• monato201612
  • monato201611
  • monato201610
  • monato20160809
  • monato201607
  • monato201606
  • monato201605
  • monato201604
  • monato201603
  • monato201602
  • monato201601
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2016

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2016. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2016 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Diskoj

Ekonomio

El mia vidpunkto

Eseoj

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Literaturo

Moderna vivo

Nekrologo

Noticoj

Noveloj

Politiko

Rakontoj

Scienco

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Kotizoj de Monato

La kotizoj de MONATO estos adaptitaj en kelkaj landoj en la 15a de novembro. Por esti certa, ke vi pagos ankoraŭ la malnovan tarifon, bonvolu renovigi vian kotizon antaŭ tiu dato, ĉu rekte al FEL, ĉu pere de unu el niaj perantoj. La malnovajn kotizojn vi trovas en paĝo 4.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konciza historio de kristanismo

Sub ĉi tiu titolo la leganto trovos tute precize, kion la titolo anoncas. Sendube, estas koncizeco: en naŭdek paĝoj la aŭtoro sukcesis resumi du mil jarojn da historio, inkluzivigante en ĉiu ĉapitro bibliografieton pri la koncerna periodo, kun specifa atento al la esperantlingvaj eldonaĵoj.

La historio startas per la demando, ĉu vere ekzistis Jesuo, kun iomet(et)a elmontro de opinioj pri ekzisto aŭ ne-ekzisto, pri la konsidero, kiun tiu ĉi homo ĝuis en sia tempo kaj en la postaj kompendioj de liaj diroj. Rimarkindas la noteto, ke André Cherpillod, male al la plimulto de la nunaj fakuloj, neas la historiecon de Jesuo.

Kiel bona instruisto, Gerrit Berveling klare eksplikas, rakontas kaj detale apogiĝas al tekstoj, abunde citante ilin, malgraŭ la koncizeco de la tuto, tiel ke la libreto proponas ankaŭ la historion de tiuj tekstoj, eble iom tro aspektante kvazaŭ nura listo de nomoj kaj verkoj. Kiel remonstranta pastoro kaj profunda konanto de la klasikaj lingvoj (aperis de li rimarkinda kvanto da tradukaĵoj kaj studoj), li elmetas sian rakonton kun kompetenteco kaj certa dozo de humuro.

Ordinara kristano, kia ajn povas esti lia/ŝia interpreto de la kristana religio kaj lia/ŝia aliĝo al tiu aŭ alia formo de dia kultado, jen katolika, jen protestanta, jen adventista de la sepa tago, tute certe ne konas la tiom ŝtormoplenan historion de sia religio: malkonkordoj, diverseco en la interpretado de tekstoj, skismoj; ĉar ja, ekzemple, ordinara katoliko vivas sian religion nur laŭ la instrukcioj de la koncilioj, plej unue laŭ tiu de Trento, kiu estis respondo al la predikado de Lutero kaj al ties sukceso. Ekzemple, ke virinoj ne povas havi pastrajn oficojn, ne estis regulo en la plej fruaj epokoj.

La frutempa kristanismo, kiel ĉiuj aliaj tiamaj religioj, devis kunvivi kun la principo, ke oni adoru la romian imperiestron, tial la historio de kristanismo interplektiĝas kun la historio de la roma imperio. La persekutoj de Diokleciano, unu el la instrumentoj por klopodi reordigi la ŝtatan strukturon, kiu estis kolapsanta, lasos la lokon al la libereco de kredo kaj de kulto, kiun en la jaro 313 de nia erao ediktis imperiestro Konstantino, ĉefe pro instigo de la kolego Licinio. 1 Sekvante, iom kure, la postajn jarcentojn, ni vidas kristanismon suferi disiĝojn sed ankaŭ, en la 7a jarcento, fronti realan malamikon: islamon. Eĉ se en la unua momento ĝi estis konsiderata kvazaŭ unu nova plia aspekto de kristanismo, la aliĝo de la lokaj kristanoj al ĉi tiu nova predikado, kiu, ekzemple, neis la diecon de Jesuo, estis amasa kaj rapidega.

Kun certa amuzo oni ekscias, ke traduko erara de iu fragmento el la greka, aŭ hazarde enmetita vorto en religia teksto kaŭzis diversiĝojn de la ritoj, apartiĝojn de la dogmoj aŭ eĉ skismojn en la kristana eklezio; la diverĝo, ĉu la Sankta Spirito kiel persono de la Triunuo devenas nur el la Patro (latine: ex Patre procedit), kiel kantis ortodoksuloj, aŭ ankaŭ el la Filo (ex Patre filioque procedit), kiel recitas la roma rito, distancigis ortodoksismon de Romo, kaj nur en 1995 papo Johano Paŭlo la Dua permesis, ke dum komunaj diservoj romkatolikoj ellasu tiun filioque por ne malkongrui kun la ortodoksuloj.

Man-en-mane kun la prestiĝo de la roma papo situis la potenco de la imperiestra titolo, jen apoge, jen opozicie; post la kunigo de la plimulto de la eŭropaj triboj sub la sceptro de Karolo la Granda, kronita de la papo en la jaro 800, je la divido de lia teritorio unuecon Eŭropo ne plu konis, kaj francoj kaj germanoj, se diri krude, intermilitis proksimume je ĉiu jardeko. Tial la fondo de Eŭropa Unio, kies ĉarto, tamen, rifuzas religiajn detalojn en siaj komunaj trajtoj, metis finon al miljara malamikeco. En la brita insularo religio kaj reĝa povo iĝis strikte kunigitaj.

Ĉu havas sencon, celon la disvastigo de iu specifa religio, kun siaj detaloj fakte formalaj, sed kun kaŝita esenco? Remonstrantoj, grupo formiĝinta el apartiĝo en la unua duono de la deksepa jarcento, neniam sendis misiistojn por konvinki aliajn homojn, ĉar ja nur Dio povas doni la gracon pri konvertiĝo. Do, ekzemple, jam sur tiu tereno de disvastigo malsamas diversrilate grupoj, oficialaj religioj, korifeoj.

La ĵus pasinta jarcento estas traktata per vere tre malmultaj paĝoj, sed tion kaŭzas la principa koncizeco, tial judismo, naziismo, komunismo kaj iliaj rilatoj al kristanismo estas priskribitaj per malmultaj alineoj.

En Literatura Foiro 270, aŭgusto 2014, aperis longa recenza eseo de Vinko Oŝlak, kiu forte kritikis la verketon. Liaj argumentoj ne estis maltrafaj, sed ili startis el senŝancela pozicio: „kristanismo” estas tio, kion difinas la religio de Oŝlak mem, neniu devojiĝo de tiu principo estas akceptata. La samnumera, postapaĝe publikigita, rebato de Berveling kontribuas al plia lumo pri difinoj kaj, sekve, pri la signifo de historio.

Resume, la libreto estas tre taŭga por havi koncizan superrigardon, kvazaŭ kompendio por universitata ekzameno; tioma koncizeco, certe, ne kontentigos multajn, kiuj esperus trovi pli ol, tute honeste, la dimensio de la broŝuro povas proponi.

1. Pro principo Gerrit Berveling uzas la nomon „Konstantino” anstataŭ la pli uzatan „Konstanteno”; same „Aŭgustino” anstataŭ „Aŭgusteno”.
Carlo MINNAJA
Gerrit Berveling: Konciza historio de kristanismo. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2014, 90 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-87169-48-3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel festas slovakoj: kristane, pagane

Pasko estas la plej signifa kristana festo de la jaro. Niaj antaŭuloj vivis proksime ligitaj al la naturo, kaj do paskaj kutimoj de la slovaka popolo rilatas ĉefe al la sezonciklo. Ili konsistas el kristanaj kaj paganaj kutimoj kaj ofte havas regionan karakteron konservatan ĝis nun.

Pasko estas festata en la unua dimanĉo post la unua plenluno post la printempa ekvinokso. Antaŭ pasko estas 40-taga fasto, kiu komenciĝas per cindromerkredo.

La antaŭlasta dimanĉo de la fasto (du semajnojn antaŭ pasko) estas konata kiel la dimanĉo de morto. Junaj knabinoj portas vintron en formo de pajla manekenino al vilaĝa rivereto, ĝin senvestigas, ekbruligas kaj ĵetas en la akvon. Tiel oni adiaŭas la vintron.

Semajno

La lasta dimanĉo de la fasto (unu semajnon antaŭ pasko) nomiĝas flordimanĉo. Oni portas en preĝejon burĝonintajn salikajn vergojn, kiujn la pastroj sanktigas per preĝoj kaj akvo. Hejme oni metas ilin antaŭ bildoj, por ke ili ŝirmu la domon kontraŭ fulmotondroj.

Per flordimanĉo komenciĝas la granda, aŭ la sankta, semajno, en kiu ĉiu tago havas sian propran nomon. Blua lundo ŝuldas sian nomon al la koloro de la blua festa tuko, kiu pasintece estis uzata por kovri altarojn. Flava mardo esprimas la sopiron de homoj pri la suno, kiu post la vintro estas tre dezirata. Malbela merkredo aludas al Judaso, kiu perfidis Kriston per kiso.

Dum verda ĵaŭdo la antaŭuloj laŭkutime lavis sin en montaj kaj vilaĝaj riveretoj, kredante, ke poste ili estos freŝaj kaj ke iliaj haroj pli rapide kreskos. Ili manĝas precipe verdan nutraĵon (spinacon kaj brasikon), por ke ili estu tutjare sanaj.

La nokto inter verda ĵaŭdo kaj granda vendredo estas laŭ superstiĉoj ligata al magiaj fortoj, ĉar tiam kunvenas sorĉistinoj. Vespere oni ŝmiras stal-pordegojn per ajlo aŭ aksoŝmiraĵo.

Dum la granda vendredo la mastroj brulmarkas ŝafojn, kredante, ke la bestoj tiam malpli sentas la doloron. Samtage oni ne fosas en la tero, trempita per la sango de Kristo. Edziniĝemaj knabinoj ĵetas en riveretojn abiajn branĉetojn: se la akvo portas ilin laŭflue, ili edziniĝu en sia vilaĝo; se alidirekte, aliloke.

Blanka sabato estas taksata feliĉa por planti kaj semi. Hejme oni bakas festajn manĝojn: porkaĵon kaj ŝinkon. La grason oni konservas por sanigi vundojn de homoj kaj bestoj.

Paska dimanĉo

Dum la paska dimanĉo la geknaboj, transirante la preĝejan sojlon, transĵetas monerojn por havi feliĉon. Post la meso, kiam la pastro benas la paskajn manĝojn en korboj (ŝinkon, kolbasojn, lardon, kuketojn, panon, ovojn ktp), la infanoj rapidas hejmen, por ke la rikolto estu riĉa, fekunda kaj rapida. Post longa tempo oni denove rajtas manĝi viandon. La ĉefa manĝo en slovakaj regionoj estas el kokidaro. Ĉiu manĝu abunde, por esti sata dum la tuta jaro.

Dum la paska lundo knaboj iras de domo al domo, surverŝas akvon sur knabinojn kaj vipas ilin per paska vergo. Rekompence ili ricevas de knabinoj dekoraciitajn paskajn ovojn, kukojn kaj diversajn kolorajn rubandojn por ligi sur la vergo.

Nuntempe la kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj. La plenkreskaj knaboj ricevas ankaŭ monon kaj glaseto(j)n da hejme produktita alkoholaĵo. Per la kolektita mono ili aranĝas dancadon por la tuta vilaĝo.

La sekvantan tagon, mardon, jam de la mateno knabinoj rajtas surverŝi knabinojn. Ĉi tiu paska kutimo estas respektata precipe en orienta Slovakio.

La printempaj festoj daŭras 50 tagojn kaj finiĝas dum la tago de Georgo, kiam la tero sin malfermas. Oni diris, ke ĝis Georgo nenio kreskas, eĉ se oni tion per la tenajlo tirus el la tero, sed post la tago de Georgo ĉio elteriĝas, eĉ se oni tion per la martelo terenbatus.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scilly-insularo: Eta paradizo

En Irlando ŝajne malmultaj homoj scias, ke tre proksime al ilia lando situas eta insularo kun preskaŭ mediteraneaj pejzaĝo kaj flaŭro. Por tion sperti oni ne bezonas flugi al fora suda feriejo. Ĉi-printempe ni estis invititaj viziti parencojn en okcidenta Anglio kaj decidis profiti la okazon por ekskursi al la Insuloj Scilly (angle Isles of Scilly [ajlz ov sili] kornvale Syllan, esperante verŝajne Silioj), kiuj situas 45 km for de la kornvala duoninsulo.

Kornvalo mem estas la plej sudokcidenta regiono de la brita ĉeftero. Ĝi estas malgranda duklando, kies oficiala reganto kaj posedanto estas la princo Karlo (Charles), plej aĝa filo de la aktuala reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando. Kvankam administracie la insularo estas parto de Kornvalo, ĝi havas lokan konsilantaron kaj iom da aŭtonomio.

Alveturo

Por atingi la insulojn ni flugis de Exeter [ékseta] en la angla graflando Devon. La vojaĝo daŭris preskaŭ unu horon. Tamen de Kornvalo al Saint Mary's [sejnt mejriz], la plej granda insulo, la flugo estas multe pli mallonga. Tiuj, kiuj ne ŝatas vojaĝon en aviadilo, povas veturi surmare ekde la kornvala duoninsulo per la bela ŝipo Scillonian.

La arkipelago konsistas el 5 loĝataj insuloj, 5 neloĝataj kaj 45 rokaj insuletoj. La plej granda (Saint Mary's, kornvale Ennor, kio signifas „ĉeftero”) havas 1666 loĝantojn kaj areon de 6,29 km 2.

Sur la due plej granda insulo Tresco [tresko], kiu estas privata, sed malfermita al la publiko, estas unu el la plej belaj ĝardenoj de Britio, havanta ekzotikajn arbojn kaj plantojn el multaj landoj, inkluzive speciojn el Aŭstralio, Suda Afriko kaj Ameriko. Ĉiu insulo de la arkipelago estas ĉarma kaj florplena.

Saint Mary's similas bele ordigitan mikrosocion kun du urbetoj nome Hugh Town [hju taŭn] kaj la pitoreska Old Town [old taŭn]. En Hugh Town estas granda haveno, historia fortikaĵo, butikoj kaj kooperativa superbazaro, apoteko, hoteloj kaj gastejoj. Aliloke sur la insulo estas hospitalo, flughaveno, ĉarmaj ĝardenoj, naturpromenejo, bavara kafejo, interesaj arkeologaj restaĵoj, du lernejoj – unu tre granda, por la infanoj de la tuta insularo – preĝejoj anglikana, katolika kaj metodista, puraj plaĝoj kaj esplanadoj, kaj aliaj allogaĵoj.

Saint Mary's havas fajrobrigadon kaj du policanojn, kiuj subtenas la pacon en la insularo. Estas malmulte da agrikulturo sur la limigita kultivebla tereno. La fundamenton de la insula ekonomio estigas precipe turismo kaj kultivado de narcisoj, eksportataj al la ĉeftero.

De la haveno de Saint Mary's ekskursboatoj veturigas turistojn al la aliaj insuloj. Do ĉiutage oni povas viziti ilin aŭ ĉirkaŭveturi la insuletojn por observi marbirdojn, fokojn kaj alian maran faŭnon. Kiam la vetero estas malpli bonveniga, oni povas pasigi iom da tempo en la fortikaĵo, la urba muzeo aŭ en unu el la komfortaj trinkejoj, kiuj proponas bongustan manĝaĵon kaj kornvalan tradician cidron, bieron aŭ vinon. Nia gastejo en Saint Mary's estis tre bona, kaj niaj gastigantoj vere simpatiaj.

Revigligo de la kornvala

Sed nun valoras skribi ion pri la kornvala lingvo. Tradicie oni diras, ke tiu lingvo, kiu apartenas al la tiel nomata P-kelta grupo de la kelta familio de lingvoj, malaperis pro la morto de la virino, Dolly Pentreath, supozeble la lasta denaska parolanto de la kornvala. Tamen estas evidente, ke kono kaj interesiĝo pri la kornvala daŭris dum la 19a jarcento, kaj en la 20a okazis rimarkinda renaskiĝo de la lingvo. Du el la plej aktivaj gvidantoj de tiu renaskiĝo estis Henry Jenner [henri ĝena] (1848-1934), fakulo pri la keltaj lingvoj, kaj Robert Morton Nance [nans] (1873-1959), mara arkeologo.

Nun en la tuta Kornvalo okazas eventoj en kaj pri la lingvo. En preskaŭ ĉiuj urboj en la duklando troviĝas lernejaj klasoj, kie oni instruas ĝin. Kaj lernantoj kaj parolantoj montras grandan entuziasmon malgraŭ la fakto, ke la kornvala ne estas facila lingvo pro sia komplika sistemo de konsonanta ŝanĝiĝo. Ekde la revigligo de la lingvo sufiĉe multaj libroj estis eldonitaj en tiu lingvo, kaj daŭre aperadas pli da titoloj. La nombro de parolantoj konstante kreskas, kaj ekzistas malgranda grupo da denaskaj parolantoj.

La kornvala lingvo estas simila al la kimra kaj eĉ pli al la bretona, kiu fakte devenas de la lingvo de britoj (keltoj), kiuj elmigris dum la frua mezepoko al la franca teritorio, nun nomata Bretonio. La kornvala ne devenas rekte de la antikva gaŭla lingvo. En la jaro 2002, laŭ la dua parto de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la kornvala estis agnoskita, kaj en 2009 Unesko rangaltigis sian klasifikon pri ĝi de la kategorio „mortinta” al „endanĝerigita”.

Sur la Insularo Scilly ni trovis indikon pri la influo de la lingvo en la nomoj de pluraj domoj en Saint Mary's kaj la kornvalaj nomoj de la unuopaj insuloj. Tamen ni aŭdis nur la anglan (kaj fojfoje la polan!).

Kiel postskribo mi menciu, ke antaŭ longe (pli ol 50 jaroj!) ni konatiĝis kun ĝardenisto, kiu estis unu el la tiam ne tre multaj parolantoj de la kornvala en la vilaĝo Perranporth. Li ĝentile invitis nin al sia hejmo, kie lia patrino regalis nin per teo kaj tradicia kornvala safrankuko.

Plie, antaŭ ne tiom longe ni troviĝis en Kornvalo, kaj vizitante la bibliotekon en Newquay [njuki] (kornvale Tewynn Pleustri), la kornvala ĉefurbo, mi surpriziĝis pri la fakto, ke tuŝekrano apud la enirejo estis kaj en la angla kaj en la kornvala lingvoj.

La Insularo Scilly kaj la kornvala ĉeftero estas vere alloga celo por feriantoj.

Garbhan MACAIODH/span>
korespondanto de „Monato” en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAiodh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri oraj pomoj

En usona monta loko okazas ĉiujare kurado fama, ĉar ĝi estas testo de kuraĝo. Oni devas kuri senĉese dum pli ol kvardek horoj. Tial multaj spektantoj rigardas la kurantojn kaj kruele provas diveni, kiu sportulo haltos antaŭ la fino. Mia ĵurnalo sendis min por verki artikolon. Mi mallonge intervjuis multajn personojn. Finfine mi alparolis junulon, kiu finis la kuradon inter la lastaj. Li estis nigra, granda, maldika, kun longegaj kruroj kaj mallarĝa vizaĝo. Kiel ĉiujn kurintojn, mi demandis lin, kial li partoprenis la kuradon. „Por edziĝi”, li respondis.

Tian respondon mi ne antaŭvidis. Ĵurnalistoj estas scivolaj homoj. Ankaŭ plaĉis al mi lia kvieta rideto. Mi invitis lin en proksiman restoracion. Dum la vespermanĝo li rakontis ĉion. En lia etno en Afriko regas malnovaj kutimoj. Jam de multaj jaroj estis decidite de ambaŭ familioj, ke li edziĝu kun iu nekonata junulino. Por edziĝi li devas pagi doton al la familio de sia estonta edzino. Li estas malriĉa, kaj serĉis rimedon por gajni tiom da mono. Li aŭdis pri tiaj longegaj kuradoj, kie la plej rapida kuranto ricevas grandan premion. Do tutsimple, li decidis trejni sin kaj partopreni en kuradoj, ĝis sukceso. Tiu kurado estas la unua. Li tre fieris, ĉar li finis ĝin. „Mi nun daŭrigos mian trejnadon por progresi”, li deklaris, kun rideto plena je espero.

„Ĉu oni aĉetas virinojn en via lando?” Mi estis ŝokita. „Aĉeti? Kion vi diras? Ne temas pri sklaveco!” Li estis tiel ŝokita kiel mi. Nu, ni bezonis multe da tempo por reciproke klarigi niajn vidpunktojn.

Vere, estas ĉiaj homoj en la mondo, diversaj estas iliaj kutimoj. Ne sufiĉas paroli la saman lingvon por kompreni unu la alian.

Finfine, ni iĝis amikoj.

Mi rakontis al li tre malnovan rakonton el Grekio, la lando de miaj praavoj.

Atalanta estis belega princino, kiun multaj viroj amindumis. Ŝi kutimis forfuĝi, ĉar ŝi timis edziniĝon. Ŝi kapablis kuri tiel rapide kiel vento. Ŝi decidis, ke ŝi edziniĝos al la viro, kiu kapablas kuri pli rapide ol ŝi, sed la viroj, kiujn ŝi venkos, estos mortigitaj. Multaj junuloj provis kaj mortis. Hipomeno estis juna saĝa viro, kiu taksis ilian konduton absurda. Li venis ĉeesti unu kuradon, nur por vidi la belecon de Atalanta. Kiam li vidis ŝin kuranta en mallonga robo, kun la vangoj rozkoloriĝintaj pro la kurado, li tuj enamiĝis. Li prezentis sin al Atalanta, kiel princon de alia reĝolando, kaj kiel kandidaton al la kurado. Atalanta rigardis Hipomenon. Unuafoje en ŝia vivo ŝia koro estis tuŝita. Ŝi ne plu sciis, ĉu ŝi deziras venki aŭ esti venkita.

Hipomeno vokis Afroditon, la diinon de la amo, kaj petis, ke ŝi helpu la amon, kiun ŝi kreis en lia koro. Afrodito donis al li tri orajn pomojn.

La kurado komenciĝis, kaj la gejunuloj ekkuris antaŭ la popolo. Post kelkaj minutoj, Atalanta preterkuris Hipomenon. Tiam, la junulo ĵetis unu oran pomon antaŭ la piedoj de la junulino. Surprizita, ŝi haltis, kliniĝis kaj prenis la pomon. Dume la junulo antaŭkuris. Post mallonga tempo, Atalanta denove estis antaŭe. Hipomeno ĵetis la duan pomon, kelkajn metrojn for de Atalanta, kiu perdis tempon levante ĝin, dum li rapide kuris. La gejunuloj alproksimiĝis al la celo de la kurado. Atalanta estis la unua, sed ŝi ofte rigardis malantaŭe al Hipomeno. Li ĵetis la trian pomon al granda distanco. Tiam Atalanta konscie deturnis sin kaj kuris al la pomo. Portante tri pezajn pomojn, ŝi ne plu kapablis rapide kuri, kaj Hipomeno alvenis la unua al la celo. Tiel li sukcesis gajni kaj la kuradon, kaj la koron de Atalanta.

Multaj monatoj pasis post tiu tago. Mia amiko sendis al mi leteron. Li revenis en sian landon kun iom da mono. Lia familio estas organizanta lian edziĝofeston, kiu okazos la venontan printempon.

Nun mi estas hejme, relegante la leteron. Kiam mi ricevis ĝin, mi decidis sendi al mia amiko miajn bondezirojn, kaj ankaŭ donacon. Sur la tablo brilas tri oraj pomoj. Fakte, ili ne estas tute oraj. Mi ne estas tiom riĉa. Estas pomoj el ordinara metalo, kovritaj per maldika tavolo da oro. Tamen, ili plaĉas al mi. Espereble ili plaĉos ankaŭ al mia amiko. Espereble li komprenos mian mesaĝon.

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dialogo en la kosmo

„Nun finiĝas nia kunsido. Ĉu vi deziras trinki iom da vino aŭ da biero?” demandis la riĉa, malalta voĉo de Hans, la spacoŝipestro. Tuj li aldonis „aŭ fruktosuko?” al Ines. Ŝi kapjesis kun unu mano sur sia graveda ventro kaj la alia sur la genuo de sia edzo Atanas. „Dankon, alkoholon mi ne trinkas, por ke nia bebo kresku sana, fortika, klera, kaj iam kapablu paroli tiel bele kiel García Lorca.”

„Sed via infano neniam parolos kiel García Lorca. Ĉiuj infanoj en nia spacoŝipo, via bebo kaj la venontaj aliaj, parolos nur la anglan, kompreneble.” Harry, la sekretario, kutimis korekti la erarojn de siaj kolegoj. Lia lentuga vizaĝo ne montris ĝin, sed ene li fieris pro la precizeco de siaj vortoj kaj pro sia perfekta kembriĝa akĉento.

Atanas ekridis. „Tutcerte ne! Al mia bebo mi lernigos la bulgaran. Mi kantos la lulkantojn de mia infaneco, mi rakontos la mirindajn malnovajn fabelojn de mia lando!” Li ne plu aspektis kiel specialisto de protonomotoroj. Liaj okuloj fariĝis revemaj, li subite aspektis multe pli juna, pli dolĉa.

La akuta voĉo de Harry malkompate laŭtis. „Ni estas nur 12 en tiu ĉi spacoŝipo. Kiam ni atingos la planedon Kepler-22b, depende de la nombro de naskoj, ni verŝajne estos pli-malpli 20. Nia grupo devos klopodi pluvivi kaj kreski en malfacila medio. Estus stulte, eĉ krime, perdi tempon pri malutilaj lingvoj.”

Neniu respondis. Dum longa momento, la grupo restis senmove. Ĉiu rigardadis nur sian glason. Kompreneble Harry pravis. Tamen...

Subite Manoela ekparolis. „Nu, jes, ni bezonas nur unu lingvon. Kaj nuntempe, en la spacoŝipo, ni parolas angle inter ni. Sed sur Kepler-22b, estos alia afero. Eblas elekti alian lingvon. La portugala estas tiel muzika, la portugala poezio estas...” Ŝi ne plu povis aŭdiĝi. Ĉiuj parolis samtempe, en konvinkonta tono. Plej forte supersonis la voĉo de Mikhaïl, arde deklamante rusajn versojn, kun vibregaj „r”.

„Dooonng!” La metala kruĉo, kiun Hans ĵus frapis per kulero, silentigis ilin. La ŝipestro koleris. „Ĉu vi estas skipo da teknikistoj aŭ aro da blekuloj? Estas reguloj respektendaj ĉi tie. Bonvolu paroli kviete, laŭvice.” Li etendis fingron: „Ines, komencu!”

„Kial ni parolu la anglan en la estonteco? Mi ne konsentas pri tio.”

Harry levis la manon kaj prononcis, malrapide, kiel profesoro al lernanto: „Nia spacoŝipo deflugis el Usono, kaj la plimulto el ni studis en usona universitato. Vi ja scias, ke Usono estas la plej potenca nacio el la tuta mondo.”

Ines ŝultrumis. „Nur el la tuta tero. Tio ne plu gravas. Ekde kiam ni ne plu kapablis komuniki kun la tero, ni fariĝis sendependaj. Nun ni obeas nur al ni mem.”

La okuloj de Harry serĉis ĉirkaŭe kaj fiksiĝis sur Julia. Ŝi kuntiris la brovojn, hezitis, kaj finfine diris, ne rigardante lin: „Nu, mi estas usona civitanino, sed... Sciu, mi naskiĝis en Tijuana, en Meksiko. Mia unua lingvo estis la hispana. En Usono estis devige paroli la anglan, sed ĉi tie ne plu.”

La sinteno de Harry iom ŝanceliĝis. La malgranda, diketa virino, kiu estis staranta ĉe li, afable ridetis al li. Ŝia milda voĉo ŝajnis trankviligi lin. „Harry, mia kara, kiam mi renkontis vin, mi preskaŭ ne komprenis la anglan. Mi lernis ĝin, mi vivis kun vi en Anglio. Vi ne bezonis lerni eĉ unu korean vorton. Ĉu vi konscias, ke en nia spacoŝipo vi estas la sola homo, kiu parolas sian denaskan lingvon? Provu kompreni niajn opiniojn.”

„Kim, mi aŭdis vin.” Harry serioze respondis. „Sed bonvolu rezoni. Inter ni ekzistas 12 denaskaj lingvoj! Ne eblas kontentigi ĉiujn skipanojn.” Lia voĉo fariĝis pli memfida. „Ne ekzistas alia solvo, krom plu uzi la anglan.”

„Ni organizu baloton!” proponis Mikhaïl. „Tiel ni demokrate elektos la lingvon.”

„Stultaĵo!” tuj tondris Hans. „Ĉu vi ne antaŭvidas la rezulton? Kompreneble ĉiu voĉdonos por sia propra lingvo. Tiu diskuto estas nur senutila babilado. Nu, malplenigu vian glason, kaj ek al la laboro!” li ordonis.

Tiam, malforta kristala voĉo demandis „Ĉu mi rajtas paroli?”. Kiyoko malofte partoprenis en diskutoj. Ŝi interesiĝis pli pri la kosmo ekster la ŝipo ol pri la vivo ene. Kiel la sola astronomo en la skipo, ŝi nelacige kaj silente laboris. La surprizitaj skipanoj rigardis ŝin kaj atendis.

„Kiam mi estis juna, en Tôdai, en Japanio, mi lernis la anglan. Estis malfacile, mi studis jaron post jaro, tamen mi malbone regas tiun lingvon.” La aliaj interŝanĝis embarasajn rigardojn. Kutime neniam Kiyoko parolis pri si, neniam ŝi publike plendis pri io ajn. „Kio helpis min tiam, estis alia lingvo. Estas strange, sed veras. Mi lernis tiun lingvon, kaj poste la lernado de fremda lingvo fariĝis atingebla. Tiu lingvo estis miraklo por mi. Ĝi estas tiel facila! Laŭdire, ĝi estas dekoble pli facila ol ĉiuj aliaj lingvoj. Homoj de ĉiuj landoj rapidege lernas ĝin.” Ŝi ne plu parolis per sia kutima malvarma voĉo, ŝia tono estis tute nova. „Mi povas instrui vin dum la vojaĝo. Antaŭ nia alveno sur Kepler 22b, ni ĉiuj flue parolos. Fidu min, mi petas...” Longe ŝi paroladis, meze de la fascinitaj skipanoj.

Kiam ŝi ĉesis paroli, silento mallonge ŝvebis. Hans laŭtis „Ĉu vi konsentas provi lerni tiun lingvon de Kiyoko, nomatan Esperanto? Mi ja konsentas!”. Unu post la alia, aŭdiĝis la konsentoj de la skipanoj. Nur unu mankis. Harry staris senmove, rigide, kun duonfermitaj okuloj. Silente Kim tuŝis lian brakon, tre malforte, preskaŭ kiel kareso al timanta infano. Harry levis sian rigardon, hezitis, finfine flustris sian respondon.

„Jes”.

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La miraklo de la parolo

Mi diris al panjo, ke mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo. Nenion ŝi respondis. Ŝi nur kapjesis. Ŝi sciis, ke mi foriros por ĉiam kaj ŝi restos sola. Ŝi certis, ke tiel devas okazi. Iam antaŭ tre longe, antaŭ mia naskiĝo, ŝi same diris al sia patrino, ke ŝi foriras. Kaj ŝia patrino, mia avino, nenion diris, ne haltigis ŝin. Eble ankaŭ la avino nur kapjesis.

Mi sciis, ke loĝi en granda urbo ne estas facile, sed mi deziris konvinki min mem, ke mi estas forta, ke mi povas naĝi en la ondoj de la vivo kaj mi ne dronos. Mi ekiris de la fundo, kaj mi devis elnaĝi, atingi bordon. Mi ne havis alian eblecon. Aŭ mi restu en la vilaĝo ĉe panjo, aŭ foriru.

La granda urbo estas terura, sed mi diris al mi mem: mi ne ektimu. Mi estu kuraĝa. Mi estis dekokjara. Kiam oni estas dekokjara, oni opinias, ke ĉiuj pretas helpi onin. Mi posedis nenion, nur mian koron. Mi ne havis diplomon kaj monon. Mi estis sola. Mi luktos, neniu helpu min. Mi vidos, ĉu mi venkos.

En ĵurnalo, pli precize sur peco de disŝirita ĵurnalo, mi tralegis, ke en iu privata hospitalo oni serĉas sanitaristinon. Iom malfacile mi trovis la hospitalon. Mi veturis per tramo, per aŭtobuso, poste denove per alia aŭtobuso, kaj fin-fine mi trovis la hospitalon. Ĝi estis preskaŭ ĉe la urborando, proksime al arbaro. Mi eniris ĝin, kaj viro-pordisto haltigis min. Mi montris la peceton el la ĵurnalo, kaj mi diris al li, kial mi venis. La pordisto ekrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Li ne estis juna, lia vizaĝo estis kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Liaj nigraj okuloj rigardis min suspekteme. Tutan minuton li silente observis min kaj poste telefonis al iu. Post dek minutoj venis dika virino kun blanka mantelo.

– Venu – diris ŝi al mi, kaj ni iris al ĉambro sur la dua etaĝo.

Ŝi komencis demandi min, kiel mi nomiĝas, de kie mi estas, kial mi deziras labori en hospitalo. Ŝi avertis min, ke la laboro en hospitalo estas tre malfacila. Mi zorgos pri malsanuloj, iuj el ili tre malsanaj, aliaj kapricaj, nervozaj, sincere dirite – frenezaj. La laboro estas malagrabla, malpura, kaj la salajro mizera. Mi respondis al ŝiaj demandoj mallonge. Kiam ŝi demandis min, ĉu mi estas edziniĝinta kaj ĉu mi havas infanojn, mi diris nur:

– Ne.

– Bone – ŝi alrigardis min. – Vi komencos labori ĉi tie. Via plej granda avantaĝo estas, ke vi junas. Ĝis nun venis nur pensiulinoj. Gravas, ke vi junas kaj belas. Ĉi tie, en la hospitalo, devas labori belaj junulinoj kiel vi, kiuj ridetu kaj donu esperon al la malsanuloj. La juneco estas espero, ke la mondo estas ĝojo sen doloro kaj turmento.

Mi komencis labori. Oni donis same al mi blankan mantelon kaj etan blankan ĉapelon. De la kapo ĝis la piedoj mi estis blanka. Kiam mi rigardis min en la spegulo, mi ne povis ekkoni min. Nur miaj okuloj brilis kiel du nigraj butonoj, kaj miaj brovoj similis al komoj.

La laboro ne estis facila, sed mi estis diligenta, ĉar iam panjo ofte diris, ke ne estas hontinda laboro kaj mia pano estos dolĉa, se mi mem perlaboros ĝin. De mateno ĝis vespero mi estis inter malsanuloj, kaj mi provis esperigi ilin, kiel diris al mi la flegistino. Mi ridetis al ili, kaj de mia rideto iliaj vaksaj vizaĝoj ekbriletis, kaj iliaj sekaj lipoj flustris „dankon”. Mi ĉiam estis tie, kie oni bezonis min, kaj mi jam trankvile naĝis en la maro de la vivo, en kiun mi saltis, kiam mi ekiris de mia naska vilaĝo. Mi jam deziris esti flegistino.

Foje la ĉefkuracisto alparolis min. Jam antaŭe li vidis min, sed ĝis nun neniam alparolis min.

– Kio estas via nomo? – demandis li.

Mi levis la kapon kaj respondis:

– Jana.

Li estis nur tridekjara kaj jam ĉefkuracisto. Laŭ ĉiuj en la hospitalo li spertis solvi eĉ la plej malfacilajn problemojn. Li estis alta, svelta kun malhela krispa hararo kaj okuloj, kiuj similis al grandaj vinberoj. Lia nazo estis iom agla, kaj pro tio li havis severan mienon.

– Via voĉo estas bela – diris li, sed kvazaŭ al si mem.

Mi ne komprenis, kial li mencias mian voĉon. Mia voĉo havis nenion komunan kun mia laboro en la hospitalo. Mi lavis, purigis, puŝis invalidveturilojn, kaj mi preskaŭ ne parolis, ne konversaciis. Kial li interesiĝis pri mia voĉo?

Li demandis min:

– Ĉu vi povas legi?

Tio konsternis min. Ĝis nun neniu en la hospitalo demandis, ĉu mi povas legi. Mi alrigardis lin por konstati, ĉu li parolas serioze. Eble li ŝercis, sed en tiu ĉi tago mi ne havis bonhumoron por ŝercoj. Li tamen tiel rigardis min, kvazaŭ li deziris alrigardi mian animon. Mi respondis, ke mi povas legi, ke mi ne estas analfabeta, ke mi finis gimnazion kaj li ne pensu, ke mi estas iu, kiu nenion lernis.

– Bone – diris li. – La junulo, kiu kuŝas en la ĉambro numero kvin sur la dua etaĝo estas senkonscia. Mi havas ideon. Vi ĉiun tagon devas esti ĉe li kaj legi al li voĉe.

– Kion mi legu? – ne komprenis mi.

– Libron.

– Kian libron?

– Romanon aŭ novelaron – diris li iom abrupte. – Mi deziras vidi, ĉu la legado helpos lin rekonsciiĝi.

Mi jam opiniis, ke la doktoro estas tute freneza aŭ ĵus komencis freneziĝi. Ĉu eblas tio? Mi legos, kaj la malsanulo rekonsciiĝos? Kion opinias la ĉefkuracisto? Ja, la kuraciloj ne helpas lin, kaj ĉu la legado helpos? La hospitalo ne estas lernejo. Mi pretis ekridaĉi, sed la doktoro alrigardis min severe.

– Ĉio estas klara, ĉu ne? Morgaŭ matene vi komencos legi!

– Jes, sinjoro doktoro.

– Kaj ne legu rapide. Vi legu malrapide kaj klare.

– Jes, sinjoro doktoro. Mi legos malrapide kaj klare.

Vespere, kiam mi revenis hejmen, mi komencis cerbumi, kian libron mi legu. En la ĉambro, kiun mi luis, mi ne havis librojn. Mi ne alportis el la vilaĝo librojn. De kiam mi estis en la urbo, mi ne aĉetis libron. Mi opiniis, ke mi bezonos nek romanojn, nek novelarojn. Kial necesis al mi libroj, ĉu ili povis helpi min? Subite mi memoris, ke en la unua semajno, kiam mi alvenis en la urbon kaj mi konis neniun, mi estis en la urba bazaro. Mi sidis tie, sur benko; ĉe mi estis miaj du grandaj sakoj. La homoj preterpasis sen alrigardi min. Eble ili opiniis, ke mi sidis por almozpeti. Mia kapo estis klinita, mi estis laca pro la vagado tra la urbo. Subite iu haltis ĉe mi. Estis junulo, iom pli aĝa ol mi, eble studento, vestita en elfrotita nigra jako kun longa ŝalo kaj nigra ĉapelo. Liaj okuloj estis verdaj kiel siropo el mento. Mane li tenis libron kaj donis ĝin al mi.

– Prenu – li diris. – Mi tralegis ĝin, kaj ĝi plaĉis al mi.

Li ŝovis la libron en miajn manojn, kaj li foriris. Mi rigardis lian dorson, meditante, ke la frenezuloj iĝas pli kaj pli. Poste mi alrigardis la kovrilpaĝon. La titolo de la libro estis –Mara Stelo– de Julian Modest. Mi intencis ĵeti la libron en la plej proksiman rubujon, sed mi ne scias, kial, mi metis ĝin en unu el la sakoj. De tiam la libro kuŝis en la sako. Mi forgesis ĝin tie. Nun mi elprenis ĝin.

Venontmatene mi eniris la ĉambron numero kvin, kie kuŝis la junulo. La ĉambro estis hela kun unu lito. La junulo aspektis tridekjara. Lia vizaĝo blankis kiel kreto, kaj liaj okuloj estis fermitaj. Se oni ne scius, ke li estas senkonscia, oni opinius, ke li dormas profunde. Ĉe la lito estis seĝo. Mi sidiĝis kaj komencis legi. Mi tralegis la unuan novelon en la libro. Temis pri knabo, sen gepatroj, en lerneja pensiono. Mi legis sen deziro, kredante, ke estos nenia rezulto de mia voĉlegado. Tamen mi devis legi. La ĉefkuracisto povus veni kaj kontroli, ĉu mi plenumas mian taskon. Mi legis malrapide, kiel diris la doktoro, kaj iom post iom la legado iĝis por mi interesa. Mi imagis la knabon en la lerneja pensiono. Familio el Norvegio adoptis lin. Eble en la mondo vere okazas mirakloj. La knabo estis cigano. La norvega familio adoptis lin, zorgis pri li, li plenkreskis kaj iĝis inĝeniero. Verŝajne kun mi povos okazi io simila. Mi deziras estis flegistino kaj labori en tiu ĉi hospitalo. Poste eble mi edziniĝos al iu juna kuracisto, ni havos infanojn, kaj ni estos bona familio. Mi ne deziris multe de la vivo – nur havi laboron, familion kaj infanojn.

Mi legis dum horo, kaj de tempo al tempo mi alrigardis la junulon. Li kuŝis senmova sur la lito, kaj sur lia vizaĝo, glata kiel porcelano, eĉ ne unu muskolo ektremis. Mi opiniis kun bedaŭro, ke li neniam vekiĝos kaj neniam rekonsciiĝos. Vanaj estas la klopodoj kaj la eksperimento per la legado de la ĉefkuracisto.

La sekvan tagon mi denove eniris la ĉambron, kaj mi denove komencis legi. Mi legis, sed miaj duboj restis. Ĉu la legado havas sencon? Ĉu li aŭdas mian voĉon, aŭ eble lia konscio perceptas tion, kion mi legas, eble li komprenas la historiojn, priskribitajn en la noveloj. Verŝajne mia voĉo emocias lin, kaj li dezirus vidi min. Li dezirus malfermi la okulojn kaj vidi mian vizaĝon, miajn okulojn. Kio estas la senkonscia stato? Kia sekreto, mistero ĝi estas? Kiel la senkonscio trafas la homojn, kaj kiel post longa tempo ili rekonsciiĝas?

Kelkajn semajnojn mi legis, kaj la rakontoj el la libro allogis min. De tempo al tempo mi alrigardis la junulon, kaj mi parolis al li. Mi demandis, kiel li fartas, ĉu la rakontoj plaĉas al li kaj ĉu li kiel mi imagas la heroojn, pri kiuj temas en la rakontoj?

Iun tagon, post unuhora legado, subite ŝajnis al mi, ke la junulo iom moviĝis. Mi alrigardis lin konsternite. Mi sidis senmova sur la seĝo kaj strabis al lia vizaĝo. Ŝajnis al mi, ke li moviĝis, aŭ eble mi ege deziris, ke li ekmoviĝu. Mi denove eklegis, sed mi rimarkis, ke li vere moviĝas. Mi rigardis lin. Tre malrapide li malfermis la okulojn kaj alrigardis la plafonon, poste turnis la kapon al mi. Mi sidis kiel pajloŝtopita, kaj mi ne kuraĝis eĉ spiri. Antaŭ mia rigardo la junulo kvazaŭ reviviĝis.

– Kie mi estas? – demandis li flustre.

– En hospitalo – respondis mi.

– Ĉu en hospitalo? Kial? Kial mi estas ĉi tie?

– Bonvolu ne paroli – diris mi kaj tuj sonorigis por alvoki la deĵorantan flegistinon.

Post minuto ŝi eniris la ĉambron.

– La malsanulo rekonsciiĝis! – preskaŭ ekkriis mi.

La flegistino ne kredis miajn vortojn. Ŝi alrigardis la junulon.

– Jes – diris ŝi kaj tuj vokis la ĉefkuraciston.

Li venis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

– Nekredeble! Mia eksperimento per la legado sukcesis!

Mi feliĉis. Mi ankoraŭ ne kredis, ke mia legado vivigis la junulon, aŭ eble ne la legado. Tamen io profunde en mi certigis min, ke la legado faris miraklon, ke la parolo estas miraklo.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La tuta mondo estas (ob)scenejo ...

Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ...

Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio!

Pornografio estas: Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto (laŭ Reta Vortaro) aŭ Reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn (laŭ Vikipedio).

Rimarku, ke nun mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp. Mi nur postulas, ke oni vendu pornografiaĵojn kun la ĝusta varŝildo!

Miaopinie pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe. Se konsideri la fakton, ke en la Esperanto-movado estas neproporcie multaj junuloj kaj maljunuloj, certe estas sufiĉe da potencialaj klientoj por la pornografiaĵoj de Serĝo Sir'. Sed bonvolu ne erarigi, ke temas pri erotiko! Certe estas multaj manieroj difini la diferencon inter ambaŭ. Mi dirus jene: Erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas.

Fine mi provu klarigi kiel la Siroza literaturo diferencas de la serioza literaturo, nu, ekzemple kial Serĝo Sir' ne estas Ŝekspir':

Ĉe Ŝekspir' la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj ludantoj, dum por Serĝo Sir' la tuta mondo estas obscenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj amorantoj. La arto de Ŝekspir' ekscitas la cerbon kaj koron, kaj la arto de Serĝo Sir' ekscitas korpopartojn, kiuj troviĝas en pli malsupraj etaĝoj de la homo.

La verkaro de Ŝekspir' malfermas horizontojn, kaj la verkaro de Serĝo Sir' povas malkaŝi maksimume punkton, G-punkton aŭ ruĝan punkton kun la ciferoj 18 sur televida ekrano.

Tial Ŝekspir' estas literatura reĝo, kaj Serĝo Sir' – simpla porno-grafo.

Mariana EVLOGIEVA
Serĝo Sir': BoRoKo - Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj..
Serĝo Sir': Varma Mezepoko - Sagao en unu prologo, tri aktoj kaj unu epilogo. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2014. 60 paĝoj.
Serĝo Sir': PerVerse - Kunbildaj versaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mariana Evlogieva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Germanaj defendopreĝejoj en Rumanio

Jam pli ol okcent jarojn germanaj setlintoj precipe el mozelaj kaj rejnaj landoj loĝas en Transilvanio (Rumanio), sub la regado de hungaraj reĝoj, de la Habsburga Imperio, de la komunismo de Ceaușescu [ĉaŭŝesku]. Ili kultivis kamparane la regionon kaj okupiĝis pri minekspluatado kaj komercado. Krome ili gardis la karpatajn pasejojn kontraŭ orientaj rabistoj. Por la protektado de la lando germanoj kreis kaj prizorgis arbar-arbustan limostrion, malfacile traireblan fare de invadaj rajdobatalantoj.

Por la protekto de la propraj vilaĝoj ili konstruis „defendopreĝejojn”, kiuj estis veraj kasteloj, regataj ne de nobeloj, sed de la loĝantaro mem. Tie ili povis kaŝi sin kun familianoj, bestoj kaj transportebla posedaĵo en okazoj de portempaj minacoj. Tamen ofte ili ne povis eviti la forkondukon de homamasoj en la turkan sklavecon.

Malgraŭ fojfoje kruelegaj eventoj kaj la perdo de iamaj privilegioj, tiuj tiel nomataj „Sepkastelaj saksoj” (germane Siebenbürger Sachsen) konservis ĝis la dua mondmilito aŭtentan germanan luteranan kulturon kun daŭraj kontaktoj al la du mil kilometrojn fora patrolando. Tio okazis apud la hungara minoritato kaj plimultiĝanta rumana etno.

Tamen programo de la okcident-germana registaro (1970–1990) celis per konsiderinda monsumo „rehejmigi” tiujn homojn. Sekve de tio la restantoj grave perdis forton samkiel kulturan, ekonomian kaj politikan influon. Sufiĉas mencii, ke multaj antaŭe tute germankulturaj vilaĝoj transiris en aliajn manojn kaj, se milde diri, poste ne spertis saman flegadon kiel en la pasinteco.

Tio koncernas ankaŭ la defendopreĝejojn. El iam ĉirkaŭ 300 restas nun maksimume 150. Inter ili oni prezentas turisme kaj muzee ankoraŭ ses. Ili apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Tamen granda kvanto de ili perdis siajn instalaĵojn, valoraĵojn kaj socian signifon. La novaj posedantoj aŭ ne aprezas, ne komprenas la germanan postlasaĵon, aŭ la ŝtato, ĝenerale ekonomie en mizera stato, ne povas kaj emas finance subteni la vivtenadon de la evangelia kultura heredaĵo (kiu ja religie ne estas la ortodoksa-kristana de rumanoj).

Ankoraŭ funkcias restaĵoj de la iam florantaj germandevenaj komunumoj en la regiono, sed malforte kaj reduktite. Kelkaj maljuniĝintaj nostalgiuloj kaj novriĉaj nepoj, revenantaj feriocele por renovigi familian posedaĵon, ne povas kompensi la perdon. Tial disfalas iam bonordaj bienoj kaj detruiĝas la plimulto de la defendopreĝejoj. Apenaŭ estas iu, kiu povus ilin efektive protekti.

En la historio kulturoj daŭre ŝanĝiĝis kaj pereis. Tiu de la Sepkastelaj saksoj ankoraŭ rudimente ekzistas kaj nepre meritas konservadon kaj vizitadon.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gaelaj naciaj kostumoj

Longe antaŭe, kiam turistoj unue vizitis Eŭropon aŭ vojaĝis aliloken en la mondo, unu el la plej allogaj tiamaj vidaĵoj estis belaj, buntaj naciaj kostumoj, kiujn diversaj popoloj ĉiutage portis, aŭ en kiuj regule oni aperis okaze de festo aŭ – kiel en kristanaj landoj – dimanĉe. Iuj el tiuj tradiciaj kostumoj ankoraŭ estas uzataj, sed multe pli malofte, kaj en kelkaj lokoj ili tute malaperis. En la pasinta jaro ni feriis en Skotlando kaj observis, ke nemalmulte da homoj estis vestitaj per la tradicia gaela kostumo – nun rigardata kiel la nacia vira vestaĵo de skotoj. La historio de tiu vestaĵo estas plena de peripetioj.

La gaeloj estis la loĝantoj de la montaraj regionoj kaj okcidentaj insuloj de Skotlando, sed iom post iom ili disvastiĝis tra la tuta lando. Ili konsistis el granda nombro da militemaj klanoj, parolantaj la gaelan (keltan) lingvon. Ili portis unikan kostumon, en kiu la plej grava parto estis la tiel nomata „granda kilto” (gaellingve: féileadh mór), nome peza lana kovrilo preskaŭ kvin metrojn kaj duonon longa kaj iom pli ol unu metron kaj duonon larĝa.

Tage tiu lanaĵo kovris la ŝultrojn kaj la talion, sekurigitan per leda zono, kaj nokte ĝi servis kiel dormokovrilo. Ĉar tiu longa drapaĵo ne estis praktika en batalo, ekzistis alia vestaĵo, kiu nomiĝis „malgranda kilto” (gaele: féileadh beag). Tiu lasta estas la origino de moderna civila kilto kaj de milita kilto, portata de la skotaj armeaj regimentoj. Neniu nun uzas la grandan kilton. Hodiaŭ por kilto oni bezonas de 6 ĝis 8 jardoj (5,48 - 7,31 m) da ŝtofo. La tuta kilto, krom la antaŭa parto (nomata la antaŭtuko), estas plisita. La malsupra orlo de la kilto devas nur tanĝi la grundon, kiam la portanto genuas sur unu kruro.

Partoj de la gaela vestaĵo

La tuta kostumo konsistas el la sekvaj pecoj: ĉemizo (gaele: lèine); „malgranda kilto” el tartano (lanŝtofo kun diverskoloraj strioj ortangule kruciĝantaj, gaele breacan); „sporran” (gaele: sporan), monujo el ledo aŭ bestopelto, kiu samtempe retenas la ĝustan formon de la kilto kaj kovras la ingvenon; longaj lanaj ŝtrumpoj kun krurzonoj, ornamitaj per rubandoj; fortaj truigitaj ŝuoj (aŭ dancŝuoj, por festoj) kun kruciĝantaj laĉoj. Fiksita je la supro de unu el la ŝtrumpoj oni portas mallongan ponardon kun nigra tenilo (gaele: sgian dubh).

Laŭprefere oni povas aldoni tradician ĉapon kun kvasto kaj/aŭ rubandoj kaj mezlongan jakon, faritan el manteksita ŝtofo (angle: tweed), kiu devenas de insuloj Lewis kaj Harris (gaele: Leòdhas kaj Na Hearadh).

Kvankam la klansistemo ne plu ekzistas kiel socia organizaĵo, skotoj scias, al kiu klano ili apartenas (se ili estas klananoj). Kaj ĉiu klano havas sian propran tartandesegnon, kiun nur anoj de tiu klano rajtas uzi. Virinoj ne rajtas vesti sin per vira kilto, sed povas uzi longan jupon laŭ la tartano de la familio kaj longan skarpon de la sama tartano, fiksitan je unu ŝultro per granda tradicia kelta broĉo (gaele: dealg gualainn). Fojfoje junaj skotaj dancistinoj portas kilton, sed neniam konvenas, ke ili uzu ledan monujon. Kaj ili neniam portas ponardon.

La vestaĵo de skotaj soldatoj estas simila al la civila kostumo, sed kun milituniforma supervesto anstataŭ jako el tvido, ĉapo, botoj kaj gamaŝoj. Tradicie ne estas permesite, ke la soldatoj uzu subpantalonojn eĉ vintre. Tiun spartan 1 uniformon portis anoj de skotaj regimentoj en ĉiu milito, inkluzive de la unua mondmilito. Eĉ pli sparta estis kutimo dum batalo, ke kuraĝa kilte vestita nearmita sakŝalmisto (gaele: pìobaire) antaŭeniru kaj konduku siajn kamaradojn por instigi kaj kuraĝigi ilin. Nesurprize, la sakŝalmisto ofte estis la unua soldato, mortigita dum atako.

Detruo de la gaela kulturo

La tuta gaela socio estis detruita post la jakobista ribelo kaj batalo de Culloden (gaele: Cùil-lodair), en kiu la princo Charles Edward Stuart, pretendanto pri reĝeco de Anglio kaj Skotlando, kaj lia armeo el nord-skotaj gaelaj klananoj, estis venkitaj de armeo, konsistanta el angloj kaj malaltlandaj skotoj. Dum la postaj jaroj (1747-1782) la tuta gaela kulturo – uzado de la tartana kilto, rekono de la gaela lingvo, la klansistemo ktp – estis anatemita kaj malpermesita sub mortopuno. Iom stranga escepto estis ĉe la skotaj soldatoj en la oficiala reĝa armeo, kiuj rajtis plu porti la kilton kiel parton de sia uniformo. Okazis kruela, sed ne tre efika persekutado de la altlandaj skotoj kaj de la gaela vivmaniero. La restanta kelta kulturo estis grave vundita, sed iomgrade ĝi daŭras ĝis hodiaŭ.

Tamen dum la regado de reĝino Viktoria la prestiĝo de kilto kaj gaela kostumo altiĝis pro la fakto, ke Viktoria vizitis nordan Skotlandon kaj estis tiom ravita de la tiea pejzaĝo, ke ŝi aĉetis grandan kamparan bienon, kie ŝia germana edzo princo Albert konstruigis luksan palacon en pseŭdoskota stilo. La tuta reĝa familio adoptis iom romantikigitan formon de la altlanda skota kostumo, kaj – laŭ mencio en la eldonita taglibro de la reĝino (Paĝoj el mia altlanda ĵurnalo) – Albert eĉ provis (malsukcese) lerni la gaelan lingvon. Ekde tiam la „malgranda kilto” iĝis moda inter la skota nobelaro, sed neniam plu estis ĉiutaga vestaĵo de la kampara gaela popolo.

Lastatempe, dum la malsukcesa kampanjo por skota sendependeco, estis videblaj sur la stratoj multaj entuziasmaj „jesuloj”, portantaj la kilton kaj svingantaj la skotan flagon. Inter ili ni vidis almenaŭ unu vestitan kiel antikva klanmilitisto.

Postskribo

Dum la periodo post 1745, kiam la uzo de kilto estis malpermesita, la gaela poeto Iain Mac Fhearchair (angle: John MacCodrum) (1693-1779) verkis satiron kun la titolo „Kanto pri la gaela vestaro”. Jen traduko de versoj el tiu poemo:

Mi estas trista, turmentita, langvora, laca,

katenitaj estas miaj membroj, mi ne povas paŝi;

malbenon al la reĝ', kiu nian tartanon malpermesis;

estu ties tagoj mallongigitaj, tiu, kiu plilongigis niajn ŝtrumpojn;

kvankam nun ŝtrumpo longas kaj krurringo larĝas,

mi ŝatis la kurtegan, kies tuta longo

estis malpli ol span' de kalkano ĝis krurzono.

Ne estas pli bona vest' somera ol tartano;

leĝera ĝi estas kaj agrabla, kiam neĝas;

kovril' ĝi estis iam de l’herooj viglaj,

kiuj plendas, ekde kiam ĝi al ili mankas;

la vestar', kiu ŝirmis ĉiun gaelon bravan.

Ho reĝ', vi malice malpermesis ĝin.

Espereble la popoloj de la mondo ne forlasos, sub influo de la tutmondismo, siajn belajn buntajn naciajn kutimojn, siajn lingvojn kaj dialektojn, kiuj kulture tiom riĉigas la vivon kaj profitdone instigas la turismon.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Sparta: severa kaj rigora kiel la militemaj civitanoj de Sparto, antikva urbo de Helenio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Savi orgenojn

La orgeno estas la plej granda muzikilo. La komponisto Mozart esprimis sian respekton pri ĝi jene: „La orgeno estas la reĝo de la instrumentoj.” Sed homaj reĝoj same kiel abelaj reĝinoj ne povas vivi per si mem. Ili bezonas daŭran prizorgadon, flegadon, protektadon ktp. Kaj ankaŭ la orgeno – kiel kompareble komplika sistemo – postulas por kontentiga funkciado konstantan observadon, riparadon, agordadon.

Transilvanio

En Transilvanio, hodiaŭ parto de Rumanio, en la urboj kaj vilaĝoj de germandevenaj „Sepburgaj saksoj” oni regule uzis orgenojn por inde akompani la ceremonion en luteranaj diservoj. Tio povis sekure okazi nur sub la habsburga hegemonio kaj post la repuŝo de la osmana agreso. La ekleziaj komunumoj laŭ la cirkonstancoj flegis la instrumentojn. Riĉaj burĝoj donacis novajn instrumentojn. Tiuj bone eltenis ĝis la dudeka jarcento.

Tamen du mondmilitoj kaj la komunismaj jardekoj malebligis la necesan prizorgadon. La instrumentoj tre eluziĝis kaj ne povis plu funkcii. Lastan baton alportis la translokiĝo de granda parto de la etno al Germanio. Poste mankis la homoj, kies strebo ĉiam estis teni la instrumentojn en bona stato.

Ortodoksa

La nuna Rumanio bezonas monrimedojn prefere por konstrui stratojn, instali gas- kaj elektro-kondukilojn, levi la vivnivelon. Krome la nuna ŝtatdoktrino estas ĝenerale ortodoksa, kaj la ortodoksa rito ne bezonas orgenon. Sekve la plej multaj orgenoj, se ili ankoraŭ ekzistas, troviĝas en mizera stato kaj ne funkcias.

Instrucentro

Post kiam eĉ ne unu enlanda orgenriparisto povis oferti servojn, la svisa fondaĵo SSOR antaŭ pli ol dek jaroj komencis savi la tieajn orgenojn. En la vilaĝo Honigberg (rumane Hărman) ĝi instalis instrucentron, en kiu oni kapabligas junulojn por lignaĵistoj, kaj la plej talentajn por orgenkonstruistoj. La studado, konsistanta el praktikaj kaj teoriaj fazoj laŭ la svisa maniero, estas ŝtate agnoskita kaj rezultigis ĝis nun ĉirkaŭ 20 ekzamenitojn. Tiuj homoj post antaŭvidebla ĉesigo de la svisa subteno memstare povos okupiĝi pri la orgenoj de la lando.

Sub la energia kaj lerta gvidado de la svisa orgenkonstrua majstrino Barbara Dutli dum sia ekzistado la instrucentro povis refunkciigi ĉirkaŭ 40 instrumentojn, kiuj denove plenvalore deĵoras en diservoj kaj koncertoj. La bela aspekto en renovigitaj defendopreĝejoj kaj la edifa efiko de la muziko povas iom konsoli konsidere pri la nefunkciantaj orgenoj.

La favora impreso espereble kreos pli vastan komprenon pri la penvaloro konservi la orgenan heredaĵon de la regiono kaj instigos, ke oni konstante flegu la instrumentojn.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Familia sagao

Paroli pri Cent jaroj da soleco, la ĉefa romano de Gabriel García Márquez, kolombiano naturalizita meksikano, ŝajnus redundance: la verkoj pri ĝia aŭtoro, kaj okaze de lia Nobel-premio pri literaturo en 1982 kaj okaze de lia morto en 2014, estas sennombraj. Literatura Foiro omaĝis lin per artikolo de ĵurnalisto, kiu estis lin koninta persone kaj kiu reliefigis la ĉefan memdifinon de Márquez: „Mia unua kaj unika vokiĝo estas ĵurnalismo”, li diris en intervjuo ĉe Radio Havano en 1976. 1

La Nobel-premio estis al li atribuita kun jena motivaĵo: „pro liaj romanoj kaj rakontoj, en kiuj fantasto kaj realo estas kombinitaj en mondo riĉe kunmetita, kiu reflektas la vivon kaj la konfliktojn de unu kontinento”. La parolado, per kiu li akceptis la premion en Stokholmo, havis la temon La soleco de Latin-Ameriko, kaj en ĝi Márquez denuncis la diktaturojn kaj kruelaĵojn, okazintajn en tiuj landoj, pri kiuj Eŭropo eĉ ne sciis, aŭ ne volis scii. 2 „Tiu realo ne estas papera, sed vivas kun ni kaj kondiĉas ĉiun momenton de niaj sennombraj ĉiutagaj mortoj.”

Cent jaroj da soleco estas konsiderata la plej grava verko en la hispanlingva literaturo post Don Quijote, devige legata en la lernejoj, kaj certe la plej legata en la latin-amerika medio. La intrigo traarkas sep generaciojn de la familio Buendía en la fikcia vilaĝo Macondo, vilaĝo kiu povas esti ajna urbeto, inspirita de Aracataca en Kolombio, la naskiĝloko de Márquez.

Magia realismo

La romano havas multajn aludojn al la historio kaj popola kulturo de Sud-Ameriko kaj ĝi estas konsiderata la ĉefa verko de la tiel nomata magia realismo, al kiu estas atribueblaj ankaŭ pluraj noveloj de Borges, sed ankaŭ verkoj de la italo Dino Buzzati: en La dezerto de la tataroj (tr. Daniele Mistretta, eld. Edistudio, 1993) soldatoj atendas malamikon kiu neniam venas. Se transporti tiun magian atmosferon al nunaj Esperanto-verkistoj, oni povus trovi similon en Libazar' kaj tero de la paro Sen Rodin kaj Julia Sigmond.

En la magia realismo oni povas trovi plurajn elementojn: en Márquez ni trovas folkloron kaj legendojn, same kiel aludojn al diktatoreco, draste kondamnata. Li mem estis spertinta malfacilojn kun la manko de libereco, kiam li estis en Usono kiel ĵurnalisto. La romano priskribas, tra „magiaj” antaŭvidoj, la ekonomian eksplodon de Latin-Ameriko en la komenco de la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento.

Estas rakontata la evoluo de la moderna Kolombio, kun la liberala reĝimo tamen ankoraŭ alkroĉita al kolonia pensmaniero, la hegemonio de la „banankompanio”, la teknika progreso de konsumismo, kun alveno de la fervojo, de la kino, de la privataj aŭtomobiloj. Ne tiom neta estas la distingo inter mortintoj kaj vivantoj, ĉi-lastaj kapablas antaŭvidi la estontecon; la familia prapatro fondas vilaĝon solecan, kiu rezultas postrestinta kompare al la progreso, sed je mallonga distanco ekzistas ja vilaĝo kunligita al la civilizo, do la familio trovas kunestadon kaj amon.

Preskaŭ komike, en la tragedio, la rakonto komenciĝas per la (pluraj) civilaj militoj:

Kolonelo Aureliano Buendía organizis tridek du armitajn ribelojn, kaj la tridek du fiaskis. Li generis en dek sep diversaj virinoj dek sep filojn, kaj, antaŭ ol la plej aĝa havus tridek kvin jarojn, oni ekstermis ilin, unu post la alia, en unu sola nokto. Li saviĝis el dek kvar atencoj, el sepdek tri embuskoj kaj el ekzekut-plotono. Supervivis la efikon de dozo de striknino en la kafo sufiĉa por mortigi ĉevalon. [...] Kvankam li ĉiam batalis ĉe-kape de siaj soldatoj, li mem kaŭzis al si sian solan vundon, post ol li subskribis la kapitulacan akton de Neerlandia, kio metis finon al preskaŭ dudek jaroj da civilaj militoj. Li pafis al si en la bruston, kaj la pistolkuglo eliris tra la dorso sen noci ajnan esencan organon.

Defio por tradukanto

Tia verko, tiom trempita de tipe lokaj situacioj, prezentas defion por tradukanto. Plaĉe flua estas la versio de Fernando de Diego (1919-2005) de 1992 (unua eldono ĉe Fonto), senŝanĝe reeldonita en 2012 (sama eldonejo) kaj nun (tria eldono 2015 ĉe Mondial). La vort-klarigoj en la fina listo traktas vortojn, kiuj ne estis en la eldono de PIV de 1987, sed multaj troviĝis en la Neologisma glosaro de Henri Vatré. Intertempe aperis NPIV en 2002 kun dua eldono en 2005, kaj estas kurioze, ke el la vortoj uzitaj de de Diego antaŭ kvaronjarcento ne troviĝantaj en la glosaro de Vatré nur treege malmultaj estis enprenitaj en NPIV, kio tenas ĉi tiun tradukon ankoraŭ inter la avangardaj.

De Diego mem ne bezonas prezenton: li vivis en Hispanio, Venezuelo kaj fine en Pollando, kie li mortis, malmulton verkis originale, krom kelkaj kritikaj eseoj (notinda lia polemiko kun Piĉ), sed lia traduka kaj leksika laboro estas eminenta: lia vortaro hispana-esperanta (eld. mga, 2003) estas inter la grandaj el etnolingvo. Li tradukis ankaŭ el la franca kaj el la angla, kaj malfacilas diri, kiuj estis liaj ĉefaj tradukoj, inter Don Quijote de Cervantes (Fundación Esperanto, 1977), Cigana romancaro de García Lorca (Beletraj kajeroj de Stafeto, 1971), La lando de Alvargonzalez de Machado (1969), La oldulo kaj la maro de Hemingway kaj ... multaj, multaj aliaj. Por lia okdekjariĝo aperis en 2003 ĉe Iltis Klaro kaj elasto, kolekto de eseoj de dudek unu aŭtoroj; honora membro de UEA (2000).

Cent jaroj da soleco estas la 27a en la serio Oriento-Okcidento, kio konfirmas, ke ni troviĝas antaŭ ĉefverko de la monda literaturo.

1. Lizeth León: Gabo musokapo, Literatura Foiro 269, junio 2014.
2. La tuta parolado, elhispanigita de Andrés Martin, aperis en la sama numero de Literatura Foiro.
Carlo MINNAJA
Gabriel García Márquez: Cent jaroj da soleco. Tr. F. de Diego. Eld. Mondial, Novjorko, 2015 (3a eldono). 414 paĝoj. Broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La kimra lingvo en Patagonio

Antaŭ jaroj mi loĝis kun mia familio en Argentino. Pro mia laboro mia edzino kaj mi entreprenis rondvojaĝon tra Patagonio, la konusforma suda ekstremaĵo de la amerika kontinento. Tie vivas posteuloj de kimraj enmigrintoj, kiuj ankoraŭ konservas siajn lingvajn kutimojn kaj tradiciojn.

Por tiuj, al kiuj la nomo kimroj estas nekonata, temas pri keltaj loĝantoj de Kimrio, regiono (fakte nacio) situanta en la sud-okcidenta parto de la britaj insuloj. Dum jarcentoj, kiam Kimrio estis regata de anglaj gereĝoj, la kimra lingvo estis subpremata, kaj oni trudis la anglan lingvon al la loĝantoj. Eĉ ĝis la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, infanoj, kiuj parolis la kimran, ricevis severan punon.

Barda seĝo

Jam en la urbego Bonaero ni havis kontakton kun patagoniaj kimroj. Unu el niaj amikoj estis kimro, kiu antaŭe laboris kiel provaĵkorektisto ĉe kimralingva ĵurnalo en Patagonio. Alia kimro montris al mi bardan seĝon, kiun parenco lia gajnis dum la patagonia eisteddfod. Ĉi-lasta estas tradicia kimra festivalo de muziko, poezio kaj literaturo, kiu okazas ĉiun jaron. Grava parto de la festivalo estas poezia konkurso. La poeto, al kiu estas aljuĝata la unua premio, estas kronata en solena ceremonio, dum kiu li ricevas ornamitan lignan seĝon: la t.n. „bardan tronon”.

Kelkaj urboj en argentina Patagonio estis fonditaj de kimraj enmigrintoj kaj tial havas nomojn, kiuj devenas de la kimra lingvo. Ekzemple Esquel [eskel], el la kimra vorto Yscol [iskól], „lernejo”, kaj Trelew [treléŭ], kies nomo devenas de la kimra Tre(f), „urbo”, kaj de Lew, mallongigo de la persona nomo Lewis, „Luiso/Luizo”. En Trelew, ni trovis viron en la flughaveno, kiu vendis tradiciajn kimrajn kukojn. Poste, kiam ni estis en alia suda urbo, ni vidis afiŝojn de politikaj kandidatoj por venonta balotado.

Ruĝa drako

Pluraj havis kimrajn nomojn, kaj al ni ŝajnis iom kurioze legi sloganojn en la hispana kiel Voĉdonu por Gwynfor Lewis!. Alia surprizo en la patagonia urbo, kiun ni vizitis, estis malgranda placo, kie staris monumento kun bildo de ruĝa drako, la simbolo de Kimrio, kaj la kimra devizo Y Ddraig Goch Ddyry Cychwyn [i ðrajg goĥ ðiri kiĥuin], „La ruĝa drako instigas al agado”.

La kimra komunumo (kimre: Y Wladfa Gymreig, „La kimra kolonio”) estis fondita en 1865, precipe laŭ la atlantika marbordo de la provinco Chubut, en la izolita sudo de argentina Patagonio. En la 19a kaj frua 20a jarcentoj, la registaro de Argentino instigis enmigradon el Eŭropo, por loĝigi la teritorion ekster la regiono de Bonaero. Enmigrado el Kimrio komenciĝis per malgrandaj grupoj, kiuj establiĝis en diversaj lokoj, sed precipe en Chubut, kun centroj en Gaiman, Trelew kaj Trevelin. Komence de la 21a jarcento, proksimume 50 000 loĝantoj de Patagonio estis de kimra origino.

Lingva diskriminacio

Kutime, homoj elmigras por trovi pli bonan materian vivon, kaj tio validas ankaŭ por la kimroj, kiuj eniris Argentinon. Tamen, ilia ĉefa motivo estis kultura. En sia hejmlando, la kimroj – multaj ministoj laborantaj en severaj kaj danĝeraj kondiĉoj – ja ambiciis eskapi el malriĉeco kaj el industria ekspluatado, sed ili precipe suferis pro lingva diskriminacio. Ili deziris loĝi en lando, kie ili havus plenan rajton paroli sian lingvon kaj instrui ĝin al siaj infanoj. Ilia unua celo estis Usono aŭ Kanado, sed ili baldaŭ konstatis, ke la tieaj angleparolantaj aŭtoritatoj, samkiel en la kimra hejmlando, trudas la anglan lingvon, do ili akceptis la proponon de Argentino.

Kondiĉoj en Patagonio estis seniluziige malfacilaj, ĉar granda parto de la regiono estas duondezerta, senakva kaj malfekunda. Plie, ĝi estis tiam loĝata de indiĝenoj Tehuelche. Tamen, malsame ol aliaj homoj eŭropdevenaj, kiuj volis ekstermi la indiĝenojn – kaj pliparte sukcesis –, la kimroj kaj la indiĝenoj amikiĝis. El la indiĝenoj la kimroj lernis, kiel vivteni sin en la malmilda teritorio, kaj danke al la iniciato de kimra virino, Rachel Jenkins [rejĉel ĵenkinz], ili lernis ekspluati la riveron Camwy – kiu sporade transbordiĝis kaj inundis la ĉirkaŭaĵon – por irigacii la grundon. Pro tio, la kimra kolonio en Patagonio iĝis unu el la plej verdaj kaj fekundaj regionoj en la tuta teritorio.

Metodista konfesio

La kolonio jam devis decidi kiun formon de la kimra lingvo uzi kaj instrui. Sub la angla regado Kimrio estis efektive disigita en du partojn, nome Nordan Kimrion kaj Sudan Kimrion, kun iom malsamaj dialektoj. Leviĝis la demando, kiun dialekton paroli. La decido estis aŭdaca. La plimulto de la enmigrintoj apartenis al la metodista konfesio kaj alkutimiĝis al la alta literatura formo de la lingvo, nome tiu de la Biblio. Ĉi tiu lingvo iĝis la komuna idiomo de la komunumo. Rezulte, la patagonia kimra estas rigardata kiel la plej pura, ĝusta kaj altkvalita varianto de la kimra lingvo, tre respektata eĉ en la hejmlando.

Kredeble la patagoniaj kimroj ne estas la solaj, kiuj, adoptante literaturan idiomon en sanktaj skriboj, solvis la problemon de komunikado. Eble komparebla estas la uzado de la klasika araba de la Korano inter popoloj parolantaj la diversajn – ne ĉiam interkompreneblajn – regionajn arabajn dialektojn.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de „Monato” en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La tuta vivo rigarde el prizono

Sten Johansson estas unu el la plej fekundaj beletristoj en la nuna Esperantio, aŭtoro de pli ol deko da libroj. Skabio estas lia 8a romano. Tial mi ne devas speciale laŭdi la stilon kaj lingvaĵon de la libro – ili estas senriproĉaj kaj plaĉaj, kiel kutime por tiu aŭtoro. Estas uzataj pluraj neologismoj, sed ĉiuj klarigataj en glosaro fine de la teksto, kaj jam menciataj en diversaj vortaroj. Nu, duono el ili estas kompreneblaj el la kunteksto. Do ankaŭ tio ne elvokas iun specialan proteston eĉ de lingvaj puristoj. Tial por analizo de la libro necesas koncentriĝi nur je la enhavo.

Psikologia romano

La libro apartenas al la ĝenro de pure psikologia romano. La protagonisto Stefan partoprenas en renkontiĝo de la lernejaj samklasanoj, kiujn li ne vidis 25 jarojn, kaj poste li subite estas arestita pro tio, ke li post foriro de la aranĝo ĉu-murdis iun sian iaman kamaradon. Do li pasigas la tempon en izola karcero, dum daŭras la polica esploro.

Turmentoj de izolo kondukas lin al rememoroj pri la tuta vivo kaj ĉefaj personaj travivaĵoj. La teksto prezentas ilin ne sinsekve, sed poepizode en iom libera ordo, ĝenerale kondukante al ĉiam pli profunda pasinteco. El tiuj fragmentoj devus kolektiĝi, kiel mozaiko aŭ puzlo, plena bildo de lia vivo. Por psikologia romano necesus, ke tia bildo donu koheran komprenon pri la personeco de la protagonisto kaj (se temus pri krimo vere farita de li) – klarigu la internajn kaŭzojn de ĝi.

Ordinara viro

Tamen, laŭ mia percepto, tiel ne okazas. Ni plej ofte vidas pli-malpli ordinarajn travivaĵojn de pli-malpli ordinara viro, kiu ne estas tro bona aŭ tro malbona, kun certaj malfacilaĵoj pro la karaktero, jen miskomprenata de la proksimuloj, jen miskomprenanta ilin ... Sed nenio speciala. Poiomete klarigeblas, ke certaj malfacilaĵoj kaj misoj en lia komunikemo fontas en la infanaĝo, kiam lin forlasis la patrino, kaj en la adoleska aĝo, kiam li travivis de la patro tion, kion li taksis kiel plenan perfidon. Eble, tio estus bona materialo por psikoanalizo, sed ĝi tute ne klarigas, kial li trafis al tiu situacio, en kiu li troviĝis – al la prizono.

Kun lia persona karakterizo ankaŭ ne estas ligitaj liaj profesiaj okupoj pri demografio; la leganto povas eksupozi, ke la profesio por Stefan estas elektita de la aŭtoro nur por komuniki siajn proprajn ideojn pri certaj demografiaj kaj proksimaj problemoj! Sekve, la kohera bildo de la personeco ne rezultis, kaj en tiu senco la tasko de psikologia romano ne estas ĝis la fino plenumita, kvankam ĉiu aparta epizodo estas verkita majstre.

Skabio, kiu obsedas Stefanon en la prizono, estas jen menciata, jen tute forgesata de la aŭtoro, kaj ĝia simbola signifo por ion malkovri en la personeco de Stefan restas iom nebula. Tio, laŭ mi, montras, ke Sten Johansson estas pli granda majstro kiel aŭtoro de ne tro longaj rakontoj ol kiel romanisto.

Plusoj

Estas kelkaj ĝuigaj plusoj en la romano – malmultaj (bedaŭrinde!) akcesoraj pensoj de la aŭtoro pri iuj aferoj, ne havantaj rilaton al la enhavo. Ekzemple, al mi – eble, pro tio, ke mi, kiel Stefan, devas fojfoje instrui al studentoj sciencologion – tre plaĉis komparo de la filozofio de K. Popper kun unu ideo de Winnie-la-Pu: „Ŝajne li adoptis la Pu-an filozofion pri tio kiel serĉi kaj trovi. Iam Pu kaj amikoj ne trovis la vojon hejmen, sed ĉiam revenadis al la kavo, de kie ili ekiris. Tiam Pu proponis anstataŭe serĉi tiun kavon, por trovi ion, kion ili ne serĉis, kio eble estos tio, kion ili ja serĉis, ekzemple la hejmon.” (p. 35). Nu, mi nepre mencios tian traktadon al miaj studentoj sekvontfoje!

Do, ĝenerale, mi povas konkludi, ke la libro apartenas al la bonstila esperantlingva literaturo, sed kiel psikologia romano ĝi ne estas tre sukcesa.

Nikolao GUDSKOV
Sten Johansson: Skabio. Eld. Mondial, Nov-Jorko, 2015. 180 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-1-59569-300-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homo (urinanta) enmare!

Multaj tion faras, malmultaj – pro hontemo – tion agnoskas: levu la manon tiu, kiu neniam en sia vivo urinis enmare! Dum la baniĝo kaj ĉefe en plaĝoj, kie mankas tualetejoj, ne malofte okazas, ke oni sentas la bezonon malplenigi la vezikon. La bontono certe ne rekomendus urini dum la naĝado, sed, koncerne al la medio, estas nenia kontraŭindiko. Asertis lastatempe ĉi tion prestiĝa fonto, la tiel nomata American Chemical Society, kiu supozigas, ke el homa urinado povas eĉ iumaniere profiti la mara ekosistemo.

Simileco

La unua kialo, pro kiu oni ne kaŭzas damaĝon, estas la simila naturo de marakvo kaj urino. Tiu ĉi lasta, fakte, konsistas plejparte (proksimume 95 %) el akvo kaj krome enhavas natrion kaj kloridon. Ankaŭ la marakvo, siaflanke, konsistas el akvo (96,5 %) kaj entenas natrion kaj kloridon, kvankam en pli alta koncentriĝo. Ambaŭ enhavas kalion. Do, finfine, urino ne tro malsamas ol la marakvo.

Ureo

Alia konsiderinda elemento, ĉeesta en urino sed (normale) ne en la mara akvo, estas ureo, la homa ĉefa forĵet-produkto. Ĝia kvanto, tamen, estas nepriskribeble malalta kaj tial neglektebla kompare kun la akvo de maroj kaj oceanoj. Aldone, la ureo, kiun oni liberigas enmare, enhavas multe da nitrogeno, kiu kombiniĝas kun la akvo por produkti amonion. La amonio, siavice, nutras marajn plantojn, do ĝi estas tre utila. Oni fine ne forgesu, ke ĉiuj bestoj, kiuj vivas en la oceano, urinas en ĝi, sen iu katastrofo por la ekosistemo. Baleno, ekzemple, povas produkti eĉ 970 litrojn (!) tage. Tute aliaj, sume, estas la danĝeroj por la mara medio. Fakuloj tamen avertas: „Oni prefere ne urinu en golfetoj kaj precipe en naĝejoj”.

Hormonoj

Penvaloras memorigi, ke homoj forigas per urino ankaŭ minimumajn kvantojn de aliaj elementoj: ekzemple, produktoj, kiuj havas ligon kun la malkomponiĝo de medikamentoj. Ekzistas studoj, kiuj atestas la in-iĝon de kelkaj fiŝoj sekve de la enakva ĉeesto de hormonoj por la limigo de naskiĝoj. Krome, estas observitaj okazoj de ŝanĝoj en la konduto de fiŝoj, kiuj senvole elmetis sin al malaltaj kvantoj de kontraŭanksiaj medikamentoj. Pro tiuj kialoj, estas pli bone kaj prudente eviti urinadon en malgrandaj mar-sekcioj, kie la akvo ne havas la eblon cirkuli kaj la urino ne povas facile disperdiĝi.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kredoj blindaj je faktoj dubindaj

Ĉu Jesuo Kristo vere ekzistis? Kiu li estis en la realeco? Kiam ekskribis la homaro? Ĉu William Shakespeare mem verkis siajn teatraĵojn? Ĉu la murdinto de la franca reĝo Henriko la 4a agis sola? En kiu fako la 20a jarcento indas la nomon „granda jarcento”? Ĉu la kvin plej grandaj (laŭ la angula grandeco) planedoj de la sunsistemo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno) estis ĉiam videblaj en la ĉielo? Jen kelkaj tiklaj demandoj, kiuj ŝajnas kontraŭbati la tradicie akceptitajn opiniojn.

Multaj historiaj temoj estas konataj al ni danke al lerneja instruado aŭ pere de la tiel nomataj amas-komunikiloj. Fojfoje estas tamen malfacile distingi mitojn de tio, kion ĝis nun klarigis la historiaj aŭ la sciencaj esploroj. Esperantistoj mem ofte frontas personojn, kiuj kredas, ke ilia internacia lingvo estas artefaritaĵo, neniam, nenie kaj de neniu parolata kaj aldone sena je propra kulturo. Kaj tiuj personoj firme opinias, ke iliaj kredoj spegulas la realon.

La vero estas, ke la plimulto de la homoj estas tre malofte informita pri sciencaj esploroj koncerne temojn jam delonge konsideratajn firmigitaj. Kial ne provi rekonsideri ilin kun objektiveco, komparante la faktojn, sur kiuj sin apogas disaj opinioj? Ja la faktoj, ne la kredoj, konduku onin al ia opinio.

Alproksimiĝo

Ĉu ni vere scias, kiu do estis, en la historio, Jesuo Kristo; ĉu ni ŝuldas la inventon de la skribado al la sumeranoj, 3500 jarojn antaŭ la komuna erao; ĉu ekzistas raciaj argumentoj por pledi por la ekzisto de iu perdita kontinento, kies nomo estis Atlantido; ĉu la planedo Venuso estis ĉiam videbla? Pri tiaj temoj (kaj aliaj) oni rajtas pensi kaj serĉi realecajn elementojn por starigi al si propran opinion, sendepende de la influo de la tradicio, de sciencaj dogmoj kaj similaj aferoj.

Ĝuste ĉi tian alproksimiĝon montras aliflanke André Cherpillod en sia libro Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Kiel ateisto, Cherpillod ne timas prikonsideri religiajn temojn, sed li klopodas, sen antaŭjuĝoj, konsideri nur historiajn elementojn. Unua ekzemplo estas la serĉado de faktoj certaj pri la persono de Jesuo Kristo, mortigita de la romianoj.

Mortotuko

Alia ekzemplo, parte ligita al la antaŭa, rilatas al la mortotuko konservata en Torino, pri kiu la romkatolika tradicio asertas, ke ĝi spegulas la vizaĝon de la mortinta Kristo: Cherpillod alvenis al la konkludo (surpriza, eble ankaŭ por li mem), ke nenio malhelpas tian eblon. Fakte, la konata datado de tiu tuko per karbono 14 estis plenumita sub vere dubindaj kondiĉoj: la esploro, kiu datis la mortotukon, okazis cetere en la mezepoko. Tamen, spite al la manko de fina pruvo, multaj faktoj sciencaj (ekzemple la naturo de la tuko) kaj historiaj montras, ke tiu objekto ja povas esti la mortotuko de viro krucumita en la 1a jarcento de la komuna erao, eble Jesuo Kristo mem.

Kelkaj tre malbone konataj temoj estas koncize priskribitaj en la menciita libro, kiel la eltrovo de prahistoriaj skribaĵoj en okcidenta Eŭropo sur ostoj aŭ ŝtonoj datiĝantaj de la paleolitiko. Sed la tradicio asertas, ke la skribado (pli precize, oni aludas al la kojnoforma skribaĵo) unue aperis en la sumera periodo, 3,5 jarmilojn antaŭ la komuna erao!

Kleopatra

„Etaj kaŭzoj kaj grandaj konsekvencoj”. Jes, se la nazo de Kleopatra ne estus tiom longa (kaj bela!), la historio eble estus alia. Kaj oni povus sin demandi: „Kio okazus, se ...”, sen tamen havi la eblon alveni al certa respondo. Iel ajn, libroj tiaj, kiel ĉi-lasta de André Cherpillod, kondukas nin rekonsideri konatajn temojn kaj kuraĝigas nin pensi aŭtonome. Kiel kutime ĉe tiaj verkoj, la legado estas agrabla kaj vekas reagojn en la leganto, ĉu konvinkita pri la teorioj de la aŭtoro, ĉu ne. Sed ĝuste tiu estas la celo: komprenigi, ke eĉ pri laŭŝajne certaj aferoj ofte ne ekzistas certeco kaj ke, sekve, ĉiu rajtas dubi pri ĉio.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio
André Cherpilllod: Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Eldonis la aŭtoro. 173 paĝoj. Glubindita. ISBN 978-2-36620-028-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel kaj kial papagoj parolas?

Estas fakto: ne nur homoj ĉi-monde parolas. Ankaŭ kelkaj birdoj, kaj precipe papagoj, sukcesas prononci vortojn kaj perparole interagadi kelkfoje kun homo. Kial ili parolas? Kiumaniere ili kapablas imiti sonojn kaj eĉ homajn vortojn? Tion ofte demandas infanoj en sia klopodo kompreni la mondon. Sed scivoli pri la kialo, pro kiu papagoj havas sian lingvaĵon, estas perfekte laŭrajte, sendepende de onia aĝo!

Fakte estas strange, aŭ almenaŭ nekutime, ke naturo dotis tiujn birdojn per tiu aparta kapablo. Kelkaj klarigoj estas tamen nepraj: neniu papago vere parolas. Ja estas malsamo inter la simpla (kvankam notinda) elparolo de unuopaj vortoj kaj esprimoj, ofte aliflanke adekvataj al la kunteksto, kaj iu vera interago pere de parolado, kia estas tiu, kiu okazas inter homoj. Pli korekte tio, kion iuj specoj de tropikaj birdoj ja faras surprize bone, estas reprodukti grandan nombron da sonoj, kiujn ili aŭdas; ofte temas pri sonoj naturaj, sed sub certaj kondiĉoj veras, ke ili sukcesas eĥi ankaŭ homajn vortojn.

Imitaĵoj

Oni devas senkreditigi kliŝon kaj ĉi tie memorigi, ke tiu kapablo imiti sonojn kaj vortojn estas karakterizaĵo de preskaŭ ĉiuj specoj de papagoj, sendepende de iliaj dimensioj. Kvankam multaj opinias, ke nur la plej grandaj papagoj, kiaj tiel nomataj Amazona aestiva, Psittacus erithacusAra chloropterus, povas paroli, ja eblas simple malkovri, ke eĉ Nymphicus hollandicus, ekzemple, povas ripeti kelkajn vortojn aŭ kanti la muzikajn melodiojn, kiujn iu persono instruas al ili. En naturo, ĝenerale, la kapablo prononci vortojn ja estas komuna tra la ordo de papagedoj: ĝi estas plej ofte prerogativo de maskloj, kiuj utiligas ĝin por konkeri, pere de siaj impresaj imitaĵoj, inojn. Tio povas okazi ekzemple en la okazo de la granda nigra palm-kakatuo, la tiel nomata Calyptorhynchus latirostris.

Ĉensegilo

En naturo, estas konata cetere alia birdo tre trejnita por imiti sonojn el la ĉirkaŭanta medio, ĉu el la homa mondo, ĉu el naturo: ni aludas al la birdo Menura alberti. Estas tre interese ĉeesti la voĉan plenumon de tiu aŭstralia birdo, kapabla imiti precize kaj detale la pepon de alia birdo aŭ eĉ sonojn/bruojn de homaj instrumentoj, kiel ĉensegilo uzata en arbaroj por faligi arbojn. Kaj ne estas privilegio de nur papagoj scipovi imiti, dum kaptiteco, la homan voĉon. Eĉ birdoj apartenantaj al aliaj ordoj sukcesas ripeti vortojn. Ni pensu pri eŭropaj korvoj kaj, en pli ekzotikaj lokoj, pri Gracula religia.

Sagaceco

Tamen tio, kio ŝajnas igi papagojn specialaj kompare kun la ceteraj birdoj, estas la fakto ke, danke al rimarkinda inteligenteco, ili povas ofte eĉ rilatigi sonojn al apartaj situacioj. La aparta anatomio de la spira sistemo, la eksterordinara kapablo artikulacii la lingvon kaj iu malofta sagaceco donas al papagoj la kapablon produkti sonojn, kiuj estas tre proksimaj al homa parolado, ankaŭ en kuntekstoj, en kiuj tiuj vortoj ŝajnas havi certan signifon.

Kunestado

Laŭ fakuloj, tio, kio induktas papagojn imiti la homan voĉon, estas iu psikologia mekanismo. La komuna trajto de ĉiuj „parolantaj” birdoj estas perdi, dum kaptiteco, la propran naturan timon pri homo, prae konsiderata predisto. Oni devas priatenti la socian tendencon de tiu birdo. Ŝajnas, fakte, ke tio, kio pelas papagon paroli, estas iu serĉo de zorgo kaj kunestado: temas pri la samaj impulsoj, kiuj puŝas ilin komuniki kun la membroj de la propra speco.

Trejnado

Tiuj bestoj ofte establas solidan komunikan interrilaton kun homo, kaj la fakto ripeti ties vortojn devas esti konsiderata kiel serĉo pri kontentigo de ilia ena bezono komuniki. La observado de tiuj tropikaj birdoj gvidis al la konkludo, ke la papagoj parolas, nur kiam ili bonfartas kaj ĝuas bonan mensan sanon. Tial, la trejnado de papagoj sin bazas, grandparte, sur konfida kaj amika rilato inter trejnisto kaj besto.

Kaĝo

Dompapago, ene de sia malgranda kaĝo, vivas tute izolite de siaj samspeculoj; ĝi neniel povas komuniki kun aliaj birdoj, tiel ke ĉiuj evoluintaj kondutoj celantaj al komunikado iom post iom malkutimiĝas. Kvankam ili konservas la kapablon elsendi vokalizojn 1 tipajn de la propra speco, dompapagoj neniam ricevas respondon. Ricevante neniun respondon, ilia komunika konduto restas nefinita, ĉar ĝi konsistas el demando, kiu estas neniam sekvata de respondo. Nu, se estas almenaŭ ĉiutaga rilato kun homoj, ili turnas sian komunikan bezonon al la membroj de la speco, kun kiu ili havas pli da rilatoj, do al sia proprietulo aŭ trejnisto. Pere de sia distinga voĉa aparato ili provas eĥi homajn sonojn, kiuj povas kontentigi ilian denaskan neceson komuniki.

Vortprovizo

Kiam ili estas alvenintaj al tiu stadio, ofte oni spertas grandan kaj rapidan pligrandiĝon de ilia vortprovizo ene de eksterordinare mallonga tempo. Simpla lertaĵo por instrui papagon paroli do estas kontentigi ĝian bezonon komuniki, uzante kelkajn vortojn elparolatajn malrapide kaj klare. Ĝenerale estas utile elekti vortojn plenajn de vokaloj, ĉar la besto sukcesas ripeti tiujn kun pli da facileco. Agante tiel kun niaj papagoj, ni ne nur povos instigi ilin lerni kelke da vortoj, sed ankaŭ ni kontentigos ilian bezonon montri socian konduton, nature komunan al ĉiuj papagoj, donante elirejon al ilia „enkaĝigita” komunika emo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”
1. vokalizi: ekzerci sin pri kantado laŭ vokaloj aŭ per la la la.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Studas fakuloj movojn okulajn

Kiam ili devas retrovi antaŭe enmemorigitajn informojn en la meandroj de la memoro, la homaj okuloj funkcias kiel du zorgaj celumistoj. Nia cerbo registras ĉiujn donitaĵojn, ordigante ilin de maldekstre al dekstre, kaj, kiam ni bezonas trovi ion gravuritan en nia memoro, ni movas la okulojn en la sama direkto por skani nian mensan spacon. Jen la rezulto de esploro eldonita en la revuo Cognition, plenumita de la itala universitato de Milano-Bicocca kunlabore kun la svisa universitato de Zuriko.

La esploristoj – sciigas la universitatoj per pria komunikaĵo – analizis pere de specialaj okulvitroj la spontaneajn movojn de la okuloj, kiam oni enmemorigas kaj kiam oni rememoras informojn, kiuj koncernas la tiel nomatan mallongdaŭran memoron. La esploro konfirmas la fakton, ke nia cerbo pli facile memoras informojn, se ĝi estas staplinta ilin de maldekstre al dekstre. Unuafoje ĉi tiu hipotezo estas konfirmita danke al la analizado de la spontaneaj okulaj movoj, kiuj akompanas la serĉadon kaj la postan reakiradon de enmemorigitaj informoj.

Sekvenco

La fakuloj petis dek partoprenantojn enmemorigi sekvencon de kvin numeroj, kiuj aperis unu post la alia centre de iu ekrano, kaj, en posta momento, montris al ili aliajn numerojn (de 1 ĝis 10) petante, ke ili indiku parole, ĉu la ĵus aperintaj numeroj apartenas aŭ ne apartenas al la sekvenco iom pli malfrue staplita. En la fina stadio de la testado la partoprenantoj devis ripeti ĉiujn nombrojn voĉe, laŭ la ordo de la staplado.

Strategio

Ekspluatante la metodon EyeSeeCam – temas pri transruĝa sistemo, kiu kaptas la pozicion de la okuloj –, la esploristoj registris kiel eble plej precize la spontaneajn okulmovojn por studi la strategion, kiun oni adoptis por efektivigi la taskon. Analizante ĉe la partoprenantoj la movojn de la okuloj, oni vidis, ke ili utiligas difinitan kaj similan vidan strategion por esplori la respektivan memoron. Pli precize, la okuloj movis sin de maldekstre dekstren, kio sugestas ne nur tion, ke ordaj sekvencoj estas space organizataj ene de nia memoro, sed ankaŭ tion, ke ni movas niajn okulojn por esplori la spacon uzitan por enmemorigi informojn.

Bretaro

Ĉi tiuj rezultoj – volis klarigi Luisa Girelli kaj Luca Rinaldi, la aŭtoroj de la esploro – montras, ke nia cerbo uzas kaj vidajn kaj spacajn strategiojn por kodi kaj reprezenti al si mem ajnan informon ricevitan. Ŝajnas, ke la okuloj estas utiligataj kiel aktiva instrumento por serĉi en la memoro informon ĵus lernitan kaj staplitan sur „bretaron” space aranĝitan.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malkovron pri kario faris teamo el Italio

Se kredi la proverbon „sufero duopa, sufero duona”, la jenan novaĵon rigardos konsola multaj legantoj, aŭ minimume tiuj, kies inkubo estas la trepano, la injektilo kaj la restanta instrumentaro je dispono de dentistoj. Jam en tre antikva epoko, kario frapadis niajn pragepatrojn, tiel ke kelkfoje ili bezonis turni sin al prauloj de modernaj dentkuracistoj.

Oni kredis, surbaze de la ĝisnunaj konoj, ke la plej antikvaj dentaj terapioj datiĝas de la neolitiko (antaŭ 7-9 jarmiloj). La freŝa malkovro okazinta en tiel nomata Riparo Villabruna, en la nord-itala valo Rosna, ebligas tamen pli frue dati dentkuracadon je 5000 jaroj, iam en la frua paleolitiko (aŭ praŝtonepoko): tion sciigas teamo de fakuloj el la italaj universitatoj de Bolonjo kaj Feraro, pere de artikolo publikigita de la revuo Scientific Reports.

Molaro

La sciencistoj priesploris karian lezon ĉeestan en la suba molaro (mueldento, maĉdento) de viro enterigita antaŭ 14 000 jaroj en la menciita ejo. La analizoj konfirmas, ke, por purigi ĝian infektitan histon, oni intence traktis la karian kavon ene de lia buŝo. Kiumaniere? Helpe de beko el ŝtono.

Ĉi tiu malkovro pliampleksigas la homajn sciojn pri la historia evoluo de dentkuracaj proceduroj. Ŝajnas, ke tiuokaze oni sagace adaptis la jam konatan metodon de dentpikado, konsistanta el la ekspluatado de lignaj aŭ ostaj bastonetoj (utiligataj, laŭ niaj scioj, jam antaŭ du milionoj da jaroj) kun la celo forigi malgrandajn pecojn de manĝaĵo restintaj inter dentoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historio, kiu fariĝas parto de la historio

Oni atribuas al Konfuceo la jenan saĝan frazon: „Se vi volas scii la estontecon, studu la pasintecon”. Pri tio mi pensis dum la tuta legado de Historio de la Esperanta Literaturo, larĝspira verkego de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La pli-ol-700-paĝa, grandformata, tole bindita, fortika volumo destiniĝas al honora loko sur la bretaro de ĉiu esperantisto, kiu konsideras la lingvon kiel vere seriozan kulturfenomenon. Kaj se skeptikulo ĝin tralegos sen blinda antaŭjuĝo, tiam li, certe, ricevos skuon je siaj duboj pri la signifo de Esperanto en ĝia dua jarcento. Vere konvinka verko!

Tra la libro menciiĝas miloj da aŭtoroj, kiuj pli aŭ malpli grave kontribuis al la esperanta literaturo, inter la jaroj 1887 kaj 2012 (kun aludoj ĝis 2015) – kaj tio sufiĉus por montri, ke Esperanto ne estas simple ludo de viziuloj. Prozo, poezio, teatro, eseo, revuoj, diversaj skoloj – vasta estas la analizado. Oni plej ofte emfazas la originalan literaturon, krom se tradukoj estas vere elstaraj. Sed ne temas simple pri longa listego. Ĉiu aŭtoro ricevas komenton, kaj la komentoj estas nepre sagacaj kaj kleraj. Neniu ricevas nemerititan laŭdon, neniu ricevas maljustan kritikon. Por la leganto la avantaĝo estas, ke se iu verko estas substrekita kiel grava, tiam li povas fidi, ke tia ĝi certe ja estas. Oni evidente verkis ne por plaĉi al aŭtoroj, sed por rigore analizi la verkojn. Kurioze, ke tra la libro ofte oni legas la epiteton morna.

Sed ne nur pri fakaj seriozaĵoj temas la libro. Male, ĝi kaptas la literaturajn konsiderojn por registri historiajn faktojn, kiuj montras la vivantecon mem de la komunumo. Esperanto vivas por la homoj, kiuj ĝin uzas en sia ĉiutaga vivo. Mi citas kelkajn kuriozaĵojn de la historio, pri kiuj multaj el ni ne scias:

– ĉu vi scias, ke oni iam proponis Esperantistan fajfsignalon? (p. 57);

– ĉu vi scias, ke la aŭtorino de la unua Esperanta romano, verkita de virino, estis brita, kaj aktiva en Aŭstralio? (p. 83);

– ĉu vi scias, ke Aleksandro Zamenhof, la plej juna frato de Ludoviko, revis kaj provis starigi judajn koloniojn en Brazilo? (p. 27);

– ĉu vi scias, ke la fama Raymond Schwartz estis unue germana civitano, poste franca, kaj batalis por Germanio en la unua mondmilito, kaj por Francio en la dua? (p.163);

– ĉu vi scias, ke Lanti, kiu iniciatis la SAT-movadon, sin mortigis? (p.179);

– ĉu vi scias, ke la revuo Nuntempa Bulgario iam havis 10 000 abonantojn? (p. 195);

– ĉu vi scias, ke Shatner, la protagonisto de la esperanta pionira filmo Incubus, estis la sama kiel de la originala serio Star Trek? (p. 369).

Tia redaktado de libro pri historio faras ĝin agrabla kaj eĉ amuza. Forestas pedanteco, ĉeestas konstanta montrado, ke literaturo ekzistas kiel parto de la vivo mem de normalaj homoj.

Aparte mi miras pri la kompetenta kaj malfacila elekto de la menciindaj aŭtoroj. Gravuloj, kiuj markis la esperantan kulturon, ricevis fojfoje diversajn paĝojn; etuloj, kiuj produktis apenaŭ malgrandan kontribuon, ricevis kelkajn liniojn. La esplorado estis certe tre laboriga, kaj la kribrado dilema. Kiam lasi iun flanke? Jen pensiga flanko de tia verko pri historio. Ĉar, certe, forestas el la libro de Minnaja kaj Silfer multaj aŭtoroj, kiuj estis relative gravaj en sia loka movado – kaj tio povus aspekti maljuste, rilate tiujn modestajn batalantojn.

Mi povus paroli pri almenaŭ du brazilaj aŭtoroj, kiuj forte influis la tiulandan movadon per siaj verkoj, kaj tamen ne aperas en la indekso de nomoj de la recenzata verko: Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. (Estas vero, ke ili sin dediĉis precipe al tradukado, sed same faris la menciitaj Kabe kaj Grabowski.) Supozeble, el aliaj landoj aliaj meritoplenaj aŭtoroj restis for.

Oni povas facile kompreni, ke la Historio de la Esperanta Literaturo ne povus esti plenplene kompleta. Iom el ĝi oni devis fortranĉi, ĉar ĝi ne konceptiĝis kiel enciklopedio. Certe, la aŭtoroj eĉ ne pretendis tion por eviti tro pezan, lacigan libron. Kaj mi juĝas, ke la aŭtoroj tion faris tute ekvilibre. La mankojn studemuloj devas traserĉi aliloke, kaj ĉi tio denove montras, kiel riĉa estas la esperanta kulturo: malfacile estus elĉerpi la materialon.

Pri la teksto mem ne necesas laŭdo: Minnaja kaj Silfer estas konataj „modernaj klasikuloj”. Ilia teksto fluas serioze kaj samtempe malpeze kaj vivece tra 54 ĉapitroj pli-malpli samlongaj. La preso estas klara, kun multaj senkoloraj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiupaĝe. Por faciligi la konsultadon, aldoniĝis referencoj, glosoj, bibliografio, antologio kaj indeksoj de bildoj, verkoj, revuoj, temoj kaj personoj. La kovrilo ŝajnas al mi tre bela.

Unufraze: la aŭtoroj produktis imponan verkon pri la historio de la esperanta literaturo, kaj ilia verko de nun fariĝas parto mem de la historio. Ne eblus al la esperantistaro sufiĉe danki ilin pro tia majesta laboro.

Paŭlo Sergio VIANA
Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: Historio de la Esperanta Literaturo. Eld. LF-koop, La Chaux-de-Fonds, 2015. 748 paĝoj. Bindita. ISBN 3-906595-21-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Panoramo pri la manksa kaj kornvala literaturoj

Dum ekskurso al la urbo Galivo (gaele Gaillimh), situanta en okcidenta Irlando, mi vizitis Charlie Byrne Bookshop, unu el la plej interesaj lokaj librovendejoj. Tie mi trovis du unikaĵojn: 242-paĝan libron pri Esperanto, skribitan en la irland-gaela, kaj alian libron germanlingvan kun la titolo Keltische Sprachinseln („Keltaj lingvoinsuloj”). Ĉi-lasta, eldonita de Frieling und Partner (berlina eldonejo), estigas antologion de skribaĵoj fare de modernaj keltaj aŭtoroj, kaj enhavas tradukojn en la germanan. La aŭtoro/kompilinto estas Sabine Heinz.

Por ĉiuj, kiuj ŝatas literaturon, tiu antologio ja estas aĉetinda; la unua libro menciita, iom malpli. Sabine Heinz inkluzivigas en sia verko kaj poezion kaj prozon en kvar keltaj idiomoj, tio estas la bretona, la irland-gaela, la skot-gaela kaj la kimra. Mi legis ĝin kun plezuro, sed bedaŭris la mankon de mencio pri malpli konataj keltaj lingvoj kiel la kornvala kaj la manks-insula.

Mi supozas, ke ne multaj homoj scias (eĉ en la britaj insuloj aŭ en Irlando), ke ekzistas moderna literaturo en tiuj endanĝerigitaj (kaj, ĝis antaŭ nelonge, supoze mortintaj) idiomoj. Tamen, en la lastaj jaroj, entuziasmuloj provis veki intereson pri sia lingva heredaĵo, kaj certagrade sukcesis revivigi ĝin. Ĉi-sube mi do provos ŝtopi la manklokon, prezentante la titolojn de kelkaj specimenoj de la kornvala kaj manksa literaturoj.

Predikaĵoj

Koncerne la kornvalan lingvon, ekzistas kelke da restaĵoj el ĝia mezepoka literaturo. La plej frua (temas pri longa poemo titolita Pascon agan Arluth, „La Pasiono de nia Sinjoro”) datiĝas plej verŝajne de la 14a jarcento. Aliaj antikvaj verkoj konsistas el religiaj dramoj, predikaĵoj, poemoj kaj dialogoj. Pluraj prozaĵoj estis verkitaj dum la postaj jarcentoj, ĝis la 18a, kiam la nombro de la denaskaj parolantoj komencis malkreski. Tamen, en la lastaj jaroj de la 19a jarcento, aperis denove verkoj, ĉi-foje skribitaj de ne-denaskuloj. Inter la plej fruaj skribaĵoj de tiu periodo estas menciebla la tiel nomata Cranken Rimo verkita de John Davey [ĝon dejvi], unu el la lastaj personoj kun ankoraŭ iom da tradicia kono pri la lingvo. La koncerna poemo estis eldonita en 1892 kaj estas eble la lasta specimeno de iu tradicia literaturo en la kornvala.

Legendo

Komence de la 20a jarcento, iom da nova vivo spertis la verkado en la kornvala, konsistanta precipe el poezio. Ne estas senprecedence, ke iu antikva aŭ apenaŭ parolata lingvo estas iam restarigita, sed ŝajne estas malpli ofta la fakto, ke oni rekomencis verki en lingvo jam rigardata kiel formortinta. Konataj kornvalaj aŭtoroj de tiu epoko estas interalie Edward Chirgwin [edŭad ĉegŭin] kaj Arthur Saxon Dennett Smith [afa saksan denet smif], kies epopeo Tristan hag Isolt, reverkaĵo de la legendo Tristano kaj Izolda, estas plej grava ekzemplo de la revivigita kornvala literaturo. Alia signifoplena teksto estas la teatraĵo Beunans Alysaryn, „La vivo de Alisarino”, aperinta en 1941 kaj verkita de Peggy Pollard [pegi polad] surbaze de iu tradicia religia teatraĵo el la 16a jarcento. La aŭtoro John Hobson Matthews [ĝon hobson mafjuz] verkis poezion, ekzemple la poemon Can Wlascar Agam Mamvro („Patriota kanto de nia patrolando”). Du personoj tre influhavaj enkadre de la movado por restaŭri la kornvalan estis Henry Jenner [henri ĝena] kaj Robert Morton Nance [robat motan nans]. Ĉi-lasta kreis kolekton de versaĵoj, ekzemple Nyns yu Marow Myghtern Arthur („Reĝo Arturo ne mortis”), pri la legenda senmorteco de tiu kelta heroo.

Romanoj

Kiam la nombro de legantoj en iu lingvo malgrandas, estas malfacile aperigi romanojn; tamen, en la okazo de la kornvala, kelkaj ja estis eldonitaj. La plej frua estis An Gurun Wosek a Geltya („La sanga krono de la keltaj landoj”), aperinta en 1984 kaj verkita de Melville Bennetto [melvil beneto]. Poste Michael Palmer [majkal pama] publikigis Jory (1989) kaj Dyroans (1998). Pluraj romanoj en la kornvala aperis en 2009, kune kun libroj por infanoj. Troviĝas en Interreto listoj de libroj en – kaj pri – la kornvala.

Tradukoj

Inter la nuntempaj poetoj verkantaj en la kornvala menciindas la nomoj Tim Saunders [tim sondaz] kaj Nicholas Williams [níkolas ŭíliamz]. Pluraj homoj tradukis aldone fremdlingvajn verkojn en la kornvalan. Ekzemple, Jowann Richards [ĝeŭan riĉadz] kreis la kornvalan version de La robaioj de Omar Ĥajam (1990).

Biblio

Ĉar la kornvala estis la sola kelta lingvo, kiu ne posedis version de la Biblio, oni komencis en la jaro 2000 traduki ĝin. La unua kompleta traduko de la Nova Testamento (Testament Noweth agan Arluth ha Savyour Jesu Cryst) en la unuiĝintan kornvalan lingvon estis eldonita en 2002; kaj alia versio, en la tiel nomata komuna kornvala, aperis en 2004. Nuntempe, grupo de tradukantoj pretigas version de la tuta Biblio.

Literumado

Se transiri nun al la manksa lingvo, la plej frua datebla teksto (konservata en manuskripto de la 18a jarcento) estas poezia historio de Manks-insulo, ekde la enkonduko de kristanismo. La plej malfrua taksata periodo de ties apero estas la 16a jarcento. Kristanismo multe influis la manksan literaturon, do religiaj skribaĵoj estis oftaj, dum sekularaj estis ege pli sporadaj. En la 17a kaj 18a jarcentoj oni tradukis la anglikanan Libron de Komuna Preĝo kaj la Biblion. La unua Biblio en la manksa estis presita inter la jaroj 1777 kaj 1819. Bedaŭrinde (por la teksto), la tiamaj tradukistoj adoptis tute malkonvenan literumadon, bazitan sur la malkonsekvencaj kaj nelogikaj konvencioj uzitaj por skribi la anglan lingvon, anstataŭ imiti la ortografion de la irlanda aŭ de la parenca skot-gaela. (La manksa estas kelta lingvo plej simila al la skot-gaela.) Rilate al kelta ortografio, la manksa pruntoprenis de la kimra nur la literon y, uzatan en neniu alia gaela lingvo, por indiki la neŭtralan vokalon (ŝvaon). Tiu efektiva fuŝaĵo igas la skribitan manksan tute neklara al parolantoj de la aliaj variantoj de la gaela: la angluma literumado fariĝis fakte la normo por la manksa skribado. Do irlandaj kaj skotaj gaeloj ja kapablas iom kompreni la parolatan manksan, sed – sen aparta studado – ili ne scipovas ĝin legi.

Kateĥismo

Tradiciaj religiaj kantoj, nomataj karval, evoluis verŝajne en la periodo antaŭ la Reformacio. Ĝis la 18a jarcento la aŭtoroj de la „karvaloj” kutime estis membroj de la klerikaro, sed dum la 19a jarcento oni aldonis novajn tekstojn al la popularaj melodioj, por uzado en preĝejoj. La unua presita verko en la manksa, nome Coyrle Sodjeh, tradukaĵo el la angla de preĝlibra kateĥismo, aperis en 1707. La vikario Thomas Christian [tomas krístian] faris mallongigitan manksan version (Pargys Caillit) de la verko Paradizo perdita de la poeto John Milton [ĝon milton]. La manksa traduko estis eldonita en 1796.

Fiŝkaptisto

Edward Faragher [edŭad fáraĥa], mankse konata kiel Neddy Beg Hom Ruy, vivinta inter 1831 kaj 1908, estas rigardata kiel la lasta grava indiĝena verkisto en la manksa lingvo. Ekde la aĝo de 26 jaroj li verkis poemojn pri religiaj temoj, el kiuj kelkaj aperis en la ĵurnaloj Mona's Herald kaj Cork Eagle. Li verkis ankaŭ rakontojn, kiuj respegulas lian vivon kiel fiŝkaptisto. En 1901 publikiĝis lia traduko, titolita Skeealyn Aesop, de kelkaj fabloj de Ezopo.

Ŝafoj

Post la lastatempa revigligo de intereso pri la manksa lingvo, estas rimarkinda la apero de nova literaturo originala kaj tradukita, inkluzive de Contoyryssyn Ealish ayns Cheer ny Yindyssyn: temas pri la manksa versio de la infanlibro „Alico en Mirlando”. La traduko estis prizorgita de Brian Stowell [brajan steŭel], unu el la plej gravaj korifeoj de la reviviga movado. En marto 2006 aperis la unua plena romano en la manksa, nome Dunveryssyn yn Tooder-Folley („La vampiraj murdoj”), same verkita de Brian Stowell. La unua filmo en la manksa estas male Ny Kiree fo Niaghtey („La ŝafoj sub la neĝo”): unuafoje prezentita en 1983, ĝi estis enskribita en 1984 por la 5a kelta filma kaj televida festivalo en Kardifo (Kimrio).

Konkludo

Kompreneble, kiel de minoritata lingvo parolata de tre malgranda nombro da homoj, la literaturo en la manksa ne abundas; tamen la fakto, ke ankoraŭ estas homoj, kiuj deziras paroli ĝin, verki en ĝi kaj publikigi librojn en ĝi, montras, ke daŭras vigla intereso pri la lingvo. Tio validas kaj por la kornvala kaj por la manksa.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
Interesuloj, kiuj regas la anglan, povas legi eltiraĵojn el la manksa literaturo en dulingva (manksa/angla) antologio Manannan’s Cloak (Francis Boutle Publishers, Londono: ISBN 9781903427491).

Pri la kornvala ekzistas la jena verko en Esperanto: Konciza historio pri la kornvala lingvo kaj ĝia literaturo de Geoffrey H. Sutton.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La hundido kaj la ŝtelistoj

Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue malfermis mian bestkuracistan entreprenon, mi eniris mian ekzamenoĉambron kaj trovis malkutiman aferon. En la seĝo antaŭ mia ekzamenotablo, maljuna nigra viro sidis, kiu havis, laŭŝajne, parton de aŭtomotoro sur siaj genuoj. Li diris al mi, „Doktoro! Vi devas helpi al mi. Mi pensas, ke mia hundido baldaŭ mortos!”, kaj li levis la aŭtoparton kaj metis ĝin sur mian ekzamenotablon. Klonk! Mi sekve povis vidi, ke la aŭtoparto estis transmisiila tegaĵo. Mi povis ankaŭ vidi etan kapon ene, kaj etan korpon malantaŭe.

„Ŝia kapo estas kaptita en tiu tegaĵo. Mi ne povas eltiri ŝin. Mi provis tuttage, Doktoro, kaj nun ŝia kapo ŝvelas, kaj mi timas, ke ŝi baldaŭ ne povos spiri!”

Mi turnis la tegaĵon al la lumo, kaj mi povis konstati, ke la vizaĝo de tiu hundido estas ja ŝvelinta. Fakte, ŝiaj okuloj estis tre ruĝaj, kaj ŝia spirado estis jam pena pro la ŝvelinta kolo en la truo de la tegaĵo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la hundido ŝajne ne zorgas. Ŝi provis nur leki mian vizaĝon, kaj ŝia vosto svingegis, kvankam ŝi ne povis levi sian kapon de sur la tablo. Ŝi provis boji, sed pro la premo sur ŝia kolo, nur eta pepo eliris el ŝia buŝo. Tio tute ne malkuraĝigis ŝin, kaj, kiam mi metis mian manon en la tegaĵon por palpi ŝian kolon kaj la grandecon de la truo, multaj pepoj rezultis. Ŝi estis la plej gaja mortanta hundido, kiun mi iam vidis.

Tamen mi opiniis, ke, se mi ne povos liberigi ŝin tre baldaŭ, ŝi malrapide strangoliĝos.

Mi rimarkis, ke mia mano, post mia ekzameno, estis tre ŝlima kaj nigra. La hundido-posedanto vidis mian manon kaj diris: „Kiam mi trovis ŝin, mi provis eltiri ŝin, sed ne povis. Do mi verŝis nafton sur ŝin kaj provis denove. Sed ŝia kapo estis jam tro ŝvelinta, kaj mi ankoraŭ ne povis eltiri ŝin.”

Nu, mi tuj forĵetis mian propran planon por verŝi lubrikaĵon sur ŝin. Mi ne povis imagi, kiel ŝi povus esti pli ŝlima, ol ŝi jam estis. Mi pensis, ke eble mi povus tranĉi la tegaĵon de sur ŝia kolo, sed ekzameno de la tegaĵo certigis, ke tio ne eblas pro la dikeco de la metalo. Mi havis metalsegilon, kaj mi provis segi ĝin, sed post kvin minutoj mi eĉ ne skrapvundis ĝin. Mi konstatis, ke tio postulus horojn, kaj mi havis nur minutojn.

Mi elparolis miajn pensojn: „Se mi nur havus elektran metalsegilon!”

Trankvila, ĝentila voĉo, kun hispana akĉento, el mia atendoĉambro demandis: „Ĉu tiu hundido mortos?”

Mi turnis min al la voĉo, kaj rimarkis tre hardaspektan, haŭtpentritan junulon en mia atendoĉambro. Li portis „roto-kaptukon” kaj havis senemocian vizaĝon. Fakte, li ŝajnis iom danĝera, kaj mi maltrankviliĝis, kiam pli frue li eniris tiumatene.

„Se mi ne povos eltiri ŝin aŭ forhaki tiun tegaĵon de sur ŝi tre baldaŭ, jes”, mi diris al li.

Li rigardis la plankon momente, kaj poste li diris: „Mi pensas, ke mi konas iun, kiu povas helpi. Lasu min telefonvoki.”

En tiu tempo malhaveblis poŝtelefonoj, do li uzis nian telefonon sur la skribotablo. Li premis kelkajn numerojn, kaj atendis momenton. Laŭŝajne, li sukcese konektiĝis, kaj parolis tre rapide hispane. Mi povis aŭdi ridon de la alia ulo, sed la junulo estis tre emfaza, kaj post kelkaj aliaj rapidegaj hispanaj vortoj, li finis.

„Ili helpos al vi. Mi kondukos vin al la adreso. Lasu min paroli, kaj ne diru ion, ĉu bone? Kaj, Doktoro, estus bone, se poste vi ne plu memoros la adreson, ĉu?”

Do, mi, mia kliento, kaj la junulo, nomita Alejandro, portis la tegaĵon kun la hundido al mia ŝarĝaŭto. Mi kaj la hundido sidis en la kargujo, dum Alejandro stiris, kaj la posedanto sidis apud Alejandro.

Ni veturis tra la stratoj al tre malriĉa parto de la urbo Mobile. Mi estis tre nervoza, ĉar ĉiuj, kiuj rimarkis nin, malamike mienis pro nia ĉeesto. Finfine ni haltis antaŭ mezgranda konstruaĵo kun granda rulpordo. Mi konstatis, ke Alejandro verŝajne kondukis nin al aŭtoŝtelistoj, kaj ĉi tiu konstruaĵo estis loko, kie ili dishakas aŭtojn en pecojn por vendi la partojn. Anglalingve, tio nomiĝas chop shop. Certe ili havas la ilojn por liberigi la hundidon, kaj miaj esperoj leviĝis iomete. Alejandro eniris la konstruaĵon tra normala pordo apud la granda pordo.

Post kelkaj momentoj la granda pordo leviĝis kun multe da batadoj kaj bruoj. Mi ne povis vidi enen, ĉar la suno brilegis ekstere, kaj estis tre mallume ene. Malrapide, kelkaj junuloj eliris. Ili ĉiuj portis samajn rotokaptukojn kiel Alejandro kaj havis multe da haŭtpentraĵoj. Ili ĉiuj ŝajnis tre danĝeraj kaj certe ne kontentaj pro la ĉeesto de mi kaj mia kliento.

Junulo alproksimiĝis kaj indikis per kapklino al la tegaĵo sur miaj genuoj. Mi memoris, kion Alejandro instruis al mi, kaj mi diris nenion. Mi malrapide turnis la tegaĵon por pli bone montri la etan kapon de la hundido ene. La junulo etendis sian manon, kaj la hundido provis leki liajn fingrojn kaj malforte pepis. La vosto de la hundido malforte svingis unu-dufoje. Mi timiĝis pro la malforto de la respondo, kaj mi sciis, ke ni ne havas multe pli da tempo.

Mi fikse rigardis tiun junulon kaj trankvile diris: „Ŝi mortos baldaŭ. Bonvolu, ĉu vi povas helpi?”

Li kapjesis, kaj lia hardaspekta vizaĝo subite rompiĝis pro grandega rideto. Li turnis sin kaj kriis: „Ni savos la hundidon!”

Tuj, ĉiuj aliaj junuloj komencis ridi kaj rideti. Multe da rapida hispana lingvo fluis ĉirkaŭ mi, kaj du junuloj prenis la tegaĵon kun la hundido en la aŭtomobilejon.

La unua junulo turnis sin al mi kaj la posedanto kaj diris, tre ĝentile: „Ĉu vi volas eniri? Estas tre varme hodiaŭ. Venu kaj sidiĝu en klimatizita ĉambro. Mi havas kokakolaon aŭ teon, se vi soifas.”

Ni eniris, kaj povis vidi, tra fenestro, Alejandron kaj tri aliajn junulojn kun grandega, elektra segilo. Ili metis bantukon ĉirkaŭ la kapon kaj korpon de la hundido, kaj subite la aero estis plenplena je fajreroj kaj kriĉanta bruo, kiam ili komencis segi. Unu el la junuloj kuŝis surplanke kaj karesis kaj parolis kun la hundido, por ke ŝi ne estu tro timigita.

Alejandro estis laŭŝajne mastro de tiu segilo, kaj post nur kelkaj momentoj ili turnis la tegaĵon kaj la hundidon al la kontraŭa flanko, kaj komencis segi denove.

Subite la bruo haltis, kaj la silento estis tre bonvena post tiu grandega kriĉado. Ŝajnis, ke Alejandro tre lerte regis sian tranĉon. Li haltis, tuj antaŭ ol tute trapenetri la tegaĵon. Nun li prenis metalĉizilon en unu manon kaj grandan martelon en la alian. Mi devis konstati, ke li aspektis kiel kirurgo en operaciejo. Tre zorge, li metis la ĉizilon en la tranĉaĵon kaj frapetis unu, du fojojn per la martelo. Li ripetis tion laŭ la tranĉaĵo kaj poste iomete pli enprofundigis la ĉizilon.

Kun laŭta krakado kaj Klonk!, la duonoj de la tegaĵo falis surplanken, kaj ĉiuj el tiuj junuloj hurais. Alejandro turnis la kapon al ni kaj mansvingis kun grandega rideto sur la vizaĝo. Ne zorgante pri la nafto, kiu malpurigis liajn ĉemizon kaj brakojn, li lulis la hundidon, kaj portis ŝin al ni.

„Ĉu ŝi estos en ordo, Doktoro?”

La ĉambro estis tute silenta, dum tiuj duonsovaĝaj junuloj atendis mian respondon. Mi rimarkis, ke la okuloj de la hundido jam estas malpli ruĝaj, kvankam ŝia tuta kapo estis grave ŝvelinta. Sed ŝi tuj provis leki mian vizaĝon, kaj provis gaje boji. Ŝi ankoraŭ povis nur pepi, sed estis tiom ĉarme, ke ĉiuj el tiuj malmolaj junuloj ridis kaj hurais denove.

Nia gastiganto subite aperis, portante botelon da tekilo, bovlon da limeopecoj, kaj salujon. Ni ĉiuj celebris nian venkon per kelkaj „pafoj” de tekilo, limeopeco kaj salo. Ni ĉiuj bone festis. Poste, nia gastiganto petis, ke mi donu al li la numerojn de ĉiuj el miaj aŭtoj. Li diris, ke mi neniam devos zorgi pri miaj aŭtoj post hodiaŭ. (Fakte, mi neniam zorgis, ĉar miaj aŭtoj estis tiom malnovaj kaj kadukaj, ke, se ŝtelistoj provus ŝteli unu el ili, ili verŝajne lasus al mi kelkajn dolarojn sur seĝo pro kompato. Iamaniere, neniu el miaj aŭtoj iam ŝteliĝis ekde tiam.)

Do, duonebrie, mi veturis reen al mia kuracejo kun la hundido kaj la posedanto. Enirante la antaŭan pordon, mi vidis la sereniĝintan vizaĝon de mia akceptistino.

„Mi tre ĝojas revidi vin. Mi preskaŭ vokis policistojn. Kio okazis?”, ŝi demandis.

Mi rakontis ĉion, eble iomete ebriavoĉe, kaj ŝi ridis multe.

„Mi supozis, ke mi devos nuligi la ceteron de via tago, ĉu ne?”

Mi konsentis, kaj, sentante la komencon de grandega kapdoloro, mi ridetegis kaj diris: „Mi certas, ke mi havas la plej bonan laboron en la tuta mondo!”

John BENTLEY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de John Bentley el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Talentulo ne forgesita

Naskiĝis en Oksfordo, Britio, antaŭ 70 jaroj, eble unu el la plej renomaj violonĉelistoj de la mondo. Jacqueline du Pré [ĵaklín dupré] enmondiĝis la 26an de januaro 1945. Ŝia patrino Iris du Pré instruis ĉe la Reĝa Akademio pri Muziko en Londono.

Kiam ŝi estis 10-jara ŝi gajnis junularan muzik-premion. Poste instruis ŝin majstroj de la violonĉelo kiel Pablo Casals kaj Mstislav Rostopovich. En 1961 ŝi ricevis 300-jaran Stradivari-violonĉelon.

Internacian rekonon ŝi rikoltis i.a. pro interpretado de la konĉerto por violonĉelo de la angla komponisto Edward Elgar. Ŝi konatiĝis kun multaj pintaj muzikistoj, inkluzive de la pianisto kaj dirigento Daniel Barenboim. Li diris, ke ŝi estas la plej talenta muzikisto, kiun li konas. Ili geedziĝis en 1967.

Lamigas

En la fruaj 70aj jaroj du Pré rimarkis malfunkcion de siaj fingroj kaj piedoj. Jen la komenco de multloka sklerozo, kiu lamigas la centran nervan sistemon. Pro la malsano ŝia koncerthala kariero ĉesis, sed ŝi daŭre instruis ĝis sia morto en 1987 en la aĝo de 42 jaroj.

Oni memoras ŝin en Oksfordo pro koncertejo konstruita antaŭ 20 jaroj ĉe kolegio de la universitato. La konstruaĵo portas ŝian nomon. Tie oni prezentas i.a. la tiel nomatajn kuseno-koncertojn, kiuj celas junan publikon.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝtelefona helpilo por blinduloj

En la lastaj monatoj de 2015 estis oficiale lanĉita Aipoly, interesa programo por poŝtelefonoj, sendube ĝojigonta la tutmondan blindulan komunumon. Temas ne pri kroma amuza kaj tempoperdiga videoludo, sed pri speco de artefarita okulo kapabla rekoni, prilabori kaj eĉ parole priskribi vidaĵojn fotitajn per sia telefono.

La invento estas alskribenda al Alberto Rizzoli, itala civitano apenaŭ 22-jara kaj filo de la eldonisto Angelo Rizzoli, forpasinta en 2013. Kun li kunlaboris ankaŭ Marita Cheng, junulino el Aŭstralio jam premiita en 2012 en sia lando kiel plej promesplena sciencistino. Antaŭ la oficiala ekapero de la programo, ĝi estis laŭdeve testita ĉe okdeko da blinduloj; la komentoj de ĉi-lastaj – pri la eblo havi finfine je propra dispono instrumenton utilan por tuja ekkono de la ĉirkaŭanta mondo – estis tre flataj, kio konvinkis la teamon, ke la tempoj estas jam maturaj por disvastigi kaj komercigi la programon, kvankam io ankoraŭ plibonigeblas.

Datumbazo

La funkciado de Aipoly estas simpla: oni fotas ion kaj, post maksimume 20-sekunda atendo, alvenas detala kaj zorga priskribo de la foto. Kiumaniere tio eblas? Unue la poŝtelefono sendas pere de Interreto la foton al reta servilo, kiu komparas la ricevitan bildon kun milionoj da bildoj ĉiuspecaj, registritaj kaj kolektitaj en aparta datumbazo kaj koncernantaj pli ol 300 000 malsamajn objektojn kaj situaciojn.

Detaloj

La unuaj rezultoj ŝajnas esti treege pli bonaj ol tiuj ĝis nun atingitaj de similaj ekzistantaj programoj, multnombraj kaj fojfoje senpagaj, sed ne bone funkciantaj. La novigeco konsistas ne en la konceptado mem de tia programo, sed en la precizeco de la priskriboj, kelkfoje kun nekredeblaj detaloj. „Vi nun vidas viron ridetantan, kiu surmetis grizan buton-ĉemizon kaj enmane tenas glason da fruktosuko”: jen ekzempla priskribo.

Financado

Rizzoli, nuntempe dungita ĉe Guglo, ricevis financadon de 30 000 eŭroj por evoluigi sian ideon ene de tiel nomata Singularity University. Temas pri instituto subtenata kaj sponsorata de Guglo mem, kiu elektas entreprenistojn el la tuta mondo kun la ambicia celo helpi ilin plenumi projektojn, kiuj povos plibonigi la vivkvaliton de miliardo da homoj ene de jardeko.

Konuso

La ideo krei tiun programon naskiĝis post la konstato, ke robotoj kaj komputiloj, kvankam tre evoluintaj, malfacile scipovas vidi kaj „legi” hom-maniere la realan mondon. Mankas fakte al ili la fleksebleco necesa por elekti, kion puŝfaligi surstrate (kompreneble kiam tio estas neevitebla), ĉu infanon aŭ oranĝan konuson. Aipoly male inteligente analizas, rekonas kaj priskribas iun ajn bildon, kiun oni submetas al ĝi: kie oni sin trovas, kiuj koloroj videblas, kiun agon oni faras (ekzemple ĉu iu kuras aŭ sidas, ridetas aŭ ploras).

Superbazaro

Ene de malgranda tempodaŭro, blinduloj povas scii, kiujn kaj kiajn vestojn surmetis iliaj gefiloj, samkiel rekoni eventualajn stratajn indikojn, lokalizi malproksimajn objektojn aŭ, pli simple, ekscii, je la kioma horo la venonta aŭtobuso pasos aŭ kiu estas la prezo de ero vendata en superbazaro. Ĉio ĉi, notinde, sen nepra helpo de akompananto kun karno kaj ostoj.

Bildarkivo

La programo, jam efika – kiel dirite – el pluraj vidpunktoj, kompreneble ankoraŭ havas kelke da plibonigotaj aspektoj. Grupo da programistoj nun laboras je la pliriĉigo de la bildarkivo. Penvaloras tion fari, ĉar en la mondo vivas 285 milionoj da blindaj personoj kaj, ĝis 2020, oni kalkulas, ke triono el ili estos ekuzinta inteligentan poŝtelefonon. Ene de malmultaj jaroj, ĝi do povus vere ŝanĝi la vivon de blinduloj, enirante ilian ĉiutagecon kiel altvalora helpilo, sed eble ankaŭ tiun de vidantaj personoj, ekzemple se oni lernas fremdan lingvon kaj deziras ĝin praktiki en originala maniero.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pontolingvo en sud-orienta Azio

Jam de longa tempo la insulara regiono de sud-orienta Azio havas unu komunan lingvon, specon de loka Esperanto: temas pri la malaja lingvo. Unu el la malgrandaj dialektoj de la malaja lingvo, kiu estis uzata dum la Sriviĝaja Regno en la regiono Riau (Sumatro), evoluis kiel lingvo de la tuta Indonezio ekde la 7a jarcento p.K. Kiel tio okazis?

Triboj

Indonezio estas vastega lando, kiu konsistas el pli ol 17 000 insuloj kaj nombras pli ol 300 tribojn kaj pli ol 700 lingvojn. Se la indonezia lingvo ne estus kreita, sendube la loĝantaro ne povus bone interkomunikiĝi. En la ĉefa insulo, Javo, ekzistas fakte minimume dek lingvoj. En kelkaj regionoj ĉiu provinco havas sian lingvon. Rimarkinda estas la insulo Nov-Gvineo, kie ĉiu vilaĝo (!) havas propran lingvon: rezulte de tio ekzistas en tiu ĉi insulo centoj da idiomoj.

Tiaj estas la kialoj, pro kiuj oni konstatas en Indonezio tiom da malsamaj lingvoj. Kelkaj el la plej gravaj? Estu ĉi tie menciitaj la java, la sunda, la madura, la balia, la malaja, la batakaj lingvoj, la minankabaŭa kaj la tiel nomata ĉinida lingvogrupo.

Varieco

Kvankam la plimulto de la tieaj lingvoj apartenas al la sama – aŭstronezia – lingvaro, multaj el ili ne estas interkompreneblaj. La papuaj idiomoj, kiuj tiom kontribuas al la loka lingva varieco, eĉ ne apartenas al la sama lingvaro kiel la indonezia lingvo. Do, ili estas tute nekompreneblaj por la parolantoj de aligrupaj lingvoj.

Promeso

Kion eblas fari, kiam oni volas havi ŝtaton, en kiu estas parolataj pli ol 700 lingvoj? Oni starigas komunan lingvon. La indonezia jam delonge estas konsiderata la loka pontolingvo. La agnosko de la indonezia lingvo kiel nacia lingvo okazis en la jaro 1928 per la Sumpah Pemuda (junulara promeso) dum la Dua Indonezia Junulara Kongreso, en kiu ĉeestis gejunuloj el la tuta regiono de Nederlanda Hindio, kaj ĉiuj konsentis, ke la indonezian lingvon oni subtenu kiel nacian lingvon. La indonezia lingvo estis oficiale agnoskita tuj post la sendependiĝo de Indonezio, tio estas la 17an de aŭgusto 1945.

Lernejo

Tamen, spite al sia oficiala statuso, la indonezia estas plejparte dua lingvo por indonezianoj. Kutime ilia unua lingvo, ilia gepatra lingvo, estas la propra etna lingvo. Nur en posta momento la indonezianoj studas, en la lernejo, la komunan indonezian, ĉar ĝi estas la oficiala instruada lingvo en Indonezio. Eblas facile kompreni, ke multaj indonezianoj estas do almenaŭ dulingvaj; multaj cetere parolas ankaŭ aliajn etnajn (kaj eĉ kelkajn fremdajn) lingvojn.

Registroj

Nuntempe parto de la junularo rigardas la lokajn/etnajn lingvojn kiel nemodernan aferon, kaj multaj jam forlasis sian etnan lingvon, kvankam ili ĝin komprenas. La kreskanta rolo de la indonezia lingvo iom malpliigis la uzadon de etnaj lingvoj: eĉ inter homoj, kiuj havas la saman etnan lingvon, ofte oni preferas uzi la indonezian. La etnaj lingvoj aliflanke estas relative malpli facilaj ol la indonezia, kaj bezonatas tempo por pensi kaj komunikiĝi en etnaj lingvoj. Tio okazas, ĉar en etnaj lingvoj ekzistas diversaj registroj, kaj oni parolas alimaniere al aliaj uloj.

Turism-areoj

Cetere, la vasta disvastiĝo kaj utiligo de la angla lingvo en grandaj urboj kaj en la ĉefaj turism-areoj pligrandigas la popularecon de la angla, ekzemple en Ĝakarto, Bandungo, Balio kaj iuj aliaj regionoj. Tio influas pli kaj pli malfavore la situacion de la etnaj lingvoj. Pro la kreskanta uzado de la indonezia kaj angla lingvoj nuntempe oni opinias, ke etnaj lingvoj ne plu necesas kaj tial forlasindas. Pro tio kelke da etnaj lingvoj preskaŭ mortis, kaj rezistas nur malmulte da parolantoj.

Iniciatoj

Tamen pluraj homoj konscias, ke etnaj lingvoj estas grava parto de la indonezia kulturo, do plenvaloras provi konservi ilin. Ekzemple, en kelkaj regionoj oni starigis specialan tagon por komunikiĝi pere de etna lingvo: tio okazas i.a. en la urbo Bandungo, kie oni estas vokata paroli la sundan ĉiumerkrede. Oni kredas, ke per tiaj iniciatoj eblas helpi kaj savi la etna(j)n lingvo(j)n.

Esperantistoj

Plure da esperantistoj, kiuj ŝatas la indonezian, diris al mi: „Mi ŝatas ĉi tiun lingvon, ĉar ĝi estas tute simila al Esperanto, do certe la lingvo de Zamenhof havas ŝancon sukcesi en la estonteco.” Nu, tio estas nur parte vera. Pro la bezono efike ligi homojn, kiuj parolas tre malsamajn lingvojn, la indonezia lingvo ja pruntas multegajn vortojn el pluraj lingvoj, ne nur el etnaj lingvoj, sed ankaŭ el fremdaj idiomoj. Iu diris al mi, ke „se iu parolas la sanskritan, la nederlandan, la anglan kaj la araban, tutcerte tiu komprenas la indonezian”. Efektive la indonezia havas multajn vortojn sanskritajn, nederlandajn, anglajn kaj arabajn. Tamen la influo de etnaj lingvoj ne neglektendas, aparte koncerne la influon de la java, sunda, malaja kaj minankabaŭa lingvoj.

Gramatiko

La indonezia lingvo, krome, iom varias de loko al loko pro la forta influo de la etnaj lingvoj. Ekzemple, por sundanoj ne eblas prononci la sonojn [f] kaj [v], do ili uzas anstataŭe la sonon [p] preskaŭ regule. Javanoj, siaflanke, uzas aspiraciajn sonojn – [p h], [b h], [g h] – anstataŭ la ordinarajn [p], [b] kaj [g]. La malsameco rilatas ankaŭ la gramatikon: tiuj, kies etnaj lingvoj apartenas al la papuaj lingvoj, uzas iom „strangan” gramatikon kompare al tiu de la indonezia lingvo, sed ja eblas ilin kompreni.

Variantoj

Pro la supre priskribitaj aspektoj la indonezia estas sufiĉe simila al Esperanto: ĝia vortotrezoro devenas rekte de aliaj lingvoj kaj ekzistas diversaj lokaj variantoj pro la influo de subtavolaj lingvoj. Tamen la indonezia estas pli natura lingvo. Ĝi estas ne tute artefarita, kiel oni kredas. La indonezia nature evoluis el la komenca riaua malaja lingvo, pruntis multajn vortojn, estis agnoskita kiel nacia lingvo kaj fine oni komencis ĝin utiligi laŭ la nuntempa uzo. Do, tiaj opinioj, ke la indonezia estas tre simila al Esperanto, estas nur duonveraj.

Konkludo

La Respubliko Indonezio havas sian piĝinon, aŭ intergentan lingvon, kiu konektas la 250 milionojn da homoj tie vivantaj. Mi volis paroli pri ĝi en ĉi tiu ejo, ĉar ĝia celo spegulas tiun de Esperanto, kiu similmaniere volas komunikigi kaj interkomprenigi la homaron: ĉi tion efike kaj delonge faras en sud-orienta Azio la indonezia.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La berbera, lingvafrankao vera

Vere leginda verko, por ĉiuj ŝatantaj lingvosciencon kaj ne nur, estas la itallingva monografio La lingua franca barbaresca, fare de profesoro Guido Cifoletti. Temas pri lingvisto el la itala universitato de Udine (urbo situanta en la regiono Friulo, apud Aŭstrio kaj Slovenio), kiu jam de duona jarcento okupas sin precipe pri lingvoj ŝemidaj. Li tamen havas unu kroman, kaj gravan, lingvistikan intereson: piĝinoj, intergentaj lingvoj. Kaj al tia aparta lingvo, ja atestita siatempe en norda Afriko kaj de tie – sen tamen neatakeblaj pruvoj – disvastiĝinta ankaŭ aliloke, li dediĉis la menciitan esploron.

Kio estas piĝino, intergenta lingvo aŭ lingvafrankao? Ĉefe ĉi-lasta estas esprimo, kiu ĉiam interesis kaj allogis eŭropanojn kaj ajndevenajn personojn „emajn serĉi la fantomon de lingvo, kiu ebligu al homoj, kvazaŭ pro magiaĵo, superi ĉiuspecan disiĝon”. Temas tamen pri esprimo inflaciita kaj fojfoje devojiga, kiun uzas netaŭge libroj kaj televidaj raportoj por aludi al lingvaj fenomenoj efektive tre malsimilaj unu al la alia (ekzemple la pragreka kaj la latina en la antikva erao; la tiel nomata Russenorsk, kune kun la angla kaj Esperanto en la moderna aŭ nuntempa mondo; sed ankaŭ tuta serio de piĝinoj el ĉiu loko kaj epoko). Oni, aldone, ne malofte utiligas tiun esprimon por indiki aferojn, kiuj havas absolute neniun rilaton kun lingvistiko (ekzemple, kiam oni priskribas eŭron kiel „lingvafrankaon” de la eŭropaj ekonomio kaj financoj).

Mediteraneo

Guido Cifoletti prizorgis manlibron, kiu finfine klarigas, kio estas lingvafrankao el nure scienca vidpunkto. Ŝajnas, ke iu intergenta lingvo estis iam disvastiĝinta en la tuta Mediteraneo (oni utiligas ĉi-rilate la nomon „mediteranea lingvafrankao”), sed ne estas konate, ke nur en iuj areoj de norda Afriko ĝi lasis rimarkindajn spurojn el kvalita kaj kvanta vidpunktoj. La libro, eldonita en 2010 kiel pliboniĝo de ties antaŭa versio, estis difinita de profesoro Harro Stammerjohann, verkinto de la enkonduko, kiel „la plej kompleta priskribo kaj klarigo de lingvafrankao iam aperinta”, ĉio ĉi plivalorigita de la agrabla, neformala, fojfoje eĉ duonŝerca stilo de la aŭtoro.

Krucmilitistoj

La libro konsistas el du partoj, unu teoria (dediĉita al la ena strukturo de la lingvafrankao mem kaj al ĝiaj karakterizoj) kaj unu praktika, riĉa de realaj dokumentoj kaj materialoj. Profesoro Guido Cifoletti havas la humilecon, ne tre komunan, korekti kelkajn asertojn pasintece faritajn kaj regalas la legantaron ankaŭ per vortaro, unuafoje eldonita, pri sabiro. Li rimarkigas, ke eĉ renomaj fakuloj, ekzemple Robert A. Hall Jr., pioniro de studoj pri la kreola lingvaĵo, parolis pri „lingvafrankao” sen fari precizan esploron pri la temo, kvazaŭ sekvante tiamajn onidirojn. Disvastiĝinta opinio, kiun profesoro Cifoletti hastas dementi, estas tio, ke la lingvafrankao utiligata iam de krucmilitistoj devenas de nord-italaj kaj provencaj/okcitanaj dialektoj. Eĉ pli erara estas la elvokiva teorio, ke la mediteranea lingvafrankao estis uzata kiel „komerca lingvo” fare de plej diversaj popoloj aŭ religiaj komunumoj (hebreoj, maronitoj, grekoj, italoj, katalunoj ...). La aŭtoro starigas plurajn rezervojn pri tio, substrekante, ke la lingvafrankao de li analizita (la unusola, pri kiu ekzistas konkreta kaj tuŝebla materialo, nome la piĝino uzata ĝis 1830 en Berberio: vasta areo, kiu inkluzivis Alĝeron, Tunizon kaj Tripolon) montras nenian (kaj estu klare: nenian) ateston pri ĝia utiligo enkadre de komerca agado.

Motoro

„Stabila piĝino nomebla historie kaj lingvoscience lingvafrankao estas atestita abunde kaj daŭre nur en la berberaj regionoj, dum aliloke (ekzemple en Venecio aŭ en Mez-Oriento) verŝajne ekzistis lingvaj realoj pli malfortaj kaj nefacile priskribeblaj (la fontoj ne transigas dokumentojn precizajn pravigantajn lingvistikan pritraktadon pri ili). Alivorte, mi ne neas la ekziston de iu tut-mediteranea lingvafrankao, kun variantoj ligitaj al diversaj epokoj kaj lokoj, sed mi asertas, ke la berbera piĝino agis kiel propulsa kerno, kiel centra motoro, por ĝi”, deklaras Cifoletti en sia libro.

Gramatiko

La ĉefaj karakterizoj de la berbera lingvafrankao estas la jenaj:

1) ofte mankanta distingo inter singularo kaj pluralo: „l'amigo” signifas kaj „la amiko” kaj „la amikoj”;

2) la verboj antaŭvidas – por prezenco, preterito kaj futuro – la saman formon ne fleksiitan (ne konjugitan) por ĉiuj personoj: „questi Signor star amigo di mi”, „ĉi tiuj sinjoroj estas amikoj de mi” (en Esperanto, kiel ni vidas, okazas la samo);

3) la imperativo egalas al la infinito, kvankam ĝi ofte antaŭvidas la uzon de subjekto;

4) por preterito oni uzas perifrazan formon kun helpverbo: ekzemple „mi estar andato/andado” („mi estas irinta”, do „mi iris”). „Estar” („esti”) estas, kiel en Esperanto, la regula helpverbo;

5) la adjektivoj distingas viran kaj inan formojn, krom se ilia finaĵo estas „-e” (ĉi lasta validas por ambaŭ genroj, kiel en la itala kaj la hispana);

6) ankaŭ futuro antaŭvidas iun perifrazan formon: „bisogno mi andar” (kio laŭlitere tradukeblas kiel: „bezonas mi iri”, do „mi iros”);

7) en demandaj propozicioj la vortordo ne ŝanĝiĝas; kio ŝanĝiĝas, estas nur la tono de la voĉo, krom – kompreneble – tiam, kiam oni utiligas demand-vorton: „cosa ti ablar?” („kion vi parolas?”, do „kion vi diras?”);

8) la vortprovizo estas miksaĵo de la itala, franca kaj hispana, en multaj okazoj kun la ĉeesto de pluraj konkurencaj formoj (bono/bueno, „bona”; testa/cabeza, „kapo”);

9) fojfoje okazas ankaŭ inversiĝo de literoj („crompar”, „aĉeti”) kompare al la originalaj lingvoj, kiuj alpruntis iujn vortojn, kaj oni preferas paratakson ol hipotakson, sen ke ĉio ekskludas fojfojan utiligon de pli kompleksa sintakso.

Zamenhof

Ne eblas, pro kompreneblaj kialoj, republikigi ĉi tie la tutan libron skribitan de la nord-itala interlingvisto, sed estas rekomendinde, ke ĉiu persono, al kiu plaĉas piĝinoj, legu tiun verkon. Esperanto-parolantoj cetere trovos plurajn similaĵojn, rilate al gramatiko, leksiko kaj prononco, inter la berbera lingvafrankao kaj la internacia lingvo kreita en 1887 de Zamenhof, kio igos sendube la legadon pli absorba kaj fascina.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vieno restas ruĝa-verda

Voĉdonado la 11an de oktobro 2015 en la lando Vieno, unu el la naŭ federaciaj landoj de Aŭstrio: Sur la unua loko restas la „ruĝaj” socialdemokratoj SPÖ. Ili havos 44 lokojn en la parlamentejo (minus kvin kompare kun 2010). Pleje kreskis la Libereca Partio FPÖ, kies ĉeftemo estis rifuĝantoj: 34 lokoj (plus sep). La trian rangon atingis la Verda Partio (10 lokoj, minus unu). La Popola Partio ÖVP havos nur sep lokojn (minus ses) kaj la partio NEOS (Das neue Österreich, La nova Aŭstrio) ricevis kvin lokojn (ĝi ne kandidatis en 2010).

Komunistoj, piratoj kaj aliaj malgrandaj partioj restis sub la kvinelcenta limo kaj ne estos reprezentataj en la viena parlamento. Jam kvin jarojn regas koalicio el socialdemokratoj kaj verduloj. Plej verŝajna estas daŭrigo de tiu koalicio. La partumo en tiu elekto estis 74,8 %, do pli ol en 2010 (71,2 %).

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spiritisma nova epoko

Karakterizante iom (tro) simple ĉi tiun albumon, sintezon inter hinda (barata) stilo kaj tipe okcidentmonda aranĝado, mi nomus ĝin „Nova Epoko” (angle New Age), la muzikĝenro konata pro sia „spiritisma” muzikstilo. Forte portas la muzikon la gitarludado de Jim Petit, sed ankaŭ la elektronika sintezilo (bedaŭrinde fojfoje tro forta laŭ mia gusto).

Ŝatantoj de tiu muzikstilo certe amos la albumon, sed sciu, ke temas pri plejparte instrumenta albumo kaj tre malmulte da (esperantlingva) kantado. Kurioze tamen, kelkfoje aperas partoj, kiuj forte memorigis min pri la progrok-stilo, specife la brita rokbando Pink Floyd (por mi la plej agrabla parto de la disko, mi konfesas).

Sonĝoj

Sur la diskokovrilo la dua „kanto” estas listigita kiel longa, unusola muzikaĵo (de pli ol 30 minutoj), sed fakte ĝi estas 19-parta sekvenco, sub la titolo „sonĝoj pri koncertanta naskiĝo”. Tiu titolo donas jam impreson de tutplena spiritisma vojaĝo, dum la muziko fluas inter stiloj diversaj, jen trankvilaj kaj gajaj, jen fortaj kaj „pezaj”, eĉ tristaj. Tio donas al miaj „okcidentaj” oreloj pli agrablan miksaĵon ol donus unustila 32-minuta „meditado”, sed mi imagas, ke tiu rompado de rapideco ĝenus homojn, kiuj ŝatas specife tiun meditan aspekton de barata muziko.

Bona koncertanto

Krom eblaj pripensaĵoj de la muzikĝenro mem, kiun certe ne ĉiu ŝatos, la ĝenerala sono kaj produktado de la albumo estas sufiĉe riĉaj kaj profesie faritaj, kaj mi certas, ke Jim Petit estas tre bona koncertanto, kiun mi esperas iam aŭskulti „viva”.

Kevin DE LAET
Jim Petit: Karma. KD. 2014. 40 minutoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kevin de Laet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojo tra arbopintoj

Apud la orient-litova urbo Anykščiai, konata pro pitoreskaj naturbelaĵoj, en 2015 oni malfermis alte konstruitan lignan vojon. Ĝi pasas tra arbopintoj kaj unikas ne nur en la baltaj landoj, sed ankaŭ en orienta Eŭropo.

La vojo longas 300 m. Ĝi komenciĝas ĉe la ŝtonego Puntukas, kiu situas je 6 km sude de la urbo Anykščiai. La ŝtonego estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj en Litovio. En la jaro 2000 ĝi estis nomita natura, mitologia kaj historia monumento. Sur la ŝtonego estas elĉizitaj bareliefoj de la litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, kiuj en 1933 per aviadilo Lituanica provis transflugi Atlantikon. Tamen ilia aviadilo rompiĝis sur la teritorio de la nuna Pollando. Puntukas estas memorloko pri ilia flugo. Ĝi estis inaŭgurita en 1943 okaze de la 10a datreveno.

Ekde la monteto de Puntukas la vojo kurbiĝas ĉe arbopintoj. Fine de ĝi staras 35 m alta observoturo, kiun oni supreniras per ŝtupetoj. De la turo malfermiĝas pitoreska vidaĵo al la arbareto de Anykščiai kaj la rivero Šventoji. Super la horizonto ankaŭ klare videblas la plej altaj turoj en Litovio, tiuj de la preĝejo de Sankta Mateo. La observoturon ornamas naciaj motivoj. Por handikapuloj kaj maljunuloj estas speciala lifto al la observoturo. Sur standoj turistoj povas trovi informojn pri la lokaj flaŭro kaj faŭno. En la informcentro ĉe la vojo estas ekspozicio, kiu sciigas pri la kreskaĵoj kaj bestoj de la loka arbareto. Ĝian belecon prikantis ne nur unu litova aŭtoro.

La unika vojo etendiĝas sur preskaŭ unuhektara areo. Por realigi la projekton oni uzis 395 tunojn da metalo kaj 1500 m 3 da betono. La promenado laŭ la vojo, gvidanta tra la arbopintoj, estas senpaga, se la vizitantoj ne deziras ĉiĉeronadon.

LAST
kunlaboranto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sciencisto kritikita pro bunta birdo mortigita

En oktobro 2015 la internacia gazetaro aperigis en sciencaj rubrikoj diskutigan novaĵon: post multjara serĉado, la sciencisto Chris Filardi finfine trovis maloftegan specon de alciono (science: Actenoides bougainvillei excelsus) kaj poste mortigis ĝin, laŭdire je utilo de la scienco.

Jam de du jardekoj la fakulo estis serĉanta tian blu-lipharhavan birdon, similan – dirus multaj geknaboj – al amuza kaj alloga pupo. Oni sukcesis ĝin malkovri ene de arbaro situanta sur insulo de la Pacifika Oceano, en la oceania mondparto. Temas pri subspeco fakte vivanta nur en Guadalcanal, en la insularo de Salomonoj.

Binoklo

Oni taksas, ke estas restintaj malpli ol mil ĉi tiaj birdoj. Masklo de tiu speco estis observita pasintece tre malofte, kaj neniu ĝis nun estis eltirinta ties foton. Oni sukcesis kapti nur du inajn blu-lipharhavajn alcionojn, precize en la 1920aj kaj 1950aj jaroj.

Fine de septembro 2015, Chris Filardi, direktoro de la Pacifika programo ĉe la Centro por la konservado kaj la biodiverseco (parto de la Usona muzeo pri natura historio en Novjorko), aŭdis kaj rekonis la tipan „kokoko-kieŭ”-an logon de maskla alciono, dum li sin trovis en arbaro. Kion li do faris? Li hastis flanke lasi sian binoklon kaj foti ĝin, sed post ties kaptiĝo li ne plu liberigis la simpatian birdeton.

Bestoprotektemuloj

En unua fazo, en sia reta taglibro, la fakulo ne klarigis, ke li mortigis la beston. La elekto de Filardi kaj de liaj kolegoj disigis la sciencistan komunumon. Marc Bekoff, etologo kaj biologo, emerita profesoro ĉe la universitato de Kolorado, bedaŭris, ke la mortigo de bestoj je scienca utilo estas praktiko tre komuna, al kiu tamen oni devus baldaŭ meti finon. La novaĵo cetere kolerigis multajn bestoprotektemulojn kaj uzantojn de Interreto.

Iuj kritikis la vere nenecesan mortigon de tiel malofta birdo. Danke al Filardi, laŭ kelkaj sciencistoj, oni tamen povos priskribi kaj analizi detale la anatomion de la koncerna birdo, ĝis nun nekonata: kio estas bona afero. „Spite al tio, ke la ekvidoj kaj la informoj pri tia alciono estas tute ne ĉiutagaj, la birdo mem ne estas rara. Ĝi ne riskas tujan malaperon”, pravigis sin Filardi. Laŭ taksado de ekologiistoj, ekzistas inter 250 kaj 1000 birdoj tiaj: nemulto, sed ankaŭ nemalmulto. La fakto, ke oni kaptis kaj „buĉis” unu el ili havos grandajn avantaĝojn por la ceteraj, laŭ iuj sciencistoj. Oni povos fakte plenumi ties zorgan analizon kaj pristudi la homan kolizion kun tiu speco, por ebligi ĝian travivadon. Alivorte: oni mortigas unu kun la celo savi mil.

Planedo

Intervjuate de MONATO, gejunuloj el pluraj landoj loĝantaj en Kipro konfirmas, ke ĉi tiaj pravigoj fare de Filardi ne tute (aŭ tute ne) kontentigas. „Estas multaj aliaj manieroj por pristudi novan aŭ maloftan specon. Mortigi beston devus esti la lasta eblo, kiam mankas ajna alternativo. Tio, kion la sciencisto faris, ne estas aparte profesia. Li devus konscii pri tio ĉi, ĉar temas pri elementa scio”, asertis Matija, junulo serbdevena loĝanta en Limasolo. „Mi ne akceptas la kruelecon kontraŭ bestoj. Ĝi estas senkiala. Bestoj tute rajtas vivi sur tiu ĉi planedo, samkiel ni homoj. Multaj homoj argumentas, ke ni simile mortigas bestojn ĉiutage por ilin manĝi. Sed temas pri du malsamaj aferoj, pri du malsamaj mortigoj. Manĝi estas fakte natura bezono, dum torturi bestojn ne. Ni ne scias, ĉu kaj kiom bestoj toleras doloron”, deklaris Olja, el Ukrainio.

Libereco

„Mi rigardas lian deklaron, laŭ kiu li mortigis la birdon pro la bono de la homaro, tre maltrankviliga. Estas multe da homoj senkoraj, kiuj mortigas sen kompreni la gravecon de tiu ago. Bestoj volas kaj rajtas sian liberecon. Mi opinias, ke la fakuloj havis neniun kialon por agi tiumaniere”, diris Maria, duone kimra kaj duone grekkipra junulino.

„Mi estas kontraŭ scienca testado ĉe bestoj, ĉar ili tre suferas dum tiu agado. Nepras pensi, ke bestoj mem havas animon, kiel homoj, kaj ke certe ne plaĉus al ni esti en la sama situacio”, opinias Andria, 19-jaraĝulino. „Pluraj sciencistoj – kiel la neforgesita Konrad Lorenz – pristudis la konduton de bestoj sen mortigi ilin kaj eĉ sen meti ilin en kaĝon. Sufiĉas aliflanke ringoj sur iliaj piedoj por koni iliajn kutimojn kaj ilian teniĝon en la ĉirkaŭanta medio. La kialoj donitaj de tiu sciencisto estas miaopinie bagatelaj. Lia scivolemo simple helpos tiun specon malaperi pli rapide”, deklaris samnoma junulino el la mediteranea insulo.

Sentokapablo

„Miaflanke, mi kredas, ke la kialoj, kiuj puŝis Chris Finardi mortigi la alcionon, ne estis gravaj. Mi opinias, ke plej multaj homoj ne havas sentokapablon: oni neglektas la fakton, ke bestoj mem havas koron. Ne estis devige mortigi tiun belan birdon”, aldonis Vassilia, ankaŭ el la kipra respubliko.

„Mi estas konvinkita, ke la anatomio kaj la konduto de iu birdo ne ludas gravan rolon en la mondo. Estas multaj ege pli seriozaj problemoj en la mondo: pasigi tiom da jaroj serĉante maloftan birdon por poste ĝin mortigi (!) estas nelogike. Cetere, birdoj mem rajtas vivi: ĉi-okaze ja la sciencistoj kondutis kiel bestoj!”, kredas Francesca, duonrumana knabino.

Kreitaĵoj

„En la nuntempa mondo, pluraj opinias, ke bestoj estas malpli dignaj ol homoj. La sciencistoj ne komprenas la perforton, kiun ili provokas al bestoj. Ĉi-lastaj ne multon deziras: sufiĉas montri al ili amon, ili postulas nenion alian”, deklaris Maria, kipranino rusdevena. „Ĝenas min tio, ke kelkaj homoj ne respektas la naturon. Ĉi tiu tero estas kreita por ĉiaj vivantaj kreitaĵoj, ne nur por homoj”, verdiktas fine Karlo, libandevena knabo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

UN-ika vizito

Terorismo, klimat-ŝanĝiĝo kaj rifuĝintoj estis inter la temoj diskutataj en oktobro dum oficiala vizito al Slovakio de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Ban Ki-moon renkontis altrangajn slovakajn politikistojn inkluzive de la prezidanto, la parlamenta prezidanto, la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Dum la tri-taga vizito Slovakio libervole kontribuis 2 600 000 eŭrojn al fondusoj kaj programoj de UN.

Ekspozicio

Kun la ministro pri eksterlandaj aferoj Ban Ki-moon malfermis en la slovaka ĉefurbo Bratislavo ekspozicion pri la 70a datreveno de UN. En la universitato Komenio li ricevis honoran doktorecon kaj prelegis pri la jarmilaj evoluigaj celoj de UN.

Ankaŭ la mezepokan urbon Levoĉa kaj kastelon Spiš, ambaŭ Unesko-mondheredaĵojn, vizitis Ban Ki-moon. Krome, kun la ministroj pri internaj aferoj de Slovakio kaj Aŭstrio, li vizitis rifuĝintejon en la urbeto Gabčíkovo [Gabĉikovo], ĉ. 50 km sude de Bratislavo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retrovo de forgesitaj literaturaĵoj

OSSIAN

En la jaro 1790 la skota poeto James Macpherson [ĝejmz makferson], gaele: Seumas Mac a phearsain, publikigis en la angla lingvo la unuan parton de sia longa epopea poemaro Ossian, kiu laŭ lia pretendo estis traduko de originalaj versaĵoj el la gaelaj tradicioj el Skotlando, kaj el Irlando, devenhejmo de la skotgaeloj kaj de ilia lingvo. Fakte, en ambaŭ landoj, la buŝa kaj skriba literaturoj de la popolo inkluzivas legendojn, poemojn, kantojn, proverbojn kaj aliajn aludojn al la rolantoj kaj herooj de la keltaj sagaoj, el kiuj multaj estas menciitaj en Ossian.

Aŭtenta kompilaĵo

Macpherson pretendis, ke la poemaro estis verkita de la poeto Ossian (skotgaele: Oisean, irlandgaele: Oisín), filo de la heroo Fionn mac Cumhaill, ofta protagonisto kaj en la irlanda kaj en la skota mitologioj. Macpherson prezentis sian verkon kiel aŭtentan kompilaĵon de tiaj tradicioj, iom kompareblan kun la klasikaj epopeoj de aliaj nacioj. Preskaŭ ekde la tago de la unua eldono de la verko, la publiko akceptis ĝin kun aklamo kaj febra entuziasmo. Nelonge poste ŝajnis, ke la tuta Eŭropo – se ne la tuta mondo – fervoris pri Ossian. Finfine oni asertis, ke la gaela etno posedas sian propran Iliadon, Odiseadon, sian Luziadon ...

Iom post iom aperis versioj de la verko en ĉiuj literaturaj lingvoj de Eŭropo. Ĝi estis ege influhava en la evoluo de la romantika movado, kaj en la revigligo de la gaela lingvo. Pentristoj faris bildojn inspiritajn de la roluloj kaj okazaĵoj priskribitaj en Ossian. Komponistoj verkis muzikaĵojn laŭ temoj sugestitaj de la epopeo. Tiom granda estis la estimo de la publiko al Macpherson, ke kiam li mortis, li estis enterigita en Poets' Corner (angulo de la poetoj), inter la eminentaj poetoj en la abatejo Westminster en Londono, honoro aljuĝita nur al la plej elstaraj literaturaj eminentuloj de Britio.

Fraŭdo kaj trompo

Sed ve! Oni baldaŭ komencis akuzi Macpherson pri fraŭdo kaj trompo. Nenie troviĝis aŭtenta gaela originalo de la epopeo. La verkisto respondis per aperigo de pretendita gaela teksto. Li asertis, ke li unue verkis ĝin en la skotgaela, sed devis publikigi ĝin en angla traduko pro tio, ke la eldonisto opiniis, ke neniu volus legi ĝin, se ĝi estus presita en la gaela. Tiam – kaj eĉ ĝis la mezaj jardekoj de la 20a jarcento – la gaela, lingvo de la aŭtoroj de la antikvegaj manuskriptoj de Irlando, de kie devenis la formo de la gaela parolata en Skotlando, estis malestimata, kaj rigardata kiel barbara, nur buŝa idiomo de needukitaj kamparanoj. Tion asertis, en sia tempo, la leksikografo de la angla, doktoro Samuel Johnson, unu el la plej ferocaj kritikintoj de Ossian (kiu, parenteze, sciis nenion pri la gaela lingvo).

Nun, io pri la teksto mem: Ossian konsistas el tri sekcioj, kun la sekvaj titoloj: Fingal, gaele: Fionnghal, havanta 3 Duain (kantojn); Temora, gaela: Taighmora (8 Duain); kaj Conloch kaj Cuhona, gaele: Conlaoch 'us Cuthonna (nur unu Kanto). La poemaro ne konsistas el sinsekva rakonto, kvankam la samaj mitologiaj rolantoj reaperas en la teksto, kaj la verko provizas la leganton per nenio pri la historio, religio aŭ popolaj kutimoj de la gaeloj.

La ĉefaj korifeoj estas Ossian (Oisean) mem (kiu rakontas la historiojn, kiam li estas maljuna kaj blinda), lia patro Fingal, libere bazita sur la irlanda heroo Fionn mac Cumhaill, lia filo Oscar, kaj la amantinoj de Oscar, Malvina kaj Fiona (ambaŭ nomoj inventitaj de Macpherson). La rakontoj konsistas el „senfinaj bataloj, kaj malĝojaj amoj”, sen kunteksto aŭ klarigo pri la kaŭzoj de la konfliktoj. Do la teksto ne povas pretendi esti eĉ parte historia aŭ realisma.

Ankoraŭ estis iom da disputo pri la aŭtenteco de la poemaro. En la jaro 1952 la poeto Ruaraidh Mac Thòmais, profesoro pri keltaj lingvoj ĉe la Universitato de Glasgovo kaj denaska gaelparolanto, konstatis, ke „Macpherson kolektis skotgaelajn baladojn, kaj dungis skribistojn por registri ĉiun tradician materialon, kiu estis buŝe konservita, samtempe ordigante ĉi-rilatajn manuskriptojn, sed li adaptis tiajn tradiciojn kune kun la originalaj rolantoj kaj ideoj, enkondukante multajn ideojn siajn”.

Eble oni povas kompari tiun procedon kun la kompilado de la verko Kalevala fare de Elias Lönnrot, el buŝa karelia kaj finna folkloroj kaj mitologioj, rigardata kiel la nacia epopeo de Finnlando.

Plie, je la fino de la 18a jarcento oni malkovris manuskripton (konatan kiel la manuskripto de Glenmasan), kiu enhavas version de irlandgaela rakonto iom similan al unu el la poemoj de Macpherson.

Kuraĝiga konstato

Iam, kiam mi feriis sur eta gaela insulo en Skotlando, mi trovis en la insula biblioteko lukse binditan volumon de Ossian (gaele: Oisian) en la gaela lingvo. Ĉar ĝi kuŝis, evidente neglektita kaj polvokovrita sur ŝranko, estis verŝajne, ke neniu estis leginta ĝin. Ekde tiam mi deziris posedi ekzempleron de tiu pretendita originalo. Tamen, same kiel multe da interesaj libroj eldonitaj en la pasinteco, ĝi ne estis facile trovebla.

Antaŭ nelonge mi faris kuraĝigan konstaton. Per la reto mi eksciis, ke ekzistas pli ol unu entrepreno aŭ societo, kiu eldonas reproduktaĵojn de valoraj, sed nun elĉerpitaj kaj forgesitaj, originalaj literaturaĵoj, ekzemple Miréio en la originala provenca, kaj – je mia granda surprizo – Ossian en la gaela. La lasta estis laŭaspekte fidela represaĵo de la gaela teksto farita de Macpherson.

Flua kaj poezieca

Do mi sukcesis aĉeti ekzempleron de la reproduktita verko. Ekde la momento, kiam mi komencis legi la gaelan tekston, estis evidente al mi, ke temas pri valorega literaturaĵo. Mi kunlegis la akompanantan anglan, kiu – en sia angla vesto de la 18a jarcento, aspektis kaj sonis bombasta kaj, laŭ moderna gusto, tro ornama kaj malnatura. Macpherson ne provis rimi la anglan versaĵon. Kontraste, la gaela teksto estis flua kaj poezieca. La gaelaj versoj estis jen en samsona rima formo (finaĵa kaj interna), jen asonanca (en kiu nur la vokaloj rimiĝas), ĉiuj tre komunaj kaj karakterizaj verskonvencioj en la barda gaela prozodio. Elementoj de tiu barda tekniko tute mankas en la angla teksto. Kvankam mi ne estas sperta juĝanto de epopea lingvaĵo, mi estis konvinkita, ke la gaela teksto de Macpherson estas nekompareble supera al lia angla teksto.

Tiel prezentas sin la demando: Kiel supozata traduko fare de lerta dulingva aŭtoro povas esti lingvaĵe, poezie, kaj belsone admirinda, dum la pretendata unua teksto, farita de la sama verkisto, ŝajnas peza, ankiloza kaj senkolora kompare kun la alia.

La plej granda poeto

Por esti justa, oni devas agnoski, ke verko rigardita de kelkaj el la plej kleraj homoj en Eŭropo kiel grava literaturaĵo (nome, la teksto de Ossian en angla formo) meritas respekton. Napoleono kaj Diderot tre admiris la verkon. Thomas Jefferson, la tria prezidanto de Usono, opiniis, ke Ossian estas „la plej granda poeto, kiu iam ekzistis”. Li eĉ asertis, ke li intencas lerni la gaelan por povi legi la originalon. La fama skota romanisto Walter Scott estis influita de la poemaro, ankaŭ la germanoj Johann Wolfgang von Goethe kaj Johann Gottfried Herder. Furoris la opero Ossian, ou les Bardes de Le Sueur, kiam ĝi estis prezentita ĉe la Pariza Operejo en 1804. Aliaj komponistoj, kiuj ricevis inspiron de la verko, estis Franz Schubert kaj Felix Mendelssohn.

Oni apenaŭ povas nei, ke Macpherson, ĉu trompisto, ĉu honestulo, estis kapabla poeto. En la kompilaĵo Cambridge History of English Literature (Kembriĝa historio de angla literaturo) la kontribuinto W.P. Ker rimarkigas, ke „La tuta ruzo de Macpherson, kiel filologa trompanto, nenion signifus sen lia literatura lerteco”.

Estus domaĝe, se admiro de la verkaro de Macpherson devojigus iun ajn de serioza studo de la vera literatura trezoro en la gaela lingvo.*

Mi estas preskaŭ konvinkita, ke: aŭ Macpherson verkis la poemaron unue en la skotgaela, kaj poste faris sian malsuperan tradukon en la anglan, aŭ, ke li mense kompilis la gaelan tekston, samtempe skribante ĝin en la angla (verŝajne nur psikologo povas diri, ĉu tio eblas). Tamen, por mi la gaela teksto – kaj nur la gaela teksto, kvankam ĝi estas sendube fikcia inventaĵo – meritas esti rigardata kiel grava parto de la skota kaj monda literaturo, kondiĉe, ke oni ne supozu aŭ pretendu, ke temas pri aŭtenta antikva gaela manuskripto.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
* Kiu deziras legi aŭtentajn tekstojn en la gaela lingvo (fojfoje kun traduko en la angla), povos akiri ilin de Comann Litreachas Gàidhlig na h-Alba / Scottish Gaelic Texts Society (Societo por skotgaelaj tekstoj), kaj la ekvivalento en Irlando The Irish Texts Society.
Macpherson, James kaj Clerk, Archibald, The Poems of Ossian: in the Original Gaelic with a Literal Translation into English and a Dissertation on the Authenticity of the Poems (la poemoj de Ossian en la originala gaela, kun laŭvorta traduko en la anglan, kaj disertaĵo pri la aŭtenteco de la poemoj). Eldonejo: ULAN Press. Reproduktaĵo de ekzemplero (1899), en la Biblioteko de la Altlernejo Harvard. Unue presita de William Blackwood and Sons, Edinburgo kaj Londono, 1852. 584 paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lasta ŝoto

En la pasintaj jardekoj multe ŝanĝiĝis la sepulta kulturo, almenaŭ en regionoj, kiujn antaŭe dominis la kristana kredo kun siaj longtempe fiksitaj reguloj kaj ritoj.

Konsiderinde multe pli da homoj preferas nun la bruligadon de sia kadavro, anstataŭ tradician enterigon. Laŭ la nuna koncepto, urnaj tomboj estas pli ekologiaj kaj socikonvenaj. Krome ili ne okupas multan spacon, ne nepre bezonas flegadon fare de postrestintaj familianoj kaj ne tro kostas.

Tendencoj

Observeblas tamen diversaj tendencoj. Estas tiuj, kiuj ne nur rezignas pri pompa entombigo, sed ordonas, ke ili postmorte fariĝu anonimaj. Aliaj kontraste jam antaŭmorte tre konscie organizas siajn lastan vojon kaj solenaĵon, kvazaŭ ili ŝatus mem ĉeesti.

Ili volas forlasi la mondon tiel, kiel ili vivis: laŭte kun moda muziko, bunte kun adekvataj ĉeestantaro kaj ĉerko, bufede kun agrablaj trinkaĵoj, distingiĝe per potenca motorciklo, renoma aŭtomobilo, eĉ aviadilo kun cindroŝuto en la maron.

Teamoj

Nova oferto, kiu jam multe superis tradiciajn lokajn tombejajn skulptistojn kaj ĝardenistojn, estas objekto trovita ĉe la Manhejma Maja Foiro en Germanujo. Unuavide ĝi aspektas kiel piedpilko, havebla en la koloroj de ŝatataj futbalaj teamoj. La rondaĵo estas tamen urno por la cindro de futbal-adepto.

Ne estas konate, ĉu la t.n. spirita akompananto (nun ofte laiko en kvazaŭpastra kostumo) de la solenaĵo komencas la ceremonion per fajfilo kaj poste fortatrete kikas la urnon en golejecan tombotruon.

Egale, la liverinto de la cindro tiun postmortan eventon evidente dumvive aspiris kiel kulminan „lastan ŝoton”.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sensacia fosilio

Televida elsendo hazarde atentigis la verkanton pri grava trovitaĵo. Antaŭ nelonge anonima kolektanto prezentis tre interesan primat-fosilion trovitan en 1983 en la germana minejo Messel. Ĉi-lasta kuŝas apud la urbo Darmstadt kaj estas konsiderata monda heredaĵo, kaj tie estis trovitaj multaj famaj fosilioj, rilataj al tiel nomata praĉevaleto (Propalaeotherium Parvulum) kaj al aliaj rimarkindaj best-kruciĝoj (ekzemple inter soriko kaj lutro). Demandite tiurilate, la paleontologo Jens Franzen [francen] deklaris: „Miaopinie ĉi tiu fosilio estas la oka mondmiraklo. Temas pri malkovro eklipsonta ĉiun alian.”

Ida

La fosilio, al kiu Franzen tiel entuziasme aludas, estas tiu de „adapedo” 58 centimetrojn longa (proksimume kiel marmoto); la aĵo aĝas 47 milionojn da jaroj, do la besteto vivis ene de eoceno. Internacie konataj esploristoj tutsekrete ekzamenis per plej modernaj teknikoj la fosilion, inkluzive dentojn kaj la enhavon de la stomako (laŭŝajne estigatan de fruktoj kaj folioj). La juna femala primato estis siatempe bona grimpistino, vivanta sur arboj. Oni nomis ĝin Ida, sed ĝia scienca nomo estas Darwinius Masillae – por soleni la ducentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Darwin. Unuavide ĝi similas al duonsimiaj lemuroj nuntempe vivantaj en Madagaskaro, sed mankas kelkaj tipaj karakterizaĵoj, kiel grat-ungo ĉe la etfingro kaj kombila dentaro en mandiblo. Simile al homo, la adapedo montras kontraŭmeteblan polekson kaj ungojn anstataŭ krifojn; en la malantaŭaj piedoj oni aldone trovis elementojn, kiuj pensigas pri verŝajna transiro al stara pozicio kaj rektakorpa irado.

Lago

Konstateblas frakturo, pro kiu la besto (kiu en la epoko de la morto havis 9 monatojn) verŝajne ne plu kapablis grimpadi bone. Eble trinkante akvon ĉe lago, ĝi enspiris venenajn vulkan-gasojn kaj, perdinte la konscion, falis enakven kaj dronis; tie ĝi estis fosiliiĝonta dum jarmilionoj. Sciencistoj malkovris klarajn signojn kaj karakterizaĵojn, kiuj, kiel ni jam rimarkis, estas signifoplenaj rilate al la evoluo de homoj. La vizaĝo, krome, ne havas tipan lemur-muzelon kun longaj makzeloj. La tranĉodentoj (incizivoj) estas pli vertikalaj ol ĉe lemuroj. La antaŭaj molaroj (premolaroj) jam havis reduktitan grandecon.

Sedimentoj

Ida – kies trovo estis difinita tiom grava, kiom estus por arkeologo la malkovro de la arkeo de Noa – sendube ebligas novan komprenon pri la evoluo de tiel nomataj antropoidoj. Tio estas la grupo, kiu inkluzivas primatojn kaj homojn. La fosilio estas platigita pro la alta premo de sedimentoj, tamen preskaŭ (95-elcente) kompleta.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmizolado

Al la artikolo Ŝpari energion - ne monon de Walter Klag (MONATO 2015/10, p. 14) mi volas aldoni, ke varmizolado de familiaj domoj estas tre populara ankaŭ en Slovakio. Laŭ fakuloj ĝi povas ŝpari ĝis duono de la hejtenergio.

Posedantoj de familiaj domoj en Slovakio povas akiri nerevenigeblan ŝtatan subvencion de ĝis 6500 eŭroj por la varmizolado. Fundamenta kondiĉo estas, ke la familia domo estas maksimume dek jarojn aĝa. Krome unuetaĝa loĝejo ne rajtas havi pli ol 150 kvadratmetrojn kaj duetaĝa ne pli ol 250.

En 2016 Slovakio donos subvenciojn de proksimume 30 milionoj da eŭroj por la varmizolado de familiaj domoj. La celoj estas klaraj: ŝparigi monon al la loĝantaro kaj disvolvo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Havinda kuriozaĵo

La DVD Eŭropa himno komenciĝas per la montrado de kelkaj fotoj el la flandra banurbo Ostendo, tuj sekvata de la prezento de la eŭropa himno „Odo al la ĝojo” en Esperanto-traduko. La dua parto de la disko konsistas el fotoj el ĉiuj landoj de EU kun aŭdigo de (partoj de) iliaj oficialaj himnoj. Oni povas imagi sin en Mini-Eŭropo! Teknike perfekta kaj havinda kuriozaĵo!

pp
Ostenda Koruso: Eŭropa Himno. DVD. Eld. 2015.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En Limo kunlaboro senlima

Energio, trafika infrastrukturo, aŭto- kaj maŝin-industrio, ankaŭ kultura, scienca kaj eduka kunlaboro, troviĝis inter la ĉeftemoj dum kunsido de la eksterlandaj ministroj de Slovakio kaj Peruo.

La slovaka vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], subskribis kun sia perua paralelulino, Ana Maria Sánchez de Ríos, interkonsenton por revizii la bazon de traktato inter la du landoj, kiu ebligos plian kunlaboron.

Alianco

Dum la intertraktoj, okazintaj fine de oktobro en la perua ĉefurbo Limo, Lajčák petis observanto-statuson por Slovakio en la regiona „Pacifika Alianco” konsistanta el Ĉilio, Kolombio, Meksiko kaj Peruo.

Lajčák diris, ke la alianco, reprezentanta pli ol trionon de la loĝantaro de Latin-Ameriko, kreas bonajn kondiĉojn por ambaŭflanka kunlaboro.

Dum la vizito li malfermis filion de la slovaka softvarfirmao ESET en Limo, kiu jam havas sian regionan centron por Latin-Ameriko en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Renkontiĝo kun rimarkinda homo

Antaŭ nelonge mi spektis televidan programon pri la afrika lando Mozambiko, antaŭa kolonio de Portugalio, sed nun sendependa lando. Dum la elsendo oni menciis universitaton en Maputo, kie oni esploras novan procedon por diagnozi tuberkulozon.

La koncerna instituto nomiĝas la Universitato Eduardo Mondlane. Kiam mi aŭdis la nomon, mi estis mense resendita al epoko, kiam mi estis juna viro loĝanta en Porto, Portugalio. Iam mi estis en Lisbono, vizitante amikojn. Inter tiuj troviĝis iu, kiun ĝis tiam mi ne konis.

Temis pri simpatia afrikano, iom pli maljuna ol mi, kiu en tiu tempo studis en la Universitato de Lisbono. Li estis Eduardo Chivambo Mondlane. Ĉar ni ambaŭ troviĝis solaj en la portugala ĉefurbo, li afable invitis min al sia studenta ĉambro, kie mi pasigis interesan kaj agrablan vesperon kun li. Neniu alia ĉeestis.

Kvankam li politike tre aktivis en sia lando, politiko ne apartenis al la temaro de nia konversacio. Ni kune parolis pri lingvoj, muziko, poezio kaj ĝenerale pri kulturo, ĉar Eduardo estis eksterordinare klera homo. Mi konstatis, ke li estas multlingva, parolante perfekte la portugalan (en kiu ni babilis), la congan (sian denaskan lingvon) kaj la afrikansan.

Ĉi-lasta estis eksterordinara konstato, ĉar, en tiu tempo de naciisma regado en Sud-Afriko, la indiĝenaj afrikanoj rigardis la afrikansan lingvon kiel ilon de la tiel nomata Apartheid (apartismo aŭ segregacio de la rasoj). Krome Eduardo parolis la zuluan kaj verŝajne la anglan, kvankam tion li ne menciis.

Dum mia vizito, li ludis fluton: li estis evidente muzikema kaj muzikama. Alia surprizo por mi okazis, kiam li recitis ĉarman poemon en la portugala, kiun li verkis por sia amantino. Eĉ hodiaŭ, post tiom da jaroj, mi ne forgesas la unuan verson: Ainda me lembro ... („Mi ankoraŭ memoras ...”).

Post tiu renkontiĝo, mi konstatis iom pli pri la vivo (kaj bedaŭrinde la morto) de Eduardo. Post sia baza instruiĝo, li studis en lernejo de svisaj presbiterianaj misiistoj en Transvaal, Sud-Afriko. Dum iom da tempo li laboris kiel instruisto en la komunumo Waterval, pasigis unu jaron ĉe la lernejo Hofmeyer pri sociala servo, antaŭ ol registri sin kiel studenton ĉe la Universitato de Witwatersrand en Johanesburgo.

Post la estiĝo de la apartisma reĝimo li estis elpelita, en 1949, el Sud-Afriko. En 1950 Eduardo eniris la Universitaton de Lisbono, kiam mi kun li konatiĝis, kaj poste studis en Usono. Tie li edziĝis al usonanino kaj fariĝis funkciulo de Unuiĝintaj Nacioj.

Konsilisto de la reganto de Portugalio, António Oliveira Salazar, proponis al li postenon kiel ano de la portugala administrantaro de Mozambiko, sed Eduardo ne tre interesiĝis. Anstataŭe li aliĝis al la movado por la sendependigo de Mozambiko, bazita en Tanzanio, al kiu mankis kompetenta gvidanto.

En 1962 li estis elektita prezidanto de la nove fondita Frente de Liberação de Moçambique (Fronto por la liberigo de Mozambiko, aŭ FRELIMO). Li translokiĝis al Dar-es-Salaam, la sidejo de la movado.

En 1964, kun apogo de diversaj landoj, FRELIMO komencis gerilan militon celantan sendependiĝon disde Portugalio. Eduardo deziris ne nur sendependecon, sed ankaŭ socialisman socion. Tiu sinteno estis adoptita de la partio, kaj la lukto daŭris, kun helpo de kamparanoj.

En 1969 mi legis, ke Eduardo Mondlane mortis pro pakaĵo-bombo sendita al la sidejo de FRELIMO en Dar-es-Salaam. Eksa ano de la sekureca servo de Portugalio diris, ke respondecas agento de la sama servo.

Finfine Mozambiko sendependiĝis en junio 1975, ne pro la gerila milito, sed pro la sensangoverŝa ŝtatrenverso en Portugalio, la tiel nomata dianta revolucio. Diantojn metis manifestaciantoj en la pafiltubojn de la soldatoj.

Oni povas nur bedaŭri, ke tiu feliĉa rezulto kostis sangan militon en la afrikaj kolonioj de Portugalio kaj la morton de la patrioto, Eduardo Mondlane. Kvankam mi ĝenerale kontraŭstaras perarmilan konflikton, mi fieras, ke mi konis lin. Paco al liaj cindroj!

Garbhan MAC AOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japanojn obsedas pureco

Japanojn obsedas la nocio pri pureco. Ili baniĝas ne nur por sin purigi sed ankaŭ por sin plezurigi. Multaj japanoj ĉiutage baniĝas, longe sin mergante kaj sin dorlotante en varmo kaj ĝuante senŝarĝiĝon en bankuvo.

Tion ebligas abunda kaj malmultekosta akvo. Jam en 1428 korea diplomato menciis en sia raporto pri la vivo de la japana popolo la multajn komunajn banejojn. Por multaj japanoj estas granda ĝojo viziti dum la ferioj varmajn fontojn, da kiuj enlande nombriĝas pli ol 3500, danke al la vulkanoj.

Ankaŭ en la gubernio Nagano troviĝas speciala varma fonto por sovaĝaj simioj, kiuj venas el apudaj montoj kaj ĝuas refreŝigan baniĝon.

Haŭto

Baniĝo progresigas la sanon per varmigo, plibonigante la sango-cirkuladon kaj forlavante infektajn ĝermojn. Sed kuracistoj avertas, ke tro da baniĝo kaj lavado forprenas la necesan grason, kiu protektas la haŭton.

Pli grave, transiro el varma ĉambro al malvarma malvestejo kaj denove al varma banejo kaj bankuvo kaŭzas rapidan ŝanĝon de la sangopremo (varmoŝoko). Tio povas okazigi korinfarkton aŭ cerban apopleksion.

Tiel ĉiujare en Japanio mortas multaj pro la varmoŝokoj. Laŭ esplorado de medicina instituto, en 2011 pli ol 17 000 mortis en banejoj – pli-malpli kvaroble pli ol la 4611, kiuj mortis pro trafikakcidentoj.

Postaĵo

Unu el la modernaj inventaĵoj de Japanio estas neceseja kuveto kun lavilo. La hufum-forma sidplato estas antaŭe varmigita, kaj post elfluo per butono-premo aperas ajuto, kiu elŝprucigas varman akvon por lavi la postaĵon de la uzanto. Paperon oni uzas nur por forigi la restantan akvon.

Japanoj trovas tian kuveton tre komforta kaj saniga. Nun pli ol 80 % de la japanaj hejmoj instalis tion. Ankaŭ stacidomoj, hospitaloj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj komencis instali kuvetojn, multfoje purigatajn de servistoj. Necesejoj en Japanio pli kaj pli fariĝis komfortaj kaj puraj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Faktoj kaj fakturoj

Germanaj leĝoj distingas nociojn, kiel ekzemple fuĝo, azilo, migrado, laborserĉo aŭ alilanda subtenopeto. Sed oni ofte sendistinge uzas la vorton „azilpetanto” por ĉia enmigranto.

En Germanio ekzistas konstitucia rajto pri azilo por politike, religie, sekse aŭ simile persekutataj personoj. Tiuj homoj ofte ne plu povas atingi sekuran terenon, ĉar ili (ekzemple kristanoj, kurdoj) riskas esti mortigitaj de la tiel nomata Islama Ŝtato aŭ Boko Haram. Por tiaj homoj validas la germana azilrajto, se tiun landon ili atingas.

Sed lastatempe okazis busaj karavanoj norden el balkanaj landoj, kie vivkondiĉoj eble por kelkaj persongrupoj ne estas agrablaj, sed dum jarcentoj kutimaj. Laŭ la germana azila leĝo ili ne rajtas resti. Tamen tie ili plenŝtopas la akceptejojn. Kostas multe, dum la pravigo de la maleblo de restado, ilin vivteni kaj poste retransporti buse, trajne, eĉ fluge. Kelkaj plurfoje provas.

Aktuale provas atingi Eŭropon pluraj aliaj homgrupoj. Estas admirindaj personoj, kiuj vere pro persekutado tramovis sin tra dezertoj kaj ankoraŭ povis pagi marborde altajn sumojn al krimuloj por ŝipaĉa transportado norden trans Mediteraneo. Sed tiuj estas nun malmultaj.

Venas tage pluraj miloj da homoj el regionoj de la orienta Mediteraneo, kiuj ne plu volas vidi ŝancon bonfarte vivi en la propra hejmlando, ĉu pro ia premo, ĉu pro ekonomia diferenco disde la eŭropaj cirkonstancoj. Kaj, kiel okazis antaŭnelonge, multaj tra Turkio kaj Grekio atingis Hungarion, kie ili – kvankam ĝi estas sekura ŝtato eŭropa – ne volis resti.

Ili postulis transportadon al Germanio, la glora lando de la pretendataj rajtoj. Kaj Germanio sendis busojn kaj trajnojn, ĉar oni tie nun flegas „bonvenigan akcepto-kulturon”, kvankam oni eĉ ne kapablas registri kaj disdividi la venantajn amasojn.

Parto de la nuna germana generacio kredas, ke ĝi devas tiel kompensi la kulpojn de la prapraavoj (ĉu britoj, francoj, hispanoj, rusoj aŭ usonanoj same konsideras sian historion?). Jes, ili bonintence agu en la nuna situacio. Sed aliaj homoj, same bonkoraj, bonvolaj, neksenofobiaj, internaciemaj, pli sobre interpretas la faktojn kaj la fakturojn.

Tiuj ne estas nur monaj kaj rilatas ne nur al Germanio. Ili rilatas al la kulturo. Se en tiu ĉi jaro estas pli ol miliono (sekvos antaŭvideble familianoj), kiom oni povas supozi dum kelkaj pliaj jaroj? Ĉu tiam restos sufiĉe da lokoj por la veraj meritontoj de azilo?

Indas al Eŭropo gardi sian azilan kulturon. Sed indas al la regionoj de Eŭropo gardi ankaŭ sian propran kulturon, de la plej nordaj insuloj ĝis Mediteraneo, ĝis Galegio kaj Galicio kaj Balta Maro.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La landon defendu!

La registaro de Respubliko Indonezio anoncis programon por defendi la landon. Junuloj kaj tiuj malpli ol 50 jarojn aĝaj estos trejnitaj por fariĝi „plena indoneziano”. Subtenas la planon ĝenerale pli aĝaj homoj, dum junuloj ne tiom entuziasmiĝas.

La aprobantoj de la programo taksas ĝin taŭga por nuntempaj indonezianoj. Ili opinias, ke la tutmondiĝo iom forigas la senton pri nacieco. Ili diras, ke la junularo fariĝis tro eŭropeca kaj ne plu amas sian patrujon. Nenion ĝi scias pri la landa kulturo, pri ĝiaj leĝoj kaj principoj.

Militoj

Krome la maljunuloj kredas, ke pro la multaj militoj en la mondo nepras, ke indonezianoj sin preparu por defendi la landon. Tiel ili volas „indoneziigi” la junulojn, por ke poste tiuj daŭre regu la landon senprobleme kaj saĝe.

Kontraŭas la planon la junuloj. Ili taksas la programon senutila kaj ne volas submetiĝi al militista trejnado. Necesas granda buĝeto por realigi la programon. Ili preferas, ke la mono estu direktata al subevoluintaj partoj de la lando aŭ al akvo- aŭ elektro-provizo.

Generacioj

La junuloj kontraŭas la aserton, ke ili ne plu amas sian patrujon. Ĉiu amas kaj pretas defendi sian landon, ili diras, sed eble ne laŭ la maniero de antaŭaj generacioj.

Malgraŭ kritikoj, malgraŭ la kosto la registaro decidis tamen okazigi la programon. Sed ĝi ankoraŭ ne estas lanĉita. Multaj junuloj simple ne pretas partopreni. Kaj restas la demando: ĉu post la programo la junularo vere pli amos sian landon?

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
Korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belaj vortoj, malbelaj memoroj

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Historiistoj memoros la jaron 2015 pro ĝiaj nedigesteblaj sandviĉaj kvalitoj. Komence kaj fine, sube kaj supre, murdaj atencoj en la franca ĉefurbo, Parizo: en la mezo, inter la du, fuĝintoj, rifuĝintoj, transmaren vojaĝantaj, por alfronti al necerta, fojfoje malamika, akcepto en pli kaj pli nervoza Eŭropo.

La januara atako kontraŭ la satira franca magazino Charlie Hebdo pereigis 11 homojn kaj vundis pliajn 11. Mortis aliaj pro aliaj atakoj dum la sekvaj tagoj.

Pli mortigaj estas paralelaj atakoj meze de novembro ĉe diversaj lokoj en Parizo: koncertejo, sportejo, kafejoj kaj restoracioj. Mortis minimume 129 homoj, vundiĝis, kelkaj grave, centoj da aliaj, kiuj kune sociumis dum relative milda vendreda vespero.

La respondecon pro la plej sanga atenco en okcidenta Eŭropo ekde la fino de la dua mondomilito agnoskis Islama Ŝtato.

Kion fari? Ornami publikajn konstruaĵojn per la trikolora franca flago montras solidarecon kun popolo suferanta, sed ne nur francoj sangas. Sangas ĉiuj, kiuj kredas je raciaj, humanismaj normoj kaj kiuj volas pli justan, pli egalan mondon.

Nepras, ke okcidentaj povoj reekzamenu sian politikon, sian militismon, en landoj de la meza oriento. Ĝis kiu grado kulpas okcidentaj prezidantoj kaj ĉefministroj pro la nuna ĥaosa situacio, en kiu la hieraŭa malamiko estas la hodiaŭa amiko (kaj ricevanto de la „benoj” de floranta armilo-industrio)?

Cetere estu notite, ke nukleaj armiloj, multekostaj, apenaŭ pravigeblaj en la nuna ekonomia ŝpar-reĝimo, ne protektas kontraŭ teroristoj, nek en Eŭropo, nek en meza Oriento.

Nepras ankaŭ, ke la islamanoj laŭte denuncu tiujn, kiuj fiagas en la nomo de ilia religio, ilia profeto. Ne eblas pretendi, ke la teroristoj ne estas islamanoj, do restas iel netuŝeblaj. Ili ja estas islamanoj, kiel ajn tordita ilia interpretado de t.n. noblaj aŭ sanktaj tekstoj (kiuj permesas, kredeble, ajnan interpretadon).

Se la islama komunumo volas sin distancigi disde frenezuloj kaj murdistoj, ĝiaj estroj diru. Ripete kaj publike. En raportoj pri la parizaj atencoj, mi ĝis nun ne trovis kondamnojn el la buŝoj de imamoj kaj aliaj ĉefislamanoj. Dume ordinaruloj, la hom' sur la strato, emas diri: „Nu ... tiuj islamanoj. Ĉiuj samaj ... ĉiuj frenezaj ...”

Intertempe mi demandas min, ĉu estas alia lando ol Francio, kiu tiom digne, tiom elegante, reagus al tia krizo. En la lernejo, en la universitato, mi studis la francan, sed miaj studoj nuntempe apenaŭ helpas, kiam mi estas en Francio, aŭ spektas televide franclingvan serion (ekz. la polican dramon Engrenages, esperante „Spiraloj”).

Almenaŭ laŭ mia orelo malfermiĝis granda abismo inter mia universitata franca kaj la rapide elpafata, ĵargone peza franca, kiun mi ferie aŭ filme aŭdas. Tamen, kiam la franca prezidanto, François Hollande, televide alparolas la francan popolon, formale, malrapide, pri la atencoj, mi komprenas. Ĉiun vorton, ĉiun nuancon.

Temas pri la stilo, la maniero oratori. Se vi komprenas almenaŭ la lernejan francan, trovu filmeron pri la reago de Hollande ĉe Youtube kaj provu traduki en vian gepatran lingvon kaj kapti la saman gravitas 1. Ege malfacile, eĉ en Esperanto, ĉar oni ne tradukas simple vortojn, sed tonon kaj, fone, kulturon, tradicion, kulturon.

Digne reagi al katastrofo, kies efikoj senteblis kaj ankoraŭ senteblas tra la mondo, ne revivigos murditojn, ne revenigos amitajn gefratojn kaj gefilojn. Tamen ĝi helpos al la franca popolo kunkompreni, kunkonsoliĝi, kunkuraciĝi.

1. gravitas (latina): pezo, seriozeco, digno.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spica novjaro

La antikvaj armenoj havis tri novjarajn festojn. Ĝis la 25a jarcento antaŭ la nuna erao la nova jaro komenciĝis la 21an de marto, printempe, kiam vekiĝas la naturo.

La duan novan jaron, aŭ Navasard (nav, nova; sard, jaro), oni festis en la somero. Laŭ legendo, Hajk Aĥeĥnavor venkis la malamikon Bel kaj donis liberecon al sia popolo. Tio okazis la 11an de aŭgusto en la jaro 2492 antaŭ la nuna erao. Ĉi tiu festo indikis la komenciĝon de la armena nova jaro.

Tiun feston ĉeestis la gecaroj kun la armena armeo kaj partoprenis homoj el la tuta lando. Celate estis ne nur ĝojigi sed ankaŭ unuecigi la popolon. Oni festis dum kelkaj tagoj, konsumante dolĉajn trinkaĵojn kaj malfortajn vinojn.

Tritiko

Malmulton oni manĝis, sed surtable nepre staris pladoj el ronda tritiko, kiu kreskis nur en Armenio. El tiu tritiko oni bakis panon, kiun dum tiuj ĉi tagoj oni rajtis nek prunte doni nek preni. Troveblis ankaŭ pladoj kun spico el la floreto ngatcaĥik, kiu kreskis sur deklivoj de la monto Ararat.

Ekde la 18a jarcento la nova jaro ekas la 1an de januaro. Interese, ke surtablaj pladoj komenciĝas per no: ngatcaĥik (absinto), nur (granato), nuŝ (migdalo) kaj aliaj.

Lida ELBAKYAN
korespondanto de MONATO en Armenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakyan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Formike laborema, ŝafe obeema

La japana ministerio pri instruado avizis ĉiujn 81 ŝtatajn universitatojn, ke ili konsideru abolicii, malgrandigi aŭ ŝanĝi fakultatojn pri humanismaj aŭ sociaj sciencoj.

La ministerio kaj la registara partio rigardas tiajn fakojn neproduktaj aŭ neutilaj por la nuntempa socio. Ĝi opinias, ke Japanio urĝe bezonas homojn kun scioj pri komputado, teknologioj aŭ naturaj sciencoj, por ke la lando efike konkuru en erao de rapida tutmondiĝo.

Akademioj

Universitatoj kaj sciencaj akademioj kritike reagis. Eĉ gvidantoj de financaj kaj industriaj entreprenoj, embarasite pro kruda avizo tia, anoncis, ke la registara starpunkto ne spegulas la nunan kaj faktan bezonon de Japanio.

Estas tamen evidente, ke la reĝimo de la ĉefministro, Abe Shinzo, lokas universitatan reformon en sian politikon por kreskigi la ekonomion. Li distribuos ŝtatajn monsumojn laŭ la kontribuoj al tiu politiko de ĉiu universitato.

Disciplino

Aliflanke la ministerio pri instruado intencas eksporti la japanstilan lernejan sistemon al eksterlando. Tie, laŭ la ministerio, oni alte taksas japanajn disciplinon kaj atingitajn studnivelojn.

Japanstila instruado inkluzivas purigadon de lernejoj fare de lernantoj, tagmanĝon en la lernejo, unuigitajn ŝtatajn studprogramojn, kaj ŝtate regatajn lernolibrojn.

Tia sistemo interesos ŝtatgvidantojn, kiuj deziras, ke ilia popolo estu formike laborema kaj ŝafe obeema.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mankis nur tri ...

Seniluziiĝis la albanoj pro la rifuzo akcepti Kosovon kiel membron de Unesko. Ne eblis en la ĝenerala kunveno de Unesko arigi sufiĉe da voĉoj favoraj al Kosovo.

Subtenis la membrecon de Kosovo 93 ŝtatoj, sed mankis ankoraŭ tri, por ke la balkana lando kaj ĝiaj du milionoj da loĝantoj per du-triona plimulto estu aligita.

Sin detenis

Kontraŭis la proponon 59 landoj, sed sin detenis multaj aliaj, inkluzive de ŝtatoj, kiuj jam agnoskas Kosovon, ekzemple Japanio, Sud-Koreio kaj Pollando.

Aparte kolerigis la albanojn la forta opozicio de Serbio, subtenata de Rusio, kaj la fakto, ke multaj sindetenintoj, kiel Palestino kaj Libano, apartenas al Organizaĵo de Islama Kunlaboro, en kiu membras Albanio jam de 20 jaroj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtalulo kontraŭ ferdrata barilo

Unuavide iuj legantoj hezitas ĉe la libra titolo Dio ne havas eklezion. Pri kio temas? Ĉu teologia traktaĵo? Teorie oni devas ne juĝi libron laŭ ĝia titolo, sed fakte la titolo iafoje, kiel la vesto de homoj, faras gravan impreson sur nekonantoj. Feliĉe, la nomo de la furoraŭtoro Trevor Steele allogas multajn legemulojn, ĉu ateistajn ĉu religikredantajn.

Kion do la libro traktas? Jen la skizo: La protagonisto Bruce Golding estas monde konata fotoĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj. Li ofte ĝuas sian reputacion de „ŝtalulo” kaj en la fiziko kaj en la spirito. Tamen sur tiu insulo Hakilule en la Respubliko de la Fitzroy-Insuloj, kiu estis ĵus detruita de cunamo, li spertas spiritan kaj fizikan kolapson. Tie okazas ĵurnalismotentaj bataloj inter animistoj kaj katolikoj, turismekspluato kaj mediprotekto, loĝantaro kaj registaro, amo kaj malamo, savo kaj masakro ... Kiel agi en tiuj konfliktoj? Kion faris la ĵurnalisto? Legu la romanon kaj poste juĝu!

Kiel leginto kaj recenzanto, mi povas diri, ke la libro iom tuŝas religiojn, sed ne speciale elvolvas religion. Steele mem rimarkigis, ke la romano estas preskaŭ tute fikcia, sed ĝi enhavas iom el la vivo aŭ pensoj de la aŭtoro. Li esperas, ke la enhavo prezentiĝas en maniero, kiu nek predikas nek tedas.

Ĉi-foje la aŭtoro ne ludas la rolon „mi” en la aventuro kiel en siaj aliaj romanoj, ekzemple Kvazaŭ ĉio dependus de mi, Paradizo ŝtelita, Konvinka kamuflaĵo (aŭtobiografia) ktp. Tamen liaj spuroj aŭ ombroj de la vivo kaj pensoj facile flareblas ĉe la roluloj.

Pro la kariero la ĉefrolulo Bruce Golding ĉiam emas vagi tra la tuta mondo, neniam havas sufiĉe da tempo por flegi intimajn rilatojn kun la edzino kaj la filo, kio rezultigis divorcon. Kaj la dua ĉefrolulo Patrick O'Dwyer forlasis sian fruan kredon, sed plenumas la devon de pastro pacama kaj bonkora sur la izolita insuleto. Muldita kombine per la du figuroj, ĉi tiu vagemulo kun koro vekiĝa kaj karitata havas ĝuste la personecon de Steele en la reala vivo; almenaŭ li estis tia dum la jaroj junaj kaj mezaĝaj, kiam mi ekkonis lin danke al Konvinka kamuflaĵo.

Pere de vivaj dialogoj kaj vigla priskribado de psikoj Steele inkrustis siajn pensojn kaj komentojn en la tekston. Jen du tipaj pecoj citindaj:

Nun la episkopo estis vere konfuzita. „Sed ... la novaĵbultenoj donis tute alian ideon ... insurekcio ... tumulto ... agitado de Patrick ...”

„Mi ne dubas kion vi diras. Estas ĵurnalistoj, kies funkcio estas mensogi kaj tordi kaj misinformi laŭ la deziroj de siaj registaroj kaj la posedantoj de gazetaraj imperioj. Tio daŭre okazas. Ne nur la usonanoj pekas tiurilate, kvankam ili estas la majstroj.”

...[alineoj forigitaj de la recenzanto]

Ambaŭ silentis dummomente, ĝis Bruce diris: „Restas nur unu demando: kiam ni flugos al Ĝukanluko? Mi volas iri baldaŭ, ĉar mi nun suspektas, aŭdinte vian version de la eventoj, ke prezidento Ostala povus ordoni, ke ankaŭ mi mortu pro akcidenta pafo. Li ja volas fariĝi milionulo kun sekreta bankokonto en Svislando.”

„Viaj vortoj maltrankviligas min, sed mi scias, ke estas multaj koruptitaj politikistoj en tiu ĉi mondoparto, kaj en la cetera mondo, kompreneble.” La episkopo volis ŝanĝi la temon. Subite li diris: „Mi malsatas. Ĉu eblas manĝi en la presbiterejo?”

Kaj tiam okazis io absolute hontinda. Li, la fama objektiva ĵurnalisto kaj ŝtalulo, ekploris. Li ploris pro la bestiaj faroj de homoj kaj la krueleco de tiu ridaĉanta Dio, kiu desupre mokas per kruelaĵoj kaj katastrofoj. Li volis eskapi for de ĉi tiu fia mondo kaj ĝia eĉ pli fia Kreinto. Li malamis tiun Diaĉon, kiu ne ekzistas, sed kaŭzas tian mizeron sur la tero. Kian sencon havas pluvivi ĉi tie? Sed kien eskapi? Bruce Golding plorsingultis kaj ŝvitis kaj tremis.

En la du supraj citaĵoj evidente legeblas penseroj de Bruce Golding pri Dio, ĵurnalismo, bestiaj homoj, politikistoj kaj registaroj. Sendube, Steele havas similajn komentojn pri tiuj agoj de tiuj homoj kaj nehomoj. Ankaŭ mi.

Kutime Steele ŝatas rakonti aventurojn laŭ historia materialo aŭ siaj propraj spertoj; liaj antaŭaj verkoj plejparte vidiĝas kiel dokumentaj filmoj. Sed tiu ĉi romano ŝajnas pli beletra. En ĝi foj-refoje estas retrovido intermetita, rakontado traplektita per komentoj, aludo antaŭmontranta postajn disvolviĝojn, ŝanĝo de la unua kaj la tria persono, asocio de unu sceno al alia, ripeto de simila spektaklo ... Teknikoj de verkado riĉas, tamen la intrigo evoluas kvazaŭ rivero fluus senhalte tra kurbiĝoj kaj malebenaĵoj, jen kvieta jen ondoplena. Ŝarĝante la tutan rakonton per spaco, tempo, medio, figuroj kaj eventoj, Steele lerte manipulis tiajn ligilojn inter la antaŭa parto kaj la posta, kiaj estas ĉeno el ŝlosilaj vortoj, vido, aŭdo, gestoj, akĉentoj, intonacioj, terformoj, aparatoj de komuniko, trafiko kaj fotografo ...

Temante pri katastrofo, la teksto ordinare estas peza kaj serioza. Tiu ĉi romano neniel celas amuzon aŭ distron. Sed tamen al ĝi ne tute mankas spicaj okazoj. Bruce Golding, kiel fotisto-ĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj, restas ordinara homo kun instinkto ami kaj amoremi. Homecon reflektas la konfeso, ke li, for de la edzino, faris kelkajn provojn trovi portempan konsolon kun diverslokaj virinoj. Tio ne estas tabuo por vagantoj. Eksedziĝinte li estas allogata de la juna belulino Perpetua, kaj kompreneble ankaŭ li allogas ŝin. Malgraŭ la horora situacio sur la insuleto, ili enamiĝas kaj ... La afero iras racie kaj paŝon post paŝo, invitante daŭran legadon.

La lingvaĵo de Steele estas klasike regula sed ne banala. Sen neologismoj kaj cerbumigaj frazoj. La perfekta aventurrakonto sterniĝas en skriba kaj parola lingvoj glataj. Per buntaj vortaj nutraĵoj li provizas komencantojn, progresantojn kaj maturajn verkistojn.

Unuspire mi tralegis tiun ĉi romanon en la ePub-versio. Do al la supraj citaĵoj mi ne markis la paĝojn, kiuj certe diferencas de tiuj en la papera versio. Legemulo ne nepre estas redaktoro nek provleganto kapabla.

Intertempe mi ŝanceliĝis ĉe la jena esprimo: sinhaloj kaj tamiloj. Vortoj ne-PIVaj? Eble mi mem ilin miskomprenis. Ne grave. Ili ne baris la plezuron, ke mi ŝargas min per bitaj verkoj de Trevor Steele.

MAO Zifu
Trevor Steele: Dio ne havas eklezion. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2015. Tradicia versio: 168 paĝoj. ISBN 978-9077066-54-6. Ankaŭ aĉetebla en la dosierformoj ePub, PDF kaj Mobipocket.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mao Zifu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Atencoj en Parizo: kunkulpas la politikistoj

Post la atencoj en la franca ĉefurbo Parizo la 13an de novembro 2015, kiam teroristoj de la tiel nomata Islama Ŝtato (IS) mortigis 130 homojn kaj vundis centojn da aliaj, necesas ne nur montri kompaton, sed pripensi kaŭzojn kaj sekvojn.

Ĉu tiuj atencoj, kun graveco neniam spertita en Francio, rezultas de reago de Islama Ŝtato al franca agreso? Ĉu do temas pri venĝo? Jam dum kelkaj monatoj francaj ĉasaviadiloj, kadre de koalicio estrata de Usono, atakas IS-poziciojn en Sirio kaj Irako.

Observantoj, ofte sin nomante specialistoj, rimarkigas, ke Francio denove havas armeon, kiun ĝi emas sendi eksterlanden, ekzemple al la Centra Afrika Respubliko aŭ al Malio (kie kelkajn tagojn post la parizaj atencoj teroristoj mortigis 21 homojn en hotelo en la ĉefurbo Bamako). Nun al Sirio. Ili memorigas, ke Sirio, kun Libano, estis inter la du mondomilitoj franca protektorato. Tial, verŝajne, Britio ĝis nun hezitas tro interveni.

La eksa prezidanto, Nicolas Sarkozy, same sendis ĉasaviadilojn al Libio por helpi senpotencigi la diktatoron Ĥadafi. La rezulto nun klare videblas: ĥaoso.

Eblas argumenti, ke francaj prezidantoj militemas eksterlande por kaŝi siajn fiaskojn enlande. Ili alfrontas al malfacile solveblaj sociaj problemoj, ekzemple al ŝrumpanta ekonomio, al senlaboreco. Sukceso, aŭ almenaŭ pria impreso, fojfoje pli facile troveblas ekster la propraj landlimoj.

Tamen prezentas sin aliaj kaŭzoj. Sendube IS klopodas estigi internan militon en landoj kiel Francio, kie homoj de malsamaj religioj kaj kredoj pace kunvivas, ĝenerale sukcese. Estus granda atingo por IS, se ĝi prosperus disigi francajn islamanojn disde aliaj civitanoj, kiuj ilin emus kulpigi pri terorismo.

Feliĉe la plimulto de la francoj ne enfalos ĉi tiun kaptilon – krom manpleno da faŝistoj.

Aliflanke oni vidas, ke preskaŭ ĉiuj atakintoj estis junuloj naskiĝintaj kaj edukitaj en Francio – ankaŭ ĉe la januaraj atencoj kontraŭ la gazeto Charlie Hebdo kaj la superbazaro Hypercacher. Preskaŭ ĉiuj estis konataj de la polico pro deliktoj kiel ŝtelado aŭ misuzo de narkotaĵoj. Multajn junulojn la franca ŝtato perfidis, en la senco, ke aparte tiuj, kies radikoj kuŝas ekster Eŭropo, sentas sin ekskludataj de la franca socio.

Tamen tiu ĉi situacio estas longe konata. Temas ĉefe pri socia problemo, malgraŭ religiaj aŭ historiaj aspektoj, kiel spuroj de koloniado. Ankaŭ la solvoj estas konataj. Necesas frue fiksi buĝetojn por plia ekonomia integrado kaj pli bona edukado por malfermi al junaj homoj taŭgajn labor-postenojn.

Jam en kelkaj kvartaloj la proporcio de senlaboruloj atingis pli ol 50 %. Sed en lando superŝutita de ŝuldoj, kun limigita buĝeto kaj gvatata de Bruselo, dubindas, ĉu eblos realigi tiajn planojn. Sed jen la sola maniero krei longdaŭran solvon kaj kontraŭbatali la ekstremismon de IS.

Intertempe kreskas la timo de ordinaraj civitanoj pri la alveno de migrintoj, pro militoj aŭ religia persekutado, el Sirio, Irako, Afganio kaj aliaj landoj.

Mi dubas, ĉu francaj politikistoj volas aŭ eĉ kapablas estigi la bezonatajn rimedojn, sociajn kaj ekonomiajn, por solvi la problemon. Ili pensas pri venontaj elektoj kaj ne deziras elspezi monon por helpi gejunulojn, ĉar tio signifus altigi impostojn kaj samtempe malpopularecon.

Pli facile estas flegi propekan kapron kaj forturni la atenton de la propraj misoj al tiuj de teroristoj. Ĝuste tiel puŝas ekstremdekstraj partioj, kiel Nacia Fronto gvidata de Marine Le Pen. Certe okazos pliaj atencoj. La francoj sin preparu por milito.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kotaj lavangoj: metaforaj kaj realaj

Vadas Brazilo tra politika skandalo, ekonomia krizo kaj ekologia katastrofo. Sub tiaj malfacilaĵoj fermiĝas la unua jaro de la dua mandato de la prezidantino Dilma Rousseff [diŭma ruséf].

Post tri sinsekvaj kaj sukcesaj prezidaj mandatoj la koalicio regata de la Laborista Partio eklikis jam en 2014. Tiam, okaze de la lasta ĝenerala balotado por deputitoj, senatanoj kaj la respublikestro, tiu politika interligo ne plu arigis favoran nombron da seĝoj en la ĉambro de deputitoj aŭ en la senato.

Ribelo

Kvazaŭ tio ne sufiĉus por malhelpi la respublikestraron decidi ekzemple pri la buĝeto por la venonta jaro, kelkaj anoj de la partio de la vicprezidanto Michel Temer ribelis. Ilia ĉefo estas Eduardo Cunha [kunja], elektita estro de la ĉambro de deputitoj kun apogo de la plej konservativa parto de la opoziciularo.

Proceso

Paralele kun la politika krizo daŭras juĝaferoj celantaj puni kontraŭleĝan uzon de mono por partioj kaj politikistoj. Inter ili elstaras proceso kontraŭ eksaj direktoroj kaj aliaj altranguloj de Petrobras [petrobràs], la plej granda brazila entrepreno sub ŝtata regado.

Aresto

Kulminis la afero, kiam estis fulme arestita la reprezentanto de la reganta partio ĉe la senato, frumatene la 25an de novembro, laŭ ordono de la supera kortumo, fakto neniam antaŭe registrita en la historio de Brazilo.

Katastrofo

Al tiu lavango da malfacilaĵoj, inkluzive de recesio kaj publika deficito, draste kontrastanta al 12 jaroj da prosperaj atingoj, menciindas, ke okazis la 5an de novembro la plej granda ekologia katastrofo en Brazilo.

Rompiĝis baraĵo konstruita por reteni la restantan koton el ferminejoj. La rompiĝo estigis lavangon enhavantan 50 milionojn da kubaj metroj da koto. Detruita estis unu el la distriktoj de la municipo Mariana, en la subŝtato Minas-Ĝerajso, kaj venenitaj kun gravaj damaĝoj pli ol 700 kilometroj de la rivero Doce [dosi] (dolĉa).

Fine la kotlavango atingis la marbordon de la najbara subŝtato Espirito-Santo. Tamen subite kolapsis la akvo-sistemo, de kiu dependis la loĝantaro, kaj pereis vivaj estaĵoj de la rivera ekologia sistemo. Tiel estingiĝis la tradiciaj fiŝkaptado, bredado kaj agrikulturo.

Skandalo

Respondecas pri la tragedio la entrepreno Samarco [samarko], kies kapitalo dividiĝas inter la brita-aŭstralia BHP Billiton [bíliton] kaj la brazila Vale do Rio Doce. Ĉi-lasta kompanio estas eksa ŝtata firmao, skandale privatigita en 1997, pro iniciato de la tiama prezidanto Fernando Henrique Cardoso [enriki kardozu], la lasta antaŭ la erao de la Laborista Partio.

Laŭ fakuloj estos bezonata cento da jaroj por revivigi la naturan medion en tiu baseno de la sud-orienta regiono de la lando. Intertempe brazilanoj devos travivi tri pliajn jarojn de la mandato de la nuna prezidanto.

Jozefo LEJĈ
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Situacio senprecedenca

Dum pluraj semajnoj fine de 2015 la politika opozicio en Kosovo blokis sesiojn de la parlamento. Temas pri du kialoj: malaprobo de leĝoj pri la demarkacia limlinio kun Montenegro kaj pri la fondiĝo de asocio de serbaj municipoj.

La dupartia parlamenta plimulto, formita de 81 el la 120 seĝoj, proponis al la tripartia opozicio partoprenadon en komisiono kun internaciaj spertuloj por solvi la problemon pri la demarkacia linio kun Montenegro. La leĝo proponata senigos Kosovon de konsiderinda teritorio.

Nuligo

La alia leĝo, pri la serbaj municipoj, estis jam sendita al la konstitucia juĝejo por validigo. Sed la opozicio insistis pri la nuligo de ambaŭ leĝoj. Tiurilate ĝi organizis protestojn en kaj ekster la parlamento, uzante eĉ perforton.

Pro tio, koincide kun la Tago de Sendependeco de Albanio, la 28a de novembro, la parlamenta estraro devis ekskludi opoziciajn deputitojn. Kelkaj membroj estis arestitaj kaj policistoj malpermesis al opozicianoj eniri la parlamentejon. Jen, laŭ fakuloj, situacio senprecedenca.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mama kancero, kreskas la espero

Ne volonte oni parolas pri tabuaj temoj, kia restas mama kancero. Tamen, ju pli frue oni konstatas tumoron, des pli granda estas la ŝanco pri kompleta resaniĝo.

En Eŭropo ĉiu oka virino malsaniĝas pro tiuspeca kancero. Antaŭ cent jaroj tio estis mortokondamno. Hodiaŭ la aferoj ŝanĝiĝis: fakte, 80 elcentoj de la tumoroj estas neniigeblaj, se oni sufiĉe frue komencas la necesan terapion.

Atestanto

La naturhistoria muzeo en Vieno, por atentigi pli vastan publikon pri la afero, subtenas informan kampanjon de la konzerno Novartis rilate al mama kancero. Kiel reklama atestanto (se tiel diri) estis elektita la tiel nomata Venuso de Willendorf [vílendorf], statuo trovita de arkeologoj en Suba Aŭstrio antaŭ preskaŭ jarcento, en la jaro 1908. La 11 centimetrojn alta figuro, el kalkŝtono, havas grandajn mamojn kaj aĝas 29 500 jarojn.

Libro

Virino, kies nomo estas Christine Fischer [kristine fiŝa], travivis veran torturon: kanceron, amputadon de ambaŭ mamoj, forigon de la limfonodoj, kemian terapion, dolorigan mam-rekonstruadon. La negativajn pensojn ŝi tamen transformis en iun pozitivan akceptadon de la faktoj. Ŝi do verkis libron kun la celo kuraĝigi la malsanulinojn kaj montri al ili, ke oni ja povas venki tian malsanon per la propra forto.

Imunsistemo

La daŭra kaj intensa esplorado donas nuntempe novan esperon al la malsanulinoj. Kanceron diagnozitan jam en frua fazo eblas tute resanigi. Progresintan tumoron oni plej ofte ne povas neniigi: en tiu okazo oni klopodas mildigi ies suferon kaj plilongigi ĝian vivon. Lastatempe oni intencas aktivigi la imunsistemon, kio ofte sukcesas.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tabuo falas, virina pedofilio realas

Oni emas malvolonte paroli pri virina pedofilio, eble ĉar efektive ĝia ekzisto ne estas konata aŭ, pli verŝajne, ĉar homoj pro multaj kialoj konsideras maloportune malsekretigi aŭ disvastigi ĉi tian situacion. Pedofilio deflanke de virinaj individuoj estas tamen fenomeno tiom reala kiom maltrankviliga, bedaŭrinde kapabla disfaligi la emociajn kaj raciajn certecojn, al kiuj ĉiu el ni estas ankrita kaj alkroĉita.

Interreto

Materiigi la ideon pri virinoj sekse logataj de infanoj fakte skuegas ĉiun stereotipon, kiun homoj havas koncerne ingenrajn ulojn. Ĉi tiu konstato konsterne elradikigas multajn konceptojn ĉeestantajn en la komuna imagaro. En socio, kies gazetaro rakontas pli kaj pli da historioj pri virinaj viktimoj de perforto, ŝajnas neimageble (se ne blasfeme) paroli pri erotikaj impulsoj rilataj al infanoj deflanke de virinoj mem. Tio aperas des pli fia kaj aĉa, se seksa misuzo estas plenumata de patrino kontraŭ la propra fileto mem. Estas malfacile por homoj kredi, ke malantaŭ la konsola – klasika – bildo de virino nature inklina al la prizorgado kaj al la amado de junaj kreitaĵoj povas male kaŝiĝi diabla konspiranto aŭ eĉ cifereca pedofilo, kiu vagadas tra la interreto serĉante aŭdovidan materialon por provi kontentigi nekonfeseblajn seksajn fantaziojn.

Menso

Tia mondo, nome la mondo de virina pedofilio, ĝis antaŭnelonge konscie obskurata de iuspeca „kolektiva neado”, ja ekzistas nek pli nek malpli ol ĝia maskla versio. Estas fakto, pri kiu ni devas ekkonscii: ĉiu ajn individua konduto devas esti interpretata kiel esprimo de personeco maturiĝinta enkadre de specifa rilata kaj interaga kunteksto; kaj en tiu kunteksto la plej grava elemento ja ne estas la genra diferenco inter viroj kaj virinoj, sed la nura komplekseco de la homa menso.

Feriumado

La fenomeno de seksa misuzado de infanoj deflanke de virinoj ekaperis proksimume en la malfruaj 1970aj kaj fruaj 1980aj jaroj, kiam virinoj plejparte usonaj kaj kanadaj – kutime temis pri riĉaj inoj eksedziniĝintaj aŭ vidvinoj – komencis veturadi al ekzotaj paradizoj. La celo? Serĉi la tiel nomatajn Beach Boys, tio estas lokajn infanojn kaj adoleskantojn, kiuj povus kontentigi iliajn seksajn dezirojn. Virino, same kiel viro, do povas organizi periodon de feriumado en tropikaj lokoj por serĉi tion, kion ŝi ne spertas en la ĉiutaga vivo: pasion, seksumon, kelkfoje eĉ sentimenton. Kiom ajn nekredebla tio aperos al kelke da legantoj, oni fidinde taksas, ke ĉiun jaron pli ol 80 000 virinoj dediĉas sin al seksa turismo. La virina fenomeno tamen ŝajnas esti ne tute komparebla kun la vira, ĉar inoj laŭregule nek molestas nek seksoperfortas.

Kliŝo

Ne simplas skizi unuopan profilon de pedofilinoj. Tian malfacilecon pravigas precipe la stereotipa maniero, en kiu la seksa misuzanto estas kutime priskribata kaj imagata de la socio: masklo, nejuna, malplaĉa el fizionomia vidpunkto kaj karakterizita de iom da psikozaj ecoj. Tiu regulo ne estas ĉiam valida. La mezuma pedofilo fakte havas tutnormalan aspekton, estas unuavide ĝentila kaj afabla, ne havas specifan aĝon. Des pli grave: ne nepre temas pri viro. Senkreditiginte la kliŝon, ke ekzistas iu genra influo kadre de la seksa misuzado, oni povas pli facile identigi la kuntekstojn, ene de kiuj maturiĝas tiu devojiĝanta konduto.

Generiloj

Pedofilino povas materiigi siajn perversajn seksajn dezirojn en la hejmo (do en sia familia medio) aŭ ekster ĉi-lasta; ŝi foje rolas kiel komplico de krimoj, foje kiel „nura” rekrutigisto; ŝi efektivigas siajn kondutojn rekte, kun siaj gefiloj, aŭ nerekte, do kun aliulaj infanoj. La manifestado de ĉi tiaj inklinoj varias: simpla esprimado de korinklino kaj tenereco povas kelkfoje transformiĝi en konkretajn formojn de persekuto kaj perforto (kiuj inkluzivas masturbadon, frotadon de generiloj kaj penetradon, sen kaj kun la helpo de objektoj). La elekto de la aĝo de la viktimo ŝajnas strikte havi ligitecon kun la personeco de la misuzanto. La pedofilina maniero agadi malsamas laŭe de la kunteksto, en kiu la misuzo okazas. Kiam ĉi-lasta realiĝas ene de la familio, la virino – rolante ekzemple kiel patrino, avino, onklino – adoptas delogajn strategiojn, kiuj antaŭvidas konduton prizorgan, protektan kaj aman. Inaj pedofiloj en la hejmo povas agi senĝene dum multaj jaroj, ĉar ili bezonas nek gajni iumaniere la fidon de la infano nek ĝin silentigi.

Parolado

La virino, pelata de forta deziro pri seksa kontentigo, fariĝas tiumaniere pli kaj pli potenca, dum la infano siaflanke vidas, ke ĝia bezono pri zorgo kaj amo iel realiĝas. Rilate al la pedofilio okazanta ekster la familia rondo, penvaloras atentigi, ke ĝi baziĝas sur delogaj kaj ĉirkaŭflataj kondutoj, similaj al tiuj tipaj por am-rilatoj inter plenkreskuloj. La parolado estas la armilo, sur kiu la virina pedofilo starigas sian taktikon, tiel ke estas plej ofte necesa nenia perforto por peli la infanon al seksaj agoj. Ŝi gajnas ties fidon simple promesante al ĝi dolĉecon kaj protekton.

Diferenco

Tio, kio estigas la precipan diferencon inter la nuna virina pedofilio kaj la pasinteca, estas la nuntempa implicita bezono – de la virino – manifesti siajn agojn, kvazaŭ postulante egalecon kun la masklaj antagonistoj. Hodiaŭ disfalas, sekve, la dogmo pri ĉiakoste sana patrineco, kaj samtempe malaktualiĝas la principo, laŭ kiu ĉiu ino nepre havigas aŭ havigu protekton al ido de la sama specio. Ja ne plu eblas nei la ekziston de masko, kiun kelkaj virinoj en nia socio elektas surhavi sur sia vizaĝo, profanonte senkulpulajn vivojn, kiujn ili estus vokataj gardi kaj defendi.

Cristina CASELLA
krimologo kaj korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intervjuo kun griza optimisto

La ukraina rusparolanta verkisto Andrei Kurkov prelegis ĉe la Instituto pri Politikaj Sciencoj en Aix en Provence (Francio) la 4an de decembro 2015.

Kurkov naskiĝis en 1961 kaj plenkreskis en epoko, kiam floris humuraĵoj ĉirkaŭ Breĵnev, la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetio, aŭ Ĥruŝĉov. Lia pli aĝa frato estis disidento. Kurkov scipovas sep lingvojn kaj liaj libroj estas tradukitaj en 37 lingvojn. Tia internacia kulturo klarigas verŝajne lian malferman kaj humuran vidpunkton pri la nuna situacio en Ukrainio.

Lin intervjuis la MONATO-korespondanto en Francio, Renée Triolle.

 

MONATO: Kiel vi taksas „majdanon”?

Kurkov: Nu, majdano, do la protestoj ĉe la ĉefplaco en Kievo. La unua majdano estis influita de intelektuloj, bone organizitaj, la dua estas pli varia. Tamen la vivo plu daŭris. Staris barikadoj sed ĉe la placo bone funkciis la 30 butikoj kaj restoracioj. La komerca centro fermiĝis nur du tagojn. Mi loĝas tute proksime kaj tri fojojn tage vizitis la eventejon. Mia amiko senprobleme kondukis siajn infanojn al la apuda lernejo je 30 metroj de la barikadoj.

MONATO: Kiel statas la rusa lingvo en la post- majdana Ukrainio?

Kurkov: Inter la 43 milionoj da ukrainoj (jam sen Krimeo), nur sep milionoj estas etne rusaj. En Kievo 70 % parolas ruse, same en Lvovo, Uĵgorod, en Odesso eĉ 80 %. La rusa lingvo neniam estis malpermesita, dum la ukrainan malpermesis du caroj. Eĉ se la ukraina lingvo estas oficiala, 90 % de la libroj kaj 80 % de la gazetoj estas en la rusa. Tiu diskuto koncernas nur intelektulojn kaj politikistojn. La popolo uzas ambaŭ kaj ne maloftas, ke kliento parolas ruse kaj vendisto ukraine. Ne estas problemoj.

MONATO: Kia estonteco por la ukraina lingvo?

Kurkov: Nenio estis farita dum la lastaj 25 jaroj, de kiam Ukrainio sendependiĝis. La popolo sentas frustriĝon kaj elreviĝon pro la vanaj paroloj de la politikistoj. La ĉefa punkto restas: kiel perlabori monon.

MONATO: Kiel vi vidas la estontecon de Ukrainio?

Kurkov: Se Putin malaperos, ne ekestos ŝanĝo. Li faris ĉion, por ke ne eblu plu reveni al normalaj rilatoj inter Rusio kaj Okcidento kaj Ukrainio. Li volas aneksi Donbason kaj rekrei oriente la saman situacion kiel en Transdnestrio (kie estas instalita la 14a rusa armeo), kun la diferenco, ke Moldavio estas agrikultura kaj Donbaso industria. En Donbaso, la uzinoj kaj minejoj nun detruitaj estis dum 25 jaroj subvenciataj de Ukrainio. Akcepto de sirianoj en Eŭropo estas pli bona ol la akcepto de rifuĝintoj el Ukrainio. La homoj fuĝis sed nun revenas, timante naciigon de la domo aŭ aŭto. Ne plu estas leĝoj. Ĉio okazas arbitre kaj ekzistas nun inter 40 000 kaj 50 000 krimuloj. Komence la homoj fuĝis al Rusio, nun ili preferas resti surloke. La solvo estos malrapida. La konflikto konkretiĝis ĉe etnismo, dum la regiono ĉiam estis tre miksita. Restas pasiva kolektiva sovetia pensmaniero: ĉio devas esti organizita.

MONATO: Kio pri Eŭropa Unio?

Kurkov: Janukoviĉ, la prezidanto ĝis februaro 2014, opiniis, ke eblas ĉion aĉeti. En septembro 2013 li decidis subskribi interkonsenton kun Eŭropa Unio, dum fakte li estis kontraŭ Eŭropo. Ne venis ia ajn reago deflanke de Eŭropa Unio sed ja ĉantaĝo deflanke de Putin. Janukoviĉ ricevis 38 miliardojn da eŭroj, propagandis dum monatoj kiel iĝi eŭropano, kaj tuj ŝanĝis sian opinion. La propagando kontraŭ Eŭropa Unio estis stulta: „Vi havos 50 % da samseksemuloj” kaj similaj t.n. argumentoj. Kaj ne forgesu, ke ekzistis pli ol 200 registritaj politikaj partioj tamen sen veraj ideologioj. Ukrainio estas la sola lando, kie funkciis anarkiista respubliko.

MONATO: Kiel vi travivis la aneksadon de Krimeo?

Kurkov: Strangas hodiaŭ aneksi teritorion per armiloj. Neniam estis ia politiko por integri la „fremdajn” regionojn, Krimeo aŭ Donbaso, kiujn mi vizitis kristnaskon 2014. Ĉie rusaj flagoj kun sloganoj, homoj kvazaŭ drogumitaj.

MONATO: Ĉu laŭ vi ukrainoj estas psike koloniitaj de rusoj?

Kurkov: Ne koloniitaj, sed rusigitaj. Oni konstatis en 1991, ke komplete mankas ukrainaj vortoj en kelkaj fakoj, ekz. en medicino. Rusparolantoj konsideris la ukrainparolantojn naciistoj, dum ili simple parolis sian gepatran lingvon. Gogol kaj Bulgakov estas ukrainaj rusaj verkistoj, kaj ne forgesu ankaŭ, ke Ukrainio donis al Sovetunio tri ĝeneralajn sekretariojn: Ĥruŝĉov, Breĵnev kaj Ĉernenko.

MONATO: Ĉu la ĝenerala ekonomia nivelo estas pli aŭ malpli alta ol en Rusio?

Kurkov: La lando ne malbone fartas. Estas malpli da senlaboruloj ol en Hispanio aŭ Grekio. La homoj kultivas sufiĉe por nutri sin kaj ne dependas de la ŝtato.

MONATO: Ĉu la nuna situacio povas resti je la stato de latenta milito?

Kurkov: Jam estas mafia milito en la stratoj. Mi estas optimisto, sed mi estis „nigra optimisto”, tio estas iu, kiu scias, ke ĉio iam finiĝos sed ne certas, ke li pluvivos ĝis tiu momento. Poste mi iĝis „griza optimisto”: tio estas, mi scias, ke ĉio iam finiĝos kaj mi esperas pluvivi ĝis tiam.

MONATO: Ĉu vi permesas, ke mi aperigu tion en Esperanto-gazeto?

Kurkov: Jes, bonvolu.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mediteraneo plu poluata

La 4an de decembro okazis kunveno por pludiskuti, ĉu plilongigi la rajton ekspluati aluminion apud Marsejlo kaj plu polui Mediteraneon (MONATO 2015/11, p. 23). La estro de la entrepreno Alcan, la uzinestro kaj deko da advokatoj estis akceptitaj dum unu horo kaj duono, kaj oni enlasis la defendantojn de la medio nur dek minutojn: profesoron Henri Augier, fakulon pri mara medio, kaj Gérard Carrodano, reprezentanton de la profesiaj fiŝkaptistoj. Sekve la rezulto de la „voĉdonado”, ĉu plilongigi aŭ ne la rajton ekspluati (= polui), estis jena: por 7, kontraŭ 2, sindetene 3. La ministrino pri ekologio ludas duoblan rolon, ĉar ŝi povus ordoni al la regiona prefekto (reprezentanto de la ŝtato) ĉesigi la permeson fine de decembro. La defendantoj de la medio ne rezignos, ĉar estos la unua ekzemplo, kiam poluanto ricevas benon polui nacian naturan rezervejon.

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Priatentu la kaŭzojn, ne la efikojn

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

En 2015 verŝajne la plej priparolata urbo en la mondo estis Parizo. Vole nevole dominis la franca ĉefurbo amaskomunikilojn: pro malbonaj kialoj, do atenco en januaro kontraŭ la revuo Charlie Hebdo kaj en novembro masakroj ĉe koncertejo, sportejo kaj restoracioj, pro kiuj pereis 130 homoj; kaj pro bonaj kialoj, do la ŝajna sukceso en decembro de la mondaj intertraktadoj en Parizo pri klimatoŝanĝo.

Aplaŭdendas la pariza interkonsento de 195 ŝtatoj por provi limigi la plialtigon de mondaj temperaturoj ĝis maksimumo de 1,5 oC. Tiel, limigante toksajn emisiojn, ĉefe tiujn de fosiliaj brulaĵoj, kiaj estas nafto kaj karbo, oni esperas bridi, se ne haltigi, la nocajn efikojn de tutmonda varmigo.

La franca prezidanto François Hollande bonvenigis la decidon, dirante, ke temas pri „granda salto antaŭen por la homaro”. En Vaŝingtono Barack Obama nomis ĝin „la plej bona ŝanco por savi ĉi tiun unusolan planedon, kiun ni havas”.

Tamen nepras gluti la eŭforion de prezidantoj kaj aliaj politikistoj en Parizo cum grano salis, do kun iom da salo, kaj analizi la promesitajn agojn, kaj fakte la agojn mem, malantaŭ la noblaj vortoj.

Unue, la interkonsento validos plejparte nur ekde 2020. Do restas ankoraŭ kvar jaroj, ĝis la plej poluaj industrioj serioze ekagu por sin purigi.

Due, malgraŭ asertoj, ke la interkonsento laŭleĝe devigas, la sola rimedo por kontroli, ĉu registaroj plenumas la kondiĉojn de la pariza interkonsento, ŝajnas esti kvinjaraj inventaradoj de celoj atingitaj (aŭ neatingitaj).

Trie, kaj grave, la interkonsento ne pritraktas kernan demandon. Limigi bruladon de fosiliaj brulaĵoj estas unu afero, sed la problemo aliloke kuŝas – efektive en la tero mem. Tie nepre restu la karbo, nafto kaj naturaj gasoj. Dum oni plu elterigas fosiliajn brulaĵojn, dum registaroj plu subvencias la koncernajn industriojn, dum oni priatentas nur la efikojn, ne la kaŭzojn de tuttera varmigo, ne eblos vere paroli pri sukceso.

Kvare, dum en Parizo la politikistoj bele kunkantis pri 1,5 oC, pri nul-emisioj kaj pri komuna konscio pri varmigaj danĝeroj, for de la franca ĉefurbo aŭdiĝis aliaj, malpli harmoniaj melodioj.

En Britio, ekzemple, dum la ĉefministro David Cameron [kamron] kvazaŭ zamenhofe ĵuris labori kaj ĵuris batali por realigi la promesojn de Parizo, lia registaro proponis altigi je 15 % la aldonvaloran imposton rilate al sunpaneloj kaj al vento- kaj ondo-turbinoj.

Samtempe la registaro intencas malaltigi je 87 % la subvenciojn, kiujn ricevas posedantoj de sunpaneloj pro memproduktita elektro. Tio klare malinstigos al tia investado. Konate estas, ke la registaro malfavoras la tiel nomatajn renovigeblajn industriojn. Ekde majo pasintjare, kiam estis elektita la nuna registaro, perdiĝis en la branĉo 6500 laborpostenoj, laŭ informoj de la medio- kaj ekologio-grupo Edie.net.

Se malfavorataj estas renovigeblaj industrioj, male la multe kritikata hidraŭlika minado. Tiel, sub granda premo, akvo estas pumpata inter subterajn rokojn por ilin frakasi kaj liberigi gasojn.

La registaro ne hezitas disdoni esplor-licencojn, eĉ en naciaj parkoj, al industrio, jam malpermesita en Francio, Bulgario, Germanio, Skotlando kaj kelkŝtate en Usono, kiu riskas veneni trinkakvon per toksaĵoj eligataj dum rok-frakasado.

Kvazaŭ ne sufiĉus ĉio ĉi, la brita registaro ankoraŭ cerbumas, ĉu pligrandigi la ĉefan londonan flughavenon, nuligis planon por helpi al ŝoforoj aĉeti elektrajn aŭtomobilojn kaj anoncis, ke ĝi privatigos tiel nomatan „verdan bankon”, establitan por subteni ekologian evoluon.

Mi dankas pro la parizaj promesoj je internacia nivelo, sed restas ne konvinkita pri la plenumado je nacia nivelo. Vortoj, kiel oni proverbas, sakon ne plenigas. Kaj nur tiam, kiam niaj sakoj ne plu plenos je karbo (aŭ, analoge, bareloj je nafto, ujoj je hidraŭlike minitaj gasoj), mi scios, ke la interkonsento de Parizo estas pli ol nura varm(ig)a aero.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie oni survoje maljuniĝas

Oni bezonas transportilojn por veturi de unu loko al alia. En la nuna mondo, veturado estu rapida kaj tuja, por ke oni rapide plenumu siajn taskojn. Tamen en Indonezio regas alia situacio.

Indonezio, evoluanta lando, havas ja problemojn. La plej rimarkebla estas trafiko. En multaj urboj, trafiko povas esti tre, tre densa, aparte dum laborhoroj. Eble en pli evoluintaj landoj ankaŭ problemas densa trafiko, sed tutcerte tie pli bonas amastransportiloj.

Propra vojo

En la indonezia ĉefurbo Ĝakarto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo ekzistas metroo kaj urbaj busoj kun propra vojo por eviti densan trafikon. Tamen en aliaj urboj ne tielas. Ekzemple en Bandung cirkulas busoj sen apartaj vojoj. Ili ofte kaptiĝas en densa urba trafiko.

Ekzistas ankaŭ t.n. angkot, t.e. aŭtomobiloj portantaj 10-15 pasaĝerojn. Ili ne estas tute komfortaj, sed ili malmultekostas. Lueblas ankaŭ ojek [oĝek], t.e. motorcikloj, kiuj povas esti uzataj por veturigi unu personon tien, kien angkot ne iras.

Tiaj transportiloj ne estas registare regataj. Multe varias la kvalito, eĉ ene de unu urbo, de la veturiloj de la diversaj privataj entreprenoj.

Privataj veturiloj

Pro la malkomforto de publikaj transportiloj, multaj homoj ilin ne ŝatas. Ili preferas veturi per privataj veturiloj. Tamen aĉeti aŭtomobilon tro multekostas: nur riĉuloj, en grandaj urboj, ilin posedas. Kaj do ordinaraj homoj emas aĉeti motorciklojn, kiuj abundas en Indonezio.

Eĉ motorcikloj foje ne povas trapenetri la densan enurban trafikon, ekzemple en Ĝakarto. Oni ŝercas, ke pro la nemoviĝanta trafiko ĝakartanoj survoje maljuniĝas.

Longaj boatoj

En aliaj partoj de la lando ne ekzistas tiaj problemoj. En la insulo Borneo oni ankoraŭ uzas longajn boatojn kiel ĉiutagajn transportilojn. Same en la insuloj Sumatro kaj Papuo, ĉar tie fluas multaj riveroj. Kelkloke eĉ ne troveblas stratoj.

La registaro nun pensas kiel plibonigi publikan transporton. En Ĝakarto oni turnas sin denove al metroo, en Bandung eĉ al kablotramo. Konstruataj estas novaj ŝoseoj kaj vojoj. Tiel la popolo esperas pri plibonigoj en la landa transport-sistemo.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekretaj esploroj pri atomarmiloj

Ĉiam kontestis Irano, ke ĝi strebas produkti nukleajn armilojn. Tamen laŭ la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) Irano laboris pri sekreta esplorprogramo por evoluigi proprajn atomarmilojn. Tiel raportis IAEA en Vieno.

La agentejo substrekis, ke tiuj ĉi klopodoj okazis ĉefe ĝis 2003. Ekde 2009 ne estas pluaj indicoj pri koncernaj iranaj aktivaĵoj. La nukleaj esploroj de Teherano ne progresis post sciencaj studoj pri realigeblo kaj pri akiro de teknikaj scioj. Irano ne metis flanken nuklean materialon por militaj celoj.

Pacaj celoj

La raporton de IAEA rifuzis Irano. La vicministro pri eksteraj aferoj, Abbas Araghchi, diris: „Niaj nukleaj esploroj estis laŭnormaj kaj sekvis nur pacajn celojn”.

Suspektata milita dimensio de irana nuklea programo ombris dum pli ol 13 jaroj la rilatojn inter la internacia komunumo kaj Irano. Nur en julio pasintjare la kvin membroj de la sekureca konsilio de UN kaj Germanio interkonsentis kun Irano por solvi la t.n. atomkonflikton. Irano devontigis sin draste limigi sian atom-programon.

La registaro en Teherano promesis redukti je du trionoj kaj dum 10 jaroj la nombron de centrifugiloj por riĉigi uranion kaj eligi el la lando sian tutan stokon de riĉigita uranio. Krome al inspektistoj ĝi certigis aliron al ĉiuj suspekteblaj instalaĵoj, ankaŭ al militbazoj.

Punrimedoj

Interŝanĝe oni laŭpaŝe ekde 2016 forigos sankciojn. Se Irano agos kontraŭ siaj devoj, oni denove ekvalidigos la punrimedojn. En oktobro pasintjare ekrealiĝis la agadplano fiksita en julio.

Laŭ fakuloj la IAEA-raporto postlasis pli da demandoj ol respondoj. Oni taksis ĝin nekontentiga. Ĝi enhavas malmultajn informojn, kiujn oni ne sciis dum la lastaj kvar jaroj.

Krome Irano malmulte klopodas por komuniki novajn informojn. La islama respubliko ne malkaŝis la tutan dimension de sia aktivado kaj ne disponigis detalajn sciigojn pri la uzataj objektoj kaj pri la sciencistoj farintaj la eksperimentojn.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne plu paraj

Semaforoj, montrantaj – jen verde, jen ruĝe – homan paron kaj koron, aperis en la aŭstraj urboj Vieno kaj Linz por indiki al piedirantoj, ĉu transiri la straton aŭ ne. La paretoj indikis jen gevirojn, jen du virojn aŭ du virinojn. Prie jam raportis MONATO (2015/11, p. 6).

Sed en Linz oni vidas nun denove unuopajn figurojn. Urba konsilisto, Markus Hein [hajn] de la Libereca Partio, ordonis la ŝanĝon. Li diris, ke semaforoj servu la trafikon kaj ne peru ian maldekstran ideologion aŭ mesaĝon.

La socialdemokrata urbestro en Linz, Klaus Luger, bedaŭris tiun „mistakson” kaj postulis la remuntadon de la paretoj.

„Samseksemo estas parto de moderna urbo kiel Linz kaj tiaj simboloj esprimas egaltraktadon,” opiniis la urbestro.

Walter KLAG
 
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Geografia profilado, prioritata nuna neceso

Ni komence difinu ĝin: la tiel nomata geografia profilado (angle: geographical profiling) estas esplora metodaro, kiu celas zorge lokalizi la operacan bazon, kie aktivas la plenumanto de seriaj krimoj. Tiu ĉi tekniko estis realigita por efike kontraŭbatali kaj laŭeble malhelpi krimojn: kompreneble temas, nuntempe, pri prioritata bezono de ajna moderna socio. Kutime, geografia profilado estas utila okaze de murdoj, seksperfortoj, bruligoj kaj bombaj atencoj: ĝia graveco estas tamen ne neglektenda ĉe la pristudado de unuopaj krimaj okazaĵoj, kiuj samtempe implikas plurajn krimlokojn, aŭ kiuj montras notindajn geografiajn ecojn.

Kvartaloj

Studoj, kiuj estis efektivigitaj en la frua 20a jarcento enkadre de la usona tiel nomata Chicago School, montris fortan interrilaton inter ĉirkaŭanta medio kaj krima konduto. La loko, kie krima ago konkretiĝas, estas fakte neniam hazarda. Ekzistas veraj krimulaj areoj, kie agadas aparte mizeraj individuoj kaj kutimaj leĝrompantoj, kio ja plialtigas la oftecon de deviaj sintenoj kaj kondutoj. La mapado de la risko, kadre de kiu oni identigas urbajn kvartalojn pli sekurajn apud aliaj pli vundeblaj je deliktoj (kiel ekzemple ŝteloj, seksperfortoj ktp.), estas unu el la plej interesaj karakterizoj de la moderna krimologio.

Butikumado

Dum la fruaj stadioj de enketado, oni emas atribui malmultan gravecon al lokaj kaj tempaj parametroj. Tamen identigo de precizaj spacaj ecoj kaj interrilatoj povas montriĝi tre utila afero, kiam oni deziras skizi la profilon de fripono. La studado de krimulaj movoj ebligas krei tion, kion la fakuloj Brantingham kaj Brantingham difinis kiel „kriman geometrion”: temas pri mapado de la krimula moviĝo rilate al liaj hejmo, laborejo, samkiel al areoj dediĉitaj al butikumado kaj/aŭ al amuziĝo.

Unu el la celoj de tia mapado estas ankaŭ la antaŭvidado de eventualaj celoj. Krome estas mencienda la teorio de rutina agado (angle: routine activity approach), fare de la esploristoj Cohen kaj Felson. Tiu teorio asertas, ke ĉiutagaj aktivaĵoj plenumataj de fripono povas influi iumaniere la efektivigon de krimo.

Radiuso

David Canter en 2003 argumentis, ke la geografia profilado oficiale naskiĝis en 1980, kiam enketisto en Britio sukcesis lokalizi la ejojn, kie la tiel nomata disŝiranto de Jorkŝiro (angle: Yorkshire Ripper) realigis siajn krimojn. Meze de la 1990aj jaroj ekaperis pli kaj pli kompleksaj modeloj por antaŭdiri la ekzaktan spacan radiuson, ene de kiu fripono povas plenumi krimon.

Specife, plenvaloras substreki la jenon: plej ofte krimo okazas relative proksime al la hejmo de fripono; neplenaĝuloj moviĝas ene de areo pli mallarĝa ol tiu, en kiu agadas plenkreskuloj; la distanco de krimloko el la operac-bazo de fripono estas rekte proporcia al la sperto akirita de tiu lasta kaj varias laŭ la tipo de krima okazaĵo.

Algoritmo

Kim Rossmo, kanada krimologo, ampleksigis la laboron de la du fakuloj Brantingham, deklarante, ke la geografia profilado konsistas el variabloj kaj objektivaj (kvantaj) mezuroj kaj subjektivaj (interpretado kaj rekonstruado de la mensa mapo de fripono). Unu el la ĉefaj teknikoj uzataj en la geografia profilado postulas, ke oni ĝin prezentu pere de la algoritmo CGT (criminal geographic targeting, geografia krimprofilado). Temas esence pri komputila programo, kiun oni utiligas enkadre de esploroj pri seriaj krimoj.

La celo? Lokalizi precizamaniere la sidejon, alivorte la bazon, de fripono pere de la koordinatoj de iliaj krimoj. Tiu modelo, plenumita surbaze de la esploroj de la sciencisto Rossmo, estis poste patentita kaj enkorpigita en la komputila programo Rigel. Ĉi tiu programo ekspluatas la plej evoluintajn teknologiojn rilate al krima analizado, kreante tridimensian mapon de la riska surfaco. La alteco de ĉiu punkto en la mapo estigas la probablon, ke la operaca bazo de krimulo situas ĝuste en tiu areo. Ĉiu valoro havas malsaman koloron, kio ebligas tujan legadon kaj komprenon de la rezultoj.

Atestantoj

La efektivigo de geografia profilado supozigas tutan serion da preparaj paŝoj, nome: psikologian profiladon de krimulo, analizadon de la krim-medicinaj informoj, pritaksadon de la deklaroj de atestantoj; zorgan esploradon de la krimloko, laŭeble helpe de fotografiaj dokumentoj; statistikan pritaksadon de la krima ofteco en aparta areo; analizadon de soci-demografiaj datumoj en tiu areo; inspektadon en aliaj lokoj, kie krimoj okazis, kaj komparadon; esploradon el topologia vidpunkto de la koncerna areo; finan raporton ktp.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homoj de Abe

En septembro 2015 Abe Ŝinzo, la japana ĉefministro, estis reelektita kiel la prezidanto de la Liberal-Demokratia Partio (LDP). Neniu alia kandidatiĝis por la posteno kaj do ne okazis baloto.

Fakte s-ino Noda Seiko kuraĝe provis kandidatiĝi, sed ne povis arigi al si sufiĉe da parlamentaj subtenantoj por la kandidatiĝo, ĉar la flanko de Abe senkaŝe malinstigis ŝiajn apogontojn.

Hodiaŭ en LDP neniu aŭdacas defii la potencon de Abe, kiu administras la monon kaj postenojn de la partio kaj de la registaro. Kontraŭulo eĉ ne povos fariĝi oficiala LDP-kandidato en la venontaj elektoj de deputitoj aŭ senatanoj.

Nomumis

Tuj post sia enoficiĝo antaŭ tri jaroj, Abe nomumis konfidenculojn direktoro de la Japana Banko, la centra banko, kaj prezidanto de la Japana Elsenda Korporacio, la duonŝtata radio-televido. Rezulte oni konstatas, ke la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi organizaĵoj estas minacata, ĉar ili fariĝis iloj de registaraj ekonomia politiko kaj propagando.

Lojalaj subuloj de Abe en LDP kaj la registaro ne toleras kritikojn kontraŭ la ĉefministro kaj persiste protestas kaj eĉ minacas kritikantojn. Membroj de LDP iam proponis, ke ili „finance punu” amaskomunikilojn, kiuj kritikas la Abe-registaron. Ili volis peti, ke industriaj kompanioj limigu la nombron de reklamoj en la koncernaj publikaĵoj.

Raportis

Iliaj atakoj celis ankaŭ eksterlandajn ĵurnalojn. Kiam korespondanto en Tokio de la germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung raportis pri la reviziisma historia vidpunkto de Abe, la oficejon de la ĵurnalo en Frankfurt vizitis membro de la tiea japana konsulejo kaj protestis.

Krome, en 2014, japana konsulo protestis kontraŭ la usona eldonejo MacGraw-Hill Education pro ĝia lernolibra interpretado de la japana historio.

Kaj jen alia afero. Verŝajne la eksterlanda politikisto, kun kiu Abe pleje intimas, estas prezidanto Putin en Rusio. Dum la lastaj tri jaroj ili renkontiĝis pli ol dek fojojn. En 2015 ili interŝanĝis bondezirojn okaze de siaj naskiĝ-datrevenoj.

Protestis

Kiam Rusio aneksis Krimeon en 2014, Japanio kune kun Usono kaj eŭropaj landoj protestis. Tamen la japana ministerio pri eksterlandaj aferoj protestis ne ĉe prezidanto Putin sed ĉe la prezidanto de la rusa parlamento.

Kaj Putin kaj Abe disponas enlande pri absoluta potenco. Nun ili deziras subskribi pactraktaton por oficiale fini la duan mondomiliton inter la du regnoj. En 1956 Japanio kaj Sovetio reestablis diplomatiajn rilatojn, kaj komune deklaris, ke, kiam la du regnoj konkludos pactraktaton, Sovetio redonos al Japanio la insulojn, kiujn Sovetio okupis en aŭgusto kaj septembro 1945.

Postulas

Ekde tiam Japanio postulas redonon de kvar insuloj, dum Sovetio (kaj poste Rusio) insistas, ke ĝi redonos nur du insulojn.

Abe kaj Putin intencas pozitive negoci pri la insuloj kaj la pactraktato. Tamen en ambaŭ landoj la plimulto de iliaj apogantoj estas naciistoj, kiuj neniam cedos teritoriojn.

Krome prezidanto Obama de Usono premas Japanion ne inviti Putin al Japanio por negoci. Ne plaĉas al Usono, ke Abe invitas Putin, kontraŭ kiu Usono, Eŭropa Unio kaj Japanio aplikas ekonomiajn sankciojn pro la krimea kaj ukraina problemoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektropontoj garantias energian liberecon

En la Regnestra Palaco de Vilnius la 14an de decembro 2015 okazis solena ceremonio por bonvenigi la ligon de la baltlanda elektrokurenta reto kun tiuj de Pollando kaj Svedio.

„La konstruo de la ligiloj signifas, ke ni fortigas la stabilecon kaj solidarecon kaj forigas dependecon”, diris la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė. Laŭ ŝi, la sukcesa projekto de regiona partnerado kontribuos al la disvastiĝo de la skandinavia kulturo en Baltio kaj donos la eblon por litovaj produktantoj konkuri en Eŭropo.

La 500-megavata elektroligilo LitPol Link kun Pollando estas la unua lineo, kiu kunligas la teĥnologie malsamajn kurentajn retojn de Litovio kaj okcidenta Eŭropo. La projekto kostis 370 milionojn da eŭroj kaj estis subvenciata de Eŭropa Unio kaj de la elektroretaj kompanioj de Pollando kaj Litovio.

NordBalt kostis 550 milionojn da eŭroj, estas 453 kilometrojn longa kaj estas la unua kurenta ligo kun Skandinavio. Ĝi ligas ĉiujn landojn ĉirkaŭ Balta Maro al komuna substrukturo danke al la kablo, kiu tra la marfundo ligas du ambaŭborde situantajn transformilajn substaciojn en Klaipeda (Litovio) kaj Nybro (Svedio).

Nun sekvos la sinkronigo de la baltlandaj sistemoj kun tiuj de la kontinenta Eŭropo. Kiel solvi tion – ĉu tra Pollando ĉu tra Skandinavio – estas la esplortasko por spertuloj. Oni esperas, ke la sinkronigo estos efektivigita ĝis la jaro 2025. Dum la solena inaŭguro la estona ĉefministro Taavi Roivas rimarkigis, ke Estonio estas jam kunligita kun nord-eŭropaj landoj kaj havas elektrokurentan ligon kun Finnlando. El tio rezultis kresko de la energia sekureco kaj drasta malkresko de la kostoj de elektro. Li esperis, ke same okazos en Litovio kaj Latvio.

La litova ĉefministro Algirdas Butkevičius substrekis, ke kurentaj ligiloj estas jam dua paŝo al energia sendependeco. La unua estis la terminalo de likvigita natura gaso (LNG) en Klaipeda, kiu ne nur ebligas sendependan liveron de gaso, sed ankaŭ garantias rezervan elektroproduktadon. La nuna paŝo signifas, ke Litovio povos por siaj bezonoj akiri kurenton ne nur el Rusio sed ankaŭ el okcidenta Eŭropo. La projekto garantias fidindan alternativon.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Regi per mensogoj

Pasintjare en novembro okazis en Francio atencoj. Amaskomunikiloj, politikistoj, multe kvakas pri la evento, sed mutas aŭ mensogas pri la atencoj faritaj kaj farataj de francaj teroristoj, la „kuraĝegaj” militistoj defendantaj ... nu, kion?

Evidente, ili defendas la intereson de kelkaj privilegiuloj, ĉefe tiujn de la armilfabrikantoj, sed ne de la popolo. Armeo uzas aviadilojn, eĉ telestiratajn maŝinojn por bombi. Militistoj mortigas nur por gajni sian monatsalajron.

Laŭ mi la islamaj teroristoj multege pli sinceras, kiam ili sin mortigas en atenco, esprimante indignon kontraŭ difinita situacio kaj esperon pri paradizo.

Oni fingromontras al la teroristoj, sed ĉu ili estas la veraj monstroj? Bone rigardante, mi vidas, ke fanatikaj teroristoj ne tiel naskiĝis. Ili vivas en malamikaj cirkonstancoj, ĝis ili renkontas gvidanton, kiu klarigas, ke Dio malkontentas pri homoj deflankiĝantaj de la „bona vojo” kaj, se ili mortigas tiujn deflankiĝintojn, ili gajnos la paradizon, en kiu atendas ilin virgulinoj.

Homoj havantaj malfirman menson kredas tian predikiston. Ili kamikaze agas, ne sciante, ke la devizo de la „bona apostolo” kaŝe tielas: „Faru, kion mi diras, sed ne, kion mi faras.”

Ĉiu ĉefstabano tiel agas, do nome de patriotismo, religio aŭ alia „nobla kaŭzo”, sendante homojn al morto aŭ krimo, sed ne riskante sian haŭton. Tiu sekrete flegas sian potencon kaj ne hezitas mensogi.

Ĉu islama instruisto klarigas, ke en la Korano legeblas, ke „Allah” estas la unusola juĝisto? Iu ajn, eĉ profeto, kiu alprenas al si ties rolon kaj juĝas aliulon, iros en gehenon. Teroristoj, obeante sian predikiston, juĝas siajn mortigotojn pekantoj.

Juĝinte, ili do ne povas iri en paradizon. Kaj kredi mensogon de bona apostolo ne indikas krimemon, sed la limojn de ne fortika menso.

Niaj regnestroj, politikistoj, eble submetitaj al nevideblaj potenculoj, ne prie parolas, timante, ke la popolo, malfermante la okulojn, ekvidos la mensogojn. Plie, la atencoj certe ne altiros al la valoroj proklamataj de la teroristoj, sed flegas timegon, kiu ne helpos malfermi okulojn.

Tio ebligas al la potencularo regi per mensogo. Do ĝi povas danki ĉiujn teroristojn, kiuj uzas armilojn, ĉu patriotajn, kristanajn, islamajn, judajn, ĉu aliajn en milita aŭ ne milita kunteksto. Eĉ se tiu nocio levas cunamon en la telero de kutima pensado, ĝi ŝajnas al mi cerbumenda.

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plorinde konsterna

La katalogo de pretekstoj de Franz-Georg Rössler (MONATO 2016/01, p. 14) por blindiĝi kaj surdiĝi, kiam homoj estas persekutitaj de milito, estas plorinde konsterna. Lia longa fiargumentaro malbone kaŝas rasisman fonon, kaj mi do opinias neutile respondi kaj limigas min al kelkaj faktoj.

La landoj Sirio, Irako, Afganio neniam estis elmigraj landoj, antaŭ ol militoj tie ekflagris (kaj estus multo por diri pri la kialoj de tiuj militoj). La islamaj elmigrintoj, kiuj serĉis laboron en Eŭropo, venis el Magrebo kaj Turkio.

Sirianoj, irakanoj, afganoj fuĝas pro milito kaj ĝiaj nepriskribeblaj teruraĵoj. Ili ĉiuj estus feliĉegaj tuj reiri en sian landon, se morgaŭ iel povus tie estiĝi paco.

La plejparton de la fuĝantoj akceptas la najbaraj islamaj landoj: Libano, kies loĝantaro estas malpli ol 5 milionoj, akceptas 1,5 milionojn, eĉ se ni ne kalkulas la palestinajn; Jordanio akceptis preskaŭ unu milionon por ok milionoj da loĝantoj; Turkio 1,7 milionojn; Irako, malgraŭ sia propra katastrofa stato, 400 milojn. La Alta Komisariato pri Rifuĝintoj de UN en tiuj landoj bezonas grandan financan helpon, petegas ĝin de okcidentaj landoj kaj ricevas nur oneton da ĝi. Iuj eŭropaj landoj ne nur malakceptas rifuĝintojn ĉe si, sed zorge kudras siajn poŝojn por ne elirigi monon por ili, kiam ili estas for.

Aldone, mi tamen ne povas deteni min rimarkigi, ke post 700 jaroj (ĉirkaŭ 35 generacioj!) en Andaluzio la invadintoj ne plu estis araboj, sed hispanoj. Se ne, la hungaroj reiru al siaj aziaj stepoj, kaj la francoj mi ne scias kien.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jesuo fuĝis, sed reiris

Karaj MONAT'anoj, bonvolu skandi kun mi: „Jesuo fuĝas Egiptujon”: -x- x- x-x- Modela titolo. Se mi estus redaktoro de MONATO, mi inventus ĝin, se stulta aŭtoro ne trafis tiun intence iom antikvan kaj plene poezian tonon. Sed nun legeblas „en Egiption”, kvazaŭ mi verkis vojaĝraporton. Kaj aldonis la redaktoro „kiel ankaŭ aliaj nun fuĝas”. Ne. Tiu aldonaĵo plene ŝanĝas la intencon de la kontribuo. Jesuo fuĝis kaj reiris en la patrujon. Li alialande ne havis rajtojn (postuleblajn pere de bone salajritaj advokatoj) kaj ne pretendis ion alian ol portempan protekton. Kaj li ne intencis judigi Egiptujon! Li simple revenis kun la gepatroj post certa tempo, antaŭ ol iu provis integri lin en la egiptan kulturon!

Kaj eĉ pli domaĝe, MONATO ne aldonis nian ilustraĵon. Pene kune kun mia bilda kunlaborantino mi serĉis kaj trovis la punktpunkte trafan ilustraĵon. Kiom da vivotempo oni rajtas oferi al nerealigitaj pormonataj projektoj?

Franz-Georg Rössler
Germanio
La atenta leganto certe konstatis (MONATO 2015/12, p. 26), ke la koncerna artikolo okupas precize unu paĝon. Aldoni foton do signifus tranĉi la artikolon. Iafoje oni devas elekti inter du malbonoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Putoj-disputoj

En la 1920aj jaroj mia avino devis porti pli ol 200 metrojn de malproksima puto al sia bieno trinkakvon por sia familio kaj la dombestoj. Poste ŝi havis ideon: bori ĉe la domo kaj, surprize, estiĝis arteza puto, el kiu daŭre fluis, kaj ĝis hodiaŭ fluas, purega akvo el profundo de 100 metroj.

Sed, se la akvo ne konstante fluas, baldaŭ la truo ŝtopiĝas, kaj nepras denove bori. Tial la akvo daŭre fluu. Sekve perdiĝas en orienta Stirio, en sud-orienta Aŭstrio, ĉiuhore pli ol 1000m 3 da valora akvo.

Renovigi

Nuntempe en Stirio ekzistas en ankoraŭ 2500 artezaj putoj. La federacia lando Stirio volas nun ŝanĝi la situacion: Aŭ puton renovigi, aŭ ĝin fermi, kion finance subtenas la lando.

Tamen multaj puto-posedantoj rifuzas. Ili fondis puto-defendan asocion kaj starigis protestŝildojn: „Ne betone fermu mian artezan puton!”

La nomo de tiaspecaj putoj devenas de la nord-franca regiono Artezo, franclingve Artois [artŭá].

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vilaĝo laŭdire sendependa

Gost [gust] (franclingve Goust) estas pitoreska vilaĝeto situanta en la okcitana Pireneo je preskaŭ 2000-metra alteco. Ĝi apartenas al la municipo Laruns, urbeto en Valo Aussau [aŭsaŭ] (franclingve Ossau), en la regiono Akvitanio. Ĝi situas tre proksime al la varmakva banurbo Aigas Caudas [ajgos kaŭdos] (franclingve Eaux-Chaudes), turisma loko jam komence de la 20a jarcento.

Tamen la plej interesa afero pri Gost estas tio, ke ĝi estas ŝajne sendependa ŝtato apenaŭ konata nek agnoskata. Pro sia izoleco, Gost estas regata de konsilantaro tute flanke de ĉiu ekstera leĝaro.

Laŭŝajne Gost neniam estis aneksita de Francio aŭ de Hispanio, ĉe la suda limo de la vilaĝo. Pro la ne-anekso pluraj lokanoj konsideras, ke Gost daŭre restas eta sendependa ŝtateto.

Ministro

Pri Gost parolis Joachim Laine, iama ministro pri internaj aferoj de Francio. „Gost estas respubliko”, li diris, kaj la registaro en Parizo nenion faris por ŝanĝi ĉi tiun situacion.

Do la feliĉaj anoj de Gost daŭre regas sin mem, neniel ĝenate de Francio. En 1913 usona libro, A Handy Book of Curious Information (Utila libreto pri faktoj kuriozaj), de William Shepard Walsh, asertis, ke Gost estas ŝtato sendependa eĉ pli antikva ol San-Marino.

Sed flanke de ĝia sendependeco, reala aŭ ne, Gost estas loko sufiĉe surpriza. Notindas, ekzemple, la longviveco de ĝiaj loĝantoj. Onidire, unu Gost-ano vivis 123 jarojn. Eble helpis la libereca aero de tiu ĉi pirenea vilaĝeto.

Ferriòl MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio kaj Okcitanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriòl Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neniam legu la aeron!

Iam pola esperantisto diris al mi: „Se troviĝas du poloj, troviĝas tri politikaj opinioj.” Do, rilate Japanion, mi diris: „Se troviĝas tri politikaj opinioj, troviĝas cent japanoj.”

Tiu ĉi akordema sinteno de japanoj baziĝas sur aparta karaktero de la socio. Ĝi montriĝas ne nur en la formado de politikaj aŭ publikaj opinioj sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo de la gejunuloj.

Tre populara nuntempa japana vorto, KY [kei ŭai], nome kuuki ga yomenai, laŭlitere „ne kapablas legi la aeron”, estas mallaŭda kaj riproĉa taksado pri kolego aŭ kunulo. En la japana lingvo kuuki havas du signifojn: unue gaso, konsistanta el nitrogeno kaj oksigeno, kaj due loka aŭ socia etoso, aŭ atmosfero, kiu regas la tieajn homajn rilatojn kaj montras la direkton de la socio aŭ la grupo.

Tial vi devas anticipe „legi la aeron” de la grupo aŭ la socio, al kiu vi apartenas, kaj opinii kaj agi laŭ la reganta „aero”. Se ne, vi estus taksata kiel KY, kaj riskas esti ignorata, izolata aŭ eĉ turmentata.

Jam en 1977 Yamamoto Ŝitihei, kritikisto, publikigis libron Studo de aero, en kiu li klarigis, ke en Japanio multaj politikaj kaj sociaj okazintaĵoj estis determinitaj laŭ la tiamaj „aeroj”.

Ekzemple, la Pacifikan Militon en 1941 decidis komenci nek la imperiestro, nek la ĉefministro, nek militistoj, sed la tiama „aero”, kiu englutis la tutan socion. Neniu povis rezisti tiun „aeron” eĉ per sciencbazita kaj detale preparita kontraŭo.

Rezulte, ĉiuj estas forfluigataj en la tajdo de kolektiva histerio kreita de tiu „aero”. Kompreneble kontribuis al la formado kaj disvastigo de la militema „aero” multaj politikistoj, militistoj kaj precipe amaskomunikiloj, sed estas malfacile trovi unusolan iniciatinton.

La Pacifika Milito estas la plej grava ekzemplo, sed ankaŭ hodiaŭ oni povas trovi multajn grandajn kaj malgrandajn similajn cirkonstancojn. Eblas mencii la decidon de la Tokia Elektro-kompanio malgraŭ sciencaj avertoj ne konstrui defendmurojn kontraŭ cunamoj ĉe la fukuŝima atomcentralo, kaj longdaŭran trompadon pri la financa situacio de Toshiba.

Krome notindas, ke inter la lernantoj de mezaj kaj altaj lernejoj gravas la KY-fenomeno. En grupoj ligataj per poŝtelefonoj ĉiu membro havas altruditan rolon aŭ karakteron. Se grupano ne kondutas laŭ la koncerna rolo, tiu povas esti taksata kiel KY, kaj ignorata aŭ forpelata de la grupo. Tio kondukas fojfoje al rezigno pri la lernejo aŭ eĉ al sinmortigo.

En la gubernio Fukuŝimo la rifuĝintoj de la cunamo, kiuj ankoraŭ loĝas en portempaj loĝejoj, sentas premon eĉ inter kunulaj rifuĝintoj, ke ili ne menciu la danĝeron de radioaktiveco.

En socio-psikologio la fenomeno de kunula aŭ grupa premo estas internacie konata. Okazoj en lernejoj kaj armeoj estas raportitaj kaj studitaj en multaj landoj. Do ne temas pri aparte japana afero. La aŭtoro, laiko pri socio-psikologio, ne scias, kiom speciale aŭ propre japana estas ĉi tiu KY-fenomeno aŭ „aero”.

Ĉiuokaze videblas, ke en socio aŭ grupo regata de prema „aero” malfacile naskiĝas unika, elstara ideo kaj invento. Tial Nakamura Ŝuĵi, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko pro la invento de lum-eliganta diodo (LED), kiu elsendas bluan lumon, alvokas al japanoj: „Neniam legu la ‚aeron’!”

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur virina rajto

Pri la artikolo Virino abortigas, nombroj pensigas de Paulo Sérgio Viana (MONATO 2015/12, p. 19) mi volus rimarkigi, ke la loĝantaro de Slovakio havas liberalan opinion pri la demando de abortigoj. Laŭ la slovaka ĵurnalo Pravda, kiu komence de januaro 2016 publikigis la rezultojn de enketo pri Socio por planita gepatreco, 64 % de la slovaka loĝantaro pensas, ke nur la virino havas rajton sendepende kaj individue decidi pri abortigo. Laŭ la enketo, ekzistas nur tri gravaj kialoj por abortigo, aŭ artefarita interrompo de la gravedeco: (1) la sanstato, resp. endanĝerigo de la vivo de la patrino (konsentas 85 % de la loĝantaro), (2) gravega difekto de la ido (79 %) kaj (3) seksa perforto de la virino (79 %). Estas rimarkinde, ke la nombro de abortigoj en Slovakio daŭre malaltiĝas. En 1990 la ministrejo pri sano registris 47 900 abortigojn, en 2014 nur 15 625.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

#NiNeTimas ... sed profitos

Mortis almenaŭ ses homoj, kiam meze de januaro eksplodis ses bomboj en la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Tuj poste pafis policanoj kontraŭ la teroristoj de la t.n. Islama Ŝtato kulpaj pri la atenco.

Tre baldaŭ populariĝis kradskatola etikedo: „#PreĝuPorĜakarto”. Al multaj malplaĉis la vortumado pro la sugesto, ke indonezianoj malfortas kaj bezonas preĝojn. Anstataŭe aperis en Interreto la pli akceptebla „#NiNeTimas”.

Tiel oni volas montri, ke la indonezianoj ne timas teroron kaj ne akceptas teroristojn. Tion indikas la fakto, ke post la eksplodoj kaj dum la pafado homoj ne forkuris sed venis por vidi, kiel kontraŭbatalas la teroristojn la polico.

Profitoj

Kaj do, ju pli da homoj, des pli da profitoj. Tiel pensis vendistoj, kiuj siajn varojn ekofertis ĉirkaŭ la sceno de la eksplodoj. Komercistoj proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn ne nur al la scivola publiko sed ankaŭ al policanoj. Ŝajnas, ke hejmeniri sen mono prezentas pli grandan teroron ol la eksplodoj.

Disfamiĝis la novaĵoj pri la sentimaj vendistoj – ankaŭ pri la belaspekto de du policanoj, kiuj aperis en televidaj kanaloj. Subite retemuloj pli diskutis la vendistojn kaj la policanojn ol la teroristojn.

Aktoro

Kiam kelkajn tagojn poste estis komunikita la morto de la brita Harry Potter-aktoro Alan Rickman, la publiko turnis sian atenton al li. Plia indiko, ke veras la furoraĵo „#NiNeTimas”.

Nun la lando funebras, aparte ĉar la teroristoj – almenaŭ teorie – kunhavis la islamon kun la plimulto de la indonezianoj. Tamen la popola reago montras, ke oni neniam akceptos terorismon.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protestoj en plej poluita urbo

Dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro 2015, la loĝantoj de Tetovo (albane Tetova), Gostivar kaj aliaj ejoj en la Makedonia Respubliko ne ĉesis protesti pro la alarma poluado – fare de la metalurgia kombinato Jugohrom, situanta ĉe la enirejo de Tetovo – de la tuta regiono nomata Kampo de Pollogo. Temas pri areo kompakte loĝata de alban-etnuloj.

Trafiko

Kvankam la registaro asertas, ke la ĉefa kaŭzo de la poluado estas la aŭtomobila trafiko kombine kun la utiligo de ligno kaj karbo por hejtado kaj kuirado, la koncerna kombinato laŭ la fakuloj ja kontribuas je 99 % al la tiea poluado. La plej freŝaj donitaĵoj priatestas la ĉeeston en la aero de PM10 (tio estas malutilaj toksaj partikloj) je niveloj 17-oble pli altaj ol tiuj permesataj: ĉi tio igas la urbon Tetovo, laŭ pria informo de la internacia instituto NUMBEO, la plej poluita loĝloko en la tuta mondo.

Sloganoj

La alban-etna ministro pri medio de la iama jugoslavia respubliko, nome Bajram Yzeiri, sin deklaras nekapabla kontraŭstari la registaron, kiu ne akceptis lian rekomendon fermi la kombinaton ĝis oni efike intervenos por plibonigi ĝian teknologion. Tiel plifortiĝis la protestoj fare de la civitanoj. „Ni volas puran aeron!”, „Haltigu ĉi tiun ekologian krimon!” estis kelkaj el la plej popularaj sloganoj. Komence de la nova jaro 2016, la estraro de la granda entrepreno decidis interrompi la funkciadon de la instalaĵo dum certa periodo ĝis ĝi ne plu poluos la aeron de la menciita regiono.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio kaj Balkanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Necesas ŝpari en necesejoj

En MONATO (2016/01, p. 11) ni malkovris la emon de japanoj al pureco. La genieco de la japanaj necesejoj havas diversajn aspektojn kaj originojn. Unue danke al tiaj tre ellaboritaj iloj maljunaj personoj povas pli longe vivi hejme solaj kaj pli malfrue translokiĝi al maljunulejoj. Eble en la okcidentaj socioj, kie okazas la sama maljuniĝo de la popolanoj, venos la sama bezono.

La genieco de la japanaj necesejoj aperas en la formo de la akvujo. Post uzo de la necesejo tiu akvujo malpleniĝas, kaj poste repleniĝas denove. Ĉar la kovrilo de la akvujo estas kuvoforma kaj la akvokrano iom pli alte konstruita, la uzanto povas lavi siajn manojn per la alvenanta akvo, kiu poste purigos la necesejan kuvon okaze de la venonta uzo. Tiaj akvujoj japanstilaj devus nepre aperi en la tuta mondo. Oni povus per ili ŝpari enorme multe da akvo.

Mireille GROSJEAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉefurboj ĉampionaj

Kune kun 19 aliaj eŭropaj urboj la orient-slovaka metropolo Košice [koŝice] (ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo) fariĝis la eŭropa sporta ĉefurbo 2016. Ĉi tiun titolon povas akiri eŭropaj urboj kun inter 25 000 kaj 499 999 loĝantoj, kaj kiuj kapablas enplekti vastan publikon, de infanoj ĝis pensiuloj, en diversajn sportojn.

Krom Košice, la aliaj sportaj ĉefurboj jenas: Chalon-sur-Saône (Francio), Crema, La Spezia, Lupatoto, Molfetta, Pisa, Ravenna, San Giovanni, Saronno kaj Scafati (Italio), Gijón, Las Rozas, Melilla (Hispanio), Krško (Slovenio), Liepaja (Litovio), Ruse (Bulgario), Setúbal (Portugalio), Stoke-on-Trent (Britio) kaj Tilburg (Nederlando).

Košice prezentas plurajn aktivaĵojn, inkluzive de la 93a internacia pac-maratono (duonmaratono, minimaratono kaj konkursoj por handikapuloj), monda ĉampionkonkurso en sportaj dancoj por plenkreskuloj, monda konkurso en retpilko kaj akvopilko, eŭropa konkurso en korbpilkludo, kaj diversaj karitataj konkursoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉe la rando de genetika revolucio

Jam de kelka tempo, sciencaj revuoj freneziĝas pri la tekniko CRISPR/Cas9, dum antaŭnelonge la revuo Science aljuĝis prestiĝan kvalifikon („scienca elstaraĵo”) al ĝia malkovro. Kio ĝi estas? Temas pri molekula ilo, kiu kapablas redakti, se tiel diri, la genaron kaj modifi ĝin laŭplaĉe.

Resume, unu elemento de tiu molekula ilo kapablas rekoni specifan sekvencon de DNA (deoksiribonukleata acido) kaj gvidi iun duan elementon (kies nomo estas Cas9), tiel ke ĝi tranĉos la du fadenojn de la duobla DNA-a heliko ĝuste en antaŭe elektita loko. Tiumaniere oni povos eligi mutaciojn aŭ enigi trian elementon, ekzemple iun korektitan sekvencon de DNA. Poste, danke al la natura procezo de la ĉela riparsistemo, memvole algluiĝas denove la tranĉitaj pecoj. Tiu ĉi tekniko estas nekompareble pli preciza ol iu ajn antaŭa tekniko pri genetika manipulado.

Musoj

Jam ekzistas fidindaj pruvoj pri la eblo efektivigi genetikan terapion pere de tiu metodo. La lasta rilatas al la sukcesa eligo – en musoj – de la mutacio de la geno pri distofino (kaŭzanta la tiel nomatan miopation de Duŝeno). Ĉina teamo krome anoncis, en 2015, ke ĝi sukcese modifis eĉ homan embrion. Danke al CRISPR/Cas9, oni praktike modifis la genon, kiu provokas la tiel nomatan β-talasemion. Temas pri grava – genetike transdonebla – sanga malsano, kiu ege timigas kaj pri kiu zorgaj kontroloj okazas ĉefe en la jenaj landoj: Kanado, Kipro, Irano kaj Barejno. (En la insulo Kipro, se homoj volas havi la eblon geedziĝi en la loka ortodoksa eklezio, ili devas antaŭe submeti sin al aparta sanga ekzameno.) Tamen, pro etikaj kialoj, pluraj sciencaj revuoj malakceptis aperigi ilian artikolon.

Kancerologio

En la biologia kaj medicina esplorfakoj, ĉiuj teamoj volas lerni regi la teknikon por krei novajn ekzemplojn de genetike modifitaj bestoj. Fakte, tiu ĉi tekniko ŝajnas povi faciligi kaj rapidigi tiajn eblojn. Ankaŭ en kancerologio siluetiĝas interesaj perspektivoj. Antaŭ la ekapero de tiu ĉi tekniko, nur tre specialiĝintaj teamoj kapablis okupiĝi pri tiaĵoj. Nun, male, tiuspeca gena pritraktado kaj manipulado eblos, rekordatempe, al ĉiu ajn biologo.

Revivigo

La aplikoj de la teknologio CRISPR/Cas9 estas senfinaj ne nur en medicino, sed ankaŭ en agrikulturo kaj aliaj fakoj. Kelkaj eĉ opinias, ke eblos la kreado de novaj specioj aŭ la revivigo de jam malaperintaj. Entute, la homaro ŝajnas trovi sin ĉe la rando de genetika revolucio.

Anthony LUCAS
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anthony Lucas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plenas la boato

En Aŭstrio 90 000 rifuĝantoj petis azilon dum 2015. Ili venas precipe el Sirio, Afganio kaj aliaj landoj en Proksima Oriento kaj Nord-Afriko. Komence de 2016 6000 vivis ankoraŭ en ejoj provizoraj.

Tamen ekstere de domoj aŭ de hejtataj tendoj ne eblas en Aŭstrio travivi dum la vintro, ĉar la temperaturoj falas fojfoje sub -10 o C.

En januaro okazis konferenco, en kiu oni diskutis, ke la „boato plenas”. Alivorte: Aŭstrio ne ĉiujare povas prizorgi 100 000 novajn rifuĝantojn. Ne plu ekzistas liberaj loĝejoj kaj novajn oni ne povas tuj konstrui.

La registaro kaj la estroj de la federaciaj landoj deklaris, ke la nombro de enmigrantoj nepre draste falu. Tamen daŭre validas la rajto peti azilon – sendepende de la nombro de petantoj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Val-ora!

La aŭstra ŝtato posedas 280 tunojn da pura oro, kiuj valoras 9,5 miliardojn da eŭroj. La plejparto de tiu trezoro troviĝas eksterlande: 6 tunoj en Svisio kaj 224 tunoj en Britio. La resto, 50 tunoj, kuŝas en enlandaj trezorujoj.

Aŭstrio aĉetis oron ĉefe en la ekonomie prospera fazo dum la 1980aj jaroj. Per tiu oro oni povis stabiligi la kurzon de la tiama aŭstra devizo, la ŝilingo. Tial la oro troviĝu tie, kie oni povas ĝin tuj vendi, do en Britio.

Ingotoj

Hodiaŭ, en la erao de la eŭro, tio ne plu necesas. Oni decidis do reimporti 140 tunojn de tiu flava metalo el Britio al Aŭstrio. Post kontrolo eksterlanda kaj enlanda, por certigi, ĉu la ingotoj konsistas vere el oro, migris pasintan novembron 15 tunoj al Aŭstrio. Ĝis 2020 en la aŭstraj trezorujoj kuŝos 140 tunoj.

La maso de unu ingoto, kiu konsistas minimume el 99,5 % da oro, estas 12,5 kg. Ĝi longas 25 cm, larĝas 7 cm kaj altas 4 cm.

 
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
6  
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Signoj cignaj

Raportite estis en brita gazeto, ke oni atendu longan, severan vintron. La informoj baziĝas sur frua – je 25 tagoj – alveno de cigno el Rusio, fakte la malgranda cigno (Cygnus bewickii) el Siberio.

La malgranda cigno, rekonebla pro flavkolora bekobazo kaj bela „kantado”, devenas de la norda oriento. Kiam la vetero malvarmiĝas, ĝi formigras por travintri en Eŭropo, ekzemple en la natur-rezervejo Slimbridge [slimbriĝ] en sud-okcidenta Anglio, kie oni rimarkis la frualveninton.

Laŭ rusa diraĵo, malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko. Tamen efektive oni suferis dum decembro en Britio malpli pro neĝo ol pro inundoj.

Ringo

En 2012 inundoj la unuan fojon post 900 jaroj nuligis cigno-ceremonion ĉe la rivero Tamizo. La tiel nomata cigno-levo (angle: swan upping) ebligas al oficialuloj kapti indiĝenajn mutajn cignojn (Cygnus olor), meti ringon ĉirkaŭ la kruron, kaj tiel ilin nombri kaj samtempe protekti kaj prizorgi.

Tradicie nemarkita muta cigno apartenas al la monarĥo. En la 12a jarcento la krono malpermesis, ke oni mortigu cignojn por certigi, ke restos sufiĉaj por esti manĝataj ĉe la reĝa tablo.

Ankoraŭ restas krimo mortigi cignon en Britio, kaj la reĝino daŭre rajtas alproprigi nemarkitajn mutajn cignojn en difinitaj partoj de la rivero Tamizo.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sankcioj malsankciigitaj

Forigitaj estas sankcioj de la okcidentaj landoj kontraŭ Irano lige al la atom-programo de Teherano. Tion anoncis en januaro en Vieno Federica Mogherini, alta reprezentanto pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, parolinte kun Mohammad Ĝavad Zarif, ministro pri eksteraj aferoj de Irano.

Antaŭe la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) decidis, ke Irano plenumis la interkonsenton faritan pasintjare kun ses landoj por limigi la nuklean programon. Tio ebligis forigi la sankciojn: „Irano plenumis ĉiujn necesajn postulojn, por ke venu la tago de realigo de la interkonsento”, tekstas la IAEA-komunikaĵo.

Vivnivelo

La ekonomiaj sankcioj, grandparte enkondukitaj dum la lastaj kvin jaroj kontraŭ la banka, ŝtalprodukta kaj aliaj sektoroj de la irana ekonomio, deŝiris la landon kun 80-miliona loĝantaro de la monda financa sistemo. Tio kaŭzis redukton de ĝia ekstera komerco kaj falon de la vivnivelo de la loĝantaro.

Forigi la sankciojn signifas eliron de Irano el internacia izolado. Oni liberigis la multmiliardajn aktivojn de Irano en fremdlandaj bankoj. Krome malfermiĝas ebloj por eksporti iranan nafton kaj por renovigi industrion kaj ekonomion.

Aviadiloj

La loka merkato malfermiĝos al produktaĵoj de eksterlandaj firmaoj. La ministro pri transporto jam informis, ke Teherano planas aĉeti 114 pasaĝerajn aviadilojn de la eŭropa konzerno Airbus por anstataŭigi malnovajn maŝinojn.

Nun Irano povas pligrandigi liverojn de nafto je 500 000 bareloj tage. Jen unu el la kaŭzoj de la falo de nafto-prezoj sur la trosatigita monda merkato. Barelo da nafto atingis unuafoje post 12 jaroj la nivelon de malpli ol 30 usonaj dolaroj.

Delegacio

La usona ministro pri eksteraj aferoj John Kerry rimarkigis, ke la diplomatiaj fortostreĉoj, laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Usono, Rusio kaj Ĉinio), daŭris du jarojn kaj duonon. Kerry dankis al Aŭstrio kaj Svislando, kiuj kontribuis al la interkonsento, kaj notis la gravan rolon de la irana delegacio en la longa procezo.

La okcidentaj landoj suspektis, ke la atomprogramo de Irano estas ŝirmilo por estigi atom-armilojn. Teherano neis la akuzojn, dirante, ke ĝi uzas atom-energion por pacaj celoj.

En julio 2015 Irano kaj la ses landoj atingis interkonsenton pri la irana nuklea programo. Laŭ ĝi Irano devas allasi inspektistojn de IAEA al siaj nukleaj instalaĵoj, kaj la okcidentaj landoj devontigis sin laŭpaŝe forigi la sankciojn kontraŭ Irano. Tio realiĝis duonjaron poste en Vieno.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bojkotataj bojantoj

Laŭdire hundo estas fidela, kaj ĝia konduto komprenebla; dum kato estas sendependa, kaj ĝia konduto mistera. Argumentoj tiaj pri hundoj kaj katoj estas senkonkludaj.

Pli konkludaj estas statistikoj pri dorlotbestoj. En Japanio pli multas hundo- ol kato-posedantoj. Sed ŝajnas, ke baldaŭ nombre superos la katoj. Laŭ asocio pri manĝaĵo por dorlotbestoj estis tenataj en 2014 10 350 000 da hundoj kontraŭ 9 960 000 da katoj. Dum la lastaj kvin jaroj malkreskis hundo-nombroj je 12,5 %, dum kreskis je 3,5 % la kato-nombroj.

Maljuniĝo

La kialo de la hundo-malkresko rilatas al la aĝiĝo de la japana socio. Pensiuloj trovas, ke ili ne plu povas promenigi sian hundon enparke aŭ surstrate, dum katoj ne bezonas promenigadon.

Parte pro tio, kaj pro la ŝanĝo de homaj gustoj, katoj fariĝis pli popularaj. Ili eĉ aperas pli ofte ol hundoj en la televido.

Translokiĝo

Tiuj, kiuj pro sia aĝo aŭ translokiĝo ne povas prizorgi kaj nutri sian dorlotbeston, portas ĝin al la publikaj higienaj oficejoj. Ankaŭ novnaskitaj hundidoj kaj katidoj, kiujn neniuj akceptas kiel familianojn, estas tien portataj.

La oficejoj „traktas” ilin per gaso aŭ injektoj. En 2013 en la tuta lando 128 000 hundoj aŭ katoj estis tiel „traktitaj”.

Sed, danke al besto-protektaj organizaĵoj kaj la higienaj oficejoj, kiuj strebas trovi novajn mastrojn, la nombro de viktimaj dorlotbestoj malgrandiĝis.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Solvo senprecedenca

Stranga politika proceduro, ĝis nun nespertita en Kroatio, okazis inter la ŝtataj balotoj en la 8a de novembro 2015 kaj la starigo de nova registaro en la 22a de januaro 2016.

Dum la balotoj elektiĝis krom la du plej fortaj partioj (la dekstra HDZ, kun 59 parlamentaj lokoj, kaj la maldekstra SDP, kun 56 lokoj) ses aliaj partioj. Inter tiuj la nove fondita grupo MOST (Ponto) gajnis surprize 19 lokojn en la 151-seĝa parlamento.

Ne eblis kunmeti la necesan plimulton por krei registaron sen MOST. Aliaj partioj dekstraj kaj maldekstraj ne ebligis plimulton por iu ajn flanko.

La MOST-estro

La ĉefo de MOST, Božo Petrov, gajnis simpation, ĉar li estas eksterordinara oratoro kaj la ĝisnuna urbestro en eta urbeto, Metković. Tie li sukcesis ordigi la urbajn financojn kaj interalie malgrandigis la salajrojn de la administrantaro, inkluzive de si mem. Li intertraktadis kaj kun HDZ kaj kun SDP, insistante, ke la registara prezidanto estu fakulo kaj ne politikisto, ĉar MOST promesis tion al la balotantoj.

Tiun postulon neniu volis akcepti kaj la intertraktoj daŭris kaj daŭris. Fine, post du monatoj, Petrov subite anoncis, ke li koalicios kun la dekstra HDZ. Ambaŭ interkonsentis, ke la nova registara prezidanto estu Tihomir Orešković, financa direktoro de la granda farmacia kompanio Teva.

Orešković naskiĝis en Kroatio, sed kiel sesjarulo ĝin forlasis. Li studis en Kanado kaj parolas tre ridindan, fuŝan kroatan lingvon.

Sukcesis

Post trisemajnaj traktadoj inter MOST kaj HDZ ili sukcesis proponi membrojn por ĉiuj ministraj postenoj kaj fine, la 22an de januaro, la parlamento akceptis la planojn.

La ministraro konsistas el tute nekonataj personoj, ĝis nun neaktivaj en politiko. Ne antaŭvideblas kiel funkcios la registaro kaj ĉu ĝi kapablos solvi la sennombrajn problemojn de la ŝtato. Antaŭ ĉio Kroatio enorme ŝuldas, kaj ĝia produktado neniel kontentigas.

Se Kroatio havus pli ol 5 %-an malnetan jaran kreskon, ĝi kapablus repagi nur la interezojn por la kreditoj prenitaj. Tamen ĝia nuna jara malneta produkto kreskas inter 1 kaj 2 %. Ĝuste en 2016 la lando devas repagi escepte grandajn sumojn (entute pli ol 16 miliardojn da eŭroj – ekvivalento de po 4000 eŭroj por ĉiu loĝanto).

Indikas

Ke MOST malkaŝis, ke ĝi traktis kun Orešković, ke li iĝu ĉefministro jam kvar monatojn antaŭ la balotoj, indikas, ke Orešković estas jam de longe planata por tiu funkcio.

Kaj ke li la tutan vivon laboris por grandaj multnaciaj farmaciaj kompanioj, indikas, ke li estas iu, kiu batalos por la interesoj de la granda kapitalo – kio neniel promesas bonon por Kroatio.

Antaŭa registara prezidantino, Jadranka Kosor, diris, ke HDZ efektive elpensis MOST, por ke nova juna partio ŝajnigu trian eblon por popolo, kiu jam malesperis pri la samaj politikistoj en la du grandaj partioj.

Eblas konkludi, ke la fortoj de la dekstro tre bone elmanipulis la popolon en la interesoj de la monda bank-novkapitalismo kaj ke ili celas laŭeble sklavigi Kroation, kiu apenaŭ kapablas rezisti.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu tro protektemaj?

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Unu el la plej rimarkindaj lastatempaj fenomenoj ĉe britaj universitatoj – estus interese scii, ĉu ankaŭ ĉe samspecaj alilandaj institucioj: mi suspektas, ke jes – estas la kreskanta nombro de studentoj supernorme subtenataj dum siaj studoj.

Subtenado alprenas diversajn formojn. Studento, kiu evidentigas disleksion (kaj frapas la nombro de universitataj studentoj, kies disleksio ne estis rimarkita pli frue, ekzemple dum la lernejaj jaroj), estas laŭ siaj apartaj bezonoj relative glate prizorgata.

Tamen studento, kiu ne kapablas mem skribi dumprelegajn notojn, bezonas asistanton – sekretarion – por helpi en la klasĉambro. Alia bezonas pli da tempo por kompletigi ne nur eseon sed ankaŭ ekzamenon. En si mem nenia problemo ... sed nuntempe ne temas pri unusola studento, kun apartaj postuloj, sed pri aro.

Jen iu, kiu nepre faru la ekzamenon en aparta, senhoma ĉambro, ĉar la ĉeesto de aliaj studentoj perturbas; jen alia, kiu tro nervoziĝas por mem surpaperigi aŭ enkomputiligi siajn opiniojn kaj bezonas help-skribanton, al kiu dikti la ekzameno-respondojn; jen tria, por kiu oni faris apartajn aranĝojn, kaj kiu lastminute panikiĝas, ne prezentas sin ĉe la ekzamenejo, kaj do necesas ne nur ĉion refari, sed ankaŭ prepari freŝan ekzamenon.

La situacio verŝajne varias de universitato al universitato. La plej superaj institucioj, kiuj altiras alte kvalifikitajn abiturientojn, do la kremon de la intelekta kremo, estas eble malpli ofte elmetataj al la diversaj neŭrozoj, kiuj laŭŝajne pli kaj pli afliktas nuntempajn studentojn ĉe aliaj, malpli prestiĝaj, pli iasence triagradaj aŭ kvaragradaj (alt)lernejoj.

En institucioj tiaj la nombro de studentoj iel aparte apogendaj daŭre kreskas. Kalkulite estas, ke pli ol 15 % de la studantaro rajtas ricevi kroman helpon. Post du-tri jaroj temos laŭprognoze pri 20 %. Ĉu tro fantazie imagi epokon, kiam la plimulto de la studentoj estos tiel helpata ... kiam lernantojn kromapogi fariĝos la normo? Tiam la esceptuloj fariĝos tiuj, kiuj pli-malpli memstare, sen aparta subtenado, studas.

Komencas nun plendi universitataj instruistoj, devigataj dediĉi ĉiam pli da horoj al kreskantaj nombroj de „klientoj” apogendaj. Ne tro laŭte, ne publike, nur murmure kaj inter si ili esprimas sian malkontenton, ĉar en erao de t.n. politika korekteco neniu kuraĝas riski akuzon pri diskriminacio, kritiko, eĉ malamo, kontraŭ aparte pritraktataj studentoj.

Tamen pri diskriminacio, kritiko, malamo ne temas. Kreiĝas la impreso, ke multaj studentoj – ofte, ironie, la plej inteligentaj; certe la plej ruzaj – ekspluatas la regulojn por elvringi avantaĝojn el profesoroj, kiuj nenion povas kontraŭdiri.

Ĉiu konas studenton, kiu, plendante pro streĉo, formale ricevas apogan programon (kiun li mem ne pagas), kaj poste, surbaze de bonega diplomo (sur kiu ne aperos ajna mencio pri apogitaj studoj), gajnas stresplenan postenon en profesio aŭ industrio, en kiu, en la t.n. reala (do ne-universitata) mondo, neniu tiel tenos la manon.

Ne mankas kialoj por esti tiel apogata. Unue, ekzistas nun premoj – aparte financaj, karieraj, por ne paroli pri tradiciaj sociaj, interpersonaj – kiuj ne tiom perturbis antaŭajn generaciojn, al kiuj estis preskaŭ garantiata postdiploma, sekura kaj bone salajrata posteno.

Due, almenaŭ en britaj universitatoj, troviĝas multaj, kiuj en pasintaj jaroj ne estus fariĝintaj studentoj. Tiam ekzistis laborlokoj aŭ alispeca trejnado en relative floranta ekonomio. Nun, tamen, multaj „studas” ne pro aparta intereso pri la elektita fako sed pro manko de aliaj labormerkataj ebloj. Tiuj gejunuloj, ne vere intelektuloj, luktas kun siaj studoj, kio siavice estigas premojn.

Certe ekzistas honestaj studentoj, ne malinteligentaj, kiuj meritas subtenadon. Al tiuj neniu profesoro domaĝos siajn tempon kaj penon. Sed distingi inter honestuloj kaj kreskanta nombro de malhonestuloj pli kaj pli malfacilas – kaj, efektive, oni ne rajtas tiel distingi.

Finfine, atentigas la profesoroj, tiom apogi kaj protekti ne helpas al tiuj, kiuj, ekster la universitata ŝirmejo, devos iam alfronti kaj venki siajn neŭrozojn – realajn aŭ nerealajn.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Granda okcidenta hipokriteco

En la januara numero Paul Gubbins bedaŭras, ke ne estas kondamnoj fare de islamaj estroj kontraŭ islamista teroro. Miaj informoj ne estas absolute fidindaj, sed mi havas la impreson, ke ja regule kaj ofte okazas tiaj kondamnoj, sed en okcidento oni tutsimple ne raportas ilin, supozeble pro tio, ke tia informo subfosus la deziron diabligi ĉiujn islamanojn. Notu, ke islamanoj estas la ege plej oftaj viktimoj de islamista murdado, ne la aliaj.

Estas granda okcidenta hipokriteco pri teroro. Kiel kompari la morton de kelkcent parizanoj kun la morto de kelkcent mil irakanoj pro la krima usona invado, aŭ kun la nuntempa teroro de la murdaj usonaj senpilotaj aviadiloj? Sciu, ke en la lastaj 15 jaroj en Usono estis proksimume 120 000 murdoj per pafiloj, el kiuj 43 fare de islamistaj pafistoj. Multaj el la amasmurdoj en Usono ŝuldiĝas al kristanaj teroristoj. Por ke vi ne pensu, ke mi partiecas pri la afero, mi menciu, ke mi mem estas ateisto.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inspira vizito

Vizitis Kubon en januaro unu el la plej renomaj atletoj de la mondo. La rumanino Nadia Comăneci fariĝis dum la olimpiaj ludoj en 1976 la unua, kiu ricevis „perfektan” dek-poentan rezulton en gimnastiko. Krome ŝi gajnis entute kvin orajn medalojn.

En Havano, ĉe la nacia lernejo pri gimnastiko, Comăneci renkontis atletojn, kiuj tie trejniĝas. Ŝi parolis kun i.a. Manrique Larduet, kiu gajnis la arĝentan medalon pasintjare ĉe la monda ĉampionado pri gimnastiko en Skotlando.

Stelulo

Diris la rumanino: „Havi gimnastikiston kiel Larduet pruvas, ke ne gravas la loko, kie iu naskiĝas, por iĝi stelulo.”. Ŝi aldonis, ke la sukceso de Larduet inspiras multajn infanojn.

La vizito de Comăneci koincidis kun la dua „Granda Premio de Havano” pri ĵudo. Ŝin invitis la prezidanto de la internacia federacio pri ĵudo Marius Vizer, mem rumandevena.

 
Juan Carlos MONTERO MEDINA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvazaŭ ĉiu tago estus dimanĉo

La pasintan semajnon mi emeritiĝis. Kvardek tri jarojn mi memdediĉe laboris por mia kompanio. Per mia laboro mi iom kontribuis al la socio. Fakte pro laboro mi ne povis zorgi pri mia familio. Sed per mia laboro kaj enspezo mi subtenis mian familion: mian edzinon kaj du gefilojn. Nun komenciĝos nova vivo kiel pensiulo, kvazaŭ ĉiu tago estus dimanĉo.

Kvankam la pensio ne estos granda, se ni modeste elspezos, ni povos vivteni nin. Kelkfoje mi povos ĝui enlandajn vojaĝojn kun mia edzino. Unusola maltrankvilo estas pri miaj filo kaj filino, kiuj laboras sed ne povas trovi partnerojn, do ili daŭre loĝas ĉi tie, kiel duon-parazitoj.

Mi vizitas lokan klubon de maljunuloj. Mi volas konatiĝi kaj amikiĝi kun miaj najbaraj kunuloj. Krome, se eblus, mi volus kontribui per volontula laboro al la komunumaj aferoj. Mi min prezentas: „Mi estis estro de la ABC-fako de la XYZ-kompanio. Mi iniciatis kaj ellaboris grandan projekton de XXX ...” Neniu aŭskultas. La viroj interesiĝas nur pri ŝakludo kaj pri basbalo. La virinoj dronas en babilaĉado pri bagatelaj aferoj.

Mi spektas televidon. Surprize al mi ankaŭ en klerigajn, informajn programojn invadas komikistoj, kiuj maldensigas la enhavon per ŝercoj kaj sensencaĵoj. Dirlididi! Ŝajne hodiaŭ eĉ seriozaj programoj, ekzemple pri historio, politiko aŭ geografio, ne povas estiĝi sen ŝercoj kaj kvizoj.

Oni prave nomas la televidon „idiotkesto”. Mia edzino entuziasme rigardas koreajn sapoperojn. En la internaciaj novaĵeroj mi rimarkas, ke ĉiuj tiel nomataj gvidantoj, la prezidantoj kaj la ĉefministroj, aperantaj sur la ekrano estas stultuloj. Ili baldaŭ kondukos la mondon en abismon.

Jam delonge grincas kaj doloras miaj genuoj. Tial mi vizitas ortopedian fakon ĉe la urba hospitalo. La ejo plenas de maljunuloj, el kiuj multaj ĉeestas ŝajne nur por babili kaj sin distri. Mi atendas pli ol unu horon, sed la konsulto de la kuracisto daŭras nur tri minutojn. Danke al sociala sekureco, ni maljunuloj devas pagi nur 10 % de la tuta kosto de kuracado kaj medikamentoj. Tio tre favoras maljunulojn je la kosto de junuloj, kiuj pagas 30 %.

En la vagonaro al kaj de la urbo, ĉiuj enrigardas en tiel nomatajn saĝtelefonojn. Neniu legas ĵurnalon aŭ libron. Onidire lastatempaj junuloj ne spektas televidon, kiun anstataŭas la saĝtelefono, alia idiotkesto. En la stacidomo pro miaj genuoj mi devas uzi la rulŝtuparon, kiun mi malofte uzis. Kial gejunuloj uzas rulŝtuparon? Sanaj kaj viglaj gejunuloj uzu ŝtuparojn.

Hejmenirante, mi vizitas superbazaron, kaj aĉetas kelkajn aĵojn. Ĉe la kaso maljuna virino antaŭ mi malrapide serĉas monerojn en sia monujo, kio min ege iritas. Kiam ŝi hazarde turnas sin, mi furioze mienas al ŝi.

Hodiaŭ mia edzino foriros pro dutaga vojaĝo al varma fonto kun siaj amikinoj. Ŝajne ŝi ne ŝatas vojaĝi kun mi.

En la loka ĵurnalo oni raportas, ke plano konstrui infanvartejon estas nuligita, ĉar la loĝantoj ĉirkaŭ la planita loko kontraŭis. Laŭ ili la bruo kaj krio de infanoj ĝenos, do ne elteneblos. Ho, kiaj maltoleremaj homoj! Infanoj estas trezoroj de la lando. Ĉu tiuj loĝantoj forgesis sian infanan tempon? Se ne ekzistas infanvartejoj, gejunuloj ne estos helpataj subteni sian familion. Ne mirinde, ke la loĝantaro de nia lando malgrandiĝas.

Mia edzino subite deklaras, ke ŝi eksedziniĝu. Ho, ve! La propono estas por mi tondro en serena ĉielo, sed ŝajne jam delonge ŝi ĉion detale preparas. La leĝo rajtigas ŝin postuli duonon de mia pensio, ŝi informas. Kion fari?

P.S. La supra viro estas karikatura, kunmetita figuro de multaj japanaj maljunuloj, kiuj trovas sian lokon nek en la hejmo nek en la komunumo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam unu fariĝas du

Lastatempe en Ĉinio amaskomunikiloj donis grandan atenton al gravediĝo. Ekde la komenco de 2016 la ĉina registaro ŝanĝis sian unu-infanan politikon, tiel ke nun geedzoj rajtas havi du idojn.

Ĉinio estas la lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo. En Ĉinio oni diras, ke tiuj, kiuj havas multe da infanoj, estas pli feliĉaj. Tio kuraĝigis la ĉinajn virinojn multe naski. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949 la nombro de ĉinoj tiel rapide grandiĝis, ke post nur ĉirkaŭ 20 jaroj la loĝantaro pli ol duobliĝis.

Tial la registaro maltrankviliĝis kaj en 1980 ellaboris politikon, laŭ kiu geedza paro rajtis havi nur unu infanon. Rezulte la plimulto de la ĉinaj familioj konsistas el nur tri membroj.

Ekonomio

La unu-infana politiko alportis al Ĉinio ne nur favoran kondiĉon por rapide evoluigi sian ekonomion, sed ankaŭ problemojn. Paroj, kies solinfano ial mortis, post kiam la patrino perdis pro la aĝo naskokapablon, aparte suferis. En Ĉinio infanoj kutime zorgas pri siaj maljunaj gepatroj.

La nova nasko-politiko nun konfuzas multajn virinojn. Mia najbarino, 33-jaraĝa instruistino, havas solfilinon, kiu studas en mezlernejo. Nun ŝiaj bogepatroj ofte vizitas ŝin, petante, ke ŝi nasku duan infanon. La dilemo maltrankviligas mian najbarinon kaj ŝian edzon.

Ĉinoj ne komprenas, kial eŭropanoj aŭ usonanoj ne volas havi multajn infanojn. Reciproke tiuj ne komprenas, kial ĉinoj ŝatas multe da infanoj. Infanoj estas la estonteco de la homaro ... sed por havi infanon necesas tempo, energio kaj mono.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝparporkoj kaj ŝilingoj

Ŝparporko estas eta, interne malplena figuro kun fendo supre por enĵeti monerojn. La materialo estas tre diversa: Plasto plej ofte, sed ankaŭ ceramiko, vitro, gumo, eĉ kokosa nukso, ligno, papero kaj diversaj metaloj.

En Aŭstrio oni ankoraŭ trovas en ŝparporkoj ŝilingojn kaj groŝojn, kiujn oni uzis ĝis la 30a de junio 2002. Ekde la 1a de januaro 2002 validas eŭro kaj cendo. Pli ol 98 % de la ŝilingaj monbiletoj la aŭstroj ŝanĝis kontraŭ eŭraj monbiletoj.

Eluzita matraco

Tamen nur 44 % de la ŝilingaj moneroj revenis al la Aŭstra Nacia Banko. Ilin retenis kolektantoj aŭ pri ili oni simple forgesis. Fojfoje oni malkovras malnovajn monerojn kaj monbiletojn sub eluzita matraco, en ŝu-skatolo, en sekreta fako de disfalema ŝranko aŭ inter la folioj de eksmoda libro.

Pro tio la nacia banko ĉiujare starigas buson en diversaj lokoj. En la buso oni povas ankoraŭ ŝanĝi ŝilingojn kontraŭ eŭroj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kartago detruendas: ĉu Esperanto tial lernendas?

Kiam mi estis lernejano en la klaso de Latino, oni ofte asertis, ke la kono de klasikaj lingvoj helpas la ĝeneralan lernadon de niaj modernaj idiomoj. En preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj abundas vorttrezoro de deveno latina kaj helena. La scio de la radikoj kaj de la afiksoj, kiuj estigas tiajn vortojn, ja ebligas la komprenon de ilia signifo.

En Irlando klasikaj lingvoj estas apenaŭ instruataj nuntempe en lernejoj; kaj, efektive, ili malaperis el la stud-programoj. La kono de la latina lingvo ne plu estas deviga nun por studentoj de medicino aŭ de teologio. Tio estas bedaŭrinda fakto. Tamen, mi iom dubas pri la aserto de kelkaj latinistoj, laŭ kiuj la latina povas ludi praktikan rolon en la hodiaŭa mondo. Ĝia gramatiko estas tro kompleksa kaj ĝia vortprovizo tro arkaika kaj postrestinta.

Kontraste, Esperanto konservas multajn el la avantaĝoj de la klasikaj lingvoj sen reteni iliajn nebezonajn malfacilaĵojn. Oni tamen ne troigu pri ĝia supozata, pretendata facileco. Iusence neniu lingvo estas vere facila. Ĉiu lingvo devas esti lernata: oni ne heredas ĝin de siaj propraj antaŭuloj.

Distribua rolvorteto

En sia eseo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj (1988), Bernard Golden skribas: „Eblas argumenti, ke Esperanto, same kiel piĝino, estas simpla lingvo; tamen la granda diferenco estas, ke Esperanto havas kelkajn gramatikajn malfacilaĵojn”. Simile, Werner Bormann asertas, ke „estas kelkaj eroj en la Esperanto-gramatiko, kiuj estas tre malfacilaj”. Li mencias la diversajn uzojn de la akuzativa kazo, la komplikaĵojn de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo, la distingon inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, la distribuan rolvorteton po, la adverban participon ktp.

Plie, en unu el siaj libroj pri lingvoj, R. L. „Larry” Trask skribas, ke „Esperanto havas amason da gramatiko, kvankam esperantistoj ne konscias pri ĉi tiu fakto”.

Poezia eposo

La plimulto de la esperantistoj ne tro okupas sin pri gramatikaj komplikaĵoj kaj, grandparte, ignoras ilin. Por la mezuma parolanto, la fundamentaj dek ses reguloj el la Unua Libro sufiĉas. Ili povas senprobleme ignori la subtilaĵojn kaj harfendaĵojn de gramatikistoj kaj pedantoj. Esperanto estas ja facila, se oni deziras per ĝi korespondi, konversacii, saluti („Kiel vi fartas?”) kaj sendi simplajn mesaĝojn per retpoŝto. Tiun simplan lingvaĵon oni ja rajtas elekti. Cetere, se oni volas esti akademiano, komponi poezian eposon aŭ verki romanon, tiu baza „bona lingvo” tute ne plu estas adekvata. Profunda studado de Esperanto montras, ke ĝi estas unike riĉa, esprimpova kaj subtila. Ĉiu nuanco de la homa penso povas esti esprimata per ĝi.

Absoluta ablativo

Nuntempe oni multe emfazas la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Tiu pretendo estas realeca, ne nur kiel preparo por lerni aliajn lingvojn, sed ankaŭ por lerni logikan pensadon kaj eviti malprecizan kaj sensencan paroladon. Rilate al sia utileco por enkonduki studentojn al la lernado de la plej popularaj eŭropaj lingvoj, Esperanto estas ege valora por prezenti, kompreni, reprodukti kaj imiti la plej komplikajn gramatikaĵojn de antikvaj kaj modernaj fleksiaj lingvoj: la latina, la pragreka, la islanda kaj la slavaj.

La internacia lingvo estas eĉ bona preparo por la lernado de neeŭropaj idiomoj (kaj hindeŭropaj kaj ne-hindeŭropaj). Per ĝi oni povas esprimi la subtilaĵojn de altnivele fleksiaj lingvoj, ekzemple la supinon de la latina kaj de la islanda, la latinan absolutan ablativon, la mezan voĉon de la pragreka kaj de la islanda. Plie tiuj, kiuj malfacile komprenas la verbajn aspektojn de la slavaj idiomoj (temas pri granda problemo por ne-slavoj), opinias, ke ankaŭ tiuokaze Esperanto rimarkinde helpas.

Difina artikolo

Kompreneble, ordinaraj esperantistoj ne bezonas tiajn „esoterajn” gramatikaĵojn. Male ili konstatas, ke Esperanto multe simpligas la gramatikajn komplikaĵojn, kiujn oni renkontas ĉe la plimulto de la lingvoj. Ekzemple, la lernanto de iu fremda lingvo devas ofte parkerigi ne nur la substantivojn, sed samtempe ilian genron (vira, ina, neŭtra; kaj aldone: animita, neanimita), depende de la lingvo. La franca, la hispana, la hindustana posedas du genrojn; la germana kaj la islanda tri; siavice la ĉeĥa distingas inter virĝenra animita kaj virĝenra neanimita. Esperanto havas nur unu genron, do bezonas nur unu difinan artikolon (la), dum la germana havas tri genrojn kaj tial necesas uzi tri malsamajn artikolojn (der, die, das).

La lingvoj kun kompletaj konjugacioj, kiel la franca, la itala kaj la hispana, postulas malsaman verban finaĵon por ĉiu persono; male, ĉi-rilate, Esperanto antaŭvidas nur unu verban formon sendepende de la subjekto. Simile, la verbaj tempoj (tensoj) en Esperanto estas simplaj kaj havas nur unu formon por ĉiu tenso. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, esceptojn aŭ nelogikajn idiotismojn. Plie la prononco de ĉi tiu lingvo ne prezentas apartajn problemojn, krom por parolantoj de unuopaj lingvoj, en kiuj mankas iuj sonoj.

Skribita Esperanto estas tute fonetika, malkiel ekzemple la angla aŭ la franca. Alia granda simpligo estas la foresto de deklinacio de substantivoj kaj adjektivoj (krom la finaĵo -n de la akuzativa kazo, kiu kelkfoje konfuzas).

Kaza sistemo

Tamen, eĉ tiu lasta afero (la deklinacio de iuj lingvoj) povas esti formulita kaj klarigita en Esperanto. Vidu la Plenan Analizan Gramatikon (PAG). Sur la paĝo 77, ĝi ekzemple deklinacias la montrajn pronomojn jene (la unua pronom-formo estas konsiderenda individuiga, la dua neŭtra, la tria plurala):

Nominativo: tiu, tio, tiuj;

Akuzativo: tiun, tion, tiujn;

Genitivo: ties, ties, ties;

Prepozitivo: je tiu, je tio, je tiuj.

Se oni dezirus imiti la modelon de fleksia lingvo, oni povus deklinacii la Esperantajn substantivojn jene:

Nominativo: LANDO;

Vokativo: HO LANDO!

Akuzativo: LANDON;

Genitivo: LANDA;

Prepozitivo: AL LANDO, EL LANDO;

Lokativo: LANDE;

Akuzativo de direkto: LANDEN;

Instrumentivo: LANDE.

Tio tamen estas nenecesa komplikaĵo kaj plaĉus nur al pedantoj aŭ al tiuj, kiuj volas klarigi la kazan sistemon de fleksiaj lingvoj kiel la latina, la rusa, la islanda ktp.

Detruenda urbo

Studentoj de la latina lingvo cerbumas klopodante kompreni la misteron de la tiel nomata pasiva perifrazo (angle passive periphrastic). Oni povas rigardi la formojn en -end- de Esperanto (farenda estas / farendas) kiel ekvivalentajn al iuj malbone digesteblaj latinlingvaj; ekzemple la diraĵo de Katono la Maljuna Carthago delenda est povas esti rekte kaj simple esperantigita kiel Kartago detruenda estas / detruendas. Do, ankaŭ ĉi tie, Esperanto helpas kompreni la koncernan gramatikan komplikaĵon.

Ĉirkaŭfrazo

En la latina gramatiko, la absoluta ablativo (latine ablativus absolutus) estas participa fraz-elemento, kiu normale konsistas el unu participo kaj unu substantivo, ambaŭ en la ablativo. Ĝi ne havas rektan ekvivalenton en Esperanto. Oni kutime devas traduki ĝin per subordina frazo aŭ ĉirkaŭfrazo. Temas pri konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: ekzemple diis iuvantibus, „helpante la dioj, kun la helpo de la dioj, helpate de la dioj”.

Verba aspekto

Ne-slavoj, kiuj provas lerni slavajn lingvojn (la rusan, la polan ktp.), malfacile komprenas kaj enbatas en sian kapon la tiel nomatajn aspektojn de la verboj, formojn, kiuj ne ekzistas en la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Kiam mi senrezulte klopodis iomete studi la polan, mi ne kapablis kompreni la slavan verban aspekton, ĝis mi komparis ĝin kun Esperanto. Mi ankoraŭ ne estas elmajstrinta ĝin, sed almenaŭ mi komprenas pli-malpli ĝian principon, helpe de la verbaj afiksoj de Esperanto. En la paragrafo 105 de PAG, estas klarigitaj la aspektoj de la verbo. En Esperanto tiuj verbaj formoj estas esprimataj per afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj; ekzemple: komenca aspekto per ek--iĝi; momenta aspekto per ek-; daŭra aspekto per -ad-; ripeta aspekto per re-; kaj fina aspekto per tra-, fin-, sat- kaj tut-).

Meza voĉo

En kelkaj lingvoj (ekzemple la helena kaj la islanda) ekzistas verba formo, kiu nomiĝas meza voĉo. En kelkaj okazoj ĝi similas la pasivon; en aliaj ĝi plenumas aliajn funkciojn. En Esperanto oni havas la sufikson -iĝ-, kiu transformas verbon en formon kompareblan kun la meza voĉo.

Dua futuro

Kompreneble, per Esperanto oni ne povas klarigi ĉiujn el la unikaj gramatikaĵoj de ĉiuj teraj lingvoj. Mi scias preskaŭ nenion pri la lingvoj de Azio, sed mi supozas, ke Esperanto apenaŭ helpus nin eŭropanojn lerni ekzotajn gramatikaĵojn, kiaj la „dua futuro” de la japana (kiu, fakte, ne ŝajnas temi pri la estonteco) kaj la (por ni) stranga verba konstruaĵo de la hindustana (hindia-urdua), kiu aspektas kiel pasiva, sed ja estas aktiva.

Mano blanka

Tamen, ĝenerale, la lernado de Esperanto estas vere tre helpema ĉe la studado de aliaj idiomoj. Eble la sola malavantaĝo okazas tiam, kiam studento volas parkerigi la genron de substantivoj kaj estas konfuzata de la ĉeesto de la ununura artikolo la de Esperanto. La hispana esprimo la mano blanca estas la mano blanka en Esperanto, sed en Esperanto oni diras la problemo, dum en la hispana oni diras el problema (ĝi estas vira substantivo). La virino ja estas la mujer en la hispana, sed hombre (viro), aŭ iu ajn virgenra substantivo, ne povus havi la artikolon la, kiel male okazas ĉiuokaze en Esperanto.

Resumo

La propedeŭtika valoro de Esperanto konsistas ne nur en tio, ke ĝi favoras la lernadon de senfleksiaj lingvoj (la sintezaj), ekzemple la angla, la afrikansa, la norvega, sed ankaŭ tiun de kelkaj lingvoj kun ege pli kompleksa gramatiko.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La sunda kaj ĝiaj skribsistemoj

La sunda estas etna lingvo en Indonezio. Ĉirkaŭ 40 milionoj da homoj parolas ĝin en la provinco Banten kaj en okcidenta Javo. Ĝi estas tamen tiel komplika, ke ĝiaj parolantoj mem emas sin esprimi en la indonezia, kion ili rigardas pli facila. La sunda havas sian propran skribsistemon, sed preskaŭ neniu homo ĉiutage uzas ĝin, spite al tio, ke intelektuloj ĉiel penas daŭrigi la uzadon de tiu tradicia skriba metodo.

Adaptoj

Nuntempe la sunda lingvo plejparte utiligas kiel skribsistemon la latinan alfabeton. Ĉi-lasta taŭgas, ĉar ankaŭ la indonezia uzas ĝin, tamen ĝi kuntrenas iom da malavantaĝoj. Kelke da sonoj de la sunda lingvo fakte ne estas precize transskribeblaj pere de la latina alfabeto, kia ĝi estas uzata por transliterumi la indonezian; pro tio estas faritaj kelkaj adaptoj. Ekzemple, por la tri malsamaj prononcoj de la vokalo e oni havas <e>, <é> kaj <eu>. Tamen <é> ne ekzistas en la indonezia lingvo: tial kelkfoje la sundanoj ne povas distingi ĝin, kaj tio kaŭzas iam miskomprenojn.

Koloniismo

La sunda posedas sian propran skribsistemon, per kiu oni povas efike distingi ĝiajn diversajn sonojn, sekvante la fonologian aspekton de la lingvo. La plej malnova sistemo estas la tiel nomata pallava alfabeto, per kiu oni sin helpas ekde la 5a jarcento p.K. Ĝi alvenis el Barato pro la influo de hinduismo. La barata pallava alfabeto evoluis kaj fariĝis aksara sunda kuna (esperantigebla kiel „malnova sunda alfabeto”), kaj oni utiligis ĝin de la 14a ĝis la 18a jarcento. Poste pro la influo de la najbara regno, kie regis la java lingvo, la sundanoj ekuzis la tiean alfabeton kiel skribsistemon, ekspluatante la similecon ekzistantan el fonologia vidpunkto inter la du idiomoj. Ĉi tiun javan skribmetodon oni ekspluatis ĝis la 19a jarcento. Kiam la islamismo atingis la sundan regionon, la loka loĝantaro ja komencis uzi la araban alfabeton por skribi la sundan lingvon, kaj tiu kutimo daŭris de la 17a jarcento ĝis la 20a jarcento. Laste pro la forta influo de la nederlanda koloniismo la sundanoj finfine ekuzis (kaj plu uzas) la latinan alfabeton.

Reenkonduko

Relative antaŭ nelonge, en la jaro 1991, fakuloj pri sundaj lingvo, literaturo kaj kulturo ekpensis pri iu etna skribsistemo, kiu estu elemento de identeco por ĉiuj sundanoj. Ili volis, ke oni uzu nek la javan, nek la araban, nek la pallavan skribsistemojn, ĉar ili estis konsiderataj fremdaj. La latinan oni ne povis forlasi, ĉar ĝi jam estis tre disvastiĝinta. Fine ili decidis rekrei kaj reenkonduki la sundan skribsistemon, inspiritan el la antikva kaj utiligendan kiel oficiala skribsistemo de la sunda lingvo. Tiu longa historio kuŝanta malantaŭ la maniero skribi la sundan lingvon ja montras, ke temas pri kompleksa kaj nebanala lingvo. Tamen ĝi nek famas, nek vaste uzatas, spite al la multaj provoj ĝin revivigi.

Identeco

La sunda skribsistemo nerekte montras la sundan identecon. Ĝi estas treege pli simpla, kvankam samtempe malpli bela, ol la java kaj balia sistemoj. Ĝi spegulas kaj simboligas la simplecon de la sundaj popoloj. Oni povas eltiri ankaŭ la konkludon, ke la sundanoj konsideras pli grava la funkcion ol la estetikon.

Vokal-forigilo

Cetere, per la sunda skribsistemo oni povas skribi la sundan lingvon pli koncize ol per la latina alfabeto. La sistemo jenas: ĉiu konsonanto aperas kiel silabo aŭtomate enhavanta la vokalon a: temas pri la lokaj sonoj ka, ga, nga, ĉa, ĝa, nja, ta, da, na, pa, ba, ma, ja, ra, la, ŭa, sa, ha kaj pri la fremdaj sonoj fa, va, qa, ksa, za, ŝa, ĥa. Se oni volas ŝanĝi la finan vokalon aŭ tute forigi ĝin, oni metas apartan simbolon, ĉu antaŭ, ĉu post, ĉu sub, ĉu sur la koncerna litero. Cetere, se en vorto aperas la sonoj j, rl inter la konsonanto kaj la vokalo, kiel ekzemple en kja, tro kaj gli, oni povas ankaŭ tiuokaze meti specialan simbolon por indiki la nepran ĉeeston de meza sono j, rl anstataŭ forigi la vokalon ene de la unua grafemo kaj skribi la duan grafemon poste. Krome, se aperas la sonoj h, ngr fine de silabo, ekzemple en vortoj kiel per, kangteh, oni refoje aldonas ian simbolon por montri la ekziston de ĉi tiuj sonoj. Per tia sistemo oni povas skribi „Bandung”, la nomon de la ĉefurbo de okcidenta Javo, per nur kvar simboloj (ba, na, vokal-forigilo, dung) anstataŭ sep literoj pere de la latina alfabeto.

Sekretoj

Malsame ol en la pasinteco, kiam la sunda skribsistemo estis ĉiam uzata por transskribi la sundan lingvon, nun oni turnas sin al ĉi tiu tradicia skribmetodo malofte kaj nur por precizaj celoj. Kvankam ĉiu ajn lernejo en okcidenta Javo estas devigata instrui ĝin al la studentoj, ne ĉiu el ili vere lernas kaj aplikas ĝin. Fojfoje oni deziras ĝin uzi kiel sekretan skribsistemon. Kelkaj amikoj, kiuj lernas ĝin kune, povas komunikiĝi per la sunda skribsistemo por transskribi ĉu la indonezian, ĉu la sundan lingvojn. Tiumaniere ili povas komunikiĝi sekrete. Pli oficiala uzo estas tiu sur la strataj nomplatoj de kelkaj urboj en okcidenta Javo kaj sur la nomplatoj de kelkaj ŝtataj institucioj. Tamen en iuj regionoj la nomplatoj de stratoj kaj institucioj aperas nur en la latina alfabeto aŭ en java/araba alfabeto. Cetere, la peno revivigi la sundan skribsistemon aperas ankaŭ inter teknikemuloj: fakte nuntempe ĝi povas esti uzata ĉe komputilo pere de Unikodo. Krom la menciitaj celoj, ŝajnas, ke ne ekzistas aliaj modernaj uzoj de la sunda skribsistemo.

Kulturemuloj

Kulturemuloj ĉiam diras tion, kiam ili propagandas kreskantan disvastigon de la sunda skribsistemo. Ĉi-lasta estas identeca emblemo de la sundanoj: ĝia historio estas tiel longa, kiel tiu de la sundanoj. Temas pri neforigebla ero de la sunda kulturo. Do, ili diras: „Ne forgesu vin mem, lernu la sundan alfabeton kaj savu vian propran kulturon!”

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Studentoj bezonataj

En januaro, la kuba ministerio pri supera instruado ekaplikis reformojn, celante allogigi la universitatajn studprogramojn, precipe pedagogion. Dum pedagogio kaj agronomio apartenas al la malplej popularaj programoj, ĝenerale en ĉiuj fakoj kubaj universitatoj ne sukcesas allogi bezonatajn studento-nombrojn.

Kvankam en Kubo eĉ universitata studado estas senpaga, forrestas studentoj. Surprize, ĉar jam de jardekoj laborposteno estas garantiata al tiu, kiu sukcese finas siajn universitatajn studojn. Por junuloj, kiuj bone kompletigis sian devigan militservon, ekzistas programo, kiu helpas ilin prepariĝi por eniri universitaton.

Turismo

Tamen ŝanĝiĝas la situacio. La malfacilaj jaroj post 1989 skuis la kuban socion. Aferoj, kiuj antaŭe ŝajnis esti eternaj kaj firmaj kiel rokoj, senspure dissolviĝis. Turismo fariĝis unu el la malmultaj aferoj, kiuj sukcesis flori, kaj multaj homoj forlasis instruadon aŭ inĝenieradon, serĉante iom pli da aĉetpovo.

Poste venis pliaj ŝanĝoj. Oni provis disvolvi la cuentapropismo, kuba esprimo kiu signifas la estiĝon de sendependaj laboristoj kaj etaj, privataj negocoj. Tiaj firmaoj ofte pagas pli altajn salajrojn ol ŝtataj entreprenoj, do pli da homoj turnas sin al ili. Laboristo en privata negoceto povas perlabori pli da mono ol inĝeniero aŭ kuracisto.

Krome, junuloj ofte preferas gajni monon post meznivela, ne universitatnivela instruado. Ili eklaboras en paladares, do etaj, privataj restoracioj, anstataŭ profesie karierumi. Ili volas ne nur sendependiĝi kaj „vivi sian propran vivon”, sed meti monon en siajn poŝojn. Ankaŭ elmigrado elŝuĉas laborfortojn.

Teknikisto

Do, por varbi studentojn, la instancoj kreos novan instru-nivelon (superan neuniversitatan instruadon), kun daŭro du- aŭ tri-jara, same kiel en aliaj mondopartoj. Oni plifaciligos la aliron al pedagogiaj fakoj. Enirekzamenoj ne estos devigaj por tiuj, kiuj posedas diplomon de meznivela teknikisto, kondiĉe ke estu studloko.

Kandidatoj por ĉiusabataj kursoj ne estos devigataj trapasi enirekzamenon. Malaperos la insisto, ke tiaj kursanoj estu oficiale registritaj kiel laborantaj. Ankaŭ aranĝoj por tiel nomataj distancaj studprogramoj fariĝos pli flekseblaj. Por partoprenantoj ne plu ekzistos aĝolimo.

Nova montras sin la postulo regi la anglan je nivelo de „sendependa uzanto” por akiri diplomon. Ĉiu universitato pretigos diversnivelajn kursojn de la lingvo, libere elekteblajn de lernantoj laŭ ilia bezono.

Alberto García FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Domaĝe

Mi estas incitita de la intervjuo de Andrej Kurkov (MONATO 2016/2, p. 9-10). Li certe rajtas havi sian propran opinion, sed mi esperas, ke ĝi ne kongruas kun la opinio de la redakcio. Sed tamen estas domaĝe, ke la intervjuo estas indikita kiel unu el la ĉefaj temoj – kaj per la titolo kaj per la fotaĵo sur la kovrilo.

Sergey KUZNETSOV
Rusio
Kompreneble. Bonvolu vidi, kio troviĝas en ĉiuj numeroj en la kolofono: „La enhavo de la artikoloj ne nepre kongruas kun la opinio de l' eldonejo”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergey Kuznetsov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akceptema Albanio

Akceptis Albanio laŭ peto de la usona ŝtat-sekretario, John Kerry, pliajn anojn de la irana opozicio en ekzilo, t.n. mujahedinojn.

Jam loĝas en kvartalo de la albana ĉefurbo Tirano kelkcentoj da mujahedinoj alvenintaj la pasintan jaron. Probable ili sentas sin komfortaj almenaŭ de religia vidpunkto, ĉar tie jam loĝas islamanoj. Certe ili pli sekuras ol en loĝejoj apud Bagdado, kie ilin atakas teroristoj.

Albanio akceptis ankaŭ ujgurojn, origine el nord-okcidenta Ĉinio, liberigitajn lastatempe el la usona prizono Guantanamo. Protestis la ĉina registaro. Verŝajne venos al Albanio ankaŭ sirianoj.

Pri la enalbaniigo de la diversaj grupoj konsentas la politika opozicio, konsistanta el demokratoj kaj dekstruloj, kiu ofte kontraŭas la socialistan registaron.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭkonstitucia Merkel

La artikolo Senharmonia timbalbato (MONATO, 2016/03, p.12) bone priskribis la nuntempan situacion en Germanio. La kanceliero Merkel faris gravajn politikajn mispaŝojn. Ŝi diris, ke nek Germanio, nek Eŭropa Unio povas gardi siajn limojn, sed intertraktis kun la turka diktatoro Erdoğan, por ke li ĝuste tion faru.

La plimulto de la germanoj fakte bonvenigus fuĝintojn el Sirio kaj Irako, sed tiuj konsistigas nur ĉirkaŭ 30 % de la migrantoj venantaj al Germanio. Menciindas, ke inter la kanajlaro atakanta virinojn dum la silvestra nokto preskaŭ ne estis sirianoj aŭ irakanoj. Temis plejparte pri krimuloj el norda Afriko, kiuj en Turkio aliĝis al la migrantula karavano.

Surprizis min, ke en la germana demokratio unu sola homo (Merkel) decidas pri aferoj, kiuj grave influas la sorton de la tuta nacio. Pluraj juristoj opinias, ke Merkel agas kontraŭkonstitucie.

Jiri PROSKOVEC
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiri Proskovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri gvidantoj kaj gardantoj

Fine de februaro 2016 (laŭ la irana kalendaro 1394) en Irano okazis du samtagaj elektoj. Temis pri balotado por la 10a parlamento kaj la 5a t.n. ekspertizista konsilio.

Laŭ la irana konstitucio la ekspertizistoj respondecas pri la „ĉefgvidanto”, kiu tenas la plej altan postenon en Irano. Se tiu mortas aŭ eksiĝas, la konsilio elektas kaj prezentas novan ĉefgvidanton.

En 1989, post la forpaso de la imamo Ĥomejni (la fondinto kaj la unua ĉefgvidanto de la Islama Respubliko de Irano), ekspertizistoj tuj kunsidis kaj elektis novan ĉefgvidanton, la ajatolo Ĥamenei. La konsilio konsistas el 88 membroj kun okjara mandato.

Kunvenejo

Kelkajn jarojn post la irana revolucio kaj la fondiĝo de la respubliko la parlamento nomiĝis la islama konsulta kunvenejo (perslingve: maĝles). La nuna parlamento konsistas el 290 membroj.

Ĉiu iranano rajtas kandidatiĝi. Por registri kandidato-nomon t.n. konsilio de gardantoj esploras, ĉu la kandidato posedas sufiĉajn kvalitojn por fariĝi parlamentano. La gardantoj prezentas liston de akceptitaj kandidatoj al la ministerio pri enlandaj aferoj, kiu siavice informas la kandidatojn kaj samtempe la amaskomunikilojn.

Kampanjoj

Du semajnojn antaŭ la baloto-tago la kandidatoj komencas siajn kampanjojn per prelegoj kaj broŝuroj. Dum tiu ĉi periodo ŝanĝiĝas la aspekto de la lando. Okazas kunvenoj, kaj muroj plenplenas de fotoj kaj afiŝoj.

En Irano vendredo estas feria semajnfina tago, en kiu ĉiufoje okazas elektoj. Laŭleĝe la balotado daŭras almenaŭ 10 horojn, sed ofte necesas doni pli da tempo. Irananoj entuziasme kaj serioze kaj en grandaj nombroj partoprenas en la balotado.

Ekde 1979 (la jaro de la revolucio en Irano) okazis pli ol 30 balotoj. La iranaj registaroj rigardas la elektojn kiel indikon de demokratia kaj populara voĉdona sistemo. Pro tio okazas minimume unu elekto ĉiujare.

Ali Ashar KOUSARI
korespondanto de MONATO en Irano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ali Ashar Kousari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amo anstataŭ pafpaf!

En Germanio kreskas nova politika movado kaj partio: Alternativo por Germanio (germane: Alternative für Deutschland, mallonge AfD). Ĝi estas ŝajne neŭtrala kaj bonvena al multaj civitanoj. Fakte tiu movado estas ksenofobia, dekstra, parte rasisma kaj preta al perfortaj rimedoj.

Nuntempe amaso da rifuĝantoj strebas atingi mezan Eŭropon. La AfD-prezidantino, Frauke Petry, antaŭnelonge postulis, ke oni pafu kontraŭ rifuĝantoj, krom infanoj, penetrantaj landlimojn. Du AfD-magistratanoj en la sud-germana urbo Augsburg invitis Petry al solena akcepto en la urbodomo.

Tamen nek la magistrato nek la urbestro sola volis bonvenigi politikistinon forte kritikatan pro siaj eldiroj kaj malpacema kampanjo kontraŭ rifuĝantoj kaj azilpetantoj.

Pac-premio

Nepras memori, ke Aŭgsburgo ne hazarde nomiĝas „pacurbo”, memore al la religia paco de 1555. Ĉiun trian jaron la urbo donas pac-premion, kiun ricevis ekzemple la germana prezidinto Richard von Weizsäcker (1994) kaj Miĥail Gorbaĉov (2005).

Do la 12an de februaro la aŭgsburga Unuiĝo por Homa Digno (germane: Bündnis für Menschenwürde) invitis al kunveno porpaca. Kolektiĝis pli ol tri mil civitanoj sur la urbodoma placo por pace sed laŭte protesti.

En la nokta ĉielo ŝvebis balonoj kun la devizo „Amo anstataŭ pafpaf!” („germane”: Amore statt pengpeng!). Membroj de teatra ensemblo kantis kun ĉeestantoj la bethovenan himnon al la ĝojo kaj rokkanton el la muzikalo „Hair”. „Let the sunshine in” („La sunlumon enlasu”).

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plorinde konsterna

Thierry Tailhades esprimis sian opinion pri mia analizo „katalogo de pretekstoj” (MONATO 2016/02, p. 6). Li kontraŭreagas ne per rektaj argumentoj, sed per propra katalogo. Krome li bonvolu klarigi, kial li vidas ĉe mi „rasisman fonon”. Mi ne scias, kio estas homa raso, sed bone konas malbonfarajn samlandulojn de ĉia deveno. Kaj ĉu mi, esperantisto de tridek jaroj, laŭ lia aserto estas rasisto? Ne, nek rasisto, nek naziisto. Sed mi konas la pasintecon kaj preferus ne dedukti el ties eventoj la estontecon.

Rössler Franz-Georg
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Patriarko kaj papo

Preskaŭ 1000 jarojn post la rompiĝo de okcidenta kaj orienta kristanismo, romkatolika papo kaj rusortodoksa patriarko renkontiĝis. La papo Francisko pasigis du horojn kun la patriarko Kirilo ĉe la flughaveno de Havano, Kubo.

Ili subskribis komunan deklaron pri paco kaj kunlaboro. Ambaŭ volas protekti la kristanojn minacatajn pro eventoj en Sirio kaj aliaj partoj de la mondo.

 
Juan Carlos MONTERO MEDINA/ppg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina/ppg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kredo, fido, politiko

Se politikistoj en stabila lando ene de duona jaro plene renversas sian opinion, la burĝoj ne miras, ili ja kutimiĝis al tia konduto. Ekzemple en Germanio la socialdemokrata federacia prezidanto Gauck transformis sian „Ni estas nefermita bonveniga kulturo” al „La akceptokapacito estas limigita”.

Kaj el la „Ne ekzistas enmigra limigo. Ni tion kapablas” de la kristandemokrata kanceliero Merkel fariĝis helpovoko al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO): „Gardu la limon de Eŭropa Unio inter Greklando kaj Turkio”.

Kontraste, se la prezidanto de la konferenco de la (katolikaj) episkopoj en Germanio, Reinhard kardinalo Marx, parolas, la kredantoj rajtas firme povi fidi al liaj vortoj. Li ja dekretas kvazaŭ ex kathedra, prezentante la oficialan gvidlinion de sia institucio baze de la sanktaj skriboj.

Tamen li konfuzis lastatempe la kredantojn de sia eklezio, parolante per du langoj. Pasintjare li laŭte pledis por la sendistinga malfermo de la tuta Eŭropo ne nur por aŭtentaj persekutataj azilrajtaj personoj, sed ankaŭ por ekonomiaj migrantoj. „Barieroj kaj reduktoj en la azilrajto ne estas la solvo”.

Aktuale furoras lia eldiro: „Ni bezonas reduktadon de la fuĝantonombroj”. Kaj li eksplicite insistis: „Ni kiel eklezio diras”. En la nuna eklezia „jaro de la mizerikordo”, Marx aparte akre spicis sian opinion per la konstato: „Ne temas nur pri mizerikordo, sed ankaŭ pri la racio”.

Eble la subita emo al racio devenas de tio, ke la eklezio en Germanio mone ne vivas el la bonvolo de senhavaj kristanaj pensiulinoj kun aŭ sen vualo, sed el la impostoj de – ekzemple – tiuj bavaraj bierfaristoj, kiujn oni volonte misfamigas, kune kun iliaj klientoj, kiel dekstremajn neseriozajn „biertablajn politikistojn”.

Nu, kion do kredu la kredantoj de tia eklezio? La aktualajn eldirojn aŭ tiujn de antaŭ/post duona jaro? Aŭ la antikvajn de la moŝtoj de la sanktaj skriboj? Eĉ antaŭ la plej obeemaj anoj de la katolika eklezio en Germanio ne plu leviĝas la demando, ĉu iu kardinalo Marx aspektas kredinda, sed ĉu la kredo entute havas kredindan bazon.

Ĉu iu homo estas fidinda, kiam li estas tia, kaj sub kiaj cirkonstancoj? La ĝisnuna kredemularo malfacile kapablas plu fidadi al iu, eĉ se tiu daŭre asertas, ke li estas en plena komuneco kun la sankta spirito.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mi ekamis vin je la unua vido - antaŭ 40 jaroj.

Lastatempe la bofratino de mia duonfrato mallaŭte tamen serioze diris al mi, ke jam de la unua vido ŝi min ekamis. Fakte tion ankaŭ mi konscias.

Laŭ nia loka kutimo, antaŭ ol akcepti novedzinon en ŝian novan hejmon, infano aŭ knabo de la familio de la novedzo vizitas la domon de la novedzino. Do, antaŭ ĉ. 40 jaroj, mi vizitis per boato la hejmon de la edzino de mia duonfrato. Mi estis 15-jaraĝa.

Atinginte la hejmon de la novedzino, mi trovis tie knabinon tre ĉarman. Ŝiaj okuloj estas tiel belaj, ke ili kvazaŭ parolis al mia koro. Poste mi sciiĝis, ke ŝi estas la juna fratino de la novedzino. Tamen katastrofe: pro mia malkuraĝo mi ne povis esprimi mian amon.

Ekster mia espero ankaŭ ŝi amas min, ĉar ŝi vizitis la familion de mia duonfrato de tempo al tempo ĝuste por vidi min. Kompreneble ankaŭ por mi estas granda plezuro ŝin vidi. Tamen estas strange, ke ekde nia konatiĝo ni interŝanĝis eĉ ne unu vorton, kvankam pasis ĉ. 40 jaroj. Ni nur salutis unu la alian per rideto.

Intertempe ni starigis niajn proprajn familiojn. Kvankam mi ne bone scias, ĉu ŝi amas sian edzon, tamen mi bone scias, ke mi preferas ŝin ol mian edzinon, malgraŭ tio, ke mia edzino bone zorgas pri mia vivo. Tamen por mi la unua amo estas la plej trezora kaj neforgesebla.

Lastajn jarojn mi povis renkontiĝi kun ŝi almenaŭ unufoje ĉiujare, danke al la ĉina tradicia printempa festo. Tiam mia duonfrato invitas siajn parencojn viziti lian familion por kune vespermanĝi. Ĉi-jaron, kiam komenciĝis nia vespermanĝo, mi ankoraŭ ne povis trovi ŝin inter la parencoj, kvankam mi atente balais la tutan hejmon de mia duonfrato per miaj okuloj. Tio maltrankviligis min.

Mi eliris el la hejmo por fumi. Ĝuste tiam ŝi kun sia edzo motorcikle alvenis. Ŝia edzo komencis trinki vinon laŭ la varma peto de la gemastroj, dum ŝi senvoĉe eliris kaj staris apud mi, fumanta mezaĝulo. Nur ni duope restis en mallumo kaj kiel antaŭe regis silento inter ni.

Sed post kelka tempo okazis io tute surpriza. Ŝi ekparolis: „Mi ekamis vin je la unua vido antaŭ 40 jaroj”. Kaj mi kun neesprimeble malĝoja sento respondis al ŝi, ke ankaŭ mi ŝin amas. Jes, ni ambaŭ amas unu la alian, tamen la amo estis nepublikigebla kaj ni nur profunde sekretigis ĝin en niajn korojn.

En nia mondo troviĝas diversspecaj amoj. Gepatroj amas siajn infanojn, kaj infanoj amas siajn gepatrojn; ankaŭ amikoj reciproke amas unu la alian. Tamen la amo inter gejunuloj estas la plej forta el ĉiuj amoj.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Abenomiko, post tri jaroj

Pasis tri jaroj ekde la komenco de tiel nomata abenomiko, aŭdaca ekonomia politiko de la japana ĉefministro Abe Ŝinzo. Karakterizoj de la politiko estas (1) abundega monfluo en la merkato, (2) grandaj publikaj elspezoj kaj (3) malreguligado por stimuli privatajn investojn (MONATO 2014/01, p. 11). Nun Abe fiere deklaris, ke abenomiko sukcesis kaj alportis grandajn fruktojn, nome senprecedence grandajn entreprenajn profitojn kaj plimultiĝon de laborantoj je 1,1 milionoj.

En aprilo 2013 la japana centra banko, sub la nova prezidanto Kuroda nomumita de Abe, kun la celo atingi 2 procentojn da inflacio, komencis aĉeti amason da ŝtataj obligacioj por forigi la longdaŭran deflacion. Pro tio abunde fluis mono en la merkaton. Ĉar pro la malaltiĝanta rento la kurzo de eno malaltiĝis, la eksportantaj firmaoj multe gajnis. La troa mono fluis en la borsmerkaton. Aldone la registaro decidis investi la monon de la Fonduso de Registra Pensia Investado en la akciborson, tiamaniere politike plialtigante la akciprezojn.

La grafikaĵo montras la situacion en la fino de 2015. Grandaj eksportantaj firmaoj prosperis kaj akciuloj gajnis, sed mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj laboristoj ne estis favorataj. La nivelo de senlaboreco estis je 3,3 %, sed efektive dum la tri jaroj neregulaj (portempaj aŭ horlaborantaj) laboristoj kun malaltaj salajroj kaj nesekuraj pozicioj multiĝis je 1 720 000, dum regulaj laboristoj malmultiĝis je 230 000.

Kaj la entreprenoj kaj la laboristoj (= konsumantoj) malcertas pri la estonteco de la socio kaj de la ekonomio kaj ne emas investi en instalaĵojn aŭ en nenecesaĵojn. Tial la enlanda konsumado, kiu okupas pli ol 60 % de la malneta enlanda produkto (MEP) tute ne grandiĝas kaj la kresko de MEP estis nur 1 %.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bildoj pri amo kaj arto

Kiel artisto, Poul Dyrholm prezentas pli ol 70 bildojn kun tekstoj en ĉi tiu verko. Ĉu li celas kultantojn de amo kaj arto?

Je la unua observo, la bildoj estas divideblaj en naturecan grupon (ĉirkaŭ 15 bildoj), struktur-grupon (12 bildoj) kaj la ĉefparton (46 person-inspiritaj bildoj). Kia inspiro? Poul Dyrholm ne kaŝas, ke lia inspir-fonto lin pli-malpli savis tra malfacilaj sufer-travivaĵoj: la spiritoscienco, donita tra Martinus (1890-1981). Tial la aŭtoro kredas aŭ fidas pri nevidebla helpanta instanco kaj strukturo en la mondotuto. Do ĉi tiu verko estas ankaŭ por tiuj, kiuj serĉas ian tian helpon aŭ komprenon.

Do kion la aŭtoro povas doni al ni per siaj teksto kaj bildoj? La teksto pritraktas kaj facilajn kaj malfacilajn temojn en la vivo, de suferego al ĉioamo. La kurta teksto al la unuopa bildo estas klariga, sed ofte ne donas spacon por esti kontentiga. La faknocioj kaj ofte iom peza lingvaĵo (temas grandparte pri traduko el danlingva originalo) ne faciligas la komprenon. La aŭtoro emfazas antaŭparole, ke la teksto estas nur komenca atentigo al ni.

La bildaro estas plena de informoj. Poul Dyrholm detale klarigas, kiel li atingis tian informenhavon en la bildoj. Li substrekas la gravecon de la sciaro en la verko de Martinus por pli profunde povi analizi kaj kompreni la ĉioamon kaj la arton. Por atingi pli amplenan kaj artriĉan vivon, la aŭtoro uzas ilojn kiel analizo, kompreno, preĝo kaj pardono, paralele kun la deziro kaj praktikado de aktuala humana celo. Krom diversaj inspir- kaj labor-metodoj, li uzas la menciitajn ilojn en sia kreado de bildoj aŭ simboloj.

Mi priparolu du bildojn. Jen bildo numero 13, „Cikloj”, el la strukturbildaro. La unupaĝa teksto ne sufiĉas por kompreni ĉion pri la ciklo-principo. Sed ĝi donas kelkajn ideojn pri la temo. Ekzemploj: la diurnociklo, la jarciklo, la tervivciklo; kaj estas multe pli grandaj cikloj, ampleksantaj miliardojn da jaroj. La bildo estas pli interesa! Ĝi estas iom mistere kontraŭ la emo vidi multajn cirklojn. Sed kun observo, medito kaj pripenso (plus studo de aliaj bildoj, ekzemple, pri movo, bildo 16, aŭ pri evoluvojoj, bildo 44) oni atingus ekkomprenon, mi pensas.

Bildo numero 21, „Amo kaj Arto”. Person-inspirita simbolo, kun 17-paĝa informaro. En la teksto, nur parte tuŝita ĉi tie, la aŭtoro plivastigas la signifon de „arto”, ampleksanta inter alie „kreokapablon”. Kiel kreantoj, ni, homoj, partoprenas en la evoluo de ni mem, kiel artaĵo. Kun la tempo ni fine atingos la kosman konscion, povante sperti konscikomunecon kun la Mondo-Tutulo. Tiu fina homo estas tre bela ĉionamanta rezulto, kiel sekvo de la evoluo tra ia bestoregno. Estas informoj pri best-arto, kompare kun hom-arto kaj multe pli. La bildo, supraĵe vidate, estas kiel bela floro. Estas neniu klarigo pri ĝi. En kunligo kun la aliaj bildoj oni certe trovus multajn memelpensitajn informojn en la belaĵo.

Fina opinio. Poul Dyrholm prezentas enirvojojn al la Mondotuto ... Li ne pretendas doni kompletan klarigon pri ĉio. Per lia teksto, per pli arteca aliro, kaj per la poezio medita, kaj ĉefe per la bildaro kun ĝia sistema kaj belarta flankoj, oni, kiel studanto de tiu libro, povas akiri kelkajn ekkomprenojn pri multaj aferoj, se oni havas sinceran intereson pri la profundaj temoj en la vivo.

Willow PEO HANSEN
Poul Dyrholm: Amo kaj Arto. Eld. Scientia Intuitiva, Rudkøbing, 2015. Dosierformo: PDF. ISBN 978-87-93235-09-0.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Willow Peo Hansen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La homa vivo en la 22a jarcento

Teamo de sciencistoj, arkitektoj kaj urboplanistoj klopodis respondi la trafan demandon, kiumaniere la personoj vivos sur la tero post jarcento. Farita komisie de la kompanio Samsung, la raporto SmartThings mencias la tipojn de produktoj, kiujn eblos uzadi (ekzemple meblojn kaj manĝaĵojn realigitajn per tridimensiaj printiloj); la teknologiojn, kiuj faciligos la vivon de maljunaj homoj (ekzistos hejmoj ekipitaj per ĉiu ajn medicina aparato); la manieron, kiel oni laboros (estos uzataj hologramoj por labori de malproksime, kio malaltigos la konsumon de energio kaj samtempe la poluadon). Oni fine provis antaŭvidi, kion la uloj faros en sia libera tempo – kun la eblo ekskursi al la kosma spaco – kaj, kompreneble, en kiaj domoj ili loĝos.

Komunumoj

Pro la nehaltigebla kresko de la monda loĝantaro kaj la efikoj de klimata ŝanĝiĝo la fakuloj eltiras la konkludon, ke grundo, kie oni povos libere konstrui ion, ja fariĝos tre malofta afero. La solvoj? Homaj komunumoj subakvaj aŭ flosantaj surmare. Kio tamen pri pli tradiciemaj personoj, kiuj ankaŭ estontece volos resti sur la tero? La progreso en la evoluigo de novaj materialoj (inkluzive de karbonaj nanotuboj, kiuj estas potenciale 169 fojojn pli fortaj ol betono, kaj de tiel nomataj diamantaj nanofadenoj. Tiuj povus anstataŭi ŝtal-kablojn, montrante reziston centoble pli grandan kaj samtempe estante sesoble pli malpezaj ol ili) igos ĉielskrapantojn – treege pli altajn ol la nuntempaj – plej taŭga loko por vivi.

Terskrapantoj

La fakuloj supozas, ke ekzistos ankaŭ „terskrapantoj” (ĉielskrapantoj fositaj subgrunde), kiuj ebligos al homoj vivi ĉe multnivelaj subteraj instalaĵoj. „La avantaĝoj fosi turdomegojn subgrunde anstataŭ konstrui ilin surgrunde inkluzivas la eblon izoli sin de la atmosferaj elementoj kaj uzi la naturajn izoladajn ecojn de la grundo por protekti sin kontraŭ varmo kaj malvarmo kaj tiumaniere redukti la energikonsumon”, la raporto komunikas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La cerbo frostiĝas, la homo (eble) eterniĝas

La revo, ke oni povu ekdormi hodiaŭ por revekiĝi post jardekoj, jarcentoj, jarmiloj, estis abunde kaj elvokive raportita en filmoj kaj sciencfikciaj romanoj. Sed ŝajnas, ke pri ĉi tiu „scenejo” pluraj esploristoj laboras ankaŭ en la reala mondo; ekzemple tiuj dungitaj en la 21st Century Foundation, kiuj unuafoje sukcesis revivigi bestan cerbon. Oni elektis tiun de kuniklo: ties cerbaj ĉeloj, antaŭe portitaj de la fakula teamo al subnulaj temperaturoj, ja montris nenian damaĝon post sia malfrostiĝo.

Jen unua rezulto de esplora projekto, kiu postulos tempon kaj paciencon por esti kompletigita; tamen ĉi tiu novaĵo estas sufiĉa por veki entuziasmon tra la mondo koncerne la eblon sukcese frostigi la homan cerbon en baldaŭa estonteco. La futurista tekniko, evoluigita de Gregory Fahy kaj Robert McIntyre kaj priskribita en la revuo Journal of Cryobiology, povas malhelpi la riskon pri dehidratiĝo, tiel ke ĝi drenas la sangon kaj tuj anstataŭigas ĝin per substanco, kiu protektas la histojn kontraŭ la nedezirata kreiĝo de glaciaj kristaloj.

Molekulo

Frostigi homan cerbon aŭ, pli ĝenerale, konservi tutan kompleksan organon (kaj ne nur ties unuopajn ĉelojn) por refunkciigi ĝin je posta momento estas aspiro ĝis nun nerealigebla pro tuta serio de teknikaj obstakloj. Unu el ili estas la damaĝo certe kaŭzota de la malvarmo. La ĉeloj fakte enhavas grandajn kvantojn da akvo, kiu je malaltaj temperaturoj formas glaciajn kristalojn, kiuj facile damaĝas la ĉelajn murojn. Por malhelpi la estiĝon de glacio, la esploristoj sukcesis anstataŭigi parton de la akvo per molekulo (kies nomo estas Glutaraldehyde), kiu preventas la danĝerojn de frostiĝo, malhelpante senhidratiĝon. La cerbo estis poste malvarmigita ĝis -135 gradoj celsiaj kaj, kiam oni malfrostigis ĝin, neniu signo de damaĝo estis konstatebla.

Premio

La efektivigita tekniko estas ankoraŭ nekapabla efike reaktivigi frostigitan organon kaj bezonos nemalmulte da plibonigoj, nelaste ĉar la molekulo hodiaŭ uzata estas toksa. Temas ĉiuokaze pri notinda paŝo antaŭen: tial la sciencistoj ricevis premion (konsistantan el 26 milionoj da dolaroj) deflanke de Brain Preservation Foundation. Valoras sciigi, ke, kvankam ekzistas nuntempe neniu metodo por plenumi sukcesan homan frostigon, oni kalkulas, ke pli ol 100 homoj el pluraj landoj jam petis de privataj entreprenoj, kiel Alcor, la konservadon de sia cerbo (postmorte, kompreneble!). Ilia lasta deziro, verŝajne, estis ĉi tiu: kun la espero, ke iam eblos alporti homon (aŭ almenaŭ ties cerbon kaj ties pensadon) reen al la vivo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli da prizorgatoj, malpli da mono

En februaro 2016 Imai Hajato, 23-jara viro, estis arestita pro suspekto pri mortigo de tri homoj en maljunulejo en la urbo Kaŭasaki de la gubernio Kanagaŭa, Japanio. Viro 87-jara kaj virinoj 86-jara kaj 89-jara estis trovitaj fine de 2014 mortintaj, falintaj el la teraso de sia ĉambro. Ili estis tro maljunaj por mem transiri la barilon kaj ĵeti sin. Do oni supozis, ke iu prizorgisto faligis ilin teren. Laŭ la esploro de la polico Imai konfesis, ke li malkontentas pri sia laboro.

Diverskvalitaj

Japanio estas plena de maljunuloj. Laŭ registara statistiko la nombro de maljunuloj pli-ol-65-jaraj atingis ĉirkaŭ 25 % de la tuta loĝantaro de 127 milionoj. Multaj familioj ne povas hejme prizorgi maljunulojn, kiuj do loĝas en diverskvalitaj maljunulejoj. Riĉuloj povas loĝi en bonaj, sed malriĉuloj en tre mizeraj.

La salajroj en maljunulejoj estas malaltaj, kaj la laboro severa. Kelkajn fojojn monate prizorgistoj devas tranokte labori, zorgante pri demencaj kaj kuŝantaj homoj, kaj ŝanĝante vindaĵojn. Pro tiuj malbonaj laborkondiĉoj mankas laboristoj, kaj tio plimalbonigas la kondiĉojn.

En tia situacio prizorgistoj havas streĉon kaj fojfoje okazas malbonaj traktadoj al maljunuloj. Laŭ statistiko en 2014 okazis 300 perfortoj al maljunuloj fare de prizorgistoj, kaj pinte okazis la mortigo de la tri maljunuloj.

Maltrankvilaj

Multaj homoj estas maltrankvilaj, demandante sin, ĉu ili povos trovi bonan maljunulejon kaj feliĉe fini la vivon, kaj timante, ke ilia pensio ne estos sufiĉa por ricevi bonan prizorgon. La registaro diras, ke ĝi garantias feliĉan maljunan vivon, sed en la realo ĝi tranĉis la maljunularan buĝeton.

En 2015 bankrotis 76 maljunulejoj kun deficito de pli ol 10 milionoj da enoj (100 000 eŭroj). La pasintan jaron la buĝeto por dungi prizorgistojn estis tranĉita, do la financa situacio de maljunulejoj iĝis pli severa. La japana socio fariĝas malfacila loko por maljunaj homoj.

HORI Jasuo
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉinio plej granda industrilanda ekonomio

En februaro la Internacia Jarlibro de Industria Statistiko 2016 de la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO) estis prezentita en Vieno.

Ĉinio fariĝis, malgraŭ sia malgrandiĝanta produktado, la plej granda industrilanda ekonomio en la mondo, superante Usonon. Japanio, Germanio kaj Koreio okupas respektive la trian, kvaran kaj kvinan lokon inter la ĉefaj industrilandoj. Barato moviĝis al la sesa loko, lasante al Italio kaj Francio la sepan kaj okan lokojn en la listo de la gvidaj mondaj industrilandaj ekonomioj. Indonezio okupas la dekan lokon kaj fariĝis nova ano de la grupo de la unuaj dek industrilandoj en la mondo.

Dum 2015 la monda industria produktado kreskis je 2,8 %, sed la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandaj ekonomioj registris malpliiĝon de la kresko. Ekde la financa krizo de la jaroj 2008-2009, kiu havis forte negativan influon al la industria kresko en la industrilandoj, la novaperantaj industrilandoj havis relative altajn kreskoritmojn de industria produktado.

Malpli rapida kresko dum 2015

Tamen dum la lastaj jaroj tiu kresko malrapidiĝis pro la malpliiĝo de la prezoj de bazaj varoj kaj la malfavoraj kondiĉoj de ekstera financado. La kreskoritmo de la aldonvaloro de industria produktado en la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandoj malaltiĝis al 4,5 % dum 2015 kompare kun 5,4 % dum 2014. Kontraste, la industrilandoj plibonigis siajn kresko-ritmojn danke al malplikostiĝo de brulaĵoj kaj pliboniĝintaj fiskaj kondiĉoj. Dum 2015 la aldonvaloro de industria produktado en la industrilandaj ekonomioj kreskis je 1,5 %.

La Jarlibro ne nur prezentas la jarajn indicojn pri la kreskado kaj strukturo de industria produktado en la mondo, sed ankaŭ emfazas la pliiĝantan malegalecon inter landoj. La diferenco inter la aldonvaloro de industria produktado je persono en la industrilandoj kaj la malplej evoluintaj landoj konstante pligrandiĝis dum la lastaj 25 jaroj. Aktuale la aldonvaloro de industria produktado je persono en la industrilandoj estas 5350 usonaj dolaroj, kompare kun 89 usonaj dolaroj en la malplej evoluintaj landoj. La Jarlibro prezentas detalajn landspecifajn, negocstrukturajn statistikojn, kiuj estas rekte ligitaj al la indicoj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, precipe pri la celo 9, kiu koncernas industriigon.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laŭdoj de kornvalano

Kiel kornvalano laŭ naskiĝo (kvankam bedaŭrinde ne parolanto de la kornvala lingvo), mi plezure legis la informplenan artikolon de Garbhan MacAiodh pri la Insularo Scilly (MONATO 2016/02, p. 14-16). Tiuj ĉarmaj insuloj estas inter miaj plej ŝatataj lokoj en la mondo! Mi tamen surpriziĝis legi en la artikolo, ke Newquay (Tewynn Pleustri) estas la ĉefurbo de Kornvalo. Tiun honoron havas la urbo Truro, la sidejo de la provinca registaro kaj de la dioceza katedralo. Tamen, Newquay ja posedas la provincan flughavenon!

Kiel regula leganto de MONATO mi kaptas la okazon danki al vi, sinjoro redaktoro, kaj viaj kunlaborantoj pro vere elstare redaktita revuo – ĉiam interesa, bunta, varia kaj lingve modela.

Humphrey Tonkin
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Humphrey Tonkin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jam venkis Donald Trump - en EU

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Dubindas, ĉu la iama usona ministro pri eksteraj rilatoj Henry Kissinger fakte demandis: „Al kiu mi telefonu, se mi volas paroli kun Eŭropo?”. Povas esti, ke la vortoj atribuitaj al Kissinger eniru la mitaron, kiu iom post iom konstruiĝis ĉirkaŭ Eŭropa Unio. La sama mitaro, parenteze, kiu dum jardekoj nutras britojn kaj ilin kredigas, ke fia EU volas senkurbigi bananojn, elstratigi duetaĝajn aŭtobusojn, aŭ devigi uzon nur de latinaj nomoj en tradiciaj fiŝ-kaj-terpomfingraj vendejoj.

Tamen ĉu aŭ ne mito, la demando ankoraŭ aktualas. Kiu, en kriziĝanta kaj ŝajne disfalanta EU, povas paroli por Eŭropo kaj, pli grave, krei koheron en pli kaj pli senkohera t.n. unio? Senkohera, evidente, pro la rifuĝanto-krizo, kaj pro la naciaj, landaj reagoj, kiuj diversmaniere plenigis la vakuon, kie staru internacia, EU-reago.

Eĉ la plej fervora EU-entuziasmulo emas ekplori pro manko de komuna politiko por solvi la rifuĝanto-krizon. Giganta tasko, klare: nepras interna politiko por pritrakti almenaŭ parte eksteran problemon. Tamen, kiam miloj kaj miloj da t.n. eksteruloj albordiĝas al Grekio, ili fariĝas vole nevole internuloj. Kaj la premo de tiom da homoj montras la faŭltojn en la politika terkrusto de Eŭropo.

Laŭ Frontex, la limgarda agentejo de EU, alvenis al Grekio dum la du unuaj monatoj de 2016 30-oble pli da homoj ol en la samaj monatoj de 2015. Fine de februaro senpacienciĝis 8500 homoj ĉe la fermita landlimo inter Grekio kaj Makedonio. Tio estigis akran komenton de homrajta protekta organizaĵo Human Rights Watch, kiu kondamnis Eŭropan Union pro ĝia „plena fiasko kolektive kaj kompate reagi al la rifuĝanto-fluoj”.

Ne mankas regionaj iniciativoj por trovi solvojn. Kiel raportite en tiu ĉi numero de MONATO, Aŭstrio kunlaboras kun balkanaj landoj por ellabori komunan politikon. Tamen ne partoprenis la intertraktadojn Grekio, rigardata kiel parto de la problemo, ne la solvo. Kaj la iniciativo, ĉar regiona, restas nepre limigita.

Intertempe, dum Ateno petas de EU 480 milionojn da eŭroj por helpi rifuĝantojn, kaj la germana kanceliero Angela Merkel tordadas la manojn kaj diras, ke EU pritraktu „firme” la situacion, unuopaj landoj reagas per unuopaj rimedoj.

Tiuj inkluzivas, kontraŭe al la spirito de la Ŝengen-traktato, do EU sen internaj bariloj, plian policadon ĉe ŝtataj landlimoj (eĉ inter Belgio kaj Francio pro forigo de la kaleza rifuĝantejo, la t.n. Ĝangalo) kaj, pli maltrankvilige, kilometrojn da landlima pikdrataro. Aperas ĉe la limoj soldatoj, kiuj jam uzas larmgason: kiom longe, ĝis rifuĝanto estos mortpafita?

Donald Trump, probabla usona prezidanto-kandidato, ĝojus. Distrumpetis Trump, ke li volas muron laŭlonge de la meksika limo por eviti, ke latin-amerikanoj eniru Usonon. Jam plenumas eŭropuniaj ŝtatoj la vizion de Trump, samtempe mokante la aspirojn de la fondintoj de EU, kiu senhelpe, senkonsile, flanke staras, anoncinte nenion pli ambician ol pinto-kunsidon.

Ĉion ĉi spektas britoj, kiuj la 23an de junio partoprenos referendumon por decidi, ĉu eliri el EU. Ĉ. 30 % de la popolo volas resti, ĉ. 30 % ne: la rezulto dependos de ankoraŭ ŝanceliĝanta 40 %. La impreso, ke EU ne povas „defendi” siajn limojn, ne helpas konvinki nedecidintojn pri la valoro de la unio.

Jardekoj da progreso en EU, rilate al homaj rajtoj, minimumaj salajroj, labor-kondiĉoj, estas forgesitaj. Ĉio pivotas ĉirkaŭ memregado kaj la kapablo decidi, kiu eniros, kaj ne eniros, Brition. Subtekste: ksenofobio.

Imageblas, ke, se Britio sukcese eliros, aliaj membroj same ekaktivos por forĵeti aŭ malpezigi la bruselan „jugon”. Jen risko, kiun EU volas eviti. Egalas, ĉu aŭ ne geografie periferia kaj konstante kverelema membro decidas adiaŭi, sed, se sekvas eksiĝo-lavango, la EU-projekto estos minacata.

EU eniris longan, malluman tunelon. Ankoraŭ ne videblas la sopirata fintunela lumo, ĉar neniu pretas teni la lampon ... aŭ eĉ respondi al hipoteza telefonvoko de Kissinger.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kune al komuna solvo - sen Grekio

Ekskludita de internacia konferenco en Aŭstrio por diskuti la eŭropan rifuĝanto-krizon estis Grekio. Ateno, laŭ Vieno, estas parto de la problemo, ne de la solvo.

Por mildigi tiun impreson la konferenco deklaris, ke „esencas” kunlabori kun Grekio. Tamen Grekio revokis sian ambasadorinon el Vieno kaj kulpigis Aŭstrion pri „malamikeco”. Observantoj opiniis, ke la greka registaro volus havi per tio pli bonan pozicion dum estontaj intertraktoj kadre de EU.

La konferenco en Vieno fine de februaro celis reguligi la alfluon al Eŭropo de rifuĝantoj el Sirio kaj Irako kaj kunlaborigi la landojn, tra kiuj pasas la enmigrintoj.

Ministroj

Laŭ invito de Aŭstrio venis ministroj el Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kosovo, Kroatio, Montenegro, Serbio kaj Slovenio. Per la konferenco, „Kune mastrumi migradon” (angle: „Managing Migration Together”), Aŭstrio strebis premi Eŭropan Union por komune solvi la rifuĝanto-problemon.

Sebastian Kurz, ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio, diris, ke plibonigita kunlaboro de la balkanaj landoj kun Aŭstrio devas grave redukti la rifuĝanto-nombrojn. Laŭ aŭstra iniciato Makedonio devus akiri ŝlosilan pozicion. Ties suda limo al Grekio devus esti plifortigita, por ke oni regu kaj malpliigu la nombron de rifuĝantoj.

Iniciato

Tio postulas gravan personan kaj konstruan plifortigon de la limgardado, ĉar Makedonio sola ne povus sukcese plenumi la taskon. La konferencanoj promesis ĝin subteni. Estis pripensata ankaŭ la uzo de soldatoj por gardi la limon. Oni interkonsentis, ke Makedonio reguligu pluan alfluon de rifuĝantoj al Eŭropo.

La ministroj ellaboris 15-punktan planon, el kiu gravas plua veturo laŭ la balkana koridoro nur por sirianoj kaj irakanoj, kiuj bezonas protekton; komunaj normoj ĉe registrado kaj eblaj forsendoj; azilrajto ne signifas rajton elekti azil-landon; malakcepto de rifuĝantoj kun falsaj pasportoj; kaj reciproka subteno de landlimoj (Aŭstrio plimultigis la nombron de siaj policistoj en Makedonio al 20).

Oni intencas pliintensigi ankaŭ la batalon kontraŭ la mafio de pasigistoj. Aŭstrio fariĝos centro por kontraŭbatali la fipasigistojn. Esplorjuĝistoj el Aŭstrio kaj balkanaj landoj restos en konstanta kontakto kun Interpol- kaj Eŭropol-policoj.

Kritiko

Post la konferenco la aŭstra ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, diris, ke la unuiĝo de Aŭstrio kaj la balkanaj landoj ne estas nur aŭstra afero. Ŝi reagis kontraŭ kritiko el Bruselo kaj el germanaj amaskomunikiloj, kiuj nomis la aŭstran ofensivon „pakto” kontraŭ la politiko de la germana kancelierino Angela Merkel.

En februaro Aŭstrio decidis akcepti tage 80 azilpetojn kaj tralasi 3 200 rifuĝantojn al Germanio. Sammonate Makedonio fermis la limon kontraŭ afganoj, tiel ke nur sirianoj kaj irakanoj kun validaj pasportoj transiras la grekan-makedonan limon.

Multaj rifuĝantoj estis forsenditaj al limoj de balkanaj landoj, ĉar ili estis taksataj ekonomiaj migrantoj. Komence de marto en Grekio restis pli ol 20 000 rifuĝantoj, kiuj ne povas transiri la grekan-makedonan limon.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova parlamento, malnovaj problemoj

Eniris la slovakan parlamenton tri novaj partioj post la tutlandaj elektoj komence de marto. La ekstrema Popola Partio Nia Slovakio gajnis 8,0 % de la voĉoj, Ni Estas Familio 6,6 % kaj Reto 5,6 %.

Tamen, kiel atendite, la baloton gajnis la social-demokrata partio SMER-SD de Robert Fico. La partio ricevis 28,3 % de la voĉoj kaj tiel akiris 49 mandatojn en la 150-membra slovaka parlamento.

La plej bonan rezulton post SMER-SD akiris Libereco kaj Solidareco (SaS), kiun direktas Richard Sulík, kun 12,1 % kaj tiel 21 mandatoj. Tiel ĝi fariĝis la ĉefa dekstraflanka partio en la slovaka politiko.

Rikoltis

La trian lokon okupis Simplaj Homoj kaj Sendependaj Personoj (OĽaNO-NOVA), estrata de Igor Matovič. La partio rikoltis 11,0 % kaj 19 mandatojn. Entute estas reprezentataj ok partioj en la parlamento.

Kaj konservativaj kaj komunistaj partioj malsukcesis transiri la kvinelcentan minimumon por eniri la parlamenton. Partoprenis la baloton 59,82 % de la voĉdonrajtigitoj.

Rifuzis

Sian sukceson festis estraranoj de SaS kaj OĽaNO-NOVA, kantante kaj dancante. Tamen la dekstraj partioj rifuzis kunlabori kun SMER-SD kaj Fico.

Tiu volas trakti kun aliaj partioj kaj krei stabilan registaron, kiun atendas multe da laboro. Ĝi alfrontos malfacile solveblajn sociajn problemojn, ekzemple ŝrumpantan ekonomion kaj senlaborecon.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scienco, ne timo!

La 9an de marto okazis plena suneklipso videbla de Pacifika Oceano. En Indonezio kelkloke eblis vidi tutan eklipson: en aliaj pacifikaj landoj oni vidis nur partan eklipson.

Fakuloj esperis, ke ne ripetiĝos la stultaĵoj de antaŭa eklipso. Tiam, en 1983, multaj homoj kredis, ke plena eklipso estas plago, kaj ke la suno povas onin blindigi. Neniu rajtis forlasi sian hejmon kaj kelkaj homoj eĉ kovris fenestrojn kaj fermis pordojn. Kulpis manko de sufiĉa edukado ĉe ĉefe kampara aŭ fiŝkaptista popolo.

Ĉi-foje, tamen, la registaro kaptis la okazon por eduki la popolon pri la eklipso. Oni konsideris ĝin natura fenomeno, ne plago, kaj dissendis informojn, kiamaniere ĝin sekure observi. „Propagandu sciencon, ne timon,” deklaris la registaro.

La eklipso gravis ne nur por astronomoj sed ankaŭ por la poŝta servo, kiu eldonis specialajn poŝtmarkojn. Tiuj, iom strange, montris drakon manĝantan la sunon. Sed la bildo spegulas la tradician indonezian kredon pri eklipsoj, nome ke drako manĝis la sunon.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Favoraj kondiĉoj en centra kaj orienta Eŭropo

Se konsideri la firman kreskon en la eŭrozono, la malaltajn naftoprezojn kaj la falantajn interezojn dum la pasinta jaro, la ekonomia situacio en centra kaj orienta Eŭropo (COE) ankaŭ dum 2016 favore evoluos. La ekonomioj de la EU-membrolandoj Bulgario, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ĉeĥio kaj Hungario kreskos je pli ol 3 %. Tion prognozas analizo, publikigita en CEE Quarterly 1/2016, kvaronjara periodaĵo pri centra kaj orienta Eŭropo de la bankgrupo UniCredit.

La ekonomioj de la landoj en tiu regiono konsiderinde kreskos dum 2016 kaj 2017. Samtempe ekzistas – kun landodiferencoj – iuj riskoj kiel geopolitikaj streĉoj kaj interezo-plialtigoj fare de la usona emisia banko (Fed). La jaro 2015 estis bona jaro por la COE-landoj. La postulado en Eŭropo plialtiĝis, la naftoprezoj falis kaj la banka likvideco tutmonde abundis. Tamen nur en la COE-landoj oni plene sukcesis profiti tiujn kondiĉojn. La kreskokvotoj atingis la plej altajn valorojn ekde la kriza jaro 2008 kaj makroekonomiaj malekvilibroj ne ekzistis.

Forta kresko stimulas

Malgrandiĝantaj riskoj pruvas, ke la kapitalaj merkatoj priatentis tion kaj la regiono plu firmigis sian reputacion kiel „sekura haveno” ĉe la investantoj. Tamen prezentiĝas diferencigita bildo: la forta kresko en la eŭrozono vere helpis Kroation kaj Serbion superi la recesion, sed ilia evoluo restis suboptimuma pro strukturaj limigoj kaj impostaj kaj buĝetaj reformoj. Ankaŭ Turkio seniluziigis, ĉar la konjunkturo kaj la financaj merkatoj estas bremsataj pro politika pasiveco kaj aldone pro grandiĝinta politika nesekureco. Rusio kaj Ukrainio troviĝas senŝanĝe en profunda recesio. La unua lando estas grave tuŝita pro la falo de naftoprezoj kaj la dua devas supervenki la perdon de produktokapacitoj en la orienta parto de la lando.

Firma evoluo

La UniCredit-analizistoj kredas, ke la kresko de la ekonomioj en centra kaj orienta Eŭropo restos firma kaj fine ampleksos ĉiujn landojn de la regiono. La konjunkturo evoluos dum 2016 pli bone ol dum 2017. La ekonomia evoluo en la COE-landoj de Eŭropa Unio ĉi-jare estos iomete pli malforta ol pasintjare kaj preskaŭ ne ŝanĝiĝos, sed ĝi fortiĝos en Turkio kaj malgrandiĝos dum 2017. En Rusio komenciĝos malforta restariĝo meze de 2016, kiu daŭros dum 2017. Samtempe Ukrainio devos kontentiĝi pri kresko je 2 % dum ambaŭ sekvaj jaroj. En la COE-landoj de Eŭropa Unio varios la evoluoj de lando al lando. Dum la kresko en Bulgario kaj Pollando iom stabiliĝos, estas atendata malrapidiĝo en Rumanio, Ĉeĥio kaj Hungario.

Diference de publikaj investoj ekvigliĝos konsumado kaj privataj investoj. Ĉi-lastajn devus subteni pli alta konfido, kreskanta entrepren-profiteblo kaj bankfinancadoj. La privata konsumado devus profiti la pli bonan situacion en la labormerkatoj, pli fortajn plialtiĝojn de la enspezoj kaj revigliĝon ĉe la kreditoj por konsumantoj.

La inflacio dum 2016 estos limigita pro la malalta importita inflacio el la eŭrozono kaj la malaltaj naftoprezoj. Ambaŭ faktoroj kune devus kompensi la prezpremon kaŭzatan pro grandiĝanta laborigo kaj pli altaj salajroj. Oni atendas, ke la monpolitiko de la tuta regiono kun neŝanĝitaj aŭ malaltaj interezoj restos malstreĉita. Plua malstreĉiĝo povus okazi en Hungario, Kroatio kaj Serbio.

Malgraŭ tiuj plaĉaj perspektivoj ekzistas ankaŭ riskoj. La ĉefa estas ebla malpli bona evoluo de Eŭropo. Konjunktura malrapidiĝo koncernus ĉefe Rusion kaj Ukrainion, dum la interez-plialtigoj de Fed obstaklus unuavice Turkion, Kroation kaj Serbion. La geopolitikaj streĉoj ŝarĝos ankaŭ dum 2016 ĉefe la orientan parton de la COE-regiono, kio povus havi malfavoran efikon al multaj COE-landoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonveniga skatolo

Ĉiujare en Finnlando aperas unikaĵo, kiu interesas novajn gepatrojn kaj adoptintojn. Jam de pli ol duonjarcento la ŝtato donacas beboprizorgan pakaĵon. Ĝi valoras 149 eŭrojn sed praktike duoble aŭ trioble pli.

Oni nomas la donacon patrineco-pakaĵo, kaj ĝi evitigas multe da cerbumado kaj butikumado. Ĝi enhavas 54 utilaĵojn, kiel bebovestaĵojn, litaĵojn, zorgilojn por naskinto kaj naskito, kaj ankaŭ kondomojn. La kartona skatolo mem, granda 70 x 43 x 27 cm, estas uzebla kiel bebolito.

Koloroj

Ĉiuj gebeboj ricevas la saman pakaĵon. Do en ĝi nenio estas rozkolora, virineca aŭ vireca. Ĉiujare la koloroj kaj ŝanĝoj en la bebomodo estas pridiskutata en Interreto, blogoj kaj gazetaro.

Kvankam eksterlandanoj volas importi la pakaĵon, ĝi ne estas aĉetebla. Rigida finna burokratismo malhelpas eksportadon, ĉar la pakaĵo estas subvenciata de la ŝtato. Viroj elpensis patreco-pakaĵon, kiu kompletigas la patrineco-pakaĵon.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fantazio, ĉu punata?

Unujaran enkarceran restadon, suspenditan dum tri jaroj, kaj monpunon de tri milionoj da enoj (preskaŭ 24 000 eŭroj) ricevis japana artisto, kiu kreis per komputilo bildojn pri juna, nuda knabino.

Laŭ la distrikta tribunalo de Tokio la akuzito lezis la kontraŭpornografian leĝaron, vendante 34 virtuale realecajn bildojn. La kreinto argumentis, ke la bildoj ne reprezentas realan homon, kaj do temas pri arto kaj ne pri krimo.

Pivotis la debato ĉirkaŭ la punkto, ĉu validas la leĝaro en la kazo de neekzistanta persono. Krome la tribunalo pritraktis tri aliajn demandojn: Kiuj estas la viktimoj? Ĉu vere la bildigitaj knabinoj estas neplenaĝaj? Ĉu la bildoj estas amorvekaj?

Fantaziaj

Okazis en Svedio en 2010 simila kazo, kiam kortumo decidis, ke la bildoj, kvankam libere elpensitaj kaj fantaziaj, similas al realaj neplenaĝulinoj kaj do estu konsiderataj pornografiaj.

Ambaŭ kazoj estas deciditaj surbaze de la du lastaj demandoj kaj ne de tiu pri la viktimoj. La nunaj pornografiaj leĝoj ekzistas por protekti verajn infanojn. Ŝajnas, ke la leĝaro deiras de sia unua celo kaj nun estas aplikata por protekti fantaziajn viktimojn.

La japanoj sin demandas, kial do ekzistas la kontraŭpornografia leĝaro. Intertempe la japana ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto informis, ke en 2014 okazis 66 701 mistraktoj kontraŭ infanoj.

SEŜIMO Masaja/pg
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Seŝimo Masaja/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mia malgranda kontribuo kontraŭ terorismo

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Usono havas sian nine eleven, sian dek-unuan de septembro, Parizo sian dek-trian de novembro kaj nun Bruselo sian dudek-duan de marto, datojn en kiuj ĉio ŝanĝiĝis. En la tagoj antaŭ tiu fatala mateno ĉiuj pli-malpli havis la saman amaran ideon: La demando ne estas „ĉu teroratencoj iam okazos en Belgio?”, sed „kiam ili okazos?”.

Ĉio ŝanĝiĝis, ne nur en la vivo de la viktimoj kaj de iliaj familio kaj amikaro, sed en la ĉiutaga vivo de la tuta loĝantaro. Jam monatojn antaŭe policanoj kaj militistoj patrolis en Antverpeno, en Bruselo, en Lieĝo kaj en ĉiuj iom grandaj urboj de Belgio kun la mitraloj pafpretaj. Ili ricevis ridetojn kaj manpremojn, eĉ florojn aŭ donacetojn fojfoje, de homoj, kiuj profunde interne pensis: „Vi ja protektos nin, ĉu ne?”. Nun la policistoj kaj militistoj daŭre patrolas, sed kun hontema vizaĝo rigardas la civitanojn: ne, karuloj, ni ne povis kaj sendube neniam povos tute protekti vin.

Ĉu do nun regas paniko en la stratoj? Tute ne. La homoj butikumas prepare al la varmaj someraj tagoj, ili sidas sur la terasoj kaj trinkas sian bieron. Demandite, ĉu li ne timas nun sidi en publika loko, 72-jara antverpenano respondis: „Tute ne. Ĝuste tion la teroristoj esperas, ĉu ne? Ili deziras malstabiligi nian socion. Ili povas mortigi kelkajn inter ni, sed ili neniam povos mortigi nian spiriton, niajn idealojn pri libereco de esprimado, nian respekton por la virinoj.”

Simile reagis la muzikisto Bent van Looy: „Ne, mi ne nuligos miajn koncertojn. Nun muziko estas pli grava ol iam ajn. Precize nun ni devas sendi belaĵojn en la mondon.”

La ĉefministro de Belgio, Charles Michel [ŝarl miŝél], tuj post la atakoj havis similan mesaĝon por la teroristoj kaj li alparolis ilin televide: „Ni defendos nian liberecon kaj protektos ĝin. Vi estas kovarda malamiko, sed ni restos kuraĝaj kaj kunaj.”

Same kiel post la atakoj en Parizo, multaj reagis per humuro. Aperis desegnaĵoj en kiuj la nacia simbolo de Belgio, la frito, aperas kiel suprenmontranta meza fingro kaj aliaj en kiuj la simbolo de Bruselo, la pisuleto, pisas sur la kalaŝnikovojn de la teroristoj. Multe da varmo do por kontraŭbatali la fridan atmosferon de la teroro.

Tamen estus nejuste priskribi nur la varmon, kiu ekregis inter la loĝantoj tuj post la atakoj. Inter la varmoplenaj homoj kaj inter la kantantoj de „Imagu!” de John Lennon sin kaŝas pluraj centoj da aliaj, kiuj estis en Sirio kaj tie lernis kiel batali kontraŭ la okcidentaj valoroj. Ili estas inter ni. Ili sukcesis forlasi Sirion kaj nevidite reveni al Belgio por tie prepari siajn atakojn. Tiuj centoj ne estas rifuĝintoj, kiel provis ŝajnigi kelkaj orient-eŭropaj amaskomunikiloj, kaj pri ilia estado en Bruselo ne kulpas Angela Merkel. Almenaŭ tiuj, kiuj eksplodigis sin en Bruselo kaj en la apuda Zaventem, estis bruselanoj, homoj kun la belga civitaneco.

Kaj jen eble unu el la kialoj de la timo, kiu regas kune kun la varmaj sentoj de solidareco. Ibrahim el-Bakraoui, kiu eksplodigis sin en la flughaveno de Zaventem, naskiĝis en Bruselo, havis belgan pasporton. Post kiam li „finstudis” en la tiel nomata Islama Ŝtato, ĉe la turka limo en Gaziantep, li estis arestita kaj aviadile sendita al Nederlando. De tie li senprobleme pluvojaĝis al Bruselo montrante sian belgan identeckarton. Kiom da Ibrahimoj estas inter ni?

Ĉu do la situacio estas senespera? Ĉu neniam ni plu estos sekuraj en okcidenta Eŭropo? Ne, ni ne perdu esperon. Ĉio en la historio havas komencon kaj finon. Tiuj kelkaj centoj, kiuj estas inter ni kaj deziras malstabiligi nian socion, finfine komprenos, ke ilia batalo estas vana, ke ili povos iom vundeti la socion, sed ke la vundoj saniĝos. „Venkos ni en gloro” kantis iam la usona movado por civitanaj rajtoj de ĉiuj rasoj. La kanto estas pli aktuala ol iam ajn. Venkos kristanoj, islamanoj, nekredantoj kaj ĉiuj de bona volo super la etmensa teroro.

Hodiaŭ matene, irante hejmen tra la pluvo, mi renkontis vualitan islaman virinon. Mi ridetis al ŝi, kaj ŝi reciprokis la rideton de sub sia vualo. Tio estis mia kaj ŝia malgranda kontribuo kontraŭ terorismo. Ni ĉiuj kontribuu same.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial ili forĵetas sian vivon?

Plaĉis al mi via vidpunkto en la lasta MONATO (2016/05, p. 5). Simpla gesto, kiel rideto, povas multon signifi. Kompreneble vi ne tuŝis la temon, kiun oni evitas en niaj „okcidentaj” amaskomunikiloj: Kial tiuj (grandparte) junaj homoj forĵetas sian propran vivon kaj murdas amason da nekonatoj? Ĉar ili estas barbaroj? Ĉar ilia religio diktas tion al ili? La aserto, ke ili estas malkuraĝuloj, estas evidente absurda; ili probable havas tute iluzian ideon pri la vivo post la morto, sed malkuraĝaj ... ne.

La profunda kaŭzo de tiaj fiagoj estas bedaŭrinde la fiagoj de niaj „okcidentaj” landoj, kaj kompreneble Usono estas la ĉefa kulpanto dum la lastaj 70 jaroj. Se iu alia potenco venus en niajn landojn kaj agus tiel, ni certe havus niajn proprajn „martirojn”, kiuj eksplodigus sin kaj dekojn da „malamikoj” ...

Trevor STEELE
Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭ la vera islama kredo

Mi bedaŭras pro la atakoj en kaj ĉirkaŭ Bruselo. Denove teroristoj sovaĝe mortigis iujn senpekulojn. Kvankam ŝajne ili estas islamanoj, fakte ili ne kredas al Islamo. Islamo ne rekomendas al siaj sekvantoj kaj kredantoj murdi senpekulojn. En la sankta libro de la islamanoj troviĝas la jena verso: „Se iu mortigos homon, estu kvazaŭ li estus mortiginta la tutan homaron. Kaj se iu savos la vivon de alia, tiam estu kvazaŭ li estus savinta la vivon de la tuta homaro” (ĉapitro 5, verso 33, laŭ la traduko de Italo Chiusi). Do la teroristoj ne nur ne kredas kore al Islamo, sed, male, ili kontraŭas la verajn islamajn kredojn.

Ali Asghar KOUSARI
Irano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ali Asghar Kousari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Urso-ekskurso

 

Gravajn problemojn kaŭzas sovaĝaj ursoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio. La ursoj detruas rubujojn kaj ĝardenojn, serĉante manĝaĵon en urbaj kaj vilaĝaj kvartaloj.

La urbestro de Vysoké Tatry (Altaj Tatroj), montara regiono en Karpatoj, eĉ deklaris krizostaton pro la granda nombro de ursoj. Zoologoj kredas, ke vivas en Slovakio proksimume 1250 ursoj en la malgranda spaco de la nacia parko.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidanto inter mortintoj

Inter la mortintoj subite aperis la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė. Kvankam efektive ne, tamen portreto de la litovino aperis en internacia funebra kaj tombeja ekspozicio en la itala urbo Bologna.

Litovoj, kiuj vizitis la ekspozicion „TaneXpo”, konsterniĝis, kiam ili ekvidis ĉe la stando de la itala entrepreno „MaxiCard” el Padova funebran foton de la litova prezidanto. Legeblis, ke ŝi mortis antaŭ kvar jaroj.

Malĝustaj

Vere la nomo de la mortinto ne estis Dalia Grybauskaitė, sed Dalia Vogel. Akompanis la malĝustan nomon malĝustaj datoj.

Atentigite pri la fuŝo, la entreprenestro, Ivo Schiavon, pardonpetis. Li diris, ke li ĝenerale uzas fotojn de siaj familianoj. Tamen lia 18-jaraĝa filino preferis mortinton pli belan kaj trovis en Interreto foton de la litova prezidanto.

 
LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amuza albumo

La franca kantisto Ĵak le Puil faris albumon de facile kompreneblaj (tamen bone elpensitaj) humuraj popolkantoj. La kantaro estas parte mem verkita, kaj parte traduko de ekzistantaj „tradiciaĵoj”, kiujn multaj aŭskultantoj verŝajne rekonos, ĝenerale el la franclingva sfero. Ĵak ankaŭ kantas kun tipe franca akĉento, kiu ĉi tie bone helpas la etoson: ofte miksaĵon de ĉirkaŭfajra kunkantado, franca „chanson” kaj ĝoja koncerto kaj dancado en malgranda salono.

Do jen albumo ne vere por aŭskulti, sed por kunkanti. Mi ne volas diri, ke la kvalito de la muziko estas malbona – fakte la muzikantoj regas la instrumentojn sufiĉe bone, kaj la tuto estas bone produktita sonkvalite. Tamen la ĉefa celo de la albumo certe ne estas prezenti originalan muzikon, ne „novigumi”, sed instigi al homoj kunkanti. Mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne aŭdis/vidis Ĵak Le Puil „vive”, do povas paroli nur pri ĉi tiu disko, sed mi ne dubas, ke li sukcesus vivteni la etoson de la publiko, certe kun la helpo de la muzikantoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu albumo (inter alie la ŝajne ĉiea JoMo). Ĉiuokaze, amuza albumo.

KevinDE LAET
Ĵak Le Puil: Sen elizi'. El la franca tradukis la aŭtoro. Eld. Vinilkosmo, 2014. 14 kantoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kevin de Laet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kroniko pri superreala tago

Malofte okazas, ke al eta insulo oni dediĉas la kovrilojn de (bild)gazetoj, (tele)ĵurnaloj, (inform)bultenoj. Tamen la 30an de marto 2016 Kipro ricevis dum tuta tago tiun privilegion. Ĉies okuloj kaj oreloj estis direktataj al la ne tiom konata flughaveno de Larnako, la tria urbo – laŭ grandeco – de la Kipra Respubliko.

Frumatene egipta aviadilo, survoje teorie inter Aleksandrio kaj Kairo, petas urĝan alteriĝon pro laŭdira manko de benzino. Sed oni ekscias post kelkaj minutoj, ke temis pri elkursigo de la aviadilo kaj do pri piratado. Pro la proksimeco al Sirio oni tuj pensas pri terorismo: efektive la evento okazas nur kelkajn tagojn post la atencoj en Bruselo.

Amaskomunikiloj tuj sciigas, ke en la aviadilo sidas ĉ. 80 ... 100 ... 50 pasaĝeroj, nun ostaĝoj. La nombro oscilas, sed neniu vere interesiĝas. Respondecas, laŭ la raportoj, islamaj teroristoj pretaj eksplodigi sin por gajni sian (laŭkrede mult-virgulinan) paradizon.

Tankoj

Sed ĵurnalistoj havas nun pli interesan kaj surprizan novaĵon. Nur unusola „teroristo” kaptis la aviadilon. La sennomulo petas (kiel, estus interese scii), ke la kipraj policanoj kaj tankoj, tuj alvenintaj ĉirkaŭ la alterigitan aviadilon, malproksimiĝu, se ili ne volas esti ĵetegitaj kilometrojn for, pro la eksplodego, kiun la viro povos iam ajn okazigi.

Sed la „teroristo” ŝajnas iom timoplena. Li ĵetas manskribitan leteron el la aviadilo. Li nun havas finfine nomon kaj profesion: li estas profesoro pri la veterinara fako ĉe la universitato de Aleksandrio survoje al konferenco en Usono. Sekvas pluraj novaĵeroj, tre rapidaj kaj konfuzaj.

Post deko da minutoj la antaŭaj „veroj” pri la profesoro montriĝas malveraj. La profesoro estas ja en la aviadilo, sed kiel ostaĝo, kaj fakte liberigita de sia kaptinto, kune kun preskaŭ ĉiuj aliaj kunveturintoj – komence virinoj, infanoj, egiptoj; poste, iom post iom, la ceteraj: irlandanoj, nemankipova italo („Italio kaj Egiptio estas amikaj landoj!”, li diras), siriano, belgo, kelkaj britoj.

Romeo

Timoj pri malfeliĉa fino komencas malaltiĝi tiam, kiam la letero antaŭe lanĉita de la aerpirato estas finfine tradukita. En sia skribaĵo, li romantike aludas al nehaltigebla amo al kipra virino (Marina, el la vilaĝo Oroklini). Li volas renkonti ŝin, iĝi ŝia Romeo, aliokaze la aviadilo eksplodos.

Jam konate estas (pro fotoj faritaj ene de la aviadilo), ke la viro portas ĉirkaŭventre eksplodaĵo-zonon. Tamen la egiptaj aŭtoritatoj montras televide (kaj interrete) trankviligan filmon pri traserĉado de la homo, antaŭ ol ekveturi al Kairo. Nenio danĝera estas dume trovita, nek surkorpe, nek envalize.

Intertempe Marina estas venigita por interparoli kun sia supozata sekreta admiranto. Tamen la ĉirkaŭ-60-jarulino ne estas ia ajn adorato sed eksa edzino. Malnova, doloriga historio, ŝi diras: ilia amrilato komenciĝis antaŭ 35 jaroj, sed baldaŭ finiĝis post multe da kverelado, kvar infanoj kaj abundega batado.

Identeco

Nun la tradukanto anoncas, ke en sia letero la viro ne petas revidi sian edzinon. Li simple volas, ke iu, kiun li bone konas, venu por pruvi lian identecon.

Post kelkaj horoj ĉiuj estas liberigitaj – ankaŭ la britoj, kiuj laste eliris. Ili raportas, ke la etoso en la aviadilo estis malstreĉa. Stevardino eĉ fotis unu el la britoj kun la „teroristo”. La ĵurnalistoj demandas, ĉu temas pri ruzo por havigi foton de la ulo kun la eksplodaĵoj. La respondo estas nea: oni simple ne sciis, kiel pasigi la tempon en la aviadilo.

Ĉio ŝajnas superreala dum tiu ĉi printempa kipra tago, aparte kiam la „teroristo”, nun sola kun la piloto, petas brulaĵon por pluflugi al Turkio. La instancoj rifuzas. La aerpirato kapitulacas kaj, levinte la manojn, eliras el la aviadilo, petante ricevi de Kipro politikan azilon. Li estas arestita.

Prezidanto

Sekvas gratuloj de la kipra prezidanto, Nikos Anastasiades, kiu substrekas, ke ne pri terorismo temas sed pri la persona ago de unusola persono. La mondo rigardas kaj aŭskultas lin, kiu parolas serioze sed ial ekridetas, ŝajne preta sciigi sian teorion por malproksimigi la pripensojn pri terorismo: „Vi scias, ĉiam estas virino malantaŭ ĉi tiaj agoj!”

La kipra ekonomio baziĝas sur turismo kaj la somero alproksimiĝas. Neniu vizitonto printempe pensu, sugestas la prezidanto, ke Kipro estas malsekura lando, kie turistoj riskas esti viktimoj de terorismaj agoj. Tio estus katastrofo por lokaj hoteloj kaj manĝejoj, kiuj kompreneble atendas la varman sezonon por enpoŝigi ion post tiom da financaj malfacilaĵoj, kiajn Kipro spertis en la lastaj jaroj.

La tago finiĝas. Kipro tiel refariĝas la ĉiama eta lando, kie nenio okazas kaj kies ĵurnaloj dediĉas spacon nur al kazernaj kvereloj inter junaj soldatoj pri la farĉo de la sandviĉoj, kio ja okazis en 2015.

Fridujeto

La ĉiama eta lando, kie regas debato, ĉu oni rajtas iri stranden kun portebla fridujeto, laŭdire parto de la ĉiutaga vivo de gekipranoj. Strandaj kafejoj, kiuj tiumaniere perdas klientojn, finfine ĉesu plendi kaj respektu la historion, la tradicion kaj la kulturon de la lando. Tiaj novaĵoj plenigu la paĝojn de kipraj gazetoj, ne terorismo aŭ piratado, kiuj neniam okazas en ĉi tiu strange trankvilega mez-orienta lando.

Neniu tuŝu Kipron: oni plu konsideru ĝin gastigema kaj vizitinda insulo, en kiu la plej granda risko estas enamiĝi al bela virino – tian, eble, kia frenezigis la egiptan aerpiraton.

Aŭ ĉu? Ŝajnas, ke en la elaviadiligita letero la skribanto petis liberigon de kaptitoj, ĉefe kaptitinoj, en Egiptio. La celo, do, ŝajne ne tuŝas renkontiĝon kun eksa edzino aŭ eĉ loka belulino. Tamen, kiel kutime en tiu ĉi mondo, ŝajne kulpas refoje kaj neeviteble ... virino.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ombro de diskriminacio sub lampo de sukceso

Jen iom pli longa kaj detala versio de la samtitola artikolo, kiu aperos en la magazino.

Mortigis sin en januaro studento de la universitato de Hajderabado en la sud-barata gubernio Telangana; en marto agresis la universitata estraro kontraŭ siaj studentoj. La sinmortiginto, Rohith Vemula, estis dalito, do apartenis al kasto, kiun altkastaj hinduoj traktis kiel netuŝeblan, ĝis la konstitucio formale aboliciis tiun diskriminacion.

Por kompreni la dalitojn, tamen, nepras ion scii pri B.R. Ambedkar (1891-1956). Detaloj troveblas ĉe Vikipedio, sed Ambedkar estis la ĉefa arkitekto de la konstitucio de Barato kaj mem apartenis al unu el la dalitaj kastoj.

Malgraŭ formala abolicio de diskriminacio, tamen, kiel oni scias el la spertoj de la nigruloj en Usono, la socia realo malofte tuj ŝanĝiĝas.

Marĝeniĝo

La hodiaŭaj dalitoj, do la eksaj netuŝebluloj, multaj el ili kaptitaj en la kamparana malriĉeco, luktas kontraŭ la kulturaj restaĵoj de la delonga marĝenigo. La konstitucio instalis aranĝon de pozitiva diskriminacio por renversi la maljuston.

Laŭ tiuj aranĝoj, Barato rezervas fiksitan proporcion da laborpostenoj kaj edukejaj enirbiletoj por kandidatoj el dalitaj kastoj, aŭ indiĝenaj popoloj, aŭ alia marĝena kategorio. La altkastaj hinduoj regas la instituciojn kaj rezistas la klopodon de la dalitoj kaj aliaj marĝenuloj elveni el la socikultura handikapiteco.

La ĉefrolulo, Rohith Vemula (1989-2016), estis intelekte elstara dalito. Li ne uzis sian kastan bileton por eniri la universitaton de Hajderabado, altrange magistriĝi pri zoologio, gajni ŝtatan esplorstipendion kaj eniri samloke esplorprogramon pri la sociologio de scienco kaj teknologio.

Maldekstruloj

En tiu universitato, sur la tereno de la kultura-politika aktivado, li komence provis kamaradi kun aliaj maldekstruloj, sed konstatis, ke la maldekstran studentaron regas altkastanoj. Rohith tial aliĝis al ASA, dalita organizaĵo inspirita de d-ro Ambedkar. Sub lia gvidado, tiu asocio vigle funkciis, kio aspektis minaca al la dekstra studenta organizaĵo, sponsorata de la nuna registaro.

Komence de aŭgusto ASA aranĝis la prezentadon de dokumenta filmo. Tiu analizas la sangan konflikton de 2013 inter hinduoj kaj islamanoj en Muzaffarnagar kaj trovas kulpaj ĉiujn politikajn partiojn, precipe la partion BJP nun regantan. La BJP-ligita studenta organizaĵo ABVP perforte disrompis la prezentadon de tiu filmo. ASA protestis pri ĝia atako.

La prezidanto de ABVP, Susheel Kumar, afiŝis en Facebook, nomante la ASA-anojn gangsteroj. Multaj ASA-anoj, inkluzive de Rohith Vemula, iris al lia ĉambro kaj, en la ĉeesto de sekureco-stabanoj, petis de li skriban pardonpeton.

Repripenso

Susheel Kumar poste plendis, ke la ASA-anoj batis lin. La administracio la 3an de septembro 2015, suspendis Rohith kaj tri aliajn dalitajn studentojn, tamen post repripenso – ĉar la akuzo montriĝis nepruvebla – la 11an de septembro retiris la suspendon.

Nova rektoro proksima al BJP, Apparao Podile, ekoficinte la 22an de septembro, 2015, ricevadis leterojn el deputitoj kaj ministroj de BJP insistantajn, ke li tamen punu la dalitajn studentojn.

Lia administracio la 16an de decembro 2015 decidis puni Rohith kaj kvar aliajn dalitojn laŭ kurioza metodo: ili rajtu plu studi, bibliotekumi, seminarii, tamen ne rajtu loĝi/manĝi en la studentaj loĝejoj/manĝejoj. Ĉi tiu metodo uzis la ilaron de moderna institucio por konsterne paŭsi iujn trajtojn de la klasika hindua ostracismo kontraŭ la dalitoj.

Tendoj

Tiuj studentoj, tranoktante en tendoj sur universitataj gazonoj, protestadis kontraŭ tiu ĉi decido. Dum pluraj monatoj, la universitato blokis ilian stipendion. Dalitoj, kies familioj ne havas fortan financan bazon, malfacile eltenas tian sieĝon.

En decembro Rohith skribis leteron al la rektoro, proponante, ke tempe de la akcepto de dalitaj studentoj en la universitaton la rektoro bonvolu donaci al ili venenon. La rektoro ne respondis.

Antaŭ sia sinmortigo en la 17a de januaro 2016, Rohith verkis leteron emfazantan, ke lian stipendion por la ĵusaj sep monatoj oni bonvolu pagi al lia patrino. Eble por faciligi la akcepton de tiu financa peto, li petis, ke neniu ĝenu liajn „amikojn aŭ malamikojn”

Poeto

Lia sperto kiel poeto kaj verkisto aperas en la formato de lia antaŭmorta letero. Tie Rohith diras, ke li ambiciis esti scienc-populariga aŭtoro kiel Carl Sagan, sed ke li finfine estos konata nur kiel la verkinto de tiu ĉi noto pri sinmortigo. Li volis verki pri la steloj, kaj nun esperas spirite ĝisveturi la stelojn – spirite, ĉar kiel ateisto li lucide alfrontas sian finon kun plena kompreno, ke en neniu formo li mem persistos preter tiu sojlo.

Tiu ĉi sinmortigo de intelekte reliefa dalito, kiu ankaŭ estis poeto, post tuta serio da similaj sinmortigoj en tiu kaj aliaj universitatoj, rompis digon. Okazis tutlandaj protestoj. Oficiala enketo provizore kulpigis la universitatan administracion. Komenciĝis formalaj procedoj por pristudi la konduton de la rektoro Apparao, kiu prenis longan forpermeson.

Sloganoj

Dume la dekstraj fortoj turnis la atenton al aliaj edukejoj. Ili komencis en la ĉefurbo Delhio, kie en februaro la polico arestis la maldekstran studenton Kanhaiya Kumar. Tiu estras la studentan unuiĝon de la universitato Ĝavaharlal Nehru kaj estis respondecigita pri tio, ke dum kultura-politika programo iuj studentoj kriis sloganojn „kontraŭnaciajn”.

Tie kaj en la altlernejo Ferguson en Pune, la dekstraj studentaj organizaĵoj rolis kvazaŭ senditoj de la registaro. En la universitato de Alahabad la dekstra rektoro minacis la maldekstran gvidantinon de la studenta unuiĝo pri suspendo kaj eventuala elpelo el la universitato.

La polusiĝinta studenta komunumo en la universitato de Hajderabado, malgraŭ ĉi tiu malboniĝinta etoso en la tuta lando, tamen jam komencis iom resaniĝi de la propraj vundoj, kiam abrupte la 22an de marto la reinstaliĝo de la rektoro Apparao denove frakasis la pacon.

Apogemo

De la fakto, ke la proceso kontraŭ li sub la Leĝo de Preventado de Atencoj kontraŭ Listigitaj Kastoj ne progresas (pro la malvolonto de la registaro de la gubernio Telangana aresti lin kaj lanĉi jurajn paŝojn surbaze de la akuzo), Apparao konkludis, ke li povas kalkuli pri silenta apogemo ĉe la gubernia registaro.

Tial Apparao envokis policanojn kaj arestigis du instruistojn kaj 25 studentojn, plejparte dalitajn. Lia administracio koluzie kun simpatiantoj inter la teknikaj kaj mastrumaj stabanoj senigis dum du tagoj ĉiujn studentojn (ne nur la laŭ ili kulpajn) je manĝaĵoj, akvo, Interreto, aliro al la monmaŝinoj, kaj la rajto kuiri sur la gazonoj por solvi la krizon.

Studenton tie kuirantan la policanoj brutale batis. La administracio krome fermis la pordegojn de la universitato por malhelpi, ke eksteruloj envenu por liveri manĝaĵon aŭ akvon al la sieĝataj studentoj. Ĉi tiun senprecedencan agreson kondamnis homrajtaj organizaĵoj. La arestitoj estas kontraŭkaŭcie liberigitaj.

Agreso

Tamen la administracio, apogate de la federacia registaro, nek pripentas nek bedaŭras sian agreson, sed daŭrigas la sieĝan staton ĉe la pordegoj. Oni konstatas malstreĉiĝon nur ĉe la internaj liveroj: la studentloĝejaj kafejoj denove funkcias, same kiel Interreto.

La ĉefe altkasta funkciularo de la universitatoj en la nuntempa Barato jam de jardekoj malfavore reagas al la pligrandiĝintaj vicoj de la dalitoj kaj aliaj eksviktimaj popoltavoloj inter la studentoj. La ferociĝinta agresemo estas nova simptomo, ligita al la ekstrema karaktero de la nuna registaro en Delhio.

La rezistmovadon kontraŭ ĉi tiu agreso gvidas en la universitato Ĝavaharlal Nehru la tradicie maldekstraj organizaĵoj. En la universitato de Hajderabado temas pri tiu dalita asocio, al kiu Rohith Vemula turnis sin post senreviĝo pri la maldekstro.

Rakonto

La premo de la dekstro kreas novan ĥemion inter la diversaj rezistantaroj, kun sekvoj ankoraŭ ne prognozeblaj. La internacie papagata rakonto de industria progresego en Barato donas tian prestiĝon al ĝia registaro, ke la mondaj amaskomunikiloj elektas ne atenti la ombron sub tiu lampo, alianca kun la subprememaj regantoj de aliaj landoj.

Eĉ kiam Rita Izsák-Ndiaye, la speciala raportisto pri malplimultoj al la Homrajta Konsilio de UN, mencias en sia raporto en 2016 la persistan diskriminaciadon kontraŭ dalitoj en Barato, la mondaj amaskomunikiloj bedaŭrinde ne metas sub la lupeon ĉi tiun formon de diskriminacio, kiu sabotas la funkciadon de demokratiaj socioj.

Probal DASGUPTA
korespondanto de MONATO en Barato

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortis eta lingvo, mortis ega kulturo

En februaro 2016 mortis 89-jara viro, kies nomo estis Alban Michael. Kiu li estis? Temas pri la lasta parolanto de nuchatlaht, lingvo de la kanada insulo Nootka [nutka]. Kiel kaj kial la tieaj homoj perdis la kapablon paroli la idiomon de sia propra loĝloko?

Markolo

La insulo Nootka kaj la samnoma markolo situas ĉe la nord-okcidenta bordo de Vankuver-insulo en la tiel nomata Brita Kolumbio. Inter 1774 kaj 1778 alvenis esploristoj el Hispanio kaj Anglio: grandvelajn galionojn ili utiligis kiel veturilojn. Por la indiĝenaj loĝantoj tio estis kvazaŭ oni spertus la alvenon de eksterteranoj el kosmoŝipoj.

Eŭropa mondo

La eŭropanoj ja atingis la nordan Pacifikon samkiel alimondanoj, kaj ili alportis variolon, kiu laŭ kalkuloj mortigis 75 elcentojn de la indiĝenoj. Ili intence volis pligrandigi siajn imperiojn kaj eksporti sian urbecan mondon: militojn, filozofiajn kaj religiajn debatojn, ideojn, kiel tiuj de Jean-Jacques Rousseau, Voltero, Erasmo, John Locke, Neŭtono kaj Galilejo. Ili venis de mondo, kie jam regis amas-komunikado, danke al iliaj skribitaj lingvoj, kiuj, dum pli ol tricent jaroj, jam estis ekspluatintaj la inventon de la gutenberga presilo. Surpaperaj simboloj ŝajnis doni plian signifon al ilia surtera vivo, farita de agronomio kaj beletra civilizacio.

Indiĝena mondo

La popolo de Nootka vivis kaj perceptis sen iuj ajn skribitaj simboloj la surteran vivon. Ilia ĉasista vivmaniero profunde fremdis por la eŭropanoj. Tamen, ĉasante kaj kolektante, la lokaj loĝantoj iumaniere legadis per neskribita lingvo. Ĉiuloke, ĉirkaŭ si, oni iel legadis la senteblan mondon, kiu paroladis psike, praktike, ter-simbole en rokoj, ventoj, montoj, arboj, sezonoj, blekoj de alkoj, ursoj, pumoj kaj agloj. Tradiciaj buŝaj rakontoj instruadis la homojn pri la mondo. La indiĝenoj vagadis laŭsezone inter vilaĝoj por fiŝkapti aŭ ĉasi.

Kulturo

Kulture ili regadis sin per heredaj dinastioj kaj klanoj, tiel kreante ĉiom indan kulturon, kies ingrediencoj estis muziko, danco, kantoj, grandaj kanuoj, tipaj vestaĵoj, iu arkitekturo bazita sur lignaj domoj kaj gravuritaj praavaj totemoj. Ilia vivsinteno antaŭ la naturaj kreitaĵoj, rigardataj kiel egalaj partneroj en la komuna vivmedio, elvokis antaŭtempe la modernajn konceptojn de ĝisostaj ekologoj. Ĉiun vivon, ĉies vivon oni sentis kiel sanktan kaj valoran en si mem, enkadre de interplektita interdependeco.

Kultura genocido

Plejparte la eŭropanoj sentis sin kulture superaj. Ilia agrikultura, scienca, fiks-hejma, urbeca civilizacio ne estis akordigebla kun tiu de ĉasista, vagema socio, kies vivmaniero estis do nekomprenebla. Pri la pensmaniero de homoj, kiuj komune kolektas kaj ĉasas, la eŭropanoj tiam ne plu havis memorojn. Taksante la indiĝenojn kiel nekulturitajn sovaĝulojn, oni ĉiumaniere malpermesis al la indiĝenoj, kiuj postvivis la epidemion de variolo, pluan praktikadon de la propra kulturo. Forigo de la denaska lingvo estis la unua inter la doktrinoj de kultura genocido. Anstataŭigo de la indiĝena „sankta naturismo” per kristanismo estis la dua.

Rakontoj

Post la morto de sia patro Alban Michael povis paroli nur al si mem. La kulturaj interpretoj pri la natura medio, la historiaj rakontoj de la pasinteco nun estas perditaj. Lian voĉon oni registris, kaj lian lingvon oni instruas. Sed bedaŭrinde homoj plejparte lernas nur kelkajn salutojn kaj ceremoniaĵojn.

Wallace GeorgeDU TEMPLE
korespondanto de MONATO en Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wallace George du Temple el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tro da opinioj

Legante MONATOn mi lastatempe ofte konstatis, ke estas en ĝiaj artikoloj tro da opinio kaj maltro da informo. Ne interesas min ekscii de iu, ke li opinias la sialandan registaron idiota, sed mi volas havi fidindajn informojn pri la koncerna lando, ĝiaj situacio kaj problemoj.

Wolfram Rohloff
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wolfram Rohloff el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Onidiroj kaj gravaj eraroj

Kiam mi eklegis la titolon Germanaj defendpreĝejoj en Rumanio (MONATO 2016/03, p. 22), mi ĝojis, ĉar mi studis en Rumanio (Hermannstadt/Sibiu) teologion kaj ofte vizitas tiun belegan landon. Leginte tamen mi ne plu ĝojis. Same kiel Franz-Georg Rössler mi bedaŭras la grandan malkreskon de la germana minoritato post 1989. Tamen la minoritato ankaŭ hodiaŭ vivas kaj eĉ havas germanlingvajn infanĝardenojn, lernejojn kaj paroĥojn en multaj urbetoj kaj urboj en Transilvanio.

Ĉagrenis min, ke la artikolo redonas onidirojn kaj gravajn erarojn, ekzemple „Inter ili (la iam 300 nun maksimume 150 defendopreĝejoj) oni prezentas turisme kaj muzee ankoraŭ ses.” Tio ne veras. Vi povas viziti preskaŭ ĉiun defendopreĝejon. En multaj estas ankaŭ malgranda ekspozicio. Ekzistas eĉ vojoj por migrantoj kun vojsignoj, mapoj, insignoj kaj aliaj turismaj helpiloj.

Wolfram Rohloff
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wolfram Rohloff el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pardonon, panjo. Jam ne elteneblas.

Ekde 1954, kiam en Japanio estis registritaj 3081 murdoj, konstante falis tiu ĉi nombro, kiu en 2013 atingis malpli ol 1000. La novaĵo bonvenas, sed la malmultiĝo prilumas aliflanke gravan problemon en la nuntempa Japanio.

Pli ol duono de la nunaj murdoj – 53,5 % en 2013 – okazas inter familianoj. La absoluta nombro de enfamiliaj murdoj ne tiom kreskis, sed kontraste al la falo de alispecaj mortigoj la proporcio okulfrapas.

Enfamiliaj mortigoj oftas en mitoj, sanktaj skribaĵoj, historiaj rakontoj kaj literaturoj: filoj kaj patroj, patrinoj kaj infanoj, pli aĝaj fratoj kaj malpli aĝaj fratoj, edzoj kaj edzinoj ktp. Psikologoj klarigas, ke familianoj ĝenerale situas fizike kaj psike proksime unu al la alia, kaj tial multon deziras de la aliaj anoj.

Ekstrema

Se tiu ĉi dezirado ne estas plenumata, reago fojfoje fariĝas ekstrema. Ĉi tiu fenomeno estas universala. Eble tamen ĉiu nacio aŭ socio havas siajn proprajn specojn de krimoj kaj mortigoj.

En Japanio estis longe konataj murdoj de infanetoj fare de patrinoj. Bastardaj infanoj en multaj okazoj ne povis ricevi financan aŭ vartan helpon de la patroj: tial sian infaneton mortigis la patrino.

Demencaj

Nova fenomeno koncernas gemaljunulojn. Familianoj trovas sin ne plu kapablaj prizorgi malsane kadukiĝantajn, fojfoje demencajn, maljunajn parencojn. Ekzemple, 74-jaraĝa viro mortigis sian 92-jaraĝan patrinon, kiun li sola prizorgis. Li mesaĝis: „Pardonon, panjo. Jam ne elteneblas.”

Fakuloj pri familiaj problemoj kaj socia bonfarto opinias, ke la registaro, municipoj, aliaj institucioj kaj volontulaj grupoj intervenu. Tiuj finance kaj alimaniere helpu tiujn, kiuj nur malfacile prizorgas parencojn, ĉu junajn, ĉu maljunajn.

Dekstraj

Malfavore reagis la registaro, parte pro la kosto por konstrui vartejojn, parte pro ideologio pri la valoro de la familio. La ĉefministro, Abe Ŝinzo, lia Liberal-Demokratia Partio kaj dekstraj kaj religiaj grupoj, kiuj lin subtenas, opinias, ke ŝanĝi la konstitucion solvos la problemon.

Enfamiliaj murdoj, ili argumentas, fontas el la konstitucio, kiu neglektas familiojn kaj substrekas individuojn kaj iliajn rajtojn. Ili proponas aldoni artikolon: „Familianoj devas helpi unu la alian.”

En 2010 Abe diris, ke „infanvartado fare de la socio” baziĝas sur la ideologio de „liberigo de individuoj el familioj”, kion reale praktikis Pol Pot en Kamboĝo. Rezulte naskiĝas mizera socio.

Devigataj

La japana juĝistaro ŝajne subtenas tradiciajn familiajn valorojn. Kortumo decidis lastatempe, ke la civila juro, kiu postulas saman familian nomon de geedzoj, ne atencas bazan homrajton. Tio ne kontentigis edzinojn devigatajn rezigni pri siaj familiaj nomoj. La kortumo opiniis, ke geedzoj kun malsamaj nomoj malfortigas la tradician familian ligon.

En alia kazo fervoja kompanio volis, ke la familio de demenculo, kiu vagis sur la trakojn kaj estis surveturita de trajno, pagu kompenson pro la damaĝoj kaŭzitaj al la kompanio. La kortumo ne akceptis la respondecon de la familianoj, tamen klarigis, ke sub aliaj cirkonstancoj povus esti, ke oni ja kompensu la kompanion.

La verdikto maltrankviligis tiujn, kiuj hejme vartas familianojn. Ŝajnas, ke ju pli zorge ili vartas, des pli ili respondecas.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pedale normale!

En la aŭstra ĉefurbo Vieno biciklado iĝas pli kaj pli populara. Temis unue pri ĉefe hobia afero, tamen lastatempe la biciklo fariĝis jam ofte veturilo por ĉiutaga uzo.

En 1990 biciklaj koridoroj sumis en Vieno 190 km, aktuale jam 1298 km. Krome ekzistas 39 000 lokoj por starigi biciklojn. La biciklan vojon antaŭ la ŝtata operejo uzis labortage en februaro 2016 averaĝe 2300 biciklantoj. Tio estas draste pli ol pasintjare, sed la ĉefa kialo por la kresko estis la varma, senneĝa kaj senpluva vetero.

Apartigitaj

Vojmontriloj sur la stratoj kaj specialaj urbaj mapoj gvidas biciklantojn, kiuj nur malofte devas miksi sin en la danĝeran aŭtotrafikon. La biciklejoj estas preskaŭ ĉie apartigitaj disde la poraŭtaj, porbusaj kaj portramaj koridoroj.

Ŝteli biciklon estas preskaŭ la perfekta krimo. Nur 5 % de la ŝtelitaj bicikloj revenas al la posedantoj. La predo reaperas en pulbazaro aŭ estas eksportata en orient-eŭropajn landojn. En Vieno ekzistas miliono da bicikloj, el kiuj estas ŝtelitaj ĉiujare preskaŭ 10 000.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fluge en la rekordojn

Sendube la ĉefa sporto en Slovenio estas skiado. La lando estas du-trione alpa-montara kaj preskaŭ ĉiuj sanaj gejunuloj scias skii.

Dum deko da jaroj slovenaj skiistoj havis bonajn rezultojn en klasikaj specoj de la Monda Pokalo de Alpa Skiado (slalomo, grandslalomo ktp). La pinton atingis la skiistino Tina Maze. En 2014 ŝi iĝis monda ĉampiono sume en ĉiuj fakoj de la Monda Pokalo de Alpa Skiado, kun rekorda nombro de poentoj neniam antaŭe atingita.

Saltoj

Ĉi-jare sin prezentis nova nomo en alia skivetkuro – skiaj flugoj, fako de pli ol 200-metraj saltoj. Fine de la sezono, en marto, Peter Prevc iĝis monda ĉampiono, kaj, kiel Tina Maze, atingis absolutan rekordon kun entute 2303 poentoj, pli ol iu ajn antaŭ li.

La 23-jaraĝulo, kiu naskiĝis kaj vivas en vilaĝo en norda Slovenio, akrigis aliajn rekordojn. Li flugis 250 metrojn kaj venkis en sia ununura sezono 15 fojojn. Li atingis la unuan lokon ankaŭ en la t.n. novjara Turneo de Kvar Skiflugejoj, kiu okazas en Germanio kaj Aŭstrio. Supozeble nun atendas lin riĉa kariero.

Prevc devenas de familio kun du fratoj kaj du fratinoj. Ankaŭ ambaŭ fratoj skiflugas. La 17-jaraĝa Domen jam apartenas al la monda elito, ĉar ĉi-sezone li rangiĝis 14a en la mondo.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Manĝebla plago

Depende de la vetero eblas observi multe da fiŝkaptistoj sur la bordoj de la rivero Tamizo en suda Anglio. Plejparte temas pri hobiaj fiŝkaptistoj. Abundas ĉ. 125 fiŝospecioj en akvoj deklaritaj en 1957 biologie mortaj.

Revenis al Tamizo ekzemple trutoj kaj salmoj, kaj antaŭ kelkaj jaroj estis enkondukitaj i.a. perkoj kaj kankroj. Tamen malgraŭ tio, ke la rivero nun pli puras ol antaŭ 200 jaroj, ne forestas problemoj.

Kultivado

En la 1970aj estis enakvigita pro komercaj kialoj nova kankro-specio, la amerika signala kankro (Pacifastacus leniusculus). Oni atendis, ke ĝia kultivado estos komerce sukcesa.

Tamen ne venis profitoj – male, malsano. La novulo alportis t.n. kankran peston, kiu ne efikis sur ĝin mem sed sur la indiĝenan blank-ungan kankron (Austropotamobius pallipes). Krome pro siaj tuneletoj ĝi subfosas rivero- kaj kanalo-bordojn. En 2011 la brita akvovojo-instanco (British Waterways) lanĉis 250 000-pundan projekton por ekripari bordojn.

Kafejo

Por provi solvi la problemon entreprenisto, Bob Ring, decidis kaptadi la signalajn kankrojn kaj ilin vendi al restoracioj. Kankro-Bob, kiel li nomis sin, kreis ankaŭ moveblan kafejon, en kiu li atentas pri la ekologia problemo, samtempe ofertante bongustajn kankro-pladojn.

Tamen multaj kankroj estas enportitaj el Ĉinio. Ankoraŭ ne estas forigita la minaco de la signal-kankro, kiu ŝajne, malgraŭ la klopodoj de Kankro-Bob kaj aliaj, pli kaj pli disvastiĝas.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cemento - kaj malkonsento

Protestis en aprilo naŭ virinoj el la urbo Kendeng, centra Javo, Indonezio, antaŭ la prezidanta palaco en la ĉefurbo, Ĝakarto, pro konstruado de cement-fabriko en ilia urbo.

Ili diris, ke la fabriko endanĝerigos la ĉirkaŭaĵon kaj la medion, kaj ke kultivistoj perdos sian laboron. Tamen ili protestis laŭ nekutima maniero: ili metis siajn piedojn en cementon kiel simbolo, ke kultivistoj estos malliberigitaj pro la fabriko.

Ĉirkaŭ la karsta regiono Kendeng vivas kredantoj de la samin-filozofio. Ĝi estas tradicia kredo kontraŭkapitalisma. Adeptoj rajtas nur kultivi kaj ili vivas tradicie, uzante la naturajn krudmaterialojn por sin vivteni. Kvankam la kredo ne estas oficiale agnoskita, la indonezia leĝo permesas la rajton ajnmaniere kredi.

Kulturaj heredaĵoj

En la regiono estas bela natura pejzaĝo, freŝa grundakvo, kaj kulturaj heredaĵoj. Do la loĝantaro konsentas, ke oni devas protekti la regionon, ne nur pro la tradicia vivtenado de la popolo sed ankaŭ pro la medio kaj kulturo.

Tamen la komercistoj havas alian vidpunkton. La riĉa natura krudmaterialo en la regiono estas ekspluatinda kaj cement-fabriko la plej bona opcio. Unue oni malakceptis la proponon pro mediaj kialoj, sed finfine la loka registaro ĝin permesis. Oni suspektas, ke la firmao subaĉetis la politikistojn. Fakte raporto de la indonezia medio-forumo WALHI montris, ke la Kendeng-regiono maltaŭgas por konstrui fabrikon.

Mono perdiĝas

Por ŝanĝi la popolan vidpunkton, la firmao promesis prosperan vivon pro la konstruado de la fabriko. Tamen la samin-anoj, kiuj vivas simple, ne bezonas plian prosperon. Por ili sufiĉas la naturo kaj monon ili ne bezonas. Ilia principo tekstas: „Mono perdiĝos, sed la naturo neniam perdiĝos”.

Krome ili ne volas fariĝi laboristoj en la fabriko, ĉar tio kontraŭas ilian kredon. Ili opinias ankaŭ, ke la fabriko kaŭzas problemojn al „la patrino”, antropomorfismo por la naturo kaj la diino de la kredantoj.

Malgraŭ ĉio, la fabriko nun estas konstruata. Kaj do, ĉar la prezidanto, Joko Widodo [ĝoko ŭidodo], pli bone konata kiel Jokowi [ĝokoŭi], promesis en sia elekto-kampanjo subteni la malriĉulojn, se ili havas problemon, la kultivistinoj protestis antaŭ la prezidanta palaco.

Granda peno

Fakte la protestoj daŭras jam pli ol unu jaron. La kultivistoj marŝis 122 kilometrojn por montri la grandan penon batali kontraŭ la firiĉuloj. La kultivistinoj tendumis ĉe la enirejo de la fabriko por malpermesi en- kaj el-iradon.

Ĝenerale la popolo subtenas la agadon de la virinoj. Tamen argumentas aliaj, ke la fabriko favore efikos sur la ekonomion. La nacia komisiono pri homaj rajtoj bedaŭris la proteston antaŭ la prezidanta palaco sed esperis, ke la registaro baldaŭ solvos la problemon.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Faka helpo

Eksa slovaka ministro pri financo, Ivan Mikloš [mikloŝ], 55-jaraĝa, estis nomumita ĉefo de ekonomia konsilistaro en Ukrainio, laŭ anonco de la ukraina ĉefministro Volodymyr Hrojsman.

Mikloš laste sukcese servis kiel konsilisto de la eksa ukraina ministrino pri financo Natal Jareskova. Kiel membro de la slovaka registaro li enkondukis en 2004 19%-an unuecan imposton.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rikolti optimismon

Ĉu detrui la tropikan pluvarbaron por kultivi sojfabojn, kiuj iĝas furaĝo por bovoj? Ne bona ideo! Ĉu transporti rizon el Azio al Eŭropo? Ankaŭ ne. Pli bone produkti ambaŭ, kie oni ilin bezonas.

„Danuba Sojo” estas internacia asocio kun sia sidejo en Vieno, Aŭstrio. Ĝi celas daŭripovan produktadon de sojfaboj sen gen-teknologio kaj laŭ eko-normo, por provizi regionojn en meza Eŭropo per albumino. La partumantaj kamparanoj uzas nur areojn, kiuj jam antaŭ 2008 estis uzataj por kultivado.

Mondskale

Sojfaboj estas hodiaŭ malfacile anstataŭigeblaj. Mondskale oni produktis 17 milionojn da tunoj en la jaro 1960 kaj 319 milionojn en 2015. La landoj de Eŭropa Unio (EU) bezonas jare 40 milionojn da tunoj da sojo (faboj kaj ŝroto), sed EU-produktado atingis nur iom pli ol unu milionon.

Ankaŭ Aŭstrio ege dependas de importado de sojfaboj. Estontece oni volas produkti sojfabojn sur unu miliono da hektaroj en la danuba regiono kaj tiel redukti importaĵojn.

Relative

Pli nova estas produktado de rizo en Aŭstrio. Jam de jaroj kamparanoj en Burgenlando (la plej orienta federacia lando de Aŭstrio) eksperimentas per diversaj rizo-plantoj, kiuj kreskas sur relative sekaj kampoj kaj ne bezonas daŭre stari en akvo.

Kelkaj provaj rikoltoj optimismigas la kamparanojn. Se sukcesos la eksperimento, Burgenlando estos en la mondo la plej norda regiono, en kiu kreskas rizo.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sagao pri disfloro kaj pereo

Mikaelo Bronŝtejn aperigis novan libron el la historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio. Pri tiu temo estas jam verkitaj de li la esearo Legendoj pri SEJM kaj romanoj Oni ne pafas en Jamburg kaj Dek tagoj de kapitano Postnikov.

La nova romano rakontas pri la periodo, kiam la movado en la lando evoluis plej rapide, fariĝis plej grandnombra kaj aktiva dum tuta sia ekzisto, kaj fine de kiu ĝi tragike pereis – inter la jaroj 1918 kaj 1938. La romano estas grandega, prezentante ankaŭ la vastan panoramon de la vivo de la lando en tiu treege komplika tempo, kaj ŝanĝoj en la ĝenerala vivo refraktiĝas en la vivo de esperantistoj. La eventoj okazas en Moskvo, Petrogrado-Leningrado, Parizo, Madrido, profunda ukraina provinco, krimea stepo, Palestino ... Verŝajne, la aŭtoro devigis sin kelkfoje halti en certaj priskriboj, por ke la teksto ne ŝvelu ekster akcepteblaj limoj.

Stereoskopia bildo

La romano havas kvin ĉefajn temliniojn, kiuj interplektiĝas, interferas, disiĝas kaj denove kuniĝas, kreante stereoskopian bildon de la vivo de la esperantistoj dum la tuta konsiderata periodo. La ĉefaj protagonistoj-esperantistoj apartenas al diversaj sociaj tavoloj kaj naciecoj: la simpla ukraina kamparano kaj la vilaĝa forĝisto Vasilj, petrograda laboristo, devenanta el juda urbeto, apuda al Vasilj, Ŝlomo, la franca oficistino kaj ĵurnalistino Francine, moskva instruistino, devenanta el Siberio, Vera, kaj soldato-fusilisto el latva regimento, Talis.

Iliaj personecaj, profesiaj kaj familiaj evoluoj dum 20 jaroj estas ligitaj kun Esperanto. Ili vivas en tiu medio; la centra evento de la romano, en kiu ja partoprenas ĉiuj kvin, estas la SAT-kongreso en Leningrado en 1926. La feliĉa kvinopo eterniĝis sur kongrestempa komuna fotaĵo ... Krom tiu kvinopo de personoj fikciaj, en la romano rolas personoj historiaj: famaj esperantistoj kiel Nedoŝivin, Saĥarov, Postnikov (la heroo de la pli frua fama romano de Bronŝtejn), Drezen, Lanti, Demidjuk, Nekrasov, Miĥalski, Sneĵko kaj multaj aliaj. Ni renkontiĝas sur la romanpaĝoj ankaŭ kun la gravegaj personoj de la lando: Lenin, Trockij, Stalin kaj multaj aliaj (kiuj, laŭ la volo de la aŭtoro, ion diras pri Esperanto). Tamen la roloj de ĉiuj realaj personoj (krom unu escepto – Podkaminer) estas epizodaj, kaj ili estas bezonataj por emfazi la realecon de la romano.

Kunvivi la epokon

Kompreneble, la ĝenerale tragika finalo estas antaŭvidebla: ja ni konas la historion kaj scias multon pri la Granda Teroro kaj pri la sorto de la esperantistoj en tiu tempo. Sed unu afero estas simple scii pri la faktoj, kaj la alia – kunvivi la epokon kun la vive prezentitaj homoj, trasenti la tiaman tragedion. Jes, ni scias, ke ne ĉiuj esperantistoj tiutempe pereis aŭ estis persekutitaj; iuj bonŝancis – sed ankaŭ ĉe la „bonŝanculoj” la epoko lasis sian mornan sigelon. Viva bildo de tiu tempo ne simple en nia lingvo, sed en esperantista, movada percepto – tio ĝis nun mankis, kaj tio nun ekzistas!

Profunda esplorlaboro

La romano estas historia ne nur pro tio, ke ĝi rakontas pri iu historia epoko, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas bazita sur granda profunda esplorlaboro de la aŭtoro kaj estas akompanata de aro da dokumentoj (inkluzive ilustraĵojn), kiuj enplektiĝas en la tekston. Poeziaj citaĵoj el la plej brila tiama tiea poeto Miĥalski (unu el liaj versoj donis la titolon al la romano), artikoloj el esperantistaj gazetoj, citaĵoj el rusaj ĵurnaloj kaj artikoloj de sovetiaj gravuloj enframigas la ĉapitrojn kaj konfirmas tion, kion oni legas en la teksto fikcia. Tial la libron eblas nomi vera romano-esploro (tia jam estis, cetere, Dek tagoj de kapitano Postnikov, do, la stilo por la ĝenro estas por la aŭtoro konata). Fone de ĉiu prezentata epizodo senteblas bazo – grava pluso por historia beletraĵo.

Eraretoj

En tiom grandega historia bildo enŝteliĝis kelkaj eraretoj kaj anakronismoj. Ekzemple, parolado de Lenin al Talis (p. 46) stile aspektas kiel parodio al propagandaj filmoj el la 1930aj. Realece tio ne aspektas. Krome, tie estas eraro: la gazeto Iskra ekzistis en 1900-1906, kaj Lenin pri ĝi okupiĝis ĝis 1903; en 1912 la gazeto de la bolŝevistoj estis Pravda, kiun ili ĵus akaparis de la tiutempe eksterfrakcia social-demokrato Trockij. Sur p. 240 temas pri aprilo de 1925 kaj la celebro de la naskiĝtago de Lenin. Tamen, ekde la morto de Lenin en 1924 ĝis 1955 oni celebris lian memoron en la mortodato (21.01) kaj nur poste – en la naskiĝtago (22.04).

La tradicio de la „leninaj lecionoj” aperis en komsomolo nur en 1970, okaze de la 100-jariĝo post lia naskiĝo. La moskva Kolona Halo (p. 295), kie okazas koncertoj kaj solenaĵoj, troviĝas ne en Kremlo, sed en la Domo de Unuiĝoj (eksa Nobela Kunvenejo). La solena akcepto, kiun partoprenis Francine, pli verŝajne, povis okazi en la Halo de Sankta Georgo de la Granda Kremla Palaco. Nu, da tiaj misoj estas tre malmulte, kaj ilia ĉeesto nur emfazas la ĝeneralan historian verecon de la verko.

Inter lupoj kriu lupe

Granda problemo, pri kiu meditas la aŭtoro, estas la rilato inter la movada strategio, kiun elektis Drezen, kaj sortoj de la movado en Sovetio. Drezen fariĝis movada diktatoro jam en la 1920aj; la aŭtoro, fakte, diras, ke Drezen estis stalinisto antaŭ ol stalinismo, kiel tia, formiĝis! Li rekte aludas pri tio, priskribante konversacion inter Saĥarov kaj Postnikov dum la Viena UK (p. 183). Persona diktatoreco kaj senkompato al ĉiuj kontraŭuloj, ne dezirantaj al li cedi, – jen la strategio de Drezen en la Esperanto-movado. Se ĝi imitis kaj eĉ devancis tion, kio ekzistis en la socio ĝenerale, esprimeblas ankaŭ pli simple: inter lupoj kriu lupe.

Objektive, tiu strategio donis al la movado bonajn fruktojn: kvanto da kursoj, lokaj grupoj; la membraro de SEU kreskis enviinde por kiu ajn periodo – nun ni revi ne povas pri io simila. Ankaŭ certaj signoj de la desupra agnosko ne mankis. Ne malatentindas la evoluo de la kultura flanko: oni kreis bonajn originalaĵojn, tradukis, eldonis revuojn kaj librojn ... Kaj la movado daŭre bone funkciis, eĉ kiam la ekstera premo ekevidenteblis post la definitiva venko de la stalinismo en 1929-1930, kion speciale montras Bronŝtejn en la priskribo de fikciaj, sed elokvente prezentitaj renkontiĝoj de Peters kun Drezen (p. 323-328) kaj de Stalin kun NKVD-estroj (p. 409-412).

Enkadre de tiu strategio Drezen komence ŝiris la rilatojn kun UEA, poste, kiam eknecesis tio, kun SAT ... Ĉio statis bone – sed la aŭtoro per la buŝo de Saĥarov (p. 185) priskribas la danĝerojn de tiu strategio kaj de la vertikala strukturo de la movado: tiu strukturo povas tre facile perei pro falo de sia supro. Kune kun ĝiaj partoprenantoj.

La tragika sorto de la movado en 1937-1938 estas certa sekvo de la centrado de la movado sub diktatoreca gvido de Drezen – pro tio ĝin eblis frakasi tuj. Sed, de alia flanko, tiu organiza maniero, kiu konformisme sekvis la politikajn ŝanĝojn de la totalisma ŝtato, permesis al la movado sukcese travivi kaj la unuan ondon de amasaj reprezalioj en 1929-1931, kaj la duan en 1934-1935, kaj nur la Granda Teroro de 1937-1938 plene ĝin frakasis. Ĉu tio estis nepra destino? Mi ne certas – ja la teroro (kiu mem estis vere neevitebla) povis esti iom malpli granda (same kiel eĉ pli granda!), kaj de tio dependis, ĉu ĝi tuŝos esperantistojn, ĉu ne. La sperto de certaj aliaj landoj, kiuj travivis similajn reĝimojn, montras, ke tiaspeca konformismo ja fojfoje helpis. Do, ununuran respondon, ĉu la movada strategio de Drezen estis plene erara, doni apenaŭ eblas. Estas pli verŝajne, ke sen tiu konformismo la movado povis malaperi eĉ pli frue ...

Ĉu leciono?

Do, ĉu oni povas ekstrakti el tiu periodo iun certan lecionon, mi ne povas respondi. Historio, kiel oni diras, instruas nur pri tio, ke ĝi nenion kaj neniun instruas. Por tio la libro – same, kiel ĉiu honesta historia libro, ĉu scienca, ĉu beletra – ne taŭgas. Sed por kio ĝi ja taŭgas – estas renovigo de rememoroj pri bonaj homoj, sindonaj al sia fina idealo, kiuj eraris, suferis, pereis ..., sed sendube meritas nian dankon pro tio, ke ili evoluigis niajn lingvon, idearon (eĉ per siaj eraroj) kaj kulturon kaj pagis por tio minimume rompitajn sortojn, kaj ofte siajn vivojn. Danke al la granda laboro de Bronŝtejn ni pli bone kaj pli vive ilin imagas – kaj pro tio kun pli forta konscio devas nin klini antaŭ ilia memoro.

Nikolao GUDSKOV
Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Eld. Impeto, Moskvo, 2016. 566 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-5-7161-0286-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Funebroj space ŝparaj ... kaj multekostaj

Kion vi preferas post la morto, ĉu lasi vin enterigi en senanima skatolo aŭ fari vian cindron sterko por plantoj? Ĉinio deziras, ke ĝiaj civitanoj elektu la lastan.

Ĉinoj tradicie kredis, ke animoj povas ripozi en paco, nur se ilia korpo estas kovrita per grundo, kaj la kutimo estis rigardata kiel respektego al la mortintoj. Ĉinoj atribuis grandan gravecon al funebra ceremonio, ĉar ili opiniis, ke la morto estas la komenco de alia vivo.

Riĉuloj deziris vivi plu luksan vivon, kaj potenculoj volis resti potencaj en alia mondo. En la antikva Ĉinio ĉiu imperiestro konstruigis tombon por si je grandega kosto. La plej grandioza estas la maŭzoleo de Qin Shi Huang, la unua imperiestro de la dinastio Qin.

Argilaj figuroj

Ĝi kovras areon de 56,25 kvadrataj kilometroj. La argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj, kolekto de tombaj trezoroj, kopiis la potencan armeon de la imperiestro, kiu konkeris kaj unuigis ses regnojn.

Nun en ĉinaj urboj kun limigita spaco, morto fariĝas multekosta afero, ĉar la prezo de tero por tomboj rapide kreskas kun tiu por domoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj, la averaĝa kosto de funebra servo en 2015 en Pekino estis 70 000 juanoj (proksimume 9500 eŭroj), inkluzive de tombo. Timante la kreskantajn kostojn, multaj maljunuloj hastas nun aĉeti tombon por si mem.

Gravuritaj pentraĵoj

La amastombejo Baling en Xi'an estas unu el la plej grandaj tombejoj en nord-okcidenta Ĉinio. Tie kuŝas pli ol 20 000 tomboj. Inter ili estas cent luksaj tomboj, ekzemple familiaj tombolokoj kaj pavilon-tomboj. La ĉerko estas enterigita sub pavilono kun gravuritaj koloraj pentraĵoj, floroj kaj ideogramoj. Tomboj por ties posteuloj estas rezervitaj ĉirkaŭ la pavilono.

Funkciulo de la tombejo diris, ke la prezo de pavilono varias laŭ la grandeco kaj situo, kaj la plej luksa kostas 700 000 juanojn. La plej multekosta estas familia tomboloko, kiu kostas milionon da juanoj kaj estas akirebla per antaŭmendo.

Homoj kaj naturo

La funebra servo en la tuta lando respondas la alvokon de la registaro por space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo. La ministerio pri civilaj aferoj kaj ok aliaj ministerioj publikigis cirkuleron pri tio en februaro. La ĉina registaro rekomendas tiel nomatan ekologian sepulton por certigi harmonion inter la homoj kaj la naturo.

La cindroj de pli ol 13 700 mortintoj en Pekino estis disŝutitaj en la maron ekde 1994, kiam tiu servo estis anoncita. Mara sepulto populariĝas meze de la forta instigo de la registaro. La pekina centro de funebra servo disŝutis la cindrojn de pli ol 2000 mortintoj en la maron en la lasta jaro, duoble pli ol en 2012.

Multaj elektas la servon pro financaj kialoj, tamen pli da pekinanoj akceptas ĝin pro konscio pri mediprotekto. La servo disponeblas senpage ekde 2009. La centro organizas du tiajn ceremoniojn preskaŭ en ĉiu semajno de marto ĝis novembro.

Kristalaj pendaĵoj

En Ŝanhajo funebra entrepreno komencis proponi al klientoj la servon transformi kremaciitajn restaĵojn de iliaj familianoj en kristalajn akcesoraĵojn, kiel ekzemple ringojn kaj pendaĵojn. La Municipa Funebra Domo de Ŝanhajo proponas la servon kiel solvon al manko de tero por tombejoj.

Ĝi anoncis la servon en aprilo antaŭ la festo Qingming, en kiu ĉinoj vizitas la tombojn de siaj parencoj por ilin rememori. La funebra domo diris, ke ili uzas alt-temperaturan bruladon por transformi cindron en kompaktan strukturon, kiu estas malmola same kiel kristalo kaj povas esti kolorigita.

Funebruloj ĉe la Municipa Funebra Domo povas akiri juvelon faritan el la cindro de ilia familiano kontraŭ 17 900 juanoj. La funebra domo diris, ke la prezo falos, se tiu servo populariĝos.

Maljuniĝanta socio

Multaj provincoj diris, ke tombeja spaco elĉerpiĝos en la venontaj dek jaroj, se ili ne konstruos novajn tombejojn, ĉar pli ol naŭ milionoj da homoj mortas ĉiujare en Ĉinio. La cifero kreskos plu en tiu maljuniĝanta socio.

Sed la disvastigo de space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo malfacile akcepteblas precipe en la kamparo kaj regionoj loĝataj de etnaj minoritatoj, kie enterigo de kadavroj restas permesita.

La registaro instigas siajn civitanojn enterigi cindrojn sub arboj aŭ floroj aŭ disŝuti ilin en la maron en regionoj kun severa kremaci-politiko. Ĝi rekomendas profundan enterigon kaj malgrandajn tombojn en la ceteraj regionoj. La registaro subvencias la elekton de ekologia sepulto.

LIU Zijia
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Liu Zijia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La idiomo de insulo Ĵerzejo

En oktobro 2015 mi feriis kun mia familio sur la insulo Ĵerzejo, la plej granda el la Manikaj Insuloj de Britio. Mi havis du motivojn por deziri vojaĝi tien: unue, ĉar mi estis informita, ke tiu loko estas bela; due, ĉar mi interesiĝas pri minoritataj lingvoj kaj dialektoj.

Distrikta vokto

Vere indas viziti Ĵerzejon. Ĝi estas bela, malgranda insulo, distanca nur dudekon da kilometroj de la franca marbordo. Kvankam oficiale konstituante britan teritorion, ĝi ĝuas altan gradon de aŭtonomio. Oficiale, ĝi estas konsiderata bailliage (franca vorto, anglalingve bailiwick), kies signifo estas voktujo, nome teritorio regata de bailli, distrikta vokto.

La insulo havas siajn proprajn leĝojn, monon, policon, poŝtan servon kaj dissendejon: do oni ricevas la impreson, ke fakte temas pri eta sendependa ŝtato. Iom strange ĝi estas nek parto de Unuiĝinta Reĝlando – kvankam ĝi rekonas la britan reĝinon kiel sian monarkon –, nek membro de Eŭropa Unio. En tiu senco ĝia statuso estas simila al tiu de la manksa insulo. En ambaŭ teritorioj la leĝoj de la brita parlamento ne estas aplikeblaj.

Viktoro Hugo

Geografie kaj geologie (sed ne el politika vidpunkto) Ĵerzejo estas parto de Normandio, kaj tial dum la plimulto de sia historio la insulanoj parolis normandan dialekton. En la jaro 1852, la franca verkisto Viktoro Hugo, kiu estis ekzilita pro politikaj kaŭzoj, translokiĝis ĝuste al tiu ĉi insulo inter Francio kaj Anglio pro tio, ke, kiel li asertis, „en Ĵerzejo ĉiuj parolas la francan lingvon”.

Milito

Bedaŭrinde por tiuj, kiuj amas la francan, ĉi tio ne plu veras. Dum la dua mondmilito la Manikaj Insuloj estis invaditaj de la germana armeo. Je la komenco de la okupado la germanaj soldatoj traktis la loĝantojn relative humane, sed la naziismaj aŭtoritatuloj forportis britojn, kiuj ne estis denaskaj insulanoj, al koncentrejoj sur la eŭropa kontinento, kie kelkaj estis mortigitaj. Plie la nazioj venigis militkaptitojn el aliaj invaditaj landoj kaj devigis ilin labori kiel sklavoj: ili fosis tunelojn en la malmola granito de la insulo, tiel kreante subteran fortikaĵon similan al abelujo. Hodiaŭ la tunela milita malsanulejo tiam konstruita de la menciitaj malliberuloj estas iom makabra turisma allogaĵo. Eĉ pli malplaĉa restaĵo de la nazia okupado estas monumento kun nomoj, naciecoj kaj fotoj de la sklavoj/laboristoj, kiuj mizere mortis sur la insulo.

Germana lingvo

La germanoj provis instigi la etulojn al la lernado de la germana lingvo, sed ŝajne la infanoj ne interesiĝis pri ĝi. Aliflanke, laŭraporte, la insulanoj intence uzis la ĵerzejan kiel sekretan lingvon, kiun la germanoj kaj iliaj interpretistoj ne povis kompreni.

Kiam la Manikaj Insuloj estis liberigitaj je la fino de la milito (fakte tiu estis, inter ĉiuj landoj invaditaj de la germanoj, la lasta liberigita teritorio), ne nur la ekzilitaj ĵerzejanoj revenis al siaj propraj hejmoj, sed ankaŭ granda amaso da neinsulanoj, serĉantaj pli agrablan loĝlokon ol la griza postmilita Britio, „invadis” Ĵerzejon. La alveno de tiom da angleparolantaj novaj loĝantoj el la Brita Insulo grave endanĝerigis la supervivon de la loka, malforta ĵerzeja idiomo.

Deĵoranta junulo

Pro tio, ke, kiel mi jam diris, unu el miaj ĉefaj interesoj estas la lingvoj kaj dialektoj de minoritataj popoloj, mi decidis priesplori la nuntempan situacion de la ĵerzeja. En Saint Helier, la ĉefurbo de la insulo, mi ne aŭdis eĉ unu francan vorton, krom tiam, kiam grupo de turistoj el Francio alvenis al nia hotelo. La stratnomoj ene de la urbo estas indikitaj en la angla kaj en la franca. Tra la tuta insulo preskaŭ ĉiu loknomo estas franca aŭ ĵerzeja, sed ne angla.

Apud la urba muzeo mi trovis la oficejon de la Societo de la ĵerzeja lingvo. Mi petis de la deĵoranta junulo informojn pri la loka lingvo; kaj li turnis min al maljuna sinjoro. Al mia demando, ĉu la ĵerzeja estas ankoraŭ parolata, li asertis, ke jes, ĝi plue viglas. Li diris, ke en la insulaj bazlernejoj la infanoj unue lernas la ĵerzejan kaj poste, nur en la duagradaj lernejoj, ili studas la francan lingvon. Sur stando ene de la societa oficejo troviĝas ilustritaj lernolibroj pri la ĵerzeja, kaj oni povis kompari ĝin kun la laŭnorma franca.

Luksaj vilaoj

Interrete mi poste serĉis pli da informoj pri la insula lingvo, kaj oni pentris malpli brilan imagon ol la entuziasma sinjoro en la oficejo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, restas nur 2800 denaskaj parolantoj de la normandaj dialektoj en la tuta Manika Insularo. La ĵerzeja estas superverŝita de la angla pro la alveno de tiom da angleparolantoj. En la postmilita periodo multaj riĉaj angloj konstruis luksajn vilaojn sur la insulo. Iom aŭdace, la tiama vokto (angle: bailiff, france: bailli) de Ĵerzejo invitis plurajn bankojn instali filiojn en Saint Helier, kaj ekde tiam ili estis uzataj de privataj kaj komercaj investantoj por deponi kaj kaŝi sian monon en sekretaj kontoj. Tio ne ĉiam estas kontraŭleĝa, sed ebligas, ke pensiuloj kaj aliuloj pagu malpli da impostoj en Britio. Tiu iniciato ne estas aparte avantaĝa por la indiĝenaj insulanoj, kaj ĝi tre „erozias” la tradiciajn ĵerzejajn kulturon kaj socion.

Portugaloj

Kurioze, multe pli da loĝantoj en Saint Helier parolas la portugalan ol la ĵerzejan. Laŭ publikigita statistiko por la jaro 2011, 8,2 elcentoj de la loĝantoj de Ĵerzejo estas portugaloj (precipe de la insulo Madejro), kiuj ekde la 1960aj jaroj enmigris por labori en la fakoj de agrikulturo kaj turismo, sed nun ludas diversajn rolojn en la socio kaj en kelkaj okazoj estas eĉ medicinistoj.

Verbaj aspektoj

Kvankam la ĵerzeja hodiaŭ sin trovas en tre endanĝerigita stato, organizaĵo nomita Le Don Balleine, financata de la insula konsilantaro, klopodas revigligi ĝin. Laŭ la lasta insula popolnombrado, la nombro de infanoj parolantaj la lingvon iom kreskis, danke al la enkonduko de programo pri instruado de la ĵerzeja en lernejoj.

La ĵerzeja verbosistemo estas iomete pli komplika ol la normala franca. Ĝi fakte distingas perfektan kaj imperfektan aspektojn kaj aldone ebligas iterativan aspekton, ekzemple aver, „havi”, kaj è:raver, „havi refoje”. Nesurprize, kelkaj influoj el la angla lingvo ja estas konstateblaj, precipe ĉe la vorttrezoro.

Nova arkeo

Ne facilas esti tre optimismaj pri la supervivo de tiaj minoritataj lingvoj. Ŝajnas, ke iu forta lingvovora idiomo – nuntempe la usonangla – iom post iom enterigos la malfortajn. Dekoj da etnaj lingvoj ĉiujare malaperas, kaj la procedo ne ĉesas. Bedaŭrinde estas homoj, kiuj bonvenigas ĉi tian evoluon. Kontraste, ie-tie oni legas, ke saĝulo – ĉu Rabindronath Tagor? – deklaris, ke, se en la mondo iam estiĝos ununura kulturo, estos tempo, por ke Dio konstruigu novan arkeon por savi la homaron de nova monda diluvo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neniu insulo estas insulo

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Laŭdire la du plej multekostaj aĵoj, kiujn okcidentulo aĉetos dum sia vivo, estas aŭto kaj domo. Tiu, kiu sidas en sia propra hejmo, kun ekstere sia propra aŭto, atestos, ke ambaŭ estas akiritaj nur post semajnoj, fojfoje monatoj, da zorga kaj diligenta esplorado. Tiel la aĉetonto posedas laŭeble klaran ideon pri la kosto, la kvalito, la plusoj kaj la minusoj de la aŭto aŭ de la domo, kiun tiu intencas aĉeti.

Tute male tamen britoj, kiuj la 23an de junio povos partopreni en referendumo por decidi, ĉu ili volas resti membroj de Eŭropa Unio. La rezulto tiel gravas en la politika vivo de la lando kiel la elekto en la persona vivo de nova aŭto aŭ domo. Ĝi decidos pri la formo de la nuna politika hejmo kaj, okaze de referenduma „ne” al EU, la formon de la rilatoj kun la najbara, EU-domo.

Sed – jen la kretenaĵo – britoj posedas nenian ideon pri la efikoj de nea decido. Neniu kunsidis kun Bruselo por diskuti, kio eblos, kio ne eblos, okaze de nea rezulto. Ĉar, malgraŭ asertoj de la neemuloj, ke Britio liberigita de la brusela jugo povos pli efike kaj malpli koste ordigi siajn aferojn, la teorie sendependa lando devos ja interrilati kun la iamaj partneroj pri venonta kunlaboro. La angla poeto John Donne skribis: „Neniu homo estas insulo”. Eblas diri ankaŭ: „Neniu insulo estas insulo”.

Do ĝis kiu grado eŭropanoj pretos kunlabori, kunkomerci, ĉu favore, ĉu malfavore, restas mistero. Same la promesoj de la neemuloj, ke Aŭstralio, Kanado, Usono kaj aliaj neeŭropuniaj ŝtatoj komercos kun Britio (subtekste: Britio floros sen Eŭropa Unio) ne baziĝas en realo. Barack Obama, la usona prezidanto, vizitante Brition, eĉ diris, ke ekster EU ĝi ne ricevos favoran traktadon de Vaŝingtono.

Do ĉio ĉi, la rilatoj de „liberigita” Britio kun EU kaj la cetera mondo, estos deciditaj post la referendumo. Alivorte, britoj estas petataj translokiĝi al nova domo sen ajna nocio, kiel ĝi aspektos. Neniu tiel nomata vojo-mapo, pri kiu oni parolas ofte kadre de intertraktadoj en Mez-Oriento ... neniuj antaŭesploroj por skizi komunan estontecon. Neniu programo, por ke oni sciu, laŭ kiuj kriterioj oni komercos kun EU, kunlaboros por kontraŭi terorismon, batalos por protekti la medion ktp. Simple blinda fido, ke ĉio ekster EU pli bonos. Frenezaĵo.

La referendumo estos decidita ne surbaze de torditaj statistikoj aŭ duonbakitaj asertoj flanke de jes- kaj ne-emuloj. Ĝi estos decidita surbaze de emocioj flamigitaj plejparte de enmigrado. Bruselo ne kapablas defendi niajn plaĝojn kontraŭ „svarmoj” (tiel la ĉefministro, David Cameron) da enmigrontoj. Nur britoj povos tion fari. Do ni enspezu nian monon ne por subteni bruselan burokrataron sed britajn instituciojn, ekzemple la nacian sanservon. Potencaj argumentoj, kiuj resonas ĉe popolo dum jardekoj nutrata, eĉ venenata, per kontraŭeŭropuniaj mitoj sur la paĝoj de la bulvarda gazetaro.

Aliaj argumentoj tamen ne aŭdeblas. Argumentoj kaj ironio. Dum la britoj pretas turni la dorson al Bruselo, kie ili povas partopreni en (ne perfektaj) demokratiaj proceduroj, ilia registaro sin ĵetas ĉe la piedojn de unupartia, apenaŭ (laŭ okcidentaj kriterioj) demokratia ŝtato: Ĉinio. Altrapidaj trajnoj, nuklea teĥnologio ... adiaŭ al Bruselo, saluton al Pekino.

Malfacilas prognozi la rezulton de la referendumo. Opinio-sondaĵoj indikas popolon duon-duone dividitan, sed ne fidendas sondaĵoj, kiuj dum la lastaj tutlandaj elektoj eraris. Industriistoj, intelektuloj, estroj de politikaj partioj plejparte volas resti ĉe EU. La popolo, male, ŝajne malentuziasmiĝas. Kvar leteroj el kvin en mia loka gazeto, ekzemple, indikas emon eliĝi el EU.

Tiuj, kiuj volas, ke Britio rezignu pri EU, argumentas, ke nea referendumo-decido tiom ŝokos la union, ke, por eviti aliajn eksiĝojn, ĝi nepre sin reformu. Eble jes ... sed bedaŭrinde Britio, en tiu okazo kondamnita al statuso de flosanta turismejo en la Norda Maro, ne profitos. Tro malfrue ...


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Streĉo ... kaj la simptomoj

Kreskas alergioj kaj aliaj fenomenoj malpli ofte notitaj en la pasinteco ĉe junaj infanoj. Tiel konkludas raporto, kiu surbaze de esploroj en infanĝardenoj kaj diversnivelaj lernejoj konstatas ekde la 1990aj jaroj ŝanĝojn en japanaj infanoj.

Tipaj simptomoj observitaj de la „Asocio pri korpo kaj koro de infanoj” jenas (inter krampoj la elcenta kresko): alergioj (75,0 %), ofte diras „mi estas laca” (71,2 %), ankoraŭ uzas vindaĵon (69,2 %), malbone prononcas (63,5 %), ofte stumblas aŭ montras sekan haŭton (53,8 %).

La asocio klarigas, ke tiuj simptomoj venas de nenormaliĝo de la aŭtonoma nerva sistemo. En la nuna socio multaj infanoj suferas pro malbonaj vivritmo kaj familiaj cirkonstancoj kaj reagas tiel, ke aperas la simptomoj.

Malriĉeco

Kulpas parte malriĉeco. La Monda Banko distingas inter absoluta malriĉeco kaj relativa malriĉeco. La unua difinas tiujn, kiuj vivas per enspezo de malpli ol 1,5 dolaroj tage. La dua difinas tiujn, kiuj gajnas malpli ol duonon de la meza enspezo de la landa loĝantaro.

Japanio estas riĉa kiel ŝtato, sed japanoj estas laŭ la kriterioj de la Monda Banko relative malriĉaj. Krome kreskas malriĉeco. En 1992 vivis 700 000 malriĉuloj en Japanio, en 2012 1,46 milionoj. La plej malriĉaj estas junaj kaj maljunaj familioj.

Multaj homoj laboras malstabile, timante maldungon. Pliiĝas eksedziĝoj, kaj multaj infanoj plenkreskas en unugepatra familio. Infanoj suferas pro streĉo, kio kontribuas al la multiĝo de simptomoj antaŭe ne tiom rimarkeblaj.

Kotizo

En la progresinta Japanio gepatroj devas multe pagi por eduki infanojn. Ili devas pagi kotizon por tagmanĝoj en elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Multiĝas familioj, kiuj ne povas pagi tiun kotizon.

Por gefiloj en superaj mezlernejoj ili devas pagi lernokotizon, kaj multe pli por siaj gefiloj en universitatoj. Geknaboj el malriĉaj familioj ne povas bone edukiĝi.

Anoncite estas, ke la japana registaro elspezos ekvivalenton de 400 milionoj da eŭroj pro la ĉasaviadilo Stealth. Sumo tia helpus al multaj infanoj eliri el sia mizero.

HORI Jasuo
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arboj de la jaro

Sukceson rikoltis hungara kverko ĉe la konkurso Eŭropa arbo de la jaro 2016. La duan lokon atingis ĉeĥa jarmila tilio kaj la trian lokon ducentjara pirarbo el Slovakio.

La unua premio valoris 560 eŭrojn. Balotis 230 000 homoj el la tuta Eŭropo. La konkurso, lanĉita en 2011, volas atentigi pri arboj kiel grava naturriĉaĵo. Gravas ne beleco, grandeco aŭ aĝo, sed la historio de la arbo rilate al homoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam konferenco malkonferencas

De la 25a ĝis la 27a de aprilo 2016 en la Universitata Kolegio San Jerónimo („Sankta Hieronimo”) de Havano (Kubo) okazis informadika „malkonferenco”, kies titolo estis Cubaconf 2016. La kuriozan aranĝon sponsoris la fondaĵo Python („Pitono”) kune kun la kuba trinkaĵa entrepreno Ciego Montero kaj la tiel nomata Oficejo de la ĉefurba historiisto. Krom lokaj volontuloj el la neoficiala – sed vere agema – GUTL („Grupo de uzantoj de teknologioj liberaj”), pluraj eksterlandaj entuziasmuloj helpis kunordigi la tuton.

Neologismo

La neologismo uzata en ĉi tiu artikolo (angle unconference) aludas al specifa eco de tiaj renkontiĝoj por informadikistoj: ili estas tute neformalaj, estas karakterizataj de sufiĉe senstruktura programo (la pritraktendajn temojn oni elektas per publika, afiŝa voĉdonado) kaj per oftaj koridoraj konversacioj kaj kontaktoj inter fakuloj. En tiu neformala etoso, anstataŭ per la kutimaj kongresaj nomŝildoj la partoprenantoj estas identigeblaj per simpla paperrubando surbruste algluita: tie aperas nur onia persona nomo.

Usono

La defio okazigi unuafoje ĉi tian aranĝon en Kubo, kie kutime kongresoj havas rigore fiksitan programon, sukcesis allogi kaj kunvenigi ĉirkaŭ 200 homojn, inkluzive – spite al kelkaj kliŝoj pri informadiko – plurajn virinojn, el 17 landoj, inter kiuj Usono. La laborlingvoj estis kaj la hispana kaj la angla.

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pendanta plafono, pendanta tolo

La urbodomo de Aŭgsburgo estas valoraĵo: bela kaj unueca renesanca konstruaĵo el la 17a jarcento, unu el la plej eminentaj profanaj konstruaĵoj norde de la Alpoj.

La „urba konstrumajstro” (germane: Stadtbaumeister [ŝtatbaŭmajstr]) Elias Holl devenis el familio de arkitektoj. Dum la periodo 1600-1601 li vojaĝis al Venecio kaj tie perfektigis siajn konojn kaj lerton.

Notinda ĉe la urbodomo estas la „ora salono” en la dua etaĝo, granda halo sen kolonoj. La „truko” de Holl: li pendigis la plafonon per ĉenoj de la tegmenta trabaro.

Donacoj

Dum la dua mondomilito trafis la konstruaĵon bomboj. La ora salono estis brule detruita. En 1985, kiam Aŭgsburgo festis sian 2000-jaran jubileon, oni renovigis la urbodomon kaj, per civitanaj donacoj, komencis rekonstrui la oran salonon.

Nun, 30 jarojn poste, necesas nova farbo. Tiucele oni konstruigis skafaldon. Tiu fuŝis la aspekton kaj la fotojn de turistoj. Sed venis surprizo.

Post pendigo de ŝirma tolo kun surpresita foto en originala grandeco, la urbodomo aspektas preskaŭ kiel ĉiam, nur pli pura kaj blanka. Oni preskaŭ ne vidas la skafaldon kaj la unuopajn tolbanderolojn.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Helpu! Ni estas en fridkamiono!

Nekutiman telefonvokon ricevis la antverpena alarmnumero 101: „Helpu nin! Oni enŝlosis nin en fridkamiono!” La demandon, kie la kamiono estas, aŭ eĉ kiel ĝi aspektas, la rifuĝintoj ne povis respondi. La telefonisto havis, kiel poste montriĝis, brilan ideon. Li petis, ke ĉiuj trafikpaneloj de Flandrio portu la jenan mesaĝon; „Fridkamionoj haltu, kaj kontrolu vian kargon”. Duonhoron poste la enŝlositaj rifuĝintoj povis esti liberigitaj kaj transportitaj al alia, sed tamen pli varma, kaptitejo.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Italaj sciencistinoj denove sur la ondokresto

En la lastaj jaroj pluraj italaj fakuloj suriras la scenejon pro tio, ke ili atingas en la tuta mondo ĉiam pli da rezultoj rimarkindaj el scienca vidpunkto. Ja estas notinde, ke pli kaj pli ofte temas pri virinoj. Post la spacaj faroj de Samantha Cristoforetti (MONATO, 2015/08-09, p. 15-17) en la printempo de 2016 multiĝis la artikoloj kaj la revuaj kovriloj dediĉitaj al du kromaj italdevenaj esploristinoj: Virna Cerne [virna ĉerne] kaj Ombretta Polenghi [ombreta polengi]. Ilia merito? Esti sukcesintaj en sia laboratorio ekstrakti el maizo iujn proteinojn, per kiuj oni kapablos doni al senglutenaj pastaĵoj, pano kaj aliaj bakaĵoj la samajn krakecon, aromon kaj saporon, kiujn havas la „originalaj”, se tiel diri, nutraĵoj.

Maldika intesto

Tiuj lastaj, en sia laŭnorma glutenhava versio, estas – kiel verŝajne konate – netaŭgaj por personoj trafitaj de celiakio: temas pri pli-malpli grava formo de netolero pri gluteno, kiun onia maldika intesto ja povas sperti. Alivorte (kaj sendube pli popularige) ekzistas cerealoj, kiel hordeo, sekalo, tritiko kaj aveno, kiuj enhavas glutenon (kaj sekve ankaŭ gliadinon, iun fojfoje netoleratan proteinon): pro tio, ilin devas eviti celiakaj homoj.

Rigora dieto

Tiu ĉi fakto naskas plurajn problemojn en la ĉiutaga vivo, ĉar la menciitaj cerealoj troviĝas en plej multaj manĝaĵoj, kiuj estas disvastiĝintaj aŭ sur kiuj vere sin bazas la homa nutrado en pluraj mondaj regionoj. Nepras, ke la celiakuloj sekvu rigoran dieton sen gluteno. Ili do havigu al si, en apartaj vendejoj, specifajn manĝaĵojn (ekzemple farunon, panon, pastaĵojn, biskvitojn) faritajn el rizo aŭ maizo (kiuj ambaŭ senas je gluteno). Nutraĵoj faritaj el ĉi-lastaj fakte kuntrenas nenian riskon por la sano, sed ties odoro kaj gusto estis, almenaŭ ĝis antaŭ nelonge, nur parte similaj al tiuj de la respondaj glutenhavaj nutraĵoj.

Frandemaj celiakuloj

La novigo plenumita de la du italaj esploristinoj, kiu certe iom post iom difuziĝos kaj kontentigos multe da celiakuloj mondskale (certe la plej frandemaj), estis inter la finalistoj de Eŭropa Inventista Premio 2016 de Eŭropa Patentoficejo (EPO). Tiun cetere jam gajnis pasintece alia itala virino, nome la esploristino Catia Bastioli [katja bastjoli], danke al ŝia eltrovo de biomalkombinebla (tio estas biodegradiĝema) tipo de plasto.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Busto kaj piramido

Inaŭgurita en la albana ĉefurbo Tirano estas busto de la papo Francisko. Nur kelkajn metrojn for staras piramido memore al la komunista diktatoro Enver Hoxha. Li volis krei la „solan ateistan ŝtaton enmonde”. Murditaj estas pastroj kaj mulaoj kaj detruitaj preskaŭ ĉiuj preĝejoj kaj moskeoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sendito speciala

Iama slovaka ministro pri transporto, konstruado kaj regiona evoluigo estas nomumita de Eŭropa Unio speciala sendito pri religiaj liberecoj.

Ján Figeľ, iama EU-komisionano de Slovakio (respondeca pri instruado, edukado kaj kulturo inter 2004 kaj 2009), estas ankaŭ eksa prezidanto de la slovaka opozicia partio KDH (Kristandemokrata movado).

Figeľ, 56-jaraĝa, komencis sian politikan karieron en la tiama Ĉeĥoslovakio. Lia nova posteno estas politike tikla, ĉxar li kontrolos la plenumadon de libereco en religie problemaj teritorioj, kiel okcidenta Azio kaj meza Afriko.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtala tegmento por fera vojo

La tegmento de la nova viena ĉefstacidomo, konstruita el 14 romboj, imponas. Ĝi konsistas el 7000 tunoj da ŝtalo: por la 312 metrojn alta pariza Ejfela Turo, finkonstruita en 1889, oni bezonis nur iom pli (7300 tunojn). La stacidoma areo estas 31 000 m 2, la longeco 200 m, la larĝeco 120 m.

Uzante la stacidomon, la pasaĝero tuj profitas. Oni ne plu devas alveturi la iaman Sudan Stacidomon, iri centon da metroj kaj atendi en la apuda Orienta Stacidomo. Nun oni povas komforte ŝanĝi trajnojn ĉe la sama kajo aŭ povas eĉ simple traveturi la stacidomon post mallonga halto.

De la nova stacidomo oni veturas rekte al multaj urboj en Aŭstrio kaj en eksterlando: Zuriko, Munkeno, Frankfurto, Prago, Budapeŝto, Zagrebo, Venecio, Varsovio, Beogrado, Romo, Berlino, Bukareŝto kaj aliaj.

Pintaj horoj

La stacidomon uzas ĉiutage 145 000 pasaĝeroj. Dum la pintaj trafik-horoj en ĉiu minuto alvenas aŭ forveturas unu trajno. Ĉiutage uzas la stacidomon entute 1100 trajnoj.

La stacidomo kostis unu miliardon da eŭroj, precize la sumon, kiun oni kalkulis laŭ la ofertoj. Tio rimarkindas, ĉar dum la konstrutempo – de 2011 ĝis 2015 – unu granda konstrufirmao fariĝis ne plu solventa.

 

Ankaŭ la dutraka fervojlinio de la ĉefstacidomo rekte al la flughaveno estas parte nova. Por ĝi oni devis, super la centra ranĝostacio, konstrui 200 metrojn longan ponton, por kiu oni bezonis 2300 tunojn da ŝtalo.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio
   
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La sekreta vivo de lavmaŝinoj

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Proksimiĝas, almenaŭ en la norda duonsfero, almenaŭ teorie, la somero. Tagoj da varmo, lumo, espereble ripozo; longaj vesperoj en ĝardenoj kun amikoj kaj trinkaĵoj; ekskursoj, ferioj, eĉ kongresoj. Sed fojfoje pendas la tempo kiel dormanta vesperto ... senmova, ŝrumpinta, iom minaca. Kolegoj, najbaroj, familianoj fremdlande forestas. Sian allogon perdis la membiografioj, la prihistoriaj volumoj, kiujn vi promesis al vi, tre noble, dumsomere tralegi. Kaj pluvadas. Do distraĵojn vi bezonas.

Jen solvo: esplortasko, sufiĉe serioza, kiu garantios, ke vi ne enuos. Samtempe vi scios, ke vi kontribuos al niaj ankoraŭ limigitaj konoj, pri tio kiel funkcias nia socio. Vi povos eĉ priraporti viajn trovitaĵojn en venonta numero de MONATO aŭ eĉ, kiu scias, pli funde esplori kaj verki prian doktoriĝan disertacion ĉe prestiĝa kaj dankema universitato. Kunligu viajn esplorojn kun sociolingvistiko, kaj la esperanta mondo por ĉiam sidos adoranta ĉe viaj piedoj. Vere, senlimas la ebloj.

Oho, piedoj. Al piedoj aŭ, pli precize, al ŝtrumpetoj, rilatas la esplorado. Kaj jes, mi konscias, ke multaj el ni nun eniras sezonon senŝtrumpetan, kiam ni paŝas nudpiede sur ne tro varma sablo, aŭ sur herbo, aŭ apud naĝejo. Do eble la esplorado ne aparte oportunas. Tamen ... paciencon.

Aperis gazetara raporto lastatempe pri perditaj ŝtrumpetoj – tiuj, kiuj pare eniras lavmaŝinon, solaj eliras. La firmao Samsung kalkulis, ke ĉiumonate (monate, diable!) perdiĝas en britaj lavmaŝinoj 84 milionoj da ŝtrumpetoj. Imagu: 84 milionoj! Samsung krome informis, ke meza brito dum sia vivo perdos ŝtrumpetojn kun valoro de entute 2528 pundoj – ekvivalento de 3301 eŭroj. Nekredeble!

Por eviti la problemon bienisto surmerkatigis ŝtrumpetojn faritajn el mohajro. La bienisto asertas, ke ŝtrumpetoj tiaj ŝviton sorbas kaj ke necesas ilin lavi nur ĉiun duonmonaton. Mi ankoraŭ ne provis. Do provizore restas la problemo.

Kaj problemo ĝi estas. Antaŭ nur unu semajno mi ofertis – „oferis” estus vorto pli taŭga – ŝtrumpetojn al la lavmaŝino. Revenis, senblage, unu paro kaj kvar orfoj. Evidentis poste, ke du ŝtrumpetoj amindumis en la maŝino kun pulovero kaj provis sin tie kaŝi. Sed du pliaj specimenoj aliĝis al la tirkesta ŝtrumpeto-orfejo. Baldaŭ mi posedos pli da orfoj ol paroj.

Do jen la demando. Kio okazas al la ŝtrumpetoj? Kie ili nun estas? Ĉu nur britaj lavmaŝinoj tiel konspiras por devigi nin konstante aĉeti novajn piedkovrilojn? Ĉu sekreta vivo de lavmaŝinoj, kaj ĉu same en aliaj landoj? Do ek, homoj, ek ... kontrolu viajn ŝtrumpetojn, kontrolu vian lavmaŝinon ... kaj faru notojn, por ke ni komencu kune prilumi la misterojn de la mankantaj ŝtrumpetoj.

Jes, mi aŭdas jam viajn riproĉojn. Kial la ulo ne mane lavas siajn ŝtrumpetojn, kaj tiel helpas savi la planedon? Nu, kulpas MONATO: artikoloj por legi, kontroli, finaprobi, eĉ verki. Aŭ kial li ne sekvas la ekzemplon de sia filo, kiu aĉetas nur nigrajn ŝtrumpetojn, kaj kiu do ne rimarkas, kiam unu, du, sin forpermesas? Sed ... ĉu nigraj ŝtrumpetoj? Ne, ne, oble ne ... miaj ŝtrumpetoj estu pli buntaj, spegulantaj mian karakteron, kun siaj katoj, ranoj, trajnoj, frapfrazoj, verdaj steloj. Ne. Pri ĉi lastaj mi mensogas.

Buntaj kaj memorindaj. Mi instruis iam Erasmus-studentojn el Francio. Ili demandis min, kion mi estas farinta dum la ĵusa semajnfino. Mi klarigis, ke mi ferietis kaj aĉetis ruĝajn ŝtrumpetojn kun enteksitaj blankaj ŝafoj. Mi metis mian piedon sur tablon, por ke ĉiu vidu.

Fine de la staĝo, mi demandis, kion la studentoj rememoros post sia restado en Britio. Leviĝis studentina mano. „Viajn ŝtrumpetojn, sinjoro,” ŝi diris. „Viajn ŝtrumpetojn.”

Mi deziras al vi agrablan someron aŭ, se sude de la ekvatoro, ne tro sovaĝan vintron – ĉu kun aŭ sen ŝtrumpetoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bronzaj bustoj

En la ŝtata universitato de Ĥarkivo, Ukrainio, fondita en 1705, komenciĝis la karieroj de tri Nobel-premiitoj, kiujn la urbo lastatempe honoris per bronzaj bustoj sur piedestaloj tri metrojn altaj.

En la universitato instruis la fondinto de teoria fiziko, Leo Landau, kaj tie studis la ekonomikisto Sajmon Kuznec kaj la biologo Ilja Meĉnikov, ankaŭ aliloke en la urbo monumente honorata. La monumentoj akordiĝas kun la planoj de la urbo tiel rememori eminentajn sciencistojn, kiuj asociiĝis kun Ĥarkivo.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Politika solvo ankoraŭ atendata

Savi la necertan armisticon en Sirio kaj plibonigi la tieajn vivkondiĉojn por tiuj, kiuj estas sieĝataj de ribelulaj aŭ registaraj trupoj, tion celis ministroj el 17 landoj kunsidantaj en Vieno, Aŭstrio.

La ministroj, i.a. de Usono, Rusio, Germanio kaj Aŭstrio, aŭdis, ke ekde februaro peraviadila helpo atingis 800 000 homojn, tamen multaj ankoraŭ suferas.

La ĉeftemo de la interparoloj, kadre de la Internacia Siria Apogo-grupo, estis kiel pli rigore observi la batalhalton. Rusio kaj Usono deklaris sin pretaj unuigi siajn fortojn por kontroli breĉojn en la batalhalto interkonsentita en februaro.

Kritikis

La usona ministro pri eksterlandaj aferoj, John Kerry, opiniis, ke tiuj, kiuj denove malobservas la batalhalton, estu ekskludataj de ĝi. Prie konsentis la ministroj. Krome Kerry severe kritikis la reĝimon de la siria prezidanto Baŝar al-Assad.

Tiu reĝimo, laŭ Kerry, ne observis la batalhalton kaj ne allasis helpantojn al la sieĝataj urboj. Ĝi ne rajtas ataki civilulojn en urboj kiel Aleppo aŭ Latakia kaj ĝi ne montras „bonan volon” pri politika solvo.

Emfazis

Malkonsentis la rusa ministro Sergej Lavrov. Li emfazis, ke ne temas pri Assad kaj lia reĝimo, sed pri la batalo kontraŭ terorismo. Li insistis, ke Usono uzu sian influon por ĉesigi la financadon de la islama ribelula grupo Fronto Alnusro, kiu proksimas al Alkaido.

Pro malkonsento inter la du grandpotencoj Rusio kaj Usono ne antaŭvideblas baldaŭa politika solvo. La dato de la unua de aŭgusto por instali transiran registaron (kaj okazigi balotojn ĝis 18 monatojn poste) fariĝis „celo”, ne limdato, laŭ Kerry.

Lastatempe estis denove rompita la batalhalto ĉirkaŭ la urbo Aleppo. La perforto pelis la sirian opozicion for de la pac-traktadoj en aprilo en Ĝenevo. Laŭ diplomatiaj fontoj, Staffan de Mistura, la speciala sendito de UN al la intertraktoj, esperas pri baldaŭa nova etapo de la intertraktoj en Ĝenevo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sovaĝa tragedio

La raporto pri la sovaĝa tragedio en Barato (MONATO 2016/06, p. 8-10) estas korŝira. En la fono de tiu diskriminacio estas reganta religio. La nomo de Ambedkar rememorigas al mi la historian eventon, laŭ kiu li konvertis sin kaj ĉirkaŭ 500 000 siajn subtenantojn al budhismo.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtoro sendefenda?

Pri du leteroj de Wolfram Rohloff en MONATO 2016/06: Atribui al mi „Onidirojn kaj gravajn erarojn”, tio povas detrui la fidon al la aŭtoro. Relegante la artikolon, mi konstatis nenion ŝanĝendan, nur la Mondaj Heredaĵoj kreskis intertempe de ses al naŭ. Mi kun mia edzino ankaŭ por tiu artikolo estis surloke kaj precize esploris mem la aferojn. Kaj ni fotas mem kaj ne sendas interretaĵojn. Iritas min, ke la redakcio elektis tiun martelan titolon. Ĝin mi demandas, ĉu mi estu sendefenda kiel la nunaj defendopreĝejoj? La kritikanton, pastoro, mi resendas al lia Biblio: Admonu vin reciproke – humile!.

Due Wolfram Rohloff kritikas (sen mia nomo) miajn „opiniojn”. Mi ne opinias, sed certakaze deduktas laŭ klare indikitaj kriterioj. Estas la redakcio, kiu ŝovas tion fojfoje al la rubriko „Opinio”.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malnovaj argumentoj de novaj registaroj

Protestis albanoj loĝantaj en la norda parto de Grekio pro vizito al Albanio en junio de la greka ministro pri eksteraj aferoj, Nikos Kotzias.

La albanoj, anoj de la patriotisma asocio Ҫamërio [ĉamerio], regiono kompakte loĝata de albanaj etnuloj, protestis, ĉar la ministro alvenis por altrudi al la loka registaro redifinon de la marlinio interlanda.

La iama registaro demokrata estis devigita akcepti la redifinon, por ke Grekio voĉdonu favore por la liberaligo de vizoj por albanoj. Tamen la konstitucia juĝejo nuligis la interkonsenton.

Milito

Plie, ministro Kotzias repostulis konstruon de pliaj tombejoj kun la ostoj de grekaj soldatoj falintaj en la regiono dum la itala-greka milito 1940-1941. La albana registaro ne kontraŭas sed volas, ke oni konsideru soldato nur tiun, kiu posedis soldatan identigilon. Se ne, oni kiel nun daŭre reentombigus kiel grekajn soldatojn ankaŭ albanajn mortintojn, eĉ infanojn.

La asocio Ҫamërio, de pluraj jaroj organizita kiel politika partio parlamenteca, insistas, ke ĉamoj revenu al siaj teroj en Grekio kaj kompensiĝu. La afero iris jam al la homrajta kortumo en Strasburgo.

Bienuloj

Cetere Grekio havas normalajn rilatojn kun Albanio. La greka malplimulto sude en la lando, delonge servinta kiel terkulturistoj kaj taglaboristoj ĉe albanaj bienuloj, ekde 1991 akiris la rajton posedi teron samkiel ĉiuj aliaj albanoj.

En Grekio jam de 25 jaroj laboras kelkcent miloj da albanaj ekonomiaj rifuĝintoj. Grekio okupas la duan lokon inter investintoj en Albanio kaj ambaŭ landoj kunmembras en Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO).

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam mankas akvo, elektro kaj manĝaĵoj

En aprilo tertremo kun magnitudo 6,5 frapis la japanan gubernion Kumamoto, aparte la urbeton Maŝiki kaj la urbon Kumamoto.

Kiam okazis la tertremo, mi skajpis en mia ĉambro en Kumamoto. Saltante kaj flugante falis multaj aĵoj, inkluzive de pezaj statuetoj el la hejma altaro. Elŝrankiĝis glasoj kaj rompiĝis tasoj. La ŝrankoj mem ne falis, do mi ne vundiĝis, tamen frapis min kelkaj libroj. Mia apartamentaro estas iom ŝirmita kontraŭ tertremoj, tamen ĝi freneze ŝanceliĝis.

La sekvan tagon la urbo permesis, ke ni enrubujigu rompitajn kaj difektitajn posedaĵojn. Mia komputila printilo ne plu funkciis kaj mi ĝin forĵetis, kune kun rompitaj glasoj, tasoj kaj bovloj.

Mi ordigis kaj purigis la ĉambrojn kaj poste iris al superbazaro por aĉeti manĝaĵojn, sed ĝi estis fermita. Nur t.n. oportuna vendejo funkciis, sed en ĝi restis nenio krom libroj kaj kosmetikaĵoj.

Tamen du tagojn poste la urbon skuis alia, eĉ pli forta, tertremo, kun magnitudo 7,3. Laŭdire neniam en nia historio tiel fortegaj tertremoj okazis sinsekve en la sama loko. En mia ĉambro la supra parto de la komodo falis. Post la unua tertremo mi metis multajn librojn tavole sur la plankon, sed pro la dua tremo ĉiuj libroj saltis kaj ĉien disĵetiĝis. Libroŝranko apud mia lito falis sur ilin, do mi tute ne povis ĝin uzi.

La pordo de la fridujo spontane malfermiĝis kaj el ĝi manĝaĵoj elfalis. En alia ĉambro, kvankam la budha altaro nur iomete difektiĝis, ĉiuj budhaj statuetoj flugis en ĉiuj direktoj. Denove mi perdis tasojn, telerojn, bovlojn kaj multekostajn ceramikaĵojn.

Dum kelkaj tagoj ne haveblis akvo. Mi feliĉe uzas propangason, do mi povis kuiri, sed en iuj lokoj ankoraŭ disponeblas nek gaso, nek elektro. Falintaj muroj blokis vojojn kaj estis malfacile viziti vendejojn. Ankaŭ la polico ne povis facile helpi viktimojn de la tertremoj.

Ne funkciis aŭtoŝoseoj, fermita estis la flughaveno, kaj rapidtrajno elreliĝis. Vidindaĵo, la kastelo Kumamoto, estas detruita, kaj necesos multe da mono por ĝin rekonstruigi. Ĉe alia turisma loko, la ĝardeno Suizenĵi, konata pro bela lageto kun pura akvo, malaperis la akvo kaj mortis la tieaj karpoj.

Nun ĉe mi finfine ekfunkciis la akvo. Mi povas lavi manĝilaron kaj min bani. Sed post la katastrofo dum kelkaj tagoj mi ne povis uzi la necesejon. Post la unua tertremo amiko sendis al mi botelojn da akvo kaj tio multe helpis.

Poste li sendis aliajn aĵojn: plastajn kulerojn, jam pretajn manĝaĵojn, malsekan tualetpaperon por purigi la korpon, ktp. Aliajn amikojn, inkluzive esperantistojn, kiuj sendis ekzemple vestaĵojn, mi ne povas sufiĉe danki.

Ankoraŭ daŭras la tertremoj. Ĝis la fino de aprilo estis registritaj mil tremoj. Ni ne scias, kiam ili ĉesos. Intertempe ni volas, ke la registaro haltigu la atomenergian centralon en la najbara gubernio Kagoŝima.

Multaj perdis sian domon. Turismo estas minacata pro la tertremoj. Tiuj, kiuj volas helpi la rekonstruadon de Kumamoto, trovos en Interreto, kiel sendi mondonacojn.

HARADA Tukuru
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Harada Tukuru el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mankas traduko

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon de Roberto Pigro pri la birdoj, precipe papagoj, kiuj povas sukcese prononci vortojn kaj perparole interagadi kun homo (MONATO 2016/06, p. 23-24). Laŭ mia opinio tre bone verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la kialoj, pro kiuj papagoj parolas kaj havas sian lingvaĵon.

Estas uzataj la sciencaj nomoj de birdoj, kiuj estas bone konataj nur de ornitologoj kaj zoologoj. Esperanto estas simpla kaj genia lingvo kaj pro tio, laŭ mia opinio, la sciencaj nomoj povus esti tradukitaj en Esperanton, ekzemple: Psittacus erithacus (griza papago), Nymphicus hollandicus (holanda nimfiko/kakatuo), Calyptorhynchus latirostris (Larĝbeka kaliptorniko aŭ larĝbeka nigra kakatuo), Menura alberti (Albert-menuro) ktp.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malfidindas publikaj informoj

Aŭskultantoj de la malmultaj lastaj kulturaj radioprogramoj en Germanio prefere limigu sian aŭskultadon al senkulpaj muzikaj elementoj (se oni ekzemple la komponiston Richard Wagner taksas senkulpa), sed prefere ne ĉiun matenon je la sepa horo spektu la novaĵojn.

Eĉ la publikjuraj elsendostacioj, subvenciataj de impostopagantoj, plene kaj daŭre ignoras la direktivojn de MONATO pri egala, senpartia, objektiva, neŭtrala ktp. raportado.

Ili dissendas siajn proprajn preferojn, kiujn ili ja ne publike deklaras, sed kiuj ĉiutage evidentiĝas. Se iliaj mastroj volas helpi forpuŝi politikiston, partion, opinion, projekton, ili daŭre kaj tre lerte subfosas reputaciojn.

Pri iliaj favoratoj inverse. Guto post guto traboras la ŝtonon. La frumatena cerbo estas mola kaj baldaŭ cedas. Malmultaj homoj rezistas la cerbolavadon kaj malŝaltas.

Ĉu necesas diri, ke la preferoj de tiuj programestroj estas „maldekstraj”, por almenaŭ iom indiki la pensmanieron laŭ kriterioj de la pasinta jarcento? Ili mem opinias sin „progresemaj”, kvazaŭ ili persone reprezentus la mondspiriton, laborante en ĝia nomo por la estonteco.

Eĉ bonvolemaj homoj (germane: Gutmenschen), kiuj verve apogas tujan „integradon” de ĵus alvenintaj migrantoj, devas aŭskulti radiostacie aplombajn komentariojn, ke novaj komunumoj rajtas gardi siajn iamajn morojn, sed la aŭtoĥtonaj prefere ne.

Legantoj de MONATO estu avertitaj kaj atentemaj antaŭ radiaj kaj televidaj programoj, almenaŭ se ili konas kaj aprezas la ĵurnalismajn principojn de sia magazino.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De princoj al paco

La suda distrikto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato festas en 2016 propran kaj apartan institucion. Antaŭ 200 jaroj fondiĝis distrikta parlamento de Palatinato (germane: Bezirkstag Pfalz) kadre de la tiam novaj landlimoj de la reĝolando Bavario.

Tiun fondon antaŭiris pli ol sepjarcenta komuna historio de Bavario kaj Palatinato kun komuna gloro, sed pli ofte kun detruaj kvereloj kaj iliaj teruraj rezultoj. Ekzemple la protestanta palatinatano Frederiko la 5a oponis al la habsburga imperiestro kaj volis fariĝi reĝo en Prago/Bohemio.

Elekta princo

Tiu ekpaŝo, dum nur unu vintro rekte en la 30jaran militon meze en Eŭropo, al li perdigis ĉion. La katolika bavara parenco venkis lin kaj ricevis iliajn rajtojn kaj honorojn de elekta princo (germane: Kurfürst) por elekti imperiestrojn de la Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio.

Poste Napoleono renversis la ĝistiaman ŝtatan ordon en Eŭropo, kiun la Viena Kongreso ĉirkaŭ 1815 denove devis restarigi. Post komplikaj traktadoj okazis nova kunfandiĝo de la du malsamaj regionoj sub la regado de la sama reganta familio Wittelsbach.

Palatinato, sen geografiaj kontaktoj kun la aŭtenta Bavario, fariĝis ĝia „rejna distrikto”. Por iom kompensi la potencon de la munkenaj oficialuloj trans Rejno, oni permesis regionan parlamenton en Palatinato en 1816.

Politikaj ŝanĝoj

Jen la kialo por festi la institucion, kiu ne perdiĝis malgraŭ la diversaj politikaj ŝanĝiĝoj dum 200 jaroj. Ĝi ja ankoraŭ nuntempe iel ekzistas.

La distrikta parlamento subtenas plurajn kulturajn, sociajn kaj instruajn instituciojn. Tien kaj en siajn plej gravajn urbojn Speyer, Kaiserslautern, Pirmasens, Frankenthal kaj Neustadt/Weinstrasse ĝi invitas por festi la eventon, ofte per la diraĵo Bavario kaj Palatinato – sub Dia gardado (germane: Bayern und Pfalz – Gott erhalt's).

La francoj, malgraŭ daŭraj provoj alproprigi Palatinaton, ne kapablis enlandigi ĝin. La bavaroj ekde 1946 tie ne plu ludas rolon. Memorojn pri la kruela pasinteco kun la francoj kaj bavaroj superondas dum la festojaro kompatemaj, aŭ prefere, gajaj vualoj de eterna interkompreniĝo.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Disigas Francion reviziita ortografio

Ĉe la horizonto, ekde la venonta septembro, estas en Francio diskutiga novigo rilate al cepo kaj cepsupo. Temas ne pri la enkonduko de nova, genetike modifita, speco de cepo (cetere tiu ĉi estas la lingva rubriko). Tiam simple ekvalidos ortografia reformo, kiu interalie influos la skribmanieron de la vorto oignon (kiu, en Parizo kaj en la cetera Francio, indikas ĝuste la cepon).

Stoika rezistado

Tiu „i”, en la dua loko, delonge silenta en la elparolo de la francoj, estas fakte ankaŭ skribe malaperonta. Post la somero de 2016, tiu vokalo do tute emeritiĝos, post longa agado, diskreta ĉeestado kaj stoika rezistado, kiuj tamen kostis altvalorajn notojn al ne malmultaj francaj civitanoj kaj tutmondaj gelernantoj de la franca lingvo.

Politika demando

La novaĵo, kvankam venanta el lando, kiu pro daŭraj terorismaj minacoj kaj aliaj notindaj kaŭzoj nuntempe alfrontas ege pli gravajn problemojn ol ĉi tiun pri la ĝusta skribmaniero de iuj vortoj, tamen provokis grandan diskuton en la tuta lando, kie ĝi fariĝis politika demando. Cetere ne ĉiutage okazas tiaj reformoj en eŭropaj lingvoj, tradicie konservemaj kaj fieraj pri la etimologio (ĉi-okaze plejparte latina) de siaj vortoj. La disputo komenciĝis en la pasinta februaro: tiam la loka ministrejo pri edukado sciigis, ke, 26 jarojn post ĝia formala aprobo (ja falinta en la vakuon), la lernejaj manlibroj ekde la venonta studojaro devos finfine adopti la reviziitan ortografion de la franca lingvo.

Oficiala deponprenanto

Ĉi-lasta, laŭ indikoj (kiuj datiĝas de decembro 1990) de la tiama ĉefministro Michel Rocard, estis akceptita ankaŭ de la ne tre ridema Académie française. Temas pri institucio, kiu, ekde la epoko de kardinalo Armand-Jean du Plessis Richelieu, estas oficiala kaj severa deponprenanto de ajna rajto pri tio, kio povas esti difinita, kun la necesaj ŝanĝoj, kvazaŭ la „Fundamento” de la franca idiomo.

Alarm-titoloj

Praktike, spite al iuj ĵurnalaj alarm-titoloj, temas ne pri vera revolucio, sed pri ieaj-tieaj simpligoj, kiuj koncernas la skribadon de 2400 vortoj: kio tamen ne malmultas. La celo? Sekvi tion, kio estas la natura evoluo de la parolata lingvo. Krom la vorto por „cepo”, modifoj venas ankaŭ por nénuphar, „nimfeo”: tiuj skribantaj la vorton jam nun uzu „f” anstataŭ „ph”, se ili ne volas riski ricevi de siaj instruistoj (metaforan) vergofrapon.

Konfuziteco

Adiaŭon ankaŭ al la cirkumfleksa akcento sur la vokaloj „i” kaj „u”, krom en la okazoj, kiam ĝia ĉeesto necesas por distingi samprononcajn vortojn. Ekzemple tiu ĉi tradicia franca akcento travivos ĉe la participo de la verbo „devi” (), samkiel en la adjektivo mûr („matura”), tiel ke ne estiĝu nedezirata konfuzo kun la substantivo mur, „muro”).

Latindevenaj prefiksoj

Danksalutas la streketoj mem, ĝis tiam uzataj en kunmetitaj vortoj, kiuj enhavis latindevenajn prefiksojn, kiel contre, entre kaj extra. Oni fine simpligas kelke da akord-reguloj rilate al kunmetitaj vortoj, dum oficiale eniras la francajn vortarojn iuj neologismoj (kvankam ne tiom novaj: ili estis unuafoje registritaj antaŭ 26 jaroj: sed pli bone malfrue ol neniam, ĉu ne vere?).

Demagogia eminentulo

En la lastaj jaroj la nova ortografio estis plurfoje rekomendita, sed neniam necesigita. Tial ĝi estis fakte nek utiligita nek disvastigita, kio verŝajne provokis tra iuj uloj la nunajn surprizon kaj konsternon. Dekstrula sindikato lanĉis peticion kontraŭ ĉi tiun, laŭdire, „reformon fian”. Eĉ membroj de la menciita Académie estas laŭdire sur la pado de militiro. En la 5a de februaro intervenis tiurilate ankaŭ eminentulo, nome Jean d'Ormesson, kiu parolis pri riskoj pri la franca identeco kaj, iom demagogie, aldonis: „Mi rifuzas paroli pri cirkumflekso, dum estas homoj, kiuj memmortigas”.

Tvitera kampanjo

Oni lanĉis ankaŭ, en Tvitero (Tvitujo), „pepaĵan” kampanjon kontraŭ la reformo (#jesuiscirconflexe, „mi estas cirkumflekso”, ironie simiante la faman kontraŭterorisman sloganon #jesuischarlie), kaj oni kolektas subskribojn por peti la demision de la ministrino Belkacem. Tiun lastan certe defendas tamen la plimulto de la junuloj: ja avertis la fakuloj, ke la misfamaj diktaĵoj, vera koŝmaro de tutlandaj lernejanoj, estos nun tre pli simplaj, tiel ke malaltaj notoj estigos – espereble – malnovan memoron. Se vi parolas la francan kaj deziras taksi vian lertecon rilate al la nova ortografio, nepre vizitu la retejon de la gazeto Le Figaro ( http://www.lefigaro.fr/actualite-france/2016/02/04/01016-20160204ARTFIG00135-testez-vos-connaissances-sur-la-nouvelle-orthographe.php).

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nigra turismo, fenomeno malkvietiga

En la lastaj du jardekoj oni komencis observi ĉiam pli disvastiĝantan fenomenon, al kiu fakuloj aludas per la esprimo „nigra turismo”. Ĉi tiu esprimo, enkondukita en 1996 de du britaj esploristoj (John Lennon kaj Malcolm Foley), indikas amasan „pilgrimadon” al ejoj, kiuj bedaŭrinde famiĝis pro tio, ke ili gastigis naturajn katastrofojn kaj – eĉ pli ofte – plurspecajn kruelajn krimojn.

„Neniu moviĝu”, iam kutimis krii ŝtelistoj, dum ili eniris bankojn (precipe enkadre de agoplenaj usonaj filmoj). Ni tamen vivas en mondo – tiu de la tria jarmilo –, kie homoj kaj konceptoj, personoj kaj ideoj, ja daŭre kaj senĉese moviĝas, ĉu pro nepro, ĉu pro ies libera elekto. Tiel obliĝas la okazoj lokŝanĝi (ankaŭ kaj precipe malmultekoste), kio siaflanke naskas novajn kaj neatenditajn homkondutojn.

Koncentrejoj

La kreskanta allogo fare de lokoj, kie regis morto kaj sufero, ŝajnas ne tre normala precipe al tiuj, kiuj kredas, ke ni vivas en realo karakterizita de nivelo de racieco pli kaj pli alta. La ofteco de tia irado al geografiaj celoj, pri kiuj nigra kroniko skribis aŭ parolis, estas konsekvenco de tuta serio da faktoroj, kiujn ni klopodos resumi. Plej ofte temas pri onia nehaltigebla deziro viziti lokojn, kies pasinteco rilatas amasbuĉadon kaj torturon (legantoj pensu ekzemple pri la allogo de koncentrejoj); due, pri la volo iumaniere partopreni rememoradon/ŝajnigadon de rimarkindaj (kutime sangaj) faktoj; fine, pri la bezono ĉeesti en aparta loko por kunpartigi iun ĝeneraligitan emocian statuson.

Narcisismo

Identeco en la pasinta jarcento estis solida strukturo, sed nuntempe la situacio iom ŝanĝiĝis. Ŝajne la homa identeco ofte estas hodiaŭ supraĵa kaj cedas sub la puŝo de konformemo, kiu igas homojn konduti kiel ŝafoj kaj senkritike imiti aliulan konduton. La franca filozofo kaj sociologo Tocqueville [tokvíl] ja estis antaŭvidinta, en la 19a jarcento, la iaman aperon de amas-narcisismo: nu, lia profetaĵo ŝajnas esti finfine realiĝinta.

Provokemo

Laŭ psikiatroj, ĉi tia malsaneca/obseda turismo havas ligitecon kun onia malobeo/provokemo, kio sukcesas eksterigi la propran instinkton pere de la disfaligo de morala baro. Ankaŭ enmemiĝo ludas gravan rolon: la homoj, kiuj plenigas kaj fojfoje plenŝtopas misfamajn ejojn, ja ne volas surmeti la vestojn de murdistoj aŭ per fantazio ilin anstataŭigi, sed deziras ensorbiĝi en iun specifan situacion.

Italio

Por doni kelkajn ekzemplojn, kiuj rilatas Italion (landon de la artikolantino), oni povas mencii la murdon en Avetrana (vilaĝo en suda Italio) – okazintan la 26an de aŭgusto 2010 – kaj la internacie sendube pli diskonigitan sinkon de la ŝipo Costa Concordia [kosta konkordja], kiu estis registrita la 13an de januaro 2012.

Horor-domo

En la eta vilaĝo Avetrana de la provinco Taranto, en la regiono Apulio, fakte alvenis miloj da personoj post la mortigo de la junega Sarah Scazzi [sara skaci] fare de ŝiaj onklino kaj kuzino (kvankam komence ŝia onklo Michele [mikele] kulpigis sin, por ke liaj inaj familianoj evitu prizonon). Varias la aĝo, la deveno kaj la socia tavolo de la vizitantoj, tiom multaj, ke la urbestro de Avetrana estis eĉ devigita – pro la granda kvanto da veturiloj, kiuj ja baris la trafikon – malpermesi la aliron per aŭtobuso en la malgrandan komunumon. Longaj vicoj estis antaŭ la vilaeto, kie Sarah Scazzi estis mortigita, sen kalkuli la aŭtomobilajn haltojn fare de scivolaj personoj, kvazaŭ temus pri horor-domo en karuselejo. Absurdeco, kiel oni asertas en Italio, estas fojfoje senbrida.

Mortintejo

Tre signifa estas la atesto fare de paro el la urbo Napolo: ili vojaĝis al iu marloko en Apulio, sed decidis devii por sperti la emocion viziti la (ĝis antaŭ nelonge nekonatan) vilaĝon, kie Sarah Scazzi loĝis. Ilia intenco, kiu tamen ne realiĝis, estis ricevi aŭtografon fare de onklo Michele, la sola nuntempe libera membro de sia kruela familio: tiumomente li tamen forestis. La paro, plurfoje senrezulte intertelefoninta, sin konsolis do per vizito al la loka mortintejo, al la tombo de lia malbonsorta nevino. Statistikoj montras la efektivan ekziston de nigra turismo, kiu estigas ne nur svagan teorion. En Avetrana, en la kvar monatoj post la bedaŭrinda mortigo de Sarah Scazzi, lokaj kafejoj kaj restoracioj vidis la proprajn enspezojn altiĝi je 80-120 elcentoj.

Baletistino

Simila „prancado”, sed malpli okulfrapa, okazis ankaŭ en Brembate, alia itala urbeto, ĉi-foje en la nordo, kie en novembro 2010 oni trovis la kadavron de la perfortita 13-jara baletistino Yara Gambirasio [jara gambirazjo]: tie la trinkejaj enkasigoj leviĝis je „nur” 55 %.

Vrako

Kiam komence de 2012 okazis la drono de la ŝipo Costa Concordia, la sama afero okazis ankaŭ en Toskanio: tie multe da scivolaj uloj aĉetis biletojn al la insulo Giglio [ĝiljo], ne tiom populara ĝis tiam (kaj precipe en vintro), por havi la eblon vidi kaj foti la vrakon de la ŝipo, kie, pro la senrespondeco de la kapitano Francesco Schettino [franĉesko sketino], pereis 32 personoj el pluraj landoj. Nu, en la semajno post la tragedio, estis entute venditaj 1080 biletoj. Male, la antaŭan semajnon, estis enŝipiĝintaj nur 131 pasaĝeroj, je proksimume 90 % malpli.

Parademo

La drameco de la homa ekzisto, karakterizata de ĉiutagaj barbaraj krimoj kaj alispecaj plagoj, estas nun ekzorcata pere de senprecedenca parademo, kiun psikologio provas klarigi, sed kiu ŝajnas al multaj indignintaj personoj ĉiam pli neoportuna kaj neakceptebla.

Cristina CASELLA
krimologo kaj korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krizo nekomprenita

En la jaro 2008 okazis mondskala financa krizo, kiun nur malmultaj antaŭvidis. Investintoj perdis grandegajn monsumojn kaj registaroj estis devigataj ŝuldiĝi por savi la bankan sistemon. Neniu komprenas kiel la samaj misinvestoj povis okazi ĉe preskaŭ ĉiuj bankoj, kaj ĝis nun neniu el la kulpuloj ricevis punon. Intertempe la regularoj iĝis pli severaj (kaj pli kompleksaj), sed la bankoj daŭre ofertas, eĉ altrudas, al siaj klientoj financajn produktojn, kies detalojn neniu persono kun meza instrunivelo kapablas kompreni.

Ĉu la ekonomikistoj komprenas la ekonomion?

Ĝenerale ankoraŭ estas aplikata la ekonomia scienco de la pasinta jarcento kun la nov-liberalaj trajtoj aldonitaj dum la Thatcher-erao, kvankam ĝi multflanke konfliktas kun novaj fenomenoj kiel tutmondiĝo kaj ekologio. Ĉu la mondfamaj ekonomikistoj nenion lernis el la pasinteco? Tion asertas Frank Niessen [nisn], kiu studis en la germana Aachen kaj loĝas en la belga Eupen, en sia libro Entmachtet die Ökonomen! Warum die Politik neue Berater braucht (Senpovigu la ekonomikistojn! Kial la politiko bezonas novajn konsilantojn).

Laŭ Niessen ekonomikistoj konsideras sian fakon scienco kiel naturscienco, kun ekzaktaj, netuŝeblaj aksiomoj, dum ĝi reale estas socia scienco, influata de multegaj faktoroj. Multaj teorioj estas tro simplaj por esti utilaj en la reala vivo. En sia verko li faras proponojn por pli etika kaj sociala ekonomia sistemo.

Daŭra ekonomia kreskado ne eblas

Jam en 1972 la Klubo de Romo en raporto atentigis pri la limigitaj stokoj de bazaj materialoj kiel energio kaj ercoj. Kvankam dum postaj jardekoj evidentiĝis, ke la reala situacio estas malpli maltrankviliga ol la prognozo, oni ĝenerale akceptas, ke la stokoj iam, en ne tro fora tempo, elĉerpiĝos, ĉar ĉiuj mondanoj deziras havi la vivkomforton de la „riĉaj” regionoj. Ŝparemo kaj reuzo de materialoj nur iom povas prokrasti tion. Malgraŭ tio, politikistoj kaj ekonomikistoj (kaj ĵurnalistoj...) daŭre instigas al kreskado de la ekonomio, ĉar laŭ ili nur tiel solveblas problemoj kiel senlaboreco, socia sekureco kaj ŝtataj ŝuldoj. Ili pretervidas, ke en ilia lando plejparto de la bezonoj jam estas plenumitaj. La ekonomia kresko okazu en malriĉaj landoj, sed tiuj ne kapablas pagi la ofte altteknologiajn kaj multekostajn produktojn. Pli utilus al ili pli simplaj, malpli multekostaj produktoj, kiujn ili mem kapablas produkti.

En multaj evoluantaj landoj la politika situacio estas tiel malstabila, ke kresko de la ekonomio estas nur revo; la loĝantoj kontentas se ili sukcesas vivteni sin. Sed estas ankaŭ grandiĝanta grupo de antaŭe sufiĉe bonfartaj ŝtatoj, kiuj iom post iom forglitas en malriĉecon, ekzemple la sudaj landoj de Eŭropa Unio, aŭ kiuj perdis la esperon baldaŭ iĝi bonfartaj, ekzemple la landoj de orienta Eŭropo. Ilia progreso en iu momento kolapsis aŭ tute ne sukcesis. Ĉar ne estas aliaj solvoj, tiuj kiuj volas eskapi senlaborecon devas, leĝe aŭ neleĝe, migri al pli riĉaj landoj, kie ili plenumas malbone pagatajn taskojn (kaj forpuŝas la tieajn malbonŝanculojn al senlaboreco). Cetere, eĉ en la plej riĉaj landoj de la mondo, ekzemple Germanio kaj Japanio, grandaj grupoj de la loĝantaro ja ne mortas pro malsato, sed tamen ne havas sufiĉan aŭ sufiĉe stabilan enspezon por dece vivi.

Diskonigo kaj realigo de novaj ideoj ne facilas

Abundas etaj grupoj kaj politikaj partioj, kiuj volas pli-malpli draste reformi la ekonomian sistemon, sed ilia influo estas neglektinda. De tempo al tempo unu tia grupo havas allogan ideon kaj/aŭ sukcesas arigi grandan subtenadon, sed ĉiufoje ĝi post kelkaj monatoj aŭ jaroj, ofte pro interna kverelado, disfalas kaj perdas sian influon. Ekzemple pri la francdevena ATTAC, fondita in 1998, oni ne plu aŭdas, malgraŭ la nuna agitiĝo en Francio. La „Piratoj” en Germanio (Piratenpartei Deutschland) fondiĝis en 2006 kaj ankoraŭ ekzistas, sed ties bonaj ideoj forgesiĝis kaj intertempe venis Alternative für Deutschland kaj Pegida, kun aliaj ideoj. En Hispanio estas Ciuadadanos (2006) kaj Podemos (2014). En la ĝeneralaj elektoj de 2015 ambaŭ akiris pli ol 10 % de la voĉdonoj. Kune ili estus influhavaj, sed individue ili estas malfortaj.

Senkondiĉa baza enspezo

Jam de kelkaj jarcentoj ekzistas la teorio pri senkondiĉa baza enspezo, sed ĝis nun en la realo okazis nur kelkaj eksperimentoj. La ideo: ĉar en la nunaj strukturoj konsiderinda parto de la loĝantaro estas kaj restos senlabora, des pli, ĉar pro aŭtomatigo kaj saturado multaj laborfortoj ne plu estas bezonataj, indus doni, sen iuj kondiĉoj, al ĉiuj loĝantoj bazan enspezon, sufiĉan por komforte vivi.

Unuavide la ŝtata buĝeto ne kapablas pagi tion, sed laŭ la poruloj grandegaj monsumoj iĝos disponeblaj, ĉar ne plu estos bezonataj administrado kaj kontrolado de senlaboruloj. Oni emas forgesi, ke ankaŭ multaj administrantoj kaj kontrolistoj perdos sian laboron kaj bezonos senkondiĉan bazan enspezon. Apenaŭ eblos prognozi la financajn konsekvencojn. La espero estas, ke en realo plejparto de la homoj tamen laboros (kvankam ili ne nepre devos), sed dum multe malpli da horoj kaj kun grandaj interrompoj.

La unua granda testo de la senkondiĉa baza enspezo estis referendumo en Svislando en la 5a de junio 2016. Ĝia ĉefa iniciatinto estas Daniel Häni, 49-jara entreprenisto. La proponita sumo estis 2500 svisaj frankoj (2250 eŭroj), sufiĉe multe, eĉ por lando kun altaj vivkostoj. En la voĉdonado partoprenis 45 % de la rajtigitoj; la poruloj atingis 23 % de la voĉoj. Ne estas venko, sed estas pli bona rezulto ol eĉ Häni antaŭvidis. Li kontentas, ĉar unuafoje la ideo estas grandskale diskutata, ne nur en Svislando.

Roland ROTSAERT
redaktoro de MONATO pri Ekonomio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naciismo kaj patriotismo

Furiozas konfliktoj kaj bataloj inter ŝtatoj, nacioj, etnaj kaj religiaj grupoj en la mondo. Eĉ en okcidenta Eŭropo, kie oni iam konstatis alcentrigan progreson al internaciaj kunlaboroj kaj limigo de ŝtataj povoj, forte aktiviĝas movadoj decentrigaj.

En orienta Azio pluraj landoj engaĝiĝas en 19-jarcentecaj teritoriaj disputoj. En tiuj konfliktoj grandan rolon ludas naciismo, etno-centrismo aŭ patriotismo. Ĉi tie mi volus iom prezenti mian dubon pri la ĝenerala kompreno kaj taksado de naciismo kaj patriotismo, ofte paralele kaj kontraste pritraktataj.

Komence ni vidu la difinon de PIV, kiu priskribas naciismon: politika doktrino, kun miksita bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda, kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj, kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio. Kaj pri patriotismo: amo al patrujo kaj inklino ĝin servi. Videblas, ke en mallongaj priskriboj jam aperas malfavora taksado pri „naciismo” kaj favora pri „patriotismo”.

Jen opinioj de konataj eŭropaj intelektuloj. En la libro La Zamenhof-strato, verkita de Roman Dobrzyński surbaze de interparoloj kun Louis C. Zaleski-Zamenhof, tiu ĉi diras: „Dum patriotismo konsistas el kultivado kaj protektado de sia kulturo, naciismo malrespektas la kulturon de aliuloj kaj altrudas al ili la sian. Tiamaniere la naciismo naskas ksenofobion kaj malamon.”

Samopiniante, Dobrzyński diras: „Naciisto konsideras ĉion sian la plej bona, rezulte li ne toleras kiun ajn kritikon. Li simple ne interesiĝas pri la valoroj de aliuloj kaj tiel firmigas sian orgojlon.”

Eblas citi pli-malpli same el la verkaro de la brita verkisto kaj kritikisto George Orwell: „... patriotismo estas devoteco al aparta loko kaj aparta vivmaniero, kiun oni kredas la plej bona en la mondo, sed ne emas trudi al aliaj homoj ... Naciismo, aliflanke, ne estas disigebla de la deziro por potenco. La celo de naciisto estas atingi pli da potenco kaj pli da prestiĝo ... por la nacio aŭ alia unuo, kun kiu li elektis sin akordigi” (Notoj pri naciismo, 1945).

Evidentiĝas, ke eŭropanoj alte taksas „patriotismon” dum ili kritike taksas „naciismon”. Verŝajne tiuj taksadoj baziĝas sur ilia moderna historio, aparte sur spertoj kaj travivaĵoj dum la du mondomilitoj. Ili rigardas naciismon kiel la ĉefan motoron de la militoj, sed ne povas nei la ekziston de amo al sia naskiĝloko kaj sia kulturo. Rezulte estiĝis tia duala taksado.

Tamen estas dubinde, ĉu tiu duala taksado universale validas. Kvankam teorie povas esti utile kaj necese distingi tiujn du konceptojn kiel analizilojn, reale ne tiel distingeblas naciismo kaj patriotismo. La lasta facile transformiĝas en la unuan. El la vidpunkto kaj sperto de azianoj, naciismo kaj patriotismo, ambaŭ precipe modernaj nocioj, estas nedistingeblaj. Ekde la komenco ili preskaŭ kunfandiĝis.

En orienta Azio, precipe en Ĉinio kaj Japanio, tiuj sentoj de amo al sia patrujo kaj kontraŭstaro al eksterlandoj naskiĝis, kiam ili rekte alfrontis invadojn de eŭropaj imperiismaj landoj meze de la 19a jarcento. Memdefenda konscio kaj fiereco pri siaj historio kaj kulturo unuiĝis, kaj tuj fariĝis ŝovinismo aŭ ksenofobio.

En Japanio la miksaĵo de naciismo kaj patriotismo tuj naskis ŝovinismon kaj ekspansiismon, kaj antaŭenpuŝis agresajn militojn en Azio. Longe post la malvenko en la dua mondomilito, la vorto „patriotismo” en Japanio estis preskaŭ tabua, uzata nur inter dekstruloj. Naciisimo estis rigardata kiel neŭtrala, objektiva.

Ni ofte vidis, ke en multaj landoj regantaj politikistoj ekspluatas kaj inspiras patriotismon al sia popolo por nebuligi ĝiajn okulojn kaj forturni ĝin de la malfacilaĵoj kaj mizeroj de la socio, kiujn oni atribuis al alilandanoj.

Estas tute nature, ke homoj, kiel individuoj, havas amon al siaj patrujo kaj kulturo, sed ĝuste tiam, kiam tia amo estas publike esprimata en la formo de kolektivaj sento kaj ismo, ĝi fariĝas trudema naciismo aŭ ŝovinismo.

Mi citu fine la vortojn de du intelektuloj. „La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso” (Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda), kaj „Patriotismo estas la lasta rifuĝejo de kanajlo” (Samuel Johnson, 18a-jarcenta brita eseisto kaj leksikografo).

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elvolvis papirus-rulojn teamo de fakuloj

En vilao apud Napolo oni trovis de post la jaro 1750 plurajn centojn da papirusaj ruloj cindrigitaj. La domego, situanta en Herkulano kaj jam parte detruita en 62 p.K. pro antaŭa tertremo, estis tute surkovrita – de dika tavolo el fango, ŝlimo kaj lafo – 17 jarojn pli malfrue. Kiel konate kaj detale priskribite de gravaj latinaj aŭtoroj (precipe Plinio la Juna, kies onklo Plinio la Maljuna pereis provante pristudi realtempe kaj surloke la okazaĵojn), en 79 p.K. terura erupcio de la itala vulkano Vezuvo – aŭ Vezuvio – detruis Pompejon kaj provokis grandan katastrofon en la ĉirkaŭa areo, kie kuŝis Herkulano mem.

Multe da homoj mortis sufokate. Post la malkovro de la ruloj homoj nek aŭdacis, nek sukcesis iam ajn (ĝis antaŭ nelonge) ilin malfermi. Estis fakte tro granda la risko, ke tiu elvolva ago detruos por ĉiam la papirusojn kaj ilian potenciale altvaloran enhavon. Sed ni vivas en 2016, kaj komputiloj ege simpligas nian vivon, permesante aferojn, kiujn neniu estintece imagus: do noviga teknologio finfine ebligis ciferece malvolvi la menciitajn papirusajn rulojn, konservante samtempe ilian integrecon kaj endanĝerigante ilin neniom!

Esploristoj

Tiun ĉi operacion sukcesis lastatempe efektivigi internacia aro da esploristoj. Devenantaj precipe de Italio kaj Francio, ili fruktigis siajn diversajn kompetentojn rilate al fiziko, matematiko, inĝenierio, papirusologio, sed ankaŭ paleografio kaj klasika filologio. La esploro, freŝe aperinta en la revuo Scientific Reports, enplektis diversajn strukturojn, kiel European Synchrotron Radiation Facility en la franca urbo Grenoblo, la tomografia laboratorio de Nanotec-Cnr, kies sidejo estas en Romo, la universitato Tor Vergata (ankaŭ en la itala ĉefurbo) kaj la universitato de Kalabrio, en la sudo de la itala duoninsulo.

Iksoradia tomografio

Temas pri papirusa kolekto, kiu entute inkluzivas 1800 rulojn kaj kiu estis bonŝance savita post la erupcio de 79 p.K. La ruloj plejparte troviĝas en la Nacia Biblioteko de Napolo. Oni prave konsideras tiun kolekton el Herkulano la sola (kaj certe la plej grava) antikva libraro nun ekzistanta. Kadre de sendube kompleksa eksperimento oni elektis kaj analizis du papirusajn rulojn pere de evoluinta tekniko, bazita sur iksoradia tomografio kutime uzata en la medicina fako. Por la analizo de la donitaĵoj la fakuloj aplikis serion da specifaj algoritmoj kun la celo malvolvi la rulojn ciferece (sed ne reale, ĉar ili detruiĝus).

Pliigita kontrasto

Tiu ĉi tekniko antaŭvidas la uzon de aparta lumo (tiu de sinkrotrono), kiu havas la kapablon pliigi la kontraston inter la skribaĵoj kaj la papirusoj. Tiel eblis pli simple lokalizi kaj priesplori ilian tekston. Oni zorge do esploris la enan strukturon kaj skanis la skribaĵojn. La rezultoj, kiuj estis atingitaj danke al ĉi tiu kaj al kelkaj similaj pasintecaj eksperimentoj, malkovris signifan parton de teksto – skribita en la greka lingvo – ĝis nun ne observeblan tie ene.

Sablo kaj ŝtonetoj

La legado de la greka teksto, senprobleme deĉifrita de la sciencistoj, donis voĉon al famaj helenaj filozofoj el la skolo de Epikuro kaj revivigis iliajn neniam aperintajn verkojn, kiuj en kelkaj okazoj estis nur parte konataj. Tiuj ĉi lastatempaj malkovroj povus revolucie ŝanĝi niajn konojn rilate al la historio de la antikva filozofio kaj de la klasika literaturo. Sed estas io plia: krom la konkretan enhavon de la papirusaj ruloj, la studado fare de la teamo de fakuloj akirigis ankaŭ aliajn gravajn informojn. Ekzemple, la cifereca malvolvado de la papirusoj montris ankaŭ la enan ĉeeston de sablo kaj ŝtonetoj, certe ligitan kun la katastrofaj okazaĵoj, kiuj frapis Kampanion en la unua jarcento de nia erao.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuraĝa verkisto

Antaŭ 100 jaroj, la 17an de aŭgusto 1916, mortis Svetozár Hurban Vajanský, unu el la plej renomaj figuroj de la slovaka realismo.

Dum kelkaj jardekoj Vajanský okupis gvidan pozicion en la slovaka nacia kulturo kiel poeto, verkisto, publicisto kaj redaktoro de La nacia gazeto (Národné noviny) kaj la revuo Slovakaj rigardoj (Slovenské pohľady), en kiuj li glosis la politikan kaj kulturan vivon en Slovakio.

Laŭ iuj li estis rimarkinda verkisto de la slovaka realismo de eŭropa formato; laŭ aliaj li nur preparis la vojon al modernaj slovakaj prozo kaj kritiko. Kie kuŝas la vero?

Advokata praktikanto

Vajanský naskiĝis la 16an de januaro 1847 en la slovaka vilaĝeto Hlboké. Li studis juron en Bratislavo kaj en Budapeŝto. Li komencis labori kiel advokata praktikanto kaj pli poste kiel profesoro en Bulgario kaj Rusio. Pro sia ĵurnalista agado li estis plurfoje police persekutata. Li mortis en la aĝo de 69 jaroj kaj estas entombigita kun sia edzino en la urbo Martin.

 

Per sia unua poemaro Tatroj kaj maro li elvokis favoran eĥon ĉe la legantoj per nova rigardo al la realeco. Li altiris atenton al aktualaj demandoj kaj montris la belon de la slovaka lingvo kaj ĝian kapablon arte esprimi eĉ la plej komplikajn temojn de la epoko.

Sed la arta talento de Vajanský realiĝis precipe en prozo. En la kolekto de prozaĵoj Bildoj el la popolo dominas ankoraŭ la vilaĝa homo, sed en sia sekva kreado li prenis siajn temojn el la vivo de la intelektularo kaj de pli alta socio.

Klera legantaro

Li kalkulis je klera legantaro kaj al ĝi li direktis siajn multajn novelojn (i.a. Lilio, Postsomero, Flugantaj ombroj) kaj romanojn (Seka branĉo, Radikoj kaj markotoj, Floroj en dezerto kaj aliaj). Siajn observojn el siaj vojaĝoj en slavaj landoj li eluzis en siaj vojaĝpriskriboj Dubrovnik-Cetinje.

Post lia morto aperis en du volumoj elekto el liaj literaturaj kritikaj artikoloj (Ĉapitroj el la slovaka literaturo (1956) kaj Ĉapitroj el la monda literaturo (1957)), kie li montriĝis eminenta kritikisto de originala literatura kreado kaj tre bona konanto de monda literaturo.

Honora loko

Vajanský havas honoran lokon en la historio de la slovaka literaturo. En noveloj kaj romanoj li donis al la slovakoj veran bildon de la vivo kaj de la homo, kompareblan kun aliaj verkoj de la eŭropa literaturo.

La literaturan kaj vivan agadojn de Vajanský rememorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj kaj publikaĵoj. Ankaŭ akvofalo en la montaro Altaj Tatroj portas la nomon Vajanského vodopád (Akvofalo de Vajanský).

 
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvin jarojn post Fukuŝimo

Ĉi-jare en aprilo pasis 30 jaroj post la nuklea akcidento en Ĉernobilo en Ukrainio. Ankoraŭ ne estas forigita la damaĝita reaktoro.

Ankaŭ ĉi-jare en marto pasis kvin jaroj post la katastrofo en la atomcentralo en Fukuŝimo, Japanio. Ĉi tie oni ankoraŭ ne komencis finforigi la reaktorojn. Ankoraŭ loĝas ĉirkaŭ 100 000 homoj kiel rifuĝintoj ekster sia hejmloko.

Ĉiutage pli-malpli 7000 homoj laboras en la centralo n-ro 1 de la Tokia Elektro-Pova Kompanio (TEPKO) por prepari la malmuntadon de la damaĝitaj reaktoroj. La registaro kaj TEPKO opinias, ke oni bezonos ĉirkaŭ 40 jarojn, sed multaj fakuloj tion taksas tro optimisma.

Fandiĝintaj brulaĵoj

Oni tute ne komprenas la staton de la laŭdire 600 tunoj da fandiĝintaj brulaĵoj en la tri frakasitaj reaktoro-kernoj. Por esplori la internon de la reaktoroj TEPKO ekspluatis robotojn kaj sendis ilin internen, sed ili paneis pro la tre forta radioaktiveco.

TEPKO planas elpreni la fandiĝintajn brulaĵojn el la reaktorkernoj, sed tiu, kiu respondecas pri la realigo de la plano, agnoskis, ke la kompanio ne posedas la koncernan teknologion. Kelkaj nun opinias, ke oni baldaŭ forĵetos la planon kaj konstruos ŝtonĉerkon ĉirkaŭ la reaktoroj kiel en Ĉernobilo.

Nuna urĝa tasko estas haltigi la elfluon de radioaktive poluita akvo el la frakasitaj reaktoroj en la maron. Ĉiutage 400 tunoj da subtera akvo el la montara regiono enfluas en la detruitajn reaktoro-domojn kaj miksiĝas kun la poluita akvo, kiu malvarmigis la reaktoro-kernojn.

Ŝtalaj akvujoj

Tial TEPKO ĉerpadas akvon kaj konservas ĝin en grandaj ŝtalaj akvujoj konstruitaj ĉe la tereno. La nombro de tiuj akvujoj atingis pli ol 1100. Kiel pli radikala rimedo TEPKO nun konstruas subteran glaciigitan muron, 30 metrojn profundan kaj 1,5 kilometrojn longan ĉirkaŭ la kvar reaktoro-domoj.

Oni enŝovis 1500 tubojn en la teron kaj plenigas ilin per likva kemiaĵo je minus 30 o, por ke la frostigita subtera muro bloku la enfluon de subtera akvo. Ĉi tiu teknologio, kiun oni antaŭe uzis por konstrui metroo-tunelojn, ne estas tiel grandskale provita.

Preskaŭ finiĝis la purigado, aŭ pli precize la forigo kaj la translokado de radioaktive poluita surfaca tero de kampoj, ĝardenoj kaj hejmoj. Pli ol 10 milionoj da grandaj sakoj da kolektita tero kaj rubaĵo estas stakigitaj en miloj da portempaj lokoj en Fukuŝimo kaj najbaraj gubernioj. Oni ne, eventuale neniam, povos trovi finajn stakigejojn, ĉar neniu municipo akceptis tiajn deponejojn.

Granda tertremo

Evidentiĝas, ke la nuklean akcidenton de Fukuŝimo kaŭzis homa neglekto. Tuj post la akcidento la direktoraro de TEPKO insistis, ke ĝi ne povis antaŭvidi atakon de cunamo 15,5 metrojn alta. Sed jam en 2002 registara instanco, Promocia Centro de Tertrema Studado, prognozis, ke en la marfundo proksime de nord-orienta Japanio okazos granda tertremo je magnitudo 8 ene de 30 jaroj je probableco de 20 %.

Surbaze de tiu prognozo stabanoj de TEPKO kalkulis kaj raportis en 2008, ke cunamo 15,7 metrojn alta povos ataki la fukuŝiman centralon kaj ke necesos kontraŭrimedoj. Sed la administrantaro preferis domaĝi elspezojn ol konstrui digojn kontraŭ cunamoj.

Tial en 2012 rifuĝintoj kaj familioj de mortintoj postulis, ke la prokurora oficejo akuzu la tri eksajn respondecajn direktorojn de TEPKO pro mortigo kaj vundado kaj pro profesia neglekto. La ŝtata prokuroro decidis ne publike ilin akuzi.

Komisionaj reguloj

Tamen komisiono pri prokuroraj procesoj, kies membroj konsistas el elektitaj civitanoj, rezoluciis, ke la prokuroro ilin tamen akuzu. Denove la prokuroro ne akuzis, kaj la komisiono dufoje rezoluciis, postulante akuzon. Laŭ la komisionaj reguloj nun komenciĝis proceso, en kiu la prokuroron anstataŭas advokatoj kortume nomumitaj.

Kompenso-cele plendis antaŭ la civila kortumo kontraŭ TEPKO ankaŭ pli ol 12 500 rifuĝintoj kaj viktimoj. Rimarkinde estas, ke en Usono ĉirkaŭ 400 eks-marsoldatoj ekprocesis kontraŭ TEPKO por kompenso pro tio, ke ili estis elmetataj al radioaktiva substanco ellasita el Fukuŝimo.

Tiam usonaj militŝipoj helpis viktimojn de la cunamo proksime al la marbordo. Laŭdire kelkaj maristoj mortis kaj multaj suferas pro malsanoj rilataj al la radiado. La usona ministrejo pri defendo neis la rilaton inter la malsanoj kaj la radiado.

Paneinta centralo

Ĝis nun la registaro kaj TEPKO kalkulas la koston de la malmuntado de la paneinta centralo: pro kompenso de damaĝoj, ekvivalenton de 22,2 miliardoj da eŭroj; pro purigo kaj portempa stakigo, 31,5 miliardojn; kaj pro malmuntado kaj kontraŭrimedoj kontraŭ poluita akvo, 17 miliardojn.

Neniu scias, kiom la sumoj pligrandiĝos. Ĉiaokaze la koston pagos la japana popolo. Dume la registaro daŭre insistas, ke nuklea energio estas malpli multekosta ol aliaj energifontoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial ili forĵetas sian vivon? (2)

Trevor Steele kaj Ali Asghar Kousari jam donis sian opinion pri la teroristoj, kiuj eksplodigas sin (MONATO 2016/06 p. 6). La vera, fundamenta kaŭzo de tiaj bedaŭrindaj kaj nuntempaj frenezaĵoj estas la ignoro de la „senmorteco de nia spirita esenco”. Nia pludaŭrado post la tombo jam estas science pruvita, ne per mediumoj kiel en Brazilo kaj alie, sed per elektronikaj aparatoj en Eŭropo. Sed homoj ne volas scii, atenti pri tio. La sekvoj estas „kosme” gravaj por nia estanta kaj estonta vivo. Krom havi siajn apartajn verojn religiajn, filozofiajn ktp, la homoj nepre konatiĝu detale kun tiu Realo, por plia feliĉo surtera.

Mauricio Monken GOMES
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mauricio Monken Gomes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvaj misaĵoj

Mi rimarkis en la junia numero (MONATO 2016/06, p. 23-24) lingvan misaĵon, pri kiu indas atentigi eĉ postfakte: En la artikolo pri parolado de papagoj estas diskuto pri „trejnado” de tiuj birdoj – sed en Esperanto tia ekzercado nomiĝas „dresado”. Anglalingve temas pri la sama vorto train, sed ŝajnas al mi, ke nialingva distingo inter „trejni” kaj „dresi” estas konservinda.

Cetere, alia strangaĵo en la sama numero: „blank-unga kankro” (p. 17), dum kankroj evidente ne havas ungojn. Anstataŭ la angla white-clawed estus preferinde gvidiĝi laŭ la scienca nomo pallipes, kio tradukeblus per „palpieda”.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Piedpilko politika

Disfalis post nur ses monatoj la koalicio inter la dekstra HDZ kaj la nova partio Ponto. Ĉi-lasta, laŭ pluraj ĵurnalistoj, estas partio spronita de la katolika eklezio.

Ne ekzistas alia eblo krom novaj elektoj. La parlamento jam akceptis decidon pri memdisiĝo. Balotoj okazos komence de septembro. HDZ fine malstabiliĝis, kaj la prezidanto, elektita per granda plimulto de partiaj membroj antaŭ nur unu monato, devis rezigni pri sia pozicio.

Falis do la registaro, kiun prezidis nepartia ekonomiisto. Ĝi plufunkcios ĝis novaj elektoj kiel teknika registaro, kiu ne rajtas decidi pri gravaj aferoj, do ankaŭ monaj.

Dum ses monatoj la registaro kaj parlamento akceptis neniun gravan decidon, kvankam la lando dronas en problemoj, ĉefe ekonomiaj. La politika situacio ŝajnas kaosa. Neniu scias, kiel voĉdoni dum la sekva baloto, kaj ĉu tio solvos la problemon. Ĉu eblos kunmeti koalicion, kiu kunmetus registaron?

Samtempe okazas la eŭropa futbalĉampionado. En ĝi la kroata teamo montris bonajn rezultojn. En la unua fazo ĝi okupis la unuan pozicion en sia grupo. La popolo feliĉegis. Pro la futbalo ĉiuj forgesis pri politiko kaj ŝultrolevas pri la politika kaoso. Kreskegis patriotismo.

Ĝis nun kroatoj ne ludis kontraŭ najbaroj, kio pliprofundigus naciismon. Tial evoluis nur pozitiva patriotismo. Kiam kelkaj futbaladeptoj ĵetis torĉojn dum la matĉo inter Kroatio kaj Ĉeĥio, aliaj tre ekscitiĝis pro la nepatriotisma ago kaj ekluktis kontraŭ la iniciatintoj de la malordo.

Kiam vi legos ĉi tiun artikolon, la ĉampionado estos finita. Oni scios, kiun lokon okupas Kroatio. Sed tio esence ne gravas. Gravas, ke sportoj en difinitaj cirkonstancoj, povas ludi pozitivan rolon. Ili kapablas kvietigi la popolon rilate politikon kaj krei favoran psikan staton dum situacio zorgiga.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verko graveda de vortmagio

Precize antaŭ cent jaroj, en 1916, aperis la unua proza verko de Adriaan Roland Holst, kiu baziĝas sur la kelta mitologio: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ, verko graveda de brila vortmagio kaj sopiro je neatingeblo, vento kaj maro. Ĝian 100-jariĝon oni intencas festi inter la literaturamantoj. Kiel esperantistoj ni kunfestu! – Christian Declerck majstre tradukis ĝin por ni.

Adriaan Roland Holst (1888-1976) estas poeto nederlandlingva, kiu fojfoje verkis ankaŭ proze. Junaĝe, leginte poemaron de sia onklino, la poetino Henriëtte Roland Holst - van der Schalk (1869-1952), li subite konsciiĝis, ke tion fari estas lia estonto: li devos fariĝi poeto.

Baldaŭ siajn unuajn poemojn li verkis kaj en 1908 li debutis en la revuo De XXe eeuw (La 20a jarcento), kiun redaktis la aŭtoro kaj kritikisto Lodewijk van Deyssel. En 1910 sian unuan poemaron li sendis al eldonisto, kiu pro apogo de lia amiko la poeto P.N. van Eyck akceptis kaj eldonis ĝin: Verzen (Versoj) – kiu aperis en 1911 – estas tre neegala poemaro, en kiu tamen jam klare reliefiĝas kelkaj el liaj ĉefaj temoj: la maro, la amo, la vivo kiel fremdulo inter la ceteraj.

En 1918 ĝis sia morto li loĝis sola en dometo apud la maro en la urbeto Bergen. Post lia morto tiun domon oni transformis en laborejon por laŭvice tie loĝanta kaj verkanta aŭtoro proza aŭ poeto.

Mistika

En la 30aj jaroj aperis lia plej konata poemciklo Een winter aan zee (Vintro apud la maro), kiun en 1962 mi legis kun grandega admiro, tiom forta, ke tiun poemaron mi nepre volis mem posedi. Tamen pagi la libreton (tiutempe nur 1,50 guldenojn) mi ne povis, do mi ĝin mane kopiis. Preskaŭ samspire mi ankaŭ kopiis la romaneton Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ: ankaŭ ĝi vere fascinis min. Mi apenaŭ povus vortigi kial, la lingvaĵo estas mistika, kun „grandaj vortoj”, bele strukturita rakontado, kun multe da simboloj, ofte ne estas klare, kion la simboloj indikas – minimume ili indikas ion grandiozan ...

Same kiel en multe da liaj poemoj, ankaŭ en Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ lia lingvaĵo daŭre atestas ian mitologian sopiron al sublima, majesta soleco, iu estado inter vento kaj maro – neatingebla de ni kutime ĉiutagaj homoj. Dum jaroj, ekde la 30aj jaroj de la pasinta jarcento, oni ofte indikis lin kiel „la princon de niaj poetoj”, eĉ en taggazetoj – li ricevis ĉiujn literaturajn premiojn.

La 19an de novembro 2009 la tiama belga ĉefministro, kaj posta prezidanto de EU, Herman Van Rompuy, parkere citis en la Ĉambro de Reprezentantoj kvar versojn el la poemo De ploeger (La plugisto):

Ik vraag geen oogst; ik heb geen schuren,

ik sta in uwen dienst zonder bezit.

Maar ik ben rijk in dit:

dat ik de ploeg van uw woord mag besturen

Ik zal de halmen niet meer zien

noch binden ooit de volle schoven,

maar doe mij in den oogst geloven

waarvoor ik dien ...

Rikolton mi ne petas, tenejojn ne havas,

Mi servas ja vin sen posedaĵo,

Sed mi riĉas en ĉi tio:

ke la plugilon de via vorto mi povas stiri.

La kulmojn mi ne plu vidos

nek kunigos la plenajn garbojn,

sed lasu min kredi je la rikolto

por kiu mi servas ...

Gerrit BERVELING
Adriaan Roland Holst: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ. El la nederlanda tradukis Christian Declerck. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1988. 52 paĝoj, vinktita. ISBN 90-71205-24-X.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Romantika historia romano el Hungario

Jen romantika, historia romano de 19a-jarcenta hungara verkisto. La stilo sekvas la normojn en Eŭropo de tiu epoko. Longaj, baroke kompleksaj kaj hiperornamitaj frazoj, kun plurpaĝaj tekstpecoj, kiuj priskribas nur pejzaĝojn, eksterajn kaj internajn, en kiuj nenio fakte okazas.

Ne povante plene juĝi la tradukon, mi ne dubas, ke ĝia fideleco al la originalo estas majstra. Ĝi legiĝas flue kaj bone redonas la verkostilon de la epoko. Leganto stumblos je svarmo da nekonataj kaj malĉiutagaj vortoj: dolmano, denaroj, flaĝoleto, kornuso, urogalo, janiĉaroj, buki, pucelo, fiolo ... La tradukinto ne hezitis uzi vortojn, kiujn iuj konsiderus neologismoj: sobirinte, avane, satisfakcio ... La romano formis la bazon por hungara filmo, kiu bone sukcesis, almenaŭ enlande.

La aŭtoro estis barono, vivinta inter 1814 kaj 1875; krom esti romanverkisto, li estis ĵurnalisto kaj politikisto, plektita en la tumultajn eventojn de la revolucio de 1848-49. Li komencis kaj finis sian vivon en Transilvanio.

La agado de la romano okazis en pli frua epoko; tion oni ekscias el la antaŭklarigo, kiun verkis la tradukinto por orienti la legantojn. La romanaj eventoj situas loke en Transilvanio kaj tempe komence de la 17a jarcento, kiam la plimulto de la nuntempa Hungario troviĝis sub la turka rego; Transilvanio same, sed kun grado de sendependeco, kondiĉe je tributpagado. Do, ene de tiu libereco, vagis kaj agis kavaliroj, reĝoj kaj reĝetoj – kio provizas la fonon por la romana intrigo.

Vidvino severa kaj kritikema kun bela filino, kiu, tamen, trovas malfacile elĉizi la propran vivovojon. Eventoj intensiĝas, kiam al la kastelo de la protagonistoj alrajdas juna brava kavaliro ... Pli mi ne malkovros. Kiu aprezas la ĝenron, tiu ŝatos tiun ĉi verkon.

Stefan MACGILL
Zsigmond Kemíny: Vidvino kaj ŝia filino. Tradukis Jozefo Horvath. Eldonis Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 2014. 295 paĝoj. ISBN 978-963-571-479-7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bona novaĵo por artistoj

Pliboniĝos la vivo- kaj labor-kondiĉoj de artistoj, laŭ leĝo alprenita en junio de la togolanda parlamento. Prezentis la leĝo-projekton la ministro pri komunikado, kulturo, sportoj, junularo kaj civila edukado, Guy Madzé Lorenzo.

Li emfazis, ke la nova leĝo ebligos „valorigi artajn kaj kulturajn potencialojn, por ke la kulturo iĝu ne nur identiga esprimo de nia popolo kaj motoro de socia kohereco, sed ankaŭ ekonomia kreskigilo per labordonaj kulturaj entreprenoj.”

Aldonis la 4a vicprezidanto de la Nacia Asembleo, Etienne Baritsè: „Tiu ĉi leĝo donos pliajn respondojn al la problemoj, kiujn la aktoroj hodiaŭ alfrontas.”

La leĝo kondukos al profesiiĝo de artistoj kaj, kreante laborpostenojn, kontribuos al la celata daŭripova evoluo.

Adjévi ADJÉ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjévi Adjé el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirinda novaĵo

Kvazaŭ bunta ĉielarko super la kuba ĉefurbo Havano pendis la novaĵo, ke ĝi estas elektita unu el sep tiel nomataj mirindaj urboj de la mondo.

La oficiala ceremonio en Havano okazis en junio 2016, kiam reprezentantoj de la svisa fondaĵo New7Wonders (N7W), kiu aranĝis tutmondan voĉdonadon por trovi sep novajn mirindaĵojn, transdonis atestilon.

Aliaj urboj tiel elektitaj estas Bejruto, Daŭho, Durbano, Kuala-Lumpuro, Lapaco kaj Vigan. Jen la tria fojo, ke N7W okazigis tian elektadon. Koincide, la ceremonio ankaŭ heroldis la 500an datrevenon de la fondo de Havano, kiu okazos en 2019.

Juan Carlos MONTERO MEDINA/pg
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu spirituala?

En la recenzo pri la disko Karma (MONATO 2016/06, p. 26) trafis min la titolo Spiritisma nova epoko, ĉar ja tute ne temas pri spiritismo. Oni celas specon de muziko, laŭ la recenzanto parencan al New Age. Nu, laŭ mi Esperanto nepre ne plu povas malhavi vorton por indiki aferojn iel ligitajn al spirito, sed ne en senco spiritisma: en PIV por tio oni renkontas „spiritualismo”, eĉ la difino taŭgas. Do kial ne retroderivi el ĝi nian bezonatan „spirituala”?

Gerrit BERVELING
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiŝojn enretigi

Štrbské pleso [ŝtrbske pleso] estas monta lago de glacia origino en la Altaj Tatroj, kiu troviĝas en orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando. Eblas nun per subakvaj kameraoj observi la vivon de la tieaj fiŝoj – trutoj, ezokoj, plotoj ktp.

Interesatoj malfermu la TTT-paĝon www.kukaj.sk kaj poste alklaku Tatranské akvárium – život pod vodou (tatra akvario – vivo sub akvo). Jam eblas sammaniere observi en la tatra nacia parko la surteran vivon de marmotoj, cikonioj, agloj ktp.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La sekreta vivo de ombreloj

Ni estas homoj forgesemaj. Ekzemple, ni ofte malatente lasas ombrelojn en trajnoj kaj busoj. La lastan jaron en Tokio ĉirkaŭ 430 000 ombreloj estis lasitaj kaj tenataj kiel perdaĵoj ĉe la Metropola Polico.

Onidire post unufoja pluvo 3000 ombreloj estis lasitaj. Tamen tre malmultaj homoj venas por rehavi sian ombrelon. Nur 0,7 % de tiuj ombreloj revenis al siaj posedintoj.

Kio okazos al tiuj perditaj kaj senmastraj ombreloj? Post tri monatoj da retenado ĉe la polico, ili estas redonataj al la trajn- aŭ bus-kompanioj, en kies vagonoj ili estis trovitaj. La kompanioj vendas parton de ili kaj la ceterajn ili forĵetas kiel rubaĵon.

Kontanta mono

Multas ankaŭ kontanta mono, plejparte en monujoj, trovita surstrate aŭ en publikaj lokoj kaj alportita al tokiaj policejoj. En 2015 la sumo alportita estis ĉirkaŭ 3420 milionoj da enoj (30,2 milionoj da eŭroj), dum la sumo deklarita de perdintoj estis ĉirkaŭ 8000 milionoj da enoj (71 milionoj da eŭroj).

Resume, 40 % de la perdita mono estis alportita al la polico. Se la perdinto ne aperas en tri monatoj post la trovo, la monon ricevos la trovinto. Kiam la trovinto ne ricevas la monon aŭ ne revenas, ĝi iras al la gubernio Tokio. Do, el la 30,2 milionoj da eŭroj ĉ. 21,3 milionoj revenis al la posedintoj aŭ perdintoj, kaj 4,9 milionoj iris al la trovintoj. La restantajn kvar milionojn ricevis Tokio.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La referendumo: kiel voĉdonis la britaj esperantistoj?

MONATO invitis legantojn en la Unuiĝinta Reĝolando indiki, kiel kaj kial ili voĉdonis en la junia „breksiĝo”-referendumo. Naŭ el dek respondoj montras klaran preferon por resti parto de Eŭropa Unio. Jen kelkaj opinioj:

Harry Barron: Por. „Mi ege bedaŭras la miopan decidon de la brita publiko por eksiĝi de Eŭropa Unio. Mi voĉdonis por resti, ĉar mi kredas, ke ni estas pli fortaj en la Unio.”

Penny Bryant: Por. „Mi voĉdonis por resti en Eŭropo. Mi laboras en malsanulejo kadre de la nacia sanservo kaj do havas multajn kolegojn el aliaj landoj, kaj ni bezonas ĉiujn. Britio estas tro malgranda lando por trakti sola kun aliaj, kaj ekonomia timo pri la estonteco ne estus bona. Ni bezonas amikojn en aliaj landoj, sed ni turnis niajn dorsojn.”

Andreo Peperdajno: Por. „Mi donis mian voĉon kontraŭ breksiĝo, ĉar laŭ mi Britio devos esti parto de pli granda grupo, por ke ĝi povu protekti sin kontraŭ la grandaj komercaj fortoj, kiuj aperis dum la lastaj 50 jaroj. Tamen mi kredas ankaŭ, ke la rezulto estas krio por helpi kontraŭ la regantaro (establo), kaj registara kaj komerca.”

John Roberts: Kontraŭ. „Mi voĉdonis por breksiĝo, unue ĉar mi volis sekurigi demokration en Britio post tiom da jarcentoj kaj ankaŭ helpi redemokratiigi EU-on. Due, kaj bedaŭrinde, mi devis finfine akcepti, ke la strukturoj kaj pensmanieroj de la EU-estraro neniam povos funkcii laŭ la ekonomiaj interesoj de la membroj de EU kaj neniam povos kreskigi la ekonomion kaj krei laboron por nunaj aŭ estontaj gejunuloj en Britio aŭ en EU.”

Angus Wilkinson: Por. „Mi opinias, ke tro da argumentoj koncernis nur la ekonomion, kaj ĉu ni britoj pli riĉiĝos ekster EU. Mi voĉdonis por resti en EU, ĉar mi kredas, ke la devizo ‚amu vian proksimulon kiel vin mem’ devus esti konkrete praktikata.”

Ankaŭ el ekster Britio reagis MONATO-korespondantoj:

Bardhyl Selimi (Albanio): „Ĉiu popolo konas pli bone siajn aferojn, tiel ankaŭ britoj. Cetere ili certe cerbumos pri la situacio, ankaŭ Eŭropo. Eble la reguloj de EU devas pliboniĝi.”

Roberto Pigro (Kipro): „Britio, kien? Britio, nenien. Mi opinias, ke oni (ĉiuj) faros la plejeblon por etigi kaj forgesigi la rezulton de ĉi tiu nur ‚konsulta’ referendumo. La eliro de Britio estas nura sapveziko, simbole grava pro ĝiaj intencoj sed fakte ne simple plenumebla (kaj certe ne plenumebla ene de kelkaj monatoj). Ĝi baldaŭ krevos kaj, miaopinie, neniujn revoluciajn sekvojn havos.”

Julius Hauser (Slovakio): „La referendumo havis multe pli larĝan signifon. La popolo decidis ankaŭ surbaze de emocioj, kiuj resonas dum jardekoj en rilato al la brusela burokrataro. Gravan rolon ludis ankaŭ sento de timo pri perdo de nacia identeco kaj suvereneco. Nun EU havas post la referendumo okazon por redifini la eŭropan projekton, kiu povus kontentigi la aspirojn de la loĝantaroj pri ekonomia, socia kaj lingva justeco.”

REDAKCIE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Redakcie el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kara Eŭropo ...

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

aŭ prefere, eble, Eŭropa Unio ... ne kredu, mi petas, ke ni britoj vin malamas. Jes, tiel ŝajnas, post la referenduma decido de la brita popolo disiĝi de vi. Ofendite (tamen vi ne povas rezisti al iom da malica ĝojo), vi povas prave atentigi pri la 52 % da britaj voĉdonintoj, kiuj apogis apartigon.

Tamen bonvolu memori, kara Eŭropo, ke tio ne estas plimulto de la popolo. Volis resti 48 % de la voĉdonintoj ... kaj, malgraŭ tio, ke pli da homoj partoprenis en la referendumo ol dum naciaj elektoj, nur 73 % de la popolo fakte voĉdonis. Tio signifas, ke la fatala decido ĝisi, adiaŭi, restis en la manoj, aŭ la balotiloj, de nur 37 % de la popolo.

Memorindas ankaŭ, ke la referendumo ne temis pri vi. Almenaŭ ne tute. Certe, sur la balotilo, nepris respondi, ĉu resti, ĉu ne resti. Sed efektive vi ludis nur fonan rolon, aparte en la du semajnoj antaŭ la referendumo. Pli gravis, laŭ opinio-sondoj, enmigrado, timoj pri (subtekste) Lebensraum, do pri vivo-spaco en lando argumenteble tro plenŝtopita por akcepti pliajn (nebritajn) alvenantojn.

Do la popolo (mis)uzis vin, kun bedaŭrindaj sekvoj certe por ni, verŝajne ankaŭ por vi, por pugnobati politikan establon, kiu promesis limigi enmigradon, malsukcesis, kaj, pli funde, ĝin socie kaj ekonomie perfidas.

Krome britoj nur nebule komprenis, kial ili voĉdonis. La vesperon antaŭ la referendumo mi staris ĉe superbazara kaso. La kasistino, virino ĉ. 60-jaraĝa, demandis, kien mi metos mian morgaŭan balotilan krucon: ĉu por, ĉu kontraŭ. Mi diris, ke por, kaj demandis, kial ŝi volas scii. La kompatindulo diris, ke la referendumo-debato ŝin tiom perpleksigas, ke ŝi petas la opiniojn de klientoj por helpi al ŝi findecidi.

Imagu, semajnoj da debatado, da intervjuoj en radio kaj televido, da gazetaraj komentarioj, da oficialaj registaraj bultenoj dissenditaj al ĉiuj hejmoj, lasis ŝin perpleksa. Ne helpis mensogoj, ke ekzemple la pli ol 400 milionoj da eŭroj semajne senditaj al Bruseloj (en si mem troigo) estos direktataj al grincanta sanservo – promeso tuj post la referendumo neita.

Verŝajne mia amikino ĉe la superbazara kaso, kiel milionoj da aliaj perpleksitaj britoj, voĉdonis malpli kontraŭ vi, Eŭropo (kaj nun, laŭ opinio-sondoj, milionope bedaŭras), sed pli kontraŭ la politikistoj, kontraŭ la politika ordo, kiuj la popolon prifajfas.

Stagnas salajroj (sed male tiuj de bankistoj, kaj aliaj), fermiĝas bibliotekoj, naĝejoj, lokaj sociaj servoj, ŝanceliĝas la nacia sanservo (pro drasta registara ŝpar-reĝimo, kiu ne rekonas, ekzemple, ke popolo maljuniĝanta bezonos pli da subteno, ne malpli) ... kaj do, kiam viaj malamikoj sirenvoĉe avertis, ke aliĝos al vi Turkio (ĉu tion vi sciis, Eŭropo?) kaj ke pli ol 70 milionoj da turkoj povos alveni al Britio, kaj forŝteli laborlokojn, loĝejojn, kaj eĉ pli impliki la sanservon, panikiĝis la popolo.

Propekan kapron ĝi deziris, ion por kulpigi, por puni, pro socio ne fremde-brusele, sed hejme-londone rompita ... kaj tagon post tago preparis la buĉadon de la kapro la dekstrema, bulvarda gazetaro.

Do britoj, laŭ refrenaĵo (refrenezaĵo?) de la referendumo-kampanjo, „reprenis sian landon”. Kien ili ĝin prenis, estas alia demando ... certe ne en la estontecon kaj provizore en politikan kaj financan ĥaoson. Evidentas samtempe nacio funde fendita inter breksiĝintoj kaj nebreksiĝintoj: Anglio kaj Kimrio kontraŭ Skotlando kaj Norda Irlando, kamparo kontraŭ urbo (kun kelkaj esceptoj), maljunuloj kontraŭ junuloj, baze edukitaj kontraŭ alte edukitaj homoj, eĉ familiano kontraŭ familiano.

Ni ambaŭ viktimiĝis, kara Eŭropo, vi kaj mi. Sed provu memori, dum britoj forflosos ne en sendependecon (ne eblas en la nuna mondo) tamen en izolitecon, ke plejparte ne kontraŭ vi ni voĉdonis, sed kontraŭ ni mem.

Kaj ke milionoj da britoj, aparte junaj, daŭre respektas la idealojn, sur kiuj vi staras, kaj, malgraŭ ĉio, volas ilin kune, amike, flegi kaj firmigi.

Sincere via,

Jen la lasta kontribuo de nia ĉefredaktoro, verkita tuj antaŭ lia morto, pri la komuna Eŭropo, kiun li tiel forte alstrebis.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strigo-kafejo

En Japanio multiĝas kafejoj, kie katamantoj povas karesi katojn. Sed ĉar la nombro de kato-kafejoj atingis ĉirkaŭ 350 en la nuna jaro, ili ne tiom eksterordinaras. Do altiras la atenton de la publiko „strigo-kafejoj”.

Strigojn oni rigardas kiel speciale amindajn birdojn. Ĉar iliaj vizaĝoj estas plataj, kun antaŭendirektataj okuloj, samkiel tiuj de homoj, kaj ĉar ili rekte sidas, oni facile personigas ilin. Fojfoje ili estis rigardataj kiel saĝuloj – filozofoj aŭ ninĵaoj en arbaroj.

Feliĉo kaj bonŝanco

Eĉ grandaj strigoj senbrue alflugas por kapti predon. En la japana lingvo strigo estas fukuro, kaj „fuku” havas saman prononcon kiel feliĉo aŭ bonŝanco. Antaŭe, tamen, en Ĉinio kaj Japanio oni diris, ke strigo manĝas sian patrinon, kaj do oni taksis malbenitaj iliajn kriojn.

Hodiaŭ preskaŭ neeblas vidi strigojn en urbaj regionoj. Tamen lastatempe populariĝis la birdo pro la libroj pri Harry Potter: la juna magiisto Harry uzis neĝo-strigon por porti mesaĝojn.

Antaŭ kelkaj jaroj en Japanio ekestis do „strigo-kafejoj”. Nun troviĝas ĉirkaŭ ok en Tokio kaj Osaka. Unu el ili estas la tiel nomata hejmo de strigoj en Sugamo en la centro de Tokio.

Koturnoj kaj kokidoj

Ĉi tie troveblas 32 strigoj de 26 specioj, ĉefe importitaj el eksterlando. Plejparte ili sidas sur stangoj en granda vitra ĉambro en la kafejo. Ili varias de ekzempleroj de grandeco de 50 cm kaj de pezo de 3 kg ĝis strigo tiel malgranda kiel pasero. Verŝajne plej ŝatataj estas uralaj strigoj, kun grandaj nigraj okuloj, tur-strigoj ŝajne maskitaj, kaj neĝo-strigoj. Oni nutras ilin per viando de koturnoj kaj kokidoj.

Gastoj ĝuas kafon kaj strigforman kukon ĉe tabloj ĉirkaŭ la vitra ĉambro, kie ili povas observi la strigojn. Poste ili laŭvice eniras en la ĉambron kaj tuŝas kaj fotas strigojn.

Estas tute laŭleĝe tenadi kaj eksponadi strigojn tiamaniere en Japanio. En aliaj landoj, precipe en Eŭropo kaj Usono, tio povas esti kontraŭleĝa. Eĉ se ne, oni provokas kritikojn de besto-protektemuloj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsekreta sekreto

Ĉiujare miloj da virinoj kaŝe veturas de Irlando al Britio. Kelkaj mensogas, dirante, ke ili vojaĝas por butikumi; aliaj, ke ili simple ekskursas, ne dirante, kien. Ili revenas, tamen, kun sekreto. Sekreto, cetere, kiun ĉiuj scias. Temas pri abortigo – la problemo, pri kiu la ŝtato volas, ke ĝi ne ekzistu.

Multaj homoj kredas Irlandon katolika. Ĝis la 1990aj jaroj ĝi ja estis. Preĝejoj estis plenaj, eksedziĝo malpermesita, kaj eĉ informoj pri abortigo cenzuritaj. Sed Irlando multe ŝanĝiĝis.

Seks-skandaloj

Malplenas preĝejoj, parte pro tio, ke multaj homoj ne plu fidas la eklezion pro seks-skandaloj kaj mistraktado de infanoj. Permesitaj estas nun eksedziĝo, samseksemo kaj kontraŭkoncipiĝo. Pasintjare granda plimulto de la popolo voĉdonis por permesi al samseksemuloj edziĝon kun la samaj rajtoj kiel malsamseksemuloj.

Nun oni atentas abortigon. Delonge regas neoficiala interkonsento prisilenti la aferon. En 1983 oni aldonis al la konstitucio la 8an amendon, kiu donis la saman vivo-rajton al „nenaskita infano” kiel al patriniĝonto.

Ĝis 1992 oni ne rajtis ricevi informojn pri abortigo aŭ vojaĝi eksterlanden por ricevi abortigon. Nur voĉdono kaj konstitucia amendo donis ĉi tiun rajton. Nur en 2013 oni permesis abortigon, se la vivo de la patrino estas endanĝerigita.

Malliberejo

Eĉ se virino estas seksperfortita, aŭ la feto ne vivo-kapabla ekster ŝia korpo, oni ne rajtas peti abortigon. La puno por abortigo: 14 jaroj en malliberejo (antaŭ 2013 dumviva enkarcerigo).

Do ĉiujare miloj da irlandaninoj flugas al Britio (sed ne al Norda Irlando, ĉar ankaŭ tie abortigo estas malpermesita). Neniu scias, kiom da virinoj tien vojaĝas (evidente ne ekzistas listo pri neleĝaj aferoj), sed certe almenaŭ kelkaj miloj. Kiam ili revenas al Irlando, ili ricevas nek helpon, nek subtenon, ĉu spiritan, ĉu fizikan.

Ili ofte hontas rakonti al amikoj aŭ familianoj pri tio, kion ili faris, kaj do ili suferas solaj. Sed ekzistas ankaŭ problemo por virinoj, kiuj malhavas monon por veturi. Kaj nun oni timas, ke la vojaĝo fariĝos por ĉiuj pli malfacila, se Britio ja eliros el EU kaj limigos la eniradon de eksterlandanoj.

Bebomortigistoj

La sintenon de Irlando kritikis kaj Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Ili volas, ke la ŝtato ŝanĝu sian leĝon. Sed politikistoj ne volas pridiskuti abortigon. Ili timas, ke la afero estas tro tikla, tro koleriga, kaj ili ne volas esti nomataj „bebomortigistoj”.

Ili opinias, aŭ ke ne ekzistas problemo aŭ ke, se abortigon ili permesus, tio „malfermus la kluzojn” kaj estigus „abortigon laŭ postulo”. Ŝajnas, ke oni ne povas trankvile pridiskuti la problemon sen akraj disputoj. Pli facilas forsendi la problemon al Britio.

Sed la virinoj ne restos silentaj. Ili parolas pli kaj pli pri siaj abortigoj. Multaj ne plu hontas, argumentante, ke oni malkaŝe pridiskutu la problemon. Ili ne plu volas, ke la ŝtato, aŭ la eklezio, decidu, kaj ili postulas la rajton mem elekti pri sia sorto. Tamen ĝis estos ŝanĝita la leĝaro, miloj da irlandaninoj daŭre flugos al Britio.

Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en la Irlanda Respubliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Nielsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Turbulaj tempoj

Kelkajn horojn post la brita decido eksiĝi el Eŭropa Unio demisiis la ĉefministro David Cameron [kamron]; kelkajn tagojn post lia demisio enposteniĝis lia posteulo, Theresa May [teriza mej].

Cameron, kiu ĉefe pro internaj partipolitikaj kialoj promesis referendumon kaj kiu kampanjis por resti en la Unio, sentis sin venkita. Sendube mankis al li emo kaj energio por gvidi longajn kaj kompleksajn negocojn por elvringi el iamaj eŭropaj partneroj favorajn eliro-kondiĉojn por Britio.

Neatendite fuĝis ankaŭ la arkitektoj de la breksiĝo-kampanjo. Kredeble sukceson ili ne atendis kaj, kiel jam notite (MONATO 2016/06, p. 5), planojn por post-referenduma Britio ili ne posedis. Eĉ Nigel Farage [nĝl faraĝ], estro de la Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝolando, kiu vigle kampanjis por breksiĝo, tuj anoncis sian demision kiel partiestro.

Politika terpomo

En la vakuon paŝis sinjorino May, ekde 2010 ministro pri internaj aferoj kaj, dum la referendumo, silenta, malantaŭ-la-kulisa apoganto de la Unio. Iom post iom vaporiĝis aliaj kandidatoj por la posteno de partiestro kaj samtempe, ĉefministro. Tro varmis la politika terpomo de breksiĝo ... sed ne por la iom glacia Theresa May, kiun kelkaj komentistoj komencis kompari kun la t.n. fera sinjorino, Margaret Thatcher, brita ĉefministrino inter 1979 kaj 1990.

La feron sentis tuj la ministro pri financaj aferoj, George Osborne [ĝorĝ ozbn], kies rigora ŝpar-politiko frapis la plej malriĉajn tavolojn de la socio (kaj kiuj sin venĝis, voĉdonante dum la referendumo kontraŭ riĉa, politika elito, kiu semis tiom da mizero kaj senespero). Emfazas May, ke ŝi volas helpi ĉiujn britojn, sed ĝis nun aŭdeblas nur promesoj, ne videblas agoj.

Ŝi insistas krome, ke breksiĝo signifas breksiĝo – ne okazos dua referendumo. Por komplezi dekstremulojn en sia partio, kaj tiujn en la lando, kiu subtenis breksiĝon, ŝi indikas, ke ŝi volas fermi la landlimojn kaj rezigni pri libera movado de homoj, sed ne pri libera movado de varoj kaj servoj.

Sendependigaj voĉoj

Dubindas, ĉu kompromiso tia akcepteblas al aliaj EU-ŝtatoj. Nepras „puni” Brition, por ke aliaj landoj, kun signifaj sendependigaj voĉoj (ekz. Nederlando), ne estu tentataj sekvi la ekzemplon de sia breksiĝinta najbaro.

Ne nur negocoj kun EU streĉos la paciencon de May. Ankaŭ aliaj partoj de la apenaŭ Unuiĝinta Reĝolando, unuavice Skotlando, postulas atenton. Pli kaj pli laŭtiĝas la krioj de tiuj, kiuj deziras duan skotan sendependigan referendumon: prefere sendependeco en EU ol kvazaŭa sendependeco en Unuiĝinta Reĝolando.

En tiuj turbulaj tempoj certas malmulto. Krom tio, ke Cameron eniros la prihistoriajn librojn kiel tiu, kiu eligis Brition el EU ... kaj kiu eble frakasis la britan union per la sendependigo de Skotlando. Por eĉ ne paroli pri Norda Irlando ...

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kapti la kosmajn sekretojn

Nederlando planas esplori radiajn ondojn, kiuj devenas de la profundaĵoj de la universo, pere de instrumento integrota en ĉina satelito, kiun oni „parkumos”, se tiel diri, en la kosma spaco malantaŭ la luno.

Estas eble sciate, ke la luno turnas sin ĉirkaŭ la propra rotacia akso en la sama tempodaŭro (27,3 tagoj), kiun ĝi bezonas por plenumi unu rivoluon ĉirkaŭ la tero. Ĝuste pro tio la luno montras al ni ĉiam la saman flankon. La alian (la malantaŭan) flankon de la luno neniam eblas vidi de la tero. Nek la tero estas videbla de tie. Tio klarigas, pro kio ne eblas komunikiĝi de la malantaŭa lun-flanko pere de radiosignaloj kun la tero: ili evidente povas nek trairi nek transiri la lunon. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu neniu kosma veturilo ĝis nun iam alluniĝis en tiu kaŝita parto de la tera satelito.

Cifero 8

Ĉi tion – allunigi unuafoje kosman veturilon al la malantaŭa parto – Ĉinio intencas nun fari pere de misio nomata Chang'e-4. La celo? Esplori la tiean terenon kaj plibonigi nian konon pri tiu nekonata parto de la luno. Sed kiel komunikiĝi de la tero kun tiu veturilo? Ĉinaj kosmaj esploristoj lanĉos en la kosman spacon komunikan sateliton kaj enigos ĝin en orbiton ĉirkaŭ aparta punkto, kiu situas malantaŭ la luno kaj kuŝas sur la interliga linio inter la tero kaj la luno, je distanco de 65 000 kilometroj de la luna surfaco. Tiu punkto estas konata kiel la dua punkto de Lagrange [lagránĵ] aŭ simple L 2. La komunika satelito sekvos, ĉirkaŭ tiu punkto, larĝan orbiton (laŭ la formo de la cifero 8), de kiu la tero kaj la luno estos samtempe videblaj. Tiumaniere ĝi interligos la signalojn inter la alluniĝinta veturilo kaj la tero. La lanĉo de la komunika satelito okazos verŝajne en 2018.

Kunlaboro

La nederlanda projekto siaflanke intencas esplori radiajn ondojn venantajn de la kosmaj profundaĵoj pere de scienca esplor-instrumento, kiu vojaĝos sur la komunika satelito. La projekto estas rezulto de kunlaboro inter la Universitato Radboud de Nimego, la nederlanda instituto de radio-astronomio Astron kaj la entrepreno Innovative Solutions in Space (Novigaj solvoj en la kosmo), ankaŭ konata kiel ISIS (sen tamen ligoj kun internacia terorismo) el Delft.

Interkonsento

La esplor-instrumento estos konstruita de Astron. La instituto havas longdaŭran sperton pri la konstruado kaj la ekspluatado de radioteleskopoj, kiel ekzemple tiu de Westerbork [vésterbork] kaj tiel nomata LOFAR (Low-Frequency Array), ambaŭ troviĝantaj en Nederlando. ISIS, kiu havas grandan sperton pri la konstruado de novigaj satelitsistemoj, prizorgos la integradon de la koncerna instrumento en la ĉina satelito. Ĉiuj koncernaj partioj subskribis la 27an de junio 2016 en Pekino interkonsenton pri la projekto, bazitan sur pasintjara akordiĝo pri kunlaboro inter la Ĉina Nacia Kosma Administracio (CNSA) kaj la Nederlanda Kosma Oficejo (NSO).

Praeksplodo

La instrumento, muntota sur la satelito kaj enhavonta antenojn kaj radioricevilon, esploros radiajn signalojn el tre malproksimaj steloj, nigraj truoj kaj galaksioj. La signaloj venos de tiel malproksime en la universo, ke ili montros plej fruajn kosmajn okazaĵojn, kiuj estis tuj post la universa praeksplodo. La celo estas pliigi la sciojn pri la formado kaj la evoluado de la unuaj strukturoj de la universo en ĝia komenca fazo kaj trovi respondojn al pluraj demandoj pri la fora pasinteco de la kosmo.

Megahercoj

Por atingi tion oni bezonas esplori radiofrekvencojn sub 30 megahercoj. Ĉar tiuj frekvencoj ne estas riceveblaj surtere, kaŭze de la ŝildo efektivigita de nia atmosfero, nepras esplori ilin ekster ĉi-lasta. Cetere, la celitaj signaloj estas tiel malfortaj, ke la radiotrafikaj signaloj elsendataj sur la tero severe perturbus ilin. Kiam la satelito estos lanĉita en sian orbiton malantaŭ la luno, la luno funkcios kiel baro kontraŭ la eltera radiotrafiko kaj kreos radio-silenton, kio ebligos ricevi la celitajn radiosignalojn.

Sunvento

La ceteraj celoj de la projekto estas la esploro de la suna aktiveco kaj de la sunvento (tio estas la emisio de elektro-ŝargitaj partikloj el la suno), same kiel la esploro de radiopulsoj el la planedoj Jupitero kaj Saturno, por pli bone mezuri iliajn rotaciperiodojn, kaj fine la kreado de la unua mapo de la ĉielo laŭ malaltaj radiofrekvencoj. La ambicia projekto estigos la unuan paŝon al la kreado de granda enkosma radioteleskopo, kaj ĝi malfermos tute novan periodon por radio-astronomio.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paul Gubbins



En dormo li mortis,

surprize kaj pace,

eble sonĝante pri neverkitaj verkoj.



Amiko de plej multaj,

ĉiam ronde sprita, humurplena,

kun afabla rideto tutvizaĝe.

Mi memoros lin kiel lastfoje, kun supla sunĉapelo

laŭreklame faldebla poŝen

kaj elfekebla sendifekta se elefanto ĝin digestis.

Jorge CAMACHO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Camacho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝoko pro perdo

„Ankaŭ mi ne komprenis lin,” diris Paul, kaj mi tre miris. Ni sidis sur la teraso de la vilaĝa gastejo de Barlastono. Ĉiun vesperon, post kursoj kaj manĝado, mi promenis de la somerlernejo tien kaj trinkis bonan anglan bieron.

Tiun vesperon Paul Gubbins, gvidanto de la somerlernejo, akompanis min kaj ni kune observis maljunulojn, kiuj sur herbejo antaŭ ni celebris iun ludon kun globoj, kiun ni ambaŭ ne konis. Unu el la grizharuloj ĉiun fojon poste pasis ĉe mi kaj afable parolis al la fremdulo; mi kun miaj rudimentaj scioj de la angla povis nur ĝentile rideti. Sed nun mi ja esperis, ke Paul povos klarigi al mi, kion li diris. Sed li, instruisto en brita universitato, devis konfesi, ke li ne komprenas la krudan dialekton de la samlingvano. „Sed vi ja daŭre respondis per yes al li,” mi insistis. Nu jes, li aktoris komprene. Ni kore ridis poste ...

Ofte mi rakontis tiun amuzan epizodon, kiam temis pri la „facila” angla lingvo kaj rikoltis miran nekredemon, sed ja estis vere. Tiutempe ni jam delonge estis amikoj kaj mi sciis pri pluraj liaj talentoj; dum la somerlernejo mi spertis krome lian kapablon organizi kaj realigi planojn, la unuan fojon mi spektis lin aktori en skeĉoj. Gubbins estis ne nur bonega ĵurnalisto sed ankaŭ brila dramverkisto (kiom da premioj li gajnis!) kaj lerta instruisto.

Kiam en 1991 mi elektiĝis prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), mi petis lin kunlabori. Li estis dum la tuta tempo vicprezidanto kaj, precipe grave, gvidis modele nian korespondan kurson pri ĵurnalismo, per kiu ne malmultaj akiris diplomon. Alia grava kunlaboro estis liaj kontribuoj por la Deklingva Manlibro pri Politiko.

Bedaŭrinde ni ne tre ofte renkontiĝis persone, ĉar liaj devoj en la universitato kutime ne kongruis kun la datoj de Universala Kongreso, sed ĉiam serioze kaj amuze interparolis kaj multe ridis, ĉar ni havis similan humuron.

Konscia pri ĉiuj liaj kapabloj kaj talentoj, mi kompreneble tuj pensis pri Paul Gubbins, kiam antaŭ mia 70-jariĝo mi planis demisii kiel ĉefredaktoro de MONATO. Je miaj grandaj kontento kaj ĝojo li jesis mian demandon. Pri liaj jaroj kiel ĉefredaktoro mi ne devas informi, ĉar tion niaj legantoj ja scias. Ke li povis plenumi tiun taskon nur ses jarojn, tion certe neniu el ni supozis. Neeviteble min ŝokis la informo pri lia multe tro frua morto.

Mian kondolencon mi direktas ne nur al lia familio, lia edzino Anne, lia filo kaj bofilino Richard kaj Lou, lia filino kaj bofilo Jill kaj Dan kun la nepo Edward kaj al liaj geamikoj, sed bedaŭrinde la malĝojo trafas ja ankaŭ ĉiujn legantojn kaj kunlaborantojn de MONATO, kiuj perdas brilan ĵurnaliston.

Ni ĉiam danke konservos lin en nia memoro.

Stefan MAUL
honora ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paul Gubbins

Karaj redakcio kaj kunlaborantoj de MONATO,

Bonvolu akcepti mian kunsenton pro la ne-atendita forpaso de Paul Gubbins. Li postlasas grandan malplenecon ĉe la redakcio de MONATO kaj en Esperantujo. Mi certe sentos la foreston de liaj aferkoncernaj artikoloj.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Danksaluto

La ĉi-jaran someron mi certe memoros pro la aĉaj novaĵoj, kiuj, hazarde ĉiam en la vesperaj horoj, senkompate atingis mian modernulan – t.e. ĉiam enretan – poŝon. Iu interrompu, bonvole, la anatemon; kaj baldaŭ rekomenciĝu la pluvoj, rapide revenu la malvarmo, ĉar ĝis nun la somero estis terure kruda.

Post la novaĵo pri supozita glaciaĵ-kamiono, kiu semis morton en suda Francio kaj puŝfaligis senkulpajn homojn kvazaŭ keglojn, kaj tiu pri la puĉ-klopodo en Turkio (kuntreninta siavice la morton de centoj da homoj en nur unu nokto), ĉi-foje plej neatendite jen „vibris” en mia poŝo (dum trankvila, vespera, vere rilaksa promenado) ankaŭ la superreala novaĵo pri la forpaso de nia ĉefredaktoro – kaj mia, nia amiko – Paul Gubbins: mallonga, malambigua mesaĝo, kiu estigis veran fulmon en la sennuba (kaj tiumomente senluma) itala ĉielo super mia kapo.

Miaj 37 jaroj igas min nek tro juna nek tro maljuna. Mi bone memoras la infanajn jarojn, kiam la vorto morto estis vera fremdaĵo, kiu ĉiam rilatis ies („aliies”) geavojn, ies geonklojn, ies najbarojn; neniam (aŭ treege malofte) ĝi tuŝis homojn el mia rondo, el mia vivo. Poste venis la vico de ies gepatroj aŭ ies konatoj. Eĉ tio ne tuŝis min persone, kaj prie mi ĝojis. Sed nuntempe mi amare konstatas, ke ĉiam pli ofte amikoj aŭ konatoj aŭ kolegoj miaj estas tiuj, kiuj adiaŭas la surteran vivon: pasas iom post iom la jaroj kaj bedaŭrinde (for)pasas, iu post iu, personoj signifaj por mi, al kiuj mi estas pro pluraj kialoj ligita aŭ al kiuj mi estas el pluraj vidpunktoj dankema; personoj, kiujn mi neniom volus perdi, el kiuj mi esperis multon ankoraŭ povi lerni; personoj, sume, kiuj siamaniere ludis gravan rolon en mia vivo.

Aparta estimo, granda reciproka respekto min streĉis, min ligis al Paul Gubbins, ĉar, ekster iu ajn stereotipo, li plurfoje (konkrete!) helpis min, subtenis min, daŭre regalis min per proponoj kaj atentigoj, konsiloj kaj rimarkoj (ĉiam trafaj kaj rektaj, sen tro da nenecesaj afablaĵoj) rilate al la verkado/redaktado de artikoloj, kaj ne nur. Li multon instruis al mi, iam komencanta artikolanto/kunlaboranto, per enviinda kompetento kaj hodiaŭ malofta pacienco. Kion li sciis kaj scipovis, tion Paul senprofite kaj sincere transdonis ne nur al mi, sed certe al ĉiu el siaj junaj studentoj kaj malaplombaj verkemuloj. Paul estis helpema, altruisma, senartifika persono.

La venontaj alineoj ne tro laŭdos la kariertabelon – aliflanke abunde ĉeestan en Interreto – de Paul Gubbins, brila lingvoinstruisto, ŝatata profesoro, mordanta ĵurnalisto, akrevida esperantisto, kiu sen sufero (kaj sen iu antaŭa aŭguro!) komence de aŭgusto 2016 dumdorme pereis, konsternante tiujn, kiuj, en kaj ekster Esperantujo, havis la ŝancon kaj la plezuron konatiĝi aŭ kunlabori kun li. Ĉi tie mi kompatas kaj substrekas la forpason de zorgema kolego, kiu, sen iam pozi, sen iam aroganti, ja fariĝis – kvankam ni neniam persone renkontiĝis – mia senarta interreta konsilisto kaj, mi emas aldoni, plumamiko.

Oni ne subtaksu la gravecon de tiaj „ciferecaj” amikrilatoj: la reto estas hodiaŭ potenca ilo, kiu jam ebligas esti en fruktodona kontakto inter homoj tre foraj unu de la alia kaj neniam fizike renkontiĝintaj. Sed kio ŝanĝiĝas, se oni babilas kun la propraj amikoj ene de ekrano anstataŭ ene de kafejo? La povon de Interreto cetere jam antaŭ longe tre bone intuiciis Paul Gubbins, kiu longege antaŭ la alveno de Interreto estis la unua kunlaboranto de MONATO, kiu havigis al la redakcio de nia gazeto ciferecan manuskripton. Paul estis longvida, sagaca, pionira persono.

Mi regule komunikis kun Paul Gubbins retmesaĝe, konversaciante ne nur pri la teknikaj aspektoj de verkado aŭ redaktado, sed pri diversaĵoj, kiuj rilatis al niaj respektivaj, tiel malsamaj, vivoj. Mi renkontis Paul Gubbins nek ĉe Universala Kongreso, nek ĉe alia esperantista okazaĵo, ĉar, kiel li persone skribis al mi apenaŭ 11 tagojn antaŭ ol forpasi: „Se vi kongresumas en Nitra, mi deziras al vi agrablan semajnon. Denove mi malĉeestas ... tro da solenaĵoj / popoldancado / ambasadoraj paroladoj, ks”. Ŝajnas (kaj mi komprenas la sintenon de mia amiko Paul, ĉar niaj karakteroj tre similis), ke Paul volis pasigi ĉi tiun someran periodon trankvile kaj diskrete, laŭ lia modera karaktero. Kun kiu? Certe kun sia familio, konsistanta el liaj edzino, Anne, du gefiloj kaj unu (treege amata) nepo. Aldone, tamen, Paul tre amis siajn hejm-bestojn. „Finfine briletas la suno ĉe ni kaj mi povis tetrinki ĉi-vesperon en la ĝardeno, helpate de mia (tri)kataro. Sendube ĉe vi multe pli agrablas la vetero. Ĝuu la sunon kaj enspiru freŝan aeron”, li skribis al mi en la printempo. Al Paul sufiĉis tiel malmulto (io bongusta por trinki, iom da kompanio, iom da milda vetero) por esti feliĉa! Paul estis simpla, bonkora, sentema persono.

Paul estis krome idealisto, sed – se tiel diri, uzante oksimoron – realisma idealisto: li plu kredis, ĝis sia lasta tago, je iu unuiĝinta senlima Eŭropo (kiun lia Britio lastatempe decidis forlasi), kiel ĉiuj povas legi nehazarde en lia iuspeca testamento, lia lasta kontribuo, aperinta en la antaŭa numero (MONATO 2016/08-09, p. 5). Li ja kredis kaj esperis je la paco, ĉar li estis vera homo de paco („Mi bedaŭras, ke miaj samlandanoj uzas vian insulon Kipron kiel aviadilo-portanton. Mi ne subtenas britan militan intervenon en Sirio kaj ne kredas, ke ni povas helpi ... tute male. Ni malbonigas jam malbonan situacion kaj tiel kreas malamikojn, ne amikojn”, li deklaris pasintjare al mi per reta mesaĝo), kaj li estis konvinkita, kiel ni ĉiuj legantoj de MONATO, ke Esperanto estas la plej taŭga lingva instrumento, por ke la homaro povu „kunvojaĝi” („Kunvojaĝu!” ja estis la titolo de vaste utiligata manlibro pri Esperanto, ĝuste de li verkita) al horizontoj de frateco, sendepende de oniaj etno, raso, religio.

Tamen Paul, kiu uzis la lingvon internacian por verki ne nur gramatikajn librojn, sed precipe prozon kaj teatraĵojn, neniam falis en iujn teoriajn finvenkismajn kliŝojn. Li neniam flirtigis verdstelajn flagojn, mi kredas, aŭ naive kantis, ke „Esperanto estas la vivo por ni, por ni”. Li estis ulo, kiu amis labori („vortojn ŝparu, agojn faru” sendube estis lia devizo) kaj preferis sin koncentri sur la praktikan utilecon de komuna neŭtrala lingvo, perfekta por interŝanĝi opiniojn kaj glatigi eventualajn malkonsentojn inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Li mem havis siajn ideojn, kiujn li ĝisoste defendis, sed li neniam trudis ilin al la aliuloj. Paul, eĉ kiel ĉefredaktoro, nenion decidis iam aŭtoritateme. Li voĉdonigis ĉiujn proponojn, respektante la senton kaj la volon de la plimulto. Paul estis humila, demokrata, respektema persono.

Entute, mi multege lernis de Paul Gubbins; mi ne forgesos lian ĵurnalisman stilon, tiel amuzan, kaŭstikan, malpezan kaj ofte memironian, ke plej plezure ĉiam mi legis liajn skribaĵojn ĝis la lasta alineo. Estus certe agrable por mi renkontiĝi persone kun li iuloke; mi opiniis, ke iam tio okazos en iu ajn loko de la mondo, sed mi eraris. Tio ne gravas. Paul foje konfesis al mi, ke li ne estas devota/pia persono: tamen mi faros spiton al li kaj memoros pri lia nomo en miaj kristanaj preĝoj, ĉar li estis indulgema homo, bona kiel pano, kaj mi ne havas dubojn, ke trans la landlimo li trovis agrablan surprizon.

Danksalutante al Paul Gubbins por la lasta fojo nome de la tuta legantaro de MONATO, mi forte deziras iutage povi babili persone kun li en loko finfine bela, paca, frateca kaj ama, kia Paul imagis ke, danke al pli kaj pli da kunvojaĝantaj Esperanto-parolantaj homoj de bona volo, ĉi tiu ronda verdoblua pilko estontece fariĝos.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Zumba: Ne nur por gejunuloj

Zumba estas samtempe danco kaj sportspeco, devenanta de Kolombio laŭ ideo de Alberto „Beto” Perez, instruisto de dancoj. La movoj ĉe zumba enhavas elementojn precipe de aerobiko kaj latin-amerikaj dancoj: salso, merengo, kumbjo, flamenko, regetono kaj eĉ de ventrodanco.

La vorto zumba signifas: rapide moviĝi kaj amuziĝi. La danco komencis disvastiĝi meze de la 1990aj jaroj, kaj tre rapide populariĝis en multaj landoj. En niaj tagoj ĝi estas tutmonde bone konata amuzaĵo inter diversaĝuloj.

La esenco de zumba estas danci sen partnero, kun la tuta grupo sub la gvido de instruisto dum unu horo, ne kun fortostreĉo, sed agrable laciĝante.

Danco por ĉiuj

Oni kapablas danci zumba sendepende de sekso, aĝo kaj korpopezo. Konforme al malsamaj postuloj ekzistas kelkaj specoj de ĝi, ekz.: zumba toning (per halteroj por fortigi la brakmuskolojn), aqua zumba (en naĝbaseno), zumbatomic (speciale por infanoj), zumba sentao (en seĝo – por plibonigi la ekvilibron de la korpo) kaj zumba gold (zumba ora). Ĉi-lasta estas unu el la plej popularaj zumba-specoj, kiu estas rekomendata precipe al mezaĝuloj kaj pli altaĝaj personoj pro siaj faciligitaj movoj.

Laŭ la opinio de medicinaj fakuloj zumba estas ne nur moda sportspeco. Helpe de ĝi kuraceblas pluraj maljunulaj malsanoj, interalie demenco aŭ la parkinsona malsano. Ĉe zumba estas seriaj movoj, kiuj bone efikas al la funkciado de cerboĉeloj. Memkompreneble, ĝi utilas ankaŭ kontraŭ troa korpopezo kaj por plifortigo de la muskoloj.

Zumba-dancantoj aktivas internacie. En pluraj retpaĝoj troviĝas prezentoj de zumba-grupoj en diversaj landoj, kiuj helpas disvastigi la dancon tutmonde.

Éva BALOGHNÉ FODOR
korespondanto de MONATO en Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Éva Baloghné Fodor el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuloj kaj malsanuloj

Brazilaj esploristoj konstatis la ĉeeston de la t.n. viruso Zika (ankaŭ konata kiel ZIKV) en kuloj el la specio Culex quinquefasciatus, sed ili ankoraŭ analizas ĝian efektivan influon koncerne al la transdono de la malsano. En la urbo Recifo (en la ŝtato Pernambuko), kiu estas menciinda kiel unu el la plej frapitaj en Brazilo de la danĝera viruso, oni kolektis centojn de tiuj insektoj kaj ja trovis la viruson en kelkaj el ili, laŭ pria noto publikigita de la Fondaĵo de Oswaldo Cruz.

Alarmo

La rezulto de tiu ĉi esploro ĵetis la sciencan komunumon en alarmon pro tio, ke dua ruiniga ondo de la menciita viruso rimarkinde komplikus, laŭ la fakuloj, la nunan streĉadon elradikigi la epidemion de Zika.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej alta lumturo de Nordio

La rifa insuleto Bengtskär situas je 25 km sud-okcidente de la urbo Hanko. Ĝi estas la plej suda punkto de Finnlando. Sur Bengtskär staras la plej alta lumturo de Nordio kun pinto de 52 m super la marnivelo. Somere ĝi estas atingebla per regula motorŝipo el Hanko. La albordigo dependas de ventoj. Sur la rifo troviĝas ankaŭ surterigejo por helikopteroj.

En la lumturo troviĝas muzeetoj pri ĝia historio, pri ĝia rolo en la dua mondmilito, pri la vivo sur Bengtskär en la 1930aj jaroj. Tie estas krome tranoktejoj por vizitantoj kaj pli longtempaj loĝantoj. Oni povas refreŝigi sin en du kafejoj, sendi bildkartojn stampotajn per speciala Bengtskär-stampilo, kvietiĝi en asketeca kapelo, grimpi 252 ŝtupojn kaj eskaleton al la supro de la lumturo. De tie videblas – se ne estas nebule – la marvastaĵo. Ĉirkaŭe etendiĝas la nacia insulparko kun 43 000 insuletoj. Tiu loko iam estis nomata la Tombejo de la Ŝipoj.

Piedirante sur Bengtskär oni trovas neniun arbon, neniun arbuston. La granitaj rokoj kelkloke aspektas kiel rondaj dorsoj de kuŝantaj balenoj, aliloke kiel vertikalaj blokegoj. Inter ili estas kavetoj kaj fendoj, en kiuj kreskas herbo, agropiro, karekso, salikario. Sur glataj roksurfacoj oni vidas gravuritajn nomojn, datojn, bildojn, spurojn de dummilitaj eksplodoj.

Aŭtune kaj printempe ornitologoj venas observi la migradon de centoj da birdospecioj. Dekoj, se ne centoj, da somaterioj kaj hirundoj haltas por nesti. La birdoj rimarkis, ke homoj tie neniel ĝenas la kovadon. Male, ilia ofta ĉeesto malhelpas mevojn, kiuj sur senhomaj rifoj rabas ovojn kaj idojn. Kelkfoje fokoj vizitas la rokojn, povas veni ankaŭ granda aro da migrantaj apolono-papilioj. Talpoj, ranoj, erinacoj travintras. La samon faras ankaŭ insektoj, sed ne kuloj.

Historio

La lumturo estis konstruita en 1906 post ripetaj averioj. La graniton por konstrui la eksterajn murojn oni derompis el la rifo. Por la internaj muroj oni mendis duonmilionon da brikoj. La lumilo estis mendita en Parizo, la lumo vidiĝis ĝis 20 maraj mejloj kaj la trumpeta avertilo dumnebule aŭdeblis ĝis 15 maraj mejloj. La lumo funkciis per petrolo, kiun tri laboristoj daŭre suprenportis laŭ 252-ŝtupa spirala ŝtuparo. Ekde 1983 la lumon provizas elektro, produktata de ventogenerilo sur la pinto de la turo.

En la 1930aj jaroj pluraj familioj loĝis en Bengtskär: entute 32 homoj, el kiuj 21 infanoj. Trinkakvon, manĝaĵojn, brullignon ili devis havigi de la ĉeftero, sed vintraj ŝtormegoj kaj frosto malebligis la kontaktojn. Somere la rifanoj provis kultivi legomojn kaj bredi ŝafojn, sed tio malsukcesis, pro manko de humo kaj herbo. Por siaj infanoj ili fondis lernejeton. Antaŭ la dua mondmilito la ŝtato evakuis la civilulojn. La lumturo fariĝis grava gvatejo kaj defendejo. Tial Sovetio decidis detrui ĝin.

Dummilita atako

En julio 1941 okazis en Bengtskär obstina batalo kaj bombado dum du tagoj. Sur la rifa insuleto mortis 32 finnaj soldatoj kaj cento da sovetiaj, kiujn oni ne nombris. Multaj vundiĝis, aro da sovetiaj soldatoj militkaptiĝis. La finnaj mortintoj havas siajn nomojn gravuritajn en memortabulo en la kapelo. Sovetio, kiu post la malvenko de Finnlando luis la ĉirkaŭaĵon same kiel la neforan duoninsulon Porkkala, starigis al siaj mortintoj en urbo Hanko monumenton. Nun rusaj diplomatoj plu prizorgas kaj ĉiujare vizitas ĝin.

Aktuale la lumturo apartenas al la esplorcentro de la Universitato de Turku. Vigla turismo helpas ne nur la somateriojn, sed kontribuas ankaŭ al la konservado kaj scienca esplorado.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tertremaj taskoj de la guberniestro

La 31an de julio Koike Juriko estis elektita estrino de la gubernio Tokio. La elekto estis iom neordinara, ĉar la lastaj tri guberniestroj antaŭ ŝi eksiĝis ne plenuminte sian mandaton. Du el ili eksiĝis pro monaj skandaloj. Tial dum la lastaj kvin jaroj okazis tri elektoj, kiuj kostis entute ĉirkaŭ 115 milionojn da eŭroj.

Sen partia subteno

En la ĉi-foja elekto 21 personoj kandidatiĝis. Koike, parlamentano de la registara partio LDP (Liberal-Demokratia Partio) deklaris sian kandidatiĝon sen subteno de sia partio. La partio kandidatigis alian personon, kaj donis avizon, ke ĉiu partia membro, inkluzive de parencoj, kiu helpis la elektkampanjon de Koike, estos elpelita de la partio. Malgraŭ tiaj malavantaĝoj Koike plene venkis.

Olimpiaj Ludoj

La gubernio Tokio estas giganta metropolo kun loĝantaro de 13,6 milionoj, pli ol 10 % de la tuta japana popolo. Ĝia financa graveco preskaŭ egalas al tiu de Svedio. La unua grava tasko de la nova guberniestro estis viziti Riodeĵaneiron por ricevi la flagon de la Olimpiaj Ludoj por la venontaj tokiaj ludoj en 2020. Sekvos la tasko malpligrandigi la kostojn de la ludoj, kiujn oni unue kalkulis je 6188 milionoj da eŭroj, sed nun taksas je 26 523 milionoj.

Tertremoj

Tamen la plej grava tasko de la guberniestro de Tokio estas prepari sin kontraŭ eventuala giganta tertremo sub Tokio kaj la najbaraj areoj. En 2014 iu registara esplora instituto antaŭvidis, ke la probableco de tertremoj kun grando 7 en 30 jaroj estas ĉ. 70 %. Kaj en 2002 Munkena Asekura Kompanio, la monde plej granda asekuristo, publikigis la rangon pri danĝereco de naturaj katastrofoj en la ĉefaj grandaj urboj. Laŭ ĝi la areo Tokio-Jokohama okupas la unuan rangon kun 710 poentoj, dum San-Francisko sekvas kun 167 poentoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne plene ĝemeloj

„Paul Gubbins mortinta”, jen la plej ekscita informo inter la cent interrete trovitaj post la reveno de la 101a UK en Nitra. La plej doloriga, ĉar kun tiu homo formortis parto de mia propra vivo, almenaŭ en la sfero de mia ekzistado en Esperantujo kaj aparte kun la magazino MONATO.

Kvankam nur unufoje fizike renkontiĝintaj, ni certasence estis ĝemeloj. Ni naskiĝis samjare, esperantistiĝis ambaŭ ĉirkaŭ 1985, ekverkis por MONATO preskaŭ samtempe. Kiam mi verkis mian artikolon 25 jaroj kun MONATO , li frapite replikis: „Ho, jen mia propra historio!” Kaj ankaŭ li deĵoris kiel instruisto. Tio ligas subkonscie, kaj li regis perfekte la germanan lingvon! Kun li mi povis komunikiĝi en diversaj lingvaj, eĉ lingvoludaj niveloj. Kaj li estis same homo interne sendependa, cerbe libera.

Kaj tamen ni ne estis perfektaj ĝemeloj. En Florenco (UK 2006) lia filino reĝisoris la Internacian Vesperon, kun suflora apogo de la patro. Mi tie gvidis komisie la Internacian Koruson, kiu sopiris prezenti la dum tagoj lernitajn, plene al la florenca etoso kongruajn kantojn. Tio tamen nur mizere povis okazi, ĉar la ge-Gubbinsoj permesis al du meksikanoj kun larĝaj sombreroj okupi la scenejon dum duona horo, sed por la 80-persona koruso restis nur 10 minutoj. Mi preskaŭ eksplodis, sed universalaj kongresoj havas proprajn ritojn. Kiam mi komence de la jaro 2016, por pliglatigi nian rilaton, aludis tiun eventon, P. G. larĝanime ne komentis.

Alia tikla punkto: Iam La Gazeto petis min recenzi lian lernolibron Kunvojaĝu!. Ĉar mia lingvokoncepto diferencis de lia, mi pro mia tiama malfleksemo konsilis: „Vojaĝu ne nepre nur kun tiu libro.” Ĉu P.G. vere identigis la recenzinton kun mi, mi ne scias.

Pli rektaj kaj konfliktaj evoluis la kontaktoj, kiam li fariĝis la kapo de MONATO. Fojfoje li devis reagi al miaj proponoj por plibonigado de la redakta sistemo, kiu nun pli kontentige funkcias. Kiel redaktoro de la rubrikoj Politiko kaj Moderna vivo, P. G. preskaŭ ne povis eviti min, kaj inverse.

Post kiam mi lasis iom flanke la artokulturajn kontribuojn, li devis decidi, ĉu miaj politikaj-sociologiaj-religiaj artikoloj, ne atribueblaj al nur unu fako, vere koncernas lin. Sed pli multflankan redaktoron mi ne povis trovi. Li kompetentis pri ĉio. Tial li fariĝis viktimo de la redaktora sistemo de MONATO kaj devis trakti miajn kontribuojn. Fojfoje li povis miajn tekstojn pluŝovi al Gerrit Berveling. Pri religio li ne volis esti kompetenta. Ankaŭ mi ne, sed necesis kelkfoje skribi pri tio.

Jes, ne tutkoraj ĝemeloj ni estis. Li inklinis maldekstren. Mi ne inklinas ien, sed nur konstatas, fojfoje tamen impete, kaj konkludas. Sed fine P. G. estis sincera, kaj eĉ en la rubriko El mia vidpunkto oni povis rimarki konsterniĝon pri konstatoj, kiuj ne kongruis kun la propraj preferataj politikaj konvinkiĝoj.

Eble laste li pli milda fariĝis, pli koncedema al aliaj opinioj, probable pli laca. Kiam mi demandis lin pri la kongreso en Nitra, li reskribis proksimume: „Mi nepre bezonas ripozon hejme. Kaj nun, kiel pensiulo, mi devas pli prudente observi miajn monrimedojn.”

Nun li ne plu devas atenti sian monon, nek sian libertempon. Li ne plu devas reagi al miaj instigoj kaj fiinstruistaj instruoj. Li nun ĝuas sian pacon. Ni ja aspiras saman pacon, sed tamen provas, same kiel li, ĝisfine etendadi niajn fortojn, niajn kapablojn ĝis la ekstremo de nia vivo, nelaste de la esperanta, por ne diri MONATA.

RÖSSLER Franz-Georg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirèio: mirinda verko en mirinda lingvo

Antaŭ kelkaj jaroj mi feriis en la langvedoka regiono de Francio, kaj tie mi havis la okazon ĉeesti interesan prelegon pri la okcitana lingvo. Imponis min la beleco de tiu ne plu bone konata lingvo. Estis evidente, ke la plimulto de la aŭskultantoj estas francoj, kiuj scias malmulton, aŭ eĉ nenion, pri tiu lingvo, kiu iam estis disvastigita tra granda parto de Francio. Dum la mezepoko ĝi estis la muzikeca lingvo de la famaj trobadoroj, kiuj (laŭ PIV) „ricevis disĉiplojn en Nord-Francio kaj en Germanujo”. Eble oni povus aldoni Portugalion al tiu listo, ĉar kiam mi loĝis en tiu lando, oni diris al mi, ke la stilo de la fadoj (kantoj) de la studentoj ĉe la universitato en Coimbra devenas de la trobadora tradicio.

Frédéric Mistral

Ekde mia restado en Langvedoko, mi forte deziris lerni pli pri la okcitana. Mi jam sciis, ke la plej fama poeto de la provenca dialekto de la okcitana estas Frédéric Mistral (1830-1914), aŭtoro de la longa poezia verko Mirèio. Kiam mi estis studento, mi legis pri tiu verko kaj pri Mistral, en la libro Lettres de mon Moulin (Leteroj el mia muelejo) de Alphonse Daudet, sed mi sciis malmulton pri la vivo kaj laboro de Mistral mem. Poste mi konstatis, ke li estis batalanto por la sendependeco de Provenco, kunfondinto de la literatura kaj kultura asocio Félibrige, leksikografo kaj korifeo de la movado por la restaŭro de la provenca lingvo, kiun li priskribis kiel „la unua literatura lingvo de la civilizita Eŭropo”.

Mistral estis la kvara ricevinto de la Nobelpremio pri literaturo (la dua el Francio, post Sully Prudhomme). Sed Prudhomme verkis en la franca; Mistral en la okcitana. La Nobel-komitato aljuĝis tiun honoron al Mistral „rekonante la freŝan originalecon kaj veran inspiron de lia poezia produktaĵo, kiu fidele respegulas la naturan pejzaĝon kaj indiĝenan spiriton de lia popolo, kaj plie, lian signifoplenan laboron kiel provenca filologo.” Cetere li ricevis la altan ŝtatan honorigon Légion d'Honneur (Honora Legio).

Frustrita amo

La longa poemo Mirèio konsistas el 12 kantoj kaj rakontas pri la frustrita amo de Vincent kaj Mireille, du provencaj gejunuloj de malsamaj sociaj rangoj. La nomo Mireille estas la franca formo de la provenca meraviho, kiu signifas miron. La poemo rakontas, ke la gepatroj de Mireille volas, ke ŝi edziniĝu kun provenca bienulo, sed ŝi enamiĝas al malriĉa korbofaristo, kiu reciprokas ŝian amon. Ŝi rifuzas tri riĉajn svatiĝantojn, kaj kiam ŝiaj gepatroj ne permesas, ke ŝi edziniĝu kun Vincent, ŝi fuĝas al Saintes-Maries-de-la-Mer, por preĝi, ke la sanktuloj ŝanĝu la decidon de la gepatroj. Sed, pro la fakto, ke ŝi forgesis kunporti ĉapelon, ŝi mortas pro sunfrapo en la brakoj de Vincent.

Riĉa teksaĵo

Ene de la framo de tiu simpla kampara tragedio estas enplektita riĉa teksaĵo konsistanta el abunda priskribo de la historio, legendoj, kutimoj, religio, flaŭro, faŭno, geografio, muziko, rimaĵoj, manĝaĵoj, pejzaĝo, superstiĉoj, festoj, laboro, metioj kaj loĝantoj de la provenca regiono. Do, ĝi estas valorega kontribuaĵo al la okcidenta kulturo kaj al la nacia kaj monda literaturo. Plie, ĝi montras la belecon kaj riĉecon de la okcitana lingvo.

Persekutoj

Bedaŭrinde, dum la tuta monda historio, la grandaj influhavaj popoloj kaj ŝtatoj ĝenerale malestimas, ignoras, primokas, malpermesas, kaj ofte persekutas parolantojn de indiĝenaj, minoritataj kaj regionaj lingvoj. Tio okazis en Britio al la kimroj kaj gaeloj; en Rusio al la regionaj etnoj; en Nord-Ameriko al la indiĝenoj; en Hispanio (precipe sub Franco) al la katalunoj, eŭskoj kaj galegoj; en Francio al la bretonoj, okcitanoj; kaj en multege da aliaj landoj kaj lokoj.

Valorega servo

Malgraŭ la honoroj kaj omaĝo, kiujn Francio kaj la Nobel-komitato donis al Mistral kaj al liaj kulturaj kontribuoj, ŝajnas, ke liaj skribaĵoj en la okcitana estas legataj de malmultaj. Mi devis multe klopodi kaj longe serĉi por trovi ekzempleron de Mirèio en la originala provenca. Feliĉe mi finfine trovis ĝin ĉe societo, kiu reproduktas faksimilojn de gravaj kaj ne plu eldonataj verkoj de monda literaturo. Tiuj societoj kaj entreprenoj faras valoregan servon al la kulturo kaj la edukado. Espereble multe pli da homoj utiligos tian servon kaj retrovos tiajn literaturajn trezorojn.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Majstro

Mi ne konis Paul Gubbins persone, sed mi ĉiam taksis lin kiel majstron. Sendube grava perdo por nia movado. Profunde mi bedaŭras kaj mi kondolencas la familianojn. Dankon, Paul.

Alessandro DEMATHEIS
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alessandro Dematheis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Distanco ne decidas

Entreprenista medio, disvolviĝo de informaj teknologioj, aŭtoindustrio, kultura, scienca kaj instrua kunlaboro troviĝis inter la ĉeftemoj de kunsido de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj Nov-Zelando.

La slovaka ministro Miroslav Lajčák [lajĉak] diskutis kun sia nov-zelanda sampostenulo, Murray McCully, ankaŭ la situacion en Proksima Oriento, la sekurecajn aferojn kaj problemojn de enmigrado.

Dum la intertraktoj, okazintaj aŭguste en Bratislavo, ambaŭ ministroj konstatis, ke la ĝisnunaj reciprokaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por kunlaboro. Lajčák petis sian sampostenulon altigi la kvoton de jaraj laborvizoj por slovakaj gejunuloj, por ke ili povu pli facile trapasi mallongdaŭrajn lingvajn kaj kulturajn kursojn kaj mallonge labori en Nov-Zelando sen laborpermeso.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trasiberia fervojo

Trasiberia fervojo: kunvojaĝanto(j) serĉata(j). Moskvo – Ulan-Ude aŭ inverse kun pluraj interrompoj, ĉ. 2 semajnoj, ekz. komence de majo 2017. Reinhard P., adr2015js@seite16.de


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kia naŭza normo?

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Fine de aŭgusto juna virino el Belgio afiŝis en sia Fejsbuko-paĝo foton pri si mem, en kiu ŝi gaje ridetas kaj ĵetas la manojn ĉielen. Milionoj kaj milionoj da junuloj kaj ne-plu-junuloj afiŝas similajn fotojn ĉiutage kaj rikoltas jen ŝatojn, jen laŭdajn kaj afablajn komentojn.

La situacio de Laura Defalle tamen estas tute malsimila al tiuj pluraj milionoj da aliaj. Jen malgranda rikolto el la komentoj sub ŝia foto:

„Razu vin, malbelulino.”

„Vi estas naŭza.”

„Vi vomigis min 146 fojojn.”

„Malbelegaj viaj fotoj.”

„Kio nun? Oni vivas en mondo, kie oni sekvu la normon! Vi kulpas, se oni insultas vin, hundino.”

„Mi eksigos vin, vi estas tiel aĉa.”

„Kiaj putinaj fotoj kun viaj feminismaj aĉaĵoj!”

„Malpura lesbanino!”

„Se vi mortigos vin, la polico eĉ ne interesiĝos pri via sorto, hahaha!”

„Vi meritas putri en la keloj de Dutroux” 1.

Kion „naŭzan” ŝi do faris? Sur la foto estas videblaj ŝiaj akselaj haroj ... La plimulto de ŝiaj samaĝulinoj razas subbrakajn harojn, sed ŝi ne. Post la apenaŭ nombreblaj atakoj de ŝiaj amikoj, aŭ de tiuj, kiujn ŝi kredis esti amikoj, ŝi mem komentas jene:

„Kiel vi vidas, la komentoj transiras ĉiujn limojn. Mi estas knabino, kiu decidis fari pri mia korpo, kion mi volas. Precize tiel, kiel knabo povas. Kaj la sekvoj de mia decido estas kolektiva publika humiligo, turmentado, insultado, minacoj.”

„Oni diras al mi ofte, ke en Belgio oni ne plu bezonas feminismon, ke la virinoj havas sufiĉe da rajtoj. Ĉi tiu tuta perforto montras, ke ne. En Belgio, lando kiu nomas sin libera kaj evoluinta, virino kiu diras ‚ne’ kontraŭ senharigo, estos punata ĉiamaniere, ĝis ŝi obeos la ‚normon’”.

Pli-malpli samtempe aperis en la belga gazetaro raportoj, polemikoj, diskutoj, pri la demando, ĉu viro, aŭ la de viroj regata socio, rajtas postuli de virino la portadon de burkino surplaĝe. „Ne, ne, ne” hurlis ĉiuj. „Ni ja vivas en libera ŝtato, kie virino rajtas mem decidi, kiujn vestaĵojn ŝi portas.”

Jes, ni vivas en libera ŝtato. Sendube ne venos tri armitaj policanoj al la kompatinda knabino por forrazi ŝiajn akselajn harojn. Ŝi ja estas libera. Same kiel ŝi nun estas libera suferi dum jaroj pro tiu ĉi traŭmato aŭ forridi ĝin kaj morgaŭ ellitiĝi kvazaŭ nenio okazis.

Laura, mi deziras al vi kuraĝon. Ĉerpu forton el la amikeco de tiuj, kiuj ne humiligis kaj turmentis vin, sed kiuj restis kun vi, apud vi, dum tiu ĉi nekredebla inkubo.

Kaj la verkintoj de ĉiuj tiuj aĉaj komentoj, nu, ili vomigis min 146 fojojn.

1. Dutroux estis amasmurdisto, kiu enŝlosis siajn viktimojn en kelon.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bitcoin: tri jarojn poste

Antaŭ tri jaroj aperis en MONATO (2013/05, p. 16) unua artikolo pri la virtuala monunuo Bitcoin. Ĉu intertempe ĝi evoluis? Jes kaj ne. Bitcoin restas tro malstabila kaj tro malofte uzata por taŭgi kiel pagilo. Informoj pri ĝi iĝis tiel kompleksaj, ke parte nur specialistoj komprenas ilin, kaj venas kritiko de diversaj flankoj. Aliflanke aperis novaj, similaj projektoj kaj estis kreita komercejo bazita sur Bitcoin.

Restas neklare, kiuj estas la kreintoj kaj evoluigantoj de la projekto. Ĉu estas Satoshi Nakamoto, aŭ ĉu estas aliaj personoj, kiuj kaŝas sin malantaŭ tiu nomo? De tempo al tempo Bitcoin estas menciita en la gazetaro, sed ŝajnas, ke ekregas malintereso. La kvanto de transakcioj nur iomete kreskas. Sur pluraj Vikipedio-paĝoj pri la temo estas mencio, ke la paĝo bezonas poluradon, sed venas nur etaj kontribuoj, ne tuta reverko de la paĝo. Serĉado de informoj aliloke en Interreto liveras informojn tiel kompleksajn, ke ili ne helpas.

Stabileco

Komence de la jaro 2013 unu Bitcoin valoris ĉirkaŭ 20 usonajn dolarojn. Dum la dua parto de 2013 ĝi grimpis ĝis 100 usonaj dolaroj kaj je la jarfino ĝi en iu momento superis 1100 dolarojn. Dum la postaj jaroj la kurzo fluktuis inter 200 kaj 700. Tute ne eblas fiksi prezon aŭ plani investon uzante tiom kaprican valuton. Teorie eblas kelkloke pagi per Bitcoin, sed praktike la reala prezo estas en alia valuto kaj la transkalkulo al Bitcoin okazas je la momento de la vendo.

Ĉu ĉefe krimula mono?

Laŭ ĝiaj poruloj la ĉefa avantaĝo de Bitcoin estas ke ĝi estas memregulanta kaj ne kontrolata aŭ stirata de iu nacia aŭ internacia instanco. En realo tio ŝajnas esti malavantaĝo, kiu timigas honestajn uzantojn. La fakto, ke ne eblas sekvi Bitcoin-pagojn en la sistemo, igas ĝin alloga por krimuloj. Dum la pasinta jaro plurfoje aperis gazetartikoloj pri krimuloj, kiuj blokis komputilojn kaj promesis liberigi ilin post pago de iu sumo al Bitcoin-konto.

Cirkulas aliaj rakontoj pri purigo de drogmono tra Bitcoin-kontoj. Estas ankaŭ onidiroj pri uzantoj, kiuj spertas teknikajn problemojn aŭ asertas ke ili estas trompitaj. Dum la somero „malaperis” Bitcoin je valoro de 58 milionoj da eŭroj ĉe la Bitcoin-banko Bitfinex

Aperis konkurenco

Origine Bitcoin estis la sola cifereca valuto bazita sur kriptologia proceduro. Tute logike, „bitmono” kaj „kriptomono” estis kvazaŭ sinonimoj por Bitcoin. Intertempe aperis centoj da similaj projektoj, inter kiuj deko estas gravaj (kun nomoj kiel Ethereum, Ripple, Litecoin kaj eĉ Monero). Kvankam Bitcoin restas la plej grava, ĝi estas nur unu el pluraj. Ĉu iu elstaros aŭ ĉu la publiko tute perdos la fidon pri kriptovalutoj? Neatendita estis la anonco en aŭgusto de Utility Settlement Coin, projekto por nova bitmono subtenata de i.a. la germana Deutsche Bank kaj la svisa UBS.

Ekologia aspekto

Unu el la Bitcoin-principoj estas minado: same kiel grandaj maŝinoj elfosas oron el orminejo, komputiloj kunlaborantaj en la Bitcoin-reto disponigas sian kalkulkapaciton por la mastrumado de la sistemo kaj kompense ricevas Bitcoin-unuojn. Komence estis uzata la troa kapacito de jam funkciantaj komputiloj kaj ilia energio-konsumo ne tro gravis. Ĉar maksimume estas „mineblaj” 21 milionoj da Bitcoin-unuoj kaj jam cirkulas 15,8 milionoj, la minado de la restantaj postulas pli kaj pli da komputila kapacito. Ne plu sufiĉas malgranda kvanto da komputiloj, kiuj disponigas parton de sia kapacito, sed nun aregoj da komputiloj plentempe laboras por mastrumi la sistemon. Laŭ iuj taksoj ilia energi-konsumo estas inter 250 kaj 500 megavatoj, kio egalas al la produktado de mezgranda elektrocentralo. Laŭ alia kalkulo unu Bitcoin-transakcio postulas pli da elektro ol la taga konsumo de usona familio.

OpenBazaar

Komence de la jaro 2016 estis lanĉita OpenBazaar (nefermita komercejo), reta komercejo kiel eBay kaj Amazon, sed tute senkosta por la uzantoj. Ĝiaj principoj unuavide aspektas bonegaj kaj povus iĝi grandega sukceso, sed ĝia origino estas iom duba kaj la preskaŭ deviga uzo de Bitcoin eble estos tro granda paŝo por personoj, kiuj alkutimiĝis al la (relativa) simpleco de eBay kaj Amazon. Se OpenBazaar sukcesos, ĝi devos respekti ankaŭ doganajn regulojn ktp kaj bezonos administradon. Ĉu tio eblos senkoste?

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Pri OpenBazaar bonvolu legi ankaŭ la artikolon OpenBazaar: senpaga retvendejo por ĉiuj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

OpenBazaar: senpaga retvendejo por ĉiuj

Nuntempe abundas retvendejoj diversoriginaj. La plejparto vendas produktojn de iu entrepreno aŭ asocio, ekzemple la „Retbutiko” (www.retbutiko.be) de Flandra Esperanto-Ligo. Aliaj komencis kiel retvendejo por unu entrepreno, sed evoluis kaj nun ankaŭ peras retvendojn por aliaj, ekzemple Amazon. Tria kategorio dekomence estis kreita kiel tutmonda vendejo, kie ĉiuj povas vendi ĉiajn produktojn al ĉiuj; la plej granda estas eBay. Antaŭ kelkaj monatoj aldoniĝis novulo: OpenBazaar 1.

La plej grandaj, Amazon kaj eBay, ricevas kritikojn, ĉar ili emas misuzi sian preskaŭ monopolan pozicion, interalie fakturante tro altajn makleraĵojn. Kontraste al tio, OpenBazaar promesas tute senkostan kaj senregulan peradon inter vendantoj kaj aĉetantoj.

Iom duba origino

La ideo ekestis ĉe Bitcoin-entuziasmuloj kaj uzantoj de la tiel nomata Darknet, parto de Interreto malfacile alirebla kaj fojfoje uzata por dubaj transakcioj. La unua tia komercejo estis Silk Road (Silka Vojo, nomo de antikva reto de karavanaj vojoj inter Ĉinio kaj Eŭropo). Usona tribunalo fermis ĝin en majo 2013, ĉar pere de ĝi estis komercitaj drogoj kaj okazis aliaj krimaj aferoj. Nova versio de Silk Road aperis en novembro 2013, sed ĝi tuj spertis teknikajn kaj sekurec-problemojn kaj same estis fermita.

En aprilo 2014 estis lanĉita DarkMarket (malluma vendejo), ĝisfunda plibonigo de SilkRoad. Ĝi estis relanĉita la 4an de aprilo 2016 kun nova nomo, OpenBazaar, kaj funkcias en la „normala” reto.

Principoj

Ĉe OpenBazaar ne estas registritaj en iu centra loko informoj de vendantoj kaj aĉetantoj. Nur la koncernataj partioj konas unu la alian. Por komerci necesas instali programon sur sia komputilo. Vendanto registras siajn produktojn. Kiam aĉetanto vidas produkton, ekzemple komputilon, pri kiu li interesiĝas, kaj interkonsentas kun la vendanto pri la prezo, kontrakto estas kreita kaj sendita al ambaŭ kaj al „moderatoro”. Estas kreita konto (kiu, depende de la interkonsento, bezonas du aŭ tri subskribojn).

La aĉetanto ĝiras la interkonsentitan sumon al tiu konto; la vendanto ricevas informon pri la pago kaj forsendas la komputilon. Post ricevo de la komputilo la aĉetanto donas instrukcion por pluĝiri la monon al la vendanto. La moderatoro (se li estis indikita kiel tria subskribanto) intervenas kaj decidas, se estas iu problemo.

Eblaj problemoj

Ĉefa obstaklo verŝajne estas la deviga uzo de Bitcoin por pagi. La Bitcoin-komunumo estas eta, kaj novulo kiu, pro sia uzo de OpenBazaar, estas devigata tuj lerni la manipuladon de Bitcoin, nepre havos problemojn. La funkciado de la moderatoroj ne estas bone difinita. Kiu elektas kaj nomumas ilin? Kiel ili estas kontrolataj kaj rekompencataj? Krome estas eblaj problemoj kun poŝto, dogano ... kiujn vendanto kaj aĉetanto mem devos solvi.

Praktike

Estas en Esperantujo kelkaj uzantoj de Bitcoin kaj OpenBazaar, sed neniu pretis aŭ kapablis kunhavigi sian sperton. Mi do decidis mem instali la programon sur nova Windows-10-komputilo. La unua provo tuj fiaskis, ĉar la instalprogramo ne havis aliron al iu komputila dosiero. Supozante, ke kulpis (aŭ volis protekti min) kontraŭvirusa programo, mi faris duan provon post instalo de alia kontraŭvirusa programo. Ĉi-foje la instalado sukcesis: mi povis indiki mian loĝlandon, preferatan lingvon (en la listo estas ankaŭ Esperanto) kaj valuton (Bitcoin, eŭro), kaj akcepti la kondiĉojn (mirinde simplajn). Post tio devis esti kreataj personaj ŝlosiloj, sed tio daŭris, daŭris ... Mi rezignis pri kompleta instalo kaj intertempe tute malinstalis la programon.

1. www.openbazaar.org
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pintoj arbaj - kaj poetaj

La interesa artikolo Vojo tra arbopintoj (MONATO 2016/08-09, p. 26-27), pri ligna altpromenejo apud la litova urbo Anykščiai, mencias, ke la belecon „de la loka arbareto” „prikantis ne nur unu litova aŭtoro”. Konvenus tamen aldoni, ke ekzistas bela, dulingva, daŭre havebla esperantigo (2003), fare de Petras Čeliauskas, el la plurcent-versa poemo La arbaro de Anykščiai (1861) de Antanas Baranauskas (1835-1902), tiuloka poeto, inspirita de Adam Mickiewicz.

István ERTL
Luksemburgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Timigitaj per mensogoj

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

En Irlando estis grava konsterno pro la rezulto de la brita referendumo en junio 2016, laŭ kiu majoritato en Anglio kaj Kimrio (sed ne en Skotlando nek Nord-Irlando) decidis forlasi Eŭropan Union. Regis konsterno ankaŭ inter tiuj en Britio, kiuj volas resti en la Unio, sed pro tute alia kialo ol en Irlando.

Britio estas la plej grava komerca partnero de Irlando kaj la ĉefa kliento por irlandaj eksportaĵoj. Sekve en la Irlanda Respubliko oni timas, ke ĝia ekonomio suferos, se la plej najbara lando, Britio, ne plu estos membro de EU. En Nord-Irlando la referendumo vekis timon pro la supozo, ke estos restarigitaj doganaj bariloj inter la du partoj de la Verda Insulo. Kontraste, kelkaj irlandaj respublikistoj iom tro optimisme konjektis, ke, se la Nordo, kiel teritorio sub brita regado, ne plu estos inkluzivita en Eŭropa Unio, dum la Respubliko restos en ĝi, tio povus konduki al la unuiĝo de la du partoj de Irlando.

Por eĉ pli kompliki la konfuzon kaj maltrankvilon, porbritaj unuistoj en la Nordo, el kiuj multaj estas de skota presbiteriana deveno, sentas fortan ligon kun Skotlando. Tie la Skota Nacia Partio (SNP), la plej granda politika partio en Skotlando, kaj la tria plej granda en Britio, intencas daŭrigi sian kampanjon por totala sendependeco ene de Eŭropa Unio. Kompreneble, tio lasus la nord-irlandanojn de skota origino en skizofrenia situacio. Ĉu ili konservos sian britan ŝtatanecon, aŭ iĝos civitanoj de Skotlando aŭ de Irlando?

Ankaŭ trans la Irlanda Maro, en Skotlando, oni severe suferas pro referenduma maldigesto. Dum malpli ol du jardekoj, la skotoj devis partopreni en tri referendumoj. La unua, en 1997, temis pri la restarigo de la parlamento en Edinburgo, kies jesa rezulto donis aŭtonomion, sed ne sendependecon, al Skotlando.

Due, en septembro 2014, okazis nova referendumo por decidi pri la kompleta sendependigo de Skotlando kaj eksiĝo el la Unuiĝinta Regno de Britio. La rezulto estis malvenko por la „jesa” kampo (44,7 % voĉdonis por sendependiĝo, 53,3 % kontraŭ). La apogantoj inkluzivis ne nur anojn de SNP, sed ankaŭ socialistojn, verdulojn, komunistojn kaj membrojn kaj kutimajn voĉdonantojn de tutbritaj partioj en Skotlando. Laŭ ili la homoj, kiuj voĉdonis kontraŭ, estis timigitaj per mensogoj, trompoj kaj minacoj instigitaj de la brita ĉefministro David Cameron.

Estas fakto, ke Cameron persvadis la skotajn pensiulojn, ke, en sendependa Skotlando, iliaj pensioj reduktiĝus. Li provis kredigi la skotan publikon, ke la prezoj en la supervendejoj altiĝus. Krome li asertis, ke la skotaj bankoj translokiĝus al Londono. Plie, li ricevis apogon de prezidanto Obama kaj de la ĉefministroj de Kanado, Aŭstralio kaj de aliaj membro-ŝtatoj de la Brita Regnaro, kiuj konsilis al la skotoj ne sendependiĝi. La konservativa registaro de Britio avertis, ke sendependa Skotlando ne, aŭ apenaŭ, estus akceptita kiel membro de Eŭropa Unio.

La tria referendumo, en kiu ankaŭ Skotlando estis implikita, estis la tiel nomata Brexit-referendum de junio 2016, en kiu la loĝantoj de la tuta Unuiĝinta Reĝlando devis decidi, ĉu ili volas forlasi Eŭropan Union. Kiel jam menciite, majoritato en Anglio kaj Kimrio voĉdonis por forlaso, dum en Skotlando kaj Nord-Irlando la plimulto voĉdonis kontraŭ ĝi.

Ĝis nun ne okazis la katastrofaj konsekvencoj por Britio, EU, kaj la monda ekonomio, kiujn kelkaj fakuloj prognozis post la brita eksiĝo. Laŭŝajne oni devos atendi por scii, ĉu ĝi damaĝos ankaŭ Irlandon kaj Skotlandon.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu geedziĝo estas luksaĵo?

Hodiaŭ Orienta Azio, precipe Ĉinio, Koreio kaj Japanio alfrontas gravajn demografiajn problemojn: malkresko de la naskokvanto kaj malmultiĝo de la loĝantaro. En Japanio en 2011 la loĝantaro kulminis je 126,8 milionoj kaj ekde nun daŭre malmultiĝas. En Ĉinio kaj Koreio laŭ la registaro la loĝantaro malkreskos ekde la jaro 2030. Pluraj fakuloj tamen diras, ke la malmultiĝo komenciĝos jam antaŭ 2023 en ambaŭ landoj.

Malhonoro

Notindas, ke en aziaj landoj ekstergeedzecaj naskoj okazas ekstreme malofte. En 2006-2007 en Japanio 2,1 % de la infanoj estis ekstergeedzecaj, en Koreio 1,5 % kaj en Singapuro 1,4 %. La komparo kun Eŭropo estas frapa: Francio 50,4 %, Svedio 54,7 % kaj Germanio 30,0 %. En aziaj landoj infanoj naskiĝintaj el negeedzoj estas malhonoraj. Krome ege malfacilas la vivo de solaj patrinoj.

La malgrandiĝo de la loĝantaro evidente rezultas el malmultiĝantaj geedziĝoj. En Japanio la proporcio de negeedziĝintaj gejunuloj pli kaj pli altiĝis: en 2010 35,6 % de la viroj kaj 23,1 % de la virinoj inter 35 kaj 39 ankoraŭ ne geedziĝis kaj la plimulto el ili supozeble neniam geedziĝos.

Socia maltrankvilo

En Ĉinio la ekzisto de multaj needziĝintaj viroj prezentos grandan socian problemon. Laŭtakse en 2020 senedzinaj viroj inter 25 kaj 60 jaraj superos la senedzajn virinojn en tiu kategorio je 30 milionoj. Oni timas, ke tia malekvilibro estigos socian maltrankvilon kaj perfortan agadon de iuj viroj.

Manko de okupo

Multaj gejunuloj en Ĉinio, Koreio kaj Japanio ne havas stabilan okupon, per kiu ili povus subteni sin kaj sian partneron. En Ĉinio kaj Koreio multaj junuloj, precipe viroj, rezignas pri la espero pri regula okupo, loĝejo kaj edziĝo. En Japanio pro la manko de laborforto la senlaboreco estas malalta, sed gejunuloj ne povas akiri regulajn okupojn kun sufiĉa salajro.

Amtimo

Krom la ekonomia flanko, la gejunuloj ne favoras amaferojn. Ili timas malsukceson kaj vundiĝon. Ne malmultaj gejunuloj preferas vivi solaj kaj liberaj, ĝuante sian ŝatatan hobion. En Koreio 61 % de la viroj kaj 72 % de la virinoj kaj en Japanio 53 % de la viroj kaj 62 % de la virinoj rigardas geedziĝon ne bezonata.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu jaro de bonveniga kulturo

De tre liberala politiko al limigita akcepto de rifuĝantoj

Tragedio kun rifuĝantoj okazis la 27an de aŭgusto 2015 ĉe Parndorf proksime al Vieno. Oni trovis en fridkamiono 71 sufokitajn rifuĝantojn, kio estis rimarkita nur pro la sur la ŝoseon gutanta malkomponiĝ-fluidaĵo. Tiam la rifuĝanta krizo jam estis ne nur en Mediteraneo kaj Balkanio, sed ankaŭ meze de Aŭstrio. Teroro igis la debatojn de la antaŭaj monatoj subite ĉesi: ekzemple la maldigna disputo de la federaciaj landoj pri la akcepto de rifuĝantoj, aŭ la skandalaj cirkonstancoj en la unua akceptejo Traiskirchen ĉe Vieno, en kiu ĝis 2000 personoj pro troloĝateco devis kampadi semajnojn sub libera ĉielo.

Sub tiu ŝoko la loĝantaro kaj politikistoj reagis konsternite. En kelkaj urboj estis protestoj, kaj en la viena katedralo „Sankta Stefano” kardinalo Christoph Schönborn celebris memormeson, por kiu la fama sonorilo Pummerin sonoris, kio tre malofte okazas.

Helpopreteco kaj emociiĝo

Tiu tragedio certe ne estis ligita kun la decido de la tiama kanceliero Werner Faymann, kunordige kun la germana kolegino Angela Merkel, malfermi la 5an de septembro 2015 la limojn de Aŭstrio por la rifuĝantoj venantaj el Hungario. Ambaŭ registarestroj ne havis alternativojn. La helpopreteco estis grandega, la el Hungario venantaj trajnoj estis kun aplaŭdo akceptataj, kaj eĉ la kiel „fera damo” konata tiama ministrino pri internaj aferoj Johanna Mikl-Leitner estis emociita ĉe la okcidenta stacidomo de Vieno. „Mia koro tremas, kiam mi vidas tiun suferon”, ŝi diris. La homoj estas nun en sekureco.

Aŭstrio prezentis sin kiel lokon de solidareco, kaj al la kanceliero Faymann plaĉis la rolo de varmkora ŝtatisto, kiu publike akuzis pri la malmoleco de orienta Eŭropo. Savtaĉmentoj kaj volontuloj organizis la traveturon de centmiloj da homoj en tiuj tagoj laŭ impona maniero. Vere la grandanimeco ja ne kaŭzis malfacilaĵojn, ĉar unuatempe preskaŭ ĉiuj rifuĝantoj plu veturis al Germanio.

Fakte la skeptikuloj pri la lim-malfermo estis pli multaj, kaj en la loĝantaro vere ne okazis opiniŝanĝo. Tamen fine de oktobro en la sociaj retoj miloble disvastiĝis fotoj de la aŭstra limkontrolpunkto Spielfeld, sur kiuj soldatoj senhelpe observas kiel centoj da rifuĝantoj neglekte trapasas la aŭstran limon. La manko de kontrolo estis tro klara kaj la kritikantojn oni ne plu povis ignori. Krome en la malfrua aŭtuno ĉiam pli da azilpetantoj volis resti en Aŭstrio.

Politika turniĝo

Fine de la pasinta jaro okazis abrupta opiniŝanĝo kaj politika turniĝo sekve de la rifuĝanto-krizo, kiu estis pli profunda ol en iu ajn alia eŭropa lando. Unue la registara konservativa Aŭstra Popola Partio (ÖVP), kiu sekvis la kurson de la ministro pri eksteraj aferoj Sebastian Kurz, energie postulis finon de la „bonveniga kulturo”. En novembro Faymann konsentis pri la konstruo de barilo ĉe la aŭstra-slovena limo – paŝo, kiu devus servi por ordigita enveturo de rifuĝantoj.

Nun tiu barilo etendiĝas je 4 km ĉe la aŭstra suda limo, meze de la ŝengena areo. Tiamaniere estis rompita la digo. En januaro oni decidis limigi la akcepton de rifuĝantoj en Aŭstrion (pli ol 90 000 por 2015) al 37 500 dum la kuranta jaro kaj pliseverigi la azil-leĝon.

Fermo de la balkana itinero

Fine de februaro Vieno kunordigis kun sud-orient-eŭropaj landoj la fermon de la balkana itinero de rifuĝantoj. Pro tio la nombro de azilpetoj ege malpliiĝis kaj plenumo de la decidita supera limo eblas. Tamen la aŭstra registaro celas ĝis la fino de 2016 akcepti krizan leĝon (germane Notverordnung), kiu fakte malvalidigante la azil-leĝon permesas la rifuzon de ĉiuj azilpetoj ĉe la limo.

La fermo de la balkana itinero baldaŭ fariĝis EU-gvidlinio malgraŭ kritiko el Bruselo kaj Berlino pri la unuflankaj paŝoj de Vieno. Per sia anticipo tamen Aŭstrio estigis novan dinamikecon en la rifuĝanto-debato kaj alprenis decidon, kiun Merkel kaj EU fine devis akcepti.

La kosto vere estis alta kun plia perdo de politika kredindeco. La abrupta politika ŝanĝo de la registaro koncernis ĉefe la Aŭstran Socialdemokratan Partion (SPÖ), kiu devis akcepti la politikan kurson de la koalicia partnero. Por la partio tio signifis nervan elprovon kaj por Faymann la politikan finon. Li retiriĝis komence de majo sub interna partia premo.

Antaŭe, fine de aprilo, ambaŭ tradiciaj partioj socialdemokratoj (SPÖ) kaj kristandemokratoj (ÖVP) havis historian malsukceson en la unua raŭndo de la prezidanto-elektoj. La kandidatoj de ambaŭ partioj, kiuj disdonis inter si la postenon de prezidanto ekde la fondo de la respubliko en 1918, atingis je 11 % de la voĉoj. Kontraŭe la Libereca Partio de Aŭstrio (FPÖ) ricevis 35 % por sia kandidato Norbert Hofer – rezulto, kiu estas ĝis nun la plej bona de tiu partio en tutlanda elekto. En decembro okazos ripeto de la dua raŭndo pro malĝustaĵoj, en kiu Hofer havas ŝancojn okupi la postenon de aŭstra prezidanto kiel unua reprezentanto de ekstremdekstra partio en okcidenta Eŭropo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bratislava vojmapo

Restarigo de fido al Eŭropa Unio (EU), problemoj de enmigrado, la brita eksiĝo, sociaj kaj ekonomiaj diferencoj, eŭropa armeo kaj batalo kontraŭ terorismo troviĝis inter la ĉefaj temoj traktataj dum la septembra unutaga pintkunveno de EU en la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

Bratislava deklaro

El la neoficiala pintkunveno de gvidantoj de EU kaj de 27 membroŝtatoj de EU rezultis tiel nomata Bratislava deklaro kaj labora vojmapo, kiu elmetis rimedojn kaj celojn de la traktataj temoj.

Laŭ la gvidantoj de EU la bratislava vojmapo estas nur komenco. En la sekvaj ses monatoj la brusela burokrataro devos detali la rimedojn elmetitajn en la vojmapo por redifinado de la eŭropa projekto, kiu povus kontentigi la eŭropan loĝantaron pri sekureca certeco kaj ekonomia kaj socia justeco kaj sukcese fini la vojmapon post neoficiala pintkunveno komence de la venonta jaro en Malto kaj sekve okaze de la 60a datreveno de la subskribo de la Roma Traktato en marto 2017.

Restarigi fidon

El gazetaraj konferencoj de la gvidantoj post la pintkunveno montriĝis, ke necesas unualoke restarigi fidon al la eŭropa loĝantaro en EU kaj sukcese (fin)solvi enmigradon. Pro tio estas en la bratislava deklaro iu principo de profundigo de konsento kaj principoj de respondeco kaj solidareco de membroŝtatoj de EU. Sed estas certe, ke dum la pintkunveno ne estis solvita la disputo pri kvotoj por rifuĝintoj.

La bratislava deklaro mencias ankaŭ pli bonan kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo, interŝanĝon de utilaj informoj kaj defendomekanismoj, plifortigon de la komuna merkato, altigon de strategiaj investoj kaj certigon de laboro por junaj EU-civitanoj.

Rezultoj modestaj

La hungara ĉefministro Viktor Orbán kaj lia itala kolego Matteo Renzi ne estis kontentaj pri la rezultoj de la neformala pintkunveno, ĉar ne estis ŝanĝita la eŭropa politiko pri enmigrado.

Laŭ analizistoj ĉi tiuj rezultoj estas modestaj. Laŭ iuj la gvidantoj esprimis nur konsenton kaj volontecon diskuti pri la nuntempa situacio kaj problemoj en EU (kio estas bona por EU), laŭ aliaj ili ne transpaŝis la landajn poziciojn kaj ne akceptis novan eŭropan manieron de pensado por komuna estonteco de EU.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu de nun „waso”?

Roberto Pigro raportas pri la ortografiaj ŝanĝoj en Francio (MONATO 2016/08-09, p. 28-29), kiuj devus fini la malfacilan tradicion, kiu perdigas al la lernantoj poentojn en la ekzamenoj. Oni tamen forgesas, ke la samaj junuloj senplende agnoskas, ke la angla vorto „hajĝin” skribiĝas hygiene. Franclingvanoj forlasu literojn, kiujn oni ne parolas kaj (kelkajn) ne plu skribas. Se tio estu la principo, tiam Francio estu plene konsekvenca, ekzemple: oiseaux skribiĝu estonte „oaso”, prefere jam tutangle „waso”.

Cetere, ĉu en Esperanto la cirkumflekso ne apartenas al la supersignoj? Akcento ĝi ne estas.

Menciindas, ke la respondeca ministrino Belkacem antaŭ nelonge reduktis per pli ol duono la instruadon de najbaraj lingvoj kiel la germana, hispana, itala en mezlernejoj, oficiale ne pro malfacileco, sed pro „eliteco”. Ĉu vere Francio bezonas sinjorinon kun magreba fono por adapti sin al la moderna mondo? Ĉu ŝi ŝanĝus ankaŭ la araban?

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monda produktado havos malaltan kreskon dum 2016

Laŭ kvaronjara raporto de la Organizaĵo de UN por Industria Disvolvado (UNIDO), publikigita en septembro 2016, la kresko de la monda industria produktado restos malalta. Financa malcerteco ankoraŭ minacas Eŭropon kaj la rektaj eksterlandaj investaĵoj ne atingis la antaŭkrizan nivelon de 2007.

Laŭ UNIDO la monda industria produktado kreskos je 2,8 % dum 2016 (en la evoluintaj industrilandoj je 1,3 % kaj en la evolulandoj je 4,7 %). Fine de 2016 la kresko en Ĉinio, la plej granda industrilanda ekonomio, probable malgrandiĝos de la pasintjaraj 7,1 % ĝis 6,5 %. Oni atendas malaltan kreskon en Japanio, Eŭropo kaj Usono.

La monda industria produktado kreskis je 2,2 % dum la dua kvaronjaro de 2016 kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Grandan parton de la kresko realigis la evolulandoj kaj novaperantaj evoluantaj industrilandoj, kie la industria produktado kreskis je 4,9 %. En la evoluintaj industrilandoj la kresko estis minimuma (0,2 %).

Malcerteco en Eŭropo

En Eŭropo la malcerteco post la en junio per referendumo decidita eliro de Britio el EU influis la kreskon de la ekonomio dum la dua kvaronjaro de 2016, kiu estis unuafoje post 2013 malpli ol 1 %. La malpliiĝo de la kresko okazis ankaŭ en Rusio kaj Usono, kie la industria produktado kreskis respektive je 1 % kaj 0,3 %. En Japanio ĝi reduktiĝis je 1,8 %.

La latin-amerikaj landoj malgrandigis la industrian produktadon je 3,2 % dum la dua kvaronjaro rezulte de daŭranta malpliiĝo de la produktado en la regiono. La industria produktado reduktiĝis en Brazilo je 6,7 % kaj en Argentino je 4,2 %.

La aziaj landoj grandparte konservis altajn procentaĵojn de kresko. La industria produktado kreskis en Indonezio je 5,6 %, en Malajzio je 3,9 % kaj en Vjetnamio je 13,5 %. Tamen en Barato la donitaĵoj indikas neatenditan reduktiĝon je 0,7 %.

Laŭ taksoj surbaze de limigitaj donitaĵoj la industria produktado en Afriko kreskis je 2,5 %. Sud-Afriko, la plej granda industrilanda ekonomio en la kontinento, havis grave pliigitan kreskon je 3,3 % dum la dua kvaronjaro. Pli altan kreskon oni atingis en Kameruno kaj Senegalo respektive je 8,3 % kaj 7,6 %.

La UNIDO-raporto prezentas ankaŭ taksojn pri la kresko de la unuopaj sektoroj. La produktado de tabako malpliiĝis dum la dua sinsekva kvaronjaro je 2,6 %. La evolulandoj konservis altan kreskon en la produktado de teksaĵoj, kemiaj produktoj kaj metalaj ellaboraĵoj. La kresko en la evoluintaj industrilandoj estis pli alta en la farmacia industrio kaj en la produktado de aŭtoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japana medicina subteno por Kubo

Japanio kaj Kubo konsistas el mezgrandaj insuloj, unu situas oriente de la azia kontinento, la alia en Kariba Maro kaj miloj da kilometroj disigas ilin. Tamen pli ol 400 jaroj da rilatoj kreis egan amikecon. Por impulsi kaj progresigi novan etapon, la japana ĉefministro Shinzo Abe vizitis oficiale Kubon ĉi-jare.

Tutmonda paco

Kadre de la vizito la kuba prezidanto Raul Castro Ruz akceptis la gaston en la Palaco de la Revolucio. Ili interŝanĝis ideojn pri la kubaj-japanaj rilatoj ekonomiaj kaj komercaj, pri komplikaĵoj kaj danĝeroj sub kiuj vivas la nuntempa mondo, kaj pri la bezono plifortigi la klopodojn por nuklea senarmiĝo kaj protekti la tutmondan pacon.

La japana ĉefministro ankaŭ vizitis Fidel Castro Ruz, la eksŝtatestron de Kubo, kaj esprimis al la ĉefo de la revolucio sian plaĉon pri sia unua vizito al Kubo. Dum sincera dialogo ambaŭ gravuloj menciis la plurjarcentajn rilatojn inter la du ŝtatoj.

Medicina ekipaĵo

La japana registaro donacos medicinan ekipaĵon por la ĉefaj kubaj hospitaloj en valoro de 1273 milionoj da enoj. La altruisma promeso estis oficialigita per ambaŭflanka subskribo.

Juan Carlos MONTERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Seksa (mal)egaleco en Gento

La universitato de Gento, kiu venontjare festos sian 200-jaran ekziston, estas kun siaj pli ol 41 000 studentoj unu el la plej grandaj en Nederlandlingvujo. Ĝi estas monde respektata interalie pro la fakultatoj pri bioteknologio, akvo-sciencoj, mikro-elektroniko kaj historio. Tamen ne pro siaj sciencaj esploroj ĝi atingis la gazetaron fine de septembro. En la kadro de la kampanjo HeForShe (Li por ŝi) de Unuiĝintaj Nacioj – kampanjo por egaleco de la seksoj – la rektorino Anne De Paepe [depape] anoncis, ke ekde la venonta universitata jaro ne plu estu unu rektoro aŭ rektorino, sed ĉiam du, unu viro kaj unu virino.

Uzi sian cerbon

Tuj favore reagis Hilde Crevits [krevíc], flandra ministrino pri instruado: „Jen tre bona paŝo por atingi la egalecon inter la seksoj.” Tamen ŝi ŝajnas esti unu el la malmultaj, kiuj tiel reagis. Robin Portier, laboranto ĉe la universitato de Loveno, komentis: „Kapabloj antaŭ sekso! Se la du plej bonaj kandidatoj estas virinoj, tiam ili konkurencu inter si. La devigo havi viran kontraŭkandidaton estas vere ĉikana.”

Mike de Bock, politikologo, argumentas: „Jen precize tio, kion oni ne faru. La plej bona kandidato por funkcio estas la plej bona kandidato, kaj la plej bonan oni ne diskriminaciu, ĉar tiu havas la malĝustan sekson.”

Gertjan Roels, eksstudento de la universitato de Gent, simile opinias: „En niaj kvin universitatoj du rektoroj estas virinoj, tri estas viroj. Do grava malegaleco inter la seksoj apenaŭ ekzistas. Per tiu ĉi regulo oni diskriminacias la virojn, se ili estas la plej bonaj, kaj la virinojn, se tiuj estas la plej bonaj. Kiam oni finfine uzos sian cerbon kaj elektos surbaze de kapabloj anstataŭ surbaze de sekso?”

Pozitiva diskriminacio

Sara Lahaye, laborantino ĉe la universitata malsanulejo de Ostendo, reagis tre koncize: „Pozitiva diskriminacio estas ankaŭ diskriminacio.” Kaj simile Ilse Bonné: „La plej bona viro aŭ virino sur la ĝusta loko ... tiu pozitiva diskriminacio estas same ridinda kiel danĝera.”

Rik Torfs, rektoro de la universitato de Loveno, opinias, ke oni ne simple desupre povas dikti iun novan regulon. „Ankaŭ tie ĉi regu demokratio, kaj oni lasu la universitatanojn decidi.” Se oni demokratie voĉdonos pri la nova regulo de rektorino De Paepe, tre verŝajne oni denove nuligos ĝin. Almenaŭ ĝis nun neniu publike defendis ŝian novan sistemon de „gerektoroj”.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trono, troo da laboro

Laŭ la konstitucio de Japanio la imperiestro estas la simbolo de la regno Japanio kaj de la unueco de la japana popolo. Lastatempe evidentiĝis, ke la nuna imperiestro, Akihito, estas ankaŭ la simbolo de troa laboro. La 8an de aŭgusto Akihito televide alparolis la popolon kaj aludis pri sia deziro abdiki pro sia maljuneco.

Plena tagordo

Kvankam la imperiestro, nun 82-jaraĝa, jam antaŭe spertis operaciojn de la kor-arterio kaj pro prostata kancero, li ĉiutage diligente plenumas sian taskon. La tasko de imperiestro inkluzivas agojn pri regnaj aferoj difinitaj de la konstitucio, kaj aliajn oficialajn agojn. Okazoj plenumi regnajn aferojn kiel ĉeestado en ŝtataj ceremonioj aŭ subskribi oficialajn dokumentojn sufiĉe abundas. Plie oni deziras la imperiestran ĉeeston por aŭtoritatigi eventojn kiel nacia sporta festivalo aŭ plantado de arboj ktp.

Akihito kaj lia edzino Mitiko, 81-jaraĝa, vizitas kaj kuraĝigas viktimojn kaj suferantojn de naturaj katastrofoj kiel tertremoj aŭ cunamoj. Ili ankaŭ laŭ sia iniciato vizitis batalkampojn aŭ insulojn en Pacifiko por konsoli la animojn de la soldatoj pereintaj tie dum la dua mondmilito.

Nekompleta leĝo

Tiuj agadoj kompreneble fariĝis pli kaj pli pezaj ŝarĝoj por la maljunaj geimperiestroj, sed la nekompleta leĝo pri la imperiestra familio, al kiu mankas reguloj pri abdiko aŭ eksiĝo de imperiestro, ne helpas. La registaro, sciante la situacion, neglekte faris nenion. La imperiestra sistemo estas tikla problemo, kaj la leĝo havas polemikan difinon, ke la imperiestra trono estas heredata de viro el virflanka devenlinio. Se oni provus ŝanĝi la leĝon rilate al imperiestra abdiko, tio nepre elvokus ardan disputadon inkluzive la eblon de virina trono. Tial la registaro deziras lasi ĝin laŭeble netuŝata.

Registara embaraso

La ĉi-foja parolo de la imperiestro, kiu nerekte petis ŝanĝon de la leĝo, embarasis la registaron. Pro tio la registaro de Abe Ŝinzo, evitante vastan revizion de la leĝo pro la ĉi-supra kialo, intencas fari portempan leĝon aplikeblan nur por la nuna imperiestro.

La popolo, kiu mem bone scias, kia estas troa laboro kaj laciĝo, simpatias al la imperiestro Akihito, kaj esperas, ke li sufiĉe ripozos post baldaŭa abdiko.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malaperintaj studentinoj

Mi estas studentino ĉe la universitato en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano. Viroj kaj virinoj estas rigore apartigitaj en mia universitato. Tio signifas, ke la universitata biblioteko havas „Tagon por viroj” kaj „Tagon por virinoj”, kaj ke estas klasĉambroj nur por viraj aŭ nur por inaj studentoj. Tial mi tute ne konas virajn studentojn.

Kelkajn studentinojn mi ne vidis komence de ĉi tiu semestro. Mi pensis, ke verŝajne ili ankoraŭ estas en sia gepatra domo kaj revenos al Islamabado, festinte la Feston de Ofero 1 kun siaj familioj. Tio estas por islamanoj unu el la plej gravaj festotagoj. Sekve mi pensis, ke ili ankoraŭ ne revenis al Islamabado, sed unu el miaj studamikinoj diris, ke ili edziniĝis dum la somera libertempo kaj forlasis la universitaton.

Ja mi memoris, ke studentino kun kiu mi ofte babilis inter lecionoj, malĉeestis la antaŭan semestron en ekzameno de politika antropologio. Mi aŭdis, ke ŝi edziniĝis. Ŝi ne revenis al la universitato. Tio ne estas malofta okazaĵo. Miaj samklasaninoj estas ĉirkaŭ 20-jaraj, kaj tio estas taŭga aŭ iomete maljuna aĝo por edziniĝo en ĉi tiu socio.

Gepatra aranĝo

Antaŭ kelkaj monatoj, iu samklasanino alportis tradiciajn dolĉaĵojn al la universitato. Tio signifas, ke ŝi fianĉiniĝis. Multaj studentinoj plu studas post edziniĝo, sed kelkaj ĉesigas la studadon kaj foriras. Ĉi tie en Islamabado, mi havas amikinojn el Ĉinio kaj Indonezio, kiuj venis studi en Pakistano, ĉar ili estas islamanoj. Kelkaj reiris al sia lando dum la somera libertempo kaj revenis al Pakistano kun edzo.

La plejmulto el ili tute ne dubas pri la edziniĝo, kiun la gepatroj aranĝis. Mi havis amikon, kies edziĝa vivo bedaŭrinde daŭris nur tri monatojn, kvankam divorco estas rigardata kiel ege malhonora, precipe por la familio de la virino. Tamen mi ankaŭ memoras alian amikon, kiu estas feliĉa kun edzino kaj infanoj. Estas multaj homoj (kaj viroj kaj virinoj) kiuj geedziĝas sendezire, sed devigite.

Malhelpi devigajn edzigojn

FMU (Forced Marriage Unit, t.e. fako pri devigaj geedzigoj) estas brita registara organo, kies tasko estas malhelpi devigajn geedzigojn de britaj civitanoj. En 2015, FMU raportis pri kazoj, en kiuj viktimo riskis esti, aŭ jam estis, venigita eksterlanden. 44 % el tiuj kazoj rilatis al Pakistano. Aliaj landoj en la listo de FMU kun la plej alta nombro de kazoj estis Bangladeŝo (7 %), Barato (6 %), Somalio (3 %), kaj Afganio (2 %).

Destino

Estas klare, ke deviga geedzigo estas tre ofta en Pakistano. Tio okazas precipe dumsomere, kiam la lernejoj estas fermitaj por ferioj. Ankaŭ mia iama amato edziĝis kontraŭvole. Tio okazis antaŭ ses jaroj, kaj li nun loĝas en urbo en Britio kun edzino kaj tri infanoj. Li tamen akceptas tion kiel destinon, kaj tial li certe devigos siajn gefilojn fari same en la estonteco.

Obei la gepatrojn

Multaj, aŭ preskaŭ ĉiuj virinoj en Pakistano kredas, ke geedziĝo estas grava devo por ĉiuj islamanoj kaj ke gepatroj havas rajton aranĝi geedzigon de siaj gefiloj. Aliflanke ekzistas homoj, kiuj devis ŝanĝi vivoplanon pro abrupta edz(in)igo. Oni diras, ke tio estas kutimo de nia socio, ke gefiloj nature devas obei gepatrojn, kaj ke gepatroj havas aŭtoritaton super gefiloj. Precipe en la pakistana socio, la parenca rilato estas konsiderata tro grava, tiel ke individua volo estas ofte ignorata. Tial okazas tiom da devigaj geedzigoj en Pakistano.

Erara socio

Mi ne intencas kritiki la pakistanan socion, kaj mi scias, ke reproduktado estas grava. Tamen se individuoj suferas pro malnova konvencio, tia socio ja eraras. Oni ĉi tie ĉiam diras, „sed nia socio neniam permesas tion”, kaj rezignas krei sian propran vivon. Estas multaj homoj, kiuj fieras pri sia alta eduko, sed se tia homo ne kapablas mem pensi uzante sian cerbon, mi ne konsideras lin/ŝin edukita. Se eduka instanco ne povas naski homon, kiu havas kapablon ŝanĝi la socion por plibonigi la vivon de individuoj, mi rigardas tian edukorganon tute vana.

Mi mem enketas pri la problemo de virinoj en Pakistano de preskaŭ dek jaroj. La nombro de miaj samklasaninoj malplimultiĝas en ĉiu semestro. Kelkaj virinoj akceptis sian destinon, sed aliaj ne. Morgaŭ nia libertempo finiĝos, kaj niaj studtagoj rekomenciĝos ekde sekvonta lundo. Ĉu mi retrovos tiam ĉiujn samklasaninojn?

Nadipedia
Pakistano
1. Eid-ul-Adha, la Festo de Ofero, estas islama festo memore al la okazo, kiam Ibraham (Abrahamo) intencis oferi sian filon, sed la anĝelo Ĝibrail (Gabrielo) anstataŭigis lian filon per ŝafo. Tial en tiu festotago oni oferbuĉas bovon, ŝafon aŭ kapron, kaj dividas la viandon inter familianoj, samsanguloj kaj malriĉuloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

23:59:59 ... 23:59:60! Baldaŭas la supersekundo

Estas preskaŭ noktomezo, la 31an de decembro 2016. Ie en Britio iu homo, kiu volas kapti la precizan momenton de la jarŝanĝo, eksidas kelkajn momentojn antaŭ la 12a ĉe sia komputilo, atente spektante la tempomontrilon sur la ekrano. Li vidas, ke mire la montrilo ne saltas, kiel kutime, de 23:59:59 al 00:00:00, sed unue al 23:59:60 kaj – unu sekundon poste – al 00:00:00. Kio klarigas tiun strangan, nekutiman, preskaŭ superrealan sekundon 23:59:60?

Fojfoje oni aldonas al la jaro unu kroman sekundon, la tiel nomatan supersekundon aŭ aldonan sekundon, por agordi la horloĝan tempon kun la reala daŭro de la tagoj. La tagoj ja ne havas konstantan daŭron, sed iom post iom ili iomete plilongiĝas. Por klarigi tiun ĉi fenomenon, necesas ekspliki ion pri la mezurado (la „kaptado”, se tiel diri) de la tempo.

Zenito

La tago, pli precize la suntago, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj kulminoj de la suno. La taga kulmino de la suno okazas tiam, kiam la stelo atingas sian plej altan punkton super la horizonto. En tiu momento ĝia centro tuŝas imagan duoncirklon, kiu unuigas la nordan kaj sudan punktojn de la horizonto, kaj trapasas la zeniton (nome la punkton, kiu troviĝas rekte super la kapo de la observanto). Tiu duoncirklo estas nomata la loka meridiano (el la latina vorto meridies, kies signifo estas „tagmezo”). La momento de la kulmino determinas la veran lokan tagmezon: „lokan”, ĉar – pro tio, ke la tero turniĝas en orienta direkto – la tagmezo okazas pli frue oriente de la observanto kaj pli malfrue okcidente de li. La suntago, alivorte la tempodaŭro inter du sinsekvaj tagmezoj, konsistas el 24 horoj kaj preskaŭ egalas la periodon, kiun la tero bezonas por plenumi unu kompletan rivoluon ĉirkaŭ sia akso.

Observatorioj

En iu ne tre fora pasinteco oni agordis la horloĝojn kun la loka tagmezo, kiu, tiucele, estis precize mezurata en astronomiaj observatorioj. Por tio oni uzis teleskopojn muntitajn laŭ la suda-norda direkto, kiuj estis moveblaj nur laŭ tiu direkto. Oni nomas tiuspecajn ilojn „meridianaj teleskopoj”, ĉar ili troviĝas rekte sub la loka meridiano de la koncerna observatorio.

Orbito

La tempo agordita kun la loka tagmezo, pro memkompreneblaj kialoj, nomiĝas „la loka tempo”. Sed estas komplikaĵo. La rotacia akso de la tero montras deklivecon kompare kun la ebeno de la orbito ĉirkaŭ la suno, kaj, cetere, tiu orbito ne estas perfekte cirkla, sed iom elipsa. Tio kaŭzas diferencojn inter la mezurata suntaga daŭro kaj la ordinara taga daŭro (24-hora) laŭ la horloĝoj. Tiu diferenco ŝanĝiĝas de unu sezono al alia, kaj ĝia maksimuma sumo estas 15 minutoj. Oni forigis tiujn variajn diferencojn pere de korekto, kiu baziĝas sur la averaĝa nombro de la tagmezaj tempoj, mezurataj tra la jaro. La tiel korektata tempo estas la loka mezuma tempo.

Vaportrajnoj

Ĝis ĉirkaŭ la jaro 1840, ĉiuj grandaj urboj kaj regionoj uzis siajn proprajn lokajn tempojn, kunordigatajn de regionaj observatorioj. Kiam dum la industria revolucio alvenis la vaportrajnoj, kiuj sufiĉe rapide veturis tra la landoj, oni ekuzis normigitajn ŝtatajn tempojn por tutaj landoj, kiuj ofte estis la lokaj tempoj de iliaj ĉefurboj.

Grenviĉo

Aparte menciinda estas la fama reĝa observatorio de Grenviĉo (angle Greenwich). Grenviĉo estas urboparto de Londono, kie ĝis nun kuŝas, krom la menciita observatorio, universitato de la reĝa ŝiparo. Ĝi funkciis kiel centro de la brita tutmonda navigado. La meridiano de ĝia observatorio, projekciata sur la terglobon, estis la centra referenco por la navigado de britaj ŝipoj tra la tuta mondo. Cetere, la Grenviĉa Meza Tempo (GMT) estis la oficiala tempo uzata de britaj ŝipoj. Pro la granda sperto kaj graveco de tiu observatorio koncerne tempomezuradon, la Grenviĉa Meza Tempo (GMT, angle Greenwich Mean Time) fariĝis la ŝtata tempo de Britio.

Telegrafo

Kiam en la dua duono de la 19a jarcento ekkreskis la tutmondiĝo, spronita de inventoj kiel la telegrafo kaj poste la telefono, oni bezonis tempon internacie validan. En la jaro 1884, dum la Unua Konferenco pri Meridianoj okazinta en Vaŝingtono, oni decidis uzi la Grenviĉan Mezan Tempon kiel tutmondan tempon. Kadre de la sama konferenco oni decidis igi la grenviĉan meridianon nul-punkto por la longitudogradoj. En la jaro 1928, post kiam oni estis devigita aldoni pliajn malgrandajn korektojn por atingi pli precizan mezuman tempon, GMT estis rebaptita „Universala Tempo” (UT, angle Universal Time).

Tajdoj

Sed nun reen al la aldona sekundo. Kiel atentigite, la suntago enhavas 24 horojn, ĉiu el kiuj siavice enhavas 60 minutojn kun po 60 sekundoj. Tial, ĉiu unuopa tago nombras 86 400 sekundojn (24 horoj x 60 minutoj x 60 sekundoj). Pro tio oni difinis la sekundon kiel 86 400-onon de unu suntago. Sed granda kompleksaĵo aperis. Esploroj evidentigis, ke la rotacio de la tero ne estas konstanta en sia daŭro. Fakte ĝi laŭgrade malrapidiĝas, ĉar la tera rotacio estas iomete bremsata de la tajdaj efikoj provokataj de la gravito de la luno kaj la suno.

La kombinata gravito de ĉi-lastaj kreas tutmondan tajdan ondon en oceanoj kaj maroj, kies frotado kontraŭ la firma tero bremsas la rotacion de nia planedo. Ĝia rotacia rapideco estas cetere bremsata de la distordo de la firma tero mem pro la sama gravita influo. Krome, la bremsa efiko estas neregula, ekzemple kaŭze de okazaj grandaj tertremoj kaj de la tutmonda varmiĝo, pro kiu la akva kvanto de la oceanoj pligrandiĝas. Konsekvence, la suntago daŭras de jaro al jaro iomete pli. Precizaj mezuroj evidentigis, ke la tagoj plilongiĝas jare je 0,000 014 sekundoj (14 mikrosekundoj). Tiu kvanto ŝajnas malgranda, sed ne estas neglektebla. La sekundo do tute ne estas konstanta.

Vibracioj

Pro sciencaj kaj teknikaj kialoj oni arde bezonis difinon de konstanta, neŝanĝebla sekundo, same kiel por la ceteraj mezuroj (metro, kilogramo, ampero) de la internacia sistemo de unuoj. La eltrovo de kvarcaj horloĝoj montris, ke la vibracio de elektre stimulataj puraj kristaloj estas tre regula kaj ke eblas konstrui tre precizajn horloĝojn, kiuj deduktas la tempon, pli specife la sekundon, el tiuj vibracioj pere de elektronikaj cirkvitoj.

Radiado

Tiel, finfine, en la jaro 1967 oni priskribis la sekundon kiel „la tempodaŭron de 9 192 631 770 cikloj de la radiado, kiun alportas la transiro de du niveloj de la baza stato de atomo de la elemento Cezio-133” (ne maltrankviliĝu: la nefakaj legantoj rajtas tuj forgesi tiun difinon!). Bedaŭrinde, la ĉi-supre indikita tempodaŭro estas bazita sur astronomiaj mezuroj de la suntaga daŭro proksimume el la jaro 1870, tio estas antaŭ 146 jaroj. Ekde tiam la tagoj entute plilongiĝis je 0,002 sekundoj (0,000014 sekundoj x 146 jaroj).

Radiosignaloj

Ekde la jaro 1955 oni konstruas tiel nomatajn atomajn horloĝojn, kies tempomezurado estas bazata sur la vibracioj de atomoj. La atomaj horloĝoj, kiuj uzas atomojn de la elemento Cezio-133, havas deviacion de apenaŭ 1 sekundo ene de 5 miliardoj da jaroj. Do, ili estas multege pli precizaj ol la rotacio de la tero, sur kiu la tempo ĝis tiam estis bazita. Por atingi altprecizan tempomezuradon, estis enkondukita en la jaro 1972 la Tempo Atoma Internacia (TAI, france Temps Atomique International), kontrolata kaj mastrumata de la fama Buroo Internacia de Pezoj kaj Mezuroj (BIPM, france Bureau International des Poids et Mesures) en Parizo. BIPM determinas la atoman tempon pere de la statistika mezumo inter pli ol 200 precizaj atomaj horloĝoj troviĝantaj en observatorioj kaj metrologiaj laboratorioj de la tuta mondo kaj dissendas ĝin pere de diversspecaj komunikiloj, ekzemple helpe de radiosignaloj kaj komputilaj serviloj. Je sia enkonduko, en 1972, la momento 00:00:00 de la atoma tempo koincidis kun la sama tempmomento laŭ UT.

Supersekundo

Anstataŭ uzi la malpli precizan mezuradon de sunaj kulminoj kiel kunordigilon de la universala tempo, oni decidis uzi la atoman tempon kiel sian „horloĝon” kaj samtempe kunordigi ĝin kun la malrapidiĝo de la tera rotacio. La tiel kunordigita universala tempo estis nomita „Universala Tempo Kunordigita” (UTC, angle Universal Time Coordinated). Kiel skribite, ĉi-tempe la suntago enhavas 0,002 sekundojn pli ol la atoma tempo. Pro tio, post ĉiu 500a tago, la atomaj horloĝoj fruas je unu sekundo kompare kun la suntago. Kiam oni enkondukis la UTC-on, estis decidite, ke, kiam la malsamo inter la suntago kaj UTC superas 0,9 sekundojn, kroma sekundo estu aldonita al UTC. Tio okazas ĉiun 1,5an aŭ 2an jaron. La tiel aldonata sekundo estas la fama supersekundo. Konsekvence, UTC kaj TAI devias inter si pli kaj pli je la pasado de la jaroj.

Parizo

La supersekundo estas aldonata laŭ instrukcio fare de organizaĵo, kies nomo estas „Internacia Servo de Tera Rotacio kaj Referenca Sistemo” (IERS, angle International Earth Rotation and Reference System Service). Ĝi kontrolas kaj anoncas la aldonon de supersekundoj. IERS disponas en Parizo pri propra observatorio, per kiu ĝi zorgas pri la preciza daŭro de la suntago. Oni ĉiam aldonas la supersekundon la 30an de junio aŭ la 31an de decembro de la koncerna jaro je 23:59:59 laŭ UTC. La unua supersekundo estis aldonita la 30an de junio 1972. De 1972 ĝis la fino de 2015 estis aldonitaj 26 supersekundoj, kio klare montras la malrapidiĝon de la tera turniĝado. La lasta aldono de supersekundo estis efektivigita la 30an de junio 2015.

Ĉampanboteloj

Ĉi-jare unu supersekundo estos aldonita al UTC la 31an de decembro je noktomezo. Tio signifas, ke, se vi loĝas ekzemple centre de Eŭropo (kie la horzono vintre estas UTC +1), la supersekundo estos aldonita je 00:59:59 laŭ la tiea horzono, do sufiĉe longe post la malkorkado de la ĉampanboteloj. Unu sekundon poste vi povas admiri, se vi sufiĉe atentas, la supersekundon 00:59:60 sur la tempomontrilo de via komputilo. Loĝanto de Novjorko (kie vintre la horzono estas UTC -5) male atentu tion, kio okazos ĉe lia komputilo la 31an de decembro je 18:59:59.

Sablo

Ĉiam, kiam ni volas kapti la tempon, ĝi glitas tra niajn fingrojn kiel loza sablo. Ĉu Albert Einstein ja ne diris, ke la fluo de la tempo estas iluzio? Iluzioj ne estas kapteblaj. La verkanto kaj la redakcio deziras al vi agrablan supersekundon!

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu fine la justeco venkos?

La 17an de julio 2014 la aviadilo MH17 de la Malajzia Aerkompanio (Malaysia Airlines) forflugis de Schiphol [sĥiphol], la amsterdama flughaveno, al Kuala-Lumpuro. Sed super orienta Ukrainio ĝi estis paffaligita pere de raketo. Enestis 283 pasaĝeroj kaj 15 aliaj homoj. Granda parto – preskaŭ 200 – estis nederlandaj turistoj kaj grupeto da sciencistoj.

Konsterno

Granda estis la konsterno: tion pri civila aviadilo fluganta je tiel granda alteco neniu atendis. Oni ja sciis, ke surtere okazis batalado inter rusoj, rus-tendencaj ribeluloj kaj ukrainaj soldatoj – sed paffaligi aviadilon el la aero ...

La viktimojn – preskaŭ ĉiujn nederlandanojn – oni kun kvazaŭ-milita honoro akompanis hejmen. La tuta lando estis tuŝita.

Internacia esploro

Tuj post kiam la aviadilon oni forpafis el la aero, la nederlandaj polico kaj juĝistaj instancoj kunlabore kun kolegoj el Aŭstralio, Belgio, Malajzio kaj Ukrainio eklaboris por plej ekzakte trovi la detalojn pri tiu murdo. La celo estis kaj restas trovi kaj pruvi la faktojn koncerne la manieron, kiel tio povis okazi. Nepras identigi la respondeculojn, kiuj kulpis kaj kiuj efektive pafis por finfine laŭeble konduki ilin antaŭ la juĝisto.

150 000 pruviloj

Fine de septembro 2016, post funda pristudado de ĉiuj eblaj donitaĵoj, interalie pli ol 150 000 retrovitaj telefon-konversacioj, multaj fotoj kaj filmmaterialo, oni povis diskonigi la unuajn faktojn, pri kiuj la polico nun plene certas: La aviadilon ruinigis t.n. buk-raketo de rusa tipo, kiun el rusa teritorio sur pafilinstalaĵo oni unue kondukis al eta difinita terpeco en orienta Ukrainio, kiu tiumomente estis en la manoj de ribeluloj kontraŭ la ukraina registaro. De tie oni pafis unu raketon al la aviadilo. La postan tagon la pafilinstalaĵon oni reveturigis al rusa teritorio. Entute oni nun atentas pri ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj aŭ estis mem kulpaj aŭ ligitaj al la atenco kontraŭ MH17.

Justeco venku

La serĉado pri la vero kaj la kulpuloj ankoraŭ ne finiĝis. Oni esperas, ke fine la justeco venkos.

Kelkaj el la postvivantoj de la viktimoj opinias, ke eble oni tute hazarde trafis la koncernan aviadilon. Povas esti, ke oni volis trafi iun militan celon kaj mispafis.

La unuaj reagoj el Rusio al la sciigoj de la internacia skipo (JIT, Joint Investigation Team) estas malfavoraj. Oni parolas pri „politika proceso”, oni plendas, ke la rusan flankon oni ne atentis, dum rusaj elektronikaj radar-bildoj k.s. – malgraŭ promesoj – ankoraŭ ne estis disponigitaj ĝis la 28a de septembro.

Gerrit BERVELING
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Serĉata: libroŝatanto

Serĉata: libroŝatanto, kiu emas krei grandan Esperanto-bibliotekon. Esperantisto dum dekoj da jaroj kolektis librojn kaj revuojn en Esperanto. Lia celo estis krei mondskale signifan bibliotekon. Iusence tiun celon li atingis, ariginte (stato: junio 2016) 9500 librojn (kaj broŝurojn) kaj 2500 plenajn jarkolektojn de revuoj. Nun li atingis aĝon kiam necesas ekpripensi la daŭrigadon de tiu kolekto, fare de alia libroŝatanto.

Kvankam li dume plu pligrandigas sian kolekton, li ofertas ĝin por aĉeto. La prezo estas tamen nur unu elemento: multe malpli ol la origina aĉetprezo de la tuto, kvankam neneglektinda sumo. Gravas ke la transprenanto promesas gardi por la futuro kaj pligrandigi la kolekton. Ankaŭ pro tio la tuto transpreneblas nur kiel tutaĵo, ne eblos elsarki apartajn erojn. Akompanas la tuton plena kaj detala katalogo, laŭ Excel-formo.

Enestas pluraj unikaĵoj, interalie 750 libroj el la periodo ĝis 1918!

Aldoniĝas konsiderinda kvanto da neplenaj jarkolektoj (almenaŭ 1.500) kaj duoblaĵoj, plus aro da kvalitaj ŝrankoj. Tiel do vi akiros idealan bazon por via propra grandega Esperanto-biblioteko. Vi helpos konservi nian grandan heredaĵon por futuraj generacioj, kio dekomence estis ankaŭ lia celo.

Vian sinproponon direktu al monato@fel.esperanto.be kun la jena mencio en la temlinio: Biblioteko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Funebro pri Auŝvic-travivinto

La 23an de septembro forpasis Max Mannheimer [maks manhajmer], unu el la plej maljunaj travivintoj kaj atestinto de la tiel nomata „mortofabriko”, koncentrejo de Aŭŝvico (germane Auschwitz [aŭŝvic], pole Oświęcim [oŝfjenĉim]).

Ses familianojn li vidis la lastan fojon ĉe la fifamaj trajnreloj de Auŝvico: Liaj gepatroj, fratino kaj edzino tuj estis murditaj en la gasĉambroj, du fratoj iom poste. Li kaj lia plej juna frato Edgar estis fine transportitaj al Dachau kaj de tie translokitaj al ekstera laborkampo (Außenkommando) ĉe Mühldorf am Inn. Usonaj soldatoj liberigis ilin la 30an de aprilo 1945.

Neniam plu Germanion

Mannheimer reiris al sia naskiĝurbo Nový Jičín en Ĉeĥio. Neniam plu Mannheimer volis eniri la germanan teritorion. Sed jam en 1946 li enamiĝis kaj edziĝis al iama germana rezistantino, kun kiu li revenis Germanion kaj vivis en Munkeno. Al siaj gefiloj li neniam rakontis, kion li spertis, nur multe pli poste al la genepoj. Post jardeko li komencis pentri por forgesi, uzante la nomon Ben Jakov (filo de Jakobo) memore al sia patro.

Aŭtokonkursoj

Mi konatiĝis kun li en 1993. Li gvidis nin tra Dachau [daĥaŭ] okaze de memorkunveno sesdek jarojn post la malfermo de tiu „modela” koncentrejo. Iam li partoprenis lernej-feston, kien li venis per sia aŭtomobilo Tatra el sia hejmurbo. Fiere li rakontis: „Mia frato donacis ĝin okaze de mia 70a naskiĝtago. Ĝi pli junas ol mi (1938). Mi eĉ partoprenas aŭtokonkursojn kaj ĉiam ricevas premion, ne kiel venkinto, sed kiel plej maljuna partoprenanto.”

Sen kolero

Li raportis pri siaj travivaĵoj sen kolero. Kelkfoje li montris la auŝvican tatu-numeron: 99728. Plej kruele laŭ li estis la disigo de la familio kaj la selektoj, ne la bategoj. Jarojn poste li sentis la vivtaskon raporti kaj admoni, ke neniam plu okazu similaĵo. En lernejaj prezentoj kaj prelegoj li rakontis al gejunuloj, kio okazis en Nazi-Germanio. Li eĉ ne rifuzis disputojn kun novnaziuloj: „Certe malfacilas, sed ne maleblas, rekonduki tiajn junajn novnaziulojn el la ‚scenejo’.”

La 23an de septembro 2016 Mannheimer mortis. Li estis enterigita en la juda tombejo en Munkeno, kiun la judoj nomas „domo de eterneco”. Saĝe li diris al gejunuloj: „Vi respondecas ne pri la okazintaĵoj, sed certe pri la okazontaĵoj!” Ne malmultaj junaj homoj diris: „Tian homon ni volus havi kiel avon!”

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭ referendumo, aŭ referendumo

La pasintan 29an de septembro la Parlamento de Katalunio aprobis mocion pri deklaro de konfido al la regiona prezidanto, Carles Puigdemont [karles puĉdemón], por kulminigi agadplanon cele al la sendependiĝo de la lando. Puigdemont anoncis la kialojn por peti la konfidon de la Parlamento, tiel ke la registaro, kiun li prezidas, ekorganizu referendumon, kiu „redonos al Katalunio la politikan povon de suverena ŝtato”.

„Aŭ referendumo, aŭ referendumo”, diris Puigdemont, emfazante, ke voĉdonado estos la sola eblo. „Ni senĉese klopodos pri interkonsento [kun la hispana registaro], sed fine de la parlamenta periodo ni estos pretaj por ascendi la lastan ŝtupon antaŭ proklami la sendependecon”, li klarigis.

Senkonektigaj leĝoj

Tiurilate Puigdemont anoncis, ke li klopodos interkonsenti la organizon de referendumo kun la hispanaj aŭtoritatoj, sed okaze ke ili denove rifuzos, tiam li starigos la tiel nomatajn „senkonektigajn leĝojn”, por ke en la venonta julio eblu kunvoki referendumon en septembro 2017. Tiuj „senkonektigaj leĝoj” devas enkonduki katalunan leĝaron pri sociala protekto, oficejon pri financoj kaj propran juran sistemon.

Hispana politika paralizo

La anonco de la kataluna prezidanto okazis, kiam Hispanio troviĝis en plena politika paralizo, kun provizora registaro de antaŭ naŭ monatoj, vide al eventuala tria sinsekva ĝenerala voĉdonado, pro nekapablo de la deputitaro elekti registaron.

Pere de tiu mocio pri deklaro de konfido, Puigdemont reakiris la subtenon de la maldekstra senpedendiĝema partio, perditan komence de la somero pro ideologia malkonsento rilate al buĝeto.

La regionan Parlamenton de Katalunio konsistigas 135 deputitoj, el kiuj 72 estas por la sendependiĝo de la lando: 62 de la koalicio Junts pel Sí (Kune por la Jeso) kaj 10 de la maldekstra CUP (Kunordigo pri Popola Unueco); 52 deputitoj estas hispaniistoj (25 de dekstra partio nomata Civitanoj, 16 socialistoj kaj 11 de la Popola Partio). La ceteraj 11 deputitoj de la maldekstra koalicio Katalunio Jes Eblas estas favoraj al referendumo, se ĝi estas akceptata de la hispana registaro.

Oni ne aldonu komon

Puigdemont vizitis Madridon por klarigi al la ŝtata hispana parlamento la decidon de la kataluna parlamento. Tamen la provizora vicĉefministro de Hispanio, Soraya Sáenz de Santamaría, diris, ke la sinteno de la hispana registaro tute ne moviĝis. „Oni ne aldonu komon, nek kondiĉojn, al la ŝtata suvereneco”, ŝi diris. Tiurilate, Sáenz de Santamaría asertis, ke la unueco de Hispanio dependas de ĉiuj hispanoj, kaj konsekvence, ke pri eventuala sendependiĝo de Katalunio devus voĉdoni ĉiuj hispanoj: „Nur la 47 milionoj da hispanoj rajtas intertrakti pri sia propra lando.”

Referendumo en septembro 2017

Post la parlamenta sesio Puigdemont raportis pli detale pri la referendumo en radia intervjuo. Laŭ la kataluna prezidanto, la daton oni ne fiksis, sed li klarigis, ke plej probable ĝi okazos la 17an aŭ la 24an de septembro. Eblus prokrasti, se okazus interkonsento kun la hispana registaro.

La demando de la referendumo devas esti klara kaj respondota jese aŭ nee pri la sendependiĝo de Katalunio. La rezulto devas esti plenumenda kaj „ĝia konsekvenco devas esti la proklamo de la sendependeco”, li diris.

Laŭ Puigdemont la partopreno de la civitanoj leĝigos la voĉdonadon. En la okazo de malkonsento de Hispanio la balotado okazos kadre de nova kataluna leĝaro. Tiurilate li rememorigis, ke la Venecia Komisiono ĉe la Konsilio de Eŭropo (La Eŭropa Komisiono por la Demokratio per Juro) rifuzas difini minimuman partoprenadon por evitigi bojkotojn. „Sed se, ekzemple, nur 25 % de la rajtigitaj voĉdonantoj partoprenas kaj ĉiuj voĉdonas ‚jes’, la rezulto ne povas esti valida”, li nuancis. La kataluna prezidanto ne klarigis ian minimunan partoprenadon, sed li memorigis, ke en la referendumo pri la brita eliro – laŭ li – partoprenis nur 37 % de la eblaj voĉdonantoj.

La voĉdonado de 2014

La 9an de novembro 2014 okazis jam balotado pri la sendependiĝo de Katalunio. En tiu okazo temis ne pri plenumiga referendumo, sed pri konsulta voĉdonado, kiu plenumiĝis sukcesplene malgraŭ la malpermeso de Hispanio. Nun la hispana justico ekigis proceson kontraŭ la tiama prezidanto de Katalunio, Artur Mas, kaj la tiamaj regionaj ministroj Francesc Homs kaj Irene Rigau. Ili estas akuzitaj pri „malobeo, malversacio kaj prisilentado”, ĉar ili helpis al la organizado de tiu voĉdonado.

La 19an de septembro Francesc Homs estis juĝita. Tiam li defendis la validecon de tiu voĉdonado, kaj li asertis, ke li denove farus tion. „Tio, kion ni faris, sekvis la demokratian mandaton de la Parlamento de Katalunio. Ni faciligis la civitanan partoprenon kaj la praktikadon de la libera esprimado”, li diris al la juĝisto.

Aldone li akuzis la ŝtatajn instituciojn pri arbitra sekvado de la diktaĵo de la Popola Partio. Tiurilate li asertis, ke Hispanio „ne agis kiel demokratia ŝtato”.

Ferriol MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jam oficiale Okcitanio

La Ŝtatkonsilio de Francio validigis la nomon „Okcitanio” por la nova regiono kreita de la kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj. La dekreto estis publikigita la 28an de septembro, kaj ĝi difinas, ke Tuluzo estos la ĉefurbo de la nova regiono.

Tiu dekreto estas la kulmino de longa procezo por elekti la nomon de tiu regiono, kreita pasintjare kadre de teritoria organizo en Francio. La decido sekvas strategion de parto de la okcitanisma movado kaj respektas retan voĉdonadon organizitan de la aŭtoritatoj, kie 45 % elektis la nomon „Okcitanio”. La aliaj ebloj en la voĉdonado estis „Langvedoko”, „Okcitanio-Kataluna Lando” kaj „Pireneoj-Mediteraneo”.

Polemiko en la okcitanismo

Tamen granda parto de la okcitanisma movado estas malkontenta pro tiu regiona nomo. Laŭ ili, la regiono kovras nur 36 % de Okcitanio kaj koncernas nur 35 % de ĝia loĝantaro. Malfermita letero lanĉita de la kolektivo Òc-Provença [ok-prubenso] protestas kontraŭ tiu „konfisko” de la landa nomo. La leteron subtenas dudeko da asocioj kaj ĉirkaŭ cento da unuopaj subskribantoj.

Protestoj en norda Katalunio

La 10an de septembro 12 000 personoj manifestaciis en Perpinjano por postuli, ke la regiona nomo estu „Okcitanio-Kataluna Lando” kaj petis specialan statuson por la nordo de Katalunio, kiu troviĝas en tiu regiono. Inter la manifestaciantoj troviĝis 147 urbestroj de la kataluna departemento de Francio.

„Ni ne estas kontraŭ Okcitanio, ni estas favoraj al la Kataluna Lando”, diris la geografiisto Joan Becat de la Universitato de Perpinjano. „En la franca ŝtato, la departementoj kaj la regionoj ĉiam havis nomojn neŭtrajn, geografiajn aŭ de malnovaj provincoj. Nun ili elektis identecan nomon, kiu rilatas lingvon kaj kulturon de unu parto de la teritorio. Sed en la regiono estas du lingvoj, la okcitana kaj la kataluna,” li nuancis.

Tiu manifestacio estis la kulmino de jaro da protestoj en Norda Katalunio kontraŭ la regiona nomo.

Ferriol MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej malnova maratono

La kenjano David Kemboi Kiyeng venkis en la 93a internacia pacmaratono en la orient-slovaka metropolo Košice (ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo) kun la tempo 2:08:58. Inter la virinoj venkis la etiopianino Chaltu Tafa Waka kun tempo 2:32:20.

La maratono (ankaŭ duonmaratono, minimaratono por gepatroj kun malgrandaj infanoj kaj konkursoj por handikapuloj) okazas ĉiam la unuan dimanĉon en oktobro. La maratono en Košice estas la plej malnova en Eŭropo kaj la due plej malnova en la mondo post Bostono en Usono.

Partoprenis la konkurson 11 713 kurantoj el 58 landoj. La plej maljuna venis el Germanio kaj havis 78 jarojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Influa kariero

Kun morna bedaŭro ni eksciis pri la subita forpaso de Paul Gubbins. Tial, la plenumkomitato de Kataluna Esperanto-Asocio deziras esprimi sian kondolencon al liaj proksimuloj, kolegoj, familianoj kaj ceteraj amatoj. La kariero de Gubbins kiel ĵurnalisto, instruisto kaj esperantisto influis nin, kaj kontribuis plibonigi nin kiel homojn.

Kataluna Esperanto-Asocio
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kataluna Esperanto-Asocio el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Restarto de ambaŭflanka kunlaboro

Reciproka politika dialogo, disvolviĝo de ekonomia kunlaboro, sekurecaj aferoj kaj problemoj de enmigrado troviĝis inter la ĉeftemoj dum kunsido de la eksterlandaj ministroj de Slovakio kaj Etiopio.

La slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], subskribis kun la etiopia ministro pri financo interkonsenton por revizii la bazon de traktato inter la du landoj, kiu ebligos plian kunlaboron.

Kompreno

Dum la intertraktoj, okazantaj komence de oktobro en la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo, ambaŭ eksterlandaj ministroj konstatis, ke la ĝisnunaj reciprokaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por ekonomia kunlaboro. Grandaj ebloj ekzistas en la kampoj de energio, infrastrukturo, akva administrado, agrikulturo kaj defendindustrio. Lajčák subskribis kun sia etiopia sampostenulo memorandon de kompreno pri kunlaboro de ambaŭ eksterlandaj ministerioj.

Varmaj manĝoj

La ministro Lajčák ankaŭ transdonis simbolan ĉekon en valoro de 10 000 eŭroj por la eksterregistara organizaĵo Metropolitan Tabernacle en la etiopia urbo Debre Zeit. Ĝi helpas al loka bazlernejo certigi ĉiutage varmajn manĝaĵojn por 600 lernantoj en kunlaboro kun slovakaj organizaĵoj.

Dum la oficiala vizito Lajčák intertraktis ankaŭ kun la etiopia prezidanto, reprezentantoj de Afrika Unio kaj Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ajna emocio rekonata per sistemo sendrata

Usonaj sciencistoj kreis aparaton, kiu estas kapabla sendrate detekti homajn emociojn, sen la neceso apliki sensorojn sur la homa korpo: tion diskonigis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kies sidejo estas en Bostono. La noviga aparato, kreita de teamo de fakuloj el la menciita universitato, estis nomita EQ-Radio.

Korbatoj

Laŭ la respondeculoj de tiu invento, la aparato povas kompreni, kun 87-procenta precizeco, ĉu homo sentas sin ekscitita, feliĉa, malgaja aŭ kolera, eĉ kiam individuo ne eksterigas malkaŝe ĉi tiujn sentojn. Por kompreni ĝian funkciadon, oni pensu pri la vifiaj signaloj elsendataj de modemo sendrata. Ĉi-okaze la aparato sendas al persono kelkajn signalojn, kiuj tuj poste resaltas reen kaj estas analizataj pere de EQ-Radio. Tiu lasta komparas la variadon kaj la frekvencon de la spirado kaj de la korbatoj per algoritmo, kiu servas por rekoni kaj identigi unuopajn sentojn kaj homan konduton.

Kinejoj

La sciencistoj substrekas, ke ĝi povus trovi aplikon en sistemoj de aŭdovida amuziĝo, ekzemple en kinejoj aŭ aliaj publikaj ejoj, kie ja estas interese ricevi detalan informon pri tio, kion la spektantoj pli aŭ malpli ŝatas. Tiel, la kreantoj de spektakloj surbaze de la kolektitaj donitaĵoj povus efektivigi estontajn produktadojn pli konformajn al la gustoj de la publiko. Aldone oni povus pensi pri hejmaj inteligentaj spacoj, kiuj adaptiĝu kaj reagu al onia humoro. Tiaj ĉi sistemoj povus fine esti utiligataj en laboraj medioj, kun la celo detekti neevidentajn okazojn de deprimo aŭ streĉo.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Funebro pro hundo

Unuafoje en la historio de Litovio okazis solena funebra ceremonio, per kiu oni adiaŭis hundon. Temis pri meĥlena ŝafhundo kun la nomo Ramzis. La urno kun la cindro de Ramzis ekde nun estos en la muzeo de la limgardistoj.

Dum la ceremonio, aranĝita en la teritorio de limgardista taĉmento, viciĝis pluraj hundoŝatantoj kun siaj bestoj. Tra la vicoj lia mastro Valdas Stancikas portis la urnon de la pereinto. En la ceremonio partoprenis la limgardista taĉmenta estraro, lokaj limgardistoj kun hundoj kaj loĝantoj de la litova-rusa apudlima urbeto Pagegiai.

La meĥlena ŝafhundo estis pafita sur arbara vojeto apud la ŝtatlimo de Litovio kaj Rusio (Kaliningrada enklavo). Ramzis havis specialan ŝelkon kun la signo de limgardista ofico. Post kiam la hundo perdis la spurojn de la kontrabandistoj, li estis liberigita kaj moviĝis ĉirkaŭ sia mastro serĉante spurojn. Subite aŭdiĝis pafo kaj falis la hundo. Je dekkelkaj metroj staris viro kun armilo. Oficisto eltiris sian armilon, ĉar li supozis, ke Ramzis estis murdita de la persekutataj kontrabandistoj. Tamen poste evidentiĝis, ke celpafis la frato de parlamentano.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rabobestoj ne plu estu

Nov-Zelando planas mortigi, sur ĉiu insulo de la lando, ĉiujn neindiĝenajn rabobestojn. La loka ĉefministro John Key [ĝon ki] anoncis fine de julio 2016, ke la registaro pretas pagi ĝis 28 milionojn da novzelandaj dolaroj ĉiujare por ekstermi, antaŭ la jaro 2050, iun ajn raton, musteledon kaj oposumon. Tiu sumo aldoniĝos al la mono, kiu jam estas elspezata por mortigi ĉi tiajn bestojn en pli malgrandaj areoj. La registaro fakte taksas, ke neindiĝenaj rabobestoj malaperigas 25 milionojn da aŭtoktonaj birdoj jare, kio ĉiujare kostas al la loka ekonomio pli ol 3 miliardojn da novzelandaj dolaroj (proksimume 1,5 miliardojn da eŭroj).

Nov-Zelando ja havas grandan sperton pri tio. Ĝi jam ekstermis rabobestojn sur multaj malgrandaj mar-insuloj kaj en kelkaj rezervejoj, danke al la utiligo de grandaj bariloj. Antaŭ la alveno de homoj al Nov-Zelando, tie vivis multaj specioj de birdoj, fiŝoj, insektoj ktp, sed ĝenerale mankis mamuloj (escepte de vespertoj kaj iuj maraj bestoj, kiel delfenoj kaj fokoj).

Multaj specioj estas endemiaj en Nov-Zelando. Krom la kivio (apterigo), estas menciindaj ankaŭ aliaj specioj, kiuj jam nun formortis pro la agado de bestoj enportitaj de homoj kaj pro la detruado de loĝlokoj kaŭze de kultivado kaj konstruado. Multaj specioj de novzelandaj birdoj ne kapablas flugi aŭ ne flugemas. Tio estis taŭga strategio sen rabobestoj, sed havas katastrofajn sekvojn nun pro la ĉeesto de predantoj.

Tuberkulozo

En 2012 la ĉefa sciencisto de la registaro, la fizikisto Paul Callaghan, proponis ekstermi ĉiujn mamulajn predantojn, tio estas miliardojn da marsupiuloj, musteledoj kaj ronĝuloj. Tiucele oni eĉ fondis apartan organizaĵon, Predator Free New Zealand (Nov-Zelando sen rabobestoj, predatorfreenz.org), kies simbolo estas kivio staranta sur morta rato.

Eŭropaj ratoj venis al Nov-Zelando seninvite, sed ermenojn kaj mustelojn oni intence importis por kontraŭi la kuniklojn, kiujn oni pli frue enkondukis por sporto kaj por manĝado. La kunikloj iom post iom fariĝis tamen plago.

Bedaŭrinde la musteledoj facile kaptadis indiĝenajn birdojn, kiuj ĝis tiam ne konis mamulajn predantojn. En la 1930aj jaroj oni importis ankaŭ oposumojn el Aŭstralio kun la celo establi industrion, kiu ekspluatu iliajn peltojn. Sed oni ne kultivis ilin kaj tial ili disvastiĝis tra la tuta lando, kie ili nun prosperas eĉ pli ol en Aŭstralio mem. Ili kutimas manĝi birdidojn kaj ovojn, detruas arbojn kaj disvastigas tuberkulozon. La celo de la importado de neaŭtoktonaj bestoj estis igi la foran landon de Oceanio pli simila al la landoj, de kiuj venis la migrantoj, ĉefe Britio.

Rezervejo

Iuj opinias, ke ne eblas elimini la nedeziratajn bestojn, do oni devus simple akcepti la nuntempan situacion. Tamen dum la lastaj jardekoj diversaj grupoj, kaj profesiaj kaj volontulaj, forigis rabobestojn el 117 malgrandaj insuloj ĉirkaŭ Nov-Zelando. Unue ĉi tio okazis en etetaj insuloj, sed laŭgrade oni sukcesis tion fari ankaŭ pri pli grandaj.

Rezervejoj kun best-imunaj bariloj nun enhavas maloftajn birdojn, kiuj ne povas prosperi kun rabobestoj. La rezervejo Zealandia (visitzealandia.com), en la urbo Wellington, havas areon 225-hektaran. Necesis tri jaroj por mortigi la rabobestojn ene de ĝia granda, ĉirkaŭa barilo, sed spite al granda provo oni ankoraŭ ne tute eliminis la musojn. Iel ajn, la menciita rezervejo nun denove havas 18 indiĝenajn speciojn, el kiuj 6 estis malaperintaj sur la du ĉefaj insuloj dum pli ol jarcento.

En montaj regionoj oni faligis kaj plu faligadas venenajn bolusojn el aviadiloj por mortigi la rabobestojn. Tiel oni savis diversajn neoftajn birdojn, kiuj aliokaze nun estus formortintaj. Oni ĉi-momente volas etendi la ekstermadon al la tuta lando, kies areo egalas 268 021 kvadratajn kilometrojn.

Nov-Zelando nun havas grandan sperton kaj ankaŭ novajn teknikojn. Oni ekzemple inventis instrumentojn, kiuj enkaptas raton kaj poste aŭtomate repretigas sin por kapti kroman: do ne necesas prizorgi la kaptilojn ĉiutage. Nov-Zelando eĉ eksportas hodiaŭ sian propran spertecon al aliaj landoj, kiuj alfrontas similajn problemojn.

Veneno

La ĉefministro anoncis, ke la unua etapo de la plano estas pligrandigi la senrabobestajn areojn, subtenante lokajn iniciatojn kaj investante por pliaj sciencaj esploroj. Li esperas, ke novaj malkovroj sukcesigos la klopodon. Sciencistoj jam komencis esplori posum-specifajn genojn por evoluigi venenon specifan por tiu besto.

Ne mankas kritikantoj de la plano, kiuj demandas, kial ne ekstermi ankaŭ sovaĝajn katojn, erinacojn, aprojn, valabiojn, cervojn, meleagrojn, kolombojn, fazanojn, paserojn, trutojn ktp. Tamen, fronte al la formortado de multaj indiĝenaj birdoj, fiŝoj, lacertoj kaj insektoj, pli multe da novzelandanoj opinias, ke estas grave mortigi la neaŭtoktonajn rabobestojn kaj pluraj personoj jam aktive partoprenas tiun taskon.

La registaro sendube adoptis la planon pro tio, ke ĝi kredas, ke ĝi estos efika kaj sukcesa. La plano certe estas ambicia: ĉiuokaze multaj sciencistoj kaj aliaj homoj pensas, ke ĝi estas atingebla kaj sekve provinda.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekure tra la semaforoj

La urbo Sant Cugat del Vallès, 20 kilometrojn nord-okcidente de Barcelono, instalis semaforon elpensitan por tiuj piedirantoj, kiuj dummarŝe rigardas sian telefonon. Temas pri surplankaj ruĝaj LED-lampoj, kiuj estas ŝaltitaj, kiam la transiro estas malpermesata. Kontraste kun la kutimaj trafiklumoj, tiu sistemo estas videbla eĉ de pasantoj rigardantaj la ekranon de sia poŝtelefono aŭ tabulo.

La unua semaforo estis instalita en la krucvojo plej surmarŝata de la urbo, kie kruciĝas strato por piedirantoj kaj strato traveturata de veturiloj.

La starigo de la iniciato kostis 5000 eŭrojn kaj ĝi estos eventuale instalata en aliaj krucvojoj de la urbo. La magistrato precizigis, ke tiu iniciato estas jam sukcese instalita en aliaj urboj de Eŭropo, por eviti akcidentojn.

Ferriol MACIP

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Templa Monto tamen juda

Unesko ĵus voĉdonis pri rezolucio, kiu neas la ligojn inter la juda religio kaj la Templa Monto en Jerusalemo. 24 landoj voĉdonis por la rezolucio, 6 kontraŭ kaj 26 landoj sin detenis. Unesko do opinias, ke historiajn faktojn oni povas ŝanĝi per voĉdono!

En la centro de Romo, en la Arko de Tito en Romo, konstruita en la jaro 82 post la naskiĝo de Jesuo (nia komuna nuntempa kronologio), estas bareliefo por memorfesti la detruon de la juda templo dek jarojn pli antaŭe. En tiu bareliefo estas klare videbla la 7-braka kandelingo, la plej malnova simbolo de la hebrea popolo. La Arko, konstruita 500 jarojn antaŭ la naskiĝo de Islamo, estas nur unu el la miloj da artefaktoj kaj skriboj dokumentantaj la trimiljaran historion de la judismo en Jerusalemo. La rezolucio estas honto por Unesko kaj por la resto de la mondo.

Tuvia ROSENBERG
Israelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tuvia Rosenberg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Internacia kavalira festivalo

En suda Serbio oni organizis internacian kavaliran festivalon. La festivalaj aranĝoj okazis en la ĉirkaŭaĵo de la urbeto Despotovac kaj sur la areo de la monaĥejo Manasio, konstruigita en la mezepoko de la serba despoto Stefan Lazarević. Partoprenis hobiaj kavaliroj el Francio, Belgio, Rusio kaj Serbio.

Kadre de la tritaga programo oni prezentis la mezepokan vivmanieron, kavalirajn batalojn per glavoj, armilaron kaj ekipaĵon, kaj ankaŭ muzikon kaj metiojn.

Krom la menciitaj programeroj francino montris la vivmanieron de la vikingoj, kaj serbo aranĝis muzikvesperojn. Por gejunuloj oni aranĝis kursojn pri skermado kaj potfarado.

Dimitrije JANIĈIĈ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janiĉiĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retpiratoj ĉantaĝas entreprenojn

„Kvincent dolarojn en bitmono mi pagu! Se mi ne pagas, ili ruinigos mian komputilan sistemon! Mi sendos la monon, sed mi jam telefonis al la polico. Ili trovos la krimulojn kaj sendos trojanon (damaĝprogramon).” La estro de tiu firmao, kiu ne volas vidi sian nomon en gazeto, estas kolerega. Li posedas fabrikon en la malgranda urbo Tulln en Suba Aŭstrio. Kvankam ni estas liaj klientoj, li detale parolas kun ni pri tiu novspeca problemo. 500 dolaroj ne estas multe por fabrikestro, sed oni ne scias, ĉu la retpiratoj postulos pli kaj pli da mono.

En februaro 2016 la telefonreto A1 ne funkciis. Atako de nekonataj retpiratoj malfunkciigis la infrastrukturon de A1. Pri la detaloj oni ne ricevas informojn. Ofte la estraro de entrepreno senbrue pagas kaj tiel volas eviti reputacian damaĝon por la firmao. Ofte la polico ne scias pri tiaj atakoj. Ĝis nun oni ne trovis taŭgan rimedon kontraŭ tiaj ĉantaĝoj.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post uragano amika donaco

La 14an de oktobro la pakistana registaro liveris al Kubo donacon de 15 000 tunoj da rizo. Tiel ĝi esprimis solidarecon kun la kariba insulo, kie la vivo en ĝia pli orienta provinco Guantanamo ankoraŭ devas renormaliĝi post trapaso de la fortega uragano Matthew.

La donaco ankaŭ danke reciprokas la helpon senditan al tiu sud-azia lando en 2005, kiam tertremo kun la forto de 7,6 gradoj skuis Pakistanon kaj mortigis pli ol 86 000 homojn. Tiam kuba brigado de la Medicina Internacia Taĉmento Henry Reeve dum pli ol ses monatoj prizorgis ĉirkaŭ 1 800 000 viktimojn de la tertremo en tiu fora ŝtato, restante kaj laborante sub malfacilaj kondiĉoj en la pakistanaj montaroj.

Dum oficiala transdono okazanta en la kuba ĉefurbo, Antonio Carricarte, vicministro pri Ekstera Komerco, dankis al la pakistana registaro pro ĝia helpo alveninta ĝustatempe por kontribui al baldaŭa rekonstruo de la difektitaj kvartaloj en la plej orienta parto de Guantanamo. Kamran Shafi, la pakistana ambasadoro en Havano, esprimis la deziron pri plifortigo de la komercaj ligoj inter la du malproksimaj landoj.

Juan Carlos MONTERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pacaj, kredindaj kaj travideblaj elektoj

La partoprenantoj en la dialogo la 17an de oktobro per aklamo adoptis politikan interkonsenton por la organizado de la venontaj elektoj en Demokratia Respubliko Kongo, kiuj estu pacaj, kredindaj kaj travideblaj.

Laŭ Edem Kodjo, la plifaciliganto de la dialogo, la koncernatoj en la forumo konsentis „prepari kaj organizi prezidantan, parlamentan kaj provincajn elektojn ene de 6 monatoj post la kunvoko de la elektoj, la 30an de oktobro 2017”.

Opozicia ĉefministro

La plenkunsido de la dialogo konfirmis, ke la sekva ĉefministro estos de la opozicio. La nuna ŝtatestro Joseph [ĵozéf] Kabila daŭrigos plenumi siajn devojn post la 19a de decembro 2016 ĝis la efektiva instalado de novelektota prezidanto de la Respubliko.

La politika interkonsento havas 12 ĉapitrojn dividitajn en 25 sekcioj. „Tiu interkonsento traktas aparte la voĉdonan censon, la voĉdonan kalendaron, la sekurecon de la voĉdonaj procezoj, personoj kaj varoj, la instituciojn de la elekto-buĝeto kaj la konfidigajn paŝojn”, notas la sama deklaro.

La kontrolkomitaton de la politika interkonsento formos sep reprezentantoj de la plimulto, sep reprezentantoj de la opozicio kaj kvar de la civila socio.

Kredindaj kaj kvietaj

La dialogantoj estis kunvokitaj de la ŝtatestro Jozef Kabila, kies lasta mandato finiĝos la 19an de decembro por ebligi la okazigon de elektoj „kredindaj” kaj „kvietaj”. La elekto de lia posteulo ne okazos ĉi tiun jaron kiel jam planite. La voĉdona komisiono estis anoncinta, ke ĝi ne povas organizi elektojn ĉi tiun jaron kaj akiris de la Konstitucia Tribunalo la rajton eldoni novan voĉdonan kalendaron.

RUSAKI Serge
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rusaki Serge el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Falis la diktatoro

Nur kvar tagojn daŭris en Barcelono polemika ekspozicio nomita „Franco, venko, respubliko. Senpuniteco kaj urba spaco”. Laŭplane la ekspozicio devis esti malfermita de oktobro ĝis januaro, sed ĝi ne eltenis la koleron de la barcelonanoj.

Temis pri kultura arta propono de la magistrato de Barcelono konsistanta el tri historiaj statuoj, iam starigitaj sur la stratoj de la urbo kaj reportitaj el muzeaj deponejoj: unu pri la hispana respubliko, alia pri la venko de la frankismo kaj la surĉevala statuo de la diktatoro Francisco Franco sen kapo. La kapo mistere malaperis antaŭ kvar jaroj. Laŭ la urbaj aŭtoritatoj, la celo de la ekspozicio estis „mediti pri la senpuniteco de la frankismaj simboloj ankaŭ dum la demokratio.”

Ofendo

Sed la polemiko estis duobla. Unuflanke, la barcelonanoj protestis pro la resurstratigo de la statuo de la diktatoro kaj konsideris, ke temas pri ofendo al la viktimoj de la frankismo. Aliflanke, la loko elektita vekis pli fortan malakcepton: la „artaĵo” staris antaŭ arkeologia memoraĵo pri la malvenko de Barcelono en 1714 dum la milito de la hispana sukcedo, kiu signifis por Katalunio la definitivan perdon de sia rajto al suvereneco.

La unuan tagon de la ekspozicio oni ĵetis ovojn sur la senkapan statuon de Franco. Poste la monumento estis daŭre atakata per farbo. Daŭre, sur ĝi aperis porka kapo, blov-pupo kaj la flagoj por sendependeco de Katalunio kaj por la rajtoj de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Kvar tagojn post la starigo, kelkaj homoj sukcesis faligi la statuon.

La magistrato de Barcelono memkritike rekonis, ke la aŭtoritatoj ne sukcesis bone klarigi la celon de la ekspozicio. Ĝi informis, ke la statuo estas tre difektita kaj anoncis la malstarigon de la „artaĵo”. Krome, la urbo ne kondamnas la vandalaĵon, ĉar „oni komprenas, ke estis malfermita vundo pri tiu temo”.

Ferriol MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antarkto, la multkolora kontinento

La plej malofte vizitata kontinento certe estas Antarkto. Unuflanke, ĉar nur antaŭ iom pli ol unu jarcento ĝi estis iom post iom malkovrata, aliflanke ĉar ĝi estas malfacile atingebla, malfacile loĝebla kaj malvarma. Tamen, en tiu ĉi serio de mal-epitetoj la adjektivo „malalloga” neniel troviĝu. Antarkto estas unu el la plej fascinaj, puraj kaj belaj regionoj de nia tero.

De Gerlache

Inter 1897 kaj 1899 Adrien de Gerlache, kiu naskiĝis en Hasselt (Belgio) en 1866, kune kun kelkaj samlandanoj kaj pluraj alilandaj sciencistoj (i.a. la norvego Roald Amundsen, la usonano Frederick A. Cook, la rumano Emil G. Racovița kaj la polo Henryk Arctowski) foriris ŝipe de Antverpeno kaj esploris partojn de la tero, kiuj ĝis tiam troviĝis en neniu mapo. De Gerlache trovis longan arkipelagon sude de Sud-Ameriko, konsistantan el centoj da insuloj kaj insuletoj. Li kaj lia ŝipanaro faris la unuan sciencan ekspedicion al Antarkto kaj ili estis la unuaj kiuj iam pasigis la vintron tie.

Komence de 2016 alia Adrien de Gerlache, pranepo de la unue menciita, refaris la saman ekspedicion interalie kun Dixie Dansercoer, esploristo kiu antaŭe piede transiris la tutan Antarkton. La ekspedicion povis kunfari ankaŭ nesciencistoj, interalie la verkinto de tiu ĉi artikolo kun du filinoj.

M/V Sea Spirit en Antarkto

Ushuaia

La vojaĝo nuna komenciĝis en Ushuaia, loko kiun la argentinanoj nomas la plej suda urbo de la mondo, kaj iris tra la Markolo de Drake, unu el la plej sovaĝaj maroj de la mondo, kie ne malmultaj ŝipoj pereis. Nia ŝipo Sea Spirit ne dronis, sed pluraj el la pasaĝeroj volonte rezignis pri sia lunĉo aŭ vespermanĝo pro stomakaj problemoj. Se vi facile malsaniĝas sur la ŝaŭmanta maro, tiam vojaĝo al Antarkto estas nenio por vi.

Scivolaj pingvenoj

Ankaŭ por viziti la sud-polusan kontinenton mem kaj ĝiajn insulojn oni ne timu la maron. La ŝipoj ja ne povas albordiĝi, sed restas je distanco de kelkcent metroj de la tero kaj tiujn lastajn metrojn oni transpontas en malgrandaj boatetoj, nomataj Zodiac laŭ ilia markonomo. Alveninte al la bordo oni plej ofte tuj estas bonvenigata de kelkaj pingvenoj. Laŭ la antarkta regularo la homo devas resti je sekura distanco de la tieaj bestoj. La pingvenoj tamen ne konas tiun regulon kaj pro scivolo fojfoje tute proksimiĝas.

Alia animalo, kiu ne timas la homan ĉeeston, estas la foko. Ĝi venas al la strandoj por tie ripozi en la suno aŭ, se mankas strando (98 % de Antarkto estas neĝkovrita), ili volonte kuŝas sur glacimontoj.

Fascinaj glacipejzaĝoj

Unu el la plej belaj spektakloj de la suda kontinento estas la glacimontoj. La preskaŭ senĉesa neĝado nutras la glaĉerojn, kiuj nevideble malrapide moviĝas al la maro. Atinginte la maron, kun granda obtuza tondrado rompiĝas enorma neĝbloko kaj falas en la maron, tiel kreante glacimonton. Tiuj glacimontoj povas esti tute blankaj, se ili konsistas nur el neĝo. La granda plimulto tamen konsistas el miksaĵo de neĝo kaj glacio. Same kiel la maro povas aspekti blua pro la sunlumo, ankaŭ la glaciaj partoj de la glacimonto aspektas bluaj kaj fojfoje ili montras dekojn da diversaj bluoj, verdoj kaj eĉ rozkoloraj nuancoj kaj kreas fascinan glacipejzaĝon. Nomi Antarkton la blanka kontinento do ne estas tre precize. La „multkolora kontinento” pli apudas al la vero.

Naturrezervejo

Antarkto estas unika naturrezervejo, la sola kontinento preskaŭ sen ajna poluado. Tiun situacion oni volas nepre konservi kaj pro tio ekzistas tre strikta regularo, difinita en Kioto en 1994 dum la Konsulta Kunveno pri la Antarkta Traktato. Oni ne simple povas viziti Antarkton same kiel oni vizitus Parizon aŭ Tokion. Oni bezonas apartan permeson, kaj nur tre malmultaj vojaĝagentejoj posedas licencon por gvidi interesitojn tien. Iri al Antarkto ne signifas turismon, sed unikan ekspedicion. Se vi ŝatas silenton, solecon, dormi en tendo sub milionoj da videblaj steloj, aŭdi nenion krom kraketantan neĝon, tiam eble Antarkto estas loko, kiun unu fojon en via vivo vi provu atingi.

por MONATO el Antarkto verkis
Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-29