbolas purecon, la staton de la homoj post fastado, kaj la viandaĵoj simbolas la plurecon de la homoj.

Fromaĝo

Indonezianoj ĝuas ankaŭ dolĉajn manĝaĵojn dum la sukerfesto. Temas pri malgrandaj kukoj kastengel faritaj el fromaĝo, ananaso nastar, nukso putri salju kaj ĉokolado. Troveblas ankaŭ pli tradiciaj kukoj, ekz. rizĉipso ranginang.

Pro granda postulo por sukerfestaj manĝaĵoj, preskaŭ ĉiujare kreskas la kostoj de viandaĵoj kaj spicaĵoj.

Dum la sukerfesto, la islamanoj post sunleviĝo havas specialan preĝon. La preĝo ofte okazas en publika spaco, do vojaĝantoj dum la sukerfesto ne estu surprizitaj, se ili surstrate trovas preĝantojn. Multaj homoj aĉetas novajn vestaĵojn por la sukerfesta preĝo.

Vilaĝo

Ĉiu indoneziano deziras festi kun sia familio. Tio havas apartan nomon: mudik, kio signifas „reveni hejmen al la vilaĝo”. La multaj mudik-antoj, vojaĝante el la urbegoj, kie ili laboras, al vilaĝoj, kie ili naskiĝis, plenŝtopas la ŝoseojn. Dum grandaj urboj, kiel Ĝakarto, relative malplenas, bruas la vilaĝoj pro aŭtoj, motorcikloj kaj homoj.

Fojfoje okazas tragedioj. Lastatempe, en la urbo Brebes, estis blokata la trafiko dum 12 horoj. Mortis pluraj homoj en siaj veturiloj pro troa uzo de klimatizado kaj pro karbondioksido en la aero. Ambulancoj, pro la densa trafiko, ne povis atingi la suferantojn.

Malgraŭ ĉio, la sukerfesto estas grava tago por la indonezianoj, kiuj kunfestas kun familianoj, kaj ankaŭ por turistoj, kiuj ĝuas la feriajn tagojn antaŭ kaj post la festo.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvin gutoj el oceano

Julia Sigmond, rumania hungarino, pupteatristino, dum 60 jaroj korespondis kun dekoj da esperantistoj. Akumuliĝis abundego da leteroj. Kaj ŝi decidis kolekti leterarojn de kelkaj personoj, kiuj povas prezenti intereson ankaŭ al la vasta publiko. Do, ŝi elektis kvin personojn – iuj el ili (Ada Fighiera Sikorska, Tibor Sekelj) estas internacie tre vaste konataj kaj lasis grandan spuron en la historio de Esperanto, iuj estas pli konataj naciskale (Johannes Palu, Nikolao Danovskij, Stanisław Janusiewicz), sed ankaŭ ilia rolo en la evoluo de niaj lingvo kaj movado estas senkonteste signifa. Kaj simple kiel homoj ili estis ege interesaj.

La kolektoj de la leteroj estas plenaj: ili inkludas la tutajn leterarojn, kiujn ricevis de ili Julia Sigmond, ĉu tio estas grandaj aŭtobiografiaj skizoj, ĉu gratulkartoj. Bedaŭrinde, sed neeviteble, la korespondadoj estas unuflankaj, kaj pri kelkaj aferoj, je kiuj la homoj respondas, ni povas nur konjekti. Sed ja kompreneble estas, ke en la epoko de manskribado de leteroj oni ne ofte kutimis lasi kopiojn de siaj propraj leteroj ...

Kion donas al ni la legado de malnovaj leteroj? Unue, ni ekscias ion pri la elstaraj homoj – pri iliaj vivcirkonstancoj, detaloj de biografioj, pensmanieroj ... Eĉ tiam, kiam la informoj ne estas tute novaj (ekzemple, Ada Sikorska lasis libron de rememoroj, en kiuj ŝi rakontas multon el tio, kion ŝi rakontas al sia korespondamikino), ni vidas novajn aspektojn de la faktoj, sentas aliajn, pli intimajn intonaciojn, kio donas specialan guston al ilia percepto. Sed plejparte ĉio estas nova.

Due, ni travivas la vivepokojn, kiuj nun estas historiaj – kaj travivas ne per oficialaj raportoj en gazetaro, ne de la vidpunkto de ĵurnalistoj, sed per vortoj de simplaj homoj – ja en privata korespondado eĉ famaj ĵurnalistoj kaj verkistoj kutimas esprimi sin iom alimaniere ol en la tekstoj destinitaj por publikigo. Do principe temas pri tuŝado de la viva historio – tia, kia ĝi perceptiĝis en ĉiu konkreta tempo. Antaŭ jardekoj homoj (ĉiu el ni!) pensis iom alimaniere ol nuntempe, kaj la malnovaj leteroj permesas tion bonege eksenti.

Sekve, Julia Sigmond malkovris al ni freŝan historian fonton, kiu malofte atingeblas eĉ por profesiaj historiistoj (ja ne multaj privataj arkivoj estas por ili atingeblaj), kaj des pli – por ordinara leganto. Notindas, ke tiu fonto nuntempe apartenas jam precipe al la pasinteco – ĉiam malpli da homoj korespondas surpapere, kaj elektronika korespondado estas ĝenerale pli supraĵa, kaj la arkivoj ne tiom bone konserveblas kaj retroveblas. Des pli tio estas la kaŭzo por pli zorge rilati al tiuj trezoroj, kiuj dume kuŝas en hejmaj arkivoj de malnovaj esperantistoj! La leteraroj publikigitaj en tiu ĉi libro estas interesaj, sed tio ja estas nur kvin gutoj el la oceano de esperantista korespondado!

Kaj nepre prenu la libron Kvin geamikoj kaj legu ĝin – tio donos la realan eblon konatiĝi – vere, preskaŭ persone konatiĝi! – kun kelkaj elstaraj homoj, kaj senti, kial kaj kiel ili vivis kaj sukcesis tiom multe fari por nia lingvo kaj komunumo.

Nikolao GUDSKOV
Julia Sigmond: Kvin geamikoj Eld. Exit, Cluj-Napoca, 2016. 480 paĝoj. ISBN 978-973-7803-31-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bardejov: kulturhistoria perlo de Slovakio

La urbo Bardejov situas en la nord-orienta parto de Slovakio je ĉirkaŭ 450 km de la ĉefurbo Bratislavo. La urbo spegulas la riĉan historion de la slovaka nacio pere de multaj monumentoj. Proksime al Bardejov troviĝas fama banloko.

Historio

La unua skriba mencio pri Bardejov datumas de la jaro 1241. Tiutempe ĝi estis parto de grava komerca vojkruciĝo. Lige kun tio la urbo ricevis diversajn privilegiojn kaj en 1376 la rangon de libera reĝa urbo. Komence de la 16a jarcento ĝi havis gimnazion, muzikan lernejon, teatron ktp. La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878) kaj bataloj. Ĝi suferis ankaŭ peston.

En la urbo oni povas admiri unu el la plej bone konservitaj urbaj fortikaĵoj. Ĝi kaj la komplekso de judaj konstruaĵoj estas enskribitaj en la Listo de la Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko (2000). Grava ero de la ĉefplaco estas la gotikstila preĝejo Baziliko de Sankta Egidio, konstruita en la 14a jarcento. Plia vidinda konstruaĵo sur tiu placo estas la urbodomo en gotika stilo el la komenco de la 16a jarcento. Ĝi estas ĉirkaŭita de mezepokaj domoj, statuo de ekzekutisto, parto de iamaj judaj banejoj kaj sinagogo el la fino de la 18a jarcento.

Bardejov proponas dum la tuta jaro riĉajn kulturajn aktivaĵojn, inter kiuj menciindas la ludoj de kavaliro Roland (slovake Rolandové dni), internacia festivalo de orgena muziko, tradicia foiro ktp.

Banloko Bardejovské Kúpele

La banloko Bardejovské Kúpele estas parto de la urbo. Ĝi situas je 5 km for de la urbocentro kaj estas unu el la plej popularaj kuraclokoj en Slovakio. Ĝia minerala akvo enhavas rarajn mineralsalojn kaj feron. Per ĝi oni kuracas malsanojn de la digesta sistemo kaj sanga cirkulado, metabolajn, endokrinajn, onkologiajn kaj aliajn malsanojn. En la banloko restadis multaj famaj personoj kiel Marie-Louise, la dua edzino de la imperiestro Napoleono, la rusa caro Aleksandro la Unua kaj la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.

En la turismaj oficejoj de la urbo kaj banloko haveblas fremdlingvaj broŝuroj. Oni povas akiri informojn ankaŭ rete ĉe www.bardejov.sk kaj www.bardejovske-kupele.sk.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉampionoj pri sidemo

Bedaŭrinde, ĉi-jare, Nederlando ne fariĝis eŭropa ĉampiono pri piedpilko. Male, la oranĝkolora nacia teamo estis eligita en la antaŭa elimina fazo kaj, unuafoje en sia historio, gajnis Portugalio. Sed estas, se tiel diri, konsolo: la nederlandanoj estas eŭropaj ĉampionoj en tute alia kampo, tiu de sidemo. Ĉu la nederlanda popolo fieru pri tio? Certe ne.

Poŝtelefono

Antaŭ nelonge la loka ŝtata instituto pri popola sano kaj higieno (RIVM), kunlabore kun la centra statistika oficejo (Cbs) kaj la nederlanda organizaĵo pri sekureco (VeiligheidNL), plenumis komunan esploron, enkadre de kiu oni petis 9000 nederlandanojn indiki, kiom longe ili sidas ĉiutage. Evidentiĝis, ke la intervjuitoj averaĝe sidas ĉirkaŭ 9 horojn tage dum la propraj laborado, studado, vojaĝado, aŭ en sia libera tempo. Tiu tempodaŭro estas pli longa ol en iu ajn alia lando de Eŭropo. Krome la gejunuloj inter 12- kaj 20- jaraj sidas eĉ pli longe: proksimume dek horojn en ĉiu unuopa tago. Iliaj stud-devoj, hejmtaskoj kaj diversspecaj okupaĵoj plenumendaj per komputilo aŭ poŝtelefono ĝenerale postulas pli da tempo ol por la adoltoj.

Sangopremo

Rimarkindas, ke ulo, kiu sidas dum 9-10 horoj kaj aldone dormas 8 horojn ĉiunokte, fakte moviĝas dum nur 6-7 horoj tage. Fakuloj pri medicino konsideras, ke tio ne nur ne sufiĉas, sed alportas notindajn riskojn por onia sano. Tial ili priskribas daŭran sidadon kiel „novan fumadon”. Diversaj esploroj montras, ke la homaj muskoloj kune estigas gravan organon. Se tiu organo estas uzata nesufiĉe, ĝi ne plu funkcias laŭcele. Regula streĉado de la muskoloj kreas metabolisman ekvilibron, malpliigante la pintojn de glukozo kaj plibonigante la konsumadon kaj solvadon de la grasoj en la sango.

Daŭre altaj niveloj de glukozo kaj graso ene de vejnoj kaj arterioj povas konduki al kresko de la pezo kaj eĉ al dikventreco, krom aliaj malsanoj, kiel diabeto, alta sangopremo, arteriosklerozo, koraj kaj angiaj misfartoj, antaŭtempa morto, kaj eĉ kelkaj specoj de kancero.

Aldone iuj esploroj ŝajnas evidentigi, ke, se persono sidas dum pli ol 10 horoj tage, ties ŝanco esti trafita de frua morto estas je 40 ĝis 60 procentoj pli alta kompare al tiuj, kiuj sidas malpli ol 4 horojn. Tio okazas ankaŭ se vi, kiel la verkanto, kelkfoje semajne sportas aŭ moviĝas alimaniere. Fakte ne la sumo de la sidaj horoj dum la tuta semajno gravas, sed la mezuma ĉiutaga sid-daŭro.

Krano

Eble kelkaj legantoj nun volas diri al la artikolanto: „Vi bone parolas, sed kiel mi sufiĉe moviĝu, se mia laboro estas plenumata ĉefe side?”. Ĝenerale sufiĉas moviĝi ĉiutage 30-60 minutojn pli ol kutime. Oni povas distribui tion tra la tago, tiel ke la sumo de la moviĝa tempo oscilas inter duona kaj unu horo. Jen kelkaj praktikaj konsiloj kaj ekzemploj:

1) Kiam vi veturas al via laboro per metroo, buso aŭ tramo, simple eliru unu haltejon pli frue kaj poste promenu al via laborloko. Aŭ, se eble, biciklu tien.

2) Se via laborloko situas en konstruaĵo kun pluraj etaĝoj kaj se vi fizike kapablas tion fari, uzu la ŝtuparon anstataŭ la lifton.

3) Dum via laboro, faru paŭzeton proksimume ĉiun duonhoron: stariĝu el via seĝo kaj faru mallongan promenon.

4) Vizitu persone viajn kolegojn se vi bezonas ilin, anstataŭ voki ilin telefone, sendi al ili retmesaĝojn aŭ uzi tujmesaĝilojn.

5) Metu vian poŝtelefonon kaj presilon iom malproksime de tie, kie vi sidas.

6) Ne uzu botelon por trinki akvon, sed regule promenu al krano por sensoifiĝi.

7) Promenu dum la tagmeza paŭzo. Se vi estas sportema kaj se via laborejo proponas la eblon duŝiĝi, ekspluatu la tagmezan paŭzon por kuri iomete.

8) Provu labori starante dum kelka tempo.

9) Kaj, laste, ne forgesu iom moviĝi fojfoje, kiam vespere vi spektas la televidon aŭ komputilumas.

Pensante laŭ ĉi tia logiko, ĉiu povos trovi aliajn similajn kaj facilajn rimedojn por eviti tro longdaŭran sidadon kaj tiel konservi sian propran sanon.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekami por vere ellegi

Ĉi tiun libron La Progresado de l' Pilgrimanto mi jam legis unuafoje kiel junulo eble 17-18-jara en la nederlanda lingvo. Mi trovis ĝin ja fascina, sed samtempe strange fremda: mi ja devenis el ortodoksa katolika medio, dum la aŭtoro de la libro, Bunyan, estis puritano; do interfrapiĝis du malsamaj mondoj.

La verko montras la pilgrimadon de iu Kristano. Survoje li multajn personojn renkontas. Temas pri persista alegorio, aventura vojaĝo sur kruda tereno, en sunprilumataj montetoj kaj tra malhelaj valoj – el la Urbo de l' Pereo al la Ĉiela Urbo (kiel surdorse de la libro oni legas).

La nomoj de la renkontitoj jam montras, kion atendi: frue en la libro, ekzemple, tri viroj, Simpleco, Pigreco kaj Vanteco, fakte volas ankoraŭ iom dormi. Poste venas interparolo kun Formalisto kaj Hipokritulo, Malfidulo kaj Timulo ktp, je certa punkto Pordisto enlasas Kristanon en domon, kie Pieco bonvenigas lin ktp, ktp.

Kristanismo

En unu el la fruaj numeroj de mia serieto Voĉoj Kristanaj mi skribis, ke Kristanismo ne estas unu religio, sed tuta fasko da inter si parencaj religioj, kio, laŭ mi, ankoraŭ estas ĝusta konstato. En mia imago pri Kristanismo regas multe pli da optimismo kaj suno ol en tiu de la koncerna verko de John Bunyan. Tamen ĝia tradukinto Vinko Ošlak konsideras ĝin ĝuste enhave tre grava verko, ĉar en la enkonduko li tiel forte interligas ĉi tiun romanon kun la aŭtenta parolo de Dio mem, laŭ li rekte identa je la teksto de la Biblio laŭ la Protestanta Kanono. Vinko Ošlak insiste konsilas, ke oni nepre legu ĉi tiun romanon samtempe kun la cititaj lokoj en la Biblio – Bunyan ja montras en ĉi tiu vojaĝo kvazaŭ la ĝenerale homan, do iel „nian propran” vivovojon, se mi bone komprenas, kion celas Vinko Ošlak.

Nu, persone mi havas sufiĉe malsaman bildon pri Kristanismo kaj ĝia esenca mesaĝo. Mia priskribo certe pli similus la sintenon de amiko Erasmo, pli-malpli: vivu sincere kaj honeste, legu la Biblion, ĝuu la vivon, kiun Dio donacis, sed ne tro okupiĝu pri dogmaj tezoj kaj kvereloj, ĉar ili ne estas centraj.

Mian personan vivon la Biblio ja komplete ŝanĝis, kiam kiel junulo pli-malpli 18-19-jara mi ĝin unuafoje tutan tralegis. La originan romkatolikan eklezion pro tio mi forlasis, protestantismon aliĝis, fine fariĝis remonstranta pastoro. Jen kiel strangajn vojojn la Biblio povas montri al iu homo. Sed dumvoje plurajn partojn el la Biblio mi tradukis – ĉefe la ofte flanken metitajn Duakanonajn Librojn (3-volume) kaj la Novan Testamenton. Tion mi nepre ne estus farinta, se ne en la Biblio mi estus spertinta, ke Dio ankaŭ min alparolas.

Recenzista devosento

Kiam Waringhien siatempe ekverkis recenzon pri Infero de Dante, kiun tradukis lia amiko Kalocsay, li komencis per la mirplena demando, kiel eblas, ke Dante fascinas lin tiel forte, eĉ se lian mezepokan mondpercepton li – kiel nuntempa klerulo – tute ne povas akcepti: nu, Dante ja estas mirinda poeto, kies lingvaĵo mem jam tiom forte sorĉas kaj kuntiras la leganton, ke eĉ la forajn personajn sortojn renkontatajn en Infero la nuna leganto senprobleme povas digesti. Sed tian sorĉan sperton almenaŭ mi, bedaŭrinde, ne havas ĉi tie: Bunyan por mi kiel junulo jam estis fremda, sed ankoraŭ nun kiel maljunulo mi konstatas, ke li restas same fremda, tiu fora brita puritano, la pesimisto, kiu kredas je venĝanta kaj ofte minaca Dio sur sia vivovojo. Dumlegade estiĝas impreso pri religio, kies enhavon regas timo kaj kulposento ktp. Sed kie do restas la Bona Mesaĝo?

Nu, enhave mi konstatas, kiel siatempe Waringhien, ke temas ĉi tie pri malsama, ja ne tute mezepoka sed same fora, mondpercepto, kiun, bedaŭrinde, ne beligas la poezio. Mi devas konfesi, ke mi ellegis la libron pro recenzista devosento kun multe pli da peno ol siatempe kiel junulo. Kvankam ankaŭ tiutempe la Sonĝo de Skipiono de Cicerono min pli sorĉis.

Traduko laŭdinda

Koncerne la traduklaboron, mi povas ĝenerale nur laŭdi, ĉar Vinko Ošlak bone regas la lingvon.

Sed tamen tre mirigas min, ke koncerne la nomojn li faris por mi nekompreneblajn elektojn: li uzas formojn kiel Evao, Rutao, Judao, Ezrao, Esterao [!] por Eva, Rut, Juda, Ezra, Ester ktp. Ĉu influo de Ŝulco Rikardo? Specife mirigis min la formo Neĥemijo. Kialon por tio mi ne scias, krom ke Vinko Ošlak eble iom tro sklavece volas sekvi la regulon pri o-finaĵo ĉe substantivoj. Tamen propraj nomoj ja ne identas je simplaj substantivoj. Sed eĉ Egipto anstataŭ Egiptujo troviĝas, kvankam la zamenhofa traduko de la malnova testamento sufiĉe forte enradikigis tiun formon.

Entute: bona traduko de romano, kiu montras Kristanismon en puritana formo.

Gerrit BERVELING
John Bunyan: La progresado de l' pilgrimanto. El la angla tradukis Vinko Ošlak. 288 paĝoj. ISBN 978-9616499-73-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Don Roberto, politikisto kaj aventuristo

Kiam mi loĝis en Argentino, iu amiko pruntedonis al mi la libron Don Roberto. Kvankam tiu titolo estas hispana kaj la aŭtoro Aimé Félix Tschiffely estas argentinano de svisa deveno, la verko estas biografio de viro, kiu naskiĝis ne en Argentino, sed en Londono en 1852.

Rajdanto kaj skermanto

La objekto de la biografio estas Roberto Bontine Cunninghame Graham, filo de skota bienulo kaj nepo de hispana nobelino, Doña Catalina Paulina Alejandro de Jiménez. Lia unua lingvo estis la kastilia. Li estis samtempe duonhispana kavaliro kaj duonskota bienulo. Li praktikis la kutimajn interesojn de la nobelaro, estante tre kompetenta rajdanto kaj majstra skermanto.

Kaptita

Kiam Roberto estis tre juna, li vojaĝis al Argentino, kie li laboris kiel gaŭĉo (vakero) en la bieno de parenco. En la argentina enlanda milito, li estis forkaptita de ribeluloj, kiuj devigis lin batali en ilia armeo.

Post la ribelo Roberto povis reveni al la bieno, kie li spertis multajn aventurojn inter krudaj gaŭĉoj kaj indiĝenoj. Li vojaĝis en Paragvajon kaj Urugvajon, antaŭ ol reiri al la familia bieno en Gartmore (gaele Gartmòr) en Skotlando. Tamen li ne longe restis tie. Li faris pliajn vojaĝojn, vizitante Nov-Skotlandon en Kanado, kaj revizitante Sud-Amerikon. Poste li iris al Parizo, kie li partoprenis konkurson de skermado.

Tuja amo

Laŭ konato de Tschiffely, Roberto iutage rajdis en Parizo kaj lia ĉevalo preskaŭ faligis junan sinjorinon. Li deseliĝis por pardonpeti kaj senpense parolis en la hispana. La juna virino respondis en la sama lingvo. Tschiffely asertas, ke tiu renkontiĝo estis la bazo de tuja interamindumado. La junulino, Gabrielle de la Balmondière, estis dek-ok-jaraĝa, naskiĝis en Ĉilio kiel filino de franca patro kaj hispana patrino. Supozeble je la aĝo de dek du ŝi estis metita de onklino en francan konventon, kie ŝi estis malfeliĉa. Roberto persvadis ŝin forkuri kun li al Britio kaj ili geedziĝis en londona registrejo.

Ĉu Caroline aŭ Gabrielle?

Informo ricevita de ano de la familio tamen tute kontraŭdiras la asertojn de Tschiffely pri la origino de la edzino de Roberto. Laŭ tiu parenco, kvankam ŝi estis pli bone konata kiel Gabrielle Chidiock de Balmondière (la nomo, kiu aperas sur la geedziĝa atestilo), ŝi fakte estis Caroline Stansfield Horsefall, filino de angla kuracisto. Kiel ajn, Caroline/Gabrielle iĝis konata artisto, poeto kaj aferistino, kiu preskaŭ sukcesis savi la bienon en Gartmore, kiam Roberto heredis de la patro ŝuldojn de proksimume 100 000 pundoj.

Politika liberulo

Laŭ Tschiffely, post sia geedziĝo Roberto kaj Gabrielle kune vojaĝis al Nord- kaj Sud-Ameriko antaŭ ol reveni al Britio. Tie Roberto konatiĝis kun Keir Hardie, respektata maldekstrula politikisto, kun kiu Roberto simpatiis kaj intime amikiĝis. Malgraŭ lia aristokrata origino, la politikaj opinioj de Roberto estis plenkonvinke socialistaj, kaj li profunde sentis solidarecon kun la enmarĝenigitaj kaj ekspluatataj membroj de la socio.

Ĉar en tiu tempo ne ekzistis socialisma partio en la brita politika sistemo, li kandidatiĝis en 1886 kiel liberulo por la elektodistrikto de nord-okcidenta Lanarkŝiro en Skotlando, kaj estis elektita. En la londona parlamento li konstante pledadis por la subprematoj kaj atakis „la socion en kiu unu laboras, kaj alia ĝuas la frukton de lia laboro”. Li iĝis probatalanto por ministoj, por ekspluatataj anglaj virinoj, kiuj en malsanigaj kondiĉoj manfaradis ĉenojn, kaj por ĉiuj marĝenaj homoj. Plurfoje li estis provizore eksigita el la parlamento, akuzate pri malordo.

Laborista Partio

Lasinte la Liberalan Partion, Roberto iĝis fondinto kaj la unua prezidanto de la Skota Laborista Partio kaj poste de la Nacia Partio de Skotlando. Kiam ĝia nomo estis ŝanĝita al Skota Nacia Partio (la nuna SNP), li fariĝis ĝia prezidanto.

Arestita

En novembro 1887 Roberto aliĝis al grupo de manifestaciantoj, kiuj partoprenis en Londono ĉe evento, kiu poste iĝis konata kiel „la Batalo de Placo Trafalgar”. Vilhelmo O' Brian, irlanda patrioto, estis enkarcerigita pro tumulto, kiam li kune kun aliaj irlandanoj postulis la irlandan sendependigon. Kelkaj kanajloj komencis ĵeti ŝtonojn dum la manifestacio, kaj Roberto estis vundita. Kvankam li ne respondecis por la malordo li estis arestita de la polico, kaj devis pasigi ses semajnojn en karcero.

Lia parlamenta kariero ĉesis en 1892, sed dum la ses jaroj, en kiuj li servis kiel membro, li konstante „luktis sentime por la malfortaj, la malsuperaj kaj la subpremataj” (citaĵo el la skribaĵo de Tschiffely).

Novaj aventuroj

Tediĝinte pro la hejma vivo, Roberto, Gabrielle kaj la hispana servistino Peregrina vojaĝis al Hispanio, kaj de tie li foriris sola al Norda Afriko, kie li serĉis novajn aventurojn kaj lernis la araban lingvon. Dum la dua bura milito en Sud-Afriko (1899-1902) li restis en Gartmore, kie li verkis, legis kaj rajdis.

Frua morto de la edzino

Samtempe lia edzino faris la kontistan laboron de la bieno. Kontraŭ la konsilo de kuracistoj, ŝi senĉese fumis, kio certe poste kontribuis al ŝia frua morto. En 1906 ŝi studis en Hispanio kaj survoje hejmen ŝi malsaniĝis en Hendaye. Don Roberto hastis al ŝia restadejo en Francio, sed ŝi mortis la 8an de septembro de tiu jaro, je la aĝo de 45 jaroj. La paro estis geedziĝinta dum 28 jaroj.

Roberto kaj Gabrielle ne havis infanojn. Post kiam ŝia kadavro alvenis al Skotlando, Don Roberto fosis dum ŝtormo ŝian tombon kaj enterigis ŝin apud la ruinoj de antikva priorejo sur la insulo Inchmahome en la lago Menteith en Skotlando. Sur la muro de la priorejo li instaligis bronzan ŝildon kun la surskribo: „Memore al Gabriela Cunninghame Graham de Gartmore – forpasinta en Hendaye, Francio – la 8an de septembro AD 1906 je la aĝo de 45 – Los muertos abren los ojos al los que viven” (hispana diraĵo: La mortintoj malfermas la okulojn de tiuj, kiuj vivas.)

Armeo

Kiam eksplodis la unua mondmilito, Roberto – malgraŭ la atendoj de liaj amikoj, kiuj supozis, ke li malaprobus la militon – proponis sin al la armeo por deĵori kiel simpla soldato en speciala rajdanta korpuso, sed pro sia aĝo de 62 li estis rifuzita.

Malvolonte la armeo akceptis lin kiel kolonelon respondecan por la aĉetado de ĉevaloj. Ke li rifuzis porti militan uniformon tamen agacis liajn superulojn. La tasko, kiu implicis vojaĝon al Argentino por akiri ĉevalojn, kiuj eventuale estos buĉitaj en batalo, naŭzis lin, sed li akceptis ĝin kiel devon.

Skota sendependeco

Post la milito Roberto ne plu aktivis en la politiko en Anglio, sed daŭre interesiĝis pri la sendependigo de Skotlando. Jen kelkaj citaĵoj:

„Nur en malgrandaj ŝtatoj vere floras la libereco.”

„Sur la dismembriĝo de ĉiuj grandaj imperioj kuŝas la sola ŝanco de feliĉo por la mondo ĝenerale.”

„La scienco ne havas patrolandon, sed en la sferoj de la artoj, la literaturo, la pentrado kaj la muziko, la nacieco estas precipe grava.”

Admiro de la argentinanoj

En 1935 la sano de Roberto komencis malboniĝi, sed li decidis fari lastan vojaĝon al Argentino, kvankam li sciis, ke li ne longe pluvivos. La 20an de marto 1936 li pace mortis en Bonaero, en la aĝo de preskaŭ 84 jaroj. Li estis honorigita ne nur de siaj amikoj en Anglio kaj Skotlando, sed ankaŭ de tiuj en Argentino. Kiam oni estis hermetike fermanta la metalan keston enhavantan lian ĉerkon, iu argentina sinjoro alproksimiĝis al la ĉerko kaj gratis per sia poŝtranĉilo la sekvantajn vortojn en la hispana sur la metalo: „Don Roberto – korinklino kaj admiro de la argentinanoj.”

Omaĝe al tiu granda viro okazis longa procesio tra la stratoj de Bonaero. La ĉerkveturilo estis sekvata de la du fidelaj maljunaj ĉevaloj de Don Roberto, nome Mancha kaj Gato, kondukataj de du gaŭĉoj. La ĉerko, kovrita per la flagoj de Britio kaj Argentino, estis enŝipigita sur Almeda Star, transportita al Gartmore, kaj enterigita apud lia edzino, sur la eta insulo en la lago Menteith, Skotlando, dum sakŝalmisto ludis tradician lamenton.

Respekto kaj estimo

Cunninghame Graham estis eksterordinare impona figuro, kun eleganta barbo kaj nobla vizaĝo, kaj lia edzino estis bela virino. Ambaŭ estis objektoj de pentraĵoj, desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de konataj artistoj. La skulptisto Jacob Epstein skulptis la kapon de Roberto, kaj Jacomb Hood kaj Whistler faris portreton kun la titolo „Gabrielle de la Balmondière”. La paro gajnis la respekton kaj estimon de ĉiuj kiuj konis ilin.

Vizio parte realigita

Sed kio pri la politika partio (SNP) fondita kaj prezidita de Roberto Cunninghame Graham? Ĝi ekzistis, sed dum longa tempo ĝi ne ĝuis fortan apogon en Skotlando. Tio draste ŝanĝiĝis en 1997 kiam post referendumo la sesio de la Skota Parlamento 1, laste fermita la 25an de marto 1707, estis solene remalfermita, kaj la vizio kaj celo de Cunninghame Graham estis tiele parte realigitaj.

1. Kvankam en la jaro 1714 la du regnoj (Skotlando kaj Anglio) estis kunfanditaj por formi la Unuiĝintajn Regnojn de Britio, Skotlando neniam ĉesis esti aparta nacio, kun sia propra leĝaro, instrusistemo, bankoj eligantaj siajn proprajn bankbiletojn, lingvoj (la skota kaj la skotgaela) kaj ekonomio. Pri tiuj rajtoj, ĝis hodiaŭ, la skotoj neniam rezignis.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO por Irlando kaj Skotlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie la tero altiĝas

Inter Svedio kaj Finnlando, ĉe la plej mallarĝa streko de Botnia Golfo (parto de Balta Maro), troviĝas regiono nomata Kvarken: tie spuroj de la lasta glacia epoko estas ankoraŭ videblaj kaj influas la medion. La fundo de la maro leviĝas je ĉirkaŭ 8 milimetroj jare, kio kreas vidon ĉiam ŝanĝiĝantan. La teraltiĝo, kiu daŭras jam de dekmiloj da jaroj, aliigas la marbordon kreante novajn insulojn, ŝerojn, lagetojn kaj marĉetojn.

Marmapoj

En la insularo la tera areo kreskas je unu kvadrata kilometro ĉiujare. Tial la havenoj fariĝas neuzeblaj kaj, sekve de tio, pasintjaraj marmapoj ne tre fidindas. Golfetoj iĝas lagunoj, lagunoj iĝas lagetoj, lagetoj iĝas marĉetoj. Maristoj kaj navigantoj bezonas lokajn pilotojn. Por indiki la fenomenojn kaŭzitajn de la teraltiĝo, la marborda loĝantaro havas terminojn, kiuj devenas precipe de la sveda lingvo. Oni taksas, ke post du mil jaroj ĉe la regiono Kvarken estiĝos tera ponto, kiu interligos Svedion kaj Finnlandon.

Salenhavo

Norde de la tera ponto kuŝos granda sensala lago, el kiu fluos rivero al la (malgrandiĝinta) Botnia Golfo. La salenhavo de la maro tie estas jam malalta, ĉar pluraj riveroj portas sensalan akvon en Botnian Golfon. Ju pli norden oni velas, des malpli sala la maro estas (ĉe Kvarken la grado de saleco estas ĉirkaŭ 0,4 elcentoj).

Rifoj

Sur la sveda bordo de Botnia Golfo, nomata la „Alta Marbordo” (svede Höga Kusten), la tero jam altiĝis je 286 metroj ene de dek mil jaroj, kio estas rekordo koncerne al teraltiĝo. Tie nun staras krutaj montoj, dum ĉe la finna bordo elmariĝis 5600 malaltaj ŝtonozaj insuloj. La ŝeroj kaj la rifoj ne kalkuleblas. La tuta geologia historio de la regiono komenciĝis antaŭ du miliardoj da jaroj. Unesko elektis ĉi tiun regionon kiel mondan heredaĵon komunan al Svedio kaj Finnlando.

Morenoj

Dum la lasta glacia epoko formiĝis terglaciego, tri kilometrojn dika, malrapide kreskanta de la nordo suden. Ĝi subenpremis la teron je unu kilometro. Kiam ĝi komencis malrapide degeli kaj retiriĝi norden, Balta Maro ĉe Kvarken profundis 300 metrojn, dum nun ĝi profundas nur kelkdekojn da metroj, iuloke nur malmultajn metrojn. La dikega glaciokovrilo ellasis el si gruzon kaj grandajn pecojn da roko. Ĉe lokoj, kie la degelanta terglaciego kuŝis pli longe, formiĝis sur la marfundo paralelaj moreno-amasoj, kvazaŭ lavtabulego, kiun la teraltiĝo nun elmarigas. Ili estas nomataj „morenoj De Geer”. Ĝuste pro tio, Kvarken fariĝis unika mondheredaĵo. La grandajn rokopecojn eliĝintajn el la glaciego oni nomas eratikaj blokoj. Ili ĉiam kaptas la atenton de tiuj, kiuj troviĝas sur kampoj, en arbaro kaj ĉe la bordoj de la sufiĉe plataj insuloj. La loĝantaro pri ili elpensis multajn legendojn kaj fabelojn.

Vivmanieroj

Post la glacia epoko, en Kvarken restis specoj de plantoj kaj bestoj, kiuj troveblas en neniu alia loko. Nun ili reflektas la procezon de glaciiĝo, degelo, kaj la ŝanĝiĝantajn akvonivelojn. Kreiĝis ankaŭ marbordaj homaj vivmanieroj: historio, kulturo kaj lingvo, danke al kiuj la loĝantaro nun logas scivolemulojn kaj vojaĝantojn.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kafo kapturna en Triesto

Espresso [espreso], cappuccino [kapuĉino], macchiato [makjato]. Levu la manon tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis – eĉ en kafejoj de sia patrolando – la suprajn vortojn kaj ne sorbofrandis almenaŭ unu fojon unu el la bongustaj kaj vigligaj italaj kaftrinkaĵoj. Manlibroj pri la italaj lingvo kaj kulturo kutime dediĉas kelke da paĝoj al la tipoj de kafo mendeblaj en itala kafejo. Ne aŭdacu tamen mendi tiajn kafojn en la marborda urbo Triesto, se vi ne volas esti turnita de la verŝisto al iu poŝta oficejo aŭ fervoja stacidomo (por la de vi petita espresso), al romkatolika konvento (por trovi bonan cappuccino-n, kies signifo estas ankaŭ en la itala, kaj ĉefe en Triesto, „kapuceno/monaĥo”) aŭ al la plej proksima lavbutiko (por via dezirata macchiato, kiu por veraj/ĝisostaj lokuloj indikas nur „makulitan (veston)”).

James Joyce

Triesto estas la ĉefurbo de la nord-orienta regiono Friuli – Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja] kaj, kun siaj 200 000 loĝantoj, unu el la 15 plej grandaj urboj de Italio. Ĝi kuŝas ĉe la landlimo inter Italio kaj Slovenio: temas pri tre bela loko, kun grandaj placoj, mirinda kastelo, elegantaj vendejoj. Notindaj poetoj kaj verkistoj (ankaŭ fremdaj, kiel James Joyce) loĝis aŭ vizitadis tiun ĉi urbon kaj laŭdire amis kaftrinki en ĝiaj renomaj kafejoj.

Kapriculoj

Ĉi-lastaj tamen uzas, por kafo, nomojn tute aliajn ol tiuj uzataj en la ceteraj regionoj de Italio. Por mendi klasikan ekspreson en malgranda taso, oni devas fakte peti un nero (laŭvorte: „unu nigran”, kiu en aliaj urboj igus la kelneron provizi sian klienton per plej malhela vino).

Tiuj, kiuj volas trinki ekspreson en glaseto anstataŭ en taseto (kapriculoj verŝajne abundas en Triesto!), ja devas peti de la propra verŝisto un nero in B [un nero in bi], kio povus esti tradukita en Esperanton kiel unu nigran en G (G, ĉar ĝi estas la komenca litero de la vorto glaso , itallingve bicchiere ).

Glaseto

Por havi realan italan cappuccino-n, oni devas peti un caffellatte. Tamen tiu vorto en Italio ja signifas kutime „kafo kun lakto”, kiu spite al iu svaga simileco havas neniun rilaton kun la renoma ŝaŭmplena itala trinkaĵo. Se plaĉas al vi (latte) macchiato, nepre utiligu la vorton „un capo” [un kapo] (laŭlitere: „unu kapon”, „unu ĉefon”): temas, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, pri ekspresa kafo kun malmulte da lakto. Se oni erare petos macchiato-n, alkutimiĝinte ekzemple al kafejoj de Romo, Milano, Napolo, oni baldaŭ ricevos ekspreson kun apuda glaseto da lakto. Kapturna situacio, ĉu ne? Sed la surprizoj ne finiĝis.

Guto

Alia trinkaĵo simila al la menciita capo, sed ŝajne ĉeesta nur en Triesto, estas t.n. gocciato [goĉato] aŭ pli mallonge goccia [goĉa] („guto”). Tiumaniere oni ricevos kafon kun iom da lakta ŝaŭmo centre. Krome: tiuj, kiuj deziras ne enigi kafeinon en sian korpon, certe ne forgesu la vorton „deca” [deka] (mallongigo de la itala vorto „decaffeinato”, t.e. senkafeina); petante un deca, la klientoj ricevos ordinaran ekspreson sen kafeino; per un deca in B [un deka in bi] ili ricevos ekspreson senkafeinan ene de glaseto (B, kiel jam dirite, estas la komenca litero de „bicchiere”, „glaso”); per un capo deca [un kapo deka] ili baldaŭ ĝuos kafon sen kafeino sed kun iom da lakto; per capo deca in B [kapo deka in bi] oni ricevos la samon, sed en glaso anstataŭ en taso.

Komplike sed amuze

Ĉu komplike? Unuavide jes (ĉefe por tiuj, kiuj iam lernis la italan lingvon kaj eble kredis, ke estas tre simple mendi kafon en la urboj de Italio). Sed kiom amuze, samtempe!

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

MacLeòid, amiko de la gaela lingvo

Unu el la plej elstaraj skotoj de la 19a jarcento estis Tormod MacLeòid (1783-1862), angle konata kiel Norman MacLeod [maklaud] kaj kromnomata Caraid nan Gàidheal (tradukebla kiel „amiko de la gaeloj”). Li estis kleriko de la Eklezio de Skotlando kaj fariĝis amiko de la reĝino Viktoria. Tamen, li iĝis pli fama kaj influhava kiel verkisto kaj klerigisto pri la skotgaela lingvo. Li fondis kaj redaktis du el la plej fruaj gaellingvaj periodaĵoj: An Teachdaire Gaelach (La gaela kuriero, 1829-1832) kaj Cuairtear nan Gleann (La gaela vizitanto, 1840-1843).

Instruado

MacLeòid estis entuziasma apoganto de la skotgaela lingvo kaj, precipe, de la utiligo, enkadre de edukado, de tiu antikva indiĝena idiomo de Skotlando. En 1824 li sukcesis persvadi la Eklezion de Skotlando (kiu ĝis la restaŭro de la loka parlamento efektive funkciis kiel kvazaŭa registaro) enkonduki skemon de instruado en la montaraj kaj insulaj regionoj de la lando. Post malmulte da jaroj tiuj lernejoj havis pli ol 22 000 lernejanojn. Samtempe aliaj gaelaj kaj religiaj asocioj instruis legadon kaj skribadon en la maldense loĝata Skota Altejo. Presitaj libroj ekaperis en la gaela kaj estis entuziasme legataj.

Iam la skotgaela (parenco de la irlandgaela) estis disvastiĝinta en preskaŭ tuta Skotlando, krom en la sud-orienta angulo, apud la landlimo inter Skotlando kaj Anglio, kie oni parolis la skotanglan (nun iomete konfuzige nomatan Scots).

Hodiaŭ la skotgaela estas inkluzivita en la listo de endanĝerigitaj lingvoj de Eŭropo, kvankam – ekde la restaŭrado de la parlamento en Edinburgo en 1997 – ĝi estas rekonata kiel unu el la lingvoj de Skotlando kaj havas oficialan statuson. Sekve estas pli da intereso kaj aktiveco, kaj multaj infanoj kaj plenkreskuloj nuntempe studas ĝin. Aperas ĉiam pli da moderna literaturo en tiu ĉi lingvo. Iom strange, pluraj eksterlandanoj lernas la gaelan en la altlernejo Sabhal Mòr Ostaig, parto de la universitato de Skota Altejo, sur la insulo Skye (gaele Eilean Sgitheanach).

Gastronomo

Se, kiel verkanto, mi rajtas aldoni personan komenton, tiu disvolvo ŝajnas tre kuraĝiga. La hejma lingvo de mia familio estas la gaela (pli precize la skotgaela; ne tiom la gaela de Irlando, kie mi nuntempe loĝas). Tri generacioj de nia familio parolas la skotgaelan, kvankam la plimulto de niaj parencoj jam delonge uzas la anglan kiel ĉiutagan idiomon.

Kio instigis min verki ĉi tiun artikolon, estis sendaĵo, kiun mi ricevis de amiko en Germanio. Temas pri eltiraĵo el la germana semajna magazino Boulevard pri la aktoro, aŭtoro kaj gastronomo Michael Klevenhaus el Bonn. La diversaj talentoj de tiu ĉionfara sinjoro jenas: li ne nur flue parolas kaj instruas la skotgaelan, sed agas ankaŭ kiel korespondanto de la skota radia dissendejo Radio nan Gàidheal. Mi posedas ekzempleron de lia lernolibro (inkluziva de kompaktdisko) Lehrbuch der schottisch-gälischen Sprache por germanlingvanoj: ĝi vere estas rekomendinda verko.

Amikoj

Kiel jam asertite, Tormod MacLeòid estis la unua „amiko de la gaeloj” aŭ (eble pli ĝuste) „de la gaela lingvo”. Michael Klevenhaus mem povas esti nomata amiko de la lingvo de la gaeloj: unu el la ne malmultaj homoj, kiuj donas valoran kontribuon al ĝia disvastigo, tiom eksterlande kiom en Skotlando. Ĉiuj el la endanĝerigitaj kaj minoritataj lingvoj de Eŭropo (kaj de la tuta mondo) bezonus tiajn amikojn.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Granda pilgrimado de bektaŝioj

Ĉiujare, inter la 20a kaj 25a de aŭgusto, ĉirkaŭ 200 000 homoj pilgrimas al la monto Tomorr, Albanio. Tie, sur la alteco de 2400 m troviĝas la tekeo 1 de Kulmak. Oni diras, ke ĉirkaŭ 1400 jarojn antaŭe tie estis entombigita Abaz Aliu, islama eminentulo, la heroo de la Batalo de Kerbelao. Sed la sciencistoj diras, ke tiu monto estis konsiderata sankta almenaŭ 5000 jarojn antaŭ Kristo, ĉar supozeble tie estis la Templo de Dodono kaj eĉ la tombo de Zeŭso.

La nomo Tomorr mem rilatas al la nomo Tomuro, per kiu oni konis la aŭgurantojn, la fatdivenulojn. Ĉar tiutempe keltoj kaj pelasgoj, antaŭintoj de iliroj kaj de la nunaj albanoj kunvivis, oni diras, ke tiu vorto proksimas al la angla tomorrow, do oni antaŭdiris la morgaŭon.

Protesto

Ne hazarde inter la pilgrimantoj estas ne nur islamanoj, sunaanoj je rito bektaŝia, kies monda centro estas en Tirano ekde antaŭ 100 jaroj, sed ankaŭ kristanoj, eĉ fremduloj, esperantaj solvi siajn sanecajn kaj personajn problemojn.

La medioprotektantoj protestas, ĉar ĉi tiu granda homamaso, kiu restadas surmonte kelkajn tagojn, forbuĉas milojn da oferŝafidoj kaj forbruligas tro da ligno por ilin kuiri.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Tekeo: kunvenejo de religia frataro.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Danĝeraj respondoj

„Alimondaj civilizacioj povas estigi mortigan danĝeron por la tero: ĉe ilia alveno ni estos tiaj, kiaj la amerikaj indiĝenoj antaŭ la malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo”: jen koncepto, kiun lastatempe esprimis la brita astrofizikisto, profesoro Stephen William Hawking. „La homaro ne respondu eventualajn eksterterajn signalojn.”

Registaroj

Dum sia nova televida programo La preferataj lokoj de Stephen Hawking la fizikisto konsilis, ke la homaro je la ricevo de eventuala alimondana signalo devas konduti kiel eble plej zorge. Hawking cetere jam klarigis al landaj registaroj, kiumaniere oni agu en la okazo, ke ni kontaktiĝos kun eblaj eksterteraj civilizacioj, precipe tiuj, kiuj el teknologia vidpunkto povas esti pli avancintaj ol ni.

Serĉo

„Ja nepras atento, kiam ni respondas”, aldonas la profesoro, kiu paradas per intelekta kvociento de 160. La astrofizikisto, naskiĝinta antaŭ 74 jaroj en la angla urbo Oksfordo, ja partoprenas la projekton Breakthrough Listen, kiu ĝuas la subtenon de la rusa entreprenisto Jurij Milner: tiu provizis grandan parton de la buĝeto (100 milionoj da dolaroj) por serĉi signalojn de inteligenta vivo en la universo.

Organizaĵo

Laŭ kelkaj spertuloj, la homaro ne plu povas kaŝi sian propran ĉeeston al la eksterteruloj. Douglas Vakoch, prezidanto de METI (Messaging to Extra-Terrestrial Intelligence) – scienca organizaĵo, kies celo estas la analizado de eksterteraj mesaĝoj – deklaris, ke pro la multaj radiaj kaj televidaj signaloj ni jam fatale diskonigis nian ekziston.

Nifo-bildoj

Bildoj pri supozebla nifo orbitanta ĉirkaŭ la suno por elsuĉi energion estas pruvo de la ekzisto de ekstertera vivo: Ĉi tion opinias iuj nifo-amatoroj. La bildoj, al kiuj ili aludas, estis registritaj de la kosma sondilo SOHO, kiu realtempe dissendas donitaĵojn pri la suna aktiveco al la tero. Fakuloj de la usona kosm-agentejo NASA respondis tamen al la raportintoj, ke la imagita kosma ŝipo estas simple kosma rubaĵo aŭ rezulto de malalta bild-kvalito.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trezoro sen valoro

Kolektantoj de poŝtmarkoj estas speciala kategorio. Ili konas detale ĉiujn siajn multnombrajn idojn, bone konservas ilin en luksaj albumoj kaj trastudas aliajn ĉe kolektantoj por trovi certan mankantan objekton, kiun ili kapablas pacience serĉi dum jaroj.

Post iu tempo estiĝas trezoro, kies monan valoron oni povas ekscii el katalogoj. Sed pri tio oni ne tre laŭte parolas. Post kiam mortas diligenta kolektanto, la heredantoj ja trovas la filatelan postlasaĵon, sed ofte ne kapablas mem taksi la materian kvaliton. Pri la spirita kaj la emocia valoro ili scias tute nenion. Iom trafoliuminte albumojn por eble trovi la legendan poŝtmarkon „Blua Maŭricio”, senkonsile ili prenas la abundan materialon kaj provas ĉe komercisto de poŝtmarkoj vendi la valorajn paperpecojn.

Tie ili elreviĝas, konstatante, ke ili ne estas solaj. En la lastaj jaroj multaj filatelistoj devis forlasi sian ŝatokupon kaj seniluziiĝis pro la ŝanĝiĝinta poŝtmarka mondo. Tial la komercistoj preskaŭ ne plu povas stoki la alvenantajn skatolojn plenajn je albumoj. Fojfoje esperemaj homoj venas eĉ per tutŝtopita kamioneto al la firmaa korto. Sed en la stratflanka vendejo ili devas konstati post kontrolado, ke tie oni vendas ne plu unuope, sed grandkvante kaj malaltpreze la iamajn raraĵojn de la antaŭuloj.

Reduktiĝo de la valoro

La juna generacio havas aliajn ŝatokupojn. Se mankas ĝenerala intereso, perdiĝas la valoro de la varo. Tial la mona valoro de la „dentumita trezoro” nuntempe ofte ne plu kreskas, sed draste reduktiĝas. En multaj filatelaj asocioj disvastiĝas pesimismo. Oni restas inter si kaj la rondo malgrandiĝas. Al tiuj ne povas helpi rakontoj pri aŭkciaj rezultoj kun altegaj prezoj. Ili forlasas siajn ekspoziciojn kun kelkaj eŭroj en la poŝo, se ili tamen ion vendas.

Sendepende de tiu sperto ĉiu fervora filatelisto volonte konservas siajn rememorojn pri feliĉaj horoj kun la paperbildoj kaj propra kolekto. Ŝajne senvaloraj paperpecoj ĉiam ankoraŭ povas esti valorega parto de la vivo.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi estis la lasta kontribuo de Franz-Georg RÖSSLER, kiun li sendis al MONATO tuj antaŭ sia forpaso. MONATO kondolencas al lia edzino Rita, kiu kiel fotisto grave kontribuis al liaj artikoloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rasbazita atako

En sia respondo al la artikolo de Roberto Pigro pri la ortografiaj ŝanĝoj en Francio, Franz-Georg Rössler plendas pri la franca ministro pri klerigado Najat Vallaud-Belkacem (MONATO 2016/11, p. 6). Li mencias ŝian nord-afrikan devenon, kvazaŭ tio mem pravigus lian nekoheran kritikon kontraŭ ŝi. Rössler demandas: „Ĉu vere Francio bezonas sinjorinon kun magreba fono por adapti sin al la moderna mondo?” La „sinjorino kun magreba fono” estas Vallaud-Belkacem, franca civitano naskiĝinta en Maroko.

S-ro Rössler opiniu, kion li volas, pri la lingva klerigad-politiko de sia najbarlando, sed la ĉi-supre citita rasismo ne havu lokon en magazino kiel MONATO. La etna deveno de Vallaud-Belkacem neniel rilatas al la diskuto pri ortografio kaj lingvo-klerigado, do tia akra kaj ekstertema mencio de ŝia deveno servas nur kiel senvuala rasbazita atako. Estas ŝoke vidi ĉi tion en Esperantujo.

Nick KALIVODA
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nick Kalivoda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reviviga apendico

La usona kompanio PrairielT, kun sidejo en Kolorado, freŝe prezentis al la publiko novan metodon, per kiu eblos recikligi kaj plirapidigi malnovajn komputilojn, transformante ilin en maŝinojn aktualajn laŭ la nuna elektronika fazo. Kompreneblas la dankemo de multaj personoj al ĉi tiu familia entrepreno, fondita de Mark Omán post longa kariero en la firmaoj Hewlett-Packard kaj Agilent Technologies.

Laŭ la fabrikantoj de la aparato, lanĉita sur la merkaton kun la komerca nomo Xtra-PC, USB-apendico aŭtomate forviŝos malutilajn dosierojn ĉeestantajn en onia disko kaj kreos tute novan mastruman sistemon, danke al kiu eblos spekti filmojn, aŭskulti muzikon, skribi dokumentojn kaj eĉ ludi modernajn ludojn aŭ interagi kun aliaj personoj.

Sistema vundebleco

En la retejo pri cifereca teknologio Marketwire, pluraj personoj esprimis ĝojon pro la malkovro de solvo por revenigi al kontentiga ĉiutaga uzado malnovajn komputilojn, kiuj estis markitaj kiel eksmodaj. Estas tre facile instali la programaron. Ja ne nepras fakaj prikomputajaj scioj por ĝin uzi. Xtra-PC direktiĝas precipe al personoj, kiuj estis devigitaj forlasi sian malnovan kernon Vindozon XP pro komputilaj virusoj kaj sistema vundebleco.

Nova mastrumsistemo

Sinteze, Xtra-PC estas personigita versio de Linukso: Ĉi tiu estas tre konata mastrumsistemo inter la ŝatantoj de teknologio pro tio, ke ĝi estas stabila, rapida kaj ege malpli vundebla de komputil-virusoj ol Vindozo. La nova mastrumsistemo kuŝas ene de malgranda USB-aparato, kiu apenaŭ elstaras flanke de tekokomputilo. Kiam ĝi konektiĝas, ĝi igas la maŝinon starti de tiu ekstera poŝ-memorilo anstataŭ de la propra originala disko.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Templa Monto tamen juda

Unesko ĵus voĉdonis pri rezolucio, kiu neas la ligojn inter la juda religio kaj la Templa Monto en Jerusalemo. 24 landoj voĉdonis por la rezolucio, 6 kontraŭ kaj 26 landoj sin detenis. Unesko do opinias, ke historiajn faktojn oni povas ŝanĝi per voĉdono!

En la centro de Romo, en la Arko de Tito en Romo, konstruita en la jaro 82 post la naskiĝo de Jesuo (nia komuna nuntempa kronologio), estas bareliefo por memorfesti la detruon de la juda templo dek jarojn pli antaŭe. En tiu bareliefo estas klare videbla la 7-braka kandelingo, la plej malnova simbolo de la hebrea popolo. La Arko, konstruita 500 jarojn antaŭ la naskiĝo de Islamo, estas nur unu el la miloj da artefaktoj kaj skriboj dokumentantaj la trimiljaran historion de la judismo en Jerusalemo. La rezolucio estas honto por Unesko kaj por la resto de la mondo.

Tuvia ROSENBERG
Israelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tuvia Rosenberg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post 89 jaroj denove en la ĉielo

La aviadilkonstruisto Antanas Gustaitis, kiu naskiĝis en 1898, estas titolita patro de la litova milita aviado. Liaj meritoj estas naŭ aviadiloj ANBO, la litova akronimo de Antanas Nori Buti Ore (Antanas volas esti en la aero). Inter la du mondmilitoj la aviadfortoj de Litovio posedis dekojn da ANBO-tipoj, sed la sovetia okupacio detruis la militaviadon de Litovio, samkiel la konstruiston mem.

Tamen antaŭ nelonge danke al entuziasmuloj unu aviadilo de ANBO denove ekflugis. Post 89 jaroj preskaŭ identa kopio de la aviadilo ANBO-II, konstruita en 1927, kelkfoje ĉirkaŭflugis kaj glate surteriĝis. Rolandas Kalinauskas, la konstruisto, kiu pilotis la aviadilon, estis kontenta. „La aviadilo funkcias preskaŭ senprobleme”, li diris.

Fotoj kaj desegnaĵoj

Kalinauskas estas unu el kelkaj entuziasmuloj, kiuj antaŭ tri jaroj lanĉis la ideon rekonstrui la aviadilon ANBO. La piloto rakontis, ke la laboro abundis, necesis investi minimume 50 000 eŭrojn. La aviadilo povis esti rekonstruita surbaze nur de fotoj kaj kelkaj desegnaĵoj. Al la efektivigo de la ideo kontribuis diversaj entreprenoj. La rekonstruisto ĝoje asertis, ke nun la aviadilo povos esti demonstrata en diversaj ekspozicioj kaj la litovaj gejunuloj povos ekinteresiĝi pri la historio de la litova aviado, kiu pereis dum la dua mondmilito.

Kalinauskas esperas, ke ANBO-II ne estas la lasta kopio de la aviadilserio ANBO. Li havas planon rekrei la iom pli progresan modelon ANBO-III kaj, en la okazo de sukceso, ankaŭ ĉiujn aviadilojn, kreitajn de la litova aviadilkonstruisto Antanas Gustaitis. Inter la jaroj 1925 kaj 1939 estis faritaj entute 66 aviadiloj de la naŭtipa serio ANBO.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Praĉela medicino disvastiĝas

Fine de la unua semestro de 2016, dekmilo da pacientoj estis kuracita en Kubo entute per la tiel nomata praĉela medicino. La plej oftaj fakoj, en kiuj oni utiligis praĉelojn, estis la ortopedia, la traŭmatologia kaj la angiologia.

Tiun ĉi impresan donitaĵon sciigis la doktoro pri sciencoj Porfirio Hernández Ramírez, kunordiganto de aparta laborgrupo ĉe la kuba ministrejo pri publika sano, enkadre de la unua Interamerika Interŝanĝo pri Praĉeloj kaj de la kvara Internacia Simpozio pri Regenera Medicino: al ĉi-lasta, okazanta en la ĉefurba Palaco de la Konvencioj, kunvenis ĉirkaŭ 180 kubaj kaj usonaj fakuloj.

Reestablado

Estis substrekite, ke Kubo nuntempe estas unu el la unuaj landoj en la mondo kun plej grandaj uzo kaj disvolviĝo de la regenera medicino: tiu lasta aplikiĝas jam en la 15 kubaj provincoj, samkiel en la speciala municipo Insulo de la Junularo. Ĝia celo? Anstataŭigi aŭ regeneri ĉelojn, histojn aŭ organojn por helpi la reestabladon de perditaj funkcioj. Unu el ĝiaj kolonoj estas ĝuste la praĉel-terapio.

Universitatanoj

Inter la usonaj specialistoj, kiuj ĉeestis la aranĝon, estis doktoroj Anthony Atala, direktoro de la fako pri regenera medicino ĉe la universitato de Wake Forest (en Norda Karolino), kaj Robert Nerem, el la Instituto de Teknologio de Georgio, kune kun aliaj esploristoj kaj universitatanoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mokema fonmuziko

„Panjo, mi estas tiel feliĉa, ĉar mi revenas ĉe vin. Mia kanto diras al vi, ke ĉi tiu estas la plej bela tago por mi”, kantadis en 1940 la italo Beniamino Gigli [benjamino ĝili]. La muziko en la 21a jarcento, tamen, tute ne ŝajnas ŝanĝiĝonta por la mediteranea duoninsulo: fakte Italio konfirmiĝas kiel eŭropa patrujo de alkroĉitoj al la patrina jupo (laŭ loka dirmaniero).

Iom da senkompataj kaj nemiskompreneblaj donitaĵoj: en 2015 pli ol du trionoj el la lokaj „junaj adoltoj” (esprimo, kiu indikas la personojn havantajn 18-34 jarojn) ja vivis hejme kun siaj propraj gekaruloj. La surpriza procentaĵo, daŭre kreskanta kaj efektive pli alta eĉ ol tiu (jam notinda) de 2014, montras, ke Italio en tiu ĉi aparta klasifiko okupas senkonteste la unuan lokon, sekvate de Slovakio. Kontraste, la mezuma nombro de junaj plenkreskuloj ankoraŭ loĝantoj kun siaj gepatroj en EU estas 47,9 %.

Defioj

La esploro estis sciigita de Eurostat: kiam oni konsideras la kategorion estigatan de 25 ĝis 34-jaraĝuloj, la itala procentaĵo atingas 50,6 % (kontraŭ 48,4 % en 2014). Estas interese konstati, ke en la tiel nomata malnova kontinento tiu elcentaĵo estas 28,7 % (kaj en nord-eŭropa lando kiel Danio nur 3,7 %). La kialoj? Ili ne vere klaras (aŭ pluraj fermas la okulojn por ilin ne detekti). Certe parte kulpas la politiko de la registaro, kiu faras preskaŭ nenion por konkrete helpi la junularon eniri la labor-merkaton. Aldone bankoj ne allasas pruntojn al tiuj, kiuj volas studi ĉe universitatoj (kio male estas normala afero en norda Eŭropo), tiel ke fariĝas neeble por junulo pagi sian studkotizon (kiu kutime egalas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn) kaj – ofte malebligan – lupagon en urbo malsama ol tiu, kie loĝas la gepatroj.

Temas tamen ankaŭ pri rezistanta pensmaniero: multaj gepatroj ne volas kompreni, ke la „bebo” jam plenkreskis; kaj la „bebo” timas suprenfaldi la manikojn kaj surpreni siajn respondecojn. Estas pli facile iri hejmen kaj trovi pretan vespermanĝon kaj gladitajn vestojn (ĉion ĉi senpage), utiligante la propran monon por amuzi sin kun amikoj kaj koramikoj semajnfine, ol foroferi sin iomete por alfronti laŭdeve la defiojn de adolta vivo. Tiumaniere multe da uloj malfrue geedziĝas kaj, laŭ statistikoj, malpli kaj malpli da infanoj naskiĝas. La „Boto” sume maljuniĝas, dum mokeme (kaj neniu scias, ĝis kiam) fonmuziko kun la voĉo de Beniamino Gigli ne ĉesas tutlande eĥiĝi.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La morto venis sen averto

En juĝeja salonego en Graz [grac], la ĉefurbo de la aŭstra federacia lando Stirio, li parolas mallaŭte: „Mi ne volis tion. Mi ne scias, kion mi faris. Mi bedaŭras ĉion.” En sia blanka kompleto Alano Ro – tio ne estas lia vera nomo – aspektas nedanĝera, senkulpa, preskaŭ kiel granda infano.

Tagmeze la 20an de junio 2015 la 26-jara Ro amoke aŭtoveturis tra la urbocentro de Graz, mortigis tri homojn kaj vundis 36 pliajn, parte grave. Unu vundito mortis pli poste. Inter la mortigitoj estis 4-jara infano. Antaŭ superbazaro li haltis kaj atakis kelkajn promenantojn per tranĉilo. Iom poste li finis sian amokon antaŭ polica gardoĉambro kaj kaptiĝis. En la prizono li kondutis agreseme kaj devis restadi en speciala ĉelo. Ofte li mensogis. Pri sia religio li donis kontraŭdirajn informojn.

De Bosnio al Aŭstrio

Pro milito Ro fuĝis kiel 4-jara infano de Bosnio al Aŭstrio; aktuale li posedas la aŭstran civitanecon. Li vivis en vilaĝo apud Graz kaj laboris kiel kamionisto. Pro perforta konduto kontraŭ siaj edzino kaj du infanoj li devis forlasi sian loĝejon. En februaro 2016 sekvis la divorco.

Laikaj juĝistoj decidis

La malfacila demando estis: Ĉu Ro agis libervole kaj memkonscie aŭ sekve de psika malsano? La diversaj spertuloj havis diversajn opiniojn. La supera spertulo alvokita de la ŝtato decidis: Ro havas skizofrenion kaj do ne estas respondeca. La spertulo alvokita de la familio de la mortintoj deklaris, ke li ja agis el propra volo kaj do estas respondeca. Tion opiniis ankaŭ la laikaj juĝistoj en septembro 2016. Ro ricevis dumvivan karceran punon; la fina decido ankoraŭ mankas.

Ĉu reformi la leĝaron?

Post la proceso sekvis diskutado: Profesiaj juĝistoj devas argumenti aŭ pravigi sian verdikton, laikoj ne. Laikoj povas havi alian opinion ol spertuloj. Estonte ekzemple ne ok laikoj, sed kvin laikoj kaj tri profesiaj juĝistoj decidu pri la demando kulpa aŭ ne kaj devas ellabori detalan pravigon.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Banka krizo daŭras

En 2008 grandskalaj ŝtataj intervenoj preventis kolapson de la monda banka sistemo (MONATO, 2008/12, p. 15). La financa sektoro rapide stabiliĝis kaj venis pli striktaj kontroloj, sed ne ĉiuj problemoj estas solvitaj. Kontraŭe, teknikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj alportis novajn problemojn kaj multaj misfaroj nur jarojn poste iĝis konataj.

Dum la jaroj antaŭ 2008 ĉiuj bankoj volis rapide kreskegi kaj okazis kunfandiĝoj kaj transprenoj por kiuj elspeziĝis gigantaj sumoj. Tuj post la krizo, la restantaj „sanaj” bankoj, ofte pro premo kaj kun garantioj de sia landa registaro, transprenis endanĝerigitajn kolegojn. En ambaŭ okazoj la transakcioj okazis rapidege, sen multe da pripensado. La administra integriĝo de la nove kreitaj bankogrupoj daŭras ĝis nun. Iom post iom aperas financaj misfaroj, kiuj dum la unuaj jaroj restis kaŝitaj.

Alia problemo estas la preskaŭ nula rento, per kiu la Eŭropa Centra Banko klopodas direkti la „dormantajn” ŝparaĵojn al investoj en la ekonomio. Tio komplete malstabiligis la tradiciajn kosto- kaj profito-strukturojn de la bankoj. Fakte, la ŝparaĵoj ne vere estas bezonataj. Grandaj kaj sanaj kompanioj disponas pri sufiĉe da kapitalo por mem pagi siajn investojn. Pruntedonoj al malpli sanaj kaj nove fonditaj entreprenoj kaŭzas tro da riskoj. Bankoj estas devigataj deponi sian troan monon ĉe centraj bankoj, ofte je rento sub la nulo.

La kutimaj invest-ebloj, per kiuj klientoj deponis monsumon ĉe banko dum fiksita periodo kaj estis certaj pri regula rentopago kaj repago de la monsumo je limdato, iom post iom malaperas. Nun al la klientoj estas proponataj fondusoj, mastrumataj de banka filio en iu ekzotika lando, kun promeso de iu plusvaloro post kelkaj jaroj. Centprocenta garantio iĝas raraĵo; la kliento ofte estu kontenta kun 80- aŭ 90-procenta kapitalgarantio kaj varianta rento.

Fine estas la (jam delonge ekzistantaj, sed daŭre progresantaj) aŭtomatigo kaj tendenco por transdoni taskojn al subkontraktantoj, kiuj endanĝerigas la laborpostenojn de la bankoficistoj. La tradiciaj bankaj servoj malaperas; la klientoj vole aŭ nevole faras siajn bankajn transakciojn per sia hejma komputilo, sen interveno de bankisto. Lokaj filioj estas fermitaj kaj restas nur bankoj en centraj lokoj, kie specialistoj konsilas pri la komplikaj bankaj produktoj.

Jen tri ekzemploj el tri eŭropuniaj landoj pri bankoj kiuj, memvole aŭ devige, restrukturas sin.

ING, belga filio de nederlanda grupo

La belga ING estas postsekvanto de BBL (plena nomo en la franca lingvo Banque Bruxelles Lambert), unu el la plej grandaj belgaj bankoj. Post serio da fuzioj en la 1990aj jaroj (MONATO, 1998/1, p. 16), BBL ne sukcesis trovi enlandan partneron kaj finfine estis transprenita de la nederlanda ING. ING (Internationale Nederlanden Groep, proksimume „Internacia Nederlanda Grupo”), tiam estis rapide ekspansianta financa grupo kreita en 1991. La belga ING restis sufiĉe sendependa kaj, kontraste al la nederlanda grupo, apenaŭ estis trafita de la krizo de 2008. Ĝi havas 8100 dungitojn kaj iom pli ol 700 lokajn filiojn, el kiuj triono estas mastrumataj de sendependuloj. ING ankaŭ posedas Record Bank, kiu havas 550 filiojn, ĉiuj ekspluatataj de sendependaj agentoj.

Jam delonge estas evidente, ke la belgaj bankoj havas tro da dungitoj por la restantaj taskoj. Ĉio, kio povus esti aŭtomatigita, farita de klientoj aŭ transdonita al eksteraj firmaoj jam estas. La lasta granda simpligo estis la enkonduko de la unueca tuteŭropa bankkontonumero (IBAN). Kvankam iuj klientoj grumblas pro la longegaj kontonumeroj, ili nun povas preskaŭ senkoste kaj fulmrapide fari internaciajn pagojn. Bedaŭrinde, la bankoficistoj, kiuj antaŭe okupiĝis pri tio, ne plu estas bezonataj. Dum la pasintaj jaroj ĉie la dungitaro ŝrumpis kaj filioj estis fermitaj, sed tio okazis etskale kaj silente.

La 3an de oktobro 2016 ING anoncis grandskalan restrukturadon. En la tuta grupo dum la venontaj kvin jaroj malaperos 7000 de la 52 000 laborpostenoj. Plej trafita estos Belgio, kun perdo de 3500 postenoj. Partoj de la centra administrado (informadiko, valutokomerco ...) translokiĝos al la nederlanda ĉefsidejo. La retoj de ING Belgio kaj Record Bank kuniĝos; restos ĉirkaŭ 650 filioj, ĉefe mastrumataj de sendependaj agentoj. La reala kvanto de perditaj laborlokoj estos pli granda, ĉar la troaj agentoj kaj iliaj dungitoj ne estas en la ING-ciferoj.

Argenta, mezgranda belga banko, tuj reagis anoncante ke ĝi havas centojn da disponeblaj laborlokoj. Pri la realo de tiu aserto estas duboj kaj eĉ pli pri la kvalito de tiuj laborlokoj. Verŝajne plejparte estas novaj filio-estroj, kiuj anstataŭu malfeliĉulojn, kiuj ne sukcesis atingi la financajn rezultojn postulatajn en sia kontrakto kun Argenta. Ĝenerale, la situacio de la sendependaj filio-estroj ĉe la plimulto de la bankoj estas tute nesekura kaj facile troveblas kialo por nuligi kontrakton.

Deutsche Bank, pereanta grandbanko

Deutsche Bank (Germana Banko), fondita en 1870 en Berlino, nun kun la ĉefsidejo en Frankfurto, iam estis la simbolo de la germanaj stabileco kaj akurateco. Ĝi posedis akciojn de ĉiuj gravaj germanaj entreprenoj. Laŭ iuj ĝi estis Germanio, ŝtato en la ŝtato, sen kiu aŭ kontraŭ kiu nenio eblis.

Komence de la 1990aj jaroj, post la reunuiĝo de Germanio kaj en epoko de novliberalismo kaj tutmondiĝo, kelkaj estroj de la banko decidis internaciiĝi kaj konkeri elstaran pozicion en la ĉeflokoj de la mondaj financoj: la londona City kaj la novjorka Wall Street. Unuflanke estis la deziro pli bone servi al la eksterlandaj kompanioj, kiuj establis sin en Germanio, aliflanke allogis la ege grandaj profitoj kaj salajroj de Londono kaj Novjorko. Problemo estis, ke nek en la banko, nek en Germanio, troveblis kompetentaj personoj por realigi tion.

Tial Deutsche Bank en 1995 dungis Edson Mitchell, altrangulon de la usona banko Merrill Lynch kaj kvindekon de liaj plej fidelaj kolegoj. Ilia laborloko estis la londona investbanko Morgan Grenfell, kiun Deutsche Bank jam en 1989 transprenis en pli frua provo por internacie ekspansii. Post 1989 la transpreno ne estis sukcesa kaj ankaŭ Mitchell bezonis plurajn jarojn – kaj gigantajn monsumojn el Germanio – por povi egalnivele negoci kun la londonaj kaj novjorkaj bankistoj. Kulmino estis la transpreno de la usona investbanko Bankers Trust en 1999. Finfine Deutsche Bank estis inter la plej grandaj bankoj de la mondo.

Estis timo pri katastrofo kiam Mitchell, 47-jara, fine de la jaro 2000 mortis pro aviadilakcidento, sed liaj kolegoj, gvidate de la baratdevena brito Anshu Jain, sukcese transprenis la aferojn kaj en la posta jardeko transformis la grupon Deutsche Bank en unu el la ĉefaj makleristoj de „derivaĵoj”, kompleksaj financaj produktoj, kies grandegaj profitoj allogis, sed pri kies riskoj apenaŭ iu konsciis.

Intertempe la hejma merkato estis neglektata. La sola menciinda ago por pligrandigi la enlandan klientaron estis la parta transpreno de Postbank. La germanaj oficistoj ne komprenis, kial la eksterlandaj kolegoj ricevas multoble pli altajn salajrojn kaj premiojn. La tradiciaj internaj kontrolsistemoj ne bone funkciis kaj la londonaj kaj novjorkaj oficejoj laboris preskaŭ nekontrolite kaj agis pli riskeme ol iliaj tieaj kolegoj. La angla anstataŭis la germanan kiel internan lingvon.

La financa krizo de 2008 ŝajne apenaŭ perturbis la funkciadon de Deutsche Bank. Dum aliaj bankoj limigis aŭ ĉesigis la dubindajn transakciojn, Deutsche Bank eĉ plivigliĝis en tiuj sektoroj. Nur dum la postaj jaroj, kiam la usonaj kontrolistoj iom post iom esploris kaj komprenis kio reale okazis en la jaroj antaŭ 2008, evidentiĝis kiugrade Deutsche Bank estis implikita en la misfaroj kaj kiom da kaŝitaj riskoj ĝi trenas.

Dum la pasintaj jaroj ĝi ricevis plurajn monpunojn de usonaj kaj britaj instancoj, i.a. pro kunlaboro kun impostfraŭdo kaj manipulado de la londona interbanka rento (LIBOR). En septembro 2016 venis la novaĵo, ke usona juĝisto postulas punpagon de 14 miliardoj da dolaroj pro misfaroj en la hipoteka merkato. Forpreno de nur tiu sumo el la bilanco de la banko malebligus ĝian bonan funkciadon, sed ankoraŭ estas multaj aliaj juraj disputoj, el kiuj povas rezulti perdegoj.

La risko, ke la iam tute solida Deutsche Bank baldaŭ malaperos pro likvidado aŭ bankroto, estas reala, sed verŝajne per helpo de la germana ŝtato kaj de aliaj bankoj troveblos pli eleganta solvo.

Monte dei Paschi di Siena

La banko Monte dei Paschi di Siena (mallongigita nomo MPSBMPS) estis fondita en 1472 de la estraro de la itala urbo Siena kiel Monte di Pietà, t.e. lombardejo, oficejo kie oni povas mallongtempe pruntepreni monon kontraŭ depono de garantiaĵo. Ĝi nun estas, depende de la kalkulmetodo, la trie aŭ kvare plej granda banko de Italio. Ekde 1999 ĝi estas kvotata en la itala akcioborso.

Origine ĝi restis loka banko; en la mezo de la 19a jarcento ĝi jam aktivis en la tuta regiono Toskanio. En 2007 ĝi aĉetis Banca Antonveneta je 9 miliardoj da eŭroj, prezo post la krizo de 2008 konsiderata kiel multe tro alta, sed antaŭe, en epoko kiam ĉiuj bankoj volis grandiĝi aĉetante aliajn bankojn, sumo normala. En 2011 la banko deprecis duonon de la aĉetprezo. Pro tio la kapitalo de la banko malkreskis, sed tio estis kompensita per ŝtata subteno.

Sekvis perdo de 3 miliardoj pro (parte kaŝitaj) derivataj produktoj kaj nerepagitaj pruntoj en 2013. En 2014 estis plia perdo de 8 miliardoj pro malbonaj pruntoj. Malgraŭ la akiro de 5 miliardoj da nova kapitalo en 2014, la kapitalbazo restas nesufiĉa. En la bilanco restas dubaj pruntoj je 28 miliardoj da eŭroj. Dum la pasintaj kvin jaroj la nombro de dungitoj kaj oficejoj jam malkreskis je kvarono, sed pli drastaj intervenoj necesos.

Logika solvo estus, ke solida banko transprenu la restaĵojn de MPS, sed tio estus la definitiva fino de multjarcenta historio.

Roland Rotsaert
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la mistero solvita?

Du meteologoj el la universitatoj de Arizono kaj Kolorado (Usono), Randy Cerveny kaj Steve Miller, asertas, ke solvo pri la enigmo de la Bermuda Triangulo verŝajne kuŝas en la ĉielo. Klimataj satelitoj de NASA fakte detektis – en la ĉielo super tiu mara strio, granda pli ol milionon da kvadrataj kilometroj, – strangajn nubarojn ses-angulajn, kiujn oni konsideru veraj aeraj bomboj.

Oni memoru, ke la tiel nomata Triangulo de Bermudoj estas geografia areo situanta sud-oriente de la atlantika marbordo de Usono. La pintoj de la menciita imaga trilatero estas: norde, la plej suda marborda loko de la bermuda insularo; okcidente, la plej suda parto de Florido, ĉe la urbo Miamo; kaj sude, la plej okcidenta punkto de la insulo Puertoriko. En la menciita areo, ekde la 19a jarcento kaj precipe dum la 1940aj jaroj, okazis misteraj malaperoj de ŝipoj kaj aviadiloj. Pro tio iuj rebaptis la areon „triangulo malbenita” aŭ „de la diablo”.

Ŝiprompiĝoj

Laŭ la du fakuloj tiuj ses-angulaj nuboj, kies tiea ofteco estis konfirmita de pluraj fotoj de NASA-satelitoj, kaŭzas ventojn rapidajn je pli ol 270 km/h. Tiuj aer-blovoj estas tiel potencaj, ke ili povus faligi aviadilojn kaj krei mar-ondojn pli altajn ol 14 metrojn, respondecajn pri ŝiprompiĝoj. Do ja nepros kroma esplorado, sed konvinka kaj definitiva klarigo pri la mistero ŝajnas jam ege pli proksima.

Juan Carlos
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tutmonda sekureco

Energiproviza unio, financo, investo, la estonteco de la eŭrozono, problemoj de enmigrado kaj terorismo troviĝis inter la ĉeftemoj dum internacia konferenco sub la nomo GLOBSEC Tatra Summit pri tutmonda sekureco, kiu okazis en Bratislavo, Slovakio, en oktobro.

Malfermis la konferencon la germana ministro pri financoj Wolfgang Schäuble [ŝojble], kiu prezentis la principojn de la buĝetkriterioj en la eŭrozono. Laŭ la germana ministro, Portugalio, Hispanio, Italio kaj Grekio devas fari pli efikajn paŝojn por la plenumado de la eŭropaj buĝetreguloj. Li ankaŭ substrekis, ke EU neeviteble bezonas novajn strukturreformojn.

Studenta iniciato

La forumo GLOBSEC diskutis krome la restarigon de la fido al EU, la britan eksiĝon, sociajn kaj ekonomiajn diferencojn en mez-eŭropaj landoj kaj la tiel nomatan Bratislavan Deklaron, kiu rezultis el la neoficiala unutaga septembra pintkunveno de gvidantoj de EU en Bratislavo.

Partoprenis ankaŭ kvin eŭropaj komisionanoj kaj sep altaj reprezentantoj el balkanaj landoj. La konferenco GLOBSEC (mallongigo de la anglaj vortoj global - tutmonda, kaj security - sekureco) ekestis kiel studenta iniciato, sed nun rangas inter la plej gravaj internaciaj prisekurecaj forumoj en la mondo.

Hauser
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nobel-premiitoj pri literaturo kaj la sekvo

Multaj homoj ege surpriziĝis pri la decido aljuĝi la Nobel-premion pri literaturo en la jaro 2016 al la usona kantisto Bob Dylan, aŭtoro de la kantoj Blovas la vent', La tempo ŝanĝiĝas kaj Ho sinjoro tamburisto. Kelkaj entuziasme bonvenigis la decidon kiel internacian rekonon de la moderna populara kulturo. Laŭ aliaj tio estas malvalorigo de la premio kaj ridindigo de la tuta procedo por elekti meritan laŭreaton.

Plej fortaj lingvoj

Tio ne estas la unua fojo, ke oni kritikas la decidojn de la Nobel-komitato. Ofte ŝajnas, ke la juĝantoj favoras verkistojn el la plej fortaj lingvoj, precipe el la angla. Jen listo de la lingvoj en kiuj, de 1901 ĝis 2016, verkis la Nobel-laŭreatoj, kiuj ricevis la premion pri literaturo: angla 27, franca 16, germana 13, hispana 11, sveda 7, itala kaj rusa 6, pola 4, dana kaj norvega 3, ĉina, japana kaj greka 2 kaj kun nur unu premiito la lingvoj araba, bengala, ĉeĥa, finna, hebrea, hungara, islanda, jida, okcitana, portugala, serbokroata kaj turka.

Okcitana kaj jida

Estas rimarkinde, ke nur dufoje la premio estis aljuĝita al aŭtoroj, kiuj verkis en neregnaj aŭ minoritataj lingvoj, nome la okcitana kaj la jida. Parenteze, oni povas mencii, ke du verkistoj, kies nomoj estis plurfoje, sed malsukcese, proponitaj por la premio, estis la skotoj Somhairle MacGill Eain, kiu verkis en la skotgaela, kaj Vilhelmo Auld, kiu verkis en Esperanto. Estas evidente, ke la plej disvastiĝintaj kaj prestiĝaj idiomoj havas pli da ŝanco ĉe la juĝkomitato. Nesurprize, la skandinavaj lingvoj estas bone reprezentitaj en la listo.

Garbhan MacOidh
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dadaismo reviviĝis

La ambasado de Svislando en Japanio okazigis arto-konkurson de dadaismo okaze de la 100-jara datreveno de dadaismo en septembro. La regulo estis simpla: ĉiuj konkursaĵoj estis publikigitaj en Facebook, kaj tiu, kiu ricevis plej multajn ŝatojn, gajnas la premion.

En la konkurso unu dokument-filmeto de la direktoro Oda Jooiĉiroo kaŭzis grandan sensacion pro la temo, ĉar li traktis la politikan agadon de Tojama Kooiĉi, kiu alvokis en la nomo de faŝismo bojkotadon de voĉdonantoj okaze de la elektado de la urbestro en Tokio. Tojama pensas, ke la voĉdona sistemo estas posedaĵo de majoritatoj kaj unuiĝo de minoritatoj estas necesa. Li uzas la vorton faŝismo en la plej origina senco.

Svisa konfuzo

Estas nature, ke la ambasado de Svislando ne povis antaŭvidi la partoprenon de la danĝera filmeto. Tio konfuzis ilin. Fakte, ili donis sian propran ŝaton al la duavica konkursanto, kvankam ili estis la organizanto de la konkurso. Notinde, dum multaj traktis arton, Oda prenis iom kuriozan aferon. La kerna ideo de dadaismo estas nei la arton jam ekzistantan. Tio inkluzivas intencon detrui ajnan aŭtoritaton. En tiu senco la filmeto de Oda bone kongruis kun la ideo de dadaismo. Svislando kaj dadaismo havas firman rilaton. Kiam la dadaistoj eskapis el faŝisma Eŭropo, Svislando akceptis ilin. Dadaismo en Svislando originas en tia historia momento.

Finfine, la filmeto de Oda gajnis 488 ŝatojn, dum la 2a gajnis 266. La ambasado de Svislando, laŭ la majoritata regulo, devis doni la premion al la filmeto pri Tojama, kiu agas spite al la majoritata regulo ĝenerale. La konkurso kondukis homojn al la rezulto plej dadaeska.

OKUBO Masami
Japanio
La retpaĝo de Dada100: www.facebook.com/dada100tokyo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Okubo Masami el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni atentu la forpason de lingvoj

La artikolo de Garbhan MacAoidh pri la provenca lingvo (MONATO 2016/10, p. 11-13) venis tute klare de nelokulo. La provenca lingvo estas unu el la okcitanaj lingvoj kaj mem havas diversajn variaĵojn, kiujn atestas la vortaro Lou Tresor dóu Felibrige (La trezoro de Felibriĝo) de Frédéric Mistral. La rolo de Mistral similas al tiu de Zamenhof: El parolata lingvo li faris skribitan kaj kulturan. Li verkis vortaron, gramatikon kaj poste verkis en la lingvo mem, ne nur Mirèio, sed ankaŭ Calendau kaj memoraĵojn. Li fondis la literaturan klubon Felibrige kaj instigis kolegojn verki en la provenca lingvo.

La lingvo kiel gepatra komplete malaperis dum tri generacioj (mia avino sakris en ĝi). Nur iuj lernantoj lernas ĝin en kelkaj mezgradaj lernejoj por gajni kelkajn poentojn por la ekzameno. Por doni al si bonan konsciencon, la regiona televido proponas duonhoran elsendon semajne, same la gazeto de la regiono (Suda Francio: Provenco/Alpoj/Lazura Marbordo) dediĉas unu paĝon al la provenca. La deviga instruado en la franca ekde 1882 signifis la morton de la provenca. Tiu fenomeno devus atentigi nin pri la forpaso de lingvoj, uzataj nur en la kampoj aŭ kuirejo. Malaperis la provenca en du generacioj. Kio okazos pri la franca (kaj aliaj naciaj lingvoj) en la epoko de la reto, radio, reklamo kaj similaj?

Renée TRIOLLE
La Ciotat

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gramatik(l)a problemo

Bardhyl Selimi skribis (MONATO 2016/08-09, p. 14), ke „protestis albanoj loĝantaj en la norda parto de Grekio ...” kaj ke Ĉamerio estas „regiono kompakte loĝata de albanaj etnuloj”. Nu, la uzado de participoj estas fojfoje delikata en Esperanto. Fakte, Ĉamerio estas regiono de nord-okcidenta Grekio, kie siatempe (ĝis 1944) loĝis islam-religia alban-etna komunumo, la tiel nomataj ĉamoj. Tiuj amase forfuĝis post la retiriĝo de la germanaj okupaciantoj, timante (ne malprave) pri sia vivo, kaj starigis en Albanio asociojn, kiuj postulas interalie kompenson pri siaj domoj kaj kampoj lasitaj en Grekio. Do nuntempe, kaj de pli ol 70 jaroj, Ĉamerio ne estas „kompakte loĝAta de albanaj etnuloj”, kaj la protestintoj estas ne „albanoj loĝAntaj en norda Grekio”, sed filoj kaj nepoj de albanoj loĝIntaj, aŭ iam antaŭe loĝantaj tie. Fakte la solaj albanoj nuntempe loĝantaj en Grekio estas la tre multaj enmigrintoj de la lastaj 25 jaroj, kvankam ankoraŭ ekzistas tie albanlingvaj vilaĝoj, tamen kun loĝantaro plene greka laŭ nacia konscio.

Angelos TSIRIMOKOS
Bruselo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Angelos Tsirimokos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo

La titolo de nova libro de André Cherpillod iom mirigis min: Alfabetoj de l' mondo! Tia temo tiklis mian scivolemon, kaj mi demandis min: „Ĉu oni povas verki libron nur pri tiu temo? Ĉu ĝi celas nur la lingvistojn?”

Fakte, la libro enhavas preskaŭ 100 paĝojn kaj priskribas multajn alfabetojn. Tio ne estas surprizo, se oni jam legis librojn de Cherpillod: ĝenerale seriozaj kun multaj referencoj, eĉ se oni ne ĉiam konsentas kun la asertoj de la aŭtoro.

La diakritoj

Rapide la legaĵo fariĝas alloga, ĉar la libro tre klare kaj metode prezentas la alfabetojn, komencante per la nia, la latina, kun multaj lingvaj kaj historiaj detaloj. Ekzemple, tabeloj montras la 51 fonemojn de la angla lingvo kaj la 36 fonemojn de la franca. Kompreneble, la latina alfabeto enhavas nur 26 literojn, kio iel estas la fonto de iom kompleksa ortografio! Ĉiu lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, devis adapti ĝin al sia fonetiko. Tial svarmas diakritaj signoj, kiel é, è, ê, ç en la franca, aŭ ä, ö en la sveda kaj la germana, kaj tiel plu. La ĉeĥa lingvo enhavas 15 diakritajn signojn, la slovaka 17, sed la rekordon tenas la vjetnama, kies 6 tonoj estas notitaj per malsimilaj signoj (12 vokaloj x 6 tonoj = 72 kombinaĵoj!).

Esperanto kaj ĝiaj ses literoj kun supersigno (ĉ; ĝ; ĵ; ĥ; ŝ; ŭ) konsistigas fine ege simplan skribsistemon!

Usklecoj

Mi rimarkis novan por mi vorton (tute PIVan) „uskleco”, eltiritan el la komparo de „majusklo” / „minusklo”. Tiel oni povas paroli pri duusklecaj alfabetoj (kun majuskloj kaj minuskloj), kiel la latina, kaj pri unuusklecaj skribaĵoj (sen majuskloj), kiel la araba.

Malkovrante la etruskan alfabeton, la leganto observas kun miro, ke oni konas nenion de tiu lingvo, kvankam ĝia alfabeto estas delonge bone konata!

Surprizoj

Aliaj surprizoj atendas nin. Ekzemple, pri la prononc-maniero de la franca aŭ de la hispana dum la mezepoko. Kiel eblas akiri certecon pri tio en periodo, kiam ne ekzistis magnetofonoj? Nu, tutsimple, danke al la perado de judaj alfabetoj. En la mezepoko eŭropaj judoj skribis fonetike fremdajn vortojn. Tiel oni scias, ke la vorto „estourdition” (kapturno, vertiĝo) en la malnova franca estis prononcata kiel „estourdiŝon”. Kiel en la nuna angla. Amuze, ĉu ne?

Samteme la aŭtoro levas la problemon de la hispana litero J (la jota = ĥ). Kiel klarigi ĝian prononco-devenon? Ĉu pro influo de la araba? Nu, antaŭ la forpelo de la judoj fare de la katolika reĝino Izabela en 1492, vortoj kun tiu litero estis transskribitaj en la juda alfabeto ĝudezma per litero respondanta al ĵ. Ekzemple, la vorto hijo (filo), nuntempe prononcata iĥo, estis tiam transskribata kiel iĵo. La lingvistoj starigis hipotezon pri la deveno de tiu nuna prononcado, kaj mi lasas al vi la plezuron malkovri ĝin!

Alfasilabaroj

Sed la plej frapaj ĉapitroj de tiu libro rilatas al la alfasilabaroj, kiuj troveblas precipe ĉe la hindiaj lingvoj. Alfasilabaro skribas ne fonemojn, sed silabojn (vokalo kun konsonanto). Je mia granda honto, mi konfesas mian nescion pri tiuj multaj lingvoj (hinda, guĝarata, panĝaba, bengala, orija, tamula ktp). Ĉiu el ili havas sian propran alfasilabaron.

Tia skribado aspektas al ni, eŭropanoj, ege malfacila. Tamen multaj homoj lernis kaj uzas ĝin!

Alian ekzemplon de la malfacileco legi donas la orija alfasilabaro kun siaj multaj kurbiĝoj, iom similaj por fremdaj okuloj: 37 silaboj + 14 sendependaj vokaloj + 13 dependaj vokaloj.

Malfacila instruado

Observante tiujn alfabetojn, mi miris pro la malfacilaĵoj, kiuj trafas la instruistojn de bazaj lernejoj, kiam ili klopodas instrui la legadon al siaj junaj geknaboj. Kiom da tempo necesas por ĝuste legi dokumentojn tiel skribitajn?

Nia vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo igas nin malkovri nekonatajn aspektojn de la homaro. Ekzemple, en Etiopio la amharan alfabeton uzas sep diversaj lingvoj (tigrea, tigrinja, gafata, argobla, lararia, bilena, guraga). Videblas ankaŭ la stranga alfabeto de la inuitoj, kiuj vivas en la arktaj regionoj de Kanado.

Alloga stilo

Ne eblas resumi la libron, kiu finiĝas per la skribaĵoj brajla (por blinduloj) kaj morsa (antaŭe sur marŝipoj). Sed legante la ĉapitron pri la skribado de la japana, oni miras, observante, ke ĝi konsistas el miloj da ĉindevenaj ideogramoj plus du alfabetoj: hiragana kaj katakana, ambaŭ riĉaj je 48 signoj. Estas konate, ke nur malmultaj junaj japanoj malfacile legas.

Mi aldonu personan sperton: kiam mi finlegis la lastajn ĉapitrojn kun iliaj malkovroj, mi subite ekkonsciis, ke mi estas leganta en Esperanto, ne en mia denaska lingvo (la franca). Tio pruvas, ke malgraŭ la rigoreco de la alfabeta temo, la aŭtoro verkis sian libron en alloga stilo, ĉiam preciza. Mi volonte demandus al li, kiom da tempo li bezonis por plenumi tian taskon (esplorado, organizado, skribado, kontrolo), sed mi dubas, ĉu li respondus.

Tiu ĉi libro povas fariĝi por skeptikuloj bona ekzemplo de la riĉeco kaj kapabloj de nia lingvo!

Pierre GROLLEMUND
André Cherpillod: Alfabetoj de l' mondo. Eld. La Blanchetière, Courgenard (Francio), 2016. 98 paĝoj broŝuritaj. Neniu ISBN indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Teritoria intertraktado inter Putin kaj Abe

Lastatempe Vladimir Putin de Rusio kaj Abe Ŝinzo de Japanio ekokupiĝis pri intertraktado por solvi la disputon pri la aparteno de kvar insuloj. Ili volas interkonsenti pri pactraktato inter la du ŝtatoj.

Kial nun kaj kion ili intencas fari? Fakte en 1951 la aliancaj ŝtatoj kaj Japanio subskribis la sanfranciskan pactraktaton por formale fini la duan mondmiliton en orienta Azio. En la traktato Japanio rezignis pri la posedado de Saĥaleno kaj Kuriloj, kiujn Sovetio okupis dum la milito. Tiam Sovetio ne subskribis la sanfranciskan pactraktaton, sed en 1956 Japanio kaj Sovetio restarigis diplomatiajn rilatojn, deklarante, ke ambaŭ ŝtatoj daŭre intertraktos por konkludi pactraktaton, post kies subskribo Sovetio redonos al Japanio du insulojn, nome Habomai kaj Ŝikotan.

Ĉu du insuloj aŭ kvar?

Post tiam ili havis plurajn intertraktadojn, sed vane, ĉar Japanio postulis redonon de kvar insuloj (Habomai, Ŝikotan, kaj Kunaŝiri kaj Etorohu) kiuj, laŭ Japanio, ne apartenas al Kuriloj. Sovetio (kaj poste Rusio) insistis, ke la lastaj du insuloj estas parto de Kuriloj kaj redonos nur la du unuajn.

En la memoriga 60a jaro post la komuna deklaro kaj Putin kaj Abe firme decidis intertrakti kaj solvi la pendantan teritorian disputon. Ili kredas, ke ili povos solvi la problemon kaj evoluigi la rilatojn, kiuj kondukos la du landojn al ekonomia kunvivado kaj prospero.

Sankcio kontraŭ Rusio

Putin kaj Abe havas persone tre amikan rilaton, kaj okazis jam 11 kunsidoj inter ili post la enoficiĝo de Abe en decembro 2012. Kontraste la eŭropaj landoj kaj Usono ne havas amikajn rilatojn kun Rusio pro la konfliktoj en Ukrainio kaj Meza kaj Proksima Oriento. Japanio, estante aliancano kun Usono kaj montrante societemon, partoprenis en la sankcio kontraŭ Rusio pro la anekso de Krimeo, sed ne volas akrigi sian rilaton kun Rusio.

Naciismaj baroj

Putin kaj Abe volas rapide kaj kuraĝe solvi la teritorian disputon, antaŭenigi grandskalan ekonomian kunlaboron, ekzemple ekspluatadon de energi-fontoj, la konstruon de haveno kaj flughaveno en la marborda parto de Siberio kaj aliajn projektojn.

Ŝajne la plej granda baraĵo kontraŭ ilia intertraktado estos arda naciismo en ambaŭ landoj, kiu ne permesos iun ajn cedon en la teritoria disputo. Ni vidu kiel ili konvinkos siajn naciistojn, kiuj grandparte estas iliaj subtenantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial oni elektis Trump?

Politiksciencistoj klopodis dum la lastaj semajnoj klarigi tiun neatenditan elekton, kiu lokis miliardulon kiel novan prezidanton de Usono. Fakte, tradiciaj analizoj pri dekstro kaj maldekstro aŭ pri konservo kaj progreso ŝajnas maltrafaj por bone kompreni ĝin. Inter la novaj proponoj, elstaras ideo, kiu permesas lumigi ĝin, kaj ankaŭ aliajn freŝajn neatenditajn rezultojn, kiel la eliro de Britio el Eŭropa Unio aŭ venontajn eblojn, kiel la venko de Le Pen en Francio.

Temas pri sufiĉe simpla teorio, nome la ŝanĝdeziro de la plimulto de la civitanoj preskaŭ ĉie en la okcidenta mondo. En la kadro de eterna krizo, multaj homoj kontraŭas ekonomian kaj politikan sistemojn, kiujn ili konsideras maljustaj kaj konceptitaj por favori la riĉulojn. Aliflanke, estas alia parto de la socio, kiu rekte aŭ malrekte profitas de la sistemo aŭ kiu eĉ kontraŭante korupton kaj maljustecon, tro timas la malkonatan ŝanĝon. Laŭ tiu teorio, ili ne voĉdonas por konkreta kandidato, sed por (ŝanĝo aŭ) stabileco. Tio klarigus la reelekton de putraj politikaj partioj, kiel la nuna Popola Partio en Hispanio.

Revene al la titola demando, kial oni elektis Trump? Ĉar granda parto de la usonaj civitanoj (almenaŭ de tiuj, kiuj voĉdonis en la balotoj) volis ŝanĝi la nunan ekonomian kaj politikan sistemojn. Ili ne nepre ŝatis Trump, sed ne havis alternativon. La decido estis inter la samo (Clinton) aŭ io nova (Trump). Verŝajne, se inter la elektebloj estintus alia kandidato perceptita kiel ŝanĝo (Sanders), la rezulto estintus malsama. La ironio estas, ke post elektada kampanjo la politikoj de la nuna prezidanto plej probable profundiĝos en la kritikata sistemo, tiel pligrandigante multdimensian maljustecon.

Xavi ALCALDE
Hispanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Mafa

Kiam al la maljunulviandbiskvitfara fabriko (MAFA) mankis sufiĉe da 75+-gemaljunuloj, la estraro proponis mocion al la parlamento, postulante malpliigon de la aĝo al 70. La parlamento tuj aprobis, la ŝtato tuj promulgis, kaj la junaj policanoj tuj komencis ĉasi homojn, kiuj aĝis pli ol 70 jarojn.

Mi estis fine de mia sesdeka jaro. Mi ektimegis. Kion signifas tiu nova leĝo? Ĉu enkategoriigo de la homoj laŭ ilia (mal)utileco?

Kiu difinas kaj decidas, ke iu homo estas utila aŭ malutila? Ĉu eŭtanazio, abortigo, masakrado, bombardado, sangoplenaj militoj, malsatigo de multaj homoj, ktp, ktp, ne sufiĉis por ekstermi la homan rason? Ĉu vere necesas, ke ni manĝu la viandon de niaj gepatroj? Kaj niaj gefiloj la nian?

Kolerege mi ĉifprenis la ĵurnalon, en kiu aperis la novaĵo, kaj kuris al mia amiko Alberto. Li estis deputito en la loka parlamento. Tre trankvile daŭrigante sian kaftrinkadon, li respondis al mi:

- Ni povas nenion fari, mia amiko. Estas diktite desupre! Se vi volas ...

Mi ne plu atendis. Furioze mi forkuris al Margarita. Ŝi estis tre juna, bela kaj, laŭ mia antaŭa konstato, tre bonkora deputitino en la nacia parlamento. Aŭskultinte min, ŝi belridete kaj dolĉvorte ekis min trankviligi:

- Vi pravas koleriĝi, mia amiko. Ankaŭ ni bedaŭras pro tio. Sed kion fari ...?

Kelkfoje mi frapbatis miajn vangojn. Ne, ne estis sonĝo! Mi, ankoraŭ esperante, kuris al Sam. Ni estis amikoj jam ekde nia infaneco. De kiam li fariĝis vicprezidento, ni malofte intervizitis. Tamen mi esperis ion fari per lia helpo ...

Li respondis tute despere:

- Ne lacigu vin, mia amiko. Direktu vin rekte al la celo. Ĉiuj estas sub Mafa! Se vi volas ion fari, iru al la estro de Mafa. Eble vi povus ...

Mi ne plu aŭskultis lin. Mi kuris al la estrarestro de tiu infera kompanio, kiu regis la tutan landon.

Tre ĝentile li akceptis min. Tre ĝentile li proponis kafon kaj biskviton:

- Ĉu vi ŝatas la verdan aŭ la ruĝan? Kun kafo aŭ kun teo? Kun sukero aŭ kun mielo? ... La verda estas virina kaj la ruĝa estas vira ... Laŭ mi la verda estas pli bongusta ...

Mi certiĝis, ke miaj klopodoj ĝis nun estis vanaj. Mi decidis iri al la palaco de la prezidento kaj peti lian helpon. Kiam mi ekstaris, envenis du uniformvestitaj fortaj viroj. En iliaj manoj estis pleto da flavaj biskvitoj. La estrarestro proponis regali min per novbakitaj biskvitoj:

- Provu nian flavan biskviton ... estas prototipo ... ni nun testas biskvitojn faritajn de sesdekjaraĝaj ...

Said BALUĈI – Marianne PIERQUIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi – Marianne Pierquin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mamurzo

Eble lia ĝusta nomo estis io alia, tamen la ĉirkaŭuloj nomis lin Mamurzo. Li estis maljuna viro, tre riĉa kaj hegemonia. Li havis dek unu filojn. Neniun filinon. Aro da onidiroj priis lin. Ke li mortigis sian edzinon, ke li lasis neniun filinon viva, ke li havas sekretajn rilatojn kun alimondanoj, ktp, ktp.

La laŭciferaj nomoj de la filoj estis aparte atentovekaj: Unalio, Dualio, Trialio, Kvaralio, Kvinalio, Sesalio, Sepalio, Okalio, Naŭalio, Dekalio, Lastalio. Pro kialo, kiun scias neniu, li finis je la dek-unua filo sian generadon.

Kiam Mamurzo aŭdis la paŝojn de la morto, iun tagon li alvokis la dek unu filojn kaj senhezite diris al ili, ke unu el ili estas bastardo! Ke la aliaj devas mortigi lin! La ununura kondiĉo estis, ke la murdo devus okazi for de la patraj okuloj.

La okuloj de ĉiuj filoj ekflamis pro venĝemo. Ili ja jam aŭdintis onidirojn pri Unalio. Li naskiĝis dum tempo kiam Mamurzo ankoraŭ neis, ke li edzinigis Alieon. Alieo estis filino de la vilaĝestro de la najbara vilaĝo. Mamurzo kaj Alieo ne amis unu la alian. Tamen ili finfine geedziĝis pro aliaj kialoj ol la amo!

La dek filoj tuj mortigis Unalion. Antaŭ la okuloj de la patro! La unua transpaŝo de la patra leĝo! Tamen la maljunulo povis fari nenion!

Li nur lamentis: Stultuloj, vi eraris! Kaj li tuj endormiĝis.

La naŭ pli aĝaj fratoj mortigis la plej junan, Lastalion. Ĉar laŭ ili, la patro tiam estis tiom maljuna, ke li absolute ne povis enplanti idon. Lastalio nepre estis bastardo!

Sed ili eraris, ĉar kiam ili revenis al la patro por raporti sian konkeron, la kompatinda maljunulo ĝemis kaj montrofingre aludis al Dualio kaj Dekalio kaj malbenis ilin.

Ambaŭ tuj estis mortigitaj! La ceteraj fratoj argumentis ke, se tiuj du ne estis bastardoj, kial do la patro aludis nur pri ili? Sed ili eraris. Ĉar la patro ankoraŭ ne ŝajnis kontenta.

La restantaj fratoj falis en dubon. Ĉu vere unu el ili estas bastardo? Ĝis kiam ili devas mortigi unu la alian? Ĉu vere la puno de la bastardeco estas morto?

Dum la diskutoj, la sep fratoj ekkomprenis, ke la patro havas planon formortigi ĉiujn filojn. Sed kial? Ili decidis ebriigi la patron kaj subtile pridemandi lin.

La familia kuracisto konsilis al la maljunulo drinki sufiĉe; la maljunulo faris tion kaj denuncis ĉion: li estis psike malsana, li alterne konfuzis en sia kapo sian edzinon kun sia patrino, siajn filojn kun la nekonataj gastoj de sia patrino ...

La sep filoj senkompate mortigis la patron kaj fondis tre riĉan, daŭran, potencan, moralan, honorplenan sepdinastion.

Tiu dinastio ankoraŭ regas nian vilaĝon kaj niaj vilaĝanoj fieras obei tiajn bonegajn ekzemplajn modelojn.

Said BALUĈI kaj Marianne PIERQUIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi kaj Marianne Pierquin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forgesita traduko

Kun intereso mi legis la artikolon de Juan Carlos Montero Medina pri la t.n. viruso Zika (MONATO 2016/10, p. 17). Bone verkita artikolo, kiu mallonge kaj precipe funde informas la legantojn pri la portanto de la danĝera viruso.

En la artikolo estas uzita la scienca nomo de insekto, kiu estas bone konata nur de zoologoj, ne de ordinaraj legantoj. Esperanto estas simpla lingvo kaj laŭ mia opinio, la scienca nomo de la insekto (Culex quinquefasciatus) povus esti tradukita en Esperanton.

Julius HAUSER
Slovakio

Kiel redaktoro de la scienca rubriko mi opinias, ke neniu traduko en la koncerna artikoleto estas forgesita. La frazo „Brazilaj esploristoj konstatis la ĉeeston de t.n. viruso Zika ... en kuloj el la specio Culex quinquefasciatus” estas sufiĉe klara por ebligi al iu ajn leganto kompreni, ke Culex quinquefasciatus estas ne aparta insekto konata nur de zoologoj, sed specifa kaj malofta specio de kuloj (insektoj ĝenerale konataj al ni ĉiuj). Pro memkompreneblaj kialoj ĝi ne povas havi en Esperanto (aŭ en iu ajn nacilingvo) alian nomon ol la sciencan. Ĉu la slovaka ekzemple antaŭvidas apartan nomon por tiu malsaniga kul-specio (aŭ por iu ajn specio de iu ajn besto/planto ĉeesta en iu ajn loko de la planedo tero)?

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump (1)

Kvankam li kiel homo kaj (estonta) politikisto ne plaĉas al mi, kaj mi eĉ timas pri tio, kio okazos dum la venontaj jaroj, ni devas memori, ke li ne kaptis la povon per armiloj, nek fraŭde, sed kiel rezulto de demokrata procezo. Tiuj, kiuj nun protestas pri la rezulto de la elekto, devas pensi: Ĉu ili vere volas protesti kontraŭ demokratio? Kion tio signifus? Ĉu estas vere „demokrate”, akcepti la rezulton de elekto nur, se tiu rezulto plaĉas al ni?

Martin PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump (2)

Mi estas usonano, kiu voĉdonis por Clinton, kaj mi tute elreviĝis pri la rezulto de la elekto. Sed du aferoj donas al mi esperon. Unue: Usono plejparte ne subtenas Trump. Pli da usonanoj voĉdonis por Clinton ol por Trump. Trump venkis nur pro la malsimpla, malmoderna elekta sistemo usona. Kaj due: Nun, post la elekto, mi vidas ĉe Facebook kaj aliaj retejoj miajn amikojn kaj heroojn batalantajn por pli bona lando spite al Trump.

Connor CUNNINGHAM
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Connor Cunningham el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Donald Trump kaj Deutsche Bank

Ke internacie aganta grandbanko kiel Deutsche Bank (DB) donis kreditojn al la nemoveblaĵa imperio de la elektita usona prezidanto Donald Trump ne povas esti surprizo. Tamen menciindas, ke Deutsche Bank estas la plej granda financanto de tiu imperio. Laŭ la usona financa gazeto Wall Street Journal ekde 1998 DB donis kreditojn de minimume 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj al Trump-kompanioj. La lasta financita projekto estas la transformo al hotelo de malnova poŝtoficejo en prestiĝa loko en Vaŝingtono. La renovigo kostis 200 milionojn da dolaroj, Deutsche Bank financis 170 milionojn. Kontraste, pluraj usonaj bankoj dum la pasintaj jaroj finis sian kunlaboron kun Trump.

Kaŝita ĝis la elektoj

Menciindas ankaŭ, ke la eble konfliktantaj interesoj de usona prezidanto, kies imperio estas grandparte financata de DB, kaj DB mem, kiu estas minacata de giganta punpago pro misfaroj en Usono dum la banka krizo de 2008, iĝis konataj nur post la elekto. Wall Street Journal menciis la aferon en la 9a de novembro. La populara germana gazeto Stern en la 10a de novembro transprenis kaj komentis la novaĵon. La germana financa gazeto Handelsblatt atendis ĝis la 12a por informi siajn legantojn. En la momento kiam ĉi tiu teksto estas verkata (14a de novembro vespere) en la ĝenerale bonega retpaĝaro de la germana semajna revuo Der Spiegel nenio troveblas rilate al tiu ŝajne tikla afero. 1

La postan matenon tamen ankaŭ Der Spiegel aperigis ion pri la rilatoj Trump – Deutsche Bank kun la vortoj: Milliardengeschäfte von Donald Trump – Beispielloser Interessenkonflikt (La miliardonegocoj de Donald Trump, senprecedenca konflikto de interesoj).
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reviviĝo de rilatoj

Politika dialogo, disvolviĝo de ambaŭflanka ekonomia kunlaboro, energi-sektoro, turisma movado, instruado, la interna evoluo en Ukrainio kaj la sekureca situacio en Afganio: jen la ĉeftemoj de tri altrangaj slovakaj reprezentantoj, kiuj komence de novembro vizitis kvar aziajn landojn.

Armenio, Kazaĥio

Unue, la prezidanto de la slovaka parlamento, Andrej Danko, vizitis Armenion kun la celo disvolvi kunlaboron inter la du naciaj parlamentoj. Dum sia oficiala vizito Danko traktis kun la armenaj prezidanto kaj ĉefministro, kaj plantis arbon de interpopola amikeco.

Due, la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], vizitis Kazaĥion, kie li traktis kun sia kazaĥa paralelulo. Ambaŭ eksterlandaj ministroj konstatis, ke la ĝisnunaj reciprokaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por la revivigo de la ekonomia kunlaboro. La ministron akompanis ankaŭ reprezentantoj de 15 slovakaj ŝtataj kaj privataj firmaoj. Dum la vizito estis subskribitaj unu komerca kontrakto kaj tri raportoj rilate al besto-produktado, nutraĵ-industrio kaj rekonstruado de hejtcentraloj.

Uzbekio kaj Taĝikio

Trie, la vicministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Lukáš Parízek [lukaŝ parizek], vizitis Uzbekion kaj Taĝikion, kie li plenumis interministrajn konsiliĝojn kun eksterlandaj ministerioj. Dum la vizito al Taĝikio Parízek ankaŭ malfermis slovak-taĝikan entreprenistan forumon kaj en ambaŭ landoj li transdonis simbolajn ĉekojn en la valoro de 10 000 eŭroj, destinitajn por instruado, publika sano kaj handikapuloj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj vagonoj por la Giganta Rado

En la fina fazo de la dua mondmilito 1944: Sovetiaj trupoj atakas Vienon en Aŭstrio. Brulas la budoj kaj dometoj de la amuzkvartalo Prater (ĝi ekzistas jam 251 jarojn) en Vieno. Brulas tie ankaŭ la Giganta Rado kun siaj 30 vagonoj, konstruita en 1896 sur la tereno de la Monda Ekspozicio en 1873. Dum multaj monatoj restas nur grizaj ruinoj. Sed jam en 1946 refunkcias tiu 60-metra radego, sed kun nur 15 vagonoj. Pro la brulo la ŝtala stangaro ne plu estas sufiĉe fortika por teni 30 pezajn vagonojn. Por ŝpari monon ĉiu vagono havas po kvar fenestrojn ambaŭflanke anstataŭ la originalaj ses. Du 15-kilovataj motoroj turnas la radegon. Okaze de nefunkcio eblas turni ĝin ankaŭ mane. Unu kompleta rondiro daŭras kvin ĝis dek minutojn; tio dependas de la nombro de pasaĝeroj.

La tria viro

En 1949 la Giganta Rado estis scenejo en la filmo La tria viro. Du ĉefroluloj renkontiĝas apud la radego, eniras vagonon kaj rondveturas en ĝi. Dume ili diskutas pri la komercado de medikamento, amaferoj kaj la tiamaj politikaj cirkonstancoj.

Novaj vagonoj

En 2016 la vagonoj ne plu taŭgis por la tutjara uzado. Oni konstruis novajn laŭ la originalaj planoj, do kun po ses fenestroj je ĉiu flanko. La vagonoj havas hejt-instalaĵon kaj klimatizilon. La malnovajn 15 vagonojn oni renovigis kaj vendas nun aŭkcie je minimume po dek mil eŭroj. La tuta renovigado kostis kvar milionojn da eŭroj, tamen la biletprezo por unu rondiro restas la sama: 9,50 eŭroj. Kelkajn vagonojn oni povas lupreni por romantikaj festoj, geedziĝoj aŭ simple por matenmanĝo. Laŭ la reklaminformoj la radego estas „moviĝanta tradicio”.

Vikipedio esperantlingva: Giganta Rado: https://eo.wikipedia.org/wiki/Wiener Riesenrad – Filmo La tria viro: https://eo.wikipedia.org/wiki/The Third Man

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arĝenta pokalo por centjarulo

La tria lundo de septembro estas en Japanio la tago por respekti la maljunulojn. Ĝi estas ankaŭ nacia festotago, kiun oni enkondukis antaŭ 50 jaroj. Sed pro la maljuniĝo de la socio, ĉiu tago ŝajnas tago por maljunuloj. En 2015 loĝantoj 65-jaraĝaj kaj pli konsistigis 26,7 % el la tuta loĝantaro de 127 milionoj. En 2016 la ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto anoncis, ke la homoj almenaŭ 100-jaraĝaj superas 65 000.

Sakeo

Por festi la centjariĝon la registaro donacas al la atingintoj arĝentan pokalon por sakeo. En la jaro 1963, kiam la donacado komenciĝis, la nombro de 100-jaruloj estis nur 153.

Ĉar la centjaruloj multiĝis kaj la elspezo por la pokaloj kreskis, la registaro decidis anstataŭigi la pokalojn el pura arĝento per tiuj el arĝente galvanizita alojo el kupro, zinko kaj nikelo. Pro tio la antaŭa kosto de 7600 enoj (64,7 eŭroj) por ĉiu pokalo duoniĝis.

Parencoj, gefiloj kaj genepoj celebre kolektiĝas ĉirkaŭ la centjaruloj kaj gratulas ilin. Bedaŭrinde estas multaj, kiuj pro demenco nur konsumas tempon enlite kaj eĉ ne rekonas siajn familianojn. Ĉu tiuj maljunuloj estas vere feliĉaj aŭ ne, dependas de ilia sanstato korpa kaj mensa.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dependo de religio en Pakistano

La 26an de oktobro 2015 okazis en Pakistano granda tertremo. Pli ol 200 personoj mortis. Pakistano situas sur la rando de la eŭrazia kaj hindia tektonaj platoj, tial tertremoj tre ofte okazas tie. Krom tio, ĉar la plimulto de la domoj estas konstruitaj el brikoj, kiuj tute ne estas rezistaj kontraŭ tertremoj, la detruo ĉiam estas granda.

En tiu momento mi estis en la universitato. Studentinoj en la lekcioĉambro komencis kuri samtempe al rifuĝejo. Ĉar mi longe loĝis en Japanio, alia lando, en kiu tre ofte okazas tertremoj, mi jam alkutimiĝis, tial mi pensis kaŭriĝi sub la ligna tablo de la lekciisto, kiu ŝajnis sufiĉe fortika ... sed la lekciistino diris al mi, ke mi fuĝu kun la aliaj studentinoj. Estas nur unu elirejo en nia fakultata domo, tial ĉiuj studentinoj nepre kuris tien kaj panike interpuŝiĝis. Iuj kriegis, aliaj murmuris suraojn de Korano. En la sama tago kelkaj studentinoj mortis en lernejo premate ĉe la elirejo.

Puno de Dio

Laŭ iuj homoj la tertremo estis puno de Dio, ĉar ni ne pentas pri nia konduto kaj ne sufiĉe forte preĝas al Li. Neniu zorgas pri la rezistonormoj de konstruaĵoj, nek scias pri la veraj kaŭzoj de tertremoj. Kiam tertremo okazas, ĉiufoje estas grandegaj detruoj, sed oni nur preĝas al Dio por mildigi lian koleregon.

Kiam mia samklasanino diris, ke ŝia frato havas somnambulismon, nia instruistino demandis, ĉu li regule preĝas; laŭ ŝi malforta kredo kaŭzas malsanon. Kiam mia mono estis ŝtelita, la polico nenion esploris, kaj mia instruistino rekomendis, ke mi deklamu versojn el la Korano cent fojojn; se la mono ne revenos, mi akceptu la volon de Dio.

Inspirita de la diablo

En la fakultato pri sociaj sciencoj de nia universitato evolu-scienco estas instruata. Tio estas tre progresema afero konsidere la situacion en Pakistano, ĉar la teorio de evoluado ne akordas kun islamo. Miaj samklasaninoj opinias, ke tiu teorio estas tute erara, aŭ eĉ ke Charles Darwin estis inspirita de la diablo. Ili ankaŭ diras, ke ili studas evolu-sciencon por kompreni la pensadon de eŭropanoj, kvankam ĝi estas malĝusta.

Stagnas la progreso

La bazo de la kulturo en Pakistano estas religio, tial ĉio devas esti ĝusta laŭ la vidpunkto de religia doktrino. Tio bedaŭrinde malhelpas sciencan klerigadon, dum stagnas la progreso de la lando. Religio estas apogilo, kiu instruas al ni modestecon kaj etikon, sed laŭ mi ankaŭ scienco devus esti parto de la kulturo. Religio kaj scienco devus disiĝi, kaj oni devus trakti ilin aparte. Por eŭropanoj tio ne estas nova afero, ĉar jam dum la renesanco oni komencis forlasi la religian ideon, ke nur Dio estas la kaŭzo de ĉiuj fenomenoj. Sed en la nuntempa Pakistano tio estas ankoraŭ rigardata kiel danĝera penso.

Oni en Pakistano tro multe dependas de religio anstataŭ uzi la cerbon por solvi problemojn mem. Tamen mi povas diri tion nur al kelkaj geamikoj, kiuj havas similan opinion, kiel mi. Estas mia feliĉo, ke Esperanto fariĝas ponto por transdoni mian kaŝitan penson al esperantistoj de aliaj landoj.

NADIPEDIA
korespondanto de MONATO en Islamabado, Pakistano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ĉamoj agrable surprizas

En MONATO 2013/01, p. 9, aperis mallonga artikolo pri la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio. Ĉu intertempe la nombro de ĉamoj ŝanĝiĝis?

Laŭ kalkulo pasintan novembron en la slovaka natura parko tie vivas nun entute 1367 ĉamoj, t.e. 417 pli ol en la jaro 2012. La alta nombro agrable surprizis la zoologojn. Laŭ fakuloj, ĉamoj havas en la natura parko tre bonajn naturajn vivkondiĉojn, kaj ĉefe, ili ne havas en tiu montara ĉirkaŭaĵo naturajn predantojn. Post la dua mondmilito en 1949 vivis en Tatroj nur 160 ĉamoj.

La ĉamo montara tatra (science Rupicapra rupicapra tatrica) estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas nur en partoj de Slovakio. Ilia nombrado en Slovakio estas organizata regule du fojojn jare.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japana kontribuo ĉe la kuba landlimo

Pli ol dek milionojn da homoj en febra stato – kun temperaturo pli alta ol 37,5 celsiaj gradoj – detektis ĝis nun la transruĝaj skaniloj fabrikitaj en Japanio kaj instalitaj en la internacia flughaveno de Havano (Kubo).

„Danke al tiu teknologio, kun pli larĝa spektro por detekti febrajn pasaĝerojn ol nia antaŭa aparato, ni evitis, ke preskaŭ 130 pasaĝeroj enportu en nian landon iun kontaĝan malsanon”, klarigis Ana María Pérez Gómez, la estrino de la flegistoj okupiĝantaj pri la sankontrolado per tiu instalaĵo.

Dum la ceremonio por transdoni tiun kaj aliajn du similajn aparatojn, kiuj estas lokitaj ekde la pasinta februaro en la internacia havana flughaveno, Masaru Watanabe, la japana ambasadoro en Kubo, elstarigis la gravecon por insulaj landoj kiel Japanio kaj Kubo doni apartan atenton al plifortigo de la kontraŭ-epidemiaj kontroloj en flughavenoj.

Juan Carlos MONTERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtomobila grandpotenco

La malgranda Slovakio iompostiome fariĝas aŭtomobila grandpotenco. La tri nunaj aŭtofabrikoj (Kia Motors Slovakia en la urbo Žilina, PSA Peugeot Citroën en Trnava kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) produktis en la jaro 2015 ĉirkaŭ 1 038 500 aŭtojn; en 2010 estis 561 900 kaj en 2005 nur 218 400.

Danke al tio la slovaka ekonomio kreskas je pli ol 3 procentoj jare. Kia Motors Slovakia produktas tipon popularan en Eŭropo Kia Sportage, PSA Peugeot Citroën novan modelon Citroën C3 kaj la bratislava aŭtofabriko modelon VW Touareg. Oni prognozas, ke la nun konstruata fabriko de la brita Jaguar Land Rover en la urbo Nitra ekde 2018 produktos sportutilecan tipon Discovery.

Necesas rimarki, ke la aŭtoproduktado en Slovakio estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. En la slovakaj aŭtofabrikoj laboradas rekte preskaŭ 18 000 personoj kaj en la tuta aŭtoindustrio pli ol 126 000. Lastatempe la aŭtoproduktado havas mankon de kvalifikitaj laborfortoj. Pro tio la slovaka lernejsistemo volas ekprepari metiajn lernantojn, mezlernejajn studentojn kaj altlernejanojn, kiuj estos kapablaj labori en aŭtoproduktado kun novaj modernaj kaj ciferecaj teknologioj.

Julius Hauser
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klonado de bestoj: ĉu prava deziro aŭ frenezo?

Antaŭ nelonge en Nederlando granda debato kaj multaj demandoj ekestis pri klonita hundo, unuafoje naskiĝinta en Azio kaj poste importita en la nord-eŭropan reĝolandon. Ĉu la klonado de bestoj estas dezirinda afero aŭ ne? Ĉu temas male pri frenezo?

Televida serio pri la klonado de bestoj fare de la loka kanalo BNN, elsendita la pasintan novembron kaj ja titolata „Klonado: ĉu deziro aŭ frenezo?”, provokis en Nederlando grandan publikan debaton rilate al la koncerna temo. La kulminon de la elsendoj estigis la reala klonado de hundo. La plenumantoj de ĉi tiu programo serĉis homojn, kiuj pretis kloni sian hundon. El deko da volontuloj estis elektita paro el Roterdamo – Pup kaj Hans – kune kun sia 12-jara – do ne aparte juna – blanka buldogo Joep [jup]. Laŭ la valida regularo estas malpermesite kloni bestojn en EU. Tamen la nederlanda leĝaro ebligas importi klonitajn, same kiel neklonitajn, bestojn el eksterlando. La klonado de Joep okazis en Suda Koreio kaj estis efektivigita de la entrepreno Sooam Biotech Research Foundation, specialigita pri la esplora kaj komerca klonado de bestoj. La operacio entute kostis proksimume 50 000 eŭrojn.

Fridkamero

La gentekniko aplikata de la supre menciita entrepreno estas konata kiel transplantado de somata ĉelnukleo (angle: Somatic Cell Nucleus Transfer) kaj temas pri relative simpla procedo. Tiucele necesas vivantaj ĉeloj akiritaj el vivanta aŭ eĉ el mortinta besto, kondiĉe ke ĉi-lasta mortis ene de la lastaj kvin tagoj kaj ke tuj post sia forpaso ĝi estis envolvita en malsekaj bantukoj kaj stokita en glaciŝranko aŭ fridkamero. La teamo de la nederlanda kanalo sendis al la sud-korea entrepreno malgrandan pecon el la haŭta histo de Joep, kiun bestokuracisto estis ekstraktinta pere de biopsio. Intertempe ĉe Sooam Biotech oni selektis du taŭgajn hundinojn: unu kiel donanton de ovoĉeloj por la klonada procedo; kaj la alian kiel surogatan patrinon de la estonta klono. Tiu lasta estis brunkolora ŝaf-hundino. Por la spektantoj de la elsendo ja estis stranga ideo, ke ĉi tia hundino naskos blankan buldogon.

Ĉeldivido

Post kiam la biopsiaĵo alvenis al la entrepreno, kelkaj ovoĉeloj estis ekstraktitaj el la ovoĉel-donanta hundino. Poste en la laboratorio oni forigis el ĉi tiuj ovoĉeloj, pere de mikro-iloj, la ĉelnukleojn kun la genetika materialo de la hundino, tiel lasante „malplenajn” ovoĉelojn. Samtempe kelkaj bonaj kaj sanaj ĉeloj estis ekstraktitaj el hista peco de la klonenda hundo. Sekve la ekstraktitaj ĉeloj de Joep estis injektitaj en la „malplenajn” ovoĉelojn. Poste la tiel preparitaj ovoĉeloj estis maturigitaj dum kelkaj horoj en vitro, tiel ke la ĉelnukleoj de Joep, enhavantaj ĝian genetikan materialon (DNA), konglomeriĝis kun la ovoĉeloj kaj pro ĉeldivido formiĝis fruaj embrioj. Laste du embrietoj estis enmetitaj en la uteron de la surogata patrino.

Cezartranĉo

Post kelkaj semajnoj evidentiĝis, ke la surogata patrino estas graveda je du hundidoj. Por limigi la riskojn, estis decidite naskigi la hundojn pere de cezartranĉo. La mastroj de Joep estis invititaj ĉeesti la planitan naskon de la hundoj. Ili jam antaŭĝojis pro la tuj baldaŭa okazaĵo. Sed Joep ne estis bonŝanca. Lastatempe li ne fartis bone kaj, nur tri tagojn antaŭ la vojaĝo de siaj mastroj al Koreio, li mortis kaŭze de cerba hemoragio. La nask-operacio en Suda Koreio, du monatojn post la klona procedo, iris glate kaj du identaj ĝemelaj hundoj naskiĝis. Pro lokaj reguloj la naskitaj hundidoj devis resti sep monatojn surloke. Ili restis dum la unua periodo ĉe sia surogata patrino, kiu nutris kaj prizorgis ilin. Intertempe ili ricevis la necesajn kaj preskribitajn vakcinojn.

Klaŭno

Bedaŭrinde, post du semajnoj, unu el la hundidoj pereis pro la komplikaĵoj de infekta pneŭmonio. La postvivanta hundido male bonfartis kaj senprobleme kreskis. Post sep monatoj la juna hundo, kune kun akompananto el la azia entrepreno, flugis al Nederlando. Post ilia alveno al Amsterdamo la hundo estis portita en la kvarantenan zonon de la ĉefurba flughaveno por kontroli ĉiujn paperojn, kaj por ke oni medicine ekzamenu kaj lasu ĝin eniri en la landon. Post tio ĉi kunlaboranto de la elsenda teamo portis la hundon en la tiel nomatan „best-hotelon” de la karga centro de la flughaveno kaj kunigis ĝin kun la novaj mastroj. La ĵus alvenintan hundon oni nomis Pipo la Klono aŭ, pli mallonge, Pipo. La nomo enhavas vortludon kaj aludas al Pipo la Klaŭno, protagonisto de populara nederlanda televida serio por infanoj. Pup kaj Hans estis tre feliĉaj pri la sukcesa klonado kaj diris, ke la karaktero kaj la konduto de Pipo treege konformas kun tiuj de Joep. Sed tiu aserto estas pridubinda, ĉar la klonita hundo ne estas identa al la „originala” hundo, estante nure genetika kopio de tiu. Ne eblas kopii la karakteron de animalo, ĉar heredaj ecoj determinas nur malgrandan parton de ies karaktero. La plej granda parto de la karaktero estas formata el la spertoj, kiuj sekvas la naskiĝon (ĉefe en la unuaj semajnoj).

Dolly

Kvankam Pipo estas en Nederlando la unua klonita hundo, la historio de klonado de bestoj estas longa. Jam ekde la jaro 1952 oni klonis por eksperimentaj celoj, kun variaj gradoj de sukceso, diversspecajn animalojn, kiel ratoj, musoj, kaproj, bovoj, porkoj, kunikloj, katoj, hundoj kaj simioj. En 1984 Steen Willadsen [stin viladsen] klonis la unuan ŝafon ĉe la Instituto pri Bestfiziologio de la Agrikultura Esplora Konsilio de Kembriĝo (Britio). La uzita ĉelnukleo estis elprenita el frua embria ĉelo. En 1996 klonita ŝafino kun la nomo Dolly naskiĝis en Skotlando kadre de eksperimento de la universitato de Edinburgo fare de Ian Wilmut [ian ŭilmat]. Dolly estis klonita el plenkreska haŭtĉelo. La apero de Dolly kaŭzis grandan disputon en Britio. En 2003 Dolly estis trafita de pneŭmonio kaj endormigita. En 1997 oni produktis la ŝafinon Polly [poli] kun homa geno enplantita en la genetikan materialon de la klonita ĉelo.

Viando

En 1990 en Nederlando naskiĝis la klonita virbovo Herman. Li estis la sola sukcesa klono el 129 embrioj enmetitaj en 21 surogatajn patrinojn. Ankaŭ li estis klonita el ĉelo enhavanta homan genon. Oni devis endormigi Herman en la jaro 2004 kaŭze de nekuracebla artrozo. En Nederlando la fama virĉevalo Jazz havas tri klonitajn idojn: Jazz1, Jazz2 kaj Jazz3. Ili estis klonitaj en Usono kaj poste importitaj en Nederlandon.

Ekster Eŭropo klonado de bestoj ofte kaj vaste okazas. Kiam oni aĉetas pecon de viando, oni ne certas, ĉu la viando originas el posteulo de klonita besto pro tio, ke ne ekzistas deviga registrado de klonitaj bestoj kaj de iliaj idoj.

Spurhundoj

Pipo ne estas la unua klonita besto fare de Sooam Biotech. La entrepreno klonas porkojn kaj bovojn por sciencaj esploroj kaj aliajn bestojn por komercaj celoj. Inter ili estas pli ol 500 hundoj por privatuloj kaj entreprenoj tra la tuta mondo. Ili ekzemple laŭdire liveris kelkajn klonitajn meĥlenajn ŝaf-hundojn al la polico kaj al la sekureca servo de la rusa Respubliko Saĥa (Jakutio), en Siberio. La hundoj estis klonitaj el ĉeloj de sud-koreaj spurhundoj, dresitaj por la serĉado de eksplodaĵoj kaj drogoj.

Mamuto

La ambicio kaj revo de Sooam Biotech estas revivigi la siberian lanharan mamuton (kiu formortis antaŭ proksimume 6000 jaroj) per peco de histo konserviĝinta subtere en la ĉiamfrosta grundo. Fakte, en la ĉiamfrosta grundo de norda Jakutio rusa esplorteamo trovis preskaŭ kompletan kaj tre bone konserviĝintan mamuton. Ĉe Sooam Biotech oni nun esperas, ke la kadavro enhavas sufiĉe da taŭgaj ĉeloj por klonadaj celoj. Oni intencas uzi aziajn elefantinojn kiel ovoĉel-donantojn kaj surogatajn patrinojn en ĉi tiu eksperimento. La entrepreno ja ne klonas, male, homajn embriojn pro etikaj kaj juraj kialoj.

Partioj

La televida elsendo pri la klonado de Joep kaŭzis multajn indignajn reagojn en Nederlando fare de politikaj partioj kaj organizaĵoj pri la bonfarto de animaloj. La dekstra Partio pri Libereco kontraŭas la klonadon de bestoj kaj opinias, ke estas strange, ke en Nederlando unuflanke ne estas permesate kloni bestojn, sed aliflanke eblas importi klonitajn animalojn el eksterlando. Ankaŭ la socialdemokrata partio D66 kaj, kompreneble, la Partio pri Bestoj malakceptemas. La nederlanda federacio de organizaĵoj pri best-aziloj opinias, ke la multekosta klonado de dombestoj estas bizara afero, ĉar la nederlandaj aziloj de bestoj estas plenaj je gastoj, kiuj, ofte dum jaroj, senrezulte atendas novan hejmon.

Retejoj

Ĉu klonado de animaloj estas plenuminda aŭ malaprobinda? Ĉu temas pri deziro aŭ frenezo? La leganto decidu por si mem. Pliaj informoj estas troveblaj ĉe bnn.nl (nederlande), en.sooam.com (angle) kaj eo.wikipedia.org/wiki/Klonado (en Esperanto).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsataj kaj malsanaj: la problemoj de afrikaj lernantoj

En Senegalo, same kiel en aliaj landoj de Afriko, la infanoj de senlaboruloj ne povas facile vizitadi lernejon. Tio kaŭzas suferegon.

Vestaĵoj

La vestaĵoj de la lernantoj estas la unua problemo. En tiuj lernejoj, kie ĉiu lernanto rajtas mem elekti siajn vestaĵojn, oni tuj rimarkas grandan diferencon inter la infanoj de laborantaj kaj senlaboraj familioj. Pro honto la infanoj de senlaboruloj en la pasinteco rifuzis iri al la lernejo, ĉar ili timis, ke la aliaj mokos ilin. Malbedaŭrinde la enlanda instrusistemo postulas, ke la lernantoj portu uniformon. Tial la diferenco inter la riĉaj kaj la malriĉaj infanoj ne plu estas tiel videbla. Tamen oni ankoraŭ renkontas lernantojn, kies vestaĵoj estas tre malnovaj kaj flikitaj.

Manko de manĝaĵoj

Afriko estas vera malsatujo, senescepte en preskaŭ ĉiuj landoj. Instruistoj povas rimarki, ĉu la lernantoj manĝas sufiĉe. Dum la lecionoj kelkaj lernantoj preskaŭ dormas, aliaj malsanas, kaj la ceteraj svenadas. Kiam oni demandas ilin, evidentiĝas, ke ili ne manĝis jam de pluraj horoj aŭ eĉ tagoj. Kelkaj lernantoj forestas el la lernejo dum multaj tagoj por labori kiel portistoj en bazaroj kaj tiel gajni monon por manĝi.

La manko de manĝaĵoj malhelpas al la lernantoj efike lerni, kaj ili eĉ malsaniĝas pro tio: vere malsaniĝadas, kvankam nuntempe troviĝas kuracejoj en multaj vilaĝoj kaj urboj. Sed la lernantoj ne povas iri tien pro monmanko. Anstataŭe la senlaboraj gepatroj fidas je kurac-herboj. Iuj lernantoj mortas, aliaj suferas konstantajn malsanojn, kiuj mallongigos ilian vivon. La problemo estas plej serioza en la ĉefurbo kaj aliaj urboj. La kuracado kostas terure multe, kaj malsanaj lernantoj devas resti hejme, ĝis ili mem resaniĝos sen la helpo de multekostaj kuraciloj. Tial dum longa tempo ili ne povas iri al la lernejo, kaj la grandajn urbojn plenigas krimuloj.

Deviga kotizo

La lerneja kotizo estas alia problemo. Ĝi estas deviga ĉiujare, tial iuj lernantoj devas resti hejme, ĉar iliaj gepatroj ne povas pagi la kotizon kaj aĉeti lernilojn. Kelkaj junulinoj sin prostituas, kio helpas al ili solveti la monmankon. Oni povus demandi sin, kiel infanoj en tia vivsituacio tamen sukcesas atingi la pli suprajn klasojn. Malgraŭ la problemoj, kiuj ĉirkaŭas multajn afrikanojn, oni ne povas dubi pri la ekzisto de altnivelaj afrikaj kleruloj.

Jen la vivkondiĉoj, kiujn oni spertas en Afriko. Ĉu en tiaj cirkonstancoj la instruado povas esti efika?

WOUDJI Kossi
korespondanto de MONATO en Senegalo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Woudji Kossi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sakŝalmoj migrantaj

Jam kelke da monatoj migras tra slovakaj urboj migranta ekspozicio Dek faktoj pri la sakfajfilo, kiu prezentas al la publiko la sakfajfilon kaj ĝian historian mesaĝon. 1

Kion vidas la vizitantoj? Pli ol 100 diversajn ekspoziciaĵojn pri la sakfajfilo mem, por plenkreskuloj kaj junularo. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj estas sakfajfilo el la jaro 1750 kaj diversaj tipoj de ŝalmoj.

Sakfajfilo estas antikva popola blovinstrumento. La slovaka sakfajfilo (aŭ sakfluto) estas tipe slava speco de sakŝalmo, slovake nomata gajdy 2. En la slovaka teritorio enhejmiĝis orient-eŭropa tipo de sakŝalmo: la trivoĉa sakfajfilo (kun duobla melodia ŝalmo kaj kun simpla akompana ŝalmo), kiu en la jaro 2015 estis enskribita en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Ludanto de sakfajfilo premas la ledan aerrezervujon kaj pere de ŝalmoj (t.e. tuboj, kiuj produktas muzikan sonon) aŭdigas tre specifan melodion.

La sakŝalmo uzata hodiaŭ, sed ankaŭ en la pasinteco, en Skotlando, Francio, Hispanio, Italio, Sicilio ktp iom diferencas de la slava tipo de sakfajfilo, kaj ĝia sono estas pli akra kaj forta.

Oni supozas, ke la sakŝalmo ekaperis jam antaŭ nia erao ĉe la antikvaj civilizoj de Malgranda Azio (ekzemple Mezopotamio kaj Babilonio). En la romia tempo ĝi estis disvastigata de paŝtistoj, almozpetantoj, komercistoj, sed ĉefe pro arabaj kaj turkaj invadoj tra partoj de Eŭropo. Laŭ historiistoj, sakŝalmon malklare menciis la helena verkisto Aristofano el Ateno (ĉirkaŭ 446-380 a.K.) en siaj komedioj. Sed la unuan skribitan rimarkon oni trovas ĉe la romia historiisto Suetonio (latine Suetonius, ĉirkaŭ 70-130 p.K.), kiu priskribis sin kiel utricularium, t.e. sakflutisto.

Nemultaj aliaj muzikinstrumentoj havas tiel riĉan historion kiel sakŝalmo. Tiun ĉi blovinstrumenton uzadis ne nur paŝtistoj kaj montaranoj en malproksimaj montaraj regionoj, sed ankaŭ iluziistoj, almozuloj, malriĉuloj, artistoj. Ĝia sono aŭdiĝis ankaŭ en reĝaj kaj imperiestraj kortegoj, ĉe solenaj ceremonioj de sinjoraro aŭ de simpla vilaĝa popolo, en temploj kaj preĝejoj, en duarangaj gastejoj kaj trinkejoj. Ankaŭ iuj armeoj historie uzadis dum kelkaj jarcentoj la muzikon de sakŝalmoj kiel armilon por detrui la malamikon.

La sakfajfilo estis en fora pasinteco nedisigebla parto de malnovaj kamparaj kaj paŝtistaj kulturoj. Hodiaŭ slovakaj civitanoj denove malkovras la belecon kaj sonon de tiu ĉi humila blovinstrumento. En Slovakio estis fondita Gildo de Slovakaj Sakfajfilludantoj (1992), kiu propagandas kaj disvolvas la tradicion de produktado de sakfajfiloj, kaj Sakfajfilista orkestro (2009). Multaj homoj en Slovakio havas la vorton gajdy kiel elementon de sia nomo, ekzemple familiaj nomoj Gajdoš [gajdoŝ], Gejdoš [gejdoŝ], Gajdošík [gájdoŝik], Gajdušek [gájduŝek] ktp.

1. Ekspozicio de sakfajfiloj en la slovaka nacia muzeo (daŭro de la ekspozicio: novembro 2016 – marto 2017) en la urbo Martin (ĉirkaŭ 230 km norde de Bratislavo).
2. Romae gajdi, kroate gajde, bulgare gajda (гайда), makedone gajda (гајда), serbe gajde (гајде), turke gayda, hungare duda, ĉeĥe kaj pole dudy, slovene dude.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vivi tra la jarcentoj

Italan pasporton havas la plej maljuna persono en la mondo. La sinjorino Emma Morano solenis sian 117an datrevenon la 29an de novembro 2016, gajnante aldonan atestilon de Guinness World Records post tiu jam ricevita en 2015, kiam ŝi estingis „nur” 116 kandeletojn sur sia naskiĝtaga kuko. Temas pri la ununura vivanta homo en la mondo, kiu sukcesis sperti tri malsamajn jarcentojn.

Kok-brustaĵo

La rekorda maljunulino loĝas en Verbania, bela urbo ĉe la lago Maggiore en norda Italio. Ŝi fartas bone (se oni konsideras ŝian aĝon) kaj, laŭdire, pasigis trankvilan vivon. Nuntempe en la bieno, en kiu ŝi loĝas, helpas ŝin eksterlanda virino. Ĉu edziniĝinta? Iam jes, sed ŝi forlasis sian perforteman edzon en la malproksima jaro 1938, kaj ekde tiam ŝi manĝas du ovojn tage. Ĉu povas kaŝiĝi malantaŭ tiaj detaloj la sekreto de ŝia enviinda longviveco? Realisme ŝia kuracisto balancas la kapon. Li ja dubas ĉi-rilate kaj tamen kredas, ke la alta aĝo dependas pli de ŝia optimisma karaktero kaj eble de iu gena faktoro.

Oni informas cetere, ke, spite al tio, kion oni povus supozi, sinjorino Emma ĉiam manĝis malmultajn legomojn. Ŝi ankaŭ ne manĝas multe da fruktoj. Ŝia dieto baziĝas ne tiom sur sanigaj nutraĵoj aŭ italaj pastaĵoj, kiom sur ovoj kaj kok-brustaĵoj. Tamen estas rimarkinde, ke ŝi ĉiutage enigis en sian korpon la samajn manĝaĵojn je la sama horo.

Kiu ajn estas la klarigo de ĉi tiu nekredebla situacio, Emma ja „enterigis”, unu post la alia, plurajn pli junajn ulojn. Kaj ŝi firme decidis daŭrigi longe sian surteran pilgrimadon, laŭeble – sed tio nefacile eblos! – almenaŭ ĝis la atingo de sia kvara viv-jarcento, post 83 jaroj!

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kankra rekordo

Dum la tradicia aŭtuna maratono en la litova regiona parko apud la rivero Nemano estis fiksita stranga rekordo. La 31-jaraĝa Sandra Valančauskaitė [valancaŭskajte] el Klaipėda, nomata fera virino, decidis konkeri la maksimuman distancon de la maratono (55 kilometrojn) marŝante kankre, t.e. frontante malantaŭen. Tiun distancon ŝi marŝis dum preskaŭ 12 horoj. Kian impreson ŝi ricevis, marŝante longan distancon en tiel stranga maniero?

„Iom alian. Komence oni sentas enuon, malkomforton, funkcias aliaj muskoloj, kaj la ekvilibrosenso avertas, ke okazas io nekutima. Dum la paŭzo oni sentas kapturniĝon. Doloras ne la kalkanoj kiel dum la ordinara marŝado, sed la fingroj kaj la antaŭa parto de la piedoj. Ajna eta monteto ŝajnas kiel grandega monto kaj ŝtoneto kiel ŝtonego. Tamen post sufiĉe granda distanco ĉio fariĝas ordinara kaj tolerebla. Atinginte la celon oni komprenas, ke la pacienco, persisto, fortrezervo kaj potenco, sume la propra memfido, estas neelĉerpeblaj”, rakontis Sandra.

La atingo de Sandra estis registrita en la libro de rekordoj de Litovio. Samstila atingo ne troviĝas en la libro de mondaj rekordoj. Tamen en Interreto eblas trovi informojn, ke en 1989 la usonano Anthony Thornton tiumaniere atingis eĉ 153,5 kilometrojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kamparanoj kaj verduloj ĉepinte

En oktobro pasintjara en Litovio okazis voĉdonado por la nova parlamento, kiu konsistas el 141 parlamentanoj. Kiu politika potenco ŝanĝos la kvarjaran regadon de la socialdemokratoj? Tia demando ofte flirtis en la kapoj de la popolo kaj de partianoj mem. Kvazaŭ la respondo estus memevidenta: unu partian potencon devus anstataŭi alia, nome la plej granda oponanta. Tiu alia estas la konservativuloj (Patria Unio – Kristandemokratoj de Litovio), kiuj en sia lasta kongreso renoviĝis elektinte novan partiestron, la 34-jaraĝan eŭropparlamentanon Gabrielius Landsbergis, la nepon de Vytautas Landsbergis, kun kies agado ligiĝas la vojo de la ŝtata liberiĝo en 1990.

Konservativuloj regresis

Tamen tio, kio estis supozata, ne realiĝis. La rezultoj de la voĉdonado montris, ke la konservativuloj ricevis 31 mandatojn kaj prezentiĝis eĉ pli modeste ol en antaŭa elektado de 2012, kiam ili gajnis 33 lokojn en la parlamento. Ilin draste superis la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj, kiu en la partia sistemo lokiĝas en la centra maldekstro. Kamparanoj kaj verduloj gajnis 54 postenojn. Dume la socialdemokratoj kun 17 postenoj restis en la tria pozicio.

Juna parlamento

La novelektita litova parlamento estas iom pli juna ol la antaŭa. La meza aĝo de la nunaj parlamentanoj estas 50,6 jaroj (de la antaŭa 52,8). 59 parlamentanoj el la antaŭa periodo estis reelektitaj. Estas 77 novuloj kaj 5 reelektiĝis post paŭzo. En la parlamento nun laboros 111 viroj kaj 30 virinoj (je 3 virinoj malpli ol antaŭe). La plej juna parlamentano estas 25-jaraĝa ino de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj kaj la plej maljuna estas 75-jaraĝa sinjoro el la partio Ordo kaj Justeco (liberaldemokratoj). La plej maljuna parlamentano tradicie estras la inaŭguran parlamentan kunsidon. La plej riĉa parlamentano estas Ramūnas Karbauskis, la estro de la venkinta unio. La valoro de lia posedaĵo egalas al 11 351 005 eŭroj.

Sociaj problemoj

Tuj post la venko la estro de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj ekparolis pri vasta parlamenta koalicio, en kiu dekstre sidus konservativuloj kaj maldekstre socialdemokratoj. Tamen el postaj politikaj traktadoj rezultis, ke la kamparanoj sukcesis formi koalicion kun la socialdemokratoj, al kiu aliĝis ankoraŭ du anoj de la Laborista Partio.

En sia programo la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj forte atentas la nunajn problemojn de la litova socio: perforto, la demografia situacio kaj elmigrado, malfavoraj kondiĉoj por krei familion kaj zorgi pri infanoj. Oni substrekas ankaŭ pli fortan influon de sociaj organizaĵoj, plian preventon anstataŭ sanigado en la sanprotekta sistemo, plifortigon de la familia kuracista institucio kaj instigon de agrikultura evoluado. La partia estraro ankaŭ nomis terenojn, kiuj bezonas apartan atenton: defendon kaj internan sekurecon.

Ramūnas Karbauskis estas konata en Litovio kiel aktiva porulo de senalkohola vivmaniero. Do, por multaj ekestis la demando, kiel estos kun alkoholo dum la regado de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj. Partia estro tuj deklaris, ke diversaj limigoj de la alkoholvendado aperos post nelonge. „La alkoholregado estas unu el niaj prioritatoj. Venos totala malpermeso de prialkohola reklamo. Alkoholon povos akiri nur personoj ekde 20 jarojn aĝaj. En la nunaj superbazaroj alkoholo ne plu estos vendata, sed aperos specialaj vendejoj. Tamen ĉi-momente estas neklare, ĉu tiuj vendejoj estos privataj aŭ ŝtataj”, tiel parolis Karbauskis.

Postendividoj

Laŭ la konstitucio de Litovio la estron de la registaro kun la aprobo de la parlamento nomumas la prezidanto de la ŝtato kaj li komisias al tiu formi la registaron.

La venkinta partio proponis al la posteno de estro de la registaro sian partianon, la 46-jaran Saulius Skvernelis, kiu dum la lastaj du jaroj estis ministro pri internaj aferoj. La postenon de parlamentestro okupis 58-jara agronomo, profesoro de agrikultura universitato, Viktoras Pranckietis.

Al Kaunas

Dum la traktado de la parlamenta koalicio la estroj de la du partioj, la kamparano Ramūnas Karbauskis kaj la socialdemokrato Algirdas Butkevičius, interkonsentis, ke 11 ministrejojn el 14 gvidos la kamparanoj kaj 3 restos por la socialdemokratoj. La ministrejo pri energio estos kunligita kun la ministrejo pri ekonomio. Krome, estas planite, ke du ministrejojn – tiun pri agrikulturo kaj pri la medio – oni translokos al la dua urbo de Litovio, Kaunas. En la registaro ekposteniĝis precipe nepartiaj ministroj, novuloj en la granda politiko.

Dum la inaŭguro de la nova parlamento la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė substrekis, ke la nova parlamento por miloj da litovaj civitanoj iĝis kvazaŭ nova espero. „Ili elektadis esperante, ke la politika agado ŝanĝiĝos. Kompreno ŝanĝos indiferentecon. Respondeco anstataŭos egoismon kaj profesieco malkompetentecon. Neagadon anstataŭos rezoluta politiko”, diris la prezidanto.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venkis sendependulo

Aŭstrio havas novan federacian prezidanton: la universitata profesoro Alexander Van der Bellen [aleksander fanderbelen], eksa partiestro de la Verda Partio. Li gajnis kontraŭ Norbert Hofer, kiu ludas gvidan rolon en la Libereca Partio FPÖ.

Ses kandidatoj, inter ili unu virino, Irmgard Griss, elekteblis en la unua voĉdonado la 24an de aprilo 2016: Hofer ricevis 36 % de la voĉoj, Van der Bellen 21 %. La du kandidatoj de la reganta koalicio el Socialdemokratoj SPÖ kaj Popola Partio ÖVP ricevis nur po 11 %. Tiu rezulto estis kvazaŭ vangofrapo por la regantoj.

Ĉar neniu kandidato transsaltis la 50 elcentan limon, la aŭstroj devis denove voĉdoni la 22an de majo 2016. Tiam Van der Bellen ricevis 50,3 % kaj Hofer 49,7 %.

Fuŝoj

Anoj de la Libereca Partio supozis, ke okazis neglataĵoj dum la nombrado de la voĉdoniloj. En Aŭstrio oni devas voĉdoni en sia propra komunumo, sed per tiel nomata balotkarto eblas voĉdoni ĉie en Aŭstrio. Balotkarto estas balotilo en koverto. En kelkaj balotejoj oni tro frue malfermis la kovertojn. Estas ebleco ke okazis manipulado.

Ankaŭ estis videble, ke la balotkartaj voĉoj ludis decidan rolon por la fina rezulto. Krome oni publikigis kelkajn rezultojn antaŭ la fino de la balotado je la 17a horo. Sekve la konstitucia juĝejo ordonis ripetadon de la voĉdonado por la 2a de oktobro. Sed denove okazis fuŝo: la balotkarta koverta gluaĵo ne gluis bonorde, kelkaj kovertoj malfermiĝis. Do la decida balotado ŝoviĝis al la 4a de decembro, kiam Van der Bellen ricevis 54 % kaj Hofer 46 % de la voĉoj.

Fumanta verdulo

Van der Bellen naskiĝis en 1944 en Vieno, tiam en la Germana Regno, nun la aŭstra ĉefurbo. Lia familio originas el Nederlando kaj inter 1700 kaj 1944 loĝis en Rusio, Estonio kaj en la Germana Regno. Van der Bellen deĵoris kiel universitata profesoro pri ekonomio en la tirola ĉefurbo Innsbruck kaj poste en Vieno. De 1999 ĝis 2008 li estis la ĉefo de la Verda Partio. Tamen li estas konfesanta fumanto. Li kandidatis kiel sendependulo, sed la Verda Partio subtenis lian elektadan kampanjon. Li ne estas membro de iu religia organizaĵo.

Libereca paraŝutisto

Hofer naskiĝis en 1971 en Vorau kaj vivis poste en Pinkafeld, ambaŭ en orienta Aŭstrio. Li estas unu el la aŭtoroj de la partiprogramo de la Libereca Partio FPÖ kaj aktuale la dua vicprezidanto de la aŭstra parlamento. En 2003 li havis glis-paraŝutan akcidenton kaj vundis sian spinon. Ekde tiam li bezonas promenbastonon. La katoliko transiris al la protestantismo, ĉar en tiu eklezio ankaŭ virino povas iĝi pastro. Li estas duafoja edzo kaj havas kvar infanojn.

Almenaŭ „prezidantina” kafo

La kandidatino Irmgard Griss povus esti la unua aŭstra prezidantino, sed nur 19 % de la voĉdonantoj elektis ŝin. Por konsoli sin ili povas nun trinki kafon de la marko Präsidentin (prezidantino). Per la aĉeto de tiu kafo oni subtenas la iniciaton „Rozkolora rubando”, kiu batalas kontraŭ kancero.

Walter, Renate kaj Stefan KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter, Renate kaj Stefan Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Somermeza festo en Seurasaari

Lige kun la somera solstico en junio en Nordio okazas ĉiujara festo, kies nomo varias diverslingve: Juhannus (finne), Midsommar (svede), Jaanpäev (estone). La finna festo igas multajn urbanojn iri al feriodometoj kampare aŭ al la hejmo de parencoj kaj geamikoj. Turistoj demandas sin kial la ĉefurbo aspektas strange malplena, kun butikoj kaj restoracioj fermitaj, kial la publika trafiko preskaŭ ne funkcias en Juhannus-tago. Tamen buso al la muzea insulo Seurasaari, dekon da kilometroj for de la centro de Helsinko, senĉese trafikas tien kaj reen ĝis la unua horo kaj duono nokte. Finnoj, enmigrintoj, turistoj ŝatas veturi al la granda arbarkovrita insulo, esperante ke ankaŭ ili ĝuos la tradician etoson de la festo.

En Seurasaari oni moviĝas piede aŭ per ĉevalo. Pro la sekureco kaj oportuneco polico, fajrobrigado kaj liverantoj al restoracio kaj kioskoj rajtas uzi aŭtojn, kvankam en la insulo estas ĉefe piedirantoj, infanĉaretoj, ĉaroj tirataj de ĉevaloj, bunte vestitaj dancantoj de popoldancoj, korusanoj en naciaj kostumoj, pli modernaj ensembloj en siaj fantaziaj vestoj.

Distraĵoj

Laŭvoje manlaboristoj montras siajn malnovajn metiojn: forĝado, tajlado, trikado, plektado, brodado. Aĉeteblas frandaĵoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj.

Allogas magia pado, kie sur arboj aŭ en korbetoj oni trovas taskojn kaj sciigojn pri mitoj kaj magiaĵoj, ligitaj kun la somermezo. Sur la herbejo oni provas uzi stilzojn kaj (mal)lerto amuzas la spektantojn. Oni konkursas, tirante ŝnuregon je unu fino aŭ je alia por provi, kiu teamo venkos. Infanoj spektas pupteatraĵon, plektas kun adoltoj florkronojn el herboj kaj floroj, falĉitaj kaj lasitaj en puŝĉareto. Per siaj plektaĵoj ili ornamas stangaron, starigotan en la korto de muzea bienego-domo. Pli alta majstång (festostango), kiu reprezentas la svedlingvan tradicion, estis ornamata jam la antaŭan tagon.

Geedziĝfesto

Ĉe granda ruĝa pastorejo svarmas bele vestitaj invititoj al geedziĝfesto. La geedziĝo okazas en gudrita ligna preĝejeto laŭ malnova kristana ceremonio. En la insulo la novgeedzoj iom rondveturas en ĉaro, tirata de bela ĉevalo. Sur la portempa breta podio ili valsas kaj komencas la komunan balon. Kiam krepuskiĝas, la novgeedzoj estas veturigataj per dekmetra remboato al flosanta amasego da branĉoj kaj aliaj lignaĵoj por ekbruligi la ĉefan festofajron.

La tuta boatanaro estas en tradiciaj naciaj kostumoj: la viroj en blankaj longmanikaj bluzoj aŭ ĉemizoj, diverskoloraj veŝtoj kun brilaj metalbutonoj, ŝnuretoj, striitaj longaj jupoj, kaj la virinoj en flavaj, ruĝaj, verdaj aŭ nigraj kulotoj, tradiciaj tranĉiloj (puukko) sur orkolore brilantaj zonoj.

Pliaj festofajroj en la formo de ŝpinrado, sunrado, turo kaj aliaj ekbrulas laŭlonge de la bordo. Fajreroj kaj fumo leviĝas al la mallumiĝanta ĉielo. Ne ĉiuj ĉeestantoj sukcesas vidi ĉion, kelkaj plendas. La marbordo estas marĉa aŭ glite roka. La fajrobrigado kaj gardistoj certigas la sekurecon. Mevo ŝvebas super la fajroj, ŝanĝas la flugdirekton por ne damaĝi siajn plumojn. Homaj revoj kaj deziroj libere disflugas. Oni ja serĉas amon kaj miraklojn en la magia etoso de la junia nokto blanka, kiam la suno nur mallonge restas sub la horizonto aŭ entute ne subiras kiel en Laponio.

Raita PYHÄLÄ
korespondantino de MONATO en Finnlando

Sekve al tiu ĉi artikolo estis publikigita reago en posta numero de MONATO: Ne jupoj sed kulotoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Princa geedziĝo en Tirano

Antaŭ nelonge okazis en Tirano princa geedziĝo. Temis pri la nepo de la eksa albana reĝo Ahmet Zog la 1a, reginta de 1928 ĝis 1939, kiam la itala armeo de Mussolini okupis la landon.

La reĝo Zog la 1a tiam fuĝis kune kun sia edzino Geraldina, de hungara-usona deveno, nur kelkajn tagojn post la nasko de ilia filo Skender, unue al Grekio, poste al Egiptio, Hispanio, Britio kaj Sud-Afriko. Kvankam li partoprenis en la antifaŝisma rezistado enlande pere de la partio Legaliteti, la komunistoj malpermesis al li reveni en Albanion per speciala decido de la Kongreso de Përmet en majo 1944.

Referendumo

Lia filo, Skender Zogu, revenis al Albanio nur en la jaro 1993. En la jaro 1997, post gravaj enlandaj tumultoj, okazis referendumo pri restarigo de la monarkio, kiu tamen malsukcesis. Tamen en marto 2002, 72 membroj de la albana parlamento invitis la reĝan familion reveni. Skender Zogu, lia edzino Suzana, la filo Leka kaj la patrino Geraldina akiris la rajton ekloĝi en la iama reĝa palaco centre de Tirano, esperante repreni ankaŭ aliajn familiajn posedaĵojn. Skender deklaris sin ekster la politiko.

Post la morto de Suzana, de Geraldina kaj de Skender mem, la registaro enpostenigis la nepon de la eksa reĝo, Leka Zogu, diplomiĝintan en prestiĝaj lernejoj eksterlande, ĉe la ministerio pri eksteraj aferoj, tiel ekspluatante la rilatojn de la eksa reĝa familio kun pluraj reĝaj familioj tra la mondo.

70 reĝaj familioj

Antaŭ kelkaj jaroj la 30-jara Leka fianĉiĝis kun la albana aktorino Elia Zaharia. Ilia geedziĝo estis neoficiale subtenata de la registaro, kiu esperis tiel ricevi pli da prestiĝo inter aliaj monarkioj. La solenaĵo okazis la 8an de oktobro 2016 en la prezidanta palaco, kiu estis konstruita de italoj dum la 1940aj jaroj sur monteto sude de la ĉefurbo, meze de granda parko. Ĉeestis reprezentantoj de 70 reĝaj familioj, de Hispanio, Britio, Nederlando, Jordanio, Maroko kaj aliaj.

La princo Leka daŭre servas en la ministerio pri eksteraj aferoj kaj lia edzino Elia ĵus reĝisoris grandan muzikfestivalon „La magia kanzono”, kiun organizas ĉiujare la privata TV-kanalo KLAN.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Irano: Ĉu ankoraŭ nova religio?

Post Zurvanismo kaj Mitraismo, de kiuj restis en la nuna Irano nur sporadaj elementoj en diversaj kredoj, plej unue ni havas Zoroastrismon kies adeptaro ankoraŭ loĝas en Irano, Barato kaj aliaj landoj. Laŭ la asocio de la iranaj zaratuŝtranoj, ilia profeto vivis ekde 1768 ĝis 1691 antaŭ Kristo. La plej lasta irana profeto estis Bahao, la fondinto de Bahaismo (Bahá’u’lláh, 1817-1892 p.K).

Henry Corbin diris: „En la irananoj kvazaŭ ekzistas ia gnostika 1 geno”! Kaj mi aldonas: Ankaŭ religia, ankaŭ poeta, ankaŭ politika ... Kial Irano estas unu el la plej produktivaj landoj rilate al la religioj? Tio ne estas la temo en tiu ĉi artikolo. Eble iam mi parolos pri tiu temo.

Herezo aŭ nova religio

En tiu ĉi artikolo mi emus konatigi vin kun la plej freŝaj kaj plej aktualaj diskutoj inter la iranaj intelektuloj en la perslingvaj (kompreneble plejparte eksterlandaj) komunikiloj. Mi parolos pri fenomeno, kiun la inventinto mem ne nomas nova religio. Tamen multaj religiuloj kaj sekularaj intelektuloj verkis dekojn da artikoloj pri liaj teorioj. Iuj akuzis lin eĉ je herezo. Aliaj insistas, ke li faras novan religion.

Mi parolas pri profesoro doktoro Abdolkarim Soruŝ 2 (1945). Li estas irana filozofo. Li studis en Teherano farmakologion kaj en Londono kemion kaj okcidentan filozofion. Post la islama revolucio en Irano (1979) li unue helpis la novan reĝimon. Li havis altrangajn postenojn. Sed iom post iom evidentiĝis, ke li havas siajn memstarajn vidpunktojn kaj ne volas oferi siajn liberecon kaj memstarecon kontraŭ tiuj altrangaj postenoj. Finfine pro multaj konfliktoj li devige forlasis la landon kaj ekloĝis en Usono. Ekde tiam li instruas kaj prelegas en universitatoj de Usono, Germanio kaj Nederlando pri la persa poeto Rumi, pri islamologio kaj pri la filozofio de la scienco. En la jaro 2004 li ricevis la premion „Erasmus” en Amsterdamo.

Demokratio ankaŭ en Islamo

Resumi la verkojn kaj opiniojn de Soruŝ ne estas facile. Li sufiĉe bone regas la persan literaturon kaj la islaman teologion, kies terminojn, metaforojn, ambiguajn kaj aludajn esprimojn li abunde uzas en siaj verkoj. Lia stilo plenplenas de la klasikaj literaturaj kaj teologiaj terminoj. Krome, en siaj antaŭaj tekstoj, li intence aŭ subkonscie parolis sufiĉe svage, almenaŭ laŭ la konkretema kaj klarecema gusto de la nova generacio. Tio estas alia kialo por instigi diversajn diskutojn pri liaj verkoj. Tamen loĝante eksterlande, kaj eble desperante reveni al la patrolando, kaj ankaŭ danke al multaj kritikoj, nun liaj pensoj fariĝis pli kompreneblaj. Por resti kiel eble plej neŭtrala, mi uzas lian propran retejon, Vikipedion kaj la kritikojn de unu el la famaj kritikantoj de liaj opinioj, Akbar Ganĝi.

Soruŝ, sub la influo de la irana gnostikismo, ade klopodis disponigi novajn komentariojn kaj hermeneŭtikaĵojn 3 pri Islamo kaj tiele montri, ke plurismo kaj finfine demokratia vivmaniero povus okazi en la islamaj socioj.

En siaj unuaj pridiskutitaj verkoj, kiam li ankoraŭ loĝis en Irano, li implice diris, ke la kompreno de la religiuloj pri la esenco de la religio povus ŝanĝiĝi, ĉar tio dependas de la historia evoluo de la cirkonstancoj kaj sekve, de nia komprenpovo mem, kaj tial eblas eraroj. Kvankam en tiu ĉi teorio li absolute ne tuŝis la esencon de la religio, tamen tiu ĉi eldiro en sia tempo estis intriga laŭ la regantaj teologoj kaj kompreneble ne tolerata. Komenciĝis kvereloj. La tumulto multfoje malhelpis liajn prelegojn en universitatoj. La regantoj timis, ke de tiaj teorioj Soruŝ konkludos plurismon de la kompreno kaj poste de la kognado kaj poste ekkritikos la teorion de „teologa regado”. Ili ĝuste antaŭvidis kaj prave ektimis.

Kredo ne povas esti deviga

Soruŝ ja mem post nelonga tempo deklaris, ke la religia regado ne estos sukcesa. Pro du kialoj: unue, oni ne povos perforte krei kredon kaj amon. Due, la religia regado sin bazas sur la devoj, dum nia tempo estas la tempo de la rajtoj. La religia regadmaniero konas nenian rajton por la individuo.

Jam de longe en Irano oni diskutas, ĉu religiulo povas esti intelektulo? Irano havas movadon, kies nomo estas „religia intelektismo”. Kontraŭuloj kredas, ke tio estas paradokso. Laŭ ili, la intelektulo devas pensi kaj elpensi novajn progresemajn rimedojn por solvi la problemojn. Kiu de antaŭe sin devontigas resti engaĝita en kadro de certa religio, tiu estas teologo, ne intelektulo! Soruŝ tamen ankoraŭ nomas sin religi-intelektulo. Li ade deklaras sian fidon kaj kredon je Islamo.

Revoj aŭ sonĝoj

Verŝajne lia plej lasta teorio pri la revelacio plej tuŝis kaj la islamanojn kaj la sekularulojn. Soruŝ, serĉinte rimedon klarigi la koranajn nesciencaĵojn kaj nedemokratiaĵojn, reklamis pri sia nove elpensita teorio: La Profetaj Sonĝoj/Revoj! (La koncerna vorto en la persa lingvo (Roja) signifas kaj revon kaj sonĝon.)

Laŭ tiu teorio, la koranaj versoj estas rezultoj de la profetaj sonĝoj/revoj. La radikoj de la koranaj versoj devenas de la profeto mem, ne de Dio. Dio estas Ĉiomo. Dio ne estas homsimila estaĵo, kiu ĉiumomente povas ordoni al iu fari aŭ ne fari tion aŭ tion ĉi. Do, oni ne bezonas Koran-interpretistojn, komentariistojn, teologojn ... sed aliajn koncernajn fakulojn. Responde al la kritikantoj, Soruŝ diris: „Laŭ ĉiuj historiistoj, kiam la profeto ricevis la revelacion, li estis trafita de nekutima stato, io simila al la dormo, eĉ pli profunda ol la dormo”. Li ankaŭ respondis al la kritikantoj: „Se vi kredas je la revelacioj de la profeto, kredu ankaŭ je liaj sonĝoj/revoj”. Soruŝ kredas, ke per tiu teorio li kapablas klarigi multajn verŝajne paradoksajn versojn de la Korano.

Akbar Ganĝi, unu el la kritikantoj de la opinioj de Soruŝ, kredas ke: – Soruŝ, kiel ĉiu ajn alia homo havanta penson kaj opinion, trapasis pensoŝanĝojn fojfoje tre esencajn. Oni devas legi kaj kompreni lin kronologie. Laŭ Ganĝi: Soruŝ en la 1980aj jaroj klare deklaras, ke post la forpaso de la profeto la fenomeno de la profeteco finiĝis kaj ĉiuj posteuloj nur povos esti klarigistoj kaj komentariistoj de la Libro kaj la Sunao. En la 1990aj jaroj Soruŝ trapasis tiun stadion kaj diris, ke islamaj gnostikuloj kaj filozofoj ne estis nur klarigistoj kaj ripetantoj de la spertoj de la profeto, sed ili mem havis novajn malkovrojn, interalie „la amon”, koncepto, kiu antaŭe ne ekzistis en Islamo. La gnostikuloj (sufioj) kaj filozofoj per siaj unikaj spertoj pliriĉigis kaj plievoluigis la mahometan religion.

Timlibro de ĝihado

Dum la lastaj kvin jaroj, Soruŝ eĉ opinias, ke la profeteco post la profeto eblas! Li klare nomas Rumi-on profeto de la nova religio kaj lian libron (Masnavi Manavi) rezulto de la revelacio! Soruŝ komparas la Koranon (kiun li nomas: Timlibro de ĝihado kaj sklaveco) kun Masnavi (kiun li nomas: Amlibro ne-ĝihada de la libereco) kaj verŝajne preferas la lastan!

Do, Ganĝi kredas, ke pri Soruŝ, kiel pri multaj aliaj filozofoj, ni devas distingi inter la antaŭa Soruŝ kaj la posta Soruŝ! Ekzemple pri la liberalismo, la antaŭa Soruŝ rigore diris: „Neniu religiulo povus esti liberala, ĉar la religio kontraŭas la liberalismon.” Kaj: „Mi ne defendas la liberalismon kaj konsideras ĝin neanto de la religio.” Tamen en la lastaj jaroj Soruŝ ekkredis, ke la liberalismo baziĝas sur la rajtoj, dum la religio baziĝas sur la devoj. Li ekkredis, ke en Islamo la liberalismaj elementoj estas pli multaj ol la maldekstraĵoj.

Tri grandaj paŝoj

Ganĝi kredas, ke Soruŝ, ĉu li debutas kiel profeto aŭ ne, laŭ la rezulto de siaj teorioj, vole­-nevole kondukos al nova religio. Soruŝ mem respondis al tiu akuzo, ke li neniam volis, volas, emis, emas, kapablas ... esti profeto! Tamen Ganĝi akuzadas lin jene: Soruŝ klopodas per tri grandaj paŝoj glatigi sian vojon al pli granda ekpaŝo:

1. Per la teorio „profetaj sonĝoj” li strebas redifini la revelacion tiele, ke la revelacia sperto ne restu en la monopolo de kelkaj selektitaj homoj. En tiu ĉi paŝo li celas ŝanĝi aŭ aliformigi la revelacion de la tradiciaj monoteismaj religioj (vortoj de personigita kaj homsimiligita Dio kaj Lia parola kontakto kun homoj) en la fenomenon „sonĝo”! Do, laŭ Soruŝ:

1.1 La bildo de Dio en la Korano kaj la teologio de la profeto estis malĝusta kaj populara. Oni devas anstataŭigi tiun bildon per „ne-personigita, ne-homsimila Dio” aŭ per „Senforma Absoluto”.

1:2 En tiu ĉi kunteksto, la revelacio estas samkiel la sonĝo. La profeto pro epilepsi-similaj atakoj ekdormadis kaj en la dormo parto de lia personeco ekkontaktis vide-aŭde alian parton de lia personeco kaj la revelacio estis nenio alia ol lia interna/psika situacio.

1.3 La komentoj de la profeto pri siaj sonĝoj estis malĝustaj. Li erare supozis, ke iu personigita, homsimila Dio alparolis lin. Do, li ne povas esti senerarulo.

1.4 La rezulto de liaj sonĝoj, la Korano, estas ne homogena teksto kaj plenas de paradoksoj kaj kontraŭdiroj rilate al la modernaj scienco kaj filozofio.

1.5 Tial, tiu ĉi sonĝolibro devos esti interpretata de psikologoj kaj antropologoj (kaj ne de komentariistoj kaj teologoj). Soruŝ nomas tiujn siajn asertaĵojn: „fenomenologio de la strukturo de la Korana revelacio”.

2. En Islamo, ĝia profeto estas la lasta profeto. Venos neniu profeto post li. Soruŝ kontraŭe reklamis, ke lia teorio „ekspansias la profetan sperton”. Per tiu teorio li strebas al la ideo, ke post la profeto la revelacio povas ade daŭri, eĉ en nia tempo.

3. Soruŝ asertas, ke Rumi estis profeto. Li nomis la libron de Rumi „revelacio samkiel la Korano”. Alivorte, Rumi estis alia profeto post Mahometo por kompletigi la antaŭan religion, ricevis revelacion, havis Libron ...

Bezonata plia profeto

Soruŝ kompreneble opinias, ke la religio de Rumi ne malplenas de mankoj. Kvazaŭ devos alveni ankoraŭ nova profeto por kompletigi lian amreligion! Kvazaŭ la mondo atendas ankoraŭ novan profeton, kiu venos kaj nin antaŭen puŝos al nova paŝo per siaj profetaj sonĝoj!

Tiuj tri paŝoj laŭ Ganĝi estas rudimentoj kaj antaŭlaboroj por inventi novan religion, kiu devas konformi al la modernismo kaj la moderna mondo. Soruŝ konsideras sin la profeto de tiu ĉi nova religio kaj li tute kredas je la sukceso de la religio, kiun li elkonstruas surbaze de siaj sonĝoj.

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
1. Noto de la redaktoro: La irana nocio gnostikismo-sufismo-mistikismo similas al la PIVa gnostikismo.
2. www.drsoroush.com.
3. Hermeneŭtiko estas en filozofio la metodologio de la interpreto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Albandevena knabeto skribas al Obama

Alex estas ses-jara usona knabo el albana familio, kiu loĝas en Novjorko. Li estis ŝokita kaj kortuŝita, kiam li vidis la foton de sango-kovrita siria knabo, la kvin-jara Omran Daqneesh en Alepo, kiu aperis en gazetoj tra la mondo. Do, Alex decidis skribi al la prezidanto Obama. Li skribis: Honorinda prezidanto Obama, ĉu vi memoras pri la knabeto, kiun la ambulanco portis al malsanulejo en Sirio? Ĉu vi povas venigi lin al nia hejmo? Ni akceptos lin kun flagoj, floroj kaj balonoj. Ni donos al li familion kaj konsideros lin kiel nian fraton.

Kortuŝite, dum pinta konferenco pri rifuĝintoj ĉe UN en septembro, Obama laŭtlegis la leteron de Alex al la delegitoj. Li diris: Jen la vortoj de ses-jara knabo: juna infano kiu ankoraŭ ne lernis cinikecon, suspektemon kaj timon kontraŭ aliaj homoj pro ilia deveno, ilia aspekto, aŭ la maniero laŭ kiu ili preĝas. Ni ĉiuj celu simili al Alex.

Bardhyl Selimi/AL
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi/AL el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La vokocentroj forlasos Albanion

Vokocentroj estas oficejoj, kie oni traktas telefonvokojn de klientoj aŭ aliaj personoj. Oficistoj en vokocentroj vendas varojn kaj servojn, kaj asistas klientojn post la vendo. Ofte tiuj centroj estas lokitaj en landoj kun malaltaj salajroj, kie troveblas sufiĉe da personoj, kiuj flue parolas la lingvon de la hejmlando de la kontraktanta kompanio, ekzemple en Barato por anglalingvaj landoj kaj en Albanio por Italio.

Ŝoka por albanoj estis la novaĵo pri nova itala leĝo, laŭ kiu kompanioj italaj, havantaj vokocentrojn ekster la landoj de Eŭropa Unio, devas tuj ĉesigi sian agadon tie. En Albanio ili dungis 25 000 virinojn, ĉefe junajn, je salajro de ĉirkaŭ 200 eŭroj monate. Se ili daŭrigos la laboron en Albanio post marto 2017, ili monpuniĝos je 50 000 eŭroj tage. Tio devigas la italajn kompaniojn tuj transloki siajn investaĵojn en iun landon de EU, ekzemple Bulgarion aŭ Rumanion. Ili preferas ne reveni Italion pro la altaj impostoj kaj salajroj.

La albana registaro petis, ke la itala registaro almenaŭ prokrastu la aplikon de la leĝo, sed verŝajne tio ne eblas. Albanio estas kandidato-membro de EU kaj Italio delonge subtenas Albanion en ĝia vojo al EU kaj okupas la unuan lokon inter la fremdaj investantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grekio apliku la saman normon

Sekve al la letero de Angelos Tsirimokos (MONATO 2017/01, p. 5) mi volas precizigi mian opinion rilate la albanojn en Grekio. La albanoj en Grekio apartenas al tri grupoj.

La unua grupo, nomata arvanitoj, reprezentas la albanan diasporon en Grekio formiĝintan antaŭ la 13a jarcento dum la Bizanca Imperio. Ili nombras sufiĉe multe (eĉ kelkaj milionoj, laŭ historiistoj), sed plejmulte ne plu parolas la albanan lingvon pro kultura asimiliĝo kun la grekoj. Eĉ tuj apude de Akropolo ekzistas kvartalo nomata „Plaka” (albane „maljunulino”). Plue preskaŭ ĉiuj vilaĝoj ĉirkaŭ Ateno, inkluzive de Maratono, estas loĝataj de tiuj arvanitoj, same en Moreo (Peloponezo), kaj en aliaj teritorioj de la kontinenta kaj insulara partoj de Grekio. La arvanitoj kontribuis notinde al la liberiĝo de Grekio kaj al ĝia sendependiĝo.

La dua grupo konsistas el aŭtoktonaj albanoj loĝantaj en la norda kaj nord-okcidenta Grekio en teritorio ĉirkaŭ 10 000 kvadrataj kilometroj najbare al Albanio, inter aliaj en Konica, Kosturi, Filat, Margeliĉ kaj Parga1. Ili apartenas al ambaŭ kredoj, ortodoksa kaj islama. Parto de tiu teritorio, nomata Ĉamerio, apud la Ionia Maro, estis loĝata plejmulte de islamiĝintaj albanoj.

Dum la antifaŝista milito ankaŭ ĉamoj batalis ĉebrake de grekoj. Dume en Grekio eksplodis civila milito inter la komunistoj kaj la monarkistoj. Ĉi-lastaj, subtenataj de la britoj, tute ne intervenis, kiam la ŝovinistaj militgrupoj komencis masakri la islamajn ĉamojn sendistinge, forbruligi tutajn familiojn inkluzive infanojn kaj maljunulojn, senkapigi aŭ simple mortigi ilin. Por eskapi tiajn teruraĵojn, la ĉamoj amase forlasis siajn terojn, domojn, riĉaĵojn kaj rifuĝis en Albanion. Dume en Ĉamerio plurestis ortodoksaj albanaj ĉamoj.

Ĝuste la posteuloj de tiuj kelkdekmiloj da islamaj ĉamoj, loĝantaj nun en Albanio, postulas, ke la greka registaro permesu al ili reveni en siajn terojn, kiuj estas el la plej fruktodonaj kaj belaj en Grekio.

La tria grupo, sufiĉe granda (kelkcentmila), konsistas el la albanaj enmigrintoj ekde la jaro 1990. Ili jam loĝas kaj laboras en Grekio, parte akiris la grekan civitanecon. Ĉirkaŭ 6000 beboj naskiĝas ĉiujare inter ĉi tiuj albanoj. Sed bedaŭrinde, ili ankoraŭ ne havas la eblon eklerni ankaŭ la albanan en la lernejoj, kvankam kelkaj volontulaj instruistoj albanaj tie instruas al ili la albanan alfabeton, historion kaj kulturon, kaj tio nur al kelkdekoj da gelernantoj!

Dume en suda Albanio loĝas kompakte certa greklingva komunumo, kelkdekmiloj, kiuj ĝuas ĉiujn rajtojn. Eĉ dum la reĝlanda tempo al ili ne mankis la greklingvaj lernejoj. La ŝtato aplikas por ili la tiel nomatan „pozitivan diskriminacion”: se en unu klasĉambro normala devas esti almenaŭ 20 lernantoj por havi unu instruiston, por grekoj la limo povas estis eĉ 2! Kaj simile. La albana registaro postulas, ke Grekio apliku al albanoj en Grekio almenaŭ la saman normon.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Greke: Konica, Kastorja, Filates, Margariti, Parga.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Migrantoj

– „Ducent kvindek mil homoj mortos, ok milionoj da homoj perdintaj siajn havaĵojn iĝos enlandaj migrantoj, unu kvarono de la tuta popolo formigros al eksterlando. Ho, homoj, pripensu! Malicaj dioj revenos! Satano ruinigos la landon. Ve, mia bela Damasko, ve!”

Ahmad, leginte la fragmenton de matena ĵurnalo, grumblis: „Kia absurdaĵo! Ĝuste nun, kiam multaj turistoj kaj investantoj trovas sian vojon al Damasko, tiu ĉi sinistra aŭguristino ĉiutage ululas, ke nia bela lando ruiniĝos! Kia sinistrozaĵo. Ŝi sidas sur la ŝtupoj de la Baala Templo kaj konsideras sin kvazaŭ aŭguristino de Delfo. Hodiaŭ mi ordonos, ke oni ŝin arestu.”

Klak klak klak, aŭdiĝis la pordofrapo!

– Jen, eniĝu – Ahmad ordonis estratone.

Estis la pordisto, kiu informis Ahmad pri la alveno de Ĵulia.

Ĵulia estis lia samklasanino en la pariza inĝeniera instituto de urbanizado, kie ili ambaŭ studis kaj fariĝis lertaj inĝenieroj.

Ahmad amis Ĵulian, sed ne kuraĝis esprimi sian amon.

La orientanoj ne sukcesas facile paroli pri tiaj aferoj. Post la studfino, Ĵulia eklaboris en Francio, kaj Ahmad reiris al Sirio. Li akiris gravan postenon en la koncerna ministerio. Li ambicie planis fari Damaskon francstila urbo. Li mem ofte nomis Damaskon „la Parizo de la mez-oriento”.

Kiam oni aprobis lian planon kaj dediĉis sufiĉan buĝeton, li anoncis en franca ĵurnalo reklamon por trovi la plej bonan desegniston por sia planaro.

Inter la partoprenantoj li renkontis la nomon de Ĵulia. Li tuj elektis ŝin eĉ sen bone rigardi ŝian skizon aŭ aneksitajn proponojn. La asistantoj rimarkis, ke la oreloj de Ahmad ruĝiĝas, kiam li vidas la nomon de Ĵulia sur tiuj paperoj.

Sed tio rilatis al kelkaj jaroj antaŭe! Kial Ĵulia revenis viziti lin nun?

Ahmad senpacience iris al la pordo kaj bonvenigis ŝin:

– Saluton, Ĵulia. Bonvenon.

– Saluton, Ahmad. Dankon.

– Estas ne atendite. Kial vi ne informis min antaŭe, ke mi iru al la flughaveno ...

– Ne necesas. Mi ja konas Damaskon. Mi laboris kaj loĝis tie ĉi, ĉu ne?

– Tamen ...

– Ne gravas! Mi venis diri gravan aferon al vi.

La okuloj de Ahmad ekbrilis ... sed la tuja klarigo de Ĵulia elrevigis lin:

– Via lando estas sojle de granda danĝero! Kaj vi mem ...

– Mia lando kaj mi? En danĝero? Kial? Kiel? ...

– Ahmad, vi estas tre okupita. Vi ne vidas la faktojn. Ni ambaŭ sufiĉe scias pri la longdaŭraj rilatoj inter niaj landoj. Nun ja mi svage sentas la danĝeron de milito.

– Vi ja parolas kiel tiu virino de la Templo de Baalo ...

– Mi ne konas ŝin kaj ne scias, kion ŝi diras. Sed mi ... mi ... mi ...

– Kion vi volas diri?

– Mi ne volas, ke io malbona okazu al vi ...

Momento de silento! Eterna momento, dum kiu ĉiu homo sen eĉ unu vorto komprenas, kion la alia volas diri ... Kaj du larmogutoj verŝiĝis de la belaj bluaj okuloj de Ĵulia ...

Ahmad sentis fortan neceson brakumi ŝin. Momenton li hezitis, pensante pri siaj religio, kulturo, moralo, oficeja ĉirkaŭo kaj, pli grave ol ĉio, la reago de Ĵulia ...

Tamen malgraŭ ĉio ĉi li faris tion, brakumis ŝin kaj kisis ŝian frunton. Ĵulia ne reagis malbone. Ahmad sentis sin la plej feliĉa viro de la mondo.

***

Malgraŭ siaj antaŭvidoj, Ĵulia decidis resti ĉe Ahmad.

Ŝia familio konsideris ŝian decidon frenezaĵo kaj ade rekomendis al ŝi revenon al Francio. Ahmad, malgraŭ la malkonsento de sia familio, malgraŭ la kulturaj kaj religiaj baroj, definitive decidis edziĝi al Ĵulia ... Kiam aŭdiĝis la unuaj eksplodoj sur la stratoj de aliaj urboj de Sirio, Ahmad ankoraŭ ne traktis la aferon tiom grave, sed Ĵulia, per sia virina senso, perceptis la danĝeron:

– Ahmad, ni devas formigri!

– Kara mia, kien? Tie ĉi estas mia lando, mia hejmo, mia laboro, mia familio, mia historio, mia ...

– Morgaŭ la milito atingos Damaskon. Ĉu vi ne aŭdas la hurlon de la milito?

– Ne estas milito. Estas protesto kontraŭ modernismo, kontraŭ progreso ...

– Kio ajn! Ni devas kelke da tempo resti for. Kiam la tumulto kvietiĝos, ni revenos!

– Ĵulia, vi konas min. Mi ne estas senrespondeca civitano. Mi devas, verdire ni devas resti en la lando kaj helpi ...

– Helpi al kio? Al kiuj? Ni estas inĝenieroj, nek soldatoj nek politikistoj.

– Ĉiuokaze mi restos!

– Ĉiuokaze? Eĉ se mi sola reiros al Francio?

Ahmad klinis sian kapon kaj fikse rigardis la plankon. Dilemo inter patrolando kaj amo, dilemo inter respondeco kaj sinsavo ...

***

Calais neniam vidis tiom da eksterlandanoj en si. Ĵulia ne povis trovi Ahmadon en la homamaso. Ŝi estis informita, ke li estas inter la rifuĝintoj. Post multe da strebado, kun la helpo de la loka polico, finfine ŝi lin trovis en koncentrejo.

Ahmad ne plu estis la antaŭa altranga postenulo, kiu neniam eldomiĝis sen kravato. Li estis magra, malpura, ne razita kaj vestis sin per nekonvenaj vestoj. Liaj okuloj rakontis la teruron de la morto. Ĉe li sidis knabino kelkjara. Ĵulia ne sciis kion diri. Post iom da intersilento ŝi demandis de la knabino ŝian nomon. La knabino ne parolis la francan. Ahmad vole-nevole devis interveni por traduki:

– La sinjorino demandas pri via nomo. Diru vian nomon al ŝi.

– Ĵulia!

– Jes, kara mia, mi estas Ĵulia. Sed mi demandis pri via nomo. Kio estas via nomo?

– Ĵulia! (mallaŭte kaj honteme respondis Ahmad): Ŝia nomo estas kiel la via!

Ĵulia staris konsternite dum kelkaj minutoj ...

Finfine ŝi decidis helpi al Ahmad, sed ne povis regi sian scivolon. Ŝi demandis lin:

– Kiel vi decidis ...

– Ne plu eblis resti tie ... estis vera infero ... la homoj sovaĝe mortigas unu la alian ...

Ekstere aŭdeblis bruoj:

– Ili venas kapti niajn laboreblojn ...

– Ili eĉ ne volas labori ... Ili venas misuzi niajn viveblojn ... netaŭguloj ... Ili eĉ ne parolas nian lingvon ...

– Ili ja estas homoj ... la homoj devas helpi unu la alian ...

***

Ĵulia akompanis Ahmadon kaj la knabinon al la prefektejo por registri iliajn nomojn. Laca oficisto demandis iliajn nomojn. Ahmad indiferente silentis. Ĵulia montrante la knabinon diris:

– Ĵulia Ŝehade ...

– Ne, ne: Ĵulia Aziz – haste respondis Ahmad.

– Sed via familia nomo estas Ŝehade ...

– La mia, jes, sed ŝi estas filino de mia fratino. La gepatroj mortis en sia domo, sub bombardoj. Ankaŭ la miaj! De la tuta familio restis nur ŝi kaj mi ...

La ekploro ne lasis al Ahmad plu paroli ...

Kaj ankaŭ Ĵulia ekploris. Ŝi ne plu pensis pri la bagatelaj vortoj de la tumultanta homamaso, nek tiuj de la politikistoj.

Ŝi pensis: Kien ni fuĝus, se okazus simila afero tie ĉi en Eŭropo?

Said BALUĈI kaj Marianne PIERQUIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi kaj Marianne Pierquin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armilindustrio observata

Kadre de pacosemajno en Aŭgsburgo, Germanio, okazis prezento de la libro Netzwerk des Todes (Retaro de la morto) kaj diskutado kun la pacaktivisto Jürgen Grässlin [jírgen greslín]. Grässlin estas aktivulo en Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pac-Asocio), kiu atente observadas la negocojn de la armilindustrio. Kune kun dokument-filmisto li esploris kaj malkovris skandalon: la pafilentrepreno Heckler und Koch vendis milojn da pafiloj en landoj, al kiuj estas malpermesate liveri armilojn.

Anstataŭ persekuti la krimulojn ...

Prokuroro en Stuttgart komencis juĝenketon kontraŭ la ĵurnalistoj, kiuj malkovris, ke germanaj armilentreprenoj kontraŭleĝe eksportis armilojn al Meksiko. La ĵurnalistoj estis akuzitaj pri perfido kaj malkaŝo de ŝtataj sekretoj kaj pri krimoj kontraŭ la leĝoj rilate al la gazetaro. La filmisto Daniel Harrich [dániel háriĥ] kaj minimume kvar pliaj personoj, inter ili ankaŭ la pac-aktivisto Jürgen Grässlin, en 2010 denuncis la entreprenon Heckler und Koch. La prokuroro bezonis pli ol kvin jarojn por reagi kontraŭ ŝtataj oficistoj kaj iamaj kunlaborantoj de tiu entrepreno, dum li fulmorapide agis kontraŭ ties kritikantoj.

... kulpigi la ĵurnalistojn

La prokuroro estas kritikinda, ĉar li persekutas homojn, kiuj defendas kaj la pacon kaj la ŝtatan leĝaron. Samtempe li rifuzas persekuti krimulojn en entreprenoj, precipe ĉe Heckler und Koch. Miloj da homoj tra la tuta mondo, laŭdire unu en ĉiu kvaronhoro, estas mortpafataj per armiloj produktitaj kaj venditaj de tiu entrepreno. Krome, armiloj migras: ekzistas pri ili mondvasta komerco. Ne eblas kontroli, kiu finfine ricevas ilin, ĉu amikaj landoj, ĉu diktatoroj, ĉu krimuloj, ĉu tiranoj.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Popolismo

Multe oni skribis pri la krizo de la okcidentaj demokratioj. Trump, krizo de Eŭropa Unio, kresko de naciismaj partioj ... Ĉio tio estas diversaj flankoj de la sama problemo. La artikolo „Kial oni elektis Trump” (MONATO 2017/01, p. 8) ĝuste klarigis la kialojn. Mi jam antaŭ dudek jaroj antaŭdiris la nunan evoluon kaj atentigis pri la danĝeroj por la demokratio en la eseo „La fino de la socialaj ŝtatoj” (MONATO 1997/07, p. 20).

Mi tamen vidas en la nuna evoluo ne nur riskojn, sed ankaŭ ŝancojn. La plej multaj homoj simple nur deziras socialan sekurecon, salajron el kiu oni povas vivi, protekton kontraŭ krimeco kaj fortan ŝtaton kapablan regi la enmigradon. Se niaj arogantaj politikaj elitoj tiajn memkompreneblaĵojn ne plu volas aŭ kapablas garantii, tiam for kun ili!

Jiri PROSKOVEC
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiri Proskovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortis Henry Heimlich

Meze de decembro 2016 forpasis en Cincinnati (Ohio) la usona medicinisto Henry Heimlich: li havis 96 jarojn kaj, antaŭ sep monatoj lastfoje savis virinon, kiu estis sufokiĝonta, aplikante la teknikon de unua helpo elpensitan de li mem en la 1970aj jaroj kaj poste tre disvastiĝintan en la tuta mondo.

Infanoj

Nur en Italio, ekzemple, minimume kvindeko da infanoj mortas ĉiujare pro sufokiĝo kaj pli ol 50 elcentoj de ili estas malpli ol 4-jaraj. La nombro estas timiga, sed ĝi estus ege pli alta, se ĉi tiu doktoro ne estus inventinta en 1974 la simplan, sed tre efikan, unuahelpan teknikon, kiu ne hazarde estas konata ĝuste kiel „manovro de Heimlich”. Aplikebla nur al konsciaj personoj, tiu ĉi metodo alternigas 5 surdorsajn frapojn kun 5 abdomenaj prempuŝoj.

Aidoso

La homaro ja longe memoros tiun ĉi grandan kuraciston, aŭtoron de la ĉefa sistemo mondskale utiligata jam de kvar jardekoj por malobstrukci oniajn spirvojojn okaze de sufokiĝo. La novaĵo pri la morto de la usona fakulo estis diskonigita de familiano, laŭ kies deklaroj la viro pereis en malsanulejo de Cincinnati, kie li estis lastatempe enhospitaligita post subita koratako. Rimarkindas, ke en la lasta periodo de sia vivo doktoro Heimlich, kiu ŝajne estis io pli ol nura (kvankam utila) „malŝtopisto de trakeoj”, dediĉis sin ankaŭ al studprojektoj en aliaj medicinaj fakoj: ekzemple li plenumis gravan kaj interesan esploradon pri aidoso kaj tumoroj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Renkontiĝo kun la jida

Ekde la starigo de la Nobel-premio pri literaturo, nur du el la laŭreatoj verkis en lingvo, kiu ne estas internacie rekonata kiel ŝtata idiomo. Temas pri Frédéric Mistral, kiu utiligis la provencan (okcitanan), kaj Isaac Bashevis [izak ƒbaŝevis] Singer, kies verklingvo estis la jida (ankaŭ konata kiel judgermana aŭ Jido). Aparte interesa estas la dua aŭtoro, Isaac Bashevis Singer (1902-1991), kiu naskiĝis en Pollando kaj poste migris al Usono. Li fariĝis gvidanta aktivulo de la jidlingva literatura movado, kies membroj verkadis kaj publikigadis nur en la jida. Krom la Nobel-premion, Singer gajnis du usonajn libropremiojn, inkluzive de unu por la infanlibro Tago de plezuro: rakontoj de knabo kreskanta en Varsovio. Pli konata li estas kiel aŭtoro de noveloj.

Mi jam menciis aliloke, ke mia plej granda intereso estas tiu pri lingvoj kaj dialektoj, precipe se minoritataj, persekutataj aŭ ĝenerale ne tre konataj. Certe neniu popolo spertis pli da turmentado ol la juda, kaj la jida lingvo ne povis eskapi la sekvojn de la ekstermado de la aŝkenazoj dum la nazia holokaŭsto. Oni kalkulas, ke antaŭ la juda amasbuĉado la parolantoj de la jida estis pli ol dek milionoj. Ĝi estis la hejma – ĉiutaga – lingvo de 85 elcentoj de la judoj mortigitaj en la koncentrejoj. Grave malkreskis tial la uzado de la idiomo tutmonde.

Posteuloj

En urbegoj kiel Londono, Novjorko, Bonaero kaj Dublino, kie ekzistas (ekzistis, en la okazo de tiu lasta urbo, ĉar la nombro de la irlandaj judoj draste ŝrumpis) notindaj judaj komunumoj, kies originala lingvo estis la jida, ĉi tiuj ja adoptis la nacian lingvon de la lando, al kiu la antaŭaj generacioj almigris. Do la posteuloj de la enmigrintoj efektive perdis la jidan kiel ĉefan familian komunikilon. Ŝajnas, ke eĉ en Israelo, kies oficiala lingvo estas la hebrea, la jida ne estis aparte favorata, krom inter la tiel nomataj ĥasidoj. Kompreneble la jida estis asociita, en la menso de multaj, kun la mizeroj de la getoj kaj kun la pogromoj. Plie, ĉar la bazo de la lingvo estas la mezepoka germana (kun abundaj aldonaĵoj el la hebrea kaj, interalie, el la slavaj idiomoj), ĝia uzado emas memorigi pri la lingvo de la tiamaj persekutantoj. Tamen oni raportas, ke post plurjara ŝrumpado la nombro de la jidparolantoj hodiaŭ plialtiĝas, almenaŭ en la ĥasidaj komunumoj, tutmonde.

Koncentrejoj

Mi neniam studis la jidan, sed mi plurfoje renkontis homojn, kiuj parolis ĉi tiun interesan kaj esprimriĉan lingvon. Kiam mi loĝis en Bonaero (Argentino), mi ofte observis maljunulojn, kiuj sidis sur benkoj en la parkoj legante ĵurnalojn en la jida, rekoneblajn pro la hebreaj literoj, per kiuj ili estis presitaj. Apud nia tiea hejmo estis granda juda lernejo, kie estis instruataj, krom la deviga nacia lingvo (la hispana), ankaŭ la hebrea kaj la jida. Post nia reveno al Eŭropo, mi havis agrablan renkontiĝon kun la konata psikologo kaj verkisto Claude Piron. Li estis plurlingva, kaj ne nur famis kiel lerta tradukisto el diversaj idiomoj, sed ankaŭ havis riĉan repertuaron de kantoj en la franca, en la germana, en Esperanto – kaj en la jida –, kiujn li kantis por nia grupo. Poste amiko en Irlando pruntedonis al mi ekzempleron de libro kun la titolo La ĝojoj de la jida (aŭtoro: Leo Rosten), kiu eĉ pli interesis min pri la temo.

Lektoro

Same kiel aliaj homoj, kiuj havas limigitan sperton pri ĝi, mi longe supozis, ke la jida estas pli-malpli mortinta lingvo uzata de antaŭaj generacioj. Sed, dum mia unua vizito al Rejkjaviko israelano menciis, ke li estas universitata lektoro pri la jida en Jerusalemo. Tio ege surprizis min, ĉar mi kredis, ke en israelaj universitatoj oni studas ja la hebrean, ne la jidan. Li certigis min, ke ĉi-lasta lingvo vivas kaj viglas, kaj ke eĉ ne mankas literaturo eldonita en ĝi. (Tion ĉi oni povas konfirmi serĉante en Interreto.)

Breto

Antaŭ sia emeritiĝo, mia edzino estis instruistino de junaj infanoj, kaj ŝi ankoraŭ ŝatas legi kaj kolekti infanan literaturon. Ene de sia aro ŝi posedas ekzemplerojn, en diversaj lingvoj, de la populara libro Winnie-la-Pu (originale verkita de A.A. Milne en la angla). Sur ŝia breto staras tradukoj de la koncerna verko al Esperanto kaj al la lingvoj latina, hispana, kataluna kaj skota. Lastatempe ni malkovris, ke ekzistas ĝia versio en la jida mem (Vini-der-Pu; tradukinto: Leonard Wolf; eldonejo: Dutton Children's Books, Novjorko, 2000). Ni aĉetis kaj tiel aldonis ĝin al ŝia pliiĝanta kolekto. Do oni ne aplombe asertu, ke iu ajn supozeble „mortinta” lingvo fakte ne plu vivas!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nederlanda: ĉu nana akademia lingvo?

La angla lingvo senĉese almarŝas al la nederlandaj universitatoj: fakte, nuntempe oni komplete instruas anglalingve pli ol duonon de la haveblaj studkursoj. La nederlandlingvaj programoj? Ili pli kaj pli maloftas, precipe koncerne magistrajn studojn. Ĉu temas pri nehaltigebla evoluo? Ĉu la nederlanda baldaŭ iĝos nana lingvo en la universitataj rondoj? Ĉu „Master of Arts” sonas pli mojose ol la nacilingvaj vortoj por „licenciulo” aŭ „magistro”?

Gazeto

Esploro efektivigita de la nederlanda gazeto Volkskrant (Popola Gazeto) kaj aperinta en la pasinta aŭgusto evidentigis, ke, en la universitata jaro 2016/2017, 60 elcentoj de la 1632 studprogramoj proponataj de la entute 14 nederlandaj universitatoj estos plene instruataj anglalingve. Oni cetere supreniras al pli ol 70 % en la okazo de la magistraj programoj, dum preskaŭ 20 % el la bakalaŭraj studentoj ĉi-jare studas anglalingve. Tri nederlandaj universitatoj eĉ proponas nur anglalingvajn magistrajn programojn. Sekve de tio en tiuj ĉi medioj la angla jam fariĝis praktike la ĉefa lingvo.

Angliĝo

Multaj amas-studoj, kiel tiuj pri ekonomio kaj juro, ja plu estas proponataj nederlandlingve. Sed, ekzemple, la Universitato Radboud de la nederlanda urbo Nimego komencis proponi ekde septembro 2016 la (ne malpli amasan) studon de psikologio – opcie – en la angla. En la lastaj jaroj la universitatoj starigis novajn 100 % anglalingvajn programojn kaj samtempe angligis kelke da iamaj nederlandlingvaj programoj. Krom la universitatoj, ankaŭ la altlernejoj ŝajnas ĝenerale angliĝi. Oni pensu, ke 15 elcentoj de iliaj studkursoj estis anglalingvaj en 2013. Plej verŝajne tiu kvanto intertempe plialtiĝis.

Studkotizoj

Per la propono de anglalingvaj programoj ĉiu universitato esperas plibonigi la propran sciencprestiĝan kaj konkurencan pozicion en la internacia universitata „areno”. Krome la anglalingvaj programoj altiras eksterlandajn studentojn, kiuj pagas pli altajn studkotizojn ol iliaj lokaj kunuloj. Aldone, la enfluo de alilandaj studentoj kompensas la malkreskon de la enlandaj, kiu okazis en la lastaj jaroj (precipe ĉe la landlimaj regionoj). Jen la vera kialo de la angligo de la institutoj. La universitatoj kaj la altlernejoj tamen asertas, pere de siaj organizaĵoj VSNU (Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj) kaj Unuiĝo de Altlernejoj, ke anglalingvaj instruado kaj studado estas necesa kondiĉo por (kiel eble plej bone) prepari la studentojn al internaciaj/sciencaj karieroj.

„Karbo-angla”

Pluraj studentoj, samkiel profesoroj, tamen kontraŭas la almarŝon de la angla al la nederlandaj universitatoj. La studentoj plendas pri la malfacile komprenebla „nederlanda karbo-angla” utiligata de multaj instruistoj. Grupo de ĉefurbaj universitatanoj publikigis fine de 2014 manifeston, en kiu ili plendas pri la disvastiĝanta uzo de la angla, petante la konservadon de la nederlanda kiel universitata lingvo. Certe ilia postulo ne estas la kompleta forigo de la angla, ĉar la universitatoj ja bezonas elstarajn eksterlandajn profesorojn kaj instruistojn. Agnoskante, ke la angla estas rimarkinda scienca lingvo, ili simple substrekis la gravecon de la konservado de la nederlanda kiel ĉefa kaj diskuta lingvo ĉe la institutoj.

Ne nur komunikilo

La Interurba Studenta Organizaĵo, siavice, forte kritikas la nunan angligan tendencon kaj notas, ke financaj stimuloj ŝajnas esti pli allogaj por la universitatoj ol bona diskuto pri la aldona valoro de anglalingvaj programoj. Ĵurnalisto de la gazeto Volkskrant konsideras la kreskantan uzon de la angla ĉe la instruaj institucioj kiel stultan kaj senatentan, sed samtempe nehaltigeblan. Li timas, ke la inspiro, la pasio kaj la scienca subtileco perdiĝos, se la angla regos ĉe la diversaj institutoj. La ĵurnalisto skribas, ke multaj nederlandanoj ŝajnas ne konscii, ke lingvo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ portanto de kulturo kaj de identeco.

Kondiĉoj

La nederlanda ministrino pri klerigado, kulturo kaj scienco Jet Bussemaker [jet bisemaker] agnoskis, ke altnivela anglalingva instruado povas esti utila por la studentoj, sed samtempe postulis, ke la nederlanda restu la precipa lingvo en ĉiu nederlanda universitato. Ŝi fiksis du kondiĉojn rilate al anglalingva instruado: unue, ke la instruistoj utiligu bonkvalitan anglan lingvon; kaj due, ke la anglalingvaj programoj ne estu uzataj por komercaj celoj.

Karikaturo

Kiam la verkanto estis docento ĉe la universitato de Enschede [ensĥedé], oni postulis, ke li prelegu en la angla. Li rifuzis, ĉar li ne volis esti implikita en karikatura situacio, prelegante en la angla ĉe aŭditorio plena de nederlandlingvaj aŭskultantoj.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eksteren lieno, enen reno

Fine de la pasinta jaro finfine bona novaĵo el Italio: en la malsanulejo Le Molinette situanta en la nord-okcidenta urbo Torino, okazis la (mondskale) unuafoja transplanto de reno en la lokon de lieno. La kompleksa operacio estis efektivigita en decembro 2016 kaj, laŭ informoj disdonitaj de italaj amaskomunikiloj, ĝin urĝe bezonis knabino nur 6-jara, kiu por transvivi ĉiam bezonis dializon, ekde la tago mem de sia naskiĝo, tiel ke de poste ŝi povis nek trinki nek urini.

Kontraŭrifuza proceduro

Post iama klopodo pri transplantado de reno, kiu estis provita de la hospitalaj fakuloj en 2014 sen bonaj rezultoj, la etulino ĉi-foje estis submetita al aparta kontraŭrifuza proceduro kaj tiel povis finfine ricevi renon de plenkreska sana donanto. La nova organo praktike anstataŭas ŝian lienon, tiumaniere pretervojante la denaskan misformaĵon spertitan de la junega knabino: la nova, plene funkcianta, reno estis kunligita rekte, kaj ĉi-okaze sukcese, kun ŝia urina veziko. Ŝia organismo ŝajne ne rifuzis ĝin kaj, se ne estos kromaj neatenditaj malakceptaj reagoj, la kvalito de ŝia vivo sendube pliboniĝos kaj fariĝos pli kaj pli simila al tiu de ŝiaj samjaruloj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alternativaj veturiloj plimultiĝas

La transporta fako plu estas karakterizata de la precipa uzado de veturiloj, kiuj estas vivtenataj per fosiliaj brulaĵoj: ĉi tiuj ja ebligas altajn povojn, sed aliflanke estas ankaŭ treege poluaj. Ŝajnas tamen, ke nun io ŝanĝiĝas, danke al kreskantaj konscio kaj kompreno de la homoj, ke ĉi tiaj brulaĵoj estas rimedo dumtempa kaj limigita. Iutage ili nepre finiĝos, kaj cetere oni ne forgesu, ke ili devenas, en multaj okazoj, de landoj kun forta politika malstabileco.

„La progresigo de transportaj teknologioj kapablaj garantii elteneblan moveblon estas pli kaj pli rimarkinda el socio-ekonomika kaj scienca vidpunktoj”, klarigas Ottorino Veneri, esploristo el la Instituto pri Motoroj de la itala CNR (Nacia Esplora Centro). La hibridaj (termikaj/elektraj) veturiloj jam hodiaŭ konsistigas relative kredindan alternativon je la tradiciaj. Fakte la poluaj eligoj kaj la konsumoj de brulaĵo, asociataj kun la kombinita agado de la du propulsiloj, estas pli altaj nur ol tiuj de veturiloj kun motoro ekskluzive termika.

Akumulatoroj

En la nuna periodo, se oni observas la ciferojn de la itala aŭto-merkato, konstateblas, ke tiu de la hibridaj aŭtoj estas tamen fako ankoraŭ ne aparte populara. En 2015 estis venditaj nur 25 000 tiaj aŭtoj, sed, se oni analizas la vendojn okazintajn en la pasintaj jaroj, noteblas, ke iliaj merkataj kvotoj montras daŭran kreskon: oni ekzemple pasis de 0,14 % en 2007 al 1,6 % en 2015. Kial tamen estas tiom malrapida la komerca disvolvo de la hibridaj kaj de la 100 % elektraj veturiloj? La ĉefa kaŭzo estas la ankoraŭ nekontentiga povo de la akumulatoroj, kiuj estas la energia rezervujo de la veturiloj. Poste oni konsideru la longan tempodaŭron bezonatan por ilia reŝargado kaj ĝenerale la altan koston de tiaj aparatoj. La lastatempa ekapero de litiaj akumulatoroj ekigis novan generacion de hibridaj kaj elektraj veturiloj, kun kostoj kaj povoj ĉiam pli kompareblaj kun tiuj de la tradiciaj veturiloj.

Perspektivoj

La alternativaj veturiloj plejparte antaŭvidas la eblon reŝargi la akumulatoron eĉ pere de la elektra hejma reto aŭ de iuj apartaj reŝargostacioj: tio ĉi garantias altajn nivelojn de aŭtonomio por elektraj veturiloj kaj samtempan malaltiĝon de la proviz-kostoj. Post la analizo de la diversaj ebloj pri estonta disvastigo de hibridaj veturiloj, oni atentigas, ke ilia merkata kvoto iompostiome kreskos (probable je 15 %) ĝis la jaro 2030. La kapilara pliiĝo de taŭgaj reŝargaj ejoj, kiuj ebligos reprovizi veturilojn rapide kaj efike, influos la decidon de la aĉetantoj de tiaj aŭtoj, kuntrenante – laŭ la plej optimismaj analizantoj – la atingon ĉe hibridaj veturiloj, de 40-procenta kvoto en 2030: ĉi tio malfermos sendube realismajn perspektivojn pri efektiva populariĝo de veturiloj kun 100 % elektra propulsado; ĉio ĉi en iu sufiĉe proksima estonteco.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memstiraj veturiloj fariĝas realo

Oni antaŭvidas, ke en la venontaj jaroj kelkaj kompanioj komencos vendi aŭ luigi memstirajn/aŭtonomajn veturilojn. La plej grava fakto, kiun oni reklamas rilate al memstiraj veturiloj, estas, ke ili estos verŝajne pli sekuraj ol veturiloj stirataj de homo. Iuj pensas, tamen, ke ĉi tiu ideo estas freneza. Kiel 18-rada memstira kamiono povus esti pli sekura ol homstirata ŝarĝaŭto?

Unue oni konsideru, ke aŭtoj membremsaj estas nuntempe pli sekuraj ol tiuj, kiujn bremsas homo. Multe da kompanioj nun vendas aŭtojn kun membremsiloj ekfunkciantaj en krizaj momentoj. Ĉi tiaj aŭtoj ja estas pli sekuraj ol la ordinaraj. La instituto Insurance Institute for Highway Safety (Asekura institucio por ŝosea sekureco) siaflanke sciigis, ke membremsiloj reduktas la nombron de vunditoj je 35 %. Dek gravaj aŭtoproduktaj kompanioj – Audi, BMW, Ford, General Motors, Mazda, Mercedes-Benz, Tesla, Toyota, Volkswagen kaj Volvo – cetere anoncas, ke ili planas igi membremsilojn seriaj en la propraj aŭtoj.

Membremsiloj funkcias uzante diversspecajn lokalizilojn. Plej oftas la uzo de radaro pro tio, ke ĉi-lasta, kompare kun alispecaj lokaliziloj, havas pli longan detektan distancon. Ĉiaj lokaliziloj, iel ajn, povas determini la distancon kaj la rapidecon de la aŭto, kiu troviĝas antaŭ tiu kun membremsilo.

Antaŭa glaco

Ĉi tiuj membremsiloj ne estas apartaj sistemoj, kiuj bremsas aŭ ne bremsas. Ili estas partoj de la sekureca sistemo de la koncerna aŭto. Do, en iuj aŭtoj kun membremsiloj, la reago dependas de la rapideco de la aŭto. Ekzemple, se la aŭto veturas pli malrapide ol 50 kilometrojn hore, kaj la aŭto „sensas”, ke la antaŭa veturilo aŭ objekto ial alproksimiĝas, ĝi unue ŝargas la bremsilojn kaj plistreĉas la sekurzonojn; kaj ĝi poste aperigas ruĝan luman indikilon sur la antaŭa glaco de la aŭto. Se tiu ankoraŭ ne sufiĉe malrapidiĝas, la membremsilo bremsas aŭtomate la aŭton kun malakcelado ĝis 1 g (la forto de gravito). Sed ankaŭ ĉi tio ne nepre sufiĉas. La aŭto kun la membremsilo ja povas postpuŝi la antaŭan veturilon, objekton aŭ homon, kvankam en plej multaj okazoj ĉio ĉi sufiĉas kaj la aŭto kolizias kun nenio.

Robotaj ĉaretoj

La temo de la artikolo ne estas tamen veturiloj membremsaj. Ni menciis veturilojn memstirajn. Unue ni devas memori, ke krom aŭtoj ekzistas pluraj aliaj specoj de veturiloj. Ekzemple estas kamionoj, aviadiloj, submarŝipoj kaj surfacaj ŝipoj. Kaj ni ne parolas pri telekondukataj senpilotaj veturiloj. Ni parolas pri veturiloj memstiraj, kiuj, post la ricevo de specifaj instrukcioj pri la atingenda ejo, ekveturas kaj venas al fora loko. Oni povas imagi memstiran ŝipon, kiu ekas de Ŝanhajo kaj alvenas Los-Anĝeleson sen homa skipo kaj telestiranto, aŭ kun minimuma skipo, kiu subtenu la ŝipon. Oni povas pripensi ankaŭ memstiran komercan/pasaĝeran aviadilon, kiu flugas de Novjorko al Frankfurto sen piloto kaj sen telestiranto. Eble tiu memstira aviadilo povus antaŭvidi la ĉeeston de robotaj ĉaretoj por prizorgi la pasaĝerojn. Kaj oni povas bildigi al si vagonarojn memstirajn, kiuj portas pasaĝerojn de Romo al Stokholmo.

Interurbaj ŝoseoj

Tiuj ĉi ekzemploj de memstiraj veturiloj estas imagaj. Iuj inter ili disvolviĝas nun. Ekzemplon estigas la memstiraj aŭtoj de Guglo. Sed estas 18 aldonaj kompanioj, kiuj testas aŭ testos aŭtonomajn veturilojn. Temas pri Volkswagen Group of America, Mercedes-Benz, Delphi Automotive, Tesla Motors, Bosch, Nissan, GM Cruise LLC, BMW, Honda, Ford, Zoox Inc., Drive.ai Inc., Faraday and Future Inc., Baidu USA LLC, Wheego Electric Cars Inc., Valeo North America Inc., NextEV USA Inc. kaj Telenav. Okazas testoj ankaŭ en pluraj usonaj ŝtatoj. Notinda estas testo, kiu kunligas Ford kaj Uber, kaj nun okazas en Pensilvanio. En Germanio, BMW kaj Mercedes-Benz havas prototipajn aŭtojn. Kelkaj kompanioj volas havi vendeblajn memstirajn aŭtojn antaŭ la jaro 2020. Iuj testas memstirajn kamionojn, ekzemple Mercedes-Benz. La plano estas havi memstirajn kamionojn, kiuj povas unue funkcii sur interurbaj ŝoseoj sen stiranto, sed kiuj bezonas homajn stirantojn por loka veturado.

6-nivela normo

Ne ĉiuj kredas, ke memstirveturiloj baldaŭ haveblos. Ili mencias la 6-nivelan normon eldonitan de SAE (iama Society of Automotive Engineers, nome „Societo de Aŭtomobilaj Inĝenieroj”). Tiun ĉi normon poste adoptis la Usona Nacia Administracio de Ŝosea Sekureco (NHTSA). La normo baziĝas sur la bezonata nivelo de homa atento. Kelkaj el la niveloj estas: la nula nivelo (la aŭtomata sistemo ne mastrumas la veturilon, sed eble donas avertojn); la unua nivelo (la stiranto devas ĉiam preti ekmastrumi la veturilon; la veturilo povas havi kelkajn aŭtomatigitajn sistemojn, ekzemple rilate regadon de la rapido kaj aŭtomatan parkumadon); la tria nivelo (ĉe limigitaj, konataj lokoj kiel ŝoseoj la stiranto povas turni sian atenton for de stirado); la kvara nivelo (krom la startigo de la sistemo, nenia homa interveno estas postulata; la aŭtomata sistemo povas stiri al iu ajn loko, kien estas laŭleĝe stiri). Kiel ĉiu povas vidi, la detaloj por la atingo de la lasta nivelo de la normo por memstirveturiloj estas multaj. Tio ĉi kreas dubon, ĉu oni povos efektive plenumi la taskon ene de tri jaroj.

Procedura programado

Ŝajnas, ke la programado de memstiriloj estas diversspeca. Tiuj, kiuj prizorgas la diversajn trajtojn unu post la alia, verŝajne uzas pli tradician proceduran programadon. Aliaj disvolvantoj uzas male maŝinan lernadon. Tiel nomata procedura programado pli certe funkcias. Se la sistemo misfunkcias, oni povas pli rapide ripari la misaĵon. Tamen procedura programado estas pli difektiĝema. Alivorte ĝi bone funkcias ĝis ĝi renkontas staton, kiu ne estis inkluzivita en la programado: tiuokaze ĝi subite haltas aŭ subite mise agas. Oni bezonas ankaŭ pli da tempo por programi la proceduran sistemon. Se oni disvolvas maŝinlernan memstirilon, oni komencas per antaŭe programita sistemo kaj poste instruas la sistemon per multegaj ekzemploj.

Lastatempe, oni ofte uzas sistemojn kun profunda lernado. Tiaj sistemoj ne estas tiel rompiĝemaj kiel la procedure programitaj sistemoj. Do ni devas atendi por vidi, kia estos la plej ofte uzata speco de programado de memstiraj veturiloj. Kelkaj faktoroj influos la rezulton. Unu inter ili estas, kiu programtipo produktas la plej bone funkciantan veturilon. Dua faktoro estas la varieco de leĝoj en diversaj jurisdikcioj. Do oni bezonas bone elpensitajn agojn fare de leĝfarantoj.

Sekvoj

Kiaj estos la sekvoj de la enkonduko de memstiraj veturiloj? Unu sekvo sendube koncernos la laborpostenojn por stirantoj aŭ ŝoforoj, ekzemple taksiaj ŝoforoj, ŝoforoj de grandaj 18-radaj kamionoj, ŝoforoj de aŭtobusoj ktp. Se ni streĉas la imagon, ni povas inkluzivi iutage ankaŭ stiristojn de trajnoj, pilotojn de komercaj aviadiloj kaj stirantojn de komercaj ŝipoj. En Usono, kaj eble en aliaj landoj, ne estas sufiĉe da kamion-stirantoj je la nuna paga nivelo. Pro tio, komercistoj, kiuj uzas aŭ dungas stirantojn, ŝatus anstataŭigi ilin per stiraj sistemoj. La kosto de tia ĉi anstataŭigo ŝajnas esti favora. La kompanio Otto sciigas, ke oni povas konverti grandan kamionon al interurba memstira kamiono kontraŭ nur 28 000 dolaroj (dum la mezuma pago por kamion-stirantoj en Usono estas 42 000 dolaroj jare). Otto aldonas, ke oni plu bezonas stiranton por enurba veturado. Por plene ekspluati tian sistemon, oni ja bezonas ŝanĝon de la reguloj rilate la interurban ripozon por stirantoj de kamionoj.

Traktado de senlaboruloj

Ford kaj Uber testas memstirajn taksiojn en Filadelfio. Sed ili havas stiranton kaj inĝenieron en la aŭtoj dum la testoj. Alia kompanio (Nutonomy) faris similan teston en Singapuro. Multaj laborantoj en la aŭtomobila industrio avertas, ke tiu ĉi fazo estas la komenca de la disvolvo de memstiraj aŭtoj kaj taksioj. Estas memkompreneble, ke la nombro de ŝoforoj kaj alispecaj stirantoj estonte malpliiĝos. Tiuj postenoj estos perditaj. Tiu ĉi efiko ĝenerale okazos dum la aŭtomatiĝo progresos.

Kiel anoj de monda kulturo, ni devas pripensi tiun perdon kaj plani dignan traktadon de senlaboruloj, ĉu per la propono de universala baza enspezo ĉu alimaniere. Aliaj ŝanĝoj povos okazi tiam, kiam memstiraj veturiloj plene integriĝos en la komerca kaj familia vivoj. Unu ŝanĝo, kiu venas al la menso, estas la ŝanĝo de la urba strukturo. En la okazo de memstiraj aŭtoj, la aŭto povas esti uzata eĉ kiam la posedanto estas okupita. Do oni ne bezonas tiom da aŭtoj kiom nun. Esploristoj ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) taksas, ke ni bezonos nur kvaronon de la aŭtoj, kiujn ni nun utiligas.

Parkumejo

Tio havos grandan influon sur la bezono de novaj vojoj, ŝoseoj kaj superŝoseoj. Kun tia malaltiĝo de la nombro de aŭtoj, oni povus uzi parton de la tereno nun okupita de vojoj por aliaj celoj: ekzemple novaj apartamentaroj, aŭtejoj aŭ parkoj. Kiam via aŭto estos liverinta vin al via hejmo aŭ oficejo, ĝi povos memstiri al parkumejo kaj „atendi” tie. Do niaj hejmo kaj laborejo ne bezonos apartan aŭtejon. Niaj aŭtoj povos uzi grandajn centrajn aŭtejojn. Por plisekurigi la transportadon, novaj veturiloj baldaŭ devos komuniki inter si. Memstiraj interkomunikaj veturiloj ebligos ŝanĝojn ĉe vojkruciĝoj.

La bezono de vojsignaliloj malpliiĝos. Unu memstira veturilo, simple, iom malrapidiĝas por lasi alian, antaŭan veturilon turniĝi. Ankaŭ grupo de memstiraj veturiloj, kiuj iras ĉiuj al la sama loko, povos veturi kiel grupo, pli sekurigante ĉiujn veturilojn en la grupo. Memstiraj veturiloj ne perdiĝos. Do la neceso pri subitaj ŝanĝoj de itinero kaj pri abruptaj deturniĝoj malpliiĝos.

Resumo

Membremsaj kaj memstiraj veturiloj nun disvolviĝas kaj estontece aperos sur niaj vojoj kaj ŝoseoj. Membremsaj veturiloj venos baldaŭ. La alveno de memstiraj veturiloj okazos iom poste, sed iel ajn relative frue. Tio multe dependas de la maniero programi kaj de la komercaj fortoj, kiuj antaŭenigos la koncernan celadon. La realiĝo kaj enkonduko de membremsaj, interkomunikaj kaj memstiraj veturiloj ŝanĝos nian mondan kulturon. Kiel parto de la ĝeneralaj ŝanĝoj kaŭzotaj de la kreskanta aŭtomatiĝo, ni devas nin prepari por certaj ŝanĝoj enkadre de la labora merkato. Ni kaj niaj registaroj devas taŭge pretiĝi. La digno de niaj samnacianoj en niaj diversaj patrujoj dependos de la nivelo de ĉi tiu pretiĝo. Estos tuŝita ankaŭ la strukturo de niaj urboj: niaj vojoj kaj ŝoseoj fariĝos tiel pli sekuraj. Ŝanĝiĝos nia rilato eĉ kun niaj propraj veturiloj.

Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fred Meyer III el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viroj kaj virinoj perceptas malsame

Ĉiu persono „kaptas” la mondon ĉirkaŭ si propramaniere, ja malsame ol la ceteraj uloj. Tio verŝajne okazas pro kelkaj fiziologiaj kaj genetikaj varioj. Laŭ italaj fakuloj eblas, ke ĉi tiuj diferencoj inter unu homo kaj la alia havas rilaton ankaŭ al onia sekso. La tiel nomataj sensoraj sciencoj penas kompreni la fundamentojn de tiuj malsamaj perceptaĵoj, provante klarigi la manieron, kiel la diversaj stimuloj alvenantaj al oni – per gusto, flarado, vidpovo, aŭdado, tuŝo – estas poste prilaborataj de la homa cerbo, tiel ke ĝi puŝas virojn kaj virinojn al apartaj elektoj.

Chiara Medoro [kjara medoro], el la itala Instituto pri Biometrologio (Ibimet), asertas, ke, enkadre de la kompleksaj kaj logaj fenomenoj koncernantaj la esploradon pri sensoj, oni ofte alfrontis la individuajn perceptaĵojn, kiuj estas ligitaj kun onia sekso. Kadre de la projekto Invecchiamento (Maljuniĝo), la esploristoj de Ibimet konstatis, ke rilate al nutraj preferoj virinoj ja emas elekti manĝaĵojn pli sanajn (aŭ kun malpli da kalorioj). La perceptaj diferencoj, kiuj povas konduki onin al diversaj elektoj, havas genetikan kaŭzon.

Hormonaj ŝanĝoj

Interesa ekzemplo estas la kapablo distingi la amaran guston de 6n-propiltiouracilo, pli kutime nomata Prop. La uloj, kiuj submetis sin al ĉi tiu kurioza ekzameno, estis anglalingve difinitaj respektive „super-tasters” (ekstreme sensivaj pri la kombinaĵo), „medium-tasters” (mezume sensivaj) kaj „non-tasters” (ne sensivaj). Inter virinoj, aparte abundas la „super-tasters” (tio estas homoj pli sensivaj pri la amara saporo); kaj ĉi tio klarigas, laŭ la esploristoj, la inan tendencon esti altirataj de nutraĵoj riĉaj je sukero. Ŝajnas, ke ĉi tia kapablo estas influata de hormonaj ŝanĝoj, kiuj igas la virinojn pli sensivaj tiurilate ol la viroj.

Aromaj fruktoj

Ibimet nuntempe esploras ĉi tiujn kaj similajn aspektojn enkadre de projekto nomata Italian-Taste (Itala gusto), kiu implicas pli ol dudekon da lokaj universitatoj/esplorcentroj. Ĝis nun partoprenis la koncernan testadon pli ol 1200 personoj: en la venonta jartrio, oni tamen planas atingi 6000 individuojn. Laŭ studo efektivigita en Aŭstralio, la virinoj identigas pli bone (kaj tial evitas) la akran kaj la salan gustojn. El esploroj pri fruktoj, rezultis fakte, ke ili ŝatas precipe tiujn plej aromajn kaj dolĉajn; male, al ili ne tre plaĉas la gusto acida, kia estas tiu de oranĝo. La viroj? Ili siaflanke estas aparte zorgaj pri la aspektoj de maĉado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jakuzoj, malmultiĝo kaj skismoj

Jakuzoj, membroj de japanaj mafioj aŭ krimorganizaĵoj, daŭre malmultiĝas. Post 1963, kiam la jakuzoj nombris pli ol 150 000 laŭ polica takso, ili konstante malpliiĝas, precipe post la efektivigo de leĝo kontraŭ krimaj organizaĵoj en 1992. La leĝo faciligis la fermadon de iliaj oficejoj, kaj rajtigis la policon priserĉi iliajn proprietaĵojn kaj aresti la ĉefojn pro krimoj faritaj de iliaj subuloj. Sekve la nombro de jakuzoj falis ĝis ĉirkaŭ 22 000 en 2014.

La plej granda organizaĵo estas Jamaguĉi-gumi (bando), al kiu apartenis ĉirkaŭ 10 300 jakuzoj kaj rilataj organizaĵoj en 44 (el ĉiuj 47) gubernioj en 2014. Antaŭe Jamaguĉi-gumi estis la plej granda kaj profitdona mafia grupo en la mondo. Sed ĉefe pro subpremado, la organizaj potenco kaj agadoj de Jamaguĉi-gumi malfortiĝis. Oni taksas ĝian enspezon je 6,1 miliardoj da eŭroj en 2014, kontraste kun 8,1 miliardoj da eŭroj de Solntsevskaja Bratva, unu el la rusaj mafioj. Ankaŭ skismado kaj sekvaj perfortaj bataloj en 2015 akcelis la reduktiĝon de jakuzoj kaj iliaj organizaĵoj.

Jakuzoj havas longan historion kaj antaŭe profunde enradikiĝis en la socion. Ili iam funkciis kiel privataj policoj kaj advokatoj, kaj ofte estis rigardataj kiel neeviteblaj malbonuloj. Sangaj bataloj inter malamikaj bandoj estis heroe pritraktataj en multaj filmoj. Ili okupiĝis pri hazardludoj, vendado de drogoj, prostituado, surstrata vendado, maklerado pri konstrulaboristoj, fraŭdoj, ĉantaĝoj, uzuro ktp.

Tamen pro la efiko de la menciita leĝo, sed ankaŭ pro moderniĝo de la socio, tiuj krimoj, precipe la videble perfortaj agoj, rimarkinde malpliiĝis. Multaj bandoj ŝanĝiĝis en modernajn firmaojn kaj okupiĝas pri laŭaspekte normalaj komercadoj, kiuj tamen fojfoje kamuflas kontraŭleĝajn agadojn.

Lastatempe pro la longedaŭra ekonomia stagnado, ankaŭ entreprenoj de jakuzoj ne gajnis profiton. Sed la postuloj pri tributmono de la administra centro de Jamaguĉi-gumi estis tiel severaj, ke iuj subaj bandoj ribelis kaj fondis novan grupon, nome Kobe-Jamaguĉi-gumi, al kiu alfluis ĉirkaŭ 3000. Tuj post la skismo okazis luktoj kaj atakoj inter la novaj kaj restantaj grupoj. La polico avertas, ke civitanoj ne implikiĝu en tiuj luktadoj inter jakuzoj. Ekde la komenco de la skismo mortis tri jakuzoj, el kiuj du estis pafmortigitaj. Oni esperas, ke tiu skismo estos la komenco de la fino por tiuj krimorganizaĵoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ridetu! Vi estas filmata.

Biletkontrolistoj en la publika transportsistemo de la litova ĉefurbo Vilnius komencis uzi filmilojn. Estroj de la urba transportkompanio decidis, ke tiel la biletkontrolado fariĝos pli efika, la kontrolistoj estos pli sekuraj kaj registrado kontribuos al pli rapida solvo de dubaj situacioj. Post ĉiu labortago la informoj estos metitaj en informbankon, kie ili estos konservataj dum 14 tagoj. La registritaĵojn povos analizi diversaj instancoj aŭ personoj, se necesos trakti komplikajn situaciojn en juĝejo.

Plendoj

La urba transportkompanio ĉiumonate ricevas dekon da protestoj pro la laboro de biletkontrolistoj. Tamen post esplorado evidentiĝas, ke ne ĉiuj plendoj estas pravaj. Nun registriloj kontribuos al pli rapida konkludo. La plimulto de la urbaj busoj kaj trolebusoj jam de kvin jaroj estas ekipitaj per filmiloj. Vilnius estas la unua urbo en la baltaj landoj, kiu ekuzis tiun sistemon.

En la publikaj veturiloj de Vilnius oni uzas ciferecajn biletojn aŭ unuopajn biletojn akireblajn iom pli altkoste (kontraŭ unu eŭro) de la ŝoforo. Laŭ aserto de la urba registaro, ĉirkaŭ du procentoj de la pasaĝeroj vojaĝas senbilete. Por la urba buĝeto tio egalas al malgajno de ĉirkaŭ 500 000 eŭroj jare.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vakcino kontraŭ ebolo funkcias

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis, fine de 2016, ke la unua eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo – kies lasta epidemio kaŭzis la morton de pli ol 11 000 personoj – pruviĝis havi, kadre de grandskala testado efektivigita en Gvinea Respubliko, eĉ 100-procentan efikecon.

La imunigilon rVSV-ZEBOV, disvolvitan en Kanado kaj produktitan de la usona entrepreno Merck, Sharpe and Dohme en 2015, oni liveris al 5837 individuoj en Gvineo. Ĝuste tie, en 2014, la koncerna epidemio fakte ekaperis, por poste disvastiĝi al la apudaj Siera-Leono kaj Liberio. Estas rimarkinde, ke el la homoj, kiuj ricevis la vakcinon, neniu estis poste trafita de la danĝera (ofte mortiga) viruso.

Sango

„Inter tiuj, kiuj ricevis la novan vakcinon, neniu okazo de ebolo estis registrita dek tagojn aŭ pli post la inokulado”, deklaris al la internacia gazetaro la asista ĝenerala direktoro de MOS, Marie-Paule Kieny. „Tio ĉi tre klare sugestas, ke la vakcino ne nur efikas, sed povas havi efikecon ĝis 100 procentoj.” La testado, interalie implikinta 6000 aldonajn volontulojn (kiuj ne ricevis la intramuskolan injekton), okazis en marborda regiono de Gvineo, en areo, kie oni detektis kelkajn infektiĝojn pro la ebolo-viruso ĉe la komenciĝo de la esploro. La treege mortiga viruso estis unuafoje detektita en Sudano kaj Zairo en 1976. Oni ĝin transigas per sango, organaj likvaĵoj aŭ histoj de infektitaj personoj, kvankam ne mankas ekzemploj de kontaĝo okazinta pro kontakto kun malsanaj bestoj aŭ homaj kadavroj.

Duboj

„Kvankam ĉi tiuj konvinkaj rezultoj alvenas tro malfrue por tiuj forpasintaj dum la ebolo-epidemio de okcidenta Afriko, ni jam pretas por la venonta ondo, do ni havas defendilon kontraŭ ĝi”, asertis Kieny. Spite al la sendube favoraj rezultoj de la menciita vakcinado, oni ankoraŭ ne determinis, kiom longe la imuneco akirita per tiu metodo daŭros. Ĉu sufiĉas nur unu dozo, por ke ĝi estu longe efika? La protekto ja komenciĝas tre rapide, tuj post la vakcinado, sed ni ne scias, ĉu la „ŝirmo” plu funkcios ses monatojn poste: ĉi tiajn dubojn esprimis Kieny mem.

Dosiero

La vakcino, kies komercajn rajtojn aĉetis la usona firmao Merck, Sharpe and Dohme, plej verŝajne estos patentita en 2018: ĝian dosieron nepras fakte prezenti unue antaŭ la kompetentaj aŭtoritatoj usonaj kaj eŭropaj. Tamen la atendo ne estos aparte longa, se oni konsideras tion, ke „la normala tempodaŭro por aprobi vakcinon estas kutime jardeko, kelkfoje eĉ pli”, kiel prave substrekis Kieny.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brulanta homo

Brulanta Homo (angle Burning Man), kiu jam ekzistas de pli ol 30 jaroj, estas samtempe okazaĵo, artloko, efemera urbo kaj festivalo. Pli ol 70 000 partoprenantoj alvenas al grandega ebenaĵo en la nevada dezerto en Usono kaj konstruas efemeran urbon por la aranĝo, kiu daŭras unu semajnon. Black Rock City (Urbo de la Nigra Roko) estas strukturita kiel du trionoj de cirklo, kun samcentraj stratoj nomitaj de A ĝis K kaj radiaj stratoj nomitaj de 2:00 ĝis 10:00, same kiel la horoj ĉe horloĝo. Ekzemple, oni povus starigi sian tendon ĉe D kaj 8:15.

Leonardo da Vinci

La centro de la cirklo estas okupata de grandega ligna statuo de homo. En 2016 la temo elektita de la organizantoj estis Leonardo da Vinci. La statuo estis konstruita kun dentradoj, kiuj simbolis la inventaĵojn de da Vinci. La statuo estis ĉirkaŭita de atelieroj por instruado, lernado kaj praktikado de artoj kaj metioj.

Sur la tiel nomata plaĝo (playa) estis starigitaj dekoj da artaĵoj, interalie templo, kie partoprenantoj povis mediti pri siaj mortintoj kaj aldoni memoraĵojn pri ili. Inter la artaĵoj estis lignaj konstruaĵoj, kiuj estos bruligitaj fine de la semajno. Beleco kaj arto estas ĉie en Brulanta Homo. Krome, multaj modifitaj veturiloj ĉiam veturas sur la plaĝo aŭ en la stratoj de Urbo de la Nigra Roko, tiel kontribuante al la arta etoso.

Tem-kvartaloj

La aranĝo daŭras unu semajnon ĝis la unua lundo de septembro. Dum la tuta semajno okazas multaj eventoj: artaj kaj muzikaj aranĝoj, koncertoj, kunvenoj, prelegoj kaj ĝenerale ĉiaj okazaĵoj por kunigi homojn.

Centoj da „tem-kvartaloj” estas proponitaj kun diversaj temoj, ekzemple en 2016 estis Anarkiista Kabaredo, Frakasita Kompaso, Pirataj Simioj, Elsenda Reto de la Plaĝo kaj Blanka Oceano. La temo de la kvartalo Gimnastikejo estis sportoj de la antikva Helenio. La grekoj praktikis sportojn vestite nur per iom da olivoleo. Oni organizis piedkuradon, luktadon kun olivoleo, diskoĵetadon, helenan nudan filozofion ktp. Multaj el la partoprenantoj anticipe ekzercis sin por ĉeesti en la aranĝoj.

Kun aŭ sen vestaĵoj

La plej granda parto de la partoprenantoj surmetas diversajn kostumojn. Multaj viroj sin vestas per jupo, multaj virinoj restas sen mamzono, multaj surmetas tre ellaboritajn kostumojn faritajn el artefarita peltaĵo aŭ el brilantaj tukoj. Aliaj, tute simple, estas nudaj.

Ĉiu kontribuas

Unu el la principoj de Brulanta Homo estas, ke neniu estas spektanto, sed ke ĉiuj estas partoprenantoj. La tuta evento baziĝas sur donacado: partoprenantoj donacas manĝaĵojn, trinkaĵojn, servojn aŭ simple afablecon aŭ brakumojn. Mono ne ekzistas ĉe Brulanta Homo. Donacantoj ne atendas ricevi reciproke, sed ĝenerale, ĉar ĉiuj ricevas donacojn, ĉiuj ankaŭ mem donacas. Tio donas al la aranĝo apartan etoson, laŭ kiu ĉiu estas kaj bonveniganta kaj bonvenigata. Partoprenantoj intersalutas per la vortoj "Bonvenon hejmen!", kio signifas, ke Brulanta Homo estas ne nur domo, kie ĉiu estas bonvena, sed ankaŭ hejmo.

Partoprenantoj kontribuas al la aranĝo diversmaniere. Kelkaj konstruas artaĵojn sur la plaĝo aŭ proksime al sia tem-kvartalo. Aliaj muzikas aŭ organizas muzik- aŭ danc-vesperojn. Ankaŭ multaj kvartaloj proponas servojn, kiel masaĝo aŭ bicikla riparo, aŭ simple bonaj sofoj, kie oni povas ripozi. Aliaj proponas senpagajn manĝaĵojn (kolbasan sandviĉon, japanajn nudelojn, kukojn ktp) aŭ la plej variajn trinkaĵojn.

Fine de la semajno profesiaj fajrobrigadistoj organizas la bruligon de la homstatuo. Ĉiuj, preskaŭ 70 000 homoj, kunvenas ĉe la centro de la plaĝo en etoso de kreskanta streĉo. Okazas belega nokta spektaklo fare de multaj fajroĵonglistoj, antaŭ ol la fajrobrigadistoj ekbruligas la statuon. La ĉefa evento de la semajno daŭras la tutan vesperon. La homamaso aplaŭdas ĉiujn etapojn de la bruligo de la Homo kaj poste festas sur la cindroj ĝis la mateno.

Thierry SPANJAARD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prostata tumoro venkeblas

Ĉe 400 homoj en eŭropaj hospitaloj estis sukcese testita noveca traktado kontraŭ la kancero de prostato, kaj tio ĉi travidigas eblan revolucion rilate al la maniero kuraci tiun malsanon.

„Temas pri terapio, kiu kombinas la utiligon de dek laseraj optikaj fibroj kun tiu de nova kuracilo enhavanta marajn bakteriojn, kiuj estis trovitaj en plej profundaj akvoj. Ĝi efektive funkcias: sufiĉas konsideri, ke duono el la traktitaj pacientoj jam saniĝis kaj ke, aldone, prezentiĝis neniu kromefiko,” oni povas legi en antaŭ nelonge aperinta numero de la medicina revuo The Lancet Oncology.

Erektiĝo

Dumviva impotenteco kaj inkontinenco (malkapablo reteni urinon) estas la prezo plej ofte „pagenda” fare de viroj, kiam medicinistoj intervenas kontraŭ ilia prostata kancero pere de kirurgio aŭ radioterapio. Fakte 90 % el la pacientoj vidas problemojn pri erektiĝo ekaperi, kaj eĉ kvinono spertas pli kaj pli malfacilan regon de la propra urina veziko.

Abismoj

Multe da viroj, kiuj malkovras tumoron je frua etapo, preferas atendi kaj konsentas traktadon nur en la momento, en kiu la malsano agreseme ekkreskas. La novtipa traktado uzas bakteriojn, kiuj vivas en la maraj abismoj – je preskaŭ absoluta mallumo – kaj kiuj fariĝas toksaj nur tiam, kiam ili elmetas sin al la lumo. La testado de ĉi tiu metodo estis efektivigita en 47 malsanulejoj de la malnova kontinento. La rezulto? La prostata tumoro plene reduktiĝis ĉe 49 elcentoj el la pacientoj. Krome, dum la posta periodo nur 6 elcentoj (oni notu: kvinfoje malpli ol ĉe la malsanuloj traktitaj per la kutimaj proceduroj) devis sperti prostatektomion.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katarakto revigligas la gaelan

Oni ne longe bezonas esplori por konstati, ke la minoritataj lingvoj de Eŭropo – kaj eventuale de la tuta mondo – troviĝas en aparte granda danĝero. Unu el tiuj minacataj idiomoj estas la tre antikva gaela lingvo, kiu estis iam parolata en preskaŭ la tuta Skotlando, sed antaŭ pli ol jarcento komencis draste ŝrumpi en la regionoj, kie antaŭe ĝi estis la ĉiutaga idiomo de la loĝantaro. Kiam iu ajn lingvo iĝas malforta pro la premo kaj la influo de alia (pli prestiĝa kaj potenca), eĉ relative malgranda faktoro povas sufiĉi por ĵeti ĝin definitive al la forgesujo. Aliflanke, kelkfoje, unuopa iniciato aŭ eĉ interveno fare de unu persono (aŭ de malmultaj) povas ŝanĝi la destinon de supozeble mortanta lingvo.

Krio

Rimarkindan baton spertis la gaela lingvo en Skotlando, kiam, post duonjarcenta ekzisto, interrompiĝis la publikigo de la plej elstara gaellingva eldonaĵo, nome Gairm (alvoko, krio). Temis pri literatura revuo, sed ĝia influo ja estis pli vasta ol la relative limigita kampo de literatur-ŝatantoj. Sub la direktado de la propra redaktoro Gairm revigligis kaj disvastigis la antikvegan gaelan lingvon kaj radikale transformis la kulturan mondon de la kelta Skotlando. Antaŭ la fondiĝo de la televida servo en la gaela, neniu faktoro estis pli influhava ol la ĉeesto de Gairm en la moderna historio de la gaelaj lingvo kaj popolo.

Produktoroj

En la jaro 1951 Ruaraidh MacThòmais (1921-2012), poeto, literaturisto kaj lektoro (poste profesoro) pri keltaj lingvoj ĉe la universitato de Glasgovo, kaj Fionnladh MacDhònail (1926-1987), televida kaj radia produktoro, decidis fondi novan revuon en la gaela. Kun la titolo Gairm ĝi estis lanĉita en la jaro 1952; kaj ĝi daŭris ĝis 2002, dek jarojn antaŭ la forpaso de MacThòmais. Dum tiu tuta duonjarcento (escepte de la unuaj jaroj post la apero de la revuo), MacThòmais estis la ununura redaktoro.

Kontribuantoj al la revuo estis ne nur ĉiuj plej grava verkistoj, poetoj kaj eminentuloj de la gaela mondo – kiel, ekzemple, Somhairle MacGill-Eain, vere elstara gaela poeto, plurfoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo, – sed ankaŭ verkistoj el aliaj landoj kaj regionoj, kiuj lernis la lingvon. MacThòmais instigis kaj bonvenigis al la paĝoj de la revuo multajn junajn kontribuantojn, inter kiuj kreskis intereso pri la lingvo.

Varieco

Gairm siaflanke helpis la disvolvon (komenciĝintan en la unuaj jaroj de la 20a jarcento) de la gaela lingvo – tiam tre tradicia idiomo, parolata precipe de malriĉaj insulanoj kaj kamparanoj –, transformante ĝin en modernan literaturan kaj komunikan ilon. Sur ĝiaj paĝoj aperis poezio, noveloj, romanoj, eseoj kaj artikoloj pri geografio, politiko, moderna vivo, biografio, historio, turismo, scienco (arkeologio, astronomio, nuklea tekniko ...) ktp. Ĝi modernigis la lingvon kaj iom simpligis ĝian komplikan ortografion (sed ne troe, por ne malfaciligi la komprenon de malnovaj tekstoj). Plie, ĝi publikigis tradukojn el multaj fremdaj idiomoj kaj artikolojn pri diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Parlamento

Gairm instigis plurajn angleparolantajn skotojn kaj surprize grandan nombron da eksterlandanoj studi – kaj eĉ majstri – la gaelan lingvon. Konsekvence, tiu longe malestimata kaj eĉ persekutata idiomo finfine ricevis iom da oficialeco, eĉ en la skota parlamento en Edinburgo. Multaj loknomoj en Skotlando estas nun indikataj dulingve: en la angla (aŭ skota) kaj en la gaela.

Truo

Kiam la eldonado de Gairm ĉesis, tiu malapero estis kaŭzo de granda bedaŭro kaj grava kultura manko. Dum kelka tempo, grupo de apogantoj, gvidata de la profesoro Domhnall Meek, provis plenigi la truon per simila altkvalita revuo, kies titolo estis Gath [gah]. Bedaŭrinde tamen, nur naŭ numeroj de tiu publikaĵo estis eldonitaj, pro manko de konstanta redaktoro.

Ŝpruco

Feliĉe por la legantoj de gaela literaturo, en oktobro 2016 estis anoncita la baldaŭa apero, en papera formo kaj interrete, de tute nova literatura revuo: Steall (ŝpruco, torento, katarakto). Ties redaktoroj, kiuj devenas el Skotlando kaj Irlando, deziras, ke ĝi estu tiom sukcesa, bonkvalita, populara kaj influhava kiel pasintece Gairm. Fakte, la unua numero estas tre alloga kaj interesa, kaj enhavas kontribuaĵojn de diversaj aŭtoroj, inkluzive de unu, Petra Johava Poncarová, el Prago. El la originaj kontribuantoj al Gairm restas malmultaj, ĉar pluraj ne plu vivas. La enhavo de Steall inkluzivas novan novelon, intervjuojn, poezion, kanton, recenzojn, rakontetojn kaj konkurson. Inter la recenzoj estas unu pri gaellingva romano verkita de Michael Klevenhaus, germano, kiu studis ĉe la gaela altlernejo (parto de la Alteja Universitato de Skotlando) sur la insulo Skye, gaele Eilean Sgitheanach, kaj nun instruas la gaelan en la urbo Bonno.

Kimrio

La nova revuo eldoniĝas en Inverness, gaele Inbhirnis, la agrabla ĉefurbo de la skota Altejo (angle Highlands, gaele Tìr nam Beann), kaj estis presata en Kimrio, alia „fratina” kelta lando. Espereble Steall ĝuos la saman sukceson kiel Gairm, kaj eĉ pli longe daŭros, kontribuante al la vivo kaj al la kulturo de la gaela popolo; samtempe montrante ankaŭ, ke minoritata etna lingvo ne nepre devas morti.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adiaŭo al Tullio De Mauro

Italio priploras la morton de Tullio De Mauro, reala gvidosigno por la lingvosciencistoj de la mediteranea lando, sed ankaŭ (ne tro konata) amiko de Esperanto.

Vortaroj

La jaron 2017 inaŭguris funebra anonco, fare de la italaj amaskomunikiloj, pri grava perdo por la lokaj lingvoscienco kaj kulturo. En la unuaj tagoj de januaro forpasis Tullio De Mauro [tuljo de maŭro], naskiĝinta en 1932 apud Napolo, konata pro la propraj riĉegaj vortaroj kaj pro notinda serio de sciencaj artikoloj dediĉitaj al diversaj temoj (ĉefe koncerne lingvan demokration, italajn dialektojn kaj strukturismon; rilate al ĉi-lasta temo li interalie estos memorigita ankaŭ kiel oficiala tradukisto de la fundamenta Kurso pri ĝenerala lingvistiko fare de la sviso Ferdinand de Saussure [1857-1913]).

Estu menciitaj ankaŭ la politikaj roloj de tempo al tempo atribuitaj al Tullio De Mauro (li estis ekzemple ankaŭ ministro pri klerigado inter 2000 kaj 2001, dum la ĉefministreco de Giuliano Amato), same kiel lia multjara membreco en Accademia della Crusca (la akademio pri la pureco de la itala lingvo). En 1999 aperis lia probable plej grava verko Grande dizionario italiano dell'uso (Granda vortaro de la uzata itala lingvo), akompanata de kompakta disko. Li estis pli juna frato de Mauro De Mauro, ĵurnalisto kidnapita de la mafio en septembro 1970 kaj poste mortigita.

Kavaliro

Tullio De Mauro ricevis en sia vivo multe da honoraĵoj: li estis kavaliro de Granda Kruco de la Ordeno pro Merito de la Itala Respubliko, sed ankaŭ estis nomumita honora doktoro en 1999 ĉe la Katolika Universitato de Loveno (Belgio), en 2005 ĉe la altlernejo École Normale Supérieure de Liono (Francio), en 2008 ĉe la Universitato Waseda de Tokio (Japanio), en 2009 ĉe la Universitato de Bukareŝto (Rumanio), en 2010 ĉe la franca universitato Sorbonne Nouvelle, en 2012 ĉe la Universitato Pablo de Olavide en Sevilo (Hispanio), en 2013 ĉe la Universitato de Ĝenevo (Svislando).

Kunveno

Rilate al Esperanto, li verkis la enkondukon al Manuale di Esperanto (Manlibro pri Esperanto) de Bruno Migliorini, kiu aperis en la 1990aj jaroj kaj ankoraŭ ege populara kaj uzata en la itala duoninsulo. De Mauro kredis, ke neŭtrala planlingvo povus tre sukcese esti uzata en Eŭropo. „Komuna lingvo sen difinita etna bazo povas esti [...] faciliga, translingva ŝlosilo por solvi la ĉiam pli kompleksajn rilatojn inter kulturoj. Kaj en multaj okazoj ĝi povus ekludi gravan rolon en la jura fako.”

Apogon al la utiligo de internacia lingvo De Mauro esprimis, per similaj vortoj, ankaŭ la 15an de novembro 2016, kiam li partoprenis – tio estis unu el liaj lastaj publikaj aperoj, en la aĝo de 85 jaroj – lingvistikan kunvenon organizitan en la universitato La Sapienza de Romo por soleni la 75an naskiĝdatrevenon de Renato Corsetti, emerita profesoro pri psikolingvistiko en la sama universitato (kies fakon pri humanismaj studoj De Mauro mem fondis siatempe, kune kun Alberto Asor Rosa).

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revolucia verkisto

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Jozef Miloslav Hurban, unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio. Dum kelkaj jardekoj Hurban okupis gvidan pozicion en la slovaka nacia kulturo kiel poeto, verkisto, politikisto, ĵurnalisto, publicisto, redaktoro, eldonisto kaj lingvosciencisto. Laŭ iuj li estis rimarkinda revoluciulo, kiu gvidis la nacirevivigan movadon; laŭ aliaj li estis nur poeto kaj verkisto kun revoluciaj ideoj. Kie kuŝas la vero?

Lernado

Hurban naskiĝis la 19an de marto 1817 en la slovaka vilaĝeto Beckov (ĉ. 110 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) en familio de evangelia pastoro. Li studis teologion en Bratislavo kaj en Germanio. Post siaj studoj li komencis labori kiel evangelia vikario kaj pli malfrue kiel pastoro en la malgranda urbo Brezová pod Bradlom kaj la vilaĝo Hlboké, kie li en 1888 mortis en la aĝo de 71 jaroj kaj kie li estas entombigita.

Revolucio

Hurban rifuzis privilegiojn de la nobelaro kaj postulis suverenecon por la slovaka nacio. Al li imponis la batalo por la ŝanĝiĝo de la cirkonstancoj, por la sociala kaj nacia libereco. Li formulis la postulojn de la slovaka nacio (1847), estis aktiva en la slava kongreso en Prago (1848), organizis volontulojn kaj volontulajn grupojn por la slovaka nacia revolucio (1848-49), sed post ĝia sufokiĝo li estis persekutata de la polico. En sekvantaj jaroj li agadis precipe por la defendo de la slovaka eklezio kontraŭ hungarigado. Li eldonadis la revuon Ekleziaj leteroj (Cirkevné listy) kaj estis redaktoro de la revuo Slovakaj rigardoj (Slovenské pohľady), en kiu li klarigis precipe la politikan vivon de Slovakio.

Literaturo

Kun la famaj slovakaj verkistoj Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur] kaj M. M. Hodža [hodĵa] li oficialigis la dialekton de la centra Slovakio kiel la literaturan slovakan lingvon (1843).

Hurban estis literature tre aktiva, kaj la nacia libereco estis la gvida motivo de liaj verkoj. Li verkis poemojn, vojaĝpriskribojn, raportaĵojn, novelojn, historian prozon. Sed la arta talento de Hurban realiĝis precipe en prozo. Famaj estas noveloj kiel La nuntempo kaj bildoj el la vivo en Tatroj, De Silvestro ĝis Epifanio, la romano Vaganta apotekisto kaj la plej ampleksa romano Gottšalk, kiu temas pri la perforta disvastigo de kristanismo inter la slavoj apud Balta Maro.

Hurban havas honoran lokon en la historio de la slovaka literaturo kaj de la nacireviviga movado. Liajn agadojn rememorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj kaj diversaj publikaĵoj. En 1948 la slovaka urbonomo Stará Ďala ŝanĝiĝis al Hurbanovo omaĝe al la verkisto. Ankaŭ malgranda asteroido de la asteroida zono, kiu estis malkovrita en 1983 de la slovaka astronomo Milan Antal, havas la nomon 3730 Hurban.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu kapitalismo povos pluvivi?

Ĉe la sojlo de la jaro 2017 malklaraj faktoroj pri la perspektivo de la monda ekonomio maltrankviligas la homojn. La briteliro, Trump-politiko, ĉina ekonomio ... povos ekflamigi novan ekonomian ĥaoson. Tamen, nun ne temas pri cikla fluktuado de konjunkturo, sed pri iu historia, struktura krizo de la kapitalismo. Alivorte, temas pri demando, ĉu kapitalismo havas pluan daŭripovon?

Tutmonde malaltaj interezoj

Iuj ekonomikistoj rigardas la 70ajn jarojn de la 20a jarcento kiel la komencon de granda struktura ŝanĝo, eĉ nomante ĝin „intereza revolucio”. En 1974 la rendimento de ŝtataj dekjaraj obligacioj en Britio kaj Japanio kulminis je 14,2 % kaj 11,7 % respektive. Tiu de usonaj dekjaraj obligacioj atingis la kulminon je 13,9 % en 1981. Post tiam interezoj de la evoluintaj kapitalismaj landoj daŭre faladis. Ĉe la fino de 2016 rendimentoj en Britio, Japanio, Germanio kaj Usono estis 1,240 %, 0,045 %, 0,177 %, 2,446 % respektive.

Kion tiu fenomeno de tutmonde malaltaj interezoj signifas? Makroekonomike, intereza rendimento estas sama kiel profitkvoto. Do, longdaŭra malalta interezo ĉirkaŭ aŭ sub 2 % signifas, ke industria kapitalo, same kiel mona kapitalo, ne povis trovi lukran ŝancon por investi.

Evoluintaj landoj centre, aliaj rande

La perdo de ŝancoj aŭ lokoj, kie kapitalo de la evoluintaj landoj estas ekspluatata kaj plimultiĝas, devenas de la fakto, ke malaperis geografiaj spacoj aŭ „randoj”, kiuj fakte estis kolonioj kaj „la tria mondo”. Historie la evoluintaj landoj surbaze de la distingo inter „centro” kaj „rando” provizis sin per malmultekostaj materialoj, manĝaĵoj kaj energiresursoj el la randoj, kaj vendis produktaĵojn al la randoj. La abunda profito enfluinta estis distribuita ankaŭ al la laboristoj, kiuj formis stabilan mezan tavolon de la socio kaj kolonon apogantan demokration en multaj landoj. Tiu meza tavolo kun sufiĉa enspezo subtenis la altan kreskon de la ekonomioj.

Oni povas simboligi per la usona malvenko de la vjetnama milito en 1975 kaj la du petrolokrizoj en 1973 kaj 1979 la malaperon de la premisoj de la ekzisto de la rando. Finiĝis la epoko de malmultekosta energio pro la sendependiĝo de kolonioj kaj la reakiro de suvereneca povo sur energiprodukto fare de resursoriĉaj landoj.

Alfrontante la malaperon de la rando, la evoluintaj landoj, konscie aŭ nekonscie, provis krei novan randon en kaj ekster siaj landlimoj. Ekzemple, Usono ekde la komenco de 1970aj jaroj kreis virtualan financan spacon, kie financaj institucioj kaj investantoj absorbas monon el la mondo uzante elektronikan teknologion. Rezulte la profito de la financistaro en 2002 okupis 30,9 % de la profito de la tuta industrio en Usono, dum en 1984 estis nur 9,8 %. Usonaj financaj institucioj ankaŭ kreis subprime-merkaton, alispecan randon, kie ili ekspluatis altriskajn personojn kun malgranda enspezo donante al ili dom-hipotekajn kreditojn, kio kaŭzis tutmondan financan krizon en 2007-2008.

Ne nur mondskale

En Eŭropa Unio nova rando ŝajne estas orientaj kaj sudaj landoj kiel Grekio kaj Kipro, dum Germanio kaj Francio kun firma ekonomia hegemonio situas en la centro. Krome en multaj EU-landoj troviĝas enlandaj randoj, konsistantaj ĉefe el enmigrantaj laboristoj. En Japanio, kiu havas nek eksteran randon, nek enmigrantojn, estas preskaŭ same: la distingo inter la centro kaj la rando estas divido inter regulaj dungitoj kaj neregulaj, portempaj dungitoj, kiuj nun konsistigas ĉirkaŭ 40 elcentojn el la tuta laboristaro.

Nun evidentiĝas, ke en ĉiuj evoluintaj landoj estiĝis kaj senĉese grandiĝas novaj centroj kaj novaj randoj, kio montras novan dividon aŭ krevon inter havantoj kaj nehavantoj, venkintoj kaj venkitoj. En evoluantaj landoj kaj eks-socialismaj landoj la situacio estas simila: en la unuaj la strukturo de la centro-rando estas de la komenco instalita kaj ligita al tiu strukturo de evoluintaj landoj. En la lastaj, ŝtataj kapitaloj estis rabitaj kaj uzataj por konstrui tian strukturon.

Fiaj sekvoj de la tutmondiĝo

La tutmondiĝo, nome libera moviĝo de homoj, varoj kaj kapitaloj, estas unuflanke provo anstataŭigi la malaperantajn centro-randajn rilatojn per la novaj rilatoj, kaj aliflanke provo glate funkciigi kaj teni sistemon de „aĉeti malaltpreze kaj vendi altpreze” por ĉefe multnaciaj entreprenoj. Tiamaniere tiuj entreprenoj kaj la financistaro kolektas kaj akumulas profiton en- kaj ekster-lande. La sekvo de la tutmondiĝo estas, ke nura unuelcenta tavolo de riĉuloj akaparas 48 % de la monda riĉaĵo. En evoluintaj landoj la mezaj tavoloj disiĝas en du: la plimulto de la laboristoj faladas en la suban tavolon. En evoluantaj landoj la mezaj tavoloj apenaŭ komencas formiĝi. Ĉiuokaze, malapero de solidaj mezaj klasoj, kiuj subtenas solidan konsumadon kaj demokration kondukos ekonomike al manko de postulado kaj socie kaj politike al maltrankvilo kaj malstabileco de la socio. Verŝajne moderna kapitalismo mem subfosas la bazon, sur kiu ĝi staras.

Jam estiĝis protestoj kaj movadoj kontraŭ tutmondiĝo kaj avara konduto de kapitaloj. Ĉu kapitalismo povos revizii sian direkton kaj pluvivi? Kion politikistoj, ekonomikistoj kaj registaroj faru? Evidente, la plej grava politiko por savi kapitalismon estas redisdivido de enspezoj inter havantoj kaj nehavantoj. Sed nuntempe ili ŝajne agadas male: la registaroj helpas havantojn laŭ ŝtatsocialismo, sed forlasas nehavantojn laŭ novliberalismo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amo povas ĉion

Kiam inter la kvinmembran kronon de kandidatoj por Nobel-premio pri literaturo la esperanta PEN enmetis Trevor Steele, miris neniu el la legantoj de Literatura Foiro, kiuj el tiu krono difinas la elektiton, proponotan al la Sveda Akademio (poste estis elektita Marjorie Boulton). Efektive, Trevor Steele ne nur estas nia plej granda prozisto, kun dek unu historiaj romanoj kaj du novelaroj, sed liaj verkoj trempiĝas en la esperanta kulturo, do li estas ekstreme reprezenta pri nia grupo, aŭ komunumo, aŭ popolo, aŭ kiel ajn oni volas ĝin nomi.

Du rakontoj

En la nuna romano, inter historia kaj aŭtobiografia, kruciĝas du rakontoj, kiuj mezvoje kunfluas. La protagonistoj estas: Travis, dudek-ok-jara aŭstralia ĵurnalisto ĉe komunista gazeto nun eldonata en nur 3000 ekzempleroj, ĵus forlasita de sia edzino Belinda, kaj kiu venas al Sovetio por persone sperti la vivon tie; Marina, lia ukraina plumamikino; Virve, estona amikino de Marina, ĵurnalistino ĉe Radio Talino kaj turisma gvidantino. Ilin ĉirkaŭas gepatroj, geamikoj, edzoj, amantoj, sampartianoj. La fono estas la tumulta jaro 1990 en Sovetio, trapasanta de la lastaj gorbaĉovaj tagoj al la dissplitiĝo de la imperio, kie partiaj dinosaŭroj ankoraŭ rezistas al moderniĝo: rolas naciismo de la baltaj respublikoj kaj de Ukrainio, ĉiuj volas, unuope kaj por si mem, disiĝi de la granda koloso, nun fakte regata de la prezidanto de la rusia respubliko Boris Jelcin. Ĉiuj volas ŝanĝi, sed neniu scias kion, nek precipe kiel.

La dua konstanta fono estas la ĉiam ĉeestaj esperantistoj, kiuj helpas al la protagonisto transsalti la lingvajn problemojn en lando, kie la naskiĝantaj naciismoj svingas ankaŭ siajn apartajn flagojn lingvajn, tiel ke la lingvoj estona, litova kaj ukraina rifuzas apudesti ĉe la rusa.

Idealoj kolapsas

En la popolo, videbla tra la vivo de la gastigantaj familioj kaj la vizitado de Esperanto-grupoj, oni rimarkas grandan seniluziiĝon kaj malcertecon: idealoj pri komunismo kaj la supozo, ke en Sovetio oni vivas en la plej bona socio de la mondo, kolapsas. Rolas ankaŭ la suspekto, ĉu oni povas paroli laŭte kaj riski esti konsiderata apartenanta al la kontraŭa flanko, kvankam ĉiuj agnoskas, ke la registaro nun estas malpli liberec-mortiga ol sub Stalin, sed ja la funkciuloj de la polico restis kun la samaj principoj mens-malliberigaj. La litovo Arimantas, riĉa esperantisto (kaj iom obskura komercisto), bonfaranto de la movado, eksa membro de KGB (ĉar ja tia estis la epoko), skribas al Virve: „el ĉiuj miaj iamaj idealoj preskaŭ nur Esperanto restis”.

Virinoj

La finiĝinta geedzeco kun Belinda kaj la estingiĝinta espero pri iomo pli ol simpla amikeco kun Marina puŝas Travis al interesiĝo pri virinoj: kial? Ĉu li sentas sin sola? Kaj prezentiĝas ĉiama dilemo socia (kaj familia): ĝis kiu grado licas intime paroli, amindumi, interkisiĝi, litapudi, kunkuŝi (pretekste pri manko de litoj), seksumi, duonamori, kunpenetriĝi je virino, eventuale jam edzino de alia? Kaj kion, kaj kiom intense, promesas intima korespondado, kie koroj ŝajnas elverŝiĝi kaj renkontiĝi? Kaj kiom el tiu intimeco rolas poste ĉe fizika renkontiĝo? Kaj ĉu esperantisteco kaj kuna kongresado malproksimurbe kapablas preterŝtupi ĉiujn tiujn dubojn?

Adaptiĝi al strangaĵoj

La vivo en la tiuepoka Sovetio prezentas neniam spertitajn strangaĵojn, al kiuj Travis, tamen, sukcesas adaptiĝi. Ekzemple, ke, se oni estas eksterlandano, oni devas pagi per okcidenta valuto, dum Travis ĝuste ŝanĝis ĉiujn dolarojn por aspekti kaj vivi kiel ukraino; do li devas kaŝi sian devenon, kaj la esperantistoj organizas por li ŝanĝon de identeco, tiel ke li enĉambriĝu en la hotelo kiel ruso. Tio estis malfacila, se li devis tute sola alfronti la pordistinon ĉe la preno de la ŝlosilo, do necesis alia truko: reenhoteliĝi kun rusa esperantisto, kiu loĝis en apuda ĉambro, tiel ke por indiki sian ŝlosilon Travis devis nur per unu silabo modifi la ciferon de la alia. Kaj krome malfruvespere la nokta gardistino venis kaj esploris la ĉambron por vidi, ĉu enestas nepaginta persono, ĉefe se invitita virino en ĉambro vira.

Alia surprizo estas, ke la lernejo, kie Travis devas instrui la anglan, havas preparita nenion, kaj li mem simple devas startigi ĝin. La soifo de la lernantoj al „komerca angla” starigas tuj-tuje lernejojn tute senprepare. Kaj tio okazis kaj en Kievo kaj en Talino, kie la kurson vizitis amase estonoj, rusoj kaj, specife, judoj, intencantaj migri al Usono.

Ekonomio

Alia tre interesa temo estas, kion tiam pensis rusianoj pri la ekonomio en sia lando post duona jarcento da planita ekonomio. Tiun temon Steele alfrontas tra du fikciaj intervjuoj, unu farita de Travis por sia aŭstralia revuo, la alia farita de Virve por sia estona radio. Intermiksiĝas mafio, libera merkato, ordinaraj friponoj, eksaj partiaj ĉefoj (la ruse nomata nomenklatura); granda malcerteco, sed ankaŭ espero, ke fine ĉio normaliĝos kaj restos la bonaj aferoj de komunismo: ĉiuj havas loĝejon, ne ekzistas senlaboreco, multaj servoj estas senpagaj, eĉ se Jelcin simple volas kopii la okcident-merkatan strukturon de Reagan, Thatcher, Pinochet: sed ... dum ekzistas Sovetunio, la mondo scios, ke estas alternativo. En la reganta kaoso iuj rigardis al la pasinteco kvazaŭ al savaj principoj, aliaj ne plu kredis je ili, sed penis trovi novajn.

Renkonti la plumamikinon

Travis havas plumamikinon en Ukrainio, al kiu li elverŝis sian koron, ĝuste kiam lia geedziĝo kun Belinda finiĝis. Krom alio, Belinda ne interesiĝis pri Esperanto, lia nova intereso. Adiaŭinte ĉiujn, li eksidas en aviadilon al Singapuro, por sekva salto al Moskvo kaj de tie al Kievo, post konversacio jam en la flughavena atendejo kun maljuna ukraino Miŝa, kiu lin atentigas pri la naskiĝanta mafio en Ukrainio, kiun partoprenas ankaŭ doganistoj. Li estis telefoninta al Marina kelke da tagoj antaŭe; la konversacio estis irinta glate, do bona aŭguro por persona renkontiĝo.

La atmosfero kiun Travis renkontas en Ukrainio estas de akra malpaco inter malsamaj politikaj fluoj, ĉiu siavice ŝovinisma. Same, la spertoj, kiujn li havas en la rusaj flughavenoj, ne estas agrablaj, sed li ekkonscias, ke Rusio estas lando alia, kie oni komprenas la anglan nur en la oficejoj de Inturist, kaj ke la vivkondiĉoj, kiujn li volis sperti, estas tute aliaj, ol oni supozas en Aŭstralio. Tro facile estas raporti kun malŝato pri landoj, kiuj vivas je pli malalta vivnivelo, sed tra la linioj oni apenaŭ rimarkas tion.

Travis rapide adaptiĝas al la lokaj kutimoj: senorda vico ĉe giĉetoj, laŭmomentaj proponoj por libera loko en aviadilo, malfruoj. Sed fine lin atendas en Kievo lia plumamikino Marina, kiu tuj lin brakumas, antaŭvidigante pli konsistan evoluon de la unuaj salutoj. Marina lin kondukas al sia hejmo, kie ilin atendas ŝiaj ... edzo kaj filo. Ŝiaj rilatoj kun la edzo estas strangaj, ŝajne li enuis pri tro rutina seksumado kaj favoras komunan amoradon ... Li ja deziras, se ne triope kunkuŝi, almenaŭ vidi la seksumadon de sia edzino kun la fremdulo, sed Travis restas blokita antaŭ tiu ebleco, do li dormas kun Marina en nura senpeka ĉirkaŭbrakado. Ĉu tio estis universala homa situacio, aŭ ĉu ĝi vere spegulis la misfunkciadon de la vivo en Sovetunio? La rilatoj kun Marina iĝas malfacilaj: ŝi volus sin teni nur al Travis, sed la situacio malkonvenas. Provizore ili decidas ne plu pensi pri amorado.

Danĝera malamo

Intertempe emerĝas la politika situacio: granda parto de la ukrainoj volas sendependecon aŭ almenaŭ administran aŭtonomecon: Moskvo ne komprenas la ukrainajn bezonojn, la imperio estas ĉe la kriza punkto de disrompiĝo. Eksterlandano ne scias, kiu pravas, ĉu la rusigitoj dum generacioj aŭ la purukrainaj junuloj, celantaj propran ŝtaton; sed montriĝas danĝera malamo: estas eĉ riske paroli ruse, la ukraina lingvo estas diferenca, ŝajne eĉ intence diferencigita.

Iom da misfarto, eble ne pro la diboĉado dum la Esperantogrupa kunsido, sed pro tarda influo de la ĉernobila eksplodo; oportunus iom foresti kaj iri al pli malproksimaj urboj, eventuale por viziti esperantistojn tie. Efektive, la vojaĝo plibonfartigas Travis. Sed la vizito al Babij Jar estas terura: ekstermejo de judoj kaj alietnanoj fare de la naziaj okupaciantoj: verŝajne entute 100 000 dum la jaroj 1941-1942, sed ankaŭ iuj ukrainoj simpatiis kun la nazioj, ĉar ili volis forpeli la malamatan Stalin per la fortoj de Hitler. Ĉe vizito al kolĥozo la situacio aperas degenerinta: Meze, en granda kampo, staris iaj mizeraj plantoj, kiuj sciis, ke oni eĉ ne degnos rikolti ilin. Eble ili estis eĉ de antaŭaj jaroj. Iliaj kapoj falis, ili donis sian verdikton pri la institucio de kolektiva bienado, almenaŭ kiel ĝi okazis en Sovetunio.

Voĉdonado

En la interplektiĝanta dua rakonto, kiu okazas en la baltaj respublikoj, estonino Virve estas morna; ja preskaŭ ĉiuj familioj en tiu lando perdis anojn pro milito aŭ deporto. Io estas tamen ŝanĝiĝanta post ses jaroj da glasnosto: KGB ne plu prienketos aŭ ĉikanos civitanojn, se ili ricevas leteron aŭ pakaĵon el eksterlando. Montriĝas forte malsamaj opinioj inter Virve kaj ŝia patrino: ĉu la elektoj en Estonio ekskludu politike, se ne jure, la rusojn, kiuj loĝas tie? Estonoj, same kiel aliaj nerusaj komunumoj, tediĝis de la peza rusa strukturo, kiun ili sentis fremda; ili volas havi voĉdonadon, kiun, tamen, ne partoprenu rusoj, kiuj estas establiĝintaj ne malmultnombre; kompreneble, ili estas masiva parto ankaŭ ideologia, ĉefe komunistoj.

Ja kelkaj homoj ludis sur du kampoj, evidentigante sian personecon jen laŭ unu aspekto jen laŭ alia, laŭ tio kiel la vento blovis; pri iu la aŭtoro pitoreske rakontas, ke li estis iam eminenta komunista funkciulo kaj, same kiel tigro, ne povas ŝanĝi siajn striojn. Montriĝas generacia neinterkompreno, la penetro de rusoj en Estonion laŭ la pakto Ribbentropp-Molotov restis vundo ĉe unu generacio, la rusa komunumo jam establita aspektis normala al la generacio posta. Sama politika moviĝo en Litovio, kun esence kontraŭsovetiaj litovaj Olimpikoj, al kiuj Virve iras por intervjui eksterlandajn atletojn. Sed incidento ĉe la landlimo, kun la sovetia armeo, kiu atakas (kaj mortigas) litovajn doganistojn, igas la organizantojn rezigni pri la sporta evento. Irado al trinkejo malkovrigas, ke la mafio ekposedis plurajn lokalojn kaj postulas kiel ĉantaĝmonon 5 % de la enkasigita sumo kun la minaco, ke aliokaze la domo estos bruligita; la polico, ŝajne, povas nenion, ĉar la mafiaj estroj estis membroj de KGB. Kompreneble, la posedanto pagas.

Puĉo

Kaj jen venas la puĉo kontraŭ Gorbaĉov, kaj kontraŭ la favorantoj de la sendependiĝo de Estonio; la dinosaŭroj klopodas kapti la povon kaj ne perdi siajn privilegiojn. Tagoj tre maltrankviligaj, kiujn Steele rakontas tra ege intimaj familiaj situacioj. Ripetitaj telefonadoj al la aŭstralia ambasado en Moskvo, por enketi, ĉu fluglinioj funkcias, ĉu la puĉo estas estingita, ĉu estas danĝere por eksterlandano resti en Sovetio. La streĉo de la konvulsia situacio, kie forta estis la reciproka helpo, pli kaj pli maturigas la senton, ke Virve kaj Travis povas esti feliĉaj kune, ajnaloke, eĉ inter ruinoj.

Senriproĉa verko

Verko streĉa kun surprizo aŭ eĉ vera teatrofrapo sur ĉiu tria paĝo; la stilo, ne necesas tion substreki, absolute flua kaj senriproĉa, trenas la leganton senspire ĝis la fino.

Carlo MINNAJA
Trevor Steele: Amo inter ruinoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2016. 230 paĝoj. ISBN 978-90-77066-55-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bela fabelo pri enigma lando

Post kiam mi vidis proponon recenzi la libron de Trevor Steele Amo inter ruinoj, mi tuj akceptis ĝin, ne pro tio, ke mi speciale ŝatas la verkojn de tiu ĉi aŭtoro (mia antaŭa recenzo pri Paradizo ŝtelita 1 ne estis favora), sed ĉar mi opiniis, ke la romanon, kies intrigo disvolviĝas en la disfalanta Sovetunio, prefere juĝu homo, kiu persone spertis tiun ĉi epokon. Do mia pritakso nature dividiĝas en du partojn – la beletran kaj la historian.

Serĉante la amon

Unue mi mallonge prezentu la intrigon. En 1990 la juna aŭstralia esperantisto Travis Siganoff veturas al Sovetunio. Li estas maldekstrema, do esperas trovi alternativon al kapitalisma socio kaj samtempe novan amon. Lia antaŭa amatino jam forlasis lin, ĉar li malsukcesis kontentigi ŝian seksan apetiton. Amorado havas sufiĉe grandan lokon en tiu ĉi verko, pli ĝuste en la konduto de la ĉefaj herooj.

En Kievo li rapide elreviĝas pri la virino, al kiu li veturis, ĉar lia korespondamikino Marina (ankaŭ esperantistino) preferas havi en lito du partnerojn samtempe (unu el kiuj estas ŝia edzo Paŝa), al kio la vojaĝanto ne pretas. Tamen ŝi rapide agnoskas sian eraron kaj lasas lin serĉi sian vojon.

Migrinte al Talino li trovas tie alian esperantistinon, la belan estoninon Virve. Ŝi estas koramikino de enigma esperantisto Arimantas (poste evidentiĝas, ke li estas bandito), sed post lia murdo en krima interpafado ŝi baldaŭ transiras al sia nova amo, nia aŭstraliano. Ĉio ĉi disvolviĝas en tradicia Esperanto-medio (kluboj, kongresoj ktp) sur fono de la agonianta Sovetunio.

Glata, sed plata

Esperantistoj ŝatas fanfaroni, ke Esperanto havas riĉan kulturon, inkluzive la originalan literaturon. Espereble, tiu aserto pravas, tamen mi ĝis nun ne povas konfirmi ĝin surbaze de la personaj spertoj. Inter malmultaj Esperanto-aŭtoroj, kies verkojn mi legis, impresis min nur Spomenka Štimec, Cezaro Rossetti kaj Baldur Ragnarsson, kiujn mi facile imagus tradukitaj kaj bone akceptataj ekster Esperantujo. Aliaj verkistoj, eĉ sufiĉe popularaj kiel Lena Karpunina kaj István Nemere, laŭ mia opinio, apartenas al la senfina tendaro de la amatoroj, interesaj nur ene de sia amika aŭ samideana rondo. Mi pensas, ke Trevor Steele apartenas al la lasta grupo, kaj Amo inter ruinoj nur firmigis tiun ĉi opinion.

Li scias rakonti kaj parolas glate, kaj evidente ankaŭ lia buŝparolo estas same vigla kaj senerara. Mi ĝis nun rememoras lian eseon en Beletra Almanako 2 kiel brilan ekzemplon de humurplena rakonto. Apenaŭ kredindas, ke ambaŭ tekstoj estis verkitaj de la sama homo. Mi klarigu.

La ĉefa problemo mi konsideras la palecon de la personoj. Ĉiuj herooj estas senvivaj, kvazaŭ paperpupoj, eltranĉitaj el kartono kaj ĉiam turnitaj al la leganto per unu flanko. Ili paŝas, pensas, komunikiĝas, amoras, sed ĉion faras monotone, seriozmiene kaj nekredinde racie. En la romano agadas plej diversaj homoj: juna aŭstraliano, lia estona koramikino, maljuna Esperanto-verkisto, bandito-esperantisto (jes ja!), dekoj da aliaj personoj, sed ĉiuj parolas per la sama voĉo, kaj tio estas la voĉo de la aŭtoro.

La dialogoj estas senvivaj, kaj eĉ amoras la herooj kvazaŭ laŭ skemo. Jen, ekzemple, la sceno, kie Marina venas en la liton de Travis kaj provas amori kun li, dum ŝia edzo subrigardas ĉe la pordo.

„Marina, ĉu ni fermu – eĉ ŝlosu – la pordon?”

„Mi promesis al Paŝa, ke se li ne rajtas partopreni, almenaŭ li povos de tempo al tempo spekti”.

„Ho Dio! Ne! Kara Marina, bonvolu vesti vin. Mi faros same. Jes, mi volas dormi kun vi, sed nur dormi. Mi esperas ke vi komprenas”.

Marina volis ion diri, sed rezignis. Ŝi vestis sin kaj ekkuŝis apud li, sed ne provis plu tuŝi lin. Subite ŝi eksidis kaj lasis fali la kapon kaj preskaŭ plorante diris, „Travis, pardonu milfoje! Nun mi vere hontas! Nun mi estas la malnova Marina, kiu ankoraŭ ne renkontis Paŝa. Nun mi vin komprenas. Pardonu! Ni ne amoros, sed bonvolu resti mia amiko.” ...

Rapidega evoluo por la virino, kiu kutimas al partnerŝanĝo kaj rigardismo, ĉu ne? Tro rapida por kredigi min. Se Konstantin Stanislavski legus tion, li certe ripetus sian faman: „Mi ne kredas!”

Etoso aŭtentika

Por esti justa, unue mi laŭdu la verkon. Ĝi enhavas plurajn misojn rilate detalojn, sed la ĝenerala etoso estas priskribita ĝuste kaj trafe.

Sovetunio estis koloso sur argilaj piedoj. Ekonomia kolapso, daŭra lukto pri la potenco, kresko de naciismo en la baltaj landoj, banditoj ĉantaĝas la unuajn komercistojn, ĉie regas ĥaoso kaj necerteco – vere, tiel estis. Mi naskiĝis en 1974, do sufiĉe ĝuis la sovetian epokon, perestrojkon kaj la postajn okazaĵojn.

La aŭtoro trafe rimarkigas, ke Miĥail Gorbaĉov estis tiutempe tre nepopulara figuro en sia lando, kontraste al Boris Jelcin, kiu estis lia plej forta oponanto. En la okcidenta mondo la sovetia prezidanto ĝis nun estas adorata kiel homo, kiu detruis la „imperion de malbono” kaj venkis komunismon de interne, dum la sovetianoj memoras lin ĉefe kiel malfortan babilemulon, kies ekonomiaj reformoj fiaskis, same kiel la politikaj. En 1990-1991 li aspektis kiel trivita pajlopupo, kiu plu alkroĉiĝis al la Komunisma Partio kaj strikta federacia potenco, kiuj jam perdis ĉian aŭtoritaton.

Katastrofoj sekvis unu la alian, sed li nur balbutis, ke li ne faris tion, ne ordonis, eĉ ne sciis, do ne respondecas. En la kapoj ĉiam pli forte leviĝis la demando: „Se li estas ŝtatestro, li devas scii kaj respondeci. Se li ne scias, nek respondecas pri sia propra lando – kial li ne foriras?”

Sendo de armeaj trupoj al Bakuo en januaro 1990 sekvigis pereon de 130 ĝis 170 homoj. Dispelo de manifestacio en Tbiliso en aprilo 1990 finiĝis per 19 mortintoj. El atako kontraŭ la televidstacio en Vilno en januaro 1991 rezultis mortigo de 15 kaj vundado de 900 homoj. En tiuj tagoj la rokmuzikisto Jurij Ŝevĉuk kantis „Ĝiba malbono rampas laŭ Litovio ...” (Ĝibo en la rusa estas „Gorb”, do ĉiuj komprenis la aludon), kaj plejparto de miaj samaĝuloj subtenis lin.

„Ni atendas ŝanĝojn!” kantis alia rok-idolo Viktor Coj, kaj tiuj vortoj iĝis la devizo de la generacio kaj la tempo. Ni postulis ŝanĝojn, kaj la ĉefa espero estis la agresema opozicia prezidanto de Rusia SFSR, Boris Jelcin. Ni damnos lin kiel alkoholulon, korupciulon kaj friponon, sed tio okazos poste. En 1990 ni preskaŭ amis lin.

Ĉio ĉi vidiĝas en la libro. Dankon, aŭtoro, tiukampe vi vere sukcesis.

Sub branĉoriĉa oksikoko

Ĉu vi iam ĝuis ombron de oksikoko? Tiu ĉi planto altas ne pli ol 20 cm, sed la rusoj ĝuas ĝin tre ofte – plejparte helpe de okcidentaj filmoj kaj libroj, kies aŭtoroj ne estas tro skrupulaj.

Branĉoriĉa oksikoko – tiel la rusoj nomas fabelecajn historiojn pri sia lando. Ni renkontas ilin ĉiupaŝe, kaj, se antaŭe tio indignigis, do nun ni jam nur ridas. Speciale famas pri tio Holivudo, kiu kreis la plej brilajn ekzemplojn tiaspecajn. Ĉu vi memoras Lev Andropov, la rusan astronaŭton el la kosmostacio Mir, kiu flugis en senpezeco, en ĉapo- uŝanko, ĉiam ebria, kaj riparis la maŝinaron frapante ĝin per ferstango? Li estis eĉ pli amuza ol la rusaj banditoj el „Turisto”, kiuj pro iu nekomprenebla kialo parolis ukraine (evidente por la usonanoj ĉiuj eks-sovetianoj samas). Mi jam ne parolu pri „Anna Karenina”, kie la cara oficiro Vronskij portas sovetiajn epoletojn, drinkas brandon el vodko-glasetoj kaj parolas pri la bolŝevikoj (en 1879!).

Kio kaŭzas tion? Manko de informoj kaj maldeziro serĉi ilin. Ordinara okcidentano havas en sia kapo iom da belaj rusaj klasikaĵoj (Ĉeĥov-Dostojevskij-Tolstoj), teruraĵojn el Arkipelago Gulago de Aleksandr Solĵenicin kaj amuzajn kozakojn el animaciaĵoj de Walt Disney. Ĉio kunfandiĝas en unu bildon, kiu estas aplikata al iu ajn periodo de la rusa historio. Kaj disfloras la oksikoko ...

Mi legis, ke Trevor Steele loĝis iam en orienta Eŭropo aŭ almenaŭ havas personajn spertojn pri tiu ĉi regiono. Tio senteblas en la romano, kiu enhavas multe da detaloj, riceveblaj nur persone aŭ helpe de sperta konsilanto-denaskulo. Tamen evidente tiu vivperiodo estis mallonga, aŭ konsultado malsufiĉa. Do aperis pluraj eraroj kaj fuŝoj. Mi listigis la plej okulfrapajn, dividante ilin je du partoj: la historiaj kaj la lingvaj.

Historio kaj vivkutimoj

Virve rakontas: en 1939 post la anekso de Estonio NKVD-agentoj mortpafis mian avon kiel „kosmopoliton” (p. 18) 3.

La kampanjo kontraŭ la intelektuloj akuzataj pro adorado de la okcidentaj idealoj (do nomitaj „kosmopolitoj”) komenciĝis en 1948 kaj daŭris ĝis la morto de Stalin en 1953. Ĝi celis bridi dubojn, kiuj povus aperi en la kapon de sovetiaj civitanoj, kiuj vidis la pli riĉan vivon en la kapitalismaj landoj dum la liberigo de Eŭropo. La kampanjo havis fortan antisemitisman akcenton, do plejparto de la viktimoj estis judaj artistoj kaj aktivuloj. Multaj estis maldungitaj, kritikataj, ne plu publikigataj ktp. Nur du „kosmopolitoj” estis mortpafitaj, sed ambaŭ estis judoj, kaj okazis tio en 1949, dek jarojn post la anekso de Estonio.

„Gulago Mordva, koncentrejo por virinoj” (p. 20)

Gulag estas mallongigo de la ĉefa administracio de la puntendaroj kaj malliberejoj – sekcio de NKVD (poste la ministerio pri internaj aferoj, poste tiu pri justico), kiu regis la malliberejojn en Sovetunio en 1930-1956. Do tio estas la nomo de la prizonsistemo, ne iu ajn malliberejo. En Sovetio kaj nun en Rusio ĝi estas uzata nur kiel historia termino. Politika prizonulo povus paroli pri lager (puntendaro) aŭ tjurma (prizono), sed ne gulago. Mi aldonu, ke mordva estas la nomo de la ĉevolga etno, kies respubliko nomiĝas Mordvio. Evidente, la aŭtoro celis la lastan. Kaj, kompreneble, neniu nomus tiun koncentrejo – la sovetianoj tro bone memoras la duan mondmiliton, dum kiu pereis 27 milionoj de niaj samlandanoj, el ili multaj en la naziaj koncentrejoj.

„Li [Gorbaĉov] probable savis la vivon de ... dekmiloj da aliaj homoj [el gulago]” (p. 21)

Denove konfuzo de malsamaj historiaj periodoj. De 1956 ĝis 1987 pro la kontraŭŝtataj krimoj en Sovetunio estis kondamnitaj 8145 homoj. La maksimuma malliberigo estis 10 jaroj. Dekmiloj da politikaj prizonuloj, savitaj de neevitebla pereo, estas nura fantaziaĵo.

Papirosij (p. 84)

La aŭtoro asertas, ke tio egalas al cigaredoj. Tamen por tiuj lastaj estas uzata preskaŭ samsona rusa vorto sigareti, dum papirosi havas Esperanto-version papirosoj kaj signifas nur specon de cigaredoj – sen filtro kaj en maldika papero.

„Se vi simple foriras de iu loĝloko al alia sen speciala permeso, vi vane klopodos registriĝi aliloke. Kaj se vi ne estas registrita, vi havos grandajn problemojn, eble vi estos arestita” (p. 63)

Denove la aŭtoro konfuzas malsamajn epokojn. La deviga registriĝo estis enkondukita en Sovetunio en 1932 kiel parto de la novkreita pasporta sistemo. En la 1930aj jaroj tio vere kreis malfacilaĵojn por la homoj, sed poste la reguloj grave ŝanĝiĝis. En la priskribata periodo ĉiujare dekmilionoj da homoj libere migradis tra Sovetunio, pro kio la nunaj pensiuloj ofte havas parencojn tra la tuta lando. Registriĝi en nova loko estis facile (krom Moskvo kaj Leningrado), kaj eĉ se oni ne faris tion ĝustatempe, la maksimuma puno estis ... 10 rubloj (inĝeniero lukris normale 120 monate, fojfoje pli).

„Viktor fakte estis judo, kvankam li, kiel ĉiuj sovetiaj judoj, preferis nomi sin ‚hebreo’” (p. 66)

En la rusa ekzistas tri vortoj en tiu sencokampo: jevrej (hebreo), iudej (judo), ĵid (judaĉo). Ĝis la fino de la 19a jarcento dominis ĵid, kiu havis neniun malfavoran sencon kaj markis samtempe etnan kaj religian apartenon (ili koincidis). Poste ĝin anstataŭis jevrej, kiu ekde la 1920aj jaroj iĝis normo. Nun jevrej signifas etnan apartenon, iudej la religian (kaj ili ne plu koincidas, ĉar plejparto de la rusiaj judoj estas ateistoj), dum ĵid estas tre ofenda. Viktor ne preferis nomi sin hebreo, tio estis (kaj plu estas) la sola uzebla varianto.

„La Ruĝa Armeo atakis la doganistojn ... kaj mortigis multajn” (p. 76)

Temas pri la eventoj de printempo-somero 1991. Fine de 1990 la registaroj de la baltaj respublikoj, deklarintaj sendependiĝon de Sovetunio, starigis doganejojn laŭlonge de siaj limoj. Tio estis ĉefe simbola ago; krome ili celis preventi elportadon de varoj dum la kreskanta deficito (Baltio estis la plej prospera regiono de la lando). Plenumante ordonojn de la federacia registaro, oni atakis ilin kiel kontraŭleĝajn instituciojn, batis la doganistojn (ne murdis!) kaj detruis (plej ofte bruligis) la konstruaĵojn. Sed faris tion ne la Ruĝa Armeo (jen plia fuŝo: ekde 1946 ĝi nomiĝis la Sovetia Armeo kaj neniu nomus ĝiajn soldatojn „ruĝarmeanoj” krom ŝerce), sed la specialaj milicaj taĉmentoj (OMON), ĉefe tiuj el Rigo kaj Vilno.

La solaj mortigoj okazis la 31an de julio 1991 en la doganejo apud la vilaĝo Medininkai, kie estis murditaj sep homoj. Oni akuzis pri tio la Rigan OMON, kaj kvar milicanoj estis kondamnitaj al ĝismorta enprizonigo (el ili tri malĉeeste, do plu serĉataj). Mi aldonu, ke en aŭgusto 1991 la taĉmento estis evakuita al mia urbo Tjumeno, kie ĝi transformiĝis al la Tjumena OMON.

„La viroj simple metis slipon sur tablon kaj diris, ke jen la numero de la bankkonto, en kiu Antanas pagu 5 % de liaj profitoj” (p. 79)

Tiel la aŭtoro priskribas ĉantaĝon fare de la baltaj banditoj. Mi povas nur ridegi. Ĉu vere? Ĉu 5 %? Ĉu ĝire al bankokonto? En la 1990aj jaroj ĉantaĝo estis amasa afero, fakte normo por la unuaj komercistoj. Por kriŝa (ĵargone: tegmento) ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj pagis ĉiuj entreprenistoj, krom tiuj kun rilatoj en milico, FSB kaj prokurorejo, kaj minimume 10 % de la enspezoj. Nun oni ĉantaĝas ĉefe kontraŭleĝajn aŭ apudajn komercojn (bordeloj ktp). La pagoj tradicie iras al obŝĉak (ĵargone: komunumaĵo) – krimula kaso, uzata por subaĉeti prizongardistojn kaj policistojn, aĉeti narkotikaĵojn kaj armilojn, lui kaŝejojn ktp. Ĉu iu imagas fari tiajn pagojn per banka ĝiro? Mia imagopovo kolapsas.

„Malmultaj el ŝiaj konatoj, kaj neniu esperantisto, havis privatan aŭton, krom se ili havis altan rangon en la partio aŭ burokrataro” (p. 72)

Mi prezentos nur unu ciferon: en 1990 en Sovetunio estis produktitaj 1 260 000 leĝeraj aŭtoj. Ili estis simplaj, sed sufiĉe fortikaj kaj servis almenaŭ po dek jarojn, ofte pli. Iom tro da aŭtoj por la elituloj, ĉu ne? Same fantazia estas la aserto pri la maleblo havi personan telefonon (p. 80).

Rusa Respubliko (p. 103)

Neniam ekzistis iu ajn Rusa Respubliko, do evidente la aŭtoro celas Rusian Sovetian Federacian Socialisman Respublikon, kiu ekzistis ene de Sovetunio. Eksterlandanoj ofte konfuzas du nociojn, kion neniam farus loĝanto de Rusio: „rusoj” (etno) kaj „rusianoj” (nacio). En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj, kaj en pluraj regionoj rusoj estas etna malplimulto aŭ preskaŭ tute mankas (kiel en Ĉeĉenio kaj Inguŝio). Pro tio nia lando nomiĝas „Rusia Federacio”, same kiel antaŭe ekzistis Rusia SFSR kaj antaŭe la Rusia Imperio. „Rusio por la rusoj” estas devizo de la naciistoj, do almenaŭ la esperantistaro ne sekvu ĝin.

„Sovetunio kreis unuecan ŝtaton el multaj diversaj landoj kaj landetoj” (p. 119)

Brila ekzemplo de erara historia rekonstruo. Surbaze de Sovetunio kreiĝis 15 agnoskitaj kaj pluraj neagnoskitaj ŝtatoj. Sed tio ne signifas, ke antaŭe ĝi unuigis ilin. Sovetunio estis la heredanto de la Rusia Imperio, nur kun kelkaj perdoj – en 1917 Finnlando kaj Pollando sendependiĝis definitive; Estonio, Latvio kaj Litovio – portempe kaj estis revenigitaj en 1939. Ĝi ne unuigis 15 landojn, sed grandparte kreis ilin kaj la respektivajn naciojn. Unuafoje sur la politika mapo de la mondo aperis la ŝtatoj Taĝikio, Kazaĥio, Turkmenio ktp. Moskvo fakte konturis la limojn de tiuj respublikoj kaj nomis homojn interne de ili respektive taĝikoj, kazaĥoj, turkmenoj ktp. Naciformiĝaj procezoj ne tute finiĝis, do, ekzemple, en Taĝikio unu jaron post la disfalo de Sovetio eksplodis sangoverŝa enlanda milito inter la nordaj kaj sudaj taĝikoj, kiuj ĝis nun apenaŭ konsideras sin unueca etno.

La lingvo

Mamuŝka (p. 37)

La aŭtoro ofte metas en la tekston rusajn vortojn latinskribitajn, sed ne ĉiam trafe. Rusa infano povas karese voki la patrinon mamoĉkamamula, sed ne mamuŝka. Eble tiel parolas la bulgaroj, sed ne ĉiuj slavoj estas la samaj.

Krasnaja Armejskaja (p. 49)

Evidente temas pri Krasnoarmejskaja (Ruĝarmea) – ĉiam skribata unuvorte.

Koneŝno (p. 67)

La aŭtoro tradukas ĝin kiel kompreneble, kvankam pli trafa estas certe, dum por kompreneble pli konvenas razumeeca.

Tanja Miĥajlovna (p. 90)

En Rusio oni kutimas nomi pli aĝajn, altrangajn aŭ estimatajn homojn laŭ kombino de la persona kaj patra nomoj. Do estas normale, ke Travis nomis la direktorinon tiel. Sed en neniu okazo li povus kombini Tanja (familiara formo de Tatjana) kun patronomo – tio aspektus kiel moko.

Lydia (p. 154, 172)

Oni ofte uzas la literon y por transdoni la rusan sonon ы. Sed en tiu ĉi ina nomo, almenaŭ en la rusa, aŭdeblas klara i, do kial nepre sekvi la anglalingvan version?

Amatora kaj kliŝa

Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Bedaŭrinde, ili ne estos tre laŭdaj. La papero estas blanka, kovrilo mola, sed sufiĉe fortika, la tiparo normala, la folioj bone algluitaj.

Ĝenerale, la Esperanto-lingvaĵo estas normala – nek eksperimenta, nek anakronisma. Mi nur ne komprenas, kial ofte aperas la vorto „afero” en la signifo „aĵo”? Ekzemple: „Li prenis aferojn el forno” (p. 38). Ĉu tio estas paŭsaĵo de la angla „thing”? Mi ne tuj komprenis ankaŭ, kio estas „subtera trajnservo” (p. 44), kaj nur poste divenis, ke temas pri metroo.

Tamen la enpaĝigo estas tre simpla, mi eĉ nomus ĝin amatora. La romano konsistas el pluraj ĉapitroj, sed ili finiĝas kaj komenciĝas subite. Antaŭ la leganto aperas blanka spaco, sen iuj ajn numeroj, vortoj, vinjetoj aŭ aliaj eldonsignoj. Ankaŭ la kovrilo estas simplega: rustkovrita soldata kasko kun granda truo, tra kiu elkreskis dianto. Kian rilaton tiu ĉi postmilita bildo havas al la amaventuro de la juna aŭstraliano en la senorda, sed ankoraŭ paca Sovetio – mi ne komprenis.

Resumo

Al kiu mi ne rekomendu tiun ĉi libron? Ĝi apenaŭ plaĉos al homoj, kiuj bone konas la historion de Sovetio aŭ loĝis en la lando en la priskribata epoko. Mi same dubas pri la beletremuloj, kiuj kutimas legi altnivelajn prozaĵojn kun vivaj karakteroj, komplika intrigo kaj profunda psikologia analizo.

Al kiu mi povus rekomendi tiun ĉi libron? Al la ŝatantoj de la verkoj de Trevor Steele kaj al ĉiuj, kiuj deziras iom konatiĝi kun la vivo en Sovetio en ĝiaj lastaj jaroj. Se oni ne estas tro skrupulema rilate historiajn faktojn kaj kulturajn detalojn, eblos ricevi ĝeneralan imagon pri la eventoj.

Fakte, mi povas imagi preskaŭ iun ajn kun tiu ĉi libro enmane – sur plaĝo, en trajno aŭ dum longa flugo. Neniu literaturo konsistas nur el ĉefverkoj, do se ni havas normalan lingvon, ni devas havi ankaŭ normalan literaturon – kun ĝiaj pintoj, fuŝoj kaj meznivelaĵoj, al kiuj laŭ mia opinio apartenas tiu ĉi romano de la fekunda aŭstralia verkisto.

1. Stanislavo Belov. Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj // Beletra Almanako. N-ro 18. Oktobro 2013. p. 125-129.
2. Trevor Steele. Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business // Beletra Almanako. N-ro 3. Septembro 2008. p. 52-55.
3. La paĝnumeroj rilatas al la presita versio de la romano.
Stanislavo BELOV
Trevor Steele: Amo inter ruinoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2016. 230 paĝoj. ISBN 978-90-77066-55-3.
Rimarko de Trevor Steele: Mi legis la (tro) longan recenzon de Stanislavo Belov pri mia romano. Evidente ĝi ne plaĉas al li, kaj ne havas sencon debati pri literaturaj gustoj.

Sed s-ro Belov dediĉas multajn longajn alineojn al „historiaj eraroj”. Nu, eble li scias ĉion pri tiu periodo de la sovetia historio, sed ĉio en la romano rezultis el senfinaj konversacioj miaj kun tiutempuloj, kaj mi tuj skribis abunde noticojn kaj artikolojn, kiujn mi daŭre konsultis dum la verkado. Do mi ne asertas neeraripovon, sed mi preferas kredi la vortojn de miaj multaj konversacipartneroj de 1990-91 ol la „faktoj” de s-ro Belov. Ekzemple li asertas, ke „nur du judoj” estis murditaj en Estonio de la stalinaj agentoj, kaj tio okazis en 1949, ne 1939. Do, kiu pravas: s-ro Belov, aŭ la estonaj esperantistoj, kiuj rakontis al mi pri la murdo de siaj familianoj en 1939?

Cetere, ankaŭ la intimaj scenoj, kiujn la recenzinto trovas neprobablaj, vere okazis.

Trevor Steele

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Registrado de balotantoj

La registrado de balotantoj por la elekto de la prezidanto en Demokratia Respubliko Kongo jam komenciĝis en la tuta etendo de la respubliko kaj daŭros ĝis la fino de la jaro 2017.

La malfermaj solenaĵoj malsamis diversloke pro la sekurecaj problemoj en iuj partoj de la lando. En la nord-orienta parto de Kongolando kontraŭleĝa armita grupo kaptis varbmaterialojn por balota registrado; en aliaj partoj de la lando estas malfacile registriĝi por la balotado pro la longaj vicoj kaj malrapida funkciado de la registrejoj.

Eviti la pasintajn erarojn

Ankaŭ neplenaĝuloj 16- kaj 17-jaraj estas registrataj. Ĉu ankaŭ ili voĉdonos? Certe ne – laŭ la konga konstitucio, nur plenkreskuloj rajtas voĉdoni. Dum la prezidanto-elektoj en 2011 la Nacia Sendependa Balota Komisiono (NSBK: nacia organo, kies tasko estas organizi la elektojn) registris nur la plenkreskulojn. Nun la registrado de la novaj adoltoj kaŭzas grandan problemon pro ilia multeco. Ja estas milionoj da ili. Jen kial la konga registaro decidis registri neplenaĝulojn ekde la 16-jara aĝo, por eviti tiun ĉi problemon dum la estontaj elektoj, kiam ili iĝos plenaĝaj.

RUSAKI Serge
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rusaki Serge el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu poŝtelefono ne estas jam en la lito?

Hodiaŭ la modernaj telefonoj fariĝis nepraj iloj por nuntempuloj tutmonde. Ili plenumas multajn funkciojn kiel voĉtelefonado, retumado, fotado, navigado en Interreto, spektado de filmoj, aŭskultado de sondosieroj, retludado ktp. Sociaj retejoj estas la plej populara kaj utila rimedo, per kiu multaj homoj kunligas sin kun amikoj kaj konatoj.

Bankuvo

Dum inter gejunuloj la poŝtelefonoj estas jam nemalhaveblaj iloj, estiĝis serioza problemo: multaj sinkas en dependecon. Laŭ enketo la averaĝa uztempo de japanaj lernantinoj inter 15- kaj 18-jaraj estas 5,5 horoj ĉiutage. Alia enketo raportis, ke ĉirkaŭ 30 % el la japanaj universitataj studentoj uzas poŝtelefonon en bankuvoj. Ili sentas sin maltrankvilaj ne estante ĉiam komunike ligitaj kun amikoj. Parencoj kaj instruistoj, precipe tiuj de lernantoj de altlernejoj kaj mezlernejoj, malŝatas, ke iliaj gefiloj aŭ gelernantoj retumas aŭ interŝanĝas bagatelajn mesaĝojn ĝis meznokto.

La lastan jaron s-ro Kawakami, estro de altlernejo de la gubernio Okajama, per afiŝoj alvokis siajn lernantojn, ke ili ne malfrue enlitigu siajn poŝtelefonojn; li aldonis foton de poŝtelefono en litsaketo. Tiam tiuj litsaketoj jam troviĝis en la vendejoj, sed post la aperigo de tiuj afiŝoj ili multe vendiĝis kaj jam pli ol miliono estas venditaj.

Tamen ne klaras, kiom efikis la litsaketoj por preventi la dependecon je poŝtelefonoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova statuo inaŭgurita

La 10an de decembro 2016 okaze de la vintraj festoj en Antverpeno estis inaŭgurita la nova statuo de Nelo kaj Patraŝ, la du ĉefroluloj de la romano Hundo de Flandrio. La romano estas verkita de la brita aŭtorino Ouida (plumnomo de Marie Louise de la Ramée), kiu pasigis kelkajn tagojn en Belgio. Ŝi estis pasia bestoŝatanto kaj per la libro volis plendi kontraŭ la misuzo de bestoj kaj la infanlaboro en Eŭropo en la 19a jarcento.

La statuo troviĝas kelkdek metrojn antaŭ la katedralo de Antverpeno, grava loko en la romano. Ĝi estas blanka marmora statuo, 1,10 metrojn alta kaj 1,80 metrojn longa. La skulptisto estas la 35-jara gentano Batist Vermeulen. La marmora statuo, metita tie per granda gruo, estis poste kompletigita per „kovrilo de stratŝtonoj” identaj al la cetero de la placo, tiel ke la du ŝajnas dormi sub pavima kovrilo.

Loĝloko

Laŭ supozo de dungito de la turisma servo de Antverpeno, Nelo kaj Patraŝ loĝis en Hobokeno, suda distrikto de la urbo Antverpeno, ĉar la rakonto menciis muelilon apud kanalo, kaj, ne konante iun kanalon, li supozis, ke temis pri la rivero Skeldo. Multaj amantoj de la rakonto, aparte japanaj turistoj, por kiuj la rakonto havas tre specialan lokon en la koro, veturadis al Hobokeno por tie viziti la statuon de Nelo kaj Patraŝ. Por ŝpari al ili tempon, oni instalis nigran memorblokon antaŭ la katedralo; tamen, homoj plejparte ignoris tiun blokon kaj uzis ĝin anstataŭe kiel sidejon. Tial la urbo decidis organizi konkurson por la kreado de vera statuo.

Fakte, laŭ esploroj kaj la priskriboj de tiuj urboj en la libro, Ouida vizitis ankaŭ Meĥlenon kaj Lovenon, kaj oni konkludas, ke la rakonto estas tute fikcia kaj do ne indas serĉi la ĝustan loĝlokon. Aliflanke, Nelo kaj Patraŝ loĝis je piedira distanco de la katedralo de Antverpeno, do la loĝloko ja estus relative proksima al la katedralo. Laŭ la asocio Nelo kaj Patraŝ, la kanalo povus esti norde de Antverpeno, nome la kanalo Albert. Tamen, kiel dirite, la loĝloko ne vere gravas; oni prefere lege frandu la belan rakonton kaj dum vizito al Antverpeno admiru la belan statuon!

La esperanta traduko (2004) de la romano haveblas ĉe FEL. Vinktita libro A5, 52 paĝoj, 5,95 eŭroj. Por mendi, iru al la Retbutiko.

Lode VAN DE VELDE
korespondanto de MONATO en Antverpeno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vakcino kontraŭ pulma kancero finfine testeblas

Komence de januaro 2017, la prezidantino de la usona instituto Rosswell Park anoncis la unuafojan ricevon de permeso por la testado de iu medikamento. Unuavide temas pri afero tute normala, sed ĉi-okaze temas pri la testado de CIMAvax-EGF, vakcino utila kontraŭ la ekapero de pulma kancero, preparita en la Instituto pri Molekula Imunologio de Kubo.

La kunlaboro inter la du institutoj komenciĝis neformale en 2011 kaj oficialiĝis en 2015. La unua kaj plej malfacila paŝo cele al la efektivigo de testado de la koncerna vakcino estis la akiro de permeso deflanke de la usona oficejo pri la kontrolo de eksterlandaj aktivaĵoj (angle OFAC): la postaj paŝoj estis pli simplaj.

Alireblo

CIMAvax-EGF estas unika vakcino, ĉar ĝia efiko direktiĝas ne kontraŭ la kancero mem, sed kontraŭ la faktoro de epiderma kresko (angle EGF), kiun tumoraj ĉeloj bezonas. La medikamento estas relative malmultekosta kaj alirebla al kiu ajn. Krome, tre probable, ĝi estos utila por la kuracado ankaŭ de alitipaj kanceroj.

Pluraj medikamentoj estas nuntempe preparataj aŭ testataj en Kubo: CIGB (kontraŭ akuta miokardia infarkto), JM-20 (molekulo, kiu espereble helpos trakti cerban iskemion), sen forgesi la esploradon pri praĉeloj, pri kiu MONATO (2017/01, p. 20) jam raportis. Aldone, nova generacio de Heberprot-P (uzebla kontraŭ ulceroj en la piedoj de diabetuloj) ricevis patenton en Eŭropa Unio.

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Asteroido tanĝis la teron

La rusa televida kanalo RT (Russia Today, Rusio hodiaŭ) sciigis, ke iu asteroido, kun kalkulebla diametro de 11-34 metroj, alproksimiĝis rimarkinde al la tero komence de 2017, pasante je distanco duona de tiu ekzistanta inter nia planedo kaj la luno.

La asteroido, kiu la 9an de januaro 2017 flugtuŝis la teron je la 7:47 matene (laŭ la orient-usona tempo), estis unue detektita de usonaj sciencistoj el la universitato de Arizono, laborantaj pri la projekto CSS (Catalina Sky Survey) nur du tagojn antaŭe. Tiu asteroida tipo apartenas al t.n. potenciale danĝeraj objektoj. Laŭ la fakuloj, la asteroido 2017 AG13 moviĝis kun la rapido de 16 km/s; ĉi tio malfaciligis ĝian detektadon per teleskopo.

Kosmoŝipo

La tero (kaj precipe ĝiaj loĝantoj) ŝajne ne tiel pretas, kiel oni dezirus, alfronti la ekaperon de asteroidoj, kiuj alproksimiĝas al nia planedo. Pri tio atentigis sciencisto de la usona kosma agentejo NASA, laŭ kies opinio la fabrikado de ĉas-raketo kaj de observa kosmoŝipo povus evitigi la katastrofojn, kiujn kuntrenus eventuala kolizio inter la tero kaj unu el tiuj (fojfoje neantaŭvideble) aperantaj objektoj.

Eksplodaĵo

Oni verŝajne memoras, ke meze de februaro 2013 en la sudo de Rusio meteorita eksplodo okazinta en la stratosfero skuis la uralan regionon. NASA certigis, ke la forto de tiuj koliziaj ondoj egalis la eksplodon, kiu estus provokita de 500 kilotunoj da eksplodaĵo. Meteorito larĝa 20 metrojn tiam diseriĝis, kontaktiĝante kun la tera atmosfero, super la rusa urbo Ĉelabinsk. Ĉirkaŭ 1500 personoj estis vunditaj. Iel ajn, la kolizia ondo damaĝis kelkajn konstruaĵojn en la koncerna areo.

Kunpuŝiĝo

La kosma agentejo de Usono anoncis, ke pli ol 90 elcentoj de potenciale danĝeraj objektoj kun dimensio de pli ol kilometro pasintaj proksime de la tero estis detektitaj. Laŭ la sama fonto, ĝis januaro 2017 oni detektis entute 15 451 asteroidojn pasintajn en la ĉirkaŭaĵoj de la tero: ĉirkaŭ 1766 inter ili estis klasifikitaj kiel potenciale danĝeraj objektoj (kiuj, alivorte, ne estus tute detruitaj de la kunpuŝiĝo kun la tera atmosfero, se ili estus direktitaj ĝuste al nia planedo, kaj falus surteren kaŭzante damaĝojn kaj riskojn por la homa vivo).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kliŝa usona vakero

Malfacile kompreneblas la nombrado de voĉoj dum la prezidantaj elektoj en Usono, sed Donald Trump fine venkis. Milionoj da usonanoj voĉdonis liafavore. Li ja sciis diri, kion multaj homoj deziris aŭdi. Ĉu tia miliardulo kapablos regi la ĝis nun plej potencan landon en la mondo laŭ la leĝoj merkatikaj? Modelo de bonkonduto kaj de delikateco li certe ne estas, eĉ vulgara li sin montris, sed tiu manko de digno ŝajne ne ĝenas liajn admirantojn! Eblas senprobleme lin rangigi inter la heroojn de la plej furorantaj privataj televidokanaloj, kiuj ŝajne entuziasmigas la amasojn, ne nur en Usono! Kvazaŭ kliŝa usona vakero! Tiklas min demando: laŭ kiaj kriterioj elektis tian provokanton la membroj de lia partio? Laŭ mia scio neniu ĵurnalisto starigis ĝis nun ĉi tiun demandon.

Edmond LUDWIG
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmond Ludwig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Oficiala lingvo

Franz-Georg Rössler sin demandas, ĉu vere Francio bezonas sinjorinon kun magreba fono por adapti sin al la moderna mondo (MONATO 2016/11, p. 6). Akceptante ĉies ajn fonon mi ja pensas, ke la francoj mem povas decidi plej bone pri ortografiaj ŝanĝoj en sia lingvo. Kion tio inkluzivas? En Magrebo la franca estas tradicie la dua oficiala lingvo kaj kelkaj ĵurnalistoj eĉ preferas la francan al la araba. Ĉi tie la fono de Najat Vallaud-Belkacem tute ne ĝenas min.

Freddy WEIGOLD
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Freddy Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la indianoj

En la usona ŝtato Norda Dakoto ole-kompanio volas meti naftotubaron sur indianan teritorion. La indiĝenoj, la lakotaoj de la regiono Cannon Ball, pace kontraŭstaras. Nun oni eĉ emas batali kontraŭ ili dum Trump subskribis kontrakton pri la daŭrigo de la proceduro. La gazetaro tamen ĝenerale prisilentadas tion. Ĉu vi informiĝis pri tio ĉi?

Freddy WEIGOLD
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Freddy Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katoviando kiel plado

Supozeble pli bongusta ol kokidaĵo, kataĵo – nomata en la ĵargono de Kinŝaso kondoko – nun havas pli da konsumantoj ol oni povas pensi. La rita mortigo estas kruela kaj la kuirado estas vera magio rezervita por la inicitoj.

Buĉado

La tekniko por kapti tiun katon estas brizo! „Nenio estas pli facila”, ofte diras tiuj junuloj, el kiuj multaj estas konataj kiel Kuluna – deliktuloj, kiuj disvastigas teruron en la urbo. Efektive, ili metas kaptilon por la kato lasante sur la tero fiŝon bone rostitan kaj aspergitan per endormiga pilolo, ofte Diazepam.

Post la manĝado de la venenita fiŝo la katido estas rapide senkonscia. Tiam ili metas ĝin en sakon. Nun malliberigita la kompatinda kato estas poste kunportata al sekreta loko for de maldiskretaj okuloj. Dum la katido estas ankoraŭ ŝlosita en sia sako, ĝiaj ekzekutistoj bombardas ĝin per bastonetoj kaj per grandaj ŝtonoj ĝis la morto.

Kuirado

La katido kruele mortigita estas nun preta por kuirado. La junuloj metas ĝin ĉe la flamojn de fajro por forigi hararon, kiu estas konsiderata damaĝa por la homa sano. Post tio, la junuloj estas okupitaj amputante ĝiajn nemanĝeblajn partojn, ekzemple ungojn kaj voston.

Ankaŭ la intestoj estas apartigitaj por speciala purigado. La karno estas purigita trifoje en varma akvo kun la celo forigi la viskozan mason. Kiel rezulto, ĝi estas malpli komplika. Nur mankas miksi la viandon kun saŭco kaj kuiri dum almenaŭ unu horo. Tiam la manĝo estas preta.

Ŝatata plado

Katoviando iĝis unu el la plej popularaj pladoj de kelkaj junuloj en ekstercentraj distriktoj de la ĉefurbo. Kelkfoje ili eĉ ŝtelas katojn, ĉar ili vere volas manĝi tian viandon.

Laŭ atesto de junulo el tiu grupo la viando de tiu besto estas multe pli bongusta ol tiu de bovo, kapro aŭ anaso. Alia juna knabo en la urbeto Ngaba ne zorgas kaj diris: „Nu, mi manĝas kataĵon, do kio! Ĉu mi mortis? Mi ankoraŭ vivas! Ĝi estas viando, kiu donas forton”.

La kato, ĉu festoviando?

Dum la jarfinaj festoj ĉiam estas favora ŝanco por tiuj junuloj de la forgesitaj areoj alproksimiĝi kaj dividi ĉi tiun faman pladon inter si, akompanatan de superdozoj da likvoroj kaj kanabo. Tio okazas dum Kristnasko kaj Novjaro.

En Kinŝaso, la konsumo de katoviando estas entute ĉefe tabuo, sekreta afero kaj pri tio okupiĝas precipe kelkaj junulgrupoj kaj triboj.

Tiu konsumo ĉiufoje fariĝas pli grava pro la plimultiĝo de grupoj da Kuluna en la urbo. Se daŭras tiu rapida kreskado, kataĵo estos vendata sur la stratoj kiel stangetrostaĵoj; eĉ al tiuj, kiuj ĝin ne kutimas manĝi.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antarkta traktataro

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon Antarkto, la multkolora kontinento de Paŭl Peeraerts (MONATO 2016/12, p. 14). Laŭ mia opinio tre bone, simple, interese kaj alloge verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la vera vivo en Antarkto. Dankon.

Mi volus rimarkigi, ke la unua traktato pri Antarkto estis subskribita en Vaŝingtono en 1959 kaj ekvalidis en 1961. Hodiaŭ ni parolas pri la Antarkta Traktataro, t. e. pri internaciaj interkonsentoj kaj konvencioj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato. Al la plej gravaj dokumentoj apartenas la „Konvencio pri konservado de la fokoj de Antarkto (1972)”, la „Konvencio pri konservado de la vivantaj resursoj maraj de Antarkto (1980)” kaj la „Protokolo pri Mediprotektado al la Antarkta Traktato (1991)”. Kaj fine mi volus rimarkigi, ke la dua prezidanto de Slovakio, Rudolf Schuster (1999-2004), vizitis Antarkton kiel pensiulo en 2008.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Uŝuo en Sancti Spíritus

Vivi ĝis la maljuniĝo estas por multaj privilegio, eblo sperti nekalkuleblajn travivaĵojn kaj pasie atesti pri la tempoflugo. Sendube tio estas la plej bela maniero maljuniĝi, kaj tio eblas se ekde la junaĝo oni ekzercas la korpon kaj la menson. Tiu ĉi prava principo de la ĉina batalarto uŝuo gvidas la grupon de diversaĝaj lernantoj en Sancti Spíritus, centra provinco de Kubo. En ĉi tiu insulo la ĉina kulturo havas tre gravan kaj riĉan influon.

La unuaj paŝoj de la uŝuo-lernejo en Sancti Spíritus okazis en la naŭdekaj jaroj, kiam memlernintaj amantoj de uŝuo komencis instrui ĉiujn interesatojn formante grupeton kun la revo fondi oficialan lernejon kaj tiel disvolvi tiun ĉi miljaran vivstilon.

La uŝuo-lernejo

Post deko da jaroj plenplenaj de studado kaj esplorado pri uŝuo, la 23an de aprilo 2008 realiĝis tiu dezirata projekto kun la apogo de la majstro Roberto Vargas Lee, prezidanto de la kuba uŝu-lernejo kaj vicprezidanto de la Ĉina Asocio pri Qigong [ŝikún]. Lin instruis la ĉina majstrino Zhu Yuming, kiu instruas uŝuon en la Sporta Universitato de Pekino.

La modesta lernejo havas 70 lernantojn. Inter la instruataj stiloj estas: Movampleksa bokso (Changquan), Suda bokso (Nanquan), Superbokso (Taijiquan), Norda sabro (Daoshu), Norda stango (Gunshu), Spado (Jianshu), Lanco (Qiangshu), Suda stango (Nangun), Suda Sabro (Nandao), Spado Taiĝiĉjuano (Taijijian), Tajĝiĉjuano kun Lanco (Taijiqiang), Tajĝiĉuano kun ventumilo (Taijigongfushan), Danco de la leono kaj danco de la pavo.

Unu el la plej gravaj celoj de la lernejo estas montri al la lernantoj kiel resti sanaj, viglaj, kaj tio plenumiĝas danke al la instruado de pluraj Qigong-sistemoj. Qigong signifas laboro per energio, energio de la korpo.

La instruataj sistemoj

Inter tiuj sistemoj estas: Lian Gong Shi Ba Fa, de la ĉina instruisto Zhuan Yuanming. Ĝi enhavas 18 terapiajn ekzercojn, kiuj estas tre efikaj post ĉiutaga praktikado. Alia sistemo estas Dao Yin Yang Sheng Gong, kreita de la instruisto Zhang Guande. Ĝi baziĝas sur taoismaj ekzercoj, do ĝi fortigas kaj plibonigas la funkciadon de la internaj organoj.

La tria ĉi tie lernata sistemo aŭ lernejo pri Qigong estas Jian Shen Qi Gong. Novaj movoj, sed kun la spirito, senco kaj fundamento de antikvaj ekzercoj. Ĝi kunigas la plej elstarajn kaj spertajn ĉinajn majstrojn.

Vizito de uŝuo-instruistoj

Por la kuba uŝuo-lernejo estas granda honoro bonvenigi plurajn ĉinajn uŝuo-instruistojn, kiuj volonte donacas siajn konojn. Inter la vizitintoj estas la geinstruistoj Hu Xiaofei, Xie Yelei, Yu Tinghai, Xie Pingping, Zhan Caijin, Zhu Yuming (uŝuo), Wang Yi, kiuj ricevas la dankemon de la tuta lernantaro.

La uŝu-lernantoj konsideras, ke la vivo meritas respekton. Ili profitas ĉiun sekundon kvazaŭ ĝi estas la lasta eblo enspiri. Ili rigardas la ĉielon kaj ĝuas ĝian belan koloron lasante, ke la vento karesas la vizaĝon kaj la suno lumigas la vojon.

Yoandra Isabel Rodríguez
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yoandra Isabel Rodríguez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj birdospecioj en Slovakio

Ornitologoj rimarkis pasintjare en Slovakio la ĉeeston de kvar novaj birdospecioj: la gipaeto (science Gypaetus barbatus), la salika filoskopo (Phylloscopus schwarzi), la granda nigrakapa mevo (Larus ichthyaetus) kaj, fine, malofta specio de emberizo (Schoeniclus pusillus). Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de novaj birdospecioj en iu areo kiel signon de sana kaj konvena vivmedio.

Ŝafgrifo

Oni do povas jam alkalkuli, inter la rabobirdoj vivantaj en la slovaka teritorio, gipaeton (kies alternativaj nomoj estas liphara gipaeto kaj ŝafgrifo). En Eŭropo temas pri minacata specio, kiu loĝas nur en montaraj regionoj ĝis alteco de 4000 metroj super la marnivelo: ĉi tiaj bestoj estis ĝis nun atestitaj kaj videblaj nur en Balkanio kaj en kelkaj montaroj, kiel Pireneoj kaj Alpoj. Laŭ fakuloj nuntempe vivas kaj nestas ene de Slovakio entute 358 birdospecioj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vilnius: Kastela monteto ruiniĝas

La plej ofte vizitata loko de Vilnius estas la supra kastelo de la grandduko Gediminas. Ĝiaj brikruĝaj muroj leviĝas sur 40 metrojn alta monteto. Tamen ĝi estis fermita en decembro. Vizitantoj, kiuj intencis iri al la kastela turo kaj de sur ĝi admiri la panoramon de Vilnius, haltis antaŭ informtabulo: „Fermita pro teknikaj kaŭzoj”.

En la jaro 2013 ĉiuj malnovaj arboj estis forigitaj de la monteto. Onidire ili influas ĝian ruiniĝon. Evidentiĝis, ke tio ne estis la ĉefa problemo. La unua granda terglito okazis la pasintan februaron. Oktobre post forta pluvo tio ripetiĝis. Decembre oni denove rimarkis, ke parto de la suda deklivo malsuprenmoviĝis.

La Nacia Muzeo, al kiu apartenas la Gediminas-kastelo, asertas, ke periode okazis terglitoj, arbofaligoj, moviĝoj de la grundo sur la deklivoj dum la lastaj jardekoj. La ruiniĝon influas vibrado pro la intensa trafiko sur apudaj stratoj, grandegaj konstruoj proksime kaj instalo de kablotramo. Katastrofaj terglitoj okazis pro la komplika geologia strukturo kaj krutaj deklivoj ankaŭ dum la pasintaj jarcentoj. Historiaj fontoj atestas, ke en 1396 forta moviĝo de la okcidenta deklivo eĉ detruis la palacon de la urba vojevodo Montvydas kaj kaŭzis la morton de 15 personoj.

Fakuloj nun cerbumas pri urĝe bezonataj rimedoj por savi la historian monteton. Probable, la problemojn solvus muntotaj geodinamikaj detektiloj, fortikigoj de la betonŝirmiloj, ĉirkaŭantaj la monteton. Komenciĝis diskutoj pri eventuala malmunto de la kablotramo, kiu estis konstruita en 2003. Danke al ĝi vizitantoj ja povas atingi la supron dum 35 sekundoj, admirante la urban panoramon.

Malkovroj

Sur la placo de la monto de Gediminas arkeologoj trovis kelkajn homajn restaĵojn, inter kiuj, supozeble, estis ankaŭ tiuj de la estro de la ribelo de 1863 Zigmantas Sierakauskas (pole: Zygmunt Sierakowski). Sur la fingro de lia dekstra mano oni trovis ringon, sur kiu videblas pollingva enskribo Zygmund Apolonia 11 Sierpnia / 30 Lipca 1862 r. (Zygmunt Apolonia 30a de julio – 11a de aŭgusto 1862). Sierakauskas la 30an de julio 1862 edziĝis al Apolonija Dalivskyte (pole: Apolonia Dalewska).

Legendo

La konstruon de la supra kastelo de Gediminas akompanas bela legendo. Unufoje la grandduko ĉi tien venis ĉasi. Li mortigis grandan urson kaj dormis en la valo Šventaragis proksime al la nuna kastela monteto. En sia sonĝo li ekvidis feran lupon, kiu hurlis kvazaŭ cent lupoj. La aŭguran sonĝon interpretis la idolkulta pastro Lizdeika. Li diris al Gediminas, ke sur tiu ĉi loko necesas konstrui kastelon kaj fondi urbon, kiu kiel fera lupo estus nevenkebla. Centlupa hurlo signifas la famon de tiu urbo, kiu atingus ĉiujn landojn de la mondo.

En 1948-1949 la okcidenta turo de la supra kastelo estis renovigita kaj nun ĝi estas nomata la Turo de Gediminas. En la tri etaĝoj de la turo oni instalis kastelan muzeon, kaj sur ĝi estas placo, de sur kiu malfermiĝas vasta panoramo de Vilnius.

Rekonstruaj laboroj sur la monteto en 1995 rezultigis ankaŭ renovigon de la kastela ekspozicio. La turo de la kastelo Gediminas nun estas la plej vizitata loko de Vilnius. Ĝi allogas pli ol 150 000 personojn jare.

Sur la Turo de Gediminas milita taĉmento de litovaj volontuloj unuafoje hisis la litovan trikoloran (flavan-verdan-ruĝan) flagon la 1an de januaro 1919 kiel signon de libera lando. Tamen poste rusaj bolŝevistoj okupis la urbon kaj suprentiris la ruĝan flagon. La litova flago reaperis sur la turo la 7an de oktobro 1988. Ekde tiam ĉiujare la 1an de januaro oni solene anstataŭigas ĝin.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unika muzeo de paskaj ovoj

Kolomyja estas negranda urbo en Ivano-Frankivsjka regiono, okcidenta Ukrainio. Kolomyja estis fondita antaŭ preskaŭ 800 jaroj. La urbo estas vaste konata pro la ĉi tie troviĝanta unika muzeo de kolorigitaj paskaj ovoj. La muzeo estas konstruita en la formo de grandega kolorigita ovo (ukraine pisanka).

Dekomence kolekto de pisanka-ovoj estis konservata en la muzeo de Kolomyja, sed iom post iom la kvanto de eksponaĵoj pliiĝis. Tial ekestis la ideo fondi apartan muzeon de la interesaj eksponaĵoj. Estis difinitaj la ĉefaj celoj de la muzeo: kolekti, konservi, popularigi la artaĵojn inter la loĝantaro kaj gastoj de la urbo. En la jaro 2000 komenciĝis la nova historio de la muzeo. Tiam ekfunkciis specialigita konstruaĵo, kies parto estas farita en la formo de 13,5 metrojn alta kolorigita ovo.

La ĉefa parto de la pisanka-kolekto estas kolorigitaj paskaj ovoj el diversaj lokoj de Ukrainio, kaj ankaŭ el Belorusio, Ĉeĥio, Pollando, Svedio kaj aliaj. Krome ĉi tie videblas eksponaĵoj el foraj partoj de la mondo kiel Indonezio, Barato, Pakistano kaj aliaj landoj.

Tradicio de la muzeo estas, ke ĉiu altranga vizitanto lasu sian „spuron”: aŭtografon sur speciale preparita ovo, post kio pentristo kolorigas ĝin en pisanka-stilo. Do, se vi venus al Kolomyja, nepre vizitu kaj ĝuu tiun vidindan muzeon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ
korespondanto de MONATO en Ukrainio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katoj estas tiom inteligentaj kiom hundoj

Japanaj sciencistoj asertas, ke la katoj estas verŝajne tiom inteligentaj kiom la hundoj, pro tio, ke ambaŭ atingas similajn rezultojn dum apartaj testoj pri memoro. La esploro, kadre de kiu estis uzataj 49 tiaj dombestoj, pruvis, ke la katoj ne forgesas kelkajn agrablajn spertojn rilate al specifaj okazaĵoj – ekzemple kio estas ilia preferata manĝaĵo –, same kiel la hundoj faras. Oni nomas tiun tipon de memoro epizoda memoro.

La japana psikologo Saho Takagi, laboranta en la universitato de Kioto, klarigis, ke la katoj, ĝuste kiel la hundoj, povas memori unuopajn pasintajn spertojn, kio povas implici, ke ili havas epizodan memoron interalie similan al tiu de la homoj.

Konscio

„Tiun memorkapablon oni povas rilatigi kun la introspekta funkcio de la menso: el la esploro ja rezultas la ekzisto de iu tipo de konscio ĉe la katoj mem”, certigis la azia fakulo. „Interese estas, ke ili povas efektive ĝui la memoron pri estintecaj spertoj, kiel faras la homoj”, li aldonis. La japana skipo testis ĉe 49 katoj ilian kapablon ne forgesi, ekzemple, en kiu inter pluraj ujoj ili antaŭe manĝis. La esploristoj malkovris, ke felisoj povas reteni informojn, ekzemple kiu el la ujoj enhavis nutraĵon kaj kie tiuj ujoj sin trovis antaŭ 15 minutoj. Ankaŭ tio ĉi sugestas, ke katoj efektive havas epizodan memoron.

Grimacoj

La sciencistoj komprenigas, ke la katoj ja povas memori aferojn dum multe pli da tempo ol tiu de la ne longdaŭra testa periodo. Ili asertas, ke tiuj dombestoj povas egali la hundojn ĉe kelkaj mensaj testoj, kiuj inkluzivas la respondon al specifaj homaj grimacoj, vizaĝaj esprimoj kaj emocioj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lernejanoj premiitaj pro la programado de mikrosatelitoj

La internacia ĉampionkonkurso pri la programado de tiel nomataj mikrosatelitoj Spheres estis gajnita – fine de januaro 2017 – de du italaj lernejoj. Temas pri la instituto Avogadro de Vercelli [verĉeli], urbo en la nord-okcidenta regiono Piemonto, kaj pri la teknika/industria liceo Righi de Napolo (kunlabore kun lernejo el Usono).

Astronaŭtoj

En la tria pozicio klasifikiĝis ankaŭ la scienca liceo Cecioni de Livorno (Toskanio), ĉi-okaze partopreninta kune kun kelkaj lernejoj el Aŭstralio, Usono kaj Rumanio. La monda ĉampionturniro Zero Robotics estis plenumita sub la direktado de la tri astronaŭtoj nuntempe deĵorantaj en la Internacia Spaco-Stacio (mallonge ISS). Partoprenis la interesan okazaĵon entute 160 teamoj, estigataj de studentoj el ĉiuj kontinentoj. La mikrosatelitoj, konstruitaj de la prestiĝa Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) en Bostono, Usono, sin trovas ene de ISS.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sendito jura

Slovaka diplomato ekfunkciis kiel estro de la Oficejo de Konsilio de Eŭropo en Bosnio kaj Hercegovino, en januaro.

Drahoslav Štefánek [ŝtefanek], 45-jaraĝa, karierdiplomato kaj internacia juristo, parolas kvar lingvojn kaj laste servis kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, Francio.

Lia nova posteno estas politike tikla, ĉar li daŭrigos la efektivigon de Agadprogramo de Konsilio de Eŭropo por Bosnio kaj Hercegovino kaj donos juran helpon al ŝtataj institucioj en la kampo de la defendo de homaj rajtoj. Oni atendas, ke la sperta kaj multflanka slovaka diplomato kontribuos ne nur al la fortigo de la homaj rajtoj en la lando, sed ankaŭ al la entuta modernigo kaj progreso de Bosnio kaj Hercegovino sur ĝia vojo al Eŭropa Unio.

Konsilio de Eŭropo celas defendi la homajn rajtojn kaj parlamentan demokration kaj garantii la unuecon de juro kaj juraj praktikoj de la membro-ŝtatoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli kaj pli multekosta lando

Italio estas konsiderata paradiza lando, danke al unike milda klimato, alta vivkvalito kaj relative malmultekosta vivo. Io ŝajnas tamen esti ŝanĝiĝinta lastatempe: la naturaj fenomenoj ekstremiĝas (obliĝas fortaj tertremoj, dumvintre okazas eĉ mortigaj lavangoj), la ekonomia krizo ne ĉesas sufoki la konsumantojn kaj la vivo ĝenerale fariĝas ĉiam pli multekosta.

En la mediteranea duoninsulo nutraĵoj, senalkoholaj trinkaĵoj kaj tabako havas prezon je mezume 9 % pli altan ol en aliaj ŝtatoj de EU, dum lokaj salajroj spertis notindan malkreskon ekde 2008. La nunaj prezoj, tre similaj al la francaj spite al sendube malpli granda malneta enspezo por loĝantoj en Italio, superas jam tiujn de vendejoj kaj superbazaroj en riĉaj nord-eŭropaj landoj kiel Germanio kaj Belgio.

mapo

Ovoj

Ĉi tion indikas donitaĵoj publikigitaj de la statistika instituto Eurostat, laŭ kiu la plej altaj prezoj de manĝaĵoj, enkadre de EU, registriĝas en Danio (145 %, kompare kun averaĝa 100 % en EU). La plej favorajn kostojn oni ĝuas en Pollando (63 %). En Italio multekostas precipe lakto, fromaĝo kaj ovoj, kies prezoj estas eĉ 21 % pli altaj ol en la ceteraj landoj de EU.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Kipro kaj Grekio

Sekve al tiu ĉi artikolo estis publikigita reago en posta numero de MONATO: Kosovo en la politikaj mapoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Samaj problemoj

Mi opinias, ke la artikolo Ĉampionoj pri sidemo (MONATO 2017/01, p. 21-22) de Jean-Jacques Wintraecken estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena. Mi volus rimarkigi, ke ankaŭ Slovakio havas la samajn problemojn. Longdaŭra sidado estas problemo ne nur de plenkreskuloj, sed ankaŭ de infanoj. Krom tio, enorma nutrado kaj malsufiĉo da korpa aktiveco sekvigas diversajn malsanojn, kiel diabeto, malsanoj de artikoj, alta sangopremo ktp. Ĉiu civitano kritikas la situacion, sed senrezulte. Mi estas plene konvinkita, ke longdaŭra sidado estas civiliza malsano, por diri pli ĝuste: malĝusta vivostilo. Dependas de ni, kiel ni volas plibonigi la kvaliton de nia sanstato kaj de nia vivo.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝippereo ne nur hazarda

Dum la lastaj 30 jaroj la irlanda ĵurnalisto Senan Molony okupiĝis pri detala esplorado koncerne la Titanic-katastrofon kaj laŭ li la kaŭzo estis incendio kaj ne la kolizio kontraŭ glacimonto.

Molony klarigas sian malkovron per dokumentfilmo dissendita de la angla televidkanalo Channel 4. Li asertas, ke la ĉefa kialo de la dronado okazinta en la nokto inter la 14a kaj la 15a de aprilo 1912 estis brulego interne de la ŝipholdo kaj ne la glacimonto, kun kiu la luksa vaporŝipo koliziis en la norda parto de Atlantika Oceano.

Kaŭzoj de la dronado

„La oficiala esplorado pri Titanic precizigis, ke la alfundiĝo estis dia faro. Ne temas pri simpla historio pri glacimonto kaj ŝipdronado, sed komplikaĵo plena de eksterordinaraj samtempaj okazaĵoj: la incendio, la glacio kaj la krima maldisciplino” substrekis Molony.

En fotokolekto pri Titanic ĵus aperinta okaze de privata aŭkcio videblas supozeblaj malhelaj spuroj en la tribordo de la vaporŝipo, kiuj povus esti pruvoj pri incendio interne okazinta antaŭ ol okazis la kolizio kontraŭ la glacimonto.

La analizo de la bildoj ebligis trovi spurojn de flamoj malrapide kreskantaj sed tute proksimaj de la ŝipa vaporkaldronego, kiam Titanic estis ankoraŭ en la haveno Belfasto, kie oni konstruis ĝin. Oni sensukcese klopodis estingi ilin. Tamen, la vojaĝo de la multekosta vaporŝipo ne estis haltigita kaj la incendio dum kelkaj tagoj malfortigadis la ŝiphulon de Titanic ĝis la momento, kiam la ŝipo koliziis kun la granda glacimonto, kiu ĝin rompis kaj grave damaĝis. En la inaŭgura vojaĝo de la transatlantika vojo de la angla urbo Southampton al Novjorko pereis 1500 personoj.

Kaŝado de la afero

La estroj de la konstrukompanio ordonis al la ŝipestroj diskonigi nenion pri tiu brulego por eviti gravegajn akuzojn.

Laŭ Molony, se la kolizio ne estus okazinta antaŭ ol alveni al Novjorko en la ŝipo estus povintaj okazi grandaj eksplodoj. La irlanda ĵurnalisto aldonis, ke la incendio, kiun ili intencis kaŝi povus klarigi kial Titanic rapidege iris sur la glacihava maro. El lia teorio rezultas, ke la sola maniero senigi sin de la brulanta karbo estis ĝin meti en la kaldronegojn kaj pro tio la vaporŝipo tiom rapide iris.

Se tiuj diroj estas certaj, oni povas konkludi, ke la Titanic-tragedio ne estis afero nur hazarda.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gitaro 18-korda por la publiko novjorka

Ĉu ekzistas gitaro kun 18 kordoj? Jes ja: kaj ĝi ĵus alfrontis longan aviadilan vojaĝon de la itala insulo Sardio al Novjorko, kie oni ĝin atendis kun komprenebla scivolo.

Por ĝia inventisto, Paolo Angeli [páolo ánĝeli], estas malfermiĝontaj la pordoj de la legenda Carnegie Hall en Manhatano. Lia oficiala debuto en tiu „olimpo” de la muziko, okazos la 26an de januaro 2018. „Mi sentas min nekredeble kontenta pro ĉi tiu novaĵo”, deklaris la eklektika muzikisto el Palau, vilaĝo kuŝanta proksime de la sarda ĉefurbo Kaljaro (itale Cagliari).

Piedklavaro

Paolo Angeli mem ekhavis la ideon pri iu tiel nomata sarda gitaro: reala orkestra muzik-instrumento, kies ĉefa karakterizo estas la posedo de 18 kordoj. Temas esence pri hibrido inter baritona gitaro, violonĉelo kaj drumo. Ĉio estas valorigita de la ĉeesto de etaj marteloj, piedklavaro, helicoj kun ŝanĝiĝema paŝo. La unua koncerto de Paolo Angeli estis enmetita en la fako World pop and jazz (monda popo kaj ĵazo).

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

2500-jara totemo

Totemo 2500-jara motivis la enprizonigon de sep albandevenaj soldatoj en Grekio. Ĝi estis adorata jam de jarmiloj, sed en la lastaj jaroj okaze de internaciaj futbalmatĉoj kun partopreno de Albanio, miloj da fanoj per la manoj imitas la totemon en la stadiono, kiel signo de kuraĝigo kaj fiereco esti albano. Tio plaĉis ankaŭ al eksterlandanoj kaj eminentuloj, inter ili artistoj, sportistoj, politikistoj, policistoj kaj soldatoj.

„Militeca” totemgesto

Antaŭ nelonge sep albandevenaj soldatoj ĵus varbitaj de la greka armeo en Messolonghi, kiuj ankoraŭ ne ĵuris la soldatĵuron, renkontiĝis kaj fotis sin kune farante tiun geston tute albanan. Tio provokis fortan reagon fare de politikaj dekstruloj kaj de la ministro pri defendo de Grekio. Oni ordonis aresti kaj juĝi la sep junulojn, kiuj estis kondamnitaj je 60 tagoj da mallibereco pro „gesto naciisma kontraŭ la greka ŝtato”.

En Grekio loĝas kaj laboras kelkcent mil albanaj rifuĝintoj ekde 1990. En la greka armeo nuntempe servas almenaŭ 12 000 albandevenaj soldatoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu laboro aŭ ripozo?

En dimanĉo deĵoristo enuas en sia ĉina oficejo; li kaptas la okazon por konekti la komputilon kun Skajpo kaj renkontiĝi kun la amikoj.

Ankaŭ rusa knabino tiam interbabilas en Skajpo kaj la deĵoristo demandas al ŝi: „Kion vi faras?” La respondo estas: „Mi ripozas hejme. Mi spektas filmon de la juna kantisto Chang Kiha.”

Ripozkutimoj

Kio estas ripozo? Kiel oni ripozas? Ĉu spekti filmon estas ripozi? En pluraj kulturoj estas diversaj ripozmanieroj kaj laborado en si mem povas esti ripozo. La afero estas eble ne klara eĉ por mezaĝulo: deĵoristo „laboras”, sed li tamen nenion faras en la oficejo. Dume la edzino restas hejme kaj okupiĝas pri multaj hejmtaskoj; ŝi tamen „ripozas”.

Kiu envere ripozas? Ĉu la deĵoristo? Ĉu la edzino?

Ripozi en Ĉinio

En la ĉina kulturo oni konsideras, ke la homo, kiu restas hejme ripozas, eĉ se tiu faras multajn hejmtaskojn, sed la deĵoristo, eĉ se li enuas kaj nenion faras, laboras, ĉar en sia oficejo li gajnas monon. La loko, kie oni troviĝas estas la bazo por distingi laboron disde ripozo.

Kion vi opinias?

XU Jinming
Ĉinio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La fenomeno de Haradinaj

Antaŭ nelonge Interpol arestis en la flughaveno de Bazelo la eksan ĉefministron de Kosovo, Ramush Haradinaj [ramúŝ haradinaj]. La motivo: en la jaro 2004 Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) lanĉis por Haradinaj internacian arestordonon, akuzinte lin pri militkrimoj dum la jaroj 1998-1999.

La okazintaĵo kaŭzis furoran proteston fare de albanoj ne nur en Kosovo, sed en pluraj landoj. Kial do? Unue, Ramush Haradinaj estis dufoje prijuĝita de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago pro militkrimoj kaj senkulpigita. Due, antaŭ 18 monatoj Haradinaj estis samkiale rearestita de la slovena polico, sed tuj poste liberigita pro manko de pruvoj. Trie, Haradinaj plurfoje vizitis Francion kaj eĉ spektis la futbalmatĉojn de UEFA Eŭro 2016, sed okazis neniu aresto. Kvare, nun ne plu ekzistas Jugoslavio, kaj Serbio ne havas jurisdikcion sur Kosovo, kiu sendependiĝis la 17an de februaro 2008. Ĝin jam agnoskis 113 membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. La juĝejo de Colmar en Francio, malgraŭ la forta insisto de Serbio pri la deportado de la arestito al Serbio, decidis, ke Haradinaj restu libera, dum la juĝproceso daŭras.

Suvereneco

Serbio obstine insistas pri sia suvereneco sur Kosovo. Malgraŭ ĝiaj deklaroj pri „Kosovo kiel spirita lulilo de Serbio” kaj similaj, ĝia vera intenco estas plua posedado kaj ekspluatado de kosovaj ercejoj kaj aliaj resursoj. Interalie, pri la minejo de Trepča, norde en Kosovo, oni ŝerce diris dum la jugoslavia tempo: „Trepĉa laboras, Beogrado konstruas”.

Lastatempe Serbio entreprenis novan grandan provokan agon: trajno el Beogrado surskribita per slogano „Kosovo estas serba” en dudek lingvoj ekiris en la direkto al Mitrovica de Kosovo. La norda parto de Mitrovica, kie nun loĝas serba plimulto, fakte estas administrata de Serbio, kiu pagas salajrojn kaj sendas tien diversajn helpaĵojn. Denove fortaj protestoj kaj decidema reago fare de la registaro de Kosovo devigis la trajnon halti en Raška, antaŭ la landlimo kun Kosovo, kaj reveni Beogradon.

Seniluziigitaj

La albanoj estas seniluziigitaj de la tiel nomataj „interparoloj de Serbio kaj Kosovo pri komunaj aferoj”. Ĉiam Serbio profitis de tio, akirante multajn profitojn de EU: interalie, la liberan moviĝon tra la ŝengena areo, la kandidatecon por iĝi EU-membro-ŝtato kaj aliaj, dum Kosovo ankoraŭ plurestas la plej izolita lando en Eŭropo kaj en la mondo. Serbio ne permesas, ke Kosovo havu propran telefonprefikson, malpermesas, ke ĝi ekfunkciigu la novan interkonektan lineon de elektro konstruitan per subvencio de EU, kaj ankoraŭ ne redonis la pensian fonduson de Kosovo.

Intertempe miloj da soldatoj kaj serbaj specialaj trupoj estas ĉe la landlimo kun Kosovo.

Bardhyl SELIMI
Albanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jozef Kabila restis hejme

Tridek ŝtatestroj kolektiĝis ĉirkaŭ François Hollande en la pintkunveno Afriko-Francio en Bamako, Malio. Ve, la foresto de Jozef Kabila el Demokratia Respubliko Kongo estis frape rimarkebla. Tamen oni scias, ke la franca prezidanto havis dirotaĵojn por li en duopa diskuto.

Foresto diverse interpretita

Pluraj kialoj povas klarigi la foreston de la ŝtatestro ĉe la pintkunveno en Bamako. Jozef Kabila havas certan politikan reputacion: lia reĝimo estas unu el la plej subpremaj en la kontinento. Iuj el liaj kontraŭuloj estas en malliberejoj, aliaj estas persekutataj; li limigis la liberecon en la lando kaj fermis sendependajn komunikilojn; la elektoj estas ankoraŭ prokrastataj, manifestaciantoj pafmortigataj ... Resume, Kabila sentis sin tro embarasita por veni al Bamako kun tia politika bagaĝo.

Ne ebliginte la elektojn en sia propra lando, kiel povus Kabila sidi apud la elektitaj ŝtatestroj kiel Patrice Talon el Benino, Muhammadou Buhari el Niĝerio, Faustin-Archange Touadéra el Centrafrika Respubliko ktp? Efektive, estis prudente por Kabila resti hejme.

Prevento pli bona ol kuracado

Alia ebla kialo de la foresto de la ŝtatestro en Bamako estas la nuna politika krizo en D.R. Kongo. Kabila eble juĝis neprudenta forlasi la landon en tia periodo. Lia foresto povus doni ideojn al la fiŝkaptemuloj en la malklara akvo ... Estas konate, ke en tiaj okazoj ŝtatrenversoj estas eblaj. Jozef Kabila evitis tian riskon.

Alia ŝtatestro, kiu decidis resti en sia lando, estas Nkurunziza de Burundo. Ankaŭ liajn kialojn eblas facile kompreni.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fulmrapida maratono

La maratono estas sendube la plej populara longdistanca kurkonkurso en la malpeza atletiko. Ĝia nomo devenas de la urbeto Maratono en Grekio (helene: Marathon), kie, en la jaro 490 a.K., la atenanoj venkis en batalo kontraŭ la persoj. Laŭ iu legendo heroldo tiam kuris portante al Ateno la mesaĝon pri la venko en Maratono. Li kovris distancon de ĉirkaŭ 40 kilometroj kaj, tuj post sia alveno, terenfalegis kaj mortis. Ekde 1896, kiam la unuaj Olimpiaj Ludoj de la moderna erao denove okazis en Ateno, maratono estas neellasebla fako en la programo de la ludoj. Tiujare, la greko Spiridon Louis gajnis la unuan olimpian maratonon en 2 horoj, 58 minutoj kaj 50 sekundoj.

Olimpia stadiono

Dum la Olimpiaj Ludoj de 1908 en Londono la Internacia Amatora Atletika Federacio fiksis la regulojn de la maratono, kiuj validas ĝis nun. Oni decidis interalie, ke la distanco de la tiama maratono, kiu komenciĝis ĉe la kastelo Windsor kaj finiĝis en la olimpia stadiono (entute 42 195 metroj), estu la oficiala longeco de la kurado. Alia grava regulo tiuokaze decidita estis, ke la maratona kurvojo devas finiĝi en la sama loko, kie ĝi komenciĝas, por nuligi eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaŭzatajn de vento kaj (mal)supreniroj laŭ la kurvojo. La maratono de 1908 estis gajnita de la usonano Jonny Hayes en 02:55:18 kaj, kiam la reguloj kaj la distanco estis oficiale fiksitaj, tiu fariĝis la unua oficiala monda rekordo.

Furora tempo

La lasta monda rekordo estis atingita de la kenjano Dennis Kimetto la 28an de septembro 2014 en Berlino. Li kompletigis la laŭlegendan distancon en la furora tempo de 02:02:57. Kompare kun la unua rekordo de la jaro 1908, temas pri plibonigo je ĉirkaŭ 52 minutoj en la tempodaŭro de 106 jaroj. La granda demando, kiu nun okupas ĉiujn maratonŝatantojn, estas: ĉu eblas plenumi maratonon en malpli ol du horoj? Preskaŭ ĉiuj opinias, ke la demando ne estu „ĉu”, sed „kiam”. Unuavide la afero estos tre malfacila: la hodiaŭa rekordo ja devus esti superita je 2 % kaj ĉiu kilometro devus esti elkurita je 4,2 sekundoj pli rapide. Tio signifas, ke nepras kuri je la mezuma rapideco de 21,1 kilometroj hore, kio estas ege malsimpla. Por meti tion iomete en perspektivon: la verkanto estas veterana atleto, kiu lastatempe plenumis la duonmaratonon en 1:43:24; tio estas, je la averaĝa rapido de 12,2 kilometroj hore, iom pli ol duono de la rapido bezonata por kompletigi maratonon en malpli ol 2 horoj.

Eksponenta funkcio

Ĉiuj mondaj rekordoj (de la unua en 1908 ĝis la lasta en 2014) estas resumitaj en la aldonita tabelo. La rekordaj tempoj kaj la jaroj, en kiuj ili estis atingitaj, estas grafike prezentitaj en la figuro. La solida linio montras la kalkulitan tendencon de la rekordaj tempoj tra la jaroj. Ĝi reprezentas eksponentan funkcion. Praktike tio signifas, ke la progreso de la rekordoj iĝos pli kaj pli malrapida kun la pasado de la jaroj. La funkcio, laŭ kiu la linio iras, prognozas, ke tempo sub du horoj (1:59:59) unuafoje povus esti atingita ĉirkaŭ la jaro 2051. La malprecizeco de la prognozo estas proksimume +/- 12 jaroj. Do, se la rekordoj evoluas samkiel dum la pasintaj jaroj, iu rekorda tempo sub la limo de du horoj estus plej optimisme atingebla ĉirkaŭ la jaro 2039. Pli frua atingo eblus nur, se la antaŭaj kondiĉoj kaj la deirpunktoj por la atingo de tiu rekordo ŝanĝiĝus.

Rekorda provo

Jen precize kion celas iniciato nomata Sub2. Temas pri ambicia, multdisciplina kaj noviga maratonkura projekto, en kiu ĝis nun 23 entreprenoj, universitatoj kaj sportaj organizaĵoj kunlaboras. La celo estas kurigi maratonon, helpe de scienca programo, en malpli ol du horoj ene de la venonta jarkvino. La scienca programo baziĝas sur internacia esploro fare de sciencistoj, atletoj kaj industriaj partneroj. Oni ekspluatas la lastajn komprenojn el ŝlosilaj kampoj, kiel ĉelbiologio, genetiko, nutrado, biomekaniko, trejnado, meteologio, psikologio ktp. Cetere, la projekto celas la kreadon de unika heredaĵo de sendopa sporto, fokusiĝanta al pintaj kuradaj atingaĵoj. Taŭgaj atletoj estos identigataj, trejnataj kaj preparataj por longdistancaj vetkuradoj kaj, fine, por la rekorda provo.

Genetika profilo

Por tiu estas bezonata malvarmeta vetero (de 5 ĝis 10 celsiaj gradoj) kun tre malmulte da vento kaj meza aerpremo. La kurvojo devas esti plata kun nemultaj voj-kurboj. Oni bezonas la ĉeeston de elstare trejnitaj kaj optimume kunlaborantaj „leporoj” (kuristoj, kiuj „trenas” la rekordulon kurante antaŭ li kaj ŝirmas kontraŭ la vento kaj la aera rezisto) laŭ la tuta kurvojo. Laŭ niaj nunaj scioj, la rekordulo estos viro kun favora genetika profilo (tian profilon oni ankoraŭ devas eltrovi) kaj malgranda korpo. Li devas havi elstaran kuran ekonomion kaj devas esti sperta pri grandaj altitudoj kaj rimarkinda fizika aktiveco. Tre verŝajne tiu venos de orienta Afriko.

Komputilaj modeloj

La projekto estas dividita en plurajn, pli-malpli klare priskribitajn, esplorkampojn. La esplorkampo „Datum-mastrumado kaj bio-informadiko”, ekzemple, celas la estigon de efikaj komputilaj modeloj por la kolektado, purigado, integrado kaj stokado de ĉelbiologiaj kaj genetikaj datumoj el estintaj kaj estontaj esploroj. En la nutra kampo oni intencas disvolvi individuigitajn nutrajn strategiojn, kiuj estas optimumigitaj por ĉiutaga konsumo, inkluzive de la detala konsumo antaŭ kaj post la trejnado kaj vetkurado. La nutraĵoj konsistos el precizaj kvantoj de karbonhidratoj, proteinoj, vitaminoj, mineraloj kaj aliaj mikronutraĵoj.

Cetere, estos determinataj la optimuma divido de la nutraĵoj inter likvoj kaj solidaĵoj kaj la optimuma tempo de ilia enbuŝigo. Koncerne biomekanikon, la projekto celas la monitoradon kaj modeladon de la mekanismoj de la kurmaniero kaj de la reakciaj fortoj de la grundo: ĉio ĉi por maksimumigi la kuran rapidecon.

Muskola laceco

Oni cetere celas plenumi esploron pri la influo de la maksimuma aerobia kapacito (la maksimuma ĉiuminuta kvanto de oksigeno, kiun atleto kapablas bruligi), pri la korpa dimensio kaj pri termoregulado, kura ekonomio kaj konsumado de energio. Rilate al trejnado oni celas disvolvi kaj efektivigi individuigitajn preparadon kaj konkursan strategion. Aliflanke estos difinitaj inteligentaj trejnad-metodoj, kiuj uzos modernajn rimedojn, kiel satelitaj navigadaj sistemoj, apud aliaj metodoj por akcelmezurado kaj por monitorado de la korritmo. Ĉar la temperaturo estas unu el la ĉefaj antaŭkondiĉoj por bona kurado, oni intencas analizi la temperaturrilatajn kondiĉojn en antaŭaj maratonvojoj per datumoj devenantaj de satelitoj kaj de teraj stacioj.

Fine, oni celas la havigon en reala tempo, dum vetkuradoj, de informoj pri la temperaturaj kondiĉoj laŭ la maratonvojo per nova, disvolvigenda, aplikaĵo. Koncerne psikobiologion, oni esploros la rilaton inter la fizikaj respondoj, kiam oni kuras maratonon je alta rapideco, kaj la rezultantajn psikajn respondojn, kiel la mensa streĉiteco. La esplorotaj fizikaj respondoj estas interalie la korbatfrekvenco kaj ĝia variado, la spirfrekvenco kaj la sanga koncentriteco de laktata acido (ĝenerale uzata kiel indikilo de muskola laceco).

Dopado

Unu el la plej gravaj celoj de la projekto estas la antaŭenigo de „pura” altkvalita maratonkurado sena je dopado. Pro tio, la atletoj estos edukataj tiurilate, kaj regulaj kontroloj pri dopado estos efektivigataj per analizo de la sango kaj urino. La kontroloj estos plenumataj laŭ la regularo de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) kaj konsistos el kutimaj landaj kontroloj kaj aldonaj ekzamenoj fare de la prizorgantoj de la projekto mem. La specimenoj estos ankaŭ stokataj por estonta kontrolado.

Konkurenco

Sed sin movas konkurenco. Antaŭ nelonge evidentiĝis, ke estiĝis ankaŭ aliaj projektoj. La entreprenoj Adidas kaj Nike komencis antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj, en plena silento, siajn proprajn similajn projektojn. La projekto de Nike, nome Breaking2, kies buĝeto estas taksata je ĉirkaŭ 30 milionoj de dolaroj, estis oficiale anoncita fine de 2016. Ĝiaj celoj ŝajnas esti iom pli konkretaj ol tiuj de „Sub2”. Tri mondfamaj atletoj estis dungitaj por la rekorda provo: la kenjana olimpia ĉampiono Eliud Kipchoge [kipĉoge], Lelisa Desisa el Etiopio kaj Zersenay [zersenaj] Tadese el Eritreo. La teamo provos plenumi la distancon en malpli ol du horoj jam en majo 2017. La loko de la provo estas ankoraŭ sekreta. Eble ĝi situos en iu seka sala ebeno sub mara nivelo. Oni atendas, ke la kompanio intencos unue plenumi la distancon laŭ rekta kurvojo (kies komenco kaj fino, male ol en la oficiala regularo, ne koincidos), do sen oficiala rekordo, kaj ke nur poste oni klopodos atingigi oficialan rekordon ĉe laŭregula kurvojo. Oni atendas, ke la unuan provon faros Eliud Kipchoge.

Pliaj informoj troveblas ĉe http://www.sub2hrs.com/ (angle), https://eo.wikipedia.org/wiki/Maratono (en Esperanto) kaj http://news.nike.com/news/2-hour-marathon (angle).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multekosta vintro

La du pasintaj vintroj de 2014-2015 kaj 2015-2016 estis relative varmaj en Aŭstrio, sed la januaro de 2017 estis unu el la plej frostaj dum la lastaj tridek jaroj. La temperaturo estis de 3 ĝis 5 gradoj sub la multjara averaĝo.

Infanoj ĝojas pri la neĝo, sed la formetado de tiu blanka miraklo kostas pli ol 100 milionojn da eŭroj. La komunumoj kaj federaciaj landoj devas formeti la neĝon de sur siaj aŭtoŝoseoj kaj aliaj vojoj, kies longo estas entute 130 000 km.

Rimedoj

Por fandi neĝon kaj glacion, oni bezonas en unu vintro ĝis 270 000 tunojn da salo. Por mildigi la frostan sorton, neĝplugveturiloj en Vieno portas nun amuzajn nomojn: Floko-Rulvolvilo, Vieno Mojosas, Viena Duobla Klingo. La lasta estas plugveturilo, kiu havas antaŭe normalan fiksitan neĝplugilon kaj malantaŭe du plugilojn, kiuj moviĝas supren kaj suben kaj tiel eblas purigi ankaŭ truojn.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Premio pro solidara agado

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ĵus konsentis la Premion pri Publika Sano al la kuba medicino-taĉmento Henry Reeve agnoskante ĝian internacian solidaran laboron por alfronti naturajn katastrofojn kaj gravajn epidemiojn.

Kadre de la 140a kunsido de la MOS-Konsilio oni unuanime decidis pri tiu oficiala rekono memore al Lee Jong-wook, eksa ĝenerala direktoro de tiu organizaĵo (2003-2006). La menciita premio, establita en 2009, rekonas la klopodon de personoj, institucioj kaj organizaĵoj, kiuj signifoplene kontribuis al la agadkampoj de la publika sano.

La konsento premii tiun kuban taĉmenton agnoskas la solidaran taskon interalie de pli ol 250 fakuloj batalantaj kontraŭ la ebolo-epidemio en okcidenta Afriko en la jaroj 2014 kaj 2015.

La medicina taĉmento

La taĉmento Henry Reeve estis fondita en Havano la 19an de septembro 2005 de Fidel Castro Ruz – forpasinta la 30an de novembro 2016 – kun la celo disponigi fakulojn speciale trejnitajn, al kiu ajn lando suferanta katastrofon, uraganojn, inundojn kaj aliajn naturajn fenomenojn.

De tiam 7254 kubaj medicinaj kunlaborantoj konsistigantaj 22 brigadojn helpadis en 19 landoj (dufoje en Haitio kaj Ĉilio) en plej diversaj mondpartoj. Ili dediĉis sian tutan atenton al pli ol 3,5 milionoj da viktimoj kaj savis la vivon de ĉirkaŭ 80 000 homoj.

MOS transdonos la premion ĉi-jare en la 70a Monda Asembleo pri Sano okazonta de la 22a ĝis la 31a de majo en la svisa urbo Ĝenevo.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolekti romiajn monerojn: fascina ŝatokupo

Dum kvin jarcentoj la regiono de la nuna Aŭstrio estis parto de la Romia Imperio. Ĉirkaŭ la jaro 16 antaŭ Kristo la tiama reĝlando Noricum [nórikum] aliĝis al la Romia Imperio. Dum la kvina jarcento la romia loĝantaro iom post iom retiriĝis kaj ĝermanaj triboj anstataŭis ĝin. Ne mirinde, oni hodiaŭ ofte trovas romiajn monerojn, ĉu hazarde, ĉu dum scienca elfosado fare de arkeologoj.

Kelkaj romiaj imperiestroj regis nur kelkajn monatojn. Gardistoj aŭ legianoj murdis ilin. Tamen ankaŭ tiuj ŝtatestroj kaj ilia edzino kaj infanoj aperas sur moneroj, kiuj estis ne nur pagiloj, sed ankaŭ propagandiloj kaj informiloj. Laŭ la moneroj imperiestro plej ofte nomiĝis Cezaro aŭ Aŭgusto. Post la morto li iĝis dio aŭ oni kondamnis lin kaj ĉie nuligis lian nomon.

Ĉirkaŭ la jaro 100 post Kristo la imperiestro Trajano konstruigis ŝoseon de Benevento al Brindisi (hodiaŭ en Italio). Sur la arĝenta monero denaro aperas la surskribo Via Traiana (Trajana strato) kaj sidanta virino, kiu simbolas tiun ŝoseon. Ŝi tenas radon kaj branĉon. Sur la alia flanko de la monero oni vidas la imperiestron Trajano. Se aperas ankaŭ romiaj ciferoj, ekzemple VIII por nia 8, oni povas ekzakte ekscii, en kiu jaro oni pregis la moneron. Ankaŭ aliajn okulfrapajn konstruaĵojn oni vidas sur la moneroj: templojn, pontojn, teatrojn.

Milionoj da moneroj

Antaŭ 2000 jaroj ne ekzistis pregomaŝinoj. Oni pregis permane. Unu persono metis metaldisketon el oro, arĝento aŭ alia materialo sur matricon, en kiu estis gravurita la portreto de la imperiestro. Dua persono tenis la matricon per tenajlo kaj tria per martelbato pregis la moneron (vidu la foton). Sur la supra flanko de la monero videblas ofte diino kun iu objekto enmane, aŭ la imperiestro parolanta antaŭ soldatoj, aŭ iu konstruaĵo. Skipoj laboris senĉese kaj produktis milionojn da moneroj dum unu jaro. Tial la prezo de bone konservita romia monero estas ofte nur 30 aŭ 50 eŭroj. Per unu pregilo oni pregis inter 1000 kaj 10 000 monerojn. Poste oni devis produkti novan pregilon. Ekzistas almenaŭ 100 000 diversaj tipoj. Pro la mana laboro ĉiu monero havas sian individuan aspekton.

Inflacio kaj trompo

Sub la regado de Trajano la Romia Imperio havis sian rekorde grandan teritorion. Ekde la 2a jarcento post Kristo romianoj ne plu povis ekspluati aliajn popolojn. Baldaŭ mankis oro kaj arĝento. La oraj moneroj daŭre estis el preskaŭ pura oro, sed la denaroj enhavis ĉiam malpli da arĝento. Sekvis inflacio. En la 3a jarcento la romia regno produktis kuprajn monerojn kun ekstere maldika tavolo el arĝento por trompi la popolon. Se oni ofte tuŝis kaj tenis la moneron enmane, la arĝento malaperis.

En Vieno eblas facile aĉeti romiajn monerojn. Ekzemple en decembro 2016 okazis la foiro Numiphil, kie 80 firmaoj ofertis poŝtmarkojn kaj monerojn. Ankaŭ la renoma aŭkciejo Dorotheum okazigas ĉiujare du aŭkciojn de moneroj. Kulmino de la aŭkcio en novembro 2016 estis monero kun la portreto de la imperiestro Julio Cezaro (murdita en la jaro 44 antaŭ Kristo). Ĝi kostis 22 000 eŭrojn.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nova redakta skipo

Karaj gelegantoj,

Post la subita pasintjara forpaso de Paul Gubbins la redaktistaro estis en ioma krizo. Gubbins ja redaktis pli ol la duonon de MONATO, nome la rubrikojn Politiko kaj Moderna vivo, kaj krome li kiel ĉefredaktoro kontrolis ĉiujn manuskriptojn. Paŭl Peeraerts tuj transprenis ĉiujn taskojn, sed estis ja klare, ke tio povas esti nur dumtempa situacio. La tasko de redakcia sekretario (kontroli la fluon de ĉiuj tekstoj inter redaktoroj, reviziantoj, grafikisto kaj presisto) estas jam sufiĉe temporaba kaj ne ebligas krome enhave ĉion kontroli.

Feliĉe en la unuaj tagoj anoncis sin Anna Löwenstein kiel redaktoro, sed ekde la komenco ŝi diris, ke ŝi nur provizore povas transpreni por savi MONATOn el la ĥaoso post tiu subita foriro de la ĉionfaranto Gubbins.

Ekde januaro Alexander Shlafer transprenis la redaktadon de la rubriko Politiko. Alexander ne estas novulo inter ni, ĉar li estis revizianto de nia revuo ekde la komencaj jaroj. Kiuj ne bone konas lin, povas relegi lian biografieton, kiu aperis en MONATO en 2003 okaze de la 25-jara ekzisto de MONATO: www.esperanto.be/fel/2003/007974.html.

La rubrikon Moderna vivo transprenis Norberto Díaz Guevara. Norberto estas novulo en MONATO, sed certe ne en Esperanto. Li jam verkis en Le Monde diplomatique en Esperanto, kaj la plimulto de la artikoloj, kiujn vi legis en la marta numero, estas redaktitaj de li.

Ĉar Alexander Shlafer „promociiĝis” de revizianto al redaktoro, la revuo bezonis plian revizianton. Inter pluraj kandidatoj estis elektita Manolo Parra, kiu parolas Esperanton ekde la jaro 1986 kaj estas leganto de MONATO ekde 2006.

Stefan Maul, la honora ĉefredaktoro, petis, ke Paŭl Peeraerts krome ekprenu la rolon de gvida redaktoro, por asisti la redaktorojn kaj por konservi la unuecan karakteron de la magazino.

Al ĉiuj, sendube nome de ĉiuj legantoj, fruktodonan kunlaboron!

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ribelo de la senhejmuloj

En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupataj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas moneroj por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpemo, sed la senhejmuloj ofte estas forgesataj.

Sed la senhejmuloj ne plu petas kaj atendas, ili decidis helpi sin mem. La 16an de decembro, grupo da senhejmuloj kaj aktivuloj eniris la neokupatan konstruaĵon Domo Apollo. Ili komencis transformi la konstruaĵon (kiun oni planas detrui) en loĝejon por 35-40 homoj. La grupo nomiĝas Home Sweet Home (hejmo, dolĉa hejmo) kaj konsistas el senhejmuloj, aktivuloj kaj sindikatistoj. Multaj irlandaj muzikistoj kaj aktoroj kiel Glen Hansard, Damien Dempsey, Jim Sheridan kaj Hozier partoprenis kaj subtenis la grupon.

Uzi por la popolo

Sekvis granda ondo de subteno por la kampanjo. La organizaĵo ricevis pli ol 4000 aliĝopetojn kaj ĉirkaŭ 175 000 eŭrojn donace. Laŭ multaj homoj ne justas, ke oni detruas konstruaĵojn kiam mankas loĝejoj. Ne justas, ke bankoj ricevas helpon dum la malriĉuloj nur malplenan manon. Formale, la oficejo apartenas al la ŝtato (ĉar la ŝtato aĉetis multajn pruntojn de la bankoj, inkluzive nepagitan prunton de la posedanto de Domo Apollo). Do se ni ĉiuj, la popolo, posedas la konstruaĵon, kial ne uzi ĝin por la popolo?

Senhejmeco estas kreskanta problemo en Irlando. La nombro de senhejmuloj triobliĝis al 7000 en nur du jaroj, dum ekzistas pli ol 250 000 malplenaj domoj en la lando. Oni eĉ detruas domojn ĉar ili estas nevendeblaj en la merkato. La stratoj ne estas komfortaj dormolokoj dum la malvarma kaj malseka vintro.

Dum 2016 okazis multa festado pro la 100a datreveno de la deklaro pri sendependeco kaj de la proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916. Multaj homoj demandis sin, ĉu la origina etoso kaj spirito ankoraŭ vivas? Ĉu la respubliko protektas kaj defendas ĉies rajtojn? Aŭ ĉu oni prifajfas la senhejmulojn?

Sed ĉu la okupado estas vera solvo? La konstruaĵo ne estas loĝejo sed eks-oficejo, do oni sin demandas, ĉu la loko vere taŭgas? Ĉu la ago vere helpas la senhejmulojn, aŭ ĉu oni nur propagandumas? Ĉu oni rajtas preni proprietaĵon, kiu al oni ne apartenas? Ĉu homoj rajtas eniri ĉiun malplenan kaj neuzatan konstruaĵon? Ĉu la okupado estas protesto aŭ ŝtelado?

Kompreno

La juĝejo ne tuj forpelis la homojn. Ĝi decidis, ke la okupantoj rajtas resti ĝis la 11a de januaro. Tio reflektas la komprenon, ke la socio kaj la ŝtato havas respondecon al senhejmuloj kaj ke la senhejmuloj havas rajton al loĝejo. La juĝisto kompatis la senhejmulojn sed rifuzis nei la rajton de proprieto. Tio laŭ li estas neakceptebla en demokratia ŝtato.

Do la homoj foriris el Domo Apollo la 11an de januaro post preskaŭ unu monato de okupado. Dum tiu tempo entute 78 senhejmuloj loĝis en la loĝejo kaj 40 dum la Kristnaska Tago. La registaro promesas pli da subteno kaj mono kontraŭ senhejmeco. Oni vidos, ĉu la problemo malkreskos.

Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Nielsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Restaŭri dentojn per praĉeloj

Britaj esploristoj identigis medikamenton, kiu ebligas regeneri la dentojn el la eno al la ekstero, malpliigante la neceson uzi artefaritajn enplantaĵojn.

Antaŭe oni utiligis tiun kuracilon dum klinikaj provoj, kiuj rilatis al la malsano de Alzheimer. Nun tamen ŝajnas, ke ĝi ja plibonigas la naturan dentan kapablon sin sanigi. Ĝi funkcias aktivigante praĉelojn ene de la dentpulpa centro. Ĉi tio okazigas, ene de la damaĝita areo, regeneron de la malmola dentino, kiu estigas grandan parton de ĉiu dento.

Dentino

Laŭ la sciencisto Paul Sharpe, ĉefaŭtoro de la esploro, la simpleco de ĉi tiu noviga metodo igas la koncernan medikamenton ideala kiel denta produkto, per kiu oni povas nature kuraci egajn kavojn, donante protektadon al la denta pulpo kaj kaŭzante samtempe la restaŭradon de la dentino. „Aldone la sukcesa utiligo de tiu kuracilo, kiun oni estis jam testinta dum klinikaj provoj koncerne la malsanon de Alzheimer, montras la realisman eblon, ke oni ĝin akiros kaj rapide plenumos tiuspecan traktadon ene de klinikoj”, precizigis Sharp, kiu interalie laboras ĉe la prestiĝa King's College (KCL) de Londono.

Praĉeloj

„Dum la traktado de profundaj kariaj lezoj estas ekspluatata nova biologia vidpunkto por restaŭri la dentojn: oni stimulas la naturan formadon de la dentino, kiu riparas damaĝojn per la mobilizado de praĉeloj kuŝantaj en la dentopulpo. Oni uzas kolagenajn bio-malkomponeblajn spongojn, klinike aprobitajn, por apliki dozojn de la medikamento Tideglusib. Tio helpas kaj akcelas la procezon, per kiu nature formiĝas dentino, ĝis plena restaŭrado de dento trafita de kario. La dentino anstataŭas la degraditan spongon, okazigante plenan kaj efikan naturan riparadon”, klarigas la respondeculoj de la enketo en la revuo Scientific Reports.

Ronĝuloj

Dum la testa periodo oni provis tiun metodon en ronĝuloj, atingante favorajn rezultojn. La aŭtoroj konkludis, ke Tideglusib estas kapabla krei dentan emajlon kaj naturforme plenigi la truojn kaj la kavojn. Ili opinias, ke la priskribita procedo povus anstataŭi multe da aliaj tradiciaj metodoj por kuraci dentojn.

Abscesoj

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kalkulas, ke kvin miliardoj da homoj tutmonde spertas dentajn kariojn. „La doloroj, la dentaj abscesoj, la plurspecaj problemoj dum la maĉado, la falo de dentoj kaj la ekzistado de dentoj damaĝitaj aŭ senkoloriĝintaj havas gravajn sekvojn en la ĉiutagaj vivo kaj bonfarto de homoj”, substrekis Erik Petersen, kunordiganto de internacia programo pri la sano de buŝo kaj dentoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sketado en Vieno

Sketado eblas en Vieno ankaŭ, kiam la vintro estas ne tre malvarma. Ekde 1996 en ĉiu vintro la komunumo instalas sketejon „Wiener Eistraum” (Viena glaci-revo) en la parko antaŭ la urbodomo, vidalvide al Burg-teatro. Inter la 27a de decembro kaj la 12a de marto 700 000 personoj uzas tiun sportejon kaj volonte frekventas tie ankaŭ diversajn budojn por manĝi kaj trinki ion. La glacia areo estas 8500 kvadratajn metrojn granda kaj la longeco de la romantika Sonĝa Pado estas 750 metroj. Eblas sketi ankaŭ sur plasta tavolo: se oni falas, oni ne malsekiĝas. Unufoje semajne infanoj povas lerni sketadon sur glaciareo granda je 550 kvadrataj metroj. Tiuvespere la spaco iĝas ok-lena kurglitejo.

Sportado

Apude granda blanka urso el plasto varbas por la Specialaj Olimpiaj Ludoj, evento realigata de internacia sporta organizaĵo. La celo estas helpi al homoj, kiuj estas mense handikapitaj kaj havas lernmalfacilaĵojn, por pli memcertiĝi kaj memestimiĝi per sporta trejnado kaj konkursado. La gvida frazo de la Specialaj Olimpiaj Ludoj estas: „Ebligu, ke mi venku. Sed se mi ne povas venki, mi estu sentima en la provo.”.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kaptuka diskuto

„Islamo subpremas la virinojn kaj devigas ilin porti kaptukon, ĉadoron, burĥon aŭ vualon!” Tiun opinion oni fojfoje aŭdas. Male en Vieno. En februaro kelkcent kaptukportantaj islamaninoj kolektiĝis sur la Placo de la Homrajtoj kaj laŭtege postulis la rajton porti kaptukojn, ne nur private, sed ankaŭ dum la laboro en ĉiu profesio. Post kvin kvaronhoroj da deklarado la procesio malrapide, tamen daŭre tre laŭte, moviĝis tra Ringstrato al Ballhausplatz (Placo ĉe la balejo), kie estas la sidejo de la aŭstraj ŝtatprezidanto kaj ĉefministro.

Ministro kontraŭas

Sebastian Kurz [kurc], la 31-jaraĝa aktive katolika ministro pri Eŭropo, integrado kaj eksteraj aferoj, ne samopinias. Li diris, ke la ŝtato estas labordonanto kaj povas diri, kiel oni vestu sin dum la laboro: „Se vi laboras en privata firmao kaj portas T-ĉemizon kun la surskribo ‚Mi amas Jesuon’, via ĉefo povas diri, ke vi povas porti tion private, sed ne dum la laboro.” En multaj klasĉambroj pendas kruco, kiu estas ne nur signo de la kristanismo, sed ankaŭ simbolo de la sekulara kulturo, en kiu religio kaj ŝtato estas apartaj aferoj. Regas en Aŭstrio ŝtataj ministroj kaj parlamentanoj, ne klerikoj.

Islam-leĝo en Aŭstrio

Jam ekde la jaro 1912 validas leĝo koncerne la islaman religion. Ĝis 1918 Aŭstrio-Hungario estis granda ŝtato, en kies kadro troviĝis la nunaj Bosnio kaj Hercegovino, kie vivis multaj islamanoj. Ekde tiam Islamo laŭ la hanafisma rito estas agnoskita religio. Hanafismo estas unu el la grandaj juraj skoloj de la sunaisma islamo. La hanafisma rito estas sekvata interalie en Turkio, Afganio, aliaj landoj en centra Azio, Hindio kaj Ĉinio. Ekde marto 2015 – antaŭe estis longa diskutado – validas eĉ nova islam-leĝo en Aŭstrio.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Similtema artikolo aperis en MONATO 2010/07, p. 12), www.monato.be/2010/010092.php.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Moneroj

Mi aĉetas kaj vendas stelomonerojn kaj spesmilomonerojn: esperanto@chello.at.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Milionon por malaperinta dokumento

Unu jaron antaŭ la ŝtata centjariĝo de Litovio – festota la 16an de februaro 2018 – la prezidanto de la konzerno MG Baltic Darius Mockus lanĉis okulfrapan projekton, kies celo estas revenigi en Litovion la originalan version de la deklaro de 1918 pri la ŝtata sendependeco. La ideo estas, ke la konzerno pagos unu milionon da eŭroj al tiu persono aŭ grupo de personoj, kiu redonos la dokumenton, kies aŭtentikecon konfirmos sendependaj spertuloj. Tiam la deklaro transdoniĝos al la litova ŝtato.

„Ni volas trovi la naskiĝatestilon de la ŝtato, kiu estis kreita antaŭ cent jaroj, kaj konfirmi, ke tiu atestilo, samkiel la ŝtato mem, estas grava por ni. Krome, nia iniciato, en kiu niaopinie partoprenos multaj civitanoj, devos havi edukan kaj klerigan karakteron”, diris la konzernoprezidanto.

Historio

La deklaro pri la sendependeco de Litovio la 16an de februaro 1918 estis farita en du kopioj kaj subskribita de la 20-persona Konsilio de Litovio. La teksto proklamis la restarigon de suverena kaj demokratia ŝtato kun la ĉefurbo en Vilnius, kaj ĝi estis publikigita en la gazeto Lietuvos aidas (Eĥo de Litovio).

Cenzuro

Tamen la litova gazetaro dum la germana okupacio estis severe cenzurata. Sciante pri tio, la Konsilio de Litovio ordonis al la presejo publikigi kelkcent ekzemplerojn tri tagojn antaŭ la cenzuro. La 18an de februaro la teksto estis ankaŭ republikigita en kelkaj gazetoj de Germanio.

La germanaj aŭtoritatuloj decidis fermi la presejon, kaj la gazetoj estis konfiskitaj. Tamen la estro de la presejo sukcesis kaŝi ĉirkaŭ 60 ekzemplerojn.

Sendependeco

Post tio la germanoj plu regis Litovion, kaj ili postulis, ke la Konsilio de Litovio proklamu eternan unuiĝon kun Germanio, sed pro la aŭtuna germana revolucio Litovio restis aparta de tiu lando, kaj fine la sendependeco de Litovio estis agnoskita. En novembro 1918 la litovoj formis la unuan registaron, kaj la Konsilio de Litovio prenis la regadon super la propra teritorio.

En la tiama tumulta situacio la originalaj dokumentoj pri la proklamo de la litova sendependeco malaperis, kaj dum preskaŭ cent jaroj oni sciis nenion pri ilia situo.

Dokumento trovita

La 29an de marto, do preskaŭ unu monaton kaj duonon post la lanĉita projekto, la tuta Litovio estis ŝokita pro la informo el Berlino, ke la deklaro pri la ŝtata sendependeco estis trovita. Liudas Mažylis, profesoro de la universitato Vytautas Magnus, ĝin trovis en diplomatia arkivo de Germanio. Apud la germanlingva versio estis ankaŭ la litovlingva kun 20 klare videblaj subskriboj.

La profesoro klarigis, ke lin instigis serĉi la dokumenton ne la promesita miliono sed la proksimiĝanta grava jubilea dato. „Mi ne estis certa, ĉu la germanaj arkivoj estas facile atingeblaj, sed gravaj bariloj ne ekzistas. Mi sendis retleteron al la ŝtata arkivo de Germanio, kaj mi ricevis liston de dosieroj, kiujn indus pristudi. Por la malkovro mi bezonis nur du tagojn”, rakontis Mažylis. Samtempe li trovis ankaŭ dokumenton de la 11a de decembro 1917, en kiu oni parolis pri firma unio inter Litovio kaj Germanio. Nur surbaze de tiu ĉi dokumento la tiama Germanio agnoskis la sendependecon de Litovio.

La ministrejo pri eksteraj aferoj de Germanio konfirmis, ke la dokumento estas originala.

Darius Mockus, la prezidanto de la konzerno MG Baltic, kiu promesis unu milionon por la trovinto de la deklaro, atentigis, ke li nepre pagos la promesitan milionon, kondiĉe ke la originala dokumento estu libervole redonita al Litovio antaŭ ĝia centjariĝo la 16an de februaro 2018.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historia vizito

La kampo de evoluiga helpo, disvolvo de ambaŭflanka ekonomia kunlaboro, scienca kaj instrua kunlaboro, medicina prizorgado, batalo kontraŭ koruptado, sekurecaj aferoj kaj problemoj de enmigrado troviĝis inter la temoj de kunsido de la prezidantoj de Slovakio kaj Kenjo. Temas pri la unua oficiala vizito de slovaka prezidanto en subsahara Afriko.

Dum la intertraktoj, okazintaj en la kenja ĉefurbo Najrobio la 16an de februaro 2017, ambaŭ prezidantoj, Andrej Kiska kaj Uhuru Muigai Kenyatta, konkorde konstatis, ke la ĝisnunaj reciprokaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por duflanka ekonomia kunlaboro. Novaj ebloj ekzistas ankaŭ en la kampoj de informteĥnologioj kaj trafika infrastrukturo.

Slovakio en la lastaj jaroj liveris al Kenjo monhelpon en valoro de 10 milionoj da eŭroj, per kiuj estis kreitaj pli ol cent projektoj de evoluiga helpo, plantitaj pli ol 200 000 arboj ktp.

Dum la oficiala vizito Kiska intertraktis ankaŭ kun la eksĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-Moon, kaj kun la nuntempa ĝenerala direktorino de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Najrobio, Sahle-Work Zewde. En la sidejo de UN li plantis arbon de interpopola amikeco.

50 000 eŭroj

La slovaka vicministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Lukáš Parízek [lukaŝ parizek] transdonis simbolan ĉekon en valoro de 25 000 eŭroj al la organizaĵo Kanacho Nomadic Educational Foundation kaj ankaŭ 25 000 eŭrojn al la kvin lokaj neprofitcelaj organizaĵoj okupiĝantaj pri publika sano kaj instruado.

La prezidanton akompanis reprezentantoj de la eksterregistara sektoro kaj slovakaj ŝtataj kaj privataj firmaoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial Le Pen povas venki?

Komence de la jaro aperis artikoleto en ĉi tiuj paĝoj (MONATO 2017/01, p. 8) proponanta hipotezon por klarigi nuntempajn politikajn fenomenojn, inkluzive de la neatendita elekto de Donald Trump kiel usona prezidanto. Mallonge, la ideo estas, ke homoj suferantaj en la kadro de sistema krizo sentas la bezonon de signifa ŝanĝo, almenaŭ en la okcidenta mondo. Kial do oni elektis Trump? Ĉar post la malapero de Bernie Sanders, li estis la ununura kandidato, kiu (laŭ siaj promesoj) alportos la deziratan ŝanĝon al la usonaj civitanoj.

La leciono, kiun oni devus lerni el tiu kazo, klaras: Se oni ne sukcesas konstrui progresemajn politikajn alternativojn, naciismaj kandidatoj (ne tro for de faŝismaj modeloj) daŭre atingos la povon en pli da landoj. Tiele, paŝon post paŝo la mondo alproksimiĝos al danĝera situacio, kiu zorgige memorigas al ni tiun de la 1930aj jaroj – ankaŭ tiam, almenaŭ parte, kiel konsekvenco de ekonomia kaj financa krizo.

Ĉu ekzistas espero?

Bonŝance, la lastaj jaroj alportis ankaŭ favorajn ekzemplojn, kiuj montras, ke fronte al aŭtoritatemaj politikistoj eblas antaŭenigi toleremajn fortojn. Tio okazis en Aŭstrio, kiam Alexander Van der Bellen, la kandidato de la Verda Partio, iĝis prezidanto de la lando je la fino de la ĉi-jara januaro. Sen tiu solida alternativo, la ĉefa eblo por atingi ŝanĝon estus pere de la ekstremdekstruloj de la Libereca Partio de Aŭstrio.

En Francio, preskaŭ ĉiu enketo vidas la Nacian Fronton kiel la plej voĉdonatan partion en la unua fazo de la printempa voĉdonado. Tamen, en la dua elektofazo ili certigas, ke tradicia kandidato (Fillon aŭ Macron, tiu ĉi lasta ŝajniganta esti io nova) superos Marine Le Pen. Simile al la analizo dum la usona elektada kampanjo, la plej granda parto de la (franca) socio ne havus deziron de signifa ŝanĝo, do fine ili elektos konservemulon.

Ĉu la analizo ne eraras?

La problemo estas, ke en Usono tiu analizo eraris. Multaj usonaj civitanoj reale volis iun malsaman ol la kutimaj politikistoj, kaj ili ne havis elekton alian ol Trump. Ĉu estos iu simila al Bernie Sanders en Francio? Fakte jes. Temas pri Benoît Hamon, kiu bazas sian politikan programon sur sociaj kaj ekologiaj proponoj. Tamen, same kiel Sanders, li havas subtenon nek de sia politika partio, nek de la plejparto de la amaskomunikiloj.

Ĉu oni certas, ke en Francio la nuna analizo ne eraras?

Javier ALCALDE
Barcelono/Florenco

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Javier Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tiktakas la apokalipsa horloĝo

La lastan decembron la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) rezoluciis por komenci traktadon pri konvencio pri malpermeso de nukleaj armiloj ekde marto 2017. La asembleo akceptis la rezolucion kun 113 aproboj, 35 oponoj kaj 13 sindetenoj. Do, ĉu ĉi tiu rezolucio estas esperplena paŝo por pli paca kaj sekura mondo? Eble ne, ĉar la 26an de januaro la sciencistoj antaŭenigis je 30 sekundoj la apokalipsan horloĝon, kiu montras kiom da minutoj restas ĝis la noktomezo, simbolante kiom da tempo restas ĝis la homaro povos perei pro nuklea milito aŭ tutmonda katastrofo.

La horloĝo estis kreita en 1947 kaj estas prizorgata de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj ĉe la Universitato de Ĉikago. La estraro inkluzivas 15 Nobel-premiitojn. Ĉi-foje la horloĝo estis ĝisdatigita al 23:57:30, la plej alta tempo ekde la jaro 1984. La plialtigo estis farita pro la malfavora sinteno de Donald Trump, novelektita usona prezidanto, pri la limigo de nukleaj armiloj, pri traktato kun Irano kaj pri la mediprotektado.

Barack Obama, usona eksprezidanto, siatempe agadis por redukti nukleajn armilojn. Parte pro tio li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2009. Li daŭre agadis kaj interkonsentis kun Irano por limigi la disvolviĝon de nuklea teknologio. Malgraŭ la ambicia intenco de Obama, la mondopolitiko pri nuklea senarmiĝo inverse streĉiĝis pro la malsukcesa traktado inter Usono kaj Rusio pri reduktado de nukleaj armiloj kaj pro la minacantaj nukleaj kaj misilaj testoj de Norda Koreio.

Kiu respondecis?

En majo 2016 Obama vizitis la urbon Hiroŝimo, detruitan de atombombo antaŭ 71 jaroj, kaj oferis florojn ĉe la cenotafo de la viktimoj. Notindas, ke ankaŭ tiam lin akompanis oficiro kunportanta valizon kun komunikilo por aprobi nuklean atakon. Plie lia parolado ĉe la cenotafo komenciĝis en jena stranga maniero:

„Antaŭ sepdek unu jaroj, en unu bela sennuba mateno, morto falis de la ĉielo kaj la mondo estis tute ŝanĝita. Fulma lumo kaj fajra murego detruis urbon kaj pruvis, ke la homaro posedas la rimedon por detrui sin.” Evidente, konsiderante la usonan popolopinion, ke atombombaj atakoj estis necesaj por pli frue ĉesigi la militon kaj savi la vivojn de centmiloj da usonaj soldatoj, Obama ambiguigis la aginton kaj respondecon pri la atombomboj, kiuj mortigis proksimume 200 000 civitanojn en Hiroŝimo kaj Nagasako.

Ĉu malpermeso?

Oni antaŭvidas malfacilaĵojn en la venonta diskutado kaj traktado de la konvencio en UN pro tio, ke preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj posedas nukleajn armilojn, entute kontraŭas la diskutadon de tiu ĉi temo. La rezolucion proponis landoj kiel Meksiko kaj Aŭstrio, kiuj emfazis la malhumanecon de la nukleaj armiloj. El la naŭ nukleaj posedantoj, Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Israelo kontraŭis, dum Ĉinio, Barato kaj Pakistano sindetenis. Norda Koreio forestis.

El 35 kontraŭantaj landoj, multaj estas milite alianciaj kun Usono, kiu sendis leteron al la membroj de Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO), admonante ilin malaprobi la proponon. Rezulte, ĉiuj NATO-anoj krom Nederlando kontraŭis. Estas menciinde, ke kontraŭis ankaŭ Japanio, kiu estas la unusola viktimlando de la atombomboj kaj tial ĉiam pretendas esti sincera proponanto de la mondo libera je minaco de nuklea milito.

ISIKAWA Takasi
Japanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Dungoficejo por robotoj

En la nederlanda urbo Best troviĝas la unua dungoficejo por robotoj mondskale. La entrepreno, nome Smart Robotics (Inteligenta/Lerta Robotiko), estis fondita en 2015 kaj okupas sin pri la luigo de robotoj. Jam ekde la dua monato de sia ekzisto, ĝi realigis notindan financan profiton.

La robotoj ludonataj de Smart Robotics povas esti utilaj por entreprenoj, kiuj bezonas – ekzemple dum pintperiodo – „aldonajn manojn” por ripetiĝantaj taskoj, kiel ekzemple staplado de skatoloj. Smart Robotics kunmetas la dungotajn robotojn el pluraj modulaj partoj, „trejnas” ilin pri la koncerna tasko kaj poste liveras ilin al la petinta firmao. Kiam la produktado malkreskas, la robotoj estas „maldungataj” kaj – senproteste – revenigataj al la sidejo de Smart Robotics.

Industrio

La ĉefaj fakoj, en kiuj Smart Robotics aktivas, estas la fabrika industrio kaj la tiel nomata intraloĝistiko. La robotoj kapablas plenumi ĉenstablajn taskojn, kiel specigado de produktoj, mendoprenado (prenado de menditaj varoj el iu stoko), enpakado, ŝarĝado kaj malŝarĝado de maŝinoj aŭ veturiloj, kaj kvalita kontrolo.

Ĉirkaŭaĵo

Smart Robotics uzas „saĝajn” robotojn, kiujn oni priskribas kiel „de la dua generacio”. Ĉi tiaj robotoj estas konsciaj pri sia ĉirkaŭaĵo danke al progresintaj sensilteknologioj (kiel tridimensia vidado) kaj aparta programado enkadre de artefarita inteligenteco. La robotoj scipovas adapti la proprajn movojn al ŝanĝoj okazantaj en la ĉirkaŭa spaco, kiel ekzemple en la okazo de artikloj, kies loko aŭ formo ŝanĝiĝas. Tiumaniere la robotoj ja povas efike kunlabori kun homoj.

Malsanulejoj

Robotikon oni rigardas interesa kreskanta merkato: ĝi aliflanke estigas parton de la tiel nomata kvara industria revolucio. Robotoj sin trovas praktike ĉie ajn, kaj iliaj kvanto kaj graveco el socia kaj ekonomia vidpunktoj daŭre kaj rimarkinde pligrandiĝas. Oni pensu, interalie, pri memstaraj polvosuĉiloj, memstiraj veturiloj kaj droneoj, robotoj uzataj en la produktado de aŭtoj aŭ helpantaj diversmaniere ene de malsanulejoj.

Pliaj informoj haveblas en la retpaĝaroj smart-robotics.nl (anglalingve), eo.wikipedia.org/wiki/Roboto kaj eo.wikipedia.org/wiki/Robotiko (ambaŭ en Esperanto).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perfekta esprimado esperanta

Finfine mi havas la necesan vortoprovizon por ĝui la faman gazeton MONATO! Kvankam malnova samideano iam plendis, dirante ke li ne plu ĝin legas pro manko de literaturaĵoj en ĝi, mi tamen male! Ĉie troviĝas literaturaĵoj, sed verkoj, artikoloj pri ĉiutagaj vivoj ĉirkaŭ ni en tre bona esperanta stilo ja malofte legeblas. Por diri la veron, ne ĉia temo en MONATO interesas min, ekzemple pri politiko, ekonomio, scienco kaj lingvo. Ja multajn temojn mi tute ne legus, se ili estus en mia nacia lingvo. Sed en MONATO mi legis, legas kaj legos artikolojn unu post la alia kun intereso. Certe ne nur pro la enhavo mem, sed pro la preskaŭ perfekta esprimado kaj stilo esperanta. Kiel esperantisto mi volus havigi al mi la kapablon esprimi ĉion en Esperanto, speciale pri ĉiutagaj aferoj! MONATO ja estas bonega instruisto por tio!

Ĉu mi tute kontentiĝas? Nu jes, se la tekstoj estus pli multaj, mi pli kontentus. Kiam vi ĝue ĝuas bongustaĵon, subite vi trovas, ke ne plu restas manĝaĵo, kia domaĝo!

MENG Yuli
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Meng Yuli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rejuniga deĵorado en la kosmo

„La rezulto de esploro farita de NASA (National Aeronautics and Space Administration/Tutlanda Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), montras, ke iuj ŝanĝoj okazis ene de la korpo de la usona astronaŭto Scott Kelly post lia preskaŭ unujara restado en la kosmo. Tiuj ŝanĝoj montras lian rejuniĝon”, raportis antaŭ nelonge la brita ĵurnalo The Independent.

Scott Kelly deĵoris en la Internacia Kosmostacio 340 tagojn en 2015 kaj 2016. Post lia reveno surteren sciencistoj kaptis la okazon por pristudi la internajn procezojn de la homa organismo, kiu vivis dum longa tempo en tiaj kondiĉoj. La rezultoj ja surprizis la fakulojn: reveninte hejmen, Scott havis telomerojn 1 pli longajn ol tiuj de lia ĝemelo Mark, kiu restis sur la tero la tutan tempon.

Trejniĝo

Telomeroj nature reduktiĝas, dum homoj maljuniĝas. Tamen dum la tuta periodo en la kosmo, tiuj de Scott Kelly montris neatenditan pliiĝon. Nur post lia reveno al la firma grundo tiuj kromosomaj ekstremaĵoj komencis denove malpliiĝi. La esplorintaj sciencistoj tamen ankoraŭ ne tute certas pri la fakto, ĉu la rejuniĝo de Scott efektive rilatas al lia restado en la kosmo. La ŝajna strangaĵo povus esti ligita kun la kreskinta trejniĝo kaj la malaltiĝinta kvanto de kalorioj prenitaj de Scott Kelly dum la ekstertera labor-periodo.

1. La ekstremaĵoj de kromosomoj, kiuj respondecas pri la rebonigo de DNA.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Porinfanaj manĝejoj

„La neceseja papero estas iomete dolĉa. Ni manĝis ĝin, kiam ni estis malsataj kaj la patrino malfruiĝis”, diris filino 9-jara kun sia fratino (8-jara), kies patrino estas 30-jara kaj laboras kaj sola vartas ilin.

Lastatempe enfokusiĝis la fakto, ke tre multe da infanoj estas en malriĉaj kaj mizeraj situacioj.

Precipe patrinoj

Laŭ la ministerio pri bonfarto jam en 2012 unu el ĉiuj ses infanoj estas en relativa malriĉeco (vivanta sub la dua nivelo de la meza enspezo). El la infanoj kun nur unu el la gepatroj (precipe la patrino), pli ol 50 % estas malriĉaj, kio spegulas la fakton, ke precipe patrinoj ne facile trovas laboron kun sufiĉa enspezo. Evidentiĝas, ke malriĉeco estigas inter infanoj malsanon, malaltiĝon de scipovo, societemo kaj mensa stabileco.

Reago de bonkoruloj

Alarmite de la stato de tiuj infanoj, multaj civitanoj ekagadis. En 2012 legomvendistino en komerca kvartalo de Tokio starigis porinfanan manĝejon, kie ŝi kun helpantoj unu fojon semajne proponas malmultekostan manĝaĵon por infanoj kaj plenaĝuloj. Sekvis fondado de tiaj manĝejoj tra la tuta lando; en la fino de 2016 troviĝis pli ol 300 manĝejoj.

Kompreneble inter ili diferencas la mastrumaj manieroj. Ekzemple, manĝolokoj estas kafejoj, komunumaj institucioj, temploj, ordinaraj vendejoj ktp. La kotizoj por infanoj varias de senpage, 200 (1,65 eŭroj) ĝis 300 enoj. Plenaĝuloj pagas de 300 ĝis 600 enojn. Ankaŭ la ofteco varias: multaj malfermiĝas dufoje en monato, sed kelkaj malfermiĝas unufoje semajne. Ofte terkultivistoj kaj komercistoj donacas aŭ malmultekoste vendas legomojn kaj materialojn.

La celo

Estas preskaŭ neeble inviti nur malriĉajn infanojn al tiuj manĝejoj, kio certe kreus bazon de nova diskriminacio. Do, preskaŭ ĉiuj porinfanaj manĝejoj bonvenigas ĉiujn infanojn. Plie ili celas ne nur doni nutraĵon, sed ankaŭ lokon, kie infanoj, junuloj kaj maljunuloj, kune kaj gaje manĝu kaj interkomunikiĝu. En iuj manĝejoj studentoj volonte prizorgas infanojn kaj helpas ilin rilate iliajn hejmtaskojn antaŭ la manĝado.

Dum tute ne sufiĉas la registara politiko por liveri al ĉiuj civitanoj tiun minimuman nivelon de sana kaj kultura vivo, kiun la konstitucio garantias, tiuj provoj de porinfanaj manĝejoj, eĉ se modestaj, estas esperigaj aferoj pri la civitana solidareco kaj helpado.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Provizora parlamentejo en Vieno

La aŭstra parlamentejo estas ege renovigenda. Ĝi konstruiĝis en novgreka stilo ĉe la viena Ringostrato inter 1874 kaj 1883 laŭ planoj de la dana-aŭstra arkitekto Theophil von Hansen [téofil fon hanzen]. La renovigaj kostoj estos 350 milionoj da eŭroj. La provizora parlamentejo sur la Placo de la Herooj, ĉe la alia flanko de Ringostrato, kostas 50 milionojn da eŭroj. En la somero de 2017 la 183 parlamentanoj forlasos la historian konstruaĵon kaj eklaboros en la nova modernstila ejo ĝis la somero de 2020.

Pli da loko

La renovigado celas ne nur la rekonstruon de la historia stato. Per alikonstruado en la tegmenta etaĝo estiĝos 4500 kvadratmetroj da utiligebla areo por oficejoj.

Krome estiĝos du konferencejoj. El kvar novaj terasoj oni povos panorame admiri la urbon Vieno. Estonte la vizitantoj havos la eblon rigardi la laboron de la parlamentanoj. La restoracio estos vizitebla ankaŭ por neparlamentanoj.

Reutiligeblaj pavilonoj

La provizora parlamentejo konsistas el tri pavilonoj el picea ligno. Poste ili estos refoje uzeblaj. El la materialo oni povus konstrui ekzemple naŭ infanĝardenojn aŭ 80 domojn por po unu familio.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viroj superfluaj

Post la Printempa Festo, la vilaĝano Zhang Jinchun en Huinan (provinco Shaanxi [ŝanŝi], nord-okcidenta Ĉinio) tuj okupiĝis pri afero, kiu delonge obsedis lin: edzigi sian 25-jaran filon kun fraŭlino Wang en najbara vilaĝo. Zhang kun 100 000 juanoj kaj aliaj donacoj iris al la hejmo de la knabino por interkonsenti kun ŝiaj gepatroj pri la geedziĝo. Zhang estis tre maltrankvila, ĉar pluraj pli-ol-30-jaraj fraŭloj en lia vilaĝo ankoraŭ ne povis trovi edzinon; tial li deziregis fiksi la daton de la geedziĝo kiel eble plej baldaŭ.

Statistiko

Ĝenerale, la proporcio de geedziĝintaj loĝantoj en Ĉinio estas pli alta ol tiu en eŭropaj landoj. Tamen en la lastaj jaroj multaj fraŭloj en Ĉinio alfrontis la problemon, ke ili ne povas trovi taŭgan virinon por geedziĝo. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Buroo de Statistikoj, ĝis la fino de 2015 en Ĉinio estis 704,14 milionoj da viroj kaj 670,48 milionoj da virinoj. La diferenco inter la du seksoj atingis 33,66 milionojn. La prezidanto de la Ĉina Loĝantara Asocio, Zhai Zhenwu, diris, ke laŭ konservativa kalkulo, ĉirkaŭ 30 milionoj da fraŭloj en edziĝa aĝo ne povos trovi junulinojn por geedziĝo en la venontaj 30 jaroj en Ĉinio.

Kaŭzo

Ekde la mezo de la 1980aj jaroj la kvantoj de novnaskitoj laŭ sekso estas misproporciaj, kaj la problemo fariĝas pli serioza. La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke estas tradicia koncepto, ke la viroj estas superaj al la virinoj; tiu antaŭjuĝo restas influa precipe en la kamparo. Modernaj medicinaj aparatoj povas facile determini la sekson de feto, kiam ĝi estas en la aĝo de almenaŭ 14 semajnoj. Multaj familioj persvadas gravedulinojn havi abortigan operacion, kiam ili ekscias, ke la feto estas ina.

En 2010 la Esplorcentro pri Disvolvado de la Loĝantaro sub Jiaotong-Universitato de Xi'an publikigis la raporton de enketo pri 369 administraj vilaĝoj en 28 provincoj. La raporto prognozis, ke ekde 2013 ĉiujare ĉirkaŭ 1 200 000 viroj ne povos trovi virinon por geedziĝo. Tiuj fraŭloj kutime kun malalta instruiteco loĝas ĉefe en malriĉaj regionoj en la meza kaj okcidenta Ĉinio.

Solvo

Por renormaligi la proporcion de la seksokvantoj ĉe novnaskitoj, Ĉinio reĝustigis sian nask-politikon kaj klopodas akceli la urbanizadon kaj altigi la nivelon de la instruado. En la fino de 2013 Ĉinio komencis efektivigi la du-infanan politikon, tio estas, ke ĉiuj geedzoj rajtas havi du infanojn. Fakuloj kredis, ke geedzoj, kies unua infano estas knabo, kutime deziras havi knabinon aŭ ne plu zorgas pri la sekso de la dua infano, kaj tial naskiĝos pli da knabinoj. La nova politiko iagrade helpas ekvilibrigi la kvantojn koncerne sekson de la novnaskitoj.

Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortis la lasta piloto

Kiu interesiĝas pri la historio de la dua mondmilito certe memoras pri la skadro Normandio-Njemeno. Temas pri skadro de 99 francaj pilotoj disponigitaj de De Gaulle, la tiama estro de Libera Francio en Londono, por helpi Stalinon interveni ĉe la orienta fronto. Duono el ili mortis dum aerbataloj kaj 42 ne revenis.

La lasta vivanta piloto estis la franco Gael Taburet [gael taburé], kiu mortis la 10an de februaro 2017.

Kaliningrado

Komence de 1942 temis pri 14 francaj pilotoj kaj 58 mekanikistoj al kiuj poste aldoniĝis 17 sovetiaj mekanikistoj. Ili grupiĝis en Ivanovo la 28an de novembro 1942 kaj komencis trejniĝi. Ili poste batalis per rusaj aviadiloj. La skadro partoprenis 869 aerbatalojn (i.a. la sieĝon de Kenigsbergo, la nuna Kaliningrado) kaj detruis 273 germanajn aviadilojn.

Gael Taburet

Gael Taburet naskiĝis en 1919 kaj iĝis piloto en 1939. Li aliĝis al la skadro Normandio en 1944. Li mem faligis du aviadilojn plus tri aliajn kunlabore kun aliaj pilotoj kaj damaĝis du (plus unu kunlabore kun aliaj pilotoj). Post la dua mondmilito, li daŭre batalis en Hindoĉinio kaj poste trejnis pilotojn en Alĝerio, laboris en Germanio kaj poste denove en Alĝerio ĝis la emeritiĝo en 1963, kiel kolonelo de la franca armeo.

El tiu epopea grupo pluvivas nur unu homo: la mekanikisto André Peyronie [andré peroní].

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Politika krizo

Dum la lastaj 26 jaroj de la politika transformado, Albanio estis trafita de kelkaj krizoj. La unua okazis printempe 1991, post la unuaj plurismaj ĝeneralaj elektoj, kiujn venkis la eksaj komunistoj. Sekvis amasa popola protestado, ĝenerala striko de laboristoj kaj ŝtataj dungitoj. La demokratoj bojkotis la parlamentajn sesiojn. Tio solviĝis per starigo de „teknokrata registaro”, kiu aranĝis la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn printempe de 1992, venkitajn de la demokratoj.

La dua krizo okazis printempe 1997, kiam pro la amasa monperdo pro la tiel nomataj „Poncaj piramidoj” 1 la popolo ekribelis kaj kolapsigis la ŝtaton. La prezidanto petis helpon de EU, kiu venigis 6500 soldatojn por sekurigi la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn somere de 1997, en kiuj venkis la socialistoj. Plurfoje okazis, pro malkonsento, ke socialista aŭ demokrata parlamenta grupo bojkotis la parlamenton dum longaj monatoj, ĝis oni akiris konsenton danke al interveno de internaciuloj.

Januare 2011 socialistoj, sub la gvido de la hodiaŭa ĉefministro Edi Rama, perforte protestis antaŭ la ĉefministrejo, kio kaŭzis ankaŭ la vivoperdon de kvar protestantoj. Antaŭ tiu protesto, la parlamenta socialista grupo eĉ malsatstrikis dum tri semajnoj en la tendego starigita antaŭ la ĉefministrejo.

La nova protesto

Simile okazas nuntempe: la demokratoj, gvidataj de Lulzim Basha, ariĝis kelkcentmile sur la granda bulvardo antaŭ la ĉefministrejo por pace protesti. Poste ili starigis tendegon, en kiu ili decidis resti ĝis la regantaj socialistoj konsentu pri „teknokrata registaro”, kiu aranĝu la regulajn ĝeneralajn elektojn de junio 2017. Kial? Laŭ ili, la lando estas transformiĝinta en etan Kolombion pro kultivado de kanabo, de nordo al sudo. La registaro ne arestis la albanajn Eskobar-ojn, kvankam Interpolo estas delonge serĉanta ilin. Ĝi arestas nur ordinarajn kultivistojn inter dekmiloj da ili.

Miliardoj da dolaroj enspezitaj per la drogo estos parte uzitaj de socialistoj por manipuli la elektojn kaj certigi sian venkon. En la parlamenton eniris pluraj deputitoj, ĉefe socialistoj, kiuj antaŭe estis plenumintaj krimon en- aŭ ekster-lande kaj estis kondamnitaj. Pliaj inter la centoj da krimuloj liberigitaj de la juĝejoj pro premo de la registaro, plej probable, estos uzitaj por tiu celo.

Kio do okazos?

Pasis du semajnoj kaj en la tendego oni daŭre paroladas, protestas kaj denuncas la registaron. Ĉu la socialistoj cedos? Ĉu la ĝisnuna paca protesto transformiĝos al perforta? Ni vidu.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Poncaj piramidoj: piramida trompoŝtelo, nomata laŭ Carlo Ponzi, en kiu la rentoj de la unuaj investantoj estas pagataj rekte el la mono donata de novaj investantoj. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Albanoj: ŝtatforma faktoro en la nuntempa Makedonio

Delonge Makedonion karakterizis politika krizo. La lastaj parlamentaj elektoj montris, ke la iama reganta dekstrula partio de Gruevski ne plu povas mem formi la registaron, ĉar el 120 deputitoj ĝi akiris nur 51. Alia – maldekstrula, socialdemokrata – partio de Zaev akiris 49, do ankaŭ ĝi ne povas mem krei la registaron. Ambaŭ ĉi tiuj slavaj partioj povus formi la registaron, se ili koalicius kun la albana partio de Ahmeti, kiu akiris 10 deputitojn, kaj kun aliaj albanaj kaj turkaj partioj. Tiel albanoj, konsistigantaj 30-35 % de la loĝantaro, akirinte relative malmulte da deputitoj, subite fariĝis faktoro grava por la formado de nova registaro.

Obstino

La partio de Gruevski, tradicie tre naciisma, jam dum 15 jaroj obstine ne plenumas la kondiĉojn de la Interkonsento de Ohrid el la jaro 2001: la oficialigo de la albana lingvo, justa investado ankaŭ en la regionoj kompakte loĝataj de albanoj, proporcia dungado de albanoj en la ŝtatajn administrantaron, armeon, policon, juran sistemon k.a. En la ekstera politiko, tiu partio lasis la landon ekster NATO kaj EU, ĉar ĝi ne povis interkonsenti kun Grekio pri la ŝtata nomo.

Ĉu nova koalicio?

Fiaskis la diskutoj de Gruevski kun Ahmeti, kaj nun oni esperas koalicion inter Zaev kaj la albanaj partioj. Zaev akceptis la postulojn de la albanoj. Tio signos favoran evoluon de tiu relative nova ŝtato, postrestaĵo de la plurnacia ŝtato Jugoslavio, fondita post la dua mondmilito.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Agloj povas kapti droneojn

Post la nederlanda polico, nun ankaŭ la franca aerarmeo trejnas aglojn kun la celo „ĉasi” suspektindajn etajn telegvidatajn aviadilojn, la tiel nomatajn droneojn. La programon koncerne la ĉasadon per rabobirdoj oni efektivigas en militbazo en la komunumo Mont-de-Marsan.

Avantaĝoj

La rapideco kaj efikeco de agloj povos utili por eviti akcidentojn, kiujn la pafarmiloj povos okazigi pro faloj sur loĝlokoj.

Fariĝas pli oftaj la aparatetoj flugantaj sub la ĉielo, ĉar tia telestirata aviadileto kapablas plenumi diversajn taskojn, ĉu por civila uzado, ĉu por militaj celoj, kiel observado kaj spionado.

Juan Carlos MONTERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Damaĝantaj hufoferoj

Unu el la plej elegantaj stratoj en Vieno estas Herrengasse, kie troviĝas kelkaj palacoj de nobeloj. Laŭ plano de la Verdula Partio ĝi transformiĝis al komune uzata zono por piedirantoj, aŭtoj, busoj kaj bicikloj, kie ĉiu devas atenti la alian. Malaperis la tradiciaj trotuaroj, kaj anstataŭe oni metis multekostan pavimon el naturaj ŝtonoj sur la tutan larĝecon kaj longecon de tiu strato. Antaŭ la enirejoj de la magazenoj oni instalis lumtapiŝon faritan el multaj lumdiodaj lampetoj.

Kosto

Grandan parton de la kostoj transprenis entreprenistoj, kiuj havas magazenojn ambaŭflanke de tiu strato. La tuta alikonstruado kostis 6 milionojn da eŭroj; la komercistoj pagis 90 %. Rapide kreskis la vendosumo de la magazenoj.

Problemo

Sed tiu pavimo havas malamikojn: la fiakroj. Temas pri kaleŝoj tirataj de po du ĉevaloj, kies hufoferoj ruinigas eĉ la plej duran graniton. Ekde la 13a de januaro 2017 staras speciala trafikŝildo, kiu malpermesas la enveturon en la nordan parton de tiu strato. La atendantaj fiakroj devas esti parkitaj aliloke sur betonita areo.

La kurantajn kostojn por bonteni la stratojn ekde nun pagas la komunumo Vieno, ne la komercistoj.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu unulingva, unukultura, unukolora mondo? Ne, dankon

Kredeble, neniam en la historio de la mondo estis tiom da miksiĝo inter unuopaj uloj el diversaj nacioj, nek iam estis tiom da migrado. En Irlando, ekde la aliĝo de ĉi tiu ŝtato al EU, la demografio draste ŝanĝiĝis. Antaŭ kelkaj jardekoj la loka loĝantaro estis preskaŭ tute homogena, sed la alveno de homoj kun plej diversaj originoj (tamen precipe el Pollando kaj baltaj landoj) aliigis iom post iom la situacion, buntigante kaj kulture pliriĉigante ĝin.

Interetnaj geedziĝoj

Neevitebla sekvo de ĉi tiaj enmigrado kaj miksiĝo estis, ke okazis multaj interetnaj geedziĝoj. Kelkaj el tiuj kunligiĝoj daŭris, kelkaj aliaj ne. Se la geedzoj parolas la saman lingvon, havas la saman religion aŭ ideologion, kaj estas karakterizitaj de similaj interesoj kaj gustoj, ili relative malofte spertas gravajn problemojn aŭ miskomprenojn. Tamen, se la membroj de tiaj ĉi paroj venas de tute malsamaj kulturoj, kaj se iliaj gepatraj idiomoj malsamas (kaj unu el ili ne kapablas aŭ tute rifuzas lerni la lingvon de la alia), ja estas dubinde, ĉu la geedziĝo povas longe daŭri. Se naskiĝas infanoj, povas estiĝi konflikto pri la idiomo, per kiu oni parolu al la etuloj. Eĉ se ne estas malakordo en la familio, estas ne ĉiam facile decidi pri la plej konvena uzenda lingvo (aŭ lingvoj).

Iama ĉefministro

Aliflanke veras, ke tio ne nepre kaŭzas problemon. Ie legeblas, ke iama ĉefministro de Kanado, kies patro estis kebekia franclingvano, dum lia patrino estis angleparolanta, supozis en sia infana aĝo, ke ĉiu knabeto parolas la francan kun la patro kaj la anglan kun la patrino. Feliĉulo li! Bedaŭrinde, ne ĉiuj familioj tiom kontentige sukcesis harmoniigi tian lingvan malsamecon aŭ elekti paceme la plej taŭgan lingvon por paroli kun eventualaj infanoj. En sia libro Pajleroj kaj stoploj, la skota poeto Vilhelmo Auld inkludigas fragmenton kun la titolo „Intermiskompreno”. En ĝi li rakontas, ke, kiam lia unua fileto naskiĝis, li kaj lia edzino ambaŭ opiniis, ke ĉiu infano devus havi du denaskajn lingvojn. Plie Auld decidis, ke unu el tiuj lingvoj estu Esperanto. Tamen, „kiel novico en tiaj aferoj”, li konfesis, ke li havis dubojn pri la praktika aplikado de tiu ĉi decido. Al la gepatroj la malfacilaĵoj ligitaj kun tiu elekto ŝajnis grandaj. Bonŝance, la paro ricevis bonajn konsilojn deflanke de geamikoj kaj solvis iumaniere la dilemon. Vilhelmo laŭdire parolis esperante kun la infano, dum lia edzino utiligis la anglan, la plej disvastiĝintan lingvon en la regiono, kie ili loĝis.

Bizaraj vestaĵoj

Sed ne ĉiam tia aranĝo facile plenumeblas. Povas aperi nenature – kaj eĉ artefarite – komuniki, kiam unu el la gepatroj komunikas kun infano aŭ infanoj en lingvo kiun li/ŝi ne kutime uzas por babili kun la edzo aŭ edzino. Plie, infanoj kaj junuloj kutime ne ŝatas uzi lingvon ne konatan de la propraj junaj geamikoj. Eble ili sentas sin fremdaj kaj mokataj: ili volas paroli la saman lingvon kiel la samaĝuloj, aŭskulti la saman muzik(aĉ)on, porti la samajn bizarajn vestaĵojn kaj manĝi ekzakte la saman nutraĵon (prefere tiel nomatan „rapidan manĝaĵon”).

Persona sperto

Eble la leganto interesiĝos legi personan sperton de la verkanto. Lia edzino naskiĝis en Britio, kie la majoritata lingvo estas kompreneble la angla; li mem naskiĝis, male, en sud-amerika lando, kie la oficiala lingvo estas la hispana. Tamen, ili ambaŭ estas skotdevenaj, do, kiam ili geedziĝis, ili decidis, ke ilia familia idiomo estu la skotgaela, kaj parolis ekskluzive tiun lingvon kaj inter si kaj kun siaj infanoj, ekde ilia naskiĝo. Dum kelkaj jaroj ili laboris en Argentino kaj la du plej aĝaj filoj vizitadis lernejon, kie la hispana estis la ununura instrua lingvo. Malgraŭ tio, ke en la hejmo ĉiuj konis kaj scipovis utiligi la gaelan, inter si la knaboj ja preferis babili hispanlingve. Kun la patro tamen ili neniam uzis la hispanan kaj, post la reveno de la familio al Eŭropo, okazis la jeno: la du knaboj dum sufiĉe longa tempo paroladis hispane, kiam ili troviĝis solaj, sed laŭgrade ili poste ŝanĝis la sintenon kaj ekuzis la gaelan; hodiaŭ ili parolas la hispanan nur tiam, kiam ili renkontas homojn el hispanlingvaj landoj aŭ troviĝas en Hispanio.

Komuna pensmaniero

Inter angleparolantoj, la familio de la verkanto estis forte kritikata pro la uzado de la gaela, antikva etna lingvo de malgranda malplimulto, anstataŭ la angla. Oni asertis, ke ĉi-lasta estas pli parolata kaj pli utila, kaj esprimis la timon, ke la filoj neniam majstros la anglan, ĉar la gepatroj parolas la gaelan kun ili. (Parenteze, tia pensmaniero estas komuna en anglalingvaj medioj. Laŭ onidiro, la gepatroj de la kimra poeto Dylan Thomas ne konsentis, ke li parolu la kimran, „por ne difekti sian prononcon de la angla”.) Laŭŝajne ĉiuj kritikantoj ne komprenis, ke nuntempe oni apenaŭ povas eviti, ke la junularo lernu la anglan. Kompreneble, la filoj de la verkanto ja lernis kaj ja parolas la anglan sen malfacilo, ĉar ili konstante aŭdis, kaj plu aŭdas, la anglan (plej ofte la uson-anglan) danke al radio, televido, reto, filmoj, populara muziko kaj al la tuta ĉirkaŭaĵo. Male, precize pro la fakto, ke ili unue lernis la lingvon de siaj prapatroj, ili nun estas plurlingvaj, ĝuas aliron al diversaj kulturoj kaj trovas multajn geamikojn el diversaj landoj. Du el la tri filoj de la verkanto parolas ankaŭ Esperanton, sed pri tio oni silentu en nemovada eldonaĵo!

Peza ŝarĝo

En Irlando estas multaj eksterlandaj familioj, kiuj en la hejmo parolas siajn proprajn naciajn lingvojn, kvankam ekstere ili devas uzi la idiomon de siaj enlandaj najbaroj kaj kolegoj. Kompreneble la plimultoj ne deziras, ke la infanoj perdu sian nacian lingvon. En iuj areoj, ekzemple, polaj infanoj estas devigataj vizitadi la lokajn lernejojn, kie ili lernas la anglan kaj la irlandan. En ĉiu semajnfino ili aldone frekventas kursojn, kie ili studas la polan kaj batalas kun ĝia kompleksa gramatiko. Same, infanoj el Rusio devas studi la rusan en sia limigita libertempo. Tio estas peza ŝarĝo por etuloj vivantaj en fremda lando. En alia lando, kie la verkanto pli frue loĝis, vivis nederlanda familio, kiu ŝajne trovis drastan rimedon. La gepatroj decidis paroli nur la anglan lingvon en la domo. Estus demandinde, ĉu tio ne fremdigus la infanojn, kiam ili eble revenos al Nederlando kaj renkontiĝos kun geavoj kaj samlandanoj. Tiu situacio ne ŝajnas akceptebla. Ĉi tia fremdiĝo observeblas en gaellingvaj regionoj de Skotlando kaj Irlando, kie la gaelaj gepatroj parolis nur la anglan kun la infanoj, kiuj tial ne kapablas kompreni la parolojn de siaj geavoj kaj aliaj parencoj, kaj nenion sciis pri sia propra kulturo kaj sia historio.

Insisti (sen skoldi!)

Ŝajnas, ke en dulingvaj familioj la infanoj preferas kaj pli ofte uzas la lingvon de la patrino, kaj en tiu okazo la patro devas insisti (sen skoldi!), por ke ili parolu kun li en lia gepatra lingvo. Unu el la filoj de la artikolanto, kiu loĝas en Skotlando, havas plurlingvan irlandan edzinon, kiu parolas angle kun la infanoj, dum li mem parolas gaele al ili. Antaŭe, la knaboj pli ofte parolis angle, sed, post kiam ili iĝis lernejanoj en gaellingva lernejo, ili flue parolas ambaŭ lingvojn. Alia filo de la skribanto laboras en Germanio kaj havas bavaran edzinon. La familio, kiun ili kreis, havas ĝemelojn: knabon kaj knabinon. Ĉar la gefiloj estas junegaj, ili ankoraŭ (kaj infane) babilas nur la bavaran dialekton de la germana, kvankam la edzo parolas kun siaj gepatroj, kaj kun siaj du fratoj, nur skotgaele. Kiujn lingvojn la infanoj poste parolos, ne eblas scii. Espereble, tamen, nia mondo neniam iĝos unulingva, unukultura, unukolora!

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kotonuo akiras novan vizaĝon

En aprilo 2016 en Benino okazis elektoj. Estis elektita nova prezidanto Patrice Talon [patrís talón]. Li decidis, ke la komerca ĉefurbo de Benino kaj la aliaj urboj de la lando devas aspekti same kiel eŭropaj urboj. For la surtrotuarajn butikojn! Per pezaj konstru- (detru-)maŝinoj laboristoj frakasas ĉiujn terasojn kaj instalaĵojn, kiujn la vendistoj konstruis sur publika grundo. Deko da policistoj staras ĉirkaŭ la maŝino por certigi ordan efektivigon de tiu laboro, kaj homoj el la publiko rigardas – jen scivole, jen konsternite.

Tiu agado okazas laŭ la ĉefaj larĝaj avenuoj de la urbo Kotonuo kaj en aliaj urboj, kaj ĉiuj demandas sin, ĉu ĝi etendiĝos al la senasfaltaj flankaj stratetoj kaj ĝis kie tiu purigado modifos la vizaĝon de la lando. Nuntempe la agado survojas ĉefe en la departemento Littoral (marbordo), kie situas la urbego Kotonuo. La decido estis farita en la konsilio de ministroj, do kun la aprobo de la ŝtatestro Talon. Kaj dumtagaj instalaĵoj, tabloj, seĝoj, kaj betonaj bazoj por terasoj, kaj tegmentoj surbutikaj – ĉio devas malaperi.

Rivaleco

Jure la situacio estas komplika. Kompreneble la trotuaroj estas publika grundo. Tamen de jardekoj terasoj kaj aliaj instalaĵoj staris sur tiu parto senkonteste, kaj la leĝoj antaŭvidas, ke tiaj longdaŭraj situacioj akiras rajton plu ekzisti ankaŭ jure. La problemo estas, ke la urboj enkasigas monon, ian luprezon, ĉe la vendistoj kaj posedantoj de la restoracioj, kiuj uzas la trotuaron. Temas pri sufiĉe granda enspezofonto por la urboj. Nun la ŝtato enmiksiĝas en tiajn aferojn kaj streĉoj aperas. Ĉar la ŝtatestro Talon antaŭ sia elekto publike deklaris, ke li ne volas rekandidatiĝi fine de sia unua mandato, kies daŭro estas kvin jaroj, li tute ne devas zorgi pri kontentigo de sia elektintaro. Li agas libervole kaj propradecide. Oni sentas ian rivalecon inter la registaro kaj la estroj de la teritoriaj instancoj.

Ne ĉiuj aprobas

Kelkaj vendistoj perdas la eblon vivteni sin per surstrata vendado. Por iuj la situacio estas eĉ katastrofa. Aliaj – pli edukitaj – homoj komprenas, ke tia nebula situacio devas finiĝi kaj ke la ŝtatestro prave alportas ordon argumentante, ke la trafiko estos pli sekura, kaj ke oni povos pli facile postkuri ŝteliston laŭ larĝaj stratoj. Laŭ enketoj, 80 % de la publiko aprobas la registaran decidon. Fakto estas, ke la trotuaraj butikoj, kompreneble provizoraj, estis ofte nebelaj ladaj barakoj, sed la abundaj varoj vendotaj metis kolorojn kaj gajigis la aspekton. Nun oni vidas la nudajn fasadojn ne nepre estetikajn kaj cikatrecajn trotuarojn kaj apudstratajn zonojn, kie la prezidanto promesas plantadon de arboj kaj aliajn farojn por beligi la urbon. Ĉiuj estas en atendo. Turistoj, kiuj konis la urbon antaŭe, konstatas la modifon kaj povas opinii, ke la urbo perdas sian afriktipan ĉarmon. Krome, eŭropanoj preferus purajn stratojn kun butikoj surtrotuaraj, do ne nepre samopinias kun la prioritato decidita registarnivele.

Kingslim EDAH/MJ
korespondanto de MONATO en Benino

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kingslim Edah/MJ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kien iru nia mondo?

Ĉi tiun tekston mi finverkis la 8an de majo, la matenon post la elekto de Emmanuel Macron kiel prezidanto de Francio.

Antaŭ preskaŭ du monatoj okazis parlamentaj elektoj en Nederlando. La ĉefaj kandidatoj, proksimume egale fortaj laŭ la prognozoj, estis la ĉefministro Mark Rutte (VVD), tradicia liberalulo, kaj Geert Wilders (PVV), populara pro siaj ekstremaj, foje Trump-similaj ideoj. La rezulto povis esti tre grava por la estonteco de Nederlando, sed la intereso estis malgranda. Rutte perdis ok parlamentanojn, malpli ol li timis; Wilders gajnis kvin, malpli ol li esperis. Ĉar neniu partio volas esti en registaro kun Wilders, antaŭvideblas ke la partio de Rutte povos daŭrigi la nunan politikon, kiu ne trovis solvon por la malkontento de multaj nederlandanoj. La formado de la registaro ne progresas, oficiale ĉar verdula kuntraktanto pro familiaj kialoj ne povas partopreni, sed verŝajne ankaŭ ĉar oni atendis la rezulton de la francaj elektoj.

La francoj elektis novan prezidanton en du sesioj, la 23an de aprilo kaj la 7an de majo. En la unua sesio plej bonan rezulton akiris la sendependa kandidato Emmanuel Macron (24,01 %) kaj la ekstremdekstra Marine Le Pen (21,30 %) (Front National). Kun malgranda diferenco sekvis la dekstra kandidato François Fillon, kiu perdis la subtenon de parto de sia partio pro akuzoj pri koruptado, sed tamen atingis 20,01 %, kaj la ekstremmaldekstrulo Jean-Luc Mélanchon (19,58 %). En la dua sesio venkis Macron kun du triona plimulto (sed laŭ ankoraŭ neoficialaj ciferoj kvarono de la rajtigitaj francoj ne voĉdonis kaj dekono de la voĉdoniloj estis nevalidaj). Macron estas juna, eŭropema kaj sukcesas entuziasmigi. Aliflanke, lia ekonomia programo, kvankam bone ellaborita, estas novliberala tipo, kiu ne sukcesis solvi la nunajn problemojn.

Ankoraŭ venos la plifruigitaj elektoj en Britio je la 8a de junio, la elekto de nova kanceliero en Germanio en septembro, kaj aliaj. Intertempe la diversaj krizoj je ĉiuj flankoj de Mediteraneo ...

Pasintjare el demokrataj elektoj rezultis kelkaj neatenditaj decidoj: Donald Trump iĝis prezidanto de Usono kaj Britio forlasos Eŭropan Union. Ankaŭ dum la jaro 2017 en Eŭropo okazos elektoj, kies rezultoj ne estas prognozeblaj. La promesoj de la kandidatoj apenaŭ konsideras la realajn problemojn nunajn. Tamen daŭre aperas libroj, kiuj klopodas montri la sekvotan vojon.

2016: jaro de surprizoj

La rilatoj inter Britio kaj EU neniam estis bonegaj, sed apenaŭ iu antaŭvidis, ke tiom da britoj estas tiom malkontentaj, ke ili decidos forlasi ĝin. La poruloj de la briteliro tute ne preparis planojn por la eliro kaj la elektantoj ankaŭ ne rimarkis, ke tiaj planoj mankas. Nun la registaro devas plenumi la formalaĵojn por la eliro, sed neniu scias kiel tio okazu. En la lando, sed ankaŭ en EU-landoj kun multaj rilatoj kun Britio, regas malcerteco.

En Usono el la malfido je la kandidatino Clinton rezultis la elekto de Trump, pri kies kvalitoj kiel prezidanto ankaŭ en la propra partio estis multe da duboj. Ĉu Trump sukcesos efektivigi siajn planojn aŭ ĉu li iom post iom iĝos pli modera? La planojn pri pli libera komerco (TTIP), kontraŭ kiuj maldekstruloj (ĉefe en Eŭropo) dum jaroj vane protestis, Trump ĵetis en rubujon, ĉar por li pli gravas la bonfarto de la enlanda ekonomio. Ĉu nun ekos renverso de la principoj de internacia komerco, aŭ ĉu finfine nur restos anekdoto en mallonga kariero de prezidanto?

Al tiuj du ekzemploj aldoneblas aliaj: la elekto de nova kanceliero en Germanio, la diversaj krizoj ĉe ĉiuj flankoj de Mediteraneo ...

Realismaj ideoj

La programoj de la kandidatoj ofte estas ripeto de la antaŭaj programoj sensukcesaj: pli da ekonomia kresko havigos pli da laborlokoj kaj do pli da bonfarto. Kelkaj simple neas, ke estas iuj ekologiaj problemoj; plejparto asertas atenti pri la medio, sed ne klarigas kiel kombineblas la postuloj de kreskanta ekonomio kun tiuj de la endanĝerigita naturo. La sciencistoj, kiuj laŭdire (preskaŭ) ĉiuj estas konvinkitaj ke sen drastaj ŝanĝoj klimata katastrofo baldaŭas, silentas, kvankam ili devus ĉiamaniere interveni en la diskutoj. La studlaboro kaj multaj libroj pri tiuj temoj dronas en la amaso da novaĵoj kaj apenaŭ atingas interesatojn. El tiu amaso atingis nin tri pasintjare eldonitaj libroj, diversoriginaj kaj kun malsama celpubliko.

Klubo de Romo

La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas organizaĵo kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj ĝeneralaj internaciaj aferoj. En 1972 ĝi eldonis sian raporton La limoj de kreskado pri la limigitaj stokoj de resursoj. La raporto estis rapide tradukita en multajn lingvojn kaj kaŭzis grandan diskuton pri nia estonteco. La problemoj skizitaj en 1972 nun grandparte estas konsiderataj kiel realaj, sed mankas interkonsento pri la urĝeco de ilia solvo. La Klubo de tempo al tempo eldonas plian raporton, sed ĝi ne plu sukcesas atingi grandan publikon.

En septembro 2016 aperis nova raporto, samtempe en du lingvoj, sed kun sufiĉe malsimila titolo. En la angla lingvo ĝi nomiĝas: Reinventing Prosperity. Managing Economic Growth to Reduce Unemployment, Inequality, and Climate Change (Reinventi prosperon. Mastrumi ekonomian kreskon por redukti senlaborecon, malegalecon kaj klimatŝanĝon) (ISBN 978-1771642514). En la germana ĝi iĝis: Ein Prozent ist genug - Mit wenig Wachstum soziale Ungleichheit, Arbeitslosigkeit und Klimawandel bekämpfen (Unu procento sufiĉas. Per malgranda kresko kontraŭbatali socian malegalecon, senlaborecon kaj klimatŝanĝon) (ISBN 978-3-86581-810-2).

La aŭtoroj estas la skotdevena Graeme Maxton, ĝenerala sekretario de la Klubo, kaj la norvego Jørgen Randers (1945), jam kunaŭtoro de la raporto de 1972. La prezento de la libro estis malmulte atentata de la gazetaro (samtempis elektokampanjo en Usono) kaj almenaŭ kelkaj ĵurnalistoj grandtitole menciis nur unu (ja provokan) eron el la antaŭlasta de la dek tri proponoj lanĉitaj en la libro: favori malpli grandajn familiojn. La aŭtoroj sugestas doni „premion” de 80 000 usonaj dolaroj al virino, kiu havas malpli ol du infanojn ĉe sia 50-jariĝo; laŭ ili tiu sumo (proksimume dujara salajro en riĉaj landoj) respondas al la ŝparo pro malpli da lernejoj kaj sanservoj por infanoj.

Ĉu oni konas la realan mondon?

La ideo pri tia premio estas stranga. En la landoj, kiuj kapablas pagi ĝin, ĝenerale jam estas malpli ol du infanoj kaj financa stimulo ne estas bezonata. Krome estas konate, ke tutmonde familioj iĝas malpli grandaj se estas bonfarto kaj stabileco en la lando; la mono do pli efike uzeblas alimaniere.

Ankaŭ aliloke en la libro la leganto miras. Laŭ la aŭtoroj la ekonomia kresko de la pasintaj jardekoj ne sukcesis forigi senlaborecon kaj liberalismo konsiderinde pligrandigis la malegalecon. Aŭtomatigo kaj robotoj ankoraŭ pligrandigos la problemojn. Ili citas el eseo (el 1930) de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes (1883-1946), kiu prognozis, ke liaj nepoj bezonos labori nur dek kvin horojn semajne por havi decan enspezon. Lia revo ne realiĝis; ankaŭ en riĉaj landoj multaj homoj laboras pli ol 40 horojn semajne kaj apenaŭ povas vivteni sin. Ĝi realigeblus, se la salajroj same rapide kreskus kiel la malneta enlanda produkto, sed ne estas tiel: salajroj emas malkreski kaj eĉ en la riĉa Germanio la minimuma hora salajro (varias, nun ĉirkaŭ 8,50 eŭroj) antaŭ kelkaj jaroj nur pene estis akceptita.

La unua el la dek tri proponoj estas redukto de la labordaŭro. La kalkuloj estas bazitaj sur la usona labormerkato kaj el ili rezultas teoria redukto de 40 al 34 horoj semajne, en realo tamen per plialtigo de la jara nombro de feriotagoj. Tio devus krei laborlokojn por la nunaj senlaboruloj. Eŭropanoj certe ne komprenos: en Francio (kaj aliaj landoj) jam delonge ekzistas la 35-hora laborsemajno kaj granda senlaboreco restas.

La dua propono estas la altigo de la pensio-aĝo de 65 al 70 jaroj. Se konsideri la pli longan vivdaŭron, la ideo estas subteninda, sed tio nuligas la efikon de la redukto de la semajna labordaŭro. Krome, la aŭtoroj supozas, ke ĉiuj havas longdaŭran, plentempan laborkontrakton, sed tiaj kontraktoj ofte anstataŭiĝas per mallongdaŭraj, nesekuraj kontraktoj, fojfoje eĉ nul-horaj (kio signifas, ke dungito ĉiam estu preta por eklabori, sed neniam scias kiam kaj kiom longe). Tio estas nur kelkaj ekzemploj de simpligitaj kaj nekoheraj rezonadoj, kiuj malfaciligas la komprenon kaj instigas al flankenmeto de principe valora libro.

Inter la ceteraj proponoj estas altaj impostoj je heredaĵoj, stimulo de aliĝo al laborista sindikato, pli alta pago al senlaboruloj, kaj senkondiĉa baza enspezo (ne por ĉiuj kiel en iuj aliaj proponoj, sed nur por tiuj, kiuj bezonas).

La samaj ideoj

Norbert Nicoll (1981, el Eupen en la germanlingva parto de Belgio) aperigis samteman, sed pli facile legeblan libron Adieu Wachstum – Das Ende einer Erfolgsgeschichte (Adiaŭo al ekonomia kresko – Fino de sukceshistorio) (ISBN 978-3-8288-3736-2). Li instruas daŭripovan disvolviĝon en la germana universitato Duisburg-Essen kaj estas membro de la (origine franca) asocio Attac, kiu kritikas la fiaĵojn de la financa mondo.

Ĉi tiu libro estas reverko kaj daŭrigo de Hat die Zukunft eine Wirtschaft? (Ĉu la estonteco havas ekonomion?) (ISBN 978-3-8977-1512-7) el 2011. Nicoll verkas precipe kiel homo persone trafita de la monda problemaro, malpli kiel sciencisto. Li klopodas trovi rilatojn inter la okazaĵoj kaj ekzemple demandas sin, ĉu la interna milito en Sirio estas iel ligita al la malsukcesinta rikolto kaj la altaj nutraĵprezoj en 2011.

Detale ellaborita agadplano ne estas en la libro, sed ja estas ripetitaj la delonge konataj postuloj: reguligo de la financaj merkatoj, impostado de la internaciaj entreprenoj kiuj nun apenaŭ ion pagas, redivido de laboro kaj enspezoj, ŝparema uzo de resursoj ... La fina celo estu bona vivo anstataŭ senfina ekonomia kresko.

Libro pri akvo

La 103a Japana Esperanto-Kongreso okazis en oktobro 2016 en la urbo Oumihaĉiman, gubernio Ŝiga, apud la Lago Biŭa, la plej granda lago de Japanio. Tiu lago provizas per akvo la urbegojn Kioto kaj Osako kaj ĝi estis unu el la temoj de la kongreso. Kiel memorlibro de la kongreso estis tradukita esperanten libro de Takao Yamaguchi kun la titolo De Dinamika Lago Biŭa al la Mondo (ISBN: 978-4-88887-095-5).

Komence de la libro estas skizo de la geologia evoluo de la lago dum la pasintaj kvar milionoj da jaroj, ĝis ĝi atingis sian nunan formon. Sekvas priskribo de la laboroj, kiuj okazis dum la lastaj jardekoj por forigi la poluon, rekrei la naturan medion ĉirkaŭ la lago kaj igi la akvon de la lago denove kaj longdaŭre uzebla por homa konsumo. Poste la aŭtoro priskribas la problemon de la limigitaj akvoresursoj en la mondo kaj sugestas kiel la japanaj sperto kaj teknologio povas helpi. Kiel ilustraĵo estas priskribitaj kelkaj projektoj en Ĉinio.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni havu aliajn prioritatojn

Estus bone, se ĉiu homo estus libera porti ĉapojn, beretojn, kaskedojn, vualojn, kaptukojn, akvokuvetojn (kio ja plu okazas en la sud-itala vilaĝo, kie mi naskiĝis) kaj ion ajn alian sur la propra kapo, se tio ne estigus klaran provokon aŭ gravan insulton al malsamopiniaj (kaj fojfoje rasismaj, malantaŭ la oficialaj deklaroj) personoj.

Tre ofte en Eŭropo mi renkontas survoje aŭ eĉ en publikaj lokoj katolikajn aŭ ortodoksajn monaĥinojn, kiuj pro personaj kialoj, por plenumi „mision” kaj fari la volon de la Dio, je kiu ili kredas, decidas surhavi vintre kaj somere grizan, blankan aŭ nigran vualon sur la kapo. Mi treege respektas kaj admiras ilin kaj neniam akceptus, se oni devigus ilin depreni ĝin ene de publikaj lokoj aŭ se ili vojaĝus al alia lando kun ĉefa religio malsama ol tiu kristana.

Pasintsemajne mi iris al preĝejo okaze de Cindromerkredo (fasta tago, kiu estigas por katolikoj la komencon de la karesmo; por ortodoksuloj tio okazas la antaŭan „puran/verdan lundon”): senhonte mi poste eliris el la preĝejo, promenis sur vojo, eniris bakejon kun evidenta, granda cindra kruco sur mia senhara kapo. Se oni dirus al mi forĵeti la cindron antaŭ ol eniri en la vendejon, tio ja ofendus min kaj mian liberon. Kian malbonon mi estis faranta al aliaj homoj? Eble mi ŝajnis ridinda al iuj personoj, sed tio estas mia problemo, ne ilia.

Cindro aŭ ajnspeca ĉapo sur la kapo de pacemaj uloj (oni pensu ankaŭ pri la hebrea vertoĉapo) ofendas neniun. Malsama estas la afero, se la ĉapportanta persono estas malpacema persono, volas kaŝi sian propran identecon aŭ intencas fari prozelitismon. Sed tio ne ofte okazas: plej ofte islama virino kun vualo/kaptuko volas nur aĉeti ion en superbazaro aŭ ĉeesti universitatan lecionon.

Laŭ mia sperto, multaj islamaj virinoj eĉ kulon ne tuŝus aŭ mortigus: temas pri simpla vesta tradicio el iliaj landoj. Pri kio ni do estas parolantaj?

Evidentas, ke la „libereca” Eŭropo perdas (multan) tempon diskutante pri vestar-detaloj de liberaj homoj, kiuj vivas en ĝi. Oni vidas ĉiuloke neekzistantajn provokojn (mi havis en la lastaj jaroj lernantinojn kun vualo kaj kaptuko, kaj ili estis tre mildaj kaj afablaj personoj) kaj plurmaniere provas trudi sian laikan kaj kelkfoje ateisman pensmanieron, kadre de kiu ne-kaŝata aparteno al iu religio estas mezepoka aŭ pasinteca aŭ ĝena/evitenda afero.

Tute aliaj estas la prioritatoj kaj la defioj, kiujn ni – homoj de la tria jarmilo – estas vokataj alfronti. Min persone nervozigas ege pli la individuoj, kiuj en publikaj lokoj daŭre uzas sian poŝtelefonon aŭ montras siajn pli kaj pli grandajn kaj kiĉajn tatuojn. Esence, kiel detaloj/akcesoraĵoj de onia ekstera apero, temas objektive pri la sama afero.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aborigena heredaĵo en la hispana lingvo de Kubo

Kiel eble sciate, la hispanoj pasintece enkondukis la propran lingvon en la plejparton de la amerika kontinento. Iom post iom naskiĝis la tiel nomata amerika vario de la hispana lingvo, diferenca de la lingvo normale uzata en Hispanio. En Kubo loka vario de la hispana lingvo ja estas atestita; tamen ĉi tio ne implicas, ke inter la hispana lingvo parolata en Kubo kaj tiu rekomendata de la Akademio ekzistas pli granda malsamo ol tiu, kiu povas ekzisti inter ĉi-lasta kaj la primaraj dialektoj de Hispanio.

Koloniistoj

La etna asimilado trudita de la koloniistoj al la aborigena loĝantaro efike realiĝis, sed la antikva kultura heredaĵo de la lokuloj travivas en pluraj aspektoj de la ordinara vivo de homoj en Kubo: oni pensu pri loĝejoj, kutimoj, plej diversaj iloj uzataj en la domoj, sen forgesi nutradon, fiŝkaptadon, paroladon kaj aliajn aspektojn, kiuj iĝis parto de la kuba identeca sento (ne nur en la urboj, sed ankaŭ en la kamparo). Dum la tempo pasas, pli kaj pli firmiĝas la konscio, ke en la hispana lingvo de Kubo ekzistas notindaj influoj fare de la antaŭaj aborigenaj lingvoj kaj de pluraj afrikaj lingvoj iam parolataj de kelkaj etnaj grupoj (temis, ekzemple, pri sklavoj venigitaj de Afriko al Kubo dum la hispana koloniado).

Loknomoj

Elementoj, kiuj montras la aborigenan substraton, evidentas en la lingvo nuntempe parolata en Kubo, precipe en la formo de vortoj/esprimoj siatempe utiligitaj de tiuj indiĝenaj grupoj, inter kiuj regis la tiel nomata aruaka lingvo (idiomo iam disvastiĝinta inter la aborigenaj praloĝantoj). En kelkaj lokoj de la insulo tiu influo sufiĉe klare percepteblas, dum en aliaj regionoj eblas konstati ĝin nur en la oficialaj nomoj de urboj, vilaĝoj aŭ aliaj ejoj. Ekzemple, analizante la nomon mem de la mez-amerika insularo (hispane: Cuba), kelkaj aŭtoroj substrekas, ke ĝi devenas ĝuste de tiu antikva fonto, kaj pli precize de iu vorto, kies signifo estis „verda, fekunda, fruktodona loko”, plej verŝajne pro la naturaj karakterizoj de la koncerna loko.

Streketo

Signifa klarigo estis havigita de la kubano Juan José Arrom, laŭ kiu la aŭtoro de The Arawack language of Guiana (Amsterdamo, 1928) C. H. de Goeje [ĥuje] registris en Surinamo la terminon „dakuba” („mia kampo”, „mia tereno”); kaj, el antaŭaj esploroj, li asertas, ke la grafioj „a-kuba”, „akúba” kaj „u-kuba” enhavas la nuancon de „grundo, kampo, tereno”. Pri tiuj ĉi transskriboj la verkisto Goeje klarigas, ke la komenca vokalo „a-/u-” ne apartenas al la radiko, sed estas sendependa prefikso, kiu anoncas la ĝeneralan karakteron de la vorto (pro tio li disigas per streketo la prefikson kaj la radikon).

Kanuo

Elstaras diversaj vortoj montrantaj la aborigenan influon: inter ili, ekzemple, estu menciitaj la tre uzataj „ceiba” (kapok-arbo; nomo de tropika arbo komuna en Kubo), „tabaco” (tabako), „canoa” (kanuo), „huracán” (uragano), „bohio” (speco de kabano), „Baracoa” (nomo de komunumo/urbo en Kubo) kaj multaj aliaj. Verko de la kuba sciencisto kaj filologo Sergio Valdés Bernal priskribas 180 aruakismojn rilatajn al la flaŭro, 103 al la faŭno, 46 al la materia kulturo, 3 pri la spirita kulturo, 19 pri la medio, 4 pri la socio kaj kromajn 20, kiujn li taksas „ceteraĵoj”. Entute jen 371 vortoj, kiuj rilatigeblas al la indiĝena substrato.

Afriko

Alia ne neglektinda influo sur la kuba idiomo estas tiu fare de afrikaj lingvoj: ĝi dependas precipe de la alveno de homoj, kiuj elmigris el arabparolantaj landoj por atingi Kubon. Pli ol 4000 terminoj el la araba lingvo ĉeestas en la leksiko de la loka hispana vario: inter ili nombreblas la vortoj „aldea” (vilaĝo), „alcaldía” (urbestraro), „arrabal” (kamparo), alcohol (alkoholo), almohada (kapkuseno) ktp. Ankaŭ el la sub-saharaj lingvoj, kvankam malpli ofte, evidentiĝas iuj lingvaj influoj, kiuj estis kaŭzitaj de la biologia kaj kultura miksiĝo en la insulo. La sklavoj venigitaj de la koloniistoj al Kubo apartenis al diversaj etnoj, kutime el la okcidenta parto de la afrika kontinento, ekzemple el Niĝerio. Inter la plej gravaj etnoj, kiuj kunfluis en la kuban kulturon, estas la grupoj kvaa kaj joruba. Rolis ankaŭ la religio lukumio.

Intelektulo

Eminenta intelektulo, kiu okupis sin pri tiuspecaj studoj en Kubo, estas Miguel Barnet, kiu deklaris, ke la joruba kulturo estis tre grava por la naskiĝo de „transkulturaj” esprimoj, laŭ termino kreita de la elstara etnologo, lingvisto, sociologo, juristo kaj antropologo Fernando Ortiz. Barnet, disĉiplo de ĉi-lasta, skribis, ke la joruba mitologio, komparebla kun la greka pro siaj filozofia riĉeco kaj poezia valoro, estas la sola solida korpuso de ideoj pri la kreado de la mondo, kiun Kubo povas proponi kiel trezoron de la tradicia popola kulturo.

Duondio

En la neformalan lingvon, aŭ en la hispanan lingvon ĝenerale, transiris kelkaj vortoj el la joruba kulturo, kiel, ekzemple, orisha (oriŝo; nomo de duondio) kaj aliaj uzataj por nomi la diojn de ilia religia panteono. Ankaŭ aliaj grupoj influis la hispanan lingvon: menciendas la efikoj, kies lingvo estas ligita kun la funkciado, en Kubo, de iuspeca sekreta societo konata kiel Abacuá/Abakuá. Ankaŭ la kontribuo de la bantua grupo estas konsiderata en la kariba regiono kiel tre grava afrika heredaĵo.

Nacieco

Laŭ opinio de diversaj esploristoj, neniu el tiuj liturgiaj afrikaj lingvoj posedis la koherecon kaj la forton por kontraŭstari en la pasinteco la povon de la hispana (aŭ kastilia), iama oficiala lingvo de la regantaj klasoj. En la semantika kampo la pruntado el la afrikaj lingvoj evidentiĝas en la riĉeco rilate la signifon de kelkaj vortoj kaj esprimoj, sed multe pli videblas la spuroj de la sud-saharaj pruntedonoj en la leksika kampo (kaj en la kulta/formala lingvo, kaj en la popola). Fakte ĝuste en la leksika kampo kuŝas la ĉefa heredaĵo el la afrikaj lingvoj: la neblankuloj portitaj al la insulo estis „transkulturigitaj” (alklimatigitaj, asimilitaj), kaj pro tio ili iĝis nedisigebla parto de la kuba nacieco, anstataŭ iu etno-kultura minoritato. Tio ĉi signifas, ke ili partoprenis la formadon de iu nova identeco (la kuba identeco) kaj tiumaniere ili, samkiel la devenintoj de aliaj kulturoj, naskiĝinte en la insulo, neniam eksentis sin parto de disaj etnoj, sed anoj de nova nacio, kiu ekaperis meze de la 18a jarcento: tio ĉi estas la kuba nacieco.

Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Sekve al tiu ĉi artikolo estis publikigitaj du legantoleteroj en posta numero de MONATO: Stranga aserto kaj Stranga aserto (2).


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maritza Gutiérrez González el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-29

Surda orelo al la minacoj de Eŭropa Unio

Sekve de sia kunveno de la 6a de marto, la ministroj pri eksteraj rilatoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) postulas aplikon de la interkonsento atingita la 31an de decembro 2016.

En Kinŝaso tiu ultimato trovas nenian eĥon. La interkonsento ankoraŭ ne estas aplikata. Demokratia Respubliko Kongo (DRK) ne plu timas la minacojn kaj sankciojn kontraŭ ĝi flanke de la internacia komunumo. Kinŝaso jam kutimiĝis al ili kaj trovas ilin nun amuzaj. Josef Kabila preferas konservi sian konduton de malbona studento kaj ne hontas pri siaj malbonaj kvalifikoj pri demokratio kaj homaj rajtoj.

EU maltrankvilas

La ministroj pri eksteraj rilatoj de Eŭropa Unio volas gvidi la kongan registaron el la ĥaosa situacio, en kiun la lando profundiĝis la lastajn monatojn. Tio postulas rapidan efektivigon de la interkonsento de la 31a de decembro 2016, kies fokuso estas la respekto al la respublika konstitucio.

Eŭropa Unio malakceptas iujn ajn falsajn pretekstojn por bloki la interkonsenton. Laŭ EU la morto de Étienne Tshisekedi, la mortinta kontraŭulo de la nuna konga prezidanto Kabila, kaj la sekureca situacio ne povas pravigi prokraston aŭ bremsadon de la procezo celanta konduki al la demokratiigo en la ŝtata pinto.

La agoj de la kongaj aŭtoritatoj estas pridemandataj ne nur en politiko. La lando havas tre malbonan reputacion rilate respekton de homaj rajtoj. Necesas memorigi ankaŭ, ke la lastan decembron, Eŭropa Unio jam ekagis kontraŭ sep altrangaj kongaj oficiroj pro ilia implikiĝo en la protestoj de la 19a kaj 20a de septembro 2016 en Kinŝaso. Se la politika blokiĝo kaj perfortoj persistos, novaj sankcioj povos esti aplikitaj kontraŭ la kongaj aŭtoritatoj.

Kinŝaso fermas orelojn

Malgraŭ la minacoj kaj internaciaj sankcioj DRK daŭre kondutas same. Kongo malakceptas kaj ignoras minacojn kaj sankciojn kvazaŭ anaso forskuanta akvon de siaj plumoj.

Supozeble la internacia komunumo devas ŝanĝi sian strategion kaj trovi ion alian ol minacoj kaj sankcioj, kiuj havas nenian efikon sur la reĝimon en Kinŝaso.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial Le Pen povas venki? (2)

En antaŭaj artikoloj (MONATO 2017/01, p. 8 kaj 2017/04, p. 5) mi proponis hipotezon por klarigi freŝajn neatenditajn politikajn fenomenojn: la sukceson de Trump kaj la eblan venkon de Le Pen en venonta balotado. En la franca okazo, temas pri kunteksto dominata de tradiciaj konservemaj partioj, kie la ne-ekzisto de progresema kaj transforma kandidato lasas al la voĉdonantoj nur unu manieron por (teorie) atingi signifan socian ŝanĝon, nome elekti la ĉiam pli zorgigan Le Pen.

Malunueco maldekstre

Nun mi celas substreki kialon por tiu ne-ekzisto: la (eternaj) malfacilaĵoj ene de la maldekstro por konstrui unuigitan politikan kandidat-liston. Fakte, laŭ multaj enketoj, la sumo de la procento atingota de Hamon (12-14 %) kaj tiu de Mélenchon (12-14 %) – t.e. la kandidatoj de la du plej gravaj maldekstremaj partioj – povas konkuri kaj kun la procento atingota de la konservemulo Fillon (19-21 %), kaj tiu de la ion-novan-ŝajniganta Macron (24-25 %), kaj kun tiu de la ekstremdekstruloj (25-27 %). Tamen, estas tiuj lastaj tri, kiuj havos la ŝancon elektiĝi kiel la nova prezidanto de Francio.

La maldekstrularo ne havos taŭgan elekton

Tiuj ĉi informoj ne estas sekretaj; ĉiuj konscias pri la afero. Spite al tio, Hamon kaj Mélenchon opinias, ke iliaj malsimilaĵoj pli gravas ol iliaj similaĵoj. Ĉu pro personaj kialoj? Ĉu pro politikaj malkonsentoj? Ŝajnas, ke la politika partio de la unua, ŝarĝita eble de tro da historio, neniam akceptus ne gvidi kandidat-liston. Pri la dua, Mélenchon asertas (prave), ke li estas la sola kies radikala diskurso sukcese kapablas malmunti la popol-flatadajn kaj rasismajn mesaĝojn de Le Pen. Iel ajn, en politika sistemo kiel tiu de Francio (nomata dufaza lista majoritata balotsistemo), kiu favoras la du plej grandajn partiojn, tio signifas, ke la maldekstrularo ne havos signifan politikan liston por kiu voĉdoni.

Provo unuiĝi

Tiun punkton elstarigis je la fino de februaro tri amaskomunikiloj: la ĵurnalo Libération, la cifereca Mediapart kaj la trimonata revuo Regard. Ili ĉiuj petis la du politikistojn kun transforma diskurso partopreni en publika debato por klarigi ĝuste tion: kial iliaj legantoj ne havos realan elekton en la venonta voĉdonado. Laŭ mia scio, neniu el la du kandidatoj akceptis la proponon pridiskuti publike tiun aferon.

Kiel eviti internajn kverelojn

Al ekstera observanto (mi estas nek franco, nek loĝanta en Francio), tio memorigas aliajn similajn situaciojn. Fakte, tro ofte la maldekstruloj pli kverelas inter si ol kun la partioj, kiuj reprezentas la potenculojn. Por komprenigi tiun ideon, jen vera anekdoto okazinta en pasinta SAT-kongreso en 2014, en Madrido. Parolante pri la ĉeesto de malsamaj politikaj tendencoj en la SAT-asembleo, hispana SAT-ano diris al mi: „Tion mi aparte ŝatas en SAT. Ĝi estas la sola medio, kie mi vidis komunistojn kaj anarkiistojn interparoli sen esti agresemaj unu al la alia”. Ĉu tio ŝuldiĝas al la sennacieca karaktero de tiu asocio? Ĉu al (la interna ideo de) la lingvo uzata dum la interparolado? Mi verdire ne scias, sed se la francaj progresemuloj ne lernos kiel kunlabori inter si, ni povas certi pri ilia neevitebla fiasko.

Javier ALCALDE
Barcelono/Florenco

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Atento al la senhelpa grandaĝulo

La kutima sceno en hospitalo povas esti la jena: maljunulo kuŝas en lito, malvigla, malparolema, indiferenta. En angulo de la ĉambro la taskito lin prizorgi – ofte dungito – restas same malparolema kun libro en la mano.

Kuracistino laborinta en tiaj hospitaloj bone konas la etoson kaj estante unu el tiuj mi volas rakonti mian sperton.

La situacio

Ne longe post kiam mi komencis labori en tiu fako, flegistino sciigis min pri maljuna paciento delonge loĝanta tie kaj ŝi petis min viziti lin. Ne gravan malsanon li havis kaj tute ne bezonis loĝi tie. Tamen liaj gefiloj ne volis prizorgi lin en sia hejmo kaj sendis lin al la hospitalo por zorgado fare de dungito.

En la lastaj jaroj li de tempo al tempo havis ventrodoloron, sed la kuracisto ne trovis la kialon. Ĉiam post injekto de medikamento la doloro simple malaperis kaj kelkajn tagojn poste reaperis.

Atento al la psiko, doloro for!

Post detala ekzameno, mi diris al la malsanulo: „Sinjoro, medikamenton ni ne prenu nun. Ni iom observu, ĉu bone?” Kiam mi revizitis lin la ventro jam ne doloris.

Okaze de reapero de la doloro flegistino tuj venigis min al la ĉambro kaj ŝerce diris: „Babilu kun li kaj la doloro tuj malaperos. Brava vi estas! Per babilado vi ĉiam forigas la doloron!”

Tiam mi studis la aferon kaj trovis, ke liaj gefiloj preskaŭ ne vizitis lin. Neniam liaj aliaj parencoj venis. La dungito tre malofte parolis kun li. Eĉ ĉe la manĝotablo ili ne babilis. La zorganto ĉiam legis romanon, gazeton aŭ alian libron kaj la maljunulo ĉiam kuŝis sur la lito. Kvankam li bone posedis la kapablon piediri neniu instigis aŭ akompanis lin iom promeni. Nur tiam, kiam li iris al necesejo, oni povis konstati, ke li ja kapablas paŝi.

Freŝa propra sperto

Pro enhospitaligo de mia patro mi tuj veturis al mia naskiĝurbo kaj dum la flegado en la hospitalo mi renkontis du konatojn, kies parencoj de kelkaj jaroj jam estis tie: unu estis pli ol 80-jara kaj la alia aĝis ĉirkaŭ 70 jarojn. La du konatoj rakontis al mi similajn aferojn: post kelkaj jaroj loĝantaj tie, la malsanuloj fariĝis pli kaj pli malparolemaj kaj poste eĉ ne volis malfermi la okulojn.

Mi trovis, ke al la du malsanuloj same mankis la necesa kontaktado kun la ekstera mondo. Mi trovis ankaŭ, ke ofte tiujn maljunulojn, kiuj longatempe loĝas en hospitalo, komence oni kuraĝigas kaj konsolas, sed iom post iom oni zorgas ĉefe nur pri la manĝaĵo. La akompanantoj malofte parolas kun la malsana parenco. Iuj eĉ monate ne vizitas la malsanulon – eĉ se tiu estas unu el la gepatroj – kaj lasas la zorgadon al dungito.

La problemo

La vivkvalito de la tri supre menciitaj maljunaj pacientoj estas tre malalta. Ili vivas ŝajne nur en sia mondo, katenitaj en ĉambro, sur lito. En malgrandaj hospitaloj tiaj aferoj estas ne tre malmultaj, ankaŭ por maljunulo loĝanta en sia hejmo, kiu perdis la edzon aŭ edzinon kaj ne vivas kun siaj parencoj. Se la maljunulo estas malsociema kaj mankas hobio, li aŭ ŝi vivas en soleco kaj la psiko facile malsaniĝas.

Kiel solvi la problemon? Hospitalo nun ne zorgas pri tio. La parencoj plejparte ne povas aŭ ne volas agi. Je la dungitaj homoj ni nuntempe ankaŭ ne kalkulas. En Ĉinio la ordinaraj dungitaj flegistoj ne bone faras la taskon.

Eble la plej urĝa afero estas, ke ĉiuj, inkluzive la socion kaj la registaron, unuavice donu sufiĉe grandan atenton al la afero.

Meng YULI
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Meng Yuli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Panjo, mi estas feliĉa

La artikolo Mokema fonmuziko de Roberto Pigro (MONATO 2017/01, p. 13) temas precipe pri tiuj junaj viroj, kiuj preferas vivi ĝis pli ol 30-jara aĝo ĉe sia patrino. Mi decidis legigi la artikolon dum kunsido de la klubo, ĉar ĝi estas aktuala temo. Ĉe la aludo al la malnova itala kanzono „Panjo, mi estas feliĉa ...” tuj reagis du maljunaj koleginoj kaj ili ekkantis la unuajn frazojn de tiu kanzono ... en la itala: Mamma, son tanto felice perché ritorno da te! Mirinda neatendita okazo, kiam generacioj sin renkontas tra la tempo!

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Doloriga vero en rivero

La 16an de marto Lorenzo Vendruscolo [lorenco vendrúskolo], juna studento ĉe la universitato de Padovo, estis trovita senviva en kurbiĝo de la rivero Adda.

Lia foto kaj precipe liaj mallongaj buklegaj haroj estis fariĝintaj popularaj en Italio, kie oni serĉis lin ĉiuloke dum pli ol monato post gazetaraj kaj televidaj alvokoj fare de liaj afliktitaj familianoj.

La malaperon de la 24-jarulo, kiu kreskis en la nord-orienta regiono Friulo, sciigis la familio de Lorenzo unu monaton antaŭe, post la konstato de kelktaga, nekutima kaj nepravigebla silento lia.

Retrovo kaj identigo de la korpo

La familianoj ne perdis sian esperon ĝis atingis ilin la novaĵo pri la makabra malkovro. Loka fiŝkaptisto kaj aliaj du personoj preskaŭ samtempe rimarkis kadavron flosantan kaj tuj interligis tiun fakton kun la malapero de juna viro en la areo, al kio la ĵurnaloj donis multe da spaco en la lastaj semajnoj.

La oficiala identigo, ne facila pro la jam progresinta putrado, eblis pro personaj dokumentoj trovitaj en liaj poŝoj.

La familio

Lia patro, la 55-jara Fabio Vendruscolo, estas tre konata kaj ŝatata fakulo pri klasika filologio kaj pragreka paleografio, kaj vicrektoro de la universitato de Udine. La patrino Annarosa estas radiologo.

Lorenzo, kiu jam de jarkvino studis kaj tre baldaŭ magistriĝus pri tiel nomataj sciencoj de la materio en Padovo, kie li vivis sola, postlasas du pli junajn gefratojn (Sebastiano kaj Margherita), samkiel multe da parencoj kaj amikoj. Al ili oni devos nun, surbaze de zorgaj ekzamenoj kaj analizoj, provi doni kredindan klarigon, ĉu temis pri perforta morto aŭ pri suicido.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Grekio, Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unika altaro havas 500 jarojn

Levoča [levoĉa] estas malgranda urbeto situanta en la oriento de la slovaka regiono Spiš [spiŝ] (ĉirkaŭ 370 km norde de la ĉefurbo Bratislavo). Ĝi estis fondita antaŭ ĉirkaŭ 850 jaroj kaj danke al la riĉa pasinteco ĝi estas hodiaŭ unu el la kulturhistoriaj juveloj de Slovakio.

Unu el la plej signifaj konstruaĵoj en ĉi tiu mezepoka reĝurbo estas la plej alta ligna gotika altaro en la mondo (18,62 m alta kaj 6,20 m larĝa), farita el tilia ligno en 1517, kiu troviĝas en la Preĝejo de Sankta Jakobo (slovake Chrám sv. Jakuba). Ĝi estas verko de la slovaka lignogravuristo kaj skulptisto, Majstro Pavol el Levoča.

Monero

Okaze de la 500a datreveno de la ekesto de tiu unika altaro, la nacia banko de Slovakio emisiis jubilean arĝentan dudek-eŭran moneron en la limigita kvanto de 9100 ekzempleroj, kiu montras unuflanke la historiajn konstruaĵojn de la reĝurbo kaj aliflanke la altaron de Majstro Pavol el Levoča.

Poŝtmarko

Ankaŭ la slovaka poŝto eldonos poŝtmarkon kun pentraĵo de la altaro. La poŝtmarkon, kun nominala valoro de 2,60 eŭroj kaj en formato 54,4 x 44,4 mm, kreis la pentristo František Horniak.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viŝegrada Grupo: duspecaj nutraĵoj

Duspeca kvalito de nutraĵoj estis la ĉeftemo de eksterordinara pintkunveno de la Viŝegrada Grupo (V4), kiu okazis komence de marto en la pola ĉefurbo Varsovio pro iniciato de la slovaka ĉefministro, Robert Fico.

Por la membroŝtatoj de V4 estas neakcepteble, ke en Eŭropa Unio (EU) estas vendataj – sub la sama marko kaj en la sama pak-kovraĵo – nutraĵoj de nesamaj kvalitoj, precipe sur la teritorio de membroŝtatoj de V4 (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio). Pro tio la ĉefministroj de V4 alvokis Eŭropan Komisionon alpreni novan leĝaron, kiu malhelpos trompi konsumantojn. La ĉefministroj samtempe petas la Komisionon rapide respondi al la alvoko de Eŭropa Parlamento, kiu jam en 2013 postulis fini komercan praktikon de duspecaj kvalitoj de nutraĵoj.

Multnaciaj entreprenoj

Aliflanke, multnaciaj entreprenoj kaj firmaoj asertas, ke nesama kvalito de nutraĵoj estas nur rezulto de „malsamaj regionaj gustoj” de konsumantoj en diversaj landoj. Tamen apenaŭ eblas kredi, ke en la landoj de meza kaj orienta Eŭropo (merkato kun proksimume 55 milionoj da konsumantoj) nutraĵoj enhavantaj pli da ĥemiaj anstataŭaĵoj kaj artefaritaj dolĉigiloj gustas pli bone.

Kritikis

La hungara ĉefministro Viktor Orbán [orban] dum gazetara konferenco diris, ke Hungario petos garantion de Eŭropa Komisiono, ke ĝi ne estos loko, kie oni vendas nur nutraĵforĵetaĵojn. La ĉeĥa ĉefministro komparis la varsovian pintkunvenon al malagrabla vekhorloĝo por Bruselo. Laŭ la slovaka ĉefministro Robert Fico, duspeca kvalito de nutraĵoj estas politika problemo, kiun EU devas senprokraste solvi. La tri ĉefministrojn apogis ankaŭ la pola ĉefministrino Beata Szydło [ŝidŭo], kiu severe kondamnis nuntempajn malhonestajn komercajn praktikojn.

Fine, estis interkonsentite, ke la membroŝtatoj de V4 kreos komunan laborgrupon de fakuloj, kiuj kontrolados la kvaliton de vendataj nutraĵoj de multnaciaj entreprenoj. La pintkunveno de ĉefministroj de V4 sendis klaran signalon al Bruselo, ke unueca interna merkato de EU devas havi samajn nutraĵojn por ĉiuj konsumantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malunuiĝinta Reĝlando

La Unuiĝinta Reĝlando estas la nomo de la lando, kiu enhavas Anglion, Kimrion, Skotlandon kaj Nord-Irlandon. La unuiĝo de tiuj landoj okazis antaŭ centoj da jaroj. Tamen, nun multaj ne sentas, ke la lando estas vere „unuiĝinta”.

Memkompreneble, la plej klara signo de ĉi tiu malunueco estas la briteliro (Brexit). La pasintan jaron, iomete pli ol duono de la voĉdonintoj elektis eliron de Britio el Eŭropa Unio. La alia duono de la popolo ne povis kompreni ĉi tiun elekton. Eble ĉi tiu referendumo estis la fuzeo, kiu komencis la malunuigadon, sed mi opinias, ke la kaŭzo estas pli profunda. Tial mi volas verki ne pri la briteliro mem, kaj certe ne pri ĝiaj ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj rezultoj. Mi volas trakti la kaŭzojn kaj la rezultojn de la briteliro, kiuj rilatas al la homaj interrilatoj en Britio, kaj pri tio, kiel ili efikas al la „animo” de Britio.

Malamo kaj insinuado

Nun oni povas vidi, aparte en Interreto, klaran malamon inter britoj. Britoj skribas kaj parolas kontraŭ aliaj britoj, kvazaŭ ili batalus ian kulturan militon. „Vi ne komprenas ...” estas la plej ofta komenco de frazo. La ŝajnaj kialoj por la manko de kompreno estas malsamaj depende de la sento, kiun la parolanto deziras atribui al la aŭskultanto. Ekzemple, „Vi ne komprenas, ĉar vi estas riĉulo” aŭ „Vi ne komprenas, ĉar vi ne estas sufiĉe instruita”. Tamen ofte la vortoj estas multe malpli ĝentilaj.

Ĉiuj koleras pri ĉio

Subite, ĉiuj estas koleraj pri ĉio. Riĉaj homoj kiuj faris studojn koleras pri la briteliro, pri kiu ili kulpigas la malriĉulojn kiuj ne faris. Kamparaj malriĉuloj kulpigas urbanojn, kiujn ili konsideras tro instruitaj kaj nesufiĉe inteligentaj, ĉar ili kredas, ke multaj en la kamparo suferis pro la elektoj de la urbanoj, aparte ĉefurbaj. Reciproke, multaj londonanoj nun plendas pri la mono, kiu estas prenata el Londono kaj elspezata por helpi la kamparon kaj aliajn partojn de Britio. Ekzemple, nun estas petskribo, kiu postulas, ke Londono eliru el Britio kaj restu en Eŭropa Unio. Ĝi estis subskribita de pli ol 180 000 homoj. Antaŭ nur du jaroj, tio estus nekredebla.

La fama brita ĝentileco

Fakte, la referendumo malkovris multajn malkontentojn en Britio: ekzemple, inter junuloj kaj maljunuloj, inter Skotlando kaj Anglio, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, inter urbegoj kaj kamparo. Antaŭe tiuj problemoj ne ŝajnis gravaj, sed nun ĉiu politika demando baldaŭ iĝas batalo, en kiu ambaŭ flankoj ĵetas kalumniojn unu al la alia. Certe, la fama brita ĝentileco ne plu ekzistas pri politikaj aferoj!

Ĉu ĉi tiu situacio ŝanĝiĝos? Mi ne scias. Mi timas, ke malamego inter la landanoj de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando ne ĉesos baldaŭ.

Christopher LEWIS
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christopher Lewis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Irlando kaj Britio: ĉu baldaŭ katastrofo?

La 3an de marto okazis lokaj elektoj en Nord-Irlando, kies rezultoj estis tute surprizaj por ĉiuj kaj profunde konsternaj por Demokrata Uniista Partio (DUP), kiu ĝis tiam estis majoritata.

DUP

DUP estis fondita de pastoro Ian Paisley [ian pejzli], kaj estas apogata precipe de la porbritaj fundamentismaj protestantoj. Ĝis la elektoj, la partia ĉef(in)o kaj ĉefministro de Nord-Irlando estis Arlene [arlin] Foster, malamikino de la irlanda lingvo kaj kontraŭstaranto de la unuiĝo de la irlanda insulo. Kvankam ĝenerale ŝi montris sin kapabla politikisto, ŝi estis implikita en malsukcesa iniciato por stimuli la industrian kaj komercan uzadon de lignaj buletoj per malavaraj subvencioj. Tiu supozeble bona ideo por protekti la medion estis senhonte ekspluatata kaj misuzata de la uzantoj kaj kaŭzis al la ŝtato perdon de 400 milionoj da britaj pundoj. Foster, eble iom maljuste, estis kulpigita pri la fiasko.

Elekto-rezultoj

Jen la rezultoj de la elektoj: DUP: 28 deputitoj; Sinn Féin [ŝin fejn] (respublikana partio): 27; UUP (Unuiĝinta Uniista Partio: 10; SDLP (Social-Demokrata Laborista Partio): 12; Alianca Partio: 8; kaj la ceteraj partioj (verduloj ktp): 5.

La diferenco inter DUP kaj SF estas nur unu seĝo. Tiu sukceso de la respublikanoj estas senprecedenca, kaj pro la fakto, ke ankaŭ SDLP estas favora al la reunuiĝo de la irlanda insulo, oni kalkulas, ke la kombino de tiuj partioj povus fine konduki al unuiĝinta Irlando.

Kio kaŭzis la surprizon?

Pluraj kialoj kontribuis al la politikaj ŝanĝoj. Unue, Nord-Irlando (kiel ankaŭ Skotlando) klare voĉdonis kontraŭ la foriro de Britio el Eŭropa Unio, dum la Irlanda Respubliko (kie ne okazis referendumo) restas membroŝtato de EU. Neniu en Nord-Irlando aŭ en la Respubliko volas restarigon de la antaŭa rigida landlimo inter la du teritorioj. Due, pro la fiasko pri la ligna brulaĵo la voĉdonantoj ne plu fidis la DUP-ĉefministrinon.

Post la elektoj

Post la elektoj oni dubis, ĉu eblos formi kontentigan lokan registaron en Nord-Irlando. Tiuokaze la teritorion regus la brita registaro en Londono, kaj la aŭtonomio de Nord-Irlando ĉesus. Ĉar Britio ne plu estos membro de EU, ankaŭ Nord-Irlando estos devigita forlasi Eŭropan Union, kontraŭ kio voĉdonis la plimulto de la nord-irlandanoj. Ĉar ankaŭ Skotlando voĉdonis per granda majoritato kontraŭ la tiel nomata briteliro, la majoritata SNP (Skota Nacia Partio) intencas provi okazigi novan referendumon pri sendependeco de Skotlando.

Intertempe, en Anglio estas kvazaŭ ĥaosa situacio, en kiu parto de la regantaj konservativuloj apogas eliron, dum parto kontraŭstaras, kaj la opozicia laborista partio estas serioze disigita inter maldekstruloj kaj pli centremaj membroj. Dume, en la Irlanda Respubliko oni timas eblajn malfavorajn efikojn de la brita eliro pro tio, ke Britio estas la ĉefa merkato por irlandaj produktoj. Plie, la respubliko deziras konservi facilan aliron al la nord-irlanda merkato.

Sekve, Irlando kaj Britio troviĝas en situacio, kiu ankoraŭ ne estas tute katastrofa, sed estas tre malcerta kaj iom timiga por ĉiuj en tiu okcident-eŭropa insularo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vulkano vekiĝis, dek homoj vundiĝis

En Sicilio, meze de marto, preskaŭ apokalipsa sceno atendis dek – laŭŝajne ne tre singardajn – ekskursantojn, kiuj dum kelkaj longaj minutoj certe kredis esti en kinostudio de sciencfikcia filmo. Subita eksplodo okazis sur flanko de Etno, tiu impona monto, kiu estas unu el la plej danĝeraj kaj aktivaj vulkanoj en Eŭropo.

Lafofluaĵo

Entute deko da individuoj estis surprizitaj de intensa bombado: ŝtonoj kaj laferoj abrupte eliris el iu kratero de la sud-itala vulkano, lastatempe reaktiviĝinta, estigante tute ne agrablan printempan „pluvon” sur iliajn kapojn. La missortuloj estis frapitaj de varmega kaj peza materialo, dum ili trovis sin je kelkcentoj da metroj de la ĉefa lafofluaĵo, ĉe la tiel nomata „suda deklivo”. Neniu estas grave vundita: ses inter ili bezonis tamen enhospitaliĝon en la malsanulejoj de la apudaj urboj Catania kaj Acireale pro pli maltrankviligaj vundoj.

Flugantaj splitoj

Kio kaŭzis la eksplodon (je altitudo de 2700 metroj), verŝajne estis la kontakto inter la inkandeska magmo ĵetiĝinta el la vulkano kaj la kompakta neĝo ankoraŭ ĉeesta, post nekutime malvarma vintro, en la sama loko. Laŭ deklaroj de atestantoj, la lafa materialo estis laŭvorte „pafita” eksteren kiel drivantaj splitoj, kiuj en iuj okazoj trafis la turistojn kaj iujn ĵurnalistojn el la brita kanalo BBC. Ĉi-lastaj, kiuj tuj poste eldonis tiurilatan filmeton en Interreto (haveblan ekzemple ĉi tie: www.youtube.com/watch?v=nMSBSnE-_oE), estis suprenirintaj ĝis la supre menciita alteco spite al la – jam de kelkaj semajnoj evidenta kaj danĝera – vulkan-aktiveco. La kialo? Kontentigi la propran scivolemon pri geologio kaj samtempe, ŝajne, la deziron de ĝia publiko esti informata koncerne al la rimarkinda erupcio. En la alŝutita filmeto, kiu ene de malmultaj horoj iĝis tre populara, videblas forfuĝantaj homoj, el kiuj unu fine tamponas sian sangantan kapon. En aliaj cirkulantaj bildoj (ekzemple ichef.bbci.co.uk/news/624/cpsprodpb/90AD/production/_95173073_etna.jpg) ĵurnalistino mem montras la malantaŭan parton (bruligitan) de sia jako. Nedubindas, ke, se ili iam demandis sin, kio okazis en Pompejo en 79 p.K., ili nun havas klaran ideon ĉi-rilate.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsukcesa referendumo

En la artikolo Princa geedziĝo en Tirano (MONATO 2017/02, p. 11), legeblas „... okazis referendumo pri restarigo de la monarkio, kiu tamen malsukcesis.” Komence mi ekdubis, kion signifu malsukcesa referendumo, ĉar en ĉiu balotado plimulto venkas kaj malplimulto malvenkas. Sed kelkajn liniojn poste mia dubo solviĝis ĉe la frazo „... la registaro enpostenigis la nepon de la eksa reĝo, ...”. Ja la referendumo malsukcesis, ĉar la registaro agis kontraŭ la referenduma rezulto. Ĉu mi bone komprenis?

Manolo PARRA
Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Manolo Parra el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Franc-provenca tempmaŝino en Apulio

Ni vizitas Faeton, en suda Italio: en ĉi tiu vilaĝo, unuavide egala al miloj da aliaj lokoj en la itala duoninsulo, loĝas proksimume 600 personoj. Sed la koncerna ejo, situanta en la provinco de Foggia [foĝa] (siavice apartenanta al la regiono Apulio), havas vere interesan historion: kiel fiere rakontas la lokuloj, dudek jarojn post la morto de la imperiestro Frederiko la 2a en 1250, la tiel nomata dinastio Anĵuo sendis el la samnoma provinco korpuson de kavaliroj elektitaj por neniigi la lastan plotonon de saracenaj soldatoj lojalaj al la ŝvaba imperiestro. Ili establiĝis tie, kaj ĝuste tiumaniere naskiĝis Faeto, kie eĉ hodiaŭ – post preskaŭ jarmilo – junuloj kaj maljunuloj daŭre parolas la lingvon de tiuj antikvaj kavaliroj: la franc-provencan (aŭ franc-okcitanan).

Giĉeto

Faeto, samkiel la tre apuda Celle di San Vito [ĉele di san vito], estigas unikan lingvan areon, ĉar la lingvo nuntempe parolata ne estas simple la franca, sed la franca, kiun oni utiligis antaŭ 800 jaroj. Pluraj aktivaj asocioj el la regiono klopodas ĉiel gardi la ekziston de la franc-provenca minoritato. Jam de kelka tempo, cetere, la provinco mem antaŭvidas la ĉeeston de giĉeto pri la konservado de la idiomo, kuraĝigante samtempe la publikigadon de libroj, stimulante la organizadon de plurspecaj aranĝoj kaj invitante klerulojn el la tuta mondo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova ĉampiono

Slovenio, malgranda lando kun nur du milionoj da loĝantoj, daŭre restas en la elito de la vintraj sportoj.

Post kelkjara dominado de Tina Maze en la alpa skiado kaj la pasintjara sukceso de la skisaltisto Peter Prevc, ĉi tiu vintra sezono premiis novulinon: Ilka Štuhec.

La talento de la 26-jara skiistino, post jardekoj da sukcesoj en mezaj kaj subaj niveloj, eksplodis kaj ŝi atingis multoble pli bonan rezulton ol iam antaŭe.

Knabino kaj profesiulino

Ŝi fariĝis nova slovena espero jam kiel 16-jara knabino, kiam ŝi atingis la mondan ĉampionecon inter junaj skiistinoj.

Ŝia posta profesia vivo tamen ne estis tiel sukcesa, interalie pro sanproblemoj, sed ŝanĝinte sian skipon kaj la skitipon ĉi-periode (2016-2017) ŝi havis grandajn venkojn.

Nuntempaj sukcesoj

En la monda matĉo, kiu daŭras dum la tuta vintro, ŝi atingis la duan lokon kaj kun 1325 poentoj ŝi estas la plej bona alpa skiistino en la mondo.

La alpa skiado havas 5 fakojn kaj ŝi ricevis unu premion kiel la plej bona skiistino de la sezono en la fako „libera malsuprenglitado” kaj alian pro kombino de du fakoj.

Kompara tabelo kun la rezultoj

2016-2017 En antaŭaj vintraj sezonoj
7 venkoj 0
13 fojojn ŝi troviĝis inter la plej bonaj 0
18 fojojn ŝi troviĝis inter la 10 plej bonaj 7
1 ormedalo 0
Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komitato pri (kontraŭ)homaj rajtoj

Ne simplas kredi, ke la tiel nomata komitato pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) efektive esprimis, fine de marto 2017, tre grandan maltrankviliĝon pro tio, ke la aliro al abortigo en Italio, malkiel en aliaj eŭropaj landoj, estas ankoraŭ malfacila.

Laika nacio

La baroj, kiel klarigite de UN en ties oficiala dokumento sendita al la itala registaro, dependas laŭdire de la neakcepteble alta nombro de rifuzantaj kuracistoj. Plej ofte ili rifuzas abortigi pro religiaj aŭ konsciencaj kialoj. Ne hazarde oni nomas itallingve tiuspecan rifuzon obiezione di coscienza (konscienca obĵeto). Tiun rajton rifuzi la itala leĝo ja ebligas delonge. UN tamen maltrankviliĝas precipe pro la rimarkinda kvanto de kaŝaj abortigoj, kiuj okazas iel ajn. La internacia organizaĵo vokas do la italan ŝtaton al baldaŭa adopto de ĉiuj necesaj rimedoj por garantii al la dezirantaj virinoj tujan kaj liberan abortig-eblon en la publikaj malsanulejoj de iu moderna laika lando, kun valida referenca sistemo.

Psikologia kaj financa subteno

El Italio multaj volus peti, male, tujan nomŝanĝon de komitato, kiu, kontraste al sia nomo kaj al tiom da elmontrataj teoriaj principoj (vidu ĉi-sube), fakte instigas al libera kaj neklarigebla mortigado de senkulpaj individuoj, kiuj post la naskiĝo ja povus esti adoptitaj de unu el la multegaj geedzoj, kiuj tutmonde ne povas generi infanojn. Aldone estus laŭdinde, se oni puŝus la registarojn helpi kaj subteni psikologie kaj finance la personojn, kiuj ne sentas sin kapablaj alfronti la alvenon de bebo. Neniu estu devigita eduki idojn kontraŭvole. Sed la vivo – eĉ tiu de persono, kiu havas kapon, korpon, koron, dignon ene de aliula ventro – devas esti defendata ĉiel ajn kaj ĉiam ajn. Ne estas logike, ke komitato paradanta per la jenaj bazaj punktoj (elĉerpitaj el la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) partianiĝas kun la semantoj de barbaraĵoj.

Artikolo 3: „Ĉiu havas la rajton je vivo, libereco kaj persona sekureco”.

Artikolo 5: „Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon”.

Artikolo 18: „Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio: tiu ĉi rajto inkluzivas la ... liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado”.

Roberto PIGRO
Italio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prefere kubaj kuracistoj

Ricardo Barros, la brazila ministro pri sano, asertis, ke la brazila malsanularo preferas la kubajn medicinajn profesiulojn agantajn kadre de la programo Más médicos (Pliaj kuracistoj) ol siajn kuracistojn. Liaopinie tio okazas pro la sindonemo de la kubanoj.

Kubaj kaj brazilaj sanfakuloj

La kubanoj estas la tutan tagon pretaj por la brazila loĝantaro kaj laboras ĉiutage de la 8a ĝis la 18a horo. En la distrikta ĉambro de Curitiba, la ĉefurbo de Paraná, la ministro Barros diris, ke 95 % el la loĝantaro akceptas la programon.

Li aldonis, ke antaŭ nelonge la sanaŭtoritatoj vokis la brazilajn kuracistojn okupi 1400 postenojn en ĉi tiu programo, sed bedaŭrinde 600 el la aliĝintoj jam rezignis, ĉar ili opiniis troa la laboron.

Pliaj kuracistoj

Kubo aliĝis al la programo – kun partopreno de la Amerika Organizaĵo pri Sano – en la jaro 2013 reage al la peto de la prezidantino Dilma V. Rousseff. 11 400 kubaj kuracistoj de tiam laboras en 3356 distriktoj, kaj 40 milionoj da brazilanoj, precipe la malriĉaj familioj, ricevas la utilojn de tiu agado.

Juan Carlos MONTERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu aŭstra komuna vidpunkto?

Mi surpriziĝis, kiam mi legis en la artikolo Kaptuka diskuto (MONATO 2017/04, p. 12) pri la diversaj sencoj de la kruco en Aŭstrio. Mi povas kompreni, ke simbolo de religio povas perdi sian fortan religian karakteron (ekzemple, kristnaska arbo). Sed estas al mi nekompreneble, ke religia simbolo povas fariĝi „simbolo de la sekulara kulturo, en kiu religio kaj ŝtato estas apartaj aferoj”. Uzi religian simbolon por subteni la apartiĝon de religio kaj ŝtato, ŝajnas, per miaj (usonaj) okuloj, esti problemo por plurisma nacio. Mi scivolas, ĉu tiu sekulara senco de la kruco estas evidenta al ĉiuj aŭstroj, sendepende de iliaj religioj? Mi supozas, ke iuj aŭstroj povas interpreti la uzon de kruco kiel favoradon de la kristanismo fare de la ŝtato. Eble nur s-ro Kurz kaj la aŭstra registaro havas tiun interpreton de kruco, kaj eble ekzistas pli komuna vidpunkto. Mi petas ges-rojn Klag, ke ili klarigu ĉi tiun aspekton de la kruco en Aŭstrio.

Andrew MATHIS
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrew Mathis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej diversaj komentoj pri tertremo

La 5an de aprilo 2017, je la 15:43 UTC, sufiĉe forta tertremo (4,5 laŭ la skalo de Richter) skuis la grekan urbon Patraso (novgreke: „Patra”), provokante timon, maltrankvilon kaj en kelkaj okazoj veran panikon tra la loĝantaro.

La intenso de la tertremo ne estis tre alta kompare kun aliaj tertremoj, kiuj okazis en Grekio eĉ en la lastaj monatoj. Tamen ĉi-foje la epicentro estis treege proksime de la ĉemara peloponeza urbo (kun 164 000 loĝantoj la tria municipo de la lando laŭ grandeco) kaj la sismo ne estis aparte profunda (nur 14 kilometrojn). Tio igis multajn homojn senti tre bone la tertremon kaj kompreneble ektimi, kvankam temas pri sisma areo, kiu teorie devus esti alkutimiĝinta al tiaj okazaĵoj. Sed ŝajnas, ke la percepto de la tertremo en tiu printempa posttagmezo tute ne estis egala ĉiuloke.

Manĝaĵoŝrankoj

La efikoj de la sismo estis fakte priskribitaj tre malsammaniere de kvartalo al kvartalo, eĉ de domo al domo, kaj estas interese klopodi kompari la diversajn spertojn de la loĝantoj. „Mi estis en mia laboratorio, kiam mi subite aŭdis la fenestrojn kaj la vitraĵojn tremi. Tuj poste tre forta vertikala bato abrupte frapis la teron. La ondo estis ege forta, sed bonŝance tre mallonga. Iel ajn, duafoje mi tiom timis en mia vivo pro okazanta tertremo. Multaj homoj cetere eliris el siaj universitataj oficejoj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajnis al mi kvietaj”, sciigis iu el Patraso al la retejo http://www.emsc-csem.org/.

„Mi neniam antaŭe sentis tian tertremon”, konfirmis pli mallonge alia persono, verŝajne juna aŭ devenanta de alia malpli sisma urbo. „Mi tiumomente promenis sur vojo kaj ne bone komprenis la forton de la tertremo, sed, kiam mi eniris mian hejmon, mi vidis, ke en mia kuirejo malfermiĝis la manĝaĵoŝrankoj”, notis alia utiliganto de la retpaĝaro. „Ĝi estis forta. La muĝego estis tre intensa”, „Granda kaj subita. La plej forta post 2008”, „Falis pluraj objektoj, sed ne okazis gravaj damaĝoj”, „Ĝi estis kaj ondoskua kaj suprenskua, akompanata de surda bruego. Miaopinie certe pli forta ol nur 4,5 aŭ 4,6 laŭ la skalo de Richter”, „Unu el la plej timigaj el la lastaj jaroj. Mi ja kredis, ke la domo falegos” estis kelkaj el la komentoj fare de la plej panikitaj homoj. Bestoj tamen reagis, ŝajne, pli malvarmsange: „Mi estis sur la balkono, pretigante mian hundon por la kutima promenado. Kaj tiam komenciĝis la tertremo. Mi ekkuris enen, brakumante mian hundon. Miaj kruroj tremegis, sed la hundo estis tute senpasia kaj senekscita”. Sed kelkaj uzantoj el la ĉirkaŭaĵoj de Patraso skribis: „Temis pri malgrandega, mallongega tremo. Nenio vere rimarkinda”. Estas malfacile kredi, ke en la sama urbo opinioj pri la sama natura evento povas esti tiel diferencaj. Sed ne malofte tio okazas, ĉar la tertremaj ondoj ne disvastiĝas ĉiuloken sammaniere. Aldone dependas de la konstruaĵo, kie oni troviĝas tiumomente: ĉu nova, ĉu alta, ĉu konstruita laŭ kontraŭsismaj kriterioj ktp.

Piedpilkisto

Iel ajn, eĉ timo pri aldona, eble detrua, tertremo konstateblas en ies komento: „Temas pri unu el la plej malbonaj tertremoj, kiujn mi sentis en mia vivo. Tre brua, tre forta, kun nekredebla rultondro ... Kaj kiu scias, kio nin atendas nun?”. „La epicentro estis certe ene de la urbo Patraso, ĉar la vertikala ondo estis tiu unue sentebla” estis la faka komento de alia uzanto. Eĉ duoblan tertremon aliulo kredis senti: „Jes, ĝi donis al mi la impreson, ke temas pri du disaj samtempaj skuoj”. Iom polemika komento pri la fidindeco de la retejo de EMSC estis la jena: „Ja riparu vian aparataron. Pli forta ol 5,0 sendube la skuego estis. En Patraso ni vivas: ni ja scias pri tertremoj, ni ne hieraŭ naskiĝis”. „Ĝi daŭris ĝuste 15 sekundojn”, asertis precizema persono el la apuda vilaĝo Anemomylos. Respondo aliula: „Bonŝance. Se ĝi daŭrintus pli, certe falintus la studenta gastejo, kie mi troviĝis. Feliĉe estas neniuj videblaj damaĝoj”. La tertremaj ondoj parte alvenis ankaŭ al foraj regionoj de Grekio, sed ŝajne ege pli milde. Ekzemple, el la ĉefurbo Ateno, ulo probable futbal-ŝatanta skribas: „Se ĉi tiu estas tertremo, mi do estas la piedpilkisto Leo Messi”. Oni devus klarigi al li, ke la forto de tertremo dependas de la distanco de la epicentro, liaokaze granda. Alia persono konfirmas, ke en Ateno la skuo ne estis timiga: „Tre malgranda tremo ĵus okazis en Faliro, suda Ateno”. Ne samopinias sakranta persono el la insulo Kreto, kie la homoj perceptis laŭdire „fortegan tremon, mil tondroj!”.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

EU 60-jariĝis, esploristoj renkontiĝis

En 1957 estis subskribitaj la Traktatoj de Romo, kio estis la unua grava paŝo en la kreado de Eŭropa Unio. Ekde tiam pasis ses jardekoj kaj la datreveno kompreneble ne povis pasi senrimarke: la eŭropa scienca komunumo oportune solenis la 60-jariĝon de tiuj interkonsentoj, kaj samtempe oni ekspluatis la okazaĵon por celebri la same notindan 10-jariĝon de la Eŭropa Konsilio pri Esplorado (angle: European Research Council, ERC).

Mejloŝtono

La traktatoj siatempe subskribitaj en la ĉefurbo de Italio estis mejloŝtono rilate ne nur al la socia kaj ekonomia integriĝo, sed ankaŭ al la kunlaborado de la unuopaj membraj landoj en kampoj gravaj el scienca vidpunkto, kiel esplorado, teknologia disvolvo kaj novigo. Pro tio, la 7an de aprilo 2017, kadre de la diversaj festaj ceremonioj en la tiel nomata Eterna Urbo, estis organizita ankaŭ renkontiĝo, kies titolo estis Esplorado: motoro kaj estonteco de Eŭropo. La kunvenon partoprenis pluraj aŭtoritatuloj kaj eminentuloj, inter kiuj menciindas: la prezidanto de CNR (Itala Nacia Esplora Centro), la itala fizikisto Massimo Inguscio [másimo inguŝo]; la eŭropa komisionano pri esplorado, scienco kaj novigo, Carlos Moedas (el Portugalio); la nuna prezidanto de la eŭropa parlamento, la italo Antonio Tajani [antónjo tajáni]; kaj la franca matematikisto Jean-Pierre Bourguignon [burginjó], estro de ERC.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu vi parolas „grammelot”?

Multaj legantoj estas poliglotoj kaj kredas koni almenaŭ la nomon de miloj da lingvoj de nia planedo, sed levu la manon tiu, kiu iam aŭdis tiun de la lingvo grammelot, kiu tamen ekzistas kaj gajnigis eĉ Nobel-premion al sia disvolvinto!

Grammelot estas termino uzata en lingvistiko por indiki la fantazian lingvon fojfoje uzatan de teatraj aktoroj, kies esprimmaniero kaj imitkapablo estas aparte bonaj. Teatruloj parolas tian scenan lingvon elvokante siamaniere la sonojn, la intonacion kaj la akĉenton tipajn por iu lingvo aŭ dialekto. Ili ja ne artikulacias reale ekzistantajn fremdajn vortojn, sed simple simias kelkajn fonetikajn ecojn de la reproduktenda lingvo: ili do homogenigas la voĉtonon, la sonojn, la akĉenton, la ĉeeston de apartaj fonemoj en iu daŭra fluo, kiu memorigas plensencan paroladon spite al tio, ke ĝi konsistas el rapidega kaj precipe arbitra sinsekvo de unuopaj sonoj. Ĉi tiu malfacila ago okazas pere de la parodia reproduktado de la vorttrezoro de alia lingvo. Sed oni ekspluatas ankaŭ kaj ĉefe la mimikon: grammelot estas fakte karakterizita de forta mima komponanto, kiu disvolviĝas paralele al la voĉa plenumado fare de aktoro. Grammelot akiras sian veran nuancon nur tiam, kiam interagas ambaŭ niveloj, kiuj estigas ĝin: la voĉa kaj la mima.

Grumbleto

La termino grammelot ne havas etimologion, pri kiu ĉiu homo konsentas. Oni kutime konsideras ĝin kiel pruntvorton el la franca aŭ kiel pseŭdo-francismon. Laŭ la italaj lingvistoj Francesco Sabatini kaj Vittorio Coletti temas pri substantivo rilatigebla al la francaj vortoj gram(maire) (gramatiko), mêl(er) (miksi) kaj (arg)ot (ĵargono, slango). Tamen hipotezendas ligiteco ankaŭ kun la franca verbo grommeler (murmuri, grumbleti). Sendepende de sia historio la ero grammelot ja ĉeestas en la ĉefaj vortaroj de la nuntempa itala lingvo; kaj ĝiaj unuaj atestoj datumas el la dua duono de la 20a jarcento. Plej verŝajne la vorto disvastiĝis en Italio danke al la aktoro Dario Fo, granda dramaturgo, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1997: la praktikado de grammelot kaj, laŭ iuj, la ekuzado mem de tiu vorto grandparte dependis ĝuste de liaj teatraj spektakloj.

Infanoj

„Temas pri onomatopea ludo, kadre de kiu parolado arbitre artikulaciata ja transigas – helpe de apartaj gestoj, ritmoj kaj sonoj – la ideon pri reala fremda parolado kun plena senco. Tiumaniere eblas improvizi ajnspecan grammelot. La unua speco de grammelot estas tiu kreata de infanoj, kiam ili per sia nekredebla fantazio ŝajnigas, ke ili faras klaregajn paroladojn pere de eksterordinaraj balbutaĵoj (kiujn la ceteraj infanoj perfekte komprenas)”, asertis Dario Fo antaŭ 20 jaroj. La fonetika sistemo de la lingvo, kiun la koncerna grammelot deziras simii, ludas tre gravan rolon. Fakte ĉiu natura lingvo posedas tipajn fonemojn kaj akĉentojn. Imitante ĉi tiujn, la grammelot komprenigas malambigue al la aŭskultantaro, al kiu idiomo oni aludas. Aliflanke la melodio kaj la intonacio mem, per kiuj iu frazo estas elparolata, informas la publikon pri la intenco de la parolanto aserti/demandi/ekkrii ion, aŭ eĉ nedireme interrompi frazon en la mezo. Tiujn ĉi informojn ja eblas sciigi pere de grammelot, spite al la foresto (aŭ al la malofteco) de vere ekzistantaj vortoj. Rimarkindan rolon ludas ankaŭ la onomatopeoj, tio estas tiuj voĉaj esprimoj, kiuj konvencie reproduktas apartan sonon.

Ĝentlemanoj

Kiel dirite, paralele al la sona aspekto, kaj kohere kun la informoj en la parola parto, la aktoro aplikas vizaĝ-esprimojn kaj faras gestojn vaste rekoneblajn (pro tio, ke ili estas koditaj en iu socio aŭ atestitaj en antikvaj manlibroj pri deklamado destinitaj al teatraj aktoroj). Ekzemple, kovri la okulojn per unu mano, etendante la alian manon por malproksimigi ion pritimatan, montras hororon deflanke de la aktoro. Aldone, la gestaro mem de la aktoro povas komprenigi al la publiko, kiu estas la lingvo, al kiu li aludas. Okaze de angla grammelot, oni adoptas la stilon formalan kaj sinregan, kiun tradicie oni atribuas al la britaj ĝentlemanoj. Pro ĉi tiuj kialoj, kaj kvankam ekzistas iuj libroj, kiuj skribe reproduktas tekstojn en grammelot (almenaŭ proksimume), esence temas pri lingvaĵo, kiu emas esti pli bone priskribata ol transskribata. Ĉiu tia parolado estas fakte unika okazaĵo pro la multaj variantoj, kiuj ekzistas en la kombinado de fonemoj, voĉtonaj profiloj, gestoj kaj esprimoj de la vizaĝo. Ĉiu recitado do signifas inventon de malsama kodo fare de la aktoro, kiun la spektantaro devas rekonstrui dum la spektaklo. La publiko ludas tre aktivan rolon en la interpretado de la preciza nuanco de tio, kion la aktoro volas komuniki.

Burleskuloj

Kvankam grammelot havas iujn antaŭulojn en la plurdialekta renesanca komedio kaj en la tiel nomata Arta Komedio (Commedia dell'Arte), kiel ĝia kreinto estas kutime rigardata la itala dramverkisto Dario Fo. En 1969 aperis lia Mistero buffo (Amuza mistero), spektaklo recitata en miksita lingvo, kiu kunfandis kaj unuigis diversajn dialektojn de norda Italio kun la lingvo de la mezepokaj burleskuloj, por elvoki la rakontmanieron de la kamparanoj, kiujn la aŭtoro aŭskultadis, kiam li estis infano. Temis pri ideologia lingva elekto, por la reakiro de iu popola kulturo, kiu ŝajnis jam malaperanta. En la parto La fame dello Zanni, Dario Fo superas la simplan dialektan miksadon por ekrakonti en tute inventita lingvo, kaj ne nur en fantazia lingvo resonanta de dialektaj ecoj, la grandan malsaton de kamparano en la Venecio de la 16a jarcento. Poste Dario Fo aplikis la inventan teknikon de grammelot al iuj fremdaj lingvoj (la angla, la franca) kaj ankaŭ al la ĵurnalista maniero paroli la italan. Por konkludi, grammelot estas parolado tute sena je gramatiko kaj je semantiko; tamen ĝi estas scena lingvaĵo forte komunikema, danke al la mimaj kaj voĉaj virtoj de la aktoro, kiu ĝin uzas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fazeola faruno kaj riza brano blendas la sanon

Fakuloj pri onkologio jam de longa tempo rekomendas kiel rimedon por ne malsaniĝi regulan manĝadon de fruktoj, folilegomoj, cerealoj kaj guŝoj. Ĉe la lasta jara kunsido pri kancero, okazinta en 2017 sub la aŭspicioj de Usona Asocio por la Esplorado pri Kancero, unu plia scienca studo ŝajnas emfaze konfirmi tion.

Bakterioj

Esploristoj konkludis, ke la ĉiutaga alpreno de 30 gramoj da riz-brano aŭ 35 gramoj da fazeol-faruno rimarkinde modifas la bakterian enhavon ene de la kojlo. Jam post kelkaj semajnoj observeblas la kresko de la diverseco de certaj bakterioj, kiuj estas rekonataj kiel efika protekta faktoro kontraŭ la ekapero de loka tumoro. Ilia ĉeesto en la korpo favore ŝanĝas la metabolon de la kojlaj ĉeloj. Krome, tiuspeca dieto ĝenerale alportas profitigajn kvantojn de fibroj, fero, zinko kaj vitaminoj B1, B3, B6 kaj E.

Ofta malinklino

Kompreneble, ĉiujn ĉi donitaĵojn oni devas nun konfirmi per kromaj studoj kaj testoj, laŭ metodo sekvenda fare de iu ajn serioza sciencisto. Praktika problemo por multaj kuracistoj estas tamen konvinki siajn – ne malofte malinklinajn – pacientojn engluti ĉiutage tiom da riza brano kaj fazeola faruno. Ebla (kaj simpla) solvo? Miksi ilin kun aliaj nutraĵoj ordinare uzataj.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Korpa ekzercado favore influas la metabolismon

Modernaj medicinaj esploroj pli kaj pli ofte substrekas la gravecon de la bakterioj, kiuj normale vivas en la homa korpo. Precipe en la intesto ili estas esence gravaj por onia sano. Depende de la aktiveco kaj varieco de tiu bakteria flaŭro, la homa metabolismo funkcias pli aŭ malpli bone. La konsisto de tiuj milionoj da bakterioj rilatas al pluraj faktoroj, precipe al la nutromaniero.

Bakteria enhavo

El irlanda universitato, laŭ informoj publikigitaj en la medicina retejo medscape.com, alvenis la konkludo, ke ankaŭ korpa ekzercado forte influas onian bakterian enhavon. Oni pristudis ĉi tion ĉe grupo de atletoj. Oni trovis, ke, kvankam la kvanto mem de la bakterioj ne multe varias inter la diversaj individuoj, tamen ilia kemia influo sur la metabolismon de la atletoj estas vere notinda. Alivorte, la korpaj ekzercoj favore modifas la interagadon inter la bakterioj kaj la homa korpo, kompare kun tio, kion oni observas en la okazo de malpli sportemaj personoj.

Ne nur koro kaj vaskuloj

Ĝis nun, oni rilatigis korpajn ekzercojn precipe al la bona funkciado de la kor-vaskula sistemo. Nun evidentiĝas, ke ili povas esti sanigaj ankaŭ el aliaj vidpunktoj.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

NIFO: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo

Neagnoskita malleĝeco

„... ĉar se la usona konstitucio iam fiaskos, ekestos anarkio en la mondo” – Daniel Webster (1851)

Tiu ĉi raporto estas ĝisdatigo de mia antaŭa ĉi-tema artikolo (MONATO, 2009/06, p. 10) koncerne s-ron Obama. Do iuj legantoj eble ekmiros: ĉu indas reveni al la temo pri prezidanto, kiu jam iĝis eksa.

La realo estas, ke la temo ne konkludiĝis; la krimo (eble la krimo de la jarcento!) pludaŭras, restas neagnoskita kaj plu koruptas la tutan registaron de Usono. Tiu ĉi raporto do aldonas multon novan pri la pasintaj jaroj de la uzurpo: kiel tiu ĉi prisilentita krimo malaltigis la civilizitecon ĝenerale kaj plu sabotadas la agadon de la prezidanto Trump.

Utilas konsideri tiun ĉi artikolon kiel pluigon de la artikolo 1 fare de Diana West (en la angla) dediĉita al la pure krimaj aspektoj de la „rezidanto” de la Blanka Domo en 2008-2016.

En tiu artikolo temis pri neatestitaj nomoj de la persono konata kiel Barack aŭ Barry, Obama aŭ Soetoro (civitano de Indonezio), aŭ Soebarkach (kiel en la pasporto de la patrino), aŭ Bounel (kiel forpasinta persono naskita en 1890, kies numeron 042-68-4425 de usona sociala asekuro el la ŝtato Konektikuto Obama ŝtelis).

Ve, aperis tute ne sufiĉe da artikoloj kiel tiu de Diana West pri la temo tiel groteska kiel Neidentigita Fremda Operaciulo ĉe la plej alta ŝtatposteno: operaciulo, kiun oni „enplantis” tiel fuŝe! Ja la „aŭtentika kopio” de lia naskiĝ-atestilo elmetita je la oficiala retejo de la Blanka Domo en 2011 (samkiel lia milit-registriĝo) montriĝis tiom krudaj falsaĵoj 1,2, ke eĉ lernejano povus pentri ilin pli kohere. La uzurpulo do prezentis ne simple pentritan dokumenton, sed neeblan pentritan dokumenton! (Ekzemple, en la kampo pri raso de la gepatroj, valida dokumento de 1961 devus havi la terminon „negro”, sed ne „afrikano”, uzota jardekojn poste).

„Dankemo” de Obama

Eĉ plie, la persono, kiu enmanigis tiun ĉi pentroarton al Obama en 2011 (la estro de la san-departemento de Havajo Loretta Fuddy) estis la sola mortinto pro surakviĝo de malgranda aviadilo en 2013. Oni vidis ŝin sekure flosantan en akvo kun ok aliaj pasaĝeroj. Tamen post kelkaj minutoj enakve ŝi subite mortis, kaj poste ŝia kadavro estis haste kremaciita.

La forpasinta s-ino Fuddy estis fidela gardo-hundo por sia mastro. Protektante la mastron, ŝi ignoris, ke juĝ-ordono aperis en la juĝejo por atesti en la proceso, kie oni ekzamenis la originon de personaj dokumentoj de Obama. Ŝi malĝentile forpelis el sia havaja oficejo doktorinon Orly Taitz kaj membrojn de la esplor-teamo de ŝerifo Arpaio, kiuj venis por inspekti la arkivajn registraĵojn pri la naskiĝo de Obama. Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco ... Tamen ni revenu al la ĉefaj faktoroj de tiu ĉi groteskaĵo.

Escepte de la morto de Fuddy en 2013, la cetero de la faktoj estis bone konata jam en 2011 kaj 2012. Ja en februaro de 2012 ŝerifo Arpaio partoprenis en du gazetaraj konferencoj 3, kie aperis reprezentantoj eĉ de t.n. „alfabetaj” (plej vaste spektataj) televidaj kanaloj. Tie la teamo de la ŝerifo demonstris film-prezentaĵon, kiu nekontesteble pruvis, ke la rezidanto de la Blanka Domo oficiale prezentis krudan falsaĵon kvazaŭ aŭtentan dokumenton. Kaj ... Kaj nenio okazis!

Enpensiĝu pri tio ĉi ankoraŭfoje. Ĉu vi povas rememori alian landon en la mondo, kie tiel ĉi krima informo pri la ĉefo de la lando fariĝus konata, sed la ĉielo ne falus, kaj tiu ĉi NIFO ne nur restus en sia posteno, sed estus reelektita duafoje en cinika rompo de la Konstitucio kaj leĝo?

Kiel ŝerifo Arpaio diradis 4 (en 2012-2015), neniu volis konsideri tion ĉi. Alivorte, en lando havanta parlamenton, partiojn, la liberecon paroli kaj esprimi sin, kaj la liberecon posedi armilojn, neniu volas ion fari pri tio ĉi! Eĉ pli abomene, kiel detektivo Zullo notis 4, „Leĝfarantoj diris al mi, ke ili ne planas konsideri tiun ĉi aferon, kaj eĉ se ili provus esplori ĝin, ili estus haltigitaj”. Kio? Ili estus haltigitaj fare de kiu? Kiu kaj kio en la mondo estas super tiuj ĉi leĝfarantoj, unu el la tri plej superaj sendependaj branĉoj de la usona registaro?

„Kaj kie estis la amaskomunikiloj? Kie estis la opozicio?” – povus demandi naiva leganto.

Opozicio? Kia opozicio?

La opozicio (ĉi-kaze la Respublikana Partio), havis nacian kunvenon en junio 2012 en Florido, kie ili planis konfirmi s-ron Romney kiel kandidaton por la prezidanteco. Doktorino Orly Taitz kaj ŝerifo Arpaio, kvankam ne invititaj, venis por raporti al la respublikana gvidantaro kaj la kunveno pri la senprecedenca krima dosiero kontraŭ ilia rivalo Obama. Tamen la gvidantaro ne permesis al doktorino Taitz kaj ŝerifo Arpaio aperi kaj raporti ion ajn. Nek Romney, nek iu el la delegitoj diris eĉ unu vorton, ke ilia rivalo, ilia oponanto kiun ili supozeble volis venki, estas fripono kun necertaj nomoj, kun neniam ekzamenita ordinara civitaneco, kaj certe ne posedanta la heredan civitanecon 5 (natural born citizenship) necesan laŭ la Konstitucio, kiel sekvis el ... lia oficiala aŭtobiografio! Alivorte, la tiel nomata opozicia (Respublikana) partio en 2012 denove (post 2008) intence „ced-ludis” favore al la rivalo kaj malgajnis ankaŭ en 2012.

Nu, tiu ĉi estis la tiel nomata „asignita opozicio”, ĝemel-partia trompo, fakte unupartia politika sistemo kaj regado. Tamen ja ekzistis ankoraŭ tiel nomataj „triaj partioj” 6 – konataj kiel „rompantoj de la ludo kaj forlogantoj de la elektantaro”: „Tea partio”, Konstitucia (!) Partio, Konservativa Partio. Ili ja plendas pri Demokrata-Respublikana dupoluso-kratio. Ĉu ankaŭ ili – la vera opozicio! – ne rimarkis la Neidentigitan Operaciulon en la elekto-kampanjo?

Jes, ankaŭ ili „ne rimarkis”. Eĉ pli, ili „ne rimarkadis” tion kun profunda indigno kontraŭ ĉiuj, kiuj ja rimarkis; kun profunda indigno kontraŭ iu ajn, kiu (rompante „la regulojn de la ĝentila societo”) tamen aŭdacis mencii al ili, ke ili ne rimarkadis tion. Kiel profunde ili indignis, kiam oni forlogis ilin de ilia heroa batalo por la restaŭro de la Konstitucio, montrante al ili, ke la Konstitucio estas distirata je pecoj antaŭ iliaj propraj okuloj per la sola fakto de la NIFO en la Blanka Domo ...

Ni lasu la legantojn mem determini, kie mono nestas por tiu ĉi „opozicio” kaj nun iom parolu pri la usona konstitucio.

Kiu konstitucio?

S-ino West priskribis nur pure krimajn cirkonstancojn 1 de tiu ĉi „rezidanteco”. Por malkovri ilin necesis iom da peno kaj esplorado fare de d-rino Taitz, ŝerifo Arpaio kaj aliaj. Ĉu oni atendu tiom da penoj kaj esplorado de fakte unu-partia „Parlamento” 6 de ĉi tiu „granda” lando, „lumturo de la homaro”? Tamen kio pri almenaŭ simpla leĝ-obeo: leĝ-obeo minimuma, surfaca, nur formala?

Formale la usona konstitucio postulas specialan pli fortan civitanecon por kandidatoj por la prezidanteco, nomatan hered(it)a civitaneconatural born citizenship 5, kiel estis difinite, ekzemple, en la tiutempa enciklopedio „Law of Nations” de Vattel. Kandidato devas esti naskita ĉe gepatroj, kiuj ambaŭ estas ordinaraj civitanoj de la lando, kaj sur la teritorio de la lando (premise, ke la kandidato neniam ŝanĝos sian civitanecon iam poste).

Antaŭ 2008 neniu iam ajn pridubis tiun ĉi difinon bone komprenitan – eĉ se malŝatatan de iuj: malŝatatan tiom forte, ke ili volis forigi tiun ĉi postulon (vidu sube). Subite, ekde 2008, ial iĝis kvazaŭ „malĝentile” demandi pri la signifo de la koncepto hereda civitaneco; iĝis kvazaŭ preskribite ne fari tion.

Tio aspektis des pli kvazaŭ tre „malbonŝanca fuŝaĵo”, ke tiu ĉi koncepto neintence „tralikiĝis” en 2008 en la Senatan Rezolucion 511, atestanta pri la konstitucia valideco de alia kandidato – senatano McCain. Tiu ĉi rezolucio konstatis, ke senatano McCain estas ja hereda civitano ĉar ... Divenu kial? Ĉar la gepatroj (pluralo!) de McCain estis usonaj civitanoj, kaj li estis naskita ... sur teritorio sub usona jurisdikcio. Kia fuŝaĵo ja estis tiu ĉi mencio pri la gepatroj! Kial? Ĉar laŭ la oficiala biografio de la Neidentigita Operaciulo, lia biologia patro neniam estis usona civitano (li estis kenjano). Kaj, kvazaŭ se unu rompo de la konstitucia postulo ne sufiĉus, poste la duonpatro de la Operaciulo igis lin civitano de Indonezio (la respektiva atestilo estis prezentita ĉe juĝ-procesoj fare de d-ino Taitz). La difino aplikita al McCain montriĝis neaplikebla al lia rivalo – nek iu ajn oficisto iam ajn emis apliki ĝin! Tiel „malbonŝance” okazis.

Ne estis tiel kvazaŭ la difino de la heredita civitaneco apartenus al iu „griza zono”; tiel, ke la moŝtaj senatanoj kaj kongresanoj devus heziti kaj pridubi ĝin. Ili certe sciis ĝin. Ili komprenis ĝin tiel bone, ke iuj malŝatis ĝin kaj eĉ multfoje provis nuligi ĝin en 10 diverstempaj leĝ-proponoj (kies subtenantoj estis kaj demokratoj kaj respublikanoj 5.

En ĉiuj tiuj leĝ-proponoj ili volis ŝanĝi la postulon pri la hereda civitaneco de kandidatoj je iu pli malforta formo de civitaneco (supozeble pli „taŭga” por iu grava „iu”, divenu kiu). Tiutempe ĉiuj provoj akcepti la leĝ-proponojn fiaskis, tamen vi jam scias kio sekvis. Kiam la situacio sur la ŝakluda tabulo iĝis malfavora, la Parlamento de la „lumturo de la homaro” simple forbalais la figurojn for de la ŝaktabulo ...

La neglekteco kaj arogeco en promociado de tia okulfrapa fripono estas neimagebla. Eĉ dum brutalaj diktatoraj reĝimoj, kiel tiu de Stalin aŭ en la romano 1984, oni multe penis „ĝisdatigi la pasintecon”, ŝanĝante la registraĵojn en arkivoj, por ke la realo laŭeble aspektu kohera. Kaj jen en Usono tio estis prezentita kaj sendemande akceptita dum 8 jaroj!

La 15an de decembro 2016, ŝerifo Arpaio partoprenis en la tria gazetara konferenco kaj prezentis la finajn malkovrojn pri la naskiĝatesto de Obama falsita en 2011, ĉi-foje spurante eĉ tiun konkretan dokumenton de alia persono, el kiu oni komputile kopiis pecojn de la bildo. Kaj denove ... okazas nenio. Nenio! Tio ĉi per si mem jam manifestas la morton de la civiliziteco en Usono – kaj kompromitas la tutan homan civilizacion ĝenerale: la civilizacion kiu levis neniujn demandojn kaj kviete traglutis ĉi-tion. Kiel diris prof. Victor Davis Hanson, „Se ne estas leĝo, ne estas civilizacio”.

Fina ĝisdatigo

En Usono jam estas nova, laŭleĝa, prezidanto. Trump kondukis sian kampanjon kiel „eksterulo” kaj oponanto de la ekzistanta regantaro. Pro tio li vigligis la restaĵojn de konservativa civitanaro, kiu ekrevis, ke Trump estos revoluciulo kapabla protekti la landajn interesojn kaj redirekti la landon al la ideoj de ĝiaj fondintoj, la konstitucio, kaj iama grandeco.

Kaj Trump vere havis unikan ŝancon por iĝi tia revoluciulo-savanto: ŝancon savi la landon el malhonoro kaj aliaj mizeroj. Li havis tiun ŝancon, sed ve, li maltrafis ĝin.

La unikeco de la ŝanco estis en la fakto de la groteska uzurpo subtenata fare de la totala ŝtata aparato kaj sabotanta oficistaro. Ekde la komenco de sia kampanjo en 2016 Trump povis kaj devus senmaskigi ĉiujn aspektojn de la uzurpo kaj ĉiujn kulpajn pri ĝi. Tio kaŭzus cunamon de indigno, tamen tio estus bena cunamo, kiu purigus „la aŭgiajn ĉevalstalojn”. Tiu cunamo helpus elekti freŝajn kongresanojn entuziasmajn pri la senmaskigo de la uzurpo, kaj ĝi helpus detrui kriman „partion”, kiu obstaklis Trump-on ajnokaze. Tiuj ĉi ideoj kaj admonoj estis publikigitaj en la malfermita letero 11 al li en 2016, sed ve, li ignoris ilin.

Jam komence de la kampanjo Trump rezignis eĉ pri siaj propraj modestaj penoj riveli ion pri la uzurpulo, kaj poste li definitive kapitulacis. Jes, li iel sukcesis venki la elekton konvencie, prisilentante la uzurpon. Li tamen perdis ĝuste la unikecon de la momento: la momento por pento, forbalao de la totala sabotado kaj riparo de la senprecedenca damaĝo al la lando fare de la antaŭaj registaroj.

Kaj nun la krima partio (aŭ partioj) kaj la uzurpulo mem ĉiuj apude, sabotadas, kaj eĉ arogas nomi Trump-on „neleĝa” (!), dum Trump silente „traglutas” tion kaj kunlaboras kun la sabotuloj por pluteni tabuon pri la vera neleĝeco de Obama kaj ties registaro. Kia farso!

Jen do, dume triumfo de justeco kaj pento de Usono certe ne okazis – kia kontrasto kun la brava Sud-Koreujo, kiu ĵus kapablis senpostenigi kaj akuzi la prezidantinon pri ŝiaj krimoj dum ŝi estis en la ofico!

Eĉ la modela imperio de malbono, Sovetio, pentis pri stalinismo en 1956 – kvankam malfrue kaj nur parte, tri jarojn post la morto de la tirano. Usono do estas nun dua en la vico post Sovetio por malfrua pento. Restas ankoraŭ vidi kiom da tempo pasos ĝis Usono sekvos la ekzemplon de Sovetio: kia rol-modelo por Usono!

1. www.wnd.com/2015/01/obamas-identity-fraud-and-mickey-mouse-media 2. www.orlytaitzesq.com/wp-content/uploads/2015/06/Evidence-corrected-of-forgery-fraud-fabrcation-in-Obamas-IDs.pdf 3. www.westernjournalism.com/sheriff-arpaio-press-conference-will-be-livestreamed-on-march-1 4. www.wnd.com/2015/07/universe-shattering-info-on-obama-delayed 5. www.judeochristianamerica.org/NaturalBornCitizen.htm Por usona prezidanto kaj vicprezidanto la usona konstitucio postulas specialan tipon de civitaneco, pli striktan ol la ordinara, kiu nomiĝas Natural born citizenship (hereda civitaneco), t.e. esti naskita al la gepatroj-civitanoj sur usona grundo. 6. www.judeochristianamerica.org/FAQ.htm 7. www.wnd.com/2011/07/317705/ 8. www.newswithviews.com/Devvy/kidd428.htm 9. www.newswithviews.com/JBWilliams/williams300.htm 10. www.judeochristianamerica.org/2008vs1917.htm 11. judeochristianamerica.org/OpenLetter/ToTrump2017.htm
Alexander GOFEN
Usono

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu minacata specio?

La urogalo (science Tetrao urogallus) estas fama birdo pro sia ceremonia pariĝado, sed ĝia nombro draste malkreskas en Slovakio.

Laŭ slovakaj ornitologoj nestas ĉi-jare nur ĉirkaŭ 660 ĝis 880 urogaloj. En 1972 vivis en la slovaka teritorio 3697 tiaj birdoj, sed jam en 2000 nur 1612.

Danĝeraj homaj agadoj

La fakuloj avertis pri la situacio, ĉar baldaŭ tiu birdo malaperos en Slovakio kaj en multaj aliaj eŭropaj landoj. La kialoj de la granda malmultiĝo de urogaloj estas grandarea arbofaligado, arbo- kaj klimato-ŝanĝiĝo, konstruado de novaj ŝoseoj tra arbaroj, homa ĉeesto kaj neregebla turismo, ŝtelĉasado kaj kreskanta nombro de naturaj predantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝo en Suda Panĝabio

„En februara vendreda nokto mi pretigis malgrandan pakaĵon kaj prenis buson por iri al Multano, ĉar mi sentis enuon pro la unutona ĉefurba pejzaĝo. Tiu urbo troviĝas en la provinco Suda Panĝabio kaj malproksimas 421 kilometrojn laŭ la rekta linio. La aŭtomobila veturado daŭras 8 horojn.”

Tio estas bona decido, se temas pri printempo aŭ aŭtuno, ĉar en somero la temperaturo superas 113 oF (45 oC) ekster la hejmo.

Multano

Alveninte al la urbo en la frua mateno, oni povas rimarki, ke la aero estas jam varma kaj la sunlumo tre forta. Ankoraŭ ne estas la tempo rikolti mangojn, sed la malgrandaj mangoarboj havas amason da densverdaj folioj.

Multano estas sufiĉe granda urbo kaj ĝi havas multajn eŭropstilajn konstruaĵojn faritajn, kiam Pakistano estis kolonio de Britio. Ekster la urbo estas vastega kamparo kun malgrandaj vilaĝoj.

Panico kaj kruda sukero

Suda Panĝabio havas fekundan grundon kaj ĝi estas bone konata pro la mango kaj la sukera panico. Eblas ofte vidi virojn, kiuj transportas ilin per kamiono, kaleŝo aŭ bovĉaro. Plenaĝuloj kaj infanoj kutime manĝas sukeran panicon kaj krudan sukeron, kiu estas nomata gur en la urdua lingvo. Gur estas flavkolora, malmola kaj populara dolĉaĵo en landoj de suda Azio kiel Barato kaj Pakistano. Oni faras ankaŭ teon, solvante ĝin.

Multaj homoj preferas gur al „modernaj” dolĉaĵoj kiel ĉokolado aŭ kuko, ĉar la panico estas tute natura, sen artefarita aromaĵo, kaj ĝi estas tradicia manĝaĵo. La infanoj iras al la gur-fabriketo kun bastonoj, kaj ili petas plenaĝulojn trempi la bastonojn en la sukeran siropon. Ofte videblas malgrandaj infanoj leki dolĉajn bastonojn dum piedirado. Tio ja estas paca sceno for de la brua urba vivo.

Fari panicojn

Kutime la gur-fabriketoj estas sentegmentaj lokoj, kie viroj dum longa tempo boligas la siropon ĝis la akvo forvaporiĝas. La rezultintan paston el sukera panico ili poste metas en blokon por malmoligi ĝin, kaj poste oni dividas ĝin en malgrandajn pecojn.

La feliĉo kaj la nuntempo

Antaŭ tre longe eblis pace ludi kun la geamikoj kaj manĝi gur, sed tiu feliĉa tempo estas jam pasinta kaj la vivo ŝanĝiĝas. Nuntempe Pakistano ne estas tre sekura loko por vojaĝi, ĉar krom la eblo esti viktimo de teroro, multaj homoj abomenas fremdulojn.

Nadipedia
korespondanto de MONATO en Pakistano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ŝulaĉa problemo

Ili ŝajnas firmegaj kaj faritaj laŭ ĉiuj reguloj de la arto, sed post kelkminuta promenado aŭ kurado oni devas fatale kurbiĝi, ĉar ili bezonas re-nodiĝon. Kiamaniere ŝulaĉoj ĉiam sukcesas malligiĝi, sen ke iu tuŝus ilin, estas la „ekzistada” demando de multaj gepatroj kaj sportuloj. Kaj ĉi tiu problemo, danke al la esplorprojekto de usonaj fakuloj, finfine havas respondon.

Grupo de fakuloj pri mekaniko el la Universitato de Kalifornio pruvis, ke pluraj kombinitaj fortoj agadas sur ŝulaĉojn kaj ke, kiam ilia malligiĝa procezo komenciĝas, ĝi rapide (kaj neeviteble) kompletiĝos. Oliver O'Reilly el la menciita universitato filmis per lantmova aparato du kolegojn, kiuj kuris sur rultapiŝo kun paro da gimnastikaj ŝuoj sur siaj piedoj. Sur lango de unu ŝuo li estis instalinta akcelometron kun la celo mezuri la fortojn, kiuj aplikas premon sur la ŝulaĉojn. Oni tiel vidis, ke, kiam persono kuras, liaj piedoj frapas la teron per forto 7-obla de la gravita konstanto g: temas pri forto simila al tiu, kiun pasintece spertis la astronaŭtoj de kelkaj kosmaj misioj ĉe la propra reveno en la atmosferon.

Nevidebla mano

Responde al tia streĉo la nodo unue kunpremiĝas, sed poste ekloziĝas. Ĉi-momente intervenas la dua – gravega – faktoro: la onda movo de la kruro, moviĝanta antaŭen kaj malantaŭen, aplikas iun inertecoforton sur la du ekstremaĵojn de la ŝulaĉo, kio malligas – kiel nevidebla mano – la nodon. Neniu el la du fortoj, sen la alia, sufiĉas por malkonstrui tion, kion oni antaŭe estis tiel zorge farinta. Kaj, kiam la nodo komencas loziĝi, sufiĉas malmultaj paŝoj por fini ĝian malimplikon.

Submaraj kabloj

La observado rilatis trifoliajn nodojn, la plej klasikajn kaj simplajn. Sed la esploro estis farita ne nur por pristudi ŝulaĉojn kaj nodojn pro iu plezurkaprico de la aŭtoroj. Estus tre utile kompreni, kiuj fortoj ekzakte kontribuas al la malfaro de nodoj, por plenumi estontece pli bonajn suturojn, por kompreni pli detale la strukturon de DNA kaj eĉ por trovi pli efikajn manierojn por fiksi submarajn kablojn ĉe la marfundo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fremdlingvaj indikiloj provokas proteston

En la pasintece sekura kaj trankvila itala vilaĝo Arcade [arkade], en la provinco Trevizo, rimarkinde obliĝis, en la lastaj jaroj, la okazoj de ŝteloj kaj raboj. Tial la loka urbestro, Domenico Presti [doméniko présti], apartenanta al la ekstremdekstra kaj ksenofoba partio Lega Nord, decidis instaligi tridekon da televidaj kameraoj en la tuta municipa teritorio. Ili estas akompanataj de la klara indikilo Komunumo video-gardata. La fakto diskutigis, sed eĉ pli da skandalo provokis la elekto tradukigi la panelojn ne nur en la kutimajn anglan kaj francan, sed ankaŭ rumanen, albanen kaj araben.

Pluvo de akuzoj

„Mi ne komprenas la protestojn fare de enmigrintoj el Rumanio, Albanio kaj arabaj landoj. Se mi iras al fremda lando kaj vidas itallingvan skribaĵon inter multaj aliaj idiomoj, kiujn mi ne komprenas, mi ja legas ĝin tuj kaj dankas pro la prizorgado. Mi volas helpi la fremdulojn vivantajn ĉi tie kompreni la novaĵon, sendante al ili mesaĝon en ilia gepatra lingvo”, deklaris s-ro Presti por defendi sin kontraŭ la akuzoj pri rasismo, kiuj baldaŭ pluvis sur lin. „Tiuj plurlingvaj indikiloj utilas por averti la ulojn el kelkaj etnoj, kiuj plej ofte malobservas la leĝon nuntempe en nia lando, nome rumanojn kaj albanojn (inter kiuj estas multaj irrevenaj ŝtelistoj) kaj eĉ kelkajn arabojn: kiu povas dementi tiun fakton?”, aldonis la urbestro de tiu nord-itala vilaĝo, kiu nombras 4000 loĝantojn.

Parkado malpermesita

„La celo de mia agado estas simple informi, ke la loko estas kontrolata de televidaj kameraoj kaj ke neniu devas ŝteli ĉi tie, ĉar la aparato povas filmi kaj la krimulojn kaj la veturilojn, kiujn ili uzas”, li konkludis, rifuzante la akuzon esti ksenofobo. La iniciato tamen memorigas tiun de Joe Formaggio [ĝo formaĝo], urbestro de la komunumo Albettone, en la sama regiono Veneto, kiu fotigis sin dum li plantis en la lokaj bedoj apartan panelon pri „parkado malpermesita”, ironie direktitan al ciganoj. „Ĉi tiu estas la donaco, kiun nia municipo volas fari hodiaŭ al tiuj personoj”, deklaris Formaggio, elektante ne hazarde la internacian tagon dediĉitan al la nomada kulturo.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Usono unue kaj libera komerco

Sub la devizo Usono unue! agadas la usona prezidanto, Donald Trump. Tuj post sia enoficiĝo ĉi-januare, li anoncis adiaŭon al la interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco (TPP), akceptita de 12 landoj. Li anoncis ankaŭ, ke li reintertraktos kun Kanado kaj Meksiko pri Nord-Amerika Liber-Komerca Asocio (NALKA). Plie, la registaro de Trump deklaris, ke Usono povus ignori certajn decidojn de Monda Organizaĵo pri Komerco, se tiuj decidoj atencus la usonan suverenecon.

TPP

La celo de TPP estis, teorie, krei grandegan zonon, kie entreprenoj libere kaj justece konkuradu tiel, ke la ekonomia kresko kaj bonstato de tiu zono rapide antaŭeniru. La sumo de MEP (malneta enlanda produkto) en la zono kovras preskaŭ 40 % de la tuto en la mondo, sed Ĉinio kaj Koreio ne partoprenis.

Oponado

Tamen en Japanio opoziciaj partioj kaj organizaĵoj de agrikulturistoj, fiŝistoj kaj konsumantoj kritikis kaj protestis kontraŭ TPP, insistante, ke la interkonsento plej favoros la transnaciajn firmaojn kaj minacos la vivon de la civitanoj en preskaŭ ĉiuj aspektoj. Saman opinion esprimis Ralph Nader, konata gvidanto de usona movado de civitanoj.

Ĉu la oponantoj estu kontentaj?

Nu, ĉu tiuj oponantoj de TPP ĝoju pri la eliĝo (efektiva detruo de la interkonsenta kadro mem) de Usono? Tute ne! Male, anstataŭ multflanka traktado, Usono preferos duflankan traktadon, kaj eventuale altrudos siajn nepravigeblajn postulojn. Eble la unua batalkampo estos la aŭtomobila industrio.

Jam dum la elekta kampanjo, Trump kritikis Japanion, dirante: „Estas maljuste, ke usonanoj aĉetas japanajn aŭtojn, sed usonaj aŭtoj ne vendiĝas en Japanio.” Fakte, usonaj aŭtoj ne vendiĝis, kaj pasintjare Ford Motor Company rezignis vendadon de siaj aŭtoj, kaj eliris el la japana merkato. Ĉu ekzistas barilo kontraŭ usonaj aŭ alilandaj aŭtoj? Verdire, la japana dogantarifo por aŭtoj estas nulo, dum la usona tarifo por japanaj aŭtoj estas 2,5 %. En ambaŭ landoj konsumantoj libere elektas kaj aĉetas aŭtojn laŭ iliaj kvalito kaj prezo. Japanoj, se eblus, ŝatus aĉeti germanajn aŭtojn, rigardante ilin kiel bonkvalitajn kaj kiel simbolon de socia rango.

Nebrideblaj transnaciaj firmaoj

Ankaŭ en aliaj kampoj Usono trudeme proponos forigi regulojn kaj rimedojn, kiuj protektas la sanon, sekurecon kaj ekologion de la civitanoj, sed kiujn ĉefe usonaj transnaciaj firmaoj rigardas kiel barilojn kontraŭ siaj senbridaj agadoj.

Ekzemple, reguloj pri agrokemiaĵoj, pesticidoj, nutraĵaj aldonaĵoj kaj genetike modifitaj organismoj estos atakitaj de tiuj transnaciaj kemiaj kaj farmaciaj firmaoj. La potencaj premgrupoj celos la japanan publikan sanasekuron kun intenco entrudiĝi en la programon. Ankaŭ aranĝoj kaj programoj pri patentoj, aŭtoraj rajtoj, medicino, laborkondiĉoj, mediprotektado k.a. estos celataj.

Arbitracio anstataŭ kortumo

La plej grava problemo, tamen, estas la mekanismo por finaranĝi disputojn inter privataj investantoj kaj ŝtatoj (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement). Laŭ tiu mekanismo, investantoj povas persekuti ŝtatojn por monkompenso pro tio, ke tiuj ŝtataj leĝoj, reguloj aŭ politikoj limigas iliajn liberajn agadojn kaj antaŭvidatajn profitojn. Proceduroj okazas per arbitracio anstataŭ kortumo. Spertoj de NALKA kaj aliaj similaj interkonsentoj montras, ke en multaj kazoj transnaciaj (ĉefe usonaj) firmaoj venkas.

Aliaj problemoj

Tiuj problemoj kaj minacoj de TPP al la civitanoj validas ankaŭ por TPKI (Transatlantika Partnereco pri Komerco kaj Investado), kiu estas ankoraŭ traktata inter Usono kaj Eŭropa Unio, celante krei grandan liberan komerc-zonon. (Vd. „Ĉu ni devas timi TTIP”, MONATO 2014/8-9, p. 19-20). Ŝajnas, ke prezidanto Trump volas nuligi ĉiun kadron, kiun eksprezidanto Obama (kun)kreis, ne pro la intereso de usonaj civitanoj, sed, ŝajne, pro la intereso de usonaj transnaciaj firmaoj kaj premgrupoj, kiuj per abunda mono havas grandan influon sur la registaron. Ĉu la registaroj de Eŭropa Unio, Kanado, Meksiko, Japanio k.a. povos defendi sian suverenecon kaj siajn popolojn?

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tera ĝemelo

Multaj homoj scivolas, ĉu ili iuloke havas sekretan dunaskiton, kies ekziston la gepatroj ĉiam kaŝis pro diversaj kialoj. Lastatempe ŝajnas, ke la tero mem povas havi unu aŭ plure da ĝemeloj en neforaj regionoj de la kosmo.

Post la anonco, farita de eŭropaj fakuloj fine de februaro 2017, pri la trovo de sep planedoj similaj al la tero (situantaj ĉirkaŭ la stelo Trappist-1) usonaj astronomoj ja malkovris kroman planedon similan al la nia. Ties distanco de la tero? „Apenaŭ” 39 lumjaroj.

Montoj

Ĝi estas bone rekonebla kaj orbitas apud stelo el la konstelacio Baleno: oni opinias, ke ĝi potenciale kapablas gastigi iajn vivformojn. La radiuso de la tera ĝemelo estas 1,4-obla de tiu de nia globo, dum ĝia maso estas 6-foje pli granda. Ĝi estas plena de montoj, samkiel la tero, kaj verŝajne havas eĉ atmosferon. Ĉu tio sufiĉas por ebligi vivon tian, kia ni konceptas ĝin? „Al idoj juĝ' malfacila”!

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko Scienco kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vigicor, asocio luktanta kontraŭ koruptado

Koruptado estas tutmonda plago. En multaj landoj, ekzemploj de koruptado abundas je multaj niveloj. Tamen pli kaj pli da civitanoj opinias, ke koruptado ne estas neevitebla. En multaj lokoj tra la mondo – ekzemple en Ukrainio, Grekio, Hispanio, Portugalio, Meksiko, arabaj landoj, Barato kaj Ĉinio – multaj reagas kontraŭ koruptado. La movado organiziĝas kaj mondskale kaj loke, en ĉiu lando.

En Provenco

En Francio, en Provenco, Vigicor [viĵikór] estas asocio, kiu celas disvolvi la lukton kontraŭ koruptado, atencoj kontraŭ honesteco kaj fraŭdo per ĉiuj leĝaj rimedoj inkluzive preventadon kaj juran persekutadon. La asocio zorgas pri ĉiuj aspektoj de la lukto kontraŭ koruptado pere de kvar polusoj: jura, instrua, rega de registaroj kaj komunika.

Simpozio

La lasta simpozio de la asocio okazis la 24an de septembro 2016. La simpozio ebligis plurfakan debatadon inter universitatanoj kaj praktikantoj el la tuta mondo pri la efiko de koruptado sur la ekonomian vivon. La dua parto de la tago enhavis atestadon de entreprenuloj, kiuj enkondukis en siaj organizaĵoj rimedojn por preventi korupton. La tuta simpozio estis malfermita al la publiko.

La prelegantoj unue konstatis la malrapidecon de la internaciaj procezoj celantaj luktadon kontraŭ korupto. La konvencio de OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) pri la lukto kontraŭ koruptado, kiu ekvalidis la 29an de septembro 2000, estis rezulto de 20 jaroj da intertraktadoj. Bedaŭrinde, la efiko de tiu interkonsento estas limigita al la ŝtatoj, kiuj membras en OEKE.

En Eŭropa Unio

Ankaŭ Eŭropa Unio agadas en la kampo de atencoj kontraŭ honesteco. La Traktato de Lisbono anoncis la principon de eŭropa prokurorejo, kiu ebligos pli efikan luktadon kontraŭ internacia kaj loka koruptado. Malgraŭ tiu decido, la prokurorejo ankoraŭ ne ekzistas. Krome, la Unio devigas unuformigon de la naciaj leĝaroj, kio permesas notindan progreson en la sfero de luktado kontraŭ koruptado. Ekzemple, en Francio la leĝo de junio 2016 pliigis la socialan kaj socian respondecon de entreprenoj kaj aldonis novajn leĝajn devigojn kaj punojn. Cetere, tiuj leĝoj kreas agentejon por kontraŭkorupta lukto, kiu havos povon por trakti kaj puni entreprenojn kulpajn pri korupto.

En la privata sektoro

Krome, oni konstatis, ke temoj rilataj al kontraŭkorupta lukto estas precipa zorgo de la privata sektoro. Tial disvolviĝas internaj programoj por efike lukti en la entreprenoj kontraŭ korupto kiel socia plago. Cetere, interkonsento pri etikaj normoj estas efektivigita fare de entreprenoj por forigi koruptajn uzojn de riskemaj merkatoj.

Pliaj informoj disponeblas (france) ĉe la retejo www.vigicor.org.
Thierry SPANJAARD
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej konata baroka monumento en Vilnius

La katolika Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en la litova ĉefurbo Vilnius okupas la unuan lokon en la listo de la 16 plej vidindaj preĝejoj en la mondo, kiun publikigis la retejo churchpop.com. Kial ĝi meritas tiun atenton?

Monsinjoro Edvardas Rydzikas, pastro de la preĝejo, diris: „Turistoj, kiuj venas al Vilnius, ne preterlasas viziti nian preĝejon. Ĝi estas unu el la plej vizitataj objektoj en la urbo. Multaj televidkompanioj elsendis raportojn pri la preĝejo. Atenton de vizitantoj altiras precipe du mil modlaĵoj, la trezora kofro de la Granda Litova Duklando, boatforma lustro, timbaloj – trofeoj de militiroj.”

Modlaĵoj

La preĝejo estas la plej konata baroka monumento en Vilnius. Ĝia interna dekoracio estas unika en la tuta Eŭropo. La abundo de modlaĵoj prezentas bibliajn, mitajn kaj alegoriajn figurojn, famulojn de diversaj popoloj kaj tavoloj, fantastajn demonajn estaĵojn, ĉielkorpojn, bestojn, kreskaĵojn, militsignojn, liturgiajn kaj ĉiutagajn aĵojn. En la junto de la transepto kaj la ĥorejo staras ligna skulptaĵo de Jesuo de Antakalnis kun naturhara peruko – konsiderata mirakla. En la jaro 1700 oni alportis ĝin el Romo kaj findeponis ĝin en Vilnius. Ĉi tien en 1864 oni translokis la skulptaĵon el la Preĝejo de Trinitatanoj.

Laŭ legendo, sur tiu ĉi loko antaŭe staris pagana sanktejo de la diino Milda. En la periodo de 1431 ĝis 1500 estis konstruita ligna preĝejo. Ĝi forbrulis post 94 jaroj. Poste sur la sama loko aperis nova ligna preĝejo. Dum la milito en 1655 kontraŭ Moskvo ankaŭ ĝi estis preskaŭ ruinigita.

Novkonstruo

La nunan ŝtonan preĝejon oni komencis konstrui en 1668 laŭ projekto de la pola arkitekto Jan Zaor. La internon dekoraciis la majstroj de la itala baroko Pietro Perti kaj Giovanni Maria Galli. En 1805 estis konstruita granda altaro kun la bildo Adiaŭo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Pranciškus Smuglevičius. La barokstilan preĝejon oni planis en la formo de latina kruco, entenanta du turojn, kupolon kaj duonrondan absidon.

Sankta Kazimiro

Kiam Litovio trafis sub la regadon de rusa caro, la guberniestro en 1868 proponis rearanĝi la katolikan preĝejon al ortodoksa sanktejo. Tamen pro la manko de mono la rekonstruo ne okazis kaj la preĝejo restis katolika.

En la periodo 1953-1989 en la preĝejo estis la ĉerko kun la korpo de Sankta Kazimiro, protektanto de Litovio, kiun en 1989 oni translokis al la urba katedralo.

Promeso

La fondinto de la preĝejo estas Michał Kazimierz Pac, hetmano de la Granda Litova Duklando. Laŭ legendo en 1662 li trafis en danĝeron pro la ribelanta armeo. Onidire li promesis konstruigi preĝejon, se Dio savos lin. Subite venis fidela servanto, kiu per eta ŝipeto transportis lin al sekura loko. Pac plenumis sian promeson kaj iniciatis la konstruon de preĝejo. La hetmano ordonis, ke post lia morto oni enterigu lian korpon sub la preĝeja sojlo kaj enskribu sur la tomboŝtonon „Hic iacet peccator” (Ĉi tie kuŝas pekulo). Tamen fine de la 17a jarcento fulmo disfendis la tomboŝtonon. Tial oni enmasonis ĝin apud la enirejo.

Nun la placo antaŭ la preĝejo portas la nomon Papo Johano Paŭlo la Dua memore al lia vizito al Litovio.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekreta dulingvismo en Afriko

Togolando estas afrika lando kun loĝantaro de preskaŭ 7 milionoj. La oficiala ŝtata lingvo estas tie la franca. La nombron de la lokaj lingvoj oni taksas inter 30 kaj 42. Du inter ili, la evea kaj kabija (Ewe kaj Kabiye), estas rekonitaj kiel oficialaj, kaj la evea fakte estas uzata kiel nacia pontolingvo.

Ganao estas alia ŝtato, ankaŭ kuŝanta en la afrika kontinento: tie loĝas proksimume 22 milionoj da homoj. La oficiala lingvo de ĉi tiu lando estas denove eŭropdevena: la angla. La lokaj lingvoj atingas la nombron de 35-50. Inter ili oficialan statuson ricevis dek unu, dum, kiel pontolingvon, oni uzas la tvian (Twi).

MONATO intervjuis doktoron Koffi Ganyo Agbefle. Li estas esploristo en la departemento pri la franca lingvo de la Universitato de Ganao, kies sidejo estas en la urbo Legon (Accra). Ekde 2013 li respondecas pri esplorado ene de sia universitata fako kaj li estas kunordiganto de la laboratorio DELLA (Didaktiko kaj Instruado de la Lingvoj kaj de la Literaturoj en Afriko). Agbefle plenumas plurajn esplorojn en Afriko, Eŭropo kaj Kanado. Li verkis dudekon da sciencaj artikoloj, kiuj aperis en internaciaj revuoj. Liaj plej kutimaj esplortemoj estas: lingvopolitiko, instruado de la franca kiel fremda lingvo, socilingvistiko de la franca kaj de la afrikaj lingvoj, lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco. Li afable akceptis klarigi la kompleksan kaj tute apartan lingvan situacion, kiu nuntempe karakterizas la du supre menciitajn landojn.

MONATO: Ĉu vi povas prezenti al niaj gelegantoj la nunan lingvan situacion en Togolando kaj Ganao?

Agbefle: Togolando kaj Ganao estas du plurlingvaj ŝtatoj, en kiuj oficiale superregas respektive la franca kaj la angla. Apud ĉi-lastaj, ekzistas aldone tuta serio da lokaj idiomoj, al kiuj oni rekonas la statuson de oficialaj naciaj lingvoj. Tamen la plimulto de la afrikanoj (aŭ almenaŭ de la togolandanoj kaj de la ganaanoj) volus pli bonan traktadon kaj certe prirevas pli rozan estontecon por siaj propraj naciaj lingvoj. Efektive la lingvo de la „koloniistoj” plu estas „potenca armilo”, malfacile detruebla pro tio, ke ĝi fine estas tre utila. Sed ja necesas agi, por ke la afrikaj lingvoj leviĝu al la sama statuso kiel tiu de la eŭropaj. Alivorte, la afrikaj ne devus esti „trotuaroj” por la malnovkontinentaj lingvoj, kiel en la lernejoj nuntempe.

MONATO: Kiuj estas la ĉefaj problemoj, kiujn oni spertas?

Agbefle: Kaj en Togolando kaj en Ganao ekzistas iuj oficialaj lingvopolitikoj, al kiuj bedaŭrinde mankas detaloj kaj klareco kaj kiuj precipe emas ne realiĝi. Ekzemple, laŭ la loka leĝaro, en Togolando la evea kaj la kabija (ambaŭ naciaj lingvoj) devus teorie esti instruataj en ĉiuj klasoj de la elementa lernejo, sed praktike nenio tia okazas. Krome mi pensas, ke tiuj lingvopolitikoj suferas pro la manko de regulaj ĝisdatigoj kaj de subtenaj rimedoj. La loĝantaro konsideras la lingvan situacion absurda, kaj lastatempe ni rimarkas ankaŭ, ke la homoj nun donas pli kaj pli da graveco kaj prioritato al la lokaj naciaj lingvoj kaj tial volas ilin uzi eĉ en antaŭe neimageblaj formalaj situacioj. Tiu fenomeno estas ofta en Togolando kaj estas priskribebla kiel „lingva malakceptado”: malakceptado, kompreneble, de la komunikilo siatempe trudita de la koloniistoj. Iu ekzemplo? En la bazaj kaj eĉ en la mezaj kaj altaj lernejoj okazas iuspeca „sekreta dulingvismo”, ĉar la instruistoj kaj la gelernantoj sentas la neceson de pli flua komunikado ol tiu, kiun ebligas la franca aŭ la angla. Tamen ja estas oficiale postulate, ke la instruistoj okazigu siajn kursojn anglalingve aŭ francalingve. Utiligi la naciajn lingvojn ebligus al la gelernantoj kompreni pli bone la lecionojn. Ĉu tio ĉi ne estas speco de lingva senposedigo?

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pacema italino premiita

Giuseppina Nicolini [ĝuzepina nikolini], de 2012 urbestrino de Lampeduzo – eta insulo inter norda Afriko kaj Sicilio – ĉi-jare ricevis la premion Houphouët-Boigny pro sia granda humaneco kaj daŭra engaĝiĝo en la mastrumado de la enmigra krizo.

Spite al multaj malfacilaĵoj ŝi laboris por la integriĝo de la rifuĝintoj, ĉe la marbordoj de Lampeduzo kaj en aliaj lokoj de Italio.

SOS Méditerranée

La premion ĉiujare aljuĝas Unesko al homoj agintaj por la paco. Ĉi-foje ricevis ĝin ankaŭ la franca organizaĵo SOS Méditerranée pro helpado al multnombraj migrantoj kaj rifuĝintoj, kiuj riskis sian vivon en Mediteraneo.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alta posteno por Slovakio

Slovaka diplomatino en aprilo ekfunkciis kiel ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo en Ĝenevo, laŭ anonco de António Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La 58-jaraĝa Oľga Algayerová [algajerova] parolas kvar lingvojn, kaj ŝi laste laboris kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe internaciaj organizaĵoj en Vieno.

Ŝi havas pli ol 20-jaran sperton en la kampo de eksterlanda komercado kaj diplomatio, kaj estas esperoj, ke la multflanka oficistino multe kontribuos al la regiona ekonomia disvolviĝo.

Estintaj estroj

Ankaŭ la slovakoj Brigita Schmögnerová [ŝmegnerova] – eksa ministrino pri financo (2002-2005) – kaj Ján Kubiš [jan kubiŝ] – eksa ministro pri eksteraj aferoj (2008-2010) – estis ĉefoj de tiu Ekonomia Komisiono, kiu estas unu el la kvin regionaj komisionoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belaj poŝtmarkoj

Ricevinte hodiaŭ, fine de la monato, la aprilan numeron de MONATO mi rimarkis, ke la koverto surhavas tre belajn poŝtmarkojn, kies valoro estas indikita en belgaj frankoj (kaj ne en eŭroj). La serieto de poŝtmarkoj tute ne estas stampita de la poŝta servo. Sed, ankaŭ estas normala (poŝta) afranko de 1,40 eŭroj. Ĉu temas pri pardonpeta donaceto al la abonantoj pro la malfruo de la revuo?

Carlo BOURLOT
Torino
La eldonejo konscias, ke en la lastaj monatoj la papera versio de MONATO havis tre grandan prokraston kaj ĝi provas trovi solvon. Ĝi tamen memorigas, ke la abonantoj de la papera versio povas krome ricevi senpage la version en la bita formo PDF aŭ ePub. Tiuj formoj atingas la legantojn mezume 6 semajnojn antaŭ la papera eldono. Sufiĉas peti la alsendon de monato@monato.be.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Bourlot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bildstrioj por subteni minoritatajn lingvojn

En marto en la urbo Joŝkar-Ola (Maria Respubliko, Rusa Federacio) la finna ambasado en Moskvo organizis seminarion pri la verkado de bildstrioj en la maria lingvo. Temas pri idiomo el la finno-perma lingvaro, parolata en la volga federacia distrikto kaj en Kazaĥio. Gvidis la aranĝon la finna desegnistino Sanna Hukkanen kaj la rusa tradukistino Anna Voronkova. MONATO intervjuis ilin, por pli bone kompreni la iniciaton.

MONATO: Kiumaniere vi eklaboris en la mondo de la bildrakontoj? Kiam vi interesiĝis pri minoritataj lingvoj?

Hukkanen: Ekde mia infanaĝo mi volis fariĝi artisto. Kiam mi adoleskis, mi estis engaĝita en diversaj kampanjoj pri homaj rajtoj, kaj samtempe mi legadis finnajn nekonformismajn bildstriojn. Danke al komiksoj mi povis kombini mian pasion pri arto kun la verkado de historioj, kiuj povus helpi la socion evolui. En 2014 mi vizitis la organizaĵon de aktivuloj pri la karela lingvo en Petrozavodsk kaj „enamiĝis” al tiu idiomo, kiun homoj parolas en Finnlando kaj kelkaj lokoj de Rusio (Karelio, ekzemple, sed ankaŭ la novgoroda, la murmanska, la leningrada kaj la tverja provincoj). Mi estis jam organizinta laborkunvenojn pri komiksoj kun neregistaraj organizaĵoj kaj malplimultoj, do mi pensis, ke tio estus bona ilo ankaŭ por aktivuloj pri iu minoritata lingvo. Ekde tiam ni organizis seminariojn en pluraj lokoj.

Voronkova: Komiksojn, ĝenerale, mi komencis legi en Finnlando. Mi estas el Rusio kaj iam studis sensukcese la finnan en la universitato de Moskvo. Mi do akceptis la inviton de amikino feriumi en Finnlando. Ŝi estis tre gastigema, sed ne havis multan tempon por mi kaj tial konsilis al mi viziti la lokajn bibliotekojn. Mi tion faris kaj ĝuste per komiksoj mi trovis la emon malfermi la vortaron kaj lerni finfine la finnan: tie mi fakte trovis multajn utilajn frazojn kaj dialogojn. Mi aĝis tiam 17 aŭ 18 jarojn. Inter miaj amikoj en Moskvo, ok jarojn poste, estis iu junulo, kiu legadis la bild-romanon Maus 1 en la finna. Mi ne povis kompreni, kiel eblas, ke viro tiel inteligenta, kia li estas, amas komiksojn. Ĉi tiel mi ekinteresiĝis tiurilate. Poste mi tradukis finnajn bildstriojn en la rusan por ekspozicio kadre de la festivalo KomMissia (kommissia.ru). Nun mi respondecas pri la eksterlandaj programoj de tiu festivalo.

En novembro 2015 Sanna invitis min kiel tradukistinon al sia propra seminario en Petrozavodsk. Tie mi komprenis, ke estas hontinde por mi sciparoli nur la finnan (bone lernitan de mi intertempe), kaj mi ekhavis intereson pri la finn-ugraj lingvoj parolataj en Rusio (la karela, la maria kaj la mordva lingvoj interalie). La komiksojn en la finn-ugraj lingvoj, kiuj estis kreitaj dum niaj seminarioj, ni montros dum la festivalo KomMissia kaj poste en Finnlando.

MONATO: Ĉu vi povas rakonti kelkajn interesajn anekdotojn, por ke ni komprenu pli bone la situacion kaj la pensmanieron de la partoprenantoj?

Voronkova: En Rusio iuj generacioj kreskis sen komiksoj. Kelkaj malfidemaj homoj demandas: „Kion vi instruas al infanoj?”. Fakte estas fojfoje ankaŭ pluraj infanoj, krom plenkreskuloj. Kaj oni ofte suspektas, ke malantaŭ tiaj aranĝoj estas politiko. Iu inter tiuj suspektemaj personoj opinias, ke la desegnaĵoj estas propagandcelaj. Sed en la lastaj 15 jaroj ja estas ŝanĝiĝo. Niaj seminarioj celas precipe la plenkreskulojn, la instruistojn, por ke ili ekkonu novan ilon por instrui al la infanoj la lokajn minoritatajn lingvojn. En Liĥoslavl tamen estis ne adoltoj, sed nur infanoj 10- ĝis 12-jaraĝaj, kun 2-3 instruistoj. Mi demandis ilin, kiuj en sia hejmo komunikas en gepatra lingvo alia ol la rusa. Du infanoj levis la manojn: „Mi! Mi!”. Ili respondis, ke ili estas respektive denaskuloj de la turkmena kaj de la uzbeka. Malgraŭ tio, ke neniu tiuloke sciis la tverjan/karelan (kvankam la seminario rilatis la verkadon de komiksoj ĝuste en tiu idiomo), estas bone, ke ekzistas novaj denaskaj lingvoj en ĉi tiu areo, ĉar tio pliigas la lingvan diversecon.

En la urbo Khanty-Mansiysk oni invitis nin al renkontiĝo de obsko-ugraj popoloj. Ĉiuj ĵurnalistoj ĉasis Sanna-n, ĉar ŝi estis la sola fremdulino kaj verŝajne tie eĉ la plej brila reprezentantino de la obsko-ugraj popoloj. Oni daŭre volis, ke ni eliru en la koridoron pro iu intervjuo, ĉar ŝajne ne ĉiuj interesiĝis pri la interesaj aferoj, kiujn la „veraj” obsko-ugroj diris ene.

La posta mateno estis tiu de nia seminario pri komiksoj, sed ni ne povis eniri la universitaton: ĝi ŝajnis tute fermita. Ni longe promenis ĉirkaŭ la malplenaj konstruaĵoj, ĝis ni trovis unu malfermitan pordon. Ni renkontis, en neĝoplena koridoro, grupon de infanoj, kiuj, same kiel ni, estis ĵus enirintaj la konstruaĵon. Temis pri geknaboj el la etnografia tendaro Kazim, kiuj estis veturintaj milon da kilometroj por atingi la forumon per la plej malmultekosta veturilo.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
1. Maus (muso) estas bild-romano de la usona karikaturisto Art Spiegelman pri la spertoj de sia patro kiel pola judo kaj supervivinto de la nazia hombuĉado. Li prezentas la judojn kiel musojn; la germanojn kaj la polojn kiel katojn kaj porkojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu frandemaj larvoj liberigos la mondon de plasto?

Delonge la scienca komunumo serĉas manieron por elimini la multajn plastosaketojn, kiujn homoj daŭre forĵetas kaj kiuj poluas marojn kaj oceanojn de la tuta mondo. Efika solvo ŝajnas esti tiu, kiun senintence trovis Federica Bertocchini [federika bertokini], itala esploristino ĉe la hispana nacia centro de esplorado. Ekspluateblas laŭ ŝi difinita aparta raŭpo, kiu estas treege glutema pri plasto, kio por ĉiu alia besto kutime estas nedigestebla aŭ eĉ mortiga.

Truoj

La sciencistino interesiĝis precipe pri la larvo de Galleria mellonella, komune nomata ankaŭ „vaksa tineo” laŭ sia frandemo pri vakso. La itala fakulino pri molekula biologio konstatis, ke por la koncerna larvo ankaŭ plasto estas tre ŝatata manĝaĵo. „Mi kutime min okupas pri evolua biologio: mi do pristudas embriojn. Mi konfesas, ke la malkovro de la raŭpo, kiu manĝas plaston, okazis tute hazarde. Mi ja havas la hobion de abelbredado kaj ankaŭ la kutimon, dum la vintro, teni en mia domo la malplenajn abelujojn. Kiam mi pasintjare eligis ilin eksteren, komence de la printempo, mi ekkonsciis, ke ili estas plenaj de raŭpetoj. Do mi zorge purigis ĉiun el ili, kolektante la bestetojn ene de komuna saketo el plasto. Sed post malmulte da horoj, surprize, tiu estis jam plena de truoj kaj la larvoj estis ĉiuj malaperintaj”, klarigis Bertocchini. Ŝia esploro pri tiu ĉi temo estis akceptita en la fakrevuo Current Biology, kunlabore kun Paolo Bombelli kaj Chris Howe, ambaŭ biokemiistoj ĉe la universitato de Cambridge.

Kunlaboro

Bertocchini renkontis Paolo Bombelli kiam ili ambaŭ plenumis esplorojn en la londona University College. Ili havis komunan intereson pri la biodegradado de poluaj substancoj, precipe plasto, ja noca por bestoj sed samtempe neanstataŭigebla en pluraj fakoj, kiel biomedicino, elektroniko, nutra industrio. Kiam ŝi komprenis la potencialan utilon de sia malkovro pri la saketoj detruataj de tiuj larvoj, ŝi petis, ke ŝia kolego partoprenu la esploradon. La fakuloj eltrovis, ke vakso konsistas el molekuloj ligitaj en maniero simila al tiuj de polietileno. Temas pri ĉeno de karbonaj atomoj, kiu ripetiĝas. Do ne tro strangas, ke tiu raŭpo povas nutri sin ankaŭ je plasto.

La preciza metabola „mekanismo” estos objekto de estonteca esploro. Ĉi-momente, danke al la ĝisnuna testado, oni komprenis, ke la malkombino de la plasto ne okazas nur mekanike, pere de la maĉado fare de larvoj, sed laŭ aparta kemia procedo. El pli detalaj kemiaj analizoj eblos malkovri, kiu estas la enzimo aŭ la bakterio plast-malaperiga, kiu sin kaŝas en la digesta sistemo de la koncerna larvo.

Akvoboteloj

Oni ne neglektu ankaŭ la malkovron okazintan en 2016: sciencistoj el Kyoto Institute of Technology, en Japanio, izolis iun bakterion, nome Ideonella sakaiensis, kapablan malkombini similan polimeron, la polietilenan tereftalaton (PET), la materialon de multaj akvoboteloj, danke al du enzimoj. Verŝajne tiuspeca biologia procezo klarigas ankaŭ la agadon de la vaksa tineo. Tamen la manĝegemo estas malsama. Ideonella sakaiensis detruas nur 0,13 miligramojn da PET tage. La raŭpo, kiu manĝas vakson, male manĝas duoblan kvanton da plasto ĉiuhore.

Restaĵoj

Kiuj estas la efektivaj aplikebloj de tia esplorprojekto? Oni bezonas ekstrakti la aganton, kiu malkombinas la plaston kaj kiu kuŝas en la larvoj. Oni ne vere bezonos grandajn kvantojn da vivaj bestetoj, nelaste ĉar ili estas malutilaj por abeloj, kiuj jam tutmonde malpliiĝas. Problemo solvenda estas la restaĵoj de la manĝita plasto. Post tiu biologia traktado restas minimumaj kvantoj da etilena glikolo (toksa substanco uzata en kontraŭfrostaĵoj). Ĝis nun oni celis la malmuntadon de la polimero. La venonta paŝo estos sukcesi „remunti” ĝin, produktante aferon utilan aŭ almenaŭ tute sendanĝeran por onia sano.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco

Ĉu vi iam demandis vin, kial en flughavenoj la kurejoj, kiujn aviadiloj uzas por deteriĝi kaj alteriĝi, ĉiam estas rektaj? Nederlanda inĝeniero pri aeronaŭtikaj esploroj, Henk Hesselink, starigis al si ĉi tiun demandon kaj kuraĝis pensi alternative: pro kio la kurejoj ne povus esti cirklaj, anstataŭe? Li nun kunordigas projekton nomatan „La Senlima Kurejo” (angle The Endless Runway), kie li priesploras eblojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de cirklaj kurvojoj. La projekton partoprenas kvin gravaj eŭropaj institutoj: la nederlanda Nacia Aerospaca Laboratorio (NLR), la Germana Centro pri Aeronaŭtiko kaj Spaco (DLR), la franca Nacia Oficejo pri Aerospacaj Studoj kaj Esploroj (ONERA), la hispana Nacia Instituto pri Aerospacaj Teknikoj (INTA) kaj la pola Instituto pri Aviado (ILOT). La iniciato estas subvenciata, interalie, de la Eŭropa Komisiono.

Cirkla kurejo

La ĉefa ideo, sur kiu baziĝas la projekto, estas, ke flughaveno havu unu grandan cirklan kurejon, kies diametro ampleksu ĉirkaŭ 3,5 kilometrojn. La flughavenaj konstruaĵoj troviĝus ene de la cirkla kurejo kaj estus atingeblaj per aŭtoŝoseo kaj fervojo, kiuj trapasus tunelon situantan sub la kurejo. Por ke la aviadiloj dum la fazoj de deteriĝo kaj alteriĝo restu sur la kurejo, ĉi-lasta devus oblikvi je ĉirkaŭ 20 gradoj. Tiel la centrifuga kaj centripeta fortoj spertataj de la aeroplanoj estus en ekvilibro, kiam ili atingus sian maksimuman rapidecon (de 250 ĝis 300 kilometrojn hore).

Venta direkto

La partoprenantoj de la projekto certas, ke ĉi tiu noveca koncepto kunportus plurajn grandajn avantaĝojn. Unue, la aviadiloj povus deteriĝi kaj alteriĝi de/al ajna punkto de la cirklo. Tio ebligus deteriĝi en ĉiuj direktoj kaj alteriĝi de ĉiuj direktoj. Tial alteriĝo kaj deteriĝo kontraŭ la direkto de la vento ĉiam eblus. Malkiel ĉe ordinaraj rektaj kurvojoj, oni do ne plu devus zorgi pri la venta direkto.

Ventrapideco

En okazo de alta ventrapideco, la aviadiloj, kiuj forveturas kaj alvenas, estus vicigitaj en du vicojn. Unu sektoro de la kurejo estus uzata por la forveturanta trafiko, dum aliloke troviĝus la sektoro por la samtempe alvenanta trafiko. Male, ĉe malalta ventrapideco, la deteriĝa kaj alteriĝa sektoroj estus egale distribuataj laŭ la kurejo. Tiam 5-6 aviadiloj povus alteriĝi kaj deteriĝi samtempe. Malsimplaj manovroj okaze de malbonaj veteraj kondiĉoj ne necesus, kaj ĉiam disponeblus la plej bona kapacito de la kurejo tiumomente. La proponata cirkla kurejo estus same longa kiel tri kutimaj rektaj kurejoj, sed havus la kapaciton de kvar. Kompare, la flughaveno de Heathrow [hifro] ĉe Londono, unu el la plej trafikplenaj flughavenoj en la mondo, havas nur du – paralelajn – kurejojn.

Parkuma pozicio

Cetere, la flugmaŝinoj povus alteriĝi tuj post sia alveno en la kontrolatan spacon de la flughaveno kaj ne plu bezonus flugi laŭ longaj itineroj, farante du turniĝojn por orienti la aviadilon laŭ la akso de la kurejo antaŭ la alteriĝo. La forveturantaj avioj povus rekte enflugi en la celatajn aervojojn kaj ne plu bezonus plenumi malfacilajn procedurojn, farante plurajn turniĝojn antaŭ la enflugo en la aervojojn. Tiel oni ŝparus kaj tempon kaj brulaĵon, kaj la medio mem dankemus. Laste, pro la kompakteco de la flughaveno, malpli da tempo estus bezonata por rulado inter la parkumaj pozicioj ĉe la terminaloj kaj la kurejo. Pro la tiela evito de longaj surteraj manovroj, oni denove ŝparus tempon kaj brulaĵon.

Poldera vojo

Komparu tion kun la situacio en la nunaj grandaj flughavenoj. Ekzemple, la flughaveno de Amsterdamo havas malsimplan sistemon de kurejoj kaj rulvojoj, kiuj kruciĝas. Pro tio la aeroplanoj ofte devas transpasi aktivajn kurejojn. Fakte, dum la lastaj jaroj kelkaj preskaŭ-akcidentoj okazis. La plej nova amsterdama kurejo, la tiel nomata „poldera vojo”, troviĝas ja 6,9 kilometrojn for de la terminal-konstruaĵoj. La rulado inter la poldera vojo kaj la terminaloj daŭras inter 20 kaj 30 minutojn. Ofte la stevardoj en la tie alteriĝintaj aviadiloj devas pardonpeti pro la daŭro de la rulado, samtempe insistante, ke la pasaĝeroj restu en sia seĝo.

Estonteco

La ideo pri cirklaj kurvojoj ne estas tute nova. Jam en la 1960aj jaroj la usona aerarmeo testis alteriĝon al cirklaj vojoj, atingante la grundon ĉe kurbaj partoj de aŭtovojoj. Tiam la bezonataj teknikoj por grandskala ekspluatado de la ideo ankoraŭ ne ekzistis. Nuntempe ni male disponas pri tiuj rimedoj. La koncepto estas alloga. Sed ĝia efektivigo ne estas simpla. Praktike, ĝi estas realigebla nur por konstruotaj, novaj flughavenoj. Oni ja ne povas tiel draste ŝanĝi ekzistantajn flughavenojn kontraŭ akcepteblaj kostoj. Krome, nepras novaj proceduroj kaj teknikoj por vartado kaj mastrumado de la surteraj kaj enaeraj aviadiloj, samkiel por la enaviadila helpo en la fazo de alproksimiĝo al flughaveno kaj alteriĝo. Kvankam flughavenoj kun „senlimaj kurejoj” ne estas baldaŭ havigeblaj, ilia baza ideo donas al ni bonan impreson pri la „flughaveno de la estonteco”.

Pliaj informoj estas ĉe www.endlessrunway-project.eu (informa retejo en la angla), www.endlessrunway-project.eu/downloads/flyerv01.pdf (anglalingva flugfolio, kiu bone resumas la koncepton) kaj nos.nl/video/2163889-landen-en-opstijgen-vanuit-elke-hoek-eh-bocht.html (klariga filmeto anglalingva kaj subtitolata en la nederlanda).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Italo arestita pro trompa resaniga metodo

La 26an de aprilo 2017 la itala polico provizore arestis Davide Vannoni, la kreinton de la „procedo Stamina”, kiu havis vastan reeĥon en Italio en la lastaj jaroj. La kialo? Malgraŭ tio, ke Vannoni estis jam pasintece kondamnita pro krim-asociiĝo celanta fraŭdon kaj utiligon de difektitaj kuraciloj, li pretis translokiĝi kaj daŭrigi sian agadon eksterlande, eble en Kipro, Belorusio aŭ Dominika Respubliko.

Komunikado

La metodo lanĉita de Davide Vannoni konsistas el traktado – laŭŝajne sena je sciencaj valideco, pravigeblo kaj efikeco – celanta la kuracadon de neŭrodegeneraj malsanoj pere de la konvertado de certaj praĉeloj en neŭronojn. Necesas atentigi, ke Vannoni nek estas medicinisto nek havas iun ajn sciencan kvalifikon, sed estis profesoro pri komunikado ĉe la universitato de Udine. Kiam lia procedo ekaperis, iel ajn, ĝi vekis grandan intereson kaj provokis viglan debaton en la itala socio, spite al la totala manko de pruvoj koncerne la efektivajn utilecon kaj sekurecon de tia ĉi terapio.

Kontaĝo

La itala parlamento, pro la enorma premo fare de la publika opinio, decidis aprobi, en la jaro 2013, la ekon de testa fazo ĉi-rilate. Ĝi tamen donis nur malbonajn rezultojn, tiel ke scienca ministreja komitato substrekis per komunikaĵo la riskon – por tiuj, kiuj submetus sin al tiu speco de terapio – pri kontaĝo de morboj, kiel ekzemple aidoso kaj eĉ bovofrenezo.

Tbiliso

La 18an de marto 2015 Davide Vannoni, defendita de Liborio Cataliotti (antaŭe advokato de la televida trompistino Wanna Marchi), ricevis kondamnon al 22-monata prizonpuno. Ĝi estis tamen suspendita pro lia promeso, ke li ĉesos liveri la traktadon. La akcepta marĉando, kiu estis allasita al Vannoni, havis kroman konsekvencon: la pluraj trompitoj ne rajtis postuli kompensadon de la mono bonfide deponita al lia konto. Parto de liaj pacientoj, aliflanke, ankoraŭ fidantaj la bonecon de lia metodo, ja daŭrigis la kuracadon ĉe la kliniko de Mardaleiŝvili en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, alfrontante tial grandajn elspezojn. Sed ankaŭ la kartvelaj aŭtoritatoj, samkiel la italaj, malpermesis al Vannoni la agadon: tio okazis en decembro 2016.

Misinformado

Tiu ĉi historio evidentigas la fojfojan respondecon de la amaskomunikiloj antaŭ la publiko, ĉar la televida prezento de scienc-rilataj temoj ne povas okazi sen taŭga kaj faka klarigo. La „procedo Stamina” ricevis grandan reklamon, entuziasmigis senkiale multajn homojn kaj gajnis popularecon per devojiga elsendo fare de populara tutlanda kanalo. La bedaŭrinda rezulto estas, ke trafitoj de nekuraceblaj malsanoj ekhavis esperojn pri traktado, kiu montriĝis trompa, kaj pri ulo interesita pri ilia monujo kaj ne pri ilia bonfarto.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fidesz: de juna elano al duba etapo

Plena malkaŝo: mi estis tre frua (1988) membro de Fidesz, la partio kiu nun regas Hungarion. Tamen, jam en 1993 ĝi eksiĝis el mi, por tiel diri.

La estro de Fidesz, la 54-jara Viktor Orbán, ĉefministris unue en „provperiodo” (1998-2002), kaj nun plenumas sinsekvan mandat-duon (2010-14, 2014-). En la elektoj de 2010 Fidesz akiris 53 % de la voĉoj kaj rajtis deputi 68 % de la parlamentanoj. Estis deklarita t.n. Reĝimo de Nacia Kunlaboro. Laŭ porantoj, ĝi ebligas pragmatan pritraktadon de publikaj aferoj, sen balasto de „abstraktaj ideologioj”; kontraŭuloj vidas en ĝi eĉ ion similan al la nazia Gleichschaltung (tutsocia konformigo).

La du-triona parlamenta plimulto de Fidesz ebligis alprenon, sen ĉiupartia konsento, de nova konstitucio en 2011: certe bezonata, ĉar ĝis tiam plu validis, eĉ se kun esencaj modifoj, konstitucio el 1949; sed ankaŭ kritikata, interalie pro malfortigo de demokratiaj kontraŭpezoj, specife de la Konstitucia Kortumo.

Malfacilas resumi ĉiujn paŝojn per kiuj Orbán de sep jaroj konstruadas reĝimon, kie la popolo iĝadas malpli libera, pli dependa de la ŝtatpotenco, pli naciisma kaj enfermiĝema. Tiun procezon eblus nomi „iompostiomismo”, ĉar neniu paŝo transiras la sojlon al totalismo, sed ĉiu paŝo pliproksimigas al ĝi. Nur kelkaj eroj el tiu negativa serio: Fidesz/Orbán malpliigis senlaborecon per kvazaŭdevigo de publikutila laboro, deliktigis surstratan senhejmecon, per privat-ekonomiaj manipuloj restriktis la gazetaran liberecon, deklaris liberalan demokration nedezirinda, aŭ, plej ĵuse, anoncis intencon malplinombrigi studlokojn en liceoj.

Aparte grandskalan atenton ricevis la mistraktado de rifuĝintoj ekde 2015, kaj sekva manipula referendumo, malsukcesa, laŭ kiu „Bruselo” intencas inunde venigi al Hungario amasojn da rifuĝintoj. Plej freŝdate, la propagando de Fidesz akuzas pri sama intenco la hungar-originan usonan multmiliardulon George Soros, iuloke eĉ riproĉante ties (iaman) esperantistecon.

Laŭ kelkaj Fidesz malhavas ideologion, celante nur regi kaj riĉigi siajn gvidantojn kaj lojalulojn. Gravaj eroj de la idea bazo tamen estas nutri historiajn rankorojn (kontraŭ „la Okcidento” ripete perfidinta Hungarion, kontraŭ najbaraj popoloj ...), kultadi supozatan unikecon de la hungara nacio (etne translima, ne identa kun la ŝtato), aserti (kiel en Pollando), ke la reĝimŝanĝo en 1989 ne vere okazis, sed nun ja okazos, ĉar Fidesz anstataŭigos koruptan eliton postkomunisman per nova elito vere servanta la interesojn de la nacio. Sed iuj priskribas la nunan reĝimon kiel „mafian” aŭ „kaperitan” ŝtaton, kie privataj interesoj nedisigeble miksiĝis kun ŝtatfunkcioj.

La publika opinio akre disduiĝis (ankaŭ ĉe esperantistoj) inter subtenantoj kaj mal-. Kio motivas subtenantojn? Interalie la politika neagemo en lando, kie en la lastaj cent jaroj la ŝtatreĝimo ŝanĝiĝis ses aŭ ok fojojn, depende de difino; prava frustriteco, ĉar la reĝimŝanĝo de 1989/90 ne plenumis siajn promesojn ... Plena analizo bezonus alian artikolon.

La malkontentuloj ĉi-printempe ripete protestis surstrate: plej amase post 2014. Iuj tamen komentas, ke protestemo plej kreskas, kiam decidoj de Fidesz malfavoras relative bonstatajn sociajn tavolojn; la samaj ne protestis pro decidoj suferigantaj senprivilegiulojn.

Kien plu? Malfacilas scii. Ĝis nun Orbán sukcesis samtempe profiti el EU kaj kontraŭadi ties valorojn. Li ŝajne gajnis plian batalon la 26an de aprilo, elane defendante sian politikon antaŭ la Eŭropa Parlamento. Temis i.a. pri leĝpropono, kies probabla efiko malebligos funkciadon de la Centr-Eŭropa Universitato, kunfondita de George Soros, poranta valorojn de malferma socio. Tamen, eĉ en la politika familio eŭropa de Orbán, tiu de la popolaj partioj, kreskas la preteco kontraŭbatali lin.

En Hungario venontjare okazos parlamentaj elektoj. Probable Fidesz venkos denove. La opozicio estas dividita kaj inspiromanka, kvankam aperas esperdonaj movadoj kiel la junulara Momentum, sukcese malhelpinta Fidesz-intencitan kandidatiĝon por la olimpiaj ludoj en Budapeŝto.

Eble ni devos atendi longajn jarojn, ĝis la Fidesz-reĝimo, simile al tiu de Kádár fine de la 80aj jaroj, malfortiĝos de interne kaj disfalos kvazaŭ de si mem. Sed kiu tiam transprenos la regon?

István ERTL
Hungario/Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monda Muzeo kaj Boa Mistura en Vieno

La Etnologia Muzeo en Hofburg (iama imperiestra palaco) iĝas Monda Muzeo per alikonstruado, kiu daŭros ĝis la aŭtuno de la jaro 2017.

La provizora kaŝbarilo, kiu estas 95 metrojn longa kaj tri metrojn alta, estas kolorigita de la arto-grupo Boa Mistura (bona miksaĵo) kun la celo beligi la aspekton kaj akcenti la identecon de la loko.

La hispana grupo realigis projektojn premiitajn en multaj landoj: Sud-Afriko, Usono, Britio, Brazilo, Meksiko, Kartvelio, Alĝerio, Norvegio, Serbio kaj Panamo, kaj ĝiaj artaĵoj videblas precipe en publikaj spacoj.

Moktezuma sonĝo

La nuna kolorartaĵo iĝis „sonĝa vojaĝo inspiriĝinta de la kultura heredaĵo el diversaj regionoj de la mondo”. Modelo estis la brilantaj koloroj de la fama pluma krono de la azteko Moktezumo, kaj formoj de artefaktoj de la Maorioj (Nov-Zelando).

Unu el la plej malnovaj kolektoj de la Monda Muzeo baziĝas sur la esplorvojaĝoj de la brito James Cook [ĝejmz kuk] (1728-1779). La 238 objektojn oni aĉetis en 1806 dum aŭkcio en Londono, kaj kelkaj partoj de la bunte pentrita barilo aludas la objektojn de tiu kolekto.

La nomo Moktezumo – en kelkaj lingvoj Montesuma – signifas „li rigardas malgajege kiel princo” en la naŭatla, unu el la aztekaj lingvoj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kio okazu pri la restaĵoj de Lenin?

En la rusa parlamento deputitoj de Liberal-Demokrata Partio de Rusio (LDPR) prezentis leĝproponon pri entombigo de la restaĵoj de Vladimir Lenin, kiuj ĝis nun restas elmetitaj en maŭzoleo.

Simila propono estis prezentita en la 1990aj jaroj, kiam, post la disfalo de Sovetio, oni malmuntis la plej famajn simbolojn de la sovetia epoko, kiel la konatan monumenton al Dzerĵinskij sur la placo Lubjanka en Moskvo.

Publika opinio

Laŭ enketado de la rusa neregistara esplororganizaĵo Levada-Centr, pli ol duono de la rusoj opinias, ke Lenin devas esti entombigita: 32 % de la intervjuitoj proponis, ke tio okazu ĉe la muroj de Kremlo, dum 26 % preferas la tombejon Volkovskoje en Sankt-Peterburgo. Ĉirkaŭ triono de la enketitoj (31 %) estas kontraŭ la re-sepulto.

Senperspektiva

La leĝpropono ne indikis la detalojn de la eventuala entombigo: ĉi tiujn devus determini la registaro. La reganta partio Unueca Rusio siaflanke deklaris, ke la projekto de tia leĝo ne havas perspektivon. Interesa fakto estas, tamen, ke en januaro 2016 la prezidanto Putin kritikis la rezultojn kaj la ideojn de Lenin, kiu liadire „metis atoman bombon” sub la ŝtato, kreante la kondiĉojn por la disfalo de Sovetio. Poste Putin precizigis, ke li aludis al la diskuto inter Lenin kaj Stalin kaj al ilia debato pri la organizado de la strukturo de la ŝtato.

Ankoraŭ ne pretas

En 2017 oni rememoros la centan datrevenon de la Revolucio de 1917 kaj la enpoviĝon de la bolŝevikoj, inter kies gvidantoj estis Lenin. Lia enterigo havus grandan simbolan signifon. La itala ĵurnalisto Tiziano Terzani [ticjano tercani], finante sian vojaĝon en 1991 tra la disfaliĝanta Sovetio, de la Pacifika Oceano al Moskvo, vizitis la maŭzoleon kaj flustris al Lenin: „Bonan nokton”. La Rusa Federacio, siaflanke, ankoraŭ ne ŝajnas preta tion fari.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial ne aboli la mortpunon?

Mortpuno malobservas la fundamentan homan rajton je la vivo, kaj, se aplikita, ĝi estas nekompensebla en okazo de malĝusta verdikto. Krome, ne estas pruvoj, ke la mortpuno timigas krimulojn pli multe ol dumviva mallibereco.

Tiel argumentas japanaj asocioj de advokatoj kaj la Konsilio de Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiuj postulas de la registaro aboli la mortpunon.

La japana publiko punas

El la 35 membroj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo (OEKE) nur Japanio, Koreio kaj Usono havas sistemon de mortpuno. Sed Sud-Koreio ja ne plu plenumas la mortpunon kaj en Usono 17 ŝtatoj nuligis ĝin.

La japana registaro, tamen, tute ne atentas tiujn argumentojn kaj konsilojn, pro la premeganta publika opinio. Laŭ iamaj opinisondoj pli ol 80 % de la popolo subtenis la plej superan punon. Ordinaraj civitanoj ŝajne havas la opinion, ke se iu prenas la vivon de aliulo, tiu devas pagi per sia vivo, konsiderante la venĝan senton de la parencoj de la viktimo.

Venĝemaj amaskomunikiloj

Dum la lastaj jardekoj en Japanio malmultiĝis murdoj kaj kruelaj krimoj, sed la amaskomunikiloj, precipe la televido, ripete raportas la kruelajn krimojn, detale priskribas la lamentadon kaj suferadon de familianoj de la mortigitoj, kaj tio instigas la popolon al la venĝema sento „okulon por okulo, denton por dento”.

Ankaŭ la supera kortumo subtenas la mortpunon kaj malakceptas la argumenton, ke la ekzekuto per pendumo uzata en Japanio estas „kruela puno”, kiun la konstitucio absolute malpermesas.

Plia problemo

Preskaŭ ĉiu kondamnito estas longtempe enŝlosita sola en ĉelo, kun malpermeso paroli kun aliaj malliberuloj, kaj kun limigo de la rajto kontakti eksterajn homojn, escepte la parencojn kaj advokatojn. La preteksto estas konservi la mensan pacon de la kondamnito, sed estas bone sciate, ke longa izolado kaŭzas mensan problemon.

La afero estas forte kritikata de advokatoj kaj internaciaj grupoj de homaj rajtoj, kiel Amnestio Internacia.

Ciferoj

Nun ekzistas 124 mortkondamnitoj, el kiuj 89 postulas revizion de la verdikto kaj 22 apelaciis, laŭ la ministerio pri justeco. En Japanio, kie pli ol 99 % de la akuzitoj estas kondamnitaj, tiuj ne havas ŝancon pri reekzameno de la afero.

En unu rara okazo, s-ro Hakamada Iwao estis liberigita pro senkulpeco en 2014, post 48 jaroj en ĉelo kiel mortkondamnito pro rabo kaj murdo de 4 homoj. Li suferas demencon kaŭzitan de la longa mallibereco kaj tre malofta interrilato kun aliaj.

En Japanio, pro la influo de budhismo, de 818 ĝis 1156 p.K. kaj dum paco kaj dum milito, la mortpuno estis abolita en la tuta lando, precipe en la tiama ĉefurbo Kioto.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mistero solvota?

Dum sia vojaĝo en Egiptio la 28an-29an de aprilo 2017, la papo Francisko, kvankam ne precizigante, ĉu li parolis pri tio kun la egipta prezidanto Al-Sisi, asertis, ke Vatikano ja agis iamaniere por solvi la misteron pri la murdo de la itala civitano Giulio Regeni [ĝuljo reĝeni].

Torturo kaj murdo

Giulio Regeni estis 28-jara italdevena sociologo, kiu malaperis la 25an de januaro 2016, dum li estis enketanta por la universitato de Cambridge pri la sendependaj egiptaj sindikatoj. Oni trovis lin mortigita en Kairo la 3an de februaro 2016, kaj la nekropsio je lia kadavro evidentigis, ke la junulo spertis longan torturadon. Oni trovis hematomojn, kiuj estis verŝajne rezultoj de brutalaĵoj kiel klabofrapoj, piedaj kaj pugnaj batoj. Aldone estis konstatitaj ostaj frakturoj: sep rompitaj ripoj; ĉiuj manfingroj kaj piedfingroj frakturitaj kaj aliaj traŭmatoj eĉ ĉe la kruroj, brakoj kaj skapoloj; multoblaj vundoj faritaj per tranĉilo kaj aliaj eble faritaj per razilo; brulvundoj sur la tuta korpo. Trafite de cerebra hemoragio, Giulio Regeni mortis pro la rompo de kolvertebro.

Egipta registaro silentas

La malapero de la esploristo kaj lia posta morto kreis grandan emocion en Italio: la egipta registaro fakte neniam kunlaboris kun la itala por determini, kiuj estis la murdintoj de Regeni, kaj ĝi rifuzis doni informojn ĉi-rilate al la italaj enketistoj. La egipta ministerio pri internaj aferoj, en marto 2016, anoncis la morton de kvin rabistoj dum interpafado kun la polico kaj ke, en la hejmo de unu el ili, oni trovis la identigilojn de la itala esploristo. Evidentiĝis, tamen, ke la rabistoj estis uzitaj kiel „propekaj kaproj”, sur kiujn la registaro decidis faligi la kulpon pri la murdo de Regeni. Estas konate, ke Regeni estis denuncita al la polico fare de la ĉefo de la kolportistoj, nome Muhammad Abdallah, kiu insiste asertis, ke la italdevena esploristo estis spiono mortigita de „fremdaj agentoj”.

Ĉu la silentomuro rompiĝos?

La familio neniam rezignaciis kaj, male, postulis scii la veron pri la morto de la junulo, malgranda sed ŝajne ĝena peono ene de la egipta politiko kaj de la rilatoj (ankaŭ ekonomiaj) inter Egiptio kaj Italio. Ĉu la interesiĝo de Vatikano rompos la silentomuron?

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akompani sin mem

Jen eksterordinara novaĵo: 40-jara viro el la itala vilaĝo Sant'Antonio Abate ĉi-printempe decidis edziĝi sola, sen iu ajn edzo aŭ edzino. Kun si mem!

Trankvila amo en orda vivo

La frizisto Nello Ruggiero [nelo ruĝero] konsideras, ke „ni daŭre vivas en socio, kiu izolas iun ajn ankoraŭ ne edz(in)iĝintan en la aĝo de 40 jaroj. Mia amo? Mi plezure dediĉas ĝin al Afriko.”

Nello organizis grandan feston en bela kastelo kaj invitis amikojn kaj parencojn soleni sian naskiĝdatrevenon, kiu estis eĉ filmita de televida stacio. La viro deklaris: „Mi certas, ke mi neniam povos ami aliulon pli ol mi amas min mem. Ami sin estas la plej bela afero, kiu povas okazi al vivanta estaĵo: nur tiel oni povas fakte atingi la propran enan trankvilecon”.

Li klarigis, ke lia celo estas ĝojigi kaj fierigi siajn maljunajn gepatrojn, ĉar el kvin gefiloj li estas la unusola, kiu ankoraŭ vivas „tute libera kiel birdo aera”, laŭ frazo el populara itala romano. Nello volis pruvi al ili, ke la soleco ne estas malsano, ĉar por li la vivo ordas tiel.

Ringon kaj admiron por li

La edzo alvenis al la festokastelo rajdante sur blanka ĉevalo. Neniu lin akompanis, sed la festoaranĝisto Costantino Imparato bone zorgis pri ĉiuj detaloj kaj disponigis al li nuptoringon.

Nello asertis, ke multaj homoj poste vokis lin aŭ per sociaj retejoj sendis peton pri amikeco. Ankaŭ homoj „tradicie” (ge)edziĝintaj esprimis sian admiron al li kaj konfesis, ke ili volas havi la kuraĝon fari la saman aferon.

Solidara sinteno

Egoisma karaktero? Narcisismo? La frizisto opinias, ke ne. Jam de pluraj jaroj, danke al la instigoj de forpasinta onklino (misiista monaĥino), Nello eligadas sian amon kadre de solidaraj iniciatoj por Afriko kaj precipe por la lando Benino.

Li promesis al la religiulino, ke li iel daŭrigos ŝian karitatan agadon, ekzemple per regula sendado de konteneroj plenaj de pastaĵoj kaj aliaj lad-manĝaĵoj. „Mi komprenis, ke en Afriko sufiĉas malmulto por rideti”, li aldonis.

Kritikoj kaj gratuloj

La itala gazetaro donis grandan spacon al tiom kurioza fakto, kaj en la reto abundas plej diversaj komentoj:

„Estos nun malsimple por li divorci!”

„Plej interesa estas ne la mem-edziĝo, sed la maniero, kiel li pasigos la unuan nokton post ĝi!”

„Tre bona ideo: iu socio, kiu postulas decidi pri la aliula privata vivo, estas socio, kiu volas ŝteli la aliulan vivon, nuligante la homan rajton je memdecido.”

„Ĉio, kion oni faras en sia vivo, estas bona: sufiĉas, ke oni estu konvinkita pri tio kaj sen eksteraj kondiĉoj.”

„Ne ĉiuj povas geedziĝi, ĉar kelkaj homoj ne trovas iun, kiu scipovas ilin akcepti. Ĝuste tia estis mia okazo, ĉar mi havas malgrandan handikapon. Nello volis klare provoki, sed nia socio sin bazas efektive sur la ideo de nepraj paroj. Unuopuloj ne estas helpataj. Ofte mi sentas min primokata pro mia statuso, sed mi vere laciĝis pro tio. Tiu ĉi iniciato ja estas pensiga.”

„Nello forgesas, ke ami sin signifas transbordigi sian amon; kaj elbordiĝante, la amo ja fluas nature al alia persono.”

„Li faris belegan aferon. Ni estas en 2017, kaj tamen individuoj sen akompano estas ankoraŭ rigardataj kiel difektitoj, precipe se oni superis iun aĝon. La ceteraj viroj spektas vin malestime. La virinoj rigardas vin kiel sen-testikulon.”

„Stranga novaĵo, sed kion fari? La loĝantoj de Napolo estas ĉiuj iomete filozofoj.”

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

31 jaroj por legi libron

Antaŭ nelonge la biblioteko de Saint-Etienne [sentetjén], Francio, ricevis pakaĵon liveritan de la poŝtoficejo. Stranga afero: ĝi enhavis libron ne konatan en la biblioteka reto.

Laŭ la titolo la temo ne estis vere malserioza: La logiko kaj ĝia historio, de Aristotelo ĝis Russell de profesoro Robert Blanché. Post kelkaj sekundoj, la laboristino malkovris, ke la libro ne havas la necesan strikodon, kvankam tiun sistemon de libro-rekonado oni tie uzas jam dum pli ol 20 jaroj!

Transjarcenta legado

La mistero klariĝis per ne-subskribita mesaĝo dorse de slipeto inter du paĝoj: „Gesinjoroj, mi fine redonas al vi la libron, kiun mi depruntis en 1986. Bonvolu ne imputi al mi la makulojn sur la paĝo 270. Mi dankas pro via komprenemo.”

Kvankam la libro ja apartenas al la biblioteko, kiel asertas la stampil-spuro sur la lasta paĝo, oni ne scias, ĉu la libro estos denove surbretigita. „Kun tiu enua enhavo ne estas mirige, ke la leginto bezonis tiom da tempo por legi ĝin!” ĝoje komentis bibliotekisto.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Advokato defias la registaron rilate lingvajn rajtojn

Cornelus J. A. Lourens [loŭrens] estas advokato en Sud-Afriko. Li rajtas agi tiom ĉe unuainstancaj/distriktaj juĝejoj, kiom ĉe kortumoj (tribunaloj de supera nivelo). Kiel aktivulo pri lingvaj rajtoj, li interalie devigis sukcese la sud-afrikan registaron publikigi lingvan leĝaron (afero Lourens kontraŭ la prezidanto de la respubliko Sud-Afriko kaj aliaj [2010]) kaj igis la lokan ministerion pri justico kaj konstitucia evoluigo eldoni la leĝon pri la antaŭenigo de egaleco kaj la preventado de maljusta diskriminacio (leĝo 4 de la jaro 2000), kune kun ĝiaj regularoj kaj formularoj, en la 11 oficialaj lingvoj de la lando (afero CJA Lourens kontraŭ la ministerio pri justico kaj konstitucia evoluigo). Jen la intervjuo, kiun li amike allasis tiurilate al MONATO.

MONATO: La respubliko Sud-Afriko havas entute 11 oficialajn lingvojn. La ŝtato, tamen, ne zorgis pri la tradukado de la diversaj leĝoj en ĉiujn idiomojn indikitajn en la sekcio 6 de la konstitucio de la regno (aperinta en 1996). Kiel tio okazis, kaj kiu respondecas pri la alilingvigo de la tuta nacia leĝaro?

LOURENS: La registaro asertis, ke ne nepras traduki la tutan nacian leĝaron al ĉiu unuopa oficiala lingvo (la zulua, la kosa, la afrikansa, la angla, la peda aŭ nord-sota, la cvana, la sota, la conga, la svazia, la venda kaj la suda ndebela), ĉar nek la konstitucio de 1996 nek iu alia leĝo devigas onin fari tiaĵon. Ilia argumentado baziĝas sur la sekcio 6(3)(b) de nia fundamenta leĝo (la konstitucio), kiu postulas la uzadon de minimume du oficialaj lingvoj fare de la nacia registaro. Mia interpreto de tiu estas, male, ke ĝi rilatas nur al administraj demandoj kaj ke la neceso pri traduko de la tuta nacia leĝaro en ĉiujn 11 oficialajn lingvojn venas de la fakto, ke ili ja oficialas. La utiligo de la angla kaj, aldone, de iu ajn dua lingvo en la parlamento ja estas arbitra kaj nerajtigita.

MONATO: Kiujn sekvojn havas ĉi tia lingva sinteno ene de la diversaj juĝinstancoj de la respubliko?

LOURENS: Tiu maljusta diskriminacio surbaze de la lingvo estas malutila por ies rajtoj kaj igas, ke miaj klientoj ekzemple estu en malfavora pozicio kompare al denaskaj anglalingvanoj, ĉar ili ne povas aliri al la leĝaro en sia propra lingvo, dum aliuloj ja povas. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2011, la zulua estas la gepatra lingvo de 22,7 % de la sud-afrika loĝantaro, la kosa de 16,0 %, la afrikansa de 13,5 %, la angla de 9,6 %, la peda de 9,1 %, la cvana de 8,0 %, kaj la sota de 7,6 %. Ĉiujn ceterajn oficialajn lingvojn parolas hejme malpli ol 5 % de la civitanoj. Kiel diris la renoma socilingvisto kaj nuna direktoro de la Afrikansa Lingva Konsilio, profesoro A. M. Beukes, „la tradukado estas ankaŭ kerna ilo por subteni la socian justecon, kiu estas grava celo de la nova demokratio, en la senco, ke ĝi povus potenciale faciligi la laŭleĝan devontigon de la registaro provizi ĉiujn per egala aliro al la servoj kaj al la programoj administrataj de la publika servo, forigante la lingvajn barojn”. Tamen, ekzistas absolute neniu politika volo uzi iun ajn lingvon krom la angla. La registaro timas tribismon, sed temas pri nura kliŝo, kiu bedaŭrinde daŭre rezistas.

MONATO: Kelkaj gazetoj raportis pri la novaĵo, ke la oficejo de la ĉefjuĝisto Mogoeng Mogoeng konfirmis la decidon igi la anglan ununura oficiala lingvo uzenda en juĝinstancoj. Kion tio signifas?

LOURENS: Tiaj decidoj celas ŝanĝi la nunan situacion kaj igi, ke nur la angla estu la lingvo de la dokumentoj en ĉiuj altaj kortumoj, kio kaŭzus maljustan lingvan diskriminacion. Ni nun eksciis, ke asembleo de ĉiuj prezidantoj de la juĝistaro en ĉiuj sekcioj de kortumoj, prezidata de Mogoeng Mogoeng, aprobis en 2015 la ekskluzivan uzadon de la angla, spite al tio, ke la leĝo pri la supera kortumo (leĝo 10 de 2013) donas al ili nenian aŭtoritaton decidi, kiu devas esti la lingvo de oficialaj dokumentoj. Fakte ĉi tio estas kompetento de la ekzekutivo, ne de juĝistoj. Alivorte la prezidantoj de juĝistaro, farante tion, ja misuzas sian povon, kiu ne estas plenuma. Reen al la decido de la ĉefjuĝisto Mogoeng Mogoeng: laŭ mia enketo okazis interkonsiliĝo nek kun la afrikansa jura frataro, nek kun la afrikansaj organizitaj lingvo-organizaĵoj, nek kun la advokataro de Sud-Afriko ktp. Kaj ĝis nun mi ne ricevis pruvojn pri la malo.

MONATO: Ĉu la malavantaĝoj trafas ĉefe la denaskajn parolantojn de la afrikansa lingvo?

LOURENS: Tia lingva diskriminacio estas malutila ne nur por ili, sed ankaŭ por la parolantoj de la afrikaj lingvoj, kiuj atendas, ekde la apero de la konstitucio, ke iliaj lingvoj estu evoluigataj fare de la ŝtato. Fakte la plimulto de la sud-afrikaj civitanoj povas legi nek la dokumentojn de altaj kortumoj nek la landan leĝaron en sia propra gepatra (kaj ja oficiala) lingvo. La kurioza rezulto estas, ke la plej grava leĝo de la regno ne estas la konstitucio, sed la personaj kaj tute arbitraj lingvaj preferoj de la ĉefjuĝisto, de la estroj de tribunaloj kaj de iuj ministerioj, kiuj enkondukas leĝproponojn en la parlamenton, kie, laŭhazarde, oni elektas uzi iun duan lingvon. La angla tiel estas laŭfakte la ununura oficiala lingvo de Sud-Afriko, kaj pri tio kulpas la priskribitaj eksterkonstituciaj amendoj.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La fotoj de l' monato

Bruselo Bruselo

Post la terorista atako en la metroo de Bruselo pasintjare, kaj eble ankaŭ ĉar Trump nomis la „landon” Bruselo „infera truo”, la turismo tie forte stagnis. La urbestraro provas nun per malgrandaj trafikaj artifikoj igi sian urbon pli alloga.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amin Maalouf kaj lia Samarkando

Ekzistas libroj, kiujn eblas nomi ikonecaj, kaj estas libroj, kiuj fariĝis tiaj ĝuste pro la urbo Samarkando. Unu el ili estas la historia romano Samarcande de la franca verkisto Amin Maalouf, unuafoje eldonita de la pariza eldonejo Éditions Jean-Claude Lattès en 1988. Ekde tiam, tiu ĉi fascina libro kreas veran intereson pri la uzbekia urbo, altirante al ĝi, kiel magneto, homojn de diversaj landoj, kredoj, lingvoj, kulturoj.

Kiel epigrafo al la romano estas uzitaj la vortoj de la usona verkisto Edgar Allan Poe (1809-1849): „Kaj nun rigardu vi al Samarkand'. Ĉu ĝi ne estas la reĝino de la tero? Ĉu ĝia fiero ne superas ĉiujn urbojn? Ĉu en ĝiaj manoj ne estas ilia sorto?”. En la antaŭparolo de la libro ni trovas ankaŭ la jenajn liniojn: „Samarkando estas la plej bela vizaĝo, per kiu la tero iam sin turnis al la suno”. Samjare post sia apero, la romano Samarcande estis distingita per la premio de la franca Maison de la Presse. En 2006 la libro estis eldonita en la rusa lingvo.

30 jarojn post la vizito de Amin Maalouf al Samarkando, liaj ligoj kun la antikva urbo kaj ĝiaj loĝantoj tute ne malfortiĝas. Ni petis lin respondi al kelkaj demandoj.

Monato: Kiel al vi venis la ideo verki la romanon Samarcande?

Maalouf: Ekde la infanaĝo min fascinis la nomo Samarkando, kiun mi ĉiam trovis poezia kaj elvokiva. Mi ankaŭ havis grandan admiron por Omar Ĥajam, kies libron La robaioj mi malkovris en la biblioteko de mia patro. Ŝajnas al mi, ke la deziro verki la romanon naskiĝis, kiam mi eltrovis, ke parton de sia vivo la poeto pasigis en tiu ĉi urbo.

Monato: Ĉu vi sekvas la sorton de via romano? Ekzemple, en kiom da lingvoj Samarcande estas tradukita ĝis nun? Ĉu vi scias la proksimuman totalan eldonkvanton?

Maalouf: Laŭ la informoj, kiujn mi akiris de mia eldonisto, tiu ĉi romano nuntempe ekzistas en tridek kvar lingvoj. La eldonkvanton kaj la nombron de eldonoj estas tre malfacile scii, ĉar miaj informoj ĉi-rilate estas tre fragmentaj. Mi scias nur, ke en la franca la eldonkvanto superis unu milionon da ekzempleroj, kaj ke en la turka lingvo ekzistas la 83a eldono.

Monato: Kiam vi vizitis Samarkandon?

Maalouf: Mi vizitis ĝin kun mia edzino, dum mi estis verkanta mian romanon en 1987. Tio estis mirinda vojaĝo. Mi ĉiam konsilas al miaj amikoj kaj legantoj iri al Samarkando. Multaj el ili faras tion, kaj ili revenas ravitaj.

Monato: Kio estas via vizio de la urbo Samarkando?

Maalouf: Mi ne surprizos vin, dirante, ke min fascinas kaj ravas la malnova parto de la urbo. La nekropolo Ŝah-i-Zinda, kompreneble, kaj la maŭzoleo de Tamerlano, sed ĉefe la placo Registan, kiu estas unu el la plej rimarkindaj lokoj sur nia planedo. Neforgesebla grandiozeco, harmonio kaj sereneco.

Monato: Viaj bondeziroj al samarkandanoj?

Maalouf: Mi deziras, ke ili konservu sian arkitekturan heredaĵon kun amo kaj inteligenteco, ke ili vidu en sia urbo la objekton de fiero, kaj ke ili apogu sin sur tiu ĉi fiero por alfronti la estontecon kun konfido, ambicio kaj grandanimeco.

Anatolij IONESOV
Samarkando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amika nomo por kuracejo

En la vilaĝo Pranjani, sur deklivo de la montaro Suvoboro, proksime de la serba urbo Čačak [ĉaĉak], situas kuracejo, kiu havas la nomon de helpema amiko.

Dum la unua mond-milito en ĉi tiu vilaĝo loĝis John Kingsbury, prezidanto de asocio por helpo al serbaj infanoj (sekcio de la usona Ruĝa Kruco). Li havis bonajn amikajn rilatojn kun la loĝantoj kaj post la milito li sendis monon por la konstruo de loka kuracejo.

Multjara kuracservo

La vilaĝanoj donacis lokon por la konstruaĵo kaj helpis en la laboro. En la jaro 1931 la kuracejo komencis funkcii kaj nuntempe ĝi plu utilas por la kuracado de homoj.

La vilaĝo Pranjani estas konata ankaŭ pro la savado de usonaj pilotoj dum la dua mond-milito.

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multaj kurantoj, malmultaj rekordoj

En la kunteksto de la artikolo Fulmrapida maratono (MONATO 2017/05, p. 18-20) mi volus rimarkigi, ke la antaŭan jaron mi legis la interesan libron Historio de kurado (norvege Løping, en verdenshistorie), kiun verkis la norvega etnologo Thor Gotaas. Li eksplikas, kial niaj antaŭuloj amis kuradon kaj maratonon. Tio validas ankaŭ por nia generacio. Mi mem kuris kelkajn maratonojn kaj la sento de feliĉo kaj ĝojo en la celloko estas neanstataŭebla. Hodiaŭ multaj kuras minimaratonojn, duonmaratonojn kaj tutajn maratonojn por propra plezuro kaj memkompreneble ankaŭ por sia sano. Pli ol 800 urboj en la mondo okazigas ĉiujaran maratonon. La plej grandan organizas Bostono. Sekvas Novjorko kaj Londono. Do, multaj kurantoj, sed malmultaj rekorduloj. Rompi la rekordon sub la limo de du horoj estas grandega defio, kiun povos atingi nur juna sportisto kun favora genetika profilo, ne amatora kuranto.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monato aŭkcias 25 orajn stelojn!

La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pezas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

stelo

MONATO aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj.

La aŭkcio daŭros ĝis la 1a de septembro 2017 je la 12a horo mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson estos konsiderataj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Limo por studado

Multaj germanoj studas medicinon en Aŭstrio, sed post la studado ili forlasas la landon kaj laboras kiel kuracistoj en aliaj landoj de Eŭropa Unio (EU). Tio kaŭzas altajn kostojn por la ŝtato.

Krome, junuloj el Aŭstrio ofte ne ricevas studlokon, ĉar estas multaj eksterlandaj studentoj. Tial Aŭstrio rezervas iom da lokoj (nuntempe eĉ 75 %) por abiturientoj de la propra lando. Oni rezervas 20 % por aliaj EU-civitanoj, kaj 5 % por studentoj el landoj ekster EU.

Diskutado kaj decido

Tion kontraŭis instancoj de EU asertante, ke temas pri malobeo de la EU-juro. Post dek jaroj da diskutado la Komisiono de EU finfine akceptis la rezervokvantojn en majo 2017. Sed Aŭstrio devas sendi raporton pri tiu temo ĉiun kvinan jaron.

Por la studado de la dentkuraca medicino neniu kvoto plu validos ekde septembro 2019. Ĉiujare 150 abiturientoj komencas studi dentokuracadon, la studadon de la ĝenerala medicino komencas 1500 personoj.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Montogrimpisto (ne)konata

Inter la slovakaj montogrimpistoj okupas gravan lokon Peter Hámor [hamor]. Li estas la unua slovako (kaj la 18a homo en la mondo), kiu sen enboteligita oksigeno surgrimpis ĉiujn 14 montopintojn kun alteco de pli ol 8000 metroj super la marnivelo. Tion li faris en la daŭro de 20 jaroj.

Laste atingita pinto

La monton Dhaulagiri la grimpanto Hámor volis supreniri jam en 2009, sed li rezignis, ĉar lia kunulo, la polo Piotr Morawski, tragike pereis falante en fendon proksime de la baza bivako.

En majo ĉi-jare li sukcesis atingi la pinton (8167 metrojn altan) kune kun la juna slovaka grimpisto Michal Sabovčík [sabovĉik], kaj li ricevis la simbolan kaj prestiĝan premion Krono de Himalajo.

La heroo

Pro siaj granda talento kaj sporta kuraĝo la 52-jara Peter Hámor apartenas al la malgranda grupo de eminentaj montogrimpistoj, kiuj surgrimpis la plej altajn montopintojn de ĉiuj kontinentoj. Pro tio li ricevis ankaŭ la simbolan premion Krono de Tero 1.

En 2009 aperis en Slovakio la interesa libro Koruna Zeme. Tramtária Seven Summits (Krono de Tero. De malproksime Seven Summits, ISBN: 8096921800), en kiu la aŭtoro Peter Hámor priskribas siajn sportajn travivaĵojn kaj vivspertojn.

Pintoj super 8000 m atingitaj de Hámor

Jaro Monto Detaloj
1998 Everesto 8848 m, konata ankaŭ kiel Ĉomolungmo aŭ Sagarmato
2006 Broad Peak 8051 m, Larĝa Pinto
Anapurno 8091 m
Ĉo Oju 8201 m
2007 Nanga Parbat 8125 m. La signifo estas „Nuda Monto” en la sanskrita
2008 Gaŝerbrum 1 8068 m, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto
Gaŝerbrum 2 8035 m
2011 Makalu 8485 m
2012 Kanĉenĝango 8586 m
K2 8611 m, konata kiel Monto Ĉogorio
2013 Lhotse 8516 m
2014 Ŝiŝapangma 8027 m
2016 Manaslu 8163 m
2017 Dhaulagiri 8167 m
1. La projekton pri alpismo Krono de Tero unuafoje difinis la amatora alpisto Richard Bass kaj pli poste modifis la eminenta itala montogrimpisto kaj esploristo Reinhold Messner.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato

Monstra kaj avida ago estis la forlaso de la Interkonsento de Parizo. Trump vere kondukas la mondon al detruo. Pro li mi aĉe sentas esti usonano.

Oseloto URBANA
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Oseloto Urbana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fernando Botero: volumeno, volupteco, fabla dimensio

Se vi estos en Romo inter la 5a de majo kaj la 27a de aŭgusto, ne maltrafu la okazon viziti vere specialan kaj interesan ekspozicion. Ĝin gastigas la tiel nomata Complesso del Vittoriano, en la centro de la itala ĉefurbo. Kvindek ĉefverkoj, multaj el kiuj estis tiucele alpruntitaj el la tuta mondo, montras la 50-jaran karieron de Fernando Botero, eklektika artisto, kies arta agado komenciĝis fine de la 1950aj jaroj kaj ankoraŭ sukcese daŭras. Oni tiel spertos kaj eniros „sonĝan, fantazian, fablan dimension, kie forte percepteblas la eĥo de la nostalgio kaj de iu mondo, kiu ne plu ekzistas aŭ estas nun dissolviĝanta” (el la oficiala retpaĝaro de la ekspozicio).

Volumeno, volupteco, diverskoloreco: necesas ĉi tiaj terminoj por priskribi la distingajn signojn de la verkoj de la majstro Botero, konata pro sia pentrado de muta naturo, pro la larĝmezuraj formoj de liaj portretoj: portretoj, kiuj prias ĵonglistojn, toreistojn, sed fojfoje havas rilaton ankaŭ al religiaj figuroj (Jesuo Kristo, la Virgulino) kaj kompreneble ne nur.

Ritmo

Kio estas pentraĵo? Laŭdire de la 75-jaraĝa aŭtoro, kiu devenas de Kolombio, sed jam ŝajnas bone integriĝinta ene de la itala socio danke al la pluraj vojaĝoj tie plenumitaj (li parolas la lokan lingvon kaj allasis plurajn intervjuojn al la itala gazetaro), temas esence pri aparta ritmo, konsistanta el serio da buntaj volumenoj. Tio, kio karakterizas lian pentrarton, ja estas la nekutima dilatiĝo, kiun spertas la subjektoj. Ili akiras strangajn formojn, preskaŭ superrealajn. Sed tio estas necesa paŝo por komprenigi la bezonon de koloro en liaj verkoj. La artisto montras sin esence malproksima de la personoj, kiujn li pentras. Kaj ĝuste tiu ĉi malvarmeco malaperigas, en tiuj homoj, la moralan kaj psikologian dimensiojn. La rigardoj ŝajnas perdiĝintaj en la vakuo, la okuloj ne „batas”, kvazaŭ ili observus ion sen vere tion rigardi.

Ĉevalo

Ekster la konstruaĵo, kie okazas la plurmonata ekspozicio, en la koro de la Eterna Urbo, jen loga ĉevalo kun brido. Ni ne parolas memkompreneble pri besto preta galopi kun turistoj, sed pri tre granda skulptaĵo el bronzo, elektita de Botero por bonvenigi la publikon kaj indiki la sidejon de ĉi tiu – vere unika – arta okazaĵo.

Pli da informoj, itale kaj angle, haveblas ĉe: www.ilvittoriano.com/mostra-botero-roma.html.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato (2)

Estas facile primoki Trump kaj liajn subtenantojn, kiuj ofte ne kredas, ke klimatŝanĝiĝo eĉ okazas, sed la problemo en Usono estas multe pli profunda. Oni bezonas aŭton por iri ien ajn en la plejparto de la lando, kaj nur la grandegaj urboj ĉe la okcidenta marbordo nuntempe dediĉas menciindan kvanton da mono al busoj kaj trajnoj. (Eĉ en mia maldekstrema urbo, Seatlo, multaj kredas, ke ne justas la aŭtimpostoj, kiuj financas la pligrandigon de la metroa reto.) Loĝi pli dense estos neevitebla parto de ia ajn solvo de klimatŝanĝiĝo, sed tiuj, kiuj metas ŝildojn en la gazonojn por konfesi sian kredon je la scienco, kontraŭas eĉ dufamiliajn domojn pro zorgoj pri la „kvartala karaktero”. La lastatempaj agoj de Trump simple spegulas la ĝeneralan sintenon de la usonanoj: eĉ se klimatŝanĝiĝo okazas, ekzistas pli prizorgindaj aferoj. La mondo urĝe bezonas alian estron en ĉi tiu fako por eviti katastrofon.

Nikvo WOODS
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikvo Woods el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato (3)

Ĉu nia mondo pli rapide pereos, ĉar Trump nuligis la Interkonsenton de Parizo? Laŭ mi ne. La plimulto de la homoj ne interesiĝas pri tio. La minoritato, kiu estas informita kaj konscias pri la problemoj, kutimas tuj protesti se iu interveno necesa por la vivmedio riskas iel limigi la propran vivkomforton. Rezulte: apenaŭ io okazas. Estas ja, ekzemple, striktaj reguloj pri emisioj de toksaj gasoj, sed la manipulado fare de aŭtomobilfabrikantoj pruvas, ke facilas trompi la kontrolinstancojn. Anstataŭ dum tagoj skribi pri ordinara tajperaro („covfefe”) la gazetaro silentu pri Trump kaj havigu al ni fidindajn informojn pri la medio. Eŭropa Komisiono serioze pripensu kelkajn siajn decidojn, kiuj multe kostas, sed malmulte (aŭ absolute ne) utilas al la medio.

Roland ROTSAERT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato (4)

Mi ne indiferentas: mi entuziasme aprobas la decidon de la prezidanto Trump eliri el la Interkonsento de Parizo, la friponaĵo de la jarcento. Tio estas unu el liaj gravegaj promesoj, kaj mi admiras kiel li kapablis kontraŭstari la premon de la adeptoj de la Nova Monda Ordo. Pri la esenco de ĉi tiu friponaĵo mi jam skribis en 2010: resonoelusono.com/Leteroj.html

Alexander GOFEN
Usono

Sekve al tiu ĉi letero estis publikigita reago en posta numero de MONATO: Ni ne indiferentu.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato (5)

Bedaŭrinde Trump ŝajnas ne konscii pri la graveco de la Interkonsento de Parizo. Tamen ne estas nura opinio, ke la danĝero pri inundoj daŭre pliiĝos estontece. Antaŭ la mezo de ĉi tiu jarcento ili plej verŝajne estos eĉ duobliĝintaj. Tion sciigis fidinda esploro eldonita de la Instituto pri Mediaj Studoj de Amsterdamo pri la tiel nomata hidrogeologia risko en Eŭropo. Nepras do observado de la menciita priklimata interkonsento, per kiu 195 landoj devontigas sin limigi la tergloban varmiĝon je maksimume 2 o C por eviti verajn katastrofojn. La ĉefa danĝero estas la eligadoj de gasoj, kiuj kaŭzas la forcejan efikon. Ili jam pliiĝis je preskaŭ 50 % ekde 1990. Jen la kialo de la planeda varmiĝo kaj la plej serioza minaco por la supervivo de la homaro (inkluzive tiun loĝantan en Usono). Ĝis kiam oni intence fermos la okulojn antaŭ tiel maltrankviliga realo?

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni ne indiferentu

Aleksandro Gofen ne indiferentas (MONATO 2017/07, p. 5). Kaj neniu pensema homo indiferentu pri li kaj similuloj. Ĉiu, kiu sekvis la ligilon en lia letero, povis konstati, ke tie troviĝas nur galimatio de regurditaj miskomprenoj kaj misprezentoj pri la stato de nia planedo kaj ĝia klimato. Iuj asertoj estis eventuale defendeblaj antaŭ sep jaroj, sed nun, post pliaj jaroj de neneebla plivarmiĝo, estas nur deliro ripeti la samon. Kio motivas tian neadon de sciencaj faktoj? Certe ne ia deziro antaŭenigi la homaron aŭ zorgi pri pli bona estonteco por ĉiuj homoj. Tio, kion kontraŭas Trump kaj liaj adeptoj, estas ne ia Nova Monda Ordo, sed la fundamento de nia civilizo, la principoj de scienca esplorado kaj inteligenta intertraktado por solvi la problemojn de nia mondo.

Per sia malakcepto de la Interkonsento de Parizo Trump konfirmas, ke la plej riĉan landon de la mondo prezidas homo, kiu estas esence barbaro. Li evidente malmulton komprenas pri la reala mondo de homoj ekster sia adeptaro, kaj preferas demagogie disvastigi mitojn kaj „alternativajn faktojn” (= malveraĵojn) anstataŭ serioze diskuti. Tion plej klare montris lia parolado anoncanta retiriĝon el la Interkonsento, en kiu svarmis malĝustaj asertoj.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trump kaj la klimato (6)

Kompreneble, la interkonsento de Parizo ne estas perfekta kaj modela diplomatia dokumento, sed ĝi enkorpigas la plej vastan konsenton de la internacia komunumo kaj determinis la celojn de la plua klopodo por tutmonda kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo. Estas plezurige, ke ĉiu ŝtato trovis en la interkonsento sian solvon kaj ĝi estis subskribita de 195 landoj. Nur du ŝtatoj ne subskribis ĝin: Sirio (pro la civita milito) kaj Nikaragvo, kiu konsideras la interkonsenton nesufiĉa kaj maljusta.

La unuflanka decido de la usona prezidanto Donald Trump retiriĝi el la interkonsento ne estas justa. Tio estas nur propra ekonomia decido por la usonanoj, ne por la tuta mondo. Trump forgesis, ke laborpostenoj ankaŭ en Usono estas kreitaj danke al la novaj alternativaj fontoj de energio.

Mi ne estas fakulo pri klimatŝanĝiĝo, sed, laŭ mia opinio, el la unuflanka decido de Trump povas rezulti: (1) laŭgrada malboniĝo de la tutmonda varmiĝo, (2) kresko de nova ondo de migrado pro klimatŝanĝiĝoj (en la sekvantaj jaroj ni verŝajne parolos pri klimataj rifuĝintoj), (3) konstato, ke Trump estas malfidinda partnero en ekonomiaj kaj diplomatiaj traktadoj, kaj (4) vasta kritiko de aliaj ŝtatoj, internaciaj organizaĵoj kaj elstaraj personoj.

La interkonsento de Parizo ne estas la unusola savo de nia planedo. Ĝi prezentas klopodon fari la maksimumon por la solvo de la klimatŝanĝiĝoj. Sed la decido de Trump estas egoisma kaj neakceptebla.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interregistara kunsido

Trafika komuniko kaj projekto de konstruado de nova slovaka-pola gasodukto troviĝis inter la ĉeftemoj traktitaj dum la komuna kunsido de la slovaka kaj pola registaroj okazinta la 31an de majo en la pola ĉefurbo Varsovio.

Slovakio kaj Pollando volas komune plibonigi la kvaliton de limregionaj ŝoseoj. Dum gazetara konferenco ambaŭ ĉefministroj, la slovaka Robert Fico kaj la pola Beata Szydło [ŝidŭo] konstatis, ke la ĝisnunaj komunaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por ekonomia kunlaboro. Grandaj ebloj ekzistas ankaŭ en la kampoj de defendo, justico, turismo kaj sociala politiko.

Tiu ĉi estis la dua interregistara kunsido. La unua okazis en 2013, la venonta okazos en 2018 en Slovakio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Meteorŝtono riskis plentrafi Venecion

Tiu direktiĝis al Venecio, sed fine haltis en alia loko, inter la urboj Rovigo kaj Faenza [faenca] (tutmonde fama pro siaj ceramikaĵoj). Temas ne pri sendecida fremda turisto en Italio, sed pri meteorŝtono, kiu fine de majo 2017 superflugis nordan Italion, lasante malantaŭ si spirhaltigan luman poststrion. Aŭdeblis diversaj bruegoj kaj abundis komentoj sur ĉiuj sociaj retservoj (precipe Twitter) pri la majesta kaj neatendita spektaklo. Unua rekonstruo de la meteora trajektorio eblis danke al fotoj faritaj de membroj de Unuiĝo de Italaj Astroŝatantoj, kiuj mastrumas apartan reton ĝuste pri la observado de meteoroj.

La spaca ŝtonego, kiu transformiĝis en tre brilan bolidon videblan de Lombardio ĝis Emilio samkiel en pluraj lokoj de Venecilando, eniris en la atmosferon je la 23:09:22 (loka horo) de la 30a de majo. Ĝia rapido estis sufiĉe malalta, dum ĝia proksimuma trajektorio estis de sudo al nordo. Ĝia kunpuŝiĝo kun la atmosfero de nia planedo kaŭzis kelkajn sinsekvajn eksplodojn, iuj el kiuj estigis laŭdire lumecon similan al tiu de plenluno – laŭ iuj atestantoj eĉ plian. Tion ĉi sciigis la fakuloj Maurizio Eltri kaj Enrico Stomeo el la supre menciita astronomia asocio.

Maso

Laŭ la haveblaj donitaĵoj, verŝajnas, ke la ŝtono ekaperis en la ĉielo je alteco de ĉirkaŭ 99 kilometroj iom sude de la urbo Faenza (provinco Ravenna) por poste malaperi je alteco ĉirkaŭ 22-kilometra super la suda parto de Venecilando, inter la urboj Rovigo kaj Chioggia [kjoĝa] (ne malproksime de Venecio). Se la fluganta objekto ne estus diseriĝinta en la atmosfero kaj ĝia maso estintus pli granda, oni kalkulas, ke ĝi estus frakasiĝinta ene de la metropola teritorio de Venecio, plej probable ĉe la urbeto Mira.

Fragmentoj

„Geamikoj, super Milano ĵus pasis verda aerolito aŭ io tia. Ĉu vi scias ion ĉi-rilate?”, pepis ŝokite la populara kantisto Fedez [fedec], dum liaj ŝatantoj plejparte pensis pri nura ŝerco. Pro la pluraj eksplodoj, kiujn la eniro de la bolido provokis precipe en la lasta fazo de ĝia freneza itinero, la areo, kie disperdiĝis la falintaj fragmentoj, estas tre granda kaj situas inter la regionoj Emilio kaj Venecilando, pli precize inter la vilaĝoj Berra (provinco Ferrara) kaj Adria (provinco Rovigo). Neniu, bonŝance, estis tamen vundita, nek estiĝis iaj damaĝoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Uraganoj furiozas, sed la lando ilin alfrontas

Ĉiujare uraganoj minacas Kubon. La formo de la insulo (longa kaj mallarĝa), ĝia pozicio en la Kariba Maro kaj ĝia humida klimato estas faktoroj favoraj al la apero de tiuj veteraj fenomenoj, kiuj ofte trairas la landon kaj influas la vivon de la loka loĝantaro. La lando tamen lernis alfronti ilin per modelo, kiun multaj landoj provas nun imiti.

Diabloj kaj spiritoj

La vorto „uragano” venas el la vortaro de la praloĝantoj de Centra kaj Suda Ameriko. „Hunraken”, „Hurakan”, „Juracán”, „Hyroacan”, „Aracan”, „Urican” kaj „Huiranvucan” estas vortoj uzataj de diversaj pratribanoj por indiki la diojn de fulmoj kaj de pluvoj, diablojn, malbonajn spiritojn, fortajn ventojn kaj aliajn similaĵojn.

Sanktuloj, virinoj kaj viroj

Tajfunoj kaj ciklonoj, kiuj ekzemple frapas Pacifikon kaj la Hindan Oceanon, apartenas al la sama kategorio. Oni diras, ke Kristoforo Kolumbo estis la unua persono, kiu oficiale raportis uraganon, en 1495. Ĉar povas fojfoje kunesti samtempe pluraj uraganoj en la sama areo, estas necese nomi ilin por eviti miskomprenojn. Estintece la nomado de uraganoj okazadis laŭ la nomo de la romkatolika sanktulo, en kies dato la ŝtormo ekaperis. Fine de la 19a jarcento oni komencis male nomi ilin per virinaj nomoj, kaj tio oficialiĝis en 1953. En 1979 oni ekuzis virajn kaj virinajn nomojn alterne, laŭ alfabeta ordo: ili povas esti en la lingvoj hispana, angla kaj franca. La Monda Organizaĵo pri Meteologio uzas ses nomlistojn, kies ciklo estas sesjara.

Klimata kaprico

Ene de la menciitaj listoj ĉiujare oni anstataŭigas nur la nomojn de pasintaj uraganoj, kiuj provokis grandan detruon en iu lando aŭ mortigis multajn homojn, kaŭzante grandajn perdojn aŭ estigante aliajn malbonaĵojn. Oficiale la uragana periodo por Kubo (samkiel en la ĉirkaŭa regiono) estas de la 1a de junio ĝis la 30a de oktobro, sed pro iu kaprico de la klimato, en 2012, la uraganoj Alberto kaj Beryl skurĝis la insularon antaŭ la komenco de ĉi tiu periodo. La samo okazis en 1887 kaj 1908.

Fidel Castro

Uraganoj naskiĝas en maroj, ĝenerale en punktoj kun malalta atmosfera premo, sed kun temperaturo pli alta ol tiu de la ĉirkaŭaĵo. Estas notinde, ke en la suda hemisfero ili turniĝas ĉirkaŭ la propra „okulo” (uragana centro) laŭ la direkto de horloĝa montrilo; inverse ili turniĝas en la norda hemisfero. Ĝenerale la naskiĝloko de uraganoj kaj iliaj itineroj dependas de la monato, kiam ili okazas. La plej danĝeraj por Kubo formiĝas dum la unuaj kaj la lastaj monatoj de la uragana periodo. Historie la plej grava uragano por Kubo (se mezuri laŭ la nombro de mortintoj) estis la Uragano de Santa Cruz del Sur, kiu furiozis en novembro 1932. La vilaĝo Santa Cruz del Sur preskaŭ malaperis, kaj la kalkulitaj perdoj estis proksimume 3500 homoj, plejparte pro la ŝtorma tajdo.

La due plej memorata katastrofo por Kubo okazis en 1963 en la orienta parto de la lando. Tiu uragano nomiĝis Flora kaj provokis la morton de pli ol mil kubanoj pro la pluvegoj kaj la inundoj, kiujn ĝi kuntrenis. Tiam Fidel Castro persone gvidis la savoperaciojn. Flora frapis dum kvar tagoj la regionon, atingante tri fojojn la samajn ejojn. La trian lokon en tiu ĉi listo okupas la tiel nomata Uragano de San Marcos de oktobro 1870. Ĝi malrapide translokiĝis, akompanate de fortaj ventoj kaj pluvoj kaj de la plialtiĝo de la marnivelo, kaj kaŭzis katastrofon en la urbo Matanzas kun proksimume 800 vivperdoj.

En oktobro 1944 uraganaj ventoj vipis la ĉefurbon Havano dum 14 horoj; dum la duono de tiuj, oni registris ventojn rapidajn pli ol 200 km/h. Oni raportis pri 300 mortintoj.

Trankvila (sed mallonga) momento

Kiam uragano alproksimiĝas, la loĝantoj vidas, ke horon post horo pliiĝas la ofteco kaj la intenseco de pluvoj, ventoj kaj fulmotondroj. Poste alvenas la uragano mem kaj, kiam la „okulo” trapasas iun lokon, tuj venas trankvila momento. Oni povas vidi la sunon aŭ la stelojn (depende de la horo), tamen la ŝtormo tuj revenos, eĉ pli furioza. Tiu dua momento estas ĉiam la plej danĝera pro atmosferaj kialoj, sed ankaŭ pro tio, ke oni povas pensi, ke ĉio ĉesis, ĉar la ĉielo estas jam serena.

Protekti la popolon

En la nunaj tempoj estas rimarkinda la laboro farata – antaŭ, dum kaj post la plurspecaj veteraj fenomenoj – kadre de la protektosistemo de la civitanaro (hispane: Defensa Civil). Ĉefe temas pri uraganoj, ĉar, kiel dirite, ili estiĝas preskaŭ ĉiujare. Tiu ĉi sistemo, fondita en Kubo en 1962 kun la celo protekti la popolon kaj grupigi laboristojn por protekti la naciajn industriojn, post la uragano Flora ricevis grandan puŝon rilate al la organizado. Oni pretigis planojn por protekti kaj la ekonomion kaj la sanon de la loĝantaro dum paco kaj eĉ dum eventuala milito. Hodiaŭ tiu ĉi sistemo, danke al sia longa tradicio kaj al la akirita sperto, tre sukcesas. Ĝi estas konata internacie pro sia tuja kaj efika reag-kapablo antaŭ kiu ajn katastrofo aŭ minaco. Multaj landoj lernas ĝiajn metodojn kaj organizan sistemon por apliki ilin aliloke, sed, krom la uzadon de modernaj teknologioj kaj de bonega organizado ĉiunivele, indas substreki la laboremon kaj la sindediĉon de tiom da homoj. Ĝuste tio ebligas la plej bonajn atingojn.

Niurka ALONSO SANTOS
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Niurka Alonso Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Maljuniĝo

En majo ĉi-jara aperis en Slovakio la rezultoj de la censo farita en la fino de decembro 2016: la averaĝa vivdaŭro de virinoj estas 80,4 jaroj, kaj de viroj 73,7.

Kelkaj ciferoj

El 5 435 343 loĝantoj, 51,2 % estas virinoj. En la lasta jaro naskiĝis 57 557 vivaj infanoj. Okazis 29 897 geedziĝoj, kaj registriĝis 15 277 abortoj. Inter aliaj statistikaĵoj la averaĝa aĝo de akuŝantinoj estas 30 jaroj.

Interpreto de la rezultoj

Laŭ analizistoj la evoluo de priaĝaj datumoj tute klare montras la maljuniĝon de la slovaka loĝantaro. La kialoj estas: ŝanĝiĝo de la homa sinteno koncerne reproduktadon, malgranda naskemo de virinoj (la statistikaĵo pri la kvanto de infanoj ĉe unu patrino estas 1,48), ekonomiaj kialoj, libereco veturi, sukcesa kariero ktp.

Pliaj statistikaĵoj

La hungara etna minoritato estas 8,4 % de la slovaka loĝantaro, la romaa 2,0 % kaj la ĉeĥa 0,6 %.

Laŭ la censo loĝas en Slovakio 69 695 eksterlandanoj. La nombro de fremdaj laboristoj estas preskaŭ 35 000 (18 200 en la jaro 2010 kaj 13 900 en 2008). La plej grandan kvanton en la labormerkato havas civitanoj de Rumanio; sekvas Serbio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne jupoj sed kulotoj

Ial miksiĝis virinaj kaj viraj vestoj en mia artikolo Somermeza festo (MONATO 2017/06, p. 26). Kompreneble la nacia kostumo de la finninoj konsistas el jupo, bluzo kaj veŝto, dum la kostumo de viroj konsistas el kuloto, ĉemizo kaj veŝto kun tranĉilo ĉe la zono.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu rilato inter infanaj perturboj kaj patrina telefonemo?

Nova scienca esploro el la malnova kontinento sugestas, ke infanoj naskitaj de virinoj, kiuj ofte parolas poŝtelefone, spertas pli altan riskon pri nenormala konduto kompare kun infanoj, kies patrinoj ne havas tian kutimon. La kolektado de donitaĵoj tiurilate okazis, inter la jaroj 1996 kaj 2011, en pluraj – ĉefe eŭropaj – landoj: Danio, Hispanio, Norvegio, Nederlando, sed ankaŭ Koreio.

Oni pristudis dekmilojn da patrinoj kaj infanoj. Gefiloj de telefonemaj patrinoj pli ofte montris troaktivan konduton inter la kvina kaj sepa jaroj de sia vivo. Riskoportaj patrinoj estis precipe tiuj, kiuj telefonis almenaŭ kvar fojojn tage (aŭ dum unu horo entute), malsame ol tiuj, kiuj utiligis la propran poŝtelefonon en ĉiu tago nur unufoje (aŭ eĉ malpli). La esploristoj ne konsideris kadre de siaj statistikoj faktorojn kiel aĝon, eventualan edzinan staton kaj instrunivelon de la patrinoj.

Telefonradiado

La plenumintoj de la esploro tamen avertas, ke oni devus prudente eltiri konkludojn el tiuj ciferoj. Pliaj studoj necesas, por ke oni povu elkompreni, ĉu la kaŭzo de la infanaj perturboj estas la telefonradiado mem aŭ aliaj faktoroj iumaniere ligitaj al la kutimo paroli per tiaj aparatoj. Ekzemple kiel ekskludi, ke telefonema patrino malpli zorgas pri sia ido?

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stranga aserto

La aserto, ke arabdevenaj vortoj atingis Kubon kun enmigrintoj el arabeparolantaj landoj (MONATO, 2017/06, p. 20-21) estas iom stranga. La cititaj ekzemploj aspektas kiel „normalaj” hispanaj vortoj kun araba deveno, do ne nur elementoj de la loka kuba dialekto.

Martin PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-29

Ne ĉia lakto laktas

Neniu rajtas surmerkatigi produktojn centprocente vegetaĵajn kun devojigaj nomoj, kiel „lakto”, „kremo”, „kirlita kremo”, „butero”, „fromaĝo”, „jogurto” kaj similajn, kiujn la juro de Eŭropa Unio rezervas nure al produktoj kun besta deveno. Do, por rajti paroli pri lakto, ja devas esti okazinta ia melkado. Iu ajn alia produkto, kiu baziĝas sur sojo, rizo aŭ migdaloj, ne vere laktas kaj tial ne povas esti nomata tiumaniere.

Klarigoj

Jen tio, kion decidis en junio 2017 la Juĝkortumo de Eŭropa Unio, kies sidejo estas en Luksemburgo. Oni sciigas, ke tio validas ankaŭ en la okazo, ke sur etikedoj tiujn nomojn kompletigas klarigoj aŭ priskribaj indikoj pri la vegetaĵa deveno de la koncerna produkto.

Veganoj

En Italio pluraj gepatroj komencis sekvi, en la lastaj jaroj, la modon nutri siajn idojn per alternativa, vegetaĵa lakto. Komence de 2016 kaŭzis grandan diskuton la fakto, ke paro nutris sian novnaskitan filinon per speco de migdala lakto hejme preparata, erare konsiderante ĝin el nutra vidpunkto simila al bovina lakto. Ilia infankuracisto konstatis, ke la etulino ne kreskas regule, kaj li denuncis tiujn malprudentajn gepatrojn. Eĉ Vasco Merciadri [vasko merĉadri], kuracisto kaj ano de la scienca komitato de la asocio Italaj Veganoj, tiam parolis klare pri stulteco de la gepatroj. Vegana dieto povas liadire komenciĝi fine de la demamigo, ne antaŭe. Beboj komence de sia vivo bezonas patrinan lakton, nenion alian kaj precipe neniun anstataŭaĵon senrajte nomatan tiel.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pliiĝas solaj ne-plenaĝaj kaj inaj enmigrantoj

Inter januaro 2011 kaj decembro 2016 alvenis al Italio entute 62 672 neplenaĝuloj, kiujn neniu adolto akompanis. Ili devenis precipe de Eritreo, Egiptio, Gambio, Somalio, Sirio kaj Niĝerio. La nombro estas aparte rimarkinda, ĉar pasintjare la solaj neplenaĝuloj estis nur 17 % de la sumaj enmigrantoj.

Infanoj kaj perforto

Obliĝas ĝenerale inter la rifuĝintoj la procentaĵo de solaj infanoj sub 14-jaraj, samkiel la kvanto de knabinoj kaj junulinoj. Tiuj ofte spertas perforton dum la vojaĝo; vojaĝo ĉiam plena de espero, sed ofta risko estas direktiĝi al prostituado, kiam ili atingas la italan duoninsulon.

Nevidebluloj

Krom la suprajn homajn kategoriojn, oni devas konsideri la ĉeeston ankaŭ de tiel nomataj „nevidebluloj”. Temas pri migrantoj, kiuj kaŝe transiras al aliaj pli nordaj landoj por klopodi kuniĝi kun siaj familianoj, sed kelkfoje ili denove fariĝas viktimoj de senskrupulaj uloj, kaj tiel daŭras kaj kompletiĝas la propra drameca „eliro”.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unuaj lokaj elektoj en 20 jaroj

La 14an de majo 2017 la nepalanoj voĉdonis por reprezentantoj en la urbaj konsilioj. Tio okazis la unuan fojon en du jardekoj kaj signifas, ke la landa konflikto povas demokratie solviĝi.

La elektoj por lokaj postenoj, antaŭe okupitaj de burokratoj, okazis post la 10-jara komunista ribelo kaj jaroj de malfruo pri la redaktado de nova konstitucio.

Pace malgraŭ bomboj kaj minacoj

La unua fazo de la balotado en la mezo de la himalaja lando estis plejparte paca, malgraŭ la du bomboj proksime al la ĉefurbo Katmanduo, kiuj estis trovitaj antaŭ la domo de unu el la kandidatoj.

La komunisma partio, konata pro pasinta perforto, minacis malebligi la elektojn, dirante, ke la lando bezonas pli da politikaj reformoj por iĝi preta por la elektoj. Tamen la voĉdonado iris plejparte glate.

Antaŭ du jaroj la nova konstitucio ebligis anstataŭigon de la malnova monarkia sistemo kaj enkondukis la regulojn por provinca kaj parlamenta balotadoj. La konstitucio, aprobita post ok jaroj da politika kverelado, estas grava atingo, kvankam ne ĉiuj estas kontentaj pri ĝia akcepto.

La dua fazo de la lokaj elektoj – en la resto de la lando – okazis la 14an de junio.

Malfacila historio

La lokaj reprezentantoj estis lastfoje elektitaj en 1997, sed baldaŭ ne plu povis funkcii pro la brutala maŭista ribelo. Tiam preskaŭ 70 % de la loĝantaro en la aĝo sub 35 jaroj voĉdonis.

Sekvis la 10-jara milito, kiu finiĝis en 2006, kaj en la lando komenciĝis malglata transiro de hindua monarkio al federacia respubliko, tra naŭ registaroj en ok jaroj farintaj nenion por la ekonomia kresko en la lando.

Balotiloj preskaŭ unu metron longaj

La balotado malfermiĝis en tri provincoj je la 7a horo matene, kun preskaŭ 50 000 kandidatoj konkurantaj por la postenoj de la urbestro, vicurbestro kaj lokaj konsilantaroj en 283 komunumoj.

Longaj vicoj formiĝis ekster la balotejoj en la ĉefurbo Katmanduo; multaj entuziasmaj balotontoj ŝirmis sin per ombreloj de la bruliga suno.

Dum la junuloj vidas la voĉdonadon kiel ŝlosilon por ŝanceli la potencon de la tri ĉefaj politikaj partioj, ankaŭ la partopreno de la maljunuloj estas forta, inkluzive de 105-jara viro, kiu balotis en Gorkha, la epicentro de la ruiniga tertremo en 2015.

La balotiloj en la ĉefurbo – unu el la plej grandaj distriktoj – estis preskaŭ unu metron longaj por enteni ĉiujn 878 kandidatojn.

Dufazaj elektoj

La elektoj okazas en du fazoj pro la speciala situacio en la sudaj ebenaĵoj limaj kun Barato, kie la madhesana minoritato (etna grupo en la landlima parto inter Nepalo kaj Barato) rifuzas partopreni en voĉdonado post la amendo de la konstitucio.

Tial la voĉdonado en la kvar provincoj, pro la potenciala risko de elekto-rilata perforto, okazis en la dua fazo, la 14an de junio. Tamen, ĉar la rezultoj de la unua fazo estis jam konataj, observantoj atentigis, ke tio povis influi la rezultojn de la dua.

La nova konstitucio

Kiel parto de la interkonsento, kiu finis la internan militon, la nova konstitucio estis adoptita en septembro 2015, preskaŭ jardekon post la fino de la konflikto. La provincaj kaj landaj elektoj devos okazi en januaro 2018 kiel la fina paŝo de la pacprocezo.

Sed la konstitucio provokis protestojn de la madhesa komunumo, kiu asertis, ke la dokumento lasas ilin politike marĝenaj. Tio kaŭzis monatojn longan blokadon de la Barata-Nepala limo en 2015 kaj kripligan mankon de varoj en la tuta lando.

La madhesa komunumo minacis bojkoti la lokajn elektojn, se la konstitucio ne estos reverkita. Tio devigis la registaron okazigi la voĉdonadon en du fazoj.

Unuiĝinta Marksisma-Leninisma Partio estis la unua kaj la partio Nepala Kongreso la dua laŭ la voĉoj en la unua fazo. Nun la nepalanoj senpacience atendas la rezultojn de la dua fazo de la balotado.

Sandip LAMICHHANE
korespondanto de MONATO en Nepalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sandip Lamichhane el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inteligentaj benkoj

Tri slovakaj urboj testas novan projekton: „inteligentajn” elektronikajn benkojn por civitanoj.

Avantaĝoj

La benkoj havas multajn avantaĝojn: Eblas ŝargi poŝaparatojn per du USB-konektiloj kaj ankaŭ sendrate. Disponeblas vifia konekto kaj informoj pri la loka vetero. En distanco de kvar metroj Interreto estas alirebla la tutan tagon. Oni registras ĉiutage por ĉiu benko, kiom da homoj ĝin uzas.

Energifonto

Sunpaneloj produktas ĉirkaŭ cent vatojn por garantii daŭran funkciadon, grandparte sendepende de la vetero. La bazo de ĉiu benko estas bele lumigata, kio ebligas dumnoktan uzadon.

Ne-rompebla sekurecvitro protektas la benkojn kontraŭ malbona vetero kaj vandalismo. La fortika objekto eltenas pezon de pli ol mil kilogramoj.

Oni atendas, ke la projekto sukcesos, kaj ke iom post iom la uzado vastiĝos en tuta Slovakio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Turo kontraŭ urba aspekto

Turo alta 66 metrojn eble ne estas sensacio en Novjorko aŭ Pekino, sed jes en Vieno, kies historia centro kaj proksima ĉirkaŭaĵo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Investisto planas konstruigi altan turoforman luksan loĝdomon proksime de la urba centro, en loko nun okupata de la malkonstruota hotelo InterContinental (oni konstruis ĝin de 1961 ĝis 1964, aktuala alteco 39 metroj).

Vienanoj rezistas

En Vieno neniu projekto realiĝas sen vasta antaŭa diskutado inter la komunumaj reprezentantoj kaj la civitanoj, sed en tiu ĉi okazo oni prezentis la jam pretigitan projekton sen eblo pridebati ĝin. Tial multaj manifestacioj, kolektadoj de subskriboj kaj aliaj iniciatoj celis almenaŭ malaltigi la „monstran” monotone rektangulan turon. Multaj homoj kontraŭas ankaŭ la malgrandigon de la tre ŝatata sketejo, kiu de la jaro 1901 troviĝas en la spaco celata de la nuna projekto.

La konstruado laŭplane komenciĝos en la jaro 2020, kaj la nuna hotelo restos malfermita ĝis la fino de 2019.

Unesko

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el objektoj kreitaj de la homo (Monda Kulturheredaĵo) kaj naturaj objektoj (Monda Naturheredaĵo), kiuj meritas specialan protektadon surbaze de konvencio de Unesko pridecidita en 1972 en Stokholmo kaj valida ekde 1975. La 6an de julio en sia 41a sesio en Krakovo la Komitato de la Monda Heredaĵo enskribis la historian centron de Vieno en la Liston de la Monda Heredaĵo en Danĝero, kromnomata la Ruĝa Listo de la Monda Heredaĵo.

La baldaŭ ne plu aktiva urbestro de Vieno Michael Häupl [míĥael hojpl] deklaris, ke Vieno ne bezonas la titolon „mondheredaĵo”, kaj ke ne venos malpli da turistoj (ne tur-istoj!) pro nur unu malbela turo.

Ruĝ-verda tur-batalo

La verduloj, kiuj de 2015 konsistigas regantan koalicion kun la socialdemokratoj, kunsidis por decidi, ĉu ili estas por aŭ kontraŭ la tur-projekto. La plimulto estis kontraŭ, sed la estrino de la verduloj, la grekdevena Maria Vassilakou, ne akceptis tion kaj diris, ke la verdaj parlamentanoj povas voĉdoni kiel ili volas. La fina rezulto de la voĉdonado estis 51 por la projekto kaj 46 kontraŭ. Tri verduloj forlasis la parlamentejon antaŭ ol alveni al decido.

Granda investsumo

La investota sumo estas 211 milionoj da eŭroj, i.a. 121 milionoj por nova hotelo, 57 milionoj por la 66-metrojn alta turo – kie estos nur luksaj loĝejoj – kaj 27 milionoj por la asocio, kiu havas sketejon en tiu spaco. Disponeblos 4200 laborpostenoj dum nur kelka tempo, sed la urba aspekto de Vieno restos damaĝita por longa tempo.

En junio 2017 la aŭstra Unesko-komisiono deklaris, ke ĝis la 1a de februaro 2018 oni faru „paŝojn en la ĝusta direkto”, por ke ne sekvu nuligo de la titolo „Monda Kulturheredaĵo”.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Diplomatia posteno por Slovakio

Fine de majo, la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], estis elektita prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Li anstataŭos la fiĝian diplomaton Peter Thompson. Lajčák transprenos la postenon la 12an de septembro 2017 kaj okupos ĝin unu jaron.

Lajčák, 54-jaraĝa, komencis sian karieron en la diplomatia servo de Ĉeĥoslovakio. Li studis en la moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj parolas naŭ lingvojn. Lajčák laboris kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro en Japanio, Jugoslavio, Albanio kaj Makedonio. Li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la jaroj 2009-2010; la ĝisnunan postenon de eksterlanda ministro li okupas ekde 2012. Li laboris ankaŭ kiel plenuma direktoro de Eŭropa Servo por Ekstera Agado en Bruselo (2010-2012).

Tuj post sia elektiĝo Lajčák diris: „Kiel prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN mi plenumos taskojn, por kiuj UN estis fondita: paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo”. Li samtempe emfazis, ke lia „persona prioritato estas preventado de konfliktoj”. Inter aliaj celoj li envicigis ankaŭ serĉadon de respondoj pri migrado, reformoj en la sistemo de UN kaj proksimigon de UN al la homoj.

Protokole, la prezidanto de sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN estas la plej alta funkciulo en la sistemo de UN.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stranga aserto (2)

La asertoj pri arabdevenaj vortoj en la hispana lingvo de Kubo (MONATO, 2017/06, p. 20-21) estas pli ol strangaj. Unue, estas neverŝajne, ke arablingvanoj iam ajn alvenis al Kubo en grandaj kvantoj. Kaj pli grave, la cititaj vortoj apartenas al la ĝenerala hispana lingvo, ne nur tiu de Kubo, kaj alvenis en la lingvon tre frue, kiam araboj de la 8a ĝis la 15a jarcento okupis grandajn partojn de Iberio. Do ili estis firmaj partoj de la hispana lingvo longe antaŭ la „konkero” de la Nova Mondo.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-29

Luksemburga ministro en Kubo

La 12an de junio 2017 la kuba prezidanto Raul Castro Ruz akceptis Jean Asselborn, la ministron pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj, pri enmigrado kaj azilo de la Grandduklando Luksemburgo. La renkontiĝo okazis en la Palaco de la Revolucio, kie la du politikistoj interparolis pri bonaj rilatoj inter la du malgrandaj landoj. Ili samopiniis pri la intenco disvolvi rilatojn en agadkampoj de komuna intereso.

Novembre oni celebros la 75an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Antaŭ la renkontiĝo kun Raul Castro, Jean Asselborn vizitis ankaŭ la sidejon de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco, kie lin akceptis Ana María Mari Machado, vic-prezidantino de tiu kuba institucio.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strikodo

Strikodo

Ke strikodoj ne ĉiam estas tedaj, tion pruvis nederlanda fromaĝfabriko, kiu petole aldonis bovinon al la nigra-blanka striaro.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La senpekiĝo

En la urbo ĉiuj evitis Dragoilon, ne parolis kun li, kaj kiam oni hazarde vidis lin sur la strato, oni forturnis sin. Tio ege turmentis Dragoilon, sed li konsciis, ke la homoj pravas. Li ne riproĉis ilin kaj ne koleris al ili. Dragoil mem same evitis la homojn. Tre malofte li eliris el la domo kaj ne vizitis lokojn, kie eblis renkonti konatojn. Li ne butikumis, ne eniris vendejojn. Tion faris liaj edzino kaj filino. Horojn li pasigis sola sur la balkono de la loĝejo, rigardante la straton, kie tumultis homoj kaj aŭtomobiloj. Li rigardis la trafikon, meditante, ke la akcidentoj ĉiam okazas rapide, subite, neatendite, kaj dum nur unu sekundo ili renversas kaj frakasas homan vivon.

Neniam antaŭe Dragoil eĉ supozis, ke lin trafos akcidento, sed foje-foje la sorto estas tre kruela kaj subite forprenas ĉion: la aŭtoritaton, la estimon de la homoj, la laboron, la amikojn, la parencojn.

Antaŭ kelkaj jaroj Dragoil estis direktoro de unu el la plej grandaj fabrikoj en la urbo – la kudra fabriko „Eleganteco”. En ĝi laboris ĉefe virinoj, kiuj kudris vestojn por eksporto. La laboro pli kaj pli vastiĝis. La vestoj estis ege bonkvalitaj, kaj oni amase aĉetis ilin. Dragoil, la direktoro, konstante subskribis novajn kontraktojn kaj dungis novajn kudristinojn. En la urbo oni estimis lin, ĉar li, kiel direktoro, bone zorgis pri la laboristinoj. Laŭ lia iniciato ĉe la fabriko estis infanĝardeno. Pro bona laboro li ofte ordonis kromsalajri la laboristinojn. Sed oni diras, ke multe da bono ne estas bona.

En iu vintra vespero, kiam Dragoil veturigis sian aŭton, okazis granda akcidento. La ŝoseo estis glitiga pro la glacio, kaj Dragoil karambolis kontraŭ alia aŭto, en kiu estis junaj geedzoj, kiuj tuj mortis. Oni konstatis, ke la mortintoj estas Kraso kaj Slavena. Slavena laboris en la fabriko „Eleganteco”, kaj tiu ĉi tragedio frakasis Dragoilon. Li estis ŝokita kaj preskaŭ freneziĝinta. Neniel li povis klarigi al si mem, kiel okazis la katastrofo.

Slavena estis unu el la plej belaj junulinoj en la fabriko, kun bluaj okuloj kiel kristala lago, densaj haroj kaj svelta staturo. Ŝi estis dudekdujara. Slavena kaj Kraso havis knabeton, Jonko, kiu orfiĝis.

Antaŭ la tribunalo Dragoil konfesis sian kulpon, kaj oni kondamnis lin. Kelkajn jarojn li pasigis en malliberejo. Kiam oni liberigis lin, li jam estis tute alia homo. Plu li ne havis laboron. Longajn kaj turmentajn tagojn li pasigis nur hejme. Malofte li eliris el la loĝejo, kaj li evitis la homojn. „Kial mi vivas?” demandis li sin mem. „Ĉu havas sencon tia vivo? Estus pli bone, se mi mortintus en la katastrofo.”

Vane lia edzino provis trankviligi kaj esperigi lin, sed Dragoil iĝis pli silentema kaj pli deprimita.

Iun tagon tamen ĉio ŝanĝiĝis. Surstrate la homoj komencis denove saluti lin kaj denove konversacii kun li. Oni ne plu forturnis la rigardojn, kiam oni preterpasis lin. Foje onklino Nadja, unu el la kudristinoj en la fabriko „Eleganteco”, demandis najbarinon de Dragoil: „Kio okazis? Mi pli ofte vidas Dragoilon surstrate, kaj ŝajnas al mi, ke li jam ne estas tiel deprimita kiel antaŭe. Ĉu li forgesis la katastrofon?”

„Ne”, respondis la najbarino. „Dragoil ne forgesis la katastrofon, sed li kaj lia edzino adoptis Jonkon, la orfon, la filon de Kraso kaj Slavena. De tiam li iĝis tute alia homo. Nun li havas kialon por vivi.”

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Litovio havas duan beatulon

Unika ceremonio okazis en la ĉefurbo de Litovio, Vilnius, la 25an de junio. Unuafoje en la lando, do ekster Romo, okazis ceremonio de beatigo. Tiun titolon akiris la episkopo Teofilius Matulionis. La ceremonion de beatigo gvidis la prefekto de la kongregacio pri proklamo de sanktuloj kardinalo Angelo Amato el Vatikano. La por Litovio historian eventon partoprenis kvin dekoj da kardinaloj kaj episkopoj kaj centoj da pastroj el Litovio kaj najbaraj landoj.

Papo Francisko

„Hodiaŭ en Vilnius la episkopo Teofilius Matulionis, kies mortigon en 1962 inspiris malamo al la kredo je Dio, kiam li estis preskaŭ 90-jara, estos beatigita. Ni danku al Dio pro tio, ke ni povas atesti tiun ĉi defendanton de kuraĝa kredo kaj la homa digno. Ni honoru lin kaj la tutan popolon de Litovio.” Tiujn ĉi vortojn al amaso da pilgrimoj sur la placo Sankta Petro en Vatikano prononcis la papo Francisko.

Dalia Grybauskaitė

„Tiu ĉi tago estas escepta por ĉiuj litovaj kredantoj kaj la ŝtato mem. Suferinte multfojajn arestojn, enprizonigojn, pridemandadojn, torturojn, provojn de varbado por la sovetia sekreta servo KGB, la episkopo ne perdis tion, kio estas la plej grava: humanecon, amon al homoj kaj fidelecon al la vero.” Dum la ceremonio de beatigo tiel parolis la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė.

Torturoj kaj malsato

Teofilius Matulionis naskiĝis en junio de 1873. Dum sia vivo li spertis ĉiujn malavantaĝojn de la komunista reĝimo: 11-foje li estis enprizonigita, kaj en mallibero li pasigis 16 jarojn, kvarfoje li estis juĝata, li estis submetita al noktaj pridemandadoj, kruelaj batoj, venenado, torturoj, malsato. Li plenumis fizike terurajn laborojn en neimageblaj kondiĉoj, spertis ekzilon, persekutojn kaj misfamigojn, malsaniĝis kaj finfine 89-jara estis mortigita en 1962 per injekto de nekonata enhavo. Supozeble al tio kontribuis la sovetia sekreta servo KGB, tamen realaj pruvoj de tia versio mankas.

Relikvoj

En la beatiga ceremonio estis solene bonvenigitaj la relikvoj de Teofilius Matulionis: la sarkofago kun liaj restaĵoj, alportitaj el la katedralo de Kaišiadorys, kie ili estis gardataj en la kripto. Post la solenaĵo ili estis revenigitaj en la katedralon kaj poste lokitaj en tiea kapelo.

Unu sanktulo, du beatuloj

La episkopo Teofilius Matulionis iĝis la dua litovo, kiu meritis beatigon. En 1987 omaĝe al la 600a datreveno de la kristanigo de Litovio la papo Johano Paŭlo la 2a proklamis beatigon de la episkopo Jurgis Matulaitis. Tiam, dum la sovetia reĝimo, la ceremonio ne povis okazi en Litovio. Ĝi okazis en Romo. Litovio havas unu sanktulon, protektanton de la ŝtato. En 1602 pro sia pieco kaj honesta vivo estis kanonigita Kazimieras Jogailaitis (pole Kazimierz IV Jagiellończyk), la reĝo de la Litovia Grandduklando kaj Pollando, vivinta en la 15a jarcento. En Litovio la romkatolikan kredon konfesas ĉirkaŭ tri kvaronoj de la loĝantaro.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortis elstara virino

Simone Veil [simón vej], supervivinto de la naziaj koncentrejoj, mortis la 30an de junio, iom antaŭ sia 90-jariĝo. Ŝi estis la franca ministro, kiu leĝigis la eblon abortigi, kaj la unua elektita prezidantino de la Eŭropa Parlamento.

Aresto kaj deporto

Simone Annie Jacob naskiĝis la 13an de julio 1927 en juda familio ne praktikanta religion, sed kulture jude edukita.

Ŝi trapasis la abiturientan ekzamenon en 1944 en malfacilaj cirkonstancoj. Ŝin oni arestis surstrate, kiam ŝi volis festi la finon de la ekzamenoj. Same la tutan familion oni kaptis.

Ŝin oni deportis al Auschwitz-Birkenau [aŭŝvic birkenaŭ] kaj poste al Bergen-Belsen. Konstatinte, ke infanoj estas tuj mortigataj, ŝi anoncis sin 18-jara, kvankam ŝi estis nur 16-jara.

Ŝi klarigis, ke nur psike fortaj homoj povis transvivi la abomenaĵojn de la koncentrejoj. La patrino mortis tie, kaj la patro kaj la frato estis murditaj en Litovio.

Ŝtatoficisto

Kvankam diplomita, por povi prizorgi sian familion la patrino neniam laboris, sed Simone post juraj studoj karieris kiel alta ŝtatoficisto. La plej juna el la tri filoj rakontas, ke dum veturoj okaze de ferioj la patrino ofte haltis ĉe la malnovaj malliberejoj, dum la filoj atendis en la aŭto.

Ministro pri sano

Ŝi verŝajne restos en la memoro de francoj pro la leĝo, kiu havas ŝian nomon kaj rajtigas propravole ĉesigi gravedecon.

La nova kaj juna tiama prezidanto de la franca respubliko Valéry Giscard d'Estaing [valerí ĵiskár desté] tre ruze proponis leĝon – kiu koncernis virinojn – ne per la ministerio pri virinaj aferoj, sed per la ministerio pri sano, substrekante, ke la problemo – morto de virinoj dum aŭ post neleĝa interrompo de gravedeco – estas tutlanda sanproblemo. Malgraŭ forta opozicio, Simone Veil – en la parlamento kaj publike – defendis abortigon, „kiu restas persona dramo” ne kiel rajton, sed kiel lastan solvon en precizaj cirkonstancoj. De la 17a de januaro 1975 virinoj havas la eblon abortigi en malsanulejoj, kaj kuracistoj havas la rajton rifuzi pro personaj aŭ religiaj kialoj.

Prezidanto

En 1979 ŝi fariĝis la unua prezidantino de Eŭropa Parlamento, post la unuafoja rekta elektado de ties membroj. Malgraŭ la suferoj pro deporto kaj restado en koncentrejoj, ŝi ne sentis malamon kontraŭ la germanoj, kaj ŝi pledis por pli da Eŭropo, pli da amikeco inter la popoloj por antaŭenigi pacan komunumon.

Pro sia bona scio pri politiko kaj juro oni ŝin nomumis membro (1998-2007) de la Konstitucia Konsilio de Francio, supera instanco, kiu kontrolas novajn leĝojn.

En novembro 2008 oni ŝin alelektis membro de la prestiĝa Franca Akademio.

Nacia omaĝo

Merkrede la 5an de julio la franca nacio omaĝis ŝin: la ceremonion ĉeestis la familio, prezidintoj de Francio Giscard d'Estaing, Nicolas Sarkozy [nikolá sarkozí] kaj François Hollande [fransuá olánd] – Jacques Chirac [ĵak ŝirák] estis reprezentata de sia edzino, pro malsano – politikistoj, akademianoj, asocioj de deportitoj kaj – laŭ deziro de la familio – milo da ordinaraj homoj. La aranĝo okazis en la korto de Invalides, konstruita en 1670 por prizorgi la vunditajn soldatojn.

Adiaŭo

La paroladon faris la filo Jean, kiu elstarigis la okulojn kaj rigardon de sia patrino kaj la familian vojaĝon al Auschwitz en decembro 2004, kie Simone klarigis la tutan disvolviĝon de almorta vojaĝo. Li atentigis, ke tiu tragedio kreis ŝian vivmanieron kaj bonkorecan energion por helpi la malfortulojn.

La lasta filo Pierre-François [pjer-fransuá] kunligis la memoron de la patro, kun kiu ŝi kunvivis 67 jarojn, kaj la humanecajn valorojn, solidarecon kaj repacigon en Eŭropo.

Fine la franca prezidanto Emmanuel Macron [emanuél makró] atentigis, ke ŝiaj bataloj por la homaj rajtoj ĉe UN – en la iama Jugoslavio kaj Francio – ofte anticipis la publikan opinion. Suferi donas unu solan rajton: la rajton protekti aliulon. Ŝia kadavro kaj tiu de ŝia edzo troviĝos en Panteono.

La ceremonio finiĝis per ludado de la eŭropa himno, kaj la franca armea koruso kantis la kanton de la deportitoj.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

50 fiŝistoj

Britio planas pligrandigi sian maran teritorion tuj post kiam ĝi estos forlasinta Eŭropan Union, tiel ke multaj nebritaj fiŝistoj ne plu rajtos fiŝkapti tie. La flandra ĉefministro Geert Bourgeois tamen jam havas solvon. Li trovis komunikon en la flandra pri interkonsento el 1666 en kiu la angla reĝo Karolo la 2a deklaras, ke 50 fiŝistoj el la urbo Bruĝo havos eternan „vizit- kaj fiŝ-privilegion en la riveroj, marhavenoj kaj aliaj lokoj kaj urboj de lia lando”.

Interkonsento
pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Demokratio estas por la Okcidento

Hasan Roŭhani, la prezidanto de Irano, en kunveno de kuracistoj asertis: „... voĉdonado de la popolo ... ne signifas postsekvi okcidentan manieron. La voĉdono de popolo ne estas donaco de la Okcidento al ni post la Renesanco. Ni havas religion, en kiu Ali (la unua imamo de ŝijaismo kaj la kvara kalifo de sunaismo) konsideras la voĉon de popolo kiel bazon de la regado.”

Voĉo de popolo

La prezidanto, kiu parolis en iftar-festeno (vespermanĝo post taga fasto dum Ramadano) proksime al la datreveno de la martira morto de Ali, diris: „Ali bazas la regadon sur la opinio kaj elekto de la popolo ... Ali diris: kiun la popolo elektus, tiun eĉ li mem obeus ...”

Tiuj vortoj sufiĉis por rebruligi politikan fajron inter la du grupoj, konservativa kaj reformisma. Ali Motahari, vicprezidanto de la parlamento (la vorto „parlamento” uzeblas nur indulge, ĉar ĝi efektive estas Islama Konsulta Asembleo, Maĝlis) skribis: „... en ŝijaismo, la imamecon legitimigas Dio kaj Lia profeto, tamen politika regado aŭ socia gvidado realigeblas nur, se la popolo konsentas; alivorte, la imamo devas esti akceptita de la popolo.”

Demokratio por la Okcidento

Makarem Ŝirazi estas grand-ajatolo jam delonge aktiva en Qom, la vatikano de ŝijaismo. Antaŭ la islama revolucio li eldonadis la magazinon La skolo de Islamo. Post la puĉo de 1953 li verkis la libron Ŝajnfilozofoj kontraŭ la nereligiaj ideoj. Lia libro gajnis en 1954 la premion Reĝa premio por la plej bona libro de la jaro. En la nuna konflikto li diris: „Demokratio estas por la Okcidento ... ni havas alian sistemon ...”

Malnova diskuto

Ĉu en Islamo la reganton elektas la popolo, aŭ Dio? Tio estas malnova teologia diskuto. En Irano tiu ĉi diskuto aktualas ekde 1979, la jaro de la islama revolucio, ĝis nun. Tamen ĉi-foje ĝi havas alian signifon. Roŭhani estas re-elektita kiel prezidanto de la lando. Lia posteno estas unu el la malmultaj postenoj, kies plenumantojn elektas la voĉdonantoj. Kvankam li oficiale ne apartenas al la reformisma grupo, lia pli-malpli modera sinteno pri la enlandaj aferoj, lia interparolemo rilate al eksterlandaj aferoj kaj liaj fojfojaj aludoj al la voĉoj de liaj elektintoj ne plaĉas al alia grupo, kiu havas ĉion krom la prezidantecon.

Ne la volo, opinio kaj voĉo de la popolo

La Asembleo de Ekspertoj, kies laŭleĝa tasko estas observi la farojn de la Supera Gvidanto, eldonis deklaron, kiun subskribis Ahmad Ĝannati, ĝia ĉefo. Laŭ la deklaro: „En tiuj ĉi kelkaj pasintaj tagoj, oni parolis pri leĝeco kaj akcepteblo de la islama regado, regado bazita sur popolvoĉoj ... tiuj ideoj kontraŭas kelkajn religiajn bazojn, kaj en ŝijaismo kaj en sunaismo ... regado kaj imameco sin bazas ne sur la volo, opinio kaj voĉo de la popolo ... eĉ se la popolo farus Baj'at-on (aliĝo al nova reganto; ĝia signo estas etendi aŭ kisi la manon al la nova reganto) kun iu alia homo ol Vali (ŝijaista imamo aŭ grand-ajatolo, kiu gvidas la ŝijaistan popolon), tio ne validus.”

Unika rajto de Dio

Iu alia konservativa grupo skribis: „Neniu homo rajtas gvidi aliajn homojn, krom se Dio alprenas tiun homon. Tio estas unika rajto de Dio. En islama regmaniero, la popolo havas bazgravan rolon; potencigi la islaman reganton! Tamen difini la gvidanton de la socio kaj la rajton regi estas aferoj diaj.”

La popolo voĉdonis

La insisto de la nuna prezidanto pri siaj opinioj montras lian kuraĝon; ja la potenco de la Supera Gvidanto estas preskaŭ absoluta. Tamen menciindas, ke Ali Ĥamenei, la nuna Supera Gvidanto, kiam li estis prezidanto de la lando, mem diris: „En Islamo la voĉo de la popolo estas valida. Baj'at estas kondiĉo por legitimi la reganton. Se la popolo ne akceptus reganton, tiu devus sidi hejme. Tial, la valideco de reganto kaj regado dependas de voĉo de la popolo.”

La nuna prezidanto, Roŭhani, uzas iom okcidentecajn vortojn: „La popolo voĉdonis pri la planoj, kiujn mi proponis”.

Kiu venkos en la debato?

La debato ne estas nur teologia afero. Ŝajnas, ke la du flankoj ne sukcesis dialoge solvi siajn problemojn. Kiu flanko venkos, tiu efikos sur la politikon enlandan kaj eksterlandan.

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Terorismo kaj identeco

La 23an de junio 2017 mi aŭskultis ĉe Kroatia Radio diskuton de fakuloj pri terorismo en Eŭropo kaj aŭdis interesajn starpunktojn kaj faktojn. Prof. Mirko Bilandžić el la Zagreba Universitato diris, ke ekde 1970 estis nur unu teroristo, kiu faris ion en Eŭropo kaj kiu ne estis eŭropa ŝtatano, kaj sekve ĉiuj teroragadoj fontas de nekontentaj islamaj eŭropaj ŝtatanoj. Li asertas, ke la esenca problemo estas la tiel nomata konflikto de identecoj (ĉu oni estas, ekzemple, franco kun franca pasporto aŭ alĝeriano kun alĝeria eduka kulturo?).

Alia kunparolantino diris, ke la integriĝo de enmigrintoj ne okazas sufiĉe rapide ĉefe pro tio, ke ni, eŭropanoj, ne esprimas al ili bonvenon kaj pretecon akcepti ilin. Ili estas terure frustritaj post teruraĵoj travivitaj, kaj poste ili estas enfermitaj en kvazaŭ karceroj, en kiuj ili restas fojfoje dum jaroj sen koni sian sorton ...

Kompreneble, ankaŭ nekono de lingvoj ege bremsas ilian integriĝon, kaj kelkaj el kunparolantoj diris, ke tre grava afero, kiun oni ne aplikas, estas organizi rektajn kontaktojn kaj kunvivadon kun la hejmaj loĝantoj.

Erara premiso

El tio mia ĉefa konkludo estis, ke la esenca problemo estas solvebla per forigo de aksioma aserto veninta en la eŭropan filozofion kaj politikon en la 18a jarcento, ke ĉiu homo havas nur unu ĉefan identecon: la ŝtatnacian, kiu povas esti interpretata kiel aparteno al iu ŝtato aŭ al majoritata kulturo. Sur tiu falsa premiso ankoraŭ nuntempe regas en Eŭropo naciisma logiko de puraj nacioj kaj naciaj ŝtatoj. Tio esence malebligas evoluon de eŭropa identeco, ĉar ja estas malpermesite entute pensi kaj evoluigi la penson, ke la nacia identeco ne estas la sola, ke ĉiu el ni posedas multajn identecojn je diversaj grupaj niveloj (familia, urba, regiona, nacia, filozofia, religia ktp) kaj ke homoj ĉiam vivis kun multaj paralelaj grupidentecoj, ankaŭ dum jarmiloj, kiam neniu sciis pri nacia aparteno (ĝi estis invento de la 18a jarcento kiel politika intereso de novaj burĝaj-naciaj ŝtatoj).

Solvo simpla ...

Do, laŭ mi, ni povas solvi la problemon de naciismo kaj de enmigrintoj per forigo de tiu ĉi burĝnacia filozofio (ofte ligita kun „naciaj” religioj), dirante la veron: ĉiuj estas multidentecaj, kaj arabdevena franco normale estas kaj franco kaj alĝeriano, kaj li efektive ne havas identecan konflikton, samkiel mi estas kaj kroato, kaj sloveno, kaj esperantisto, kaj zagrebano, kaj mariborano ktp ... sen havi identeckonflikton. Identecoj ne sumiĝas kaj ne forigas unu la alian, sed simple apudekzistas unu apud aliaj.

En tia kompreno de la mondo estas tute normale aldoni novan plian identecon kiel la eŭropa, kiu ne povas krei identecan konflikton kaj ebligas al ĉiuj eŭropanoj vivi sub la sama tegmento, kompreni sin reciproke kiel eŭropanoj kaj paralele senti ankaŭ sian nacian, regionan, religian kaj aliajn identecojn. Ĉiujn tiujn identecojn oni realigas kadre de la koncerna grupo kiel individuajn rajton kaj volon, sed en la administra sistemo ĉiu estas membro de sia ŝtato kaj de EU. Tio evidente estas simpla afero, sufiĉas akcepti tiun novan paradigmon kaj diskonigi ĝin.

... sed ne facila

Sed tio tamen ne estas facila. Kio kontraŭstaras? Kontraŭstaras la naciaj politikoj, ĉar ili funkcias baze de mistiko de la aserto pri nacio kiel io mistika, kreita de dia volo iam fore en la nekonata historio. Ja tiel la politikistoj povas konvinki la popolon subteni ilin, se ili volas konflikti kun aliaj popoloj kaj militi – kio ofte estas en la intereso de unuopaj ŝtatoj kaj ekonomiaj celoj. Aparte sentemaj je tiu demando estas la tiel nomataj novaj naciaj ŝtatoj, kiuj nelonge „ĝuis” sian nacian senton, kiel, ekzemple, la makedona, kelkaj baltaj landoj, sed ankaŭ albana, slovaka kaj ankaŭ kelkaj forte nesekularecaj ŝtatoj kiel Pollando aŭ Kroatio ... Ili panikas, okaze ke iu povus propagandi la herezan tezon, ke nacio ne estas diodonita kaj ke ĝi ne nur ne estas unusola identeco de iliaj ŝtatanoj, sed esence eĉ ne la plej grava (la plej grava por ĉiu homo ĉiam estas la familia identeco).

Makedonio

Imagu nur Makedonion, kies makedonslava popolo difinis sian naciecon nur post la dua mondmilito kaj kreis sian ŝtaton en 1991. Fakte, tio ne estas ŝtato de nur denaskaj naciaj makedonoj, sed ŝtato de ĉiuj ĝiaj ŝtatanoj (ja en ĝi loĝas unu triono da albanoj, sed ankaŭ minimume dek aliaj popoloj kiel minoritatoj). La nuna problemeca politika stato en tiu lando fontas el nekapablo kompreni, ke tiu ŝtato estas ŝtato de siaj ŝtatanoj, kio inkluzivas plurajn naciojn kaj iliajn kulturojn, kiuj ne konfliktas identece, se ili ĉiuj akceptas, ke ilia komuna ŝtata kaj identeca tegmento estas makedonia ŝtato (ne ŝtato de makedonoj).

Kroatio

Kroatiaj politikistoj kaj la kroatia katolika eklezio sentas panikon pro la hereza ideo, ke ĝi ne estas ŝtato de katolikaj kroatoj, sed ŝtato de ĉiuj kroatiaj ŝtatanoj, kiuj nacie povas esti kroatoj, serboj, bosnianoj, italoj, ĉeĥoj, hungaroj, romaoj kaj religie katolikoj, ortodoksaj kristanoj, islamanoj, ateistoj ktp, kaj per ĉiuj ebloj de psika premo kontraŭbatalas tiajn ideojn. Ja kiel ili regu la popolon, se ili ne povas diri, ke tio estas ŝtato de kroataj katolikoj kaj ke ĉi tie ĉiuj aliaj estas duarangaj, ne tro dezirataj personoj. Ili ne povas krei siajn politikojn sen havi serbojn kiel malamikojn, kaj baze de daŭra kreado de malamo al najbaroj (ne nur al serboj) ĉefpartioj gajnas voĉdonantojn, kiuj kredas, ke tiuj partioj defendas la kroatan nacion kontraŭ malbenitaj nekroatoj.

Ankaŭ lingva problemo

Sekve, la politikaj kaj ekleziaj gvidantoj – la ĉefaj potencoj en naciaj ŝtatoj – forte defendas kaj defendos sian nacian filozofion.

Evidente la dua ĉefa problemo en EU, rilata al la enmigrintoj, estas la lingva problemo. Ĉar lingvo kaj identeco estas intime ligitaj (lingvo estas simbolo kaj signo de grupa identeco kaj neniu nova identeco povas esti realigata sen lingvo, kiu ĝin karakterizas), estas klare, ke komuna eŭropa identeco postulas decidon pri tio, kiu lingvo ĝin signos kaj signalos. Sendube tio devus esti nova lingvo, neŭtrala, neniu el la ekzistantaj eŭropaj lingvoj.

Zlatko TIŠLJAR
Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Imamoj kontraŭ teroro

La 14an de junio 2017 tricent imamoj el Aŭstrio subskribis deklaracion kontraŭ teroro. Ibrahim Olgun, prezidanto de la Islama Asocio de Kredantoj, parolis pri „historia tago”. Jen mallongigita deklaracio „je la nomo de Alaho”:

Ni, la aŭstriaj imamoj, faros ĉion eblan por subteni la pacan kunvivadon en Aŭstrio. Ni aktivos por paco, libereco, justeco kaj samaj ŝancoj por viro kaj virino. Ni kondamnas ĉiajn ekstremismajn kaj terorismajn perfort-agadojn en la tuta mondo. La kruelaĵoj kaj atencoj de la tiel nomata Islama Ŝtato estas direktitaj kontraŭ islamo kaj misuzas nian religion. Ni respektas la konstituciajn principojn de Respubliko Aŭstrio, konkrete egalecon de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo, plurismon kaj demokration. Ni volas respekti religiajn minoritatojn kaj protekti ilin kontraŭ politika misuzo kaj malamikaĵoj. Per niaj subskriboj ni montras klaran signon kontraŭ ĉia terorismo, ekstremismo kaj perforto: Imamoj en Aŭstrio.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sukcesa renkontiĝo

Interna kaj ekstera politiko de Eŭropa Unio (EU), ekonomia kunlaboro, sekurecaj aferoj kaj problemoj de enmigrado estis traktitaj dum somera pintkunveno de la ĉefministroj de la Viŝegrada Grupo (V4) konsistanta el Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio.

Kun la egipta prezidanto Abdel Fattah es-Sisi ili diskutis la sekurecan situacion en Egiptio kaj Libio, enmigradon kaj la batalon kontraŭ terorismo. Okazis diskutoj ankaŭ pri perspektivoj de la ambaŭflanka kunlaborado, precipe en la energi-sektoro. La viŝegradaj membro-ŝtatoj proponis al Egiptio fakan kunlaboradon pri likvidado de eksplodosistemoj kaj neeksplodintaj minoj.

En komuna deklaro la membro-ŝtatoj esprimis subtenon al Egiptio kaj konstatis, ke la ĝisnunaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por kunlaboro. Ili estas plene konvinkitaj, ke necesas firmigi la politikan kaj ekonomian partnerecon kun la celo plivigligi la komercajn rilatojn inter Egiptio, V4 kaj EU.

La kunsido okazis en la hungara ĉefurbo Budapeŝto komence de julio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel unuecigi tutan popolon en unu tago

Arbitracia tribunalo starigita en 2009 per la registara interkonsento inter Slovenio kaj Kroatio pri difino de komuna landlimo faris decidon kaj proklamis ĝin la 29an de junio 2017. En 2015 Kroatio unuflanke deklaris la tribunalon nevalida kaj diskreditita, ĉar oni malkovris sekretan telefonan interparolon inter iu oficistino de la slovena ministerio pri eksterlandaj aferoj kun tiama slovena membro de la tribunalo, en kiu ŝi instrukciis kion fari por plifortigi la ŝancojn de la slovenaj argumentoj. La tribunalo decidis, ke tio ne estas serioza lezo al la proceduro kaj ke tial la tribunalo plu laboros kaj faros decidon, kio nun okazis.

Slovenio ne gajnis kion ĝi celis ...

La celo de Slovenio estis, antaŭ ĉio, tia difino de ĝia mara landlimo kun Kroatio, laŭ kiu ĝi havus maran koridoron por atingi la internacian maron en Adriatiko el siaj havenoj, por ke ŝipoj, kiuj navigas al Slovenio ne deviĝu trapasi la kroatan aŭ italan maran teritorion. Laŭ la internacia juro pri maroj tio ne eblas, ĉar la tera landlimo inter la du landoj estas pinte de unu golfo: la leĝo diras, ke tiam la mara limo eliras kiel rekta linio el la golfa pinto kaj direktiĝas laŭ la mezo de la golfo. La arbitracia tribunalo decidis disponigi al Slovenio iom pli da maro ol ĝi ricevus aŭtomate (proksimume 70 % de la golfo), sed ankaŭ tio neniel ebligas al Slovenio gajni liberan maran eliron al la internacia maro. Slovenio devus tamen interkonsenti kun Kroatio pri la koridoro. Ĝi ne gajnis kion ĝi celis, sed ĝi decidis akcepti la decidon de la tribunalo.

... tamen Kroatio ekscitiĝis

Ĉar Kroatio jam en 2015 decidis ignori la tribunalon kaj ne agnoski ĝin, la nuna decido igis la tutan politikistaron plene unueca: ĉiuj senescepte, inkluzive de la Scienca Akademio, iĝis tre ekscititaj, ke la tribunalo tamen agis kaj decidis (laŭ kroata opinio, damaĝe por Kroatio); nun ĉiuj komplete unuece asertas, ke okazis maljustaĵo. Tial en unu tago (kiam ĉiuj amaskomunikiloj parolis nur pri tio, kiel Kroatio estas „atakita”) la tuta popolo iĝis eŭforia. La kompleta popolo iĝis ekscitita kaj forte kontraŭslovena. Tio disvastiĝis inter la homoj fulmrapide. Iu, kiu kutime estas tre kritikema pri sialandaj (kroataj) politikistoj, nun plenplene subtenis ilin kaj ekscitiĝis forte kontraŭ tiuj „aĉaj slovenoj”.

Estas facile instigi naciismon

Videblas kiel facile estas por politikistoj krei staton de eŭforio en la popolo kaj pretigi la popolon por milito pro tute sensignifa kaŭzo – se tio portas iun utilon al la politikistoj. Sufiĉas inventi artefaritan malamikon (en tiu ĉi okazo, pro iu neklara situacio pri eta parto de mara landlimo oni povis proklami slovenojn danĝeraj malamikoj), kaj tio sufiĉas, por ke absolute tuta popolo freneziĝu kaj pretu unuece batali por „siaj” interesoj, por sia patrujo en danĝero.

Tio montras, ke estas ege facile instigi naciismon per modernaj informrimedoj, kreante kvazaŭan malamikon, kiu povas esti iu najbara popolo, iu alia raso aŭ minoritato en la lando (kiel enmigrantoj, romaoj ktp), ĉar la popolo neniam voĉdonas per sia racio, sed per siaj emocioj, kiuj estas vojmontrilo tre subjektiva kaj facile manipulebla.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intervjuo kun la ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando

Giorgio Novello estas ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando. MONATO intervjuis lin pri la tensioj, kiuj dum la lastaj jaroj kontraŭstarigis Rusion kaj multajn okcident-eŭropajn landojn.

MONATO: Kiaj estas la rilatoj inter Norvegio kaj Rusio?

Novello: Ni povas diri, ke ili estas intensaj kaj esence favoraj, sed aperis problemoj post la rusa anekso de Krimeo.

La tera landlimo inter Norvegio kaj Rusio estas ĉirkaŭ 150 kilometrojn longa. Ekde la kolapso de Sovetio ĝis nun, Norvegio laboris kun Rusio kaj transformis tiun kunan flankon en punkton de renkonto, pliigante la regionan kunlaboradon. Pli precize, pro specifa interkonsento inter la du landoj, la loĝantoj de granda areo ambaŭflanke de la landlimo povas vojaĝi sen vizo. La plej grava trapas-punkto nomiĝas Storskog: en 20 jaroj la regulaj trairoj pliiĝis de 10 000 ĝis pli ol 150 000 jare. Norvegio kaj Rusio kunlaboras en multaj sektoroj, de la enmara savado al la mastrumado de fiŝaj stokoj. Multaj rusaj studentoj studas en la universitatoj de norda Norvegio, kiel Tromsø kaj Bodø. Tamen estas du aferoj, kiuj igas tiun ĉi kadron de bonega kunlaborado diskutinda.

La unuan kaŭzis la anekso de Krimeo. Norvegio kondamnas tiun ĉi anekson kaj konsideras ĝin kontraŭleĝa kaj kontraŭa al la internacia juro. Tial ĝi aliĝis al la ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio startigitaj de Eŭropa Unio, kvankam Norvegio ne estas ĝia membro. El tio sekvas forta malpliiĝo de la komerco inter la du landoj kaj la reduktiĝo de la kunlaborado en kelkaj sektoroj.

Due, dum la antaŭlasta jaro, tre kreskis la nombro de novaj alvenoj en Norvegion tra la landlimo kun Rusio de homoj, kiuj petis azilon en Norvegio. Dum kelka tempo oni eĉ taksis, ke tiel en Norvegion povos alveni 150 000 homoj jare (kio estas multo, konsiderante, ke la tuta loĝantaro estas 5 milionoj). Tamen en la lasta jaro la situacio kaj la enmigra fluo normaliĝis.

Norvegio estas ankaŭ membro de NATO, en kiu ĝi estas la plej norda flanko. La norvegiaj armitaj fortoj estas efikaj, kaj ili ĵus ricevis pligrandigon de la buĝeto. La pliparto de la armeo estas en la norda parto de la lando trans la arkta cirklo kaj en la arkta regiono. Tamen, ĝuste la arkta regiono ĝis nun karakteriziĝas per malalta tensio, kaj ĝi restas mondoparto kie la kunlaborado estas tre bona. Tiu kunlaborado okazas ĉefe tra la Arkta Konsilio, internacia forumo, kiu havas konstantan sekretariejon en la arkta norvega urbo Tromsø kaj inkluzivas, kune kun Norvegio kaj Rusio, la aliajn arktajn landojn (Usono, Kanado, Islando, Gronlando/Danio, Svedio kaj Finnlando). Ankaŭ Italio partoprenas la laborojn kiel observanto, kontribuante ĉefe al scienca esplorado kaj mediprotektado kune kun aliaj gravaj landoj, kiuj havas la saman statuson: Ĉinio, Barato kaj Japanio.

MONATO: Kio estos la estonteco de Ukrainio?

Novello: Mi respondos ŝerce: la estonteco ne estas sama kiel antaŭe, kaj ĝi estas tre malfacile antaŭvidebla. Tio estas ŝerco, tamen, kiel ĉiuj ŝercoj, ĝi enhavas iom da vero. Ukrainio estas granda lando kun rimarkindaj ekonomiaj ebloj, kiu lastatempe subskribis interkonsenton pri asociiĝo kun Eŭropa Unio.

Ni atendas, ke tiu ĉi interkonsento pri asociiĝo, kiu rilatas al ekonomio kaj al politika dialogo, estos fruktodona. Sed estas la problemo de la anekso de Krimeo al Rusio. Eŭropa Unio konsideras tiun ĉi anekson kontraŭleĝa, ĉar ĝi kontraŭas la principon de la netuŝeblo de eŭropaj landlimoj konfirmitan de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj reasertitan en la budapeŝta memorando. La celo de EU estas reveni al la antaŭa situacio. Estas nepre, ke okazu progreso en ĉi tiu direkto. En la tuja estonteco, necesas efektivigi la t.n. minskan interkonsenton, rilate la situacion en la baseno de Dono en orienta Ukrainio. La minskan interkonsenton subskribis ĉiuj koncernaj subjektoj, interalie Rusio kaj Ukrainio. Se ĉio efektiviĝos, ni havos veran progreson direkte al normaliĝo de la situacio.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Romano en la portugala premiita

La Dublina Premio pri Internacia Literaturo estis en 2017 aljuĝita al la romano Teoria Geral do Esquecimento (La ĝenerala teorio pri forgeso) de la angolano José Eduardo Agualusa [ĵozé edŭardo agŭaluza], en la angla traduko (A General Theory of Oblivion) de Daniel Hahn.

La verko temas pri la vivo de Ludovika (Ludo), portugala virino, kiu en la antaŭtago de la sendependiĝo de Angolo enmurigas sin en sia apartamento, kie la piloj de ŝia radioaparato malfunkcias, lasante ŝin dum 28 jaroj sen komunikado kun la ekstera mondo. Samtempe, la vira protagonisto, nome Jeremias, sekvas, per la radio, la malfacilan lukton de la registaraj trupoj kontraŭ la malstabila alianco de la partio Unita, la Nacia Fronto, la sud-afrika armeo kaj dungosoldatoj el Portugalio, Britio kaj Nord-Ameriko. La situacio estas eĉ pli komplikita pro la interveno de la kubanoj. Do la leganto povas aprezi la simbolismon de la rakonto, kaj kontrasti la sperton de la izolita virino, Ludo, kaj la ekstera sperto de la viro, Jeremias. Plie, oni intime lernas pri la sanga kaj ĥaosa historio de la moderna Angolo.

Granda surprizo

Ĝis la apero de la angla traduko de ĉi tiu romano, ŝajnas, ke la sola verko de portugallingva literaturo, kiu estis trovebla sur la bretoj de librovendejoj en Irlando, estis la romanoj de la brazilano Paulo Coelho. Do, certe la aljuĝo de irlanda premio al la verko de Agualuso estis granda surprizo. Oni povas nur konjekti pri la motivoj, kiuj instigis la juĝistojn en Dublino. Ĉu eble la fakto, ke en la jaro antaŭ la apero de la angla traduko okazis la centjariĝo de la ribelo, kiu kondukis al la sendependiĝo de la Irlanda Respubliko, do sento de simpatio kun la popolo de tiu antaŭa kolonio en Afriko? Eble pli verŝajna kialo estas tio, ke oni povas konstati similecon inter la sperto de Angolo kaj la egale ĥaosa kaj kruela aktuala situacio en Sirio kaj Irako.

La aljuĝintoj en Dublino estas gratulindaj pro sia elekto. Eblas ĝoji, ke (preskaŭ) ne nur la literaturo de la dominanta angleparolanta mondo estas videbla en la irlandaj librovendejoj kaj bibliotekoj. Tre bonvena estas la apero de pli kaj pli da literaturo internacia.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Milionoj da drogemuloj malsanas

En 2015 proksimume kvaronmiliardo da homoj konsumis drogojn, kaj el ili 29,5 milionoj – 0,6 % de la monda loĝantaro – suferis malsanojn, eĉ dependecon.

La opioidoj 1 konsistigas la plej danĝeran drogo-specon, kun 70 % de la malsaniga efiko. Tio estas en ligo kun perturboj pro la tutmonda konsumado de drogoj, laŭ Raporto de 2017 farita de la Oficejo pri Drogoj kaj Krimado de UN (UNODC) en Vieno.

Amfetaminoj, hepatito kaj aidoso

Ankaŭ malsanoj rilataj al la konsumado de amfetaminoj estas faktoro de tutmonda maltrankviliĝo. La merkato de novaj psikoaktivaj substancoj (NPS) estas ankoraŭ relative ne-granda, kaj la uzantoj de stimuliloj ne konas la kvanton de amfetaminoj en iuj NPS-oj. Tio potenciale submetas la konsumantojn al pliaj sanproblemoj.

La raporto speciale substrekas, ke hepatito C kaŭzas la plej grandan damaĝon al laŭtakse 12 milionoj da homoj, kiuj al si injektas drogojn. En tiu grupo unu el ok (1,6 milionoj) suferas aidoson, pli ol la duono (6,1 milionoj) hepatiton C, kaj proksimume 1,3 milionoj suferas hepatiton C kaj aidoson. La drogemuloj mortintaj pro hepatito C estas trioble pli multaj (222 000) ol tiuj mortintaj pro aidoso (60 000). Tamen la raporto emfazas, ke malgraŭ la lastatempa progreso rilate al la kuracado de hepatito C, la aliro al medikamentoj estas daŭre malbona, kaj la kuracado estas tre multekosta en la plimulto de la landoj.

Revigliĝo de la agado

La novan raporton oni publikigis 20 jarojn post la Monda Drog-Raporto de UN, en momento, kiam la internacia komunumo antaŭenigas la agadon. Juri Fedotov, direktoro de UNODC, substrekis, ke la rezulta dokumento de la speciala sesio enhavas pli ol 100 konkretajn rekomendojn por malhelpi la konsumadon de drogoj. Li konfesis, ke necesas multon fari por kontraŭbatali multajn damaĝojn kaŭzatajn al sano, evoluo, paco kaj sekureco en ĉiuj regionoj de la mondo.

Ŝanĝiĝo de la negocmodeloj

En 2014 transnaciaj grupoj de la organizita krimularo laŭ taksoj perlaboris inter unu kvinonon kaj unu trionon de siaj enspezoj per drogo-komercado.

La modernaj komunikiloj konigas novajn eblojn al la drogo-komercistoj, dum Darknet ebligas al la konsumantoj anonime aĉeti tiajn substancojn per kriptovalutoj kiel Bitkojno.

Nuntempe, kiam la kontraŭleĝa komercado pere de Darknet ankoraŭ estas malgranda, laŭ faritaj esploroj ĉiujare – inter septembro 2013 kaj januaro 2016 – okazis 50-elcenta kresko de la negocoj. Tipaj aĉetantoj estas konsumantoj de mariĥuano, sinteza narkotaĵo „ekstazo”, kokaino, halucinaj kaj novaj psikoaktivaj substancoj (NPS).

Varia merkato de opioidoj

La spektro de substancoj haveblaj en tiu merkato pligrandiĝis, konstatas la raporto, en kombino kun internacie registritaj substancoj kiel heroino kaj laŭreceptaj kuraciloj, kiujn oni devojigas de la leĝa merkato aŭ produktas kiel falsitajn medikamentojn.

NPS-oj plu evoluas tiumaniere, ke ĉirkaŭ la jaro 2015 la kvanto de tiuj substancoj duobliĝis (483) kompare kun 260 NPS-oj en 2012.

La produktado prosperas

En 2016 la monda opio-produktado pliiĝis unu trionon kompare kun la antaŭa jaro, kaj tio okazis ĉefe pro la kresko de la rikolto de papavo en Afganio. En la raporto oni indikas vastiĝon de la kokain-merkato, tiel ke de la periodo 2013-2015 la nombro de kokao-plantoj grandiĝis je 30 % ĉefe rezulte de evoluo de la kultivado en Kolombio. Post periodo de malpliiĝo estas antaŭsignoj, ke la kokain-konsumado disvolviĝas en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

Drogoj kaj terorismo

Kvankam ne ĉiuj teroristaj grupoj dependas de la enspezoj pro vendado de drogoj, tamen iuj agadas en tio. Sen la drogo-komercado, kiu konsistigas preskaŭ la duonon de la enspezoj, la Talibo-movado en Afganio ne havus la atingojn kaj influon, kiujn ĝi nun havas. Fakte ĉirkaŭ 85 % de la opio-kultivado en Afganio okazas en la teritorio regata de taliboj.

1. Opioido estas psikoaktiva substanco funkcianta en rilato kun opioido-riceviloj, kiuj troviĝas ĉefe en la centra kaj periferia nerva kaj gastro-intesta sistemoj.
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Koleriga novelo

Kolerigis min la riska novelo de Alejandro Cossavella (MONATO 2017/07, p. 25), kie li proponas eliminon de 4 miliardoj da brunuloj-nigruloj kaj fekundigo fare de eksterteranoj de duonmiliono da blankulinoj!

Alejandro HUMET CIENFUEGOS-JOVELLANOS
Belgio/Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidantaj elektoj plu prokrastiĝas

Jam nun estas evidente, ke ankaŭ ĉi-jare prezidantaj elektoj en Demokratia Respubliko Kongo ne okazos. Estas tre facile akuzi la nunan prezidanton Joseph Kabila pri tio, ke li ne volas forlasi la prezidanto-seĝon, tamen pensi, ke li estas la sola, kiu kulpas pri la prokrasto, estus tute maljuste.

Opozicio

La unuiĝinta opozicio interkonsentis kun la nuna registaro organizi la elektojn fine de 2017. Nun ekondis duboj inter la kongaj civitanoj pro multaj miskomprenoj inter la opozicianoj, kiuj montras al la konga popolo la gradon de ilia soifo por la regpovo.

Malkontento

Kiam la konga opozicio unuiĝis kaj kreis unu partion, granda forto kreiĝis por efike puŝi la prezidanton Joseph Kabila okazigi la elektojn antaŭ la konstitucia tempolimo. La sama forto igis lin akcepti la okazigon de la dua dialogo per la perado de la kongaj episkopoj. Ĉi tiu lukto ne longe ardis, speciale post la forpaso en Belgio de Étienne Tshisekedi wa Mulumba, granda konga kontraŭulo de la reĝimo de Kabila. Nuntempe la elekto-procezo en Kongo estas sub la ombro de miskomprenoj inter la opozicianoj. Tio ĉi malfruigas la efektivigon de la unua interkonsento subskribita en decembro 2016. Nun konganoj estas en granda konfuzo; ili estas malkontentaj kaj eĉ perdis la fidon je la opozicia partio.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lakto

Lakto

Se iam vi vizitos Kipron, kaj ne scios, ĉu vi elturniĝos per la loka lingvo, sciu, ke almenaŭ lakton vi povos facile trovi! (Foto: ROBERTO PIGRO)

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Apostatoj sed ne imamoj

Imamoj de Aŭstrio (MONATO 2017/08-09. p. 8) ene de la pordego de Vieno post nuraj 300 jaroj! Sen eĉ unu pafo! „Imamoj de Aŭstrio” sonas oksimore ne malpli ol „imamoj de Vatikano” ... Ĉiuj frazoj de ilia deklaro kontraŭdiras Islamon kaj Koranon. Se ili kredas, kion ili deklaris, ili estas apostatoj sed ne imamoj. Ili tamen estas imamoj: la imamoj praktikantaj taqija, t.e. trompon de „nefideluloj”, „kafiroj”, kiuj deziregas esti trompataj ...

Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komenco de la fino

Hodiaŭ nian mondon skuas grandaj politikaj tertremoj. En Nord-Ameriko kaj en Eŭrazio de Britio ĝis Koreio, ŝanĝoj de ŝtataj gvidantoj kaj parlamentoj spegulas grandajn krevojn kaj malakordojn en la socioj. Male, en la japana insularo, la regado de Abe Ŝinzo kaj lia Liberal-Demokratia Partio (LDP) kun absoluta majoritato de du-triona plimulto en ambaŭ ĉambroj de la parlamento ŝajnis tre potenca kaj stabila. Tamen pro la ĵusa kompleta malvenko en la elektoj de la tokia gubernia parlamento la potenco kaj aŭtoritato de Abe ekŝanceliĝis.

Venkis nova partio

La 2an de julio okazis parlamentaj elektoj en la ĉefurbo Tokio. La partio de Abe, havinte ĝis tiam 57 seĝojn, gajnis nur 23 el 127 seĝoj. La venkinto kun 49 (79, se enkalkuli 30 seĝojn de koaliciaj partioj) estis nova partio, Tokianoj Unue, kies ĉefo estas Koike Juriko, nuna guberniestrino de Tokio. Ŝi estas eksmembro de LDP kaj defiis kandidaton de LDP ĉe la pasintjaraj elektoj de tokia guberniestro (Tertremaj taskoj de la guberniestro, MONATO 2016/10, p. 9).

Malpopularaj politikoj

Notindas, ke la malvenko de LDP en Tokio montras efektivan malkonfidon kontraŭ Abe. Fakte, ĝis la printempo Abe ĝuis altan subtenon de la popolo, malgraŭ siaj malpopularaj politikoj. Akirinte la ŝtatpotencon pro la mizera fiasko kaj sinpereigo de Demokratia Partio (DP) antaŭ kvar jaroj kaj duono, LDP trudeme enkondukis kontraŭdemokratiajn politikojn: ekzemple, refunkciigon de nukleaj centraloj, kion la plimulto de la loĝantaro kontraŭas. LDP ankaŭ enkondukis leĝojn, kiuj plifortigas la ŝtatan potencon kaj limigas rajtojn de civitanoj. Plej gravaj estas la leĝo, kiu permesas al la japana armeo operaci kie ajn en la mondo, kaj la leĝo, kiu, sub la preteksto preventi teroron, aldonis punon pro konspiro pri 277 ekzistantaj krimoj. Oni timas, ke tio ĉi povus malfermi pordon al epoko, kiam la polico gvatos ordinarajn civitanojn.

Kialo por subteno

La kialo de alta subteno de Abe (ĉ. 50 %) kaj LDP (ĉ. 40 %) en opinisondoj estis tio, ke, pro la koŝmara kaj seniluziiga fiasko de DP, la publiko rigardis la partion LDP kiel ununuran praktikan elekton. Tial DP, ankoraŭ la plej granda opozicia partio, havas nur c. 7 % da subteno, dum ĉ. 40 % subtenas neniun partion.

Neglekto de kritiko

Rezulte, LDP tute neglektis la kritikon flanke de la opoziciaj partioj, amaskomunikiloj kaj la publiko. Abe, tenante la nazon supre, nerekte aŭ mistifike respondas la demandojn, mokadas la opoziciulojn, aŭ eĉ krie interrompas opozician demandadon en parlamentaj komitataj kunsidoj. Dum lia lasta kvarjara regado, pluraj ministroj aŭ vicministroj maldece parolis aŭ skandale kondutis, sed en multaj okazoj li aŭ la kabineta sekretario senkulpigis ilin, dirante: „nenia problemo!”

Specialaj favoroj

Ĝenerale, potenculoj ofte misuzas sian povon aŭ influon por havigi specialajn favorojn al sia parencaro, siaj amikoj aŭ subtenantoj. Abe ne estas escepto. Leviĝas suspekto, ke pasintjunie la ministerio pri financo vendis al fondota elementa lernejo, kies posedanto estas subtenanto de Abe kaj antaŭaranĝita honora estro estis Abe Akie, la edzino de Ŝinzo, ŝtatan terenon je ĉirkaŭ 100 milionoj da enoj (ĉ. 800 000 eŭroj), dum ĝi fakte valoris naŭoble pli. Alia suspekto estas, ke pasintjare altrangaj oficistoj de la Kabineta Oficejo trude premis la ministerion pri instruado, por ke ĝi speciale kaj rapide aprobu peton por establi veterinaran fakultaton en universitato, kies estro estas malnova amiko de Abe Ŝinzo. La ekziston de tia premado klare konstatis la eksa vicministro de la ministerio, kiu intertempe demisiis pro alia kialo.

Kategoria neado

Ĉefministro Abe kaj liaj stabanoj en la Kabineta Oficejo kategorie neis tiujn misuzojn de potenco kaj aŭtoritato malgraŭ la atesto de eks-vicministro kaj multaj aliaj nerektaj pruvoj. Kiam opoziciaj partioj kaj amaskomunikiloj postulis dokumentojn montrantajn tiun misuzon de potenco, Abe kaj liaj kolegoj ripete neis la ekziston de la dokumentoj. Kaj kiam la dokumentoj tamen troviĝis, la potenculoj neis ilian aŭtentecon.

Perdis paciencon

Antaŭ tiuj ĉi trudema politiko, nepotismaj favoroj, obstina neado kaj aroganteco, la japana popolo, malgraŭ sia ĉiama pacienco kaj obeemo, ŝajne perdis toleremon. Ĉiuj opinisondoj ekde majo montris malpliiĝon de subteno de la reĝimo Abe, kaj en junio tokianoj diris „ne!” al Abe kaj LDP kaj preferis la partion Tokianoj Unue.

Kio do okazos nun?

Kvankam eĉ multaj subtenantoj de LDP komencis forlasi Abe kaj multaj LDP-anoj, kiuj antaŭe estis silentigataj de Abe ekkritikis lin, la subteno por la opoziciaj partioj estas tro malalta. Do, oni enfokusigas atenton al Koike Juriko kaj ŝia partio, kiuj minacas la reĝimon Abe de ekster la parlamento.

Iuj antaŭvidas aŭ esperas, ke kelkaj gravuloj kaj rivaloj de Abe en LDP forlasos sian partion, kune organizante novan partion kun Koike kaj ŝia partio Tokianoj Unue, antaŭ la venontaj elektoj de la membroj de la Ĉambro de Deputitoj en decembro 2018. Ĉar Koike antaŭe estis membro de LDP kaj servis kiel ministro pri defendo, la baroj por kuniĝi en la nova partio ne estos altaj.

Ĉiuokaze la reorganizado de la japana politiko estiĝos en la kampo de konservativuloj. Unu el la elstaraj trajtoj de la japana politiko estas, ke tie troviĝas nek Sanders, nek Mélenchon, nek Corbyn, kiuj klare reprezentas la prematajn kaj junajn tavolojn, kvankam certe ekzistas multaj malfacilaj sociaj problemoj: malriĉeco, troa laboro ktp. En Japanio popolismo aperas nur inter la dekstruloj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trovita milita ŝipo

Sciencistoj de universitato de la litova havenurbo Klaipėda kaj militistoj de la litova mararmeo, kiuj julie partoprenis en scienca ekspedicio al Balta Maro asertas, ke ili trovis la dronintan marŝipon Antanas Smetona, kies nomo omaĝas prezidinton de Litovio. Ili konstatis, ke ĝi kuŝas en profundo de 85 metroj proksime de la bordo de Estonio.

Malapero

Ĝi estis la unua militŝipo de sendependa Litovio, kiun en 1927 la tiama registaro aĉetis de Germanio. La cirkonstancoj de la malapero ĝis nun ne estas klaraj, ĉar eĉ ne unu el la kelkaj versioj pri ĝia lasta navigo estas konfirmita. Laŭ unu versio, januare de 1945 Antanas Smetona, kiu tiam nomiĝis Korall fornavigis el la haveno de Helsinko kaj trafinte minon dronis en la Finna Golfo. Aliaj fontoj asertas, ke pri la drono kulpas germana submarŝipo.

Profesoro de la universitato de Klaipėda Vladas Žulkus diris, ke estas forta damaĝo en la fronta parto de la ŝipo. Tio donas la ideon, ke en 1945 torpedo trafis kaj dronigis ĝin.

Ne estas intencoj elakvigi la dronintan ŝipon, ĉar tiu operacio kaj posta konservado estus tro multekostaj, sed la loko de la trovo estos protektata.

Aliaj dronintaj ŝipoj

La ekspedicio celis per modernaj aparatoj esplori la lokon, kie malaperis Antanas Smetona kaj aliajn lokojn, kie en 1939 proksime de Tallinn malaperis la granda komerca ŝipo Panevėžys kaj meze de aŭgusto 1941 aliaj du malgrandaj, Utena kaj Kretinga, kiuj estis trovitaj en pli frua tempo.

Laŭ la profesoro, tiu ĉi malkovro havas ne nur sciencan valoron, sed ankaŭ gravan historian signifon. Krome ĝi estas bela donaco okaze de la 25a datreveno de rekreo de la litova milita mararmeo la 4an de julio.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri-mara iniciato

Pintkunveno kadre de t.n. Tri-mara iniciato (TMI, angle: Three Seas Initiative) okazis komence de julio en la pola ĉefurbo Varsovio.

Kio propradire estas TMI, kiu ludis rolon ankaŭ en la programo de la usona prezidanto Donald Trump antaŭ la pintkunveno de la plej industriigitaj ekonomioj (G-20) en Hamburgo?

Nova iniciato

TMI estis fondita antaŭ nur du jaroj kiel diplomatia forumo por ekonomia kunlaboro de 12 landoj (Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kroatio, Latvio, Litovio, Pollando, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio). Ĝi prezentas neformalan platformon, kiu subtenas eŭropan integradon. Reprezentantoj de TMI unuafoje renkontiĝis la 29an de septembro en Nov-Jorko.

Celoj

La ĉefa celo de TMI estas plifortigi ligojn kadre de Eŭropa Unio (EU) inter Balta, Adriatika kaj Nigra Maroj en la kampoj de energio, transportado kaj komunikado. La membroŝtatoj de TMI ne intencas krei novan internacian organizaĵon, sed nur kunordigi la ekonomian politikon kaj kunlaboradon en regionoj de Meza kaj Orienta Eŭropo. Laŭ la vizio de la pola prezidanto, TMI tute klare fortigas tutan regionon, respektante samtempe la regulojn kaj normojn de internacia juro.

Perspektivoj

Kvankam la ŝtatoj de TMI kovras pli ol kvaronon de la areo de EU kaj pli ol kvinonon de la EU-loĝantaro, ilia nuntempa ekonomia forto estas nur ĉirkaŭ dekono de la tuto de la malnetaj enlandaj produktoj (MEP) de la landoj de EU.

Ideoj pri estonta ekonomia kunlaboro estas formulitaj tre ĝenerale. TMI estas en komenca fazo, kaj ankoraŭ ne eblas antaŭvidi, ĉu ĝi estos sukcesa.

Tial oni povas percepti la ĉeeston de la usona prezidanto Donald Trump en Varsovio nur kiel politikan signalon kaj sekurec-garantion por la landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo. Estas dubinde, ke Usono kreos financan fonduson por projektoj de TMI. La sekva pintkunveno de TMI okazos en Rumanio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konga ministro riskas prizonon en Belgio

Senkulpaj homoj abundas en kongaj malliberejoj, sed la veraj krimuloj restas liberaj kaj eĉ iĝas ministroj ...

Krimulo iĝis ministro pri justico

Alexis Thambwe Mwamba, la konga ministro pri justico, agnoskas, ke li partoprenis en paneigo de aviadilo en 1998. Tiam multaj homoj pereis en la kraŝo.

La konga justico protektas krimulojn, sed la belga ne nepre agos same. Belga tribunalo serĉas la ministron pro krimo kontraŭ humaneco. Li estas kulpa pro la detruado, en plena flugo, de la aviadilo Boeing 727 de flugkompanio Kongo Airlines (Kongaj fluglinioj), en kiu estis 50 pasaĝeroj. Ĉi tiu tragedio okazis en oktobro 1998 proksime de la konga urbeto Kindu dum milito kontraŭ la reĝimo de la tiama konga prezidanto Laurent [lorá] Kabila, patro de la nuna ŝtatprezidanto Joseph [ĵozéf] Kabila.

La konga justico fermas la okulojn

En D. R. Kongo la justico neniam levis tiun aferon. La familianoj de la viktimoj provis ĉion, por ke la konga justico voku Alexis Mwamba al la tribunalo, sed vane. Neniu instanco konsentis akcepti la plendantojn por ektrakti la juĝaferon.

Rezigno kaj forvojaĝo?

Ĉar temas pri nekontestebla krimo kontraŭ humaneco, estus bone, ke Joseph Kabila igu la ministron demisii, por eviti la impreson, ke la konga registaro protektas krimulojn. La ministro-krimulo povas iri ĉien, kien li volas – krom al Belgio, ĉar lia vojaĝo tien certe finiĝus en prizono.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingva obstaklo

Pro eksiĝo de la vicĉefministro de la nord-irlanda asembleo sekve de financa skandalo, pri kiu la ĉefministrino estis (eble maljuste) kulpigita, la 2an de marto 2017, okazis neatenditaj elektoj de nova loka registaro. La plej grandan nombron de voĉoj ricevis la porbrita DUP (Demokrata Uniista Partio), sed ĝia malgranda majoritato ne sufiĉis por formi registaron. Rezulte, la nord-irlanda asembleo stagnis dum monatoj. Asembleanoj ne kunvenis, tial iujn ajn gravajn decidojn tiutempe devis fari la brita registaro en Londono. La du plej grandaj partioj, DUP kaj la irlanda respublikisma partio Sinn Féin [ŝin fejn] (SF) ne povis decidi pri la registaro, en kiu la potencon dividu, kiel antaŭe, tiuj du frakcioj. Do la teritorio restis sen registaro, kaj neniu asemblea leĝo estis enkondukita aŭ aprobita.

Grandega monhelpo al Nord-Irlando

Intertempe, en Londono, ankaŭ la brita ĉefministrino Theresa May [teriza mej], kies konservativa partio gajnis la ĝeneralajn elektojn la 8an de junio, havis gravan problemon. Malgraŭ sia venko, la konservativa partio ne ricevis sufiĉe da voĉoj por atingi absolutan plimulton, do ĝi troviĝis en malforta pozicio, precipe fronte al la intertraktado pri eliro de Britio el Eŭropa Unio. Pro tio, sinjorino May provis trovi apogon ĉe DUP.

Post longa intertraktado, DUP konsentis fari pakton kun la brita konservativa partio, kondiĉe ke la britoj pagu grandegan monhelpon al Nord-Irlando. Kompreneble, la opoziciaj partioj en Britio interpretis tion kiel subaĉeton fare de la konservativuloj.

Komunaj celoj

Por iom klarigi la situacion en Nord-Irlando, oni eble resumu la historian fonon rilate al Demokrata Uniista Partio. Tiu partio estis formita en la jaro 1971 de grupo, kies plej influhava ano estis doktoro Ian Paisley [pejzli], pastoro kaj fondinto de Libera Presbiteriana Eklezio (FP), rigore fundamentisma sekto, kiu ne havas rektan rilaton al iu ajn eklezio en alia lando.

Multe da nord-irlandanoj, kiuj estas membroj aŭ voĉdonantoj de DUP, akceptas la doktrinon kaj principojn de FP. Tiuj inkluzivas „kreismon”, nome malakcepton de darvinismo; malpermeson de abortigo kaj de samseksa edziĝo; laŭvortan interpreton kaj totalan akcepton de la tuta Biblio kaj reakcian formon de evangelia teologio. La nuraj celoj, kiuj estas komunaj por la konservativa partio kaj DUP, estas por ĉiam konservi la union inter Nord-Irlando kaj Britio kaj absoluta rifuzo unuiĝi kun Irlanda Respubliko sen konsento de plimulto en Nord-Irlando.

La tubero en la afero

Tamen, la kaŭzo de la maleblo formi registaron en Nord-Irlando ne estis iu ajn el la komunaj politikaj celoj de la britaj konservativuloj kaj DUP. La tubero en la afero estas ne rekte la politiko, sed lingvo. Antaŭ ol ili pretos akcepti la novan registaron, SF kaj aliaj respublikanaj politikistoj postulas, ke la irlanda lingvo estu oficialigita en Nord-Irlando, do ke la lingva situacio en la nordo estu la sama kiel en la respubliko.

Kelkaj aliaj porbritaj uniistoj ekster DUP akceptas la irlandan (gaelan), kaj eĉ parolas ĝin aŭ interesiĝas pri ĝi. Ili rekonas, ke ĝi estas la indiĝena idiomo de la tuta insulo, ne nur de katolikaj respublikistoj, kaj estas neeliminebla kaj valorega heredaĵo de la irlanda popolo. Plie, oni scias, ke la skota vario de la gaela estas senprobleme agnoskita kaj parolata en Skotlando.

La sinteno de DUP kaj de kelkaj aliaj malcedemaj nord-irlandaj protestantaj partioj estas nelogika kaj kontraŭkultura, ĉar la plej fervoraj kaj aktivaj korifeoj de la moderna movado por revigligi kaj restaŭri la irlandan lingvon estis presbiterianoj kaj kvakeroj. Rifuzante agnoski la lingvon kaj kulturon de Irlando, la DUPanoj forbaras la junan generacion de tiu ĉi antikva heredaĵo de la popolo, kiu posedis altan kulturon jam en la frua mezepoko, kiam en granda parto de Eŭropo mankis edukado kaj literaturo. Cetere, preskaŭ ĉiuj loknomoj, legendoj, mitoj, kaj tradiciaj kutimoj en norda kaj suda Irlando estas gaelaj, kaj sen la lingvo oni ne povas ilin plene kompreni aŭ aprezi.

La malplej respektata homa rajto

Bedaŭrinde, eĉ en landoj, kiuj subskribis Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, unu el la malplej respektataj el tiuj rajtoj estas ĝuste la lingva, kaj Nord-Irlando ne estas la ununura ekzemplo en la mondo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kosovo en la politikaj mapoj

Kvankam jam pasis 9 jaroj ekde kiam Kosovo sin proklamis sendependa ŝtato kaj ĝis nun agnoskis ĝin ĉirkaŭ 115 membroŝtatoj de UN, oni vidas, ke bedaŭrinde tiu nova realo ne speguliĝas en ĉiuj mapoj politikaj. Eĉ en la artikolo de Roberto Pigro (MONATO 2017/08-09, p. 36) videblas mapo, kie Kosovo ne aperas.

Kvin membroŝtatoj de EU (Grekio, Kipro, Hispanio, Rumanio kaj Slovakio) ankoraŭ ne agnoskis tiun novan albanan ŝtaton pro siaj internaj problemoj teritoriaj. Mi bone komprenus, se aŭtoro el ĉi tiuj landoj ne mencius Kosovon, sed ne el aliaj, kiuj, kiel Italio ekzemple, aprobis la sendependecon de Kosovo.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tritaga vizito de japanaj ŝipanoj

La rilatoj inter Japanio kaj Kubo progresas ne nur en la kampoj ekonomia, komerca kaj kultura. Plia favora paŝo okazis komence de julio: Havanon oficiale vizitis trejna eskadro de la Japana Mara Defendokorpuso.

Trejna navigado

Kadre de la transmara navigado kun la celo trejni proksimume 200 oficirojn diplomitajn komence de 2017, la eskadro faris tritagan restadon en la kuba ĉefurbo. Ĝi konsistas el du militŝipoj: la trejna ŝipo Kaŝima (TV3508) kaj la destrojero Harusame (DD102), kiuj eknavigis el la marhaveno de la urbo Jokosuko la 22an de majo. La du ŝipoj vizitos 12 marhavenojn en ok landoj: Usono, Meksiko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Kanado, Rusio kaj, fine, Koreio. La 1an de novembro 2017 la eskadro devas reveni al sia ŝipbazo, Jokosuko.

Riĉa programo

La japanaj maristoj vizitis, interalie, la Placon de la Revolucio, kie ili omaĝis al la memoro de la kuba nacia heroo José Martí, la maran altlernejon Granma kaj militan hospitalon.

Reciproke, havananoj povis viziti la du militŝipojn por ekscii pri ilia funkciado. Tie ilin amike bonvenigis la ŝipanoj.

Unua japano en Havano

Proksime de la enira kanalo de la havana golfeto situas la parko-monumento Hasekura Cunenaga, kie staras statuo de la unua japano vizitinta la ĉefurbon de la plej granda antila insulo julie de la jaro 1614. La samurajo Hasekura Rokuemon Cunenaga ekveturis en la jaro 1613 de Sendajo (nun en la gubernio Mijagi) kiel ambasadoro de bona volo (Kejĉo-misio) por viziti Eŭropon laŭ ordono de la feŭda sinjoro (daimio) Date Masamune el la provinco Sendai. La vojaĝo daŭris sep jarojn. Dum la transatlantika navigado survoje al Hispanio, la ŝipo de Cunenaga haltis en la kuba ĉefurbo. Tiel Cunenaga iĝis la unua japano, kiu paŝis sur kuban teron.

La ŝipanoj de la japana eskadro vizitis la parko-monumenton kaj metis floran kronon antaŭ la statuon de Cunenaga.

Kubanoj scivolas

Dum la tritaga restado en Havano, la novaj japanaj oficiroj kaj la ceteraj ŝipanoj trovis inter la kubanoj homojn simplajn sed respektemajn, amikemajn kaj gajajn, plenajn je scivolo pri ĉio, kio devenas de la lando de la leviĝanta suno, pri ĝiaj kutimoj, lingvo, kuirarto, luktoarto kaj laboremo.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bedaŭrinda magreco

Sur la frontpaĝo de MONATO 2017/07 elstaras la jubila linio „Prostata tumoro venkeblas”, sed post legado de la artikolo mi sentis bedaŭrindan magrecon de informo pri la nova terapio, kiu uzas bakteriojn el la malluma marprofundo, „kiuj fariĝas toksaj nur tiam, kiam ili elmetas sin al la lumo”. Enigmeca frazo deficita rilate la signifon. Kaj nenio plu pri la metodo kun apliko de tiuj bakterioj sekvas en la teksto, nur statistiko de rezultoj ĉe la pacientoj. Pli ol duono de la paĝo estis rezervita por foto de paciento kun kuracisto kaj gigantlitera titolo. La legantoj certe aprezus anstataŭe pli informdonan amplekson por tiu gravega medicina temo, tuŝanta la viran loĝantaron de la tuta terglobo.

Hans Michael MAITZEN
Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hans Michael Maitzen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekologio ree al la lasta jarcento

Estis multe da evoluado en la mediaj leĝoj de Brazilo kompare kun la 1990aj jaroj. Nuntempe la granda problemo por protekti la brazilajn naturajn rimedojn estas apliki la leĝaron, precipe se ni konsideras, ke ĝi havas kontinentajn dimensiojn. Alia pli grava problemo estas la manko de ekologia vizio de la nuna registaro. La registaro nun pridebatas leĝon, kiu forigas la rajtojn de indiĝenaj popoloj. Krome, en aŭgusto ĝi aprobis leĝon, kiu estingas ekologian rezervejon en la ŝtato Amazonio por minerala esplorado. Politikistoj ligitaj al agrikulturaj kaj min-industriaj entreprenistoj estas unu el la plej gravaj bazoj de subteno de la registaro, kiu ĉiutage pli envolviĝas en koruptado. La brazila registaro, por daŭri mem, vendas la daŭripovan estontecon de sia lando.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni ne sukcesos

„Wir schaffen das” (Ni sukcesos) estis la fama frazo, kiun la germana kancelierino Merkel eldiris, kiam ŝi, aŭtune 2015, senprecedence malfermis germanajn limojn kaj senkontrole lasis enmigri kiun ajn. Ŝi longe insistis, ke ŝi agis ĝuste (malgraŭ tio, ke 80 % el la germanoj kontraŭis ŝian politikon), kaj nur la fermo de la balkana vojo tra Aŭstrio savis ŝian politikan ekziston. Ĝis tiam enmigris en Germanion ĉirkaŭ unu miliono da homoj (neniu scias kiom precize), kaj tiu nombro ankoraŭ kreskos, kiam agnoskitaj enmigrintoj rajtos venigi siajn familiojn.

Kreskas frustriĝo

Nun, du jarojn poste, pli kaj pli montriĝas, ke Germanio ne sukcesos integri centmilojn da homoj el fremdaj kulturoj en la germanan socion kaj ke Merkel ne havas koncepton kaj ideojn kiel fari tion. Kreskas frustriĝo inter enmigrintoj. Multaj venis al Germanio kun falsaj esperoj; ili pensis, ke ili facile ricevos loĝejon kaj laboron. Sed trovi moderprezan loĝejon estas nuntempe problemo eĉ por germanoj, kaj do enmigrintoj ofte restas en provizoraj amasloĝejoj. Same malfacile estas trovi laboron. For estas la optimismo, kiam multaj diradis, ke junaj enmigrintoj helpos solvi la problemojn de la maljuniĝanta germana socio.

Grandaj financaj investoj

Estas vere, ke Germanio nun prosperas kaj proponas multajn vakajn postenojn, sed tiujn okupas plejparte enmigrintoj el aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Enmigrintoj venintaj el Oriento kaj Afriko havas ofte nur elementan edukon aŭ eĉ estas analfabetoj. Tiajn homojn la germana labormerkato ne bezonas. Multaj enmigrintoj, se entute, ricevos nur helplaborojn por minimuma salajro. En la multekosta Germanio ili per tia salajro apenaŭ povos vivteni sin mem, kaj certe ne la tutan familion, kiel estas kutime en konservativaj orientaj kulturoj. Kelkajn la seniluziiĝo gvidos al krimo aŭ religia radikaliĝo. Por eviti tian evoluon necesus grandaj financaj investoj. Sed kiel ekspliku politikistoj, kiuj longajn jarojn neglektadis socialan politikon, ke nun estas sufiĉe da mono por enmigrintoj? Kelkajn problemojn oni eĉ per mono ne solvos. Kie ekzemple oni trovu milojn da instruistoj kapablaj instrui la germanan? Ankaŭ la problemo pri loĝado estas nur en longa daŭro solvebla. Sed sen rapida integrado enmigrintoj formos problemajn fermitajn sociojn, kiel antaŭe jam turkoj aŭ libananoj.

Novaj problemoj

Neniu alia eŭropa ŝtato sekvis Merkel en ŝia politiko. Male, oni pridubis ne nur la saĝecon de tia politiko sed ankaŭ ĝian humanecon, ĉar Merkel fakte helpis ne al tiuj, kiuj plej bezonas helpon, sed al la fizike kaj finance plej fortaj, kiuj krome ofte „fuĝis” nek pro milito, nek pro persekuto. Per sia naiva politiko Merkel solvis neniun problemon kaj kreis novajn.

Jiri PROSKOVEC
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiri Proskovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naĝanto kontraŭ la fluo

Tion diris la itala reĝisoro Federico Fellini, parolante pri la rusa pentristo Ilja Glazunov, kiu forpasis la 9an de julio pro kormalforteco.

Filo de Leningrado

Glazunov mem deklaris, ke la urbo Leningrado faris el li tion, kio li estas: „Ĉio, kion mi memoras, estas, ke mi ĉiam desegnis tion, kion mi vidis: domegojn, palacojn, pontojn, Ermitejon.”

Li tie naskiĝis la 10an de junio 1930 kaj travivis la teruran blokadon de Leningrado, dum kiu mortis liaj patrino, patro, avino kaj aliaj familianoj. Li estis evakuita laŭ la Vojo de Vivo trans la glaciiĝintan lagon Ladogan al la novgoroda regiono; tie li konatiĝis kun la simpla kamparana vivo, draŝis linon, paŝtis bovinojn ktp. En sian urbon li revenis antaŭ la fino de la milito. Ĝi neniam forlasis lian kapon.

Kontraŭsovetia disidento

Por li milito signifis ne „venkon”, sed dramojn, morton. Tion li pentris en la granda pentraĵo „Vojoj de la milito”, kiun li ne rajtis ekspozicii. Tiu pentraĵo, kvankam en tre akademieca stilo, estis detruita. Li refaris ĝin en 1980. Li edziĝis kun amata virino, Nina Vinogradova, el la familio de pentristoj-artistoj Benois, kaj laboris kiel instruisto en Ivanovo, iu speco de ekzilo por homo ne favora al la sovetia sistemo, eĉ se Rusio, ĝiaj historio kaj grandeco, daŭre inspiris lin, kiel la Mistero de la 20a jarcento (1978).

Eksterlande li iĝis konata pro portretoj de famuloj (Indira Gandhi, Federico Fellini, Mireille Mathieu), kaj la homoj miris, ke neniu en Sovetio rekonas liajn valoron kaj talenton. Eĉ kiam estis proponite forĵeti lin el la lando, kiel Solĵenicin, finfine li estis sendita al Siberio al la konstruata fervojo Bajkalo-Amuro (BAM), kaj de tie naskiĝis la samnoma pentrociklo BAM.

Ĝisosta ruso kaj pedagogo

Li kutimis kompari sin kun soldato, kiu batalas ne por „ĉifono”, sed por la flago, sia honoro, por kiu li pretis morti. Faktojn kaj dokumentojn li kompilis en la librego Rusio krucumita, kiun li prilaboris dum 30 jaroj. Dum regis la „oficiala politika stilo”, li argumentis por reveno al la „vero” en artoj (pentrado, arkitekturo, skulptado, etartoj). En 1964 li kreis klubon (ĝi estis fermita en 1968). En 1987 li fondis la Rusian Akademion de Pentrado, Skulptado kaj Arkitekturo. Li dediĉis multe da energio al siaj lernantoj, ĉar li celis eduki la personecon kaj kiel Dostojevskij „serĉi la homon en la homo”: tion li konsideris vera misio. Li batalis kontraŭ la renovigaj planoj, kiuj en la 1970aj jaroj pretis detrui la historian Moskvon.

Lia aparta stilo

Lia verkaro konsistas el kvar ĉefaj temoj: poezio de granda urbo, la historio de Rusio, la bildigo de literaturaj verkoj kaj portretoj. Plej tipaj estas liaj pentraĵoj pri la historio de Rusio, kie miksiĝas diversaj eventoj, kapoj de sanktuloj aŭ eminentuloj kun longaj siluetoj. Mi menciu la pentraĵon Eterna Rusio (1988), la ciklojn Rusio (1956), La kampo Kulikovo (1980) kaj la triptikon Legendo pri la Granda Inkvizitoro laŭ Dostojevskij. Li ankaŭ kreis ornaman panelon por la sidejo de Unesko en Parizo, dekoraciis la sovetian ambasadejon en Madrido, por ne paroli pri la diversaj portretoj. Lia verkaro estis agnoskita per diversaj premioj kaj honorigoj fare de la sovetia kaj la rusa registaroj. Iuj konsideras lin „la plej granda artisto de la 20a jarcento”. La estonteco juĝos.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio kaj fakulo pri Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obama

Alexander Gofen skribis longan interesan artikolon pri la neleĝa elekto de Barack Obama (MONATO 2017/08-09, p. 12). Mi dankas lin, ĉar li provis sciigi tiom da nediskutataj faktoj. Tamen mi faras observon. La leĝo ne ĉiam reflektas moralojn. La nazioj, ekzemple, persekutis la judojn uzante la leĝon. Mi ŝatus, ke tiuj, kiuj zorgas pri la leĝoj, zorgu ankaŭ pri la homaj rajtoj kaj pri nia planedo.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plendu al Eurostat

Verŝajne ekestis bedaŭrinda miskompreno. Mi estas instruisto, lingvisto, muzikisto, sed NE mapisto. Mia artikolo pri la itala ekonomio, al kiu Bardhil Selimi aludas (MONATO 2017/10, p. 5), tute ne koncernis Kosovon: ĝi simple inkluzivis mapon de la tuta Eŭropo ĉerpitan el plej fidinda internacia fonto. Se Kosovo tie ne aperas (kion mi verdire eĉ ne rimarkis), eventualaj plendoj devas esti sendataj al Eurostat, ne al mi, kiu havas absolute neniun problemon rekoni la rajton de Kosovo (aŭ ajna alia lando) ekzisti kaj esti sendependa rekoninda ŝtato, kvankam mi konfesas, ke mi malbone konas la kompleksan realon, el politika vidpunkto, de tiu interesa parto de Eŭropo.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prostata tumoro venkeblas

La koncerna traktado de prostata tumoro, pri kiu Michael Maitzen petas pli precizajn klarigojn (MONATO 2017/10, p. 5), nomiĝas angle Vascular Targeted Photodynamic Therapy 1 kaj estas disvolvita de profesoro Avigdor Scherz, kunlabore kun Yoram Salomon (el la instituto Weizmann) kaj kun la kompanio STEBABiotech. Ankaŭ kelkaj eŭropaj esploristoj helpis. Pli da informoj, en la angla, en la germana kaj certe en pluraj aliaj lingvoj haveblas en la reto kaj en la nacilingva gazetaro, kiu donis spacon en la pasintaj monatoj al tiu novaĵo. Krome mi sugestas la spektadon de BBC-intervjuo, en la angla lingvo, aperinta ĉe Youtube.

Roberto PIGRO
Kipro
1. Fotodinamika alcela vaskula terapio (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Liberkomerca konvencio inter EU kaj Japanio

La 7an de julio en Bruselo, Belgio, la gvidantoj de EU kaj Japanio anoncis, ke post kvarjara traktado ili atingis interkonsenton pri la ĝenerala kadro de Ekonomia Partnereca Konvencio (EPK). Ĉi tiu konvencio, kiun ili celas oficiale kompletigi en la komenco de 2019, estas unu el la plej grandaj liberkomercaj konvencioj en la mondo. Se ĝi efektiviĝos, la zono kovrata de la konvencio (EU kaj Japanio) okupos ĉ. 28 % de la suma tutmonda MEP (malneta enlanda produkto) kaj ĉ. 37 % de la komerco en la mondo. Oni antaŭvidas, ke EU pliigos la eksportadon de agrikulturaj produktoj, dum Japanio vendos pli multajn industriajn produktojn.

Ne protektismo

Verdire, por ambaŭ flankoj la pritraktado de la konvencio ne estis prioritata diplomatia afero. Sed, alfrontante la lastjaran britan eliĝon el EU kaj la usonan apartiĝon de la interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco en januaro kaj la postan malklaran perspektivon de la monda ekonomia ordo, EU kaj Japanio rapide atingis interkonsenton. Ili volis montri al la mondo, ke ne protektismo kaj egocentrismo, sed libera komerco, investado kaj kunlaborado en tiu zono fariĝos antaŭeniga motoro de la internacia ekonomia evoluo.

Doganaj tarifoj

La fokuso de la intertraktado pri malaltigo de doganaj tarifoj rilatis unuflanke al vino, fromaĝo, porkaĵo, kaj aliflanke al aŭtoj, al ties komponantoj kaj al elektronikaj aparatoj. Fine estis konsentite, ke Japanio tuj nuligos la doganon pri vino, kiun nun oni impostas je 15 % aŭ ĉ. unu eŭro por litro. Krome, Japanio nuligos la doganajn tarifojn pri natura fromaĝo, pastaĵoj, ĉokolado kaj ligno post 15, 10, 10 kaj 7 jaroj respektive. La dogano pri porkaĵo estos iom post iom reduktata dum 10 jaroj. Siaflanke EU tuj nuligos impostojn pri teo, sojsaŭco, alkoholaĵoj, inkluzive sakeon, viskion kaj vinon, kaj pri la plimulto de elektraj aparatoj kaj komponantoj de aŭtoj. La nuna 10-procenta imposto pri aŭtomobiloj nuliĝos post 7 jaroj.

Bona novaĵo

La tuja nuligo de la dogana tarifo por vino estas bona novaĵo por japanaj vinamantoj, kiuj ĝuas diversajn vinojn el Eŭropo. Sed dum la lastaj du jaroj la kvanto de vino importita el Ĉilio superis tiun el Francio, ĉar la dogantarifo pri ĉilia vino nun estas 2,3 % kaj nuliĝos en 2019. Notindas, ke ankaŭ EU-anoj povos ĝui sendoganajn japanajn sakeon kaj viskion, kiu lastatempe estas alte taksata eĉ en Skotlando.

Tamen disputoj daŭras

La plej grava restanta problemo estas kiel solvi disputojn inter ŝtatoj kaj firmaoj kaj investantoj. La japana flanko proponas la enkondukon de fi-fama arbitracia mekanismo (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement) laŭ kiu firmaoj povas persekuti ŝtatojn por monkompenso pro tio, ke iliaj antaŭvidataj profitoj estas limigitaj per la ŝtataj reguloj aŭ politikoj. Tiun ĉi proponon EU firme kontraŭas, timante, ke laŭ tiu aranĝo la interesoj de multnaciaj firmaoj estos favore traktataj, kaj kontraŭproponas establon de konstanta kortumo, kion Japanio rifuzas pro antaŭvideble granda kosto. Onidire, la distanco inter la du starpunktoj estas ankoraŭ granda. Plie, por validigi la konvencion necesas ratifoj de ĉiuj 28 membro-ŝtatoj de EU, kio povus prokrasti la realigon de la granda liberkomerca zono.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova 100-stela monero!

NOVA 100-STELA MONERO! Unu unco (31,1 g) da pura arĝento! Limigita eldonkvanto 1000. Valora donaco. Prezo 59 €. esperanto@chello.at.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11 kaj postaj, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de wk el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vegana ovo, nutra novo

Ĉu vi aparte ŝatas ovon, sed estas devigata rezigni pri ĝi, ĉar viaj sangaj analizoj montras, ke via kolesterolo abrupte „baŭmas”? Aŭ eble ĉar vi estis lastatempe en decida turnopunkto de via vivo kaj volis fariĝi vegano? Estu dankema al Francesca Zuccolo [franĉeska dzúkolo], Aurora Gobessi, Arianna Roi kaj Greta Titton (studentoj de la universitato de Udine, en nord-orienta Italio), ĉar ili sukcesis inventi kaj patentigi, meze de septembro 2017, ian ovon faritan el centprocente vegetaĵaj ingrediencoj.

Temas pri noveca, konsumpreta manĝaĵo, supozeble baldaŭ havebla en la vendejaj kaj hejmaj fridujoj de multaj landoj. Ĝiaj aspekto kaj gusto estas tre similaj – oni garantias – al tiuj de ordinara ovo malmole kuirita. La koncerna ovo, pacience realigita en la fako pri nutraj sciencoj kaj teknologioj de la menciita friula universitato, estas pro la manko de gluteno kaj de kolesterolo ideala por ĉiuj individuoj, kiuj estas trafitaj de celiakio 1 kaj troa kolesterolemio 2.

Testoj

La italaj junuloj laboris pri ĝi dum iom pli ol 18 monatoj en kiuj ili plenumis plej diversajn testojn (precipe rilate la guston). Baldaŭ oni lanĉos tian ĉi ovon en la merkato: nun ankoraŭ okazas oficialaj prezentadoj en foiroj kaj aliaj lokoj, dum de tago al tago obliĝas la kompanioj, kiuj ekkontaktas la universitaton montrante sian interesiĝon pri la projekto.

Oleoj

La malmole kuirita ovo por veganoj konsistas el proteinaj ingrediencoj, ĉefe legom-farunoj, vegetaĵaj oleoj, iuspeca salo kaj aparta ĝeliga substanco. Ĝi povos akompani salaton, kaj ne eblos guste distingi inter ĝi kaj normalaj kokinaj ovoj. Ĝi allogas produktantojn, kiuj jam proponas plurspecajn manĝaĵojn destinitajn al veganoj. Ĝi sendube troveblos en la plej bonaj butikoj de biologiaj manĝaĵoj, sed, laŭ la intencoj de la kreintoj, ĝi iutage espereble fariĝos kutima ero ankaŭ en ordinaraj superbazaroj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
1. celiakio: netoleremo pri glutenoj.
2. kolesterolemio: kvanto de kolesterolo en la sango.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-17

Irma: detruo sed ankaŭ neatendita profito

La klimato en la kuba insularo fariĝas ĉiam pli varma kaj, el pluraj vidpunktoj, ekstrema. La jara mezuma temperaturo plialtiĝis je 0,9 gradoj celsiaj kompare kun la mezo de la pasinta jarcento. Oni rimarkis variadon de la ciklona aktiveco post 2001. Ankaŭ la pluvsezono ŝanĝiĝis ekde 1960, kaj sekaj periodoj pliiĝas rimarkinde. La averaĝa marnivelo altiĝis je 6,77 centimetroj ĝis nun. Ĉiuj ĉi faktoj evidentigas la klimatan ŝanĝiĝon en Kubo.

Antiloj spertis pasintseptembre teruran meteologian fenomenon, kiu ricevis la inan nomon Irma. Temas pri la dua plej potenca kaj detrua uragano iam ekinta en Atlantiko. Ĝi atingis kaj tenis dum tri sinsekvaj tagoj la klason 5, la maksimuman laŭ la skalo Saffir-Simpson, kun konstantaj ventoj je rapido de 300 km/h, kiuj daŭris 37 horojn.

Inundoj

Irma ege damaĝis la nordan grupon de la Malgrandaj Antiloj kaj ankaŭ la Grandajn Antilojn. Iom norde kaj paralele al la norda kuba marbordo, ĝi translokiĝis de la orienta provinco Guantánamo al la okcidenta provinco Matanzas (kie troviĝas la turisma poluso Varadero) kaj tie turniĝis norden al la duoninsulo Florido. Multe da disrompoj, disfaloj, inundoj, ĝenerale grandaj detruoj kaj gravaj malbonaj efikoj estiĝis, kiam Irma alproksimiĝis kaj trafis la kuban teritorion. Ĝia paso eĉ pereigis dek kubanojn: tion konfirmis per informa noto la Nacia Konsilio de Civila Defendo.

Sed ne ĉio estis malfavora: ni memoru, ke tiuj hidrometeologiaj okazaĵoj preskaŭ ĉiam kuntrenas torentajn pluvegojn, kiuj por la kuba loĝantaro iĝis profitigaj pro la ekstrema sekeco, kiu karakterizas kelkajn el la provincoj.

Akvorezervoj

En la lastaj jaroj nenormala varmo intense skurĝis la landon kaŭze de la klimata ŝanĝiĝo: rezulte de tio kaj de la longa sekeco, la nivelo de la akvo estis malalta. Antaŭ la alveno de la uraganego, la landaj akvorezervujoj tuŝis nur 40 % de sia entuta kapacito. Hodiaŭ, post la precipitaĵoj ligitaj al tiu hidrometeologia evento, la situacio ja pliboniĝis. La procentaĵo supreniris al 64, alivorte oni taksas je iom pli ol 2 milionoj da kubaj metroj la akvon havigitan al la naciaj rezervujoj de la abunda torenta pluvo falinta, tiel ke estas nuntempe pli ol 5 milionoj da kubaj metroj en rezervujoj. La kapacito de la enlandaj basenoj estas sume 9 milionoj da kubaj metroj.

Modereco

La akvorezervujojn de la plej granda insulo de Antiloj administras la Nacia Instituto pri Hidraŭlikaj Rimedoj (NIHR), kiun prezidas Inés María Chapman Waugh. Spite al la reganta optimismo, ŝi tamen komentis tuj post la paso de Irma, ke, kvankam abunde pluvis kaj nuntempe la basenoj troviĝas en pli bonaj kondiĉoj, ĉi tio neniel signifas, ke oni uzu senefike la altvaloran akvon disponeblan. Tiun kvanton oni bezonos en pli seka sezono kaj ĝi devas sufiĉi por 2-3 jaroj. Nepras do plani la provizadon per akvo kaj utiligi akvon modere, tiel ke eblos atingi plian produktadon en agrikulturo kaj en aliaj ekonomiaj sektoroj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obama (2)

Kun grandega ŝoko mi legis la hontindan artikolon Nifo: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo (MONATO 2017/08-09, p. 12), kiu asertas, ke Barack Obama naskiĝis ekster Usono, ne estas civitano kaj eĉ murdis homon!

Kial MONATO eldonis tiajn aĉajn mensogojn? Mi komprenas, ke ĉiuj rajtas havi opinion, sed oni ne rajtas akuzi iun pri murdo. Revuo devus diskonigi multajn opiniojn, sed ne devus diskonigi mensogojn kaj konspir-teoriojn.

Kutime MONATO tre plaĉas al mi, sed ĉi tio estas granda fiasko kaj fuŝo. Hieraŭ mi diris al mia amiko, ke la revuo estas aboninda, sed nun mi ne certas.

Robert NIELSEN
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Nielsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obama (3)

Ŝajne, kiam de tempo al tempo aperas artikolo en (MONATO 2017/08-09, p. 12), kies temo estas disputebla, aŭ pri kiu iu leganto malkonsentas, tiu leganto indigne protestas kaj promesas, ke ŝi/li ne plu abonos la magazinon, tute ignorante la klaran averton de la redaktoraro, ke „ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto”. Mi ne dubas, ke la nifo-kontribuaĵo (2017/08-09, p. 12) de Alexander Gofen elvokos similan reagon, sed mi esperas, ke la magazino ne pro tio perdos legantojn. Kompreneble, sinjoro Gofen rajtas esprimi siajn personajn opiniojn, kaj apogi tiujn de prezidanto Trump, aŭ de iu ajn bufono, kiu okupas la Blankan Domon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando kaj Skotlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Etike kaj ĵurnalisme

„Kio donas prestiĝon kaj fidindecon al via laboro?” demandis Mario, mia mentoro en la mondo de ĵurnalismo. Post kelkaj sekundoj, li mem respondis: „Tio estas respekto al la profesia deontologio. Ĵurnalistoj povas esti sportaj, sciencaj, dekstrulaj, maldekstrulaj ktp. Ĉiuj, tamen, devas respekti la regulojn de la ĉartoj, kiuj konsistigas nian deontologion.”

Kiam mi legis la artikolon Nifo: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo de Alexander Gofen (MONATO 2017/8-9, p. 12-14) mi tuj pensis pri tiuj ĉi vortoj. En 2010, du jarojn kaj duonon post mia unua renkontiĝo kun Mario, mi oficiale iĝis ĵurnalisto, kiam la regiona komisiono favore juĝis miajn respondojn al ĝiaj demandoj, ĉiuj ĝuste pri nia profesia deontologio.

En Italio oni reglamentas kaj gvidas

Tiu, kiu skribas kaj rakontas faktojn, havas grandan respondecon ne nur antaŭ sia legantaro, sed ankaŭ antaŭ sia kolegaro. Pro tio tre gravas la respekto de komunaj principoj. Deontologio signifas „doktrino pri la devoj”: en malmultaj vortoj, ĝi per minimuma kvanto da reguloj donas aplikon de la etikaj principoj. Dum la jaroj, paralele al la evoluo de la komunikiloj kaj de la socio, en Italio oni kreis ĉartojn, kiuj reglamentis kaj gvidis la vivon de ĵurnalistoj. En la lastaj jaroj oni reordigis en unu teksto ĉiujn ĉartojn (ili estis pli ol dek), kiujn ĉiu ĵurnalisto devus koni.

Por plene kompreni la faktojn

„Malgraŭ la diferenco inter ni kaj niaj kolegoj”, daŭrigis Mario, „jen nia komuna trajto: la strebo al la esenca realeco de la faktoj.” Vera ĵurnalisto enketas por rakonti tion, kio okazas, kiel eble plej fidele kaj uzante nur informojn utilajn al leganto por plene kaj vere kompreni la faktojn.

Fidindeco

Nia laboro similas al tiu de detektivo: ni ĉiam – surbaze de la kolektitaj elementoj – rekonstruas faktojn kaj situaciojn; kaj la leganto estas preta fidi nin, pro nia geografia proksimeco aŭ pro niaj fakaj konoj pri la pritraktita temo. Tio speguliĝas en la landa principo de MONATO. La fidindeco de ĵurnalisto kuŝas en la boneco de liaj fontoj kaj en la kapablo elekti la plej utilajn elementojn por doni plenan komprenon de la okazintaĵoj. Elstaras tiu, kiu scipovas trovi informojn, kiujn aliaj homoj (kaj liaj kolegoj!) ne povas akiri.

Kiel detektivo

Kiel detektivo, ni portas nian laboron antaŭ la legantaron, kiu donas sian verdikton. Se artikolo baziĝas sur falsaj informoj, la tuta konstruaĵo falos pro la manko de solida fundamento. Des pli, se la leganto povas kompreni tion post rapida retumado. Li sentos sin trompita kaj ne komprenos, kio diferencigas ĵurnaliston de trompisto aŭ de simpla homo trinkanta vodkon en kafejo.

Se opinioj kaŝas mensogojn

Laste, sed ne balaste, mi volas paroli pri opinioj. Eblas inter amikoj amuze debati, ĉu pli belas Moskvo vintre aŭ Sankt-Peterburgo somere. Tio rilatas al niaj sentoj kaj preferoj, kiuj estas personaj. Plej danĝere estas, tamen, kiam malantaŭ la vorto „opinio” kaŝiĝas mensogoj aŭ malbonfidaj akuzoj: tiu ĉi konduto estas malhonesta. „Sen respekto al la deontologio”, konkludis tiam mia mentoro, „la ĵurnalisto perdas sian dignon kaj fidindecon, ĉar li perfidas ne nur siajn legantojn sed ankaŭ sin”.

Massimo RIPANI
Italio-Rusio

Reago pri reago: Kritiko sen faktoj

La redaktoro afable ebligis al mi tralegi la kritikan leteron de s-ro Ripani koncerne mian artikolon pri uzurpado fare de Obama kaj respondi al ĝi.

Bona ĵurnalismo

La plejparto de lia letero tamen ne rilatas al mia artikolo, sed prezentas la ĝeneralajn principojn de bona ĵurnalismo (deontologio de ĵurnalismo), al kiuj mi entuziasme aplaŭdas. Mi tre ĝojas, ke mia kompreno de bona ĵurnalismo identas kun tiu de s-ro Ripani. Kiel jam notis multaj kolegoj (kaj ankaŭ mi), la nuntempa amasa ĵurnalismo en Okcidento estas ekzakta malo de la deontologio deklarita fare de s-ro Ripani, sed tio estas alia granda temo.

Konkretaj punktoj de kritiko

Mi pene serĉis en la letero de Ripani konkretajn punktojn de lia kritiko, kie li ne konsentas aŭ obĵetas miajn faktojn, sed mi ne trovis tiajn. Nur videblis, ke li prezentis tiun deontologion nur por nerekte (sed bon-evidente) piki min kaj aludi kiom draste mia artikolo malakordas al la menciitaj principoj de bona ĵurnalismo – sen prezenti iujn konkretajn faktojn. Li nur aludas „pri manko de solida fundamento [en mia artikolo] des pli, se la leganto povas kompreni tion post rapida retumado”!

„Rapida retumado” ne sufiĉas

„Rapida retumado” certe ne helpis kompreni al s-ro Ripani, kaj mi ne kulpigas lin pri tio, ĉar orientiĝi en la reto nur surbaze de tio, kio amasas aŭ estis metita supre, estas malfacile. Kaj jes, la amaskomunikiloj jam skuis kaj kondiĉis la amas-percepton ĝuste tiamaniere, ke mia artikolo ŝajnu kalumnia aŭ „konspira” (en humiliga ĵargono).

Ĝuste tial mi prezentis multege da referencoj al ĉiuj faktoj menciitaj en mia artikolo: sekvu ilin kaj analizu mem.

Firma scio

Kaj jen „lasta sed ne balasta” klarigo: estis ne mi, sed la redakcio, kiu decidis prezenti mian artikolon kvazaŭ opinion. Mia artikolo ne estas „opinio” (ne estas supozoj, divenoj, hipotezoj aŭ spekulativaĵoj), sed mia firma scio (laŭ mia plej bona kapablo): la scio bazita sur faktoj.

Alexander GOFEN
Usono

Per tiu ĉi reago MONATO fermas la diskuton.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 12.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Katalunio

Kiel persono, kiu pasigis kelkajn tagojn en Skotlando antaŭ kaj post la tiea referendumo pri sendependiĝo, mi ne povis ne kompari tiun pacan eventon kun la perforto kaj brutaleco de hispana polico dum la referendumo en Katalunio. Jes, en Glasgovo kelkaj huliganoj atakis tiujn, kiuj publike kaj paceme esprimis bedaŭron pri la negativa rezulto, sed tiun malordon ne kaŭzis la brita registaro, kaj la angla polico ne estis implikita en la maltrankvilo. Permesinte la skotan referendumon, la brita registaro agis pli saĝe kaj prudente ol la hispana ĉefministro.

Tamen la agoj de la registaro de la brita ĉefministro Cameron ne estis senriproĉaj, kaj liaj taktikoj kontraŭ sendependiĝo estis ruzaj kaj malhonestaj. Li persvadis la proprietulojn de la grandaj supervendejoj deklari, ke en libera Skotlando la prezoj de konsumvaroj plialtiĝos; li asertis, ke la sidejoj de la ĉefaj skotaj bankoj translokiĝos al Londono (kvankam ili jam troviĝis tie); kaj ŝajne li uzis sian influon, por ke prezidanto Obama kaj la ĉefministroj de la landoj de la antaŭa brita imperio esprimu sin kontraŭ la sendependiĝo de Skotlando. Do Cameron uzis ne perforton, sed mensogojn kaj influon por atingi negativan rezulton. Alie certe la plimulto voĉdonus por libera Skotlando. La moralo? Pli bone agu vulpece ol gorilece.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝto

Kelkaj legantoj plendetis, ke la lasta numero de MONATO ne estis liverita de la loka poŝto, sed de iu privata firmao, kiu postulas, ke oni kvitancu la ricevon. Se oni ne estas hejme, la firmao liveras ĉe afabla najbaro, aŭ al proksima aŭ malpli proksima deponejo. La eldonejo de MONATO ne konsciis pri tio. Ŝajne la loka ekspedisto „vendas” siajn sendaĵojn alilande al la plej malmultekosta ekspedfirmao, kiu jen estas PostNL, jen DPD, jen eble iu alia. La eldonejo atente sekvos la evoluon kaj ĉiam bonvenigas komentojn pri liveroj, eventualaj prokrastoj ktp.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Solvi per mortigo

Bonkorulo sendigis al mi kaj la junian kaj la julian numerojn de MONATO. Bonvolu danki lin aŭ ŝin. En rilato kun la artikolo Komitato por kontraŭhomaj rajtoj (2017/06, p. 16) mi konsentas kun Roberto Pigro. Kun bedaŭro mi konstatas, ke nia civilizacio ŝajne ĉiujn problemojn, ĉu verajn, ĉu supozatajn, provas solvi per mortigo.

Alberto García FUMERO
Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kroma disigo por jam disigita insulo

Estas nekutime, ke eta eŭropa lando kun areo de nur 9250 kvadrataj kilometroj kaj jam pro aliaj kialoj disigita, havas eĉ malsamajn horzonojn. En Kipro estas du: unu en la norda turklingva (30 %) kaj alia en la suda greklingva (70 %) partoj de la insulo.

Turkoj preferas resti somere

Ĉiun printempon oni adoptadis la someran horon, kaj post kelkaj monatoj (en septembro/oktobro) ĉi-lasta, se tiel diri, pludonis la „torĉon” denove al la vintra, kio okazas en plej multaj ŝtatoj de Eŭropo kaj de aliaj kontinentoj. Ŝanĝo tiurilate okazis neatendite en la 8a de septembro 2016, kiam la turka registaro decidis ne plu revenigi sian landon fine de oktobro al la vintra horo, sed utiligi la someran horon dum la tuta jaro.

Kontraŭdiroj

Turkio estas la sola lando, kiu rekonas la ekziston de la sinnomanta Turka Respubliko de Norda Kipro (rezulto de invado okazinta en 1974). Do Turkio konsideris kompreneble, ke la decido, kiun ĝi prenis por si mem, validu ankaŭ por la malgranda turklingva parto de Kipro, la nord-orienta areo de la insulo. Ĝin la turkoj efektive rigardas kiel sian teritorion spite al ĝia formala sendependeco. Ekzemple la „Turka Respubliko de Norda Kipro” uzas la turkan flagon kun inversigitaj koloroj, sed la uzata valuto estas la sama.

Tamen la lokaj turk-kipraj loĝantoj ne plezure akceptis la tujan hormodifon, unue ĉar ili deziras havi la saman horon kiel en la respubliko Kipro (plenrajta membro de EU ekde 2004); due ĉar, laŭ pluraj politikistoj, oni absolute ne volas, ke dum la vintro la infanoj piediru lernejen en totala manko de lumo.

Danĝero

Laŭ asocio de lokaj instruistoj io tia pro didaktikaj kialoj evitendas. Aldone dum la lerneja jaro 2016/17 kelkaj turk-kipraj infanoj estis puŝfaligitaj de aŭtomobilistoj, kiuj ne vidis ilin survoje, pro tio, ke je la sepa kaj duono aŭ eĉ je la oka matene la suno ankoraŭ ne estas leviĝinta. Do utiligi la someran horon en vintro estas danĝere dum la unuaj horoj de la tago.

Maltrankvilo

La turka politikisto Serdar Denktaş sciigis, ke ankaŭ ĉi-foje la somera horo daŭre validos en la vintraj monatoj. Laŭ li tio kontentige okazis unuafoje pasintjare. Oni havas unu plian sunan horon en la posttagmezo, kio estos avantaĝa pro turismaj kialoj kaj por garantii rimarkindan ŝparadon de energio ankaŭ en la malvarmaj sezonoj.

Tamen la turk-kipra estraro – per Sibel Siber 1 – anoncis, ke ĝi havas grandajn rezervojn prie. La loĝantaro grumblas kaj petas, ke okazu referendumo. Tiel la lokuloj mem povos decidi, kioma horo estu en la turklingva parto de la mediteranea insulo kaj sub kiuj lumaj kondiĉoj iliaj infanoj iru frumatene al la lernejo, evitante laŭeble ajnan senkialan riskon.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
1. Prezidantino de la tiel nomata nord-kipra parlamento. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortis matematika geniulo

La 14an de julio 2017 en sia 40a vivojaro la irana-usona geniulino pri matematiko Marjam Mirzaĥani mortis pro kancero ĉe la mamoj kaj la ostoj.

Ekde septembro 2008 ŝi instruis matematikon en la universitato Stanford, en Usono. En 2014 ŝi fariĝis la unua virino honorigita per la medalo Fields en la fako matematiko pro „elstaraj kontribuaĵoj al la dinamiko kaj geometrio de Riemann-surfacoj kaj iliaj modulaj spacoj”.

Kun aŭ sen hiĝabo?

Mirzaĥani estis respektata, ŝatata, eĉ amata sciencistino, sed ankaŭ senhiĝabulino! La signifon de tiu termino oni trovas nek en matematiko nek en oficialaj difinoj.

Kion faru la enlandaj amaskomunikiloj? Ĉu per Photoshop aperigi kaptukon sur ŝian kapon? Ĉu uzi antaŭajn fotojn? Iuj faris tion, aliaj tion ĉi, aliaj ambaŭ aferojn! Finfine la gazeto Hamŝahri (samurbano), organo de la tehrana municipo, rompis la tabuon kaj presis senhiĝaban foton de ŝi.

Ĉu iranigi la filinon?

Post ŝia morto multaj famuloj kondolencis kaj multaj aktivuloj bedaŭris, ke Irano forpelas siajn geniulojn. Iuj proponis, ke la municipo donu al strato ŝian nomon. Tamen la plej brua kampanjo petis la prezidanton donaci iranan civitanecon al Anahita, filino de Marjam kaj de ŝia ĉeĥa edzo. Marjam jam petis tion, sed la iranaj instancoj malkonsentis. Tiun malfacilaĵon alfrontas miloj da infanoj naskitaj de irana patrino kaj ne-irana patro.

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO en Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

50-jariĝis la blindulgvidaj kaheloj

Tiaj kaheloj aŭ platoj kun reliefaj punktoj kaj strioj troviĝas sur trotuaroj aŭ en fervojaj stacidomoj, municipaj oficejoj kaj aliaj publikaj lokoj. Ili helpas al vidhandikapuloj, indikante la vojon kaj atentigante pri danĝero.

La unua „brajla bloko”

La blindulgvidaj kaheloj estis elpensitaj en 1965 de Miyake Seiichi. Li celis helpi per tio sian blindan amikon Iwahashi Hideyuki, la tiaman estron de la azilo por blinduloj Japana Lumturo. La origina formo estis kvadrata kaj la koloro flava, kaj Miyake nomis la helpilon „brajla bloko”. Kvankam sur la kaheloj ne estis – nek estas – brajlaj literoj, la nomo plaĉis al multaj japanoj.

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967, la unuan kahelon oni metis ĉe vojkruciĝo antaŭ blindula lernejo en la gubernio Okayama, en okcidenta Japanio. Pro la diligenta kaj daŭra agado de Miyake, iom post iom la lokaj registaro kaj polico akceptis la kahelojn.

Graveco

Ne ĉiuj homoj plene konscias la gravecon de tiuj helpiloj: Iuj forlasas biciklojn aŭ metas reklamŝildojn sur la trotuarajn kahelojn antaŭ butikoj kaj restoracioj. Krome iuj konstruistoj ne ĉiam instalas ilin laŭ la reguloj difinitaj en la Japanaj Industriaj Normoj (angle: JIS), kaj tiam blinduloj povas mistrafi la ĝustan direkton kaj iri en danĝeron.

Uzantoj de rulseĝoj plendas pri tio, ke la malgrandaj duonglobetoj sur la kaheloj ĝenas. Aliaj homoj opinias, ke la flava koloro malbeligas la pejzaĝon aŭ ne taŭgas por tradiciaj lokoj kiel ŝintoismaj sanktejoj kaj budhismaj temploj; sed la kaheloj certe helpas blindulojn.

Diverseco

Ekster Japanio ĥaose abundas kaheloj diversaj laŭ grandeco, alteco, nombro kaj koloro de punktoj kaj strioj, kiuj ofte rompas la normojn de Internacia Organizaĵo por Normigo (ISO). Sur fervojaj kajoj en Japanio, ekzemple, la avertaj kaheloj estas metitaj iom for de la rando, sed en Usono ili troviĝas preskaŭ ĉe la rando mem. La diverseco certe malhelpas blindulojn vojaĝantajn tra la mondo.

Lampoj en mallumo

En kelkaj eŭropaj landoj kaj en Usono tiaj kaheloj estas verŝajne ne multaj. Ĉu la blinduloj en tiuj landoj suferas pro manko de libera moviĝo? Certe ne, ĉar ekzistas aliaj helpiloj. La kaheloj estas kvazaŭ lampoj en la mallumo, kaj ili povas kunekzisti kun aliaj rimedoj, kiuj ankoraŭ mankas en Japanio.

HOŜINO Toŝijasu
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hoŝino Toŝijasu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rusiaj interesoj en Sirio

Dum sia historio, Rusio (kaj ĝiaj antaŭuloj, Rusa Imperio kaj Sovetio) ĉiam strebis akiri aliron al Mediteranea Maro. Tial ĝi subtenis siajn interesojn en la balkana duoninsulo, malprofitige por Turkio. Dum la lastaj jaroj ĝiaj rilatoj kun multaj balkanaj ŝtatoj malfortiĝis: Montenegro aliĝis al NATO kaj ankaŭ Serbio ŝajnas preferi pli kultivi siajn rilatojn kun la okcidentaj landoj ol kun Rusio. Rusio, tamen, ankoraŭ havas vojon al Mediteraneo, sed ne tra Balkanoj.

Aliro al Mediteraneo

Dum la jaroj de la malvarma milito Sovetio ofte apogis arabajn landojn kaj, pro tiuj bonaj rilatoj, en 1971 subskribis kun la prezidanto de Sirio Hafez al-Asad interkonsenton pri la malfermo de marflota bazo en Tartus, uzata por ripari la ŝipojn de la 5a mediteranea eskadro kaj por liveri al ili brulaĵon, akvon kaj aliajn materialojn. Tiu ĉi bazo ne estis la ununura en Mediteraneo: ekzemple, ĝis 1972 la sovetia floto povis albordiĝi en la haveno de Sidi-Barrani (Egiptio). La bazo de Tartus restis ĉiam aktiva, malgraŭ la kolapso de Sovetio en 1991 kaj la malapero de la tiama mediteranea eskadro.

Pligrandigo de milita ĉeesto

Subtene al la siria registaro, batalanta kontraŭ la t.n. demokratiaj ribelaj fortoj kaj Islama Ŝtato, Rusio pligrandigis sian militan ĉeeston en la mez-orienta lando, sendante aviadilan grupon. Ĝi konsistas el helikopteroj kaj gvataj, ĉasaj, bombaj, sturmaj kaj transportaj aviadiloj.

Malboniĝo de rilatoj kun Turkio

La rusa subteno al la siria registaro kaj la apogo de siriaj kurdoj incitis la turkan prezidanton Erdogan: la malboniĝo de la rilatoj kondukis al paffaligo de rusa milita aviadilo la 24an de novembro 2015. Vladimir Putin reagis, firmigante sankciojn kontraŭ la turka ekonomio, frapante la turkan turismon kaj eksportadon de varoj en Rusion. Samtempe, la rusaj milituloj instalis en Sirio misilsistemon S-400, gajnante regadon de la siria aerspaco kaj de parto de la turka.

Rusio montras muskolojn

La interveno en la siria milito ne baziĝas nur sur la intereso, ke prezidanto Baŝar al-Asad daŭre okupu sian postenon. Rusio montras siajn muskolojn al Usono, kiu lanĉis sur celon en Afganio sian plej potencan ne-atoman bombon (la t.n. „patrinon de ĉiuj bomboj”): Rusio respondis septembre, uzante eĉ pli potencan „patron de ĉiuj bomboj”. Krome, Turkio, kiu kredis sin protektata kaj subtenata ĉe la faligo de la rusa militaviadilo, sed ekonomie estis frapita de la rusaj sankcioj kaj lasita sola de la okcidentaj partneroj, iom post iom proksimiĝis al Moskvo.

Modernigo

Laste sed ne balaste, la milito en Sirio estas tre efika rimedo por modernigo (kaj „la plej bona reklamo”, por uzi la vortojn de fakulo Dmitrij Litovkin) de la rusaj militfabrikoj: Turkio ĵus subskribis kontrakton por ricevi misilsistemojn S-400 kontraŭ pli ol 2 miliardoj da dolaroj. Moskvo ridas ne nur kalkulante la monon: Vaŝingtono kaj la stabo de NATO ja ne feliĉos pri tio.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvorajta disputo en parlamento de Nord-Irlando

La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata kaj disputoplena afero. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kio malfaciligas kunlaboron inter politikaj partioj. Ekaperis nova konflikto pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj rilataj al la irlanda (gaela) lingvo.

Du popoloj

En Nord-Irlando ekzistas du popoloj: la irlandaj katolikoj kaj la britaj protestantoj. Dum tridek jaroj ĝis 1998, la Irlanda Respublika Armeo (IRA) militis kontraŭ la brita ŝtato, por ke Nord-Irlando eliru el Britio kaj aliĝu al Respubliko Irlando. Kadre de la pac-konsento en 1998, la loka registaro de Nord-Irlando devas enhavi kaj katolikojn kaj protestantojn. Ekde tiam oni provis dividi la potencon inter la du popoloj.

Kontraŭstaro

La nova disputo ekestis pri proponata leĝo por subteni la irlandan lingvon, inspirita de leĝoj, kiuj subtenas la skotan gaelan kaj la kimran. La leĝo donus la rajton uzi la irlandan en juĝejoj, sur vojsignoj kaj en la parlamento. Ĝi ankaŭ donus pli da mono por la lingvo en televido kaj gazetoj. La plej granda katolika politika partio Sinn Féin (Ni mem) deklaris, ke la parlamento ne povas kunveni sen tia leĝo, sed la plej granda protestanta partio Democratic Unionist Party (DUP, Demokratia Uniista Partio) kontraŭas ĝin.

Du vidpunktoj

La problemo estas, ke la lingvo estas politika afero. Preskaŭ nur katolikaj irlandanoj uzas la irlandan kaj, laŭ ili, la lingvo estas la kerno de la irlanda identeco kaj estas grava heredaĵo. Ekzistas ofte ripetata fama esprimo: „lando sen lingvo estas lando sen animo”, kaj multaj irlandanoj opinias, ke la irlanda lingvo estas la animo de irlandeco. La protestantoj konsideras ĝin fremda lingvo, kiun preskaŭ neniu vere uzas. Laŭ ili, ĝi estas antikva lingvo, senutila en moderna angleparolanta mondo.

Malmultaj uzas la irlandan

Laŭ la censo de 2011, nur 3,7 % de la nord-irlanda popolo kapablas legi, skribi kaj kompreni ĝin (kaj eĉ tio verŝajne estas troigo). Nur 0,2 % (4000) deklaris, ke la irlanda estas ilia ĉeflingvo en la hejmo, kaj 90 % neniom posedas la irlandan. Pli da homoj parolas la polan aŭ litovan en Nord-Irlando ol la irlandan. Sed iuj diras, ke la irlanda estas tiel malforta pro manko de subteno de Britio. Ili opinias, ke pli da subteno revivigus la lingvon.

Ŝtata subteno

La protestantaj politikaj partioj kontraŭas la leĝon kaj pensas, ke ĝi estas malŝparo de mono. DUP opinias, ke la leĝo estas malplena simbolo, iu negravaĵo simple por feliĉigi la katolikan popolon, kvankam la leĝo neniam estos aplikata. En Respubliko Irlando, la irlanda estas oficiala lingvo kaj ricevas grandan ŝtatan subtenon. Sed ĝi ankoraŭ estas tre malgranda kaj malofte uzata, malpli ol 2 % uzas ĝin ĉiutage. Tial DUP opinias, ke ŝtata subteno ne tre helpus la lingvon.

Ĉu politika projekto?

DUP subtenus la leĝon nur, se la leĝo donus subtenon ankaŭ al la ulster-skota lingvo. Malpli ol 1 % kapablas legi, skribi kaj paroli tiun lingvon. Multaj irlandanoj ne kredas, ke la ulster-skota estas vera lingvo. Laŭ ili, ĝi estas nur la angla parolata kun nord-irlanda akĉento. Apenaŭ ekzistas verkoj en tiu lingvo, kaj neniu lernejo instruas ĝin. Antaŭ dek jaroj preskaŭ neniu konis ĝin. La lingvo atingis gazetojn nur, kiam DUP eksubtenis ĝin responde al la subteno por la irlanda lingvo. Tial irlandanoj pensas, ke la ulster-skota estas politika projekto anstataŭ vera lingvo.

Grava simbola valoro

Simboloj estas tre gravaj en Nord-Irlando. Ofte okazas bataloj pri flagoj kaj kulturaj simboloj, dum sanprotektaj problemoj estas ignorataj. La plej granda kaj polemika evento ĉiujare estas la marŝo por memorigi batalon inter katolikoj kaj protestantoj antaŭ 300 jaroj. Voĉdonadoj ne temas pri la ekonomio aŭ sociaj problemoj, sed ĝenerale pri simboloj. Kvankam ĉiuj en Nord-Irlando parolas la anglan kaj apenaŭ iu uzas aliajn lingvojn, lingvoj havas tre gravan simbolan valoron. Eĉ se la leĝo estos neniam uzata kaj ŝanĝos nenies vivon, ĝi havas altan simbolan valoron. Tial politikistoj forte batalos por lingvo, kiun ili ne komprenas.

Robert NIELSEN
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 14.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Obama (4)

Mi estas usona civitano, kiu admiris prezidanton Barack Obama. Mi balotis por li dufoje. Li estas matura kaj inteligenta kun bela familio kaj elstaris kiel prezidanto. Do kun iom da amaro kaj kolero mi legis la artikolon de Aleksandro Gofen (MONATO 2017/8-9, p. 12). Diri, ke Obama estis kontraŭleĝa prezidanto malŝparas nian tempon, ĉar li jam estis prezidanto dum ok jaroj.

Daniel MASON
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Mason el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kia infanĝardeno!

La belga ĉefministro Charles Michel estis la unua (ĉu la sola?) ŝtatestro, kiu akre kondamnis la teroron de la hispana polico en Barcelono. La hispana ĉefministro Rajoy reagis furioze, kaj pere de la hispana ambasadoro sciigis al Michel, ke „Hispanio estas konsternita pri la atakoj de la belga registaro” kaj ke ĝi nuligos sian subtenon al sinjorino Catherine De Bolle, la belga kandidato por la estraro de Europol. Kia infanĝardeno! Almenaŭ Michel reagis kiel plenkreskulo kaj diris, ke li restas ĉe sia starpunkto, kiun cetere apogas la tuta registaro belga.

Paŭl PEERAERTS
Flandrio/Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tiaj minacoj forrestu

Brazilo ĉiam estis konata kiel bonveniganta kaj trankvila lando por ĉiuj popoloj, kie malsamaj etnoj pace kunvivas. Homoj kun malsamaj kredoj kaj religioj, malgraŭ kelkaj malgrandaj malkonsentoj, preskaŭ neniam atakis unu alian. Bedaŭrinde, tia realaĵo estas nun minacata. Atakoj kontraŭ temploj kaj perforto kontraŭ homoj, kiuj kredas je CandombléUmbanda, religioj alportitaj de afrikdevenaj sklavoj, malgajigas kaj ŝokas min samtempe. Tiuj religioj tre longe ĉeestas en Brazilo, sed nun ili estas minacataj. Ĉi tiajn novaĵojn kutime ne raportas la ĉefaj amaskomunikiloj, sed, kvankam tio ne aspektas tiel, Brazilo ankoraŭ estas lando, kie multaj homoj antaŭjuĝas. La atakojn kutime faras evangeliaj personoj, kiuj havas multajn politikajn reprezentantojn. Mi prenas ĉi tiun spacon, kie plej multaj legantoj respektas diversecon, por esprimi la deziron, ke tiaj minacoj okazu malpli kaj malpli en la tuta mondo.

Sidney PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

6000 rapidaj SIM-kartoj

La 22an de marto 2016 okazis pluraj eksplodoj kun multaj vunditoj kaj mortigitoj en la flughaveno de Zaventem norde de Bruselo, kaj en Bruselo mem, en metrostacio. Ĉar evidente en tiu momento multegaj volis aŭ kontakti la helpservojn, aŭ telefoni al familianoj aŭ amikoj por informpeti pri ilia farto, dum pluraj horoj la telefona reto en Belgio estis komplete superŝutita kaj neuzebla. Eĉ fajrobrigadistoj kaj sukuristoj ne povis atingi siajn kolegojn por transdoni necesegajn mesaĝojn.

Blua SIM-karto

Kelkajn tagojn post tiuj ĉi atakoj de simpatiantoj de la tiel nomata Islama Ŝtato, Jan Jambon, federacia ministro pri internaj aferoj, en gazetara konferenco promesis, ke li trovos solvon por evitigi tiajn situaciojn. „La personoj kun plej grava funkcio okaze de katastrofoj ĉiam havu retkonekton,” li diris.

Nun, nur iom pli ol unu jaron poste, lia promeso konkretiĝis. 6000 personoj kun ŝlosila tasko okaze de teroratakoj kaj aliaj katastrofoj, ricevis „bluan SIM-karton”. Tiu karto ne estas vere blua, sed ĝi estas nomata tiel pro analogeco kun la blua turnolumo de policaj kaj sukurservaj aŭtoj. La blua koloro simbolas la prioritaton. Kiu havas tian SIM-karton, tiu ricevos absolutan prioritaton super aliaj telefonantoj.

Gvidaj funkciuloj

Inter tiuj 6000 estas ne nur la ĉefaj respondeculoj de polico, armeo, sukurservoj kaj fajrobrigado, sed ankaŭ la gvidaj funkciuloj de la ŝtata sekureco, la ministro-prezidantoj de Flandrio, Valonio, Bruselo kaj la germanlingva komunumo de Belgio, la estroj de la dek provincoj kaj aliaj respondecaj pri sekureco.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Islamano en Usono

Pensiga kaj trafa estis la eseo Terorismo kaj identeco de Zlatko Tišljar en la oktobra numero (MONATO 2017/10, p. 16). Li bone priskribis la problemojn de identeco en eŭropaj naciŝtatoj. La usona situacio estas signife malsama pro la enmigra historio de la lando. Multaj usonanoj fieras pri neusonaj prapatroj, sed konsideras sin plenrajte usonanoj kaj plej ofte estas tiel konsiderataj. Kompreneble kaj bedaŭrinde ne ĉiam tielas por (ekzemple) indiĝenoj kaj nigruloj, kiuj plurflanke estas duaklasaj, kaj lastatempe politikistaĉoj atakas islamanojn kaj meksikanojn. Sed islamanoj fojfoje diras, ke pli facilas esti islamano en Usono, ol en multaj aliaj landoj, eĉ islamaj, kaj tre maloftaj estas usonaj islamanaj teroristoj.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obama (5)

Mi tre dankas sinjoron Praxedes pro lia letero (MONATO 2017/11, p. 6) en kiu li laŭdas mian artikolon. Ne estas tamen klare al mi, kial li zorgas pri konflikto inter leĝoj kaj moralo en la kunteksto de tiu ĉi artikolo. Certe, brutalaj diktatoroj kiel Hitler aŭ Stalin (krom regi neleĝe) ankaŭ sukcesis enkonduki leĝojn en kontraŭdiro kun la (jud-kristana) moralo ekzistanta en la respektivaj landoj. Interalie ili ambaŭ penis elimini la jud-kristanan moralon.

En mia artikolo temas pri tre natura konstitucia postulo (certa tipo de civitaneco por prezidantoj de Usono), kaj eĉ pri tiom banalaj aferoj kiel aŭtentaj nefalsitaj kaj neŝtelitaj personaj dokumentoj. Kiamaniere tiaj tre ordinaraj kaj naturaj leĝpostuloj konfliktas kun iu moralo aŭ homaj rajtoj?

Alexander GOFEN
Usono
Per tiu ĉi kontribuo ni finas la diskuton en la rubriko „Leteroj”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kosovo: speciala kazo

.

La referendumo en Katalunio inspiris la serban ministron pri eksteraj aferoj, Nela Kuburović, skribi al Eŭropa Komisiono kaj postuli alian internacian konferencon pri la statuso de Kosovo.

Dume, la EU-proparolanto s-ino Kocijanović respondis, ke „Kosovo estas speciala kazo”. Jen kelkaj argumentoj subtene al tiu ĉi deklaro:

1. En Kosovo historie loĝis plejparte etnaj albanoj. La serba pretendo pri Kosovo estas simple mito kreita de la serba filologo kaj lingvisto Vuk Karadžić1.

2. Post la rusa-turka milito de la jaroj 1877-18782, profitante de la traktatoj de Sankta Stefano kaj Berlino3, Serbio neniigis aŭ perforte forpelis centmilojn da albanoj el iliaj loĝlokoj en Niś, Prokuplje, Vranje, Toplica kaj aliaj 700 vilaĝoj. Noel Malcolm skribas, ke ekde tiu momento la albanoj komprenis la grandan danĝeron por ili flanke de Serbio 4.

Invado

3. En 1912, Kosovon invadis serba armeo konsistanta el 300 000 soldatoj, kiu efektivigis amasajn krimojn kaj genocidon kontraŭ albanoj. Leo Freundlich5, ĵurnalisto kaj surloka atestanto, raportis, ke tiutempe estis mortigitaj almenaŭ 25 000 albanaj civiluloj. Temis pri tre malfacila periodo por la albanoj, kiam serbaj oficiroj eĉ vetis pri la sekso de la beboj en la abdomenoj de albanaj gravedulinoj antaŭ ol fendi iliajn abdomenojn por kontroli tion.

Konferenco de Londono

4. Kosovo neniam estis parto de Serbio antaŭ la jaro 1913, krom en la periodo 1333-1335, kiam tuta Balkanio estis okupata de caro Stefan Dušan. Ĝi fariĝis parto de Serbio en 1913 danke al la Konferenco de Londono kaj laŭ dekreto de la reĝo de Serbio.

5. La albanoj en Kosovo neniam akceptis la suverenecon de Serbio en sia teritorio. Ili kontraŭstaris ĝin per ĉiuj formoj, eĉ per gerila milito.

Perforto

6. Responde al la postuloj de la albanoj pri libero, Serbio aplikis perforton, murdadon, translokadon, polican kaj armean terorojn, administradon per armiloj kaj tankoj.

7. Fine de decembro 1943 kaj komence de januaro 19446, reprezentantoj de albanoj, serboj kaj montenegranoj aktivaj en la rezistado kontraŭ faŝismo kunvenis kaj decidis, ke postmilite Kosovo rajtas kuniĝi kun Albanio, konforme al la promesoj de la Komunista Partio de Jugoslavio. Sed tio ne okazis. Male, postmilite oni mortigis almenaŭ 30 000 albanojn.

8. Dum longa tempo en Serbio oni efektivigis pereigajn programojn kontraŭ la neserbaj popoloj.

„Ni pereigos ilin”

Geografo kaj etnologo Jovan Cvijić kaj ĉefministro Đorđević [ĝorĝeviĉ] faris tion komence de la 20a jarcento, antaŭ la okupo de Kosovo fare de Serbio. En 1917 la serba ĉefministro Nikola Pašić, publike deklaris, ke „se albanoj ne akceptos asimiliĝon, ni pereigos kaj forpelos ilin”.

En 1937 la historiisto Čubrilović7 proklamis sian memorandon, laŭ kiu oni rekomendas forpeli la albanojn al Albanio kaj Turkio kaj loĝigi en Kosovo serbojn alvenontajn el aliaj partoj de Jugoslavio.

Dubinda Nobel-premiito

En 1943 Ivo Andrić, la jugoslavia verkisto kaj Nobel-premiito, projektis la forigon de albanaj elementoj el Kosovo, kion parte realigis la ĉefministro Aleksandar Ranković8.

Fine, en 1986, la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj publikigis alian naciisman memorandon kaj projektis la militistajn operacojn de Slobodan Milošević9. Mencieblas ankaŭ dekoj da tiurilataj dokumentoj de la Serba Ortodoksa Eklezio.

Sekretaj servoj

Januare de 1999 la ĝenerala stabo de la serba armeo detaligis planon por fizike neniigi la albanojn en Kosovo. Tiun planon malkovris bulgaraj sekretaj servoj, kaj ĝi estis enmanigita al la germana ministro Fischer antaŭ ol NATO ekbombardis Serbion.

9. Laŭ la jugoslavia konstitucio de 1974, la statuso de Kosovo ne povus ŝanĝiĝi sen aprobo de kosova parlamento. Sed Milošević malrespektis tion: sieĝinte la parlamenton per tankoj, li devigis albanajn deputitojn akcepti la nuligon de la kosova aŭtonomeco.

10. Post la nuligo de la aŭtonomeco en 1989, Beogrado establis en Kosovo militistan administradon, maldungis 115 000 albanajn laboristojn kaj oficistojn, purigis la policon kaj ŝtaton je albanaj elementoj, policenketadis 500 000 albanojn, murdis sen juĝproceso milon da albanoj, venenis centojn da gelernantoj, mortigis dekojn da albanaj soldatoj. Plie, en Kosovo oni fermis la albanlingvajn lernejojn kaj instituciojn.

Pacema rezistado

11. Albanoj respondis per pacema rezistado, kio frenezigis Beogradon. Kiam Serbio denove komencis perfortadon, forpeladon kaj murdadon, albanoj ekdefendis sin.

12. La internacia diplomatio iniciatis vicon da agoj favore al interpaciĝo. La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj liveris kvin rezoluciojn dum la jaroj 1998-1999. Same engaĝiĝis Kontakta Grupo de ses Grandaj Potencoj10. Organiziĝis Konferenco de Rambouillet, sed multaj klopodoj estis vanaj pro kontraŭstaro de Milošević.

13. Serbio ne konsentis redoni al Kosovo eĉ aŭtonomecon de la jaro 1974. Male, en Beogrado oni pretigis la operacon Huffero11, laŭ kiu serbaj polico kaj armeo rajtis forpeladi kaj neniigi albanojn de Kosovo!

Unuiĝintaj Nacioj

14. La rezolucio 1244 de Unuiĝintaj Nacioj rekomendas statuson de Kosovo kadre de Jugoslavia Federacio, sed tiu lasta ne plu ekzistas post la sendependiĝo de Montenegro.

15. Fine de la lasta milito, Kosovo havis tragikan bilancon: 13 000 mortigitoj kaj masakritoj, kvar mil malaperintoj (plejparte infanoj, virinoj, maljunuloj), ĉirkaŭ 20 000 seksperfortitaj virinoj, 40 000 domoj komplete kaj 20 000 parte detruitaj12.

Oni detruis lernejojn, moskeojn, katolikajn preĝejojn, muzeojn, arĥivojn, multon el tio, kio memorigus pri albanaj kulturo kaj identeco.

16. Kvankam ekde 1999 la serbaj armeo kaj polico forlasis Kosovon, norde de ĝi kaj en la serbaj enklavoj ankoraŭ aktivas membroj de Ministrejo pri Internaj Aferoj de Serbio.

17. Dum du jaroj, la internacia komunumo organizis interparolojn inter Serbio kaj Kosovo sub la gvidado de la finna prezidanto Martti Ahtisaari pri la statuso de Kosovo, sed Serbio ĉiam malkonsentis. Tiam, februare 2008, la parlamento de Kosovo proklamis la sendependan ŝtaton, kiun, ĝis nun, agnoskis 114 membroj de Unuiĝintaj Nacioj.

Agnoskita

18. La 22an de julio 2010 la Internacia Kortumo opiniis, ke la deklaro de sendependeco de Kosovo ne kontraŭas la internacian juron kaj ne kontraŭstaras la rezolucion 1244 de Unuiĝintaj Nacioj.

1. Vuk Stefanović Karadžić [vuk stefánoviĉ karaĝiĉ], la ĉefa reforminto de la serba lingvo, konata ankaŭ kiel patro de la serba folkloro. Vuk estis la unua fonto por Serbische Revoluzion (Serba revolucio) de Leopold von Ranke, verkita en 1829.

2. Rusa-turka milito de 1877-1878 estis konflikto inter Otomana Imperio kaj orienta ortodoksa koalicio gvidata de Rusa Imperio kaj konsistanta el Bulgario, Rumanio, Serbio kaj Montenegro.

3. La Traktato de Berlino estis la fina akto de la Kongreso de Berlino (1878) subskribita de Britio, Aŭstro-Hungario, Francio, Italio, Rusio kaj Otomana Imperio.

4. Noel Robert Malcolm (nask. 1956), brita politika ĵurnalisto kaj historiisto. Vidu ekz. Malcolm, N. Kosovo: A short history, London 1998.

5. Leo Freundlich (1875-1953), hebrea publicisto loĝinta en Vieno. Li publikigis, originale en la germana, kompilaĵon de raportoj el Kosovo sub la titolo Albania Golgotha. Otomana Imperio, kiu regis Kosovon dum kvin jarcentoj, estis en tumulto. Plenigante la vakuon, serbaj trupoj invadis teritorion loĝatan de albanoj kaj klopodis etnopurigi ĝin por si mem.

6. La konferenco de Bujan (nun en la ekstrema nordo de Albanio), okazis fine de 1943, komence de 1944 responde al novaj politikaj cirkonstancoj, ĉar kunveno en Jaca de la tutjugoslavia kontraŭfaŝista rezistantaro (1943) ne prikonsideris la deziron de tieaj albanoj por memdecido.

7. Vaso Čubrilović (1897-1990) estis serbobosnia historiisto kaj jugoslavia politikisto. Ekde adoleskeco li aliĝis al la sud-slava studenta movado konata kiel Juna Bosnio kaj partoprenis en konspiro por mortigi la aŭstro-hungaran granddukon Franz Ferdinand en 1914.

8. Aleksandar Ranković (1909-1983), jugoslavia komunisto de serba deveno, konsiderata la tria laŭ rango en eksa Jugoslavio post Josip Broz Tito kaj Edvard Kardelj.

9. Slobodan Milošević (1941-2006), jugoslavia kaj serba politikisto, prezidanto de Serbio (1989-1997) kaj prezidanto de Federacia Respubliko Jugoslavio (1997-2000).

10. Kontakta Grupo estas la nomo de informcela grupiĝo de grandpotencoj, kiuj havas notindan intereson en la politikaj evoluoj en Balkanio. Ĝi konsistas el Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Rusio. Unue ĝi estis kreita responde al milito kaj krizo en Bosnio frue en la 1990aj jaroj. Ĝi konsistas el kvar konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco kaj landoj, kiuj kontribuis trupojn kaj helpon por gardi la pacon en Balkanio. En la kunvenoj de Kontakta Grupo partoprenas ankaŭ reprezentantoj de EU kaj NATO.

11. Operaco Huffero estis la nomo donita de la bulgara registaro al la plano pri etnopurigo de albanoj de Kosovo efektivigita de la serba polico kaj la jugoslavia armeo. Malkaŝo de ĉi tiu plano servis kiel motivo por bombardado de Jugoslavio fare de NATO dum la kosova milito en 1999.

12. Vidu, ekzemple, www.hrw.org/report/2000/03/01/kosovo-rape-weapon-ethnic-cleansing
Bardyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 10.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Mankas ŝtat-politikistoj!

.

Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo. Valoroj, kiuj estas atingitaj per grandaj kostoj.

Katalunio, kiu parte troviĝas en Hispanio, ĉiam estis avangarda pri tiuj valoroj. Ĝi kreis malfermitan homan socion, formitan de homoj venintaj el la tuta mondo. Ĝi estis pionira en la batalo por la rajtoj de virinoj kaj en la kreado de la plej progresemaj publikaj lernejoj. Katalunoj amase manifestaciis kontraŭ militoj, kiuj okazis ie ajn en la mondo. Ili sentis la valorojn de Eŭropo, ili kredis je la estonteco de Eŭropo.

Valoroj minacataj?

Sed ĉu tiuj valoroj ne estas nun minacataj, kiam post longa komplika monato, en la komenco de novembro naŭ ministroj de la kataluna registaro estis enprizonigitaj en Hispanio prevente kaj sen juĝa proceso?

En la pasinta oktobro la hispana registaro dismetadis ĉie en Katalunio dek kvin mil proprajn policistojn por haltigi la referendumon pri sendependeco, kvankam Katalunio jam posedas propran policon. Ili sturmis balotejojn, batis junulojn kaj maljunulojn kaj prenis balotujojn. Kian krimon faris tiuj homoj? Eliri por voĉdoni. Kio okazas en Katalunio ne estas hispana interna afero, kiel diras eŭropaj gvidantoj, sed ĝi koncernas ĉiun eŭropan civitanon por kiu demokratio, libero kaj respekto al la homaj rajtoj estas en la bazo.

Historio

En 2006 la katalunoj aprobis novan Statuton de Aŭtonomio en laŭleĝa referendumo, kreante novan politikan rilaton inter Katalunio kaj Hispanio. Ĝi estis antaŭe aprobita en la parlamentoj kataluna kaj hispana. Sed en 2010 la Konstitucia Kortumo de Hispanio, pete de Partido Popular (PP), kontraŭleĝigis ĝian kernon, tiel ke ĝi fariĝis ne plu rekonebla. Pli ol unu miliono da katalunoj protestis surstrate kontraŭ tiu decido de la kortumo, sed la kabineto de Mariano Rajoy malakceptis ian ajn dialogon kun Katalunio por rekonsideri tiun decidon.

Tiu ne-dialogo de la hispana registaro daŭris sep longajn jarojn, tiel ke, kiel sola elirvojo, la Kataluna Parlamento decidis peti la popolon referendumi pri sendependeco, kiel antaŭe okazis en Skotlando.

Arestoj

La hispana registaro deklaris la voĉdonadon kontraŭleĝa, kaj miloj da policistoj estis senditaj preni balotilojn, sturmis sendependismajn amaskomunikilojn, fermis retejojn informantajn pri la referendumo kaj arestis dek ses katalunajn altrangajn oficistojn sen rajtigo de tribunalo.

La 1an de oktobro la katalunoj provis voĉdoni pace. Kaj la hispana polico uzis gradon de perforto neniam antaŭe viditan en lando de Eŭropa Unio. Malgraŭ la perforto kaj minacoj, 2,3 milionoj da homoj, 90 % el kiuj favoris sendependan Katalunion, sukcesis doni siajn voĉojn.

Perforto sen kondamno

Nenia hispana oficialulo, inkluzive de la reĝo, volis kondamni la polican perforton kaj eĉ tiu lasta minacis per pliaj disputoj, se la katalunoj daŭrigus sian vojon al libereco.

La okazintaĵoj ekde tiam ruliĝis neĝbule dum la plena monato oktobro:

3/10: Ĝenerala striko en Katalunio kontraŭ la perforto de la hispana ŝtato, kun centoj da miloj da manifestaciantoj vespere en la ĉefaj katalunaj urboj.

10/10: Subskribo de la proklamado de la Kataluna Respubliko, fare de la plimulto de la Kataluna Parlamento, sed tuja frostigo de ĝia apliko dum du monatoj, por permesi, se eble ankoraŭfoje, dialogon inter ambaŭ registaroj, kataluna kaj hispana.

17/10: Tuja malliberigo de la prezidantoj de sociaj sendependismaj movadoj, Jordi Sànchez de ANC (Nacia Asembleo Kataluna) kaj Jordi Cuixart de Omnium Cultural, post kunvoko de la hispana kortumo AN (Audiencia Nacional) je akuzo de agitado.

26/10: La prezidanto de Katalunio proponas al la hispana registaro elektojn kadre de la aŭtonomio, se estus garantio por libera partopreno de ĉiuj politikaj partioj, la liberigo de la du Jordi kaj la fino de la perforta subpremado. Li ne ricevas garantiojn kaj tiam li forigas la proponon.

27/10: La kataluna parlamento reaktivigas la deklaron pri sendependeco, sen partopreno de PP, C's (Ciudadanos) kaj PSC (Partit dels Socialistes de Catalunya, kataluna sekcio de PSOE (Partido Socialista Obrero Español) ).

27/10: La hispana senato aprobas la aplikadon de artikolo 155 de la Konstitucio per la voĉoj de PP, PSOE kaj C's. Laŭ ĝia interpreto la hispana ĉefministro Rajoy dissolvas la Parlamenton, senoficigas la tutan katalunan registaron, prenas rektan regadon de la kataluna administrado pere de la respondaj hispanaj ministerioj, anstataŭigas la ĉefon de la kataluna polico per ĉefo kiu, alvoke de hispana ministro, promesas obeon al la hispana policestro kaj Konstitucio, kaj fine Rajoy ankaŭ proklamas aŭtonomiajn elektojn por la 21a de decembro.

31/10: Ĝenerala hispana prokuroro akuzas la 14 membrojn de la kataluna registaro kaj ses gvidantojn de la parlamento pri ribelo, agitado kaj mona misuzado, Pro tiuj deliktoj ĉiu akuzito povas ricevi kiel punon ĝis 30 jarojn da malliberigo.

1/11. La hispana kortumo AN, post akcepto de la akuzoj al la registaro, kunvokas tiun en la mateno de 2/11 kaj samtempe postulas kaŭcian sumon de ses milionoj da eŭroj, pagendaj ĝis 3/11. Paralele, pro parlamentana imuneco, estas la hispana Supera Kortumo, kiu kunvokas la gvidantojn de la parlamento je 2/11 matene en Madrido.

2/11: Naŭ katalunaj ministroj estas prevente malliberigitaj de la juĝisto Lamela, post pridemandado, en la vespero de la sama tago. La juĝisto ne akceptas tele-deklaron de la prezidanto Puigdemont kaj kvar ministroj ekde Bruselo, kvankam tion permesus la eŭrop-uniaj traktatoj. La juĝisto Lamela pretigas internacian aresto-ordonon por la kvin ne ĉeestintaj anoj de la registaro. Paralele la Supera Kortumo akceptas postmeti la deklaron de la ses akuzitaj parlamentanoj je 9/11, kun polica kontrolo ĝis tiu dato.

En la vespero de la sama tago centoj da miloj da katalunoj protestas antaŭ siaj respektivaj urbodomoj kaj nokte longe kaserol-bruadas ekde siaj fenestroj aŭ balkonoj. La urbestrino de Barcelono, Ada Colau faras institucian deklaron, laŭ kiu la sola legitima registaro de Katalunio estas tiu senoficigita, kiu plejparte estas en prizono.

Serenaj elektoj plu eblaj?

Kiel povos okazi normalaj elektoj je 21/12 sub tiuj cirkonstancoj de subpremado de la katalunaj sendependismaj gvidantoj kaj timigo de la popolo fare de la hispana polico?

Kaj fine ni revenu al la mirinda aserto de la eŭropaj gvidantoj, ke ja temas pri interna hispana afero. En Eŭropo grave mankas veraj politikistoj, kiuj kapablas dialogi kaj veni al interkonsentoj. Mankas ja ŝtat-politikistoj!

Àlex HUMET
Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Àlex Humet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07